aventura romano

Jenő Rejtő. Papaveto, la temerarulo

tradukis: László Balázs

UNUA ĈAPITRO

Ĝenerale miaj amikoj kaj estimantoj opinias min idioto. Mi ne estas psikiatro, mi do ne povas kontroli ilin. Sed se mi estus psikiatro, eĉ tiam estas dubsence, ĉu la diagnozo de idiota psikiatro, konstatita pri si mem havas pruvoforton? Estas plej ĝuste klarigi tiujn demandojn al la leganto komence de la romano.

Miaj amikoj kaj estimantoj opinas min iom frenezeta pro mia vivmaniero.

Ĉar mi plej malofte scias posttagmeze, kie mi ekkuŝos vespere, ĉu mi ellitiĝos matene? Estas vere, kiel ŝip-hejtisto kaj vagabondo mi apenaŭ havas ŝancon fariĝi komitatano en iu respektinda klubo, sed mi neniam enuis en mia vivo, kaj ĉi-jare mi malsanis nur dufoje; unue malpli grave, kiam iu batis min je la kapo, la duan fojon pli grave, ĉar iu pikis min je la ventro.

Cetere mi fartas bone.

Ĝi komenciĝis tiel, ke en mia sanmensa periodo mi interrompis miajn universitatajn studojn en San Francisko pro la konsilo de miaj kuracistoj, kaj mi vojaĝis al Honolulu por ripozi. La ferio ĉe la Suda maro iom rebonigis mian sanstaton, sed mi povas danki mian finan resaniĝon al la terapio de kapitano Kuloto, kiu estis sklavokomercisto. Li varbis indiĝenajn kuliojn, ne tute delikatmaniere, tial oni nomis lin sklavokomercisto. Kanajlo ebriigis min en Tahitio, kaj vekiĝinte, mi estis sur la vaporŝipo de kapitano Kuloto sur la vasta maro. Bedaŭrinde oni ĉiam malhavas matrosojn, kaj kelkloke ankoraŭ estas modo vendi sensuspektajn homojn en ebria stato, kiel matroson. Sur la vasta maro la koncernulo devas subskribi la kontrakton. Tiaj psikiatroj, kiel kapitano Briĉes, povas tre efike persvadi al ies bonaj sentoj. De tiam troviĝas tiu ruĝa cikatro sur mia frunto.

Komence mi suferis multe, kiel sentema burĝo. Fine ja oni devus surkatedrigi kapitanon Kuloton en la universitato de San Francisko, kaj mi rekomendas lin ankaŭ al miaj kuracistoj lerni de li, ĉar li perfekte resanigis min nur per senrimedaj gimnastikaj ekzercoj. Mi submetas al la atento de miaj kuracistoj la lav-purigon de la ferdeko kaj kaldronego, la ŝoveladon de karbo, kiel sanig-metodon. La ofta piedbatado nur intensigas la efikon de tiu terapio. Ke io ne estas en ordo ĉe mi, tio certas. Anstataŭ reveni en Tahition post tri monatoj, feliĉe forlasi la sklavkomercistan ŝipon de kapitano Kuloto, mi denove kontraktis kun li, ĉi-foje sen la kutima, milda persvado.

Tel do mi ekveturis, nun jam memvole kun Kuloto, kaj de tiam ni vivis en la plej granda konsento sur la sklavokomerca ŝipo, kaj nia amikeco nur profundiĝis dum la daŭro de la tempo, eble ĝi eĉ nun ekzistus, se la neelkalkulebla fato ne estus forkaptinta lin el nia rondo en la pleno de lia agado kaj juneco, pro la simptomoj de etilismo.

Mi konatiĝis kun Papaveto nur poste. Ni renkontiĝis la unuan fojon en la granda kvaranteno de Cejlono. Mi estis flegisto, li tombofosisto. Tiam mi agadis en la floto de Aŭrelo la Ĉifona, kiel fregat-kapitano. Al la floto de marŝalo la Ĉifona apartenis ok unuoj! Ĉiu unuo konsistis el po unu iniĝena kanuo. Aŭrelo la Ĉifona estis diligenta kaj respektinda rabisto sur la Suda maro, kaj li specialigis sin pri ŝtelo de malsanuloj. Li komercis per kontaĝo. La indiĝenoj ne timas la morton, kaj ili opinias la plej granda honto, se oni tenas iun sian familianon en kaptiteco sur la insulo de lepruloj. Kapitano la Ĉifona do por, konvena honorario, ŝtelis leprulojn de sur la insulo Buton-domo, kaj li liveris ilin hejmen per sia floto.

Kiam patrolŝipo kaptis nin neatendite, nia floto ĵus liveris tutan tunon da kontaĝo. Unuavis ni ĉiu do estis enkvarantenigitaj, antaŭ la traktado de nia afero. Ĉi tie kompreneble mi tuj malsaniĝis je tifo. Resaniĝinte, helpe de englutita sapo, mi aspektigis tian kontaĝon, pro kio ŝajne mi havis nenian problemon, sed mia buŝo ŝaŭmis konstante, kaj mi ne povis labori. Mi trifoje refalis en tiun malsanon, ĉiam senpere antaŭ la forsendo.

La kvaranteno tamen estas pli bona restadejo, ol la prizono. Iom post iom oni alkutimiĝis, ke mi estas tie kaj dungis min al la portado de matoj. Afektema homo nur malfacile decidus sin al tio. Ĉar oni portas la mortintajn malsanulojn, mate volvitajn en la tombejon, malantaŭ la kvarantenon. Mia tasko konsistis en tio, ke mi elrulis la kadavron el la mato kaj portis la kolektitajn matracojn en la lavejon. Mi ne deziras rakonti pri la detaloj. Eble sufiĉas mencii, ke jam multaj homoj frenziĝis ĉi tie pro tio, kion li vidis… Papaveto, la tombfosisto, pezis naŭdek kilogramojn, kaj kreĉinte sur sian manplaton, li premis la fosilon en la teron kantante. Vi povas imagi, ke oni elektis insulon por kvaranteno, ne indan al banloko. La varmo ĝenerale estis kvardek celsisusgrada ĉi tie, sed ĝi ofte superis la kvindek celsiusgradojn dum tagoj. En kvaranteno!

Sed eble ni ne detalu tion.

Nur tiom, ke Papaveto estis malalta, sed tre dika homo. Dika, sed ne grasa. Liaj grandaj koksoj, larĝa kolo, kolonsimilaj femuroj, antaŭenstarantaj, gorilaj makzeloj elradiis firman stabilecon kaj trankvilon. Malpli faris pli eleganta lian aspekton, ke li tenis siajn piedojn unu de la alia ventumil-simile. Li estis ja la plej kurbakrura homo en la mondo. Lia supra korpo moviĝis tien-reen, kiel pendolo dum irado sur lia trunko, kaj li havis kutiman movon suprentiri kelkfoje sian pantalonon per enpoŝigitaj manoj. Ĝi estis la signo de bona humoro ĉe li, ĉar tuj poste li komponis mallaŭtan marŝon, kiun li kantis softe, kuntirinte siajn brovojn, kaj li verkis ankaŭ tekston al tio. Kiam mi vidis lin la unuan fojon en la tombejo, fajfante, enpoŝiginte sian iun manon, li akvumis florojn, kelkfoje li ĵetis afablan rigardon sur la pacience atendantan, tridek-kvardek jaran mortinton, metitan sur la herbaron; li fiksis kelkajn mimozojn apud sian malgrandan, nigran, matros-ĉapon, kaj subite suprentirinte sian pantalonon, li zumkantis per mallaŭta, laringa, ritma voĉo:

Ek do, ek do, vi karaj kadavroj,

Venas onklo Papaveto, kaj enterigos vin,

Tralala, tralala, nur ne timetu.

Li fosis la tombon, kaj li ripetis jam centfoje la lastan verson “tralala, tralala, nur ne timetu”. Li rimarkis min nur tiam, kiam mi alpaŝis lin. Li rigardis sur min faltiginte sian frunton.

– Nu, bonvolu rekuŝiĝi, tuj estos preta via tombo. Vidu, la aliaj ne iraĉas.

Mi preferas la ŝercemajn homojn.

– Oni sendis min por la matoj – mi respondis. – Mia nomo estas Robin. Mi estas ĉi tie du monatojn.

– Egalas, Ĝi jam ne daŭros longe.

– Mi ne volas malhelpi vin en la laboro – mi diris – , ĉar mi jam devas fari ion urĝen en tiu ĉi varmego, inter tiom da kadavroj…

– Vi pravas. Venu trinki brandon. Tio estas la plej bona kontraŭ ĝi.

Li enpoŝigis siajn manojn, suprentiris sian pantalonon kaj ekiris antaŭ min per sia ŝanceliĝanta irmaniero.

– Kien ni iros?

Pri tio li tuj komencis zumkanti batal-marŝon:

Kien ni iros, kien ni iros?

Ek do nun, amikoj!

Kien ni iros, kien ni iros?

Por trinki, tralala…

Li ne estis poetaĉo. Li ne malbonigis la versaĵon pro la rimoj.

Malgranda kabano staris en la fino de la insulo, kies meblaro konsistis el mato, el botelo da brando kaj el kelk-cent muŝoj. Ni konsumis la horojn de la monotona antaŭtagmezo, konversaciante apud kelkajn boltelon da brando. Ankaŭ Papaveto estis tombfosisto same pro tio, pro kio mi malsanetis. La kvaranteno estas la sola loko, kien la kolonia polico ne ŝovas sian nazon. Oni povas vivi trankvile ĉi tie. Eble morti. Sed se iu transvivas unu-du danĝerajn, infektajn malsanojn dum la unuaj kelkjaj semajnoj, certagrade li fariĝos imuna.

Estis terura varmego. Sur la muroj de la malgranda kabano grase brilis la belaj, verdaj ŝimo-perloj. Mi decidis kun Papaveti en tiu ĉi kabano, ke kiel ajn trankvila, kaj komforta estas la vivo ĉi tie, ni revenos iomete en la grandan mondon.

La fuĝos sukcesis dum tempesta nokto, ĉar la fulmo frapis la dratbarilon, plenan de alta, elektra tensio.

Ni atingis Sudan Tiwor-on per kanuo. De tiam ni estas bonaj amikoj, kaj ni vagadas kune.

Ĉi tien, en malbenitan havenon de Borneo, ni alvenis rapide el Kuala Lumpur. Ni estis gajaj, bohemaj homoj. Gaje, pace ni ŝatis vagadi en la havenoj, tamen ni divis alveni en Borneon anhelante, kuregante, kaŝiĝante, ĉar en Kuala Lumpur atingis nin la informo de la polico de Birmo, ke el Batavio, laŭ oficiala peto de Adeno, oni reserĉas nin, kaj ili petas okaze de nia aresto transporti nin al Kolombo, forte eskortite. Ĉio ĉi okazis pro kelkaj svedaj matrosoj, kiuj pro nekonata kaŭzo persistis ĉe tio, ke Papaveto ne kantu konstante la memkompinitan kanton “La knabinoj ĝojos en Aŭstrali, kiam mi alvenos”. Papaveto protestis kontraŭ la mlajusta postulo tiel kategorie, ke oni liveris la matrosojn en hospitalon. Post kiam ni konvinkis ankaŭ la aliajn ĉeestantojn pri la beleco de la kanto, ni deprenis la drinkejtablon de sur la restoraciestro, kaj ni foriris rapide.

Ni ne havis eĉ unu groŝon, kaj la havenoj en Borneo ne donas tiom da ebloj, kiel la pli bonaj insuloj sur la Suda maro. Kiu venas ĉi tie, tiun oni aŭ tre bone pagas, aŭ oni persekutas lin ĉie. En la malpura, olea marakvo mallarĝa ŝton-moleo etendiĝas, sur la bordo staras kelkaj dogan-budoj kaj unu-du sporadaj konstruaĵoj. En la kvindek celsiusgrada varmego falas eksudaĵa, tepida pluvego, kaj la kranio doloras la homojn po-suture… Malpura vaporŝipo proksimiĝas malrapide, balanciĝante sur la maro…

Apud la senhoma doganejo staras lignobudo kun tegita teraso.

– Venu, ni manĝu ion – diris Papaveto.

– Ĉu vi freneziĝis? Ni ne havas monon.

– Nu kaj? Mi volas ne pagi, sed manĝi.

Kaj li jam irias supren sur la putriĝinta ŝtuparo, li demetas sian jakon, por ke lia stria, dekoltita trikotaĵon ne ĉifiĝu, li batas la tablon per sia grandega, harkovrita pugno, fine venas ĉino. Li diras al li kolere:

– Ni kunportos la pagaĵon de la direktoro de Royal Dutch.

– Ne estas pagaĵo ĉi tie…

– Oni sendos ĝin ĉi tien. Ĝis tiam surtabligu grandan porcion da reistafel por du personoj.

Dume alvenis la malnova vaporŝipo. Kelkaj malajaj kulioj descendis, du eŭropanaj laboristoj kaj fine…

Fine belega virino. Belega kaj eŭropana.

Ŝi estis vestinta sin per eleganteco de topikaj turistoj.

– Nu postiros ŝin – diris Papaveto. – Eble mi povos porti ŝian kofron, aŭ mi porponos min fariĝi ŝia ĉiĉerono.

– Kiel? Vi ja tute ne kontas tiun ĉi lokon.

– Nu kaj? Nek ŝi konas ĝin. Atendu min ĉi tie.

