Spuroj de miaj paŝoj

Spuroj 

Posttagmezo

Mi kuŝas en verda herbo
kaj pensas nenion

La vualnuboj postkuras sin
malaperas
por reaperi pli longe for
en sama daŭra ludo

La folioj super mi
kliniĝas unu al alia
flustrante nekonatajn sekretojn
kiujn la vento kaŝaŭskrultas
kaj diskonigas al la mondo

La sunradioi haltas sur folioj
kai lasas sin luli
lacaj de la longa vojaĝo
por subite eksalti en la herbon
kaj kaŝi sin en ĝi

La birdoj dormas
Abeloj muŝoj birdoj
okupas ilian lokon
kaj ilia senĉesa zumado
dormigas min

Mi kuŝas en verda herbo
kaj pensas nenion

La gutoj

Mi aŭdas ilin
mi aŭdas ilin kviete frapantaj
sur la trostreĉita tendo
mi aŭdas ilin
silente surglitantaj
ĝin
kiel se ili ne volus ĝeni
mian pacon

Ili aŭdiĝas kiel lulkanto
delonge forgesita sed nun
rememorata
en la koro

Melankolia estas ilia voĉo
kiel estas melankoliaj
miaj pensoj
kiam kviete kvazaŭ timeme
glitas sur la tendo
la pluvaj gutoj

La reveno

La ŝtonoj kuŝas sur siaj lokoj
nur pli rondaj
nur pli glataj
de la multaj pluvoj
la arboj kreskas sur la samaj lokoj
eble pli grandaj
ilia ombro pli vasta
pli da birdoj en iliaj branĉoj
la domoj la homoj la bestoj
ĉio estas kiel antaŭe

La homoj kun siaj voĉoj
agrable afablaj
la domo kiu iam estis hejmo
la ŝtonoj kiuj iam sukcesis
transdoni sian varmon
al la nudaj piedoj
la arboj kies branĉoj
kutimis luli min
kiam mi tion postulis de ili
ne estas kiel antaŭe

Mlaj pensoj estas for de ili
mia sopiro alie
fremde rigardas ilin miaj okuloj
la piedoj ne plu nudaj
ne povas senti la varmon de la ŝtonoj
nek la ŝtonoj povas rekoni mian paŝon

Al la vespero

Al la vespero
mi krias mian doloron
al la sangruĝa vespero
de !a tago de la vivo

Mi ne aŭdas
la rekrion de la silento
de la nokto alproksimiĝanta
senŝue
sub la murmurantaj arboj
kiuj etendis siajn ŝtelemajn
branĉojn
tiel ke la koro ektremas
kaj klopodas kaŝi sin
en la bruston

Pli laŭte levigas mia
krio
al la sangruĝa vespero
kiam
guto po guto
la ruĝo malaperas lasante min
sola
kun la kruela nokto
la murdemaj hranĉoj
la arboj

Spuroĵ de miaj paŝoj

La ondoj ankoraŭ ne vekiĝis
de la nokta dormo
la sablo
seka ne ankoraŭ varma
ŝutiĝas sub la piedoj
la spuroj post ili
estas profundaj kaj longe videblaj
malantaŭ mi

Longa estas la vojo
al la leviĝama suno
la piedoj laciĝas
la koro deziras reen 

La sunleviĝo vekas la ondojn
la vento salute rapidas al ĝi

Kiam la piedoj turniĝas
for estas jam
la spuroj de miaj paŝoj
la vojo reen nekonata
nevidebla la celo

La koro ektremas en silenta timo
kaj ekbatas pii forte

Homo

Vi vagas
serĉanto
kaj ne scias kion trovi

Vi ne konas ia ceion
de via serĉado
nekonata estas ai vi la direkto
Vi nun iras kaj serĉas
iras kaj serĉas
eterna vagabondo

La vojo plenas je serĉantoj
same sencelaj
same sendirektaj
same vagabondaj
Aliaj faris la saman vojon antaŭ vi
aliaj faros ĝin post vi

