Ivan Efremov

La nebulozo de Andromedo

(1955–1956)

Sciencfikcia romano

El la rusa tradukis Jurij Finkel

Aŭtora antaŭparolo

Ankoraŭ ne estis finita la unua publikigo de tiu ĉi romano en revuo, kaj la sputnikoj jam komencis rapidan ĉirkaŭflugon de nia planedo.

Vidalvide kun tiu nekontestebla fakto mi kun ĝojo konscias, ke la ideoj, kuŝantaj en la fundamento de la romano, estas ĝustaj.

La skalo de fantazio pri teĥnika progreso de la homaro, la kredo je senĉesa perfektigo kaj hela estonteco de la racie aranĝita socio — ĉio ĉi tiel senteble kaj videble estas konfirmita per signaloj de la etaj lunoj. La mirakla laŭ rapideco plenumo de unu revo el «La nebulozo de Andromedo» metas antaŭ mi la demandon: kiom ĝuste estas montrita en la romano la historia perspektivo de la estonteco? Jam dum la procezo de verkado mi ŝanĝis la tempon de la eventoj en direkto de ĝia pliproksimigo al nia epoko. Komence al mi ŝajnis, ke la gigantaj transformoj de la planedo kaj de la vivo, priskribitaj en la romano, ne povas esti efektivigitaj pli frue, ol post tri mil jaroj. Mi baziĝis en la kalkuloj sur ĝenerala historio de la homaro, sed ne atentis akceliĝon de teĥnika progreso.

Dum posta prilaboro de la romano mi mallongigis la planitan tempolimon je jarmilo. Sed la lanĉo de artefaritaj satelitoj de la Tero sufloras al mi, ke la eventoj de la romano povus plenumiĝi eĉ pli frue. Tial ĉiuj difinitaj datoj en «La nebulozo de Andromedo» estas ŝanĝitaj al tiaj, en kiujn leganto mem enmetos sian komprenon kaj antaŭsenton de la tempo.

Specialeco de la romano, eble, ne tuj komprenebla al leganto, estas saturiteco per sciencaj faktoj, nocioj kaj terminoj. Tio ne estas miso aŭ nedeziro klarigi komplikajn formulojn. Nur tiel al mi ŝajnis eble doni koloron de estonteco al paroloj kaj agoj de homoj de la tempo, en kiu la scienco devas profunde enradikiĝi en ĉiujn nociojn, konceptojn kaj la lingvon.

I. Efremov

Ĉapitro 1

Fera stelo

En malhela lumo, reflektiĝanta de la plafono, skaloj de aparatoj ŝajnis galerio de portretoj. La rondaj estis ruzaj, la horizontale ovalaj mienis aroge memkontente, la kvadrataj rigidis en malsprita certeco. Pulsantaj ene de ili bluaj, lazuraj, oranĝaj, verdaj lumetoj substrekis la impreson.

Centre de konveksa regpanelo elstaris larĝa kaj purpura ciferplato. Antaŭ ĝi en maloportuna pozo kliniĝis junulino. Ŝi forgesis pri staranta apude fotelo kaj alproksimigis la kapon al la vitro. Ruĝa rebrilo faris pli aĝa kaj pli severa la junan vizaĝon, konturis akrajn ombrojn ĉirkaŭ la elstarantaj diketaj lipoj, akrigis la iomete levitan nazon. La larĝaj sulkigitaj brovoj iĝis profunde nigraj, doninte al la okuloj mornan, malesperan esprimon.

La subtila kantado de mezuriloj estis interrompita per nelaŭta metala grinco. La junulino tremeris, rektiĝis kaj metis la maldikajn brakojn malantaŭen, fleksante la laciĝintan dorson.

Malantaŭe klakis pordo, aperis granda ombro, kaj iĝis homo kun abruptaj kaj precizaj movoj. Ekbrilis oreca lumo, kaj la densaj malhel-rufaj haroj de la junulino kvazaŭ eksparkis. Ŝiaj okuloj same ekbrilis, kun maltrankvilo kaj amo turniĝinte al la enirinto.

— Ĉu vi ne ekdormis? Cent horojn sen dormo!..

— Ĉu malbona ekzemplo? — ne ridetante, sed gaje demandis la enirinto. En lia voĉo glitis altaj metalaj notoj, kvazaŭ nitantaj la parolon.

— Ĉiuj ceteraj dormas, — ĝeneme diris la junulino, — kaj… nenion scias, — aldonis ŝi duonvoĉe.

— Ne timu paroli. La kamaradoj dormas, kaj nun nur ni du estas maldormantaj en la kosmo, kaj ĝis la Tero estas duiliono da kilometroj — nur unu kaj duono da parseko![1]

— Kaj da anamezono[2] nur por unu akcelo! — Teruro kaj admiro sonis en la ekkrio de la junulino.

Per du fulmorapidaj paŝoj la estro de la tridek sepa stela ekspedicio Erg Noor atingis la purpuran ciferplaton.

— La kvina rivoluo!

— Jes, ni eniris en la kvinan! Kaj… nenio. — La junulino ĵetis elokventan rigardon al la soneligilo de la aŭtomata ricevilo.

— Vi vidas, dormi ne indas. Necesas pripensi ĉiujn variantojn, ĉiujn eblojn. Ĝis la fino de la kvina rivoluo devas aperi decido.

— Sed tio estas ankoraŭ cent dek horoj…

— Bone, mi dormos ĉi tie, en la fotelo, kiam finiĝos la efiko de sporamino.[3] Mi prenis ĝin antaŭ diurno.

La junulino ion koncentrite pripensis kaj finfine kuraĝis:

— Eble, ni malpligrandigu radiuson de la orbito? Eble, ilia sendilo paneis?

— Ni ne povas! Malgrandigi la radiuson, sen malgrandigo de rapido — estas momenta detruo de la ŝipo. Se ni malgrandigos la rapidon, do… poste sen anamezono… unu kaj duonon da parseko kun rapido de antikvaj lunaj raketoj? Post cent mil jaroj ni alproksimiĝos al nia suna sistemo.

— Mi komprenas… Sed ĉu ili ne povis…

— Ne povis. En antikvaj tempoj homoj povis neglekti ion aŭ trompi unu la alian kaj sin mem. Sed ne nun!

— Mi diris ne pri tio, — ofendiĝo sonis en la akra respondo de la junulino. — Mi volis diri, ke «Algrab», eble, same serĉas nin, deflankiĝinte de la kurso.

— Tiel forte deflankiĝi ĝi ne povis. Ne povis ne starti en la kalkulita kaj difinita tempo. Se okazus maleblaĵo kaj paneus ambaŭ sendiloj, do la stelŝipo, sendube, komencus trai la cirklon laŭ la diametro, kaj ni aŭdus ĝin per planeda ricevo. Ne eblas erari — jen ĝi, la difinita planedo!

Erg Noor almontris spegulajn ekranojn en profundaj niĉoj ĉe ĉiuj kvar flankoj de la stirejo. En profundega nigro brilis sennombraj steloj. Sur la maldekstra antaŭa ekrano rapide traflugis eta griza disko, apenaŭ prilumata de sia suno, tre malproksima de ĉi tie, de la rando de la sistemo B-7336-S+87-A.

— Niaj bombaj stacioj.[4] funkcias klare, kvankam ni deĵetis ilin antaŭ kvar nedependaj jaroj[5] — Erg Noor almontris klaran strieton de lumo sur longa vitro en la maldekstra muro. — «Algrab» devus esti ĉi tie jam antaŭ tri monatoj. Tio signifas, — Noor hezitis, kvazaŭ ne kuraĝante eldiri la verdikton, — «Algrab» pereis!

— Kaj se ne pereis, sed estas damaĝita per meteorŝtono kaj ne povas flugi rapide?.. — kontraŭdiris la rufhara junulino.

— Ne povas flugi rapide! — ripetis Erg Noor. — Ja ĉu tio ne estas samo, se inter la ŝipo kaj la celo staros jarmiloj da vojo? Eĉ malpli bone — la morto venos ne tuj, pasos jaroj da kondamna malespero. Eble ili vokos — tiam ni ekscios… post ses jaroj… sur la Tero.

Per rapida movo Erg Noor eltiris faldeblan seĝon el sub tablo de elektronika komputilo. Tio estis malgranda modelo MNU-11. Ĝis nun pro granda pezo, ampleksoj kaj rompebleco ne eblis instali sur stelŝipoj elektronikan maŝinon-cerbon de la tipo ITU por ĉiuflankaj operacioj kaj plene konfidi al ĝi stiradon de la stelŝipo. En la stirejo necesis ĉeesto de deĵoranta navigaciisto, des pli, ke preciza orientado de kurso de ŝipo por tiom malproksimaj distancoj estis neebla.

La manoj de la ekspediciestro ekflugis kun rapido de pianisto super ŝaltiloj kaj butonoj de la komputilo. La pala, akretrajta vizaĝo rigidiĝis en ŝtona senmoveco, la alta frunto, obstine klinita super la regpanelo, ŝajnis, defiis fortojn de la blinda sorto, minacantajn la vivan mondeton, atingintan la malpermesitajn profundaĵojn de la spaco.

Niza Krit, juna astronavigaciistino, unuafoje partoprenanta en stela ekspedicio, eksilentis, senspire observante enprofundiĝintan Noor-on. Kia li estas trankvila, plena je energio kaj saĝo, amata homo!.. Amata jam delonge, dum tutaj kvin jaroj. Ne estas senco kaŝi de li… Kaj li scias, Niza sentas tion… Nun, kiam okazis tiu malfeliĉo, ŝi gajnis ĝojon deĵori kune kun li. Tri monatojn duope, dum la tuta cetera ŝipanaro estas en dolĉa hipnota dormo. Ankoraŭ restis dek tri tagoj, poste ekdormos ili — por duonjaro, dum pasos ankoraŭ du skipoj da deĵorantoj: navigaciistoj, astronomoj kaj meĥanikistoj. La ceteraj — biologoj, geologoj, kies laboro komenciĝas nur sur la cela loko, — povas dormi plu, dum astronomoj — ho, ili havas la plej streĉitan laboron!

Erg Noor levis sin, kaj la pensoj de Niza rompiĝis.

— Mi iros en la kajuton de stelaj mapoj. Via ripozo estas post… — li rigardis al la ciferplato de la dependa horloĝo, — naŭ horoj. Mi sukcesos satdormi, antaŭ ol anstataŭi vin.

— Mi ne laciĝis, mi estos ĉi tie kiom necesos, nur vi povu ripozi!

Erg Noor sulkigis la brovojn, dezirante kontraŭdiri, sed cedis al la tenereco de la vortoj kaj de la or-brunaj okuloj, fideme turnitaj al li, ridetis kaj silente eliris.

Niza eksidis en la seĝon, kutime ĉirkaŭrigardis la aparataron kaj profunde enpensiĝis.

Super ŝi nigris reflektaj ekranoj, per kiuj la centra stirejo observadis la abismon, ĉirkaŭantan la ŝipon. Diverskoloraj lumetoj de steloj ŝajnis pingloj de lumo, trapikantaj la okulon.

La stelŝipo estis antaŭiranta la planedon, kaj ĝia gravito balancis la ŝipon laŭ ŝanĝiĝema tensio de la gravitkampo. Kaj malbonkoraj majestaj steloj en la reflektaj ekranoj estis farantaj sovaĝajn saltojn. Bildoj de konstelacioj estis ŝanĝiĝantaj kun nememorebla rapido.

La planedo K2-2N-88, malproksima de sia suno, malvarma, senviva, estis konata kiel oportuna loko por rendevuo de stelŝipoj… por la renkontiĝo, kiu ne okazis. La kvina rivoluo… Kaj Niza imagis sian ŝipon, kurantan kun malgrandigita rapido laŭ monstra cirklo kun radiuso je miliardo da kilometroj, senĉese antaŭante la planedon, rampantan kiel testudo. Post cent dek horoj la ŝipo finos la kvinan cirklon… Kaj kio okazos tiam? La potenca cerbo de Erg Noor nun streĉis ĉiujn fortojn en serĉado de la plej bona solvo. La estro de la ekspedicio kaj de la ŝipo ne rajtas erari — alie la stelŝipo de unua klaso «Tantro»[6] kun ŝipanaro el plej bonaj sciencistoj neniam revenos el la abismo de la spaco! Sed Erg Noor ne eraros…

Niza Krit subite eksentis abomenan, frenezigan malbonfarton, kiu signifis, ke la stelŝipo deflankiĝis de la kurso je malgrandega ono de grado, allasebla nur ĉe malgrandigita rapido, alie ĝia frakasebla ŝarĝo ne plu estus viva. Tuj kiam disiĝis la griza nebulo en la okuloj de la junulino, la malbonfarto venis denove — la ŝipo revenis al la kurso. La nekredeble sentivaj lokaliziloj palptrovis en la antaŭa nigra abismo meteorŝtonon — la ĉefan danĝeron por la stelŝipo. Elektronikaj maŝinoj, stirantaj la ŝipon (ĉar nur ili povas plenumi ĉiujn manipulojn kun necesa rapideco — homaj nervoj ne taŭgas por kosmaj rapidoj), dum milionono de sekundo deflankigis «Tantron» kaj, kiam la danĝero pasis, same rapide revenigis ĝin al la antaŭa kurso.

«Kio do malhelpis al samaj maŝinoj savi “Algrab-on”? — pensis rekonsciiĝinta Niza. — Ĝi sendube estas damaĝita pro renkontiĝo kun meteorŝtono. Erg Noor diris, ke ĝis nun ĉiu deka stelŝipo pereas pro meteorŝtonoj, malgraŭ invento de tiom sentivaj lokaliziloj, kiel la aparato de Voll Hod, kaj la defendaj energiaj kovriloj, forĵetantaj etajn korpusklojn». La pereo de «Algrab» metis ilin mem en riskan situacion, kiam ŝajnis, ke ĉio estis bone pripensita kaj antaŭvidita. La junulino komencis rememori ĉion, okazintan ekde la momento de la starto.

La tridek sepa stela ekspedicio estis sendita al planeda sistemo de proksima stelo en la konstelacio Serpentisto, kies sola loĝata planedo Zirda delonge parolis kun la Tero kaj aliaj mondoj laŭ la Granda Ringo. Subite ĝi eksilentis. Dum pli ol sepdek jaroj ne venis eĉ unu mesaĝo. La devo de la Tero, kiel la plej proksima al Zirda planedo de la Ringo, estis ekscii, kio okazis. Tial la ŝipo de la ekspedicio prenis multajn aparatojn kaj kelkajn elstarajn sciencistojn, kies nerva sistemo post multaj elprovoj montriĝis kapabla elteni jarojn da ŝlositeco en la stelŝipo. Rezervo de brulaĵo por motoroj — anamezono, tio estas substanco kun detruitaj mezonaj ligoj de nukleoj, kiu havis luman rapidon de elfluo, estis prenita minimume, ne pro pezo de anamezono, sed pro grandega volumeno de konservaj konteneroj. La rezervon de anamezono oni intencis kompletigi sur Zirda. Por la okazo, se kun la planedo estus okazinta io serioza, stelŝipo de dua klaso «Algrab» devis renkonti «Tantron» ĉe orbito de la planedo K2-2N-88.

Niza per sentema orelo eksentis ŝanĝiĝintan tonon de agordo de la artefarita gravitkampo. Diskoj de tri aparatoj dekstre ekpulsis malglate, ŝaltiĝis elektronika sensilo de la dekstra ŝipflanko. Sur ekluminta ekrano aperis anguleca brilanta peco. Ĝi moviĝis, kiel obuso, rekte al «Tantro» kaj, sekve, troviĝis malproksime. Tio estis giganta rompaĵo da substanco, kiaj renkonteblis rarege en la kosma spaco, kaj Niza hastis eltrovi ĝian volumenon, mason, rapidon kaj direkton de flugo. Nur kiam klakis aŭtomata bobeno de la observoregistrilo, Niza revenis al siaj rememoroj.

La plej akra el ili estis la malbonaŭgura sange ruĝa suno, kreskinta en la vidkampo de la ekranoj dum la lastaj monatoj de la kvara jaro de la vojaĝo. La kvara por ĉiuj loĝantoj de la stelŝipo, kurinta kun rapido je 5/6 de la absoluta unuo — la rapido de lumo. Sur la Tero pasis jam ĉirkaŭ sep jaroj, nomataj nedependaj.

Filtriloj de la ekranoj, gardante homajn okulojn, ŝanĝis koloron kaj forton de radioj de ĉiu astro. Ĝi iĝis tia, kian oni ĝin vidus tra la dika tera atmosfero kun ĝiaj ozona kaj akva defendaj ekranoj. Nepriskribebla fantome viola lumo de alttemperaturaj sunoj ŝajnis blua aŭ blankis, mornaj grize rozkoloraj steloj iĝis gajaj, ore flavaj, similaj al nia Suno. Ĉi tie la stelo, brilanta per venka helruĝa lumo ricevis profundan sangan koloron, en kiu tera observanto kutimis vidi stelojn de la spektra klaso[7] M5. La planedo situis multe pli proksime al sia suno, ol nia Tero al la sia. Dum alproksimiĝo al Zirda ĝia suno iĝis giganta skarlata disko, sendanta multege da varmradioj.

Du monatojn antaŭ la aliro al Zirda «Tantro» komencis provojn komunikiĝi kun la ekstera stacio de la planedo. Ĉi tie estis nur unu stacio sur malgranda senatmosfera satelito, situanta pli proksime al Zirda, ol la Luno al la Tero.

La stelŝipo plu vokis ankaŭ tiam, kiam ĝis la planedo restis tridek milionoj da kilometroj kaj la terura rapido de «Tantro» malkreskis ĝis tri mil kilometroj dum sekundo. Deĵoris Niza, sed ankaŭ la tuta ŝipanaro maldormis, sidante en atendo antaŭ ekranoj en la centra stirejo.

Niza estis vokanta, pligrandigante povumon de la sendo kaj ĵetante antaŭen ventumilformajn radiojn.

Finfine ili ekvidis la etan brilantan punkton de la satelito. La stelŝipo komencis rivolui laŭ orbito ĉirkaŭ la planedo, po iom proksimiĝante al ĝi laŭ spiralo kaj egaligante sian rapidon kun rapido de la satelito. «Tantro» kaj la satelito kvazaŭ kunkroĉiĝis per nevidebla ŝnurego, kaj la stelŝipo ekpendis super la eta planedo, rapide kuranta laŭ sia orbito. Elektronikaj stereoteleskopoj de la ŝipo nun estis palpantaj la supraĵon de la satelito. Kaj subite antaŭ la ŝipanaro de «Tantro» aperis neforgesebla vidaĵo.

Grandega plata vitra konstruaĵo brulis en rebriloj de la sanga suno. Rekte sub la tegmento troviĝis io simila al granda halo por kunvenoj. Tie rigidiĝis senmove multaj estaĵoj, ne similaj al teranoj, sed, sendube, homoj. Astronomo de la ekspedicio Pur Hiss, novulo en la kosmo, anstataŭinta antaŭ la starto mem spertan laboranton, emociiĝante, plu profundigis fokuson de la instrumento. Vicoj da homoj, malklare videblaj sub la vitro, restis tute senmovaj. Pur Hiss kreskigis grandigon. Iĝis videbla podio, kadrita per konzoloj de aparataro, kun longa tablo, sur kiu, kruciginte la krurojn, antaŭ la aŭditorio sidis homo kun freneza, celita malproksimen rigardo de timigaj okuloj.

— Ili estas mortintaj, frostigitaj! — ekkriis Erg Noor.

La stelŝipo plu pendis super la satelito de Zirda, kaj la dek kvar paroj da okuloj sendeŝire observis la vitran tombon — tio vere estis tombo. Kiom da jaroj sidas ĉi tie tiuj mortintoj? Antaŭ sepdek jaroj eksilentis la planedo, se aldoni ses jarojn da flugo de radioj, rezultos tri kvaronoj de jarcento…

Ĉiuj rigardoj turniĝis al la estro. Erg Noor, pala, fiksrigardis en pajlokoloran nebulon de la atmosfero de la planedo. Tra ĝi malklare videblis apenaŭ rimarkeblaj strekoj de montoj, rebriloj de maroj, sed nenio donis la respondon, por kiu ili venis ĉi tien.

— La stacio pereis kaj ne estas restarigita dum sepdek kvin jaroj! Tio signifas katastrofon sur la planedo. Necesas malleviĝi, trabati la atmosferon, eble, alteriĝi. Ĉi tie kunvenis ĉiuj — mi demandas opinion de la Konsilio…

Kontraŭis nur astronomo Pur Hiss. Niza kun indigno rigardis lian grandan rabobestan nazon kaj la malalte sidantajn malbelajn orelojn.

— Se sur la planedo estas katastrofo, do ni havas neniajn ŝancojn por ricevi anamezonon. Ĉirkaŭflugo de la planedo sur malgranda alto kaj des pli alteriĝo malpligrandigos nian rezervon de planeda brulaĵo.[8] Krome, ni ne scias, kio okazis. Povas esti potenca radiado, kiu pereigos nin.

La ceteraj ekspedicianoj subtenis la estron.

— Nenia planeda radiado estas danĝera por ŝipo kun kosma defendo. Ekscii, kio okazis — ĉu ne por tio ni estas senditaj ĉi tien? Kion respondos la Tero al la Granda Ringo? Trovi fakton — estas ankoraŭ tre malmulte, necesas klarigi ĝin. Pardonu al mi tiujn lernejajn rezonojn! — parolis Erg Noor, kaj ordinaraj metalaj notoj en lia voĉo eksonoris moke. — Apenaŭ ni povas eviti nian rektan devon…

— La temperaturo de la altaj tavoloj de la atmosfero estas normala! — ĝoje ekkriis Niza.

Erg Noor ridetis kaj komencis malaltiĝi singarde, rivoluon post rivoluo, malrapidigante la spiralan kuron de la stelŝipo, proksimiĝanta al la supraĵo de la planedo. Zirda estis iomete malpli granda, ol la Tero, kaj sur malalta ĉirkaŭflugo ne necesis tre granda rapido. La astronomoj kaj geologoj komparis mapojn kun tio, kion observis optikaj aparatoj de «Tantro». La kontinentoj konservis precize siajn antaŭajn konturojn, la maroj trankvile brilis sub la ruĝa suno. Ne ŝanĝis siajn formojn ankaŭ la montaroj, konataj laŭ antaŭaj fotoj, — nur la planedo silentis.

Dum tridek kvin horoj la homoj ne forlasis siajn observajn postenojn.

La konsisto de la atmosfero, la radiado de la ruĝa suno — ĉio koincidis kun la antaŭaj datumoj pri Zirda. Erg Noor malfermis manlibron pri Zirda kaj trovis kolumnon de datumoj pri ĝia stratosfero. La jonizo montriĝis super la ordinara. Malklara kaj maltrankvila konjekto komencis maturiĝi en la menso de Noor.

Dum la sesa rivoluo de la malleva spiralo iĝis videblaj konturoj de grandaj urboj. Plu, kiel antaŭe, neniu signalo sonis en riceviloj de la stelŝipo.

Niza Krit anstataŭiĝis, por manĝi, kaj, ŝajne, ekdormetis. Al ŝi ŝajnis, ke ŝi dormis nur kelkajn minutojn. La stelŝipo iris super la nokta flanko de Zirda ne pli rapide ol ordinara tera spiralavio. Ĉi tie, malsupre, devis sterniĝi urboj, fabrikoj, havenoj. Neniu lumeto brilis en mallumego malsupre, malgraŭ ĉiuj penoj de la potencaj optikaj stereoteleskopoj. Tremiga tondro de la atmosfero, dissekcata de la stelŝipo, devis aŭdiĝi je dekoj da kilometroj.

Pasis horo. Ekbrilis neniu lumo. La sufera atendo iĝis neeltenebla. Noor ŝaltis avertajn fajfilegojn. Terura hurlo ekflugis super la nigra abismo malsupre, kaj la homoj de la Tero esperis, ke ĝi, kuniĝinte kun la tondro de aero, estos aŭdita fare de mistere silentantaj loĝantoj de Zirda.

Flugilo de flama lumo forbalais la sinistran mallumon. «Tantro» eliris sur la prilumitan flankon de la planedo. Malsupre plu sterniĝis velura nigro. Rapide pligrandigitaj fotoj montris, ke tio estas seninterrompa tapiŝo da floroj, similaj al velure nigraj papavoj de la Tero. Veproj de nigraj papavoj etendiĝis je miloj da kilometroj, anstataŭinte ĉion — arbarojn, arbustojn, kanojn, herbojn. Kiel ripoj de gigantaj skeletoj, videblis inter la nigra tapiŝo stratoj de urboj, kiel ruĝaj vundoj rustis feraj konstruaĵoj. Nenie estis eĉ unu viva estaĵo, eĉ unu arbeto — nur unusolaj nigraj papavoj!

«Tantro» ĵetis bomban observan stacion kaj ree eniris en la nokton. Post ses horoj la robota stacio raportis konsiston de la aero, temperaturon, aerpremon kaj ceterajn kondiĉojn sur la supraĵo de la grundo. Ĉio estis normala por la planedo, krom altigita radioaktiveco.

— Monstra tragedio! — dampite balbutis la biologo de la ekspedicio Eon Tal, registrante lastajn datumojn de la stacio. — Ili murdis sin mem kaj tutan sian planedon!

— Ĉu vere? — kaŝante nevolajn larmojn, demandis Niza. — Tiel terure! Ja la jonizo estas tute ne tiom forta.

— Pasis jam multaj jaroj, — severe respondis la biologo. Lia ĝibnaza vizaĝo de ĉerkeso, vireca, malgraŭ juneco, iĝis minaca. — Tia radioaktiva disfalado ĝuste tial estas danĝera, ke ĝi akumuliĝas nerimarkeble. Dum jarcentoj ĝenerala kvanto da radiado povis kreski poiomete, kaj poste abrupte okazis kvalita salto! Disfalanta heredeco, ĉeso de reprodukto plus radiaj epidemioj. Tio okazas ne unuafoje — la Ringo konas similajn katastrofojn…

— Ekzemple, la tiel nomata «Planedo de la lila suno», — aŭdiĝis malantaŭe voĉo de Erg Noor.

— Estas tragedie, ke ĝia stranga suno liveradis al la loĝantoj altan energiproduktadon, — rimarkis morna Pur Hiss, — ĉe lumeco je sepdek ok niaj sunoj kaj spektra klaso A nul.

— Kie estas tiu planedo? — interesiĝis biologo Eon Tal. — Ĉu ĝi ne estas tiu, kiun la Konsilio intencas loĝigi?

— Ĝuste tiu. Je ĝia memoro estis nomita la ŝipo «Algrab».

— La stelo Algrab, alie la Delta de la Korvo! — ekkriis la biologo. — Sed ĝi estas tre malproksima!

— Je kvardek ses parsekoj. Sed ni konstruas ĉiam pli malproksimajn stelŝipojn…

La biologo kapjesis kaj balbutis, ke apenaŭ indus nomi la stelŝipon per nomo de pereinta stelo.

— Sed la stelo ne pereis, kaj ankaŭ la planedo restis. Ne pasos eĉ jarcento, kiam ni prisemos kaj loĝigos ĝin, — certe respondis Erg Noor.

Li kuraĝis al malfacila manovro — ŝanĝi la orbitan vojon de la stelŝipo de la latituda al la meridiana, laŭ la rotacia akso de Zirda. Kiel ili foriru de la planedo, ne eksciinte, ĉu ĉiuj pereis? Eble, tiuj, kiuj restis vivaj, ne povas voki helpon de la stelŝipo pro detruo de energi-stacioj kaj pro paneo de aparatoj?

Jam pluran fojon vidis Niza Erg Noor-on ĉe la regpanelo en momento de grava manovro. Kun la nepenetreble firma vizaĝo, kun akraj, ĉiam precizaj moviĝoj, li ŝajnis al ŝi legenda heroo.

Kaj ree «Tantro» pasis la senesperan vojon ĉirkaŭ Zirda, ĉi-foje de poluso al poluso. Ie, speciale en mezaj latitudoj, aperis vastaj zonoj de nuda grundo. Tie en la aero pendis flava nebulo, tra kiu videblis kiel faldetoj gigantaj krestoj de ruĝaj sabloj, blovataj de vento.

Kaj poste plu etendiĝis funebraj veluraj kovriloj de nigraj papavoj — la solaj vegetaĵoj, kontraŭstarintaj al radioaktiveco aŭ farintaj sub ĝia influo vivkapablan mutacion.

Ĉio iĝis klara. Serĉi ie en senvivaj ruinoj anamezonan brulaĵon, rezervitan por gastoj el aliaj mondoj laŭ rekomendo de la Granda Ringo (Zirda ankoraŭ ne havis stelŝipojn, sed nur planedŝipojn), estis ne nur senespere, sed eĉ danĝere. «Tantro» komencis malrapide disvolvi la flugan spiralon en kontraŭan flankon for de la planedo. Atinginte rapidon je sepdek kilometroj dum sekundo per planedaj motoroj, uzataj por flugoj inter planedoj, por startoj kaj alteriĝoj, la stelŝipo foriris de la mortinta planedo. «Tantro» prenis kurson al la neloĝata, konata nur per konvencia kodo, sunsistemo, kie estis ĵetitaj bombaj stacioj kaj kie devis atendi «Algrab». Ŝaltiĝis la anamezonaj motoroj. Ilia forto dum kvindek du horoj akcelis la stelŝipon ĝis ĝia normala rapido je naŭcent milionoj da kilometroj dum horo. Ĝis la loko de renkonto restis dek kvin monatoj da vojo, aŭ dek unu laŭ la dependa tempo de la ŝipo. La tuta ŝipanaro, krom deĵorantoj, povis ekdormi. Sed ankoraŭ dum monato okazis komuna diskuto, kalkuloj kaj preparo de raporto al la Konsilio. En datumoj de manlibroj pri Zirda oni trovis mencion pri riskaj eksperimentoj kun nestabilaj atomaj brulaĵoj. Oni trovis elpaŝojn de elstaraj sciencistoj de la pereinta planedo, avertintaj pri apero de signoj de malutila efiko al la vivo kaj insistintaj pri ĉesigo de la eksperimentoj. Antaŭ cent dek ok jaroj laŭ la Granda Ringo estis sendita mallonga averto, sufiĉa por homoj de alta racio, sed, verŝajne, ne akceptita serioze fare de la registaro de Zirda.

Ne restis dubo, ke Zirda pereis pro akumulo de malutila radiado post multaj nesingardaj eksperimentoj kaj facilanima apliko de danĝeraj specoj de atoma energio anstataŭ saĝa eltrovo de aliaj, malpli malutilaj.

Jam delonge solviĝis la enigmo, dufoje la ŝipanaro ŝanĝis trimonatan dormon al samlonga normala vivo.

Kaj nun jam dum multaj diurnoj «Tantro» rivoluas ĉirkaŭ la griza planedo, kaj kun ĉiu horo malkreskas espero pri renkontiĝo kun «Algrab». Venas io minaca…

Erg Noor haltis ĉe la sojlo, rigardante al enpensiĝinta Niza. Ŝia klinita kapo kun tufo de densaj haroj similis al lanuga ora floro. La defia knabeca profilo, la oblikvetaj okuloj, ofte mallarĝiĝantaj pro retenata rido, kaj nun larĝe malfermitaj, esplorantaj nekonataĵon kun maltrankvilo kaj kuraĝo! La knabino mem ne komprenas, kia granda interna subteno ŝi kun sia senrezerva amo iĝis por li. Por li, kiu, malgraŭ longaj jaroj da travivaĵoj, hardintaj la volon kaj la sentojn, tamen laciĝas esti estro, preta ĉiuminute preni sur sin ajnan responson pri la homoj, pri la ŝipo, pri sukceso de la ekspedicio. Tie, sur la Tero, jam delonge ne restis tiom unupersona responso — ĉiam faras decidojn ĝuste tiu grupo de homoj, kiu estis destinita por plenumo de la laboro. Kaj se okazas io neordinara, oni momente povas ricevi ajnan konsilon, fari la plej komplikan konsulton. Sed ĉi tie oni ne havas, kie ricevi konsilojn, kaj estroj de stelŝipoj havas specialajn rajtojn. Estus pli facile, se tia responso daŭrus dum du-tri jaroj, sed ne dek-dek kvin — la averaĝa daŭro de stela ekspedicio!

Li paŝis en la centran stirejon.

Niza salte ekstaris renkonten al Erg Noor.

— Mi elektis ĉiujn necesajn materialojn kaj mapojn, — diris li, — ni laborigu la maŝinon!

La ekspediciestro etendiĝis en la fotelo kaj komencis malrapide turni metalajn folietojn, nomante ciferojn de koordinatoj, tensiojn de magnetaj, elektraj kaj gravitaj kampoj, potencon de fluoj de kosmaj partikloj, rapidon kaj denson de meteoraj strioj. Niza, paliĝinte pro streĉo, estis premanta butonojn kaj turnanta ŝaltilojn de la komputa maŝino. Erg Noor ricevis serion da respondoj, sulkigis la brovojn kaj enpensiĝis.

— Sur nia vojo estas forta gravitkampo — zono de amasiĝo de malhela substanco en la Skorpio, apud stelo 6555-CR+11-PKU, — ekparolis Noor. — Por eviti malŝparon de brulaĵo, endas direkti nin ĉi tien, al la Serpento. Antikve oni flugadis per senmotora flugo, uzante gravitajn kampojn kiel akcelilojn, laŭ iliaj randoj…

— Ĉu ni povas uzi tiun metodon? — demandis Niza.

— Ne, por tio niaj stelŝipoj estas tro rapidaj. Rapido je kvin sesonoj de la absoluta unuo, aŭ ducent kvin mil kilometroj dum sekundo, pligrandigus en tera gravitkampo nian pezon dekdu-mil-oble — sekve, polvigus la tutan ekspedicion. Ni povas flugi tiel nur en kosma spaco malproksime de grandaj amasiĝoj de materio. Tuj kiam stelŝipo eniras en gravitkampon, necesas malaltigi rapidon des pli forte, ju pli forta estas la kampo.

— Sekve, ĉi tie estas kontraŭdiro. — Niza infanece apogis la kapon per la mano, — ju pli forta estas gravitkampo, des malpli rapide necesas flugi!

— Tio estas ĝusta nur por gigantaj sublumaj rapidoj, kiam stelŝipo mem iĝas simila al luma radio kaj povas moviĝi nur laŭ rekta linio aŭ laŭ tiel nomata kurbo de egalaj tensioj.

— Se mi ĝuste komprenis, vi devas celi nian «radion» — «Tantron» — rekte al la sunsistemo.

— En tio estas tuta grandega malfacileco de stelnavigado. Preciza celado al iu stelo praktike ne eblas, kvankam ni uzas ĉiujn elpensitajn korektojn de kalkuloj. Necesas dum tuta vojo kalkuli akumuliĝantan eraron, ŝanĝante la kurson de la ŝipo, ĝuste tial ne eblas plene aŭtomata stirado. Kaj nun ni havas danĝeran staton. Halto aŭ almenaŭ forta malrapidigo de la flugo post akcelo por ni estos egala al morto, ĉar por ree atingi la rapidon ni jam ne havos brulaĵon. Jen la danĝero, rigardu: la zono 344+2U estas tute ne esplorita. Ĉi tie ne estas steloj, estas konata nur gravitkampo — jen ĝia rando. Por la fina decido ni atendu la astronomojn — post la kvina rivoluo ni vekos ĉiujn, kaj dume… — La estro de la ekspedicio frotis la tempiojn kaj oscedis.

— La efiko de sporamino finiĝas, — ekkriis Niza, — vi povas ripozi!

— Bone, mi aranĝos min ĉi tie, en tiu ĉi fotelo. Eble okazos miraklo — almenaŭ unu sono!

En la tono de Erg Noor glitis io, deviginta la koron de Niza ekbati pro karesemo. Ŝi deziris alpremi al si tiun obstinan kapon, glatigi la malhelajn harojn kun tro frua grizo…

Niza ekstaris, zorgeme kunmetis la informajn foliojn kaj estingis la lumon, restiginte nur malfortan verdan prilumon ĉirkaŭ la paneloj kun aparatoj kaj horloĝoj. La stelŝipo iris tute trankvile en plena vakuo de la spaco, ĉirkaŭante sian gigantan rondon. La rufhara astronavigaciistino neaŭdeble okupis sian lokon ĉe la «cerbo» de la grandega ŝipo. Kutime mallaŭte kantis la aparatoj, agorditaj al certa melodio, — eĉ eta malordo resonus per falsa noto. Sed la mallaŭta melodio fluis en ĝusta tonalo. Malofte ripetiĝadis nelaŭtaj frapoj, similaj al sonoj de gongo, — tio estis ŝaltoj de la akcesora planeda motoro, direktanta la kurson de «Tantro» laŭ la kurbo. La minacaj anamezonaj motoroj silentis. Kvieto de longa nokto regis en la dormanta stelŝipo, kvazaŭ ne ekzistis serioza danĝero, pendanta super la ŝipo kaj ĝiaj loĝantoj. Ŝajnis, ke tuj en la sonigilo de la ricevilo eksonos la longe atendataj signaloj, kaj la du ŝipoj komencos bremsi sian nekredeble rapidan flugon, proksimiĝos sur paralelaj kursoj kaj, finfine, precize egaliginte siajn rapidojn, kvazaŭ ekkuŝos apude. Larĝa tuba galerio kunigos ambaŭ ŝipajn mondetojn, kaj «Tantro» ree ricevos sian gigantan forton.

En profundo de la animo Niza estis trankvila: ŝi fidis je sia estro. La kvin jaroj de la vojaĝo estis nek longaj, nek lacigaj. Speciale post kiam al Niza venis la amo… Sed ankaŭ pli frue interesegaj observoj, elektronikaj registraĵoj de libroj, muziko kaj filmoj ebligis senĉese kompletigadi siajn sciojn kaj ne tre forte senti mankon de sia bela Tero, malaperinta kiel sablero en profundaĵoj de senfina obskuro. La kunvojaĝantoj estis homoj de grandegaj scioj, kaj kiam la nervoj estis lacigitaj per impresoj aŭ per longa streĉita laboro… do, en longa dormo, subtenata per agordo al hipnotaj osciloj, grandaj pecoj da tempo faladis en nenion, preterflugante momente. Kaj apud la amato Niza estis feliĉa. Ŝin maltrankviligis nur la konscio, ke al la aliaj estis malpli facile, kaj speciale al li, Erg Noor. Se ŝi nur povus!.. Ne, kion povas la juna, ankoraŭ tute malklera astronavigaciisto apud tiaj homoj! Sed, eble, helpis ŝia tenero, ĉiama streĉo de la bona volo, varmega deziro fordoni ĉion, por plifaciligi tiun malfacilan laboron.

La ekspediciestro vekiĝis kaj levis la peziĝintan kapon. La egalmezura melodio sonis kiel antaŭe, same interrompata per maloftaj frapoj de la planeda motoro. Niza Krit troviĝis ĉe la aparatoj, iomete ĝibiĝinte, kun ombroj de laco sur la juna vizaĝo. Erg Noor ĵetis rigardon al la dependa horloĝo[9] de la stelŝipa tempo kaj per unu risorta tiro levis sin el la profunda fotelo.

— Mi tradormis dek kvar horojn! Kaj vi, Niza, ne vekis min! Tio… — Li haltis, renkontinte ŝian ĝojan rideton. — Tuj ripozu!

— Ĉu mi povas dormi ĉi tie, samkiel vi? — petis la junulino. Ricevinte la permeson, ŝi rapide forkuris por preni manĝon, lavis sin kaj aranĝis sin en la fotelo.

Erg Noor, freŝigita per onda duŝo, okupis ŝian lokon ĉe la aparatoj. Kontrolinte la parametrojn de indikiloj de DES — defendo de elektronikaj sistemoj, li komencis iradi per rapidaj paŝoj. La brilantaj, ĉirkaŭigitaj per malhelaj rondoj brunaj okuloj kaŝe observis lin.

— Kial vi ne dormas? — ordoneme demandis li la astronavigaciistinon.

Tiu skuis la mallonge tonditajn rufajn buklojn — virinoj en eksterteraj ekspedicioj ne portis longajn harojn.

— Mi pensas… — nedecideme komencis ŝi, — kaj nun, ĉe sojlo de danĝero, adoras potencon kaj grandecon de homo, penetrinta malproksime en profundon de spacoj. Por vi ĉi tie multo estas kutima, sed mi estas unuafoje en la kosmo. Nur pripensu — mi estas partoprenanto de la grandioza vojo tra steloj al novaj mondoj!

Erg Noor malforte ridetis kaj frotis la frunton.

— Mi devas vin elrevigi — pli ĝuste, montri la veran skalon de nia potenco. Jen, — li haltis ĉe la projekciilo, kaj sur la malantaŭa vando de la stirejo aperis brilanta spiralo de la Galaksio.

Erg Noor almontris apenaŭ rimarkeblan en ĉirkaŭanta mallumo hirtan randan branĉon de la spiralo el maloftaj steloj, ŝajnantaj senbrila polvo.

— Jen la dezerta regiono de la Galaksio, la periferio, malriĉa je lumo kaj vivo, kie troviĝas nia sunsistemo kaj ni mem nun. Sed ankaŭ tiu branĉo, vidu, etendiĝas de la Cigno al la Kareno kaj, aldone al la ĝenerala malproksimeco for de la centraj zonoj, entenas malheligan nubon, ĉi tie… Por trairi laŭlonge tiun branĉon, nia «Tantro» bezonos ĉirkaŭ kvardek mil nedependajn jarojn. La nigran abismon de malplena spaco, disigantan nian branĉon disde la najbara, ni trairus dum kvar mil jaroj. Vidu, niaj flugoj en la senmezurajn profundojn de la spaco estas dume nur baraktado sur malgranda makuleto kun diametro je kvindek lumjaroj! Kiel malmulte ni scius pri la mondo sen la scio de la Ringo! Mesaĝoj, pensoj, bildoj, senditaj tra spaco, nevenkebla por homa mallonga vivo, pli aŭ malpli frue atingas nin, kaj ni ekkonas ĉiam pli malproksimajn mondojn. Ĉiam pli da scioj akumuliĝas, kaj tiu laboro okazas senĉese!

Niza silentis.

— Unuaj interstelaj flugoj… — penseme daŭrigis Erg Noor. — Negrandaj ŝipoj, havintaj nek rapidon, nek potencajn defendilojn. Kaj niaj prauloj eĉ vivis duoble malpli ol ni — jen kiam estis la vera grandeco de la homo!

Niza obstine levis la kapon, kiel ĉiam, kiam esprimis sian malkonsenton.

— Poste, kiam oni trovos aliajn manierojn por venki spacon, sed ne trarompiĝi rekte tra ĝi, oni diros pri vi — jen herooj, konkerintaj la kosmon per tiaj praaj rimedoj!

La ekspediciestro gaje ridetis kaj etendis la manon al la junulino.

— Kaj pri vi, Niza!

Tiu ruĝiĝis.

— Mi fieras pri tio, ke mi estas ĉi tie, kun vi! Kaj mi pretas fordoni ĉion, por ree kaj ree esti en kosmo.

— Jes, mi scias, — penseme diris Erg Noor. — Sed ne ĉiuj pensas tiel!..

La junulino per virina intuicio komprenis la pensojn de la estro. En lia kajuto estas du stereoportretoj en mirakla viol-ora koloro. Sur ambaŭ estas ŝi, la bela Veda Kong, historiisto de antikva mondo, kun diafana rigardo de la lazuraj, kiel tera ĉielo, okuloj sub flugila svingo de la longaj brovoj. Sunbruna, blindige ridetanta, levinta la manojn al la cindraj haroj. Kaj ridetanta sur kupra ŝipa kanono — memoraĵo de forgesita antikveco.

Erg Noor, perdinte sian impetecon, malrapide eksidis kontraŭ la astronavigaciistino.

— Se vi scius, Niza, kiel kruele la sorto pereigis mian revon tie, sur Zirda! — subite obtuze diris li kaj singarde metis la fingrojn sur la fuston de startigo de la anamezonaj motoroj, kvazaŭ intencante ekstreme akceli la rapidegan kuron de la stelŝipo. — Se Zirda ne pereus kaj ni povus ricevi brulaĵon, — daŭrigis li responde al senvorta demando de la interparolantino, — mi gvidus la ekspedicion pluen. Tiel estis interkonsentite kun la Konsilio. Zirda sciigus al la Tero, kio necesis, kaj «Tantro» forirus kun tiuj, kiuj dezirus… La restintajn poste prenus «Algrab», kiu post la deĵorado ĉi tie estus vokita al Zirda.

— Sed kiu restus sur Zirda? — indigne ekkriis la junulino. — Ĉu nur Pur Hiss? Sed li estas granda sciencisto, ĉu ankaŭ lin ne altirus scio?

— Kaj vi, Niza?

— Ĉu mi? Certe!

— Sed… kien? — subite firme demandis Erg Noor, atente rigardante al la junulino.

— Kien ajn, eĉ… — Ŝi almontris la nigran abismon inter du branĉoj de la stela spiralo de la Galaksio, redoninte al Noor saman atentan rigardon kaj duonmalfermetinte la lipojn.

— Ho, ne tiel malproksime! Vi scias, Niza, kara astronavigaciisto, ke antaŭ ĉirkaŭ okdek kvin jaroj okazis la tridek kvara stela ekspedicio, nomita «Ŝtupa». Tri stelŝipoj, provizante unu la alian per brulaĵo, malproksimiĝis ĉiam pli fore de la Tero en direkto de la konstelacio Liro. Tiuj du, kiuj ne portis esploristan ŝipanaron, fordonis anamezonon kaj revenis hejmen. Tiel grimpadis sur la plej altajn montojn sportistoj-alpistoj. Finfine, la tria, «Velo»…

— Tiu, la nereveninta!.. — emocie flustris Niza.

— Jes. «Velo» ne revenis. Sed ĝi atingis la celon kaj pereis dum revena vojo, sukcesinte sendi mesaĝon. La celo estis granda planeda sistemo de la blua stelo Vego, aŭ la Alfa de la Liro. Kiom da homaj okuloj en senfinaj generacioj adoradis tiun helan bluan stelon de la norda ĉielo! Vego distancas je ok parsekoj, aŭ je tridek unu jaroj da vojo laŭ nedependa tempo, kaj homoj ankoraŭ neniam malproksimiĝis de nia Suno je tiaj distancoj. Ĉiel ajn, «Velo» atingis la celon… La kaŭzo de ĝia pereo estas nekonata — ĉu meteorŝtono aŭ granda paneo. Eble, ĝi ankaŭ nun plu kuras en la spaco kaj la herooj, kiujn ni opinias mortintaj, ankoraŭ vivas…

— Kiel terure!

— Tielas sorto de ĉiu stelŝipo, kiu ne povas iri kun subluma rapido. Inter ĝi kaj la hejma planedo tuj ekstaras jarmiloj da vojo.

— Kion mesaĝis «Velo»? — rapide demandis la junulino.

— Tre malmulton. La mesaĝo estis interrompiĝanta kaj poste tute eksilentis. Mi memoras ĝin precize: «Mi estas Velo, mi estas Velo, iras de Vego dum dudek ses jaroj… sufiĉe… atendos… kvar planedoj de Vego… estas nenio pli bela… kia feliĉo!..»

— Sed ili vokis helpon, ie intencis atendi!

— Certe, helpon, alie la stelŝipo ne malŝparus gigantan energion por sendo de la mesaĝo. Kion ni povus fari — eĉ unu plia vorto ne venis de «Velo».

— Dudek ses nedependaj jaroj da revena vojo. Ĝis la Suno restis ĉirkaŭ kvin jaroj… La ŝipo estis ie en nia regiono aŭ eĉ pli proksime al la Tero.

— Apenaŭ… Nur en tiu okazo, se ĝi superis normalan rapidon kaj iris proksime al la kvantuma limo.[10] Sed tio estas tre danĝera!

Erg Noor koncize klarigis la matematikajn fundamentojn de la detrua salto en stato de materio dum proksimiĝo al la luma rapido, sed rimarkis, ke la junulino aŭskultas malatente.

— Mi komprenis vin! — ekkriis ŝi, tuj kiam la ekspediciestro finis siajn klarigojn. — Mi komprenus tuj, sed la pereo de la stelŝipo ŝirmis de mi la sencon… Tio ĉiam estas tiel terura, kaj kun tio ne eblas paciĝi!

— Nun vi komprenis la ĉefan en la mesaĝo, — morne diris Erg Noor. — Ili malkovris iajn speciale belajn mondojn. Kaj mi jam delonge revas ripeti la vojon de «Velo» — kun novaj perfektigoj tio nun eblas eĉ kun sola ŝipo. Ekde la juneco mi vivas per revo pri Vego — la blua suno kun belaj planedoj!

— Vidi tiajn mondojn… — per rompiĝanta voĉo diris Niza. — Sed por reveno necesas sesdek teraj, aŭ kvardek nedependaj jaroj… Do tio estas… duono de vivo.

— Jes, grandaj atingoj postulas grandajn oferojn. Sed por mi tio eĉ ne estas ofero. Mia vivo sur la Tero estis nur mallongaj paŭzoj de stelaj vojaĝoj. Ja mi naskiĝis sur stelŝipo!

— Kiel tio povis okazi? — miregis la junulino.

— La tridekkvina stela konsistis el kvar ŝipoj. Sur unu el ili mia patrino estis astronomo. Mi naskiĝis en mezo de vojo al duopa stelo MN19026+7AL kaj per tio duoble rompis leĝojn. Duoble — tial, ke mi kreskis kaj edukiĝis ĉe la gepatroj en la stelŝipo, sed ne en lernejo. Kion eblis fari! Kiam la ekspedicio revenis sur la Teron, mi aĝis jam dek ok jarojn. Kiel Heraklajn heroaĵojn oni alkalkulis al mi tion, ke mi lernis la arton konduki stelŝipon kaj iĝis astronavigaciisto.

— Sed mi tamen ne komprenas… — komencis Niza.

— Mian patrinon? Kiam vi iĝos pli aĝa — komprenos! Tiam la serumo AT — Anti-Tja — ankoraŭ ne povis konserviĝi longe. Kuracistoj ne sciis tion… Ĉiel ajn, oni alportadis min ĉi tien, en saman stirejon, kaj mi gapadis per miaj duonsenkonsciaj okuletoj al ekranoj, observante stelojn, balanciĝantajn en ili. Ni flugis en direkto de Teta de la Lupo, kie estis proksima al la Suno duopa stelo. Du nanoj — blua kaj oranĝkolora, kaŝitaj per malhela nubo. La unua konscia impreso estis ĉielo de senviva planedo, kiun mi observis el sub vitra kupolo de provizora stacio. Sur planedoj de duopaj steloj ordinare ne ekzistas vivo pro malreguleco de iliaj orbitoj. La ekspedicio elŝipiĝis kaj dum sep monatoj faris geologiajn esplorojn. Tie, kiom mi memoras, troviĝis giganta riĉo de plateno, osmio kaj iridio. Nekredeble pezaj iridiaj kubetoj iĝis miaj ludiloj. Kaj tiu ĉielo, mia unua ĉielo, nigra, kun puraj lumetoj de neflagrantaj steloj kaj kun du sunoj de neimagebla belo — la hele oranĝkolora kaj la intense blua. Mi memoras, ke iufoje strioj de iliaj radioj kruciĝadis, kaj tiam sur nian planedon verŝiĝis tia potenca kaj gaja verda lumo, ke mi kriis kaj kantis pro ekstazo!.. — Erg Noor finis: — Sufiĉas, min tro absorbis la rememoroj, kaj vi jam delonge devas ripozi.

— Daŭrigu, mi neniam aŭdis ion pli interesan, — ekpetegis Niza, sed la estro estis necedema.

Li alportis pulsantan hipnotigilon, kaj ĉu pro la ordonantaj okuloj, ĉu pro la dormiga aparato la junulino ekdormis tiel forte, ke vekiĝis antaŭ komenco de la sesa rivoluo. Jam laŭ la malvarma vizaĝo de la estro Niza komprenis, ke «Algrab» ne aperis.

— Vi vekiĝis ĝustatempe! — deklaris li, tuj kiam Niza revenis, ordiginte sin post elektra kaj onda bano. — Ŝaltu muzikon kaj lumon por veko. Por ĉiuj!

Niza rapide premis vicon da butonoj, kaj en ĉiuj kajutoj de la stelŝipo, kie dormis la ekspedicianoj, komencis intermiti eklumoj kaj aŭdiĝis speciala, poiomete fortiĝanta muziko de basaj vibrantaj akordoj. Komenciĝis poioma, gardema veko de bremsita nerva sistemo kaj revenigo de ĝi al normala agado. Post kvin horoj en la centra stirejo de la stelŝipo kunvenis ĉiuj definitive rekonsciiĝintaj ekspedicianoj, refortigitaj per manĝo kaj nervaj stimuliloj.

La informon pri pereo de la akcesora stelŝipo ĉiu akceptis malsame. Kiel atendis Erg Noor, la ekspedicio montris sin inde. Estis nek vorto de malespero, nek rigardo de timo. Pur Hiss, montrinta sin ne tro kuraĝa sur Zirda, sen tremo renkontis la mesaĝon. Juna Luma Lasvi — la kuracistino de la ekspedicio — nur iomete paliĝis kaj kaŝe ĉirkaŭlekis la sekiĝintajn lipojn.

— Ni rememoru la pereintajn kamaradojn! — diris la estro, ŝaltante ekranon de projekciilo, sur kiu aperis «Algrab», filmita antaŭ la starto de «Tantro».

Ĉiuj ekstaris. Malrapide ŝanĝiĝadis sur la ekrano fotoj de jen seriozaj, jen ridetantaj homoj — de la sep anoj de «Algrab». Erg Noor diradis nomon de ĉiu el ili, kaj la vojaĝantoj adiaŭe salutadis la pereinton. Tia estis la moro de astronaŭtoj. Stelŝipoj, vojaĝantaj kune, ĉiam havis kompletojn da fotoj de ĉiuj ekspedicianoj. Malaperintaj ŝipoj povis longe vagadi en la kosma spaco, kaj iliaj ŝipanaroj ankoraŭ longe povis resti vivaj. Tio ne gravis — tia ŝipo neniam revenadis. Por trovi ĝin, helpi al ĝi estis nenia reala eblo. Konstruo de ŝipoj atingis jam tian perfektecon, ke etaj paneoj preskaŭ neniam okazis aŭ estis facile ripareblaj. Sed serioza paneo de maŝinoj ankoraŭ neniam estis riparita en la kosmo. Fojfoje ŝipoj sukcesadis, kiel «Velo», sendi lastan mesaĝon. Sed plej granda parto de mesaĝoj ne atingis la celon: precize orienti ilin estis nekredeble malfacile. Elsendoj de la Granda Ringo dum jarmiloj trovis precizajn direktojn kaj povis, krome, variigi ilin, transsendante de planedo al planedo. Sed stelŝipoj ordinare troviĝis en neesploritaj regionoj, kie direktoj de elsendo povis esti nur hazarde divenitaj.

Inter astronaŭtoj regis konvinko, ke en la kosmo ekzistas, krom ĉio, iaj neŭtraj kampoj, aŭ nul-zonoj, en kiuj ĉiuj radioj kaj mesaĝoj dronas, kiel ŝtonoj en akvo. Sed astrofizikistoj ĝis nun opiniis nul-kampojn arbitra elpensaĵo de kosmaj vojaĝantoj, emaj al monstraj fantazioj.

Post la malgaja rito kaj konsiliĝo, ne okupinta multan tempon, Erg Noor ŝaltis la anamezonajn motorojn. Post du diurnoj ili eksilentis, kaj la stelŝipo komencis proksimiĝi al la hejma planedo je dudek unu miliardoj da kilometroj dum diurno. Ĝis la Suno restis proksimume ses teraj (nedependaj) jaroj da vojo. En la centra stirejo kaj en la biblioteko-laboratorio ekbolis laboro: estis komputata kaj direktata nova kurso.

Necesis flugi tutajn ses jarojn, malŝparante anamezonon nur por korektado de la kurso de la ŝipo. Alivorte, necesis konduki la stelŝipon, zorgeme ŝparante akcelon. Ĉiujn maltrankviligis la neesplorita regiono 344+2U inter la Suno kaj «Tantro», ĉirkaŭiri kiun oni neniel povis: ĉiuflanke de ĝi ĝis la Suno renkonteblis zonoj de liberaj meteorŝtonoj, krome, dum turno la ŝipo perdus akcelon.

Post du monatoj la komputita linio de flugo estis preta. «Tantro» komencis kuri laŭ la glata kurbo de egala tensio.

La bonega ŝipo estis en plena ordo, la flugrapido estis en la kalkulitaj limoj. Nun nur la tempo — ĉirkaŭ kvar dependaj jaroj da flugo — kuŝis inter la stelŝipo kaj la patrujo.

Erg Noor kaj Niza, plendeĵorintaj sian tempon kaj lacaj, enprofundiĝis en longan dormon. Kune kun ili foriris en la provizoran neekziston du astronomoj, la geologo, la biologo, la kuracisto kaj kvar inĝenieroj.

Sian deĵoron komencis sekva skipo — sperta astronavigaciisto Pel Lin, partoprenanta en sia dua ekspedicio, astronomino Ingrid Ditra kaj memvole aliĝinta al ili elektronika inĝeniero Kej Ber. Ingrid, laŭ permeso de Pel Lin, ofte foriradis en la bibliotekon apud la stirejo. Kune kun Kej Ber, sia malnova amiko, ŝi estis verkanta monumentan simfonion «Pereo de planedo», inspirita de la tragedia Zirda. Pel Lin, laciĝinte pro muziko de la aparataro kaj kontemplado de nigraj abismoj de la kosmo, sidigadis ĉe pupitron Ingrid-on, kaj mem kun entuziasmo okupiĝadis pri deĉifrado de misteraj skribaĵoj, trovitaj sur enigme forlasita de loĝantoj planedo en la sistemo de la plej proksimaj steloj de la Centaŭro. Li kredis je sukceso de sia nerealigebla entrepreno.

Ankoraŭ dufoje ŝanĝiĝis deĵorantoj, la stelŝipo proksimiĝis al la Tero preskaŭ je dek mil miliardoj da kilometroj, kaj la anamezonaj motoroj estis ŝaltataj nur por kelkaj horoj.

Estis finiĝanta la deĵorado de la grupo de Pel Lin, la kvara ekde tiam, kiam «Tantro» foriris de la loko de la neokazinta renkontiĝo kun «Algrab».

Astronomino Ingrid Ditra, fininte kalkulojn, turniĝis al Pel Lin, melankolie observanta senĉesan tremetadon de ruĝaj indikiloj de mezuriloj de gravita tensio laŭ bluaj gradigitaj arketoj. Ordinara malrapidiĝo de psikaj reagoj, kiun ne evitas eĉ la plej fortikaj homoj, efikis en la dua duono de deĵorado. Stelŝipoj dum monatoj kaj jaroj iradas sub aŭtomata regado laŭ donita kurso. Se subite okazas iu eksterordinara okazaĵo, tro komplika por rezonado de la aŭtomato, reganta la stelŝipon, do ordinare ĝi kaŭzas pereon de la ŝipo, ĉar ne povas savi eĉ enmiksiĝo de homoj. La homa cerbo, kiel ajn bone ĝi estu trejnita, ne povas reagi kun necesa rapido.

— Laŭ mi, ni delonge enprofundiĝis en la neesploritan regionon 344+2U. La estro deziris deĵori ĉi tie mem, — turnis sin Ingrid al la astronavigaciisto.

Pel Lin ĵetis rigardon al la tagnombrilo.

— Ankoraŭ du tagojn, kaj ni tutegale ŝanĝiĝos. Dume ne estas io atentinda. Ĉu ni plenumos la deĵoradon ĝis la fino?

Ingrid konsente kapjesis. El la poŭpaj ejoj eliris Kej Ber kaj okupis sian kutiman fotelon apud la instalaĵo de ekvilibrigaj meĥanismoj. Pel Lin oscedis kaj levis sin.

— Mi dormos dum kelkaj horoj, — diris li al Ingrid.

Tiu obeeme transiris de sia tablo antaŭen al la regpanelo.

«Tantro» iris, ne balanciĝante, en absoluta vakuo. Neniu, eĉ malproksima, meteorŝtono troveblis per supersentivaj aparatoj de Voll Hod. La kurso de la stelŝipo kuŝis nun iomete flanken for de la Suno — proksimume je unu kaj duono da jaro da flugo. La ekranoj de antaŭa vido nigris per mirinda malpleno — ŝajnis, la stelŝipo direktas sin en la koron mem de la obskuro. Nur el la flankaj teleskopoj same, kiel antaŭe, pikis la ekranojn pingloj de lumo de sennombraj steloj.

Stranga maltrankvila sento trakuris la nervojn de la astronomo. Ingrid revenis al siaj maŝinoj kaj teleskopoj, ree kaj ree kontrolante iliajn indikojn kaj mapigante la nekonatan regionon. Ĉio estis kvieta, sed malgraŭ tio Ingrid ne povis deŝiri la okulojn de la malbonaŭgura obskuro antaŭ la ŝipa pruo. Kej Ber rimarkis ŝian maltrankvilon kaj longe fiksaŭskultis kaj fiksrigardis la aparatojn.

— Mi trovas nenion, — finfine rimarkis li. — Kio al vi ŝajnis?

— Mi mem ne scias, min maltrankviligas tiu neordinara mallumo antaŭe. Al mi ŝajnas, ke nia ŝipo iras rekte en malhelan nebulozon.

— La malhela nubo devas esti ĉi tie, — konfirmis Kej Ber, — sed ni nur «skrapos» ĝian randon. Ĝuste tiel estas kalkulite! La tensio de gravitkampo kreskas egalmezure kaj malforte. Dum vojo tra tiu ĉi regiono ni nepre devas proksimiĝi al iu gravita centro. Ĉu ne estas egale — al la malhela aŭ al la lumanta?

— Ĉio ĉi estas tiel, — pli trankvile diris Ingrid.

— Do pri kio vi maltrankvilas? Ni iras laŭ la difinita kurso eĉ pli rapide, ol estas planite. Se nenio ŝanĝiĝos, do ni atingos Tritonon eĉ kun nia manko de brulaĵo.

Ingrid eksentis, kiel ĝojo ekbrulas en ŝi kun nur unu penso pri Tritono, satelito de Neptuno, kaj pri la stelŝipa stacio, konstruita sur ĝi en la ekstera rando de la sunsistemo. Trafi sur Tritonon signifis reveni hejmen…

— Mi pensis, ke mi kun vi okupiĝos pri muziko, sed Lin foriris por ripozi. Li dormos dum ses-sep horoj, kaj mi dume sola pripensos orkestradon de la finalo de la dua parto — ĉu vi scias, tie, kie ni neniel sukcesas fari integran venon de minaco. Jen tiu… — Kej kantis kelkajn notojn.

— Di-i, di-i, da-ra-ra, — subite respondis, ŝajne, la vandoj mem de la stirejo.

Ingrid tremeris kaj ĉirkaŭrigardis, sed post momento komprenis. La tensio de gravitkampo kreskis, kaj la aparatoj respondis per ŝanĝo de la melodio de la aparato de artefarita gravito.

— Amuza koincido! — iom kulpete ekridis ŝi.

— Venis plifortiĝo de gravito, kiel devas esti ĉe malhela nubo. Nun vi povas esti tute trankvila, kaj Lin plu dormu.

Kun tiuj vortoj Kej Ber eliris el la stirejo. En la hele prilumita biblioteko li eksidis ĉe malgrandan elektronikan violon-pianon kaj tuta enprofundiĝis en laboron. Probable, pasis kelkaj horoj, kiam la hermetika pordo de la biblioteko malfermiĝis kaj aperis Ingrid.

— Kej, kara, veku Lin-on.

— Kio okazis?

— La tensio de gravitkampo kreskas pli, ol devas esti laŭ la kalkuloj.

— Kaj kio estas antaŭe?

— Sama mallumo! — Ingrid malaperis.

Kej Ber vekis la astronavigaciiston. Tiu salte ekstaris kaj ĵetiĝis en la centran stirejon al la aparatoj.

— Estas nenio minaca. Sed de kie ĉi tie aperis tia gravitkampo? Por malhela nubo ĝi estas tro forta, kaj stelo ĉi tie ne ekzistas… — Lin pensis iom kaj premis la butonon de veko de la kajuto de la ekspediciestro, ankoraŭ pensis kaj ŝaltis la kajuton de Niza Krit.

— Se nenio okazos, do ili simple anstataŭos nin, — klarigis li al maltrankviliĝinta Ingrid.

— Kaj se okazos? Erg Noor povos normaliĝi nur post kvin horoj. Kion ni faru?

— Ni atendu, — trankvile respondis la astronavigaciisto. — Kio povas okazi dum kvin horoj ĉi tie, tiel malproksime de ĉiuj stelsistemoj?..

La tonalo de sono de la aparatoj estis senĉese malaltiĝanta, sen indikiloj parolante pri ŝanĝiĝo de stato de la flugo. La streĉita atendo estis malrapide pasanta. Du horoj pasis, kiel la tuta deĵorado. Pel Lin ekstere restis trankvila, sed la maltrankvilo de Ingrid jam kaptis Kej Ber-on. Li ofte retrorigardadis al la pordo de la stirejo, atendante, kiel ĉiam, rapidan aperon de Erg Noor, kvankam sciis, ke vekiĝo el longa dormo okazas malrapide.

Longa sonoro tremerigis ĉiujn.

Ingrid alkroĉiĝis al Kej Ber.

— «Tantro» estas en danĝero! La tensio de la kampo iĝis duoble pli granda, ol la kalkulita!

La astronavigaciisto paliĝis. Venis neatenditaĵo — ĝi postulis tujan decidon. La sorto de la stelŝipo estis en liaj manoj. La senĉese kreskanta gravito postulis malrapidigon de la iro de la ŝipo ne nur pro kresko de pezo en la ŝipo, sed ankaŭ tial, ke, evidente, rekte antaŭe situis granda amaso da densa materio. Sed post malrapidiĝo mankos brulaĵo por fari novan akcelon! Pel Lin kunpremis la dentojn kaj turnis la fuston de ŝalto de la bremsaj jonaj planedaj motoroj. Sonoraj frapoj enplektiĝis en la melodion de la aparatoj, superante la alarman sonoron de la aparato, kalkulanta proporcion de gravitforto kaj rapido. La sonoro malŝaltiĝis, kaj la indikiloj konfirmis la sukceson — la rapido ree iĝis sendanĝera, normiĝinta konforme al la kreskinta gravito. Sed tuj kiam Pel Lin malŝaltis la bremsadon, la sonoro eksonis ree — la minaca gravitforto postulis malrapidigon de la iro. Iĝis evidente, ke la stelŝipo iris rekte al potenca centro de gravito.

La astronavigaciisto ne kuraĝis ŝanĝi la kurson — la verkon de granda laboro kaj de grandega precizo. Uzante la planedajn motorojn, li estis bremsanta la stelŝipon, kvankam jam estis evidentiĝanta erareco de la kurso, metita tra nekonata maso de materio.

— La gravitkampo estas granda, — duonvoĉe rimarkis Ingrid. — Eble…

— Necesas ankoraŭ malrapidigi la iron, por turni! — ekkriis la astronavigaciisto. — Sed per kio ni poste rapidigos la flugon?.. — Pereiga nedecidemo sonis en liaj vortoj.

— Ni jam trais la eksteran kirlan zonon,[11] — respondis Ingrid, — okazas senĉesa kaj rapida kresko de la gravito.

Ekŝutiĝis oftaj sonorantaj frapoj — la planedaj motoroj ekfunkciis aŭtomate, kiam la stiranta la ŝipon elektronika maŝino eksentis antaŭe grandegan amason da materio. «Tantro» komencis ŝanceliĝi. Malgraŭ ajna malrapidigo de la stelŝipo, la homoj en la stirejo komencis perdi konscion. Ingrid falis sur la genuojn. Pel Lin en sia fotelo penis levi la plumbiĝintan kapon, Kej Ber eksentis sensencan, animalan timon kaj infanan senhelpecon.

La frapoj de la motoroj plioftiĝis kaj iĝis senĉesa tondro. La elektronika «cerbo» de la ŝipo plu luktis anstataŭ siaj duone senkonsciaj mastroj, siaspece potenca, sed ne saĝa, ĉar ne povis antaŭvidi komplikajn konsekvencojn kaj elpensi eliron el esceptaj okazoj.

La ŝanceliĝado de «Tantro» malfortiĝis. La indikiloj, montrantaj rezervon de planedaj jonaj ŝargoj, rapide ekrampis malsupren. Rekonsciiĝinta Pel Lin komprenis, ke la gravito kreskas tro rapide, — necesas tuj uzi urĝajn rimedojn por haltigo de la ŝipo, kaj poste por abrupta ŝanĝo de la kurso.

Pel Lin movis la fuston de la anamezonaj motoroj. Kvar altaj cilindroj el bora nitrido, videblaj tra speciala fendo de la regpanelo, ekbrilis elinterne. Hela verda flamo ekpulsis en ili kiel freneza fulmo, ekfluis kaj ekturniĝis per kvar densaj spiraloj. Tie, en la prua parto de la ŝipo, forta magneta kampo ĉirkaŭis la vandojn de la motoraj duzoj, savante ilin de tuja detruo.

La astronavigaciisto movis la fuston plu. Tra la verda kirla vando iĝis videbla la direktanta radio — grizeta fluo de K-partikloj.[12] Ankoraŭ unu movo, kaj laŭ la griza radio riveliĝis blindiga viola fulmo — la signalo, ke anamezono komencis sian rapidegan elfluon. La tuta korpo de la stelŝipo respondis per preskaŭ neaŭdebla, malfacile eltenebla altfrekvenca vibrado…

Erg Noor, preninte necesan dozon da nutraĵo, kuŝis en duondormo sub neesprimeble agrabla elektra masaĝo de la nerva sistemo. Estis malrapide foriranta la nebulo de forgeso, ankoraŭ kovranta la cerbon kaj la korpon. La veka melodio sonis pli maĵore en kreskanta ofteco de la ritmo…

Subite io malbona invadis el ekstere, rompis la ĝojon de vekiĝo el la naŭdektaga dormo. Erg Noor ekkonsciis sin la estro de la ekspedicio kaj komencis despere lukti, penante revenigi la normalan konscion. Finfine li komprenis, ke la stelŝipo estas urĝe bremsata per la anamezonaj motoroj, — sekve, io okazis. Li penis ekstari. Sed la korpo ankoraŭ ne obeis, la kruroj fleksiĝis, kaj li kiel sako falis sur la plankon de sia kajuto. Tamen li sukcesis rampi ĝis la pordo, malfermi ĝin. En la koridoro Erg Noor leviĝis sur la manojn kaj la piedojn kaj enfalis en la centran stirejon.

Fiksrigardantaj al la ekranoj kaj ciferplatoj, la homoj timigite retrorigardis kaj alsaltis al la estro. Tiu, ne havante fortojn ekstari, elparolis:

— Ekranojn, antaŭajn… ŝaltu al infraruĝa… haltigu… motorojn!

La borazonaj cilindroj estingiĝis samtempe kun la eksilentinta vibrado de la ŝipkorpo. Sur la dekstra antaŭa ekrano aperis grandega stelo, lumanta per malhela ruĝ-bruna lumo. Por momento ĉiuj rigidiĝis, ne deŝirante la okulojn de la giganta disko, aperinta el mallumo rekte antaŭ la pruo de la ŝipo.

— Ho stultulo! — malfeliĉe ekkriis Pel Lin. — Mi estis konvinkita, ke ni estas apud malhela nubo! Sed tio estas…

— Fera stelo! — kun teruro ekkriis Ingrid Ditra.

Erg Noor, apogiĝante al dorsapogilo de fotelo, ekstaris de sur la planko. Lia ordinare pala vizaĝo ricevis bluetan kolornuancon, sed la okuloj ekbrilis per la ĉiama akra lumo.

— Jes, tio estas fera stelo, — malrapide diris li, — la teruro de astronaŭtoj!

Neniu suspektis ĝin en tiu ĉi regiono, kaj rigardoj de ĉiuj deĵorantoj turniĝis al li kun espero.

— Mi pensis nur pri nubo, — mallaŭte kaj kulpe diris Pel Lin.

— Malhela nubo kun tia gravitforto devus interne konsisti el solidaj, relative grandaj eroj, kaj «Tantro» jam estus pereinta. Eviti kunpuŝiĝon en tia svarmo ne eblas, — firme kaj mallaŭte diris la estro.

— Sed la abruptaj ŝanĝiĝoj de la tensio de la kampo, iaj kirloj? Ĉu tio ne estas rekta signo de nubo?

— Aŭ de tio, ke la stelo havas planedon.

La estro kuraĝige balancis la kapon kaj mem premis la butonojn de veko.

— Rapide donu sinoptikaĵon de observoj! Ni komputu izogravojn!

La stelŝipo ree ŝanceliĝis. En la ekrano kun kolosa rapido fulmis io nekredeble grandega, trakuris malantaŭen kaj malaperis.

— Kaj jen la respondo… Ni antaŭiris la planedon. Rapide, rapide al laboro! — La rigardo de la estro falis sur la nombrilojn de brulaĵo. Li pli firme alkroĉigis al la dorsapogilo de la fotelo, deziris ion diri kaj eksilentis.

Ĉapitro 2

Epsilono de la Tukano

Mallaŭta vitra sonoro aperis sur la tablo en akompano de oranĝaj kaj bluaj lumetoj. Laŭ diafana vando eksparkis diverskoloraj briloj. Estro de la eksteraj stacioj de la Granda Ringo Dar Veter plu observadis lumon de la Spirala Vojo. Ĝia giganta arko ĝibis en alto, strekante laŭ rando de maro malhel-flavan strion de sia spegulaĵo. Ne deŝirante de ĝi la rigardon, Dar Veter etendis la manon kaj movis stangeton al M — la meditado ne finiĝis. Hodiaŭ en la vivo de tiu homo estis okazanta granda ŝanĝo. Matene el la loĝa zono de la suda hemisfero venis lia posteulo Mven Mas, elektita de la Konsilio de Stelnavigado. La lastan elsendon por la Ringo ili faros kune, kaj poste… Jen tiu «poste» restis ankoraŭ nedecidita. Dum ses jaroj li eltenadis la laboron, postulantan ekstreman streĉon, por kiu oni elektadas homojn de elstaraj kapabloj, distingiĝantajn per bonega memoro kaj per vasteco, enciklopedieco de scioj. Kiam kun malbonaŭgura persisto komencis ripetiĝi atakoj de indiferenteco al la laboro kaj al la vivo — de unu el la plej gravaj malsanoj de homo, — Evda Nal, la fama psikiatro, esploris lin. La elprovita malnova rimedo — muziko de malgajaj akordoj en ĉambro de bluaj sonĝoj, penetrita per trankviligaj ondoj — ne helpis. Restis nur ŝanĝi specon de agado kaj kuraciĝi per fizika laboro tie, kie ankoraŭ necesas ĉiutaga kaj ĉiuhora muskola streĉo. Lia kara amiko — historiistino Veda Kong hieraŭ proponis labori ĉe ŝi kiel elfosisto. En arkeologiaj elfosadoj maŝinoj ne povis fari ĉiujn laborojn — la fina etapo estis plenumata per homaj manoj. Volontuloj ne mankis, sed Veda promesis al li longan vojaĝon en regionon de antikvaj stepoj, en proksimeco kun la naturo.

Se Veda Kong scius!.. Tamen, ŝi scias ĉion ĝisfine. Veda amas Erg Noor-on, la anon de la Konsilio de Stelnavigado, la estron de la tridek sepa stela ekspedicio. Erg Noor devis sciigi pri si el la planedo Zirda. Sed se estas neniu mesaĝo, kaj ĉiuj kalkuloj de interstelaj flugoj estas ekstreme precizaj, ne taŭgas pensi pri konkero de amo de Veda! La vektoro de amikeco — jen ĉio la plej granda, kio ligas ŝin kun li. Sed tamen li veturos por labori ĉe ŝi!

Dar Veter movis la stangeton, premis butonon, kaj la ĉambron priverŝis hela lumo. Kristala fenestro konsistigis muron de la turnita al vastaĵo ejo, levita super la tero kaj la maro. Per turno de alia stangeto Dar Veter klinis tiun muron al si, kaj la ejo malfermiĝis al la stela ĉielo, fortranĉinte per metala kadro lumojn de vojoj, konstruaĵoj kaj lumturojn de la mara bordo malsupre.

Ciferplato de galaksia horloĝo kun tri koncentraj ringoj de gradoj altiris la atenton de Dar Veter. Sendo de informo laŭ la Granda Ringo okazadis laŭ la galaksia tempo, je ĉiu centmilono de galaksia sekundo, aŭ unufoje dum ok tagoj, kvardek kvin fojojn dum jaro laŭ la tera tempokalkulo. Unu rotacio de la Galaksio konsistigis galaksian diurnon.

La vica kaj la lasta por li elsendo okazos je la naŭa horo matene laŭ la tempo de la Tibeta observatorio — sekve, je la dua horo nokte ĉi tie, en la Mediteranea observatorio de la Konsilio. Restis iomete pli ol du horoj.

La aparato sur la tablo eksonoris kaj ekflagris denove. Malantaŭ la vando aperis homo en hela, silke brilanta vesto.

— Ni prepariĝis al sendo kaj ricevo, — mallonge diris li, montrante neniujn signojn de respekto, kvankam en la rigardo kaŝiĝis admiro pri la estro.

Dar Veter silentis, silentis ankaŭ la asistanto, starante en libera kaj fiera pozo.

— Ĉu en la kuba halo? — finfine demandis Dar Veter kaj, ricevinte jesan respondon, demandis, kie estas Mven Mas.

— Ĉe la aparato de matena freŝo. Akceptas agordon post la vojo. Krome, al mi ŝajnas, li estas emociita…

— Mi sur lia loko same emociiĝus, — penseme diris Dar Veter. — Tiel estis antaŭ ses jaroj…

La asistanto rozkoloriĝis pro penoj resti senpasia. Li kun junula pasio kompatis sian estron, probable konsciante, ke li mem iam pasos ĝojojn kaj malfeliĉojn de granda laboro kaj grandega responso. La estro de la eksteraj stacioj per nenio esprimis siajn emociojn — oni opiniis maldecaĵo montri ilin en lia aĝo.

— Kiam Mven Mas aperos, tuj venigu lin al mi.

La asistanto foriris. Dar Veter aliris la angulon, kie la diafana vando estis nigrigita de la plafono ĝis la planko, kaj per larĝa gesto malfermis du klapojn, enkonstruitajn en panelojn el kolora ligno. Ekbrilis lumo, eliranta ie el profundo de ekrano, simila al spegulo.

La estro de la eksteraj stacioj helpe de aparta klemo ŝaltis la vektoron de amikeco — rektan konekton, kiun oni aranĝadis inter homoj, ligitaj per profunda amikeco, por komunikiĝi inter si en ajna momento. Vektoro de amikeco konektadis kelkajn lokojn de konstanta ĉeesto de homo — loĝejon, laborejon, ŝatatan ripozejon.

La ekrano eklumis, en ĝia profundo montriĝis konataj kombinoj de altaj paneloj kun sennombraj kolumnoj da koditaj indikoj de elektronikaj filmoj, anstataŭintaj arkaikajn fotokopiojn de libroj. Kiam la homaro transiris al unueca alfabeto, filmado de eĉ malnovaj libroj iĝis eĉ pli simpla kaj atingebla por aŭtomataj maŝinoj. Bluaj, verdaj, ruĝaj strioj estis signoj de centraj filmotekoj, kie oni estis konservantaj sciencajn esplorojn, jam delonge eldonatajn nur je dek ekzempleroj. Sufiĉus klavi konvencian ĉenon da signoj, kaj la konservejo-filmoteko aŭtomate sendus plenan tekston de libro-filmo. Ĝuste tia maŝino estis la persona biblioteko de Veda. Mallaŭta klako — la bildo estingiĝis kaj ree eklumis, montrinte alian ĉambron, same malplenan. Kun dua klako la aparato transportis la bildon en halon kun malforte prilumitaj tabletoj-konzoloj. Sidanta ĉe la plej proksima tablo virino levis la kapon, kaj Dar Veter rekonis la karan mallarĝan vizaĝon kun grandaj grizaj okuloj. Blankdenta rideto de la granda, kuraĝe konturita buŝo levis la vangojn per montetoj ambaŭflanke de la iomete levita nazo kun infanece rondigita pinto, kaj pro tio la vizaĝo iĝis eĉ pli milda kaj afabla.

— Veda, restis du horoj. Necesas alivestiĝi, kaj mi dezirus, ke vi venu en la observatorion pli frue.

La virino sur la ekrano levis la manojn al la densaj hel-cindraj haroj.

— Mi obeas, mia Veter, — mallaŭte ekridis ŝi, — mi iras hejmen.

La orelon de Dar Veter ne trompis gajeco de la tono.

— Kuraĝa Veda, trankviliĝu. Ĉiu, kiu elpaŝas por la Granda Ringo, iam elpaŝis unuafoje…

— Ne malŝparu vortojn por distri min, — obstine levis la kapon Veda Kong, — mi baldaŭ venos.

La ekrano estingiĝis. Dar Veter fermis la klapojn kaj turniĝis por renkonti sian anstataŭonton. Mven Mas eniris per larĝaj paŝoj. La trajtoj de la vizaĝo kaj malhele bruna koloro de la glata brilanta haŭto montris lian devenon de negraj prauloj. Blanka mantelo estis falanta per pezaj faldoj de sur la potencaj ŝultroj. Mven Mas kunpremis ambaŭ manplatojn de Dar Veter en siaj fortikaj maldikaj manoj. Ambaŭ estroj de la eksteraj stacioj — la eksa kaj la estonta — estis tre altaj. Veter, kies genealogio devenis de la rusa popolo, ŝajnis pli larĝa kaj masiva ol la pli svelta afrikano.

— Al mi ŝajnas, hodiaŭ devas okazi io grava, — komencis Mven Mas kun tiu fidema rekteco, kiu distingigis la homojn de la erao de la Granda Ringo.

Dar Veter kuntiris la ŝultrojn.

— Gravaĵo okazos por ĉiuj tri. Mi fordonos mian laboron, vi ĝin prenos, kaj Veda Kong unuafoje parolos kun la Universo.

— Ŝi estas tre bela? — duondemande, duonaserte respondis Mven Mas.

— Vi vidos. Tamen, en la hodiaŭa elsendo estas nenio speciala. Veda prelegos pri nia historio por la planedo KR3 664456+BS 3252.

Mven Mas faris en la menso mirinde rapidan kalkulon.

— La konstelacio Unukornulo, la stelo Ross 614, la planeda sistemo estas konata ekde nememoreblaj tempoj, sed ili per nenio montris sin. Mi ŝatas antikvajn nomojn kaj vortojn, — kun apenaŭ rimarkebla noto de pardonpeto aldonis li.

Dar Veter pensis, ke la Konsilio scipovas elekti homojn. Kaj diris:

— Tiuokaze por vi estos bone kun Junio Ant — la estro de la elektronikaj memormaŝinoj. Li nomas sin estro de memoraj lampoj. Temas ne pri lampo — primitiva antikva lumilo, sed pri unuaj elektronikaj aparatoj, mallertaj, en vitraj kloŝoj, kun elpumpita aero, similajn al tiamaj elektraj lumiloj.

Mven Mas ekridis tiel sincere kaj malferme, ke Dar Veter eksentis, kiel kreskas lia simpatio al tiu homo.

— Memoraj lampoj! Niaj memoraj retoj estas koridoroj de plurkilometra longo, konsistantaj el miliardoj da elementoj-ĉeloj! Sed, — retenis li sin, — mi liberigas miajn sentojn, sed ne eksciis la necesan. Kiam ekparolis Ross 614?

— Antaŭ kvindek du jaroj. Ekde tiam ili ekposedis la lingvon de la Granda Ringo. Ĝis ili estas nur kvar parsekoj. La prelegon de Veda ili ricevos post dek tri jaroj.

— Kaj poste?

— Post la prelego okazos ricevo. Tra niaj malnovaj amikoj ni ricevas iajn novaĵojn laŭ la Ringo.

— Tra la sesdek unu de la Cigno?

— Certe. Aŭ iufoje tra la cent sep de la Serpentisto, uzante vian antikvan terminologion.

Eniris homo en sama arĝenteca vesto de la Konsilio de Stelnavigado, kiel la asistanto de Dar Veter. Nealta, vigla kaj ĝibnaza, li estis altiranta al si per akra, atenta rigardo de la okuloj, malhelaj, kiel ĉerizoj. La enirinto frotis sian rondan glatan kapon.

— Mi estas Junio Ant, — nomis li sin per alta akra voĉo, evidente adresante al Mven Mas.

Tiu respekte salutis lin. Estroj de la memormaŝinoj superas ĉiujn per klero. Ili decidas, kion el ricevitaj mesaĝoj necesas eternigi en la memormaŝinoj, kio estas direktenda al la ĝenerala informreto aŭ al palacoj de kreado.

— Jen ankoraŭ unu el brevanoj, — grumblis Junio Ant, premante la manon de la nova konato.

— Kio estas? — ne komprenis Mven Mas.

— Mia elpensaĵo. En Latino. Tiel mi nomis ĉiujn nelonge vivantojn — laborantojn de la eksteraj stacioj, pilotojn de la interstela floto, teĥnikistojn de fabrikoj de stelŝipaj motoroj. Nu, kaj nin ĉiujn. Ni same vivas ne pli ol duonon de la normala vivdaŭro. Kion ni povas fari, tamen anstataŭe estas interese! Kie estas Veda?

— Ŝi intencis veni pli frue… — komencis Dar Veter.

Liaj vortoj estis superitaj de alarmaj muzikaj akordoj, eksonintaj post sonora klako sur ciferplato de la horloĝo de la Galaksio.

— Tio estas averta signalo laŭ la tuta Tero. Al ĉiuj energistacioj, al ĉiuj fabrikoj, al la transportaj retoj kaj radistacioj. Post duonhoro oni ĉesigu liveron de energio kaj akumulu ĝin en kapacitaj kondensiloj sufiĉe, por trabati la atmosferon per kanalo de direktita radio. La sendo prenos kvardek tri procentojn de la tera energio. La ricevo — nur por subteno de la kanalo — ok procentojn, — klarigis Dar Veter.

— Ĝuste tiel mi imagis ĉion ĉi, — kapjesis Mven Mas.

Subite lia koncentrita rigardo ekbrilis pro admiro. Dar Veter retrorigardis. Ne rimarkita de ili, ĉe lumanta diafana kolono staris Veda Kong. Por la elpaŝo ŝi surmetis la plej belan el vestoj, pleje beligantan virinon kaj inventitan antaŭ jarmiloj, dum epoko de la Kreta kulturo.

Peza tubero de cindrokoloraj haroj, alte levitaj sur la nuko, ne ŝarĝis la fortikan sveltan kolon. La glata haŭto de la nudaj ŝultroj facile briletis sub milda lumo de lampoj. La profunde malfermitan bruston subtenis korsaĵo el blua ŝtofo. Larĝa kaj mallonga jupo, brodita per bluaj floroj laŭ arĝenta kampo, malkovris la nudajn sunbrunajn krurojn en ĉerizkoloraj ŝuetoj. Grandaj, intence krude enmuntitaj en oran ĉenon ĉerizkoloraj ŝtonoj — faantoj el Venuso — brulis sur la fajna haŭto samtone kun la brulantaj pro emocio vangoj kaj malgrandaj oreloj.

Mven Mas, unuafoje vidinta la scienciston-historiiston, estis pririgardanta ŝin kun senkaŝa admiro. Veda levis la maltrankvilajn okulojn al Dar Veter.

— Bone, — respondis li al la senvorta demando de sia bela amiko.

— Mi multfoje elpaŝis, sed ne tiel, — ekparolis Veda Kong.

— La Konsilio sekvas la tradicion. Mesaĝojn por diversaj planedoj ĉiam legis belaj virinoj. Tio donas imagon pri sento de belo de la loĝantoj de nia mondo, ĝenerale parolas pri multo, — daŭrigis Dar Veter.

— La konsilio ne eraris en la elekto! — ekkriis Mven Mas.

Veda sagace rigardis al la afrikano.

— Ĉu vi estas sola? — mallaŭte demandis ŝi. Mven Mas jese balancis la kapon.

— Ĝuste tial vi admiras… Vi deziris paroli kun mi, — turniĝis ŝi al Dar Veter.

La amikoj eliris sur vastan ringan terason, kaj Veda kun ĝuo submetis la vizaĝon al freŝa mara vento.

La estro de la eksteraj stacioj rakontis pri siaj ŝanceliĝoj en elekto de nova laboro; ĉu la tridek oka stela ekspedicio, ĉu antarktaj subakvaj minejoj, ĉu arkeologio.

— Ho ne, nur ne la stela! — ekkriis Veda, kaj Dar Veter eksentis sian sentaktecon. Absorbita de siaj emocioj, li neintence tuŝis doloran punkton en la animo de Veda.

Al li helpis melodio de alarmaj akordoj, aŭdiĝinta sur la balkono.

— Tempas, restas duonhoro ĝis la konekto al la Ringo! — Dar Veter singarde prenis Veda-n Kong je la mano. En akompano de la ceteraj ili malleviĝis laŭ moviĝanta ŝtuparo en profundan subteraĵon — kuban ĉambron, ĉizitan en roko.

Ĉi tie estis nenio, krom aparatoj, la senbrilaj paneloj de la nigraj muroj ŝajnis veluraj. Ilin tratranĉis klaraj linioj de kristalaj strioj. Oraj, verdaj, bluaj kaj oranĝaj lumetoj estis malforte prilumantaj skalojn, signojn, ciferojn. Smeraldaj pintoj de montriloj tremis ĉe nigraj duonrondoj, kvazaŭ ĉiuj ĉi larĝaj muroj estis en streĉita, tremetanta atendo.

Kelkaj foteloj, granda ebona tablo, parte enŝovita en grandegan, flagrantan per perla brilo duonsferan ekranon, ĉirkaŭitan per masiva ora kadro.

Dar Veter per gesto vokis al si Mven Mas-on, montrinte al la aliaj la altajn nigrajn fotelojn. Mven Mas alproksimiĝis, paŝante singarde, sur la piedpintoj, kiel iam paŝadis liaj prauloj en bruligitaj de suno savanoj, ŝtelirante al grandegaj kaj ferocaj bestoj. Mven Mas retenis la spiron. El ĉi tie, el la neatingebla ŝtona kelo, tuj malfermiĝos fenestro en senfinajn vastaĵojn de la kosmo, kaj la homoj kunligiĝos per pensoj kaj scioj kun siaj fratoj en aliaj mondoj. La reprezentantoj de la tera homaro antaŭ la Universo nun estas ili, la kvin homoj. Sed ekde la morgaŭa tago li, Mven Mas, devos estri tiun ĉi ligon. Al li estos konfiditaj ĉiuj manipuliloj de grandega forto. Facila frosto kuris laŭ la dorso de la afrikano. Probable, li nur nun komprenis, kian ŝarĝon de responso li metis sur sin, doninte sian konsenton al la Konsilio. Kaj kiam li rigardis al Dar Veter, nehaste aganta per regfustoj, tiam en lia rigardo glitis esprimo, simila al la admiro, brilinta en la okuloj de la juna asistanto de Dar Veter.

Aŭdiĝis peza, minaca sonoro, kvazaŭ eksonis masiva kupro. Dar Veter rapide turniĝis kaj movis longan stangon. La sonoro eksilentis, kaj Veda Kong ekvidis, ke mallarĝa panelo sur la dekstra muro iĝis prilumita je tuta alto de la ĉambro. La muro kvazaŭ falis, malaperis en senlima foro. Malfermiĝis fantoma konturo de piramida monta pinto, kronita per giganta ŝtona rondo. Sub tiu kolosa ĉapo el fandita ŝtono iuloke videblis makuloj de purega montara neĝo.

Mven Mas rekonis la duan el la plej altaj montoj de Afriko — la Kenjan.

Ree peza kupra frapo tremigis la subteran ĉambron, igante la troviĝantajn tie homojn fiksaŭskulti kaj streĉi la tutan atenton.

Dar Veter prenis la manon de Mven Mas kaj metis ĝin sur brilantan per grenata okulo rondan fuston. Mven Mas obeeme movis ĝin ĝis la ekstremo. Nun la tuta forto de la Tero, la tuta energio, ricevata de mil sepcent sesdek potencaj elektrejoj, iĝis transĵetita al la ekvatoro, al la kvinkilometra monto. Super ĝia pinto eknubis diverskolora brilo, densiĝis en globon kaj subite ĵetiĝis supren, kvazaŭ lanco en vertikala flugo, penetranta en profundojn de la ĉielo. Super la brilo ekstaris maldika kolono, simila al kirla fosto-trombo. Laŭ la fosto striis supren, spirale volviĝante laŭ ĝia supraĵo, blindige lumanta blua nebulo.

La direktita radio trais la teran atmosferon, kreante konstantan kanalon por ricevo kaj sendo al la eksteraj stacioj, servantan anstataŭ kablo. Tie, sur alto je tridek ses mil kilometroj super la Tero, pendis diurna sputniko — granda stacio, rivoluanta ĉirkaŭ la planedo dum diurno en la ekvatora ebeno kaj tial kvazaŭ senmove staranta super la Kenja monto en Orienta Afriko — super la punkto, elektita por konstanta komunikado kun la eksteraj stacioj. Alia granda sputniko rivoluis sur alto je kvindek sep mil kilometroj tra polusoj laŭ meridiano kaj komunikiĝis kun la Tibeta ricev-senda observatorio. Tie kondiĉoj de kreo de senda kanalo estis pli bonaj, sed mankis konstanta komunikado. Tiuj du grandaj sputnikoj estis konektitaj kun ankoraŭ kelkaj aŭtomataj eksteraj stacioj, situantaj ĉirkaŭ la tuta Tero.

La mallarĝa dekstra panelo estingiĝis — la kanalo konektiĝis kun la riceva stacio de la sputniko. Nun eklumis la perla, ore kadrita ekrano. En ĝia centro aperis bizare pligrandigita figuro, iĝis pli klara, ridetis per la grandega buŝo. Gur Gan, unu el la observantoj de la diurna sputniko, elkreskis sur la ekrano kiel fabela giganto. Li gaje kapsalutis kaj, etendinte la trimetran brakon, ŝaltis la tutan ringon de la eksteraj stacioj de nia planedo. Ĝi kuniĝis per la forto, sendita de la Tero. Al ĉiuj direktoj de la Universo ekcelis sin sentivaj okuloj de la riceviloj. La malhela ruĝa stelo en la konstelacio Unukornulo, el kies planedoj antaŭnelonge venis voko, plej bone estis fiksebla el la sputniko 57, kaj Gur Gan konektiĝis kun ĝi. Nur tri kvaronojn de horo povis daŭri nevidebla kontakto de la Tero kaj de alia stelo. Oni ne rajtis perdi eĉ minuton da tiu valorega tempo.

Laŭ signo de Dar Veter Veda Kong ekstaris sur blue brilanta metala rondo antaŭ la ekrano. Nevideblaj radioj falis per potenca kaskado desupre kaj rimarkeble kontrastigis la koloron de ŝia sunbruna haŭto. Sensone ekfunkciis elektronikaj maŝinoj, tradukantaj parolon de Veda al la lingvo de la Granda Ringo. Post dek tri jaroj riceviloj de la planedo de la malhel-ruĝa stelo registros la sendatajn oscilojn per komune konataj signoj, kaj, se oni tie parolas, elektronikaj tradukmaŝinoj konvertos la signojn en sonojn de viva fremda parolo.

«Nur estas domaĝe, — pensis Dar Veter, — ke tiuj, la malproksimaj, ne aŭdos la belsonan, mildan voĉon de la virino de la Tero, ne komprenos ĝian esprimivon. Kiu scias, kiel estas konstruitaj iliaj oreloj? Povas esti malsamaj tipoj de aŭdo. Nur la vido, ĉie uzanta tiun parton de elektromagnetaj osciloj, kiuj penetras atmosferon, estas preskaŭ sama en la tuta Universo, kaj ili vidos ĉarman, brulantan pro emociiĝo Veda-n».

Dar Veter, ne deŝirante la okulojn de la duonkovrita per hartufo malgranda orelo de Veda, ekatentis ŝian prelegon.

Veda Kong estis koncize kaj klare rakontanta pri la bazaj mejloŝtonoj de la historio de la homaro. Pri la antikvaj epokoj de la homaro, pri diseco de grandaj kaj malgrandaj popoloj, kunpuŝiĝantaj en ekonomia kaj idea malamikeco, disiganta iliajn landojn, ŝi parolis tre mallonge. Tiuj epokoj ricevis komunan nomon EDM — la Erao de la Disa Mondo. Sed ne listo de ekstermaj militoj, de teruraj suferoj aŭ de kvazaŭe grandaj regantoj, pleniginta antikvajn historiajn librojn, restintaj post la Antikvaj jarcentoj, post la Malhelaj jarcentoj, aŭ post la jarcentoj de Kapitalismo, interesis la homojn de la erao de la Granda Ringo. Multe pli grava estis la kontraŭdira historio de evoluo de produktadaj fortoj kune kun formiĝo de ideoj, de arto, de scio, de spirita lukto por la vera homo kaj por la homaro. Evoluo de bezono krei novajn konceptojn pri la mondo kaj pri la sociaj rilatoj, pri devo, rajtoj kaj feliĉo de la homo, el kiuj elkreskis kaj disfloris sur la tuta planedo la potenca arbo de la komunisma socio.

En la lasta jarcento de la EDM, tiel nomata la jarcento de Disfendiĝo, la homoj finfine komprenis, ke ĉiuj iliaj malfeliĉoj devenas de la socia aranĝo, spontanee kreiĝinta jam en la sovaĝaj tempoj, komprenis, ke la tuta forto, la tuta estonteco de la homaro estas en laboro, en komunaj penoj de milionoj da homoj, liberaj de subpremo, en scienco kaj rearanĝo de la vivo sur scienca fundamento. Estis komprenitaj la ĉefaj leĝoj de la socia evoluo, la dialektike kontraŭdira iro de la historio, la neceso de edukado de strikta socia disciplino, des pli grava, ju pli kreskis la loĝantaro de la planedo.

Lukto de malnovaj kaj novaj ideoj akriĝis en la jarcento de Disfendiĝo kaj kondukis al tio, ke la tuta mondo disfendiĝis je du tendaroj — de malnovaj — kapitalismaj kaj de novaj — socialismaj — ŝtatoj kun malsamaj ekonomiaj ordoj. Tiama malkovro de unuaj specoj de atoma energio kaj obstino de defendantoj de la malnova mondo preskaŭ kondukis la tutan homaron al grandega katastrofo.

Sed la nova socia ordo ne povis ne venki, kvankam tiu venko prokrastiĝis pro malfruiĝo de edukado de la socia konscio. Rearanĝo de la mondo estas nepensebla sen radika ŝanĝo de la ekonomio, sen malapero de mizereco, malsato kaj peza senfortiga laboro. Sed ŝanĝo de la ekonomio postulis tre komplikan regadon de produktado kaj distribuado kaj estis neebla sen eduko de socia konscio de ĉiu homo.

La komunisma socio ne tuj ĉirkaŭprenis ĉiujn popolojn kaj landojn. Ekstermado de malamikeco kaj speciale de mensogo, akumuliĝinta pro malamika propagando dum idea lukto de la jarcento de Disfendiĝo, postulis novajn homajn rilatojn. Iuloke okazis ribeloj, ekscititaj de malfruiĝintaj adeptoj de la malnovo, kiuj pro malklereco penis trovi en renaskigo de la pasinteco facilajn elirojn el malfacilaĵoj, starintaj antaŭ la homaro.

Sed neeviteble kaj sencede la nova vivordo disvastiĝis sur la tuta Tero, kaj plej diversaj popoloj kaj rasoj iĝis unu amika kaj saĝa familio.

Tiel komenciĝis EMU — la erao de la Monda Unuiĝo, konsistinta el epokoj de Unio de Landoj, de Diversaj Lingvoj, de Lukto por Energio kaj de Komuna Lingvo.

La socia evoluo plu rapidiĝadis, kaj ĉiu nova epoko pasis pli rapide, ol la antaŭa. La potenco de la homo super la naturo komencis kreski per gigantaj paŝoj.

En antikvaj utopiaj fantazioj pri bela estonteco homoj revis pri poioma liberigo de la homo de laboro. Verkistoj promesis, ke dum mallonga laboro — du-tri horojn por komuna bono — la homaro povos provizi sin per ĉio necesa, kaj dum cetera tempo ĝui feliĉan nenifaradon.

Tiuj konceptoj aperis el abomeno al peza kaj deviga laboro de la antikveco.

Baldaŭ homoj komprenis, ke laboro estas feliĉo, same kiel senĉesa lukto kun la naturo, venkado de obstakloj, solvado de novaj kaj novaj taskoj de evoluigo de scienco kaj ekonomio. Plenforta laboro, sed krea, konforma al denaskaj kapabloj kaj gustoj, diversa kaj ŝanĝiĝanta de tempo al tempo — jen kion bezonas la homo. Evoluo de kibernetiko — teĥniko de aŭtomata regado, vasta klereco kaj inteligenteco, bonega fizika eduko de ĉiu homo permesis ŝanĝadi profesiojn, rapide ekposedi aliajn kaj senfine diversigi laboran agadon, trovante en ĝi ĉiam pli grandan kontentiĝon. La ĉiam pli vaste evoluanta scienco ĉirkaŭprenis tutan homan vivon, kaj kreaj ĝojoj de malkovranto de novaj sekretoj de la naturo iĝis atingeblaj por grandega nombro da homoj. La arto prenis sur sin tre grandan parton en la afero de socia edukado kaj vivaranĝo. Venis la plej bela en la tuta historio de la homaro EKL — la erao de Komuna Laboro kun ĝiaj epokoj de Simpligo de Aĵoj, de Rearanĝo, de Unua Abundo kaj de Kosmo.