Li surmetis sian kolomb-grizan, cilindran ĉapelon, ĉar Papaveto preferis vesti sin iom akrekolore kaj varie, kaj suprentirinte sian pantalono, li ekiris post la virinon, ŝovinte siajn manojn en la poŝon, komponante batal-marŝon. Lia dika, ŝanceliĝanta figuro malaperis en la akvonebulo de la laŭtege plaŭdanta pluvego, kaj mi restis iom maltrankvile en la societo de dupersona reistafel, sen mono.

Post unu kaj duono da horo la restoraciestro interesiĝis, kiel nomiĝas la direktoro, kiun ni atendas? Mi respondis, ke mi ne scias lian nomon, sed oni alte estimas lin ĉi-loke.

Mi komencis senti min malagrable. Dume la pluvego ĉesis, la suno brilis denove, kaj la varmego estis infera. La pluvo rehaladzis el la tero kun mucida vaporiĝo, aperis la moskitoj en densaj svarmoj, kaj la restoraciestro interesiĝis ĉiam pli ekscitite pri la persono de la direktoro. Pasis du tutaj horoj, kaj Papaveto estas nenie. Indiĝena policisto proksimiĝis, kaj la restoraciestro iris al li.

Ili venis sur la terason kune.

– Kiun vi atendas? – demandis la policisto min.

– Direktoron de entrepreno – mi respondis rezolute.

– Venu kun mi.

– Vi lernos tie… Trompi kompatindan ĉinon… – ploretis la restoraciestro.

– Kio okazas ĉi tie? – ekparolis sinjoro kun malvarmkonduta eleganteco, al kiu ĉiu respektoplene malfermis vojon. La koncernulo tutege similis al Papaveto, tamen tute ne eblis temi pri tio, ke li estus. Li estis en blindige blanka vestaĵo, kremkolora kuloto, lak-botoj, tropika ĉapelo, fotoaparato pendis sur lia dekstra ŝultro kaj binoklo.

La policisto kapbalancis ĝentile.

– Ni kontrolas tiun vagabondon.

– Estas superflue… – li respondis kun ordona mansvingo.

– Ĉu eble li ne estas vaganbondo? – demandis la policisto.

– Jes, li estas tio, demoraliĝinta vagabondo. Sed mi… hn… mi dungis lin…

Papaveto! Pro Dio, li estas Papavo. Li ja kantas mallaŭte, “mi dungis lin”. Kio okazis? Li aspektas tiel, kiel la plej pedanta, kolonia ĉefinspektoro.

La ĉino forrapidis en la internan ĉambron, la policisto foriris mansalutante. Ni restis sur la teraso en duopo, Papaveto ankoraŭ diras al mi, tre laŭte, ke ankaŭ la forirantoj aŭskultu ĝin:

– Jen estas kelkaj ŝilingoj, por ke vi ne embarasiĝu de nun, kaj aĉetu ian ordinaran vestaĵon por vi, ĉar mi maldungos vin, se vi ĉiam estos tiel sordida.

Kiam ni restis solaj, mi diris mallaŭte:

– Mi vidis malgrandan velŝipon malantaŭ la doganejo albordigite, estus pli bone, se ni fuĝus per tiu, ol al la ĝangalo.

– Kial ni fuĝus? – li demandis kun infaneca mirego.

– Vi rakontos tion survoje. Nun ni rapidu. Eblas, ke oni jam trovis la kadavron.

– Ĉu vi pensas, ke mi mortigis iun?

– Sed kio do okazis? – mi interesiĝis ekscitie.

Li eksidis kaj eklevis sian ŝultron indiferente.

– Mi fariĝis verkisto…

DUA ĈAPITRO

La mondfama ĉasisto de leonoj ankoraŭ paffaligis kelkajn tigrojn, li skoltis grandegan masklan leonon, poste li dorsapogiĝis en la trogo anhelante.

– Mi estas laca, sed mi devas labori, Roger – li diris spiregante al la junulo, sidanta apud la trogo, kiu skribis per tajpilo. – Ĝis la alveno de la vespera vaporŝipo mi devas mortigi du nigrajn panteroj, kaj mi devas mortpiki la ĉinan piraton, Ju Vat-sung… Aŭ mi nomu lin plie Kun Muj-hun?

– Ĝi estas tute egala en tiu ĉi varmego… – diris la junulo inerte.

– Vi pravas… Mi ne mortpafos alian bestion por la hodiaŭa poŝto… Ankaŭ vi ripozu, Roger, aŭ tamen ne… Atendu! Ĉu ne estus bone, se mi travivus ĝis la vespera poŝto ian teruran krokodil-aventuron?

– Krokodilo estis en la pasinta semajno. Ne eblas skribi ĉiam la saman aferon. Ĉu ne estus bone, se iam vi okupiĝus pri sovaĝaj bubaloj?

– Ili estas danĝeraj bestoj. Sed mi provos tion. Nun diru al la grumo verŝi freŝan akvon en la trogon.

Roger eliris, kaj la granda ĉasisto spiregante kirletis la akvon per siaj inertaj fingroj. Li estis magra, arane-ventra, amareta, kupro-vizaĝa, kurbakrura, malalta homo. Laŭ aspekto, kiel li kuŝis en la trogo, neniu estus dirinta, ke li estas ĉasisto de leonoj.

Kaj li tute ne estis tio.

Ĉu? Jes, ĝi ne estas sensencaĵo. Maljunaj legantoj de magazinoj jam longe komprenis min. Ili jam plurfoje legis ekscitite la hororajn historiojn de Irving Walking, kiam liaj piedoj ekglitis sur terbulo en la momento de la pafo, tiel lia kuglo nur mortvundis la tigron, tiam la bestio ĵetis sin sur la Grandan Ĉasiston kun la plej granda indigno. “Sed mi ne perdis mian memregadon…”

Ofte okazas al Grandaj Ĉasistoj, ke ili ne perdas sian memregadon. Precipe sur la kolumnoj de magazinoj.

Kiu estis sinjoro Irving Walking? Unuavice li ne estis Irving Walking. Sortobato, sed ĝi okazis tiel: li heredis la prozan nomon Braces de sia patro. Bonvolu imagi homon, kiun oni nomas Ŝelko, akcesore li estas ĉasisto de leonoj, kaj li atingis mondfamon sur la kolumnoj de usonaj magazinoj, ĉar li vagadis konstante en la ĝangalo kun maharaĝoj.

Liaj biografistoj jen tiel prezentus la karieron de la Granda Ĉasisto:

Li naskiĝis en Londono, la 8-an de majo en jaro 1902, kaj li ploris tre multe, kiel tute malgranda bebo. Poste li fariĝis komizo ĉe tekstaĵ-firmao, kaj li elmigris en Aŭstralion, kiam li havis dudek jarojn. Post aventurplena kariero li ekloĝis en Borneo, en la sensignifa urbeto Todlang apud la marbordo, kaj li vendis farbitajn kartonojn, koloraj perlojn kaj aliajn ornamaĵetojn al la indiĝenojn. Krome li direktis kvin-ĉambran hotelon, Hotelon Borneo. Tiel fariĝis Samuel Braces ĉasisto de leonoj, angla nobelulo kaj kompreneble eksterserva kapitano ĉe la hindaj lancistoj de lia reĝa moŝto.

Efektive li malamis la tropokon, li timiĝis pro la flugantaj blatoj, li ŝvitis la tutan tagon tiel, kvazaŭ li estus el butero, li konstante perturbis sian stomakon, li timegis la peston, la lepron kaj malarion, li ekploris, kiam miriapodo pikis lin.

Lia kariero komenciĝis tiel, ke traveturanta ĉasisto rakontis siajn kelkajn aventurojn. Braces notis tiujn kaj sendis la historion al la ĵurnalo Thursday Morning Post. Oni publikigis la rakonton, kaj Braces, aŭ tiam jam Irving Walking fariĝis populara. Kial detali? Oni ĵetis dekduojn da laŭnaturaj, sed iom sekaj leteroj de malnovaj ĉasistoj en la paperkorbon, dume oni atendis avide la plej novan raporton de Irvin Walking. “Ĝi havas viv-odoron, kion li skribas, mi devas rekoni tion” – diris iu redaktoro, kiu ankoraŭ neniam en sia vivo flaris la odoron de la ĝangalo.

Kaj Irving Walking (eksterserva kapitano) post nelonge fariĝis populara en Usono, kiel Granda Ĉasisto! kaj granda verkisto!

Dume, kiel sinjoro Braces, li trankviel vendis la kartonon, li direktis sian hotelon kaj ekstermis la plej sangosoifajn bestiojn. Li travivis siajn ĉasadojn ekskluzive en trogo sidante, kaj li diktis ĝin al Roger, kiu vivis kun li ĉi tie pro sensignifa afero, kiu espereble senvalidiĝos post kelkaj jaroj.

La suno jam oblikve brilis sur la moskitoreton, kaj proksimiĝis la tempo, kiam la Granda Ĉasisto forlasos sian trogon por devige aranĝi la aferojn de siaj negoco kaj hotelol.

Roger empaŝis neatendite, kun tiel taŭzita vizaĝo, kvazaŭ kelkaj tigroj kaj krokodiloj estus aperintaj en la antaŭĉambro por prirespondigi Braces-on, rilate la misuzon de ilia aŭtoritato.

– Sinjoro ĉefo! Virino luiis ĉambron ĉe ni… Ŝi alvenis nun… La ĉefredaktoro… letero…

La Granda Ĉasisto transprenis la leteron, li ŝirmalfermis ĝin per siaj humidaj fingroj kaj legis tion. Poste li paliĝis.

La ĉefredaktoro de la plej granda magazino skribis rekomendan leteron en la intereso de la virino al sinjoro Walking (Hotelo Todlang, Hotelo Borneo).

Kara sinjoro Walking!

Mi aldone sendas al vi la ĉi-semajnan numeron de mia ĵurnalo. Sed mi sendus aldone ĉiujn usonajn magazinojn el tiu sama celo por konvinki vin: la publika opinio, kiel unu homo postulas de vi la sekvajn: Prenu sub vian protektadon fraŭlinon Lilian Hednon, organizu ekspedicion, penetru en la ĝangalon de Borneo, kaj revenigu hejmen Arturon Hendon, se nur la dajak-aj kapoĉasistoj ne mortigis lin. Kiam la popolo de Usono eksciis, ke Lilian Hendon mem vojaĝos serĉi sian patron, la legantoj, kiel unu homo, mi ripetas: kvazaŭ ili estus intekonsentintaj, ili amasigis mian estimatan ĵurnalon kaj la aliajn aĉkvalitajn magazinon per miloj da leteroj, postulante, petante, ke la Granda Ĉasisto, Irvin Walking helpu la infanon, serĉantan sian patron. Ni konis vin el viaj verkoj tia homo, kiu jam rigardis en la okulojn de mil sangosoifaj bestioj, akceptu do afable ankaŭ fraŭlinon Lilian Hendon. Kaj nun sekvas du gravaj rimarkoj: mi proponas al vi kvincent dolarojn da rekord-hononarion po daŭrigoj, se vi informos ekskluzive nur la ĵurnalon Thursday Morning Post pri la harstarigaj aventuroj de la sav-ekspedicio. La alia: mi garde avertas vin rifuzi la peton pro iaj ajn kaŭzo. Vi konas Usonon. Eĉ unu vian linion ne eblus publikigi. La popolo forte decidis, ke la Granda Ĉasisto venigos la infanon en sekuran alizon. Ek do! Por kvincent dolaroj estas inde. Kaj eĉ tial estas inde, ke oni ne bojkotu vin. Mi scias, ke vi ne ŝatas tian reklam-ĉasadon. Sed se vi ne entreprenos tion, estus tento al Dio publikigi novelon de vi, mi do ne povus eldoni viajn plurajn manuskriptojn. Nek mi mem ŝatas la sentimentalan manifestiĝon de la popolamaso, sed kion fari? Mi vivtenas min helpe de ili! Maksimume mi povas subpremegi mian profundajn abomenon kaj malestimon, per kiuj mi restis via sincera amiko:

I. G. Neighbour, la ĉefredaktoro de Thursday Morning Post

La Granda Ĉasisto sidis en la trogo konsternita.

– Kio estas en la letero? – demandis Roger maltrankvile.

Fantomeska, timiĝinta voĉo respondis:

– Ke mi organizu ekspedicion… mi penetru… liberigu lin kaj nur tiaĵoj…

– Kion nun fari? Penetru, sinjoro ĉefo, liberigu lin, kaj organizu tion.

La Granda Ĉasisto ekĝemis.

– Vi estas tiel granda besto, Roger, ke oni devus ĉasi vin. Eĉ en la trogo mi ne povas elteni la varmego!

– Diru al la knabino ian pretekstron…

– Vi, krokodilo! Kiel mi parolu kun la knabino, kiel ĉasisto. Ĉu mi aspektas tiel, kiel Granda Ĉasisto?

– Kial? Mi konas faman ĉasiston, li estas tiel malbelega, ke oni apenaŭ povas rigardi sur lin.

– Sed li estas almenaŭ larĝŝultra aŭ alta. Rigardu min – lamentis sinjoro Braces. – Rigardu min! Kiel mi aspektas?

– Terure – konfesis Roger.

– Se mi povus aperi, kiel ĉasisto, ĝi solvus ĉion. Fine ja oni scias pri Irving Walking, ke li estas eksterserva kapitano. Mi ekirus kun la knabino, mi aranĝus ian komedion, ke okazis subita ribelo, kaj oni alvok-ordonis min al militservo. Ankaŭ la usona publika opinio komprenus tion: ordono estas ordono!

Roger frapis sur sian frunton.

– Eble troviĝos iu, kiu surprenus vian nomon por multe da mono. Homo kun ĉasista aspekto! Li ekiros, kiel Irving Walking, li ricevos alvok-oronon al militservo, kaj fino… Ve mia Dio, kio okazis? – li kriis timiĝinte, ĉar la Granda Ĉasisto elsaltis el la trogo kaj ĵetis sin al lia kolo.

