/ Language: Esperanto / Genre:adventure

La skeleta brigado

Jenő Rejtő

aventura romano

Jenő Rejtő. LA SKELETA BRIGADO

tradukis: László Balázs

Unua ĉapitro

1

La milita pastro retropaŝis ekvidinte la mortkondamniton kelkajn minutojn antaŭ la ekzekuto en iu karcero de la prizono de la militista prokurorejo.

La mondo ankoraŭ ne vidis tiaĵon!

La mortkondamnito sidis tie, vestita en kompleta frako! Iomete ebria, krome li portas blankan floron en la butontruo kaj fumas dikan cigaron Havana, dume li fajfadas kun dormemaj okuloj.

Li estas stranga mortkondamnito!

Posttagmeze ekzemple li iris promeni en la urbon por viziti vaporbanejon, kie li banis sin. Baldaŭ li pranzis en bonfama, burĝa kafejo, poste li legis la ĵurnalojn, ĝis la vespero li kartludis remi-on. Ĉar li ankoraŭ havis kelke da horoj ĝis la ekzekuto, li vizitis la publike konatan, ekskluzivan amuzejon Ambasadoro.

La mortkondamnito tie mendis ok-pladan vespermanĝon kaj elektis al tiu botelon da sango-smeralda, peza Iberia vino, deveninta el tiu fora historia rikoltaĵo, kiu alvenis en Afrikon eble kun la herezuloj, fuĝintaj de antaŭ la inkvizicio.

Ĉar la mortkondamnitoj — precipe unu tagon antaŭ la ekzekuto — ne ricevas forpermeso por ludi remi-on, kaj viziti iun bonfaman amuzejon, do mi sentas tiel, ke la afero devas esti klarigata.

La okazaĵon kaŭzis unuavice la neglektemo de vicgrafo Hausier, kiu malgraŭ sia juna aĝo, estis leŭtenanto de la Sekreta servo.

Kolonelo Pocet venigis al si la vicgrafon antaŭ la tagon de la ekzekuto de la mortkondamnito ĥenry Fécamp:

Vi estos komisiita pri la ŝajna fuĝigo de Fécamp, kiel membro de spiona organizaĵo. Kredigu al li, ke vi volas dividi kun li la prezon de la kaŝita aktujo. Ĉar tiu homo malaperigis tre gravajn dokumentojn. Mi opinias, ke vi bone konas lian historion.

— Jes, Fécamp mortigis kapitanon kaj lian ŝoforon, li forrabis ilian aktujon, kaj oni ne scias, kie li kaŝis ĝin. — Nu, de Fécamp estos mortpafita, tiam ni neniam ekscios, kien li kaŝis ĝin. Gravas do, ke ni ankoraŭ faru lastan provon antaŭ la ekzekuto. Vi ŝajne fuĝigos lin, kiel spiono.

— Mi komprenas, sinjoro kolonelo…

La kolonelo klarigis al li la zorgeme preparitan planon. Tute ne estas malfacila tasko por la Sekreta servo fuĝigi arestiton el la militista malliberejo.

Sekvonttage la kolonelo gvidis civile vestitan homon en la ĉelon de Fécamp. La civilulo estis vicgrafo Hausier, la oficiro de la Sekreta servo.

— Tiu ĉi sinjoro estas advokato — diris Poncet. — Je la petskribo de via onklo André Fécamp, vivanta en Parizo, ni permesis, ke en la nomo de via familio tiu ĉi homo notu vian lastan ordonon pri via havaĵo, se vi posedas ion.

— Dankon, sinjoro kolonelo — respondis la prizonulo numero 63.

La kolonelo foriris.

— Nu — komencis la vizitanto, — mi venis pro negoc-afero… Mia komisiinto estas la unua spiono de Eŭropo. Niaj financaj rimedoj kaj kontaktoj estas tute senlimaj.

— Ĉu vere?

— Je mia vorto. Mi informas vin, ke oni rifuzis vian indulg-peticion. Ĝi estos morgaŭ anoncata al vi, kaj postmorgaŭ…

— Oni mortpafos min. Mi atendis nenion alian — respondis Fécamp kaj konstatis, ke sur lia dekstramana, blanka ganto, kuŝanta sur la aktujo, nigra strio tiriĝas sur la interna flanko, ĉe la manplato. Tion kaŭzas la prenilo de la glavo! La oficiro de la Sekreta servo forgesis aĉeti civilan ganton. Nun jam ankaŭ la arestito sciis, ke tiu, kiu sidas vidalvide al li, ne estas spiono, sed membro de la Sekreta servo.

— Se vi promesos, ke vi dividos la prezon de la ŝtelitaj dokumentoj kun mi, po kvindek procentoj por ni ambaŭ… tiam mi savos vin.

„Li ne estas tro saĝa oficiro” — pensis Fécamp. Li tuj sciis, ke post la fuĝo, kiam li transdonos la aktujon, oni kaptos kaj mortpafos lin… Kio cetere ĉiumaniere okazos.

— Kiel? — li demandis kun ŝajna scivolemo.

— Kiam oni kondukos vin por anonci al vi la decidon de la prezidento, sur la etaĝa koridoro, kie vi devas turniĝi antaŭ la ŝtuparejo, ni enĵetos fumbombon. Saltu en la procesejon numero 171. Miaj homoj faris fendon en la muro, malantaŭ la dokumentŝranko, kaj vi povos atingi malgrandan korton tra la breĉo. Tie mi atendos vin…

Fécamp pensadis.

— Kvindek procentoj estas multa. Kio restos al mi?

— Estu do… tridek…

— Nu bone.

La sekvan tagon antaŭtagmeze ĉio okazis laŭ la plano. Fécamp estis kondukita en la procesejon, kie milita juĝisto anoncis la rifuzan decidon de la prezidento.

— Ĉu vi komprenis, kion mi laŭtlegis?

— Jes, sinjoro generalo! — li respondis soldatece.

Oni forkondukis lin.

Poste jam ĉio iris glate

Turniĝejo… fumbobmbo… procesejo… malgranda korto…

Du homoj atendis lin en la korteto, kaj ili suprenvenis sur la straton tra la kanalo, ie ĉe la vilao-kvartalo. Li estis „libera”, kaj ili sidis en grandan, fermitan aŭton.

Oni akompanis lin en elegante meblitan vilaon, kie la „advokato” atendis lin.

— Ĉu nun? Ordonu! — li diris malvarme. — Niaj rimedoj estas senlimaj.

— Bonege

— Unuavice kion ni devas fari?

— Mi bezonas civilan vestaĵon. Mi deziras renkontiĝi kun iu.

Posttagmeze Fécamp pranzis en la kafejo Regent, li legis ĵurnalojn, kaj nek tio ĝenis lin, ke antaŭe oni metis perukon sur lian kapon kaj gluis falsajn lipharojn al li. Kvazaŭ timante, ke iu persekutas la fuĝinton. Malproksime sidis la „advokato”. ĉirkaŭ la domo, ĉe ĉiu paŝo krozis policanoj, civile vestitaj. Je la dua horo la kondamnito, al kiu oni donis monon abunde, provizis sin per cigaredoj Lucky Strike kaj trinkis likvoron Maraschino. Poste la kelnero paŝis al li dirante:

— Ni havas gaston ĉi tie, kiu ŝatus kartludi remi-on… Se ankaŭ vi ludus, sinjoro…

— Mi tre volonte ludus.

„Jen”! — pensis vicgrafo Hausier, la „advokato”.

„Jen!” — pensis la kelkaj plotonoj da detektivoj, promenantaj antaŭ la domo. Ĝi estis la signo! Inviti lin kartludi remi-on! Kaj sub la preteksto de la ludo ili interparolos.

Fécamp estis akompanata al ruĝharara, okulvitra fotografisto, kiu nomiĝis Egon Jörgens, devenanta el Svedio.

— Mia nomo estas Egon Jörgens, mi ŝatus ludi remi-on per dek kartoj. Post la divido ni povas interŝanĝi tri kartojn.

La purigistino, kiu se ne ne portis virinan vestaĵon, estis ĉefinspektoro ĉe la polico kaj atribuis gravan signifon al tiuj enigmaj vortoj. Ĉiuokaze li balais en ilia proksimo.

— Kiom estu la banko? — demandis la ruĝharara fotografisto, kiam ili jam ludis.

— Laŭ via deziro

Fécamp havis bonajn kartojn.

— Mi ne ludos per tro alta sumo, mi havas malmulte da lukro, mi povas perdi malmulton.

— Nek mi havas multon perdi — respondis Fécamp kaj vidis, ke li havas remi-on, sed la fotografisto kial ne ricevu iom da ŝtata subvencio. Li forĵetis bonan karton.

— Mi havas remi-on — diris Jörgens tre ekscitite. — Interese! Kontraŭ du ĵokereoj.

— Estas interese.

Ili ludis ĝis la sepa vespere. Dume la ĉefinspektoro kvinfoje telefonis al sia superulo. Je la kvara horo alvenis la rapida respondo el Stokholmo al la poplicejo. „Egon Jörgens antaŭ dek jaroj estis serĉata de la polico pro bigamio. Lia afero preskriptiĝis. La nomo de lia patrino estas Marie Jörgens.”

La vangoj de la ruf-harara fotografisto ruĝiĝis. Li ludis spireganta kaj ekscitita, havanta taŭzitan hararon, lia kravato flankenŝoviĝis…

Li konstante gajnis. Fécamp trinkis centjaran Italan vermuton kaj perdis. Estis la sepa horo vespere.

— Sinjoro! Nun mi devas foriri — diris Fécamp. — Duoblo aŭ nenio. Mi perdos tricent frankojn.

„Unu ludpartio por gajni sescent frankojn! ĝi estas alta sumo, se temas pri fotografisto. Sed la adversulo ne scipovas ludi” — pensis Jörgens aranĝante siajn ruĝajn, hirtajn harojn.

— Nu bone.

Fécamp havis neĉiutagajn, bonŝancajn kartojn. Jam ĉe la disdono de la kartoj li gajnis! Li nur devis meti tiujn sur la tablon. Sed iom post ion li forĵetis siajn plej bonajn kartojn.

La fotografisto malbutonumis sian kolumon. Dumtempe liaj okulvitroj malaperis, kaj li ne trovis ĝin. De tempo al tempo li kirlis sian kafon per krescento, sed li ne trinkis, ne manĝis, kaj fine li metis la kornobulkon en sian supran poŝon, en la nabarecon de sia fontoplumo. Eble falis paneroj desupre en lian ŝuon, ĉar lia plando doloris… io pikis ĝin, sed li tute ne zorgis pri tio… Nun…

— Remi-o! — li kriis raŭke kaj renversis la kafon.

