/ / Language: Esperanto / Genre:sf_social

Horo de Bovo

Ivan Efremov


Ivan Efremov

Horo de Bovo

(1968)

Sciencfikcia romano

El la rusa tradukis Jurij Finkel

Notoj de la tradukinto

Pri la titolo de «La nebulozo de Andromedo»

Kvankam «nebulozo» (ruse «туманность») en la senco «galaksio» estas arkaikiĝinta termino, mi tamen post longa hezito decidis traduki la titolon de la libro «Туманность Андромеды» laŭvorte, malgraŭ tio, ke en la momento de la verkado tio estis ankoraŭ normala termino, kaj teorie indus traduki ĝin per normala moderna termino «La galaksio de Andromedo». La kaŭzoj estis jenaj:

Internacia rekonebleco de la titolo: en ĉiujn lingvojn la titolo de la libro jam estis tradukita per vortoj, analogiaj al «nebulozo» («nebula», «nebulosa», «nébuleuse» ktp). En la fora estonteco, priskribata en la libro, la nunaj astronomiaj nomoj per si mem estas arkaikaj, kaj estas uzataj de la protagonistoj nur por amuzo (kaj por oportuneco de leganto). Do, plus-minus kvindek jaroj en terminologio tute ne gravas por tiu tempo — la protagonistoj same povas uzi por amuzo terminologion iomete pli arkaikan, ol la nuna. Por iuj la vorto «nebulozo» sonas iom mistere kaj romantike (same kiel «туманность» en la rusa), kaj indus konservi tiun senton en la traduko. Kaj, finfine, oni ankoraŭ plu nomas tradicie la galaksion de Andromedo «nebulozo» en multaj eŭropaj lingvoj (kvankam nur ĝin solan). Do, la titolo ne ŝajnos tute stranga al legantoj. Konstelacio, stelfiguro, stelaro?

Malgraŭ rekomendo de la Reta Vortaro, mi ne uzis vorton «stelaro», ĉar mi opinias ĝin misgvida. Kun sufikso «-ar-» mi emas pensi ne pri ŝajna, sed pri reala grupo da objektoj, kaj tial «stelaro» ŝajnas al mi pli konvena por stelamaso, kio estas tute alia afero.

Alia alternativo estas «stelfiguro». Kvankam ĝi estas tute bona en multaj kuntekstoj, tamen en sciencfikciaj verkoj, kiam temas pri kosmaj vojaĝoj, ĝi sonas iom komike kaj malscience: vere, se oni forflugas sufiĉe malproksime de la Tero, la konataj figuroj de steloj tute ŝanĝiĝas kaj iĝas strange kaj ridinde diri, ekzemple, pri «aliplanedanoj el la stelfiguro Tukano» — ja por tiu loko, kie loĝas tiuj aliplanedanoj, tute ne ekzistas tia stelfiguro!

Tial mi elektis vorton «konstelacio», malgraŭ malrekomendo de la Reta Vortaro, ĉar ĝi estas neanalizebla kaj pro tio nemisgvida. Ja konstelaciojn eblas opinii simple konvenciaj sektoroj de la spaco kun centro sur la Tero. Tamen en kelkaj okazoj, kiam temas ĝuste pri figuroj, mi uzis ankaŭ la vorton «stelfiguro».

Navig-/navigaci-

Kvankam PIV-oj indikas ambaŭ tiujn radikojn kiel sinonimaj, mi preferas sekvi al konsilo de Sergio Pokrovskij, esprimita de li en komento al lia traduko de «La Majstro kaj Margarita»:

PIV atribuas al navigado du signifojn [PIV]: Ago de tiu, kiu navigas: enlanda aŭ rivera navigado… Metodoj, por difini la pozicion k kurson de ŝipo aŭ aviadilo per geometrio k naŭtika astronomio. Laŭ subteninda tradicio (ekz-e [ESE]) por la dua signifo oni uzas navigacion; do, navigaciisto estas {Rusa штурман}, {Germana Navigationsoffizier}, dum ekz-e Sinbado estis navigisto.

Tial mi ĉiam uzis vorton «astronavigaciisto» (malgraŭ ĝia bedaŭrinda longeco) por traduko de «астронавигатор», kaj vorton «navigaciisto» por traduko de «штурман» en «Cutty Sark». Aliflanke, mi uzis vortojn «Konsilio de Stelnavigado» por «Совет Звездоплавания». (Kvankam teorie eblus entute ne uzi la radikon «navig-» kaj traduki tion kiel «Konsilio de Stelvojaĝado», tamen en tia traduko perdiĝus aludo al maraj vojaĝoj, kiu ĉiam sentiĝas en kosmaj sciencfikciaĵoj de Efremov).

Transskribo de la familinomo Efremov

Kvankam plene fonetika transskribo de la rusa familinomo «Ефремов» estus «Jefremov», mi tamen preferis la malpli fonetikan, sed pli similan grafike formon «Efremov», precipe, ĉar tian formon de latina transskribo de sia familinomo preferis la aŭtoro mem. Tia formo aperas en liaj sciencaj artikoloj, verkitaj en la angla lingvo, krome, tia formo estis uzita en latinaj nomoj de praaj animaloj, malkovritaj de li kaj nomitaj per lia nomo (ja li estis paleontologo).

Transskribo de nomoj en la tekstoj

En la tekstoj de verkoj pri fora estonteco mi preferis plene fonetike transskribi ĉiujn nomojn, inklude tiujn de konataj de ni personoj (ekzemple, «Hajzenberg» por «Heisenberg»). Mi faris tion konscie, ĉar en la priskribata estonteco estas uzata ne nur alia lingvo, sed eĉ alia alfabeto, kaj estas nature, ke en ĝi la nomoj estas transskribitaj fonetike. Aliflanke, mi ne esperantigis la nomojn, krom la plej famaj (kiel Ejnŝtejno). Cetere, en la rusa originalo fremdaj nomoj estis transskribitaj cirile laŭ la rusa tradicio, ne ĉiam tute fonetika («Гейзенберг» por «Heisenberg»). En la komentoj mi penis ĉiam indiki originalajn nomojn.

En ceteraj tekstoj mi esperantigis rusajn antaŭnomojn kaj transskribis rusajn patronomojn kaj familinomojn (ekzemple, «Danielo Aleksejeviĉ Liĥtanov»); alilingvajn (plej ofte anglajn) nomojn mi lasis senŝanĝaj (peninte restarigi iliajn originajn formojn el cirila transskribo, kiel, ekzemple, «Cutty Sark», «Dowman», «Richard Woodget» ktp). Tio koncernas ankaŭ geografiajn nomojn, por kiuj ne ekzistas tradiciaj esperantaj nomoj, ekzemple «Falmouth», «Aberdeen» ktp.

Ruseca vortordo

En la rusa originalo oftas la vortordo kun longa plurvorta (ofte participa) priskribo antaŭ substantivo, ekzemple: «la X-anta Y-on Z-o». Tia vortordo estas sufiĉe normala en la rusa lingvo, kvankam ĝi estas uzata precipe en literaturo kaj estas malofta en parola lingvo. Efremov tre abunde uzis tian vortordon. Sed en Esperanto ĝi impresas tro peze kaj nemalofte estas malfacile komprenebla. Tial mi penis, kie eblis, «malpezigi» tiajn frazojn, metante la priskribon post la substantivon, ekzemple: «la Z-o, X-anta Y-on» aŭ eĉ «la Z-o, kiu X-as Y-on». Tamen, ĉar Efremov ofte uzis longajn komplikajn frazojn, tio ne ĉiam eblis (ekzemple, en esprimo «la X-anta Y-on Z-o, kiu estis… ktp.», tia transformo nur ambiguigus la esprimon). Mi esperas, ke tia «ruseca» vortordo ne tro ĝenos legantojn, kaj anstataŭe donos ian siaspecan rusecan guston al la teksto.

Jurij Finkel

Aŭtora antaŭparolo

Dediĉe al T. I. Efremova

La tria verko pri malproksima estonteco, post «La nebulozo de Andromedo» kaj «La Koro de la Serpento», estis neatendita eĉ por mi mem. Mi intencis verki historian novelon kaj popularan libron pri paleontologio, tamen mi devis dediĉi pli ol tri jarojn al sciencfikcia romano, kiu, kvankam ne iĝis daŭrigo de du miaj unuaj verkoj, tamen same parolas pri vojoj de evoluo de estonta komunisma socio.

«Horo de Bovo» aperis kiel respondo al disvastiĝintaj en nia sciencfikcio (ne parolante eĉ pri la eksterlanda) tendencoj pentri la estontecon per mornaj farboj de estontaj katastrofoj, malsukcesoj kaj neatenditaĵoj, precipe malagrablaj. Similaj verkoj, ricevintaj la nomon «romanoj-avertoj», aŭ malutopioj, estus eĉ necesaj, se ili kune kun bildoj de malfeliĉoj montrus, kiel eviti ilin, aŭ almenaŭ kiel eliri el minacaj kaptiloj, kiujn la estonteco preparas por la homaro.

Malo de malutopioj estas pluraj sciencfikciaj verkoj, de etaj rakontoj ĝis grandaj romanoj, kie feliĉa komunisma estonteco estis atingita kvazaŭ per si mem, kaj homoj de la epoko de tutplaneda komunismo havas eble eĉ pli malbonajn malvirtojn, ol ni, iliaj malperfektaj prauloj, — tiuj mense nestabilaj, malĝentilaj, babilemaj kaj malsprite ironiaj herooj de estonteco pli similas al nefinlernintaj kaj malbone edukitaj nenifaruloj de la nuno.

Ambaŭ polusoj de imagoj pri la estonteco kuniĝas en unueco de ignorado de la marksisma dialektika traktado de historiaj procezoj kaj nekredo je homo.

Per mia romano mi deziris oponi al tiaj verkoj kaj per tio sekvi al tri gravegaj asertoj de V. I. Lenin, kiujn mirinde forgesas kreantoj de modeloj de la estonta socio sur la Tero.

Neimagebla komplikeco de la mondo kaj de la materio, kiun ni nur komencas kompreni en la dua duono de la XX jarcento, kaj pri kiu li avertis antaŭ tri kvaronoj de jarcento, postulos gigantan laboron por gravaj paŝoj en ekkono.

Transiro al senklasa socio kaj plena realigo de la revo de la fondintoj de marksismo pri «salto el la regno de neceso en la regnon de libero» ne estos simplaj kaj postulos de homoj altegan disciplinon kaj konscian responson pri ĉiu ago. Kaj fine, ĉi tie estas la plej ĝusta loko por rememori la rekomendon de V. I. Lenin, donitan al fantasta verkisto A. A. Bogdanov:[1] montri disrabadon de naturaj riĉaĵoj kaj de tuta naturo de nia planedo per kapitalisma mastrumado.

En «Horo de Bovo» mi montris planedon, sur kiun transloĝiĝis grupo da teranoj, ili ripetas la pioniran konkeron de la okcidento de Ameriko, sed sur multe pli alta teĥnologia bazo. Ege rapidigita kresko de loĝantaro kaj kapitalisma mastrumado kondukis al forkonsumo de la planedo kaj al amasa mortado pro malsato kaj malsanoj. Ŝtata ordo sur la prirabita planedo, nature, devas esti oligarkia. Por konstrui modelon de tia ŝtato, mi daŭrigis en la estontecon tiujn tendencojn de gangstera faŝismeca monopolismo, kiuj ĝermas nun en Usono kaj kelkaj aliaj landoj, penantaj konservi «liberon» de privata entreprenado sur naciisma bazo.

Estas kompreneble, ke ne scienco kaj teĥniko de fora estonteco aŭ strangaj civilizoj de malproksimegaj mondoj iĝis la celo de mia romano. Homoj de la estonta Tero, kreskigitaj per multjarcenta ekzisto de la supera, komunisma formo de socio, kontrasto inter ili kaj samaj teranoj, sed formitaj en subpremado kaj tiranio de oligarkia ordo de alia planedo, — jen la ĉefa celo kaj enhavo de la libro.

Se mi sukcesis almenaŭ iugrade montri tion kaj per tio helpi al la konstruantoj de la estonteco — nia junularo — iri plu, al ĉiuflanka perfekto de homoj de la komunisma morgaŭo, al spirita alto de la homaro, do mia laboro estis farita ne vane.

Aŭgusto de 1968

Protagonistoj

Anoj de la stelŝipo «Malhela flamo»: Estrino de la ekspedicio, historiisto Faj Rodis

Estro de la stelŝipo, inĝeniero de anihilaciiloj Grif Rift

Astronavigaciisto-I Vir Norin

Astronavigaciisto-II Menta Kor

Inĝeniero-piloto Div Simbel

Inĝeniero de kirasa defendo Gen Atal

Inĝeniero de biologia defendo Neja Holli

Inĝeniero de komputiloj Sol Sain

Inĝeniero de komunikado kaj filmado Olla Dez

Kuracisto de la Stela Floto Eviza Tanet

Biologo Tivisa Henako

Sociologo-lingvisto Ĉedi Daan

Astrofizikisto kaj planedologo Tor Lik Personoj de la planedo Tormans: Prezidanto de la Kvaropa Konsilio, Reganto de la planedo Ĉojo Ĉagas

Liaj anstataŭuloj: Gen ŜiZet UgKa LufEdzino de Ĉojo Ĉagas Jantre Jaĥaĥ

Amoratino de Ĉagas Er Vo-Bia

Inĝeniero de informado Honteelo Tollo Frael (Tael)

Estro de «liluloj» Jan Gao-Juar (Jangar)

Junulino de Tormans Sju An-Te (Sju-Te)

Gvidanto de «mavoj» Gzer Bu-Jam

Prologo

«Di pi yu chou — la Tero estis naskita je la horo de Bovo (alie Demono, je la dua horo de nokto)». Malnova ĉina-rusa vortaro de episkopo Inocento. Pekino, 1909.

En la lernejo de tria ciklo komenciĝis la lasta lernojaro. Fine de ĝi la lernantoj sub gvido de jam elektitaj mentoroj devos komenci plenumadon de heraklaj heroaĵoj. Preparante sin al memstara vivo, la gejunuloj kun speciala intereso studis sinoptikaĵon de historio de la homaro de la Tero. La plej grava oni opiniis studon de ideaj eraroj kaj de malĝusta kurso de socia organizo sur tiuj ŝtupoj de evoluo de la socio, kiam la scienco donis eblon regi sortojn de popoloj kaj landoj unue nur ete, kaj poste plene. La historio de la homoj de la Tero estis komparata kun multaj aliaj civilizoj sur foraj mondoj de la Granda Ringo.

Supraj blukadraj fenestroj kun opaleskaj vitroj estis malfermitaj. Malantaŭ ili apenaŭ aŭdeblis plaŭdado de ondoj kaj susuro de vento en foliaro — eterna muziko de la naturo, kreanta humoron de trankvila meditado. Silento en klasĉambro, pensemaj klaraj okuloj… La instruisto ĵus finis sian lekcion.

Senbrue mallevinte kurtenojn sur grandajn ekranojn kaj per premo de butono foriginte sub la katedron la stereoprojekciilon de TVF,[2] li eksidis, admire rigardante al la koncentriĝintaj vizaĝoj. Ŝajne, la lekcio estis sukcesa, kvankam estis tre malfacile kunigi la malgrandan kaj la grandan, la potencan ekflugon de la homaro kaj la abismon de malfeliĉo de la pasintaj tempoj, la kortuŝajn mallongajn ĝojojn de apartaj homoj kaj la terurajn kraŝojn de ŝtatoj.

La instruisto sciis — post la silento sekvos demandoj, des pli sciavidaj, ju pli tuŝis la junulojn la historia bildo, pripentrita de li. Kaj, atendante la demandojn, li penis diveni, kio pleje interesis la lernantojn hodiaŭ, kio povis resti nekomprenita… Probable, tio estis la psikologio de homoj en malfacilaj epokoj de transiro de malaltaj sociaj formoj al la altaj, kiam kredon je nobleco kaj honesto de homo, je lia hela estonteco, rodis amasiĝo de mensogo, sensenca krueleco kaj timo. Duboj senarmigadis luktantojn por transformo de la mondo aŭ faris homojn indiferentaj pri ĉio pigraj cinikuloj. Kiel kompreni terurajn amasajn psikozojn fine de la EDM — la Erao de la Disa Mondo, kiuj kaŭzis detruojn de kulturoj kaj buĉadojn de la plej bonaj homoj? Junuloj de la EKM — la Erao de Kuniĝintaj Manoj — estas senfine malproksimaj de ĉio ligita kun histerie streĉa nervozeco kaj timoj de la pasintaj tempoj…

La pensoj de la instruisto rompiĝis, kiam el malantaŭ la tabletoj en malsamaj vicoj samtempe levis sin knabino kaj knabo, similaj inter si per maniero vaste malfermi la okulojn, kio donis al ambaŭ mirigitan aspekton. Ili rigardis unu al la alia, kaj la junulo levis la manon per la manplato supren, — gesto de demando.

— Ĉu estas ĝuste diri, ke la tuta historia sperto asertas neeviteblan venkon de la altaj formoj super la malaltaj tiel en evoluo de la naturo, kiel en ŝanĝo de sociordoj? — komencis la junulo.

— Ĝuste, Lark, se ne atenti esceptajn kondiĉojn, kiuj estas tre raraj, kiel ĉio, kio foriras ekster limojn de la granda dialektika procezo de mezumado, — respondis la instruisto.

— Ekzemple, la okazo de Zirda, sur kies malvivaj ruinoj kreskas nigraj papavoj? — demandis Puna, tiriĝante alten per tuta sia malalta staturo.

— Aŭ de aliaj planedoj, malkovritaj pli poste, — aldonis la instruisto, — kie estas ĉio por la vivo: lazura firmamento de granda atmosfero, diafana maro kaj puraj riveroj, varma suno. Sed ventoj blovŝutas senvivajn sablojn, kaj ilia bruo kune kun bruo de maro aŭ tondro estas la solaj sonoj, rompantaj silenton de gigantaj dezertoj. Pensanta vivo en freneza misvojiĝo murdis sin kaj ĉion vivan, apenaŭ tuŝinte la potencon de atomo kaj kosmo.

— Sed ni jam loĝigis ilin, ĉu?

— Ho jes! Sed ĉu tio gravas por tiuj, kies spuroj dispolviĝis antaŭ milionoj da jaroj, konservinte nenion, el kio ni povus kompreni, kiel kaj por kio ili neniigis sin kaj la tutan vivon de sia planedo!

En la trairejon inter la tabletoj glitis Ajoda — silentema kaj flameca, laŭ ĝenerala opinio de la klaso simila al antikvaj junulinoj de Suda Azio, kiuj portis en hararoj aŭ malantaŭ zonoj akregajn ponardojn kaj kuraĝe uzis ilin por defendi sian honoron.

— Mi ĵus legis pri mortintaj civilizoj de nia Galaksio, — diris ŝi per malalta voĉo, — ne murditaj, ne memmortigintaj, sed ĝuste mortintaj. Se konserviĝis heredaĵo de iliaj pensoj kaj aferoj, do iufoje tio estas danĝera veneno, kiu povas veneni ankoraŭ nematuran socion, blinde akceptintan la pseŭdan saĝon. Iufoje tio estas valorega sperto de milionjara lukto por liberiĝo el katenoj de la naturo. Esplorado de pereintaj civilizoj estas same danĝera, kiel malkonstruado de antikvaj arsenaloj, de tempo al tempo renkontataj sur nia planedo. Mi dezirus dediĉi mian vivon al tiaj esploroj, — mallaŭte aldonis la junulino.

— Ŝajne ni deflankiĝas de tio, de kio komencis Lark, — diris la instruisto.

— Puna demandis neĝuste, — levis sin diketa nigrahara knabo. Li ĵetis rigardon malantaŭen al la kamaradoj, plejmulto da kiuj levis la manojn, preskaŭ saltante pro malpacienco.

— Ĉu necesas kompreni tiel, ke komenciĝinta evoluo de socio estas nepre aŭ transiro en la pli altan, komunisman formon, aŭ ĉies pereo? Kaj nenio alia? — daŭrigis li.

— La formulo estas malĝusta, Kimi, — kontraŭdiris la instruisto. — Ne eblas egaligi la procezon de socia evoluo al du pesiltasoj. Inter civilizoj, kiujn ni konas laŭ la Ringo, estas konataj okazoj de rapida kaj facila transiro al la supera, komunisma socio. Ni ĵus parolis pri neniiĝo de disiĝinta mondo, kiu atingis grandajn sciencajn kaj teĥnikajn sciojn. Okazis periodoj de longa tumulto, de buĉaj militoj, deĵetintaj homarojn de kelkaj planedoj malantaŭen, en mizeron kaj sovaĝon. Komenciĝis nova leviĝo, nova milito — kaj tiel okazis kelkfoje, ĝis la produktivaj fortoj de la planedo forkonsumiĝis kaj teĥnike degeneris. Tiun degeneron la posteuloj devis korektadi dum jarcentoj, malgraŭ senlima povo de la supera socia formo kaj helpo de la saĝo de la Granda Ringo.

— Sed ankaŭ tiam la veno de tiu formo de komunisma socio estis neevitebla, ĉu?

— Certe!

— Tiuokaze mi malĝuste formulis la demandon, — post ioma pensado diris Kimi. — Ĉu estas konataj okazoj, kiam homaro sur iu alia planedo atingis altan nivelon de scienco, teĥniko, produktivaj fortoj, sed ne iĝis komunisma kaj ne pereis pro teruraj fortoj de trofrua scio? Ĉu multas tiaj esceptoj el la ĝenerala leĝo de evoluo, kiu, se ĝi estas ĝenerala, devas ilin havi?

La instruisto pensis dum minuto, mallevinte la rigardon al la duondiafana verda pupitro de la katedro, sur kiu dum la lekcio lumis necesaj informoj kaj ciferoj.

La mirinda historio de la planedo Tormans estis sensacio en la memoro de la pli maljuna generacio. Certe, pri ĝi sciis ankaŭ liaj junaj lernantoj. Multajn librojn, filmojn, kantojn kaj poemojn naskigis la epopeo de la stelŝipo «Malhela Flamo». Dek tri ĝiaj herooj estas eternigitaj per monumenta grupo el brilanta ruĝeta ŝtono sur malgranda altebenaĵo Revat, ĝuste sur tiu loko, de kiu komencis sian vojon la stelŝipo.

La klaso silente atendis. Lernantoj de superaj klasoj estis sufiĉe trejnitaj pri eltenado kaj sinregado. Sen eduko de tiuj necesaj trajtoj homo ne povis plenumi heraklajn heroaĵojn, nek eĉ komenci ilin.

— Ĉu vi diris pri la planedo Tormans? — finfine ekparolis la instruisto.

— Ni scias nur pri ĝi! — ĥore respondis la lernantoj. — Kaj kiom estis da aliaj, similaj al ĝi?

— Mi ne povas diri sen detalaj esploroj, — la instruisto ridetis iomete senhelpe, — mi estas historiisto de la Tero kaj scias pri civilizoj de aliaj planedoj nur ĝenerale. Ĉu necesas rememorigi al vi, ke por ekspliko de komplikega procezo de historio de aliaj mondoj necesas tre profunda penetro en esencon de fremdaj por ni ekonomio kaj socia psikologio.

— Eĉ por kompreni, ĉu bonas aŭ malbonas la civilizo, ĉu portas ĝi ĝojon aŭ malĝojon, disfloron aŭ pereon? — respondis sidinta ĉe la fenestro knabo, malsimila al aliaj per sia seriozeco.

— Eĉ por tio, Miran, — konfirmis la instruisto. — Alie ni ne diferencos de niaj prauloj, rapidaj en agado kaj nematuraj en penso. Mi diris al vi pri planedoj, pereintaj pro malsaĝo, sed ja estis ankaŭ aliaj mondoj, kie neniu iun murdis, tamen racihava vivo sur ili finiĝis, kiel oni diris en antikvaj tempoj, per «natura» maniero. Pensanta specio sur tiuj planedoj formortis, kiel formortas neeviteble ĉiuj anstataŭantaj sin specioj de animaloj, kaj kiel formortos ankaŭ la homo, se li neglektos ekkonon de biologiaj fenomenoj en ilia historia evoluo. Tiuj planedoj, komfortaj kaj belaj, estis transdonitaj fare de iliaj formortantaj loĝantoj al la aliaj, por kiuj plej konvenis iliaj naturaj kondiĉoj. Ĉiuj informoj estis transsendataj laŭ la Granda Ringo, kaj loĝigo okazis post kiam foriris la lastaj reprezentantoj de la pereanta civilizo kaj laŭ la Ringo traflugis signalo de morto.

— Kiel la Kavaliroj de Feliĉo, — diris sinĝenema Kunti, — sed ni malbone konas eĉ Tormans-on. Certe, ĉiu legis, sed nun, kiam ni studis nian historion, ni pli ĝuste komprenos Tormans-on.

— Des pli ke la planedo estas loĝata de niaj homoj, posteuloj de la teranoj, kaj ĉiuj procezoj de ĝia evoluo estas analogiaj al la niaj, — konsentis la instruisto. — Tio estas bona ideo. Mi petos en la Domo de Historio «steleton» de memormaŝino kun plena rakonto pri la ekspedicio al Tormans. Por ĝia spektado ni devas prepariĝi. Interkonsentu kun la distribua buroo pri liberiĝo de aliaj lekcioj. Iu el vi, kiu interesiĝas pri kosmofiziko, ekzemple Kimi, preparu por morgaŭ referaĵon pri unuaj stelŝipoj de rekta radio, por ke vi komprenu la etoson kaj zorgojn de la ŝipanoj de «Malhela Flamo». Poste ni veturos al la altebenaĵo Revat, al la monumento, dediĉita al la ekspedicio. Tiam la «steleto» donos al vi plenan komprenon de ĉio okazinta…

Post du tagoj la supera klaso de la lernejo SP LC-401 gaje dissidiĝis sub diafana kupolo de giganta vagono de la Spirala Vojo. Tuj kiam la trajno atingis sian rapidon, en la centra trairejo aperis Kimi kaj deklaris, ke li pretas legi la referaĵon. Aŭdiĝis energiaj protestoj. La lernantoj estis pruvantaj, ke ne sufiĉos atento — estas tro interese rigardi en disajn flankojn. La instruisto pacigis ĉiujn per konsilo aŭskulti la referaĵon en la mezo de la vojaĝo, kiam la trajno veturos tra la frukta zono, larĝa ĉirkaŭ kvarcent kilometrojn, — tio estas du horoj da veturado.

Kiam en la fenestroj aperis senfinaj, geometrie ĝustaj vicoj de arboj surloke de antaŭa dezerta stepo Dekana, Kimi instalis en la trairejo malgrandan projekciilon kaj direktis al la vando de la salono kolorajn radiojn de ilustraĵoj.

La junulo rakontis pri la malkovro de la spirala naturo de la universo, post kiu oni sukcesis solvi la problemon de malproksimegaj interstelaj flugoj. Pri dupolusa konstruo de la mondo matematikistoj sciis jam en la EDM, sed fizikistoj de tiu tempo komplikis la demandon per naiva imago pri la kontraŭmaterio.

— Nur pensu! — ekkriis Kimi. — Ili opiniis, ke ŝanĝo de supraĵa ŝargo de partiklo ŝanĝas ĉiujn ecojn de materio kaj transformas «normalan» materion de nia mondo en kontraŭmaterion, kunpuŝiĝo kun kiu kvazaŭe devas kaŭzi plenan anihilacion de materio! Ili rigardis en nigron de la nokta ĉielo, povante nek klarigi ĝin, nek kompreni, ke la vera kontraŭmondo estas apude, nigra, senluma, nesentebla por aparatoj, agorditaj por riveli nian, helan mondon…

— Ne tro pasiu, Kimi, — haltigis la junulon la instruisto, — vi faras eraron, malbone juĝante pri la antaŭuloj. Ĝuste en la fino de la EDM, en la epoko de formortado de malnovaj principoj de la socia vivo, la scienco estis iĝanta la gvida forto de la socio. Tiam estis disvastiĝintaj tiaj mallarĝaj kaj, mi dirus, maljustaj juĝoj pri antaŭuloj. Ĉu estas malfacile kompreni, ke malĝusta aŭ neĝusta aspekto de fenomeno estos eraro nur rezulte de malhoneste aŭ stulte orientita esploro? Kaj ĉiuj ceteraj «eraroj» de antaŭuloj dependas de ĝenerala nivelo, sur kiu troviĝis la scienco en ilia tempo. Provu por momento imagi, ke, malkovrante centojn da elementaj partikloj en la mikromondo, ili ankoraŭ ne sciis, ke ĉio ĉi estas nur malsamaj aspektoj de moviĝo sur malsamaj niveloj de la anizotropa strukturo de spaco kaj tempo.

— Ĉu vere? — Kimi ruĝiĝis ĝis la oreloj. La instruisto kapjesis, kaj la konfuzita junulo daŭrigis, sed jam malpli fervore:

— La kontraŭmondon, la nigran mondon, sciencistoj nomis Tamas, laŭ la nomo de oceano de senefika energio en la antikva hinda filozofio. Ĝi estas ĉiurilate kontraŭa al nia mondo kaj tial estas absolute neperceptebla per niaj sensoj. Nur antaŭnelonge per specialaj aparatoj, kvazaŭ speciale «reversitaj» rilate al aparatoj de nia mondo, konvencie nomita la mondo Ŝakti, oni komencis palpi eksterajn konturojn de Tamas. Ni ne scias, ĉu ekzistas en Tamas analogiaj al la niaj formiĝoj de steloj kaj planedoj, kvankam, laŭ la leĝoj de dialektika filozofio, moviĝo de materio devas esti ankaŭ tie.

— Estas malfacile imagi, sed kiel interese sonas — «nevidebla suno de Tamas»! — ekkriis Rer.

— Kaj nevidebla planedo, loĝata de samaj, kiel ni, estaĵoj, penantaj penetri en abismon de nia mondo! — sonoris el malantaŭa vico voĉo de Ivetta.

— Kaj tutaj stelaj sistemoj, galaksioj kun negativa gravito, kun negativaj ecoj de kampoj tie, kie ĉe ni ili estas pozitivaj, kun morta senmoveco, kie ĉe ni estas moviĝo. Kaj ĝenerale ĉio estas mala! — daŭrigis Ajoda, apogiĝinta per la kubuto al mola elstaraĵo de flanka fenestro.

— Cetere, pri galaksioj. Iliaj klasikaj spiralaj formoj estis konataj jam por unuaj inventintoj de teleskopoj, — daŭrigis Kimi, — sed necesis kelkaj jarcentoj, por kompreni en ili realan reflektiĝon de la strukturo de la universo — fibrojn, aŭ, pli ĝuste, tavolojn de nia mondo, intertavoliĝanta kun Tamas kaj kune kun ĝi tordita en senfinan spiralon. Kaj samaj estas apartaj elementoj, de galaksioj ĝis atomoj, sur ĉiu ŝtupo kun siaj specialaj trajtoj de la universalaj leĝoj. Evidentiĝis, ke lumo kaj aliaj radioj neniam propagiĝas en la universo rektlinie, sed volviĝas spirale, samtempe glitante laŭ helicoido kaj ĉiam pli disvolviĝante ĉe malproksimiĝo disde observanto. Ricevis klarigon kunpremiĝo kaj malkunpremiĝo de lumaj ondoj kun mallongigo de ili dum eniro en spiralon, kaj ŝajna diskurado de steloj kaj galaksioj en malproksimaj spiraleroj. Oni komprenis la ekvacion de Lorenc[3] kun ĝia ŝajna malapero de tempo kaj kresko de maso ĉe luma rapido. Ankoraŭ paŝo — kaj estis komprenita la nul-spaco, kiel limo inter la mondo kaj la kontraŭmondo, inter Ŝakti kaj Tamas, kie estas reciproke ekvilibritaj kaj neŭtrigitaj la polusaj punktoj de spaco, tempo kaj energio. La nul-spaco ankaŭ estas volvita en spiralon konforme al ambaŭ mondoj, sed… — La junulo stumblis. — Mi ankoraŭ ne sukcesis kompreni, kiel aperas eblo moviĝi en ĝi, preskaŭ momente atingante ajnan punkton de nia universo. Oni klarigis al mi proksimume, ke la stelŝipo de rekta radio iras ne laŭ la spirala vojo de lumo, sed kvazaŭ transverse de ĝi, laŭ la longa akso de helico, uzante anizotropion de la spaco. Krome, la stelŝipo rilate de la tempo kvazaŭ staras surloke, kaj la tuta spiralo de la mondo turniĝas ĉirkaŭ ĝi… — Kimi, ruĝiĝante, senhelpe skuis la kapon, akompanata de rido de siaj kamaradoj.

— Vi vane tiel dankas Kimi-n, — malkontente levis la manon la instruisto, — en la nova bildo de la universo ankoraŭ multo estas atingebla nur per matematika «palpado» de apartaj fenomenoj. Vi forgesis, ke la scienco moviĝas en mallumo de nekonataj profundoj de la mondo, simile al blindulo kun etenditaj manoj, palpante malklarajn konturojn. Kaj nur post giganta laboro kreiĝas aparatoj de esploro, povantaj prilumi la nekonatan kaj aldoni ĝin al la ekkonita. — La instruisto ĉirkaŭrigardis la eksilentintajn lernantojn kaj finis: — Kimi ne diris pri ankoraŭ unu afero, grava. Delonge oni divenis domajnojn da negativa gravito en la kosmo, sed nur antaŭ tri jarcentoj ili ricevis sian klarigon, kiel enfalaĵoj el nia mondo en Tamas-on aŭ en la nul-spacon. Iufoje en ili senspure malaperadis stelŝipoj de aliaj civilizoj, ne adaptitaj al moviĝo en la nula spaco. Eĉ pli granda danĝero minacas al la stelŝipo de rekta radio. Pro eĉ minimuma eraro en ekvilibro de kampoj ĝi riskas forgliti aŭ en nian spacon Ŝakti, aŭ en la spacon Tamas. El Tamas ne eblas reveni. Ni simple ne scias, kio okazas tie kun niaj objektoj. Ĉu okazas momenta anihilacio, aŭ ĉiuj aktivaj procezoj same momente frostiĝas, transformante, ekzemple, stelŝipon en pecon de absolute malviva materio (tiu nova nocio de materio ankaŭ estis konsekvenco de la malkovro de Tamas). Nun vi povas imagi la danĝeron, kiun spertis la unuaj SRR-oj — Stelŝipoj de Rekta Radio, — kaj inter ili «Malhela Flamo». Sed homoj kuraĝis al tiu terura risko. La eblo momente penetri en necesan punkton de la spaco meritis ajnan riskon. Ja tute antaŭnelonge atingo de senfinaĵo de la kosmo ŝajnis absolute neebla, videblis neniuj vojoj al solvo de tiu malbeno de ĉiuj epokoj kaj ĉiuj civilizoj de la kosmo, kunigitaj en la Granda Ringo, sed vidintaj unu la alian nur sur ekranoj de Eksteraj Stacioj. Pasis tricent jaroj, post kiam la homaro eniris en la EKM-on — la novan eraon. Realiĝis la kuraĝa revo de homoj, kaj malproksimaj mondoj nun situas de ni sur distanco de etendita mano — laŭ tempo. Certe, en la praktiko la moviĝo de SRR ne estas momenta. Necesas tempo por foriro en la nul-spacon, tempo por tre komplika kalkulo de la elirpunkto kaj por tirado de la stelŝipo el la proksima punkto ĝis la celo per ordinaraj anamezonaj[4] motoroj kun subluma rapido. Sed kio estas du-tri monatoj da tia laboro kompare kun milionoj da lumjaroj da ordinara spiral-luma vojo en nia spaco! Eĉ kresko de rapido ekde testudo ĝis ordinara stelŝipo estas nenio kompare kun SRR.

Kvazaŭ ilustrante la vortojn de la instruisto, la trajno plonĝis en longan tunelon. Opala lumo ekbrulis en la vagono, kontrastigante netravideblan mallumon malantaŭ la fenestroj. Subite ekflamis kaj malfermiĝis senlima ebenaĵo, surkreskita de arĝenteca herbo. Vaste ekturniĝis, diskurante, kirloj, levitaj per la rapida iro de la vagonoj. Brile blua strio malproksime signis ŝtupajn antikvajn montojn, inter kiuj en direkto al la Hinda oceano troviĝis la altebenaĵo Revat. Ĝi estis proksime de la stacio, kaj por atingi ĝin, la junaj vojaĝantoj bezonis nenion, krom propraj kruroj, sufiĉe trejnitaj por irado kaj kurado.

Malproksima bordo estis divenebla nur per kolornuancoj de la ĉielo kaj de la suno, malleviĝanta por subiro. Herbo vipadis nudajn krurojn de la vojaĝantoj, kaŭzante brulantan jukon, vento blovis al iliaj dorsoj per seka varmego. Leviĝantaj fluoj de aero per glima muro ĉirkaŭis ringon de plataj montetoj. Grimpinte sur la intermontan punkton, la gejunuloj haltis. Neatendita bosko de gigantaj sekvojoj estis kaŝanta la centron de la altebenaĵo. Tridek kvar larĝaj vojetoj — laŭ la nombro de la ĉefaj sektoroj de la Granda Ringo — disiris el la bosko al deklivoj de ĉirkaŭantaj montetoj el bruna bazalto, vertikale detranĉitaj kaj kovritaj per iuj bareliefoj. La lernantoj ne rigardis ilin atente, strebante laŭ blanka ŝtono de la ĉefa vojo al la bosko. Nur du rondaj kolonoj el nigra granito markis la enirejon. Sub sekvojaj branĉoj, etenditaj en giganta alto, malfortiĝis la blindiga suno kaj eksilentis la susuro de la vento. Severa potenco de la altegaj trunkoj devigis mallongigi paŝojn kaj malaltigi voĉojn, kvazaŭ la lernantoj penetris en forigitan de la tuta mondo kaŝejon de mistero. Ili interrigardis kun emocio kaj sciemo, atendante ion neordinaran. Sed kiam ili eliris sur la centran kampeton, sub la antaŭan senkompatan brilon de la ĉielo, la monumento al la stelŝipo «Malhela Flamo» ŝajnis al ili tro simpla.

Modelo de la ŝipo — duonsfera kupolo el malhel-verda metalo — estis dissekcita per kruda rekta fendo, kvazaŭ dishakita per kolosa glavo. Ĉirkaŭ la soklo sub ringa elstaraĵo estis skulptaĵoj de homoj. La placeto — la bazo de la monumento — konsistis el streĉe volvita spiralo el hela, spegule polurita metalo, entranĉita en nigran senbrilan ŝtonon.

Nombro de skulptaĵoj sur ĉiu duonrondo de la dishakaĵo estis malsama: kvin — okcidente, ok — oriente. La lernantoj rapide komprenis la nekomplikan simbolon.

— Tio estas la morto, disiginta la pereintojn sur la planedo Tormans kaj tiujn, kiuj revenis sur la Teron, — mallaŭte diris Ajoda, iom paliĝinte pro emocio, kaptinta ŝin.

La instruisto silente klinis la kapon.

— Kaj tiuj, kiuj revenis?

— La revenintoj vivis nelonge pro superstreĉo de la vojo kaj teruraj travivaĵoj.

Tiumomente Lark, proksimiĝinta al la okcidenta duonrondo de la skulptaĵoj, levis antaŭ si krucigitajn manojn — gesto de alvoko al silento. La ceteraj malrapide alvenis. La instruisto restis malantaŭe, rigardante al la kupolo de la stelŝipo, leviĝanta el longa ombro de la bosko kaj simila al brilanta malhela spegulo. Apud la fendo, iom malproksime de la ceteraj, staris en trankvila svelta pozo virino kun libro en la manoj. Malpezaj faldoj de ŝia vesto kun mallonga jupo strikte kuŝis sur ŝia korpo. Nur dika signala braceleto de astronaŭto super la maldekstra kubuto montris ŝian rilaton al malproksimega kosma ekspedicio. Ŝi rigardis super la libro, grandaj tufoj de densaj haroj falis sur la frunton, sulkigitan pro pensostreĉo. Sama streĉa penso speguliĝis en dolora fleksiĝo de la dikaj lipoj kaj en streketoj ĉirkaŭ la okuloj…

— Faj Rodis mem, la estro de la ekspedicio, — flustris Puna, unua alveninta al la statuoj. En silento de la monumento paŝoj laŭ la glata metalo ŝajnis defie laŭtaj, kaj la geknaboj demetis la piedvestojn.

Ankoraŭ unu virino staris turnite, elmetinte antaŭen la maldekstran ŝultron kaj merginte la manon en la pufan hararon per gesto ĉu de abomeno, ĉu de malkvieto. Ŝia vizaĝo, regule oblonga, kun evidente mongolaj trajtoj, estis turnita al la spektantoj. En la mallarĝaj okuloj kaŝiĝis ega nerva streĉo. Ŝajnis, ke Tivisa Henako, la biologino de la ekspedicio, tuj ekkrios: «Vidu, kiel tio estas malbona!»

Kaj kontraste al la malkvieto de la biologino, apud ŝi, la astrofizikisto de la stelŝipo Tor Lik libere kaj trankvile kubutapogis sin al kadro de la luko, kaj la dekstran manon per gesto de trankviligo kaj defendo metis sur la ŝultron de Tivisa. Li staris, senzorge kruciginte la krurojn, kaj de tuta lia figuro deiris ne fizika — por tio li estis tro juna kaj maldika — sed nerva forto. Deturniĝinte de la astrofizikisto kaj klininte la grandan kapon, la unua astronavigaciisto Vir Norin etendis la dekstran manon antaŭ la brusto de la lasta el la kvinopo — la inĝeniero de kirasa defendo Gen Atal.

La inĝeniero alte levis ambaŭ manojn, tenantajn fuston de iu primitiva armilo. Lia longa vizaĝo kun mallarĝaj proksime sidantaj okuloj estis minaca. Gen Atal montriĝis al la memoro de la Tero kiel batalanto en streĉo de batalo kontraŭ malica malamiko.

La statuoj de tiuj, kiuj por ĉiam restis sur la forega planedo kaj fordonis siajn vivojn al nekonataj homoj de Tormans, estis akre prilumataj per radioj de la subiranta suno, trairantaj tra la pintoj de la sekvojoj. La skulptaĵoj de la ok revenintoj estis en krepuska ombro, kvazaŭ kovritaj per mantelo de malĝojo.

Preskaŭ sur la dishaka linio, tute apud la kvin pereintoj kaj iomete flanke de ĉiuj ceteraj, staris, forte brakumiĝinte, du virinoj. Unu estis plenmatura, vestita en striktan maldikan bluzon kun malkovritaj ŝultroj kaj ordinaran pantalonon de astronaŭto. Ŝi rigardis oblikve el sub la mallevitaj okulharoj, amara rideto tuŝis la mallongan superan lipon. Al ŝi alpremiĝis malalta junulino en plena vesto de stelŝipanino, tio estas malpeza jaketo kun staranta kolumo kaj malstrikta pantalono. Ŝi tuta streĉiĝis en duonturno, kvazaŭ retenante elŝiriĝantajn emociojn, kaj, apogiĝante per la femuro al parto de iu aparato, rigardis al la spektantoj kun kolero, malĝojo kaj rara sur la Tero kompato, en persista vola peno kunpreminte la firme konturitan grandetan buŝon. «Kuracisto de la Stela Floto Eviza Tanet kaj antropologo-lingvisto Ĉedi Daan» — legis la lernantoj sur la piedestalo, malrapide moviĝante al la sekva skulptaĵo. La estro kaj la plej responsa specialisto de la ŝipo — la inĝeniero de anihilaciaj aparatoj Grif Rift estis montrita en fotelo de piloto, kun manoj, kuŝantaj sur konvencie skizita regpanelo. Li turnis la altfruntan, plenan je severa decidemo vizaĝon, strekitan per sulkoj de medito kaj volo, for de la aparataro al la ceteraj statuoj, kvazaŭ li subite decidis diri al siaj kamaradoj ion tre gravan. Kaj ne nur gravan — malbona mesaĝo estis klare esprimita fare de la skulptisto en la vizaĝo de la inĝeniero.

Apude, same sidante en fotelo, etendinte antaŭen la brakon kun astronaŭta braceleto, la inĝeniero de pilotaj aparatoj Div Simbel kliniĝis, ne forigante sian rigardon de Grif Rift. Li estis skulptita profile, per flanko al la spektanto. La peza kapo kun firme kunpremitaj makzeloj kontraste al ceteraj, tre vivaj skulptaĵoj, ŝajnis ŝtone senmova sur la klinita potenca kolo. La dekstra mano premis fuston de aparato — Div Simbel atendis signalon.

Tri virinaj statuoj en la fino de la duonrondo montris tute alian humoron.

La dua astronavigaciisto Menta Kor sidis, komforte volviĝinte, metinte sub sin la krurojn, en angulo de io simila al profunda divano. Ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj sub malaltaj brovoj estis direktitaj malproksimen super rubando de komputilo. Ŝi tenis la rubandon per ambaŭ manoj preskaŭ apud la lipoj de la buŝo, duonmalfermita pro medito. Fajna artista majstreco sukcesis esprimi jubilantan certecon. Evidente, la astronavigaciisto sukcesis solvi ion tre malfacilan.

Neja Holli — la inĝeniero de biodefendo, same juna, kiel Ĉedi Daan, eksidis sur randeton de elstaraĵo, kliniĝinte antaŭen kaj apogiĝinte per metitaj malantaŭen manoj sur mallongaj baskuletoj de aparataro. Abrupte turninte la kapon maldekstren, ŝi rigardis kvazaŭ al subite aperinta malamiko. Severa kuraĝo esprimiĝis en tuta ŝia malrigida figuro, vestita en bluzon kun kuspitaj manikoj, malbutonumitan sur la brusto. La kruroj, nudaj laŭ tuta longo, estis krucigitaj en evidenta streĉo, kaj la maldekstra, levita pli alte, ol la dekstra, premis pedalon. Malordigitaj hartufoj falis sur la maldekstran ŝultron, la vangon kaj parte kovris la frunton.

— Ŝi pleje plaĉas al mi, — flustris Lark al la starinta apude amikino. Tiu silentis, kapneinte, kaj almontris la trian stelŝipaninon. Preskaŭ nuda, kun defia konscio de aparta forto de sia korpo, ŝi rektiĝis kun alte levita brusto, ĉirkaŭpreninte per la manplatoj la nekredeble maldikan talion kaj mallevinte la okulojn. Antikva mallonga hararanĝo kadris ŝian vizaĝon, mallarĝiĝantan ĉe la akra mentono. Ĉioscia, nekaresa subrido estis sur ŝiaj lipoj kun kavetoj en anguloj de la buŝo. Unu ŝultron kovris maldikaj faldoj de ĉizita el nigra ŝtono skarpo, ĵetita el sub la brako malantaŭ la dorson. Eble, la skulptisto estis enamiĝinta en tiun figuron, ĉiuokaze, Olla Dez, la inĝeniero de komunikado kaj filmado, enkorpiĝis en mirinde vivan statuon, plenan je sento kaj virineco.

Sed metita malantaŭ Olla sur la finon de la duonringo, la lasta stelŝipano Sol Sain ne rigardis al ŝi. Elŝoviĝinte el malantaŭ regpanelo de maŝino, la komputila inĝeniero mallarĝigis la okulojn en karesa rideto, kiu sulkigis per ruzaj faltoj lian maldikan vizaĝon. Ŝajnis, li penis vidi la transan flankon de la monumento, kie staris lia plej proksima kaj amata, nun por ĉiam kaŝita for de li.

La suno definitive subiris, la kupolo estingiĝis, kaj tropika nokto ŝtelvenis subite. Sed tuj, pro ĉeesto de vizitantoj, aŭtomate eklumis oranĝkoloraj lampoj, kaŝitaj en ringa kornico super la statuoj. En la arte krucigitaj radioj la skulptaĵoj fariĝis eĉ pli vivaj, dum ĉio ĉirkaŭe malaperis en netravidebla mallumo. La lernantoj retenis la spiron — ili kvazaŭ restis vidalvide kun la herooj de «Malhela Flamo». Ŝajnis, pasos kelkaj minutoj da atendo, kaj la stelŝipanoj ekspiros, ridetos kaj etendos la manojn al siaj posteuloj. Sed tempo pasis, kaj rigida senmoveco de la figuroj premis pli kaj pli. Eble, unuafoje la sento de neevitebleco de la morto, de nerevenigebla perdo penetris profunde en la konscion de la gejunuloj.

Iu brue suspiris. Kimi frotis la tempiojn, decideme paŝis al la statuo de Faj Rodis kaj kliniĝis antaŭ ŝi per gesto de adiaŭo, preskaŭ frapiĝinte je angulo de la ŝtona libro, kiun ŝi tenis antaŭ si. Liaj kamaradoj disiris, haltante penseme antaŭ plej plaĉintaj skulptaĵoj. Aliaj, deirinte malproksime, rigardis al la tuta skulpta grupo. Plej multaj lernantoj haltis antaŭ la okcidenta grupo. Tiuj homoj ne revenis al la kara Tero, ne tuŝis ree ĝian kuracan naturon, ne vidis dum la antaŭmortaj horoj eĉ unu homon de la gepatra planedo. La mondo de Tormans, troviĝanta en distanco, atingebla por nenio, krom SRR, ŝajnis eĉ pli senespera, danĝera kaj senĝoja, ol senvivaj planedoj, trovitaj ĉe proksimaj sunoj, aŭ mondoj de nekomprenebla vivo sur ekranoj de la Granda Ringo.

La gejunulojn penetris humoro de tuj tempoj, kiam la starto de la unua SRR estis simila al plonĝo en nekonatan abismon. Ili forgesis pri tio, ke la ofero de la Tero sur Tormans estis ne vana, kaj staris antaŭ la monumento, kiel tiuj, kiuj antaŭ pli ol jarcento adiaŭis kun «Malhela Flamo» antaŭ ĝia ankoraŭ neniam irita vojo, plenaj je malklara maltrankvilo kaj je tute reala konscio de ega danĝereco de la ekspedicio.

La instruisto atingis sian celon — la lernantoj prepariĝis al spektado de la «steleto» de la Domo de Historio, la stereofilmo kun priskribo de la ekspedicio, filmita plejparte surloke. Ceteraj okazintaĵoj estis restarigitaj laŭ registraĵoj de memoriloj kaj laŭ rakontoj de la revenintaj anoj de la ekspedicio. La instruisto devis rememorigi al la gejunuloj pri neceso de reveno. Kelkaj homoj proponis nokti surloke, sed la plejmulto akceptis konsilon de la instruisto — reveni per nokta trajno, por jam morgaŭ spekti la «steleton», kiu postulos tagon kun ripoza paŭzo.

Sendezire, ofte rigardante malantaŭen, la lernantoj kolektiĝis kaj ekiris laŭ la vojo tra la bosko. Tuj kiam la lasta homo deiris de la placeto de la fundamento, la prilumo de la monumento estingiĝis. La modelo de la stelŝipo kaj la statuoj de ĝia anaro malaperis en mallumo, kvazaŭ falis en nigran abismon de la kontraŭmondo Tamas. Per malforta fosforeska brilo eklumis randoj de la vojo. La vojaĝantoj povis senhezite iri kaj en netravidebla mallumo de la bosko, kaj sub la stela ĉielo tra la pasejo de la monteta rondo.

En sinkoncentra silento ili venis al la stacio. La kutima etoso de la Spirala Vojo, lumo kaj multo da homoj malfortigis la impreson, kaj la junularo komencis ekscitite pridiskuti la viditaĵon. La demando: kiu al kiu pleje plaĉis — estis arde debatata, ĝis kiam venis la trajno, kaj la laciĝintaj vojaĝantoj ekkuŝis sur molaj sidiloj.

— Tamen tiuj kvin, kiuj pereis, estas pli bonaj, ol la revenintoj, kaj tio ne estas hazarde! — ripetadis Kimi, kuŝiĝante pli komforte.

— Tute ne! — kontraŭdiris volvinta sin Puna. — Al mi Grif Rift ŝajnis la plej profunda, firma kaj saĝa!

— Por kio do li restis en la ŝipo?

— Kiu do, krom li, povus regi anihilacion? Ĉu vi ne komprenis, ke «Malhela Flamo» pereus sur Tormans aŭ en la vojo kaj ni neniam ekscius ion ajn!

— Vere! Sed tamen…

— Sed tamen mi deziras dormi, kaj ne disputi kun vi. Des pli ke ĉiuj malsame rilatis al la homoj de la ekspedicio. Dalve admiras bataleman Gen Atal-on kaj Neja-n Holli, kaj vi ne deŝiris la rigardon disde Faj Rodis kaj Div Simbel.

— Ni vidos, kiu estas pli bona! — kontraŭdiris oni el alia vico de sidiloj. — Morgaŭ, post la «steleto».

— Ni vidos! — dormeme balbutis Puna, sed la nelacigebla Kimi aliris la instruiston, lokiĝintan en la malantaŭa fino de la salono. La junulo geste petis permeson kaj ricevis jesan kapklinon.

— Vi, kun vivsperto kaj profunda kompreno, — diris Kimi, — kiun el ili vi elektus via amiko?

— Ĉu vi pensas pri amikoj en heroaĵoj aŭ pri mentoro?

Kimi ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.

— Mi komprenas. Sed en elekto de amikino ne povas esti imitado, kaj mi ne estas ekzemplo por vi.

— Certe, ne. Sed mi deziris scii… pensante pri ĝusteco de juĝo kaj gusto. Ni ĉiuj tiel disiris…

— Kaj bone. Sendependecon de juĝo ni, instruistoj, strebas eduki en vi ekde unuaj paŝoj de la vivo. Poste, post certa sumo da scio, aperas komuneco de kompreno.

— Kaj vi?..

— Mi, se mi povus elekti, elektus Faj-on Rodis.

— Ho jes! Kaj mi…

— Aŭ Olla-n Dez!

— Kial do? — nekomprene ekkriis la junulo. — Ili estas tiaj malsamaj, tute nesimilaj.

— Ĝuste en tio estas la afero. Vidu, mi vin avertis. Jam estas tempo dormi, kaj ni ne komencu komplikan diskuton. Sed baldaŭ vi devos ekscii jam ne per racio, sed per sento la tutan neeviteblan polusecon de sentoj, la dialektikon de la vivo, multe pli komplikan kaj malfacilan, ol ĉiuj kaprompaj problemoj de kreantoj de teorioj en scienco kaj de novaj vojoj de arto. Memoru ĉiam, ke la plej malfacila en la vivo estas la homo mem, ĉar li eliris el la sovaĝa naturo ne destinita al tiu vivo, kiun li devas vivi laŭ forto de sia penso kaj nobleco de sentoj.

La instruisto eksilentis kaj karese puŝis Kimi-n al lia loko. Tiuj konkludaj vortoj multfoje reaperis en la memoro de la junulo dum horoj, kiam la «steleto» de la memormaŝino komencis disvolvi rakonton pri la planedo Tormans en preskaŭ reala vivo sur ekranoj de TVF.

Ĉapitro 1

Mito pri planedo Tormans

— Konklude permesu rakonti pri deveno de la nomo. En la kvina periodo de la EDM en la okcidenta sfero de la monda kulturo altiĝis malkontento pri la civilizo, kreskinta el la kapitalisma formo de socio. Multaj verkistoj kaj sciencistoj penis rigardi en estontecon. La antaŭsentoj de artistoj eniris kiel maltrankvilo en pensojn de progresemaj homoj antaŭ proksimiĝanta krizo dum tiuj jaroj, kiam maturiĝintaj kontraŭdiroj plej ofte finiĝadis per militaj konfliktoj. Sed post invento de malproksimaj raketoj kaj nuklea armilo la timo pri estonta sorto de la homaro iĝis universala, kaj, memkompreneble, speguliĝis en la arto. En la Domo de Artoj estas konservata pentraĵo de tiu epoko. Mallonga subskribo sub ĝi estas tute komprenebla por ni: «La lasta minuto». Sur vasta kampo vice staras gigantaj raketoj, similaj al altaj krucoj sur antikva tombejo. Malalte pendas la malhela, sensuna ĉielo, minace trastrekita per akraj pikiloj de raketaj pintoj — teruraj portantoj de termonuklea morto. Homoj, malkuraĝe retrorigardante, kvazaŭ mem timante pri la faritaĵo, vice kuras al nigra kaverno de profunda bunkro. La pentristo sukcesis transdoni senton de terura katastrofo, jam neevitebla, ĉar responde al pereo de milionoj da senkulpaj homoj de tie, kien estas celitaj la krucsimilaj monstroj, alflugos samaj raketoj. Pereos ne tiuj, kiuj kuras en la bunkron, sed pentritaj sur la alia flanko de la diptiko viro kaj virino, junaj kaj plaĉaj, fleksintaj la genuojn sur bordo de granda rivero. La virino alpremas al si etan infanon, kaj pli aĝa knabo forte alkroĉiĝis per la manoj al la patro. La viro brakumas la virinon kaj la infanojn, turninte la kapon malantaŭen, tien, kie el alruliĝanta nubo de atoma eksplodo elŝoviĝis giganta glavo, levita super la mizeraj figuretoj de la homoj. La virino ne retrorigardas — ŝi rigardas al la spektanto, kaj senfina tristo de kondamniteco sur ŝia vizaĝo premas ĉiun, kiu vidas tiun pentraĵon. Ne malpli forte estas esprimita senhelpeco de la viro — li scias, ke ĉio estas finita, kaj nur deziras, ke — pli rapide.

La humoroj, similaj al tiuj spegulitaj en la pentraĵo, inter homoj, kiuj konfesis kristanan religion kaj senrezerve kredis je specialaj, tiam nomataj mistikaj, fortoj, starantaj super la naturo, aperis eĉ pli frue, post la unua monda milito de la EDM. Moralistoj jam delonge vidis neeviteblon de disfalo de la antaŭa moralo, eliranta el religiaj dogmoj, kune kun dekadenco de la religio, sed malsame de dialektikaj filozofoj ili ne vidis eliron en rekonstruo de la socio. Ekzemplo de tia reago al la realo por ni iĝis la konserviĝinta el tiu periodo malgranda libro de Artur Lindsej[5] pri fantastika vojaĝo sur iun planedon en la sistemo de la stelo Arkturo. Certe, la vojaĝo estis spirite-mistika. Tiama teĥniko eĉ ne povis pensi pri stelŝipoj. Sur la imagita planedo okazis repago de pekoj de la homaro. Morna, trista vivo, pripentrita de la aŭtoro, mirigas per riĉeco de fantazio. La planedo nomiĝis Tormans, kio en jam forgesita lingvo signifis «turmento». Tiel naskiĝis la mito pri la planedo de turmento, kiu poste estis uzita, kiom ni povas juĝi, kaj de pentristoj, kaj de verkistoj de pluraj generacioj. Al la mito pri Tormans oni revenis plurfoje, kaj tio okazis ĉiam en periodoj de krizoj, malfacila milito, malsato kaj malklara estonteco. Por ni la planedo Tormans estis nur unu el multaj miloj da fabeloj, forgesitaj por ĉiam. Sed ĉiuj scias, ke antaŭ sepdek du jaroj ni ricevis laŭ la Granda Ringo la unuan mesaĝon pri stranga planedo de ruĝa suno en la konstelacio Linko. Historiisto Kin Ruĥ, trovinta en arkivoj la fontaĵon de la mito, nomis la novan planedon Tormans — simbolo de malfacila vivo de homoj en nearanĝita socio.

Profunda voĉo de Faj Rodis eksilentis, kaj en la halo de la Konsilio de Stelnavigado por minuto ekregis silento. Poste ĉe la tribuno aperis maldika viro kun necedeme starantaj rufaj haroj. Lin bone konis la tuta planedo — kaj kiel rektan posteulon de Ren Boz, kiu la unua faris eksperimenton pri rekta radio, preskaŭ pereinte dum ĝi, kaj kiel teoriiston de navigado de SRR. Homoj, kiuj vidis monumenton al Ren Boz, opiniis, ke Vel Heg tre similas al la praavo.

— La kalkuloj estas finitaj kaj ne kontraŭdiras al la hipotezo de Faj. Malgraŭ kolosa malproksimeco de Tormans, estas tute eble, ke ĝuste tiuj tri stelŝipoj, kiuj foriris el la Tero en la komenco de la EMU, la Erao de la Monda Unuiĝo, atingis tiun planedon. Ni imagu, ke la ŝipoj trafis en zonon de negativa gravito, falis en nul-spacon kaj de tie, nature, glitis malantaŭen, dum unu momento trafluginte centojn da parsekoj. Ĉe plena malklereco pri astronavigado pereo de la stelŝipanoj estis neevitebla, sed ilin savis pure hazarda koincido de la elirpunkto kun planedo, tre proksima laŭ siaj ecoj al nia Tero. Nun oni scias, ke planedoj de nia tipo estas tute ne malofta fenomeno, kaj ekzistas preskaŭ en ĉiu stela sistemo kun pluraj satelitoj. Tial trovo de tia planedo per si mem ne estas mirinda, sed eliro al ĝi en la malriĉa je steloj regiono de la Galaksio estas escepta okazo. En antikvaj tempoj oni diris, rimarkinte la leĝon de anticipa venko super cirkonstancoj, ke al frenezuloj favoras sukceso. Ankaŭ ĉi tie — la freneza entrepreno de rifuĝintoj el la Tero, fanatikuloj, ne dezirintaj obei al la neevitebla iro de la historio, kroniĝis per sukceso. Ili iris blinde al ĵus malkovrita malhela stelaro apud la Suno, ne suspektante, ke tiu makulo, ĉirkaŭita de zono de malhela substanco, estas tute ne komplika sistemo de nevidebla stelo, sed falejo, loko de disŝiriĝo de la spaca strukturo, ĉirkaŭfluanta ondiĝon de Tamas.

Mi ankoraŭfoje trarigardis la registraĵon de memormaŝinoj pri la mesaĝo 886449, de la cent kvina ŝlosilo, de la dudek unua grupo de la informcentro 26 de la Granda Ringo. Priskriboj de loĝantoj de Tormans estas malmultaj. La ekspedicio el planedo en la konstelacio Cefeo, kies nomo ankoraŭ ne estas tradukita al la lingvo de la Ringo, povis ricevi nur kelkajn fotojn, kaj laŭ ili eblas juĝi, ke tormansanoj estas tre similaj al tiuj homoj, kiuj faris la desperan entreprenon antaŭ multaj jarcentoj.

Jam estas farita kalkulo de dupolusa probablo — ĝi egalas al 0.4. La maŝino de Komuna Pripensado sumis laŭ ĉiuj regionoj «jes»-on kun granda indico, kaj la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo same voĉdonis por sendo de ekspedicio.

Vel Heg deiris de la tribuno, kaj lian lokon okupis la prezidanto de la Konsilio.

— Post tia argumentaro la Konsilio havas nenion decidendan — ni obeas al la opinio de la planedo!

Senbreĉa brilo de verdaj lumoj en la halo estis respondo al la vortoj de la prezidanto. Tiu daŭrigis:

— La Konsilio tuj komencas laboron pri formado de la ekspedicio. La plej grava, gravega afero estas elekto de astronaŭtoj. «Malhela Flamo» — nia dua SRR — estas malgranda, kaj ni ne povos sendi tiom da homoj, kiom necesas. La stelŝipon regas ok homoj, ĉiuj neŝanĝeblaj, krom navigaciistoj. Kvin homoj super tio, kalkulante la estron, estas maksimumo de tio, kion povas preni «Malhela Flamo» sen neeltenebla ĝeno por homoj. Ni kun amaro konscias, ke niaj SRR-oj ankoraŭ estas ne pli ol eksperimentaj maŝinoj, kaj tiuj, kiuj ilin kondukas, fakte estas elprovantoj de la plej danĝera tipo de moviĝo en la kosmo. Ĉiu flugo, speciale en nekonatan regionon de la mondo, kiel antaŭe, entenas en si riskon de pereo…

En unu el superaj vicoj de la halo trifoje brilis ruĝa lumo. Levis sin junulo en larĝa blanka mantelo.

— Ĉu necesas substreki la danĝeron? — diris li. — Vi scias, kiomgrade tio kreskigas alfluon de dezirantoj eĉ en teĥnika eksperimento. Sed temas pri Tormans, pri eblo kuniĝi kun niaj homoj, kun ero de la homaro, hazarde perdita en foro de la spaco!

La prezidanto balancis la kapon.

— Vi venis antaŭnelonge el Jupitero kaj preteris detalojn de la diskuto. Ne estas eĉ guto da dubo — ni devas tion fari. Se loĝantoj de Tormans estas homoj de la Tero, do niaj kaj iliaj praavoj spiris la saman aeron, kies molekuloj plenigas niajn pulmojn. Ili kaj ni havas komunan fonduson de genoj, komunan sangon, kiel oni dirus en tiu epoko, kiam ili forflugis el la Tero. Kaj se ilia vivo estas tiel malfacila, kiel opinias Kin Ruĥ kaj liaj kunlaborantoj, do des pli ni devas rapidi. Ni en la Konsilio parolis pri danĝero kiel pri speciala motivo de elekto de homoj. Mi rememorigas ankoraŭfoje: ni ne povas uzi forton, ne povas veni al ili kiel punaj aŭ ĉion pardonantaj heroldoj de supera mondo. Devigi ilin ŝanĝi sian vivon estus frenezo, kaj tial necesas speciala takto kaj aliro en tiu senekzempla ekspedicio.

— Do je kio vi esperas? — zorgeme demandis la homo el Jupitero.

— Se ilia malfeliĉo — kiel plejmulto da ĉiuj malfeliĉoj — estas pro malklero, alivorte blindeco de scio, tiam ili malblindiĝu. Kaj ni estos kuracistoj de iliaj okuloj. Se la malsano estas pro malfacilaj ĝeneralaj kondiĉoj de la planedo, ni proponos al ili kuraci iliajn ekonomion kaj teĥnikon — en ĉiuj okazoj nia devo estas veni kiel kuracistoj, — respondis la prezidanto, kaj ĉiuj anoj de la Konsilio leviĝis, kiel unu homo, por esprimi plenan konsenton.

— Kaj se ili ne deziros? — kontraŭdiris la jupiterano.

La prezidanto sen deziro respondis:

— Turnu vin en la Akademion de Antaŭdirado de Estonteco. Ĝi jam diskutas diversajn variantojn. Kaj ni, antaŭ ol la anoj de la Konsilio disiros laŭ laboraj grupoj, devas kune decidi la demandon pri estro de la ekspedicio!

La nomo de Faj Rodis, disĉiplino de Kin Ruĥ, eksperto pri historio de la EDM, vokis briladon de zonoj de verdaj lumoj.

— Al mi ŝajnas, — aldonis la prezidanto, deironte de la tribuno, — ke necesas elekti homojn kiel eble plej junajn, inklude specialistojn de la ŝipo. Junularo psike pli proksimas al la EDM kaj la EMU, ol maturaj homoj, kiuj malproksime iris la vojon de perfektiĝo kaj iufoje malbone komprenas subitecon kaj forton de emocioj de juneco.

La prezidanto ridetis rapide kaj ruze, imaginte indignajn deklarojn, kiujn ricevos de junularaj grupoj la informa centro de la Konsilio de Stelnavigado.

La loko de starto de la SRR «Malhela Flamo» estis elektita tiel, ke ĝin povu adiaŭi kiel eble plej multe da homoj. Stepa ebenaĵo en ringo de malaltaj montetoj en la altebenaĵo Revat en Hindio estis tiusence ideala. Same kiel ĉiuj unuaj stelŝipoj de rekta radio, «Malhela Flamo» devis foriri ekster la sunsistemon per ordinaraj anamezonaj motoroj, kaj tie, en la anticipe kalkulita punkto, ekrani sian staton en nia sistemo de spaco-tempo. Tio ebligis meti sin sur limon de Tamas en la nul-spaco.

Mallerta formo de la stelŝipo malfaciligis ĝian deŝiron de la Tero. Pro tio necesis leviĝi ne per la planedaj, sed tuj per la anamezonaj motoroj. Tial unuaj SRR ne povis starti sur ordinaraj kosmodromoj, sed nur en foraj kaj dezertaj lokoj.

Dukornaj aktivigiloj de magneta kampo elmetiĝis por defendo. Homoj, kolektiĝintaj sur la montetoj, kaŝiĝis malantaŭ metala reto, surmetinte specialajn duonmaskojn, kiuj kovris la orelojn, la nazon kaj la buŝon per tavolo da mola plastaĵo. Sur la «kornoj» de la aktivigiloj ekbrilis signaloj, apenaŭ rimarkeblaj en lumo de tropika mateno. La verda kupolo de la giganta ŝipo ektremis, saltis je deko da metroj kaj senmoviĝis por tiuj kelkaj sekundoj, dum kiuj la magnetaj amortizaj ŝaktoj interne de la ŝipo ricevadis plenan povon. «Malhela Flamo» ekpendis, malrapide turniĝante ĉirkaŭ la vertikala akso. Pale flagretanta fosto de anamezono disfluadis sub ĝi ĝis limoj de la defenda muro. Subite la stelŝipo faris duan vertikalan salton en la ĉielon kaj tuj malaperis. Neatenditeco, simpleco, kaj krome abomena strida ŝriko tute ne similis al tondra kaj solena starto de ordinaraj stelŝipoj. Gigantaj kaj kolosaj ŝipoj foriradis el la Tero majeste, kvazaŭ fierante pri sia forto, kaj tiu ĉi malaperis, kvazaŭ forkurante.

La adiaŭintoj disiris iom elrevigitaj. Tute ne ĉiuj imagis danĝerecon de SRR kaj malfacilecon de la ekspedicio. Nur granda imagpovo aŭ profunda scio, aŭ ili ambaŭ, igis parton da homoj resti enpensiĝintaj antaŭ la malpleniĝinta kavo, kovriĝinta per blanka pulvoro de forbruligita grundo.

La homa racio, kvankam riĉiĝinta kaj evoluinta dum la lastaj tri mil jaroj, plu perceptis kelkajn fenomenojn nur de unu ekstera flanko kaj rezignis kredi, ke tiu mallerta konstruaĵo kapablas preskaŭ momente trapiki la spacon, anstataŭ ol obeeme turniĝi en ĝi, samkiel lumradioj, dum jarmiloj laŭ permesitaj kanaloj de ĝia komplika strukturo.

Uzante siajn magnetajn estingilojn de inercio, «Malhela Flamo» plu akceliĝadis per samaj saltoj, pereigaj por malnovaj stelŝipoj, kaj komunikado kun la ŝipo ĉesis.

Ene de «Malhela Flamo», tuj kiam la indikiloj de RSŜ (rapido de la spaco Ŝakti) stabiliĝis sur nivelo 0.10129, ĉiuj ŝipanoj forlasis la inercian kameron, disirinte al siaj postenoj.

En la platigita sferoido de la stirejo, pendigita en la centro de la kupolo, estis nur la ŝipestro Grif Rift, Faj Rodis kaj Div Simbel. Unu post alia estis forĵetataj variantoj de Ŝakti-orientiĝo de la stelŝipo, momente kalkulataj fare de elektronika cerbo de la kursa regpanelo. Per lertaj, fulmorapidaj turnoj de stangetoj Div Simbel intence enigadis distordajn perturbojn de gravitaj kurboj kaj erarojn, imitante hazardaĵojn de Finnegan. Finfine per malforta brilo eklumis kvar flavaj steletoj en la rezulta fenestro, kaj vibrado de la stelŝipo kvietiĝis. «Malhela Flamo» ekiris laŭ la kurso. La inĝeniero ŝaltis la pilotan aparataron kaj senmoviĝis super la indikilo de stabileco.

Faj Rodis kaj Grif Rift silente ekstaris sur diskon en la planko de la stirejo, kiu mallevis ilin sur la duan etaĝon de la ŝipo. Ĉi tie ambaŭ astronavigaciistoj kune kun Sol Sain laboris pri kalkuloj de la enira kaj elira punktoj — ambaŭ devis esti pretaj samtempe, ĉar la stelŝipo glitis sur rando de Tamas en la nul-spaco dum nur mallonga tempo, uzata por turnoj post eniro kaj antaŭ eliro. Por moviĝo en la nul-spaco la tempo de Ŝakti ne ekzistis. Necesa precizo de kalkulo por tiaspeca navigado superis ajnan imagpovon kaj ankoraŭ antaŭnelonge oni opiniis ĝin neatingebla. La unua SRR «Noogen» povis eliri nur en proksimume skizitajn zonojn de la spaco. Probablo de eraroj estis granda, kio finfine kaŭzis la pereon de «Noogen».

Post la invento de la kaskada metodo de korelacioj iĝis ebla determino de la elirloko kun precizo ĝis duonmiliardo da kilometroj. Kreitaj preskaŭ samtempe aparatoj por «palpado» de gravitkampoj el la nul-spaco malebligis katastrofojn pro eliro sur stelon aŭ alian danĝeran amasiĝon de materio. Je tiuj aparatoj esperis la freneze kuraĝaj esplorantoj de Tamas.

Kaj nun Vir Norin kaj Menta Kor estis enigantaj en maŝinojn ĉiujn anticipajn kalkulojn, faritajn de gigantaj institutoj de la Tero, por adapti ilin al konkretaj kondiĉoj en la loko de anihilacio de la stelŝipo. Ili laboris ne haste, sed ankaŭ ne distriĝante. Je ilia dispono estis kvardek tri tagoj.

Faj Rodis geste adiaŭis kun Rift kaj malrapide ekiris laŭ mola tapiŝo al sia kajuto, lokigita en vico de aliaj laŭ periferio de la dua etaĝo. Ŝia ĉeesto necesis nenie. La dum monatoj trejnitaj ŝipanoj kaj specialistoj de la ekspedicio bezonis neniajn ordonojn por ĉiutaga laboro — tio estas kondiĉoj, kiuj jam dum jarmiloj ekzistas por homoj de la Tero. Dum nenio okazas, tempo de Faj Rodis apartenis al ŝi mem, des pli ke multegaj aferoj estis tute ekster ŝia kompetenteco. Dika pordo el fibra silikolo[6] aŭtomate malfermiĝis kaj fermiĝis, tralasinte Faj-on Rodis. Ŝi fortigis alfluon de aero en la kajuton kaj donis al ĝi sian ŝatatan aromon — freŝan, varman odoron de sunvarmigitaj afrikaj stepoj. Mallaŭte zumis muroj de la kajuto, kvazaŭ vere ĉirkaŭe kuŝis savano, priblovata de vento.

Faj Rodis eksidis sur malaltan divanon, pensis iomete kaj deglitis sur blankan malmolan tapiŝon antaŭ magneta tableto. Inter aĵoj, algluiĝintaj al ĝia supraĵo, staris malgranda dioramo, kadrita per oreca ovalo. Rodis tuŝis nerimarkeblan stangeton, kaj la eta aĵo transformiĝis al videjo de senlima foro, plena je vivaj kaj fortaj koloroj de la naturo. Super malleviĝanta en nekonatejon blueta ebeno flugis facilrompa ŝveba aparato, aspektanta kiel mallerta platformo kun krude elstarantaj anguloj, kurbaj mastoj kaj polvokovrita supraĵo. Alkroĉiĝinte al iu stango, sur ĝi staris du gejunuloj. La junulo kun akraj vizaĝtrajtoj firme tenis ĉe talio la junulinon de mongola tipo. Ŝiaj nigraj haroj flirtis en vento, kaj unu mano estis levita supren — ĉu signalo, ĉu adiaŭa gesto. La morna polva ebenaĵo kun malforta kreskaĵaro kliniĝis en kaŝiĝantan antaŭe abismon, kovritan per densaj flavaj nuboj. Tiun strangan aĵon Rodis ricevis de sia instruisto Kin Ruĥ, kiu vidis en ĝi simbolaron, konforman al liaj revoj. Por Kin Ruĥ, kiu definitive priskribis la inferecon de la pasintaj tempoj, tiu dioramo iĝis ligo kun tiuj delonge malaperintaj homoj, heredanto de kies pensoj kaj sentoj li iĝis, por aprezi kaj kompreni la nemezureblan forton de iliaj heroaĵoj. De tiuj, kiuj ne paciĝis kun senelira rondo de suferoj, timo, malsanoj kaj tristo, kaptintaj la Teron ekde malnovegaj geologiaj epokoj kaj ĝis tiu tempo, kiam en la EMU oni sukcesis finfine konstrui vere superan socion — la komunisman.

Tre malfacila estas laboro de historiisto, speciale ekde kiam sciencistoj komencis okupiĝi pri la ĉefa — pri historio de spiritaj valoroj, pri procezo de rekonstruo de konscio kaj pri strukturo de la noosfero — la sumo de kreitaj de la homo scioj, arto kaj revo.

Veraj portantoj de kulturo antaŭe konsistigis mizeran malplimulton. Malapero de spiritaj valoroj, krom palacaj artaĵoj, el arkeologia dokumentaro estis tute natura. Nemalofte malaperis en ruinoj kaj sub polvo de jarmiloj tutaj insuloj de altaj kulturoj, rompante ĉenon de historia evoluo. Ĉe kresko de tera loĝantaro kaj evoluo de monokulturo de la eŭropa tipo historiistoj povis transiri de subjektivaj divenoj al vera analizo de historiaj procezoj. Aliflanke, iĝis malfacile kompreni veran signifon de dokumentoj. Misinformado kaj terura mensogo iĝis iloj de politika lukto por potenco. La tuta kvina periodo de la EDM, al kies esploro dediĉis sin Faj Rodis, estis karakterizata per kolosaj amasiĝoj de pseŭdohistoriaj verkoj de ĝuste tia speco. En ilia amaso dronas apartaj dokumentoj kaj libroj, spegulantaj realan kombinon de kaŭzoj kaj konsekvencoj.

Faj Rodis rememoris strangan senton de teruro kaj abomeno, kiu estis venanta al ŝi, dum ŝi estis enprofundiĝanta en la elektitan epokon. En koncentritaj meditoj ŝi kvazaŭ transformiĝis en iun averaĝan homon de tiu epoko, unuflanke klera, malbone informita, ŝarĝita per antaŭjuĝoj kaj per naiva, devenanta el nescio kredo je miraklo.

Sciencisto de tiu epoko ŝajnis emocie surda; emoci-riĉa artisto — malklera ĝis blindeco. Kaj inter tiuj ekstremaĵoj ordinara homo de la EDM, lasita por si mem, ne disciplinita per edukado, malsanema, perdanta kredon al si kaj al homoj, kaj situanta sur rando de nerva rompiĝo, ĵetiĝadis de unu sensencaĵo al alia en sia mallonga vivo, dependinta de multaj hazardaĵoj.

La plej terura ŝajnis manko de klara celo kaj de strebo al ekkono de la mondo ĉe tre multaj homoj, sen intereso rigardintaj en malhelan, promesantan neniujn gravajn ŝanĝojn estontecon kun ĝia neevitebla fino — morto.

La komencanta dudekkvinjara esploristino venis al la instruisto kun la mallevita kapo. Faj Rodis ĉiam opiniis sin kapabla al la malfacila tereno de antikva monohistorio, sed nun ŝi eksentis sian emocian malfortecon. Faj Rodis deziris malleviĝi en eĉ pli foran antikvecon, kie apartaj ĝermejoj de civilizo ne ebligis la monohistorian sintezon kaj ŝajnis multe pli belaj. Manko de faktoj liberigis revojn, heligitajn per imagoj de la Erao de Kuniĝintaj Manoj. Konserviĝintaj artaĵoj vestis tion nemultan, kio estis konata, per aŭreolo de granda spirita ekflugo.

Kin Ruĥ, ne kaŝante rideton, proponis al Faj daŭrigi esploradon de la EDM dum ankoraŭ unu jaro. Kiam Rodis komencis vidi, kiel en la nearanĝita vivo de la EDM forĝiĝis spiritaj, moral-etikaj bazoj de la estonta mondo, ŝi estis mirigita kaj plene kaptita de la bildo de granda lukto por scio, vero, justo, por konscia konkero de sano kaj belo. Unuafoje ŝi komprenis ŝajne misteran subitecon de la rompiĝo de la historio ĉe la limo de la EMU, kiam la homaro, turmentita per ekzistado sur sojlo de masakra milito, diserigita per klasa, nacia kaj lingva malamikeco, forkonsuminta naturajn riĉaĵojn de la planedo, faris la mondan socialisman unuiĝon. Nun, el la foro de jarcentoj, tiu giganta paŝo antaŭen impresis kiel neatendita salto. Esplorado de radikoj de estonteco, de mirinda certeco pri hela kaj bela esenco de la homo iĝis por Faj Rodis la ĉefa afero de la vivo. Kaj nun, post dek kvin jaroj, post kiam ŝi atingis kvardekjaran maturecon, ĝi kondukis ŝin al estrado de la senekzempla ekspedicio en foregan mondon, similan al la tera periodo de la fino de la EDM, — la oligarkian ŝtatan kapitalismon, iamaniere haltigitan en sia historia socia evoluo, kiun oni opiniis neevitebla. Se tio estas vero, do tie renkontiĝos danĝera, venenita per mensogaj ideoj socio, kie valoro de aparta homo estas mizera kaj lia vivo senhezite estas oferata al io ajn — al ŝtata ordo, al mono, al industrio, fine, al ajna milito pro ajna kaŭzo.

Ŝi devos stari vidalvide kun tiu mondo, kaj ne nur kiel senpasia esploristo, kies rolo estas — rigardi, studi kaj liveri al la gepatra planedo kolektitajn materialojn. Oni ŝin elektis, certe, ne pro ŝiaj senvaloraj sciencaj atingoj, sed kiel ambasadorinon de la Tero, virinon de la EKM, kiu kun tuta profundeco de sentoj, takto kaj mildeco povos transdoni al idoj de la gepatra planedo ĝojon de hela vivo de la komunisma mondo.

Faj Rodis per foriga gesto malŝaltis la dioramon. Preni kun si eron de la revo de la instruisto — tio estas nenio alia, krom eĥo de ŝia antaŭa konfuziĝo pro ekkono de la EDM! Nun, en la momento, kiam la stelŝipo rapidas renkonten al nekonata sorto, ŝi rigardis al la fluganta junulino, kiel al amikino. Tiu staris plene preta, levinte por signalo la maldikan manon, antaŭ malleviĝo en la abismon. Kaj Rodis same baldaŭ ekstaros antaŭ la morte danĝera por ĉio fremda mondo de Tormans. Ŝiaj kamaradoj atendos de ŝi decidan signalon.

Faj Rodis movis stangeton sub kuseno de la divano, kaj parto de muro de la kajuto transformiĝis al spegulo. Dum minuto ŝi esploris en ĝi sian vizaĝon, serĉante similecon kun la tragike streĉita vizaĝo de la junulino. Tamen la firma, senmanka vizaĝo de matura virino de la EKM kun ideale modlita strukturo de la forta ostaro, videbla sub la esprimivaj muskoloj kaj la senriproĉa haŭto, ege diferencis de la duoninfana esprimo de la junulino de la EDM eĉ en tre similaj emocioj.

La antaŭsento de travivaĵoj kaj maltrankvilo pri sukceso de la ekspedicio profundigis seriozecon de la verdaj okuloj de Faj Rodis, pli akre konturis la persistajn kaj firmajn lipojn.

Faj Rodis pli larĝe malfermis la okulojn kaj levis la manon — per la gesto de la flugantino sur la platformo, sed la spegulo montris ĝin patosa kaj amuza. Mallonge ridinte, Rodis forigis la spegulon, demetis la robon kaj ekkuŝis sur la divanon, malstreĉinte la korpon kaj fiksinte la rigardon sur blueta, apenaŭ lumanta globo super la kapo. Ŝi restis senmova dum tri horoj, ĝis en sistemo de koncentraj cirkloj sur la plafono ekbrilis flava punkto kaj aŭdiĝis malforta sonoro. Faj Rodis faris kelkajn gimnastikajn ekzercojn. Pasis ankoraŭ kelkaj minutoj — kaj antaŭ la spegulo staris alia virino, ŝajnanta pli severa kaj rigora en mola strikta vesto de astronaŭto kaj kun mallonga, dense surmetita hararo. Ŝi surmetis pezan signalan braceleton sur la maldekstran brakon kaj eliris el la kajuto.

En ronda ejo, situanta same sur la centra akso de la ŝipo, sub la pilota sferoido kaj la komputiloj, jam kunvenis la ekspedicianoj. Viviĝis ciferplatoj de rezervaj aparatoj, kaj sammomente tra luko en la plafono en la halon glitis Menta Kor kaj Div Simbel. Mallaŭte ekkantis «si-bemola» kordo de DES, montrante, ke ĉio estas normala en la funkcio de defendo de elektronikaj sistemoj. La stelŝipo jam ne plu postulis atenton kaj iris laŭ la donita kurso en direkto al la galaksia poluso.

Atenda silento devigis Faj-on Rodis tuj okupiĝi pri la plej malfacila — disigi la homojn je elŝipiĝontoj kaj restontoj sur la ŝipo. Ŝi komencis per montrado de fotoj, senditaj de la fremda ekspedicio el Cefeo laŭ la Ringo. Ili atingus la Teron per ordinara vojo nur post du mil kvincent jaroj, se SRR de planedoj el la konstelacio Drako ne irus en nian parton de la Galaksio kaj ne liverus mesaĝojn en la 26-an segmenton de la Granda Ringo.

La ekspedicio de cefeanoj nur dufoje ĉirkaŭflugis la planedon Tormans kaj, ne ricevinte permeson pri alteriĝo, foriris, farinte ĝeneralajn fotojn de la planedo kaj de ĝiaj loĝantoj laŭ kaptitaj televidaj elsendoj.

La ruĝa suno de Tormans — ordinara stelo por tera observanto — troviĝis en la konstelacio Linko — malluma, malriĉa je steloj regiono de altaj latitudoj de la Galaksio.

Neniu povus imagi, ke en tiu spaca profundo povis loĝiĝi teranoj. Sed fotoj, senditaj laŭ la Ringo, ne lasis dubojn — tio estas homoj, absolute similaj al teranoj.

Estis malfacile juĝi pri koloro de ilia haŭto — ŝajne, ĝi ne diferencis de tiu de pli malhelaj teranoj. Mallarĝaj kaj longaj okuloj ŝajnis nepenetreble nigraj, oblikvaj, levitaj al nazradiko brovoj donis al la vizaĝoj iom tragikan esprimon. Antropologoj trovis en profiloj de tormansanoj trajtojn de mongoloida plateco, kaj malgranda alto kaj malfortika, precipe malĝusta kompleksio same similis al homoj de la fino de la EDM kaj de la komenco de la EMU.

La supraĵo de la planedo, fotita en disŝiraĵoj de nuba kovrilo, ne similis al la Tero. Ĝi pli kompareblis kun la planedo de la Verda Suno. Indikoj de radia sondado diris al sperta rigardo de planedografoj pri negranda, kompare kun oceanoj de la Tero, profundeco de maroj de Tormans.

Ŝajne, dikeco de la atmosfero de Tormans egalis al la tera. La ruĝa suno prilumis la turniĝantan «kuŝe» planedon, kies akso koincidis kun la linio de la orbito, kaj ĝia kurado ĉirkaŭ la stelo estis pli rapida, ol tiu de la Tero.

— Se kreskaĵaro kaj, sekve, konsisto de la atmosfero ĉi tie similas al la niaj, se ĉi tie ne estas iaj speciale malsanigaj organismoj, do sur tiu ĉi planedo estas facile vivi, — rompis la silenton Tor Lik. — Ĉi tie devas malesti abruptaj ŝanĝoj de klimato, troo de radiado, tertremoj, uraganoj kaj aliaj katastrofaj fenomenoj, kiujn ni devis tiom longe mildigi.

— Ŝajne vi pravas, — konfirmis Grif Rift. — Sed tiuokaze por kio do «Tormans»? Eble, la stato de la planedo ne tiom malbonas, kaj la instruisto de Faj Rodis nur renaskigis la antikvan miton? Oni diris, ke li tro kuraĝe nomis la planedon, baziĝante nur sur anticipaj informoj. Orbitaj demografiaj profiloj de la cefea ekspedicio montris nombron de la loĝantaro ĉirkaŭ dek kvin miliardoj da homoj. Cirkulado de akva maso kaj karaktero de la reliefo atestas pri neeblo de biologia prospero de tiom granda kvanto da homoj. Eviti malsaton eblas, se sur la planedo estas faritaj aŭ ricevitaj laŭ la Ringo sciencaj malkovroj pri produktado de sinteza nutraĵo, preterante superajn organismojn. Kun la Granda Ringo ili ne komunikiĝas, kaj la rifuzo akcepti fremdan stelŝipon fare de la tuta planedo diras pri ekzisto de fermita centra potenco, por kiu apero de kosmaj gastoj estas malavantaĝa. Sekve, tiu potenco timas altajn sciojn de venantoj, kio montras ĝian malaltan nivelon, ne garantiantan necesan soci-sciencan organizon de la socio. Neniu alia respondis la vokon de la cefea stelŝipo. Tio signifas, ke la oligarkia ŝtatordo ne permesas uzi fortajn sendilojn al iu ajn, eĉ en ekstremaj okazoj.

— Tiuokaze sur la planedo okazas subpremado de individuaj interesoj, ja stelŝipo estas tia evento, al kiu devus respondi milionoj da homoj, — diris Faj Rodis, — kaj el historio de planedoj estas sciate, ke tia sistemo ĉiam koincidas kun scienca postresto kaj teĥnika malprogreso.

— Kin Ruĥ pravas! — ekkriis Ĉedi Daan. — Grandega loĝantaro sen akcelita progreso rapide forkonsumos riĉaĵojn de la planedo, malbonigos vivkondiĉojn, pli malfortigos la progreson — unuvorte, la ringo fermiĝis.

— Per similaj vortoj mia instruisto motivis sian nomon de la planedo, ĉar turmentado de homoj laŭ la formulo de infereco en tiaj kondiĉoj estas neevitebla, — konfirmis Faj Rodis.

— Ĉu vi subkomprenas la malnovan formulon aŭ ĝian novan formon, ellaboritan de Kin Ruĥ?

— Ambaŭ. La teorio estis kreita kaj nomita fare de unu filozofo kaj sciencisto de la EDM.

— Mi scias, — respondis Ĉedi Daan, — tio estis Erf Rom, vivinta el la kvina periodo.

— Ni pridiskutos la teorion pli poste. Kiam ni iĝos satelito de Tormans, ni povos observi ĝian vivon, — diris Faj Rodis. — Kaj nun ni disiĝu je du grupoj. Ĉiu prepariĝos por multflanka kleriga agado, kiu atendas tiel la restontojn por gardado de «Malhela Flamo», kiel tiujn, kiuj deiros sur la malpermesitan grundon de la planedo.

— Sed se ili denove ne deziros? — demandis Div Simbel.

— Mi elpensis trukon, kiu malfermos al ni vojon al la planedo, — respondis Faj Rodis.

— Kiun vi prenos el la ŝipanoj? — diris Sol Sain.

— Krom mi kaj tri specialistoj de la ekspedicio — tio estas Ĉedi, Tivisa kaj Tor — necesas kuracisto, teĥnologo kaj altklasa komputisto, posedanta stokastajn metodojn. Kiel teĥnologo elŝipiĝos Gen Atal, kies devojn pri kirasa defendo de la ŝipo prenos Neja Holli, komputisto estos la unua astronavigaciisto Vir Norin, kaj kuracisto — ŝi estas sola ĉe ni.

— Dankon, Faj, — Eviza sendis aeran kison, kaj Vir Norin ĝoje kapjesis, ne deŝirante rigardon de Faj Rodis, kaj eta ruĝo kolorigis liajn vangojn, palajn pro streĉa laboro dum la lastaj monatoj en malvastaj ejoj de la ŝipo.

Gen Atal dense kunpremis la maldikajn lipojn, kaj profunda vertikala falto kuŝiĝis inter liaj brovoj.

— Kaj kion pri mi? — malkontente ekkriis Olla Dez. — Mi prepariĝis al elŝipiĝo kaj estas en la plej bona fizika stato. Mi pensis, ke ankaŭ mi povos plenumi duoblan rolon de esploristo kaj demonstranto! Montri al Tormans plastikajn dancojn…

— Kaj vi montros, Olla, sendube, — kontraŭdiris Faj Rodis, — per ekrano de nia ŝipo. Vi necesas ĉi tie — por komunikado kun personaj robotoj kaj fora fotado. Tamen, se ĉio estos bonorda, ĉiu el ni estos gasto de Tormans.

— Kaj dume vi kalkulas je la plej malbona, — sulkiĝis Olla Dez.

— Je malbona, sed ne la plej, — diris Faj Rodis.

Ĉapitro 2

Laŭ rando de abismo

Dudek tagojn iris karaveloj,[7]
Rompis bruston de renkonta ond'.
Dudek tagojn nur kompas' fidela
Gvidis ilin tra senmapa mond'.

Kantante tiujn antikvajn vortojn laŭ la melodio de «Plugita Paradizo», Ĉedi Daan enkuris en la rondan halon, ekvidis Faj-on Rodis, kliniĝintan super legaparato, kaj konfuziĝis.

— Mi eniras en la pensomanieron de la EDM, — klarigis Ĉedi, — hodiaŭ estas ĝuste la dudeka tago, post kiam ni bremsiĝis kaj senmove pendas en spaco!

— Ĉu al vi ne ŝajnas, — la vortojn de Faj Rodis akompanis ŝia kutima glita rideto, — ke «Plugita Paradizo» ne konvenas por versoj de la EDM? Dejra Mir, antaŭnelonge kreinta la kantaton, inklinas al morna ruĝ-oranĝa spektro de melodioj. Kaj al mi ŝajnas, ke poetoj de la EDM estis bonaj homoj, ĉar ili kreadis en tiamaj kondiĉoj bonkorajn, belajn verkojn de blua spektro. Vi ja scias, ke el tiu epoko mi pleje aprezas la rusan poezion! Ĝi ŝajnas al mi la plej profunda, kuraĝa kaj homeca inter la poezia heredaĵo de la tuta tiama mondo. Bonaj homoj ĉiam portis en si malgajon de nearanĝita, infereca vivo, kaj melodioj de iliaj kantoj ne devas esti pli maĵoraj, ol de la verda spektro.

— Sed en restintaj registraĵoj de tiama muziko, — kontraŭdiris Ĉedi, — abundas eĉ flavaj melodiaj linioj.

— Vere, sed ne forgesu, Ĉedi, transformiĝante en junulinon de la EDM, ke en tiamaj verkoj ĉiam estis disigataj du flankoj — la ekstera kaj la interna. La internan oni scipovis esprimi nur malrekte, kaj la ekstera estis masko en flava, oranĝa kaj eĉ infraruĝa spektro de melodioj, oni ĝin nomis ankaŭ abstrakta, kvazaŭ ekster-emocia muziko.

— Kaj la masko servis al postuloj de la socio aŭ de la potenco, ĉu?