– Roger, vi estas geniulo!

Post duonhoro Papaveto sidis en la ĉambro de Braces, post paso de alia kvaronhoro li fariĝis verkisto, kies unua kondiĉo estis, ke li devis baniĝi.

TRIA ĈAPITRO

1

– Ĉu vi dirus, pri kio temas? – li demandis dumvoje.

– Kial ne? Vivas ia ĉarlatano ĉi tie, kiu skribaĉas mensogojn pri ĉasado al usonaj ĵurnaloj, kaj li asertas pri si, ke li estas ĉasisto, sed li estas malfortika kaj turpa. Nun venis virino el Usono, kun kiu vi devus paroli. Ke ne evidentiĝu la vero pro lia malbon-aspekto, li dungis beltalian homon.

– Sed kian rilaton vi havas al la afero?

– Hm… Mi estas la beltalia knabo… Ĉu eble mi ne plaĉas al vi? – li draste alkriis min.

Oni prezentis min al la Granda Ĉasisto. Mi komprenis, kiel granda estas la problemo. Liaj ŝultoj falis sur liajn pulmajn apeksojn preskaŭ akut-angule. Liaj skapoloj estas tiel grandaj, kie ĝipo, li estis kalva, arane-ventra, ruĝa nazo elstaras el lia amara vizaĝo, lia voĉo estas plendema dum parolado kaj kraĉadis.

– Li estas feĉulo de la haveno – prezentis min Papaveto. – Ni devas doni al li ian titolon kaj vestaĵon, kaj ĉiaĵon. Ni diru, ke li estas mia armilportanto.

– Verkisto ne havas armilportanton – protestis la Granda Ĉasisto.

– Tiam do plumo-portanto. Estas egale. Gravas, ke ni donu al li vestaĵon, binoklon kaj tiaĵon. Nu ek do!

Post duonhoro mi staris tie, kiel filmaktoro. Braces rigardis min suspekteme.

Kiam ni estis pretaj, la Granda Ĉasisto donis instrukciojn al Papaveto.

– Proponu vin komplezeme partopreni la ekspecidion kaj akompani fraŭlinon Hendon al Bandjermasin. Organizinte la ekspedicion, ankaŭ mi estos tie kun Roger, kaj ni enmanigos alvok-ordonan leteron al militservo, en kio oni informas vin, ke okazis ribelo en Penang, kaj vi devas iri al via posten-loko. Ĝi estas ĉio.

– Ĉu ne estus eble sendi min al alia posten-loko? – Papavo sidis maltrankvile. – Mi havas malbonan kontakton kun ĉefinspektoro en Penang.

– Vi ne devas iri en Penang!

– Ĉu vi estas freneza? Vi diris ĵus, ke mi iru al la stacidomo de Panang.

Sinjoro Braces ekĝemis. Mi ekkompatis lin.

– En ordo – mi diris. – Mi komprenas ĝin, ĉio iros glate.

– Kaj ne forgesu – li petegis al Papaveto – , vi nun estas fama verkisto.

– Estas bone, ke vi memorigis min pri tio. Unuavice ni do iros. Ĉar iu mia konato diris, ke la famaj verkistoj preskaŭ ĉiutage manĝas.

Sinjoro Braces ekĝemis denove kaj mansvingis al Roger, ke li surtabligu la manĝaĵon.

2

Neniam mi vidis pli karan virinon, ol fraŭlino Lilian Hendon. Ŝi ridetis ĉiam, kaj nuanco de malgajo ludis sur ŝiaj liprandoj en tiu rideto, ŝi ja ekiris por trovi sian iome-duone perditan patron.

La antaŭan tagon ni faris nur mallongan viziton ĉe ŝi en la hotelo Borneo, en ŝia ĉambro. Papaveto, la verkisto, kun sia violkolora kravato kaj otoaparato Kodak, krome mi: la persona sekretario de la granda verkisto. Ni priparolis, ke ni estos je ŝia dispono por serĉi ŝian patron, kaj sekvan tagon ni ekiris al Bendjermasin sur la sufiĉe bona vojo, kondukanta sur la marbordo. Jam je la sese horo ni galopis gaje por fari kiel eble pli longan vojon ĝis la komenco de la varmego.

Ni eksciis la sekvajn el la rakonto de fraŭlino Lilian: ke la Hinda Geografias Societo sendis injoron Atruro Hendon al Borneo. Esploristo, nome James Holliday, malaperis en Borneo, kaj Arturo Hendon ekvojis por serĉi lin. Laŭ la lasta sciigo de James Holliday, li trovis riĉan or-trovejon, la rokaĵspecimentoj, senditaj hejmlanden pruvis tiun aserton.

Sed dume disvastiĝis la famo, ke James Holliday mortis en la dangalo, kune kun siaj notoj, mapoj. La entrepreno sendis alian ekspedicion por trovi Holliday-on. Nek tiu revenis. Tuta Usono estis en febro pro la perdiĝinta esploristo kaj la ekspedicio. Tiam anonciĝis Arturo Hendon ĉe la entrepreno. Li estis relative juna scienculo kun sukcesa paseo, kiu jam foje penetris profunde en Borneon, en la landon de dajak-oj.

– Mi petas la rokaĵspecimentojn, kiujn sendis Holliday – li diris al la direktoro de la societo. – Ĉar laŭ mia opinio ni devas komenci la esploradon ĉi tie en Nov Jorko.

Ili ekzamenis la rokaĵojn. Al la ekspedicianoj, kiuj ekiris por trovi Holliday-on, tute ne ekideis tiaĵo.

– Jen! – li kriis ĉe iu ŝtono. – Ŝajnas, ke indiĝenoj helpis la laboron. Figuro de primitiva batalisto estas gravurita en tion, kaj fiŝo. Ĝi estas la totemo de tiu tribo, kie Holliday serĉis oron. Kaj nun jam mi povas diri al vi, ĉar la “Batalisto de Fiŝoj” estas gravurita sur la ŝtono, Holliday trovis la oron ie inter la rokoj de la marbordo, ĉar kompreneble fiŝista tribo ne povas vivi aliloke.

La direktoro de la Hinda Geologia Institucio petis Hendon-on, ke li entreprenu trovi sian kolegon. Hendon akceptis tion. Li prenis la rokaĵon al si kaj ekiris. Ĉi-foje sekrete, sen tamburado. Tiutempe jam potencaj kapitalistoj konkurencis por trovi la or-trovejon de Holliday. Onidire la malaperigon de la unua sav-ekspedicio jam direktis manoj etendiĝantaj el Nov Jorko.

Sed ĉiu antaŭzorgemo estis vana. Ankaŭ Arturo Hendon malaperis en Borneo. Li malaperis, kiel Holliday. Esploristo, nomata Turner, entreprenis nun jam la malkovron de la vojo de Hendon. Ankaŭ Turner malaperis. Poste jam neniu entreprenis rigardi en Borneo, kio okazis al tiuj, kiuj serĉas la “batalistojn de la Fiŝoj? Tiel ekveturis fraŭlino Lilian Hendon, nesperta kanbino por trovi sian patron, kaj eble ŝi aŭdos ion ankaŭ pri Turner kaj Holliday.

KVARA ĈAPITRO

En Bandjermasin la loka ĵurnalo en ties posttagmeza eldono raportis pri la granda okazaĵo: “Fraŭlino Lilian Hendon alvenis en la ĉefurbon en la societo de Irving Walking!”

Posttagmeze ni pasigis tre komplikan unu kaj duonhoron kun la militista gubernatoro. Antaŭ la pordego de la hotelo kaŭzis incidenton apotekisto, kiu paŝis al mia amiko en la mano kun notlibro kaj krajono.

– Se estus permesate peti aŭtogramon…

– Dankon. Ni iros piede.

– Mi petis aŭtogramon humile – li reipetis balbutante.

Papaveto suprentiris la pantalonon sur sia ventro kaj turniĝis al mi.

– Kion li volas?

– Subskribu ĝin – mi flustris.

– Idiotaĵo. Mi ne faros tion.

Kaj zumkantante la kanton “idiotaĵo”, li iris plu. La unu kaj duonhoro pasis relative senprobleme. Maksimume okazi tiaĵo, kiam oni demandis Papaveton, ĉu li petas rumon en la teon, li respondis: “diable jes”. Sed oni komprenis tion popola aromo. Plua popola aromo estis, ke li frapetis la ŝultron de la edzino de sanitara konsilisto, kaj kiam la direktoro de Royal Dutch donacis, Papaveto certigis lin ridegante, ke li longe aŭdis tiom da bonaj idiotaĵoj.

Ni ankoraŭ havis preterkuran malagrablaĵon dum adiaŭo, ĉar mia amiko faris nepripensitan movon pro raviĝo, kaj la jako disŝiriĝis sur lia dorso.

Mi ekspiris profunde, kiam ni denove estis en la hotelo kun fraŭlino Lilian.

– Mi ŝatus, se ni ekirus jam morgaŭ – diris fraŭlino Hendon dum vespermanĝo.

– Eble vi devus ripozi kelkajn tagojn, antaŭ ol ekvoji – mi proponis.

– Ne, ne! Eĉ unu horon ne resti plu, ol tio nepre estas bezonata. Temas pri mia patro!

Mi sentis amaran guston en mia buŝo, kaj ankaŭ Papaveto okupiĝis intense pri la ŝuopintoj.

– Kredu min – ŝi diris kun larmovualitaj okuloj – , mi sentas, mi scias, ke ni trovis mian patron. Ĉar li vivas! Mi scius, se li ne vivus! Kaj vi redonos lin al mi.

Papaveto palpebrumis ofte.

– Nu jes… – li respondis rigardante alidirekten – kio do eblas… fare de verkisto… – li viŝis sian frunton per naztuko – damne… estas varme, aŭ kio okazis…

Ni silentis longe. Kiam fraŭlino Lilian lasis nin sola, Papaveto kelkfoje rigardis sur min, poste li denove desegnis en la cindrujo.

– La sekretario ne devas soldatiĝi kun sia mastro, kiu estas kapitano – li diris fine. – Mi restos.

Li komencis kanti sian improvizitan kanton “Ĉiam, ĉiam mi restos”, poste li elprenis cigaron el la binoklujo kaj ekfumis. Fine li fajfis. Sed li diris nenion.

Post la vespermanĝo ni sidis en la ĝarden-restoracio, kiun ĉirkaŭis palmoj. Hazarde ĵus ne pluvis, kaj estinginte la lampon sur la tablo, la moskitoj ne turmentis nin tiom. Relative agrable ni sidadis triope kaj paroladis.

Subite sinjoro Braces aperis, akompanate de Roger.

– Sinjoro kapitano! – diris Roger kaj svingadis dokumenton – alvenis ekspresa alvok-ordono al militservo! Post kvar tagoj la armeo de lia reĝa moŝto interbatalos kun la ribeluloj!

– Mi scias pri tio. Ĵus telefonis generalo – respondis mia amiko gemute. – Ĝi jam ne estas aktuala.

– Sed la batalo… – balbutaĉis Braces.

– Oni prokrastis ĝin! – diris la novaĵon Papaveto feliĉe

La buŝo de Braces moviĝis senvoĉe pro timiĝo.

– Jus telefonis la ĉefstabestro al mi – daŭrigis Papaveto kun persista sereno – , li diris: oldulo mia, venos hodiaŭ homo kun altok-ordono al milito, sed ĉio estas nuligita. Ĉi-jare ni jam ne batalos. Ni flankenmetos ĝin printempe, kiam ni tute ne havas ion fari.

Mi ekstaris.

– Bonan nokton, fraŭlino Hendon. Vi nun devas enlitiĝi, se morgaŭ vi volas ekiri en bona korpkondiĉo.

– Vi pravas. Bonan nokton, sinjoroj.

Fraŭlino Lilian prenis la tutan aferon ia ŝerco, kaj ŝi profundiĝis tiom en sian malgajon, ke ŝi preskaŭ ne atentis nin. Ŝi iris en sian ĉambrom obeeme, kiam mi avertis ŝin.

– Sinjoroj! – diris Braces, kiam ni restis solaj – , kiel mi komprenu tion?

– Kiel vi volas? – demandis Papaveto ĝentile – Ni iros kun Robin serĉi tiun esploriston.

– Ĉu en mia nomo? Vi ne rajtas uzi mian nomon.

– Vi, amiko mia, nomiĝas ŝelko, kaj mi absolute ne volas uzi tiun nomon. Mi estas Irving Walking, la verkisto!

– Mi estas tiu.

– Pruvu tion. Kiu konas vin? Mi jam havas tre multajn atestantojn. Ni lasu tiun artifikon, sinjoro Braces, kaj ne provu misuzi la nomon de fama verkisto.

Braces fariĝis blanka, kiel muro. Sankta Dio! Tiu homo simple tenos lian nomon! Ĉu li ŝtelos Irvin Walking-on de li komplete?!

– Vidu, sinjoro Braces – mi interrompis. – Ni ne volas malbonon al vi, nur sciu, ke ni akompanos fraŭlinon Hendon.

– Sed sinjoro… – li lamentis – kiu skribos la artikolojn pri la vojaĝo? Se Walking ne soldatiĝos kiel kapitano, mi devas skribi artikolojn pri la vojaĝo.

– Hm… kiom oni pagas por tiu artikolo? – demandis Papaveto kun firma aplombo.

– Kvincent… dolarojn.

– Ĉu vi volas skribi? – mi demandis konsternite.