— Sinjoro, vi gajnis — diris Fécamp transdoninte al li la tricent frankojn. La fingroj de la ruĝharara fotografisto, flavaj pro la fiksilo, tremetis preninte ĝin, sed li ridetis kaj provis ŝerci:

— Mi ekzekutis vin.

— Jes… Hm… Ankaŭ en tio estas utile iom da trejnado.

Li iris al la „advokato” kaj flustris en lian orelon.

— Ni povas iri.

— Kien? — li demandis malpacience.

— Kiun mi atendis ĉi tie, tiu estos vespere en la restoracio Planedo. Tie ni devas renkontiĝi.

Unuavice ili iris por aĉeti frakon. Dume la ruĝharara fotografisto decidis demeti sian ŝuon, ĉar tre doloris lia plando. Sed oni malhelpis lin en tio.

— Tuj sekvu min! — diris kategorie la purigistino, direktante sian revolveron al li. Kiam li rekonsciiĝis, la ĉefkelnero katenis lin, kaj li jam estis forkondukita! Oni arestis lin en la militista prokurorejo. Unue li ploris, poste svenis en la karcero, fine li demetis sian ŝuon, kaj tiam evidentiĝis, ke li ĝis nun tretis sur la rompitaj okulvitroj. La vitreroj tranĉvundis lian plandon.

Dume Fécamp ĝisfumis sian cigaredon. Ĉirkaŭrigardinte en la amuzejo Ambasadoro, kie fluis vigla vivo, li oscedis kaj rigardis sian horloĝon. Estis la duono antaŭ la kvina.

Li rapide ekstaris kaj iris al Hausier.

— Sinjoro! Estas aŭroro, la duono antaŭ la kvina.

— Ĉu vere? — demandis la oficiro, maskita civilulo. — Kie malfruas via homo?

— Mi ne scias, sed je la kvina horo komenciĝos mia ekzekuto, kaj mi ne ŝatus malfruiĝi — li profunde enspiris la cigarfumon. Poste li mangeste vokis la kelneron. — Iru al la enirejo, alparolu la unuan piediranton kaj diru al sinjoro ĉefinspektoro, ke la aŭtomobilo alruliĝu por forveturigi min. Mi estas dormema. Alvenis la tempo, ke mi prenu mian porĉiaman ripozon. Ĝi estu via, infano mia.

Kaj li ĵetis sian poŝhorloĝon al li.

Post du minutoj li veturegis per la prizonultransporta aŭto al la militista malliberejo, kunportante botelon da ĉampano kaj paketo de cigaro Havana. Fécamp mallaŭte zumkantis.

Aŭroras, kaj aŭdiĝas kornado de ŝipfajfilego. Ritmaj paŝoj de klakantaj soldatŝuoj proksimiĝas.

Klip-klap. Kli-klap.

Ili venas! La kondamnito ekstaras, tir-glatigas sian faltan veŝton kaj ĝustigas sian blankan bant-kravaton. Lia kapo distrite turniĝas, kvazaŭ serĉante spegulon en la karcero. Li ridetas pri tio.

Klap!

Antaŭ la karcero stamfas la lasta paŝo de la eskorto. Malfermiĝas la pordo, kaj enpaŝas la ĉefleŭtenanto.

— Al la ekzekuto! Antaŭen!

La homo vestita per frako enviciĝas en la mezon de la eskorto per granda paŝo. Ili ekmarŝas.

Klip-klap. Klip-klap.

La kremkolora krepusko malrapide disvastiĝas, heroldante la sunleviĝon, kaj funebra sonorilego muzikas per malgaja kariljono. Ili marŝas.

Klip-klap Klip-klap.

Pordo aperas en la fino de la turniĝejo de malluma, volba koridoro. Kvazaŭ tio estus kadro de bildo: malantaŭ ĝi, en la lumfasko de la unuaj sunradioj, ĉe nigra tablo sidas seriozaj oficiroj, atendantaj senmove sur la korto de la prizono.

La funebra sonorilego kariljonas…

Dua ĉapitro

1

La kapitano bonege amuziĝis en la societo de la malliberulo numero 63 ĝis la kvara horo aŭrore, poste li kriis malsupren tra la fenestro:

— Alo, kaporalo, ŝnurligu tiun ĉi homon!

Kaporalon Biron, kiu jam de la deka horo vespere alportadis la vinon kaj aŭskultis ilian amuziĝon, tiu neatendita ŝanĝiĝo tre surprizis lin. Kial amuziĝas ĝis mateno kapitano Sirone, la komandanto de la puntendaro kun malliberulo, kiun li fine ŝnurligas? Sed la deliktulo jam proksimiĝas fajfante, iom ebrie, tamen kun soldata sinteno:

— La malliberulo numero sesdek tri anoncas sin por puno!

— Kial vi rikanas, idioto?! Kaj ne spiru en mian vizaĝon, ĉar mi dishakos vin! Kial ŝnurligas vin la kapitano? Ĉu?!

— Ĉar mi prezentis min, serĝent-majoro!

Kaj li rikanis tiel, kiel melhundo.

Li havas afablan vizaĝon, sed tio neniom valoras ĉe la gardistoj de la puntendaro. Ekstera aŭ interna bonaj ecoj ne povas fari la kondamniton aminda ĉi tie, en Bahr El Sudan, kie ĉirkaŭ dum kvindek jaroj restadas konstante du mil homoj, kaj ili ankoraŭ amis neniun. La Compagnie Discipline estas tiu karakteriza loko, kie la amo aŭ io similaj animstatoj dekomence estas nekonataj. La sola celo de la punkompanio de la franca fremdula legio estas la fortimigo. Kaj la institucio prezentas elstarajn plenumaĵojn, rilate tiun profesion.

Tial iuj nomis la fortikaĵon: Coin de l’ Enfer. Angulo de la Infero…

Kiu vivis ĉi tie, tiu puniĝis. De la provoso, ĝis la komandant-kapitano oni sendis la soldatojn ĉi tien nur pro venĝpuno.

Pro tio ĉiu malamis ĉiun ĉi-loke.

La gardistoj malamas la malliberulojn kaj unu la alian, la malliberuloj malamas ĉion kaj ĉiun. La suboficirojn instigas ĝenerale nur tiu malsaneca sopiro, ke ili kaŭzu suferegon, kaj kompare kun tio, ili povas senti sian teruran sorton relative pli bona. La oficiroj apatie cerbumadas pri la imagitaj eblecoj de ilia rompiĝinta kariero kaj estas indiferentaj al ĉio.

Ili malamas eĉ sin mem.

Ili malofte parolas pri Parizo. Ili aŭskultas gramofondiskojn, lernas lingvojn, eble ili intrigas aŭ kolektas ion, kaj kvar-kvin fojojn tage ili sterniĝas sur sia kuŝejo, kun tiu ŝtipsimila, inerta falo, kiel iuj homoj kuŝiĝas en la tropiko malesperiĝintaj, kvazaŭ ili subite mortus.

Jen estas la Coin de l’ Enfer: la fortikaĵo de la punkompanio en Bahr El Sudan.

2

Kapitano Sirone, la komandanto, kiu dum sia Pariza posteno estis bone akceptata gasto en aristokrata societo, li estis galanta artoprotektanto, bonega ĉevalrajdisto, bohema amanto de la vivo: laŭ lia gemuto li naskiĝis italo, laŭ lia naturo li naskiĝis franco sur la dolĉa, varmeta marbodo de Savojo. Kun eterna pasio li amis Italion. Li konatiĝis kiel militista ataŝeo de la franca ambasadejo de Romo kun junulino, al kiu li ege enamiĝis.

La kapitano estis perfekta tipo de la baroka vir-idealo, kiun iuj maltrankvil-sangaj, sed sentimentalaj virinoj imagas tia, dum legado de diversaj libroj: ke li estas senmezure malavara, sprita kaj kuraĝa frenezulo, kiel Lordo Byron inspirite verkis la feliĉan bonŝanculon de la amo.

Sed ĝuste pro tio, ke tiu kapitano estis diablo, li ne agis bone, kiam li paŝis sur la vojon de honesuloj, kaj li decidis fini la am-aventurojn por feliĉigi la junulinon, kiun li amas. La knabino estis filino de tre altranga oficiro.

Kio okazis? Nur tio: Famekonata aktorino antaŭ la publiko vangofrapis la kapitanon dum la vesperfesto de grafo Giuseppe di Ferrano en Venecio, en la palaco Girolamo.

Poste la eventoj okazis laŭ konciza sinsekvo de militistaj karier-dramoj. La sekvan tagon li estis rekomandita al sia regimento, post unu semajno alvenis urĝa ordono, kaj li estis elĵetita el la sinjora domo Bl. St. Honoré en la kapitanan kripton de Coin de l’ Enfer.

Donĵuano venis en la inferon…

Fino!

Belaj virinoj, brilantaj pargetoj, sensaciaj ĉevalkur-eventoj, sinjoraj amikoj, lumplena Champs-Elysées kaj rustkolora, kolorperdema, aŭtuna Bois de Boulogne, kun romantikaj rendevuoj, adiaŭ! Krome bonan nokton, kobalt-blua Italio, marmor-palacoj kun arkadoj, cipres-borderitaj marbordoj: ĝi jam ne plu estos, eble neniam!

Fino!

Kaj la populara kavaliro de la elitaj Parizaj societoj ĉi-momente sidas kun elbutonumita kamizolo en la tabakodora kontoro, lia pendanta, granda liphararo, simila al tiu de siluro estas nezorgita, ĝi jam griziĝas kaj havas flavan koloron, kvazaŭ ĝi estus velkanta plantaĵo. Lian vestaĵon kovras la cindro, lia hararo hirtas, ĉar pro nervozeco li kelkfoje enigas tien liajn grandajn, plat-ungajn, brunajn fingrojn, kaj li rulumas cigaredon. Lia vizaĝo malstreĉiĝas en enigme gajan, saĝe mokantan esprimon de mortanta bohema, Arkadia dio. Liaj akre relifiiĝinta, hoka nazo, flava, kadavrokolora haŭto, la malklaraj, dormemaj okuloj, la malestima, senintenca paŭto sur lia liprando, kvazaŭ ĝi estus vaksa masko de la iama vizaĝo, en fandsimile deformiĝinta stato pro la varmego de la dezerto. Du jarojn li estas en la fortrikaĵo.