— Ofte, sed ne nepre. Kiel ĉiu masko, ĝi por artisto antaŭ ĉio kovris disŝiron inter la streboj kaj la vivo, kiun li devis vivi.

— Sed tiuokaze ĉiuj portis maskojn! — miris Ĉedi Daan.

— Ĝuste tiel estis. Tiujn, kiuj iufoje penis vivi sen masko, oni opiniis frenezuloj, sanktuloj aŭ tiel nomataj stultuloj — tiama termino por neagresemaj homoj kun difekta pensado.

— Kaj ĉu tio estas pruvita?

— Certe, ne. Pri interna vivo de homoj de tiu epoko ni scias malmulte, kaj ĉiam eblas misformado de nocioj, sed, pardonu, mi interrompis vin.

— Vi havas multe pli da scioj pri la EDM kaj da elekto, kantu al mi. Tion, kio speciale plaĉas al vi.

Faj Rodis, ĉirkaŭpreninte per la fingroj la malmolan mentonon, metis la kubutojn sur la tablon. Dum kelkaj minutoj ŝi restis en tiu pozo, poste ekkantis per forta alta voĉo:

Ne, nek riproĉ, nek aŭguro[8]
Estas ja sankta ĉi hor'!
Ekvilibriĝis mezuro
Ŝanceliĝema de l' kor'.

Ĉedi subpremis elspiron de admiro.

Flug' inter ombro kaj lumo!
Turno de vintr' al printemp'!
Tuta mi naĝas en fluo
Ĥora de kanta torent'.

— Ĉu en la blua spektro? — demandis Ĉedi.

— En la verda. Mi prenis la melodion el «Indiferenta Diino».

— «Flug' inter ombro kaj lumo…» — mediteme ripetis la verson Ĉedi. — Bonega verko! Enmemoriĝis por ĉiam. Kaj kiel ĝi konvenas al nia estonta vojo laŭ eĝo inter la stelaj vastaĵoj de Ŝakti kaj la abismo de Tamas!

— Flug' inter ombro kaj lumo — ja tio estas nia «Malhela Flamo». Mi ne pensis pri tio, — diris Rodis, — por mi sonis nur la interna senco de la kanto, kaj ĝi kondukis al la nuno. Nemalofta koincido ĉe profunda sento! — Kaj Faj Rodis ekpensis denove, kaj Ĉedi Daan elglitis en la cirklan koridoron, kie preskaŭ kunpuŝiĝis kun la astronavigaciistoj.

— Iru kun ni, Ĉedi, — invitis Menta Kor, — ni kuras por iom danci. Hodiaŭ la laboro bone progresis! Ni enigis la lastan koĥlean[9] programon, sed interne ĉio bolas pro streĉo.

— Bone, mi nur vokos kundancanton, — respondis Ĉedi, — Grif Rift-on. — Kaj ŝi levis antaŭ si ciferplaton de la signala braceleto.

Menta Kor kovris ĝin per la mano.

— Ne indas. Li leviĝis sur la verandon. — Menta ĝeniĝis, mallevinte la okulojn. — Por kio maltrankviligi Rift-on? Al mi ŝajnas, li meditas pri grandegaj problemoj.

— Ĝuste tial necesas lin distri. Evidente, vi ne scias, kion li travivis. Grif Rift perdis amatinon. Ŝi pereis dum malfermo de antikva tenejo de biologiaj venenoj. Niaj prauloj rezervis ilin en kvanto, sufiĉa por veneni la tutan planedon. Saĝo de homoj de la EKM savis ĉiujn de terura katastrofo je prezo de nur unu vivo. Sed tiu vivo estis la plej kara por Rift.

Ĉedi Daan aliris al la lifta pordo, serveme malfermiĝinta antaŭ ŝi. «Verando» nomiĝis spaco sub la kupolo ĉirkaŭ la sferoido de la pilota kajuto, — ĝi estis uzata kiel promena placeto kaj gimnastika halo. Tie jam estis kurantaj rapide kaj impete Tivisa Henako kaj Tor Lik.

Ĉedi Daan ekvidis Rift-on, kliniĝintan sur parapeton de la galerio kaj fiksrigardantan al la arĝenteca spegulo de la gimnastika baseno. Plenigita per transformita izotopo de taliumo, nevenena kaj nevolatila, ĝi servis por komplikaj ekzercoj en kondiĉoj de normala kaj altigita gravito.

Ĉedi forkondukis la inĝenieron malsupren. Kaj la morna reganto de la stelŝipo nevole ekridetis, rigardante de supre malsupren al la ruĝvangiĝinta vizaĝo de Ĉedi. Ili dancis malrapide kaj silente. Ĉedi eksentis, kiel streĉitaj moviĝoj de Grif Rift iĝis pli liberaj.

— Pasos ankoraŭ kelkaj tagoj, kaj ili, — Ĉedi kapmontris al la astronavigaciistoj, — ricevos ĉiujn datumojn. Tiam eklaboros vi. — Ĉedi suspiris. — Oni diras, ke estas nenio pli timiga, ol eniro en la nul-spacon. Povas esti…

— Mi trovos por vi lokon en la pilota kajuto. Tie estas malgranda sidilo malantaŭ la malvarmigilo de la indikilo de rapido. Ja sociologo nepre devas rigardi al la radikoj de la universo, senkompata kaj murda por la vivo, kiu traflugas en ĝiaj nigraj profundaĵoj, kiel mevo en nokta uragano.

— Tamen ĝi flugas!

— Jes, ĝuste en tio konsistas la plej granda mistero de la vivo kaj ĝia sensenceco. Materio, naskanta en si mem fortojn por kompreno de si, kolektanta informon pri si mem. Serpento, mordanta sian voston!

— Vi diras kiel antikva homo, vivinta mallarĝe, malmulte kaj sen ĝojo de ekkono.

— Ni ĉiuj, samkiel antaŭ tridek mil jaroj, iĝas mallarĝaj kaj etaj, kiam alfrontas senkompatecon de la mondo.

— Mi ne kredas. Nun ni estas multe pli dissolvitaj en miloj da spirite proksimaj homoj. Ŝajnas, ke nenio estas timinda, eĉ pereo, senspura malapero de tia eta guto, kiel mi. Tamen… pardonu, mi parolas nur pri mi.

— Kaj mi ja ne sentis vin instruistino de dua ciklo. Sed ĉu vi scias, kiel terura estas vorto «neniam» kaj kiel malfacile estas paciĝi kun ĝi? Ĝi estas neeltenebla, kaj mi estas certa, ke ĉiam estis tiel! Ekde tiu tempo, kiam la homo komencis per memoro revivigi pasintaĵojn kaj per imago rigardi en estontecon.

— Kaj la mondo estas konstruita tiel, ke «neniam» ripetiĝas en ĉiu momento de la vivo, eble, tio estas la sola neeviteble ripetiĝanta afero. Eble, vera homo estas tiu, kiu trovis en si forton kunigi profundan senton kaj tiun senkompatan «neniam». Antaŭe, kaj ankaŭ nun, multaj penis solvi tiun kontraŭdiron per lukto kontraŭ la sento. Se estonte situas «neniam», se amo, amikeco — estas nur procezoj kun neevitebla fino, do ĵuroj pri amo «por eterne», pri amikeco «por ĉiam», al kiuj tiel emis niaj antaŭuloj, estas naivaj kaj nerealaj. Sekve, ju pli da malvarmeco en rilatoj, des pli bone — tio respondas al la vera strukturo de la mondo.

— Ĉu vi ne vidas, kiom tio ne konvenas por la homo? Ja en sia bazo mem li estis kreita kiel protesto kontraŭ la «neniam», — respondis Grif Rift.

— Mi ne pensis pri tio, — konfesis Ĉedi.

— Do akceptu la lukton de emocioj kontraŭ momenteco de la vivo, kontraŭ senkompata senfineco de la universo, kiel naturan aferon, kiel unu el koordinatoj de la homo. Sed se homo kunigis en si profundecon de sentoj kaj la «neniam», ne miru pli lia malgajo!

Ĉedi Daan emociite rigardis en la klinitan al ŝi vizaĝon de la inĝeniero kaj karese glatigis lian grandan manon.

— Ni iru! — mallonge diris Grif Rift kaj kondukis ŝin sur la duan etaĝon, en sian vastan ĉambron.

La inĝeniero ŝaltis grizan lumon, uzatan por pririgardado de koloraj nuancoj, kaj deŝovis malpezan panelon en la muro. Plastika holografiaĵo revivigis bildon de tiu, kiu restis senŝanĝa nur en la memoro de Grif Rift.

Juna virino en larĝa blanka robo sidis, kuniginte la nudajn brakojn sur la genuoj kaj iomete levinte la vizaĝon, kadritan per serpa kadro de zorge aranĝitaj helaj haroj. La elstara glata frunto, la maldikaj oblikvaj brovoj kaj la gajaj, ridetantaj okuloj harmoniis kun la ridema konturo de la dika granda buŝo. La alta kolo estis ĉirkaŭita de kelkaj vicoj da rozkoloraj perloj, malleviĝintaj sur la bruston, malalte malfermitan laŭ la modo de antaŭnelongaj jaroj. Facila juna ĝojo estis eliranta de tuta ŝia figuro. Kvazaŭ en la stelŝipa kajuto aperis feino de Printempo el senmortaj fabeloj de la homaro, por transdoni al la astronaŭtoj tiun specialan antaŭsenton de realiĝonta feliĉo, kiu karakterizas nur tre junajn homojn dum disfloro de printempo, penetrita de ĉiuj aromoj, de sunbriloj kaj de freŝa vento de la Tero.

Kun tiu sento Ĉedi mallaŭte eliris el la kajuto, kiam Grif Rift estingis la stereoplastikan portreton kaj staris en la griza lumo silente kaj senmove. Kaj Ĉedi luktis kontraŭ larmoj kaj spasma bulo en la gorĝo, mirante, kiel forte efikis ŝin la renkontiĝo kun la pereinta amatino de la fama inĝeniero. «Sociologo de la Erao de Kuniĝintaj Manoj, — diris ŝi al si, — kio do okazis al vi? Ĉu vi vere iĝas virino de la EDM — nemodere kompatema, sentiva pri ajna sufero. Necesas pripensi, ĉu tio estos utila en la malfacilaj tagoj, kiam ni devos mergiĝi en la vivon de Tormans?» Ŝi jam delonge decidis viziti la planedon en rolo de ordinara tormansanino, ne gastino, ne instruistino, sed precipe lernantino. Sukcesi iĝi simila, ne diferenci, perdiĝi en homamasoj, viditaj en la fotoj, faritaj de la cefeanoj. Juĝi ne elekstere, sed elinterne — jen la ĉefa regulo de sociologo de superaj sociaj formoj. Faj Rodis aprobis ŝian projekton, nur metis kondiĉon, ke la fina decido estos farita sur Tormans…

Grif Rift plenumis sian promeson. Ĉedi profunde eksidis en la fotelon. Ĉiuj lokoj en la pilota kajuto estis okupitaj. En centro de duonrondo de regpaneloj sidis Grif Rift, iom malantaŭe kaj dekstre Div Simbel, simila al ŝtona statuo de luktisto. Maldekstre Sol Sain direktis la mallarĝigitajn okulojn al la supra vico de ekranoj. La vangostoj de lia seka vizaĝo akre elstaris, kaj profunda sulko ĉirkaŭis la mentonon de unu vango ĝis la alia. Ambaŭ astronavigaciistoj, kun indiferenta aspekto penantaj montri, ke ili faris ĉion, lokiĝis ĉe la maldekstra rando de la regpanelo. El sia pozicio Ĉedi Daan povis vidi profilon de Faj Rodis, sidanta en la «gasta» fotelo je du metroj malantaŭ la anihilacia inĝeniero. Ekstere la estrino de la ekspedicio ŝajnis tute trankvila, tamen ŝi ne povis trompi sentivan Ĉedi-n, kiu rimarkis, ke Faj emociiĝas.

«Same unuafoje», — pensis Ĉedi, retrorigardante al la hermetike fermita pordo. Tuta cetera ŝipanaro, krom Gen Atal, troviĝis en la kamero de biodefendo sub observo de Neja Holli kaj Eviza Tanet. Gen Atal restis sola en malvasta kajuto sub la kupolo, super la pilota kajuto, kien, kiel al poluso, estis kunirantaj la linioj de streĉiĝoj de fortoj, de temperatura misformiĝo kaj de reflektiloj de globaj densiĝoj de minus-kampo. La arda fantazio de Ĉedi Daan imagis la inĝenieron de kirasdefendo antikva batalisto, kaŝiĝinta malantaŭ ŝildo, preta rebati ĉiujn neatenditajn batojn de malamiko. Fakte, ĝuste tiel estis, nur anstataŭ fustoj de glavo kaj ponardo la fingroj de la inĝeniero tenis fustojn de multe pli potencaj armiloj.

La silento rompiĝis per tri notoj de akordo de la DES. Grif Rift turniĝis al Sol Sain kaj geste montris ion al li. La kantado de la DES eksilentis, la silento iĝis tiel profunda, ke la ekbrilintaj ekranoj de ĉirkaŭa vido, ŝajne, eksusuris kaj eksonoris per plenmanoj da helaj steloj maldekstre, en direkto de la galaksia centro. Implikitaj fadenoj de pinglecaj astroj tiriĝis dekstre, laŭ la ekstera branĉo de nia universo.

Laŭ dua gestosigno de Grif Rift Div Simbel turnis la stelŝipon. Malrapide foriris el la antaŭaj ekranoj sovaĝe hirta nebulo de lumanta gaso, rando de nubo da malhela materio, dense lumanta globa stelamaso, kaj longaj fadenoj de difuzita lumo en la Cigno. Nigro de kosma nokto alproksimiĝis, forĵetante en nemezureblan foron malhelajn lumetojn de malproksimaj steloj kaj galaksioj. Tio signifis, ke la «pruo» de la ŝipo turniĝis al la konstelacio Linko kaj aliris al repagulumo — kvazaŭ vando, disiganta parton de turniĝo de la mondo kaj la kontraŭmondo, Ŝakti kaj Tamas, enmetitaj unu en la alian.

Div Simbel ekturnis etan ruĝan radon, situantan sur konuso, elstaranta el la regpanelo. La stelŝipo ektremis, malgranda akcelo enpremis Ĉedi-n en profundon de la fotelo. Malsupraj randoj de la ekranoj ekflagris, estingante akrajn stelajn lumojn per rebriloj de funkciado de neŭtrina funelo. Grif Rift klakis per io, akuta signalo eksonis en ĉiuj ejoj de la ŝipo, kaj blua flamo, ekbrilinta sur la ekranoj, tremerigis Ĉedi-n kaj Faj-on Rodis. Ambaŭ virinoj instinkte ŝirmis la okulojn per la manoj, dum ili ne kutimiĝis al ŝanĝado de koloroj — lazura kaj blua, kirliĝantaj kaj rapidege ĉirkaŭfluantaj la kupolon de la stelŝipo. En la pilota kajuto iĝis mallume, kvazaŭ ĝi mergiĝis en lagon de obskuro, kovrita supre per tasego de rapidegaj strioj de lumo.

Kvar gigantaj rondaj skaloj eklumis unu super la alia sur vertikala vando, disiganta du ekranojn, en la supro de la arko de la regpaneloj. Grif Rift kapjesis al Div Simbel, kaj la inĝeniero-piloto haste turnis la ruĝan radeton malantaŭen.

Ĉedi Daan pli divenis, ol sentis turniĝon de la sferoida kajuto, la ciferplatoj ekflagris per kuro de oranĝkoloraj lumoj, kaj iliaj grandegaj indikiloj ekmoviĝis maldekstren, tremante kaj dise ŝanceliĝante. Grif Rift kliniĝis super la regpanelo, kaj liaj manoj, prilumitaj nur per rebrilo de la ciferplatoj, ekflugis super klavoj de la aparataro kun rapido de virtuoza muzikisto. La indikiloj estis malrapide haltantaj, unu post alia ĉesigante sian neregulan tremadon, kaj dekstre sur la ekranojn komencis rampi mallumo. Tio estis ne nokta mallumo de la Tero, plenigita per aero, aromoj kaj sonoj de la vivo. Kaj ne mallumo de la kosma spaco, kies nigro ĉiam subkomprenas neĉirkaŭpreneblan vaston. Sur la stelŝipon rampis io nekaptebla per sensoj kaj racio, havanta neniun el ecoj, kutimaj por la homo, eĉ ne difinebla abstrakte. Tio estis nek substanco, nek spaco, nek vakuo, nek nubo. Io tia, en kio ĉiuj sentoj de la homo samtempe dronis kaj rezistis, kaŭzante profundegan teruron. Ĉedi Daan alkroĉiĝis al la fotelo kaj kunpremis la dentojn, kaptita per praa timo. Tremante tuta, Ĉedi haltigis la rigardon sur la longa severa vizaĝo de Grif Rift, senmoviĝinta super siaj aparatoj. Kvar ciferplatoj super lia kapo nun brilis per malhela flava lumo. Akre kontrastis la pintoj de la indikiloj — du supren, du malsupren, — alrampintaj al la vertikala streko. Tuj kiam la indikiloj tuŝis tiun strekon, la stelŝipo ektremegis. Por sekundo antaŭ la okuloj de Ĉedi aperis neforgesebla grandioza vidaĵo — lumantaj per ponardaj radioj stelaj nuboj, strioj kaj globoj ĝis la vertikala ciferplata fosto mem, kaj maldekstre — ĉion pleniginta muro de mallumo.

Kaj subite ĉio estingiĝis. Sento de falo en abismon sen apogo kaj savo premis la estingiĝantan konscion de Ĉedi. Neeldireble turmenta sento de interna nerva eksplodo igis ŝin krii sufere kaj sensence. En la realo Ĉedi nur sensone movetis la lipojn. Al ŝi ŝajnis, ke tuta ŝia korpo elvaporiĝas, kiel guto de akvo. Poste glacia malvarmo katenis ŝin en profundo de tiu abismo, kien ŝi estis falanta sen fino…

Kun sento de tuteco de la korpo al Ĉedi revenis la konscio. Strietoj de fortodona gasa miksaĵo milde ĉirkaŭfluis ŝian vizaĝon, kovritan de ŝvito. Malrapide, timante ne transvivi duan disfalon de la konscio, Ĉedi strabis al la dekstraj ekranoj. Sur ili videblis nenio, krom malklara kaj griza malpleno. Maldekstre, kie antaŭe brilis luma forto de milionoj da sunoj de la centro de la Galaksio, same estis griza nenio. Ĉedi renkontis rigardon de Faj Rodis, kiu malforte ekridetis, kaj, vidante, ke Ĉedi intencas ion diri, almetis la fingrojn al la lipoj.

Grif Rift, Div Simbel kaj Sol Sain kuntiris siajn fotelojn. En la triangulo de iliaj ŝultroj kaj kapoj lumis nun malalta, diafana, kiel kristalo, kolono. Interne de ĝi laŭ apenaŭ videbla spiralo fluis likvaĵo, simila al hidrargo. Eĉ eta malrapidiĝo aŭ rapidiĝo de ĝia fluado kaŭzis salton de unu el la indikiloj de la grandaj ciferplatoj kaj mallongan postuleman sonon el sub la regpanelo. Kun la sono ĉiuj tri kapoj tremeradis, streĉiĝante, kaj denove iĝadis senmovaj, kiam la indikilo revenadis al la streko.

Eksonis speciale insista signalo, la du indikiloj moviĝis samtempe. Sur la dekstra ekrano el la griza nebulo aperis makulo da mallumo.

Ĉedi sufiĉe konis la novajn konceptojn pri konstruo de la universo, por kompreni tiun makulon kiel elstaraĵon de Tamas. Ŝi sciis, ke gravitaj kampoj en nia universo havas tre diversan formon, plej ofte de turboj, funeloj, tre platigitaj konusoj, tiriĝintaj ĉene en direktoj de anizotropio de la spac-tempo. Estas nenio mirinda, se kontraŭgravitaj por ni kampoj de la kontraŭmondo, alidire la gravito de Tamas, estas konstruitaj analogie kaj malantaŭ tiu ondforma elstaraĵo estas kaŝitaj densiĝoj de kontraŭmaterio — nigraj galaksioj kaj nevideblaj sunoj de Tamas.

Iam al homoj ŝajnis nekredebla, ke en najbaraj galaksioj, kiel la nebulozo de Andromedo, povas troviĝi loĝataj mondoj. Kaj eĉ pli frue aperadis vertiĝo pro imago pri loĝantoj de planedoj de Arkturo aŭ Altairo. Nun por la homo jam ne sufiĉas sia universo kun ĝiaj miliardoj da galaksioj, kaj li aliras al la teruranta mallumo de la kontraŭmondo, kiu, kiel evidentiĝis, estas tre proksima. Sed kian kuraĝon kaj strebon al scio devas havi homoj, por ne nur sentime ekstari antaŭ muro de teruro, sed eĉ strebi penetri tra ĝi en tion, por kio ordinara homo, kiel Ĉedi mem, ne havas eĉ pensan difinon! Kaj ŝi preskaŭ kuraĝis instrui pri vivo Grif Rift-on mem! Ne, ŝi parolis kun li bone, kun amika kompreno kaj kunsento…

«Flug' inter ombro kaj lumo…» — eksonis en la memoro la kanto de Rodis… Vere. La vertikala fosteto kun ciferplatoj simbolas eĝon. Deglitu de ĝi, kaj… ŝi scias nun, kio estos en Tamas! Eblas trafi ankaŭ en nian mondon, la luman Ŝakti, sed ankaŭ ĝi estas mortiga, se eliri tro proksime al stelo aŭ en globan stelamason. Tiel oni glitas surfante laŭ ondoj, kun tiu diferenco, ke tro granda sorto staras malantaŭ la flugo de «Malhela Flamo» kaj la dek tri vivoj de ĝia anaro. Grif Rift diris al ŝi pri mevo, fluganta en nokta uragano, — kaj li sciis, pri kio diris! Por li tio estas ne poezia komparo, sed preciza bildo de SRR. Ne, sufiĉas! La radikoj de la universo estas tro timigaj por ŝi, kreskigita en la zorgema socio de la Tero. Estas interese, kion sentis Faj Rodis, — jen ŝi, same senmova, kiel la triopo ĉirkaŭ la kristala kolono, levis la rigardon al la ekranoj, malantaŭ kiuj estas griza malpleno, kaj, eble, ŝi same penas imagi Tamas-on?

Ĉedi ne divenis la pensojn de Faj Rodis. Sentoj, travivitaj de ŝi, estis pli suferaj, ol tiuj de Cedi, ĉar Rodis ne svenis. Ŝia forta, bonege trejnita korpo rezistis al la transiro en la nul-spacon preskaŭ same, kiel la korpoj de la kondukantoj de la SRR. Rapide reveninte al la normo, ŝi pensis pri ĉambro en la instituto de Kin Ruĥ, oriente de Kanado, kie ŝi estis prepariĝanta por la ekspedicio.

El la vasta ĉambro, kun muro, vitrita per egaj folioj de silikolo, videblis valo de granda rivero, inter pinaj arbaroj de rezervejo. Faj Rodis rememoris la plej malgravajn detalojn — de pajla koloro de la tapiŝo, plene kovranta la plankon, ĝis grandaj tabloj kaj divanoj el artefarita grize silkeca ligno. Varma komforto helpadis al laboro. Speciale kiam malantaŭ la diafana muro, direktita al la rivera pejzaĝo, rampis malaltaj nuboj kaj malvarma pluvo kuris laŭ vento. Tiam Faj Rodis sidadis sur divano en la kontraŭa flanko de la ĉambro, apud legaparato kaj staplo de restaŭritaj antikvaj filmoj, legis, pensis kaj rigardis. Tio estis la feliĉa tempo de «absorbado» de informo, por fari sin kapabla al kompreno de antikvaj historiaj procezoj kaj vojoj de leviĝo de la homaro.

Foje ŝi renkontis fragmenton de filmo pri milito. Fungo de akvo kaj vaporo pro nuklea eksplodo staris super oceano en supernuba alto, super montetoj kaj palmaj boskoj de kruta bordo. Kelkaj ŝipoj estis renversitaj kaj disĵetitaj. El surborda fortikaĵo du homoj observis la okazaĵojn. Iom maljunaj kaj diketaj, ili havis samajn kaskedojn kun oraj simboloj — evidente, ili estis komandantoj.

Iliaj vizaĝoj, prilumitaj per flagro de la mara incendio, sulkigitaj per faltoj, kun ŝvelintaj palpebroj de lacaj okuloj, ne esprimis timon, sed nur koncentritan atenton. Ambaŭ havis grandajn vizaĝtrajtojn, pezajn makzelojn kaj saman certecon pri bona rezulto de la titana batalo…

Rodis rememoris, kiel tiam, rigardante en nigran nokton tra la diafana muro, ŝi pensis pri oceano da kuraĝo, kiun bezonis la teranoj, por elirigi sin el sovaĝeco, kaj por transformi sian planedon en helan, florantan ĝardenon.

Naŭdek miliardoj da homoj pasis sub la falĉilo de la tempo, komencinte de ŝanceliĝemaj pajlobudoj sur arbaj branĉoj aŭ de mallarĝaj fendoj en rokoj, ĝis kiam kun la venko de racio kaj scio, kun la veno de la tutplaneda komunisma socio finiĝis la nokto de malfeliĉoj, delonge akompaninta la homaron. Terura prezo!

Sed nun la fiera virino estis afekciita kaj, honeste konfesante, timigita per kunpuŝiĝo kun la realo de la universo, timigita ne malpli, ol iam timis ŝiaj fratinoj, delonge forpasintaj de sur la planedo. Timo antaŭ la realo, kondukanta al fuĝo el ĝi, al kreado de iluzioj kaj misformado de la realo, ĉiam regis homojn, ne harditajn ekde la infaneco por lukto kontraŭ naturfortoj. Eĉ nun ŝi, plena je sano, speciale trejnita psike, tremas antaŭ la fundamentaj strukturoj de la reala mondo… Sed estas firmaj kaj neobeemaj la vizaĝoj de ŝiaj kunbatalantoj kontraŭ la fortoj de la kontraŭmondo, antaŭ kiu ne nur homo, sed eĉ tuta galaksio estas polvero, senspure malaperanta en malamika mallumo de Tamas — la kontraŭtempo kaj la kontraŭspaco…

Faj Rodis rigardis al la tri sidantaj antaŭ ŝi sentimaj pilotoj de la ŝipo kaj demandis sin: kie estas la limo kaj ĉu ĝi ekzistas? Kun la invento de SRR venis la Erao de Kuniĝintaj Manoj, kaj kio venos post ĝi estonte? Ĉu erao de kuniĝo de Ŝakti kaj Tamas? Ĉu ekvilibriĝo de la radikoj de la dupolusa universo? Sed kiel eviti izoliĝon, senstrukturecon, anihilacion? Eĉ malklaraj divenoj pri tio estas super ŝiaj fortoj.

Kaj subite la kristala kolono estingiĝis, nova sono, simila al akordo de basa kordo, tremigis la plankon de la kajuto. Faj Rodis instinkte komprenis, ke «Malhela Flamo» atingis la celon, pli ĝuste — la elirpunkton. Io denove okazis kun ŝia korpo. Ĉu falo aŭ ekflugo? Ĉu distiro aŭ kunpremo? Faj Rodis ne povis kompreni. Malaperis ĉiuj ordinaraj sentoj. Ŝi kvazaŭ naĝis en senpezeco, sentante nek varmon, nek malvarmon, nek supron, nek malsupron, nek lumon, nek mallumon. Perdinte ĉiujn orientilojn, la cerbo rezignis percepti ion ajn. Unutonaj pensoj ekturniĝis ronde, atingante unu la alian en senfina vico da ripetoj. Ŝi sentis nek timon, nek ĝojon, ne komprenis sian staton, similan al vivo, jam naskiĝinta kaj ankoraŭ sensenca, kiel antaŭ miliardoj da jaroj. Sed nekonataĵo jam penetris en rondkurantajn pensojn, disŝiris ilian fermitan ĉenon. La konscio denove malfermis sin al la ekstera mondo. Reveninte el neekzistado… Ne, tiun staton ne eblis tiel nomi. Rodis estis, sed ne ekzistis, aŭ, pli ĝuste, ekzistis, sed ne estis.

Ŝi ekvidis luksan orejon de stelaj lumoj. Nur la zonoj kaj la globoj da brulanta materio nun foriris en la malsupron de la maldekstraj ekranoj. Antaŭe, dekstre, en kosma nigro, sinistre lumis konstelacio de Kvin Ruĝaj Sunoj, kaj flanke — ankoraŭ du proksimaj palaj steloj.

Grif Rift levis sin, glatigis la vizaĝon per la manoj, kvazaŭ forlavante lacon. Div Simbel estis manipulanta per ciferaj diskoj sur la regpanelo. La stelŝipo tremeris kelkfoje, kiel trankviliĝanta besto, kaj kvietiĝis. Ĝojo, nedifinita kaj profunda, varmigis Faj-on Rodis. Tiel homo, vaginta en pereiga subteraĵo, eliras al la blua ĉielo, al la varma suno, al viva odoro de herboj kaj arbaro. Ŝi ridetis al ĉiuj: al Grif Rift, al Ĉedi, al ambaŭ astronavigaciistoj, irintaj preter la regpaneloj al la lifto en la komputejon. Antaŭ la ovala pordo de ie aperis Gen Atal. Li movis verdan stangeton, kaj la peza pordo derampis dekstren. La inĝeniero de kirasa defendo aliris al Ĉedi samtempe kun Grif Rift.

— Ĉio! — diris Rift. — Nun laboru la astronavigaciistoj. Baldaŭ ili diros al ni, kiom malproksime de la celo ni eliris. Kion vi pensas, Div?

La inĝeniero-piloto almontris la palan astron kun diametro je kvar-kvin centimetroj, duone kovritan per kadro de la ekrano kaj antaŭe ne rimarkitan de Faj Rodis.

— Se tio estas la suno de Tormans kaj ĝi egalas al la nia, do ĝi distancas nur je tricent-kvarcent milionoj da kilometroj. Tio estas bagateloj.

— Kaj se ne ĝi? Se iu el tiu kvinopo? — demandis Sol Sain.

— Tiam ni devos longe vojaĝi… aŭ denove eniri en la nul-spacon, sed jam sen la reto, anticipe preparita sur la Tero. Tiam estos malfacile, sed mi fidas kaj al la kalkuloj de la Tero, kaj al niaj astronavigaciistoj. Ili jam pluran fojon kondukas SRR-on, — trankvile diris Div Simbel.

Ĉedi Daan singarde mallevis la piedojn sur la elastan plankon.

— Kiel vi fartas, Ĉedi? — zorgeme demandis Grif Rift. — Eble, mi voku Eviza-n? Ja ni riskis, submetante vin al tia travivaĵo. Mi esperis je bona trejniteco de tuta nia ŝipanaro.

— Kaj vi ne eraris, — rektiĝis Ĉedi, per ĉiuj fortoj penante venki malfortecon de la kruroj kaj flagradon antaŭ la okuloj.

La tri kondukantoj de la stelŝipo aprobe interrigardis. Ŝi respondas tiel, kvazaŭ perdi konscion dufoje dum mallonga tempo estis por ŝi ordinara afero. Ĉedi ekvidis fajreron de ridemo en la malhelaj okuloj de Sol Sain.

— Kial vi ne zorgas pri Faj Rodis? Ankaŭ ŝi unuafoje trafis en la nul-spacon.

— Pri Faj Rodis neniu maltrankvilis, — Grif Rift mallaŭtigis la voĉon, — ŝi ne nur okupiĝis pri elfosadoj en malproksimaj planedoj, sed ankaŭ trairis ĉiujn dek ŝtupojn de infereco.

— Por kio? — miregis Ĉedi Daan.

— Historiistoj faras tion, por pli profunde kompreni sentojn de homoj de fora pasinteco.

Ĉedi rozkoloriĝis pro alfluo de miksitaj sentoj. Duafoje en la malvasta mondeto ŝi subtaksis homon. Definitive, oni ne rajtas opinii sin sociologo antaŭ kvindekjara aĝo. Estas bone, ke komputa lingvistiko estas la tereno, en kiu ŝi povas kredi je si. Kiom da pluaj surprizoj alportos al ŝi plua laboro kun la ekspediciaj kamaradoj? Ŝi iris en sian kajuton, oblikve rigardetinte al Faj Rodis. Apogiĝinte al fotela dorso, tiu rigardis al malica flagrado de la konstelacio de Ruĝaj Sunoj. Ĉedi subite rememoris pentraĵon de unu el artaj ekspozicioj. Senĝoja pejzaĝo: vicoj de brunaj ŝtonoj, kovritaj per mucilago kaj per serpentumaj strioj de kote brunaj vegetaĵoj — longaj, sterniĝantaj viloj, similaj al algoj. Malalta nuba ĉielo estis apogita, kiel per kolonoj, per vicoj de ruĝe rustaj aĵuraj turoj. Sur traboj de la plej proksimaj enigmaj konstruaĵoj pendis samaj brunaj viloj, deflankigitaj per persista vento. Antaŭe, sur la unua plano, estis pentrita virino en komplika skafandro. Supra parto de la skafandra helmo, levita kiel viziero de antikvaj kavaliroj, malkovris parton de la vizaĝo. Laŭ karakterizaj konturoj de la frunto, la nazradiko, la brovoj kaj la okuloj Ĉedi nun senerare rekonis Faj-on Rodis, kvankam la nazo, la buŝo kaj la mentono kaŝiĝis en komplika spiraparato. Jes, sendube, ŝi estis tie, sur humidaj planedoj de infraruĝaj sunoj! Kaj sekve, la mallonga, antaŭlasta salto de «Noogen» okazis kun partopreno de Faj Rodis. Kaj ŝi silentis, por ke Ĉedi kaj ŝiaj kamaradoj, ne estintaj en la nul-spaco, ne sentu sin malspertaj novuloj antaŭ ŝi.

Ĉedi ne sciis ankoraŭ multon. Tamen, ankaŭ Faj Rodis mem ne suspektis, ke ĝuste en tiu ĉi momento en antaŭkaŭkaza montaro ĉe giganta teleskopo sidis la aŭtoro de la pentraĵo, fama astronomo. Vigligante sin per sendormigaj piloloj, li deĵoris dum tria nokto. Antaŭ li, milionobligitaj, flagris sur ekrano ruĝaj punktoj de la stela kvinopo en la konstelacio Linko. Ie tie, eble apud tiu mizera ruĝa lumeto super la stelaro, je miloj da lumjaroj, devas eliĝi «Malhela Flamo». Sur ĝi estas la neforgesebla Faj Rodis, kies ŝanĝiĝeman aspekton povos forŝiri el lia memoro nur la morto…

Ĝuste en tiu ĉi momento en la sferoido de la pilota kajuto Faj Rodis kaj Grif Rift same rigardis al la ruĝa stelo. La inĝeniero-piloto ĝuste divenis — la malhela astro, ŝajninta eta disko sur la ekrano, estis la suno de Tormans.

Vir Norin kaj Menta Kor jam kalkulis la distancon — tricent okdek milionojn da kilometroj devis trairi la stelŝipo per ordinaraj anamezonaj motoroj. Se la stelŝipo ne estus plene bremsita, sed irus almenaŭ kun tiel nomata «alira rapido» je 0.1L, do ĝi povus atingi Tormans-on precize post tri horoj kaj duono. Sed akcelado kaj poste bremsado de «Malhela Flamo» postulis ankoraŭ tridek horojn.

Venke eksonis signaloj, pelintaj la homojn en la amortizajn kajutojn de la magnetaj ŝaktoj.

«Malhela Flamo» salte ekkuris laŭ la nova kurso. Jam antaŭ apero de SRR ordinaraj stelŝipoj, ekipitaj per magnetaj estingiloj de inercio, ricevis ŝercnomon «stelaj kanguruoj» ĝuste pro tiu kapablo de nekredeble rapida akceliĝo.

Div Simbel kaj Sol Sain agordis la aŭtomatojn de regado de la ŝipo, por trairi akceladon, flugon kaj bremsadon en unu ciklo. La tuta ŝipanaro, metita en hipnotan dormon, mildigantan maloportunaĵojn, restis en la amortizaj kajutoj. Neniu sur la ŝipo, krom robotoj, farantaj filmadon kaj registradon, povis observi, kiel kreskas la ruĝa suno, ŝanĝante la koloron al la pli kaj pli ruĝa. Komence ĝi kreskis malrapide, poste ĝi komencis proksimiĝi kun minaca rapido, verŝante sur la stelŝipon tutan sian fajran forton. Atinginte diametron je preskaŭ du metroj, ĝi aspektis ne plata disko, sed globo en larĝa lumanta mantelo. Ĝi malproksimiĝis same rapide, tuj kiam la ŝipo preteris ĝin, kaj egaliĝis al la Suno, vidata el la Tero.

La stelŝipo finis la iradon laŭ preciza kurbo. Ĝia rapido malaltiĝis al la difinita minimumo. En la aparta kajuteto, kie dormis Div Simbel kaj Vir Norin, ekfunkciis vekaj aparatoj, kiuj vekus la deĵorantojn ankaŭ okaze de ajna misfunkcio de la DES. Baldaŭ ĉiuj dek tri homoj kunvenis en la pilota sferoido, rigardante al la proksimiĝanta planedo. La dua de sia suno kaj multe pli proksima al ĝi, ol la Tero al la Suno, ĝi same havis nur unu malproksiman sateliton, rivoluantan en la ekvatora ebeno. La astronaŭtoj bone konis la puran laruzon de la gepatra planedo, kiu iĝadis pli hela kaj ĝoja dum alproksimiĝo al ĝi. Sed Tormans montriĝis intense blua, kaj tie, kie densaĵoj de nuba kovrilo reflektis kaj malpli forte difuzis radiojn de la ruĝa suno, — violkolora. En la intenseco de la koloro de la planedo estis nuanco de malgastemo. Homoj pli nervozaj, ol la ŝipanoj, eble, vidus en la aspekto de Tormans ion malbonaŭguran.

La malhelblua globo pendis en la nigra ĉielo, kaj sub ĝi, apenaŭ rimarkebla, naĝis la cindra disko de la satelito.

— Tamen Tormans, probable, estis la tria planedo, — laŭte diris Tor Lik. — La unua delonge falis sur sian sunon, kiel tio okazos kun nia Merkuro. Tiu ĉi stelo estas pli aĝa… — La astrofizikisto eksilentis, rigardante al la akcepta ekrano de antaŭaj lokaliziloj, trastrekita per arko de punktolinio.

Grif Rift ĵetiĝis al la regpanelo, sed Olla Dez antaŭis lin kaj ŝaltis la komunikadon. En longa fenestro sub la lokalizilo ekkuris mallongaj vertikalaj streketoj, kaj la tradukilo ekkantis du notojn — re kaj sol, ripetante ilin seninterrompe.

— La lingvo de la Ringo! — ekkriis Grif Rift.

Olla Dez ŝanĝis reĝimon de la tradukilo. Tuj en la fenestro ekkuris ciferoj: 02, 02, 02, 02… — la galaksia voksignalo de stacioj de la Granda Ringo. Oni vokis la stelŝipon!

Iaj nekredeble sentivaj lokaliziloj trovis alproksimiĝon de «Malhela Flamo» kaj nun alparolis al ĝi en la lingvo, komuna por milionoj da planedoj de la galaksio kaj de ekstergalaksiaj stelamasoj, unuiĝintaj en la gigantan union de la Granda Ringo. Eĉ la galaksio M-31, aŭ la nebulozo de Andromedo, nun helpe de stelŝipoj de rekta radio aldonas kolosan potencon de sia kolektiva racio, de sia Ringo, al la nia, kaj tio estas nur la komenco de la nova erao EKM. Tiu konvencia lingvo, deĉifrita de filo de la Tero, neforgesebla Kam Amat, estis tuj sononta en ordinaraj signoj el la planedo Tormans!

Sed tiuokaze kiel malĝustaj estis la teraj imagoj pri ĝi! Se la tormansanoj membras en la Ringo, scias ĝian lingvon kaj komunikiĝas kun fratoj laŭ racio, do ekzistas nenia planedo de turmentoj. Tio estas mito, eraro, kaŭzita de hazarda nekompreno. Probable, la pensomaniero de la cefeanoj tro diferencis de tiu de la loĝantoj de la konstelacio Drako, sendintaj SRR-on en la dudek sesan segmenton de la oka sektoro, kaj tion ne povis kontroli la stacio de la Granda Ringo, transsendinta la mesaĝon al la Tero!

Al Ĉedi Daan ŝajnis, ke en la stelŝipo ekblovis vigliga vento de la fora Tero. Anstataŭ frapi pordon de malgastema, eble malamika planedo, ili venas kiel invititoj, kiel egaluloj al egaluloj. Ĉio estos komprenebla por la tormansanoj, kaj vanas antaŭtimoj ofendi aŭ esti ofenditaj per malfido aŭ timo.

La kamaradoj de Ĉedi dividis ŝian ĝojon. Nur en la akra vizaĝo de Olla Dez por momento aperis elreviĝo. Pro nekonsciita deziro imiti Faj-on Rodis Ĉedi Daan antaŭ ĉio rigardis al ŝi, kaptinte ĵetitan al Grif Rift rigardon de gaja faciliĝo, preskaŭ jubilo. Faj Rodis iomete kliniĝis malantaŭen, por ne forturniĝi de la ekranoj, kaj donis al Grif Rift la manon per tia gesto, ke Ĉedi estis ravita… Ŝi ankoraŭ neniam rigardis al la estrino de la ekspedicio kiel al virino, speciale apud tiaj brilaj reprezentantinoj de sia sekso, kiel Olla Dez kaj Eviza Tanet. Kaj nun en Rodis kvazaŭ unuiĝis kareso de patrino, bonkoreco de kuracisto kaj ĝojo konscii sin bela.

La kurado de ciferaj signaloj sur la ekrano de la ricevilo daŭris dum necesa tempo. Poste aperis vico de aliaj signoj. Rigida, malforte modulita voĉo, per kiu parolis kompaktaj tradukiloj sur ŝipoj, malrapide diris: «Al ĉiuj, al ĉiuj, al ĉiuj. Aŭdu vojan mesaĝon…»

Ĉedi malvarmiĝis kaj senhelpe retrorigardis. Faj Rodis fulmorapide kliniĝis al la ricevilo, kaj Grif Rift kunpremis en pugnon la manon, kiu ĵus tenis la fingrojn de la jubila Rodis. «Aŭdu vojan mesaĝon de ekspedicio el la planedo, — la maŝino kvazaŭ misglutis, aŭdiginte kelkajn malklarajn sonojn, kaj daŭrigis same vigle kaj senpasie: — Ni instalis orientilon de galaksiaj koordinatoj kaj avertilon sur neloĝata satelito de loĝata planedo. Aŭdu unue la averton: 02, 02, 02, 02, — aŭdu la averton».

— Ho-o! — suspiris iu kun tuta amareco de elreviĝo, kiam la maŝino eksilentis por sekundo.

«Averto por oksigena vivo. Ne alteriĝu. Sur la planedo loĝas homoida civilizo de granda denseco, ITA (indico de teĥnika alto) ĉirkaŭ 36, ne apartenanta al la GR. Al peto akcepti la stelŝipon, sendita en ilia lingvo, ili respondis per tuja rifuzo. Ili ne deziras vizitantojn. Ne alteriĝu sur la planedon».

La maŝino faris duan paŭzon, kaj en la fenestro ekrulumis signoj kaj ciferoj, nenecesaj por la teranoj, jam sciintaj la koordinatojn. La homoj staris en silento, ĝis denove ripetiĝis la notoj kaj ciferoj de la galaksia voksignalo.

— Ĉio klaras! — Olla Dez malŝaltis la ricevilon.

— Jes, — malgaje diris la astronavigaciisto, — bomba stacio sur la satelito. Bone funkcias dum tri jarcentoj. La cefeanoj estis bravuloj!

— Entute, sen ili… — komencis Olla Dez.

— Ni ne estus ĉi tie, — respondis Sol Sain, seke ekridinte pro la travivita streĉo.

La homoj ekmoviĝis kaj ekparolis, penante kaŝi de aliaj sian elreviĝon.

— Mi petas atenton, — ĉesigis la parolojn Grif Rift kaj turnis sin al Faj Rodis: — Kia estas la plano?

— Kiel antaŭe, sen ŝanĝoj, — respondis ŝi, denove transformiĝinte en la antaŭan, trankvilan kaj firman Rodis.

— Ĉu ni plu devas aliri al la satelito, — demandis Grif Rift, — nun, kiam la mesaĝo de la cefeanoj konfirmas ĝian neloĝatecon?

— Tamen necesas. Ni kun nia sperto povos vidi tion, kion povis ne kompreni kaj, sekve, ne rimarki la cefeanoj. Eble, sur la satelito restis konstruaĵoj de antaŭa civilizo de Tormans, nur poste ruiniĝinta. Sur la planedo povis ekzisti pli antikva civilizo, mortinta aŭ ekstermita de la modernaj loĝantoj de Tormans, se ili estas fremduloj…

Grif Rift kapjesis, senvorte konsentante.

«Malhela Flamo» malrapide proksimiĝis al la satelito, kaj, egaliginte sian orbitan rapidon kun la ĝia, komencis ĉirkaŭflugi la senvivan globon kun diametro ĉirkaŭ sescent kilometroj, kiel Mimaso de Saturno. Fortaj stereoteleskopoj palpis la grizan supraĵon, iuloke trastrekitan per rektaj fendoj de kavoj kaj de malaltaj montoj. Ĵus filmitaj bildoj tuj estis pligrandigataj sufiĉe por vidi apartajn ŝtonojn. Kruca ĉirkaŭflugo ne donis eĉ plej etan pruvon, ke sur la satelito iam loĝis racihavaj estaĵoj. Estis trovita eĉ la bomba stacio de la cefeanoj, komforte kuŝinta en duoncirko, entranĉiĝinta en krutan deklivon de vezikeca hela lafo. En tiun ĉi oportunan lokon, defenditan kontraŭ meteoritoj, dum la dua rivoluo falis bomba stacio de «Malhela Flamo», mesaĝanta en la lingvo de la Ringo, ke SRR de la Tero venis ĉi tien kun speciala misio kaj alteriĝos sur la planedon. Plua funkciado de la stacio post kvin jaroj de la faligo signifas pereon de la stelŝipo, pri kio la planedo ST 3388+04VF (la Tero) petis informi laŭ la Ringo ĉe unua eblo.

— Ni ne forgesu ĝin malŝalti, kiam revenos, — zorgeme diris Div Simbel, — tielaĵoj okazis pro ĝojo, kiam oni saviĝis el danĝeraj planedoj.

— La nia havas sekurigilon, — respondis Sol Sain, — ĉi tie estas ekstra cirkvito. Kiam ni malproksimiĝos de Tormans kaj ĝia satelito, la stacio hurlos, ĝis ni ĝin malŝaltos.

— Do ĉio estas preta! Estas tempo iri al Tormans, — diris, oscedinte, la inĝeniero-piloto.

— Ni havos tempon por ripozo. Faj Rodis avertis, ke ni alvenu al la planedo kiel eble plej malrapide, de la taga flanko, ne uzante lokalizilojn kaj sen signaloj.

— Ni ŝteliras, kiel antikvaj ĉasistoj al besto, — malkontente subridis Sol Sain.

— Ĉu al vi ne plaĉas? — miris Div Simbel.

— En tio estas io malbona — kaŝiĝi, aliri sekrete!

— Faj Rodis diris pri neceso ne maltrankviligi la loĝantojn de Tormans. Se ili malamikemas al kosmaj gastoj, do alveno de «Malhela Flamo» kaŭzos indignon, kaj ni devos dum unu aŭ du monatoj turniĝi sur orbito ĉirkaŭ la planedo, dum ni lernos la lingvon kaj konatiĝos kun la moroj. Se ili ekscios pri la stelŝipo, fluganta super ilia planedo, do nun ni eĉ ne povos klarigi, por kio ni estas ĉi tie!

— Sed la cefeanoj ja klarigis!

— Probable, lerninte unu aŭ du frazojn. Kaj ricevis rifuzon. Kaj ni ne devas ĝin ricevi — tro longa estis la vojo, kaj Tormans estas nia celo, sed ne pretere rimarkita planedo, — diris Div Simbel.

— Sed ĉu ne similas tio al malmodesta subrigardado el post angulo? — ne cedis Sol Sain. — Metodoj, konvenaj por antikvaj homoj, sed ne por la supera formo de socio… Kaj jen nia sociologo! Kion vi opinias, Ĉedi? — La inĝeniero de komputiloj rerakontis la konversacion.

Ĉedi ekpensis, poste decideme deklaris:

— Estus malinde je la homoj de la Tero kaj je nia erao, se ni venus, subrigardus kaj kaŝe revenus malantaŭen. Ni farus nenian malutilon, sed tio… rigardi en ĉambron de homo, kiam li nenion suspektas… Ni klarigos — kiam malleviĝos sur la planedon, kaj ili komprenos.

— Sed se ne komprenos kaj ne akceptos? — persistis Sol Sain, mokeme mallarĝigante la okulojn.

— Mi ne scias, kiel mi decidus. Mi konsentas kun Rodis.

— Ankaŭ mi pensas same, — diris la inĝeniero-piloto. — Des pli, ke vi ambaŭ preteratentas gravan detalon. El granda alto, sur kiu ni povas stabile rivolui, ni vidos nur la plej ĝeneralajn detalojn de la planeda vivo. Kaj povos kapti nur tiujn elsendojn, kiuj estas destinitaj por la tuta planedo. Alivorte, ni vidos kaj aŭdos nur la malfermitan socian vivon. Ni bezonas nenion kroman por kompreno de iliaj lingvo kaj kondutnormoj.

— Prave, Div! Mi ne tuj komprenis tiun simplan aferon. Kion vi diros, Sol?

La inĝeniero de komputiloj disigis la manojn, konsentante.

— Kaj ankoraŭ unu afero, — daŭrigis Div Simbel. — Ili ne havas altajn sputnikojn, kaj ni nenion rompos en ilia komunikado.

— Kaj eble, ili tute ne havas sputnikojn, nek altajn, nek malaltajn? — demandis Sol Sain.

— Ni baldaŭ vidos, — diris Div Simbel.

Ĉapitro 3

Super Tormans

«La ekvatora rapido de la planedo estas gama 1 klininta streko 16, periodo de rotacio estas 22 teraj horoj…» — raportis komputilo, nehome klare prononcante vortojn. Larĝa registra rubando rampis en la akceptilon de la vojĵurnalo. La aŭtomatoj de «Malhela Flamo» estis skrupule esplorantaj Tormans-on, preterante neniun detalon.

— Mirigas kvanto de karbona dioksido en malsupraj tavoloj de la atmosfero, — diris Tor Lik. — Kaj kiom da ĝi estas ankoraŭ dissolvita en la oceanoj! Similas al la paleozoiko de la Tero, kiam karbona dioksido ankoraŭ ne estis parte ligita per procezoj de kreiĝo de karbo.

— Ĉu forceja efiko? — demandis Sol Sain.

— La klimato ĉi tie entute estas milda kaj egala. La ekvatoro de Tormans staras «vertikale» kompare kun tiu de la Tero, tio estas perpendikulare al la ebeno de la orbito, kaj la rotacia akso koincidas kun la linio de la orbito. Tio povus doni akran zonecon, sed Tormans kuras laŭ la orbito proksimume kvaroble pli rapide, ol la Tero.

— Nesufiĉo de akvo povas nuligi tiujn ĉi avantaĝojn, — enmiksiĝis Grif Rift, leganta kurbojn de sondaĵo de la supraĵo, — la areo de la oceanoj estas kvindek kvin centonoj, kaj la mezuma amplitudo de ŝanĝoj de profundo estas unu-du kilometroj.

— Per si mem tio ankoraŭ ne atestas pri nesufiĉo de akvo, — diris Tor Lik, — ni esploros bilancon de vaporiĝo, de saturiteco per akvaj vaporoj, distribuadon per ventaj fluoj. Grandaj rezervoj de glacio sur la polusoj en tia klimato ne atendindas — kaj ni ilin ne vidas. Ne estas ankaŭ polusaj frontoj kaj entute fortaj moviĝoj de aeraj masoj.

La homoj daŭrigis la laboron ĉe aparatoj, de tempo al tempo ĵetante rigardojn en la vidan ŝakton, kiun malfermis por ili Gen Atal. Penetrante la ŝipajn murojn kaj finiĝante per larĝa fenestro el diafana itriuma ceramikaĵo, la ŝakto per sistemo de speguloj permesis observi la planedon per nearmita okulo.

En la diafana fenestro sub la stelŝipo apenaŭ rimarkeble moviĝis la planedo. «Malhela Flamo» rivoluis sur alto dudek mil kilometroj, iomete malpli rapide, ol rotaciis la planedo: tiel estis oportune trarigardi la supraĵon de Tormans. La nuba kovrilo, komence ŝajninta al la teranoj enigme densa, havis sur la ekvatoro abundajn disŝirojn. En ili estis traflugantaj plumbokoloraj maroj, brunaj ebenaĵoj kiel stepoj aŭ arbaroj, flavaj eĝoj kaj masivoj de eroditaj nealtaj montoj. La observantoj estis poiomete kutimiĝantaj al la aspekto de la planedo, kaj ĉiam pli multaj detaloj iĝadis kompreneblaj sur la fotoj.

Tormans, preskaŭ egala amplekse al la Tero, kaj simila al ĝi en multaj ĝeneralaj trajtoj de tutplaneda nivelo, tre malsamis de ĝi en detaloj de sia planedografio. La maroj okupis vastan zonon sur la ekvatoro, kaj la kontinentoj estis ŝovitaj al la polusoj. Dividitaj per meridianaj markoloj, pli ĝuste, maroj, la kontinentoj konsistigis kvazaŭ du kronojn, ĉiu el ili konsistis el kvar segmentoj, larĝiĝantaj ĉe la ekvatoro kaj mallarĝiĝantaj ĉe la polusoj, similaj al Suda Ameriko de la Tero. Demalproksime kaj desupre la supraĵo de la planedo impresis simetrie, ege diferencante de komplikaj konturoj de maroj kaj kontinentoj de la Tero. Grandaj riveroj fluis precipe de la polusoj al la ekvatoro, enfluante en la ekvatoran oceanon aŭ en ĝiajn golfojn. Inter ili videblis vastaj areoj da neakvumita tero, verŝajne, dezertoj.

— Kion diros la planedologo, — kutime mallarĝigis la okulojn Sol Sain, — bizara planedo, ĉu ne?

— Estas nenio bizara! — gravmiene respondis Tor Lik. — Ĝi estas pli aĝa, ol nia Tero, sed pli rapide rotacianta. Sekve, polusa ŝovo de kontinentoj okazis pli rapide kaj donis rezultojn, pli grandajn, ol ĉe ni. La simetrio, pli ĝuste, simileco de unu hemisfero al la alia — estas hazardaĵo. Probable, la profundaĵoj de Tormans estas pli kvietaj, ol la teraj, — ne tiom abruptaj estas leviĝoj kaj malleviĝoj, ne estas aŭ malmultas funkciantaj vulkanoj, malpli fortaj estas tertremoj. Ĉio ĉi estas normala, pli mirindas alio…

— Ĉu la saturiteco per karbona dioksido kun alta enteno de oksigeno? — ekkriis Grif Rift.

— La tormansanoj fobruligis tro multe da natura brulaĵo. Ĉi tie por ni estos malfacile spiri kaj necesos eviti profundajn kavaĵojn de reliefo. Tamen la maro, saturita per karbona dioksido, estos diafana, kiel dum la plej antikvaj geologiaj epokoj de la Tero… verŝajne, kun amaso da kalka sedimento sur la fundo. Ĉio ĉi ne konformas al la kvanto de loĝantaro, notita fare de la cefeanoj antaŭ ducent kvin jaroj.

— Ĉi tie nemalmultas kontraŭdiroj inter planedografio kaj demografio, — konsentis Grif. — Eble, ni ne penu ilin kompreni, antaŭ ol ni malleviĝos sur malaltan orbiton. Se ne estas sputnikoj, do, krom risko de malkaŝo, nenio malhelpas al ni ĉirkaŭflugi la planedon sur ajna alto.

— Des pli ke ni jam prenis ĉion de la unua orbito, — vigle subtenis Tor Lik.

— Ankoraŭ estas okupitaj Ĉedi kaj Faj. Nia lingvistino sukcesis ricevi tekstojn de sufiĉa longo, por kompreni la strukturon de la lingvo per la metodo de Kam Amat. Faj Rodis deziras, ke ni, proksimiĝinte al la planedo kaj observante televidelsendojn, jam komprenu parolojn de tormansanoj.

— Racie! Por ke ni evitu malĝustajn pens-asociojn, el kiuj kreiĝas firmaj kliŝoj, malhelpantaj komprenon.

— Ho, vin, planedologojn, oni nemalbone instruas! Eĉ pri psikologio.

— Oni delonge rimarkis neperfektecon de fizikistoj-kosmologoj, koncentriĝintaj nur al sia tereno. Sen koncepto pri la homo kiel faktoro de tutplaneda skalo okazadis danĝeraj eraroj. Nun oni atentas pri tio, — diris Tor Lik, ekstarante kaj haltigante malviglan iradon de la flava rubando.

— Kaj samtempe vi bonege sukcesis en la fako. Tuj fininte la heraklajn heroaĵojn, vi inventis gipsobolometron kaj el sputniko malkovris tiun gigantan kupro-hidrargan zonon, pri kiu ĝis nun disputadas geologoj, kiel pri rarega escepto, — aldonis Grif Rift.

La juna planedologo rozkoloriĝis pro plezuro kaj, por kaŝi konfuziĝon, aldonis:

— Kaj tiu escepto kuŝas je profundo de dudek kilometroj sub preskaŭ tuta Sinaja ŝildo!..

La planedologo atendis nelonge. Pasis ankoraŭ kelkaj tagoj (noktoj estis tre mallongaj sur tia alto de rivoluo), kaj «Malhela Flamo» nerimarkita deglitis sur orbiton kun alto je malpli ol duono de la diametro de Tormans, kaj, por ne malŝpari multan energion, pligrandigis la relativan rapidon.

Ĉedi kaj Faj Rodis ĉirkaŭpendigis la rondan halon per hipnottabeloj de la lingvo de Tormans. Ĉiu ŝipano, fininta sian laboron, venadis ĉi tien kaj enprofundiĝadis en kontempladon de la skemoj, samtempe aŭskultante kaj subkonscie enmemorigante sonojn kaj sencojn de vortoj de la fremda lingvo. Ne tute fremda — ĝia semantiko kaj aldeologio[10] tre similis al antikvaj lingvoj de la Tero kun mirinda mikso de vortoj de Orienta Azio kaj de la disvastiĝinta en la fino de la EDM angla lingvo. Simile al la tera, la lingvo de Tormans estis tutplaneda, sed kun iaj restaj dialektoj en malsamaj hemisferoj de la planedo, por kiuj necesis elpensi konvenciajn nomojn, analogajn al la teraj. La hemisfero, direktita antaŭen laŭ kuro de Tormans laŭ sia orbito, estis nomita la Norda, kaj la malantaŭa — la Suda. Kiel montriĝis poste, astronomoj de Tormans nomis ilin respektive la Kapa kaj la Vosta — de la Vivo kaj de la Morto.

Komuneco de la lingvo plifaciligis la taskon de la esploristoj, sed ŝanĝiĝo de alteco de sono kaj nazala, jen malrapida, jen rapidiĝanta prononco montriĝis multe pli komplikaj, ol la tera, kun ĝia klara kaj pura elparolo.

— Por kio ĉio ĉi? — indignis Grif Rift, la plej malsukcesa lernanto de Ĉedi. — Ĉu ne eblas esprimi nuancon de penso per ekstra vorto anstataŭ hurlo, krio aŭ miaŭo? Ĉu tio ne estas reveno al la prauloj, el tiuj, kiuj saltadis sur branĉoj?

— Por iuj pli facilas saman vorton prononci malsame, ŝanĝante la sencon, — kontraŭdiris Tivisa, virtuoze «miaŭanta», laŭ la esprimo de la ŝipestro.

— Kaj por mi pli facilas memori dek vortojn, ol ekhurli en mezo aŭ fino de la jam konata, — malkontente sulkigis la brovojn Grif. — Ĉu ne estas egale, cent mil aŭ cent kvindek mil vortoj?

— Ne egale, se la ortografio tiom forte malkoincidas kun la prononco, kiel ĉe la tormasanoj, — aŭtoritete deklaris Ĉedi.

— Kiel povis aperi tiom absurda disiĝo?

— Pro neantaŭvidema konservativismo. Ĝi rimarkeblis ankaŭ ĉe ni en la tempoj antaŭ la monda lingvo kaj antaŭ la raciigo de diversaj lingvoj, kiun devigis fari la apero de tradukaj maŝinoj. Kun rapidiĝo de socia evoluo la lingvo ŝanĝiĝis kaj riĉiĝis, kaj la ortografio restis sur sama nivelo. Eĉ pli malbone: oni insiste simpligadis la ortografion, faciligante la lingvon por pigraj aŭ malinteligentaj homoj, dum la socia evoluo postulis ĉiam plian komplikadon.

— Kaj rezulte la lingvo perdis sian fonetikan riĉon?

— Neeviteble. Esence, la procezo estis pli komplika. Ekzemple, ĉe ĉiu popolo de la Tero kun leviĝo de kulturo okazis riĉiĝo de ĉiutaga lingvo, esprimanta sentojn, priskribanta la vidatan mondon kaj internajn travivaĵojn. Poste, kun dispartigo de laboro, aperis teĥnika, profesia lingvaĵo. Kun evoluo de teĥniko ĝi riĉiĝadis, ĝis kvanto de vortoj en ĝi superis la ĝeneral-emocian lingvaĵon, kaj tiu, male, malriĉiĝis. Kaj mi suspektas, ke la ĝeneral-emocia lingvaĵo de Tormans estas same malriĉa, kiel la nia en la fino de la EDM, kaj eĉ pli malriĉa.

— Ĉu tio signifas dominadon de profesia vivo super libertempo?

— Sen ajna dubo. Ĉiu homo havis malmultan tempon por okupiĝo pri kleriĝo, arto, sporto, eĉ simple por komunikado. Multe malpli, ol por liaj devoj al la socio kaj por aferoj, necesaj por la vivo. Eblas ankaŭ alio — nescipovo uzi sian libertempon por kleriĝo kaj perfektiĝo. Ambaŭ aferoj estas signoj de malbona organizo kaj malalta nivelo de la socia konscio. Faj Rodis diras, ke en legitaj de ni tekstoj de radielsendoj de Tormans estas same malmulte da senco, kiel estis ĉe ni en antikvaj historiaj periodoj de la EDM, kiam presitaj sur folioj de malbona papero ĉiutagaj bultenoj de novaĵoj, televidaj kaj radiaj elsendoj portis ne pli ol tri-kvin procentojn da utila informo. Krome, Rodis suspektas — laŭ ekzisto de granda kvanto da semantikaj stereotipoj — ke la skribo de la planedo ial estas sur malalta nivelo. Sed ni ankoraŭ ne vidis ĝin, deĉifrinte la lingvon laŭ registraĵoj de la memormaŝinoj.

— Ĉu ni lernu ankoraŭ la skribon? — ŝerce suspiris Vir Norin. — Kiom longe ni do turniĝu super Tormans?

— Ne tre longe, — konsolis lin Ĉedi, — nun la afero iros pli interese. Hodiaŭ Olla Dez komencis interkaptadon de televidaj elsendoj, kaj, eble, ne pli malfrue, ol morgaŭ ni vidos la vivon de Tormans.

Ili vidis. La televido de Tormans ne atingis la nivelon de fajnega eŭdoplastika teĥniko de la Tero, sed la elsendoj estis klaraj, kun bona kolora gamo.

La ŝipanaro de «Malhela Flamo», krom deĵorantoj, sidadis antaŭ grandega stereoekrano, dum horoj observante fremdan vivon. Homoj de Tormans tiom similis al la teranoj, ke jam neniu plu dubis pri praveco de la diveno de historiistoj pri la sorto de la tri stelŝipoj de la EMU. Stranga sento ekregis la teranojn. Kvazaŭ ili spektis proprajn amasajn spektaklojn, ludatajn pri historiaj temoj. Ili vidis gigantajn urbojn, maldense disĵetitajn laŭ la planedo, kiuj kiel funeloj ensuĉis precipan amason de la loĝantaro. En ili tormansanoj loĝis en malvasto de multetaĝaj domoj, sub kiuj en subteraj labirintoj okazis ĉiutaga teĥnika laboro. Ĉiu urbo, kadrita per zono de malfortaj boskoj, sekcis ilin per larĝaj vojoj, kiel per tentakloj, tiriĝintaj en vastajn kampojn, prisemitajn per iuj vegetaĵoj, similaj al sojfaboj kaj terpomoj de la Tero, kiujn oni kultivis en grandega kvanto. La plej grandaj urboj troviĝis apud bordoj de la ekvatora oceano, sur tiuj partoj de riveraj deltoj, kie ŝtoneca grundo donis apogon por grandaj domoj. Malproksime de riveroj kaj kultivataj kampoj kolosaj areoj da tero estis okupitaj de stepoj kun maldensa herbaro kaj senfine monotonaj veproj.

En la zonoj de kultivata tero estis mirinda manko de konstantaj vilaĝoj. Iaj mornaj konstruaĵoj, longaj kaj malaltaj, lacigadis okulojn per monotona ripetado ĉie — kaj en la kapa kaj en la vosta hemisferoj, apud grandaj urboj kaj apud malpli grandaj koncentriĝoj de loĝantaro. Pezaj maŝinoj moviĝadis en polvo, prilaborante grundon aŭ kolektante rikolton, ne malpli pezaj veturiloj kun bruego kuradis laŭ glataj kaj larĝaj vojoj.

La teraj observantoj miris, kial tiel bruas tiuj grandaj maŝinoj, ĝis ili komprenis, ke la monstra bruego okazas simple pro malbona konstruo de motoroj, pro malbona adapto de maŝinpecoj.

Horon post horo, ne kuraĝante rompi silenton, por ne malhelpi al la kamaradoj, la teranoj spektis la vivon de la fora planedo, afekciitaj per amaso da unuaj impresoj. De tempo al tempo iuj el la ŝipanoj ekstaradis kaj foriradis en tiun parton de la ronda halo, malantaŭ eta vando, kie sur longan tablon oni aranĝis liveradon de nutraĵo. Tie, interŝanĝante impresojn, la homoj manĝadis kaj denove revenadis al la ekranoj, timante perdi eĉ horon el tempo de televidelsendoj de Tormans. Pli ĝuste, ne Tormans, sed la planedo Jan-Jaĥ, kiel ĝi nomiĝis en la tormansa lingvo. Tamen la nomo Tormans tiel firme eniris la konscion de la ekspedicianoj dum ĉiuj monatoj, kiam ĝi estis la ĉefa orientilo de iliaj meditoj, ke la teranoj plu uzis ĝin.

Ili ekkonis ankaŭ la ĉefurbon de la planedo, kies nomo en traduko en la lingvon de la Tero signifis Saĝejo.

Kaj antaŭ ĉio konfirmiĝis la diveno de Faj Rodis, ke la skribo de Tormans estas sistemo de komplikaj signoj — ideogramoj, por ekposedi ilin eĉ akraj mensoj de la teranoj bezonus multan tempon. Feliĉe, ekzistis simpligita aro da skribaj signoj, kiuj estis uzataj en ĉiutaga vivo kaj en simpligita lingvaĵo de presataj novaĵoj. Novaj tabeloj beligis la murojn de la halo en «Malhela Flamo». Beligis, ĉar aspekto de la signoj konformis al la estetika sento de la ŝipanaro. Iliaj komplikaj interplektaĵoj ŝajnis fajnaj abstraktaj desegnaĵoj. Tekstojn oni skribis aŭ per nigro sur intense flava papero, aŭ per intensa malhelverda farbo sur palblua fono.

— Kiel bele kompare kun mizera simpleco de nia linia alfabeto! — admiris Olla Dez. — Eble, post la reveno indas proponi la alfabeton de Tormans al la KUP — la Konsilio de Universalaj Plibonigoj?

— Mi ne pensas tiel, — kontraŭis Faj Rodis, — tiaspecajn alfabetojn oni jam uzis sur la Tero, kaj eĉ dum multaj jarcentoj. Konservativuloj de ĉiuj tempoj kaj popoloj defendadis ilian avantaĝon antaŭ la pure fonetikaj, similaj al tiuj, kiuj metis komencon al nia linia skribo. Ili pruvadis, ke, estante ideogramoj, tiuj signoj estas legataj samsence de popoloj, parolantaj en malsamaj lingvoj…

— Kaj literoj iĝas ne nur abstraktaj signoj, sed ankaŭ simboloj de konkreta senco, — daŭrigis Olla Dez. — Jen kial ili estas tiom multegaj!

— Kaj tro malmultaj por tuta amplekso de eksponenciale vastiĝanta homa penso, — aldonis Ĉedi Daan.

— Vi prave rimarkis la ĉefan kontraŭdiron, — konfirmis Faj Rodis, — nenio estas donata senkoste, kaj la avantaĝoj de ideografia skribo iĝas mizeraj kun evoluo de kulturo kaj scienco. Anstataŭe centobliĝas ĝia malavantaĝo — senca rigidiĝo, bremsanta pensadon, malakcelanta ĝian evoluon. Komplika bela skribo, esprimanta milojn da pensonuancoj tie, kie necesas milionoj, iĝas arkaismo, simila al la piktogramoj de la ŝtona epoko, de kiuj ĝi, sendube, devenis.

— Mi jam delonge kapitulacis, Faj! — ekridis Olla Dez. — En la KUP oni min deklarus inklina al kaverna pensado. Mi dankas vin pro savo el malhonoro.

— Apenaŭ la KUP tiel senkompate ekzekutus vin, — samtone respondis Faj Rodis. — En tiu Konsilio plejmulton konsistigas viroj, kaj samtempe skeptikuloj. Tio estas kombino, cedema al personoj de nia sekso, speciale al tiuj kun via belo.

— Vi ŝercas, — serioze diris Ĉedi, — kaj al mi ŝajnas tragika tiom longa ekzisto de ideogramoj sur Tormans. Tio estas neevitebla postresto de pensado…

— Pli ĝuste, malrapideco de progreso kaj arkaikeco de formoj, — korektis ŝin Rodis, — postresto subkomprenas komparon. Kun kiu? Se kun ni, do sur kiu historia nivelo? Nia moderna nivelo estas multe pli alta. Kiom da jarcentoj jam pasis da bona, racia kaj amika vivo, da avida ekkonado de la mondo, da feliĉo de riĉiĝo per belo kaj ĝojo. Kiu el ni rezignus vivi dum tiuj tempoj?

— Mi, — respondis Vir Norin. — Ili, niaj prauloj, sciis tiel malmulte. Mi ne povus…

— Ankaŭ mi, — konsentis Faj Rodis, — sed la senfina oceano de ekkono same kuŝas antaŭ ni, kiel antaŭ ili. Emocia diferenco ne ekzistas. Kaj persona digno, revoj kaj amo, amikeco kaj kompreno — ĉio, kio kreskigas kaj edukas nin? En tio ni estas samaj. Kial do ni ne kredu, ke Tormans estas sur sama ŝtupo? Ĉu nur pro postrestinta skribo? Des pli ke la ĉefa pruvo de turmenteco, evidente, malaperas. Niaj demogramoj ne konfirmas la kolosan kvanton da loĝantaro, kalkulitan de la cefeanoj. Diferenco estas preskaŭ dekobla.

— Nekredeble! — balancis la kapon Grif Rift. — En ceteraj aferoj la cefeanoj montris sin bonaj planedografoj. Ĉu tio estas eraro aŭ…

— Abrupta malkresko de loĝantaro, — finis Faj Rodis. — Povas esti. Sed tiuokaze tio estis katastrofo, sed ni rimarkis nenion ekstreman.

— Ne nepre katastrofo, — kontraŭdiris Tivisa Henako. — Post la vizito de la cefeanoj pasis pli ol ducent kvindek jaroj. Ni prenu averaĝan vivdaŭron, karakteran por la komenco de la EMU, — sepdek jaroj. Dum periodo, egala al kvarobla vivdaŭro, la loĝantaro de Tormans povis malkreski eĉ pli, aŭ male, kreski pro pure internaj kaŭzoj.

— Internaj kaŭzoj, kiel mi pensas, estas la plej malbona speco de katastrofo, — diris Ĉedi. — Ne plaĉas al mi dume la planedo Jan-Jaĥ en siaj televidaj elsendoj!

Kvazaŭ pravigante la vortojn de Ĉedi, el profundo de la stereoekrano aŭdiĝis melodia muziko, nur iufoje interrompata per disonancaj frapoj kaj krioj. Antaŭ la teranoj aperis placo sur monteto, kovrita per io simila al bruna vitro. Vitra vojeto iris tra la placo al ŝtuparo el sama materialo. La ŝtuparo, beligita per altaj vazoj kaj masivaj fostoj el griza ŝtono, nur post kelkaj ŝtupoj atingis vitran domon, brilantan sub la ruĝa suno. Malpezan frontonon apogis malaltaj kolonoj kun bizara interplektiĝo de pilastroj el flava metalo. Malpeza fumeto estis leviĝanta el du nigraj tasegoj antaŭ la enirejo.

Laŭ la vitra vojo moviĝis aro da gejunuloj, svingante per mallongaj bastonetoj kaj batante per ili sonorantajn kaj zumantajn diskojn. Kelkaj el ili portis sur ŝultraj rimenoj malgrandajn ruĝ-orajn skatoletojn, agorditajn al unusama muziko, kiun la teranoj alklasigus al la verd-blua spektro. Ĝis nun tuta aŭdita de ili muziko de Tormans apartenis nur al la ruĝa aŭ la flava spektro de tonoj kaj melodioj.

La televida kamerao proksimiĝis al la irantoj, pligrandiginte el la amaso du geojn, retrorigardantajn al la kunirantoj, kaj pli malproksimen, al la urbo, kun stranga mikso de maltrankvilo kaj montra braveco. La tuta kvaropo estis vestita en samaj intense flavaj survestoj, kolorigitaj per sinuaj nigraj serpentoj kun oscedantaj faŭkoj.

Ĉiu el la viroj donis la manon al sia kunulino. Plu irante per flanko al la ŝtuparo, ili subite ekkantis, pli ĝuste — stride ekkriis. La defian kanton subtenis ĉiuj akompanantoj.

Ĉedi Daan, Faj Rodis kaj Tivisa Henako, plej bone ekposedintaj la lingvon de Tormans, komencis streĉite aŭskulti. Klakis speciala sonfiltrilo, modulanta rapidan neklaran parolon.

— Ili prikantas fruan morton, opiniante ĝin la ĉefa devo de homo rilate al la socio! — ekkriis Tivisa Henako.

Faj Rodis silentis, kliniĝinte al la ekrano, kiel faris ĉiam, afekciite de io vidita. Ĉedi Daan kovris la vizaĝon per la manoj, ripetante la malnete tradukitan kanton, kies melodio komence tiel plaĉis al la teranoj.

«La supera saĝo estas foriri en la morton plena je sano kaj fortoj, evitinte malĝojojn de maljuneco kaj neeviteblajn suferojn de vivsperto…

Tiel oni foriras en varman nokton post vespera kunveno de amikoj…

Tiel oni foriras en freŝan matenon post nokto kun amatoj, mallaŭte ferminte pordon de floranta ĝardeno de vivo.

Kaj potencaj viroj — apogo kaj defendo — iras, frapfermante la pordegon. La lasta frapo eĥas en mallumo de subteraĵoj de tempoj, egale kaŝantaj la estontecon kaj la pasintecon…»

Ĉedi ĉesis traduki kaj, mire rigardinte al Faj Rodis, aldonis:

— Ili kantas, ke la devo de morto venas en la cent unua jaro de ilia vivo. Aŭ laŭ ilia dua kalendaro de Blankaj Steloj, kiu koincidas kun la nia, post dudek kvin jaroj. Tiun kvaropon oni akompanas en Templon de Karesa Morto!

— Kiel povas ekzisti tia socio? — forgesinte decon, indigne ekkriis Olla Dez. — Ju pli alta estas socia strukturo kaj scienco, des pli malfrue maturiĝas homo.

— Ĝuste tial ni, biologoj, antaŭ ĉio jam ekde antikveco de la EDM starigis kiel celon plilongigon de vivo, pli ĝuste, de juneco, — diris Neja Holli, ne deŝirante la rigardon de la procesio de tormansanoj, leviĝanta laŭ la ŝtupoj.

— Ĉe ni pro komplikeco de vivo kaj granda amplekso de informo oni opinias homon infano ĝis la heraklaj heroaĵoj. Ankoraŭ dudek jarojn daŭras juneco, matureco venas nur ĉe kvardekjara aĝo. Poste antaŭ ni estas sepdek jaroj, aŭ eĉ tuta jarcento da matureco, plena je energio, intensa laboro kaj ekkonado de la vivo. Anstataŭ dek — dudek jaroj, kiel en la antikveco. Antaŭe oni opiniis homon maljuna je kvardek jaroj. Mi tiam estus maljunulino, — diris Faj Rodis.

— Kaj homo estis mortanta, nenion eksciinte pri diverseco kaj belo de la mondo! — indigne respondis Vir Norin. — Sed en tia antikveco, kiam naŭdek procentoj da homoj ne scipovis legi, tio ne estas mirinda. Longa vivo estis ŝarĝa, simple ne necesa. Tiujn, kiuj mortis en juneco, oni nomis favoratoj de dioj. Sed sur Tormans estas sufiĉe alta teĥnika civilizo. Kiel do ili povas haki arbojn, kiuj ankoraŭ ne donis fruktojn? Tio estas frenezo kaj pereo!

— Vir, vi forgesis, ke antaŭ ni estas ne komunisma kaj eĉ ne socialisma socio, sed klasa socia strukturo. Laŭ mi, la terura tradicio de frua morto havas rektan rilaton al troloĝateco kaj forkonsumiteco de riĉaĵoj de la planedo, — kontraŭis Rodis.

— Mi komprenas, — diris Ĉedi, — la frua morto estas ne por ĉiuj!

— Jes. Tiuj, kiu kondukas teĥnikan progreson, devas vivi pli longe, ne parolante eĉ pri la reganta elito. Mortas tiuj, kiuj ne povas doni al la socio ion, krom sia vivo kaj nekomplika fizika laboro, alidire la ne kapablaj al altnivela klereco. Ĉiuokaze, sur Tormans estas du klasoj: kleruloj kaj malkleruloj, super kiuj staras regantoj, kaj ie inter ili — artistoj, distrantaj, beligantaj kaj pravigantaj.

— Ankaŭ ili ne mortas je dudek kvin jaroj! — ekkriis Olla Dez.

— Nature. Sed, verŝajne, por aktoroj, tie, kie necesas juneco kaj belo, la limo de la vivo nemulte pli grandas, — respondis Faj Rodis.

Kaj en la TVF de la stelŝipo ektondris akresona, sovaĝe ritma muziko, alterne kun kantado de marŝo, tio estas akorda ritma paŝado de multaj homoj. Jelpantaj sonoj de nekonataj instrumentoj estis rompantaj apenaŭ kapteblan fadenon de la saltanta kaj vantema melodio. Komenciĝis filmo.

Laŭ vastaĵoj de altherbaj stepoj treniĝis mallertaj ĉaroj, jungitaj per kornohavaj kvarpieduloj, similaj al la teraj remaĉuloj, ĉu antilopoj, ĉu bovoj. Sur pli longkruraj, similaj al cervoj animaloj rajdis ĝisnigre sunbrunigitaj tormansanoj, svingante hakilojn aŭ meĥanismojn, analogajn al pulvopafiloj de la tera antikveco. La rajdantoj sentime defendadis sin kontraŭ aroj de rampaj mallongkruraj rabobestoj, kontraŭ amasoj da teruraj serpentoj kun altaj kapoj, platigitaj ĉe flankoj. Iufoje la ĉarojn atakis samaj rajdantoj, kiuj pafis galopante. En interpafado pereadis aŭ la karavano, veturinta laŭ stepo, aŭ la atakintoj, aŭ ambaŭ kune.

La teranoj rapide komprenis, ke ili spektas filmon pri disloĝiĝo de tormansanoj laŭ la planedo. Restis malklare, kiuj estis la atakantaj rabistoj. Ilin ne eblis opinii aborigenoj de la planedo, ĉar ili per nenio diferencis de la transloĝantoj.

La ŝipanaro de «Malhela Flamo» devis spekti amason da filmoj, spektakloj kaj bildoj pri la heroa pasinteco, pri ekrego de la nova planedo. Furiozaj interbatadoj, rajdadoj, murdoj alternis kun mirinde banala kaj mizera montro de spirita vivo. Ĉie kaj ĉiam venkadis junaj viroj, havantaj kvalitojn, speciale valorajn en tiu imagita mondo de distraj iluzioj: batemon, forton, rapidan reagon, scipovon pafi el primitiva armilo en aspekto de tubeto, el kiu per forto de gasa dilatiĝo elpuŝiĝas peza peceto de metalo.

Similaj temoj ripetiĝadis en diversaj variaĵoj kaj tre rapide tedis al la teranoj. Tamen ili plu spektis ilin pro pecetoj de aŭtentika kroniko de antikvaj tempoj, nemalofte metitaj en stultegan scenaron. En la malnovaj fragmentoj videblis aspekto de virga kaj vivriĉa planedo, ankoraŭ ne tuŝita de homa enmiksiĝo. Sama, nur kun eĉ pli potenca animala kaj vegeta vivo, estis la antaŭhistoria Tero. Ripetiĝis la bildo, iam konita en la tera historio dum koloniigo de Ameriko fare de la blanka raso. Pioniroj estis periferie, liberaj, senbridaj, malbone obeantaj al la leĝoj, dum konservantoj de la kredo kaj la sociordo estis en priloĝitaj centroj. Poste okazis bridado de la pioniroj ĝis plena subpremo de la libera socio. Kaj ne vane la ĉefurbo de la planedo nomiĝas Saĝejo. Tiu nomo aperis dum la pionira tempo de ekrego de la planedo Tormans.

Sur Tormans komence stepoj dominis super arbaroj. La naturo de la planedo ne kreis gigantajn animalojn, kiel elefantoj, rinoceroj aŭ ĝirafoj de la Tero. La plej grandaj el surteraj kvarpieduloj estis kornohavaj estaĵoj, amplekse egalaj al averaĝa tera bovo, nun jam malaperintaj. Kolosaj gregoj de bovsimilaj kaj antilopsimilaj estaĵoj iam plenigadis grandegajn stepojn. En malprofundaj maroj, varmigitaj per radioj de la ruĝa suno, svarmis en densaj algaroj fiŝoj, mirinde similaj al la teraj.

La maleston de fortaj ventoj sur la planedo konfirmis tio, ke sur altaj lokoj de ekvatora bordo antaŭe kreskis arboj de grandeco, neimagebla sur la Tero. En zonoj, pli proksimaj al la polusoj, antaŭe ekzistis vastaj marĉoj, kovritaj per densejoj de monotonaj arboj, similaj al la teraj taksodioj, sed nur kun bruna koloro de malgrandaj kaj mallarĝaj folietoj, similaj al dispremitaj koniferaj pingloj.

Ĉio ĉi ekzistis sur Tormans, kiel nedisputeble atestis filmoj, faritaj en foraj tempoj. Sed nun la teranoj ĉie vidis aŭ kultivatajn kampojn, aŭ senfinajn areojn da malalta arbustaro, varmigitajn de la suno kaj senigitajn je ĉiuj aliaj vegetaĵoj. Eĉ malfortaj ventoj de Tormans levadis kaj turnadis densan polvon super arbustoj. Pli plaĉe aspektis sekaj stepoj, sed ankaŭ tie herbo ŝajnis malalta kaj maldensa, pli simile al duondezertoj, iam oftaj en la zono de alizeaj ringoj de la Tero.

Ĉu, eble, la filmoj pri la pasinteco de la planedo kvietigadis naturan sopiron de tormansanoj pri estinta diverseco de la naturo? Plej multaj homoj loĝis en grandegaj urboj, kie, certe, sovaĝa rajdado kaj pafado sur stepaj vastaĵoj aŭ ĉasaj ekspedicioj en densajn arbarojn sub helaj kaj klaraj steloj por ĉiam foriris en la nerevenigeblan pasintecon.

Pli malfacile estis klarigeblaj alispecaj spektaĵoj, en kiuj belaj virinoj parte nudiĝadis, farante erotikajn movojn kaj rigidiĝante en brakumoj de viroj en abomene malkaŝaj pozoj. Samtempe la teranoj neniam vidis plenan nudecon aŭ puran malkovritecon de Eroso, tiom kutimajn sur la gepatra planedo. Ĉi tie nepre io restis kaŝita, misformita, kovrita, aludante al iaj malpermesitaj aŭ sekretaj kvalitoj, eble, por eksciti malfortan fantazion aŭ por doni specialan guston al tedintaj kaj seninteresiĝintaj seksaj rilatoj.

Tiu specifa erotismo kombiniĝis kun nekonata sur la Tero nepreco de vesto. Neniu rajtis aperi en publikaj lokoj aŭ esti hejme en ĉeesto de aliuloj alie, ol plene kovrinte sian korpon.

Virinoj plej ofte portis vastajn mallongajn ĉemizojn kun larĝaj kaj longaj manikoj kaj malalta staranta kolumo, ĉirkaŭitajn de mola, ordinare nigra, zono, kaj larĝajn pantalonojn, iufoje longajn, ĝis maleoloj, jupojn. Preskaŭ sama estis la vira kostumo, sed kun pli mallongaj baskoj de ĉemizoj. Nur junularo aperadis en mallongaj, super la genuoj, pantalonoj, tre similaj al la teraj. En publikaj kunvenoj aŭ en solenoj oni surmetadis vestaĵon el helaj ornamitaj ŝtofoj kaj supre — mallongajn mantelojn kun bonega brodaĵo.

La vestaĵaro ŝajnis al la teranoj oportuna kaj simple produktebla, ĝi konformis al la varma klimato de la planedo kaj al tre diversaj kondiĉoj de laboro. Belaj kombinoj de ruĝaj kaj flavaj kolornuancoj videble plaĉis al la plejmulto da virinoj kaj tre konvenis al malhela koloro de ilia haŭto kaj al nigraj haroj. Viroj estis preferantaj griz-violajn kaj purpurajn kolorojn kun kontrasta ornamo sur kolumoj kaj manikoj. Parto de tormansanoj portis sur maldekstra flanko de brusto, super koro, galonojn en formo de oblonga horizontala rombo kun iaj signoj. Kiel rimarkis Ĉedi, tiujn, en kies rombo brilis io simila al okulo, oni speciale respektis. Sed ĝenerale estimo al aliulo ŝajne malestis. Senceremonia interpuŝado sur strato, nescipovo liberigi vojon al aliulo aŭ helpi al stumblinta iranto miregigis la stelŝipanojn. Eĉ pli, etaj malfeliĉoj, kiel falo sur strato, kaŭzadis ridon de hazardaj atestantoj. Sufiĉis al homo rompi fragilaĵon, disŝuti iun portaĵon, homoj tuj ridetadis, kvazaŭ ĝojante al la malfeliĉeto.

Se okazis granda malfeliĉo — televidaj elsendoj iufoje montradis katastrofojn kun veturiloj aŭ flugaparatoj, — do tuj kunvenadis homamaso.

Homoj ĉirkaŭadis la suferintojn kaj silente staradis, observante kun avida sciemo, kiel flave vestitaj viroj, evidente kuracistoj kaj savistoj, helpas al la vunditoj. La homamaso pligrandiĝadis, el ĉiuj flankoj alkuradis novaj spektantoj kun same avida, besta sciemo sur vizaĝoj. Tio, ke homoj kuris ne por helpi, sed nur por rigardi, pleje mirigis la teranojn.

Kiam elsendo okazis rekte el stadiono, fabriko, informstacio, urbaj stratoj kaj eĉ el loĝejoj, tiam paroladon de anoncisto aŭ muzikon nepre akompanis monotona obtuza muĝado, kiun la stelŝipanoj komence opiniis malperfekteco de la elsendado. Sed evidentiĝis, ke sur Tormans oni tute ne zorgas pri forigo de bruo. Veturiloj muĝis kaj knaris per siaj motoroj, la ĉielo tremis pro bruo de flugaparatoj. Tormansanoj parolis, fajfis kaj laŭte kriis, tute ne ĝeniĝante pro ĉirkaŭantoj. Miloj da etaj radiaparatoj aldonadis al la komuna muĝado malagordan miksaĵon de muziko, kantado aŭ simple laŭta kaj malagrable modulita parolo. Kiel povis elteni la loĝantoj de la planedo tiun abomenan bruon, ne haltantan eĉ por minuto, malfortiĝantan nur dum profunda nokto, restis enigmo por la kuracisto kaj la biologo de «Malhela Flamo».

Poiomete penetrante en la fremdan vivon, la teranoj trovis strangan trajton en elsendoj de tutplanedaj novaĵoj. Ties programo tiom diferencis de enhavo de ĝenerala programo de elsendoj de la Tero, ke meritis specialan esploron.

Nur malgrandan atenton oni donadis al atingoj de scienco, al montro de arto, de historiaj trovaĵoj kaj malkovroj, kiuj okupadis la ĉefan lokon en la teraj elsendoj, ne parolante eĉ pri plene malestantaj en Tormans novaĵoj de la Granda Ringo. Ne estis tutplanedaj diskutoj pri iuj ŝanĝoj en socia aranĝo, perfektigoj aŭ projektoj de grandaj konstruaĵoj, organizoj de grandaj esploroj. Neniu metis ajnajn demandojn, starigante ilin, kiel sur la Tero, antaŭ Konsilioj aŭ persone antaŭ iuj el la plej bonaj pensantoj de la homaro.

Tre malmulta loko estis donata al montro kaj diskuto de novaj problemaj teatraĵoj, penantaj kapti aperantajn turnojn kaj ŝanĝojn en socia konscio kaj en personaj virtoj. Abundaj filmoj pri sanga pasinteco, pri konkero (pli ĝuste, ekstermo) de la naturo kaj pri amasaj sportaj ludoj okupadis la plej grandan tempon. Al la homoj de la Tero ŝajnis stranga, kiel povis sportaj konkursoj kunvenigi tiom grandan kvanton da ne partoprenantaj en la konkursoj spektantoj, kiuj nekredeble ekscitiĝadis pro spektado de lukto de sportistoj. Nur poste la teranoj komprenis la esencon de la afero. En sportaj konkursoj partoprenadis zorge elektitaj homoj, dediĉintaj sian tutan tempon al insista kaj obtuza trejniĝo en sia sporta specialeco. Ĉiuj aliaj ne partoprenis konkursojn. Malfortaj korpe kaj spirite tormansanoj, kiel infanetoj, adoris siajn elstarajn sportistojn. Tio aspektis ridinda kaj eĉ abomena. Similan staton havis aktoroj. El milionoj da homoj estis elektitaj nur kelkaj. Al ili oni disponigis la plej bonajn vivkondiĉojn, rajton partopreni en ajnaj spektakloj, filmoj kaj koncertoj. Iliaj nomoj servis kiel logaĵoj por multegaj spektantoj, konkurantaj por lokoj en teatroj, kaj tiuj aktoroj mem, nomataj «steluloj», estis same naive diigataj, kiel sportistoj. Stato, atingita de «stelulo», senigis ŝin aŭ lin je tuta alia agado. Ajna alia homo, sukcesinta memstare atingi altaĵojn de arto, ĉi tie, evidente, ne povis elpaŝi kiel aktoro, malkiel sur la Tero. Ĝenerale, stampon de malvasta profesieco portis la tuta vivo de Tormans, malriĉigante sentojn de homoj kaj malvastigante ilian intelektan horizonton. Eble, tio nur ŝajnis al la stelŝipanoj pro selekto de eventoj kaj informaj materialoj. Nur rekta kontakto kun la popolo de la planedo povis solvi tiun demandon.

En televidaj kaj radiaj elsendoj tre multan atenton oni donadis al malgranda grupo de homoj, al iliaj diroj kaj vojaĝoj, konsiliĝoj kaj decidoj. Plej ofte estis menciata la nomo de Ĉojo Ĉagas, kies pensoj pri diversaj temoj de la socia vivo, antaŭ ĉio ekonomio, kaŭzadis malmoderajn admirojn kaj estis laŭdegataj kiel la supera ŝtata saĝo. Eble, la eldiroj de Ĉojo Ĉagas, malproksimaj de vera sagaco de geniulo, komprenanta tutan profundon kaj vaston de problemo, estis en io tre gravaj por la loĝantoj de Tormans? Kiel povis juĝi pri tio fremduloj, ŝvebantaj sur alto de ses mil kilometroj?..

Faj Rodis kaj Grif Rift rememorigadis pri tio al la pli junaj kamaradoj, pasiaj kaj akraj en rezonoj.

Strange, malgraŭ ĉiamaj mesaĝoj pri elpaŝoj kaj vojaĝoj de Ĉojo Ĉagas kaj ankoraŭ de tri homoj, liaj plej proksimaj helpantoj, konsistigantaj la Kvaropan Konsilion — la superan regorganon de la planedo Jan-Jaĥ, ankoraŭ neniu el la stelŝipanoj sukcesis ilin vidi. Plej ofte menciataj, tiuj homoj kvazaŭ ĉeestis ĉie kaj nenie.

Nur unufoje en elsendo el Saĝejo homamaso, diginta stratojn kaj placojn, salutis per admira muĝado kvinopon de veturiloj, kiuj peze, kiel kirasaŭtoj de antikvaj tempoj de la Tero, rampis en la homamaso. En malhelaj vitroj nenio videblis, sed tormansanoj, kaptitaj de amasa psikozo, kriis kaj gestis, kiel en siaj sportaj konkursoj.

La teranoj komprenis, ke ĝuste tiu kvaropo, estrata de Ĉojo Ĉagas, estas la veraj regantoj de ĉiuj kaj ĉio. Kiel ofte estis ĉe antikvaj popoloj, ĉe tormansanoj dominis maldiversaj nomoj, kaj tial ili devis havi po tri nomoj. Foje renkonteblis homoj kun du nomoj. Verŝajne, dunomuloj konsistigis la superajn klasojn de la planeda socio. Tormansaj nomoj sonis parte simile al la teraj, sed kun malfacila por la teranoj disonanco de silaboj. Ĉojo Ĉagas, Gentlo Ŝi, Kando Leluf kaj Zetrino Umrog — tiel nomiĝis la kvaropo de superaj regantoj. Iliajn nomojn estis permesite mallongigi por ĉiuj, krom Ĉojo Ĉagas; Gen Ŝi, Ka Luf, Zet Ug ripetiĝadis kun truda monotoneco en senŝanĝa ordo post la nomo de Ĉojo Ĉagas, sonanta kiel magiaĵo de sovaĝaj prauloj.