Sed vagu
serĉanto
vagu kaj serĉu
ĉar se vi haltas
estos la fino por vi
La fino
serĉanto

Ne staru tie
kaj sentu ĝenon

Vi havas ia saman rajton
stari tie
kiel iu ajn alia

Vi havas ia saman rajton
vivi tie
kiei iu ajn alia

Vi havas ia saman rajton
ami tie
kiei iu ajn alia

Vi havas ia saman rajton
senti ĝenon tie
kiei iu ajn alia

Do staru tie
kaj semu ĝenon

Mi ŝatus trovi vorton
vorton simplan
vorton ĉionenhavan
vorton kiun vi
— kaj ĉiuj aliaj —
tuj komprenus
kaj ekĝojus pro ĝi
Mi ŝatus trovi vorton
kiu alportus ĝojon en vian koron
kanton al via orelo
ridon sur vian vizaĝon

Mi ŝatus trovi vorton
vorton simplan kaj ĉionenhavan

Mi similas al vi
Mi havas kapon kiel vi
Mi havas du brakojn kiet vi
Mi havas korpon kiel vi
Mi havas piedojn kiel vi
Kaj du orelojn mi havas
du okulojn nazon buŝon
tute same kiel vi
Mi havas koron kiel vi
Mi havas sentojn kiel vi
Mi havas pensojn kiel vi

Mi similas al vi
homo

Nun

Via loko estas tie ĉi
kaj via tempo nun
Malesperi pro hieraŭ
aŭ esperi pri morgaŭ
estas tempoperdo
Via loko estas tie ĉi
kaj via tempo nun

Vico
Homo post homo
longa serpento
cent- kaj milpieda
Homoj en vico

Silentaj sen protesto
Tio estas ilia sorto
Kaj la unuaj restas unuaj
kaj la lastaj ciam restas
lastaj

Egaleco estas daŭra revo
revo de miloj
revo de ĉiuj

Egaleco estas daŭra revo
revo enskribita en ĉiuj programojn
de ĉiuj partioj
revo promesata de ĉiuj politikistoj
de ĉiuj partioj

Sed la egaleco
kiun ni volas
ne estas la egaleco
kiun ili promesas

Tial egaleco restas daŭra revo revo
de miloj
revo de ĉiuj

Mi iras kaj fajfas

Jen mi iras
sen scio pri la teorio pri la kurbita spaco,
mi iras kaj fajfas,
en paco kun mi mem.
Ne ĝenas mian penson la scio,
ke mi ne havas propran atombombon por defendi min
kaj krei propran Hiroŝimon,
nek mi sentas mankon
je interkontinentala raketo aŭ
kontraŭraketa raketo.

Mi iras kaj fajfas,
kiel se problemoj ne ekzjstus,
kiel se fajfado estas la sola ago,
kiu restas farenda.
Kaj kun mi fajfas aliaj,
iliaj pensoj plimalpli senzorgaj,
kontentaj kun si mem.
Tie, ekstere, staras ankaŭ bomoj,
sed ne fajfas —
ili nek havas forton nek emon tion fari.
Ho ne, ne estas la kurbita spaco,
nek atombomboj aŭ raketoj la problemo,
ne, ne estas tio...
Sed ni iras kaj fajfas daŭre kaj senzorge.

Kiam falos la unua ŝtono?

Transe

Tagoj neniam venonta

La akvosupro kaptas la nubojn,
ombron de birdo,
la ruinon de la sunsubiro.
La mola balailo de la krepusko
balaas kaj balaas,
la aĵoj deformiĝas, ŝanĝiĝas, forviŝiĝas en nenion.
La mateno kuŝas fore en la valo
aŭ sur la alia flanko
de la forgesitaj arbaroj —
ekblovo de iam sonĝitaj vojaĝoj,
sur ŝtuparo de la disfalanta lunlumo
sidas la sopiranto kun sia plumo
kaj trinkas tagojn neniam venontajn —
la sopiro kvietiĝas
kaj kantas la kanton de la sendomuloj —
la memoro turnas sin for,
prujno fluas super la kuirangulo —
renoviĝo estas mensogo kun buklaj haroj.
Baldaŭ niaj vocoj estos ŝpinitaj en groto
de sentema mallumo.