La unuan tagon li sentis tiel: ke li eltenos nur kelkajn horojn, kaj li mortos. Post la unua monato li konjektis kun timema suspekto, ke oni eble povas vivi longe ĉi tie. Sed nun jam li konjektas kaj kredas nenion.

Liaj malcertaj fingroj reveme skrapadas en la ladskatolo por trovi iom da restinta tabako. Plurfoje kaj mire li atentas, ke li ne tien etendas sian manon, kiel li rigardas. Kvazaŭ liaj okuloj kaj manoj estus perdintaj la praan kontakton.

Kiu komprenas ĝin en tia varmo, kiam la okuloj pulsadas, kaj kvazaŭ dinamo zumus en lia kolo, kun tia monotona fluo leviĝas io el lia gorĝo al lia kranio?

Li distiradis sian ĉemizon, kvazaŭ li volus forigi nevideblajn pesojn de sur sia brustokesto. Dume li profunde spiris, sed duobla singulto interrompis lian pigre leviĝantan pulmon.

Li fikse rigardas la enkaviĝintan, malgrandan skatolon. La ŝvito fluetas de sur li en strietoj, kaj multaj muŝoj zumadas en grapolsimila, densa svarmo ĉirkaŭ li kaj ĉirkaŭ la brando. Li salivumis la cigaredon per la langopinto kaj ekfumis. Lia humide brilanta, pufa vizĝo solviĝas en indiferentaj, sed kontentaj trajtoj pro la ĝuo de la fumenspiro. Li rigardas la surskribon de la skatolo:

SIMON ARTZ

Kie li aĉetis tiun cigaredon?… Ĉu en Parizo, en la Bl. St. Honoré?… Ĉu en la halego de Claridge?

De tempo al tempo li sentas intermitan pikdoloron sub lia torako, ĉe la dekstra flanko.

La hepato…

Li bone scias, ke io komenciĝas tie. Ĝenerale el la direkto de la hepato deiras la fato, en la Ekvatoro. La morto sonorigas kun tia milda, sporade aperantaj pinglopikoj ĉe la pordo de la organismo.

Raŭke, blinde li krias en la sufokan silenton:

— Brandon!

Estas duonlumo. La vaporiĝanta, akvumita kovrilo, metita sur la fenestron, kun mucida odoro peziĝas en la sufoke varma kontoro. Estas terura varmego.

Pendolhorloĝo tiktakas sur la muro. Poste la kaporalo alportas brandon. Metinte la botelon sur la tablon, li heziteme staras, kvazaŭ li volus diri ion. La kapitano trinkas, poste li longe enspiras la fumon de la loze rulumita cigaredo. Ĝia ardaĵo kaj cindriĝinta papero faletas disen.

— Ĉu vi volas ion, porko! — li demandas langvore.

— Si, mon capitaine! Ĉu ne estus bone denove trinki ruĝan vinon? Per ruĝa vino oni pli longe vivas ĉi tie.

— Kiu volas volas longe vivi ĉi tie? Nu, eksidu.

La kaporalo sidiĝas konfuzita. La kapitano iom ŝanceliĝante leviĝas. Kun disigitaj gamboj, kvazaŭ la ekvilibrosento ĉe li estus difektiĝinta, li faras kelkajn pezajn paŝojn. Lia grandega korpo iom grasiĝis, kion kaŭzas ne la bona nutrado, sed ĝi estas la signo de la atonio de la digestaj organoj.

— Nun mi rakontos al vi pri la ruĝa vino kaj pri la brando, kiuj ne estas egalaj — li komencas mallaŭte. — Atentu min, kaporalo! En Francio de la simpla manĝado ĝis la plej luksa nuptofesto oni dolĉigas per ruĝa vino sian soifon, ĝojon, feston. La ruĝa vino ne toleras sole trinki. Estas bezonate amiko al tio, gajaj historioj, malnovaj kantoj, memorigantaj pri virino, kartludo kaj muziko…

— La kompatinda sinjoro ĉefleŭtenanto Screbin tre bele violonludis…

— Sed li mortis. Fermu do vian buŝon, mi petas. Vi pravas, ke sen Screbin ne eblas trinki ruĝan vinon. Ĝi tute ne decas. Mi diras tion: ĝi estas patrujperfido! La ruĝa vino estas iu el la grandaj tradicioj de Francio, kaj ni devas konsideri tion egalranga kun certa patriota ceremonio, kiam oni trinkas ĝin. Sed kiam mi pensas pri miaj italaj antaŭuloj, kiuj alkutimiĝis, ke la kelnero kredencas sen mendo la quarto rosso-n dum ĉiu manĝado, tiam la honoro same devigas nin rilate tiun trinkaĵon, ĉar ankaŭ en Italio estas pli ol simpla drinkemo la ĝuado de la ruĝa vino. Tial decas trinki nur brandon. La ebrio de la brando predikas majestan indiferentecon. Vi malestimas la morton, kaj ankaŭ la vivo estas bona tiel, kiel ĝi estas aŭ ne estas. De la ruĝa vino venas en vian kapon, ke dum novembro en Romo, la aŭtuno disvastiĝas inter la arbokronoj de la parko Borghese per pligrandiĝantaj, mahagonaj makuloj, kaj vesperiĝante tre multaj sonoriloj muĝe sonoras. Tiam sur la Piazza del Pololo ekflugas la kolomboj kun plumpaj flugilfrapoj… Doloras via koro, sed vi kapablas sopiri, eĉ esperi, ke vi iam denove revenos de ĉi tie en la Eternan Urbon, ĉar adiaŭante vi ĵetis tiucele kelkajn centimojn en la kolosan basenon de la artefarita akvofalo, nomata Fontana di Trevi, tial por iom da kontanta mono la superstiĉo promesas revidon al ni. Vi kredas la nekredeblan; ĝi estas la ruĝa vino…

Li rememoris pri melodio kun rompĝinta fajfado, kaj dume li verŝis brandon en du glasojn, sed liaj hidropsaj okuloj fikse rigardis la pordon de la najbara ĉambro, sur kiu estis tabuleto:

Ĉ E F L E ŬT E N A N T O   S C R E B I N

Vickapitano

Li malgaje daŭrigis.

— La ruĝa vino alportis Romon kun la multe da sonorilegoj. Sed mi samtiel povintus diri la bruan ĉirkaŭaĵon de Ponte Vecchio en Firenze, aŭ kiel la apenaŭ malgajan kaj tamen majestan vidaĵon de la tombejo de Genua kun la senmova statuaro. Ĉu vi kredas, aŭ ne: mi estis tre feliĉa tie, en la haladzo de la fandiĝanta vakso kaj pez-odoraj floroj… Estis rusa virino, kiu nur ĉi tie fariĝis parolema, kie ĝenerale la homoj restadas por aŭskulti la eternan silenton, kaj en julio la velkontaj, maturaj floroj ĝojas pro la lasta, granda odor-bakhanalio, kiel certaj virinoj el la tiel nomata Balzac-a tempo, beliĝintaj kaj ofte narkotitaj de pasio, en la hararo kun la unuaj blankaj haroj. Ĉu vi volas cigaredi? He? Mi permesas tion. Jen prenu!

La kapitano estis distrita tiel, ke li donis fajron al la suboficiro, kiu salte leviĝis de sur sia sidloko kaj konfuzite snufadis, sed la cigaredo ne ekbrulis en lia tremanta mano.

— La ruĝa vino dum la grandegaj historiaj katastrofoj de la franca kaj itala popoloj nutris la langvorigan kredon, kun tiu instigo, ke vivi aŭ esperi estas la sama afero, ĉar potencaj nacioj ne nur foje reviviĝis denove el sia longdaŭra morto, kaj la ruĝa vino ĉiam havis gravan rolon en tio. La narkoto de la brando estas grandstila rezigno. Ĝi konvinkas vin pri tio, ke nenio estas grava. Responde al viaj surteraj problemoj, ĝi donacas vin per la nocioj de tempo kaj spaco. Inter tiuj grandegaj diagonaloj, vi naniĝas en via graveco, vi povas esti feliĉa eĉ humiligite, ĉar vi sentas tiel, ke la mondo estas vana, kaj ankaŭ la nenio gravas, se vi amas ĝin. Tiu brando estas tiel indiferenta, fluida Tolstoj. La ruĝa vino dororas, sed ĝi diras: „Estus bone vivi!” Se vi trinkas pli multe, ĝi ekparolas jene: „Vi devas vivi!” Se vi trinkas tre multe, ĝi krias tion: „Vi vivos!” Kaj ĝi eĉ tiam estas bela, se ĝi ne estas vera. Iru en la inferon, filo mia!

Eltrinkinte la brandon, acerbmiene li viŝpurigis per sia malsupra lipo la hirtajn, pendaĉantajn harojn de sia liphararo.

La kaporalo foriras, Sirone fiksrigardas la plankon kaj pezmove faligas sin sur la seĝon.

Eh, bone! Iam eble ĉio finiĝos!

Tra la supra vitro de la fenestro videbliĝas, ke la ĉielo estas malsanece blanka. Ĝi ne havas violkoloroan nuancon, kiel super Parizo, en serena vetero, kaj ĝi ne estas varia, kiel en Italio.

Li ekstaris. Incitis lin tiu arda, dika, senmova fetoro de la kontoro. Estas terure! Eltrinkis glason da brando kaj ekiris por fari sian iun sensencan kontrol-rondiron.

Subite li ekhaltis. Kio ĝi estas?!

Ia mallaŭta sonvibrado aŭdiĝas el la najbara ĉambro! Diable! Violonkordo vibradis tie! Kvazaŭ ĝi estus la orfiĝinta muzikinstrumento de la mortinta Screbin. Ĉu li halucinas?

Heziteme li paŝas al la pordo, sed li ne eniras rigardi ĝin.

Eh, bone… Iam eble ĉio finiĝos! Elveninte el la kontoro, li iras sur la koridoro.

Foj-foje liaj ŝultroj tuŝas la muron, tiam li ŝanceliĝas mezen. Li haltas antaŭ iu ĉambro kaj frapetas:

V I C T O R   G O U I L L A U M E

Deĵorafera ĉefleŭtenanto

Tio estas skribita sur la tabulo, pendanta sur la pordo. Li malfermas ĝin.

Ĉefleŭtenanto Gouillaume kuŝis sur la lito, kun la manplatoj sub lia nuko, krucinte siajn krurojn alte sur la fera litkrado, ĉe la fino de la lito. Li rigardas super la fenestron, kie romboidforma enkaviĝo estas sur la muro, kaj vidiĝas kelkaj nudaj, rozkoloraj brikoj. Kiam Sirone envenas, li ekstaras pigramove, kun ĝena rideto.