– Kial? Mi jam estis eĉ tombfosisto. Sed mi ne volas esti sendanka. Vidu, Braces, skribu plu tiajn idiotajn historiojn, ni dividos iel la monon inter ni. Vi skribos!

– Kaj ĉu vi?! – ekstertoris Braces – kion vi donos al ĝi?

– Mian nomon. Mi diros pri viaj idiotaĵoj, ke Iving Walking skribis tiujn. Se vi havas emon al tio, bone. Se ne, tiam mi serĉos iun alian.

– Ĝi… ĝi… estas senekzempla… – li balbutaĉis.

– Mi ne trudas tion – diris Papaveto. – Nur tiam entreprenu ĝin, se vi ĝojos pro tio. Decidu vin ĝis mateno. Mi iros ripozi, ĉar spirita laboristo bezonas tion.

Sekvan tagon ili ekiris. Mi eĉ ne devas diri, ke Braces entreprenis la “negran rolon” apud Irving Walking. Li nur altigis la partoprenon en la profito, kiom li povis. Papaveto estis cedema, sed li avertis Braces-on, ke li kondutu hontinde.

Ili ekiris fru-aŭrore. Braces aspektis konsternige, kiel vaganto en la ĝangalo.

Karikaturisto povis imagi tiulon nur en sia koŝmaro. Li estis tia kun siaj amara vizaĝo, aranea ventro, ruĝa, plata nazo kaj hepatmakuloj sub sia korkoĉapelo, kiel ia turpa, venea fungo.

– Kiel vi volas komenci la esploron? – demandis fraŭlino Lilian.

– Mi opinias, ke la direkto estas donita. Via patro serĉis la batalistojn de la fiŝoj, apudmaran tribon. Ni do laŭiros la marbordon. Ankaŭ sinjoro Hendon povis komenci ĝin tiel. Certe ni trovos liajn spurojn. Eĉ eble… kiel nomiĝas tiu, kiu sekvis lin? Kia esploristo postiris vian parton por serĉi lin? Eble oni plie scius ion pri li.

– Turner postiris lin, bona konato de mia patro, malnova vaganto en la ĝangalo.

– Nun unue ni interesiĝos en la “Oleo-urbon”, kiel detektivoj, ĉar certas, ke ekirinte el Bandjermasin laŭ la bordo, unuavice ili devis preteriri tiun lokon.

– Sinjoroj, mi mortos… – flustris Braces en nian orelon diskrete. – Laŭ strikta senco de la vorto mi agonias – li aldonis ankoraŭ tre mallaŭte, sed minace.

– Nu, mi ne ĝenos vin en tio – diris Papaveto kaj antaŭengalopis de apud li.

La Granda Ĉasisto estis en vere komika stato. Lia ĉapelo retroglitis, la ŝvito fluis sur li, kvazaŭ li starus sub duŝo, kaj se dum rajdado li iomete refalaĉis, li mordis sian lipon dolore, kio signifas ĉe novaj rajdantoj, ke la selo estas malmola…

Ni ekbivakis dum la tagmeza varmego. Pluvis… Ĉiam pluvas en Borneo! La temperaturo estas tridek ok celsiusgradoj en ombro, kaj la dentoj klakas. Oni sentas malvarmon interne. En la ostoj. En la stomako. Kaj troviĝas nenio, kio estus seka. Tridek ok celsiusgrada, sufoka, vaporiĝanta, grasa varmo sidas en la interno de la tendo, kaj densaj, grandaj pluveroj batas la impregnitan tendotolon…

Ni kuiras teon. Varmegan teon. Sinjoro Braces tuj estas klarvida pri tio, ke li malsaniĝis je vepro-febro. Li anoncas la tragedion kun helverda vizaĝo. Ĉar la malsano mortigas la viktimon plej ofte ne pli ol unu horo, Papaveto ne volas verŝi teon al li, ĉar ĝi estus domaĝe en lin, se li ĉiumaniere mortos. Fine mi intervenas por plenumi la lastan deziron de la agonianto. Papveto estas grandanima, kaj kiam sinjoro Braces forturnas sin, li verŝas duon glason da rumo en lian teon. La agonianto postulis post unu horo de la ŝarĝportantaj indiĝenoj, ke ili kantu la ŝlagron “God save the King”.

Postagmeze la vetero sereniĝis, kaj ni iris plu. Kelk-cent metrojn de la bordo ĉie estis la netrapenetrebla densejo de la ĝangalo. Simioj grincis al ni per la dentoj sur la palmokronoj. Lobongo estis sufoke varma, malbonodora havenurbo. Post la fiŝistaj kabanaĉoj kaj indiĝenaj arbilbrik-domaĉoj sekvis malgranda kvartalo de eŭropanoj. Kelkcent metra asflata placo, en ties mezo staris la hotelo Oil Palaco, komercdomo, la konstruaĵo de Royal Dutch kaj la policejo. Nek kelkaj palmoj kaj nek florbedo faris pli amikema tiun dezertan, tropikan urbon. La aerblovo portis la putran odoron de algoj el la direkto de la maro, kaj moskito-svarmoj preskaŭ hermetike fermis de la lumo la malmultenombrajn lampojn. Sur la teraso de la hotelo larĝŝultra, angla, barba eŭropano, metinte siajn piedojn sur la balustradon, li dorsapogiĝis en brakseĝo kaj legis ĵurnalon. Eble li estas vaganto en la ĝangalo, ĉar revolvero pendas de sur lia kolo sur ŝnuro en ledujon, ligitan al lia kuloto. Aŭdinte la bruon de la alvenantoj, li demetis la ĵurnalon.

– Turner!.. – kriis fraŭlino Lilian surprizite.

KVINA ĈAPITRO

1

Ni hazarde renkontis tiun, kiun ni volis trovi unuavice.

Turner ekstaris konsternite

– Fraŭlino Lilian! Kiel vi venis ĉi tien?!

– Mi volas trovi mian patron! Unuavice ni serĉis viajn spurojn, Mr. Turner… La sinjoroj entreprenis akompani min.

Ŝi prezentis nin ĉiujn al li unu post la alia. Aŭdinte la nomon de Irving Walking, la esploristo ekmiris.

– La granda verkisto!

– Jes – respondis Papaveto.

– Sinjoro Turner!.. – demandis Lilian tremente, kaj ŝi preskaŭ spasme kroĉiĝis ambaŭmane al la brako de la esploristo – diru… kio okazis? Ĉu vi trovis liajn spurojn?

– Domaĝe mi povas diri nur negativaĵon – respondis Turner kun bedaŭra ekmovo.

– Fraŭlino Hendon – diris Papveto energie – , nun iru en vian ĉambron, refreŝigu, alivestu vin, kaj revenu vespermanĝi. Neniu povas gvidi ekspedicion per cent dukek kilometra rapideco.

– Vi paravas. Mi obeas al vi en ĉio. – Ŝi foriris rapide en la vestiblon de la hotelo Oil. La indiĝenoj portis la pakaĵojn post ŝin kaj sinjoron Braces-on en tute inerta stato. Roger fermis la funebran procesion.

– Nu, nun diru – komencis Papaveto kaj eltrinkis glason da brando – , ĉu mortis tiu homo?

– Mi opinias… – respondis Turner heziteme. – Al fraŭlino Lilian ni devas diri nenion, ĝis tio ne estas certa. Mi laŭiris la bordon. Li malaperis ĉe la intermonto Mangasar. Ankaŭ Holliday malaperis tie…

– Kaj kie vi malaperis? – demandis Papaveto. – Ĉar ankaŭ vi malaperis.

– Mi revenis el Pontianak antaŭ du tagoj. Mi interesiĝis eĉ tie… Mi revenis la dudekan de la monato, kaj ĝis nun entute mi pasigis tri semajnojn sur la spuroj de la du esploristoj. Sinjoroj, estus pli bone, se vi reirus. Morgaŭ mi veturos al Bandjermasin kaj de tie hejmen.

Mi vespermanĝis malgaje. Neniam mi vidis ankoraŭ Papaveton manĝi tiel malmulte. Ni rakontis al fraŭlino Lilian, ke Turner ne trovis la spurojn de ŝia patro, sed ni klopodis trankviligi ŝin, ke ni havos pli da sukceso. Turner parolis tre malmulte, kaj foje pro eraro li verŝis eĉ kareon en la fazeolaĵon, kio estas absurdo. Li ne rimarkis kaj manĝis tion, poste li adiaŭis rapide… Tiu homo ne plaĉis al mi. Kiu ne rimarkas, ke kareo estas en la fazeolaĵo, ties pensoj vagas tute aliloke. Ni devigis Lilian-on, ke ŝi iru dormi. Ankaŭ Papaveto revenis ripozi.

Mi restis sola sur la teraso. Vesperto preterflugis mian orelon, la senmova, kelodora, tepida nokto estis sufoke varma kaj peza. Grumo elrapidis el la hotelo kun korbo.

– Alo, fraĉjo – mi venigis lin mangeste. – Diru al mi, kiam alvenis tiu liphara lordo en la hotelon?

– La dudekan de la monato, sinjoro.

– Mi scias tion. Sed poste li foriris denove…

La grumo miris.

– Li ne foriris. De tiam lordo Turner estas konstante ĉi tie.

2

– La ulo estas kanajlo! – diris Papaveto, ĉar ni estis en lia ĉambro. – Okazis ia friponaĵo, kaj li patroprenas tion. Se evidentiĝos, mi rompos lian trunkon per timono. Mi diras tion je mia verkista vorto.

– Ni devas ekscii, kion li forsekretas antaŭ ni.

– Tre bone. Ni tuj vizitos lin – diris Papaveto, demetante sian jakon. Venu!

– Tute ne. Sed… – Mi ne povis daŭrigi. Rigardinte tra la fenestro, mi vidis Turner-on ŝteliri el la hotelo. Dum momento, kaj li malaperis en la direkto de la ĝendarmejo. – Atendu… – mi diris al Papaveto, elpaŝante tra la fenestro. Haste mi rigardis malsupren. Mi ŝtelumis singarde de arbo al arbo. Li estas tie… Li iras al la marbordo… Li malligis boaton kaj remis silente. Estas danĝera provo piediri preter la ĝangalo nokte, sed mi havis alian elekton. La ombor de la ĝangalo forkaŝis min. Mi sekvis lin. Mi vidis la barkon bone sur akvo, prilumita de la luno. Mi kuris, tiriĝante en la ombron de la ĝangalo. Susuro! Io klakis sur mia boto: mordo de serpento. Subite saltante dekstren, mi ekvidis por momento la kole plenbloviĝintan kobron, prancantan sur sia vosto en la arĝenta lumo, trafiltranta inter la arbokronoj. Bonŝance mia boto forigis la morton…

La aŭroraj vaporoj malleviĝis, kiel amaso da nebulo sur la akvon kaj flosis al la bordo, de tempo al tempo vualante la boaton… Ni jam estis tre malproksime de la oleo-urbo, kiam Turner elremis el la nebulo kaj atingis la bordon.

Liginte la boaton, li ekiris piede kaj penetris en la ĝangalon. Li daŭrigis sian vojon sur elefantpado. En la malluma ĝangalo aŭdiĝas tiom da buetoj, bekofrapadoj, kriĉado, ke mi povis sekvi lin trankvile.

Post paso de alia duonhoro mi jam vidis la celon. Malproksime, starantan lum-punkton. La aŭroro ankoraŭ ne estis perceptebla en la ĝangalo. Malluma nokto kovris la densan arbaron.

Malgranda kabano staris sur senarbejo de la ĝangalo. Mi iris silente al la fenestro. Du homoj estis en la ejo. Turner kaj alta homo kun decidkaraktera vizaĝo kaj klasika, greka nazo. Bedaŭrinde mi ne aŭdis la unuan parton de ilia parolado, kaj prijuĝante laŭ la rapida interŝanĝo de la vortoj, ili volis denove adiaŭi, informante unu la alian pri la plej necesaj aferoj.

– La knabinon… – diris la alia – vi devas apartigi de ili kaj porti ŝin al sekura loko.

– Se se tiuj homoj komencos flaradi ĉi tie…

– Ĝis ili trovos ian spuron, ni jam aranĝos ĉion. Ni bezonas nur tir-kvar tagojn.

– Kaj se ili atingos la tribon landak? Li aspektas ĉiuriskaj homoj. Ili kunportos iel la kaptiton de tie, kaj la afero de Hendon klariĝos pli fue, ol necese?

– Ili ne scias pri la tribo landak. Unuvice vi devas venigi la knabinon al mi ĉi tien, tiam ne povas okazi malbono! Nun revenu tuj por ne veki suspekton…

Certe ili ankoraŭ parolis plu, sed mi rapidis reen. Trapasinte la arbotrunkon, mi jam kuris. Elveninte el la ĝangalo, la fumece ŝvebantaj vaporoj ondruiĝis ĝis la bordo sub la malhelblua ĉielo. La aŭroro krepuskis super la arbaro per malhelviolkolora strio. Inter ŝvitkovrite brilaj, dikaj arbofolioj, preskaŭ hermetike fermita, varma fetoro ŝvebis.

Mi antaŭis Turner-on duonhoron. Papaveto atendis min en la ĉambro. Estas vere, ke li dormis dume, sed li kuŝis sur la lito tute vestita, portanta botojn

– Trovite Hendon!

– Trovite Hendon!

– Kie vi lasis lin? – li salte leviĝis timiĝinte.

– Mi ne kunportis lin, vi, ĉevalo! Mi sekvis tiun kanajlon. Li surbordiĝis en multhora distanco de tie ĉi. Mi sekvis lin ŝtelirinte. Li eniris en la ĝangalon. Mi subaŭskultis paroladon: li estas la ĉefkulpulo.