Invento de densigo de elektro, kondukinta al kreo de akumuliloj de grandega kapacito kaj de kompaktaj, sed potencaj elektromotoroj, estis la plej granda teĥnika revolucio de la nova tempo. Jam pli frue oni lernis helpe de duonkondukantoj triki komplikegajn retojn de malfortaj kurentoj kaj krei memregantajn kibernetikajn maŝinojn. La teĥniko iĝis fajna, subtila, alta arto kaj samtempe obeigis al si fortojn de kosma skalo.

Sed la postulo doni al ĉiu ĉion kaŭzis neceson grave simpligi la ĉiutagan vivon de la homo. La homo ĉesis esti sklavo de aĵoj, kaj ellaboro de detalaj normoj permesis kreadi ajnajn aĵojn kaj maŝinojn el relative nemultaj bazaj konstruaj elementoj, simile al tio, kiel la tuta granda diverseco de vivaj organismoj konstruiĝas el negranda diverseco de ĉeloj, la ĉelo — el albuminoj, la albuminoj — el proteinoj ktp. Nur sola ĉesigo de malŝparemo de nutrado de la antaŭaj epokoj provizis per nutraĵo miliardojn da homoj.

Ĉiuj fortoj de la socio, kiujn oni malŝparadis en la antikveco por kreado de militaj maŝinoj, por nutrado de grandegaj armeoj, ne okupitaj per utila laboro, por politika propagando kaj elmontra brilaĉo, estis ĵetitaj al aranĝo de la vivo kaj evoluigo de sciencaj scioj.

Laŭ signo de Veda Kong Dar Veter premis butonon, kaj apud la bela historiistino elkreskis granda globuso.

— Ni komencis, — daŭrigis Veda, — per plena relokigo de loĝaj kaj industriaj zonoj de la planedo… Brunaj strioj sur la globuso laŭ la tridekaj gradoj de latitudo en la norda kaj la suda hemisferoj signifas senĉesan ĉenon de urbetoj, koncentritaj ĉe bordoj de varmaj maroj, en la zono de milda klimato, sen vintro. La homaro ĉesis malŝpari kolosan energion por hejtado de loĝejoj en vintraj periodoj, por produktado de pezaj vestoj. La plej densa loĝantaro koncentriĝis ĉe la lulilo de la homa kulturo — Mediteraneo.

Pli norde ol la norda loĝa zono etendiĝas giganta zono de herbejoj kaj stepoj, kie paŝtiĝas sennombraj gregoj da hejmaj bestoj.

Sude (en la norda hemisfero) kaj norde (en la suda) estis zonoj de sekaj kaj varmegaj dezertoj, nun transformitaj en ĝardenojn. Ĉi tie antaŭe situis kampoj da termoelektraj stacioj, kolektantaj sunan energion.

En la tropika zono estas koncentrita produktado de vegetaĵa nutraĵo kaj ligno, miloble pli avantaĝa, ol en la malvarmaj klimataj zonoj. Jam delonge, post malkovro de artefarita ricevo de karbonhidratoj — sukeroj — el suna lumo kaj karbona dioksido, ni ĉesis kultivi sukerajn vegetaĵojn. Malmultekosta industria produktado de plenvaloraj nutraj proteinoj estas ankoraŭ ne atingita, tial ni kultivas riĉajn je proteino vegetaĵojn kaj fungojn sur sekaĵo kaj kolosajn kampojn da algoj en oceanoj. Simplan metodon de produktado de artefaritaj nutraj grasoj ni ricevis el informo de la Granda Ringo; ajnajn vitaminojn kaj hormonojn ni faras en ajna kvanto el ŝtonkarbo. La agrikulturo de la nova mondo liberiĝis de neceso ricevi ĉiujn senescepte nutrajn produktojn, kiel estis en la pasinteco. Limoj de produktado de sukeroj, grasoj kaj vitaminoj por ni praktike ne ekzistas. Por produktado de solaj proteinoj estas destinitaj gigantaj areoj de sekaĵo kaj maro. La homaro delonge liberiĝis de timo de malsato, kiu dum dekoj da jarmiloj regis la homojn.

Unu el la ĉefaj ĝojoj de la homo — la strebon vojaĝi, moviĝi de loko al loko — ni heredis de niaj prauloj — vagantaj ĉasistoj, kolektantoj de malabunda nutraĵo. Nun la tutan planedon ĉirkaŭas Spirala Vojo, per gigantaj pontoj tra markoloj kuniganta ĉiujn kontinentojn. — Veda movis la fingron laŭ la arĝenteca fadeno kaj turnis la globuson. — Laŭ la Spirala Vojo senĉese moviĝas elektrotrajnoj.

Centmiloj da homoj povas tre rapide moviĝi el la loĝa zono en la stepan, la kampan, la montaran, kie ne estas konstantaj urboj, sed nur provizoraj tendaroj de majstroj de bestobredado, de agrikulturo, de forstokulturo, de mina industrio. Plena aŭtomatigo de ĉiuj fabrikoj kaj energi-produktaj stacioj forigis neceson konstrui apud ili urbojn aŭ grandajn vilaĝojn — tie estas nur domoj por nemultaj deĵorantoj: observantoj, meĥanikistoj kaj muntistoj.

La plana aranĝo de la vivo finfine ĉesigis la mortigan konkuradon pri rapido — konstruadon de ĉiam pli kaj pli rapidaj transportiloj. Laŭ la Spirala Vojo trajnoj pasas ducent kilometrojn dum horo. Nur en okazo de ia malfeliĉo oni uzas rapidajn ŝipojn, kurantajn milojn da kilometroj dum horo.

Antaŭ kelkcent jaroj ni tre plibonigis la vizaĝon de nia planedo. Jam en la epoko de Disfendiĝo okazis malkovro de atoma energio. Samtiam oni lernis liberigi ĝian ioman etan onon kaj konverti en termikan eksplodon, kies mortigaj kvalitoj tuj estis uzitaj kiel milita armilo. Akumuliĝis grandaj rezervoj da teruraj bomboj, kiujn oni poste penis uzi por produktado de energio. Pereiga efiko de radiado al la vivo devigis rezigni pri la malnova nuklea energi-produktado. Astronomoj malkovris danke al esploro de fiziko de malproksimaj steloj du novajn metodojn de ricevo de atoma energio — Ku kaj F, multe pli efikajn kaj ne lasantajn danĝerajn produktojn de disfalo.

Ambaŭ tiujn metodojn ni plu uzas ankaŭ nun, kvankam por stelŝipaj motoroj estas uzata ankoraŭ unu speco de nuklea energio — la anamezona, kiu iĝis konata dum observado de grandaj steloj de la Galaksio tra la Granda Ringo.

Ĉiujn delonge akumulitajn rezervojn de malnovaj termonukleaj materialoj — radioaktivaj izotopoj de uranio, torio, hidrogeno, kobalto, litio — oni decidis neniigi, tuj kiam estis elpensita metodo elĵeti iliajn produktojn de disfalo ekster limojn de la tera atmosfero. Tiam en la epoko de Rearanĝo estis kreitaj artefaritaj sunoj, «pendigitaj» super la polusaj regionoj. Ni tre malgrandigis la glaciajn ĉapojn, kreiĝintajn sur la polusoj de la Tero en la kvaternara epoko de glaciiĝo, kaj ŝanĝis la klimaton de la tuta planedo. La akvo en la oceanoj leviĝis je sep metroj, en la atmosfera cirkulado forte reduktiĝis la polusaj frontoj kaj malfortiĝis la ringoj de alizeaj ventoj, kiuj sekigadis la dezertajn zonojn ĉe limoj de la tropikaj zonoj. Preskaŭ ĉesis ankaŭ uraganaj ventoj, entute ĉiuj tempestaj ŝanĝiĝoj de vetero.

Varmaj stepoj atingis la sesdekajn paralelojn, kaj herbejoj kaj arbaroj de la modera zono transiris la sepdekan latitudcirklon.

La antarkta kontinento, je tri kvaronoj liberigita de glacio, iĝis mina trezorejo de la homaro — tie konserviĝis netuŝitaj ercaj riĉaĵoj, kiuj sur aliaj kontinentoj estis tre elĉerpitaj post malracia dispolvigo de metaloj en ĉiamaj detruaj militoj de la pasinteco. Tra Antarkto oni sukcesis ankaŭ ringigi la Spiralan Vojon.

Jam antaŭ tiu grandega ŝanĝo de la klimato estis trafositaj gigantaj kanaloj kaj tratranĉitaj montoĉenoj por ekvilibrigi cirkuladon de akvaj kaj aeraj masoj de la planedo. Eternaj dielektrikaj pumpiloj helpis akvizi eĉ la altajn dezertojn de Azio.

Ebloj por produktado de nutraĵoj kreskis multoble, la novaj teroj iĝis oportunaj por vivo. Varmajn internajn marojn oni komencis uzi por kultivado de algoj, riĉaj je proteino.

Malnovaj, danĝeraj kaj rompiĝemaj planedaj kosmoŝipoj tamen permesis atingi proksimajn planedojn de nia sistemo. La Teron ĉirkaŭis zono da sputnikoj, el kiuj la homoj rekte konatiĝis kun la kosmo. Kaj tiam antaŭ kvarcent ok jaroj okazis evento tiom grava, ke ĝi signis la novan eraon de ekzisto de la homaro — EGR, la eraon de la Granda Ringo.

Jam delonge la homa penso laboris pri sendo al granda distanco de bildoj, sonoj, energio. Centmiloj da talentegaj sciencistoj laboris en speciala organizo, nomata ankaŭ ĝis nun la Akademio de Direktitaj Radioj, ĝis atingis eblon de malproksimaj direktitaj sendoj de energio sen ajnaj kondukiloj. Tio iĝis ebla, kiam oni trovis ĉirkaŭvojon de la leĝo, ke flukso de energio estas proporcia al sinuso de angulo de diverĝo de radioj. Tiam paralelaj faskoj de radioj garantiis konstantan komunikadon kun la sputnikoj, kaj sekve, ankaŭ kun la tuta kosmo. La ekrano de jonizita atmosfero, defendanta la vivon, servis kiel eterna obstaklo por sendoj kaj ricevoj el la spaco. Tre delonge, jam en la fino de la erao de la Disa Mondo, niaj sciencistoj trovis, ke torentoj de potencaj radioj verŝiĝas sur la Teron el la kosmo. Kune kun ĝenerala radiado de steloj kaj galaksioj nin atingadis vokoj el la kosmo kaj elsendoj laŭ la Granda Ringo, distorditaj kaj duone fadintaj en la atmosfero. Ni tiam ne komprenis ilin, kvankam jam povis kapti tiujn misterajn signalojn, opiniante ilin radiado de senviva materio.

Sciencisto Kam Amat, de hinda deveno, elpensis fari sur sputnikoj eksperimentojn kun riceviloj de bildoj, kun senfina pacienco dum jardekoj prilaborante ĉiam novajn kombinojn de diapazonoj.

Kam Amat kaptis elsendon el planeda sistemo de duopa stelo, delonge nomata la 61 de la Cigno. Sur ekrano aperis ne simila al ni, sed, sendube, homo, kaj almontris skribaĵon, faritan per la signoj de la Granda Ringo. La skribaĵon oni sukcesis legi nur post naŭdek jaroj, kaj ĝi ornamas en nia tera lingvo la monumenton al Kam Amat: «Saluton al vi, fratoj, enirintaj en nian familion! Disigitaj per spaco kaj tempo, ni kuniĝis per racio en ringo de granda forto».

La lingvo de signoj, bildoj kaj mapoj de la Granda Ringo iĝis facile komprenebla sur la nivelo, kiun atingis la homaro. Post ducent jaroj ni jam povis interparoli helpe de tradukaj maŝinoj kun planedaj sistemoj de proksimaj steloj, ricevi kaj sendi tutajn bildojn de diversa vivo de diversaj mondoj. Nur antaŭnelonge ni ricevis mesaĝon el dek kvar planedoj de granda centro de vivo Denebo en la Cigno — kolosa stelo kun lumeco je kvar mil okcent sunoj, situanta de ni je distanco cent dudek du parsekoj. La evoluo de la penso tie iris laŭ alia vojo, sed atingis nian nivelon.

Kaj el malnovegaj mondoj — globaj stelamasoj de nia Galaksio kaj de kolosa loĝata regiono ĉirkaŭ la galaksia centro — venas el nemezurebla foro strangaj bildoj kaj spektaĵoj, ankoraŭ ne komprenitaj, ne deĉifritaj de ni. Registritaj per memormaŝinoj, ili estas transdonataj al la Akademio de Limoj de Scio — tiel nomiĝas la scienca organizo, laboranta pri problemoj, apenaŭ palpataj de nia scienco. Ni penas kompreni la penson, malproksime irintan for de ni dum milionoj da jaroj, kiu nemulte diferencas disde la nia danke al unueco de vojoj de historia evoluo de vivo ekde malsupraj organikaj formoj al la supraj, pensantaj estaĵoj.

Veda Kong forturniĝis de la ekrano, en kiun ŝi rigardis kvazaŭ hipnotigita, kaj ĵetis demandan rigardon al Dar Veter. Tiu ridetis kaj aprobe balancis la kapon. Veda fiere levis la vizaĝon, etendis antaŭen la manojn kaj turnis sin al tiuj nevideblaj kaj nekonataj, kiuj post dek tri jaroj ricevos ŝiajn vortojn kaj vidos ŝian bildon:

— Tia estas nia historio, malfacila, komplika kaj longa vojo de leviĝo al altaĵoj de scio. Ni vokas vin — kuniĝu kun ni en la Granda Ringo, por porti al ĉiuj randoj de la neĉirkaŭprenebla Universo potencan forton de racio, venkante inertan senvivan materion!

La voĉo de Veda jubile eksonoris, ricevinte forton de ĉiuj generacioj de la teraj homoj, nun leviĝintaj tiel, ke iliaj streboj jam estis direktitaj ekster la limojn de la propra Galaksio al aliaj stelaj insuloj de la Universo.

Longa kupra sonoro — jen Dar Veter movis la fuston kaj malŝaltis la sendan energifluon. La ekrano estingiĝis. Sur la diafana panelo dekstre restis la lumanta fosto de la portanta kanalo.

Veda, laca kaj kvieta, dronis en profundo de granda fotelo kaj ne deŝiris siajn atentajn okulojn de Dar Veter. Dar Veter sidigis al la regtablo Mven Mas-on, kaj mem kliniĝis super lia ŝultro. En plena silento nur fojfoje apenaŭ aŭdeble klaketadis fustoj. Subite la ore kadrita ekrano malaperis, kaj nekredebla profundo malfermiĝis sur ĝia loko. Veda Kong, unuafoje vidanta tiun miraklon, laŭte suspiris. Efektive, eĉ por tiuj, kiuj bone sciis vojon de komplika interfero de lumaj ondoj, per kiu estis atingata tia vasteco kaj profundeco de bildo, la spektaĵo ĉiam ŝajnis mirinda.

Malhela supraĵo de fremda planedo estis alproksimiĝanta de malproksime, kreskante kun ĉiu sekundo. Tio estis rarega sistemo de duopa stelo, kie du sunoj ekvilibrigis sin tiel, ke la orbito de ilia planedo iĝis regula, kaj sur ĝi povis aperi vivo. Ambaŭ sunoj — la oranĝa kaj la ruĝa, malpli grandaj, ol la nia, estis prilumantaj ŝajnantajn ruĝaj glaciojn de frostinta maro. Sur rando de plataj nigraj montoj en misteraj violaj rebriloj videblis giganta malalta domo. La vidradio direktiĝis al placeto sur ĝia tegmento, kvazaŭ trapenetris ĝin, kaj ĉiuj ekvidis grizhaŭtan homon kun rondaj, kiel ĉe strigo, okuloj, ĉirkaŭitaj de ringoj de arĝenta lanugo. Lia alto estis granda, sed la korpo estis tre maldika, kun ekstremaĵoj longaj, kiel tentakloj. La homo strange «kornobatis» per la kapo, kvazaŭ haste riverencis, kaj, direktinte al la ekrano siajn senpasiajn, kiel objektivoj, okulojn, malfermis la senlipan buŝon, kovritan per simila al nazo klapo el mola haŭto. Tuj eksonis melodia kaj tenera voĉo de la tradukmaŝino:

— Zaf Ftet, la estro de la ekstera informado de la sesdek unu de la Cigno. Hodiaŭ ni transsendas por la flava stelo STL 3388+04VF… Transsendas por…

Dar Veter kaj Junio Ant interŝanĝis rigardojn, kaj Mven Mas por sekundo kunpremis la manradikon de Dar Veter. Tio estis la galaksia kodo de la Tero, pli ĝuste, de la suna planeda sistemo. Iam observantoj de aliaj mondoj opiniis ĝin unu granda satelito, rivoluanta ĉirkaŭ la Suno dum kvindek naŭ teraj jaroj. Unufoje dum tiu periodo okazas kuna opozicio de Jupitero kaj Saturno, ŝovanta la Sunon rimarkeble por astronomoj de proksimaj steloj. Saman eraron faris ankaŭ niaj astronomoj rilate de multaj planedaj sistemoj, kies ekzisto ĉe diversaj steloj estis malkovrita jam en la antikveco.

Junio Ant pli haste, ol en la komenco de la elsendo, kontrolis la agordon de la memormaŝino kaj indikojn de la alarmopretaj sentineloj de sendifekta funkciado — de aparatoj de DES.

La senpasia voĉo de la elektronika tradukanto daŭrigis:

— Ni ricevis tute bonan elsendon de la stelo… — ree ekŝutiĝis vico da ciferoj kaj abruptaj sonoj, — hazarde, ne dum la tempo de elsendoj de la Granda Ringo. Ili ne deĉifris la lingvon de la Ringo kaj vane malŝparas energion, sendante dum horoj de silento. Ni respondis al ili dum periodoj de iliaj propraj elsendoj — la rezultoj iĝos sciataj proksimume post tri dekonoj de sekundo… — La voĉo eksilentis. La signalaj aparatoj plu brilis, krom estingiĝinta verda okuleto.

— Tio estas ankoraŭ ne komprenitaj paŭzoj en elsendo, probable, paso de la legenda neŭtra kampo de astronaŭtoj inter ni, — klarigis al Veda Junio Ant.

— Tri dekonoj de galaksia sekundo — tio estas ĉirkaŭ sescent jaroj da atendo, — morne grumblis Dar Veter. — Interese, por kio ili sendas tion al ni?

— Kiom mi komprenis, la stelo, kun kiu ili komunikiĝis, estas Epsilono de la Tukano — konstelacio de la suda hemisfero, — respondis Mven Mas, — distancanta je naŭdek parsekoj, kio estas proksima al la limo de nia konstanta komunikado. Pli malproksime ol Denebo ni ĝin ankoraŭ ne etendis.

— Sed ni ja ricevas ankaŭ la centron de la Galaksio, kaj la globajn stelamasojn? — demandis Veda Kong.

— Neregule, pro hazarda ricevo aŭ tra memormaŝinoj de aliaj anoj de la Ringo, kiuj kreas ĉenon, etenditan en la spacon de la Galaksio, — respondis Mven Mas.

— Mesaĝoj, senditaj antaŭ miloj kaj dekmiloj da jaroj, ne perdiĝas en la spaco kaj finfine atingas nin, — aldonis Junio Ant.

— Sed tio signifas, ke ni juĝas pri vivo kaj scioj de homoj de aliaj, tre malproksimaj mondoj kun prokrasto, ekzemple, por la centra zono de la Galaksio, je dudek mil jaroj?

— Jes, ne gravas, ĉu tio estas sendata per memorregistraĵoj de proksimaj mondoj aŭ kaptata de niaj stacioj, ni vidas malproksimajn mondojn tiaj, kiaj ili estis en tre antikvaj tempoj. Ni vidas tre delonge mortintajn kaj forgesitajn en sia mondo homojn.

— Ĉu ni, atingintaj tiom grandan potencon super la naturo, ĉi tie estas senfortaj? — infanece indignis Veda. — Ĉu ne eblas atingi forajn mondojn laŭ alia vojo, per alia rimedo, ol la fotona radio?

— Kiel mi komprenas vin, Veda! — ekkriis Mven Mas.

— En la Akademio de Limoj de Scio oni okupiĝas pri projektoj de venko de spaco, tempo, gravito — pri la profundaj fundamentoj de la kosmo, — enmiksiĝis Dar Veter, — sed ili ne atingis la stadion de eksperimentoj kaj ne sukcesis…

Subite la verda okulo ekbrilis, kaj Veda ree eksentis kapturniĝon pro profundiĝinta en abismon spaco de la ekrano.

La akre konturitaj randoj de la bildo montris, ke tio estas registraĵo de memormaŝino, sed ne rekte kaptita elsendo.

Unue aperis supraĵo de planedo, vidata, certe, el ekstera stacio-sputniko. Granda pal-viola, fantoma pro nekredebla ardo suno priverŝis per penetrantaj radioj la bluan nubkovrilon de ĝia atmosfero.

— Estas ĝuste — la Epsilono de la Tukano, alttemperatura stelo de la klaso B9 — la lumeco estas sepdek ok niaj sunoj, — flustris Mven Mas.

Dar Veter kaj Junio Ant kapjesis.

La spektaĵo ŝanĝiĝis, kvazaŭ mallarĝiĝinte kaj malleviĝinte preskaŭ sur la grundon mem de la nekonata mondo.

Alte leviĝis rondaj kupoloj de montoj, ŝajnantaj gisitaj el kupro. Nekonata ŝtonaro, aŭ grajneca metalo, flame brilis sub mirinde blanka lumego de la blua suno. Eĉ en neperfekta transdono de aparatoj la nekonata mondo brilis solene, kun ia triumfa pompo.

Rebriloj de radioj borderis konturojn de la kupraj montoj per arĝente rozkolora krono, speguliĝanta kiel larĝa vojo sur malrapidaj ondoj de viola maro. Akvo de koloro de densa ametisto ŝajnis peza kaj brilis elinterne per ruĝaj fajroj, kiel per aroj de vivaj okuletoj. Ondoj lekis masivan bazon de giganta statuo, starinta nemalproksime de la bordo en fiera soleco. Virino, skulptita el malhel-ruĝa ŝtono, retrofleksis la kapon kaj, kvazaŭ en ekstazo, tiriĝis per la etenditaj manoj al la flama profundo de la ĉielo. Ŝi tute povus esti filino de la Tero — plena simileco kun niaj homoj afekciis ne malpli, ol mirinda beleco de la skulptaĵo. En ŝia korpo, kvazaŭ realiĝinta revo de skulptistoj de la Tero, kombiniĝis potenca forto kaj spiriteco de ĉiu linio de la vizaĝo kaj la korpo. Polurita ruĝa ŝtono de la statuo radiis flamon de nekonata kaj pro tio mistera kaj alloga vivo.

La kvin homoj de la Tero senvorte rigardis al la mireginda nova mondo. Nur el la larĝa brusto de Mven Mas elŝiriĝis longa suspiro — ĉe la unua rigardo al la statuo ĉiu lia nervo streĉiĝis en ĝoja atendo.

Kontraŭ la statuo, sur la bordo, skulptitaj arĝentaj turoj markis komencon de larĝa blanka ŝtuparo, ĵetita libere super bosko de sveltaj arboj kun turkisa foliaro.

— Ili devas sonori! — flustris Dar Veter en la orelon de Veda, montrante al la turoj, kaj tiu konsente klinis la kapon.

La senda aparato de la nova planedo plu konsekvence kaj sensone disvolvis novajn bildojn.

Por sekundo glitis blankaj muroj kun larĝaj elstaraĵoj, tratranĉitaj per portalo el blua ŝtono, kaj la ekrano malfermiĝis en alta ejo, priverŝita per forta lumo. Senbrila perla koloro de kanelitaj muroj donis neordinaran klarecon al ĉio, troviĝanta en la halo. La atenton altiris grupo da homoj, starantaj antaŭ polurita smeralda panelo.

La flama ruĝa koloro de ilia haŭto konformis al la koloro de la statuo en la maro. En ĝi estis nenio neordinara por la Tero — kelkaj indianaj triboj de Centra Ameriko, juĝante laŭ konserviĝintaj post la antikveco koloraj fotoj, havis preskaŭ saman haŭton, nur de malpli profunda koloro.

En la halo estis du virinoj kaj du viroj. Ambaŭ paroj portis malsamajn vestojn. La starantaj pli proksime al la verda panelo distingiĝis per orkoloraj mallongaj vestoj, similaj al elegantaj supertutoj kun kelkaj agrafoj. La du ceteraj havis samajn kovrantajn ilin de la kapoj ĝis la kalkanoj mantelojn de sama perla koloro, kiel de la muroj.

La starantoj ĉe la panelo faris glatajn movojn, tuŝante oblikvajn kordojn, streĉitajn ĉe ĝia maldekstra rando. La muro el polurita smeraldo aŭ vitro estis iĝanta diafana. Samtakte kun iliaj movoj en la kristalo naĝis, ŝanĝante unu la alian, klaraj bildoj. Ili malaperadis kaj aperadis rapide, tial eĉ por trejnitaj observantoj — Junio Ant kaj Dar Veter — estis malfacile plene kompreni ilian sencon.

En interŝanĝado de kupraj montoj, viola oceano kaj turkisaj arbaroj estis kaptebla historio de la planedo. Ĉeno da animalaj kaj vegetaj formoj, iam monstre nekompreneblaj, iam belaj, pasadis kiel fantomoj de antikveco. Multaj animaloj kaj vegetaĵoj ŝajnis similaj al tiuj, kies restaĵojn konservis la kroniko de tavoloj de la tera krusto. Longe tiriĝis la leviĝanta ŝtuparo de vivoformoj — de perfektiĝanta viva materio. La senfine longa vojo de evoluo sentiĝis eĉ pli longa, malfacila kaj sufera, ol la konata por ĉiu loĝanto de la Tero lia propra genealogio.

En fantoma brilado de la aparato ekflagris novaj bildoj: lumoj de grandaj fajrujoj, amasoj da ŝtonaj pecegoj sur ebenaĵoj, bataloj kun ferocaj bestoj, solenaj ritoj de sepultoj kaj religiaj servoj. Je la tuta panelo elkreskis figuro de viro, kovrita per mantelo el bunta felo. Apogiĝante per unu mano sur lanco kaj levinte la alian al la steloj per vasta ĉirkaŭprenanta gesto, li surpaŝis per la piedo sur kolon de faligita monstro kun malmola kolhararo laŭlonge de la dorso kaj kun nudigitaj longaj dentegoj. Sur la malantaŭa plano staris ĉeno de virinoj kaj viroj, pare kunkroĉintaj la manojn kaj, ŝajne, ion kantantaj.

La bildo malaperis, anstataŭ la vivaj vizioj aperis la malhela supraĵo de la polurita ŝtono.

Tiam la du homoj en orkoloraj vestoj depaŝis dekstren, kaj ilian lokon okupis la dua paro. Per nekapteble rapida movo la manteloj estis deĵetitaj, kaj sur la perla fono de la muroj kiel viva flamo aperis la malhel-ruĝaj korpoj. La viro etendis ambaŭ manojn al la virino, ŝi respondis al li per rideto de tia fiera kaj blindiga ĝojo, ke la loĝantoj de la Tero respondis per nevolaj ridetoj. Kaj tie, en la perla halo de la nekredeble fora mondo, la duopo komencis malrapidan dancon. Probable, tio ne estis danco por danco mem, sed plie ritma pozado. La dancantoj, evidente, metis antaŭ si celon montri perfektecon, belecon de linioj kaj plastikan flekseblecon de siaj korpoj. Sed en la ritma ŝanĝiĝo de movoj diveneblis majesta kaj samtempe malgaja muziko, kvazaŭ rememoro pri la granda ŝtuparo de sennomaj kaj sennombraj viktimoj de evoluo de la vivo, kondukinta al tiom bela pensanta estaĵo — la homo.

Al Mven Mas ŝajnis, ke li aŭdas melodion — vicon de altaj puraj notoj, apogiĝantan sur zuman kaj egalan ritmon de malaltaj sonoj. Veda Kong premegis la manon de Dar Veter, kaj tiu ne atentis tion. Junio Ant rigardis, ne spirante, kaj sur lia grandega frunto aperis gutoj de ŝvito.

La homoj de la Tukano estis tiom similaj al la homoj de la Tero, ke poiome perdiĝis impreso de fremda mondo. Sed la ruĝaj homoj havis tian akrigitan belecon de korpo, kia ankoraŭ ne estis atingita de ĉiuj sur la Tero, kaj vivis en revoj kaj verkoj de artistoj, enkorpiĝante en negranda kvanto da neordinare belaj homoj.

«Ju pli malfacila kaj longa estis vojo de blinda animala evoluo ĝis la pensanta estaĵo, des pli celkonformaj kaj pli ellaboritaj estas la superaj formoj de la vivo kaj, sekve, des pli belaj, — pensis Dar Veter. — Jam delonge la homoj de la Tero komprenis, ke belo estas instinkte perceptata celkonformeco de konstruo, adapto al certa celo. Ju pli diversaj estas la celoj, des pli bela estas la formo — tiuj ruĝaj homoj, probable, estas pli diversflankaj kaj lertaj, ol ni. Eble, ilia civilizo iris plie per evoluo de la homo mem, de lia spirita kaj fizika potenco, kaj malplie per teĥniko? Nia kulturo longe restis ĝisoste teĥnika kaj nur kun veno de la komunisma socio definitive ekstaris sur la vojon de perfektigo de la homo mem, sed ne nur de liaj maŝinoj, domoj, manĝo kaj amuzoj».

La danco ĉesis. Juna ruĝhaŭta virino eliris al centro de la halo, kaj la vidradio de la aparato koncentriĝis sur ŝi sola. Ŝiaj dismetitaj manoj kaj vizaĝo leviĝis al plafono de la halo.

Nevole la okuloj de la teranoj sekvis ŝian rigardon. La plafono entute ne ekzistis, aŭ pro tre lerta optika iluzio tie troviĝis stela ĉielo kun tiom helaj kaj grandaj steloj, ke, verŝajne, tio estis nur bildo. Kombino de fremdaj stelfiguroj ne kaŭzis ajnajn konatajn pensasociaĵojn. La junulino svingis la manon, kaj sur la montrofingro de ŝia maldekstra mano aperis blua globeto. El ĝi ĵetiĝis arĝenta radio, iĝinta grandega montrilo. Ronda brilanta makuleto sur pinto de la radio haltadis jen ĉe unu, jen ĉe alia stelo de la plafono. Kaj tuj la smeralda panelo montradis senmovan bildon, donitan per tre larĝa perspektivo. Malrapide moviĝis la montra radio, kaj same malrapide aperadis vizioj de dezertaj aŭ loĝataj de vivo planedoj. Kun premanta senĝojeco brilis ŝtonaj aŭ sablaj vastaĵoj sub ruĝaj, bluaj, violaj, flavaj sunoj. Iufoje radioj de stranga plumbe griza suno vivigadis sur siaj planedoj platajn kupolojn kaj spiralojn, saturitajn per elektro kaj naĝantajn, simile al meduzoj, en densa oranĝkolora atmosfero aŭ en oceano. En mondo de ruĝa suno kreskis arboj de nekredebla alto kun glita nigra ŝelo, etendantaj al la ĉielo, kvazaŭ en malespero, miliardojn da kurbaj branĉoj. Aliaj planedoj estis plene surverŝitaj per malhela akvo. Grandegaj vivaj insuloj, ĉu animalaj, ĉu vegetaj, naĝis ĉie, ŝancelante en kvieta akvoebeno sennombrajn vilajn tentaklojn.

— Ili ne havas proksime planedojn kun altaj vivoformoj, — subite diris Junio Ant, sendeŝire observanta la mapon de la nekonata stela ĉielo.

— Ne, — kontraŭis Dar Veter, — ĉe unu flanko de ili kuŝas plata stelsistemo, unu el malfruaj formaĵoj de la Galaksio. Sed ni scias, ke plataj kaj sferaj sistemoj, la novaj kaj la malnovaj, nemalofte alternas. Kaj vere, flanke de Eridano apud ili estas sistemo kun pensanta vivo, kiu estas ano de la Ringo.

— VVR 4955+MO 3529… kaj tiel plu, — enmetis Mven Mas. — Sed kial do ili ne scias pri ĝi?

— La sistemo eniris la Grandan Ringon antaŭ ducent sepdek kvin jaroj, kaj tiu ĉi mesaĝo estis sendita pli frue, — respondis Dar Veter.

La ruĝhaŭta junulino de la fora mondo forskuis de la fingro la bluan globeton kaj turniĝis per la vizaĝo al la spektantoj, malferminte la manojn, kvazaŭ preta brakumi iun, nevideble starantan antaŭ ŝi. Ŝi facile klinis la kapon kaj la ŝultrojn malantaŭen — tiel farus ankaŭ virino de la Tero en pasia alvoko. La lipoj de la duonmalfermita buŝo moviĝetis, ripetante neaŭdeblajn vortojn. Tiel ŝi rigidiĝis, vokanta, ĵetante en glacian obskuron de interstelaj spacoj sian ardan homan petegon pri kamaradoj — homoj de aliaj mondoj.

Kaj ree ŝia brilanta belo rigidigis la terajn observantojn. En ŝi ne estis cizelita bronza malmildeco de teraj ruĝhaŭtuloj. La ronda vizaĝo kun eta nazo kaj grandegaj, larĝe dismetitaj bluaj okuloj, kun malgranda buŝo plie rememorigis pri nordaj etnoj de la Tero. Densaj ondaj nigraj haroj ne estis malmolaj. En ĉiu linio de la vizaĝo kaj de la korpo videblis gaja kaj facila certeco, senkonscie perceptata kiel sento de granda forto.

— Ĉu ili vere nenion scias pri la Granda Ringo? — preskaŭ ĝemis Veda Kong, kliniĝante antaŭ la belega fratino el la kosmo.

— Nun, probable, scias, — respondis Dar Veter, — ja tio, kion ni vidas, okazis antaŭ tricent jaroj.

— Okdek ok parsekoj, — murmuregis la basa voĉo de Mven Mas, — okdek ok. Ĉiuj, kiujn ni vidis, jam delonge mortis.

Kaj, kvazaŭ konfirmante liajn vortojn, la vizio de la bela mondo estingiĝis, same estingiĝis ankaŭ la verda indikilo de komunikado. La elsendo laŭ la Granda Ringo finiĝis.

Dum minuto ĉiuj restis rigidiĝintaj. Unua rekonsciiĝis Dar Veter. Domaĝe mordinte la lipon, li haste movis la grenatan fuston. La malŝalto de la fosto de direktita energio respondis per densa kupra zumado, avertanta inĝenierojn de energi-stacioj pri tio, ke necesas ree disverŝi la potencan torenton laŭ ĝiaj ordinaraj kanaloj. Nur plenuminte ĉiujn operaciojn kun la aparatoj, la estro de la eksteraj stacioj turniĝis al siaj kamaradoj.

Junio Ant, alte levinte la brovojn, estis foliumanta ĉirkaŭskribitajn folietojn.

— La parton de la memorregistraĵo kun la stela mapo sur la plafono necesas tuj sendi al la Instituto de la Suda Ĉielo! — turnis li sin al la juna asistanto de Dar Veter.

Tiu rigardis al Junio Ant mirigite, kvazaŭ vekiĝinte el mirakla sonĝo.

La severa sciencisto kaŝis subridon — ĉu la vizio ne estis efektive revo pri bela mondo, sendita en la spacon antaŭ tri jarcentoj? Revo, kiun tiel reale vidos nun miliardoj da homoj sur la Tero kaj sur stacioj de la Luno, Marso kaj Venuso.

— Vi pravis, Mven Mas, — ridetis Dar Veter, — deklarinte ankoraŭ antaŭ la elsendo, ke hodiaŭ okazos neordinaraĵo. Unuafoje dum kvarcent jaroj da ekzisto por ni de la Granda Ringo el profundoj de la Universo venis planedo kun fratoj ne nur laŭ racio, sed ankaŭ laŭ korpo. Mi tuta estas plenigita per ĝojo de malkovro! Bone komenciĝis via agado! Antikvaj homoj opinius tion feliĉa antaŭsigno, aŭ, kiel diros niaj psikologoj, okazis koincido de cirkonstancoj, favora al certeco kaj vervo en plua laboro.

Dar Veter rekonsciiĝis, la nerva reago faris lin multevorta. Troan paroladon en la erao de la Granda Ringo oni opiniis unu el la plej hontindaj malvirtoj de homo, kaj la estro de la eksteraj stacioj eksilentis, ne fininte la frazon.

— Jes, jes! — malatente respondis Mven Mas.

Junio Ant kaptis noton de fremdiĝo en lia voĉo, en malrapidigitaj moviĝoj kaj maltrankviliĝis. Veda Kong facile movis la fingron laŭ la mano de Dar Veter kaj kapmontris al la afrikano.

«Eble, li estas tro impresiĝema?» — glitis en la kapo de Dar Veter, kaj li atente rigardis al sia posteulo.

Sed Mven Mas, sentinte la kaŝitan nekomprenon de la konversaciantoj, rektigis sin kaj iĝis la antaŭa atenta majstro de sia afero. La moviĝanta ŝtuparo transportis ilin supren, al la larĝaj fenestroj kaj la stela ĉielo, kiu ree iĝis same malproksima, kiel dum ĉiuj tridek jarmiloj de ekzisto de la homo, — pli ĝuste, de lia specio, nomata Homo sapiens — Homo racia.

Mven Mas kaj Dar Veter devis resti.

Veda Kong flustris al Dar Veter, ke ŝi neniam forgesos tiun ĉi nokton.

— Mi mem ŝajnis al mi tia mizera! — finis ŝi, ridetante spite al siaj malgajaj vortoj.

Dar Veter komprenis, pri kio ŝi diras, kaj nege balancis la kapon.

— Kaj mi estas certa, ke se la ruĝa virino vidus vin, Veda, do ŝi fierus pri sia fratino. Vere, nia Tero ne estas malpli bona ol ilia mondo! — La vizaĝo de Dar Veter eklumis per amo.

— Nu, tiel estas per viaj okuloj, kara amiko, — ridetis Veda. — Vi demandu Mven Mas-on!.. — Ŝi ŝerce kovris la okulojn per la manplato kaj kaŝiĝis malantaŭ elstaraĵo de muro.

Kiam Mven Mas finfine restis sola, venis mateno. En malvarmeta senmova aero verŝiĝis grizeta lumo, la maro kaj la ĉielo ricevis saman kristalan diafanecon: arĝentan ĉe la maro, kun rozkolora nuanco ĉe la ĉielo.

Mven Mas longe staris sur la balkono de la observatorio, fiksrigardante al duone konataj konturoj de domoj.

Sur nealta plataĵo malproksime altis giganta aluminia arko, trastrekita per naŭ paralelaj vicoj de aluminiaj strioj, disigitaj per interspacoj de opale kremaj kaj arĝente blankaj plastikaj vitroj — la konstruaĵo de la Konsilio de Stelnavigado. Antaŭ ĝi staris monumento al la unuaj homoj, elirintaj sur vastaĵojn de la kosmo. Deklivo de krutega monto en nuboj kaj kirloj finiĝis per stelŝipo de antikva tipo — fiŝsimila raketo, celinta la akrigitan pruon al ankoraŭ neatingebla alto. Ĉeno da homoj, subtenante unu la alian, kun nekredeblaj penoj estis grimpantaj supren, spirale ĉirkaŭvolvante la bazon de la monumento, — pilotoj de raketaj ŝipoj, fizikistoj, astronomoj, biologoj, kuraĝaj sciencfikciaj verkistoj… Aŭroro jam ruĝis sur la korpo de la antikva stelŝipo kaj sur la malpezaj aĵuraj konturoj de la domoj, sed Mven Mas plu mezuradis la balkonon per larĝaj paŝoj. Ankoraŭ neniam li sentis tian afekcion. Edukita laŭ ĝeneralaj reguloj de la erao de la Granda Ringo, li pasis severan fizikan hardon kaj sukcese plenumis siajn Heraklajn heroaĵojn. Tiel omaĝe al belaj mitoj de Antikva Helenujo estis nomataj malfacilaj faroj, plenumataj de ĉiu junulo fine de la lerna periodo. Se junulo sukcese plenumis la heroaĵojn, oni opiniis lin inda komenci la plej altan ŝtupon de lernado.

Mven Mas aranĝis akvoprovizadon de minejo en Okcidenta Tibeto, restarigis araŭkarian arbaron sur altebenaĵo Naĥebta en Suda Ameriko kaj ekstermadis ŝarkojn, ree aperintajn ĉe bordoj de Aŭstralio. Lia viva harditeco kaj elstaraj kapabloj permesis al li elteni multajn jarojn da persista lernado kaj prepari sin al malfacila kaj responsa agado. Hodiaŭ, en la unua horo de lia nova laboro, okazis renkontiĝo kun la mondo, parenca al la Tero, kaj en lia animo aperis io nova. Kun maltrankvilo Mven Mas sentis, ke en li malfermiĝis iu abismo, super kiu li iradis dum ĉiuj jaroj de sia vivo, ne konjektante pri ĝia ekzisto. Tiel neelteneble forta estas soifo de nova renkontiĝo kun la planedo de la stelo Epsilono de la Tukano — kun tiu mondo, kvazaŭ aperinta laŭ imagoj de la plej bonaj fabeloj de la tera homaro. Li neniam forgesos la ruĝhaŭtan junulinon, ŝiajn etenditajn vokantajn manojn, la karesajn duonmalfermitajn lipojn!..

Kaj tio, ke la monstra distanco je ducent naŭdek lumjaroj, atingebla por neniuj rimedoj de la tera teĥniko, disigis lin de la mirakla mondo, ne malfortigis, sed nur fortigis la bruligantan revon.

En la animo de Mven Mas elkreskis io vivanta nun per si mem kaj ne obeanta al rego de la volo kaj de la trankvila racio. La afrikano estis vivinta preskaŭ ermite, enprofundiĝinte en laboron, ankoraŭ neniam amis kaj sentis nenion similan al la maltrankvilo kaj la senekzempla ĝojo, semita en lian animon per la hodiaŭa renkontiĝo tra grandegaj kampoj de spaco kaj tempo.

Ĉapitro 3

Kaptitaj de mallumo

Sur oranĝkoloraj fostetoj de indikiloj de anamezona brulaĵo nigraj dikaj montriloj staris ĉe nuloj. La kurso de la stelŝipo ankoraŭ ne deflankiĝis de la fera stelo, ĉar la rapido estis ankoraŭ granda kaj la ŝipo estis senĉese proksimiĝanta al la terura, nevidebla por homaj okuloj suno.

Erg Noor helpe de la astronavigaciisto, tremante pro streĉo kaj malforteco, eksidis al la komputilo. La planedaj motoroj, malkonektitaj disde la robota stiristo, eksilentis.

— Ingrid, kio estas fera stelo? — mallaŭte demandis Kej Ber, dum tuta tiu tempo senmove starinta malantaŭ la dorso de la astronomo.

— Nevidebla stelo de spektra klaso T, estingiĝinta, sed ankoraŭ ne malvarmiĝinta fine, aŭ ne revarmiĝinta. Ĝi lumas per longondaj osciloj de la termika parto de la spektro — per nigra por ni infraruĝa lumo, kaj iĝas videbla nur per elektronika konvertilo.[13] Strigo, vidanta termikajn infraruĝajn radiojn, povus ĝin rimarki.

— Kial do ĝi estas fera?

— Ĉiuj el ili, kiuj nun estas esploritaj, en la spektro kaj en la konsisto havas multe da fero. Tial, se stelo estas granda, do ĝia maso kaj gravito estas grandegaj. Mi timas, ke ni renkontis ĝuste tian…

— Kio do estos nun?

— Mi ne scias. Vi vidas mem — ni ne havas brulaĵon. Sed ni plu flugas rekte al la stelo. Necesas bremsi «Tantron» ĝis rapido je unu milono de la absoluta, ĉe kiu eblos sufiĉa angula deflankiĝo. Se ne sufiĉos eĉ la planeda brulaĵo, do la stelŝipo poiome alproksimiĝados al la stelo, kaj finfine falos. — Ingrid nervoze skuis la kapon, kaj Ber karese glatigis ŝian nudan manon, kies haŭto spasmis.

La ekspediciestro transiris al la regpanelo kaj koncentris la atenton sur la aparataron. Silentis ĉiuj, ne kuraĝante spiri, silentis ankaŭ ĵus vekiĝinta Niza Krit, instinkte kompreninte la tutan danĝeron de la stato. Brulaĵo povis sufiĉi nur por malakcelo de la ŝipo, sed kun perdo de rapido por la stelŝipo iĝis ĉiam pli malfacile elŝiriĝi sen motoroj el kroĉa gravito de la fera stelo. Se «Tantro» ne venus tiel proksime kaj Lin komprenus ĝustatempe… Tamen, ĉu estas konsolo en tiuj vanaj «se»?

Pasis ĉirkaŭ tri horoj, kaj Erg Noor finfine decidiĝis. «Tantro» ektremis pro potencaj puŝoj de la jonaj motoroj. La iro de la ŝipo estis malrapidiĝanta dum horo, dua, tria, kvara. Nerimarkeblaj movoj de la estro kaŭzadis egan malbonfarton de ĉiuj homoj. La terura bruna suno malaperis el la antaŭa ekrano, translokiĝis sur la duan. La nevideblaj ĉenoj de gravito plu tiriĝis al la ŝipo, speguliĝante en la aparatoj. Li trenis la fustojn al si — la motoroj haltis.

— Ni elŝiriĝis! — kun faciliĝo flustris Pel Lin. La estro malrapide movis rigardon al li:

— Ne! Restis nur malpermesita rezervo de brulaĵo por orbita rivoluo kaj alteriĝo.

— Kion do ni faru?

— Atendu! Mi iomete deflankigis la stelŝipon. Sed ni pasas tre proksime. Okazas lukto inter la gravito de la stelo kaj la malkreskanta rapido de «Tantro». Ĝi flugas nun kiel luna raketo. Se ni povos deŝiriĝi de la stelo, tiam ni iros al la Suno. Tamen, tempo de la vojaĝo ege kreskos. Post ĉirkaŭ tridek jaroj ni sendos vokan signalon, kaj ankoraŭ post ok jaroj venos helpo.

— Tridek ok jaroj! — apenaŭ aŭdeble flustris Ber al la orelo de Ingrid.

Ŝi akre tirskuis lin je la maniko kaj forturniĝis.

Erg Noor malstreĉiĝis en la fotelo kaj mallevis la manojn sur la genuojn. Silentis la homoj, mallaŭte kantis la aparatoj. Alia, malagorda kaj pro tio ŝajne minaca melodio enplektiĝis en la kanton de agordo de la navigaj aparatoj. Preskaŭ fizike sentebla voko de la fera stelo, reala forto de ĝia nigra maso, persekutanta la ŝipon, perdintan sian potencon.

La vangoj de Niza Krit brulis, la koro ofte batadis. Al la junulino iĝis neeltenebla tiu senaga atendado.

…Malrapide pasadis horoj. Unu post alia en la centra stirejo aperadis vekiĝintaj anoj de la ekspedicio. La nombro de silentantoj estis kreskanta, ĝis kolektiĝis ĉiuj dek kvar homoj.

La malakcelo de la ŝipo malkreskigis ĝian rapidon, kiu iĝis malpli granda, ol la liberiga rapido.[14] «Tantro» ne povis foriri de la fera stelo. La forgesintaj pri dormo kaj manĝo homoj ne forlasadis la stirejon dum multaj malgajaj horoj, dum kiuj la kurso de «Tantro» estis kurbiĝanta ĉiam pli kaj pli, ĝis la ŝipo ekkuris laŭ fatala orbita elipso. La sorto de «Tantro» iĝis klara al ĉiuj.

Subita krio tremerigis ĉiujn. Astronomo Pur Hiss eksaltis kaj eksvingis la manojn. Lia tordiĝinta vizaĝo iĝis nerekonebla, ne simila al vizaĝo de homo de la erao de la Ringo. Timo, kompato al si mem kaj deziro de venĝo forviŝis ĉiujn spurojn de penso for de la vizaĝo de la sciencisto.

— Li, kulpas li, — ekkriegis Pur Hiss, montrante al Pel Lin, — kreteno, ŝtipo, sencerba vermo!.. — La astronomo sufokiĝis, penante rememori delonge ne uzatajn insultajn vortojn de prauloj.

Staranta apude Niza kun abomeno deŝoviĝis. Erg Noor levis sin.

— Riproĉado de kamarado helpos al nenio. Pasis tempoj, kiam eraroj povis esti intencaj. Kaj en tiu ĉi okazo, — Noor neglekte turnis fustojn de la komputilo, — kiel vi vidas, probablo de eraro ĉi tie estas tridek procentoj. Se aldoni al tio neeviteblan deprimon de fino de deĵorado kaj ankoraŭ ŝokon pro ŝanceliĝado de la stelŝipo, mi ne dubas, ke vi, Pur Hiss, farus la saman eraron.

— Kaj ĉu vi? — kun malplia furiozo elkriis la astronomo.

— Mi — ne. Mi havis okazon vidi saman monstron en la tridek sesa stela… Mi kulpas — intencante memstare stiri la stelŝipon en la neesplorita regiono, mi ne antaŭvidis ĉion, limiĝinte per simpla instrukcio.

— Kiel vi povis scii, ke ili sen vi eniros en tiun regionon?! — ekkriis Niza.

— Mi devis tion scii, — firme respondis Erg Noor, rifuzante la amikan helpon de Niza, — paroli pri tio havas sencon nur sur la Tero…

— Sur la Tero! — ekkriegis Pur Hiss, kaj eĉ Pel Lin konsternite sulkigis la brovojn. — Vi parolas tion, kiam ĉio estas perdita kaj antaŭe estas nur pereo.

— Antaŭe estas ne pereo, sed granda lukto, — firme respondis Erg Noor, malleviĝante en la fotelon antaŭ la tablo. — Eksidu! Ni povas ne hasti, ĝis «Tantro» faros unu kaj duonon da rivoluo…

La ĉeestantoj senvorte obeis, kaj Niza interŝanĝis per rideto kun la biologo — per jubila rideto, malgraŭ tuta senespereco de la momento.

— La stelo, sendube, havas planedon, mi supozas — eĉ du, juĝante laŭ kurbeco de izogravoj.[15] La planedoj, kiel vi vidas, — la ekspediciestro rapide skizis diligentan skemon, — devas esti grandaj kaj, sekve, havi atmosferon. Ni dume ne bezonas alteriĝon — ni ankoraŭ havas sufiĉe da atoma solida oksigeno.[16]

Erg Noor eksilentis, koncentrante pensojn.

— Ni iĝos satelito de la planedo, rivoluante ĉirkaŭ ĝi laŭ orbito. Se la atmosfero de la planedo montriĝos taŭga kaj ni eluzos nian aeron, planeda brulaĵo sufiĉos por alteriĝi kaj por voki, — daŭrigis li. — Dum duonjaro ni kalkulos la direkton, sendos la rezultojn pri Zirda, vokos savan stelŝipon kaj liberigos la nian.

— Se liberigos… — kurbigis la vizaĝon Pur Hiss, retenante ekbrulintan ĝojon.

— Jes, se! — konsentis Erg Noor. — Sed tio estas klara celo. Necesas streĉi ĉiujn fortojn por ĝia atingo. Vi, Pur Hiss kaj Ingrid, faru observojn kaj kalkulojn de ampleksoj de la planedoj, Ber kaj Niza, laŭ maso de la planedoj, kalkulu la liberigan rapidon, kaj laŭ ĝi — la orbitan rapidon kaj la optimuman radiuson de orbito de la stelŝipo.

La esploristoj komencis prepariĝi, por ajna okazo, ankaŭ por alteriĝo. La biologo, la geologo kaj la kuracisto estis preparantaj por deĵeto esploran robotan stacion, la meĥanikistoj estis agordantaj alterigajn lokalizilojn kaj lumĵetilojn, muntante raketon-sputnikon por sendo de mesaĝo al la Tero.

Post la travivitaj teruro kaj malespero la laboro iris speciale vigle kaj estis interrompata nur dum ŝanceliĝado de la stelŝipo en kirloj de gravito. Sed «Tantro» jam tiel forte malgrandigis la rapidon, ke ĝiaj osciloj jam ne estis mortigaj por la homoj.

Pur Hiss kaj Ingrid determinis ekziston de du planedoj. Proksimiĝon al la ekstera oni devis rezigni — grandega, malvarma, ĉirkaŭkovrita de potenca, probable, venena atmosfero, ĝi minacis per pereo. Se oni elektu specon de morto, do, verŝajne, estus pli bone forbruli ĉe supraĵo de la fera stelo, ol droni en mallumo de amoniaka atmosfero, enpikinte la ŝipon en milkilometran tavolon de glacio. Samaj teruraj gigantaj planedoj estis ankaŭ en la suna sistemo: Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno.

«Tantro» estis senĉese alproksimiĝanta al la stelo. Post dek naŭ diurnoj klariĝis amplekso de la interna planedo — ĝi estis pli granda, ol la Tero. Situante en proksima distanco for de sia fera suno, la planedo kun freneza rapido kuris laŭ sia orbito — ĝia jaro apenaŭ estis pli longa ol du-tri teraj monatoj. La nevidebla T-stelo, probable, sufiĉe varmigadis ĝin per siaj nigraj radioj — ĉe ekzisto de atmosfero tie povus esti vivo. En tiu okazo alteriĝo iĝus speciale danĝera…

Fremda, evoluanta en kondiĉoj de aliaj planedoj, per aliaj evoluaj vojoj, vivo en ĝenerala por la kosmo formo de albuminaj korpoj estis ege malutila por loĝantoj de la Tero. Defendaj iloj de organismoj kontraŭ malutilaj restaĵoj, kontraŭ malsanigaj bakterioj, ellaboritaj dum milionoj da jaroj sur nia planedo, estis senhelpaj kontraŭ fremdaj formoj de vivo. En sama grado aliplaneda vivo estus en danĝero sur nia Tero.

La ĉefa agado de la animala vivo: mortigante — vori kaj vorante — mortigi, okaze de kontakto de animaloj de malsamaj mondoj estis manifestiĝanta kun aflikte malkaŝa krueleco. Nekredeblaj malsanoj, fulmaj epidemioj, monstre multobliĝantaj parazitoj, teruraj lezoj akompanis unuajn esplorojn de loĝataj, sed senhomaj planedoj. Kaj ankaŭ loĝataj de pensantaj homoj mondoj faris multegajn eksperimentojn kaj anticipajn preparojn, antaŭ ol establi rektan stelŝipan komunikadon. Nian Teron, malproksiman de la centraj, vivriĉaj, densaj regionoj de la Galaksio, ankoraŭ ne vizitis gastoj el planedoj de aliaj steloj, reprezentantoj de aliaj civilizoj. La Konsilio de Stelnavigado nur antaŭnelonge finis preparon al akcepto de amikoj el proksimaj steloj el la Serpentisto, la Cigno, la Granda Ursino kaj la Paradizeo.

Erg Noor, zorgoplena pri ebla renkontiĝo kun nekonata vivo, ordonis elpreni el malproksimaj tenejoj rimedojn de biologia defendo.

Finfine «Tantro» egaligis sian orbitan rapidon kun rapido de la interna planedo de la fera stelo kaj komencis rivolui ĉirkaŭ ĝi. Malklara, griz-bruna, kun rebrilo de la grandega sang-bruna stelo, la supraĵo de la planedo — pli ĝuste, ĝia atmosfero — estis videbla nur per elektronika konvertilo. Senescepte ĉiuj ekspedicianoj estis okupitaj ĉe aparatoj.

— Temperaturo de supraj tavoloj sur prilumita flanko: tricent dudek kelvinoj!

— Rotacio: proksimume dudek diurnoj!

— La lokaliziloj indikas ekziston de akvo kaj sekaĵo.

— Diko de la atmosfero: mil sepcent kilometroj.

— La precizigita maso estas kvardek tri kaj du dekonoj de la tera.

Mesaĝoj venadis seninterrompe, kaj karaktero de la planedo iĝadis ĉiam pli klara.

Erg Noor estis kuniganta la ricevatajn datumojn, kolektante materialon por kalkulado de la orbita reĝimo. Kvardek tri kaj du dekonoj de la tera maso — la planedo estis granda. Ĝia gravitforto alpremos la ŝipon al la grundo. En senhelpajn insektojn sur gluo transformiĝos la homoj…

La ekspediciestro rememoris terurajn rakontojn — duonlegendojn, duonveraĵojn — pri malnovaj stelŝipoj, pro diversaj kaŭzoj trafintaj sur grandegajn planedojn. Tiam ŝipoj kun malgrandaj rapidoj, kun malforta brulaĵo ofte pereadis. Muĝo de motoroj kaj konvulsia tremo de ŝipo, kiu, ne kapabla elŝiriĝi, kvazaŭ algluiĝis al supraĵo de planedo. La stelŝipo restis nedamaĝita, sed krakadis rompiĝantaj ostoj de homoj — nepriskribebla teruro, sendita en fragmentaj krioj de lastaj adiaŭaj mesaĝoj…

Al la ŝipanaro de «Tantro» ne minacis tia sorto, dum ili rivoluos ĉirkaŭ la planedo. Sed se necesos alteriĝi sur ĝian supraĵon, do tiam nur tre fortaj homoj povos treni sian pezon en tiu ilia estonta restadejo. La restadejo, destinita al ili por jardekoj da vivo… Ĉu povos ili plu vivi en tiaj kondiĉoj? Sub ŝarĝo de premanta pezo, en eterna mallumo de la infraruĝa nigra suno, en densa atmosfero? Sed ĉiel ajn — tio estas ne pereo, tio estas espero al saviĝo, kaj elekto ne ekzistas!

«Tantro» estis ĉirkaŭskribanta sian orbiton proksime al la limo de la atmosfero. La anoj de la ekspedicio ne povis preterlasi la okazon por esploro de la antaŭe nekonita planedo, situanta relative nemalproksime de la Tero. La prilumita — pli ĝuste, privarmita — flanko de la planedo diferencis de la ombra ne nur per multe pli alta temperaturo, sed ankaŭ per grandegaj amasiĝoj de elektro, kiuj malhelpadis eĉ al potencaj lokaliziloj, kies indikoj estis distordataj nerekoneble. Erg Noor decidis fari esploron de la planedo helpe de bombaj stacioj. Oni deĵetis fizikan stacion,[17] kaj la aŭtomato raportis pri mirinda ĉeesto de libera oksigeno en la neon-nitrogena atmosfero, pri ĉeesto de akvaj vaporoj kaj pri temperaturo plus dek du celsiaj gradoj. Tiuj kondiĉoj estis, ĝenerale, similaj al la teraj. Nur la premo de la dika atmosfero superis la normalan atmosferan premon de la Tero je unu kaj kvar dekonoj, kaj la gravitforto pli ol du-kaj-duon-oble superis la teran.

— Ĉi tie eblas vivi! — malforte ridetis la biologo, transdonante al la estro la mesaĝon de la stacio.

— Se ni povas vivi sur tia malhela kaj peza planedo, do, verŝajne, ĉi tie jam iu vivas — malgranda kaj malutila!

Al la dekkvina rivoluo de la stelŝipo oni preparis bomban stacion kun potenca televida sendilo. Tamen la dua fizika stacio, ĵetita en la ombron, kiam la planedo turniĝis je cent dudek gradoj, malaperis, ne sendinte signalojn.

— Trafis en oceanon, — mordinte la lipon pro domaĝo, konstatis geologino Bina Led.

— Necesos palpi per la ĉefa lokalizilo, antaŭ ol deĵeti televidan roboton! Ni havas nur du da ili!

«Tantro», eligante faskon de direktitaj elektromagnetaj radioj, estis rivoluanta super la planedo, palpante malklarajn pro distordoj konturojn de kontinentoj kaj maroj. Desegniĝis formoj de grandega ebenaĵo, elŝoviĝinta en oceanon aŭ disiganta du oceanojn preskaŭ sur la ekvatoro de la planedo. La stelŝipo zigzagis per la radio, kovrante strion larĝan je ducent kilometroj. Subite la ekrano de la lokalizilo ekbrilis per hela punkto. Fajfo, vipinta la streĉitajn nervojn, konfirmis, ke tio ne estas halucino.

— Metalo! — ekkriis la geologino. — Malfermita mino.

Erg Noor balancis la kapon.

— Malgraŭ momenteco de la lumbrilo, mi sukcesis rimarki difinitecon de ĝiaj konturoj. Tio estas aŭ granda peco de metalo — meteorŝtono, aŭ…

— Ŝipo! — samtempe emiksiĝis Niza kaj la biologo.

— Fantazio! — kontestis Pur Hiss.

— Eble, realo, — replikis Erg Noor.

— Tutegale la disputo estas senutila, — ne cedis Pur Hiss. — Per nenio eblas kontroli. Ja ni ne alteriĝos.

— Ni kontrolos post tri horoj, kiam venos ree al tiu ebenaĵo. Atentu — metala aĵo troviĝas sur la ebenaĵo, kiun ankaŭ mi elektus por alteriĝo… Ni deĵetos la televidan stacion ĝuste tien. Agordu radion de la lokalizilo al ses-sekunda anticipo!

La plano de la ekspediciestro sukcesis, kaj «Tantro» duan fojon foriris por duhora ĉirkaŭflugo de la malhela planedo. Nun ĉe aliro al la kontinenta ebenaĵo la ŝipon renkontis raporto de la televida roboto. La homoj alkroĉiĝis al la ekbrilinta ekrano. Klakis, ŝaltiĝinte, kaj nerimarkeble ekĵetiĝis la vida radio, simile al homa okulo desegninta konturojn de objektoj tie, malproksime malsupre, en la milkilometra malhela abismo. Kej Ber klare imagis, kiel turniĝas simila al lumturo kapeto de la stacio, elŝoviĝinta el la malmola karapaco. En la zono, prilumita de radio de la aŭtomato, kuris laŭ la ekrano tuj fotataj malaltaj deklivoj, montetoj, nigraj sinuoj de akvospuroj. Subite tra la ekrano fulmis vizio de brilanta fiŝsimila konturo, kaj ree dissterniĝis deĵetita per la radio mallumo kun elŝiritaj el ĝi ŝtupegoj de la altebenaĵo.

— Stelŝipo! — elspiris samtempe kelkaj buŝoj. Kun malkaŝa triumfo Niza rigardis al Pur Hiss. La ekrano estingiĝis, «Tantro» ree malproksimiĝis for de la televida sendilo, sed biologo Eon Tal jam fiksis rubandon de elektronika fotaĵo. Per la fingroj, tremantaj pro malpacienco, li ŝovis la rubandon en projekciilon de duonsfera ekrano.[18] La internaj vandoj de la malplena duonsfero spegulis la pligrandigitan bildon.

Konataj cigarsimilaj konturoj de pruo, ŝvela poŭpo, alta kresto de ekvilibra ricevilo… Kiel ajn malprobabla estis tiu spektaĵo, kiel ajn nepensebla, nekredebla estis renkontiĝo sur la planedo de mallumo — tio efektive estis tera stelŝipo! Ĝi staris horizontale, en la pozicio de normala alteriĝo, apogita per potencaj piedoj, sendifekta, kvazaŭ ĵus malleviĝis sur la planedon de la fera stelo.

«Tantro», ĉirkaŭskribante siajn rondojn, tre rapidajn pro proksimeco al la planedo, sendadis signalojn, kiuj restis sen respondo. Pasis kelkaj horoj. En la centra stirejo denove kolektiĝis ĉiuj dek kvar homoj de la ekspedicio. Tiam Erg Noor, sidinta en profunda meditado, ekstaris.

— Mi proponas alterigi «Tantron». Eble, niaj fratoj bezonas helpon; eble, ilia ŝipo estas damaĝita kaj ne povas iri al la Tero. Tiam ni prenos ilin, prenos anamezonon kaj saviĝos mem. Alterigi savan raketon ne havas sencon. Ĝi nenion povos fari por provizi nin per brulaĵo, kaj malŝparos tiom da energio, ke ni ne havos, per kio sendi signalon al la Tero.

— Kaj se ili mem trafis ĉi tien pro manko de anamezono? — singarde demandis Pel Lin.

— Tiam ĉe ili devis resti jonaj planedaj ŝargoj — ili ne povis eluzi ĉiujn plene. Vidu, la stelŝipo sidas ĝuste — do, ili alteriĝis per planedaj motoroj. Ni prenos jonan brulaĵon, ekflugos ree kaj, leviĝinte sur orbiton, atendos kaj vokos helpon de la Tero. Okaze de sukceso pasos nur ok jaroj. Kaj se ni sukcesos akiri anamezonon — tiam ni venkis.

— Eble, ilia planeda brulaĵo estas ne jonaj ŝargoj, sed fotonaj? — ekdubis iu el inĝenieroj.

— Ni povas uzi ĝin en la ĉefaj motoroj, se remetos el la akcesoraj la kalikajn reflektilojn.

— Restas risko de alteriĝo sur pezan planedon kaj risko de estado sur ĝi, — grumblis Pur Hiss. — Estas terure pensi pri tiu mondo de obskuro!

— Risko, certe, restas, sed ĝi ekzistas en la bazo mem de nia stato, kaj ni apenaŭ pligrandigas ĝin. Kaj la planedo, sur kiun alteriĝos nia stelŝipo, estas ne tiom malbona. Ni nur konservu la ŝipon!

Erg Noor ĵetis rigardon al ciferplato de egaligilo de rapidoj kaj rapide aliris la regpanelon. Dum minuto la ekspediciestro staris antaŭ la regaj stangetoj kaj vernieroj. La fingroj de liaj grandaj manoj moviĝetis, kvazaŭ farante akordojn sur muzikilo, la dorso ĝibiĝis kaj la vizaĝo ŝtoniĝis.

Niza Krit aliris la estron, kuraĝe prenis lian dekstran manon kaj almetis per la manplato al sia glata vango, varmega pro emocio. Erg Noor danke balancis la kapon, karesis la pufajn harojn de la junulino kaj rektigis sin.

— Ni iras en la malsuprajn tavolojn de la atmosfero kaj alteriĝas! — laŭte diris li, ŝaltante signalon.

Hurlo trais la ŝipon, kaj la homoj haste diskuris al siaj lokoj, ŝlosinte sin en hidraŭlikaj naĝantaj seĝoj.

Erg Noor mallevis sin en molajn brakumojn de la alteriga seĝo, leviĝinta el luko antaŭ la regpanelo. Ektondris frapoj de la planedaj motoroj, kaj la stelŝipo kun muĝo ĵetiĝis malsupren, renkonten al rokoj kaj oceanoj de la nekonata planedo. Lokaliziloj kaj infraruĝaj reflektiloj estis palpantaj la praan obskuron malsupre, sur la skalo de alto ruĝaj lumoj brilis ĉe la difinita nombro — dek kvin mil metroj. Montoj, pli altaj ol dek kilometroj, ne estis atendindaj sur la planedo, kie akvo kaj varmo de la nigra suno laboris por glatigi la supraĵon, same, kiel sur la Tero.

Jam post la unua ĉirkaŭflugo oni trovis sur la plej granda parto de la planedo anstataŭ montojn nur negrandajn altaĵojn, iomete pli grandajn, ol sur Marso. Evidente, agado de internaj fortoj, kreantaj montajn leviĝojn, preskaŭ tute ĉesis aŭ provizore haltis.

Erg Noor movis limigilon de alto de flugo al du mil metroj kaj ŝaltis potencajn lumĵetilojn. Sub la stelŝipo etendiĝis grandega oceano — vera maro de teruro. Seninterrompe nigraj ondoj leviĝadis kaj faladis super nekonataj profundaĵoj.

La biologo, viŝante ŝviton, aperintan pro streĉoj, penis kapti reflektitan de la ondoj lumbrilon en aparaton, determinantan eĉ etegajn oscilojn de reflekta kapablo — albedo, por determini salecon aŭ entenon de mineraloj de tiu ĉi obskura maro.

La brilantan nigron de la akvo anstataŭis senbrila nigro — komenciĝis sekaĵo. Krucigitaj radioj de la lumĵetiloj estis malfermantaj mallarĝan vojon inter muroj de mallumo. Sur ĝi riveliĝadis neatenditaj koloroj — jen flavaj makuloj de sablo, jen griz-verda supraĵo de rokaj nekrutaj vicoj.

«Tantro», obeanta al la lerta mano, ekflugis super la kontinento.

Finfine Erg Noor trovis tiun ebenaĵon. Pro negranda alto ĝin ne eblis nomi altebenaĵo. Sed estis evidente, ke eblaj tajdoj kaj tempestoj de la malhela maro ne povas atingi tiun ebenaĵon, leviĝintan super malaltaj sekaĵoj je alto ĉirkaŭ cent metroj.

La antaŭa lokalizilo de la maldekstra flanko fajfis. «Tantro» celis la lumĵetilojn. Nun tute klare iĝis videbla stelŝipo de unua klaso. Kovraĵo de ĝia pruo el kristale rekonstruita anizotropa iridio brilis en radioj de la lumĵetiloj kiel nova. Apud la ŝipo ne estis videblaj provizoraj konstruaĵoj, brilis neniaj lumoj — malhela kaj senviva staris la stelŝipo, neniel reagante al proksimiĝo de la frato. Radioj de la lumĵetiloj ekkuris pluen, brileris, reflektiĝinte, kiel de blua spegulo, de kolosa disko kun spiralaj elstaraĵoj. La disko staris oblikve, sur la eĝo, parte enprofundigita en la nigran grundon. Por momento al la observantoj ŝajnis, ke malantaŭ la disko elstaras iaj rokoj, kaj poste densiĝas nigra mallumo. Tie, verŝajne, estis deklivo aŭ malleviĝo ien sur malaltaĵon…

Surdiga hurlo de «Tantro» tremigis ĝian korpon. Erg Noor deziris alteriĝi pli proksime al la trovita stelŝipo kaj avertis homojn, kiuj povis troviĝi en la mortiga zono, kun radiuso ĉirkaŭ mil metroj de la loko de alteriĝo. Aŭdebla eĉ interne de la ŝipo, traruliĝis monstra tondro de la planedaj motoroj, en la ekranoj aperis nubo de ardigitaj eroj de la grundo. La planko komencis krute leviĝi supren kaj fali malantaŭen. Sensone kaj glate hidraŭlikaj ĉarniroj turnis la seĝojn perpendikulare al la vandoj, iĝintaj vertikalaj.

Gigantaj artikaj apogiloj desaltis de la ŝipkorpo kaj, dismetiĝinte, prenis sur sin la unuan tuŝon al la grundo de la fremda mondo. Puŝo, frapo, puŝo — «Tantro» ŝanceliĝis per la prua parto kaj rigidiĝis samtempe kun plena halto de la motoroj. Erg Noor levis la manon al la regpanelo, kiu iĝis super la kapo, turnis la stangeton de malŝalto de la apogiloj. Malrapide, per mallongaj puŝoj la stelŝipo komencis malleviĝi per la pruo, ĝis ricevis la antaŭan horizontalan pozicion. La alteriĝo finiĝis. Kiel ĉiam, ĝi donis tiom fortan skuon al homa organismo, ke la astronaŭtoj devis dum ioma tempo rekonsciiĝi, duonkuŝante en siaj seĝoj.

Terura pezo ekpremis ĉiun. Kiel post grava malsano, la homoj apenaŭ povis leviĝi. Tamen la malpacienca biologo sukcesis preni provaĵon de aero.

— Taŭgas por spirado, — sciigis li. — Mi tuj faros mikroskopan esploron!

— Ne necesas, — respondis Erg Noor, malbutonumante kovrilon de la alteriga seĝo. — Sen skafandroj ne eblas forlasi la ŝipon. Ĉi tie povas esti tre danĝeraj sporoj kaj virusoj.

En kluza kamero ĉe la elirejo estis anticipe preparitaj biologiaj skafandroj kaj «saltantaj skeletoj» — ŝtalaj, kovritaj per ledo skeletoj kun elektromotoroj, risortoj kaj amortiziloj por individua moviĝo ĉe granda gravito, kiujn oni surmetadis super skafandroj.

Ĉiuj malpaciencis eksenti sub la piedoj grundon, eĉ fremdan, post ses jaroj da vagado en interstelaj abismoj. Kej Ber, Pur Hiss, Ingrid, kuracistino Luma kaj du meĥanikistoj-inĝenieroj devis resti en la stelŝipo, por deĵori ĉe radistacio, lumĵetiloj kaj aparatoj. Niza staris flanke kun helmo en la manoj.

— De kie la nedecidemo, Niza? — vokis Niza-n la estro, kontrolanta sian radistacion en la pinto de la helmo. — Ni iru al la stelŝipo!

— Mi… — La junulino konfuziĝis. — Al mi ŝajnas, ĝi estas mortinta, staras ĉi tie jam delonge. Ankoraŭ unu katastrofo, ankoraŭ unu viktimo de la senkompata kosmo — mi komprenas, tio estas neevitebla, sed ĉiam malfacila… speciale post Zirda, post «Algrab»…

— Eble, morto de tiu stelŝipo donos al ni vivon, — respondis Pur Hiss, turnante panoraman mallongfokusan teleskopon al la ŝipo, plu restanta neprilumita.

Ok vojaĝantoj eliris en la transiran kameron kaj haltis en atendo.

— Ŝaltu aeron! — komandis Erg Noor al la restintoj sur la ŝipo, kiujn jam debaris la nepenetrebla muro.

Nur post kiam aerpremo en la kamero atingis kvin atmosferojn, hidraŭlikaj krikoj elpremis la dense algluiĝintan pordon. Premo de aero preskaŭ elĵetis la homojn el la kamero, permesante al nenio malutila el la fremda mondo penetri internen de la peco de la Tero. La pordo rapidege fermiĝis. Radio de lumĵetilo sternis helan vojon, laŭ kiu la esploristoj eklamis sur siaj risortaj kruroj, apenaŭ trenante siajn pezajn korpojn. En la fino de la luma vojo altis la grandega ŝipo. Kilometro kaj duono ŝajnis nekredeble longa kaj pro malpacienco kaj pro kruela skuado de mallertaj saltoj laŭ la malglata, prisemita per ŝtonetoj grundo, tre varmigita de la nigra suno.

Tra la dika atmosfero, riĉa je humido, la steloj videblis kiel palaj, malklaraj makuloj. Anstataŭ lukse brilanta kosmo la ĉielo de la planedo montris nur aludojn al stelfiguroj. Iliaj ruĝetaj malhelaj lanternetoj ne povis lukti kontraŭ mallumo sur la grundo de la planedo.

En ĉirkaŭanta profundega mallumo la ŝipo kontrastis speciale reliefe. Dika tavolo de borazon-zirkonia lako iuloke forfrotiĝis sur la ŝelo. Verŝajne, la stelŝipo longe vagis en la kosmo.

Eon Tal eligis ekkrion, reeĥintan en ĉiuj telefonoj. Li almontris per la mano al malfermita pordo, oscedanta kiel nigra makulo, kaj al mallevita malsupren malgranda lifto. Sur la grundo apud la lifto kaj sub la ŝipo elstaris, sendube, kreskaĵoj. Dikaj tigoj levis sur preskaŭ metran alton nigrajn, parabolajn kalikojn, dentigitajn ĉe rando, kiel dentoradoj, — ĉu foliojn, ĉu florojn. La aro da nigraj senmovaj dentoradoj aspektis malbonaŭgure. Ankoraŭ pli multe timigis la muta oscedo de la pordo. La netuŝitaj kreskaĵoj kaj la malfermita pordo — sekve, jam delonge homoj ne uzas tiun vojon, ne gardas sian malgrandan teran mondeton kontraŭ la fremda.

Erg Noor, Eon kaj Niza eniris en la lifton. La estro turnis startan stangon. Kun facila knaro la meĥanismo ekfunkciis kaj obeeme levis la tri esploristojn en larĝe malfermitan transiran kameron. Poste leviĝis ankaŭ la ceteraj. Erg Noor sendis al «Tantro» peton estingi la lumĵetilon. Momente la grupeto de homoj perdiĝis en abismo de mallumo. La mondo de la fera suno alŝoviĝis proksimege, kvazaŭ dezirante solvi en si la malfortan neston de tera vivo, alpremiĝintan al la grundo de la grandega malhela planedo.

Oni lumigis lanternetojn, turniĝantajn sur pintoj de la helmoj. La pordo el la transira kamero internen de la ŝipo estis fermita, sed ne ŝlosita kaj facile cedis. La esploristoj eniris en la mezan koridoron, libere orientiĝante en mallumo de pasejoj. La konstruo de la stelŝipo diferencis disde «Tantro» nur en negravaj detaloj.

— La ŝipo estas konstruita antaŭ kelkdek jaroj, — diris Erg Noor, alproksimiĝante al Niza.

La junulino retrorigardis. Tra silikolo[19] de la helmo la duone prilumita vizaĝo de la estro ŝajnis mistera.

— Jen neebla penso, — daŭrigis Erg Noor, — ĉu tio estas…

— «Velo»! — ekkriis Niza, forgesinte pri la mikrofono, kaj ekvidis, ke ĉiuj turniĝis al ŝi.

La skolta grupo penetris en la ĉefan ejon de la ŝipo — la bibliotekon-laboratorion kaj poste pli proksimen al la pruo, en la centran stirejon. Lamante en sia skeleto, ŝanceliĝante kaj frapiĝante je muroj, la ekspediciestro atingis la ĉefan energidistribuan panelon. La prilumo de la stelŝipo estis ŝaltita, sed la kurento malestis. En mallumo de la ejoj plu lumis nur fosforeskantaj montriloj kaj signoj. Erg Noor trovis porakcidentan klemon, kaj tiam, por ĉies miro, ekbrilis malhela, ŝajninta blindiga lumo. Verŝajne, ĝi ekbrilis ankaŭ ĉe la lifto, ĉar en la telefonoj de la helmoj eksonis voĉo de Pur Hiss, demandinta pri stato de la esploro. Al li respondis Bina, la geologino. La estro rigidiĝis sur sojlo de la centra stirejo. Sekvinte lian rigardon, Niza ekvidis supre, inter antaŭaj ekranoj, duoblan skribaĵon — en la tera lingvo kaj per la kodo de la Granda Ringo — «Velo». Malsupre sub streko estis la galaksia kodo de la Tero kaj la koordinatoj de la suna sistemo.

La malaperinta antaŭ okdek jaroj stelŝipo troviĝis en la antaŭe nekonata sistemo de nigra suno, kiun oni tiel longe opiniis nur malhela nubo.

Pririgardo de ejoj de la stelŝipo ne helpis kompreni, kien malaperis la homoj. Oksigenaj rezervoj ne estis elĉerpitaj, rezervoj de akvo kaj nutraĵo povis sufiĉi ankoraŭ por kelkaj jaroj, sed nenie estis spuroj, nek restaĵoj de la ŝipanaro de «Velo».

Strangaj malhelaj likvospuroj videblis ie en koridoroj, en la centra stirejo kaj en la biblioteko. Sur la planko en la biblioteko same estis makulo — ĝi ŝvelis per plurtavola filmo, kvazaŭ ĉi tie sekiĝus io verŝita. En la poŭpa maŝinejo antaŭ malfermita pordo de malantaŭa vando pendis ŝiritaj kabloj, kaj masivaj apogiloj de malvarmigiloj el fosfora bronzo estis forte fleksitaj. Ĉar cetere la ŝipo estis tute nedamaĝita, do tiuj damaĝoj, postulantaj potencan baton, restis nekomprenitaj. La esploristoj penegis, sed ne trovis ion, kio povus klarigi malaperon kaj senduban pereon de la ŝipanaro de «Velo».

Krome venis alia, gravega malkovro — rezervoj de anamezono kaj de planedaj jonaj ŝargoj, konserviĝintaj sur la ŝipo, garantiis starton de «Tantro» de sur la peza planedo kaj vojon al la Tero.

Tuj sendita al «Tantro» mesaĝo forigis la konscion de kondamniteco, regintan la homojn post la kapto de ilia ŝipo fare de la fera stelo. Malaperis neceso de longa laboro por sendo de mesaĝo al la Tero. Anstataŭe iĝis necesa grandega laboro pri transŝarĝo de konteneroj kun anamezono. La malfacila per si mem tasko ĉi tie, sur la planedo kun preskaŭ triobla tera gravito, transformiĝis en aferon, postulantan grandan inĝenieran inventemon. Sed homoj de la epoko de la Ringo ne timis malfacilajn mensajn taskojn, sed ĝojis pri ili.

La biologo elprenis el magnetofono en la centra stirejo nefinitan bobenon de fluga taglibro. Erg Noor kun la geologino malfermis hermetike ŝlositan ĉefan gardoŝrankon, konservintan rezultojn de la ekspedicio de «Velo». La homoj ektrenis sur si grandan pezon — multajn volvaĵojn de foton-magnetaj filmoj, taglibrojn, astronomiajn observaĵojn kaj kalkulojn. Mem estante esploristoj, la ekspedicianoj ne povis eĉ por mallonga tempo lasi tiom valoregan trovaĵon.

Apenaŭ vivaj pro laco, la skoltoj renkontiĝis en la biblioteko de «Tantro» kun la kamaradoj, ardaj pro malpacienco. Ĉi tie, en la kutima medio, ĉe oportuna tablo sub hela lumo, la tomba mallumo de ĉirkaŭanta obskuro kaj la senviva, forlasita stelŝipo iĝis vizio de nokta koŝmaro. Nur ĉiun premis eĉ por sekundo ne ĉesanta gravito de la terura planedo, kaj ĉe ĉiu movo jen unu, jen alia esploristo sulkiĝadis pro doloro. Sen granda praktiko estis tre malfacile kunordigi propran korpon kun moviĝoj de stangoj de ŝtala «skeleto». Pro tio paŝadon akompanis puŝoj kaj kruela skuado. Eĉ post mallonga vojo la homoj revenis kiel forte batitaj. Geologino Bina Led, probable, ricevis facilan cerboskuon, sed ankaŭ ŝi, peze alpremiĝinte al la tablo kaj kunpremante la tempiojn, rifuzis foriri, ne aŭdinte la lastan bobenon de la ŝipa taglibro. Niza atendis de tiu registraĵo, dum okdek jaroj konservita en la mortinta ŝipo sur la terura planedo, ion nekredeblan. Ŝi imagis raŭkajn vokojn pri helpo, kriojn de sufero, tragikajn adiaŭajn vortojn. La junulino tremeris, kiam el la aparato aŭdiĝis laŭta kaj malvarma voĉo. Eĉ Erg Noor, la granda konanto de ĉio, kio koncernis interstelajn flugojn, konis neniun el la ŝipanaro de «Velo». Kompletigita ekskluzive per junularo, tiu ĉi stelŝipo komencis sian senfine kuraĝan vojaĝon al Vego, ne transdoninte al la Konsilio de Stelnavigado ordinaran filmon pri homoj de la ŝipo.

La nekonata voĉo eksponis eventojn, okazintajn je sep monatoj post la sendo de la lasta mesaĝo al la Tero. Je kvaronjarcento antaŭ tio, dum trairo de zono de kosma glacio ĉe rando de la sistemo de Vego, «Velo» estis damaĝita. La truon en la poŭpa parto oni sukcesis ripari, sed ĝi rompis precizegan agordon de la defenda kampo de la motoroj. Post lukto, daŭrinta dudek jarojn, la motorojn oni devis haltigi. Ankoraŭ dum kvin jaroj «Velo» flugis inercie, ĝis deflankiĝis pro natura malprecizeco de la kurso. Tiam estis sendita la unua mesaĝo. La stelŝipo estis sendonta la duan mesaĝon, kiam trafis en la sistemon de la fera stelo. Poste okazis same, kiel al «Tantro», nur kun tiu diferenco, ke la ŝipo sen ĉefaj motoroj, foje malakceliĝinte, tute ne povis forflugi. Ĝi ne povis iĝi satelito de la planedo, ĉar la akcelaj planedaj motoroj, kiuj troviĝis en la poŭpo, malfunkciis same, kiel la anamezonaj. «Velo» bonorde alteriĝis sur la malaltan plataĵon apud maro. La ŝipanaro ekis plenumi tri starintajn antaŭ ili taskojn: peni ripari la motorojn, sendi vokon al la Tero kaj esplori la nekonatan planedon. Oni ankoraŭ ne sukcesis munti raketan tureton, kiam homoj komencis nekompreneble malaperadi. Senditoj por serĉo same ne revenis. La esploradon de la planedo oni ĉesigis, forlasadis la ŝipon por konstruado de la tureto nur ĉiuj kune kaj longe sidadis en la hermetike ŝlosita ŝipo en paŭzoj de la laboro, nekredeble senfortiga pro la gravito. Hastante sendi la raketon, ili eĉ ne entreprenis esploron de la fremda stelŝipo proksime de «Velo», kiu, probable, troviĝis ĉi tie jam delonge.

«Tiu disko!» — glitis en la kapo de Niza. Ŝi renkontis la okulojn de la estro, kaj tiu, kompreninta ŝiajn pensojn, kapjesis. El la dek kvar anoj de «Velo» restis ok vivaj. Poste en la taglibro sekvis proksimume tritaga paŭzo, post kiu la mesaĝon registris alta juna virina voĉo:

«Hodiaŭ, la dekduan de la sepa monato de la tricent dudek tria jaro de la Ringo, ni, ĉiuj restantoj, finis preparon de la raketo-sendilo. Morgaŭ je la sama tempo…»

Kej Ber instinkte rigardis al horaj gradoj laŭlonge de la transvolviĝanta rubando — la kvina horo laŭ tempo de «Velo» kaj kiu scias kioma laŭ tiu ĉi planedo…

«Ni sendos fidinde kalkulitan… — La voĉo interrompiĝis, poste reaperis, pli mallaŭta kaj malforta, kvazaŭ la parolintino forturniĝis de la sonricevilo. — Mi ŝaltas! Ankoraŭ!…»

La aparato eksilentis, sed la rubando plu estis transvolviĝanta. La aŭskultantoj interŝanĝis maltrankvilajn rigardojn.

— Io okazis! — komencis Ingrid Ditra.

El la magnetofono ekflugis hastaj, sufokitaj vortoj: «Saviĝis du… Laik ne ĝissaltis… la lifto… la pordon ne sukcesis fermi, nur la duan! Meĥanikisto Saĥ Kton ekrampis al la motoroj… ni batu per la planedaj… ili, krom furiozo kaj teruro, estas nenio! Jes, nenio…»

La rubando dum kelka tempo turniĝis sensone, poste la sama voĉo ekparolis denove:

«Ŝajne, Kton ne sukcesis. Mi estas sola, sed mi elpensis. Antaŭ ol mi komencos, — la voĉo firmiĝis kaj eksonis kun konvinka forto: — Fratoj, se vi trovos “Velon”, mi avertas, neniam forlasu la ŝipon».

La parolintino laŭte suspiris kaj diris nelaŭte, kvazaŭ al si mem:

«Necesas ekscii pri Kton. Mi revenos, klarigos pli detale…»

Klako — kaj la rubando plu transvolviĝadis ankoraŭ dum ĉirkaŭ dudek minutoj ĝis fino de la bobeno. Sed vane atendis la atentaj oreloj — la nekonatulino nenion klarigis, samkiel, verŝajne, ankaŭ ne revenis.

Erg Noor malŝaltis la aparaton kaj turniĝis al siaj kamaradoj:

— Niaj pereintaj gefratoj savas nin! Ĉu ne sentas vi manojn de la forta homaro de la Tero! Sur la ŝipo troviĝis anamezono. Nun ni ricevis averton pri morta danĝero, insidanta nin ĉi tie! Mi ne scias, kio estas tio, sed probable tio estas fremda vivo. Se tio estus kosmaj fortoj, ili ne nur mortigus la homojn, sed damaĝus ankaŭ la ŝipon. Ricevinte tian helpon, al ni nun estus hontinde ne saviĝi kaj ne alporti al la Tero malkovrojn de «Velo» kaj la niajn. Grandaj penoj de la pereintoj, ilia duonjarcenta lukto kun la kosmo ne malaperu vane.

— Kiel do vi pensas provizi la brulaĵon, ne elirante el la ŝipo? — demandis Kej Ber.

— Kial ne elirante el la ŝipo? Vi scias, ke tio ne eblas, kaj ni devos eliradi kaj labori ekstere. Sed ni estas avertitaj kaj uzos defendajn rimedojn…

— Mi divenas, — diris biologo Eon Tal, — baraĵon ĉirkaŭ la loko de laboro.

— Ne nur, sed ankaŭ ĉirkaŭ la tuta vojo inter la ŝipoj! — aldonis Pur Hiss.

— Certe! Ĉar ni ne scias, kio nin insidas, do la baraĵon ni faros duobla — per radiado kaj per kurento. Ni etendos dratojn, laŭ la tuta vojo kreos luman koridoron. Malantaŭ «Velo» staras la neuzita raketo — en ĝi sufiĉos energio por tuta tempo de laboro.

La kapo de Bina Led kun frapo falis sur la tablon. La kuracisto kaj la dua astronomo alŝoviĝis, venkante la graviton, al la senkonscia kamaradino.

— Estas nenio serioza! — deklaris Luma Lasvi. — La cerboskuo kaj trostreĉiĝo. Helpu al mi treni Bina-n al la lito.

Eĉ tiu simpla afero povus forpreni tro multan tempon, se meĥanikisto Taron ne elpensus adapti aŭtomatan robotan ĉareton. Helpe de ĝi ĉiujn ok skoltojn oni disveturigis al la litoj — necesis ripozi, alie trostreĉiĝo de neadaptita al la novaj kondiĉoj organismo iĝos malsano. En la malfacila momento de la ekspedicio ĉiu homo iĝis neanstataŭigebla.

Baldaŭ du aŭtomataj ĉaretoj por universalaj transportoj kaj vojaj laboroj, kunkroĉitaj pare, komencis glatigi la vojon inter la stelŝipoj. Potencaj kabloj trairis laŭ ambaŭ flankoj de la planita vojo. Apud ambaŭ stelŝipoj oni instalis observajn turetojn kun dikaj kloŝoj el siliciboro.[20] En ili sidis observantoj, sendantaj de tempo al tempo laŭ la vojo faskojn de mortigaj radioj el pulsaj kameroj. Dum tuta labortempo eĉ por sekundo ne estingiĝis lumo de fortaj lumĵetiloj. En la kareno de «Velo» oni malfermis la ĉefan lukon, malmuntis vandojn kaj preparis por mallevo sur ĉaretojn kvar kontenerojn kun anamezono kaj tridek cilindrojn kun jonaj ŝargoj. Ilia ŝarĝado sur «Tantron» estis multe pli komplika tasko. La stelŝipon ne eblis malfermi, kiel la senvivan «Velon», kaj per tio enlasi en ĝin ĉiujn sendube mortigajn kreaĵojn de la fremda vivo. Tial la lukon oni nur preparis kaj, malferminte internajn vandojn, transportis el «Velo» rezervajn ujojn kun likva aero. Laŭ la plano ekde la momento de malfermo de la luko kaj ĝis la fino de ŝarĝado de la konteneroj la akceptan ŝakton endis senĉese priblovi per forta fluo de kunpremita aero. Krome, la ŝipkorpo estis kovrata per kaskada radiado.

La homoj poiomete trejniĝis labori en la ŝtalaj «skeletoj», iom kutimiĝis al la preskaŭ triobla gravito. Malfortiĝis netolereblaj doloroj en ĉiuj ostoj, komenciĝintaj baldaŭ post la alteriĝo.

Pasis kelkaj teraj tagoj. La mistera «nenio» ne aperis. Temperaturo de la ĉirkaŭanta aero komencis abrupte fali. Venis uragana vento, plifortiĝanta ĉiuhore. Tion kaŭzis subiro de la nigra suno — la planedo turniĝis, kaj la kontinento, sur kiu staris la stelŝipoj, estis foriranta al la «nokta» flanko. La malvarmiĝo, danke al konvektaj fluoj, varmo de la oceano kaj la dika atmosfera «peltaĵo», estis neakra, sed tamen meze de la planeda «nokto» venis forta frosto. La laboron oni daŭrigis kun ŝaltitaj varmigiloj de la skafandroj. La unuan konteneron oni sukcesis mallevi el «Velo» kaj alveturigi al «Tantro», kiam ĉe «sunleviĝo» ekfuriozis nova uragano, multe pli forta, ol la sunsubira. Temperaturo rapide kreskis super nulo, strioj de densa aero portis grandegan kvanton da humido, fulmoj tremigadis la ĉielon. La uragano tiom plifortiĝis, ke la stelŝipo komencis tremeradi pro premo de la monstra ventego. Ĉiuj penoj de la homoj koncentriĝis sur fiksado de la kontenero sub la kareno de «Tantro». Timiga muĝo de la uragano kreskis, sur la altebenaĵo ekturniĝis danĝeraj fostaj kirloj, tre similaj al teraj tornadoj. En la luma strio elkreskis grandega trombo el neĝo kaj polvo, tuŝanta per la funela pinto la makulan kaj malhelan malaltan firmamenton. Sub ĝia premo kabloj de alttensia kurento ŝiriĝis, bluaj lumeksplodoj de kurtumoj ekbrilis inter ringiĝantaj dratoj. La flava lumo de la lumĵetilo, metita apud «Velo», estinĝiĝis, kiel forblovita de vento.

Erg Noor ordonis kaŝiĝi en la ŝipo, ĉesiginte la laboron.

— Sed tie restis observanto! — ekkriis geologino Bina Led, montrante al apenaŭ rimarkebla lumeto de la silicibora tureto.

— Mi scias, tie estas Niza, kaj mi tuj iros tien, — respondis la ekspediciestro.

— La kurento malŝaltiĝis kaj la «nenio» nun estas libera, — serioze kontraŭdiris Bina.

— Se la uragano efikas nin, do, sendube, ĝi efikas ankaŭ tiun «nenion». Mi estas certa, ke, dum la tempesto ne malfortiĝas, danĝero ne estas. Kaj mi ĉi tie estas tiel peza, ke mi ne estos forblovita, se mi rampos, alpremiĝinte al la grundo. Mi jam delonge deziris kapti la «nenion» en la tureto!

— Permesu al mi iri kun vi? — alsaltis al la estro la biologo en sia «skeleto».

— Iru, sed nur vi — neniu krome.

La du homoj longe rampis, kroĉiĝante al malglataĵoj kaj fendoj de ŝtonoj, penante ne trafi al vojo de kirlaj fostoj. La uragano obstine penis deŝiri ilin de la grundo, renversi kaj ekruli. Unufoje ĝi tion sukcesis, sed Erg Noor kaptis ruliĝantan Eon-on, falis sur lin per la ventro kaj kroĉiĝis per la manoj en ungegaj gantoj al rando de granda ŝtono.

Niza malfermis lukon de sia tureto, kaj la rampintoj vice traŝoviĝis en ĝin. Ĉi tie estis varme kaj mallaŭte, la tureto staris firme, fidinde fortikigita pro saĝa antaŭvido de tempestoj.

La rufbukla juna astronavigaciistino kaj malkontentis kaj ĝojis pri la veno de la kamaradoj. Niza honeste konfesis, ke pasigi diurnon sole kun tempesto sur la fremda planedo estus malagrable.

Erg Noor sciigis «Tantron» pri la bonorda transiro, kaj la lumĵetilo de la ŝipo estingiĝis. Nun en la praa obskuro lumis nur la malforta fajreto interne de la tureto. La grundo tremis pro impetoj de la tempesto, pro batoj de fulmoj kaj pro defilado de minacaj tromboj. Niza sidis sur turniĝanta seĝo, apogiĝinte per la dorso je reostato. La estro kaj la biologo eksidis ĉe ŝiaj piedoj sur ringan elstaraĵon de la bazo de la tureto. Dikaj en siaj skafandroj, ili okupis preskaŭ tutan spacon.

— Mi proponas dormi, — nelaŭte aŭdiĝis en la telefonoj la voĉo de Erg Noor. — Ĝis la nigra mateno restas ankoraŭ tutaj dek du horoj, nur tiam la uragano kvietiĝos kaj iĝos varme.

Liaj kamaradoj volonte konsentis. Ŝarĝitaj per triobla pezo, ĝibiĝintaj en la skafandroj, kunpremitaj per la malmildaj skeletoj, en la malvasta tureto, tremigata de la tempesto, la homoj dormis — tiom grandaj estas adapteblo de la homa organismo kaj kaŝitaj en ĝi fortoj de rezisto.

De tempo al tempo Niza vekiĝadis, sendadis al deĵoranto sur «Tantro» trankviligajn mesaĝojn kaj dormetadis plu. La uragano rimarkeble malfortiĝis, tremoj de la grundo ĉesis. Nun povis aperi la «nenio», aŭ pli ĝuste, «io». La observantoj de la tureto glutis PA-ojn — pilolojn de atento, por vigligi la subpremitan nervan sistemon.

— Min maltrankviligas la fremda stelŝipo, — konfesis Niza. — Mi tiel deziras ekscii, kiuj estas «ili», de kie, kiel trafis ĉi tien…

— Ankaŭ mi, — respondis Erg Noor. — Jam delonge laŭ la Granda Ringo oni sendis rakontojn pri feraj steloj kaj pri iliaj planedoj-kaptiloj. Tie, en la pli loĝataj partoj de la Galaksio, kie ŝipoj flugadis jam delonge kaj ofte, estas planedoj de pereintaj stelŝipoj. Multaj antikvaj ŝipoj algluiĝis al tiuj planedoj, multajn mirindajn historiojn oni rakontas pri ili — nun preskaŭ mitojn, legendojn pri malfacila konkerado de la kosmo. Eble, sur tiu ĉi planedo estas stelŝipoj eĉ de pli antikvaj tempoj, kvankam en nia maldense loĝata regiono renkontiĝo de tri ŝipoj estas tute escepta okazo. En la ĉirkaŭaĵo de nia Suno ĝis nun ne estis konata eĉ unu fera stelo — ni malkovris la unuan.

— Ĉu vi intencas entrepreni esploron de la diska stelŝipo? — demandis la biologo.

— Nepre! Kiel povas sciencisto pardoni al si perdon de tia eblo! Diskaj stelŝipoj en la najbaraj kun ni loĝataj regionoj estas nekonataj. Ĝi estas ia fora, eble, vaginta en la Galaksio dum kelkaj jarmiloj post pereo de la ŝipanaro aŭ post nekorektebla damaĝo. Eble, multaj elsendoj laŭ la Ringo iĝos al ni pli kompreneblaj post ricevo de tiuj materialoj, kiujn ni prenos el tiu ŝipo. Ĝi havas strangan formon — diskan spiralon, eĝoj sur ĝia supraĵo estas tre elstaraj. Tuj kiam ni finos la transŝarĝadon de «Velo», ni okupiĝos pri la fremdulo — nun dume ne eblas forpreni eĉ unu homon.

— Sed ni esploris «Velon» dum kelkaj horoj…

— Mi pririgardis la diskon per stereoteleskopo. Ĝi estas fermita, nenie videblas ia aperturo. Penetri internen de ajna kosma ŝipo, fidinde defendita kontraŭ fortoj, multe pli potencaj, ol ĉiuj teraj fortoj, estas tre malfacile. Provu trabatiĝi en fermitan «Tantron», tra ĝia kiraso el metalo kun rekonstruita interna kristala strukturo, tra la supra borazona kovraĵo — tio estas tasko pli komplika ol sieĝo de fortikaĵo. Estas eĉ pli malfacile, kiam ŝipo estas tute fremda, kun nekonataj principoj de konstruo. Sed ni penos ĝin diveni.

— Kaj kiam ni rigardos al la trovita en «Velo»? — demandis Niza. — Tie devas esti interesegaj observaĵoj de tiuj belaj mondoj, pri kiuj temis la mesaĝo.

La telefono alportis bonkoran subridon de la estro:

— Mi, revinta pri Vego, pleje brulas pro malpacienco. Sed por tio ni havos multan tempon dum vojo hejmen. Antaŭ ĉio ni devas elŝiriĝi el tiu ĉi obskuro, el la fundo de geheno, kiel oni diris antikve. La esploristoj de «Velo» ne alteriĝis, alie ni trovus multajn aĵojn el tiuj planedoj en la kolektaj tenejoj de la ŝipo. Rememoru, ni trovis, malgraŭ skrupula pririgardo, nur filmojn, mezuraĵojn kaj registraĵojn, provojn de aero kaj ujojn kun eksploda polvo…

Erg Noor eksilentis kaj fiksaŭskultis. Eĉ la sentivaj mikrofonoj ne alportis ventan bruon — la tempesto kvietiĝis. Ekstere tra la grundo estis aŭdebla knaranta susuro, transdonata al la muroj de la tureto.

La estro movis la manon, kaj kompreninta lin sen vortoj Niza malŝaltis la lumon. Mallumo en la tureto, varmigita per infraruĝaj radioj, ŝajnis densa, kiel nigra likvaĵo, kvazaŭ la konstruaĵo staris sur fundo de oceano. Tra diafana firmaĵo de la silicibora kloŝo ekflagris lumoj de brunaj fajretoj, klare videblaj de la homoj. La fajretoj eklumadis, por sekundo kreante malgrandan steleton kun malhel-ruĝaj aŭ malhel-verdaj radioj, estingiĝadis kaj ree aperadis. La steletoj etendiĝis per ĉenoj, kiuj fleksiĝadis, volviĝadis en ringojn kaj okojn, sensone glitadis laŭ la glata, malmola, kiel diamanto, supraĵo de la kloŝo. La homoj en la tureto eksentis strangan tranĉon en la okuloj, akran momentan doloron laŭlonge de grandaj nervoj de la korpo, kvazaŭ mallongaj radioj de la brunaj steletoj per pingloj pikis la nervajn trunkojn.

— Niza, — flustris Erg Noor, — movu la reguligilon al plena ardo kaj tuj ŝaltu la lumon.