Carl-Emil Englund

La rajdanto kaj la ĉevalo

Longe mi vojaĝis. Longe.
La ĉevalon mi ne trinkigis.
La cevalo ŝanceliĝas sub la selo.
Mi spronas lin per varma voĉo.
Mi flustras al li: Mi amas vin.
Laca estas la ĉevalo. Laca.
Blanka ŝaŭmo. Polvoplenaj kolharoj.
Li ĝemas sub mi. Mi petas lin:
Eltenu! Mi diras al li: Nu, bona,
bejme ni estas. Li turnas sin. Rigardas min.
Per la okuloj de mia patrino.
Bonaj okuloj, profunda malĝojo en ili.
Longe mi vojaĝis. Longe.
La cevalon mi ne trinkigis.
Nu, bona. Tendo de belulino
malantaŭ la deklivo. Fojno odora.
Viva fonto. Ĝisgenue vi envadas ĝin.

Cbgana popolkanto

Printemposento

Mi konas la araneajn
surkanajn retojn ĉe l'akvo,
la arbarojn erike florplenajn,
kie treme l'aŭror' malhelas.
Kaj mi nombris la rojajn digojn
el brancoj betulaj, brunflavaj,
krucforme jetitaj de l'vento —
kaj mi vidis la junajn lutrojn
en malklaraj rojondoj ĉasadi
sub herbtufoj balanciĝantaj
kaj luliĝanta flavgrund'.

De l'obskur' mi sentis l'obskuron,
vivanta en ĝuo, sufero,
sub la kovra herboplektaĵo,
ĝi krablas, ŝoviĝas kaj rampas
kaj kaptas, mortigas kaj manĝas
kaj naskas kaj mortas por vivi
revive en tempoj venontaj...
Mi konas la vojojn de l' akvo,
kie rojoj murmuras novnaske
sub la muskoarbaroj humiĝaj,
sub ondantaj arbkronoj vivplenaj
je blanko, brun-nigro, krurhasto
flugonta per plunioj kreskantaj
sundancen en monta printemp'.

Ekfajfas la sturn' sen timo,
rapidas ia vulp' tra l'erik',
lepor' saltas, ĉasviktimo —
premiĝas sub ŝu' lumbrik'.
Min ekvekis vivobruo —
nun min tenas printempoĝuo,
eĉ malsato min kanti instigas,
dum gutas de l'alnoburĝon',
min printempo ebria igas,
mi pluiras vagul' sen mon'.

Dan Andersson

Ne forgesu havi
kelkajn florojn en la haroj.
Vidu ilin velki
kaj fali
mortintaj petaloj
sur
mortintaj petaloj,
dum via spontaneco
via amo
ankaŭ velkas —
mortinta espero sur
mortinta espero.
Eble
plastaj floroj
povas kontroli
la malrapida morton
se
vi nur povus akcepti
la plastajn homojn
portantaj ilin.

Aŭtoro nekonata

(trovita gluita sur montrofenestro en San Francisco)

Kvin hispanaj miniaturoj

Via amo estas kiel vento
la mia kiel ŝtono,
kiu estas senmova.

Freneza mi fariĝos,
ĉar vitejon, kiu mia estas,
iu alia rikoltas.

Entute ne gravas por mi,
ke la pasero en la aleo
flugas de unu arbo al alia.

Veron diras mi al vi:
se Sevilla estus mia,
la duonon havus vi.

Nun mortis mia patrino:
kaj mia nura ĉemizo
ne havas iun, kiu lavu ĝin.

Ho jes, kun dolor'

Ho jes, kun dolor' burĝono krevas.
Kial la printempo ne hezitu?
Kial nia varma vivsopiro
palan frostamaron ne evitu?
La burĝono vintre estis selo.
Kio nova ŝvele ĝin disigas?
Ho jes, kun dolor' burĝono krevas;
ĝin doloro ŝiras,
doloro ligas.