– Ĉu vi enterigis lin?

Mi rakontis ĉion al Papaveto. Li longe iradis tien-reen, ŝanceliĝante sur siaj kurbaj kruroj, kaj enpensiĝinte li kantis tute longan kanton laŭ ia eksterordinare sentimentala malodio pri pendumo, kvaronumo, kaj venos onklo Papaveto kun granda tranĉilo “nur ili ne timu, nur ili ne timu…” Sciante, ke li pensadas, mi diris nenion.

– Eĉ hodiaŭ ni ekiros kaj serĉos tiujn rompŝtelistojn landak-anojn. Ni kunportos Hendon-on de tie. La knabino restos ĉi tie, kaj laŭ mia ordono (ĉu iu estas redaktoro, aŭ ne) la ĝendarmoj gardos ŝin.

SESA ĈAPITRO

1

Komence fraŭlino Lilian volis veni kun ni ĉiumaniere. Ĉar ni ne informis ŝin pri la aferoj, okazintaj en la ĝangalo, ni devis trakti ŝin tre singarde. Ni deklaris, ke ni returniĝos, se ŝi ne obeos nin en ĉio. Ni garantiis ŝin, ke ŝia patro vivas, kaj ni kunportos lin. Sed ni devas meti ŝin sub la gardon de la ĝendarmoj. Ŝi devas obei, se ŝi ne volas riski la vivon de sia patro. Tio efikis.

– Ĉio estos tiel, kiel vi diras – respondis fraŭlino Lilian, kiam ili restis solaj, ĉar Papaveto rapidis sur la etaĝon por kuntreni la Grandan Ĉasiston, kiu pro komprenebla kaŭzo malemis sidis sur la selon, kaj li postulis, ke ni akiru tian veturilon, sur kiu li povas veturi plu surventre.

– Fidu min, Lilian – mi diris, tute kuraĝe nomante ŝin laŭ la persona nomo.

– Kio vi estis, antaŭ ol… – ŝi glutis – vi fariĝis sekretario?

– La hazardo faris min… sekretario. Tre sencela estis ĉio. Stulta historio, rilatanta virinon… Mi tre malsaniĝis pro ŝi… Oni malfacile trovis la kuglon… kaj kiam mi konvaleskis, la kuracistoj sendis min al la Suda maro. Poste oni vendis min ebrian matroso… Tiu vivo ekplaĉis al mi. Neni revokis min en tiun regulan mondon… mi fuĝis… kontrabandis, interbatadis… fine, mi fariĝis sekretario… Ĝi okazas tiel, se foje en tiu alia mondo malklariĝas celo, kaj se mi ekŝatis la maron, tiam jam estas pli bone fariĝis sekretario…

– Ĉu vi ne pensas, ke iam estos inde revenis en tiun alian, regulan mondon?… Estas vere – ŝi aldonis malgaje – , eble vi jam ne povus fari tion.

– Se estus pro io… – mi respondis, ekpreninte ŝian manon. Ŝi ne rigardis sur min. Ŝi premis mian manon varme kaj forrapidis. Ĉu eblas, ke la vundo de longe forigita kuglo nur nun resaniĝis ĉe mia dekstra pulmo?

– Vi staras kaj gapas ĉi tie, kiel bubalo, anstataŭe, ke vi ŝovus vian nazon en la laboron – kriegis la verkisto el inter la indiĝenoj, kiuj metis la pakaĵojn sur mulojn.

Mi helpis aranĝi la aferojn de la malgrandan ekspedicion. Poste ni parolis kun la ĝendarmaj oficiroj, al kiuj mi diris, ke la virino, kiu restos ĉi tie en la hotelo, falis en danĝeran situacion. Oni volos rabi ŝin, kaj se ĝi okazos tiel, ĉiu ĵurnalo de la mondo publikigos tion. La ĝendarmoj certigis min, ke tage-nokte la okuloj de la kazernanoj estos sur ŝi.

Nun Turner venis sur ĉevalo, preta por ekvoji.

– Mi, bedaŭrinde, reiros sen rezulto. Mi esperas, ke via ekspedicio finiĝos bone!

– Ĝi dependas de tio, el kiu vidpunko – diris la verkisto. – Mi havas belan kanton. – Kaj li kantis stertore: – “La fino de la kanto ĉiam estas tio, ke oni batos iun!.. Tralala, tralala, venos onklo Papaveto kun fortaj vangofrapoj…”

Turner forgalopis al Bandjermasin.

Poste ankaŭ ni ekiris. Malgranda, blanka mano svingis el iu fenestro. Post nelonge ni alvenis al bora turo. Papaveto esperis, ke ĉi tie la iniĝenaj kulioj eble scios ion pri la tribo landak, kaj sinjoro Braces fino trovos kuraciston, ĉar li asertas kategorie: li fariĝis leprulo, kaj la flankenbatoj de Papaveto pruviĝis senefikaj kontraŭ tiu grava malsano.

2

Ni ne devis longe demandadi. Multaj homoj sciis pri la tribo landak, kaj helpe de la eŭropana indiĝeno, laŭ la informoj de la kulioj, ili desegnis prezican mapon. La tribo tre profunde estas en la ĝangalo, en la proksimo de la kvarmil metrojn alta montaro Kini-Balu, kaj se vi iros sur la elefantvojo ĝis la rivero Kapuas, norden, vi trovos la tribon apud la bordo. Ĉar evidetiĝis, ke sinjoro Brances ne havas lepron, li nur skabiiĝis, la kuracisto de la borejo ŝmiris lin per tre malbonodora, nigra kremo, kaj ni daŭrigis nian vojon.

Ni ekripozis tagmeze sur la elefantpado. Ne ekzistas pli abomeninda afero, ol bivaki en la ĝangalo. Ĉiu defendo estas vana kontraŭ la neimageble multaj lumbrikoj kaj vermoj, kaj estas tiel grandaj hirudoj, ke la Granda Ĉasisto konsideris iun koboro kaj testamentis. Sed anstataŭe ni elprenis la skribmaŝinon, ke Roger faru la unuan kvincent dolaran raporton. Mi opiniis unuaranga materialo mian aventuron dum la antaŭa nokto, sed sinjoro Braces petis min plorante, ke ni lasu tiajn idiotaĵojn. Ĝi ne havas viv-odoron. Ni devas koncizigi la tutan ŝtelumadon, kaj fine teksi en la historion krokodilon aŭ leopardon. Multe da bestoj estas bezonatj en ĝi. Mi tute ne konjektas, kiom da bestoj estas bezonataj al bone redaktita magazino. Mi konsentis mencii panteron, kaj pro la petego de Papaveto li permesis kelkajn tigrojn, sed li deklaris, se la temo estos pli varia, li ne donos sian nomon al tiaj aferoj.

Posttagmeze ni daŭrigis nian vojon. Subite la gvidantoj de la indiĝenoj venis al mi.

– Sinjoro! Ie en la proksimo vagas homoj en la ĝangalo. Ĝis nun mi volis diri tion, tamen ĝi estas stranga: ili sekvas nin unu horon kaj kaŝrigardas nin ie el la densejo.

Ni atentis. La multe da krakantan, ululan bruon kelkfoje interrompis malproksima kaketo, aŭ ŝiriĝo de subite tranĉita volvo-rotang-o.

– Reiru al viaj muloj, ĉar mi rompos vian nazon! – kolere alkriaĉis lin Papaveto.

– Iu iradas tie – li diris, kiam la indiĝeno obeis, kaj ni restis solaj.

– Se iom mallumiĝos, ni rigardos tion.

Frue vesperiĝas en la ĝangalo. La arboj, altaj kiel turo, ŝosas frandaron nur supre, tre alte, ĉar eterna krepusko regas en la interno de la ĝangalo. Kiam la suno elongacias el sia perpendikla orbito, mallumiĝas. Ni atendis tion. La aliaj marŝis plu por ne veki la suspekton de la malamikoj. Poste mi ekiris kun Papaveto singarde, ekipitaj per tranĉilegoj, taŭgaj bori vojon en la ĝangalo, al la direkto de la sonoj.

– Ili ne povas esti malproksime – flustris Papaveto.

– Turner povis nin antaŭi facile dum niaj du bivakadoj…

La dornoj vundis niajn manojn, vizaĝon kaj ŝiris la vestojn. La arbarego estis erarige densa ĉirkaŭ la elefantvojo. Ĉi-interne ni povis antaŭeniri tute bone, nur iafoje ni devis distranĉi kelkajn implikiĝintajn grimpotigojn. La luno prilumis makulojn sur la tero tra la arbokronoj de la sovaĝejo. Aŭdiĝis eĥa, profunda stertoro, kiun akompanis ŝriko de antilopo, trunke tramordita. La voĉoj de la bestio kaj la viktimo estis bona okazo por iri antaŭen sen singardo, kaj fine…

Dek paŝojn antaŭ ni, en la malluo de la vespera ĝangalo, ni ekvidis ombron de homo, kiel li ĵus traboras sin tra vepro. Ni ne povis vidi lian vizaĝon, eblas, ke li estas Turner. Ni haltis. La ŝtelumanta ulo ne rimarkis nin. Li venis ĝuste en nian direkton… Kaj subite la longa mano de Papaveto etendiĝis, li ekbatis kaj altiregis lin al si. La nekonato ekkriis laŭte kaj liberigis sin, sed la pugno de Papaveto trafis lian vizaĝon meze, ke ĝi aŭdeble krakis, poste li falis en la vepron… La luno prilumis lin… Turner!

– Ŝnurligu lin… – kriis mia amiko spiregante, sed la alia jam pene leviĝis… Hop, se li saltos en la densejon, tiam li fuĝos… Mi ĵetis min post lin, sed kiam mi jam estus kaptinta lian gorĝon malantaŭ la arbusto, deflanke, de kie mi ne atendis, kolbo batis min je la kapo. Mi vidis nur tion, ke la homo kun greka nazo frapis, poste mi falis dorsen sveninte…

Rekonsciiĝinte, Papaveto lavis mian vizaĝon. Mi ne vidis lian vizaĝon, ĉar estis blinda mallumo, sed alia persono ne zumkantas ĝin en tia situacio, ke “Nun ĉi-foje vi fuĝis, sed alifoje, friponoj… tralala…”

– Ĉu ili forfuĝis?

– Jes la aĉuloj, kaj mi ne povis postiri ilin, ĉar mi pensis, ke ili rompis vian kapon.

La batvundo ne estis grava. Mia kapo iom ŝveliĝis kaj zumis, sed cetere mi havis sufiĉe bonan korpkondiĉon. Nun jam ni devis reveni al la karavano. Sekvante la distranĉitajn lianojn, ni baldaŭ trovis la elefantvojon kaj rapidis post la aliajn.

SEPA ĈAPITRO

Alte, en kapturna distanco super la praaj arbokronoj, lumo de stelo penetris tra la densa frandaro. Ni ekbivakis. Estis mirinde, ke Braces kiom da hirudoj kolektis sur sia korpo, relative dum mallonga tempo. Li jam ne plendis. Li nur gratis sian jukantan haŭton sub la nigra ŝmiraĵo, kaj kelkfoje li ekploris. Interese, ke bagatela malfeliĉo trafas plie nur malkuraĝulon. Kiam ni jam estus forigintajn la hirudojn per amoniako, evidentiĝis, ke ankaŭ iksodo estas sub lia haŭto.

Tamen ni skribis ankoraŭ unu daŭrigon, nun jam persistante ĉe la fidela gazetraporto, ke la artikol-serio samtempe konvenu ankaŭ al la taglibro de la ekspedicio. Braces rompante siajn manojn ĵuris, ke ni ruinigos lian karieron, se ni ne skribos en ĝin minimume kelkajn sovaĝajn katojn, sed je lia plej granda malesperiĝo ni forstrekis la bestiojn eĉ el lia antaŭa artikolo.

Fruaŭrore ni iris plu. De tempo al tempo aŭdiĝis krakoj de malproksime. Papaveto grincis per la dentoj, kaj mi rigardis la teron. Kion fari? Iu indiĝeno malaperis. Li certe fuĝis hejmen de antaŭ la fantomoj. La alia forkuris tiam, kiam ni trapasis la senarbejon, kaj knalis pafo. Mulo falis kun oreltranĉa heno…

– Iru plu!.. Rapide, per la sep sakrementoj!.. Transseligu la pakaĵojn, kaj antaŭen! – kriiegis Papaveto. Ni estis senpovaj kontraŭ la embuskatakantoj, kaŝiĝantaj en la densejo. Poste malaperis ankoraŭ niaj tri akompanantoj. Kaj Brances kun tiel verda vizaĝo, kiel ia grandega, nematura pruno, demandis:

– Sinjoro… Sinjoro… Robin… Ĉu ni vere vagas en ia malbenita loko?… Indiĝeno diris tion. Kaj… ke ni mortos…

– Ili pravis – diris Papaveto. – Tiu ĉi loko estas malbenita, kaj eblas, ke pot nelonge vi mortos, sinjoro Braces, kiu okazas tiam, kiam mi vangofrapas iun…

Poste ni atingis marĉon. Nubo de moskitoj, kiel ia giganta abel-svarmo zumis en la ŝimodora, humida varmego. Nur falinta arbotrunko kondukis tra la marĉo. La ponto de la ĝangalo. Ni decidis bivaki dum la nokto.

Stariginte la tendojn, ankaŭ la lasta indiĝeno malaperis.