La tureto prilumiĝis per hela blua tera lumo. La blindigitaj de ĝi homoj vidis nenion — pli ĝuste, preskaŭ nenion. Niza kaj Eon sukcesis rimarki, aŭ tio nur ŝajnis, ke mallumo ĉe la dekstra flanko de la tureto ne tuj malaperis, sed por momento restis ia disbranĉita, kovrita per tentakloj densaĵo. Tiu «io» fulmorapide enmetis en sin la tentaklojn kaj desaltis malantaŭen kune kun la muro de mallumo, deĵetita per la lumo. Erg Noor nenion vidis, sed ne havis kaŭzojn ne fidi al rapida reago de siaj junaj kamaradoj.

— Eble, tio estas fantomoj? — supozis Niza. — Fantomaj densaĵoj de mallumo ĉirkaŭ ŝargoj de ia energio kiel, ekzemple, niaj globaj fulmoj, sed tute ne vivoformoj? Se ĉi tie ĉio estas nigra, ankaŭ ĉi-tieaj fulmoj same estas nigraj.

— Via konjekto estas poezia, — kontraŭdiris Erg Noor, — sed ĝi apenaŭ estas ĝusta. Antaŭ ĉio la «io» evidente atakis, strebante al nia viva karno. Ĝi aŭ ĝiaj fratoj neniigis la homojn de «Velo». Se ĝi estas organizita kaj stabila, se ĝi povas moviĝi en necesa direkto, akumuli kaj eligi ian energion, tiuokaze, certe, ne povas temi pri ia aera fantomo. Tio estas kreaĵo de viva materio, kaj ĝi penas nin vori!

La biologo aliĝis al la argumentoj de la estro:

— Al mi ŝajnas, ke ĉi tie, sur la planedo de mallumo, mallumo nur por ni, kies okuloj ne sentas infraruĝajn radiojn de la termika parto de la spektro, aliaj radioj — flavaj kaj bluaj — devas tre forte efiki al tiu kreaĵo. Ĝia reago estas tiel momenta, ke la pereintaj kamaradoj el «Velo» ne povis ion rimarki, prilumante la lokon de atako… Kaj kiam ili rimarkis, tiam estis malfrue kaj la mortantoj jam ne povis ion rakonti…

— Nun ni ripetos la eksperimenton, spite al malagrableco de proksimiĝo de «tio».

Niza malŝaltis la lumon, kaj ree la tri observantoj sidis en netravidebla mallumo, atendante la kreaĵon de la mondo de obskuro.

— Per kio ĝi estas armita? Kial ĝia alproksimiĝo sentiĝas tra la kloŝo kaj la skafandro? — demandis la bilogo. — Ĉu ia speciala speco de energio?

— Specoj de energio estas tre malmultaj, kaj tiu, sendube, estas la elektromagneta. Sed plej diversaj modifoj de ĝi, sendispute, ekzistas multegaj. Tiu ĉi estaĵo havas armilon, efikantan nian nervan sistemon. Eblas imagi, kiel efikos tuŝo de tia tentaklo al nedefendita korpo!

Erg Noor ĝibetiĝis, kaj Niza Krit interne ektremis, rimarkinte ĉenojn de brunaj lumetoj, rapide alproksimiĝantajn el tri flankoj.

— Tiu estaĵo estas ne sola! — mallaŭte ekkriis Eon. — Probable, ni ne permesu al ili tuŝi la kloŝon.

— Vi pravas. Ĉiu el ni turniĝu per la nuko al la lumo kaj rigardu nur en sia direkto. Niza, ŝaltu!

Ĉi-foje ĉiu el la esploristoj sukcesis rimarki apartan detalon, el kiuj konstruiĝis ĝenerala imago pri la estaĵoj, similaj al gigantaj plataj meduzoj, naĝantaj sur negranda alto super la grundo kaj svingantaj malsupre densan franĝon. Kelkaj tentakloj estis mallongaj kompare kun amplekso de la estaĵo kaj longis ne pli ol metron. En akraj anguloj de la romba korpo serpentumis po du tentakloj multe pli longaj. Ĉe radikoj de la tentakloj la biologo rimarkis grandegajn vezikojn, facile lumantajn elinterne kaj kvazaŭ dissendantajn laŭ la tentaklo stelformajn eklumojn.

— Observantoj, kial vi ŝaltas kaj malŝaltas lumon? — subite aperis en la helmoj la pura voĉo de Ingrid. — Ĉu vi bezonas helpon? La tempesto finiĝis, kaj ni komencas laboron. Ni tuj venos al vi.

— Neniuokaze! — strikte ordonis la estro. — Estas granda danĝero. Voku ĉiujn!

Erg Noor rakontis pri la teruraj meduzoj. Konsiliĝinte, la vojaĝantoj decidis elŝovi sur ĉareto parton de planeda motoro. Fajraj strioj, longaj je tricent metroj, ekflugis super la ŝtoneca ebenaĵo, forbalaante ĉion videblan kaj nevideblan sur sia vojo. Ne pasis eĉ duonhoro, kiam la homoj ektrenis la ŝiritajn kablojn. La defendo estis restarigita. Iĝis evidente, ke la anamezono devas esti ŝarĝita antaŭ veno de la planeda nokto. Je kosto de nekredeblaj penoj oni sukcesis tion fari, kaj la senfortigitaj vojaĝantoj, hermetike ferminte la lukojn, kaŝiĝis malantaŭ la nefrakasebla kiraso de la stelŝipo, trankvile aŭskultante ĝian tremetadon. Mikrofonoj estis alportantaj elekstere muĝon kaj bruon de la uragano, kaj pro tio la malgranda hele prilumita mondeto, neatingebla por fortoj de mallumo, iĝis eĉ pli komforta.

Ingrid kaj Luma disŝovis la stereoekranon. La filmo estis elektita sukcese. Blua akvo de la Hinda oceano ekplaŭdis ĉe la piedoj de la sidantoj en la biblioteko. Okazis la ludoj de Pozidono — tutmonda konkurado pri ĉiuj specoj de akva sporto. En la epoko de la Ringo ĉiuj homoj amikis kun maro tiel proksime, kiel tion povis nur popoloj de ĉemaraj landoj en la pasinteco. Saltoj, naĝado, plonĝado sur motoraj tabuloj, sur velaj flosetoj. Miloj da belaj junaj korpoj, kovritaj per sunbruno. Sonoraj kantoj, rido, solena muziko de finaloj…

Niza kliniĝis al la sidanta apude biologo, profunde enpensiĝinta kaj forfluginta per la animo en senfinan foron, al la tenera hejma planedo kun ĝia obeigita naturo.

— Ĉu vi partoprenis tiajn konkurojn, Eon?

La biologo rigardis al ŝi per nekomprenantaj okuloj.

— Ha, ĉu en tiuj? Ne, neniam. Mi enpensiĝis kaj ne tuj komprenis.

— Ĉu vi pensis ne pri tio? — La junulino almontris la ekranon. — Ĉu vere, neordinare freŝiĝas percepto de beleco de nia mondo post obskuro, tempesto, post elektraj nigraj meduzoj?

— Jes, certe. Kaj pro tio eĉ pli kreskas deziro akiri tian meduzon. Mi ĝuste estis rompanta la kapon pri tiu tasko.

Niza Krit forturniĝis de la ridanta biologo kaj renkontis rideton de Erg Noor.

— Ĉu ankaŭ vi estis pensanta, kiel kapti tiun nigran teruron? — moke demandis ŝi.

— Ne, sed mi pensis pri esploro de la diska stelŝipo.

Ruzaj fajreroj en la okuloj de la estro preskaŭ kolerigis Niza-n.

— Nun mi komprenas, kial en la antikveco la viroj okupiĝis pri milito. Mi pensis, ke tio estas nur fanfaronado de via sekso… kiun oni opiniis la forta en la nearanĝita socio.

— Vi ne tute pravas, kvankam parte komprenis nian antikvan psikologion. Sed ĉe mi estas tiel — ju pli bela kaj amata estas mia planedo, des pli mi deziras servi al ĝi. Planti ĝardenojn, mini metalojn, akiri energion, nutraĵon, krei muzikon — tiel, ke mi pasu kaj lasu post mi realan pecon de io, farita per miaj manoj, per mia kapo. Mi scias nur la kosmon, la arton de stelnavigado kaj per tio mi povas servi al mia homaro. Sed la celo estas ne flugo mem, sed akiro de nova scio, malkovro de novaj mondoj, el kiuj ni iam faros samajn belajn planedojn, kiel nia Tero. Kaj vi, Niza, al kio servas? Kial ankaŭ vin tiel altiras la mistero de la diska stelŝipo? Ĉu nur pro sola scivolo?

La junulino per impeta streĉo superis pezon de la lacaj manoj kaj etendis ilin al la estro. Tiu prenis ilin en siajn grandajn manplatojn kaj karese glatigis. La vangoj de Niza ruĝiĝis, la laca korpo pleniĝis per nova forto. Kiel tiam, antaŭ la danĝerega alteriĝo, ŝi alpremiĝis per la vango al la mano de Erg Noor, pardoninte ankaŭ al la biologo lian ŝajnan perfidon al la Tero. Por definitive pruvi sian konsenton kun ambaŭ, Niza proponis nur ĵus venintan en ŝian kapon ideon. Faru sur unu el akvaj cisternoj memfermiĝantan kovrilon. Metu tien kiel logaĵon vazon kun freŝa sango, sed ne kun konservita el la kuracista rezervo. Sangon donos iu ajn el la astronaŭtoj. Se nigra «io» penetros tien kaj la kovrilo fermiĝos, do tra anticipe preparitaj kranoj endas trablovi la ujon per inerta tera gaso kaj hermetike veldi randojn de la kovrilo.

Eon-on ravis la inventemo de la «rufhara knabino».

Erg Noor estis umanta kun agordo de homsimila roboto kaj preparanta potencan elektrohidraŭlikan tranĉilegon, helpe de kiu li intencis penetri internen de la spirala disko el fora stelo.

En la jam kutima mallumo kvietiĝis tempestoj, la froston anstataŭis varmo — venis naŭdiurna «tago». Da laboro restis por kvar teraj tagoj — ŝarĝado de jonaj ŝargoj, de kelkaj rezervoj kaj de valoraj instrumentoj. Krome, Erg Noor opiniis necese preni iujn personajn aĵojn de la pereinta ŝipanaro, por post skrupula desinfekto transporti ilin sur la Teron kiel memoraĵon por parencoj. En la epoko de la Ringo homoj ne troŝarĝadis sin per aĵoj, tial transportado de ili al «Tantro» ne faris ĝenon.

En la kvina tago oni malŝaltis kurenton, kaj la biologo kune kun du volontuloj — Kej Ber kaj Ingrid — fermiĝis en la observa tureto apud «Velo». La nigraj estaĵoj aperis preskaŭ tuj. La biologo adaptis infraruĝan ekranon kaj povis observi la murdajn meduzojn. Jen al la cisterno-kaptilo aliris unu el ili; kunmetinte la tentaklojn kaj kunpremiĝinte en rondan bulon, ĝi komencis rampi internen. Subite ankoraŭ unu nigra rombo aperis ĉe la malfermita aperturo de la cisterno. La unua monstro dismetis la tentaklojn — eklumoj de stelformaj fajretoj ekpulsis kun nekaptebla rapido, iĝante strioj de vibranta malhel-ruĝa lumo, kiuj sur la ekrano de nevideblaj radioj ekbrilis kiel verdaj fulmoj. La unua deŝoviĝis, tiam la dua momente kunvolviĝis en bulon kaj falis sur la fundon de la cisterno. La biologo etendis la manon al butono, sed Kej Ber haltigis ĝin. La unua monstro same kunvolviĝis kaj sekvis la duan. Nun en la cisterno troviĝis du teruraj meduzoj. Eblis nur miri, kiel ili povis ĝis tia grado malpligrandigi sian vidatan amplekson. Premo de la butono — la kovrilo frapfermiĝis, kaj tuj kvin aŭ ses nigraj monstroj ĉirkaŭgluiĝis ĉiuflanke al la grandega ujo, tegita per zirkonio. La biologo ŝaltis lumon, sendis al «Tantro» peton ŝalti la defendon. La nigraj fantomoj dissolviĝis laŭ sia kutimo momente, sed du el ili restis kaptitaj sub la hermetika kovrilo de la cisterno.

La biologo aliris al la cisterno, tuŝis la kovrilon — kaj ricevis tian penetran nervan pikon, ke ne retenis sin kaj ekkriis pro furioza doloro. Lia maldekstra brako ekpendis paralizita.

Meĥanikisto Taron surmetis defendan alttemperaturan skafandron. Nur tiam oni sukcesis trablovi la cisternon per pura tera nitrogeno kaj veldi la kovrilon. La kranojn oni same lutis, ĉirkaŭigis la cisternon per peco de rezerva ŝipa izolilo kaj metis en la kolektan ejon. La venko estis atingita je granda prezo — la paralizo de la brako de la biologo ne ĉesis, malgraŭ penoj de la kuracisto. Eon Tal tre suferis, sed eĉ ne pensis rezigni pri vojaĝo al la spirala disko. Erg Noor, estimante lian nesatigeblan strebon al esploroj, ne povis lasi lin sur «Tantro».

La spirala disko — la gasto el foraj mondoj — situis pli malproksime for de «Velo», ol tio ŝajnis al la vojaĝantoj unue. En malklariĝinta en malproksimo lumo de lumĵetiloj ili malĝuste taksis amplekson de la ŝipo. Tio estis vere kolosa konstruaĵo, ne malpli ol kvarcent metrojn diametre. Oni devis demeti kablojn de «Velo», por etendi la defendan sistemon al la disko. La mistera stelŝipo ekpendis super la homoj kiel kruta muro, foriranta malproksime supren kaj perdiĝanta en makula mallumo de la ĉielo. Karbe nigraj nuboj pufis, kovrante la supran trionon de la giganta disko. Malakite-verda maso estis kovranta la ŝipkorpon. Ĝia forte disfendiĝinta tavolo havis dikon ĉirkaŭ metro. En oscedoj de fendoj el sub ĝi montriĝis lazura metalo, lumanta blue en la lokoj, kie defrotiĝis la malakita tavolo. La turnita al «Velo» flanko de la disko havis spirale volvitan remparosimilan elstaraĵon, kun dudek-metra diametro kaj alto ĉirkaŭ dek metroj. La alia flanko de la stelŝipo, dronanta en netravidebla mallumo, ŝajnis pli konveksa, prezentante kvazaŭ tranĉon de globo, aligitan al disko de tridekmetra diko. Laŭ tiu flanko same fleksiĝis spirale alta elstaraĵo, kvazaŭ sur la supraĵon eliris ekstera flanko de enprofundigita en la ŝipkorpon spirala tubo.

La kolosa disko profunde dronis per sia rando en la grundo. Ĉe la bazo de la kruta metala muro la homoj ekvidis fanditan ŝtonon, disfluintan, kiel densa peĉo.

Multajn horojn malŝparis la esploristoj por serĉado de ia luko. Sed ĝi aŭ estis kaŝita sub la malakita krusto, aŭ entute estis ŝlosita tiel lerte, ke ne lasis spurojn sur la supraĵo de la ŝipo. Ne trovis ili ankaŭ aperturojn de optikaj aparatoj, nek kranojn de trablova sistemo. La metala roko ŝajnis kontinua. Antaŭvidinta tion Erg Noor decidis malfermi la korpon de la ŝipo per la elektrohidraŭlika tranĉilego, venkanta la plej malmolajn kaj viskozajn kovraĵojn de teraj stelŝipoj. Post mallonga konsiliĝo ĉiuj konsentis distranĉi pinton de la spirala elstaraĵo. Ĝuste tie devis pasi ia malpleno, tubo aŭ ringa pasejo laŭ la ŝipo, tra kiu oni eble povus atingi internajn ejojn de la stelŝipo sen risko trafi al vico da sekvantaj vandoj.

Serioza esploro de la spirala disko povis esti plenumita nur fare de speciala ekspedicio. Por sendo de ĝi sur tiun danĝeran planedon oni devis pruvi, ke ene de la gasto el foraj mondoj konserviĝis netuŝitaj aparatoj kaj materialoj, ke restis aĵoj de tiuj, kiuj kondukis la ŝipon tra tiaj abismoj de la spaco, antaŭ kiuj vojoj de teraj stelŝipoj estis nur unua malkuraĝa prova eliro al vastaĵoj de la kosmo.

La spirala elstaraĵo sur la alia flanko de la disko estis aliranta rekte al la grundo. Tien oni altrenis lumĵetilon kaj alttensiajn kablojn. Blueta lumo, reflektita de la disko, kiel malhela nebulo difuziĝis laŭ la ebenaĵo kaj atingis malhelajn altajn objektojn kun neklaraj konturoj, probable rokojn, tratranĉitaj per pordego de senfunda nigro. Nek brilo de nebulaj stelaj makuletoj, nek radioj de la lumĵetilo donis senton de grundo en tiu pordego de obskuro. Probable, ĝuste tie estis malleviĝo al la malalta ebenaĵo, rimarkita dum la alteriĝo de «Tantro».

Base kaj mallaŭte muĝante, alrampis aŭtomata ĉareto, elŝarĝinta la solan sur la ŝipo universalan roboton. Nesentiva al la triobla pezo, ĝi rapide moviĝis al la disko kaj ekstaris ĉe la metala muro, simila al dika homo kun mallongaj kruroj, longa korpo kaj grandega, minace klinita antaŭen kapo.

Obeante al regado de Erg Noor, la roboto levis per siaj kvar supraj ekstremaĵoj la pezan tranĉilegon kaj rigidiĝis, larĝe dismetinte la krurojn, preta al plenumo de la danĝera entrepreno.

— Regos la roboton nur Kej Ber kaj mi en skafandroj de supera defendo, — ordonis telefone la ekspediciestro. — La ceteraj, en malpezaj biologiaj skafandroj, deiru pli malproksime…

La estro stumblis. Io pasis tra lia konscio, vokis frakasan triston en la koro, devigis fleksi la genuojn. La fiera volo de la homo svenis, anstataŭiĝinte per malsprita obeemo. Tuta en glueca ŝvito, Erg Noor senvole paŝis al la nigra pordego. Krio de Niza, resoninta en lia telefono, rekonsciigis lin. Li haltis, sed la malhela forto, aperinta en lia psiko, ree ekpelis lin antaŭen.

Kune kun la estro same malrapide, haltadante kaj, evidente, luktante kun si mem, ekiris Kej Ber kaj Eon Tal — tiuj, kiuj staris ĉe limo de la luma rondo. Tie, en la pordego de obskuro, en nebulo aperis moviĝo de formo, neesprimebla por homa imago kaj des pli teruranta. Tio ne estis jam konata meduzosimila kreaĵo; en griza duonombro estis moviĝanta nigra kruco kun larĝaj aloj kaj konveksa elipso centre. Sur tri ekstremaĵoj de la kruco videblis lensoj, rebriletantaj en lumo de la lumĵetilo, kun peno trabatanta nebulon de humidaj vaporoj. La bazo de la kruco dronis en mallumo de neprilumita profundaĵo de la grundo.

Erg Noor iris pli rapide ol la aliaj, alproksimiĝis al la nekonata objekto je cent paŝoj kaj falis. Antaŭ ol la rigidiĝintaj homoj povis kompreni, ke temas pri vivo kaj morto de la estro, la nigra kruco ekstaris pli alte ol la rondo de etenditaj dratoj. Ĝi kliniĝis antaŭen, kvazaŭ tigo de vegetaĵo, evidente intencante fleksiĝi trans la defendan kampon kaj atingi Erg Noor-on.

Niza kun frenezo, doninta al ŝi forton de atleto, alsaltis al la roboto kaj ekturnis regfustojn sur ĝia nuko. Malrapide kaj kvazaŭ malcerte la roboto komencis levi la tranĉilegon. Tiam la junulino, malesperiĝinte pri sia scipovo regi la komplikan maŝinon, saltis antaŭen, ŝirmante per si la estron. El la tri ekstremaĵoj de la kruco elflugis iaj serpentumantaj helaj strioj aŭ fulmoj. La junulino falis sur Erg Noor-on, larĝe dismetinte la brakojn. Sed, feliĉe, la roboto jam turnis funelon de la tranĉilego kun kaŝita interne akraĵo al la centro de la nigra kruco. Tiu konvulsie fleksiĝis, kvazaŭ falegante, kaj malaperis en netravidebla mallumo apud rokoj. Erg Noor kaj ambaŭ liaj kamaradoj tuj rekonsciiĝis, levis la junulinon kaj retiriĝis malantaŭ la randon de la spirala disko. La rekonsciiĝintaj kamaradoj jam estis alrulantaj la improvizitan kanonon el la planeda motoro. Kun nespertita antaŭe sento de feroca furiozo Erg Noor direktis la detruan strion de radiado al la roka pordego, speciale zorge balaante la ebenaĵon kaj penante ne preterlasi eĉ unu kvadratan metron da grundo. Eon Tal ekstaris sur la genuojn antaŭ senmova Niza, nelaŭte demandante telefone kaj penante ekvidi detalojn de ŝia vizaĝo sub silikolo de la helmo. La junulino kuŝis senmove, kun fermitaj okuloj. Signojn de spirado la biologo sukcesis nek aŭdi telefone, nek senti tra la skafandro.

— La monstro murdis Niza-n! — amare ekkriis Eon Tal, ĵus rimarkinte venintan Erg Noor-on.

Tra la mallarĝa vidfendo de la helmo ne eblis vidi la okulojn de la estro.

— Tuj transportu ŝin sur «Tantron», al Luma! — En la voĉo de Erg Noor pli ol ĉiam sonis metalaj notoj. — Helpu ankaŭ vi kompreni karakteron de la lezo… Ni restos sesope kaj finos la esploron. La geologo iru kun vi kaj kolektu ĉiajn ŝtonajn ekzemplerojn laŭ vojo de la disko al «Tantro» — ni ne povas plu resti sur tiu ĉi planedo. Ĉi tie necesas fari esploron en tankoj de supera defendo, kaj ni nur pereigos la ekspedicion. Prenu la trian ĉareton kaj hastu!

Erg Noor turniĝis kaj, ne retrorigardante, direktis sin al la diska stelŝipo. La «kanonon» oni elmetis antaŭen. Ekstarinta ĉe ĝi inĝeniero-meĥanikisto ŝaltadis riveron de fajro dum ĉiuj dek minutoj, ĉirkaŭirante tutan duonrondon ĝis la rando mem de la disko. La roboto alportis la tranĉilegon al eĝo de dua ekstera spiralero de la spirala elstaraĵo, kiu ĉi tie, ĉe la enprofundigita en la grundon rando de la disko, troviĝis sur nivelo de la brusto de la aŭtomato.

Laŭta zumado penetris eĉ tra la skafandroj de supera defendo. Laŭ la elektita zono de la malakita tavolo eksinuis etaj fendoj. Pecoj de tiu malmola maso estis deflugantaj, sonore batiĝante je la metala korpo de la roboto. Flankaj movoj de la tranĉilego disigis tutan platon de la tavolo, nudiginte grajnecan supraĵon de lazura koloro, agrabla eĉ en lumo de la lumĵetilo. Skizinte kvadraton, sufiĉan, por tralasi homon en skafandro, Kej Ber devigis la roboton per energia premo fari en la lazura metalo profundan tranĉon, kiu ne trabatis tutan ĝian dikon. La roboto strekis duan linion sub angulo al la unua kaj komencis movi la akraĵon de la tranĉilego tien kaj reen, pligrandigante premon. La tranĉo en la metalo profundiĝis je pli ol metro. Kiam la meĥanika asistanto strekis la trian flankon de kvadrato, tiam la tranĉoj komencis disiri, fleksiĝante eksteren.

— Gardu vin! Ĉiuj malantaŭen! Falu! — ekkriegis en la mikrofonon Erg Noor, malŝaltante la roboton kaj forŝanceliĝinte.

La dikega peco de metalo subite forturniĝis, kiel kovrilo de konservujo. Strio de neimageble hela plurkolora flamo batis el la truo tanĝe laŭ la spirala elstaraĵo. Nur tio savis la malsukcesajn esploristojn, kaj ankoraŭ tio, ke la blua metalo tuj fandiĝis kaj refermis la tratranĉitan truon. De la potenca roboto restis bulo da fandita metalo, el kiu kompatinde elstaris mallongaj metalaj kruroj. Erg Noor kaj Kej Ber restis nevunditaj nur danke al la antaŭvideme surmetitaj skafandroj. La eksplodo deĵetis ilin malproksime de la stranga stelŝipo, disĵetis la ceterajn, renversis la «kanonon» kaj ŝiris la alttensiajn kablojn.

Rekonsciiĝinte de la ŝoko, la homoj komprenis, ke ili restis sendefendaj. Feliĉe, ili kuŝis en lumo de la restinta lumĵetilo. Neniu estis vundita, sed Erg Noor decidis, ke por ili estas sufiĉe. Lasinte nenecesajn instrumentojn, kablojn kaj la lumĵetilon, la esploristoj ŝarĝiĝis sur la nedifektitan ĉareton kaj haste retiriĝis al sia stelŝipo.

La sukcesa koincido de cirkonstancoj dum la nesingarda malfermo de la fremda stelŝipo tute ne dependis de antaŭvidemo de la estro. Dua provo fari tion devus finiĝi multe pli plorinde… Kaj Niza, kara astronavigaciisto, kiel ŝi?.. Erg Noor esperis, ke la skafandro devis malfortigi la mortigan forton de la nigra kruco. Ja la biologon ne murdis la tuŝo al nigra meduzo. Sed ĉi tie, malproksime de potencaj teraj kuracistaj institutoj, ĉu povos ili venki la efikon de nekonata armilo?..

En la transira kamero Kej Ber alproksimiĝis al la estro kaj almontris la malantaŭan flankon de la maldekstra surŝultraĵo. Erg Noor turniĝis al speguloj, kiuj ĉiam troviĝis en transiraj kameroj por nepra pririgardo de si mem dum reveno el fremda planedo. Maldika folio de la zirkoni-titana surŝultraĵo estis distranĉita. El la ŝirita truo elstaris peco da ĉielblua metalo, enpikiĝinta en la izolan tavolon, sed ne trapikinta la internan tavolon de la skafandro. Li kun peno sukcesis elŝiri la metalan pecon. Je prezo de granda danĝero, kaj finfine hazarde, specimeno de la mistera metalo de la spiraldiska stelŝipo nun estos liverita sur la Teron.

Finfine Erg Noor, liberigita de la skafandro, sukcesis eniri — pli ĝuste, engrimpi sub premanta gravito de la terura planedo — en sian ŝipon.

La tuta ekspedicio atendis lin kun grandega malpacienco. La katastrofon ĉe la disko oni observis per stereovideofonoj, kaj ne necesis demandi pri rezultoj de la provo.

Ĉapitro 4

Rivero de tempo

Veda Kong kaj Dar Veter staris sur ronda malgranda placeto de platforma helikoptero,[21] malrapide naĝanta super senfinaj stepoj. Facila venteto pelis vastajn ondojn laŭ florantaj densaj herboj. Malproksime maldekstre videblis grego da nigra-blanka brutaro — posteuloj de animaloj, breditaj per hibridigo de poefagoj, bovoj kaj bubaloj.

Nealtaj montetoj, kvietaj riveroj kun larĝaj valoj — vasto kaj trankvilo sentiĝis en tiu stabila kaj plata tereno de la tera krusto, kiun oni iam nomis la Okcident-Siberia malaltaĵo.

Dar Veter penseme rigardis al la tero, iam kovrita per senfinaj mornaj marĉoj kaj per maldensaj malfortaj arbaroj de la siberia nordo. Li pense vidis pentraĵon de antikva majstro, kiu jam en la infanaĝo por ĉiam impresis lin.

Sur sinuo de grandega rivero, kreinta altan kabon, staris griza pro malnoveco ligna preĝejo, orfe rigardanta al vastaĵo de transriveraj kampoj kaj herbejoj. Maldika kruco sur la kupolo nigris sub vicoj da malaltaj pezaj nuboj. Sur malgranda tombejo malantaŭ la preĝejo kelkaj salikoj kaj betuloj klinis sub vento siajn hirtigitajn pintojn. La malalte mallevitaj branĉoj preskaŭ tuŝis duonputriĝintajn krucojn, faligitajn de la tempo kaj de tempestoj, inter freŝa humida herbo. Malantaŭ la rivero tumultis, kiel griz-violaj rokoj, senteble densaj nuboj. La larĝa rivero rebriladis per senkompata fera brilo. Sama malvarma brilo kuŝis ĉie. La foro kaj la proksima plano estis humidaj pro teda aŭtuna pluvo de la malvarmaj kaj malkomfortaj nordaj latitudoj. Kaj la tuta gamo de blu-griz-verdaj farboj de la pentraĵo rakontis pri vastaĵoj de la nerikoltema tero, kie vivo de la homo estas malfacila, malvarma kaj malsata, kie tiel sentiĝas lia soleco, karaktera por malnovaj tempoj de homa malracieco.

Fenestro en tre malproksiman pasintecon ŝajnis al Dar Veter tiu pentraĵo en muzeo, profunde de diafana defenda blendo, novigita kaj prilumata per nevideblaj radioj.

Dar Veter silente retrorigardis al Veda. La juna virino metis la manon sur manapogilon de rando de la platformo. Klininte la kapon, ŝi koncentriĝinte pensis, observante kliniĝantajn laŭ vento tigojn de altaj herboj. La stiparo arĝentis per vastaj malrapidaj disfluaĵoj, nehaste naĝis super la stepo la ronda placeto de la helikoptero. Etaj varmegaj kirloj subite atakadis la vojaĝantojn, flirtigadis la harojn kaj la robon de Veda, petole blovadis varmegon en la okulojn de Dar Veter. Sed aŭtomata stabiligilo funkciis pli rapide, ol penso, kaj la fluganta placeto nur tremeradis aŭ apenaŭ rimarkeble ŝanceliĝadis.

Dar Veter kliniĝis super kadro de kursregistrilo. Strieto de mapo moviĝis rapide, spegulante ilian propran moviĝon, — ŝajne, ili flugis tro norde. Ili jam delonge transiris la sesdekan paralelon, trairis super la kunfluiĝo de Irtiŝo kun Obo kaj proksimiĝis al altaĵoj, nomiĝantaj la Siberiaj eĝoj.

La stepa vastaĵo iĝis kutima por ambaŭ vojaĝantoj, dum kvar monatoj laborintaj pri elfosado de antikvaj tombomontetoj en varmegaj stepoj de altaja antaŭmontaro. La esploristoj de la pasinteco kvazaŭ enprofundiĝis en tiujn tempojn, kiam nur maloftaj taĉmentoj de armitaj rajdantoj trairadis la sudajn stepojn.

Veda turniĝis kaj silente almontris antaŭen. Tie, en strioj de varmigita aero, naĝis malhela insuleto, ŝajne, deŝirita de la grundo. Post kelkaj minutoj la helikoptero proksimiĝis al la malgranda monteto — probable, rubejo de iama minejo. Nenio restis de la ŝaktaj konstruaĵoj — nur terbulo, dense prikreskita de ĉerizaj arbustoj.

La ronda fluganta placeto subite abrupte kliniĝis.

Dar Veter, kiel aŭtomato, kaptis Veda-n ĉe la talio kaj ĵetiĝis al la leviĝinta rando de la platformo. La helikoptero rektiĝis por ono de sekundo nur por plate fali al la piedo de la monteto. Ekfunkciis amortiziloj, kaj la retropuŝo ĵetis Veda-n kaj Dar Veter-on sur deklivon de la monteto, rekte en la densejon de malmolaj arbustoj. Post minuta silento laŭ la stepa kvieto aŭdiĝis malalta brusta rido de Veda. Dar Veter imagis sian propran mirigitan kaj gratvunditan fizionomion kaj sekvis Veda-n en senkonscia ĝojo, ke ŝi restis nedamaĝita kaj la paneo finiĝis bone.

— Ne vane oni malpermesas al platformaj helikopteroj flugi pli alte, ol sur ok metroj, — iomete anhelante, diris Veda Kong. — Nun mi komprenas…

— Okaze de paneo la maŝino tuj falas, kaj restas sola espero al la amortiziloj. Nenio fareblas, jen natura pago por malpezeco kaj malgrandeco. Ŝajne, nin atendas ankoraŭ unu pago por ĉiuj bonaj flugoj, — kun iom afekta indiferenteco diris Dar Veter.

— Kaj nome? — serioziĝis Veda.

— Senriproĉa funkciado de aparatoj de stabileco subkomprenas grandan komplikecon de meĥanismoj. Mi timas, ke por kompreni ilin, mi bezonos multan tempon. Ni devos eliri laŭ la maniero de la plej malriĉaj prauloj…

Veda kun ruzeta lumo en la okuloj etendis la manon, kaj Dar Veter facile levis la junan virinon. Ili mallevis sin al la falinta helikoptero, ŝmiris la gratvundojn per regenera solvaĵo, gluis ŝiritajn vestaĵojn. Dar Veter kuŝigis Veda-n en ombron de arbusto, kaj mem komencis esplori kaŭzojn de la paneo. Kiel li konjektis, io okazis kun la aŭtomata stabiligilo, kies blokilo malŝaltis la motoron. Tuj kiam Dar Veter malfermis la skatolon de la aparato, al li iĝis klare, ke pri riparo li ne sukcesos — tro longe necesos kompreni la komplikegan elektronikaĵon. Kun facila suspiro de ĉagreno li rektigis la lacan dorson kaj ĵetis oblikvan rigardon al la arbusto, sub kiu fideme dormetis Veda Kong. La varmega stepo, kiom povis vidi la okuloj, estis tute senhoma. Du grandaj rabobirdoj estis malrapide rondflugantaj super ŝanceliĝanta blueta nebulo…

La obeema maŝino iĝis senviva disko, senhelpe kuŝanta sur la seka tero. Stranga sento de soleco kaj deŝiriteco disde la tuta mondo ekregis Dar Veter-on.

Kaj samtempe li nenion timis. Venos nokto, tiam la nearmita okulo vidos pli malproksime; ili nepre vidos iajn lumojn kaj iros al ili. Ili flugis malpeze, kunpreninte nek raditelefonon, nek lanternojn, nek manĝon.

«Iam en stepo eblis perei pro malsato, se ne veturigi kun si grandan rezervon da manĝo… Kaj akvo!» — pensis la eksa estro de la eksteraj stacioj, ŝirmante la okulojn kontraŭ hela lumo. Li rimarkis pecon da ombro de la ĉerizarbusto apud Veda kaj senzorge kuŝiĝis sur la teron, pikantan la korpon tra la maldika vesto per sekaj tigetoj de herboj. Mallaŭta susuro de vento kaj varmego mergis la animon en forgeson: malrapide fluis pensoj; nehaste ŝanĝante unu la alian, pasis en la memoro bildoj de delonge pasintaj tempoj — per longa vico iris antikvaj popoloj, triboj, apartaj homoj… Kvazaŭ fluis el tie, el la pasinteco, grandega rivero de ĉiusekunde ŝanĝiĝantaj okazoj, vizaĝoj kaj vestoj.

— Veter! — aŭdis li tra dormeto vokon de la amata voĉo, rekonsciiĝis kaj eksidis.

La suno kiel ruĝa globo jam estis tuŝanta la malheliĝintan linion de la horizonto, eĉ eta blovo ne senteblis en la kvietiĝinta aero.

— Sinjoro mia, Veter, — petole kliniĝis antaŭ li Veda, imitante antikvajn virinojn de Azio, — ĉu vi ne bonvolos vekiĝi kaj rememori pri mi?

Farinte kelkajn gimnastikajn ekzercojn, Dar Veter definitive forskuis de si la dormon. Veda konsentis kun liaj planoj atendi nokton. La mallumo atingis ilin dum vigla pridiskutado de farita laboro. Subite Dar Veter rimarkis, ke Veda tremetas. Ŝiaj manoj iĝis malvarmaj, kaj li komprenis, ke la facila robo de Veda tute ne defendas ŝin kontraŭ nokta malvarmo de tiuj nordaj lokoj.

La somera nokto de la sesdeka paralelo estis hela — ili sukcesis kolekti grandan amason da branĉetaĵo.

Laŭte klakis elektra sparko, kiun Dar Veter eligis el la potenca akumulilo de la helikoptero, kaj baldaŭ hela flamo de lignofajro densigis la ĉirkaŭantan mallumon, saturante la homojn per sia viviga varmo.

Ĝibetiĝinta Veda ree rektiĝis, kiel floro sub suno, kaj ilin ambaŭ ekregis preskaŭ hipnota meditemo. Ie profunde en la animo de la homo dum tiuj centmiloj da jaroj, en kiuj la fajro estis lia ĉefa azilo kaj savo, restis nevenkebla sento de komforto kaj trankvilo, kreata de fajro dum horoj, kiam malvarmo kaj mallumo ĉirkaŭas la homon…

— Kio premas vin, Veda? — rompis la silenton Dar Veter.

— Mi rememoris tiun, kun la tuko… — mallaŭte respondis Veda, ne deŝirante la okulojn de ore disŝutiĝantaj braĝoj.

Dar Veter tuj komprenis. Antaŭ sia flugo ili finis en la altajaj stepoj malfermon de granda tombomonteto de skitoj. Ene de konserviĝinta ligna trabaĵo troviĝis skeleto de maljuna tribestro, ĉirkaŭigita per ostaroj de ĉevaloj kaj sklavoj, kovritaj per rando de la monteta grundo. La maljuna tribestro kuŝis kun glavo, ŝildo kaj kiraso, kaj ĉe liaj manoj troviĝis kurbigita skeleto de tute juna virino. Al la ostaj trajtoj de ŝia kranio almetiĝis silka tuko, iam strikte volvita ĉirkaŭ la vizaĝo. Konservi la tukon oni ne sukcesis, malgraŭ ĉiuj penoj, sed dum kelkaj minutoj, dum ĝi ne dispolviĝis, oni sukcesis precize restarigi konturojn de la bela vizaĝo, enpremiĝinta sur la teksaĵon antaŭ miloj da jaroj. La tuko transdonis ankoraŭ unu teruran detalon — premspuron de la elorbitiĝintaj okuloj de la virino, sendube sufokita per tiu ĉi tuko kaj ĵetita en la tombon de sia edzo, por akompani lin sur nesciataj vojoj de la postĉerka mondo. Ŝi aĝis ne pli ol dek naŭ jarojn, li — ne malpli ol sepdek, maljuna aĝo por tiuj tempoj.

Dar Veter rememoris disputon, komenciĝintan pri la trovaĵo inter junaj kunlaborantoj de la ekspedicio de Veda. Ĉu propravole aŭ perforte sekvis la virino sian edzon? Por kio? Pro kio? Se pro granda, fidela amo, do kiel eblis mortigi ŝin, sed ne konservi kiel la plej bonan memoron pri si en la forlasita mondo de vivuloj?

En la disputon enmiksiĝis Veda Kong. Ŝi longe fiksrigardis la malhelan bulon de la tombomonteto per la ekfajrintaj okuloj, penante penetri per mensa rigardo en profundon de la pasintaj tempoj.

— Penu kompreni tiujn homojn. Vastaĵoj de antikvaj stepoj estis vere senlimaj por solaj trafikiloj de tiu tempo — ĉevaloj, kameloj, bovoj. Kaj sur la giganta vastaĵo loĝis apartaj grupoj de nomadoj-brutobredantoj, ne nur per nenio ligitaj inter si, sed eĉ nepacigeble malamikaj. Multaj ofendoj kaj kolero akumuliĝadis de generacio al generacio; ĉiu fremdulo estis malamiko, ĉiu tribo estis ĉasaĵo, promesanta brutaron kaj sklavojn, tio estas homojn, laborantajn pro devigo, kiel brutoj, sub knuto. Tia aranĝo de socio kreis, unuflanke, grandan, tute nekonatan al ni liberon de aparta homo en liaj bagatelaj pasioj kaj deziroj kaj, aliflanke, nekredeblan fermitecon en komunikado inter si kaj mallarĝecon de streboj. Se popolo aŭ tribo konsistis el negranda nombro da homoj, kapablaj nutri sin per ĉasado kaj kolektado de fruktoj, do tiuj liberaj nomadoj vivis en konstanta timo de atako kaj sklavigo aŭ ekstermo flanke de batalemaj najbaroj. Sed ĉe izoliĝo de lando kaj ĉe multeco de loĝantaro, povanta krei grandan militan forton, homoj same pagis por sekureco kontraŭ militaj invadoj per sia libero, ĉar en tiaj fortaj ŝtatoj ĉiam evoluadis despoteco kaj tiraneco. Tiel estis en Antikva Egiptujo, Asirio kaj Babilonio.

Virinoj, speciale belaj virinoj, en la antikveco estis predo kaj ludiloj de fortuloj. Ili ne povis ekzisti sen potenco kaj defendo de viro.

Propraj streboj kaj volo de virino signifis tiom malmulte, netolereble malmulte, ke en tia vivo… kiu scias… Eble, la morto ŝajnis pli facila sorto…

Laŭte krakis brulanta branĉo, reveniginte Dar Veter-on al la realo. Respondante al liaj pensoj, Veda alŝoviĝis pli proksime, malrapide kirlis la lignofajron, observante transkurantajn ĉe la flankoj langetojn de blueta flamo.

— Kiom da pacienca kuraĝo necesis en tiuj tempoj, por resti si mem, ne malleviĝi, sed levi sin en la vivo!.. — mallaŭte diris Veda Kong.

— Al mi ŝajnas, — kontraŭis Dar Veter, — ke ni troigas malfacilecon de la antikva vivo. Krom tio, ke ĝi estis kutima, ĝia nearanĝiteco sekvigis diversecon de hazardaĵoj. Volo kaj forto de homo eligadis ankaŭ el tiu vivo eklumojn de romantikaj ĝojoj, kiel fajrerojn el griza ŝtono.

— Ankaŭ mi embarasiĝas, — diris Veda, — kiom longe ne povis niaj prauloj kompreni la simplan leĝon, ke la sorto de la socio dependas nur de ili mem, ke la socio estas tia, kia estas moral-idea evoluo de ĝiaj anoj, dependa de la ekonomio.

— Ke la perfekta formo de scienca konstruo de la socio estas ne simple kvanta akumulo de produktadaj fortoj, sed kvalita ŝtupo — ja tio estas tiel simpla, — respondis Dar Veter. — Kaj ankoraŭ kompreno de la dialektika interdependo, ke novaj sociaj rilatoj sen novaj homoj estas same nepenseblaj, kiel la novaj homoj sen tiu nova ekonomio. Tiam — la kompreno kondukis al tio, ke la ĉefa tasko de la socio iĝis edukado, korpa kaj spirita evoluigo de la homo. Kiam tio finfine venis?

— En la EDM, fine de la epoko de Disfendiĝo, baldaŭ post la DGR — la Dua Granda Revolucio.

— Estas bone, ke ne pli malfrue! La eksterma milita teĥniko…

Dar Veter eksilentis kaj turniĝis al malhela malplenaĵo maldekstre, inter la lignofajro kaj la deklivo de la monteto. Peza piedpaŝado kaj forta abrupta spirado aŭdiĝis tute proksime kaj igis ambaŭ vojaĝantojn salte leviĝi.

Grandega nigra virbovo aperis antaŭ la lignofajro. La flamo flagris per sangaj rebriloj en ĝiaj kolere elmetitaj okuloj. Snufante kaj disĵetante per la hufoj sekan teron, la monstro estis prepariĝanta al atako. En malforta lumo la bovo ŝajnis nekredeble grandega, la mallevita kapo similis al granita roko, kiel monto leviĝis la alta kolo, kovrita per tuberoj de muskoloj. Ankoraŭ neniam Veda, nek Dar Veter staris proksime al mortiga kaj kolera forto de animalo, kies nerezonanta cerbo estis neatingebla por racia admono.

Veda firme kunpremis la manojn sur la brusto kaj staris senmove, kvazaŭ hipnotigita de la vizio, subite aperinta el mallumo. Dar Veter, obeante al la potenca instinkto, ekstaris antaŭ la virbovo, ŝirminte per si Veda-n, kiel milojn da miloj da fojoj faris liaj prauloj. Sed la manoj de la homo de la nova erao estis nearmitaj.

— Veda, saltu dekstren… — apenaŭ sukcesis eldiri li, kiam la animalo ekatakis ilin.

La bone trejnitaj korpoj de ambaŭ vojaĝantoj povis konkuri pri rapideco kun la praa lerteco de la virbovo. La giganto trakuregis pretere kaj kun krakado trafis en denson de la arbustaro, kaj Veda kaj Dar Veter retiriĝis en mallumon je kelkaj paŝoj de la helikoptero. Fore de la lignofajro la nokto estis tute ne tiom malhela, kaj la robo de Veda, sendube, estis videbla demalproksime. La virbovo liberiĝis el la arbustaro. Dar Veter lerte ĵetis sian amikinon, kaj ŝi, kapriolinte, trafis sur la placeton de la helikoptero. Dum la animalo estis turniĝanta, fosinte la teron per la hufoj, Dar Veter aperis sur la maŝino apud Veda. Ili interŝanĝis momentajn rigardojn, kaj en la okuloj de sia kunulino li legis nenion, krom malkaŝa admiro. La kovrilo de la motoro estis demetita jam tage, kiam Dar Veter penis penetri en la komplikan aparaton. Nun, streĉinte tutan sian grandegan forton, li deŝiris de la flanka ĉirkaŭbaraĵo de la placeto kablon de stabiliga kampo, ŝovis ĝian nudan finon sub risorton de la ĉefa klemo de la transformatoro kaj averte deŝovis Veda-n. Tiumomente la virbovo kroĉis la parapeton per la korno, kaj la helikoptero ŝanceliĝis pro potenca ŝiro. Dar Veter ŝovis la finon de la kablo en la nazon de la animalo. Flava fulmo, obtuza frapo — kaj la feroca virbovo falegis kiel peza amaso.

— Vi murdis ĝin! — kun indigno ekkriis Veda.

— Mi ne pensas tiel, la tero estas seka! — kontente ridetis la inĝenia heroo.

Kaj konfirme de liaj vortoj la virbovo malforte ekmuĝis, leviĝis kaj, ne retrorigardante, ekkuris for per necerta troto, kvazaŭ sentante sian malhonoron. La vojaĝantoj revenis al la lignofajro. Nova dozo da branĉetaĵo revivigis la estingiĝintan flamon.

— Al mi ne plu estas malvarme, — diris Veda. — Ni levu nin sur la monteton.

La pinto de la terbulo ŝirmis la lignofajron, palaj steloj de norda somero svagis ĉe la horizonto kiel nebulaj globetoj.

Okcidente videblis nenio, norde, sur deklivoj de montetoj, apenaŭ rimarkeble flagris vicoj de iaj lumoj, sude, same tre malproksime, brilis hela stelo de observa turo de brutobredistoj.

— Malsukcese, necesos iri dum tuta nokto… — balbutis Dar Veter.

— Ne, ne, rigardu! — Kaj Veda almontris orienten, kie subite ekbrilis kvar lumoj, aranĝitaj kvadrate. Ĝis ili estis ne pli ol kelkaj kilometroj. Difininte la direkton laŭ la steloj, ili mallevis sin al la lignofajro. Veda Kong prokrastis antaŭ la malhela flamo de braĝoj, kvazaŭ penante rememori ion.

— Adiaŭ, nia hejmo… — penseme diris ŝi. — Verŝajne, nomadoj ĉiam havis tiajn loĝejojn — nefirmajn kaj nelongajn. Kaj ankaŭ mi hodiaŭ iĝis virino de tiu epoko.

Ŝi turniĝis al Dar Veter kaj fideme metis la manon sur lian kolon.

— Mi tiel akre eksentis neceson de defendo!.. Mi ne timis, ne! Sed ia deloga obeemo al forto de la sorto, tiel ŝajnas…

Veda metis la manojn malantaŭ la kapon kaj fleksiĝeme tiriĝis antaŭ la fajro. Post sekundo ŝiaj nebuliĝintaj okuloj rericevis sian petolan brilon.

— Do, konduku… heroo! — La tono de la malalta voĉo iĝis nedifinite enigma kaj tenera.

La hela nokto, saturita per odoroj de herboj, vivis per susuroj de bestetoj, per elkrioj de noktaj birdoj. Veda kaj Dar Veter estis singarde paŝantaj, timante fali en nevideblan truon aŭ fendon de seka tero. Paniklaj tigoj de stipoj glitis laŭ la maleoloj. Dar Veter koncentriĝinte ĉirkaŭrigardadis, kiam en la stepo aperadis malhelaj amasoj da arbustoj.

Veda mallaŭte ekridis.

— Ĉu, eble, ni devus preni la akumulilon kaj la kablon?

— Vi estas facilanima, Veda, — bonkore kontraŭdiris Dar Veter, — pli, ol mi atendis!

La juna virino subite serioziĝis.

— Mi tro forte eksentis vian defendon…

Kaj Veda komencis paroli — pli ĝuste, parole pensi — pri posta agado de sia ekspedicio. La unua etapo de laboro sur stepaj tombomontetoj finiĝis, ŝiaj kunlaborantoj estis revenantaj al antaŭaj aŭ venantaj al novaj okupiĝoj. Sed Dar Veter ankoraŭ ne elektis por si alian aferon. Li estis libera kaj povis sekvi la amatinon. Juĝante laŭ atingantaj ilin mesaĝoj, la laboro de Mven Mas estis iranta bone. Eĉ se ĝi irus malbone, la Konsilio ne nomumus Dar Veter-on tiel baldaŭ ree al sama posteno. En la epoko de la Granda Ringo oni opiniis ne utile teni homojn longe en sama laboro. Estis obtuziĝanta la plej valora — la krea inspiro, kaj nur post longa paŭzo oni povis reveni al la malnova okupiĝo.

— Post ses jaroj da komunikado kun kosmo ĉu ne ŝajnis bagatela kaj monotona nia laboro? — Klara kaj atenta rigardo de Veda serĉis lian rigardon.

— La laboro tute ne estas bagatela nek monotona, — kontraŭdiris Dar Veter, — sed ĝi ne donas al mi tian streĉon, al kia mi kutimiĝis. Mi iĝas bonanima kaj tro trankvila, kvazaŭ oni min kuracas per bluaj sonĝoj!

— Ĉu per bluaj?.. — redemandis Veda, kaj stumblo de ŝia spirado diris al Dar Veter pli, ol nevidebla en la mallumo vanga ruĝo. — Mi komencos la esploron ekde la antikva kaverno, — interrompis ŝi sin mem, — sed ne pli frue, ol kolektiĝos nova grupo de volontuloj-elfosistoj. Ĝis tiam mi veturos al mara elfosado, kamaradoj vokis helpi.

Dar Veter komprenis, kaj la koro ĝoje batis. Sed en sekva sekundo li kaŝis la sentojn en malproksiman angulon de la animo kaj hastis helpi al Veda, trankvile demandinte:

— Ĉu temas pri elfosado de subakva urbo sude de Sicilio? Mi vidis belegajn aĵojn el tie en la Palaco de Atlantido.

— Ne, nun ni faras laborojn sur bordoj de orienta Mediteraneo, de la Ruĝa maro kaj ĉe bordoj de Hindujo. Tio estas serĉoj de konserviĝintaj sub akvo trezoroj de kulturo, ekde Kreto-Hindujo kaj ĝis veno de la Malhelaj jarcentoj.

— Serĉoj de tio, kio estis kaŝata, kaj pli ofte eĉ simple forĵetata en maron dum pereo de insuletoj de civilizo, sub premo de novaj fortoj, barbare freŝaj, malkleraj kaj senzorgaj, — tion mi komprenas, — penseme parolis Dar Veter, plu observante la blanketan ebenaĵon. — Mi komprenas ankaŭ la grandan detruon de la antikva kulturo, kiam antikvaj ŝtatoj, fortaj per sia ligo kun la naturo, ne sukcesis ion ŝanĝi en la mondo, venki ĉiam pli abomenan sklavecon kaj parazitantan eliton de la socio.

— Kaj la homoj ŝanĝis la antikvan sklavecon al feŭdismo kaj religia nokto de la mezepoko, — daŭrigis Veda. — Sed kio do restis al vi nekomprenita?

— Simple mi malbone konas la kreto-hindan kulturon.

— Vi ne konas novajn esplorojn. Ĝiajn spurojn oni nun trovas sur grandega spaco ekde Ameriko tra Kreto, la sudo de Meza Azio kaj Norda Hindujo ĝis Okcidenta Ĉinujo.

— Mi ne suspektis, ke en tiom antikvaj tempoj jam povis ekzisti sekretaj konservejoj por trezoroj de arto, kiel en Kartago, Helenujo aŭ Romio.

— Veturu kun mi, vi vidos, — mallaŭte diris Veda.

Dar Veter silente iris apude. Komenciĝis malkruta leviĝo. Ili atingis eĝon de monteta vico, kiam Dar Veter subite haltis.

— Dankon pro la invito, mi veturos…

Veda iomete nefideme turnis la kapon, sed en la krepusko de la norda nokto la okuloj de ŝia kunulo estis malhelaj kaj nepenetreblaj.

Post transiro de la eĝo la lumoj iĝis tute proksimaj. La lampoj en polarizaj kloŝoj ne difuzis radiojn kaj pro tio ŝajnis pli malproksimaj, ol efektive. Koncentrita prilumo estis signo de nokta laboro. Zumado de alttensia kurento iĝis pli forta. Konturoj de aĵuraj traboj arĝente brilis sub la altaj bluaj lampoj. Averta hurlo devigis ilin halti — ekfunkciis bara roboto.

— Estas danĝere, iru maldekstren, ne alproksimiĝu al la linio de fostoj! — muĝis nevidebla amplifilo.

Ili obeeme turnis sin al grupo da moveblaj blankaj dometoj.

— Ne rigardu al la defenda kampo! — daŭrigis la zorgema aŭtomato.

Pordoj de du dometoj malfermiĝis samtempe, du faskoj de lumo, kruciĝinte, kuŝiĝis sur la malhelan vojon. Grupo da viroj kaj virinoj kore salutis la vojaĝantojn, mirante pri tiom malperfekta maniero de moviĝo, des pli nokte.

Malvasta ĉelo kun kruciĝantaj strioj de gasizita kaj elektrizita aroma akvo kun gaja ludo de punktaj elektraj sparkoj sur la haŭto iĝis loko de kvieta ĝojo.

La freŝigitaj vojaĝantoj renkontiĝis ĉe tablo.

— Veter, kara, ni trafis al kolegoj!

Veda verŝis orkoloran trinkaĵon en mallarĝajn pokalojn, tuj kovriĝintajn per roso pro malvarmo.

— «Dek tonusoj» estas ĉi tie! — gaje tiris li sin al sia pokalo.

— Venkinto de la bovo, vi sovaĝiĝas en stepo, — ekprotestis Veda. — Mi sciigas interesajn novaĵojn, kaj vi pensas nur pri manĝo!

— Ĉu ĉi tie estas elfosado? — ekdubis Dar Veter.

— Nur ne arkeologia, sed paleontologia. Oni esploras fosiliajn animalojn de la permia epoko — antaŭ ducent milionoj da jaroj. Mi tremas kun niaj mizeraj miloj…

— Ĉu oni esploras tuj, ne elfosinte? Kiel do?

— Jes, tuj. Sed kiel oni tion faras, mi ankoraŭ ne eksciis.

Unu el sidantoj ĉe la tablo, maldikega flavvizaĝa homo, enmiksiĝis en la konversacion:

— Nun nia grupo anstataŭas la alian. Nur ĵus ni finis la preparon kaj komencas radioskopion.

— Ĉu per malmolaj radioj? — divenis Dar Veter.

— Se vi ne tre laciĝis, mi konsilas rigardi. Morgaŭ ni movos la placeton pluen, kaj tio ne estas interesa.

Veda kaj Dar Veter ĝoje konsentis. La gastamaj mastroj levis sin de la tablo, kondukis ilin al la najbara domo. Tie, en niĉoj kun indika ciferplato super ĉiu el ili, pendis defendaj vestokompletoj.

— Jonizo de niaj potencaj radiiloj estas tre alta, — kun tono de pardonpeto diris alta, iomete ĝibeta virino, helpante al Veda vestiĝi en la densan teksaĵon, la diafanan helmon kaj fiksante sur ŝia dorso sakojn kun baterioj.

En polarizita lumo ĉiu monteto sur la malglata stepa grundo kontrastis nenature klare. Malantaŭ konturo de ĉirkaŭigita per maldikaj latoj kvadrata kampo aŭdiĝis obtuza ĝemo. La tero ŝvelis, disfendiĝis kaj ŝutiĝis, kreinte funelon, en kies centro aperis akrenaza brilanta cilindro. Spirala eĝo ĉirkaŭvolvis ĝiajn poluritajn vandojn, sur la antaŭa fino turniĝis komplika elektrofrezilo el blueta metalo. La cilindro elrampis trans la randon de la funelo, turniĝis, montrinte fosiletojn, rapide rotaciantajn malantaŭe, kaj komencis ree enfosiĝi je kelkaj metroj for de la funelo, enpikinte sian poluritan nazon preskaŭ vertikale en la teron.

Dar Veter rimarkis, ke post la cilindro treniĝas duobla kablo — unu izolita, alia brilanta per nuda metalo. Veda tuŝis lian manikon kaj almontris antaŭen, trans la barilon el magniaj latoj. Tie elrampis el sub la tero dua sama cilindro, per sama moviĝo transrampis maldekstren kaj ree malaperis, plonĝinte sub la teron, kiel en akvon.

La flavvizaĝa homo signis hasti.

— Mi rekonis lin, — flustris Veda, kuratingante la foririntan antaŭen grupon. — Tio estas Liao Lang, la paleontologo, solvinta la enigmon de loĝigo de la Azia kontinento en la paleozoiko.

— Ĉu li estas ĉindevena? — demandis Dar Veter, rememorinte malhelan rigardon de la iom oblikvaj mallarĝaj okuloj de la sciencisto. — Mi hontas, sed mi ne konas liajn verkojn.

— Mi vidas, vi malmulte konas paleontologion, — rimarkis Veda. — Probable, paleontologion de aliaj stelaj mondoj vi pli bone konas.

Antaŭ mensa rigardo de Dar Veter traflugis sennombraj formoj de vivo: milionoj da strangaj skeletoj en profundo de ŝtonmasoj sur diversaj planedoj — memoro de pasintaj tempoj, kaŝita en tavoloj de ĉiu loĝata mondo. Memoro, kreita de la naturo mem kaj de ĝi mem registrata ĝis tiam, kiam aperos pensanta estaĵo, kapabla ne nur enmemorigi, sed ankaŭ restarigi la forgesitan.

Ili venis sur malgrandan placeton, alfiksitan al fino de kruta aĵura duonarko. En la centro de la planko estis granda malhela ekrano. Ĉiuj ok homoj eksidis sur malaltajn benkojn ĉirkaŭ la ekrano en silenta atendo.

— Nun la «talpoj» finos, — ekparolis Liao Lang. — Kiel vi jam divenis, ili traigas tavolojn de ŝtonaroj per nuda kablo kaj teksas metalan reton. Skeletoj de elmortintaj animaloj kuŝas en loza sabloŝtono sur profundo je dek kvar metroj sub la supraĵo. Sube, sur la deksepa metro, la tuta areo estas subtavoligita per la metala reto, konektita al fortaj induktiloj. Kreiĝas reflekta kampo, deĵetanta rentgenajn radiojn al la ekrano, sur kiu aperas bildo de ŝtoniĝintaj ostoj.

Du grandaj metalaj globoj turniĝis sur masivaj sokloj. Eklumis lumĵetiloj, hurlo de fajfilego avertis pri danĝero. Kontinua kurento je miliono da voltoj ekblovis per ozona freŝo, igis ĉiujn klemojn, izolilojn kaj pendigilojn eligi bluan lumon.

Liao Lang, ŝajne, neglekte turnadis kaj premadis butonojn de la regŝildo. La granda ekrano lumis pli kaj pli forte, kaj en ĝia profundo malrapide naĝis iaj malklaraj konturoj, disĵetitaj laŭ la vidkampo. La moviĝo haltis, difuzitaj konturoj de granda makulo okupis preskaŭ la tutan ekranon, iĝis pli klaraj.

Ankoraŭ kelkaj manipuloj sur la regŝildo, kaj antaŭ la observantoj en nebula lumo aperis skeleto de nekonata estaĵo. Larĝaj ungegaj manegoj kurbiĝis sub la korpo, longa vosto fleksiĝis ringe. Ĵetiĝis en la okulojn neordinara dikeco kaj masiveco de la ostoj kun larĝaj torditaj finoj, kun elstaraĵoj por alfiksado de potencaj muskoloj. La kranio kun fermita faŭko montris grandajn antaŭajn dentojn. Ĝi estis vidata desupre kaj ŝajnis peza osta pecego kun malglata, malebena surfaco. Liao Lang ŝanĝis la profundecon de la fokuso kaj amplifon — la tutan ekranon okupis la kapo de la antikva rampulo, kiu trenis sian vivon antaŭ ducent milionoj da jaroj sur bordoj de iam estinta ĉi tie rivero.

La supra parto de la kranio konsistis el mirinde dikaj, ne malpli ol dudek centimetrojn, ostoj. Super la okulkavoj estis ostaj elstaraĵoj, samaj elstaraĵoj kovris supre la tempiajn kavojn kaj konveksaĵojn de la temporaloj. Sur la okcipitalo leviĝis granda konuso kun truo de grandega verta okulo. Liao Lang eligis laŭtan suspiron de admiro.

Dar Veter, ne deŝiriĝante, rigardis al la mallerta, peza ostaro de la antikva kreaĵo. Kresko de muskola forto kaŭzis dikiĝon de ostoj de la skeleto, kiuj spertis grandan streĉon, kaj pligrandiĝinta pezo de la skeleto postulis novan plifortigon de la muskoloj. Tiel rekta dependo en arkaikaj organismoj kondukis vojojn de evoluo de multaj animaloj en senelirejojn, ĝis ia grava perfektigo de la fiziologio permesis forigi malnovajn kontraŭdirojn kaj leviĝi sur novan ŝtupon de evoluo. Ŝajnis nekredebla, ke tiaj estaĵoj povis esti en la vico de antaŭuloj de la homo kun ties bela korpo, permesanta mirindan moveblecon kaj precizon de moviĝoj.

Dar Veter rigardis al la dikaj superbrovaj elstaraĵoj, esprimantaj malspritan ferocon de la permia rampulo, kaj vidis apude fleksiĝeman Veda-n kun ŝiaj klaraj okuloj sur la saĝa vigla vizaĝo… Kia monstra diferenco en organizo de viva materio! Li nevole strabigis la okulojn, penante vidi trajtojn de Veda sub la helmo, kaj, kiam li returniĝis al la ekrano, sur ĝi jam estis alia bildo. Larĝa, parabola, plata, kiel teleroj, kranio de amfibio — antikva salamandro, kondamnita kuŝadi en varma kaj malhela akvo de permia marĉo en atendo, kiam io manĝebla proksimiĝos je atingebla distanco. Tiam — rapida impeto, la larĝa buŝego klakfermiĝadis, kaj… denove senfine pacienca sensenca kuŝado. Io estis incitanta Dar Veter-on, premante lin per pruvoj de senfine longa kaj kruela evoluo de la vivo. Li rektiĝis, kaj Liao Lang, diveninte lian staton, proponis al ili reveni por ripozo en la domon. La nereteneble sciavida Veda kun peno deŝiriĝis de la observado, vidinte, ke la sciencistoj hastis ŝalti maŝinojn por elektronika fotado kaj samtempa sonregistrado, por ne malŝpari vane potencan kurenton.

Baldaŭ Veda ekkuŝis sur larĝa divano en gastoĉambro de la virina dometo. Dar Veter ankoraŭ vagadis dum kelka tempo laŭ rulpremita placeto antaŭ la domo, pripensante la impresojn.

La norda mateno lavis per roso herbojn, kovriĝintajn per polvo dum la tago. La senemocia Liao Lang revenis post la nokta laboro kaj proponis veturigi siajn gastojn al la plej proksima avibazo en «elfo» — eta akumulila aŭto. La bazo de saltantaj reakciavioj troviĝis nur je cent kilometroj sud-oriente, ĉe enfluejo de rivero Trom-Jugan. Veda petis komunikiĝi kun sia ekspedicio, sed en la elfosado oni ne trovis radisendilon de sufiĉa povumo. Ekde kiam niaj prauloj komprenis malutilon de elektromagnetaj ondoj kaj enkondukis striktan reĝimon, direktitaj radielsendoj komencis postuli multe pli komplikajn aparatojn, speciale por malproksimaj interparoloj. Krome, tre reduktiĝis nombro de stacioj. Liao Lang decidis komunikiĝi kun la plej proksima observa turo de brutobredistoj. Tiaj turoj interparoladis inter si per direktitaj elsendoj kaj povis komuniki ĉion, kio necesis, al la centra stacio de sia regiono. Juna staĝantino, stironta la «elfon», por konduki ĝin reen, konsilis laŭ la vojo alveturi al la turo: tiam la gastoj povos mem interparoli per TVF[22] — televideofono. Dar Veter kaj Veda ekĝojis. Forta vento blovis flanken malmultan polvon, flirtigis densajn, mallonge tonditajn harojn de la stiranta junulino. Ili apenaŭ sukcesis eksidi sur mallarĝan trilokan seĝon — la korpulenta korpo de la eksestro de la eksteraj stacioj ĝenis liajn kunulinojn. En la pura blua ĉielo apenaŭ videblis la maldika silueto de la observa turo. Baldaŭ la «elfo» haltis apud ĝia bazo. Larĝe dismetitaj metalaj piedoj estis subtenantaj plastan markezon, sub kiu staris sama «elfo». En centro tra la markezo estis trairantaj direktantaj stangoj de lifto. La nana kajuteto surtrenis ĉiujn vice preter la loĝa etaĝo al la pinto mem, kie ilin salutis sunbruna, preskaŭ nuda junulo. Laŭ subita ĝeniĝo de ilia sendependema stirantino Veda komprenis, ke la divenemo de la mallonge tondita paleontologino havas pli profundajn radikojn…

La ronda ĉambreto kun vitraj muroj estis rimarkeble ŝanceliĝanta, kaj la malpeza turo unutone zumis, kiel forte streĉita kordo. La plafono kaj la planko de la ĉambro estis farbitaj nigre. Laŭ la fenestroj staris mallarĝaj tabloj: kun binokloj, kalkuliloj, kajeroj de registraĵoj. El la naŭdekmetra alto videblis grandega areo de la stepo, ĝis vidlimoj de la najbaraj turoj. Oni faris konstantan observadon pri brutaroj kaj prikalkuladon de nutraj rezervoj. Kiel verdaj koncentraj ringoj kuŝis en la stepo melkaj labirintoj, tra kiuj dufoje dum diurno oni peladis laktodonajn gregojn. La lakto, ne acidiĝanta, kiel ĉe afrikaj antilopoj, estis defluigata kaj glaciigata tuj, en subteraj fridigiloj, kaj povis konserviĝi tre longe. Transpelado de gregoj estis farata helpe de «elfoj», kiuj estis en ĉiu turo. Observantoj povis dum deĵorado okupiĝi pri lernado, tial plej multaj el ili estis ankoraŭ ne finintaj kurson lernantoj. La junulo kondukis Veda-n kaj Dar Veter-on laŭ spirala ŝtuparo en la loĝan etaĝon, pendantan inter krucigitaj traboj je kelkaj metroj malsupre. Ĉi tiu ejo havis obtuzigajn sonizolantajn murojn, kaj la vojaĝantoj trafis en plenan silenton. Nur senĉesa ŝanceliĝado estis rememoriganta pri tio, ke la ĉambro situas sur alto, pereiga okaze de eĉ eta nesingardemo.

Alia junulo ĝuste nun estis laboranta ĉe radistacio. Komplika hararanĝo kaj bunta robo de lia kunparolantino sur la ekrano montris, ke la komunikado estas establita kun la centra stacio, — laborantoj en stepo portis malpezajn kaj mallongajn supertutojn. La junulino sur la ekrano konektiĝis kun la zona stacio, kaj baldaŭ en la TVF de la turo aperis malgaja vizaĝo kaj malgranda figureto de Miiko Ejgoro — la ĉefa asistantino de Veda Kong. En ŝiaj malhelaj oblikvaj, kiel ĉe Liao Lang, okuloj aperis ĝoja miro, kaj la malgranda buŝo malfermetiĝis pro neatenditeco. Post sekundo al Veda kaj Dar Veter rigardis la jam senpasia vizaĝo, esprimanta nenion, krom aferema atento. Leviĝinte supren, Dar Veter renkontis la junan paleontologinon en vigla konversacio kun la sunbruna junulo kaj eliris sur ringan placeton, ĉirkaŭantan la vitran ĉambron. Humida freŝeco de mateno jam delonge cedis lokon al varmega tagmezo, forviŝinta helecon de koloroj kaj etajn malglataĵojn de la grundo. La stepo sterniĝis vaste, libere sub la varmega kaj pura ĉielo. Dar Veter denove rememoris sian malklaran sopiron pri la norda kaj humida tero de siaj prauloj. Apogiĝinte je balustrado de la ŝanceliĝema placeto, la eksestro de la eksteraj stacioj nun, kiel neniam antaŭe, eksentis la efektiviĝintajn revojn de antikvaj homoj. La severa naturo estas forŝovita fare de mano de la homo malproksime norden, kaj viviga varmo de la sudo verŝiĝis sur tiujn ebenaĵojn, iam frostintajn sub malvarmaj nuboj.

Veda Kong eniris en la vitran ĉambron kaj deklaris, ke pluen ilin veturigos la radiisto. La juna paleontologino dankis la historiistinon per longa rigardo. Tra la diafana muro estis videbla la larĝa dorso de rigidiĝinta en kontemplado Dar Veter.

— Vi enpensiĝis, — aŭdis li malantaŭe, — ĉu, eble, pri mi?

— Ne, Veda, mi pensis pri unu tezo de la antikva hinda filozofio. Ĝi diras, ke la mondo ne estas kreita por la homo, kaj la homo mem nur tiam iĝas granda, kiam komprenas la tutan valoron kaj belon de alia vivo — vivo de la naturo…

— Vi ne finis, kaj mi ne komprenas.

— Verŝajne, ne finis. Mi aldonus al tio, ke nur al la homo estas donita kapablo kompreni ne nur belon, sed ankaŭ malfacilajn, malhelajn flankojn de la vivo. Kaj nur al li sola estas atingebla revo kaj forto fari la vivon pli bona!

— Mi komprenis, — mallaŭte diris Veda kaj post longa silento aldonis: — Vi ŝanĝiĝis, Veter.

— Certe, ŝanĝiĝis. Se oni dum kvar monatoj fosadas per simpla fosilo pezajn ŝtonojn kaj duonputriĝintajn trabojn en viaj tombomontetoj, do nevole oni komencas pli simple rigardi al la vivo, kaj ties simplaj ĝojoj iĝas pli karaj…

— Ne ŝercu, Veter, — sulkigis la brovojn Veda, — mi parolas serioze. Kiam mi ekkonis vin, komandantan la tutan forton de la Tero, parolantan kun foraj mondoj… Tie, en viaj observatorioj, vi povis esti la supernatura estaĵo de la antikvuloj, kiel ili tion nomis, — dio! Kaj ĉi tie, en nia simpla laboro, egale kun multaj, vi… — Veda eksilentis.

— Do kio mi, — kun sciemo demandis ŝia kunparolanto, — ĉu mi perdis la grandecon? Sed kion vi dirus, vidinte min tia, kia mi estis antaŭ la transiro en la Instituton de astrofiziko, — maŝinisto de la Spirala Vojo? Ĉu ankaŭ en tio estas malpli da grandeco? Aŭ meĥanikisto de fruktokolektaj maŝinoj en tropika zono?

Veda sonore ekridis.

— Mi malkovros al vi sekreton de la juna animo. En la lernejo de la tria ciklo mi estis enamiĝinta en maŝiniston de la Spirala Vojo — neniun pli potencan mi povis imagi… Tamen, jen venas la radiisto. Ni veturu, Veter!

Antaŭ ol enlasi Veda-n kaj Dar Veter-on en la kajuton, la piloto ankoraŭfoje demandis, ĉu permesas la sano de ambaŭ elteni grandan akcelon de saltanta avio. Li strikte obeis la regulojn. Ricevinte duan jesan respondon, la piloto sidigis ambaŭ sur profundajn seĝojn en diafana pruo de la aparato, simila al ega pluvguto. Veda eksentis sin tre malkomforte: la seĝoj turniĝis malantaŭen en levita supren korpo de la aparato. Eksonoris signala gongo, potenca risorto ĵetegis la avion preskaŭ vertikale supren, la korpo de Veda malrapide mergiĝis en profundon de la seĝo, kiel en elastan likvaĵon. Dar Veter kun peno turnis la kapon, por viglige rideti al Veda. La piloto ŝaltis motoron. Muĝo, premanta pezo en la tuta korpo — kaj la gutosimila avio ekflugis laŭ arko je alto dudek tri mil metroj. Ŝajnis, pasis nur kelkaj minutoj, kaj la vojaĝantoj kun malfortiĝintaj genuoj jam estis elirantaj antaŭ siaj dometoj en la altajaj stepoj, kaj la piloto estis svinganta al ili la manon, postulante deiri pli malproksime. Dar Veter komprenis, ke la motoron necesos ŝalti ĉe la tero mem. Ĉi tie ne estis katapulto, kiel en la bazo. Li ekkuris, tirante Veda-n, renkonten al facile kuranta Miiko Ejgoro. La virinoj brakumiĝis, kiel post longa disiĝo.

Ĉapitro 5

Ĉevalo sur mara fundo

Maro, varma, diafana, estis apenaŭ ŝancelanta siajn mirinde helajn verd-bluajn ondojn. Dar Veter malrapide eniris ĝis la kolo mem kaj larĝe disĵetis la manojn — li penis firmiĝi sur la klinita fundo. Rigardante super negrandaj ondoj al brilanta foro, li denove sentis sin dissolviĝanta en la maro kaj mem iĝis parto de tiu neĉirkaŭprenebla natura forto. Ĉi tien, en la maron, li alportis delonge retenatan malĝojon. La malĝojon de disiĝo kun la absorbanta grandeco de la kosmo, kun la senlima oceano de ekkono kaj penso, kun severa koncentriteco de ĉiu tago de la vivo. Nun lia ekzisto estis tute alia. Kreskanta amo al Veda beligis tagojn de nekutima laboro kaj malgajan liberon de pensado de la bonege trejnita cerbo. Kun entuziasmo de lernanto li enprofundiĝis en historiajn esplorojn. La rivero de tempo, spegulita en liaj pensoj, helpis ekregi la ŝanĝon de la vivo. Li estis dankema al Veda Kong pro tio, ke ŝi kun sia ĉiama takto aranĝis la helikopteran vojaĝon en la landon, transformitan per laboro de la homo. Same kiel antaŭ grandeco de la maro, antaŭ grandeco de la teraj laboroj la propraj perdoj iĝis bagatelaj. Dar Veter estis paciĝanta kun la nekorektebla, pri kio ĉiam plej malfacile rezignacias la homo…

Mallaŭta duoninfana voĉo vokis lin. Li rekonis Miiko-n kaj, svinginte la manojn, ekkuŝis sur la dorson, atendante la malgrandan junulinon. Ŝi fulmorapide ĵetis sin en la maron. De sur ŝiaj malmolaj peĉkoloraj haroj estis deruliĝantaj grandaj gutoj, kaj la flaveta sunbruna korpo sub maldika tavolo de akvo ŝajnis verda. Ili eknaĝis apude renkonten al la suno, al soleca dezerta insuleto, leviĝanta kiel nigra bulo je kilometro for de la bordo. Ĉiuj infanoj de la erao de la Ringo kreskis ĉe maro kiel bonegaj naĝantoj, kaj Dar Veter havis krome denaskajn kapablojn. Komence li naĝis nehaste pro timo, ke Miiko laciĝos, sed la junulino glitis apude facile kaj senzorge. Dar Veter ekhastis, iom perpleksigita per la lerteco de Miiko. Sed eĉ kiam li eknaĝis plenforte, Miiko ne malantaŭis, kaj ŝia senmova plaĉa vizaĝeto restis same trankvila. Aŭdiĝis obtuza plaŭdo de ondoj el la mara flanko de la insulo. Dar Veter turniĝis sur la dorson, kaj la akceliĝinta junulino ĉirkaŭnaĝis rondon kaj revenis al li.

— Miiko, vi naĝas mirakle! — kun admiro ekkriis Dar Veter kaj, preninte plenan bruston da aero, retenis la spiron.

— Mi naĝas malpli bone, ol plonĝas, — konfesis la junulino, kaj Dar Veter ree miris.

— Miaj prauloj estis japanoj, — daŭrigis Miiko. — Iam estis tuta tribo, en kiu ĉiuj virinoj estis plonĝistinoj — ili kaptadis perlojn, kolektadis nutrajn algojn. Tiu okupiĝo transiradis de generacio al generacio, kaj dum mil jaroj ili atingis mirindan lertecon. Hazarde ĝi riveliĝis en mi nun.

— Mi neniam konjektis…

— Ke fora posteulino de plonĝistinoj iĝos historiisto? En nia familio ekzistis legendo. Estis antaŭ pli ol mil jaroj japana pentristo Janagihara Ejgoro.

— Ĉu Ejgoro? Do via nomo?..

— Nur malofta koincido en nia tempo, kiam nomojn oni donas laŭ ajna plaĉa sonkombino. Tamen, ĉiuj strebas elekti sonojn aŭ vortojn el lingvoj de tiuj popoloj, de kiuj ili devenas. Via nomo, se mi ne eraras, estas el radikoj de la rusa lingvo, ĉu?

— Tute ĝuste. Eĉ ne radikoj, sed tutaj vortoj. La unua — donaco, la dua — vento, kirlo…

— Mi ne scias la sencon de mia nomo. Sed la pentristo vere ekzistis. Mia praavo trovis unu lian pentraĵon en iu konservejo. Tio estas granda kanvaso — vi povas vidi ĝin ĉe mi, — por historiisto ĝi estas interesa. Tre esprimive estas montrita la severa kaj kuraĝa vivo, malriĉeco kaj simpleco de popolo… Ĉu ni naĝu pluen?

— Ankoraŭ minuton, Miiko! Kio do pri la plonĝistinoj?

— La pentristo ekamis plonĝistinon kaj ekloĝis por ĉiam en la tribo. Ankaŭ liaj filinoj same estis plonĝistinoj, same laboradis dum la tuta vivo en maro. Rigardu, kia stranga insulo — kiel ronda cisterno aŭ malalta turo, kiel por produktado de sukero.

— Sukero! — nevole subridis Dar Veter. — Por mi en la infaneco tiaj malplenaj insuloj estis logilo. Solece staras ili, ĉirkaŭitaj de maro, nesciataj sekretoj kaŝiĝas en malhelaj rokoj aŭ boskoj — ĉion ajn eblas renkonti ĉi tie, kion oni deziras en revo.

Sonora rido de Miiko iĝis rekompenco por li. La junulino, silentema kaj ĉiam iom malgaja, nun nerekoneble ŝanĝiĝis. Gaje kaj kuraĝe impetante antaŭen, al la peze plaŭdantaj ondoj, ŝi plu restis por Veter fermita pordo — tute ne tiel, kiel la diafana Veda, kies sentimo estis plie rava fidemo, ol efektiva persistemo.

Inter grandaj ŝtonpecoj ĉe la bordo mem kuŝis profundaj, penetritaj de sunlumo subakvaj koridoroj. Pristernitaj per malhelaj montetoj de spongoj, kadritaj per franĝo de algoj, tiuj subakvaj galerioj kondukis al la orienta flanko de la insuleto, kien aliris nesciata malhela profundaĵo. Dar Veter bedaŭris, ke ne prenis de Veda precizan mapon de la bordo. Flosoj de la mara ekspedicio brilis sub la suno ĉe la okcidenta terlango je kelkaj kilometroj. Pli proksime videblis malkruta sabla bordo, kaj tie nun ripozas la tuta ekspedicio. Hodiaŭ en maŝinoj estas ŝanĝo de akumuliloj. Kaj li cedis al la infana emo esplori senhomajn insulojn.

Minaca deklivo de andezitaj rokoj[23] ekpendis super la naĝantoj. Rompsurfacoj de ŝtonpecoj estis freŝaj — antaŭnelonga tertremo faligis kadukiĝintan parton de la bordo. Flanke de la alta maro estis iranta forta ondaro. Miiko kaj Dar Veter longe naĝis sur malhela akvo ĉe la orienta bordo, ĝis trovis platan ŝtonan elstaraĵon, kien Dar Veter elpuŝis Miiko-n.

Maltrankviligitaj mevoj ĵetiĝadis tien kaj reen, batoj de ondoj estis transdonataj tra rokoj, tremigante mason de andezito. Estis nenio, krom nuda ŝtono kaj malmolaj arbustoj, ne estis eĉ etaj spuroj de besto aŭ homo.

La naĝantoj levis sin sur la pinton de la insuleto, rigardis al ĵetiĝantaj malsupre ondoj kaj revenis. Adstringa odoro venis de arbustoj, elstarantaj supre el rokaj fendoj. Dar Veter sterniĝis sur varma ŝtono, pigre rigardante en akvon ĉe la suda flanko de la elstaraĵo.

Miiko eksidis kaŭre ĉe la rando mem de la roko kaj penis ekvidi ion malsupre. Ĉi tie ne estis ĉeborda malprofundaĵo aŭ amasoj da ŝtonoj. Kruta deklivo pendis super malhela oleeca akvo. La suno brileradis per blindiga bordero laŭlonge de la dekliva rando. Tie, kie fortranĉita per la roko lumo vertikale eniris en la diafanan akvon, apenaŭ flagris glata fundo el hela sablo.

— Kion vi vidas tie, Miiko?

La enpensiĝinta junulino ne tuj turnis sin.

— Nenion. Vin altiras dezertaj insuloj, kaj min — mara fundo. Ankaŭ al mi ŝajnas, ke tie ĉiam eblas trovi ion interesan, fari malkovron.

— Tiuokaze por kio vi laboras en stepo?

— Tio estas komplika afero. Por mi maro estas tiom granda ĝojo, ke mi ne povas esti ĉiam kun ĝi. Oni ne povas aŭdi ŝatatan muzikon dum tuta tempo — tiel ankaŭ mi kun maro. Tamen renkontoj kun ĝi estas valoregaj…

Dar Veter konfirme balancis la kapon.

— Do, ĉu ni plonĝu tien? — li almontris la blankan flagradon en la profundo.

Miiko levis la brovojn, eĉ sen tio levitajn ĉe la tempioj.

— Ĉu vi povos? Ĉi tie estas ne malpli ol dudek kvin metroj — tio estas nur por sperta plonĝisto…

— Mi penos… Kaj vi?

Anstataŭ respondo Miiko ekstaris, ĉirkaŭrigardinte, elektis grandan ŝtonon kaj altrenis ĝin al la rando de la roko.

— Unue permesu al mi provi. Kun ŝtono — tio estas kontraŭ miaj reguloj. Sed mi timas, ke tie povas esti fluo — tro pura estas la fundo…

La junulino levis la manojn, kliniĝis, rektiĝis, fleksiĝinte malantaŭen. Dar Veter observis ŝiajn spirajn ekzercojn, por lerni ilin. Miiko ne plu diris eĉ vorton. Post kelkaj ekzercoj ŝi prenis la ŝtonon kaj ĵetis sin, kiel en abismon, en la malhelan profundaĵon.

Dar Veter eksentis malklaran maltrankvilon, kiam pasis pli ol minuto, kaj la kuraĝa junulino ne reaperis. Li komencis, siavice, serĉi ŝtonon por pezo, komprenante, ke li devas preni multe pli grandan. Ĵus li levis kvardekkilograman pecon de andezito, kiam aperis Miiko. La junulino malfacile spiris kaj ŝajnis tre laca.

— Tie… Tie… ĉevalo, — apenaŭ eldiris ŝi.

— Kio? Kia ĉevalo?

— Statuo de grandega ĉevalo… tie, en natura niĉo. Mi tuj rigardos pli detale.

— Miiko, tio estas malfacila. Ni naĝu reen, prenu plonĝajn aparatojn kaj boaton.

— Ho ne! Mi deziras mem, tuj! Tio estu mia venko, sed ne de aparato. Poste ni vokos ĉiujn.

— Sed mi iros kun vi! — Dar Veter kaptis sian ŝtonon.

Miiko ridetis.

— Prenu malpli grandan, jen. Kaj kio pri spirado?

Dar Veter obeeme plenumis la ekzercojn kaj renverse saltis en la maron kun la ŝtono en la manoj. Akvo batis lin je la vizaĝo, turnis per la dorso al Miiko, kunpremis la bruston, per obtuza doloro resonis en la oreloj. Li estis retenanta la doloron, streĉante muskolojn de la korpo, kunpremante la makzelojn. Malvarma griza duonmallumo densiĝis malsupre, la gaja lumo de tago estis rapide malheliĝanta. La malvarma kaj malamika forto de profundo estis venkanta, la kapo nebuliĝis, la okuloj tranĉe doloris. Subite la firma mano de Miiko tuŝis lian ŝultron, kaj li tuŝis per la piedoj densan, malhele arĝentan sablon. Kun peno turninte la kolon en la direkto, montrita de Miiko, li forŝanceliĝis, pro neatenditeco ellasis la ŝtonon el la manoj — kaj tuj estis ĵetita supren. Li ne memoris, kiel li trafis sur la supraĵon, nenion vidante en ruĝa nebulo, spasme penante satspiri… Post nemulta tempo la konsekvencoj de la subakva premo foriris, kaj la viditaĵo renaskiĝis en la memoro. Estis nur momento, sed kiom multajn detalojn sukcesis rimarki la okuloj kaj enmemorigi la cerbo!

Malhelaj rokoj estis kuniĝantaj supre per giganta ogiva arko, sub kiu staris skulptaĵo de giganta ĉevalo. Neniu algo aŭ konko algluiĝis al la polurita supraĵo de la statuo. La nekonata skulptisto antaŭ ĉio deziris esprimi forton. Li pligrandigis la antaŭan parton de la korpo, neproporcie larĝigis la monstran bruston, alte levis la krute fleksitan kolon. La maldekstra antaŭa kruro estis levita, rekte elŝovante al spektanto rondaĵon de la genua artiko, kaj la grandega hufo preskaŭ tuŝis la bruston. La tri ceteraj kruroj estis kun peno depuŝiĝantaj de la grundo, pro kio la kolosa ĉevalo pendis super la spektanto, kvazaŭ premante lin per fabela potenco. Sur la kruta arko de la kolo la kolhararo estis signita per dentigita eĝo, la kapo preskaŭ tuŝis la bruston, kaj la okuloj el sub la mallevita frunto rigardis kun minaca kolero, spegulita ankaŭ en la malgrandaj alpremitaj oreloj de la ŝtona monstro.

Miiko trankviliĝis pri Dar Veter kaj, lasinte lin sterniĝinta sur la plata roko, plonĝis ree. Finfine la junulino lacegiĝis pro la profundaj plonĝoj kaj satĝuis per vido de sia trovaĵo. Ŝi eksidis apude kaj longe silentis, dum ne restariĝis normala spirado.

— Interese, kia povas esti aĝo de la statuo? — penseme demandis sin mem Miiko.

Dar Veter kuntiris la ŝultrojn, rememorinte, kio mirigis lin pleje.

— Kial la statuo de ĉevalo tute ne kovriĝis per algoj aŭ konkoj?

Miiko rapide turniĝis al li.

— Jes, jes! Mi konas tiajn trovaĵojn. Evidentiĝis, ke ili estis kovritaj per speciala substanco, ne permesanta kreskadon de vivaj estaĵoj. Tiuokaze la epoko de la statuo estas fino de la lasta jarcento de la EDM.

En la maro inter la bordo kaj la insuleto aperis naĝanto. Alproksimiĝinte, li leviĝis el akvo, salute svingis la manojn. Dar Veter rekonis la larĝajn ŝultrojn kaj la brilantan malhelan haŭton de Mven Mas. Baldaŭ la alta nigra figuro grimpis sur la ŝtonon, kaj plena de bonkoreco rideto ekbrilis sur la malseka vizaĝo de la nova estro de la eksteraj stacioj. Li rapide riverencis al la eta Miiko, per larĝa, libera gesto salutis Dar Veter-on.

— Mi alveturis por unu tago kune kun Ren Boz por peti vian konsilon.

— Ren Boz?

— Fizikisto el la Akademio de Limoj de Scio…

— Mi konas lin iomete. Li laboras pri demandoj de interrilatoj de la spaco kaj la kampo. Kie do vi lin lasis?

— Sur la bordo. Li ne naĝas, almenaŭ kiel vi…

Facila plaŭdo interrompis la parolon de Mven Mas.

— Mi naĝos al la bordo, al Veda! — kriis el la akvo Miiko.

Dar Veter karese ridetis al la junulino.

— Ŝi naĝas kun malkovro! — klarigis li al Mven Mas kaj rakontis pri la trovo de la subakva ĉevalo.

La afrikano aŭskultis lin sen intereso. Liaj longaj fingroj estis movetiĝantaj, palpante la mentonon. En lia rigardo Dar Veter legis maltrankvilon kaj esperon.

— Ĉu vin maltrankviligas io serioza? Tiuokaze por kio prokrasti?

Mven Mas akceptis la inviton. Sidante sur rando de la roko super la profundaĵo, kaŝanta la misteran ĉevalon, li rakontis pri siaj suferaj ŝanceliĝoj. Lia renkontiĝo kun Ren Boz ne estis hazarda. La vizio de la bela mondo de la stelo Epsilono de la Tukano estis neniam forlasanta lin. Kaj ekde tiu nokto aperis revo — alproksimiĝi al tiu mondo, per ajna maniero superinte la senfinan abismon de la spaco. Por ke inter sendo kaj ricevo de mesaĝo, signalo aŭ bildo ne estu neatingebla por homa vivo daŭro je sescent jaroj. Eksenti pulsadon de tiu bela kaj tiom proksima al ni vivo, etendi la manon al la fratoj-homoj tra abismoj de la kosmo. Mven Mas koncentris siajn penojn sur konatiĝo kun nesolvitaj demandoj kaj nefinitaj eksperimentoj, kiuj jam dum jarmilo estis farataj en esplorado de la spaco kiel funkcio de la materio. De tiu problemo, pri kiu revis Veda Kong en la nokto de ŝia unua elpaŝo laŭ la Granda Ringo…

En la Akademio de Limoj de Scio tiajn esplorojn gvidis Ren Boz — juna matematik-fizikisto. Lia renkontiĝo kun Mven Mas kaj posta amikeco estis antaŭdifinita per la komunaj streboj.

Nun Ren Boz opinias, ke la problemo estas ellaborita ĝis eblo fari eksperimenton. La eksperimento, same kiel ĉio, ligita kun kosmaj skaloj, ne povas esti realigita laboratorie. La grandegeco de la demando postulas ankaŭ grandegan eksperimenton. Ren Boz konvinkiĝis pri neceso fari la eksperimenton per la eksteraj stacioj kun uzo de la tuta tera energio, inklude ankaŭ la rezervan stacion de Ku-energio en Antarkto.

Sento de danĝero venis al Dar Veter, kiam li atente rigardis en la brulantajn okulojn kaj al la tremetantaj naztruoj de Mven Mas.

— Ĉu vi bezonas scii, kiel agus mi? — trankvile faris li la decidan demandon.

Mven Mas kapjesis kaj movis la langon laŭ la sekiĝintaj lipoj.

— Mi ne farus la eksperimenton, — cizele eldiris Dar Veter, ignorante grimacon de malfeliĉo sur la vizaĝo de la afrikano, momente aperintan kaj malaperintan nerimarkeble por malpli atenta konversacianto.

— Mi ĝuste tiel pensis, — ne retenis Mven Mas.

— Tiuokaze por kio vi atribuis ian valoron al mia konsilo?

— Al mi ŝajnis, ke ni sukcesos konvinki vin.

— Do, provu! Ni naĝu al la kamaradoj. Ili, verŝajne, preparas plonĝajn aparatojn por rigardi al la ĉevalo.

Veda estis kantanta, kaj du nekonataj virinaj voĉoj akompanis ŝin.

Ekvidinte la naĝantojn, ŝi faris vokan signon, infanece fleksante la fingrojn de la malfermitaj manoj. La kanto eksilentis. Dar Veter rekonis en unu el la virinoj Evda-n Nal. Unuafoje li vidis ŝin sen blanka kuracista vesto. Ŝia alta fleksiĝema figuro kontrastis inter la aliaj per blankeco de la haŭto, ankoraŭ ne sunbruniĝinta.. Verŝajne, la fama psikiatrino estis tre okupita dum la lasta tempo. La nigregaj haroj de Evda, disigitaj per rekta dislimo, estis alte levitaj ĉe la tempioj. La altaj vangostoj super la iomete enkavaj vangoj substrekis la longan tranĉon de ŝiaj nigraj atentaj okuloj. La vizaĝo estis nekapteble rememoriganta antikvan egiptan sfinkson — tiun, kiu ekde tre antikvaj tempoj staris ĉe rando de dezerto apud piramidaj tomboj de reĝoj de la plej antikva ŝtato sur la tero. Nun, dek jarcentojn post kiam malaperis la dezerto, sur la sabloj susuras fekundaj boskoj, kaj la sfinkso mem estas kovrita per vitra kloŝo, ne kaŝanta kavojn de ĝia vizaĝo, primordita de la tempo.

Dar Veter memoris, ke sian genealogion Evda Nal kalkulis de peruanoj aŭ ĉilianoj. Li salutis ŝin laŭ moro de antikvaj sudamerikaj sunadorantoj.

— La laboro kun historiistoj utilis al vi, — diris Evda. — Danku Veda-n…

Dar Veter haste turniĝis al la kara amikino, sed Veda prenis lian manon kaj kondukis al tute nekonata virino.

— Tio estas Ĉara Nandi! Ni ĉiuj ĉi tie estas gastoj de ŝi kaj de pentristo Kart San, ĉar ili loĝas sur tiu ĉi bordo jam monaton. Ilia transportebla studio estas en la fino de la golfo.

Dar Veter etendis la manon al la juna virino, rigardinta al li per grandegaj bluaj okuloj. Por momento lia spirado haltis — en tiu virino estis io, distinganta ŝin de ĉiuj aliaj. Ŝi staris inter Veda Kong kaj Evda Nal, kies belo, akrigita per forta intelekto kaj disciplino de longa esplora laboro, tamen malvenkis al la neordinara forto de belo, radiata de la nekonatulino.

— Via nomo per io similas al la mia, — diris Dar Veter.

La anguloj de la eta buŝo de la nekonatulino tremeris en retenita subrido.

— Samkiel vi mem similas al mi.

Dar Veter rigardis super la nigra ĉapo de ŝiaj densaj kaj brilantaj, krispetaj haroj kaj larĝe ridetis al Veda.

— Veter, vi ne scipovas diri al virinoj komplimentojn, — ruzete diris Veda, klininte la kapon flanken.

— Ĉu tio necesas nun, ekde kiam malaperis neceso pri trompo?

— Necesas, — enmiksiĝis Evda Nal. — Kaj tiu ĉi neceso neniam forpasos!

— Mi ĝojos, se oni al mi klarigos, — iomete sulkigis la brovojn Dar Veter.

— Post monato mi faros aŭtunan prelegon en la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, en ĝi estos multe pri valoro de rektaj emocioj… — Evda kapsalutis proksimiĝantan Mven Mas-on.

La afrikano laŭ sia kutimo iris glate kaj senbrue. Dar Veter rimarkis, ke la malhelaj vangoj de Ĉara ekbrulis per varmega ruĝo, kvazaŭ suno, ensorbiĝinta en la tutan korpon de la virino, subite eliris tra la sunbruna haŭto. Mven Mas indiferente riverencis.

— Mi venigos Ren Boz-on. Li sidas tie, sur ŝtono.

— Ni iru al li, — proponis Veda, — kaj renkonten al Miiko. Ŝi forkuris por preni la aparatojn. Ĉara Nandi, ĉu vi iras kun ni?

La junulino kapneis:

— Jen venas mia reganto. La suno malleviĝis, kaj baldaŭ komenciĝos laboro…

— Pozi, eble, estas malfacile, ĉu? — demandis Veda. — Tio estas vera heroaĵo! Mi ne povus.

— Ankaŭ mi pensis, ke ne povos. Sed se ideo de pentristo kaptas vin, tiam vi mem partoprenas en kreado. Serĉas realigon de imago en la propra korpo… Miloj da nuancoj estas en ĉiu moviĝo, ĉiu fleksiĝo! Kapti ilin, kiel forflugantajn sonojn de muziko…

— Ĉara, vi estas bona trovaĵo por pentristo!

— Bona trovaĵo! — interrompis Veda-n laŭta baso. — Kaj kiel mi trovis ŝin! Nekredeble! — Pentristo Kart San skuis la alte levitan potencan pugnon. Liaj helaj haroj hirtiĝis sub vento, la krudiĝinta pro vento vizaĝo ruĝiĝis.

— Akompanu nin, se vi havas tempon, — petis Veda, — kaj rakontu.

— Mi estas malbona rakontanto. Sed tio tutegale estas interesa. Min interesas rekonstruo de diversaj rasaj tipoj, kiuj estis en la antikveco ĝis la EDM mem. Post sukceso de mia pentraĵo «Filino de Gondvano» min inspiris ideo rekrei alian rasan tipon. Beleco de korpo estas la plej bona esprimo de raso tra generacioj de sana, pura vivo. En ĉiu raso en la antikveco estis propra cizeliteco, propra mezuro de belo, ellaboriĝinta jam en kondiĉoj de sovaĝa ekzisto. Tiel komprenas ni, pentristoj, kiujn oni opinias malfruantaj de la kulturaj pintoj… Ĉiam opiniis, verŝajne, jam ekde kavernoj de la antikva ŝtona epoko. Nu jen, mi ne tion diras… Elpensis mi pentraĵon «Filino de Tetiso», alivorte — de Mediteraneo. Min afekciis en mitoj de Antikva Helenujo, Kreto, Mezopotamio, Ameriko, Polinezio tio, ke dioj eliris el maro. Kio povas esti pli mirakla, ol la helena mito pri Afrodito — la diino de amo kaj belo de la helenoj! La nomo mem: Afrodito Anadiomena — naskita de ŝaŭmo, leviĝinta el maro… Diino, naskiĝinta el ŝaŭmo, fekundigita de stela lumo super nokta maro, — kiu popolo elpensis ion pli poezian?..

— El stela lumo kaj mara ŝaŭmo, — aŭdis Veda Kong flustron de Ĉara kaj kaŝe rigardis al la junulino.

La malmola, kvazaŭ eltranĉita el ligno aŭ ŝtono profilo de Ĉara parolis pri antikvaj popoloj. La malgranda, rekta, iomete rondigita nazo, la iomete klinita larĝa frunto, la forta mentono, kaj ĉefe — granda distanco inter la nazo kaj la orelo — ĉiuj karakteraj trajtoj de popoloj de antikva Mediteraneo estis prezentitaj en la vizaĝo de Ĉara.

Veda nerimarkeble pririgardis ŝin de la kapo ĝis la piedoj kaj pensis, ke ĉio en ŝi estas iomete troa. Tro glata haŭto, tro maldika talio, tro larĝaj femuroj… Kaj ŝi tenas sin emfaze rekte — pro tio ŝia firma brusto tro elstaras. Eble, la pentristo bezonas ĝuste tian, forte esprimitan?

La vojon baris ŝtona vico, kaj Veda ŝanĝis sian ĵus kreitan opinion. Ĉara Nandi neordinare facile transsaltadis de ŝtono sur ŝtonon, kvazaŭ dancante.

«En ŝi, sendube, estas hinda sango, — decidis Veda. — Mi demandos poste…»

— Por krei «Filinon de Tetiso», — daŭrigis la pentristo, — mi devis proksimiĝi kun maro, parenciĝi kun ĝi — ja mia kretanino, kiel Afrodito, devas eliri el maro, sed tiel, ke ĉiu komprenu tion. Kiam mi intencis pentri «Filinon de Gondvano», mi dum tri jaroj laboris en arbara stacio en la Ekvatora Afriko. Kreinte la pentraĵon, mi eklaboris kiel meĥanikisto sur poŝta glitboato kaj dum du jaroj disveturigadis poŝtaĵojn laŭ Atlantiko — al ĉiuj ĉi, ĉu vi scias, fiŝkaptaj, proteinaj kaj salaj fabrikoj, kiuj navigas tie sur gigantaj metalaj flosoj.

Foje vespere mi kondukis mian maŝinon en Centra Atlantiko, okcidente de Acoroj, kie la kontraŭfluo kuniĝas kun la norda fluo. Tie ĉiam iradas grandaj ondoj — per vicoj, unu post la alia. Mia glitboato jen saltadis al malaltaj nuboj, jen rapidege flugis en kavojn inter ondoj. La helico muĝis, mi staris sur alta pontferdeko apud la direktilisto. Kaj subite — mi neniam forgesos!

Imagu ondon, pli altan ol ĉiuj aliaj, kuregantan renkonten. Sur la eĝo de tiu ĉi kolosa ondo, rekte sub la malaltaj kaj densaj perl-rozaj nuboj, staris junulino, sunbruna ĝis koloro de ruĝa bronzo… La ondego kuris sensone, kaj ŝi flugis, neesprimeble fiera en sia soleco inter la senfina oceano. Mia glitboato ĵetiĝis supren, kaj ni trafulmis preter la junulino, salute svinginta al ni la manon. Tiam mi rimarkis, ke ŝi staris sur surfotabulo, — ĉu vi scias, tia tabulo kun akumulilo kaj motoro, kiun oni stiras per piedoj.

— Mi scias, — respondis Dar Veter, — por rajdado sur ondoj.