Ho ne, ne facile gutoj falas.
Timotremaj peze ili pendas,
kroĉas sin al branĉo, ŝvelas, glitas —
pezo ilin tiras kaj etendas.
Timas kaj malcertas, dissplitiĝas,
sentas la profundon voki, tiri,
dum plupendas ili kaj plutremas —
ili volas resti
kaj volas iri.

Kaj kiam nenio helpi povas,
krevas la burĝono ĝojokrie,
kiam timo ne plu tenkapablas,
falas ia branĉguto eŭforie
kaj forgesas timon pri la novo,
la korpremon antaŭ ol ĝi iras —
dum sekundo sentas sin sekura
en la fido, kiu
la mondon stiras.

Karin Boye

En movo

"Rapidas knabo tra iu strato,
tiel malplena, ke neniu vekiĝis.
etan fajfilon li tenas enbuŝe
kaj blovas en ĝin trilantan tonon."

Tiel fruestas, ke estas blankningre,
blanka la sonĝo, nigra la fruo.
Estas la bildo, sed kion signifas ĝi?
Ion tre gravan, ĉe kiu estas ĝi?

Estas nenia certa jarsezono, nur frue,
okazas en 1938, nedifineblan tagon,
kiam la horo estas inter kvar kaj kvin matene.
Tiu, kiu sola atestas tion ĉi, estas dujara.

Se vi lin povas trovi, vi povus ekscii,
sed sensignifas kaj neeblas, li ja malaperis,
ESTAS JA Ll KIU ESTAS Ml, 27 jAROjN AĜA,
malaperinta dum mi malaperas, ĉu vi vidas?

Kredu min, ke ne ekzistas ordo,
ke en ekzistas ia ajn ekstero,
nek iu, kiu povas ion diri,
ekzistas domo kaj fera balustrado,
ĵus ekmoviĝis arbo, daŭras la trilanta tono...

Vi koinpreneble povas iri tien, vidi la domon,
la arbojn, balustradon, laktvendejon, Frankegatan,
ĉio restas ankoraŭ, estas hazardo,
kaj povus same bone esti kie ajn alie.

Estas nur tio, kio ĉiam plurestas,
sed ne tio, kio por ciam restas,
estas neeble, neeble, neeble:
TIU, KIUN VI SERĈAS, NE ESTAS EN BlLDOJ.

Kaj ĉio, kio restas, estas nur la bildoj,
neniu scias, kiu posedis ilin, kaj kion ili signifis,
kredu min, ke ne ekzistas ordo, ena aŭ ekstera;
"Etan fajfilon li tenas enbuŝe
kaj blovas en ĝin trilantan tonon."

LA MONDO ESTAS PLENA DE FORĴETITAJ BILDOJ,
kiuj plurestis, neniu scias kial,
NI DEVAS SAVI ILIN!

Certe.

Lars Gustavsson

Iun vi devas ami

Iun vi devas ami,
eĉ se nur herbojn, riveron, arbon aŭ ŝronon,
la manon vi devas apogi sur ies ŝultron,
por ke ĝi, malsata, satiĝu ĉe la tuŝo,
al iu vi devas, devas,
tio estas kiel pano, kiel akvogluto,
devas doni viajn blankajn nubojn,
viajn sentimajn sonĝbirdojn,
viajn timemajn nepovbirdojn
— ie devas esti por ili
nesto kun paco kaj tenero —
iun vi devas ami,
eĉ se nur herbojn, riveron, arbon aŭ ŝtonon—
ĉar arboj kaj ŝtonoj konas solecon
— ĉar la paŝoj ĉiam daŭrigas la vojon,
eĉ se ili haltas por momento —,
ĉar rivero konas malĝojon
— se ĝi nur kliniĝas sur sian profundon —,
ĉar ŝtono ekkonis doloron
— kiom da pezaj piedoj
jam iris sur ĝia muta koro —,
iun vi devas ami,
iun vi devas ami,
kun iu vi devas iri
la saman spuron —
ho herboj, rivero, ŝtono, arbo,
silentaj kunirantoj de soluloj kaj stranguloj,
bonaj grandaj estaĵoj,
kiuj ekparolas nur,
kiam homoj eksilentas.