— Nur restu — diras la kapitano, kaj li spiregante falas sur seĝon, laciĝinta pro la mallonga vojo.

Tiu Gouillaume aspektas malbone. Liaj okuloj estas grizaj, kiel plumbo, kaj liaj brunaj, longaj haroj malorde hirtas. Li havas tre faltan, turmentitan, ombran vizaĝon kun profundaj sulkoj. Je la mangesto de la kapitano li murmuras ion, gratas sian nukon, poste li denove kuŝiĝas kun pezmova falo.

— Mi petas vin — mumuretis la kapitano. — La izola barako tamen estas bezonata. Okazis du malsaniĝoj je tifo.

— Mi ordonos — li komencas iom artikigite, liaj vortoj kunfluas pro la inerta langomovo, — ke oni malplenigu la lavoĉambron.

— Kial vi retiriĝas tiom? — demandas Sirone iom nervoze.

— Mi rezervas miajn energiojn, sinjoro kapitano — li respondas per trenata voĉo, kvazaŭ li konsiderus ĉiujn siajn vortojn. — Baldaŭ oni rekomandos min en Toulon-on… al… mia… re… gimento… kaj… mi… volas… tion…, ke regeneriĝu mia…. organismo, kiam mi liberiĝos el tiu presilo. Mi bezonas freŝajn energiojn… mi petas vin… sinjoro kapitano… Mia sanstato… sufiĉe ruiniĝis… unuavice… ĉi tie…

Li forglutis multajn konsonantojn pro sia pigre moviĝanta lango kaj malregula spirado. Ĝi ŝajnis sufiĉe nekutima al Sirone.

— Ĉu vi pensas, ke oni rekomandos vin de ĉi tie?

— Kiel… mi… pensas…. Tamen… kiel… mi… pensas…? — li demandis ridetante, kaj la vortoj fluas el lia buŝo kun milda, mallaŭtiĝanta diseriĝo, kvazaŭ lia parol-tekniko estus infanece malcerta. Ĝi… estas… simpla… afero… Tio estas hipoteza… certeco, tiel dirite: la reĉarpentita fertrabo de la anima ekvilibro. La kredo, mi petas vin, kaj jes… Kie do?…

Li faris paŭzon, forgesinte la demandon de la kapitano, kaj memore li provis reveni al tiu obskura angulo de sia cerbo, kie li perdis la fadenon de la konversacio, ĉar se foje okazis tiel, ke li ne trovas la fadenon, tiam li eterne povas vagadi karcerigita sur la humida koridoro, kunliganta la mallumajn gangliojn, kaj porĉiam fermiĝas la rapidege malvastiĝanta elirejo, estingiĝas la krepuska lumo de la ekstera mondo, kiu ankoraŭ momente trafiltriĝas per nebula radiado. Sed jen! La perdita fadeno kuŝas tie, la demando de la kapitano! Trovite! Kaptinte ĝin, li trapremas sin kun ĝi tra la malvasta breĉo sub la taglumon de la socio.

— De kie… mi scias… la liberiĝon? Estis momento, kiam la anima submondo… ĉar tio ekzistas. Ĝi ne estas subkonscia, mi petas, konsideru tion, ĉar… ĝenerale la scienca… esplorado klopodas formi stereotipojn, ĝi neniam ĉerpas el la sintezo de la individuo de la homo… same, kiel nek la ŝufabrikoj faras ŝuojn por tro etaj, aŭ por tro grandaj piedoj… sed… gravas la amasa, la plej ĝenerala mezuro de piedoj… Nu, konsekvence… Do… Jes! Trovite!.. La individuo nuntempe estas stifinfano de la scienca konstato… La stereotipo lasas ĝin sola… ĝi estas Prokrusta lito de la averaĝe mezuritaj teorioj.

Sirone, iom timiĝinta pro la multege da latinaj esprimoj, nur nun povis ekparoli

— Ĉu vi ne parolus pli klare?

— Nu… bone, pli klare… Jen! Mi raportas al vi, sinjoro kapitano — li krias per groteske laŭtiĝanta ekĝojo kaj intermitaj vortoj, — sukcesis… Ŝirmalfermi… la fermoplaton de la ĉerko! Jen staras la mortinto! Kiel ajn oni fermis min tie… Ĉar oni fermis min tien!.. La sango de mia patro… kartludo… kambio… ĉar ekzistis kelkaj gambioj, kaj Evelyn, kiu… mi petas vin, tiel dirite ŝi subite aperis en mia vivo, ĉar ĝi estis subita apero, mi petas vin… en Juan-les-Pins… estis la subita apero… Ne pensu, ke mi havas febron… Aŭ pensu… Estas egale… tamen ĝi… ne gravas. Mi liberiĝos…

La lacaj, ostaj fingroj, kiel tenakloj de mortanta skarabo pigratuŝe palpadas lian frunton. Biblie milda, tamen moka rideto konvulsias sur lia vizaĝo kun iom da malestima orgojlo.

— Kial vi rigardas konstante la muron?

— Ĉu… vi bonvolas ion, mi petas?… — li preskaŭ kirlas la vortojn per sia laca lango… — Ĉu la muron?… Tiu rigardo tiel dirite estas gardo de la energiocirkulado… ĝi estas tia, kiel la ĉiutaga sveda gimnastiko. Forta anima fascio… ĝi ne lasas estingi… la direktadon… malantaŭ vi… ĉar ĝi estas granda problemo ĉi tie, la direktado restas malantaŭ vi, kvankam ĝi devas esti antaŭ vi. Kaj… kiu perdas la direktadon ĉi tie… en Sudano… tiu mortas… pro anima soifo… same, kiel bedueno, kiam… li vojeraras…

La kapitano nun jam timiĝis pro tio, ke li komprenas tion, kion diras la ĉefleŭtenanto… Li faris unu paŝon al la pordo.

— Atendu… mi petas… ĝi estos grava ankaŭ por vi… Sen ĉiutaga koncetrigo de la volo… la animo… fariĝos kadavro! Disfalos la loza komplekso de la nocioj, ĉar la volo estas krado, dum ĝi restas nedifektita… tiam forte tenas la pinĉtenilo de la memoro… la direktadon… malantaŭ vi… La voloforto… tiel dirite estas motoro… kiu bezonas oleadon ĉiutage… Kiam vi rigardas unu punkton… La unuan tagon li rigardas ĝin dum kvin momentoj… la duan tagon duonhoron… Kaj poste ĝi jam estas, kiel la sevad gimnastiko… Ĉu vi komprenas? Ĝi estas posteno en la animprizorgado, solide!.. Nu!.. Ĝi venkos tion… vane… ni devas kliniĝi…

Lia voĉo mallaŭtiĝis, li spiregis.

— Bonvolu diri — kriis la kapitano subite, kaj lia mano jam estis sur la klinko, — kio estos al la barako?

— Morgaŭ… Mi ordonos… Ĝi estas tiel, mi petas… Mi nun kuŝas tiel, kaj morgaŭ mi jam… ordonos… Tio estas la sekreto de la renoviĝantaj energioj… la oleado… la direktado… Ĝi estas, mi petas… mitralo super la agad-radiuso de la defendozono… Atendu, mi petas…

Sed Sirone iris… Ĉu li havas febron? Aŭ… tiom loziĝis en li la mekanismo de la amino? Li devas venigi la kuraciston al li… Pezmove, piedŝovante li iris ĝis la sekva pordo.

J E A N   B E R L A C

Adjutant-chef

Li paŝis en la ĉambron de la suboficiro. Li mire haltis sur la sojlo.

Berlac ne estas ĉi tie. Se li scius, ke la kapitano malfermis lian pordon, eble li sinkus pro honto. La suboficiro en sia ĉambro zorgis nek pri la plej elementa ordo. Nekovrita lito, malpura akvo en la lavopelvo, kamizolo, sapo, viŝtuko, cigaredcindro, paperoj dise sur la planko.

Libroj kuŝas sur la tablo.

Ĉiu libro estas bibliografio, Ĝingis kano, Aleksandro la Granda, Napoleono… Historio de militestroj. Sirone malfermis iun el la libroj.

Kio do ĝi estas?

La adjutanto faris notojn, leginte la historion de Napoleono!! Ekzemple li skribis paĝrande tion: Kial daŭrigis N. la ofensivon al Moskvo? La repacigo de la okupitaj terenoj certigus la rekompletigon al malrapida, sed senriska ofensiva plano.

Pli poste:

Alianciĝinte kun la turkoj N. povintus konkeri la mondon. La sensenca aventuro en Egiptujo malebligis tion…

Nu jen! Kiu pensu pri tiu lakona adjutanto, ke li malbonigas sian sanon per tiaĵoj. Senteblas odoro de malmultekosta parfumo en la aero. Harfiksiga reto kuŝas sur la spegul-tablo kaj metodiko de saniga gimnastiko, kiu temas pri la eterna juneco helpe de spir-ekzercoj.

Sufiĉe!

Li reiris ŝanceliĝante en la kontoron. Ĝi ja estas… koŝmaro.

Eh, bone! Iam eble ĉio finiĝos! Forpasos la tuto, kiel la lasta, gaja melodio sur la violono de ĉefleŭtenanto Screbin, tiun vesperon, kiam li eklevinte sian ŝultron, mortpafis sin.

Kaj li glutas iom da kinino.

La mortanta taglumo de la dezerto penetras en la ĉambron per rufa radiado. En tiu torpora, sangokolora silento la soleco de la kontoro sonigas melodiojn el la nenio. Virino ridanta kriadas el la malproksimo de kelkaj jaroj: „Aŭgusto!” Li ĉirkaŭrigardas en la duonluma, malbonodora ĉambro, kaj pro tio mutiĝas la solece sonoranta, virina krio, sed ĝia lasta sono ankoraŭ vibras en la aero.

Zumas la silento.

La mebloj, forviŝiĝantaj en la krepuskaj ombroj, rigide atentas lin. Estas io minacanta en tiu permanenta senmoveco, kiel la ŝranko, tablo, seĝo mute ĉirkaŭas la homon. La atendado de la objektoj gardas mortan sekreton. Eble, ĉar per sia instinkto li jam longe konjektas, ke la realo estas nur simbolo. Sento, nocio, ŝranko kaj malĝojo: ĉio ĉi estas nur simbolo de io, kio konstante esprimiĝas, sed ni neniam povas kompreni tion.