Ni restis solaj…

Kaj la malproksimaj krakoj konstante ek-ekaŭdiĝis. Ni estis kvarope. Aŭ nur duope. En la plej bona okazo ni povis konsideri Roger-on duonhomo. Beaces estis nur ĝena ŝarĝo por ni. Roger havis febron, ankaŭ mia malario reaperis, kaj la vizaĝon de Papaveto pikis venena areneo, ke tio ŝveliĝis, kiel pugno. Nur Braces estis sana, nur li sola eltenis la vojon bone sub la nigra ŝmiraĵo, tamen li kaŭzis la plej multe da problemo. Vespere li trovis bubonan peston sur si, kaj aŭrore li serĉis spegulon en la prufundo de sia pakaĵo, ĉu li ne blankhariĝis pro la teruraĵoj? Matene pluvegis, kaj la malalte flugantaj vaporoj strangolis niajn gorĝojn. Nun ni devas trairi arbotrunkon, kuŝantan super la marĉo. La arbotrunko estis mallarĝa, kaj ĝi ŝajnis malstabila tabulplatformo por trairi ĝin. La Granda Ĉasisto falis sur sian porteblan tajpilon, kaj li ĵuris je la vivo de sia patrino, ke li ne iros sur la rondforma, mallarĝa arbotrunko. La Granda Verkisto trenis lin post sin, kiel ian spiteman vulpterieron. Braces nun jam petis nur tion, ke oni enterigu lin ne en la ĝangalo, sed oni reportu lian kadavron en Todlang-on. Papaveto rifuzis ĝin, sub tiu preteksto, ke neniu estos idioto pene porti la kadavron de tia homo, kiam ili havas sufiĉe da gravaj pakaĵoj.

Bedaŭrinde iu mulo falis en la akvoherbaĉon, kaj dum la amara henado la bobelanta ŝlimo englutis ĝin. Roger kaj mi pene trakondukis la alian mulon tra la arbotrunko, instigante antaŭe-malantaŭe kaj apogante ĝin.

Ni atingis la transan flankon, kaj post mallonga ripozo ni ekiris. La malproksimaj krakoj ĉesis. Kvazaŭ la morto ne volus postsekvi nin ŝtelumante.

Tagmeze la arbaro maldensiĝis, kaj aperis en la malproksimo la kvarmil metraj, nubo- kaj neĝkovritaj, krestaj pintoj de la monto Kini-Balu. Ne pli ol unu horo ni atingis rapidfluan riveron. Ĝi povis esti nenio alia, ol Kapuas. Ni iris plu kontraŭ la fluo.

La malvarma aeroblovo de sur la monto Kini-Balu konstente efikis tian premon sur la varmegon, ke ni havis neelteneblan kapokramfon, kaj la vento, blovanta el la direkto de la pintoj, kiel arda spiro tuŝis nian vizaĝon.

– Ĝi estas la plej terura insulo en la mondo… – anhelis Papaveto.

Sed post la baldaŭa ripozo ni jam ne sentis lacon. Pli proksime al la piedo de la monto aperis rafiokabanoj, konstruitaj sur palisojn. Tie estas la tribo landak!

Ni alvenis!

OKA ĈAPITRO

Verde farbita, blankhara figuro dancias al ni duonnude, kaj du similaj uloj sekvis lin. Je mia plej granda ĝojo la tribestro ekparolis en piĝina dialekto, miksita el la idiĝena kaj angla lingvoj. Ĝin parolas ĉiuj homoj ĉi tie en la akripelago.

– Feliĉo kondukis vin al mi – salutis nin la ĉefo.

– Ni estas riĉaj mynheer-oj… – komencis Papaveto. Ni portis al vi mirindajn donacojn… Kurporingojn, betelnuksojn, tiuj por vi estas en la pakaĵoj. Se vi donus vian amikecon al ni…

– Mi estas la ĉefo Bililimu, la tuta mondo paliĝas, aŭdinte mian nomon – prezentis sin la verda frenezulo.

– Mi scias tion longe, Bililimu. Oni konas vian nomon de iu oceano al la alia, kaj kvar blankaj reĝoj timas vin. Diru al mi, kion vi deziras rekompence por via amikeco?

– La granda reĝo deziras doni al li el la pakaĵoj de la blankuloj tion, kion ili nomas taroko.

Mi sentis dum momentoj, kvazaŭ mi sonĝus. Ĉar mi vidis, ke Papaveto ne ekparolos dum minutoj, mi interrompis.

– Diru, ho Bililimu, granda reĝo, kial vi bezonas la tarokon rekompence de ni?

La respondo estis mallonga kaj deprima.

– Kontaŭ, rekontraŭ, donu al mi katron!..

Papaveto konsterniĝadis.

– Kio ĝi estas? Ĉu ni estas en kafejo? – poste li daŭrigis: – Ho, Bililimu, kies brilo nebuligis la sunon. Tia ludkarto ne estas en nia pakaĵo por vi. Diru, kiu instruis vin al la magiaĵo de taroko?

– Blanka kaptito. Ni ne scias, kiel li nomiĝas, sed ni nomis lin pri tio, kion li diras ĉiam al mi, se mi gajnas.

– Kion li diras tiam al vi?

– Maljuna sipi-sipi.

Dume ni donis kelkajn donacojn al la ĉefo, kiun Papaveto titolis jen tiel, senkonsidere sian koloron kaj rangon:

– Ho, Verda Reĝo! Gvidu nin en vian tendaron, kaj survoje diru, kiu estas la kaptito ĉe vi?

– La kaptito – komencis la Verda Reĝo – ludas bonege, sed mi petas vin, kunportu lin, ĉar li manĝas tre multe.

– Kiel ni kunportu lin, se li estas kaptito?

– Li jam ne estas kaptito, ho, sinjoro. La blanka sinjoro rabisto pagis, ke ni kaptu lin, kaj nun li ne volas iri hejmen de ĉi tie.

Dume ni atingis la tendaron, la batalistoj ĉirkaŭsaltadis nin. Unuavice ni iris en la kabanon, difinitan por la gastoj. Ni ne volis montri tro da interesiĝo al la kaptito.

– Roger, restu ĉe la pakaĵoj ĉi tie. Jen estas la skurĝo, se indiĝeno proksimiĝos al la pakaĵoj, batu lin per ĝi forte.

Roger tuj faris provon, kiam el la krepusko de la tendo humida, nigra mano etendiĝis al la botelo da konjako. Li tutforte ekbatis ĝin per la skurĝo! Sinjoro Braces hurlante kuregis el la kabano. Bedaŭrinde la nigra ŝmiraĵo kontraŭ la skabio donis erarigan koloron al lia mano.

Nun mi ekvidis blankan homon, li paroladis kun la ĉefo en la mezo de la tendaro. Kiel li aspektis! Liaj ledaj botoj krevis ĉie, la ĉemizo ŝiriĝis, lia barba, dorneta vizaĝo malgrasiĝis, lia pantalono estis ĉirkaŭligita per ŝnuroj ĉe la femuroj, por ke tiuj tenu la ĉifonojn. Sed li cigaredis, monokli estis en lia okulo, kaj per tiel mirindaj, elegantaj gestoj parolis al lia Verda Reĝa moŝto, kvazaŭ li estus sur pargeto. Mi aŭdis miregante, kiam mi alvenis en ilian proksimon.

– Vidu, kara mia oldulo, gardi kaptiton estas luksa afero… Badaŭrinde mi bezonas tiun dolĉ-akvan fiŝon… nur bonvolu iri al la lago kun viaj homoj…

Mi iris al la kaptito.

– Mi estas Tomaso Robin…

– Ĉu vere? Mi tre ĝojas… Arturo Hendon.

Li do estas! Hendon!

– Irving Walking – prezentis sian Papaveto.

– La granda verkisto! Mi ĝojas!.. Mi nomiĝas Arturo Hendon. Estas vere tra kara flanke de la sinjoroj… Ĉu vi scias hazarde la rezultojn de la ĉevalvetkuro en Epsom?

Papaveto vastigis sian kolumon unufingre, per kio li kutimas gardi sin kontraŭ apopelkiso, ĉar li estis dika homo.

– Ne. Rezultojn ni ne scias. Ni serĉas vin, sinjoro. Por venigi hejmen vin. Usono maltrnkvilas pro vi.

– Estas kortuŝe, kortuŝe… – Li spiretis sur sian monoklon kaj viŝis ĝin. – Vere tenera ŝtato estas Usono.

– Ni kunportos vin hejmen.

– Ho, tute ne… Mi fartas bonege. La ĉefo estas tre kara knabo, ni ludas tarokon… Nun mi komencas persvadi ilin pri briĝo.

Ni promenis flanken.

– Ĉu vi estas konscia pri tio? – mi demandis Papaveton.

– Jes. Ili kaptis la kompatindulon, li freneziĝis, kaj lasis lin ĉi tie. Ĝi estas terura afero.

– Tamen ni devas kunporti lin. Alo! Verda Reĝo! – Ĉar li reĝa mosto venis tien, mi komencis demandi lin. – Kiel venis la blankulo ĉi tien?

– Oni batis lin je la kapo. Poste oni pagis al mi kvincen ŝtalajn pikilojn de sago, ke mi tenu lin kaptita. Ĝi okazis antaŭ tri monatoj – lamentis la Verda Reĝo. – Li manĝas ĉion…

– Kiu donis la kvincen pikilojn de sago?

– Pugno, la groba, blanka sinjoro. Li kaj la blankuloj havas ŝton-kabanon en la montofendego. Ili estas grandaj murdistoj, kaj ĉiu estismas ilin ĉi-regione.

– Hm… Ĉu vi ne havus emon viziti ilin tie malsupre? – demandis Papaveto.

– Ni povas rigardi ilin – mi respondis.

– Mi opinias – diris Papaveto serioze – , ke mi kverelados kun tiu sinjoro, kies nomo estas Pugno.

Li diris nenion plu, li nur kantis pri tio, ke la kapo de homo estas tia, kiel la amo: disiĝas, kiel sapveziko, tralala… la kapo de homo estas gracia, rompiĝema bagatelo…

Dume ni jam iris malsupren sur la montara vojo al la montofendego, apud ni estis sur skafaldoj la tuboj, ŝmiritaj per ruĝa minio, kiuj liveris de la malproksima ĝangalo ĝis Balik-Papan la varmegan oleon, suprenspruciĝintan el la tero.

Nun jam aperis la domo, konstruita al la flanko de la montofendego. Kelkaj blankmantelaj homoj cigaredis antaŭ la enirejo. Ni iris tien kaj prezentis nin al ili.

– Pardonon, sinjoroj… – demandis Papaveto – ni trovis eŭropanon supre, kiun oni batis je la kapo, kaj ni ŝatus ekscii pli detalan pri ĝi.

– Kion vi volas scii? – elpaŝis malalta dikulo bataleme. – La kompatindulo tie estas Arturo Hendon, ni provis kunporti lin en Bandjermasin, sed li ne volis tion.

– Ĉu li antaŭensendis sian pakaĵon? – demandis Papaveto agreseme.

– Mi ne sicas tion. Kiuj vi estas?

– Miaflanke… mi estas verkisto – li respondis post mallonga hezito, ĉar li forgesis sian nomon.

– Irving Walking – mi diris anstataŭ li. – Ni serĝas la pakaĵon de sinjoro Hendon.

Nun aperis Pugno! Nur li povis esti tiu!

Dumetra homo kun cikatro sur la vizaĝo venis el malantaŭ la domo. Blankmantela persono estis kun li, kiu vokis lin.

La dika sinjoro nun jam ĉesis ŝajnigi.

– Mi lasas al vi kvin minutojn por forporti vin!

– Rekompence ankaŭ mi donos ion al vi – diris Papaveto, kaj lia muskola antaŭbrako trafis la makzelon de la dikulon per subita bato, ke tiu falis al la piedoj de la giganto kun cikatra vizaĝo. Li eltiris sian revolveron per sia alia mano. Ankaŭ mi. Perfekte ni tenis ilin ŝakite. La homo kun cikatra vizaĝo malrapide venis antaŭen.

– Kion vi volas?

– Nenion – mi diris, ĉar mi vidis, ke ni grave troigis la aferon. Preskaŭ neebliginte, ke ili lasu nin foriri libere vivantajn. – Ni estas ĵurnalistoj, kiuj skribas artikol-serion pri Hendon. Ni vidis dirante, ke li estas supre, li freneziĝis, kaj vi tute ne zorgas pri li. Vi devintus informi Bandjermasin-on pri tio.

– Aŭskultu min! – diris la alia grumblanto per basa voĉo. – Via opinio ne interesas min. Ĉi tie ekzistas nur unu vero. La pugno. Kaj tiu estas mi.

– Ah! Ĉu vi estas la Pugno?! – diris Papaveto kun sincera ĝojo. – Mi jam aŭdis pri vi. Ni nun foriros de tie ĉi, se vi permesas. Estu tre singardaj, ĉar ni celas tre bone…

Ni ekiris reen kun pafpretaj pistoloj. La giganto de cikatra vizaĝo postrigardis nin senmove. Papaveto zumkantis tiun marŝon, ke “Oni skribaĉis vian kapon per tranĉileto, ne timu, ankaŭ mi subskribos mian nomon… Tralala… Venos onklo Papaveto per la tranĉilego…”

NAŬA ĈAPITRO

1

Braces sidis en la kabano kaj ĵus skribis daŭrigon. Liaj okuloj estis ruĝaj pro frotado kaj balancis sian kapon dekstren-maldekstren.

– Kio okazis al vi?

– Dormomalsano… – li flustris. – Mi mortos… Dormomalsano… Mi estas dormema konstante, kaj miaj ambaŭ dikfingroj tute torporiĝis.

Pruviĝis sukcesa terapio kontraŭ la dormomalsano, ke Papaveto kaptis lin je la nuka vertebro.

