/ Language: Esperanto / Genre:adventure

La retroviĝinta krozŝipo

Jenő Rejtő


Jenő Rejtő. La retroviĝinta krozŝipo

tradukis: László Balázs

Unua ĉapitro

— Monon aŭ vivon!

— Vivon!

La atencanto kun revolvero timiĝis tiel de tiu respondo, ke li retropuŝiĝis. La jam multfoje dirita, agresema alvoko, de kiam la mondo ekzistas, la unuan fojon estis aŭdebla la supre menciita respondo. La pafpreta pistolo de la rabisto ektremis en lia mano, kaj li simple ne sciis, kion fari. La atakita homo levis alten siajn brakojn trankvile, kvazaŭ ne interesus lin, kio okazos.

Ĝi estis la plej stranga kaj la plej malgaja kriminala komedio de la memopreblaj tempoj, rilate ties okazon kaj finiĝon. Sceno: San Francisko, Oakland. Verkis: la vivo.

Personoj:

Nervoza bandito.

Rezigna viktimo.

(Militistaro, senhomeco.)

Tempo: mono.

— Bruto! — ripetas la rabisto. — Monon aŭ vivon! Ĉu vi ne aŭsdis tion?

— Kial vi kriegas! Ĉu vi pensas, ke mi estas surda? Ĉar estas permesite al mi elekti libere, ĉu mi donu mian monon aŭ mian vivion, mi proponas mian vivon.

La situtacio de la bandito estis malesperiga.

— Se vi komedias, vi pentos tion. Mi kalkulos ĝis tri!..

— Vi estas instruisto pri matematiko, je mia honorvorto!.. Mi diris, ke vi povas ricevi mian vivon. Mi estas parazito, mi do ne havas monon por mia vivteno. Sed de kie mi prenu alian kvindek cendojn, se mi donos tion al vi?

Nun ni imagu rabiston. Ĉu li mortpafu iun, riskante elektroekzekutan seĝon por kvindek cedoj, aŭ li foriru senhonorigite post tiu mallonga interparolado.

— Mi atentigas vin lastfoje, kaj poste… — li denove komencis serioze.

— Ne donu al mi alternativojn! Vi konfidu la elekton al mi, nun bonvolu motrpafi min!.. — ĉar li ekkompatis la atakanton, senespere gestantan per sia pistolo, li daŭrigis milde: — Eligu el via kapo, estimata sinjoro vojrabisto, ke mi donu al vi eĉ unu cendon. Ne estas precedento pri tio, kredu min, karulo…

— Mi atentigas vin la lastan fojon: se vi frenezetas, mi mortpafos vin senhezite!

— All right! Sed rapidu, ĉar mi ne havas tempon staradi ĉi tie!.. — kaj li kapblancis, poste kun neartigita kriĉado li ridegis. — Vi estas granda viktimo ĉe mi, sinjoro rabisto! Apenaŭ demoraliĝinta bandito! Tiulo ne mortigas homon por kvindek cendoj!.. Li ne faras tion malpli ol du dolaroj. La maljuna Wagner estis bona konanto de la homoj, well, my best gangster!..

En tiu momento, subite, kelkajn paŝojn malproksime de ili, aperis du promenantaj soldatoj.

Ili kaptos lin!

La vojrabisto enpoŝigis sian pistolon timiĝinte. La viktimo aŭtomate mallevis siajn altenlevitajn brakojn, turnis sin al la soldatoj kaj…

Kaj li diris nenion!

Krome nun brueto aŭdiĝis super ili! Du biciklantaj patrolantoj proksimiĝis parolante sur la kajo kaj la viktimo ne moviĝis. La soldatoj kaj la patrolantoj foriris. La rabisto denove elprenis sian revolveron fulmrapide kaj alkriis la viktimon:

— Eĉ ekmoviĝon ne, ĉar…

La alia ĉirkaŭrigardis timiĝinte, kaj preskaŭ plorante, tamen tre energie admonis lin:

— Ne kriegu, vi, ĉevalo! Vi venigos la policistojn ĉi tien!.. Mi ankoraŭ ne vidis tiel nervozan rabiston en mia vivo! Vi kapablas fari al mi la pelj grandajn malagrablaĵojn!

La bandito timiĝis.

Sankta Dio! Kio ĝi estas?!

La viktimo multe pli timas la ĝerdamojn, ol la bandito kun revolvero. Kiu estas tiu homo? Kia terura, delonge serĉata krimulo li estas?

— Levu la manojn!

La viktimo altenlevis siajn brakojn kolere.

— Diru, ĉu vi aranĝas gimnasitkan lernohoron ĉi tie?!.. Je mia honorvorto, mi ankoraŭ ne vidis tiaĵon! Ĝi estas via mano pri la manoj. Kaj trie: ne gestadu kostante per la pistolo, ĉar ĝi malŝargiĝos, kaj la policistoj revenos… Mi ni vidis ankorŭ tiel nervozan rabiston en mia vivo! — li lamentis malpacience kaj dume li singultis tiel laŭte, ke lia ŝiriĝinta cilindra ĉapelo sinkiĝis ĝis lia nazo.

— Diru, ĉu vi estas freneza?

— Eblas, sed ĝi nun ne gravas… Aŭskultu min, sinjoro rabisto — komencis la atakito paceme — donu al mi unu dolaron, kaj mi lasos vin forkuri. Nu?… kial diskuti longe. Ĉu mi ne pravas?

— Ĉu lasi min forkuri? — miregis la bandito. — Ĝoju, ke mi ne batas vin kaj mi foriros.

— Ankaŭ tio estas starpunkto, sed ne la mia. Hop!.. Ne tremu, amiko mia, mi nur singultis! Mia starpunkto estas alia. Se vi foriros, mi elprenos mia tranĉilon, kaj mi ĵetos ĝin al via nuko el dorsdirekto. — Kaj li ekkriĉis per raŭka, joviala rido: Well, my dear murdisto! La maljuna Wagner povus esti olimpia ĉampiono en la tranĉilĵeto… Kaj mi tranĉilo staros dum rekordtempo tiel, kiel mi ricevos unu dolraron de vi! Ĉu vi vidas, ĝi estas bona starpunkto. Nu?… vi povas elekti: ĉu monon aŭ vivon?!

La bandito tute malcetiĝis. Ĉu li mortpafu tiun terurulon por kvindek cendoj? Aŭ li risku, ke tiu homo ĵetu tranĉilon en lin dum foriro? Ĉar li, en la mano kun revolvero pagu al la viktimo unu dolaron, la tuta mondo ridaĉus pri li.

La viktimo staris iom ŝanceliĝante, sed trankvile. Li estis eksterordinare trampa. Eĉ birdotimigilo ne estus surpreninta ĝin. Li tute ne havis ĉemizon, sed li ligis ĉiuspecajn ĉifonojn ĉirkaŭ sia kolo, kvazaŭ simbolante la mankon de la necesa tolaĵo. Sur iu polica cirkulero estintus rimarkebla rekonilo, ke apenaŭ velkinta gardenio estis videbla en lia butontruo, kiel ornamo.

La velkinta floro estis simbolo de lia nevelkebla, infana optimisto. Simbolo de tiu leĝera, fervora gemuto, naiva vivfilozofio kaj senĉese ebria sereno, kiel sinjoro Wagner en ĉiu minuto de la tago disetendis sian animon antaŭ la plej malgrandaj kaj la plej simplaj ĝojoj.

Sur lia falta, veruka, sendenta kaj larĝ-buŝa vizaĝo maldensa, sed longhara matrosbarbo estis duoncirkle, kovrante lian mandiblon. Je la unu vido oni plie povintus kredi tiujn artefaritaj haroj, fiksitaj per ŝnuro.

Kaj kiam la luno prilumis lin, tiu barbo difinitive efikis la cetere konstrnitan rabiston fortimige.

Li ekkriis timiĝinte!

Ĉar la eksterordinaraj haroj havis brilantan cejankoloron!

Kiu ne sciis, ke sinjoro Wagner, ricevinte admirinde grandan vangofrapon, falis en la emajlofarbon por la ŝipoj, antaŭpreparitan sur la kajo, kaj tiel en la lunlumo, oni povis pensi lin fantomo.

— Nu kio estos? — urĝis la viktimi la rabiston. — Ĉu vi volas maljuniĝi ĝi tie? Donu al mi unu dolaron, kaj iru en la inferon!.. Tia estas idiota strovaĉek.

Kion signifis la esprimo strovaĉek ĉe sinjoro Wagner, neniu sciis tion. Lia konstanta, ĝisosta ebrieco lin mem malhelpis en tio, ke li povu bone interpreti eĉ siajn proprajn vortojn.

— Nu sed komprenu — kriis la bandito kun kolera malesperiĝo, — mi ne havas monon, kaj mi ne volas mortpafi vin.. Mi bedaŭras vin!

— Kion komunan mi havas al tio?!.. Vi ne estu bona por mia unu dolaro! Bonvolu pafi!

— Mi ne faros tion! Kaj mi atentigis vin, se mi iros tien…

— Tiam mi pidbatos vin kaj elprenos mian tranĉilon. Mian grandegan tranĉilon, simila al kuireja tranĉilo. Sed se vi restos sur via loko, denove mi petas vin, mortpafu min!.. Bela mokincito ĝi estas! Nu, ĉu vi scias, kion fari: Aŭkultu min! Se vi ne havas monon, pagu per naturaĵo. Mi akceptas vian revolveron. Oni certe donos iom da brando por ĝi en la restoracio al la Tri Korkotiriloj, aŭ rumon dajning! Nu, ĉu vi konsentas?

…Kial daŭrigi? Post mallonga, impeta diskuto sinjoro Wagner ricevis la revolveron. Oni povas riski nek la tranĉilpikon el dorsdirekto, nek la elektroekzekutan seĝon por kvindek cendoj. La rabisto estis en la komenco de sia kariero, li havis mur dek naŭ jarojn, kaj akcesore ankaŭ tio senkulpigu lian sentalentecon.

— Nu venu, eta strovaĉek! — konsolis la humana viktimo la rabiston. — Ankaŭ vi povos ricevi gluton da brando… Hop! Vi povas trinki almenaŭ por la municio de la revolvero… Jen vidu, kiel bela pantalon-fiksigilo! — li kriis, kiam ili ekiris, kaj li ekvidis ŝnuron pendi super sia kapo de sur fertrabo: — Mi deprenos ĝin de tie, sed damne… oni nodligis ĝin… — kaj li turnis sin al la junulo afable: — Ĉu vi ne havas hazade tranĉilon ĉe vi?

— Kion? — demandis la rabisto kaj fariĝis morte pala. — Sed… Vi ja minacis min… Ke vi havas tranĉilon!

— Ne estus infano! Neniam mi havis tranĉilon en mia vivo… Hop… nu, atendu! Sed nun jam mi havas revolveron, dank’ al Dio, nur trankviliĝu, kara strovaĉek…

Kaj li ŝovis antaŭ la nazon de la kolera bandito lian propran revolveron.

Dua ĉapitro

Per tiu stranga rabatako cetere komenciĝis la malbonfama vojo de la Retroviĝinta krozŝipo, plena de mondinteresataj aventuroj. Ĉar la viktimo kaj la bandito promenis plu difinitive en paco, aŭ la maljunulo ŝanceliĝante. Tiel komenciĝis inter ili la parolado, kaŭzanta la fatalajn eventojn:

— Vi estas certe eksterlandano, ĉar vi ne konas min… Ĉiu rabisto konas min tiel bone, ke neniu salutas min jam el kvin paŝa distanco. De kie vi venis?… Li volis oscedi, sed li nur singultis. — Vi povus rakonti ion pri la grandmondo. My parole d’honneur, tiaĵo interesas min!

— Mi alvenis el Aleksandrio sur la ŝipo Nil Marsall. Ankaŭ tie oni parolas nur pri tio, pri kio en Oakland — respondis la juna rabisto. Oni estas scivolaj, kio okazis al la fama André de Rémieux?

— Mi povintus diri tion! Ni estis enkarcerigitaj kune en Surabaya… Li estis bona tipo! Pasintjare iu mortpikis lin dum drinkeja interbatado en la grand-café Bubalkapo en Madrido.

— Hm… Mi apenaŭ kredas tion. Ĉar temas pri malaѰerinta marŝipo, kies nomo estas André de Rémieux. Ĝi liveris turistan societon, kiu konsistis el elegantaj sinjoroj…

— Ĉu iu fripono ŝtelis ĝin? — interrompis sinjoro Wagner kun mansvingo. — Oni devas atenti sur la maro… Mi konas tion bone…

Pri tio venis en lian kapon ia kartlud-marŝo el iu opero, kaj li kantis stentore. Li vivis en la konstanta kaoso de la operoj kaj hazardludoj, kun la stranga ekstazo de la opitimistaj ebriuloj. La juna rabisto rimarkis nur nun, ke lia patronanto, havanta strangan barbon, estas ĝisekstreme ebria. Dume li parolis maŝine por kaŝi tion, sed en la mallarĝaj stratetaĉoj kelkfoje li ŝanceliĝis de iu vojflanko al la alia, sed li forte tenis la revolvero en sia dekstra poŝo, tiel la juna bandito tamen ne kuraĝis ataki la rabiston, kiu havis kolombgrizan aŭ ĉielbluan barbon.

Kie estas tiu drinekjo, kiun la maljunulo menciis? La celo de ilia vojo estis neimagebla por la junulo. Ĉar post nelonge inter la montetoj de la ĉirkaŭaĵo de la haveno, trans la argilbrikaj kabanaĉoj de ĉinoj kaj aliaj indiĝenaj nacioj de Frisco, stumbladis antaŭ li la gargarante kantanta, stranga maljunulo. Ĉu eblas, ke li jam ne scias, kien li volis iri?

Tiu homo ne konis sinjoron Wagner, kiam li pensis tion, ke la Blublankulo (en kia ajn stato) ne trovos la drinkejon, kien li volas iri.

— Ĉu vi ne vojeraris? — demandis la juna rabisto.

— Ba! — ridaĉis sinjoro Wagner. — Vi, bebo! Mi trovus la restoracion al la Tri Ruĝaj Korkotiriloj eĉ ebrie, sed mi konfesas, ke mi apenaŭ trinkis ion dum la lastaj du horoj… Ĉu vi vidas tiujn ses lumpunkojn tie? Ne… Tiujn kvin lumpunktojn?

— Ĉu en la malproksimo?… Mi vidas nur etan lumon tie!..

— Ankaŭ mi vidis tiom en via aĝo. Ĝi ne estas granda artaĵo… Tie do troviĝas nia drinkejo… Ĉiu honesta hotvolé vizitas tien.

— Diru… — demandis nun la juna rabisto, kaj komenciĝis tiel la tute freneza komplikaĵo. — Ĉu vi konas ian famulon en la haveno, nome Fred la Malpura?… La Kapitanon?

— Kio?!.. — ekkriis mire la maljunulo. — Kaj ĉu vi kuraĝas ŝteli inter honestaj banditoj en la haveno?!

— Ankaŭ mi jam aŭdis mencii lian nomon. Sed mi pensis, ke vi scias pli multe. Oni serĉas tiun Kapitanon urĝe pro io.

— Oni ĉiam serĉas lin! — mansvingis sinjoro Wagner. — Sed oni neniam kaptos lin! Li estas mia amiko!.. My old Fred la Malpura, maljuna strovaĉek estas la Kapitano! — Pro ekzaltita braksvingo li sutumble falis tra iu malgranda monteto kaj restis sidanta por ekripozi. Tiel li daŭrigis spiregante: — Por li ne gravas la policoj de la tuta mondo…

— Mi ne pensas, ke temas pri krimafero. Oni ne menciis, ke li estus enrompinta ien, aŭ li ŝtelintus monon.

— Mi ne kredas, ke la maljunulo rompŝtelis ien kaj kompletige almetis al la mono. Tio ne karakterizas lian naturon.

Li pene ekstaris ŝanceliĝante, kaj ili iris plu.

— Certe ne estas krimo en la afero. Ankaŭ la radiostacioj dissendis, ke li anonciĝu ĉe kiu ajn eksterlanda, angla konsulo. Oni certigas lin foriri libere.

— Ĉu la ambasadoro?

— Kial la ambasadoro?

— Nu kredu min! La maljuna Fred ĉiumaniere foriras, se li volas, li ne bezonas garantiaĵon.

— Mi demandis ĝin nur tial, ĉar kiu scias, kie estas la Kapitano, kaj informinte la instacon, tiu homo ricevos cent pundojn da premio.

— Kio… — Li haltis sekundon, sed ĝi sukcesis nur tiel, ke li per rapidaj brakmovoj pene ekvilibrigis sian korpon, ŝanceliĝintan sur sian kalkanon. — Kion vi rakontas? Ŝajnas, ke vi estas ebria! Hop! Ne zorgu pri tio, se mi singultas!.. Ĉu vi asertas, ke oni donas ie dek pundojn por tiu infanaĵo?! En unu sumo?!

Kaj li fariĝis tre ekscitita, ĉar li ankoraŭ neniam havis tiom da mono.

— Mi diris cent pundojn! Oni anoncis tion en la radio ankaŭ en San Francisko

— Ne diru tiom da mono, kara bandito! — petegis lin tremante, kaj li singulti trifoje en rapida sinsekvo pro ekscitiĝo, tial defalis lia ĉapelo, sed, kiam li etendis sian brakon por levi ĝin, li stumble falis tra ĝi, kaj leviĝante li kuntrenis ankaŭ la junulon sur la teron. Li nur longe kaj malfacile komprenis klare la diritajn, kiam li ekkriegis, plenblovitginte sian pulomon: — Hura! Do la koncernulo ricevos dudek pundojn!.. Ne diru, ke cent pundojn! Vi aŭdis tion malbone! Tiom da pundoj ekzistas nur en matamatika ekzerco! Sed dudek ekzistas, aŭ eble dudek kvar. Tiom da mono mi jam vidis!.. Dio mia! Fine ja mi povos ebriiĝi! Hura! — kaj li ĵetis sian ĉapelon alten, poste li mirante, nervoze ŝanceliĝis ĉien, sed li vidis nenie sian malnovan havaĵon. — Nu Bele mi sidas en la kaĉo! Mia ĉapelo restis supre! Negravas!.. Jen prenu… vian revolveron!.. Mi jam ne bezonas ĝin! Mi havas krediton tiom, kiom da birdoj estas en la ĉielo. Kaj tiu kredito longe ne forflugos…

Li donis, en la senhoma nokto, la ŝargitan pistolon al la ĵus prirabita bandito kaj frapetis lian ŝultron.

— Ĉu vi aŭdis ion pri la Kapitano? — demandis la bubo, kiam post mallonga hezitado li tamen ne mortpafis la sinjoron Wagner per sia rericevita revolvero.

— Jes, kompreneble! Mi parolis kun li tagmeze!

— Kie li estas?

— Mi ne scias tion.

— Kie do vi parolis kun li?

— En mia loĝejo.

— Tiam do vi devas scii, kie li estasí,

— Ĉu tiel malfru-vespere? Ekskludite. Estas sufiĉe bona afero fare de mi, ke mi trovos ĝin… Kaj mi raportas. Nu, jen estas la drinkejo! Ni eniru tien!

Kaj li piedpuŝe malfermis la pordon de la kabanaĉo. Densa fumo, rumoro kaj buŝharmonikado, sufoka, orel- kaj okultranĉa son- kaj odormiksaĵo ondruliĝis al ili. Sed antaŭ ol ili povintus enpaŝi, eĉ sur la sojlo, sinjoro Wagner subite retroŝanceliĝis, frapferminte la pordon, li kaptis la brakon de la knabo timiĝinte:

— Venu! Ni kuru!

Kaj li falis surventren.

La knabo ne komprenis, pri kio temas. Se li komprenus tion, li certe komencus kuri, ĉar li fariĝis partoprenanto de la tikla afero.

Ĉar Jimmy la Ĝisorela staris en la pordo, kiam sinjoro Wagner malfermis ĝin! La retiriĝo do estis malfrua reago, ĉar la pordu tuj ŝir-malfermiĝis denove, kaj Jimmy la Ĝisorela elsaltis tra ĝi…

La rabisto, se li tute ne sciis, pri kio temas, instinkte volis elpreni sian revolveron. Samtempe kun sia movo li ricevis vangofrapon, kaj flugante li sentis nur tion, ke oni ŝiras la pistolon el sia mano. Poste li falis kaj svenis. Ĉar jam la musona siblo de la ricevita vagofrap, ties klako, simila al fulmotondro, kaj ĝia ĉion forbalanta efiko estis iu el tiuj vangofrapoj, kiuj faris Jimmy la Ĝisorelan publike timata stelulo en la plej gravaj rondoj de la krimula mondo sur nia terglobo.

Tria ĉapitro

Kial timiĝis sinjoro Wagner de Jimmy la Ĝisorela? Ĉar la iniciatoj de la krimula mondo, al kiu apartenis ankaŭ la stelulo de la vangofrapado, ili sciis bone, ke Fred la Malpura, kiam li restadas en Frisko, loĝas ĉe Wagner.

Kian problemon havis la nekornita suvereno de la vangofrapoj, rilate la Kapitanon?

Tiu akra kontraŭeco estis objekto de publika parolado en la haveno. Dum kelkaj, famaj, krimulmondaj entreprenoj okazis tiel, ke Jimmy la Ĝisorela jam elskrapis la maronon el la fajro, kiam subite aperis la Kapitano, kaj sen tio, ke li tuŝintus la ardaĵon per siaj ungoj, li akaparis la duban, sed bone merititan frukton de la laciga laboro de Jimmy la Ĝisorela. Ĝenerale tiel, ke Jimmy la Ĝisorela fine ĉiam implikiĝis en ian embarason. Oni diris, ili havas obskuran, jam delonge okazintan kavalirecan aferon. Jimmy la Ĝisorela laŭdire tenis la Kapitanon en kaptiteco dum dudek kvar horoj en lignokesto, alifoje la Kapitano enkvarantenigis Jimmy la Ĝisorelan, anstataŭ grava rolo de sia vivo. La afero akriĝis iom post iom tiel, ke nun jam Jimmy la Ĝisorela, kien li alvenis, interesiĝis pri la Kapitano, ĉar laŭ li, ili havas urĝe aranĝendan aferon inter si. Unuavice li serĉis sinjoron Wagner en Oakland por trovi sian kontraŭulon helpe de la Blubarbulo.

Ĉar Ĵimmy la Ĝisorela jam sciis du tagojn de sia kontrabandista konato, ke Fred la Malpura estas en Frisko. Sed li sciis eĉ tion, kiu informos la anglan ambasadejon pri la restadejo de la Kapitano, tiu ricevos cent pundojn.

Vole ne vole prezentiĝas la demando en la leganto, kial ne anonciĝis Jimmy la Ĝisorela por la cent pundojn da premio ĉe la angla ambasadejo, li sciis certe la spuron, kondukantan al la loĝejo de sinjoro Wagner. Li ja ne konis la proksiman adreson de la konstanta loĝejo de la Blubarbulo, sed li povintus esti la malkaŝanto de lia spuro sen la scio de la grava adreso. Ĝi ne estas denunco, ĉar la polico serĉas la Kapitanon „negoce”, garantiante lian liberan foriron. Sed fine certe ne estintus malkaŝanto de la spuro, ĉar per tiu spuro la ambasadejo povintus atingi nenion. Ĉar la loĝejon de sinjoro Wagner en Frisko konas maksimume nur kvar homoj el la mondo, kaj Jimmy la Ĝisorela, mi tute ne devas diri, ne apatenis al tiuj kvar homoj.

Krome la privilelgiaj membroj de la krimula mondo por nenia premio ŝatas iri en oficialan lokon. Superstiĉo de spertaj homoj, ke la vizitado de oficejoj malofte alportas bonon.

Jimmy la Ĝisorela havis multajn, malgajan spertojn en rod- kaj aliaj policoj. La mono gravas, kaj ne estas saĝa afero scivoleme demandadi pri ties deveno, sed ankaŭ tio havas limon. La fregat-ĉefleŭtenanto, kiel fifama kontrabandisto, ne tro timis la tanspason de la limoj, sed la sojlo de oficialaj lokoj, tamen estis limo por li, kiun li malofte trapasis propravole. Tial li ne anonciĝis kun sia malnova informo, kiel malkaŝanto de spuro ĉe la angla ambasadejo, kaj tial kriis sinjoro Wagner, ke „ni kuru!”, antaŭ ol li falis surventren. Kaj samtiel li ne miris, kiam mano, simila al ŝraŭba kunpremilo kaptis lian kolon kaj strigis lin tiel, ke li ne povis eĉ ekmoviĝi.

— Jen vidu! — li balbutaĉis kun deformiĝinta, sed kun ĝentila mieno. — Mia kara amiko strovaĉek!.. Mi dankas, ke vi helpis mi ekstari, kaj nun senpolvigu min. — Ĉar li ne ricevis respondon, kaj la ŝraŭba kunpremilo ne loziĝis, li kiaĉis eĉ kun pli afabla rideto: — Ĉu vi ne havas hazarde cigaron? Nek mi scias, de kiam mi ne fumis!..

Jimmy la Ĝisorela havis esterordinare pitoreskan, ĝenerale konatan uniformon de Fragat-ĉefleŭtenanto. (Li mem kreis la rangon kaj la uniformon.)

La uniformo aspektis jene: unuavice du pompaj kaj brilaj, ledaj gamaŝoj, surkape la viziera, blanka ĉapo de la usona, volontula ambulanco, kaj flaneljako kun oraj butonoj! (Kiu ne sciis, ke lia vestaĵo estas uniformo de fregat-ĉefleŭtenanto, tiu ĵurintus, ke li vidas hejman jakon.) Nu kaj la aristokrata, unuarange dekorativa, monoklo kun tenilo. Li portis sub tiu nomo la kuracistan lupeon, pendanta sur transmisio de biciklo, kiun oni uzas precipe por ekzameni la irison. Jimmy la Ĝisorela iafoje levis la instrumenton al sia iu okulo, kiam li pensis, ke li devas reprezenti.

— Fia poŝoŝtelisto! — li kriis al sia kaptito anstaŭ saluto. — Ne provi min trompi, ĉar mi vangofrapos vin je splitoj.

— Vi minacas min ĉiam per tiuj splitoj — nerviziĝis sinjoro Wagner. — Kial vi demandas la kvinan fojon, kie estas Fred la Malpura? Ĉu mi estas la gardanto de tiu strovaĉek?!

— Vi certe scias, pri kio temas?! Ĉar mi tute ne demandis vin! Ne timu, mi ne mortigos tiun porkon! Mi nur pagos al li pro la kvaranteno kaj pro ĉio, kion li faris kontraŭ mi!

— Nu bone! Atendu ĉi tie, mi tuj sendos lin! — kaj li jam estus ekironta, se la fera mano ne estus retirinta lin. — Nu!.. Vi ĉiam tiradas min!

— Nun atentu min! Mi kontentigos mian koleron kontaŭ vi, se vi ne gvidos min al via kaŝejo! Mi scias, ke ĝi estas proksime al la ferponto de Frisko.

— Dankon, strovaĉek! De tie mi trovos mian hejmon!.. Mi cerbumadas jam unu horon… Vi, ne tiradu min!

Lia voĉo transiris al gurgulado, ĉar Jimmy la Ĝisorela skuis lin terure. Dume la juna rabisto rekonsciiĝis, sed li ne moviĝis pensante, ke Jimmy la Ĝiorela havas grandegan ferstangon, per kiu li batis lian vizaĝon. (La junulo sekvan tagon forveturis per ŝipo al Hindoĉinio, li komencis novan vivon kaj paŝis sur la vojon de honesteco. Estas multe por homo renkontiĝi kun sinjoro Wagner kaj Jimmy la Ĝisorala en tiu sama nokto.)

La fregat-ĉefleŭtenanto dentogrince pensadis, kion komenci kun sinjoro Wagner. Li dume ekdormis tutkorpe apogiĝinte al la premegantaj manoj. Kiam li estis denove forte skuita, li laŭte ekronkis kaj vekiĝis:

— Sankta Dio! Kioma horo estas?! — li kriis, kvazaŭ iam li havintus multe da laboro en sia vivo, kvazaŭ iam li estus malfruiĝinta de ie.

— Atentu min! Mi havigos al vi cent pundojn, se vi gvidos min al la Kapitano.

— Mi petegas, kredu min… Ne ekzistas tiom da mono, infano mia, kiom vi diras… Ĝi estas nur dek pundoj! Sed cetere my great man of the Malpura ne estas ĉe mi! Kredu min, strovaĉek! Ĉu mi kutimas mensogi?

— Jes!

— Certe ĝi estas tiel, kiel vi diras… Sed kial mi mensogus nun, se vi premegas mian kolon tiel kare… Unu amiko? Kun kiu mi jam estis ankaŭ en prizono! Du enloĝantoj!

Jimmy la Ĝisorela subite pensis ion. Estis idiotaĵo ektimigi la maljunan rabiston. Li nenion ekscios de li. Sed li sekvos lin sekrete, li sekvos lin de malproksime. Li deprenis siajn manojn de sur lia kolo kaj forte ekpuŝis lin de si.

— Se nun li ne estas ĉi tie, mi kaptos lin alian fojon! Sed tiam ne estos pardono!

Sinjoro Wagner iomete klinis sin galante, li ĝustigis siajn florojn kaj ekiris ŝanceliĝante en la mallumo. Subite li ekkris ĝoje, ĉar li surpaŝis sian ĉapelon kaj surmetis sian malnovan havaĵon. Poste zumkantante, post dek paŝoj ĝenerale tri-kvr metrojn glitante, tra montetoj kaj inter strateaĉoj ŝanceliĝis hejmen, kaj ŝajnis, ke li tute ne konjektas, ke Jimmy la Ĝisorela sekvas lin, kiel la ombro.

Tiel li atingis la vojon, kondukantan el Oakland al San Francisko, estanta sur la kontraŭa flanko de la haveno, trans la seka doko. De tie sur malplenaj areoj, stublante atingis la taluson. Irante preter ĝi, li deflankiĝis singarde, en la nokta mallumo, sur pli sekuran kampon.

Nu nun!

La stumblanta homo poste tra la kampo denove revenis ŝanceliĝante al la taluso ĉe turniĝejo. Li iris preter enstaciaj preterpasaj trakoj. Nur akvokrano kaj kelkaj budoj estis videblaj, krome multaj malplenaj ŝarĝvagonoj staris en la ĉirkaŭaĵo.

Kia diablaĵo!

La maljunulo grimpis sur la taluson. Li levis la riglilon de vagono, staranta sur malpli proksima saktrako, li flankentiris la ŝovpordon kaj enŝteliĝis…

Trovite!

Jimmy la Ĝisorela kuris! Sekvinte la spurojn de sinjoro Wagner, li atingis la ŝarĝvagonon kaj proksimiĝis singarde… Estus bone atenti… Li elprenis sian poŝlampon kaj ĉirkaŭrigardis…

Li do loĝas kun la Kapitano en tiu rusta, eltrafikigita vagono. Nu, ek! Nun li aranĝos la konton… Li rapide flankenŝovis la pordon kaj ensaltis… Li tuj prilumis ĝian internon per la manlampo, ĉar la tranĉilo de Fred la Malpura estas rapid…

Kio ĝi estas?!

La interno de la vagono vakis!

Li saltis al la kontraŭa ŝovpordo… Damne! Wagner simple elŝaltis tra la transa flanko de la vagono, kaj oni riglis ĝin el ekstere!

Hop! Li returniĝis fulmrapide…

Malfrue! Akra grincado aŭdiĝis malantaŭ li, de kie li venis…

Kaj la pordo de la vagono frapfermiĝis! Estis bone aŭdebla, ke la riglilo falas.

Li estas kaptito!

— Alo, amiko strovaĉek!.. Ĉiu vagono havas du pordojn — kriĉis sinjoro Wagner el ekstere. — Vi devas brue frapadi longe, se vi enuos vin, ĉar tiu vagono nun havas malfruiĝon: ĝi ne ekveturis de kvin jaroj…

Kaj aŭdiĝis malproksimiĝanta, entuziasma kantado pri ĥoristino Aida, kiu unue trompis la verdan fanton, poste la ruĝan damon…

Kvara ĉapitro

Jimmy la Ĝisorela estis en la plej granda embaraso.

Li malsatmortos bele, se li ne faros bruon frapante. Sed en San Francisko nun la situacio estas tio, ke ne estas proponinde al li altiri la atenton de la homoj per laŭte frapad-bruo. Bedaŭrinde lastfoje li fornavigis de ĉi tie kun Ĉharley la Lunmiena per dumasta skuno, kaj ili forgesis redoni ĝin al la postedanto, kiu certe serĉigis tion fare de la polico.

Kion valoras la ŝraŭbo kunpremilo en sia interna poŝo, la boneg, malgranda, sed pompa ŝtalborilo en sia supra poŝo, la pinĉprenilo kaj la fajlilo en sia malantaŭa poŝo? Li sciis bone, ke nun li ne povas trabati sin eksteren per simpla lamentranĉado. Li estis malnova konanto de la vagonoj.

Eble li povus fajli la krucferon laŭ la breĉo de la pordo, sed ĝi kaŭzus pli granda bruon ol la frapado sur la muro. Li sidadis tiel dum unu horo kolere, cerbumante, senkonsile. Li vidis ĉapud la riglilo, ke jam aŭroras…

Nun aŭdiĝis plandŝovo de egalritmaj paŝoj ĉirkaŭ la vagono.

Li subaŭskultis. Ĉu eble ia soleca persono venas ĉi tien, kaj li estas sufiĉe malsperta, ke li povu malfermis la pordon sola?

Li provos la aferon! Fine ja li ne malsatmortos ĉi tie! Li frapetis…

— Elvenu! — diris la koncernulo ekstere.

Diablo forportu lian ŝerceman humoron!

— Malfermu ĝin! — kriis Jimmy la Ĝisorela, — mi malfruiĝis al la trajno, ekveturinta al Frisko, mi dormis ĉi tie, kaj iu riglis la pordon, mi estas doklaboristo!

La koncernulo malfermis la pordon senplue.

Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela repaŝis senplue kaj fale eksidis sur malplenan lignokeston kun malfermita buŝo. Sankta Dio!..

En la malfermita pordo staris homo kun longa, pinta kaprobarbo, kaj li rulumis sian cetere respektindan barbon eĉ pli pinta per siaj neimageble gradegaj ungoj, similaj al tiu de nizo. Ĉiu dubo estas ekskludita!

La Kapitano staris tie! Fred la Malpura estis la savinto!