— Pleje min afekciis, ke ĉirkaŭe estis nenio — malaltaj nuboj, oceano, malplena je centoj da mejloj, vespera lumo kaj junulino, rajdanta sur grandega ondo. Tiu junulino estis…

— Ĉara Nandi! — diris Evda Nal. — Tio estis komprenebla. Sed de kie ŝi aperis?

— Tute ne el ŝaŭmo kaj stela lumo! — Ĉara ekridis per neatendite alta sonora rido. — Nur de floso de proteina fabriko. Ni staris tiam ĉe rando de sargasejo,[24] kie ni bredis klorelon,[25] kaj mi laboris tie kiel biologo.

— Estu tiel, — paceme konsentis Kart San. — Sed ekde tiu momento vi iĝis por mi la filino de Mediteraneo, elirinta el ŝaŭmo, neevitebla modelo de mia estonta pentraĵo. Mi atendis tutan jaron.

— Ĉu mi povas veni al vi por rigardi? — petis Veda Kong.

— Bonvolu, sed ne dum horoj de laboro — prefere vespere. Mi laboras tre malrapide kaj eltenas nenies ĉeeston tiutempe.

— Ĉu vi pentras per farboj?

— Nia laboro malmulte ŝanĝiĝis dum jarmiloj da ekzisto de la pentroarto. La optikaj leĝoj kaj la homa okulo estas samaj. Akriĝis percepto de iuj kolornuancoj, estis elpensitaj novaj kromkatoptrikaj farboj[26] kun internaj reflektoj en la tavolo, kelkaj artifikoj de harmoniigo de koloroj. Sed ĝenerale pentristo de nememorebla antikveco laboris same kiel mi. Kaj en io eĉ pli bone… Kredo, pacienco — ni iĝis tro rapidaj kaj necertaj pri sia praveco. Sed por la arto ofte pli bonas strikta naiveco… Denove mi deflankiĝas! Mi… ni devas iri. Ni iru, Ĉara.

Ĉiuj haltis por rigarde sekvi la pentriston kaj lian modelon.

— Nun mi scias, kiu li estas, — diris Veda. — Mi vidis «Filinon de Gondvano».

— Ankaŭ mi, — respondis ĥore Evda Nal kaj Mven Mas.

— Ĉu «Gondvano» devenas de lando de gondoj en Hindujo? — demandis Dar Veter.

— Ne. De la komuna nomo de la sudaj kontinentoj. Ĉenerale, tio estas lando de la antikva nigra raso.

— Kaj kia estas la «Filino de nigruloj»?

— La pentraĵo estas simpla — antaŭ stepa altebenaĵo, en fajro de blindiga suno, sur rando de minaca tropika arbaro iras nigrahaŭta junulino. Duono de ŝia vizaĝo kaj de la sentebla, malmola, kvazaŭ gisita el metalo korpo estas en la brulanta lumo, la alia duono estas en profunda duonombro. Grandaj bestaj dentoj estas surfadenigitaj ĉirkaŭ la alta kolo, la mallongaj haroj estas noditaj sur la nuko kaj kovritaj per krono de fajre ruĝaj floroj. Per la dekstra mano, levita super la kapo, ŝi deflankigas de la vojo lastan branĉon de arbo, per la maldekstra — forpuŝas de la genuo dornan tigon. En haltigita moviĝo de la korpo, en libera enspiro, en forta svingo de la mano estas senzorgeco de la juna vivo, kuniĝanta kun la naturo en unuecon, ĉiam ŝanĝiĝeman, kiel torento. Tiu unueco legiĝas kiel scio — intuicia kono de la mondo… En la malhelaj okuloj, celitaj malproksimen, super maro da blueta herbaro, al apenaŭ rimarkeblaj konturoj de montoj, tiel senteble videblas maltrankvilo, atendo de grandaj travivaĵoj en la nova, ĵus malfermiĝinta mondo!

Evda Nal eksilentis.

— Sed kiel sukcesis tion transdoni Kart San? — demandis Veda Kong. — Eble, per la kuntiritaj mallarĝaj brovoj, per la iomete antaŭen klinita kolo, per la malfermita sendefenda nuko. La mirindaj okuloj, plenigitaj per malhela saĝo de la antikva naturo… Kaj la plej stranga estas tiu samtempa sento de senzorga dancanta forto kaj de maltrankvila scio.

— Domaĝe, mi ne vidis! — suspiris Dar Veter. — Necesos veturi en la Palacon de historio. Mi vidas la farbojn de la pentraĵo, sed iel ne povas imagi la pozon de la junulino.

— Ĉu la pozon? — haltis Evda Nal. — Jen al vi «Filino de Gondvano»… — Ŝi deĵetis de la ŝultroj la viŝtukon, alte levis la fleksitan dekstran brakon, iomete kliniĝis malantaŭen, ekstarinte duonturne al Dar Veter. La longa kruro facile leviĝetis, farinte malgrandan paŝon, kaj, ne fininte ĝin, rigidiĝis, tuŝinte per la fingroj la teron. Kaj tuj ŝia fleksiĝema korpo kvazaŭ ekfloris.

Ĉiuj haltis, ne kaŝante admiron.

— Evda, mi ne imagis!… — ekkriis Dar Veter. — Vi estas danĝera, kiel duonmalfermita klingo de ponardo.

— Veter, denove malsukcesaj komplimentoj! — ekridis Veda. — Kial «duon-», kaj ne «plene»?

— Li tute pravas, — ridetis Evda Nal, ree iĝanta la antaŭa. — Ĝuste ne plene. Nia nova konatino, la ĉarma Ĉara Nandi, — jen plene malfermita kaj brilanta klingo, parolante per la eposa lingvaĵo de Dar Veter.

— Mi ne povas kredi, ke iu egalas vin! — aŭdiĝis malantaŭ ŝtono raŭketa voĉo.

Evda Nal la unua rimarkis rufajn tonditajn harojn kaj palajn bluajn okulojn, rigardantajn al ŝi kun tia admiro, kian ŝi ankoraŭ ne sukcesis vidi sur ies ajn vizaĝo.

— Mi estas Ren Boz! — sinĝeneme diris la rufulo, kiam lia nealta mallarĝŝultra figuro aperis el malantaŭ la granda ŝtono.

— Ni serĉis vin. — Veda prenis la manon de la fizikisto. — Jen, tio estas Dar Veter.

Ren Boz ruĝiĝis, pro kio iĝis rimarkeblaj lentugoj, riĉe kovrantaj la vizaĝon kaj eĉ la kolon.

— Mi malfruis, ĉar tro longe restis supre. — Ren Boz almontris ŝtonecan deklivon. — Tie estas antikva tombo.

— En ĝi estas enterigita fama poeto[27] de tre antikva tempo, — rimarkis Veda.

— Tie estas elĉizita surskribo, jen ĝi, — la fizikisto malfermis metalan folion, movis laŭ ĝi mallongan liniilon, kaj sur la senbrila surfaco riveliĝis kvar vicoj da bluaj signetoj.

— Ho, tio estas eŭropaj literoj — skribaj signoj, kiujn oni uzis antaŭ enkonduko de la tutmonda linia alfabeto! Ili havas absurdan formon, hereditan de eĉ pli antikvaj piktogramoj. Sed tiun lingvon mi konas.

— Do legu, Veda!

— Kelkajn minutojn da silento! — postulis ŝi, kaj ĉiuj obeeme eksidis sur ŝtonojn.

Veda Kong komencis legi:

Dronas en temp', estingiĝas kun aĝo,[28]

Pensoj, eventoj, kaj reva mister'…

Sed mi forportas en lastan vojaĝon

Sonĝon plej belan el sonĝoj de l' Ter'!…

— Tio estas bonega! — Evda Nal leviĝis sur la genuoj. — Moderna poeto ne dirus pli klare pri potenco de la tempo. Mi dezirus scii, kiun el la sonĝoj de la Tero li opiniis la plej bela kaj forportis kun si en la antaŭmortaj pensoj?

Malproksime aperis boato el diafana plasto kun du homoj.

— Jen Miiko kun Ŝerlis, unu el ĉi-tieaj meĥanikistoj. Ho ne, — korektis sin Veda, — tio estas Frit Don mem, la estro de la mara ekspedicio! Ĝis la vespero, Veter, vi devas resti triope, kaj mi prenas kun mi Evda-n.

Ambaŭ virinoj dekuris al facilaj ondoj kaj akorde eknaĝis al la insulo. La boato turniĝis al ili, sed Veda eksvingis la manon, sendante ĝin antaŭen. Ren Boz, senmova, rigardis sekve al la naĝantinoj.

— Rekonsciiĝu, Ren, ni okupiĝu pri la afero! — vokis lin Mven Mas, kaj la fizikisto ridetis ĝeneme kaj humile.

La tereno de densa sablo inter du vicoj de ŝtonoj iĝis scienca aŭditorio. Ren Boz, arminte sin per peco de konko, desegnadis kaj skribadis, en ekscito faladis sur la teron, forviŝante la skribitan per la propra korpo, kaj ree desegnadis. Mven Mas konfirmadis kunsenton aŭ vigligadis la fizikiston per mallongaj rimarkoj. Dar Veter, apoginte la kubutojn sur la genuojn, deĵetadis de la frunto ŝviton, aperintan pro penoj kompreni la parolanton. Finfine la rufa fizikisto eksilentis kaj, malfacile spirante, eksidis sur la sablo.

— Jes, Ren Boz, — eldiris Dar Veter post longa silento, — vi faris elstaran malkovron!

— Ĉu mi sola?.. Jam tre delonge antikva fizikisto Hajzenberg.[29] eltrovis la principon de necerteco — neeblo de samtempa determino de movokvanto kaj loko por etaj korpuskloj. En la realo tiu neeblo iĝis eblo post kompreno de reciprokaj transiroj, do en la repaguluma kalkulo[30] Proksimume samtempe oni malkovris mezonan ringan nubon de la atoma nukleo kaj staton de transiro inter nukleono kaj tiu ringo, do rekte aliris la nocion de kontraŭgravito.

— Estu tiel. Mi ne estas scianto de la dupolusa matematiko,[31] des pli de tia ĝia branĉo, kiel la repaguluma kalkulo, la esploro de baroj de transiro. Sed tio, kion vi faris en la ombraj funkcioj, — tio estas principe nova, kvankam ankoraŭ malbone komprenebla por ni, ordinaraj homoj, sen matematika klarvido. Sed kompreni la grandecon de la malkovro mi povas. Nur unu afero… — Dar Veter stumblis.

— Kio, kio nome? — maltrankviliĝis Mven Mas.

— Kiel transformi tion en eksperimenton? Al mi ŝajnas, en nia dispono ne ekzistas eblo krei tian tension de elektromagneta kampo.

— Ĉu por ekvilibrigi la gravitan kampon kaj ricevi la staton de transiro? — demandis Ren Boz.

— Ĝuste. Kaj tiuokaze la spaco malantaŭ la limoj de la sistemo restos plu ekster nia efiko.

— Estas tiel. Sed, kiel ĉiam en dialektiko, eliron oni devas serĉi en la kontraŭa. Se ricevi kontraŭgravitan ombron ne diskrete, sed vektore…

— O ho!.. Sed kiel?

Ren Boz rapide desegnis tri rektojn, mallarĝan sektoron kaj krucigis ĉion ĉi per parto de grandradiusa arko.

— Tio estis konata jam antaŭ la dupolusa matematiko. Antaŭ kelkaj jarcentoj oni nomis ĝin la problemo de kvar dimensioj. Tiam ankoraŭ estis disvastigitaj la konceptoj pri plurdimensieco de la spaco — ili ne konis la ombrajn ecojn de gravito, penis fari analogiojn kun elektromagnetaj kampoj kaj pensis, ke singularaj punktoj[32] signifas aŭ malaperon de materio, aŭ ĝian transformiĝon en ion neklarigeblan. Kiel eblis imagi la spacon kun tia scio de la naturo de fenomenoj? Sed ja ili, niaj prauloj, konjektis — vidu, ili komprenis, ke se distanco, ni diru, de stelo A ĝis la centro de la Tero laŭ jena linio OA estos dudek kvinilionoj da kilometroj, do ĝis la sama stelo, sed laŭ vektoro OB la distanco egalas al nulo… Praktike ne al nulo, sed al strebanta al nulo grando. Kaj ili diris, ke la tempo iĝas nulo, sed rapido de moviĝo egalas al la rapido de lumo. Sed ja la koĥlea kalkulo[33] same estas malkovrita tute antaŭnelonge!

— Spiralan moviĝon oni konis antaŭ miloj da jaroj, — singarde enmiksiĝis Mven Mas.

Ren Boz neglekte svingis la manon:

— Moviĝon, sed ne ĝiajn leĝojn! Do, se la gravita kampo kaj la elektromagneta kampo estas du flankoj de unu sama eco de materio, se la spaco estas funkcio de la gravito, do funkcio de la elektromagneta kampo estas kontraŭspaco. Transiro inter ili donas vektoran ombran funkcion de nul-spaco, kiu estas konata sub vulgara nomo la rapido de lumo. Kaj mi opinias ebla ricevon de nul-spaco en ajna direkto. Mven Mas deziras trafi al la Epsilono de la Tukano, kaj al mi estas tutegale, nur ni faru la eksperimenton. Nur faru la eksperimenton! — ripetis la fizikisto kaj lace mallevis la mallongajn blanketajn okulharojn.

— Por la eksperimento vi bezonas ne nur la eksterajn staciojn kaj la teran energion, kiel diris Mven, sed ja ankaŭ ian instalaĵon. Apenaŭ ĝi estas simple kaj rapide realigebla.

— Ĉi tie ni havas bonan ŝancon. Eblas uzi la instalaĵon de Kor Jull rekte proksime de la Tibeta observatorio. Antaŭ cent sepdek jaroj tie oni faris eksperimentojn pri esploro de la spaco. Necesos negrandaj ŝanĝoj, kaj da volontulaj helpantoj en ajna momento mi povas ricevi kvin, dek, dudek mil. Sufiĉas nur voki, kaj ili prenos forpermesojn.

— Vi vere ĉion antaŭvidis. Restas nur unu, sed la plej serioza afero — danĝereco de la eksperimento. Povas esti plej neatenditaj rezultoj — ja laŭ leĝoj de grandaj nombroj ni ne povas fari la eksperimenton en malgranda skalo. Sed se tuj preni la eksterteran skalon…

— Kiu sciencisto timos riskon? — kuntiris la ŝultrojn Ren Boz.

— Mi diras ne pri personaj aferoj! Mi scias, ke miloj venos, tuj kiam necesos neesplorita danĝera entrepreno. Sed en la eksperimenton estos inkluditaj la eksteraj stacioj, la observatorioj — tuta rondo de aparatoj, kiuj kostis al la homaro gigantan laboron. De la aparatoj, malfermintaj fenestron en la kosmon, aligintaj la homaron al vivo, kreado, scioj de aliaj loĝataj mondoj. Tiu fenestro estas la plej granda homa atingo, kaj riski fermi ĝin almenaŭ provizore — ĉu rajtas vi, mi, ajna aparta homo, ajna grupo da homoj? Mi dezirus scii, ĉu vi havas senton de tia rajto kaj sur kio ĝi baziĝas?

— Mi havas, — ekstaris Mven Mas, — kaj baziĝas ĝi… Vi estis en elfosado… Ĉu miliardoj da sennomaj ostaroj en sennomaj tomboj ne vokis vin, ne postulis kaj ne riproĉis? Mi vidas miliardojn da pasintaj homaj vivoj, ĉe kiuj kiel sablo inter fingroj momente forfluis juneco, belo kaj ĝojoj de la vivo, — ili postulas malkovri la grandan enigmon de la tempo, eklukti kontraŭ ĝi! Venko super la spaco estas venko super la tempo — jen kial mi estas certa pri mia praveco kaj pri nobleco de la planita afero!

— Mia sento estas alia, — ekparolis Ren Boz. — Sed tio estas alia flanko de la samo. La spaco same, kiel antaŭe, estas nevenkebla en la kosmo, ĝi disigas mondojn, ne permesas al ni trovi planedojn, proksimajn al ni laŭ sia loĝantaro, kuniĝi kun ili en unu familion, senfine riĉan je ĝojo kaj forto. Tio estus la plej granda ŝanĝo post la erao de la Monda Unuiĝo ekde tiu tempo, kiam la homaro finfine ĉesigis la sensencan disan ekzistadon de siaj popoloj kaj unuiĝis, farinte gigantan leviĝon sur novan ŝtupon de potenco super la naturo. Ĉiu paŝo sur tiu vojo estas pli grava, ol ĉio cetera, ol ĉiuj aliaj esploroj kaj scioj.

Tuj kiam eksilentis Ren Boz, ree ekparolis Mven Mas:

— Estas ankoraŭ unu afero, mia persona. En la juneco mi hazarde trovis aron de antikvaj historiaj romanoj. En ĝi estis unu novelo — pri viaj prauloj, Dar Veter. Al ili okazis invado de iu granda konkeranto — feroca ekstermanto de homoj, je kiaj estis riĉa la historio de la homaro dum la epokoj de malsuperaj socioj. La novelo rakontis pri unu forta junulo, senlime aminta. Lian amatinon oni kaptis kaj forkondukis — tiam tio nomiĝis «forpeli». Imagu, ligitajn virinojn kaj virojn oni pelis, kiel brutojn, en la patrolandon de la konkerintoj. La geografion de la Tero neniu konis, la solaj veturiloj estis rajdaj kaj ŝarĝaj brutoj. Tiu ĉi mondo tiam estis pli enigma kaj senmezura, pli danĝera kaj pli malfacile trairebla, ol por ni estas la kosma spaco. La juna heroo serĉis sian revon, dum jaroj vagante laŭ nekredeble danĝeraj vojoj kaj montaj padoj de Azio. Estas malfacile esprimi la junulan impreson, sed al mi eĉ ĝis nun ŝajnas, ke ankaŭ mi povus iri al amata celo tra ĉiuj baroj de la kosmo!

Dar Veter malforte ridetis:

— Mi komprenas viajn sentojn, sed al mi ne estas klara tiu logika bazo, kiu ligas la rusan novelon kaj viajn strebojn al la kosmo. Ren Boz estas pli komprenebla al mi. Tamen, vi ja avertis, ke tio estas persona…

Dar Veter eksilentis. Li silentis tiom longe, ke Mven Mas maltrankvile ekmoviĝis.

— Nun mi komprenas, — ree ekparolis Dar Veter, — por kio antaŭe homoj fumis, drinkis, vigligante sin per narkotaĵoj dum horoj de necerteco, maltrankvilo, soleco. Nun mi same estas soleca kaj malcerta — kion mi diru al vi? Kiu mi estas, por malpermesi al vi la grandan eksperimenton, sed ĉu mi povas permesi ĝin? Vi devas turni vin al la Konsilio, tiam…

— Ne, ne tiel! — Mven Mas ekstaris kaj lia grandega korpo streĉiĝis, kiel en morta danĝero. — Respondu al ni: ĉu vi farus la eksperimenton? Kiel estro de la eksteraj stacioj. Ne kiel Ren Boz… Lia afero estas alia!

— Ne! — respondis firme Dar Veter. — Mi atendus ankoraŭ.

— Kion?

— Konstruon de eksperimenta instalaĵo sur la Luno!

— Kaj energio?

— La luna gravito estas malpli granda, kaj malpli granda estos la skalo de la eksperimento, sufiĉos kelkaj Ku-stacioj.

— Tutegale — ja por tio necesos cento da jaroj, kaj mi neniam vidos!

— Vi — jes. Sed por la homaro ne tiom gravas — ĉu nun aŭ post generacio.

— Sed por mi tio estas fino, fino de la tuta revo! Kaj por Ren Boz…

— Por mi tio estas neeblo kontroli per eksperimento, kaj sekve, ankaŭ neeblo korekti, daŭrigi la aferon.

— Unu kapo estas bagatelo! Turnu vin al la Konsilio.

— La Konsilio jam decidis — per viaj pensoj kaj vortoj. Ni ne povas atendi de ĝi alion, — mallaŭte diris Mven Mas.

— Vi pravas. La Konsilio same rifuzos.

— Mi pri nenio plia demandas vin. Mi sentas min kulpa — mi kaj Ren metis sur vin ŝarĝon de decido.

— Tio estas mia devo, kiel de la pli sperta. Ne estas via kulpo, se la tasko iĝis kaj grandioza kaj ege danĝera. Pro tio al mi estas malgaje kaj malfacile…

Ren Boz la unua proponis reveni en la provizoran tendaron de la ekspedicio. La tri malgajaj homoj ektrenis sin laŭ sablo, ĉiu siamaniere sentis la amarecon de la rifuzo pri provo de la senkompara eksperimento. Dar Veter oblikve rigardadis al la kunuloj kaj pensis, ke al li estas plej malfacile. En lia naturo estis io senrezerve kuraĝa, kontraŭ kio li devis lukti dum la tuta vivo. Per io li similis al antikvaj rabistoj — kial li sentis sin tiel plene kaj ĝoje en la bubeca lukto kontraŭ la virbovo?.. Kaj lia animo indignis, protestante kontraŭ la decido saĝa, sed ne kuraĝa.

Ĉapitro 6

Legendo de bluaj sunoj

El la hospitala kajuto eliris kuracistino Luma Lasvi kaj biologo Eon Tal. Erg Noor ĵetiĝis antaŭen.

— Niza?

— Vivas, sed…

— Mortas?

— Dume ne. Ŝi estas en kruela paralizo. Estas lezitaj ĉiuj trunkoj de la spino, la parasimpata sistemo,[34] la asociaj centroj kaj la centroj de sensoj. La spirado estas ege malrapida, sed egalmezura. La koro funkcias — unu bato dum cent sekundoj. Tio estas ne morto, sed plena kolapso, kiu povas daŭri dum nedifinita tempo.

— Ĉu konscio kaj suferoj estas ekskluditaj?

— Ekskluditaj.

— Ĉu absolute? — La rigardo de la estro estis postulema kaj akra, sed la kuracistino ne konfuziĝis.

— Absolute!

Erg Noor demande rigardis al la biologo. Tiu kapjesis.

— Kion vi intencas fari?

— Subteni en egala temperaturo, absoluta kvieto, malforta lumo. Se la kolapso ne progresos, tiam… ĉu ne estas egale — dormo… ŝi dormu ĝis la Tero… Tiam — en la Instituton de Nervaj Kurentoj. La lezo estis farita per iu speco de kurento. La skafandro iĝis truita en tri lokoj. Estas bone, ke ŝi preskaŭ ne spiris!

— Mi rimarkis la truojn kaj gluis ilin per mia plastro, — diris la biologo.

Erg Noor kun silenta danko premis lian brakon super la kubuto.

— Sed nur… — komencis Luma, — ni prefere foriru de granda gravito… Kaj samtempe estas danĝera ne tiom la starta akcelo, kiom reveno al la normala gravitforto.

— Mi komprenas: vi timas, ke la pulso eĉ pli malrapidiĝos. Sed tio ja ne estas pendolo, rapidiganta siajn balanciĝojn en pli forta gravita kampo?

— Ritmo de impulsoj de la organismo obeas, ĝenerale, al samaj leĝoj. Se batoj de la koro malrapidiĝos almenaŭ duoble — al ducent sekundoj, tiam la sangoprovizado de la cerbo iĝos nesufiĉa, kaj…

Erg Noor enpensiĝis tiel profunde, ke forgesis pri la ĉirkaŭantoj, rekonsciiĝis kaj profunde suspiris.

Liaj kunlaborantoj pacience atendis.

— Ĉu ne estas jena eliro: submeti la organismon al pli alta aerpremo en atmosfero, saturita per oksigeno? — singardeme demandis la estro kaj jam laŭ kontentaj ridetoj de Luma Lasvi kaj Eon Tal komprenis, ke la penso estas ĝusta.

— Saturi la sangon per gaso kun pli granda parciala premo,[35] — bonege… Certe, ni uzos rimedojn kontraŭ trombozo[36] kaj tiam estu eĉ unu bato dum ducent sekundoj. Poste ĝi restariĝos…

Eon montris grandajn blankajn dentojn sub la nigraj lipharoj, kaj tuj lia severa vizaĝo iĝis juna kaj senzorge gaja.

— La organismo restos senkonscia, sed viva, — faciligite diris Luma. — Ni iros por prepari la kameron. Mi deziras uzi la grandan silikolan vitrinon, prenitan por Zirda. Tien lokiĝos naĝanta fotelo, kiun ni faros lito por tempo de starto. Post ĉeso de la akcelo ni aranĝos Niza-n definitive.

— Tuj kiam vi estos pretaj, sciigu al la stirejo. Ni ne prokrastos eĉ minuton. Sufiĉas por ni da mallumo kaj pezeco de la nigra mondo!..

La homoj ekhastis al diversaj ĉeloj de la ŝipo, ĉiu siamaniere luktante kontraŭ la premo de la nigra planedo.

Kiel venka melodio ektondris signaloj de starto.

Kun ankoraŭ neniam spertita sento de plena kaj definitiva faciliĝo la homoj estis enprofundiĝantaj en molajn brakumojn de la alterigaj seĝoj. Sed starto de sur peza planedo estas malfacila kaj danĝera afero. La akcelo por deŝiro de la ŝipo estis ĉe limo de la homa elteneblo, kaj eraro de piloto povis kaŭzi ĉies pereon.

Kun frakasa muĝo de la planedaj motoroj Erg Noor ekstiris la stelŝipon tanĝe al la horizonto. Stangoj de la hidraŭlikaj seĝoj enpremiĝadis ĉiam pli profunde sub kreskanta pezo. Tujtuj la stangoj atingos sian ekstremon, kaj tiam sub premilo de la akcelo, kiel sur amboso, frakasiĝos la rompiĝemaj homaj ostoj. La manoj de la ekspediciestro, kuŝantaj sur butonoj de la aparatoj, iĝis neleveble pezaj. Sed la fortaj fingroj plu laboris, kaj «Tantro», ĉirkaŭskribante gigantan malkrutan arkon, estis levanta sin ĉiam pli alte el la densa mallumo al la diafana nigreco de la senfina spaco. Erg Noor ne deŝiris la okulojn de la ruĝa strio de la horizontala stabiligilo — ĝi estis ŝanceliĝanta en malstabila ekvilibro, montrante, ke la ŝipo pretas transiri el leviĝo al malleviĝo laŭ arko de falo. La peza planedo ankoraŭ ne ellasis «Tantron» el sia kapto. Erg Noor decidis ŝalti la anamezonajn motorojn, kapablajn levi la stelŝipon el ajna planedo. Sonoranta vibrado tremigis la ŝipon. La ruĝa strio leviĝis je dek milimetroj super la nula linio. Ankoraŭ iomete…

Tra periskopo de ekstera vido la ekspediciestro ekvidis, kiel «Tantro» kovriĝis per maldika tavolo da blueta flamo, malrapide defluanta al la poŭpo de la ŝipo. La atmosfero estis trabatita! En la vakuo de la spaco laŭ leĝo de superkondukeco restaj elektrokurentoj striis rekte laŭ la ŝipa korpo.

La steloj denove akriĝis kiel pingloj, kaj «Tantro», liberiĝinte, estis forfluganta ĉiam pli malproksime de la minaca planedo. Kun ĉiu sekundo estis malkreskanta la premo de gravito. Pli kaj pli malpezaj iĝadis korpoj. Ekkantis la aparato de artefarita gravito, kaj ĝia ordinara tera pezo post senfinaj tagoj da vivo sub premo de la nigra planedo ŝajnis nepriskribeble malgranda. La homoj salte ekstaris el la seĝoj. Ingrid, Luma kaj Eon faris komplikegajn paŝojn de fantazia danco. Sed baldaŭ venis neevitebla reago, kaj plej granda parto de la ŝipanaro enprofundiĝis en mallongan dormon de provizora ripozo. Maldormis nur Erg Noor, Pel Lin, Pur Hiss kaj Luma Lasvi. Necesis kalkuli provizoran kurson de la stelŝipo kaj, fluginte laŭ giganta arko, perpendikulara al la ebeno de rotacio de la tuta sistemo de la T-stelo, preteri ĝiajn glacian kaj meteorŝtonan zonojn. Post tio eblis akceli la ŝipon ĝis normala subluma rapido kaj komenci longan laboron de difino de la vera kurso.

La kuracistino observis la staton de Niza post la starto kaj post la reveno al la norma tera gravitforto. Baldaŭ ŝi sukcesis trankviligi ĉiujn per sciigo, ke paŭzoj inter la pulsaj batoj egalas al cent dek sekundoj. En kondiĉoj de la intensigita oksigena reĝimo tio ne estis pereo. Luma Lasvi intencis uzi tiratronon.[37] — elektronikan ekscitilon de kora funkciado kaj neŭrosekreciajn stimulilojn[38]

Dum kvindek kvin horoj zumadis la muroj de la ŝipo pro vibrado de la anamezonaj motoroj, ĝis la indikiloj montris rapidon je naŭcent sepdek milionoj da kilometroj dum horo — proksime al la sekura limo. La distanco for de la fera stelo dum tera diurno kreskadis je pli ol dudek miliardoj da kilometroj. Estas malfacile priskribi faciliĝon, kiun sentis ĉiuj dek tri vojaĝantoj post la malfacilaj travivaĵoj: la murdita planedo, pereinta «Algrab», kaj, finfine, la terura nigra suno. La ĝojo de liberiĝo iĝis neplena: la dekkvara ano de la ŝipo — la juna Niza Krit senmove kuŝis en duondormo-duonmorto en forbarita fako de la hospitala kajuto…

La kvin virinoj de la ŝipo — Ingrid, Luma, la dua elektronika inĝenierino, la geologino kaj la instruistino de ritma gimnastiko Ione Mar, plenumanta ankaŭ devojn de distribuanto de manĝo kaj aero kaj de kolektanto de sciencaj materialoj, — kunvenis kvazaŭ por antikva sepulta rito. La korpon de Niza, plene liberigitan disde vestaĵoj, lavitan per specialaj solvaĵoj TM kaj AS, ili kuŝigis sur dikan tapiŝon, kudritan permane el molegaj spongoj de Mediteraneo. La tapiŝon ili metis sur aeran matracon, kaj enigis en rondan kupolon el rozkolora silikolo. Preciza aparato — termobarooksistato[39] — povis dum jaroj subteni la necesan temperaturon, premon kaj reĝimon de aero ene de la dika kloŝo. Molaj kaŭĉukaj elstaraĵoj tenis Niza-n en sama pozicio, ŝanĝi kiun la kuracisto Luma Lasvi intencis unufoje dum monato. La plej timindaj estis nekroziĝantaj kuŝaj ulceroj, probablaj ĉe absoluta senmoveco. Tial Luma decidis fari deĵoradon pri la korpo de Niza kaj rezignis longan dormon por unua jaro aŭ du jaroj de la estonta vojo. La katalepsia stato de Niza ne ĉesis. La sola rezulto, kiun sukcesis atingi Luma Lasvi, estis plioftiĝo de la pulso ĝis unu bato dum minuto. Kiel ajn malgranda estu tiu atingo, ĝi permesis forigi la saturitecon per oksigeno, malutilan por la pulmoj.

Pasis kvar monatoj. La stelŝipo iris laŭ ĝusta, precize komputita kurso, ĉirkaŭirante la zonon de liberaj meteorŝtonoj. La ŝipanaro, turmentita per la aventuroj kaj trostreĉa laboro, enprofundiĝis en sepmonatan dormon. Ĉi-foje maldormis ne tri, sed kvar homoj — al deĵorantaj Erg Noor kaj Pur Hiss aliĝis kuracistino Luma Lasvi kaj biologo Eon Tal.

La ekspediciestro, elirinta el la plej komplika situacio, en kian iam ajn trafis stelŝipoj de la Tero, sentis sin soleca. Unuafoje la kvar jaroj da vojo ĝis la Tero ŝajnis al li senfinaj. Li ne intencis trompi sin mem — ĉar nur sur la Tero li povis esperi pri savo de sia Niza.

Li longe prokrastis tion, kion farus en tuja tago post la starto, — spektadon de la elektronikaj stereofilmoj el «Velo». Erg Noor dezirus kune kun Niza vidi kaj aŭdi unuajn mesaĝojn pri la belaj mondoj, la planedoj de la blua stelo, de someraj noktoj de la Tero. Por ke Niza kune kun ili venu al efektiviĝo de la plej kuraĝaj romantikaj revoj de la pasinteco kaj la nuno — al malkovro de novaj stelaj mondoj — estontaj foraj insuloj de la homaro…

La filmoj, faritaj je ok parsekoj for de la Suno antaŭ okdek tri jaroj, kuŝintaj en la malfermita ŝipo sur la nigra planedo de la T-stelo, konserviĝis bonege. La duonsfera stereoekrano forportis la kvar spektantojn de «Tantro» tien, kie brilis alte super ili la blua Vego.

Rapide ŝanĝiĝadis mallongaj epizodoj — kreskis la blindiga blua suno, iris neglektaj minutaj bildoj el vivo de la ŝipo. Jen ĉe komputilo laboris senekzemple juna ekspediciestro, faris observojn eĉ pli junaj astronomoj. Jen nepraj ĉiutagaj sporto kaj dancoj, en kiuj la ekspedicianoj atingis akrobatan perfektecon. Mokema voĉo klarigis, ke la ĉampiono dum la tuta vojo al Vego restis la biologino. Efektive, tiu junulino kun mallongaj linecaj haroj montris komplikegajn ekzercojn kaj nekredeblajn fleksojn de sia bonege trejnita korpo.

Ĉe rigardo al la helaj, tute realaj bildoj de la duonsfera ekrano, konservinta normalajn kolorajn nuancojn, oni forgesis, ke tiuj gajaj, energiplenaj junaj astronaŭtoj estas delonge forvoritaj de fiaj monstroj de la fera stelo.

La avara kroniko de la vivo de la ekspedicio rapide finiĝis. Amplifiloj de lumo en la projekciilo komencis zumi — tiel furioze brulis la viola suno, ke eĉ ĉi tie, en ĝia pala reflekto, ĝi igis la homojn surmeti defendajn okulvitrojn. La stelo estis preskaŭ trioble pli granda ol la Suno per diametro kaj maso, kolosa, tre platigita, freneze rotacianta kun ekvatora rapido je tricent kilometroj dum sekundo. Globo da nepriskribeble hela gaso kun surfaca temperaturo dek unu mil gradoj, etendinta je milionoj da kilometroj flugilojn de perl-rozkolora fajro. Ŝajnis, ke radioj de Vego senteble batis kaj premis ĉion troviĝantan sur ilia vojo, flugis en la spacon kiel potencaj lancoj, longaj je milionoj da kilometroj. En profundo de ilia brilo kaŝiĝis planedo, la plej proksima al la blua stelo. Sed tien, en tiun oceanon de fajro, povis mergiĝi neniu ŝipo de la Tero aŭ de ĝiaj najbaroj laŭ la Ringo. La vidan projekcion anstataŭis voĉa raporto pri faritaj observoj, kaj sur la ekrano aperis duonfantomaj linioj de stereometriaj desegnaĵoj, montrantaj la situon de la unua kaj la dua planedoj de Vego. «Velo» ne sukcesis proksimiĝi eĉ al la dua planedo, distancanta de la stelo je cent milionoj da kilometroj.

Monstraj protuberancoj[40] elflugadis el profundaĵoj de la oceano de diafana viola flamo — de la stela atmosfero, etendiĝadis en la spacon kiel ĉion forbruligantaj manoj. Tiel granda estis energio de Vego, ke la stelo eligadis lumon de la plej fortaj kvantumoj — de la viola kaj la nevidebla partoj de la spektro. Eĉ en defenditaj per trioblaj filtriloj homaj okuloj ĝi kaŭzis teruran senton de vizio, de preskaŭ nevidebla, sed morte danĝera fantomo… Traflugadis lumaj tempestoj, superante graviton de la stelo. Iliaj malproksimaj restaĵoj danĝere puŝadis kaj balancigadis «Velon». Nombriloj de kosmaj radioj kaj de aliaj specoj de malmola radiado rifuzis funkcii. Ene de la fidinde defendita ŝipo komencis kreski danĝera jonizo. Eblis nur diveni la furiozecon de la radia energio, per terura torento strebinta en vakuon de la spaco, tie, ekster la muroj de la ŝipo, diveni kvinilionojn da kilovatoj da senutile malŝparata povumo.

La estro de «Velo» singarde alkondukis la stelŝipon al la tria planedo — granda, sed vestita nur per maldika diafana atmosfero. Evidente, la flama spirado de la blua stelo forpelis la kovraĵon de malpezaj gasoj, per longa, malforte lumanta vosto tiriĝantan post la planedo ĉe ĝia ombra flanko. Detruaj vaporoj de fluoro, veneno de karbona oksido, senviva denseco de inertaj gasoj — en tiu atmosfero nenio tera povus ekzisti eĉ dum sekundoj.

El internaĵoj de la planedo estis elŝoviĝantaj akraj pikiloj, ripoj, vertikalaj dentigitaj muroj de ruĝaj, kiel freŝaj vundoj, nigraj, kiel abismoj, ŝtonaj masoj. Sur altebenaĵoj, priblovataj de frenezaj kirloventoj, el vulkanaj lafoj videblis fendoj kaj kavoj, eligantaj ardigitan magmon kaj ŝajnantaj vejnoj de sanga fajro.

Alte leviĝadis densaj nuboj de cindro, blindige bluaj sur la prilumita flanko, nepenetreble nigraj sur la ombra. Gigantaj fulmoj, longaj je miloj da kilometroj, batadis al ĉiuj direktoj, atestante pri elektra saturiteco de la senviva atmosfero.

La minaca viola fantomo de la grandega suno, la nigra ĉielo, duone ŝirmita per brilanta krono de la perla brilo, kaj malsupre, sur la planedo, — ruĝaj kontrastaj ombroj sur sovaĝa ĥaoso de rokoj, flamaj sulkoj, sinuoj kaj rondoj, senĉesa brilado de verdaj fulmoj…

La stereoteleskopoj montris, kaj la elektronikaj filmoj registris tion kun senpasia, nehoma precizeco.

Sed malantaŭ la teleskopoj staris viva sento de la vojaĝantoj — protesto de racio kontraŭ sensencaj fortoj de detruo kaj amasigo de inerta materio, konscio de malamikeco de tiu ĉi mondo de furiozanta kosma fajro. Kaj, hipnotigitaj per la spektaĵo, la kvar homoj interŝanĝis aprobajn rigardojn, kiam la voĉo informis, ke «Velo» iras al la kvara planedo.

Post kelkaj sekundoj sub la kilaj teleskopoj de la ŝipo jam estis kreskanta la lasta, la plej malproksima planedo de Vego, per la amplekso simila al la Tero. «Velo» estis krute malaltiĝanta. Evidente, la vojaĝintoj deziris ajnokaze esplori la lastan planedon, la lastan esperon pri malkovro de mondo, se eĉ ne bela, do almenaŭ taŭga por vivo.

Erg Noor kaptis sin je tio, ke li pense diris tiun cedan vorton: «almenaŭ». Probable, same pensis ankaŭ tiuj, kiuj regis «Velon» kaj estis pririgardantaj la supraĵon de la planedo per potencaj teleskopoj.

«Almenaŭ!..» Tiuj tri silaboj entenis adiaŭon kun la revo pri belaj mondoj de Vego, pri trovo de perloj-planedoj sur fundo de vastaĵoj de la Universo, pro kiu la homoj de la Tero memvole kondamnis sin al kvardekkvinjara mallibero en la stelŝipo kaj por pli ol sesdek jaroj forlasis la gepatran planedon.

Sed, absorbite de la spektaĵo, Erg Noor ne tuj pensis pri tio. En profundo de la duonsfera ekrano li estis fluganta super la supraĵo de la senlime fora planedo. Por vera malfeliĉo de la vojaĝantoj — de tiuj, la pereintaj, kaj de ĉi tiuj — la vivaj, la planedo iĝis simila al la konata ekde infaneco plej proksima najbaro en la suna sistemo — al Marso. Same maldika diafana gasa ŝelo kun nigre-verda, ĉiam sennuba ĉielo, sama egala supraĵo de dezertaj kontinentoj kun eĝoj de disfalintaj montoj. Sed sur Marso regis bruliganta malvarmo de nokto kaj akra ŝanĝo de tagaj temperaturoj. Tie estis malgrandaj marĉoj, similaj al gigantaj flakoj, elvaporiĝantaj preskaŭ ĝis plena sekeco, estis avara, rara pluvo aŭ prujno, mizera vivo de duonmortaj vegetaĵoj kaj de strangaj, malviglaj, enfosiĝantaj en la grundon animaloj.

Ĉi tie la jubilanta flamo de la blua suno varmigis la planedon tiel, ke ĝi tuta spiris per ardo de la plej varmegaj dezertoj de la Tero. Akvaj vaporoj en malgrandega kvanto estis leviĝantaj en la superajn tavolojn de la aera ŝelo, kaj grandegajn altebenaĵojn ombrigadis nur kirloj de termikaj fluoj, senĉese perturbantaj la atmosferon. La planedo rotaciis rapide, kiel ĉiuj ceteraj. Nokta malvarmigo disŝutigadis montajn ŝtonarojn je maro de sablo. Sablo, oranĝa, viola, verda, blueta aŭ blindige blanka, inundis la planedon per grandegaj makuloj, demalproksime ŝajnantaj maroj aŭ ĝangaloj de fantaziaj vegetaĵoj. Ĉenoj de detruitaj montoj, pli altaj, ol sur Marso, sed same senvivaj, estis kovritaj per brilanta nigra aŭ bruna krusto. La blua suno kun sia potenca ultraviola radiado estis detruanta mineralojn, elvaporiganta malpezajn elementojn.

Helaj sablaj ebenaĵoj, ŝajnis, radiis flamon mem. Erg Noor rememoris, ke en la antikveco, kiam sciencistoj estis ne plejmulto da loĝantaro de la Tero, sed nur etnombra grupo da homoj, inter verkistoj kaj pentristoj disvastiĝis revoj pri homoj de aliaj planedoj, adaptiĝintaj al vivo en altigita temperaturo. Tio estis poezia kaj bela, levis kredon je potenco de la homa naturo. Homoj en fajra spirado de planedoj de bluaj sunoj, renkontantaj siajn terajn fratojn!.. Grandan impreson al multaj, inklude Erg Noor-on, faris pentraĵo en muzeo de la orienta centro de la suda loĝa zono: nebuliĝanta sur la horizonto ebenaĵo de flama ruĝa sablo, griza brulanta ĉielo, kaj sub ĝi estas senvizaĝaj homaj figuroj en termikaj skafandroj, deĵetantaj nekredeble kontrastajn nigre-bluajn ombrojn. Ili rigidiĝis en tre dinamikaj, plenaj je mirego pozoj antaŭ angulo de iu metala konstruaĵo, ardigita preskaŭ ĝis blankeco. Apude estas nuda virino kun malligitaj ruĝaj haroj. La hela haŭto brilas en la blindiga lumo eĉ pli forte, ol la sabloj, lilaj kaj karmezinaj ombroj emfazas ĉiun linion de la alta kaj svelta figuro, staranta kiel standardo de venko de la vivo super la fortoj de la kosmo.

Kuraĝa, sed tute nereala revo, kontraŭanta al ĉiuj leĝoj de biologia evoluo, nun, en la epoko de la Ringo, ekkonitaj multe pli profunde, ol dum la tempo, kiam estis kreita la pentraĵo.

Erg Noor tremeris, kiam la supraĵo de la planedo sur la ekrano ĵetiĝis renkonten. La nekonata piloto ekkondukis «Velo-n» malsupren. Tute proksime eknaĝis sablaj konusoj, nigraj rokoj, iaj disŝutitaj brilantaj verdaj kristaloj. La stelŝipo estis metode volvanta spiralon de ĉirkaŭflugo de la planedo de unu poluso al la alia. Estis nenia signo de akvo kaj almenaŭ plej primitiva vegeta vivo. Ree «almenaŭ»!..

Aperis malgajo de soleco, perditeco de la ŝipo en senviva foro, en potenco de la flama blua stelo… Erg Noor sentis, kiel la propran, la esperon de tiuj, kiuj faris la filmon, observante la planedon en serĉado de almenaŭ eksa vivo. Kiel konataj estas al ĉiu, kiu flugis al dezertaj, senvivaj planedoj sen akvo kaj atmosfero, tiuj streĉitaj serĉoj de ŝajnaj ruinoj, restaĵoj de urboj kaj konstruaĵoj en hazardaj fendoj kaj trajtoj de senvivaj rokoj, en deklivoj de montoj, neniam konintaj vivon!

Rapide kuris sur la ekrano la forbruligita, dispolvigata de furiozaj kirloj, senigita de ajnaj spuroj de ombro tero de la fora mondo. Erg Noor, ekkonsciinta fiaskon de la malnova revo, penis kompreni, kiel povis aperi la malĝusta imago pri la forbruligitaj mondoj de la blua stelo.

— Niaj teraj fratoj estos elrevigitaj, kiam ekscios, — mallaŭte diris la biologo, proksime alŝoviĝinta al la estro. — Dum multaj jarmiloj milionoj da homoj de la Tero rigardadis al Vego. Dum someraj noktoj de la Nordo ĉiuj gejunuloj, amantaj kaj revantaj, turnadis siajn rigardojn al la ĉielo. Somere Vego, hela kaj blua, staras preskaŭ en zenito — ĉu eblis ne admiri ĝin? Jam antaŭ miloj da jaroj homoj sciis sufiĉe pri steloj. Pro stranga direkto de penso ili ne suspektis, ke planedoj kreiĝis preskaŭ ĉe ĉiu malrapide rotacianta stelo kun forta magneta kampo, simile al satelitoj, kiujn havas preskaŭ ĉiu planedo. Ili ne sciis pri tiu leĝo, sed revis pri fratoj sur aliaj mondoj kaj antaŭ ĉio sur Vego — la blua suno. Mi memoras tradukojn de belaj versaĵoj pri duondiaj homoj de blua stelo el iu el antikvaj lingvoj.

— Mi revis pri Vego post la mesaĝo de «Velo», — turniĝis al Eon Tal la estro. — Nun estas klare, ke la miljara strebo al foraj kaj belaj mondoj ŝirmis okulojn kaj al mi, kaj al multaj saĝaj kaj seriozaj homoj.

— Kiel nun vi deĉifros la mesaĝon de «Velo»?

— Simple. «Kvar planedoj de Vego estas tute senvivaj. Estas nenio pli bela ol nia Tero. Kia feliĉo estos reveni!»

— Vi pravas! — ekkriis la biologo. — Kial antaŭe tio ne venis en la kapon?

— Eble, al iu venis, sed ne al ni, astronaŭtoj, kaj, verŝajne, ankaŭ ne al la Konsilio. Sed tio nur honorigas nin — kuraĝa revo, sed ne skeptika elreviĝo venkas en la vivo!

Sur la ekrano la ĉirkaŭflugo de la planedo finiĝis. Sekvis registraĵoj de robota stacio, ĵetita por analizo de kondiĉoj sur la supraĵo de la planedo. Poste aŭdiĝis fortega eksplodo — oni deĵetis geologian bombon.[41] La stelŝipon atingis giganta nubo de mineralaj eroj. Ekhurlis pumpiloj, prenante la polvon en filtrilojn de flankaj ensuĉaj kanaloj. Kelkaj provaĵoj de minerala pulvoro el sabloj kaj montoj de la forbruligita planedo plenigis silikolajn provtubojn, kaj aero de la superaj tavoloj de la atmosfero — kvarcajn gasbotelojn. «Velo» direktis sin malantaŭen en la tridekjaran vojon, trairi kiun la sorto ne destinis al ĝi. Nun ĝia tera kamarado portos al la homoj ĉion, kion kun tia peno, pacienco kaj kuraĝo sukcesis akiri la pereintaj vojaĝintoj…

La ceteraj registraĵoj — ses bobenoj da observaĵoj — estis speciale esplorendaj de astronomoj de la Tero kaj la plej gravaj informoj estis transdonendaj laŭ la Granda Ringo.

Spekti filmojn pri la posta sorto de «Velo» — pri la malfacila lukto kontraŭ la paneo kaj la T-stelo, kaj speciale la tragikan lastan sonbobenon, — neniu deziris. Tro fortaj ankoraŭ estis la propraj emocioj. Oni decidis prokrasti la spektadon ĝis vica vekiĝo de la tuta ŝipanaro. Troŝarĝitaj per impresoj, la deĵorantoj disiris por ripozo, lasinte la estron en la centra stirejo.

Erg Noor ne plu pensis pri la frakasita revo. Li penis taksi tiujn amarajn pecetojn de scio, kiujn sukcesos alporti al la homaro per prezo de tiaj penoj kaj viktimoj la du ekspedicioj — la lia kaj tiu de «Velo». Aŭ la atingoj estas amaraj nur pro granda elreviĝo?

Erg Noor unuafoje pensis pri la bela gepatra planedo kiel pri neelĉerpebla riĉo da homaj animoj, rafinitaj kaj sciamaj, liberigitaj disde malfacilaj zorgoj kaj danĝeroj de la naturo aŭ de primitiva socio. Antaŭaj suferoj, serĉoj, malsukcesoj, eraroj kaj elreviĝoj restis ankaŭ nun, en la epoko de la Ringo, sed ili estas transportitaj en la superan planon de kreado en scio, arto, konstruado. Nur danke al scio kaj krea laboro la Tero estas liberigita disde teruraĵoj de malsato, troloĝateco, infektaj malsanoj, malutilaj animaloj. Savita de elĉerpiĝo de brulaĵo, manko de utilaj ĥemiaj elementoj, tro frua morto kaj malforteco de homoj. Kaj tiuj eroj de scio, kiujn alportos kun si «Tantro», same estas kontribuo al la potenca lavango de penso, dum ĉiu jardeko faranta novan paŝon antaŭen en aranĝo de la socio kaj ekkono de la naturo!

Erg Noor malfermis gardoŝrankon de vojĵurnalo de «Tantro» kaj elprenis skatolon kun metalo de la spirala stelŝipo el la nigra planedo. La peza peco de hela lazuro dense ekkuŝis sur la manplato. Erg Noor sciis, ke sur la gepatra planedo kaj ĝiaj najbaroj en la sunsistemo kaj en la proksimaj steloj tia metalo ne ekzistas. Tio estas ankoraŭ unu, verŝajne, la plej grava mesaĝo, krom la informo pri la pereo de Zirda, kiun ili liveros al la Tero kaj al la Ringo…

La fera stelo estas tre proksima al la Tero, vizito de la nigra planedo fare de speciale preparita ekspedicio nun, post la sperto de «Velo» kaj «Tantro», estos ne tiom danĝera, malgraŭ ajna aro da nigraj krucoj kaj meduzoj en tiu eterna mallumo. La spiralan stelŝipon ili malfermis malsukcese. Se ili havus tempon bone pripensi la entreprenon, do jam tiam komprenus, ke la giganta spirala tubo estas parto de motora sistemo de la stelŝipo.

Ree en la memoro de la ekspediciestro aperis la okazintaĵoj de la lasta fatala tago. Niza, sterniĝinta kiel ŝildo transverse sur li, senhelpe falinta apud la monstro. Nelonge floris ŝia juna sento, kuniginta en si heroan sindonemon de antikvaj virinoj de la Tero kaj malfermitan kaj saĝan kuraĝon de la moderna epoko…

Pur Hiss senbrue aperis malantaŭe, por anstataŭi la estron en deĵorado. Erg Noor eliris en la bibliotekon-laboratorion, sed ne direktis sin al la koridoro de la centra fako al la dormoĉambroj, sed malfermis la pezan pordon de la hospitala kajuto.

Difuzita lumo de tera tago briletis sur silikolaj ŝrankoj kun kuraciloj kaj instrumentoj, reflektiĝis de metalo de rentgena aparataro, de aparatoj de artefarita sangocirkulado kaj spirado. La ekspediciestro deflankigis ĝisplafonan densan kurtenon kaj eniris en duonmallumon. Malforta prilumo, simila al la luna, iĝis varma en rozkolora kristalo de silikolo. Du tiratronaj stimuliloj, ŝaltitaj por okazo de subita kolapso, apenaŭ aŭdeble klaketadis, subtenante batadon de la koro de la paralizitino. Ene de la kloŝo, en la roz-arĝenta lumo, senmove etendiĝinta Niza ŝajnis enprofundigita en trankvilan, feliĉan dormon. Multaj generacioj da sana, pura kaj sata vivo de la prauloj rafinis ĝis alta arta perfekteco la fleksemajn kaj fortajn liniojn de korpo de virino — de la plej bela kreaĵo de la potenca vivo de la Tero. La homoj delonge sciis, ke ili ricevis en posedon la planedon, tre riĉan je akvo. Akvo stimulis abundon de la vegeta vivo, kaj tiu kreis grandegajn rezervojn de libera oksigeno. Tiam disverŝiĝis kiel freneza torento la animala vivo, dum multaj centoj da miliardoj da jaroj pasadinta poioman perfektiĝon, ĝis aperis pensanta estaĵo — la homo. Giganta historia sperto de evoluo de vivo sur planedaj sistemoj de sennombraj mondoj pruvis, ke ju pli malfacila kaj longa estis blinda evolua vojo de selektado, des pli belaj rezultis formoj de superaj, pensantaj estaĵoj, des pli delikate estis ellaborita celkonformeco de ilia adaptiĝo al ĉirkaŭantaj kondiĉoj kaj postuloj de la vivo, tiu celkonformeco, kiu ĝuste estas la belo.

Ĉio ekzistanta moviĝas kaj evoluas laŭ spirala vojo. Erg Noor vide imagis tiun grandegan spiralon de ĉies leviĝo aplike al la vivo kaj la socio de la homoj. Unuafoje li komprenis kun afekcianta klareco, ke ju pli malfacilaj estas kondiĉoj de vivo kaj laboro de organismoj kiel biologiaj maŝinoj, des pli malfacila estas vojo de evoluo de la socio, des pli dense estas volvita la spiralo de leviĝo kaj des pli proksimaj unu al la alia estas ĝiaj «spiraleroj» — sekve, des malpli rapide okazas la procezo kaj des pli normaj, pli similaj inter si estas la aperantaj formoj.

Li ne pravas en sia strebo al miraklaj planedoj de bluaj sunoj kaj malĝuste instruis Niza-n! Flugo al novaj mondoj ne estas por serĉo kaj malkovro de iaj neloĝataj, hazarde aranĝiĝintaj per si mem planedoj, sed konscia, paŝon post paŝo, pasado de la homaro laŭ la tuta branĉo de la Galaksio, per venka defilado de scio kaj belo… tia, kiel Niza…

Kun subita peza malgajo Erg Noor malleviĝis sur la genuojn antaŭ la silikola sarkofago de Niza. La spirado de la junulino ne estis rimarkebla, la okulharoj estis ĵetantaj lilajn strietojn de ombroj sub la dense fermitaj palpebroj, tra la iom malfermitaj lipoj briletadis blanko de la dentoj. Sur la maldekstra ŝultro, sur la brako ĉe la kubuto kaj sur la bazo de la kolo videblis palaj bluetaj makuloj — la lokoj de batoj de la malica kurento.

— Ĉu vidas vi, ĉu memoras vi ion en via dormo? — sufere demandis Erg Noor en impeto de granda malfeliĉo, sentante, kiel lia volo iĝas pli mola ol vakso, kiel ĝeniĝas lia spirado kaj kunpremiĝas la gorĝo.

La ekspediciestro kunpremis la interplektitajn fingrojn tiel, ke ili bluiĝis, penante transdoni al Niza siajn pensojn, pasian vokon al vivo kaj feliĉo. Sed la rufbukla junulino restis senmova, kiel statuo el rozkolora marmoro, kun fajnega perfekteco reproduktinta la vivan modelon.

Kuracistino Luma Lasvi mallaŭte eniris en la hospitalon kaj eksentis ies ĉeeston. Singarde deĵetinte la kurtenon, ŝi ekvidis la surgenuan estron, senmovan, kiel monumento al tiuj milionoj da viroj, kiuj devis priplori siajn amatinojn. Jam pluran fojon ŝi renkontis Erg Noor-on ĉi tie, kaj akra kompato leviĝis en ŝia animo. Erg Noor morne levis sin. Luma rapide aliris lin kaj, emociiĝante, flustris:

— Mi bezonas paroli kun vi.

Erg Noor kapjesis kaj, demetinte per la mano la kurtenon, eniris, mallarĝigante la okulojn, en la antaŭan fakon de la hospitalo. Li ne eksidis sur seĝon, proponitan de Luma, sed restis stari, apoginte sin al instalaĵo de fungosimila radiilo. Luma Lasvi rektigis sin antaŭ li je tuta sia negranda alto, penante ŝajni pli alta kaj pli grava por la okazonta interparolo. La rigardo de la estro donis al ŝi eblon prepariĝi.

— Vi scias, — necerte komencis ŝi, — ke la moderna neŭrologio penetris en la procezon de apero de emocioj en la konscia kaj la subkonscia tavoloj de la psiko. La subkonscio cedas al efiko de bremsantaj kuraciloj tra la antikvaj zonoj de la cerbo, regantaj la ĥemian reguligon de la organismo, inklude la nervan sistemon kaj parte la superan nervan agadon.

Erg Noor levis la brovojn. Luma Lasvi eksentis, ke ŝi parolas tro detale kaj longe.

— Mi volas diri, ke medicino kapablas efiki tiujn cerbajn centrojn, kiuj regas fortajn emociojn. Mi povus…

Kompreno ekbrilis en la okuloj de Erg Noor kaj speguliĝis en rapida rideto.

— Ĉu vi proponas efiki al mia amo, — rapide demandis li, — kaj per tio liberigi min de sufero?

La kuracistino jese klinis la kapon.

Erg Noor danke etendis la manon kaj nege balancis la kapon.

— Mi ne fordonos mian riĉecon de sentoj, kiel ajn ili suferigu min. Sufero, se ĝi ne superas fortojn, kondukas al kompreno, la kompreno — al amo. Tiel fermiĝas la rondo. Vi estas bonkora, Luma, sed ne necesas!

Kaj kun ordinara rapideco la estro malaperis malantaŭ la pordo.

Hastante, kiel dum paneo, elektronikaj inĝenieroj kaj meĥanikistoj ree, post dek tri jaroj, instalis en la centra stirejo kaj en la biblioteko ekranojn de TVF por teraj elsendoj. La stelŝipo eniris la zonon, en kiu iĝis ebla ricevo de difuzitaj de atmosfero radiondoj de la monda reto de la Tero.

Voĉoj, sonoj, formoj kaj koloroj de la gepatra planedo vigligis la vojaĝantojn kaj samtempe ekscitis ilian malpaciencon — la longeco de kosmaj vojoj estis iĝanta ĉiam pli neeltenebla.

La stelŝipo estis vokanta la sputnikon 57 sur ordinara ondolongo de foraj kosmaj ekspedicioj, ĉiuhore atendante respondon de tiu potenca transsenda stacio de komunikado inter la Tero kaj la kosmo.

Finfine la voko de la stelŝipo atingis la Teron.

La tuta ŝipanaro maldormis, ne deirante de la riceviloj. Reveno al la vivo post dek tri teraj kaj naŭ dependaj jaroj da manko de ligo kun la patrujo! La homoj kun nesatigebla avido renkontadis terajn mesaĝojn, pridiskutadis per la monda reto novajn gravajn demandojn, levatajn, kiel ĉiam, de ajna deziranto.

Tiel, hazarde kaptita propono de grundsciencisto Heb Ur kaŭzis ses-semajnan disputon kaj komplikegajn kalkulojn.

«La proponon de Heb Ur — pridiskutu!» — tondris voĉo de la Tero. «Ĉiuj, kiuj pensis kaj laboris en tiu direkto, ĉiuj, havantaj similajn pensojn aŭ negativajn rezonojn, — eldiru!» Ĝojige sonis por la vojaĝantoj tiu ordinara formulo de vasta diskutado. Heb Ur prezentis al la Konsilio de Stelnavigado proponon de sistema esploro de atingeblaj planedoj de bluaj kaj verdaj steloj. Laŭ lia opinio, tio estas specialaj mondoj de potenca radiado, kiuj povas ĥemie stimuli mineralajn kombinojn, inertajn en teraj kondiĉoj, al lukto kontraŭ entropio, kio ĝuste estas la vivo. Specialaj formoj de vivo de mineraloj, pli pezaj, ol gasoj, estos aktivaj en altaj temperaturoj kaj furioza radiado de steloj de la altaj spektraj klasoj. Heb Ur opiniis la malsukceson de la ekspedicio al Siriuso, trovinta tie neniajn spurojn de vivo, laŭleĝa, ĉar tiu rapide rotacianta stelo estis duopa kaj ne havis fortan magnetan kampon. Neniu disputis kun Heb Ur, ke duopajn stelojn oni ne povas opinii kreantoj de planedaj sistemoj de la kosmo, sed la esenco de la propono kaŭzis aktivan kontraŭagon flanke de la ŝipanaro de «Tantro».

La astronomoj de la ekspedicio sub gvido de Erg Noor verkis mesaĝon, kiu estis sendita kiel la opinio de la unuaj homoj, vidintaj Vegon en la filmo, farita de «Velo».

Kaj homoj de la Tero kun admiro ekaŭdis la voĉon, parolantan el la proksimiĝanta stelŝipo.

«Tantro» elpaŝas kontraŭ sendo de ekspedicio laŭ la tezoj de Heb Ur. La bluaj steloj vere radias tian kvanton da energio por unuo de areo de siaj planedoj, ke ĝi sufiĉas por vivo el pezaj ĥemiaj kombinoj. Sed ajna viva organismo estas filtrilo kaj digo de energio, kontraŭaganta al la dua leĝo de termodinamiko aŭ al entropio per kreo de strukturo, per granda malsimpligo de simplaj mineralaj kaj gasaj molekuloj. Tia malsimpligo povas aperi nur en procezo de longa historia evoluo de grandega daŭro — sekve, ĉe longa konstanteco de fizikaj kondiĉoj. Sed ĝuste la konstanteco mankas sur planedoj de alttemperaturaj steloj, rapide detruantaj malsimplajn kombinojn en impetoj kaj kirloj de potencegaj radioj. Tie estas nenio longe ekzistanta, kaj eĉ ne povas esti, malgraŭ tio, ke mineraloj ricevas plej stabilan kristalan konstruon kun kuba atoma latiso.

Laŭ la opinio de «Tantro», Heb Ur ripetas unuflankan rezonon de antikvaj astronomoj, ne komprenintaj la dinamikon de evoluo de planedoj. Ĉiu planedo perdas siajn malpezajn substancojn, forflugantajn en la spacon kaj difuziĝantajn. Speciale forta perdo de malpezaj elementoj okazas ĉe forta varmigo kaj radia premo de la bluaj sunoj.

«Tantro» listigis ekzemplojn kaj finis per aserto, ke la procezo de «plipezigo» de planedoj ĉe la bluaj steloj ne allasas kreiĝon de vivaj formoj.

La sputniko 57 transsendis la obĵeton de la sciencistoj de la stelŝipo rekte al la observatorio de la Konsilio.

Finfine venis la minuto, kiun kun tia malpacienco atendis Ingrid Ditra kaj Kej Ber, kiel, tamen, ankaŭ ĉiuj senescepte anoj de la ekspedicio. «Tantro» komencis malaltigi la subluman rapidon de flugo kaj preteris la glacian zonon de la sunsistemo, proksimiĝante al la stelŝipa stacio sur Tritono. Tia rapido ne plu necesis — de ĉi tie, de la satelito de Neptuno, «Tantro», fluganta kun rapido je naŭcent milionoj da kilometroj dum horo, atingus la Teron dum malpli ol kvin horoj. Tamen akcelo de stelŝipo postulus tiom da tempo, ke la ŝipo, komencinte flugon el Tritono, preterus la Sunon kaj malproksimiĝus de ĝi je grandega distanco.

Por ne malŝpari valoregan anamezonon kaj ne pezigi ŝipojn per grandampleksa aparataro, interne de la sistemo oni flugadis per jonaj planedŝipoj. Ilia rapido ne superis okcent mil kilometrojn dum horo por internaj planedoj kaj du milionojn kaj kvincent kilometrojn por la plej malproksimaj eksteraj planedoj. Ordinara vojo de Neptuno ĝis la Tero okupis ekde du monatoj kaj duono ĝis tri monatoj.

Tritono estis tre granda satelito, nur iomete malpli granda ol la gigantaj tria kaj kvara satelitoj de Jupitero — Ganimedo kaj Kalistoo kaj la planedo Merkuro. Tial ĝi posedis maldikan atmosferon, ĉefe el nitrogeno kaj karbona dioksido.

Erg Noor alterigis la stelŝipon sur la poluso de Tritono en la indikita loko, malproksime de vastaj kupoloj de stacia konstruaĵo. Sur ŝtupego de altebenaĵo, ĉe deklivo, trapenetrita per subteraj ejoj, brilis per vitroj konstruaĵo de kvarantena sanatorio. Ĉi tie, en plena izolo disde ĉiuj ceteraj homoj, la vojaĝantoj devis pasigi kvinsemajnan kvarantenon. Dum tiu tempo spertaj kuracistoj zorgeme kontrolas iliajn korpojn, en kiuj povus nesti ia nova infekto. La danĝero estis tro granda, por neglekti ĝin. Tial ĉiuj, kiuj alteriĝis sur aliajn, eĉ neloĝatajn, planedojn, nepre estis submetataj al tiu procedo, nedepende de tio, kiom longe daŭris ilia estado en stelŝipo. La ŝipo mem interne same estis esplorata fare de sciencistoj de la sanatorio, antaŭ ol la stacio donis permeson de flugo al la Tero. Por planedoj, delonge ekspluatataj de la homaro, kiel Venuso, Marso kaj kelkaj asteroidoj, kvarantenon oni faradis en ties stacioj antaŭ elflugo.

Estado en la sanatorio estis pli facile eltenebla, ol en stelŝipo. Laboratorioj por okupiĝoj, koncertejoj, kombinitaj banoj el elektro, muziko, akvo kaj ondaj osciloj, ĉiutagaj promenoj en malpezaj skafandroj laŭ montoj kaj ĉirkaŭaĵoj de la sanatorio. Kaj finfine, komunikado kun la gepatra planedo, kvankam ne ĉiam regula, sed kiel estas ĝoje, ke mesaĝo povas atingi la Teron nur dum kvin horoj!

La silikolan sarkofagon de Niza kun ĉiuj antaŭgardoj oni transportis en la sanatorion. Erg Noor kaj biologo Eon Tal forlasis «Tantron» lastaj. Ili paŝis facile eĉ kun pezigiloj, surmetitaj, por ne fari subitajn saltojn pro la malgranda gravitforto sur tiu ĉi planedo.

Estingiĝis lumiloj, brilintaj ĉirkaŭ la alteriga kampo. Tritono estis eliranta al la prilumita de la Suno flanko de Neptuno. Kiel ajn malhela estu la grizeta lumo, reflektita de Neptuno, la giganta spegulo de la grandega planedo, situanta nur je tricent kvindek mil kilometroj for de Tritono, dispelis mallumon, kreante sur la satelito helan krepuskon, similan al printempaj krepuskoj de altaj latitudoj de la Tero. Tritono ĉirkaŭflugadis Neptunon kontraŭ rotacio de sia planedo de oriento al okcidento preskaŭ dum ses teraj diurnoj, kaj ĝiaj «tagaj» periodoj daŭris ĉirkaŭ sepdek horojn. Dum tiu tempo Neptuno sukcesis kvarfoje rotacii, kaj nun la ombro de la satelito rimarkeble kuris laŭ la nebula disko.

Preskaŭ samtempe la estro kaj la biologo ekvidis negrandan ŝipon, starintan malproksime de rando de la plataĵo. Tio ne estis stelŝipo kun ŝveligita malantaŭa duono kaj altaj ekvilibraj eĝoj. Juĝante laŭ la tre akra pruo kaj mallarĝa korpo, tiu ŝipo devus esti planedŝipo, sed ĝi malsamis de la konataj konturoj de tiuj ŝipoj per dika ringo sur la poŭpo kaj per longa spinilforma alkonstruaĵo supre.

— Ĉi tie, en kvaranteno, estas ankoraŭ ŝipo? — duondemande diris Eon. — Ĉu la Konsilio ŝanĝis sian regulon?

— Ne sendi novajn stelajn ekspediciojn antaŭ reveno de antaŭaj? — respondis Erg Noor. — Vere, ni ne transiris nian tempolimon, sed la mesaĝo, kiun ni devis sendi el Zirda, malfruis je du jaroj.

— Eble, tio estas ekspedicio al Neptuno? — supozis la biologo.

Ili pasis duonkilometran vojon al la sanatorio kaj leviĝis sur vastan terason, tegitan per ruĝa bazalto. En la nigra ĉielo pli hele, ol ĉiuj steloj, brilis la eta disko de la Suno, videbla el ĉi tie, el la poluso de la malrapide rotacianta satelito. Kruela centsepdekgrada frosto sentiĝis tra la varmigaj skafandroj kiel ordinara malvarmo de tera polusa vintro. Grandaj flokoj de neĝo el glaciiĝinta amoniako aŭ karbona dioksido estis malrapide falantaj en la senmova atmosfero, donante al la tuta ĉirkaŭaĵo kvietan trankvilon de tera neĝado.

Erg Noor kaj Eon Tal hipnotigite rigardis al la falado de neĝeroj, simile al malproksimaj prauloj, loĝintaj en moderaj latitudoj, por kiuj apero de neĝo signifis finon de agrikulturaj laboroj kaj penoj. Kaj tiu ĉi neordinara neĝo same signifis finon de iliaj laboro kaj vojaĝo.

La biologo, respondante al siaj subkonsciaj sentoj, etendis la manon al la estro.

— Finiĝis niaj aventuroj, kaj ni estas nedamaĝitaj danke al vi!

Erg Noor faris akran forigan geston.

— Ĉu ĉiuj estas nedamaĝitaj? Kaj mi estas nedamaĝita danke al kiu?

Eon Tal ne konfuziĝis.

— Mi estas certa — Niza estos savita! La ĉi-tieaj kuracistoj intencas komenci kuracadon tuj. Estas ricevita instrukcio de Grim Ŝar mem — la estro de la laboratorio de ĝeneralaj paralizoj.

— Ĉu oni scias, kio estas tio?

— Ankoraŭ ne. Sed estas klare, ke Niza estas lezita per speco de kurento, kiu ŝanĝas la ĥemion de nervaj nodoj de aŭtonomaj sistemoj. Kompreni, kiel neniigi ĝian neordinare longan efikon, — signifas elkuraci la junulinon. Ni ja sukcesis malkovri la meĥanismon de persistaj psikaj paralizoj, kiujn oni dum tiom da jarcentoj opiniis nekuraceblaj. Ĉi tie estas io simila, sed kaŭzita de ekstera objekto. Kiam oni faros eksperimentojn kun miaj kaptitoj — tutegale, ĉu ili vivas, ĉu ne, — tiam ankaŭ mia mano ree servos al mi!

Sento de honto igis la ekspediciestron sulkigi la brovojn. En sia malfeliĉo li forgesis, kiel multe faris por li la biologo. Tio estas maldeca por plenaĝa homo! Li akceptis la manon de la biologo, kaj ambaŭ sciencistoj esprimis reciprokan simpation en la antikva vira gesto.

— Ĉu vi pensas, ke mortigaj organoj de la nigraj meduzoj kaj de tiu krucforma abomenaĵo estas de sama speco? — demandis Erg Noor.

— Mi ne dubas. Pruvo de tio estas en mia mano… — La biologo ne rimarkis la hazardan kalemburon. — En akumulado kaj transformado de elektra energio esprimiĝis komuna adaptiĝo de la nigraj estaĵoj — loĝantoj de la planedo, riĉa je elektro. Ili estas evidentaj rabobestoj, kaj tiujn, kiuj estas ilia ĉasaĵo, ni ankoraŭ ne konas.

— Sed ĉu vi memoras, kio okazis kun ni ĉiuj, kiam Niza…

— Tio estas alio. Mi longe pensis pri tio. Kun apero de la terura kruco aperis rompinta nian konscion infrasono de grandega forto. En tiu nigra mondo ankaŭ sonoj estas nigraj, neaŭdeblaj. Subpremante la konscion per infrasono, tiu estaĵo poste efikas per speco de hipnoto, pli forta, ol ĉe niaj, nun formortintaj, gigantaj serpentoj: ekzemple, ĉe anakondo. Jen kio preskaŭ pereigis nin, se ne agus Niza…

La ekspediciestro rigardis al la fora Suno, lumanta nun ankaŭ sur la Tero. La Suno — la eterna espero de la homo jam ekde lia antaŭhistoria vegetado en la senkompata naturo. La Suno — la enkorpiĝo de hela forto de la racio, dispelanta obskuron kaj monstrojn de nokto. Kaj ĝoja fajrero de espero iĝis lia vojkamarado por resto de la vojaĝo…

La estro de la Tritona stacio venis en la sanatorion por kunpreni Erg Noor-on. La Tero vokis la ekspediciestron, kaj la apero de la staciestro en la malpermesitaj kvarantenaj ejoj signifis finon de la izolo, eblon fini la dektrijaran vojaĝon de «Tantro». La ekspediciestro baldaŭ revenis, eĉ pli koncentriĝinta, ol ĉiam.

— Ni elflugas jam hodiaŭ. Oni petis min preni ses homojn el planedŝipo «Amat», kiun oni lasas ĉi tie por esploro de novaj ercaj minkampoj sur Plutono. Ni prenos la ekspedicion kaj la materialojn, kolektitajn de ĝi sur Plutono.

Tiu sesopo speciale ekipis ordinaran planedŝipon kaj faris nemezureble kuraĝan heroaĵon. Ili plonĝis al fundo de infero, sub densan neon-metanan atmosferon de Plutono. Flugis en tempestoj de amoniaka neĝo, ĉiusekunde timante frakasiĝi en mallumo je kolosaj pikiloj de firma, kiel ŝtalo, akva glacio. Ili sukcesis trovi zonon, kie elstaras nudaj montoj. La enigmo de Plutono estas finfine solvita — tiu planedo ne apartenas al nia sunsistemo. Ĝi estas kaptita de tiu dum iro de la Suno tra la Galaksio. Jen kial la denso de Plutono estas multe pli granda ol de ĉiuj ceteraj malproksimaj planedoj. Strangajn mineralojn el la tute fremda mondo malkovris la esploristoj. Sed eĉ pli grava estas tio, ke sur unu monto estas trovitaj spuroj de preskaŭ tute detruitaj konstruaĵoj, atestantaj pri iu nekredeble antikva civilizo. La akiritaj de la esploristoj datumoj, certe, devas esti kontrolitaj. La racia prilaboriteco de la konstruaj materialoj ankoraŭ postulas pruvojn… Sed evidenta estas la mirinda heroaĵo. Mi fieras pri tio, ke nia stelŝipo transportos la heroojn al la Tero, kaj brulas pro malpacienco aŭdi iliajn rakontojn. Ilia kvaranteno finiĝis antaŭ tri tagoj… — Erg Noor eksilentis, laciĝinte pro longa parolo.

— Sed ja ĉi tie estas serioza kontraŭdiro! — ekkriis Pur Hiss.

— Kontraŭdiro estas patrino de vero! — trankvile respondis al la astronomo Erg Noor per malnova proverbo. — Estas tempo prepari «Tantron»!

La elprovita stelŝipo facile deŝiriĝis de Tritono kaj ekkuris laŭ giganta arko, perpendikulara al la ekliptika ebeno. Rekta vojo al la Tero estis neebla: ajna ŝipo pereus en la larĝa zono de meteorŝtonoj kaj asteroidoj — rompaĵoj de la detruita planedo Faetono, iam ekzistinta inter Marso kaj Jupitero kaj disŝirita per gravito de la giganto de la sunsistemo.

Erg Noor faris akcelon. Li ne intencis veturigi la heroojn al la Tero dum ordinaraj sepdek du tagoj, sed decidis, uzante kolosan forton de la stelŝipo, kun minimuma uzo de anamezono, trairi la vojon dum kvindek horoj.

Elsendoj de la Tero traŝiriĝadis tra la spaco al la stelŝipo — la planedo salutadis la venkon super mallumo de la fera stelo kaj super mallumo de glacia Plutono. Komponistoj plenumadis verkitajn omaĝe de «Tantro» kaj «Amat» romancojn kaj simfoniojn.

La kosmo tondris per jubilaj melodioj. Stacioj sur Marso, Venuso kaj asteroidoj vokadis la ŝipon, enverŝante siajn akordojn en la ĝeneralan ĥoron de respekto al la herooj.

— «Tantro», «Tantro», — finfine eksonis voĉo el la posteno de la Konsilio, — estas permesita alteriĝo en El Homra!

La centra kosmohaveno situis sur loko de la eksa dezerto en Norda Afriko, kaj la stelŝipo ĵetiĝis tien tra la saturita per suna lumo atmosfero de la Tero.

Ĉapitro 7

Simfonio fa-minora de kolora tono 4.750 mu

Platoj de diafana plasto servis kiel muroj de larĝa verando, rigardanta al sudo, al la maro. Pala difuzita lumo el la plafono ne disputis kun la hela luno, sed kompletigis ĝin, mildigante la krudan nigrecon de ombroj. Sur la verando kolektiĝis preskaŭ tuta anaro de la mara ekspedicio. Nur ĝiaj plej junaj laborantoj aranĝis ludon en la maro, priverŝita de luna lumo. Venis kun sia belega modelo pentristo Kart San. Ekspediciestro Frit Don, skuante la longajn orkolorajn harojn, rakontis pri esploro de la ĉevalo, trovita de Miiko. Determino de materialo de la statuo por ekscii ĝian pezon kondukis al neatenditaj rezultoj. Sub supraĵa tavolo de ia alojo estis pura oro. Se la ĉevalo estis gisita, do la pezo de la statuo, eĉ konsiderante elpuŝitan de ĝi akvon, atingis kvarcent tunojn. Por levo de tia monstro oni vokis grandajn ŝipojn kun specialaj iloj.

Responde al demandoj, kiel oni klarigu la absurdegan uzon de valora metalo, unu el pli aĝaj kunlaborantoj de la ekspedicio rememoris renkontitan en historiaj arkivoj legendon pri malapero de ora rezervo de tuta lando: tiam oro servis kiel ekvivalento de valoro de laboro. Krimaj regantoj, kulpaj pri tiranio kaj mizerigo de popolo, antaŭ ol malaperi, fuĝinte en alian landon — tiam estis obstakloj por komunikado de diversaj popoloj inter si, kiujn oni nomis limoj, — kolektis tutan rezervon de oro kaj gisis el ĝi statuon, kiun metis sur la plej homriĉan placon de la ĉefurbo de la lando. Neniu sukcesis trovi la oron. La historiisto eldiris divenon, ke neniu tiam komprenis, kiu metalo kaŝiĝas sub la tavolo de nekosta alojo.

La rakonto kaŭzis vigliĝon. La trovo de kolosa kvanto da oro estis bonega donaco al la homaro. Kvankam la peza flava metalo jam delonge ne servis kiel simbolo de valoraĵoj, ĝi restis tre necesa por elektraj aparatoj, medicinaj drogoj kaj speciale por produktado de anamezono.

En angulo ĉe ekstera flanko de la verando kolektiĝis en densan rondeton Veda Kong, Dar Veter, la pentristo, Ĉara Nandi kaj Evda Nal. Apude sinĝeneme eksidis Ren Boz. Ne ĉeestis nur Mven Mas.

— Vi pravis, asertante, ke artisto — pli ĝuste, la arto entute — ĉiam kaj neeviteble postrestas la rapidegan kreskon de scioj kaj teĥniko, — parolis Dar Veter.

— Vi ne komprenis min, — kontraŭdiris Kart San. — La arto jam korektis siajn erarojn kaj komprenis sian devon antaŭ la homaro. Ĝi ĉesis kreadi premantajn monumentajn formojn, montri brilon kaj grandecon, reale ne ekzistantajn, ĉar tio estas eksteraĵo. Evoluigi la emocian flankon de la homo iĝis la plej grava devo de la arto. Nur ĝi posedas forton de agordo de la homa psiko, de ĝia preparo al percepto de plej komplikaj impresoj. Kiu ne konas sorĉan facilecon de kompreno, kiun donas anticipa agordo — per muziko, farboj, formo?… Kaj kiel fermiĝas homa animo, se oni enrompiĝas en ĝin krude kaj perforte. Vi, historiistoj, pli bone, ol iu alia, scias, kiom da malfeliĉoj pasis la homaro en lukto por evoluigo kaj eduko de la emocia flanko de la psiko.

— En fora pasinteco estis tempo, kiam la arto strebis al abstraktaj formoj, — rimarkis Veda Kong.

— La arto strebis al abstrakteco, imitante la racion, ricevintan evidentan prioritaton super ĉio cetera. Sed esti esprimita abstrakte la arto ne povas, krom muziko, kiu okupas specialan lokon kaj siamaniere estas same tute konkreta. Tio estis falsa vojo.

— Do, kian vojon vi opinias la vera?

— La arto, laŭ mi, estas reflekto de lukto kaj maltrankvilo de la mondo en sentoj de homoj, iufoje ilustraĵo de la vivo, sed sub rego de ĝenerala celkonformeco. Ĝuste tiu konformeco estas la belo, sen kiu mi ne vidas feliĉon kaj sencon de la vivo. Alie la arto facile degeneras al bizaraj elpensaĵoj, speciale ĉe nesufiĉa kono de la vivo kaj de historio…

— Mi ĉiam deziris, ke la vojo de la arto estu en venkado kaj ŝanĝado de la mondo, sed ne nur ĝia sento, — enmetis Dar Veter.

— Mi konsentas! — ekkriis Kart San. — Sed kun tiu aldono, ke ne nur de la ekstera mondo, sed ankaŭ, ĉefe, de la interna mondo de emocioj de la homo. De lia edukado… kun kompreno de ĉiuj kontraŭdiroj.

Evda Nal metis sur la manon de Dar Veter la sian, fortikan kaj varman.

— Pri kiu revo vi rezignis hodiaŭ?

— Pri tre granda…

— Ĉiu el ni, kiu spektis, — daŭrigis sian parolon la pentristo, — verkojn de amasa arto de la antikveco — kinofilmojn, registraĵojn de teatraj spektakloj, ekspoziciojn de pentraĵoj, — tiu scias, kiel mirakle cizelitaj, fajnaj, rafinitaj de ĉio superflua ŝajnas niaj modernaj spektaĵoj, dancoj, pentraĵoj… Mi jam ne parolas pri epokoj de dekadenco.

— Li estas saĝa, sed multevorta, — flustris Veda Kong.

— Al pentristo estas malfacile esprimi per vortoj aŭ formuloj tiujn komplikegajn fenomenojn, kiujn li vidas kaj elektas el la ĉirkaŭaĵo, — defendis lin Ĉara Nandi, kaj Evda Nal aprobe kapjesis.

— Kaj mi deziras, — daŭrigis Kart San, — iri tiel: kolekti kaj kunigi purajn grajnojn de belega vereco de sentoj, formoj, koloroj, disĵetitaj en apartaj homoj, en unu bildon. Restarigi antikvajn bildojn en supera esprimo de beleco de ĉiu el la rasoj de fora pasinteco, kies mikso kreis la modernan homaron. Tiel, «Filino de Gondvano» estas unuiĝo kun la naturo, subkonscia scio de interligo de aferoj kaj fenomenoj, ankoraŭ trapenetrita de instinktoj komplekso de sentoj, sentumaĵoj.

«Filino de Tetiso» — de Mediteraneo — estas forte evoluintaj sentoj, sentime vastaj kaj senfine diversaj, — ĉi tie jam estas alia ŝtupo de kuniĝo kun la naturo — per emocioj, sed ne per instinktoj. Forto de Eroso, malfermite kaj pure obeigita al leviĝo de la homo. Antikvaj kulturoj de Mediteraneo — kretanoj, etruskoj, helenoj, prahindoj, — en ilia medio aperis bildo de homo, kiu povus krei tiun emocian kulturon. Kian bonan ŝancon mi ricevis, trovinte Ĉara-n: hazarde en ŝi kuniĝis trajtoj de antikvaj greko-kretanoj kaj de pli malfruaj popoloj de Centra Hindujo.

Veda ridetis al praveco de sia diveno, kaj Dar Veter flustris al ŝi, ke estus malfacile trovi pli bonan modelon.

— Se mi sukcesos fari «Filinon de Mediteraneo», do estas neevitebla plenumo de la tria parto de la intenco — or-hara aŭ blonda norda virino kun trankvilaj kaj diafanaj okuloj, alta, iom malrapida, atente rigardanta la mondon, simila al antikvaj virinoj de la rusa, la skandinava aŭ la angla popoloj. Nur post tio mi povos komenci sintezon — kreon de bildo de la moderna virino, en kiu mi kunigos la plej bonan el ĉiuj tri tiuj prauloj.

— Kial nur «filinoj», sed ne «filoj»? — ridetis Veda.

— Ĉu necesas klarigi, ke belo ĉiam estas pli finita en virino kaj cizelita pli forte laŭ leĝoj de fiziologio… — sulkigis la brovojn la pentristo.

— Kiam vi verkos vian trian pentraĵon, rigardu al Veda Kong, — komencis Evda Nal. — Apenaŭ…

La pentristo rapide ekstaris.

— Ĉu vi pensas, ke mi ne vidas! Sed mi luktas kun mi, por ke en min ne eniru tiu bildo nun, kiam mi estas plena de la alia. Sed Veda…

— Revas pri muziko, — iom ruĝiĝis tiu. — Estas domaĝe, ke ĉi tie estas nur suna piano, muta nokte!

— Ĉu de la sistemo, funkcianta per duonkondukiloj pro suna lumo? — demandis Ren Boz, fleksiĝante trans brakapogilon de la fotelo. — Tiam mi povus transŝalti ĝin al kurento de la ricevilo.

— Ĉu tio estos longe? — ekĝojis Veda.

— Ĉirkaŭ horo da laboro.

— Ne necesas. Post horo komenciĝos elsendo de novaĵoj laŭ la monda reto. Ni enprofundiĝis en laboron, kaj dum du vesperoj neniu ŝaltis la ricevilon.

— Tiuokaze kantu, Veda, — petis Dar Veter. — Kart San havas eternan muzikilon kun kordoj el tempo de la Malhelaj jarcentoj de feŭdisma socio.

— Gitaron, — sufloris Ĉara Nandi.

— Kiu ludos?.. Mi provos — eble, mi sukcesos mem.

— Mi ludas! — Ĉara montris sin preta kuri por la gitaro en la studion.

— Ni kuru kune, — proponis Frit Don.

Ĉara petole ĵetis supren la nigran mason de siaj haroj. Ŝerlis turnis stangon kaj deŝovis flankan muron de la verando, malferminte vidon laŭ la bordo al la orienta angulo de la golfo. Frit Don ekkuris per grandegaj saltoj. Ĉara kuris, fleksinte la kapon malantaŭen. La junulino komence postrestis, sed al la studio ili ambaŭ alkuris samtempe, plonĝis en la nigran, neprilumitan enirejon kaj post sekundo jam ree estis kurantaj laŭlonge de la maro sub la luno, obstinaj kaj rapidpiedaj. Frit Don la unua atingis la verandon, sed Ĉara saltis tra la malfermita flanka klapo kaj iĝis ene de la ĉambro.

Veda ravite svingis la manojn.

— Ja Frit Don estas venkinto de printempa dekatlono!

— Kaj Ĉara Nandi finis superan lernejon de dancoj: ambaŭ ŝtupojn — de la antikvaj kaj de la modernaj, — samtone kun Veda respondis Kart San.

— Mi kaj Veda same lernis, sed nur en la malsupera, — suspiris Evda Nal.

— La malsuperan nun ĉiuj pasas, — mokis la pentristo.

Ĉara malrapide plukis kordojn de la gitaro, levinte sian etan malmolan mentonon. La alta voĉo de la juna virino eksonoris per sopiro kaj voko. Ŝi kantis novan, ĵus venintan el la suda zono kanton pri nerealiĝinta revo. En la melodion eniris la malalta voĉo de Veda kaj iĝis tiu radio de strebo, ĉirkaŭ kiu flirtadis kaj mallaŭtiĝadis la kantado de Ĉara. La dueto montriĝis bonega — tiel kontraŭaj estis ambaŭ kantantinoj kaj tiel ili kompletigis unu la alian. Dar Veter movadis sian rigardon de unu al la alia kaj ne povis decidi, al kiu pli konvenas kantado — ĉu al Veda, staranta, apoginte sin al regpanelo de la ricevilo, mallevinte la kapon sub pezo de la helaj harligoj, arĝente brilantaj en luna lumo, aŭ al Ĉara, kliniĝinta antaŭen, kun la gitaro sur la rondaj nudaj genuoj, kun la vizaĝo, tiel malhela pro sunbruno, ke sur ĝi akre blankis la dentoj kaj la puraj bluetaj okulblankaĵoj.

La kanto eksilentis. Ĉara nedecideme estis fingrumanta la kordojn. Kaj Dar Veter kunpremis la dentojn. Tio estis ĝuste tiu kanto, kiu iam malproksimigis lin de Veda, — nun suferiga ankaŭ por ŝi.

La sonoj de la kordoj sekvis unu la alian impete, unu akordo penadis atingi la alian kaj senforte mallaŭtiĝadis, ne atingite kuniĝon. La melodio iris abrupte, kvazaŭ plaŭdoj de ondoj faladis sur bordon, disverŝiĝadis por momento laŭ malprofundaĵoj kaj deruliĝadis unu post la alia en nigran senfundan maron. Ĉara nenion sciis — ŝia sonora voĉo vivigis la vortojn pri amo, fluganta en glaciaj abismoj de la spaco, de stelo al stelo, penante trovi, kompreni, eksenti, kie estas li… Tiu, foririnta en la kosmon por heroa serĉado, li jam ne revenos — estu tiel! Sed almenaŭ por unusola momento ekscii, kio okazas al li, helpi per preĝo, per karesa penso, per saluto! Veda silentis. Ĉara, eksentinte ion malbonan, ĉesigis la kanton, salte ekstaris, ĵetis la gitaron al la pentristo kaj aliris la senmove starantan helharan virinon, kulpe klininte la kapon.

Veda ridetis.

— Dancu al mi, Ĉara!

Tiu obeeme kapjesis, konsentante, sed tiam enmiksiĝis Frit Don:

— Ni prokrastu dancojn — nun estos la elsendo!

Sur la tegmento de la domo elŝoviĝis teleskopeca tubo, alte levinta du krucigitajn metalajn ebenojn kun ok duongloboj sur kronanta la konstruaĵon metala rondo. La ĉambron plenigis potencaj sonoj.

La elsendo komenciĝis per montro de unu el novaj spiralaj urboj de la norda loĝa zono. Inter urbokonstruantoj regis du direktoj de arkitekturo: urbo piramida kaj urbo spiral-helica. Ili estis konstruataj en lokoj, speciale oportunaj por loĝado, kie koncentriĝis priservado de aŭtomataj fabrikoj, kies zonoj, alternante kun ringoj de boskoj kaj herbejoj, ĉirkaŭis la urbon, nepre elirantan al maro aŭ granda lago.

Urbojn oni konstruadis sur altaĵoj, ĉar domoj iris ŝtupe, tiel, ke ne estis eĉ unu, kies fasado ne estus plene malfermita al la suno, ventoj, la ĉielo kaj steloj. Ĉe interna flanko de la domoj situis maŝinejoj, tenejoj, distribuejoj, metiejoj kaj kuirejoj, ofte tre profundiĝantaj en la teron. La adeptoj de la piramidaj urboj opiniis avantaĝo ilian relative negrandan alton ĉe granda enhaveco, dum la konstruantoj de la spiralaj levadis siajn kreaĵojn sur pli ol kilometran alton. Antaŭ la anoj de la mara ekspedicio aperis kruta spiralo, lumanta sub la suno per milionoj da opaleskaj muroj el plasto, per porcelanaj eĝoj de skeletoj el fandita ŝtono, per fiksiloj el polurita metalo. Ĉiu ĝia spiralero estis poiome leviĝanta de la periferio al la centro. Grupoj de domoj estis disigitaj per profundaj vertikalaj niĉoj. Sur kapturniga alto pendis malpezaj pontoj, balkonoj kaj elstaraĵoj de ĝardenoj. Sparkantaj vertikalaj strioj kiel abutmentoj estis larĝiĝantaj al la bazo, brakumante inter miloj da arkadoj grandegajn ŝtuparojn. Ili kondukis al ŝtupaj parkoj, radie disirantaj al la unua zono de densaj boskoj. Stratoj same kurbiĝis spirale — la pendantaj laŭ la perimetro de la urbo aŭ la internaj, sub vitraj tegmentoj. Sur ili estis neniaj veturiloj — seninterrompaj ĉenoj de rultapiŝoj kaŝiĝis en laŭlongaj niĉoj.

Homoj, viglaj, ridantaj, seriozaj, rapide iris laŭ stratoj aŭ promenis sub arkadoj, soliĝadis en miloj da izolitaj lokoj: inter kolonaroj, sur transirejoj de ŝtuparoj, en pendantaj ĝardenoj sur tegmentoj de ŝtupegoj…

La spektaĵo de la urbego daŭris nelonge: komenciĝis parola elsendo.

— Daŭras pridiskuto de la projekto, proponita de la Akademio de Direktitaj Radioj, — ekparolis homo, aperinta sur la ekrano, — pri anstataŭigo de la linia alfabeto per elektronika registro. La projekto ne renkontas ĉies subtenon. La ĉefa kontraŭdiro estas komplikeco de aparatoj de legado. Libro ĉesos esti amiko, ĉie akompananta homon. Malgraŭ tuta ekstera avantaĝo, la projekto estos malakceptita.

— Tro longe oni pridiskutis! — rimarkis Ren Boz.

— Estas granda kontraŭdiro, — respondis Dar Veter. — Unuflanke estas alloga simpleco de registrado, aliflanke — malfacileco de legado.

La homo sur la ekrano daŭrigis:

— Konfirmiĝas la hieraŭa mesaĝo — la tridek sepa stela ekparolis. Ili revenas…

Dar Veter rigidiĝis, afekciita per forto de kontraŭdiraj sentoj. Per flanka vido li vidis malrapide ekstarantan Veda-n Kong kun ĉiam pli larĝe malfermiĝantaj okuloj. La akriĝinta aŭdo de Dar Veter kaptis ŝian interrompiĝantan spiradon.

— …el la kvadrato kvarcent unu, kaj la ŝipo ĵus eliris el la minus-kampo[42] je unu centono de parseko for de la orbito de Neptuno. La prokrasto de reveno de la ekspedicio okazis pro renkonto de nigra suno. Perdoj de homoj ne estas! Rapido de la ŝipo, — finis la anoncisto, — estas ĉirkaŭ kvin sesonoj de la absoluta unuo. La ekspedicio estas atendata sur la stacio Tritono post dek unu tagoj. Atendu mesaĝon pri mirindaj malkovroj!

La elsendo plu daŭris. Sekvis aliaj novaĵoj, sed ilin jam neniu aŭskultis. Ĉiuj ĉirkaŭis Veda-n, komencis gratuli.

Ŝi estis ridetanta kun la brulantaj vangoj kaj maltrankvilo, kaŝita en profundo de la okuloj. Alproksimiĝis ankaŭ Dar Veter. Veda eksentis firman premon de lia mano, iĝinta necesa kaj proksima, renkontis lian rektan rigardon. Delonge li ne rigardis tiel. Ŝi konis la malgajan kuraĝon, videblan en lia antaŭa rilato al ŝi. Kaj sciis, ke nun li legas en ŝia vizaĝo ne nur ĝojon…

Dar Veter kviete lasis ŝian manon, ridetis siamaniere, neripeteble hele, — kaj deiris. La kamaradoj el la ekspedicio estis vigle pridiskutantaj la mesaĝon, Veda restis en la homa ringo, oblikve observante Dar Veter-on. Ŝi vidis, kiel al li aliris Evda Nal, post minuto aliĝis Ren Boz.

— Necesas trovi Mven Mas-on, li ankoraŭ nenion scias! — kvazaŭ rekonsciiĝinte, ekkriis Dar Veter. — Iru kun mi, Evda. Ĉu ankaŭ vi, Ren?

— Ankaŭ mi, — aliris Ĉara Nandi. — Ĉu mi povas?

Ili eliris al mallaŭta plaŭdo de ondoj. Dar Veter haltis, submetante la vizaĝon al malvarmeta blovo, kaj profunde suspiris. Turniĝinte, li renkontis la rigardon de Evda Nal.

— Mi forveturos, ne revenante en la domon, — respondis li al la senvorta demando.

Evda prenis lian brakon. Dum ioma tempo ĉiuj iris en silento.

— Mi pensis, ĉu necesas tiel? — flustris Evda. — Verŝajne, necesas, kaj vi pravas. Se Veda…

Evda eksilentis, sed Dar Veter komprene kunpremis ŝian manplaton kaj almetis al sia vango. Ren Boz iris tuj post ili, singarde deŝovante sin de Ĉara, kaj tiu, kaŝante mokon, oblikve rigardante per la grandegaj okuloj, larĝe paŝis apude. Evda apenaŭ aŭdeble ekridis kaj subite donis al la fizikisto la liberan manon. Ren Boz kaptis ŝin per raba moviĝo, ŝajninta komika ĉe tiu sinĝenema homo.

— Kie do ni serĉu vian amikon? — Ĉara haltis ĉe akvo mem.

Dar Veter fiksrigardis kaj en hela luna lumo ekvidis klarajn spurojn de piedoj sur strio de malseka sablo. La spuroj iris kun tute egalaj intervaloj, kun simetrie disturnitaj piedpintoj kun tia geometria reguleco, ke ŝajnis stampitaj per maŝino.

— Li iris tien. — Dar Veter almontris en direkto de grandaj ŝtonoj.

— Jes, tio estas liaj spuroj, — konfirmis Evda.

— Kial vi estas tiel certa? — ekdubis Ĉara.

— Rigardu al reguleco de la paŝoj — tiel iradis praaj ĉasistoj aŭ tiuj, kiuj heredis iliajn trajtojn. Kaj al mi ŝajnas, ke Mven, malgraŭ sia alta klereco, estas pli proksima al la naturo, ol ĉiu el ni… Mi ne scias, kiel vi, Ĉara? — Evda turnis sin al la enpensiĝinta junulino.

— Ĉu mi? Ho ne! — Kaj, montrante antaŭen, ŝi ekkriis: — Jen li!

Sur la plej proksima ŝtono aperis la grandega figuro de la afrikano, brilanta sub la luno, kiel polurita nigra marmoro. Mven Mas estis energie skuanta la manojn, kvazaŭ minacante al iu. Imponaj muskoloj de la potenca korpo estis ŝvelantaj kaj ruliĝantaj bule sub la brilanta haŭto.

— Li estas kiel spirito de nokto el infanaj fabeloj! — emociite flustris Ĉara.

Mven Mas rimarkis la venantojn, desaltis de sur la roko kaj aperis vestita. Per nemultaj vortoj Dar Veter rakontis pri la okazintaĵo, kaj Mven Mas esprimis deziron tuj vidi Veda-n Kong.

— Iru tien kun Ĉara, — diris Evda, — kaj ni ĉi tie restos iomete…

Dar Veter faris adiaŭan geston, kaj sur la vizaĝo de la afrikano speguliĝis kompreno. Ia duoninfana impeto igis lin flustri delonge forgesitajn adiaŭajn vortojn. Dar Veter estis kortuŝita kaj penseme ekiris for, akompanata de silentanta Evda. Ren Boz en konfuzo iom tretis la lokon kaj turnis sin post Mven Mas kaj Ĉara Nandi.

Dar Veter kaj Evda aliris la kabon, forbarantan la golfon disde la alta maro. Lumetoj, borderantaj la grandegajn diskojn de la flosoj de la mara ekspedicio, iĝis klare videblaj.

Dar Veter depuŝis diafanan boaton de sur la sablo kaj ekstaris ĉe la akvo antaŭ Evda, eĉ pli masiva kaj potenca, ol Mven Mas. Evda levis sin sur la piedpintoj kaj kisis la forirantan amikon.

— Veter, mi estos kun Veda, — respondis ŝi al liaj pensoj. — Ni revenos kune en nian zonon kaj tie atendos la venon. Sciigu, kiam vi aranĝos vin, — mi ĉiam estos feliĉa helpi al vi…

Evda longe sekvis per rigardo la boaton sur arĝenta akvo…

Dar Veter alnavigis al la dua floso, kie ankoraŭ laboris meĥanikistoj, hastante fini instalon de akumuliloj. Laŭ peto de Dar Veter ili ŝaltis tri verdajn lumojn triangule.

Post horo kaj duono la unua preterfluganta spiralavio ekpendis super la floso. Dar Veter sidigis sin en mallevitan levseĝon, por sekundo montriĝis sub la prilumita malsupro de la ŝipo kaj malaperis en luko. Matene li jam eniris en sian konstantan loĝejon, proksime de la observatorio de la Konsilio, kiun li ankoraŭ ne sukcesis ŝanĝi. Dar Veter malfermis trablovajn kranojn en ambaŭ siaj ĉambroj. Post kelkaj minutoj tuta akumuliĝinta polvo malaperis. Dar Veter eligis el la muro la liton kaj, agordinte la ĉambron al odoro kaj plaŭdo de maro, al kiu li kutimiĝis dum lasta tempo, firme ekdormis.

Li vekiĝis kun sento de perdita beleco de la mondo. Veda estas malproksime kaj estos malproksime, dum… Sed ja li devas helpi al ŝi, sed ne impliki la situacion! Turniĝanta fosto de elektrizita malvarmeta akvo falegis sur lin en la banĉambro. Dar Veter staris sub ĝi tiel longe, ke eĉ frostiĝis. Freŝigita, li aliris la aparaton de TVF, malfermis ĝiajn spegulajn klapojn kaj vokis la plej proksiman stacion de distribuado de laboroj. Sur la ekrano aperis juna vizaĝo. La junulo rekonis Dar Veter-on kaj salutis lin kun apenaŭ kaptebla nuanco de respekto, kio estis opiniata signo de fajna ĝentileco.