– Eliru kaj surseligu la mulojn. Ni ekmarŝos.

Poste ni serĉis Hendon-on.

– Sinjoro Hendon, vi venos kun ni.

– Eskludite… Se mi instruis ilin kartludi briĝon, estos agrablege ĉi tie por mi.

– Mi petas vin ne spiti. Ni kunportos vin al Bandjermasin, kaj iom ripozinte, vi povas reveni denove.

– Sed mi diras, ke ĝi ne eblas…

– Tiam ni devas ŝnurligi vin.

– Bonege! – li diris ĝoje. – Oni ankoraŭ neniam kunportis min ŝnurligite. Mi cedas al la perforto, kiel la herooj en dramoj… He! Bililimu, portu ŝnuron al la sinjoroj!

Kompatindulo…

Ni maŝligis liajn manojn tenere, sed ni fiksis lin forte sur iun mulon. Li sidis fajfante, trankvile sur sia ĉevalo, kaj Roger de tempo al tempo viŝis lian monoklon, kiam li petis. Li kondutis tiel, kiel ia splena, angala aristokrato. La Verda Reĝo kaj lia popolo akompanis nin al la arbara vojeto, komenciĝanta ĉe la piedo de la monto. Ili haltis nur antaŭ la oleodukto, kondukanta al la monto, ĉar ili opiniis ĝin sankta.

Ni apenaŭ iris kvindek metrojn, kiam pafo knalis. Roger ekkriis.

– Oni trafis min! Mian brakon!

– Malantaŭ la rokojn! – komandis Papaveto, kaj dum ankoraŭ tri-kvar kugloj pretersiblis nin, ni suprenkuris la sur la montara vojeto al la roko.

– Pugno!.. La fiulo! – kriegis Papaveto.

– Ili estas minimume dekkvinope.

Nia situacio estis preskaŭ senespera. Se ili volas, ili povas simple malsatigi nin inter la rokoj. Nur la kvarmil metra pinto de la monto Kini-Balu estis malantaŭ ni. Haste ni bandaĝis la brakon de Roger, iom ni vagofrapetis Braces-on, ĝis li povis konduki la mulon ĉe la brido. La kompatinda Hendon rigardis indiferente tra sia monoklo, premita en lian okulkavon kaj fajfis laŭte.

Ni rapidis supren sur la montdeklivo, kaŝiĝante malantaŭ la rokoj.

La kanajloj proksimiĝis sporade, singarde. Ĉe neniu flanko ni trovis kaŝejon, ĉar la oledukto kondukis ĉi tie tra la vojeto. Ni retroiris ĉiam pli alten sur la montdeklivo.

– Rigardu tien… – flutris Papaveto.

Dekstre supre, ne sur la vojo, sed malpli proksime, staris Turne sur elstara roko! Kaj apud li la homo kun greka nazo. Lia komplico! Ili devintus reteni nin en la ĝangalo.

Ili ne alpafis nin. Ĉar ni estis en ilia mano. Papaveto pafis al ili, tiam ili malaperis rapide. Iu pafo debatis mian korkoĉapelon. Venis la friponoj ĉirkaŭ dekkvinope de malsupre. Subite mia amiko ekridis kaj komencis kanti stertore:

– “Vi eraras amiĉjoj! Ĉar venas onklo Papaveto kun sia multege da saĝo! Tralala!.. Kaj ili ĉiuj iros tien, ke la kukolo naskiĝas!”

Mi pensis, ke li freneziĝis. Sed ne. Subite li kaptis rokegon kaj ĵetis ĝin al la oledukto, kondukanta malsupren sur la vojeto. La betona dukto, streĉiĝanta sur duonmetroj alta, betona skafaldo, trompiĝis, kaj la oleo, liberiĝanta el sub la terura premo, kiu suprenŝpruciĝis el sub la tero, preskaŭ havanta bolpunkton, ĝi elĵetiĝis grandarke, disŝprucante, laŭtege sur la rokojn, inundante la paŝejon. Aŭdiĝis du-tri teruraj kriegoj. La banditoj panike, saltante fuĝis dekstren-maldekstren el malantaŭ la rokoj. Dum sekundoj olea rivereto inundis la padon, kaj kiun ĝi atingis, kiu glitfalis, tiu mortis per terura morto. Pugno kaj lia dika kunulo estis jam ĉe porksima roko, kaj ili elektis la tre logikan vojon de la eskapo: ili volis rompi vojon supren tra ni, evitante la oleon. Sed ni rimarkis ĝin nur tiam, kiam ili aperis antaŭ ni en la vespra krepusko. La dikulo kaptis mian gorĝon, ni falis sur la teron, ruliĝante al la oelo. Mi perdis la spiron pro mia kunpremita gorĝo… Jam ĉio mallumiĝis antaŭ mi, kiam mia kapo batiĝis al roko. Pro la momenta energio de la akra doloro mi liberigis mian kolon, la dikulo batis al mi, klininte mian kolon, la bato pretertrafis super mi, kaj mi saltis kape en la mezon de lia vizaĝo per mia tuta korpopezo. Li falis surdorsen kiregante, rekte sur la apertan oledukton, kaj la varmega oleo fortrenis lin…

Papaveto boksis laŭregule. Per pugnoj. La giganto volis kapti iun kruron de Papaveto, sed kiam li kliniĝis, mia amiko piedbatis lian vizaĝon genue, ke la grandegulo kapturniĝis iomete. Subite fariĝis timiga taglumo. Iu fuĝanta bandito faris tion, aŭ li havis alian kaŭzon: la oleo bruliĝis. Fantomeskaj flamoj ekflagris. Roger fuĝis kun Hendon sur mulo supren, mi rapidis por helpi Papaveton, en la arda varmego jam brulis la arboj, la flamoj ek-ekleviĝinte ĉiusekunde, ĵetis sufokajn fumnubojn alten…

La pugno de Papaveto trafis la mentonon de la alia, la bandito stumbel falis, sed li subite eltiris sian revolveron…

Mi ne alvenos tien! Papaveto mortos! Li mortpafos lin el unu paŝa distanco… Sed tiam malantaŭ Pugno aperis malbela homo kun timiĝinta vizaĝo, kaj havante lipojn, kurbiĝantajn je ploro, li batis la kapon de la rabisto tiel per la belega, portebla tajpilo, ke tiu glitfalis de sur la ŝtono kaj falis en la flamantan oleon kun teruriĝinta ŝriko antaŭ la morto…

– Ni iru! – piregis Papaveto. – La fajro sekvos nin ĉi tien…

Ni iris li supren. La fajro grimpis rapide sur la montdeklivo, ĝis ĝi ne atingis la senherban parton. Ni rapidis. Dume vesperiĝis. Terura, brulanta infero fariĝis malsupre el la valo…

– Venu… Ni serĉu ie paŝejon al la alia flanko – diris Papaveto. – La aliaj gardu sinjoron Hendon – kaj li turnis sin al Braces, premante la manon de la Granda Ĉasito. – Ĝi estis la unua okazo, ke vi batfaligis veran sovaĝbeston per via skribmaŝino.

– Bedaŭrinde, sinjoroj – respondis Braces per drama voĉo – , mi opinias, ke mi havas foliklan tonsiliton!

Ni ne detalu, kion diris Papaveto. Li ofte estas tiel senpere objektiva. Kelkaj bazaltrokoj elstaris el la vojo, kiu, ŝajnas, irable ĉirkaŭis la montokreston. Tie ni serĉis padon, paŝante de roko al roko. Kie la montokresto turniĝas, ni aŭdis voĉojn. Ni ŝtelumis singarde antaŭen…

Du homoj paroladis trans la turniĝejo. Ili estas tiuj!

– Ni devas malhelpi ilin kunporti la kaptiton en la Oleurbon… – flustris iu voĉo.

– Sed kiel vi volas venki tiujn diablojn?

– Mi Turner-on… – flustris Papaveto, poste li elpaŝis el malantaŭ la turniĝejo sur la plataĵon.

– Kio nova, sinjoro Turner?

Sed antaŭ ol Turner povintus diri, kio nova, li ekbatis lin je la mentono, ke tiu sterniĝis senvorte, kaj la homo kun greka nazo, antaŭ ol li povintus ĵeti sin sur Papaveton, li ricevis unu pidebaton de mi, kiu deflankigis lin de sia vojo, poste la kolbo de mia revolvero klakis sur lia kapo.

– “La vivo estas tia, kiel la fumo – zumkantis Papaveto – , hodiaŭ oni batas vin je la kapo ĉi tie, morgaŭ tie…”

Dume ni ŝnurligis ilin. Vasta kavaĵo estis en la roko. Ni portis la du kaptitojn tien. Supre la flamoj de la oleo altiĝis malrapide, kvazaŭ iu ventolus per kovrilo, estigante grandajn fumonubojn tiel. Ni iris plu. La vojo kondukis al la supro de la monto. Sed kion fari? Eble ĝi tamen ne venigas nin al la pinto, aŭ troviĝos flanka pado survoje, tra kiu ni povos iri sur la alia deklivo malsupren. Post unu horo la aero tre malvarmiĝis ĉirkaŭ ni. La afero estis senespera. Ni atingis mil metran altecon. La neĝolimo jam ŝajnis proksima en la kristale pura, aŭrora aero, kaj ia tondra bruego aŭdiĝis, kiel ni iris: akvofalo. Ni grimpis plu. Eble ni atingis mil sescent metrojn, sed ni jam aŭdis nek nian voĉon pro la bruo de la akvo. Poste ni alvenis al ampleksa altebenejo. Ni haltis konsternite. La flamoj ŝajnis eĉ pli timigaj en la aŭroro sub ni, la akvofalo Kapuas torentis el kapturna alteco en nia senpere proksimo en grandegan abismon, ĝi tondris kaj muĝis surdige.

Kampong-oj estis sur la altebenejo ĉirkaŭe! Surpalisaj kabanoj!

– Kio ĝi estas…

Ĉu dajak-oj sur la monto? Ni iris en la vilaĝon. Eĉ unu animo ne troviĝis tie. Disĵetitaj teleroj, lancoj signis, ke antaŭ nelonge ankoraŭ multhoma tendaro estis ĉi tie. Kie ili estas nun? Ni ne povis paroli unu kun la alia, ĉar la bruego de la akvofalo malebligis tion. Ĉe iu kabano Papaveto retropaŝis surprizite. Mi rapidis tien.

Blankhara eŭropano kuŝis sur mato en la kabano, liaj langvoraj okuloj estis malfermitaj kaj lekadis siajn sekiĝintaj lipojn.

Estis videbla sur lia nekredeble malbona aspekto, ke li estas malsana.

Mi genuiĝis apud li, ŝovinte mian orelon tute al lia buŝo.

– Holliday… – li flustris. – Akvon…

Ni trinkigis lin.

– Ni ne devas serĉadi plu! – diris Papaveto. – Iel ni liveros tiun malsanulon al niaj homoj.

Li hurlis tion, metinte ambaŭ manplatojn sur siajn orelojn. Ni portis Holliday-on, vinditan en kovrilon. La vojo estis pli facila malsupren. Ni trapasis la senarbejon, kie ni lasis niajn kaptitojn en la groto. Momente ili estas en bona loko, ni ne zorgis pri ili. Ni portis Holliday-on malsupren sur la senarbejon. Frenezulo kaj malsanulo estis kun ni. Nia help-trupo konsistis el Braces kaj Roger.

Ni vidis feliĉe, ke el la dukto jam ne disverŝiĝas la oleo. La subita reduktiĝinta premo signis ie, ke la dukto rompiĝis, kaj oni fermis la oleodukton. La fajro malpli intensiĝis. Holliday diris kelkajn vortojn tre malfacile. Ni rakontis ĉion al li, escepte tion, ke Hendon, kiun ni tenis for de li, okazis al li malbono.

– Li kapjesis inerte.

– Hendon pensadis saĝe… Sed li eraris… la desegnaĵo montras ne la fiŝistan bataliston… Laŭ la skribosigno de la indiĝenoj… la fiŝo estas la simbolo de la surdeco… la tribo… apud la akvofalo… apenaŭ aŭdas. Ili naskiĝas tie… vivas en la bruego… La signo signifas tion, ke… surdaj dajak-oj… Kiam mi revenis… la duan fojon… tifo…

Tio do estis la solvo.

Postagmeze jam ne estis flamoj, nur amara, malbonodora fumo ŝvebis pigre. Vespere ni provis descendi. Ni vidis, ke tio eblas!

– Roger! – mi diris al la sekretario. – Nun mi konfidas la du ŝnurligitajn kaptitojn al vi. Ni antaŭenrapidos kun la du malsanuloj sur muloj. Vi kaj Braces ne povos sekvi nin. Atentu, ke oni liveru ilin en la ĝendarmejon. Ili estas super ni en la groto. Ne lasu trompi vin, ili estas tre danĝeraj rabistoj. Ni ŝnurligis ilin tiel forte, ke vi ne devas timi., sed ili provos fari ĉion. Kunligu per rimenzono iliajn ŝnurligitajn manojn, tiel konduku ilin, sed eĉ por momento ne forlasu la rimenzonon, kaj vi, Roger, tenu vian revolveron ĉiam pafpreta!

Mi montris la groton al Roger, kie ni lasis la kaptitojn. Ni faris improvizite brankardon por Holliday, poste Braces turnis sin al ni lamentante.

– Ĉu ne estus eble meti ankaŭ min sur brankardon? Mi havas bronkiton.