Olla Dez ŝerce deklaris, ke ĉiuj teranoj kun ilia sistemo de duoblaj, senfine diversaj nomoj devus aparteni sur Tormans al la supera klaso.

— Kaj ĉu vi dezirus, ne hontus? — demandis Ĉedi Daan.

— Mi havus eblon vidi la verajn mastrojn de vivo kaj morto de ajna homo. Jam en la lernejo de dua ciklo min interesis historiaj fantaziaĵoj. Pleje min pasiigis libroj pri potencaj reĝoj, konkerantoj, piratoj kaj tiranoj. Per ili plenas ĉiuj fabeloj de la Tero, de ajna antikva lando.

— Tio estas neserioza, Olla, — diris Ĉedi, — la plej grandajn suferojn al la homaro alportis ĝuste tiuj homoj, preskaŭ ĉiam malkleraj kaj kruelaj. La unua estas proksime ligita kun la dua. En malbone aranĝita socio homo aŭ devas evoluigi en si firman, sentiman psikon, servantan kiel memdefendo, aŭ, kio okazas multe pli ofte, esperi nur al ekstera apogo — al dio. Se ne estis dio, do aperis kredo je superhomoj, kun sama bezono de adoro de sunsimilaj gvidantoj, ĉiopovaj regnestroj. Tiuj, kiuj ludis tiun rolon — plej ofte malkleraj fipolitikistoj — povis doni al la homaro nur faŝismon kaj nenion kroman.

— Inter ili estis ankaŭ saĝuloj kaj herooj, — ne konfuziĝis Olla Dez. — Mi dezirus renkonti tiajn homojn. — Ŝi metis la manojn malantaŭ la kapon kaj apogiĝis per la dorso je elstaraĵo de divano, reveme mallarĝiginte la okulojn.

Faj Rodis atente rigardis al la inĝeniero de komunikado.

— Ĉedi pravas en unu afero, — diris ŝi, — en agoj de ĉiuj ĉi regnestroj, krom kondiĉeco, estis ankaŭ manko de kompreno de foraj konsekvencoj. Tio naskadis senresponson, kaŭzantan tragikajn rezultojn. Kaj mi komprenas ankaŭ Olla-n Dez.

— Kiel? — ekkriis samtempe Ĉedi, Vir kaj Tivisa.

— Ajna homo de la Tero estas tiel singarda en siaj agoj, ke malgajnas komparon kun regantoj de nia antikveco. Li ne havas eksterajn signojn de potenco, kvankam en la realo li estas kvazaŭ singarde paŝanta elefantego antaŭ blinde kuranta timigita cervo.

— Ĉu reganto — kaj timigita? — ekridis Olla. — La unua kontraŭas la duan.

— Kaj sekve, konsistigas dialektikan unuecon, — konkludis Faj Rodis.

Tiaspecaj disputoj ripetiĝadis multfoje, sed subite venis fino al la trankvila esplorado de la planedo.

La nokta deĵoranto pri radiaj elsendoj — ĉi-foje tiu estis Gen Atal — alarme vekis Rodis-on, Grift-on kaj Ĉedi-n. Ĉiuj kvar kolektiĝis ĉe malhela ekrano, trastrekita nur per lumanta indika linio kun ĝiaj oscilaj saltoj. La tradukilo estis malŝaltita, ĉar la sonantaj vortoj estis nun kompreneblaj por la stelŝipanoj:

«La mesaĝo de la ĉefa observatorio de la Vosto estas konfirmita de la observaj stacioj. Ĉirkaŭ nia planedo rivoluas nekonata astro — probable, kosma ŝipo. La orbito estas cirkla, angulo al la ekvatora ebeno estas 45, alto estas 200, rapido…»

— Ili scipovas kalkuli ankaŭ orbitojn, — grumblis Grif Rift.

«La ampleksoj de la astro laŭ anticipaj datumoj estas multe malpliaj, ol tiuj de la stelŝipo, vizitinta nin en la Epoko de la Saĝa Rifuzo. La dua raporto de la observaj stacioj estos je la oka matene».

— Jen, ni estas rimarkitaj, — kun malgaja voĉnuanco diris Grif Rift, turnante sin al Faj Rodis. — Kion ni faru?

Rodis ne sukcesis respondi, kiam eklumis la granda ekrano kaj sur ĝi aperis la konata anoncisto.

— Urĝa mesaĝo! Ĉiuj aŭskultu! Aŭskultu Saĝejon! — La tormansano parolis abrupte, akre, kvazaŭ bojante meze de frazoj. Li legis la mesaĝon pri la stelŝipo kaj finis: — Je la deka horo de mateno elpaŝos la amiko de la granda Ĉojo Ĉagas, Zet Ug mem. Ĉiuj aŭskultu Saĝejon!

— Kion ni faru? — ripetis Grif Rift, mallaŭtiginte la ripetan mesaĝon.

— Ni parolu kun Tormans! Post la elpaŝo de Zet Ug ni interrompos la elsendon, kaj sur ĉiuj ekranoj aperos mi kun peto pri alteriĝo. Olla Dez prepariĝis al tia okazo. — Sur la vangoj de Faj Rodis aperis ruĝo de facila ekscitiĝo.

Je la difinita tempo la tuta stelŝipanaro kunvenis ĉe la komunikaj ekranoj. Venis gravega momento. Pro ĝi ili estis senditaj de la Tero kaj faris la tutan nekredeblan rektradian flugon. Ĉio dependas de tio, kiel konstruiĝos rilatoj de la gastoj, bedaŭrinde nevokitaj, kun la tormansanoj, pli ĝuste, kun iliaj regantoj. Ĉar decido de tiu grupeto de homoj, eĉ, probable, de sola Ĉojo Ĉagas, determinos «la volon» de Tormans kaj la sukceson de la ekspedicio de la teranoj.

Signala horloĝo super kornico de reflektilo de la stereoekrano iris laŭ la tempo de la ĉefurbo de Tormans. Faj Rodis, provizore foririnta en sian kajuton, aperis proksimume je kvaronhoro antaŭ la elpaŝo de Zet Ug. Probable, ŝi anticipe preparis robon de ŝatata tormansa koloro — la ruĝa, kun ore-oranĝa ornamo el lanugeca profundkolora ŝtofo. La kontrastigitaj per tiu robo konataj trajtoj de Faj Rodis iĝis pli necedemaj kaj firmaj, preskaŭ minacaj, kaj ŝiaj malabruptaj moviĝoj ŝajnis rebriloj de la ruĝa suno de Tormans. Ŝi eĉ pli mallonge detranĉis la harojn, plene malkovrinte la fieran kolon. Zorgeme frizita, kun bukloj de nigraj haroj sur la vangoj, sen ajna ornamaĵo, Faj Rodis eksidis en la fotelon antaŭ la ekrano, ne dirinte eĉ vorton al la kamaradoj. Mallaŭtigita kutima kantado de la aparatoj de DES ne rompis streĉitan silenton de la ŝipo.

Sonoraj, sonantaj metale batoj, kiel je giganta batalŝildo, proklamis komencon de elpaŝo de unu el la regantoj de la planedo. Dum ioma tempo la ekrano restis malplena, poste sur ĝi aperis nealta homo en ruĝa survesto, brodita per bizare sinuantaj oraj serpentoj. Lia haŭto ŝajnis pli hela, ol tiu de la plej multaj tormansanoj. Malsana pufeco mildigis akrajn sulkojn ĉirkaŭ la larĝa maldiklipa buŝo, la malgrandaj saĝaj okuloj brilis per decidemo kaj samtempe kuradis maltrankvile, kvazaŭ la tormansano timis ion preteratenti.

Olla Dez subpremis suspiron de nekompreno kaj elreviĝo kaj strabis al Faj Rodis. Tiu restis senpasia, kvazaŭ la aspekto de tiu homo ne estis por ŝi neatendita.

Zetrino Umrog glatigis per la mano la altan, kalvetan frunton, sulkigitan per transversaj faltoj.

— Popolo de Jan-Jaĥ! La granda Ĉojo Ĉagas komisiis min averti vin pri la danĝero. En nia ĉielo aperis fremdulo, veninta el mallumo kaj malvarmo de la universo. Regata ŝipo de malamikaj fortoj. Ni deklaras sur la tuta planedo krizan staton, por rebati la malamikon. Ni sekvu la ekzemplon de niaj prauloj, ilian saĝon dum la regado de Ino Kaŭ kaj la kuraĝon de la popolo, forpelinta la nevokitajn gastojn dum la Epoko de la Saĝa Rifuzo. Vivu Ĉojo Ĉagas!

— Eble, sufiĉas? Ĉu la reganto diris klare? — flustris Olla Dez el malantaŭ la regpanelo.

Faj Rodis kapjesis, kaj Olla turnis palbluan globeton, ŝaltinte je maksimuma laŭteco anticipe agorditan aparaton de TVF. La bildo de Zet Ug ektremis, disrompiĝis je koloraj zigzagoj kaj malaperis. Por ono de sekundo Faj Rodis sukcesis rimarki esprimon de timo sur la vizaĝo de la reganto, ŝi levis sin kaj ekstaris sur la rondon de la ĉefa fokuso. Ŝi fikse rigardis en la rombeton de la centra radio, kaj per flanka vido povis vidi sin sur la ekranoj, kiel en spegulo.

Antaŭ miregigitaj tormansanoj anstataŭ la tordita kaj rompita bildo de Zet Ug aperis mirinde simila al ili ridetanta virino, kun voĉo milda kaj forta.

— Homoj kaj regantoj de Jan-Jaĥ! Ni venis el la Tero, la planedo, naskinta kaj nutrinta viajn praulojn. Hazardo malproksimigis vin en neatingeblan por ni antaŭe profundon de la spaco. Nun ni kapablas trairi ĝin kaj venis al vi, kiel rektaj parencoj, por kunigi penojn atingi pli bonan vivon. Ni neniam estis ies ajn malamikoj kaj estas plenaj je bonaj sentoj al vi, kun kiuj nin nenio dividas kaj eblas absoluta interkompreno. Ni petas permeson malleviĝi sur vian planedon, konatiĝi kun vi, rakonti pri vivo de la Tero kaj transdoni al vi ĉion, kion ni scias utilan kaj bonan. Sur nia ŝipo estas nur dek tri samaj, kiel vi, homoj, tio estas manpleno kompare kun multegaj loĝantoj de Jan-Jaĥ. Ni reprezentas por vi nenian danĝeron, se vi akceptos nin kiel gastojn de via planedo. Ni ellernis vian lingvon, por eviti erarojn kaj nekomprenon.

La ekrano kovriĝis per grizaj streketoj, iĝinte plata kaj malplena. El ĝia profundo aperis, rompiĝante, hurla sono, tra kiu trostreĉite kriis la jam konata al la teranoj voĉo de la anoncisto de Saĝejo:

— La elsendon… ni ĉesigas la elsendon…

Faj Rodis interrigardis kun Grif Rift kaj, depaŝinte malantaŭen, reeksidis sur sian lokon. Olla Dez etendis la manon al la globeto de la ŝaltilo, sed Rodis geste haltigis ŝin. Kliniĝinte al la ricevilo, ŝi ekparolis laŭte kaj sonore, ne atentante hurladon kaj fajfadon de ĵamoj:

— La stelŝipo «Malhela Flamo» vokas la Kvaropan Konsilion! Vokas la Kvaropan Konsilion! Ni ripetas la peton — permesu alteriĝon! Ni petas sciigi Ĉojo-n Ĉagas, la prezidanton de la Kvaropa Konsilio. Ni atendas respondon sur la sekundara frekvenco de viaj navigaciaj elsendoj. Ni atendas respondon!

Olla Dez malŝaltis la TVF-on. Ekbrilis blua lumeto de la elipsa anteno. Post la hurlado kaj la bojantaj krioj en la ronda halo ekregis morta silento. Ĝin rompis Rodis mem.

— Mi ne povas opinii la komencon sukcesa, — zorgoplene diris ŝi.

— Mi dirus, ke la provo konatigi Tormans-on kun ni fiaskis, — seke ridetis Grif Rift.

— Jen, bonas tiuj regantoj! — indigne ekkriis Ĉedi. — Ili timas!

— Samon, kion timis ĉiuj homoj, edukitaj de kapitalismo, penetritaj per envio de deviga malegaleco. Ili timan konkurencon, — malgaje respondis Faj Rodis.

— Do, tion, ke ni forprenos la potencon? — demandis Ĉedi.

— Certe!

— Sed tio estas freneza kaj sensenca. Por kio ni bezonas potencon en la fremda mondo?

— Tio estas klara por ni, por la tuta Tero, por la Granda Ringo, sed apenaŭ multaj homoj sur Tormans komprenas tion.

— Tiuokaze por kio ni entute petu alteriĝon? Evidente, ni kaj ili ne interkompreniĝos, — kuntiris la ŝultrojn Ĉedi.

— Por tiuj, kiuj povos kompreni. Kaj ankaŭ ni devas kompreni ilin, eĉ tiujn ĉi strangajn regantojn, — firme diris Rodis.

— Kaj ĉu vi insistos?

— Mi penos!

La blua lumeto briladis horon post horo, sed la planedo silentis. La stelŝipo foriris sur la noktan flankon, kiam Faj Rodis leviĝis kaj invitis ĉiujn kunvojaĝantojn, liberajn de deĵorado, en la manĝoĉambron.

Ĉiuj energie ekmanĝis malhelbrunajn briketojn de nutra miksaĵo, sufiĉe bongusta, por subteni apetiton, kaj sufiĉe elasta, por doni laboron al fortikaj dentoj kaj makzeloj — heredaĵo de prauloj, kiuj manĝadis ĉiajn malmolajn kaj malbone digesteblajn manĝaĵojn. Faj Rodis limiĝis per pokalo da densa KMT — olive-verda trinkaĵo. Grif Rift nur trinkis kelkajn glutojn da pura akvo.

Ĉedi Daan, restinta deĵori pri kaptado de televidaj elsendoj, observis reviviĝon de la tutplanedaj novaĵelsendoj. Antaŭ televidaj kameraoj aperadis stratoj kaj placoj de diversaj urboj de Tormans, kunvenaj haloj kaj aŭditorioj de lernejoj. Ĉie ekscititaj tormansanoj gestadis, kriis de malproksime aŭ vorttorentis proksime de la kameraoj. Oni demandis: «Kion ni faru kun la stelŝipo?», kaj plej ofte ripetiĝadis vortoj: «For, ne lasu, neniigi!..» Sur larĝa ŝtupego antaŭ domo, simila al astronomia laboratorio, aperis junulo en blua vesto. La anoncisto anoncis, ke elpaŝos unu el la Ĉielgardistoj, la organizo, kies celo estas gardi netuŝeblecon de la planedo Jan-Jaĥ. La bluvestita homo ekkriegis: «Vi aŭdis kovardan mensogon de sentaŭgulino, fiestrino de bandaĉo de interstela ŝtelistaro, kun senprecedenca arogo kuraĝinta nomi sin fratino de nia granda popolo. Nur pro tiu sola sakrilegio la danĝeraj fremduloj estas punendaj. Niaj sciencistoj delonge malkovris kaj pruvis, ke la prauloj de la popolo de Jan-Jaĥ venis el la Blankaj Steloj, por konkeri la naturon de la forgesita planedo kaj aranĝi ĉi tie vivon, plenan je feliĉo kaj trankvilo…»

Ĉedi Daan, absorbita de la absurda parolado de la oratoro, dirata kun nekutima por la teranoj patoso, per voĉo jen tremanta, jen krianta, ne rimarkis, kiel malantaŭ ŝia dorso aperis Faj Rodis kaj ŝaltis la tradukilon. Sed eĉ tiu ne povis trovi ekvivalentojn por vortoj «kovarda», «bandaĉo», «ŝtelistoj», «sentaŭgulino», «sakrilegio». Rodis foriris por trovi informojn, kaj Ĉedi, iufoje uzante diferencan pligrandigon, plu rigardis en la homamason — junaj vizaĝoj, nur junaj, kun tiu nepenetrebla kaj forbarita de la mondo esprimo, kiu okazas ĉe fanatikuloj aŭ ĉe malspritaj, indiferentaj homoj.

Subita diveno igis Ĉedi-n ŝalti sur la signala braceleto vokon de Olla Dez. Tiu alkuris, ruĝiĝinta post rebatado de atako, kiun faris kontraŭ ŝi samtempe Vir Norin, Tivisa kaj Neja Holli pro ŝia romantika emo al «regantoj». Post ŝi eniris Faj Rodis, portante folieton de ĵus kopiita el la «steleto» vortaro de antikvaj nocioj.

— Ĉu vi trovis la enigmajn vortojn? — ne paciencis Ĉedi, kvankam ŝi deziris eldiri propran divenon.

— Blasfemaĵoj, tio estas vortoj sur malalta nivelo de psika evoluo, kiujn oni opinias ofendaj por tiuj, al kiuj ili estas adresitaj.

— Por kio? Ja ili nenion scias pri ni!

— Ili uzas metodojn de penetro en psikon de homo tra subkonscio, siatempe leĝe malpermesitajn ĉe ni, sed vaste uzitajn en demagogio de faŝismaj kaj pseŭdosocialismaj ŝtatoj de la EDM. Terura krimulo Hitler, kiu taksis sian popolon kiel gregon de simioj, agis precize same kiel tiuj tormansaj oratoroj. Li kriis, hurlis, ruĝegiĝis en furiozaj spasmoj, eligante blasfemaĵojn kaj vortojn de malamo, infektante homamason per veneno de siaj senbridaj emocioj. «En homamaso instinkto estas super ĉio, kaj el ĝi eliras kredo» — jen liaj vortoj, uzitaj poste en oligarkia pseŭdosocialismo de Ĉinio. Kun kontraŭuloj oni ne disputas. Oni krias al ili, kraĉas, batas, kaj se necesas, neniigas fizike. Vi mem vidas, ke por oratoroj de Tormans ekzistas nenio, krom nocioj, enbatitaj en la kapon. Ili alparolas ne al sobra prudento, sed al animala senpenseco, do vin ne ĝenu tiu blasfemado — ĝi estas nur artifiko en ellaborita sistemo de trompado de popolo.

Ĉedi ekstaris kaj iris antaŭ la muro de ekranoj kaj regpaneloj, kunpreminte la pugnetojn pro malpacienco.

— Kaj mi, ŝajne, komprenis, — malrapide ekparolis ŝi, — mi eĉ vokis Olla-n, antaŭ ol vi venis, — por eksperimento…

Rodis kaj Olla atende rigardis al Ĉedi.

— Ili havas duan reton de tutplanedaj novaĵoj. Tiu, kiun ni ricevadis ĉiutage, estas regata kaj filtrata, same kiel nia Monda Reto. Sed se ni faras tion por selekto de la plej interesa kaj grava, unuavice sciigenda, do ĉi tie oni faras tion por tute aliaj celoj.

— Mi komprenas, — kapjesis Faj Rodis, — por montri nur tion, kion deziras la regantoj de Tormans. Per selekto de novaĵoj estas kreata «certa impreso». Kaj eble, estas kreataj eĉ la «novaĵoj» mem.

— Sendube, tiel. Mi divenis, kiam rigardis al la «indignado» de popolo. Grupoj da homoj, kiuj eldiras absolute same, kun ludata fervoro. Ili estas elektitaj en diversaj urboj. Kaj la veran sinoptikaĵon de homoj kaj opinioj ni ne vidas, same kiel ne vidas ĝin ankaŭ la loĝantaro de la planedo.

— Se estas tiel… — komencis Faj Rodis.

— Devas ekzisti alia reto, — daŭrigis Ĉedi. — Tra ĝi iras aŭtentika informo. La regantoj ne spektas la falsaĵon. Tio estas ne nur senutila, sed eĉ danĝera por regado.

— Kaj vi deziras agordi ricevilojn al la dua reto, ĉu? — demandis Olla Dez. — Ĉu vi havas ideojn pri ĝiaj parametroj?

— Ĉu vi memoras, kiel ni kaptis la noktajn raportojn de observatorioj?

Olla Dez kliniĝis super aparato de onda sekcado, kaj ties indikiloj ekvivis, palpante kanalojn de elsendoj.

Faj Rodis brakumis Ĉedi-n je la ŝultroj kaj facile alpremis al si. Ili ambaŭ ne deŝiriĝante rigardis al la malplena ekrano. Traflugadis malklaraj konturoj aŭ ekbriloj de klaraj linioj. Post kelkaj minutoj laŭta parolo eksonis samtempe kun apero sur la ekrano de vasta ejo kun vicoj de tabloj kun metitaj sur ilin tabeloj kaj desegnaĵoj. Homoj, tute ne similaj al la surstrataj furiozantoj, en brunaj kaj malhelgrizaj vestoj kuniĝis en rondeton sur la malantaŭa plano. Ili estis multe pli aĝaj ol la ekzaltita junularo.

«Mi ne komprenas tiun ĉi panikon, — parolis unu en la centro de la kunvenintoj. — Indus akcepti la stelŝipon. Nur pensu, kiom multe ni povus ekscii de ili, evidente, homoj de pli alta kulturo kaj tiel similaj al ni…»

«Ĝuste en tio ja estas la afero, — interrompis alia, — sed kion ni faru kun la mito pri la Blankaj Steloj?»

«Kiu ĝin bezonas nun?» — malkontente sulkigis la brovojn la unua.

«Tiuj, kiuj babiladis pri nepra vero en la libroj de la grandega geniulo Coam, liveritaj el la Blankaj Steloj. Kaj se ni devenas el la planedo de tiuj fremduloj kaj tie ĉio tiel ŝanĝiĝis, do…»

«Sufiĉas! La Kvaropo ĉie havas okulojn kaj orelojn, — interrompis la unua parolanto, — ni silentu».

Kvazaŭ laŭ signalo, la homoj disiris al siaj lokoj ĉe tabloj. La okulo de televida kamerao ŝanĝis la bildon al laboratorio kun aparataro kaj muro el retaj kaĝoj, en kiuj estis moviĝanta io viva. Ĉi tie staris maljunaj homoj en flavaj ĥalatoj kaj la konversacio same temis pri la stelŝipo de teranoj.

«La nekredeblaĵo finfine okazis, — diris virino kun amuzaj harligoj, sur la Tero konvenaj por knabineto. — Dum jarmiloj ni negadis racihavan altkulturan vivon ĉirkaŭ ni aŭ opiniis ĝin raregaĵo. En la Jarcento de la Saĝa Rifuzo venis unu stelŝipo, kaj nun aperis la dua, kaj eĉ kun niaj rektaj parencoj. Kiel eblas ne akcepti ĝin!»

«Ŝŝ! — tute termaniere faris signon de silento maljuna tormansano, ĝiba pro aĝo. — Tie, — li levis la fingron supren, — oni ankoraŭ nenion diris».

Kaj ree laŭ senvorta ordono la homoj disiris. La kamerao montris altan halon kun egaj fostosimilaj maŝinoj, tuboj kaj kaldronoj. Kaj subite ĉio malaperis. La blua okuleto de la ricevilo estingiĝis, verdeta lumo prilumis la fenestron de la filtrilo, kaj aŭdiĝis jelpetanta tormansa parolo. La teranoj, restintaj en la manĝejo, hastis aliĝi al la observantoj.

«Al la venintoj de fremda planedo. Al la venintoj de fremda planedo. La Kvaropa Konsilio vokas vin por intertraktado. Konektiĝu al duflanka televida komunikado per speciala kanalo. La teĥnikisto klarigos manieron de konekto!»

La malhela stereoekrano ree eklumis. En malvasta ĉambreto, simila al ordinara aŭtomata instalaĵo de TVF, sidis maljuna blue vestita tormansano. Li komencis paroli en malgrandan parolilon antaŭ si, penante klarigi al la teranoj parametrojn de la speciala lineo. Olla Dez dum momento konektis la jam agorditan TVF-on de «Malhela Flamo». La tormansano ŝanceliĝis malantaŭen kaj rigidiĝis pro miro, ekvidinte sur sia ekrano la homojn de la stelŝipo.

— Stelŝipo «Malhela Flamo» pretas al intertraktado, — kun apenaŭ rimarkebla nuanco de triumfo diris Olla Dez, iomete stumblante en tormansa prononco.

La teĥnikisto en blua vesto finfine rekonsciiĝis de neatenditeco kaj diris ion mallaŭte kaj malklare en kubeton sur fleksebla tigo, aŭdis respondon kaj levis la paliĝintan vizaĝon.

— Pretiĝu. Elektu inter vi tiun, kiu scipovas bone paroli en la lingvo de Jan-Jaĥ kaj scias vortojn de respekto. Mi komutas vin al la Restadejo de la Kvaropa Konsilio!

Sur la ekrano aperis ĉambrego, tute drapirita per vertikalaj faldoj de peza ŝtofo de densa malakite-verda koloro. Sur la antaŭa plano staris ronda tablo kun masivaj skulptitaj piedoj en formo de ungegaj manegoj. Sur la tablo solece kuŝis palblua opaleska globo. Kvar foteloj el sama verda ŝtofo staris sur hela sunflava tapiŝo. Sur malantaŭa muro videblis astronomia mapo, malforte lumanta super nigra ŝranko kun pordetoj, beligitaj per buntaj kaj fajnaj desegnaĵoj. Sur la ŝranko lumis alta lampo kun palblua kloŝo, borderita per verda strio, kiu prilumis kvar homojn, kun maldeca orgojlo sidaĉantajn en la foteloj. Tri el ili kaŝiĝis en ombro, antaŭe sidis maldika kaj alta homo en blanka survesto, kun nuda kapo kaj starantaj brose mallongaj griz-nigraj haroj. La malmola buŝo ne harmoniis kun la malakra mallonga nazo, kaj la penetremaj mallarĝaj okuloj — kun la brovoj, alte levitaj, kvazaŭ en peno kompreni. Sed Olla Dez povis esti kontenta. Ĉojo Ĉagas impresis kiel reganto kaj, sendube, estis tiu.

Faj Rodis, plu en sia ruĝ-oranĝa robo, paŝis sur la rondon de la ĉefa fokuso. Ĉojo Ĉagas rektiĝis kaj longe ĉirkaŭrigardis la virinon de la Tero.

— Mi salutas vin, kvankam vi venis sen invito! — finfine diris li.

«Por peti “inviton” kaj ricevi respondon, necesus kelkaj miloj da jaroj!» — pensis Rodis, kaj ŝiaj lipoj tremeris en apenaŭ rimarkebla subrido, kaŭzinta same rapidan reagon — la brovoj de la reganto iomete moviĝis.

— Tiu, kiu regas ĉe vi kaj kiu estas komisiita reprezenti regantojn de via planedo, ekspliku la celon de la veno, — daŭrigis li.

Faj Rodis koncize kaj ekzakte rakontis pri la ekspedicio, pri la fontoj de scioj pri la planedo Jan-Jaĥ kaj pri la historio de malapero de tri stelŝipoj de la Tero en la komenco mem de la EMU. Ĉojo Ĉagas senpasie aŭskultis, dekliniĝinte malantaŭen kaj metinte sur molan benketon la krurojn, vestitajn per striktaj blankaj kruringoj. Kaj ju pli orgojla iĝadis lia pozo, des pli klare legis la teranoj konfuziĝon, okazantan en la animo de la prezidanto de la Kvaropa Konsilio.

— Mi ne komprenis, en kies nomo vi parolas, fremduloj. Vi ĉiuj estas tro junaj! — diris Ĉojo Ĉagas, tuj post kiam Rodis finis sian mesaĝon kun peto akcepti «Malhelan Flamon».

— Ni estas homoj de la Tero kaj parolas en la nomo de nia planedo, — respondis Faj Rodis.

— Mi vidas, ke vi estas homoj de la Tero, sed kiu ordonis al vi paroli tiel, sed ne alie?

— Ni ne povas paroli alie, — kontraŭis Rodis, — ni ĉi tie estas ero de la homaro. Ĉiu el homoj de la Tero parolus samon, nur, eble, per aliaj esprimoj aŭ pli klare.

— La homaro? Kio estas tio?

— La loĝantaro de nia planedo.

— Do la popolo?

— La nocion «popolo» ni havis en la antikveco, kiam ĉiuj popoloj de la planedo ankoraŭ ne unuiĝis en unu familion. Sed se mi uzu tiun nocion, do ni parolas en la nomo de la unueca popolo de la Tero.

— Kiel povas popolo paroli preter leĝaj regantoj? Kiel povas neorganizita homamaso, des pli plebo, esprimi unuecan kaj utilan opinion?

— Kaj kion vi subkomprenas sub la termino «plebo»? — singarde demandis Faj Rodis.

— La parton de loĝantaro, nekapablan al alta scienco, uzatan por reproduktado kaj por la plej simplaj laboroj.

— Ni ne havas plebon, ne havas homamason kaj regantojn. Kaj leĝa ĉe ni estas nur la deziro de la homaro, esprimita per sumado de opinioj. Por tio ekzistas precizaj maŝinoj.

— Mi ne komprenis, kian valoron havas opinio de apartaj personoj, malkleraj kaj nekompetentaj.

— Ni ne havas nekompetentajn personojn. Ĉiu granda demando estas malfermite esplorata fare de milionoj da sciencistoj en miloj da sciencaj institutoj. La rezultoj estas sciigataj al ĉiuj. Decidojn pri malgrandaj demandoj faras respektivaj institutoj, eĉ apartaj homoj, kaj kunordigas ilin la Konsilioj laŭ ĉefaj branĉoj de ekonomio.

— Sed ja ekzistas la supera regorgano?

— Ĝi ne ekzistas. Okaze de neceso, en ekstremaj cirkonstancoj, la potencon prenas laŭ sia kompetento unu el la Konsilioj. Ekzemple, tiu de Ekonomio, de Sano, de Digno kaj Juro, de Stelnavigado. La ordonojn kontrolas la Akademioj.

— Mi vidas ĉe vi danĝeran anarkion kaj dubas, ke komunikado de la popolo de Jan-Jaĥ kun vi donos utilon. Nia feliĉa kaj trankvila vivo povas esti rompita… Mi rifuzas akcepti la stelŝipon. Revenu al via anarkia planedo aŭ plu vagadu en abismoj de la universo!

Ĉojo Ĉagas ekstaris, rektigis sin je tuta alto kaj direktis la montrofingron rekte al Faj Rodis. La tri ceteraj anoj de la Kvaropa Konsilio salte ekstaris kaj samtempe levis la manojn kun manplatoj, direktitaj per la eĝo antaŭen, — gesto de pleja aprobo kaj admiro sur Tormans.

Paliĝinte, Faj Rodis same etendis antaŭen la manon per trankviliga gesto de la Tero.

— Mi petas vin pensi ankoraŭ kelkajn minutojn, — sonore diris ŝi al Ĉojo Ĉagas. — Mi devas komunikiĝi kun nia planedo, antaŭ ol komenci decidajn agojn…

— Kaj jen malkovriĝis la vera vizaĝo de la fremduloj! — Ĉojo Ĉagas aktore turniĝis al siaj kunuloj. — Kiajn decidajn agojn? — Li minace mallarĝigis siajn jam mallarĝajn okulojn.

— Depende de tio, kiajn al mi permesos la Tero! Se…

— Sed kiel vi povas komunikiĝi? — malpacience interrompis Ĉojo Ĉagas. — Vi ĵus diris pri neatingebleco de la distanco. Aŭ ĉu ĉio ĉi estas trompo?

— Ni ankoraŭ neniam trompis iun ajn. En ekstremaj okazoj, malŝparinte grandegan energion, eblas trapiki la spacon per rekta radio.

La kunuloj de Faj Rodis interrigardis kun mirego. Ĉedi Daan jam malfermis la buŝon, Grif Rift premis ŝian ŝultron, per okuloj ordonante silenti.

Olla Dez senemocie aliris al Rodis, kaj rigardoj de la kvar regantoj fokusiĝis sur la nova reprezentantino de la Tero. Olla donis al Rodis ordinaran mikrofonon por internaj ŝipaj interparoloj kaj transmovis la kadron de la TVF al la ekrano en profundo de la halo, kie la stelŝipanaro ofte spektis prenitajn el la Tero stereofilmojn kaj eŭdoplastikajn spektaklojn. Por la stelŝipanoj ne restis dubo, ke ambaŭ virinoj agas laŭ anticipe interkonsentita plano.

Faj Rodis komencis voki per la mikrofono la Konsilion de Stelnavigado. Mallongaj kaj melodiaj vortoj de la tera lingvo sonis por la tormansanoj kiel magiaĵoj. La kvar regantoj restis stari ekster lumo de la lampo, kaj Faj Rodis ne povis observi esprimojn de iliaj ombritaj vizaĝoj.

Sur la ekrano, tute realaj en tridimensia plastiko kaj naturaj koloroj, aperis homoj de la Tero. En granda halo estis okazanta kunsido de unu el Konsilioj, verŝajne, fragmento de kroniko.

Ĉedi Daan abrupte liberigis la ŝultron de la fingroj de Grif Rift.

— Malinda trompo! — laŭte diris ŝi.

Faj Rodis ne tremeris, sed daŭrigis, kliniĝante antaŭen kaj ne deŝirante la okulojn de la estroj de Tormans:

— Mi tradukas miajn demandojn al la Tero en la lingvon de Jan-Jaĥ! — Kaj ŝi ekparolis alterne jen en la tera, jen en la tormansa lingvo. — Estimataj anoj de la Konsilio, mi devas peti permeson pri ekstremaj rimedoj. La regantoj de Tormans, ne eksciinte opinion kaj malgraŭ deziro de multaj homoj de la planedo, rifuzis akcepti nian stelŝipon pro eraraj kaj senvaloraj motivoj…

— Mensogo! Ĉu vi ne vidis en tutplanedaj elsendoj, kiel indignas la popolo kaj postulas, ke oni vin ne nur ne akceptu, sed simple neniigu? — ordoneme interrompis Ĉojo Ĉagas.

— Ni konektiĝis al via speciala reto kaj vidis aliaĵojn, — senemocie replikis Rodis kaj daŭrigis: — Tial mi petas permesi al ni forviŝi de la planedo la ĉefurbon — la centron de aŭtokratia oligarkio — aŭ fari tutplanedan narkotigon kun persona selekto.

Ĉojo Ĉagas sidiĝis sur randon de la tablo, kaj la tri ceteraj impetis antaŭen, svingante la manojn.

Olla Dez nerimarkeble ŝanĝis bildojn de la eŭdoplastiko. Sur la ekrano de la TVF la prezidanto de la Konsilio energie ekparolis, montrante al mapo supre. La konsilianoj aprobe kapjesis. Estis okazanta pridiskuto de konstruado de trejna lernejo por esplorontoj de Tamas. De ekstere oni povus pensi, ke Faj Rodis ricevis la necesan permeson.

— Tio estas netolerebla! Mi ne povas plu! — Ĉedi Daan elkuris el la halo, ĵetis sin en sian kajuton kaj fermis sin tie, akre suferante.

Post ŝi ekiris Gen Atal, Tivisa kaj Menta Kor, sed ili estis haltigitaj per ordona tono de parolo de Faj Rodis:

— Mi ricevis permeson al ekstremaj agoj. Mi petas pensi ree. Mi atendos dum du horoj laŭ tempo de Jan-Jaĥ. — Faj Rodis turniĝis, por eliri el la ĉefa fokuso.

— Haltu! — kriis Ĉojo Ĉagas. — Al kia ago vi ricevis permeson?

— Al ajna.

— Kaj kion vi decidis?

— Dume nenion. Mi atendas vian respondon.

Rodis estingis la retrokomunikadon de la TVF, lasinte la regantojn de Tormans antaŭ la malhela ekrano de ilia sekreta reto. Al ili ne venis ideo tuj malŝalti ĝin, kaj la teranoj povis dum kelkaj minutoj observi ilian disputon kaj vantajn timajn gestojn.

— La stato estas danĝera! — diris la ĝibnaza tormansano kun rondaj kaj elstaraj okuloj, kiel poste eksciis la teranoj — Gen Ŝi, la unua helpanto de Ĉojo Ĉagas. — Potenco de la fremduloj estas senduba.

— Kiel ajn ili mensogu, la stelŝipo havas grandegan forton kaj, sendube, potencan armilaron. Sen ĝi neniu ekvojaĝus al malproksimaj planedoj, — balbutis Zetrino Umrog, — sed stelŝipo, alteriĝinta al la planedo…

— Tio estas tute alia afero! — diris Ĉojo Ĉagas kaj ion kriis flanken. La ekrano malŝaltiĝis.

Rodis lace malleviĝis en fotelon kaj kelkfoje movis la manplatojn laŭ la vizaĝo kaj la haroj demalsupre supren, kvazaŭ lavante sin. Grif Rift silente etendis pokalon da KMT, kaj ŝi akceptis ĝin kun danka rideto.

— La spektaklo estis brila! — kontente diris Olla Dez kaj rompis digon de indigna silento.

— Malinde! Hontinde! Homoj de la Tero ne devas ludi mensogajn scenojn kaj aranĝi trompon! Ni neniam atendis, ke la estrino de nia ekspedicio kapablas al senkonscienca ago! — interrompante unu la alian, ekparolis Tivisa Henako, Menta Kor, Gen Atal kaj Tor Lik. Eĉ la ŝtonfirma Div Simbel malaprobe rigardis al Faj Rodis, dum Neja Holli, Vir Norin, Sol Sain kaj Eviza Tanet ne kaŝis sian admiron pri ŝi.

Faj Rodis demetis la pokalon, ekstaris kaj aliris al la kamaradoj. Rigardo de ŝiaj verdaj okuloj, grandaj eĉ por virino de la EKM, estis malgaja kaj firma.

— Opinioj pri mia ago dividiĝis ĉe vi preskaŭ egale — eble, tio estas konfirmo de ĝia praveco… Ne necesas senkulpigoj, mi ja mem konscias mian kulpon. Denove antaŭ ni, kiel milfoje antaŭe, staras sama demando: ĉu enmiksiĝi aŭ ne enmiksiĝi en procezojn de evoluo, aŭ, kiel oni diris antaŭe, en sorton de apartaj homoj, popoloj, planedoj. Krimaj estas perforte truditaj pretaj receptoj, sed ne malpli krima estas malvarmsanga observado de suferoj de milionoj da vivaj estaĵoj — ĉu animaloj, ĉu homoj. Fanatikulo aŭ psikopato, obsedata de propra grandeco, sen ŝanceliĝoj kaj rimorsoj enmiksiĝas en ĉion. En individuajn sortojn, en historiajn vojojn de popoloj, murdante iujn ajn por sia ideo, kiu en ega plejmulto da okazoj estas kreaĵo de malsprita menso kaj de malsana volo de paranojulo. Nia mondo de venkinta komunismo tre delonge metis finon al suferoj pro psikaj eraroj kaj pro malklereco de potenculoj. Nature, ĉiu el ni deziras helpi al tiuj, kiuj plu suferas. Sed kiel ne glitfali, aplikante antikvajn rimedojn de lukto — forton de trompo, sekreton? Ĉu ne estas evidente, ke, uzante ilin, ni ekstaras sur saman nivelon kun tiuj, de kiuj ni intencas savi? Kaj, troviĝante sur sama nivelo, kiel ni rajtas juĝi, ja ni perdas la scion? Jen, ankaŭ mi faris unu paŝon laŭ la antikva vojo, kaj vi mem ĵetas al mi akuzon pri neallasebla ago.

Faj Rodis eksidis ĉe la tablon, kutime apoginte la mentonon per la mano kaj demande ĉirkaŭrigardante la silentantajn homojn. Ŝi ne trovis inter la ĉeestantoj Ĉedi-n Daan, komprenis la kaŭzon, kaj ŝiaj okuloj iĝis eĉ pli malgajaj.

— Ĉu eblas plene rezigni enmiksiĝon, — demandis Grif Rift, — se ekde infana aĝo — kaj dum tuta socia vivo — la socio kondukas homojn laŭ vojo de disciplino kaj perfektiĝo? Sen tio ne estos homo. Paŝo supren, al popolo, estas perfektigo de ĝia socia vivo, kaj poste ankaŭ de aro da popoloj, de tuta lando aŭ planedo. Kio do estas paŝoj al socialismo kaj komunismo, se ne enmiksiĝo de la scio en organizon de homaj rilatoj?

— Jes, estas tiel, sed se ĝi kreiĝas elinterne, sed ne elekstere, — kontraŭis Tor Lik, — ja ĉi tie ni estas fremduloj, venintoj el tute alia mondo.

— Ne fremduloj! Ni estas idoj de la Tero, kaj ili same! — ekkriis Neja Holli.

— Dum ĉirkaŭ du mil jaroj ili iris memstare, sen ni. Kaj ni ne rajtas nun rigardi tormansanojn kiel niajn, — akre kontraŭdiris Tivisa.

— Ĉu povas biologo kaj antropologo juĝi tiel supraĵe? — faltiĝis Eviza Tanet. — Du mil jarojn sen ni, kaj milionojn kun ni kaj eĉ la tutan lastan, la plej malfacilan vojon ekde barbareco kaj feŭdismo al la EMU. Ĉiuj viktimoj, sango, larmoj kaj malfeliĉo de la granda vojo — kun ni! Kiaj do ili estas fremduloj? Ĉu vi forgesis, ke la homo estas la kulmino de tri miliardoj da jaroj de natura selektado, de blinda ludo pri transvivado, de infereco, kiun unuafoje senvualigis Darvino. Ni estas gene ligitaj per historia heredo kun la tuta animala vivo de nia planedo, kaj, sekve, ankaŭ la tormansanoj estas. Ĉu ni povas rezigni de niaj radikoj, kiel pro nekonataj al ni kaŭzoj faris la antaŭuloj de la nunaj loĝantoj de Jan-Jaĥ? Ili delonge, samkiel ni, sciis, ke la homo estas metita en nesenteblan oceanon de penso, de akumulita informo, kiun granda sciencisto de la EDM Vernadskij.[11] nomis noosfero[12] En la noosfero estas ĉiuj revoj, divenoj, inspiraj idealoj de tiuj, kiuj delonge malaperis de sur la Tero, ellaboritaj de scienco rimedoj de ekkono, kreiva fantazio de pentristoj, verkistoj, poetoj de ĉiuj popoloj kaj epokoj. Ni scias, ke la homo de la Tero en sia psiko ĉerpis grandegan forton, realiĝintan en konstruo de la komunisma socio: miron kaj admiron pri belo, estimon, dignon, krean kredon je etiko, ne parolante eĉ pri la fundamento de fundamentoj — la amo. Tio, ke la tormansanoj rompis tiun heredecon, estas nenormala. Ĉu ne estas ĉi tie rompo de la unua leĝo de la Granda Ringo — de libero de informo? Se estas, do, vi scias, ke ni estas plenrajtigitaj al la plej severa enmiksiĝo…

— Konvinke! — diris Sol Sain.

— Tamen tio ne pravigas la antikvajn metodojn! — diris Tor Lik.

— Ne pravigas, mi jam diris, — respondis Faj Rodis. — Sed ni imagu pesiltasojn. Ĵetu sur unu eblon helpi al tuta planedo, kaj sur la duan — la mensogan komedion, luditan de mi. Kio superpezos?

— Ne disputinde, — konsentis Menta Kor, — sed la esenco de la afero estas ne en proporcio de bono kaj malbono, feliĉo kaj malfeliĉo, kiuj, kiel ni scias, estas absolutaj nur en mezuro, sed ne en komparo. La semo de danĝero ĉi tie, laŭ mia kompreno, estas en nivelo de la ago, ĉar, ekirinte laŭ vojo de mensogo kaj timigo, kiel ni trovu tiun mezuron kaj tiun limon, post kiun ne eblas plu iri sen falo?

— Menta, vi tre precize esprimis la komunan opinion, — diris subite aperinta en la halo Ĉedi Daan, — mensogo kaŭzos respondan mensogon, timo — respondajn penojn timigi, por superi kiujn necesos novaj trompoj kaj timigoj, kaj ĉio ekruliĝos malsupren kiel neretenebla lavango de teruro kaj malfeliĉo.

— Mi estas certa, ke la esencon de la kontraŭdiro vi formulas ĝuste, sed tiuj lastaj ŝtupoj dume estas nur fora abstraktaĵo, — diris Faj Rodis.

La blua lumeto estingiĝis. La planedo Jan-Jaĥ estis vokanta «Malhelan Flamon». Eklumis ekranoj sur la ŝipo kaj en la Restadejo de la Kvaropa Konsilio.

Ĉojo Ĉagas sidis nenature rekte, kruciginte la brakojn sur la brusto, kaj rekte rigardis al la teranoj.

— Mi permesas viziton al la planedo kaj invitas vin esti miaj gastoj. Post unu diurno estos preparita kaj montrita loko por alterigo de la ŝipo.

Faj Rodis, ekstarinte, riverencis, metinte en tiun moviĝon apenaŭ rimarkeblan koketecon kaj virinan mokemon.

— Mi dankas vin en la nomo de la Tero kaj de miaj kunuloj. Ne necesas hasti kun alteriĝo. Ni devas imunigi nin, por ne alporti al vi tiujn kontaĝojn, kontraŭ kiuj vi ne havas imunecon, kaj krei imunecon por ni mem. Nun, ricevinte permeson, ni prenos specimenojn de tero, akvo kaj aero…

— Ĉu ne alteriĝante?

— Jes, por tio ekzistas aparatoj — ni nomas ilin skrapraketoj. Mi pensas, ke post dek tagoj ni estos pretaj por alteriĝo. Krome… — Faj Rodis por sekundo stumblis.

— Krome? — akre brilis la okuloj de Ĉojo Ĉagas.

— Mi vokos duan stelŝipon. Ĝi rivoluos laŭ alta orbito ĉirkaŭ Jan-Jaĥ, atendante nin, — por okazo de paneo de nia stelŝipo.

— Ĉu kondukantoj de ŝipoj de la Tero estas tiel mallertaj? — incitite diris Ĉojo Ĉagas, dum la anoj de la Kvaropa Konsilio interŝanĝis per senrevigitaj rigardoj.

— Kosmaj vojaĝantoj, aŭ vagabondoj de la universo, kiel nomis nin la Ĉielgardistoj, devas esti pretaj al ajnaj hazardaĵoj, — emfazis la lastan vorton Faj Rodis.

La reganto de Tormans kontraŭvole kapjesis, kaj la televida aŭdienco finiĝis.

Ĉapitro 4

Eĥo de infereco

La giganto «Malhela Flamo» alproksimiĝis al la supraĵo de la planedo. Rivolua rapido estis kreskanta, kaj aero, maldensa sur kelkcentkilometra alto, surdige muĝis malantaŭ nerompeblaj muroj de la ŝipo, fidinde defenditaj kaj kontraŭ trovarmiĝo, kaj kontraŭ ajna radiado. Tiun monstre fortan sonon kaptis sonsondiloj de Tormans. Ankaŭ ĉi tie oni konis aparatojn, registrantajn sonan kronikon de la ĉielo. Amplifiloj alportis tiun hurlon, monotonan, akran, kiel signalo pri danĝero, al kabinetoj de sciencistoj-observantoj, al altaj turoj de la Ĉielgardistoj, kaj al vastaj apartamentoj de la regantoj, heroldante proksimiĝon de nevokita gasto, timiganta kaj loganta.

Senlace laboris la teĥnikistoj de la stelŝipo, farante programojn kaj enmetante ilin en obtuzkapajn triokulajn skrapraketojn. Baldaŭ la pakaĵoj de spiralaj tuboj, tegitaj per kvinmetraj fiŝsimilaj ŝeloj, deŝiriĝis de la ŝipo, flugis laŭ grandegaj paraboloj kaj tuŝis la supraĵon de la planedo en anticipe difinitaj lokoj. Unu raketo skrapis ondojn de oceano, la alia trais ĝiajn profundojn, la tria tranĉis akvoebenon de rivero, la ceteraj plugis kampojn, riverojn kaj verdajn zonojn en la lokoj, permesitaj de la tormansanoj. Kaj, releviĝinte sur la orbiton, la raketoj algluiĝis al la flankoj de «Malhela Flamo», portante por ĝiaj laboratorioj biologiajn specimenojn de akvo, tero kaj aero de la fremda planedo.

Neja Holli, Eviza Tanet kaj Tivisa Henako jam dum tria diurno ne dormis. Akompanate de morna kantado de centrifugiloj, ili ne deiradis de protonaj mikroskopoj kaj termostatoj kun sennombraj serioj de bakteriaj kaj virusaj kulturoj. Analizaj kompariloj estis komparantaj toksinojn de malutilaj mikroboj de la Tero kaj de Tormans kaj eligadis longajn formulojn de imunologiaj reakcioj, por neŭtraligi antaŭe nekonitajn kontaĝojn. Estis imunigitaj egale tiel la elŝipiĝontoj, kiel la restontoj en la ŝipo. La tuta ŝipanaro nun konsistis el anhelantaj homoj kun ruĝaj vizaĝoj kaj febra brilo de okuloj. Tor Lik-on kaj Menta-n Kor eĉ necesis hipnote dormigi, ĉar forto de reakcio de iliaj organismoj postulis ĉesigi ajnan agadon.

Tamen post kelkaj tagoj Eviza Tanet deklaris, ke ŝi malkontentas pri la rezultoj kaj ne povas garantii plenan defendon.

— Kiam ni atingos la plenan? — demandis ŝin Faj Rodis.

Iom konfuzite, Eviza ekpensis.

— Mi atendis renkonti ĉi tie ordinaran komplekson. Ja tormansanoj kunportis el la Tero en siaj intestaroj saman bakterian flaŭron, sen kiu ankaŭ ni ne povas ekzisti. Se tiu ne estis neniigita fare de indiĝenaj mikroboj, sed, male, prosperis, tio signifas, ke la teraj bakterioj kaj virusoj subpremis la indiĝenan mikromondon de Tormans. Sed estis trovitaj du neordinare kontaĝaj virusoj. Ili povis aperi nur en kondiĉoj de ekstrema denseco de homoj. Nun ni observas nenion similan sur Tormans.

— Tio estas malrekta konfirmo de antaŭa troloĝateco de la planedo, — diris Faj Rodis, — sed ni devas eliri sur Tormans-on kiel eble plej baldaŭ.

— Necesa rekonstruado de niaj defendaj reakcioj okazos apenaŭ pli frue, ol post du monatoj, — deklaris Eviza Tanet per tia tono, kvazaŭ ŝi kulpis pri neeblo fari la imunigon pli rapide.

Faj Rodis ridetis al ŝi.

— Nu, kion ni povas fari! Ni deziras esti plenrajtaj gastoj de nova tero, kaj preskaŭ neniam tio estas ebla. Ĉiam okazas cirkonstancoj, kiuj urĝigas, ne permesas atendi. Multaj rakontis pri neforgesebla sento de renkontiĝo kun nova kaj sendanĝera planedo. Vi eliras el ŝipo en puregan aeron, sub novan sunon kaj, kiel infano, kuras laŭ karesa virga grundo. Estas freneza deziro deĵeti la veston kaj mergiĝi tuta en freŝon de la kristale pura mondo. Por ke la nudaj piedoj paŝu laŭ mola herbo, por ke vento kaj suno, tuŝante la nudan haŭton, transdonu al ĝi ĉiujn muziknotojn de ŝanĝiĝema spirado de la naturo. Kaj tiom malmultaj el centmiloj da vojaĝantoj sur aliajn planedojn sukcesis sperti tion!

— Do, ĉu skafandrojn? — demandis Neja Holli.

— Jes! Malgraŭ ĉiuj niaj bedaŭroj! Poste, kiam finiĝos la imunigo, ni demetos ilin. Sen helmoj, nur kun biofiltriloj — eĉ tio estas sukceso! Sed astataŭe ni estos pretaj post tri-kvar tagoj.

— Eble, tio eĉ estas bona, — diris Neja Holli. — La analizo de akvo de Tormans montris kelkajn strukturajn diferencojn disde la tera. Dum komenca tempo ĉiuj estos malfortigitaj pro kutimiĝado al nova akvo.

— Ĉu gravas, kia estas akvo? — demandis Faj Rodis. — Pardonu, mi scias tiel malmulte. Se akvo estas pura kaj sen malutilaj almiksaĵoj?

— Ni pardonu al la historiisto la antikvan eraron, — ridetis Eviza. — Niaj prauloj longe opiniis akvon simple akvo, komponaĵo de hidrogeno kaj oksigeno, kaj tute ne scipovis ĝin analizi. Montriĝis, ke akvo havas komplikan fiziko-ĥemian strukturon kun partopreno de multaj elementoj. Miloj da specoj de akvo, utila, malutila, neŭtrala, kvankam en simpla analizo sama kaj tute pura, renkonteblas en fontoj, riveroj kaj lagoj de la Tero. Tormans estas alia planedo, kun alia karaktero de ĝenerala cirkulado de akvo, de erozio kaj de minerala saturado. Ni trovis, ke tiu akvo averaĝe povas influi al ni per ioma subpremo de la nerva sistemo. Kontraŭ ĝi mi trovis tablojdojn IGN-102. Nur ne forgesu meti ilin en ajnan likvaĵon por trinkado aŭ manĝado.

— Do, decidite: ni surmetos skafandrojn, — enmiksiĝis silentinta ĝis nun Grif Rift, — ni havos unu avantaĝon…

— Ĉu okaze de danĝero? — Eviza klinis la kapon, ĵetinte oblikvan rigadon al Ĉedi Daan.

— Vi prave divenis. Skafandro cedas nek al tranĉilo, nek al kuglo, nek al brula radio, — konfirmis Rift.

— Sed la kapo, la plej grava korpoparto, sen helmo cedas, — gaje kontraŭis Faj Rodis.

Ĉedi Daan atente rigardis al Rodis, kvazaŭ mirante al ŝia vigliĝo. Vere, la diskreta, iom severa estrino de la ekspedicio nun, antaŭ malfacilaĵo, kvazaŭ iĝis alia.

— Sed kio pri la plano de Ĉedi? — demandis Gen Atal.

— Ĝin ni devos plenumi poste, post la alklimatiĝo, — respondis Faj Rodis.

Ĉedi nur pli dense kunpremis la lipojn kaj forturniĝis al granda mapo de Tormans, pendigita super la enirejo de la ronda halo.

— Ĉedi, al mi ĵus venis en la kapon, — vokis ŝin Eviza Tanet, — vin ofendis la komedio, ludita de Faj Rodis kaj Olla Dez. Sed ĉu vi ne pensas, ke la intenco kuniĝi kun la popolo de Jan-Jaĥ, ŝajnigante sin junulino de Tormans, same enhavas elementon de trompo? Rigardi per fremdaj okuloj al tio, kion oni malfermis al vi, kiel al natura tormansanino — ĉu tio ne estas subrigardado?

— Mi… jes… ne, mi imagis tion de alia flanko. Simple iĝi pli proksima al ili, vivante saman vivon, spertante samajn malfacilaĵojn kaj ĝojojn, malfeliĉojn kaj danĝerojn!

— Sed havante eblon ĉiumomente reveni al la siaj? Havante potencon de homo de la EKM? Kaj feliĉon reveni en la belan mondon de la Tero? — ofensivis Eviza.

Ĉedi turniĝis al Rodis laŭ la malnova kutimo taksi reagon de sia idealo, sed la verdaj okuloj de Rodis rigardis al ŝi serioze kaj nepenetreble.

— Ĉi tie estas dueco, — komencis Ĉedi, — kaj mi pensis pri la pli grava.

— Por kiu? — Eviza estis senkompata, kiel esploristo.

— Por ni. Kaj al ili, — Ĉedi almontris la mapon de Tormans, — ne estas ia malutilo. Ja ni faras tion, por ne erari, por scii, kiel kaj per kio helpi.

— Antaŭe necesas ekscii, ĉu indas! — diris Grif Rift. — Povas esti…

Blindiga eksplodo de rufa fajro ekbrilis malantaŭ la fenestro de rekta observado. La stelŝipo tremeris. Gen Atal momente malaperis en la lifto, kaj Grif Rift kaj Div Simbel ĵetiĝis al rezervaj pilotaj regpaneloj.

Ankoraŭ unu eksplodo, ankoraŭ unu facila tremo de la korpo de «Malhela Flamo». Ŝaltitaj sonriceviloj alportis teruran bruegon, superintan la monotonan hurladon de la dissekcata atmosfero.

La homoj ekkuris al la ekstremokazaj laborlokoj kaj rigidiĝis ĉe aparatoj, ankoraŭ ne komprenante la okazintaĵon. La stelŝipo plu flugis tra mallumo super la nokta flanko de la planedo. Ĝis la taglimo restis ne pli ol duonhoro. Ektintis arĝentaj sonoriletoj de signalo «ne estas danĝero». Rift kaj Simbel malleviĝis el la pilota kajuto, kaj Gen Atal — el la kajuto de kirasa defendo.

— Kio estis tio? Ĉu atako? — renkontis ilin Faj Rodis.

— Evidente, — morne kapjesis Grif Rift. — Probable, oni pafis per raketoj. Antaŭvidinte tian eblon, mi kaj Gen Atal tenis ŝaltita la eksteran reflektan kampon, kvankam ĝi kaŭzas teruran bruon en atmosfero. La stelŝipo ne ricevis eĉ etan difekton. Kiel ni respondos?

— Neniel! — firme diris Faj Rodis. — Ni ŝajnigu, ke ni nenion rimarkis. Ili scias laŭ la eksplodoj, ke trafis ambaŭfoje, kaj konvinkiĝos pri plena nerompebleco de nia ŝipo. Mi estas certa, ke aliaj provoj ne okazos.

— Ŝajne, vi pravas, — konsentis Grif Rift, — sed la kampon ni lasos — prefere ĝi hurlu, ol ni ĉiuj risku pro malkuraĝa perfidemo.

— Nun mi eĉ plie estas por skafandroj, — diris Eviza.

— Kaj kun helmoj, — subtenis Rift.

— Helmoj ne necesas, — kontraŭis Faj Rodis. — Tiuokaze ne estos kontakto kun loĝantoj de la planedo kaj nia misio donos nulan utilon. Tiun riskon ni devas akcepti.

— Helmoj apenaŭ estos fidinda defendo, — kuntiris la belegajn ŝultrojn Eviza Tanet.

Atakoj kontraŭ la stelŝipo ne ripetiĝis. «Malhela Flamo» transiris sur altan orbiton kaj malŝaltis la motorojn. Sur la ŝipo oni eĉ por minuto ne ĉesis prepariĝi al elŝipiĝo. Biologiaj filtriloj plej skrupule estis alĝustigataj por nazoj, buŝoj kaj oreloj de la sep elŝipiĝontoj. Personaj akompanaj robotoj SDP estis agordataj al individuaj biokurentoj. La nomo SDP, tio estas «servisto, defendisto, portisto» difinis la celon de la maŝino. Plej multan zorgon, kiel ĉiam, postulis skafandroj. Ilin produktis speciala instituto el maldikegaj tavoloj de molekule rekonstruita metalo, izolita per subaĵo, ne iritanta haŭton. Malgraŭ nekredebla — por eĉ antaŭnelonga teĥniko — firmeco kaj termika nepenetreblo, diko de skafandro konsistigis onojn de milimetro, kaj ĝi ekstere ne diferencis de maldikega gimnastika vesto kun alta kolumo, strikte kovranta tutan korpon. Homo, vestita per tia vesto, similis al metala statuo, sed malrigida, viva kaj varma.

Elektante kolorojn de la skafandroj, Olla Dez penis prezenti ĉiun elŝipiĝonton, speciale virinojn, plej efekte.

Faj Rodis, ne meditante, elektis la nigran kun blua nuanco, kiu tre konvenis al ŝiaj nigraj haroj, la firmaj trajtoj de la vizaĝo kaj la verdaj okuloj. Eviza petis doni al la metalo arĝente-verdan koloron de salika folio. Ŝi decidis ne ŝanĝi la malhelrufan koloron de siaj haroj kaj de la topazaj katecaj okuloj. Nigra zono kaj nigra bordero de la kolumo eĉ pli akre substrekis la flamon de ŝiaj haroj.

Ĉedi Daan elektis la cindre-palbluan, kun profunda nuanco de la tera ĉielo kaj kun arĝenta bordero, kaj Tivisa sen hezitoj prenis la malhel-grenatan, kun rozkolora zono, harmonianta kun ŝia oliva haŭto kaj la mornetaj brunaj okuloj.

La viroj intencis surmeti samajn grizajn skafandrojn, sed, obeante al insistoj de la virinoj, elektis por si metalajn kirasojn de pli belaj kolorkombinoj.

Faj Rodis penseme rigardis al la vizaĝoj de la kunvojaĝantoj. Ili aspektis palaj kompare kun malhelhaŭtaj loĝantoj de la planedo Jan-Jaĥ, kaj ŝi konsilis al ĉiuj gluti pilolojn de sunbruno.

— Eble, ni ŝanĝu ankaŭ koloron de okuloj, faru ilin nepenetreble nigraj, kiel ĉe tormansanoj? — demandis Eviza.

— Ne, por kio? — kontraŭis Rodis. — Ili estu tiaj, kiaj estas. Sed ni faru ilin pli brilaj. Ĉu tio eblas, Eviza? Antaŭ kelkaj jaroj en modo estis «stelaj» okuloj.

— Kondiĉe, se mi havos kvar tagojn por serio de ĥemiaj stimuloj!

— Kvar tagojn vi havos, faru al ni ĉiuj radiajn okulojn, similajn al steloj, kaj oni rimarku teranon demalproksime, en ajna homamaso!

— Estas interese, kian okulojn pleje ŝatis niaj foraj prauloj en tempoj, kiam oni ankoraŭ ne scipovis laŭplaĉe ŝanĝi ilian koloron? — diris Olla Dez. — Faj scias, ekzemple, la gustojn de la EDM.

— Se mi parolu pri gustoj de tiu erao, do ili estis tre ŝanĝiĝemaj, malklaraj kaj senbazaj. Sed ial tiutempe belon oni postulis precipe de virinoj. Literaturaj verkoj, fotoj, filmoj listigas virinajn belaĵojn kaj preskaŭ ne parolas pri la viraj.

— Ĉu niaj malproksimaj fratinoj estis tiaj hontinde sengustaj? — indignis Olla. — Jen heredaĵo de miljaroj da milita patriarkeco!

— Jen abundo de tiom interesantaj vin regantoj, — ridetis Rodis, — sed ni revenu al la okuloj. Sur la unua loko estis miaj — pure verdaj okuloj, kaj tio estas tute natura laŭ biologiaj leĝoj de sano kaj forto.

— Kaj kiu el ni estas sur la dua loko?

— Ĉedi. Malhele bluaj aŭ violkoloraj. Poste descende iris grizaj, poste brunaj kaj helbluaj. Tre raraj, kaj tial alte taksataj, estis topazaj okuloj, kiel ĉe Eviza, aŭ oraj, kiel ĉe Olla, sed ilin oni opiniis malbonaŭguraj, ĉar ili similis al okuloj de rabobestoj: katoj, tigroj, agloj.

— Kaj ĉu por viroj estis ia kriterio? — demadis Eviza.

— Verdajn okulojn ili, ŝajne, ne havis, kaj, se juĝi laŭ literaturo, ankaŭ malhelbluajn, — kuntiris la ŝultrojn Rodis. — Plej ofte menciiĝas grizaj, kiel ŝtalo, aŭ bluaj, kiel glacio, — signo de fortaj, volaj homoj, veraj viroj, subigantaj al si aliulojn, ĉiam pretaj uzi pugnojn aŭ armilon.

— Laŭ tiu signo oni devas timi Grif Rift-on kaj Vir Norin-on, — ekridis Eviza.

— Sed se Grif Rift vere estas estro, do Vir Norin estas tro milda, eĉ por viro de la EKM, — kontraŭis Olla Dez.

— Okuloj estas bela afero, tamen ni devos surmeti tiun metalon, — suspiris Eviza Tanet, — kaj por longe forgesi la senton de propra haŭto, — kaj ŝi movis la manplaton laŭ la ŝultro kaj la nuda brako per ĉiama gesto de homo, ekde infaneco instruita atente prizorgi sian korpon.

— Ni komencu. Kiu asistos — ĉu vi, Olla kaj Neja?

— Sen Neja ne eblas, — respondis Olla Dez.

— Do voku ŝin, — kaj Faj Rodis la unua paŝis trans la sojlon en la kameron de biologia kontrolo.

La procezo de vestiĝo estis longa kaj malagrabla. Pasis nemalmulta tempo, ĝis ĉiuj sep kunvenis en la ronda halo. Ĉedi Daan ankoraŭ neniam surmetis skafandron kaj devis iom post iom kutimiĝi al la sento de duobla haŭto. Ŝi ne povis deŝiri la okulojn for de Faj Rodis — tiugrade ŝi ŝajnis la enkorpiĝo de la belo de forta virina korpo en la nigra kiraso, kontrastiganta palecon de ŝia vizaĝo kaj diafanecon de la verdaj okuloj.

Sur ĉies zono estis alkroĉita ovala skatoleto por detruo de produktoj de metabolo, sur la ŝultroj briletis strietoj de filma aparataro kaj triangulaj speguletoj de ĉirkaŭa vido. Sur la dekstraj brakoj estis surmetitaj duaj signalaj braceletoj — por komunikado kun la ŝipo tra personaj robotoj, kaj en la kavetoj inter la klavikloj estis metitaj cilindroj de aera blovado. De tempo al tempo inter la korpo kaj la skafandro de la ŝultroj ĝis la piedoj trakuradis aera ondo, farante agrablan senton de facila masaĝo. La aero eliradis tra klapoj sur la kalkanoj, kaj de ekstere ŝajnis, kvazaŭ sur metala korpo ruliĝas potencaj muskoloj.

Faj Rodis ĉirkaŭrigardis la kamaradojn, tiel strange malproksimiĝintajn kaj neatingeblajn en malvarma brilo de strikta metalo…

— Kaj ĉu vi intencas en tia aspekto renkontiĝi kun tormansanoj? — aŭdiĝis malantaŭe la voĉo de Grif Rift.

Rodis subite komprenis, kio maltrankviligis ŝin.

— Neniuokaze! — turniĝis ŝi al Rift. — Ni, virinoj, surmetos ordinarajn mallongajn jupetojn de tropika zono, supre — pelerinetojn.

— Eble, pli bonus ĉemizoj, kiajn portas tormansaninoj? — demandis Tivisa, kiun ĝenis ekstera malfermiteco de la skafandro.

— Ni provu, eble ili estos pli oportunaj, — konsentis Rodis.

— Kaj mi estas por tropika kostumo por viroj, — diris Vir Norin.

— Pantaloneto taŭgas, sed senmanika ĉemizo altiros atenton al la «metalaj» brakoj, — kontraŭis Grif Rift. — Tormansaj ĉemizoj estas pli oportunaj ankaŭ por viroj.

— Estas tre strange, ke sur Tormans, sur stratoj kaj hejme, homoj volvas sin per vestaĵoj. Sed sur scenejoj, en grandegaj haloj de publikaj spektaĵoj aŭ en televidaj elsendoj ili estas apenaŭ vestitaj, — rimarkis Olla Dez.

— Vere, ĉi tie estas absurda kontraŭdiro — unu el multaj, kiujn ni devos kompreni, — diris Rodis.

— Eble, tiaspecaj spektaĵoj ĝuste tial estas allogaj por ili, ke tormansanoj ordinare estas vestitaj de kapo ĝis piedoj, — divenis Ĉedi.

— Tiu simpla kaj probabla klarigo plej verŝajne estas erara: laŭ leĝoj de psiko, ĉio estas multe pli komplika, — finis la diskuton Rodis.

Post la unua seanco de magneta stimulado, farita de Eviza, la elŝipiĝontoj disiris, sentante sin en kiraso nekutime ligitaj kaj fremdaj. Ili devis kutimiĝi al ĝi dum tagoj, restintaj antaŭ la alteriĝo. La maldikega metala tavolo, esence neniom ĝenanta moviĝojn, iĝis nevidebla muro inter ili kaj la restontoj sur la ŝipo. Ĉio ŝajne restis kiel antaŭe, sed jam ne estis unuanima «ni» en pridiskutado de proksimaj planoj — aperis «ili» kaj «ni».

Responde al signalo de preteco de la stelŝipo el la ĉefa observatorio de la Ĉielgardistoj venis direktivo pri loko de alteriĝo. «Malhela Flamo» devis alteriĝi sur larĝan glatan kabon sur suda bordo de ekvatora maro, proksimume je tricent kilometroj for de la ĉefurbo. Pligrandigitaj fotoj de tiu loko montris malgajan, prikreskitan de alta malhela arbustaro terlangon, kojne elstarantan en grize-verdan maron. Kaj la loko, kaj la maro ŝajnis senhomaj, kio kaŭzis antaŭtimojn de la restontoj en la stelŝipo.

— Senhomeco estas la ĉefa kondiĉo por alteriĝo de la SRR. Ni avertis la Kvaropan Konsilion, — rememorigis al la kamaradoj Grif Rift.

— Tamen ili povus elekti lokon, pli proksiman al la urbo, — diris Olla Dez. — Tutegale ili ne permesis eliri al ĉiuj.

— Vi forgesas, Olla, — malgaje diris Rodis, — apud la urbo estus tre malfacile forteni scivolantojn. Kaj ĉi tie ili ĉirkaŭe starigos gardistaron, kaj neniu el loĝantoj de Tormans aliros al nia ŝipo.

— Ili aliros! Mi zorgos pri tio! — kun neatendita pasio enmiksiĝis Grif Rift. — Mi traigos la arbustaron per ekrana koridoro, kiu estos malfermata per sona pasvorto. La lokon de eniro mi sciigos al Faj per vidradio. Kaj vi povos sendi al ni gastojn, deziratajn, certe.

— Estos ankaŭ nedezirataj, — rimarkis Rodis.

— Mi ne dubas. Neja astataŭas Atal-on, kaj mi kun ŝi rebatos ajnan provon. Ni devas esti pretaj. Post la malsukceso kun raketoj ili provos ion alian.

— Ne pli frue, ol konvinkiĝos, ke la dua stelŝipo, pri kiu mi diris, ne venos. Ĝis tiam vi estos sendanĝeraj — tri-kvar monatojn, eble, eĉ pli. Samkiel ni, — pli mallaŭte aldonis Rodis.

Grif Rift metis la manon sur la ŝultron en varma nigra metalo, rigardis en la malgajajn kaj sentimajn okulojn.

— Vi mem determinis la limtempon de via reneno sur la ŝipon, Rodis. Kaj prefere ĝi estu pli frua, sed ne pli malfrua.

— Mi komprenas vian maltrankvilon, Rift…

— Imagu, ke vi renkontos muron de forta, absoluta nekomprenemo kaj ĝin ne eblos trabati. Ĉu plua restado estos pravigebla? Tro altas risko.

— Mi ne povas kredi, ke eblas malakcepti sciojn de la Tero. Ja tio estas pordo en senliman kaj klaran estontecon el ilia vivo — mallonga, sufera kaj, mi timas, senespera, — kontraŭis Rodis.

— Sento de neceso de ofero estas la plej arkaika en la homo, ĝi trairas tra ĉiuj religioj en historio de antikvaj socioj. Por humiligi nekonatan forton, mildigi dion, daŭrigi facile rompeblan sorton. Ekde enfosado de homoj sur altaroj antaŭ batalo, ĉasado aŭ fondo de konstruaĵoj, ekde kolosaj hekatomboj por gvidantoj, caroj, faraonoj — ĝis neimageblaj masakroj en la nomo de deliraj politikaj kaj religiaj ideoj, de nacia malamikeco. Sed ni, ekkonintaj la mezuron, kreintaj grandajn gardajn rimedojn de la socio por forigi malfeliĉon kaj viktimojn — ĉu ni ankoraŭ ne forlasis tiun antikvan trajton de la psiko?

Faj Rodis karese movis la fingrojn laŭ la haroj de Grif.

— Se ni enmiksiĝas en la vivon de Tormans, uzante antikvajn metodojn — kunpuŝiĝon de forto kun forto, se ni malleviĝas sur nivelon de iliaj konceptoj pri vivo kaj revo… — Rodis eksilentis.

— Per tio ni akceptas ankaŭ la neceson de ofero. Ĉu tiel?

— Tiel, Rift…

Tuj kiam Rodis eniris sian kajuton, ŝia signala braceleto eklumis — Ĉedi Daan, kiu dum ioma tempo evitadis renkontiĝi kun ŝi vidalvide, petis permeson veni.

— Verŝajne, mi estas tre malsaĝa, — deklaris Ĉedi, tuj kiam transpaŝis la sojlon, — mi tiom malmulte scias pri granda komplikeco de la vivo…

Faj Rodis facile premis varmegajn manojn de la junulino, kadritajn sur la manradikoj per arĝentaj ringoj de la skafandro, admirante ŝian ekbruniĝintan vizaĝon en kadro de la cindre-helbrunaj haroj.

— Ne turmentu vin pro tio, Ĉedi! La ĉefa afero ĉiam kaj ĉie estas — ne fari agon pro erara opinio. Kiu ne implikiĝis en ŝajne nesolveblaj kontraŭdiroj? Eĉ dioj de antikvaj religioj faris tion. Nur la naturo havas nelimigitan kruelon, por solvadi kontraŭdirojn per blinda eksperimento je konto de ĉio vivanta!

Ili eksidis sur la divanon. Ĉedi demande rigardis al Rodis.

— Rakontu al mi pri la teorio de infereco, — post ioma hezito petis ŝi kaj haste aldonis: — Al mi tre gravas scii.

Rodis penseme trairis la kajuton kaj, haltinte ĉe bretaro de mikrobiblioteko, movis la fingrojn laŭ verdaj lamenetoj de kodaj signoj.

— La teorio de infereco — tiel oni diras kutime. Sed reale tio estas ne teorio, sed aro da statistikaj observoj sur nia Tero pri naturaj leĝoj de la vivo kaj speciale de la homa socio. La vorto «infero» devenas de latina vorto «malsupra, subtera», ĝi signifis suferejon. Ĝis nia tempo konserviĝis bonega poemo de Danto, kiu, kvankam verkis nur politikan satiron, per sia fantazio kreis mornan bildon de plurŝtupa infero. Li ankaŭ klarigis la kompreneblan antaŭe nur por okultistoj teruran esencon de la nomo «infero», ĝian senelirecon. La skribo: «Ĉiun esperon lasu ĉe l' enpaŝo» sur la pordego de la infero reflektis la ĉefan econ de la turmentejo, elpensita de homoj. Tiu intuicia antaŭsento de la efektiva esenco de historia evoluo de la homa socio — en evoluo de la tuta vivo sur la Tero kiel terura vojo de malfeliĉo kaj morto — estis mezurita kaj konsiderita, kiam aperis elektronikaj komputiloj. La fama natura selektado montriĝis la plej klara manifestiĝo de infereco, kiel metodo strebi al plibonigo per blinda, kiel en lotludo, nekalkuleble multfoja ĵetado de loto. Sed malantaŭ ĉiu ĵeto staras milionoj da vivoj, kiuj pereadis en sufero kaj senelireco. La kruela selektado formadis kaj direktadis la evoluon laŭ vojo de perfektigo de organismo nur en unu, la ĉefa direkto — tiu de maksimuma libero, nedependeco de la ekstera medio. Sed tio neeviteble postulis altigi akrecon de sensoj — eĉ simple la nervan funkcion — kaj kaŭzis nepran pligrandigon de sumo de suferoj sur viva vojo.

Alidire, tiu vojo kondukis al senelirejo. Okazis multigo de nematureco, hipertrofio de monotoneco, kiel de sablo en dezerto, rompado de unikeco kaj de neripetebla valorego per nenombrebla ripetado… Pasante trilionojn da transformiĝoj — ekde sennomaj maraj estaĵoj ĝis pensanta organismo, la animala vivo dum miliardoj da jaroj da geologia historio estis en infereco.

La homo, kiel pensanta estaĵo, trafis en duoblan inferecon — por la korpo kaj por la animo. Komence al li ŝajnis, ke li saviĝos el ĉiuj vivaj danĝeroj per fuĝo en la naturon. Tiel kreiĝis la fabelo pri praa paradizo. Kiam iĝis pli klara la konstruo de la homa psiko, sciencistoj trovis, ke infereco por la animo estas praaj instinktoj, kaptilo, en kiu la homo tenas sin mem, pensante, ke li konservas individuecon. Kelkaj filozofoj, parolante pri fatala nevenkebleco de instinktoj, helpis al ilia disvolviĝo kaj per tio malfaciligis eliron el infereco. Nur kreo de kondiĉoj por dominado de ne instinktaj, sed perfektigantaj sin mem individuoj povis helpi fari la grandan paŝon al leviĝo de la socia konscio.

Religiuloj komencis prediki, ke la naturo, helpanta al disvolviĝo de instinktoj, devenas de la enkorpiĝo de la malbono, delonge konata sub la nomo Satano. Sciencistoj kontraŭdiris, opiniante, ke la procezo de blinda natura evoluo estas direktita al liberiĝo el la ekstera medio kaj, sekve, al eliro el infereco.

Kun evoluo de povaj ŝtataj aparatoj de potenco kaj subpremo, kun plifortiĝo de naciismo kun forte fermitaj limoj, inferecoj komencis kreiĝi ankaŭ en la socio.

Tiel oni implikiĝadis kaj en naturaj, kaj en sociaj kontraŭdiroj, ĝis Markso formulis simplan kaj klaran tezon pri salto el la regno de devo en regnon de libero per la sola ebla vojo — per rekonstruo de la socio.

Esplorante faŝismajn diktaturojn de la EDM, filozofo kaj historiisto de la kvina periodo Erf Rom[13] formulis la principojn de infereco, poste detale ellaboritajn de mia instruisto.

Erf Rom rimarkis la tendencon de ajna neperfekta socia sistemo izoliĝi, forbarante sian strukturon de kontakto kun aliaj sistemoj, por konservi sin. Estas nature, ke strebi al konservado de neperfektaĵo povis nur la privilegiitaj klasoj de tiu sistemo — la subpremantoj. Ili antaŭ ĉio kreadis segregacion de sia popolo sub ajnaj pretekstoj — jen naciaj, jen religiaj, por transformi ĝian vivon en fermitan cirklon de infereco, disigi de la cetera mondo, por ke komunikado iru nur tra la reganta grupo. Tial infereco neeviteble estis ilia kreaĵo. Tiel neatendite realiĝis la naiv-religia instruo de Maniĥeo[14] pri ekzisto de direktita malbono en la mondo — la maniĥeismo. En la realo tio estis tute materia lukto por privilegioj en la mondo, kie ĉio estis deficita.

Erf Rom avertis la homaron ne allasi mondan regadon de oligarkio — faŝismon aŭ ŝtatan kapitalismon. Tiuokaze super nia planedo frapfermiĝus ĉerkokovrilo de plena senelireco el infereca ekzistado sub kalkano de absoluta potenco, armita per tuta povo de terura tiutempa armilaro kaj de ne malpli mortiga scienco. La verkoj de Erf Rom, laŭ opinio de Kin Ruĥ, helpis al konstruo de la nova mondo dum transiro al la Erao de la Monda Unuiĝo. Interalie, ĝuste Erf Rom estis la unua, kiu rimarkis, ke tuta natura evoluo de la vivo sur la Tero estas infereca. Pri la samo poste tiel reliefe skribis Kin Ruĥ.

Rodis kutime klavis ĉifron, kaj malgranda kvadrato de biblioteka ekrano eklumis. La konata vizaĝo de Kin Ruĥ aperis en flava profundo, direktante al la spektantinoj mirinde akrajn kaj blanketajn okulojn. La sciencisto movis la manon kaj malaperis, plu parolante ekster la ekrano.

Kaj sur la ekrano aperis laca, malgaja kaj inspirita vizaĝo de maljuna viro kun kvadrata frunto kaj alte kombitaj grizaj malpezaj haroj. Kin Ruĥ klarigis, ke tio estas antikva filozofo Aldis, kiun antaŭe oni estis identiganta kun la inventisto de mara signala lanterno. Ja estas malfacile kompreni nomojn de popoloj, ĉe kiuj fonetiko ne koincidis kun ortografio, kaj la ĝusta prononco estis perdita dum postaj jarcentoj, kio speciale tuŝis la disvastiĝintan en la EDM anglan lingvon.

Aldis, rimarkeble emociiĝante kaj anhelante pro evidenta kora malsano, parolis: «Mi prenas kiel ekzemplo junan homon, perdintan amatan edzinon, ĵus mortintan pro kancero. Li ankoraŭ ne sentis, ke li estas viktimo de speciala maljusteco, de universala biologia leĝo, senkompata, terura kaj cinika, neniom malpli ol la monstraj faŝismaj “leĝoj”. Tiu netolerebla leĝo diras, ke homo devas suferi, perdi junecon kaj fortojn kaj morti. Ĝi permesis, ke la junulo perdu ĉion plej karan, kaj donis al li nek sekurecon, nek defendon, lasante lin por ĉiam malfermita al ajnaj batoj de la sorto el ombro de la estonteco! La homo ĉiam arde revis ŝanĝi tiun leĝon, rifuzante esti biologia malgajnanto en la ludo de la sorto laŭ reguloj, establiĝintaj antaŭ miliardoj da jaroj. Kial do ni devas akcepti nian sorton sen lukto?.. Miloj da Ejnŝtejnoj en biologio helpos eltiri nin el tiu ludo, ni rifuzas klini la kapon antaŭ maljusteco de la naturo, konsenti kun ĝi». Kin Ruĥ diris: «Estas malfacile pli klare formuli la nocion de infereco aplike al la homo. Vidu, kiel delonge homoj komprenis ĝiajn principojn. Kaj nun…»

Sur la ekrano aperis modelo de la terglobo, plurtavola diafana sferoido, prilumita elinterne. Ĉiu parto de ĝia surfaco estis eta dioramo, ĵetanta stereoskopian bildon rekte al spektanto kvazaŭ el senfina foro. Komence lumis malsupraj tavoloj de la globo, lasante la suprajn diafanaj kaj mutaj. Iom post iom la projekcio leviĝadis supren al la surfaco. Antaŭ spektanto estis vide pasanta la historio de la Tero, eternigita en geologiaj tavoloj. Tiu ordinara demonstra modelo entenis antaŭe neviditan de Ĉedi enhavon. Kin Ruĥ deklaris, ke li konstruis skemon de evoluo de animaloj laŭ datumoj de Erf Rom.

Ĉiu animala specio estis adaptita al certaj kondiĉoj de vivo, al ekologia niĉo, kiel nomis ĝin biologoj jam en la antikveco. La adaptiĝo estis fermanta elirejon el la niĉo, kreante apartan zonon de infereco, ĝis la specio multobliĝis tiom, ke ne plu povis ekzisti en la troloĝata niĉo. Ju pli perfekta estis la adaptiĝo, ju pli prosperis apartaj specioj, des pli terura venis la repago.

Eklumadis kaj estingiĝadis diversaj partoj de la globuso, alternadis bildoj de terura evoluo de la animala mondo. Multmilaj amasoj da krokodilsimilaj amfibioj, baraktantaj en glueca ŝlimo en marĉoj kaj lagunoj; lagetoj, troplenigitaj de salamandroj, serpentecaj kaj lacertecaj estaĵoj, pereantaj milionope en sensenca lukto por ekzisto. Testudoj, gigantaj dinosaŭroj, maraj monstroj, agoniantaj en golfetoj, venenitaj per putrado, mortantaj sur bordoj, eluzitaj pro sennutreco.

Pli supre laŭ teraj tavoloj kaj la geologia tempo aperis milionoj da birdoj, poste gigantaj gregoj de animaloj. Neeviteble kreskadis nivelo de cerbo kaj sensoj, ĉiam pli grandaj iĝadis timo de morto, zorgo pri idaro, ĉiam pli senteblaj iĝadis suferoj de vorataj herbomanĝuloj, en kies malklara mondosento grandegaj rabobestoj devis prezenti ion similan al demonoj kaj diabloj, kreitaj poste per fantazio de la homo. Kaj reĝa povo, bonegaj dentoj kaj ungegoj, ravantaj per sia praa belo, havis nur unu destinon — ŝiri, ronĝi vivan karnon, mueli ostojn.

Kaj neniu kaj nenio povis helpi, ne eblis forlasi tiun fermitan cirklon de infereco, marĉon, stepon aŭ arbaron, en kiu animalo venis en la mondon en blinda instinkto de reproduktado kaj konservado de specio… Kaj la homo, kun siaj fortaj sentoj, memoro, scipovo kompreni estontecon, baldaŭ ekkonsciis, ke, samkiel ĉiuj teraj estaĵoj, li estas denaske kondamnita al morto. Demando estas nur en tempolimo de plenumiĝo kaj en tiu kvanto da sufero, kiu falos sur ĝuste tiun individuon. Kaj ju pli alta, pura, nobla estas homo, des pli granda mezuro da sufero estos al li donita de la «malavara» naturo kaj de la socia estado — ĝis kiam saĝo de homoj, unuiĝintaj en titanaj penoj, rompos tiun ludon de blindaj elementaj fortoj, daŭrantan jam dum miliardoj da jaroj en giganta komuna infereco de la planedo…

Jen kial unua kompreno de infereco de la vivo antaŭe kaŭzadis tiom da psikaj rompiĝoj kaj memmortigoj en la plej bela aĝo — dek ok — dudek jaroj.

— Mi kunigis du fragmentojn el lekcioj de mia instruisto, — diris Faj Rodis, — kaj nun al vi estas klara la proverba teorio de infereco. «Dum jara milion' al kred' de niaj “jes” — “ne” — estas la respond'», — kantis Rodis, iom ŝanĝinte vortojn de unu el siaj ŝatataj antikvaj rusaj poetoj.

— Ho jes! — ekkriis Ĉedi. — Sed ĉu mi povos ekscii pri trejnoj, kiujn travivis kelkaj historiistoj?

— Vi, ŝajne, scias pri mi pli, ol mi supozis, — diris Rodis, legante ŝiajn pensojn, — do eksciu plu.

Kun tiuj vortoj ŝi prenis stelsimilan kristalon de memorregistraĵo, slange nomata «steleto», kaj donis ĝin al Ĉedi.

— Infereco centoble plifortigadis neeviteblajn suferojn de la vivo, — diris ŝi, — kreadis homojn kun malforta nerva sistemo, kiuj vivis ankoraŭ pli malfacile, — jen unua fermita cirklo. Dum periodoj de relativa plibonigo de kondiĉoj la sufero malfortiĝadis, kreante indiferentajn egoistojn. Post transiro de konscio sur pli altan socian ŝtupon ni ĉesis izoliĝi en persona sufero, sed anstataŭe senlime vastiĝis sufero pro aliuloj, tio estas kompato, zorgo pri ĉiuj, pri ekstermo de malfeliĉo kaj suferoj en la tuta mondo, — tio, kio ĉiuhore zorgigas kaj maltrankviligas ĉiun el ni. Se oni troviĝu en infereco, konsciante ĝin kaj neeblon eliri por aparta homo pro longdaŭreco de la procezo, do tio havas sencon nur por helpi al ĝia neniigo, sekve, helpi al aliuloj, farante bonon, kreante belon, disvastigante scion. Alie kia senco estas en la vivo?

Jen simpla vero, komprenita mirinde malfrue. Tial veraj revoluciuloj de spirito komence estis maloftaj en tiuj antikvaj tempoj.

Por imagi mezuron de persona sufero de antikvaj tempoj, ni, historiistoj, elpensis sistemon de trejnado, konvencie nomitan ŝtupoj de infereco. Tio estas serio de ne nur fizikaj, sed ankaŭ psikologiaj turmentoj, destinitaj por tio, ke ni, esplorantoj de historio de la EDM, iĝu pli proksimaj al sentoj de la prauloj. Motivoj de iliaj agoj kaj antaŭjuĝoj tiel iĝus pli klaraj por la posteuloj, malproksimaj de ili je jarmiloj da hela vivo.

Ĉedi Daan medite klinis la kapon.

— Kaj ĉu vi pensas, ke ĉi tie, sur Tormans, estas infereco? Ke la kovrilo de tutplaneda subpremado ĉi tie frapfermiĝis, ĉar ili ne atingis…

— Ĉe ili tutplaneda oligarkio venis tre rapide pro homogeneco de loĝantaro kaj kulturo, — klarigis Rodis.

Ĉedi Daan eliris, retrorigardante al la senmova Faj Rodis, forfluginta pense ĉu al la neesplorita planedo malsupre sub la ŝipo, ĉu al la senfine malproksima Tero.

Post du horoj Ĉedi revenis, kun ruĝegaj vangoj kaj mallevitaj okuloj. Sen vortoj ŝi redonis la «steleton», kaptis la etenditan manon de Rodis, almetis al la frunto kaj subite kisis. Flustrinte: «Pardonu min pro ĉio», — ŝi elkuris el la kajuto, ankoraŭ mallerta en sia skafandro. Rodis rigardis post ŝi, kaj apenaŭ iu el la stelŝipanaro povus imagi tiom da patrineca bonkoreco sur la vizaĝo de la estrino de la ekspedicio.

La impreso de la ĵus spektita «steleto» ekscitis Ĉedi-n, tuŝinte iajn antikvajn instinktojn. La viditaĵo staris kaj premis en la memoro kun dolora akreco, malgraŭ ĉiuj penoj de Ĉedi kiel eble plej rapide forgesi ĝin. Sciante multajn similajn historiojn el antikvaj libroj kaj filmoj pri pasinteco, Ĉedi antaŭe estis imaganta kruelecon de pasintaj tempoj nur abstrakte.

Rezistado de herooj entuziasmigadis, kaj priskribo mem de iliaj malfeliĉoj eĉ lasadis malklare agrablan senton de sekureco, de neeblo de tia arbitro de sorto kaj kun Ĉedi mem, kaj kun iu alia el la tuta homaro de la Tero. Instruisto de psikologio klarigis en la lernejo, ke en la antikveco, kiam estis multe da malsataj kaj malriĉaj homoj, la sataj kaj riĉaj ŝatis legi librojn kaj spekti filmojn pri malriĉuloj, mortantaj pro malsato, subpremataj kaj humiligataj, por pli forte senti sian riĉan kaj trankvilan vivon. Plej multaj sentimentaj libroj pri damaĝitaj kaj malfeliĉaj homoj kaj, kiel antitezo al ili, pri nekredeble sukcesaj herooj kaj belulinoj, estis kreitaj en la nestabila, maltrankvila tempo de la EDM. Tiam homoj, antaŭsentante neeviteblon de minacaj katastrofoj en la vivo de la homaro, ĝojis al ĉiu artaĵo, kiu povis doni valoregan senton de almenaŭ provizora sendanĝereco: «Tio okazu al aliaj, sed ne al mi».

Ĉedi, kiel ĉiuj, estis hardita per fizikaj malfacilaĵoj, laboris en hospitaloj de gravaj malsanoj — recidivoj de misa heredeco aŭ gravegaj traŭmoj kun nemaloftaj okazoj de eŭtanazio — verdikto de facila morto, malgraŭ ia ajn alta nivelo de socia evoluo.

Sed ĉio ĉi estis natura neceso de la vivo, komprenebla, venkita per saĝo kaj psika harditeco, de la vivo, ĉiuminute sentanta sian unuecon kun la komuna spirita torento de la homaro, strebanta al ĉiam pli alta estonteco. Je ĝi ne necesis kredi, kiel dum delonge pasintaj tempoj, tiom reale ĝi staris antaŭ la forpasanto en la estintecon. Sed tio, kion vidis Ĉedi en la «steleto» de Rodis, tute ne similis al malfeliĉo de la vivo de la EKM.

Soleco kaj senhelpeco de homo, perforte deŝirita de ĉio interesa, hela kaj kara, estis tiel nudigitaj, ke sento de senfina tristo trude eniĝis en la animon preter la volo de Ĉedi. Humiligoj kaj turmentoj, kiujn spertis tiu soleca, malakceptita estaĵo, estis revenigantaj homon de la EKM en praan furiozon, miksitan kun amaro de senforteco, ŝajne, neimagebla por homo de la Tero.

Per la spertoj de Faj Rodis Ĉedi kvazaŭ mergiĝis en atmosferon de sufoka, sensenca krueleco kaj malamikeco de delonge pasintaj jarcentoj. La fiera, ŝtala digno de la virino de la EKM ne rompiĝis sub forto de la psikologia premo, eble, tial, ke antaŭ ŝi estis Faj Rodis — la personiĝo de ĉio, al kio strebis Ĉedi mem.

La juna esploristino de la homo kaj de la socio ekhontis, rememorinte, kiel sur la fora Tero ŝi plurfoje pridubis neceson de la komplikaj gardaj sistemoj de la komunisma socio. Homoj de la Tero de generacio al generacio malŝparadis por ili grandegajn materiajn rimedojn kaj fortojn. Nun Ĉedi sciis, ke, malgraŭ neevitebla kresko de bonkoreco, kompato kaj kareso, pro sumo de travivitaj jarmilionoj da inferecaj suferoj, akumulitaj en gena memoro, ĉiam eblas apero de homoj kun arkaika kompreno de heroeco, kun sovaĝa strebo al potenco super homoj, al leviĝo per humiligo de aliuloj. Unu rabia hundo povas mordi kaj morte endanĝerigi centojn da homoj. Same homo kun tordita psikologio kapablas kaŭzi en bonkora, nenion suspektanta ĉirkaŭaĵo terurajn malfeliĉojn, antaŭ ol la mondo, kiu delonge forgesis pri antaŭaj sociaj danĝeroj, sukcesos izoli kaj transformi lin.

Jen kial tiel komplika estas la organizo de POSI — psikologia observado, laboranta kune kun RTI — reta transformado de individuo — kaj seninterrompe perfektigata de la Konsilio de Digno kaj Juro. Estas plena analogio kun DES — defendo de elektronikaj sistemoj de kosma ŝipo, sed ĝi estas multe pli komplika, diversa.

La unuafoje ĝuste komprenita rolo de POSI trankviligis kaj vigligis Ĉedi-n. Kvazaŭ patrineca sendorma zorgo de la homaro de la Tero etendis sian povan manon ĉi tien, tra spiraloj de Ŝakti kaj Tamas. Profunde suspirinte, la junulino ĉesis senti la metalan kirason kaj ekdormis tiel trankvile, kiel ŝi ne dormis ekde la momento de proksimiĝo al Tormans.

Ĉapitro 5

En la ĝardenoj Coam

Neja Holli, transloĝiĝinta sub la kupolon de la stelŝipo anstataŭ Gen Atal, vekiĝis pro obtuza hurlado de aparatoj de ekstera aŭskultado. Ŝi komprenis, ke «Malhela Flamo» transiris sur malaltan orbiton, ne malŝaltante la defendan kampon. Sur la ekrano de la interna TVF ŝi ekvidis la pilotojn de la stelŝipo, vigle konversaciantajn kun Faj Rodis.