La silento tiam provokas la kapitanon halucini.

Kiu timas esti en solo, precipe vesperiĝante aŭ nokte, li efektive timas tion, ke la objektoj ribelas kontraŭ la logika, kutima ordo de la aferoj. Se tiuj senmovaj mebloj nun kondutus alimaniere, kiel ĝis nun, tiam ili ŝanceligus la kredon de la kapitano rilate lian ekzistadon, kaj la terura fato plenumiĝus…

Eh, bone! Iam eble ĉio finiĝos! Pasos la tuto, kiel la lasta, gaja melodio sur la violono de ĉefleŭtenanto Screbin.

Konsternite li ekatentas!

El la alia ĉambro aŭdiĝas violonsono! Delikata, mallaŭta melodio vibradas el la kordoj …

La mortinta Screbin violonludas!

3

Tiel fantomeska estis tiu eksonanta muziko paralele kun la memoro de Screbin, ke momenton li fiksrigardis kun malfermita buŝo al la zumantaj muŝoj, ĉirkaŭantaj la aperturon de la brand-botelo… Ekstarinte li iris al la najbara ĉambro kaj forte piedfrapis la pordon, ke ĝi malfermiĝis.

Kiu kuraĝis preni en sian manon la muzikilon de Screbin?! Diable!

Li staris spiregante. Jen rigardu… Malliberulo!

Li violonludas enprofundiĝinte, kun duone fermitaj okuloj, kaj ekvidinte la kapitanon, li finas tion per subita arĉtiro.

— Kiu vi estas… porko?…

— La malliberulo numero sesdek tri, mon commandant.

Li spiregas, poste singultas kaj rigardas la malliberulon de la verto ĝis la plando. Hm… Li ne havas mortokranion, kaj frenezajn trajntojn, kiel la aliaj. Liaj densaj, brunaj haroj ankoraŭ estas brilaj kaj elastaj. Tiu ĉi homo vivas. Ne nur laŭ la ĝenerale uzata senco de la vorto, kiu signifas kunligon al la kemio, kion ni eble povas karakterizi plej trafe per la vorto „ekzisto”; tiu malliberulo ankoraŭ vivas, sur lia eksteraĵo manifestiĝas la simboloj de la animo, kiel la kompleksa nocio de la vivo, — sento, konscio, korpo kaj ambicio — nur kune signifas ion. Lia rondforma, bruna, belaspekta vizaĝo montris eĉ iom da gajeco.

— De kiam vi estas ĉi tie?

— Kvin monatojn.

Ŝajnas, ke tiu Magiron faras escepton por li, tial li havas tiel bonan sanstaton! La serĝento estas korupta fiulo. Pro ia defraŭdo oni postenigis lin ĉi tien, kaj la defraŭdisto ĉiam restas koruptebla.

— Vi, porko! Mi jam longe atentas vin! Vi ŝtelas la tagon ĉiam en la deponejo!

— Mi laboras ĉe la ŝtonrompistoj, mon commandant!

— Ne mensogu, ĉar mi frakasos vin! Kial vi havas tiel bonan sanstaton?

— Ĉar mia organismo estas bona.

— Kaj… kiel vi troviĝas nun en la kontoro, ĉu? He?! Respondu, vi… Vi ĉiuscianto?! Ĉu?!

Kaj li paŝis tute proksime al la junulo, klinante sian trunkon, li rigardis desube supren en la vizaĝon de la knabo, kvazaŭ li volus esplori lin ankaŭ el tiu ĉi stranga vidpunkto.

— Mi ne ricevis libertempon, sinjoro kapitano. Kvankam hodiaŭ estas la dekkvara de julio!

Do nun estas la datreveno de la sieĝo de Bastille! Tiu Magiron estas granda hundo, ke li eĉ nun turmentadas tiujn ĉerkofuĝintojn.

— Kial ne donis la serĝento al vi libertempon hodiaŭ?!

— Ĉar mi petis mian tuttagan akvoporcion. Antaŭ tri tagoj oni punis min per forpreno de la duono de mia akvoporcio.

— Ĉu nur tial, ĉar… vi petis plus akvoporcion? Ĉu?! Vi, ne mensogu, ĉar mi frakasos vian kranion, diablo forportu tiulon!! Pfu!!

— Kaj… Mi replikis. La serĝento rifuzis mian peton dirante, ke tiulo, kiel mi havas nenion kumunan al la dekkvara de julio. Mi respondis tion, ke: „Nek vi defraŭdis dum la sieĝo de Bastille, serĝento…”

La kapitano mallonge ridis. Tio estas bona.

Li imagis Magiron-on, kiel li faras malgravajn forstrekojn en la soldlibro, kiam la revoluciuloj pafas Bastille-on per haŭbizoj.

Li denove distiris sian ĉemizon, sed la prema pezo ne ĉesis. Ĉi tie mankas la aero, aŭ kio estas?… Li havis naŭzon, ĉar li sentis la penetran alkoholaĵvaporon, eliĝantan el lia buŝo.

— Kaj kiel vi kuraĝis ĉi tie… vilonludi?! Ĉu?!

— La parolo de sinjoro kapitano entuziasmigis min. Mi aŭdis la bonegan kunligon inter la ruĝa vino kaj la historio, kion vi rekonis!

— Kiel? Ĉu vi… komprenis tion?

— Ĝi havas rilaton al mia profesio.

— Ĉu vi iam okupiĝis pri historio?

— Ne, nur pri ruĝa vino, sinjoro kapitano, sed tre intensive.

Sirone denove ekridis, sed li pentis tion, kaj li akre kriis al li:

— Forportu vin!

Li kolere spiregis. Li estas tia fiulo!

En tiu ĝiskole butonuminta kamizolo.

Li iris ŝanceliĝante en la kontoron. Tie la duonlumo, la muŝoj zumantaj ĉirkaŭ la brandlagetojn kaj la pufa, dika silento streĉiĝis tiel, kvazaŭ ĉio estus en la ŝveliĝinta, fume ardanta meĉo de estingiĝinta kandelo, kio okazas, aŭ kio simple estas, sen okazo. Ĝi nur estas! For de ĉi tie! Li denove eliras. Tra la alia pordo.

Sur la koridoro senteblas odoro de mucidaj dokumentoj en la polvogusta, tepida duonlumo, kaj timiĝintaj musoj vigle diskuras al la anguloj de la plankorando pro la krakado de paŝoj. Kiom da musoj! Tiu fia Magiron devus ekstermigi ilin.

La efiko de la postebria stato aperas ĉe li per tia premo, kvazaŭ ĝi streĉus interne lian kranion, kiam sobriĝante la sango iom post iom malleviĝas en lia kapo. Malvarma ŝvito fuetis sur lia haŭto, kaj liaj manoj-piedoj, torpore juktiklantaj apartenis al li kiel sensentaj, artefaritaj membroj, nur tial, ĉar li scias, kie tiuj estas.

Gouillaume havas problemon. Ĝi estas senduba…

Jen estas lia alia oficiro, la vickapitano:

G A S T O N   L I B O U R N E

Ĉ E F L E ŬT E N A N T O

Financkontrolejo

Bonvolu frapeti!

Li frapetis.

— Kiu vi estas?! — demandas sonoranta, agrabla voĉo de viro de interne.

La kapitano malfermis la pordon. Libourne farĉis cigaredojn, kaj antaŭ li sonis radioaparato sur la tablo. Li kombis reen sian densan hararon kiel ruso, apud lia alta frunto du enkaviĝintaj tempioj pulsadis maltrankvil-ritme, lia juna vizaĝo, la viglaj okuloj montris inteligentecon, energion kaj bonhumoron per nekutime entuziasma maniero.

En la ĉambro regas ĝena, granda silento. Sur la muro pendas grandega desegnokartono kun tabelo, kie estas skribite la etato, la tagoj de la soldoelpago kaj ceteraj gravaj indikoj.

Sur la tablo estas samovaro kaj tabako, sternita por farĉado.

— Mi opinias, — komencas la kapitano, — ke io ne estas en ordo rilate Gouillame-on.

— La kompatindulo havas muŝon el lia kapo — kapjesis Libourne, kaj la farĉstangeto kalkas, poste falas preta cigardo sur la tablon. — Ĉu vi deziras trinki teon, sinjoro kapitano?

— Mi ne petas, sed mi ŝatus trinki ĝin kun rumo.

La oficiro ridas gemutee kaj metas rumon sur la tablon antaŭ sia superulo. La farĉ-stangeto klakas. Falas cigaredo.

— Kio nova?

— Mi petas vin, sinjoro kapitano — klarigis Libourne, — nun mi komencis novan sistemon en la financa kontrolado de la soldoj, kiel mi lastfoje raportis tion al vi en mia referaĵo.

— Mi ne estas sperta pri la librotenado. Pfu!

— Nova sistemo. Ĝi signifas minuman eblecon de eraro, kaj rilate la kontroladon, ĝi estas mirige simpla! La kontrolo fariĝas superflua, ĉar malzorgema kaj erara administrado estas neebla.

— Eh! Kiel ajn vi kalkulas, ĝi estas tamen la infera mezo de Sudano!

— Mi pensis, mi petas, sinjoro kapitano, ke mi povas kakuli je vi en la laboro reorganizi Bahr El Sudan-on — li diris iom malvarmkondute. — Miaj kelkaj planoj, rilate la militistajn punsistemojn estos tre gravaj.

— Eh! Kion vi volas reorganizi?!

— Li singultis kaj klinis sian glacimalvarman frunton inter siajn manplatojn. Li sentis tiel, se oni frapus lian kranion per hakilo, ĝi tute ne dolorus lin. Oni nur metis tiun pecon da glacio sur lian kolon. Neeble, ke ĝi estas lia kapo…

Sekvas ĝena silento.

Sirone paŝis sur la koridoron ŝanceliĝante, kaj iris… Hop… Li batiĝis al la muro…

Reen en la kontoron.

La muŝoj zumadas, kaj senteblas malbonodoro de brando.

Li sidiĝas al la sekputra, ŝvita, malnova skribotablo.

Eh, bone! Estas tute egale. Ĝi ja indas al porko…

Kolere li forpuŝas per la pinto de sia ŝuo la kvadratmetro-grandan kokustapiŝon kuŝantan antaŭ liaj piedoj. Li nur ŝajnigis la piedbaton, ĉar nun li estis tro laca al tiaĵo. Kaj efektive nek la kokustapiŝo mem estis la vera, ĝojplena vivo, meritanta elkore, sincere piedbati ĝin!