— Mi dezirus ricevi malfacilan kaj daŭran laboron, — komencis Dar Veter, — ligitan kun fizika peno: ekzemple, antarktajn minejojn.

— Tie ĉio estas okupita, — en la tono de la parolanto senteblis ĉagreno, — okupita ankaŭ en minkampoj de Venuso, Marso, eĉ Merkuro. Vi ja scias, ke tien, kie estas pli malfacile, pli volonte strebas junularo.

— Jes, sed mi jam ne povas alkalkuli min al tiu bona kategorio… Sed kio estas nun? Mi bezonas tuj.

— Estas en minejo de diamantoj en Meza Siberio, — malrapide komencis tiu, rigardante al nevidebla por Dar Veter tabelo, — se vi strebas al minaj laboroj. Krom tio, estas lokoj sur oceanaj flosoj — fabrikoj de nutraĵo, en suna pumpa stacio en Tibeto, — sed tio jam estas facila. Aliaj lokoj — same nenio speciale malfacila.

Dar Veter dankis la informiston kaj petis doni tempon por finpripensi, kaj dume ne fordoni la diamantan minejon.

Li malŝaltis la distribuan stacion kaj konektiĝis al la Domo de Siberio — la centro de vasta geografia informo pri tiu ĉi lando. Lian TVF-on oni konektis al memormaŝino de novegaj registraĵoj, kaj antaŭ Dar Veter malrapide eknaĝis vastaj arbaroj. La kovrita per marĉoj maldensa larika tajgo sur ĉiam glaciiĝinta grundo, iam disvastiĝinta ĉi tie, malaperis, anstataŭita de majestaj arbaraj gigantoj — siberiaj cembroj kaj amerikaj sekvojoj, iam preskaŭ elmortintaj. Gigantaj ruĝaj trunkoj leviĝis per bonega baro ĉirkaŭ montetoj, kovritaj per betonaj ĉapoj. Ŝtalaj tuboj de dekmetra diametro elrampadis el sub ili kaj transfleksiĝadis trans akvodislimojn al proksimaj riveroj, enprenante ilin tutajn en malfermitajn faŭkojn de funeloj. Obtuze zumadis monstraj pumpiloj. Centmiloj da kubaj metroj da akvo impetadis en de ili mem traboritajn profundaĵojn de diamantoportaj vulkanaj tuboj, kun muĝo turniĝadis, eroziante ŝtonaron, kaj ree elverŝiĝadis eksteren, lasante en kradoj de lavaj kameroj dekojn da tunoj da diamantoj. En longaj, verŝitaj per lumo ejoj homoj sidadis ĉe moviĝantaj ciferplatoj de selektaj maŝinoj. Brilantaj ŝtonoj per torento de etaj grajnoj ŝutiĝadis en kalibritajn truojn de akceptaj kestoj. Maŝinistoj de pumpaj stacioj seninterrompe observadis indikilojn de komputiloj, kalkulantaj senĉese ŝanĝiĝantajn reziston de ŝtonaro, premon kaj konsumon de akvo, profundiĝon de ŝakto kaj elĵeton de malmolaj eroj. Dar Veter pensis, ke la ĝoja bildo de priverŝitaj de la suno arbaroj nun estas ne por lia humoro, kaj malŝaltis la Domon de Siberio. Momente aŭdiĝis voka signalo, kaj sur la ekrano aperis la informisto de la distribua stacio.

— Mi deziris precizigi viajn pensojn. Ĵus estas ricevita postulo — liberiĝis loko en subakva titana minejo en la okcidenta bordo de Suda Ameriko. Tio estas la plej malfacila el tio, kion ni havas hodiaŭ… Sed tien necesas veni urĝe!

Dar Veter maltrankviliĝis:

— Mi ne havos tempon por pasi psikofizikan teston en proksima stacio de la APL — la Akademio de Psikofiziologio de Laboro.

— Laŭ sumo de ĉiujaraj testoj, nepraj en via antaŭa laboro, vi tiun provon ne bezonas.

— Sendu mesaĝon kaj donu la koordinatojn! — tuj respondis Dar Veter.

— La okcidenta branĉo de la Spirala Vojo, la deksepa suda subbranĉo, stacio 6L, punkto KM-40. Mi sendas la averton.

La serioza vizaĝo sur la ekrano malaperis. Dar Veter kolektis ĉiujn etajn aĵojn, kiuj apartenis al li persone, enmetis en skatolon bendojn kun bildoj kaj voĉoj de proksimuloj kaj kun plej gravaj registraĵoj de propraj pensoj. De la muro li demetis kromoreflektan reproduktaĵon[43] de antikva rusa pentraĵo, de la tablo — bronzan statueton de aktorino Bello Gal, simila al Veda Kong. Ĉio ĉi, kun nemultaj vestaĵoj, enlokiĝis en aluminian keston kun rondoj de elstarantaj ciferoj kaj liniaj signoj sur la kovrilo. Dar Veter klavis la donitajn al li koordinatojn, malfermis lukon en la muro kaj puŝis tien la keston. Ĝi malaperis, subkaptita de senfina bendo. Poste Dar Veter kontrolis siajn ĉambrojn. Jam dum multaj jarcentoj sur la planedo ne ekzistis iaj specialaj purigistoj de ejoj. Iliajn funkciojn plenumadis ĉiu loĝanto, kio eblis nur kondiĉe de absoluta diligenteco kaj disciplinemo de ĉiu homo, kaj ankaŭ ĉe zorgeme pripensita sistemo de aranĝo de loĝejoj kaj publikaj domoj kun ties aŭtomatoj de purigo kaj priblovo.

Fininte la ĉirkaŭrigardon, li turnis malsupren stangon antaŭ la pordo, donante signalon al la stacio de distribuado de loĝejoj, ke la ĉambroj, kiujn li estis okupanta, liberiĝis, kaj eliris. La ekstera galerio, vitrita per laktokoloraj platoj, varmiĝis pro la suno, sed sur la plata tegmento la mara venteto, kiel ĉiam, estis malvarmeta. Malpezaj piediraj pontetoj, transĵetitaj alte inter kradaj domoj, ŝajnis, ŝvebis en la aero kaj logis al nehasta promeno, sed Dar Veter jam ree ne apartenis al si. Laŭ tubo de aŭtomata mallevo li trafis al subtera magnetelektra poŝto, kaj malgranda vagoneto ekportis lin al la stacio de la Spirala Vojo. Dar Veter ne veturis al la Nordo, al la Beringa markolo, kie kuŝis la kuniga arko de la Okcidenta branĉo. Tiu vojo ĝis Suda Ameriko, speciale tiel malproksime al sudo, kiel ĝis la deksepa subbranĉo, postulis ĉirkaŭ kvar tagojn. Laŭ latitudoj de la loĝaj zonoj de la Nordo kaj la Sudo iris linioj de pezaj ŝarĝaj spiralavioj, ĉirkaŭzonantaj la planedon tra la oceanoj kaj kunligantaj per la plej mallonga vojo la branĉojn de la Spirala Vojo. Dar Veter ekveturis laŭ la Centra branĉo ĝis la suda loĝa zono kaj intencis konvinki estron de avitransportado kalkuli lin urĝa ŝarĝo. Krom tio, ke la vojo reduktiĝus al tridek horoj, Dar Veter povus intervidiĝi kun filo de Grom Orm — la estro de la Konsilio de Stelnavigado; Grom Orm elektis lin edukisto-mentoro de sia filo.

La knabo elkreskis kaj en la sekvonta jaro estis komenconta plenumadon de dek du Heraklaj heroaĵoj, kaj dume estis laboranta en la Patrola servo en marĉoj de Okcidenta Afriko.

Kiu el junuloj ne strebas al la Patrola servo — observi pri apero de ŝarkoj en oceano, de malutilaj insektoj, de vampiroj kaj reptilioj en tropikaj marĉoj, de malsanigaj mikroboj en loĝaj zonoj, de epizootioj aŭ arbaraj incendioj en la stepa kaj la arbara zonoj, trovante kaj neniigante malutilan malpuraĵon de pasinteco de la Tero, en mistera maniero ree kaj ree aperantan el foraj anguloj de la planedo? La lukto kontraŭ malutilaj formoj de vivo neniam ĉesis. Al novaj ekstermaj rimedoj mikroorganismoj, insektoj kaj fungoj respondadis per apero de novaj formoj kaj stamoj, rezistaj al la plej drastaj ĥemiaĵoj. Nur dum la EMU — la erao de la Monda Unuiĝo — oni lernis ĝuste uzi fortajn antibiotikojn, ne kreante danĝerajn konsekvencojn.

«Se Dis Ken estas sendita al la marĉaj patroloj, — pensis Dar Veter, — li jam en juna aĝo iĝas serioza laboranto».

La filo de Grom Orm, kiel ĉiuj infanoj de la erao de la Ringo, estis edukita en lernejo sur bordo de maro en la norda zono. Samtie li pasis la unuajn testojn en psikologia stacio de la APL.

Al junuloj oni ĉiam taskis laboron kun konsidero de psikologiaj specialecoj de juneco kun ĝiaj impetoj foren, altigita sento de responso kaj egocentrismo.

La grandega vagono kuris senbrue kaj glate. Dar Veter levis sin en la superan etaĝon kun diafana tegmento. Fore malsupre kaj flanke de la Vojo preterglitadis konstruaĵoj, kanaloj, arbaroj kaj montaj pintoj. Mallarĝa zono de aŭtomataj fabrikoj sur limo inter agrikultura kaj arbara zonoj blindige ekbrilis sub la suno per kupoloj el «luna» vitro. Severaj formoj de kolosaj maŝinoj malklare videblis tra muroj de la vitraj konstruaĵoj.

Preterglitis monumento al Ĵinn Kad, ellaborinta metodon de malmultekosta produktado de artefarita sukero, kaj la arkado de la Vojo komencis sekci arbarojn de tropika agrikultura zono. En neĉirkaŭrigardeblan foron etendiĝis strioj kaj densejoj kun diversaj koloroj de foliaro, ŝelo, kun diversaj formoj kaj altoj de arboj. Laŭ mallarĝaj glataj vojoj, disigantaj apartajn masivojn, malrapide rampis rikoltaj, polenadaj kaj kalkulaj maŝinoj, kiel araneaĵo brilis sennombraj dratoj. Iam simbolo de abundo estis ora pro matureco grena kampo. Sed jam en la EMU — la erao de la Monda Unuiĝo — oni komprenis ekonomian neprofitecon de unujaraj kulturoj, kaj post transporto de agrikulturo eksklude en la tropikan zonon iĝis nenecesa la peniga ĉiujara kreskigo de herbaj kaj arbustaj vegetaĵoj. Arboj, multjaraj, malpli forkonsumantaj la grundon, rezistaj al klimataj malbonaĵoj, iĝis la ĉefaj agrikulturaj vegetaĵoj jam jarcentojn antaŭ la erao de la Ringo.

Arboj panaj, beraj, nuksaj, kun miloj da specoj de fruktoj, riĉaj je proteinoj, donantaj po cent kilogramoj da nutra maso por radiko. Kolosaj masivoj de fruktaj boskoj per du zonoj je centoj da milionoj da hektaroj ĉirkaŭis la planedon, kiel vera zono de Ceresa — la mita diino de fekundeco. Inter ili situis la arbara ekvatora zono — oceano de tropikaj humidaj arbaroj, provizanta la planedon per ligno — blanka, nigra, violkolora, rozkolora, orkolora, griza kun silka brilo, malmola, kiel osto, kaj mola, kiel pomo, dronanta en akvo kiel ŝtono kaj malpeza, kiel korko. Dekoj da specoj de rezino, malpli kostaj, ol la sintezitaj, kaj samtempe kun valoregaj teĥnikaj aŭ kuracaj ecoj, estis akirataj ĉi tie.

Pintoj de arbaraj gigantoj atingis la nivelon de la Vojo, — nun ĉe ambaŭ flankoj susuris verda maro. En ĝiaj malhelaj profundaĵoj, sur komfortaj arbarkampetoj, kaŝiĝis domoj sur altaj metalaj fostoj kaj monstraj aranesimilaj maŝinoj, kiuj kapablis transformi tiujn ĝangalojn el okdekmetraj trunkoj en obeemajn staplojn da traboj kaj tabuloj.

Maldekstre aperis kupoloj de la famaj ekvatoraj montoj. Sur unu el ili — la Kenja — situis la komunika instalaĵo de la Granda Ringo. La arbara maro deiris maldekstren, cedante lokon al ŝtona altebenaĵo. Ĉe la flankoj leviĝis kubaj helbluaj konstruaĵoj.

La trajno haltis, kaj Dar Veter eliris sur vastan placon, pavimitan per verda vitro, — la stacion Ekvatoro. Apud piedira ponto, metita super grizaj plataj foliaroj de cedroj, leviĝis piramido el blanka aplito[44] de la rivero Lualaba. Sur ĝia detranĉita pinto staris skulptaĵo de homo en labora supertuto de la erao de la Disa Mondo. En la dekstra mano li tenis martelon, per la maldekstra alte levis supren, en la palan ekvatoran ĉielon, brilantan globon kun kvar elstaraĵoj de sendaj antenoj. Tio estis monumento al la kreintoj de la unuaj sputnikoj de la Tero, plenumintaj tiun heroaĵon de laboro, inventemo, kuraĝo. La tuta korpo de la homo, fleksiĝinta malantaŭen kaj kvazaŭ elpuŝanta la globon en la ĉielon, esprimis vervan penon. Tiu peno estis transdonata al li de figuroj de homoj en strangaj vestoj, ĉirkaŭantaj la piedestalon ĉe la piedoj de la skulptaĵo.

Dar Veter ĉiam kun emocio rigardadis al vizaĝoj de la skulptaĵoj de tiu monumento. Li sciis, ke la homoj, konstruintaj la unuajn sputnikojn kaj elirintaj sur la sojlon de la kosmo, estis rusoj, do ĝuste tiu mirinda popolo, de kiu kalkulis sian genealogion Dar Veter. La popolo, farinta la unuajn paŝojn kaj en konstruado de la nova socio, kaj en konkero de la kosmo…

Kaj nun, kiel ĉiam, Dar Veter direktis sin al la monumento, por ankoraŭfoje, rigardante al la bildoj de antikvaj herooj, serĉi en ili similecon kun modernaj homoj kaj malsamecon disde ili. El sub arĝentaj lanugaj branĉoj de sudafrikaj leŭkodendroj,[45] borderantaj la piramidon de la monumento, blindigantan per spegulita suno, aperis du sveltaj figuroj, haltis. Unu el la junuloj rapide impetis al Dar Veter. Ĉirkaŭpreninte per la mano la masivan ŝultron, li kaŝe ĉirkaŭrigardis la konatajn al li trajtojn de la firma vizaĝo: la grandan nazon, la larĝan mentonon, neatendite gajan fleksiĝon de la lipoj, ne konvenantan al iom morna esprimo de la ŝtalaj okuloj sub la kunkreskiĝintaj brovoj.

Dar Veter kun aprobo rigardis al la filo de la fama homo, la konstruinto de bazo sur la planeda sistemo de la Centaŭro kaj la ĉefo de la Konsilio de Stelnavigado dum jam kvina jartrio seninterrompe. Grom Orm ne povis aĝi malpli ol cent tridek jarojn, li estis trioble pli aĝa ol Dar Veter.

Dis Ken vokis la kamaradon — malhelharan junulon.

— Mia plej bona amiko Tor An, filo de Zig Zor, komponisto. Ni kune laboras en marĉoj, — daŭrigis Dis, — deziras kune plenumi niajn heroaĵojn kaj plu same labori kune.

— Ĉu vi plu interesiĝas pri kibernetiko de heredeco? — demandis Dar Veter.

— Ho, jes! Tor interesigis min eĉ pli — li estas muzikisto, kiel lia patro. Li kaj lia amikino… ili revas labori en la tereno, kie muziko plifaciligas komprenon de evoluo de viva organismo, tio estas pri esploro de simfonio de ĝia konstruado.

— Vi parolas iel malklare, — sulkigis la brovojn Dar Veter.

— Mi ankoraŭ ne povas, — konfuziĝis Dis. — Eble, Tor diros pli bone.

La alia junulo ruĝiĝis, sed eltenis la taksan rigardon.

— Dis volis diri pri ritmoj de la meĥanismo de heredeco, la viva organismo dum evoluo el la patrina ĉelo estas superkonstruata per akordoj el molekuloj. La primara para spiralo disvolviĝas en plano, analogia al disvolviĝo de muzika simfonio. Alivorte, la programo, laŭ kiu okazas konstruado de la organismo el vivaj ĉeloj, estas muzika!

— Ĉu tiel?.. — troigite miris Dar Veter. — Sed tiam ankaŭ tutan evoluon de la viva kaj la malviva materioj vi reduktos al ia giganta simfonio?

— La plano kaj la ritmo de tiu simfonio estas determinitaj de la bazaj fizikaj leĝoj. Necesas nur kompreni, kiel estas konstruita la programo kaj de kie aperas informo de tiu muzik-kibernetika meĥanismo, — kun nevenkebla certeco de juneco konfirmis Tor An.

— Do, kies ideo tio estas?

— De mia patro, Zig Zor. Li antaŭnelonge publikigis kosman dektrian simfonion fa-minoran en kolora tono 4.750 mu.

— Mi nepre aŭskultos ĝin! Mi ŝatas bluan koloron… Sed la plej proksimaj viaj planoj estas la Heraklaj heroaĵoj. Ĉu vi scias, kio estas taskita al vi?

— Nur la unuajn ses.

— Nu certe, la ceterajn ses oni difinas post plenumo de la unua duono, — rememoris Dar Veter.

— Purigi kaj fari oportuna por vizitado la malsupran etaĝon de kaverno Kon-i-Gut en Meza Azio, — komencis Tor An.

— Konduki vojon al lago Mental tra akra eĝo de montoĉeno, — daŭrigis Dis Ken, — renovigi boskon de maljunaj panaj arboj en Argentino, esplori kaŭzojn de apero de grandaj polpoj en regiono de antaŭnelonga leviĝo apud Trinidado…

— Kaj ekstermi ilin!

— Tio estas kvin, kio do estas la sesa?

Ambaŭ junuloj iom ĝeniĝis.

— Ĉe ni ambaŭ oni trovis kapablojn al muziko, — ruĝiĝante, diris Dis Ken. — Kaj oni taskis al ni kolekti materialojn pri antikvaj dancoj de la insulo Balio, restarigi ilin — muzike kaj dance.

— Do trovi dancantinojn kaj krei ensemblon? — ekridis Dar Veter.

— Jes, — mallevis la okulojn Tor An.

— Interesa tasko! Sed tio estas grupa afero, same kiel la laga vojo.

— Ho, ni havas bonan grupon! Sed ili same deziras peti vin esti la mentoro. Tio estus tiel bone!

Dar Veter esprimis dubon pri siaj kapabloj rilate de la sesa afero. Sed la knaboj, ekjubilintaj kaj saltetantaj pro ĝojo, kredigis, ke Zig Zor «mem» promesis gvidi la sesan.

— Post jaro kaj kvar monatoj mi trovos al mi aferon en Meza Azio, — diris Dar Veter, kun plezuro rigardante al la ĝojaj junaj vizaĝoj.

— Kiel bone estas, ke vi ĉesis estri la staciojn! — ekkriis Dis Ken. — Mi eĉ ne pensis, ke mi laboros kun tia mentoro! — Subite la junulo ruĝiĝis tiel, ke lia frunto kovriĝis per etaj gutoj de ŝvito, kaj Tor eĉ deŝoviĝis de li, plena de riproĉo.

Dar Veter hastis helpi al la filo de Grom Orm en lia miso.

— Ĉu vi havas multan tempon?

— Ho ne! Oni nin forpermesis por tri horoj — ni alveturigis ĉi tien febran malsanulon el nia marĉa stacio.

— Jen kiel, la febro ankoraŭ aperas! Mi pensis…

— Tre malofte kaj nur en marĉoj, — haste enmetis Dis. — Por tio ja estas ni!

— Ankoraŭ du horoj estas en nia dispono. Ni iru en la urbon, vi, verŝajne, deziras rigardi la Domon de novaĵoj?

— Ho ne! Ni dezirus… ke vi respondu al niaj demandoj — ni preparis nin, kaj tio tiel gravas por elekto de vojo…

Dar Veter konsentis, kaj ĉiuj tri direktis sin al unu el la malvarmetaj ĉambroj de la Halo de Gastoj, priblovataj per artefarita mara vento.

Post du horoj alia vagono forportis Dar Veter-on, lace dormetantan sur divano. Li vekiĝis ĉe haltejo en urbeto de ĥemiistoj. Giganta konstruaĵo en aspekto de stelo kun dek vitraj radioj altis super granda karba minkampo. Karbon, minatan ĉi tie, oni transformadis en kuracilojn, vitaminojn, hormonojn, artefaritajn silkojn kaj peltojn. Restaĵojn oni uzis por produktado de sukero. En unu el la radioj de la konstruaĵo el karbo oni prenadis maloftajn metalojn — germaniumon kaj vanadion. Kiel multe estis en la valorega nigra mineralo!

Malnova kamarado de Dar Veter, laborinta ĉi tie kiel ĥemiisto, venis al la stacio. Iam estis tri gajaj junaj meĥanikistoj en indonezia stacio de fruktorikoltaj maŝinoj en la tropika zono… Nun unu el ili estas ĥemiisto, estranta grandan laboratorion de granda fabriko, la dua plu restis ĝardenisto, kreinta novan metodon de polenado, kaj la tria — la tria estas li, Dar Veter, nun denove revenanta al la sino de la Tero, eĉ pli profunde — en ĝiajn internaĵojn. La amikoj sukcesis intervidiĝi dum ne pli ol dek minutoj, sed eĉ tia renkontiĝo estis multe pli agrabla ol renkontiĝoj sur ekranoj de TVF.

La plua vojo estis nelonga. La estro de la latituda aera transporta linio konsentis kun la peto, montrinte ĝeneralan bonvolemon de homoj de la epoko de la Ringo. Dar Veter transflugis la oceanon kaj iĝis sur la Okcidenta branĉo de la Vojo, sude de la deksepa subbranĉo, en kies fino sur oceana bordo li transiris al glitboato.

Altaj montoj dense aliris la bordon. Sur malkruta piedo de deklivoj iris terasoj de blanka ŝtono, retenantaj la surŝutitan grundon kun vicoj de sudaj pinoj kaj vidringtonioj,[46] alternigantaj en paralelaj aleoj siajn bronzajn kaj blu-verdajn pinglarojn. Pli supre nudaj rokoj faŭkis per malhelaj fendoj, en kies profundo dispolviĝadis akvofaloj. Sur la terasoj per maldensa ĉeno viciĝis dometoj kun blu-grizaj tegmentoj, farbitaj oranĝe kaj blindige flave.

Malproksimen en la maron elstaris artefarita terlango, finiĝanta per turo, ĉirkaŭlavata per batoj de ondoj. Ĝi staris ĉe rando de la kontinenta soklo, krute falanta en la oceanon al kilometra profundo. Sub la turo malsupren vertikale iris grandega ŝakto en aspekto de dikega cementa tubo, kontraŭstaranta al premo de profunda akvo. Sub la fundo la tubo eniris en pinton de subakva monto, konsistanta el preskaŭ pura rutilo — oksido de titano. Ĉiuj procezoj de prilaboro de erco estis farataj malsupre, sub la akvo kaj la montoj. Sur la supraĵon estis leviĝantaj nur grandaj pecoj de pura titano kaj feĉo de mineralaj restaĵoj, disnaĝanta malproksime ĉirkaŭe. Tiuj flavaj malklaraj ondoj ekbalancis la glitboaton antaŭ la kajo ĉe la suda flanko de la turo. Dar Veter kaptis momenton kaj elsaltis sur placeton, humidan pro akvaj gutoj. Li levis sin sur ĉirkaŭbaritan galerion, kie kunvenis, por renkonti la novan kamaradon, kelkaj homoj, liberaj de deĵorado. Laborantoj de tiu minejo, kiun Dar Veter imagis tre izolita, ne ŝajnis al Dar Veter mornaj anaĥoretoj, kiajn li sub influo de la propra humoro atendis renkonti ĉi tie. Lin salutis gajaj vizaĝoj, iom lacaj pro severa laboro. Kvin viroj, tri virinoj — ĉi tie laboris ankaŭ virinoj…

Pasis dek tagoj, kaj Dar Veter ellernis la novan laboron.

Ĉi tie estis propra energi-produkta mastrumo — en profundo de malnovaj ŝaktoj sur la kontinento kaŝiĝis instalaĵoj de nuklea energio de tipo E, aŭ, kiel ĝi nomiĝis antikve, la dua tipo, ne donanta malmolajn restajn radiojn, kaj tial oportuna por lokaj instalaĵoj.

Komplikega komplekso de maŝinoj estis moviĝanta en la ŝtona sino de la subakva monto, enprofundiĝante en rompeblan ruĝ-brunan mineralon. La plej malfacila estis laboro en la malsupra etaĝo de la maŝinaro, kie okazis aŭtomata elprenado kaj diserigado de minaĵo. En la maŝinon venadis signaloj el situanta supre centra regejo, kie estis ĝeneraligataj observoj pri funkciado de tranĉaj kaj diserigaj iloj, pri ŝanĝiĝanta malmoleco kaj viskozeco de la elfosaĵo kaj pri stato de tuboj de malseka riĉigo. Depende de ŝanĝiĝanta enteno je metalo estis altigata aŭ malaltigata rapido de la elpren-diseriga maŝinaro. Tutan kontrol-observan agadon de meĥanikistoj ne eblis transdoni al kibernetikaj maŝinoj-robotoj pro malgrandeco de la loko, defendita kontraŭ maro.

Dar Veter iĝis meĥanikisto pri kontrolo kaj agordo de la malsupra maŝinaro. Ektreniĝis ĉiutagaj deĵoradoj en duonmallumaj, plenŝtopitaj per ciferplatoj kameroj, kie pumpilo de klimatizilo apenaŭ povis venki ĝenantan varmegon, kiun plifortigis alta aerpremo pro neevitebla likado de kunpremita aero.

Dar Veter kaj lia juna asistanto eliradis supren, longe staradis sur la balustrado, enspirante freŝan aeron, poste iradis por bani sin, manĝadis kaj disiradis al siaj ĉambroj en unu el la supraj dometoj. Dar Veter penis reokupiĝi pri la nova, koĥlea fako de matematiko. Al li ŝajnis, ke li forgesis sian antaŭan komunikadon kun la kosmo. Kiel ĉiuj laborantoj de la titana minejo, li kun kontento adiaŭadis vican floson kun diligente metitaj brikoj da titano. Post redukto de la polusaj frontoj tempestoj sur la planedo tre malfortiĝis, kaj multaj maraj ŝarĝotransportoj estis farataj sur trenataj aŭ memstare irantaj flosoj. Kiam la laborantaro de la minejo estis ŝanĝiĝanta, Dar Veter daŭrigis sian estadon kune kun du aliaj entuziasmuloj de minaj laboroj.

Nenio daŭras eterne en tiu ĉi ŝanĝiĝema mondo, kaj la minejo haltis por vica riparo de la elpren-diseriga maŝinaro. Unuafoje Dar Veter penetris en la ŝakton antaŭ la ŝildo, kie nur speciala skafandro estis savanta kontraŭ varmego kaj alta aerpremo, kaj ankaŭ kontraŭ subitaj strioj de venena gaso, elŝiriĝantaj el fendoj. Sub blindiga prilumo brunaj rutilaj muroj brilis per sia propra diamanta brilo kaj rebrilis per ruĝaj lumoj, kvazaŭ per rigardoj de furiozaj okuloj, kaŝiĝintaj en la mineralo. En la ŝakto staris neordinara silento. Sparka elektrohidraŭlika ĉizilo kaj grandegaj diskoj — radiiloj de mallongegaj ondoj — unuafoje dum multaj monatoj senmove rigidiĝis. Sub ili umis ĵus venintaj geofizikistoj, disstarigante aparatojn, por, uzante la okazon, kontroli la konturojn de la minaĵo.

Supre staris kvietaj kaj varmegaj tagoj de suda aŭtuno. Dar Veter foriris en la montojn kaj neordinare akre eksentis la grandecon de ŝtonaj masoj, dum jarmiloj senmove leviĝantaj ĉi tie antaŭ la maro kaj la ĉielo. Susuris sekaj herboj, de malsupre apenaŭ aŭdeblis plaŭdado de surfo. La laca korpo petis kvieton, sed la cerbo avide kaptadis impresojn de la mondo, renovigitajn post la longa kaj malfacila laboro en la subteraĵo.

Kaj la eksa estro de la eksteraj stacioj, enspirante odoron de varmigitaj rokoj kaj dezertaj herboj, ekkredis, ke antaŭe lin atendas ankoraŭ multe da bono — des pli multe, ju pli bona kaj forta estos li mem.

«Semu agon — rikoltu kutimon.

Semu kutimon — rikoltu karakteron.

Semu karakteron — rikoltu sorton» — venis en lian kapon antikva maksimo. Jes, la plej granda lukto de la homo estas la lukto kontraŭ egoismo! Ne per sentimentalaj reguloj kaj per bela, sed senhelpa moralo, sed per dialektika kompreno, ke egoismo ne estas kreaĵo de iaj fortoj de malbono, sed natura instinkto de praa homo, ludinta tre grandan rolon en sovaĝa vivo kaj direktita al memkonservo. Jen kial ĉe brilaj, fortaj individuoj nemalofte fortas ankaŭ egoismo kaj ĝi estas malpli facile venkebla. Sed tia venko estas neceso, probable, la plej grava en la moderna socio. Tial tiom multe da fortoj kaj tempo oni malŝparas por edukado, tiel zorgeme esploras strukturon de ĉies heredeco. En la granda mikso de rasoj kaj popoloj, kreinta la unuecan familion de la planedo, subite el iaj profundaĵoj de heredeco riveliĝas plej neatenditaj trajtoj de karaktero de foraj prauloj. Okazas miregindaj deflankiĝoj de psiko, ricevitaj jam dum tempoj de grandaj malfeliĉoj de la erao de la Disa Mondo, kiam homoj ne estis singardemaj en eksperimentoj kaj uzado de nuklea energio kaj faris lezojn al genoj de multaj homoj…

Ankaŭ Dar Veter antaŭe havis longan genealogion, nun jam nenecesan. Esplorado de prauloj estas anstataŭigita per rekta analizo de strukturo de la hereda meĥanismo, per analizo, eĉ pli grava nun, ĉe longa vivo.

Ekde la erao de Komuna Laboro ni komencis vivi ĝis cent sepdek jaroj, kaj nun evidentiĝas, ke eĉ tricent ne estas la limo…

Susuro de ŝtonoj igis Dar Veter-on rekonsciiĝi de la komplikaj kaj malklaraj pensoj. De supre laŭ la valo estis malleviĝanta duopo: maŝinistino de la sekcio de elektra fandado — sinĝenema kaj silentema virino kaj malalta, vigla inĝeniero de ekstera servo. Ambaŭ, ruĝiĝintaj pro rapida irado, salutis Dar Veter-on kaj deziris preteriri, sed tiu haltigis ilin.

— Mi delonge intencas peti vin, — turnis li sin al la maŝinistino, — plenumi por mi la dektrian kosman fa-minoran bluan. Vi multe ludis por ni, sed ĝin neniam.

— Ĉu vi parolas pri la kosma de Zig Zor? — redemandis la virino kaj post jesa gesto de Dar Veter ekridis.

— Estas malmultaj homoj sur la planedo, kiuj povus plenumi tiun verkon… La suna piano kun triobla klavaro estas malriĉa, kaj transponon oni ankoraŭ ne faris… kaj apenaŭ faros. Sed kial vi ne voku ĝin el la Domo de Supera Muziko por sonigi la registraĵon? Nia ricevilo estas universala kaj sufiĉe potenca.

— Mi ne scias, kiel oni tion faras, — balbutis Dar Veter. — Mi antaŭe ne…

— Mi vokos ĝin vespere! — promesis la muzikistino al Dar Veter kaj, etendinte la manon al la kunulo, daŭrigis la malleviĝon.

Dum la resto de la tago Dar Veter ne povis liberiĝi de sento, ke okazos io grava. Kun stranga malpacienco li atendis la dekunuan horon — la tempon, difinitan de la Domo de Supera Muziko por sendo de la simfonio.

La maŝinistino de elektra fandado prenis sur sin la rolon de koncerta gvidanto, sidiginte Dar Veter-on kaj aliajn ŝatantojn en fokuso de duonsfera ekrano de muzika halo, kontraŭ arĝenta krado de sonigilo. Ŝi estingis la lumon, klariginte, ke alie estos malfacile observi la koloran parton de la simfonio, plenumebla nur en speciale aranĝita halo kaj ĉi tie neintence limigita per la interna spaco de la ekrano.

En mallumo nur malforte flagris la ekrano kaj apenaŭ sonis elekstere la konstanta bruo de la maro. Ie en nekredebla foro aperis malalta sono, tia densa, ke ĝi ŝajnis sentebla forto. Ĝi plifortiĝis, tremigante la ĉambron kaj la korojn de la aŭskultantoj, kaj subite falis, altiĝante en tono, diseriĝis kaj disŝutiĝis je milionoj da kristalaj rompopecoj. En la malhela aero eksparkis etaj oranĝaj fajreroj. Tio estis kiel bato de tiu praa fulmo, kies sparko antaŭ milionoj da jarcentoj sur la Tero unuafoje ligis simplajn karbonajn kombinaĵojn en pli komplikajn molekulojn, kiuj iĝis la fundamento de la organika materio kaj de la vivo.

Alfluis ondego de maltrankvilaj kaj malagordaj sonoj, milvoĉa ĥoro de doloro, tristo kaj despero, kompletigante kiun ĵetiĝadis kaj estingiĝadis lumeksplodoj de malklaraj purpuraj kaj skarlataj koloroj.

En moviĝoj de mallongaj kaj akraj vibrantaj notoj iĝis rimarkebla ronda ordo, kaj en alto ekturniĝis malklara spiralo de griza fajro. Subite la turniĝantan ĥoron tratranĉis longaj notoj — fieraj kaj sonoraj. Ili estis plenaj je impeta forto.

Malklarajn fajrajn konturojn de la spaco trapenetris klaraj linioj de bluaj fajraj sagoj, flugantaj en senfundan obskuron malantaŭ rando de la spiralo kaj dronantaj en mallumo de teruro kaj silento.

Mallumo kaj silento — tiel finiĝis la unua parto de la simfonio.

La aŭskultantoj, iom afekciitaj, ne sukcesis diri eĉ vorton, kiam la muziko ree eksonis. Larĝaj kaskadoj de potencaj sonoj en akompano de diverskoloraj blindigaj ŝanĝbriloj de lumo estis falantaj malsupren, malaltiĝante kaj malfortiĝante, kaj en melankolia ritmo estingiĝadis brilantaj fajroj. Denove io mallarĝa kaj impeta ekĵetiĝis en la falantaj kaskadoj, kaj denove la bluaj fajroj komencis ritman dancan leviĝon.

Afekciita Dar Veter kaptis en la bluaj sonoj strebon al komplikiĝantaj ritmoj kaj formoj kaj pensis, ke ne eblis pli bone speguli la praan lukton de la vivo kontraŭ la entropio… Ŝtupoj, flosetoj, filtriloj, retenantaj la kaskadojn de energio, falanta sur malaltajn nivelojn. «Tiel, tiel, tiel! Jen ili, tiuj unuaj pintoj de la komplikega organizo de la materio!»

La bluaj sagoj kuniĝis per rondodanco de geometriaj figuroj, kristalaj formoj kaj kradoj, komplikiĝantaj konforme al kombinoj de minoraj konsonancoj, disŝutiĝantaj kaj ree kuniĝantaj, kaj subite dissolviĝis en griza mallumo.

La tria parto de la simfonio komenciĝis per egalmezura paŝado de basaj notoj, samtakte kun kiuj eklumadis kaj estingiĝadis bluaj lanternoj, forirantaj en abismon de senfineco kaj tempo. Alfluo de la minace paŝantaj basoj estis plifortiĝanta, kaj ilia ritmo plioftiĝis, transirante en abruptan kaj sinistran melodion. La bluaj lumoj ŝajnis floroj, fleksiĝantaj sur maldikaj fajraj tigetoj. Malgaje kliniĝadis ili sub alfluo de malaltaj, tondraj kaj trumpetaj notoj, estingiĝante en malproksimo. Sed vicoj de la fajretoj aŭ lanternoj iĝadis ĉiam pli densaj, iliaj tigoj — pli dikaj. Jen du fajraj strioj konturis vojon, irantan en senliman nigron, kaj eknaĝis en senfinecon de la Universo oraj sonoraj voĉoj de la vivo, varmigante per bela varmo la mornan indiferentecon de moviĝanta materio. La malhela vojo iĝis rivero, giganta torento de blua flamo, en kiu per ĉiam komplikiĝanta plektaĵo glitis briloj de diverskoloraj lumoj.

Altaj kombinoj de rondaj glataj linioj, sferaj surfacoj spegulis saman belon, kiel streĉitaj plurŝtupaj akordoj, en kies ŝanĝo rapidege kreskis komplikeco de la sonora melodio, disvolviĝanta ĉiam pli forte kaj forte…

Al Dar Veter ekturniĝis la kapo, kaj li jam ne povis sekvi ĉiujn nuancojn de muziko kaj lumo, kaptante nur ĝeneralajn konturojn de la kolosa ideo. Oceano de altaj kristale puraj notoj plaŭdis per brilanta, neordinare potenca, ĝoja blua koloro. Tono de sonoj altiĝadis, kaj la melodio mem iĝis furioze turniĝanta, leviĝanta spiralo, ĝis finfine rompiĝis dum ekflugo, en blindiga eksplodo de fajro.

La simfonio finiĝis, kaj Dar Veter komprenis, kio mankis al li dum ĉiuj ĉi longaj monatoj. Necesas laboro, pli proksima al la kosmo, al la nelacigeble disvolviĝanta spiralo de la homa strebo en estontecon. Rekte el la muzika halo li direktis sin al komunika ĉambro kaj vokis la centran stacion de distribuo de laboro de la norda loĝa zono. La juna informisto, direktinta Dar Veter-on ĉi tien, al la minejo, rekonis lin kaj ekĝojis.

— Hodiaŭ matene oni vokis vin el la Konsilio de Stelnavigado, sed mi ne povis komunikiĝi kun vi. Mi tuj konektos vin.

La ekrano estingiĝis kaj ree ekbrilis, sur ĝi aperis Mir Om — la plej supera el kvar sekretarioj de la Konsilio. Li aspektis tre serioza kaj, kiel ŝajnis al Dar Veter, malgaja.

— Granda malfeliĉo! Pereis la sputniko kvindek sep. La Konsilio vokas vin por plenumo de malfacilega laboro. Mi sendas por vi jonan planedŝipon. Estu preta!

Dar Veter rigidiĝis en mirego antaŭ la estingiĝinta ekrano.

Ĉapitro 8

Ruĝaj ondoj

Sur larĝa balkono de la observatorio libere pasadis vento. Ĝi transportis trans la maron el Afriko odorojn de florantaj vegetaĵoj de la varmega lando, vekantaj en la animo maltrankvilajn strebojn. Mven Mas neniel povis venigi sin al tiu klara, firma, senigita je duboj stato, kiu necesis antaŭ la gravega eksperimento. Ren Boz sciigis el Tibeto, ke la rekonstruo de la instalaĵo de Kor Jull estas finita. La kvar observantoj de la sputniko 57 volonte konsentis riski per la vivo, nur por helpi en la eksperimento, similan al kiu sur la planedo oni delonge ne faris.

Sed la eksperimento estis farata sen permeso de la Konsilio, sen vasta anticipa pridiskuto de ĉiuj ebloj, kaj tio donis al la tuta afero kromguston de malkuraĝa kaŝemo, tiom nekarakteriza por modernaj homoj.

La granda celo, starigita de ili, kvazaŭ pravigas ĉiujn ĉi rimedojn, sed… indus, ke la animo estu tute pura! Aperis la antikva homa konflikto — inter celo kaj rimedo por ĝia atingo. Sperto de miloj da generacioj instruas, ke necesas scipovi precize determini la transiran eĝon, kiel tion faras en abstraktaj demandoj de matematiko la repaguluma kalkulo. Kiel atingi tian kalkulon en intuicio kaj moralo?..

La afrikanon ne lasadis trankvila la historio de Bet Lon. Antaŭ tridek du jaroj unu el famaj matematikistoj de la Tero — Bet Lon trovis, ke kelkaj signoj de deŝovo en interagado de potencaj fortokampoj povas esti klarigitaj per ekzisto de paralelaj dimensioj. Li faris serion de interesaj eksperimentoj kun malapero de objektoj. La Akademio de Limoj de Scio trovis eraron en liaj kalkuloj kaj donis principe alian klarigon al la observitaj fenomenoj. Bet Lon estis potenca menso, hipertrofia pro malforta evoluinteco de moralaj fundamentoj kaj de bremso de deziroj. Forta kaj egoisma homo, li decidis daŭrigi eksperimentojn en sama direkto. Por ricevi decidajn pruvojn, li partoprenigis kuraĝajn junajn volontulojn, pretajn al ajna heroaĵo, nur por servi al la scio. Homoj en la eksperimentoj de Bet Lon malaperadis senspure, samkiel objektoj, kaj neniu sciigis pri si «el la transa flanko» de alia dimensio, kiel kalkulis la kruela matematikisto. Kiam Bet Lon sendis en «neekziston» — pli ĝuste, simple neniigis — grupon el dudek homoj, li estis juĝita. Sukcesinte pruvi, ke li estis konvinkita pri tio, ke la homoj vojaĝas vivaj en alia dimensio kaj ke li agis nur kun konsento de siaj viktimoj, Bet Lon estis kondamnita al ekzilo, pasigis dek jarojn sur Merkuro kaj poste izoliĝis sur la insulo de Forgeso. La historio de Bet Lon, laŭ opinio de Mven Mas, similis al lia propra. Tie same estis malpermesita kaŝita eksperimento, plenumita pro motivoj, malakceptitaj de la scienco, kaj tiu simileco tre malplaĉis al Mven Mas.

Postmorgaŭ estos vica elsendo laŭ la Ringo, kaj tiam li estos libera dum ok tagoj — por la eksperimento.

Mven Mas retrofleksis la kapon. La steloj ŝajnis al li speciale helaj kaj proksimaj. Multajn li konis laŭ iliaj antikvaj nomoj kiel malnovajn amikojn. Ja ĉu ili ne estis ĉiamaj amikoj de la homo, direktantaj liajn vojojn, levantaj liajn pensojn, kuraĝigantaj revojn!

Nehela steleto, kliniĝinta al la norda horizonto, — tio estas la Polusa, aŭ la Gama de Cefeo. En la erao de la Disa Mondo la Polusa estis en la Malgranda Ursino, sed turniĝo de la randa parto de la Galaksio kune kun la suna sistemo iras direkte al Cefeo. Sterniĝinta supre, en la Laktovojo, la Cigno, unu el la plej interesaj stelfiguroj de la norda ĉielo, jam etendis suden sian longan kolon. En ĝi brulas belega duopa stelo, kiun antikvaj araboj nomis Albireo. Reale tie estas tri steloj: Albireo I, duopa, kaj Albireo II — grandega blua malproksima stelo kun granda planeda sistemo. Ĝi estas preskaŭ en sama distanco de ni, kiel la giganta suno en la vosto de la Cigno, Denebo, — blanka stelo kun lumeco je kvar mil okcent niaj sunoj. En la antaŭa elsendo nia fidela amiko la 61 de la Cigno kaptis mesaĝon de Albireo II — averton, ricevitan kvarcent jarojn post la tempo de la sendo, sed ege interesan. Fama kosma esploristo de Albireo II, kies nomo transdoneblis per la teraj sonoj, kiel Vliĥĥ oz Ddiz, pereis en regiono de la konstelacio Liro, renkontinte la plej minacan danĝeron de la kosmo — stelon Ookr. La teraj sciencistoj klasigis tiajn stelojn al la klaso E, nomita tiel omaĝe al la grandega fizikisto de la antikveco Ejnŝtejno, antaŭdiveninta ekziston de tiaj steloj, kvankam poste tion oni longe pridubis, kaj estis eĉ difinita limo de maso de stelo, konata sub nomo la limo de Ĉandrasekar.[47] Sed tiu antikva astrofizikisto bazis siajn kalkulojn nur sur elementa meĥaniko de gravito kaj sur ĝenerala termodinamiko, tute ne atentinte la komplikan elektromagnetan strukturon de gigantaj kaj supergigantaj steloj. Sed ĝuste la elektromagnetaj fortoj kondiĉas la ekziston de E-steloj, kiuj rivalas per ampleksoj kun ruĝaj gigantoj de la klaso M — tiaj, kiel Antareso aŭ Betelĝuzo, sed diferencas per pli granda denseco, proksimume egala al la denseco de la Suno. Kolosa gravitforto de tia stelo haltigas radiojn, ne permesante al lumo forlasi la stelon kaj forkuri en la spacon. Senfine longe ekzistis en la spaco tiuj neimageble grandegaj kaŝitaj masoj, kaŝiĝante en sia inerta oceano de gravito. En la antikva hinda religia mitaro «noktoj de Bramo» nomiĝis periodoj de senaga kvieto de la supera diaĵo, kiujn, laŭ la kredo de la antikvuloj, anstataŭadis «tagoj», aŭ periodoj de kreado. Tio efektive similis al la longa akumulado de materio, poste finiĝanta per varmiĝo de supraĵo de stelo ĝis la klaso O-nula — ĝis cent mil gradoj, kvankam la procezo havis nenian rilaton al diaĵo. Finfine rezultis kolosa eksplodo, disĵetanta en la spaco novajn stelojn kun novaj planedoj. Tiel iam eksplodis la Kraba Nebulozo, atinginta nun diametron je kvindek duilionoj da kilometroj. Tiu eksplodo estis egala al forto de samtempa eksplodo de kvariliono da murdaj hidrogenaj bomboj de la EDM.

Tute malhelaj E-steloj diveneblis en la spaco nur laŭ sia gravito, kaj pereo de stelŝipo, metinta la kurson apud la monstro, estis neevitebla. Nevideblaj infraruĝaj steloj de la spektra klaso T same estis danĝero sur vojo de ŝipoj, kiel ankaŭ malhelaj nuboj de grandaj korpuskloj aŭ tute malvarmiĝintaj korpoj de la klaso TT.

Mven Mas pensis, ke la kreo de la Granda Ringo, liginta mondojn, loĝatajn de racihavaj estaĵoj, estis la plej granda revolucio por la Tero kaj respektive por ĉiu loĝata planedo. Antaŭ ĉio ĝi estis venko super la tempo, super mallongeco de vivdaŭro, permesanta nek al ni, nek al aliaj fratoj laŭ penso penetri en forajn profundaĵojn de la spaco. Sendo de mesaĝo laŭ la Ringo estas sendo en ajnan estontecon, ĉar penso de homo, aranĝita en tia formo, plu penetrados la spacon, ĝis atingos ties plej malproksimajn regionojn. Eblo esplori tre malproksimajn stelojn iĝis reala, tio estas nur demando de tempo. Antaŭnelonge nin atingis mesaĝo de grandega, sed tre malproksima stelo, nomita Gama de la Cigno. Ĝis ĝi estas du mil okcent parsekoj, kaj mesaĝo iras dum pli ol naŭ mil jaroj, sed ĝi estas komprenebla al ni kaj povis esti deĉifrita de anoj de la Ringo, proksimaj laŭ karaktero de pensado. Estas tute alia afero, se mesaĝo iras de globaj stelsistemoj kaj stelamasoj, kiuj estas pli antikvaj, ol niaj plataj sistemoj.

Same estas pri la centro de la Galaksio — en ĝia aksa stela nubo estas kolosa zono de vivo sur milionoj da planedaj sistemoj, ne sciantaj noktan mallumon, prilumataj de radiado de la galaksia centro. De tie estas ricevitaj nekompreneblaj mesaĝoj — bildoj de komplikaj strukturoj, neesprimeblaj per niaj nocioj. La Akademio de Limoj de Scio jam dum kvarcent jaroj nenion povas deĉifri. Kaj eble… La spirado de la afrikano interrompiĝis pro subita penso. De proksimaj planedaj sistemoj — anoj de la Ringo — venas mesaĝoj pri interna vivo de ĉiu el loĝataj planedoj — pri ĝia scienco, teĥniko, ĝiaj artaĵoj, dum eble la malproksimaj antikvaj mondoj de la Galaksio montras la eksteran, kosman moviĝon de sia scienco kaj vivo? Montras, kiel ili rekonstruas planedajn sistemojn laŭ sia deziro? «Balaas» la spacon de malhelpantaj al stelŝipoj meteorŝtonoj, faligas ilin, kaj samtempe ankaŭ maloportunajn por vivo malvarmajn eksterajn planedojn en la centran sunon, daŭrigante ĝian radiadon aŭ intence altigante temperaturon de siaj sunoj. Eble, eĉ tio ne sufiĉas — ili rekonstruas najbarajn planedajn sistemojn, kie estas kreataj plej bonaj kondiĉoj por vivo de gigantaj civilizoj.

Mven Mas konektiĝis kun konservejo de memorregistraĵoj de la Granda Ringo kaj klavis kodon de unu el la malproksimaj mesaĝoj. Sur la ekrano malrapide eknaĝis strangaj bildoj, venintaj al la Tero de la globa stelamaso Omego de la Centaŭro. Ĝi estis la dua el la plej proksimaj al la suna sistemo kaj distancis nur je ses mil okcent parsekoj. Dum dudek du mil jaroj penetradis la mondan spacon lumo de ĝiaj helaj steloj, por atingi okulojn de tera homo.

Densa blua nebulo sterniĝis per glataj tavoloj, kiuj estis trapikitaj per vertikalaj nigraj cilindroj, sufiĉe rapide turniĝantaj. Apenaŭ rimarkeble la konturoj de la cilindroj de tempo al tempo kunpremiĝadis, iĝadis similaj al malaltaj konusoj, kunigitaj per la bazoj. Tiam la tavoloj de la blua nebulo disŝiriĝadis je akraj fajraj serpoj, freneze rotaciantaj konusoj, la mallumo malaperadis ien supren, kreskadis kolosaj blindige blankaj kolonoj, el malantaŭ kiuj per oblikvaj kulisoj elŝoviĝadis eĝaj akraĵoj de verda koloro.

Mven Mas frotis la frunton en penoj kapti almenaŭ ion kompreneblan.

Sur la ekrano la eĝaj akraĵoj volviĝis spirale ĉirkaŭ la blankaj kolonoj kaj subite disŝutiĝis per torento de metale brilantaj globoj, kunmetiĝintaj en vastan ringan zonon. La zono komencis kreski laŭlarĝe kaj laŭalte.

Mven Mas subridis kaj malŝaltis la registraĵon, reveninte al siaj antaŭaj pensoj.

«Pro manko de loĝataj mondoj aŭ, pli ĝuste, de ligo kun ili en la altaj latitudoj de la Galaksio ni, la homoj de la Tero, ankoraŭ ne povas eliri el nia malheligita ekvatora zono de la Galaksio. Ne povas leviĝi super la kosma polvo, en kiun estas mergita nia stelo — la Suno kaj ĝiaj najbaroj. Tial ekkoni la Universon por ni estas pli malfacile, ol por aliaj…»

Mven Mas movis la rigardon al la horizonto, tien, kie malsupre de la Granda Ursino, sub la Ĉashundoj, kuŝis la stelfiguro Berenica Hararo. Tio estis la «norda» poluso de la Galaksio. Ĝuste en tiu direkto estis malfermiĝanta tuta vasteco de la ekstergalaksia spaco, same kiel en la kontraŭa punkto de la ĉielo — en la konstelacio Skulptisto, nemalproksime de la fama stelo Fomalhaŭto, ĉe la «suda» poluso de la galaksia sistemo. En la randa regiono, kie situas la Suno, diko de branĉoj de la spirala disko de la Galaksio estas nur ĉirkaŭ sescent parsekoj. Perpendikulare al la ekvatora ebeno de la Galaksio eblus trairi tricent-kvarcent parsekojn, por leviĝi super la nivelo de ĝia giganta stela rado. Tiu vojo, netrairebla por stelŝipo, ne estis neebla por elsendoj de la Ringo. Sed ankoraŭ neniu planedo de steloj, situantaj en tiuj regionoj, aniĝis al la Ringo…

La eternaj enigmoj kaj la senrespondaj demandoj iĝus nenio, se li sukcesus fari ankoraŭ unu plej grandan el sciencaj revolucioj — venki la tempon, lerni trairi ajnan spacon dum ajna tempodaŭro, treti per mastra piedo la senfinajn vastaĵojn de la kosmo. Tiam ne nur nia Galaksio, sed ankaŭ aliaj stelaj insuloj iĝos ne pli malproksimaj de ni, ol malgrandaj insuletoj de Mediteraneo, kiu plaŭdas nun malsupre en nokta mallumo. En tio estas la pravigo de la despera provo, elpensita de Ren Boz kaj realigata de li, Mven Mas, la estro de la eksteraj stacioj de la Tero. Se ili povus pli bone motivi la eksperimenton, por ricevi permeson de la Konsilio…

Lumoj de la Spirala Vojo ŝanĝis la koloron de la oranĝa al la blanka: estis la dua horo de nokto — la tempo de plifortigo de transportado. Mven Mas rememoris, ke morgaŭ estos la festo de Flamaj Tasegoj, al kiu lin vokis Ĉara Nandi. La estro de la eksteraj stacioj ne povis forgesi la renkonton sur mara bordo kaj tiun ruĝ-bronzan junulinon kun cizelita fleksiĝemo de movoj. Ŝi estis kiel floro de sincereco kaj fortaj impetoj, malofta en la epoko de bone disciplinitaj sentoj.

Mven Mas revenis en la laboran ĉambron, vokis la Instituton de Metagalaksio, laborantan nokte, kaj petis sendi al li por la morgaŭa nokto stereofilmojn de kelkaj galaksioj. Ricevinte konsenton, li levis sin sur la tegmenton de la interna fasado. Ĉi tie troviĝis lia aparato por malproksimaj saltoj. Mven Mas ŝatis tiun nepopularan sporton kaj atingis nemalgrandan majstrecon. Fiksinte rimenojn de heliuma balono ĉirkaŭ si, la afrikano per risorta salto leviĝis en la aeron, por sekundo ŝaltinte puŝan helicon, kiun nutris malpeza akumulilo. Mven Mas ĉirkaŭskribis en la aero arkon longan je ĉirkaŭ sescent metroj, alteriĝis sur elstaraĵo de la Domo de Manĝo kaj ripetis salton. Per kvin saltoj li atingis negrandan ĝardenon sub deklivo de kalkoŝtona monto, demetis la aparaton sur aluminia turo kaj deglitis laŭ stango sur la teron, al sia malmola lito, staranta sub grandega platano. Sub susuro de folioj de la potenca arbo li ekdormis.

La festo de Flamaj Tasegoj ricevis sian nomon de fama versaĵo de poeto-historiisto Zan Sen, priskribinta antikvan hindan moron elekti la plej belajn virinojn, kiuj alportadis al forirantaj al gloro herooj batalajn glavojn kaj tasegojn kun flamanta en ĝi aroma rezino. Glavoj kaj tasegoj delonge ne estis uzataj, sed restis simbolo de heroaĵo. Kaj heroaĵoj senlime multobliĝis en la kuraĝa, energiplena loĝantaro de la planedo. Grandega laborkapablo, en la pasinteco konata nur al speciale eltenemaj homoj, kiujn oni nomis geniuloj, plene dependis de fizika fortikeco de korpo kaj de abundo de stimulaj hormonoj. Zorgo pri fizika povo dum jarmiloj faris tion, ke ordinara homo de la planedo iĝis simila al antikvaj herooj, nesatigeblaj en heroeco, amo kaj ekkono.

La festo de Flamaj Tasegoj iĝis printempa festo de virinoj. Ĉiujare, en la kvara monato post vintra solstico, aŭ, laŭ la antikva nomo, en aprilo, la plej ĉarmaj virinoj de la Tero montradis sin en dancoj, kantoj, gimnastikaj ekzercoj. Fajnaj nuancoj de belo de diversaj rasoj, manifestiĝantaj en la miksita loĝantaro de la planedo, brilis ĉi tie en neelĉerpebla diverseco, kiel facetoj de juvelŝtonoj, donante senfinan ĝojon al spektantoj — de lacaj pro pacienca laboro sciencistoj kaj inĝenieroj ĝis vervaj artistoj aŭ tute ankoraŭ junaj lernejanoj de la tria ciklo.

Ne malpli bela estis la aŭtuna vira festo de Heraklo, farata en la naŭa monato. Maturiĝintaj junuloj raportadis pri plenumitaj de ili Heraklaj heroaĵoj. Poste iĝis moro dum tiuj tagoj fari tutmondajn revuojn de faritaj dum jaro rimarkindaj agoj kaj atingoj. La festo iĝis komuna — vira kaj virina — kaj disspeciĝis al la tagoj de Bela Utilo, de Supera Arto, de Scienca Kuraĝo kaj de Fantazio. Iam ankaŭ Mven Mas estis agnoskita heroo de la unua kaj la tria tagoj…

Mven Mas aperis en la giganta Suna halo de la Tirena stadiono ĝuste dum elpaŝo de Veda. Li trovis la naŭan sektoron de la kvara radiuso, kie sidis Evda Nal kaj Ĉara Nandi, kaj ekstaris sub ombro de arkado, aŭskultante la malaltan voĉon de Veda. En blanka robo, alte levinte la helharan kapon kaj turninte la vizaĝon al la superaj galerioj de la halo, ŝi estis kantanta ion ĝojan kaj ŝajnis al la afrikano enkorpiĝo de printempo.

Ĉiu el spektantoj premadis unu el kvar situantaj antaŭ li butonoj. Ekbrilantaj en la plafono de la halo oraj, bluaj, smeraldaj aŭ ruĝaj lumoj montris takson al artisto kaj anstataŭis bruajn aplaŭdojn de antaŭaj tempoj.

Veda finis kanti, estis rekompencita per bunta brilo de oraj kaj bluaj lumoj, inter kiuj perdiĝis nemultaj verdaj, kaj ruĝa, kiel ĉiam, pro emocio, aliĝis al la amikinoj. Tiam alvenis ankaŭ Mven Mas, renkontita afable.

La afrikano ĉirkaŭrigardis, serĉante per rigardo sian instruiston kaj antaŭulon, sed Dar Veter nenie videblis.

— Kie vi kaŝis Dar Veter-on? — ŝerce turnis sin Mven Mas al ĉiuj tri virinoj.

— Kaj kien vi kaŝis Ren Boz-on? — respondis Evda Nal, kaj la afrikano hastis deflankiĝi de ŝiaj penetremaj okuloj.

— Veter fosas sub Suda Ameriko, elprenante titanon, — diris pli kompatema Veda Kong, kaj io tremeris en ŝia vizaĝo.

Ĉara Nandi per defenda gesto altiris al si la belan historiistinon kaj alpremiĝis per la vango al ŝia vango. La vizaĝoj de ambaŭ virinoj, tiaj malsamaj, estis similaj per unuiganta ilin milda tenero.

La brovoj de Ĉara, rektaj kaj malaltaj sub la larĝa frunto, ŝajnis konturo de ŝvebanta birdo kaj harmoniis kun la longaj okulfendoj. La brovoj de Veda estis leviĝantaj supren.

«La birdo eksvingis la flugilojn…» — pensis la afrikano.

La densaj kaj brilantaj nigraj haroj de Ĉara estis falantaj sur la nukon kaj la ŝultrojn, kontrastigante striktan koloron de la glatigitaj kaj alte kombitaj haroj de Veda.

Ĉara rigardis al horloĝo en la kupolo de la halo kaj levis sin.

La vesto de Ĉara afekciis la afrikanon. Sur la sunbrunaj ŝultroj de la junulino kuŝis platena ĉeneto, lasanta la kolon malkovrita. Sub la klavikloj la ĉeneto estis agrafita per brilanta ruĝa turmalino.

La fortikaj mamoj, similaj al vastaj renversitaj tasoj, ĉizitaj per mirinde preciza ĉizilo, estis preskaŭ malkovritaj. Inter ili de la agrafo al la zono transiris strieto de malhel-viola ŝtofo. Samaj strietoj iris tra la mezo de ĉiu mamo, tirate malantaŭen de la ĉeneto, fermita sur la nuda dorso. La tre maldikan talion de la junulino ĉirkaŭis blanka, kovrita per nigraj steloj zono kun platena buko en aspekto de luna serpo. Malantaŭe al la zono estis alfiksita kvazaŭ duono de longa jupo el peza blanka silko, same ornamita per nigraj steloj. Neniaj juvelaĵoj estis sur la dancistino, krom brilantaj bukoj sur etaj nigraj ŝuoj.

— Baldaŭ estos mia vico, — senzorge diris Ĉara, direktante sin al arkado de trairejo, retrorigardis al Mven Mas kaj malaperis, akompanata per flustro de demandoj kaj per miloj da rigardoj.

Sur la scenejo aperis gimnastino — belstatura junulino, aĝa ne pli ol dek ok jarojn. Sub recitativo de muziko, prilumita per ora lumo, la gimnastino faris rapidegan kaskadon de ekflugoj, saltoj kaj turnoj, rigidiĝante en nepensebla ekvilibro en momentoj de kantecaj kaj malrapidaj transiroj de la melodio. La spektantoj aprobis la elpaŝon per multaj oraj lumoj, kaj Mven Mas pensis, ke al Ĉara Nandi estos malfacile elpaŝi post tia sukceso. En eta maltrankvilo li pririgardis la senvizaĝan multon de homoj kontraŭe, kaj subite rimarkis en la tria sektoro pentriston Kart San-on. Tiu salutis lin kun gajeco, ŝajninta al la afrikano nekonvena, — kiu, se ne la pentristo, verkinta de Ĉara la pentraĵon «Filino de Mediteraneo», devus maltrankvili pri sorto de ŝia elpaŝo.

Nur la afrikano sukcesis pensi, ke post la eksperimento li veturos por rigardi la pentraĵon, kiam la lumoj supre estingiĝis. La diafana planko el organika vitro ekbrilis per karmezina lumo de arda krudfero. El sub malsuperaj ŝirmiloj de la scenejo ekstriis fluoj de ruĝaj fajroj. Ili ĵetiĝadis kaj alfluadis, kombiniĝante kun ritmo de la melodio en penetranta kantado de violonoj kaj malalta sonoro de kupraj kordoj. Iom perpleksa pro rapideco kaj forto de la muziko, Mven Mas ne tuj rimarkis, ke en la centro de la flamanta planko aperis Ĉara, komencinta la dancon en tia ritmo, ke la spektantoj retenis la spiron.

Mven Mas teruriĝis, kio okazos, se la muziko postulos eĉ plian akcelon. Dancis ne nur la kruroj, ne nur la brakoj — la tuta korpo de la junulino estis respondanta al la flama muziko per ne malpli varmega spirado de la vivo. La afrikano pensis, ke se la antikvaj virinoj de Hindujo estis tiaj, kia estas Ĉara, do pravas la poeto, komparinta ilin kun flamaj tasegoj kaj doninta la nomon al la virina festo.

La ruĝeta sunbruno de Ĉara en rebriloj de la scenejo kaj de la planko ricevis helan kupran koloron. La koro de Mven Mas furioze ekbatis. Tiun koloron de haŭto li vidis ĉe la homoj de la fabela planedo Epsilono de la Tukano. Tiam li eksciis, ke povas ekzisti tia spiriteco de korpo, kapabla per siaj movoj, per delikatega ŝanĝo de belaj formoj esprimi la plej profundajn nuancojn de sentoj, fantazio, pasio, petego pri ĝojo.

Antaŭe plene strebinta en la neatingeblan foron de naŭdek parsekoj, Mven Mas komprenis, ke en senlima riĉo da belo de la tera homaro povas ekzisti floroj, same belaj, kiel la garde konservata de li vizio de la fora planedo. Sed la longa strebo al la neebla revo ne povis malaperi tiel rapide. Ĉara, ricevinta aspekton de la ruĝhaŭta filino de la Epsilono de la Tukano, firmigis la obstinan decidon de la estro de la eksteraj stacioj.

Evda Nal kaj Veda Kong — mem bonegaj dancistinoj, nun unuafoje vidinte dancojn de Ĉara, estis afekciitaj. Veda, en kiu parolis sciencisto-antropologo kaj historiisto de antikvaj rasoj, decidis, ke en la fora pasinteco virinoj de Gondvano, de la sudaj landoj, ĉiam estis pli multaj, ol viroj, kiuj pereadis en bataloj kontraŭ multaj danĝeraj bestoj. Poste, kiam en multehomaj landoj de la sudo aperis despotaj ŝtatoj de la antikva Oriento, viroj pereadis en konstantaj militoj, ofte kaŭzataj de religia fanatikeco aŭ de hazardaj kapricoj de despotoj. Filinoj de la Sudo vivis malfacilan vivon, en kiu estis cizelata ilia perfekteco. En la Nordo, ĉe maldensa loĝantaro kaj neriĉa naturo, ne estis ŝtata despotismo de la Malhelaj jarcentoj. Tie da viroj konserviĝis pli multe, virinojn oni taksis pli alte kaj vivis kun plia digno.

Veda estis observanta ĉiun geston de Ĉara kaj pensis, ke en ŝiaj movoj estas mirinda dueco: ili estas samtempe teneraj kaj rabaj. La tenereco venis de glateco de movoj kaj nekredebla fleksiĝemo de la korpo, kaj la raba impreso venis de abruptaj transiroj, turnoj kaj haltoj, okazantaj kun preskaŭ nerimarkebla rapideco de rabobesto. Tiun ŝteliran fleksiĝemon ricevis la malhelhaŭtaj filinoj de Gondvano dum jarmiloj da malfacila lukto por ekzisto. Sed kiel harmonie ĝi kombiniĝis en Ĉara kun malmolaj kaj etaj kreto-helenaj trajtoj de la vizaĝo!

En mallongan malrapidiĝon de adaĝo enplektiĝis plioftiĝantaj disonancaj sonoj de iaj frapinstrumentoj. Rapidega ritmo de ekflugoj kaj faloj de homaj sentoj en la danco estis esprimata per alterno de intensaj movoj kaj preskaŭ plena ilia halto, kiam la dancistino rigidiĝadis kiel senmova statuo. Vekiĝo de dormantaj sentoj, impeta eksplodo de ili, langvora malleviĝo, pereo kaj nova renaskiĝo, ree impeta kaj nekonata, la vivo katenita kaj luktanta kontraŭ neretenebla pasado de la tempo, kontraŭ klara kaj senkompata difiniteco de devo kaj sorto. Evda Nal eksentis, kiel proksima al ŝi estas la psikologia bazo de la danco, kiel ŝiaj vangoj kovriĝas per ruĝo kaj plioftiĝas la spirado… Mven Mas ne sciis, ke la baleta suito estis verkita de komponisto speciale por Ĉara Nandi, sed ĉesis timi la uraganan ritmon, vidante, kiel facile regas ĝin la junulino. Ruĝaj ondoj de lumoj brakumis ŝian kupran korpon, ĉirkaŭis per skarlataj eksplodoj la fortikajn krurojn, dronis en malhelaj sinuoj de la ŝtofo, kiel aŭroro ruĝis sur la blanka silko. Ŝiaj malantaŭen fleksitaj brakoj malrapide rigidiĝis super la kapo. Kaj subite, sen ajna finalo, rompiĝis la furioza sono de altiĝantaj notoj, haltis kaj estingiĝis la ruĝaj lumoj. La alta kupolo de la halo ekbrilis per ordinara lumo. La laca junulino klinis la kapon, kaj ŝiaj densaj haroj ŝirmis la vizaĝon. Post miloj da oraj lumeksplodoj aŭdiĝis obtuza bruo. La spektantoj montris al Ĉara la superan respekton por artisto — dankis ŝin, ekstarinte kaj levinte super la kapoj kunmetitajn manojn. Kaj Ĉara, sentima antaŭ la elpaŝo, konfuziĝis, deĵetis la harojn de sur la vizaĝo kaj forkuris, turninte rigardon al la superaj galerioj.

La aranĝantoj de la festo deklaris paŭzon. Mven Mas impetis serĉi Ĉara-n, kaj Veda Kong kaj Evda Nal eliris sur gigantan, larĝan je kilometro, ŝtuparon el blua nediafana vitro — smalto, malleviĝantan de la stadiono rekte en la maron. Vespera krepusko, diafana kaj malvarmeta, instigis ambaŭ virinojn bani sin laŭ ekzemplo de miloj da spektantoj de la festo.

— Ne vane mi tuj rimarkis Ĉara-n Nandi, — ekparolis Evda Nal. — Ŝi estas bonega aktorino. Hodiaŭ ni vidis dancon de vivoforto! Ĝuste tio, probable, estas Eroso de la antikvuloj…

— Mi nun komprenis Kart San-on, ke belo efektive estas pli grava, ol al ni ŝajnas. Ĝi estas feliĉo kaj senco de la vivo, li bone diris tiam! Kaj via difino estas ĝusta, — konsentis Veda, demetante la ŝuojn kaj mergante la piedojn en varman akvon, plaŭdantan sur la ŝtupoj.

— Ĝusta, se psikan forton kreas sana, energiplena korpo, — korektis Evda Nal, demetante la robon kaj ĵetante sin en diafanajn ondojn.

Veda atingis ŝin, kaj ili ambaŭ eknaĝis al grandega kaŭĉuka insulo, arĝentanta je kilometro kaj duono for de la bordo de la stadiono. Plata, egala kun la nivelo de akvo, la supraĵo de la insulo estis borderita per vicoj de konk-formaj markezoj el perlamota plasto, de amplekso, sufiĉa, por ŝirmi kontraŭ suno kaj vento tri-kvar homojn kaj plene izoli ilin disde najbaroj.

Ambaŭ virinoj kuŝigis sin sur la mola, ŝanceliĝanta planko de «konko», enspirante la eterne freŝan odoron de maro.

— Post kiam ni intervidiĝis sur la bordo, vi forte sunbruniĝis! — diris Veda, ĉirkaŭrigardante la amikinon. — Ĉu vi estis ĉe maro, aŭ tio estas piloloj de sunbruna pigmento?

— Piloloj de SP, — konfesis Evda. — Mi estis sub suno nur hieraŭ kaj hodiaŭ.

— Ĉu vi efektive ne scias, kie estas Ren Boz? — daŭrigis Veda.

— Proksimume scias, kaj tio sufiĉas por mi, por esti maltrankvila! — mallaŭte diris Evda Nal.

— Ĉu vi vere deziras?.. — Veda eksilentis, ne fininte la penson, kaj Evda levis la pigre mallevitajn palpebrojn kaj rekte rigardis al ŝiaj okuloj.

— Al mi Ren Boz ŝajnas ia senhelpa, ankoraŭ nematura knabo, — nedecideme kontraŭis Veda, — kaj vi estas tia tuteca, kun potenca racio, ne cedanta al ajna viro. En via interno ĉiam senteblas ŝtala trunko de volo.

— Tion al mi diris ankaŭ Ren Boz. Sed vi ne pravas en la takso de li, same unuflanka, kiel Ren mem. Tio estas homo de kuraĝa kaj potenca racio, de grandega laborkapablo. Eĉ en nia tempo nemulte troveblas egalaj al li homoj sur la planedo. En kombino kun liaj kapabloj ceteraj liaj kvalitoj ŝajnas subevoluintaj, ĉar ili estas kiel ĉe averaĝaj homoj aŭ eĉ pli infanecaj. Vi ĝuste nomis Ren-on — li estas knabo, sed samtempe li estas heroo en preciza senco de tiu nocio. Jen Dar Veter — en li same estas knabeco, sed ĝi estas simple pro troo da fizika forto, sed ne pro nesufiĉo de ĝi, kiel ĉe Ren.

— Kaj kiel vi taksas Mven-on? — interesiĝis Veda. — Ĉu nun vi pli bone konatiĝis kun li?

— Mven Mas estas bela kombinaĵo de malvarma racio kaj arkaika furiozeco de deziroj.

Veda Kong ekridegis:

— Kiel mi lernu tian precizecon de karakterizoj?

— Psikologio estas mia fako, — kunpremis la ŝultrojn Evda. — Sed permesu al mi nun demandi vin. Ĉu vi scias, ke Dar Veter tre altiras min?..

— Ĉu vi timas nedifinitivajn decidojn? — ruĝiĝis Veda. — Ne, ĉi tie ne estos pereiga nedefiniteco kaj nesincereco. Ĉio ĝis sonoreco klaras… — Kaj sub atenta rigardo de la sciencistino-psikiatro Veda trankvile daŭrigis: — Erg Noor… niaj vojoj disiris delonge. Mi nur ne povis obei al nova sento, dum li estas en la kosmo, mi ne povis malproksimiĝi kaj per tio malgrandigi forton de espero, de kredo je lia reveno. Nun tio denove estas preciza kalkulo kaj certeco. Erg Noor ĉion scias, sed iras laŭ sia vojo.

Evda Nal brakumis per la maldika brako la rektajn ŝultrojn de Veda.

— Ĉu tio signifas — Dar Veter?

— Jes! — firme respondis Veda.

— Kaj ĉu li scias?

— Ne. Poste, kiam «Tantro» estos ĉi tie… Ĉu ne tempas reveni? — ekkriis Veda.

— Por mi tempas forlasi la feston, — diris Evda Nal, — la ferioj finiĝas. Min atendas granda nova laboro en la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, kaj mi devas ankoraŭ vidi la filinon.

— Ĉu via filino estas granda?

— Dek sep. La filo estas multe pli aĝa. Mi plenumis la devon de ĉiu virino kun normala sano kaj heredeco — du infanojn, ne malpli. Kaj nun mi deziras la trian — sed nur plenaĝan!

Evda Nal ridetis, kaj ŝia koncentrita vizaĝo eklumis per kareso de amo, la supera lipo, fleksita kiel kruta pafarko, duonmalfermiĝis.

— Kaj mi imagis al mi bonan grandokulan knabon… kun sama karesa kaj mirigita buŝo… sed kun lentugoj kaj stumponazan, — ruzete diris Veda, rigardante rekte antaŭ si.

Ŝia amikino, silentinte, demandis:

— Ĉu vi ankoraŭ ne havas novan laboron?

— Ne, mi atendas «Tantron». Poste estos longa ekspedicio.

— Veturu kun mi al la filino, — proponis Evda, kaj Veda volonte konsentis.

Je tuta muro de la observatorio altis sepmetra duonsfera ekrano por spektado de fotoj kaj filmoj, faritaj per potencaj teleskopoj. Mven Mas ŝaltis sinoptikan foton de sektoro de la ĉielo apud la norda poluso de la Galaksio — la meridianan strion de konstelacioj ekde la Granda Ursino ĝis la Korvo kaj la Centaŭro. Ĉi tie, en la Ĉashundoj, la Berenica Hararo kaj la Virgulino, situis multaj galaksioj — stelaj insuloj de la Universo en formo de plataj radoj aŭ diskoj. Speciale multe da ili estis malkovritaj en la Berenica Hararo — apartaj, regulaj kaj malregulaj, en diversaj turnoj kaj projekcioj, iam nekredeble malproksimaj, distancantaj je miliardoj da parsekoj, iam kreantaj tutajn «nubojn» el dekoj da miloj da galaksioj. La plej grandaj galaksioj atingas de dudek ĝis kvindek mil parsekojn en diametro, kiel nia stela insulo aŭ la galaksio NN 89105+SB23, antikve nomata M-31, aŭ la nebulozo de Andromedo. La malgranda, malforte lumanta nebula nubeto videblis de sur la Tero per simpla okulo. Jam delonge la homoj malkovris sekretojn de tiu nubeto. La nebulozo evidentiĝis giganta radsimila stelsistemo, unu-kaj-duon-oble pli granda, ol eĉ nia giganta Galaksio. Esplorado de la Andromeda galaksio, malgraŭ la distanco je kvarcent kvindek mil parsekoj, disiganta ĝin de la teraj observantoj, tre helpis al ekkono de nia propra Galaksio.

Ekde la infanaĝo Mven Mas memoris bonegajn fotojn de diversaj galaksioj, ricevitajn helpe de elektronika konverto de optikaj bildoj aŭ per raditeleskopoj, penetrantaj eĉ pli malproksime en profundaĵojn de la kosmo, kiel, ekzemple, du gigantaj teleskopoj — la Pamira kaj la Patagonia, ĉiu kun diametro je kvarcent kilometroj. Galaksioj — monstraj amasoj de centmiliardoj da steloj, disigitaj per plurmilion-parsekaj distancoj, — ĉiam vekadis en li furiozan deziron ekscii la leĝojn de ilia konstruo, historion de ilia apero kaj postan sorton. Kaj la ĉefan, kio nun estis interesanta ĉiun loĝanton de la Tero, — la demandon pri vivo sur sennombraj planedaj sistemoj de tiuj insuloj de la Universo, pri brulantaj tie fajroj de penso kaj scio, pri homaj civilizoj en tiom senlime foraj spacoj de la kosmo.

Sur la ekrano aperis tri steloj, kiujn antikvaj araboj nomis Sirraĥ, Miraĥ kaj Almaĥ — alfa, beta kaj gama de Andromedo, situantaj laŭ leviĝanta rekto. Ambaŭflanke de tiu linio situis du proksimaj galaksioj — la giganta Andromeda galaksio kaj la bela spiralo M-33 en la konstelacio Triangulo. Mven Mas ne deziris ankoraŭfoje vidi iliajn konatajn lumantajn konturojn kaj ŝanĝis la metalan filmon.

Jen galaksio, konata ekde antikveco, nomita tiam NGK 5194, aŭ M-51 en la konstelacio Ĉashundoj, distancanta je milionoj da parsekoj. Tio estas unu el la nemultaj galaksioj, videblaj de ni plate, perpendikulare al la ebeno de la «rado». Hele lumanta densa kerno el milionoj da steloj, kun du spiralaj branĉoj. Iliaj longaj ekstremaĵoj ŝajnas ĉiam pli malfortaj kaj nebulaj, ĝis malaperas en mallumo de la spaco, etendiĝante en kontraŭaj direktoj je dekmiloj da parsekoj. Inter la ĉefaj branĉoj, alternante kun nigraj abismoj — densaĵoj de malluma materio, etendiĝas mallongaj strioj de stelaj densiĝoj kaj nuboj de lumanta gaso, fleksitaj precize kiel platoj de turbino.

Tre bela estas kolosa galaksio NGK 4565 en la konstelacio Berenica Hararo. De distanco je sep milionoj da parsekoj ĝi estas vidata eĝe. Klinita al unu flanko, kiel ŝvebanta birdo, la galaksio vaste etendas flanken sian, evidente konsistantan el spiralaj branĉoj, maldikan diskon, kaj en la centro kiel platigita globo brilas la kerno, ŝajnanta densa lumanta maso. Estas klare videble, kiom plataj estas la stelaj insuloj — la galaksion eblas kompari kun maldika rado de horloĝa meĥanismo. La randoj de la rado estas neklaraj, kvazaŭ solviĝas en senfunda mallumo de la spaco. Ĉe simila rando de nia Galaksio situas la Suno kaj eta polvero — la Tero, kunkroĉita per forto de scio kun multaj loĝataj mondoj kaj etendinta flugilojn de homa penso super la eterneco de la kosmo!

Mven Mas ŝaltis la ekranon al la plej interesanta lin ĉiam galaksio NGK 4594 el la konstelacio Virgulino, same videbla en ebeno de ĝia ekvatoro. Tiu galaksio, distancanta je dek milionoj da parsekoj, similis al dika lenso de brulanta stela maso, ĉirkaŭkovrita per tavolo de lumanta gaso. Laŭ la ekvatoro la lenton estis trastrekanta dika nigra strio — densiĝo de malluma materio. La galaksio ŝajnis mistera lanterno, lumanta el abismo.

Kiaj mondoj estis kaŝiĝantaj tie, en ĝia suma radiado, pli hela, ol de aliaj galaksioj, mezume atinganta la spektran klason F? Ĉu ekzistas tie loĝantoj de potencaj planedoj, ĉu streĉiĝas same, kiel ĉe ni, la penso super sekretoj de la naturo?

Plena senrespondeco de la gigantaj stelaj insuloj igis Mven Mas-on kunpremi la pugnojn. Li komprenis tutan monstrecon de la distanco — ĝis tiu galaksio lumo iras dum tridek du milionoj da jaroj! Por interŝanĝo de mesaĝoj necesos sesdek kvar milionoj da jaroj!

Mven Mas fosis en bobenoj, kaj sur la ekrano ekbrilis granda, hela kaj ronda makulo de lumo inter maloftaj kaj malhelaj steloj. Malregula nigra strio estis sekcanta la makulon duone, kontrastigante forte lumantajn fajrajn masojn ambaŭflanke de la nigro, kiu estis larĝiĝanta ĉe la ekstremaĵoj kaj malheligis vastan kampon de brulanta gaso, ringe ĉirkaŭanta la helan makulon. Tiel aspektis ricevita per nekredeblaj teĥnikaj artifikoj foto de kunpuŝiĝantaj galaksioj en la konstelacio Cigno. Tiu kunpuŝiĝo de gigantaj galaksioj, egalaj amplekse al la nia aŭ al la Andromeda, estis delonge konata kiel fonto de radiado, probable, la plej potenca en la atingebla por ni parto de la Universo. Rapide moviĝantaj kolosaj gasaj strioj naskis elektromagnetajn kampojn de tia nekredebla povumo, ke ili sendis al ĉiuj randoj de la Universo mesaĝon pri la titana katastrofo. La materio mem estis sendanta tiun signalon pri la akcidento per radistacio kun povumo je kviniliardo, aŭ mil kvinilionoj da kilovatoj. Sed la distanco ĝis la galaksioj estis tiel granda, ke la foto, brilanta sur la ekrano, montris ilian staton antaŭ centoj da miliardoj da jaroj. Kiel aspektas nun la galaksioj, pasantaj unu tra la alia, ni vidos post tiom granda tempo, ke ne estas sciate, ĉu ekzistos la homaro tiom neimageble longe.

Mven Mas salte ekstaris kaj apogiĝis per la manoj al la masiva tablo tiel, ke krakis la artikoj.

La milionjaraj daŭroj de transsendo, neatingeblaj por dekmiloj da generacioj, signifantaj mortigan por la konscio «neniam» eĉ por plej foraj posteuloj, povus malaperi pro svingo de sorĉa bastono. Tiu sorĉa bastono estas la malkovro de Ren Boz kaj ilia kuna eksperimento.

Neimageble foraj punktoj de la Universo iĝos en distanco de etendita mano!

Antikvaj astronomoj opiniis galaksiojn diskurantaj. Lumo, venanta en terajn teleskopojn de malproksimaj stelaj insuloj, estis ŝanĝita — lumaj osciloj estis plilongigitaj, transformiĝinte en ruĝajn ondojn. Tiu ruĝiĝo de la lumo atestis pri forirado de galaksioj de la observanto. Homoj de la pasinteco kutimiĝis percepti fenomenojn unuflanke kaj rektlinie — ili kreis teorion de la ekspansianta aŭ eksplodanta Universo, ankoraŭ ne komprenante, ke ili vidas unu flankon de la granda procezo de detruo kaj kreo. Ĝuste nur unu flanko — tiu de disipo kaj detruo, alivorte transiro de energio sur malpli altajn nivelojn laŭ la dua leĝo de termodinamiko, perceptiĝis per niaj sensoj kaj per aparatoj, konstruitaj por plifortigo de tiuj sensoj. La alia flanko — tiu de akumulo, kolekto kaj kreo — ne estis sentata de la homoj, ĉar la vivo mem ĉerpis sian forton el energio, disipata de steloj-sunoj, kaj respektive al tio kreiĝis nia percepto de la ĉirkaŭanta mondo. Sed la potenca homa menso penetris ankaŭ en tiujn kaŝitajn disde ni procezojn de kreo de mondoj en nia Universo. Sed en tiuj antikvaj tempoj ŝajnis, ke ju pli malproksime de la Tero situis iu galaksio, des pli grandan rapidon de foriĝo ĝi montris. Ĉe enprofundiĝo en la spacon la afero atingis proksimajn al la luma rapidojn de galaksioj. La limo de videbla Universo iĝis tiu distanco, de kiu galaksioj ŝajnus atingintaj la luman rapidon — efektive nenian lumon ni ricevus de ili kaj neniam povus ilin vidi. Nun ni scias la kaŭzojn de ruĝiĝo de lumo de foraj galaksioj. Ili estas pluraj. De malproksimaj stelaj insuloj nin atingas nur lumo, eligata de iliaj helaj centroj. Tiuj kolosaj masoj de materio estas ĉirkaŭitaj de ringaj elektromagnetaj kampoj, tre forte efikantaj al lumradioj ne nur per sia povumo, sed ankaŭ per sia longeco, akumulanta malrapidigon de lumaj osciloj, kiuj iĝas pli longaj ruĝaj ondoj. Astronomoj delonge sciis, ke lumo de tre densaj steloj ruĝiĝas, linioj de la spektro ŝoviĝas al la ruĝa ekstremaĵo kaj la stelo ŝajnas malproksimiĝanta, kiel, ekzemple, la dua komponaĵo de Siriuso — la blanka nano Siriuso B. Ju pli malproksima estas galaksio, des pli centriĝas atingantaj nin radioj kaj des pli forta estas ŝoviĝo al la ruĝa ekstremaĵo de la spektro.

Aliflanke, lumaj ondoj dum tre longa vojo laŭ la spaco «balanciĝas», kaj lumaj kvantumoj perdas parton de energio. Nun tiu fenomeno estas esplorita — ruĝaj ondoj povas esti ankaŭ lacaj, «maljunaj» ondoj de ordinara lumo. Eĉ ĉien penetrantaj lumaj ondoj «maljuniĝas», trakurante nepenseblajn distancojn. Do kia povas esti espero trairi ilin por homo, krom surtreti la graviton mem per ĝia malo, kiel tio sekvas el la matematiko de Ren Boz?

Ne, malgrandiĝis la maltrankvilo. Li pravas, farante la senekzemplan eksperimenton!

Mven Mas, kiel ĉiam, eliris sur la balkonon de la observatorio kaj komencis rapide iradi. En la lacaj okuloj ankoraŭ lumis foraj galaksioj, sendantaj al la Tero ondojn de ruĝa lumo kiel signalojn, petantajn pri helpo, vokojn al ĉiovenka penso de la homo. Mven Mas ekridis mallaŭte kaj certe. Tiuj ĉi ruĝaj radioj iĝos same proksimaj al la homo, kiel tiuj, kiuj ĉirkaŭkovris per ruĝa lumo de vivo la korpon de Ĉara Nandi en la festo de Flamaj Tasegoj, de Ĉara, neatendite montriĝinta al li kiel kupra filino de la stelo Epsilono de la Tukano, la junulino de liaj revoj.

Kaj li direktos la vektoron de Ren Boz ĝuste al la Epsilono de la Tukano jam ne nur en espero ekvidi la belan mondon, sed ankaŭ omaĝe al ŝi — ĝia tera reprezentantino!

Ĉapitro 9

Lernejo de la tria ciklo

La kvarcent deka lernejo de la tria ciklo situis sude de Irlando. Vastaj kampoj, vinberĝardenoj kaj kverkaj bosketoj estis malleviĝantaj de sur verdaj montetoj al la maro. Veda Kong kaj Evda Nal alveturis dum leciona horo kaj estis malrapide irantaj laŭ ringa koridoro, ĉirkaŭanta lernoĉambrojn, disvolvitajn laŭ perimetro de la ronda domo. Estis malserena tago kun eta pluvo, kaj la lecionoj okazis en la ĉambroj, sed ne sur gazonoj sub arboj, kiel ordinare.

Veda Kong, eksentinta sin lerneja knabino, ŝteliradis kaj subaŭskultadis ĉe enirejoj, aranĝitaj, kiel en plej multaj lernejoj, sen pordoj, kun muraj elstaraĵoj, kulise ŝovitaj unu post la alia. Evda Nal eniris en la ludon. La virinoj singarde kaŝrigardadis en klasĉambrojn, penante trovi la filinon de Evda kaj resti nerimarkitaj.

En la unua ĉambro ili trovis desegnitan je tuta muro per blua kreto vektoron, ĉirkaŭitan de spiralo, disvolviĝanta laŭ ĝi. Du pecoj de la spiralo estis ĉirkaŭitaj per transversaj elipsoj kun enskribita en ilin sistemo de ortaj koordinatoj.

— La dupolusa matematiko! — kun ŝerca teruro ekkriis Veda.

— Ĉi tie estas io pli granda! Ni atendu minuton, — kontraŭis Evda.

— Nun, kiam ni konatiĝis kun la ombraj funkcioj de koĥlea, alivorte spirala propaga moviĝo, aperantaj laŭ vektoro, — estis klariganta maljuna instruisto kun profunde sidantaj brulantaj okuloj, — ni aliras la nocion «repaguluma kalkulo». La nomo de la kalkulo devenas de antikva latina vorto, signifanta «baro, fermilo», pli ĝuste, transiro de unu kvalito en la alian, prenita en duflanka aspekto. — La instruisto almontris al la larĝa elipso transverse de la spiralo. — Alivorte, tio estas matematika esploro de reciproke transformiĝantaj fenomenoj.

Veda Kong kaŝiĝis malantaŭ la elstaraĵo, fortreninte la amikinon je la mano.

— Tio estas nova! El tiu fako, pri kiu parolis via Ren Boz sur la mara bordo.

— Lernejo ĉiam donas al lernantoj la plej novan, konstante deĵetante la malnovan. Se nova generacio ripetados malnoviĝintajn nociojn, do kiel ni garantios rapidan moviĝon antaŭen? Kaj eĉ sen tio por transdono de stafeto de scio al infanoj perdiĝas tiel senfine multe da tempo. Jardekoj pasos, ĝis infano iĝos plenvalore edukita, taŭga por plenumo de gigantaj aferoj. Tiu pulsado de generacioj, kie oni faras paŝon antaŭen kaj naŭ dekonojn malantaŭen, dum kreskas kaj lernas nova generacio, — estas la plej malfacila por la homo biologia leĝo de morto kaj renaskiĝo. Multo el tio, kion ni lernis pri matematiko, fiziko kaj biologio, malnoviĝis. Alia afero estas via historio: ĝi malnoviĝas malpli rapide, ĉar ĝi mem estas tre malnova.

Ili rigardis en alian ĉambron. Instruistino, starinta per la dorso al ili, kaj absorbitaj de la lekcio lernejanoj nenion rimarkis. Ĉi tie estis altaj gejunuloj deksepjaraj. Iliaj rozkoloriĝintaj vangoj atestis, kiom ili estas interesitaj de la leciono.

— Ni, la homaro, pasis grandegajn elprovojn. — La voĉo de la instruistino sonoris per emocio. — Kaj ĝis nun la ĉefa afero en la lerneja historio estas esploro de historiaj eraroj de la homaro kaj de iliaj konsekvencoj. Ni pasis neelteneblan komplikiĝon de vivo kaj ĉiutagaj aferoj, por veni al pleja simpleco. La komplikiĝo de ĉiutaga vivo kondukis al simpligo de spirita kulturo. Devas esti neniaj superfluaj aĵoj, ligantaj homon, kies travivaĵoj kaj perceptoj estas multe pli fajnaj kaj komplikaj en simpla vivo. Ĉio, kio rilatas al priservo de ĉiutaga vivo, same estas pripensata de la plej bonaj cerboj, kiel gravegaj problemoj de scienco. Ni sekvis la ĝeneralan vojon de evoluo de animala menso, kiu estis direktita al liberigo de atento per aŭtomatigo de movoj, evoluigo de refleksoj en laboro de nerva sistemo de organismo. Aŭtomatigo de produktadaj fortoj kreis analogian refleksan sistemon de regado en ekonomia produktado kaj permesis al multegaj homoj okupiĝi pri tio, kio estas la ĉefa afero de la homo, — pri sciencaj esploroj. Ni ricevis de la naturo grandan esploreman cerbon, kvankam komence ĝi estis destinita nur por serĉado de nutraĵo kaj esploro de ĝia manĝebleco.

— Bone! — flustris Evda Nal kaj tiam ekvidis la filinon.

La junulino, nenion konjektante, penseme rigardis al onda surfaco de fenestra vitro, permesanta vidi nenion ekster la klaso.

Veda Kong scivole estis komparanta ŝin kun la patrino. Samaj rektaj longaj nigraj haroj, traplektitaj ĉe la filino per blua fadeno kaj subligitaj per du grandaj maŝoj. Sama mallarĝiĝanta malsupre ovalo de la vizaĝo, en kiu estis io infana pro la tro larĝa frunto kaj la vangostoj, elstarantaj sub la frunto. Neĝe blanka bluzo el artefarita lano substrekis la malheletan palecon de ŝia haŭto kaj la akran nigrecon de la okuloj, brovoj kaj okulharoj. Koliero el ruĝa koralo harmoniis kun la sendube originala aspekto de tiu junulino.

La filino de Evda estis vestita per sama larĝa kaj mallonga, super la genuoj, pantalono, kiel ĉiuj en la klaso, nur distingiĝanta per ruĝa franĝo, enkudrita en flankajn orlojn.

— Indiana ornamaĵo, — flustris Evda Nal al demanda rideto de la amikino.

Evda kaj Veda hastis retiriĝi en la koridoron: el la klasĉambro, fininte la lekcion, estis eliranta la instruistino. Poste impetis kelkaj lernantoj, inter ili ankaŭ la filino de Evda. Subite la junulino rigidiĝis, ekvidinte la patrinon — sian fieron kaj ĉiaman ekzemplon por imito. Evda ne sciis, ke en la lernejo ekzistis rondeto de ŝiaj adorantoj, decidintaj iri en la vivo laŭ sama vojo, kiel la fama Evda Nal.

— Panjo! — flustris la junulino kaj, ĵetinte sinĝeneman rigardon al la kunulino de la patrino, alpremiĝis al Evda.

La instruistino haltis kaj aliris pli proksime.

— Mi devas sciigi la lernejan konsilion, — diris ŝi, ne obeante al protesta gesto de Evda Nal. — Ni prenos iun utilon el via veno.

— Prefere prenu utilon jen el kiu. — Evda prezentis Veda-n Kong.

La instruistino de historio kovriĝis per ruĝo kaj iĝis tute juna.

— Tre bone! — Ŝi penis konservi la afereman tonon. — La lernejo estas antaŭ fino de la plej aĝaj grupoj. Vivrekomendoj de Evda Nal en kombino kun sinoptikaĵo de antikvaj kulturoj kaj rasoj fare de Veda Kong — estas sukceso por nia junularo! Ĉu vere, Rea?

La filino de Evda ekaplaŭdis. La instruistino impetis per facila kurmaniero de gimnastino en oficejon, situantan en longa rekta alkonstruaĵo.

— Rea, ĉu vi preterlasos slojdon, kaj ni promenos en la ĝardeno? — proponis Evda al la filino. — Mi ne sukcesos viziti vin ankoraŭfoje antaŭ ol vi elektos la heroaĵojn. Pasintfoje ni ne decidis definitive…

Rea senvorte prenis la patrinon je la mano. Lecionoj en ĉiu ciklo de lernado alternis kun slojdoj. Nun estis unu el la ŝatataj slojdoj de Rea — tajlado de optikaj vitroj, sed kio povis esti pli interesa kaj grava, ol veno de la patrino?

Veda ekiris al videbla malproksime eta astronomia observatorio, lasinte la patrinon kaj la filinon solaj. Rea, infanece alpremiĝinte al la forta mano de la patrino, iris apude, koncentrite pensante.

— Kie estas via eta Kaj? — demandis Evda, kaj la junulino rimarkeble malgajiĝis.

Kaj estis ŝia lernanto. Pli aĝaj lernantoj vizitadis situantajn apude lernejojn de la unua aŭ la dua cikloj kaj observadis lernadon kaj edukadon de elektitaj zorgatoj. Ĉe skrupula edukado tia integra helpo al instruistoj estis necesa.

— Kaj transiris al la dua ciklo kaj forveturis malproksimen. Mi tiel bedaŭras… Por kio oni nin transmovas de unu loko al alia ĉiun kvaran jaron, de ciklo al ciklo?

— Vi ja scias, ke la psiko laciĝas kaj malspritiĝas en monotoneco de impresoj.

— Mi nur ne komprenas, kial la unua el la kvar kvarjaraj[48] cikloj nomiĝas la nula — ja en ĝi okazas same tre grava procezo de edukado kaj instruado de etuloj de aĝo de unu ĝis kvar jaroj.

— Tio estas malnova kaj malsukcesa nomo. Sed ni evitas ŝanĝi establiĝintajn terminojn sen ekstrema neceso. Tio ĉiam kaŭzas nenecesan malŝparon de homa energio. Gardi la homaron kontraŭ ĉi tio devas ĉiu senescepte.

— Sed ja la disigo de la cikloj — ili lernas kaj vivas aparte, iliaj konstantaj transloĝiĝoj de loko al loko — same estas granda malŝparo de fortoj?

— Tion superkompensas refreŝigo de percepto, de utila efiko de instruado, kiu alie kun ĉiu jaro neeviteble malkreskas. Vi, malgrandaj homoj, dum kresko kaj edukado iĝas kvalite malsamaj estaĵoj. Kuna vivo de malsamaj aĝaj grupoj malhelpas al edukado kaj incitas lernantojn mem. Ni reduktis la diferencon al minimumo, dividinte infanojn al la kvar aĝaj cikloj, sed tamen tio estas neperfekta. Sed ni konsiliĝu antaŭe pri viaj revoj kaj aferoj. Mi devos prelegi al vi ĉiuj, kaj, eble, viaj demandoj klariĝos per si mem.

Rea komencis konfesi al la patrino siajn intimajn pensojn kun malfermita fidemo de infano de la erao de la Ringo, neniam spertinta ofendan mokon aŭ nekomprenon. La junulino estis enkorpiĝo de juneco, ankoraŭ nenion scianta pri la vivo, sed jam plena je pensema atendo. Kun deksepjariĝo la junulino estis finonta la lernejon kaj enironta en la trijaran periodon de Heraklaj heroaĵoj, plenumante laboron jam inter plenaĝuloj. Post la heroaĵoj oni definitive difinas emojn kaj kapablojn. Tiam sekvas dujara supera lernado, donanta rajton al memstara laboro en elektita fako. Dum longa multjara vivo homo sukcesas pasi superan lernadon pri kvin-ses fakoj, ŝanĝante specon de laboro, sed de elekto de la unua kaj malfacila agado — la Heraklaj heroaĵoj — dependas multo. Tial ili estis elektataj post skrupula pripensado kaj nepre kun pli aĝa konsilanto.

— Ĉu vi jam pasis la finajn psikologiajn testojn? — kunŝovante la brovojn, demandis Evda.

— Pasis. Mi havas de dudek ĝis dudek kvar en la unuaj ok grupoj, dek ok kaj dek naŭ en la deka grupo kaj en la dektria, kaj eĉ dek sep en la deksepa grupo! — fiere ekkriis Rea.

— Tio estas bonega! — ekĝojis Evda. — Por vi estas malfermita ĉio. Ĉu vi ne ŝanĝis elekton de la unua heroaĵo?

— Ne. Mi estos flegistino sur la insulo de Forgeso, kaj poste tuta nia rondeto, la rondeto de viaj adorantoj, laboros en la Jutlanda psikologia hospitalo.

Evda bonkore ŝercis pri la fervoraj psikologoj, sed Rea elpetis la patrinon iĝi la mentoro por la anoj de la rondeto, same starantaj antaŭ elekto de la heroaĵoj.

— Mi devos loĝi ĉi tie ĝis fino de la ferioj, — ekridis Evda. — Kion faros Veda Kong?

Rea rememoris pri la kunulino de la patrino.

— Ŝi estas bona, — serioze diris Rea, — kaj preskaŭ same bela, kiel vi!

— Multe pli bela!

— Ne, mi scias… Tute ne pro tio, ke vi estas mia panjo, — insistis Rea. — Eble, per unua rigardo ŝi ŝajnas pli bona. Sed vi portas en vi internajn fortojn, kiujn Veda Kong ankoraŭ ne havas. Mi ne diras, ke ne havos. Kiam havos — tiam…

— Ĉu eklipsos vian panjon, kiel luno stelon?

Rea nege ekskuis la kapon.

— Kaj ĉu vi restos surloke? Vi pasos eĉ pli malproksime ol ŝi!

Evda movis la manon laŭ la glataj haroj, rigardinte en la levitan al ŝi vizaĝon de la filino.

— Ĉu ne sufiĉas da laŭdoj, filino? Ni perdos tempon!..

Veda Kong kviete iris laŭ aleo, enprofundiĝante en boskon de larĝfoliaj aceroj, susurantaj per humida peza foliaro. Unuaj signoj de vespera nebulo penis leviĝi de sur proksima herbejo, sed estis momente disblovataj de vento. Veda Kong pensis pri moviĝema kvieto de la naturo kaj pri tio, kiel sukcese oni ĉiam elektas lokojn por konstruado de lernejoj. Gravega flanko de edukado estas evoluigo de akra percepto de la naturo kaj de delikata interrilato kun ĝi. Obtuziĝo de atento al la naturo estas, propre, halto de evoluo de homo, ĉar, mallernante observi, homo perdas kapablon ĝeneraligi. Veda pensis pri scipovo instrui — valorega kapablo en la epoko, kiam oni finfine komprenis, ke instruado, propre, estas ĝuste edukado kaj ke nur tiel eblas prepari infanon al malfacila vojo de homo. Certe, fundamenton donas denaskaj ecoj, sed ili povas resti nerivelitaj sen fajna prilaboro de homa animo, farata de instruisto.