La malleviĝo de «Malhela Flamo» devis eksciti la tutan planedon. Eblis dua atako ĝuste en tiu momento, kiam la teranoj malŝaltos la defendan kampon. Faj Rodis, insistinta pri malŝalto de la kampo, venkis en la disputo. Ŝi konvinkis la pilotojn pri tio, ke en oligarkia ŝtato la informa retrokuplo nepre estas malforta. Dum mesaĝo pri tio, ke la kampo estas forigita kaj eblas ripeti la atakon, atingos la superan estron, «Malhela Flamo» sukcesos alteriĝi.

La stelŝipo turniĝis super la planedo Jan-Jaĥ, celante al la difinita loko de alteriĝo. Tiu kabo, elstaranta en maron, estis tro malgranda por la grandega, mallerta SRR. Estis malfermitaj ankoraŭ du vidaj ŝaktoj, kaj la teranoj ne povis deŝiriĝi de ili, unuafoje rigardante al la planedo el tiom proksima distanco. «Malhela Flamo» faris lastajn rivoluojn sur alto de ĉirkaŭ 250 kilometroj. La atmosfero, iom pli densa, ol la tera, jam komencis varmigi la ŝipon, dissekcantan ĝin. La planedo Jan-Jaĥ ne ŝajnis lazura, kiel la Tero. La dominanta kolornuanco estis viola, grandaj lagoj inter montoj aspektis preskaŭ nigraj, kun oreca brilo, kaj oceanoj — intense ametistaj. Tie, kie tra maldika tavolo de akvo videblis malprofundaĵoj, la maro morne verdis.

La teranoj kun malgaja sento rememoris ĝojan verdan koloron de Tibeto, kia ili vidis ĝin lastfoje el sama alto.

Paralelaj ripoj de dissekcitaj malaltaj montaraj eĝoj, vicoj de dense starantaj piramidoj, labirintoj de sekaj valoj sur neĉirkaŭrigardeblaj altebenaĵoj de Jan-Jaĥ ŝajnis helbrunaj kun violkolora nuanco. Iuloke maldika vegeta kovraĵo kuŝis sur prifosita kaj senfrukta grundo kiel ĉokolada kovrilo. Kolosaj elverŝaĵoj de sulkecaj malhelgrizaj lafoj markis la zonon de ekvatoraj disrompoj. Ĉirkaŭ tiuj mornaj regionoj la grundo ricevis brikruĝan koloron, kaj kun malproksimiĝo for de la lafaj montoj iĝis ĉiam pli flava. Simetriaj sulkoj de sablaj dunoj faltis dezertan bordon, kaj la planedo ŝajnis neloĝata.

Nur rigardinte pli atente, la teranoj ekvidis, ke laŭ longaj riveroj kaj en malaltaj valoj, kie la grundo bluis pro humidaj vaporoj, grandaj areoj estis dislimitaj per regulaj kvadratoj. Poste videbliĝis vojoj, verdaj insuloj de urboj kaj gigantaj grizbrunaj makuloj de subakvaj ĝangaloj sur maraj malprofundaĵoj. Nuboj ne diseriĝadis al lanugaj buletoj, plumaj strioj aŭ ŝiritaj blindige blankaj kampoj, kiel sur la Tero. Ĉi tie ili aglomeriĝadis kiel skvamaj, grajnaj bulegoj, amasiĝante super maroj de la vosta kaj la kapa hemisferoj.

La stelŝipon trapenetris vibrado. Grif Rift ŝaltis malvarmigilojn. Ĉirkaŭita de arĝenta nubo, la ŝipo ekimpetis malsupren. La ŝipanaro ĉi-foje renkontis la bremsan superpezecon ne en la magnetaj kameroj, sen en la amortizaj foteloj kaj sur divanoj. Kaj ree, senkonscie obeante al la nevidebla limo, la sepopo, vestita en metalajn kirasojn, kuniĝis sur divano aparte de la ceteraj ŝipanoj.

La loko kaj la tempo de alteriĝo de «Malhela Flamo», kiel poste eksciis la teranoj, estis sekretigita. Tial nur nemultaj loĝantoj de Jan-Jaĥ vidis, kiel la giganta ŝipo, subite aperinta el profundo de la ĉielo, ekpendis super la dezerta kabo. Varmega fosto de bremsa energio batis la maldensan grundon, levinte polvan kaj fuman trombon. La freneze kirliĝanta kolono longe ne cedis al premo de mara vento. Ĝia varmega spirado disvastiĝis fore laŭ la maro kaj la firmaĵo, renkonten al hastantaj ĉi tien longaj bruantaj maŝinoj, plenŝtopitaj per tormansanoj en samaj lilaj vestoj. Ili estis armitaj — sur ĉies brusto pendis skatoloj kun elstarantaj antaŭen mallongaj tuboj. Kaptitaj per la varmega spirado de la trombo, la aŭtoj haltis en respekta malproksimo. La tormansanoj atente rigardis en la polvan kurtenon, penante kompreni, kio estas tio — ĉu bona alteriĝo aŭ katastrofo? Iom post iom tra la grizbruna mallumo komencis aperi la malhela kupolo de la stelŝipo, kiu staris tiel firme, kvazaŭ ĝi malleviĝis sur anticipe preparitan fundamenton. Mirige por la tormansanoj, eĉ alta vepro ĉirkaŭ la ŝipo estis nedamaĝita. Oni devis trahaki vojon, por tralasi aŭtojn kun emblemo de kvar serpentoj, destinitajn por la alflugintoj.

Ĝuste apud la stelŝipo mem vegetaĵoj estis neniigitaj kaj la grundo fandiĝis, kreinte glatan ringan placeton.

Subite la malsupro de la stelŝipo dronis en arĝenta nubo. Al la tormansanoj blovis malvarmo. Post kelkaj minutoj la grundo malvarmiĝis. En la ŝipo malfermiĝis du rondaj lukoj, similaj al larĝe dismetitaj okulegoj. Iliaj elstaraj poluritaj surfacoj eklumis per malbonaŭgura rebrilo sub radioj de la ruĝa suno, trapenetrintaj la kirlaĵojn de maldensiĝanta polvo. La lile vestitaj tormansanoj, traŝiriĝantaj duonringe tra la vepro, haltis, retrorigardante al la aŭtoj, restintaj malantaŭe. De tie oni laŭ vico transsendis ordonon ne aliri pli proksime. Nehome potenca elspiro aŭdiĝis super la kabo. Spirala moviĝo de aero kirlis foliojn, pecojn de karbiĝintaj branĉoj kaj malleviĝintan polvon, levante ilin supren al la violkolora firmamento. Vento kaptis kaj forportis la rubaĵon en la dezertan maron. Sen paŭzo super la ringa elstaraĵo de la malsupro de la ŝipa kupolo disrampis flanken dikaj kirasaj platoj. Eliĝis peza tubo, diametre pli granda, ol homa alto. Sur ĝia fino elegante kaj senbrue disvolviĝis ventumilo el metalaj traboj, sub kiu malleviĝis sur la grundon diafana ĉelo de lifto. Retenante la spiron, la tormansanoj rigardis al tiu kristale brilanta kesto.

Faj Rodis, kiu iris antaŭe laŭ la tuba galerio, per rigardo adiaŭis la restantajn ŝipanojn. Ili viciĝis, kaj, penante kaŝi maltrankvilon, adiaŭis la forirantojn per ridetoj kaj karesaj manpremoj.

Ĉe regstangoj de la lifto staris Grif Rift. Li retenis la metalan kubuton de Rodis, flustrinte kun nekutima por li mildeco:

— Faj, memoru, mi pretas ĉion responsi! Mi forviŝos ilian urbon for de la planedo kaj disfosos ĝin ĝis kilometra profundo, por savi vin!

Faj Rodis brakumis la ŝipestron ĉe la fortika kolo, altiris lin al si kaj kisis.

— Ne, Grif, vi neniam faros tion!

En tiu «neniam» estis tiom da forto, ke la severa stelŝipano obee klinis la kapon…

Antaŭ la loĝantoj de la planedo Jan-Jaĥ aperis virino en nigra vesto, simila al tiuj, kiuj estis permesitaj nur al la superaj funkciuloj de Saĝejo. Metalaj stangetoj sur la kolumo tenis antaŭ la vizaĝo de la gastino diafanan ŝildeton. Sur la ŝultroj en takto kun paŝoj tremetis serpentsimilaj tubetoj kaj blindige brilis triangulaj speguletoj, kvazaŭ sanktaj simboloj de potenco. Apude, brilante per nigra metala kovrilo, lerte trotis per naŭ fostetoj-kruretoj ia meĥanismo, nedeirante sekvanta la virinon de la Tero…

Unu post alia eliris ŝiaj kunuloj — tri virinoj kaj tri viroj, ĉiu akompanata de sama meĥanika naŭpiedulo.

Pleje konsternis la renkontantojn la kruroj de la alvenintoj, nudigitaj ĝis la genuoj. Ili brilis per diverskolora metalo, kaj sur la kalkanoj elstaris dentoj, similaj al mallongaj spronoj. Metalo brilis ankaŭ en malfermitaj kolumoj de viraj ĉemizoj, kaj en vastaj manikoj de virinaj bluzoj. La loĝantoj de Jan-Jaĥ kun miro ekvidis, ke la vizaĝoj de la teranoj, glataj, kovritaj per sunbruno, esence neniel diferencis disde la «blankstelaj homoj», kiel la tormansanoj nomis sin. Ili komprenis, ke la metalo sur la korpoj de la alvenintoj estas nur strikta, tre maldika vesto.

Du gravmienaj tormansanoj deiris de alta kaj longa veturilo, fleksiĝinta en la vepro simile al plurartika insekto. Ili ekstaris antaŭ Faj Rodis kaj abrupte kliniĝis.

La virino de la Tero ekparolis en pura lingvo de Jan-Jaĥ. Sed ŝia voĉo, sonora kaj alta, kun metala tembro, eksonis el cilindro sur la ŝultro de la akompananta meĥanismo.

— Parencoj, disiĝintaj de ni por dudek jarcentoj, venis tempo renkontiĝi denove.

La tormansanoj respondis per senorda bruo, interrigardante kun esprimo de ekstrema mirego. La ornamitaj per serpentaj emblemoj oficistoj haste alproksimiĝis kaj invitis la gastojn al la granda veturilo. La plej aĝa oficisto eligis el surbrusta sako folion de flava papero, ĉirkaŭskribita per belaj signoj de Jan-Jaĥ. Klininte la kapon, li komencis krii vortojn tiel, ke lin aŭdis eĉ la homoj en la stelŝipo, kaj la tormansanoj, starantaj malproksime malantaŭ la vepro. Ĉe unuaj vortoj de la oficisto la tormansanoj respekte rektiĝis kaj sammaniere klinis la kapojn.

— Parolas la granda kaj saĝa Ĉojo Ĉagas. Jen liaj vortoj al la alvenintoj: «Vi venis ĉi tien, sur la planedon de feliĉo, de facila vivo kaj de facila morto. En sia granda bonkoreco la popolo de Jan-Jaĥ ne rifuzas al vi pri gastemo. Vivu kun ni, lernu kaj rakontu pri nia saĝo, bonfarto kaj justa vivaranĝo en tiuj nekonataj abismoj de la ĉielo, de kie vi tiel neatendite venis!»

La oratoro eksilentis. La teranoj atendis daŭrigon de la parolo, sed la oficisto kaŝis la paperon, rektigis sin kaj svingis la manon. La tormansanoj respondis per laŭta muĝo.

Faj Rodis retrorigardis al la kunuloj, kaj Ĉedi povis ĵuri, ke la verdaj okuloj sur la senpasia vizaĝo de ŝia estrino ridis, kiel ĉe petolema lernejanino.

Pordo en flanko de la veturilo malfermiĝis, kaj Rodis paŝis sur malleviĝintan ŝtupeton. La naŭpieda roboto, alivorte la fidela SDP, impetis sekve, la plej aĝa oficisto faris protestan geston. Post momento el malantaŭ lia dorso aperis diketa, lile vestita homo kun okulaspekta galono sur la maldekstra flanko de la brusto. Faj Rodis jam levis sin en la aŭton, kaj la SDP kroĉiĝis per antaŭaj kruroj al la rando de la ŝtupeto, kiam la lilvestita homo energie piedbatis la roboton rekte en la kloŝon el nigra metalo. Averta krio de Rodis, kiu turniĝis tro malfrue, frostiĝis sur ŝiaj lipoj. La tormansano ekflugis en aeron kaj, fluginte laŭ arko, falis en la dornan vepron. Vizaĝoj de la gardistoj tordiĝis pro furiozo. Ili estis pretaj ĵetiĝi al la SDP, direktante al ĝi tubojn de siaj surbrustaj aparatoj. Faj Rodis etendis la manon super sia roboto, mallevis la ŝildeton, ŝirmantan la vizaĝon, kaj unuafoje la forta voĉo de la tera virino aŭdiĝis sur la planedo Jan-Jaĥ sen transsendilo:

— Gardu vin! Tio estas nur maŝino, servanta kiel kofro por aĵoj, portanto, sekretario kaj gardisto. La maŝino estas tute sendanĝera, sed estas konstruita tiel, ke kuglo, pafita en la roboton, deflugos malantaŭen kun sama forto, kaj bato povos kaŭzi depuŝan kampon, kiel okazis ĵuse. Helpu al via servisto elrampi el la vepro kaj lasu sen atento niajn meĥanikajn servistojn!

La tormansano, ĵetita en dornojn, baraktis tie, hurlante pro kolero. La gardistoj kaj ambaŭ oficistoj retroiris, kaj ĉiuj sep SDP-oj enrampis en la veturilon.

Lastan fojon la teranoj ĵetis rigardojn al «Malhela Flamo». La komforta kaj fidinda peco de la gepatra planedo solece staris meze de la polva kampeto sur ebenaĵo, klare prilumita de la fremda suno. La homoj de la Tero sciis, ke la ses restintoj atente observas ilin, sed la mallumo en profundo de la luko kaj de galerio ŝajnis nepenetrebla.

Obeante al signo de la oficisto — «serpentulo», kiel nomis lin Eviza, — la stelŝipanoj malleviĝis en profundajn molajn sidilojn, kaj la aŭto, ŝanceliĝante kaj saltetante, ekkuris laŭ malglata vojo. Ie sub la planko zumis motoroj. Leviĝis bruna polvo, kaŝinte la kupolon de «Malhela Flamo». Tuboj de forta kompresoro deblovadis la polvon malantaŭen. La teranoj ĉirkaŭrigardis. La akompanantoj, estrataj de du «serpentuloj», eksidis malproksime, montrante nek amikecon, nek malamikecon, nek eĉ simplan scivolemon. Tamen Rodis kaptis avidan kaj timeman intereson en iliaj kaŝaj rigardoj. Tiel povus konduti infanoj de malproksima pasinteco de la Tero, al kiuj sub minaco de puno oni ordonis ne konatiĝi kun la fremduloj kaj ne kontakti kun ili. La elŝipiĝo de la teranoj estis sekretigita. La rapidege kuranta aŭto komence ne altiris atenton de ĉiam pli multaj piedirantoj aŭ de homoj en altaj veturiloj, terure ŝanceliĝantaj dum irado. Sed onidiroj pri gastoj el la Tero iamaniere disvastiĝis en Saĝejo. Post kvar teraj horoj, kiam la aŭtoj komencis proksimiĝi al la ĉefurbo de la planedo, ĉe rando de la larĝa vojo jam amasiĝis homoj, ĉiuj senescepte junaj, en laboraj vestoj de unu sama fasono, sed de diversaj koloroj. Restis malantaŭe la brunaj sekaj ebenaĵoj. Tre malhela kaj densa verdo de boskoj nun alternis kun regula geometrio de kultivitaj kampoj, kaj longaj vicoj de malaltaj dometoj — kun pezaj kuboj, evidente, de fabrikaj konstruaĵoj.

Finfine sub la radoj de la aŭto netolereble ekbrilis spegule vitreca kovraĵo de strato, simila al tiuj, kiujn vidis la stelŝipanoj en televidaj elsendoj. Anstataŭ profundiĝi en la urbon, la aŭtoj turniĝis sur vojon, ĉirkaŭplantitan per altaj arboj kun malhele oliva ŝelo de rektaj trunkoj. Longaj branĉoj, similaj al ventumilegoj, estis direktitaj al la vojo kaj kulise kovris najbarajn arbojn. La vojo iris en ombron, kiel en profundon de scenejo tra senfinaj vicoj de dekoracioj. Subite la kulisajn arbojn anstataŭis triobla vico de nealtaj arboj, similaj al flavaj konusoj, renversitaj per la bazo supren. Inter ili en triangulaj truoj sur fono de la malhele lila ĉielo videblis kovrita per buntaj floroj pinto de la monteto, dominanta super la ĉefurbo. Sentrua, kvarmetre alta helblua muro estis limanta ovalan spacon, en kiu bolis, kvazaŭ strebante elverŝiĝi, densa bosko de arĝente-verdaj arboj, similaj al piceoj. Tiu ĝardeno aŭ parko malantaŭ la bunta tapiŝo de la kampeto ŝajnis belega post grizaj, brunaj kaj malhel-ĉokoladaj stepoj, etendiĝintaj sub la densa lila ĉielo laŭ tricent kilometroj da vojo ekde la stelŝipo ĝis la ĉefurbo.

— Kio estas tiu bosko? — unuafoje rompis la silenton Faj Rodis, turniĝinte al la plej aĝa «serpentulo».

— La ĝardenoj Coam, — respondis tiu, iomete kliniĝante, — la loko, kie loĝas la granda Ĉojo Ĉagas mem kaj liaj altaj helpantoj — la anoj de la Kvaropa Konsilio.

— Ĉu ni veturas ne en la urbon?

— Ne. En sia senfina bonkoreco kaj saĝo la granda gastigos vin en la ĝardenoj Coam. Vi estos liaj gastoj dum la tuta tempo, ĝis forlasos la planedon Jan-Jaĥ… Jen, ni atingis la celon. Veturi plu rajtas neniu aŭto. — La plej aĝa oficisto kun neatendita lerto malfermis la malantaŭan pordon kaj eliris sur vitrecan glataĵon de antaŭporda placeto. Li levis antaŭ la vizaĝo ekbrilintan diskon kaj kaŝiĝis en la trairejo, malfermiĝinta flanke. La dua «serpentulo», ĉiam silentanta, geste invitis la teranojn eliri el la aŭto.

La stelŝipanoj kuniĝis antaŭ la pordego, ekzercante rigidiĝintajn muskolojn kaj ĝustigante la tubetojn de biofiltriloj. Vir Norin kaj Ĉedi Daan deiris malantaŭen, por ĉirkaŭrigardi la pluretaĝan konstruaĵon kun internaj elstaraĵoj kaj orumitaj eĝoj, kiu servis kiel la pordego de la ĝardenoj Coam.

— Ankaŭ ĉi tie estas serpento! — ekkriis Ĉedi. — Ĉu vi rimarkis: sur brustoj de oficistoj, kaj sur flankoj de aŭtoj, kaj nun ĉi tie, sur la pordego de la palaco de la regantoj.

— Estas nenio mirinda, — kontraŭdiris la astronavigaciisto, — ja ili devenas el la Tero, kie tiu simbolo tiel ofte renkontiĝas ĉe antikvaj civilizoj. Serpento ne vane estis elektita atributo de Satano kaj de potenco. Ĝi posedas kapablon de hipnoto, penetras ĉien kaj estas venena…

— Mi ne komprenas, kiel ili forigas polvon en tiuj rompeblaj kaj komplikaj arkitektaj formoj? — diris, alvenante, Eviza Tanet.

— Sen homaj manoj ne eblas, sed tio estas danĝera okupiĝo, — respondis Vir Norin.

— Sekve, ili aprezas nek manojn, nek vivojn, — konkludis Ĉedi, eble, tro haste.

Ŝiaj vortoj dronis en tondra muĝo, aŭdiĝinta el malgranda tureto en centro de la pordega superkonstruaĵo:

— Mi salutas vin, fremduloj. Eniru sen timo, ĉar ĉi tie vi estas sub alta protekto de la Kvaropa Konsilio — la superaj elektitoj de la popolo de Jan-Jaĥ, kaj de mi persone, ilia prezidanto…

Kun la lasta vorto malfermiĝis la klapegoj de la pordego. La teranoj ridetis: la kredigoj de la estro de Tormans estis vanaj — neniu el ili sentis eĉ ombron de timo. La stelŝipanoj ekiris laŭ elastaj platoj, mallaŭtigantaj sonojn de paŝoj. La vojo faris abruptajn zigzagojn, similajn al signoj de fulmo, kiujn oni delonge uzadis sur la Tero.

— Ĉu ne estas tro multe da vortoj pri sekureco? — demandis Ĉedi kun apenaŭ rimarkebla nuanco de malpacienco.

— Kaj da vojturnoj, — aldonis Eviza.

Tra denso de arboj vidiĝis mallertaj linioj de arkitekturo de la palaco, peze kuŝanta malantaŭ tapiŝo de flavaj floroj, kies akraj konusaj infloreskoj elstaris firme, ne ŝanceliĝante sub vento.

Altega, je kvar homaj altoj, pordo ŝajnis mallarĝa. La malhelaj paneloj de la pordo estis kovritaj per brilantaj metalaj piramidetoj. La robotoj SDP, ĉiuj sep, subite ekimpetis antaŭen, aŭdigante intermitan alarman sonoron. Ili spaliris sin antaŭ la pordo, barante vojon al la stelŝipanoj, sed post kelkaj sekundoj eksilentis kaj disiris.

— La piramidetoj sur la pordo estas sub tensio, — respondis al la demanda rigardo de Faj Rodis elirinta antaŭen Gen Atal.

— Jes, sed oni jam malŝaltis la kurenton, — konfirmis Tor Lik, kiu tenis sin flanke kaj kun rimarkebla malŝato observis arkitekturon de la ĝardenoj Coam.

Subite kaj senbrue malfermiĝis la malhela alta fendo de la pordo, kaj la teranoj eniris en kolose altan halon, kontraste dislimigitan je du partoj. La antaŭa, kun planko el sesangulaj spegulaj platoj, estis je du metroj malpli alta ol la malantaŭa, kovrita per dika nigre-flava tapiŝo. Radioj de la alta suno penetris tra ruĝe-oraj vitroj, kaj pro tio la levita parto de la halo estis traigita per ia sorĉa lumo. Tie sidis en la konata ordo la ĉiamaj kvar figuroj: unu — antaŭe kaj centre, la tri ceteraj — maldekstre kaj iom malantaŭe. En la malalta parto de la halo regis malhela lumo, trairanta el la plafono inter gigantaj metalaj serpentoj, fiksitaj sur elstaraĵoj kaj dentege faŭkantaj super la teraj gastoj. La spegulaj platoj ĵetadis malklarajn diskurantajn ombrojn, plifortigante maltrankvilan konfuzon, kiu kaptadis ĉiun, kiu kuraĝis ekstari vidalvide al la Kvaropa Konsilio.

La regantoj de Tormans, evidente, jam estis informitaj pri ĉio, koncernanta la teranojn. Ili ne esprimis miron, kiam ekvidis la amuzajn naŭpiedulojn, trotantajn apud la metalbrilaj kruroj de la stelŝipanoj. Obeante al signo de Faj Rodis, ĉiuj sep SDP viciĝis linie sur la krepuska spegula planko. La teranoj trankvile leviĝis laŭ flanka ŝtuparo sur la altaĵon kaj haltis, silentaj kaj seriozaj, ne mallevante la okulojn antaŭ la regantoj de la planedo. Paŭzinte, Ĉojo Ĉagas ekstaris renkonten al Faj Rodis kaj etendis la manon. Samon, sed pli haste, faris la ceteraj tri. Nur sekundon bezonis Rodis, por rememori la forgesitajn sur la Tero antikvajn formojn de saluto. Ŝi premis la manon de la reganto, kiel antaŭ jarmiloj faris ŝiaj prauloj, montrante maleston de armilo kaj de malbonaj intencoj. Tamen, estis malprobable, ke ĉi tie vere malestis armiloj. En ĉiu niĉo de la muro, inter lumantaj fenestroj, kaŝiĝis apenaŭ videbla figuro. Unu, du, tri… ok senmovajn homojn nombris Tor Lik. Iliaj vizaĝoj esprimis nenion, krom minaca preteco. Estis nedubeble, ke laŭ unusola signo tiuj ŝtoniĝintaj figuroj iĝos senpensaj plenumantoj de ajna ordono. Jes, de ajna, tio klare esprimiĝis sur la malspritaj vizaĝoj kun pezaj kraniaj ostoj, elstarantaj sub glata malhela haŭto.

Eviza ne povis reteni sin de petolo kaj sendis al la gardistoj la plej ĉarmajn rigardojn, al kiuj ŝi kapablis. Ne vidinte reagon, ŝi ŝanĝis la taktikon, kaj la esprimo de ŝia vizaĝo iĝis humile ravita. Tio efikis. Sur la vangojn de du la plej proksimaj al ŝi gardistoj verŝiĝis lileta ruĝo.

La teranoj eksidis en fotelojn kun ungegaj disaj piedoj. La stelŝipanoj silente rigardis komplikajn ornamaĵojn de la tapiŝo, kaj kontraŭe, kun malafabla atento esplorante la gastojn, same silente sidis la anoj de la Kvaropa Konsilio. La silento tro daŭris. Vir Norin kaj Faj Rodis, sidantaj plej proksime al la regantoj, povis aŭdi ilian bruan spiradon — spiradon de homoj, malproksimaj de sporto, de fizika laboro aŭ de asketa abstinado.

Ĉojo Ĉagas interrigardis kun maldika kaj vejneca Gentlo Ŝi, jam konata al la teranoj sub la mallongigita nomo Gen Ŝi, la administranto de paco kaj kvieto de la planedo Tormans. Tiu etendis la kolon kaj diris, iom fajfetante:

— La Kvaropa Konsilio kaj la granda Ĝojo Ĉagas mem deziras scii viajn intencojn kaj dezirojn.

Ĉedi atente rigardis al la estro de la planedo, ne komprenante, kiel povas homo, sendube saĝa, aŭskulti stultan flaton, sed la vizaĝo de Ĉojo Ĉagas montris neniajn sentojn.

— La Kvaropa Konsilio scias ĉiujn niajn dezirojn, — respondis Faj Rodis, — ni ne povas ion aldoni al tio, pri kio ni petis per TVF.

— Nu, kaj la intencojn? — ruze demandis Gen Ŝi.

— Kiel eble plej baldaŭ komenci esploradon de la planedo Jan-Jaĥ kaj de ĝia popolo!

— Kiel vi planas tion fari? Ĉu vi konscias malfacilecon de la tasko — dum tiom mallonga tempo esplori grandegan planedon?

— Ĉio dependas de du faktoroj, — trankvile respondis Rodis, — de kunlaboro de viaj konservejoj de scioj, memormaŝinoj, akademioj kaj bibliotekoj, kaj de rapido de viaj planedaj transportiloj. Estas absurdo pensi, ke ni mem povos ekscii ĉion, kio estis akumulita de viaj sciencistoj dum plurjarmila laboro. Sed ni povas elekti la plej gravan kaj penetri en esencon de la vivo de la popolo de Jan-Jaĥ tra ĝia historio, literaturo kaj arto. Multon ni povas registri per memormaŝinoj de la stelŝipo. Ni dezirus forveturigi sur la Teron plej multan informon.

— Ĉu vi tenas rektan komunikadon kun la stelŝipo? — rapide demandis Zet Ug, la antaŭnelonga televida oponanto de Rodis.

— Certe. Kaj ni planas montri al vi multon el registraĵoj de la memormaŝinoj de la stelŝipo. Bedaŭrinde, niaj SDP-oj ne povas aranĝi projekcion sur granda ekrano. Ĉiu roboto taŭgas por ne pli ol mil spektantoj. Sep SDP-oj samtempe demonstros filmojn al sep mil spektantoj.

Gen Ŝi ekstaris kun malbone kaŝata maltrankvilo.

— Mi pensas, ke tio ne necesos!

— Kial?

— La popolo de Jan-Jaĥ ne estas preparita por tiaj spektaĵoj.

— Mi ne komprenas, — kun apenaŭ rimarkebla konfuzo ridetis Rodis.

— Estas nenio mirinda, — subite diris ĉiam silentinta Ĉojo Ĉagas, kaj kun sono de lia voĉo, akra, ordonema kaj netolerema, la ceteraj konsilianoj tremeris kaj turnis sin al la estro, — ĉi tie por vi multaj aferoj estos nekompreneblaj. Kaj tio, kion vi diros al ni, povos esti malĝuste interpretita. Jen kial mia amiko Gen Ŝi antaŭtimas demonstron de viaj filmoj.

— Sed ja ajna miskompreno povas esti solvita nur per ekkono, sekve, estas des pli grave montri kiel eble plej multe, — kontraŭdiris Rodis.

Ĉojo Ĉagas pigre levis la manon per la manplato al la teranoj.

— Ni ne diskutu tion, kio venis ankoraŭ nur sur sojlon de kompreno. Mi ordonos al institutoj, bibliotekoj, konservejoj de artoj prepari por vi sinoptikaĵojn kaj filmojn. Ni, evidente, ne havas tiajn memormaŝinojn, pri kiuj vi diras, sed informon, koditan per etaj unuoj, ni havas laŭ du kanaloj — vortoj kaj bildoj. Ĉion ĉi vi ricevos ĉi tie, ne forlasante la ĝardenojn Coam. Kun rapido de niaj gasaj avioj… — Ĉojo Ĉagas paŭzis, — ĉirkaŭ mil kilometrojn dum tera horo, vi rapide atingos ajnan lokon de nia planedo.

Venis vico de la teranoj interŝanĝi mirigitajn rigardojn: la estro de Tormans konis terajn mezurunuojn.

— Tamen, — daŭrigis Ĉojo Ĉagas, — vi devas diri anticipe, kiujn lokojn vi deziras viziti. Niaj avioj ne povas alteriĝi ĉie, kaj ne ĉiuj regionoj de la planedo Jan-Jaĥ estas sendanĝeraj.

— Eble, ni komence konatiĝu kun ĝenerala planedografio de Jan-Jaĥ kaj poste skizu planon de vizitoj? — proponis Rodis.

— Tio estas prava, — konsentis Ĉojo Ĉagas, ekstarante, kaj subite afable diris: — Kaj nun ni iru en la disponigitajn al vi ĉambrojn de la palaco.

Kaj li ekiris antaŭe, paŝante senbrue laŭ molaj tapiŝoj, tra flanka koridoro, kies muroj briletis per malhela metalo.

— Ĉu tiu ĉi masko ĉiam kovros vian vizaĝon? — Li facile tuŝetis la diafanan ŝildeton de Faj Rodis.

— Ne ĉiam, — ridetis ŝi, — tuj kiam mi iĝos sendanĝera por vi kaj…

— Ni por vi, — la estro komprene kapjesis. — Tial mi ne invitas vin dividi kun ni manĝon. Jen, ĉi tie, — li ĉirkaŭmontris per la manoj vastan halon kun grandaj fenestroj, kies vitroj estis malheligitaj malsupre, — vi povos senti vin en plena sekureco. Ĝis morgaŭ!

Faj Rodis danke riverencis.

La teranoj pririgardis la ĉambrojn — la pordoj en ili estis kontraŭ la fenestroj, laŭ la maldekstra muro. Poste ili ree kunvenis en la halo.

— Stranga arkitekturo, ĉe ni oni tiel konstruas psikajn kuracejojn, — diris Eviza.

— Kial la supera reganto tiel trude kredigas nin pri sekureco? — demandis Tivisa.

— Sekve, ĝi ne ekzistas, — serioze diris Rodis. — Elektu ĉambrojn, kaj ni diskutos, kiu kien veturos, por ke mi povu diri niajn dezirojn al Ĉojo Ĉagas. — Rimarkinte miron sur la vizaĝoj de siaj kunuloj, ŝi klarigis: — Mi estas certa, ke Ĉojo Ĉagas hastos konversacii kun mi sekrete. Laŭ iliaj imagoj, mi estas via reganto, kaj regantoj devas interparoli private.

— Ĉu vere? — miregis Eviza.

— Dum la antikvaj tempoj sur la Tero tio alportadis nemezureblajn malfeliĉojn. Sed ni estu afablaj gastoj kaj obeu al tio, kio estas kutima por niaj gastigantoj. Mi devas anticipe scii viajn dezirojn kaj viajn konsilojn, alie kiel mi respondos al la reganto?

— Eble, komence Ĉedi sumos siajn observojn, faritajn dum la ĉirkaflugado de Tormans? — diris Vir Norin. — Tiam por ni estos pli facile elekti linion de konduto.

— Mi ne pensas, ke mi eksciis pli, ol vi, — konfuziĝis Ĉedi. — Se Faj helpos, mi penos… Ni renkontiĝis kun socio siaspeca, kies analogoj ne ekzistis en la historio de la Tero aŭ de nekomunismaj civilizoj de aliaj planedoj. Dume ne estas klare, ĉu ĝi estis plua evoluo de monopolisma ŝtata kapitalismo aŭ de formika pseŭdosocialismo. Kiel vi scias, ambaŭ tiuj formoj kuniĝis en nia tera historio per simila establo de oligarkiaj diktaturoj. Komence sur la Tero socialismo imitadis kapitalismon en ĝia strebo al materia povo kaj amasaj malmultekostaj varoj, iufoje oferante ideologion, edukadon, arton. Kelkaj socialismaj landoj de Azio penis krei ĉe si socialisman sistemon kiel eble plej rapide, oferante ĉion, kion eblis, kaj plej malbone — nerestarigeblajn homajn kaj naturajn rimedojn. Samtempe en la plej potenca kapitalisma lando de la EDM — Usono, ekirinta la vojon de milita diktado, iĝis necese koncentri ĉiujn plej gravajn branĉojn de industrio en la manoj de la ŝtato, por eviti fluktuadon kaj rezistadon de entreprenistoj. Tio okazis sen preparo de necesa ŝtata aparato. Ĝuste en Usono kun ĝia kontraŭsocialisma politiko gangsteraj bandoj trapenetris la tutan industrion, la ŝtatan aparaton, la armeon kaj la policon, ĉie portante timon kaj korupton. Komenciĝis lukto kun ĉiam plifortiĝanta politika influo de banditaj grupiĝoj, komenciĝis politikaj teroroj, kaŭzintaj plifortigon de sekreta polico kaj finfine uzurpon de la potenco fare de gangstertipa oligarkio.

La formika pseŭdosocialismo kreiĝis en Ĉinio, tiam nur ĵus ekirinta la vojon de socialisma evoluo, per uzurpo de la potenco fare de eta grupo, kiu helpe de nefinlerninta junularo frakasis la ŝtatan aparaton kaj establis kiel absolute nepridubinda la aŭtoritaton de la «granda», «supera», «sunsimila» gvidanto. En ambaŭ okazoj fina rezulto estis kontraŭhoma oligarkio kun plurnivela hierarkia ŝtuparo. Sur tiu ŝtuparo la selektado okazis laŭ signo de senpensa kaj senresponsa fideleco, firmigata per triviala subaĉeto. Monopolisma ŝtata kapitalismo ne eblas sen oligarkio, ĉar ĉe neevitebla malkresko de produktivaj fortoj eblas bone provizi nur la privilegiitan eliton. Sekve, aperis plifortigo de infereco. Senfinaj krimoj kontraŭ la popolo estis pravigataj per interesoj de la popolo, kiu en la realo estis rigardata kiel la krudmaterialo por la historia procezo. Por ajna oligarkio gravis nur, ke da tiu krudmaterialo estu pli multe, ke ĉiam ekzistu la malklera amaso — la apogo de monopola potenco kaj milito. Inter tiaj ŝtatoj aperis sensenca konkuro pri kresko de loĝantaro, kaŭzinta frenezan disipadon de produktivaj fortoj de la planedo, kiu detruis la grandan ekvilibron de la biosfero, atingitan dum milionoj da jarcentoj da natura evoluo. Kaj por la «krudaĵo» — la popolo — sensenceco de vivo atingis la ekstremon, kaŭzinte ĉiaspecan narkomanion kaj indiferentecon al ĉio…

Ĉedi silentis iom kaj finis:

— Al mi ŝajnas, ke sur Tormans ni renkontis oligarkian socion, aperintan el ŝtata kapitalismo, ĉar ĉi tie estas restaĵoj de religio kaj tre malbone aranĝita edukado. La kapitalismo estas interesita pri teĥnika klero kaj subtenas predikadon de religia moralo. La formika pseŭdosocialismo, male, zorge ekstermas religion, ne estas interesita pri alta nivelo de klero, sed nur pri tiu minimumo, kiu necesas, por ke amasoj obeeme perceptu «grandajn» ideojn de la regantoj — por tio necesas, ke homoj ne komprenu, kie estas leĝo, kaj kie — senleĝeco, ne imagu konsekvencojn de siaj agoj kaj plene perdu individuecon, fariĝante eroj de lubrikita maŝino de subpremado kaj arbitro.

— Sed kio do pri la moralo? — ekkriis Tivisa.

— La moralo depende de cirkonstancoj estas diktata desupre. Krom la moralo religia kaj la ordinara juro, aperinta el socia sperto, ekzistas la spiritaj fundamentoj, radikiĝantaj en la centmiljara socia vivo en sovaĝa stato, kiuj ĉe civilizita homo estas kaŝitaj en subkonscio kaj superkonscio. Se ankaŭ tiu sperto estas perdita dum longa subpremado kaj detruado de la moralo, tiam nenio restos de la homo. Tial nenio konstanta povas esti en individuoj, krom manko de iniciativo kaj, eble, ankoraŭ timo antaŭ superuloj. Multspecaj timoj, penetrantaj tian socion, estas analogaj al superstiĉaj timoj, aperintaj en izolitaj restaĵoj de arkaikaj kulturoj, kie teruro antaŭ dioj devigis homojn ĉirkaŭbari sin per komplikegaj ritoj anstataŭ konscia responso pri siaj agoj.

— Sed tio ja estas senorda homamaso! — diris Eviza.

— Certe, homamaso. Subpremado de individueco kunigas homojn en homan gregon, kiel estis dum la Malhelaj Jarcentoj de la Tero, kiam la kristana eklezio fakte plenumis la taskon de Satano, farinte multegajn homojn malbonkoruloj kaj murdistoj… Malfeliĉe, la ĉefa religia libro de la plej teĥnika kaj pova el la pasintaj civilizoj — de la blanka — estis la Biblio, plenigita per malbonkoreco, perfido, triba malamikeco kaj senfinaj murdoj… Por alia granda civilizo de la pasinteco — la flava — la instruo de Konfuceo kreis senrespondan obeemon al vivaj cirkonstancoj… Sed vi devigas min deflankiĝi de ekonomio en psikologion. Mi konkludas. Sur Tormans estas klasa kapitalisma socio, oligarkio, reganta du ĉefajn klasojn, egale subprematajn: la klason de kleruloj, kiuj pro neceso vivas longe, ĉar alie estas malprofite instrui ilin, kaj la klason de malkleruloj, kiuj mortas je dudekkvinjara aĝo.

— Kaj ĉu vi, Rodis, konsentas kun la asertoj de Ĉedi? — demandis Vir Norin.

— Ili ŝajnas al mi tre probablaj, nur ne tre klaras la limo inter la ŝtata kapitalismo kaj la formika pseŭdosocialismo. Eble, la socio de Tormans aperis el la dua?

— Eble, — konsentis Ĉedi. — Se ili agnoskas la sciencon nur kiel rimedon por preni kaj firmigi la potencon, kaj la moralon kiel rimedon por sampensigi grandan amason da homoj, sed tiuokaze ankaŭ ili mem, estante malkleraj kaj senmoralaj, estas sub premo de timoj kaj suspektoj. Por tiu sociordo estas tipaj du fazoj: la unua — devigi homojn reproduktiĝi kaj multiĝi, kiel kunikloj, dum la planedo ankoraŭ ne estas koloniita, radikigante la sanktan devon de reproduktado per religia moralo. La dua fazo estas hasta neniigo de la antaŭa spirita fundamento, kiam denseco de troloĝateco kaŭzis neceson de absoluta obeemo de multegaj homamasoj. En tiu multmiliarda maro de homaro de Tormans forviŝiĝis individueco, dronis elstaraj homoj de scienco kaj arto. Kaj necesis enradikigi la devon de frua morto.

— Mi pensas, ke Ĉedi pravas, — diris Faj Rodis, — kaj ŝia konkludo pri nescienceco de la regado estas ĝusta. Ambaŭ aferoj — kaj rapida multiĝo, kaj neniigo de multegaj homoj — okazis spontanee, sen celo kaj senco, tiel, ke eĉ tuta tiu monstra kruelo estis vana. Malakceptante socian sciencon, la regantoj de Tormans ne esploris, ĉu kresko de loĝantaro kaŭzas kreskon de nombro de talentaj individuoj, aŭ, male, malkreskigas tiun nombron. Ĉu aparta homo iĝas pli feliĉa kaj sana, aŭ kreskas malfeliĉo kaj malsano. Apriore eblas diri, ke en tia malhoma sociordo kreskis malfeliĉo. Sendube nenio eĉ malproksime simila al nia Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo povis esti ĉi tie… Kaj la planedaj riĉaĵoj estis elĉerpiĝantaj.

— Diru al ni, Rodis, — petis Eviza, — ĉu ankaŭ ĉe ni, sur la Tero, iam estis io simila? Mi studis historion, sed nesufiĉe, kaj tiun malfacilan transiran periodon de la homa historio — la Eraon de la Disa Mondo — mi malbone konceptas. En kio estas ĝia esenco?

— En tiu periodo komencis kreiĝi ŝtatkapitalismaj sociformoj kun tendenco disvastiĝi laŭ la tuta planedo. Ĝuste en la fazo de ŝtata kapitalismo evidentiĝis tuta kontraŭhomeco de tia sistemo. Kiam malaperis konkurenco, tuj malaperis neceso pri plibonigo kaj malplikarigo de produktaĵoj. Estas malfacile imagi, kio okazis en Usono post establo de tia formo! En la lando, trodorlotita per abundo de aĵoj! Oligarkio ekzistas nur por siaj privilegioj. La esenco de tiu formo estas en malegaleco de distribuado, kondiĉita nek per proprieto de produktado-rimedoj, nek per kvanto kaj kvalito de laboro. Samtempe super ĉio staras privata demando de persona sukceso, pro kiu homoj pretas al ĉio, ne zorgante pri la socio kaj pri la estonteco. Ĉio vendeblas, nur dependas de prezo.

La pseŭdosocialismo, preninte de la ŝtata kapitalismo demagogion kaj neplenumeblajn promesojn, kuniĝas kun ĝi en uzurpo de la potenco fare de grupo de elituloj kaj en subpremado, pli ĝuste, en fizika neniigo de alipensantoj, en militema naciismo, en terorisma senleĝeco, neeviteble kondukanta al faŝismo. Kiel estas sciate, sen leĝo ne ekzistas kulturo, eĉ civilizo. En kondiĉoj de pseŭdosocialismo la granda kontraŭdiro inter la persono kaj la socio ne povas esti solvita. Ĉiam pli forte streĉiĝas risorto de komplikeco de reciproka kunlaboro de apartaj elementoj tiel en supera organismo, kiel en supera socio. Jen la plej terura danĝero de organizita socio — ju pli alta estas ĝia organizo, des pli forta iĝas potenco de la socio super la individuo. Kaj se lukton por la potenco faras la malplej utilaj anoj de la socio, do ĝuste tio estas la inversa flanko de organizo.

Ju pli komplika estas socio, des pli granda disciplino devas esti en ĝi, sed disciplino konscia, sekve, necesas ĉiam plia kaj plia evoluo de personeco, ĝia plurflankeco. Tamen se malestas sinlimigo, do rompiĝas la interna harmonio inter la individuo kaj la ekstera mondo, kiam la individuo eliras el la kadroj de siaj kapabloj kaj, penante leviĝi supren, ricevas komplekson de malplivaloreco kaj falas en kruelecon kaj bigotecon. Jen kial eĉ ĉe ni tiel komplikas edukado kaj klerigado, ja ĝi praktike daŭras dum tuta vivo. Jen kial estas limigita «mi tiel deziras» kaj anstataŭigita per «tiel necesas».

— Kiu do estis la unua sur tiu vojo? Ĉu denove Rusio? — interesiĝis Eviza.

— Denove Rusio — la unua lando de socialismo. Ĝuste ĝi ekiris la grandan vojon laŭ eĝo de razilo inter gangsteriĝanta kapitalismo, pseŭdosocialismo kaj ĉiuj iliaj specoj. La rusoj decidis, ke estas pli bone esti malpli riĉaj, sed prepari la socion kun pli granda zorgo pri homoj kaj kun pli granda justeco, ekstermi kondiĉojn kaj eĉ la nocion mem de kapitalisma sukceso, ekstermi ĉiajn regantojn, grandajn kaj malgrandajn, en politiko, scienco, arto. Jen la ŝlosilo, kiu kondukis niajn praulojn al la Erao de la Monda Unuiĝo. Ĝin ni ne trovis sur Tormans, ĉar ĉi tie du mil jarojn post la EMU ankoraŭ ekzistas infereco, la oligarkio, kreinta artifikan sistemon de subpremado. Por lukto kontraŭ tiu sistemo necesas krei homojn kun alta psika kaj fizika trejniteco, similajn al ni, sendanĝeraj en sia povo. Kaj antaŭ ĉio necesas instrui ilin lukti kun ĉien penetranta «eliteco» — kun la sistemo de konstraŭstarigo de la regantoj kaj de la homamaso, de la ĉion sciantaj sciencistoj kaj de la malkleruloj, de la steluloj kaj de la sentalentuloj, de la elito kaj de la malsupra, laborista klaso. En tiu sistemo estas la radiko de faŝismo kaj de demoralizo de la homoj de Tormans…

La sep teranoj sidis sur larĝa purpura divano. Tra alta fenestro el ia rozkolora dika plastaĵo videblis arboj de la ĝardeno, traigitaj per radioj de la suno de Tormans. Malsame de la tera Suno, ĝi ne iris laŭ la ĉielo arke, sed estis malleviĝanta malrapide kaj majeste preskaŭ laŭ vertikala linio. Ĝiaj radioj tra la rozkoloraj fenestroj ŝajnis lilaj. La bronzkoloraj vizaĝoj de la stelŝipanoj ricevis mornan verdetan kolornuancon.

— Do, decidite, — diris Vir Norin, kies SDP estis plenumanta devojn de sekretario kaj kodis rezultojn de la konsiliĝo por transsendo al «Malhela Flamo».

— Decidite, — konfirmis Rodis, — vi restos en la ĉefurbo inter sciencistoj kaj inĝenieroj. Tor Lik kaj Tivisa trairos la planedon de poluso al poluso, vizitos rezervejojn kaj marajn staciojn, Eviza — medicinajn institutojn, Ĉedi kaj Gen esploros socian vivon, kaj mi okupiĝos pri historio. Nun necesas komunikiĝi kun la ŝipo, kaj poste — dormi. Niaj gastigantoj frue kuŝiĝas kaj frue vekiĝas.

Vere, kiam estingiĝis lastaj radioj de la vespera aŭroro kaj sub la alta plafono aŭtomate ŝaltiĝis lumo, tuj venis plena silento. Iufoje eblis rimarki en mallumo de la ĝardeno ombrojn de malrapide irantaj gardistoj, kaj ree ĉio rigidiĝadis, kiel en senviva akvo de fabela lago.

Eviza eksentis varman premon de aero, ŝi aliris la fenestron kaj komencis umi kun la fermilo. La larĝa kadro de la fenestro malfermiĝis, freŝa, speciale odoranta aero de la ĝardeno de la fremda planedo blovis en la ĉambron, kaj en la sama momento abomene ekhurlis trumpeto. El ĉiuj flankoj ekkuris homoj, lumante per lanternoj kaj minace levante nigrajn funelojn de sia armilaro.

Vir Norin per unu salto ĵetis sin al la perpleksa Eviza kaj frapfermis la fenestron. La hurlo ĉesis. Norin geste penis trankviligi la gardistojn, amasiĝintajn sub la fenestro. La lanternoj estingiĝis, la gardistoj disiris, kaj la teranoj liberigis siajn sentojn, moketante indignantan Eviza-n.

— Mi estas certa, ke oni aŭskultas kaj vidas nin ĉiutempe, — diris Tor Lik.

— Estas bone, ke la lingvo de la Tero estas absolute nekomprenebla por Tormans! — ekkriis Eviza. — Ili ankoraŭ ne havas niajn tekstojn de sufiĉa longo.

— Mi pensas, oni ĝin facile deĉifros, — kontraŭis Ĉedi, — estas multaj similaj vortoj kaj nocioj. Esence, tio estas unu el lingvoj de la kvina periodo de la EDM, ŝanĝiĝinta dum dudek du jarcentoj.

— Ĉiuokaze, niaj paroloj ankoraŭ ne estas kompreneblaj kaj ne tro maltrankviligos la regantojn de Jan-Jaĥ, — diris Faj Rodis. — Necesas iufoje ekraniĝi helpe de SDP, por ne enkonduki ilin en intimajn flankojn de nia vivo. Ekzemple, nun, kiam ni parolos kun la stelŝipo.

La nigre-blua SDP de Rodis eliris en la centron de la ĉambro. Sub ĝia kloŝo ekzumis fora projekciilo de TVF, la ĉambro iĝis malluma. La stelŝipanoj eksidis pli dense sur la divano. En la kontraŭa flanko ekbrilis verda lumo kaj eksonis melodiaj sonoj de kanto pri branĉo de saliko super monta rivero. Malklaraj, haste moviĝantaj konturoj de homoj subite montriĝis kontraste kaj solide, kvazaŭ la restintoj en la ŝipo transflugis ĉi tien, en la ĝardenojn Coam, kaj eksidis apude en tiu ĉi alta ĉambro de la palaco.

Ŝparante energion de baterioj de la SDP, kies forto povus necesi por pli gravaj aferoj, ĉiu koncize transdonis siajn impresojn de la unua tago sur Tormans. La rekordon de koncizeco superis Tor Lik, kiu parolis lasta: «Multe da polvo, da vortoj pri grandeco, feliĉo kaj sekureco. Samtempe — timo kaj gardaj aparatoj, ne por sekureco, sed por fari la regantojn de Tormans neatingeblaj. Vizaĝoj de homoj mornas, eĉ birdoj ne kantas».

Kiam estingiĝis la stereobildo kaj la komunikado kun la stelŝipo ĉesis, Rodis diris:

— Mi ne scias pri vi, sed min la defenda serumo kaj la biofiltriloj faras dormema.

Dormemon anstataŭ ordinara agemo sentis ĉiuj. Eviza opiniis tion normala fenomeno kaj avertis, ke la stelŝipanoj estos malviglaj dum ankoraŭ tri-kvar tagoj.

Sekvan matenon, tuj post kiam la sep teranoj matenmanĝis, aperis oficisto en karbe-nigra vesto kun broditaj sur ĝi lazur-arĝentaj serpentoj. Li invitis Faj-on Rodis al rendevuo kun «la granda Ĉojo Ĉagas mem». Al la ceteraj ekspedicianoj li proponis promenon laŭ la ĝardenoj Coam, ĝis venos tempo iri en la centran «Rondon de Scioj», kien oni transdonos informon «laŭ ordono de la granda Ĉojo Ĉagas».

Faj Rodis, sendinte al la kamaradoj aerkison, eliris, akompanata de silentema gardisto en lila vesto. Respekte klinante la kapon, li montris la vojon. Ĉe unu el enirejoj, kovritaj per pezaj tapiŝoj, li rigidiĝis, disetendinte la manojn kaj fleksiĝinte en profunda riverenco. Faj Rodis mem deĵetis la tapiŝon, kaj tuj malfermiĝis peza pordo, kiu, kiel ĉiuj pordoj sur Tormans, turniĝis sur ĉarniroj, sed ne glitis en muron, kiel en domoj de la Tero. Faj Rodis trafis en la ĉambron kun malhelverdaj drapiraĵoj kaj skulpta meblo el nigra ligno, kiun la teranoj jam vidis el la stelŝipo laŭ la sekreta televida kanalo.

Ĉojo Ĉagas staris, tuŝetante per la fingro kristalan ŝanĝbrilan globon sur nigra soklo. El proksime «la granda» malmulte similis al siaj ekranaj bildoj. Ĉagas ridetis ruzete kaj kuraĝige, per la mano invitis ŝin eksidi, kaj Rodis ridetis al li responde, komforte aranĝante sin en larĝa fotelo.

Ĉojo Ĉagas eksidis proksime, fideme kliniĝis antaŭen kaj kunmetis la manojn, kvazaŭ prepariĝinte pacience aŭskulti sian gastinon.

— Nun ni povas paroli duope, kiel indas al la regantoj de sortoj. Kvankam stelŝipo estas nur sablero kompare kun planedo, psikologie responso kaj potenco estas samaj.

Faj Rodis intencis kontraŭi — tia formulo aplike al ŝi estas ne nur malĝusta, sed eĉ morale ofenda por homo de la Tero, sed detenis sin. Estus ridinde kaj senutile instrui la enradikiĝintan oligarkon pri elementoj de la tera komunisma etiko.

— Kiaj estas normoj de homa komunikado ĉe vi, sur la Tero, — daŭrigis Ĉojo Ĉagas, — en kiaj okazoj vi diras veron?

— Ĉiam!

— Tio ne eblas. La reala, senduba vero ne ekzistas!

— Ekzistas ĝia aproksimaĵo al la idealo, des pli proksima, ju pli alta estas nivelo de socia konscio de homo.

— Kiel ĝi rilatas al tio?

— Kiam plejmulto da homoj konscias, ke ĉiu fenomeno estas duflanka, ke la vero havas du vizaĝojn kaj dependas de ŝanĝiĝanta vivo…

— Do, ne ekzistas la absoluta vero?

— Strebo al absoluto estas unu el la plej gravaj eraroj de la homo. Rezultas unuflankeco, do duonvero, kaj ĝi estas malpli bona, ol rekta mensogo, tiu trompos malpliajn homojn kaj ne estas timinda por scianta homo.

— Kaj ĉu vi ĉiam obeas al tiu regulo? Senescepte?

— Senescepte! — firme respondis Rodis kaj tuj interne konfuziĝis, rememorinte la spektaklon, luditan sur la stelŝipo.

— Tiuokaze diru la veron: por kio vi venis ĉi tien, sur la planedon Jan-Jaĥ?

— Mi ripetas la antaŭan klarigon. Niaj sciencistoj opinias vin posteuloj de teranoj de la kvina periodo de la antikva epoko, nomata sur la Tero la EDM — la Erao de la Disa Mondo. Vi devas esti niaj rektaj parencoj. Ja ĉu tio ne estas evidenta — sufiĉas rigardi al mi kaj vi?

— La popolo de Jan-Jaĥ havas alian opinion, — emfaze diris Ĉojo Ĉagas, — sed ni supozu, ke tio, kion vi diris, estas vera. Kio plue?

— Plue — por ni estus nature ekkomunikiĝi. Interŝanĝi atingojn, lerni lecionojn de eraroj, helpi en malfacilaĵoj, eble, kuniĝi en unu familion.

— Jen kio! Kuniĝi en unu familion! Tiel decidis vi, teranoj, anstataŭ ni! Kuniĝi en unu familion! Subjugigi la popolon de Jan-Jaĥ. Tielas viaj kaŝitaj intencoj!

Faj Rodis rektiĝis kaj rigidiĝis, rekte rigardante al Ĉojo Ĉagas. Ŝiaj verdaj okuloj malheliĝis. Ia nekonata forto katenis la volon de la prezidanto de la Kvaropa Konsilio. Li subpremis momentan senton de timo kaj diris:

— Eble niaj timoj estas troaj, sed vi ja ne demandis nin, veninte ĉi tien. Ĉu necesas nomi ĉiujn kaŭzojn, pro kiuj nia planedo rifuzas ĉiujn kaj ĉiajn venintojn el fremdaj mondoj?

— Speciale tiujn el la mondo de homoj, tiom similaj al vi, — sufloris Rodis la penson, kaŝitan de Ĉagas.

Tiu glitis laŭ ŝi per suspektema rigardo de la mallarĝaj okuloj: «Ĉu sorĉistino?» — kaj konfirme kapjesis.

— Mi ne povas kredi, ke homoj de Jan-Jaĥ rezignus rigardi en oceanon de senlima scio, malfermota al ili tra nia planedo kaj la Granda Ringo.

— Mi ne scias, kio estas tio.

— Des pli! — Rodis mire rigardis al Ĉojo Ĉagas, kliniĝis pli proksime. — Ĉu por vi la ĉefa afero ne estas plimultigo de belo, scio, harmonio kaj en la homo, kaj en la socio?

— Tio estas via vero! Kaj la nia estas — limigo de scioj, ĉar ili malkovras al la homo teruran abismon de la kosmo, sur kies rando li konscias sian mizerecon, perdas kredon je si. Detruiĝas valoro de simplaj kaj belaj sentoj de la vivo. Feliĉo de la homo estas — esti en harmonio kun tiuj kondiĉoj, en kiuj li estis naskita kaj vivos ĉiam, ĉar eliro el ili estas morto, nenio, fajrero, estingiĝinta pro vento. Kaj ni kreis ĉi tie feliĉon ne por tio, ke ĝin detruu alvenintoj, eĉ tiuj pretendantaj al sanga parenceco kun ni!

— Feliĉo de molusko, kaŝiĝinta en konkon, kiun tuj dispremos neeviteblaj cirkonstancoj, kiujn antaŭe sur la Tero oni nomis, kaj ankaŭ nun ĉe vi nomas — la sorto.

— Ni ĉion antaŭvidas!

— Ĉu sen scio? Kaj kio pri la antaŭnelongaj katastrofaj konsekvencoj de troloĝateco? Tuta via planedo estas kovrita per tombejoj — dekoj da miliardoj da viktimoj de malklero kaj persisto, — amare diris Faj Rodis. — Jen ordinara repago por civilizo sen saĝo. Permesi blindan tropleniĝon de la ekologia niĉo,[15] kiel ĉe ajna animala specio — jen malgaja kaj hontinda rezulto por la specio homo sapiens — homo saĝa.

— Jen kiel! Ĉu vi konas la historion de Jan-Jaĥ? De kie? — malfavore mallarĝigis la okulojn Ĉojo Ĉagas.

— Nur fragmenton de la mesaĝo de la fremda stelŝipo, observinta vian planedon antaŭ ducent okdek jaroj. Viaj antaŭuloj rifuzis al ĝi alteriĝon, same imagante, ke ili tenas en siaj manoj la sorton de la planedo. — Faj Rodis diris tion moke kaj akre, komprenante, ke nur tiel eblas trabati la karapacon de memfida orgojlo de tiu homo.

Ĉojo Ĉagas salte ekstaris kaj mezuris Rodis-on de la kapo ĝis la piedoj per tia rigardo, pro kia kruroj de liaj subuloj malfortiĝadis kaj ili perdadis parolkapablon. La virino de la Tero ekstaris, malrapide kaj trankvile rigardante al la reganto, kiel al io interesa kaj esplorinda. Homoj de la Tero delonge lernis senti psikologian atmosferon, ĉirkaŭantan ĉiun homon, kaj laŭ ĝi juĝi pri liaj pensoj kaj sentoj.

— Neniigo de nekonsentantoj estas antikva kaj malnoviĝinta artifiko, — diris ŝi, legante pensojn de la reganto. — Ne nur pro la senditoj de aliaj mondoj, la heroldoj de la kosma frataro de racio, sed ankaŭ pro homoj de sia popolo finfine necesos respondi.

— Kiamaniere? — retenante furiozon, demandis Ĉagas.

— Se esploristoj trovos sur la planedo malutilan kruelon kaj intencan misinformadon, barojn sur vojoj al scio, kio kondukas al malklero de la loĝantaro, tiam ili povos apeli al la arbitracio de la Granda Ringo.

— Kaj tiam?

— Ni kuracas malsanojn ne nur de apartaj homoj, sed de tutaj socioj. Kaj specialan atenton ni donas al profilaktiko de sociaj katastrofoj. Eble, necesus fari tion sur la planedo Jan-Jaĥ antaŭ kelkaj jarcentoj…

— Vi venis kun edifoj, kiam ni jam mem elkaĉiĝis el la malfacilega situacio, — trankviliĝante, diris la prezidanto de la Kvaropa Konsilio.

— Vi scias, ke la teranoj pli frue ne povis trairi la gigantan spacon. Kaj ankaŭ ni ne suspektis, ke niaj prauloj el la Tero povis malproksimiĝi je tia nekredebla distanco. Se ne estus la esploristoj el Cefeo… Tamen, por kio ni vane malŝparas tempon. Provu forĵeti la rolon de ĉionpova reganto. Helpu al ni ekkoni vin kaj penu mem ekkoni nin. Kaj la rezulto determinos viajn postajn decidojn.

— Kaj ĉu la viajn?

— Mi ne povas sola decidi ies ajn sortojn — eĉ de la fidantaj al mi kunuloj. Tial mi ne estas reganto en via kompreno.

— Mi konsideros tion, — diris Ĉojo Ĉagas, ree iĝinta afabla kaj residiginte Rodis-on sur ŝian antaŭan lokon. — Ĉu vi pensis pri planoj de konatiĝo kun nia planedo?

Faj Rodis eksponis la planon, skizitan hieraŭ. Ĉojo Ĉagas aŭskultis atente kaj, mire por Rodis, ne kontraŭdiris. Li staris, rigardetante al la kristala globo kaj kvazaŭ enpensiĝinte. Rodis eksilentis, kaj li, ne deŝirante la okulojn de la globo, donis konsenton al ĉiuj vojaĝoj de siaj gastoj.

— Kun nur sola kondiĉo, — subite turniĝis li al Faj Rodis, — ke vi dume restu gastino de la ĝardenoj Coam!

— Ĉu kiel garantiulo? — duonŝerce, duonserioze demandis Rodis.

— Ho ne, tute ne! Simple mi unua devas ekscii pri mia «prapatrujo», — ironie respondis li.

— Ĉu vi nenion scias pri ĝi?

Ĉojo Ĉagas tremeretis kaj evitis la rigardon de la ĉion komprenantaj verdaj okuloj.

— Certe! Ni devenas de la Blankaj Steloj, kiel trovis niaj sciencistoj. Kaj vi estas tute aliaj. Vi ne vidas vin de ekstere kaj ne komprenas, kiel vi diferencas de ni. Antaŭ ĉio, vi havas nekredeblan rapidecon de moviĝoj, pensoj, kombinitan kun certeco kaj interna trankvilo. Ĉio ĉi povas furiozigi.

— Tio estas malbona. Vi malkovras profunde kaŝatan komplekson de malplivaloreco — la patrinon de ĉiu krueleco. Kiam la potencon atingas homoj kun tia komplekso, ili komencas semi ĉirkaŭ si koleron kaj humiligon, kaj ĝi disiras, kiel cirkloj laŭ akvo, anstataŭ ekzemplo de heroeco kaj servado al la homo.

— Stultaĵo! Tio nur ŝajnas al vi, homoj kun fremda por ni psiko!..

Faj Rodis ekstaris tiel rapide, ke Ĉojo Ĉagas pro neatenditeco kunpremiĝis, kiel rabobesto. Sed ŝi nur tuŝis la kristalan globon, interesintan ŝin per siaj specialaj koloraj ŝanĝbriloj.

— Tiajn aŭgurajn globojn por memhipnoto oni scipovis fari sur la Tero nur en Japanujo antaŭ kvin jarmiloj. Antikvaj majstroj tornis ilin el diafanaj naturaj kristaloj de kvarco. La ĉefa optika akso de la kristalo estas orientita laŭ la akso de la globo. Por aŭgurado necesas du globoj, unun oni starigas akse vertikale, la alian — horizintale, kiel via Tor… via planedo. Kie do estas la dua globo?

— Restis ĉe la prauloj sur la Blankaj Steloj.

— Eble, — indiferente konsentis Rodis, kvazaŭ perdinte intereson pri plua konversacio.

Unuafoje dum la vivo la prezidanto de la Kvaropa Konsilio eksentis neordinaran konfuziĝon. Li mallevis la kapon. Dum kelkaj minutoj ili ambaŭ silentis.

— Mi konatigos vin kun mia edzino, — subite diris Ĉojo Ĉagas kaj senbrue malaperis malantaŭ faldoj de verda ŝtofo. Faj Rodis restis staranta, ne deŝirante la rigardon de la globo kaj malforte ridetante al siaj pensoj. Subite ŝi etendis la manon al la zono kaj elprenis etan metalan tubon. Almetis ĝin al la soklo de la aŭgura globo, kaj mikroskopa polvero de la nigra ligno, tute sufiĉa por analizo, iĝis en ŝia dispono.

Faj Rodis ne sciis, ke ŝi estis meritigita je nekredebla honoro. La persona vivo de la anoj de la Kvaropa Konsilio ĉiam estis kaŝita. Oni opiniis, ke tiuj superhomoj entute ne degnas al tiaj ordinaraj aferoj, kiel edziĝo, tamen povas momente ricevi kiel amoratinon ajnan virinon de la planedo Jan-Jaĥ. Reale la regantoj prenis edzinojn kaj amoratinojn nur el malvasta rondo de la plej fidelaj al ili homoj.

Ĉojo Ĉagas eniris senbrue kaj subite. Verŝajne, tio estis lia kutimo. Li ĵetis rapidan rigardon ĉiuflanken kaj nur poste rigardis al la senmove staranta gastino.

— Ili estas sur sia loko, — mallaŭte diris Rodis, — nur…

— Kio «nur»? — senpacience ekkriis Ĉojo Ĉagas, per du paŝoj trairis la ĉambron kaj deŝiris faldan drapiraĵon, neniel diferencantan de la mura tapeto. En la niĉo malantaŭ ĝi staris homo, per la larĝe malfermitaj okuloj li rigardis al sia sinjoro. Ĉojo Ĉagas kolere ekkriis, sed la gardisto ne moviĝis. Ĉojo Ĉagas ĵetiĝis en alian flankon. Rodis haltigis lin per gesto.

— La dua same nenion komprenas!

— Ĉu tio estas viaj ŝercoj? — furioze ekkriis la reganto.

— Mi antaŭtimis renkonti nekomprenon, kiel hieraŭ kun la fenestro, — kun nuanco de pardonpeto konfesis Rodis.

— Kaj ĉu vi povas tiel… ĉiun? Eĉ min?

— Ne. Vi apartenas al tiu kvinono de ĉiuj homoj, kiuj ne estas hipnoteblaj. Antaŭe necesas rompi vian subkonscion. Tamen, vi mem tion scias… Vi havas koncentritan kaj trejnitan volon, potencan menson. Vi subigas al vi homojn ne nur per influo de gloro, potenco, respektiva medio. Tamen ankaŭ tiujn rimedojn vi uzas bonege. Ekzemple, via akceptejo: vi estas supre, en lumo, dum malsupre, en ombro, estas ĉiuj aliaj, mizeraj servantoj.

— Ĉu malbone elpensite? — demandis Ĉojo Ĉagas kun noto de supereco.

— Tiujn aferojn oni tre delonge konas sur la Tero. Kaj multe pli majestajn!

— Ekzemple?

— En antikva Ĉinujo la imperiestro, nomata la Filo de la Ĉielo, ĉiujare faradis preĝadon pri rikolto. Li iradis el preĝejo en specialan marmoran pavilonon — la altaron — tra parko laŭ vojo, laŭ kiu rajtis iri nur li. La vojo estis levita ĝis la pintoj de arboj de la parko kaj zorge pavimita per marmoraj platoj. Li iris en plena soleco kaj silento, portante vazon kun ofero. Al ĉiu, kiu hazarde renkontiĝis tie, malsupre, sub la arboj, oni tuj forhakadis la kapon.

— Do, por plena majesteco mi devus hieraŭ forhaki la kapojn al vi ĉiuj?… Sed ni lasu tion. Kiel vi ekregis miajn gardistojn?

— Tre facile. Ili estas trejnitaj por senresponso kaj senpensa plenumado. Tio kaŭzas perdon de racia percepto, malspritecon kaj perdon de volo — de la ĉefa komponaĵo de stabileco. Tio jam estas ne individuo, sed biomaŝino kun enmetita en ĝin programo. Estas nenio pli facila, ol ŝanĝi la programon…

El malantaŭ la drapiraĵo same subite, kiel ŝia edzo, aperis virino, neordinare bela por tormansanino. Same alta kiel Faj Rodis, multe pli svelta, ŝi moviĝis kun speciala fleksiĝemo, evidente celanta efekton. La haroj, same nigraj, kiel de Rodis, sed senbrilaj, estis kombitaj malantaŭen de la alta glata frunto, kuŝiĝante sur la tempiojn kaj la nukon per pezaj ondoj. Sur la verto brilis du interplektitaj serpentoj kun oscedantaj faŭkoj, delikate ĉizelitaj el hela metalo, kun iomete rozkolora brilo. Koliero el sama metalo en aspekto de ornamaj kvadratoj, kunligitaj per rozkoloraj ŝtonoj kun diamanta brilo, ĉirkaŭis la altan kolon kaj malleviĝis per kvar brilantaj pendaĵoj en la kaveton inter la mamoj, apenaŭ kovritaj per festonoj de elasta korsaĵo. La oblikvaj mallarĝaj ŝultroj, la belaj brakoj kaj la plej granda parto de la dorso estis nudigitaj, tute ne laŭ la reguloj de la ĉiutaga kostumo de Tormans.

La longaj, iom mallarĝaj okuloj sub la rompliniaj brovoj rigardis atente kaj regeme, kaj la lipoj de la granda buŝo kun levitaj anguloj estis dense kunpremitaj, esprimante malkontenton.

La virino haltis, senceremonie pririgardante sian gastinon. Faj Rodis unua faris paŝon renkonten.

— Ne trompu vin, — mallaŭte diris ŝi, — vi, sendube, estas bela, sed ne povas esti la plej bela, samkiel neniu en la universo. Nuancoj de la belo estas senfine malsamaj — en tio estas riĉo de la mondo.

La edzino de la reganto mallarĝigis la malhelajn brunajn okulojn kaj etendis la manon per majesta gesto, en kiu videblis io afekta, infaneca. Faj Rodis, jam ekkoninta la salutgeston de Tormans, facile premis ŝian mallarĝan manplaton.

— Kia estas via nomo, gastino el la Tero? — demandis tiu per alta, akreta voĉo, abrupte, kvazaŭ ordonante.

— Faj Rodis.

— Sonas bone, kvankam ni kutimis al aliaj sonkombinoj. Kaj mi estas Jantre Jaĥaĥ, en ĉiutaga mallongigo — Jan-Jaĥ.

— Oni nomis vin laŭ la nomo de la planedo! — ekkriis Rodis. — Sukcesa nomo por edzino de la supera reganto.

Laŭ la lipoj de la tormansanino trakuris malestima subrideto.

— Tute ne! La planedon oni nomis per mia nomo.

— Ne povas esti! Alinomi la planedon kun ĉiu nova regantino — kia grandega kaj vana laboro por reskribi ĉiujn indikilojn, kiom da konfuzo en libroj!

— Klopodoj pri ŝanĝo de nomoj estas bagatelo! — enmiksiĝis Ĉojo Ĉagas. — Por niaj homoj ne sufiĉas okupiĝoj, kaj laborantoj ĉiam troviĝos.

Faj Rodis unuafoje konfuziĝis kaj silente staris antaŭ la reganto de la planedo kaj lia bela edzino.

Ili ambaŭ siamaniere komprenis ŝian konfuziĝon kaj decidis, ke venis konvena momento por fino de la aŭdienco.

— Malsupre, en la flava halo, atendas inĝeniero, aldonita al vi por helpo pri ricevo de informo. Li ĉiam estos ĉi tie kaj venos laŭ via unua voko.

— Ĉu vi diris inĝeniero? — demandis Rodis. — Mi kalkulis pri historiisto. Ja mi estas malklera en demandoj de teĥnologio. Krome, ĉe ni sur la Tero historio estas la plej grava branĉo de scioj, la scienco de sciencoj.

— Por disponi informon, necesas inĝeniero. Ĉe ni estas tiel. — Ĉojo Ĉagas degne subridetis.

— Dankon. — Rodis riverencis.

— Ho, ni renkontiĝos ankoraŭ plurfoje! Kiam vi montros al mi filmojn pri la Tero?

— Kiam vi deziros.

— Bone. Mi elektos tempon kaj sciigos. Aĥ jes, — Ĉojo Ĉagas kapmontris al la drapiraĵoj, — remetu ilin en la antaŭan staton.

— Vi povas signali, ili estas liberaj.

Ĉojo Ĉagas klakis per la fingroj, kaj en la sama sekundo ambaŭ gardistoj eliris el la kaŝejoj kun klinitaj kapoj. Unu el la gardistoj ekiris antaŭ Faj Rodis tra koridoroj ĝis halo, kurtenita per nigraj drapiraĵoj kaj kovrita per nigraj tapiŝoj. De tie nigraŝtona ŝtuparo per du duonrondoj malleviĝis al la or-flava malsupra halo. La gardisto haltis ĉe la balustrado, kaj Faj Rodis ekiris malsupren sola, sentante strangan faciliĝon, kvazaŭ malantaŭ la morna nigro supre restis la maltrankvilo pri sorto de la ekspedicio.

Meze de la halo sur flava tapiŝo staris homo, pli pala ol ordinara tormansano, kun densa kaj mallonga nigra barbo, simila al antikva portreto de la EDM. Potenca frunto, densaj brovoj, pendantaj super iomete konveksaj neimageblaj okuloj, mallarĝa arko de nigraj lipharoj… La homo kvazaŭ en tranco rigardis, kiel estis mallevanta sin laŭ la nigra ŝtuparo la virino de la Tero, kies mirinde regulaj kaj firmaj vizaĝtrajtoj estis duonkaŝitaj per la diafana ŝildeto. Io nehoma sentiĝis en brilo de ŝiaj larĝe malfermitaj verdaj okuloj sub rekta streko de la brovoj. Ŝi rigardis kvazaŭ tra li en senlimajn, nur al ŝi konatajn forojn. La tormansano tuj komprenis, ke tio estas filino de mondo, ne limigita per unu planedo, malfermita al vastaĵoj de la universo. Venkinte la minutan konfuziĝon, la inĝeniero aliris.

— Mi estas Honteelo Tollo Frael, — klare prononcis li la trivortan nomon, signantan malaltan rangon.

— Mi estas Faj Rodis.

— Faj Rodis, mi estas sendita je via dispono. Mia nomo estas komplika, speciale por gastoj el fremda planedo. Nomu min simple Tael, — la inĝeniero ekridetis sinĝeneme kaj bonkore.

Rodis komprenis, ke tio estas la unua vere bona homo, renkontita de ŝi sur la planedo Jan-Jaĥ.

— Ĉu ĉe vi ekzistas iaj aldonaĵoj al nomo, signifantaj estimon, markantaj saĝon, laboron, heroecon, kiel ĉe ni sur la Tero?

— Ne, estas nenio simila. Ĉiujn oni mallonge nomas «mavo» — mallongvivulo; sciencistoj, teĥnikistoj, artistoj, kiuj ne havas la devon de frua morto, nomiĝas «lovoj» — longvivuloj, kaj la regantojn oni alparolas per vortoj «granda», «ĉiopova» aŭ «reganto».

Faj Rodis estis pripensanta tion, kion ŝi aŭdis, kaj la inĝeniero nervoze movis laŭ la tapiŝo la pinton de sia ŝuo, rigida kaj knarema, malsame de senbruaj, molaj ŝuoj de «serpentuloj».

— Eble, vi deziras eliri en la ĝardenon? — preskaŭ malkuraĝe proponis li. — Tie ni povas…

— Ni iru… Tael, — diris Rodis, donacante al la inĝeniero rideton.

Li paliĝis, turniĝis kaj ekiris antaŭen. Tra la fenestro-pordo ili malleviĝis en la ĝardenon, en malvastajn aleojn, planitajn tute laŭ tera maniero.

Faj Rodis ĉirkaŭrigardis, penante rememori, kie ŝi vidis ion similan. Ĉu en iu el lernejoj de tria ciklo en Suda Ameriko?

Senpetalaj floroj-diskoj, intense flavaj ĉe la randoj kaj intense violkoloraj en la centro, balanciĝantaj sur maldikaj nudaj tigoj super turkiskolora herbo, per nenio rememorigis la Teron. Fremde aspektis flavaj funelaspektaj arboj. Tra la biofiltriloj apenaŭ senteble penetris spica odoro de aliaj floroj, akre bluaj, grapole pendantaj de arbustoj ĉirkaŭ ovala kampeto. Faj Rodis faris paŝon al larĝa benko, intencante eksidi, sed la inĝeniero vigle almontris en alia direkto, kie konusan monteton kronis pavilono en aspekto de krono kun obtuzaj dentoj.

— Tio estas la floroj de senpensa ripozo, — klarigis li, — sufiĉas sidi tie dum kelkaj minutoj, por enprofundiĝi en rigidecon sen pensoj, timo kaj zorgoj. Ĉi tie ŝatas sidi la superaj regantoj, kaj servistoj forkondukas ilin en difinita tempo, alie homo povas resti ĉi tie kiom ajn longe!

La tormansano kaj la gastino el la Tero leviĝis en la pavilonon, el kiu bone videblis la ĝardenoj Coam. Malproksime malsupre, malantaŭ la bluaj muroj de la ĝardenoj, ĉe la bazo de la altebenaĵo, kuŝis grandega urbo. Ĝiaj vitrecaj stratoj briletis kiel riveraj branĉoj. Sed akvo mem ne tre sufiĉis eĉ en la ĝardenoj Coam.

Sub la tero, en kaŝitaj tuboj, estis bruantaj fluetoj kaj ie ili enfluadis en moderajn basenojn. De la altega pordego eĉ ĉi tien atingis malagorda muziko, kuna bruo de voĉoj, rido kaj apartaj krioj.

— Ĉu tie io okazas? — demandis Rodis.

— Nenio. Tie estas gardistoj kaj servistoj de la ĝardenoj.

— Kial do ili estas tiel maldiskretaj? Ĉu la regantoj, loĝantaj ĉi tie, ne postulas silenton?

— Mi ne scias. En la urbo estas multe pli da bruo. En la palaco tio ne aŭdeblas, kaj oportuno de aliuloj ilin ne interesas. La servistoj de la regantoj neniun timas, se ili plaĉas al siaj sinjoroj.

— Tiuokaze ili ilin tre malbone edukas!

— Sed por kio? Kaj kion vi komprenas sub tiu vorto?

— Antaŭ ĉio — scipovon reteni sin, ne malhelpi al aliaj homoj. En tio estas la sola eblo fari kunan vivon bona por ĉiuj senescepte.

— Kaj ĉu vi atingis tielaĵon sur la Tero?

— Multe plian. La plej altajn ŝtupojn de percepto kaj memdisciplino, kiam oni pensas komence pri aliulo, poste pri si.

— Tio ne eblas!

— Tio estis atingita jam antaŭ jarmiloj.

— Do, ankaŭ ĉe vi ne ĉiam estis tiel?

— Certe. La homo venkis sennombrajn obstaklojn. Sed la plej malfacila kaj ĉefa estis la venko de si mem ne por unuopuloj, sed por ĉiuj homoj. Kaj poste ĉio iĝis simpla. Komprenado de homoj kaj helpado al ili donis senton de propra valoro, por kio necesas nek speciala talento, nek escepta intelekto, sekve, ĝuste tio estas la vojo de la plejmulto da homoj. Ili eksentis, kiel ili iĝas ĉiam pli sentemaj, lertaj kaj vastaj, kun grandega avantaĝo super malvastaj intelektuloj, eĉ la plej saĝaj.

La inĝeniero silentis, aŭskultante foran muĝadon de radio kaj homa bruo.

— Kaj nun rakontu al mi pri manieroj de konservado de informo sur la planedo Jan-Jaĥ. Kaj helpu ricevi ĝin.

— Kio interesas vin antaŭ ĉio?

— La historio de loĝigo de la planedo ekde la momento de veno ĉi tien de viaj homoj kaj ĝis la nuna tempo. Speciale interesaj por mi estas la periodoj de maksimuma loĝateco kaj de posta abrupta malkresko de la loĝantaro de Jan-Jaĥ. Certe, kun ekonomiaj indikoj kaj kun ŝanĝiĝo de dominanta ideologio.

— Ĉio, kio koncernas nian aperon ĉi tie, estas malpermesita. Same malpermesita estas tuta informo pri la periodoj de la Granda Malfeliĉo kaj de la Saĝa Rifuzo.

— Mi ne komprenas.

— La regantoj de Jan-Jaĥ al neniu permesas studi tiel nomatajn malpermesitajn periodojn de historio.

— Nekredeble! Al mi ŝajnas, ĉi tie estas ia miskompreno. Kaj dume konatigu min almenaŭ kun tiu historio, kiu estas permesita, sed nur kun precizaj ekonomiaj indikoj kaj statistikaj datumoj de komputiloj.

— Datumoj de komputiloj estas al neniu montrataj kaj antaŭe estis same. Por ĉiu periodo ilin prilaboras specialaj homoj en sekreta maniero. Estis publikigita nur tio, kio estis permesita.

— Kian do signifon tiu informo havas por la scienco?

— Preskaŭ nenian. Ĉiun periodon la regantoj penis montri tiel, kiel ili deziris.

— Ĉu estas eblo akiri la verajn faktojn?

— Nur malrekte, en manuskriptaj memoraĵoj, en literaturaj verkoj, kiuj evitis cenzuron aŭ neniigon.

Faj Rodis ekstaris. Inĝeniero Tollo Frael same levis sin, honte klininte la kapon, humiligita en sia esplorista sklaveco. Rodis metis la manon sur lian ŝultron.

— Ni agu ĝuste tiel, — milde diris ŝi. — Unue ĝeneralan sinoptikaĵon de la historio ene de la permesitaj limoj, poste penu akiri ĉion, kio restis post pasintaj cenzuroj, korektoj, pli ĝuste distordoj kaj rekta misinformado. Ne malgaju, sur la Tero estis similaj periodoj. Kaj kio rezultis poste, vi baldaŭ vidos.

La inĝeniero silente akompanis ŝin ĝis la palaco.

Ĉapitro 6

Prezo de paradizo

— Eviza, kie estas Rodis?

— Mi ne scias, Vir.

— Mi ne vidis ŝin dum tri tagoj.

Ĉedi serĉis ŝin ĉie — de la Rondo de Scioj ĝis la restadejo de la supera reganto, sed tien oni ŝin ne enlasis.

— Rodis malaperis post la demonstro de niaj stereofilmoj, tuj kiam Tivisa kaj Tor forflugis en la vostan hemisferon de Tormans, ne ĝisatendinte permeson demeti la skafandrojn, — diris Vir.

— Ve, — konsentis Eviza, — necesos ankoraŭ iomete porti la kirason. Mi kutimiĝis al la metala haŭto, kaj la liberiĝo de la tuboj kaj la vizaĝaj ŝildetoj estis mirakla. La biofiltriloj malhelpas multe malpli… Sed jen Gen Atal! Ĉu vi scias ion pri Rodis?

— Rodis estas en la Halo de Mallumo. Mi estis leviĝanta laŭ la nigra ŝtuparo, kaj ŝi iris apud Ĉojo Ĉagas, akompanata de gardistoj, kiujn tiel ne ŝatas Ĉedi.

— Ne plaĉas al mi ĉio ĉi, — diris Vir Norin.

— Kial vi maltrankvilas? — senemocie demandis Gen Atal. — Faj restas sola kun Ĉagas. Reganto kun reganto, kiel ŝi ŝercas.

— Tiuj regantoj, malbone edukitaj kaj opiniantaj sin super disciplino, similas al tigroj. Ili danĝeras per neretenataj emocioj, puŝantaj ilin al absurdaj agoj. Kaj la SDP de Rodis staras ĉi tie malŝaltita.

— Ni tuj vidos, — la inĝeniero de kirasa defendo faris en la aero krucan geston per la mano.

Tuj la brun-ora, konvena al la koloro de la skafandro de Gen, SDP alkuris al liaj piedoj. Post kelkaj sekundoj cilindro sur alta tigo, eliĝinta el la kloŝo de la dorso de la roboto, eklumis per lile-roza koloro. Antaŭ la muro de la ĉambro densiĝis, fokusiĝante, bildo de parto de la pilota kajuto de «Malhela Flamo», farita nun posteno de komunikado kaj observado.

La ĉarma vizaĝo de Neja Holli ŝajnis laca en briloj de verdaj, bluaj kaj oranĝaj lumetoj sur diversaj regpaneloj.

Neja salutis Gen-on per aera kiso kaj, subite maltrankviliĝinte, demandis:

— Kial ne en la difinita tempo?

— Necesas rigardi al la «tabulo de vivo», — diris Gen.

Neja Holli movis la rigardon al la kremkolora panelo, kie hele kaj konstante brilis sep verdaj lumoj.

— Mi vidas mem! — ekkriis Gen, adiaŭis Neja-n kaj malŝaltis la roboton.

— Ni ĉion eksciis! — diris li al Eviza kaj Vir. — Rodis estas nedamaĝita, kaj la signala braceleto estas sur ŝi, sed, eble, oni tenas ŝin… kiel tio nomiĝas…

— Kaptita! — sufloris Vir Norin.

— Kiu estas kaptita? — sonoris malantaŭe Ĉedi.

— Faj Rodis! Vir vidis ŝin en la Halo de Mallumo kun Ĉojo Ĉagas antaŭ tri tagoj, kaj ni tute ne renkontiĝis kun ŝi.

— Do ni iru en la Halon de Mallumo kaj Gen montru, kien ili foriris, — la rapida Ĉedi ekiris antaŭe.

En la fino de la serpe kurbigita galerio ili malleviĝis sur nigrajn tapiŝojn en la rondo de nigraj kolonoj, niĉoj kaj muroj de la Halo de Mallumo, kiel nomis tiun halon la stelŝipanoj.

Gen Atal deiris al la ŝtuparo kun balustrado, pensis dum kelkaj sekundoj kaj certe direktis sin al la nigra spaco inter du proksimigitaj kolonoj. Malantaŭ ĝi troviĝis fermita pordo. Post kelkaj malsukcesaj provoj malfermi ĝin Gen Atal laŭte frapis.

— Kiu aŭdacas frapi pordon de la reganto de Jan-Jaĥ? — ekbojis de supre elektronike amplifita voĉo de gardisto.

— Ni, la homoj de la Tero, serĉas nian regantinon! — ekkriegis, imitante la amplifilon, Vir Norin.

— Mi nenion scias. Revenu al vi kaj atendu, ĝis la regantoj trovos necese veni al vi!

La teranoj interrigardis. Ĉedi flustris ion al Vir Norin, kaj sur la lipoj de la astronavigaciisto ekludis tute knabeca rideto.

— La reganto de Tormans faras tiel! — kaj li klakis per la fingroj.

Post kelkaj sekundoj aŭdiĝis facila troto de la naŭpiedulo, kaj en la nigra halo aperis la ruĝ-viola SDP.

— Kion vi elpensis, Vir? — kun maltrankvilo demandis Eviza. — Ni nur ne malutilu al Rodis!

— Malutilo ne estos. Venis la tempo por doni etan lecionon al ĉiaspecaj regantoj kaj superaj estaĵoj, kiuj ĉi tie tro abundas.

Eviza deiris flanken kun malaproba, sed tamen interesita aspekto, kaj Ĉedi kaj Gen Atal ravite proksimiĝis al Vir Norin. Laŭ komando de la astronavigaciisto la SDP eligis antaŭen rondan, spegule ekbrilintan skatoleton sur dika ringa kablo.

— Fermu la orelajn filtrilojn, — ordonis Vir.

Neimagebla ŝriko tranĉis la silenton de la palaco. La skatoleto de la SDP ĉirkaŭskribis en la aero paralelogramon, kaj la grandega pordo falegis en internon de malhela koridoro, de kie aŭdiĝis timaj krioj.

Vir Norin movis la manon, la ultrasona radiilo kaŝiĝis sub la SDP-on, lasinte sian lokon por la ordinara funelo de sonsendilo.

— Faj Rodis! Ni vokas Faj-on Rodis! — pro la laŭta muĝo de la SDP supre ekŝutiĝis pecoj de vitroj, ekŝanceliĝis kaj estingiĝis la pir-simila lumilo, kiu pendis inter la kolonoj.

— Ni vokas Faj-on Rodis! — ankoraŭ pli laŭte ekkriegis la SDP, kaj subite la teranoj eksentis, ke la planko de la nigra halo foriras el sub la piedoj, kaj ili glitas laŭ klinita galerio. Pro neatenditeco, kun tuta fulma reago de terano, Vir Norin ne sukcesis malŝalti sian SDP-on. La naŭpiedulo plu vokadis Faj-on Rodis en senluma nigro de la subteraĵo, kien deruliĝis ĉiuj kvar teranoj.

Vir Norin strekis per la manplato laŭ la aero, kaj la SDP eksilentis. Blindigaj lumĵetiloj krucigis siajn radiojn sur la vizaĝoj de la teranoj. Tiuj apenaŭ povis vidi, ke ili falis en rondan kelon kun muroj el neprilaborita, krude nitita fero. El kvin flankoj faŭkis malaltaj koridoroj, kaj en ĉiu aperis grupo da gardistoj en lila uniformo, direktintaj nigrajn funelojn de siaj armiloj al la stelŝipanoj.

La naŭpiedulo elstarigis radiilon de defenda kampo, similan al fungo kun akrigita ĉapelo. La teranoj trankvile ĉirkaŭrigardadis, pensante, kiel eliri el la kaptilo. La kvieta aspekto de la rompintoj de la sankta trankvilo de la palaco furiozigis la gardistojn. Malfermante la nigrajn buŝojn en neaŭdata krio, ili ĵetiĝis al la grupo de teranoj kaj estis deĵetitaj al la feraj muroj. El la maldekstra koridoro aperis homoj kun galonoj «okulo en triangulo».

— Jen fia kaptilo! — indigne ekkriis Ĉedi.

— Sprita, el ilia vidpunkto, — diris Gen Atal.

— Mi pensas, kiel trabati la plafonon kaj leviĝi en la Flavan Halon, — kun dubo diris Vir Norin. — Sed por tio malŝpariĝos tro multe da energio.

— Ĉu ne estas pli bone atendi evoluon de la eventoj? — konsilis Eviza.

— Eble! — konsentis la astronavigaciisto.

Longe atendi ne necesis. La lilaj gardistoj faris kelkajn pafojn el siaj armiloj. La stelŝipanoj nenion aŭdis — la defenda kampo ne tralasis eĉ sonojn, ili nur rimarkis ekbrilojn de frambkolora flamo, eliĝanta el la funeloj. La kugloj, reflektitaj per la defenda kampo, batis malantaŭen al tiuj, kiuj sendis ilin. La pafintoj kun torditaj vizaĝoj falis sur la feran plankon.

Vir Norin zorgoplene rigardis al la indikilo, maltrankviliĝante pri malŝarĝo de la baterioj kaj bedaŭrante, ke ankoraŭ kvar potencaj helpantoj senutile staras malŝaltitaj en iliaj ĉambroj supre. Faj Rodis petis malŝaltadi la robotojn, por per ia hazarda signalo ne igi ilin rompi la striktajn regulojn.

Subite — ĉi tie, sur Tormans, ĉio okazadis subite, ĉar pro nescio de karaktero de tormansanoj kaj de iliaj sociaj rilatoj por la gastoj de la Tero estis malfacile diveni evoluon de eventoj — la tumulto ĉesis, la lilaj gardistoj malaperis en la koridoroj, forportante la vunditojn, kaj en la monotonan zumadon de la defenda kampo entranĉiĝis signalo de Faj Rodis:

— Malŝaltu la SDP-on, Vir!

Faciligite elspirinte, la astronavigaciisto forigis la «ombrelon» kaj ekaŭdis amplifitan ordonon de Ĉojo Ĉagas: «La miskomprenon ĉesigu, disiru, la “okuloj” konduku la gastojn supren, en iliajn ĉambrojn!»

Post kelkaj minutoj granda lifto transportis la kvar heroojn al tiu sinuo de la koridoro, de kie komenciĝis la balustrado de la Halo de Mallumo. Ĉe fenestro, malfermita en la ĝardenon, klare vidiĝis la silueto de Faj Rodis. Trablovo movetadis ŝiajn mallongajn nigrajn harojn. La unua al ŝi ĵetis sin Ĉedi. Rodis metis la manojn sur ŝiajn ŝultrojn. Ŝiaj lipoj ridetis, sed la okuloj estis malgajaj, pli malgajaj, ol dum la unuaj tagoj de la restado sur Tormans.

— Kian tumulton vi faris, karaj! — ekkriis Rodis sen riproĉo. — Mi ankoraŭ ne estas kaptita… ankoraŭ!

— Malaperi por tiel longe! — riproĉis Eviza.

— Vere, mi agis malbone. Sed mi vidis tiom multe dum tiuj tagoj, ke forgesis pri via maltrankvilo.

— Tutegale necesis iom sobrigi ilin ĉi tie, — kolere sulkigis la brovojn Gen Atal. — La vivo iĝas malagrabla pro sensencaj limigoj, stultega memkontento kaj ĉie dissemita timo.

— Sed Faj bezonas ripozon, — interrompis Ĉedi.

Submetiĝante al viviga duŝo de negativaj jonoj, dum la maldikaj kruretoj de la SDP per facilaj tuŝoj de biologie aktivigitaj gantoj masaĝis ŝin, Faj Rodis estis rememoranta la tagojn, pasigitajn en la restadejo de Ĉojo Ĉagas. Tiu travivaĵo ŝancelis ŝian certecon pri la antaŭe skizita plano.

Ĉio komenciĝis de demonstro de stereofilmoj de la Tero. Du SDP-oj establis kanalon, laŭ kiu «Malhela Flamo» komencis transsendi vivajn kaj klarajn bildojn, malnovmaniere nomatajn sur la Tero stereofilmoj. Por loĝantoj de Jan-Jaĥ ili ŝajnis miraklo, transportita ĉi tien vera vivo de la fora planedo.

La anoj de la Kvaropa Konsilio, iliaj edzinoj, kelkaj superaj funkciuloj, inĝeniero Tael, retenante la spiron, observadis, kiel antaŭ ili disvolviĝas bildoj de naturo kaj homa vivo de la Tero.