Li denove malfermas sian ladskatolon, kiu miraklinde akompanis lin sur tiu senvoja vivo-vagado, el Parizo en Sharon, kaj li nur ĉi tie divenis, ke tiu sensignifa objekto restis al li sola el tiom gravaj kaj necesaj objektoj. Same impresas nin la relative indiferenta Pariza modvendistineto, pri kiu ni opinias kiel pri senpersona virino, havanta simplajn koraferojn, kaj kiam el la surface svarmantaj, abundkreskaj algoj de la bonaj amikoj ni mergiĝas en la ŝlimon de la soleco, konsternas nin la rekono, ke tiu eta servistino fidele persistas ĉe ni. Tiu ŝajne malmultekosta hommaterio, oni ne scias, kial, senlace kaj fidele, sed sen la timiga heroismo de la damoj, kaŝiĝas ie en la cigarpoŝo de lia vivo, nerimarkite, sed tiel, ke jen li trovis ĝin, kiam li malplenigis ĉiujn poŝojn de sia vestaĵo. Kaj nun jam li alimaniere rigardis sur ĝin, iom malfruĝinte, sed oni ne estus kredinta, ke tiu ĉi ladskatolo estas relative multe pli temporezista ol ora kaseto, ĉefverko de oraĵisto…

Nu jen. Li rigardas ĝin. Kaj ĝi konstante respondas, kriante la samon per ruĝaj literoj:

S I M O N   A R T Z

Kairo

Eh! Mi devas freneziĝi! Oni blovas vespersignalon ie. Baldaŭ alvenos la premanta, morte longa nokto, kaj aperos la lumigitaj, viglatrafikaj bulvardoj, la konfuza vizio de la placoj en Romo, plenaj de la muĝo de sonorilegoj.

Ne! Ne esti sola…

— Alkonduku al mi la kondamniton, numero sesdek tri! — li kriis en la telefonon kaj frape remetis ĝin…

Diable. Li estas afabla figuro, ni amuziĝos, kaj fino!

Eble, se li scius, ke lia mallonga ordono okazigos serion de tiaj decidige novaj, konsternaj eventoj, tragedioj kaj komedioj similaj al tamburpafado, tiam li rapide nuligus sian komandon.

— La kondamnito, numero sesdek tri, mon capitaine — anonciĝis la malliberulo kunfrapinte siajn maleolojn.

La kapitano lace mansvingis kaj diris malbonhumore:

— Silentu, silentu… Porko, porko… Kion vi violonludis?! Ĉu?!

— La kanton de la Venecia gondolisto, komponitan de Mendelson, mon capitaine.

— Kia kanto ĝi estas? Ĉu Venecio… Ĉu gondolo??? — Kaj li revadis. Hoho! Nu, jes! La Campanile! La Arzenalo… Jen vidu! Venecio!

Ŝovinte sian nazon tute proksime al la vizaĝo de la knabo, ke ili rigardis unu la alian kun brand-vaporo ĉirkaŭ ilia kapo, Sirone akravoĉe kriis al li:

— Pro tio, fiulo, nun mi devus ŝnurligi vin! Ĉu vi komprenas? Kaj skurĝi vin, ĝis via haŭto ĉifoniĝos ĝisoste. Ĉu vi scias, kial? Ĉu?

— Mi scias, sinjoro kapitano — li respondis ĝemante. — Mi scias… Ĉar bedaŭrinde ankaŭ mi estis en Venecio.

La kapitano rigardis tiel la kondamniton n-ro 63, kvazaŭ tiu cirkonstanco vekus suspekton en li.

— Nu? Ĉu vi estis… en Venecio? Hm… tio… ĉiuokaze estas interesa. Kion vi faris tie?… Ĉu?! — demandis kapitano Sirone, plie en konfesiga maniero.

— Mi estos sincera, sinjoro kapitano — li spiregis. — Ĝi okazis sur Lido. Mi promenis kun junulino antaŭ Excelsior, kaj la maro… bonvolu ŝnurpendigi min, sed mi ne plu povas prisilenti tion, ĝi estis blua! — kaj li ripetis per ektremolanta, entuziasma, krianta voĉo. — Sinjoro kapitano, mortigu min, sed la maro estis tiel blua, kiel la okuloj de la laktoblondaj adoleskulinoj, kiam la suno brunigis ilian vizaĝon!!!

— Fripono! — kriis la kapitano. Poste li iris ŝanceliĝante antaŭ la skribotablon kaj levis la brandbotelon al sia buŝo.

Li refaligis ĝin kun abomena grimaco kaj malrapide distiradis sian ĉemizon per ŝireganta movo, kio ofte okazas al venenitaj, agoniantaj homoj, kiam ili propramane ŝatus disŝiri sian korpon pro la sufero. Poste li tamburegis sur la tablo per ambaŭ pugnoj.

— Kaporalo! Kaporalo! — li kriis kun ruĝiĝinta vizaĝo.

— Present, mon capitanie — anonciĝis la timiĝinta suboficiro.

Sirone, inerta pro la ekflamanta fortostreĉo, fiksrigardis kun kliniĝinta makzelo. Poste li prenis la skatolon kaj rulumis cigaredon, per hezitemaj, malsekaj fingroj. Dume li singultis.

— Sendu ruĝan vinon… vi, porko.

Tria ĉapitro

1

— Nu.. kio okazis… en Venecio? — li demandis mallaŭte la knabon, ne sen ĉiu minaco en lia voĉo.

— Printempo… — respondis la kondamnito n-ro 63 rompite, kvazaŭ li farus sinceran konfeson.

La kapitano kapbalancis kun mallevita kapo. La deklaro ne trafis lin neatendite, tamen… estas konsterniga la novaĵo, aŭdi la krudan veron tiel:

En Venecio estis printempo!..

Nur tial li ne mortigis sin mem ĝis nun, ĉar li kondutis tiel, kvazaŭ li ne scius pro tio.

En la dezerto neniam estas printempo. Nek aŭtuno, nek vintro.

Nek somero,

Nur sablo kaj varmego.

— Poste… kio okazis?!

— Sinjoro kapitano — li diris kun mallaŭta konfeso. — Ĉirkaŭ la teraso Florian paŝetadis kelkaj kolomboj preter la piedoj de la promenantoj sur la placo Sankta Marko, kaj edukulinoj blanke vestitaj, gaprigardadas kun pieco antaŭ la Orologio, aŭskultante mona§inon.

— Nenion sekretigu, filo mia. Rakontu la tuton sincere. Nun jam ĉio estas vana.

— Napolo… — flustris la junulo, kaj la kapitano per komprenema kapbalanco esprimis ilian komunan funebron, rilate tiun vorton.

— Napolo… — ankaŭ li ripetis tion, preskaŭ neaŭdeble pro la malesperiĝinta miro super tiu simpla memoro, kiu jam tiomgrade obskuriĝis, kvankam ĝi ŝajnis iam eterna impreso.

Kaj li zumkantis:

...Oh Santa Lucia

Barchetta mii... i... a...

Oh Santa Lucia...

Ne ekzistas melodio, kio estas pli bela, majesta kaj kortuŝa, ol bonega kiĉo, se ĝi fariĝos aktuala en ni ial.

Ĉiu sono doloris la kapitanon, kaj li aŭskultis ĝin, kvazaŭ li rigardus, ke fluas lia sango, sed pro malsaneca ĝojo li ne prembandaĝas la vundon. Li spiregante rigardaĉis la vinlageton, kiun li disfrotis sur la skribotablo.

— Trinku, porko — li diris malgaje, kaj lia kapo signis per tremetoj liajn rapidtaktajn korbatojn.

— Mi formis la statuon de Beatrice Cenci sur la Korso Vittorio Emmanuele, en la montdeklivo nomata Vomero. Vidalvide brilis la lampoj de Sorrento, transe de la golfo, inter Pompejo kaj la insulo Kapreo…

— En tio povas esti io — li murmuris. — Ankaŭ mi mem spertis similajn… strangaĵojn iam… nu, estas egale… rakontu plu.

— Kaj la Vezuvo! — daŭrigis la kondamnito n-ro 63 triumfoplene. — Estis nokto, kiam tute ruĝa nebulo leviĝis el la kratero de la vulkano. Mi vekis Agnesan, ke ankaŭ ŝi vidu tion. Ĉar ni sciis, ĉu iu el ni sen la alia povus ĝoji pro kio ajn. Kaj ni rigardis la lafkoloran lumon. Kelkfoje strangaj ekbriloj minacis la ĉielon, ruĝa nebulo kirliĝis, kaj de tiam mi havas ian strangan rilaton al tiu frenezeta Agnesa, kiun mi tre amis.

La kapitano iris al la fenestro, kaj en liaj okuloj brilis funebra emajlo de forpasinta animo, suferinta pro brandebrio. Kun tiuj introspektaj, vitrecaj okuloj li fikese rigardis tra la fenestro ien en la sentone nigran, noktan dezerton, kaj ŝajnis al li vidi la etajn, brilantajn lampojn de Sorrento en la malproksimo. Kvankam eblas, eĉ estas verŝajne, ke nur okuloj de kelkaj malgaje ŝtelirantaj hienoj fosforeskas tie…

— Nun violonludu!

La violono de Screbin rakontis plu pri Napolo, kaj kiam la kaporalo la trian fojon portis ruĝan vinon el la kantino, lia buŝo restis malfermita.

La kapitno desegnadis ion en vinlageto, kaj la kondamnito n-ro 63 ridante rakontis ian humoran historion en la buŝo kun cigaredo.

Kiu aŭdis tiaĵon?!

— Tiu neniulo! — diris la gardestro ekstere, — li flatakiros avantaĝon, kaj li havos pli bonan sorton ol ni. Kiu estas tiu ulo?

— La kondamnito n-ro sesdek tri. Nenion alian oni scias ĉi tie pri la homoj.

Ĝi estis vera. Kio povas esti malliberulo ĉi tie krom tio, ke li havas numeron? Sed la vilonsono subite ĉesis.

— He! Kaporalo! — kriis Sirone el la fenestro. — Ŝnurpendigu… tiun friponon…! Ĉu vi komprenas? Sed tiel… ke… rompiĝu liaj ostoj!

2

Kio okazis?

Nur tio, ke la junulo prezentiĝis. Antaŭ momento ankoraŭ nenio signis la subitan ŝanĝiĝon.

La kondamnito n-ro 63 violonludis ian petoleman furorkanton.

Dume blanka strio tiriĝis inter la ĉielo kaj la dezerto, ĉirkaŭe, sub la horizonto.