La historiistino revenis al tiuj jam foraj tagoj, kiam ŝi mem estis modlita el kontraŭdiroj juna estaĵo de la tria ciklo, tremanta pro deziro oferi sin kaj samtempe juĝanta pri la tuta mondo nur laŭ si mem, kun egocentrismo de sana juneco. «Kiom multe faris tiam la instruistoj — vere ne ekzistas pli nobla afero en nia mondo!»

En la manoj de instruisto estas estonteco de lernanto, ĉar nur per liaj penoj homo leviĝas ĉiam pli alte kaj iĝas ĉiam pli potenca, plenumante la plej malfacilan taskon — venkon de si mem, de memama avideco kaj nebriditaj deziroj.

Veda Kong turnis sin al borderita de pinoj malgranda golfo, de kie aŭdiĝis junulaj voĉoj, kaj baldaŭ renkontis dekon da knaboj en plastaj antaŭtukoj, diligente prilaborantajn longan kverkan trabon per hakiloj — instrumentoj, inventitaj jam en kavernoj de la ŝtonepoko. La junaj konstruantoj respekte salutis la historiistinon kaj klarigis, ke ili, imite al historiaj herooj, deziras konstrui ŝipon sen helpo de aŭtomataj segiloj kaj muntaj stabloj. La ŝipo estas destinita por marveturo al ruinoj de Kartago, kiun ili deziras plenumi dum ferioj kune kun la instruistoj de historio, geografio kaj slojdo.

Veda deziris sukceson al la ŝipistoj kaj intencis iri pluen. Antaŭen eliris alta kaj maldika junulo kun tute flavaj haroj.

— Ĉu vi alveturis kune kun Evda Nal? Tiuokaze ĉu mi povas fari kelkajn demandojn?

Veda konsentis.

— Evda Nal laboras en la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo. Ni lernis socian organizon de nia planedo kaj de kelkaj aliaj mondoj, sed al ni oni ankoraŭ ne diris pri celoj de tiu Akademio.

Veda rakontis pri granda kalkulo, farata de la Akademio en la vivo de la socio, — la kalkulo de malfeliĉo kaj feliĉo en vivo de apartaj homoj, esploro de malfeliĉo laŭ aĝaj grupoj. Poste sekvas analizo de ŝanĝiĝoj de malfeliĉo kaj ĝojo laŭ etapoj de historia evoluo de la homaro. Malgraŭ diversa kvalito de travivaĵoj, en sumoj, prilaboritaj per metodoj de grandaj nombroj — stokastiko, troviĝas gravaj leĝecoj. La Konsilioj, direktantaj pluan evoluon de la socio, nepre penas atingi pli bonajn indikojn. Nur ĉe kresko de ĝojo aŭ ĉe ĝia ekvilibro kun malĝojo oni opinias, ke evoluo de la socio iras sukcese.

— Do, la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo estas la plej ĉefa? — demandis alia knabo kun kuraĝaj kaj viglaj okuloj.

La aliaj ekridis, kaj la unua kunparolanto de Veda Kong klarigis:

— Ol ĉie serĉas ĉefecon. Kaj mem revas pri grandaj ĉefoj de la pasinteco.

— Tio estas danĝera vojo, — ridetis Veda. — Kiel historiisto mi povas al vi diri, ke tiuj grandaj ĉefoj estis la plej ligitaj kaj dependaj homoj.

— Ligitaj per kondiĉeco de siaj agoj? — demandis la flavhara junulo.

— Ĝuste. Sed tio estis en neegalmezure kaj spontane evoluantaj antikvaj socioj de la EDM kaj pli fruaj. Nun ĉefeco ne ekzistas tial, ke agoj de ĉiu Konsilio estas nepenseblaj sen ĉiuj ceteraj Konsilioj.

— Kaj la Konsilio de Ekonomio? Sen ĝi neniu povas entrepreni ion grandan, — singarde kontraŭis la konfuziĝinta, sed ne perpleksiĝinta Ol.

— Prave, ĉar ekonomio estas la sola reala bazo de nia ekzisto. Sed al mi ŝajnas, ke vi havas ne tute ĝustan koncepton pri ĉefeco. Ĉu vi jam lernis citoarkitektonikon de la homa cerbo?

La junuloj respondis jese.

Veda petis doni al ŝi bastonon kaj desegnis sur sablo rondojn de la ĉefaj regaj institucioj.

— Jen en la centro la Konsilio de Ekonomio. De ĝi ni streku rektajn ligojn al ĝiaj konsultaj organoj: AMĜ — la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, APF — la Akademio de Produktadaj Fortoj, ASAE — la Akademio de Stokastiko kaj Antaŭdiro de Estonteco, APL — la Akademio de Psikofiziologio de Laboro. La flanka ligo estas kun memstare aganta organo — la Konsilio de Stelnavigado. De ĝi estas rektaj ligoj al la Akademio de Direktitaj Radioj kaj al la eksteraj stacioj de la Granda Ringo. Poste…

Veda desegnis sur la sablo komplikan skemon kaj daŭrigis:

— Ĉu tio ne rememorigas al vi pri homa cerbo? La esploraj kaj kalkulaj centroj estas sensorganoj. La konsilioj estas asociaj centroj. Vi scias, ke la tuta vivo konsistas el altiro kaj forpuŝo, ritmo de eksplodoj kaj akumuloj, ekscito kaj bremsado. La ĉefa centro de bremsado estas la Konsilio de Ekonomio, transportanta ĉion sur la grundon de realaj ebloj de la socia organismo kaj de ĝiaj objektivaj leĝoj. Tiu interagado de kontraŭaj fortoj, kunigita en harmonian laboron, ĝuste estas nia cerbo kaj nia socio — ambaŭ senĉese moviĝas antaŭen. Iam antaŭlonge kibernetiko, aŭ scienco pri regado, sukcesis redukti komplikegajn interagojn kaj transformojn al relative simplaj agoj de maŝinoj. Sed ju pli evoluis nia scio, des pli komplikaj iĝadis fenomenoj kaj leĝoj de termodinamiko, biologio, ekonomio kaj por ĉiam malaperadis simpligitaj konceptoj pri la naturo aŭ pri procezoj de socia evoluo.

La junuloj aŭskultis Veda-n senmove.

— Kio do estas la ĉefa en tia socia aranĝo? — turnis ŝi sin al la ŝatanto de ĉefoj.

Tiu konfuzite silentis, sed la unua junulo hastis helpi.

— Moviĝo antaŭen! — kuraĝe deklaris li, kaj Veda iĝis ravita.

— Premion pro bonega respondo! — ekkriis ŝi kaj, ĉirkaŭrigardinte sin, demetis de la maldekstra ŝultro emajlan agrafon, montrantan blankan albatroson super blua maro. La juna virino etendis la aĵon al la junulo sur la malfermita manplato.

Tiu ĝeniĝis nedecideme.

— Por memoro pri la hodiaŭa konversacio kaj pri moviĝo antaŭen! — insistis Veda, kaj la junulo prenis la albatroson.

Subtenante la defalantan surŝultraĵon de la bluzo, Veda direktis sin reen en la parkon. La agrafo estis donaco de Erg Noor, kaj la subita deziro fordoni ĝin signifis multon, inklude ankaŭ strangan deziron pli rapide deĵeti de si la antaŭan, forpasintan aŭ forpasantan, kion sciis pri si Veda.

Ronda halo en centro de la domo kolektis tutan loĝantaron de la lerneja urbeto. Evda Nal en nigra robo ekstaris sur la centran podion, prilumitan desupre, kaj trankvile ĉirkaŭmovis la rigardon laŭ vicoj de la amfiteatro. La aŭditorio eksilentis, aŭskultante ŝian nelaŭtan, klaran voĉon. Kriantajn amplifilojn oni uzadis nur okaze de danĝero. Neceso de grandaj aŭditorioj malaperis ĉe evoluo de televidaj stereotelefonoj TVF.

— Dek sep jaroj estas sojlo de la vivo. Baldaŭ vi diros la tradiciajn vortojn en la kunvenejo de la Irlanda regiono: «Vi, plenaĝuloj, vokintaj min al la vojo de laboro, akceptu mian scion kaj deziron, akceptu mian laboron kaj instruu min tage kaj nokte. Donu al mi manon de helpo, ĉar malfacila estas la vojo, kaj mi iros post vi». En tiu antikva formulo inter linioj estas kaŝita tre multe, kaj hodiaŭ mi devas diri al vi pri tio.

Vin ekde la infaneco oni instruas pri dialektika filozofio, iam en sekretaj libroj de antikveco nomita «La mistero de la Duobla». Oni opiniis, ke ĝian potencon povas posedi nur «inicitoj» — fortaj, mense kaj morale altaj homoj. Nun vi ekde la juneco komprenas la mondon tra la leĝoj de dialektiko, kaj ĝia potenca forto servas al ĉiu. Vi venis en la vivon en la bone aranĝita socio, kreita de generacioj de miliardoj da famaj laborantoj kaj luktantoj por pli bona vivo. Kvincent generacioj pasis post la tempo de kreiĝo de unuaj socioj kun divido de laboro. Dum tiu tempo miksiĝis diversaj rasoj kaj etnoj. Guto da sango, kiel oni diris antikve, — heredaj meĥanismoj, diros ni nun, — estas en ĉiu el vi de ĉiu etno. Estis farita giganta laboro por purigi la heredecon disde konsekvencoj de nesingarda uzado de radiado kaj de malsanoj, oftaj en la pasinteco, penetrantaj en ĝiajn meĥanismojn.

Edukado de nova homo estas delikata laboro kun individua analizo kaj tre singarda aliro. Senrevene pasis la tempo, kiam la socio kontentiĝadis per iel-tiel, hazarde edukitaj homoj, kies malvirtoj estis pravigataj per heredeco, per denaska naturo de homo. Nun ĉiu malbone edukita homo estas riproĉo al la tuta socio, peza eraro de granda kolektivo da homoj.

Sed vi, ankoraŭ ne liberiĝintaj de junula egocentrismo kaj trotakso de sia memo, devas klare kompreni, kiom multaj aferoj dependas de vi mem, kiomgrade vi mem estas kreantoj de via libero kaj de intereso de via vivo. Elekto de vojoj ĉe vi estas tre vasta, sed tiu libero de elekto samtempe estas ankaŭ plena responso pri la elekto. Delonge malaperis revoj de senkultura homo pri reveno al la sovaĝa naturo, pri libero de praaj socioj kaj rilatoj. Antaŭ la homaro, unuiginta kolosajn amasojn da homoj, staris reala elekto: aŭ submeti sin al socia disciplino, longa edukado kaj instruado, aŭ perei — aliaj vojoj por vivi sur nia planedo, kvankam ĝia naturo estas sufiĉe malavara, ne ekzistas! Filozofaĉoj, revintaj pri reveno malantaŭen, al la praa naturo, ne komprenis kaj ne amis la naturon vere, alie ili scius ĝian senkompatan kruelecon kaj neeviteblan neniigon de ĉio, ne obeinta al ĝiaj leĝoj.

Antaŭ homo de la nova socio ekstaris neevitebla nepreco de disciplino de deziroj, volo kaj penso. Tiu vojo de edukado de menso kaj volo nun estas same nepra por ĉiu el ni, kiel edukado de korpo. Esploro de leĝoj de la naturo kaj la socio, de ĝia ekonomio anstataŭigis personan deziron per konsciita scio. Kiam ni diras: «Mi deziras», — ni subkomprenas: «Mi scias, ke tiel eblas».

Jam antaŭ jarmiloj antikvaj helenoj diris: metron — ariston, tio estas: la plej supera estas la mezuro. Kaj ni plu diras, ke la bazo de la kulturo estas kompreno de mezuro en ĉio.

Kun kresko de kultura nivelo malfortiĝis strebo al kruda feliĉo de posedo, al avida kvanta pligrandigo de posedo, rapide malakriĝanta kaj lasanta malhelan nekontentecon.

Ni instruas vin pri multe pli granda feliĉo de rezigno, pri feliĉo de helpo al aliulo, pri vera ĝojo de laboro, flamiganta la animon. Ni estis helpantaj al vi liberiĝi de potenco de etaj streboj kaj etaj aĵoj kaj transporti viajn ĝojojn kaj malĝojojn en la superan regionon — la kreadon.

Zorgo pri fizika edukado, pura, regula vivo de dekoj da generacioj liberigis vin de la tria terura malamiko de la homa psiko — de indiferenteco de malplena kaj pigra animo. Ŝargitaj per energio, kun ekvilibra, sana psiko, en kiu pro natura proporcio de emocioj estas pli da bono, ol da malbono, vi eniras en la mondon por laboro. Ju pli bonaj estos vi, des pli bona kaj alta estos la tuta socio, ĉar ĉi tie estas reciproka dependo. Vi kreos altan spiritan medion kiel konsistaj eroj de la socio, kaj ĝi levos vin mem. La socia medio estas la plej grava faktoro por edukado kaj instruado de la homo. Nun la homo estas edukata kaj instruata dum la tuta vivo, kaj leviĝo de la socio iras rapide.

Evda Nal paŭzis, glatigis la harojn per sama gesto, kiel sidanta, ne deŝirante de ŝi la okulojn, Rea, poste ree ekparolis:

— Iam homoj nomis revoj la strebon al ekkono de la realo de la mondo. Vi tiel revos dum tuta vivo kaj estos ĝojaj en ekkono, moviĝo, en lukto kaj laboro. Ne atentu falojn post ekflugoj de la animo, ĉar tio estas samaj naturaj turnoj de la spiralo de moviĝo, kiel en la tuta cetera materio. La realo de libero estas severa, sed vi estas preparitaj al ĝi per disciplino de via eduko kaj lerno. Tial al vi, konsciantaj la responson, estas permesitaj ĉiuj tiuj ŝanĝoj de agado, ĝuste kiuj konsistigas personan feliĉon. Revojn pri kvieta senagado de paradizo ne pravigis la historio, ĉar ili kontraŭas al la naturo de homo-luktanto. Estis kaj restis propraj malfacilaĵoj por ĉiu epoko, sed feliĉo por la tuta homaro iĝis la senĉesa kaj rapida leviĝo al ĉiam pli granda alto de scio kaj sentoj, scienco kaj arto.

Evda Nal finis la prelegon kaj deiris malsupren, al la antaŭaj seĝoj, kie ŝin salutis Veda Kong, kiel Ĉara-n en la festo. Kaj ĉiuj ĉeestantoj ekstaris, ripetante tiun geston, kvazaŭ esprimante admiron pri senekzempla arto.

Ĉapitro 10

Tibeta eksperimento

La instalaĵo de Kor Jull situis sur pinto de plata monto, nur je unu kilometro for de la Tibeta laboratorio de la Konsilio de Stelnavigado. La kvarmilmetra alto ne permesis ekzisti ĉi tie al ajna arba vegetaĵo, krom alveturigitaj el Marso nigre-verdaj senfoliaj arboj kun branĉoj, fleksitaj internen, al la arbopinto. Palflava herbo estis kliniĝanta sub vento al la valo, sed tiuj fere malmolaj venintoj el la fremda mondo staris tute senmove. Laŭ montaj deklivoj fluis ŝtonaj riveroj el pecoj de disŝutiĝintaj rokoj. Kampoj, makuloj kaj strioj de neĝo radiis specialan blankon, kiun ricevas pura monta neĝo sub brilanta ĉielo.

Malantaŭ restaĵoj de muroj el fenda diorito — ruinoj de monaĥejo, kun mirinda aŭdaco konstruita sur tiu alto, leviĝis ŝtala tuba turo, subtenanta du aĵurajn arkojn. Sur ili, malfermita en la ĉielon per klinita parabolo, brilis grandega spiralo el berilia bronzo, kovrita per brilantaj blankaj punktoj de reniaj kontaktiloj. Dense al la unua spiralo almetiĝis la dua, turnita per la malfermita flanko al la grundo kaj kovranta ok grandajn konusojn el verdeta borazona alojo. Ĉi tien iris branĉoj de alkondukantaj energion tuboj de sesmetra diametro. Tra la valo iris fostoj kun direktantaj ringoj — provizora branĉo de la observatoria energi-dukto, ricevanta dum elsendo energion de ĉiuj stacioj de la planedo. Ren Boz, gratante per la fingroj la hirtigitan kapon, kun kontento rigardis al ŝanĝoj en la antaŭa instalaĵo. La konstruaĵo estis muntita per fortoj de volontuloj dum nekredeble mallonga tempo. La plej malfacila evidentiĝis konstruado de profundaj malfermitaj tranĉeoj, eltranĉitaj en necedema ŝtono de la monto sen venigi ĉi tien grandajn montajn maŝinojn, sed nun ankaŭ tio pasis. La volontuloj, nature atendantaj rekompence spektaĵon de la granda eksperimento, deiris malproksime de la instalaĵo kaj trovis por siaj tendoj malkrutan deklivon de la monto norde de la domo de la observatorio.

Mven Mas, en kies manoj estis ĉiuj kosmaj komunikiloj, estis sidanta sur malvarma ŝtono kontraŭ la fizikisto kaj, facile ĝibetiĝante, estis rakontanta novaĵojn de la Ringo. La sputniko 57 dum la lasta tempo estis uzata por subteno de komunikado kun stelŝipoj kaj planedŝipoj kaj ne laboris por la Ringo. Mven Mas sciigis pri la pereo de Vliĥĥ oz Ddiz ĉe E-stelo, kaj la laca fizikisto vigliĝis.

— Altega tensio de gravito en E-stelo dum posta evoluo de tia suno kondukas al ega varmiĝo. Rezultas violkolora supergiganto de monstra forto, superanta la kolosan graviton. Ĝi jam ne havas ruĝan parton de la spektro — malgraŭ forto de la gravita kampo, lumaj ondoj ne plilongiĝas, sed malplilongiĝas.

— Iĝas ekstreme violaj, — konsentis Mven Mas, — kaj ultraviolaj.

— Ne nur. La procezo iras pluen. Ĉiam pli potencaj iĝas kvantumoj, finfine ili superas la transiron de nul-kampo kaj rezultas zono de kontraŭspaco — la dua flanko de moviĝo de la materio, nekonata ĉe ni sur la Tero pro malgrandegeco de niaj skaloj. Ni ne povus atingi ion ajn similan, se eĉ forbruligus la tutan hidrogenon de la oceano de la Tero.

Mven Mas fulmorapide faris en la menso komplikegan kalkulon.

— Dek kvin mil trilionoj da tunoj da akvo ni transkalkulu al energio de hidrogena ciklo laŭ la principo de relativeco — maso/energio, proksimume — triliono da tunoj da energio. La Suno dum minuto donas ducent kvardek milionojn da tunoj — entute estas dekjara radiado de la Suno!

Ren Boz kontente subridis.

— Kaj kiom donos blua supergiganto?

— Por mi estas malfacile kalkuli. Sed juĝu mem. En la Granda Magelana Nubo estas stelamaso NGK 1910 apud la nebulozo Tarantulo… Pardonu min, mi kutimas kun mi mem operacii per antikvaj nomoj kaj sigloj de steloj.

— Tute ne gravas.

— Ĝenerale la nebulozo Tarantulo estas tiom hela, ke, se ĝi situus sur la loko de la konata al ĉiu Oriona nebulozo, ĝi lumus same, kiel plena luno. En la stelamaso 1910 kun diametro je nur sepdek parsekoj estas ne malpli ol cent supergigantaj steloj. Tie troviĝas duopa blua supergiganto ES de la Orfiŝo kun helaj linioj de hidrogeno en la spektro kaj malhelaj ĉe la viola rando. Ĝi estas pli granda, ol la orbito de la Tero, kun lumeco je duonmiliono da niaj sunoj! Ĉu vi diris ĝuste pri tia stelo? En la sama stelamaso estas eĉ pli grandampleksaj steloj, kun diametro je la orbito de Jupitero, sed ili ankoraŭ nur varmiĝas post la E-stato.

— Ni lasu la supergigantojn. Homoj dum jarmiloj rigardadis al ringaj nebulozoj en la Verŝisto, la Granda Ursino kaj la Liro kaj ne komprenis, ke antaŭ ili estas neŭtraj kampoj de nul-gravito laŭ la leĝo de repagulumo — transiro inter gravito kaj kontraŭgravito. Ĝuste tie kaŝiĝis la enigmo de la nul-spaco.

Ren Boz salte ekstaris de sur sojlo de rega bunkro, konstruita el grandaj, surverŝitaj per silikato ŝtonpecoj.

— Mi ripozis. Ni povas komenci!

La koro de Mven Mas ekbatis, emocio kunpremis la gorĝon. La afrikano profunde kaj interrompe suspiris. Ren Boz restis trankvila, nur febra brilo de liaj okuloj malkaŝis streĉon de penso kaj volo, kiun akumulis en si la fizikisto, komencante la danĝeran aferon.

Mven Mas kunpremis per la granda mano la malgrandan fortikan manon de Ren Boz. Kapbalanco — kaj la silueto de la estro de la eksteraj stacioj vidiĝis jam sur deklivo de la monto, survoje al la observatorio. Malvarma vento malbonaŭgure ekhurlis, deruliĝante de sur glaciiĝintaj montaj gigantoj, gardantaj la valon. Tremo penetris Mven Mas-on. Li nevole rapidigis siajn eĉ sen tio rapidajn paŝojn, kvankam li ne devis hasti: la eksperimento estis komenciĝonta post la sunsubiro.

Mven Mas sukcese komunikiĝis kun la sputniko 57 per luna radidiapazono. Instalitaj sur la stacio reflektiloj kaj direktiloj fiksis la Epsilonon de la Tukano dum tiuj kelkaj minutoj de moviĝo de la sputniko ekde la tridek tria grado de norda latitudo ĝis la Suda poluso, dum kiuj la stelo estis videbla el ĝia orbito.

Mven Mas okupis lokon ĉe regpanelo en subtera ĉambro, tre simila al la sama en la Mediteranea observatorio.

Trarigardante jam milan fojon foliojn kun datumoj pri la planedo de la stelo Epsilono de la Tukano, Mven Mas metode kontrolis la kalkulitan orbiton de la planedo kaj denove komunikiĝis kun la sputniko, interkonsentinte, ke en la momento de ŝalto de la kampo la observantoj sur la sputniko 57 tre malrapide ŝanĝados la direkton laŭ arko, kvaroble pli granda ol la paralakso de la stelo.

Malrapide treniĝis tempo. Mven Mas neniel povis liberiĝi de pensoj pri Bet Lon — la krima matematikisto. Sed jen sur la ekrano de TVF aperis Ren Boz ĉe regpanelo de la eksperimenta instalaĵo. Liaj malmolaj haroj estis hirtigitaj pli ol ordinare.

Avertitaj reguligistoj de la energistacioj sciigis pri preteco. Mven Mas ekprenis manipulilojn de la regpanelo, sed movo de Ren Boz sur la ekrano haltigis lin.

— Necesas averti la rezervan Ku-stacion en Antarkto. La nuna energio ne sufiĉos.

— Mi faris tion, ĝi pretas.

La fizikisto pensis dum ankoraŭ kelkaj sekundoj:

— En la Ĉukĉa duoninsulo kaj en Labradoro estas konstruitaj stacioj de F-energio. Se ni povus interkonsenti kun ili, por ŝalti ilin en la momento de konverto de la kampo, — mi timas pri neperfekteco de la aparato…

— Mi faris tion.

Ren Boz ekradiis kaj svingis la manon.

Giganta fosto de energio atingis la sputnikon 57. En la duonsfera ekrano de la observatorio aperis ekscititaj junaj vizaĝoj de la observantoj.

Mven Mas salutis la kuraĝulojn, kontrolis kongruecon kaj sekvon de la fosto de energio post la sputniko. Tiam li transŝaltis la povumon al la instalaĵo de Ren Boz. La kapo de la fizikisto malaperis el la ekrano.

Indikiloj de prenado de povumo klinis siajn montrilojn dekstren, montrante senĉesan kreskon de kondenso de energio. La signaloj brilis ĉiam pli hele kaj pli blanke. Tuj kiam Ren Boz ŝaltis unu post la alia radiilojn de la kampo, indikiloj de pleneco salte falis al la nula streko. Singulta sonoro, aŭdiĝinta de la eksperimenta instalaĵo, tremerigis Mven Mas-on. La afrikano sciis, kion li devas fari. Movo de manipulilo — kaj kirla povumo de la Ku-stacio enfluis en la estingiĝantajn okulojn de la aparatoj, vivigis iliajn falantajn montrilojn. Sed tuj kiam Ren Boz ŝaltis la ĝeneralan konvertilon, la montriloj saltis al nulo. Preskaŭ instinkte Mven Mas alŝaltis samtempe ambaŭ F-staciojn.

Al li ŝajnis, ke la aparatoj estingiĝis, stranga pala lumo plenigis la ejon. Sonoj ĉesis. Ankoraŭ sekundo — kaj ombro de morto pasis laŭ la konscio de la estro de la stacioj, obtuziginte la sentojn. Mven Mas estis luktanta kontraŭ naŭza kapturniĝo, kunpreminte per la manoj la randon de la regpanelo, ploretante pro penoj kaj pro terura doloro en la spino. La pala lumo komencis heliĝi ĉe unu flanko de la subtera ĉambro, ĉe kiu — tion Mven Mas ne povis determini aŭ forgesis. Eble, ĉe la ekrano aŭ flanke de la instalaĵo de Ren Boz…

Subite kvazaŭ ŝiriĝis ŝanceliĝanta kurteno — kaj Mven Mas klare ekaŭdis plaŭdon de ondoj. Neesprimebla, nememorebla odoro penetris en liajn larĝe ŝvelintajn nazotruojn. La kurteno ŝoviĝis maldekstren, sed en la angulo estis plu ŝanceliĝanta la antaŭa griza nebulo. Nekredeble realaj ekstaris altaj kupraj montoj, borderitaj per bosko de turkisaj arboj, kaj ondoj de viola maro ekplaŭdis ĉe la piedoj mem de Mven Mas. Ankoraŭ pli maldekstren ŝoviĝis la kurteno, kaj li ekvidis sian revon. Ruĝhaŭta virino sidis sur supra placeto de ŝtuparo ĉe tablo el blanka ŝtono kaj, kubutapoginte sin je ĝia polurita supraĵo, rigardis al la oceano. Subite ŝi ekvidis — ŝiaj larĝe sidantaj okuloj pleniĝis per miro kaj admiro. La virino ekstaris, kun belega gracieco rektiginte sian figuron, kaj etendis al la afrikano la malfermitan manon. Ŝia brusto spiris profunde kaj ofte, kaj en tiu delira momento Mven Mas rememoris Ĉara-n Nandi.

— Offa alli kor!

La melodia, karesa kaj forta voĉo penetris en la koron de Mven Mas. Li malfermis la buŝon, por respondi, sed surloke de la vizio ŝvelis verda flamo, tremiganta fajfego trakuris la ĉambron. La afrikano, perdante la konscion, eksentis, kiel milda, nesuperebla forto faldas lin trioble, turnas, kiel rotoron de turbino, kaj, finfine, platigas kontraŭ io malmola… La lasta penso de Mven Mas estis pri la sorto de la stacio kaj de Ren Boz…

La lokiĝintaj malproksime sur la deklivo kunlaborantoj de la observatorio kaj konstruistoj vidis tre malmulte. En la profunda tibeta ĉielo glitis io malheliginta la lumon de steloj. Ia nevidebla forto falegis desupre sur la monton kun la eksperimenta instalaĵo. Tie ĝi ricevis konturojn de kirlo, kiu kunkaptis amason da ŝtonoj. Nigra funelo kun ĉirkaŭ kilometra diametro, kvazaŭ ĵetita el giganta hidraŭlika kanono, traflugis al la domo de la observatorio, ekflugis supren, revenis malantaŭen kaj ree batis la monton kun la instalaĵo, plene frakasinte la tutan konstruaĵon kaj disĵetinte la rompopecojn. Post momento ĉio eksilentis. En la aero, plenigita per polvo, restis odoro de varmega ŝtono kaj brulo, miksiĝinta kun stranga aromo, rememoriganta odoron de florantaj bordoj de tropikaj maroj.

Sur la loko de la katastrofo la homoj ekvidis, ke laŭ la valo inter la monto kaj la observatorio iras larĝa sulko kun fanditaj randoj, kaj la turnita al la valo deklivo de la monto estas plene deŝirita. La domo de la observatorio restis nedetruita. La sulko atingis la sud-orientan muron, detruis la distribuan galerion de memormaŝinoj kaj trafis al la kupolo de la subtera kamero, surverŝita per kvarmetra tavolo da fandita bazalto. La bazalto estis fortranĉita, kvazaŭ per giganta fajla maŝino. Sed parto de la tavolo restis, savinte Mven Mas-on kaj la subteran ĉambron de plena pereo.

Rivereto da arĝento rigidiĝis en grunda kavo — fandiĝis gardiloj de la riceva energistacio.

Baldaŭ oni sukcesis restarigi kablojn de porakcidenta prilumo. Sub radio de lumĵetilo sur lumturo de alira vojo la homoj ekvidis mirindan spektaĵon — la metalo de konstruaĵoj estis disŝmirita laŭ la sulko per maldika tavolo, pro kio ĝi brilis, kiel kromizita. En vertikalan muron de la fortranĉita, kiel per tranĉilo, deklivo de la monto enpremiĝis peco de bronza spiralo. La ŝtono disfluis per vitreca tavolo, kiel vakso sub varmega sigelo. Mergitaj en ĝin bukloj de ruĝeta metalo kun blankaj dentoj de reniaj kontaktiloj brilis en elektra lumo kiel floro, enmuntita en emajlon. Pro rigardo al tiu juvela artaĵo kun diametro je ducent metroj oni sentis timon antaŭ la nesciata forto, aginta ĉi tie.

Kiam oni purigis la superŝutitan per rompopecoj enirejon en la subteran kameron, oni trovis Mven Mas-on sur la genuoj, enpikinta la kapon al ŝtono de la malsupra ŝtupo. Probable, la estro de la eksteraj stacioj en momento de heliĝo de la konscio faris penojn elrampi. Inter la volontuloj troviĝis kuracistoj. La potenca organismo de la afrikano kun helpo de ne malpli potencaj kuraciloj venkis la kontuzon. Mven Mas ekstaris, tremante kaj ŝanceliĝante, subtenata ĉe ambaŭ flankoj.

— Ren Boz?..

La homoj, starantaj ĉirkaŭ la sciencisto, morniĝis. La estro de la observatorio raŭke respondis:

— Ren Boz estas kruele kripligita. Li apenaŭ longe vivos…

— Kie li estas?

— Oni trovis lin malantaŭ la monto, sur ĝia orienta deklivo. Probable, li estis elĵetita el la ejo. Sur la pinto de la monto nun nenio ekzistas… eĉ la ruinoj estas plene forviŝitaj.

— Kaj ĉu Ren Boz kuŝas samloke?

— Lin ne eblas tuŝi. Estas frakasitaj la ostoj, rompitaj la ripoj…

— Kio?

— La ventro estas disŝirita, kaj la internaĵoj elfalis…

La kruroj de Mven Mas fleksiĝis, kaj li spasme kroĉiĝis je la koloj de la homoj, tenantaj lin. Sed la volo kaj la racio agis.

— Ren Boz-on necesas savi je ajna kosto! Li estas grandega sciencisto!..

— Ni scias. Tie estas kvin kuracistoj. Super li oni starigis sterilan operacian tendon. Apude kuŝas du volontuloj, dezirintaj doni sangon. Tiratrono, artefaritaj koro kaj hepato jam funkcias.

— Tiam konduku min en la komunikejon. Konektiĝu kun la monda reto kaj voku la informejon de la norda zono. Kio pri la sputniko kvindek sep?

— Ni vokis ĝin. Ĝi silentas.

— Trovu la sputnikon per teleskopo kaj rigardu kun granda amplifo per elektronika konvertilo…

— La maŝinoj estas grave damaĝitaj, kaj novaj registraĵoj sur la indikilo mankas.

— Ĉio pereis, — flustris Mven Mas, mallevante la kapon.

Nokta deĵoranto de la norda informejo ekvidis sur la ekrano malpurigitan per sango vizaĝon kun febre brilantaj okuloj. Li atente fiksrigardis, antaŭ ol povis rekoni la estron de la eksteraj stacioj — la personon, vaste konatan sur la planedo.

— Mi bezonas prezidanton de la Konsilio de Stelnavigado Grom Orm-on kaj Evda-n Nal, psikiatron.

La deĵoranto kapjesis kaj komencis operacii kun butonoj kaj vernieroj de la memormaŝino. Respondo venis post minuto.

— Grom Orm estas preparanta materialojn kaj noktumas en loĝa Domo de la Konsilio. Ĉu mi voku la Konsilion?

— Voku. Kaj Evda Nal?

— Ŝi estas en la kvarcent deka lernejo, en Irlando. Se necesas, mi provos voki ŝin, — la deĵoranto rigardis al la skemo, — al la komunika punkto 565SP.

— Tre necesas! Temas pri vivo kaj morto!

La deĵoranto deŝiriĝis de siaj skemoj.

— Ĉu okazis malfeliĉo?

— Granda malfeliĉo!

— Mi transdonas la deĵoron al mia asistanto, kaj mem okupiĝos eksklude pri via afero. Atendu!

Mven Mas malleviĝis sur alŝovitan fotelon, kolektante pensojn kaj fortojn. En la ĉambron enkuris la estro de la observatorio.

— Oni ĵus fiksis la situon de la sputniko kvindek sep. Ĝi ne ekzistas!

Mven Mas ekstaris, kvazaŭ ricevis neniajn lezojn.

— Restis peco de la antaŭa parto — la haveno por akcepto de ŝipoj, — daŭris la neniiga raporto. — Ĝi flugas laŭ la sama orbito. Verŝajne, estas ankoraŭ etaj pecoj, sed ili dume ne estas trovitaj.

— Do, la observantoj?…

— Sendube, pereis!

Mven Mas kunpremis per la pugnoj la neelteneble dolorantajn tempiojn. Pasis kelkaj turmentaj minutoj da silento. La ekrano ekbrilis ree.

— Grom Orm estas ĉe la aparato de la Domo de Konsilioj, — diris la deĵoranto kaj turnis manipulilon.

Sur la ekrano, spegulinta grandan, malhele prilumitan halon, aperis la karaktera, al ĉiuj konata kapo de la prezidanto de la Konsilio de Stelnavigado. La mallarĝa, kvazaŭ distranĉanta spacon vizaĝo kun la granda ĝiba nazo, la profundaj okuloj sub la skeptikaj angulecaj brovoj, vola flekso de la firme kunpremitaj lipoj.

Mven Mas sub la rigardo de Grom Orm mallevis la kapon, kiel kulpa knabaĉo.

— Ĵus pereis la sputniko kvindek sep! — La afrikano ĵetis sin en la konfeson, kiel en malhelan akvon.

Grom Orm tremeris, kaj lia vizaĝo iĝis pli akra.

— Kiel tio povis okazi?

Mven Mas koncize kaj precize rakontis ĉion, ne kaŝinte la malpermesitecon de la eksperimento kaj ne indulgante sin. La brovoj de la prezidanto de la Konsilio kuniĝis, ĉirkaŭ la buŝo montriĝis longaj sulkoj, sed la rigardo restis trankvila.

— Atendu, mi parolos pri helpo al Ren Boz. Ĉu vi pensas, ke Af Nut…

— Ho, se Af Nut!

La ekrano malheliĝis. Ektreniĝis atendo. Mven Mas devigis sin elteni per lastaj fortoj. Baldaŭ, restis nemulte… Kaj jen Grom Orm!

— Mi trovis Af Nut-on kaj donis al li planedŝipon. Ne malpli ol horon li bezonos por preparo de aparataro kaj asistantoj. Post du horoj Af Nut estos en la observatorio. Nun pri vi — ĉu la eksperimento sukcesis?

La demando iĝis por la afrikano neatendita. Li, sendube, vidis la Epsilonon de la Tukano. Sed ĉu estis tio reala tuŝo de la neatingeble fora mondo? Aŭ la detrua efiko de la eksperimento al la organismo kaj la varmega deziro ekvidi kombiniĝis kune en klara halucinaĵo? Ĉu li povas deklari al la tuta mondo, ke la eksperimento sukcesis, ke necesas novaj penoj, oferoj, elspezoj por ĝia ripeto, ke la vojo, elektita de Ren Boz, estas pli sukcesa, ol la vojoj de liaj antaŭuloj? Esperante al la memormaŝinoj, ili faris la eksperimenton duope, frenezuloj! Kaj kion vidis Ren, kion povas li rakonti?.. Se povos… se vidis!

Mven Mas ekstaris eĉ pli rekte.

— Pruvojn, ke la eksperimento sukcesis, mi ne havas. Kion observis Ren Boz, mi ne scias…

Sincera bedaŭro reflektiĝis sur la vizaĝo de Grom Orm. Antaŭ minuto nur atenta, nun ĝi iĝis severa.

— Kion vi intencas fari?

— Mi petas permesi al mi tuj fordoni la stacion al Junio Ant. Mi ne plu meritas estri. Poste — mi estos kun Ren Boz ĝis la fino… — La afrikano stumblis kaj korektis sin: — Ĝis la fino de la operacio. Poste… poste mi foriros sur la insulon de Forgeso ĝis la juĝo… Mi mem jam juĝis min!

— Probable, vi pravas. Sed al mi estas neklaraj multaj cirkonstancoj, kaj mi detenas min de juĝo. Via ago estos esplorita en la plej proksima kunsido de la Konsilio. Kiun vi opinias la plej inda por anstataŭi vin — antaŭ ĉio pri restarigo de la sputniko?

— Pli bonan kandidaton, ol Dar Veter, mi ne scias!

La prezidanto de la Konsilio konsente kapjesis. Li dum ioma tempo fiksrigardis al la afrikano, intencante ankoraŭ ion diri, sed faris silentan adiaŭan geston. La ekrano estingiĝis, kaj ĝustatempe, ĉar ĉio nebuliĝis en la kapo de Mven Mas.

— Al Evda Nal sciigu vi mem, — flustris li al direkto de la staranta apude estro de la observatorio, falis kaj post vanaj penoj leviĝi rigidiĝis.

La centro de atento en la observatorio en Tibeto iĝis nealta flavvizaĝa homo kun gaja rideto kaj neordinara ordonemo de gestoj kaj vortoj. Venintaj kun li asistantoj obeadis al li kun tia ĝojo de obeo, kun kia, probable, iris post grandaj militestroj de la antikveco iliaj fidelaj soldatoj. Sed la aŭtoritato de la instruisto ne subpremis iliajn proprajn pensojn kaj entreprenojn. Tio estis neordinare kohera grupo de fortaj homoj, meritaj lukti kontraŭ la plej terura kaj nevenkebla malamiko de la homo — kontraŭ la morto.

Eksciinte, ke la heredeca mapo de Ren Boz ankoraŭ ne estas ricevita, Af Nut eligis indignajn ekkriojn, sed same rapide trankviliĝis, kiam oni informis lin, ke ĝin faras kaj alveturigos Evda Nal mem.

La estro de la observatorio singarde demandis, por kio necesas la mapo kaj per kio povas helpi al Ren Boz liaj foraj prauloj. Af Nut ruze mallarĝigis la okulojn, montrante intiman sincerecon.

— Preciza scio de heredeca strukturo de ĉiu homo necesas por kompreno de lia psika kompleksio kaj por prognozoj en tiu tereno. Ne malpli gravas datumoj pri neŭrofiziologiaj specialecoj, pri rezistemo de la organismo, pri imunologio, pri selekta sentivo al traŭmoj kaj pri alergio al kuraciloj. Elekto de kuraco ne povas esti preciza sen kompreno de heredeca strukturo kaj de kondiĉoj, en kiuj vivis la prauloj.

La estro ion ankoraŭ deziris demandi, sed Af Nur haltigis lin:

— Mi donis la respondon por memstara pripenso. Por plia mi ne havas tempon!

La astronomo balbutis ekskuzojn, kiujn la ĥirurgo ne aŭskultis.

Sur placeto, preparita ĉe piedo de la monto, oni estis konstruantaj moveblan domon de operaciejo, alkondukantaj akvon, elektron kaj kunpremitan aeron. Grandega nombro da laboristoj proponadis sian servon, kaj la domon oni muntis dum tri horoj. El kuracistoj, eksaj konstruintoj de la instalaĵo, la asistantoj de Af Nut elektis dek kvin homojn por priservo de la tiom rapide konstruita ĥirurgia kliniko. Ren Boz-on oni transportis sub diafanan plastan kupolon, plene steriligitan kaj trablovitan per sterila aero, liverata tra specialaj filtriloj. Af Nut kaj kvar liaj asistantoj eniris en la unuan fakon de la operaciejo kaj restis tie dum kelkaj horoj, prilaborataj per baktericidaj ondoj kaj per aero, saturita per steriliga emanaĵo, ĝis ilia spirado mem iĝis sterila. Dum tiu tempo la korpo de Ren Boz estis forte malvarmigita. Tiam komenciĝis rapida kaj certa laboro.

La rompitaj ostoj kaj la ŝiritaj angioj de la fizikisto estis kunligitaj per tantalaj, ne ekscitantaj vivan histon krampoj kaj surmetaĵoj. Af Nut komprenis la lezojn de la internaĵoj. La krevintaj intestoj kaj la stomako estis liberigitaj disde nekroziĝintaj pecoj, kunkudritaj kaj metitaj en ujon kun rapide restariganta likvaĵo RR14, konforma al la somataj specialaĵoj de la organismo. Post tio Af Nut komencis la plej komplikan. Li elprenis el la subripa zono la nigriĝintan, trapikitan per rompopecoj hepaton, kaj, dum la asistantoj tenis ĝin levita, kun mirinda certeco disigis kaj eltiris maldikajn fadenetojn de aŭtonomaj nervoj de la simpata kaj la parasimpata sistemoj. Eĉ malplej granda lezo de la plej maldika branĉeto povis kaŭzi nekorekteblajn kaj gravajn detruojn. Per fulmorapida movo la ĥirurgo tranĉis vejnon, konektinte al ambaŭ iliaj finoj tubojn de artefaritaj angioj. Farinte samon kun arterioj, Af Nut metis la hepaton, kunigitan kun la korpo nur per nervoj, en apartan ujon kun likvaĵo RR. Post la kvinhora operacio artefarita sango fluis en angioj de la korpo de Ren Boz, pelata per la propra koro de la vundito kaj per akcesora dua koro — aŭtomata pumpilo. Nun iĝis eble atendi restarigon de la elprenitaj organoj. Af Nut ne povis simple anstataŭigi la lezitan hepaton al alia el konservataj en la ĥirurgia fonduso de la planedo, ĉar por konekto de nervoj necesis kromaj esploroj, kaj la stato de la malsanulo ne permesis perdi eĉ kroman minuton. Apud la korpo, senmova, sternita, kiel preparita kadavro, restis deĵori unu el la ĥirurgoj en atendo, ĝis la anstataŭa grupo finos la steriliĝon.

Pordo de la defenda baraĵo, konstruita ĉirkaŭ la operaciejo, kun bruo disŝoviĝis, kaj Af Nut, mallarĝigante la okulojn kaj tirante sin, kiel ĵus vekiĝinta rabobesto, aperis, ĉirkaŭita de siaj asistantoj, malpurigitaj per sango. Evda Nal, laca kaj pala, renkontis lin kaj etendis la heredecan mapon. Af Nut avide kaptis ĝin, trarigardis kaj suspiris.

— Ŝajne, ĉio estos bonorda. Ni iru ripozi!

— Sed… se li rekonsciiĝos?

— Ni iru! Rekonsciiĝi li ne povas. Ĉu ni estas tiom stultaj, por ne antaŭzorgi tion?

— Kiom longe necesas atendi?

— Kvar-kvin tagojn. Se la biologiaj esploroj estas precizaj kaj la kalkuloj estas ĝustaj, do tiam eblos operacii denove, metinte la organojn reen. Poste aperos la konscio…

— Kiom longe vi povos esti ĉi tie?

— Ĉirkaŭ dek tagojn. La katastrofo sukcese trafis en la momenton de paŭzo de la okupiĝoj. Mi uzos la okazon pririgardi Tibeton — ĉi tie mi ankoraŭ ne estis. Mia sorto estas vivi tie, kie estas plej multe da homoj, do en loĝa zono!

Evda Nal kun admiro rigardis al la ĥirurgo. Af Nut malserene ridetis.

— Vi rigardas al mi, kiel, probable, antaŭe oni rigardis al bildo de dio. Tio ne konvenas al la plej saĝa el miaj disĉiplinoj!

— Mi efektive nove vidas vin. Unuafoje la vivo de homo, kara por mi, estas en la manoj de ĥirurgo, kaj mi bone komprenas la emociojn de tiuj homoj, kiuj en la vivo renkontis vian arton… Scio kuniĝas kun neripetebla majstreco!

— Bone! Admiru, se vi tion bezonas. Kaj mi sukcesos fari al via fizikisto ne nur la duan operacion, sed ankaŭ la trian…

— Kian trian? — maltrankviliĝis Evda Nal, sed Af Nut, ruze mallarĝiginte la okulojn, almontris padon, leviĝantan de la observatorio.

Laŭ ĝi, mallevinte la kapon, lamis Mven Mas.

— Jen ankoraŭ unu adoranto de mia arto… nevola. Parolu kun li, se vi ne povas ripozi, sed mi bezonas tion…

La ĥirurgo malaperis malantaŭ elstaraĵo de monteto, kie situis provizora domo de la alflugintaj medicinistoj. Evda Nal rimarkis de malproksime, kiel maldikiĝis kaj maljuniĝis la estro de la eksteraj stacioj… Ne, Mven Mas jam nenion plu estras. Ŝi rakontis al la afrikano ĉion, kion sciigis al ŝi Af Nut, kaj li faciligite suspiris.

— Tiam ankaŭ mi forveturos post dek tagoj!

— Ĉu vi ĝuste agas, Mven? Mi estas ankoraŭ ŝokita, por pripensi la okazintaĵon, sed al mi ŝajnas, ke via kulpo ne postulas tiom decidan kondamnon.

Mven Mas dolore sulkiĝis.

— Mi tro pasiiĝis pro la brila teorio de Ren Boz. Mi ne rajtis enmeti la tutan forton de la Tero jam en la unuan provon.

— Ren Boz estis pruvanta, ke kun malplia forto estus senutile provi, — kontraŭis Evda.

— Tio estas vera, sed necesus fari malrektajn eksperimentojn. Sed mi estis malracie malpacienca kaj ne deziris atendi longajn jarojn. Ne malŝparu vortojn — la Konsilio konfirmos mian decidon, kaj la Kontrolo de Digno kaj Juro ne abolos ĝin.

— Mi mem estas ano de la Kontrolo de Digno kaj Juro!

— Krom vi, tie estas ankoraŭ dek homoj. Kaj ĉar mia afero estas tutplaneda, do vi devos decidi per la unuiĝintaj Kontroloj de la Sudo kaj de la Nordo — sume dudek unu homo, krom vi…

Evda Nal metis la manon sur la ŝultron de la afrikano.

— Ni eksidu, Mven, viaj kruroj estas malfortaj. Ĉu vi scias, ke kiam unuaj kuracistoj esploris Ren-on, ili decidis kolekti konsiliĝon de morto?

— Mi scias. Mankis du homoj. Kuracistoj estas konservativaj homoj, kaj laŭ la malnovaj reguloj, kiujn oni ankoraŭ ne kuraĝis aboli, decidi pri facila morto de malsanulo rajtas nur dudek du homoj.

— Ankoraŭ antaŭnelonge la konsiliĝo de morto konsistis el sesdek kuracistoj!

— Tio estis restaĵo de sama timo de misuzoj, pro kiu en antikveco kuracistoj kondamnadis malsanulojn al longaj kaj vanaj suferoj, kaj iliajn proksimulojn — al malfacilegaj moralaj suferoj, kiam eliro jam ne ekzistis kaj morto povus esti facila kaj rapida. Sed vidu, kiel utila iĝis la tradicio — du kuracistoj mankis, kaj mi sukcesis voki Af Nut-on… danke al Grom Orm.

— Ĝuste pri tio mi deziras rememorigi vin. Via konsiliĝo de socia morto dume konsistas el unu homo!

Mven Mas prenis la manon de Evda kaj alportis al siaj lipoj. Ŝi permesis al li tiun geston de granda kaj intima amikeco. Nun ŝi estis sola ĉe li, forta, sed premita per morala responso. Sola. Se sur ŝia loko estus Ĉara? Ne, por akcepti Ĉara-n nun, la afrikano bezonus animan leviĝon, al kiu li ankoraŭ ne havis fortojn. Ĉio okazu kiel okazas ĝis resaniĝo de Ren Boz kaj ĝis la kunsido de la Konsilio de Stelnavigado!

— Ĉu vi ne scias, kia tria operacio atendas Ren-on? — ŝanĝis la temon Evda.

Mven Mas pensis dum kelka tempo, rememorante la konversacion kun Af Nut.

— Li deziras uzi la malfermitan staton de Ren Boz kaj purigi la organismon disde akumuliĝinta entropio. Tio, kion oni faras malrapide kaj malfacile helpe de fizikoĥemiterapio, en kombino kun tia profunda ĥirurgio rezultos multe pli rapide kaj fundamente.

Evda Nal elvokis el la memoro ĉion, kion ŝi sciis pri bazoj de longviveco — pri purigo de organismo disde entropio. Fiŝaj, lacertaj prauloj de la homo lasis en lia organismo tavolojn da kontraŭdiraj fiziologiaj strukturoj, kaj ĉiu el ili havis siajn specialecojn en kreado de entropiaj restaĵoj de vivagado. Esploritaj dum jarmiloj, tiuj antikvaj strukturoj — iamaj fontoj de maljuniĝo kaj malsanoj — iĝis submeteblaj al energia purigo — al ĥemia kaj radia tralavo kaj al onda priskuo de maljuniĝanta organismo.

En la naturo ĝuste liberiĝo de vivaj estaĵoj disde kreskanta entropio kaŭzas la neceson de naskiĝo fare de malsamaj individuoj, devenantaj el diversaj lokoj, do el malsamaj genetikaj linioj. Tiu miksado de heredeco en lukto kontraŭ entropio kaj ĉerpado de novaj fortoj el la ĉirkaŭanta mondo estas la plej komplika enigmo de scienco, por kies kompreno jam dum jarmiloj rompadis la kapojn biologoj, fizikistoj, paleontologoj kaj matematikistoj. Sed la kaprompado estis ne vana — la eventuala vivdaŭro jam atingis preskaŭ ducent jarojn, kaj la ĉefa atingo estas tio, ke malaperis peniga, estingiĝanta maljuneco.

Mven Mas divenis la pensojn de la psikiatrino.

— Mi pensis pri nova granda kontraŭdiro de nia vivo, — malrapide diris la afrikano. — Potenca biologia medicino, pleniganta la organismon per novaj fortoj, — kaj ĉiam plifortiĝanta krea laboro de la cerbo, rapide forbruliganta la homon. Kiel ĉio estas komplika en leĝoj de nia mondo!

— Tio estas ĝusta, kaj tial ni prokrastas dume evoluigon de la tria signala sistemo de la homo, — konsentis Evda Nal. — Legado de pensoj tre faciligas komunikadon de individuoj inter si, sed postulas grandan malŝparon de fortoj kaj malfortigas la centrojn de bremsado. Tiu lasta afero estas la plej danĝera…

— Kaj tutegale plejmulto da homoj — efektivaj laborantoj — vivas nur duonon de eblaj jaroj pro fortegaj nervaj streĉoj. Kiom mi komprenas, kun tio medicino lukti ne povas — nur malpermesi laboron. Sed kiu forlasos laboron por kromaj jaroj da vivo?

— Neniu, ĉar la morto estas terura kaj igas kroĉiĝi al la vivo nur tiam, kiam la vivo pasis en senfrukta kaj malgaja atendo de netravivitaj ĝojoj, — mediteme diris Evda Nal, nevole pensinte, ke sur la insulo de Forgeso homoj vivas, probable, pli longe.

Mven Mas denove komprenis ŝiajn neeldiritajn pensojn kaj severe proponis reveni en la observatorion por ripozo. Evda obeis.

…Post du monatoj Evda Nal trovis Ĉara-n Nandi en supera halo de Palaco de informo, simila al gotika templo per siaj altaj kolonoj. Oblikvaj sunaj radioj, falantaj de supre, kruciĝis sur duono de alto de la halo, kreante briladon supre kaj mildan mallumon malsupre.

La junulino staris, apogante sin je kolono, kunkroĉinte malantaŭ la dorso la mallevitajn manojn kaj kruciginte la krurojn. Evda Nal, kiel ĉiam, ne povis ne aprezi ŝian simplan veston — mallongan, grizan kun bluo, forte malfermitan robon.

Ĉara rigardis trans la ŝultron al proksimiĝanta Evda, kaj ŝiaj malgajaj okuloj vigliĝis.

— Por kio vi estas ĉi tie, Ĉara? Mi pensis, vi preparas vin por afekcii nin per nova danco, sed vin altiras geografio.

— La tempo de dancoj pasis, — serioze diris Ĉara. — Mi elektas laboron en konata al mi tereno. Estas loko en fabriko de artefarita kreskigo de ledo en internaj maroj de Celebeso kaj en stacio de hibridigo de longflorantaj vegetaĵoj en la eksa dezerto Atakama. Mi sentis min bone, kiam mi laboris en Atlantiko. Tiel hele kaj serene, tiel ĝoje pro forto de maro, pro senpensa kuniĝo kun ĝi, pro lerta ludo kaj konkuro kun potencaj ondoj, kiuj ĉiam estas ĉi tie, apude, kaj sufiĉas nur fini laboron…

— Ankaŭ mi, kiam cedas al melankolio, rememoras laboron en psikologia sanatorio en Nov-Zelando, kie mi komencis kiel tute juna flegistino. Kaj Ren Boz nun, post sia terura vundo, diras, ke plej feliĉa li estis, kiam laboris kiel riparisto de platformaj helikopteroj. Sed vi ja komprenas, Ĉara, ke tio estas malforteco! Laco pro grandega streĉo, necesa, por plu teni vin sur tiu krea alto, kiun sukcesis atingi vi, vera artisto. Eĉ pli forta ĝi estos poste, kiam via korpo ĉesos esti tia bonega ŝargo de vivenergio. Sed dum ĝi ne ĉesis, plu donu al ni ĝojon de via arto kaj belo.

— Vi ne scias, Evda, kiel malfacile estas al mi. Ĉiu preparo de danco estas ĝoja serĉado. Mi konscias, ke al homoj ankoraŭfoje estos donita io bona, kio alportos ĝojon, tuŝos profundon de sentoj… Mi vivas per tio. Venas la momento de realigo de la ideo, kaj mi fordonas min tutan al ekflugo de pasio, varmega kaj senprudenta… Probable, tio transdoniĝas al spektantoj, kaj pro tio la danco estas tiom forte perceptata. Min tutan — al vi ĉiuj…

— Kaj kio? Ĉu poste okazas abrupta falo?

— Jes! Mi estas kvazaŭ kanto, forfluginta kaj dissolviĝinta en la aero. Mi kreas nenion eternigitan per penso.

— Estas multe pli granda afero — via kontribuo al animoj de homoj!

— Tio estas tre nemateria kaj nelonga — mi diras pri mi mem!

— Ĉu vi ankoraŭ ne amis, Ĉara?

La junulino mallevis la okulharojn.

— Ĉu tio estas simila? — respondis ŝi per demando.

Evda Nal balancis la kapon.

— Mi diras pri tre granda sento, al kiu kapablas vi, sed tute ne ĉiuj…

— Mi komprenas — ĉe plia malriĉeco de la intelekta vivo al mi restas riĉo de la emocia.

— La esenco de la penso estas ĝusta, sed mi klarigus, ke vi estas tiom riĉa emocie, ke la alia flanko ne estos malriĉa, kvankam, certe, pli malforta, laŭ natura leĝo de kontraŭdiroj. Sed ni parolas abstrakte, dum mi bezonas vin pri urĝa afero, rekte rilatanta al la temo. Mven Mas…

La junulino tremeris.

Evda Nal prenis Ĉara-n je la mano kaj kondukis al unu el flankaj absidoj de la halo, kie ornamaĵo el malhela ligno severe harmoniis kun bunteco de blu-oraj koloraj vitroj en larĝaj arkadaj fenestroj.

— Ĉara, kara, vi estas lumŝatanta tera floro, transplantita sur planedon de duopa stelo. Laŭ ĉielo iras du sunoj — blua kaj ruĝa, kaj la floro ne scias, al kiu ĝi turniĝu. Sed vi estas filino de la ruĝa suno, kaj por kio vi tiriĝu al la blua?

Evda Nal forte kaj karese altiris la junulinon al sia ŝultro, kaj tiu subite tuta alpremiĝis al ŝi. La fama psikiatrino kun patrineca kareso glatigis la densajn, iomete malmolajn harojn, pensante pri tio, ke jarmiloj da edukado sukcesis anstataŭigi etajn personajn ĝojojn de homo per grandaj kaj komunaj. Sed kiel malproksima ankoraŭ estas venko super soleco de animo, speciale de ĉi tia komplika animo, saturita per sentoj kaj impresoj, kreskigita de vivriĉa korpo!.. Kaj aŭdeble ŝi diris:

— Mven Mas… Ĉu vi scias, kio okazis al li?

— Certe, la tuta planedo pridiskutas lian malsukcesan eksperimenton!

— Kaj kion vi pensas?

— Ke li pravas!

— Mi same. Tial necesas lin elpreni el la insulo de Forgeso. Post monato okazos jara kunveno de la Konsilio de Stelnavigado. Lian kulpon oni pridiskutos kaj transdonos la decidon al konfirmo de la Kontrolo de Digno kaj Juro, kiu observas la sorton de ĉiu homo de la Tero. Mi havas solidan esperon pri milda juĝo, sed necesas, ke Mven Mas estu ĉi tie. Ne konvenas al la homo kun sentoj same fortaj, kiel ĉe vi, longe esti sur la insulo, des pli en soleco!

— Ĉu mi estas tiomgrade antikva virino, por ke mi faru planojn de la vivo depende de aferoj de viro, eĉ de tiu elektita de mi?

— Ĉara, infano mia, ne necesas. Mi vidis vin ambaŭ kune kaj scias, kio vi estas por li… samkiel li por vi. Ne juĝu lin pro tio, ke li ne intervidiĝis kun vi, ke li kaŝiĝis for de vi. Komprenu: kiel malfacile estas al la homo, sama, kiel vi, veni al vi, la amata, — estas tiel, Ĉara! — kiel malfeliĉa, venkita, juĝinda kaj ekzilinda? Al vi — unu el la ornamoj de la Granda Mondo!

— Mi ne pri tio diras, Evda. Ĉu mi necesas al li nun — al laca, rompita?.. Mi timas, ke al li ne sufiĉos fortoj por granda anima leviĝo, ĉi-foje ne de la racio, sed de la sentoj… por tia kreado de amo, al kiu, ŝajnas, kapablas ni ambaŭ… Tiam al li venos dua perdo de kredo je si, kaj tian malagordon kun la vivo li ne eltenos. Kaj mi pensis, ke mi nun prefere estu en la dezerto Atakama.

— Ĉara, vi pravas, sed nur unuflanke. Estas ankoraŭ soleco kaj troa memjuĝo de la granda kaj pasia homo, kiu havas nenian apogon, se li foriris el nia mondo. Mi mem veturus tien… Sed mi havas apenaŭ vivan Ren Boz-on, kaj li, kiel grave vundita, havas prioritaton. Dar Veter — li estas taskita konstrui la novan sputnikon, kaj en tio estas lia helpo al Mven Mas. Mi ne eraros, se diros al vi firme: veturu al li, postulante de li nenion, eĉ karesan rigardon, neniajn planojn por estonteco, nenian amon. Nur subtenu lin, semu en li dubon pri propra praveco kaj tiam revenigu en nian mondon. En vi estas forto por fari tion, Ĉara! Ĉu vi veturos?

La junulino, ofte spirante, levis al Evda Nal la infane fidemajn okulojn, en kiuj staris larmoj.

— Jam hodiaŭ!

Evda Nal firme kisis Ĉara-n.

— Vi pravas, necesas hasti. Laŭ la Spirala Vojo ni kune alveturos Anatolion. Ren Boz estas en ĥirurgia sanatorio sur la insulo Rodos, kaj vin mi direktos al Dejr ez Zor, al bazo de spiralavioj de teĥnik-medicina helpo, kiuj faras flugojn al Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Mi antaŭsentas ĝuon de piloto transporti la dancistinon Ĉara-n — ve, ne la biologinon Ĉara-n — en ajnan deziratan punkton…

Estro de la trajno invitis Evda-n Nal kaj ŝian kunulinon en la ĉefan stirejon. Laŭ tegmentoj de grandegaj vagonoj iris koridoro, kovrita per silikola kloŝo. Laŭ ĝi de unu fino de la trajno al la alia iradis deĵorantoj, observante aparatojn de DES. Ambaŭ virinoj leviĝis laŭ spirala ŝtuparo, trairis la supran koridoron kaj trafis en grandan kajuton, elstarantan super la aerodinamika kapoto de la unua vagono. En la vitra elipsoido sur sepmetra alto super la vojo sidis en foteloj du maŝinistoj, disigitaj per alta piramida kloŝo de elektronika stiristo-roboto. Paraboloidaj ekranoj de televidiloj permesis vidi ĉion okazantan flanke kaj malantaŭe de la trajno. Tremantaj sur la tegmento tigetoj de antenoj de averta aparato devis raporti pri apero de fremda objekto sur la vojo en distanco je kvindek kilometroj, kvankam tielaĵo povis okazi nur ĉe tute escepta koincido de cirkonstancoj.

Evda kaj Ĉara eksidis sur divanon apud la malantaŭa vando de la kajuto je duonmetro pli alte ol la seĝoj de la maŝinistoj. Ili ambaŭ submetiĝis al hipnoto pro la fluganta renkonten larĝa Vojo. La giganta vojo sekcadis montojn, kuradis super malaltaĵoj laŭ kolosaj remparoj, trairadis markolojn kaj golfetojn laŭ malaltaj, profunde sidantaj en akvo viaduktoj. Ĉe rapido je ducent kilometroj dum horo arbaro, plantita laŭ deklivoj de la gigantaj remparoj, sterniĝis kiel seninterrompa tapiŝo, ruĝeta, malakita aŭ malhel-verda depende de speco de arboj — pinoj, eŭkaliptoj aŭ olivoj. La kvieta maro Arkipelago ambaŭflanke de la viadukto ondiĝis pro blovo de aero, dissekcita de vagonoj de la trajno, larĝa dek metrojn. Strioj de grandaj akvaj faldoj diskuradis ventumilforme, malheligante la diafanan bluan akvon.

Ambaŭ virinoj sidis silente, observante la vojon, enprofundiĝintaj en siajn pensojn, plenajn je zorgoj. Tiel pasis kvar horoj. Ankoraŭ kvar horojn ili pasigis en molaj foteloj de la dua etaĝo, inter ceteraj pasaĝeroj, kaj disiris sur stacio nemalproksime de la okcidenta bordo de Anatolio. Evda transiris en elektrobuson, kiu transportis ŝin en la plej proksiman havenon, kaj Ĉara daŭrigis la vojon ĝis la stacio Orienta Taŭro — la unua meridiana branĉo. Ankoraŭ du horoj da vojo — kaj Ĉara trafis sur varmegan ebenaĵon, en nebulon de varmega seka aero. Ĉi tie, ĉe rando de la eksa Siria dezerto, situis Dejr ez Zor — la flughaveno de spiralavioj, danĝeraj por loĝataj lokoj.

Por ĉiam enmemorigis Ĉara Nandi la turmentajn horojn, pasigitajn en Dejr ez Zor en atendo de vica spiralavio. La junulino senfine pripensadis siajn vortojn kaj agojn, penante imagi al si renkontiĝon kun Mven Mas, faris planojn de serĉado sur la insulo de Forgeso, kie ĉio malaperis en vico de tagoj, markitaj per nenio.

Finfine malsupre eksterniĝis senfinaj kampoj da termoelementoj en dezertoj Nefud kaj Rub-el-Hali — gigantaj energistacioj, transformantaj sunan varmon en elektran energion. Fermitaj per noktaj kaj kontraŭpolvaj latkurtenoj, ili viciĝis per regulaj spaliroj sur firmigitaj kaj egaligitaj dunaj sabloj, sur altebenaĵoj, detranĉitaj kun klino suden, sur labirintoj de surŝutitaj ravinoj — monumentoj de la giganta lukto de la homaro por energio. Post ekposedo de novaj specoj de nuklea energio P, Ku kaj F la tempo de strikta ŝparado delonge forpasis. Senmove staris arbaroj da ventmotoroj laŭ la suda bordo de la Arabia duoninsulo, same konsistigantaj rezervan povumon de la norda loĝa zono. La spiralavio preskaŭ momente transiris apenaŭ videblan malsupre limon de la bordo kaj ekflugis super la Hinda oceano. Kvin mil kilometroj estis malgranda distanco por tia rapida maŝino. Baldaŭ Ĉara Nandi, akompanata per bondeziroj de baldaŭa reveno, eliris el la avio, necerte paŝante per la malfortiĝintaj kruroj.

La estro de la alteriga stacio sendis sian filinon stiri etan glitboaton al la insulo de Forgeso. Ambaŭ junulinoj malkaŝe ĝuis rapidegan kuron de la boateto laŭ grandaj ondoj de la alta maro. La glitboato iris rekte al la orienta bordo de la insulo de Forgeso, al granda golfeto, kie situis unu el la medicinaj stacioj de la Granda Mondo.

Kokosarboj, klinante plumecajn foliojn al ondoj, egalmezure susurantaj sur malprofundaĵoj, salutis la venon de Ĉara. La stacio evidentiĝis senhoma — ĉiuj laborantoj forveturis en la profundon de la insulo por ekstermo de iksodoj, trovitaj sur arbaraj ronĝuloj.

Ĉe la stacio estis ĉevalejoj. Ĉevalojn oni bredadis por laboro en lokoj, similaj al la insulo de Forgeso, aŭ en sanatorioj, kie ne eblis uzi helikopterojn pro bruo aŭ surterajn elektroaŭtojn pro manko de vojoj. Ĉara ripozis, alivestis sin kaj iris por rigardi al la belaj kaj raraj animaloj. Tie ŝi renkontis virinon, lerte regantan maŝinojn — distribuilon de nutraĵo kaj purigilon. Ĉara helpis al ŝi, kaj la virinoj ekkonversaciis. La junulino demandis pri tio, kiel plej facile kaj rapide trovi sur la insulo homon, kaj ricevis konsilon: aliĝi al iu el la ekstermaj taĉmentoj. Ili vojaĝas laŭ la tuta insulo kaj konas ĝin eĉ pli bone ol la lokaj loĝantoj. La konsilo plaĉis al Ĉara.

Ĉapitro 11

La insulo de Forgeso[49]

Glitboato estis trairanta la Palkan markolon ĉe forta renkonta vento, per saltoj superante vicojn da plataj ondoj. Nur antaŭ mil jaroj ĉi tie estis vico de malprofundaĵoj kaj koralaj rifoj, nomata la Adama Ponto. La novegaj geologiaj procezoj kreis sur la loko de la vico grandan profundaĵon, kaj malhelaj ondoj nun plaŭdis super la abismo, disiganta la antaŭen strebantan homaron disde la ŝatantoj de trankvilo.

Mven Mas staris ĉe balustrado, larĝe disstariginte la piedojn, kaj rigardis al la poiomete kreskanta sur la horizonto insulo de Forgeso. Tiu grandega insulo, ĉirkaŭita de varma oceano, estis natura paradizo. Paradizo en primitivaj, religiaj konceptoj de la homo estas feliĉa postmorta azilo sen zorgoj kaj laboro. Kaj la insulo de Forgeso same estis la azilo por tiuj, kiujn jam ne interesis la streĉita agado de la Granda Mondo, kiu ne deziris labori egale kun ĉiuj.

Aliĝante al la sino de la Patrino-Tero en simpla, monotona agado de antikva terkulturisto, fiŝkaptisto aŭ brutobredisto, ili pasigadis ĉi tie kvietajn jarojn.

Kvankam la homaro donis al siaj malfortaj kunfratoj grandan pecon da fekunda, mirakla tero, la primitiva mastrumado de la insulo ne povis garantii al sia loĝantaro vivon, plene sekurigitan kontraŭ malsato, speciale en periodoj de rikoltomankoj aŭ de aliaj malfacilaĵoj, tiom ordinaraj por malfortaj produktadaj fortoj. Tial la Granda Mondo konstante donadis parton de siaj rezervoj al la insulo de Forgeso.

En tri havenojn — nord-okcidente de la insulo, sude kaj sur la orienta bordo — oni liveradis nutraĵon, konservitan por longaj jaroj, kuracilojn, rimedojn de biologia defendo kaj aliajn grave necesajn aĵojn. Tri ĉefaj regantoj de la insulo same loĝis norde, oriente kaj sude kaj nomiĝis estroj de brutobredistoj, terkulturistoj kaj fiŝkaptistoj.

Rigardante al malproksime leviĝantaj bluaj montoj, Mven Mas subite kun amaro pensis, ĉu li apartenas al la kategorio de «bovoj» — homoj, ĉiam embarasintaj la homaron. «Bovo» estas homo forta kaj energiplena, sed tute senkompata al aliulaj suferoj kaj travivaĵoj, pensanta nur pri kontentigo de siaj bezonoj. Suferojn, malpacojn kaj malfeliĉojn en fora pasinteco de la homaro ĉiam pligrandigadis ĝuste tiaj homoj, deklarantaj sin en diversaj aspektoj la solaj sciantoj de la vero, opiniantaj sin rajtaj subpremi ĉiujn malkonsentajn kun ili opiniojn, elradikigi aliajn manierojn de pensado kaj vivo. Ekde tiam la homaro komencis evitadi eĉ etajn signojn de absoluteco en opinioj, deziroj kaj gustoj kaj komencis pleje timi la «bovojn». Ĝuste ili, la «bovoj», ne pensante pri la nedetrueblaj leĝoj de ekonomio, pri estonteco, vivis nur por nuna momento. Militoj kaj neorganizita mastrumado de la erao de la Disa Mondo kondukis al disrabo de la planedo. Tiam oni elhakis arbarojn, forbruligis rezervojn da karbo kaj nafto, akumuliĝintajn dum centmilionoj da jaroj, malpurigis la aeron per karbona dioksido kaj per fetora fumo de fabrikoj, mortigis belajn kaj sendanĝerajn animalojn — ĝirafojn, zebrojn, elefantojn, antaŭ ol la mondo atingis la komunisman aranĝon de la socio. La tero estis kovrita per rubo, riveroj kaj maraj bordoj estis malpurigitaj per defluoj de nafto kaj ĥemiaj forĵetaĵoj. Nur post serioza purigo de la akvo, la aero kaj la tero la homaro venis al la moderna aspekto de sia planedo, laŭ kiu ĉie eblas trapasi nudpiede, nenie damaĝinte la piedojn.

Sed ja ankaŭ li, Mven Mas, ne estinte eĉ du jarojn sur la responsega posteno, frakasis la sputnikon, kreitan per penoj de miloj da homoj kaj per neordinaraj artifikoj de la inĝeniera arto. Pereigis kvar kapablajn sciencistojn, el kiuj ĉiu povus iĝi Ren Boz… Kaj eĉ Ren Boz-on mem oni apenaŭ sukcesis savi. Kaj ree la imagaĵo de Bet Lon, kaŝanta sin ie tie, en montoj kaj valoj de la insulo de Forgeso, aperis antaŭ li, viva, vekanta akran kompaton. Mven Mas antaŭ la forveturo konatiĝis kun portretoj de la matematikisto kaj por ĉiam enmemorigis lian energian vizaĝon kun masiva makzelo, kun profunde kaj proksime sidantaj akraj okuloj, tutan lian potencan, atletan figuron.

La motoristo de la glitboato aliris la afrikanon.

— Estas forta surfo. Ni ne sukcesos albordiĝi — ondo batas trans la moleon. Necesos iri en la sudan havenon.

— Ne necesas. Ĉu vi havas savajn flosetojn? Mi kaŝos tien la veston kaj ĝisnaĝos mem.

La motoristo kaj la direktilisto kun estimo rigardis al Mven Mas. Malklaraj blanketaj ondoj tumultis sur malprofundaĵo, transverŝiĝante per pezaj tondrantaj kaskadoj. Pli proksime al la bordo la senorda onda tumulto turnadis sablon kaj ŝaŭmon, surkurante malproksime sur malkrutan plaĝon. Malaltaj nuboj semis etan varman pluvon, oblikve flugantan laŭ vento kaj miksiĝantan kun plaŭdoj de ŝaŭmo. Tra ĝia nebula reto sur la bordo hantis iaj grizaj figuroj.

La motoristo kaj la direktilisto interŝanĝis rigardojn, dum Mven Mas estis demetanta kaj pakanta la veston. Forirantoj sur la insulon de Forgeso foriras el sub zorgo de la socio, en kiu ĉiu gardas ĉiun kaj helpas al li. La persono de Mven Mas sugestis nevolan estimon, kaj la direktilisto kuraĝis averti lin pri granda danĝero. La afrikano senzorge svingis la manon. La motoristo alportis al li malgrandan hermetike fermitan pakaĵon.

— Ĉi tie estas rezervo da koncentrita nutraĵo por monato — prenu.

Mven Mas iom pensis kaj ŝovis la pakaĵon kune kun la vesto en la nepenetreblan kameron, skrupule fermis la klapon kaj kun la floseto sub la brako transpaŝis la balustradon.

— Turnu! — komandis li.

La glitboato kliniĝis en kruta turno. Deĵetita de la ŝipeto, Mven Mas ekis furiozan lukton kontraŭ ondoj. El la glitboato oni vidis, kiel li ekflugadis sur eĝojn de ferocaj ondegoj, poste faladis en iliajn kavojn kaj aperadis ree.

— Li sukcesos, — diris faciligite la motoristo. — Ondoj nin deŝovas, necesas foriri.

La helico ekmuĝis, kaj la ŝipeto saltis antaŭen, levita de alkuranta ondego. La malhela figuro de Mven Mas aperis plenalte sur la bordo kaj dissolviĝis en la pluva nebulo.

Laŭ sablo, densigita de ondoj, moviĝis grupo da homoj en solaj zontukoj. Ili kun jubilo trenis grandan, freneze serpentumantan fiŝon. Ekvidinte Mven Mas-on, la homoj haltis, afable salutante lin.

— Novulo el tiu mondo, — kun rideto diris unu el la fiŝistoj, — kaj kiel bone naĝas! Iru al ni loĝi!

Mven Mas malferme kaj amike rigardis la fiŝistojn, poste nege balancis la kapon.

— Al mi estos malfacile loĝi ĉi tie, sur bordo de la maro, rigardi en ĝian vastan foron kaj pensi pri mia perdita kaj bela mondo.

Unu el la fiŝistoj, kun forta hargrizo en la densa barbo, probable opiniata ĉi tie ornamo de viro, metis la manon sur la malsekan ŝultron de la veninto.

— Ĉu oni povis sendi vin ĉi tien perforte?

Mven Mas amare subridis kaj penis klarigi, kio venigis lin ĉi tien.

La fiŝisto rigardis al la veninto malgaje kaj kompate.

— Ni ne komprenos unu la alian. Iru tien. — La fiŝisto almontris al la sud-oriento, kie en disŝiraĵo de nuboj estis aperantaj bluaj ŝtupoj de foraj montoj. — La vojo estas longa, kaj ĉi tie estas neniaj aliaj veturiloj, krom… — la loĝanto de la insulo frapis sin sur fortajn muskolojn de la kruro.

Mven Mas ĝojis pli rapide foriri kaj ekiris per sia larĝa libera paŝmaniero laŭ sinua pado, leviĝanta al malkrutaj montetoj.

La vojo al la centra regiono de la insulo konsistigis iom pli ol ducent kilometrojn, sed Mven Mas ne hastis. Por kio? Malrapide ŝanĝiĝadis treniĝantaj, ne plenigitaj per utila agado tagoj. Komence, dum li ankoraŭ ne tute resaniĝis post la katastrofo, lia laca korpo petis kvieton de karesa naturo. Se ne estus la konscio de la terura perdo, li simple ĝuus senbruecon de dezertaj, priventataj altebenaĵoj, mallumon kaj praan silenton de varmegaj tropikaj noktoj.

Sed tagoj iris post tagoj, kaj la afrikano, vaganta laŭ la insulo, serĉante aferon, konvenan por la koro, komencis akre sopiri pri la Granda Mondo. Lin ne plu ĝojigis pacaj valoj kun permane prilaboritaj fruktarbaj boskoj, ne lulis preskaŭ hipnotiga lirlado de puraj montaj riveroj, sur kies bordoj li povis nun sidadi dum sennombraj horoj de varmega tagmezo aŭ de luna nokto.

Sennombraj… Efektive, por kio li nombru tion, kion ĉi tie li tute ne bezonas, — tempon? Estas kiom ajn — tuta oceano da tempo, kaj samtempe tiel mizere malgranda estas tiu lia aparta, individua tempo!.. Unu mallonga kaj tuj forgesita momento!

Nur nun Mven Mas eksentis la tutan precizecon de la nomo de la insulo! La insulo de Forgeso — obtuza sennomeco de antikva vivo, de egoismaj aferoj kaj sentoj de homo! Aferoj, forgesitaj de posteuloj, ĉar ili estis farataj nur por personaj bezonoj, ne faris vivon de la socio pli facila kaj pli bona, ne ornamis ĝin per ekflugoj de krea arto.

Mirindaj heroaĵoj falis en sennoman nenion.

…La afrikano estis akceptita en komunumon de brutobredistoj en la centro de la insulo kaj jam dum du monatoj paŝtadis gregon da grandegaj gaŭroj-bubaloj ĉe piedo de granda monto kun absurde longa nomo en la lingvo de popolo, antikve loĝinta sur la insulo.

Li longe kuiradis nun nigran kaĉon sur karboj en fulgokovrita poto, kaj antaŭ monato li devis akiri en arbaro manĝeblajn fruktojn kaj nuksojn, konkurante kun avidaj simioj, ĵetantaj al li manĝorestaĵojn. Tio okazis, kiam li fordonis sian nutran rezervon al maljunulo, ekmalsaninta en malbone atingebla valo, aginte laŭ la regulo kaj la supera feliĉo de la mondo de la Ringo — antaŭ ĉio doni ĝojon al aliaj homoj. Tiam li komprenis, kion signifas serĉado de nutraĵo en dezertaj, neloĝataj lokoj. Kia neimagebla malŝparo de tempo!…

Mven Mas ekstaris de sur la ŝtono kaj ĉirkaŭrigardis. La suno estis subiranta maldekstre malantaŭ randon de la altebenaĵo, malantaŭe altis la arbara pinto de la kupolsimila monto.

Malsupre briletis en krepusko rapida rivereto, borderita de aro da grandegaj plumecaj bambuoj. Tie, je duontago da piedirado, situas dense prikreskitaj ruinoj de miljara aĝo — la antikva ĉefurbo de la insulo. Estas ankaŭ aliaj, pli grandaj kaj pli bone konserviĝintaj, same forlasitaj urboj. Ili Mven Mas-on dume ne interesis.

La grego kuŝiĝis, kiel nigraj rokoj, en malheliĝinta herbo. Nokto venis rapide. Steloj eklumadis milope en la malheliĝanta ĉielo. Kutima por astronomo mallumo, konataj linioj de stelfiguroj, helaj torĉoj de grandaj steloj. El ĉi tie videblas ankaŭ la fatala Tukano… Sed kiel malfortaj estas simplaj homaj okuloj! Li neniam plu vidos majestajn spektaĵojn de la kosmo, spiralojn de gigantaj galaksioj, enigmajn planedojn kaj bluajn sunojn. Ĉio ĉi por li estas nur lumetoj, nemezureble malproksimaj. Ĉu ne estas egale — ĉu tio estas steloj aŭ lucernoj, alfiksitaj al la kristala sfero, kiel opiniis antikvuloj! Por lia vido — estas tutegale!

La afrikano salte ekstaris kaj komencis kunŝovi la preparitan branĉetaĵon. Jen ankoraŭ unu aĵo, iĝinta necesa — la eta flamigilo. Eble, laŭ ekzemplo de kelkaj ĉi-tieaj loĝantoj li baldaŭ komencos enspiradi narkotan fumon, por mallongigi la tiriĝantan gluecan tempon.

Langetoj de flamo ekdancis, dispelante mallumon kaj estingante stelojn. Apude pace snufis la bubaloj. Mven Mas mediteme rigardis al la fajro.

Ĉu ne malhela domo iĝis por li la hela planedo?

Ne, lia fiera memrezigno — estas simple memcerteco de nescio. Nescio de si mem, subtakso de alteco de la saturita per kreado vivo, kiun li vivis, nekompreno de forto de la amo al Ĉara. Estas pli bone fordoni sian vivon por horo da granda afero de la Granda Mondo, ol vivi ĉi tie ankoraŭ tutan jarcenton!

Sur la insulo de Forgeso situis ĉirkaŭ ducent kuracistaj stacioj, kie kuracistoj-volontuloj el la Granda Mondo disponigis al la loĝantoj tutan povon de la moderna medicina scienco. Junularo de la Granda Mondo ankaŭ laboris en ekstermaj taĉmentoj, por ke la insulo ne iĝu nesto de antikvaj malsanoj aŭ de malutilaj animaloj. Mven Mas intence evitadis renkontiĝon kun tiuj homoj, por ne senti sin elĵetulo de la mondo de belo kaj scio.

Dum mateniĝo Mven Mas-on anstataŭis alia paŝtisto. La afrikano liberiĝis por du tagoj kaj decidis iri en negrandan urbeton, por ricevi mantelon — noktoj en la montoj iĝis pli malvarmaj.

La tago estis varmega kaj kvieta, kiam Mven Mas malleviĝis de la altebenaĵo kaj eliris sur vastan ebenaĵon — senmankan maron da pal-lilaj kaj or-flavaj floroj, super kiu flugis buntaj insektoj. Blovoj de facila vento ŝanceladis pintojn de vegetaĵoj, kaj floroj karese tuŝadis per la koroloj la nudajn genuojn. Atinginte la mezon de la grandega kampo, Mven Mas haltis, influate de facila, ĝoja belo kaj de saturita aromo de tiu ĉi sovaĝa ĝardeno. Penseme kliniĝinte, li movis la manplatojn laŭ balanciĝantaj sub vento petaloj, sentante sin en la fora infaneco.

Aŭdiĝis apenaŭ sentebla ritma sonoro. Mven Mas levis la kapon kaj ekvidis junulinon, rapide irantan ĝis la zono en floroj. Ŝi turnis sin flanken, kaj Mven Mas kun plezuro rigardis al la svelta figureto inter la flora maro. Akra bedaŭro tranĉis Mven Mas-on — tio povus esti Ĉara, se… se ĉio okazus alie!..

La sciencista observemo sufloris al li, ke la junulino estas maltrankvila. Ŝi ofte retrorigardadis kaj sen neceso plioftigadis paŝadon, kvazaŭ timante ion malantaŭ si. Mven Mas ŝanĝis la direkton kaj rapide aliris la junulinon, rektigante sin je tuta sia grandega alto.

La nekonatulino haltis. Bunta ŝalo estis kruce strikte ĉirkaŭanta ŝian korpon, malsupraĵo de ruĝa jupo malheliĝis pro roso. Maldikaj braceletoj sur la nudaj brakoj ektintis pli laŭte, kiam ŝi deĵetis de sur la vizaĝo implikitajn de vento malhelajn harojn. La malgajaj okuloj koncentrite rigardis el sub mallongaj haraj bukloj, neglekte disŝutiĝintaj sur la frunton kaj la vangojn. La junulino malfacile spiris, probable, pro longa irado. Malmultaj roseroj de ŝvito aperis sur ŝia bruneta bela vizaĝo. La junulino faris al li kelkajn necertajn paŝojn.

— Kiu vi estas kaj kien tiel rapidas? — demandis Mven Mas. — Eble, vi bezonas helpon?

La junulino atente pririgardis lin kaj ekparolis interrompe kaj haste:

— Mi estas Onar el la kvina vilaĝo. Helpon mi ne bezonas.

— Mi vidas alion. Vi estas laca, kaj io vin turmentas. Kio povas minaci al vi? Kial vi rezignas pri mia helpo?

La nekonata junulino levis la okulojn, ekradiintajn profunde kaj pure, kiel ĉe virino de la Granda Mondo.

— Mi scias, kiu vi estas. Granda homo, el tie. — Ŝi almontris en direkto de Afriko. — Vi estas bonkora kaj fidema.

— Estu ankaŭ vi tia. Ĉu vin persekutas iu?

— Jes! — kun despero elkriis la junulino. — Li persekutas min…

— Kiu li estas, kial li arogas timigi, persekuti vin?

La junulino ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.

— Unu homo. Li deziras, ke mi iĝu lia…

— Sed ja elektas vi, respondante aŭ ne respondante al li? Kiel eblas devigi amon? Li venos ĉi tien, kaj mi diros…

— Ne indas! Li same venis el la Granda Mondo, sed delonge, kaj li estas same forta… Sed ne tia, kiel vi… Li estas timiga!

Mven Mas senzorge ekridis.

— Kien vi iras?

— En la kvinan vilaĝon. Mi estis iranta en la urbeton kaj renkontis…

Mven Mas kapjesis kaj prenis la manon de la junulino. Tiu obeeme lasis siajn fingrojn en lia mano, kaj ili ambaŭ ekiris laŭ flanka pado, kondukanta al la vilaĝo.

Dum la vojo la junulino, de tempo al tempo maltrankvile retrorigardante, rakontis, ke tiu homo persekutas ŝin ĉie.

La timo paroli malkaŝe senfine indignigis Mven Mas-on. Li ne povis paciĝi kun penso pri subpremo, kiel ajn hazarda ĝi estu nun, sur la aranĝita Tero!

— Kial nenion faras viaj homoj, — diris Mven Mas, — kaj ne scias pri tio la Kontrolo de Digno kaj Juro? Ĉu en viaj lernejoj oni ne instruas historion, kaj vi ne scias, al kio kondukas eĉ etaj fontoj de perforto?

— Instruas… scias… — respondis Onar, rigardante rekte antaŭ si.

La floranta ebenaĵo finiĝis, kaj la pado, farante krutan turnon, estis malaperanta malantaŭ arbustaro. El malantaŭ la turno aperis alta morna homo, barinta la vojon. Li estis nuda ĝis la zono, kaj atletaj muskoloj ludis sub grizaj haroj, kovrantaj lian torson. La junulino spasme elŝiris sian manon, flustrante:

— Mi timas pri vi. Foriru, homo de la Granda Mondo!

— Haltu! — tondris ordonema voĉo.

Tiel malafable neniu parolis en la epoko de la Ringo. Mven Mas instinkte ŝirmis per si la junulinon.

La alta homo aliris kaj penis forpuŝi lin, sed Mven Mas staris kiel roko.

Tiam kun fulma rapido la nekonato batis lin per la pugno al la vizaĝo. Mven Mas ŝanceliĝis. Neniam en la vivo li renkontis senkompate prikalkulitajn batojn, faratajn kun la celo kaŭzi kruelan doloron, ŝoki, ofendi homon.

Ŝokita, Mven Mas malklare aŭdis malfeliĉan ekkrion de Onar. Li ĵetis sin al la kontraŭulo, sed falis sur la teron pro du fortegaj batoj. Onar ĵetiĝis sur la genuojn, ŝirmante lin per sia korpo, sed la malamiko kun jubila krio kaptis ŝin. Li fleksis la kubutojn de la junulino malantaŭen, kaj ŝi sufere fleksiĝis kaj ekploregis, tute ruĝega pro kolero.

Sed Mven Mas jam ekregis sin. En la juneco en liaj Heraklaj heroaĵoj estis pli seriozaj bataloj kontraŭ malamikoj, ne ligitaj per la homa leĝo. Li rememoris ĉion, pri kio oni lin instruis por manbatalo kontraŭ danĝeraj animaloj.

Mven Mas nehaste levis sin, ĵetis rigardon al la misformita per furiozo vizaĝo de la malamiko, elektante punkton por frakasa bato, kaj subite rektiĝis, forŝanceliĝinte. Li rekonis tiun karakteran vizaĝon, tiel longe persekutintan lin en la suferaj pensoj pri rajto al la eksperimento en Tibeto.

— Bet Lon!

Tiu ellasis la junulinon kaj rigidiĝis, atente rigardante al la nekonata al li malhelhaŭta homo, nun perdinta tutan karakteran por li bonanimecon.

— Bet Lon, mi multe pensis pri renkontiĝo kun vi, opiniante vin kunfrato laŭ malfeliĉo, — ekkriis Mven Mas, — sed mi neniam imagis, ke tio estos tiel!

— Kiel tiel? — impertinente demandis Bet Lon, kaŝante koleron, brulantan en liaj okuloj.

La afrikano faris forigan geston.

— Por kio vanaj vortoj? En tiu mondo vi ne diris ilin kaj agis kvankam krime, sed je nomo de la granda ideo. Kaj ĉi tie — je nomo de kio?

— De mi mem, kaj nur de mi mem! — malestime ĵetis tra la kunpremitaj dentoj Bet Lon. — Sufiĉe mi konsideradis aliulojn, la komunan bonon! Ĉio ĉi ne necesas al homo, kiel mi komprenis. Tion sciis ankaŭ kelkaj antikvaj saĝuloj.

— Vi neniam pensis pri aliuloj, Bet Lon, — interrompis lin la afrikano. — Cedante al vi mem pri ĉio, kio vi iĝis nun — perfortulo, preskaŭ animalo!

La matematikisto faris movon, intencante ĵeti sin al Mven Mas, sed retenis sin.

— Sufiĉas, vi parolas tro multe!

— Mi vidas, ke vi perdis tro multe, kaj deziras…

— Sed mi ne deziras! For de la vojo!..

Mven Mas ne moviĝetis. Klininte la kapon, li certe kaj minace staris antaŭ Bet Lon, sentante tuŝon de la tremetanta ŝultro de la junulino. Kaj tiu tremo plenigis lin per batala kolero multe pli, ol la ricevitaj batoj.

La matematikisto, ne moviĝante, rigardis en la radiantajn koleran flamon okulojn de la afrikano.

— Iru, — brue elspiris li, depaŝante for de la pado.

Mven Mas ree prenis Onar-on je la mano kaj kondukis ŝin inter arbustoj, sentante malamegan rigardon de Bet Lon. Ĉe la turno de la pado Mven Mas haltis tiel subite, ke Onar kunpuŝiĝis kun lia dorso.

— Bet Lon, ni revenu kune en la Grandan Mondon!

La matematikisto ekridis kun la antaŭa senzorgeco, sed la sentema orelo de Mven Mas kaptis noteton de amaro en la impertinenta bravaĉo.

— Kiu vi estas, por proponi al mi tion? Ĉu vi scias?..

— Mi scias. Mi estas tiu, kiu same faris malpermesitan eksperimenton, pereigis fidintajn al mi homojn. Mi iris proksime de via vojo en esploro, kaj ni… Vi, kaj mi, kaj aliaj estas jam antaŭ la venko! Vi necesas al homoj, sed ne tia…

La matematikisto paŝis al Mven Mas kaj mallevis la okulojn, sed subite turnis sin kaj malestime ĵetis trans la ŝultron malĝentilajn negajn vortojn. Mven Mas senvorte ekiris laŭ la pado.

Ĝis la kvina vilaĝo restis ĉirkaŭ dek kilometroj.

Eksciinte, ke la junulino estas sola, la afrikano konsilis al ŝi foriri al la orienta bordo, en ĉemarajn vilaĝojn, por ne renkontiĝi plu kun la kruela kaj kruda homo. La eksa fama sciencisto estis iĝanta tirano en la kvieta kaj disa vivo de etaj vilaĝoj de la monta regiono. Por preventi sekvojn, Mven Mas decidis tuj iri al la vilaĝo kaj peti pri observo pri tiu ĉi homo. Mven Mas adiaŭis Onar-on ĉe enirejo en la vilaĝon. La junulino rakontis al li, ke antaŭnelonge en arbaroj de la kupola monto laŭ onidiroj aperis tigroj, ĉu forkurintaj el la rezervejo, ĉu ĝis nun konserviĝintaj en nepenetreblaj ĝangaloj, ĉirkaŭantaj la plej altan monton de la insulo. Forte kaptinte lian manon, ŝi petis esti pli singarda kaj neniuokaze iri tra montoj nokte. Mven Mas rapide ekpaŝis malantaŭen. Pripensante la okazintaĵon, li vidis antaŭ si la lastan rigardon de la junulino, plena je maltrankvilo kaj fidelo. Unuafoje Mven Mas pensis pri veraj herooj de la pasinteco — pri homoj, kiuj inter humiligo, kolero kaj fizikaj suferoj, en la potenca regno de besta memamo, faris sian plej malfacilan heroaĵon — restis veraj, bonaj homoj.

Duobleco de la vivo ĉiam starigis antaŭ homoj siajn kontraŭdirojn. En la antikva mondo, inter danĝeroj kaj humiligo, la forto de amo, fidelo kaj tenero nekredeble kreskis ĝuste ĉe rando de pereo, en malamika kaj kruda ĉirkaŭaĵo. Obeo al arbitro de kruda forto faris ĉion efemera kaj malstabila. Sorto de aparta homo povis en ajna momento ŝanĝiĝi plej abrupte, kondamnante al falo liajn planojn, esperojn kaj revojn, ĉar en la malbone aranĝita socio de la antikveco tro multaj aferoj dependis de hazardaj homoj. Sed tiu antikva efemereco de esperoj, amo kaj feliĉo, anstataŭ ol malfortigi, plifortigadis la senton.

Jen kial la plej bona en la homo ne povis perei, malgraŭ malfacilaj travivaĵoj de sklaveco de la Malhelaj jarcentoj aŭ de la erao de la Disa Mondo.

Unuafoje la afrikano pensis, ke en la antikva vivo, ŝajnanta al ĉiuj modernaj homoj tia malfacila, estis kaj feliĉo, kaj esperoj, kaj kreado, iam, eble, pli fortaj, ol nun, en la fiera erao de la Ringo.

Mven Mas preskaŭ kun kolero rememoris teoriistojn de scienco de tiu tempo, apogiĝintajn al la false komprenita malrapideco de ŝanĝiĝo de specioj en la naturo kaj aŭgurintajn, ke la homaro ne iĝos pli bona dum miliono da jaroj.

Se ili pli amus homojn kaj scius dialektikon de evoluo, tia absurdo neniam povus veni en iliajn kapojn!

Malantaŭ ronda ŝultro de la giganta monto la sunsubiro farbis ĝian nuban kovrilon. Mven Mas ĵetis sin en rivereton.

Freŝiginte sin kaj definitive trankviliĝinte, li eksidis sur platan ŝtonon, por sekiĝi kaj ripozi. Antaŭ veno de la nokto li ne sukcesis atingi la urbeton, kaj li kalkulis transiri la monton ĉe leviĝo de la luno. Mediteme kontemplante akvon, ŝaŭmantan laŭ ŝtonoj, la afrikano subite eksentis sur si ies rigardon, sed neniun ekvidis. Tiu sento de gvatantaj lin nevideblaj okuloj ĝenis Mven Mas-on ankaŭ tiam, kiam li transiris la rivereton kaj komencis leviĝon.

Mven Mas rapide iris laŭ vojo, glatigita de veturiloj, al plataĵo, alta je mil okcent metroj, leviĝante de ŝtupego sur ŝtupegon, por transiri la arbaran branĉon de la monto kaj laŭ la plej mallonga vojo trafi al la urbeto. Mallarĝa serpo de nova luno povis prilumi la vojon dum ne pli ol horo kaj duono. Trairi krutan montan padon en senluna nokto estus tre malfacile. Mven Mas hastis. Maloftaj kaj nealtaj arboj ĵetadis longajn ombrojn, kuŝiĝantajn per vico de nigraj strioj sur la seka tero, heligita de la luno. Mven Mas paŝadis, atente rigardante sub la piedojn, por ne stumbli je sennombraj etaj radikoj, kaj pensis.

Minaca murmuro, sterniĝinta laŭ la tero, tremigante la grundon, aŭdiĝis malproksime dekstre, kie deklivo de la monta branĉo estis malkrute leviĝanta kaj dronis en profunda ombro. Al ĝi respondis malalta muĝo en la arbaro inter makuloj kaj strioj de luna lumo. En tiuj sonoj senteblis forto, penetranta en profundon de la animo, vekanta en ĝi delonge forgesitajn sentojn de timo kaj kondamniteco de viktimo, elektita fare de nevenkebla rabobesto. Kiel kontraŭago al la antikva teruro, ekbrulis ne malpli antikva furiozo de batalo — la heredo de sennombraj generacioj da sennomaj herooj, defendintaj la rajton de la homa gento por la vivo inter mamutoj, leonoj, gigantaj ursoj, frenezaj bovoj kaj senkompataj lupaj grupoj, dum senfortigaj tagoj de ĉasadoj kaj dum noktoj de persista defendado.

Mven Mas staris iom, ĉirkaŭrigardante kaj retenante la spiron. Nenio ŝanceliĝis en la nokta silento, sed kiam Mven Mas faris kelkajn paŝojn laŭ la pado, li tuj komprenis, ke oni ĉassekvas lin. Ĉu tigroj? Ĉu la informo de Onar evidentiĝis vera?

Mven Mas ekkuris, penante kompreni, kion li faru, kiam la rabobestoj — da ili, sendube, estis du — atakos lin.

Saviĝi sur nealtaj arboj, sur kiujn tigro grimpas pli bone ol homo, estas sensence. Ĉu batali? Ĉirkaŭe estis nur ŝtonoj, eĉ taŭgan klabon ne eblis derompi de tiuj branĉoj, firmaj, kiel fero. Kaj kiam la graŭlo aŭdiĝis malantaŭe tute proksime, Mven Mas komprenis, ke li pereis. Etenditaj super la polva pado branĉoj de arboj sufokis la afrikanon. Li deziris ĉerpi kuraĝon de la lastaj minutoj el la eternaj profundaĵoj de la stela ĉielo, al kies esploro estis fordonita tuta lia pasinta vivo. Mven Mas ekkuris per grandegaj saltoj. La sorto favoris al li — li elkuris sur randon de granda arbarkampeto. En ĝia centro li rimarkis amason da disŝutitaj ŝtonaj rompopecoj, ĵetis sin tien, kaptis tridekkilograman akrangulan pecegon kaj turnis sin al la arbaro. Nun li ekvidis moviĝantajn malklarajn fantomojn. Striitaj, ili perdiĝis inter kruciĝantaj ombroj de maldensaj arboj. La luno jam tuŝis per sia rando pintojn de arboj. Plilongiĝintaj ombroj ekkuŝis tra la kampeto, kaj laŭ ili, kiel laŭ nigraj vojoj, du gigantaj kategoj komencis alrampi al Mven Mas. Kiel tiam, en la subtera ĉambro de la Tibeta observatorio, Mven Mas eksentis alproksimiĝantan morton. Nun ĝi aperis ne elinterne de li, sed elekstere, brulis per verda flamo en la fosforeskaj okuloj de la rabobestoj. Mven Mas enspiris ventoblovon, alflugintan en sufoka varmego, rigardis supren, al la brilanta gloro de la kosmo, kaj rektigis sin, levinte super la kapo la ŝtonon.

— Mi estas kun vi, kamarado!

Alta ombro ĵetiĝis sur la kampeton el mallumo de la deklivo, minace levante kurban branĉegon. Miregigita Mven Mas por sekundo forgesis pri la tigroj, rekoninte la matematikiston. Bet Lon, preskaŭ senspiriĝinta pro freneza kurado, ekstaris apud Mven Mas, kaptante la aeron per la malfermita buŝo. La kategoj, retiriĝintaj malantaŭen, ree komencis sencede alproksimiĝi. La maldekstra tigro estis jam en distanco de tridek paŝoj. Jen li subtiris sub sin la malantaŭajn krurojn, pretiĝante salti.

— Rapide! — aŭdiĝis laŭ la tuta kampeto laŭta krio.

Palaj lumeksplodoj de grenadĵetiloj ekbrilis de tri flankoj malantaŭ la dorso de Mven Mas, faliginta pro neatenditeco sian armilon. La plej proksima tigro baŭmis plenalte, paralizaj grenadoj krevis per tamburaj batoj, kaj la rabobesto retrofalis sur la dorson. La dua faris salton al la arbaro. De tie aperis ankoraŭ tri siluetoj de rajdantoj. Vitra grenado kun potenca elektra ŝargo frakasiĝis je la frunto de la tigro, kaj ĝi etendiĝis, enpikinte la pezan kapon en sekan herbon.

Unu el la rajdantoj eliris antaŭen. Neniam ankoraŭ al Mven Mas ŝajnis tiel bela la labora vesto de la Granda Mondo — larĝa, mallonga, super genuoj, pantalono, malstrikta ĉemizo el blua artefarita lino kun malfermita kolumo kaj du poŝoj sur brusto.

— Mven Mas, mi sentis, ke vi estas en danĝero!

Ĉu povis li ne rekoni tiun altan voĉon, nun sonantan per tia maltrankvilo! Ĉara Nandi!

Li forgesis respondi kaj staris senmove, ĝis la junulino desaltis de la ĉevalo kaj alkuris al li. Poste alrajdis kvin ŝiaj kunuloj. Mven Mas ne sukcesis ilin pririgardi, ĉar la luna serpeto kaŝiĝis malantaŭ la arbaro kaj sufoka nokta mallumo kovris la arbaron kaj la kampeton. La mano de Ĉara trovis la kubuton de Mven Mas. Li prenis la maldikan manradikon de la junulino kaj almetis ŝian manon al sia brusto, kie estis emociite bateganta la koro. Apenaŭ senteble la fingropintoj de Ĉara glatigis la elstarantan plataĵon de la muskolo, kaj tiu facila kareso donis al Mven Mas nespertitan trankvilon.