Por grandega miro de la tormansanoj, nenio mistera kaj nekomprenebla estis en ĉiuj flankoj de la vivo de tiu belega hejmo de la homaro. Gigantaj maŝinoj, aŭtomataj fabrikoj kaj laboratorioj en subteraj aŭ subakvaj ejoj. Tie, en konstantaj fizikaj kondiĉoj, okazadis senlaca laboro de meĥanismoj, plenigantaj per produktaĵoj diskosimilajn konstruaĵojn de subteraj tenejoj, de kie diskuradis transportaj linioj, same kaŝitaj subtere. Kaj sub la blua ĉielo kuŝis vastaĵoj por homa loĝado. Al la tormansanoj malfermiĝis kolosaj parkoj, vastaj stepoj, puraj lagoj kaj riveroj, senmakule blankaj montaraj neĝoj kaj la glacia ĉapo en la centro de Antarkto. Post longa ekonomia lukto la urboj fine cedis lokon al stelaj kaj spiralaj sistemoj de urbetoj, inter kiuj estis disĵetitaj esploraj kaj informaj centroj, muzeoj kaj artejoj, ligitaj en unu harmonian reton, kovrantan la plej oportunajn por loĝado zonojn de la moderaj subtropikaĵoj de la planedo. Ĝardenoj de lernejoj de diversaj cikloj estis planitaj alie. Ili lokiĝis meridiane, liverante al la kreskantaj generacioj de la komunisma mondo ĉiuspecajn vivkondiĉojn.

La teranoj mem unue ŝajnis al la loĝantoj de Jan-Jaĥ tro seriozaj kaj koncentritaj. Iliaj lakoneco, malŝato de spritaĵoj kaj plena malakcepto de ĉia histrionado, konstanta okupiteco kaj modera esprimado de sentoj en la okuloj de babilemaj, malpaciencaj, psike netrejnitaj tormansanoj ŝajnis tedaj, senigitaj je vere homa esenco.

Nur poste la loĝantoj de Jan-Jaĥ komprenis, ke tiuj homoj plenas je senzorga gajo, kiun kreis ne facilanimeco kaj malklero, sed konscio de propra forto kaj senĉesa zorgo de la tuta homaro. Simpleco kaj sincereco de la teranoj baziĝis sur profunda konscio de responso pri ĉiu ago kaj sur fajna harmonio de individueco, kiu per penoj de miloj da generacioj estis konformigita al la socio kaj la naturo.

Ĉi tie ne estis serĉantoj de blinda feliĉo, kaj tial ne estis elreviĝintaj homoj, malkredantaj pri ĉio. Malestis psikologie malfortaj individuoj, akre sentantaj sian malplivalorecon kaj pro tio venenitaj per envio kaj sadisma kolero. Sur fortaj kaj regulaj vizaĝoj reflektiĝis nek konfuzo, nek streĉitaj antaŭtimoj, nek maltrankvilo pri sorto de si kaj de siaj proksimuloj, — sentoj, izolantaj homon disde siaj kunfratoj.

La tormansanoj vidis neniun homon, venkitan de enuo. Oni soliĝadis por meditado, travivado de emocioj, por ripozo post ĵus finita malfacila laboro. Sed provizora malviglo kaj profunda kvieto estis pretaj momente ŝanĝiĝi al potenca agado de penso kaj korpo.

La vivaj vidaĵoj de la bela Tero vekis akran, antaŭe nespertitan sopiron en la grupeto de la teranoj, fortranĉitaj disde la patrujo per la neimagebla abismo de spaco. La tormansanoj penis deĵeti nevenkeblan altiron de la vidita mondo, konvinki sin pri tio, ke oni montris al ili specialajn enscenigaĵojn. Sed la giganta, tutplaneda skalo de la spektaĵo atestis pri aŭtentikeco de la stereofilmoj. Kaj, cedante al la evidento, la loĝantoj de Jan-Jaĥ iĝis kaptitaj de preskaŭ sama vundanta sopiro, kiel ĉe la teranoj. Sed la kaŭzo de tiu sopiro estis alia. La vidaĵo de la fabela vivo aperis ĉi tie, sur la pinto de la monteto, en la citadelo de la minacaj regantoj, en la restadejo de timo kaj reciproka malamo. Kvazaŭ oni kondukis ilin al larĝe malfermita pordego de ĝardeno, nenio estis kaŝita de iliaj avidaj okuloj kaj samtempe ĉio estis neatingebla. Kaj malsupre kuŝis la densa malvasta multmiliona urbo Saĝejo, kies nomo sonis ironie sur la polva kaj malabunda planedo.

— Eble, sufiĉas por la unua fojo? — demandis Faj Rodis, rimarkinte lacon sur la vizaĝoj de la spektantoj.

Ĉojo Ĉagas oblikve rigardis en diversajn flankojn. Lia edzino Jantre per ĉiuj fortoj alpremis la manojn al la brusto. Inĝeniero Tael levis la kapon kaj penis nerimarkeble forviŝi larmojn, glitintajn en la densan barbon. Samajn larmojn Ĉojo Ĉagas rimarkis ĉe Zet Ug. Eksplodo de neklarigebla kolero igis lin altigi la voĉon:

— Jes, sufiĉas! Entute sufiĉas!

Nekomprene rigardinte al la reganto, Faj Rodis malŝaltis la komunikadon kun la stelŝipo. La SDP-oj estingis kaj formetis sub la kovrilojn siajn radiilojn. La spektintoj ekiris hejmen, kaj Faj Rodis aliris al Ĉojo Ĉagas, kiu per signo petis ŝin resti. Kiam en la malpleniĝinta halo restis nur ili duope, Ĉojo Ĉagas unuafoje prenis la kubuton de Rodis, ete sulkuĝis kaj lasis ŝian brakon. Rodis ekridis.

— Mi kutimiĝis al via vizaĝo sen la ŝildeto kaj forgesis, ke ĉio cetera estas metala. Iufoje al mi ŝajnas, ke la teranoj estas simple robotoj kun kapoj de vivaj homoj, — ŝercis la reganto, enkondukante la gastinon en la konatan ĉambron kun la verdaj drapiraĵoj kaj la kristala globo.

— Kaj eble, ni vere estas nur robotoj? — demandis Rodis, enmetinte en la rigardon kaj en la rideton iom da koketeco kaj da virina defio.

Kaj Ĉojo Ĉagas devis streĉi la tutan volon, por ne cedi al la potenca altiro de la tera virino. Li forturniĝis, malfermis la nigran ŝrankon kaj prenis ion similan al antikva pipo. Eksidinte en fotelo kontraŭ Rodis, li ekfumis. Tra la akre odoranta fumeto la reganto de la planedo atente rigardis al Faj Rodis, kaj liaj mallarĝaj okuloj nebuliĝis. Li silentis tiel longe, ke Rodis ekparolis unua:

— Kion signifis via ekkrio «entute sufiĉas»? Ĉu al vi ne plaĉis la Tero?

— La filmoj estas teĥnike bonegaj. Ni neniam vidis ion similan!

— Ĉu temas pri teĥniko? Mi diras pri nia planedo.

— Mi ne povas juĝi pri fabeloj. Kiel mi povas disigi mensogon disde vero, sciante pri via planedo nenion, krom tiuj bildoj?

Faj Rodis ekstaris, facile apoginte sin sur rando de la pompa tablo, kaj atente rigardis al Ĉojo Ĉagas.

— Nun vi mensogas, — diris ŝi senpasie, evitante altigon kaj malaltigon de tono, kutiman ĉe tormansanoj. — Helpu al mi kompreni vin. Vi estas homo de elstara saĝo, kial vi evitas diri rekte, malkaŝe esprimante viajn konvinkojn kaj celojn? Kion vi timas?

Ĉojo Ĉagas malrapide levis sin, malvarma kaj orgojla. Faj Rodis ne ektremis, kiam li haltis antaŭ ŝi, etendinte la kolon kaj apogiĝinte sur la tablo per la kunpremitaj pugnoj. Ilia silenta duelo daŭris, ĝis la reganto deiris, viŝante la frunton per maldikega flava viŝtuko.

— Ni povus neniigi vin, — faŭkis li per malŝata kaj malkonvena rideto, — kaj anstataŭ tio mi ankoraŭ devas raporti al vi!

— Ĉu vere tiu ofero ĝenas vin? — la tono de Rodis sonis kiel nekaŝita moko. — Ĉu vi timas, ke venos la dua stelŝipo kaj ambaŭ ŝipoj frakasos viajn urbojn, palacojn, uzinojn? Mi scias, ke vi kaj viaj helpantoj trankvile akceptos pereon de milionoj da loĝantoj de Jan-Jaĥ, detruon de miljara laboro, malaperon de grandaj verkoj de homa genio, se nur restus vivi vi mem! Ĉu ne tiel?! — subite abrupte ekkriis Rodis.

— Jes, — tremerinte, konfesis Ĉojo Ĉagas. — Kaj kion bedaŭri? Ĉu mizerajn homaĉojn kun trivialaj sentoj? Ĉu malnovan rubon de forpasinta arto, kuŝantan en senutilaj stakoj en polvaj konservejoj? Ĉu malutilajn fantaziistojn «lovojn»?

— Ja ili estas homoj! — ekkriis Rodis.

— Ne, ankoraŭ ne!

— Do ĉu vi helpas al ili iĝi homoj? Mi ne povas kompreni vin. La plej bona en la vivo estas — helpi al homoj, kaj speciale tiam, kiam vi havas por tio potencon, forton, eblojn. Ĉu povas ekzisti ĝojo pli alta ol tiu? Ĉu vi eĉ ne pensis pri tio, malfeliĉulo?

— Ne, ĝuste vi estas malfeliĉulino! — kriis la reganto. — Pravas la malnova proverbo, ke por virino ekzistas nur nuno kaj estonteco, sed pasinteco — ne. Kia vi estas historiisto, se vi ne komprenas, ke maro da malplenaj animoj disverŝiĝis laŭ la planedo, eltrinkinte, privorinte, pritretinte ĉiujn ĝiajn angulojn!

Faj Rodis jam trankviliĝis.

— Ĉu vi scias, ke la homa cerbo havas mirindan kapablon korekti distordojn de la ekstera mondo, ne nur vidajn, sed ankaŭ pensajn, aperantajn pro distordo de la naturaj leĝoj en malĝuste aranĝita socio? La cerbo luktas kontraŭ distordo, korektante ĝin en la flankon de belo, trankvilo, bono. Mi parolas, kompreneble, pri normalaj homoj, sed ne pri psikopatoj kun komplekso de malplivaloreco. Ĉu vi ne scias, ke homaj vizaĝoj el malproksime ĉiam belas, kaj fremda vivo, vidita el ekstere, ŝajnas interesa kaj valora? Sekve, en ĉiun homon estas metitaj revoj pri belo, formiĝintaj dum miloj da generacioj, kaj la subkonscio kondukas nin pli forte en la flankon de la bono, ol ni mem pensas pri tio. Kiel do eblas paroli pri homoj, kiel pri rubo de historio?

— Al mi komencas plaĉi via malkaŝemo, — kun kurba rideto diris Ĉojo Ĉagas. — Sed daŭrigu!

— Mi scias, ke vi nun ne dubas pri senmalutileco de niaj intencoj. Kiomfoje viaj homoj penis kapti almenaŭ guton da malamikeco en ĉiu el ni, eĉ post la prova atako kontraŭ la stelŝipo laŭ via ordono! Ja ĉi tie oni nenion faras sen ordono de la Kvaropa Konsilio, ĉu?!

— Jes, — ree cedante al la stranga magnetisma forto de la virino de la Tero, konfirmis la reganto.

— Se estas tiel, do la afero estas en la ŝajna danĝero, kiun ni kvazaŭe prezentas. Mi komprenis, ke vi deziras malpermesi demonstri la vivon de la Tero al la popolo de Jan-Jaĥ. Sed vi devas agi laŭ iaj stimuloj, kaŭzitaj de via mondpercepto, via opinisistemo. Ni, teranoj, ne vidis en via primitiva propagando ajnajn profundajn zorgojn pri perfektigo de via socio kaj homoj. Konservado de la ekzistanta strukturo necesas nur al la manpleno da regantoj. En la historio de la Tero tio pereigis centojn da ŝtatoj kaj milionojn da homoj. Vi ĉi tie ne tre antaŭlonge travivis la katastrofon de troloĝateco…

Faj Rodis rompis la paroladon, kun miro rigardante al la tordiĝintaj trajtoj de la reganto de Tormans. Ĉojo Ĉagas unuafoje perdis sinregon.

— Sufiĉas! Mi ne deziras! Nenion pri la Tero! Mi malamas! Malamas la damnitan Teron, la planedon de senlima suferado de miaj prauloj!

— De viaj prauloj? — ekkriis Faj Rodis, kaj ŝia gorĝo spasmis — ŝia diveno konfirmiĝis.

— Jes, jes, miaj, same kiel viaj! Tio estas sekreto, gardata dum multaj jarcentoj, kaj ĝia diskonigo estas punata per morto!

— Kial?

— Por ke ne aperu revoj pri la pasinteco, pri alia mondo, subfosantaj la fundamentojn de nia vivo. Homo ne devas scii pri la pasinteco, serĉi en ĝi forton, tio donas al li konvinkojn kaj ideojn, malkonformajn kun obeado al potenco. La historion necesas detranĉi ĉe la radiko kaj komenci ekde la momento, kiam la arbo de la homaro enplantiĝis sur Jan-Jaĥ.

Ĉojo Ĉagas dum minuto staris, pensante, poste eksidis, montrinte al Rodis ŝian fotelon. Li fumis, koncentrite rigardante al la kristala globo, kaj la gastino el la Tero sidis senmova, kiel statuo, en profundega silento de la restadejo de la reganto. Ĉojo Ĉagas glitis per rigardo laŭ ŝia kvieta figuro kaj, decidinte, ekstaris. El sekreta loko li prenis aron de instrumentoj, similaj al antikvaj ŝlosiloj. Per unu, mallonga kaj dika, li malfermis nerimarkeblan pordeton el dika metalo, turnis ion interne kaj ree zorge ŝlosis ĝin.

— Ni iru, — simple diris li, deĵetante verdan kurtenon antaŭ pordo, mallarĝa, kiel fendo.

Faj Rodis senhezite sekvis lin. Ĉojo Ĉagas, mallevinta la kapon, iris, ne retrorigardante, laŭ longa koridoro, apenaŭ prilumata per malhela lumo de eternaj gasaj lampoj. Li turniĝis nur ĉe pordo de lifto, tralasante Rodis-on en la kajuton. Aŭdiĝis knarado de malofte funkcianta meĥanismo. La kajuto rapidege ekflugis malsupren. Faj Rodis, ial atendinta levon, por momento senspiriĝis. Ili malleviĝis sur grandan profundon kaj eliris en koridoron, laŭ kies unu flanko iris feraj apogiloj kaj reloj. Ĉojo Ĉagas retrorigardis, enkondukante sian akompanatinon en malgrandan malhelan vagonon kaj sidigante sin ĉe la regstangoj. Li lumigis vojan lumĵetilon, kaj kun bruego, inda je antikvaj maŝinoj de la Tero, la vagono ekkuris en netravideblan mallumon.

Rodis, ridetinte al la emociplena reganto, mallaŭte ekkantis, subiĝante al hipnota alternado de vertikalaj diverskoloraj lumantaj signoj, kaj rimarkis, ke Ĉojo Ĉagas atente aŭskultas, ofte retrorigardante al ŝi en rapidege kurantaj rebriloj de signalaj lumineskaĵoj.

— Kia kanto? — abrupte demandis li, plirapidigante eĉ sen tio frenezan kuradon de la vagono.

— «Kuraĝe plonĝu al profundo de stagna akvo de laget' kaj trovu, savu el ŝlim' funda…» — komencis traduki Rodis en la lingvon de Jan-Jaĥ.

— Ĉu nur-nure? — ekkriis Ĉojo Ĉagas.

— Kaj kion vi atendis?

— Ion bataleman. Tre vigla kaj ritma melodio, — diris la reganto, abrupte bremsante antaŭ kvadrato de violkolora lumineskaĵo.

Ili eliris en mallumon de la subteraĵo. Nur streketoj de indikiloj malforte lumis en la planko, kvazaŭ naĝante en la mallumo.

Ĉojo Ĉagas singarde prenis la manon de Rodis. Alirinte kvadratan kolonon, li trovis en ĝi malgrandan lukon, malfermis ĝin kaj fiksaŭskultis.

— Necesas certiĝi, ke la malŝaltilo en mia ĉambro funkciis, — klarigis li al la silenta Rodis, — alie dum peno malfermi la gardoŝrankon kun pordaj relajsoj ĉiu estos murdita surloke.

Per dua ŝlosilo el la ligaĵo li malŝlosis alian lukon, prenis sagsimilan anson kaj kun peno ektiris al si. Eliĝis arĝenta fusto, kaj sammomente kun ŝriko malfermiĝis peza pordo, preskaŭ pordego, en hele prilumitan vastan halon. Tuj post kiam ili eniris, la reganto trovis butonon, kaj la pordo frapfermiĝis.

Rodis ĉirkaŭrigardis, dum Ĉojo Ĉagas, kliniĝinte super larĝa ŝtona tablo, ion movadis sur ĝi kaj klakadis per baskulŝaltiloj, similaj al baskuloj de antikvaj elektronikaj maŝinoj, plurfoje viditaj de Rodis en historiaj filmoj kaj muzeoj. La ejo same similis al muzeo. Altis vitritaj kolumnoj de ŝrankoj kaj bretaroj, vicoj de strikte fermitaj tirkestoj estis kovritaj per malheliĝintaj hieroglifoj. Ŝtupoj de moveblaj ŝtuparoj, griziĝintaj pro polvo, iuloke konservis spurojn de piedoj de tiuj, kiuj leviĝadis laŭ ili al la supraj bretoj.

Ĉojo Ĉagas rektiĝis, solena kaj pala. Li ŝajnis al la tera gastino antikva pastro, konservanto de esoteraj scioj, kaj li ja reale estis tiu.

— Ĉu vi scias, kien ni venis? — raŭke demandis la reganto.

— Mi komprenis. Ĉi tie konserviĝas tio, kion vi… viaj prauloj alportis sur la stelŝipoj el la Tero. — Faj Rodis streĉiĝis pro ekscito. Kia emocio estas por historiisto de la EDM — trafi en konservejon de scioj pri, eble, la plej malklara periodo de la erao de la grandaj kataklismoj antaŭ la EMU — la Erao de la Monda Unuiĝo! Rodis respekte tuŝis la mallertan regpanelon, evidente, prenitan el la stelŝipo de la foraj tempoj — unu el la unuaj ŝipoj, despere plonĝintaj en neesploritan kaj senlime komplikan profundon de la universo.

Ĉojo Ĉagas kuraĝige kapjesis al konfuziĝinta Faj Rodis kaj montris al ŝi vicon de malmolaj seĝoj el metalo kaj plastaĵo en la centro de la halo.

— Mi komprenas, ke ĉi tie vin interesas ĉio. Sed ni, ne forgesu tion, daŭrigas la konversacion. Kaj vi spektos filmojn, kiujn alportis la prauloj kiel memoro pri la planedo, de kie ili fuĝis. Fuĝis kun malforta espero pri saviĝo, sed trovis virgan planedon kaj novan vivon, kiu ree iĝis malnova. Kiam dubo aŭ malklareco de la vojo premas la lacajn nervojn, mi venas ĉi tien, por saturiĝi per malamo kaj en ĝi ĉerpi forton.

— Malamo al kio, al kiu?

— Al la Tero kaj al ĝia homaro! — diris Ĉojo Ĉagas kun konvinkiteco. — Spektu la serion, kiun mi elektis. Mi ne bezonos klarigi al vi la motivojn de la malpermeso de viaj stereofilmoj. Vidinte la historion de via paradizo, — kun gala amaro diris la reganto, — kiu ne dubos pri vereco de la spektaĵoj, montritaj de vi? Kiel povis okazi, ke la prirabita, turmentita planedo iĝis mirinda ĝardeno, kaj koleraj, je nenio kredantaj homoj iĝis teneraj amikoj? Kiaj iloj, kiaj katenoj de fera timo tenas la popolojn de la Tero en tiu disciplino? Tamen, ĉu vi diros? Vi scipovas tenti. Mi mem spertis tion. Ĉu vi memoras la legendon pri Circo, la sorĉistino, kiu transformadis homojn en porkojn? Iufoje al mi ŝajnas, ke vi estas Circo…

— Circo estas bonega mito de antikvegaj tempoj, aperinta jam de la matriarkaj dioj, pri seksa magio de diino depende de nivelo de erotika strebo: aŭ malsupren — al porkeco, aŭ supren — al diino. Ĝin oni preskaŭ ĉiam interpretas malĝuste. Belo kaj deziro de virinoj kaŭzas porkecon nur en la psiko de tiuj, kiuj ne leviĝis en siaj seksaj sentoj pli alte ol animalo. Virinoj en pasintaj tempoj nur tre malofte komprenis vojojn de lukto kontraŭ seksa sovaĝeco de viro, kaj tiujn, kiuj tion sciis, oni opiniis Circoj. Renkontiĝo kun Circo estis provaĵo por ajna viro, por ekscii, ĉu li restas homo en la Eroso. La seksa magio efikas nur al la malalta nivelo de percepto de la Belo kaj la Eroso. Ĉu vi deziras provi? — proponis Rodis, kaj, nepriskribeble ŝanĝiĝinte, direktis al la reganto rigardon de la larĝe malfermitaj ordonemaj okuloj, fiere fleksinte sian reĝinece rektan staturon.

Malhela forto tordis la volon de Ĉojo Ĉagas, ia potenca risorto komencis disvolviĝi en li, ĝenante la spiradon, premante la makzelojn kaj kramfigante la muskolojn per freneza deziro.

— Ne! — kun kolerego kriis li.

Rodis mallevis la rigardon, kaj la reganto peze sidiĝis sur randon de la tablo, preminte baskuletojn.

Estingiĝis la lumo, la muro de la subteraĵo malaperis, trabatita de bildo, kiu laŭ profundeco eĉ superis ordinarajn TVF-ojn. Kaj Faj Rodis forgesis ĉion, forflugis en la foran pasintecon de la gepatra planedo.

Komence iris nur enscenigaĵoj. Ĉojo Ĉagas elektis filmojn laŭ la historia ordo de la eventoj. Por la plej antikvaj tempoj ankoraŭ ne ekzistis filma dokumentaro. Oni devis krei rekonstruaĵojn de la plej gravaj eventoj. Tamen tiuj eventoj mem senkompate detruadis belajn fabelojn de la Tero pri bonaj reĝoj, saĝaj reĝinoj, senriproĉaj kavaliroj — defendantoj de subprematoj kaj senhavuloj. La legendoj pri kuraĝaj militestroj kaj luktantoj por la kredo montriĝis vico da sangaj murdoj, kruela fanatikeco kaj senhomeco, detruo de belaj urboj, landoj kaj fruktoriĉaj insuloj.

La tera historio, kiun skribis kaj lernis la malproksimaj prauloj, estis direktita al kaŝo de la vera prezo de konkeroj, de ŝanĝo de regnestroj kaj civilizoj. Sed la filmoj-rekonstruaĵoj de la malfrua EDM metis antaŭ si la taskon montri, ke penoj de homoj al kreo de belo, al aranĝo de la Tero, al paca laboro kaj ekkono de la naturo senescepte iĝadis vanaj, finiĝante per malfeliĉoj kaj detruoj. Jen sovaĝiĝintaj hommanĝantoj voris pli civilizitan tribon antaŭ ĝiaj zorgeme ornamitaj kaj prikonstruitaj kavernoj. Jen sur fono de brulantaj urboj asiriaj konkerantoj mortbatis infanojn kaj maljunulojn, perfortis virinojn antaŭ amaso da kruele ŝnuritaj viroj, alligitaj al ĉaroj per rimenoj, traigitaj tra malsupraj la makzeloj. Per senfina vico pasadis brulantaj vilaĝoj, prirabitaj urboj, eltretitaj kampoj, amasoj da forkonsumitaj homoj, pelataj, kiel grego. Ne, neniu brutobredisto iam ajn tiel traktis sian brutaron. Estis tute evidente, ke homo valoris multe malpli ol bruto. Eĉ pli, homojn oni ĉiam sadisme turmentadis. Oni ilin malrapide dissegadis duone sur placoj de Ĉinujo, palisumadis laŭ vojoj de la Oriento, krucumadis en Mediteraneo, pendigadis sur feraj hokegoj, kiel viandon.

Teĥniko de amasa ekstermado senĉese «perfektiĝadis». Dehakado de kapoj, bruligoj, krucoj kaj palisoj ne povis neniigi amasojn da homoj en konkeritaj urboj. Homojn oni komencis metadi faske sur kampojn, kaj ĉevalaj hordoj rajdadis laŭ ili. Per lancoj kaj sabroj oni peladis freneziĝintajn homamasojn en montojn, faligante ilin de krutaj deklivoj. Oni devigadis masoni el vivaj homoj murojn kaj turojn, intertavoligante vicojn de korpoj per tavoloj de argilo. El tiu fantasmagorio de amasaj ekstermoj, en kiuj la plej ŝoka estis la absoluta obeemo de homaj amasoj, hipnotigitaj per forto de la venkintoj, Faj Rodis pleje memoris la scenon de falo de Romo. Fieraj romaninoj kun siaj infanoj penis trovi azilon sur la Forumo. Sengardaj, perdintaj kutiman apogon de la patroj, edzoj, fratoj, murditaj en batalo, — knabinoj, junulinoj, virinoj kaj maljunulinoj en rigida senelira malespero rigardis al proksimiĝanta amaso da hunoj aŭ ĝermanoj, ebriigitaj per la venko, kun sangokovritaj hakiloj kaj glavoj. Tiu neforgesebla sceno, reĝisorita de inĝenia artisto, iĝis por Rodis la personigo de unu el la ŝtupoj de infereco.

Kvazaŭ respondante al la kompato de Rodis, la filmon anstataŭis listo de krimoj de romianoj, pruvante justecon de la venĝo, kiu, bedaŭrinde, tiel malofte atingadis krimajn ŝtatojn kaj popolojn dum la historia procezo.

El ĉiuj faloj de la homo en malproksima kaj proksima historia pasinteco la degenero de romianoj ne havis egalajn al si, krom eble en Germanio en la epoko de faŝismo. Romianoj, kiuj tiel alte levadis sin super la «barbaroj», mem estis la plej malbonaj sovaĝuloj en traktado de homoj.

Instigante la plej aĉajn instinktojn, la regantoj de Romio faris siajn civitanojn malklera sadisma homamaso, malsate postulanta «panon kaj spektaĵojn». Kruelo kaj plena manko de kompato faris homajn suferojn amuzo, kaj plena manko de imago pri digno de alipopolanoj kaj alikredantoj kreis atrofion de konscienco kaj nobleco.

Jam en la antaŭkristana periodo la romianoj komencis praktiki en cirkoj, tiel en speciale konstruitaj por tiu celo, kiel en rekonstruitaj helenaj teatroj, spektaĵojn de sangaj bataloj de homoj kontraŭ sovaĝaj bestoj aŭ inter si. Tiu moro, kreskante ĝis monstraj buĉoj, daŭris dum pli ol kvincent jaroj, ĝis la edikto de imperiestro Konstanteno, malpermesinta ludojn kun murdoj de homoj.

Ordinara obtuziĝo de fortaj sentoj igis imperiestrojn kaj konsulojn plimultigi murdojn kaj diversigi murdmanierojn.

Pompeo festis sian venkon, aranĝinte «venacion», aŭ «ĉasadon» en cirko. Dum kvin tagoj de la ludoj estis murditaj sescent leonoj kaj mil kvarcent homoj.

Imperiestro Tito, la konstruinto de la grandega cirko en Romo — la Koloseo, ekstermis naŭ mil bestojn kaj dek du mil homojn. Dum la unua tago pereis sep mil homoj kaj kvin mil bestoj. Kristanoj, enkudritaj en bestajn felojn aŭ alligitaj al fostoj, estis vorataj vivaj sub instigaj krioj kaj hurloj de kvindek mil spektantoj — tiel nomataj liberaj civitanoj de la granda urbo.

Imperiestro Trajano pereigis dudek kvar mil homojn kaj dek unu mil bestojn. Elefantoj, hipopotamoj, leonoj, leopardoj, ursoj, hienoj, krokodiloj, tigroj, aproj — ĉio pereadis por amuzo de freneziĝintaj homamasoj. Miloj da nudaj virinoj, tute junaj knabinoj kaj infanoj estis disŝiritaj sur la arenoj fare de rabobestoj, distretitaj fare de elefantoj, rinoceroj kaj sovaĝaj bovoj.

Imperiestro Probo plantis arbaron sur la areno de la Koloseo kaj aranĝis «ĉasadon» el cent leonoj, ducent leopardoj kaj tricent ursoj. Homoj-«ĉasistoj» devis mortigi la rabobestojn per mallongaj lancoj. En la sekva tago estis murditaj tri mil aproj, cervoj kaj strutoj.

Imperiestro Gordiano aranĝis feston kun mil ursoj, kaj en la tago de miljariĝo de Romo du mil gladiatoroj pereis sur la areno. Similaj spektaĵoj, certe, okazis ne nur en Romo, sed en ĉiuj grandaj urboj.

Ne malplian malhomecon kaj spiritan degeneron montris la romianoj ankaŭ en siaj konkeroj. Anstataŭ estimo de kuraĝo kaj heroa rezistado de siaj malamikoj ili faradis malnoblan buĉadon de paca loĝantaro, kunpelante la venkitojn kune kun familioj, infanoj kaj maljunuloj en minejojn, kie ili malrapide mortadis en nehomaj kondiĉoj, ne havante akvon por lavi sin, loĝejojn kaj litojn. Kristanoj kaj hebreoj estis speciale kruele traktataj. Kiam romiaj legioj subpremis la ribelon en Judujo, tiam tutan ĝian loĝantaron oni kunpelis en afrikajn ŝtonminejojn. Viroj estis kastritaj, blindigitaj je unu okulo per arda fero, kaj en ĉenoj, kun brulstampo sur la frunto devis mini faman numidian marmoron por belegaj romiaj konstruaĵoj. Se imagi kolosan kvanton da marmoro, uzatan por forumoj, palacoj, preĝejoj, akveduktoj kaj eĉ vojoj, do la oceano de homaj suferoj ne povas ne kaŭzi en la animo de ajna vera homo abomenon kaj malamon al la nekorektebla pasinteco.

Tia estis la majesta civilizo, lasinta fierajn surskribojn «Gloria Romanorum» (Gloro de Romianoj), kiun la popoloj de Eŭropo dum multaj jarcentoj opiniis la neatingebla ekzemplo.

La venĝo, kiel ĉiam, venis malfrue kaj falis, kiel ĉiam, sur senkulpulojn. Sed ankaŭ multe pli malfruaj ŝtatoj same konkuris pri kruelaĵoj. Francaj reĝoj, nemalofte portintaj fierajn kromnomojn, kiel Reĝo-Suno, kun nekredebla sovaĝeco ekstermadis alikredantojn — same francojn.

Katenitajn per unu ĉeno po kelkcent homoj, oni pelis ilin al galeroj de Mediteraneo, kie en teruraj kondiĉoj, absolute nudaj, alforĝitaj al benkoj, ili laboris ĉe remiloj dum tuta vivo, sen ajna kulpo. Ĉiu galero bezonis 300–400 remantojn, kaj da tiuj ŝipoj estis miloj en Mediteraneo, inklude ankaŭ la arabajn, sur kiuj turmentiĝis kristanaj sklavoj.

La plej sangavida sultano de Maroko Mulaj-Izmail ŝlosis en sia haremo okdek mil kaptitinojn. Ne postrestis de tiuj regnestroj ankaŭ afrikaj reĝetoj kaj reĝinoj. Por omaĝi morton de reĝino de nigra popolo Aŝanti, tri mil kvincent sklavoj estis murditaj per dehako de manoj kaj piedoj, parte estis forbruligitaj vivaj. Antaŭ tiuj kruelaĵoj paliĝas la plej antikvaj tomboj de reĝoj, kiel de faraono Ĝer, sur kies tombo estis murditaj 587 homoj, aŭ de skitaj tribestroj en Kubanjo kaj ĉe la Nigra Maro, kun amasaj buĉoj de homoj kaj ĉevaloj sur tombomontoj, abunde priverŝantaj per sango la mizerajn homrestaĵojn.

La perlo de la antikva kulturo de la Okcidento — Helenujo, iĝinta kapra paŝtejo en la komenco de la Malhelaj Jarcentoj; la ruinoj de eĉ pli antikva civilizo de la maraj popoloj de Kreto; la forviŝita per hufoj de aziaj trupoj kulturo de Antikva Rusujo; la kolosaj masakroj de aborigenoj de Suda Afriko fare de triboj de konkerantoj, invadintaj de la nordo — ĉio ĉi, jam konata, ne kaŭzis novajn pensasociojn. Sed Rodis neniam vidis fragmentojn de dokumentaj filmoj, enmetitajn en la enscenigitajn filmojn pri la lastaj periodoj de la EDM. La masakroj ricevis eĉ pli teruran karakteron, respektive al pligrandigo de la loĝantaro de la planedo kaj al potenca teĥniko. Gigantaj koncentrejoj — la fabrikoj de morto, kie per malsato, per forkonsuma laboro, per gasejoj, per specialaj aparatoj, eligantaj tutajn pluvegojn da kugloj, homoj estis neniigataj jam po centmiloj kaj po milionoj. Montoj da homa cindro, amasoj da kadavroj kaj ostoj — pri tielaĵo ne sonĝis eĉ la antikvaj hombuĉintoj. Per atomaj bombadoj dum kelkaj sekundoj estis neniigitaj grandegaj urboj. Ĉirkaŭ la plene forbruligita centro, kie centmiloj da homoj, arboj kaj konstruaĵoj pereis momente, restis rondo de detruitaj domoj, inter kiuj rampis blindigitaj, brulvunditaj viktimoj. El sub la ruinoj aŭdiĝis senĉesa krio de infanoj, vokantaj la gepatrojn kaj petegantaj pri akvo. Kaj denove iris scenoj de amasaj persekutoj, alternantaj kun bataloj, kie miloj da avioj, blenditaj kanonoj sur firmaĵo aŭ ŝipoj kun avioj sur maroj kunpuŝiĝadis en netrapenetrebla skualo de hurlanta fero kaj tondranta fajro. Dekmiloj da malbone instruitaj soldatoj persiste, trarompe rampis al sentrua ŝirmo de pafado de rapidpafa armilaro, ĝis monto de kadavroj baris la fortikaĵojn, malebligante al la kontraŭulo pafi, aŭ ĝis ties soldatoj iĝis frenezaj. Bombado de urboj, kie kuraĝuloj de la pasinteco fotadis detruiĝantajn kaj brulantajn domojn. Destinitaj al morto pilotoj-sinmortigantoj flugadis tra obusa ŝirmo kaj frakasiĝadis kontraŭ ferdekoj de gigantaj ŝipoj, levante fajrajn kirlaĵojn, flugadis supren homoj, kanonoj, rompaĵoj de maŝinoj. Subakvaj ŝipoj subite aperadis el maraj profundoj, por faligi sur malamikojn raketojn kun termonukleaj ŝargoj…

— Vekiĝu, teranino, — aŭdis Faj Rodis Ĉojo-n Ĉagas.

Ŝi tremeris, kaj li malŝaltis la projekciilon.

— Ĉu vi ne sciis ĉion ĉi? — moke demandis Ĉojo Ĉagas.

— Ĉe ni ne konserviĝis tiom plene filmoj de antikvaj tempoj, — respondis, rekonsciiĝante, Faj Rodis. — Post la foriro de viaj stelŝipoj okazis ankoraŭ grandega batalo. Niaj prauloj ne zorgis kaŝi dokumentojn sub teron aŭ en maron. Multo pereis.

Ĉojo Ĉagas ĵetis rigardon al la horloĝo, Rodis ekstaris.

— Mi prenis de vi multan tempon. Pardonu, kaj mi dankas vin.

La prezidanto de la Kvaropa Konsilio haltis, ion pensante.

— Mi vere ne plu povas esti kun vi. Sed se vi deziras…

— Sendube!

— Vi bezonos plurajn tagojn!

— Mi povas longe resti sen manĝo. Necesas nur akvo.

— Akvon vi trovos ĉi tie. — Ĉojo Ĉagas malŝlosis per tria ŝlosilo ankoraŭ unu pordeton. — Ĉu vi vidas la verdan kranon? Tio estas mia linio de akvoprovizado, — subridis li, — trinku sen timo. Vi estos ŝlosita, sed la signalan ŝrankon mi lasos malfermita. Ne provu eliri mem. Ĉi tie estas tro multe da kaptiloj. Materialon pri la lasta jarcento vi ne povos trarigardi pli frue ol post du tagoj. Ĉu vi eltenos?

Faj Rodis silente kapjesis.

— Mi mem venos al vi. Mikrofilmaj rulaĵoj kun kopioj de la originaloj estas en tiuj ĉi kestoj. Sukcesan vivon! — tiel oni diras ĉe ni dum foriro.

Faj Rodis etendis al la reganto la manon per la tera gesto de amikeco. Kaj li iom tenis ĝin, premante kaj rigardante en la profundon de la lumantaj «stelaj» okuloj de sia gastino, tiel mirinde diferencantaj de ĉio, kion li konis kaj sur la hejma planedo, kaj el antikvaj filmoj de la Tero, kiun rezignis liaj prauloj.

Subite tiu stranga homo lasis, pli ĝuste, depuŝis la manon de Rodis kaj malaperis malantaŭ la pordo. La grandega kirasa plato fermiĝis per abrupta frapo, simila al sono de meĥanika martelo.

Rodis okupiĝis pri ekzercoj de spirado kaj koncentriĝo, por ŝargi la korpon per energio por la farota laboro. Ne nur trarigardi, sed ankaŭ konservi en la memoro la viditan. Estas tro malfrue pensi pri registrado per SDP, kaj apenaŭ la ŝanĝiĝema reganto de la planedo konsentus ripeti sian impulson.

Fosinte en la rulaĵoj, Rodis vidis, ke Ĉojo Ĉagas demonstris al ŝi unu grupon, signitan per hieroglifoj, kiujn ŝi legis kiel «Homo al homo». La dua kaj la tria kestoj estis surskribitaj: «Homo al naturo» kaj «Naturo al homo».

La filmoj «Homo al naturo» montris, kiel malaperadis de sur la Tero arbaroj, sekiĝadis riveroj, estis neniigataj fekundaj grundoj, dispolvigitaj aŭ saligitaj, pereadis verŝitaj per rubo kaj nafto lagoj kaj maroj. Grandegaj areoj da tero, trafositaj per minejoj, kripligitaj per amasiĝoj de sterila minaĵo aŭ marĉigitaj per vanaj provoj reteni dolĉan akvon en la rompita akva balanco de la kontinentoj. Tio estis filmoj-akuzoj, faritaj en samaj lokoj kun intervalo de kelkaj jardekoj. Mizeraj arbustoj surloke de majestaj, kiel preĝejoj, boskoj de cedroj, sekvojoj, araŭkarioj, eŭkaliptoj, gigantoj el densegaj tropikaj arbaroj. Silentaj, nudigitaj, ronĝitaj de insektoj arboj — tie, kie oni ekstermis birdojn. Tutaj kampoj da kadavroj de sovaĝaj bestoj, venenitaj pro malklera uzado de ĥemiaĵoj. Kaj denove — malŝpara forbrulado de miliardoj da tunoj da karbo, nafto kaj gaso, akumulitaj dum miliardoj da jaroj da ekzistado de la Tero, ega kvanto da neniigita ligno. Tutaj montoj da dispecigita vitro, boteloj, rustiĝinta fero, nedetruebla plastaĵo. Eluzitaj piedvestaĵoj akumuliĝadis per trilionoj da paroj, kreante malbelegajn amasojn, pli altajn ol la egiptaj piramidoj.

La kesto «Naturo al homo» iĝis la plej malagrabla. En la terurantaj filmoj de la lastaj jarcentoj, kie kunpuŝiĝis frakasa povo de teĥniko kaj kolosaj amasoj da homoj, la homa individueco, malgraŭ grandegeco de sufero, forviŝiĝis, dissolviĝante en la oceano de komuna teruro kaj malfeliĉo. Homo — integra unuo en batalo aŭ en homamaso, destinita al neniigo — estis valore egaligita al kuglo aŭ al forigenda rubo. La kontraŭhomeco kaj senelira malgloro de la falo de la civilizo, ĝiaj skaloj tiel premis la psikon, ke ne lasis lokon por individua kompato kaj kompreno de suferoj de homo kiel proksimulo.

La filmoj de la tria kesto montris apartajn personojn per granda plano, montrante suferojn kaj malsanojn, aperantajn pro malracia vivo, pro rompo de ligo kun la naturo, pro nekompreno de bezonoj de la homa organismo kaj pro ĥaosa, sendisciplina naskado. Montriĝis gigantaj urboj, forlasitaj pro manko de akvo, — diseriĝintaj amasoj da rompaĵoj de betono, fero, vezikiĝinta asfalto. Grandegaj akvoelektrejoj, kovritaj per ŝlimo, digoj, disrompitaj per movoj de la tera krusto. Putrantaj golfoj de maroj, kies biologia reĝimo estis rompita, kaj la akvoj estis venenitaj per akumuliĝo de la peza akvo pro rapidigita elvaporiĝo de artefaritaj etaj basenoj sur baritaj riveroj. Gigantaj strioj de senviva ŝaŭmo laŭ malpleniĝintaj bordoj: nigraj — pro nafta koto, blankaj — pro milionoj da tunoj da lavaj ĥemiaĵoj, defluigitaj en marojn kaj lagojn.

Poste per malgaja vico ekiris troplenigitaj malsanulejoj, psikiatraj klinikoj kaj aziloj por kripluloj kaj idiotoj. Kuracistoj despere luktis kontraŭ senĉese kreskantaj malsanoj. Sanitaraj kaj bakteriologiaj scioj ekstermis epidemiajn malsanojn, atakintajn la homaron de ekstere. Sed manko de racia kompreno de biologio kune kun likvido de la kruela forselektado de malfortuloj ŝancelis fortikecon de organismo, ricevitan per milionoj da jaroj da selektado. Neatenditaj malamikoj ekatakis la homon elinterne. Diversspecaj alergioj, kies plej terura speco estis kancero, difektoj de heredeco, psikaj deflankiĝoj multobliĝadis kaj iĝis vera plago. La medicino, strange ne opiniata antaŭe la unuaranga scienco, ree rigardis apartan homon kiel abstraktan unuon kaj montriĝis ne preta al novaj formoj de malsanoj. Ankoraŭ pli da malfeliĉoj aldonis kruda falsado de manĝaĵo. Kvankam antaŭ la okuloj de la homaro jam estis la malĝoja sperto kun manioko, batato kaj maizo — amelriĉa manĝaĵo de la plej antikvaj socioj de tropikaj regionoj, tamen eĉ en la epoko de la EDM oni ne atentis ĝin. Oni ne deziris kompreni, ke tiu abundo de manĝaĵo estas ŝajna; en la realo ĝi estas neplenvalora. Poste venadis poioma forkonsumiĝo pro manko de proteinoj, kaj sur la sovaĝa stadio aperadis kanibalismo. Malbona nutrado plimultigis malfortajn, malviglajn homojn — pezan ŝarĝon por la socio.

Al Faj Rodis apenaŭ sufiĉis fortoj rigardi al malsanuloj, elturmentitaj de kancero, al kompatindaj difektitaj infanoj, apatiaj plenaĝuloj; al fortoplenaj homoj, kies energio kaj agemo kaŭzis eluzitecon de la koro, neeviteblan en kondiĉoj de malfacila vivo de la pasintaj tempoj, kaj tro fruan morton.

La plej minacaj iĝis nerekonitaj psikozoj, nerimarkeble subfosantaj la konscion de homo kaj kripligantaj lian vivon kaj estontecon de liaj proksimuloj. Alkoholismo, sadisma kolero kaj kruelo, senmoraleco kaj neeblo rezisti al eĉ minutaj deziroj transformadis ŝajne normalan homon en abomenindan bruton. Kaj plej malbone estis, ke tiajn homojn oni rekonadis tro malfrue. Ne estis leĝoj por defendi la socion kontraŭ iliaj agoj, kaj ili sukcesadis morale kripligi multajn homojn ĉirkaŭ si, speciale proprajn infanojn, malgraŭ ega abnegacio de virinoj — iliaj edzinoj, amantinoj kaj patrinoj…

«Kaj pli ĝuste, — pensis Rodis, — danke al tiu abnegacio, al tolero kaj bonkoreco ekfloris pompaj floroj de malbono el etaj burĝonoj de komenca senbrideco kaj senvoleco. Eĉ pli, toleremo kaj kvieteco de virinoj helpadis al viroj toleri tiranion kaj maljustecon de la socia ordo. Humiliĝante kaj lakeante antaŭ superuloj, ili poste venĝis pri sia malhonoro al sia familio. Plej despotaj reĝimoj ekzistis tie, kie virinoj estis plej subpremataj kaj senrespondaj: en islamaj landoj de la antikva mondo, en Ĉinio kaj Afriko. Ĉie, kie virinoj estis faritaj labora brutaro, infanoj, edukitaj de ili, iĝadis malkleraj kaj malprogresantaj sovaĝuloj».

Tiuj pensoj ŝajnis al Faj Rodis interesaj, kaj ŝi diktis ilin al la registra aparato, kaŝita en la spegula flugileto de la dekstra ŝultro.

La viditaĵo afekciis Faj-on Rodis. Ŝi komprenis, ke la filmoj de la antikvaj stelŝipoj estis speciale selektitaj. La homoj, malamintaj sian planedon, perdintaj kredon pri kapablo de la homaro eliri el la infero de senorda vivo, prenis kun si ĉion malglorantan la civilizon, la historion de popoloj kaj landoj, por ke la dua generacio jam imagu la forlasitan Teron loko de neeltenebla sufero, kien ne eblas reveni pro ajnaj malfacilaĵoj, eĉ pro tragika fino de la vojo. Probable, la sama sento de disrompo kun la pasinteco igis la praulojn de la nunaj tormansanoj, kiam ili mirinde feliĉis trovi tute taŭgan por vivo planedon sen racihavaj estaĵoj, deklari sin venintoj el la mitaj Blankaj Steloj, idoj de potenca kaj saĝa civilizo. Nenio malhelpis ankaŭ poste montradi la filmojn pri la teraj teruraĵoj. Sur ilia fono la moderna vivo de Tormans aspektus vera paradizo. Sed iĝis jam danĝere detrui la enradikiĝintan kredon je ia supera saĝo de la Blankaj Steloj kaj de ĝiaj konservantoj — la oligarkoj. Eble, ekzistis ankaŭ aliaj motivoj.

Faj Rodis laciĝis. Demetinte la maldikan ŝtofon de la pseŭdotormansa vesto, ŝi faris komplikan sistemon de ekzercoj kaj finis per improvizita danco. La nervoza saltado de pensoj haltis, kaj Rodis ree iĝis kapabla al trankvila meditado. Eksidinte sur la finon de la grandega tablo en la klasika pozo de antikvaj orientaj saĝuloj, Rodis koncentriĝis tiel, ke ĉio ĉirkaŭanta malaperis kaj antaŭ ŝia interna rigardo restis nur la gepatra planedo.

Eĉ ŝi, fakulo pri la plej kriza kaj danĝera periodo de evoluo de la tera homaro, ne imagis tutan amplekson kaj tutan profundecon de infereco, kiun trairis la mondo sur la vojo al la racia kaj libera vivo.

La antikvaj homoj vivis en tiuj kondiĉoj dum tuta vivo, alian vivon ili ne havis. Kaj tra tiu palisaro de malklereco kaj kruelo de generacio al generacio dum jarcentoj tiriĝis oraj fadenoj de pura amo, konscienco, bondonanta kompato, helpo kaj abnegaciaj serĉoj de elirejo el la infero. «Ni kutimiĝis admiri titanojn de arto kaj scienca penso, — pensis Rodis, — sed al ili, vestitaj en kirason de ŝvebanta kreado aŭ ekkonado, estis pli facile trabatiĝi tra malfacilaĵoj de la vivo. Multe pli malfacile estis al ordinaraj homoj — ne pensuloj kaj ne artistoj. La sola, per kio ili povis defendi sin kontraŭ batoj de la vivo, estis banalaj kaj damaĝitaj en travivaĵoj revoj kaj fantazioj. Sed tamen… elkreskadis novaj, similaj al ili, modestaj kaj bonkoraj homoj de nerimarkebla laboro, siamaniere fidelaj al altaj aspiroj. Kaj post la Erao de la Disa Mondo venis la Erao de la Monda Unuiĝo, kaj la Erao de Komuna Laboro, kaj la Erao de Kuniĝintaj Manoj».

Nur nun ne per la racio, sed per la koro komprenis Faj Rodis tutan nemezureblecon de la prezo, kiun pagis la homaro de la Tero por ĝia komunisma nuno, por eliro el infereco de la naturo. Ŝi komprenis novmaniere la saĝon de la defendaj sistemoj de la socio, akre eksentis, ke neniam, en neniaj kondiĉoj, pro io ajn ne endas allasi eĉ etan deflankiĝon al la pasinteco. Neniun paŝon malsupren laŭ la ŝtuparo, reen en la malvastan abismon de infereco. Malantaŭ ĉiu ŝtupo de tiu ŝtuparo staris milionoj da homaj okuloj, sopirantaj, revantaj, suferantaj kaj minacaj. Kaj maro de larmoj. Kiel granda kaj kiel prava estis instruisto Kin Ruĥ, metinta la teorion de infereco en la fundamenton de studo de la antikva historio! Nur post li definitive klariĝis la plej grava psikologia cirkonstanco de la antikvaj epokoj — manko de elekto. Pli ĝuste, elekto, tiom malfaciligita per socia nearanĝiteco, ke ĉia peno superi la cirkonstancojn kreskis en moral-psikologian krizon aŭ en seriozan fizikan danĝeron.

Post la pensoj pri la instruisto antaŭ Faj Rodis aperis imago de alia homo, same ne timinta animan pezon de esploristo de historio de la EDM.

Organizinto de famaj elfosadoj, aktorino kaj kantistino Veda Kong estis por Rodis ekde la infanaj jaroj senŝanĝa idealo. Tre delonge la korpo de Veda Kong vaporiĝis en blua ekbrilo de alttemperatura sepulta radio. Sed bonegaj stereofilmoj de la Erao de la Granda Ringo plu portas tra jarcentoj ŝian vivan ĉarman aspekton. Nemalmulaj gejunuloj entuziasmiĝis per strebo iri laŭ sama vojo. En la socio, kie historion oni opinias la plej grava scienco, multaj elektas tiun fakon. Sed historiisto, trasentanta ĉiujn malfeliĉojn kaj penojn de homoj de la esplorata epoko, submetiĝas al nemalofte neeltenebla psikologia ŝarĝo. Multaj evitas la mornajn Malhelajn Jarcentojn kaj la EDM-on, penetro en kiujn postulas specialan sinregon kaj animan trejnon.

Faj Rodis eksentis tutan pezon de la pasinteco, kuŝiĝintan sur ŝian animon, la pezon de la jarcentoj, kiam historio estis ne scienco, sed nur instrumento de politiko kaj subpremado, amasigo de mensogo. Tre multajn penojn la falsistoj faris, por malgravigi ordinarajn homojn de antikvaj tempoj kaj per tio kvazaŭ kompensi neplenvaloran, mizeran vivon de iliaj posteuloj. Por homoj de la novaj, komunismaj eraoj de la historio de la Tero, sentime kaj abnegacie profundiĝantajn en la pasintecon, giganteco de tie renkontita sufero kuŝiĝis per nigra ombro sur la tutan vivon.

Rodis tiel profundiĝis en siajn pensojn, ke ne aŭdis grincon de la blendita pordo, singarde malfermita de Ĉojo Ĉagas. La supra lumo restis malŝaltita. Nur palaj radioj de violkoloraj gasaj lampoj kruciĝis en mallumo de la subtera halo. Ĉojo Ĉagas ne tuj komprenis, ke la vidas sian gastinon en strikta, kiel propra haŭto, skafandro, kaj avide komencis pririgardi ŝin. Faj Rodis revenis al la nuno, facile desaltis de sur la tablo kaj sub atenta rigardo de Ĉojo Ĉagas aliris la seĝon, sur kiu kuŝis ŝia vesto. Ĉojo Ĉagas levis la manon, haltigante Rodis-on. Ŝi nekomprene rigardis al li, korektante la harojn.

— Ĉu vere ĉiuj virinoj de la Tero tiel belas?

— Mi estas tute ordinara, — ridetis Faj Rodis kaj demandis: — Ĉu mia aspekto en la skafandro plezurigas vin?

— Certe. Vi estas tiel neordinare bela.

Faj Rodis rulis la maldikan veston en pufan rulaĵon kaj survolvis ĝin ĉirkaŭ la kapo, simile al vasta turbano. Surmetita iomete oblikve, la turbano donis al la regulaj kaj etaj trajtoj de la tera virino senzorgan kaj ruzetan esprimon.

Ĉojo Ĉagas ŝaltis la supran lumon kaj prokrastis, rigardante al la gastino kun senkaŝa admiro.

— Ĉu en la stelŝipo estas virinoj pli belaj ol vi?

— Jes. Olla Dez, ekzemple, sed ŝi ne aperos ĉi tie.

— Bedaŭrinde.

— Mi petos ŝin danci por vi.

Ili revenis en la verdan ĉambron, kiun Rodis lasis antaŭ tri tagoj. Ĉojo Ĉagas proponis al ŝi ripozi. Rodis rifuzis.

— Mi hastas. Mi kulpas antaŭ la kunuloj. Miaj amikoj, verŝajne, maltrankvilas. La filmoj de la tera pasinteco forgesigis min pri tio. Sed mi tiel dankas vin pro la malkaŝemo! Estas facile imagi, kiom gravas por historiisto tiu renkontiĝo kun dokumentoj kaj verkoj de antikva arto, perditaj ĉe ni sur la Tero.

— Vi estas unu el tre malmultaj, vidintaj tion, — severe diris Ĉojo Ĉagas.

— Ĉu vi ligas min per promeso nenion diri al loĝantoj de via planedo?

— Ĝuste!

Faj Rodis etendis la manon, kaj denove Ĉojo Ĉagas penis lasi ĝin en la sia. Aŭdiĝis mallaŭta fajfo de interparolilo. La reganto forturniĝis al la tableto, diris kelkajn malklarajn vortojn. Baldaŭ en la ĉambron eniris maltrankvila inĝeniero Tael. Haltinte ĉe la pordo en respekta pozo, li riverencis al Ĉojo Ĉagas, ne tuj rimarkinte Rodis-on en la profundo de la ĉambro.

— La gastoj de la Tero serĉas sian regantinon. Ili venis en la halon de Juĝo kaj kondukis kun si unu el la naŭpiedaj aparatoj. Kiaj ordonoj sekvos?

— Neniaj. Ilia regantino estas ĉi tie, ŝi tuj aliĝos al ili. Kaj vi restos por konsiliĝo!

Inĝeniero Tael turniĝis kaj rigidiĝis. La metala Rodis, kronita per gaja nigra turbano, sub kiu lumis ŝiaj neordinaraj verdaj okuloj, ŝajnis al li potenca kreaĵo de nekonata mondo. Ŝi staris sendepende kaj libere, kio estis neimagebla por virino de Jan-Jaĥ, plene malfermita kaj samtempe tia malproksima kaj neatingebla, ke la inĝeniero eksentis doloron, eĉ malesperon.

Faj Rodis afable ridetis al ŝi kaj alparolis al la prezidanto de la Kvaropa Konsilio:

— Ĉu vi permesos baldaŭ intervidiĝi kun vi?

— Certe. Ne forgesu pri via Olla kaj pri la dancoj!

Faj Rodis eliris. Ŝi nun iris sen akompananto tra malplenaj koridoroj kaj senhomaj haloj. En la unua halo kun rozkoloraj muroj, kun kojnoskribo de nigraj sagoj kaj rompitaj linioj staris virino. Rodis rekonis la edzinon de la reganto, kiu donis sian nomon al la tuta planedo. La belaj lipoj de Jantre Jaĥaĥ kurbiĝis en orgojla rideto, pli akra iĝis la malbonkora rompiĝo de la brovoj.

— Mi vidas vian ludon, sed ne atendis de la klera estrino de la alvenintoj tian senhontecon kaj arogantecon!

Faj Rodis silentis, rememorante semantikon de la forgesitaj sur la Tero insultaj vortoj, kun kiuj ŝi devis konatiĝi sur Tormans. Tio eĉ pli kolerigis la tormansaninon.

— Mi ne permesos, ke vi promenu ĉi tie en tia aspekto! — ekkriis ŝi.

— En kia aspekto? — nekomprene ĉirkaŭrigardis sin Faj Rodis. — Ha, ŝajne mi komprenas. Sed via edzo diris, ke tiu aspekto plezurigas lin.

— Diris! — sufokiĝis pro kolerego Jantre Jaĥaĥ. — Vi ne komprenas, ke vi estas maldeca! — Ŝi kun emfaza abomeno ĉirkaŭrigardis Rodis-on.

— La vesto ne taŭgas por strato ĉe viaj moroj, — konsentis Rodis. — Sed ĉu en loĝejoj? Via vesto, ekzemple, ŝajnas al mi kaj pli bela, kaj pli defia.

La tormansanino, vestita en robon kun malalta korsaĵo, nudiganta la bruston, kaj en mallongan, distranĉitan je mallarĝaj rubandoj jupon, ĉe ĉiu moviĝo malfermantan la femurojn, vere ŝajnis pli nuda.

— Krome, — apenaŭ rimarkebla rideto glitis laŭ la lipoj de Rodis, — en tiu ĉi metalo mi estas absolute neatingebla.

— Vi, teranoj, estas aŭ senlime naivaj, aŭ tre ruzaj. Ĉu vi vere ne komprenas, ke vi estas bela, kiel neniu virino de mia planedo? Bela, neordinara kaj danĝera por niaj viroj… Eĉ nur rigardi al vi… — Jantre Jaĥaĥ nervoze kunpremis la manojn. — Kiel mi klarigu al vi? Vi kutimiĝis al perfekteco de korpo, tio iĝis normo ĉe vi, dum ĉe ni tio estas raraĵo.

Faj Rodis metis la manon sur la nudigitan ŝultron de Jantre Jaĥaĥ, kaj tiu retiriĝis, eksilentinte.

— Pardonu min, — riverencetis Rodis. Ŝi disvolvis la turbanon kaj dum momento vestis sin.

— Sed vi promesis al la edzo iajn dancojn?

— Jes, kaj tion necesos plenumi. Mi ne pensas, ke tio povas esti malagrabla por vi. Tamen rilatoj kun la reganto de la planedo estas speciala afero, koncernanta la kontakton de niaj mondoj.

— Kaj ĝi ne koncernas min? — ree eksplodis la tormansanino.

— Jes! — konfirmis Faj Rodis, kaj Jantre Jaĥah malaperis, muta pro furiozo.

Faj Rodis staris iom en medito kaj malrapide ekiris tra la halo. Forta laco obtuzigis ŝian ĉiaman akrecon de sentoj. Ŝi trairis la duan, flavan kun bruno, halon kaj ĵus eniris en la lastan, malforte prilumitan galerion, kunigantan la restadejon de la reganto kun la parto de la palaco, disponigita al la teranoj, kiam eksentis ies rigardon. Rodis momente koncentriĝis en psika streĉo, nomata la artifiko de rebato de malbona intenco. Sufoka sono, simila al ekkrio de miro kaj nekompreno, aŭdiĝis el la mallumo. Rodis, streĉante la volon, iris pretere, kaj post ŝi, malalte kliniĝinte, kuris homo, direktante sin en tiun flankon, de kie ŝi venis.

Kaj ĝuste tiam malsupre io peze falegis. La kriego de SDP, vokanta Rodis-on, penetris ĉiujn angulojn de la palaco. Preterkuris gardistoj. Tio estis ĝuste tiu momento, kiam la «sava» kompanio falis tra la planko de la Halo de Mallumo, aŭ de la Halo de Juĝo, kiel ĝi nomiĝis oficiale.

La homoj de la Tero ankoraŭ ne komprenis, ke la gardistaron de la palaco kaj la malsuprajn estrojn ne eblas rigardi kiel homojn normalajn, kvankam nesufiĉe klerajn kaj edukitajn, tamen ja responsantajn pri siaj agoj. Ne, la «liluloj» estis morale difektaj, psikologie rompitaj estaĵoj, nekapablaj rezoni kaj plene liberigintaj sin de responso, senrezerve fidelaj al la volo de la superaj estroj. Ĝuste al tia konkludo venis la stelŝipanoj, diskutinte la okazintaĵon post mallonga raporto de Faj Rodis.

— Ni ĉiuj faris multegajn erarojn. — Rodis ĉirkaŭrigardis la kamaradojn per la ridantaj okuloj. — Ĉu mi rajtas riproĉi vin, se mi mem deziras iel tumultigi, dispuŝi tiun krudferan obstinon, deziron konservi la teruran ordon?

— Nin tute premis la konservejoj de informo, — diris Ĉedi, — antikvaj preĝejoj kaj aliaj forlasitaj ejoj, plenŝtopitaj per stakoj de libroj, paperoj, mapoj kaj dokumentoj, ŝimintaj, iufoje duonputrintaj. Por trarigardi almenaŭ unu tian konservejon, necesas centoj da diligentaj laborantoj, kaj proksimuma nombro de konservejoj sur la tuta planedo estas ĉirkaŭ tricent mil.

— Ne pli bone statas pri artaĵoj, — rimarkis Gen Atal. — En Domoj de Muziko, Pentroarto kaj Skulptaĵo estas eksponita nur tio, kio plaĉas al la Kvaropa Konsilio kaj al iliaj plejaj proksimuloj. Ĉio cetera, nova kaj malnova, estas faligita en ŝlositaj domoj, kiujn neniu vizitas. Mi rigardis en unu. Tie estas amasoj da kungluiĝintaj kanvasoj kaj senordaj piramidoj de statuoj, kovritaj per dika tavolo de polvo. La koro kunpremiĝas dum rigardo al tiu tombejo de kolosa krea laboro, revoj, esperoj, tiel «realigitaj» de la homaro de Jan-Jaĥ!

— Ĝenerale, ĉio klaras, — diris Eviza Tanet. — Restante ĉi tie, ni nenion vidos, krom tio, kion oni deziros montri al ni. Rezulte ni liveros sur la Teron terure misformitan bildon de la vivo de Tormans, kaj nia ekspedicio alportos tro malgrandan utilon!

— Kion do vi proponas? — demandis Vir Norin.

— Iri en profundon de la ordinara vivo de la planedo, — konvinkite respondis Eviza. — Post kelkaj tagoj ni povos demeti la skafandrojn, kaj nia metala aspekto ne plu ĝenos ĉirkaŭantojn.

— Ĉu demeti la skafandrojn? Kaj armiloj de murdistoj? — ekkriis Gen Atal.

— Sed tamen necesos, — trankvile diris Rodis, — alie ni restos fremdaj por homoj de Tormans. Kaj nur de ili ni ricevos la veran bildon pri la ĉi-tiea vivo, pri ĝiaj celoj kaj senco. Estas sensence esperi, ke nia sepopo disfosos grandegajn tavolojn de forgesita informo kaj povos kompreni ĝin. Ni bezonas homojn el diversaj lokoj, diversaj sociaj niveloj kaj profesioj. Profesio ĉi tie tre gravas, ili havas ĝin unusolan por la tuta vivo.

— Kaj malgraŭ tio, ili laboras malbone, — rimarkis Ĉedi. — Tivisa kaj Tor vizitis biologiajn institutojn de la planedo kaj estis afekciitaj de nekredebla neprizorgiteco de rezervejoj kaj parkoj: forkonsumitaj, mortantaj arbaroj kaj tute degenerinta faŭno. Demetu pli baldaŭ la skafandrojn, Eviza!

— Necesos toleri ankoraŭ ĉirkaŭ ses tagojn.

La stelŝipanoj komencis disiri laŭ la ĉambroj, por prepari vican transsendon al «Malhela Flamo».

— Ĉu vi deziris vidi Veda-n Kong? Do ni iru, — subite turnis sin Rodis al Ĉedi.

La longe silentinta nigra SDP ektrotis el la angulo al la divano. Faj Rodis prenis el ĝi «steleton» de memormaŝino kun ankoraŭ netuŝita banderolo kaj disvolvis la stanfolion. La grenate ruĝa koloro diris pri biografio de lirika direkto. Post kelkaj manipuloj de Rodis antaŭ la alta, blue drapirita muro aperis bildo de virino. Stereofilmoj de la EGR estis neniel malpli bonaj, ol la modernaj, kaj Veda Kong, tra la forpasintaj jarcentoj, eniris kaj eksidis antaŭ Rodis kaj Ĉedi en fajne plektitan metalan fotelon de tiu tempo.

— Mi ŝaltis la kvinan radion, — flustre diris emociiĝinta Rodis. — Tion, kion mi neniam vidis mem, — la lastan jardekon de ŝia vivo. Kiam ŝi finis deĉifradon de la milita historio de la kvara periodo de la EDM…

Ĉedi, lokiĝinta en la malproksima angulo de la divano, vidis antaŭ si samtempe Veda-n Kong kaj Faj-on Rodis, kvazaŭ sidantajn unu kontraŭ la alia, la virinon de la Erao de la Granda Ringo kaj la virinon de la Erao de Kuniĝintaj Manoj… Ĉiu lernejanino de la Tero konis Veda-n Kong,[16] la esploristinon de teruraj subteraĵoj de la EDM, la heroinon de antikvaj fabeloj, la amatinon de du famaj homoj de sia tempo — de Erg Noor kaj de Dar Veter, la amikinon de la legenda Ren Boz. Ĉedi komparis la konatan bildon kun la viva daŭrigantino de ŝia afero. Faj Rodis ne devis trabatiĝi tra denso de ŝtonoj kaj danĝeroj de gardaj aparatoj. En la abismo de kosmo en distanco, neimagebla eĉ por homoj de la epoko de Veda Kong, ŝi trovis tutan planedon, kvazaŭ restintan post tiuj krizaj tempoj de la tera homaro. Ĉedi kun infana admiro rigardis al la fajna vizaĝo de Veda, milda, kun karesaj grizaj okuloj, kun revema rideto. La kapo ete kliniĝis pro pezo de la grandegaj harligoj. La jaroj ne influis la knabinecan sveltecon de ŝia staturo, sed al Ĉedi, kompare kun la filmoj de la junaj jaroj de Veda, ŝajnis, ke kaŝita malgajo penetras ŝin tutan.

Grandega diverseco de homa aspekto sur la Tero, speciale en la Erao de Komuna Laboro, kiam komencis kuniĝi plej malsamaj rasoj kaj etnoj, superis ajnan fantazion. Ĉiaspecaj koloroj de haroj, okuloj, haŭto kaj specialecoj de kompleksio kombiniĝis en idoj de ĥmero-evenko-hindoj, hispano-ruso-japanoj, anglo-polinezian-zulu-norvegoj, eŭsko-italo-arabo-indonezianoj k.t.p. Listoj de tiuj senfinaj kombinaĵoj okupadis tutajn bobenojn da genealogioj. Vasteco de elekto de genetikaj kombinoj garantiis senfinon de vivo sen degenero, tio estas senliman leviĝadon de la homaro. Feliĉo de la Tero estis en tio, ke la homaro aperis el malsamaj malproksimaj grupoj kaj kreis sur la historia vojo multajn apartaĵojn, kulturajn kaj fizikajn. Komence de la Erao de la Granda Ringo la tipo de la homo de la Tero iĝis pli perfekta, anstataŭinte multaspektajn tipojn de la Erao de Komuna Laboro. Ĝis la fino de tiu Erao la homoj dividiĝis je du ĉefaj kategorioj: la neandertaloida — fortika, kun pezaj krudaj ostoj, kaj kromanjonoida — kun pli maldika skeleto, pli granda alto, pli rompebla psike kaj pli fajna en sentoj. La afero de genetikistoj estis preni de ambaŭ la plej bonan, kuniginte ilin en unu, kio estis farita dum la EGR. Kaj en la EKM la pureco de la aspekto iĝis eĉ pli bone esprimita, kiel tion vidis Ĉedi, komparante la asketan firmecon de la kvazaŭ ĉizita el ŝtono vizaĝo de Faj Rodis kun la milda aspekto de Veda Kong.

Faj Rodis reflektis ankoraŭ unu ŝtupon de altiĝo de energio kaj universaleco de la homo, konscie ellaborata en la socio, evitanta pereigan specialecon. Faj Rodis en ĉio ŝajnis pli fortika, pli firma ol la virino de la EGR — kaj per konturoj de la forta korpo kun fortika skeleto, kaj per lokiĝo de la kapo sur alta, sed ne maldika kolo, kaj per necedema rigardo de la okuloj, metitaj pli larĝe, ol ĉe Veda, kaj respektive per pliaj larĝoj de la frunto kaj de la mentono.

Krom tiuj ekstere arkaikaj trajtoj, krom plia psikofizika forto kaj fortikeco de la korpo, Rodis ankaŭ interne diferencis disde Veda Kong. Se al Veda ajnulo tiriĝus senrezerve kaj fideme, do Rodis estus ĉirkaŭbarita per limo, por kies trairo necesus certeco kaj peno. Se Veda kaŭzis amon ekde unua rigardo, do Rodis — admiron kaj ioman timeton.

Veda Kong turnis sin al la nevidebla spektantaro:

«Jen du kantoj de la milita periodo de la EDM, antaŭnelonge tradukitaj de Tir Gvist. La melodioj estas senŝanĝaj».

Ies manoj transdonis al Veda malpezan muzikilon kun larĝa plata sonkesto kaj kordoj, streĉitaj sur longa kolo. Ŝiaj fingroj eligis longajn sonorajn sonojn de melodio simpla kaj trista, kiel falantaj larmoj.

«Preĝo pri kuglo», — diris Veda, kaj ŝia malalta forta voĉo plenigis la grandan ĉambron de la palaco.

Alparolo al ia dio kun preĝo pri sendo de pereo en batalo, ĉar en la vivo por la homo jam nenio plu restis.

— «Mortigan kuglon sendu al mi, ja via graco estas senfina», — ripetis Ĉedi. — Kiel povis la socio konduki la homon, evidente, trankvilan kaj kuraĝan, al preĝo pri kuglo?

La dua kanto ŝajnis eĉ pli nekredebla:

Feliĉas nur morta! Flugas avioj,
Tondras kanonoj, jen tanka frakas',
Kugloj pluvegas, vivuloj tremegas,
Kaj kreskas kadavra amas'…

Veda Kong kantis, kliniĝante al la triste kaj minace murmuregantaj kordoj. Nekonata amara faldeto kripligis ŝiajn lipojn, kreitajn por malfermita rideto.

«Eliru al maro — kadavroj sur ondoj…»

Tuj kiam malaperis la bildo, Faj Rodis ekstaris kaj diris amare:

— Veda Kong pli bone ol ni sentis tutan nemezureblon de suferoj, travivitaj de niaj prauloj.

— Ĉu vere la kontraŭhumanismo estis tiel disvastiĝinta en la EDM, ĉu ĝi determinis la tutan vivon? — demandis Ĉedi.

— Feliĉe, ne. Sed tamen la kontraŭhumanismo penetris ĉion, eĉ la arton. La plej grandaj poetoj de tiuj tempoj permesis al si versojn kiel tiuj. — Rodis deklamis malaltvoĉe kaj laŭte: — «Kuglojn ĵetu al malkuraĝuloj, pafu, maŭzer', al amas' de fuĝuloj!»[17]

— Neeble! — miregis Ĉedi. — Kio estas maŭzer'?

— Speco de portebla pulvopafilo.

— Do ĉu tio estis serioza? Pafi al fuĝantoj, saviĝantaj el danĝero? — Ĉedi morniĝis.

— Tute serioza.

— Sed al kio tio kondukis?

Anstataŭ respondo Rodis malfermis vandon de la SDP kaj elprenis oblongan romban ujon de kristal-onda orgeno. Levinte ĝin sur dismetitaj fingroj de la maldekstra mano, ŝi kelkfoje movis super ĝi la dekstran manplaton. Eksonis muziko, potenca kaj malbonkora, ruliĝanta per ondego, en kiu dronis kaj sufokiĝis disonancaj akordoj de longigitaj sonoj. Sed tiuj obtuzigitaj plendoj firmiĝis, kuniĝis kaj plektiĝis en kirlaĵon de damno kaj moko.

Ĉedi nevole kunpremiĝis.

La sonoj kun ŝriko, jen malaltiĝante, jen altiĝante, disiĝis en sordina muĝo. En tiun ĥaoson de la rompiĝanta, saltanta melodio eniris la voĉo de Faj Rodis:

Ho Tero, vane ŝerci ĉesu,[18]
Eliru el mizera ŝel',
Kaj iĝu — veras la impreso —
Per fajro penetrita stel'!

Surdiga fajfo kaj hurlo, kvazaŭ eksplodo de atoma fajro, leviĝis poste, kaj la muziko subite ĉesis.

— Kio estis tio? De kie? — sufokiĝante, demandis Ĉedi.

— «Adiaŭo kun la planedo de doloro kaj kolero», la kvina periodo de EDM. La versoj estas pli antikvaj, kaj mi suspektas, ke la poeto iam enmetis en ilin alian, lirikan sencon. La deziro de plena neniigo de la malsukcesinta vivo sur la planedo, kaptinta liajn posteulojn, realiĝis, speciale, en la fuĝo de la prauloj de la tormansanoj.

— Kaj malgraŭ ĉio ĉi, nia Tero renaskiĝis hela kaj pura.

— Jes, sed ne la tuta homaro. Ĉi tie, sur Tormans, ĉio ripetiĝas.

Ĉedi alpremiĝis al Faj Rodis, kiel filino, serĉanta subtenon de la patrino.

Ĉapitro 7

Okuloj de la Tero

«Malhela Flamo» staris kiel sovaĝa klifo sur seka kaj dezerta apudmara stepo. Vento jam surblovis eĝecan tavolon de maldika sablo sur la kampeton de degelinta grundo ĉirkaŭ la stelŝipo. Nenies viva spuro trais la eĝetojn de la sablaj faldetoj. Iufoje tra sonpenetreblaj aeraj filtriloj la teranojn atingadis similaj al elkrioj interparoloj de gardistoj, kiuj patrolis ĉirkaŭe, kaj laŭta bruo de motoroj de transportaj maŝinoj.

La stelŝipanoj komprenis, ke la gardistaro staras ĉi tie por malhelpi kontakton kun tormansanoj, kaj tute ne por defendi la gastojn kontraŭ mitaj fiintenculoj. Provo ataki «Malhelan Flamon» dum iu nokto estis ago de la ŝtato. Ĝi ne estis neatendita por la stelŝipanoj, kaj la aparatoj de nokta filmado fiksis detalojn de la «batalo». Propre batalo ne okazis. La «liluloj», subite pripafintaj la galerion kaj penintaj enkuri en ĝian surteran parton, estis deĵetitaj per la defenda kampo kaj vunditaj per propraj pafoj. Pro nesufiĉa sperto Neja Holli troigis, ŝaltinte la kampon subite kaj kun granda potenco. Ekde tiam jam neniu proksimiĝis al «Malhela Flamo». Al homo, kiu unuafoje trafus ĉi tien, povus ŝajni, ke la stelŝipo estas forlasita jam en malnovaj tempoj.

La ŝipanaro atendis plenan alklimatiĝon, kiam eblos aranĝi malfermitan galerion kaj, konservante provizon de aero de la Tero, malfermi la lukojn de la ŝipo. Div Simbel kaj Olla Dez revis fari ekskurson en la maron, kaj Grif Rift kaj Sol Sain antaŭ ĉio pensis pri establo de kontakto kun loĝantoj de Tormans. Kun peno ili komencis kompreni la vivon de la planedo, proksima laŭ homoj, fremda laŭ historio, socia ordo, ĉiutaga vivo kaj nekonataj celoj. Pacienca atendo iĝis unu el la ĉefaj kvalitoj de edukita terano, kaj ĉi tie ĝi estus pli facile eltenebla, se ne estus konstanta maltrankvilo pri la sep kamaradoj, mergiĝintaj en la vivofluon de la fremda planedo kaj lasitaj al volo de ĝiaj nekonataj leĝoj. En ajna minuto ili devis esti pretaj helpi al la kamaradoj.

Ĉiuj kanaloj de komunikado limiĝis nur je du — la segmento 46 en la vosta hemisfero kaj la duobla kanalo, direktita al Saĝejo. Ili estis leviĝantaj super la planedo ĝis la reflekta superatmosfera tavolo kaj de tie kaskade falantaj malsupren, funele kovrante vastan areon. Radiiloj de la ĉefa kanalo similis al okuloj en la kupolo de «Malhela Flamo», dum tago briletantaj per vitra bluo, kaj nokte lumantaj per flava fajro. Tiuj atentaj okuloj timigis tormansanojn. En la interno de la ŝipo, en la sferoido de la pilota kajuto, konstante sidis deĵoranto, observante la sep verdajn lumetojn sur la supra strio de la oblikva tabulo de la regpanelo. Nokte ordinare deĵoradis viroj pro la antikva kutimo de tiu sekso al nokta maldormo, konserviĝinta post tiuj forgesitaj tempoj, kiam post veno de mallumo apud loĝejo aŭ bivako de homo vagis danĝeraj rabobestoj.

Pasadis semajno post semajno, kaj regulaj intervidiĝoj kun la kamaradoj per TVF estis mildigantaj akrecon de disiĝo kaj timoj. Div Simbel eĉ proponis komuti la optikajn indikilojn al la sona alarmilo kaj rezigni la deĵoradon ĉe la regpanelo. Grif Rift rifuzis la ŝajnan perfektigon.

— Ni ne rajtas senigi niajn kamaradojn je niaj zorgaj pensoj. Danke al tiuj ili sentas subtenon kaj ligon kun tiu ĉi peceto de la tera mondo, — la stelŝipestro ĉirkaŭmontris la ŝipon per larĝa fiera gesto. — Tie, sur la Tero, ĉiu el ni troviĝis en psika kampo de bonkora atento kaj zorgo. Ĉi tie ĉiam sentiĝas io fremda, disa kaj malbonkora. Ni ankoraŭ neniam estis tiel solecaj, kaj anima soleco estas eĉ pli malbona, ol malproksimeco de la kutima mondo. Ĝi tre premas dum malfacilaj travivaĵoj.

Dum unu el vesperoj Grif Rift sidis antaŭ la regpanelo de personaj signaloj, metinte la kubutojn sur la poluritan tabulon kaj apoginte per la pugnoj la pezan kapon.

Malantaŭ li malrapide kaj senbrue aperis Sol Sain.

— Kial vi vagas, Sol? — ne turniĝante, demandis Rift. — Ĉu la animo maltrankvilas?

— Mi estas kiel kuristo, kiu enmetis ĉiujn fortojn en impeton kaj estis haltigita delonge antaŭ la finiŝo. Estas malfacile elteni devigan nenifaradon.

— Ĉu vi ekokupiĝis pri pakado de ricevata informo?

— Tio estas bagatela laboro. Ni sukcesas akiri tiel malmulte da io valora. La malfeliĉo estas en tio, ke tormansanoj ne kunlaboras kun ni, iam eĉ simple malhelpas.

— Atendu ankoraŭ iomete. Ni faros ligojn kun homoj, sed ne kun ŝtataj institucioj.

— Ho, tio estu pli baldaŭ! Mi tiel deziras fari ion bonan por ili. Kaj sukcesi plej multe. Kaj nun pro la nenifarado mi pretus eĉ komenci fumi iun facilan narkotaĵon.

— Kion vi diras, Sol!

Inĝeniero Sol Sain levis la kapon, kaj la verdaj lumetoj aldonis malsanan koloron al lia seka vizaĝo, strikte kovrita per glata haŭto.

— Eble, tio estas neevitebla en niaj kondiĉoj?

— Pri kio vi diras, Sol?

— Pri senforteco. Ne eblas trabati la plej firman el ĉiuj muroj — la muron psikologian, per kiu oni ĉirkaŭigis nin…

— Sed kial ne eblas? Mi sur via loko uzus miajn sciojn kaj la talenton de inĝeniero, por prepari la plej gravajn instrumentojn por loĝantoj de Tormans. Ili tre bezonas ilin.

— Kaj kio, laŭ vi, estas la plej grava?

— Indikilo de malamikeco kaj armilo. Ambaŭ ekstreme miniaturigitaj, en amplekso de butono, aspektantaj kiel eta agrafo aŭ virina orelringo.

— Ĉu ankaŭ armilo?

— Jes! De bombetoj UBT ĝis radiaj penetriloj.

— Ĉu UBT? Ĉu vi povas pensi pri tio kaj trovi malmorala mian momentan deziron ekfumi? Kiom da vivoj forportis UBT antaŭ du mil jaroj ĉe ni kaj ankaŭ sur aliaj planedoj!

— Kaj kiom savis, frakasinte hordojn de murdistoj?

— Mi ne povas agnoski vian pravecon. Tio estis necesa en antikvaj tempoj, kaj ni scias pri tio nur el libroj. Mi ne povas… — Sol Sain eksilentis, vidinte, kiel subite rektiĝis la estro.

La maldekstra supra verda okuleto malheliĝis, dufoje pulsis kaj ree ekbrilis per konstanta lumo. La koncentrita vizaĝo de Grif Rift reviviĝis, la grandaj, instinkte kunpremiĝintaj pugnoj malpremiĝis. Sol Sain faciligite elspiris. Ambaŭ longe silentis.

— Ĉu vi tre amas ŝin, Rift? — Sol Sain tuŝis la manon de Grif Rift. — Mi demandis ne pro vana scivolemo, — firme diris li, — ja ankaŭ mi…

— Kiun? — abrupte demandis Rift.

— Ĉedi-n! — respondis Sol Sain, kaptinte ombron de miro, aperintan por momento en la rigardo de la estro, kaj aldonis: — Jes, la etan Ĉedi-n, sed tute ne la belegan Eviza-n!

Rift rigardis al la maldekstra supra lumeto, facile tuŝante per la fingroj la eksteran vicon de butonoj sur la regpanelo, kvazaŭ cedante al tento voki al komunikado la ĉefurbon de Tormans.

— La abnegacio de Rodis forbaras ŝin de mi, kaj post mia dorso same staras ombro de morto. — Rift ekstaris, trairis kelkfoje laŭ la kajuto kaj aliris al Sol Sain kun apenaŭ videbla konfuziĝo.

— Estas antikva kanteto: «Mi ne scias, atendas min kio antaŭe, kaj rigardi retroen mi timas!».

— Kaj vi, riproĉante min pri malforteco, konfesas tion al mi?

— Jes, ĉar mi riproĉas ankaŭ min mem. Kaj pardonas same.

— Sed se ili aŭdacos…

— Mi diris al ŝi, ke mi disfosos la tutan planedon ĝis kilometra profundo, por trovi ŝin.

— Kaj ŝi malpermesis?

— Certe! «Rift, ĉu vi povos fari tion al homoj?» — la ŝipestro penis transdoni la intonaciojn de Faj Rodis, riproĉajn, malgajajn. — «Vi ne faros eĉ etajn perfortajn agojn…»

— Kaj se okazos rekta atako al «Malhela Flamo»? — demandis Sol.

— Tio estas alia afero. La trian leĝon de Neŭtono ili jam spertis praktike. Kaj estas bedaŭrinde, ke en tiu socio ĝi ne realiĝas en individua perforto. La tuta ilia vivo estus multe pli feliĉa kaj simpla…

— Do, jen por kio necesas la armiloj!

— Ĝuste!

— Sed se ilin ricevas ĉiuj?

— Ne gravas. Ĉiu scios, ke riskos per la kapo, kaj dudek fojojn pensos, antaŭ ol fari perforton. Kaj se pensos, do apenaŭ faros.

La supra maldekstra okuleto estingiĝis por momento, eklumis kaj pulsis kelkfoje.

Faciligite ridetante, Rift impetis al la regpanelo, ŝaltis la sistemon de flankaj frekvencoj. La malgranda ekrano de la akcesora TVF obeeme eklumis, atendante impulson. Grif Rift malŝaltis la retrokomunikadon kaj turniĝis al Sol Sain:

— Min maltrankviligis, al mi ŝajnis… Sed mi rememoris pri la interkonsento kun Faj Rodis. Kiam ŝi deziros konsiliĝi, ŝi donos signalon dum horoj de mia deĵorado.

Sol Sain ekiris al la elirejo.

— Restu! Mi ne atendas sekretojn, tiujn eternajn kaj ĉarmajn sekretojn, la solajn, kiuj restis ankoraŭ sur nia Tero, — kun malgajo diris Rift.

Sol Sain staris en hezito.

— Eble, kun ŝi estos Ĉedi, — aldonis Rift.

La inĝeniero-komputisto residiĝis en la fotelon.

Atendi necesis nelonge. La ekrano eklumis per viola koloro de gasaj lampoj de la planedo Jan-Jaĥ. En la fokuso estis malgranda kvadrata ĝardeno sur ŝtupego de la parto de la palaco, direktita al la montoj. Grif Rift sciis, ke tiu ĝardeno estas disponigita por la teraj gastoj, kaj ne miris, vidinte Faj-on Rodis en sola skafandro. Apud ŝi iris tormansano kun densa nigra barbo — laŭ la priskribo Rift rekonis inĝenieron Tael. Sol Sain facile puŝis la ŝipestron, montrante al SDP-oj, starantaj en du diagonalaj anguloj de la ĝardeno. «Ŝirmite por privata interparolo, — divenis Rift, — sed tiam por kio mi?» Respondo al tiu demando venis ne tuj. Faj Rodis ne rigardis en la flankon de la stelŝipo kaj entute kondutis tiel, kvazaŭ ŝi ne suspektis pri la ŝaltita de ŝi sendilo de la SDP.

Ŝi iris, mallevinte la kapon, kaj mediteme aŭskultante la inĝenieron. Malmulte praktikintaj la parolan lingvon de Jan-Jaĥ, la stelŝipanoj komprenis lian parolon nur parte. Susuris alta herbo sub vento, ŝanceliĝis sovaĝetaj, ventumilaspektaj arbustoj, kaj pezaj diskoj de malhel-ruĝaj floroj kliniĝis sur elastaj tigoj. La malgranda ĝardeno estis plena je maltrankvilo de rompebla vivo, speciale sentiĝanta el la pilota kajuto, neatingebla eĉ por kosmaj fortoj.

La ĝardenon ĉirkaŭis ringo de mallumo. Sur Tormans nokta lumo koncentriĝis en grandaj urboj, gravaj transportaj nodoj kaj en fabrikoj. Sur tuta cetera spaco de la planedo mallumo regis dum duono de diurno. La malgranda kaj malproksima satelito de Tormans estis apenaŭ dispelanta la mallumon. Maloftaj steloj flanke de la galaksia poluso substrekis nigrecon de la ĉielo. En direkto de la centro de la Galaksio malforte lumis kontinua makulo de stela polvo, malgaje estingiĝanta en la kosma abismo.

Faj Rodis estis rakontanta al la tormansano pri la Granda Ringo, kiu helpadis al la tera homaro dum jam ĉirkaŭ mil kvincent jaroj, subtenante kredon pri potenco de la racio kaj pri ĝojo de la vivo, malfermante senfinecon de la kosmo, liberigante de blindaj serĉoj kaj senelirejoj sur la vojo. Kaj nun tio, kio antaŭe pasis videble, sed ne palpeble sur ekranoj de la eksteraj stacioj de la Tero, iĝis proksima — kun malkovro de la sekreto de la spirala spaco kaj kun stelŝipoj de Rekta Radio.

— Venis la Erao de Kuniĝintaj Manoj, kaj jen ni estas ĉi tie, — finis Rodis. — Se ne estus la Granda Ringo, povus pasi milionoj da jaroj, antaŭ ol ni trovus unu la alian, la du planedoj, loĝataj de homoj de la Tero.

— De homoj de la Tero! — ekkriis la afekciita inĝeniero.

— Ĉu vi ne scias? — sulkigis la brovojn Rodis. Opiniante Tael-on proksimulo de la Kvaropa Konsilio, ŝi pensis, ke al li estas konata la sekreto de la tri stelŝipoj kaj de la subteraĵo de la palaco. Inĝeniero Honteelo Tollo Frael iĝis la unua el trinomaj tormansanoj, kiuj ekkonis la sekreton de la Konsilio.

Tael sensone movis la lipojn, penante ion diri.

Rodis almetis la manplatojn al liaj tempioj, kaj li faciligite suspiris.

— Mi rompis la promeson, donitan al via reganto, sed mi ne povis konjekti, ke la estro de informo de la tuta planedo ne scias ĝian veran historion.

— Vi, kiel mi vidas, ne komprenas ĝis fino, kia abismo disigas nin, ordinarajn homojn, disde tiuj, kiuj estas supre kaj iliaj servantoj.

— Ĉu sama, kiel inter la «lovoj» — longvivuloj kaj la «mavoj» — mallongvivuloj, tiuj, kiuj ne ricevas klerecon kaj devas frue morti?

— Pli granda. «Mavoj» povas kompletigi sciojn memstare kaj egaliĝi kun ni en kompreno de la mondo, kaj ni sen ekstremaj cirkonstancoj neniam ekscios ion, krom tio, kio estas permesita al ni de supre.

— Kaj ĉu vi ne scias, ke elsendojn de la Granda Ringo oni iufoje kaptas ĉi tie, sur la planedo Jan-Jaĥ?

— Ne povas esti!

Faj Rodis facile ridetis, rememorinte la viziton al biblioteko en la Instituto de Socia Aranĝo.

Flatita per intereso de la teranoj, la estro-«serpentulo» kondukis ilin tra grandega halo kun abundo de kolonoj, elstaraĵoj, ĉizita ŝtono kaj orumita ligno, kovrita per bareliefoj. Serpentoj, similaj al floroj, aŭ floroj, similaj al serpentoj, — tiu truda motivo ripetiĝadis sur ŝtupaj elstaraĵoj de supra parto de la muroj, sur kradoj de balustradoj, sur kapiteloj kaj sur piedoj de kolonoj. Mallarĝaj fenestroj tratranĉis amasojn da libroŝrankoj, kreante sur la ŝtona planko interkruciĝon de ventumilecaj ombroj, kaj diafanaj kupoloj de la plafono prilumis alte metitajn skulptaĵojn de animaloj, konkoj kaj homoj en maskoj, torditaj per frenezo aŭ furiozo. Laŭ la centra akso de la longa halo sur bizaraj kupraj sokloj staris ĉielaj globusoj, disbaritaj unu de la alia per tabloj kun koloraj mapoj. Unu rigardo al ili estis sufiĉa por la teranoj. Bildojn de aliaj mondoj en tiaj detaloj kaj proksimeco povis doni neniaj teleskopoj. Sekve, la tormansanoj de tempo al tempo kaptadis elsendojn de la Granda Ringo.

La kompatinda inĝeniero plu rigardis al Rodis per mirantaj okuloj.

«Rigardo de idealisto», — pensis Rodis, komparinte ĝin kun kurantaj okuloj de «serpentuloj» aŭ kun rigida, atenta rigardo de lilaj gardistoj. Ŝi faris la anticipe interkonsentitan signon.

Grif Rift ŝaltis la retrokomunikadon.

— Konatiĝu kun viaj kunfratoj en la stelŝipo, Tael, — diris Rodis, montrante al la stereobildoj de Rift kaj Sain, — nur parolu malrapide. Ili havas nesufiĉan praktikon en la lingvo de Jan-Jaĥ.

Al la stelŝipanoj plaĉis la nervoza tormansano, ne kaŝanta iajn malbonajn pensojn.

Faj Rodis malrapide ekiris laŭlonge de flora bedo, lasinte Tael-on mem paroli kun ŝiaj amikoj.

— Ĉu vi povas plenigi la abismon de nia nescio? Ĉu povas montri al ni kaj la Teron, kaj la planedojn de aliaj steloj, kaj la plej altajn atingojn de iliaj civilizoj? — ekscitite demandis la inĝeniero.

— Ĉion, kion ni ellernis mem! — kredigis lin Rift. — Sed en la universo estas tiom multaj fenomenoj, antaŭ kiuj ni staras, kiel infanoj, ankoraŭ ne scipovantaj legi.

— Por ni sufiĉus almenaŭ dekono de viaj scioj, — ridetis inĝeniero Tael, — mi diras — por ni. Ekzistas multaj homoj sur la planedo Jan-Jaĥ, multe pli indaj je konatiĝo kun vi, ol mi! Kiel ni faru tion? Ĉi tien, en la palacon, ili ne rajtas eniri.

— Eblas demonstri filmojn kaj paroli kun eĉ mil homoj apud la stelŝipo, — diris Grif Rift.

— Kaj garantii ilian defendon, — aldonis Sol Sain.

Ili komencis pridiskuti la projekton. Rodis ne partoprenis. Grif Rift ĵetadis rigardojn al ŝia nigra figuro, staranta malproksime apud iu strange kurbigita skulptaĵo sur disforkiĝo de du ĝardenaj vojetoj.

— La plej grava malfacilaĵo, kiel ĉiam, estas ne en teĥniko, sed en homoj, — resumis Grif Rift. — Evidentiĝis, ke vi ne scipovas distingi psikan strukturon de homoj laŭ ilia ekstera aspekto.

— Vi antaŭvidis tion, parolinte pri la indikilo de malamikeco, — rememorigis Sol Sain.

— Dum ĝi ne ekzistas, ĉu gravas mia antaŭvido!

Aliris Faj Rodis kaj diris:

— Dum ni ne elpensis la psikoindikilon, ni mem devos preni sur nin ĝian rolon. Eviza, Vir kaj mi, kiel la plej trejnitaj psike, selektos konatojn kaj amikojn de Tael. Tiel kolektiĝos la komenca spektantaro.

Kiam en la kajuto de la stelŝipo malaperis la bildo de la ĝardeno, Sol Sain diris:

— Ĉio ĉi rememorigas la legendon pri Jolanta, sed inverse.

— Inverse? — ne komprenis Rift.

— Ĉu vi memoras la legendon pri blinda junulino, ne komprenanta, ke ŝi estas blinda, ĝis al ŝi venis kavaliro? Ankaŭ ĉi tie estas ĉio: kaj malpremesita ĝardeno, kaj viro, blindigita per malklereco, kaj kavaliro el vasta mondo, nur en virina aspekto. Kaj eĉ en kiraso…

Grif Rift avare ridetis, mallaŭte frapetante la regpanelon per la fingroj.

— Ĉiam sama demando: ĉu la scio donas feliĉon aŭ pli bonas plena malklereco, sed en harmonio kun la naturo, simpla vivo, simplaj kantoj?

— Rift, kie vi vidis simplan vivon? Ĝi simplas nur en fabeloj. Por pensanta homo ĉiam la sola eliro estis ekkono de neceso kaj venko super ĝi, detruo de infereco. Alia vojo povus esti nur per ekstermo de penso, per buĉado de raciuloj ĝis plena transformo de homo en bruton. La elekto estas: aŭ malsupren — en sklavecon, aŭ supren — en senlacan laboron de kreado kaj ekkono.

— Vi pravas, Sol. Sed kiel ni helpu al ili?