Ivan Minatti

La vortoj viaj

La vortoj viaj, kvazaŭ sem',
radikas ĝis profund".
Elvekas min sekretdolor',
nekuracebla vund'.

Erodas min amarsoif'
pri ĉiu via ag'.
Kaj ĉiu sono kaj rigard'
reklaras el la vag'.

La tagoj grizas je nur mi,
nebulas via sin'.
Sed klare brilas nia nokt',
vi regas ĝin sen fin'.

Karin Bove

Kvar flavaj baladoj

I.

Sur la pinto de la monto
estas arbo verda.

Paŝtisto iranta
paŝtisto venanta.

La dormantaj olivarboj
kurbiĝas al varma ebenajo.

Paŝtisto iranta
paŝtisto venanta.

Nek blankajn ŝafinojn nek hundon
nek bastonon nek amon mi havas.

Paŝtisto iranta.

Kiel ombro ora
vi malaperas en la grenkampo.

Paŝtisto venanta.

II.

La tero estis
flava.

Ora, ora
paŝtisto.

Nek la luno bianka
nek la steloj brilis.

Ora, ora
paŝtisto.

Vitejistino bruna
tranĉu la ploron de la vitejo.

Ora, ora
paŝtisto.

III.

Du ruĝaj bovoj
en la ora kampo.

La bovoj iras en ritmo
de malnovaj sonoriloj,
la okuloj paseraj.
Ili ŝatas la matenojn
nebulajn, sed tamen
traboras la oranĝon
de la aero, somere.
Maljunaj jam denaske,
sen mastro,
memoras la flugilojn
sur siaj ŝultroj.
La bovoj
iras ciam sopirante
tra la kampoj de Rut,
serĉante la spuron,
la eternan spuron,
ebriaj de la steloj,
kaj maĉas siajn plorojn

Du ruĝaj bovoj
en la ora kampo.

IV.

Sur la ĉielo
de lekantetoj mi iras.

Mi pensas ĉivespere,
ke mi estas sanktulo.
Mi ricevis la lunon
en la manojn.
Sed mi remetis ĝin
en la universon,
kaj la Sinjoro premiis min
per la rozj kaj la brilo.

Sur la ĉielo
de lekantetoj mi iras.

Kaj nun mi iras
sur ĉi tiu kampo
savante knabinojn
de malbonaj amantoj
kaj donante ormonerojn
al ciuj knaboj.

Sur la ĉielo
de lekantetoj mi iras.

Federico Garcia Lorca

Maria

Maria, vi revsidas
sur la printempe verda herbejo
sub la pala betulo,
kie dormas Jesuo-infano
en blanka betulŝela lulilo,
kaj vi rigardas
la ĉielbluon,
l'arĝente purajn nubojn.

Viaj bukloj, Maria,
estas flavaj kaj helaj,
bluaj kaj profundaj
viaj okuloj.
Delikata vi estas, malalta,
Maria,
kaj etaj kaj fajnaj viaj junaj mamoj.

Mi volas sidi ĉe vi, Maria,
apogi mian kapon
sur vian varman genuon,
al via blua jupo.
Lasu min revi, Maria,
je l'odoro de via sino,
betulfolia kaj rezina! —
Ĉar nur je 1'odoroj, Maria,
kaj la memoro de I 'kantoj,
kiujn vi kantis al mi,
kiam mi etulis,
kaj je la blankaj foraj nuboj
balanciĝas mia kredo,
ekzistas mia kortrankvilo.