Kaj Jimmy la Ĝisorela vidis sian sorton decidita. Se tiu homo savis lin, tiel li estas perdiĝinta homo! Tio sendubas…

— Mi aŭdis, ke vi serĉis min, infano mia… Certe vi havas ian aferon kun mi — li diris afable.

Diable!.. Kiel simple estis serĉi lin por puŝi la tranĉilon en lin. Kaj kiel povas okazi, ke nun li sidas tiel malcerte vid-al-vide al la mil-falta maljunulo, havanta ventotanitan haŭton. La etaj okuloj kun ruza brilo kian sorĉan forton aŭ prefere magian aŭtoritaton havas, ke la unuranga manipulanto de la tranĉilo, la fama interbatiĝanto, forta kiel Herkulo nun estas tiel malcerta? Li ekridetas iomete, poste li balbutas, fine li forigas ion embarasite per siaj du fingroj pedante de sur sia jako. Baldaŭ li tamen kolektas sian kuraĝon, se li jam ĵuris je l’ tero kaj ĉielo en ĉiu drinkejo, ke li ne vidu Ofelian Pepita, (onidire) sian fidelan edzinon, se li ne mortigos al Kapitanon.

— Nun temas pri tio — li pelis sin ĝisekscite per sia groba voĉo, — ke mi havas aranĝendan aferon kun vi!

— Ĉu?!.. Pri kio temus? — li demandis kaj paŝis al li subite.

Ia skrapeto, kvazaŭ dorno ektuŝus lin tra la ĉemizo, tiklis la ventron de la fregat-ĉefleŭtenanto.

— Atentu, Jimmy!.. — admonis lin la Kapitano kun milda flustro. — Estas mallume, kaj hazarde vi puŝiĝos al mia tranĉilo.

…Kiel li elprenis la tranĉilon, kiam li malfermis ĝin kaj kiel li premis tion al lia ventro kun tiel granda faksperto, ke ĝi ektuŝi, tamen ĝi ne penetris lin? Tio estis lia malnova kaj nesolvebla magiaĵo. Ĝi certas: centfoje povas esti iu Jimmy la Ĝisorela, se foje tranĉilpinto de Fred la Malpura ektuŝas lian ventron, tiam estus pli bone peti la lastan sanktoleadon, antaŭ ol ekmovi sian etfingron.

— Kial vi minacas min per tranĉilo?… Ĉu iu batis vin? — li demandis multe pli grobe, sed sen eĉ unu moviĝo Jimmy la Ĝisorela.

– Ĉar mi aŭdis, ke vi serĉis min pro io, kaj interesus min la esenco de la afero.

— Kio?… Nu kaj, se mi serĉis vin? Mesaĝis al vi el Havajo la proprietulo de la restoracio al la Gaja Elverŝiĝanto, ke pasintjare vi forgesis vian tabaksaketon tie…

— Mi scias pri tio. Nu estas afable, ke vi serĉas min jam de unu jaro, foje en la kazino Katakombo de Singapuro, kiel oni rakontis, foje en la restoracio al la Fromaĝkapa Kalandrilo de Roterdamo, ĉar mi informiĝis ankaŭ pri tio… Ĉu estas inde fari tion pro tabaksaketo?

Jimmy la Ĝisorela preskaŭ eksplodis pro kolero, sed kion fari, kiam li staras ĉi tie, fiksite de la tranĉilpinto de la maljunulo, kaj li scias, ke la tranĉilo kiel firme sidas en la mano de la Kapitano, tute loze, kvere en lia mano, kaj la ekpuŝota klingo kuŝas senpere apud lia etendita dikfingro. Kaj kiel simple, facile, dum momento ĝi povas penetri iun, por ke Fred la Malpura poste viŝpurigu ĝin sur arbotrunko, kaj enpoŝigintge tion li forpromenu de sur la okazejo per sia indiferanta, kurbakrura irmaniero.

La fregat-ĉefleŭtenanto do estis krevonta, sed dume li staris tiel leĝere, tiel senmove, preskaŭ pie, kvazaŭ li vere nur pro la tabaksaketo serĉis tra la tuta mondo tiun malpli estimatan, sed tre respetindan, blankbarban homon.

— Krome vi diris tion, ke vi havas ion aranĝendan kun mi — interesiĝis la Kapitano milde. Mi ne scias, ĉu tio estas vera? Nu, vi povas doni al mi tion, kaj mi akceptos ĝin.

— Nun tio ne estas ĉe mi… mi kunhavis ĝin, kiam mi serĉis vin kaj…

La maljunulo lasis lin tie, li eksidis iom malproksime sur lignoblokon kaj enpoŝigis la tranĉilon.

— Jen vidu, Jimmi la Ĝisorela! — li diris enpensiĝinte, sed tre aplombe, post mallonga paŭzo. — Ĉio ĉi estas bela, kion vi rakontis, sed notu ĝin bone, kiu tre serĉas min, al tiu povas okazi, ke li hazarde trovos min. — Li parolis trankvile, ĉar Jimmy la Ĝisorela sciis, per kia nekontroleble rapida movo malaperis la tranĉilo, kaj samtiel rapide ĝi povas estis eltirita. — Vi scias bone, ke vi ĉiam estis mia malforta flanko… Promenadu trankvile, infano mia, tien-reen kun enpopŝigitaj manoj, vi havis ĉe vi revolveron kaj tranĉilon, tiujn mi ĵus ŝtelis de vi. Ne grindacu per viaj dentoj, ĉar tiuj elfalos, kiam vi estos samaĝa kiel mi, kvankam nek en tia aĝo estas malavantaĝe, se oni havas dentojn.

— Iam pro tio…

— Nur ne minacu min, ĉar mi jam multfoje ektimi, kiam vi estis kolera, kaj mi dormis maltrankvile.

Li pensadis pri io kaj pik-purigis siajn du-tri brunajn dentojn, elstarantajn el sia reteca gingivo per la longa ungo de sia dikfingro, poste li komencis plenŝtopi sian pipon malrapide kaj ekfumis.

„Li jam elkovas ion denove!” — pensis dume Jimmy la Ĝiorela. — Ne tial li venis ĉi tien por liberigi lin, ĉar li timzorogis pro li. Eĉ lia propra frato povus morti trankvile, tia fiulo li estas. Kaj nun li fumas tiel, kvazaŭ li cerbumus pri tio, kiel impliki ion, kion neniu homido povas travidi krom li.

„Ĉar li ĉiam implikas!” — pensis la fregat-ĉefleŭtenanto. Sed la buĉistoj heredu lian tranĉilon post lia morto, se foje ĝi ne penetros tiun satanon.

— Ĉu vi volas ankoraŭ ion de mi? — li demandis kolere.

— Mi ŝatus reguligi la konton kun vi tiel, ke poste vi lasu min paca.

— Ĉu vi mokas?! Nun vi povas fari tion, sed notu bone, sed ankaŭ la plej ruza volpo estos iam kaptita.

— Nu, mi volonte evitus tion — kapbalancis la Kapitano serioze. — Mi ŝatus fari negocon kun vi tiel, ke ankaŭ vi kaj ankaŭ mi havu po kvindek pundojn.

— Kio ĝi estas denove?

— Mi rakontas tion. Oni serĉas min pro ia afero fare de la angala ambasadejo. Tiu serĉo ne signifas konsekvencojn. Eble oni interesiĝas pri la droninta vaporŝipo Winnifred, ĉar mi navigis ĝuste tie per trimastaulo, kaj mi savis multe da homoj.

— Mi memoras. Ĝi estis brava faro. Nur poste ĉiu miris, ke perdiĝis la ringoj kaj la poŝhorloĝo de la pasaĝeroj, savintaj el la tempesto.

— Jes! — kapjesis la Kapitano kun serioza rememoro. — Estis granda tempesto… Sed nun unuavice temas pri tio, ke verŝajne mi ricevos ian premion, se mi anonciĝos ĉe la ambasadejo, kaj ankaŭ la denuncanto, kiu trovis min, ricevos cent pundojn aparte. Nun mi krom mia premio ŝatus ricevi kvindek pundojn el tiu cent. Vi do akompanu min al la ambasadejo, tiel vi ricevos kvindek pundojn, krome ankaŭ mi faris bonan negocon, ĉar mi ne devas timi, ke vi mortigos min iam. Ĉar mi esperas, ke tiel sankta paco regos inter ni.

„Ĉu li kirlas aŭ ne kirlas tion?” Sonas tre verŝajne, kion li diras, certas do, ke li mensogas. Sed kion li volas nun de li ĉi tie? Ĉu eblas, ke la maljunulo vere volas trankvilon kaj ricevi kvindek punojn? Nenio malbona povas okazi al li, se li akceptos tion. Oni ne tre scivoladas pri lia nomo tie, kaj li havas en sia interna poŝo preskaŭ korekta dokumento laŭ la nomo de sveda matroso Jeff Olsen. Li iros tien, kiel Jeff Olsen kun la maljunulo, kaj li tenos siajn okulojn en streĉo.

— Laŭ mi — tamen li diris singarde, post mallonga pensado — malantŭ ĝi latentas denove io kontraŭ mi.

— Se vi estas tiel malkonfida, mi do faros ĝin kun aliulo. Mi vidas, ke vi timas.

Jimmy la Ĝisorela havis plurajn virtojn, sed lia vanteco kelkfoje facile subpremis liajn aliajn ecojn. Ankaŭ nun li tute ruĝiĝis pro la akuzo de malkuraĝo.

— Ĉu vi aŭdis iam, ke mi timas iun?! Vi nun parolas kun Jimmy la Ĝisorela, he!

— Ankaŭ mi mem bazigis ĉion sur ĝin — diris la maljunolo sincere, kaj vere estis tiel. Li ofte bazigis siajn kalkulojn sur la vantecon kaj naivecon de Jimmy la Ĝisorela. — Se vi do volas, nun vi povas veni kun mi al mia kaŝejo. Malmulte da homoj scias pri ĝi en tiu ĉi mondo, vi estu iu el tiuj. Kaj antaŭtagmeze ni vizitos la anglan ambasadoron. Se vi ricevos la kvindek pundojn, tiel sankta paco regos inter ni. Jen mia mano!

Li etendis sian mumie faltan, malpuran, brunan, nizosimilan manon por manpremo.

Jimmy la Ĝisorela pensis: „Ĉu li estas nizo, aŭ li ne estas nizo?” — dume li heziteme akceptis la manpremon. La malvarman, faltan, relative malgrandan manon prenis tiel nervoze la timita apaĉo de la haveno, kun sia eksterordinare larĝa torako, kun sia mirinda lerteco kaj kun sia legenda forto, kiel la lernejaj buboj tiun de la rigora instruisto.

— Ĉu vi havas ian dokumenton? — demandis la Kapitano.

— Jes mi havas bonan dokumenton laŭ la nomo de Olsen Jeff.

— Nu, en ordo, kvankam mi ne pensas, ke ĝi estos bezonata.

La maljunulo ekiris antaŭ li, pipfumante, ŝanceliĝante, ĵetinte sian jakon surbraken, kaj li ekpuŝetis sian vizieron, ke lia antikva ĉapelo glitis sur lian nukon.

Ne malproksime de la ponto ili atingis la suburbon de Frisko, kaj Jimmy la Ĝisorela kun sinistra antaŭsento ekvidis la kazernon de la ĝendarmoj, konstruitan el grizaj, krudaj ŝtonoj. Nu, li kaŝiĝadus ĉi tie. Li provis eĉ pli bone malaperi en la krespusko, preterirante la taluson, ĉar jam mateniĝis. Tiutempe estis malvarme ĉi tie, precipe aŭrore. Jam fine de la somero la arkta vento forpelas la vagabondojn de la haveno de ĉi tie.

Frosta, sala, humida aero frapiĝis en lian vizaĝon. „Tiu ventotanita, maljuna rabisto certe ne sentas ĝin” — pensis Jimmy la Ĝisorela. Ĉe iu vojkurbiĝo, apud al ŝoseo, Fred la Malpura levis la kradon de kanalo kaj ekiris malsupren sur la ferŝtupetaro.

— Venu! — li diris.

Jimmy la Ĝisorela sekvis lin kaj reĝustigis la kradon super si. Ĉu eble ili ne loĝas en la kanalo? Ĝi atendeblas de Wagner, sed la Kapitano (ni devas rekoni) sciis per kio ŝuldi al sia famo kaj al sia malpura, sed viziera ĉapelo. Li ne volonte disfamigus, ke li loĝas en kanalo. Ili iris longe sur la cementita bordo preter la torentanta kloakakvo. Ili devis konstante piedbatadi la ratojn, svarmantajn antaŭ iliaj piedoj. Katogranda bestaĉo saltis antaŭ la vizaĝo de Jimmy la Ĝisorela, laŭte plaŭdante en la drivo de la kanalo.

Baldaŭ ili atingis kanal-kruciĝon, kaj la Kapitano ekiris supren. Ili denove elgrimpis tra krado, kaj ili estis en la kaŝejo de Fred la Malpura.

Ej!

Ĝi estis vasta kelo. Ĉirkaŭe kuŝis ĉiuspecaj ĉifonamasoj, certigante komfortan kuŝejon por la kaŝiĝantoj.

— Kia kelo ĝi estas? — demandis Jimmy la Ĝisorela, kaj…

Kaj haltis lia voĉo. En la alia flanko de la kelo, alte estis kelkaj fenestroj tra kiu penetris griza, aŭrora lumo. Kaj subite aperis antaŭ la fenestroj du suspektinde firmpaŝaj botoj… Kelkaj paŝoj, poste ili klakas… turniĝas… klakas… Kaj tiuj malproksimiĝas denove per samforma, ritma marŝado…

Li estas gardostaranto! La Kapitano insidis lin!

Tio estis lia unu penso, kaj li jam saltis al la kanalo.

Tie li kaŭris spiregante… Ne! Fred la Malpura tamen ne povis indisi lin. La maljuna satano havas minimume tiel multe da kalkulo kun la instanco, kiel li. Jen!.. Nun li eksidas, elmetas el sia poŝo antaŭ sin pecon da fromaĝo kaj manĝas bonapetite…

— Onklo Freddy… — li balbutaĉis. — Kie ni estas nun?

La maljunulo longe trinkis el la brandobotelo.

— Infano mia, ĝi estas la kelo de la kazaerno de la ĝendarmoj. La fatrasejo, neniu venas ĉi tien, oni nur ĵetas la disfibriĝintajn, neuzeblajn vestojn tra la fenestro, kaj fojo en ĉiu jaro ia ŝtata ĉifonkolektisto venas ĉi tien per ĉaro. Ĝi estas trankvila loko. Mi neniam aŭdis, ke okazintus razio ĉi tie.

Li kuŝiĝis sur amaso da ŝtata ĉifono, poste li tuj kaj dolĉe ekdormis.

Kvina ĉapitro

Frumatene ili forlasis la kelon por iri en Friskon.

— Kien vi dungiĝis nuntempe? — demadis la Kapitano survoje, kaj li ne surprenis sian jakon malgraŭ la glacimalvarme siblanta, aŭgusta, la plej vera vento, blovanta en Frisko. Lia nigra, kotona svetero kun ĝia disfibriĝinta, alta kolumo malmoliĝis kiraso dum ĝia ŝtorm-taŭzita vivovojo, kaj ŝajnas, ke tiu solido sufiĉe bone defendis sian mastron kontraŭ la peripetioj de la vetero. Ne parolante pri lia publike konate garandega, lignotabulsimila pantalono suprentirita ĝis lia torako, kies du tubojn ĉe la ekstremaĵo premis apud siajn ŝuojn…

— Nu mi estis ĉe kapitano Briĉes — respondis Jimmy la Ĝisorela. Ni kontrabandis elmigrantojn sur Javon per la skuno Ekiro

— Tio jam okazis unu jaron — diris la maljunulo.

— Nu do — li respondis nervoze, — mi malsanetis! Kiam oni malpermesis labori per la skuno Ekiro, mi do ricevis kuglon en mian kokson, kaj mi naĝis tiel de iu insulo Sunda-o al la alia. La homo estas tia estaĵo, ke li malsaniĝas laŭnature pro unu pafo, se li sportas poste. Ĉu nun jam vi scias ĉion?!

— Nu, kiel oni ĝin prenas. Ĉar ĝi okazis pli ol duonjaron, ke vi adiaŭis Ofelian Pepita, kaj vi alvenis en Friskon sur la kargoŝipo de Harry la Kukurbo.

Tiu maljuna satano kamaradas kun la diabloj! Cetere li ne povus scii ĉion.

— Do, nu? Mi venis en Friskon? Kaj?!.. Ĉu intertempe vi fariĝis polica konsilisto, kaj nun vi konfesigas min?! Ĉu vi eble publikigas ĉiun vian paŝon en la ĵurnaloj?! Ridinde… Mi devas vivi el io, mi do veturas…

Fred la Malpura diris nenion, eklevis sian ŝultron, ekpuŝetis sian ĉapon, koksbalancante li suprentiris ĝisaksele sian pantalonon ĉirkaŭ si, preninte ĝin ĉe la poŝoj kaj fiksrigardis ien en la aeron, preskaŭ enue. Kelkfoje Jimmy la Ĝisorela nervoze ĵetis al li flankajn rigardojn. Nun li vere povas ŝcii nenion. Nur hazarde li demandadis pri diversaj aferoj, ĉar li anasiras indiferente kaj moroze, kiel ĉiam. Ili jam estis ĉe la vere grandurba ĉirkaŭaĵo de la parko Golden Gate, kiam kiel, kiel ne, Fred la Malpura subite ekparolis kun kortuŝita mieno:

— Kie estas la malnovaj amikoj? Ĉu vi ne aŭdis pri la krozŝipo Radzee?… Ĉu vi singultis?

— Jes. La cigaredo estas forta. Kion vi demandis?

— Venis en mian kapon la bona, malnova krozŝipo Radzeer, kiun mi ŝtelis dum nigra-memora nokto, proksime al la Point de Galle, el la karanteno de Cejlono. — Kaj li ĝemis profunde. — Tiuj malnovaj, belaj tagoj!

Li estas la plej granda aktoro en la mondo, sed tamen li ne komedias tiel. Ĝi povas esti nura hazardo, ke li menciis Radzeer-on.

— Delonge mi ne vidis tiun ŝipon — respondis la fregat-ĉefleŭtenanto malvarmkondute.

— Hm… Nu ja, vi havas akrajn okulojn. Antaŭ duonjaro ĝi ankoraŭ restadis en Oakland. Ĉu tio ne estis okulfrapa al vi?

Ĵimmy la Ĝisorela haltis. Li plenblovis sian grandegan torakon per aero. Malmulte da homoj restas en lia proksimo tiam, kiu iomete konis lin.

— Nun kion vi elkovas denove?!

— Vi estas stranga… — respondis la Kapitano eklevinte sian ŝultron kaj plenŝtopadis sian pipon. — Vi plie miksiĝas kun la homoj, ol mi, tiel do mi pensis, ke vi kaj la Ĉefkuracisto, Charley la Lunmiena, Vanek la Dornharulo kaj la ceteruloj tamen ne evitis unu la alian, se ili jam restadis ĉi tie sur la malnova krozŝipo, kaj ankaŭ vi provis prosperi ĝuste tiam en Oakland. Kial vi blovŝveligas vin tiel pro ĝi?

Jimmy la Ĝisorela elspiris al aeron el sia pulmo. Li nun konstante timas tiun senkoran vulpon, kaj li pensas ĉiam, ĉu Fred volas aludi ion? Tamen kio estas en tio, se li interesiĝas pri siaj amikoj? Li ja elkrais antaŭ ili lastfoje kaj diris tion, ke ili povas morti, tio ne interesas lin, kaj kiel jam tiom foje li lasis ilin tie, kaj li vagadas plu sola, sed tiam temis pri tio, ke li laŭkutime manipulaĉis per la oleo kaj per aliaj aferoj, li falsis la loglibron kaj trompis ilin. Tiuj diris eĉ tion al li, ke la diblo venigas lin ĉiam al ilia vojo, kaj tiam Petters la Raŭk-laringa nomis la Kapitanon patromurda, maljuna hieno, tamen amiko estas amiko. Eĉ tiam, se ne ĉiu estis reganto, kiel li, Jimmy la Ĝisorela, kaj ili ne konas la oficialajn esprimojn de la etiketo de la hispana kortego.

Kaj tio estis okulfrapa al li, ke foje li estas en Frisko, ke Radzeer ankras ĉi tie, kaj estas stultaĵo diris tion, ke li ne vidis ĝin. Ĉu ekzistas en Oakland tiel malgranda sampano, kiun Jimmy la Ĝisorela ne vidas, kiam li iras en la havenon? Li do respondis stulte. Tio estas ĉio.

— Nu — li diris kun trudita indiferenteco, — mi parolis kun Vanek la Dornharulo kaj kun kelkaj homoj el ili. Sed tio ne gravas. Riproĉon mi kroĉos al nenies nazo, kion fari, ĉar la vivteno…

— Sciu, infano mia — li kapbalancis kompreneme. — Kvazaŭ vi jam estus menciinta tion. Mi volis scii nenion alian, nur tion, kien ekveturis la privata krozŝipo de tie ĉi? Duonjaron mi ne aŭdis, ke Radzeer estus albordiĝinta ie, kaj mi maltrankvilas…

— Kio?… Ĉu via manĝilaro aŭ paketo da tabako resti sur ĝi?

— Mi maltrankvilas pro miaj amikoj.

— Vidu, Kapitano, lasu min paca! Tio estas en ordo, ke vi ĉiam estas ebria, sed ŝajnas, ke lastatempe ĝi elaŭdiĝas el via parolo. Kiajn amikojn vi havas sur tiu ĉi mondo, kiam via koro kvazaŭ estus el ŝtono?

— Jimmy, Jimmy! Kiu havigis al vi kvindek pundojn pro bonintenca paciĝemo?

Fine ja ĝi estas vera. Li nur ne damandadus nun tiel multe da aferoj. Ĉar nek la Disinjoro scias ĉe li, kion li pensas, kiam li demandas.

— Se vi ege brulas de scivolemo, mi do povas diri, kion Tendenulo la Fervora rakontis antaŭ la ekveturo. Denove ia asekura societo pagas al ili por gardi valoran ŝipon.

— Strange! — murmuretis la Kapitano denove post paso de iom da tempo. — Nu, egalas… Hm… ĝi estas ege stranga…

— Kio estas stranga por vi denove?

— Jen estas Jimmy la Ĝisorela, iu el la plej bonaj maristoj en la mondo. Mi estas sperta pri tio iomete, vi do povas kredi min. Kaj nun, kiam valoras oron ĉiu mezkvalita maristo en Frisko, ili tute neglektas vin kaj ekveturas sen vi per Radzeer. Diablo komprenas tion. Ĉu jam disvastiĝis, ke vi jam ne estas la iama. Eblas… Iu menciis tion ankaŭ al mi antaŭ nelonge.

— Tio estas granda mensogo! Subite li ekkonsciiĝis. La maljuna mar-bestaĉo jam denove ventolas lian vantecon. — Nu ili invitis min, sed mi ne iris, ĉar mi estas en malamika rilato kun Peters la Dikulo. Ĉu vi scias nun jam?!

La Kapitano eklevis sian ŝultron kaj kraĉis apud sia pipo:

— Kial vi estas tiel nervoza? Se vi ne iris, vi do ne iris…

Kaj li gratis sian nukon per sia senintenca, flegma movo, pro kio la ĉapelo antaŭenŝoviĝis sur lian frunton. Ili promenis silente. En la malproksimo jam aperis la angla konsulejo. Tiam subite ĝojkriegis iu apud ili:

— Jen estas mia kara, olda amiko!.. By Good! Mi petas la dude du pundojn!

Sinjoro Wanger estis tiu! Kun oficisto de la konsulejo!

Jimmy la Ĝisorela ekblasfemis. Tiu mizeraĉa Wagner antaŭis ilin. Kaj nun se ili volas, aŭ ne, la mono estos lia. La blubarba, maljuna ĉarlatano apogiĝis al la muro per sia dekstra mano, sed en la entuziasmo de la ebrieco li devis maldekstramane kroĉiĝis al la ĉapelo de la konsuleja oficisto tiel, ke li deŝiris ties duonon da rando. Li jam evidente ricevis botelon da antaŭpago je la ricevota mono.

— Ĉu vi estas la publike konata homo, nomata „Kapitano”? — demandis la oficisto de la konsulejo.

— Kiel? — demandis la Kapitano mirante. — Mi ne komprenas vin. Mi estas simpla matroso.

— Sed kara mia amiko! — ŝrikis sinjoro Wagner kaj kunfrapis siajn manojn malesperiĝinte, poste li volis ĉirkaŭbrakumi iun Fred la Malpuran el la ses, sed li falis tutkorpe sur la troruaro, kio apenaŭ ĝenis lin, kaj tiel en pli stabila pozicio, li povis prezenti sian plendon trankvile: Kiel vi povas diri tiaĵon?… Mi ĵuras, ke li estas tiu, katenu lin!

— Kiu estas tiu ebria bestaĉo? — demandis la Kapitano trankvile, kaj la fregat-ĉefleŭtenanto parte miris pro la impertinenteco, parte omaĝis kun rekono, ĉar li jam travidis la genian planon de Fred la Malpura.

— Li aperis ĉe mi dirante tion, ke li loĝas kun vi en kelo.

— Mi neniam vidis tiun ulon. Jen estas mia legitimilo. Mi alvenis el Aden antaŭ unu semajno sur la ŝipo Göteborg, mi estas Olsen Jeff.

Kio ĝi estas?!

La Kapitano trankvile elprenas el sia interna poŝo la kvazaŭ veran dokumenton de Jimmy la Ĝisorela, kaj li transdonas ĝin al la interesiĝanto… Post du minutoj ili foriras rapide, kaj klopodas forlasi la ĉirkaŭaĵon, ĉar sinjoro Wagner premante sur sian koron la duon-randon de la ĉapelo de la oficiro de la konsulejo kaj persekutis ilin plorante, ĝis li ie falis tel bonŝance sur la teron, ke li ekdormis.

Sesa ĉapitro

— Se nun ni iros al la konsulejo, tiu oficisto diros tion, ke Wagner juste meritas la monon.

— Ni do ne iros tien. Vi sendos leteron al la konsulo, en kiu vi petas lin akcepti nin.

— Laŭ la kutimo de la kortego — klarigis Jimmy la Ĝisorela, memorante pri lia mallonga regado sur la insulo Feliĉo — la protokolo preskribas, ke oni devas peticii aŭdiencon en la kabineto de la reĝo.

— Vi nur faru tion, kion mi diras.

Vespere… Fred la Malpura kaj Jimmy la Ĝisorela aperis en la loĝejo de la angla konsulo en Frisko, kie oni tuj kondukis ilin en malgrandan ĉambron, similan al salono. Du sinjoroj atendis ilin tie. Jimmy la Ĝisorela dum sia junaĝo pasigis du jarojn ankaŭ ĉe la mararmeo, kaj nur poste okazis tiel, ke li ne povu vivi plu sen la odoro de la oceano. Tial li tuj rekonis en iu ĉeestanto kontradmiralon Anderson. La alia estis konsulo Haynes. La konsulo ne demandis, kiu estas Fred la Malpura el ili. Kiu ne estas blindulo, tiu povis vidi ĝin.

— Kiel bone, ke vi retroviĝis, sinjoro Kapitano! — li diris kun sincera ĝojo.

La kontradmiralo, eble nur ili ambaŭ sciis en la mondo, ke iam li estis kadeto kun Fred la Malpura sur la batalŝipo Prince of Buckingham de lia reĝa moŝto. Onidire la Kapitano forvagis tiutempe pro ia obskura, entute neniam malkovrita, familia tragedio, demetinte sian korvetkapitanan uniformon kaj sian sinjoran vivon. De tiam foj-foje, en okazoj, oficiale ne efektivigeblaj, kiam ankaŭ la Sekreta Servo estis senkonsila, ili serĉe venigis Fred la Malpuran el iu malproksima angulo de la mondo por utiligi liajn specialajn spetrtoj, ĉar li havas eksterordinare spirte ruzan menson kiel korktirilo.

Tio ĝenerale ne okazis glate.

La mizantropa, soleca marlupo neniel estus lasinta sin persvadi, se Anderson en estus veniginta lin. Ĉu la maljunulo havis koron? Eblas…

Strange, ke la ĝisekstreme avara, monavida homo tute malaperis post la plenumo de iu aŭ alia komisio kaj oni neniel povis trovi lin, ke li transprenu sian premion.

— Bonvenon, Fred! — salutis lin la admiralo kaj metis sian manon sur lian ŝultron. La maljunulo murmuris ion kaj enpoŝigis sian ĉapon. Jimmy la Ĝisorela, kiun la kortega ĉirkaŭaĵo (kiel li asertis) faris lin sufiĉe senĝena en la societo de pli bonaj homoj, li levis sian monoklon kun tenilo al sia maldekstra okulo kaj kliniĝis profunde.

— Jen li estas — prezentis la Kapitano lin — Jimmy la Ĝisorela, la plej bona matroso en la mondo.

La fregat-ĉefleŭtenanto ruĝiĝis laŭdite. Ŝajnas, ke tiu hundo havas iom da humaneco, kaj li simpatias kun li. La kvindek pundoj nun jam estas certa.

— Sinceredire ne informojn ni volas de vi — diris konsulo Haynes al la Kapitano, — sed ni ŝatus peti viajn servojn.

— Tiu junulo informis nin, ke vi serĉas min, li do meritas la permion — diris la Kapitano, — mi mem ŝatus transdoni al li la cent pundojn por lia fervoro.

— Jen prenu, mi jam antaŭpreparis ĝin — ridetis Haynes, kaj denombris la monon en dolaroj, Jimmy la Ĝisorela surpriziĝis iom, kiam la maljunulo kapbalancis kun instiga rideto kaj enpoŝigis la monon.

— Ĝi estas la via, Jimmy, ĉar vi estis lerta — kaj li eksidis, ĉar la kontradmiralo mangeste proponis al ili lokon. — Mi estas scivola, kial vi serĉis?

— Ĉu vi jam aŭdis pri la ŝipo André de Rémieux?

— Ĝi estas du tuba, dek kvin mil tunara vaporŝipo, kiu estis solene surakvigita antaŭ dek sep jaroj en Cherbourg. De tiam oni riparis ĝin nur unufoje post la ciklono Mael en Penang. Oni seke endokigis ĝin en Batavio. Lastfoje ĝi ekveturis kun ekskursantoj al insulo Incognita Archipel kaj malaperis. Ĝia lasta radiosigno alvenis el la proksimo de la kabo Blount.

— Vi scias ĉion, Fred — diris la kontadmiralo kontente, — ĉe eble vi konjektas ankaŭ tion, kio okazis al la vaporŝipo?

Jimmy la Ĝisorela rigardis al la maljunulo nervoze, sed tiu eklevis sian ŝultron mirante:

— Ĉu oni povas scii en tiu ĉi mondo, kiaj aferoj povas okazi al ŝipo, preterlasinta la kabon Blount? Absolute kial veturas saĝa homo per vaporŝipo tien? Post la insularo Marques troviĝas nur atoloj kaj koralrifoj kaj denove koralrifoj kaj atoloj ĝis al Arktro.

— Ni scias, ni scias! — kapjesis Anderson. — Bedaŭrinde kelkaj riĉaj kaj aristokrataj homoj veturis tien pro veto. Ili volis fariĝi Robinson-oj. Ili decidis pasigi unu jaron sur la insulo Incignita Archipel. Ia fola pentristo alvenis de tie kaj rakontis, ke la insulo estas vera papadizo.

— Ĉu vi ne ricevis S.O.S. signalojn?

— Ne. La lasta signalo elvenis el la proksimo de la kabo Blount, kie ili havas nenian problemlon. La frenezaj Robinson Cruso-j proksimiĝis al la celo en serena vetero. Alia informo ne alvenis pri ili. Evidentiĝis nur poste, ke Radzeer sekvis ilin, komisiite de la asekura societo. Tio estas la plej stranga, ke ankaŭ Redzeer kelkajn gradojn post Cape Bloun dissendis sian lastan vivsignalon, baldaŭ ĝia radio mutiĝis. Ambaŭ ŝipoj malaperis. Via tasko estos, Fred… porti al ni sciigon pri ili.

— Mi badaŭras, sinjoro — diris la Kapitano malvarmkondute kaj ekstaris. Mi interkonsentis kun ĉasisto balenoj. Sekvontsemajne ni ekveturos al la insularo Portola. Onidire en granda amaso svarmas tie la balenoj ĉi-jare.

— Kial vi ne entreprenas serĉi Radzeer-on kaj la Robinson-ojn?

— Ĉar ne estas ekskludite, ke mi trovus ilin, kaj mi ŝatus eviti tion — li respondis moroze. Jimmy la Ĝisorela hontis antaŭ la sinjoroj, ke tiu avar-kora, maljuna satano parolas tiel. La admiralo rimarkis malbonhumore:

— Mi pensis, ke viaj malnovaj amikoj direktis la ŝipon.

— Ĝi estas eraro, sinjoro! Mi ĉiam havis nur problemon pri ili, kaj ili suspektis min. Ili estas antipatiaj ulaĉoj. Ili ne indas traserĉi eĉ konton da sala akvo por trovi ili…

Kaj balancante sian kokson, li suprentiris sian pantalonon ĝisaksele.

— Mi do bedaŭras… — diris la konsulo. Ĉu vi almenaŭ havas ian opinion pri la afero?

— Kian opinion mi povus havi?… Oni devas navigi naŭ kaj duon gradojn orienten de Cape Bloun, kaj tie ĉirkaŭrigardi bone el la topo. Se neniu vaporŝipo estas sur la horizonto, eĉ post paso de mil jaroj vi ne ekscios, kio okazis al la ŝipoj. La Verda Vizaĝulo ĝis nun ankoraŭ ne diris, kiel profunden tiras la sudmarajn oceanŝipojn, se tiuj nervizigas lin.

„Li estas granda hundo — pensis Jimmy la Ĝisorela, — sed li parolas tiel, kvazaŭ lia ĉiu vorto estus el la sankta biblo!” La admiralo esplore rigardis la flegman, indiferentan vizaĝon de Fred la Malpura. Ĉu la du malgrandaj okuloj tremvibris al li, aŭ ĝi ŝajnis tiel en la lumo de la lustro?

— Mi do… ne volas trudi la aferon, Fred…

— Se vi akceptas mian opinion, sinjoro, komisiu tiun mariston per ĝi, kiu venigis min ĉi tien. Mi scias, kiun mi rekomendas. Li estas tia homo, kiu iras tien kaj reen per unu boato kaj per ununura topvelo al la polusa regiono.