— Per scio. Nur sciantoj povas elekti siajn vojojn. Nur ili povas konstrui defendajn sistemojn de socio, permesantajn eviti despotismon kaj trompon. La rezulto de malklereco estas antaŭ ni. Ni estas sur la prirabita planedo, kies socia strukturo permesas ricevi klerecon nur al dudekono de homoj, kaj la ceteraj prilaŭdas ĉarmon de frua morto. Sed sufiĉas da vortoj, mi fermiĝos por kelkaj tagoj kaj pripensos la indikilon. Transdonu la pakadon de informo al Menta Kor.

Sol Sain eliris. Longa nokto de Tormans tiriĝis malrapide. Grif Rift pensis: ĉu ne estis en la intenco helpi al la loĝantoj de Tormans tiu malpermesita kaj krima enmiksiĝo en fremdan vivon, kiam ne komprenantaj ĝiajn leĝojn anoj de supera civilizo faras teruran malutilon al la procezo de normala historia evoluo? Homaroj de kelkaj planedoj reflektis tiajn enmiksiĝojn en legendoj pri senditoj de Satano, spiritoj de mallumo kaj malbono.

Rift komencis iradi laŭ la kajuto, maltrankvile rigardante al la sep verdaj lumoj, kvazaŭ petante respondon. Li deziris konsiliĝi kun Faj Rodis, sed ne sukcesis. Ŝi mem konatigis ilin kun tormansano de malalta rango. Ŝi elektis konvenan momenton de la konversacio, el kiu al la teranoj tuj iĝis klara la krima disŝiro de informo.

Ne, estas nedisputebla la rajto de ĉiu homo al scio kaj belo. Ili ne rompos la historian evoluon, se kunigos la disŝiritajn vojfadenojn! Male, ili korektos la malbonintence haltigitan fluon de la historia procezo, remetos ĝin sur la normalan vojon. Estas granda feliĉo savi unu homon, kia do estos ĝojo, se ili sukcesos helpi al tuta planedo!

Kaj en la absoluta silento de la nokta ŝipo al ĝia estro ŝajnis la voĉo de Faj Rodis, firme kaj klare dirinta al li: «Jes, kara Rift, jes!»

En malpezaj savaj skafandroj Neja Holli, Olla Dez, Grif Rift kaj Div Simbel staris sur la kupolo de la stelŝipo. Alte super ili blanka balono, murmuretante per heliceto, kiu tenis ĝin senmova kontraŭ vento, brilegis per speguloj de elektronika periskopo. Antaŭ Div Simbel malkovriĝis en ĉiuj detaloj la lando, ĉirkaŭanta la stelŝipon. La piloto levis la manon, kaj Grif Rift turnis larĝe dismetitajn objektivojn de telemetro-stereoteleskopo en la direkto, montriĝinta sur la limbo. Ĉiuj teranoj, vice rigardinte en la fenestreton de la telemetro, konsentis kun la elekto de la inĝeniero-piloto.

Inter senfruktaj deklivoj de bruna grundo, entranĉiĝintaj en vicon de flavaj apudbordaj montetoj, troviĝis cirksimila valo, abrupte limigita per elstaraĵoj de renversitaj tavoloj de sabloŝtono. La turnita al la stelŝipo flanko de la apudmara montetaro limiĝis per kruta deklivo, defendanta la valon kontraŭ vento. Sur la mara flanko de la montetoj al la akvo mem malsupreniris densa vepro.

— La loko estas ideala! — diris kontenta Simbel. — Ni baros per defendaj kampoj ambaŭ longitudajn randojn de la valo kaj ankaŭ la vost-polusan flankon ĝis la maro mem. La spektantoj mare alveturos dum nokto, eliros en la vepro kaj transiros en la valon.

— Kaj lumturo? — demandis Grif Rift.

— Ne necesas, — respondis Olla Dez. — Por defenda kampo ni devos starigi tureton, ĝi same servos kiel TVF-sendilo en kilometra distanco for de «Malhela Flamo». Ni levos maston kun fenda ultraviola radiilo, kaj ilin ni provizos per lumineskaj goniometroj.[19]

La gardistoj, observantaj la stelŝipon, ekvidis, kiel malleviĝis la blanka balono, kaj la monstro, veninta el nekonataj profundoj de la kosmo, ekmuĝis. Du longaj signaloj signifis vokon de reprezentanto de la gardistaro.

La veninta oficiro komprenis, ke la teranoj, starantaj sur la kupolo, intencas ion fari ekster la ŝipo. Tiu loko, ronĝita de ravinoj, estis senhoma, kaj la oficiro donis permesan signalon. Ondoj de polvo kaj fumo ekkuris de la stelŝipo, iĝante vertikala muro, ŝirmanta la apudmarajn montetojn. Kiam la fumo disiĝis, la tormansanoj ekvidis rektan vojon, traigitan tra vepro kaj ravinoj, kaj finiĝantan sur la levita ebeno, kie kreskis maloftaj arboj kun dornaj pendantaj branĉoj. La garda oficiro decidis sciigi la estrojn pri la neatendita aktiveco de la teranoj. Li ankoraŭ ne sukcesis raditelefoni al la Administrejo de la Okuloj de la Konsilio, kiam el la interno de «Malhela Flamo» elrampis ia instalaĵo, simila al malalta, vertikale starigita cilindro, kaj, impone treniĝante, ekiris laŭ la ĵus konstruita vojo. Post kelkaj minutoj la cilindro atingis la finan punkton kaj ekturniĝis tie, glatigante la ŝtonecan grundon. Ĝi rotaciis ĉiam pli rapide kaj subite komencis kreski supren, elstarigante dum ĉiu rotacio spirale volvitan dikan strion de blanka metalo. Dum la garda oficiro raportis, inter arboj jam leviĝis brilanta tureto, simila al distirita risorto kaj kronita per maldika stango kun kubeto sur la pinto.

El la stelŝipo neniu eliris, la tureto staris senmove. Ĉio eksilentis super la seka kaj varmega bordo. Kaj la tormansanoj decidis nenion entrepreni.

En la sama vespero «Malhela Flamo» transdonis al Faj Rodis mapon de la loko kaj planon de la improvizita teatro. Rodis avertis, ke la reganto de Tormans rememorigis al ŝi pri la danca «konkuro». Olla Dez promesis dum diurno prepari sian elpaŝon.

Eĉ Sol Sain eliris el sia ermitejo, kiam oni ŝaltis la grandan stereoekranon de la stelŝipo.

En la palaco Coam kvar SDP faris panoraman bildon de la vasta ronda ĉambro de la ŝipo kaj — per retrokomunikado — de la tuta Perla halo de la palaco.

Fama dancistino Gae Od Timfift elpaŝis kun sia kundancanto, larĝŝultra, nealta, kun vireca kaj koncentrita vizaĝo. Ili plenumis tre komplikan, riĉan je turnoj kaj rotacioj, akrobatan dancon, reflektantan reciprokan lukton de viro kaj virino. La dancistino estis en mallonga vesto el apenaŭ kunigitaj per fadenoj mallarĝaj ruĝaj rubandoj. Pezaj braceletoj katenis la maldekstran brakon. Alte sur la kolo brilis koliero, simila al kolringo. La virino faladis, kroĉiĝante je la parulo, kaj etendiĝadis sur la planko antaŭ li. En pozo bela kaj senforta ŝi kuŝis sur la flanko, korde etendinte la brakon kaj la kruron, kaj levinte petegan rigardon. Obeeme donante al la parulo la alian manon, ŝi fleksis la genuon, preta leviĝi laŭ lia deziro, — malkaŝa personigo de la potenco de la viro, de la mizereco kaj samtempe de la danĝera forto de la virino.

La arto kaj la beleco de la plenumintoj, la senriproĉa senpeneco kaj cizeliteco de la plej malfacilaj pozoj, la pasia, lasciva voko de la dancistino, kies korpo estis apenaŭ kovrita per disiĝantaj rubandoj, impresis eĉ la regantojn de Tormans. Ĉojo Ĉagas, sidiginta Faj-on Rodis apud si, ne atentante mornecon de Jantre Jaĥaĥ, kliniĝis al la gastino, degne ridetante:

— La loĝantoj de la planedo Jan-Jaĥ estas belaj kaj posedas la arton esprimi fajnajn sentojn.

— Sendube! — konsentis Rodis. — Por ni tio estas des pli interesa, ke sur la Tero ne ekzistas viroj-dancistoj.

— Kio? Ĉu vi ne dancas duope?

— Dancas, kaj multe! Mi parolas pri specialaj unuopaj elpaŝoj de grandaj artistoj. Nur virinoj kapablas transdoni per sia korpo ĉiujn maltrankvilojn, sopirojn kaj dezirojn, regantajn homon en lia serĉado de belo. Pasis for ĉiuj dramoj de rivaleco, de ekscitita ofendiĝemo, de sklavigo de virino.

— Sed tiuokaze kion ankoraŭ eblas esprimi en danco?

— Ĉe ni danco iĝas sorĉo, nebula, mistera, forglitanta kaj senteble reala.

Ĉojo Ĉagas kuntiris la ŝultrojn.

— Faj vane penas, elektante nociojn, nur malproksime konformajn al la niaj, — flustris Menta Kor, sidinta malantaŭ Div Simbel.

— Probable, Olla ne ricevos agnoskon, — diris Neja Holli, — post kiam ĉi tie virino estis turnata, fleksata, preskaŭ batata.

Ekfluis melodio, kiel kuranta rivero kun ĝiaj plaŭdoj kaj kirloj. Poste ĝi svenis, subite anstataŭiĝinte per alia, malgaja kaj malrapida, malaltaj sonoj kvazaŭ elmergiĝis el spegule kvieta, diafana profundo.

Respondante al ĝi, en profundo de la improvizita scenejo, disigita je du duonoj — la blankan kaj la nigran, — aperis nuda Olla Dez. Facila bruo aŭdiĝis el la halo de la palaco Coam, superita per altaj kaj akraj akordoj, al kiuj la oreca korpo de Olla respondis en seninterrompa fluo de moviĝo. Ŝanĝiĝis la melodio, iĝinte preskaŭ minaca, kaj la dancistino troviĝis sur la nigra duono de la scenejo, kaj poste daŭrigis la dancon sur la fono de la arĝenteca blanka ŝtofo. Admirinda harmonieco, plena, neimageble alta konformo de la danco kaj la muziko, de la ritmo kaj la ludo de lumo kaj ombro kaptis, kvazaŭ kondukis al rando de abismo, kie devis rompiĝi la neeble bela sonĝo.

Pasiigitaj per poezieco de la neniam vidita danco, la tormansanoj jen frapadis apogilojn de la foteloj, jen nekomprene kuntiradis la ŝultrojn, iufoje eĉ interparolis flustre.

Malrapide estingiĝis la lumo. Olla Dez dissolviĝis en la nigra duono de la scenejo.

— Alion mi ne atendis! — ekkriis Jantre Jaĥaĥ, kaj la ceteraj ekbruis, jesante.

Ĉojo Ĉagas ĵetis al la edzino malkontentan rigardon, dekliniĝis al la dorsapogilo kaj diris, turnante sin al neniu:

— Estas io nehoma, neallasebla en tia malfermiteco kaj forto de sentoj. Kaj danĝera — tial, ke tiu ĉi virino estas tiom malpermeseble bela.

Faj Rodis vidis, kiel ruĝiĝis la vangoj de Ĉedi, sidanta apud ŝi. La junulino rigardis al ŝi kun petego, preskaŭ ordonante: «Faru do ion!»

«Stulteco neniam devas venki — konsekvencoj nepre estas malbonaj», — glitis en la kapo de Rodis frazo el iu lernolibro. Ŝi decideme ekstaris, permane vokinte al si Eviza-n Tanet.

— Nun ni dancos, — trankvile deklaris ŝi, kiel ion enirantan en la programon.

Ĉedi ĝoje svingis la manojn.

— Por mi sufiĉas! — gale diris Jantre Jaĥaĥ, forlasante la halon.

Post ŝi humile ekstaris ankoraŭ kvin tormansaninoj, invititaj en la palacon. Sed Ĉojo Ĉagas nur pli komforte eksidis en la fotelo, kaj la viroj opiniis sin devigitaj resti. Tamen, la teranoj, rigardintaj el la stelŝipo, vidis, ke la virinoj de Tormans, gvidataj de la edzino de la reganto, kaŝis sin malantaŭ la arĝent-grizaj drapiraĵoj.

Faj Rodis kaj Eviza Tanet malaperis por kelkaj minutoj kaj poste venis en solaj skafandroj, ĉiu portanta sur la manplato alfiksitan al ĝi ok-edran kristalon kun sonregistraĵo. Du virinoj: unu — korve nigra, alia — arĝente verda, kiel salika folio, ekstaris apude, alte levinte la manojn kun la kristaloj. Nekutima ritmo, akra, kun ŝanĝiĝo de oftaj kaj maloftaj frapoj, ektondris en la halo. En takto kun la ritma bruego la danco komenciĝis per rapidaj movoj de la brakoj, etenditaj antaŭen, al la spektantoj, kaj per abruptaj fleksoj de la femuroj.

De la brakoj kun la turnitaj malsupren manplatoj sur la tormansanojn descendis ondoj de rigidiga forto. Obeante al la monotona melodio, Eviza kaj Rodis mallevis la brakojn, alpreminte ilin al la flankoj kaj demetinte la manojn. Malrapide kaj sinkrone ili komencis rotacii, sovaĝe kaj ordone rigardante el sub la kuntiritaj brovoj al la spektantoj. Ili turniĝadis, jubile levante la manojn. Ekŝutiĝis frapoj de misteraj muzikiloj, akordaj kun io profunde kaŝita en la koroj de la viroj de Tormans. Eviza kaj Faj senmoviĝis. La dense fermitaj buŝoj de ambaŭ virinoj malfermiĝis, montrinte idealajn dentojn, iliaj brilantaj okuloj venke ridis. Ili solene ekkantis antikvan iranan himnon: «Ebria kaj amanta, en luna ilumin',[20] en silkoj malbukitaj kaj kun kalik' da vin'… Kuraĝa moko en okul', trist' en sinu' de lip'!» La tondro de la muzikiloj disŝutiĝis ofte kaj moke, iginte la spektantojn reteni la spiron. La senmovaj korpoj el nigra kaj verda metalo ree viviĝis. Ne deirante de sia loko, ili respondis al la muziko per ŝanĝiĝoj de ĉiuj mirinde obeemaj kaj fortaj muskoloj. Kiel akvo sub venta blovo, subite kaj pormomente viviĝadis la brakoj kaj la ŝultroj, la ventroj kaj la femuroj. Tiuj mallongaj eksplodoj kuniĝis en unu kontinuan fluon, transformintan la korpojn de Eviza kaj Rodis en ion nekapteblan kaj sufere altiran. La muziko rompiĝis.

— Ha! — ekkriis Eviza kaj Faj, samtempe mallevante la brakojn.

Por teruro de la virinoj, rigidiĝintaj malantaŭ la pordokurtenoj, Ĉojo Ĉagas kaj la anoj de la Kvaropa Konsilio sub influo de la hipnota muziko kliniĝis antaŭen kaj elfalis el la foteloj, sed tuj ekstaris, ŝajniginte, ke nenio okazis, kaj freneze ekfrapis la brakapogilojn per la manplatoj, kio signifis la plej superan laŭdon.

Rodis kaj Eviza elkuris.

— Kiel eblas! — riproĉe diris Olla Dez, atente observinta la sovaĝan dancon.

— Ne, tio estis belega! Rigardu, la tormansanoj estas ŝokitaj! — ekkriis Div Simbel.

Vere, la spektantoj en la palaco Coam aspektis konsternitaj, kaj la virinoj, revenintaj al siaj lokoj, kondutis kviete, kiel kontuzitaj. Tamen, kiam aperis Faj Rodis kaj Eviza Tanet, oni salutis ilin per laŭtaj frapoj al la foteloj kaj per aprobaj ekkrioj.

Rodis turniĝis al la kamaradoj en la stelŝipo, per la fingroj montris, ke la baterioj malŝargiĝis, kaj malŝaltis la SDP-on. Olla Dez same ĉesigis la transsendon el «Malhela Flamo» kaj diris:

— Rodis iufoje kondutas kiel lernejanino de la tria ciklo.

— Sed ili vere estis belegaj! — ekprotestis Grif Rift. — Mi ne komparas ilin kun vi. Vi estas la diino de danco, sed nur sur la Tero.

— Sendube, mi estas venkita ĉi tie, — konsentis Olla. — Rodis kaj Eviza lerte uzis influon de ritmoj al la subkonscio. Kunan ritman kantadon, turniĝadon en antikveco oni opiniis magio por ekregi homojn, samkiel militan marŝadon kaj kunan gimnastikon de jogoj. Tantrismaj «ruĝaj orgioj» en budaismaj monaĥejoj, sakramentoj omaĝe al dioj de amo kaj fekundeco en temploj de Helenujo, Fenicujo kaj Romio, ventrodancoj en Egiptujo kaj Norda Afriko, «ĉarmaj» dancoj de Hindujo, Indonezio kaj Polinezio en antikvaj tempoj faris al viroj ne tiom erotikan, kiom hipnotan influon. Nur multe pli malfrue psikologoj komprenis kombinon de vidasociaĵoj — de la gvida senso de la homo en lia sento de belo, firme ligita kun erotiko per centmiljaroj da natura selektado de la plej perfekta. Elastecon kaj muzikecon de virina korpo oni ne vane ekde la antikveco komparadis kun danco de serpentoj. Estante historiisto, Faj Rodis elektis ĉion hipnotan el antikvaj dancoj, kaj la efiko iĝis nerezistebla, sed kiam ŝi sukcesis instrui Eviza-n?

— Sekve, oni ne rajtas kulpigi Rodis-on pri facilanimeco kaj nepripensiteco de agoj. Tiun dancon ŝi, evidente, preparadis antaŭ longe, por montri ilian parencecon kun ni, — konvinkite diris Grif Rift.

Ekster la muroj de la ĝardenoj Coam sur dua ŝtupego de antaŭmontaro kreskis malgranda arbareto, ĝiaj arboj tiomgrade similis al teraj kriptomerioj, ke eĉ de malproksime ili kaŭzadis ĉe Rodis paroksismojn de sopiro pri la hejma planedo. Kriptomerioj kreskis ĉirkaŭ ŝia lernejo de la unua ciklo. La unua ciklo estis la plej malfacila en la infana vivo. Post libero kaj senzorgeco de la nula ciklo venis la tempo de strikta responso pri siaj agoj. La eta Faj ofte forkuradis en ombron de la kriptomeria bosko por satplori.

Kaj nun, trafinte ekster la limojn de la palaco, dum promeno kun inĝeniero Tael, Rodis impetis al arbo kaj alpremiĝis al ĝia trunko, penante kapti la hejman odoron de rezino kaj de ŝelo, varmigita de suno. La skafandro, malŝaltinte ordinaran ĉe teranoj akran palpsenton per haŭto de tuta korpo, ne permesis al ŝi eksenti la vivan arbon, kaj la trunko odoris nur per polvo.

La sento de senelireco, forgesita post la tempoj de la inferecaj trejnoj, premis la bruston de Rodis, kaj ŝi mallevis la kapon, por ke Eviza kaj Vir ne legu en ŝia vizaĝo nostalgion. La hejma arbo trompis. Kiom da trompoj ankoraŭ atendas ĉi tie, precipe inter homoj, tute similaj al la teraj kaj tiom malsamaj anime!

Inĝeniero Tael sub diversaj pretekstoj preterpasigis antaŭ la teranoj ĉirkaŭ cent siajn kamaradojn kaj konatojn. Malgraŭ mirinda homogeneco de la grupo, la gastoj el la Tero konsilis ekskludi ĉirkaŭ tridek homojn. Tia granda forselekto komence konsternis Tael-on. La teranoj klarigis, ke ili markis ne nur rektajn portantojn de malbono aŭ enviantojn, kaŝantajn difektitan psikon, sed ankaŭ tiujn, kies streboj al scio kaj spirita libero ne estis pli fortaj, ol mankoj de psiko, naturaj por netrejnita homo.

Post ok tagoj kolektiĝis sufiĉe da tormansanoj, por komenci seancojn. Por miro de la teranoj, tio estis nur «lovoj» — longvivuloj: teĥnikaj intelektuloj, sciencistoj, artistoj. Faj Rodis postulis, ke oni invitu ankaŭ «mavojn» — mallongvivantajn junulojn. Inĝeniero Tael konfuziĝis.

— Ili ne ricevas sufiĉan klerecon, kaj ni preskaŭ ne komunikiĝas kun ili. Tial mi ne konas fidindajn… Kaj ĉefe, por kio ili bezonas tion?

— Mi vane malŝparis tempon por vi, — severe diris Rodis, — se vi ĝis nun ne komprenis, ke la estonteco povas aparteni aŭ al ĉiuj, aŭ al neniu.

— Ili havas klasan subpremadon pli grandan, ol ĉe ni dum la feŭdismo! — ekkriis Ĉedi. — Similas al la sklava sociordo!

La tormansano ruĝegiĝis, liaj lipoj ektremis, kaj li direktis siajn fantastikajn okulojn al Rodis kun tia hunda fideleco kaj petego, ke Ĉedi konfuziĝis.

— Vere, ĉe ni estas akre disigitaj tiuj, kiuj meritas instruadon, kaj malkleruloj. Sed ili ja estas elektataj laŭ realaj kapabloj el tuta amaso da naskiĝantaj infanoj. Kaj ili estas tute feliĉaj, tiuj «mavoj»!

— Tute kiel vi, «lovoj». Vi okupiĝas pri elektita afero, kreas, faras malkovrojn. Tiuokaze por kio estas viaj serĉoj kaj animaj suferoj? Ne, mi vidas, ke ni atingis ankoraŭ nemulton. Tio estas mia miso! La promenojn mi abolas, kaj ni okupiĝu pri historia dialektiko.

La timo, atinganta malesperon, ne malaperis el la vizaĝo de Tael.

«Li atendas senkompatan punon pro ajna eraro, — divenis Ĉedi. — Verŝajne, ĉi tie tio estas la maniero trakti homojn».

Malgraŭ ĉiuj obstakloj, la demonstro de filmoj okazis post dek ses tagoj.

En la varmega valo, kie tigoj de duonsekaj herboj, ŝancelataj de malforta vento, estis la solaj signoj de vivo, aperis proksima, perplekse reala mondo de la Tero.

Grif Rift kaj Olla Dez uzis kurbaĵon de la defenda kampo kiel internan supraĵon de ekrano kaj, ŝanĝante la kurbecon, kreis sub la monteta deklivo grandan scenejon.

Por loĝantoj de la planedo Jan-Jaĥ ĉio estis eksterordinara: kaŝa navigado sur malaltaj plenblovitaj flosoj laŭ la malhela maro, subita apero de lumantaj signoj sur goniometro pro la nevidebla ultraviola lumturo, surbordiĝo sub ĉebordaj arbustoj, leviĝo sur monteton kun orientado al nebula luma makuleto de iu stelamaso, serĉado de la du malaltaj arboj, inter kiuj kuŝis la enirejo en la valon, nun fermitan por ĉiuj aliaj, neordinara difuzita kaj morna lumo, eliranta el nenie kaj prilumanta la fundon de la valo kun eroziaj sulkoj, inter kiuj dissidiĝadis la emociitaj vizitantoj. Tio tiom diferencis de la monotona vivo de Jan-Jaĥ, kun ĝiaj stultige teda laboro kaj primitivaj amuzoj, ke ĝi kreis nekutiman etoson de nervoza vigliĝo.

Subite el nepenetrebla mallumo de la defenda kampo aperadis ronda halo de la stelŝipo, kie ses teranoj salutadis la gastojn en ilia gepatra lingvo. Komence ĉiuj alvenintoj el la fora mondo ŝajnis al tormansanoj tre belaj, sed samaspektaj. Ĉiuj viroj estis altaj, kun decidemaj grandaj vizaĝoj, seriozaj ĝis severeco. Ĉiuj virinoj havis cizele regulajn malgrandajn trajtojn, ideale rektajn nazojn, firmajn mentonojn, densajn harojn, ĉiuj ili estis fortikaj. Nur kiam la okulo kutimiĝadis al tiuj ĝeneralaj trajtoj, loĝantoj de Jan-Jaĥ rimarkadis individuan diversecon de la teranoj.

Iu el la stelŝipanoj, plej ofte Olla Dez, mallonge klarigadis temon de stereofilmo, kaj la stelŝipo malaperadis.

Antaŭ tormansanoj plaŭdis nekredeble diafana maro kun blua akvo. Puraj plaĝoj de nigra, rozkolora kaj ruĝa sablo logis kuniĝi kun suno kaj maro. Sed la belegaj bordoj estis preskaŭ senhomaj malsame de plenŝtopitaj banlokoj sur Tormans. En diversaj horoj aperadis homoj, naĝadis, plonĝadis kaj poste rapide malaperadis, disveturante en malfermitaj vagonoj de malgrandaj trajnoj, kurantaj laŭ la bordo.

Loĝantojn de Jan-Jaĥ miregis la giganta Spirala Vojo: filmita frunt-al-frunte proksimiĝo de kolosa trajno vokadis en nekutimaj homoj praan timon.

Tropikaj ĝardenoj, kuŝantaj sur neĉirkaŭrigardeblaj vastaĵoj, kaj samaj senlimaj kampoj de fabela tritiko kun spikoj, pli grandaj, ol maizaj spadikoj, tiel akre kontrastis kun malriĉaj arbustaj ĝardenoj kaj fabaj kampoj de Tormans, ke Grif Rift decidis ne plu montri malavaraĵojn de la hejma planedo, por ne vundi la gastojn.

Aŭtomataj fabrikoj de artefarita viando, lakto, butero, vegeta ovoflavo, kaviaro kaj sukero kvazaŭ ne rilatis al kampoj, fruktarbaj ĝardenoj kaj brutaj gregoj. Plataj diafanaj tasoj de radikaptiloj por produktado de proteino konsistigis nur malgrandan parton de grandegaj subteraj konstruaĵoj, en kiuj ĉe konstantaj temperaturoj kaj premoj cirkulis fluoj de aminacidoj. Larĝaj turoj de sukeraj fabrikoj mistere, sordine bruis, kvazaŭ eĥo de fora tondro. Tiun sonon produktis kolosa kvanto da aero, ensuĉata en iliajn ricevilojn, sedimentigante superfluan karbondioksidon, akumuliĝintan dum jarmiloj da neracia mastrumado. La plej belaj estis neĝe blankaj kolonaroj de fabrikoj de sintezata ovoflavo, brilantaj ĉe randoj de cedraj arbaroj. Nur vidinte la teĥnikan nivelon de la nutroproduktado, tormansanoj komprenis, kial sur la Tero estas malmulte da lakta brutaro — bovoj kaj antilopoj — kaj tute ne estas vianda brutaro, nek birdobredejoj, nek fiŝaj fabrikoj.

— Kiam malaperis la neceso murdi por manĝo, tiam la homaro faris la lastan paŝon for de la neceso al la vere homa libero. Tion ne eblis fari antaŭ ol ni trovis, kiel el vegetaj proteinoj krei la animalajn. Anstataŭ bovoj estas fabriko de artefarita lakto kaj viando, — klarigadis Grif Rift.

— Kial do ni ne havas tion ĝis nun? — ordinare demandadis tormansanoj.

— Via biologio, evidente, okupiĝis pri io alia aŭ estis difekta, estis flankenigita de aliaj sciencoj, malpli gravaj por prospero de la homo. Stato, konata ankaŭ en la tera historio…

— Kaj vi venis al konkludo, ke ne eblas atingi veran alton de kulturo, murdante animalojn por manĝo?

— Jes!

— Sed animaloj necesas ankaŭ por sciencaj eksperimentoj.

— Ne! Serĉu ĉirkaŭvojon, sed ne faru torturojn. La mondo estas neimageble komplika, kaj vi nepre trovos multajn aliajn vojojn al malkovro de la vero.

Kuracistoj kaj biologoj de la planedo Jan-Jaĥ nekredeme interrigardadis. Sed ree kaj ree aperadis antaŭ ili subteraj labirintoj de memormaŝinoj — konservejoj de tutplaneda informo. Realiĝis vortoj de antikva poeto, kiu deziris al la homo esti «simpla, kiel vento, neelĉerpebla, kiel maro, kaj saturita per memoro, kiel la Tero». Nun la tuta planedo per manoj de siaj saĝaj infanoj saturiĝis per memoro de ne nur sia vivo, sed ankoraŭ de miloj da aliaj loĝataj mondoj de la Granda Ringo.

Multaj teĥnikaj konstruaĵoj iris ĉiam pli profunde en la teran kruston. Anstataŭ antikve elĉerpitaj minejoj funkciis memriĉiĝantaj hidrotermaĵoj, ligitaj kun subkrustaj fluoj en la termantelo en zonoj de eliro de junaj akvoj.[21] Samaj hidrotermaj leviĝantaj fluoj estis uzataj sur la supraĵo en energi-produktaj kaj varmigaj instalaĵoj.

Verŝajne, la plej mirinda por tormansanoj ŝajnis ega disvastigiteco de artoj. Praktike ĉiu homo posedis iun specon de arto, ŝanĝante ĝin dum diversaj periodoj de la vivo. Facileco de uzado de informo koincidis kun ebleco vidi ajnajn bildojn, skulptaĵojn, akiri elektronikajn registraĵojn de ajna muzika verko, de ajna libro. Multegaj Domoj de Astrografio, de Libro, de Muziko, de Danco, esence estis palacoj, kie ĉiuj dezirantoj trankvile kaj oportune povis ĝui vidon de kosmo, de ĝiaj loĝataj planedoj kaj de tuta neelĉerpebla riĉo de homa kreado dum jarmiloj de la dokumentita historio. Vere neimagebla nombro da artaĵoj estis kreita dum la du jarmiloj, pasintaj post la EMU — la Erao de la Monda Unuiĝo!

Tormansanoj vidis lernejojn, plenajn je sanaj kaj gajaj infanoj, luksajn festojn, en kiuj ĉiuj ŝajnis same junaj kaj nelacigeblaj. La socia edukado ne mirigis loĝantojn de Jan-Jaĥ. Multe pli mirinda ŝajnis malesto de ajnaj gardistoj aŭ de potenculoj, forbariĝintaj de la mondo en gardataj palacoj kaj ĝardenoj. En neniu el miloj da vizaĝoj, pasintaj antaŭ tormansanoj, eĉ unufoje aperis esprimo de timo kaj fermita memama singardo, kvankam maltrankvilo nemalofte legiĝis sur vizaĝoj de kuracistoj, edukistoj, sportaj instruistoj. Spektantojn surprizis malesto de bruo, de laŭta muziko kaj parolo, de tondrantaj kaj fumantaj maŝinoj en urboj de la Tero, mirigis stratoj kaj vojoj, similaj al silentaj aleoj, kie neniu aŭdacis maltrankviligi alian homon. Muziko, kantado, dancoj, festoj, petolaj ludoj sur tero, akvo kaj en aero okazadis en lokoj, speciale destinitaj por tio.

Gajuloj ne miksiĝadis kun malgajuloj, infanoj kun plenaĝuloj. Kaj ankoraŭ unu trajto de la tera vivo kaŭzadis perplekson. Personaj loĝejoj de homoj de la Tero, aranĝitaj simple, impresis al loĝantoj de Jan-Jaĥ kiel duonmalplenaj, eĉ malriĉaj.

— Por kio ni bezonas ion krom la plej necesa, — respondadis al la neevitebla demando Olla Dez, — se ni en ajna momento povas uzi tutan lukson de publikaj ejoj?

Vere, la loĝantoj de la Tero laboris, meditis, ripozis kaj gajis en grandegaj, oportunaj, ĉirkaŭigitaj per ĝardenoj domoj, kun bele aranĝitaj ĉambroj kaj haloj, — en palacoj kaj temploj de artoj aŭ sciencoj. Ŝatantoj de antikveco restarigadis severajn domojn kun dikaj muroj, mallarĝaj fenestroj kaj granda, peza meblaro. Aliaj, male, konstruadis vastajn, malfermitajn por ĉiuj ventoj kaj suno, pendantajn ĝardenojn, elŝoviĝantaj en maron aŭ pendantajn sur kapturniga alto de montaj deklivoj.

— Kaj ĉe ni, — diris tormansanoj, — publikaj domoj, parkoj kaj palacoj estas troplenigitaj de homoj kaj tre bruaj. Pro multegaj vizitantoj ilin ne eblas teni en necesa pureco, konservi fajnecon de aranĝo. Tial niaj personaj loĝejoj similas al fortikaĵoj, kie ni kaŝiĝas de la ekstera mondo, tie ni kaŝas ankaŭ ĉion, kio estas al ni speciale kara.

— Estas malfacile tuj kompreni, kio kaŭzis la diferencon, — diris Olla Dez. — Probable, vi ŝatas bruon, tumulton, homamasiĝon.

— Ja ne, ni malamas tion, kiel plejmulto da homoj de intelekta laboro. Sed neeviteble ĉiu bela loko, ĉiu novkonstruita Palaco de ripozo iĝas plenŝtopita de homoj.

— Mi, ŝajne, komprenis, en kio estas la afero, — diris Sol Sain. — Ĉe vi ne konformas la kvanto de loĝantaro kaj la rimedoj. En tiu ĉi okazo ne sufiĉas publikaj ejoj por ripozo kaj distroj.

— Ĉu ĉe vi ili konformas?

— Tio estas la plej grava tasko de la Konsilio de Ekonomio. Nur en konformo inter la kvanto de homoj kaj la realaj ekonomiaj ebloj estas la fundamento de komforta vivo kaj stabiligo de la planedaj rimedoj por ĉiam.

— Sed kiel vi atingas tion? Ĉu per reguligo de naskado?

— Kaj per tio, kaj per antaŭvido de hazardaĵoj, de fluktuoj de sukcesoj kaj malsukcesoj, de kosmaj cikloj. Homo devas scii ĉion ĉi, alie ĉu li estas homo? La ĉefa celo de ĉiuj sciencoj estas sola — feliĉo de la homaro.

— Kaj el kio ĝi konsistas, via feliĉo?

— El komforta, trankvila kaj libera vivo, unuflanke. Kaj ankaŭ el strikta memdisciplino, eterna malkontenteco, strebo plibeligi la vivon, plivastigi ekkonon, plilarĝigi limojn de la mondo.

— Sed tio ja kontraŭdiras unu al la alia!

— Male, tio estas dialektika unueco, kaj, sekve, en ĝi estas evoluo!

Tiaspecaj konversacioj akompanis ĉiun demonstron de stereofilmoj, kaj iufoje ili iĝadis prelegoj aŭ emociaj diskutoj. Tormansanoj per sia psikologia strukturo neniel diferencis de teranoj. Ilia antaŭhistorio pasis kune. Tial ankaŭ la moderna tera vivo, kvankam nur ĝenerale, iĝadis por ili komprenebla. Kaj la arton de la Tero loĝantoj de Jan-Jaĥ perceptadis facile. Kun la scienco la afero statis malpli bone. Tro malproksimen iris la teranoj en kompreno de la plej subtilaj strukturoj de la mondo.

Eĉ pli malfacile oni perceptadis stereofilmojn de la Granda Ringo. Strangaj estaĵoj, iufoje similaj al teranoj, nekompreneblaj paroloj, ritoj, amuzoj, konstruaĵoj, maŝinoj. Ŝajna malesto de loĝantoj sur planedoj apud la centro de la Galaksio, kie sub kilometraj volboj restis senmovaj aŭ malrapide turniĝis diafanaj diskoj, radiantaj bluan lumon. En aliaj mondoj renkontiĝis stelaspektaj formoj, randitaj per miloj da blindigaj violkoloraj globoj, malsame de la diskoj, orientitaj vertikale. Tormansanoj ne sukcesis kompreni, kio estas tio: ĉu maŝinoj, kondensantaj iun specon de energio, aŭ psikaj personiĝoj de pensantaj estaĵoj, dezirintaj resti nerekonitaj eĉ por la riceviloj de la Granda Ringo.

Tre malbonaŭguraj ŝajnis planedoj de infraruĝaj sunoj, sur kiuj loĝis superaj vivuloj, kiuj estis anoj de la Ringo. La registraĵoj estis faritaj antaŭ la enkonduko de ondaj konvertiloj, inventitaj sur la planedo de la stelo Beta de Taso, kiuj permesas vidi en ajnaj prilumaj kondiĉoj de la universo Ŝakti. Apenaŭ distingeblaj konturoj de gigantaj konstruaĵoj, monumentoj, arkaĵoj mistere nigris sub steloj, kaj moviĝo de homamasoj ŝajnis minaca. Neesprimeble belega muziko aŭdiĝis en mallumo, kaj nevidebla maro plaŭdis kun sama heksametra bruo, kiel sur la Tero kaj sur la planedo Jan-Jaĥ.

Olla Dez demonstris ankaŭ kelkajn ĝis nun ne deĉifritajn registraĵojn, liveritajn de stelŝipoj de Rekta Radio el la galaksioj Andromeda kaj M-51 en la Ĉashundoj. Sovaĝe turniĝantaj multekoloraj spiraloj kaj pulsantaj globecaj miledroj kvazaŭ boris oceanon da densa mallumo. Nur la ŝipanaro de «Malhela Flamo», trairinta laŭ rando de abismo, konjektis, ke tiuj bildoj povis signifi penetron en Tamas-on, la neatingeblan kaj nevideblan kontraŭmondon, ĉirkaŭantan nian Universon.

Tamen la elsendoj el foraj kaj strangaj mondoj, malgraŭ sia eksterordinareco, malmulte interesis tormansanojn. Anstataŭe ilin senfine emociis stereofilmoj pri teranoj sur aliaj planedoj, ekzemple, sur la antaŭnelonge loĝigita planedo de la Verda Suno en la sistemo de Aĥernaro. Ne povis ne kapti ilian imagon la belegaj ruĝaj homoj el la Epsilono de la Tukano — kun tiu planedo la Tero establis regulan trafikon.

Post kiam SRR-oj komencis fari flugojn al la Epsilono de la Tukano — longe je cent okdek parsekoj — dum dek sep tagoj, sur la Tero, speciale inter junularo, eksplodis epidemio de enamiĝo en ruĝajn homojn.

Sed montriĝis, ke geedzecoj inter teranoj kaj ruĝaj tukananoj estas senfruktaj: tio alportis nemalmulte da elreviĝoj. Potencaj biologiaj institutoj de ambaŭ planedoj koncentris siajn penojn al venko de la neatendita obstaklo. Neniu dubis, ke la malfacila tasko baldaŭ estos solvita kaj kuniĝo de ambaŭ homaroj, tute similaj, sed malsamaj laŭ deveno, iĝos plena, per tio senfine multobligante ekzistodaŭron de la homo de la Tero kiel specio.

La homoj, transloĝiĝintaj sur la planedon de la Verda Suno, vivis tie ankoraŭ nemultajn jarcentojn, sed pro radiado de la suno ricevis lilan haŭton kaj ekstere diferencis disde la bronze sunbrunaj teranoj multe pli, ol la lastaj disde la flavaj loĝantoj de Jan-Jaĥ. Sed la tuta vivordo de la pioniroj de la tera homaro sur Aĥernaro neniel diferencis de ilia prapatrujo, kio donis al tormansanoj certecon pri ilia propra alianco kun la potenca Tero. La afabla kaj atenta rilato de la stelŝipanoj al siaj gastoj firmigis tiun esperon. Kvankam la teranoj ŝajnis al ili malvarmetaj kaj iom fremdaj, tormansanoj komprenis fore disirintan malsamecon de interesoj kaj gustoj. Tiuj plene malfermitaj kaj puraj homoj neniam, eĉ ne por momento pensis pri sia supereco, kaj loĝantoj de Jan-Jaĥ sentis sin kun ili simple kaj facile, kiel kun plejaj proksimuloj.

La dezerta spektantaro konsistis el kleraj kaj saĝaj «lovoj», kiuj tre baldaŭ komprenis, ke la alianco de la Tero kaj Jan-Jaĥ signifas antaŭ ĉio ruiniĝon de ilia oligarkia sociordo, detruon de la sistemo «lovoj» — «mavoj» kaj de la filozofio de frua morto. Tia strukturo ne povis elirigi la planedon el ĝia nuna mizera stato. Samtempe tiu sociordo garantiis altegajn privilegiojn al la oligarkia elito. Kvankam sumo de avantaĝoj estis mizera kompare kun la malfermita, klara kaj sana vivo de la komunisma sociordo de la Tero, kredi je tio kaj fordoni siajn privilegiojn la oligarkoj de Jan-Jaĥ, certe, ne povis. Tial la unua konatiĝo kun stereofilmoj de la Tero kaŭzis ĉe la reganta elito senton de malamikeco kaj timo. Ili komprenis, ke la vivo de la Tero per sia ekzisto mem estis malamika al la ordo de Tormans, malkonfirmante la kvazaŭ solan veran vojon, elektitan de la regantoj, kaj nuligante la senbridan prilaŭdadon, pri kiu okupiĝadis demagogaj propagandistoj de la Kvaropa Konsilio.

Vizito de la improvizita teatro en la dezerto apud la tera stelŝipo, al kiu estis malpermesite eĉ proksimiĝi, konsistigis, el vidpunkto de la regantoj de Jan-Jaĥ, ŝtatan krimon kaj estis punenda. Sed tormansanoj estis pretaj al ĉio, por nur trafi al demonstrado de stereofilmoj de «Malhela Flamo». Nature, la teranoj konstante maltrankvilis pri siaj spektantoj. La detektilo de biokurentoj por rekonado de homoj, jam nomita de Sol Sain DPE, aŭ dissekcilo de psika esenco, estis ankoraŭ ne preta por fidinda funkciado. Ankoraŭ povis esti eraroj okaze de lerta maskiĝo.

La aferon savis Neja Holli, kiu helpis al Sol Sain en ellaborado de DPE. Ŝi rimarkis pligrandigon de la dento K en biokurentoj de ĉiuj tormansanoj, sincere kaj malfermite dezirantaj informon. Ĉia dubo, malfido aŭ kaŝita forta emocio kaŭzis neeviteble kaj nepre falon de la dentoj K.

En la trairejo inter du arboj oni aranĝis kroman kampon, tralasantan nur homojn kun certa nivelo de ekscito de la dentoj K kaj deĵetantan ĉiujn aliajn. Tiel tormansanoj ricevis plian garantion de sekureco.

Dum tri semajnoj Olla Dez faris dek ok demonstrojn por kelkmil loĝantoj de Jan-Jaĥ. Dum unu el la lastaj demonstroj tormansa sciencisto kun titolo «ekkoninta serpenton» kaj kun neebla por la tera lingvo nomo Ĉadmo Sonte Taztot pridubis eblon de komuna deveno de la homaroj de ambaŭ planedoj.

— La homo de Jan-Jaĥ estas malbona en sia esenco mem, — deklaris la sciencisto. — Tiu esenco estas heredita de la prauloj, kiuj murdadis, ĵaluzadis, ruzadis kaj per tio garantiis al si transvivadon; pro tio ĉiuj penoj de la plej bonaj homoj frakasiĝis kontraŭ muro de anima sovaĝeco, timo kaj malfido. Se la homaro de la Tero leviĝis sur tian alton, do, evidente, ĝi havas alian devenon, kun pli noblaj animaj fundamentoj.

Olla Dez pensis iom, konsiliĝis kun Rift kaj Sain kaj elprenis «steletojn» kun filmoj pri pasinteco. Ne dokumentajn registraĵojn, sed pli ĝuste ekskursojn en malsamajn historiajn periodojn, restarigitajn laŭ arkivoj, memoraĵoj kaj muzeaj kolektoj.

Ĝismute afekciitaj tormansanoj ekvidis terurajn katastrofojn, tedan kaj enuan vivon de troloĝataj urboj, sociajn «disputojn», en kiuj vortoj de averto kaj sagaco dronis en muĝo de trompitaj homamasoj. Antaŭ grandaj atingoj de scienco kaj arto, saĝo kaj fantazio la tiama averaĝa homo akre sentis sian malplivalorecon. Psikologiaj kompleksoj de humiligiteco kaj nekredo je si naskis agreseman strebon elstari per ajna kosto.

Psikologoj de la Tero antaŭdiris neeviteblon de apero de afektaj, sensencaj, torditaj formoj de arto kun tuta gamo da variaĵoj — de abstraktaj penoj de sentalentuloj esprimi la neesprimeblan, ĝis psikopata diserigo de imagoj en bildoj kaj en vorttorentoj de literaturaj verkoj. Homo, ĝenerale needukita, nedisciplinita, ne scianta vojojn al memperfektiĝo, penis iri for de nekompreneblaj problemoj de socia kaj persona vivo. Sekve iĝis neeviteblaj la narkotaĵoj, el kiuj plej disvastiĝis alkoholo, bruanta muziko, sensencaj bruaj ludoj kaj amasaj spektaĵoj, senfina akirado de malaltprezaj aĵoj. La reproduktiĝo sur la Tero dum la EDM estis neniel limigata pro konkurenco de popoloj, por milita dominado de unu nacio super alia, dum sur Tormans, kie jam ne estis militaj konfliktoj, oni ne reguligis naskadon por aliaj celoj — por selekto de tiuj kvin procentoj de lernokapablaj homoj, sen kiuj haltus la maŝino de civilizo.

Kelkaj sciencistoj de la Tero, en malespero pro maturiĝanta danĝero de ĉiam akceliĝanta kripla kapitalisma evoluo, vokis ĵeti ĉiujn penojn al teĥnologio de artefarita nutraĵo kaj sintezaj varoj, opiniante, ke ĉiuj malfeliĉoj venas de manko de materialaĵoj. Ili ligis kun tio la tutmondan mizeriĝon de la Tero, rememorigante, ke la homo komence estis ĉasisto kaj kolektisto, sed ne terkulturisto.

«Por niaj pranepoj, — skribis unu sciencisto, — niaj hodiaŭaj zorgoj kaj timoj ŝajnos koŝmara sonĝo de malklera racio. Ni devas remalkovri la forgesitajn kvalitojn en ni mem kaj restaŭri nian Bluan Planedon ĝis ĝia vera belo».

Ĉiuokaze, la plej ardaj eskapistoj[22] komencis sobriĝi, kiam la teranoj faris unuajn kolosajn elspezojn por eliro en la kosmon, kaj komprenis grandegajn malfacilaĵojn de eksterteraj flugoj, komplikecon de ekposedo de interstelaj spacoj kaj de senvivaj planedoj de la Suna sistemo. Tiam oni ree turnis sin al la Tero, kompreninte, ke ĝi dum ankoraŭ longa tempo devas servi kiel hejmo por la tera homaro, rekonsciiĝis kaj sukcesis savi ĝin de detruo.

— Ho Granda Serpento! — ekkriis Ĉadmo Sonte Taztot. — Tio tiel similas al ni, sed kiel vi sukcesis tion?

— Per malfacila kaj komplika vojo, — respondis Sol Sain, — trairi kiun povis nur la kolektiva racio de la planedo. Ne organizita de supre opinio de neinformita homamaso, sed komuna pripensado kaj agnosko de praveco surbaze de kompreno kaj vera informo. Pro grandega kvanto de homoj sur la Tero ĉio ĉi iĝis ebla nur post invento de komputiloj. Helpe de la samaj komputiloj ni faris skrupulan specigon de homoj. La vera lukto por sano de idaro kaj pureco de percepto komenciĝis, kiam ni metis instruistojn kaj kuracistojn super ĉiuj aliaj profesioj sur la Tero. Ni enkondukis dialektikan edukadon. Unuflanke, strikte disciplinan, kolektivan, aliflanke — milde individuan. Homoj komprenis, ke ili ne rajtas eĉ je unu ŝtupo malleviĝi de jam atingita nivelo de edukiteco, scio, sano, eĉ se okazos io ajn. Nur supren, pluen, antaŭen, je kosto de eĉ seriozaj materialaj limigoj.

— Sed en Jan-Jaĥ ja same estas komputiloj, kaj sufiĉe delonge! Ni nomas ilin «drakaj ringoj», — ne trankviliĝis la «ekkoninta serpenton».

— Ŝajne, mi komprenis, en kio estas la afero! — ekkriis Sol Sain. — Sur la Tero ni havis multegajn popolojn, kelkajn grandajn kulturojn, diversajn sociajn sistemojn. En reciproka penetro aŭ en rekta lukto ili prokrastis kreiĝon de la monokulturo kaj de la monda ŝtato ĝis tiam, kiam kreskis la socia konscio kaj la teĥniko provizis la socion per aparataro, necesa por vera komunisma justeco kaj kolektiveco. Krome, la minaco de ĉion detruonta milito devigis la ŝtatojn pli serioze rilati inter si en la monda politiko, tiel nomiĝis tiam la nacia konkurenco inter popoloj.

— Kaj ĉe ni sur la planedo Jan-Jaĥ, loĝata de esence unu popolo, en la monokulturo la evoluo iĝis unulinia.

— Kaj vi ne sukcesis rekonsciiĝi, antaŭ ol sur la tuta planedo ekregis la oligarkia sistemo de ŝtata kapitalismo! — ekkriis Menta Kor, kaj ekstrema ekscitiĝo de la tormansanoj montris pravecon de ŝia aserto.

Post tiu konversacio inĝeniero Tael petis ekstervican renkontiĝon kun Faj Rodis.

Tiutempe Eviza Tanet konstatis, ke ellaborado de antikorpoj en la organismoj de la stelŝipanoj estas sufiĉa por imuneco. Ŝi permesis demeti la skafandrojn. La jubilantaj teranoj tuj pretis deĵeti la tedintajn kirasojn. Faj Rodis vokis flanken Gen Atal-on:

— Tivisa kaj Tor sciigis al «Malhela Flamo», ke ili finis vizitadon de institutoj kaj rezervejoj. Nun ili deziras esplori forlasitajn urbojn kaj restintajn praarbarojn en regiono de la Spegula maro. La potenculoj avertas pri ia danĝero, sed ni tamen nepre devas konatiĝi kun netuŝitaj regionoj de la planedo.

— Mi komprenis vin. Por triopo danĝero estas ne tiel timinda. Kiam mi flugu?

— Morgaŭ. Sed Tivisa kaj Tor decidis ne demeti la skafandrojn.

— Kaj mi demetos.

— Sed se du viaj kunuloj estos en metalo, kaj vi ne, do ĉu tio ne rompos unuecon de la grupo? Vi estos la malpli fortika ĉenero…

— Jes, do necesos ankoraŭ iom resti metala.

Gen Atal rigardis al Eviza. Tiu respondis per kompata kapsigno, sed la inĝeniero de kirasa defendo ne legis en ŝiaj topazaj tigraj okuloj la deziritan respondon. Li turniĝis al Rodis kaj malgaje diris, ke li iras prepari sian SDP-on.

Rodis riproĉe rigardis al Eviza, tuj kiam Gen Atal malaperis malantaŭ la pordo. Eviza ekridis, levinte la malhel-rufan kapon, kaj Rodis bedaŭris, ke Gen Atal ne vidas ŝin en tiu minuto.

— Mi tiel dezirus ne ĉagreni lin, sed kion mi povas fari kun mi, — diris Eviza. — Ni iru. Mi malkutimis de la normala sento de korpo, kvazaŭ mi kreskis en ŝelo, kiel tormansa serpento.

Inĝeniero Honteelo Tollo Frael, veninta al Faj Rodis, atendis ŝin en la ĝardeneto, kie li unuafoje eksciis la sekretojn de sia planedo.

Faj Rodis eliris al li, kantetante, per malpeza kaj risorta paŝado, en mallonga hejma robo de la Tero. Strikta korsaĵo kun malalte malkovritaj ŝultroj kaj larĝa jupeto, kuntirita sur la talio per nigra rubando kaj kuŝanta per liberaj faldoj. La brakojn kaj la krurojn, malkovritajn ĝis la mezo de la femuroj, kovris glata ruĝeta sunbruno, harmonianta kun pale ora koloro de la robo. En tiu vesto la estrino de la teranoj perdis parton de sia majesteco, iĝis pli juna kaj, el vidpunkto de la tormansano, pli bela. Faj Rodis jam kutimiĝis al tio, ke bagatelaj ŝanĝoj en aspekto aŭ en agoj faras neadekvate fortan impreson al loĝantoj de Jan-Jaĥ, kaj hastis helpi al la inĝeniero.

— Ĉu io okazis? — demandis ŝi, ridetante, kaj aldonis: — Mi iĝas vera virino de Jan-Jaĥ, se tiel ofte pensas pri danĝero.

— Danĝero ne estas. Sed necesas konsiliĝi, — la inĝeniero retrorigardis.

Rodis premis butonon sur la signala braceleto. Aŭdiĝis ofta trotetado, kaj en la ĝardenon venis la obeema naŭpiedulo, konservinta sur sia kloŝo la korve nigran koloron de la skafandro de sia mastrino. Rodis kovris sin kaj la inĝenieron per defenda kampo.

— Mi renkontiĝis kun la amikoj. Ili instigis min iri al vi. Post spektado de la filmoj pri via… kaj nia, — korektis li sin, — historio ĉiuj pensas nur pri tio, kiel fari la vivon simila al la tera. Antaŭ ol vi foriros de ni al la fora Tero, vi devas doni al ni armilaron.

— Armilaro sen scio alportos nur malutilon. Ne havante klaran, pravigitan kaj elprovitan celon, vi kreos nur provizoran anarkion, post kiu ĉiam ekregas eĉ pli malbona tiranio.

— Kion do ni faru?

— Laŭ la dialektikaj leĝoj de dorsoflanko, fera fortikeco de oligarkia reĝimo samtempe estas tre rompebla. Necesas esplori ĝiajn nodajn fiksilojn, por sisteme bati al ili, kaj la tuta konstruaĵo dissaltos, malgraŭ ŝajna monoliteco, ĉar ĝi staras nur sur timo — de la malsupro ĝis la supro. Sekve, vi bezonos nemultajn homojn, kuraĝajn, abnegaciajn, saĝajn, por disfaligi la oligarkion, kaj tre multajn simple bonajn homojn, por konstrui veran socion.

— Kaj ĉu tial vi tiel insistas pri preparado de la popolo? — demandis Tael.

— La dialektika paradokso estas en tio, ke por konstruo de komunisma socio necesas disvolviĝo de individueco, sed ne individuismo de ĉiu homo. Estu lokoj por spiritaj konfliktoj, malkontento, deziro plibonigi la mondon. Inter «mi» kaj la socio devas resti limo. Se ĝi forviŝiĝos, do rezultos adaptita homamaso, postrestanta progreson des pli, ju pli granda estas ĝia adapto. Memoru ĉiam, ke la nuno, esence, ne ekzistas, estas nur procezo de transiro de la estonteco en la pasintecon. Tiun procezon oni ne devas prokrasti, des pli haltigi. Sed via oligarkio bremsis evoluon de la socio de Jan-Jaĥ sur ĝia neevitebla vojo al komunismo, kaj precipe tial, ke vi helpadis al ĝi firmigi sian regadon. Viaj sciencistoj ne devas iĝi murdistoj, malgraŭ honoroj, privilegioj, subaĉeto. Memoru, ke via socia sistemo baziĝas sur subpremo kaj teroro. Ĉia perfektigo de tiuj metodoj neeviteble batos vin mem.

Ja la malfeliĉo estas en tio, ke la «mavoj» nomas vin murdistoj, kaj ili pravas, kvankam flamigo de reciprokaj ofendiĝoj estas la elprovita artifiko de oligarkoj.

— Vi ne scias, kiel profunde iris perversigo de homoj, — obstine diris Tael. — Mi diras pri la demagogio, ke kvazaŭ ĉiuj homoj estas samaj, kaj nur sufiĉas ilin konvene prilabori, eduki (same egale), kaj ni ricevos unuecon de pensado kaj kapabloj. En la realo okazis malo: fakta malegaleco naskis maron da persona envio, la envio naskis komplekson de humiligiteco, en kiu perdiĝis la klasa konscio, la celo kaj la senco de lukto kontraŭ la sistemo. La «mavoj» estas kontraŭ ni, ni estas kontraŭ ili, kaj la sistemo dum jarcentoj restas netuŝita. Ĉiuj estas venenitaj per malamo kaj profunda nekompreno.

— Tael, ĉu tio estas vi? Ĉu vi komencas laciĝi? Kaj la ekzemplo de la Tero? Ja nur seriozaj kaj longaj penoj transformos la senelirajn rondojn de infereco en disvolviĝantan senfinan spiralon. Jen ni revenis al tio, de kio komencis.

— Ne, ne al tio. Ĉu vi konsentis kun la «mavoj» pri kulpigo de ni?

— Jes, Tael. En kapitalisma oligarkio, ju pli alte tiu aŭ alia klaso, grupo aŭ tavolo staras sur la ŝtuparo de la socia hierarkio, des pli multas en ĝi murdistoj, rektaj kaj malrektaj, latentaj kaj realaj. Murdistoj ekzistas de diversaj specoj — konsciaj kaj senkonsciaj. Unuj agas tiel pro lakeado al regantoj, aliaj pro malklereco, kiam decidan postenon okupas malklera, malsaĝa homo. La «lovoj», kvankam inter ili estas nemalmultaj malkleraj kaj malsaĝaj homoj, en plejmulto estas kleraj kaj ĝenerale inteligentaj. Iĝante murdistoj, ili kulpas duoble. Specoj de murdoj estas diversaj. Oni murdas per nekonformo inter plenumata laboro kaj kondiĉoj, en kiuj ĝi estas farata. Oni venenas per industriaj forĵetaĵoj kaj lavaj ĥemiaĵoj riverojn kaj grundajn akvojn; per malperfektaj, haste faritaj kuraciloj; per insekticidoj; per falsita malplikarigita manĝo. Oni murdas per detruo de la naturo, sen kiu ne povas vivi la homo, oni murdas per konstruado de urboj kaj fabrikoj en lokoj, malutilaj por vivo, en nekonvena klimato; per bruo, kiun limigas neniu kaj nenio. Per malbone ekipitaj lernejoj kaj malsanulejoj, finfine, per mallerta regado, kreanta grandegan kvanton da personaj malfeliĉoj, kaj tiuj kaŭzas egan spektron da nervaj malsanoj. Kaj pri ĉio responsas unuavice la «lovoj» — sciencistoj kaj teĥnologoj, ĉar kiu, se ne ili, devas esplori la kialojn, kaŭzantajn la murdajn konsekvencojn. Kaj la okazoj, kiam «lovoj» iĝas rektaj murdistoj, armante gardajn trupojn, destinitajn por ekstermo de alipensantoj? Kiam ili ellaboras torturojn kaj psikologian subpremon, kiam ili kreas armilojn por amasa murdo? Laŭ la leĝoj de la Granda Ringo, tiuj agantoj devas esti senigitaj je ebleco okupiĝi pri scienco, ĝis fizika forigo de ili sur sovaĝajn planedojn.

Inĝeniero Tael senmove staris antaŭ Rodis. La konata al ŝi esprimo de konsternita infano ĉiam pli klare montriĝis sur lia vizaĝo. Faj Rodis eksentis, ke necesas subteni la tormansanon kaj liajn amikojn, doninte apogilon al ilia netrejnita psiko.

— Verŝajne, vi bezonas unu specon de armilo, necesan por forigo de gvatado, denuncoj, perfortoj. Tio estas IMM — pulsa inhibiciilo de mallonga memoro. Sur la ŝipo oni faros kelkdek IMM-ojn, sed vi ne devas ilin uzi pli frue, ol vi multobligos ilin en centmiloj da ekzempleroj.

— Mi ne komprenas la destinon de IMM, — lace diris Tael.

— Ĉu vi scias pri du specoj de memoro? En la cerbo ilin regas malsamaj sistemoj de molekulaj meĥanismoj. Seniginte homon je la longa memoro, vi faros lin idioto. Sed, foriginte la mallongan memoron, ĉiujn antaŭnelonge ricevitajn sciojn kaj sugestiitajn psikajn kliŝojn, vi senmalutiligos eĉ la plej danĝeran malamikon, ne forpreninte de li eblon reveni al ajna agado.

— Ĉu eĉ al la antaŭa?

— Eĉ. Sed li devos komenci ĉion denove, samkiel liaj instruantoj.

— Sed tio ja estas bonega! Se tiu armilo ankoraŭ estas malgranda…

— Ĝi estas miniatura, iomete pli granda, ol ornamaĵoj, kiajn oni iam portis sur fingroj. Aldonu al ĝi etan dissekcilon DPE por rekono de psiko de homo.

Tael impete kaptis la manon de Faj Rodis kaj, mallevinte sin sur la genuojn, alpremiĝis per la lipoj al la pintoj de ŝiaj fingroj. Rodis tremeris, sentante, ke tiu gesto de arkaika adoro estas ne tiom malagrabla al ŝi, kiel ŝi pensus antaŭe.

Ĉapitro 8

Tri tavoloj de morto

Ŝipo sur du cigarsimilaj flosiloj glitis laŭ mara ebeno. Longa golfo de la Ekvatora oceano ne vane portis la nomon la Spegula maro. Troviĝanta en zono de kvieta atmosfero, pli proksime al la vosta poluso, la maro preskaŭ ne konis ŝtormojn. Malesto de enfluantaj en ĝin grandaj riveroj konservis la akvojn virge puraj, malhelaj en profundo kaj blindige brilantaj sub ruĝaj radioj de la suno de Tormans.

Gen Atal estis ravita de kolorludo malantaŭ la poŭpo, kaj Tivisa Henako kaj Tor Lik admiris nekutiman purecon de la maro.

En triedra elstaraĵo de la kajuto, ĉe la regstangoj, sidis du tormansanoj en lila uniformo, sendeŝire rigardante antaŭen kaj nur malofte interŝanĝante unusilabajn ekkriojn.

Ili tenis kurson al krutaĵo de barelsimila monto. Ĝia malhel-griza ŝtono estis dispartigita per disbranĉitaj vejnoj de ruĝa maso, kvazaŭ per sangaj arterioj.

Maldekstre, sub la monto, la bordo estis tegita per ŝtonaj platoj. Malantaŭ la kajo videblis domoj, senorde deirantaj for de la maro. La forlasita urbo Ĉendin-Tot staris apud la praa bosko, la lasta sur la planedo Jan-Jaĥ. Ĉi tie en antikva tempo troviĝis regiono de «naturemuloj» — homoj, ne akceptintaj totalan urbiĝon kaj transloĝiĝintaj en regionojn kun malsana klimato. Troega kresko de loĝantaro de la planedo devigis prikonstrui ankaŭ la praan regionon. La «naturemuloj» malaperis, dissolviĝinte en ĝenerala amaso de urbanoj. Tamen eta peco de la praarbaro plu restis post ĉionvora konsumado de la dek ses miliardoj da loĝantoj de Tormans. Probable, tio okazis hazarde. La katastrofa krizo eksplodis pli frue, ol la lasta bosko estis forhakita. Multaj urboj formortis, kaj tiuj, kiuj troviĝis en malpli bonaj klimataj zonoj, neniam estis reloĝigitaj.

La bordo estis proksimiĝanta. La teranoj deziris levi sin sur la tegmenton de la kajuto, anstataŭantan la ponton, sed la akompanantoj energie kontraŭis. Ili parolis tre rapide, kun akĉento de loĝantoj de la vosta hemisfero — glutante konsonantojn. La teranoj, kutimiĝintaj al klara prononco de ŝtataj radielsendoj kaj al malrapida parolo de oficistoj, estis komprenantaj siajn kunvojaĝantojn kun peno. Klariĝis, ke en la Spegula maro loĝas limajoj. Tiuj ĉionvoraj monstroj per siaj longaj tentakloj kaptadas el malfermita ferdeko ĉion vivan kaj fortrenas en profundon. Ilia nombro estas nekalkulebla.

— Jen mirinda analogio kun la teraj maroj, — diris Tivisa. — Kiam dum la Erao de la Disa Mondo oni ekstermis kaĉalotojn, multiĝis grandaj cefalopodoj, kontraŭ kiuj oni estis devigitaj serioze militi. Ĝenerale ekstermo de ajna specio tuj rompadis milionjaran ekvilibron de la naturo. Pro unuflanka direkto de ajna malbona afero, kiun ni nun nomas la Sago de Arimano,[23] estis ekstermataj precipe ĝuste tiuj animaloj kaj vegetaĵoj, kiuj estis belaj, rimarkeblaj, malpli adaptitaj al novaj vivkondiĉoj. Restis precipe malutilaj specioj. Iufoje ili multobliĝadis fantaste rapide kaj laŭvorte superverŝadis per ondoj de sia biomaso grandegajn spacojn. La leĝon de precipa transvivado de malutilaj formoj tie, kie la naturon mallerte kripligas la homo, ekkonis laŭ propra sperto ankaŭ la tormansanoj.

— Kiel domaĝe, ke la bela kristala maro estas loĝata de tia abomenaĵo! Mi dezirus bani min ĉi tie, se ne estus la skafandro, — malgaje finis Tivisa.

— Ĉu vi ne rimarkas ĉie sur Tormans unu strangan regulon? — demandis Tor Lik. — En ĉiuj bonaj lokoj, domoj, eĉ en homoj estas kaŝita malbono.

— Kara Afi (tiel sur la Tero oni karese nomadis astrofizikistojn), — Tivisa hirtigis la harojn de Tor, — vi devus reveni en la stelŝipon. Nostalgio venas ĉiam pli ofte…

— Vi pravas. Mi venis sur tiun ĉi dezertigitan planedon, kiel en sekiĝintan ĝardenon sen elirejo!

— Ĉu la tuta planedo estas tiel ŝanĝita fare de la homo? — demandis Gen Atal, kiu por momento imagis la neelĉerpeblan malavarecon de la Tero.

— Rimedoj de ajna planedo estas limigitaj, — respondis Tor, — nenion eblas preni, ne redonante. Redoni la prenitan eblas per bonaranĝo de la planedo. Alie, kiel okazadis ankaŭ ĉe ni sur la Tero, neeviteblas pereo de stabiliĝintaj vivoformoj, elĉerpiĝo de energi-produktaj rimedoj, akumulitaj dum milionoj da jarcentoj, kio kondamnas la postajn generaciojn al malriĉo kaj mizero. Kaj ni nun estas sur la planedo, kiun prirabis ne nur militoj, sed ankaŭ senpensa kunikla reproduktiĝo. Rilate de ekspluatado de naturaj riĉaĵoj ili kalkulis nur enspezojn, ne pensante pri elspezoj, inklude homojn.

— Jes, ni vidis multon malgajan, — konsentis Tivisa, — oni forbuĉis ĉiujn animalojn, grandajn birdojn, forkaptis fiŝojn, manĝeblajn moluskojn kaj algojn. Ĉio ĉi estis formanĝita dum la katastrofa Jarcento de Malsato. Senantaŭvida strebo al kvanto, al malgranda kosto kaj amaseco de produktoj, venenis riverojn, lagojn kaj marojn. La riveroj sekiĝis post ekstermo de arbaroj kaj forta vaporiĝo de akvujoj de elektrejoj, post ili sekvis malprofundiĝo kaj saliĝo de la lagoj. Preskaŭ ĉie dolĉa akvo estas ne malpli kosta, ol nutraĵo. Ĝi apenaŭ sufiĉas por terkulturado de tiu ĉi malgaja planedo. Por sensaligo ne sufiĉas energio. Grandaj polusaj ĉapoj ĉi tie ne ekzistas — sekve, ne estas rezervoj de sensala glacio. Kaj bestobredado… Ĉu vi vidis iliajn brutojn? Biologie ili estas samaj kaproj, iam savintaj la biblian civilizon, sed neniigintaj tutan vegetaĵaron laŭ la bordoj de Mediteraneo.

— Sed ĉu ili mem komprenas, kion ili faris? — demandis Gen Atal. — Ĉu vi renkontiĝis kun sciencistoj en biologiaj institutoj?

— Mi pensas, ke ili komprenas. Sed ilia biologio estas arkaika kaj reduktiĝas precipe al selektado, praktika anatomio, fiziologio kaj al ĝiaj medicinaj branĉoj. Eĉ siajn animalojn ili ne sukcesis bone esplori, kaj nun ili jam malaperis. Tio estas perdita jam por ĉiam.

— «Por ĉiam»! Ial mi tro ofte aŭdas ĉi tie tiujn vortojn, neelteneblajn por homo, — diris Tor Lik kaj, eksilentinte, fiksrigardis al la maro.

La kristala akvo antaŭe kovriĝis per faldetoj. Komence al la teranoj ŝajnis, ke elakviĝis interplektitaj algoj. Sed el la nedifinita maso leviĝis tuta arbaro de serpentumantaj bluverdaj tentakloj. Ili altis ĝis kvar metrojn super la mara supraĵo, turniĝante kaj ĉiuflanken svingante platigitajn ruĝajn pintojn.

La ŝipo faris abruptan turnon, la teranoj estis ĵetitaj al la vando de la kajuto, kaj la maldekstra «cigaro» de la flosilo leviĝis super akvo. La motoroj ekmuĝis, kaj la monstro malaperis malantaŭ leviĝinta ondego.

Ambaŭ tormansanoj komencis nelaŭte disputi, kaj venkis la direktilisto, energie montrinta per la mano ien flanken for de la ŝtontegita bordo.

— Ni ne albordiĝos rekte ĉe la urbo, — klarigis al siaj pasaĝeroj la dua tormansano, — ĉe la kajo estas tre profunde kaj limajoj povas ataki. Neniu ankoraŭ renkontis ilin tiel proksime de la urbo. Flanke estas malprofundaĵo, kien limajoj ne povas eniri, kaj ni albordiĝos tie. Necesos nur fari longan ĉirkaŭiron perpiede.

— Ni ne timas longan iradon, — ridetis Tivisa.

— Sed ni ne timas ankaŭ tiun abomenaĵon, — enmiksiĝis Tor Lik, — niaj SDP-oj forpelos ilin aŭ neniigos!

— Por kio malŝargi la bateriojn? — kontraŭdiris Tivisa. — Kvankam Gen alportis la freŝajn, tamen ni havas antaŭe longan vojon.

— Tivisa pravas. Oni diris al ni pri iaj danĝeroj. Krome, en subakva atako necesos malŝpari duoblan energion. — Tor Lik per gesto de obeo alportis la manojn al la frunto.

Sub la ŝipo leviĝis el profundo deklivo de la malprofundaĵo. La ŝipkondukantoj permesis al la pasaĝeroj eliri sur la ferdekon. En la peza, senmova aero sentiĝis kromgusto de nitrogena oksido. Kvazaŭ senvivaj ĥemiaj procezoj dominis en ĉi-tiea naturo. La mirinde plata verda fundo evidentiĝis densa ŝlimo. Malantaŭ la poŭpo disiris grandegaj flokoj de kirlita feĉo.

— Nu, kiel oni sin banu ĉi tie, Tivisa? — almontris la fundon Gen Atal. — Ĉi tie eblas enŝlimiĝi kun la kapo.

Ekmuĝis la motoroj, ĉirkaŭe ekbolis feĉo. La direktilisto impete elĵetis la ŝipon sur ĉebordan sablon kaj rulŝtonetojn. De tie la teranoj senpene transiris sur la bordon laŭ larĝa tabulo kaj transirigis siajn naŭpiedulojn.

— Kiam ni devas reveni? — abrupte demandis la direktilisto.

— Ne necesas, — diris Tor, kaj ambaŭ maristoj suspiris kun nekaŝita faciliĝo. — Ni iros en profundon de la lando kaj pasos trans la montspinon en direkto de la ekvatoro, por eliri sur la ebenaĵon Men-Zin, — daŭrigis la astrofizikisto, kontrolante laŭ la mapo, — tien oni sendos avion.

— Kaj ni pririgardos la plej grandan malvivan urbon de la vosta hemisfero Kin-Nan-Te, — aldonis Tivisa.

— Kin-Nan-Te! — ekkriis la direktilisto kaj eksilentis.

Lia kamarado puŝis lin, samtempe riverencante al la teranoj kaj dezirante «vojon de serpento: persistan kaj sencedan».

La maristoj ekbalancis la ŝipon. Ĝi deŝiriĝis de la malprofundaĵo kaj forkuris en la Spegulan maron.

Lasitaj al si mem, la teranoj demetis la vestojn, rulis ilin en striktajn rulaĵojn kaj alkroĉis al la SDP-oj. Poste la tri diverskoloraj figuroj: la malhele grenata, la malakite verda kaj la brune ora — ekiris per longaj senlacaj paŝoj laŭ la bordo al la ovala kaja placo. La forlasita urbo Ĉendin-Tot renkontis ilin per aflikta monotoneco de domoj, lernejoj, eksaj distrejoj kaj malsanulejoj, kio estis tipa por hasta kaj malatenta konstruado de la epoko de «eksplodo» de loĝantaro. La stranga maniero miksi en densaj kvartaloj diverscelajn konstruaĵojn kondamnis al senĝoja malvasteco infanojn, malsanulojn kaj maljunulojn, kunpremis bruegantajn veturilojn en mallarĝaj kanalsimilaj stratoj. Ĉion ĉi Tivisa kaj Tor observis en «vivaj» urboj.

En neallogaj paralelepipedoj de konstruaĵoj kun samaj fenestroniĉoj estis nenio mistera, kio ordinare altiras onin en forlasitaj urboj. La teranoj hastis trairi malgajajn, polvokovritajn stratojn. Rigidiĝintaj en la prema aero, kurbigitaj skeletoj de arboj disŝutiĝadis pro eta tuŝo. Tor hazarde eniris en konstruaĵon, kiu altiris lin per kolora kadro de la enirejo. Trarustiĝintaj teniloj de cementaj arkoj apenaŭ tenis la plafonojn. Tor Lik kuraĝis iri profunden. Milde fleksitaj konturoj de la internaĵo akre diferencis disde tedaj rektanguloj de la plejmulto da konstruaĵoj. Tra duonringa halo, kovrita per rompaĵoj de meblaro, Tor Lik iris en rondan halon, kiu tuj rememorigis al li la Teron. Ĉirkaŭrigardinte, li ekvidis, ke la muroj estas tegitaj per platoj el polurita dunito kaj hiperstena piroksenito — profundaj ultrabazaj masoj,[24] de fundamento de terkrusto, kiuj evidente ankaŭ ĉi tie konsistigis la malsuprajn zonojn de la krusto de Tormans. Kvazaŭ substrekante la similecon, du belegaj frisoj rebrilis tra polvo per ruĝa koloro. Tor Lik rekonis en ili eklogitojn[25] riĉajn je grandaj grenatoj.

— Kie vi estas, Tor? — laŭte vokis Tivisa, enirante post li.

— Ŝ-ŝ-ŝ! Foriru de ĉi tie, la domo apenaŭ tenas sin.

— Kion vi trovis interesan en tiu polva ĉambro?

— Ĝi estas tegita per mineraloj el profundoj de Tormans, — respondis Tor, elirante sur la straton, — ĝi tute similas al la sama en la Urala geologia muzeo. La interna konsisto de la planedo, kiel estis atendeble, estas tre proksima al la Tero. Konsekvenco de tio estas preskaŭ samaj gravito kaj karaktero de geologiaj procezoj.

Malantaŭ la urbo etendiĝis nuda ebenaĵo, malkrute leviĝanta al la montoj. Tre malproksime en varmega aero svagis nigraj makuloj. La stereoteleskopo permesis vidi, ke tio estas unuaj vivaj arboj.

La tri teranoj persiste iris laŭ antikva sinua vojo el rulpremita gruzo, simila al fluejo de rivero: dum jarcentoj radoj de pezaj ĉaroj enpremis la vojkovraĵon en la malkompaktan grundon. Subite Gen Atal haltis tiel abrupte, ke la trotetinta apude SDP levis nubeton de polvo, enfosiĝinte en la vojon per siaj mallongaj kruretoj.

— Rigardu, ni iras tra tombejo! — ekkriis la inĝeniero de kirasa defendo, montrante al senfina kampo de nerimarkeblaj montetoj. Ie, rompante monotonecon, amasiĝis restaĵoj de baraĵoj, cementaj platoj anstataŭ tomboŝtonoj.

— Ĉu vi miras, Gen? — diris Tor Lik. — Aĥ jes, vi ja ĵus venis el la ĝardenoj Coam. Ĉirkaŭ ĉiu granda urbo je dekoj da kilometroj etendiĝas similaj tombejoj, aperintaj dum la epoko de troloĝateco, kiam manko de brulaĵo devigis rezigni forbruladon de kadavroj kaj reveni al la malnova rito de enterigo. Gigantaj tombejoj de Tormans estas unu el elokventaj pruvoj de la fosfora katastrofo, okazinta sur la planedo. Se Tormans tiel similas al la Tero per elementa konsisto, do, samkiel sur la Tero, rezervoj de fosforo en ĝi estis tre limigitaj. La tormansanoj ne nur dissolvis fosforon en rubaĵoj, defluigitaj en la oceanon, el kie ĝin ne kapablas preni ilia malforta energi-produktado. Ili ligis ĝin en trilionoj da siaj ostaroj kaj enterigis en tiuj sekiĝintaj tombejoj, ekskludinte el cirkulado de la planedo, ne atentante, ke entute ĉiuj kontraŭentropiaj procezoj ne eblas sen fosforo.

— Jes, estas strange, kial ili ne rezignis la antikvan manieron eternigi korporestaĵojn?

— Evidente, ili jam ne havis fortojn por ŝanĝi la okazintaĵojn, — diris Gen.

— Anihilacio de kvalito per kvanto, — diris Tivisa. — En verda ĝangalo tigro ŝajnis belega besto, preskaŭ mistike terura. Sed imagu dek mil tigrojn, elpelitajn sur ĉi tian ebenaĵon! Kiel ajn estu danĝera tiu amaso, sed ĝi estas nur kondamnita grego, la tigro en ĝi ne ekzistas.

Gen Atal ial suspiris kaj ne plu diris eĉ vorton.

Malofta kreskaĵaro etendiĝis ĉiuflanken kaj foriris malantaŭ la horizonton sur antaŭmonta vico de montetoj. La teranoj aliris al la unuaj arbetoj. La malhelbrunaj mallongaj trunkoj estis levantaj al la plumba ĉielo regulajn funelojn de branĉoj kun krudaj ĉokoladkoloraj folioj. Mirinda simetrio de la malaltaj konusoj, starigitaj per la pintoj malsupren, rememorigis pri konstanta senventeco apud la Spegula maro. Al la vojaĝantoj estis tre varme, kvankam ventolado de la skafandroj funkciis plene. Aero trairadis sub la metala «haŭto» kaj eliradis tra la klapoj sur la kalkanoj, deĵetante ĉe ĉiu paŝo mallongajn striojn de polvo.

Senkrepuska vespero de Tormans atingis la teranojn inter samaj arboj, sed pli dikaj kaj kun tiaj densaj branĉaroj, ke en la folia amaso tute kaŝiĝis apartaj branĉoj. Longaj ombroj kuŝiĝis sur la sekan grundon. Nenio viva aperis en la rigidiĝinta bosko. Kiam la teranoj aranĝis bivakon por ripozo ĉe arbo, kreskanta apud la vojo, al lumo de la lanterno alflugis iaj duondiafanaj insektoj. La teranoj singarde ŝaltis blovadon el la kolumoj de la skafandroj. Tivisa malrapide entiris la aeron per la larĝiĝintaj nazotruoj kaj diris:

— Sugestio estas granda afero. La blovaj kartoĉoj estas ŝargitaj per aero de la Tero, kaj, kvankam mi scias, ke tio estas nur atoma miksaĵo, absolute senigita je odoro kaj gusto, tamen en ĉi tiu prema atmosfero ĝi ŝajnas al mi aroma vento de nordaj lagoj… Tie mi laboris antaŭ la ekspedicio.

— Ĉi tie ajna ventolilo ŝajnos norda vento, kontraste kun varmega aero kaj polvo, — grumblis Tor Lik, elprenante malvarmigan kusenon kaj almetiĝante al la flanko de la SDP.

La duondiurna nokto de Tormans daŭris tro longe, por ke la teranoj povu permesi al si atendi la tagiĝon. La unua vekiĝis Gen Atal, turmentita de koŝmaroj. Li sonĝis gigantajn ombrojn, baraktantajn malproksime, malklarajn figurojn, ŝtelirantajn laŭ klinita ŝtona palisaro, ruĝajn flokojn de fumo en oscedantaj nigraj abismoj. Dum ioma tempo Gen kuŝis, analizante siajn viziojn, ĝis komprenis, ke la instinktoj de la subkonscio avertas pri minaco, malproksima, sed senduba. Gen Atal levis sin, kaj en la sama minuto vekiĝis Tivisa.

— Mi sonĝis ion malbonan, maltrankvilan. Ĉi tie, sur Tormans, al mi ofte estas malfacile dum noktoj, speciale antaŭ tagiĝo.

— Horo de Bovo, la dua horo de nokto, — rimarkis Gen Atal. — Tiel oni nomis en la antikveco la plej suferan por homo tempon nelonge antaŭ tagiĝo, kiam regas demonoj de malbono kaj morto. Mongoloj de Centra Azio difinis tiel: la Horo de Bovo finiĝas, kiam ĉevaloj kuŝiĝas antaŭ mateno sur la teron.

— Dolor ignis ante lucem — kruela tristo antaŭ tagiĝo. Antikvaj romianoj same konis la strangan forton de tiuj noktaj horoj, — diris Tivisa kaj okupiĝis pri gimnastiko.

— Estas nenio stranga, — diris la astrofizikisto. — Tio estas tute regula sento, kreiĝinta pro fiziologio de organismo jam ekde praaj tempoj, kaj pro speciala stato de atmosfero antaŭ tagiĝo.

— Por Afi ĉio ĉiam estas ligita kun kosmo! — Tivisa ekridis.

La ruĝ-ora SDP de Gen eliris antaŭen. La lampo, alte levita sur elasta tigo, prilumis la vojon. Sovaĝe ektumultis nigraj ombroj en sulkoj kaj kavoj, tute kiel en la sonĝo de Gen Atal. La SDP ŝanceliĝadis sur malglataĵoj de la vojo, kaj la ĉirkaŭanta mallumo jen retiriĝadis, jen alkuradis proksimege. En fluoj de mallumo supre por momentoj aperadis solecaj fajretoj de steloj. Dekstre, apenaŭ skizante la regulan kupolon de la malproksima monto, malforte lumis la satelito de Tormans. Nerimarkite la teranoj atingis la montopasejon. Kaj ree nuda dezerto… Komenciĝis malleviĝo, same malkruta, kiel la leviĝo. Antaŭe tra heliĝanta mallumo vidiĝis io malhela, ŝirmanta la tutan apenaŭ videblan horizonton. Malforta kaj monotona bruo aperis antaŭe kaj malsupre. La teranoj kutimiĝis al senakveco de grandegaj spacoj de la planedo Jan-Jaĥ kaj ne tuj komprenis, ke tio estas murmuro de akvo. La mallonga tagiĝo estingis la lanternon de la SDP, la morna purpura suno eklumis malantaŭe dekstre. Ĝi leviĝis, heliĝante, kaj inter la montoj malkovriĝis valo. Ie sub la deklivo bruis rivereto, kaj post ĝi, sur malaltaj montetoj, kreskis densejo de gigantaj arboj. Eĉ la vojaĝantoj, kutimiĝintaj al centkvindekmetraj eŭkaliptoj kaj sekvojoj de la Tero, retenis la spiron. Kolonaro de relative maldikaj trunkoj, altaj je ne malpli ol ducent kvindek aŭ tricent metroj, supre estis kovrita per kontinua ĉapo de branĉoj kaj foliaro. La teranoj malleviĝis al la rivereto, atendante vidi kurantan laŭ rulŝtonetoj montaran torenton, sed trovis profundan, malhelan, apenaŭ rimarkeble fluantan akvon, parte digitan per falinta transverse rompaĵo de kolosa arbo. Singarde balanciĝante laŭ la glita digo, ĉiuj ses vojirantoj — tri homoj kaj tri SDP-oj — transiris sur molan moskosimilan kovraĵon. La SDP-oj devis fari saltojn, por ke iliaj mallongaj kruretoj ne dronu en ĝi. Post la moska strio ree aperis seka ŝtoneca grundo, kiu en la arbaro estis kovrita per dika tavolo de formortintaj folioj kaj branĉoj. Sub la piedoj de la irantoj la duonputrinta kovraĵo iĝis bruna polvo, probable, dum jarcentoj neniu tretis tiujn kadukiĝintajn restaĵojn.

— Do, jen kiel aspektis arbaroj de Tormans antaŭ la veno de niaj stelŝipoj, — nelaŭte diris Tivisa.

— Estas interese, kiu loĝis ĉi tie dum tiuj tempoj? — demandis Gen Atal, piedbatante forputrintan amason da folioj kaj fruktoj, kaj per tio levante malhelan polvon. — Apenaŭ iu povis nutri sin ĉi tie, malsupre!

— En grandaj arbaroj de la Tero, — respondis Tivisa, — tuta animala vivo koncentriĝas tie. — Ŝi levis la manon al kurbaj branĉoj, perdiĝantaj en alto.

Kvazaŭ respondante al ŝia gesto, krio, alta, kiel fajfo, tranĉis la silenton de la arbaro, rigidiginte la homojn pro neatenditeco. Ie malproksime aŭdiĝis responda krio, simila al ŝriko de rapide rotacianta diamanta segilo.

Tor Lik, elpreninte la stereoteleskopon, penis vidi ion en la densa foliaro. Sur tricentmetra alto al li ŝajnis apenaŭ rimarkebla ŝanceliĝo de branĉoj.

— A ha! — gaje ekkriis Gen Atal. — Ne ĉio formortis ĉi tie, trans la Spegula maro! Ne ĉion formanĝis la tormansanoj!

— Se efikas la faktoro de SA, do tie apenaŭ restis io taŭga, — sulkiĝis Tor Lik. — Tiu ŝriko ne elvokas en mi simpation.

La teranoj longe staris, fiksaŭskultante kaj agordinte la fotokulon de la SDP-oj al malforta lumo. Sed la giganta arbaro, ŝajne, tenis en si ne pli da vivo, ol la kubetoj de apenaŭ starantaj domoj de Ĉendin-Tot.

Ankoraŭ du tagojn pasigis la teranoj en la arbarego, trabatiĝante de unu monteto al alia tra amasiĝoj de vegetaĵaj restaĵoj. Iufoje malgrandaj arbarkampetoj foriradis supren per blindigaj tuboj de lumo. Supre vidiĝis la plumbe griza ĉielo, kadrita de vilaj ĉokoladaj branĉoj. Dum la tria tago ili haltis ĉe rando de unu el arbarkampetoj.

— Ni vane malŝparas tempon, — decideme diris Tivisa, — se ĉi tie, en rezervejo kaj en sendube antikva arbaro, restis nur malgranda kvanto da animaloj, kiel tiuj ŝrikuloj, do ni havas malmultajn ŝancojn ne nur observi, sed eĉ pretere vidi ilin! Tro granda estas ilia timo de la homo. Kia kontrasto kun la Tero! Mi dum tiuj ĉi tagoj ofte rememoradis niajn plumajn kaj vilajn amikojn. Kiel vivas la tormansanoj sen zorgado pri siaj malgrandaj fratoj? Ja amo al la naturo malaperas, se ne estas, kun kiu oni dividu ĝin!

— Krom tiu ĉi! — flustris Gen, montrante al la kontraŭa flanko de la kampeto.

Tie, malantaŭ kolono de lumo, inter trunkoj kaŝiĝis animalo, granda kiel urso, sed malpli alta. La okuloj, helaj, kiel ĉe birdo, observis la senmove starantajn teranojn sen timo, kvazaŭ komparante siajn fortojn kun la fortoj de la alvenintoj.

Tivisa deŝiris de la zono narkotan pistolon kaj sendis arĝentan ampolon en la flankon de la animalo. Ĝi aŭdigis mallongan basan muĝon, saltis, kaj, ricevinte duan ampolon en la malantaŭan kruron, ekkuris for. Gen Atal impetis post ĝi. Tivisa moderigis lian fervoron, dirinte, ke la drogo efikas post du minutoj. Tamen, se la animalo estas malalte organizita, tiam la drogo povas postuli plian tempon.

La spuro, traplugita en arba putraĵo, kondukis al piedo de arbego, giganta eĉ inter gigantoj de tiu ĉi arbaro. Narkotita per la drasta drogo, la animalo plenrapide trafis al la trunko kaj falis sur la dorson. Neeltenebla kadavra fetoro devigis la teranojn enmeti la filtrilojn en la nazojn, kaj nur poste aliri proksime al la nekonata besto. Ĝi havis nigran, kiel tormansa nokto, senharan skvamecan haŭton. La grandaj okuloj, larĝe malfermitaj kaj vitriĝintaj, atestis pri nokta vivmaniero. Du paroj de la fleksitaj kruroj lokiĝis tiel proksime unu al la alia, ke, ŝajnis, estis elirantaj el unu sama loko sur la korpo. Sub la peza kuba kapo videblis ankoraŭ unu paro de ekstremaĵoj, longaj, vejnecaj, kun kurbaj serpaj ungegoj. La larĝa faŭko estis malfermita. La senlipa buŝo nudigis duvicajn arkojn de konusaj malakrigitaj dentoj. Pro efiko de la narkotaĵo aŭ pro la bato kontraŭ la arbo la monstro eligis fetoran enhavon de sia stomako.

Tor Lik kaptis Tivisa-n je la mano kaj almontris duondigestitan homan kranion, eligitan kun pecoj de aliaj ostoj. Ambaŭ esplorantoj tremeris pro averta krio de Gen Atal:

— Gardu vin, ĝi vekiĝas!

La malantaŭa kruro tremeris unu fojon, duan. «Ne povas esti! — pensis Tivisa. — La paralizilo efikas dum ne malpli ol horo». Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj desaltis malantaŭen pro rigardo de kelkaj paroj de okuloj, same grandaj, diafanaj kaj ruĝaj, kiel ĉe la dormigita monstro, kiuj persiste rigardis al ŝi el interarba mallumo. Unu el la animaloj, duonkaŝita per tavolo de arba putraĵo, rampis, serpentumante, al la narkotita besto.

— Tor, rapide! — flustris Tivisa.

La defenda kampo de la SDP deĵetis la arogan estaĵon, kaj ĝia muĝo eksilentis en la nepenetrebla muro.

Tor Lik metis la SDP-on ĉe alia flanko de la arbo, kaj Tivisa okupiĝis pri esploro de la anestezita animalo. Dume Gen Atal elprenis el sia SDP aparaton, similan al la paraliza pistolo de Tivisa, kaj surmetis sur ĝin rondan skatolon kun noĉita dorno, elstaranta centre. La astrofizikisto estis helpanta al Tivisa. Ili duope renversis la monstron, farante elektrogramojn.

Gen Atal komutis la pistolon al la maksimuma forto kaj pafis laŭlonge de la trunko de la arbo, ĉe kies piedo ili staris. La skatolo firmege alkroĉiĝis en disforkiĝo de du potencaj branĉoj sur alto je pli ol tricent metroj. Teleregata motoro mallevis fiksilon sur maldikega ŝnuro. Al ĝi Gen Atal alfiksis plektitajn rubandojn, kunigis ilin per du bukoj — kaj la levaparato estis preta.

Post kelkaj minutoj Tivisa ekflugis sur teruran alton, levita per la motoro, kaŝita en la bobeno. Ŝi uzis sian pistolon, por enbati kelkajn kroĉilojn por garda ŝnuro kaj por pendigilo de SDP-oj. La SDP de Gen Atal estis levita lastvice. Tuj kiam malŝaltiĝis la defenda kampo, la bestoj, embuskintaj malantaŭ arboj, ĵetis sin al la ankoraŭ ne vekiĝinta animalo. Krakado de ostoj kaj longa hurlo ne lasis ian dubon pri la sorto de unu el la lastaj grandaj animaloj de Tormans, loĝintaj sur la planedo, antaŭ ol ĝi estis dezertigita fare de la homo.

La maldika trunko, fortika, kiel ŝtala risorto, ete balanciĝadis pro laboro de la leva motoro.

Tivisa-n amuzis la aventuro. Post polvaj ebenaĵoj kaj malvastaj urboj ŝi unuafoje trafis sur ebriigan alton. Maldikeco de la trunko plifortigis la senton de danĝero, kaj nedifiniteco de la stato, el kiu necesis eliri, streĉante mensajn kaj korpajn fortojn, ŝajnis alloga…

Gen Atal grimpis pli alten. El la nepenetrebla foliaro aŭdiĝis lia jubila ekkrio:

— Ĝuste, ĝi estas!

— Kio estas? — demandis Tor Lik.

— Aera fluo, stabila vento!

— Certe! Se nur por tio ni grimpis ĉi tien, do sufiĉus demandi min.

— Kiel do vi sukcesis sen aparatoj rimarki aeran fluon?

— Ĉu vi rimarkis neordinare altan humidecon de foliaroj?

— Jes, efektive. Nun ĉio estas klara! Jen en kio estas klarigo de la grandega alto de arboj. Ili penas atingi konstantan fluon de aero, trairantan super la montoj, kiu portas humidon en la senventa lando… Ĉio estas bonega. Levu vin ĉi tien, ni surtrenos la SDP-on kaj preparos glisilon.

— Ĉu glisilon?

— Certe. Mi antaŭvidis eblan neceson transiri montofendojn, riverojn aŭ marajn golfojn.

Densa verd-bruna kovraĵo vidiĝis je cent metroj pli malalte ol la tursimila foliaro de la arbo, elektita de la vojaĝantoj. En direkto de la ekvatoro kaj de la aksa meridiano (Tivisa plurfoje diris, ke ŝi ne povas kutimiĝi al la «vertikala» ekvatoro de Tormans kaj ĝiaj «horizontalaj» meridianoj) la arbara densejo estis detranĉata per griz-violaj deklivoj de la montoj. Malantaŭ ili troviĝis iam granda rivero, fluanta laŭ la fruktoriĉa valo Men-Zin, kaj unu el la plej antikvaj urboj de la planedo — Kin-Nan-Te. La teranoj kalkulis atingi Nan-Te-n kaj el tie voki avion.

Gen kaj Tor komencis disvolvi grandegajn foliojn de maldikega filmo, etendante ĝin sur framojn el fadenoj, rapide rigidiĝantaj en aero.

Tivisa ŝargis la informajn bobenojn per novaj observaĵoj. Kiam leviĝis la suno, la teranoj malleviĝis malsupren kaj kaŝiĝis en la foliaro, atendante plifortiĝon de aeraj fluoj. De krudaj, hoke kurbigitaj folioj iris ebriiga odoro, sekiganta la gorĝon.

— Prefere surmetu la maskojn, — konsilis Tivisa.

La viroj obeis, la spirado iĝis pli facila. Tor Lik apogis sin al la trunko, kun plezuro rigardante al Tivisa. Ŝi instalis sin en disforkiĝo de branĉo, etendita, kiel manplato de giganto, kaj trankvile laboris, egalmezure balanciĝante sur tricentmetra alto, kvazaŭ ŝi dum tuta sia ankoraŭ nelonga vivo grimpadis laŭ arboj.