— Ĉara, tio estas Bet Lon, nova amiko…

Mven Mas turnis sin kaj trovis, ke la matematikisto malaperis. Tiam li kriis en la mallumon per tuta forto:

— Bet Lon, ne foriru!

— Mi venos! — aŭdiĝis el malproksime la forta voĉo, kaj en ĝi ne estis jam la amara impertinenteco.

Unu el la kunuloj de Ĉara — probable, la estro de la grupo — demetis alfiksitan malantaŭ la selo signalan lanternon. Malforta lumo kune kun nevidebla radiondo ekflugis en la ĉielon. Mven Mas komprenis, ke la venintoj atendas flugaparaton. Ĉiuj kvin evidentiĝis knaboj — laborantoj de eksterma taĉmento, elektintaj kiel unu el siaj Heraklaj heroaĵoj patrolan servon de lukto kontraŭ malutilaj animaloj sur la insulo de Forgeso. Ĉara Nandi aliĝis al la taĉmento por serĉo de Mven Mas.

— Vi eraras, opiniante nin tiom divenemaj, — diris la estro, kiam ĉiuj eksidis ĉirkaŭ la lanterno kaj Mven Mas komencis neeviteblajn pridemandojn. — Al ni helpis junulino kun helena nomo.

— Onar! — ekkriis Mven Mas.

— Jes, Onar. Nia taĉmento estis aliranta la kvinan vilaĝon el la sudo, kiam alkuris la junulino, apenaŭ viva pro laco. Ŝi konfirmis onidirojn pri tigroj, kiuj venigis nin ĉi tien, kaj konvinkis veturi post vi senprokraste, timante, ke vin povas ataki la tigroj, kiam vi revenos en la urbeton tra la montoj. Kaj vidu, ni preskaŭ malfruis. Nun venos ŝarĝa helikoptero, kaj ni sendos viajn provizore paralizitajn malamikojn en la rezervejon. Se ili vere montriĝos hommanĝantoj, oni ilin ekstermos. Sed oni ne rajtas pereigi tiom grandan raraĵon sen elprovo.

— Kia elprovo?

La knabo levis la brovojn.

— Tio estas ekster nia kompetenteco. Probable, antaŭ ĉio oni ilin trankviligos — injektos malaltigilon de viva aktiveco. Iĝinte provizore malforta, la tigro multon ellernos…

Forta tremanta sono interrompis la junulon. Desupre nehaste malleviĝis malhela maso. Blindiga lumo priverŝis la kampeton. La striitaj kategoj estis enigitaj en molajn kontenerojn por frakaseblaj ŝarĝoj. La malbone videbla en mallumo grandaĵo de la ŝipo malaperis, malferminte la kampeton al kvieta lumo de steloj. Kun la tigroj ekveturis unu el la kvin knaboj, kaj lian ĉevalon oni donis al Mven Mas.

La ĉevaloj de la afrikano kaj de Ĉara iris apude. La vojo estis malleviĝanta en valon de rivereto Galle, en kies enfluejo, ĉe la bordo, situis medicina stacio kaj la bazo de la eksterma taĉmento.

— Unuafoje sur la insulo mi veturas al la maro, — rompis la silenton Mven Mas. — Ĝis nun al mi ŝajnis, ke la maro estas malpermesa muro, por ĉiam forbarinta mian mondon.

— Ĉu la insulo estis por vi nova lernejo? — duondemande kaj ĝoje diris Ĉara.

— Jes. Dum la mallonga tempo mi travivis kaj trapensis tre multe. Ĉiuj ĉi pensoj delonge vagadis en mi…

Mven Mas rakontis pri siaj delongaj timoj, ke la homaro evoluas tro racie, tro teĥnike, ripetante, certe, en nekompareble malpli kripla formo, la erarojn de la antikveco. Al li ŝajnis, ke sur la planedo de la Epsilono de la Tukano tre simila kaj same bela homaro pli multe zorgis pri perfekteco de la emocia flanko de la psiko.

— Mi multe suferis pro sento de neplena harmonio kun la vivo, — silentinte iom, respondis la junulino. — Mi bezonis pli multon de io antikva kaj multe malpli de la ĉirkaŭaĵo. Mi revis pri epoko de nedisipitaj fortoj kaj sentoj, akumulitaj jam per praa selekto dum la epoko de Eroso, iam estinta en la antikva Mediteraneo. Kaj mi ĉiam strebis veki veran forton de sentoj en miaj spektantoj. Sed, verŝajne, nur Evda Nal ĝisfine komprenis min.

— Kaj Mven Mas, — serioze aldonis la afrikano. Kaj, rigardante al la larĝe malfermitaj okuloj de Ĉara, li rakontis al ŝi, kiel foje ŝi imagiĝis al li kiel kuprahaŭta filino de la Tukano.

La junulino levis la vizaĝon, kaj en malkuraĝa lumo de komenciĝanta aŭroro Mven Mas ekvidis la okulojn, tiajn grandegajn kaj profundajn, ke li eksentis facilan kapturniĝon, deŝoviĝis kaj ekridis.

— Iam niaj prauloj en siaj romanoj pri estonteco imagis nin duonvivaj rakituloj kun troevoluinta kranio. Malgraŭ milionoj da distranĉitaj kaj torturitaj animaloj, ili longe ne povis kompreni la cerban maŝinon de la homo, ĉar ili penis enrompiĝi kun tranĉilo tien, kie necesis delikategaj mezuriloj de molekulaj kaj atomaj skaloj. Nun ni scias, ke forta agado de la racio postulas potencan korpon, plenan je viva energio, sed la sama korpo kreas fortajn emociojn.

— Kaj ni plu vivas ĉenitaj de la racio, — konsentis Ĉara Nandi.

— Multo jam estas farita, sed tamen la intelekta flanko ĉe ni iris antaŭen, dum la emocia postrestis… Pri ĝi necesas zorgi, por ke ne ĝi bezonu la ĉenon de la racio, sed iam eĉ la racio mem bezonu ĝian ĉenon. Mi ekopiniis tion tiom grava, ke mi intencas verki libron.

— Ho, certe! — verve ekkriis Ĉara, ĝeniĝis kaj daŭrigis: — Malmultaj grandaj sciencistoj fordonis sin al esploro de leĝoj de la belo kaj de pleneco de sentoj… Mi diras ne pri psikologio.

— Mi komprenas vin! — respondis la afrikano, admire rigardante al la junulino, pro ĝeniĝo pli alte levinta la fieran kapon al radioj de la sunleviĝo, ree donintaj al ŝia haŭto la koloron de ruĝa kupro.

Ĉara facile kaj libere estis sidanta sur la alta nigra virĉevalo, paŝanta samtakte kun la rufa ĉevalino de Mven Mas.

— Ni postrestis! — ekkriis la junulino, pelante per la kondukŝnuro, kaj tuj ŝia ĉevalo impetis antaŭen.

La afrikano atingis ŝin, kaj ili ambaŭ ekrajdis apude laŭ la malnova vojo. Atinginte siajn junajn kamaradojn, ili retenis la ĉevalojn, kaj Ĉara turnis sin al Mven Mas:

— Kaj tiu junulino, Onar?..

— Ŝi devas veni en la Grandan Mondon. Vi mem diris, ke sur la insulo ŝi restis hazarde pro alligiteco al la veninta ĉi tien kaj antaŭnelonge mortinta patrino. Al Onar estus bone labori ĉe Veda — en elfosado necesas sentemaj kaj teneraj virinaj manoj. Ja estas ankoraŭ miloj da aferoj, kie ili necesas. Kaj Bet Lon, la nova, kiu revenos al ni, retrovos ŝin nove!..

Ĉara kunŝovis la brovojn, atente rigardis al Mven Mas.

— Kaj ĉu vi ne foriros de viaj steloj?

— Kia ajn estu decido de la Konsilio, mi daŭrigos la aferon de la kosmo. Sed unue mi devas verki pri…

— Pri steloj de homaj animoj?

— Ĝuste, Ĉara! Spirado haltas pro ilia grandega diverseco… — Mven Mas eksilentis, rimarkinte, ke la junulino rigardas al li kun karesa rideto. — Ĉu vi ne konsentas kun tio?

— Certe, konsentas! Mi pensis pri via eksperimento. Vi faris ĝin pro pasia malpacienco doni plenecon de la mondo al la homoj. En tio vi same estas artisto, ne sciencisto.

— Kaj Ren Boz?

— Por li la eksperimento estas nur vica paŝo laŭ lia vojo de esploro.

— Ĉu vi pravigas min, Ĉara?

— Plene! Kaj mi estas certa, ke ankaŭ multe da homoj, la plejmulto!

Mven Mas kaptis la kondukŝnuron per la maldekstra mano, kaj la dekstran etendis al Ĉara. Ili enveturis en la vilaĝeton de la stacio.

Ondoj de la Hinda oceano egalmezure bruegis super krutaĵo. En ilia bruo al Mas aŭdiĝis ritma paŝado de basoj en la simfonio de Zig Zor pri la vivo, strebanta en la kosmon. Kaj la potenca noto, la ĉefa noto de la tera naturo — la blua fa, — kantis super la maro, igante homon respondi per la tuta animo, kuniĝante kun la naskinta lin naturo.

La oceano estis diafana, brilanta, ne plu malpurigata per forĵetaĵoj, purigita disde rabaj ŝarkoj, venenaj fiŝoj, moluskoj kaj danĝeraj meduzoj, kiel estas purigita la vivo de la moderna homo disde kolero kaj timo de la antaŭaj jarcentoj. Sed ie en la senlimaj vastaĵoj de la oceano ekzistas sekretaj anguletoj, en kiuj kreskas restintaj semoj de malutila vivo, kaj nur al preteco de la ekstermaj taĉmentoj ni dankas sekurecon kaj purecon de la oceanaj akvoj.

Ĉu ne same en diafana juna animo subite elkreskas kolera obstino, memcerteco de kreteno, egoismo de animalo? Tiam, se la homo ne obeas al aŭtoritato de la socio, direktita al saĝo kaj bono, sed gvidas sin per sia hazarda gloramo kaj personaj pasioj, kuraĝo iĝas brutaleco, kreado — kruela ruzeco, kaj fidelo kaj sinoferemo iĝas bastiono de tiraneco, de kruela ekspluatado kaj perforto… Facile deŝireblas la kovrilo de disciplino — necesas nur unu aŭ du generacioj da malbona vivo. Mven Mas rigardis en tiun vizaĝon de besto ĉi tie, sur la insulo de Forgeso. Se ne reteni ĝin, liberigi — ekfloros monstra despotismo, ĉion tretanta sub si kaj dum tiom da jarcentoj trudinta al la homaro senkonsciencan arbitron.

La plej mirinda en la historio de la Tero estas apero de neestingebla malamo al scio kaj belo, nepra en malicaj profanoj. Tiuj malfido, timo kaj malamo trairas ĉiujn homajn sociojn, komencante de la timo antaŭ praaj sorĉistoj kaj finante per buĉado de antaŭintaj sian tempon pensuloj en la erao de la Disa Mondo. Tio estis ankaŭ sur aliaj planedoj kun alte evoluintaj civilizoj, sed ankoraŭ ne sukcesintaj gardi sian socian ordon kontraŭ arbitro de etaj grupoj da homoj — kontraŭ oligarkio, kiu aperadis subite kaj inside en plej diversaj specoj… Mven Mas rememoris mesaĝojn laŭ la Ringo pri loĝataj mondoj, kie plej altaj atingoj de la scienco estis uzataj por timigo, torturoj kaj punoj, por legado de pensoj, por transformo de homamasoj en obeemajn duonidiotojn, pretajn plenumi ajnajn monstrajn ordonojn. Krio pri helpo el tia planedo traŝiriĝis en la Ringon kaj flugis en la spaco jam multajn jarojn post kiam pereis kaj la sendintaj ĝin homoj, kaj iliaj kruelaj regantoj.

Nia planedo staras jam sur tia stadio de evoluo, ke tiaj teruraĵoj por ĉiam iĝis nepenseblaj. Sed ankoraŭ ne sufiĉas la spirita evoluo de la homo, pri kiu nelacigeble zorgas homoj, similaj al Evda Nal…

— Pentristo Kart San diris, ke saĝo estas kombino de scio kaj sentoj. Ni estu saĝaj! — aŭdiĝis malantaŭe la voĉo de Ĉara.

Kaj, trakurinte preter la afrikano, Ĉara ĵetis sin de sur la alto en la bruantan abismon.

Mven Mas vidis, kiel ŝi glate renversiĝis en la aero, flugile dismovis la manojn kaj malaperis en ondoj. La banintaj sin knaboj de la eksterma taĉmento rigidiĝis. Laŭ la dorso de Mven Mas trakuris frosteto de admiro, limanta kun timo. Neniam la afrikano saltis de sur tia freneza alto, sed nun li sentime ekstaris sur rando de la deklivo, demetante la veston. Poste li rememoris, ke en la malklaraj momentaj pensoj Ĉara ŝajnis al li diino de antikvaj homoj, kiu ĉion povas. Se povas ŝi, do ankaŭ li!

Malforta averta krio de la junulino aperis en la bruo de ondoj, sed Mven Mas, ĵetinte sin malsupren, ĝin ne aŭdis. La flugo estis beate longa. Bona majstro de saltoj, Mven Mas precize eniris en la akvon kaj mergiĝis tre profunde. La maro estis tiel mirinde diafana, ke la fundo ŝajnis al li danĝere proksima. La afrikano fleksis sian korpon kaj ricevis tian senkonsciigan baton de neestingita inercio, ke por momento ĉio ĉesis ekzisti por li. Kiel fulmorapida raketo Mven Mas elflugis sur la supraĵon, renversiĝis sur la dorson kaj ekbalanciĝis sur ondoj. Rekonsciiĝinte, li ekvidis alnaĝantan Ĉara-n Nandi. Unuafoje paleco de timo kovris la helan bronzon de la sunbruno de la junulino. Riproĉo kaj admiro radiis en ŝia rigardo.

— Por kio vi faris tion? — apenaŭ spirante, flustris ŝi.

— Ĉar tion faris vi. Mi iros post vi ĉie… konstrui nian Epsilonon de la Tukano sur nia Tero!

— Kaj revenos kun mi en la Grandan Mondon?

— Jes!

Mven Mas turniĝis, por naĝi pluen, kaj ekkriis pro neatenditeco. La mirinda diafaneco de la maro, trompinta lin, ĉi tie, malproksime de la bordo, iĝis eĉ pli granda. Li kaj Ĉara kvazaŭ estis ŝvebantaj sur kapturniga alto super la fundo, videbla en plej etaj detaloj tra nekredeble pura akvo, kiel tra aero. Mven Mas-on ekposedis kuraĝo kaj jubilo, kiun sentis homoj, trafintaj ekster limojn de la tera gravito. Flugoj dum tempesto laŭ oceano, saltoj en nigran abismon de la kosmo el sputnikoj kaŭzadis samajn sentojn de senlima kuraĝo kaj sukceso. Mven Mas impete alnaĝis al Ĉara, flustrante ŝian nomon kaj legante varmegan respondon en ŝiaj klaraj kaj kuraĝaj okuloj. Iliaj manoj kaj lipoj kuniĝis super la kristala abismo.

Ĉapitro 12

La Konsilio de Stelnavigado

La Konsilio de Stelnavigado delonge posedis propran domon por sciencaj sesioj, same kiel la ĉefa cerbo de la planedo — la Konsilio de Ekonomio. Oni opiniis, ke speciale aranĝita kaj ornamita ejo devas agordi la kunvenintojn al problemoj de la kosmo kaj per tio helpi al plej rapida movo de atento for de la teraj al la stelaj aferoj.

Ĉara Nandi ankoraŭ neniam estis en la ĉefa halo de la Konsilio. Kun emocio ŝi eniris akompane de Evda Nal en tiun strangan ovosimilan halon kun parabole konkavaj plafono kaj surfaco de elipsaj vicoj de seĝoj. Laŭ la halo estis disverŝiĝanta roz-viola lumo, kvazaŭ efektive prenita de alia stelo. Ĉiuj linioj de la muroj, de la plafono, de la seĝoj estis kuniĝantaj en la fino de la granda halo, ŝajnanta ilia natura centro. Tie sur podio situis demonstraj ekranoj, tribuno kaj seĝoj por gvidantoj de kunsido — anoj de la Konsilio.

Senbrilajn orkolorajn panelojn de la muroj trastrekis vico de reliefaj mapoj. Laŭ la dekstra flanko iris mapoj de la planedoj de la suna sistemo, laŭ la maldekstra — de planedoj de proksimaj steloj, esploritaj fare de ekspedicioj de la Konsilio. La duan vicon sub blua rando de la plafono okupis desegnitaj per lumantaj farboj skemoj de loĝataj stelaj sistemoj, kiujn sendis la najbaroj laŭ la Granda Ringo.

La atenton de Ĉara altiris antikva, malheliĝinta kaj, evidente, jam plurfoje restaŭrita pentraĵo super la tribuno.

Malhelviola ĉielo okupis la tutan supran parton de la grandega kanvaso. Malgranda serpo de fremda luno estis ĵetanta blanketan, malvivan lumon sur senhelpe levitan supren poŭpon de antikva stelŝipo, krude konturiĝinta sur fono de purpura sunsubiro. Vicoj da malbelaj bluaj vegetaĵoj, sekaj kaj malmolaj, ŝajnis metalaj. En profunda sablo apenaŭ trenis sin homo en malpeza defenda skafandro. Li retrorigardis al la frakasita ŝipo kaj al elportitaj el ĝi korpoj de pereintaj kamaradoj. Vitroj de lia masko spegulis nur purpurajn rebrilojn de la sunsubiro, sed per nesciata artifiko la pentristo sukcesis esprimi en ili senliman malesperon de soleco en fremda mondo. Sur nealta terbulo dekstre laŭ la sablo rampis io viva, senforma kaj abomena. Granda subskribo sub la pentraĵo: «Restis sola» — estis tiom mallonga, kiom esprimiva.

Absorbita de la pentraĵo, la junulino ne tuj rimarkis lertan arkitekturan elpensaĵon — situon de seĝoj laŭ ventumilformaj ŝtupegoj, tiel, ke el galerioj, kaŝitaj en bazoj de la vicoj, al ĉiu loko estis aparta trairejo. Ĉiu vico estis izolita disde la najbara — supera aŭ suba. Nur eksidinte kun Evda, Ĉara atentis antikvan ornamaĵon de foteloj, pupitroj kaj bariloj, faritaj el natura perl-griza afrika ligno. Nun neniu malŝparus tiom multe da laboro por tio, kio povus esti gisita kaj polurita dum kelkaj minutoj. Eble, pro karakteriza por homoj estimo al antikveco la ligno ŝajnis al Ĉara pli varma kaj pli viva ol plasto. Ŝi mankaresis la fleksitan kubutapogilon, ne ĉesante pririgardi la halon.

Da homoj, kiel ĉiam, kunvenis multe, kvankam potencaj televidsendiloj devis disporti laŭ la tuta planedo bildon de ĉio okazonta. La sekretario de la Konsilio Mir Om laŭ tradicio estis voĉleganta mallongajn mesaĝojn, amasiĝintajn post la pasinta kunsido. El kelkaj centoj da homoj, troviĝantaj en la halo, ne eblis trovi eĉ unu malatentan, okupitan pri si vizaĝon. Granda atentemo al ĉio estis tre karakteriza trajto de homoj de la epoko de la Ringo. Sed Ĉara preteratentis la unuan mesaĝon, plu pririgardante la halon kaj legante eldirojn de famaj sciencistoj, skribitajn sub la mapoj de planedoj. Speciale al ŝi plaĉis skribita sub Jupitero alvoko esti atenta al naturaj fenomenoj: «Rigardu, kiel ĉie nin ĉirkaŭas nekompreneblaj faktoj, kiel ili ŝoviĝas en la okulojn, krias en la orelojn, sed ni ne vidas kaj ne aŭdas, kiaj grandaj malkovroj kaŝiĝas en iliaj malklaraj konturoj». En alia loko estis ankoraŭ unu skribaĵo: «Oni ne povas simple levi kurtenon de la nesciata — nur post persista laboro, retiriĝoj, deflankiĝoj ni komencas kapti la veran sencon, kaj novaj senlimaj perspektivoj malfermiĝas antaŭ ni. Neniam evitu tion, kio ŝajnas komence senutila kaj neklarigebla».

Okazis moviĝo sur la tribuno, kaj en la halo estingiĝis lumo. La trankvila forta voĉo de la sekretario de la Konsilio tremeris pro emocio.

— Vi vidos tion, kio ankoraŭ antaŭnelonge ŝajnis absolute neebla — foton de nia Galaksio el ekstere. Antaŭ pli ol cent kvindek jarmiloj — antaŭ unu kaj duono da galaksia minuto — loĝantoj de planeda sistemo… — Ĉara preterlasis vicon da nenion dirantaj al ŝi ciferoj —… en la konstelacio Centaŭro turnis sin al loĝantoj de la Granda Magelana Nubo — la sola proksima al ni ekstergalaksia stelsistemo, pri kiu estas sciate, ke tie ekzistas pensantaj mondoj, kapablaj komunikiĝi laŭ la Ringo kun nia Galaksio. Ni ankoraŭ ne povas determini precizan situon de tiu magelana planeda sistemo, sed ni same ricevis ilian elsendon — la foton de nia Galaksio. Jen ĝi!

Sur grandega ekrano ekbrilis per fora arĝenta lumo larĝa stelamaso, mallarĝiĝanta ĉe la ekstremaĵoj. Profundega mallumo de la spaco surverŝis la randojn de la ekrano. Per sama mallumo oscedis malplenaĵoj inter la spiralaj branĉoj, vilaj ĉe la ekstremaĵoj. Pala lumo vestis ringon da globaj stelamasoj — la plej antikvaj stelsistemoj de nia Universo. Plataj stelaj kampoj alternis kun nuboj kaj strioj de nigra malvarmiĝinta materio. La foto estis farita el maloportuna flanko — la Galaksio situis tre oblikve kaj supre, tiel ke la centra kerno apenaŭ elstaris per brulanta konveksa maso en la centro de la mallarĝa lento. Evidente, por ricevi plenan bildon de nia stelsistemo, necesis peti pli malproksimajn galaksiojn, situantajn pli alte laŭ galaksia latitudo. Sed ankoraŭ neniu galaksio montris signojn de racia vivo dum la tempo de ekzisto de la Granda Ringo.

La teranoj, ne deŝirante sin, rigardis al la ekrano. Unuafoje la homo povis rigardi al sia stela Universo el ekstere, el monstra foro de la spaco.

Al Ĉara ŝajnis, ke la tuta planedo retenis la spiron, pririgardante sian Galaksion en milionoj da ekranoj sur ĉiuj ses kontinentoj kaj en la oceanoj, ĉie, kie lokiĝis insuletoj de homa vivo kaj laboro.

— La novaĵoj, ricevitaj de nia observatorio laŭ la Ringo kaj antaŭe ne senditaj al la monda informreto, estas finitaj, — denove ekparolis la sekretario. — Ni transiru nun al projektoj, kiuj devas esti submetitaj al vasta pridiskuto.

Propono de Juta Gaj pri kreo de artefarita, spirotaŭga atmosfero de Marso per eligo de malpezaj gasoj el profundaj ŝtonmasoj per aŭtomataj instalaĵoj estis agnoskita atentinda, ĉar ĝi estis apogita per seriozaj kalkuloj. Estos ricevita aero, sufiĉa por spirado kaj varmizolo de niaj urbetoj, kiuj eliros el forcejaj konstruaĵoj. Antaŭ multaj jaroj, post malkovro de naftaj oceanoj kaj montoj el malmolaj hidrokarbonoj sur Venuso, estis lanĉitaj aŭtomataj instalaĵoj por kreo de artefarita atmosfero sub gigantaj kloŝoj el diafanaj plastoj. Ili ebligis planti vegetaĵojn kaj aranĝi fabrikojn, provizantajn la homaron per ajnaj produktoj de organika ĥemio en kolosaj kvantoj.

La sekretario demetis flanken metalan plataĵon kaj afable ridetis. En la pli proksima al la tribuno fino de la seĝaj vicoj aperis Mven Mas en malhel-ruĝa vesto, morna, solena kaj trankvila. Montrante respekton al la kunveno, li levis super la kapo la kunmetitajn manojn kaj eksidis.

La sekretario deiris de la tribuno, cedinte la lokon al juna virino kun mallongaj oraj haroj kaj miranta rigardo de la verdaj okuloj. La prezidanto de la Konsilio Grom Orm ekstaris apude.

— Ordinare ni mem informas pri novaj proponoj. Sed vi aŭdos preskaŭ finitan esploron. La aŭtoro mem Iva Ĝan sciigos al vi materialon por responsa pripenso.

La verdokula virino komencis paroli per voĉo, premita pro sinĝenemo. Iva komencis de tiu komune konata fakto, ke vegetaĵoj de la sudaj kontinentoj distingiĝas per blueta koloro de foliaro, karaktera por antikvaj formoj de teraj vegetaĵoj. Kiel montris esploro de vegetaĵaro de aliaj planedoj, blua foliaro karakterizas atmosferojn, pli diafanajn, ol la tera, aŭ aperas ĉe pli malmola, ol de la Suno, ultraviola radiado de stelo.

— Nia Suno, stabila en sia ruĝa radiado, estas nestabila en la blua kaj la ultraviola, kaj antaŭ ĉirkaŭ du milionoj da jaroj spertis abruptan ŝanĝon de la viola radiado, daŭrintan longe.

Tiam aperis bluetaj vegetaĵoj, nigra koloro de birdoj kaj bestoj, vivintaj sur malfermitaj spacoj, nigraj ovoj ĉe birdoj, nestintaj en lokoj, ne defenditaj per ombro. Tiutempe nia planedo iĝis nestabila rilate de la akso de sia rotacio pro ŝanĝiĝo de la elektromagneta reĝimo de la sunsistemo. Jam delonge aperis projektoj pri transpumpo de maroj en kontinentajn konkavaĵojn, por rompi establiĝintan ekvilibron kaj ŝanĝi situon de la terglobo rilate de sia akso. Tio estis tiam, kiam astronomoj baziĝis nur sur elementa meĥaniko de gravito, tute ne atentante la elektromagnetan ekvilibron de la sistemo, multe pli ŝanĝiĝeman, ol gravito. Ni devas aliri solvon de la demando ĝuste el tiu flanko, kio estos multe pli simpla, malmultekosta kaj rapida. Ni rememoru, kiel en la komenco de stelnavigado kreado de artefarita gravito postulis tioman malŝparon de energio, ke estis praktike neebla. Nun, post la malkovro de malkompono de mezonaj fortoj, niaj ŝipoj estas ekipitaj per simplaj kaj fidindaj aparatoj de artefarita gravito. Same la eksperimento de Ren Boz skizas ĉirkaŭvojon por efika kaj rapida ŝanĝo de la reĝimo de rotacio de la Tero…

Iva Ĝan eksilentis. Grupo el ses homoj — la herooj de la ekspedicio al Plutono, sidantaj ĉiuj kune en la halo, — komencis saluti ŝin, etendante kunmetitajn manplatojn. La vangoj de la juna virino ruĝiĝis. Sur la ekrano aperis fantomaj konturoj de stereometriaj desegnaĵoj.

— Mi scias, ke la demando povas esti larĝigita. Nun eblas pensi pri ŝanĝo de eĉ planedaj orbitoj, kaj, speciale, pri proksimigo de Plutono al la Suno, por revivigi tiun iam loĝitan planedon de fremda stelo. Sed nun mi parolas nur pri deŝovo de nia Tero rilate de la akso por plibonigo de klimataj kondiĉoj de la kontinenta hemisfero.

La eksperimento de Ren Boz montris, ke eblas konverto de gravita kampo en ĝian duan aspekton — elektromagnetan kampon, kun posta vektora polarizo en jenaj direktoj…

La figuroj sur la ekrano estis plilongiĝantaj kaj turniĝantaj. Iva Ĝan daŭrigis:

— Tiam la rotacio de la planedo perdos stabilecon kaj la Tero povos iĝi turnita al la dezirata situo por plej profita kaj longa prilumo per sunaj radioj.

Sur longa vitro sub la ekrano ektiriĝis vicoj da parametroj, anticipe kalkulitaj per maŝinoj, kaj ĉiu, kiu povis kompreni tiujn signojn, konvinkiĝis, ke la projekto de Iva Ĝan estas, ĉiuokaze, ne senbaza.

Iva Ĝan haltigis la moviĝon de la desegnaĵoj kaj signoj kaj, klininte la kapon, deiris de la tribuno. La aŭskultantoj vigle interrigardis kaj interflustris. Interŝanĝinte nerimarkeblajn gestojn kun Grom Orm, sur la tribuno aperis la juna estro de la ekspedicio al Plutono.

— Estas sendube, ke la eksperimento de Ren Boz kaŭzos ĉenan reakcion — eksplodon de gravegaj malkovroj. Al mi ĝi ŝajnas kondukanta al antaŭe neatingeblaj foroj de scienco. Tiel okazis kun la kvantuma teorio — la unua proksimiĝo al kompreno de repagulumo, aŭ reciproka transiro, kun poste sekvinta malkovro de kontraŭpartikloj kaj kontraŭkampoj. Poste sekvis la repaguluma kalkulo, iĝinta venko super la principo de necerteco de la antikva fizikisto Hajzenberg. Kaj, fine, Ren Boz faris sekvan paŝon al analizo de la sistemo «spaco — kampo», veninte al kompreno de kontraŭgravito kaj kontraŭspaco, aŭ, laŭ leĝo de repagulumo, al nul-spaco. Ĉiuj neagnoskitaj teorioj finfine iĝas fundamento de scienco!

Je la nomo de la esploristoj de Plutono mi proponas transdoni la demandon en la mondan informreton por pridiskuto. Turno de la planedo rilate de la akso malpligrandigos malŝparon de energio por varmigo de la polusaj regionoj, pli mildigos la polusajn frontojn, kreskigos akvan bilancon de la kontinentoj.

— Ĉu klaras la demando por submeti ĝin al voĉdonado? — demandis Grom Orm.

Responde ekbrilis multaj verdaj lumetoj.

— Do, ni komencu! — diris la prezidanto kaj ŝovis la manon sub la pupitron de sia fotelo.

Tie troviĝis tri butonoj de signaloj de kalkula maŝino: la dekstra signifis «jes», la meza — «ne», la maldekstra — «mi ne opinias min kapabla juĝi». Ĉiu ano de la Konsilio same sendis nerimarkeblan por aliaj signalon. Premis la butonojn ankaŭ Evda Nal kaj Ĉara. Aparta maŝino estis kalkulanta opiniojn de aŭskultantoj por kontroli la ĝustecon de la decido de la Konsilio.

Post kelkaj sekundoj ekbrilis grandaj signoj sur la demonstraj ekranoj — la demando estis akceptita por pridiskuto fare de la tuta planedo.

Sur la tribunon suriris Grom Orm mem.

— Laŭ kaŭzo, kiun mi petas permeson kaŝi ĝis fino de la afero, necesas trakti nun la agon de la eksa estro de la eksteraj stacioj de la Konsilio Mven Mas, kaj nur poste solvi la demandon pri la tridek oka stela ekspedicio. Ĉu fidas la Konsilio al seriozeco de miaj motivoj?

Verdaj lumetoj estis unuanima respondo.

— Ĉu ĉiuj scias detalojn de la okazintaĵo?

Ree kaskado de verdaj eklumoj.

— Tio plirapidigos la aferon. Mi petas la eksan estron de la eksteraj stacioj Mven Mas-on ekspliki motivojn de sia ago, kaŭzinta tiom fatalajn konsekvencojn. Fizikisto Ren Boz ankoraŭ ne resaniĝis de ricevitaj vundoj kaj ne estis vokita de ni kiel atestanto. Li ne estas juĝinda.

Grom Orm rimarkis ruĝan lumeton ĉe la seĝo de Evda Nal.

— Al atento de la Konsilio! Evda Nal deziras aldoni al la mesaĝo pri Ren Boz.

— Mi petas elpaŝi anstataŭ li.

— Pro kiaj motivoj?

— Mi amas lin!

— Vi parolos post Mven Mas.

Evda Nal estingis la ruĝan signalon kaj eksidis.

Sur la tribuno aperis Mven Mas. Trankvile, ne indulgante sin, la afrikano rakontis pri atenditaj rezultoj de la eksperimento. Pri sia mirinda vizio, kies realeco, bedaŭrinde, ne povas esti pruvita. Hasto en farado de la eksperimento, kaŭzita de sekreteco kaj neleĝeco de la ago, kondukis al tio, ke ili ne pripensis specialajn aparatojn por registro, kalkulante al ordinaraj memormaŝinoj, kies riceviloj estis detruitaj jam en la unua momento. Endis alkroĉi al la sputniko 57 malnovan planedŝipon kaj peni instali sur ĝin la aparatojn por orientigo de la vektoro. Pri ĉio ĉi kulpas li, Mven Mas. Ren Boz okupiĝis pri la instalaĵo, kaj elporto de la eksperimento en la kosmon estis en la kompetenteco de estro de la eksteraj stacioj.

Ĉara kunpremegis la manojn — la akuzaj argumentoj de Mven Mas ŝajnis al ŝi konvinkaj.

— Ĉu la observantoj de la pereinta sputniko sciis pri ebla katastrofo? — demandis Grom Orm.

— Jes, ili estis avertitaj kaj kun ĝojo konsentis.

— Min ne mirigas tio, ke ili konsentis, — miloj da junaj homoj partoprenas danĝerajn eksperimentojn, ĉiujare okazantajn sur nia planedo. Iam okazas, ke ili pereas… Kaj la novaj iras kun ne malplia kuraĝo, — morne kontraŭdiris Grom Orm, — al milito kontraŭ la nesciata. Sed vi, avertante la junajn homojn, per tio suspektis probablon de tia fino. Sed tamen faris la riskan eksperimenton…

Mven Mas silente mallevis la kapon.

Ĉara, ne deŝiranta la okulojn de li, subpremis malfacilan suspiron, eksentinte sur la ŝultro la manon de Evda Nal.

— Ekspliku kaŭzojn, instigintajn vin fari tion, — post paŭzo diris la prezidanto de la Konsilio.

La afrikano ree ekparolis, ĉi-foje kun pasia emocio. Li rakontis, kiel ekde la juneco vokis lin riproĉe milionoj da sennomaj tomboj de homoj, venkitaj de la senkompata tempo, kiel neelteneble estis ne peni fari, unuafoje dum la tuta historio de la homaro kaj de multaj najbaraj mondoj, paŝon al venko super la spaco kaj la tempo, meti unuan mejloŝtonon sur tiu granda vojo, al kiu impetus tuj centmiloj da potencaj mensoj. Li opiniis sin ne rajta prokrasti — eble, por jarcento — la eksperimenton nur por ne submeti nemultajn homojn al danĝero, kaj sin mem — al responso.

Mven Mas parolis, kaj la koro de Ĉara batis pli forte pro fiero pri sia elektito. La kulpo de la afrikano komencis ŝajni jam ne tiom peza.

Mven Mas revenis sur la lokon kaj komencis atendi la decidon, vidate de ĉiuj.

Evda Nal transdonis magnetofonan registraĵon de parolo de Ren Boz. Lia malforta, sufokiĝanta voĉo ektondris por la tuta halo per amplifiloj. La fizikisto estis praviganta Mven Mas-on. Ne sciante tutan komplikecon de la demando, la estro de la eksteraj stacioj povis nur konfidi al li, Ren Boz, kaj tiu konvinkis lin pri nepra sukceso. Sed la fizikisto ne opiniis ankaŭ sin kulpa. «Ĉiujare, — diris li, — oni faras malpli gravajn eksperimentojn, iam finiĝantajn tragike. La scienco — la lukto por feliĉo de la homaro — same postulas oferojn, kiel ajna alia lukto. Malkuraĝuloj, tre gardantaj sin, ne sukcesas ricevi plenecon kaj ĝojon de la vivo, kaj tiaj sciencistoj ne sukcesas fari grandajn paŝojn antaŭen…»

Ren Boz finis per konciza analizo de la eksperimento kaj de siaj eraroj kun certeco pri estonta sukceso. La registraĵo de la parolo finiĝis.

— Ren Boz diris nenion pri siaj observoj dum la eksperimento, — levis la kapon Grom Orm, turnante sin al Evda Nal. — Vi deziris paroli anstataŭ li.

— Mi antaŭvidis la demandon kaj petis parolon, — respondis Evda. — Ren Boz perdis konscion kelkajn sekundojn post la ŝalto de F-stacioj kaj nenion plu vidis. Estante sur limo de sveno, li rimarkis kaj enmemorigis nur indikojn de la aparatoj, atestantajn pri apero de la nul-spaco. Jen lia registraĵo laŭ la memoro.

Sur la ekrano aperis kelkaj ciferoj, senprokraste reskribitaj fare de multaj homoj.

— Permesu al mi aldoni ankoraŭ je nomo de la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, — ree ekparolis Evda. — Kalkulo de popolaj eldiroj post la katastrofo donas jenon…

Vicoj da ok-signaj nombroj ektiriĝis sur la ekrano, disiĝante laŭ kolumnoj de kondamno, absolvo, dubo pri la scienca aliro, akuzoj pri hasto. Sed la ĝenerala rezulto, sendube, estis por Mven Mas kaj Ren Boz, kaj la vizaĝoj de la ĉeestantoj heliĝis.

Ekbrilis ruĝa signalo ĉe la kontraŭa flanko de la halo, kaj Grom Orm donis parolon al la astronomo de la tridek sepa stela ekspedicio — Pur Hiss. Tiu ekparolis laŭte kaj temperamente, farante per la longaj brakoj mallertajn gestojn kaj elstarigante la gorĝan pomon.

— Ni, grupo da kamaradoj-astronomoj, opinias Mven Mas-on kulpa. Lia ago — plenumo de la eksperimento sen la Konsilio — sugestas suspekton, ke Mven Mas agis ne tiel neprofiteme, kiel tion penis montri la parolintoj ĉi tie!

Ĉara ekflamis pro indigno kaj restis sur la loko, nur obeante al malvarma rigardo de Evda Nal.

Pur Hiss eksilentis.

— Viaj akuzoj estas gravaj, sed ne bazitaj, — kontraŭis laŭ permeso de la prezidanto Mven Mas, — precizigu, kion vi nomas profitemo.

— Senmorta gloro ĉe plena sukceso de la eksperimento — jen la profita kaŝita motivo de via ago. Kaj malkuraĝo — vi timis, ke oni al vi rifuzos permeson de la eksperimento, tial vi agis haste kaj sekrete.

Mven Mas larĝe ridetis, infanece dismovis la manojn kaj silente eksidis. En la tuta aspekto de Pur Hiss aperis malica triumfo.

Evda Nal ree petis parolon.

— La eldiro de Pur Hiss estas hasta kaj tro malica por decido de serioza demando. Liaj opinioj pri kaŝitaj motivoj de agoj transportas nin al la tempo de la Malhelaj jarcentoj. Tiel paroli pri ia senmorta gloro povis nur homoj de fora pasinteco. Ne trovante ĝojon kaj plenecon en sia nuna vivo, ne sentante sin ero de la tuta kreanta homaro, ili timis neeviteblan morton kaj kroĉiĝis al plej eta espero de eterniĝo. La sciencisto-astronomo Pur Hiss ne komprenas, ke en la memoro de la homaro vivas nur tiuj, kies pensoj, volo kaj atingoj plu efikas kaj post ĉeso de la efiko forgesiĝas kaj malaperas. Ofte ili renaskiĝas el neekzisto, kiel multaj antikvaj sciencistoj aŭ artistoj, se iliaj verkoj ree iĝas necesaj kaj renovigas sian efikon en socio… speciale en la multmiliarda moderna socio! Mi jam delonge ne renkontis tiom primitivan komprenon de senmorteco kaj gloro kaj miras, renkontinte ĝin ĉe kosma vojaĝanto.

Evda Nal, rektiginte sin je la tuta alto, turnis sin al Pur Hiss, kiu kunpremiĝis en sia fotelo, prilumita per multo da ruĝaj lumoj.

— Ni forlasu absurdaĵojn, — daŭrigis Evda, — kaj rigardu al la ago de Mven Mas kaj Ren Boz, preninte kiel ĉefan kriterion feliĉon de la homaro. Antaŭe homoj ofte ne povis pesi realan valoron de siaj faroj kaj kompari ĝin kun malutila reversa flanko, kiun nepre havas ĉiu ago, ĉiu faro. Ni delonge liberiĝis disde tio kaj povas paroli nur pri efektiva valoro de agoj.

Ankaŭ nun, kiel antaŭe, novajn vojojn palptrovas apartaj homoj, ĉar nur speciala agordo de cerbo, post tre longa preparo, povas rekoni novan direkton, kaŝitan en kontraŭdiraj faktoj. Sed nun, tuj kiam definitiviĝas nova vojo, dekmiloj da homoj ekokupiĝas pri ĝia ellaboro kaj lavango da novaj malkovroj rulas en senfinecon, kreskante, kiel neĝobulo. Ren Boz kaj Mven Mas ekiris la plej neelprovitan vojon. Mi ne posedas sufiĉajn sciojn, sed ankaŭ por mi estas evidenta trofrueco de ilia eksperimento. En tio estas kulpo de ambaŭ kaj responso pri grandega materia damaĝo kaj kvar homaj vivoj. Laŭ la leĝoj de la Tero tio estas krimo, sed ĝi estas farita ne pro personaj celoj kaj, sekve, ne devas esti punita plej grave.

Evda Nal malrapide revenis al sia loko, Grom Orm ne plu trovis dezirantojn paroli. La anoj de la Konsilio postulis de la prezidanto la konkludon. La maldika seka figuro de Grom Orm kliniĝis antaŭen sur la tribuno, kaj la akra rigardo enpikiĝis en profundon de la halo.

— La cirkonstancoj por la fina juĝo estas nekomplikaj. Por Ren Boz mi tute ekskludas responson. Kiu sciencisto ne uzos aperantajn eblojn, speciale se li estas certa pri sukceso? La detrua fiasko de la eksperimento estos leciono. Sed estas senduba ankaŭ utilo de la eksperimento. Ĝi parte kompensas la materian damaĝon, ĉar nun la eksperimento helpos al solvo de multaj demandoj, pri kiuj en la Akademio de Limoj de Scio oni ankoraŭ nur komencis pensi.

Ni solvas problemojn de uzado de produktadaj fortoj en granda skalo, deĵetinte et-utilajn adaptajn tendencojn de la malnova ekonomio. Tamen ankaŭ ĝis nun homoj ne komprenas la faktoron de sukceso, ĉar ili forgesas pri nepreco de la leĝoj de evoluo. Al ili ŝajnas, ke konstruaĵo devas leviĝi sen fino. Saĝeco de estro estas en tio, ke li ĝustatempe ekkonsciu la ŝtupon, superan por nuna momento, haltu kaj atendu, aŭ ŝanĝu la vojon. Tia estro sur sia tre responsa posteno ne sukcesis esti Mven Mas. La elekto de la Konsilio estis erara. La Konsilio devas responsi pri tio egale kun sia elektito. Antaŭ ĉio kulpas mi mem, ĉar la iniciativo de invito de Mven Mas, apartenanta al du anoj de la Konsilio, estis subtenita de mi.

Mi proponas al la Konsilio absolvi Mven Mas-on pri personaj motivoj de la ago, sed malpermesi al li okupi postenojn en responsaj organizoj de la planedo. Mi same devas esti forigita el la posteno de prezidanto de la Konsilio kaj sendita al likvido de sekvoj de mia nesingardo — al konstruado de la sputniko.

Grom Orm ĉirkaŭigis per la rigardo la halon, legante sinceran ĉagrenon, speguliĝintan sur multaj vizaĝoj. Sed homoj de la epoko de la Ringo evitis persvadi, estimante decidojn de aliuloj kaj fidante al ties praveco.

Mir Om konsiliĝis kun la konsilianoj, kaj la kalkulmaŝino sciigis la rezulton de la voĉdonado. La konkludo de Grom Orm estis akceptita sen malkonsentoj, sed kun kondiĉo, ke li gvidu la laboron de la kunveno ĝis la fino kaj lasu sian postenon post ĝia plenumo.

Li riverencis, sed nenio ŝanĝiĝis en lia vizaĝo, firme katenita per la volo.

— Mi devas nun klarigi mian peton pri prokrasto de pridiskuto de la stela ekspedicio, — trankvile daŭrigis la prezidanto. — La bona solviĝo de la afero estis evidenta, kaj mi pensas, ke la Kontrolo de Digno kaj Juro konsentos kun ni. Sed nun mi povas peti Mven Mas-on okupi sian lokon en la Konsilio. Scioj de Mven Mas estas necesaj por ĝusta solvo de gravega demando, des pli ke ano de la Konsilio Erg Noor ne povos partopreni la hodiaŭan diskuton.

Mven Mas ekiris al la seĝoj de la Konsilio. Verdaj lumoj de bondeziro ondis laŭ la halo, markante lian vojon.

Sensone deŝoviĝis la planedaj mapoj, cedante la lokon al mornaj nigraj tabeloj, sur kiuj diverskoloraj lumetoj de steloj estis kunigitaj per blua fadeno de flugoj, planitaj por jarcento. La prezidanto de la Konsilio ŝanĝiĝis. Malaperis malvarma senpasieco, sur la grizetaj vangoj ekvarmis ruĝeto, la ŝtalaj okuloj malheliĝis. Grom Orm suriris la tribunon.

— Ĉiu stela ekspedicio estas longe vartata revo, nova espero, zorgeme lulata dum multaj jaroj, nova ŝtupo en ŝtuparo de la granda leviĝo. Aliflanke, tio estas laboro de milionoj, kiu ne povas resti sen rezulto, sen granda scienca aŭ ekonomia efiko, alie haltos nia moviĝo antaŭen kaj plua konkero de la naturo. Tial ni tiom skrupule pridiskutas, pripensas, prikalkulas, antaŭ ol en la interstelajn forojn ekflugos nova ŝipo.

Nia devo igis nin fordoni la tridek sepan ekspedicion por la Granda Ringo. Des pli skrupule ni pridiskutadis la planon de la tridek oka ekspedicio. Sed dum la lasta jaro okazis kelkaj eventoj, ŝanĝintaj la situacion kaj devigantaj nin revizii la vojon kaj la taskon de la ekspedicio, konfirmitajn fare de antaŭaj kunsidoj de la Konsilioj kaj de la tutplaneda pridiskuto. Malkovro de rimedoj de prilaboro de alojoj sub granda premo ĉe temperaturo de absoluta nulo plibonigis la firmecon de korpoj de stelŝipoj. Perfektigo de anamezonaj motoroj, iĝintaj pli ŝparemaj, permesas plian longon de flugo de sola ŝipo. La planitaj por la tridek oka ekspedicio stelŝipoj «Aella» kaj «Tintaĝelo»[50] malnoviĝis kompare kun la ĵus finita «Cigno» — rondkorpa ŝipo de vertikala tipo kun kvar kiloj de stabileco. Ni iĝas kapablaj al pli malproksimaj flugoj.

Erg Noor, reveninta sur «Tantro» el la tridek sepa ekspedicio, sciigis pri malkovro de nigra stelo de la klaso T, sur kies planedo estis trovita stelŝipo de nekonata konstruo. Provo penetri internen preskaŭ pereigis ĉiujn, sed oni tamen sukcesis akiri pecon da metalo de la korpo. Tio estas nekonata ĉe ni substanco, kvankam proksima al la dekkvara izotopo de arĝento, trovita sur planedoj de tre varmega stelo de la klaso O8, konata jam tre delonge sub la nomo Dzeta de la Poŭpo.

La formo de la stelŝipo — dukonveksa disko kun kruda spirala surfaco — estas pridiskutita en la Akademio de Limoj de Scio.

Junio Ant trarigardis memorregistraĵojn de informo de la Ringo por ĉiuj kvarcent jaroj ekde la momento de nia aliĝo al la Ringo. Tiu tipo de konstruo de stelŝipoj estas nerealigebla ĉe nia direkto de scienco kaj ĉe nia nivelo de scioj. Ĝi estas nekonata sur tiuj mondoj de la Galaksio, kun kiuj ni interŝanĝis mesaĝojn.

La tiom kolosa diska stelŝipo, sendube, estas gasto el neimageble foraj planedoj, eble, eĉ el ekstergalaksiaj mondoj. Ĝi povis vagadi dum milionoj da jaroj kaj malleviĝi sur la planedon de la fera stelo en nia dezerta regiono ĉe rando de la Galaksio.

Ne bezonas klarigojn graveco de esploro de tiu ŝipo per speciala ekspedicio al la T-stelo.

Grom Orm ŝaltis duonsferan ekranon, kaj la halo malaperis. Antaŭ la spektantoj malrapide eknaĝis registraĵoj de memormaŝinoj.

— Tio estas antaŭnelonge ricevita mesaĝo el planedo CR519, — mi forlasas por mallongeco la detalajn koordinatojn, — ilia ekspedicio en la sistemon de Aĥernaro…

Stranga ŝajnis la situo de steloj, kaj eĉ plej sperta rigardo ne povus rekoni en ili la delonge esploritajn sunojn. Makuloj de malklare lumanta gaso, malhelaj nuboj kaj, finfine, grandaj malvarmiĝintaj planedoj, reflektantaj lumon de monstre granda stelo.

Diametre nur tri-kaj-duon-oble pli granda ol la Suno, Aĥernaro lumis kiel ducent okdek sunoj, estante nepriskribeble hela blua stelo de la spektra klaso B5. La kosma ŝipo, farinta la registraĵon, foriris flanken. Verŝajne, pasis jardekoj da vojo. Sur la ekrano aperis alia suno — hela verda stelo de la klaso S. Ĝi kreskis, lumante ĉiam pli hele, dum la stelŝipo de la fremda mondo estis proksimiĝanta al ĝi. Mven Mas pensis, ke la verda nuanco de ĝia koloro estus multe pli bela tra atmosfero. Kvazaŭ responde al lia penso, sur la ekrano aperis supraĵo de nova planedo. La fotoj estis faritaj kun paŭzoj — la ekrano ne montris proksimiĝon al la planedo. Antaŭ la spektantoj subite elkreskis lando de altaj montoj, ĉirkaŭkovrita per ĉiuj penseblaj nuancoj de verda lumo. Nigre-verdaj ombroj de profundaj kanjonoj kaj krutaj deklivoj, blu-verdaj kaj lil-verdaj prilumitaj rokoj kaj valoj, akvamarinaj neĝoj sur montopintoj kaj altebenaĵoj, flav-verdaj terpecoj, forbruligitaj de la varmega suno. Malakitaj riveretoj kuris malsupren, al nevideblaj lagoj kaj maroj, kaŝiĝantaj malantaŭ montoĉenoj.

Poste kovrita per rondaj montetoj ebenaĵo sterniĝis ĝis rando de maro, ŝajnanta el malproksime brilanta folio da verda fero. Bluaj arboj nebulis per densa foliaro, arbarkampetoj floris per purpuraj strioj kaj makuloj de nekonataj arbustoj kaj herboj. Kaj el profundo de la ametista ĉielo per potenca torento fluis or-verdaj radioj. La homoj de la Tero rigidiĝis. Mven Mas fosis en sia senlima memoro, por precize determini situon de la verda suno.

«Aĥernaro estas la Alfa de Eridano, alte en la suda ĉielo, apud la Tukano. La distanco estas dudek unu parsekoj… Reveno de stelŝipo kun sama ŝipanaro estas neebla», — rapide flugis akraj pensoj.

La ekrano estingiĝis, kaj stranga ŝajnis la aspekto de la fermita halo, adaptita por pripensadoj kaj konsiliĝoj de loĝantoj de la Tero.

— Tiu verda stelo, — ree eksonis la parolo de la prezidanto, — kun abundo de zirkonio en la spektraj linioj, estas iomete pli granda, ol nia Suno. — Grom Orm rapide listigis koordinatojn de la zirkonia suno. — En ĝia sistemo, — daŭrigis li, — estas du planedoj-ĝemeloj, rivoluantaj unu kontraŭ la alia en tia distanco for de la stelo, kiu konformas al la energio, kiun ricevas la Tero disde la Suno.

Diko de la atmosfero, ĝia konsisto, kvanto da akvo koincidas kun la kondiĉoj de la Tero. Tiaj estas anticipaj datumoj de la ekspedicio de la planedo CR519. Samaj mesaĝoj parolas pri malesto de supera vivo sur la planedoj-ĝemeloj. Supera pensanta vivo tiel transformas la naturon, ke ĝi estas rimarkebla eĉ por supraĵa observo el alte fluganta stelŝipo. Eblas kalkuli, ke ĝi aŭ ne sukcesis tie evolui, aŭ ankoraŭ ne evoluis. Tio estas nekredeble rara sukceso. Se tie troviĝus supera vivo, la mondo de la verda stelo estus malfermita por ni. Jam en la sepdek dua jaro de la epoko de la Ringo, antaŭ pli ol tri jarcentoj, nia planedo faris pridiskuton de demando pri loĝigo de planedoj kun supera pensanta vivo, kvankam ne atinginta nivelon de nia civilizo. Tiam estis decidite, ke ajna invado sur tiajn planedojn kondukas al neeviteblaj perfortoj pro profunda nekompreno.

Ni scias nun, kiel granda estas diverseco de mondoj en nia Galaksio. Estas steloj bluaj, verdaj, flavaj, blankaj, ruĝaj, oranĝaj, ĉiuj hidrogen-heliumaj, sed laŭ malsama konsisto de siaj ŝeloj kaj kernoj nomataj karbonaj, cianaj, titanaj, zirkoniaj, kun malsama karaktero de radiado, altaj kaj malaltaj temperaturoj, malsama konsisto de siaj atmosferoj kaj kernoj. Estas planedoj de plej malsamaj amplekso, denso, konsisto kaj diko de atmosfero, hidrosfero, distanco ĝis suno, kondiĉoj de turniĝo. Sed ni scias ankaŭ alion: nia planedo kun siaj sepdek procentoj da akvokovrita supraĵo, en koincido kun proksimeco al la Suno, verŝanta sur ĝin potencan torenton de energio, prezentas ne ofte renkontatan bazon de potenca vivo, riĉa je biomaso kaj diverseco de senĉesaj transformiĝoj.

Tial la vivo ĉe ni evoluis pli rapide, ol sur aliaj mondoj, kie ĝi estis subpremita pro nesufiĉo de akvo, suna energio aŭ pro malgrandaj areoj da sekaĵo. Kaj pli rapide, ol sur planedoj, tro riĉaj je akvo. Ni vidis en elsendoj laŭ la Ringo evoluon de vivo sur akvokovritaj planedoj, de vivo, despere rampanta supren laŭ tigoj de vegetaĵoj, elstarantaj el eterna akvo.

Sur nia akvoriĉa planedo same estas relative malgranda areo de kontinentoj por kolekto de suna energio ĉu per nutraj vegetaĵoj, ĉu per ligno, aŭ simple per termoelektraj instalaĵoj.

En la plej antikvaj periodoj de la historio de la Tero la vivo evoluis pli malrapide en marĉoj de malaltaj kontinentoj de paleozoiko, ol sur altaj kontinentoj de kenozoiko, kie okazis lukto ne nur pri nutraĵo, sed ankaŭ pri akvo.

Ni scias, ke necesas certa, la plej profita por abundo kaj potenco de vivo proporcio inter akvo kaj sekaĵo, kaj nia planedo estas proksima al tiu plej avantaĝa koeficiento. Da tiaj planedoj estas ne tiom multe en la kosmo, kaj ĉiu prezentas netakseblan donacon por nia homaro kiel nova grundo por ĝia disloĝiĝo kaj plua perfektiĝo.

Jam delonge la homaro ĉesis timi spontanan troloĝatecon, iam timigintan la forajn praulojn. Sed ni persiste strebas en kosmon, ĉiam pli disvastigante la regionon de loĝado de homoj, ĉar ankaŭ en tio estas moviĝo antaŭen, la neevitebla leĝo de evoluo. Malfacileco de ekposedo de planedoj, tre diferencantaj disde la Tero per fizikaj kondiĉoj, estis tiom granda, ke ĝi jam delonge naskis projektojn pri loĝigo de la homaro en la kosmo sur speciale konstruitaj gigantaj konstruaĵoj, similaj al multoble pligrandigitaj sputnikoj. Vi scias, ke unu tia insulo estis konstruita antaŭ la epoko de la Ringo, — mi diras pri «Nadiro», situanta je dek ok milionoj da kilometroj for de la Tero. Tie ankoraŭ loĝas negranda kolonio de homoj… Sed la malsukceso de tiuj malvastaj, tre limigitaj ejoj por homa vivo estis tiom evidenta, ke ni povas nur miri pri niaj prauloj, malgraŭ tuta kuraĝeco de ilia konstrua ideo.

La ĝemelaj planedoj de la verda zirkonia stelo tre similas al la nia. Ili ne taŭgas aŭ estas malfacile ekposedeblaj por gracilaj loĝantoj de la malferminta ilin planedo CR519, pro kio ili hastis transdoni al ni tiujn informojn, same kiel ni transdonos al ili niajn malkovrojn.

La verda stelo situas en tia distanco for de ni, kian traflugis neniu nia stelŝipo. Atinginte ĝiajn planedojn, ni antaŭiĝos malproksime en la kosmon. Kaj ni antaŭiĝos ne sur malgranda mondeto de artefarita konstruaĵo, sed sur firma bazo de grandaj planedoj, vastaj por organizado de oportuna vivo, de potenca teĥniko.

Jen kial mi detale okupis vian atenton per la planedoj de la verda stelo — al mi ili ŝajnas eksterordinare gravaj por esploro. La distanco je sepdek lumjaroj nun estas atingebla por stelŝipo kiel «Cigno», kaj, eble, endas la tridek okan stelan ekspedicion sendi al Aĥernaro!

Grom Orm eksilentis kaj transiris al sia loko, turninte malgrandan stangeton sur regpanelo de la tribuno.

Anstataŭ la prezidanto de la Konsilio antaŭ la spektantoj leviĝis malgranda ekrano, sur kiu ĝis nivelo de la brusto aperis la konata al multaj masiva figuro de Dar Veter. La eksa estro de la eksteraj stacioj ridetis, renkontita per neaŭdeblaj salutoj de verdaj lumetoj.

— Dar Veter troviĝas nun en la Arizona radioaktiva dezerto, de kie ekflugas grupoj da raketoj sur alton je kvindek sep mil kilometroj por konstruado de la sputniko, — klarigis Grom Orm. — Li deziris elpaŝi antaŭ vi kun sia opinio kiel ano de la Konsilio.

— Mi proponas efektivigi la plej simplan solvon, — aŭdiĝis la gaja voĉo, sonanta per metalo de transportebla sendilo. — Sendi ne unu, sed tri ekspediciojn!

La anoj de la Konsilio kaj la spektantoj rigidiĝis pro neatenditeco. Dar Veter ne estis oratoro kaj ne uzis la efektan paŭzon.

— La origina plano de sendo de ambaŭ stelŝipoj de la tridek oka ekspedicio al la triopa stelo EE7723…

Sammomente Mven Mas imagis tiun triopan stelon, antikve nomatan Omikrono 2 de Eridano. Situanta en malpli ol kvin parsekoj for de la Suno, tiu sistemo el flava, blua kaj ruĝa steloj posedis du senvivajn planedojn, sed la intereso de esploro konsistis ne en ili. La blua stelo en tiu ĉi sistemo estis blanka nano. Amplekse egala al granda planedo, mase ĝi egalis al duono de la Suno. Mezuma specifa maso de substanco de tiu ĉi stelo dumil-kvincent-oble superis denson de la plej peza tera metalo — iridio. Gravito, elektromagnetaj kampoj, procezoj de kreo de pezaj ĥemiaj elementoj sur tiu stelo prezentis kolosan intereson kaj gravecon por ilia rekta esploro el plej eble proksima distanco. Des pli ke la deka stela ekspedicio, sendita en la pasinteco al Siriuso, pereis, sukcesinte averti pri danĝero. La proksima najbaro de la Suno — la duopa blua stelo Siriuso same posedis blankan nanon de pli malalta temperaturo kaj pli granda amplekso, ol la Omikrono 2 de Eridano B kun denso, dudek-kvin-oble pli granda ol la denso de akvo. Atingo de tiu proksima stelo estis neebla pro grandegaj kruciĝantaj meteorŝtonaj fluoj, zonantaj la stelon kaj tiom difuzitaj, ke ne eblis precize determini disvastigitecon de la pereigaj ŝtonpecoj. Ĝuste tiam, antaŭ tricent dek kvin jaroj, aperis la ideo pri ekspedicio al la Omikrono 2 de Eridano.

— …prezentas nun, post la eksperimento de Mven Mas kaj Ren Boz, — estis parolanta tiutempe Dar Veter, — tiom gravan valoron, ke rezigni pri ĝi ne eblas.

Sed esploro de la fremda, fora stelŝipo, trovita fare de la tridek sepa ekspedicio, povas doni al ni tiajn sciojn, kiuj ege superos malkovrojn de la unua esploro.

Eblas neglekti la antaŭajn regulojn de sekureco kaj riski disigi la stelŝipojn. «Aella-n» sendi al la Omikrono de Eridano, kaj «Tintaĝelon» — al la T-stelo. Ambaŭ stelŝipoj apartenas al la unua klaso, kiel «Tantro», kiu sola venkis la monstrajn malfacilaĵojn.

— Romantiko! — laŭte kaj malestime diris Pur Hiss kaj tuj kuntiriĝis, rimarkinte malaprobon de la spektantoj.

— Jes, vera romantiko! — ĝoje ekkriis Dar Veter. — Romantiko estas lukso por la naturo, sed ĝi necesas en bone aranĝita socio! Pro abundo de korpaj kaj animaj fortoj en ĉiu homo pli rapide renaskiĝas soifo de novo, de oftaj ŝanĝoj. Aperas speciala rilato al fenomenoj de la vivo — peno vidi pli, ol egalmezuran paŝadon de ĉiutageco, atendi de la vivo la plej altan normon de elprovoj kaj impresoj.

— Mi vidas en la halo Evda-n Nal, — daŭrigis Dar Veter. — Ŝi konfirmos al vi, ke romantiko estas ne nur psikologio, sed ankaŭ fiziologio! Mi daŭrigas — la novan stelŝipon «Cigno» sendi al Aĥernaro, al la verda stelo, ĉar nur post cent sepdek jaroj nia planedo ekscios la rezulton. Grom Orm tute pravas, ke esploro de similaj planedoj kaj kreo de bazo por antaŭiĝo en la kosmon estas nia devo rilate al la posteuloj.

— Rezervo da anamezono pretas nur por du ŝipoj, — kontraŭdiris sekretario Mir Om. — Necesos dek jaroj, por, ne rompante la ekonomion, prepari ŝipon por ankoraŭ unu flugo. Mi rememorigu, ke nun multajn produktadajn fortojn forprenos la restarigo de la sputniko.

— Mi antaŭvidis tion, — respondis Dar Veter, — kaj proponas, se la Konsilio de Ekonomio trovos eble turni sin al la loĝantaro de la planedo: ĉiu por jaro prokrastu distrajn vojaĝojn, oni malŝaltu televidilojn de niaj akvarioj en oceanaj profundaĵoj, ĉesu liveri juvelŝtonojn kaj rarajn vegetaĵojn el Venuso kaj Marso, haltigu fabrikojn de vestaĵoj kaj ornamaĵoj. La Konsilio de Ekonomio determinos pli bone, ol mi, kion necesas haltigi, por ĵeti la ŝparitan energion por produktado de anamezono. Kiu el ni rifuzos redukti bezonojn nur por unu jaro, por alporti al niaj infanoj grandegan donacon — du novajn planedojn en vivigaj radioj de la verda, agrabla por niaj teraj okuloj suno!

Dar Veter etendis la manojn antaŭ si, alparolante al la tuta Tero, ĉar li sciis, ke miliardoj da okuloj observas lin en ekranoj de televidiloj, balancis la kapon kaj malaperis, lasinte malplenan bluetan flagradon. Tie, en la Arizona dezerto, brua tondro periode tremigis la grundon, dirante pri tio, ke vica raketo ekflugis kun ŝarĝo ekster la limojn de la lazura firmamento. Ĉi tie ĉiuj ĉeestantoj en la halo de la Konsilio ekstaris, levante la maldekstrajn manojn, kio signifis malferman kaj plenan konsenton kun la parolinto.

La prezidanto de la Konsilio turnis sin al Evda Nal:

— Nia gasto el la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, ĉu ne eldiros vi vian opinion rilate de la homa feliĉo?

Evda ankoraŭfoje suriris la tribunon.

— La homa psiko estas konstruita tiel, ke ĝi ne estas adaptita al longa ekscito kaj multfoja ripeto de ekscito, — tio estas defendo kontraŭ rapida eluziĝo de la nerva sistemo. Niaj foraj prauloj preskaŭ pereigis la homaron, ne kalkulante kun tio, ke la homo en sia fiziologia bazo postulas oftan ripozon. Sed ni, timigitaj per tio, antaŭe tro gardis la psikon, ne komprenante, ke la ĉefa rimedo de distro kaj ripozo post impresoj estas laboro. Necesas ne nur ŝanĝo de speco de okupiĝoj, sed ankaŭ regula alternado de laboro kaj ripozo. Ju pli malfacila estas laboro, des pli longa estas ripozo, kaj tiam ju pli malfacile, des pli ĝoje, des pli la homo estas absorbita tute, plene.

Eblas paroli pri feliĉo, kiel pri konstanta alternado de laboro kaj ripozo, de malfacilaĵoj kaj plezuroj. Longviveco de la homo vastigis limojn de lia mondo, kaj li ekstrebis en la kosmon. Lukto por novo — jen la vera feliĉo! Sekve, la sendo de stelŝipo al Aĥernaro donos al la homaro pli da rekta ĝojo, ol la du ceteraj ekspedicioj, ĉar la planedoj de la verda suno donacos novan mondon al niaj sentoj, dum esploroj de fizikaj fenomenoj de la kosmo, malgraŭ ilia valoro, estas perceptataj ankoraŭ nur per racio. Luktante por kresko de sumo de homa feliĉo, la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, probable, opinius la plej profita la ekspedicion al Aĥernaro, sed se eblas efektivigo de ĉiuj tri, do kio povas esti pli bona!

Evda Nal ricevis rekompence de la emociita halo tutan lavangon da verdaj lumoj.

Levis sin Grom Orm.

— La demando kaj la decido de la Konsilio jam estas klaraj, kaj mia elpaŝo, evidente, estas la lasta. Ni petos la homaron redukti siajn bezonojn por la kvarcent naŭa jaro de la erao de la Ringo. Dar Veter ne diris pri trovo fare de historiistoj de ĉevalo de la erao de la Disa Mondo. Tiujn centojn da tunoj da pura oro eblas turni al produktado de anamezono kaj atingi rapidan faron de la fluga rezervo. Ni sendos unuafoje dum la tuta historio de la Tero ekspediciojn samtempe al tri stelaj sistemoj kaj unuafoje penos atingi mondojn, situantajn en distanco je sepdek lumjaroj!

La prezidanto fermis la kunsidon, petinte resti nur la anojn de la Konsilio. Necesis urĝe kompili demandojn al la Konsilio de Ekonomio, kaj ankaŭ al la Akademio de Stokastiko kaj Antaŭdiro de Estonteco por klarigo de eblaj hazardaĵoj en longa vojo al Aĥernaro.

La laca Ĉara ektrenis sin post Evda, mirante, ke la palaj vangoj de la fama psikiatrino restis freŝaj, kiel ĉiam. La junulino deziris kiel eble plej baldaŭ resti sola, por en kvieto trasenti la absolvon de Mven Mas. Hodiaŭ estas bonega tago! Tamen, Mven Mas-on oni ne kronis kiel heroon, pri kio en la plej kaŝitaj revoj esperis Ĉara. Oni lin por longe, se ne por ĉiam, forigis de granda kaj grava laboro… Sed ĉu oni lin ne lasis en la socio! Ĉu ne estas malfermita por ili vasta kaj malfacila vojo de esploro, laboro, amo!

Evda Nal devigis la junulinon veni en la plej proksiman Domon de manĝo. Ĉara tiel longe rigardis al la elektotabelo, ke Evda decidis agi mem, nominte en la ricevan mikrofonon de la aŭtomato ciferojn de elektitaj manĝaĵoj kaj indekson de tablo. Kiam ili eksidis ĉe ovala duloka tablo, tuj en ĝia centro malfermiĝis luko kaj el tie aperis eta kontenero kun la mendo. Evda Nal etendis al Ĉara pokalon kun opaleska vigliga trinkaĵo «Lio», kaj mem kun plezuro trinkis glason da malvarmeta akvo kaj kontentiĝis per gratenaĵo el kaŝtanoj, nuksoj kaj bananoj kun kirlita kremo. Ĉara manĝis ian manĝaĵon el raspita viando de raptoj — birdoj, anstataŭintaj hejmajn kokojn kaj ĉasaĵon en la moderna ĉiutaga vivo, kaj estis forpermesita. Evda Nal rigardis sekve al Ĉara, kiam la junulino kun sia mirinda, eĉ por la epoko de la Ringo, eleganteco estis dekuranta laŭ ŝtuparo inter statuoj el nigra metalo kaj bizare fleksitaj subteniloj de lanternoj.

Ĉapitro 13

Anĝeloj en alta ĉiel'

Retenante la spiron, Erg Noor observis manipulojn de lertaj laborantoj. La abundo de aparatoj rememorigis pri stirejo de stelŝipo, sed la vasteco de la granda halo kun larĝaj bluetaj fenestroj tuj pelis for ajnajn pensojn pri kosma ŝipo.

En centro de la ĉambro sur metala tablo staris kamero el dikaj platoj de rufolucito — materialo, diafana kaj por infraruĝaj kaj por videblaj radioj. Araneaĵo de tuboj kaj dratoj ĉirkaŭplektis la brunan emajlon de la stelŝipa akvocisterno, entenanta du nigrajn meduzojn el la planedo de la fera stelo.

Eon Tal, rektiginte sin, kiel dum gimnastiko, kun la brako, plu senhelpe pendanta sur bandaĝo, el malproksime rigardis al malrapide turniĝanta cilindro de registrilo. Sur la frunto de la biologo super la larĝaj nigraj brovoj eliĝis gutetoj de ŝvito.

Erg Noor ĉirkaŭlekis la sekiĝintajn lipojn.

— Nenio. Dum kvin jaroj da vojo tie restis nur polvo, — raŭke rimarkis la astronaŭto.

— Se tiel, do estas granda malfeliĉo… por Niza kaj por mi, — respondis la biologo. — Necesos blinda serĉado, eble multjara, por determini karakteron de la lezo.

— Ĉu vi plu pensas, ke la organoj, mortigantaj ĉasaĵon, estas samaj ĉe la meduzoj kaj ĉe la kruco?

— Ne nur mi. Grim Ŝar kaj ĉiuj ceteraj venis al sama certeco. Sed komence estis plej neatenditaj pensoj. Mi imagis, ke la nigra kruco tute ne havas rilaton al la planedo.

— Ankaŭ mi, ĉu vi memoras, diris al vi pri tio. Al mi ŝajnis, ke tio estas kreaĵo el la diska stelŝipo kaj ĝi gardis tiun. Sed se ni pensu serioze, do kia estas senco gardi nevenkeblan fortikaĵon ekster ĝi? La peno malfermi la spiralan diskon montris absurdecon de tiaj pensoj.

— Mi imagis, ke la kruco entute ne estas viva!

— Ĉu roboto-aŭtomato, starigita por gardi la stelŝipon?

— Jes. Sed nun, certe, mi rezignis pri tiu penso. La nigra kruco estas viva estaĵo, kreitaĵo de la mondo de mallumo. Probable, tiuj kreaĵoj loĝas malsupre, sur la ebenaĵo. Ĝi aperis el flanko de la «pordego» — la trairejo en rokoj. La meduzoj, pli malpezaj kaj moviĝemaj, estas loĝantoj de la altebenaĵo, sur kiun ni alteriĝis. La ligo inter la nigra kruco kaj la spirala disko estas hazarda, simple niaj defendiloj ne tuŝis tiun ĉi foran angulon de la ebenaĵo, ĉiam restinta en mallumo malantaŭ la giganta disko.

— Kaj ĉu vi opinias la mortigajn organojn de la kruco kaj de la meduzoj similaj?

— Jes! Ĉe tiuj animaloj, loĝantaj en samaj kondiĉoj, devis aperi ankaŭ similaj organoj. La fera stelo estas termika elektra suno. La tuta dika atmosfero de la planedo estas forte saturita per elektro. Grim Ŝar opinias, ke la animaloj akumuladis energion el la atmosfero, kreante densaĵojn, similajn al niaj globaj fulmoj. Rememoru la moviĝon de brunaj steletoj laŭ tentakloj de meduzoj.

— Ankaŭ la kruco havis tentaklojn, sed ne havis…

— Simple neniu sukcesis rimarki. Sed karaktero de la lezo laŭ nervaj trunkoj kun paralizo de la respektiva supera centro — en tio ni ĉiuj estas unuanimaj — estas sama ĉe mi kaj ĉe Niza! Tio estas la ĉefa pruvo kaj la ĉefa espero!

— Ĉu espero? — vigliĝis Erg Noor.

— Certe. Rigardu, — la biologo almontris glatan linion de registraĵo de la aparato, — la sentivaj elektrodoj, metitaj en la kaptilon kun la meduzoj, nenion montras. La monstro enrampis tien kun plena ŝargo da sia energio, kiu nenien povis malaperi el la cisterno post ĝia hermetika fermo. La izola defendo de kosmaj nutraj ujoj apenaŭ povas esti penetrebla — tio estas ne niaj malpezaj biologiaj skafandroj. Rememoru, ke la kruco, lezinta Niza-n, ne malutilis al vi. Ĝia ultrasono penetris en skafandrojn de supera defendo, rompinte la volon, sed la mortigaj ŝargoj montriĝis senfortaj. Ili trabatis nur la skafandron de Niza same, kiel la meduzoj trabatis la mian.

— Sekve, la ŝargo de globaj fulmoj aŭ de io simila, kiu eniris en la cisternon, devas resti tie. Sed la aparatoj nenion montras…

— Ĝuste en tio estas la espero. Tio signifas, ke la meduzoj ne dispolviĝis. Ili…

— Mi komprenas. Enkapsuliĝis, fermis sin en ion similan al kokono.

— Jes. Simila adaptiĝo estas ofta inter vivaj organismoj, kiuj devas travivi periodojn, malbonajn por la ekzisto. Longaj glaciaj noktoj de la nigra planedo, ĝiaj teruraj uraganoj ĉe «sunleviĝoj» kaj «sunsubiroj» — jen tiaj periodoj. Sed ĉar ili relative rapide alternas, mi estas certa, ke la meduzoj povas rapide enkapsuliĝi kaj same rapide eliri el tiu stato. Se la rezono estas ĝusta, do ni povos sufiĉe simple revenigi la nigrajn meduzojn al ilia murda vivagado.

— Ĉu per restarigo de temperaturo, atmosfero, prilumo kaj ceteraj kondiĉoj de la nigra planedo?

— Jes. Ĉio estas prikalkulita kaj preparita. Baldaŭ aperos Grim Ŝar. Ni komencos trablovi la cisternon per neon-oksigen-nitrogena miksaĵo ĉe premo je tri atmosferoj. Sed komence ni konvinkiĝu…

Eon Tal konsiliĝis kun du asistantoj. Iu instalaĵo komencis malrapide alrampi al la bruna cisterno. La antaŭa rufolucita plato deŝoviĝis, malfermante aliron al la danĝera kaptilo.

La elektrodoj ene de la cisterno estis anstataŭigitaj per mikrospeguloj kun cilindraj prilumiloj. Unu el la asistantoj ekstaris ĉe la telerega panelo. Sur la ekrano aperis konkava surfaco, kovrita per grajneca tavolo kaj malklare reflektanta radiojn de la prilumilo — la vando de la cisterno. La spegulo estis glate turniĝanta. Eon Tal ekparolis:

— Per rentgenaj radioj estas malfacile travidi, tro forta estas la izolo. Ni devas uzi pli komplikan rimedon.

Turniĝo de la spegulo reflektis la fundon de la ujo kaj sur ĝi du blankajn bulojn en formo de neregulaj globoj kun poroza, fibreca supraĵo. La buloj similis fruktojn de antaŭnelonge selektita speco de panaj arboj, atingantajn sepdek centimetrojn diametre.

— Konektu la TVF-on al la vektoro de Grim Ŝar, — turnis sin la biologo al la asistanto.

La sciencisto, konvinkiĝinte pri praveco de la ĝeneralaj supozoj, tuj alkuris en la laboratorion. Miope mallarĝigante la okulojn tute ne pro malforteco de la vido, sed pro kutimo, li pririgardis la preparitajn aparatojn. Grim Ŝar ne similis al famaj sciencistoj, kiuj, plej ofte, distingiĝas per impona aspekto kaj per ordonema karaktero. Erg Noor rememoris Ren Boz-on kun lia sinĝenema knabeca aspekto, tiel malkonforma al la grandeco de lia saĝo.

— Malfermu la lutitan orlon! — komandis Grim Ŝarm.

La meĥanika mano distranĉis tavolon de malmola emajla maso, ne ŝovinte de la loko la pezan kovrilon. La tuboj kun gasa miksaĵo konektiĝis al valvoj. Forta lumĵetilo de infraruĝaj radioj anstataŭis la feran stelon.

— Temperaturo… gravito… premo… elektra saturiteco… — ripetadis indikojn de la aparatoj la staranta ĉe ili asistanto.

Post duonhoro Grim Ŝar turnis sin al la astronaŭtoj.

— Ni iru en la ripozejon. Estas neeble antaŭdiri tempon de viviĝo de tiuj kapsuloj. Se Eon pravas, do tio okazos baldaŭ. La deĵorantoj avertos nin.

La instituto de Nervaj Kurentoj estis konstruita malproksime de la loĝa zono, ĉe rando de stepa rezervejo. La tero ĉe fino de somero iĝis seka, kaj vento estis forfluganta malproksimen kun speciala susuro, penetranta en malfermegitajn fenestrojn kun facila odoro de herboj, sekigitaj de la suno.

La tri esploristoj en oportunaj foteloj enprofundiĝis en silenton, rigardante tra la fenestroj super larĝbranĉaj arboj al nebulo de la fora horizonto. De tempo al tempo iu malfermadis lacajn okulojn, sed la atendo estis tro streĉita, por ekdormi. Ĉi-foje la sorto ne penis elprovi paciencon de la sciencistoj. Pasis malpli ol tri horoj, kiam ekbrilis ekrano de rekta konekto. La deĵora asistanto apenaŭ retenis sin. — La kovrilo moviĝas!

Dum unu momento ĉiuj tri aperis en la laboratorio.

— Firme fermu la rufolucitan kameron, kontrolu hermetikecon! — ordonis Grim Ŝar. — Establu la kondiĉojn de la planedo en la kamero.

Mallaŭta siblo de potencaj pumpiloj, fajfetado de egaligiloj de premo — kaj ene de la diafana kaĝo aperis la atmosfero de obskuro.

— Kreskigu humidecon kaj elektran saturitecon, — daŭrigis Grim Ŝar.

Akra odoro de ozono ekfluis laŭ la laboratorio.

Nenio okazis. La sciencisto sulkigis la brovojn, ĉirkaŭante per rigardo la aparatojn kaj penante kompreni, kio estas forgesita.

— Necesas mallumo! — subite aŭdiĝis klara voĉo de Erg Noor.

Eon Tal eĉ saltis.

— Kiel mi povis forgesi! Grim Ŝar, vi ne estis sur la fera stelo, sed mi!..

— Polarizajn ŝutrojn! — anstataŭ respondo diris la sciencisto.

La lumo estingiĝis. La laboratorio restis prilumita nur per lumetoj de la aparatoj. La asistantoj ŝirmis la regpanelon per kurteno, kaj ĉio mergiĝis en mallumon. Iuloke apenaŭ flagretis punktoj de memlumantaj indikiloj.

Spirado de la nigra planedo blovis en la vizaĝojn de la astronaŭtoj, reviviginte en la memoro la terurajn kaj absorbajn tagojn de malfacila lukto.

Pasis kelkaj minutoj da silento, en kiu aŭdeblis nur singardaj moviĝoj de Eon Tal, agordanta ekranon por infraruĝaj radioj kun polariza ŝirmilo, preventanta reflekton de lumo.

Malforta sono kaj peza bato — falis la kovrilo de la akvocisterno ene de la rufolucita kamero. La konata flagrado de brunaj eklumoj — la tentakloj de la nigra monstro aperis super rando de la cisterno. Per subita salto ĝi ekflugis supren, etendiĝante kiel kovrilo de mallumo al la tuta spaco de la rufolucita kamero, kaj batiĝis je la diafana plafono. Miloj da brunaj steletoj ekfluis laŭ la korpo de la meduzo, la «kovrilo» elstariĝis kupole, kiel pro blovo demalsupre, kaj la meduzo apogiĝis je la fundo de la kamero per la tentakloj, kunigitaj en faskon. Kiel sama nigra fantomo leviĝis el la cisterno la dua monstro, nevole sugestante timon per siaj rapidaj kaj sensonaj moviĝoj. Sed ĉi tie, malantaŭ firmaj vandoj de la eksperimenta kamero, ĉirkaŭigitaj per teleregataj aparatoj, la kreaĵoj de la planedo de mallumo estis senfortaj.

La aparatoj mezuradis, fotadis, desegnadis komplikajn kurbojn, malkomponante la konstruon de la monstroj al diversaj fizikaj, ĥemiaj kaj biologiaj indikaĵoj. La homa racio ree kunigadis tiujn diverskvalitajn datumojn, ekposedante la konstruon de la nekonataj kreaĵoj de teruro kaj obeigante ilin al si.

Dum ĉiu nerimarkeble preterfluganta horo Erg Noor pli konvinkiĝadis pri venko.

Ĉiam pli ĝoja iĝadis Eon Tal, ĉiam pli vigla iĝadis Grim Ŝar kaj liaj junaj asistantoj.

Finfine la sciencisto aliris al Erg Noor.

— Vi povas foriri trankvila. Ni restos ĉi tie ĝis fino de la esploro. Mi timas ŝalti videblan lumon — ĉi tie la nigraj meduzoj ne havas rifuĝejon de ĝi, kiel sur ilia planedo. Kaj ili devas respondi al ĉio, kion ni deziras scii.

— Kaj ĉu vi scios?

— Post tri-kvar tagoj nia esploro iĝos plena por nia nivelo de scioj. Sed jam nun eblas imagi, kia estas efiko de la paraliza organo.

— Kaj kuraci Niza-n?

— Jes!

Nur nun Erg Noor eksentis, kian grandan pezon portis li en si ekde tiu nigra tago, tago aŭ nokto!.. Ĉu ne estas tutegale! Sovaĝa ĝojo plenigis tiun ĉiam moderan homon. Li kun peno retenis stultan deziron ĵeti Grim Ŝar-on en la aeron, skui kaj brakumi la malaltan scienciston. Erg Noor miregis pri si mem, trankviliĝis kaj post minuto reakiris sian ĉiaman koncentritecon.

— Kiel helpos via esploro al lukto kontraŭ meduzoj kaj krucoj en la estonta ekspedicio!

— Certe! Nun ni konos la malamikon. Sed ĉu okazos ekspedicio en tiun mondon de pezo kaj mallumo?

— Mi ne dubas pri tio!

Varma tago de norda aŭtuno ĵus komenciĝis.

Erg Noor iris sen kutima rapideco, paŝante per nudaj piedoj laŭ mola herbo. Antaŭe, sur arbara rando, verda muro de cembroj interplektiĝis kun senfoliiĝintaj aceroj, similaj al fostoj de maldensa griza fumo. Ĉi tie, en la rezervejo, la homo ne enmiksiĝadis en la naturon. Siaspeca ĉarmo estis en senordaj densejoj de altaj herboj, en ilia miksita kaj kontraŭdira, agrabla kaj akra odoro.

Malvarma rivereto baris la vojon. Erg Noor malleviĝis laŭ pado. Ventaj faldetoj sur la penetrita de suno diafana akvo ŝajnis ŝanceliĝanta reto de ondaj oraj linioj, surĵetita sur buntajn rulŝtonetojn de la fundo. Nerimarkeblaj pecetoj de musko kaj algoj naĝis en la akvo, kaj sub ili kuris laŭ la fundo makuloj de bluaj ombroj. Malantaŭ la rivero kliniĝis laŭ vento lilaj grandaj kampanuloj. Odoro de humida herbejo kaj de skarlataj aŭtunaj folioj promesis al homo ĝojon de laboro, ĉar en angulo de ĉies animo ankoraŭ nestis sperto de praa plugisto.

Hela flava oriolo eksidis sur branĉon, eligante mokan kaj memcertan fajfon.

Pura ĉielo super la cembroj arĝentiĝis pro svingo de larĝa flugilo de ŝaŭmaj nuboj. Erg Noor profundiĝis en odorantan per amareta cembra pinglaro kaj rezino mallumon de la arbaro, trairis ĝin kaj leviĝis sur monteton, viŝante la malsekiĝintan nekovritan kapon. La rezerva bosko ĉirkaŭ la nerva kliniko ne estis vasta, kaj Erg Noor baldaŭ eliris sur vojon. La rivereto estis pleniganta kaskadon de basenoj el laktovitro. Kelkaj geviroj en banvestoj elkuris el malantaŭ vojturno kaj ekkuris laŭ la vojo inter vicoj de buntaj floroj. Apenaŭ la aŭtuna akvo estis varma, sed la kurantoj, vigligante unu la alian per rido kaj ŝercoj, impetis en la basenon, per gaja amaso denaĝante malsupren laŭ la kaskado. Erg Noor nevole ridetis. Ie en loka fabriko aŭ kampara mastrumaĵo venis tempo de ripozo…

Ankoraŭ neniam la gepatra planedo ŝajnis tiel bela al li, pasiginta la plej grandan parton de sia vivo en malvasta stelŝipo. Granda danko superplenigis Erg Noor-on al ĉiuj homoj, al la tera naturo, partoprenintaj la savon de lia rufbukla astronavigaciistino — Niza. Hodiaŭ ŝi mem venis renkonten al li en la ĝardenon de la kliniko! Post konsiliĝo kun la kuracistoj ili decidis veturi kune en polusan nervan sanatorion. Tuj kiam oni sukcesis disŝiri la paralizan ĉenon, foriginte stabilan bremsadon en la kortekso pro la sparko de tentakloj de la nigra kruco, Niza iĝis tute sana. Necesis nur revenigi la antaŭan energion post tiom longa katalepsia dormo. Niza, viva, sana Niza! Kia feliĉo! Kiel nova kaj neatendite hela estas tiu sento, superpleniginta lian animon.

Li ekvidis solecan virinan figuron, rapide irantan renkonten al li de disforkiĝo de la vojo. Li rekonus ŝin el miloj — Veda-n Kong. Veda-n, antaŭe tiel multe okupintan liajn pensojn, antaŭ ol riveliĝis malsameco de iliaj vojoj. La kutimiĝinta al komputilaj diagramoj pensado de Erg Noor imagis al si krutan, ekflugantan en la ĉielon arkon — lian strebon — kaj ŝvebantan super la planedo, mergiĝantan en profundon de ĝiaj pasintaj jarcentoj vojon de vivo kaj kreado de Veda. Ambaŭ linioj estis fore disirantaj, malproksimiĝante unu de la alia.

La konata ĝis etaj detaloj vizaĝo de Veda Kong subite afekciis Erg Noor-on per sia simileco kun Niza. Same mallarĝa, kun vaste dismetitaj okuloj kaj alta frunto, kun longaj disflugantaj brovoj, kun sama esprimo de karesa moko ĉe granda buŝo. Eĉ la nazoj de ambaŭ, iomete levitaj, mole rondigitaj kaj longigitaj, estis similaj, kvazaŭ ĉe fratinoj. Nur Veda rigardis ĉiam rekte kaj penseme, dum la obstina kapeto de Niza Krit ofte leviĝadis supren en juna impeto.

— Ĉu vi pririgardas min? — miris Veda.

Ŝi etendis al Erg Noor ambaŭ manojn, kaj tiu alpremis ilin al siaj vangoj. Veda, tremerinte, liberiĝis. La astronaŭto malforte subridis.

— Mi deziris danki ilin, tiujn manojn, flegintajn Niza-n… Ŝi… Mi ĉion scias! Necesis konstanta deĵorado, kaj vi rezignis interesan ekspedicion. Du monatojn!..

— Ne rezignis, sed malfruis, atendante «Tantron». Tutegale estis malfrue, kaj krome — ŝi estas ĉarma, via Niza! Ni ekstere similas, sed ŝi estas vera amikino de venkanto de la kosmo kaj de feraj steloj, kun sia strebo al ĉielo kaj fidelo…

— Veda!..

— Mi ne ŝercas, Erg! Vi ja sentas, ke nun ankoraŭ ne estas tempo por ŝercoj! Necesas, ke ĉio iĝu klara.

— Al mi jam nun ĉio estas klara! Sed mi dankas vin ne pro mi — pro Niza…

— Ne danku! Al mi estus malfacile, se vi perdus Niza-n…

— Mi komprenas, sed ne kredas, ĉar mi konas Veda-n Kong — tute fremdan al tia kalkulo. Kaj mia dankemo ne malaperis.

Erg Noor mankaresis la ŝultron de la juna virino kaj metis la fingrojn sur fleksiĝon de ŝia brako. Ili iris apude laŭ la senhoma vojo kaj silentis, ĝis Erg Noor ekparolis ree:

— Do, kiu li estas, la vera?

— Dar Veter.

— Ĉu la eksa estro de la eksteraj stacioj? Jen kiel!..

— Erg, vi diras iajn sensignifajn vortojn. Mi vin ne rekonas…

— Mi ŝanĝiĝis, verŝajne. Sed mi konas Dar Veter-on nur laŭ laboro kaj pensis, ke li same estas kosma revulo.

— Tio estas vera. Li estas revulo de kosma mondo, sed sukcesinta kombini stelojn kun amo al la Tero de antikva terkulturisto. Homo de scio, kun grandaj manoj de simpla metiisto.

Erg Noor nevole rigardis al sia mallarĝa manplato kun longaj firmaj fingroj de matematikisto kaj muzikisto.

— Se vi scius, Veda, mian nunan amon al la Tero!…

— Post la mondo de mallumo kaj la longa vojo kun paralizita Niza? Certe! Sed…

— Ĉu ĝi, tiu amo, ne kreas bazon de mia vivo?

— Ĝi ne povas. Vi estas vera heroo kaj tial vi estas nesatigebla en heroeco. Vi ankaŭ tiun amon portos kiel plenan tason, timante verŝi el ĝi guton sur la Teron, por fordoni al la kosmo. Sed por la sama Tero!

— Veda, oni vin punbruligus dum la Malhelaj jarcentoj!

— Oni jam diris al mi pri tio… Jen la disforkiĝo. Kie estas via piedvesto, Erg?

— Mi lasis ĝin en la ĝardeno, kiam eliris renkonten al vi. Mi devos reveni.

— Ĝis revido, Erg. Mia afero ĉi tie estas finita, venas la via. Kie ni intervidiĝos? Aŭ nur antaŭ forflugo de nova ŝipo?

— Ne, ne, Veda! Mi kun Niza forveturos en polusan sanatorion por tri monatoj. Venu al ni kaj venigu lin, Dar Veter-on.

— En kiun sanatorion? Ĉu en «Korŝtonon» sur norda bordo de Siberio? Aŭ en Islandon — en «Aŭtunajn foliojn»?

— Por la Arkta cirklo jam estas malfrue. Oni sendos nin al la suda hemisfero, kie baldaŭ komenciĝos somero, al «Blanka aŭroro» sur la Tero de Graham.

— Bone, Erg. Se Dar Veter ne iros tuj restarigi la sputnikon kvindek sep. Verŝajne, komence devas esti preparo de materialoj…

— Jen via tera homo — preskaŭ jaron en ĉielo!

— Ne ruzu. Tio estas proksima ĉielo kompare kun la neimageblaj spacoj, kiuj disigis nin.

— Ĉu vi bedaŭras pri tio, Veda?

— Por kio vi demandas, Erg? En ĉiu el ni estas du duonoj: unu impetas al novo, la alia gardas la pasintecon kaj ĝojas reveni al ĝi. Vi scias tion kaj scias, ke neniam reveno atingas la celon.

— Sed bedaŭro restas… kiel florkrono sur kara tombo. Kisu min, Veda, kara!..

La juna virino obeeme plenumis la peton, facile depuŝis la astronaŭton kaj rapide ekiris al la ĉefa vojo — la linio de elektrobusoj. Roboto-stiranto de alirinta buso haltis. Erg Noor longe vidis la ruĝan robon de Veda malantaŭ la diafana muro.

Rigardis ankaŭ Veda tra la vitro al senmove staranta Erg Noor. En la pensoj persiste sonis refreno de versaĵo de poeto de la erao de la Disa Mondo, tradukita kaj antaŭnelonge muzikigita fare de Ark Gir. Dar Veter diris al ŝi foje responde al karesa riproĉo:

Kaj nek la anĝeloj en alta ĉiel'[51]
nek demonoj de l' marimperi'
malligos, disigos ĉi koron de l' koro
de la bela Annabel Li.

Tio estis defio de antikva viro al fortoj de la naturo, forprenintaj lian amatinon. De viro, ne paciĝinta kun la perdo kaj nenion dezirinta fordoni al la sorto!

La elektrobuso jam estis proksimiĝanta al la branĉo de la Spirala Vojo, sed Veda Kong plu staris ĉe la fenestro. Firme kroĉiĝinte al polurita manapogilo, ŝi, plenigita per hela malgajo, kantetis la mirindan romancon.

«Anĝeloj — tiel en antikveco religiaj eŭropanoj nomis elpensitajn spiritojn de la ĉielo, senditojn, proklamantajn volon de dioj. La vorto “anĝelo” mem signifas “sendito” en la helena lingvo. La vorto, forgesita antaŭ multaj jarcentoj…»

Veda rekonsciiĝis de la pensoj en la stacio, sed revenis al ili en vagono de la Vojo.

— La senditoj de la ĉielo, de la kosmo, — tiel eblas nomi ankaŭ Erg Noor-on, kaj Mven Mas-on, kaj Dar Veter-on. Speciale Dar Veter-on, kiam li estos en la proksima, tera ĉielo, en konstruado de la sputniko… — Veda ridetis petole. — Sed tiuokaze la demonoj estas ni, historiistoj, — laŭte diris ŝi, aŭskultante sonon de sia voĉo, kaj gaje ekridis. — Jes, tiel, la anĝeloj en alta ĉiel' kaj demonoj de l' marimperi'! Sed apenaŭ tio plaĉos al Dar Veter…

Malaltaj cembroj kun nigra pinglaro — malvarmrezista formo, selektita por Subantarkto, — bruis solene kaj egalmezure sub nemalfortiĝanta vento. Malvarma kaj densa aero fluis kiel rapida rivero, portante kun si neordinaran purecon kaj freŝecon, karakterizan nur por aero de malfermita oceano aŭ de altaj montoj. Tamen en montoj vento, tuŝinta eternajn neĝojn, estas seka, iom bruliganta, simile al ŝaŭmvino. Sed ĉi tie la spirado de la oceano estis sentebla kiel peza tuŝo, humide ĉirkaŭfluganta la korpon.

Domo de la sanatorio «Blanka aŭroro» estis malleviĝanta al la maro per ŝtupegoj de vitraj muroj, rememorigantaj per siaj rondaj formoj gigantajn marajn ŝipojn de pasinteco. Pal-karmezina koloro de intermuroj, ŝtuparo kaj vertikalaj kolonoj tage akre kontrastis kun kupolaj masoj de malhelaj, ĉokolad-lilaj andezitaj rokoj, tratranĉitaj per lazur-grizaj porcelanaj vojetoj el kunfandita sienito. Sed nun malfru-printempa polusa nokto heligis kaj egaligis ĉiujn kolorojn en sia speciala blanketa lumo, kvazaŭ eliranta el profundaĵoj de la ĉielo kaj de la maro. La suno kaŝiĝis por horo ie malantaŭ suda altebenaĵo. El tie kiel larĝa arko emerĝis majesta brilo, sterniĝinta laŭ la suda parto de la ĉielo. Tio estis rebrilo de potencaj glacioj de la antarkta kontinento, konserviĝintaj sur alta ĝibo de ĝia orienta duono. Ilin deŝovis volo de la homo, lasinta netuŝita nur kvaronon de antaŭa kolosa ŝildo de glaciejoj. La blanka glacia aŭroro, kies nomo estis donita al la sanatorio, transformis la tutan ĉirkaŭaĵon en kvietan mondon de facila lumo sen ombroj kaj reflektoj.

Kvar homoj malrapide iris al la oceano laŭ arĝentaj rebriloj de porcelana vojeto. Vizaĝoj de paŝantaj malantaŭe viroj ŝajnis ĉizitaj el griza granito, grandaj okuloj de ambaŭ virinoj iĝis senfunde profundaj kaj enigmaj.

Niza Krit, alpremiĝante per la vizaĝo al kolumo de peltaĵo de Veda Kong, emociite kontraŭdiris al la historiistino. Veda, ne kaŝante facilan miron, atente rigardis al tiu junulino, ekstere simila al ŝi.

— Al mi ŝajnas, ke la plej bona donaco, kiun virino povas fari al amato, estas — rekrei lin kaj per tio daŭrigi la ekziston de sia heroo. Ja tio estas preskaŭ senmorteco!

— Viroj juĝas alie pri ni, — respondis Veda. — Dar Veter diris al mi, ke li ne dezirus filinon, tro similan al la amatino — por li estas malfacila la penso foriri el la mondo kaj lasi ŝin sen si, sen kovraĵo de sia amo kaj kareso por nekonata al li sorto… Tio estas restaĵoj de antikva ĵaluzo kaj defendo.

— Sed por mi estas neeltenebla la penso pri disiĝo kun la eta, mia kara estaĵo, — daŭrigis absorbita de siaj pensoj Niza. — Fordoni ĝin por edukado, ĵus mamnutrinte!

— Mi komprenas, sed ne konsentas. — Veda sulkigis la brovojn, kvazaŭ la junulino tuŝis doloran kordon en ŝia animo. — Unu el la plej grandaj taskoj de la homaro estas venko super la blinda patrina instinkto. Kompreno, ke nur kolektiva edukado de infanoj fare de speciale elektitaj kaj instruitaj homoj povas krei homon de nia socio. Nun preskaŭ ne ekzistas freneza, kiel en la antikveco, patrina amo. Ĉiu patrino scias, ke la tuta mondo estas tenera al ŝia infano. Kaj tial malaperis la instinkta amo de lupino, aperinta el animala timo pri sia infano.

— Mi tion komprenas, — diris Niza, — sed iel nur per racio.

— Kaj mi tuta, plene, sentas, ke la plej granda feliĉo — doni ĝojon al alia estaĵo — nun estas atingebla por ĉiu homo de ajna aĝo. Tio, kio en la antaŭaj socioj estis ebla nur por gepatroj, geavoj, kaj pleje por patrinoj… Por kio nepre ĉiam esti kun la etulo — ja tio same estas postrestaĵo de tiuj tempoj, kiam virinoj nevole vivis mallarĝan vivon kaj ne povis esti kun siaj amatoj. Kaj vi ĉiam estos kune, dum amas…

— Mi ne scias, sed fojfoje estas tia freneza deziro, ke apude iru eta, simila al li estaĵo, ke mi kunpremas la manojn… Kaj… ne, mi nenion scias!..

— Ekzistas la insulo de Patrinoj — Javo. Tie loĝas ĉiuj, kiuj deziras mem eduki sian infanon.

— Ho ne! Sed mi ne povus ankaŭ iĝi edukistino, kiel tion faras homoj, speciale amantaj infanojn. Mi sentas en mi tiel multe da forto, kaj mi jam unufoje estis en la kosmo…

Veda mildiĝis.

— Vi estas enkorpiĝo de juneco, Niza, kaj ne nur fizike. Kiel ĉiuj tre junaj, vi ne komprenas, kunpuŝiĝante kun kontraŭdiroj de la vivo, ke ili estas la vivo mem, ke ĝojo de amo nepre alportas maltrankvilojn, zorgojn kaj malfeliĉojn, des pli fortajn, ju pli forta estas la amo. Kaj al vi ŝajnas, ke ĉio perdiĝos post unua bato de la vivo…

Ĉe siaj lastaj vortoj Veda subite komprenis. Ne, ne en sola juneco estis la kaŭzo de la maltrankviloj kaj avidaj streboj de Niza!

Veda faris tipan por multaj eraron — opinii, ke vundoj de animo saniĝas samtempe kun korpaj lezoj. Estas tute ne tiel! Longe, longe restas ankoraŭ vundo de psiko, profunde kaŝita sub fizike sana korpo, kaj ĝi povas malfermiĝi neatendite, iam pro tute negrava kaŭzo. Tiel estas ankaŭ ĉe Niza — la kvin jaroj da paralizo, kvankam tute senkonscia, sed lasinta memoron pri si en ĉiuj ĉeloj de la korpo, la teruro de la renkonto de la monstra kruco, preskaŭ pereiginta Erg Noor-on.