Jimmy la Ĝisorala fariĝis fajroruĝa. Li tamen ne estas tiel granda hundo, kiel li pensis!

La admiralo ŝatintus rigardi malantaŭ la vizaĝon de la Kapitano per siaj okuloj. Sed tiu fiksrigardis lin trankvile. Anderson turnis sin al la konsulo.

— Se ni devas malhavi la servojn de la Kapitano, ni akceptas liajn konsilojn. — Kaj li paŝis al Jimmy la Ĝisorela. — Vizitu min morgaŭ antaŭtagmeze en la hotelo Waldorf Astoria. Mi havas ĉiujn rimedojn por organizi la ekspedicion. La asekura societo anoncis kvin mil dolaran premion por tiu, kiu donos certajn informojn pri la malaperintoj. Krome li povas kalkuli apartan premion de alta loko…

Jimmy la Ĝisorela preskaŭ gloriĝis en sia troventumita vanteco. Li do levis sian monoklon kun tenilo denove al sia okulo kaj kliniĝis profunde. Dume venis en lian kapon el sia reĝa periodo notita diro de sia iama kolego, publike konata laŭ la nomo Napoleono, kaj li ekparolis jene:

— Mi petas… kun fero kaj pano mi iros eĉ ĝis Ĉinio.

— Ne fanfaronu, Jimmy — mansigne silentigis lin la Kapitano, — ĉar vi kelkfoje iris ĝis Ĉinio kun peco da pano kaj eĉ sen fer(moner)o.

Per tio finiĝis la aŭdienco, la admiralo kaj la Kapitano manpremis.

— Se vi tamen pripensus, Fred…

La Kapitano diris malestime:

— Mi ekveturas jam nur ĉasi balenojn. Tiuj bestoj pli bonaj bestoj ol iuj homoj. Kaj precipe la pli utilaj. Mi havas nenian komunan, rilate ĉiuspecajn ulojn, kiuj nur suspektis min kaj estis sendankaj…

Kiam ili estis sur la strato, Jimmy la Ĝisorela diris kun sincera danko:

— Dankon, frato Fred… kaj nun transdonu al mi la kvindek pundojn.

— Vi, almozulo! Kiam vi meritis ricevi kvindek pundojn?… Ĉu eble vi volas riĉiĝi ekspluatante min? Ĉu ne sufiĉas al vi, ke mi havigis al vi kvindek mil dolarojn? Oni vere facile povas akiri ĝin.

— Vi promesis — li diris kolere, — ke la duonon de la mono…

— En orodo. Se vi revenos kaj donos al mi la duonon de la kvindek mil dolaroj, tiam vi ricevos de mi la duonon de la kvindek pundoj. Kaj nun sufiĉe, iru en la inferon, dum mi havas bonan humoron.

Li diris, enpoŝigis siajn manojn, turniĝis kaj eĉ ne rerigardante sur la fregat-ĉefleŭtenanton, li ekiris ŝanceliĝante al la haveno…

Sepa ĉapitro

Jimmy la Ĝisorela promenis tra la haveno. Li rigardis nur preteratente la aron da ŝipoj. Eĉ en la plej granda haveno ne troviĝas pli ol tri ŝipoj, per kiu estus inde entrepreni ion.

La aliaj meritas senvaloraĵejon.

Tiuj belaj, du- kaj tri fumtubaj vaporŝipoj, en la basenoj de la grandaj navigaj asocioj, ne meritas atenton. Unuavice la ŝipo valoras nek la duonon, se oni ne konas ĝin „persone” de la kaldroneg-pordo ĝis la stajoj. Duavice tiuj novaj konstruaĵoj estas nur dandoj. Bele emajlite, kun brilantaj balustradoj kaj kun fort-lumaj, elektraj lampoj, sed kiam okazas pli granda tempesto sur la maro, dronas la tuta ŝipo, ke post horo eĉ rompitaĵo ne naĝas sur la akvosurfaco.

Li preteriras kun ĝuo kelkajn skunojn aŭ kuterojn, ornamitajn per buntaj veltoloj, havantaj flavan, ruĝan kaj nigran koloron.

Tio estas jam io!

Ekzemple videbliĝas tie la ŝipo Yankee-Doodle! Kaj apud ĝi Seehund. Per tiuj ŝipoj estas facile venki la maron eĉ tie, kie ĝi estas la plej danĝera. La pli junaj, kolorperdemaj, grandegaj velŝipoj havas minimume kvindek jarojn, kaj sur ilia riparo estas videbla iom da algluiĝintaj muskoj, reprezentante ĉiun maron de la mondo, aŭ kelkloke helaj makulegoj: la postsignoj de la riparoj post grandaj tempestoj. Plej ofte oni mem faras tion urĝe, ĉar ne ekzistas tia hurikano aŭ ciklono, pro kiuj ĝi endokiĝus post la difektiĝoj. Estas vere, ke tiuj ŝipoj estas konstruitaj el ligno yarrah de la bilĝo kaj supren. La maro ne agacas tian barkegon eĉ dum cent jaroj.

Jen vidu! Tie estas La Bahia! Kiel volonte li luus ĝin! Kompreneble la hispana Jose nur ridaĉus, se ia frenezulo pruntepetus lian ŝipon. Tiu hispano estas hirta, nigrabarba homo, havanta ŝiriĝintan trikotaĵon. Li nun kubutumas sur la balustrado, portas ĝisgenue refalditan, ĉifonan pantalonon kaj kraĉadas la fiŝojn.

Tie estas la ŝipo Drummer Dogg, ankaŭ ĝi ne estas neatingebla. La maljuna Ruff okupiĝas pri nenio alia, ol la kolektado de kopro. Li vagadas inter la insularoj, kiel olda kolportisto por kargi sian ŝipon per sekigitaj kokosoj, kaj dume li priploras la malnovajn, belajn tempojn, kiam sur la insulo okazis eĉ vigla pafado kaj batalo per adzo.

Ĉe la libertrafika haveno, inter malp-malpli grandaj ŝipoj, lia rigardo fine haltas sur sensignifa, peĉonigra, vaporŝipo kun kaduka riparo. Ĝi estis malproksime ĉe la fino de la ŝtona moleo, kie la lurblaj ŝipoj ankras.

Tio ja estas la ŝipo Huntler!

Per ĝi taŭga maristo povas traveturi eĉ dekfoje ĉiun oceanon senhalte. Nur tia homo ne esperas multon bonan el ĝi, kiu ankoraŭ ne dungiĝis al tiu vaporŝipo. Li rapidis al la Hountler, ĉu eble li trovos iun sur ĝi, kiu povos informi lin?

Jes li trovis.

Pli da personoj, ol tiuj povintus esti agrablaj. Du maristoj, kiuj havis la moknomojn, la barba Eŭgeno la Buŝaĉulo, Roĉild la Malavara kaj ankoraŭ kelkaj aliaj homoj. Ili marteladas, ligas nodojn, tutcertas, ke iu luis la ŝipon. Ili nun elpakas la pneŭmatikajn harpun-ĵetilojn. Estas sendube, ke la maljulo ekveturos per Hountler por ĉasi balenojn.

Du matrosoj malsuprenportas lignokeston, markitan per mortokranioj. En ĝi estas la pintaj grenadoj, ŝraŭbeblaj sur la ekstrema parto de la harpuno, ĉar lastatempe oni ĉasas la balenojn tiel.

La Kapitano akiris la prioritaton lui Hounler-on. Kaj Jimmy la Ĝisorela jam sciis tion bone, ke taŭga ŝipo krom ĝi, per kiu oni kuraĝus navigi trans Cape Blount-on, ne estas en Frisko… La fregat-ĉefleŭtenanto ĝemis. La satano dungis ankaŭ la plimulton de la bonaj maristoj antaŭ lia buŝo.

— He, Chang! — li kriis supren al iu barba martoso.

— Kion vi volas?

— Kiu uzebla ŝipo ankoraŭ troviĝas ĉi tie?

— La Kapitano mesaĝis al vi — rekriis la matroso, — ĉar li sciis, ke vi venos ĉi tien por gapaĉi. Li diris: Iru al la restoracio al la Trimasta Sodakvo. Hodiaŭ vespere la ŝipo Blinda Patro Via alvenos el la kvaranteno, ĉar la lazareto finiĝis. Manfred la Impertinenta ludonos ĝin!

Jimmy la Ĝisorela kuregis. La Kapitano tamen ne estas tiel fia diablo. La ŝipo de Manfred la Impertinenta minimume estas tiel bona, kiel Hountler. La ŝipo Blinda Patro Via ŝajnas ne pli granda ol helico, kaj ia supraĵulo kredus tion, ke ĝi devus esti plie en ia fatrasejo, ol navigi sur la maro, sed kiu persekutis du batalŝipojn sur la malnovega „pantoflo”, tiu scias, kiel opinii pri ĝi. Unuvorte oni menciis kun estimo en ĉiu haveno la dekmil tunaran vaporŝipon Blinda Patro Via, kiun posedis Manfred la Impertinenta.

Li jam ne trovis la barban, dikan, unuokulan kapitanon en la restoracio Trimasta Sodakvo. Kie li estas? La kelnero diris, ke infano venis por li, kaj oni urĝe invitis lin ien.

Damne!

Iu ankoraŭ anticioos lin! Li eliris kaj ĉirkaŭrigardis, kie serĉi Manfed-on.

Hop!..

Ĉirkaŭ dudek paŝojn malproksime, li staras antaŭ stango kaj rigardas ion sur la tero. Kiam li iris tien, evidentiĝis, ke sinjoro Wagner estas tiu. La Blubarbulo, pro sia sanstato, jam ne povis iri plu ol la stango, tial li venigis la Kapitanon. Jimmy la Ĝisorela kuregis kaj diris spiregante:

— Alo, Manfred! Kiom kostas la ŝipo Blinda Patro Via? Mi bezonus ĝin por fari ekspedicion.

— …Kara mia amiko strovaĉek. Mi bedaŭras, sed vi malfruis!.. Kia ĝojo! — ekzaltiĝis sinjoro Wagner, kaj li per kelkaj grimpaj man-movoj ekstaris ŝanceliĝante apud la stango. — Kiel vi opinias, ke mi luis la ŝipon de li?… La surdan… la lamantan, jes la ŝipon Lamanta Patro…

— Vi malfruis, Jimmy! — kapjesis ankaŭ Manfred. — Tiu idioto vere luis la ŝipon por du monatoj.

La kapitano foriris, kaj Jimmy la Ĝisorela kolere elspiregis kaj rigardis sur sinjoron Wagner, kiu el sia sida pozicio leviĝis apud la stango, kvazaŭ grimpekzercante.

— Kial vi bezonas la ŝipon Blinda Patro Via?

— Ĉu vi demandas tion, friponeto? — kaj li kisis Jimmy la Ĝisorelan, poste kelkajn paŝojn malproksime li denove komencis pene leviĝi. Li tiris sian ĉapleon pli bone sur sian kapon tiel, ke ĝia randoŝiriĝis ĝis lia kolo, kaj nun ĝi pendis aparte, kiel ovala kadro de cejan-okula barbo-pentraĵo. — Mi ekveturos por serĉi miajn karajn amikojn. Mi sekvos Radzeer-on al la kabo Blount per la ŝipo Blinda Patrino Via!

Kaj li turniĝis tuj, sed post la unua paŝo li alkroĉiĝis al durada ĉaro, tirata de mulo, kiu preterveturante ekpuŝis lin, kaj li falis laŭ sia tuta longo sur la teron, kiel ia malnova lansako, sed li ridaĉis.

— Jen rigardu, tiu freneza mulo kiel rapidas… Vi, strovaĉek! Jen vidu, kia amiko via mi estas, mi akceptas vin, kiel partneron!.. Nu?! Ankaŭ vi povas kunperturi per tiu… ŝipo… kiu estas via iu malsana parenco…

Kolero de meleagro ekregis Jimmy la Ĝisorelan. Fred la Malpura, tiu inferido elpensis tion! Lisciis, ke taŭga ŝipo en Frisko ne estas krom la Blinda Patro Via, li do luis ĝin por senhaŭtigi lin, ĉar estis antaŭvideble, ke ĝi estas bezonata al la ekspedicio. Sinjoro Wagner estas nur rimedo en la afero.

— Kial vi enmiksiĝas en tion? Kiu komisiis vin per la esploro?!

— Kara amiko mia… — kaj li ŝanceliĝadis kun disetenditaj brakoj, plorante — mia freneza, granda koro kaj homamo deziras tiel!.. kaj malpermesi tion al mi ne eblas!.. Miaj karaj amikoj malaperis per la Blinda Patro Via, nun ili atendas, ke sinjoro Wagner iru por reveturigi ilin… Tial mi luis la surdan gepatron…

— Diru simple al mi, vi, ĉarlatano, ke la Kapitano volas senhaŭtigi min, ĉar li scias, ke mi bezonas la ŝipon kaj ne estas alia. Kiom mi pagu, ke vi trasdonu ĝin?

— Ne diru tiel malbelan aferon! Ne ekzistas tiom da mono!.. Sed la Kapitano permesis tion, se vi pagos la tutan sumon de la luado, tiam vi povas kunveturi kun mi, kaj vi ricevos la duono de la kvindek-cen dolaroj… Mi petegas, ne diru, ke mil! — li diris kunmetinte siajn manojn. — Vi ĉiuj estas frenezaj, kun la Kapitano… Tiu konsulo anticipe trinkis ion, kaj lia lango stumblis… Kvindek mil dolaroj ne ekzistas, nek kvardek mil…

Kial detali? Jimmy la Ĝisorala, malgraŭ la solene ebriaj vortoj de sinjoro Wagner, komprenis tion, kion li diris. Tiu Kapitano estas eĉ pli artifika, ol li pensis tion, ĉar li volas akiri ankaŭ la duonon de la premio. (Li estas la sola homo, kies monon sinjoro Wagner ne kuraĝas elspezi.) Kaj Fred volas, ke li pagu ankaŭ la luprezon. Ĉar li scias bone, ke admiralo Andersen provizas lin abundo per la necesaj rimedoj. La maljuna pritao almenaŭ kunveturus kun ili, havanta tiel multe da saĝo. Sed la satano ekvojos per la ŝipo Hountler por ĉasi balenojn.

Kial ne pereigas iu tempesto tiun frotitan kaj poluritan, ŝtonkoran kanajlon?

Ili reiris en duopo al la Trimasta Sodakvo, kie Jimmy la Ĝisorela unua vice mendis sitelon da akvo kaj kelkfoje premis al kapon de sinjoro Wagner en ĝin.

Poste ili interkonsentis mallonge.

Kion li povintus fari? Eĉ se estus taŭga ŝipo en la haveno, li ne tolerus, ke ankaŭ alia ekspedicio serĉu la malaperintojn. Ne malgrava ludo okazas en la fono. Pri kiu Jimmy la Ĝisorela sciis. Li devas estis tre singardema! Kiam Jimmy la Ĝisorela fine volis ekiri, Wagner postkantis lin:

— Haltu, strovaĉek kolombo mia… Vi estas granda friponeto, kiun estimas ĉiu… Tial mi diras al vi, rapidu al la restoracio Tri Ruĝaj Korktiriloj.

— Kial mi iru en la Korkotirilon?

Sinjoro Wagner forte alkroĉiĝis al tablotuko kaj kuntrenis per ĝi kelkajn botelojn kaj glasojn. Jimmy la Ĝisorela pene elvolvis lin el la tablotuko, starigis lin sur la piedojn kaj ripetis la demandon:

— Kial mi iru en la Korkotirilon?

— Ve, kara strovaĉek!.. Mi tute forgesis diri al vi, ke rilate la personon de la ŝipestro estas granda problemo kaj ĉio…

Jimmy la Ĝisorela sentis tiel, kvazaŭ iu estus batinta lin je la kapo. Ke li estu la kapitano, ĝi estis pli grava por li, ol ĉio.

— Kion vi diras?!

— Mi dankas, ke vi skuras min, ĉar mi estas tute polvokovrita… Nun temas pri tio, ke la posedanto de la ŝipo Blindaj Gepatroj Viaj, pruntedonis ĝin nur kun kondiĉo… Alo, strovaĉek, portu al mi brandon!

— Parolu klare, ĉar mi frakasos vian kapon!

— Ĉu mi ne parolas klare?!.. Mi parolas… tiel klare, ke vi povas estingi la lampojn, se mi ekparolas nokte! La posedanto de la ŝipo… pruntedonis la barkegon nur tiel, se ni transprenos la kap… Mi sufokiĝos tiel…

— La posedanto de la ŝipo estas Manfred la Unuokula! Mi parolis kun li!

— Sed li jam luigis la ŝipon al alia posedanto, kaj li konsentis uzi ĝin komune, ĉar li tre ŝatas min. — Kaj li ekploris. — Kaj li scias pri mi… ke mi volas ekveturi por trovi miajn amikojn! Miaj karaj amikoj malaperis sur Radzeer… Vanek la Dornhara, Petters kaj Jimmy la Ĝisorela… Mi absolute ne bedaŭras lin…

Kaj plorsingultante li trinkis ies brandon, pro kio okazis granda kverelo. Iom post iom Jimmy la Ĝisorela komencis kompreni ĉion. La ŝipo jam havis luanton, kaj Manfred al Unuokula persvadis tiun luanton partneriĝi kun la duonfreneza Wagner.

Kaj nun tiu persono estas la ŝipestro.

Do lia kapitana pozicio estas en danĝero. Kiun li alproprigis post sia lasta marveturo, kiam li estis la unua oficiro. Li jam havis eĉ vizitkarton:

DON JAMES DI ST. ĜISORELA

ŝipkapitano

Kion signifis por ambicia homo esti mondfama maato? Precipe, se li jam estis kapitano! Ĉiuokaze li devas iri al la Korkotirilo por aranĝi tiun aferon. Kiu ajn estu la kapitano, li draste traktos lin, se tiu baros lian vojon. Sed en la restoracio okazis granda surprizo:

— Mi serĉas la kapitanon de la ŝipo Blinda Patro Via — li diris al la drinkejmastro.

— Li atendis vin dum iom da tempo kaj mesaĝas, ke li revenos post nelonge. Je la sepa kaj duono. Mi profonas al vi trakti lin delikatmaniere, ĉar li ne preferas la ŝercon.

— Ĉu vi pensas, ke ekzistas tiu junulo, kiun mi timas?

— Li tute ne estas junulo, sed kanbino, kaj ŝi nomiĝas Pepi la Pirato.

Jimmy la Ĝisorela preskaŭ falis surdorsen.

Tel do la kapitano de la ŝipo Blinda Patro Via estas virino!

Oka ĉapitro

Al lia Ekscelenco

Lia Reĝa moŝto Reganta princo San Antonio

Insulo Feliĉo

Duonetaĝo, Reĝa Fortikaĵo, maldekstre

Altestimata Reĝa moŝto!

Mi prenis mian plumon iun tagon de la kuranta monato, kaj unuavice konsidarente la ĝentilecon inter la samkoleganoj mi korespondas, nome: mi skribas al via Reĝa moŝto, al via tronheredonta Reĝedzina moŝto kaj al via afabla imperiestra patrino. Ĉar via Reĝa moŝto menciis sur via altestimata poŝtkarto, ke vi ĉiam volonte akceptas miajn k. leterojn. Ĝi estas granda devontigo por mi ĉar Vi, Reĝa Moŝto tamen estas reĝo, kio signifas tion, ke vi havas tre altrangan pozicion.

Nu kaj mi povas servi per novaĵoj.

Ĉar nun denove oni povas aŭdi pri mi en la radiprogramoj en la tuta mondo. Via Reĝa moŝto jam delonge diris al mi, kio estas la sinjora devo, kaj vi ankoraŭ elbabilis nenion, tial mi skribos al vi eĉ tiun fiaferon. Ĝi okazis tiel, ke mi devis pasigi mallongan tempon naĝante inter kelkaj pitoreskaj insuloj, apartenantaj al la insularo Sunda pro mia kokso-vundiĝo. (Ĝi estas tre danĝera ŝipvojo, plena de rifoj, krome la doganistoj alpafas ĉiun.)

Resaniĝinte, mi vojaĝis al Frisko. Tie mi renkontiĝis kun mia amiko Vanek la Dornhara. Kaj ankaŭ Tendenulo la Fervora estis kun li, kiu estas nia malnova, komuna kunkulpulo. Ili ĝojis pro mi, ĉar ili ne dungas kiun ajn sur la ŝipo Radzeer. Ne nur matroso estas bezonata tie, sed li devas estis ankaŭ negoce elprovita komplico. Tiel do ankaŭ mi dungiĝis al tiu sama ŝipo. Ili havis kontrakton ŝipveturi al la insulo Incognita Archipel.

Mi informas vin pri tio, sed Dio gardu, ke vi sciigu tiun fakton al viaj konatoj, kiuj estas policaj ĉefinspektoroj kaj konceptistoj. Ĉar Radzeer de tiam perdiĝis komplete, kaj laŭ la proverbo: Ĝi malaperis senspure! Kaj ankaŭ la alia ŝipo, kies nomo estas André de Rémieux. Kaj neniu scias, kiel, nur ni. Via reĝa moŝto estos la sola vivanta orelatestanto de la sekreto, el mia letero. Ĉar nun tia miraklo kaj samtempe tia ĉarlatanismo rekontiĝis hazarde, kia ankoraŭ neniam okazis de kiam la tero ekzistas. Kvankam ĝi delonge turniĝas en la spaco.

Ĝi komenciĝis tiel, ke la pasaĝeroj de la turista ŝipo ne deziris fari akcident-asekur-kontrakton, ĉar ili volis forsekretis la vojaĝon. Sed la posedanto de la ŝipo, tiu avarulo, tamen asekuris ilin sekrete, tiel la asekura societo kontratis kun la posedanto de Radzeer por sekvi ilin. La kondiĉo estis tio, ke ni devis sekvi sekrete kaj mallaŭte la ŝipon André de Rémieux kaj la turistojn, kiuj veturis sur ĝi. La plimulto de la turistoj konsistis el lordoj, markizoj, akciuloj, fabrik-direktoroj kaj magnatoj. Ili decidis imiti homon, nomatan Crusoe, kiu vivis sola en romano. Sur insulo, tute senhoma kaj sen ĉio, li havis nur serviston kaj kompletan ekipaĵon. Onidire li nomiĝis Robinson Crusoe, kaj lia servisto „Sabato”, kiu estis indiĝeno. Eble ili estis malsanaj homoj, ĉar se iu havas tiom da mono, ke li povas instali tutan, senhoman insulon, kaj la koncernulo ne strandbaniĝas en Miami, aŭ li ne vojaĝas al Los Angeles por filtradi kun filmstelulinoj, tiam li estas granda ĉevalo, tiel do estus bone, se li vizitus kuraciston por ekzemenigi sin.

Sed la turistaro estas tia.

Foje ili grimpas sur la neĝkovritan monton, inter la glaciriverojn, poste ili sidas sur kamelon kaj malsaniĝos je malario, ĉar ili devas vidi kiel kuŝas la veraj egiptanoj mumie enĉerkigitaj, entombigitaj en la piramidoj. Tiuj niaj reĝaj kolegoj regis, kiel faraonoj. (La pintaj, piramidaj konstruaĵoj, uzataj kiel tombo, troveblas en la dezerto dum arkeologiaj prifosadoj.) Ankaŭ ĝi do okazis tiel, la multe da turistoj veturis per la ŝipo André de Rémieux por fariĝi Robinson, sed ne kun unu servisto, nomata „Sabato”, sed kun tiom da lakeoj, ke oni povis nomi ilin laŭ la tuta kalendaro. De lundo ĝis Feliĉa Novjaro. Kaj ili kunportis ĉion necesan por pasigi unu jaron sur la senhoma insulo. Tie estas tre danĝere, ĉar tie troviĝas la regno de koralrifoj kaj atoloj. Laŭ superstiĉaj matrosoj, la koralrifo kaj la atolo konstante pligrandiĝas kaj disbranĉiĝas ŝtoniĝinte sub la akvo. Onidire ofte okazas, ke la maristoj ne trovas insulon, ĉar tiu dume mergiĝas en la akvon. Kaj ili trovas novan, ĉar ĝi elmergiĝas subite.

Ankaŭ Incognita Archipel estas tia insulo kun atolo.

Por reveni al la temo, kiel la asekura societo kotraktis pri la sekvo de la ŝipo, Radzeer ŝtele postveturis André de Rémieus-on en unutaga distanco, por ke ties pasaĝeroj ne konjektu ilian celon. Kiaj maristoj ni estis, tia estis la ŝtelveturo, ke nek la aserkura societo konjektis niajn intencojn. Ĝi estas la vere bona priservo. Ĉar ni ne pensadis pri tio, ĉu ni ne povus fari ankaŭ alian negocon?

Kiam la turista ŝipo preternavigis la kabon Blumt kelkajn gradojn, tiam okazis la mondfama miraklo! La ĉefkuracisto rakontis, kion li vidis sur la horizonto per la binoklo. Poste li faligis ĝin. Kvazaŭ li estus freneziĝinta… Fine li kriis en la paroltubon sur la komandponto: „Stop! Duone dekstren!.. Tiaĵon nek mia praavo vidis! Per plena vaporo!”

Kaj li pravis per la komandado! Ĉar povis esti lia estima, rabista praavo laŭ ascenda barnĉo, multe vidinta en la mondo, kiel Robinso Cruose, sed nek li spertis tiaĵon! Ankaŭ via Reĝa moŝto estus farinta grandajn okuloj, kiel plej eminenta, rostita fiŝo.

Ĉar kion li vidis? Ĝi estis songa malbona!

Tiu idiota Robinson-ŝipo staris malproksime en la mezo de mult-mejla insulo. Sed en ties meza mezo!

Ĉiu pensis tion, ke li freneziĝis kaj li havas vidvibron.

Vi Reĝa moŝto scias, ke mi ne estas superstiĉa, kaj mi fajfas pri la sorĉo, ĉar en Limo la ĉefpastro de la inkaoj donis al mi amuleton kontraŭ tiaĵo. Sed ankaŭ mi faris krucsignon.

Ni malnovaj maristoj rigardis tion senkonsile el la malproksimo. Fumon eliganta ŝipo en la mezo de granda seka tero. Nokte, por ke oni ne ekvidu nian vaporŝipon, ni mallumigis ĝin kaj ni proksimiĝis al la insulo tiel. Ĝi estis Incognita Archipel, kien deziris vojaĝi la abomenindaj turistoj. La ŝipo restadis en la mezo de terlango, kiu etendiĝis el la insulo, oblikviĝinte maldekstren iomete, duone en la koto.

Kaj tiam la sekreto soviĝis!

Absurda situacio, kiu povas okazi foje dum kvindek mil jaroj. Estis videble, ke la terlango estas plena de tiel grandegaj akvoplantoj, kiujn oni nomas muskoj kaj algoj, ankoraŭ svarmis sur ĝi ĉiuspecaj estaĵoj, kolubroj, polipoj eĉ sepioj. Antaŭ nelonge tiu do estis marfundo! Kaj la tuto konsistis el strangaj, mallarĝaj, rozkoloraj kunplektitaj rokoj. Ĝi estas la vivante formiĝanta atolo, kiu kreskas sub la akvo. Kion vi bonvolas pensi via Reĝa moŝto, kio okazis?

André de Rémieux jam malakcelis proksimiĝante al la insulo. Sed subite tiu koralrifo, ĝuste tiam, kiam la ŝipo estis super ĝi, elmergiĝis.

Tiu atolo estis la daŭrigo de la bordo sub la akvo! La ŝipo subite transformiĝis al trajno, ĉar ĝi veturis en la mezo de freŝa duoninsulo! Tiam ĝi oblikviĝis kaj ties pruo plugis la ŝlimon. Ĉar la rapideco de la ŝipo estis malgranda, ĝi ne renversiĝis.

Ĉu ne estas mirinde, ke ŝipo havu tiel stultan bonŝancon, rilate la koralrifon, ke ĝi ĝuste tiam navigu super tio, kiam ĝi elmergiĝas.

Estis vespero kaj ili videbliĝis bone en la malproksima lunlumo, sed ni ne.

Ili ne bezonis urĝan helpon, ĉar la ŝipo ne dronas sur seka tero. Ni do komencis konsideradi la mondfaman miraklon el negoca vidpunkot.

— Ili estas senescepte grandsinjoroj — diris la Ĉefkuracisto — kaj estos belega la elaĉetpago, se iu forrabos ilin.

— Ni ne povas forrabi ilin — spiregis la Dika Paters — ĉar oni ĉe ni aserkuris ilin kontraŭ ni. Ĉu rabisto aŭ ne rabisto, ĉu estas honoro aŭ ne!

Ni pensadis longe. Tendenulo al Fervora palpebrumis tiel, portanta nazumon (sed li rigardis super ĝi), kvazaŭ li estus elcerbumanta ion. Kaj en tiu kranio, sur kiu estas larĝranda, nigra feltoĉapelo, el sub kiu elpendas liaj longaj haroj, la veruka, malbela vizaĝo, kovras multe da cerbo.

Ni atendis, kion li elpensas.

— Nu — li diras poste kaj la terure granda nazo moviĝas, kvazaŭ li estus flaranta negocon, kio okazus, se ankaŭ ni surrifiĝus. Ĝi vere eblas ĉe tiu malfeliĉa rifo! Kaj oni ne trovos ĝin malhonesta. Jes la maro estas danĝera, kaj la vojo de ĉiu ŝipo estas malfacila sur ĝi.

— Ne distordu la vorojn! — diras Charley la Lunmiena. — Eldiru, kion vi pensas!

— Estas simple — diras Tendenulo. — Oni anoncos altan premion por la du ŝipoj. Kaj ni torvos tiujn. Iu el ni reiros, ke li estu la serĉanto.

— Sed ni ne surrifiĝis — diris Vanek la Dornhara malgaje, kun kiu tiutempe via Reĝa moŝto havis amikan rilaton.

— Se vi lasos min iri al la direktilrado — diris Tendenulo la Fervora — mi tutcerte surrifiĝos, hazarde, kaj ni ne staros tiel idiote per la ŝipo, kiel ili. Sed anticipe ni parolu pri Jimmy la Ĝisorela (mi estas tiu), ni dungis lin dum la lasta tago, tiel do neniu scias, ke li estas sur la ŝipo. Nun ni returniĝos per la ŝipo, li descendos ĉe la insulo Marques kaj ni revenos ĉi tien. Se nun ni ne atentons bone, ni do surrifiĝos. Kaj kial atenti ĉiam? Kiam oni anoncos tre altan premion, Jimmy la Ĝisorela venos por trovi nin.

Ili akceptis tiun planon kun ĝenerla aprobo.

Jen estis la rezulto de la priparolo. Radzeer liveros min proksime al la insulo Marques. Per boato mi atingos la bordon, de tie mi veturos per vaporŝipo al Tahitio, poste en Friskon. Dume Radzeer kaŝe reveturos, kaj nokte ĝi surrifiĝos lerte, sur la terlangon, kiu subite elmergiĝis senpere apud la insulo.

La radioaparato de la vaporŝipo André de Rémieux difektiĝis dum la kunpuŝiĝo, kaj nek Radzeer elsendis vivsignalojn. Ili decidis, se nia ŝipo surrifiĝos laŭhorare, ankaŭ ili difektos la radioaparaton de la krozŝipo. Post ili apogos arbotrunko al la fumtubo, kvazaŭ ankaŭ ĝi estus konsekvenco de la katastrofo.

Ĉio sukcesis tiel, kiel ni panis. Sed en Oakland pro la stranga krueleco de la sorto, mi renkontiĝis kun certa kapitano, nomata Manfred la Malpura, kiun mi jam menciis — en iu mia antaŭa letero.

Ĉar li ĉiam implikas!

Unue mi decidis aranĝi nian kavaliran aferon per tranĉilo, sed fine mi ne faris tion. Li estas maljunulo, li do vivu. Via Reĝa moŝto scias, ke mi havas molan koron. Sed kion faras la hazardo! La direktoro de la angla konsulejo ĝuste tiam komisiis la Kapitanon gvidi ekspedicion por trovi la perdiĝintojn. Sed li diris tion, se la diablo forportis liajn amikojn sur Radzeer, estus domaĝe trovi ilin. (Ĝi absolute ne estas homfrata diro, sed li vere ne estas kunfrato, sed tute malamikema homo.)

Poste mi estis dungita. Sed Alfredo la Malpura implikis tiel, ke mi devis partneriĝis kun blubarbulo. Nur tiel mi povis akiri la ŝipon Blinda Patro Via. (Reĝa moŝto, ĝi estas tia titolo, ke vi ne devas preni ĝin kiel ofendon, kiu cetere signifas ne blindan patron, sed nomon de ŝipo.)

Sed kiel bonan!

Kaj evidentiĝis, ke ne nur la blubarbulo estos mia partnero en la ekspedicio, sed ankoraŭ iu.

Mi ne ŝatas partneriĝi kun nefidindaj homoj pri honesta trompo, sed mi devis fari tion, ĉar mi bezonis la ŝipon Blinda Patro Via.

Ankaŭ la sekvajn okazaĵojn de la afero mi skribos per mia nova fontoplumo de sur la insulo Marques, kaj akceptu ankaŭ via Reĝa moŝto reciproke mian altestimatan rememoron pro via ficeleco. Sicere via ankaŭ propramane, datite nun sube,

ĝis reskribo

Don Ĝisorela di St. James p.m.

P.S. Mi ne scias ĉu via Reĝa moŝto aŭdis pro la Blubarbulo? Li estas tre konata homo, kaj se tio interesas vin, mi skribos aparte pri li. Mi petas vian Reĝan moŝton denove, bonvolu silenti pri la afero kun sinjora diskreteco.

Ĝisorela, la supre skribita.

Naŭa ĉapitro

Kiam Jimmy la Ĝisorela fine trovis Pepi la Piraton en la retoracio Tri Ruĝaj Korkotiriloj, komenciĝis grava periodo de lia vivo. Tiu pirato estis surprizige bela virino! Ŝi havis tiel glatajn, nigrajn harojn, ke ŝi aspektis kvazaŭ ceramika figuro, kion kaŭzis tio, ke ŝi per oleo ŝmiris sian hirtan haron. Ŝi portis kostumon blanke-nigre etkvadratitan, sed ŝajnas, ke la tajlorino iomete miskalkulis la mezuron, ĉar la vesto streĉiĝis sur ŝia korpo tiel, ke ĝi preskaŭ kraketis, kiam ŝi iris. Oni atendis en ĉiu momento, ke la vesto suprenglitas laŭ ĝia tuta longo. Sed Pepi la Pirato ne timis tion.