— Por kiom da jaroj vi estas kondamnita… vi, malliberulo n-ro sesdek tri?

— Por dumviva punlaboro.

— Kial vi estas kondamnita ĝis via vivofino?

— Pro mortigo de du homoj, rabo, patrujperfido kaj spionado.

La kapitano paliĝis, ekstaris kaj faris grandajn okulojn, tiel rigardis sur lin. Komenciĝis dramo ĉi tie sen ĉiu transiro, kiel ia nenombela, plenumiĝonta, streĉa teruro preskaŭ senteble densiĝis en la aŭrora kontoro.

— Kiel… do vi nomiĝas… vi… Ĉu?

— Mia nomo estas Henry Fécamp, mon capitaine!

Nun sekvis la drama ŝanĝiĝo.

— Vi, hundo! Ĉu vi kuraĝis sidi kun mi trinki vinon. Tintigi la glason kun honesta oficiro?! Patrujperfidulo?! Ĉu?

Tiel li staris antaŭ la kondamnito kunpreminte la pugnojn, tremanta en la tuta korpo, tiel pale kaj kun elstariĝintaj okuloj, ke la bruo de la pugnobato jam preskaŭ vibris en la aero. Ĝi tamen ne okazis.

Li iris al la fenestro por krii al la suboficiro.

Baldaŭ li aŭdis de malsupre la grincadon de la rustaj pulioj kaj ringoj, kiel oni ligas ŝnuron al la trabo.

Kvazaŭ ekzekuto okazus aŭrore.

3

Li sidis antaŭ la skribotablo spireganta, inerta.

Kiel grandan stultaĵon li faris!

Ĝi ne gravas ĉi tie, en la profundo de Sudano, kiam oficiro petas iun violoni sian ŝatatan kanton aŭ rakonti anekedotojn… Mia Dio… Vane preskribas la kodekso de oficiroj, ke kulpo de amuziĝanta oficiro en societo, ne konvena al lia rango, estas grave punenda.

Kian societon li serĉu ĉi tie, konvenan al lia rango, inter la sablodunoj?

Sed Henry Fécamp estas patrujperfidulo! Tintigi la glason kun li ne estas delikto, sed kulpo! Nepardonebla. Tio vere malindigas oficiron havi portepeon.

Li iris kaj haltis ĉe la fenestro. La duonnudan kondamniton n-ro 63 oni ĝuste nun suprentiris sur la stangon, ligite liajn pojnojn malantaŭe, ĝis liaj piedoj apenaŭ tuŝis la teron. Kapitano Sirone levis la telefonon per aplomba movo.

— Mi petas la ĉeftelefonlineon por paroli kun Maroko!

Li ekscitite tamburis per la fingroj sur la tablo. Pasis la minutoj. Krio aŭdiĝis el la korto.

— Debout!

Oni nun suprentiras lin la duan fojon. Se la deliktulo svenas, oni verŝas akvon sur lin, kaj kiam li rekonsciiĝas, oni denove suprenigas lin, pojnopendigite.

— Bonvolu doni al mi la divizion „D” de la ĉefstabo… petas tion la kapitano de la puntendaro.

Li tamburas sur la skribotablo. Li rigardas siajn fingrojn. Baldaŭ li perŝultre premas la aŭdilon al sia orelo kaj rulumas cigaredon. La pozicio de la suno jam estas 45 gradoj super la horizonto. Pfu! La mucida kontoro ardas. En la korto akre sonas mallonga krio:

— La bas!

Io grincas. Rustiĝinta pulio aŭ hoko. Korpo falas, sitelo bruas, akvo verŝiĝas.

El la alia, malproksime zumanta flanko de la telefonlineo anonciĝas Maroko.

— Mi petas sinjoron kolonelon Larmantier!

Grincado, mallonga bruo aŭdiĝas el la korto.

La varmego ĉiam pli intensiĝas, ĝi streĉiĝas tiel, kiel la rigidiĝinta homa korpo, sur la piedpintoj, pendanta laŭlonge de la paliso.

— Mi estas Larmantier… Saluton… Kio okazis?

— Saluton. Mi raportos pri entrepreno, pri kiu mi ne havis ordonon. Vi certe memoras akoraŭ la teruran aferon, okazintan en la oazo Ulogi, kiam senranga soldato, nome Henry Fécamp, mortigis du homojn kaj rabis aktujon.

— Mi memoras…

— Tiam vi certe scias, poste kio estis la sorto de Fécamp…

— Jes. Oni ekzekutis lin.

— Kiel?

— Alo… blovu en la telefonon! Oni mortkondamnis kaj ekzekutis Fécamp-on.

Paŭzo. La kapitano mire fiksrigardas antaŭ si. Ŝvitogutoj ruliĝas de sur iu lia buklo, pendanta sur lian frunton.

– Ĉu tio estas certa? — demandas la kapitano konsternite en la telefono.

— Estas certe.

4

Li staras torpore. Kio ĝi estas? Ĉu la kondamnito n-ro 63 mensogis?

— Ligert!

Nenia respondo. Diablo forportu tiun skribiston! Kie en la infero li estas? Li rapidiras en la arkivejon kaj fervore serĉadas inter la aktoj de la malliberuloj. Multe da grizaj dosieroj kun vinjeto. Sur la vinjeto estas numeroj… 59, 61… Trovite! 63!

Li preskaŭ faligas ĝin. Diable!.. Sur la disiero estas skribite:

Prizonulo

n-ro 63

(Punlaboro)

Li mortis la 20-an de novembro l93… Je disenterio

Ĉu la kondamnito n-ro 63 tute ne ekzistas? Parte oni ekzekutis lin, parte li mortis je disenterio. Kiu do estas tiu, kiun oni ĵus rekonsciigas per akvosurverŝo en la korto?

Ligert!

Li enkarcerigos tiun friponon! Li reiras en la kotoron, sed li ankoraŭ estas ekster la pordo, kiam la telefono eksonoras. Li levas ĝin:

— Ĉi tie parolas la majorkapitano de la Sekreta servo el Maroko. Sinjoro kapitano raportis ion al kolonelo Larmantier. Bonvolu ripeti vian raporton!

— Nokte mi hazarde renkontis la kondamniton n-ro 63, kiu nomiĝas Henry Fécamp. Mi kondutis tiel, kvazaŭ mi ne konus lian nomon, kaj mi regalis lin ĝis mateno, donante eĉ drinkaĵon al li, ĉar mi esperis, ke eble li parolos.

— Kaj?

— Okazis nenio, sed mi ne kuraĝis daŭrigi la aferon. Estas iom riske amuziĝi kun perfidulo sen supera ordono.

— Mi komprenas. Kiel eble plej baldaŭ vi ricevos ordonon rilate la futuron.

Klako. Ankaŭ la kapitano demetis la aŭdilon.

Li iris al la fenestro. Fécamp ĝuste tiam falis la kvaran fojon sur la teron senviva, kiel amaso da ĉifono, kaj oni surverŝis lin per akvo.

La kapitano kriis malsupren:

— Fino! Portu lin en la malsanulan ĉambron!

Li rapide refaligis la kovrilon, ĉar li ege suferis pro la flava ardo, frapiĝanta en liajn okulojn.

— Ligert!

La skribisto nun venis. Li estis okulvitra, blonda soldato, havanta mallongajn harojn. Du obeemaj, indiferentaj okuloj palpebrumis ofte malantaŭ lia nazumo. Ligert estis malaplomba figuro. Li ne povis elmontri konvenan „ego”-n al la ekstera mondo, tial lia ŝanĝiĝema konduto faris ĉiujn liajn agojn, vortojn, humoron malaplomba. Ĝenerale li estis preskaŭ senpersone indiferenta; laboranta kaj ridetanta maŝino. Supozeblas eĉ tio pri Ligert, ke revenite en sian ĉambron post la laboro, li ne enlitiĝas, sed ŝovinte sin en skatolon, li ĉesas ekzisti dum la nokto.

Liaj sulfurkoloraj, densaj, prizorgitaj, blondaj lipharoj dense kovris lian longan supran lipon. Lia vizaĝo estis ruĝa kiel tiu de kamparano, lia iom dika staturo, kiam li staris antaŭ superulo, surprenis lozan, sed respektoplenan korpotenon, kiel li metis siajn manojn dorsen.

Li havis strangan kutimon, ke de tempo al tempo li eltiris pecon da pano el iu sia poŝo, forte tenante, li mordis en ĝin, kaj per energia ektiro de siaj dentoj li ŝiris pecon el ĝi. Tiaj enigmaj panpecoj troviĝis en la poŝo de lia kamizolo. Eble pro la respekto de tiu pruitana nutraĵo, sed eĉ tio povas esti, ke pro lia manĝemo, Ligert estis pasia panmanĝanto, same, kiel iuj estas sklavoj de morfinismo aŭ nekutime entuziasmaj adorantoj de la virinoj. Verŝajne ankaŭ tiu ĉi kutimo kontribuis al tio, ke li havis tiel bonan sanstaton kiel la kamparanoj, malgraŭ lia obtuzeco rilate la ĝojojn kaj suferojn, inter tiaj inferaj cirkonstancoj.

— Oui, mon capitaine — li diras tramplante kaj restas ĉe la sojlo.

Li scivoleme ĉirkaŭrigardas kun mildaj okuloj, sur lia purbrila vizaĝo montriĝas la malagorde stupida rideto, kaj granda panero gluiĝas al lia buŝangulo.

Laŭregule li metas sian iun kruron en ripozan pozon, kvazaŭ li partoprenus ekzercon.

— Ĉu vi prizorgas la arkivejon? — demandas Sirone.

— Oui, mon Capitaine.

— Kia afero ĝi estas… rilate la mortintan kondamniton n-ro 63, kiu vivas?

Liger staris kaj palpebrumis.

— Ĉu vi ne komprenas? — kriis la kapitano akre. — Kiel povas aperi soldato antaŭ miaj okuloj hodiaŭ tagmeze, kiu jam longe mortis?

— Mia onklo laŭpatra foje estis tiel ebria, ke li renkontiĝis kun si mem en la antaŭĉambro. Tiu mia onklo de tiam ĉiutage sidas en la kafejo ĝis mateno.

— Idioto!

— Mi ne pensas tion, mon capitaine, nur ankaŭ li estas tre drinkema…

— Aŭskultu min! Sur la dosiero de la kondamnito n-ro 63 estas skribite, ke li mortis. Kaj la senranga soldato n-ro 63 staris antaŭ mi tie, kie nun vi!

— Ĉu apud la ŝranko?