Lasu min kunrevi, Maria,
pri la paradiza ĝardeno,
kie l'infanetoj promenas
en silke blankaj vestoj
inter sovaĝrozaj arbustoj
kaj klaraj murmurantaj rojoj,
kie ruĝaj pomoj pendas
sur malhelverdaj pomarboj
kaj turdoj kantas
en l'orpala vespero.
Maria,
friska kaj kvieta venas la nokto,
la steloj lumiĝas en la spacobluo,
svagiĝas la nuboj kaj pasas —
Vi revas, Maria,
vi ŝvebas al la silenta foro
sur leĝeraj, arĝente blankaj nuboj
en la vasta spacobluo
inter radiantaj silentaj steloj.

Sigurd Agrell

Cirko Kludsky. Sidloko n-ro 461

Cirko.
Galerio.
Sidloko n-ro....
Kolombina
malvestas sin, malvestas sin.
Ĉiuj rigardas.
Neniu vidas,
ke ŝi tenas sin je la dentoj.
Ŝi levas sin. Jam sub la tendo.
Aŭdacaj rimarkoj.
Hontiga rido.
Nun fallasas la lastan vualon.
Ili rigardas ŝin,
mordas per la okuloj
ŝian molan korpon.
Aplaŭdas.
Belajn femurojn ŝi havas.
Ondantajn mamojn.
Aplaŭdas
kaj priridas
ŝian suferon
kaj hontigas.
Vidu: besto
aplaŭdas homon.
Homo estas besto.
Besto estas homo.
Klapo eksplodas.
La leonoj hurlegas.

Sreĉko Kosovel

Vizaĝo al vizaĝo

En februaro ĉio vivanta haltiĝis.
La birdoj nialvole flugis kaj l'animo
alskrapis la pejzaĝon kiel boato skrapanta
la kajponton, al kiu ĝi estas ligita.
La arboj staris dorsoflanke al ni.
La neĝalto mezuriĝis laŭ mortaj tigoj.
La piedspuroj maljunis sur la neĝokrusto.
Sub baŝaro degelis la lingvo.

lun tagon alvenis io al la fenestro.
La laboro haltiĝis, mi alrigardis.
Brulis la koloroj. ĉio turniĝis.
La grundo kaj ini eksaltis renkonten.

Tomas Transtromer

Unu frato pli

La mondon ne eblas refari.
Ne eblas alia rezon'.
Nun ion vi povas regali:
alian homon per bon'.
Sed tio jam estas amaso,
eĉ steloj nun ridas al vi.
Ĉar unu maplia povrulo signifas ja fraton pli.

Stig Dagerman

Lasita ĉe la lito de Kajsa Lisa, malfrue iun vesperon

Ĉarmbrila nimf', fulma rigardo,
estas haven'por mia am-ardo,
vana fervoro
nun ek al adoro
de Morfe', la sonĝo-di',
nur je lum' de lunradi'.
Pordo fermita. Fenestro samas.
Jam vian kapon ĉapo ornamas
kaj la peruk' sur ŝnur'
jam pendas de la mur'.
Ekdormu je muzikplezur',
ekdormu je muziltplezur'.

De fringo jus, ĵus Kajsa Lisa,
venis la kant' vesperon ĝisa.
Suno jam foras,
ĉielo jam oras,
estas la soleca hor'.
Nun mi pensas al amor'.

Pluvon kun vent'kaj tondro muĝa
sekvas la ark' brulfajre ruĝa
kun strioj de verdblu',
plenigas nin kun ĝu'
post la pluvega tondra sku',
post la pluvega tondra sku'.

Dormu, bo nimf! Sonĝu en paco
kaj kun la sun' vekiĝu kun graco.
Ridon vi sendas,
la brakon etendas,
al brakumo, al likvor',
jam vi pretas al amor'.

Mortas, ho vi! Ne, vi respiras.
Morto kaj viv' kaj amo kuniras.
Videblas la langvor',
sed en okul' fervor'.
Vi dormu nun ĝis la aŭror',
vi dormu nun ĝis la aŭror'.

Carl Michael Bellman

Franko Luin

Spuroj de miaj paŝoj

«Spuroj de miaj paŝoj»:

INKO SE-13543 TYRSEO; SVEDIO

Junio 2001

SPUROJ