Ĝenerale ŝi timis nenion.

Ĉirkaŭ ŝia kolo estis ia malbonkvalita, mallarĝa peltaĵo, kaj ŝi kunportis grandegan, ledan retikulon, kiun ŝi metis sur sian antaŭbrakon. La malmultekosta pudro kaj la tro vigle ruĵitaj lipoj iom krudigis ŝiajn belajn trajtojn. Tamen ŝi estis eĉ pli bela pro tiuj. Ŝi portis ŝikan ĉapeleton, konvenan al harnodo, iomete flankenŝovinte, kaj kiel ŝi enegie trairis drinkejon, la viroj senintence lasis vojon al ŝiaj soldatece svingiĝantaj brakoj. Multspecaj juveloj tintis sur ŝiaj pojnoj: perloj, braceletoj, eĉ ŝi havis broĉon kun nekredeble granda juvelŝtono. Sur ŝiaj fingroj brilegis la koloraj kaj blankaj vitroj, ĉar mi tute ne devas mencii, ke la juveloj de Pepi la Pirato ne valoris eĉ unu karaton, el la vidpunkto de oraĵisto.

Kondiĉe se oraĵisto rigardas tiujn.

— Ĉu vi estas Jimmy la Ĝisorela, kiu volas paroli kun mi, ke ni partneriĝu? — ŝi diris kaj eksidis energie, glitordigatne siajn braceletojn per unu manmovo. — Mi permesas al vi veni sur la ŝipon, sed mi avertas vin, ke vi devas konduti bone. He!.. Jack! Mi petas duon glason da viskio, el la unu-dolara!

Ŝi metis langvore kurbiĝantan cigaredon en sian buŝon, kiun ŝi elprenis el la supra poŝo de sia kostumo kaj ekfunciigis sian aŭtomatan fajrilon.

Hu, diable! Ŝi ja estas virino!

— Vidu, via sinjorina moŝto…

— Mi estas Pepi la Pirato.

— Aŭskultu min, fraŭlino Pirato. Nun temas pri tio, ke oni komisiis min pri tiu afero, por kvindek mil dolaroj. Mi estas kapitano Jimmy la Ĝisorela, vi jam certe aŭdis tiun nomon.

— Ankoraŭ ne — respondis la virino kaj eltrinkis la duonglason da viskio je unu tiro. — Sed iun vian parencon oni jam menciis al mi. Kiu estas maato, kaj li havas la saman nomon. Ĉu vi estas fratoj?

— Hm… Mi estis ankaŭ maato. Sed ne tio gravas. Mi pensas, ke ni bone komprenos unu la alian.

— Se ne, do ankaŭ tio estas egale al mi. Ĉu vi do pagos ĉiun koston, kaj vi ricevos la trionon de la permio?

— Kiel?! — li stertore ekriis pro kolero. — Ĉu Wagner kaj vi ricevos ties duonon, kaj mi la alian duonon?!

— Mi ne havas multe da tempo. Kaj stultaĵoj ne intersas min. Ni dividos la premion je tri egalaj partoj, se tio ne plaĉas al vi, serĉu alian ŝipon…

La tero englutu tiun Kapitanon! Sed kion fari? Li devis akcepti ĉion. Kiam li interkonsentis principe, Pepi la Pirato malfermis sian grandegan retikulon, kiu estis plena de ĉiuspecaj objektoj. Inter aliaj troviĝis en ĝi pinĉtenilo kaj seskugla revolvero apud ŝia kolora naztuko kaj pudrujo. Post longa serĉado ŝi elprenis ĉifonan paperon kaj glatigis tion. Ĝi estis preta kontrakto. Jimmy la Ĝisorela subskribis ĝin laŭte ĝemante.

— Nun iru por varbi matrosojn, kaj ankaŭ mi agos same — diris Pepi la Pirato. — Ni atendos unu la alian ĉe la malnova haveno.

— Sed vi devas estis singarda…

— Ne instruu min! Mi ne dungos malpli valorajn maristojn, ol vi.

Jimmy la Ĝisorela postrigardis ŝin, kiel ŝi forrapidas kun moviĝantaj muskoloj sub ŝia streĉa kostumo. Sinceredire „ŝi estas vere virino!”, sed iafoje estus agrable frapi sur ŝian postaĵon, kiam ŝi parolas tiel arogante.

Li reiris al la restoracio Trimasta Sodakvo. Ne estas infanludo trovi bonajn matrosojn en tiuĉefsezono, kaj precipe por tia vojaĝo.

Neniu dungiĝas volonte al tiu ŝipo, kiu ekveturos trans la Cape Blount-on por serĉi enigme malaperintajn vaporŝipojn en la proksimo de la insulo Incognita.

— He, Jimmy! — kriis iun raŭke, kaj turniĝinte li vidis la Rugharan Vasiĉ, kiu estis tute ebria laŭkutime. Li volis fali al la kolo de sia malnova amiko kun disetenditaj brakoj, sed li maltrafis la celon kaj sterniĝis sur la tero.

Jimmy starigis lin feliĉe. Li estas bonega maŝinisto. Li povas eĉ stiri, nur ne en la regiono de la atoloj kaj koralrifoj.

— Vasiĉ! Ĉu vi dungiĝos al mi?

— Jes, kompreneble!

— Ni navigos al Cape Blount por serĉi Radzeer-on.

La Ruĝharulo, kvankam ŝanceliĝante kaj kun perlosimilaj okulgloboj, ŝajnis tiel, ke li pripensos sin post mallonga meditado.

— Sciu do, ke ĝi estas tiaĵo…

— Bone, bone — mansvigis Jimmy la Ĝisorela, kiu estis klarvida pri la malfacila maniero de la varbado. — Mi tute ne kalkulis vin, ĉar nur plenkreskaj, fifamaj hevenuloj estas bezonataj al tiu ŝipo…

Laŭ spertaj policaj ĉefinspektoroj apenaŭ troviĝis pli fifama homo ol la Ruĝhara Vasiĉ en la dosiero pri tiuj homoj, kiuj ne havis dokumentojn, sed ili vivis konstante sur la maro. Krome Vasiĉ estis tre malalta, tial la epiteto „neplenkreska” unuavice trafis lin ĝuste en la koron.

Diru tion ankoraŭfoje, kaj mi batos vian vizaĝon! — li respondis ektirinte sian rimenzonon, sed ĝi elglitis el lia mano, kaj kubute li ekbatis je la ventro preteriranton.

— Nun ne gravas interbatadi — diris Jimmy la Ĝisorela, — ĉar nun mi devas iri plu por serĉi taŭgajn matrosojn.

— Nu, jen mi estas! Neniu diru pri mi, ke mi partoprenis ion, al kio estas bezonata viro.

Li estis unuaraga akiraĵo. Pro ia kaŭzo tie kaj ĉi tie pendis po unu longaj haroj sur lia ruĝa, ronda vizaĝo, pufiĝinta pro la alkoholismo. La barbiro devis eviti tiun harojn dum razado, por ke tiuj ne kresku tro rapide. Antaŭ jaroj li ŝtelis grandegan pajloĉapelon en iu banloko, kiun la virinoj uzis, kiel sunombrelon, kaj li portis ĝin. Li estis mezalta, dikventra senhejmulo kun ŝvelintaj lipoj, kaj li konstante gratis sin ĉu kun aŭ sen kaŭzo. Kiu ne konas lin, tiu ne permesus al li suriri la ŝipon, eĉ se li pagus.

Kiu ne sciis lian veran maristan valoron, tiu komprenis la fieregan, ĝis hom-malamo arogantan sintenon de Bill la Nodulo en ĉiuspeca ĉirkaŭaĵo. Tiu sinteno eĉ tiam ne ŝanĝiĝis, kiam dronis al ŝipo, aŭ se li deĵoris en ciklono.

— Alo, Bill! — salutis lin Jimmy.

— Saluton! — li respondis. — Mi devus urĝe foriri de tie ĉi, ĉar iu denuncis min pro io. Ĉu vi ne povus proponi al mi bonan ŝipon?

— Unuarangan! La ŝipon Blinda Patro Via! Ni tuj ekveturos!

— Tuj bedaŭrinde ne eblas. Hodiaŭ vespere mi devas aranĝi mallonge aferon ĉe la Faraono!

La Farono estis la drinkejo de egipta proprietulo, inter la plej mallumaj stratetaĉoj de la malnova urbo, kaj ĝi estis la renkontejo de la plej fifamaj gastoj.

— Ni akompanos kaj atendos vin — diris Jimmy la Ĝisorela.

— Se temas pri vagnofrapoj… ni eĉ helpos al vi — diris la Ruĝhara Vasiĉ inter du singultoj. Li divenis tion, ĉar temis ĝuste pri vagofrapoj.

— Gravas — klarigis Bill la Nodulo survoje, — ke mi displitigu tiun aĉan ĉardon. Mi nepre devas fari tion. Mi devas dekutimigi la homojn, ke ili denuncu min — li klarigis per sia basa, trenata voĉo.

— Ni reordigos la aferon! — kapjesis Jimmy la Ĝisorela. — Gravas, ke ĝi rapide aranĝiĝu, ĉar post nelonge mi devas rekontiĝi kun Pepi la Pirato.

Li vidis iom trenkviliĝinte, ke nur dek aŭ dek du homoj estas en la ejo, kaj la turbana, dika egipta porprietulo malantaŭ la drinkejtablo. Kiam Bill la Nodulo enpaŝis, iu senplue ĵetis botelon al li kapo, kiu nur hardistancon preteris la celon.

Responde tutan tablon kaj tuj poste ŝrankon jam Vasiĉ ĵetis al la grupo, kaj la dika egiptano, kiu en la mano kun tranĉilo saltis tra la breto, Jimmy la Ĝisorela flugigis lin tra la fenestro sur la straton, kaj estis neverŝajne, ke li revenos.

Bill la Nodulo agadis timige. Per iu homo li frakasis la likvoran stablon, poste li alfrontis al la kuratakantoj, ke tiuj disflugis, kaj kiam ili returniĝis, duonmetron alta spegulo falis sur lin. Dume Jimmy la Ĝisorela kaj Vasiĉ tute ruinigis la aliajn meblon interbatadante.

— Atendu! — spiregis Bill la Nodulo.

Helpe de antaŭpreparita, ruĝa marno-peco li skribis sur la muron per grandegaj litero la jenan tekston:

IU DENUNCIS BILL LA NODULON ĈI TIE

ANKAŬ LA PROPRIETULO PARTOPRENIS TION.

MI HAVIS LA HONORON!

La homoj sur la strato gapaĉis, sed laŭ la regulo de la suburbo, se ili havis nenian komunan al la afero, ili ne intervenis. Se iu havintus emon interveni, ĝi forpasintus, vidinte tiujn tri fifamajn homojn, kiuj nun forrapidis al la malnova haveno.

Laŭ la informon de Bill la Nodulo ili trovas Hugon la Nenifaranton. Nu li estas bona. Sed ili ankoraŭ ne havas stiriston. Kiu estus, tiun neniu bezonas. Sed bonŝance ili trovis ferdekestron. Li estas konata en la haveno laŭ la nomo Muki la Ostoza pro liaj skelete elstarantaj ripoj, okulfrape salujsimile kaviĝintaj ŝultroj, pintaj kubutoj kaj pro lia ĝenerala maldikeco. Sed ili ankoraŭ ne havas stiriston. Ĉirkaŭ noktomeze alvenis Pepi la Pirato kun kelkaj unuarangaj homoj. Ŝi bone elektis ilin, ĉar inter ili estis la eminenta Sveda Okso kaj ankaŭ Harry la Striovizaĝa, kiu estis bonega radiisto. Li ricevis la epiteton „Striovizaĝa” pro sia tranĉvundita vizaĝo. Ankaŭ la aliaj estis samtipaj homoj.

— Sed ni ne havas stiriston — kriis Pepi la Pirato, kaj ŝi frapis sur sian femuron tiel forte, ke eĥis la ĉirkaŭaĵo.

— El la labor-perista agentejo ni ne bozonas homon… — murmuris Jimmy.

— Mi direktos tiun kariolon…

Ili ĉiuj turniĝis. Stranga, okulfrape belvizaĝa homo staris proksime, apogiĝante al kolono de lanterno. Li ĵus finis al rulumon de cigaredo, salivumis la paperon kaj tir-bruligante la alumeton sur sia pantalono, ekfumis.

— De kie la infero li venis ĉi tien? — miregis Pepi la Pirato.

— Kupro-grafo! — diris Jimmy la Ĝisorela kun modera entuziasmo. Vane, li ne ĝojis, ke tia belvizaĝa dando krucas la vojon de lia kariero. Ĉar Kupro-grafo estis fama belulo en la havenoj. Kaj kiel hispano (ĉar li asertis, ke li estas hispano), komprenis la pitoreskan elegantecon. Liaj hirtaj, buklaj, ruĝaj haroj, la bronzkolora, interesa vizaĝo, belege akrakoloraj, bluaj aŭ ruĝaj, silkaj kolŝirmiloj, la bunte kvadratitaj aŭ flavaj silkoĉemizoj, la streĉaj, larĝaj ŝuoj, la bonkvalita ŝam-pantalono, la larĝa rimenzono kun granda buko, kaj ne lastvice lia muskola, svelta staturo, ĉio ĉi estis po unu splito en la okuloj de Jimmy la Ĝisorela. Korme li ankoraŭ kantas, gitaras eminente, dum lia akresona ridado tiel pompaj perlosimilaj dentaroj konkurse briladis kun lia fajra rigardo, ke la koro de tiu virino estu el ŝtono, kiu ne ĵetus sia al lia kolo je la unua vido. Ne parolante pri tio, ke li jam estis kapitano, stiristo, maŝinisto, velestro, kaj en ĉio li estis unuaranga.

— Ĉu vi venus kun ni?… — demandis Jimmy la Ĝisorela malbonhumore.

— Se mi diris tion.

Kaj li jam alridetis al Pepi la Pirato, ke sur lia vizaĝo aperis afablaj, impertinentaj sulketoj. Nu sed li ne estas el butero.

— Ĉu vi estas bona stiristo?

— Ne kompromitu vin, Pepi — rimarkis Hugo la Nenifarulo. — Li reveturigis la ŝipon Hurikano kun rompiĝinta kompaso el la polusa regiono.

— Do venu kun ni. Mi estas Pepi la Pirato… Nu! Ĉu vi volas mordi mian manon?

La „kapitanino” subite fortiris sian, sed dume ŝi ruĝiĝis.

…Sekvan tagon antaŭtagmeze, post la kargado, la ŝipo Blinda Patro Via malankris kaj ekveturis plenvapore al sudoriento.

Ties vojon, eble la maristoj tute ne konjektis tion, ke tre altrangaj personoj atentis maltrankvile kaj kun atendo.

Ĝi elsendis radioinformojn de la insuloj Samoa kaj Fiĝioj al la admiralejo, poste ili raportis triumfoplene, ke ili preterveturis kvar gradojn la kabon Blount.

Pasis kelkaj tagoj… Cent kaj cent radiostacioj serĉis la elsendojn de la ŝipo Blinda Patro Via… Vane!

La vaporŝipo ne plu dissendis vivsignalojn el trans la kabo Blount. Ankaŭ la tria ŝipo malaperis sur tiu ĉi mistika parto de la oceano…

Deka ĉapitro

Ekveturinte, iom da koliziado pri la pestiĝo rompis la pacon inter ili. Sinjoro Wagner ekrulis la lavangon. Ĉu estis malmulta la brando, kion li trinkis, aŭ ties alkohol-grado ne estis sufiĉe alta; tio certasm, ke dum ekveturo li aperis sur la komandponto, relative malpli ŝanceliĝante. Li subite eltiris ion el sia interna poŝo, tiel pluraj ŝtelistŝlosiloj, velkintaj floroj kaj peco da bakita kukurbo falis sur la ferdekon. Poste li metis sur sian kapon ion, kaj tiam evidentiĝis, ke li uzas la ĉapon de la volontulaj ĝendarmon de Frisko, kiel kapitana ornamaĵo. Poste li kriis en la paroltubon rezolute, soldate:

— Nu, kio estos, kompanoj? Ĉu ne estas vaporo en la strovaĉek?! Aŭ vi maldilegentas?

Kiam aperis Jimmy la Ĝisorela sur la ŝipo kaj diris al la Blubarbulo, se li ne iros en la inferon, li ĵetos lin en la maron.

— Sed kara strovaĉek!.. Mi estas la adjutatno de Fred la Malpura… Vi nur devas rigardi sur min!.. Tiuj friponetoj ĉi tie konas min bone…

Jimmy la Ĝisorela taktoplene ĵetis sinjoron Wagner en la kajuton de la dua stiristo, ke la pordo rompiĝis kune kun li. Nun Kupro-grafo haltis sub la ponto kaj diris supren:

— He, vi! Wagner estas mia kapitano. Li pli bone imponas al mi, ol vi.

Jimmy la Ĝisorela malsuprenrapidis al li.

— De kiam vi nomumas kapitanojn?!

— Vidu, Jimmy la Ĝisorela — li diris kaj ĝustigis sian bonegan rimenzonon kun buko. — Inter ni jam estas deloge aktuala interŝanĝi kelkajn sincerajn vangofrapojn.

— Ankaŭ mi mem samopinias. Ĉar vi estas fanfaronulo laŭ mi.

— Almenaŭ tiom, ke mi elektas, kiun mi nomu kapitano. Tiaĵo ne estas problemo pri leda gamaŝo.

Ĝi trafis lin ĝuste en la koron!

Jimmy la Ĝisorela estismis sian ledan gamaŝon tiel, kiel ian hejman idolon. Tio jam apartenis al lia karaktero, se iu trafis ĝuste en lian koron, li malofte maltrafis responde ties mentonpinton.

Li batis en la vizaĝonb de Kupro-grafo.

Puf!

Pif-paf!

Okazis granda lukto… La stiristo falis en la kuirejon, kaj la kuiristo inter la manĝaĵojn. Sed li salte leviĝis… Li denove refalis por piedbato je la stomako, sed li tuj stariĝis por prezenti sian faman maldekstramanan, rektan baton, pro kio Jimmy la Ĝisorela simple forflugis, kvazaŭ li ekzercus senflugilan glisadon. Li implikiĝis kun Hugo la Nenifarulo kaj kun ties ŝnuramaso, kaj li ricevis minimume dek ses vangofrapojn de Kupro-grafo (ĉiuj estis eminentaj!), ĝis li pene elbaraktis de tie.

Elbaraktinte, hokbato surplankigis lin denove, sed falante li krufalĉis la gambojn de Kupro-grafo, kiu estis lia diabla specialaĵo, kaj ili falis unu sur la alian. Poste ili salte leviĝis samtampe, kaj kvar pugnoj denove batis, kiel pezaj draŝiloj.

Pif-paf!

Puf-pif-paf!

La knaboj ĉirkaŭstaris ilin gaprigardante.

Ĝi estas malofte bela interbatado! Tian ne vidas ĉiutage la popolo de la haveno, kiel la du homoj ricevas kaj donas la vangofrapegojn. Tiel fortajn, ke la kranio de malpli fortika homo displitiĝus de la duono de la batoj. La dekstra mano de Kupro-grafo nun premas Jimmy la Ĝisorelan al la ventumtubo, kaptinte lin je la gorĝo, nu sed estas bagatelo terura vangofrapo, kiun li ricevas dume per mansorso, ke sango disŝpruciĝas ĉien. Responde li frapas la kapon de la fregat-ĉefleŭtenanto al la ventumtubo, ke ĝi laŭte bruegas kaj enkaviĝas (ne lia kapo, sed la tubo), sed dume li ankoraŭ ricevas du el la ĉion forbalantaj, vagofrapoj, respektataj kiel musono, poste pidebato trafas lin je la genuo… Ili falas unu sur la alian! Kaj kiu estas supre, tiu draŝas la alian ruliĝante sur la planko. Ili interŝanĝas terurajn pugnobatojn, mane kaptinte la harojn de unu la alia, ke laŭte bruegas la kranioj, frapitaj al la ferdeko…

Bum!

Pafo tondras, poste akra krio tranĉas la aeron:

— Hands up!

La krio ne estintus sufiĉa, sed ili salte leviĝas instinkte, aŭdinte la alarmpafon. Pepi la Pirato staras tie, sur ŝia brako kun malfermita retikulo, en ŝia mano la seskugla revolvero ankoraŭ fumas.

— Kio ĝi estas? — ŝi krisas per sia enegria, alda voĉo, kaj ankaŭ ŝia kostumo nekutime streĉiĝas pro la atakema korpopozicio. — Kio ĝi estas? Ĉu malobeado sur la vasta maro? Atentu bone! Mi konas la reglamenton! Kiu rompas la ordon sur la ŝipo, mi mortpafos tiun senhezite, kiel hundon!

La du homoj estis iel rekonebla nur laŭ ilia vestaĵo. Sed neniu el ili spiregis. Ili palpadis sian ekimozan, vunditan, ŝveliĝintan vizaĝon kaj murmuris.

— Vi ne diris al mi — kriis Kupro-grafo al Pepi la Pirato, — ke li estos la kapitano ĉi tie.

— Mi rajte estus mortpafinta lin! — replikis Jimmy la Ĝisorela. — La stiristo ribelis kontraŭ mi, kaj…

— Silentu!

Diris tion Pepi la Pirato lakone kaj mallaŭte, poste ŝi ekfumis cigaredon kaj iris sur la komandponton. Tie estis la tria disidento, sinjoro Wagner, kiu ekdormetis dume. En ĉapelo de ĝendarmo!

— Pardonon… — diris sinjoro Wagner al la virino, sub lia akselo kun la rompiĝinta pordo. — Ĉu via sinjorina moŝto ne scias hazarde, kien veturas tiu ĉi ŝipo?

Pro subita, rifuza mangesto li falis surdorsen kun la pordo, preskaŭ deglitante de sur la komandponto. Poste Pepi la Pirato denove frapis sur sian bruston, kaj ŝi diris la jenan, mallongan oratoraĵon:

— Mi estas la kapitano! Jimmy la Ĝisorela estas la unua oficiro, kaj Kupro-grafo la stiristo! Se tio ne plaĉas al iu, tiu anonciĝu! — Nun vi ĉiuj iru labori, kaj kiu komencos interbatadon, mi mortpafos lin tiel…

— …kiel hundon! Ni jam aŭdis tion… — murmuris Jimmy la Ĝisorela kaj forrapidis.

— Ni aranĝos la konton aliloke! — flustris Kupro-grafo apud li.

— Mi esperas, ke mi ne devas atendi unu jaron — respondis Jimmy la Ĝisorela kun sovaĝa rigardo. — Kaj estus pli bone, se vi lasus Pepi la Piraton trankvile. Ŝi ne preferas tiajn dandojn en kolora vestaĵo, kiel vi.

— Kial vi zorgas pri tio, ĉu mi lasos ŝin trankvila aŭ ne?

Ili rigardis unu la alian dum kelkaj sekundoj, sed komandvortoj estis aŭeblaj de sur la komandponto, kaj la du koleraj viroj iris por fari sian propran aferon.

— Ŝi tute bone faras sian taskon — flustis Muki la Ostoza, la ferdekestro, al Hugo la Nenifarulo, kapbalancante al la kapitanino. La afero de la stiristo kaj la unua oficiro ne interesis ilin. Ĝi estas finita. Pli malpli poste iu mortogos la alian. Sed granda surprizo estas la kapitano Pepi la Pirato. Ŝi bone faris sian laboron. Ŝi komandis la ŝipon Blinda Patro Via tiel, ke nek maljunaj maristoj povintus fari tion pli bone. Antaŭ ili estus atingintaj havenon, la Sveda Okso volis rapidis sur la ponton por helpi komandi la manovradon, ĉar li timis, ke la nova kapitano eble surveturos kelkajn barĝojn, aŭ la ŝipo puŝiĝos al la bordo.

— Kion vi volas ĉi tie? Iru fari vian laboron! — kriis Pepi la Pirato, poste ŝi diris kurtajn ordonojn, kaj la manovro okazis tiel bone, ke ĉiu nur gapis…

Ŝi faris siajn kontrolturnirojn pecize kaj sisteme antaŭ notomezo. Ŝi rimarkis ankaŭ la plej malgrandan mankon, kaj ŝi ofte haltis por paroladi dum fumado kun la homoj.

— Kie vi lernis la navigadon tiel bone? — demandis Hugo la Nenifarulo, kiam ŝi haltis ĉe ili dum sia kortrolturniro antaŭ la malsuprenirejo de la interferdeko.

— Mia patro servis kvardek jarojn sur la ŝipo Baltimore — ŝi respondis kaj sidis inter ilin sur la ŝtuparon por elpreni lanvoran cigaredon kaj ŝovi ĝin en sian buŝangulon. — Tie li estis lernanto sur la ŝipo, tie li fariĝis matroso, kaj kiel kapitano direktis ĝin dum dudek jaroj. Kiam mortis mia patrino, li devis kunveturigi min, kaj mi plenkreskis tie, sur la ŝipo Baltimore.

Aŭdiĝis grincado, kiel la ŝipo iom oblikviĝis, Pepi la Pirato turniĝis, ĉar ŝi sciis, ke Jimmy la Ĝisorela atentas ŝin ie el la ombro.

— Ĝi estas bonega historio — diris la fregat-ĉefleŭtenanto.

— Vere — diris Pepi la Pirato kaj salte leviĝis, — sed tio estus multe pli bone, se iu oleus la koŝojn, por ke tiuj ne ŝrikadu.

Jimmy la Ĝisorela volis akompani ŝin dum ŝia kontrotruniro, sed Pepi la Pirato diris al li, ke ĝi tute ne estas bezonata. Estus ve al kiu ajn havena apaĉo, kiu maldece provus proksimiĝi al virino, kiu „laboras” kun ili. Oni ne prenas tion, kiel ŝercon.

Kiam Pepi la Pirato rigardis ĉiun angulon de la ŝipo Blinda Patro Via, nur tiam ŝi revenis en sian kajuton.

Dumvoje ŝi zorgeme kontrolis ĉion. Eĉ.

Eble pli multe, ol tion ŝi devintus fari, ĉar ŝi rigardis en la stirejon eĉ dufoje. Unue Kupro-grafo diris al ŝi, ke ĉio estas en ordo, lastfoje li jam alridetis ŝin impertinente kaj diris:

— Ankoraŭ nun estas ĉio en ordo.

— Mi ne demandis, kio estas! — rediris Pepi la Pirato nervoze. — Sed vi do ne povas stiri tage-nokte.

— Jimmy la Ĝisorela ankoraŭ ĉi tie povas deŝanĝi min, sed atinginte la kabon Blount, mi devas dormi en la stirejo, kaj laŭeble konstante stiri, ĉar tie neniu povas direkti la ŝipon krom mi… Se nur… — li rikanis — la kapitanino ne konas trae-retrae la Sudan maron.

La kapitanino elprenis langvoran cigaredon, kiun ŝi devi salivumi ankaŭ tie kaj ĉi tie per sia lango por ekbruligi ĝin, poste ŝi diris:

— Kial vi insolentas konstante kun mi?

Ŝi rigardis lin plie scivoleme ol nervoze.

— Bedaŭrinde mi havas tian naturon. — li respondis kun farisea vizaĝo kaj laŭte ĝemis.

La kapitanino okulmezuris lin kun nekaŝita malestimo.

— Se iam ni interkverelos pro io, tiam vi ne parolos kun mi tiel, kiel kun iu via konatulino en la dancsalono.

— Tio facile eblas — li respondis kapjesante, sed kun tiu senŝanĝa, dentobriliga, impertinenta rideto.

La kapitanino nervoze forrapidis, kaj noktomeze ŝi transdonis la deĵoron al Jimmy la Ĝisorela. La veturo ŝajnis relative trankvila, kaj tamen…

Proksimiĝante al Cape Blount, ia ekscitiĝo ekregis la personaron. Tamen ili navigis sur tiu maro, sur kiu du ŝipoj veturis antaŭ ili, kaj tiuj malaperis sen elsendo de unu radiosignalo. La krozŝipoj, ekzeciĝantaj ĉirkaŭ la insulo Marquesas, la ŝipo Swallow, veturanta al Tasmanio tiutempe kategorie asertis tion, ke ili devintus ricevi ties radioelsendojn, se kiu ajn el la du ŝipoj dissendis S.O.S. signalojn. Kiel povas droni aŭ kia katastrofo povas okazi al du ŝipoj, se tiuj ne povas dissendi radiosignalojn?

Envidente, nur laŭ unu maniero. Se ili navigas en granda tempesto, ili en povas estingi la fajron rapide, kaj iel la akvo inundas la kaldronegojn, kaj la ŝipo fariĝas preskaŭ unu grandega mangrenado, kiu eble eksplodas je splitoj, antaŭ ol la radiisto nur povus konjekti, pri kio temas. Sed tiutempe oni ne prognozis tempeston de la Suda poluso ĝis la insularo, kvankam tiuj meteorologoj scias ĉion precize.

Neniu eldiris, kvankam ili samopiniis, ke nur du aferoj povis okazi: aŭ la indiĝenoj aktakis la ŝipojn nokte ĉe iu insulo, kie ili albordiĝis, aŭ, ĝi estas pli verŝajna supozo, la osta mano de la Verda Vizaĝulo estas en la afero. Ĉar trans la Capo Blount, ĝis la Suda poluso, sekvas la senlima regno de la Verda Vizaĝulo. Kaj kiel ankaŭ nun ili sidadas sur la ŝtuparo, Bill la Nodulo parolas. Bill la Nodulo estas interesa homo, kiel ankaŭ lia nomo montras tion.

Li maĉas konstante cigarstumpon, sed ĝi preskaŭ neniam brulas, kaj li portas botelon da brando en sia malantaŭa poŝo. Estas karakterize ĉe li, ke la brando, kion li ŝatas, estas dolĉa. Li estas malofta homo, ĉar en la havenoj la gastoj mendas dolĉan brandon nur por la konatulinoj.

Bill la Nodulo esceptmaniere preferis la dolĉan brandon, kaj dum deĵoro aŭ post tio, en kalmo aŭ en pereiga uragano, li ĉiam elprenis de tempo al tempo el sia malantaŭa poŝo la botelon, plenan per dolĉa brando.

Lia iu kapitano rimarkis, ke li kun precizeco de horloĝo, post ĉiu nodo da marvojo trinkas el la botelo. De tiam oni nomis lin Bill la Nodulo.

— Do laŭ mi — li diris al la ĉirkaŭsidantoj pripensite, ĉar li sciis bone, ke oni alte taksas lian informitecon — certaj konfliktoj povas estis inter la Verda Vizaĝulo kaj Radzeer jam delonge. Io okazis jam tiam, kiam onidire Fred la Malpura kaj tiu idiota Blubarbulo manipulis samtempe la pestoŝipon Brigitta kaj Radzeer-on, kaj rondiras tiu famo, ke la Kapitano, kia hundo li estas, se temas pri mono, tiutempe trompis iel la Verdan Vizaĝulon.

Estis granda silento. La ŝipo naĝis en peza kalmo, kaj komencis aperadi izolitaj nebuloamasetoj. De ie alvenis ondofrapiĝo, kaj ĝi iomete ekbalancis la ŝipon Blinda Patro Via.

Bill la Nodulo elprenis sian botelon plenan de doĉa barndo kaj trinkis. Ili ĉiuj memoris la malklaran aferon de Brigitta, kaj ili povis supozi pri la Kapitano, ke li trompas ankaŭ la Verdan Vizaĝulon, ĉar li havas tiel multe da saĝo. Por iom da tempo, kiam ili revenis en Friskon, la Ĉefkuracisto, la Dika Petters kaj la aliaj matrosoj de Radzeer disipis la monon. Do se temas pri mono, Fred la Malpura, havanta avaran koron trompus eĉ la diablon mem.

— Sed tiam ankaŭ Jimmy la Ĝisorela kaj Kupro-grafo estis sur Radzeer! — diris Muku la Ostulo.

— Prave. Sed mi ne proponas al vi interesiĝi sen malfermita tranĉilo. Ĉar Radzeer ĝenerale faras tiajn veturojn, ke poste estas granda silento. Nu kaj la personaro havas monon abunde, kaj kiu tre interesiĝas, tiun oni kaptas en iu malluma angulo de la haveno, kaj fino! Li ne plu sivoladas.

— Nu sed fine ja — murmuris la Sevda Okso — ni havis nenian aferon sur la maro de la Verda Vizaĝulo. Ĉu tial…

— Kial tial? — respondis Bill la Nodulo.- Jen estas Jimmy la Ĝisorela kaj Kupro-grafo. Mi diras tion, se dronas ŝipo sur la maro de la Verda Vizaĝulo, aŭ oni ne scias, kio okazis al ĝi, kaj nek radiosignaloj alvenas, tiam estas plej saĝe reveni kun malplenaj manoj. Vi povas kredi tion al mi.

— Kial vi ne diris tion pli frue?!

— Tial — respondis Bill la Nodulo, — ĉar mi devis veni el Frisko tiel urĝe, ke mi zorgis pri nenio. Sed se vi volas scii, ankaŭ Vasiĉ la Ruĝhara estis en la afero de Radzeer, kiam okazis tiu kavalira afero al la Verdan Vizaĝulon…

— Tiu estis la tuta afero — diris nun iu subite super ili, — ke mia maljuna amiko, the old great Man of the Malpura kaj mi ricevis negocan komision de sur ŝipo, kiu havis virinan nomon!.. Jes, jes, amikoj miaj, tiu ŝipo kun virina nomo, se mi memoras bone, Belladonna, kargis peston ie, kaj oni serĉis negoculojn, kiuj suriras por forbruligi ĝin! Sur la vasta maro! Haho! La vasta maro estas la plej bela en la mondo.

Post tiu krio sinjoro Wagner kun la pordo, kiun li kunportis, deglitis ruliĝante ĉirkaŭ ses ŝtupojn en la interferdekon.

— Estas unu demando — diris Bill la Nodulo, — la pesta Brigitta kiel miksiĝis en la aferon?

— Mi povas diri tion, kara amiko mia! Mi pensas, ke ĝi kostis dudek dolarojn! Sed ne! Dudek tiajn monojn, per kiu oni pagas en Egipto,t tamen ĝi estas angla… Mi kaj la Kapitano dronigis tiun ŝipon, poste ĝi reviviĝis, kaj ĝi denove dronis, kaj fine ĉiu saviĝis. Estus plej saĝe, se nun ni ĉiuj kantus la enven-arion de la tref-fanto el la opero Lohengrin…

Sed antaŭ ol li povintus komenci la arion, laŭkutime, li subite ekdormis. Sub lia kapo estis la pordo de kajuto. Bill la Nodulo elprenis sian botelon da brando kaj trinkis, el kio ĉiu sciis, ke ili ankoraŭ ne atingis la sudan marfluon, ĉar dum tiu tempo ili ne povis ŝipveturi tiel mult-nodan vojon.