Gen Atal disdonis kartoĉetojn kun nutraĵo kaj enpensiĝis.

— Mi ne povas forgesi pri la kranio, eligita de la monstro, — subite diris li. — Ĉu vere tiuj estaĵoj estas hommanĝantoj?

— Probable, — respondis Tivisa. — Pli verŝajne, ili manĝas kadavrojn. Atentu du detalojn, kiuj kvazaŭ ekskludas unu la alian. Tiuj animaloj havas amplekson de granda rabobesto, sed iliaj dentoj estas kvankam fortaj, tamen mallongaj kaj malakraj. Probable, tio estas la plej grandaj el tiuj surteraj animaloj de Tormans, kiuj restis, ĉar ŝanĝis la nutromanieron. Tio okazis dum la katastrofa periodo, dum la Jarcento de Malsato, kiam estis sufiĉe da kadavroj, se nur homoj mem ne rivalis kun tiuj animaloj en manĝado de ilia nutraĵo.

— Terurajn aferojn vi diras, Tivisa, — sulkiĝinte, diris Gen Atal.

— La naturo eliras el siaj senelirejoj laŭ plej senkompataj vojoj. Kanibalismo ĉesas esti malpermesita ĉe malalta nivelo de emocioj kaj intelekto, kiam ordono de malsata korpo blindigas sentojn kaj paralizas volon.

Tor Lik rektigis la lacajn krurojn.

— Se homo estis manĝita, do la ĉirkaŭaĵoj estas ne tute senhomaj.

— Obtuzbuŝegaj rabobestoj povas trakuri grandajn distancojn. Kaj krome, ĉu vi forgesis, kion oni antaŭnelonge diris al ni en la Biologia instituto?

— Pri vagantaj homoj kaj tutaj vilaĝoj, kaŝiĝantaj en la forlasitaj regionoj? — rememoris Tor Lik. — Eble, ĝuste tio estas la danĝero, pri kiu oni nin avertis?

— Sed eble, ili diris pri limajoj aŭ pri tiuj ĉi, — Tivisa almontris malsupren kaj ĵetis tien malplenan kartoĉeton.

Responde aŭdiĝis tondra muĝo.

— Tamen estas strange, ke oni nin ne avertis, — diris Tor Lik. — Aŭ ili mem nenion scias?

— Estas malfacile tion supozi! — kontraŭdiris Tivisa. — Sed, vere, tio estas stranga. Eble, la rezervajn arbarojn delonge neniu vizitis?

— Juĝante laŭ malesto de emo al la naturo, ankaŭ tio eblas, — respondis Tor. — Ĉi tie de la naturo restis nur fragmentoj, kaj nur porutilaj, sen profundo, sen interna animo, sen komplikaj interligoj. Do kia ĉi tie povas esti intereso al la naturo!

— Kiel do? — miris Gen. — Vi vizitis dekon da rezervejoj, kaj ĉu nenio interesis vin, ne altiris almenaŭ per sia neordinareco?

— Oni montris al ni dek kvin rezervejojn, — diris Tivisa.

— Des pli. Kaj en ĉiuj, eble, vi trovis ion? Kaj homojn, posteulojn de tiuj, kiuj garde konservadis la naturon en diversaj lokoj de la planedo?

— Gen, komprenu, ke ĉiuj rezervejoj de Tormans estas novaj plantejoj surloke de neniigitaj arbaroj kaj stepoj. En ili estas nenio antikva, same kiel en nemultaj specioj de animaloj, restintaj en zoologiaj ĝardenoj, degenerintaj kaj revenigitaj al pseŭda sovaĝa vivo inter regulaj vicoj de plantaĵoj. Kaj ni ne vidis eĉ unu vere grandan arbon.

— Do, ni ĉiuj estas unuafoje sur insuleto de la antikva naturo de Tormans! Tamen mi ne dezirus plu resti ĉi tie. Tri tagoj tute sufiĉas.

— Sufiĉas, Gen! Ni ne devas atendi. Eble ni ankoraŭ revenos ĉi tien sur helikoptero, por gvati la ŝrikulojn, — diris Tivisa.

Venteto facile susurigis foliojn. La teranoj haste muntis duan romban glitilon el preskaŭ senpeza filmo, alfiksis turboskatolojn kun faldeblaj aeraj helicoj. Energio en ĝi sufiĉis nur por du-tri minutoj de ekflugo. Gen kun du SDP-oj konsistigis la ŝipanaron de la unua rombo. Tivisa, Tor kaj la tria SDP lokiĝis sur la skeleto de la dua glitilo. Ekturniĝis la helicoj, la diafanaj romboj unu post la alia deglitis de la pinto de la arbo kaj malrapide eknaĝis super tapiŝo de kuniĝintaj foliaroj en direkto de la montoj. Gen Atal faciligite suspiris. Dum turniĝis la helicoj, la glitiloj atingis randon de la arbaro kaj, kaptitaj de leviĝanta aerfluo, alflugis duan ŝtupon de la montoj. La vertikalajn malhel-lilajn murojn de altebenaĵoj ne eblis superi sur malfortaj aerfluoj. Gen Atal direktis la glitilon en larĝan trapasejon, distranĉantan krutajn rokojn.

Por miro de la teranoj, ili malleviĝis inter montetoj de ŝtoniĝintaj argiloj, apud bona vojo, nur negrave difektita per terglitoj kaj subfosoj de fluoj.

Tor Lik deziris paki sian glitilon, sed Gen svingis la manon.

— Ŝargoj en la turboskatoloj estas eluzitaj, la drato rigidiĝis, kaj ne plu estas fleksebla, tio estas senutila ŝarĝo.

La astrofizikisto kun bedaŭro rigardis al la grandega romba flugilo, etendiĝinta sur deklivo de monteto, kaj ekiris al la vojo.

Leviĝo laŭ la ardigita montofendo okupis kelkajn horojn. La teranoj haltis por ripozo en ombro de kruta deklivo.

— Laŭ la vojo ni povas iri ankaŭ nokte, — diris Tor Lik kaj komencis blovi maldikegan kusenon.

— Mi dezirus atingi la montopasejon ankoraŭ tage, — pigre kontraŭis Gen Atal. — Ni rigardos, kio estas tie, post la montoj. Se la vojo konserviĝis pli bone, ni veturos sur la SDP-oj.

— Bonege! — konsentis Tor Lik. — Kiu ne ŝatas rajdi sur SDP! Kaj Tivisa jam en la lernejo famiĝis pro lerteco en tiu sporto… Interalie, kie ŝi estas? — la astrofizikisto ekstaris.

— Influas la vojaĝo laŭ Tormans, — trankvile respondis Gen Atal, — nin ĉiujn ofte atakas paroksismoj de vana maltrankvilo. Kaj Tivisa estas — jen, — li almontris altan rokon, konsistantan el alternaj tavoloj de sabloŝtono kaj de mola blanka argilo. La roko leviĝis krute, disfendita kaj superŝutita per defalintaj ŝtonpecoj, rememorigante pri ruinoj de titana ŝtuparo. La eta figuro brilis en radioj de la ruĝa suno, Tivisa lerte saltadis de unu elstaraĵo sur alian laŭ la grandega krutaĵo.

Tor kaj Gen mansvingis al ŝi, vokante en la ombron de la deklivo, Tivisa energie vokis ilin al si.

Tor Lik ekstaris kaj kun bedaŭro rigardis al sia mola kuseno.

Kiam ili ekvidis pecojn de grandaj nigraj glataj ostoj ĉe la piedo de la roko, de ilia malstreĉiteco ne restis eĉ spuro. Tivisa staris sur ŝtupego, kie defalinta rokpeco malkovris skeletojn de grandaj animaloj. Iom malproksime el sabloŝtono eliris duondetruiĝinta grandega kranio de ankoraŭ unu besto. Dika rompaĵo ĉu de korno, ĉu de dentego elstaris el la krutaĵo, kvazaŭ plu minacis al malamikoj.

La tri teranoj silente kontemplis la skeletojn; koloro kaj konserviteco de la ŝtoniĝintaj ostoj atestis pri restado de la kadavroj en vastaj akvujoj. La tuta roko estis superŝuta per ostoj. Tio diris pri potenca vivo, iam prosperinta ĉi tie.

Tivisa kaj Tor vidis kelkajn skeletojn de fosiliaj animaloj en muzeo de la biologia centro. Tiuj paleontologiaj kolektoj ne reflektis la veran historion de la vivo sur Tormans kaj estis tute nekompareblaj kun la giganta bildo de la pasinteco, rekreita en la muzeoj de la Tero. Malgranda intereso de tormansanoj al la pasinteco de sia planedo, eble, estis kaŭzita de ĝenerala dekadenco de historiaj esploroj en la oligarkia sociordo. Oligarkio ne ŝatas historion. Sed pli verŝajna estis, eble, alia kaŭzo. Sur la Tero en profundaj tavoloj de milionjara aĝo troviĝis restaĵoj de antikvaj homoj, ordinare kune kun restaĵoj de elefantoj. La plej potencaj kaj la plej fizike malfortaj el grandaj animaloj de la Tero kvazaŭ akompanis sin reciproke. Eĉ pli profunde en la pasintecon foriradis la tavoloj, rilatantaj al la tempo, kiam la prahomoj faradis unuajn instrumentojn kaj ekposedis la fajron, kaj, finfine, kiam la komunaj prauloj de la homo kaj de la simioj disigis siajn vojojn.

Por la homo de la Tero estis evidentaj siaj radikoj sur la hejma planedo. Li povis taksi la tutan vojon de granda leviĝo ekde la primara vivo ĝis la penso, pasitan dum milionoj da jarcentoj da sufero, da senfina naskiĝo kaj morto de la viva materio.

Grundoj de Tormans konservis atestojn de historia evoluo de la vivo ĝis nivelo ne pli alta, ol de animalo kun intelekto multe pli malalta ol tiu de la teraj ĉevaloj, hundoj, elefantoj, ne parolante eĉ pri cetacoj. Ĉi tie paleontologio pruvis, ke la homo estas fremda alveninto, kaj konservis atestojn de krima neniigo fare de li je la antaŭa vivo de Tormans, per kiuj ajn Blankaj Steloj ne ŝirmu la homo sian devenon. La neĉirkaŭrigardeblaj stepoj de la vosta hemisfero, nun polvaj, dezertaj, estis, evidente, same riĉaj je vivo, kiel la senlimaj ebenaĵoj de ondiĝanta alta herbo kun milionopaj bestaroj kaj birdaroj, kiuj estis neniigitaj en Norda kaj Suda Amerikoj kaj Afriko. Tivisa klare rememoris pentraĵon en la Domo de historio de la ekvatora zono de Afriko. Ebenaĵo, forbruligita per la senkompata suno, kun iuloke disŝutitaj umbelaj akacioj, estas prisemita per blankiĝintaj kaj dispolviĝintaj skeletoj de sovaĝaj animaloj. Apogante sin je varmradiilo de rapida aŭto, sur la antaŭa plano staras homo kun multŝarga fusilo, mallarĝigante la enuantajn okulojn pro fumo de la cigaredo, algluita al la buŝangulo. La subskribo en la malnova angla lingvo per vortludo signifis samtempe kaj «Fino de la ĉasaĵo» kaj «Fino de la ludo».

— Tivisa, kio okazis al vi? — demandis Tor Lik.

— Mi enpensiĝis! Alportu la aparatojn. Ni faros hologramojn. — Tivisa mallarĝigis la oblikvajn okulojn, laciĝintajn pro hela lumo.

La tri vojaĝantoj kaj la tri fidelaj naŭpieduloj persiste pasadis la leviĝantan vojon, profundiĝante en ombron de malhelviolaj deklivoj de la ĉefa masivo.

Radioj de la suno jam glitis paralele al la supraĵo de la altebenaĵo, kiam la montopasejo larĝiĝis. La horizonto komencis iri malsupren. Malantaŭe restis la vasta malaltaĵo kun la praarbaro, kaj antaŭe, en direkto de la ekvatoro, etendiĝis ŝtona ĥaoso de diverskoloraj masoj, eroziitaj jam antaŭ la sekiĝo de la planedo. Krestoj, dentoj, regulaj konusoj kaj ŝtupaj piramidoj, intermontejoj, kiel ŝirvundoj, muroj kun arkitekture regulaj ensembloj de kolonoj, terglitaĵoj kaj sekaj fluejoj — ĉio intermiksiĝis en bunta labirinto kun makuloj de densaj ombroj, jen bluaj, jen viole-nigraj.

Tre malproksime en nebulo, lumigita per la purpura malalta suno, la ĥaosaj amasiĝoj glatiĝis, nerimarkeble transirante en dezertan stepon de la ebenaĵo Men-Zin. Tra la polvigita horizonto apenaŭ briletis akvo. La purpura nebulo iĝis tie disŝirita vico de bluaj nubetoj, malalte kuŝantaj super la stepo.

Ĉi tie estis pli malvarme, kaj la teranoj ekiris malsupren kure. La sinuan vojon iuloke baris falaĵoj. La vojaĝantoj kuradis horon post horo, kaj apude, ne postrestante, polvis la tri SDP-oj. Pli malalte aperis zono de sabloj, surblovitaj de vento de pasintaj tempoj sur antaŭmontajn deklivojn. La sablaj surblovaĵoj krucpasadis la vojon en ĝiaj sinuoj per akraj krestetoj.

Tivisa anhelis, rimarkeble laciĝis ankaŭ Tor kaj Gen. La astrofizikisto subite haltis.

— Propre, por kio ni kuras, kaj eĉ tiel rapide? La akvo sur la horizonto estas ankoraŭ malproksima, kaj baldaŭ noktiĝos. Ja precizan tempon de veno al Kin-Nan-Te ni ne difinis.

Tivisa ekridis kaj restarigis sian spiradon.

— Ĉu vere? Probable, en ni regas subkonscia deziro foriri pli malproksime for de la malagrablaj arbaroj kaj iliaj loĝantoj. Ni ripozu!

Vertikalaj strioj de gipsaj kristaloj trais tranĉon de la monteto, sub kiu ekbivakis la teranoj. Por sekureco ili metis la SDP-ojn ĉirkaŭ la bivako, ne ŝaltinte la kampon, sed barinte sin per bariero el nevideblaj radioj, ligita kun aŭtomata defenda relajso.

— Por la okazo, se ankaŭ ĉi tie loĝas kapmanĝantoj, — ridetis Gen Atal, agordante la barieron.

Tor Lik penis komunikiĝi kun la stelŝipo per reflektita radio, sed sensukcese. Povumo de SDP ne sufiĉis por krei propran ondokondukilon, kaj sen ĝi tiom malproksima komunikado postulis scion de atmosferaj kondiĉoj.

…Tivisa vekiĝis pro facila bruo kaj ne tuj komprenis, ke tio estas susuro de vento, alfluginta en la antaŭtagiĝa horo el vastaĵoj de la ebenaĵo Men-Zin. Kreskantaj ĉirkaŭe dornaj arbustetoj similis al funebre kliniĝintaj naninoj kun haroj, implikitaj kaj mallevitaj ĝis la sablo. Ili moviĝetis, malĝoje balancante la kapojn. Venis trista sento kaj tuj malaperis. Tivisa ne sciis, ĉu ĝin vokis la delonge ne aŭdita susuro de vento — ĉiama akompananto de vivo sur la Tero — aŭ tiuj malgajaj vegetaĵoj de tormansa dezerto.

Ili ree ekiris. La vojo iĝis pli bona. La SDP-oj entiris la mallongajn malmolajn kruretojn, anstataŭiginte ilin per rulaĵetoj kun molaj grundkroĉiloj, elmetis ŝtupetojn por piedoj, kaj centre leviĝis stango por apogo kaj stirado. Ŝatantoj veturadis sur SDP sen apogo, esperante al tuja reago kaj trejnita sento de ekvilibro. Tiam simpla veturado iĝadis sporto. Tivisa en sia malhel-grenata skafandro kun rozkolora ornamaĵo, kun la flirtanta nigra hararo, bele kaj lerte ekvilibrante sur la piedaj ŝtupetoj, rapidis tra la dezerto, Gen Atal ekadmiris ŝin kaj preskaŭ renversiĝis, kiam lia SDP bremsiĝis antaŭ turno.

Tivisa donis tian rapidon de veturado, ke post du horoj ili jam malleviĝis en larĝan arbaran valon. Iam ĉi tie fluis potenca rivero. Senigita je nutranta ĝin baseno post elhakado de arbaroj, barita per digoj, ĝi iĝis ĉeno de lagoj, kies elvaporiĝo iĝadis des pli forta, ju malpli da akvo restadis kaj ju pli seka iĝadis la klimato. Baldaŭ nur apartaj lagetoj de densa salakvo tiriĝis vice laŭ la plej profunda strio de la eksa fluejo. Ruĝaj, malmolaj, kiel betono, sabloj kovris la randojn de la valo. Pli proksime al la akvo ili iĝis pli helaj, rozkoloraj, kaj ĉirkaŭ la lagoj per lumradia ludo tranĉis la okulojn bordero el turkisaj, ametistaj kaj lilaj kristaloj. Samaj kristaloj ĉirkaŭis trasalitajn restaĵojn de malvivaj arbotrunkoj, elstarantaj ie el malprofunda blua akvo per kurbaj stumpoj, disfendaĵoj kaj branĉoj en peza varmego super senmova glataĵo de la lagetoj.

La teranoj malŝparis ioman tempon, ĉirkaŭveturante marĉan koton, kaj transiris la fluejon tie, kie du montetoj de la alta bordo estis disigitaj per la valo de la alfluanto, faciligante leviĝon al la centmetra deklivo. La vojsento ankaŭ ĉi tie ne trompis la teranojn. Tuj kiam la vojaĝantoj surgrimpis la bordon, ili ekvidis grandegan urbon. Ĝi lokiĝis nur je kelkaj kilometroj for de la rivero. Nur alteco de la bordo kaj siaspeca refrakto de aero, ardigita super la salaj lagoj, malhelpis al la teranoj jam de sur la montoj ekvidi la plej grandan urbon de la vosta hemisfero — Kin-Nan-Te-n. Eĉ de malproksime ili rimarkis, kiom pli bone konserviĝis la malnova parto de la urbo, ol la poste konstruitaj distriktoj. Turoj, similaj al arkaikaj pagodoj de la Tero, fiere altis super mizeraj ruinoj, etendiĝantaj laŭ la periferio de la antikva urbo.

Okedraj, multetaĝaj, iomete supre mallarĝiĝantaj turoj kun pompaj ornamaĵoj, elstaraĵoj kaj balkonoj brilis per buntaj tegaĵoj kun ripetiĝantaj bildoj de timige torditaj vizaĝoj inter sinuoj de ree samaj serpentoj aŭ de stiligitaj finialoj el diskaj floroj de Tormans. Aliaj pagodoj ŝajnis zonitaj per maldikdentaj palisaroj el nigra metalo, alternantaj kun etaĝoj el grizaj metalaj platoj, kovritaj per hieroglifoj, aŭ el kradoj, tratranĉitaj per krucaj truoj.

La turoj staris sur arkaj sokloj. Iam ilin ĉirkaŭis ĝardenoj kaj basenoj, nun de ili restis nur putrintaj stumpoj kaj kavoj kun ceramika tegaĵo.

Gen Atal penis rememori, kie sur la Tero li vidis similan arkitekturon. En kiuj restaŭritaj urboj de la antikveco?

Ĉu ne en la oriento de Azio?

Aerodromoj, taŭgaj por alteriĝo de avioj, lokiĝis ĉe la ekvatora flanko de Kin-Nan-Te. La vojaĝantoj devis trairi la tutan urbon, sed ili nur ĝojis pri tiu eblo. La antikva urbo estis pririgardinda, eĉ se ili malŝparus kroman tagon. La teranoj kun peno zigzagis en ruinoj de konstruaĵoj de la lasta periodo de Kin-Nan-Te. Ŝtormoj aŭ etaj tertremoj, preterintaj la urbon Ĉendin-Tot sur la bordo de la Spegula maro, ĉi tie detruis malfirmajn, haste konstruitajn domojn, farinte ilin aĉaj amasiĝoj de ŝtonoj, platoj kaj traboj. Nur giganta krudfera tubo de antikva akvodukto, apogiĝanta al feraj serpentoj, torditaj kiel spiralaj risortoj, rekte kaj persiste tranĉis la ĥaoson de ruinoj. Ne malpli majeste aspektis kolosa pordego ĉe limo de la Malnova urbo. Ĝi havis ok simbolajn pasejojn. Pezaj portaloj kun angulecaj tegmentoj apogiĝis al kvadrataj kolonoj, altaj je ĉirkaŭ dek kvin metroj. La teranoj iris tra la centra pasejo, kvazaŭ enirante en alian mondon. Ĉi tie sentiĝis sama malbonkora monumenteco de arkitekturo, kiel en la ĝardenoj Coam, sed pli malkaŝa. Ĉiu el grandegaj konstruaĵoj estis destinita por malgrandigo de homo, por ke li sentu sin sensignifa facile ŝanĝebla peco de la socia meĥanismo, en kiu li plenumas laboron, ne rezonante kaj ne postulante komprenon.

Sigelo de morto eĉ pli akre sentiĝis en la centra parto de la urbo ĉe rigardo al sekiĝintaj lagetoj, kanaloj, al putrintaj arboj de parkoj, al krutaj, bravaj arkoj de pontoj, senutile ĝibiĝantaj super senakvaj fluejoj. Egalmezuraj paŝoj de la teranoj kaj klara trotetado de la SDP-oj, ree ekstarintaj sur siajn malmolajn kruretojn, eĥe bruis sur ŝtonaj platoj de stratoj kaj placoj.

Larĝaj ŝtuparoj kondukis al grandaj konstruaĵoj, ĉirkaŭitaj de kolonoj, ankoraŭ konservintaj klarajn kolorojn. Orgojle kurbiĝis levitaj anguloj de tegmentoj; pordaj pasejoj en formo de grandaj serurtruoj ŝajne kaŝis ion malpermesitan. Anstataŭ kutimaj kapiteloj la kolonoj estis kronitaj per komplika plektaĵo de konzoloj. Iliaj sokloj ordinare montris aŭ ŝnuritajn homojn, dispremitajn per pezo, aŭ skvamajn ringojn de serpentoj.

La vojaĝantoj preteris amasiĝon de altaj domoj kaj trovis sin antaŭ giganta, evidente, tre malnova turo. Ĝiaj dek du kornicoj parte estis falintaj, nudigante internan strukturon de komplikaj trairejoj, nigrantaj en diko de kadukaj muroj. Al la teranoj blovis mistero, stranga antaŭsento ekregis ilin. Al tio, verŝajne, helpis ankaŭ du malbonaŭguraj statuoj el kruda metalo, blankiĝinta pro kalkaj fluetoj, gardantaj la alirejon de la turo.

En strangaj vestoj, kun furioze kunpremitaj pugnoj kaj malbelege elstarigitaj ventroj, ili staris, dismetinte la krurojn. La vizaĝoj, modlitaj kun speciala esprimivo, per ĉiu trajto esprimis malspritan kruelon. En la larĝa, dense kunpremita buŝo, en profundaj sulkoj, deirantaj de la plata nazo al la mentono, en la okuloj, elstarigitaj sub la pezaj oblikvaj brovoj, sentiĝis senbrida strebo murdi, turmenti, treti kaj humiligi. Ĉiujn fiaĵojn, al kiuj kapablas homo, kolektis la lertaj skulptistoj, kiel en fokuso, en tiuj abomenaj vizaĝoj.

— Ĉi tie eĉ odoras malagrable, — diris Tivisa, rompante pezan silenton. Kaŭriĝinte, ŝi ekrigardis grasajn makulojn sur plato. — Sango! Tute freŝa sango!

La mistera silento de la antikva urbo iĝis minaca. Kiu povis lasi spurojn de sango sur platoj de la placo? Ĉu bestoj aŭ homoj?

Subite el iu malproksimo ilin atingis nekompreneblaj sonoj, al ili ŝajnis, ke tio estas mallaŭtigitaj per distanco kriegoj de homoj kaj ili eliras tra fenestroj de la turo.

Pelataj per la sama intenco, la vojaĝantoj penis penetri en la turon, sed ili ne sukcesis eniri internen eĉ je unu paŝo. Falintaj internaj muroj fermis la malsupran parton de la konstruaĵo, ne lasinte eĉ etan pasejon. Ili ree eliris sur la placon kaj fiksaŭskultis. La kriegoj nun sonis pli klare.

La sonoj, reflektiĝante de domoj, venis el diversaj flankoj, jen laŭtiĝante, jen mallaŭtiĝante. Finfine flanke de la pordego, tra kiu ili trairis, aŭdiĝis klaraj homaj voĉoj. Al Tivisa ŝajnis, ke ŝi distingas apartajn vortojn en la lingvo de Jan-Jaĥ.

— Vidu, ĉi tie estas loĝantoj! — ĝoje ekkriis ŝi. Ŝia parolo estis rompita per tia despera kriego, ke ĉiuj tri teranoj ektremis. La kriego malfortiĝis, kaj fine tute eksilentis, superita per rumoro de multaj homoj.

Tivisa senhelpe retrorigardis. Ŝiaj scioj de sociologio de malalte organizitaj socioj estis tro limigitaj, por antaŭvidi okazaĵojn kaj trovi la plej bonan kondutlinion. Tor Lik komence ĵetiĝis antaŭen, tien, de kie venis la krioj, sed, pensinte, revenis al la kamaradoj. Gen Atal, ne perdante tempon, elmetigis la radiilon de la defenda kampo de la SDP. La voĉoj estis proksimiĝantaj samtempe el du flankoj — de la du solaj elirejoj el la placo sur la apudajn stratojn.

Al la turo estis alkonstruita muro el griza ŝtono kun malvasta trairejo inter du fostoj, kronitaj per feraj serpentoj. Gen Atal proponis foriri sub defendon de la muro.

Sur la supra placeto de la ŝtuparo aperis amaso da homoj. La soklo de la turo ŝirmis de la teranoj la plej grandan parton de la homamaso. Neniu rimarkis la vojaĝantojn, kaj tiuj povis pririgardi la venintojn. Tio estis junaj homoj, probable apartenantaj al la grupo «mavoj», ĉifonaj kaj malpuraj, kun malspritaj vizaĝoj, kvazaŭ ebriigitaj per narkotaĵo. Inter ili ekscitite ĵetiĝadis virinoj kun nekombitaj, malpuraj tufoj de kungluiĝintaj haroj.

Antaŭe fortikaj uloj trenis du turmentitajn homojn, virinon kaj viron. Nudajn, en koto, en ŝvito kaj sango. La malkombitaj longaj haroj de la virino ŝirmis la vizaĝon, mallevitan sur la bruston.

De la flanko, kie estis la pordego, aŭdiĝis triumfa muĝado. Nova amaso da kriantaj, frenezaj homoj elverŝiĝis sur la placon, evidente, servantan por kunvenoj.

Tivisa rigardis al Tor kun muta demando. Li almetis la fingrojn al la lipoj kaj kuntiris la ŝultrojn.

El la dua amaso eliris ĝiszone nuda homo, la haroj sur lia kapo estis ligitaj node. Li levis la dekstran manon kaj ion kriis. Responde de la ŝtuparo aŭdiĝis rido. Interrompante unu la alian, ekkriegis virinoj. La teruran sencon de la aŭdita la teranoj ne tuj komprenis.

— Ni kaptis du! La unuan mortigis sur la loko. La duan trenis ĝis la pordego. Tie li mortaĉis, nutraĵo por… — La vojaĝantoj ne komprenis la nekonatan vorton.

— Kaj ni kaptis ankoraŭ du, el la sama ekspedicio! Estas virino! Ŝi estas bela! Pli mola kaj pli dika, ol la niaj. Ĉu ni donu?

— Donu! — kriis la duonnudulo kun la nodaj haroj. Al la kaptitino oni tordis la brakojn, kaj ŝi fleksiĝis pro doloro. Tiam unu el la uloj per forta piedbato faligis ŝin de la ŝtuparo, kaj la virino ruliĝis al la statuoj. La duonnudulo alkuris la viktimon, kiu senkonsciiĝis pro la falo, kaj ektrenis ŝin je la haroj sur sablan amason apud la turo. Tiam la kaptita viro elŝiriĝis de la turmentantoj, sed lin kaptis homo en disfaldita jako, sur kies nuda kaj malpura brusto estis tatuita fluganta birdo. La kaptito en furioza frenezo, sovaĝe ŝrikante, enkroĉiĝis en la orelojn de la tatuito. Ambaŭ ekruliĝis laŭ la ŝtuparo. La kaptito ĉiufoje, kiam li iĝadis supre, batadis la kapon de la turmentanto kontraŭ eĝojn de ŝtupoj. La tatuito restis kuŝi ĉe la soklo. Kun muĝo la amaso verŝiĝis malsupren. La kaptito sukcesis alkuri la duonnudulon, trenintan la virinon. Tiu faligis lin per lerta bato, sed ne haltigis. Kaptinte la venkinton ĉe la piedoj, la kaptito mordis per la dentoj lian maleolon, faliginte lin sur la teron.

Alkurintaj helpantoj deŝiris la kaptiton disde la falinto, etendis lin kuŝe sur platoj ĉe la statuoj. La duonnudulo ekstaris, montrinte maloftajn dentojn de la larĝa buŝo. En tiu sovaĝa ridetaĉo ne estis kolero, sed nur moka triumfo, ĝuo pri potenco super la faligita homo.

Gen Atal depaŝis de la muro, sed, antaŭ ol li faris duan paŝon, la duonnudulo elprenis el la zono ponardon, dornigitan, kiel harpuno, kaj enpikis ĝis la tenilo en la dorson de la kaptito.

La tri teranoj, juĝante sin pro prokrasto, elkuris sur la placon. Triumfa muĝo eliĝis el cento da sovaĝaj gorĝoj, sed la homamaso ekvidis neordinaran aspekton de la homoj kaj eksilentis. Tivisa kliniĝis super la agonianta kaptito, pririgardis la ponardon. Ĝi estis kovrita per ŝtalaj lamenoj, risorte deiĝantaj de la klingo simile al konifera strobilo kun longaj skvamoj. Tian armilon eblis elŝiri nur kun internaĵoj. Tivisa momente faris decidon: trankviliginte la vunditon per sugestio, Tivisa premis du punktojn sur lia kolo, kaj la vivo de la suferanto finiĝis.

La virino, ne povanta ekstari sur la piedojn, alrampis la teranojn, petege etendante al ili la manojn. La duonnuda ĉefo saltis al ŝi, sed subite ekturniĝis kaj kun obtuza frapo batiĝis per la kapo kontraŭ la platojn. Tor Lik, kiu faligis lin per aera ondo el la neŝargita narkota pistolo, ĵetis sin al la virino, por levi ŝin. De ie el la homamaso elflugis sama peza tranĉilo, tuj mortiginte ŝin. La dua tranĉilo batiĝis je la skafandro de Tor Lik kaj desaltis flanken, la tria preterfajfis ĉe la vango de Tivisa. Gen Atal, kiel ĉiam, esperante je teĥniko, ŝaltis defendon de sia SDP, al kiu li anticipe ordonis esti apude.

Sub muĝo de la ekscitita amaso kaj tintado de tranĉiloj, desaltantaj de la nevidebla baro, la teranoj kaŝiĝis en la trairejo de la muro. Ne tuj la atakantoj komprenis, ke ili renkontis nesupereblan forton. Ili retiriĝis sur la placon kaj komencis konsiliĝi. Ĉirkaŭrigardinte, la vojaĝantoj komprenis, ke ili troviĝas en eksa parko, ĉirkaŭbarita per masivaj muroj. Polvo de forputrintaj arbostumpoj kuŝis en amasetoj inter ŝtonaj fostoj kun surskriboj, ŝtonplatoj kaj skulptaĵoj. Tio estis tombejo de tiuj foraj tempoj, kiam homojn oni enterigadis en la urbo, apud famaj temploj. La muro de la tombejo ne prokrastus atakon, tial Gen Atal elektis lokon por la defenda kampo proksime de la enirejo. Li starigis du SDP-ojn en «aksajn» angulojn de kvadrato, konturita per bluaj ceramikaj kolonetoj. Ĉi tie por la atakontoj estis pli klara la limo de la malpermesita zono. Post kelkaj atakoj en ili aperos reflekso pri netraireblo, kaj tiam eblos de tempo al tempo malŝaltadi la kampon. La stato de la baterioj tre zorgigis la inĝenieron de kirasa defendo. Ne atendante tiajn aventurojn, ili malŝparis multe da energio por rapida veturado…

Tor Lik levis periskopon de la SDP, samtempe servantan kiel anteno. Estis proksimiĝanta la horo, kiam «Malhela Flamo» kreos reflektan «spegulon» en superaj tavoloj de la atmosfero super la urbo Kin-Nan-Te. La vojaĝantoj vokos avion kaj povos konsiliĝi pri la okazintaĵo.

La indikilo de komunikado montris bluan lumeton. Por ŝparado de energio ili decidis komunikiĝi sen bildoj, kun malŝaltita TVF.

Afekciita Tivisa vagis inter tomboj kaj neniel povis trankviliĝi, riproĉante sin pro malfruiĝo kun helpo al la kaptitoj.

Tor Lik aliris ŝin kaj deziris brakumi, sed ŝi depaŝis, dekliniĝis.

— Kiuj estas tiuj estaĵoj? Ili estas nedistingeblaj de homoj, sed samtempe ili ne estas homoj. Por kio ili estas ĉi tie? — sufere sonis ŝia demando.

— Jen tio, verŝajne, estas ĝuste tiu danĝero, pri kiu aludis la tormansaj oficistoj, — konvinkite diris Gen. — Evidente, ili hontas agnoski, ke sur la planedo Jan-Jaĥ ekzistas tiaj specoj — tion ne eblas nomi socio, — specoj de banditaj grupoj, kvazaŭ reviviĝintaj el la Malhelaj Jarcentoj de la Tero!

— Jes, la danĝero estas multe pli timinda, ol la limajoj de la Spegula maro kaj la manĝantoj de kranioj en la arbaro, — konsentis Tor.

— Mi rememoris, bedaŭrinde, malfrue, unu el lekcioj de Faj Rodis, — afliktite suspiris la inĝeniero de kirasa defendo, — pri terura krueleco, akumuliĝinta en psikologio de antikvaj rasoj. El tio sekvis konkludo pri malsamaj niveloj de infereco ĉe diversaj popoloj en sama tempo. Pro humuligiteco antaŭ vivregantoj de ajna speco — bestoj, dioj, regnestroj — aperas bezono pri triumfo per artifika turmentado kaj mokado de ĉiuj, trafantaj sub potencon de tiaj malhomoj.

— Al mi ŝajnas, ĉi tie estas alio! — ekscitite kriis Tor Lik. — Samkiel ajna alia, la tormansa socio akumulis moralajn riĉaĵojn per edukado en la severa lernejo de la vivo. Oni elĉerpis ilin en tirana ekspluatado, kaj tiam venis ĉies malmoraleco, kiun povas bridi neniuj minacaj leĝoj kaj feroco de la «liluloj».

— Ne, mi devas paroli kun ili! Gen, malŝaltu la kampon. — Tivisa ekiris al la pasejo en la muro.

La apero de Tivisa kaŭzis kriojn de la amaso, kiu plenigis la placon. Tivisa levis la manojn, montrinte, ke ŝi deziras paroli. El du flankoj venis, evidente, la ĉefoj — la duonnudulo kun node ligitaj haroj, kaj la tatuito — akompanataj de siaj amikinoj. La virinoj, similaj unu al la alia, kiel fratinoj, iris, svingante la maldikajn koksojn.

— Kiuj vi estas? — demandis Tivisa en la lingvo de Jan-Jaĥ.

— Kaj kiuj estas vi? — demandis siavice la tatuito, li parolis en la «malalta», primitiva dialekto de la planedo, kun ĝia malklara prononco, glutado de konsonantoj kaj abrupta altiĝo de tono fine de frazoj.

— Viaj gastoj el la Tero!

La kvaropo ekridegis, montrante per la fingroj al Tivisa. La ridon subtenis la tuta amaso.

— Kial vi ridas?

— Niaj gastoj! — kriegis la duonnudulo, emfazante la unuan vorton. — Baldaŭ ci estos nia… — Kaj li faris geston, ne lasantan dubojn pri la sorto de Tivisa.

La virino de la Tero ne konfuziĝis kaj, ne cedinte, diris:

— Ĉu vi ne komprenas, ke vi falas en abismon sen reveno, ke malamo, akumulita en vi, direktas sin al vi mem? Ke vi iĝis viaj propraj ekzekutantoj kaj torturantoj?

Unu el la virinoj, kolera, hirtiĝinta, kiel furioza katino, subite alproksimiĝis al Tivisa.

— Ni venĝas, venĝas, venĝas! — ekkriegis ŝi.

— Al kiu?

— Al ĉiuj! Al ili! Kiuj mortas, kiel senvorta bruto, kaj al tiuj, kiuj elpetas vivon, servante kiel lakeoj de regantoj!

— Kaj kio estas lakeo?

— Abomena sklavo, praviganta sian sklavecon, tiu, kiu, trompante aliajn, rampas sur ventro antaŭ regantoj, kiu perfidas kaj murdas kaŝe. Ho, kiel mi ilin malamas!

«Tiu virino estis grave humiligita, perfortita, kio metis ŝin sur sojlon de frenezo», — pensis Tivisa kaj mallaŭte demandis:

— Sed kiu ofendis vin? Ĝuste vin, persone?

La vizaĝo de la virino tordiĝis.

— Ha! Ci estas pura, bela, ĉioscia! Batu ŝin, batu ĉiujn! Kial vi staras, malkuraĝuloj! — ekŝrikis ŝi.

«Psikopatino!» — pensis Tivisa. Ŝi rigardis en la vizaĝojn de la homoj, alproksimiĝantaj al ŝi, kaj teruriĝis: neniu penso estis en ili. Sovaĝa kaj malhela, plata, kiel plado, animo de subevoluinta infano rigardis al ŝi per la okuloj de tiuj homoj.

Kaj Tivisa retiriĝis en la pordegon ĝustatempe. Gen Atal, observinta la interparolojn kun la mano sur la butono, fermis la defendon. Deĵetitaj persekutantoj ekruliĝis laŭ platoj de la antikva placo.

Tivisa kaptis sian vangon, kiel ĉiam en minutoj de elreviĝo kaj malsukceso.

— Kion vi povas ankoraŭ, Tiĥe? — demandis Tor Lik, nomante ŝin per intima nomo, elpensita jam dum la heraklaj heroaĵoj.

— Se anstataŭ mi ĉi tie estus Faj Rodis! — kun amaro diris Tivisa.

— Mi timas, ke ankaŭ ŝi atingus nenion bonan. Nur eble uzus sian forton de amasa hipnoto… Nu, haltigus ilin, kaj kio plu? Ankaŭ ni ilin haltigis, sed ni ja ne povas buĉi ilin per lasera radio, savante niajn valoregajn vivojn!

— Ho ne, certe. — Tivisa eksilentis, aŭskultante bruon de la amaso, aŭdiĝanta tra la baraĵo de la tombejo.

— Eble, ili bezonas narkotaĵojn? — demandis Gen Atal. — Ĉu vi memoras, kiom estis disvastiĝintaj narkotaĵoj en antikveco, speciale, kiam ĥemio inventis narkotaĵojn pli malmultekostajn, pli efikajn, ol alkoholo kaj tabako?

— Mi ne dubas, ke ili havas ebriigilojn. Sufiĉas rigardi, kiel ili moviĝas. Sed la esenco de la plago estas en alio — en perdo de homeco. En antikvaj tempoj okazadis, ke sovaĝaj bestoj edukadis etajn infanojn, hazarde forlasitajn al arbitro de la sorto. Estis konataj infanoj-lupoj, infanoj-pavianoj, eĉ knabo-antilopo. Certe, povis transvivi nur individuoj, dotitaj per speciala sano kaj mensaj kapabloj. Tamen ili ne iĝis homoj. Infanoj-lupoj eĉ perdis kapablon paŝi sur du piedoj. Jen kio okazas al homo, kiam instinktoj kaj rektaj bezonoj de la korpo ne estas disciplinitaj per edukado.

— Ne mirinde, — diris Tor Lik. — Oni delonge scias, ke la cerbo de la homo iĝis potenca, nur evoluante en socia medio. Unuaj vivjaroj de infano gravas multe pli, ol oni pensis antaŭe. Tamen…

— Tamen la socio, sed ne la grego edukis la homon, — daŭrigis Tivisa. — La homo estis grupa, sed ne grega animalo. Kaj homamaso estas grego, ĝi ne povas akumuli kaj konservi informon. Estas krimo senigi homojn je scioj, je vero; abomeninda mensogo kondukis homojn al plena degenero. Gvidataj nur de la plej simplaj instinktoj, tiaj homoj kuniĝas en gregon, kie la ĉefa amuzo estas sadismaj plezuroj. Kaj rekonstrui ilian psikon, same kiel psikon de infanoj-lupoj, rekte alparolante al homaj sentoj, ne eblas. Necesas elpensi specialajn metodojn… Kiel mi tamen bedaŭras, ke kun ni ne estas Rodis.

— Kio malhelpas voki ŝin ĉi tien? — demandis Tor.

— Afi, ĉu vi ne komprenis, ke Rodis restis kiel garantiulo en la palaco de la regantoj? — diris Gen Atal. — Kaj restos tie, ĝis ni ĉiuj revenos en «Malhelan Flamon».

— Rigardu, ili transgrimpis la muron! — ekkriis Tivisa.

La sieĝantoj komprenis, ke la defenda kampo baras nur la pordegon, kaj ekgrimpis trans la muron. Baldaŭ la muĝanta amaso jam kuris laŭ la tombejo, puŝante unu la alian, en pasejoj inter monumentoj. Ĉe la bluaj glazuritaj kolonetoj la atakantoj estis deĵetitaj malantaŭen. Ekfunkciis la du angulaj SDP-oj. Gen Atal ŝaltis minimuman tension de la defenda kampo, penetreblan por lumo kaj fortaj armiloj, kiujn la atakantoj ne havis.

Neniam la teranoj povis imagi, ke homo povas atingi tielan brutecon. Furioziĝintaj pro la malsukceso, la loĝantoj de Kin-Nan-Te kriadis sakraĵojn, grimacis, kraĉadis, nudigante, elstarigante hontindajn, el ilia vidpunkto, korpopartojn, eĉ urinis kaj fekis.

Basa, simila al fora tondro signalo de la stelŝipo alportis eksterordinaran faciliĝon. La blua lumeto de la SDP ŝanĝiĝis al la flava. «Malhela Flamo» petis komunikadon. Tor Lik malŝaltis la kampon ĉe la pordego, kie garde ekstaris Gen, kaj la tria SDP komencis elsendon. Grif Rift demandis:

— Por kiom sufiĉos la ĉirkaŭa defendo?

— Ĉio dependas de tio, kiel ofte oni nin ŝturmos, — respondis Tor.

— Kalkulu al la plej malbona.

— Tiuokaze maksimume — por ok horoj.

Grif Rift konsultis la mapon de Tormans.

— Nia diskavio traflugos tiujn sep mil kilometrojn dum kvin horoj. Rapida raketo venus post horo, sed ĉe nesufiĉa scio de fiziko de la planedo ĝin ne eblas celigi kun necesa precizo. Eble, vi trabatiĝu ekster la urbon?

— Ne. Mi timas, ke sen viktimoj tio ne eblas.

— Vi pravas, Tor. Tial ne necesas sendi eĉ la diskavion. La tormansanoj mem solvu la problemon. Iliaj avioj flugos ĝis Kin-Nan-Te same ne pli ol kvin-ses horojn. Mi tuj komunikiĝos kun Rodis. Mi ŝaltas TVF-on kaj memormaŝinon. Donu vidkanalon por fotoj. Kaj tenu vin!

Tor Lik haste sendis ĉirkaŭan panoramon kaj malŝaltis la komunikadon. Ĝustatempe! Gen Atal donis signon de danĝero, kaj ree la tria SDP baris la pordegon.

Tempo pasis, kaj la amaso kun sama persisto kaj malspriteco furiozis ĉe la limoj, markitaj per la bluaj kolonetoj. Gen Atal domaĝis, ke ne prenis el la stelŝipo bateriojn de psika efiko, kreitajn por okazo de atako de animaloj. Tiuj baterioj dispelus la sovaĝiĝintajn tormansanojn, vokinte ĉe ili senton de animala teruro. Tia defenda aparato taŭgus ĉi tie kiel neniam antaŭe, sed nun restis nur atendi. La sovaĝan amason eblis neniigi, sed tia penso eĉ ne povis veni en la kapojn de la teranoj.

Tiutempe en la ĝardenoj Coam Faj Rodis estis klariganta al inĝeniero Tael la okazintaĵon kaj petis lin tuj sendi aviojn por helpo.

— Pri flugoj pro manko de brulaĵo estras nur la Kvaropa Konsilio.

— Do raportu tuj al la Konsilio, kaj pli bone — al la reganto mem.

Tael staris en hezito.

— Vi ja komprenas, kiom malgrandas la tempa rezervo! — mirigite ekkriis Rodis. — Kial vi prokrastas?

— Por mi estas tre malfacile raporti al la reganto, — raŭke diris Tael, — estos pli rapide, se vi mem…

— Kial do vi ne diris tuj! — Kaj Faj Rodis impetis en la restadejon de la prezidanto de la Kvaropa Konsilio.

Feliĉe, Ĉojo Ĉagas ne elveturis hodiaŭ. Post duonhoro oni envenigis Rodis-on en la verdan ĉambron, kiu iĝis jam konstanta loko de ŝiaj renkontiĝoj kun la reganto de Tormans.

— Mi antaŭvidis tian eblon, — diris Ĉojo Ĉagas, rigardinte al la foto, sendita el la stelŝipo, — tial la lokaj regantoj penis deadmoni viajn esploristojn de la riska vojaĝo.

— Sed oni ja ne klarigis al ili la gradon de danĝero!

— Ĉiu regiona reganto hontas, pli ĝuste timas, paroli pri tiuj malhomoj. Oni nomas ilin «ofendantoj de du bonoj».

— Du bonoj?

— Nu certe, — de la longa vivo kaj de la facila morto. Ili rezignis ambaŭ kaj tial devas esti neniigitaj. La ŝtato ne povas toleri arbitron. Sed ili saviĝas en forlasitaj urboj, kaj manko de transportiloj malhelpas lukton kontraŭ ili, kaj ili restas honto por la regiona reganto.

— Ni nepermeseble malrapidas, — diris Rodis, — perditaj minutoj povas iĝi pereo de niaj kamaradoj. Kvankam ili estas fidinde defenditaj, tamen kapacito de la baterioj estas limigita.

La mallarĝaj, nepenetreblaj okuloj de Ĉojo Ĉagas atente observis Rodis-on.

— Viaj naŭpieduloj posedas mortigan forton. Mi memoras, kiel ili frakasis pordon en tiu ĉi palaco, — sarkasme ridetis la reganto.

— Certe, ĉiu SDP havas tranĉan radion, infrasonon por detruo de obstakloj, finfine, fokusitan sparkon… Sed mi ne komprenas vin!

— Tia sagaca virino ne povas kompreni, ke, anstataŭ malŝpari energion por defenda kampo, necesas ekstermi la sentaŭgulojn.

— Ili tion ne faros!

— Eĉ se vi ordonos al ili?

— Mi ne povas fari tian malmoralan ordonon. Sed eĉ se mi penus, tutegale ĝin neniu plenumos. Tio estas unu el la ĉefaj fundamentoj de nia socio.

— Nekredeble! Kiel povas ekzisti socio sur tia ŝanceliĝema fundamento?

— Mi klarigos al vi poste, kaj nun mi petas, sen malŝparo de tempo, ordonu! Ni povas sendi nian diskavion, sed ĝi flugas ne pli rapide ol viaj gardaj avioj, kaj ĉefe — ni ne scias, kiel agi kontraŭ tia sovaĝa amaso laŭ viaj leĝoj. Kion vi uzas en tiaj okazoj? Ĉu trankviligan muzikon aŭ GPĜ — Gason de Provizora Ĝojo?

— Gason de Ĝojo! — diris Ĉojo Ĉagas kun stranga tono. — Estu tiel! Por kiom da horoj ĉe viaj homoj sufiĉos energio? Ĉu ne eblas sendi al ili raketon kun baterioj el via ĉiopova ŝipo?

Rodis rigardis al la braceleto, fiksinta la momenton de ricevo de la signalo el la urbo Kin-Nan-Te.

— Energio sufiĉos por proksimume sep horoj. Kaj surterigi raketon precize sen korektantaj stacioj ni ne sukcesos. Ni mortigus niajn kamaradojn: tro malgrandas la areo, sur kiu ili estas ĉirkaŭigitaj.

Ĉojo Ĉagas ekstaris.

— Mi vidas, kiel zorgigas vin ilia sorto. Finfine, vi estas ne tiel senpasia, kiel vi strebas ŝajni al ni, loĝantoj de Jan-Jaĥ! — Li turnis malgrandan diskon sur la tablo kaj ekiris en najbaran ĉambron. — Mi revenos post minuto!

Lin atendis alta maldika «serpentulo» kun kavaj okuloj kaj maldiklipa, rane larĝa buŝo.

— Sendu du aviojn el la garda rezervo al Kin-Nan-Te por savi niajn gastojn el la Tero, — komencis la reganto, rigardante super la oficisto, klinita en respekta riverenco. — Ilia defendo funkcios ankoraŭ sep horojn, — daŭrigis Ĉojo Ĉagas, — sekve, post sep horoj kaj duono estos jam malfrue. Ĉu vi aŭdas — post sep kaj duono!

— Mi komprenis, ho granda! — La oficisto levis al la reganto la fidelajn okulojn.

— La «ofendantoj» devas esti ekstermitaj ĉiuj ĝis la lasta. Ĉi-foje sen torturoj kaj proceduroj — simple neniigitaj!

La «serpentulo» riverencis eĉ pli malalte kaj eliris. Ĉojo Ĉagas revenis en la verdan ĉambron, dirante al si: «Ni rigardos, ĉu ili vere tiel infane naivas, kiel kredigas tiu Circo. Tio estu siaspeca eksperimento».

— La ordono estas farita! Miajn ordonojn oni plenumas ĉi tie!

Faj Rodis dankis per rigardo kaj subite maltrankviliĝis.

— Pri kia eksperimento vi pensas?

— Mi mem dezirus fari al vi kelkajn demandojn, — haste diris Ĉojo Ĉagas. — Ĉu vi post la ricevita leciono plu strebos en forajn regionojn de la planedo?

— Ne. Tiu ekskurso estis farita eksklude pro deziro de niaj esploristoj vidi la praan naturon de Jan-Jaĥ.

— Jen, ili ĝin vidis!

— La danĝero venis ne el la naturo. La «ofendantoj» estas produkto de la homa socio, konstruita sur subpremado kaj malesto de egaleco.

— Pri kia egaleco vi parolas?

— Pri la sola! Pri egaleco de samaj ebloj.

— Egaleco ne eblas. Homoj estas tre malsamaj, sekve, ne egalas ankaŭ iliaj ebloj.

— Malgraŭ granda diverseco de homoj ekzistas egaleco de tio, kion homoj donas al la socio.

— Elpensaĵo! Kiam limigitaj rimedoj de la planedo estas elĉerpitaj ĝis limo, tute ne ĉiu homo meritas vivon. Homoj bezonas tiel multe, kaj se ili estas sen kapabloj, do per kio ili estas pli bonaj, ol vermoj?

— Ĉu vi opinias meritaj nur tiujn, kiuj havas elstarajn kapablojn? Sed estas simple bonaj, bonkoraj, zorgemaj laborantoj!

— Kiel ilin determini, kiu bonas, kiu malbonas? — neglekte ridetis Ĉojo Ĉagas.

— Sed tio ja estas tiel simpla! Eĉ en profunda antikveco oni povis rekoni homojn. Ne povas esti, ke vi ne konus tiajn malnovajn vortojn, kiel simpatio, ĉarmo, influo de persono?

— Kaj kia vi trovas min? — demandis Ĉojo Ĉagas.

— Vi estas saĝa. Vi havas elstarajn kapablojn, sed vi ankaŭ estas tre malbona homo, kaj tial tre danĝera.

— Kiel vi tion determinis?

— Vi bone konas vin mem, kaj el tio devenas via suspektemo, kaj la gigantomanio, kaj la bezono ĉiam treti homojn, kiuj estas pli bonaj, ol vi. Vi deziras posedi ĉion sur la planedo. Kvankam malracieco de tia deziro estas klara al vi, ĝi estas pli forta ol vi. Vi eĉ rezignas komunikadon kun aliaj mondoj, ĉar ne eblas ekposedi ilin. Krome, tie povas troviĝi homoj pli altaj ol vi, pli bonaj ol vi kaj pli puraj ol vi!

— Pensolegantino! — Ĉojo Ĉagas penis kaŝi siajn sentojn sub ordinara esprimo de malestima orgojlo. — Ekde iam… ekde iam mi deziras posedi ankaŭ tion, kio ne estas, kio ankoraŭ ne estis sur mia planedo.

Ĉojo Ĉagas abrupte turniĝis kaj eliris el la ĉambro.

Tivisa rekonsciiĝis de memhipnoto. Kun ĝia helpo la teranoj laŭvice liberigadis sin de la vido de la furiozanta homamaso — rigardi al tio estis super homaj fortoj.

La «venĝantoj» havis nelacigeblon de psikopatoj. La aspekto de la tri teranoj, senpasie kaj senmove sidantaj, submetinte la piedojn, sur ŝtona plato, furiozigadis la amason.

«Eble, ni devus montri timon, por ke ili iomete trankviliĝu», — pensis Tivisa. Preskaŭ kvin horoj pasis post la interparolo kun la stelŝipo. Tivisa ne dubis, ke la helpo venos ĝustatempe, sed la lastaj horoj de pasiva atendo en la sieĝo ŝajnis nekredeble longaj. Kaj post la vekiĝo ĉiu minuto plifortigadis la maltrankvilon. Plejmulto da homoj de la Tero en la Epoko de Kuniĝintaj Manoj havis kapablon antaŭvidi eventojn. Iam homoj ne komprenis, ke subtila sento de interligiteco de okazaĵoj kaj kapablo rigardi en la estontecon prezentas nenion supernaturan kaj ĝenerale similas al matematika kalkulo. Dum ne ekzistis la teorio de antaŭvido, eventojn povis antaŭvidi nur homoj, speciale dotitaj per sento de ligo kaj daŭro de fenomenoj. Oni opiniis, ke ili posedas specialan talenton de klarvido.

Nun psika trejno permesis al ĉiu posedi tiun «talenton», nature kun malsama grado de kapabloj. Virinoj ekde antikveco en tio estis pli kapablaj ol viroj.

Tivisa fiksaŭskultis siajn sentojn — ili klare sumigis perean rezulton. Fatala morto, kvazaŭ tiu kolosa pagodo malantaŭ la pordego, pendis super ili. En sopira deziro malproksimigi la ekkonon de la neeviteblaĵo Tivisa eksidis ĉe la kapo de senzorge dormanta Tor kaj malgaje rigardis al la senfine kara, saĝa kaj samtempe infane naiva vizaĝo. La konscio de la fatalo leviĝis ĉiam pli forte, kaj kun ĝi kreskis tenero kaj stranga sento de kulpo, kvazaŭ ŝi kulpis, ke ne sukcesis defendi sian amaton.

La astrofizikisto, sentinte ŝian rigardon, leviĝis, vekis Gen Atal-on. La viroj antaŭ ĉio pririgardis la SDP-ojn.

— La minimuma uzado de energio estas aranĝita tre bone, — mallaŭte diris Tor Lik, — sed la rezervo estas tre malgranda…

— Du fadenoj el dudek sep, kaj nur kun resonanca ekscito, — konsentis Gen Atal, kaŭrinta antaŭ la SDP.

— En la mia estas tri…

— Se la avioj ne venos en la kalkulita tempo, ni vokos «Malhelan Flamon».

Maltrankvila Grif Rift sciigis, ke Rodis estis ĉe la reganto mem. En ŝia ĉeesto estis farita la ordono. La helpo devas veni tuj. Rift petis ne malŝalti la kanalon, dum li enketas.

Pasis ankoraŭ duonhoro… Kvardek minutoj. Avioj ne aperis super Kin-Nan-Te. Vespera ombro de la grandega pagodo trais la tutan tombejon. Eĉ la «venĝantoj» mallaŭtiĝis. Ili dissidiĝis sur vojetoj kaj tomboj kaj, brakuminte la genuojn, observis la teranojn. Ĉu ili konjektis, ke la defenda kampo, komence ŝirmanta la vojaĝantojn per maldika muro de nebulo, iĝas ĉiam pli travidebla? De tempo al tempo iu ĵetadis tranĉilon, kvazaŭ elprovante forton de la defenda muro. La tranĉilo desaltadis, tintis je ŝtonoj, kaj ĉiuj ree trankviliĝadis.

La voĉo de Grif Rift en la kara tera lingvo subite penetris en la streĉitan silenton de la tombejo, kaŭzinte respondan bruon de la amaso.

— Atenton! Tivisa, Gen, Tor! Ĵus Rodis parolis kun Ĉojo Ĉagas. La avioj trabatiĝas tra tempesto, furiozanta sur la ebenaĵo Men-Zin. Ili venos kun prokrasto. Ŝparu bateriojn kiom eble, sciigu la staton en ajna momento, mi atendas ĉe la regpanelo!

«Ĉu subita tempesto ĉi tie, en la plej kvietaj latitudoj de Tormans? Kaj kial pri tio oni eksciis nur nun, kiam en la indikiloj de la baterioj lumas la lasta fadeno?» Tor Lik morne malfermis la malantaŭan lukon de la SDP kaj intencis elpreni atmosferan periskopan sondilon, sed Gen Atal donis al li la sian.

Tor Lik silente kapjesis. Iĝis malpli facile paroli. La defenda kampo jam ne plu mutigis muĝadon de la amaso. La brilanta cilindro, ekfluginta en la ĉielon, silentigis la «venĝantojn» por ioma tempo. Nur du minutoj necesis, por konvinkiĝi pri plena kvieteco de la atmosfero je multaj kilometroj al la ekvatoro de Kin-Nan-Te, samkiel pri malesto de avioj almenaŭ sur distanco de horo da flugado.

— Ĉojo Ĉagas mensogas. Por kio ili bezonas nian morton? — ekkriis Tivisa.

La viroj ne respondis. Gen Atal vokis «Malhelan Flamon».

— Mi levas la stelŝipon! Tenu vin, reduktante la kampon, — mallonge diris Grif Rift.

Gen Atal faris momentan kalkulon: ekflugo el fiksita stato — tri horoj, surteriĝo — ankoraŭ horo. Ne! Malfrue!

— Trabatiĝu ekster la urbon, disĵetinte la amason per infrasono! — kriis la ŝipestro.

— Senutile. Malproksime ni ne foriros. Ni tro longe atendis, kredinte pri la avioj de Ĉagas, alie ni penus fortikiĝi en iu konstruaĵo, — kun kulpa tono diris la inĝeniero de kirasa defendo, — restis nur unu afero. Sed tre danĝera… Voku ĉiujn, Rift, ni aduaŭos por ajna okazo. Sed rapide. — Gen Atal haste malŝaltis la elsendon.

Tivisa, brakuminte siajn amikojn, kun senfina kareso diris al Tor Lik:

— Al mi ĉiam estis hele kun vi, Afi, kaj estos ĝis la fino. Mi ne timas, nur estas tre malgaje, ke ĉi tie kaj tiel… abomene. Afi, mi kunhavas kristalon de «Gardantoj en Mallumo»…

El la diafana pluredro eksonis severa melodio de ŝia plej ŝatata simfonio, kiel maltrankvila atendo de nekonataĵo.

Tivisa leviĝis kaj malrapide ekiris laŭ ŝtona vojeto, glitante per rigardo laŭ ĉirkaŭantaj ruinoj, kaj la pensoj iris laŭ sia vico, klaraj, plenaj je granda sopiro, alkalkulante ŝin al la sennombra aro da mortintoj, kiuj pasis sian vojon sur la perdita Tero kaj ĉi tie, sur la fremda planedo, turmentiĝanta en kaptilo de infero.

La tombejo, kiel antikve sur la Tero, servis por privilegiitaj mortintoj, meritintaj enterigon en la centro de la urbo, en la ombro de la antikva templo. Pezaj platoj estis kovritaj per fajnaj hieroglifoj, brilis per orumo.

Tivisa rigardis al statuoj de belaj virinoj kun amare mallevitaj kapoj kaj de viroj en lasta impeto de antaŭmorta lukto; de birdoj, etendintaj potencajn flugilojn, jam ne kapablajn levi ilin en flugon; de infanoj sur genuoj, brakumantaj ŝtonon, por ĉiam kovrintan iliajn gepatrojn.

La homo, veninta sur la novan planedon, forviŝis de ĝia supraĵo la vivon, kiu formiĝis ĉi tie, lasinte nur mizerajn fragmentojn de iam harmonia simfonio. Li konstruis tiujn urbojn kaj templojn, fierante pri faritaĵo, konstruis monumentojn al tiuj, kiuj speciale sukcesis pri venkado de la naturo aŭ pri kreado de iluzioj de potenco kaj gloro. Malracia instigado de instinktoj, nekompreno, ke la leĝojn de la mondo ne eblas eviti, kaj eblas nur konformigi siajn vojojn kun ili, kaŭzis la teruran troloĝatecon. Laŭ la tuta planedo ree pasis morto, nun jam de la naturo. Kaj rezulte — forlasitaj urboj kaj por ĉiam forgesitaj tombejoj… Kaj nun restaĵoj de la homoj el la hela mondo de la Tero miksiĝos kun cindro de sennomaj tomboj, kun restaĵoj de senutila vivo.

«Senutila kaj sensenca»? Tivisa tremeris. Neniam sur la Tero venis en ŝian kapon, ke vivo, direktita en profundojn de la universo, plenigita per ĝojo de helpado al aliuloj, de kolektado de belo, de ekscio de novo, de sento de propra forto, povas iĝi sensenca. Sed ĉi tie!..

Tivisa tiel klare imagis miliardojn da klaraj infanaj okuloj, rigardantaj en la mondon, ne sciante pri pleniganta ĝin malbono kaj malfeliĉo; sennombrajn virinojn, kun amo kaj espero atendantajn feliĉon kaj kliniĝantajn, kiel herbo, sub mortiga vento de la vivo; virojn, kies fido kaj digno estas tretataj per peza premilo de mensoga potenco; animalojn, kies nazotruoj larĝiĝas, oreloj rektiĝas, okuloj ĉirkaŭrigardas en streĉa atento por konservi siajn vivojn, momentajn, kiel fajreroj. Por kio? Pro kio tiu vivo? Ĉi tie, en tiu ĉirkaŭaĵo de morto kaj de abomene degenerinta penso, tiu antikva demando estis akrigita per konscio de la danĝero.

Kruela malgajo de antaŭsento premis Tivisa-n, kiam ŝia rigardo alkroĉiĝis al statuo de junulino en mantelo. Sentima vizaĝo, fiera konturo de la korpo, despero de kunkroĉitaj manoj — tuta tragika forto de sopiro pri la pasinteco kaj de obstina kredo pri belo de la estonteco, ĝuste kies kontraŭdira kombino konsistigas la homon.

Tor Lik kaj Gen Atal hastis. Se la ŝnureto de la periskopa sondilo eltenos pezon de homo, do estas ankoraŭ eblo eliri el la kaptilo, en kiun ili trafis pro la perfido, neniam spertita antaŭe.

Ili fiksrigardis al la falintaj etaĝoj de la antikva pagodo, elektante lokon, kie povus fiksiĝi balono kun paraŝuto. Dua cilindro ekflugis kaj ekbrilis por momento, malaperinte en malhela niĉo. Gen Atal singarde ektiris la maldikan ŝnureton, tiris pli forte… La aparato fiksiĝis! Zonita per pli fortika ŝnuro Gen Atal kun senfina singardemo ekgrimpis laŭ la preskaŭ nevidebla fadeno al la neatingebla dua etaĝo de la pagodo. La entrepreno postulis tiun neordinaran persistemon kaj evoluintecon de muskoloj, kiun posedis nur teranoj. Malrapide, malrapide la inĝeniero de kirasa defendo ŝoviĝadis antaŭen kaj supren.

Tor kaj Tivisa staris apud la SDP, pretaj entiri Gen Atal-on malantaŭen okaze de disŝiro de la sondila ŝnureto. Tor Lik per la ŝultro eksentis sian amatinon. Ŝi ŝajnis trankvila, sed estis streĉita, kiel risorto, antaŭ la lasta peno.

Gen Atal kroĉiĝis al rando de falinta sojlo, ekŝutiĝis ŝtonoj. Li ŝanceliĝis, surmetis la genuon kaj per despera peno entiris sin en la niĉon. Post kelkaj sekundoj, fiksinte la ŝnuron, li aperis plenalte en la duonmalluma niĉo. La amaso sovaĝe ekmuĝis, ĵetiĝis al la bariero. La teranoj retiriĝis al la lasta SDP. Tivisa kaptis la ŝnuron, la simfonio «Gardantoj en Mallumo» haltis sur longa, daŭra noto. Gen Atal de supre ekvidis, kiel la «venĝantoj» transiris la limon de la bluaj kolonetoj.

— Tor, rapide, tenu ilin per infrasono, — ĝi havas memstaran ŝargon, — ekkriis li, — la baterioj estingiĝas! Nur gardu vin!

Tivisa kaj Tor rigardis supren al la giganta kaduka turo, ŝirminta la sunsubiran puran ĉielon.

— Estu tiel! — konsentis Tivisa. — Tenu min forte, Afi!

Tor Lik turnis la megafonon al la amaso. La du SDP-oj ĉe la kolonetoj kvazaŭ suspiris: la defenda kampo estingiĝis. Kun rabia hurlo la «venĝantoj» ekimpetis al la geo de la brakumiĝintaj teranoj. Basa, neesprimeble minaca muĝego de infrasono haltigis, deĵetis, dispelis la antaŭajn vicojn, sed la malantaŭaj premis, tretante falintojn. Tor Lik ŝaltis tutan forton de la ŝargo: renversiĝis, falis la figuroj, kun krioj ekrampis for, sed ne sukcesis foriri: la kolosa turo falegis nehaltigeble, enterigante la teranojn kaj la atakintojn kaj superŝutante la antikvajn tombojn.

Ĉapitro 9

Katenita Kredo

Vir Norin kaj Eviza Tanet, alflugintaj al Kin-Nan-Te, renkontis tutan armeon da «liluloj». La monto de rompaĵoj de la falinta turo estis jam malkonstruita, la kadavroj de la «ofendantoj» estis forigitaj, tiuj, kiuj restis vivaj, malaperis.

La korpoj de la tri teranoj kuŝis en la tombejo en pavilono el ruĝa ŝtono. Tivisa kaj Tor ne disigis la brakumojn. Iliaj restintaj vizaĝoj konservis reflekton de antaŭmorta impeto de senlima kareso. Gen Atal-on oni povis rekoni nur laŭ la skafandro.

Eviza kaj Vir liberigis ilin de la defenda vesto, kiun la esploristoj ne sukcesis demeti, kaj komencis sepulton. Fortega sparko eliĝis el SDP — kaj sur ŝtona plato restis nur konturoj de la korpoj, signitaj per tavolo de subtila cindro. En muta funebro Eviza kaj Vir kolektis kaj miksis la cindron: la pereintaj teranoj kuniĝis en la lasta frateco.

La cindran urnon el plateno kaj la tri SDP-ojn kun spuroj de malsukcesaj penoj de rompmalfermo sur la kloŝoj oni transportis al «Malhela Flamo».

Rodis ricevis inviton de la Kvaropa Konsilio. La regantoj de la planedo esprimis al ŝi kondolencon pro pereo de tri gastoj el la Tero. Ĉu hazarde, ĉu intence la Konsilio kunvenis en la nigra halo, kiun la teranoj nomis la Halo de Mallumo.

Rodis, senpasia kaj senmova, starante elaŭskultis la mallongan paroladon de Ĉojo Ĉagas. La prezidanto de la Kvaropa Konsilio, evidente, atendis respondon, sed Rodis silentis. Neniu kuraĝis rompi la maltrankvilan silenton. Finfine Faj Rodis aliris Ĉojo-n Ĉagas.

— Mi multon lernis sur via planedo, — diris ŝi senafekte, — kaj nun komprenas, kiel povas mensogi homo, devigita al tio per minaco. Sed kial mensogas tiu, kiu posedas forton de granda potenco, la forton, kiun donas al li la tuta piramido de la homaro de Jan-Jaĥ, sur kies pinto li staras? Por kio? Ĉu la tuta sistemo de via vivo estas tiel trapenetrita per mensogo, ke eĉ regantoj obeas ĝin?

Ĉojo Ĉagas ekstaris, paliĝinte, kaj, distirinte la dense kunpremitajn lipojn, tra la dentoj eldiris:

— Kio?! Kiel vi aŭdacas…

— Pro bonaj intencoj mi aŭdacas ĉion. Vi kredigis min, ke la avioj estis senditaj, kaj rememorigis, ke viaj ordonoj estas plenumataj senŝanĝe. Al la dua demando vi respondis, ke la avioj estas prokrastitaj per tempesto kaj trabatiĝas tra ĝi. Mia malklereco en la planedografio de Jan-Jaĥ igis min kredi tion, sed Gen Atal kaj Tor Lik esploris la atmosferon, divenis la trompon kaj sukcesis antaŭ la morto averti nin.

Rodis eksilentis. La vizaĝo de Ĉojo Ĉagas tordiĝis. Li kriis falsete tiel, ke aŭdis la tuta halo:

— Gen Ŝi!

— Mi aŭskultas, granda prezidanto!

— Esploru, kiu kondukis la aviojn, kiu informis pri la tempesto kaj kiu estris la operacion. Ĉiujn ĉi tien! Mi mem enketos.

— Mi petas vin, prezidanto de la Konsilio! — Faj Rodis kunmetis la manplatojn kaj klinis la kapon. — Ne plu necesas viktimoj — ili sen tio multas. Viaj gardistoj mortigis multajn homojn en la urbo Kin-Nan-Te, kaj ni, — Rodis unuafoje tremeris, — perdis proksimulojn.

— Vi ne komprenas, — kun kolero kontraŭdiris Ĉojo Ĉagas, — tiuj, kiuj kulpas, malhonoris min, la Konsilion, nin ĉiujn, montrinte mensoguloj kaj hipokrituloj!

— Kio do ŝanĝiĝos, se oni ilin ekzekutos?

— Ĉio! La rompintoj de la ordono estos punitaj, vi konvinkiĝos pri sincereco de niaj intencoj kaj mia veremo.

Faj Rodis penseme rigardis al Ĉagas. La muta riproĉo de Faj Rodis iĝis netolerebla por la reganto de Tormans. Li malleviĝis en la fotelon, mallerte fleksiĝinte, kaj, svinginte la manon, disirigis la Konsilion.

Faj Rodis leviĝis laŭ la ŝtuparo en la «teran» alon de la palaco, preparante sin al malfacila interparolo kun Grif Rift. La ŝipestro insistis pri duopa konversacio. Rodis komprenis, ke tiun peton kaŭzis nur lia deziro koncentri tutan sian volon sur ŝi sola.

Ili iĝis vizaĝo al vizaĝo, kvazaŭ Rodis enirus kaj sidiĝus en la pilota kajuto inter la vando kaj la regpanelo. La nevidebla limo de kontakto de la frontaj flankoj de la stereoprojekcioj entenis en si la tutan distancon, disigantan ilin. Rift kaj Rodis, kiel ĉiuj teranoj kun evoluinta kaj trejnita psiko, komprenis unu la alian preskaŭ sen vortoj — vortoj servis nur kiel konfirmo de sentoj.

Kaj, renkontinte rigardon de Grif Rift, kun riproĉo observanta la «vivsignalojn» — la verdajn lumetojn, da kiuj restis nur kvar, Faj Rodis firme diris:

— Tio ne eblas, Rift. Fuĝo, retiriĝo, nomu tion kiel vi deziras, ne eblas. Ne eblas post tiam, kiam ni semis esperon, post tiam, kiam tiu espero komencis kreski en kredon!..

La ŝipestro peze levis sin. Kunpremante la grandajn manojn, ĝibetiĝante, li sendeŝire rigardis en la verdajn okulojn de la virino, kiun ne eblis ne ami. Poste li rektigis sin, etendis la bruston. Tuta lia figuro esprimis indignon.

— La damnita planedo ne kostas eĉ milonon de niaj perdoj. Ĉi tie oni ankoraŭ ne pretas al io ajn bona! Ni ne povas allasi tiajn viktimojn! — Rift almontris per la mano al la por ĉiam estingiĝintaj «vivsignaloj».

Rodis aliris la limon mem, disigantan iliajn projekciojn.

— Trankviliĝu, Grif, — milde kaj mallaŭte diris ŝi, levante al li la malgajan vizaĝon. — Ni ambaŭ, inicitaj en scion, pri kiu oni eĉ ne suspektas ĉi tie, ne povas vivi kaj esti liberaj, dum ekzistas malfeliĉuloj. Kiel eblas transiri la sojlon de la plej alta ĝojo, kiam ĉi tie tuta planedo estas en infereco, dronanta en maro de malfeliĉo? Kio kompare kun tio estas mia vivo, la via kaj de ni ĉiuj? Demandu tri miajn kunulojn!

— Mi scias, kion ili diros, — ekreginte sin, respondis Grif Rift, rigardante preter Rodis. — Ili diros, ke ilia ĉeesto mem estas necesa, ke ĝi donas al la homoj de Tormans revon kaj kredon kaj per tio kunigas en strebo al la celo.

— Jen, vi mem respondis, Rift! Vi scias, ke ju pli longe ni estas ĉi tie, des pli bone estas por ili. Kun tuta nia malperfekteco por ili ni estas la viva realiĝo de ĉio, kion alportas al la homo la komunisma socio. Se ni fuĝos, tiam la pereo de Tivisa, Tor kaj Gen vere estos vana. Sed se ĉi tie kreiĝos grupo de homoj, posedantaj scion, forton kaj kredon, do tiam nia misio estos pravigita, eĉ se ni ĉiuj pereos.

— La legendo pri sep virtuloj. Sed la tuta planedo ne estas urbeto, kaj ni estas tro malmultaj! — morne subridis la stelŝipestro.

— Kaj ree vi forgesas, ke kun ni estas la Tero, ĝiaj scioj, ĝia aspekto en la stereofilmoj, tiom sukcese demonstrataj de vi. Aldonu niajn prelegojn, kaj rakontojn, kaj nin mem. Baldaŭ Ĉedi, Vir kaj Eviza iros en la urbon, se mia interparolo kun la reganto estos sukcesa.

— Ĉu Tael diris al vi, ke oficistoj de la Konsilio indignas pri la demonstro de la filmoj? — demandis Grif Rift.

— Ankoraŭ ne. Mi atendis tion. Mi esperas bridi la regantojn, por ke ili ne malutilu al tiuj, kiuj spektis kaj spektos. Kaj ne staru tiel ŝtipe, kara!

Grif Rift senhelpe dismetis la manojn, evitante la rigardon de Rodis. Subite li rimarkis malantaŭ ŝi sur la muro kolorajn konturojn de iaj bildoj: antaŭe ili ne ekzistis. Rodis movis la fokuson de la ekrano, kaj mem depaŝis flanken.

La tuta muro de ŝia ĉambro estis pripentrita per helaj krudetaj farboj de Jan-Jaĥ. La ĵus finita fresko, kiel tuj komprenis Grif Rift, simbolis leviĝon el infero.

Laŭ teruraj deklivoj, helpante unu al alia, per lastaj penoj grimpis homoj. Malsupre, sur abunda herbo, svarmis diversspeca homamaso, malestime montrante al la ŝvitkovritaj, kompatindaj kaj palaj grimpantoj. Malproksime staris grupetoj de homoj, certaj pri sia supereco, rigardantaj fremde kaj indiferente.

Tragike senespera ŝajnis tiu leviĝo. Alte supre, preskaŭ sur la eĝo de la muro, ĉirkaŭanta la belan malaltaĵon, per akra kojno elstaris la lasta ŝtupo de la leviĝa vojo. Blua lumo estis leviĝanta el ombro, reflektiĝante en la roko. Sur la rando mem de la elstaraĵo, katenita per brilanta ĉeno, sur la genuoj staris virino, ŝiaj manradikoj kun kruela forto estis altiritaj al la dorso per tria turno de la ĉeno, ĉirkaŭinta la ventron kaj la dekstran femuron. La ĉeneroj enpremiĝis en la nudan korpon, apenaŭ kovritan sur la dorso per nigra ondo de la haroj. Ligita, ne povanta etendi la manojn al la grimpantoj kaj eĉ doni kuraĝigan signon, ŝi tamen estis simbolo: neŝancelebla certeco de la scio! Kvazaŭ ŝi koncentris en si ĉiujn ĝojojn de konsolo kaj espero. La Katenita Kredo ŝajnis sendependa kaj libera, kvazaŭ ne estis la kruelaj katenoj, morto kaj sufero. Ĉu hazarde, ĉu intence, la Katenita Kredo similis al Ĉedi…

— Por kio ĝi estas ĉi tie? — ekdubis Grif Rift. — Ĉu oni komprenos?

— Komprenos, — certe diris Rodis, — mi volas lasi en la palaco memoron pri ni.

— Ili neniigos!

— Eble. Sed antaŭ tio ĝiaj fotoj disiros laŭ la planedo.

— Vi estas pli forta ol mi ĉiufoje… — Rift, eksilentinte, rigardis al Rodis kiel antaŭ disiĝo.

Ŝi kliniĝis al la limo de la fokuso mem, movis la manon trankvilige kaj karese.

— Lastatempe mi sonĝas pri Amria Maĉen, la plej granda monto de Azio. Sur monta plataĵo, kie bosko de himalajaj piceoj limas kun senarba monteto, staras budaisma antikva templo — restadejo por laculoj. En tiu templo — la loko de ripozo kaj medito antaŭ potenca impeto de la montoj al la ĉielo — dum mateniĝo kaj antaŭ sunsubiro sonas grandegaj gongoj de pura ora koloro el tantal-kupra alojo. Longaj potencaj sonoj flugas en senfinan foron, kaj ĉiu bato longe daŭras en ĉirkaŭanta silento.

Saman senton kaŭzas sonorilejoj de antikvaj rusaj temploj, restaŭritaj kaj provizitaj per titanaj sonoriloj. Tiuj arĝentecaj sonoriloj sonoras per same longaj notoj de speciale pura tono, altirantaj el malproksime per sorĉa nesuperebla voko. Kaj kvazaŭ mi kuras al tiu voko tra maldensa matena nebulo en arĝento de mateniĝo… sed ĉi tie mateniĝo alportas nur mornan rememorigon pri nefiniteco. Kaj kuras nur tempo…

Rodis rapide adiaŭis kaj malŝaltis la TVF-on.

En najbara ĉambro Eviza Tanet estis kritike pririgardanta Ĉedi-n kaj Vir Norin-on, vestintajn sin por eliro ekster la ĝardenojn Coam, malsupren, en la vivsvarmon de la ĉefurbo, loĝata, el la tera vidpunkto, kun nekredebla denseco.

— Malsukcese, Ĉedi, — decideme deklaris Eviza, — el kilometra distanco en vi videblas tera virino. Se ĉi tie homoj estas vere malbone edukitaj, do vin sekvos tuta homamaso.

— Nu, kaj kiel vi?

— Mi ne intencas vagi laŭ stratoj sola, kiel vi kaj Norin, min akompanos tormansaj kolegoj. Ili ekipos min per speciala vesto de medicinisto, de kanarie flava koloro. Tial por mi sufiĉas pantalono kaj bluzo.

— Estas la sola solvo, — diris la astronavigaciisto, — Tael konduku nin, altirante nenies atenton, al siaj amikoj, kaj tiuj helpu al ni vestiĝi.

— Se oni permesos al li, kaj forpermesos nin. En la palaco oni nenion rajtas fari sen speciala permeso. Tion ni bone lernis. — Ĉedi metis la manojn sub la zoneton, deŝovis malantaŭen la ŝultrojn kaj faris grimacon de orgojla malŝato, karaktera al ĉiuj «serpentuloj» de Tormans. Rezultis tiel simile, ke Vir kaj Eviza ridetis, iom gajiginte la maloftan por teranoj staton de kruela malgajo pro la tragedio en Kin-Nan-Te.

Homoj de la Erao de Kuniĝintaj Manoj ne timis morton kaj persiste renkontadis neeviteblajn hazardaĵojn de vivo, plena je aktiva laboro, vojaĝoj, akraj kaj kuraĝaj amuzoj. Sed la sensenca pereo de la tri amikoj sur la kruela planedo estis eltenata pli malfacile, ol se tio okazus en la patrujo.

Ĉu ne tro malmultas ili sur Tormans? Ne, se pripensi. Por malgranda grupo estas pli facile fari kontakton kun homoj de la planedo, estas pli facile senti ĝian psikan atmosferon, trovi ĝustan kondutmanieron kaj pli profunde kompreni la tormansanojn. Granda ekspedicio forŝirmus sin de la mondo de Jan-Jaĥ per sia ĉiutaga estado. Necesus jardekoj, dum la du mondoj samsangaj, sed tiom malsamaj laŭ siaj konceptoj kaj perceptoj de la mondo, malfermiĝus unu al la alia. Ili agas prave, ke ĵetas sin en la homan maron de Jan-Jaĥ kaj dissolviĝas en la fluo de ĝia vivo.

Tiaj pensoj devigis la teranojn trejni sin en speciale severa koncentro de fortoj kaj sentoj.

Da ili restis kvar, eĉ tri, por kontakti kun la popolo de Tormans, Rodis restas kaptita en la palaco, kaj ŝia granda anima forto ne tuŝos homojn de Jan-Jaĥ. Probable, ĝuste tion strebas eviti la antaŭvidema Ĉojo Ĉagas. Ne estas sciate, ĉu li permesos al ili loĝi en la urbo?..

Ĝuste pri tio estis parolantaj Ĉedi, Vir kaj Eviza, kiam Rodis eniris al ili. Rodis paliĝis pro sendormaj noktoj ĉe la pentraĵo, per kiu ŝi penis distri sin.

Eviza almontris fotelon, sed Rodis nege balancis la kapon.

— Ĉi tie oni sen tio tro multe sidadas, kiel okazis ĉe ni sur la Tero, kiam la homo — kuranto kaj vojaĝanto laŭ sia naturo — firme eksidis ĉe tabloj aŭ en sidiloj de transportaj maŝinoj, peziginte la korpon kaj la racion.

— Nu, vi pravas, — konsentis Eviza, pensante pri siaj aferoj, kaj subite demandis: — Faj, ĉu al vi ne ŝajnas, ke tiun planedon jam ne eblas levi el infereco? Ke la malsano tro progresis, veneninte homojn per malbonigita heredeco — disgeniko? Ke homoj de Tormans jam ne kapablas kredi je io ajn kaj zorgas nur pri elementaj plezuroj, pro kiuj ili pretas al ĉio? — Eviza demande rigardis al Rodis, tiu kuraĝige kapbalancis, kaj Eviza daŭrigis: — Se laŭ la planedo vagas sovaĝiĝintaj homamasoj, se dezertoj ofensivas, vorante fruktodonajn grundojn, se estas elĉerpitaj la mineralaj riĉaĵoj, se estas degenero en ĉio, kaj speciale en homaj animoj, do per kio, per kiu forto ili leviĝos? Kiam al virinoj de Tormans antaŭ tri jarcentoj oni proponis limigi naskadon, ili taksis tion kiel atencon al la plej sanktaj rajtoj de la homo. Kiaj rajtoj? Tio estas ne rajtoj, sed ordinaraj instinktoj, karakteraj al ĉiuj animaloj, instinktoj, kontraŭantaj bezonojn de la socio. Kaj ĝis nun ĉi tie oni ne povas kompreni, ke libero povas veni nur el granda kompreno kaj responso. Nenia alia libero ekzistas en la tuta universo. Al tormansanoj tute ne gravas scii, ke iliaj infanoj estos sanaj, saĝaj, fortikaj, ke ilin atendas inda vivo. Ili obeas al minuta deziro, tute ne pensante pri konsekvencoj, pri tio, ke ili ĵetas en mizeran, nearanĝitan mondon novan vivon, sklavigante ĝin, kondamnante al tro frua morto. Ĉu eblas atendi, ke infano naskiĝos granda homo, sciante, ke probablo de tio estas senlime malgranda? Ĉu eblas tiel facilanime rilati al la plej grava, la plej sankta?

Rodis kisis Eviza-n.

— Seriozaj demandoj, Eviza, aperadis ankaŭ ĉe ni hejme. En la kriza epoko de la Erao de la Disa Mondo, dum la komenciĝinta fiasko de la kapitalisma eŭropa civilizo, antropologoj turnis sian atenton al indianoj hopioj, loĝintaj en dezero sudokcidente de Norda Ameriko. Ili vivis en kondiĉoj, multe pli malbonaj, ol tiuj sur Tormans, sed malgraŭ tio kreis specialan socion, laŭ multaj trajtoj similan al la komunisma, sed sur malalta materia nivelo. Al sciencistoj de la EDM hopioj ŝajnis ekzemplo kaj espero: liberaj virinoj, kolektiva zorgo pri infanoj, edukado per memstara labora agado ekde plej frua infaneco — ĉio ĉi kondukis hopiojn al alta inteligenteco kaj psika forto. Por miro kaj konfuzo de sciencistoj-eŭropanoj, post dek kvin jarcentoj da loĝado en malfacilaj kaj severaj kondiĉoj, hopiaj infanoj montris pli altajn kapablojn, ol dotitaj blankulaj infanoj. Mirigis ilia alta inteligenteco, atento, komplika kaj abstrakta pensado. Nature, el ili kreskis homoj, similaj al nunaj teranoj, seriozaj, pensemaj kaj tre aktivaj, gvidataj ne de eksteraj logoj kaj ordonoj, sed de interna konscio de neceso. Ankaŭ fizike hopioj estis pli perfektaj ol ĉirkaŭantaj popoloj. Mi memoras foton de unu junulino, ŝi tre similis al Ĉedi…

— Sekve, la mizero de Tormans ne malhelpos al leviĝo? — vigliĝinte, demandis Ĉedi.

— Mi estas konvinkita pri tio, — decideme diris Rodis. — Kio koncernas genetikon, do komparu la periodon de difektado de la genfonduso kun la akumulado de sanaj genoj dum evoluo de la homo sur nia planedo: kelkmil jaroj — kaj tri milionoj. La respondo estas klara.

— Kaj kion ni faru kun la senespere difektita psikologio? — demandis Eviza.

— Vi ripetas la eraron de psikologoj de la EDM, inklude la tiam faman Freŭdon. Ili opiniis dinamikon de psikaj procezoj statiko, opiniis specialajn fenomenojn kiel «libido» aŭ «menso» konstantaj, unufoje por ĉiam «gisitaj». En la realo tamen ekzistas nur impulsoj, kiuj facile kunordigeblas per edukado kaj ekzercado. Kiam oni komprenis tiun facilan aferon, komenciĝis turno for de la psikologio de posedanto kaj egoisto de la kapitalisma socio al la komunisma konscio. Neatendite evidentiĝis, ke alta nivelo de edukado faras miraklojn en homaj animoj kaj en socia aranĝo. Ekiris reakcio de subita transiro — lavango de bono, amo, memdisciplino kaj zorgo, kiu tuj levis ankaŭ la produktivajn fortojn. Homoj povus antaŭvidi sian ekflugon, se ili pripensus, kiel fortas la neesprimeble belaj antaŭsentoj de juneco — jen pruvo de la denaska beleco de sentoj, kiun ni portas en si, kvankam tre malmulte realigadis ĝin en la pasintaj epokoj.

— Sed ĉi tie ja mankas kredo je homoj, je pli bona estonteco? — defendis Eviza-n la astronavigaciisto.

— Ĝuste tial la tormansanoj venis al mistikismo, — diris Rodis. — Kiam homo ne havas apogon en la socio, kiam oni lin ne gardas, sed nur minacas al li kaj li ne povas apogiĝi je leĝo kaj justeco, li iĝas preta por kredo je la supernatura — lia lasta rifuĝejo. Fine de la Erao de la Disa Mondo la mistiko fortiĝis kaj en tiranioj de ŝtata kapitalismo kaj en landoj de pseŭdosocialismo. Senigitaj je edukado, malkleraj amasoj perdis kredon je ĉiopovaj diktatoroj kaj ĵetiĝis al sekteco kaj mistikismo. La nova turno de la historia spiralo revenigis la plej grandan parton de la homaro al ateismo de ekkono. Se eblas fari analogion, do nun estas la plej oportuna momento, por ke en la popolo de Tormans aperu nova, vera kredo je la homo.

— Kiam sur la Tero disvastiĝis mistikismo? — demandis Eviza.

— En la blua ciklo de la deksepa rondo. Historiistoj por tiuj tempoj uzas periodaron, kiu estis uzata en la kronikoj de la monaĥejo Ban Togolo en Karakorumo. Tieaj ermitaj kronikistoj senpartie registradis mondajn eventojn de la EDM, uzante du-strian sistemon de komparado de kontraŭdiraj radimesaĝoj. Foreco de la budaisma monaĥejo estis la kaŭzo, kial tie konserviĝis la kronikoj — tiutempe multaj historiaj dokumentoj en aliaj landoj pereis. En Ban Togolo restis la plej plena kronologio, kaj ni uzas ĝian kalendaron.

— Ĉu la granda batalo de la Okcidento kaj de la Oriento, aŭ la batalo de Mara,[26] same okazis en la deksepa rondo? — demandis Ĉedi.

— En la jaro de ruĝa, aŭ fajra, koko de la deksepa rondo, — konfirmis Faj Rodis, — kaj daŭris ĝis la jaro de ruĝa tigro.

— Amuza kronologio! — diris Eviza. — Sonas arkaike absurde.

— Ĝi ne estas tiom absurda, kiom ŝajnas unuavide. Ĉiu rondo kongruas kun averaĝa homa vivdaŭro kaj tial estas perceptata ne nur per racio, sed ankaŭ per sentoj.

— Ĉu en Ban Togolo konserviĝis kronikoj de pli frua periodo? — demandis Eviza.

— Ili foriras en profundon de tempoj, malantaŭ la Eraon de Miksiĝo de Sociformoj.

— Ĉu en la Malhelajn Jarcentojn? Tiuokaze ili trafas inter la kvina kaj la dektria rondoj. La EDM komenciĝis en la dekkvina, — faris rapidan kalkulon Ĉedi.

— Kaj finiĝis en la nigra ciklo de la deksepa rondo, — aldonis Rodis.

— Ĉu ne tempas ĉesigi la sciencajn okupiĝojn, en kiu ajn rondo ni estu? — proponis Eviza. — Ni lacigis Faj-on.

— En la jaro de blua ĉevalo de la kvindekunua rondo, — ekridis Rodis. — Ni iru al mi. Ni multe pensis lastatempe. Kaj eĉ forgesas danci…

Post semajno al Rodis venis sendito de Ĉojo Ĉagas — la estro mem de la «liluloj» Jan Gao-Juar, aŭ mallonge Jangar, grandstatura homo kun akraj trajtoj de la granda vizaĝo.

El sub mallevitaj, kvazaŭ lacaj, palpebroj, atente, rekte rigardis klaraj, nenion esprimantaj okuloj de rabobirdo, senkompataj kaj sentimaj. Poste inĝeniero Tael klarigis, ke la estro de «liluloj» ĉiam rigardas kvazaŭ celante. Li estis tutplanede fama pafisto el kuglaj pistoloj, kiujn havis oficiroj de gardo kaj altrangaj oficuloj de Jan-Jaĥ.

Aroge rigardante al la gastino el la Tero, unuafoje vidita proksime, Jangar transdonis inviton de la reganto.

Faj Rodis promesis veni post kelkaj minutoj, sed la estro de la «liluloj» ne foriris.

— Al mi estas ordonite akompani.

— Mi konas la vojon en la verdan kabineton.

— Ne tien! Kaj al mi estas ordonite akompani!

«La cirkonstancoj ŝanĝiĝis», — pensis Rodis. Enirinte en sian ĉambron, ŝi rigidiĝis por kelkaj minutoj, por koncentriĝi kaj akumuli energion…

La estro de la «liluloj» iris je paŝo malantaŭe, ne ebligante al Faj Rodis elprovi lian psikan firmecon.

Ĉojo Ĉagas, atendante ilin, paŝadis laŭ ruĝaj tapiŝoj. Altaj kaj mallarĝaj fenestroj tralasis malmulte da lumo, kreante ŝatatan de tormansanoj rozkoloran duonmallumon. La reganto ĉi-foje ne proponis al la gastino eksidi. Rodis, ne vidinte konvenan meblon, kruciginte la krurojn, mallevis sin rekte sur la tapiŝon. Ĉojo Ĉagas levis la brovojn, per signo forpermesis Jangar-on kaj, paŝinte tien-reen laŭ la halo, haltis antaŭ Rodis, suspekteme kaj kolere rigardante al ŝi desupre malsupren.

— Ni demonstris la filmojn nur al tiuj, kiuj soifis scion, trairis maloportunan vojon al la stelŝipo kaj riskis esti kaptitaj fare de viaj kordonoj, — diris Rodis, ne atendante la demandon.

— Mi malpermesis publikan demonstron! — emfaze eldiris la reganto. — Kaj avertis, ke vi ne enmiksiĝu en la aferojn de la planedo!

— Publika demonstro ne okazis, — firme respondis Rodis. — Plenumante vian deziron, ni ne demonstris la filmojn al la tuta planedo. Probable, por tio vi havas kaŭzojn, ĉu?

— Mi malpermesis demonstri al iu ajn!

— Pri tio rajtas neniu ŝtato, neniu planedo en la universo. La sankta devo de ĉiu el ni estas rompi tian senprecedencan subpremon. Kiu rajtas malfermi al la pensanta estaĵo vojon al ekkono de la mondo? Faŝismaj diktaturoj de pasinteco de la Tero kaj de aliaj mondoj faris similajn krimojn, kaŭzante nekredeblajn malfeliĉojn. Tial kiam en la Granda Ringo oni trovas ŝtaton, malfermantan al siaj homoj vojon al scio, do tian ŝtaton oni detruas. Tio estas la sola okazo, donanta rajton al rekta enmiksiĝo en aferojn de fremda planedo.

— Ĉu povas juĝi ia via Ringo pri konkreta malutilo aŭ utilo en fremda vivo! — furioze kriis Ĉojo Ĉagas.

— Ne povas. Sed malpermeso ekkoni arton, sciencojn, vivon de aliaj planedoj estas neallasebla. Por establi kun vi amikajn rilatojn kaj interkomprenon, ni faris cedon, ne postulante tutplanedan demonstron de filmoj.