Diveninte la direkton de la pensoj de Veda, Niza obtuze diris:

— Post la fera stelo min ne lasas stranga sento. Ie en la animo estas maltrankvila vakuo. Ĝi ekzistas kune kun certa ĝojo kaj forto, ne ekskludante ilin, sed ankaŭ ne estingiĝante mem. Sed lukti kontraŭ ĝi mi povas nur per tio, kio devas absorbi min tutan, ne lasante min sola kun ĝi… Nun mi scias, kio estas la kosmo por soleca homo, kaj des pli mi klinas min antaŭ memoro de la unuaj herooj de stelnavigado!

— Mi, ŝajne, komprenas, — respondis Veda. — Mi estis sur perditaj en oceano malgrandaj insuletoj de Polinezio. Tie dum horoj de soleco antaŭ maro vin tutan kaptas senfina malgajo, kiel trista kanto, dissolviĝanta en monotona foro. Probable, la antikva memoro pri praa soleco de la konscio diras al la homo, kiel malforta kaj kondamnita li estis antaŭe en sia ĉelo-animo. Nur komuna laboro kaj komunaj pensoj povas savi de tio — venas ŝipo, ŝajne, eĉ malpli granda, ol la insulo, sed la senlima oceano jam estas alia. Manpleno da kamaradoj kaj la ŝipo — tio jam estas aparta mondo, strebanta al atingeblaj kaj obeantaj al ĝi foroj. Sama estas ankaŭ ŝipo de la kosmo — stelŝipo. En ĝi vi estas kun kuraĝaj kaj fortaj kamaradoj! Sed soleco antaŭ la kosmo… — Veda tremeris. — Apenaŭ homo kapablas elteni ĝin.

Niza alpremiĝis al Veda eĉ pli forte.

— Kiel ĝuste vi diris, Veda! Ĝuste pro tio mi deziras ĉion tuj…

— Niza, mi ekamis vin. Nun mi pli konsentas kun via decido… Ĝi ŝajnis al mi freneza.

Niza silente kunpremis la manon de Veda kaj enpikis la nazon en ŝian vangon, malvarman pro vento.

— Sed ĉu vi eltenos, Niza? Tio estas tiel nekredeble malfacila!

— Pri kia malfacileco vi diras, Veda? — turniĝis, aŭdinte ŝian lastan ekkrion, Erg Noor. — Ĉu vi interkonsentis kun Dar Veter? Li jam duonhoro persvadas min doni al junularo mian sperton de astronaŭto, sed ne foriri en flugon, el kiu oni ne revenas.

— Kaj kio, ĉu sukcesis la persvado?

— Ne. Mia sperto de stelnavigado estas eĉ pli necesa, por konduki «Cignon» ĝis la celo, tien, — Erg Noor almontris la helan senstelan ĉielon, kie sub la Malgranda Magelana Nubo, sub la Tukano kaj la Hidro devis brili la hela Aĥernaro, — konduki laŭ vojo, trairita ankoraŭ de neniu ŝipo de la Tero aŭ de la Ringo!

Ĉe la lasta vorto de Erg Noor malantaŭ lia dorso ekbrilis rando de la elŝoviĝinta suno, kies radioj forbalais tutan misterecon de la blanka aŭroro.

La kvar amikoj aliris la maron. La oceano spiris per malvarmo, rulante sur la malkrutan bordon vicojn da senŝaŭmaj ondoj, pezajn ondojn de ŝtorma Antarkto. Veda Kong kun intereso rigardis al la ŝtala akvo, rapide malheliĝanta en profundo kaj sub radioj de la malalta suno akceptinta liletan koloron de glacio.

Niza Krit staris apude en helblua peltaĵeto kaj en sama pelta ronda ĉapeto, el sub kiu elŝoviĝis maso da malhel-rufaj haroj. Laŭ kutimo, la junulino iom levetis la kapon. Dar Veter, rigardante al ŝi, sulkigis la brovojn.

— Veter, ĉu al vi ne plaĉas Niza? — kun troigita indigno ekkriis Veda Kong.

— Vi scias, ke ŝi ravas min, — morne respondis Dar Veter. — Sed nun ŝi ŝajnis al mi tia malgranda kaj frakasebla kompare kun…

— Kun tio, kio min atendas? — defie demandis Niza. — Ĉu nun vi transportis la atakon disde Erg al mi?..

— Mi tute ne intencas tiel agi, — serioze kaj malgaje respondis Dar Veter, — sed mia ĉagreno estas natura. Bela kreaĵo de mia kara Tero devas malaperi en abismoj de la kosmo kun ĝia mallumo kaj terura malvarmo. Tio estas ne bedaŭro, Niza, sed malgajo de perdo.

— Vi sentis same kiel mi, — konsentis Veda, — hela lumeto de vivo — Niza — kaj glacia senviva spaco!

— Ĉu mi ŝajnas frakasebla floro? — demandis Niza. Stranga intonacio de ŝia voĉo maltrankviligis Veda-n.

— Kiu pli ol mi ŝatas ĝojon de lukto kontraŭ malvarmo? — Kaj la junulino deŝiris la ĉapeton, skuinte la rufajn buklojn, demetis la peltaĵeton.

— Kion vi faras, Niza? — unua komprenis Veda Kong, ĵetante sin al la astronavigaciistino.

Sed Niza surkuris sur rokon, pendantan super la ondoj, rapide malvestis sin kaj transdonis al Veda siajn vestaĵojn.

Malvarmaj akvoj akceptis Niza-n, kaj Veda tuta tremeregis, imaginte al si senton de tia bano. Niza estis trankvile fornaĝanta malproksimen, per fortaj puŝoj penetrante ondojn. Leviĝinte sur eĝon de ondo, ŝi komencis mansvingi al la restintoj sur la bordo, defie invitante sekvi sin.

Veda Kong observis ŝin kun admiro.

— Veter, Niza estas amikino ne al Erg, sed al polusa urso. Ĉu vi, nordulo, retiriĝos?

— Laŭ la deveno mi estas nordulo, sed mi preferas varmajn marojn, — vee diris Dar Veter, sen deziro proksimiĝante al plaŭdoj de maraj ondoj.

Malvestinte sin, li tuŝis la akvon per la piedo, kaj kun kriego «hu!» ĵetis sin kontraŭ ŝtalan ondegon. Per tri larĝaj svingoj li surflugis sur pinton de la ondo kaj glitis en malhelan kavon de la dua. Nur multjara trejnado kaj tutjara sinbanado savis la prestiĝon de Dar Veter. Lia spirado interrompiĝis, kaj ruĝaj rondoj ekturniĝis en la okuloj. Per kelkaj abruptaj plonĝoj kaj saltoj li revenigis la kapablon spiri. Dar Veter alnaĝis reen bluiĝinta, frostotremanta kaj ekkuris supren kune kun Niza. Post kelkaj minutoj ili ĝuis varmon de la peltaj vestaĵoj. Eĉ la frostiga vento, ŝajnis, nun portis spiron de koralaj maroj.

— Ju pli mi ekkonas vin, — flustris Veda, — des pli mi konvinkiĝas, ke Erg Noor ne eraris en elekto. Vi, kiel neniu alia, vigligos lin en malfacila horo, ĝojigos, konservos…

La sensunbrunaj vangoj de Niza dense rozkoloriĝis.

Dum matenmanĝo sur alta, vibranta pro vento vitra teraso Veda ofte renkontis penseman kaj teneran rigardon de la junulino. Ĉiuj kvar estis silentemaj, kiel ordinare estas homoj antaŭ longa disiĝo.

— Estas amare ekkoni tiajn homojn kaj tuj adiaŭi ilin! — subite ekkriis Dar Veter.

— Eble, vi?.. — komencis Erg Noor.

— Mia libera tempo finiĝis. Tempas grimpi alten! Grom Orm atendas min.

— Tempas ankaŭ por mi, — aldonis Veda. — Mi mergiĝos en mian abismon, en antaŭnelonge malkovritan kavernon — konservejon de la erao de la Disa Mondo.

— «Cigno» estos preta ĝis mezo de la sekva jaro, kaj ni komencos prepariĝon post ses semajnoj, — mallaŭte diris Erg Noor. — Kiu nun estras la eksterajn staciojn?

— Dume Junio Ant, sed li ne deziras forlasi la memormaŝinojn, kaj la Konsilio ankoraŭ ne konfirmis la kandidaton Emb Ong-on — inĝenieron-fizikiston de labradora F-instalaĵo.

— Mi ne konas lin.

— Oni lin malmulte konas, ĉar li okupiĝas en la Akademio de Limoj de Scio pri demandoj de megaonda meĥaniko.

— Kio estas tio?

— Grandaj ritmoj de la kosmo — gigantaj ondoj, malrapide propagiĝantaj en la spaco. En ili, ekzemple, manifestiĝas kontraŭdiroj de frontaj lumaj rapidoj, donantaj relativajn valorojn pli grandajn ol la absoluta unuo. Sed tio ankoraŭ tute ne estas ellaborita…

— Kaj Mven Mas?

— Verkas libron pri emocioj. Li same havas nemultan tempon en persona dispono — la Akademio de Stokastiko kaj Antaŭdiro de Estonteco faris lin konsilisto pri flugo de via «Cigno». Tuj kiam oni preparos materialojn, li devos forlasi la libron.

— Domaĝe! La temo estas grava. Nun venis tempo por ĝuste kompreni realecon kaj forton de la mondo de emocioj, — respondis Erg Noor.

— Mi timas, ke Mven Mas apenaŭ kapablas al malvarma analizo, — diris Veda.

— Ĝuste tiel devas esti, alie li verkos nenion elstaran, — kontraŭis Dar Veter kaj levis sin, por adiaŭi.

— Ĝis revido! Finu pli baldaŭ viajn aferojn, alie ni ne intervidiĝos, — etendis la manojn Niza kaj Erg.

— Ni revidiĝos, — certe promesis Dar Veter. — En ekstrema okazo ni faru tion en la dezerto El Homra, antaŭ la ekflugo.

— Antaŭ la ekflugo, — konsentis la astronaŭtoj.

— Ni iru, anĝelo de alta ĉiel'. — Veda Kong enŝovis sian manon sub la kubuton de Dar Veter, afekte ne atentante sulkon inter liaj brovoj. — Al vi, verŝajne, tedis la Tero?

Dar Veter staris, larĝe dismetinte la piedojn, sur ŝanceliĝema bazo de apenaŭ fiksita konstrua skeleto kaj rigardis malsupren, en teruran abismon inter disiĝintaj tavoloj de nuboj. Tie videblis la supraĵo de la planedo. Ĝia giganteco, kun sinuaj grizaj konturoj de kontinentoj kaj malhel-lilaj konturoj de maroj, estis akre sentebla eĉ el distanco je kvin ĝiaj diametroj.

Dar Veter rekonis la konturojn, konatajn ekde la infaneco laŭ fotoj el sputnikoj. Jen konkava linio kun direktitaj transverse de ĝi malheliĝantaj strietoj de montoj. Dekstre brilas maro, kaj rekte sub la piedoj estas mallarĝa antaŭmonta valo. Hodiaŭ fortunis al li: nuboj disiris super tiu loko de la planedo, kie nun loĝas kaj laboras Veda. Tie, ĉe piedo de rektaj ŝtupegoj de krudfere grizaj montoj, situas ie antikva kaverno, per vastaj etaĝoj forirante en profundon de la Tero. Tie Veda elektas el mutaj kaj polvaj rompaĵoj de la pasinta vivo de la homaro tiujn erojn de historia vero, sen kiuj oni povas nek kompreni la nunon, nek antaŭvidi la estontecon.

Dar Veter, kliniĝinte de sur la platformo el gofritaj lamenoj de zirkonia bronzo, sendis pensan saluton al la dubinde divenita punkto, kaŝiĝinta sub alrampanta el la okcidento flugilo de plumecaj, netolereble brilantaj cirusoj. Nokta mallumo staris tie kiel muro, prisemita per brilado de steloj. Tavoloj de nuboj estis elŝoviĝantaj kiel gigantaj flosoj, pendantaj unu super la alia. Sub ili en la malheliĝanta abismo la supraĵo de la Tero ruliĝis sub la muron de mallumo, kvazaŭ por ĉiam forirante en neekziston. Kovraĵo de milda zodiaka lumo vestis la planedon ĉe la ombrita flanko, lumante en nigro de la kosma spaco.

Super la prilumita flanko de la planedo sterniĝis lazura nuba kovraĵo, reflektanta la potencan lumon de la ŝtal-griza Suno. Ĉiu, kiu rigardus al la nuboj sen malheligaj filtriloj, perdus la vidkapablon, samkiel tiu, kiu devus turniĝi al la minaca suno, troviĝante ekster la defendo de mil kilometroj da tera atmosfero. Mallongondaj malmolaj radioj de la Suno — la ultraviolaj kaj la rentgenaj — verŝiĝis per potenca torento, mortiga por ĉio vivanta. Al ili aldoniĝis oftaj pluvoj de kosmaj partikloj kaj konstanta radiado de la zono de Van Allen. Nove eklumintaj steloj sendadis en la spacon mortigajn radiojn. Nur fidinda defendo de skafandro savadis la laborantojn de pereo.

Dar Veter transĵetis la gardan ŝnuregon sur alian flankon kaj ekmoviĝis laŭ apoga trabo direkte al la brilanta ĉerpilo de la Granda Ursino. Giganta tubo estis muntita laŭ la tuta longo de la estonta sputniko. Ĉe ambaŭ ĝiaj ekstremaĵoj elstaris akraj trianguloj, subtenantaj grandegajn diskojn de radiiloj de magneta kampo. Kiam oni instalos bateriojn, transformantajn bluan radiadon de la Suno en elektran kurenton, eblos liberiĝi disde ŝnuroj kaj moviĝi laŭ magnetaj fortolinioj kun direktantaj platoj sur brusto kaj dorso.

— Ni deziras labori nokte, — subite eksonis en lia helmo voĉo de juna inĝeniero Kad Lajt. — La lumon promesis doni la estro de «Altajo»!

Dar Veter rigardis maldekstren kaj malsupren, kie, kiel ekdormintaj fiŝoj, pendis kelkaj kunkroĉitaj ŝarĝaj raketoj. Pli supre, sub plata ombrelo — defendo kontraŭ meteorŝtonoj kaj la Suno, — ŝvebis muntita el lamenoj de interna ŝelo provizora platformo, kie oni dismetadis kaj muntadis pecojn, venintajn en la raketoj. Tie, kiel malhelaj abeloj, kolektiĝis laborantoj, ekbrilantaj lampire, kiam reflekta surfaco de skafandro elŝoviĝas el ombro de la defenda ombrelo. Araneaĵo de ŝnuregoj estis disiranta de nigre gapantaj aperturoj en flankoj de la raketoj, el kie tra demetita ŝelo oni estis malŝarĝantaj grandajn pecojn. Pli alte, rekte super la muntita skeleto, grupo da homoj en strangaj, ofte ridindaj pozoj klopodis super grandampleksa maŝino. Nur unu ties ringo el berilia bronzo kun borazona kovraĵo pezus sur la Tero ne malpli ol cent tunojn. Ĉi tie tiu grandaĵo obeeme pendis apud la metala skeleto de la sputniko sur maldika ŝnuro, kies celo estis egaligi integrajn rivoluajn rapidojn ĉirkaŭ la Tero de ĉiuj ĉi ankoraŭ ne muntitaj partoj.

La laborantoj iĝis lertaj kaj certaj, kiam kutimiĝis al malesto — pli ĝuste, al malgrandegeco — de gravitforto. Sed tiujn spertajn laborantojn baldaŭ necesos anstataŭigi per novaj. Longa fizika laboro sen pezeco kondukas al rompo de sangocirkulado, kiu povus iĝi persista kaj ĉe reveno sur la Teron fari homon invalido. Tial ĉiu laboradis sur la sputniko dum ne pli ol cent kvindek laborhoroj kaj revenadis sur la Teron, ripozinte sur stacio «Intera», rivoluanta sur alto je naŭcent kilometroj super la planedo, kaj pasinte kuracan regravitigon en la Palaco de Ekstera Atmosfero en Karakorumo.

Dar Veter, estranta la muntadon, penis ne submeti sin al fizika streĉo, malgraŭ sia deziro iam plirapidigi tiun aŭ alian aferon. Li devis resti ĉi tie, sur alto je kvindek sep mil kilometroj, dum kelkaj monatoj.

Doni konsenton pri nokta laboro signifis eĉ pli proksimigi la tempon de forsendo de siaj junaj amikoj malsupren sur la planedon kaj pli frue voki novan skipon. La dua planedŝipo, donita al la konstruado, — «Barjono», troviĝis en la Arizona ebenaĵo, kie ĉe televidaj ekranoj kaj regpaneloj de registraj maŝinoj sidis Grom Orm.

La decido labori sen paŭzoj por glacia kosma nokto ege plirapidigis la muntadon. Dar Veter ne povis rezigni tiun eblon. Ricevinte konsenton, la homoj de sur la munta platformo disŝutiĝis ĉiuflanken kaj ekis treni eĉ pli komplikan araneaĵon de ŝnuroj. La planedŝipo «Altajo», kiu servis kiel komunloĝejo por laborantoj de la konstruado kaj senmove pendis ĉe ekstremaĵo de la apoga trabo, subite malkroĉis ŝnuregojn kun pulioj, ligantajn ĝian eniran lukon kaj la skeleton de la sputniko. La grandega korpo de la ŝipo turniĝis sensone kaj rapide. Eĉ eta bruo ne aŭdiĝis tra vakuo de la interplaneda spaco. La lerta estro de «Altajo» bezonis nur kelkajn batojn de motoroj, por leviĝi sur kvardekmetran alton super la konstruejo kaj turniĝi per siaj alterigaj lumĵetiloj al la munta platformo. Inter la ŝipo kaj la skeleto oni ree aranĝis vojkondukajn ŝnuregojn, kaj tuta maso da diversspecaj objektoj, pendintaj en la spaco, ricevis relativan senmovecon, daŭrigante samtempe sian rivoluon ĉirkaŭ la Tero kun rapido ĉirkaŭ dek mil kilometroj dum horo.

Distribuo de nubaj masoj montris al Dar Veter, ke la konstruejo pasas super la antarkta regiono de la planedo kaj, sekve, baldaŭ eniros en la ombron de la Tero. Perfektigitaj varmigiloj de skafandroj ne povis plene deteni glaciigan spiradon de la kosma spaco, kaj ve al tiu vojaĝanto, kiu senpripense elĉerpos energion de siaj baterioj! Tiel pereis antaŭ monato arkitekto-muntisto, kaŝiĝinta de subita meteorŝtona pluvo en malvarma korpo de malfermita raketo kaj ne ĝisatendinta venon sur la sunan flankon… Ankoraŭ unu inĝeniero estis mortigita de meteorŝtono — tiujn okazojn eblis nek antaŭvidi plene, nek preventi. Konstruado de sputnikoj ĉiam prenas siajn viktimojn — kaj kiu estos la sekva?.. La leĝoj de stokastiko, kvankam malmulte aplikeblaj al unuopaj sableroj, kiel apartaj homoj, diras, ke la plej grandan probablon esti la sekva havas li, Dar Veter… Ja li pli longe ol ĉiuj troviĝas ĉi tie, sur tiu alto, malfermita al ĉiuj hazardaĵoj de la kosmo… Sed la petola interna voĉo sufloris al Dar Veter, ke kun lia moŝta persono nenio povas okazi. Kiel ajn absurda estu tiu certeco por matematike pensanta homo, ĝi ne forlasadis Dar Veter-on kaj helpadis al lia trankvila ekvilibrado sur traboj kaj latisoj de la nedefendita skeleto en abismo de la nigra ĉielo.

Muntadon de konstruaĵoj sur la Tero faradis specialaj maŝinoj, nomataj embriotektoj, ĉar ili funkciis laŭ principo de kresko de viva organismo. Certe, molekula konstruado de vivaĵo, farata de genetika kibernetika meĥanismo, estis nekredeble pli komplika, obeanta ne nur al fizikoĥemia selekto, sed ankaŭ al ankoraŭ ne divenita onda ritmo. Tamen vivaj organismoj kreskis nur en kondiĉoj de varmaj solvaĵoj de jonigitaj molekuloj, dum embriotektoj laboris ordinare en polarizitaj kurentoj, lumo aŭ magneta kampo. Markoj kaj ŝlosilindikoj, metitaj sur muntendajn partojn per radioaktiva taliumo, estis ĝuste orientantaj pecojn, kunigatajn fare de maŝinoj, kaj muntado iris kun mirinda por laiko precizeco kaj rapideco. Ĉi tie, sur alto, tiaj maŝinoj ne estis, kaj ne povis esti. La muntado de la sputniko prezentis eksmodan konstruadon helpe de manoj de vivaj homoj. Malgraŭ ĉiuj danĝeroj, la laboro ŝajnis tiom interesa, ke ĝi altiris milojn da volontuloj. Elprovaj psikologiaj stacioj estis apenaŭ sukcesantaj testi ĉiujn dezirantojn deklari al la Konsilio sian pretecon esti sendita en la interplanedan spacon.

Dar Veter atingis fundamentojn de sunaj maŝinoj, kiuj etendiĝis ventumile ĉirkaŭ grandega nabo kun aparato de artefarita gravito, kaj konektis sian dorsan baterion al enira klemo de kontrola cirkvito. En la telefono de lia helmo eksonis nekomplika melodio. Tiam li paralele konektis vitran platon kun skemo, surmetita sur ĝin per maldikaj oraj linioj. Aŭdiĝis sama melodio. Turnante du vernierojn, Dar Veter kongruigis tempajn punktojn kaj konvinkiĝis pri malesto de malkongruo ne nur en la melodio, sed ankaŭ en tonalo de la agordo. La gravan parton de la estonta maŝino oni muntis senriproĉe. Eblis komenci instaladon de radiaj elektromotoroj. Dar Veter rektigis la ŝultrojn, laciĝintajn pro longa portado de la skafandro, kaj iom turnis la kapon. La movo eĥis per knaro en la kolaj vertebroj, rigidiĝintaj pro longa senmoveco en la helmo. Estas bone almenaŭ, ke Dar Veter evidentiĝis rezistema al psikozoj, disvastigitaj inter laborantoj ekster la tera atmosfero, — al la ultraviola dorma malsano kaj al la infraruĝa rabio, alie li ne sukcesus ĝisfine plenumi la honoran mision.

Baldaŭ la unua ŝelo defendos la laborantojn kontraŭ aflikta soleco en malfermita kosmo, super la abismo sen ĉielo kaj grundo!

De «Altajo» disiĝis malgranda sava taĉmento, kiel sago fluginta preter la konstruejo. Tio estis sendita trenŝipo por aŭtomataj raketoj, kiuj portis nur ŝarĝon kaj haltis sur difinita alto. Ĝustatempe! Amaso da ŝvebantaj en la spaco raketoj, homoj, maŝinoj kaj materialoj estis foriranta sur la noktan flankon de la Tero. La trenŝipo revenis, trenante post si tri longajn, blue rebrilantajn fiŝsimilajn obusojn, kiuj pezus sur la Tero po cent kvindek tunoj, ne kalkulante brulaĵon.

La raketoj estis aliĝantaj al la similaj ĉirkaŭ la munta platformo. Dar Veter per puŝo transflugis sur alian flankon de la skeleto kaj trafis inter kuniĝintajn en rondeton teĥnikistojn, kiuj regis malŝarĝadon. La homoj estis pridiskutantaj la planon de nokta laboro. Dar Veter kunsentis kun ili, sed postulis anstataŭigon de ĉiuj individuaj baterioj al la freŝaj, garantiantaj tridek horojn da seninterrompa varmigo de skafandroj, krom provizado per elektro de lampoj, aerfiltriloj kaj raditelefonoj.

La tuta konstruejo plonĝis en noktan mallumon, kiel en abismon, sed ankoraŭ longe la milda cindra zodiaka lumo de sunaj radioj, difuzitaj fare de gasoj de la supraj atmosferaj zonoj, prilumadis la skeleton de la estonta sputniko, frostiĝintan ĉe cent okdek gradoj sub la nulo. Eĉ pli, ol tage, komencis malhelpi superkondukeco. Eĉ plej eta rompiĝo de izolo en instrumentoj, baterioj aŭ akumulilo ĉirkaŭkovradis proksimajn aĵojn per blua lumo de kurento, disverŝiĝanta rekte laŭ la supraĵo, kiun ne eblis transsendi en necesa direkto.

La profundega mallumo de la kosmo venis kune kun plifortiĝinta malvarmo. Steloj lumis furioze, pikante kiel helaj bluaj pingloj. Nevidebla kaj neaŭdebla flugo de meteorŝtonoj nokte ŝajnis speciale timiga. Sur la supraĵo de la malhela globo, malsupre en fluoj de la atmosfero brileradis diverskoloraj nuboj da elektra lumo, sparkoj de giganta longo aŭ strioj de difuzita lumo longaj je miloj da kilometroj. Uraganaj ventoj, pli fortaj, ol ajna tera tempesto, estis traflugantaj tie, malsupre, en la superaj tavoloj de la aera ŝelo. Saturita per radiado de la Suno kaj de la kosmo, la atmosfero daŭrigis viglan kirladon de energio, ege malfaciligante ligon de la konstruejo kun la gepatra planedo.

Subite io ŝanĝiĝis en la mondeto, perdita en mallumo kaj terura malvarmo. Dar Veter ne tuj komprenis, ke eklumis prilumiloj de la planedŝipo. Eĉ pli nigra iĝis la mallumo, malheliĝis la ferocaj steloj, sed la platformo kaj la skeleto senteble kontrastis en la blanka hela lumo. Post kelkaj minutoj «Altajo» malgrandigis la tension. La lumo iĝis flava kaj malpli intensa. La planedŝipo ŝparis energion de siaj akumuliloj. Ree, kiel tage, ekmoviĝis kvadratoj kaj elipsoj de ŝelaj lamenoj, latisoj de ĉevronoj, cilindroj kaj tuboj de rezervujoj, poiomete trovante sian lokon sur la skeleto de la sputniko.

Dar Veter palptrovis la transversan trabon, prenis puliajn tenilojn sur ŝnuroj kaj, depuŝinte sin per la piedo, ekflugis supren. Ĉe la luko mem de la planedŝipo li kunpremis bremsojn, troviĝantajn en la teniloj, kaj haltis ĝustatempe, por ne batiĝi kontraŭ la fermita pordo.

En la transira kamero oni ne subtenis normalan teran aerpremon, por malpligrandigi perdon de aero ĉe eniroj kaj eliroj de granda nombro da laborantoj. Tial Dar Veter, ne demetante la skafandron, paŝis en la duan, provizore konstruitan akcesoran kameron kaj tie malkonektis la helmon kaj la bateriojn.

Ekzercante la korpon, laciĝintan pro la skafandro, Dar Veter estis firme paŝanta laŭ la interna ferdeko, ĝuante revenon al duono de normala gravito. La artefarita gravito de la planedŝipo funkciis seninterrompe. Estas neesprimeble agrable senti sin homo, firme staranta sur grundo, sed ne malpeza muŝeto, flirtanta en ŝanceliĝema kaj malfidinda vakuo! Milda lumo, varma aero, oportuna fotelo logis sterniĝi kaj fordoniĝi al senpensa ripozo. Dar Veter estis travivanta la ĝuon de siaj prauloj, iam mirigintan lin en antikvaj romanoj. Post longa vojo en malvarma dezerto, malseka arbaro aŭ glacikovritaj montoj homoj eniradis en varman loĝejon — domon, terkabanon, feltan jurton. Kaj tiam, kiel ĉi tie, maldikaj muroj estis disigantaj ilin disde la grandega kaj danĝera mondo, malamika al la homo, konservante al li varmon kaj lumon, permesante ripozi, restarigi fortojn, pripensi postajn aferojn.

Dar Veter rezignis la tenton de fotelo kaj libro. Li devis komunikiĝi kun la Tero — la prilumo, ŝaltita en la alto por tuta nokto, povis timigi observatoriajn observantojn de la konstruejo. Krome, necesis averti, ke novaj laborantoj necesos pli frue, ol estis planite.

Hodiaŭ la komunikado estis sukcesa — Dar Veter parolis kun Grom Orm ne per koditaj signaloj, sed per TVF, tre potenca, kiel en ajna interplaneda ŝipo. La eksa prezidanto restis kontenta kaj tuj zorgis pri kompletigo de nova labora skipo kaj pri pli intensa liverado de pecoj.

Elirinte el la stirejo de «Altajo», Dar Veter iris tra la biblioteko, nun farita dormoĉambro per instalitaj laŭ la muroj du etaĝoj da litoj. Kajutojn, manĝejojn, kuirejon, flankajn koridorojn kaj antaŭan halon de motoroj oni same provizis per aldonaj litoj. La planedŝipo, transformita en konstantan bazon, estis troplenigita. Dar Veter iris, apenaŭ trenante la piedojn, laŭ koridoro, tegita per brunaj platoj el palpe varma plasto, kaj pigre malfermadis kaj fermadis pezajn hermetikajn pordojn.

Li estis pensanta pri astronaŭtoj, pasigintaj jardekojn ene de simila ŝipo sen ajna espero forlasi ĝin kaj eliri eksteren antaŭ mortige longa limdato. Li vivas ĉi tie sesan monaton, ĉiutage forlasante malvastajn ejojn kaj laborante en premanta vasto de la interplaneda vakuo. Kaj li jam sentas sopiron pri la kara Tero — pri ĝiaj stepoj, maro, pri bolantaj per vivo centroj de la loĝaj zonoj. Sed Erg Noor, Niza kaj ankoraŭ dudek homoj de ŝipanaro de «Cigno» devos pasigi en la stelŝipo naŭdek du dependajn jarojn, aŭ cent kvardek terajn jarojn, kalkulante kun reveno de la ŝipo al la gepatra planedo. Neniu el ili povos vivi tiom! Iliaj korpoj estos forbruligitaj kaj entombigitaj tie, en senfina foro, sur la planedoj de la verda zirkonia stelo…

Aŭ ilia vivo finiĝos dum la flugo, kaj tiam, ŝlositaj en sepultan raketon, ili forflugos en la kosmon… Tiel fornaĝadis en maron sepultaj boatoj de liaj foraj prauloj, forportante sur si mortintajn batalantojn. Sed tiaj herooj, kiuj kuraĝas dumvivan fermitecon en la ŝipo kaj forflugas sen espero al persona reveno, ankoraŭ ne estis en la historio de la homaro. Ne, li ne pravas, Veda riproĉus lin! Ĉu li forgesis pri sennomaj luktantoj por justeco kaj libero de la homo en antikvaj tempoj, kiuj kuraĝis multe pli teruran — dumvivan malliberon en humidaj keloj, terurajn torturojn. Jes, tiuj herooj estis pli fortaj kaj indaj, ol eĉ liaj samtempanoj, prepariĝantaj fari la plej grandan flugon en la kosmon, al esploro de foraj mondoj!

Kaj li, Dar Veter, kiu ankoraŭ neniam forlasis por longe la gepatran planedon, estas eta homo kompare kun ili kaj tute ne anĝelo en alta ĉiel', kiel lin moke nomas la senfine kara Veda Kong!

Ĉapitro 14

Ŝtala pordo

Dum dudek tagoj baraktis en humida mallumo la aŭtomata borilo-roboto, ĝis ĝi sukcesis dismeti la dekmiltunan obstrukcon kaj firmigi la faligitajn volbojn. La vojo internen de la kaverno iĝis trairebla. Restis nur kontroli ĝian sendanĝerecon. Ĉaroj-robotoj, movataj per raŭpoj kaj per arĥimeda ŝraŭbo, senbrue glitis malsupren. Aparatoj informadis post ĉiuj cent metroj da antaŭiĝo pri konsisto de aero, temperaturo kaj humido. Lerte ĉirkaŭirante obstaklojn, la ĉaroj malleviĝis ĝis kvarcent-metra profundo. Tiam Veda Kong kun grupo da kunlaborantoj penetris en la kaŝitan kavernon. Antaŭ naŭdek jaroj, dum esploro de subteraj akvoj, inter kalkoŝtonoj kaj sabloŝtonoj de tute ne erca karaktero indikiloj subite montris grandan kvanton da metalo. Baldaŭ evidentiĝis, ke la loko koincidas kun priskribo de situo de legenda antikva kaverno Den-Of-Kul, kio en la malaperinta lingvo signifis «Kaŝejo de kulturo». Ĉe minaco de terura milito popoloj, opiniintaj sin la plej progresaj en scienco kaj kulturo, kaŝis en la kaverno trezorojn de sia civilizo. En tiuj malproksimaj jarcentoj sekreteco kaj mistereco estis tre disvastiĝintaj…

Veda emociis ne malpli ol ŝia plej juna kunlaborantino, kiam ŝi glitis malsupren laŭ malseka ruĝa argilo, kovranta la plankon de la oblikva trairejo.

La fantazio pentris majestajn halojn kun hermetikaj gardoŝrankoj de filmotekoj, desegnaĵoj, mapoj, ŝrankojn kun bobenoj de magnetofonaj registraĵoj, bretojn kun specimenoj de ĥemiaj kombinaĵoj, alojoj kaj kuraciloj. Remburaĵojn de malaperintaj nun animaloj en nepenetreblaj por humido kaj aero diafanaj vitrinoj, preparaĵojn de vegetaĵoj, skeletojn, muntitajn el ŝtoniĝintaj ostoj de elmortinta loĝantaro de la planedo. Poste imagiĝis platoj el silikolo kun ĉirkaŭverŝitaj en ili bildoj de la plej famaj pentristoj, tutaj galerioj da skulptaĵoj de belaj reprezentantoj de la homaro, de ĝiaj elstaraj agantoj, de majstre montritaj animaloj… Modeloj de famaj domoj, surskriboj pri rimarkindaj eventoj, eternigitaj en ŝtono kaj metalo…

Plu revante, Veda Kong penetris en la gigantan kavernon kun areo ĉirkaŭ tri-kvar mil kvadrataj metroj. La foriranta en mallumon plafono estis fleksiĝanta kiel ronda volbo, de kiu pendis longaj stalaktitoj, brilantaj en elektra lumo. La halo efektive montriĝis majesta. Realigante la pensojn de Veda, en niĉoj de muroj, riĉaj je ripoj kaj elstaraĵoj de kalkaj surfluaĵoj, videblis maŝinoj kaj ŝrankoj. La arkeologoj kun ĝojaj ekkrioj disŝutiĝis laŭ perimetro de la subtera halo. Multaj el la starantaj en la niĉoj maŝinoj, iuloke ankoraŭ konservintaj brilon de vitro kaj de laka poluro, evidentiĝis veturiloj, kiuj tiel plaĉis al homoj de fora pasinteco kaj dum la erao de la Disa Mondo estis opiniataj la pinto de la teĥnika genio de la homaro. Tiam ial oni konstruadis tre multe da veturiloj, kapablaj transporti sur siaj molaj seĝoj nur kelkajn homojn. Konstruo de la veturiloj atingis fajnecon, meĥanismoj de regado kaj movado estis spritaj, sed en cetero tiuj maŝinoj estis evidenta sensencaĵo. Centmilope ili turniĝadis laŭ stratoj de urboj kaj laŭ vojoj, transportante tien kaj reen homojn, ial laborantajn malproksime de sia loĝejo kaj ĉiutage hastantajn trafi al laborejo kaj reveni hejmen. Tiuj veturiloj estis danĝeraj en stirado, mortigis grandegan nombron da homoj, forbruligis miliardojn da tunoj da valoregaj rezervoj de organikaj substancoj, akumulitaj en la geologia pasinteco de la planedo, veneninte la atmosferon per karbona dioksido. La arkeologoj de la epoko de la Ringo spertis elreviĝon, ekvidinte, ke al tiuj strangaj veturiloj estas disponigita tiom granda loko en la kaverno.

Sed sur malaltaj platformoj altis pli potencaj piŝtaj motoroj, elektraj motoroj, reakciaj, turbinaj, nukleaj. En vitraj ŝrankoj, sub dika tavolo da kalkaj fluaĵoj situis en vertikalaj vicoj aparatoj — eble, televidaj riceviloj, fotokameraoj, kalkuliloj aŭ aliaj aparatoj de simila celo. Tiu muzeo de maŝinoj, parte disŝutiĝinta en rustan polvon, sed parte bone konserviĝinta, estis granda valoro, ĉar verŝis lumon sur la nivelon de teĥniko de la fora tempo, kies plej granda parto de historiaj dokumentoj malaperis en militaj kaj politikaj perturboj.

La fidela asistantino Miiko Ejgoro, ree forlasinta sian amatan maron por humido kaj mallumo de subteraĵoj, rimarkis en fino de la halo, malantaŭ dika kalkoŝtona fosto, nigran truon de trairejo. La fosto evidentiĝis skeleto de maŝino, kaj ĉe ĝia piedo kuŝis amaso da plasta polvo — restaĵoj de ŝildo, kiu iam malfermis la trairejon. Antaŭiĝante paŝon post paŝo laŭ ruĝaj kabloj de la skoltaj rampantaj ĉaroj, la arkeologoj penetris en la duan kavernon, situantan preskaŭ sur sama nivelo kaj plenigitan per vicoj de hermetikaj ŝrankoj el vitro kaj metalo. Longa surskribo per grandaj leteroj en la angla lingvo zonis vertikalajn, iuloke deŝutiĝantajn murojn. Veda ne povis deteni sin, por ne deĉifri ĝin malnete.

Kun fanfaronado, tipa por antikva individuismo, la konstruintoj de la kaŝejo deklaris al la posteuloj, ke ili atingis pintojn de scio kaj konservas ĉi tie por la estonteco siajn gigantajn atingojn.

Miiko malestime kuntiris la ŝultrojn.

— Laŭ sola tiu surskribo eblas determini, ke la kaverno «Kaŝejo de kulturo» rilatas al la fino de la EDM, al la lastaj jaroj de ekzisto de la malnova formo de la socio. Tiel karaktera por ili estas malracia certeco pri eterna kaj neŝanĝebla ekzisto de sia okcidenta civilizo, de sia lingvo, de moroj, moralo kaj grandeco de la tiel nomata blanka homo. Mi malamas tiun civilizon!

— Vi imagas la pasintecon klare, sed unuflanke, Miiko. Mi vidas tra mornaj trajtoj de la mortinta pasinteco tiujn, kiuj luktis por la estonteco. Ilia estonteco estas nia nuno. Mi vidas multajn virinojn kaj virojn, serĉintajn lumon en mallarĝa, neriĉa vivo, bonkorajn tiomgrade, ke ili helpis al aliuloj, kaj fortajn tiomgrade, ke ili ne krueliĝis en sufoka morala atmosfero de la ĉirkaŭanta mondo. Kaj kuraĝajn, freneze kuraĝajn!

— Tiuj, kiuj kaŝis ĉi tie sian kulturon, ne estis tiaj, — kontraŭdiris Miiko. — Rigardu, ĉi tie estas kolektitaj nur solaj teĥnikaĵoj. Ili fieraĉis pri teĥniko, ne atentante kreskantan moralan kaj emocian sovaĝiĝon. Ili malestimis la pasintecon kaj ne vidis la estontecon!

Veda pensis, ke Miiko pravas. La vivo de la kreintoj de la kaŝejo estus pli facila, se ili povus kompari la atingitan kun tio, kio ankoraŭ restis farenda por vera rearanĝo de la mondo kaj la socio. Tiam ilia malpurigita, fulgokovrita planedo kun forhakitaj arbaroj, superĵetita per papero kaj frakasita vitro, per brikoj kaj rusta fero, aperus antaŭ ili klare videbla, kiel sur manplato. Ili, la prauloj, pli bone komprenus, kion ankoraŭ ili faru, kaj ĉesus blindigi sin per memlaŭdo.

En la trian halon kondukis mallarĝa puto, malleviĝanta vertikale je tridek du metroj. Forsendinte Miiko-n kun du helpantoj por preni gama-radian aparaton por travido de ŝrankoj, Veda komencis pririgardi la trian kavernon, liberan de surfluaĵoj de kalko kaj argilo. Malaltaj rektangulaj vitroŝrankoj el gisita vitro nur kovriĝis per roso pro humido, penetrinta internen. Alpremiĝinte al la vitroj, la arkeologoj sukcesis vidi komplikajn artaĵojn el oro kaj plateno, ornamitajn per juvelŝtonoj.

Juĝante laŭ la artaĵoj, tiuj antikvaj relikvoj estis kolektitaj dum la epoko, kiam la homoj ankoraŭ ne forlasis la praan kutimon, aperintan el adorado de prauloj, opinii malnovaĵojn pli valoraj, ol novaĵojn. Veda, samkiel dum la legado de la surskribo, sentis ĉagrenon pro sensenca memcerteco de homoj, opiniintaj, ke iliaj konceptoj pri valoreco kaj iliaj gustoj pasos senŝanĝaj tra dekoj da jarcentoj kaj estos akceptitaj de foraj posteuloj kiel kanono.

La malproksima ekstremaĵo de la kaverno estis transiranta en altan kaj rektan koridoron, oblikve malleviĝantan sur nekonatan profundon. Nombriloj de la skoltaj rampuloj-robotoj montris en la komenco de la koridoro tricent kvar metrojn for de la supraĵo. Larĝaj fendoj sekcis pendantajn volbojn je apartaj gigantaj platoj da kalkoŝtono, pezantaj, probable, milojn da tunoj. Veda eksentis maltrankvilon. La sperto de esploro de multaj subteraĵoj sufloris al la juna virino, ke ŝtonmaso ĉe piedo de la montaro estas en nestabila ekvilibro. Eble, ĝi estis ŝovita pro tertremo kaj pro ĝenerala leviĝo de montoj, kreskintaj dum jarcentoj, pasintaj ekde la tempo de kreo de la kaŝejo, je kvindek metroj. Fiksi tiun monstran mason estis neeble por ordinara arkeologia ekspedicio. Nur celoj, gravaj por la ekonomio de la planedo, pravigus tiom grandajn penojn.

Samtempe la historiaj sekretoj, kaŝitaj en tia profunda kaverno, povis havi ankaŭ teĥnologian valoron, kiel forgesitaj, sed utilaj por la nuno inventaĵoj.

Rezigno de plua esploro estus saĝa singardo. Sed kial sciencisto devas tiom gardeme rilati al sia persono? Kiam milionoj da homoj faras riskajn laborojn kaj eksperimentojn, kiam Dar Veter kun kamaradoj laboras sur alto je kvindek sep mil kilometroj super la Tero, kaj Erg Noor prepariĝas al vojo sen reveno! Ambaŭ tiuj homoj, tiel estimataj de Veda, ne retiriĝus… Do, ne retiriĝos ankaŭ ŝi…

Rezervaj baterioj, elektronika filmaparato, du oksigenaj aparatoj… Ili iros duope kun la sentima Miiko, lasinte la kamaradojn por esploro de la tria halo.

Veda Kong konsilis al siaj kunlaborantoj refortiĝi per manĝo. Oni elprenis platetojn da vojaĝa manĝo, premitajn el rapide digestataj proteinoj, sukeroj kaj drogoj, neniigantaj toksinojn de laco, miksitaj kun vitaminoj, hormonoj kaj nervaj stimuliloj. Veda, estante en maltrankvila malpacienco, ne deziris manĝi. Miiko aperis nur post kvardek minutoj. Evidentiĝis, ke ŝi ne povis reteni sin kaj travidis kelkajn ŝrankojn kaj haste esploris ilian entenon.

La idino de japanaj plonĝistinoj dankis sian estrinon per rigardo kaj momente prepariĝis por iro.

Maldikaj ruĝaj kabloj etendiĝis laŭ centro de la trairejo. Pal-lila lumo de memlumantaj gasaj kronoj sur kapoj de la virinoj ne povis trabati la miljaran mallumon antaŭe, kie la deklivo iĝadis ĉiam pli kruta. Obtuze kaj egalmezure faladis de la tegmento grandaj malvarmaj gutoj. Laŭ flankoj kaj de malsupre aŭdiĝis murmurado de akvo, defluanta laŭ la fendoj. Penetre malseka aero restis morte senmova en la fermita malhela subteraĵo. Nur en kavernoj ekzistas tia silento — ĝin gardas la sensenta senviva kaj inerta materio mem de la tera krusto. Supre, malgraŭ kiom ajn profunda silento, en la naturo ĉiam estas divenebla kaŝita vivo, moviĝo de akvo, aero aŭ lumo.

Miiko kaj Veda nevole submetiĝis al hipnoto de la profunda kaverno, kaŝinta ilin ambaŭ en la nigra sino, kiel en profundo de mortinta pasinteco, forviŝita de la tempo kaj reviviĝanta nur en fantomoj de fantazio.

La malleviĝo estis okazanta rapide, kvankam dika tavolo da glueca argilo kuŝis sur la planko de la trairejo. Rokpecoj, elfalintaj el la muroj, iuloke devigis grimpi sur ilin, trarampante en fendoj inter la plafono kaj la obstrukco. Dum duonhoro Miiko kaj Veda malleviĝis je cent naŭdek metroj kaj atingis glatan muron, haltigite de kiu pace kuŝis ambaŭ skoltaj robotoj-rampuloj. Sufiĉis unu rebrilo de lumo, por rekoni en la muro masivan kaj hermetike fermitan pordon el rustimuna ŝtalo. Sur ĝi estis du konveksaj rondoj, enmuntitaj en la centron de la pordo, kun iaj signoj, orizitaj montriloj kaj fustoj. La seruro estis malŝlosebla per konvencia signalo. Ambaŭ arkeologoj konis tipojn de tiaj aparatoj, sed rilatajn al iom pli frua epoko. Konsiliĝinte, Veda kaj Miiko esploris la seruron. Ĝi estis tre simila al tiuj agorditaj kun ruza malico konstruaĵoj, per kiuj homoj de pasinteco strebis defendi siajn trezorojn kontraŭ «fremduloj» — dum la erao de la Disa Mondo ekzistis tia divido de homoj al «siauloj» kaj «fremduloj». Plurfoje tiaj pordoj dum penoj malfermi ilin eligadis eksplodaĵojn, venenajn gasojn, blindigajn radiojn, kaj nenion suspektantaj esploristoj pereadis.

Meĥanismoj el persistaj metaloj aŭ el specialaj plastoj ne detruiĝis dum jarmiloj kaj forportis multajn vivojn, antaŭ ol arkeologoj ellernis sendanĝerigi tiajn ŝtalajn pordojn.

Iĝis evidente, ke la pordon necesos malfermi per specialaj aparatoj. Necesis reveni de la sojlo mem de la ĉefa sekreto de la kaverno. Kiu povis dubi, ke malantaŭ la firme fermita pordo devas kaŝiĝi la plej grava kaj valora por la homoj de la fora tempo? Estinginte la lanternojn kaj limiĝinte per lumo de la kronoj, Veda kaj Miiko eksidis por ripozi kaj manĝi.

— Kio povas esti tie? — suspiris Miiko, ne deŝirante la okulojn de la pordo, orgojle briletanta per oro de signoj. — Ĝi kvazaŭ ridas pri ni: mi ne enlasos, mi ne diros!..

— Kaj kion vi sukcesis travidi en ŝrankoj de la dua halo? — demandis Veda, forpelante primitivan kaj vanan domaĝon pri la neatendita obstaklo.

— Desegnaĵojn de maŝinoj, librojn, presitajn ne sur antikva papero el ligno, sed sur metalaj folioj. Ankoraŭ, verŝajne, rulaĵojn de kinofilmoj, iajn listojn, stelajn kaj terajn mapojn.

— En la unua halo — specimenoj de maŝinoj, en la dua — teĥnika dokumentaro por ili, en la tria — kiel tion diri… valoraĵoj de la epoko, kiam ankoraŭ ekzistis mono. Do, tio konformas al skemoj.

— Kie do estas valoraĵoj en nia senco? Superaj atingoj de spirita evoluo de la homaro: de scienco, arto, literaturo? — ekkriis Miiko.

— Mi esperas, ke ili estas malantaŭ la pordo, — trankvile respondis Veda, — sed mi ne miros, se tie troviĝos armilaro.

— Kio, kio?

— Armiloj, rimedoj de amasa kaj rapida mortigo.

La malalta Miiko ekpensis, malgajiĝis kaj mallaŭte diris:

— Jes, tio estas natura, se ni pensos pri celo de tiu kaŝejo. Ĉi tie estas kaŝitaj kontraŭ ebla neniigo la bazaj teĥnikaj kaj materiaj valoraĵoj de la tiama okcidenta civilizo. Sed kion oni opiniis la baza, se ankoraŭ ne ekzistis publika opinio de la tuta planedo aŭ eĉ de popoloj de tiuj landoj? Neceson kaj gravecon de io por certa momento decidis la reganta grupo de ofte tute nekompetentaj homoj. Tial ĉi tie estas tute ne tio, kio vere estis la plej granda valoro por la homaro, sed tio, kion tiu aŭ alia grupo de homoj opiniis tia. Ili intencis konservi antaŭ ĉio maŝinojn kaj, probable, armilaron, ne komprenante tion, ke civilizo estas konstruata historie, simile al viva organismo.

— Jes, per kresko kaj adopto de labora sperto, de scioj, de teĥniko, de materialaj rezervoj, de puregaj ĥemiaj substancoj kaj konstruaĵoj. Restarigi detruitan altan civilizon estas neeble pro manko de firmegaj alojoj, raraj metaloj, maŝinoj, kapablaj labori kun granda rendimento kaj malgrandegaj devioj. Se ĉio ĉi estus neniigita, do de kie oni prenus materialojn kaj sperton, scipovon krei ĉiam plikomplikiĝantajn kibernetikajn maŝinojn, kapablajn kontentigi bezonojn de miliardoj da homoj?

— Same neebla estus tiam reveno al la nemaŝina civilizo, kiel la helenisma, pri kiu ili fojfoje revis.

— Certe. Anstataŭ la helenisma kulturo aperus terura malsato. Individuistoj-revuloj ne deziris kompreni, ke la historio ne revenas!

— Mi ne asertas kategorie, ke malantaŭ la pordo estas armilaro, — revenis al la ĉefa temo Veda, — sed multo diras por tio. Se la kreintoj de la kaŝejo eraris, kiel estis karaktere por tiu tempo, miksante kulturon kun civilizo, ne komprenante nepran devon de eduko kaj evoluigo de emocioj de la homo, do por ili ne estis vive necesaj verkoj de arto kaj literaturo aŭ scienco, malproksima de postuloj de la nuna momento. Tiutempe eĉ sciencon oni dividis je la utila kaj la senutila, ne pensante pri ĝia unueco. Tian sciencon kaj tian arton oni opiniis nur agrabla, sed eĉ ne ĉiam utila kaj necesa akompano de vivo de la homo. Sed ĉi tie estas kaŝita la plej grava. Kaj mi pensas pri armilaro, kiel ajn naiva kaj absurda tio ŝajnas por ni, modernaj homoj.

Veda eksilentis, fiksrigardante la pordon.

— Eble, tio estas simpla meĥanismo, kaj ni malfermos ĝin, aŭskultante per mikrofono, — subite diris ŝi, alirante la pordon. — Ĉu ni risku?

Miiko ĵetis sin inter la pordo kaj la amikino.

— Ne, Veda! Por kio tiu absurda risko?

— Al mi ŝajnas, ke la kaverno apenaŭ tenas sin. Ni foriros, sed reveni jam ne sukcesos… Ĉu vi aŭdas?

Malklara malproksima bruo fojfoje penetradis en la kameron antaŭ la pordo. Ĝi iris jen de malsupre, jen de supre.

Sed Miiko restis firma. Ŝi staris per la dorso al la pordo, larĝe dismetinte la brakojn.

— Se tie estas armilaro, Veda! Kiel do ĝi povas esti nedefendita…

Post du tagoj en la kavernon oni transportis porteblajn aparatojn: reflektan rentgenan ekranon por travido de la meĥanismo, fokusigitan ultrafrekvencan radiilon por detruo de interna ligo de la detaloj. Sed oni ne sukcesis uzi la aparatojn.

Subite el interno de la kaverno aŭdiĝis intermita bruo. Forta tremo de la grundo sub la piedoj devigis la homojn instinkte ĵetiĝi al la elirejo — la esploristoj estis en la tria, la malsupra kaverno.

La bruo estis plifortiĝanta, transirante al obtuza grinco. Verŝajne, la tuta maso de fendita ŝtonaro estis malleviĝanta laŭ deŝova fendo laŭlonge de la piedo de la monto.

— Ĉio pereis! Ni ne sukcesis. Saviĝu, supren! — malfeliĉe ekkriis Veda, kaj la homoj ĵetiĝis al robotaj ĉaroj.

Alkroĉinte sin al kabloj de robotoj, ili grimpis supren laŭ la puto. Bruo kaj tremo de ŝtonaj muroj persekutis ilin post la dorsoj kaj finfine atingis. Terura bruego… La interna muro de la dua kaverno falegis en la truon, kreiĝintan sur la loko de la puto — la enirejo en la trian halon. Aera ondo laŭvorte elblovis la homojn kune kun polvo kaj gruzo sub altajn volbojn de la unua halo. La arkeologoj sterniĝis sur la planko en atendo de pereo.

Amasoj da polvo, penetrintaj en la kavernon, estis malrapide malleviĝantaj. Tra la polva nebulo fostoj de stalagmitoj kaj elstaraĵoj ne estis ŝanĝantaj siajn konturojn… La antaŭa morta silento ree ekregis en la subteraĵo…

Rekonsciiĝinta Veda leviĝis. Du kunlaborantoj subtenis ŝin, sed ŝi malpacience liberiĝis.

— Kie estas Miiko?

Ŝia asistantino, apogiĝante al malalta stalagmito, estis zorgeme forviŝanta ŝtonan polvon de sur la kolo, la oreloj kaj la haroj.

— Preskaŭ ĉio pereis, — respondis ŝi al la muta demando. — La neatingebla pordo restos fermita sub kvarcent-metra tavolo da ŝtono. La tria kaverno estas detruita plene, kaj la dua… la dua ankoraŭ povas esti elfosita. En ĝi por ni estas la plej valora, samkiel ĉi tie.

— Estas tiel… — Veda ĉirkaŭlekis la sekiĝintajn lipojn. — Sed ni kulpas pri malrapidemo kaj troa singardemo. Ni devis antaŭvidi la falon.

— Tio estus senpruva antaŭsento. Sed malfeliĉi estas sensence. Ĉu ni firmigus la ŝtonmasojn pro dubindaj valoraĵoj malantaŭ la pordo? Speciale se tie estas senutila armilaro.

— Sed se tie estas verkoj de arto, de valorega homa kreado? Ne, ni povus agi pli rapide!

Miiko kuntiris la ŝultrojn kaj kondukis la afliktitan Veda-n post la kamaradoj al lukso de suna tago, al ĝojo de pura akvo kaj de trankviliganta doloron elektra duŝo.

Mven Mas, laŭ sia kutimo, estis paŝanta tien kaj reen laŭ la ĉambro, disponigita al li en supera etaĝo de la Domo de Historio en la Hinda sektoro de la norda loĝa zono. Li transloĝiĝis ĉi tien nur antaŭ du tagoj post laboro en la Domo de Historio de la Amerika sektoro.

La ĉambro — pli ĝuste, verando kun ekstera muro el tuteca polariza vitro — estis turnita al bluaj foroj de monteta altebenaĵo. Mven Mas de tempo al tempo ŝaltadis ŝutrojn de kruca polarizo. En la ĉambro tiam ekregadis griza duonmallumo, kaj sur duonsfera ekrano pasadis per malrapida vico elektronikaj bildoj de pentraĵoj, anticipe elektitaj de Mven Mas, fragmentoj de malnovaj kinofilmoj, skulptaĵoj kaj domoj. La afrikano trarigardadis ilin, diktante al roboto-sekretario notojn por la estonta libro. La maŝino tajpadis, numeradis la foliojn kaj zorgeme kunmetadis, dismetante ilin laŭ temoj aŭ ĝeneraligoj.

Laciĝinte, Mven Mas malŝaltadis la ŝutrojn kaj aliradis la fenestron, celante rigardon malproksimen kaj longe pripensante la viditaĵon.

Li ne povis ne miri pri tio, kiom multaj aferoj el ankoraŭ antaŭnelonga kulturo de la homaro jam foriris en neekziston. Tute malaperis tiom karakteraj por la erao de la Monda Unuiĝo vortaj nuancoj — parolaj kaj skribaj artifikoj, kiujn oni iam opiniis signo de granda klereco. Tute ĉesis verkado kiel muziko de vortoj, tiom evoluinta ankoraŭ dum la EKL — la erao de Komuna Laboro, malaperis lerta ĵonglado per vortoj, tiel nomata spriteco. Eĉ pli frue malaperis neceso maski siajn pensojn, tiom grava por la EDM. Ĉiuj konversacioj iĝis multe pli simplaj kaj mallongaj. Verŝajne, la erao de la Granda Ringo estos la erao de evoluigo de la tria signala sistemo de la homo, aŭ de kompreno sen vortoj.

De tempo al tempo Mven Mas turnadis sin al la ĉiam vigla meĥanika sekretario kun novaj formuloj de siaj pensoj:

— Ekde la unua jarcento de la erao de la Ringo komenciĝas la fluktua psikologio[52] de arto, fondita de Luda Fir. Ĝuste ŝi sukcesis science pruvi malsamecon de emocia percepto ĉe virinoj kaj ĉe viroj, malferminte tiun regionon, kiu dum multaj jarcentoj ekzistis kiel duonmistika subkonscio. Sed pruvo laŭ la modernaj konceptoj estas la malpli granda parto de la afero. Luda Fir sukcesis pli gravan — ŝi skizis la ĉefajn celojn de sentaj perceptoj, danke al kio iĝis eble strebi al ilia konformo ĉe malsamaj seksoj.

Sonoranta signalo kaj verda eklumo subite vokis la afrikanon al TVF. Voko, sendita dum horoj de okupiĝoj, signifis ion seriozan. La aŭtomata sekretario malŝaltiĝis, kaj Mven Mas dekuris malsupren, en la kameron de malproksimaj interparoloj.

Veda Kong kun kavetoj sur gratvunditaj vangoj kaj kun profundaj ombroj sub la okuloj salutis lin el la ekrano. Ĝojigita Mven Mas etendis al ŝi siajn grandajn manojn, vokinte malfortan rideton sur la zorgoplena vizaĝo de Veda.

— Helpu al mi, Mven. Mi scias, ke vi laboras, sed Dar Veter forestas sur la Tero, Erg Noor estas malproksime, kaj krom ili, mi havas nur vin, al kiu mi povas simple veni kun ajna peto. Mi havas malfeliĉon…

— Kio? Ĉu Dar Veter?…

— Ho ne! Falo sur loko de elfosado de kaverno. — Kaj Veda mallonge rakontis pri la okazintaĵo en la kaverno Den-Of-Kul.

— Vi nun estas la sola el miaj amikoj, kiu havas rajton de libera aliro al la Aŭgura Cerbo.

— Al kiu el la kvar?

— Al tiu de Malsupra Determineco.

— Mi komprenis. Necesas prikalkuli eblojn atingi la ŝtalan pordon kun malplej granda malŝparo de laboro kaj materialoj? Ĉu la datumoj estas kolektitaj?

— Ili estas antaŭ mi.

Mven Mas reskribis kelkajn vicojn da ciferoj.

— Nun necesas atendi, kiam la maŝino akceptos miajn datumojn. Atendu, nun mi komunikiĝos kun deĵoranta inĝeniero de la AC. La Cerbo de Malsupra Determineco situas en la Aŭstralia sektoro de la suda zono.

— Kaj kie estas la Cerbo de Supra Determineco?

— En la Hinda sektoro de la loĝa zono, tie, kie estas mi… Mi komutas min, atendu.

Antaŭ la estingiĝinta ekrano Veda penis imagi al si la Aŭguran Cerbon. En la imago aperis giganta homa cerbo kun ĝiaj sulkoj kaj anfraktoj, pulsanta kaj viva, kvankam la juna virino sciis, ke tiel estis nomataj gigantaj elektronikaj esploraj maŝinoj de la plej alta klaso, kapablaj solvi preskaŭ ajnan taskon, solveblan por ellaboritaj branĉoj de matematiko. Sur la planedo estis nur kvar tiaj maŝinoj, specialigitaj malsame.

Veda atendis nelonge. La ekrano ekbrilis, kaj Mven Mas petis voki lin ree post ses tagoj.

— Mven, via helpo estas netaksebla!

— Ĉu nur tial, ke mi posedas iomajn sciojn en matematiko? Sed via laboro estas netaksebla, ĉar vi scias antikvajn lingvojn kaj kulturojn. Veda, vi tro enprofundiĝis en la EDM-on!

La afrikano ekridis tiel bonkore kaj infekte, ke Veda ekridis same, kaj, adiaŭinte per gesto, malaperis.

En la difinita tempo Mven Mas ree ekvidis la junan virinon en la televideofono.

— Vi povas ne diri — mi vidas, ke la respondo estas negativa…

— Jes. Stabileco estas sub la limo de sekureco…

— En la limoj de niaj ebloj restas nur tunela elfosado de gardoŝrankoj de la dua kaverno, — malgaje diris Veda.

— Ĉu la afero meritas tiom fortan ĉagrenon?

— Pardonu min, Mven, sed ankaŭ vi staris ĉe pordo, malantaŭ kiu kaŝiĝis sekreto. Ĉe vi ĝi estas granda kaj universala, kaj ĉe mi malgranda. Sed emocie mia malsukceso egalas al la via.

— Ni ambaŭ estas kamaradoj en malfeliĉo. Mi povas vin certigi, ke ni ankoraŭ plurfoje batiĝos je ŝtalaj pordoj.

— Iu el ili finfine malfermiĝos!

— Jes!

— Sed vi ja ne retiriĝis tute?

— Certe. Ni kolektos novajn faktojn, montrilojn de pli ĝustaj turnoj. La forto de la kosmo estas tiom nekredeble grandega, ke niaflanke estus naive ataki ĝin kun simpla bastono… Tute same, kiel por vi malfermi permane tiun danĝeran pordon.

— Sed se necesos atendi tutan vivon?

— Kio estas mia individua vivo por tiaj paŝoj de la scio!

— Mven, kie estas via pasia malpacienco?

— Ĝi ne malaperis, sed estas bridita. Per la sufero…

— Kaj Ren Boz?

— Al li estas pli facile. Li daŭrigas la vojon en serĉado de precizigo de sia abstraktaĵo.

— Mi komprenas. Minuton, Mven, estas io grava. — La ekrano kun Veda estingiĝis, kaj, kiam ĝi ekbrilis ree, antaŭ Mven Mas kvazaŭ estis alia, juna kaj senzorga virino.

— Dar Veter malleviĝas sur la Teron. La sputniko kvindek sep estas finita antaŭ la limdato.

— Ĉu tiel rapide? Ĉu ĉio estas farita?

— Ne, nur ekstera munto kaj instalo de energi-produktaj maŝinoj. La internaj laboroj estas pli simplaj. Oni lin forvokas por ripozo kaj analizo de raporto de Junio Ant pri nova speco de mesaĝoj laŭ la Ringo.

— Estos ĝoje vidi Dar Veter-on.

— Vi nepre vidos lin… Mi ne findiris. Per penoj de la tuta planedo estas preparita rezervo de anamezono por la nova stelŝipo «Cigno». Ĉu vi estos tie?

— Mi estos. La planedo montros por adiaŭo kun la ŝipanaro de «Cigno» ĉion plej belan kaj amatan. Ili ankaŭ deziris spekti la dancon de Ĉara en la festo de Flamaj Tasegoj. Ŝi mem veturas en la centran kosmohavenon El Homra. Ni renkontiĝos tie!

— Bone, Mven Mas, kara!

Ĉapitro 15

La nebulozo de Andromedo

En Norda Afriko, sude de la golfo Granda Sirto, etendiĝis grandega ebenaĵo El Homra. Antaŭ malfortigo de la alizeaj ringoj kaj ŝanĝo de la klimato ĉi tie troviĝis hammada — dezerto sen eĉ unu herbeto, plene fermita en kirason de polurita gruzo kaj de triangulaj ŝtonoj kun ruĝeta koloro, ĝuste de kiuj la hammada ricevis sian nomon — «ruĝa». Maro da blindiga varmega flamo dum suna tago, maro da malvarma vento dum aŭtunaj kaj vintraj noktoj. Nun de la hammada restis nur la vento; ĝi estis pelanta laŭ la malmola ebenaĵo ondojn de alta blu-arĝenta herbo, transloĝigita ĉi tien el stepoj de Suda Afriko. Fajfo de la vento kaj kliniĝanta herbo vekis en memoro nedifinitan senton de malgajo kaj proksimeco de la stepa naturo al la animo, kvazaŭ tio jam renkontiĝis en la vivo. Plurfoje kaj en malsamaj cirkonstancoj — en malĝojo kaj ĝojo, en perdo kaj trovo.

Ĉiu forflugo aŭ alteriĝo de stelŝipo lasadis forbrulintan, venenitan rondon kun diametro ĉirkaŭ kilometro. Tiujn rondojn oni baradis per ruĝa metala reto kaj lasadis netuŝataj dum dek jaroj, kio pli ol duoble superis la daŭron de malkomponiĝo de eligaĵoj de la motoro. Post alteriĝo aŭ forflugo de ŝipo la kosmohaveno migradis sur alian lokon. Tio metis stampon de provizoreco, nedaŭreco sur la aparataron kaj la ejon de la haveno, parencigante la priservantajn ĝin laborantojn kun antikvaj nomadoj de Saharo, dum kelkaj jarmiloj nomadintaj ĉi tie sur ĝibaj animaloj kun fleksitaj koloj kaj kalaj piedoj, nomataj kameloj.

La planedŝipo «Barjono» per sia dektria flugo inter la konstruata sputniko kaj la Tero transportis Dar Veter-on en la Arizonan stepon, kiu restis dezerta ankaŭ post la ŝanĝo de la klimato, pro radioaktiveco, akumuliĝinta en la grundo. Tuj post la malkovro de nuklea energio dum la EDM ĉi tie oni faradis multajn eksperimentojn kaj elprovojn de la nova speco de teĥniko. Ĝis nun restis veneneco de produktoj de radioaktiva disfalo — tro malforta por malutili al homo, sed sufiĉa, por bremsi kreskon de arboj kaj arbustoj.

Dar Veter ĝuis ne nur belan ĉarmon de la Tero — la bluan ĉielon en fianĉina robo el malpezaj blankaj nuboj, sed ankaŭ la polvan grundon, maldensan kaj malmolan herbon.

Paŝi firme laŭ la Tero sub la ora suno, submetante la vizaĝon al seka kaj freŝa vento! Nur estinte ĉe rando de kosmaj abismoj, eblas kompreni la tutan belon de nia planedo, iam nomita de la malraciaj prauloj «la valo de veoj kaj larmoj»!

Grom Orm kaj Dar Veter venis al El Homra en la tago de forflugo de la ekspedicio.

Jam en la aero Dar Veter rimarkis sur la senbrila griz-ŝtala ebenaĵo du gigantajn spegulojn. La dekstra estis preskaŭ cirklo, la maldekstra estis longa, akriĝanta malantaŭe elipso. La speguloj estis spuroj de antaŭnelongaj ekflugoj de ŝipoj de la tridek oka stela ekspedicio.

La cirklo estis la ekflugo de «Tintaĝelo», direktinta sin al la terura T-stelo kaj ŝarĝita per grandampleksaj aparatoj por regula sieĝo de la spirala disko el profundaĵoj de la kosmo. La elipso estis spuro de leviĝinta pli malkrute «Aella», portinta grandan grupon da sciencistoj por diveno de ŝanĝoj de materio sur la blanka nano de la triopa stelo Omikrono 2 de Eridano. La cindron, restintan de la ŝtoneca grundo en la loko de bato de energio de la motoroj, kiu penetris je unu kaj duono da metroj internen, oni surverŝis per liganta substanco por prevento de venta disblovo. Restis nur transporti la barilojn el lokoj de malnovaj ekflugoj. Tion oni faros post la forflugo de «Cigno».

Kaj jen «Cigno» mem, krudfere griza en sia termika kiraso, kiu forbrulos dum trabato de la atmosfero. Poste la ŝipo iros, brilante per sia ŝelo, reflektanta ĉiujn specojn de radioj. Sed neniu vidos ĝin en tiu pompo, krom robotoj-astronomoj, observantaj la flugon. Tiuj aŭtomatoj donos al homoj nur foton de brilanta punkto. Reen sur la Teron venos la ŝipo, kovrita per skorio, kun sulkoj kaj kavoj pro eksplodoj de etaj meteoraj korpuskloj. Sed «Cignon» vidos neniu el la homoj, nun ĉirkaŭantaj ĝin: ĉiuj ili ne travivos cent sepdek du jarojn da atendo de reveno de la ekspedicio. Cent sesdek ok nedependajn jarojn da vojo kaj kvar jarojn da esploro sur planedoj, kaj por la vojaĝantoj — nur ĉirkaŭ okdek jarojn.

Dar Veter, kun lia speco de okupiĝoj, ne ĝisatendos eĉ la venon de «Cigno» al la planedoj de la verda stelo. Same kiel dum la pasintaj tagoj de duboj, Dar Veter admiris la kuraĝan penson de Ren Boz kaj Mven Mas. Malgraŭ tio, ke ilia eksperimento fiaskis, malgraŭ tio, ke tiu demando, tuŝanta la fundamenton de la kosmo, ankoraŭ estas malproksima de la solvo, eĉ se ĝi evidentiĝos erara fantazio. Tiuj frenezuloj estas gigantoj de krea penso de la homaro, ĉar eĉ en malkonfirmo de iliaj teorio kaj eksperimento la homoj venos al giganta ekflugo de la scio.

Dar Veter, enpensiĝinte, preskaŭ stumblis ĉe averta signo de danĝera zono, turnis sin kaj rimarkis ĉe piedo de moviĝanta televidsenda turo konatan figuron de moviĝema homo. Taŭzante la neobeemajn harojn kaj mallarĝigante la akrajn okulojn, al li impetis Ren Boz. Reto da maldikaj, apenaŭ rimarkeblaj cikatroj ŝanĝis la vizaĝon de la fizikisto, kuntirinte ĝin per faltoj de sufera streĉo.

— Mi ĝojas vidi vin sana, Ren!

— Mi tre bezonas vin! — Ren Boz etendis al Dar Veter la malgrandajn manetojn, same kiel antaŭe kovritajn per lentugoj.

— Kion faras vi ĉi tie, delonge antaŭ la forflugo?

— Mi estis adiaŭanta «Aella-n» — por mi tre gravas datumoj pri gravito de tiom peza stelo. Mi eksciis, ke venos vi, kaj restis…

Dar Veter silentis, atendante klarigojn.

— Ĉu vi revenas en la observatorion de la eksteraj stacioj laŭ peto de Junio Ant?

Dar Veter kapjesis.

— Ant dum lasta tempo registris kelkajn nedeĉifritajn ricevojn laŭ la Ringo…

— Dum ĉiu monato oni faras ricevon de mesaĝoj ekster la ordinara tempo de informado. Kaj la momento de ŝalto de la stacioj estas ŝovata je du teraj horoj. Dum jaro la kontrolo pasas teran diurnon, dum ok jaroj — tutan centmilonon de galaksia sekundo. Tiel estas plenigataj truoj en ricevo de kosmaj mesaĝoj. Dum la lasta duonjaro de la okjara ciklo komencis veni, sendube, tre malproksimaj, nekompreneblaj por ni mesaĝoj.

— Mi ege interesiĝas pri ili.

— Ĉion, kion mi ekscios, mi sciigos tuj. Aŭ pli bone — partoprenu vi mem en la laboro!

Ren Boz ĝojigite suspiris kaj demandis:

— Ĉu Veda Kong same venos ĉi tien?

— Jes, mi atendas ŝin. Ĉu vi scias, ke ŝi preskaŭ pereis, esplorante kavernon — tenejon de antikva teĥniko, kie troviĝis fermita ŝtala pordo?

— Mi nenion aŭdis.

— Ah, mi forgesis, ke vi ne havas profundan intereson al historio, malsame de Mven Mas. Sur la tuta planedo okazas pridiskuto, kio povas troviĝi malantaŭ la pordo. Milionoj da volontuloj proponas sin por elfosado. Veda decidis transdoni la demandon al la Akademio de Stokastiko kaj Antaŭdiro de Estonteco.

«— Ĉu Evda Nal ne venos ĉi tien?

— Ne, ŝi ne povos.

— Multaj estos ĉagrenitaj. Veda tre amas Evda-n, kaj Ĉara simple adoras ŝin. Ĉu vi memoras Ĉara-n?

— Ĉu tio estas tia… panter-simila?

Dar Veter levis la manojn en ŝerca teruro.

— Jen adoranto de virina belo! Tamen, mi ĉiam ripetas la eraron, kiun faris homoj de pasinteco, nenion komprenantaj pri leĝoj de psikofiziologio kaj heredeco. Mi ĉiam deziras vidi en homoj mian komprenon kaj miajn sentojn.

— Evda, kiel ĉiuj sur la planedo, — ne subtenis la mempentadon Ren Boz, — observos la forflugon.

La fizikisto almontris vicojn de altaj, starantaj duonringe ĉirkaŭ la stelŝipo tripiedaj stativoj kun kameraoj por blanka, infraruĝa kaj ultraviola ricevoj. Diversaj grupoj de radioj de la spektro en kolora bildo igas ekranon spiri per vera varmo kaj vivo same, kiel harmonaj diafragmoj[53] neniigas metalan kromsonon en transdono de voĉo.

Dar Veter rigardis norden, de kie, peze ŝanceliĝante, rampis troŝarĝitaj per homoj aŭtomataj elektrobusoj. El la unua alveninta maŝino elsaltis kaj kuris, implikiĝante en herbo, Veda Kong. Ŝi kure ĵetis sin sur la larĝan bruston de Dar Veter tiel, ke ŝiaj longaj harligoj, plektitaj ĉe la flankoj de la kapo kaj mallevitaj malsupren, ekflugis sur lian dorson.

Dar Veter facile deŝovis Veda-n, rigardante en la senfine karan vizaĝon kun nuanco de noveco, donita de la neordinara hararanĝo.

— Mi ludis por infana filmo nordan reĝinon de Malhelaj jarcentoj kaj apenaŭ sukcesis alivestiĝi, — klarigis, iomete anhelante, la juna virino. — Por kombi min ne restis tempo.

Dar Veter imagis ŝin en longa strikta brokita robo, en ora krono kun bluaj ŝtonoj, kun la cindraj harligoj sub la genuoj, kun kuraĝa rigardo de la grizaj okuloj — kaj ĝoje ridetis.

— Ĉu krono estis?

— Ho jes, tia. — Veda desegnis per la fingro en la aero konturon de larĝa ringo kun grandaj dentoj en aspekto de trifolio.

— Ĉu mi vidos?

— Jam hodiaŭ. Mi petos ilin montri al vi la filmon.

Dar Veter intencis demandi pri la misteraj «ili», sed Veda salutis la seriozan fizikiston. Li ridetis naive kaj kore.

— Kie do estas la herooj de Aĥernaro? — Ren Boz ĉirkaŭrigardis la plu malplenan kampon ĉirkaŭ la stelŝipo.

— Tie! — Veda almontris domon en aspekto de tendo el platoj de pistak-lakta vitro kun arĝentaj aĵuraj ripoj de eksteraj traboj — la ĉefan halon de la kosmohaveno.

— Do ni iru.

— Ni estas superfluaj, — firme diris Veda. — Ili spektas la adiaŭan saluton de la Tero. Ni iru al «Cigno».

La viroj obeis.

Irante apud Dar Veter, Veda mallaŭte demandis:

— Ĉu mi havas ne tro stultan aspekton kun tiu antikva hararanĝo? Mi povus…

— Ne necesas. Estas ĉarma kontrasto kun la moderna vesto — la harligoj, pli longaj ol la jupo. Estu tiel!

— Mi obeas, mia Veter! — flustris Veda magiajn vortojn, pro kiuj ekbatis lia koro.

Centoj da homoj nehaste estis alirantaj la ŝipon. Tre multaj ridetadis al Veda aŭ salutadis ŝin per levo de la mano multe pli ofte, ol Dar Veter-on aŭ Ren Boz-on.

— Vi estas populara, Veda, — rimarkis Ren Boz. — Pro kio — ĉu pro laboro de historiisto aŭ pro via fama belo?

— Nek tio, nek alio. Pro konstanta kaj vasta komunikado kun homoj pro speco de la laboro kaj de la sociaj okupiĝoj. Vi kaj Veter jen fermiĝas en profundaĵoj de laboratorioj, jen izoliĝas por streĉa nokta laboro. Vi faras por la homaro multe pli grandan kaj multe pli gravan, ol mi, sed nur por unu flanko, ne la plej proksima al la koro. Ĉara Nandi kaj Evda Nal estas multe pli famaj, ol mi…

— Ĉu denove riproĉo al nia teĥnika civilizo? — gaje riproĉis Dar Veter.

— Ne al la nia, sed al la restaĵoj de antaŭaj fatalaj eraroj. Jam antaŭ jarmiloj niaj prauloj sciis, ke arto kaj kune kun ĝi — evoluigo de sentoj de la homo estas ne malpli gravaj por la socio, ol scienco.

— Ĉu en la senco de rilatoj de homoj inter si? — demandis la interesita fizikisto.

— Ĝuste!

— Iu antikva saĝulo diris, ke la plej malfacila sur la Tero estas konservi ĝojon, — enmetis Dar Veter. — Rigardu, jen ankoraŭ unu fidela aliancano de Veda!

Rekte al ili estis iranta per facilaj kaj larĝaj paŝoj Mven Mas, altirante ĉies atenton per sia grandega figuro.

— Finiĝis la danco de Ĉara, — divenis Veda. — Baldaŭ aperos ankaŭ la ŝipanaro de «Cigno».

— Mi sur ilia loko irus ĉi tien perpiede kaj kiel eble plej malrapide, — subite diris Dar Veter.

— Ĉu vi komencis emociiĝi? — Veda prenis lin sub la brako.

— Certe. Por mi estas turmente pensi, ke ili foriras por ĉiam kaj tiun ŝipon mi ne plu vidos. Io en mi protestas kontraŭ tiu nepra kondamniteco. Eble, tial, ke tie estos proksimaj al mi homoj.

— Probable, ne tial, — enmiksiĝis alirinta Mven Mas, kies sentiva orelo el malproksime kaptis la parolon de Dar Veter. — Tio estas la ĉiama protesto de homo kontraŭ senkompata tempo.

— Ĉu aŭtuna malgajo? — kun moka nuanco demandis Ren Boz, ridetante per la okuloj al la kamarado.

— Ĉu vi rimarkis, ke aŭtunon de moderaj latitudoj kun ĝia malgajo ŝatas ĝuste homoj plej energiaj, vivĝojaj kaj profunde sentantaj? — kontraŭdiris Mven Mas, amike karesinte la ŝultron de la fizikisto.

— Ĝusta observo! — admiris Veda.

— Tre antikva…

— Dar Veter, ĉu vi estas sur la kampo? Dar Veter, ĉu vi estas sur la kampo? — ektondris el ie maldekstre kaj supre. — Vin vokas Junio Ant en la TVF-on de la centra konstruaĵo. Junio Ant vokas. En la TVF-on de la centra konstruaĵo…

Ren Boz tremeris kaj rektiĝis.

— Ĉu mi povas iri kun vi, Dar Veter?

— Iru anstataŭ mi. Vi povas preterlasi la forflugon. Junio Ant ŝatas montri en antikva maniero rektan observon, sed ne registraĵon — per tio li similas al Mven Mas.

La kosmohaveno posedis potencajn TVF-on kaj duonsferan ekranon. Ren Boz eniris en mallaŭtan rondan ĉambron. Deĵoranta laboranto klakis per ŝaltilo kaj almontris la dekstran flankan ekranon, kie aperis emociita Junio Ant. Li atente pririgardis la fizikiston kaj, kompreninte la kaŭzon de foresto de Dar Veter, kape salutis Ren Boz-on.

— Estas farata eksterprograma ricevo-serĉo en la samaj direkto kaj diapazono 62/77. Levu la funelon por direkta radiado, orientu al la observatorio. Mi transĵetos radion-vektoron tra Mediteraneo rekte al El Homra. — Junio Ant rigardis flanken kaj aldonis: — Rapide!

La sperta en ricevoj sciencisto plenumis la postulon dum du minutoj. En profundo de la duonsfera ekrano aperis bildo de giganta galaksio, en kiu ambaŭ sciencistoj senerare rekonis la delonge konatan de la homaro nebulozon de Andromedo, aŭ M-31.

En la plej proksima al la spektanto ekstera turno de ĝia spiralo, preskaŭ en mezo de la lensa disko de la grandega Galaksio, ekbrilis lumeto. Tie debranĉiĝis sistemo da steloj, ŝajnanta eta lanero, — sendube, giganta branĉo, longa cent parsekojn. La lumeto komencis kreski, kaj samtempe estis pligrandiĝanta la «lanero», dum la Galaksio mem malaperis, disfluis ekster limojn de la vidkampo. Torento de ruĝaj kaj flavaj steloj etendiĝis tra la ekrano. La lumeto iĝis malgranda rondeto kaj brilis sur la fino mem de la stela torento. El la rando de la torento eliĝis oranĝa stelo de la spektra klaso K. Ĉirkaŭ ĝi ekturniĝis apenaŭ videblaj punktoj de planedoj. Sur unu el ili, ŝirminte ĝin tutan, lokiĝis la luma rondeto. Kaj subite ĉio ekturniĝis en ruĝaj sinuoj kaj flagrado de flugantaj fajreroj. Ren Boz fermis la okulojn…

— Tio estas disŝiro, — diris el la flanka ekrano Junio Ant. — Mi montris al vi observon de la pasinta monato el registraĵo de memormaŝinoj. Mi komutas al reflekto de la rekta ricevo.

Sur la ekrano plu turniĝis fajreroj kaj linioj de malhel-ruĝa koloro.

— Stranga fenomeno! — ekkriis la fizikisto. — Kiel vi klarigas tiun disŝiron?

— Poste. Nun restariĝas la elsendo. Sed kion vi opinias stranga?

— Ruĝan spektron de la disŝiro. En la spektro de la nebulozo de Andromedo estas viola deŝovo, do ĝi proksimiĝas al ni.

— La disŝiro havas nenian rilaton al la Andromedo. Tio estas loka fenomeno.

— Ĉu vi pensas, ke estas hazarde, ke ilia senda stacio estas elmetita sur la randon mem de la Galaksio, en la zonon, eĉ pli malproksiman de ĝia centro, ol la zono de la Suno en nia Galaksio?

Junio Ant skeptike pririgardis Ren Boz-on.

— Vi pretas al disputo en ajna momento, forgesante, ke kun ni parolas la Andromeda Galaksio el distanco je kvarcent kvindek mil parsekoj.

— Ho jes! — konfuziĝis Ren Boz. — Eĉ pli bone estas diri: el distanco je unu kaj duono da miliardo da lumjaroj. La mesaĝo estis sendita antaŭ dek kvin mil jarcentoj.

— Kaj ni vidas nun tion, kio estis sendita delonge antaŭ la veno de la glacia epoko kaj la apero de la homo sur la Tero! — Junio Ant rimarkeble mildiĝis.

La ruĝaj linioj malrapidigis sian turniĝon, la ekrano malheliĝis kaj subite ree ekbrilis. Krepuska plata ebenaĵo apenaŭ diveneblis en malabunda lumo. Sur ĝi estis disĵetitaj strangaj fungosimilaj konstruaĵoj. Pli proksime al la antaŭa rando de la vidata areo malvarme briletadis giganta, laŭ skalo de la ebenaĵo, blua rondo kun evidente metala surfaco. Precize laŭ centro de la rondo pendis unu super la alia grandaj dukonveksaj diskoj. Ne, ne pendis, sed estis malrapide leviĝantaj ĉiam pli alte. La ebenaĵo malaperis, kaj sur la ekrano restis nur unu el la diskoj, pli konveksa malsupre, ol supre, kun krudaj spiralaj elstaraĵoj sur ambaŭ flankoj.

— Tio estas ili… ili!.. — interrompante unu la alian ekkriis la sciencistoj, pensante pri plena simileco de la bildo kun la fotoj kaj desegnaĵoj de la spirala disko, trovita de la tridek sepa ekspedicio sur la planedo de la fera stelo.

Okazis nova kirlo de ruĝaj linioj — kaj la ekrano estingiĝis. Ren Boz atendis, timante deŝiri la rigardon eĉ por sekundo. La unuan homan rigardon, tuŝintan vivon kaj penson de alia galaksio! Sed la ekrano ne plu ekbrilis. Sur la flanka ekrano de la televideofono ekparolis Junio Ant:

— La mesaĝo rompiĝis. Atendi pli longe, forprenante energion de la Tero, ne eblas. La tuta planedo estos afekciita. Necesas peti la Konsilion de Ekonomio fari eksterprogramajn ricevojn duoble pli ofte, sed tio iĝos ebla ne pli frue ol post jaro, post la malŝparoj por sendo de «Cigno». Nun ni scias, ke la stelŝipo sur la fera stelo devenas el tie. Se ne estus la trovaĵo de Erg Noor, do ni entute ne komprenus la viditan.

— Kaj ĉu ĝi, tiu disko, venis el tie? Kiom longe do ĝi flugis? — kvazaŭ por si mem demandis Ren Boz.

— Ĝi iris senviva dum ĉirkaŭ du milionoj da jaroj tra la spaco, disiganta ambaŭ galaksiojn, — severe respondis Junio Ant, — antaŭ ol trovis azilon sur la planedo de la T-stelo. Estas evidente, ke tiuj stelŝipoj estas konstruitaj tiel, ke ili alteriĝas aŭtomate, malgraŭ tio, ke dum miloj da miloj da jaroj neniu viva tuŝis regstangojn.

— Eble, ili vivas longe?

— Sed ne dum milionoj da jaroj, tio estas kontraŭ leĝoj de termodinamiko, — malvarme respondis Junio Ant. — Kaj malgraŭ kolosa amplekso, la spirala disko ne povis porti en si tutan planedon da homoj… pensantaj estaĵoj. Ne, dume niaj galaksioj ne povas ankoraŭ atingi unu la alian, nek interŝanĝi mesaĝojn.

— Povos, — certe diris Ren Boz, adiaŭis al Junio Ant kaj ekiris reen sur la kampon de la kosmohaveno.

Dar Veter kun Veda kaj Ĉara kun Mven Mas staris iomete flanke de du longaj vicoj de adiaŭantoj. Ĉiuj kapoj turniĝis al la centra konstruaĵo. Pretere senbrue traveturis larĝa platformo, akompanata per svingoj de manoj kaj — kion homoj permesadis al si publike nur en plej esceptaj okazoj — per salutaj ekkrioj. Ĉiuj dudek du homoj de la ŝipanaro de «Cigno» troviĝis sur ĝi.

La platformo alveturis al la stelŝipo. Ĉe alta movebla lifto atendis homoj en blankaj supertutoj, kun vizaĝoj, grizaj pro laco — dudek anoj de la forfluga komisiono, konsistanta precipe el inĝenieroj — laborantoj de la kosmohaveno. Dum lasta diurno ili kontrolis helpe de nombriloj tutan ekipaĵon de la ekspedicio kaj ankoraŭfoje elprovis sendifektecon de la ŝipo per tensoraj aparatoj.

Laŭ la rito, establiĝinta jam dum la aŭroro de stelnavigado, la prezidanto de la komisiono raportis al Erg Noor, la ĵus elektita estro de la stelŝipo en la ekspedicio al Aĥernaro. La ceteraj anoj de la komisiono metis siajn kodojn sur bronzan tabuleton kun iliaj portretoj kaj nomoj, kiun ili enmanigis al Erg Noor, kaj, adiaŭinte, deiris flanken. Tiam al la ŝipo impetis adiaŭantoj. Homoj viciĝis antaŭ la vojaĝantoj, tralasinte iliajn proksimulojn sur malgrandan, restintan libera placeton de la lifto. Kinofilmistoj estis fiksantaj ĉiun geston de la forflugantoj — tio estis la lasta memoro, restanta al la gepatra planedo. Erg Noor ekvidis Veda-n kaj, ŝovinte la bronzan certigilon sub vastan zonon de la astronaŭta vesto, rapide aliris la junan virinon.

— Kiel bone estas, ke vi venis, Veda!..

— Ĉu mi povis agi alie?

— Vi por mi estas simbolo de la Tero kaj de mia pasinta juneco.

— Juneco de Niza estas kun vi por ĉiam.

— Mi ne diros, ke mi bedaŭras pri nenio, — tio estos malvero. Kaj antaŭ ĉio mi bedaŭras Niza-n, miajn kamaradojn, kaj ankaŭ min mem… Tro granda estas la perdo. Dum tiu ĉi reveno mi nove ekamis la Teron — pli forte, pli simple, pli senkondiĉe…

— Sed tamen vi iras, Erg?

— Mi ne povas alie. Rezigninte, mi perdus ne nur la kosmon, sed ankaŭ la Teron.

— Heroaĵo estas des pli malfacila, ju pli granda estas amo?

— Vi ĉiam bone komprenis min, Veda. Kaj jen Niza.

Aliris la maldikiĝinta, simila al knabo rufbukla junulino kaj haltis, mallevinte la okulharojn.

— Tio iĝis tiel malfacila. Vi ĉiuj… bonaj, helaj… belaj… Disiĝi, forŝiri sian vivan korpon disde la patrino-Tero… — La voĉo de la astronavigaciistino tremeris.

Veda instinkte altiris ŝin al si, flustrante misterajn virinajn konsolojn.

— Dek minutoj ĝis la fermo de la lukoj, — sensone diris Erg, ne deŝirante la okulojn de Veda.

— Kiel longe ankoraŭ!.. — simplanime ekkriis kun larmoj en la voĉo Niza.

Veda, Erg, Dar Veter, Mven Mas kaj aliaj adiaŭantoj kun tristo kaj miro eksentis, ke mankas vortoj. Ili ne havas, per kio esprimi sentojn pri la heroaĵo, farata por tiuj, kiuj ankoraŭ ne ekzistas, kiuj venos post multaj jaroj. La forflugantoj kaj la adiaŭantoj sciis pri ĉio… Kion povis doni superfluaj vortoj?

La dua signala sistemo de la homo iĝis neperfekta kaj cedis lokon al la tria. Profundaj rigardoj, spegulantaj pasiajn, vorte ne esprimeblajn impetojn, estis renkontiĝantaj silente kaj streĉite, aŭ avide absorbadis la malriĉan naturon de El Homra.

— Tempas! — la voĉo de Erg Noor, rericevinta metalecon, vipis la streĉitajn nervojn.

Veda, malkaŝe plorsingultinte, alpremiĝis al Niza. Ambaŭ virinoj dum kelkaj sekundoj staris vangon al vango, firme premferminte la okulojn, dum la viroj estis interŝanĝantaj adiaŭajn rigardojn kaj manpremojn. La lifto levis en la ovalan nigran lukon de la stelŝipo jam ok astronaŭtojn. Erg Noor prenis Niza-n je la mano kaj ion flustris al ŝi. La junulino ruĝiĝis, elŝiriĝis kaj ĵetiĝis al la stelŝipo. Erg Noor kaj Niza leviĝis samtempe.

La homoj rigidiĝis, kiam antaŭ la nigra luko sur elstaraĵo de la hele prilumita flanko de «Cigno» haltis por sekundo du figuroj — de la alta viro kaj de la svelta junulino, akceptante la lastajn salutojn de la Tero.

Veda Kong kunpremegis la manojn, kaj Dar Veter aŭdis, kiel krakis artikoj de la fingroj. Erg Noor kaj Niza malaperis. El la nigra truo elŝoviĝis ovala plato de sama griza koloro, kiel de la tuta korpo de la ŝipo. Post sekundo eĉ atenta okulo ne povus distingi spurojn de la aperturo sur la krutaj linioj de la kolosa ŝipkorpo.

La stelŝipo, vertikale staranta sur dismetitaj apogiloj, havis en si ion homsimilan. Eble, tiun impreson kreis la ronda globo de la pruo, kronita per akra ĉapo kaj brilanta per signalaj lumoj, kiel per okuloj. Aŭ eĝaj dissekciloj de la centra kontenera parto de la ŝipo, similaj al surŝultraĵoj de kavalira kiraso? La stelŝipo altis sur siaj apogiloj, kiel giganto, dismetinta la piedojn, malestime kaj memcerte rigardanta super la homamaso.

Minace ekmuĝis signaloj de unua preteco. Kiel pro sorĉo, apud la ŝipo aperis larĝaj memmoviĝantaj platformoj, forprenintaj multajn adiaŭantojn. Ekrampis, disveturante, sed ne deŝirante siajn faŭkojn kaj radiojn disde la ŝipo, la tripiedaj stativoj de TVF kaj de lumĵetiloj. La griza korpo de «Cigno» malheliĝis kaj iel perdis sian amplekson. Sur la «kapo» de la ŝipo ekbrilis sinistraj ruĝaj lumoj — la signalo de preparo de starto. Vibrado de la fortaj motoroj transdoniĝis laŭ la malmola grundo — la stelŝipo komencis turniĝi sur siaj apogiloj, ricevante orientiĝon de ekflugo. Pli kaj pli malproksimen estis deveturantaj la adiaŭantoj, ĝis transiris eklumintan en mallumo linion de sekureco. Ĉi tie la homoj haste desaltis, kaj la platformoj ekveturis reen por preni la restintojn.

— Ĉu ili neniam plu vidos nin aŭ almenaŭ nian ĉielon? — demandis Ĉara malalte kliniĝintan al ŝi Mven Mas-on.

— Ne. Nur eble per stereoteleskopoj…

Sub la kilo de la stelŝipo ekbrilis verdaj lumoj. Sur la turo de la centra konstruaĵo freneze ekturniĝis radianteno, dissendante ĉiuflanken averton pri ekflugo de la grandega ŝipo.

— La stelŝipo ricevas signalon de forflugo! — subite ekmuĝis metala voĉo de tia forto, ke Ĉara, tremerinte, alpremiĝis al Mven Mas. — Restintoj ene de la cirklo, levu supren la manojn! Levu supren la manojn, alie vi pereos! Levu supren la manojn, alie!.. — kriis la aŭtomato, dum ĝiaj lumĵetiloj estis priserĉantaj la kampon pri hazardaj restintoj ene de la cirklo de sekureco.

Trovinte neniun, ili estingiĝis. La roboto ekkriis ree, kiel ŝajnis al Ĉara, eĉ pli furioze:

— Post signalo de sonorilo turniĝu per la dorso al la ŝipo kaj fermu la okulojn. Ne malfermu ĝis la dua sonorilo. Turniĝu per la dorso kaj fermu la okulojn! — kun maltrankvilo kaj minaco kriegis la roboto.

— Tio estas terura! — flustris Veda.

Dar Veter trankvile demetis de la zono tube volvitajn duonmaskojn kun nigraj okulvitroj, unu surmetis sur Veda-n, kaj la alian surmetis mem. Apenaŭ li sukcesis fiksi la bukon, kiam sovaĝe eksonoris granda, alttona sonorilo.

La sonoro rompiĝis, kaj en la silento iĝis aŭdeblaj por ĉio indiferentaj cikadoj. Subite la stelŝipo eligis furiozan hurlon kaj estingis la lumojn. Unu, du, tri, kvar fojojn la malhelan ebenaĵon trapenetris tiu korŝira hurlo, kaj al pli impresemaj homoj ŝajnis, ke la ŝipo mem krias en adiaŭa tristo.

La hurlo rompiĝis same neatendite. Muro da neimageble hela flamo ekstaris ĉirkaŭ la ŝipo. Momente en la mondo ĉesis ekzisti io ajn, krom tiu ĉi kosma fajro. La fajra turo iĝis kolono, etendiĝis kiel longa fosto, poste iĝis blindige hela linio. La sonorilo batis duan fojon, kaj la returniĝintaj homoj ekvidis la malplenan ebenaĵon, sur kiu ruĝis giganta makulo da ardigita grundo. Granda stelo staris en alto — tio estis la malproksimiĝanta «Cigno».

La homoj malrapide ektrenis sin al la elektrobusoj, retrorigardante jen al la ĉielo, jen al la loko de forflugo, subite iĝinta mirinde senviva, kvazaŭ ĉi tie renaskiĝis la hammada El Homra — la teruro kaj plago de vojaĝantoj de pasintaj tempoj.

Ĉe la suda flanko de la horizonto ekbrilis la konataj steloj. Ĉiuj rigardoj turniĝis tien, kie leviĝis la blua kaj hela Aĥernaro. Tie, ĉe tiu stelo, situos «Cigno» post okdek kvar jaroj da vojo kun rapido je naŭcent milionoj da kilometroj dum horo. Por ni — okdek kvar, por «Cigno» — kvardek sep. Eble, tie ili kreos novan mondon, same belan kaj ĝojan, sub verdaj lumoj de la zirkonia stelo.

Dar Veter kaj Veda Kong atingis Ĉara-n kaj Mven Mas-on. La afrikano estis respondanta al la junulino:

— Ne, ne tristo, sed granda kaj malgaja fiero — jen miaj sentoj hodiaŭ. Fiero pri ni, leviĝantaj ĉiam pli for de nia planedo kaj kuniĝantaj kun la kosmo. Malgajo — ĉar malgranda iĝas la kara Tero… Senfine delonge majaoj — ruĝhaŭtaj indianoj de Centra Ameriko — lasis fieran kaj malgajan surskribon. Mi transdonis ĝin al Erg Noor, kaj li ornamos per ĝi la bibliotekon-laboratorion de «Cigno».

La afrikano retrorigardis, rimarkis, ke lin aŭskultas la alirintaj geamikoj, kaj daŭrigis pli laŭte:

«Ci, kiu poste montros ĉi tie cian vizaĝon! Se cia racio komprenas, ci demandos, kio ni estas? Kio ni estas? Demandu aŭroron, demandu arbaron, demandu ondon, demandu tempeston, demandu amon. Demandu la teron, la teron de sufero kaj la teron amatan. Kio ni estas? Ni estas la tero!» Kaj ankaŭ mi estas plene la tero! — aldonis Mven Mas.

Renkonten kuris Ren Boz, interrompe spiregante. La amikoj ĉirkaŭis la fizikiston kaj eksciis la senekzemplan — la unuan intertuŝon de la penso de la du gigantaj stelaj insuloj.

— Mi tiel deziris sukcesi antaŭ la forflugo, — ĉagrenite diris Ren Boz, — por sciigi pri tio al Erg Noor. Li jam sur la nigra planedo komprenis, ke la spirala disko estas stelŝipo de ege malproksima, tute fremda mondo kaj ke tiu stranga ŝipo flugis tre longe en la kosmo.

— Ĉu Erg Noor neniam ekscios, ke lia spirala disko devenas el tiaj monstraj profundaĵoj de la Universo — el alia galaksio, el la Andromeda? — diris Veda. — Kiel domaĝe!

— Li ekscios! — firme diris Dar Veter. — Ni petos de la Konsilio energion por speciala sendo, tra la sputniko tridek ses. «Cigno» estos atingebla por nia voko dum ankoraŭ naŭdek horoj!

1955–1956 jj.

Moskvo — Mozĵinka — Koktebelo — Moskvo

Parseko — mezurunuo de astronomiaj distancoj, egala al 3.26 lumjaroj, aŭ ĉirkaŭ 32·10
Anamezono — substanco kun detruitaj mezonaj ligoj de nukleoj, havanta
S
bombaj stacioj — aŭtomataj stacioj-robotoj
nede
Tantro — antikva hinda sistemo de
s
laneda brulaĵo — brulaĵo, uzata en motoroj de
de
kvantuma limo — limo de ra
ekstera kirla zono — zono de kontakto de gravitaj kam
K-
elektronika konvertilo —
liberiga ra
izogravoj — linioj, konturantaj kam
atoma solida oksigeno — oksigeno, ekzistanta ne en molekula stato (O2), sed kiel a
fizika stacio — roboto, determinanta fizikajn kondiĉojn sur su
duonsfera ekrano — ekrano en as
silikolo — diafana materialo el fibraj silikorganikaj kombinaĵoj (sciencfikciaĵo).
siliciboro — alojo de silicia kaj bora karbidoj; tre malmola kaj diafana materialo (sciencfikciaĵo).
latforma heliko
TVF — stereotelevideofono — a
andezitaj rokoj — rokoj, kiujn konsistigas vulkanaj ŝtonoj de lafa karaktero.
sargasejo — regiono de maro ene de kirloj de maraj fluoj,
klorelo — mara algo kun granda enteno de
kromkato
fama
Dronas en tem
Hajzenberg — Werner Heisenberg (1901–1976), granda germana fizikisto, nobel
re
du
singularaj
koĥlea kalkulo —
arasim
arciala
trombozo — koagulado de sango kun kreo de tromboj — ŝto
tiratrono — elektronika a
neŭrosekreciaj stimuliloj — kuraciloj, efikantaj rekte al certaj nervoj, kaj
termobarooksistato — a
rotuberancoj — elĵetaĵoj de ardigitaj gasaj substancoj el su
geologia bombo — bombo de grandega eks
minus-kam
kromoreflekta re
a
leŭkodendro — sudafrika arbo kun brilantaj arĝentaj
vidringtonio — sudafrika konifero.
Ĉandrasekar — S. Chandrasekhar (1910–1995), fama usona hinddevena astrofizikisto. Limmaso de Chandrasekhar estas maksimuma ebla maso de blanka nano, konsistiganta 1.4 de maso de la Suno. Steloj, kies maso su
kvarjaraj — En la originalo estas «trijaraj», sed tio estas evidenta
La insulo de Forgeso — temas
Tintaĝelo — (origine Tintagel) — nomo de mita kastelo, kie naskiĝis reĝo Arturo kaj loĝis Tristano kaj Izolda (rim. de la tradukinto).
Kaj nek la anĝeloj en alta ĉiel' — el versaĵo «Annabel Lee» (1849) de usona verkisto kaj
fluktua
harmonaj diafragmoj — diafragmoj, transdonantaj harmonojn de homa voĉo, kun kies uzo mala