Ili sidadis serioze kaj silente.

Jimmy la Ĝisorela, kiu jam pli frue transprenis la deĵoron, dum sia kontrolturniro ĉiam revenis al la kajuto de la kapitano kaj staradis mediteme. Li estus tre surpriziĝinta, se li vidus, ke la severa, malestima vizaĝo de Pepi la Pirato kiel strange glatiĝas, kiam ŝi estas sola, kaj ŝi ne trovas bezonata imponi al tiuj krudaj homoj.

Ŝi notadis ion en malgrandan kajeron, kaj dume ŝi kuiris teon. Jimmy la Ĝisorela ne vidis tion, ĉar la fenestro de la kapitana kajuto estis pli ol duon metron alte. Sed lumo filtriĝis ĉe la angulo de la pordo. Jimmy la Ĝisorela jam la trian fojon ĉirkaŭiris la kajuton, fine li frapetis.

— Jes! — kriis trankvila, sonoranta voĉo el interne. La fregatĉefleŭtenanto tiradis sian kamizolon, ĝustigis sian kolumon kaj enpaŝis.

— Bonan vesperon! — li diris kaj klopodis saluti la kapitaninon kun sia plej larĝa kaj plej afabla rideto.

— Bonan vesperon! — ŝi respondis trankvile. — Ĉu okazis ia problemo?

— Ne tute. Eble ni devus priparoli… la aferojn de la ŝipo el tiu vidpunkto…

— Nokte mi ne ŝatas traktadi. Precipe el kiu vidpunkto mi devus priparoli ion ajn kun vi?

La voĉo de la kapitanino ne estis rigora, kaj tamen… Jimmy la Ĝisorela sentis tiel, kvazaŭ li estus surverŝita per malvarma akvo. Tia estas orgojla virino!

— Nur eble el tio ĝi estus vidpunkto… aŭ priparolo, ke sur la ŝipo, kiel mi ĵus aŭdis hazarde… la personaro parolas ĉiuspecajn idiotaĵojn, el kio povas esti problemo. Ili menciadas la Verdan Vizaĝulon, kaj tiu ebria Wagner eĉ pli mistifikas ilin…

— Ĝi estas grava afero. Morgaŭ ni priparolos tion. Bonan nokton!

Kiam Jimmy la Ĝisorela foriris iomete ruĝhonte, senpere apud li, sur la malluma interferdeko, malantaŭ la ardaĵo de cigaredo iu ekridis mallaŭte. Kupro-grafo staris tie.

— Mi vidis, ke vi hazarde eniris por kontroli la kajuton de la kapitano…

— Nu kaj! Kial vi ridas pri tio? — li demandis laŭkutime kun plenblovita torako.

— Ne tiel haste, Jimmy! Ŝajnas, ke vi denove ebriiĝis pro la kapitana gloro.

La fregat-ĉefleŭtenanto glutis amare… Fulmotondro frapu tiujn malbenitajn vagabondojn. Konstante doloras ĉiun, ke li estas kapitano. Kial ne doloras ilin Morton la Variolcikatra aŭ Kuloto? Ili estas tiel samaj havenuloj, kiel li. Tamen, se ili aŭdas, ke Jimmy la Ĝisorela estas la unua oficiro aŭ kapitano, tiam la multe da feĉuloj tuj buŝaĉas. Ĝi ne estas la unua okazo. Sed tute ne la unuaj dek vangofrapoj estas en simila afero, kiujn li donis al Kupro-grafo. Kvankam nek tiu ŝparas… Sed nun precipe boligas ĉies sangon tiu rezoluta virino. Ili staris senpere vid-al-vide, ke ilia jako kuntuŝiĝis. La cigaredo de Kupro-grafo moke ekardis antaŭ lia vizaĝo.

— Vi havas nenion komunan al mia kapitaneco.

— Lasu tiun virinon, Jimmy — diris la stiristo trankvile. — Ŝi ne konvenas al vi.

— Ĉu eble ŝi elektas vin?

— Mi ne diris tion — respondis la alia indiferente. Baldaŭ li aldonis post mallonga pensado: — Sed eblas…

— Ĉu ŝi? — ridis Jimmy la Ĝisorela nervoze kaj moke. — Ŝi fajfas pri tiaj homoj, kiel vi. Ŝi ne estas tia, ke silakj ĉifonoj kaj pompaĵaĉoj imponu al ŝi ĉe viro.

La alia kapbalancis malrapide:

— Mi komprenas. Ŝi do preferas la ledajn gamaŝojn… Nu!

Subite li kaptis la pojnon de la atakonta Jimmy la Ĝisorela. Sed ne la ŝtala premo retenis la grandegan manon, sed la tranvila voĉo:

— Ne estas bone tiel, Jimmy. Nun ni jam estas sur la Suda maro, kaj se ni mortigos unu la alian, tiam la tuta societo piknikos sub la akvo postmorgaŭ. Ĉar estas neniu, kiu povus transpreni nian postenon.

Tio estis vera. Diablo forportu la ŝparemon. Ne estas skipo da homoj en kiu ajn posteno. La Sveda Okso aŭ Hugo la Nenifarulo kaj Vasiĉ estas forte eltenas en siaj lokoj, ili povas ankaŭ stri, sed ne en la proksimo de Cape Blount.

— Kio vere, tio vera! — kapjesis do Jimmy la Ĝisorla ĝemante. — Sed poste ne forgesu nian rendevuon en Frisko.

— Ĉu eble iu klaĉadis tion pri mi, ke mi estas distrita? — respondis la alia kun rigida rideto.

Ili silentis… Sub ili murmuregis, pulsadis, grincadis la maljuna motor-koro de la ŝipo. Jimmy la Ĝisorela malrapidiris por daŭrigi sian kotrolturniron sur la mallarĝa ŝtupro, kundukanta spirale ĝis la motorejo. Kupro-grafo ĉirkaŭrigardis, poste li ŝteliris al la kajuto de la kapitanino en la mallumo per kataj paŝoj.

La ferdeko estis tute senhoma. Aŭdiĝis, kiel la akvo plaŭdante fluas preter la ŝipo. Li ligis ŝnuron ĉirkaŭ sia trunko, ke restu longa parto, sur tiun li nodis ferhokon, kaj li suprenrapidis sur la ferŝtupetaro de la fumtubo. La kajutfenestro, tra kiu li volis kaŝrigadi, estis pli alte, ol hom-alto. Sed, se li pasas sur la tegmenton de la kajuto por enrigardi, tiel Pepi la Pirato aŭdas la bruon de lia piedpaŝo. Tial li elpensis kol-rompan manieron por kaŝrigardi. Li kroĉis la ferhokon al iu ŝtupo de la eskalo, li eksvingiĝis, kaj pendante tiel, per puŝetoj li movis sin, kiel pendolo, kaj en ĉiu dua sekundo lia vizaĝo estis antaŭ la ronda fenestro. Kupro-grafo kaŝrigardis ne nur por scivolemo. Li apartenis al tiuj elektitaj militistaj eminentuloj, kiuj laboras en la Sekreta Servo: li estis konata laŭ la nomo Milton Winter, kaj li estis korvet-kapitano.

Li vidis mirante, ke la kajuto de Pepi la Pirato estas malplena. Kie estas la virino?

— Jen mi estas! — respondis energia, sonoranta voĉo malantaŭ kaj sub li.

La stiristo timiĝinte turniĝis pendolante, kaj li vidis Pepi la Piraton tie, kompreneble en la mano kun la grandega, seskugla revolvero.

Bizara situacio! Kupro-grafo pendis en modesta, ĝentila korpopozicio, kaj li provis dume rideti afable.

— Bonan vesperon, fraŭlino Pepi! — li ekparolis en sia ĝena pozicio kun afabla rideto kaj kun deformiĝinta vizaĝo. — Kie vi estis, ke mi ne vidis vin en via kajuto?

— Kion vi faras supre?

— Post laboro estas utile gimnastiki — li pendolis ĝentile. — Cetere mi volis viziti vin en via kajuto… Fraŭlino Pepi! — kaj li metis sian manon sur sian koron, tiel li preskaŭ kuntrenis sin en la labila pozicio — mi amas vin!

— Ĉu vere? — respondis la virino malvarmkondute. — Tio estas kara de vi. Laŭ la supertiĉo de mia naskiĝdomo, la amkonfeso de pendumita homo signifas feliĉon.

— Mi ĝojas, ke…

— Sufiĉe!.. — Ŝi energie stamfis kaj levis sian revolveron, kuntirinte iomete sian dekstran okulon: — Nu, kio estos?!.. Come on!

La stiristo obeis. Li ekpendolis al la eskalo, li dekroĉis la hokon, poste li rapidis sur la ferdekon al Pepi la Pirato, kaj kun vera hispana riverenco li unugenuiĝis:

— Mia bella señorita! Mi amas vin!

Pepi la Pirato iomete retropaŝis. Ŝajnis, ke la amkonfeso multe impresis ŝin. Sed la ŝajno pruviĝis trompema, ĉar en la sekva momento Kupro-grafo ricevis tiel grandan vangofrapon de sia kor-amantino, ke Hugo la Nenifarulo kuregis al la poŭpo, ĉar li kredis tion, ke ŝiriĝis la sonda ŝnuro, kaj ĝi plaŭdegis tiel laŭte en la nokto.

— Mortbatu min, señorita! — daŭrigis la stiristo rezolute. Morti pro via amo, carramba!.. Ĝi estas la vera sorto de viro, kaj mia patro estis Malno-Kastilia, hispana hidalgo!

— Strenge — miris Pepi la Pirato. Mi scias tiel, ke en Anglio eksterlanda civitano ne povas esti oficiro ĉe la mararmeo. Kiel fariĝis la posteulo de hidalgo Winter korvert-kapitano, kiu nomiĝas Milton?

La vizaĝmuskoloj de Kupro-grafo ekkonvulsiis! Pepi la Pirato scias lian sekreton! Tiu virino do estas spiono aŭ la membro de ia intenacia esplorista agentejo!.. La amkonfeso de la stiristo ne estis tute komedio, sed la devofaro kaj la intereso de Anglio estas antaŭ ĉio. Tiu virino devas morti!

— Mi vidas — li respondis kun senŝanĝa gajeco, — ke hodiaŭ vespere farŭlino Pepi trinkis multe, kaj vi miksas min kun iu, kvankam vi vidis miajn dokumentojn…

— Jes! — ridis la virino nervoze. — Dum vi dormis, mi rigardis viajn paperojn! — Kaj ŝi rapide elprenis la legitimilon de la korvet-kapitano, kiun li havis ĉe la Sekreta Servo. — Jen estas via dokumento kaj…

En tiu momento el planko elglitis el sub ŝiaj piedoj, kaj ŝi falis laŭ sia tuta longo sur la ferdeko, kaj dume ŝi sentis, ke li ŝiras la revolveron el ŝia mano.

Ŝi ne rimarkis en la mallumo, kiel la mano de la genuiĝanta Kupro-grafo malrapide etendiĝas, li ektiras ŝian maleolon, kaj pum… li tuj ĵetas sin sur ŝin! Poste Pepi la Pirato sentis nur tion, ke dura mano de viro, algluiĝinta al ŝia buŝu subpremas ŝian eksplodontan ŝrikon, ŝi leviĝas en la aeron, kaj ŝiaj timiĝintaj okuloj ekvidas la profunde kunfrapiĝantajn ondojn super la balustrado.

Pepi la Pirato scias bone, ke ne estas indulgo, kaj en la sekva sekundo ŝi jam flugos…

Tamen kial hezitas la oficiro? Kia pasio kontraŭstaras lian devoscion, ke ĝi venku lin? La pasio ĝenerale trovas la bonan pretekston kontraŭ la devoscio: li devas trasrĉi la poŝojn de la virino. Gravas, ke li eksciu, kiu estas tiu enigma virino. Li diras tiaĵojn en si mem kaj starigas la virinon sur la plandojn.

— Pst… Se vi eligos eĉ unu voĉon, mi ĵetos vin tra la balustrado…

Pepi la Pirato toleris tion sen moviĝo, ĉar iu mano de la stiristo ne tro forte, sed konstante prenis ŝian kolon. Ŝi sciis, ke nur ia miraklo povas helpi ŝin.

Nun por momento aperis la luno el malantaŭ zigzag-randa nubo, kaj haste ĝi prilumis la morozan marsurfacon… Pigraj, grandaj ondoj ruliĝis al la ŝipo. Neoleumita koŝo ekgrincis en ilia proksimo…

La virino ŝatintus ekparoli, sed ŝi ne kuraĝis. Ŝi atendi la plenumiĝon de sia fato spiregante!

Kaj en tiu senespera, morta situacio venis helpe al ŝi la miraklo! La mirinda feliĉo! Mallaŭta paŝbruo estis aŭdebla en ilia senpera proksimo… Kvazaŭ li estus kreskinta el la planko, subite aperis Jimmy la Ĝisorela! Unu paŝon de ili. Kupro-grafo lasis Pepi la Piraton libera kaj ekprenis la pistolon en sia poŝo.

En tiu momento, kvazaŭ tiu bildo rigidiĝus kun la aliaj ombroj de la nokto: ili ne moviĝas. Nur la brueto de la profunda spiro de Jimmy la Ĝisorela estis aŭdebla, kiel li plenblovis sian torakon, kiel defia koko.

Ili triope senti, kvazaŭ nevideble ardanta elektro streĉiĝus inter ili, tiel peza estis tiu momenta silento.

— Kvazaŭ iu estus ŝrikinta — diris Jimmy la Ĝisorela mallaŭte, esplorrigardante de iu al la alia homo.

Paŭzo. La vento kroĉiĝis al iu duone liberiĝinta peco da veltolo, kiu frapiĝadis tiel, kiel la flugilo de grandega vesperto en kaptilo. Nun okazis ia tute surpriza afero. Kupro-grafo ne konsterniĝus plie, se la fumtubo de la ŝipo ekparolus, tiel neimageble stranga estis tiu turniĝo. Pepi la Pirato turnis sin al Jimmy la Ĝisorela kaj diris malvarmkondute, trankvile:

— Kompreneble vi aŭdis ŝrikon, ĉar mi jam diris dekfoje oleumi tiun aĉan koŝon de la poŭpo-lampo. Sed vane mi parolas al vi!

Kiel la ŝipo iomete oblikviĝis pro milda ondo, denove aŭdiĝis la grincado de la neoleumita koŝo…

Jimmy la Ĝisorela staris tie por momento kvazaŭ brogita. Li ankoraŭfoje rigardis ilin kun malgajaj okuloj, en kiuj brilis batalemo, poste li forirs malrapide.

Ili restis en duopo. Eĉ plu ili staris senmove. Kupro-grafo tiel stulte, ke ankaŭ lia buŝo malfermiĝis pro miro. Tiu virino savis lin, ĉu ŝi supervenkis lin per ia kavalira ĝentileco, ke li atakis preta murdi ŝin? Aŭ kio okazis?…

— Nu!.. Kion vi atendas?… kriis Pepi la Pirato. — Ĉu vi tamen ne ĵetos min en la akvon?!

— Kio ĝi estas?!.. — ekparolis Kupro-grafo raŭke. — Ĉu vi… vi… nun… lasis min forkuri?! Bonvolu respondi! — li finis preskaŭ kurde kaj kaptis la pojnon de la virino.

— Venu en mian kajuton! — diris la kapitanino kun milda rideto kaj facile fortiris sian manon. — Vi povas trinki ĉe mi tason da teo, vi… vi, murdisto!

Dekunua ĉapitro

En la kajuti Milton rericevis sian ostoplateton, kaj Pepi la Pirato montis similan al li, laŭ kio la kapitanino estas neniu alia, ol lia kolegino n-ro 22 en la Sekreta Servo. Ĉe la usonaj esploristoj.

La du korporacoj estis preskaŭ unu organizaĵo ĉe la anglosaksaj potencoj. Vere ŝi edukiĝis sur ŝipo, sed poste ŝi vizitis ankaŭ universitaton.

La virino cigaredis kaj rigardis Kupro-grafon kun apenaŭ kaŝita malestimo.

— Ĉu vi koleras, fraŭlino Pepi… Cunesburry? — demandis la stiristo mallaŭte.

— Mi nur malestimas vin — ŝi respondis severe. — Vi devintus ĵeti min en la maron!

— Vi pravas! — li respondis kun sincera kulposento. — Sed pardonu min, sed mi ne povis fari tion… Rigardu en la spegulon, kaj vi trovos senkulpigon pri mia facilanima ago.

— Kiu vi estas efektive? — demandis la kapitanino duon-ŝerceme, responde al tiu defia voĉo. — Ĉu korvet-kapitano Winter, aŭ Kupro-grafo la apaĉo?

— Nek mi mem scias tion — konfesis Milton Winter sincere. — Ofte ĝi estas suspekta ankaŭ por mi. Precipe, kiam mi devas partopreni la lacige enuajn, posttagmezajn te-trinkadojn de la admiralejo en mia malkonforta uniformo. Tiam mi vere sentis tiel, kvazaŭ Kupro-grafo enuus ĉi tie en la pseŭdovestaĵo de korvet-kapitano Milton Winter.

Ŝi devis ridi pri tio, kiel li rakontis ĝin tre malgaje.

Mi ŝatus scii, kiel vi opinia spri la ŝipo André de Rémieux? Demandis la virino. — Laŭ mi la potokanajloj de Radzeer faris ion al la pasaĝeroj. Eble ili murdis tiujn.

— Mi ne kredas — respondis Kupro-grafo, kiel spertulo. — Ili ne estas tiaj knakboj. Ili ĉiam faras ian friponaĵon, sed esence ili estas fidelaj. Se la asekura societo dungis ilin por gardi la pasaĝerojn, tiam eble ili batos iun el ili, aŭ malaperas kelkaj, valoraj objektoj, ĉio ĉi povas okazi facile, sed ili ne estas tiaj knaboj, kiuj forĵetus la honeston da la rabistoj… Ili ĉiuj estas miaj bonaj amikoj.

— Ĉu vi ne pensas tion, ke iu alia potenco aĉetis ilin? Eble diskoniĝis, ke oni trovis mangan-ercon sur la insulo Incognita Archipel. En la nomlisto de la pasaĝeroj certe estas legebla kelkaj subite emeretigitaj militistaj fakuloj… Ĉu vi ne pensas tion?

Kupro-grafo mediteme trinketis sian teon:

— Ĉu vi jam aŭdis ion, fraŭlino Cunesburry, pri Fred la Malpura?

— Ĉu vi pensas pri la Kapitano. Mi scias tiel, ke li estas repektinda, malnova mristo…

— Ĉu respektinda?… Hm… Li indas ĉion, sed respekton?… Nu egalas. Li do estas tre saĝa homo. Kiam oni komisiis min pri la afero de André de Rémieux, mi vizitis la maljunulon, sub kazerno, en lia privata loĝejo. Li ne estas tro babilema dando, sed mi havas bonan kontakton kun li, kaj li diris kelkajn vortojn pri la afero. Tenu vin forte, fraŭlino Cunesburry: la solvo de la enigmo estas ĉe Jimmy la Ĝisorela! Li estis sur Radzeer, kiu akompanis André de Rémieux-on, li iel revenis de Cape Blunt, kaj li pensas, ke oni ne scias tion pri li.

— Sed se vi sciis tion… kial vi ne arestis tuj Jimmy la Ĝisorelan?!

— Tio estus sencela, oni povas dispecigi Jimmy la Ĝisorelan, li ne dirus eĉ unu vorton.

— Kian planon vi havas?

— Ĉu mi diru tion sincere? Ankaŭ laŭ mi ia friponaĵo okazas trans Cape Blount, senkonsidere ĉion, la persono de nia unua oficiro estas garantiaĵo pri tio. Mi sentas tiel, ke la Kapitano tial transdonis la komision al li, ĉar li volas scii, kion li faros, kaj li iel sekvas ilin…

— Sed… — miris la virino — sur la vasta oceano eĉ spuro de ŝipo ne estas videbla dum tagoj!

Milton Winter rigardis en la okulojn de Pepi la Pirato:

— Krom Jimmy la Ĝisorela mi estas la malplej superstiĉa homo sur la maro. Sed mi pensas pli verŝajne, ke ni pli frue vidos la Verdan Vizaĝulon, kiel li sidas sur la Suda Kruco kaj flutas, ol la malnovan ŝipon Hountler, sur ties ponto kun Fred la Malpura, se li ne volas tion. Kaj li frapetis la manon de la kapitanino, kion ŝi, ekmeditante pri la problemoj, ŝajnas, ne rimarkis, ĉar ŝi toleris ĝin trakvile.

— Bonvolu diri — ekparolis Kupro-graf subite. — Efektive kial vi vangofrapis min, ke mi sentis sonoron en mia orelo? Ĉu?!

— Ĉar.. ĉar vi ofendis min — ŝi respondis fajroruĝe, — ke… por la patrujo, por la Servo… vi povas fari tiel grandan oferon, ke… vi amkonfesas al mi! Ĝi estis granda impertinenteco!

— Ĉu vere?… Hm… Mi dankas la informon. — Por sekundo li malaperis, ŝovinte sian vizaĝon en la te-tason, poste li denove rigardis kolere en la okulojn de la virino: — Nu, mi tute ne meritis tiun vangofrapon! Notu bone, ke mia amkonfeso estis la esprimo de miaj civilaj sentoj! Tiel do mi petas kontentigon pro via korpa puno!

…Ni ne scias, kiel okazis ilia intertraktado, ĉar d-rino Irena Cunesburry estis doktorino de juro, ni povas supozi pri ŝi tiom da juremo, ke la maljustan baton, kiu estis merita ankaŭ al Pepi la Pirato, ŝi korektis per kontentigo, deca al viro. Ĝi devis okazi tiel, ĉar ili ankoraŭ longe restis kune apud la te-tasoj, kaj poste ili apenaŭ parolis pri la Sekreta Servo…

Dekdua ĉapitro

Kiel la ŝipo proksimiĝis al Cape Bloun, la maltrankvilo de la personaro pliiĝis.

— Kio estas ties kaŭzo laŭ vi — demandis iu matroso Jimmy la Ĝisorelan — ke neniu el la malaperintaj ŝipoj dissendis radiosignalojn?

— Laŭ mi — respondis Jimmy la Ĝisorela, ĉar li ne ŝatis, se oni scivoladas pri tiu demando, — vi devus dungiĝi sur la seka tero pro la multe da drinkado, kiel Jeff la Unuŝultra, kiu svingas flagon en Ferretown ĉe la kvaranteno.

Kaj li kraĉis.

— Ĉar tiu fakto, ke la radio mutiĝas — eksplikis la matroso sen tio, ke li estintus ĝenata pro la bona konsilo, — ĝi okazas ofte. Sed du radioj ne elsendu eĉ unu singalon, tio ne okazis ankaŭ en la plej granda tempesto.

— Vi absolute nenion scias pri tempesto, ĉar antaŭ tempesto vi ĉiam tute ebriiĝas.

Kaj li iris plu. Ĝi estas la plej saĝa afero. Se li estos trans Cape Blount, la societo ŝanĝiĝos. Ili nur jam estus trans tio. Ne estas pli malbona afero sur ŝipo, ol la flustrado.

Precipe, se ĝi okazas iom juste. Li vizitis Pepi la Piraton, kiu hodiaŭ nekutime afable alridetis lin.

Hm… Ŝajnas, ke iom post iom ŝi tamen ekvidos, kiu estas la vera viro. Tio certas, ke li draste traktos Kupro-grafo, kaj solida enteriga entrepreno povas veti pri tiu homo.

— Atentu min — li diris kun sinjora gesto, kion li alproprigis ankoraŭ en la kortego, — estus bone rapidi. Per kiom nodoj da rapideco veturas la ŝipo?

— Ni navigas per plena rapideco de la ekiro.

— Mi atentigas vin nur tial, ĉar estus bone, se ni jam estus trans Cape Blount.

Pepi la Pirato denove alridetis kaj okulmezuris lin de la kapo ĝis la piedoj. Jimmy la Ĝisorela embarasite etendis sian manon por elpreni sian monoklon kun tenilo. La virino estis tiel bela, kiel la freŝa, matena vento blovis ŝiajn harojn, kaj ĝi levetis ŝian jupon eble eĉ pli supren, ŝi estis tiel bela, ke Jimmy la Ĝisorela preskaŭ forgesis tiun aferon, rilate Capo Blount-on.

— Ĉu eble vi rimarkis ion? — ŝi demandis kaj paŝis tute proksime al li, ke la fregat-ĉefleŭtenanto aŭdis klare, kiel sia koro batis laŭte.

Kvazaŭ tiu virino estus tute ŝanĝiĝinta. Ŝajnas, ke Kupro-grafo diris idiotaĵojn, kaj li tamen estas ordonara matroso, kiu ne konas la kortegan etiketon. Tiaĵo gravas.

— Ili do flustradas.

— Ĉu vi pensas, ke estas problemo? — kaj ŝi metis iun sian manon sur la ŝultron de la viro.

Li jam havis problemon. Jimmy la Ĝisorela nun jam ne nur pro sia rideto, sed ankaŭ pro sia amo meritis sian moknomon.

— Nu… — li balbutis ruĝiĝinte, sed la virino ne deprenis sian manon de sur li, kaj kiu povas paroli tiel? — Problemo momente ne estas…

— Ĉu vi pensas, ke ĝi povas okazi?

Kaj ŝi metis sian alian manon sur la ŝultron de Jimmy la Ĝisorela. Ŝi paŝis al li tute proksime, kvazaŭ ŝi estus fuĝinta instinkte al la forta viro pro maltrankvilo. La forta viro ne povis kion diri, kaj la sango pulsadis en lia kapo. Post paso de duon minuto li fine ekparolis.

— Sciu, ili estas tiaj knaboj… kion mi komencis diri? Mi do faris tiun koŝon, kiu grincadis tie.

— Mi tre dankas, ke vi estas tiel atentema. Esprimante mian dankon, mi invitas vin trinki tason da teo.

Jimmy la Ĝisorela demetis sian ĉapon kaj kliniĝis profunde, ĉar foje li vidis en Almira, kiam maljuna virino invitis sian akompananton por trinki teon.

— Kaj vi menciis ion, rilate la humoron de la personaro.

— Estus jam bone transveturi Cape Blount-on. Tiaĵo ne estas malutila. Se ni navigas per plena rapideco… Pli grandan distancon oni ne povas veturi dum tiom da tempo.

Kaj li pensis en si mem, ke pli ol la invito, nek per mil nodoj da rapideco oni povas atingi pli proksimen al tiu ĉi virino dum tiom da tempo.

— Dum mi vidas vin, Jimmy, mi ne timas! — diris la virino entuziasme.

— Vi tute ne havas kaŭzon timi! Je via unu ordono, mi vagofrapados ĉiun friponon de la mondo!

— Mi pensas, ke tio ne estas bezonata.

— Sed se vi atendus tian kavaliran servon de mi, vi devas scii, ke Jimmy la Ĝisorela estas preta fari tion!

La virino restis sola, ĉar la fregat-ĉefleŭtenanto havis urĝan farendaĵon. Iu alpaŝis lin el la stirejo:

— Ĉu vi freneziĝis? — flustris Kupro-grafo.

— Ne. Sed kion oni ne povas ekscii de tiu homo laŭ vi, eĉ se oni kvaronumos lin, mi ekscios tion de li apud taso da teo.

Ŝajnis, ke Kupro-grafo ne entuziasmiĝis pro la ideo. Sed ne tial, ĉar efektive li konsideris tion malĝusta, sed ili jam gefianĉiĝis antaŭ du tagoj.

Du mebroj de la Sekreta Servo. Ĝi estos malofta geedziĝo.

Vespere Jimmy la Ĝisorela anperis en parada uniformo, kion signifis nur brila rimenzono sur lia kutima vestaĵo. Enrigardis ankaŭ en la striejon por momento.

Kun triumfa rideto.

— Kiel estas la stirado?

— Dankon, bone — respondis Kupro-grafo malvarmkondute. — De morgaŭ vi staros ĉi tien. Nur vi povas fari tion.

— Mi ne tre ĝojas pro ĝi, sed estas en ordo. Nu, agrablan nokton! — li diris kaj ĝustigis sian fiere flankenŝovitan ĉapelon per siaj etenditaj manplatoj.

— Kien vi iras kun tiom da eleganteco?

— Trinki teon — respondis Jimmy la Ĝisorela kun iom da triumfosento. — Pepi la Pirato invitis min al si vesper.

Kaj li atendis, ke Kupro-grafo almenaŭ iomete konsterniĝetu aŭ iel li esprimu sian ĵaluzon. Sed Kupro-grafo turnis du gradojn la direktilradon por eviti grandan ondon, proksimiĝantan el okcidento, kaj dum tiu manovro li kraĉis apud sia cigaredo:

— Ŝi invitis ankaŭ min. Sed ŝajnas, ke ŝi ne ŝatas la inteligentajn homojn, ĉar mi atingis nenion ĉe ŝi.

— Eble vi pravas pri tio — respondis Jimmy la Ĝisorela, ĉar li miskomprenis la aludon.- Sed mi proponas al vi tion, ke ne malgaju, ĉar tiel multe da belaj virinoj estas en la havenoj…

— Mi tre dankas la konsolon. Sed mi pensas, ke mi neniam povas forgesi Pepi la Poraton.

— Jen, okazas tiel. La virinoj ĉiam kuris post vin, kaj ĝuste ŝi fajfas pri vi.

— Jes. Kelkfoje okazas tiel — respondis Kupro-grafo plie dormeme ol malgaje. — La virinoj ŝatas vin same sur la bordo, same sur la ŝipo.

Poste sekvis la teo.

Jimmy la Ĝiorela ankoraŭ memoris bone pri la tempoj, pasigitaj en la reĝa fortikaĵo de Almira, kaj li estis klarvida pri tio, kiel li devas konduti dum tiu eleganta, posttagmeza te-kunveno, okazanta vespere.

La virino vidu, ke li estas sinjoro en sia privata vivo, malgraŭ tio, ke li estas simpla havenulo.

— Ĉu vi trinkas la teon kun rumo? — demandis Pepi la Pirato, kiu akceptis la unuan oficiron en alloga vestaĵo.

— Ho, kompreneble! Se estas permesate peti al la rumo iom da teo — diris la gasto, plenigante sian glason per rumo kaj pedante streĉ-etendis sian etfingron.

— Dum la unuaj tagoj — diris la virino, verŝante teon — mi miskonis vin, kaj nur poste mi vidis, kiu vi estas efektive.

— Ĝenerale ĝi okazas tiel, se estas permesate esprimi min tiel. La virinoj ŝatas se oni flatlogas ilin, sed tiu kondutmaniero, ne deca al la kortega etiketo, ĉe mi estas prekaŭ neebla. Oni devas min rimarki, kaj… pardonon!

Li surverŝis la robon de la virinon per sia trinkaĵo, kaj ilia frunto kuntuŝiĝis. Ŝajnas, ke la Kupro-grafo ne atentis, kaj ondo ekpuŝegis la ŝipon el flanka direkto. Aŭ eblas, ke li stiris pli nervoze, ol alifoje.

— Faras nenion, sinjoro Ĝisorela — klopodis d-rino Cunesburry Pepli la Pirato reciproki la elegantecon de la gasto. — Tiaĵo okazas sur ŝipo. Mi ŝatus se ni fariĝus tute intimaj amikoj. Malofte mi vidas tiel multe da elegantecon ĉe maat… kapitano.

— Tio estas konsekvenco de mia kortega vivo, ĉar vi certe scias, fraŭlino Pirato, ke iam mi anstataŭigis veran reĝon… Pardonon…

La tablo, glaso, samovaro, ĉiuj reversiĝis tintegante, ĉar denove frapiĝis ondo al la ŝipo el flanka direkto.

— Ŝajnas, ke Kupro-grafo ekdormis aŭ li estas ebria! — kriis Pepi la Pirato kolere.

— Certe li laciĝis, kaj iafoje li dormetadas ĉe la sirilo. — diris la gasto. Dume li provis fari ordon.

— Ĉe mi la sincereco estas la bazo de ĉiu amikeco — komencis al virino ĵetis sian reton. Sciu, ke tio komenciĝas ĉiam inter du homoj, kiam ili dividas siajn sekretojn inter si.

— Ĝi estas tiel! — kapjesis la gasto kaj tute ruĝiĝis, kiam Pepi la Pirato sidis apud lin, kaj ŝi metis siajn etajn manojn sur la grandegan manojn de la unua oficiro, famaj pri vangofrapoj.

— Jes, ankaŭ ĉe mi estas tiel, anime, kaj rilate la romantikon, kion mi alproprigis dum mia kortega vivo.

Li ŝatintus trinki iom da rumo, sed li jam ne kuraĝis. Diablo obsedis hodiaŭ Kupro-grafon, ke li forgesis stiri.

— Mi ekzemple diras al vi — mensogis la virino, kaj ŝi ĉirkaŭbrkumisla kolon de Jimmy la Ĝisorela, — ke la polico serĉas min, ĉar mi patroprenis prirabon de banko en Frisko. Tie virino paŝis unue al la kasistino por altiri ŝian atenton, kaj mi estis tiu. Kaj nur poste komenciĝis la atako per revolvero.

— Tiaĵo povas okazi… — respondis la fregat-ĉefleŭtenanto kaj kuraĝe ĉirkaŭbrakumis la trunkon de la virino. Pepi la Pirato flankentiriĝis.

— Vi ankoraŭ ne rakontis vian sekreton. Certe ankaŭ vi havas ion forkaŝindan.

— Jes… — li diris Jimmy la Ĝisorela embarasite, mallataŭte. — Mi kaŝis du lignokestojn da opio de antaŭ la doganistoj en Haitio. Se vi rakontus tion al iu, vi elmetus min al grava puno…

— Ĉu ĝi estas via plej granda sekreto? Ĉu okazis nenio en la proksima paseo…

La virino subtaksis sian adversulon. Jimmy la Ĝisorela ekstaris, ĝustigis sian kamizolon, metis la monoklon kun tenilo antaŭ sian okulon kaj mansalutis, ĉar li tre ŝatis fari tion.

— Fraŭlino Pirato, miaparte estis la akcepto, mi tre ĝojis pro via ĉeesto, kaj kun via gracia permeso mi foriras…

Eble Kupro-grafo denove ne atentis, ĉar la unua oficiro falis tra la fermita pordo, kuntreninte ĝin sur la ferdekon. Pepi la Pirato malgaje postrigardis lin. Oni nenion povas ekscii de li.