Papaveto, bedaŭrinde, neniam plu estos jam delikatulo…

2

Revenante ni ankoraŭfoje trabaraktis la ĝangalon kun frenezulo kaj konvaleskulo. Hendon tute imagis sin agla aristokrato, kaj komparante la ĝangalon kun certaj salonoj, li klarigis tion al ni, ke la praarbaro kiom agrabla estas. Tiel ni alvenis en la Oleurbon.

Ni tuj portis Holliday-on en hospitalon. Ni ne kuraĝis tuj gvidi Hendon-on al Lilian. Unue ni iris kun li en malpli grandan hotelon, kie ni lavis, razis lin kaj akiris puran vestaĵon al li. Nek li, nek lia filino sciis unu pri la alia.

Infere. Papaveto ne entreprenis diri la tragedion al fraŭlino Hendon. Mi iris por venigi Lilian-on. La knabino ne povis ekparoli, kiam ŝi ekvidis min…

– Fraŭlino Lilian… – Ŝi premis ambaŭmane mian manon tremante, kaj mi sentis tiel, kvzaŭ knelo estus en mia gorĝo. – Jes… Fraŭlino Lilian, ni kunportis vian patron…

– Li vivas! – ŝi kriis maltrankvile. – Ĉu li vivas?! Diru jam! Ĉu li vivas?

– Jes… Li resaniĝos… Li estas iom malsana…

– Mi petegas, gvidu min al li…

Mi akompanis ŝin kun peza koro al la malgranda hotelo. Ni malfermis la pordon de la ĉambro. La filino staris antaŭ Hendon… Kaj kiel terura vidaĵo! Hendon pruigas sian monoklon kaj rigardas Lilian-on fajfante… kvazaŭ li tute ne konus ŝin!

– Ni kunportis lin… – mi diris obtuze.

– Kiun? – demandis la knabino. – Kiu estas tiu sinjoro, kial vi ne gvidas min al mia patro?

Mi staris konsternite. Kio ĝi estas? Ĉu mi freneziĝis? La knabino kaj la monoklulo rigardis unu la alian mirante…

– Kial vi ne gvidas al mia patro? – urĝis min fraŭlino Hendon kun tremanta voĉo.

Mi gapis la bildon senkonsile. La laŭdira Hendon rigardis nin fajfante kaj rikanante. Poste li diris al Papaveto:

– Nu, kiu estas la idioto? Ĉu?

En la sekva momento la kolo de la monokla homo estis en la mano de Papaveto.

– Nun bonvolu paroli sincere, ĉar mi strangolos vin. Kiu vi estas?

– Lordo Pencroft. Mi ekveturis kun Hendon el San Francisko. Ĉar mi estas membro de la Hinda Geologia Kompanio. Ni informiĝis, ke oni planas ion kontraŭ Hendon, tial mi uzis lian nomon, por ke la friponoj molestu min, dum Hendo esploros trankvile.

– Kie estas sinjoro Hendon? – mi demandis maltrankvile.

– Bedaŭrinde mi ne scias tion – li diris kaj ekkuŝis por dormi.

Lilian svenis.

3

– Dankon, kion vi faris… – diris ofte Lilian al ni, kiam ni sidis kune sur la teraso de la hotelo. – Se vi ne kunportis mian patron ĉi tien…

Ĝendarmo venis.

– Sinjoroj Irving Walking kaj Roger bonvolu veni al la ĝendarmejo.

– Ili alvenis!.. – diris Papaveto. – Ho, se mi povus konfesigi la kanajlon! Li dirus ĉion rapide! – La dikulo estis tute ekzaltita. Sed ankaŭ mi. Ni tre bedaŭris la kompatindan knabinon…

– Mi venos kun vi… Tute ne deadmonu min… Nun jam mi volas scii ĉion! – diris Lilian kaj aliĝis al ni.

Ni iris al la ĝendarmejo…

– Ĉu ankaŭ tiuj du sinjoroj estas tie, kiuj akompanis la kaptitojn? – mi demandis.

– Nur iu. La alian oni liveris en la epidemi-hospitalon. Li asertis, ke li havas ĥoleron…

Kompatinda Braces. Ili ne konis lin, ili do ne multe cereminiis. Oni gvidis nin en malgrandan, blankan ŝton-domon, en maĉtabak-odoran, simplan policejan kontoron, kie sidis ŝvitanta, laca kapitano flave, kun malbutonita kamizolo, kaj li cigaredis.

– Miaflanke la feliĉo. Bonvolu sidiĝi. La akompananto de la kaptitoj ekdormis pro elĉerpiĝo, la alian ni liveris en hospitalon – komencis la kapitano. – Vi nun devas doni indikojn al la esplorado. Hoanes! Alkonduku la arestitojn.

Unu Turner enpaŝis. Pose la homo kun greka nazo.

– Kiu li estas? Sankta Patro!

– Paĉjo! – kriis Lilian kaj ĵetis sin al la kolo de la arestito, plorante. Li brakumadis ŝin feliĉe.

La homo kun greka nazo estis Hendon!

– Kio ĝi estas?… – konsterniĝadis la kapitano.

– Sinjoroj! – respondis Papaveto severe. – Tuj liverigu nin post sijnoron Braces en la hospitalon: ni estas publike danĝeraj idiotoj!

4

Ni sidis sur la ŝipo, survoje al San Francisko.

Estis trankvila vespero. Saltetantaj, arĝentaj flugfiŝoj suprenĵetis sin el la lak-koloraj, nigraj ondoj.

Hendon rakontis.

– Kiam ni forvojaĝis el Nov Jorko, mi jam informiĝis, ke oni preparas ion kontraŭ mi. Tre granda entrepreno etendis sian longan manon ĝis la malproksima Borneo. Mi sciis, ke preta kaptilo atendos min. Mi vojaĝis kun lordo Pencroft de Nov Jorko al San Francisko. Lordo Pencroft estas membro de la direkcio de nia entrepreno, cetere li estas fama ĉasisto en Afriko.

– Mi legis viajn historiojn kun grnda ĝuo – diris la lordo al Papapeto entuziasme. Li levis sian glason da konjako kun kompleza rideto al li kaj eltrinkis ĝin. Ankaŭ Papaveto galante levis sian botelon da viskio kaj ankaŭ li eltrinkis tion.

– En la trajno – daŭrigis Hendon – al lordo Pencroft ekideis ŝanĝi nomon en San Francisko. Mi vivas retiriĝinte, mia foto ankoraŭ neniam aperis en la ĵurnaloj, mi havis la ŝancon, ke la ruzaĵo sukcesos. Ĝi estis heroa entrepreno fare de la lordo. En San Francisko sur la ŝipo jam mi estis lordo Pencroft, kaj lia lorda moŝto lerte emfazis mian nomon, li eĉ donis interjuvon. Mi priparolis anticipe kun la lordo, ke le dungos kelkajn indiĝenojn ĉe la piedo de la monto Kini-Balu, kaj hakos la rokojn, kvazaŭ li serĉus orstrion. Ni akiris en Bendjermasin kelkajn minaralŝtonojn, riĉajn je oro, tiujn lia lorda moŝto kunportis kaj kaŝis ilin lerte inter la elminitajn rokojn. La kanajloj batfaligis lin, kaj ili persvadis sovaĝan tribon per donacoj restigi lian lordan moŝton tie. Lordo Pencroft havas iom ekstravagancan naturon, kaj vere en la rolo de seka geografo li ŝajnis tiel, kvazaŭ li estus cerbmalsanulo.

– Ĉu ne estis tiel? – demandis Papaveto vigle.

– Tute ne! – protestis lia lorda moŝto. La plimulto de la homoj kondutas stulte ekster la medio, ne konvena al ili. Ĝi samas, kiel ekzemple vi, kiu estas fama verkisto, oni imagus vin, kiel tombofosiston en kvaranteno.

Papaveto komencis singulti. Malbenita vulpo estas tiu lordo! Nun venas en mian kapon, foje ni pensis tion, ke li dormas, kaj ni paroladis pri la kvaranteno.

– Tiu ŝajno – daŭrigis Hendon – signifis apartan bonŝancon al ni. Tiuj kanajloj fervore hakis la rokojn tie, kie lordo Penvroft trovis la falsan ŝtonaĵon, kaj ili ne plu okupiĝis pri la pseŭdo-Hendon, pri kiu ankaŭ vi pensis, ke li freneziĝis pro la bato. Dume mi serĉis la fiŝistan tribon trankvile. Netrovinte ilin, mi provis konstati laŭ la ŝtonoj, kiujn mi havis, kie vagis Holliday. Tiel mi alvenis al la monto Kini-Balu, kaj mi esporis la rokaĵojn unu post la alia laŭ tiu ŝtono, kiun mi kunportis el Nov Jorko por konstati la lokon, kie Holliday estis. Ankaŭ la oro devis troviĝi tie! Laŭ la rokaĵoj de la montaro mi jam konstatis, ke Holliday vagis en pli altaj regionoj sur Kini-Balu. Nur la historion pri la fiŝo mi ne komprenis, sed mi esperis, atinginte la lokon, kie Holliday vagadis, mi torvos ankaŭ ties klarigon. Tiel mi atingis iom post iom sisteme al la bazalta tavolo de la montokresto, sed dume trovis min Turner, kiu estas mia malnova amiko.

Papaveto rigardis al Turner pardonpete, sur kies vizaĵo la ŝvelaĵo jam tute malpufiĝis.

– Turner tuj komprenis la situacion. Li ne volis raporti, ke mi perdiĝis, ĝuste pro mia filino. Li reiris en la Oleurbon kaj atendis min. Mi ekskursis ĉiutage al la monto el la arbara kabano, ĝis fine mi ekvidis ie supre batalistojn. Mi sciis, ke tiu povas esti nur la enigma tribo tükmü. Mi staris antaŭ la celo! Mi ankoraŭ estis bezonanta du-tri tagojn por fini mian esploradon. Tiam aperis iun vesperon Turner en la kabano kaj rakontis, ke mia filino estas ĉi tie kun du homoj. Mi ne sciis, kiuj estas tiuj du homoj. Eĉ se ili estas bonfidaj, ili povas renversi ĉion, senpere antaŭ la celo. Ni provis reteni vin survoje, sed mi ja devas rekoni, ke vi estas neĉiutagaj homoj. Por ke vi ne mortigu Turner-on, bedaŭrinde mi devis bati sinjoron Robin je la kapo per kolbo!..

– Ĝi tute ne meritas paroli pri tio – diris Papaveto leĝere.

– La aliaj scias – finis Hendon. – Maksimume, se tion interesas vin, mi povas diri, ke sen la disrompo de la oledukto vi apenaŭ povintus savi la kompatindan Holliday. La tribo de la fiŝoj estas tute sovaĝa. Estas nekomprneble, ke homoj ekloĝu en tia loko, kie ili ĉiuj vivas surde pro la bruego de la akvofalo. Ili timiĝis pro la flamoj tiel, ke ili fuĝis malproksimen, sur foran altebenejon de la monto. Kiam militista ekspedicio estus atingita ilin, la malfortiĝinta Holiday jam estus logne mortinta. Ke oni ne mortigis lin, tion li povas danki al ruĝa ĉemizo. Ĉar la indiĝen daja-ano timas la ruĝan koloron. Tial oni farbis ankaŭ la betonan oledukton ruĝa, antaŭe la sovaĝuloj rompis ĝin konstante. Vi estas fortunidoj, ĉar pro tio, kion vi faris, vi elmeritis altan premion

Mi jam ricevis mian premion. Mi sidis apud Lilian, kaj ni prenis la manon de unu la alia sekrete. Lordo Pencroft levis sian glason, mia amiko levis sian botelon, kaj li diris kun ĝentila admiro:

– Nur tion mi ne komprenas, ke vi estas normala.

5

Kion oni faris al Papaveto, kiam ni alvenis, tio estas nepriskribebla. Dume Ruger sendis la daŭrigojn, kaj tiuj aperis en la magazino… La popolamaso jubilis, oni fotografis la Grandan Verkiston, petis interjuvon de li, kaj riportisto ĉiumaniere volis sidi kun li en lian aŭton. Li forigis tiun homon komplezeme de si, kaj sekvan tagon li vizitis lin en la hospitalo. Posttagmeze ni iris en la vilaon de la familio Hendon por trinki teon, kaj restis eterna enigmo antaŭ mi, de kie akiris mia amiko por tiu okazo blanke punktitan, grizan kuloton. La entrepreno kondutis al ni kun reĝa abundo.

– Nun fine ni povos vivi trankvile! – mi diris al Papaveto.

– Bedaŭrinde – li respondis malgaje.

Sinjoro Braces, la Granda Ĉasisto skribis longajn, petegajn leterojn, ke Papaveto jam forlasu Usonon, ĉar ĝis tiam li ne povas sendi artikolojn. Li ne devis atendi longe. Iun tagon venis mia amiko al mi anime taŭzita.

– Homo vizitas min konstante, kaj li ne lasas min vivi. Li proponas al mi kvinmil dolarojn por fari prelegan turniron, kie mi devus laŭtlegi miajn proprajn verkojn.

– Skribu du al li!

– Ĉu vi estas idioto? Mi ne scias skribi!

– Mi skribos tion. Nur laŭtlegu ĝin!

– Sed mi scias nek legi

La Granda Veristo! Li ne scias legi!

Li ankoraŭ partoprenis nian geedziĝan feston. Li saris silente inter la nupta festantaro, kaj ĉiu rigardis lin, ĉar li portis verdan bantkravaton kaj frakon. Poste li malaperis…

Certe li jam vagas malproksime, sed eĉ nun sonas en miaj oreloj ofte, kiel li zumkantas:

La vivo estas tia, kiel kano:

Hodiaŭ vi ankoraŭ ridetas gaje,

Sed morgaŭ venos onklo Papaveto kun la tranĉilego…