Ĉojo Ĉagas eligis malklaran sonon kaj pli rapide ekpaŝis laŭ la halo.

— Mi tre bedaŭras, — mallaŭte diris Rodis, — ke vi ne aprezis la stereofilmojn, kunportitajn de ni. Ili, kontraŭpeze al la premanta infero, kiun akumulis viaj prauloj tie, malsupre, pruvas finan venkon de la homa racio.

— Sed kio pri kontrolo? Kiu garantios plenan sendanĝeron de viaj filmoj? Tio estas propagando de fremdaj ideoj! Trompo!

— La komunisma socio de la Tero bezonas nek propagandon, nek trompon. Komprenu, reganto de la planedo! — Rodis salte ekstaris. — Por kio tion bezonus la Tero? Vi estas saĝa homo, malgraŭ ĉiuj limigoj de la diktatoraj kondiĉoj! Ĉu vi ne sentas, ke nia sola deziro, antaŭ ol ni forflugos hejmen, estas — kiel eble plej multe fordoni al vi, helpi al viaj homoj trovi vojon al alia vivo… senpage! Ne ekzistas pli alta ĝojo por homo, ol doni kaj helpi, komprenu do!

Ŝi tenis antaŭ la vizaĝo la impete kunkroĉitajn manojn kaj rigidiĝis je duonpaŝo for de Ĉojo Ĉagas, kliniĝinte antaŭen, kiel edukistino aŭ patrino de malsprita infano.

Pasia konvinkeco de la vortoj de Faj Rodis impresis la reganton. Li penseme ekrigardis al la planko kaj silente kondukis Rodis-on en la ordinaran lokon de iliaj renkontiĝoj — en la verdan ĉambron kun nigra meblaro kaj la aŭgura globo el vitroida kvarco. Tie li prenis sian pipon kaj eksuĉis el ĝi fumon kun la akra odoro, jam konata de Rodis.

— Homoj, — diris Ĉojo Ĉagas, kovrante per la palpebroj siajn mallarĝajn okulojn, — estas ombroj, ne havantaj signifon en la historio. Vivas nur iliaj faroj. Faroj estas granito, kaj vivoj estas sablo. Tielas antikva maksimo…

— Ĝin konas ankaŭ mi — de niaj komunaj prauloj… Sed rememoru, ke homamaso kaj reganto — dialektika unueco de kontraŭaĵoj — dise ne ekzistas. Kaj ambaŭ flankoj estas malkleraj, sadisme kruelaj, malamantaj unu la alian, speciale kiam maturiĝas kontraŭdiro inter socia komplikeco kaj spirita mizereco.

— Tiuokaze mi miras, kial vi tiel zorgas pri sennomaj homamasoj de Jan-Jaĥ? Tio estas homoj, kun kiuj eblas fari ion ajn! Prirabi, forpreni edzinojn kaj amatinojn, elpeli el oportunaj hejmoj. Necesas nur uzi la artifikon, malnovan, kiel la nia kaj la tera mondoj, — laŭdi ilin. Kriu al ili, ke ili estas grandaj, belaj, kuraĝaj kaj saĝaj, kaj ili permesos al vi ĉion. Sed provu nomi ilin tio, kio ili estas efektive: malkleruloj, stultuloj, malspritaj kaj senhelpaj bastardoj, kaj indigna muĝo superbruos ajnan racian alparolon al ili, kvankam ili vivas la tutan vivon en humiligo multe pli granda.

— Vi, evidente el la filmoj, kunprenitaj el la Tero, adoptis la plej malbonan manieron regi homojn, — riproĉe diris Rodis. — Sed ankaŭ tiam niaj prauloj jam uzis alian metodon: vokon al sobra prudento de homoj, strebon klarigi al ili kaŭzojn de iliaj agoj kaj pruvi konsekvencojn. Tiam, pro profunde metita en nin sento de justeco kaj praveco, ni faros multe pli kaj kuraĝos al malfacilaĵoj, kion pruvis homoj de la pasinteco. Oni ne elektu ĉiam la plej facilan vojon — tiel eblas trafi en seneliran inferecon.

— Malfacila kaj fruktodona vojo estas neimagebla ĉe granda kvanto de homoj.

— Ju pli da homoj estas, des pli granda estas nombro da mensoj, kies komunaj penoj donis al la Tero ĝian noosferon, potencan kaj puran. La moderna homo estas rezulto de kunfandiĝo de diversaj branĉoj, kiuj estis kuniĝantaj dum milionoj da jaroj. Tial liaj genoj konservas multegajn psikologiajn tipojn kaj diferenco inter individuoj estas tre granda. En tio estas la ŝlosilo al perfektigo kaj la baro por transformo de la homaro en formikan socion. Kuniĝo de diversaj tipoj de psikologiaj strukturoj, kiuj ĉiam kondutos malsame en ĝenerala fluo de kulturo, estas grandega miraklo kaj atesto de bonegaj kvalitoj de la homo en direktaj kadroj de la socia konscio.

— Kaj miliardoj da stultuloj kaj psikopatoj, diserigantaj la veron en bagatelajn revelaciojn kaj kreantaj egan konfuzon de opinioj? Unu saĝulo skribis pri scio kiel pri graso, ŝtopanta la cerbon. Ili havas tian scion. Por kio ili vivu, malŝparante lastajn rimedojn de la planedo?

— Vi jam atingis senĉesan malkreskon de naskado inter via intelektularo. Vi strebas liberigi homojn de alligitecoj, por fari ilin ilo de subpremo kaj potenco! Do, tio estas natura rezulto de tirana traktado de homoj.

— Jen informo, ricevita de inĝeniero Tollo Frael! — ekkriis Ĉojo Ĉagas, kvazaŭ konviktante Rodis-on. — Interalie, ĉu li sciis pri la elsendoj de la stereofilmoj?

Naŭza sento de neceso mensogi ekpremis Rodis-on. En la mondo de Tormans rekta plenumo de leĝoj de la Tero ĉiam povis kaŭzi malbonajn konsekvencojn.

— Mi delonge divenis, ke li devas denunci, — evite respondis ŝi.

Ĉojo Ĉagas alie komprenis la abomenon, por momento aperintan en la vizaĝo de Rodis, kaj memkontente subridis. Rodis komprenis, ke la danĝero por Tael preteris. Ŝi mallevis la okulojn, por kaŝi eĉ etan nuancon de siaj emocioj for de atente observanta ŝin Ĉojo Ĉagas.

— Respondu rekte, ĉu vi povus min murdi? — demandis li subite.

Rodis jam ne miris pri abruptaj saltoj de pensoj de Ĉagas.

— Por kio? — trankvile demandis ŝi.

— Por forigi min kaj malfortigi la potencon.

— Forigi vin! Sur via loko tuj aperos alia, eĉ pli malbona. Ja vi estas almenaŭ saĝa…

— Almenaŭ! — kun kolero ekkriis la reganto.

— Via socia sistemo ne garantias venon al la potenco de saĝaj kaj honestaj homoj, en tio estas ĝia ĉefa malfeliĉo. Eĉ pli, laŭ la leĝo, malkovrita jam en la Erao de la Disa Mondo fare de Peter,[27] en tiu sistemo estas tendenco al kresko de nekompetenteco de regantaj rondoj.

Ĉojo Ĉagas deziris kontraŭdiri, retenis sin kaj ruze demandis:

— Kaj teĥnike — ĉu vi povus murdi? Kaj per kio?

— En ajna momento. Mi povas ordoni morti.

— Ankaŭ mi povas vin ekstermi dum momento!

Rodis kuntiris la ŝultrojn kun pure virina malestimo.

— En tiu okazo la estro de nia stelŝipo promesis forfosi la supraĵon de la tuta Jan-Jaĥ je kilometra profundo.

— Sed vi ne faras murdojn! Kaj nepre malpermesos al li!

— Mi tiam ne estos viva, — ridetis Rodis, — kaj li estas la estro!..

Ĉojo Ĉagas mediteme frapis la tablon per la fingroj, kaj kvazaŭ responde mallaŭte eksonoris nevidebla sonorilo.

Laŭ tio, kiel maltrankviliĝis la prezidanto de la Kvaropa Konsilio, Faj Rodis komprenis, ke la signalo sciigas pri io tre grava. Ŝi leviĝis, sed la reganto, rigardante en aparaton, ŝirmatan disde Rodis de vando el skulpta ligno, ordone montris al ŝi la fotelon…

— Vin vokas via ŝipo. Al Jan-Jaĥ proksimiĝas stelŝipo. Ĉu la tera?

— Ho ne! — ekkriis Rodis tiel certe, ke la reganto rigardis al ŝi kun suspekto. — Mi ne atendas ĝin tiel baldaŭ, — aldonis ŝi, kompreninte liajn pensojn.

— Kaj ĉu vi povas komunikiĝi kun tiu nova alveninto?

— Certe, se ilia planedo estas ano de la Granda Ringo.

— Mi deziras ĉeesti!

Rodis sufiĉe konis morojn de Tormans. La reganton oni ne rajtas inviti, nek al si, nek en ajnan alian lokon. Al li oni venas nur laŭ lia voko.

Alkuris Vir Norin kun du SDP. En la verda ĉambro kun realeco, ĉiam afekcianta tormansanojn, aperis la kajuto de «Malhela Flamo» kun la stelŝipanoj, kunvenintaj pro la alarmo. Olla Dez estis manipulanta per la onda selektilo. La signaloj de la proksimiĝanta ŝipo estis ekster la spektro de la Granda Ringo. Jen Olla Dez ektiris al si nigran baskulon en la supra parto de la regpanelo kaj samtempe premis per la piedo ruĝan pedalon, ŝaltante kaj la komputan kaj la memoran maŝinojn por kalkulo de neordinara spektro de elsendo.

La kajuto pleniĝis per longa tremanta sonoro de neagordita portanta ondo. Sur la longa ekrano en la stelŝipa kajuto ekflagris, viciĝante kaj disŝutiĝante, pecoj de bildoj. Ĉojo Ĉagas malfermetis la okulojn, por ne cedi al paroksismo de kapturno. La flagrado malrapidiĝis, la partoj de la diserigita bildo restis sur la ekrano, kvazaŭ kaptitaj per reto. Finfine el ili kuniĝis vidaĵo de neordinara ŝipo. Ĝi havis kvar ebenojn el kelkaj tavoloj de grandiozaj tuboj, interkruciĝantaj sur giganta laŭlonga cilindro, kiel kvar orgenoj, kunigitaj en oblikvan krucon. En la tuboj pulsis pala flamo, ringe ĉirkaŭkuranta la tutan konstruaĵon.

La bildo de la stelŝipo kreskis, okupis la tutan ekranon, dissolviĝis en ĝi. Restis nur serpa elstaraĵo de la laŭlonga cilindro sur fono de abisma nigro de la kosmo. El la lunarka niĉo elflugadis kaj forflugadis antaŭen lumantaj signoj, similaj al okoj. Ili alternis vertikale kaj horizontale, iris jen per apartaj grupoj, jen per seninterrompa ĉeno. La vidaĵo daŭris dum ne pli ol minuto kaj anstataŭiĝis per bildo de internaĵo de la ŝipo. Tri ebenoj kruciĝis sub malsamaj anguloj — la fremda arkitekturo estis kun peno divenebla en la perspektivo de la sendilo.

La atenton altiris ses senmovaj figuroj, dronintaj en profundaj sidiloj antaŭ klinita triangula muro, brilanta, kiel nigra spegulo. Arĝente-lila malhela lumo trakuradis serpente laŭ oblikvaj ebenoj de la plafono. La ejo jen iĝadis malluma, jen briladis per blindiga fajro, sen ombroj kaj transiroj. La pulsado de la lumo malhelpis vidi detalojn.

Ĉiuj ses figuroj senmove sidis homece, vestitaj en io simila al malhelaj manteloj kun akraj kapuĉoj, malfermantaj la vizaĝojn de la misteraj estaĵoj!

La teranoj ne povis juĝi pri ampleksoj de la ŝipo. Sur la ekrano aperis nenio, almenaŭ malproksime konata al la kosma sperto de la Granda Ringo.

Maloftaj lumeksplodoj, rigidaj malhelaj figuroj, strange rompitaj kaj torditaj fiksiloj de la ŝipkorpo — ĉio ĉi efikis preme. Nekomprenebla forto flugis el la profundo de la universo. Evidente, la ŝipo estis proksimiĝanta. Persiste kreskadis vibra ĝemo, simila al sono de ŝiriĝanta metalo. Tiu sono, estingiĝanta kaj renaskiĝanta kun nova forto dum ĉiu lumeksplodo, igis homojn tremi en neklarigebla abomeno.

Tremegante tuta — ŝi ne povus rakonti, kion ŝi sentis en tiuj minutoj, — Olla Dez mallaŭtigis la sonan fonon kaj ŝaltis la sendilon de «Malhela Flamo». Dum nemultaj sekundoj la maŝinoj determinis la celon kaj direktis al ĝi radion, ripetantan la vokon de la Granda Ringo, konatan al la tuta Galaksio.

Nenio ŝanĝiĝis en la elsendo el la nekonata stelŝipo. Same kuradis arĝentaj lumbriloj, same senmove kaj morne sidadis la figuroj en netravideblaj kapuĉoj.

Olla Dez amplifigis la vokon sur la sama ondo, kiun uzis la fremda stelŝipo. Koloneto de blua lumo — indikilo de povumo de kaskado — leviĝis ĝis la fino de la tubeto. Olla Dez por momento ŝaltis la sonan kanalon kaj tuj minimumigis ĝin — tiun malfeliĉan ĝemon ne eblis aŭskulti.

«Malhela Flamo» vokis, transirante al diversaj kodoj. La ĝema sono estis malrapide malfortiĝanta. Iĝis evidente, ke la fremda stelŝipo malproksimiĝas, ne atentante la signalojn. Dum ioma tempo sur la ekrano videblis la kvareĝa konturo de la ŝipo, sed ankaŭ ĝi dissolviĝis en mallumo de la kosmo.

Kun gaja sonoro en la vico de indikoj de la ĉefa lokalizilo ekkuris ĉeno de ciferoj.

— Kurso 336-1 laŭ la norda limbo de la Galaksio, kvara nivelo, rapido 0.88, — informis Div Simbel.

— Ĝi iras transverse de la Galaksio, proksimume el la Berenica Hararo, super la nivelo de la ĉefaj stelamasoj, — diris Grif Rift.

— Estas strange, ke ĝi moviĝas en la ordinara spaco. Ĝia rapido estas malgranda. Por trairo ĝi bezonos pli ol cent mil terajn jarojn, — laŭte respondis Vir Norin el la palaco de la reganto.

Pro neatenditeco Ĉojo Ĉagas kaj kelkaj ĉeestantaj oficuloj abrupte turniĝis al li.

— Ĉu vivas tiuj, kiuj estas en la ŝipo? — Menta Kor eldiris la demandon, turmentantan ĉiujn stelŝipanojn.

— Ĉu la stelŝipo iros sen fino? — demandis Ĉojo Ĉagas, turniĝante al Faj Rodis.

Anstataŭ ŝi respondis Menta Kor:

— Dum ne elĉerpiĝis energio por aŭtomatoj, korektantaj la kurson, la stelŝipo estas nedamaĝebla. Sed eĉ post tio, en la maldensa regiono de la kvara nivelo, ŝancoj pri renkonto de materia amaso estas tiel malgrandaj, ke ĝi povas trapenetri la tutan Galaksion kaj kuri tiel dum pluraj milionoj da jaroj.

— Milionoj da jaroj, — malrapide prononcis Ĉojo Ĉagas kaj, rekonsciiĝinte, kuntiris la brovojn.

— Ĉu sur la Tero estas dece respondi, kiam oni ne demandas? — minace diris li, rigardante nur al Rodis. — Kaj en ĉeesto de superuloj?

— Dece, — respondis Rodis. — Se konversacias kelkaj homoj, respondas tiu, kiu pli frue formulis la respondon. Supereco ne gravas. Mi temas pri aĝo.

— Kaj ĉu rango same ne gravas?

— En pridiskuto de demando — neniel.

— Anarkiistoj! — grumblis Ĉojo Ĉagas, ekstarante.

Laŭ signo de Rodis Olla Dez malŝaltis la komunikadon. Ĉesigis sian mildan zumadon la projekciiloj de SDP-oj.

La halo de la palaco, drapirita per helaj ŝtofoj, ricevis sian ordinaran aspekton, kvazaŭ ne estis la morna fantomo de ŝipo, fulminta preter la planedo, sendante en la spacon nekompreneblan ĝeman vokon.

La teranojn afekciis la renkonto de la interstela vaganto. Io senelira, infereca estis en la ĵetiĝado de lumo inter la akre kruciĝintaj metalaj ebenoj de la malplena halo de la ŝipo.

Premanta sopiro kaptis, verŝajne, ne nur la teranojn. Ĉojo Ĉagas, ne dirinte eĉ vorton, treniris en sian apartamenton per nekarakteraj por li lacaj paŝoj. Malantaŭe neaŭdeble iris du «liluloj», malestime retrorigardante al amaseto da altranguloj, sekvanta malproksime.

Faj Rodis vane timis, ke la foriron de ŝiaj kunuloj oni prokrastos ankoraŭ por kelkaj tagoj. Inĝeniero Tael enmanigis al Ĉedi, Eviza kaj Vir Norin pecetojn de fleksebla plastaĵo, superskribitajn per signoj kaj kovritajn per diafana filmo. La kartoj rajtigis aperi en ĉiuj institucioj, kunvenoj kaj institutoj de la urbo Saĝejo. Por granda miro de la teranoj, evidentiĝis, ke tian rajton havis nur nemultaj loĝantoj de la ĉefurbo. Plejmulto havis alispecajn kartojn, limigantajn rajtojn de iliaj posedantoj. Homo sen karto estis traktata ekster la leĝo. Tiajn homojn oni kaptadis, kaj post enketado aŭ ekziladis en alian regionon de la planedo, kie necesis fizika laboro, aŭ, se ne estis tia bezono, kondamnadis al «facila morto».

Tael akompanis la tri teranojn kune kun iliaj SDP-oj ekster la limojn de la malpermesita zono de la ĝardenoj Coam kaj, transdoninte ilin al kondukantoj, revenis. Li trovis Faj-on Rodis ĉe la diafana muro de la halo, en kiun estis elirantaj la pordoj de la malpleniĝintaj ĉambroj. Sen skafandro, en mallonga larĝa jupo kun korsaĵo, ŝi iĝis pli proksima, pli hejma.

Rodis fiksrigardis en la ĝardenon, kie tremetis branĉoj de arboj, avide etendintaj al la ĉielo funelojn de sia branĉaro. Al Tael subite venis la penso: kiomgrade la vegetaĵoj, karaj por lia koro, devas ŝajni fremdaj por la teranoj. Kaj la soleca Rodis en sia facilanime juneca, el vidpunkto de Jan-Jaĥ, vesto montriĝis al li kaptitino, sopiranta kaj sendefenda.

La inĝeniero forgesis pri ĉio. La longe retenata sento elŝiriĝis eksteren kun forto, neatendita por li mem. Li falis sur la genuon, imitante, mem ne sciante tion, antikvajn kavalirojn de la Tero. Kaptinte la mallevitan manon de Faj Rodis, li komencis arde, elokvente kaj haste konfesi sian amon.

Rodis aŭskultis lin senmove kaj senmire, kvazaŭ ĉion, kion diris la tormansano, ŝi delonge sciis.

Tael rigardis en ŝiajn okulojn, penante legi aŭ almenaŭ diveni respondon. La brilantaj, kiel ĉe ĉiuj teranoj, fabelaj verdaj okuloj de la teranino sub ekstera karesemo kaŝis neŝaceligeblan kuraĝon kaj observemon, gardis ŝian internan mondon. Kaj, frakasiĝinte je tiu nevidebla muro, estingiĝis la revoj kaj la amaj vortoj, levintaj la inĝenieron sur la saman nivelon kun Faj Rodis. Tael mallevis la kapon kaj eksilentis, plu starante ĉe la piedoj de Rodis en la pozo, kiu jam ŝajnis al li stulta.

Faj Rodis kunpremis liajn kunigitajn manplatojn kaj facile levis. Ŝi deziris meti la manojn sur la ŝultrojn de Tael, sed li, konante ilian trankviligan forton, retiriĝis, preskaŭ indignante. Laŭ la fama homa leĝo, sama por la Tero kaj Tormans, viro, peteginta pri amo, povas pli facile elteni rifuzon, ol amikan kunsenton. Ne kompaton, ne, kompaton al si ne sentis la tormansano, kaj pro tio li estis danka al sia elektitino, ne malproksimiĝinta de li, sed samtempe tia neeble malproksima.

— Pardonu min, — digne diris Tael, — mi enreviĝis, kaj al mi ŝajnis… unuvorte, mi forgesis, ke ĉe vi ne povas esti amo al ni, malsuperaj estaĵoj de forgesita planedo.

— Povas, Tael, — mallaŭte respondis Rodis.

La inĝeniero ĝis doloro kunpremis la fingrojn de la manoj, metitaj malantaŭ la dorson. Ree, rompante la volon kaj premante la bruston, ekkaptis lin la danĝera forto de la tera virino.

— Tiam… — balbutis li, retrovante la esperon.

— Rigardu per okuloj de la Tero, Tael. Vi vidis nian vivon. Trovu por mi lokon en la via, ĉar amo ĉe ni estas nur en kuna vojo. Alie tio estas nur fizika pasio, kiu realiĝas kaj pasas, plenuminte sian destinon. Ĝiaj periodoj okazas ne ofte, ĉar postulas tian streĉon de sentoj kaj fortoj, ke por neegala parulo ili prezentas mortan danĝeron.

Por la inĝeniero la mentora tono, kiun ricevis ŝia ekspliko, iĝis neeltenebla kaj ofenda, kvankam li bonege komprenis, ke Faj Rodis parolas kun li fideme, rekte kaj, ĉefe, kiel kun egalulo.

Inĝeniero Tael adiaŭis kaj ektrenis sin al la elirejo, penante teni sin kun sendependeco kaj digno de terano.

Faj Rodis ĉagrene rigardis post lin kaj subite vokis:

— Revenu, mi devas diri ion gravan.

Rodis venigis lin en sian ĉambron kaj strikte fermis la pordon. Ekzumis la SDP. Ŝaltinte la defendan kampon, Rodis rakontis pri sia interparolo kun Ĉojo Ĉagas.

La tormansano aŭskultis ŝin kun malforta rideto, kiu ĉe loĝanto de la planedo Jan-Jaĥ ŝirmis amaron de senforteco.

— Ĉu vi diris, ke mi devas denunci? — demandis li.

Rodis kapjesis.

— Do tio estas tute vera! Kaj mi denuncadis dum tuta ĉi tiu tempo, alie mi ne povus.

— Kial?

— Unu tago sen raporto — kaj mi ne povus vidi vin. Neniam plu.

— Kion do vi raportis?

— Ho, tio estas danĝera ludo. Rakonti veron, kiu ne malutilos al vi, silenti pri gravaĵo, elpensi duonveron. Mi ludas kontraŭ saĝaj malamikoj, sed duonvero, inventita por politika trompo, taŭgas kiel armilo kontraŭ ili mem.

— Por kio vi ludas tiel?

— Kiel por kio? Kaj dekmiloj da homoj de Jan-Jaĥ, vidintaj la komunisman Teron? Kaj la scio, per kiu vi armis nin? Kaj la ĝojo de komunikado kun vi? Mi ricevis feliĉegan loton! Vidi alian vivon, fabele belegan, stari sur la limo de du mondoj! Kompreni, ekkredi, konvinkiĝi pri eblo de eliro por la popolo de Jan-Jaĥ!

— Pardonu min, Tael, — respekte, kiel al pliaĝulo, diris Faj Rodis, — mi scias ankoraŭ tiel malmulte kaj faras ofendajn erarojn…

— Ne, ne, stelo mia! — ekkriis afekciita Tael, dorsirante al la pordo.

Rodis kun forto ektiris lian manon kaj sidigis lin sur la grandan divanon — sur ĝi plurfoje sidis la teranoj.

La inĝenieron kaptis stranga sento de fremdeco. Kvazaŭ ĉio ĉi estis okazanta kun iu alia, kaj li mem estis flanka atestanto de interparolo de loĝantoj de malsamaj mondoj.

Faj Rodis grimpis sur la divanon, submetinte la piedojn kaj brakuminte la nudajn genuojn. Ŝi nun rigardis al la tormansa inĝeniero alie, komprenante, de kie estas tiuj profundaj faltoj, sulkigintaj lian frunton; kial sufere kaj por ĉiam persiste sulkiĝis la brovoj super la helaj kaj akrevidaj okuloj de pensanto; kial kuŝiĝis profundaj sulkoj ekde la nazloboj malproksime sur la vangojn, preterante la angulojn de la dikaj, ĉiam kunpremitaj lipoj; kial fruaj maloftaj grizaj haroj videblis en la barbo kaj la lipharo.

Laŭ sia maniero, Faj Rodis metis la fingrojn sur la manon de la inĝeniero, establante korpan kontakton, helpantan senti homon, tiom malproksiman laŭ siaj kutimoj kaj tiom proksiman en siaj streboj.

Tael rigardis mediteme kaj malgaje. La plurfoje spertita de li sento de kosmaj abismoj, kvazaŭ malfermiĝantaj malantaŭ Rodis, venis ree, kaj la tormansano tremeris.

Rodis pli forte premis lian manon, mallaŭte demandinte:

— Estu sincera kun mi, Tael. Per kio oni minacas al vi, kio staras malantaŭ viaj ŝultroj kaj, evidente, malantaŭ ĉiu loĝanto de Jan-Jaĥ?

— Depende de kulpo. Se mi ne plenumos la devigon denunci, do min atendas ekzilo. Necesos veturi ien en malproksiman urbon, ĉar en la ĉefurbo por mi ne estos laboro.

— Kaj se oni ekscios, ke vi uzis komunikadon kun ni, por transdoni al viaj amikoj nian informon?

— Oni akuzos min pri ŝtatperfido. Arestos, torturos, por ke mi denuncu komplicojn. Tiujn oni torturos siavice, ili denuncos la ceterajn kaj ankoraŭ kelkajn centojn da senkulpuloj, simple por eviti neelteneblajn turmentojn. Poste oni ĉiujn neniigos.

Rodis tremeregis, kvankam ĉion ĉi ŝi konis. Sed nun antaŭ ŝi disvolviĝis ne historio, ne dronintaj en jarmiloj travivaĵoj de antikvaj homoj de la Tero. La vivo mem de Tormans en aspekto de inĝeniero Tael rigardis al ŝi milde kaj malgaje. En tiu trankvilo estis pli da tragedio, ol en malespera krio. Kaj la ĉambro, ekranita de la mallaŭte zumanta SDP, ŝajnis al Rodis malfirma floseto en malamika oceano, kies bordo ĉiuflanke estas egale malproksima kaj neatingebla.

— Mi ne timas ilin, — diris Tael, — kaj ne tial, ke mi estas certa pri mia forto. Neniu povas elteni. Tio, kion oni rakontas en legendoj pri neflekseblaj homoj, estas aŭ mensogo, aŭ atesto de nesufiĉa lerto de torturistoj. Ekzistas homoj de altega heroeco, sed, se ilin sufiĉe longe kaj sufiĉe forte torturi, ili same rompiĝos, transformiĝos el homo en turmentitan, duonmortan animalon, plenumantan ordonojn en duondormo.

— Do al kio vi esperas?

— Al mia malforteco. Torturistoj komence frakasas homon fizike. La dua ŝtupo estas psika rompo. Mi pereos sur la unua ŝtupo, kaj ili atingos nenion!

Faj Rodis rektiĝis, suspirinte. La tormansano ne povis deŝiri la okulojn de ŝiaj alte leviĝintaj mamoj. Maldece kaj hontinde laŭ la moralo de Jan-Jaĥ, sed la virino de la Tero akceptis la rigardon de la inĝeniero kiel naturan manifestiĝon de vira impulso.

Faj Rodis pensis, ke la naturo, malgraŭ senkompata krueleco de la evolua procezo, tamen estas pli humana, ol la homo. La homo, inventinta maldikajn armilojn, profunde penetrantajn internen, — sagojn, lancojn, kuglojn, — abrupte pligrandigis inferecon de turmentoj sur la Tero, forĵetinte la batalan taktikon de la rabobesto, baziĝantan sur ŝoko de la unua bato, disŝiro de grandaj angioj kaj sendolora morto pro sangoperdo. Viktimoj de la homo komencis perei en teruraj suferoj pro profundaj internaj inflamoj. Kaj kiam mensdifektuloj atingis sadismon, ili kreis inferan teĥnikon de turmentoj, tuj uzitan por politikaj kaj militaj celoj.

Kaj jen la idoj de la Tero revenis en tielan mondon, kiu estis delonge forviŝita de la vizaĝo de ilia planedo!

Faj Rodis pasigis la manon laŭ la haroj de la inĝeniero.

— Aŭskultu, Tael! Plu informu ilin, vi scias, ke ni havas neniajn sekretojn. Ni prenos vin en «Malhelan Flamon», kuracos, fortikigos la korpon, trejnos la psikon. Vi komprenos, kiel regi vian korpon, viajn sentojn, obeigi homojn, se tio necesos por via afero. Kaj vi revenos ĉi tien kiel alia homo. Necesos nur du-tri monatoj!

La tormansano ekstaris de sur la divano, decideme skuis la kapon.

— Ne, Rodis, — li prononcis la teran nomon nekutime por la akra lingvo de Tormans — kante kaj karese, — mi ne povas iĝi ideale sana inter malsanemaj homoj de mia planedo. Ne povas, ĉar mi scias, kiel multe da tempo kaj fortoj necesas malŝpari por si mem, por resti sur tiu nivelo. Ja mi ne ricevis idealan korpon kiel heredon de prauloj. Nur sola proksimiĝo al via forto postulos de mi tiom da tempo kaj atento por mi mem, ke ili ne sufiĉos por la pli grava: por bonkoreco, amo, kompato pri aliuloj, en kio mi vidas mian devon. Malmultas amo kaj bonkoreco en nia mondo! Malmultas homoj talentaj kaj ne malŝparintaj siajn animajn fortojn al bagateloj kiel kariero, materie riĉa vivo, aŭ potenco. Mi naskiĝis malforta, sed kun amo al homoj kaj ne devas foriri de tiu vojo. Dankon al vi, Rodis!

Rodis silentis iom, fiksrigardante al la inĝeniero, poste ŝiaj «stelaj» okuloj estingiĝis, ŝirmitaj per la mallevitaj okulharoj.

— Bone, Tael! Viaj intencoj estas bonegaj. Vi estas vere forta homo. La estonteco de la planedo estas en la manoj de tiaj, kiel vi. Sed akceptu nur unu donacon de mi. Ĝi liberigos vin de timo de eblaj turmentoj kaj metos ekster potencon de torturistoj. Se vi trovos tion necesa, vi povos transdoni ĝin ankaŭ al aliaj…

Ŝi ree rigardis al la inĝeniero: ĉu li komprenas?

— Jes, vi divenis ĝuste. Mi instruos al vi scipovon tuj morti en ajna momento, laŭ propra volo, uzante nenion, krom internaj fortoj de la organismo. Ekde la antikveco ĉiuj tiranoj pleje malamis homojn, memvole forirantajn el sub ilia potenco super vivo kaj morto. La rajto disponi vivon kaj morton iĝis nedeprenebla rajto de sinjoro. Kaj homoj ekkredis je tiu fetiĉo, subtenita de la kristana eklezio. Dum jarmiloj da civilizoj, pasintaj sur la Tero, ili elpensis nenion, krom suferaj metodoj de memmortigo, atingeblaj eĉ por besto. Nur saĝuloj de Hindujo frue komprenis, ke, farinte homon reganto de propra morto, ili liberigas lin de timo antaŭ vivo… — Rodis pensis kaj demandis: — Sed eble, kun via devo de «frua morto» ĉio ĉi estas ne tiel grava, kiel en la antikveco sur la Tero?

— Tre grava! — ekkriis Tael. — La «karesa morto» same estas plene en la manoj de la oligarkio, kaj sen permeso neniu eniros en ĝian palacon. Kaj por ni, kleraj longvivuloj, la dependo de vivo kaj morto de la regantoj estas absoluta.

— Elektu tempon, — decideme diris Rodis, — ĉe via psika netrejniteco ni bezonos kelkajn lecionojn.

— Tiel multe!

— Tion ne eblas lerni sen sperta instruanto. Necesas scii, kiel haltigi la koron en ajna dezirata momento. Tuj kiam ordinara homo de Jan-Jaĥ komencos bremsi sian koron, la cerbo, ne ricevante necesan ĉiusekunde oksigenon kaj nutron, tuj spronos ĝin. Tial por bremsado de la koro necesas dormigi la cerbon, sed tiam perdiĝas memrego kaj la «leciono» finiĝos per morto. Mia tasko estas instrui vin ne perdi memregon ĝis la lasta paŝo el la vivo.

— Mi dankas, dankas vin! — ĝoje ekkriis Tael. Kuraĝe preninte ambaŭ manojn de Rodis, li kovris ilin per kisoj.

Ŝi liberigis la manojn kaj, levinte la kapon de la inĝeniero, mem kisis Tael-on.

— Mi neniam povis pensi, ke mi donos al homo, enamiĝinta en min, donacon de morto. Kiel senfine stranga kaj malgaja estas la vivo en infereco!..

Rimarkinte, ke Tael rigardas al ŝi nekomprene, ŝi aldonis:

— Unu el antikvaj legendoj de la Tero rakontas pri diino de malgajo, konsolanta mortemulojn per venenita vino.

— Mi memoras tiun legendon kaj nun scias, ke ĝi venis de niaj komunaj prauloj! Sed ĉe ni ĝi rakontas, ke la vinon oni faris el vitoj, kreskintaj sur tombo de amo. Ĉu ĉe vi same?

— Ĉe ni same.

— Kaj tio estas vero, ho diino de malgajo! Ĝis morgaŭ? Ĉu bone?

Inĝeniero Tael mem malŝaltis la defendan ŝirmon kaj, ne retrorigardante, eliris, garde ferminte la pezan kaj altan pordon.

Faj Rodis kuŝiĝis sur la divanon, metinte la mentonon sur la krucigitajn manojn. Ŝi meditis pri sia dueca rolo sur la planedo Jan-Jaĥ. La saĝa reganto, farinte ŝin nedeklarita kaptitino de sia palaco, izolis ŝin disde homoj de Jan-Jaĥ. Kaj samtempe nevole ebligis al ŝi penetri en la esencon mem de la potenco super la planedo, esplori la oligarkian sistemon, kompreni kiun por homo de la supera, komunisma socio estus treege malfacile. La fundamento de oligarkio, ŝajne, estis ekstreme simpla kaj estis praktikata ekde la antikveco sur la Tero, ricevante diversajn formojn — ekde tiranaj diktaturoj en Asirio, Romio, Mongolujo, Meza Azio ĝis la lastaj specoj de naciismo en la kapitalisma Okcidento, kiuj neeviteble kondukis al faŝismo.

Kiam oni deklaras sin la sola — kaj en ĉiuj okazoj — prava, tio aŭtomate sekvigas ekstermon de ĉiuj malkaŝaj alipensantoj, tio estas de la plej inteligenta parto de popolo. Por malhelpi renaskiĝon de libereco, oligarkoj strebis rompi volon de siaj subuloj, kripligi ilin psike. Kaj por plenumo de tiu tasko ili ĉiam penis uzi sciencistojn. Feliĉege, la degenero de la biologiaj sciencoj sur Tormans ne permesis al tiaspecaj «sciencistoj» atingi seriozajn sukcesojn en tiuj sinistraj branĉoj de biologio, kiuj en kelkaj landoj de la Tero siatempe preskaŭ kaŭzis transformon de plejmulto de popolo en malspritajn malmultekostajn robotojn, obeemajn plenumantojn de ajna volo. Ĉi tie, sur la malriĉiĝinta planedo, la rimedoj de spirita rompo estis nekomplikaj: teroro kaj malsato plus plena arbitro en instruado kaj edukado. Spiritaj valoroj de scio kaj arto, kiujn dum jarmiloj akumuladis popoloj, estis forprenataj el cirkulado. Anstataŭe oni sugestiadis strebon al pseŭdaj valoroj, al aĵoj, kiuj iĝadis ĉiam pli malbonaj ĉe detruado de la ekonomio, neevitebla ĉe dekadenco de morala kaj psika kvalito de homoj. Sur la Tero, ĉe diverseco de landoj kaj popoloj, oligarkio neniam atingis tiom plenan potencon, kiel sur Tormans. En ajna momento en ajna loko de la planedo la regantoj povis fari ĉion ajn, ĵetinte nur kelkajn vortojn. Ekspliko de neceso aŭ klarigo de okazintaĵo estis tasko de kleraj servistoj. Tiu absoluta potenco nemalofte trafis en manojn de psike difektaj homoj. Siatempe sur la Tero ĝuste paranojuloj kun ilia freneza energio kaj fanatika konvinkiteco pri sia praveco iĝadis politikaj aŭ religiaj gvidantoj. Rezulte en medio de fizike malpli fortaj homoj abrupte kreskadis kvanto de homoj kun mani-depresia psiko, la fundamento de ilia vivo iĝis timo — timo de puno, la damokla glavo de kronika timo erari kaj fari punindaĵon.

Sur Tormans la regantoj ne timis reziston kaj, feliĉe, ne havis paranojan komplekson kaj persekutmanion, kaj tiu cirkonstanco, sendube, savis vivojn al milionoj da homoj.

«Ho tiuj sonĝoj pri ĉielo ora,[28] pri la haven' de flugilhava ŝip'!» — rememoris Rodis versojn de antikva poeto de Rusio: pleje ŝi ŝatis la rusan poezion de tiu tempo pro pureco kaj fidelo al la homo. La sonĝoj plenumiĝis tute ne tiel, kiel revis la poeto. Kun evoluo de la teĥnika civilizo ĉiam pli multaj homoj estis ekskludataj el aktiva partopreno en la vivo, ĉar ili agis en tre malvasta sfero de sia fako, scipovante kaj sciante nenion kroman.

Antaŭ la Erao de la Disa Mondo averaĝa homo de la Tero estis sufiĉe universala persono — li povis per siaj manoj konstrui loĝejon aŭ ŝipon, sciis, kiel uzi ĉevalon kaj ĉaron, kaj ordinare ĉiam estis preta kun glavo en la mano batali en vicoj de militistaro.

Kaj poste, kiam homoj iĝis pli multaj, ili fariĝis senvaloraj aldonaĵoj de siaj malvastaj kaj malprofundaj profesioj, pasivaj pasaĝeroj de diversaj transportiloj.

Se imagi la homaron kiel piramidon, do ju pli alta ĝi estas, des pli akra — kaj malmulta — estas la pinto, konsistanta el la aktiva parto de homoj, kaj des pli larĝa estas la bazo. Se antaŭe aparta persono estis multeflanka kaj firma, do kun kresko de la piramido, kun perdo de intereso al la vivo ĝi iĝis pli malforta kaj malkapabla. Multaj pensuloj de la EDM opiniis enuon, perdon de intereso al la vivo pli danĝera ol la atoma milito! Sendepende de tio, kia estis la elito de la supraj tavoloj, ĉiam pli malfacile vivis la malsupraj kaj pliprofundiĝadis infereco. Ĉe tia tendenco la civilizo, kreskinta el teĥnokratia kapitalismo, devis disfali — kaj ĝi disfalis! La hierarkian piramidon de la potenco sur Tormans Rodis imagis kiel plurŝtupan stakon de tavoloj, abrupte larĝiĝantaj malsupre. Ĝi apogiĝis sur la larĝa «bazo» — miliardo da «mavoj», malkleraj, malkapablaj, pridonacitaj per la «feliĉo» morti junaj.

«Niaj sciencistoj kaj mia Kin Ruĥ estis tute pravaj, — pensis Rodis, — kiam diris pri plimultiĝo de infereco, se ne ekzistas eliro por la malsupraj tavoloj de la piramido. Ĝi devas esti detruita! Sed ja piramido estas la plej stabila el ĉiuj konstruaĵoj! Forigo de la pinto nenion solvas: surloke de la forigitoj tuj aperos nova pinto el la suba tavolo. Detruenda estas la bazo de la piramido, kaj por tio necesas doni necesan informon ĝuste al la “mavoj”».

Rodis vokis «Malhelan Flamon» — necesis konsiliĝi kun Grif.

Grif Rift aperis antaŭ ŝi je tri, ho ve, netraireblaj paŝoj — lin ĝojigis la eksterprograma renkontiĝo.

Rodis rakontis pri la piramido, kaj Grif Rift enpensiĝis.

— Jes, tio estas la sola solvo. Cetere, tio estas malnova metodo de ĉiuj veraj revolucioj. Venos tempo, kaj la piramido falos, sed nur kiam malsupre akumuliĝos fortoj, kapablaj al organizado de alia socio. Via inĝeniero komprenu, ke por tio necesas unio de la «lovoj» kun la «mavoj». Alie Tormans ne eliros el infereco. La disŝiro inter la «lovoj» kaj la «mavoj» estas la akso de la oligarkio. Ĝi ne povas vivi sen ambaŭ, sed ĝi mem ekzistas nur pro ilia diseco. La «mavoj» kaj la «lovoj» same baraktas en firmega kaĝo, kreita per penoj de ambaŭ klasoj. Ju pli ili malamikas, des pli firma kaj senelira estas la kaĝo. Necesas provizi ilin ne nur per informo, sed ankaŭ per armilaro.

— Ni ne povas blinde disdoni armilaron, — diris Rodis, — kaj informado de ĉiuj efikas tro malrapide! Nun la ĉefa afero por ili estas defendiloj, sed ne atakiloj, pli ĝuste, rimedoj de defendo kontraŭ despotismo. La du potencaj instrumentoj: DPE — rekonilo de psikologio kaj IMM — inhibiciilo de mallonga memoro — defendos la kreiĝantajn grupojn kontraŭ spionoj kaj permesos al ili kreski kaj maturiĝi.

— Mi konsentas. Sed informon endas distribui alie, — diris Rift. — Ni komencis naive kaj kreis danĝeran situacion. Mi konsilas deklari al la regantoj pri ĉesigo de demonstrado de filmoj. Vi diros veron, kaj ni preparos milionon da kartoĉoj, cento da kiuj nerimarkeble lokiĝos en ajna poŝo. Anstataŭ seanco de stereofilmoj ni disdonados kartoĉojn kun vida informo pri ĉiuj necesaj temoj. Tiuj, kiuj vidis la filmojn, konfirmos, ke la informo estas la reala vero, elektita por baraktantoj en mallumo.

— Hodiaŭ mi komprenis, ke, krom DPE, ili bezonas psikologian trejnon, por liberigi ilin de la timo de persekuto kaj de fetiĉigo de la potenco. Tro malproksime disiris ĉi tie rilatoj de la homoj kun la ŝtato. Ĝi staras super ili kiel malbonkora kaj ĉiopova forto. Nun ili komprenu, ke jure ĉiu individuo kaj la popolo estas samsignifaj, sed ne antagonismaj. Transiro de unuopeco en multecon kaj reen — tion ili tute ne komprenas, miksante celon kaj rimedon, teĥnikon kaj ekkonon, kvaliton kaj kvanton.

Grif Rift malgaje subridis.

— Mi ne komprenas, kial tiu ĉi civilizo ankoraŭ ekzistas. Ja ĉi tie estas rompita la leĝo de Sined Rob. Se ili atingis altan teĥnikon kaj preskaŭ venis al ekposedo de la kosmo — kaj ne zorgis pri morala prospero, multe pli grava, ol la materia, — do ili ne povis transiri la sojlon de Rob! Neniu socio kun malalta moral-etika nivelo povas ĝin transiri sen memdetruo, — kaj tamen ili ĝin transiris!

— Kiel vi ne komprenis, Rift! Ilia civilizo ekde la komenco mem estis monolita, samkiel la popolo, malgraŭ provizoraj disiĝoj je ajnaj ŝtatoj. La fera kovrilo de oligarkio frapkovris la tutan planedon, forigis la minacon de la sojlo de Rob, sed samtempe neniigis la eblon de eliro el infereco…

— Konsentite! Sed kion oni faru kun la Sago de Arimano?

— Ni vidos… — Rodis streĉiĝis kaj haste aldonis: — Iu iras ĉi tien. Ĝis revido, Grif! Preparu la informajn kartoĉojn, kaj pri la temoj ni pensos, kiam vi kunvenigos ĉiujn por konsiliĝo. Kaj pli da DPE kaj IMM! Ĉiujn fortojn — al ili!

Rodis malŝaltis la SDP-on kaj eksidis sur la divanon, sentante proksimiĝon de fremdulo.

Oni frapis en la pordon. Aperis alta kaj maldika maljuna «serpentulo».

— La granda prezidanto invitas la regantinon de la teranoj pasigi la vesperon en lia apartamento. Li atendas vin post… — La oficisto levis la okulojn al la muro, kie sur granda horloĝo oscilis rondaj lumantaj strietoj, kaj ekvidis la bildon de Faj Rodis. La maljunulo stumblis en sia solena parolado kaj haste finis: — Post du ringoj da tempo.

Dankinte, Rodis forpermesis la senditon. «Ree io nova», — pensis ŝi, alirante al la spegulo kaj kritike ĉirkaŭrigardinte sian modestan veston.

Virinoj de la Tero, denaskaj aktorinoj, ŝatis ludi je alipersoniĝo. Ŝanĝante sian aspekton, ili rekonstruadis sin konforme al la akceptita rolo. Dum la vojo sur la stelŝipo Olla Dez personiĝadis en markizinon de fino de la feŭda erao, Neja Holli iĝadis petola knabino de la EDM, kaj Tivisa Henako — gejŝo de antikva Japanujo. La virojn tio interesis malpli — pro malriĉeco de imagpovo kaj pro pure vira malŝato prilabori detalojn.

Rodis, turniĝante antaŭ la spegulo kaj elektante konvenajn rolojn, preferis virinon de malnova Hindujo — maharani. La vesto de hinda virino — sario — konvenis al la okazo: kaj pro simpleco, kaj pro tio, ke neniu alia robo tiel kuniĝas kun ŝia portantino. Sario precize transdonas animstaton kaj sentojn de virino. Ĝi povas iĝi kaj nepenetrebla kiraso kaj kvazaŭ dissolviĝi sur la korpo, malkovrante ĉiujn ĝiajn liniojn.

Rodis lerte uzis nemultajn rimedojn, kiujn ŝi disponis.

Agordinte la SDP-on, ŝi prenis jonan duŝon kaj elektran masaĝon, poste plifortigis pigmentiĝon de sia haŭto ĝis koloro de or-bruna frukto de tingo. Mallongaj haroj, disigitaj sur la verto kaj firme buklitaj sur la nuko, kreis grandan nodon. Fragmenton de titana drato, poluritan ĝis spegula brilo, Rodis disrompis je pecoj kaj faris ilin ringoj, surmetinte kiel tintantajn braceletojn sur la manradikojn kaj la maleolojn. Peco de neĝblanka ŝtofo, beligita per arĝentaj steloj, iĝis sario, pli mallonga, ol en la antikveco. Ŝi metis malhelan punkton inter la brovoj, iom paŝis laŭ la ĉambro, por adapti siajn moviĝojn al la kostumo. Ŝi bedaŭris, ke ne kunhavas belajn orelringojn.

Restis ĉirkaŭ duonhoro. Ŝi koncentriĝis, elvokis en la imago malrapide fluantajn bildojn de Antikva Hindujo…

Gaja, iom ekscitita, kun mallaŭta tintado de siaj braceletoj ŝi eniris en la verdan kabineton, disvastigante ĉirkaŭe agrablan, apenaŭ kapteblan aromon de sana korpo, freŝigita per tonika aera fluo.

Ĉojo Ĉagas ekstaris iom pli haste, ol kutime. Li salutis Rodis-on, kiel ĉiam, moke, sed rimarkeble ĝojis pri ŝia veno. Nur en profundo de la mallarĝaj okuloj kaŝiĝis la ordinara malfida streĉo.

Zet Ug kaj Gen Ŝi sidis ĉe la tablo en nigraj foteloj, kaj ĉe la drapiraĵo staris la alta kaj maldika «serpentulo», kiu estis veninta al Faj Rodis. Kiam ŝi aperis, li faciligite suspiris kaj malleviĝis sur pezan tabureton kun bizaraj kruroj. El malantaŭ la kurteno, ŝirmanta la internan pordon, certe eliris en la centron de la ĉambro tre alta, belstatura virino. Laŭ tio, kiel salutis ŝin la anoj de la Konsilio, Faj Rodis taksis la staton de la nekonatulino en la komplika hierarkio de Tormans. Ŝi estis multe pli alta ol Rodis, kun longaj, eble tro longaj kruroj, atletaj ŝultroj kaj reĝineca staturo. Maldika kaj malmilda vizaĝo, akraj oblikvaj okuloj sub rektaj brovoj, alta ĉapo de nigraj haroj. La sola ornamaĵo de la nekonatulino estis orelringoj, ĉiu konsistanta el dek ruĝe brilantaj globetoj, ĵetantaj strangajn rebrilojn sur la kavetajn vangojn kaj la altajn vangostojn de la virino. Ŝiaj ŝultroj kaj brusto estis tre malkovritaj. Du mallarĝaj rubandetoj entranĉiĝis en la delikatan haŭton, subtenante la robon. En ĉiutaga vivo sur Tormans en neniaj kondiĉoj estis permesite plene nudigi la bruston. Virinon, farintan tion eĉ hazarde, oni opiniis malhonorita. Samtempe dum vesperoj al virinoj oni ial permesis aperi preskaŭ tute nudaj. Tiun moralan komplikaĵon Rodis ankoraŭ ne sukcesis kompreni.

Al Faj Rodis plaĉis la feroca belo de la nekonatulino kaj ŝia aktora scipovo montri sin: ĉiu buklo de ŝiaj neglekte kombitaj haroj situis kun kalkulita efiko.

La virino trankvile ĉirkaŭrigardis la teran gastinon, nur ete mallarĝiginte la malvarmajn okulojn kaj iomete malferminte la grandan, bone konturitan nebonkoran buŝon.

Ĉojo Ĉagas atendis kelkajn sekundojn, kvazaŭ dezirante doni al la virinoj tempon por ĉirkaŭrigardi unu la alian, sed fakte senceremonie komparante ilin.

— Er Vo-Bia, mia amiko kaj konsilanto en ŝtataj aferoj, — deklaris li finfine, — kaj la regantino de la teranoj estas konata al la tuta planedo.

La amikino de Ĉagas subridis kaj abrupte levis la fieran kapon, kvazaŭ dirinte: «Ankaŭ mi estas konata al la tuta planedo!»

Ŝi etendis la manon al Faj Rodis, kaj tiu, laŭ la moro de Jan-Jaĥ, donis la sian. La fortika varmega mano de la virino forte kunpremis ŝiajn fingrojn.

— Mi pensis, ke kosmaj vojaĝantoj vestiĝas alie, — diris ŝi, ne kaŝante miron pri la vesto de Rodis.

— Dum vojaĝo, certe. Sed en ordinara vivo — kiel ajn, laŭ deziro.

— Ĉu hodiaŭ vi deziris ĝuste tiun veston? — demandis Er Vo-Bia.

— Hodiaŭ mi deziris esti virino de antikvaj popoloj de la Tero, — respondis Rodis.

Er Vo-Bia kuntiris la ŝultrojn, kvazaŭ dirinte: «Mi travidas ĉiujn viajn artifikojn».

Ĉojo Ĉagas sidigis la virinojn ĉe la tablo, sur kiu jam staris buntaj tasoj kun aroma tonika trinkaĵo.

La prezidanto de la Kvaropa Konsilio havis bonan humoron. Li eĉ mem donis al Rodis ŝian tason.

Faj Rodis decidis uzi la momenton. Post la interparoloj kun Tael kaj Rift ŝin maltrankviligadis penso pri la facilanimeco, kun kiu ili komencis demonstri la filmojn malgraŭ la malpermeso de la oligarko. Vere, la fortaj venintoj el la Tero ne timis la potenculojn de Tormans. Kontraŭ ilia forto frakasiĝis la penoj de la potenculoj malhelpi al la popolo ekscii pri sia bela prapatrujo. Kaj samtempe la sagacaj dialektikistoj de la Tero forgesis pri la alia flanko — pri tiuj, al kiuj ili transdonis la malpermesitan informon, per tio igante ilin fari krimon. Kiel ajn freneza ŝajnu tio al la homoj de la komunisma mondo de la Tero, la soifantoj de scio estis serioze punindaj. Kaj ili, la astronaŭtoj, provokis tiun danĝeron! Restante netuŝeblaj, ili kunpuŝigis sendefendajn homojn de Tormans rekte kun la terura aparato de potenco, subpremo, perfido kaj spionado.

— Mi kaj miaj amikoj pripensis niajn misfarojn post mia interparolo kun vi, — nelaŭte komencis Rodis.

— Kaj? — malpacience sulkigis la brovojn Ĉojo Ĉagas, evidente ne dezirante paroli ĉi tie pri aferoj.

— Kaj konkludis, ke ni estis ne pravaj. Ni ĉesigis niajn elsendojn kaj petas pardonon.

— Ĉu tiele? — miris kaj mildiĝis Ĉojo Ĉagas. — Agrabla mesaĝo. Mi vidas, ke niaj konversacioj estas ne vanaj.

— Ho ne! — ekkriis Rodis kun nefalsa entuziasmo kaj tute sincere, per kio donis al la reganto eĉ plian plezuron.

Ĉojo Ĉagas demandis Rodis-on, kiel progresas la pentraĵo. Ŝi miris nur por momento. Alie ne povis esti. Pri ŝia laboro oni «denuncis», verŝajne, multfoje.

— Mi imagis ĝin finita, sed fakte ĝin necesas refari. La koncepto estas erara! Por trovi vojon el infereco, necesas antaŭ ĉio Mezuro, sed ne Kredo.

— Domaĝe, — indiferente diris Ĉagas, — mi kalkulis vidi ĝin… post kelkaj tagoj.

Er Vo-Bia subite rozkoloriĝis, brilinte per la okuloj.

Senceremonie eniris la estro de la «liluloj» Jangar. Alirinte al la reganto, li komencis diri ion al li duonvoĉe. Faj Rodis ekstaris kaj deiris al la ŝranketo, admirante majstrecon de la antikva ornamaĵo. Ĉojo Ĉagas malkontente haltigis Jangar-on kaj demandis, kial foriris Rodis. La reganto de la planedo ne ŝatis, kiam en lia ĉeesto homoj ekstaradis sen permeso.

— Mi ne deziris malhelpi al vi. Sur la planedo Jan-Jaĥ ĉio estas urĝa kaj ĉio estas sekreta.

— Vane. Estas nenio grava, — malkontente diris Ĉojo Ĉagas, dum Jangar ekokulumis al la tera gastino, penante konfuzi ŝin per sia malvarma rigardo de juĝisto kaj ekzekutisto.

Ĉojo Ĉagas per abrupta gesto forsendis Jangar-on, kaj mem kliniĝis sur la apogbrakoj pli proksime al Rodis.

Er Vo-Bia estis plu oblikve observanta Rodis-on kaj subite ne eltenis kaj senceremonie demandis ŝin, kie kaj kiel sur la Tero oni instruas pri arto de delogo.

— Se vi diras pri scipovo konduti kaj plaĉi al viroj en la admirinda ludo de reciproka altiro — do ekde la infanaĝo. Ĉiu virino de la Tero scipovas emfazi en si tion, kio estas originala, interesa, bela. Al mi ŝajnas, ke «delogo», pri kiu vi pensas, estas io alia.

— Tio estas scipovo enamigi viron en sin, — diris la tormansanino.

— Tiuokaze mi ne vidas diferencon. Eble, ne nur scipovo, sed ankoraŭ denaska kapablo. Al mi ŝajnis, ke vi diris tiun vorton kun nuanco de malaprobo, kiel pri io malbona.

— Delogo ĉiam iugrade estas trompo, falsaĵo. Mi vidas vin unuafoje, sed oni diris al mi, ke vi estas ne tia.

— Ĉiuj ĉeestantoj, krom vi, konas min ankaŭ en aliaj aspektoj… diversaj.

— Kaj kiu do estas la vera?

— Tiu, en kiu mi estas plej ofte. Ĉi tie, sur la planedo Jan-Jaĥ, mi portas la aspekton de estrino de la tera ekspedicio, historiisto, sed ankaŭ tiu aspekto same ne estas konstanta kaj post ioma tempo ŝanĝiĝos. Mi estos sur la Tero alia, tute alia! — reveme finis Rodis.

Er Vo-Bia alportis al la lipoj la tason, faris gluton kaj ion mallaŭte diris al Zet Ug. La amikino de Ĉojo Ĉagas ekstere estis pli efekta ol Rodis. Verkistoj kaj kortegaj poetoj de Jan-Jaĥ skribis, ke ŝia belo efikas kiel elektra kurento. Ŝia virina esenco simple kriis. Literaturistoj de Jan-Jaĥ notis, ke ŝi vokas tian pasian deziron, ke eĉ ĉenita besto, vidante ŝin, kapablas ŝiri sian ĉenon. Er Vo-Bia radiis misteron. Ŝi kvazaŭ staris sur limo, post kiu kuŝis malpermesita lando. Dum jarmiloj tiu virina sekreto promesadis multe pli, ol donadis, kaj tamen restadis alloga eĉ por spertuloj.

Er Vo-Bia ridetis, kaj subite sur la juna glata haŭto aperis maldikaj sulkoj, elmontrante, ke tiu neordinara virino nemalmulte spertis sur sia virina vojo.

Faj Rodis, malgraŭ la masko de maharani, restis la sama rekta, malfermita kaj sentima virino, kiu afekciis la reganton jam en la unua renkontiĝo. En ŝia interna mondo, evidente, regis ekvilibro kaj scipovo rapide restarigi en si trankvilon — la kvalitoj, eblaj nur ĉe abundo de psikologia fortikeco kaj volo. Ĝuste tial, kontraste kun la difekta psiko de Jan-Jaĥ, tiuj ŝiaj bonegaj homaj kvalitoj — plena malesto de malŝato, suspektemo aŭ memkontento — tamen ne altiradis al ŝi tormansanojn. Senŝanĝa restis la abismo inter ŝi kaj ĉiuj aliaj, eĉ Ĉojo Ĉagas mem. «Eĉ kun li, la granda kaj ĉiopova!» — kun indigno agnoskis la reganto. Li rememoris fragmenton el la konversacio inter inĝeniero Tael kaj Faj Rodis — pri tio oni raportis siatempe. Rodis estis klariganta al Tael, ke sur la planedo Jan-Jaĥ plene mankas unu el la tre gravaj psikologiaj fundamentoj de krea vivo — la konscio de senfineco de la spaco kun ĝiaj neatingeblaj limoj kaj nenombreblaj mondoj, ankoraŭ ne malkovritaj de la homo. Abismaj profundaĵoj de la kosmo ekzistas eĉ ekster la scio de la Granda Ringo kaj en la plej neatenditaj kombinoj de la leĝoj de la materia mondo. La inĝeniero respondis, ke Rodis mem estas por li enkorpiĝo de tiu senlimeco kaj ŝia animo same diferencas de ilia psiko, kiel senfineco diferencas de la fermita kaj enua mondo de Jan-Jaĥ, kies ĉefa akso estas la strikta hierarkio.

«Jen saĝa komplimento de la inĝeniero, — pensis la reganto, — sed ekzistas alio, pri kio la kompatindulo, certe, eĉ ne kuraĝas pensi. Ŝi estas virino de sama radiko kun ĉiuj, kaj tial neeviteble devas obei al volo kaj forto de viro. Tamen, mi ne pensas, ke tiu malvarma, gaja kaj memfida filino de la Tero estos same bona amorantino, kiel mia Er Vo-Bia. Sed tamen tio estas provinda!»

Kaj, kiel ĉiuj regantoj de ĉiuj tempoj kaj mondoj, la prezidanto de la Kvaropa Konsilio komencis senprokraste plenumi sian intencon.

Li ekstaris, kaj tuj leviĝis Zet Ug kaj Gen Ŝi. Er Vo-Bia restis sidi, metinte unu kruron sur la alian kaj balancante la ŝueton kun enmuntita en ĝin steleto-lanterneto. Radioj de la lanternetoj, direktitaj vertikale, estis prilumantaj la sveltajn krurojn de la tormansanino, desegnante ilin laŭ la tuta longo tra maldika ŝtofo de la robo.

Faj Rodis, opiniante la vesperon finita, same ekstaris, pensante pri la pentraĵo en sia ĉambro. Post la konversacio kun Tael ŝi deziris jam hodiaŭ preni penikojn kaj farbojn. Sed Ĉojo Ĉagas deklaris, ke li devas senprokraste pridiskuti kun ŝi gravan demandon. Ambaŭ anoj de la Kvaropa Konsilio, riverencinte, malaperis, lasinte sian prezidanton, kiel ŝajnis al Rodis, kun plezuro. Er Vo-Bia leviĝis, ĵetis rigardon al Ĉojo Ĉagas, senvorte demandante lin. Ŝi spiris emociplene, nudiginte en afekta subrido la grandajn bluetajn dentojn. Sed Ĉojo Ĉagas kvazaŭ ne rimarkis ŝian alvokon. Kaj tiam Er Vo-Bia ekiris al la elirejo, ne adiaŭinte kaj ne retrorigardinte, ofendita, bela kaj nebonkora.

Ĉojo Ĉagas unuafoje ekridegis en ĉeesto de Rodis, kaj ŝi miris, kiel krude sonis lia rido. La reganto deŝovis la mezan kurtenon kaj enkondukis Rodis-on en blindige helan koridoron, kie sur benkoj unu kontraŭ alia sidis du gardistoj en verdaj vestoj. Ne atentante ilin, Ĉojo Ĉagas trairis al la pordo en la fino de la koridoro kaj faris iajn manipulojn kun la seruro. La dika pordo malfermiĝis, kaj Faj Rodis eniris en la personan, por neniu atingeblan ĉambron de la reganto, kaŝitan en dikaj muroj de la palaco.

Giganta kristala prismo servis kiel fenestro, reflektante la brulantan sunsubiran horizonton. Ĉojo Ĉagas premis baskulŝaltilon, la prismo turniĝis, aperis la morna ĉielo de Tormans, kaj en la ĉambro aŭtomate eklumis oranĝkoloraj lampoj. Granda kvinangula spegulo reflektis la blankan kun arĝento maharani-n kaj apude la reganton en nigra vesto, brodita per arĝentaj serpentoj.

Ĉagas faris paŝon al larĝa divano, kovrita per vila tapiŝo kun ornamo el interplektitaj ringoj, haltis malantaŭ la dorso de Rodis kaj super ŝia ŝultro rigardis al la reflektaĵo en la spegulo. Ŝi komprenis, kio devas okazi. La komencitan ludon endis fini, ne lasante implikitajn kontraŭdirojn. Rodis respondis al la reganto per indiferenta kaj degna rigardo. La grandaj manoj de Ĉojo Ĉagas ĉirkaŭkaptis ŝian maldikan talion… Unu momento, kaj Rodis tuŝos lin per la dorso, metos la kapon sur lian ŝultron… Nenio tia okazis. Nekomprenebla forto deĵetis liajn manojn, momente malaperis lia memfido, kaj kvazaŭ ne ekzistis la deziro. Li eĉ ŝanceliĝis for de ŝi, tiomgrade tio estis afekcia.

— Prefere ni revenu al la antaŭa, — mallaŭte diris Rodis.

Ĉojo Ĉagas falis sur la divanon, kvazaŭ vekiĝinte post dormo serĉante sur la tableto fumajn ilojn.

Faj Rodis trankvile, sen vortoj eksidis flanke sur la randon de la divano. Afekciita Ĉojo Ĉagas ekfumis. Unuafoje dum multaj jaroj li ne sciis, kiel agi. Ĉu ŝajnigi, ke nenio okazis, aŭ koleri?

Rodis helpis al li. La ludo finiĝis, de la maharani restis nur la blanka sario.

— Ĉu vere la reganto de la planedo same obeas al instinktoj, kiel la plej malklera «mavo»? — demandis ŝi, propriginte la terminologion de Jan-Jaĥ.

Ĉojo Ĉagas kun indigno negis tiun supozon.

— Cedinte al via ĉarmo, mi ne klarigis miajn sentojn, kiel indus, sed pri tio ja kulpas vi mem!

Rodis per tuta sia aspekto esprimis silentan nekomprenon.

— Ĉu al vi sufiĉas kelkfoje renkontiĝi kun virino, ne simila al la aliaj, por ekflami per senbrida pasio? — demandis ŝi, uzante mediteman tonon, plej forte influantan la reganton. — Oni povas kompreni homojn, malmulte vidintajn, starantajn malalte en via hierarkia sistemo, prematajn de la vivo. Por ili tio, verŝajne, estas neevitebla, sed vi!

Por momento la vizaĝo de la reganto ricevis lilan koloron. Tamen li tuj ekregis sin.

— Vi parolas tiel, ne komprenante la verajn motivojn. Mi deziris konvinkiĝi pri via allogeco por mi, antaŭ ol peti vin pri unu tre serioza afero!

— Do, ĉu vi konvinkiĝis?

— Konvinkiĝis! — Kolera subrido por momento tordis la vizaĝon de la reganto, li forviŝis ĝin per kutima volstreĉo.

— Sciu, mi unuafoje devas peti, sed ne ordoni…

— Domaĝe. Tia absolutismo neeviteble malbonigas homojn. Ĉu en la infaneco kaj la juneco vi nur ordonadis? Ja la potenco ĉe vi ne estas hereda?

— Malfeliĉe, ne. La rememoroj pri humiliĝoj de la infaneco kaj la juneco, kvankam paliĝintaj dum jaroj, iufoje bruligas kiel fajro!

— Nature! La komplekso de ofendo kaj venĝo estas neevitebla por ĉiu, atinginta la potencon. Sed ĉu ajna peto estas humiliga? Ĉu vi ne devis peti la patrinon, la patron, instruistojn kaj mentorojn? La unuan amatinon?

— Ni deflankiĝas. Ni revenu al mia peto, — seke diris la reganto. — Vi kun via neelĉerpebla intuicio kaj milda simpatio ŝajnas al mi la plej genia el ĉiuj viditaj de mi virinoj. Mi eĉ ne parolas pri la scioj, pri la psikologia potenco kaj, fine, pri la belo, kio same tre gravas.

— Mi memoras la konversacion pri laŭdado, — ekridis Rodis, — per kio vi intencas min humiligi?

— Ĉu humiligi? Ho Granda Serpento! Mi deziras levi vin super la tuta planedo Jan-Jaĥ, mi deziras, ke vi fordoniĝu al mi!

Faj Rodis rektiĝis.

Ĉojo Ĉagas trankvile daŭrigis:

— Por naski al mi filon. Mi esperas, ke sur la Tero oni scipovas regi genetikon kaj vi povas naski infanon de necesa sekso?

— Por kio vi bezonas filon de mi? En via dispono estas duonmiliardo da virinoj de Tormans!

— Ili estas fore malantaŭ vi laŭ sano, perfekteco de korpo kaj animo. Via filo estos la unua hereda reganto de la planedo Jan-Jaĥ, aŭ kiel ajn li deziros ĝin nomi. Eble, li nomos ĝin per via nomo!

La ruĝo de indigno ne estis rimarkebla sur la sunbruna haŭto de Rodis.

— Do vi revas pri hereda potenco? Por kio?

— La celo estas klara. Por plibonigi la vivon sur la planedo. Vojo al tiu celo iras tra firmigo de la potenco ĝis plena absoluteco. La reganto devas iĝi nemezureble pli alta ol ĉiuj, li devas iĝi la dio de la planedo kaj de ĝia popolo!

— Al mi ŝajnas, vi sukcesis en tio, — retenante la indignon, diris Rodis, — vi kaj viaj kunuloj staras tiel alte super la amaso de loĝantaro de Jan-Jaĥ, kiel tio eblis nur en la plej antikvaj ŝtatoj de nia Tero.

Ĉojo Ĉagas sulkiĝis kaj subite, konfideme kliniĝinte al ŝi, ekflustris:

— Komprenu do, ke mi havas ne tiom universalan menson, por ke antaŭ ĝi sincere kliniĝu ĉiuj miaj regatoj!..

— Sed vi estas sufiĉe saĝa, por kompreni tion! Kompreni neeblon por unu homo ĉirkaŭpreni la kolosan sumon de scio, kiun postulas scienca regado de la planedo. Sed vi havas sciencistojn, ili helpos. Estas domaĝe, ke vi ne fidas al ili kaj al neniu entute.

— Jes, jes! Mi ne povas regi sen ili, sen tiuj «lovoj», sed mi ne fidas al ili. Sciencistoj estas trompistoj, malkuraĝuloj kaj servilaj lakeoj. Dum multaj generacioj ili trompadis la regantojn kaj la popolon de Jan-Jaĥ, kaj, kiom mi scias, la samo estis en la antikveco sur la Tero. Ili promesadis, ke la planedo povas nutri nelimigitan kvanton da homoj, kaj tute ne atentis, ke la grundo konsumiĝos longe antaŭ la limdato, kiun ili difinis. Ili ne atentis malutilon de ĥemiaj fekundigiloj, kiuj venenis vegetaĵojn kaj grundojn, ne atentis neceson de certa vivospaco por ĉiu homo. Ne komprenante ĉion ĉi, ili ne ĝeniĝis elpaŝi kun kategoriaj konkludoj. Kaj rezulte kaŭzis la teruran katastrofon. Okdek jarojn da Malsato kaj Murdoj! Tamen, pro la eraroj kaj arogo ili pagis. Milojn da sciencistoj oni pendumis per la kapoj malsupren sur pordegoj de urboj aŭ antaŭ iliaj sciencaj institutoj. Sciencistoj ĉiam trompadis nin, regantojn, kaj speciale matematikistoj kaj fizikistoj, kies realajn sukcesojn neniu, krom ili mem, povis kompreni. Tiel agis antikvaj pastroj kaj magoj de la Tero. Ne, mi ne ŝatas sciencistojn. Ili estas etanimaj, vantaj homoj, dorlotitaj per facila vivo, sed ili pensas, ke scias sekretojn de la sorto!

Faj Rodis, interesita de lia sincereco, penseme ridetis.

— Tuta ilia kulpo estas en manko de la duflanka pensado, de la vera dialektiko. Ili ne komprenis, ke en senfina diverseco de la mondo matematikaj metodoj similas lingvon. Ja lingvo same estas unu el la plej logikaj konstruaĵoj de la homa penso. Per vortoj oni povas ludi, pruvante kion ajn, kaj eblas trovi matematikajn pruvojn al kio ajn. Per tiaj ŝercoj nemalofte amuziĝas sciencistoj de la Tero.

— Ĉu senpune?

— Kiu ja punas pro ŝerco? Ne traktu ĝin serioze, ne estu tiel bagatele ofendiĝema. Tamen, vi mem similas al matematikistoj, eldonante dekretojn kaj ordonojn kaj kredante pri tio, ke vortoj povas ŝanĝi la evoluon de la socio kaj la iron de la historio.

— Kiu do povas?

— Nur la homoj mem!

— Jen, ni ĝuste efikas al la homoj!

— Ne tiel! Ajna perforto nepre kreas kontaŭforton, kiu sencede evoluos kaj riveliĝos ne tuj, sed neeviteble, kaj ofte el neatendita flanko.

— Ĉu vi havas ekzemplojn?

— Ili sufiĉas. Konsideru promociiĝon de homoj en socio, bazita sur rangoj kaj titoloj. Tia sistemo aŭtomate kaj neeviteble naskas nekompetentecon sur ĉiuj niveloj de la hierarkio.

— Jen, mi ja deziras firmigi la tutan sistemon, komencinte de ĝia pinto. Mi ekparolis pri sciencistoj, por ke vi komprenu, kiel mi deziras doni al Jan-Jaĥ reganton, superantan per mensa forto nunajn sciencistojn-lakeojn. Ili ellogas de mi grandajn monrimedojn, promesante altajn teĥnikajn atingojn. En la realo evidentiĝas, ke ĉiu paŝo sur vojo de grandaj malkovroj estas terure multekosta kaj iĝas ĉiam pli neeltenebla por la planedo. Ne vane ĉe ni estas malpermesitaj kosmaj flugoj. La scienco kondukas en senelirejon, kaj mi ne povas neniigi ĝin kaj ne povas antaŭvidi ĝiajn erarojn kaj trompojn. Mi povas nur teni miajn sciencajn servistojn en timo, ke en ajna momento mi povas ĵeti sur ilin amason de «mavoj», kiuj buĉos ilin kun tia senkompateco, ke memoro pri tio restos por jarcentoj.

— Tia memoro jam restis kaj sur Jan-Jaĥ, kaj sur la Tero post la ĉina pseŭdosocialismo, — rimarkis Rodis.

— Historio ripetiĝas.

— Vi ĝin ripetis. Sed vi ja komprenas, ke tio estis eraro de la homaro. Por kio do, foje farinte ĝin, vi deziras ripeton?

— Por atingi tion, kion ne sukcesis la prauloj!

— Kaj ĉu tial vi revas pri filo kun elstara menso, al kiu vi konfidos la planedon? — mallaŭte demandis Rodis.

— Ĝuste! Nobla celo! Vi kredigas, ke vi venis ĉi tien por bono de miaj homoj. Jen la eblo reale krei bonon! — Kaj Ĉojo Ĉagas ĉirkaŭlekis la lipojn en sincera emociiĝo.

— Kiel vi naivas, reganto de la planedo! — subite laŭte diris Faj Rodis.

— Kio?!

Rodis per trankviliga gesto etendis al li la manon.

— Pardonu mian maljustan akrecon. Vi ne povas eliri el la noosfero de Jan-Jaĥ. Ĉiuj superstiĉoj, stereotipoj kaj specifa por la homo konservemo de pensado regas eĉ la superan homon de la ŝtato. Pensoj, revoj, ideoj, konceptoj, bildoj akumuliĝas en la homaro kaj nevideble ĉeestas kun ni, influante dum jarmiloj al vico da generacioj. Kune kun helaj bildoj de instruistoj, de kreantoj de belo, de la kavaliroj de reĝo Arturo aŭ de la rusaj prodoj, la malhela fantazio kreis ankaŭ demonojn-murdistojn, satanajn virinojn kaj sadistojn. Ekzistante kiel fiksiĝintaj kliŝoj, pensaj formoj en la noosfero, ili povis krei ne nur halucinojn, sed naski eĉ realajn rezultojn, influante tra psiko al konduto de homoj. Purigo de la noosfero disde mensogo, sadismo, disde manie malicaj ideoj kostis multegajn penojn al la homaro de la Tero. Ĉi tie, ĉe vi, mi fizike sentas la pikantan noosferon de krudeco kaj kolero. Probable, pri tio kulpas ankaŭ sciencistoj, kiujn vi tiel malŝatas. Penante anstataŭigi homon per maŝino, ili faris danĝeran eraron kaj disvastigis en la noosfero unuflankan linie logikan pensadon, kiun ili misopiniis la esenco de la racio.

— Estu tiel! Tiam des pli necesa estas la superhomo!

— Ne! La cerbo de la homo fizike ŝanĝiĝas malrapide. Daŭro eĉ de nia tera civilizo estas sensignifa, kaj tial ĝi ne faris en ĝi gravajn ŝanĝojn. Ĉian evoluon tute determinas cirkonstancoj.

— Ĉu la ĉirkaŭanta medio?

— Ne nur. Milionoj da kapablaj homoj pereis, ne doninte al la mondo tion, kion ili povis, nur tial, ke ne troviĝis konformeco de iliaj kapabloj kun la taskoj de la socio kaj kun la nivelo de la tempo. Tial mi ne povas imagi mian filon en la rolo de reganto sur tiom malalta nivelo de konscio.

— Ĉu malalta?!

— Jes, prezidanto, la strebo regi, domini super aliaj, ordoni al homoj, estas unu el la plej primitivaj instinktoj, plej klare montriĝanta ĉe virseksaj pavianoj. Emocie tio estas la plej malalta kaj malhela nivelo de sentoj!

— Ĉu vi intencas diri…

— Kaj mi aldonu krome, ke se al vi vere aperus filo — estonta hereda reganto — kun elstara intelekto, do tio nepre kaŭzus malfeliĉon. Laŭ la leĝo de Sago de Arimano…

— Kia Sago?

— Tiel ni konvencie nomas la tendencon de malbone aranĝita socio kun morale malbona noosfero multigi malbonon kaj malfeliĉon. Ĉiu ago, eĉ ekstere humana, iĝas plago por apartaj homoj, tutaj grupoj kaj tuta homaro. Ideo, deklaranta bonon, havas tendencon dum sia plenumiĝo porti kun si ĉiam pli da malbono, iĝi malutila. Socio de la malsupra, kapitalisma tipo ne povas ekzisti sen mensogo. Intenca mensogo same kreas siajn demonojn, misformante ĉion: la pasintecon, pli ĝuste la imagaĵon pri ĝi, la nunon — en agoj, kaj la estontecon — en rezultoj de tiuj agoj. Mensogo estas la ĉefa plago, ronĝanta homecon, honestajn strebojn kaj helajn revojn.

Mi vidas, ke ĉe vi nenio estas farita por kreo de gardaj sistemoj kontraŭ mensogo kaj kalumnio, kaj sen tio la moralo de la socio senĉese falados, kreante grundon por uzurpo de la potenco, por tiranio aŭ por fanatika kaj mania «regado». Jam niaj komunaj prauloj malkovris la leĝon de malbonaj koincidoj, aŭ la leĝon de Finnegan, kiel oni duonŝerce nomis la seriozan tendencon de ĉiuj procezoj de la socio iĝi malsukceso, eraro, detruo — el la vidpunkto de la homo. Certe, tio estas nur speciala manifestiĝo de la granda leĝo de mezumo, laŭ kiu tro altaj aŭ tro malaltaj strukturoj estas forĵetataj fare de procezo. La homo tamen ĉiam penas atingi altiĝon de strukturoj, ne kreante bazon por tio, strebas ricevi ion kontraŭ nenio. Evoluo de la viva naturo baziĝas sur blinda ludo de provoj. La naturo en evoluo de siaj strukturoj jam trilionojn da fojoj ĵetadis «lotilojn», dum la homo fieras pri siaj unuaj provoj, kiel pri saĝa eksperimento. En la realo da ili necesas multege, por atingi komplikecon de la naturo kaj penetri en demandojn, jam solvitajn de ĝi.

La homa socio estas kreaĵo de homoj, sed ne de la naturo, tial tie ne estis milionoj da provoj, kaj la leĝo de Finnegan por sociaj strukturoj iĝas la Sago de Arimano kun direktita tendenco de neniigo de malgrandaj nombroj, tio estas de perfekteco. En la naturo ĝin superas selektado dum grandega daŭro, ĉar la naturo venkas ĝin, kreante en organismoj multoble ripetiĝantajn gardajn ilojn kaj rezervojn de firmeco.

Transformiĝo de la leĝo de Finnegan en la Sagon de Arimano en la homa socio iĝas plago, ĉar batas ĝuste la superajn manifestiĝojn de la homo, ĉion, strebantan al leviĝo, tiujn, kiuj movas la progreson, — mi diras pri la vera progreso, tio estas leviĝo el infereco.

— Kiel do vi venkas la Sagon?

— Per skrupula pesado kaj anticipa pripensado de ĉiu afero, per gardo kontraŭ blinda ludo. Vi devas komenci de edukado, elektante homojn, konservante kaj kreante gardajn sistemojn.

Ĉojo Ĉagas kapneis.

— Ne eblas. Tro malproksime iris degenero de homoj de Jan-Jaĥ. Difektiĝo de la gena fonduso kondukis al fizika malforteco kaj spirita konformismo. En niaj kondiĉoj necesas rapida ŝanĝiĝo de generacioj. Vi mem diris: ju pli multe oni ĵetas loton, des pli probable oni gajnas.

— La naturo ne kalkulas viktimojn por atingo de celo. Homo saĝa tiel agi ne povas. — Faj Rodis, vidante senfruktecon de la konversacio, ekstaris.

— Do, ĉu vi rifuzas? — en la demando de Ĉagas sonis minaco.

— Certe. Se tio povus ŝanĝi la sorton de la homaro de Jan-Jaĥ, mi ĉiam pretus doni al ĝi mian infanon, kiom ajn malfacile estu al patrino lasi sian infanon en fremda kaj fora mondo. Sed naski estontan reganton, subpremanton kaj malfeliĉan homon — neniam!

Ĉojo Ĉagas malrapide levis sin, kvazaŭ cerbumante, kion li faru.

— Ĝis revido, prezidanto! — diris Rodis, ree leginte liajn pensojn. — Mi pretas ĉiam rakonti al vi pri komparo de niaj du planedoj, konsili, demonstri ajnajn filmojn. Dum miaj amikoj estas en la urbo, dum mi estas ĉi tie — vidu, vi eĉ ne povis aferi sen garantiuloj, — juĝu vi mem pri la nivelo de via ŝtato. Kaj nun ne endas daŭrigi tion, kio ne necesas!

Ĉojo Ĉagas dekliniĝis sur la divanan dorsapogilon kaj ekfumis per la pipo. Rodis turniĝis al li per la dorso kaj aliris la pordon. Nur du minutojn ŝi bezonis por malkovri la sekreton de la seruro. La pordo malfermiĝis, kaj Rodis ekiris laŭ la koridoro en la verdan ĉambron. Ambaŭ gardistoj ne moviĝis, rigardante tra ŝi, kiel en vakuon.

Ĉagas el sia krepuska restadejo rigardis al ŝi. Li fizike sentis la paŝadon de Rodis. En la brilanta blanka sario, tra kies faldoj klare desegniĝis ŝia korpo, Faj Rodis ŝajnis al li neatingebla, kaj sin mem li ekvidis humilige ridinda. Furioze Ĉojo Ĉagas impetis en la koridoron. La gardistoj salte ekstaris, elmetinte la timigitajn okulojn, per kio eĉ pli kolerigis la reganton. Li komencis manvipi la gardistojn laŭ la vangoj, ĝis doloro en la manplatoj sobrigis lin. Ekreginte sin, li eniris en la verdan kabineton, nun por ĉiam ligitan kun la imagaĵo de la tera regantino, kaj, apoginte per la manoj la kapon, eksidis al la tablo. Li sentis tiun senesperan malplenecon ĉirkaŭ si, kiu nepre kreiĝas, kiam el ĉirkaŭaĵo oni forigas honestajn homojn, ĉiam malkonsentajn kun maljusteco. Senĉese iras procezo de anstataŭigo de ili per lakeoj kaj malkleruloj, pretaj prilaŭdadi ajnajn agojn de la reganto. Konsilantoj, gardistaro — ĉio ĉi estas homa rubaĵo. Ilian fidelecon garantias nur donacoj kaj privilegioj. Amikoj mankas, anima apogo estas en neniu, ĉiam pli ofte venas timo pri ebla komploto.

La kombilo de teroro de tempo al tempo kombis amasojn da «lovoj», altrangajn «serpentulojn», sciencistojn kaj «okulojn de la reganto», lasante neforgeseblan teruron. Timo de responso senigis homojn je iniciatemo. Timo de ajna risko kaj serĉado de senkulpigoj por ĉiuj vivokazoj estis preskaŭ ĉefa afero en laboro de tiuj homoj. Ili iĝis netaŭga homa materialo, simile al homoj, travivintaj katastrofon, kiuj ne plu povas lukti kontraŭ ajnaj malfacilaĵoj, ĉar la antaŭaj travivaĵoj paralizis iliajn cerbojn kaj volojn.

Ĉojo Ĉagas malamis sian ĉirkaŭaĵon, sed ne povis trovi eliron el la senelirejo, kien kondukis lin daŭrigo de la malnova politiko de la Saĝa Rifuzo.

Ĉojo Ĉagas batis la tablon per la eĝo de la mano. «Kaj por kio entute li serĉu eliron? La konfuzon alportis kun si la homoj, venintaj el la fora prapatrujo. La Tero estas senfine malproksima en spaco kaj tempo — fakte neatingebla. Baldaŭ la stelŝipo foriros hejmen, ĉio restos kiel antaŭe. Ili vane malŝparu sian tempon kaj foriru plej baldaŭ! Hodiaŭ li ekrevis, kiel stulta «mavo», kaj jam ne unuafoje! La belo, ne, io nekomprenebla en tiu sorĉistino rompas lian volon… Sufiĉas! Ĉu valoras garantiulino? Mi nur premu la butonon de voko… ne, sur la mara kabo sidas la diabla stelŝipo, kaj ankoraŭ la dua estis vokita por helpo. Ĉu sendi ŝin en la urbon? Tio estas apenaŭ racia. Kun sia akrega racio kaj satana delogeco ŝi kaŭzos menskonfuzojn. Mi ordonos al Tael veturigi ŝin en la Konservejon de Historio. Ŝi fosu montojn de dokumentoj, dum ŝiaj helpantoj pasigos en la urbo la permesitan tempon. La Konservejo troviĝas en malnova templo, ĉirkaŭigita per ĝardeno kaj muro, kaj «okuloj de la reganto» kun Tael zorgos, ke ŝi ne eliru el la destinita loko. Tael — kaj se li same trafos sub ŝian potencon? Stultaĵo, li estas tro senvalora, por imagi sin amiko de Rodis! Tamen, ni gvatu ilin ambaŭ. Io jam timigis ŝin. Eble, Tael? Se ŝi deklaris pri la rezigno de filmelsendoj, do, sekve, la teranoj komencis kompreni, kiu estas la mastro ĉi tie!»

Ĉojo Ĉagas etendis la manon al la ŝranketo, trovis sekretan risorton kaj prenis el elsaltinta kesteto globeton de odora nigra substanco. Li metis ĝin en la buŝon kaj, malrapide maĉante, fiksrigardis en profundon de la kristala globo.

Tiutempe Faj Rodis, malkontente sulkigante la brovojn, rigardis al si en la spegulo. Ŝi sentis ĉeeston de gvatantoj. Tiu konstanta subrigardado komencis ŝin inciti. Ŝi ŝaltis ekranadon, karesinte per la mano sian nigran SDP-on, kiel la solan proksiman kaj fidelan estaĵon.

«Sufiĉas ludi!» — la vesto de maharani estis forigita sub la kloŝon de la naŭpiedulo. Faj Rodis ĉirkaŭverŝis sin per jona duŝo, liberiĝante de la sento, kvazaŭ ŝi malpuriĝis. Ŝi ree surmetis la oportunan robon kun mallonga larĝa jupo kaj faciligite levis sin sur la benketon. Preninte la penikon, ŝi dum kelkaj minutoj fiksrigardis en la figuron de virino — kaj restis ege malkontenta pri sia verko.

Eksonis voksignalo el «Malhela Flamo».

— Ĉu vi estas laca, Rodis? — demandis Grif Rift.

— Ne. Simple malkontenta pri mi. Ĉion mi faras mise. Malbone mi komprenas tiun ĉi vivon kaj faras eraron post eraro… Ho ne, estas nenio serioza, — trankviligis ŝi, rimarkinte maltrankvilon sur la vizaĝoj de la amikoj.

— Kaj ĉe ni ĉio estas bonega, — diris Olla Dez. — Antaŭ horo ni unuafoje banis nin en la maro de Tormans. Kaj imagu, ni ĉiuj havas strangan senton de nekontenteco, mi ne komprenas, kial.

— Kaj mi finfine komprenis, — diris Neja Holli, — ĉi tie konsisto de saloj kaj ilia koncentriteco estas alia, ol sur la Tero.

— Tiuokaze ankaŭ tormansanoj ne ricevas ĝojon de maro, — diris Faj Rodis, — ja ilia sango, samkiel la nia, heredis la konsiston de akvo de la Monda oceano de la Tero. Ili portas en la sango la teran maron kaj, probable, sopiron pri ĝi…

La mallonga intervidiĝo finiĝis. Rodis, ne atinginte la kutiman internan trankvilon, ree okupiĝis pri la pentraĵo, skizante figuron de forta, scianta virino, simbolanta Mezuron. La virino kliniĝis al la homoj kun etendita mano, preta abrupte levi supren la unuan, kiu altiriĝos al ŝi. En ŝia vizaĝo estis sama konvinkiteco pri fina venko, kiel ĉe Tael. Antaŭnelonge, vidinte la novan varianton, Tael diris al Rodis, ke la «Mezuro» iĝis simila al ŝi.

Rodis laboris dum preskaŭ tuta nokto, ne suspektante, kiom baldaŭ ŝi devos forlasi la ĝardenojn Coam.

Ĉapitro 10

Sago de Arimano

Ĉedi Daan ankoraŭ ne kutimiĝis al bruo de la tormansa ĉefurbo. Neatenditaj sonoj penetradis en ŝian nanan ĉambreton sur kvara etaĝo de domo en la malsupra parto de Saĝejo. Konstruitaj el malmultekostaj sonkondukantaj materialoj, la muroj kaj la plankoj zumadis pro paŝado de homoj, loĝantaj supre. Aŭdeblis akra, neharmonia muziko. Ĉedi penis determini, de kie venas tiu malagorda bruo, por kompreni, por kio tiel bruas homoj, komprenantaj, ke pro malbona konstruo de siaj domoj ili malhelpas al la najbaroj. La tuta domo resonadis, la aŭdon senĉese tranĉadis frapoj, knaroj, fajfo, vibrado de akvokondukaj tuboj en la maldikaj muroj.

Ĉedi komprenis, ke la domoj estis konstruitaj iel-tiel kaj ne estis kalkulitaj por tia nekredebla kvanto de loĝantoj. Kaj la strato estis planita sen atento de resonado kaj iĝis amplifilo de bruo. Ĉiuj penoj malstreĉiĝi kaj transiri al interna kontemplado fiaskis. Tuj kiam Ĉedi sukcesadis forbari sin de la malagorda ĥoro de sonoj, tiam subite bruadis longaj kaj akraj frapoj. Evidentiĝis, ke tio frapadis pordoj en domoj aŭ veturiloj. Tormansanoj, ne edukitaj socie, eĉ opiniis ŝiko pli forte frapfermi pordon. Al Ĉedi antaŭ ĉio ĵetiĝis en la okulojn, ke tormansanoj tute ne scipovas konformigi sin al la kondiĉoj de sia densa vivo kaj plu kondutas tiel, kvazaŭ hieraŭ forlasis vastajn stepojn.

Ĉedi aliris la fenestron, elirantan sur la straton. La maldikaj malglataj vitroj misformis la konturojn de la kontraŭa domo, kiu kiel morna giganto ŝirmis la ĉielon. La akrevidaj okuloj de Ĉedi rimarkis fumeton de gasoj, saturitaj per karbona kaj plumba oksidoj, leviĝantan el subteraj tuneloj, destinitaj por pezaj urbaj transportiloj.

Unuafoje ne per imago, kiel dum lecionoj de historio, sed per la tuta korpo sentis Ĉedi malvastecon, premantan atmosferon kaj maloportunecon de la urbo, konstruita nur por plej malmultekoste nutri kaj provizi per ĉio necesa sennoman amason da homoj — abstraktan kvanton da konsumantoj de nutraĵo kaj akvo.

Ne eblis pensi pri koncentriĝo kaj ripozo, ne lerninte forbari sin de la senĉesa kakofonio.

Al la vesto same necesis kutimiĝi. Ĉedi tremigis ĉiujn muskolojn de la korpo, masaĝante la haŭton, jukantan sub la vesto. Pri la supra vestaĵo oni ne povus plendi. Ŝtalkolora bluzo kun alta kolumo, zonita per mola nigra zono, kaj larĝa pantalono el sama ŝtofo plaĉis al Ĉedi. Sed oni devigis ŝin surmeti ankaŭ malsuprajn vestaĵojn: tute nekonatan por teranino mamzonon kaj rigidan jupeton. La novaj amikoj kredigis Ĉedi-n, ke apero sur strato sen tiuj strangaj iloj povas kaŭzi skandalon.

Ĉedi obeis kaj sidis duonnuda, dum la gastigantino kaj ŝia fratino klopodis, adaptante la veston. La cindraj haroj de Ĉedi jam en la ĝardenoj Coam iĝis peĉ-nigra malmola hararo, kian junulinoj de la planedo Jan-Jaĥ ŝatis porti aŭ senorde hirtita, aŭ plektita en du striktaj mallongaj harligoj. Kontaktaj lensoj ŝanĝis la koloron de la okuloj. Nun, kiam Ĉedi aliradis al spegulo, al ŝi rigardadis fremda kaj iel malagrabla vizaĝo. Sed du ŝiaj gastigantinoj senlace admiradis ŝin, promesante multegajn venkojn super viroj. Sed ĝuste tion Ĉedi strebis malpleje. Rapida plenumo de la misio dependis de plena libero de ŝi kiel observanto.

La amikoj de Tael kondukis Ĉedi-n ĉi tien nokte. La strato Hej-Goj, alivorte de Floroj de Feliĉo, estis loĝata de «mavoj». Ŝin akceptis geo de junaj tormansanoj kaj fratino de la gastigantino, provizore loĝanta ĉi tie.

La trisilaba nomo de tiu juna virino mallongiĝis kiel Casor. Ŝi proponis sin kiel akompanantinon de Ĉedi laŭ Saĝejo. Por junaj — kaj speciale por belaj — virinoj promenoj laŭ la ĉefurbo de Jan-Jaĥ vespere estis danĝeraj, ne parolante eĉ pri nokto, kiam eĉ fortaj viroj ne aperadis sur strato sen ekstrema neceso. Virinojn ofendadis aŭ atakadis precipe junuloj, obsedataj de seksa psikozo. Belo, anstataŭ esti defendo, nur pli forte altiradis junajn banditojn, kiel rabobestojn altiras odoro de sango.

La fidela blua SDP kun la submetitaj piedoj kuŝiĝis sub la liton (ĉi tie oni dormadis sur altaj kuŝejoj el fero aŭ plasto) kaj estis kovrita per la litkovrilo, mallevita ĝis la planko. Tio estis antaŭgardo, kiel oni klarigis al Ĉedi, por ke la gemastrojn oni ne eksuspektu pri ligo kun la loĝantino de la Tero. Oficiale Ĉedi estis traktata kiel gastino de familio de inĝeniero de grandega fabriko, kaj kontakton de la stelŝipanino kun malkleraj, needukitaj «mavoj» oni opiniis nepermesebla. La gemastroj povus pagi pro tio per ekzilo el la ĉefurbo. Serioza danĝero: en aliaj lokoj de la planedo la vivo estis pli malfacila. Tie homoj ricevadis kontraŭ sia laboro malpli grandan pagon kaj tial havis malpli multe da mono por nutrado, por akirado de aĵoj kaj por amuzoj.

Al la loĝantoj de Saĝejo kaj de ankor