Dektria ĉapitro

La granda mokincito komenciĝis trans la kabo Blount! Kvazaŭ vere ia malbeno peziĝus ĉi tie sur la ŝipojn. Matene la radiisto Harry la Striovizaĝa diris la Pepi la Pirato, ke la radioelsendilo ne funkcias. Kupro-grafo kaj la kapitanino, se ili ne estintus eksterordinare discipinitaj, ili rigardintus al Jimmy la Ĝisorela. Tiel ili venigis la mondfaman muntiston Vasiĉ-on el la motorejo. Foje li sidis en la malliberejo tri jarojn nur pro muntado.

La atmosfero fariĝis iom moroza. Kia stranga afero ĝi estas? Ĝuste ĉe Cape Blount mutiĝis la radio de la du perdiĝintaj ŝipoj. Tiuj homoj vere timis nenion. Neniu el ili estintus nevoza, vidinte la nigre kirliĝantan nuboamason de la ciklono, turbulanta sur la marsurfaco ĉe la rando de la horizonto. Ĝenerale, kion ili vidis, tion ili ne timis, ĉar ĉiufoje suririnte ŝipon ili devis kalkuli tion.

Sed kion ili ne vidis kaj tamen sentis aŭ konjektis, ĝi kaŭzis angoron en ili. Tio estas komprenebla. Ĉiam esti inter la ĉielo kaj la terure vasta surfaco de la maro, sur eta, fumon eliganta, timige malgranda, artefarita ĉarpentaĵo oni lernas duonhisi la flagon de sia prudento antaŭ la nekonataj metafizikaj fenomenoj.

Jimmy la Ĝisorela atentigis siajn kunulojn kun tromemfida superemo, alproprigita de aplombaj kapitanoj, ke ili gardu sian trankvilon. Muki la Ostoza gratis sian kapon, kraĉegis kaj reagis jene: „Absolute neniu demandis vin, kial do vi buŝaĉas?”

Kaj aperis Vasiĉ la Ruĝharulo, sur siaj kurbaj kruroj, li preskaŭ ruliĝis irante. Nur liaj makzelo, simila al tiu de gorilo kaj lia hoka nazo, kurbiĝanta super liaj lipoj havis imponan grandecon sur la tute malalta homo. Cetere li plie ŝajnis ĵokeo, ol maristo. Sed kiam la eksterordinare malalta homo kelkfoje vangopfrapis iun, tiu konsideris lin plie cirka giganto pro sia mirego.

Aliĝante al la konstato de Muki la Ostoza, ekparolis Bill la Nodulo:

— Unuavice tial vi ne buŝaĉu, ĉar vi havas la malplej multe da kaŭzo al tio.

— Prave! — aldonis Hugo la Nenifarulo. — Vi, la Kapitano kaj Kupro-grafo veturis sur tiu ĉi parto de la maro per la pesto-ŝipo!

Jimmy la Ĝisorela indigne, samtempe atakeme plenbolovis sian torakon laŭkutime:

— Kion vi fabelas? Ĉu vi estas superstiĉaj? Cetere, se iu havas ian problemon kun mi, tiu venu pli proksimen!

Dume Vasiĉ demetis sian jakon por ekscii la kaŭzon de la perturbo, grimpinte sur la radioturon. Bill la Nodulo staris vid-al-vide al li, kaj preninte lian brakon, li tiris lin al si:

— Ĉu via asertas tion, ke vi ne partoprenis tiun aferon, kiam Fred la Malpura, Jimmy la Ĝisorela kaj la personaro de Radzeer sur la pesto-ŝipo, kiun vi devintus forbruligi, vi navigis sur la maro de la Verda Vizaĝulo?

— Unue lasu mian brakon libera, ĉar mi piedbatos vin! — respondis la Ruĝharulo. — Due ĝi ne estis vera pesto-ŝipo, ĉar Fred la Malpura trompis iun per tio, kaj li kostruis falsan, enkaviĝintan riparon sur la flankojn de Radzeer. Ĉio ĉi estis la tuto — li finis trankvile, kaj ĉar Bill la Nodulo eĉ nun prenis lian brakon, li vangofrapis lin tiel, ke li renversis ankaŭ Jimmy la Ĝisorelan.Vasiĉ ne estis batiĝema homo, sed li atribuis gravenon al tio, ke oni konsideru liajn avertojn. Kupro-grafo kaj Jimmy la Ĝisorela nur tre malfacile povis reteni Bill la Nodulon, kiu kompreneble volis ataki Vasiĉ-on.

— Fin ja ni devas vidi klare tion, kio estis, ĉar nun ĝi ne estas ludo infana — diris Harry la Striovizaĝa, kaj la moroza etoso tute ne sereniĝis post la vangofrapo.

La ŝipo navigis sur la maro de la Verda Vizaĝulo, se ni volas esprimi tion pli precize, ili estis en la nekatrografebla regno de la subakvaj koralrifoj, atoloj, kies formacio konstante ŝanĝiĝis.

— De kiu vi aŭdis, ke Radzeer iam navigis ĉi tie kun Fred kaj kun mi — demandis Kupro-grafo, konforme al la vero nominte ankaŭ sin mem, unuparte li fari konvenan kontraŭlaron kun Jimmy la Ĝisorela kaj kun Vasiĉ, aliparte li volis ekscii la kaŭzon de la suspekta, panika humoro.

La Sveda Okso, kiu estis grandega, diktrunka, relative trankvila homo, en la sinistra atmosfero ankaŭ li mem estis sub la influo de la okazaĵoj. Li donis la respondon al la stiristo.

— Wagner hieraŭ rakontis la tutan aferon, kaj vi devintus atentigi nin.

— Bravo, strovaĉek! — kriis sinjoro Wagner, kiu pro ia enigma kaŭzo troviĝis en la gvatturo kune kun la pordo. — Jes, vi devintus atentigi ĉiun pri tio, ke mi rakontos ĝin… Jes, sur la femal-noma ŝipo estis skribite: „Kio estas al vi Wagner?…”

— Nun vi aŭdis ĝin! Tiu frenezulo forgesas eĉ la nomon de la ŝipo, kiun oni nomis pri li. Sur la falsan riparon de Radzeer ni skribis per grandaj literoj kiel ties nomon: „Kio nova, sinjoro Wagner?” — kriis Kupro-grafo. -El tiu homo jam de jaroj parolas la brando, kaj nek li mem scias, kion li diras…

— Nun temas ne pri mi! Ĝravas, ke ili komprenas! — kriis Wagner el la gvatturo, kaj li tuj komencis kanti arion el la opero Karoo Aso.

La du grupoj staras unu kontraŭ la alia, iome-duone jam malamike, kiam aperas la kapitanino:

— Mi aŭdis la tutan historion — ŝi diris trankvile. — De nun rakontu ĉie, ke Pepi la Pirato ne estas leporkorulino, kaj ŝi restis sur la ŝipon preterlasinte eĉ la kapon Blount. Sed ŝi permesis al la viroj returniĝi, se ili volas, kaj forlasi la ŝipon en la plej proksima haveno.

Ĝi estis plen-trafo. Ĉu disvastiĝu pri la Sveda Okso, Hugo la Nenifarulo, Bill la Nodulo kaj pri la aliaj, ke ili timas servi plu sur tiu ŝipo, sur kiu virino restis plu? Ĉesis la grumblado. Kupro-grafo kaŝe premis la manon de la virino. La aliaj murmurante iris fari sian laboron, kaj Vasiĉ la Ruĝhara, kiel ia simio, grimpis sur la radioturon kaj revenis post mallonga ŝaltado:

— Ia grandega fregatbirdo aŭ mevo implikiĝis en la kadron de la radioanteno, kaj ĝi difektis per sia baraktado la kablaron kaj ĉion. La radio do estas difinitive ne uzebla.

— Kia malbenita, grandega birdo povis esti tie? — murmuris al Sveda Okso.

— Ĝi estis malofta birdo laŭ la plumo, tio certas — respondis Vasiĉ kaj iris fari sian laboron. Aŭ li atendis Jimmy la Ĝisorelan sur la malluma koridoro de la ferdeko kaj mallaŭte diris: — Jimmy… Tian birdon, kiu estis tiu radio-difekta birdo, nek mia prapatro vidis. Mi malsuprenportis ties plumon…

— Hm… Kian plumon ĝi havis?

— Fontoplumon!.. Je mia honoro! Jen vidu, ĉar vi vidis tian nek en kolektaĵo: fontoplumo. Kun inko! — Kaj li transdonis al Jimmy la Ĝisorela lian propran fontoplumon. Post mallonga paŭzo li diris moroze: — Mi estas en la tuta friponaĵo duone.

— En kiu friponaĵo vi estas?

— Mi ne scias tion. Sed mi estas en ties duono, vi povas esti certa pri tio. Ĉar, se matroso estas tiel idiota, ke la kablo eltiras la fontoplumon el lia supra poŝo, kiam li difinitive difektas la radion, li do partoprenigu ankaŭ aliulon duone.

…Kion fari al tiuloj? Alian partneron devigis la sorto al li. Pro lia vanteco. Li mutigis la radion, por ke la atendo estus pli granda, ĉar jam la trian fojon sammaniere mutiĝis la radiodissendo, preterveturinte kabon Blount. Cetere li povis meditadi en si mem anime pri tio, ke Kupro-grafo kaj Pepi la Pirato komprenas bone unu la alian, kaj se eblas, ili flustradas kune en iu malluma angulo de la ferdeko. Hunda afero estas tiu negoco, jen kio al li mankis.

…Ekmateniĝis belega, serena tago, kiu signifis la plej grandan surprizon kaj la plej timigan enigmon en la vivo por ĉiu rolulo, inkluzive ankaŭ Jimmy la Ĝisorelan, rilate la aferon. Antaŭtagmeze tri diversaj rigardoj esploris la horizonton kun la sama penso.

Pepi la Pirato scivoleme.

Kupro-grfo atendeme.

Kaj Jimmy la Ĝisorela kun iom da suspekto.

La kapitanino pensis pri tio, ke nenia Fred la Malpura povas estis en la proksimo, eĉ unu fumstrio ne videbliĝis ĝis la vidlimo. Kupro-grafo pensis pri tio, ke Fred la Malpura certe estas en la proksimo, iom malantaŭ la horizonto. Jimmy la Ĝisorela kompreneble gurdis en si mem la eternan refrenon: „Ĉu implikas la Kaptitano ankaŭ nun ie, aŭ li ne implikas?”

Sed ili vane rigardis, vane pensadis: la akvo kaj la ĉielo ne respondis, ĉar tiuj jam delonge kamaradas kun Fred la Malpura.

Kupro-grafo ne povis forlasi la direktilradon. Svarmis la rifoj, eĉ la fruaj heroldoj de la arkta somero: ankaŭ kelkaj deŝiriĝintaj glacimontoj naĝis jam ĝis la ĉirkaŭaĵo de la kabo Blount.

Tre malproksime, ĉe la sudorienta horizonto videbliĝis malluma strio. Tie estas Incognita Archipel, kie la ŝlosilo de la enigmo atendas la pasaĝerojn de la ŝipo Blinda Patro Via kaj nerekte la tutan mondon. Mi ne diras, ke indiferente palperbrumis tiuj sovaĝaspektaj homoj al la ĉiam pli grandiĝanta strio, sed ilia animo, krustiĝinta en danĝero ege atendis la sekvajn okazaĵojn.

Posttagmeze je la l6-a horo kaj 30 minutoj iu kriis el la gvatturo:

— Je mia honorvorto, tie estas fumtubo!.. Stranga fumtubo! Ĝi elkreskis el ia ŝip-grajno!

— Ĉiu vidis tra la binoklo, ke fumtubo altiĝas sur la insulo, aŭ sur la terlango, apartenanta al ĝi, kiun kovras verda algo kaj abunda plantaro ĝis la bordo.

— Mi opinias — diris Kupro-grafo, — ke iu ŝipo surrifiĝis tie, kaj ĝi estis kovrita de klematido. Ĝi ne estas Radzeer, ĉar la fumtubo de la kirasŝipo estas malpli dika.

Posttagmeze je la 17-a horo miranta kanto aŭdiĝis el la gvatturo:

— Je mia vivo, io svarmas ĉirkaŭ la fumtubo!

Je la 17-a horo kaj 10 minutoj pordo defalis.

Je la 17-a horo kaj 11 minutoj kelkaj velkintaj floroj falis post ĝin.

Nun jam ankaŭ la kaŭzo de la svarmado videbliĝis klare. Kolubroj, infuzorioj kaj amaso da abomenindaj bestoj, kaŝiĝantaj en la akvoharbaĉo kovris la terlangon…

— Ĝi estas nova atolo — diris Kupro-grafo. — Malgranda marfundo sur la surfaco.

— Sed kiel troviĝas la ŝipo en ties mezo? — demandis Vasiĉ la Ruĝharulo…

Nenio komprenis tion. Aŭ, kiu komprenis, tiu rapide iris por fari kontrolturneon, portante brilajn, ledajn gamaŝojn.

Jam aŭroris. La ŝipo Blinda Patro Via manovris en la proksimon de la terlango kaj ankris, kiel eblis, sen la danĝero de surgrundiĝo. Kupro-grafo, Jimmy la Ĝisorela kaj Muki la Ostoza, kiu estis la ferdekestro, ekiris por skolti. Ili metis hakilojn, reflektoron en impregnitan sakon kaj kunportis akvon en la boato.

— Unue ni rigardu, kie estas Radzeer — diris Kupro-grafo, remante al la bordo. Ili ĉiuj aprobis lian proponon.

Ili vidis bone la riparon, mergitan en la ŝlimon, kovritan de admirinde verderdaj akvoplantoj, dume ili ĉirkaŭnavigis la terlangon, remante laŭlonge de la koralrifo. Ĉe la fino de la ŝero aperis insulo kovrita de ekzotike abunda, plata magmorokaĵo. Incognita Archipel. Tiu atolo estis ĝia subakva daŭrigo, kiu poste elmergiĝis en tragike malbona tempo. Mallumiĝis. Ili elprenis la reflektoron kaj serĉis la krozŝipon…

Ili prilumis ĉiun subplandan lokon sur la terlango. Post nelonge la lumo de la reflektoro ekbrilis sur io…

Hura!

Ili trovis Radzeer-on! Ĝia svelta fumtubo estas klare videbla… Sed la abundkreska vegetaĵo de la marĉo tute ĉirkaŭplektis la krozŝipon mem ĝis la rando de la fumtubo. Ĝi estis pli proksime al la seka insulo, ol André de Rémieus, kaj tiu parto de la koralrifo estis malpli kovrita de akvoharbaĉo, ol aliloke.

— Ili surrifiĝis bonŝance — ekparolis Kupro-grafo.

— Jes!.. — murmuris Jimmy la Ĝisorela kaj turniĝis flanken por serĉi ion, ĉar li ne povis elteni la rigardon de la stiristo.

— Mi ne komprenas — diris Muki la Ostoza, la ferdekestro, — ke ĉi tie, tute proksime al la insulo, kiel ili surrifiĝis.

— Nun kiu estas scivola pri via libera parolado?! — draste alkriis lin Jimmy la Ĝisorela pro sia nekutmia nervoziĝo. — Li volas scii ĉion pli bone!

Ili atingis la krozŝipon. Unue surpreninte siajn gumajn botojn, ili iris al Redzeer, travadinte la akvoherbaĉon.

Surloke evidentiĝis, ke sur la ŝtona, loz-grunda sablo ne kreskas tiel abunde la klematidoj, nek la nombro de la kulobroj estas tiel alta, la marĉo nur duone traplektis kaj okupis la internon de Radzeer, ol tio estis atendebla, vidinte ties eksteran parton.

— Mi ne komprenas nur tion — meditis Muki la Ostoza, — kial ili ne povis liberiĝi de sur tiu plata, loza bordo.

— Ĉu vi ne komprenas?! Kion vi ne komprenas?! — draste alkriis lin Jimmy la Ĝisorela. — Ĉu vi finis navigan fak-universitanon, por ke vi sciu ion pli bone, ol la aliaj?

— Kial vi kriegas?… — defendis sian la ferdekestro. — Se kelkaj homoj fosas la rifon sub la ŝipo, dum fluso ĝi devas derifiĝi.

— Jen rigardu! La Saĝa Muki la Ostoza!.. Ĉu eble vi faras esploron?! — preskaŭ minace Jimmy la Ĝisorela silentigis lin krude-trude. Eĉ helpmaristo sur Radzeer estas pli multa, ol vi! Fosi ne eblas ĉi tie, ĉar… ĉar la grundo estas loza, kaj ĝi niveliĝas kaj… Kaj cetere, kial vi ventolas konstante vian buŝegon?!

Dume densas nebulo kovris la regionon ondruliĝante.

— Nun ni ne kverelu, sed antaŭen! — diris Kupro-grafo.

Ili grimpis sur la ŝipon.

Ili trovis neniun sur Radzeer. Tie kaj ĉi tie kuŝis ŝraŭboj, konsisteroj, lignokestoj… Ĉu eble oni elloĝiĝis el la ŝipo?

Jimmy al Ĝisorela sentis tiel, kvazaŭ peza ŝtono kuŝus anstataŭ sia koro. Kio okazis al siaj amikoj.

Kolubroj, araneoj, akvobestoj svarmi el ĉiu angulo. Poste en la kajuto de la kapitano parte solviĝis la tragedio.

Ĉi tie oni batalis!

Ili timiĝinte retropaŝis ĉe la sojlo, enironte.

Ĉio estis disrompita, frakasita, renversita, kaj sur la disfaldita mapo…

Sango!

Grandega, sekiĝinta, malhela makulo.

Ĉi tie okazis morta lukto antaŭ kelkaj tagoj aŭ semajnoj.

Kupro-grafo malaperis en la amaso da ruinoj kaj ruboj. Li serĉadis kaŭrante kaj detale esplorante ĉion. Fine li rigardadis brun-makulitan, evidente sangan silkopecon.

— Ĉu la indiĝenoj atakis ilin?… — flustris Jimmy la Ĝisorela.

— La insulo estas tute senhoma. Dolĉa akvo ne troviĝas sur ĝi — respondis Kupro-grafo kaj metis la silkopecon antaŭ la lampon.

— Kial do venis tiuj malbenitaj turistoj ĉi tien? — diris la fregat-ĉefleŭtenanto kun estingiĝanta voĉo kaj heziteme palpadis ĉirkaŭ sia gorĝo. Estas vere, ke miasma, grasgusta varmego ŝvebis ĉirkaŭ ili en la peza nebulo, sed Jimmy la Ĝisorela jam en malpli agrabla klimato vangofrapadis gaje dum sia tuta vivo. Sed nun temis pri tute alia afero… Ke oni draste traktis la knabojn, kio estas senduba, iel ĝi pezis lian konsciencon. Kvankam ili decidis komune.

— Eble ia fantomo estis ĉi tie, se vi asertas, ke ne troviĝas doĉa akvo sur la insulo kaj ĝi estas neloĝata — murmuris Muki la Ostoza

— Bedaŭrinde okazis malpli bona afero… Ĉu vi scias, kio ĝi estas?

Jimmy la Ĝisorela rigardis la koloran silkopecon kun strangaj desegnoj, kaj li opiniis jene:

— En la kortego oni vestas malpli grandajn lampojn tiel, por ke ĝi ne nocu, kiam la reĝo legas.

— Iu el la kanboj deŝiris tion de sur la atakanto — klarigis la stiristo. — Ĝi estas supra kitelo. Kio signifas tion, ke Huang la Drako aŭ Wu-Peng antaŭflaris la planon de Robinson-oj.

La menciitaj personoj estis famaj piratoj de la Sudmaraj insuloj. Ili kontrabandis armilojn de jardekoj, komisiite de iuj aŭ aliaj interesitoj, ĉar preskaŭ neniu sciis precize, ĉu iu moderna rabist-bando estas dungita de ili aŭ fare de la amalmiko, tial ili malofte pagis pro siaj fiagoj.

— Kion ni faru nun? — demandis la ferdekestro. — Damne, ke nek tiu radio funkcias.

Jimmy la Ĝisorela glutegis kaj ĵetis patromurdan rigardon al Muki la Ostoza. Sed li diris nenion.

— Kompreneble ni traserĉos ankaŭ la ŝipon André de Rémaieux — diris Kupro-grafo.

Ili enboatiĝis denove. Ili intense remis en la grandega kloŝo de la pezaj, putraj, fiŝodoraj nebul-vaporoj. Ili ne vidis eĉ ĝis sia nazopinto. Ili surbordiĝis nur trafe-maltrafe apud la terlango, proksimume ĉe ties mezo, kie ili povas travadi al la vaporŝipo. Ili tiris la boaton sur la bordon kun sinistra antaŭsento.

Dekkvara ĉapitro

La malseka vetero estis forpasanta. Proksimume dutaga, senĉesa varmego bruligis la insulon, sed bedaŭrinde ankaŭ la terlangon, kiu antaŭ nelonge estis ankoraŭ marfundo. Sur la atolrifo, abunde fekundiĝanta pro la maturiga sunbrilo, naskiĝis strangaj, pli kaj malpli grandaj monstroj. Kun nekredeble granda fortostreĉo ili baraktis tra la sinkema grundo, plena de flakoj, eĉ tio ne sciante, ĉu ili vojeraris aŭ ĉi-direkte estas la viktimoj de la stanga katastrofo.

Dume la nebulo komencis disiĝi, kaj tiel la manlapo tamen malkovris antaŭ ili la ĝustan vojon. En gumbotoj, per tranĉilo kaj hakilo ili provis antaŭeniĝi en tiu vere vigliĝinta infero. Kolubroj, araneoj, polipoj kaj eĉ pli multe malicaj, disbranĉiĝintaj, grimpantaj, klematidaj marĉ-plantaĵoj ŝiris, retiris ilin, kaj kelkfoje ili mergiĝis en la marĉon de la freŝa rifo ĝis la rimenzono.

Alveninte al la duone sinkiĝinta ŝipo André de Rémieux taŭzite, en finlaciĝinta stato, ili iomete prenis spiron. Ilia vizaĝo sangis, kiel buĉita viando pro la zumantaj moskito, flugantaj densege svarmantaj.

La vapoŝipo preskaŭ allogis per sia ombra interno la pramondon, reviviĝintan el la akvo. Ili stublante klopodis suriri la ferdekon tretante sur reptilioj, serpentumantaj inter la plektaĵoj, kiuj fuĝis disen de antaŭ la lumo de la reflektoroj, por fari provizoran esploron. La abomeninda, parazita mondo de la marĉo okupis la vaporŝipon, kiel pompan hejmon.

Ili trovis nek vivan, nek mortintan homon same, kiel sur Radzeer.

— Kiel ili volis agaĉi ĉi tie dum unu jaro, sen akvo? — demandis Muki la Ostoza.

— Ili havis distililon — diris Kupro-grafo.

— Ĉu ĝi estas tia malsano, ke oni ne povas trinki akvon per ĝi? — demandis la ferdekestro kun kompato.

— La distililo — klarigis Kupro-grafo nevoze — servas por fari dolĉan akvon pere de distilado kaj malvarmigo el la marakvo.

— Mi konas ĝin — respondis Jimmy la Ĝisorala. — Mi ŝtelis ŝipon antaŭ du jaroj, ankaŭ sur ĝi estis tia refreŝiga aparato.

— Se ne estas espero, tamen ni devas scii certecon — diris Kupro-grafo. — Ni ekiros por traserĉi la insulon.

Ili havis ankoraŭ tri mejlon da vojo sur la rifo ĝis la insulo tra la groteska infero, elmergiĝinta el la marfundo. Laŭ la unuanima aserto de la multe vidintaj viroj, ili neniam forgesos tiujn kelkmejlan vojon ĝis la vivofino.

Dume la nebulo difinitive malaperis, kaj la tri homoj fine atingis la randon de la atolo, la densan park-arbaron. Ĝi signis tion, ke la insulo kuntuŝiĝis kun la maro ĉi tie antaŭ la elmergiĝo de la koralrifo. La park-arbaro ŝajnas netrapenetrebla ĝangalo ĉe la rando de la seka tero. Sed kelkaj hakilbatoj, unu-du frapoj per la tranĉilegoj, kaj la densejo finiĝas. La tuto estas nur mallarĝa, duoncirkle borderanta ĝangalo. Ĝi estas densa, sed ne profunda. Senpere malantaŭ tio estas jam la ordinara, malpli densa vegetaĵaro. Ĝi estas nur iom da gustumaĵo, elkreskinta en la najbareco de la maro, konsistanta el la humo de la mortrintaj fiŝoj kaj putrintaj algoj, manglo-arboj, malsekaj radikoj, diseriĝantaj, renoviĝantaj dum jarcentoj.

Akvo kaj kadavraĵo, putriĝo kaj varmego: la prahumo de la vivo ankoraŭ troviĝas ĉe la tropiko en tiu densa, bolanta stato, el kiu devenis ĉiu nuna vivo. Ĉi tie sur la rando de la atolrifo ankoraŭ estas videbla por scivolemaj homoj la kreanta tragedio aŭ la morta farso de la naturo.

Belega nokto sekvis la subite alvenintan kaj rapide malaperintan nebulon. La leviĝanta luno iom post iom prilumis la vulkanajn, brilajn lafoŝtonojn, la pitoreske abundkreskajn safranojn, hibiskoj kaj lianoj inter la fantaste altaj mimozheĝoj. La rigardo de Jimmy la Ĝisorela haltis sur kelkaj tute rektaj, altkreskaj palmoj.

— Ĉiuokaze mi grimpos sur iun el tiuj — li diris al siaj kunulo.

Neniu kredis, ke iu estas vivanta el la ŝipkatastrofon suferintoj. Ili serĉis la malaperintoj, nur obeante al sia konscienco. Jimmy la Ĝisorela demetis siajn ŝuojn, maldekstramane li ĉirkaŭprenis la arbon, en sia dekstra mano li tenis la hakilon kaj grimpis… Post ĉiu movo da etapo li batis la hakilon en la humida, glata trunko de la arbo. Nek la plej vigla malajano povintus fari tion pli lerte. Unu minuto, kaj li malaperas en la kolrompa alteco, inter la verdaj arbofolioj…

La luno prilumis bone la regionon. Li ĉirkaŭrigardis singarde kaj…

Li ekkriis mallaŭte!

La sekreto solviĝis! Li vidis fajron en la norda fino de la insulo, kaj kelkajn tendojn. Etaj homfiguroj kuiris ion en grandega kaldrono, kiuj portis larĝrandan ĉapelon. Ili bivakis malantaŭ barikado de amasigitaj ŝtonegoj, vid-al-vide la rokmuro. En la roko, duonalte sub la pinto estis groto. Kaj du longaj tuboj videbliĝis antaŭ la groto. Tiuj povis esti nur maŝinpafiloj!

Regula blokado.

La sieĝitoj plej verŝajne estas la rifuĝintoj de la surrifiĝinta ŝipo kun la maŝinpafiloj de Radzeer!

Kaj tiu tendaro apartenas al la bando de iu firpona pirato. Ili tenas sin reciproke ŝakita. Neniu scias de kiam? Li glitis de sur la arbo rapide kaj diris la situacion al siaj kunuloj.

— Ni reiros al la ŝipo — diris Kupro-grafo. — Ni venigos la homojn ĉi tien kun la armiloj.

— Prave! Se ni atakos la bandon el flanka direkto, kaj la knaboj havas tiom da saĝo, ke ili trabatu sin eksteren, eble ni povos venki la friponojn. Ĉu ili estas multe?

— Sufiĉe multe, ke ili forbrulu… — murmuris Jimmy la Ĝisorela.

Ilia vojo estis facila reirante, ĉar ili rapidis al Radzeer, staganta pli proksime al la bordo. Sur ĝi estas sufiĉe da boatoj, ili nur devas forigi la enloĝantojn.

Tion ili faris rapide! La luno subiris kun kreto-kolora ardo… Malluma, sed klara nokto kovris la oceanon.

Post unu kaj duonhoro ili atingis sian celon kaj grimpis denove sur la krozŝipon. La surakvigo de boatoj bezonis nur kelkajn minutojn. Nek la ledan sakon ili forgesis. Elprenu la reflektoron!

…La lumfaskoj en larĝa duoncirklo traserĉis la trankvilan surfacon de la maro por trovi la ŝipon Blinda Patro Via. Unue el dekstra direkto maldekstren, poste el maldekstra direkto dekstren dancis la lumfaskoj…

Poste per maltrankvila zigzagado, dekstren-maldekstren kaj ankaŭ el alto por lumi pli malproksimen… Nu? Kio okazis? La tri homoj sidis en la boato konsternite.

Sur la vasta, malluma oceano ĝis la reflektoro lumis, neniu ŝipo estis videbla!..

La ŝipo Blinda Patro Via malaperis!

Dekkvina ĉapitro

Ili parolis konfuze…

— Kio okazis?..

— Ĉu oni kuratakis ankaŭ ilin kaj okupis la ŝipon?

— Ĉu ili lasis nin ĉi tie?

— Ĉu eble ili ĉirkaŭnavigis la insulon?…

Ili sentis tiel, kvazaŭ oni metintus subite ŝtonpecon anstataŭ ilia cerbo. La logiko tute ne helpis.

Kio ĝi estas? Ili neniel povis solvi la enigmon. Haltas la radoj de la menso. Ili ne trovas logikan klarigon. Simpla absurdaĵo, kio okazis? Kaj tamen ĝi estas tiel!

— Iu el ni ekiru en la finon de la insulo, duope ni iros al la okcidenta flanko — diris Kupro-grafo. Eble ili maltrankvilis kaj ĉirkaŭnavigis la insulon.

Ili remis sur la bordon rapide.

Nun ili albordiĝis pli supre sur la insulo, ne ĉe la rifo. Ili iris kelkajn paŝojn singarde, ŝirmate de la densejo, ĉar neniu scias, ĉu eble la piratoj eksciis, ke ankaŭ aliaj estas sur la insulo.

La afero nun jam estis pli serioza, kaj konsiderinte la malaperon de la ŝipo Blinda Patro Via, ankaŭ fantomeska.

— Mi ĉirkaŭiros la insulon. Se la ŝipo Blinda Patro Via vere ĉirkaŭnavigis ĝin, kaj tial ni ne vidis ĝin sur ĝia loko, tiam mi signalos iel al la vaporŝipo — diris Muki la Ostoza kaj alprenis la reflektoron. — Vi, iru rekte al okcidento kaj atendu min ĉe la trans bordo.

Estis bona ideo, ke almenaŭ du homoj restis kune, ĉar kiu iras solee, al tiu plie povas okazi io malbona.

Muki la Ostoza ekiris norden, la dua aliaj homoj, kuportante ledan sakon kun trinkakvo kaj ceteraĵoj, ekiris al la transa bordo. Jimmy la Ĝisorela malrapidiris nekutime maltrankvile.

Sed Kupro-grafo fajfadis neŭdeble. Ili iris singarde, li devis eviti la lumon de la ĉiam pli alten leviĝanta luno, kiu prilumis la insulon duoncirkle.

Mi pensas — diris Kupro-grafo, — ne estus malutile alpreni ian hakilon aŭ tranĉilo, okaze de surprizo en tiu ĉi malbenita mallumo.

Ili malfermis al ledan sakon. Kupro-grafo alprenis hakilon, kaj Jimmy la Ĝisorela ian, larĝan, pintan ŝip-ĉarpentilon. Ili iris tiel unu apud la alia, en la mallumo du grandaj malamikoj, sed tio nun ne gravis en la danĝero.

Jimmy la Ĝisorela nekutime melankolie rigardadis Kupro-grafon. Tiu unue miskomprenis lin kaj paŝis iom flanken, poste li direktis la demando rekte al li:

— Ĉu vi volas interbatadi?

— Nun ĝi ne estas la konvena loko por tio… Tamen ni haltu por momento.

Jimmy la Ĝisorela dorsapogiĝis al arbo. Ŝajnis, ke li heziras pro io.

— Kion vi volas? — demandis la stiristo, eĉ nun en defenda pozicio.

— Vidu… kial beligi la aferon? Estas preskaŭ certe, ke la piratoj mortigos ankaŭ nin. Sed ni kaŝrigardetos en la kranion de kelkaj homoj el ili, kiel ĝi decas… Ĝi certas tial, ĉar nun estas la seka sezono kaj ne troviĝas akvo. La piratoj devas havi iom da trinkaĵo. Kaj…

— Nu, eldiru jam!

— Mi do rakontos la tutan friponaĵon al vi, ĉar se mi mortos, almenaŭ mi malpeziĝos de mia anima ŝarĝo…

— Mi komprenas nek unu vorton.

— Sciu do, ke mi alvenis per Radzeer, mi nur ne surrifiĝis kun ili.

— Kiel ĝi povis okazi?

— Nu… tiel, ke antaŭ ol la ŝipo estus surrifiĝinta, ili reveturigis min al la insulo Marquesas, por ke estu iu, kiu savos ilin.

— Mi ne komprenas!

…Jimmy la Ĝisorela iom post iom konfesis ĉion, kiel ili staris en la varmega, vaporplena nokto.

— Hm… Belega frifonaĵo! — opiniis Kupro-grafo.

— Sciu… nun ĝi ĉagrenas min iel, ĉar mi sentas preskaŭ tiel, ke ankaŭ mi estas ties kaŭzinto…

— Vi estas ĉevalo! — respondis la alia, eklevinte sian ŝultron. — Ĉu vi atakis ilin aŭ la piratoj?

Dume ili ekfumis cigaredon kaj iris plu.

— Ankaŭ mi dirus ion, Jimmy la Ĝisorela, rilate tion, ke ni ne longe somerumos sur la insulo de Robinson-oj — diris poste Kupr-grafo mallaŭte. — Kial ni malamus unu la alian, kiam ĉio estas egala?

— Vi nepre pravas. Saluton!

— Ili forte premis reciproke la manon unu de la alia. Kupro-grafo ekridis laŭte, kaj la buŝo de Jimmy la Ĝisorela distiriĝis ĝis la lipaj komusuroj, kion karakterizis bone lia postnomo, poste ili kaŝiris plu preter la veprejo.

Ili klopodis atingi la okcidentan bordon rapide, kie ili havis rendevuon kun Muki la Ostoza. Subite ekbruetis la seka foliaro apud ili…

Ili jam ne havis tempon por kapti sian armilon.

— Levu la manojn kaj ne moviĝu… — flustris iu.

Revolvero ekbrilis en la lunlumo, filtriĝinta tra la arbokronoj

— Jimmy la Ĝisorela!.. — diris la atakanto surprizite.

Nun ankaŭ ili rekonis la malaltan, dikan homon, havanta porkoforman vizaĝon, kiu staris vid-al-vide al ili.

— Jen rigardu, Tulipo.

— Nur mallaŭte!.. Tiuj fiuloj nokte kutimas dissendi patrolojn sur la insulo.

— Kio estas supre, ĉe la groto? — demandis Kupro-grafo.

— La situacio estas iom malgaja. Mi jam du tagojn venis de ili, kaj mi ne povas reveni, ĉar tiuj mizeruloj pli striktiĝis la blokadringon ĉirkaŭ la rokego. Ĝis nun mi kaptis tri homojn el ili, kiuj jam ne plu parolos. Tiel mi sukcesis akiri du botelojn da akvo.

— Ĉu vi estas soifa? Ni kunportis akvon.

— Nun mi ne trinkos. Ĵus mi batis je la kapo solan forvaginton, tiam mi ekvidis viajn ombrojn inter la arboj, feliĉe, kiam mi venis pli proksimen, evidentiĝis, ke vi estas blankaj homoj. Ĉar cetere mi ne kutimas demandadi.

— Nun ni rapidu, por ke Muki la Ostoza trovu nin — diris Jimmy la Ĝisorela.

Ili atingis senarbejon ĉe la okcidenta flanko de la insulo, malproksime de la banditoj, bivakantaj ĉirkaŭ la rokego. Espereble Muki la Ostoza ne puŝiĝis al iu fripono, dum li iris laŭ la bordo de la insulo.

— Tio estas la situacio — diris Tulipo, — ke pli-malpli poste, kiel ili konsideradas jam du tagojn, ili trabatos sin eksteren el la groto, ĉar ili havas nek akvon, nek nutraĵon. La bando de Huang la Drako gardas la rokegon, ke koliko kurbigu ilin ĉiujn.

Ekbruetis la arbusto, kaj Muki la Ostoza aperis sur la senarbejo. Li jam ne povis diri novaĵon. Li vidis la ŝipon Blinda Patro Via nek oriente, nek norde, nek okcidente de sur la bordo, kaj norde preskaŭ okazis al li io malbona, ĉar la grandega ŝipo de Huang la Drako ankras tie. Ĝia ferdeko estas plena de akvaj bareloj, ĉar ili ne malsuprenportis tiujn de post la finiĝinta pluvado. Tiel li kaŝiradis inter la arbustoj kun granda bonŝanco, por tanspasi la danĝeran zonon, ĉar multaj friponoj svarmas konstante ĉirkaŭ la ŝipo.

— Kion nun fari? — cerbumadis Kupro-grafo.

— Mi konas ilian planon — diris Tulipo, — se ni ja povas nomi plano senesperan kuratakon eskteren. Unu ili provos disiri du direkten ĉe la piedo de la rokego, por ke ili estu ŝirmataj okaze de atako el dorsdirekto. Poste ili eble atendos kaj provos kurataki eksteren nokte… Ni nur scius, kiel trapenetri tiun malbenitan insulon.

— Nu, mi rakontos la militan planon! — diris Kupro-grafo, kvazaŭ interrompatne la pluan meditadon. — Kiam la knaboj kuratakos eksteren el la groto, tiam ni iros tien kun pistolo, tranĉilo, hakilo, krome kian armilon ni havas, kaj ni sendos kelkajn homojn en la transan mondon en la intereso de la afero.

— Eble ni tamen povus aliri ilin?… — diris Jimmy la Ĝisorela.

Malrapide rampante ili klopodis atingi la rokegon.

— Atentu!.. — flustris Tulipo. — Ili havas eksterordinare akrajn orelojn.

Ili rampis proksimume dudek minutojn tre singarde, kaj kelkajn centimetrojn de heĝo, konsistanta el densaj arbustoj, ili kaŭris je la mansigno de Tulipo.

— Ĉu la friponoj estas trans al heĝo? — demandis Kupro-grafo.

— Malantaŭ la heĝo estas neniu. La blokadringo finiĝas tie malsupre. Kiu volas trapenetri tra la larĝa heĝo, tiu devas trairi la senarbejon, sed se li atingos la heĝon vivante, kaj dum li trabaraktos la blokadringon, cent kugloj trafos lin.

— Tiel nek ni provos trapenetri la heĝon.

— Kie la heĝo finiĝas ĉe la rokego, tie estas alta, kruta, granit-muro — flustris Tulipo. — Mi malsupreniĝis tie. Sed grimpi sur la glata rokego, ne estas verŝajne…

Ili kaŭris senkonsile tie.

— Eble sur la alia flanko estas pli facile grimpi — opiniis Muki la Ostoza.

— Estus bezonataj horoj, dum ni rampus tien. Prefere ni atendu ĉi tie, ĝis la batalo komenciĝos, kaj ankaŭ ni atakos… Ĉar la piratoj tuj ŝturmos, se iu ekmoviĝos. La batalo estas malpli avantaĝa por ili sur glata tereno…

— Tio estas bona. Se ĝi komenciĝos, ni ekvidos, kie ni povos helpi…

Kvazaŭ respondante al la demando, intermita sono aŭdiĝis en la nokto:

— Ta-ta-ta-ta-ta-ta!

Eksonis maŝinpafilo supre ĉe la groto. Ĝi signifas tion, ke ili ŝirmas la malsuprenkurojn kaj intence pafadas la piratojn.

La kvar homoj eltiris sian revolveron, en la alia mano, kiu kion havis, estis tranĉilo aŭ hakilo, poste antaŭen.

Deksesa ĉapitro

La trupo, kuratakanta eksteren komencis batali laŭ la strategio, kiun rakontis Tulipo. Batali, kiu ŝajnis senespera. Rok-spadu kondukis duflanken sur herbokovrita tereno de la enirejo de la groto. Sur tiuj du spadoj kuregis malsupren la sieĝitoj. Antaŭ la groto iu maŝinpafilo pafis la piratojn, kies po unu pli granda grupo kuregis renkonta al ili, konstante pafante por mortigi ilin, antaŭ ol ili povus ating la malpli facile kontroleblan terenon de la norda ebenejo.

Sed atingonte tien, tra la hajlo de la maŝinpafado ambaŭ grupoj, ĉe la fino de la okcidenta kaj orienta rok-deklivo komencis konstrui baraĵon el ŝtonoj, kuŝantaj dise.

La luno eĉ nun larĝe prilumis la terenon ĉirkauŭ la rokego. Iun grupon gvidis la Ĉefkuracisto, kiu estis la kapitano de Radzeer, la alian Vanek la Dornharaulo.

— Kie estas la rezerva katroĉzono? — spiregis Klabo apud la maŝinpafilo.

Ili forgesis ĝin ĉe la groto. Tio estas granda problemo. Ili maŝinpafilo mutiĝis. Kiom eblis, ili pafis per pistolo, eĉ Charley la Lunmiena per fusilo pafis la kuratakantojn, sed ŝajnis, ke per tiu sporada pafado ili ne povas reteni la piratojn.

La grupon de Vanek la Dornharulo unuavice gvidis kapitano Dorian, iu el la turistoj. Havante la bezonatajn rezervajn katroĉzonojn, ili faris ne alirebla la improvizitan baraĵon, kiun faris la pluvtorentoj sur la alia flanko de la rokego. La trupo de la Ĉefkuracisto brave retenis la piratojn, sed en kriza situacio. Parto de la malamikoj certe atingis la baraĵon.

Ili ankoraŭ ne havis mortinton, sed kuglo trafis lamaldekstran brakon de Tendenulo la Fervora, dum li batalis per du revolveroj, inter liaj dentoj li tenis kuirejan tranĉilon, kiel siu-indiano, kalkulante ĉiun eblon.

— Ni retiriĝu! — kriis Klabo…

— Ne eblas! Se ili venkos nin supre, ili pli rapide povos ataki Vanek la Dornharulon el dorsdirekto.

La malamikoj per grandaj kaprosaltoj, fojfoje ĵetante sin dekstren-maldekstren malantaŭ ian ŝirmejon, ili jam proksimigis la baraĵon. Komenciĝis sovaĝa interpafado. Iu fola kuglo puntborderis la orellobon de Petters. Jam multloke kuŝis piratoj vizaĝaltere, kiuj jam neniam plu leviĝos por daŭrigi la batalon. Sed malgranda trupo rapide grimpis kaj ek-eksaltis al la barikado. La lastaj, kelkaj paŝoj jam estis senpripensa, sovaĝa kuratako.

La unuan homon, kiu saltis sur la ŝtonamason, la Ĉefkuracisto batis lin je al kapo per sia maŝinpafilo tiel, kiun li uzis kun stranga decido, kiel batal-adzon, ke tiu pirato refalis kun disfrakasita kapo. Sed en la sekva momento jam du, poste tri homoj kuris sur la baraĵon, ankaŭ tiuj falis en la kontraŭŝturmo de la Ĉefkuracisto kaj Klabo, sed denove kvar-kvin piratoj atakis anstataŭ ili, kaj la situacio jam ŝajnis senespera. Du homoj jam luktis malantaŭ la ŝtonamaso, ĉirkaŭ dek piratoj atingis la rokon, kie nur kelkajn metrojn da vojeto estis inter ili kaj la barikado, kaj dumetra giganto antaŭenkuris el ili, li saltis sur la ŝton-remparon kaj svingis super sia kapo grandegan sabron, rustiĝantan el la historiaj tempoj por bategi per ĝi…

…Tiam per preciza akurateco, de ie el la mallumo, alvenis hakilo rapide, kaj ĝi disfendis lian kranion.

En rapida sinsekvo proksimume dudek-tridek salvo-similaj pafoj deflanke disigis la banditojn, rapidantajn al la barikajo el la direkto de la heĝo, de kie ili ne atendis tion kaj fariĝis sendefendaj.

Poste la maldense restintaj atakantoj komencis kuri, kiel ili povis, serĉante kaŝejon ĉie. Kaj la savantoj elvenis el malantaŭ la heĝo…

Ili rapide taksis la rezulton de la batalo malantaŭ la barikado. Klabo sangis pro forta glavotranĉo, kiu tiriĝis oblikve de lia dekstra brovo tra la nazradiko ĝis la maldektraflanka makzelo, kuglo frotvundis la tempion de la Ĉefkuracisto, kaj pikpuŝo mortigis la hejtiston de la turista vaporŝipo. La alia grava vundito estis la unua oficiro de la ŝipo André de Rémieux. Du matrosoj, kiel eblis en tiu korpopozicio, provis bandaĝi lian grave paftrafitan pulmon.

La Ĉefkuracisto premis nur sian naztukon sur sian tempion kaj gape rigardis la mortkranian, skeletan Charley la Lunmiena:

— Ĉu vi jetis la hakilon?

— Ĉu vi estas blinda? Oni ĵetis ĝin el ekster la barikado, kaj ni ne saviĝu de tie ĉi, se oni ne el la direkto de la heĝo pafis al la friponoj. Sen tio ni ĉiuj estus mortintaj.

— Kiuj do estis tiuj?

— Dume la kvar membra sav-ekspedicio grimpis sur la pado ĝis la barikado.

— Ne pafu!.. — diris iu mallaŭte ekster la baraĵo.

Samtempe dek pafpretaj fusiloj direktiĝis al la voĉo.

— Vivu! — diris la Ĉefkuracisto. — Li estas Kupro-grafo! Kiomope vi estas?

— La tuta inventaro estas ĉi tie — diris Jimmy la Ĝisorela, dume kvar homoj leviĝis kaj saltis rapide malantaŭ la ŝtonbaraĵon. La rokego polvis pro la malfrue frapiĝintaj kugloj, kiel la pirata trupo akceptis la novalvenintojn.

— Ni ekzakte ĉirkaŭrigardis! — spiregis Tulipo.

— Kio estas sur la transa flanko? — demandis la dika Petters per sia ĝena, fajfa, raŭka voĉo.

— La banditoj tute ne povis proksimiĝi al ili, ĉar Vanek la Dornharulo falĉis ilin per la maŝinpafilo — respondis Kupro-grafo… — Estas bone, ke ni penetris tra la heĝo tie, kie vi estis, ĉar se ni ne estus alvenintaj ĝustetempe, jam vivus neniu el vi.

— Ni lasis la rezervajn kartoĉzonojn supre, ceter ili povintus prokimiĝi nek al ni — diris Klabo malgaje, kaj li faris ĉarpion el sia ĉemizo, ĉar la vundo forte sangis ĉe lia nazoradiko. — Kelkajn homojn el ni trafis malbono.

— La kompatinda hejtisto mortis

— Mi pensas, ke nek la unua oficiro vivos ĝis mateno — diris Charley la Lunmiena, kiu komencis purigadi sian armilon.

Ili ĉiuj ŝatintus scii de Jimmy la Ĝisorela, kun kia ekspedicio li alvenis por savi ilin, sed Kupro-grafo, Muki la Ostoza kaj kelkaj ĉeestantaj pasaĝeroj de la ŝipo André de Rémieux rajtis scii nenion pri la afero. Tiel do ili provis esprimi sian scivolemon okule.

Sed ili fariĝis tre malbonhumoraj, kiam post tiuj signifoplenaj rigardoj Jimmy la Ĝisorela fine komencis paroli. Ili eksciis, ke la ekspedicio kaj la ŝipo, senditaj por trovi ilin malaperis senspure. Kaj ili ne povas diveni la enigmon.

Bedaŭrinde ĉi tie estis ĉio tiel, kiel ili pensis. La batalantoj ne havis eĉ unu guton da akvo. Ili lasis la lastan ladbotelon da trinkaĵo en la groto, kie restis du maljunaj scienculoj, unu negra knabo kaj tri virinoj. Ili estis en tre elĉerpita sanstato.

Parto de la enigmo nun soviĝis antaŭ la trimembra „sav-trupo”, kiel la Ĉefkuracisto trankvile rakontis la antaŭaĵojn de la afero.

— Temas pri tio, ke tiuj homoj absolute ne estas turistoj… Ili serĉis ian miraklan ŝtonon ĉi tie, komisiitaj fare de la ŝtato. Nome mangan-ercon. Kaj tio estis la problemo, ke ili sekretadis. Ĝi komenciĝis tiel, ke ankaŭ ni surrifiĝis, dank’ al Dio, bonŝance, ĉe malpli alta bordo, kie estis pli ombre. — Kaj li ĵetis rapidan rigardon al Jimmy la Ĝisorela. — Kompreneble ni tuj decidis iri al la alia ŝipkatastrofo.

— Ĉu vi ne povis subfosi la malgrandan krozŝipon tiom sur la loza grundo, ke la fluso fordrivu ĝin de tie? — interrompis Muki la Ostoza, ĉar li ne komprenis, kiel ĝi eblas. — Ĝi ja apenaŭ balanĉiĝetis sur la rifo.

Multaj homoj alrigardis lin samtempe. Ne tute samtempe. Ne tute amikeme.

— Bonŝance — diris Tendenulo la Fervora kun gala tono, — ke vi ne forgesis kunporti fakkonsiliston pri navigado! Ĉar tiun ni malhavis plej bone.

— Absolute — diris la Ĉefkuracisto al Muki al Ostoza, — kial vi buŝaĉas konstante? Ĉu jam ankaŭ vi estas iu?

— Bone, bone, nur daŭrigu! — diris Kupro-grafo.

Dume mateniĝis, kaj alvenis la varmega suno por turmenti la cetere jam trolaciĝintajn homojn.

— Do — klarigis la Ĉefkuracisto kaj demetis sian kamizolon — nia ŝipo (kion faras Dio!) surrifiĝis sur sufiĉe bona loko. Kompreneble ni tuj vizitis la turistojn, ĉu ni bezonas helpon? Nek tie okazis malbono al la homoj. Poste pasis la tempo. Ni atendis, ke oni trovu nin. Tiuj homoj, inter ili estis kelkaj, maljunaj scienculoj, ne multe komprenas en tiu ĉi loko. Ili esploris la internon de la insulo per martelo, kaj ili havis akvofaran aparaton sur la ŝipo…

— Distililon — aplikis Muki la Ostoza la ĵus lernitan fakesprimon. — Ĝi faras akvon el la maro per forvaporigo…

Li denove ekparolis pro sia malavantaĝo. Charley la Lunmiena, kiu ĵus purigis sian armilon, ĵetis malbonintencan rigardon al li:

— Ĉu vi ne povas reteni vin, ke vi ne buŝaĉu. De kiam vi fariĝis fakulo? Vi atentas ĉion, kiel ĉefinspektoro.

— Kaj ne multpromesa fururo atendas tiun ĉefinspektoron, kiu renkontas nin sur forlasita rifo! — murmuris aldone Tendenulo la Fervora. Muki la Ostoze ne sciis, kial la amikoj malŝatas lin subite, tiel do li provis senkulpigi sin.

— Mi diris nur tial, ke la krozŝipo kuŝis sur la sablo…

— Aŭskultu min! — ekparolis la mortkrania, dumetra Charley la Lunluma kaj levi la kolbon al li. — Kiel la krozŝipo kuŝas sur la sablo, eblas, ke vi scias tion pli bone ol ni. Sed kiel vi kuŝos sur la sablo ĉi tie, se vi buŝaĉos plu, kaj mi ekbatos vin per la kolbo, tio ne estas duba.

Tiam Muki la Ostoza elprenis sian tranĉilon, Kupro-grafo deflankigis la batontan kolbon el la mano de Charley la Lunluma, kaj ankaŭ Jimmy la Ĝisorela intervenis kun ĉiu nervoziĝo de sia koro por gardi la pacon, kaj li vangofrapis Muki la Ostozan tiel forte, ke li ŝanceliĝis inter la malproksimajn arbustojn, kaj fine ilia fulmino kvietiĝis, ĉar ĉiu homo de Redzeer sentis tiun vangofrapon maltrankvili en sia manplato.

Oni diras, ke Muki la Ostoza eĉ nun multe meditas pri tio, kial li ricevis tiun nekredeblan fortan vangofrapon, malgraŭ tio, ke li estas bonvola knabo, sed neniu klarigis tion al li, ĉar la tempo kovris la aferon de Radzeer, rilate la rifon, kiel tiom da aliaj aferoj el la paseo de tiuj sovaĝaspektaj homoj.

— Nu, rakontu plu! — diris Kupro-grafo, ĵetinte rigardon al la tendaro de la banditoj. Estis mateno, la suno varme brili. Tiuj ne moviĝis el malantaŭ siaj baraĵoj. Kial batali? La sekeco faligos en ilian manon sen risko la maturiĝintan frukton pro la akvomanko: la ŝiprompulojn.

— Poste okazis tiel — daŭrigis la Ĉefkuracisto, — ke multaj el la turistoj febriĝis, ĉar ili vane faris lignoponteton, la marĉo kovris ĝin de iu tago al la alia, kaj ili devis trafiki ĉiutage sur tiu abomeninda marĉo de la ŝipo sur la insulon. Tiel ilia plimulto enloĝiĝis en tiun ĉi groton, ni portis la distililon sur nian ŝipon, ĉar ĝi (dank’ al Dio!) surrifiĝis pli proksime al la bordo, kaj de tie kunportis la knaboj la trinkakvonon, faritan pere de forvaporigo — kaj flegme li montris malestime al Muki la Ostoza, — kaj neniokaze pere de transpartiigo. Sed jam estis tiel multaj malsanuloj, ke ankaŭ ni devis labori.

— Kion? — demandis Jimmy la Ĝisorela.

— Ni devas gardi tion, kiel militan sekreton. Ĝi ne estas la unua okazo, ke la Sekreta Servo dungis nin. Ia pentristo divenis, ke tiu certa mangan-erco ekzistas sur la insulo. Kiel mi jam menciis, ĝi rilatas ian teknikan krudmaterialon, kiel la petronfonto, aŭ ekzemple la guano. Ĝi estas bezonata al la armado. Tiuj turistoj ne estas turistoj, sed Sekretaj Servistoj, kaj tiel multe da homoj febriĝis, ke ili devis fidi nin kaj klarigis, en kia ŝtono povas esti mangan-erco. Tiel ankaŭ ni pioĉis kaj fosis, kiel ni kelkaj homoj ekzercis tion dum la belaj tagoj en Sumbava, ĉar oni nomas ĝin en bango-indusriejo laborigo.

— Kaj kelkiuj diras — murmuris Tendenulo la Fervora ironie, — ke la antecedento estas malavantaĝa antaŭa vivo en ŝtata servo. Ili ne multe povintus atingi kun ni sen nia rutino, akirita en Sumbava.

— Silentu! — avertis Kupro-grafo sian kunulon. — Vi parolas pri tiel multe da aferoj, ke ni ne komprenas tion. Ĉu vi do helpis serĉi mangan-ercon?

— Ni pioĉis kaj serĉis ĉi tie. Poste sekvis la surprizatako! Sur la ŝipo André de Rémieux jam estis neniu, sed ni havan malnovan, bonan kutimon, ke gardisto estas ĉiam en la gvatturo en tia ĉirkaŭaĵo. Tiel do ne okazis tute nepreparite al ni la alveno de la friponoj de Huang la Drako. La unuan atakon, kiam ili ankoraŭ kalkulis tion, ke surprizinte nin ili havos facilan laboron, ni rebatis ili tiell, ke multaj ĉarlatanoj rememoros tion ĝis la tago de ilia morto, se tiu dato ne estus jam malprogresa starpunkto ĉe ni. Tiel do nokte ili retiriĝis. Sed ili sciis bone, se mateniĝos, ili ĉirkaŭos nin kaj atakos pli saĝe el du direktoj. Krome ili estas tre multe, ne povis fari nenion alian: nokte ni malmuntis la maŝinpafilojn kaj kunportis ĉion el la ŝipo, kion ni povis. Ni do bele, malrapide, singarde retiriĝis de sur Radzeer, ĉar (dank’ al Dio) ĝi staris avantaĝe sur la rifo, en la groton. Tie ili ne povas ataki nin el dorsdirekto. Komence ni ne havis problemon pri la akvo, ĉar pluvis dum tagoj. Sed ŝajnas, ke sekvis la seka sezono.

La Ĉefkuracisto senspiriĝis. Iom post iom fariĝis sufoka varmego! Charley la Lunmiena, kiu laŭkutime oleumis kaj purigis sian armilon kun benediktana precizeco, finis la sufiĉe simplan historion pri la ekspedicio, kiu implikiĝis en malagrablaĵon.

— Kompreneble la kanajloj elflaris, kio okazis, kaj kiel vi vidas, ili ĉirkaŭis nin, kaj komenciĝis la morta konkuro. Ĉu alvenos pli frue ekspedicio, aŭ alvenos pli frue la seka sezono, kies bruliga varmego forigos nin el la groto?

Kupro-grafo nun frapis sur sian frunton:

— Sankta Dio! Ni ja havis…

— Kion?

— La ladboteloj!..

Muki la Ostoza kaj Jimmy la Ĝisorela ekkriis samtempe.

Ĉar ili kunportis kelkajn botelojn da akvo de sur la ŝipo en la leda sako, sed ili forlasis ĝin survoje. Kaj la ŝvito fluegas sur ili, ilia gorĝos estas seka, kiel tindro. Ili sidis multe pli malesperiĝinte inter la ŝtonoj, sur la glata, brula rokego.

— Nun ni povas fari nenion! — diris Charley la Lunmiena kaj lia voĉo sonis raŭke en sia seka laringo. — Eble vespere iu el ni povos ŝtelumi por akiri akvon…

Li senspiriĝis.

Mortiga varmego streĉis la aeron. Nun revenis kapitano Dorian, kiun oni subite „emeritigis”, por ke li partoprenu la esplordon de la mangan-erco. Li estis en la groto, kie ili lasis la senpovajn homojn kun la lasta akvoporcio.

— Profesoro Hughes — li diris malgaje — jam ne ĝisvivos la vesperon, se ni ne akiros akvon por li. Ankaŭ supre jam elĉerpiĝis la lasta guto.

— Ni tiru loton — proponis Kupro-grafo. — Iu el ni ŝtelumis por serĉi la demetitan ledan sakon. Ni lasis ĝin sur la senarbejo de la okcidenta riverbordo, kie ni renkontiĝis kun Tulipo.

La propono proksimume konvenis ĉi tie al la etika pensmaniero. Kiuj faris eraron, tiuj koretu ĝin. Turniĝis la monero, klakis… Kupro-grafo gajnis kontraŭ Jimmy la Ĝisorela!.. La ferdekestro ĵetas la moneron kaj (la fregat-kapitano jam havas tian bonŝancon) denove perdas. La raŭka Petters malbonintece turnas sin la Muki la Ostoza:

— Li en ĉio estas universitata profesoro! Ĝis iu tranĉos lian sciencon per poŝtranĉilo!..

Dume Jimmy la Ĝisorela malaperis. Li grimpis lerte sub la barikadon. Penetri tra la duoncirkla blokado estas malfacila afero. La duoncirklo ja ne fermiĝas en la proksimo de la rokego, sed densa vepro malebligas ambaŭflanke, ke kiu ajn trairu ĝin nerimarkite. Se iu arbusto ekbruetus, tiam la kuglohajlo de la rabistoj mortigus lin. Ne estas tempon por pensadi. Ĝi estas hazarda ludo. Estu laŭ la danco de l’ ŝanco.

Aŭ malbonŝanco. Egalas. Ĉe la malsupro de la rokego kuŝas la kadavro de la giganta pirato en la herbaro. Li glitas tien singarde. Nun li devas treni tiun grandegan korpon centimetron post centimetron malantaŭ la plej proksiman ŝtonegon, tiel, ke la vigle gvatantaj rabistoj rimarku nenion. La vegetaĵo estas sufiĉe densa post la pluva sezono, la sektaklo iel sukcesos. Supre oni rimarkas la agadon de Jimmy, kaj laŭ la propono de Kupro-grafo ili komenca intense pafi la baraĵon de la malamiko.

Ĝi estas elprovita taktiko ĉe militŝipoj. Artefarita nebulo el pulvo. Ĉar en la sufoka, senmova varmego tre malrapide ŝvebas la pulvo-fumo. Jimmy la Ĝisorela haste surprenas vastfaldan pantalonon, sangomakulitan, silkan mantelon kaj sufiĉe da larĝranda pajloĉapelo kuŝas dise. Nun jam evidente li serĉas ŝirmejon tie kaj ĉi tie, saltetante al la barikado de la rabistoj. La larĝranda ĉapelo preskaŭ kovras lian vizaĝon. La banditoj ne pafas, ĉar ili pensas tion, ke ilia vundita kamarado rekonsciiĝis, kaj li deziras reveni. Oni tuj pafas el malantaŭ la baraĵo, sed li certas pri tio, ke ili zorgeme celas alidirekten…

…Nun li kvazaŭ volus fuĝi de antaŭ la kuglohajlo, li deflankiĝas kaj saltas inter la veprojn, la piratoj eĉ angoris pro li. Poste… unu sekundo estas la tuto, penetrante tra la arbustoj, dornoj, li liberiĝis el la blokadringo. Nun li rapidas sur la marbordon, kaj irante laŭ la bordo li klopodas atingi la bivakejon. Tie estas la palmo-grupo… ĉe tiu arbo-grupo li elektis la gvatejon. Li kalkulas proksimume la direkton de la forlasita bivakejo kaj eniras la densejon. Li palpadas kliniĝinte. Li devas atingi sian celon en la nokta mallumo de la kuntuŝiĝantaj arbokronoj. Post kelkaj minutoj li trovas la ledan sakon bonŝancre. Li genuiĝas rapide, kaj…

Kaj el dorsdirekto iu batas lin je la kapo per pordo, ke li duonsven falas sur la teron, kaj li ankoraŭ aŭdas, ke la atakanto krias:

— Jen li estas kara strovaĉek! Li alvenis laŭhorare, mi povas diri… Hop, kolombeto mia, nur ne saltadu!.. Vi povas ricevi tiom da batoj sur vian kapon, kiom vi volas, mi estas granda kavalerio pri tio…

Kaj antaŭ ol Jimmy la Ĝisorela povintus pene leviĝi, sinjoro Wagner, pruvinte sian menciitan kavaleriecon, batis lin je la kapo dufoje per la pordo tiel, ke ĉio mallumiĝis antaŭ Jimmy kaj restis kuŝanta senkonscie…

Deksepa ĉapitro

La alia grupo agoniis pro soifo same malantaŭ la baraĵo de mitralejo en la transa fino de la rokego. Kapitano Dorian, kiu malgaŭ la akvomanko kaj la varmego ne ŝparis moviĝi, li iris tien kaj reen por reanimi la homojn, kio estis vana klopodo en la senespera situacio.

— Nun jam post kelkaj minutoj estos vespero — li diris al Vanek la Dornharulo, kiu ankoraŭ staris sur siaj piedoj, estas vere, ke apogiĝinte al la baraĵo, sed li eĉ ridetis per siaj krevintaj, ŝveliĝintaj lipoj.

— Estos vespero — respondis la matroso. — Morgaŭ estos ankaŭ mateno, sed ni jam ne plu havos sunsubiron.

— Viaj kunuloj eltenas bone, ni havas problemon nur pri la „civiluloj”. La inĝeniero estas en la plej malbona sanstato… Kia diablaĵo ĝi estas?!

Ankaŭ la banditoj gape miregis. La mondo ankoraŭ ne vidis tian miraklon! El la direkto de la okcidentaj veproj subite aperis frenezulo!

Li portis vastfaldan pantalonon ĝis la akseloj, kaj super ĝi estis malfermita, flava, silka mantelo, tute ĉifona, li havis elefantpandajn, nigrajn ŝuojn, nigran, cilindran ĉapelon; sed tio jam estas vizie timiga, ke li portas pordon, leĝere premitan al sia dekstra flanko, kiel ian aktujon. Se lia eksteraĵo ne estus tiel surpriza, eblas, ke pafaro tuj mortigus lin, kiu tondris iom malfrue. Tial li rapidigas siajn grandajn, trankvilajn paŝojn, kiuj samtempe estas ankaŭ larĝaj por eviti la falon pro liaj malfiksiĝintaj, enormajn plandumoj per altenlevitaj piedoj, li iras al la barikado, sed li jam laŭte ekkrias antaŭe kaj eklevas sian ĉapelon:

— La Dornhara strovaĉek! Humile via! Ĉiam estas granda honoro rekonti friponegon… Jen rigardu! Sankta Dio! Oni pafas per veraj kugloj ĉi tie! — Kaj li saltas spiregante malantaŭ la baraĵon: — Ĉi tie estas vivdanĝere iradi…

Vanek la Dornharulo klarigas al la aliaj pri la timiga, blubarba novalveninto per pena, malfacila parolmaniero:

— Li estas idiota mondvagabondo… Jam dek jarojn la alkoholaĵo povintus mortigi lin en ĉiu momento… — kaj post mallonga spirego li turnas sian al sinjoro Wagner: — Kiel el la infero vi venis ĉi tien?

— Jen vidu, vi pravas pri tio! My old great Cap’n, la reĝino de la ŝipestrejo Pepilia la Pirato komisiis min dirante: „Vidu Wagner, bonega amiko mia, bonvolu sidi en boaton, remu, amiko mia al la insulo, tie estas tri homoj, kiuj estas friponegoj, tre agrablaj homoj, Fred la Ĝisorela, Kupro-grafo la Ostoza kaj Muki Olivero! Mi diris al li, ke amiko mia, mi iros sur la insulon porti akvon!.. Kaj ili ne maltrankvilu, ĉar mi fartas bone.” Mi do kunportis tiun mesaĝon!.. Li diris ankoraŭ multe da aliaj aferoj, sed tiujn ne estis inde encerbigi. Ĝravas, ke vi ne maltrankvilu ĉi tie, ĉar li fartas bone, li iris nur por akvo, sed eblas, ke ankaŭ tio pasos, ĉar li havas fortan naturon…

— Akvon!.. — stertoris senkonscia matroso.

— Jen prenu! Li sendis tiom da akvo, ke ĝi havas nenian sencon…

Miraklo.

Sinjoro Wagner malfermis sian mantelon, kaj trae-retrae, ĉirkaŭ lia trunko pendis proksimume ok grandegaj ladboteloj!

Dekoka ĉapitro

La turmentitaj homoj ekĝemis samtempe anstataŭ krio. Dorian kuregis kun kelkaj ladboteloj al la groto, poste al la alia barikado…

Akvo! Akvo!

La lastaj, ruĝegaj, larĝaj radioj bruligis la insulon, kaj renoviĝis la forto kaj la vivo en la turmentitaj korpoj, estantaj proksime al la tombo…

Vanek la Dornharulo viŝis sian buŝon kaj etendis la ladbotelon al sinjoro Wagner:

— Trinku, oldulo mia! Vi ja meritas la akvon.

La maljuna, falta, veruka vizaĝo rigardis al Dornharulo kun profunda malĝojo:

— Ĉu mi kaŭzismalbonon al iu? — li diris malgaje. — Kial vi volas turmenti min?… Porti tiun akvan strovaĉek-on al la rabistoj, ĉar mi ĵuras je mia pordo, ke mi ne plu konos vin.

Li elprenis dulitran botelon da brando el sia interna poŝo kaj li trinkis el ĝi. Por eltiri informojn el sinjoro Wagner, rilate la mesaĝon de Pepi la Pirato, ĝi estis vana klopodo. Sed kion do ŝi povis mesaĝi ankoraŭ? Ŝi faris bone, ke ŝi ŝipveturis por porti akvon, sed kiam ŝi revenos de la plej proksima insulo, vivanta homo jam ne estos ĉi tie.

Dume vesperiĝis. La Blubarbulo ridaĉante ŝanceliĝadis tien-reen. Oni akceptis lin en la alia tendaro jam kun modera ĝojo:

— Ĉu vi ne scias, ke la ŝipo Blinda Patro Via portos helpon iel? — demandis Kupro-grafo.

— Kiel?… Certi ili iros al ia policejo!.. La virino parolas tiel multe, ke mi komprenis nek ties duonon.

Estas superflue esperi. La virino volas porti akvon, kaj ŝi sendis Wagner-on kun la mesaĝo tial, ĉar li estis la sola malhavebla, eĉ malhavinda persono sur la ŝipo. Estas absurde esperi helpon. La fora insularo Marquesas troviĝas plej proksime, kaj tiuj kelkaj ladboteloj da akvo sufiĉos nelonge. Ili ŝipveturos nek la duonon de la vojo, kaj ni jam ne vivos.

…La sekvan tagon, preskaŭ po-gute dividite akvoporcio, ili inerte, malesperiĝinte vegetis pro la senelira situacio. Ili atendi Jimmy la Ĝisorelan. Kiu estus konjektinta el ili, ke sinjoro Wagner batis lin je la kapo kelkfoje per la pordo? Kaj se sinjoro Wagner ne estus dorminta tiun matenon en la sufoke varma mateno, kovrinte sin per la pordo? Se li estus rakontinta hazarde sian aventuron, aŭ Jimmy la Ĝisorela revenus kun iom da akvo? Ĉu tio gravus? La varmego kaj la situacio sigelis ilian sorton.

— Ni faris idiotaĵon! — murmuris la Ĉefkuracisto.

— Sed almenaŭ ni ne plu faros idiotaĵon en la vivo. Nek alian aferon — grumblis Charley la Lunmiena kaj rigardis en la fusiltubon, ĉu la dratprenila, longa broso oleumis bone la kuglokanalon. Ili sidis silente, ĉar nun jam estis nenio, pri kio paroli…

La armitaj banditoj estis pretaj ataki ilin tie malsupre, duoncirkle, malantaŭ la baraĵoj. Malpli proksime, ĉirkaŭ la granda tendaro de la ĉefo kvazaŭ komenciĝus ia kaoso. Ĉu eble ili kolektiĝis por babili?

La unua oficiro de la ŝipo André de Rémieux mortis. Ili enterigis lin ĉe la piedo de la rokego, donante al li la lastan honoron. Ĉu estos iu, kiu enterigos ilin, ĝi estas pli ol duba.

Iu seneventa, malespera horo sekvis la alian…

Subite Charley la Lunmiena laŭte ekkris per tiel timiĝinta, akra voĉo, kian ili ankoraŭ neniam aŭdis de li.

— Rigardu tien!

Ili ĉiuj turniĝis al la direkto de lia etendita brako. Al la deklivo, kondukanta al la barikado. Ili staris tie kun distreĉaj okuloj, kun malfermita buŝo, nepovantaj diri eĉ unu vorton pro konsterniĝo, stultmiene, torpore, kvazaŭ ili estus subite freneziĝintaj, kaj ili ĉiuj vidus la saman aperaĵon.

Sola homo venis indiferente el la direkto de la tendaro de la malamikoj.

Kaj tiu sola homo estis Fred la Malpura! La Kapitano!

…Li paŝadis sur la brako kun sia jako, enpopŝiginte siajn manojn, kun balanciĝanta supra korpo, indiferente, rigardante la polviĝintajn gruzelpecojn ĉe siaj piedoj, kvazaŭ li nur promenus al la plej proksima drinkejo en iu stratetaĉo de Frisko. Atinginte la barikadon, li rigardis sur la societon kun iom da abomeno, ekmovinte sian mentonon al ili, li diris:

— Vi povas paki kaj iri hejmen!..

Deknaŭa ĉapitro

Kio okazis al la ŝipo Blinda Patro Via?

La senlime trankvila ĉielo kaj akvo ne englutis ĝin, tio certas.

La plej verŝajna supozo estas tio, rilate la intervenon de la Verda Vizaĝulo (kiu haŭseras la vaporŝipon, kiu plaĉas al li per la rando de sia nigra mantelo, atinganta iafoje eĉ la horizonton), sed poste tio pruviĝis erara. Hugo la Nenifarulo ja aŭdis lin ŝalmi, kaj antaŭ ol la luno leviĝis ĉe la rando de la oceano, li ŝajne vidis ankaŭ lian indandeleske, bonvole rikanantan kranion por kelkaj mometoj, kaj ĝi devis okazi tiel, ĉar li estis tre ebria, kaj li vidas multe pli bone en tiu stato, ol alifoje. Sed laŭ Hugo la Nenifarulo la Verda Vizaĝulo nur rigardis la ŝipon, sed ŝajnas tiel, ke la vaporŝipo ne plaĉis al li, ĉar li resinkis ĉe la rando de la oceano.

La mistera malapero de la ŝipo Blinda Patro Via en tiu nokto okazis jen tel.

Post kiam la vespera krepusko kovris la boaton de la tri homoj, komenciĝis la kutima, malvigla vivo sur la ankrita ŝipo kun antaŭvidebla eventomanko. Hugo la Nenifarulo flikis sian sveteron, kaj Vasiĉ la Rugharulo nun fine dismuntis la maŝinaparton, fumantan en densa ole-malpuraĵo, de kie jam de Tahitio nervozigas lin ia ĝena bruado. La Striovizaĝa sidas sur aerumfenestro, li portas pantalonon, refalditan ĝisgenue kaj lavas siajn krurojn. Iafoje kelkaj mevoj, kiel ili rondflugas malalte, oblikve plonĝflugante, iun flugilon balancante preskaŭ ortangule al la maro, kiel eta, la plej novtipa ĉasaviadilo, kaj ili flug-atakas la manĝaĵrestaĵojn, elverŝiĝantajn el la kuireja defluilo.

Pepi la Pirato longe staris sur la sama loko tiel, kiel ŝi vidis malaperi la tri enboatiĝintajn homojn. Ŝi rigardis per penetremaj okuloj en la mallumon, ke ili revenu. Peza sento ekkonvulsiis ĉirkaŭ ŝiaj koro kaj gorĝo. Ŝi sentis la danĝeron per siaj ĉiuj nervoj. Kaj ŝi atendis, ke la melodia, lanta, basa voĉo de Kupro-grafo, kiu ofte transiras al mallaŭta rido, proksimiĝu.

Sed ŝi vane atendis, apogiĝinte al la balustrado.

Nur la akvo plaŭdis iafoje, kiam kelkaj saltetantaj flugfiŝoj ĵetis sin alten en la aeron kaj refalis denove. Intertempe densega nebulo ekkovris la oceanon. Kiu scias, kiom longe ŝi staris tiel sur la sama loko? Dume pasis horoj. Poste ŝi sentis migrenon pro la densa nebulo kaj malfermis la pordon de sia kajuto…

Ŝi ne povis eĉ moviĝi pro surprizo! Ŝi restis staranta sur la sojlo timiĝinte, kredante, keŝi sonĝas…

Konsternige trampa, barba maljunulo sidis ĉe la tablo kaj trinkis ŝian rumon.

— Ĉu vi aŭdis pri mi? — demandis la kaprobarbulo sen ĉiu enkonduko. La virino en tiu momento sciis, kiu li estas.

— Fred la Malpura!

— La Kapitno — li aldonis murmurante. — Ni devas agi rapide, mi do diras al vi, ke mi estas via superulo, fraŭlino Cunesburry…

Eĉ unu vorto ne estis vera el tio. Li traserĉis la havaĵon de la virino dum sia mallonga restado en la kajuto, kaj li volis eviti la longan persvadon, ĉar tia jupulino kutimas skrupuladi multe.

— Vi scias mian nomon…

— Mi diris, ke mi estas via superulo en la Sekreta Servo, kontradmiralo Anderson sendis min. Ni ne havas minuton da tempo.

— Sed kiel vi venis ĉi tien?

— La ŝipo Hontler proksimiĝis al tiu ĉi barko kun ne multe da bruo kaj kun mallumigita ferdeko. Ĉu mi nun rakontu, ke mi remis ĉi tien senbrue, mi grimpis sur la ankroĉenaro… Mi ne ŝatas paroli multe. Ĉu vi ne havas pli da rumo?

— Ne… Sed jen estas viskio. Do, mi petas vin — ŝi komencis ekscitite, — tri homoj remis sur la bordon.

— Mi scias pri tio. Vi ne devas maltrankvili. Se mi estas ĉi tie, vi ne devas problemi pri kekaj friponoj. Sed vi havas gravan rolon en la afero. Tuj reveturu plenvapore al la insularo Marqueses, kaj kargu per tiom da dolĉa akvo la ŝipon, kiom ĝi povas porti. Se vi trovos ŝipon, haŭseru ĝin, kaj akvon, akvon, kiom vi povas porti, kaj kiel eble plej rapide, cetere nek mi povos helpi. La tuta kompanio havas akvon por dek tagoj, kaj eble ni povas duonigi tion.

— Nu kaj tiuj, kiuj estas sur la bordo, Kupro-grafo kaj…

Fred la Malpura elprenis el sia malantaŭa poŝo sian manplaton grandan, malnovan poŝhorloĝon:

— Ni sinkronigu niajn horloĝojn. La babilado ne estas mia kutimo. Se vi ne malankros post dek minutoj, mi respondigos vin, kio okazos. Mia horloĝo montras la 11-an horon kaj 50 minutojn! Bonan nokton!

Li turnis sin sur la kalkanoj kaj lasis Pepi la Piraton tie, nur fingre ektuŝinte la vizieron de sia ĉapo, kion bonintenca observanto povis kompreni, kiel saluton.

Kiam la virino postrapidis lin, ŝi jam vidis lin nenie. Li malaperis tiel, kiel li venis: nerimarkite, subite, kiel ia fantomo…

La 12-a horo.

…Fred la Malpura sur la komandponto de la ŝipo Hountler malpacience maĉadis cigaredstumpon. Ne multe da okuloj estus vidintaj tiun grizan konturon en la samforma mallumo de la nokto, kiun la rigardo de la Kapitano observis… Poste tiu harfendeta, malproksima konturo, la ŝipo Blinda Patro Via ektremetis, ekmoviĝis kaj malaperis en la nokto per malrapida veturo… La hoknaza, malmola, maljuna mano glitis de sur la blanka barbo por preni la paroltubon, kaj li murmuris en ĝin:

— Plenvaporo!.. Duone dekstren!.. Antaŭen!

Kaj komenciĝis la morta ludo.

Dudeka ĉapitro

Huang la Drako nervoze sorbetadis la teon en sia tendo. De semajnoj li restadas ĉi tie, li perdis en tiu ĉi entrepreno multe pli da homoj, ol li estus atakinta dense loĝatan insulon, kaj li konjektis jam eĉ tion, ke antaŭ ol fini sian taskon, ankoraŭ multaj, bonaj homoj mortos. Diablo povintus forporti tiujn friponojn, rilate tiun korzŝipon! Se tiuj maraj kanajloj ne estus ĉi tie, li jam delonge povus aranĝi tiun negocon, kaj li estus hejme. Li diris tion ankaŭ al la eŭropa gasto, kiu estis maldika, ostoza, alta homo kaj restadis en lia tendo.

— Mi devos ricevi multe pli da mono. Vi ne diris, ke ankaŭ tiu malbenita ŝipo Radzeer intervenos en la aferon.

— Nek mi sciis tion — murmuris la eŭropano. Nekomprenebla maldiskretaĵo, ke ankaŭ tiajn homojn oni inicas en la aferon.

— Miaj plej bonaj homoj falis.

— Rekompence vi ricevos duoblon de tiu mono, kiun mi promesis al vi, se la batalo finiĝos!

Nun Juan-Fen, la ĉefkomandanto de la pirato rapidis en la tendon nervoze.

— Granda Huan! De sur vaporŝipo venis sur la bordon per boato… tiu abomeninda, blanka sorĉisto, kiun ni nomas la Malpura Patro de la Drakoj.

— Fred la Malpura! — konsterniĝadis la ĉefo de la piratoj. — Alkonduku lin ĉi tien.

Fred la Malpura paŝis en la tendon tiel, kvazaŭ li vizitus kafejon Royal Park en Southampton por trinki nigran kafon. Li murmuri ion, kaj ankaŭ nun li ekpuŝis sian ĉapelon per sia dikfingro, ke oni povis kompreni tion saluto, kiu tre volis.

— Kion vi volas, Malprua Patro de Drakoj?… Mi avertas vin, ke mi mortpafigos vin je la unua suspektinda penso.

— Mi ne proponas tion — li diris bonvole. Poste li eksidis kaj verŝis teon por si. — Cetere mi sciis tiel, ke mi estas via amiko, Huang la Drako. Mi trinki kun vi je tio, en via dormo.

— Prave… Sed vi ĉiam pensas alimaniere, kiam vi pensas pri alia afero.

— Nu, nun mi pruvos, ke vi eraras — respondis la maljunulo, li kapjesis, trinkis sian teon kaj ekparolis jene: — Ĉar ni estas amikoj, mi do promesas, se vi ne faros ian malagrablaĵon kaj viaj ĉiuj homoj demetos la armilojn, tiam: nu bone! Mi lasos vin forkuri, kvankam oni proponis altan monsumon por vi sur Javo.

Huang la Drako salte leviĝis kaj eltiris sian manplaton grandan, malnovan sabron.

— Ĉu vi volas, ke mi distranĉu vin?

— Mi volonte eviuts tion — li respondis kaj verŝis denove teon por si. — Vi konas min bone, kaj mi konas vin bone. Vi scias, se mi diras tiaĵon, tiam mi havas kaŭzon.

— Kaj mi ne volonte mortigus vin, ĉar vi estas malbenita sorĉisto, kaj via sango venigus malfeliĉo sur mian glavon.

— Ĝi estus la plej malmulte, kio povas okazi al vi post mia morto.

— Diable! — interrompis la eŭropano, por kiu la longa interparolado estis stultaĵo. — Diru al mi, kial vi alvokis Huang la Drakon, la netimigeblan estron kapitulaci?

— Kiu vi estas? — demandis Fred la Malpura kaj rigardis la eŭropanon pli ekzakte.

— Tiu sinjoro estas mia amiko kaj gasto…

— Kaj li proponis monon al vi por fari rabatakon… Restu trankvile sidanta, ĉar kiam vi ekprenos vian revolveron, vi jam estos mortinta homo…

Same Huang la Drako kaj la eŭropano staris embarasite. Kiel ĝi jam estis kutimo, Fred la Malpura regis la situacion sen ĉiu armilo aŭ perforto.

— Diru, kial vi venis, kaj kial vi minacis min, kvankam mi estas via amiko? — demandis al ĉefo de la banditoj.

— Mi kaj kelkaj homoj sur balen-ĉasista ŝipo ricevis radiosignalojn. Vi povas pensi, ke mi ne estus veninta ĉi tien per la ŝipo Hountler por ataki vin. Sed la radiosignalo informis min pri tio, ke la dek kvin mil tunara batalŝipo Southampton estas survoje ĉi tien per plena vaporo, ke ĝi estermu vin kaj viajn homojn.

— Tio ne estas vera! — diris la eŭropano. — Ĝi estas nur blufo!

— Fermu vian buŝon, se respektataj, maraj drakoj intertraktas. — diris Fred la Malpura.

Huang la Drako ne tre ŝatis la eŭropanon, kiel ĝi jam evidentiĝis el la antŭaĵoj. La la afero unuavice tuŝis lin.

— Vi asertas tion nur pro erarigo — li diris al Fred la Malpura, — ĉar vi volas helpi mian malamikon.

— Se vi ne kredas tion, nu bone. Mi avertis vin. Elegantaj, anglaj sinjoroj estas inter la pasaĝeroj de la ŝipo André de Rémieux.

— Kiam alvenos la helpo, ni jam mortigos ilin! — kriis la ĉefo de la rabistoj. — Cetere vi estas fama pri tio, ke vi neniam diras veron, kaj per tio vi kelkfoje timigas la homojn kaj venas ilin…

— La tuto estas blufo ankaŭ laŭ mi — diris la eŭropano. — Oni ne uzos la batalŝipon Southampton por tiu celo.

— Por mi estas egale. Mi avertis vin, Huang la Drako, ĉar vi estas mia amiko, kaj mi trinkis kun vi je tio en via domo — maskis Fred la Malpura la retiriĝon. — Oni scias pri tio sur ĉiu maro, kaj tial mi venis ĉi tien. Nur pro amikeco.

— Vi povas libere foriri, sed tuj suriru vian ŝipon, kaj forlasu la ĉirkaŭaĵon de la insulo! Ĉar vi estas tia, ke vi elpensas ion, kaj vi ruinigos miajn kalkulojn sola.

Ili kondukis Fred la Malpuran al la marbordo kun forta eskorto, kie li sidis en boaton. Ĝi estis la boato de Hountler. Li malligis ĝin de arboradiko, kie li surbodiĝis dum la alveno kaj reremis al la balen-ĉasista ŝipo, ankranta ne malproksime. Li estis iomete malbonhumora, ĉar lia blufo ne sukcesi. Tamen li devintus savi tiujn homojn…

Oni ĵetis ŝnureskalon de sur la ŝipo, kaj la maljunulo ekiris sur ĝi supren.

Dudekunua ĉapitro

La ŝipo tre malproksimiĝis de la insulo. Dume okazis la kuratako de la sieĝitoj el la groto, kiuj defenis sien en senespera situacio ĉe ambaŭ flankoj de la bazo de la rokego. Dum tiu tempo Fred la Malpura parte interkonsiliĝis kun siaj homoj, parte li meditis apud sia botelo da brando. Li pensis, ke li simple timigos la banditoj, sed ĝi ne sukcesis.

Tiam fine io konceptiĝis en li…

Puf! Motordifekto. La ŝipo Hountler senmoviĝas.

Insidaj akvoharbaĉoj volviĝis ĉirkaŭ la helico tiel, ke ĝi subite haltis. Kaj io krakis, rompiĝis, krevis en la maŝino, laboranta per plena rapideco…

La Kapitano ege blasfemis!

Okazos kruela morto de multaj homoj, se la maŝino ne estos riparita rapide. La maristo, ligita per ŝnuro, en la mano kun trancio, ofte mergis al la helico por distranĉi la klematidojn, kaj bonŝance li ne vekis la atenton de la ŝarkoj, svarmantaj ĉie. Ĝi estis sizifa laboro. Aŭrore deŝanĝis lin alia matroso. Oni muntis en la maŝinejo. Malfacile. Oni ne povis provi la rezulton de la laboro, dum la helico ne moviĝis, kaj ili povis ekfunkciigi nek la maŝinon. Aŭdiĝas knalo de pafoj el la direkto de la isnulo… kaj pasas, pasas la horoj, pasas la tempo, ĝis fine ili povis ekveturi per la ŝipo Hountler al la norda pinto de la insulo du tagojn malfrue.

Ĝi navigis tute ĝis tie, kiam ili ekvidis la grandegan velŝipon de Huang la Drako, sur kies ferdeko estis vice amasigitaj ĉiuj akvobareloj. Oni amasigis la barelojn tiel dum la pasintaj tempestaj tagoj, laŭ malnova marista kutimo por kolekti la pluvon, tiel rekompletigante konstante la foruzitan akvokvanton pere de la abunda, tropika tempesto. Ili nur forigas la fermoplaton de la barelo, kiam komencas pluvi kaj kovras ĝin, se la ĉielo sereniĝas.

La ŝipo Hountler revenis malrapide kaj komenci navigi apud la bordo, preskaŭ enue, kvazaŭ sencele preter la grandega velŝipo paralele. Huang la Drako malpermesis tion, sed fine ja kion povas malutili tiu ŝipo ĉi tie. Neniu zorgis pri tio. Kelkaj nudpiedaj homoj sen armiloj sur la malgaranda vaporŝipo, kiu ne havas eĉ unu kanonon… Kion ĝi povas fari?

Sed ili ne sciis, ke Eŭgeno la Buŝaĉulo estas tie. La fama Eŭgeno la Buŝaĉulo!

Li estas bonega harpunisto!

Kaj ili havis aeropneŭmatikajn harpun-ĵetilojn. Strange, tri aparatoj unu apud la alia. Tiel lli muntis tiujn rapide. Mult-nodojn da bobelita kablo apartenis al la harpuno, ke okaze de trafo ĝi deruliĝu, tirata de la baleno. Ili estas frenezaj homoj, ke ili muntas ankaŭ la rezervajn maŝinojn. Nur tion povis pensi tiu homo, kiu estis sperta pri ĝi. Sed kiu ja povintus priatenti tion, ke ili energie, trankvile ŝraŭbas po unu balen-mortigan grenadon sur la tri harpunojn? Absolute: kiu povas atenti en tia varmego?

La ŝipo Hountler nun jam estis parelele kun la velŝipo. La Kapitano staris sur sia loko kaj kriis indiferente en la paroltubon:

— Plena vaporo! Antaŭen!

Samtempe: Baaang!

Knalo, poste aŭdiĝas la siblo de la kabloj, vibrantaj en la aero!.. — La nua harpuno trafis inter la barelojn…

Zum!.. La grenado eksplodis!

Bum… Brrr… Bum!

Grandega detonacio tremigis la insulon.

…Ĉar kiam la velŝipo estis senpere apud la vaporŝipo, tri harpunoj siblis en rapida sinsekvo inter la amason de bareloj, plenaj de trinkakvo, metitaj sur la ferdekon de la skuno. Kaj la sekva eksplodo neniigis ilian akvoprovizon tiel, ke eĉ por unu tago sufiĉa trinkakvo ne restis inter la dissplitiĝintaj lignotabuloj.

Poste la ĉefmasto malrapide, kiel la epilogo de la okazaĵoj, falis laŭ ĝia tuta longeco, disŝirinte ĉiun gravan velon. Kaj la ŝipo Hountler veturis grandarke por esti ekster pafdistanco.

Huang la Drako aŭskultis la raporton konsterniĝinte.

Poste oni informis lin, ke iu alvenis sur la bordon per boato de sur la ŝipo Hountler. Fred la Malpura estis tiu.

Sola!

— Mi venis al vi por intertraktadi, Huang la Drako — li diris trankvile.

— Nun mi rostos vin super ardaĵo!

— Se vi volas, vi povas manĝi min vivantan — respondis la maljunulo indiferente. — Sed kion vi trinkos manĝinte min?

— Malbenito!

— Kiel do mi diris, Huang la Drako — li daŭrigis gemute kaj verŝis teon denove. Li tute ne atentis pri la eŭropano. — Ĉar vi estas mia amiko, mi lasas vin forkuri. Mi havas bonan koron, kion mi faru? Sed kapitulacu ne pli ol unu horo! Miaj maristoj estas tre malkuraĝaj, tiel do nur tiam vi ricevos akvon de sur la ŝipo Hountler, se mi reremos kaj trankviligos miajn homojn, ke ili ne nervoziĝu. Tiam vi ĉiutage povas transporti per boato duonporcion da akvo po homo, kaj se alvenos la akvoprovizo de sur la insulo Marqueses, vi povas kargi tiom el ĝi, kiom vi bezonas dum la hejmenveturo. Ĝis tiam la personaro de Radzeer gardos vin kaj vian bandon. Vi estas saĝa homo, kial diskuti?… Kolektu la armilojn en la mezo de la senarbejo, ĝis mi revenos! Nun mi iros informi tiujn, kiuj estas ĉe la rokego.

Ĝi estis evidenta situacio. Huang la Drako ne estus sperta bandestro, se li pasigus sian tempon per vana kolero kaj stamfado. Precipe en tia varmego, kun tiom da homoj, sen akvo. Ili jam ĉiuj estas soifaj, eksciinte, ke ili ne havas akvon.

…Pasis ne pli ol unu horo, kaj la armiloj estis kolektitaj en unu amaso, kaj la ŝieĝitoj fariĝis venkintoj. Ili ĉirkaŭstaris duoncirkle la piratojn kun pafpretaj fusiloj.

Okazis malgrava akcidento. Ie, sur nedifinebla loko malŝargiĝis fusilo, kaj la kuglo hazarde trafis ĝuste la eŭropanan iniciatinton je la kapo. Neniu bedaŭris lin. Ankaŭ la piratoj kaj same la ŝipromiĝintoj povis danki al li ĉiun malbonon.

…Fred la Malpura tenis sian vorton. Fine ja li havas bonan koron… Kiam alvenis la ŝipo Blinda Patro Via, li lasis forveturi sian malnovan amikon, Huang la Drakon, provizinte lin per sufiĉe da akvo.

La renkontiĝo de Pepi la Pirato kaj Kupro-grafo estis la plej bela premio pro ilia kuraĝa ago.

Sed la plej granda kontentigo kaj omaĝo atendis la Kapitanon.

La tuta personaro de Radzeer kunvenis kaj decidis, ke antaŭ ol ekveturi hejmen, ĉar (dank’ al Dio!) la krozŝipo sukcese deglitis de sur la rifo: ili vizitos la Kapitanon kaj donos al li solenan kontentigon, kial ili iam kaptis lin ĉe freŝa faro, kiam li ŝtelis.

Sed irinte sur la bordon aŭrore, la ŝipo Hountler jam longe malankris, kaj nek ties fumo estis videbla sur la horizonto.

Dudekdua ĉapitro

Al lia Reĝa moŝto

San Antonio sinjoro arkiduko (kaj reĝo)

Fortikaĵo Almira

Insulo Feliĉo

Kara sinjoro Reĝo kaj viaj ekscelencaj proksimuloj!

Mi ricevis ankoraŭ en Tahitio vian estimatan geston de via reganta fideleco. De tiam okazis mirinda mokincito! Mi ne scias, ĉu mi jam menciis, ke estas Kapitano, kiu havas nomon pri si, kiu konstante implikas la aferojn. Vi ne keredos! Nun denove li partoprenis tion! Kaj denove el dorsdirekto antaŭen! Ĉar li havas menson (en la kapo), kiel korktirilon, simila al helico, kun multe da kaneloj laŭ rivolunombro.

Li jam simple sciis, kiam ni parolis en Frisko, kial mi estas tie kaj kial (atol, kiel mi jam menciis tion, sed unu aferon nek li sciis). Li sekvis nin per tiu malbenita ŝipo, ĉar nun jam mi estas kolera pri li, ni estis tiomope, ke po unu homo apenaŭ havis monon, kvankam la stiristo Kupro-grafo edziĝis al ŝipestrinon, kaj nuptodonace li rezignis sian parton favore al ni, tiel ankaŭ la premio restis nia, kiel heredaĵo, ĉar li edziĝis, la kompatindulo.

Bonŝance mi alvenis al la insulo Robinso Crusoe kun Kupro-grafo kaj Muki la Ostoza (mi ne scias, ĉu vi reĝa moŝto kamaradis kun li, sed ankaŭ li estas niaspeca, bona tipo, li nur konstante buŝaĉas pri la mekaniko, kaj tion oni ne ŝatas sur Radzeer) kiam do ni revenis al Archipel, evidentiĝis, ke piratoj sieĝas nin. Ĝi estis kaosa, sed se via reĝa moŝto estus vidinta tion, vi ne legus mian leteron kun via plej estimata rikano. Ĉar kiam mi vidis la sangon en la kajuto de la kapitano, ĝi tuŝis min tiel senteme, kiel du samformaj vangofrapegoj. Aŭ eĉ pli profunde.

Sed fine Fred la Malpura (kiu ĉiam implikas la aferon, kaj li ĉiam serĉas min sur la terglobo) inventis la plej modernan ĉasŝipon: Li pafe neniigis iliajn barelojn, plenajn de akvo! Poste sekvis la ĝenerala, publika kapitulaco.

Unu maljuna, barba fripono arestis proksimume cent dudek piratojn!

Sed li indulgis ilin, kaj li ne akompanis ilin al iu distrikta policejo.

Estis belega ĉe kontradmiralo Anderson, ankaŭ el mia reganta periodo memorinda, bela, grandioza kaj enua, kortega akcepto, nomata aŭdienco. Ili premis mian manon unu post la alia kaj diris, ke ili ĝoje distingas per po unu ordeno Tendenulon la Fervoran (kiu vundiĝis je la brako) kaj Klabon (kies vizaĝon oni tranĉis trae-tratrae).

Sed Fred la Malpura ne venis tien!

Lin interesas nur tri aferoj: la mono kaj nenio alia, krome konstante ĉikani min. Ĝis fine mi elpremos lian iun okulon. Ankaŭ la blubarbulo aperis, kaj en la ŝtuparejo vestogardisto helpis al li demeti la pordon. (Tiu idioto kunportas ĉion!)

Ankoraŭ ion! Estas bone, ke mi menciis tiun stultulon!

Fine mi repagis la ŝultdon ankaŭ al la Blubarbulo, aŭ mi reprenis tion de li. Ĉar li devigis min, kiam mi dungiĝis al la ŝipo Blinda Patro Via, doni la trionon de la premio al li. Sed lia laboro vere meritas neniom da mono. Se nur mi ne kalkulas, ke foje li faligis la pordon el la gvatturo sur la kapon de Kupro-grafo. Por tio li meritas iom da mono, sed ne la trionon. Cetere li nur trinkas, kantas kaj brakumas ĉiun. (Vane oni batas lin je la kapo. Mi do ĝojis, ke li redonis la duonon de la triono.

Sed mi povas danki tion al via Reĝa moŝto!

Ĉar: en pli frue datigita letero, kiun mi skribis al via Reĝa moŝto, ke estas Blubarbulo, kiu estas fama, kaj mi demandis, ĉu via Reĝa moŝto konas lin? El Frisko nun mi ricevis vian fidelan respond-leteron, en kiu via Reĝa moŝto respondas mian demandon. Kaj vi menciis, ke vi aŭdis nur pri unu Blubarbulo, plie vi legis pri li.

Bedaŭrinde mi apenaŭ povas akiri ĵurnalon!

Vi Reĝa moŝto skribis, ke ĉiu povas legi la vivhistorion de tiu fama Blubarbulo. Vi konas eĉ muzikan oper-prezentadon pri li.

Tio tre koincidis! Ĉar Wagner venis ĉiam kun tiu opero, al kiu li havas rilaton! Kaj via Reĝa moŝto skribis al mi, kion oni publikis pri tiu Blubarbulo, ke li vivis en bigamio, kun pluraj edzinoj, kiun la leĝo punas per severa persekutado. Kaj vi skribis tion, ke tiu Blubarbulo, se li jam ne bezonis iun edzinon, li mortigis ŝin, farinte murdon. Via Reĝa moŝto skribis eĉ tion, ke tiu Blubarbulo verŝajne ne estas identa kun la ebriulo, nomata Wagner. Sed mi elprovis lin.

Reĝa moŝto, ĉio koincidas! Li estas tiu!

Tute ne ekzistas du homoj en la mondo kun tiel blua barbo. Ne ekzistas du tiaj vangofrapoj en la mondo, kian la Silentema (aŭ la 8 etaĝa) Drugiĉ donis al Wagner, pro kiuj li starte plonĝis en la emajlofarbon. Mi elprovis lin en la restoracio Trimasta Sodakvo, ĉu li estas tiu, pri kiu skribis via Reĝa moŝto. Mi diris rekte en lian vizaĝon neatendite:

„Wagner! Ne neu, ke vi estas kulpa pri bigamio! Vi havis plurajn edzinojn!”

„Indulgu min!.. Kara amiko mia strovaĉek! Mi pensis, ke neniu ekscios tion, ĉar ĝi okazis en Sud-Ameriko.”

„Jen vidu idioto! Ĉar arkiduko, reĝo San Antonio hazarde eksciis pri li, kaj li skribi al mi, kaj ankaŭ la ĵurnaloj publikis tion, ke vi estis kulpa pri ol du edziĝoj.

Li konfesis tion, sed li asertas, ke sen nomo. Tio do estas eĉ pli falsa, ol kian ĝi havas nun. Li vojaĝis el Sud-Ameriko en Svedion, kaj nur post la alveno li edziĝis la trian fojon, sed ne pro malbona intenco, sed li faris tion pro mono.

Tiam mi draste alkriis lin, ke li ne ploru, ĉar bigamisto devus sidi en malliberejo, kaj estas fiaĵo, ke li mortigis la edzinojn, kiuj ne plaĉis al li.

Eble nun vi eraras via Reĝa moŝto. Ĉar li asertas plorante kaj ĵurante, kaj denove kredeble, ke tio estas inverse, ĉar du el liaj iamaj edzinoj preskaŭ mortigis lin, kaj sur li frunto estas la cikatro, kien sia edzino Rita Amanda ĵetis fajran gladilon pro ofenda intenco. Li diras ankaŭ tion, se li estus mortiginta la antaŭajn edzinojn, tiam li estus senkulpa, ĉar laŭ la leĝo pri bigamio, nur tiam oni ne rajtas edziĝi al alia virino, se la antaŭa edzino ankoraŭ vivas.

(Ĝi sonas tre verŝajne. Se li mortigas la antaŭajn edzinojn, tiam li estas senkulpa, ĉar vidvo ne povas fari bigamion.)

Cetere li maeritas de mi, ke mi ĉantaĝu lin postulante kontentigon, ĉar kiam mi iris akiri akvon (mi kuris pseŭdovestite, por ke oni kredu, ke mi estas mortinta pirato) tiuokaze la blubarbulo batis min je la kapo. Se mi estus saltinta, kaj mi estus doninta la unun vangofrapegon, tiam li nun eble diskutus kun neniu. Sed li falis kune kun la pordo en la vangofrapegon du foje unu post la alia, kaj tiel ne estas miraklo, ke mi kaputiĝis.

Mi rimarkas, ke sur la ŝipo André de Rémieux la turistoj tute ne estas turistoj. Ili kaŝe serĉis mineralon, kies nomo estas mangan-erco. Sed laŭ la etiketo de la kortego oni nomas pli elegante ne mangan-erco, sed priata mineralo. Kaj estas sur la ŝipo aparato, kiu faras el la maro akvon tiel, ke oni senpolvigas la salon per malvarmigo. Ĝia nomo estas ventilatoro. Mi do kuraĝas certigi vin kun nia estimata, subula bonintenco, ankaŭ mi estas sincera via;

bonvola protektanto de vi reĝa moŝto:

don Ĝisorela do st. James

…Ĉiu maristo, kiu alvenis en Friskon tiutempe, tre miris, ke la ŝipo Hountler, reveninta el la ĉas-ekspedicio, ne kunportis eĉ unu kaptitan balenon. La personaro malgraŭ tio tamen ne plendis.

Fred la Malpura estas alia, ol la ceteraj, simplaj ŝipistoj. Liveri kargon, diris la personaro de la ŝipo Hountler al la demandantoj, ĉaspafi balenojn, eĉ frenezulo povas, se li iam lernis ĝin.

Sed la Kapitano havas multe da cerbo!

Fred la Malpura estas la ministro de la oceano. Lia negoco konsistas en tio! Sed, kiel la sav-ideo, rilate la harpunojn montras, ke lia diplomatio estas utila eĉ tiam, kiam li faras barel-politikon.

…Eble Vasiĉ la Rugharulo povintus diri pli multe, kiu (kiel la personaro de la ŝipo Hountler) havis monon abunde. Sed Vasiĉ nur ebriege, se li murmuris kelkajn vortojn pri la mistera afero. Neniu komprenis tion:

— Ĉiu malfermu bone… siajn okulojn… — li balbutis tion, kiel ian gravan instruon. — Tiam li rekonas, same la birdon, kiel sian amikon laŭ ties fontoplumo… Kaj jen estas la esenco de la sekreto kaŝita…