La kapitano longe pensadis. Li prenis rajdbastonon de sur la tablo, sur kies fino pendaĉis ledopeco.

— Ligert — li diris poste lace. — Ĉi-regione oni malofte vidas tian mizeran, urban ĉevalaĉon, kiu staras antaŭ malnovmoda, platforma ĉaro apud la trotuaro kaj klinas sian pezan kapon ĝis la asfalto, havanta blindajn, stankolorajn, malgajajn okulojn… La memoro de tia ĉevalo venas en mian kapon pri vi, kiel vi staras ĉi tie.

Ligert antaŭenigas sian maldekstran piedon anstataŭ la dekstra kaj metas sian korpopezon sur la retiritan kruron. Li rigardas al la portreto de marŝalo Lyontey, kaj liaj maĉmuskoloj ekmoviĝas sub la haŭto, ĉar li kunpremas siajn makzelojn por subpremi oscedon, dume liaj ambaŭ nazloboj kelkfoje ektremetas.

— Kaj nun pensadu, porko, ĉar mi frakasos vian kapon! Kiel troviĝas la dosiero de mortinto en la arkivo de la aktiva personaro.

Unue li gratas sian nazpinton, pro kio falas la panero de sur lia vizaĝo. Poste li malgaje pensadas… fine li iom sereniĝas.

— Eble mi scias, mon capitaine. Ni devas gardi kelkajn dosierojn inter la dokumentoj de la ferŝranko. Ni anstataŭigas tiujn per la dokumentoj de la koncerna mortinto. La dosiero de la mortinto indikas tion, ke la adekvatajn paperojn ni devas trakti kiel sekretajn dokumentojn.

La skribisto laŭte singultis dirinte la lastan vorton. Sirone skuis la bastoneton kun levita brako kaj fikse rigardis la pendaĉantan ledon, kvazaŭ li suspetus tiun objekton. Pigra svarmo de muŝoj zumadis ĉirkaŭ ili, kaj terebinta odoro de fluida tavolo de tiutage farbita ŝranko haladzis en la kadavro-fetora varmo de la kontoro.

— Ligert!.. Portu al mi drinkaĵon!

Ironte en la kantinon, Ligert serĉas la dosieron de la kondamnito n-ro 63 en la ferŝranko. La skribisto bone diris.

Severe konfidinda!

Jen ĝi estis skribita sur la kovropaĝo, kiel titolo:

La dokumentoj de la senranga soldato n-ro 63, bataliono III, kompanio 2, kondamnita al dumviva punlaboro pro murdo, spionado, rabo kaj patrujperfido. Ĝi estas gardenda en la ferŝranko de la regimento!

Ligert post nelonge revenis. Li metis la brandon antaŭ kapitanon Sirone kaj

laŭtege singultis. Tuj poste li instinkte rigidiĝis en atentopozo pro timo. Sed kiel ajn li provis regi sin, li denove singultis, akompanate de miranta stertoro.

— Se vi ne finos tiun konstantan pan-manĝegadon — diris Sirone ĝemante, — tiam mi enkarcerigos vin, ke vi verdiĝos.

Ligert eksingultas tiel laŭte, ke ĝi efikas kiel ŝriko.

— Trinku akvon! Iru al la regimentkuracisto, aŭ manĝegu panon, sed faru ion, mi petas vin per la nomo de Dio, ĉar se vi denove singultos, mi disfendos vin! — Spiregante li skrapdis en sia ladskatolo por rulumi cigaredon.

— De kiam vi soldatservas ĉi tie?

— Dekdu jarojn. Mi estis ĉefmasonisto.

— Kio?! Kiom jarojn vi havas?! Ĉu?!

— Mi havas ankoraŭ nur kvindek unu jarojn, mon capitaine.

Li estas stranga miraklo de la naturo! Ĉefmasonisto, en kiu haltis la vivo.

Eh, bone! Kial okupiĝi pri tio?!

— Metu kovrilon sur la fenestron! Se mi ne diras, vi do forgesas tion. Porkoj!

Sekundon penetras la sunbrilo fortege, kaj ekzumas la muŝoj, kiam la skribisto metas akvumitan kovrilon sur la fenestron. Dume li reveme rigardas la dosieron.

— Diru… Ĉu la kapitanoj… servantaj ĉi tie antaŭ mi… kutimas legi… la akompanajn aktojn de la alvenintaj malliberuloj?

— Tio jam okazis. Ekzemple kapitano Privert ĉiam zorgeme tralegis la dosierojn.

— Kial interesiĝis Privert tiom pri la dokumentoj?

— Li estis grafologo. Ĝi estas hobio, studanta malnovajn skribaĵojn. Ĝi havas nenian sencon… Mi havis nevinon, kiu ĉiam ekskursis. Eĉ tio estas nekomprenebla.

— Ĉu vere? Hm. Nu, bone. Nun iru por iom de tempo en la inferon.

Li malfermis la kartonan kovrilpaĝon de la polvokovritaj aktoj por rigardi la verdikton de la milita tribunalo, proklamitan en la afero de la malliberulo n-ro 63.

… Kaj en tiu momento jam ekiris la vero kun forto, ĉion forbalaanta, ke ĝi triumfu super la volo de vivuloj, mortintoj, etuloj kaj potenculoj.

Sed kapitano Sirone eĉ kojnekton ne havis pri tio. Li oscedis kaj komencis legi.

Kvara ĉapitro

Fremdula legio de la kolonia armeo

N-ro de la militista matrikulo: 144/IG 193…

Bataliono III. kompanio 2.

Kopio

al la verdikto de la milita tribunalo

M A T R I K U L O

Nomo: Henry Fécamp

Naskiĝloko: Bayonne

Naskiĝdato: tago: 7. monato: aprilo. jaro: 1910.

Varbite: la 8-an de majo 193…, en urbo Brest

Soldatarspeco: infanteriano

Kvalifiko: senranga soldato

Privata numero: 63.

Identiga numero: 171-5004

Li havas brunan hararon, rondforman vizaĝon, bluajn okulojn, normalan nazon kaj buŝon, sanajn dentojn, li estas 1,87 matrojn alta, bone nutrita, taŭga por ĉiuspeca militista servo. Lia rimarkebla rekonilo: sur la interna parto de lia dekstra manplato troviĝas misforma cikatro, proksimume dek centimetrojn longa, kiu meze larĝiĝas kaj finiĝas ĉe la dikfingro. La rekruto asertas, ke li estas skulptisto, kaj dum skulptado li hazarde vundis sian manon per la akra ferparto de la martelo. Instruiteco: ses jaroj en gimnazio. Gepatra lingvo: franca. Iomete li parolas angle. Li ankoraŭ ne estis soldato, lia lasta, civila profesio: artskulptisto. Laŭ lia aserto, li ne estis punita, kaj oni ne reserĉigas lin pro krimafero. Li dungiĝis al kvar jara soldatservo.

Subskriboj

Regiment-komandejo

O R A N

Fort St. Therése

M E D I C I N A   S T A T A T E S T O

Senranga infanteriano n-ro 63. Bataliono III. Ekzerc-kompanio 2. Fremdula legio.

Hodiaŭ li soldatiĝis al la regimento de Oran, kaj la ekzameno de la medicina komitato, konsistanta el civilaj kaj profesiaj kuracistoj deklaris lin taŭga por soldatservo.

Rimarko: Lia korfunkcio estas iom intensa.

Vakcinita: kontraŭ variolo, tifo kaj §olero.

Oran 4. XII / 193…

Subskriboj:

Kapitano p. m

Rekrutiga kuracisto p. m.

Stabkuracisto p.m.

Bataliono III. Kompanio2. Infanteriano n-ro 63.

Henry Fécamp, 25 jara franca civitano.

K V A L I F I K A   F O L I O

Kopio

La… — an / VII. l93… li estas postenigita el la ekzerc-kompanio al la garnizono de Agadir. En la sama jaro la 20-an de IX. li partoprenas la subpremon de la ribelo de Ĝebel Sagro kaj li ricevas la honorlegion pro lia heroa konduto. La 18-an de X. en l93… li grave vunduĝas ĉe Aut Taurirtm, kaj la tagordo mencias lian nomon. Post du semajnoj oni deklaras lin sana, laŭ la indikoj de la hospitala taglibro. Anstataŭ la ses semajna konvaleksa libertempo li petas, ke li revenu al sia kompanio, kaj la 9-an de januaro en 193… li enmarŝis en Cobrien-on, en la garnizonon n-ro l8.

Post du semajna patrolado en la dezerto, la 27-an de januaro oni kvalifikas lin unuaranga soldato (pro lia kuraĝa, persona entrepreno). La 26-an de februaro (li kun sia patrolo heroe kontraŭstaris la beduenan superforton) li ricevis oran medalon. Dek du fojojn li estis punita pro diversaj, malgravaj rompoj de la disciplino laŭ la ekstrakto de la punlisto. Li estas senpuna, laŭ la militista leĝo. Li pasigis 26 monatojn en la legio.

La kopion aŭtentigis:

Subskribo: kapitano A. Foucolt p. m.

P R O T O K O L O   P R I   K R I M E S P L O R A D O

La legiano n-ro 27, John Carew, angladevena (bataliono III. kompanio 2.), kiu naskiĝis la 7-an de marto 1908, en Hurshom (Anglio), varbita en Toulon, (30 / V. l93…) denuncas la senrangan soldaton n-ro 63 Henri Fécanpo-on, kiu laŭ lia aserto estas tre suspektebla pri la murdo kaj prirabo de kapitano Philipe Villiers kaj lia ŝoforo, senranga soldato Peter Blanchard.

Iu mortigis kapitanon Villiers, kaj lian ŝoforon Blanchard per pluraj revolverpafoj, la 9-an de la kuranta monato, tute proksime al la oazo Ulogi, kiam ili ekveturis per aŭtomobilo el la fortikaĵo. La farinto rabis ankaŭ militistan aktujon. Estis ankoraŭ rabita eĉ leda aktujo de la vojaĝpakaĵo de kapitano Villiers, certe tial, ĉar pro hasteco li ne povis diferencigi la du similajn, ledajn aktujojn, kaj tio kaŭzintus tempoperdon, se li surloke estus esplorinta ties enhavon.

La okazinta krimesplorado precize rekonstruis la efektivigon de la murdo, pri kiu mi faris fotografaĵojn, kiujn mi aldone sendis kun la krimdokumentoj en sigelita aktujo.

Sur la foto n-ro I, malantaŭ sabloduno, signita per litero X, kaŝiĝis la murdito, kaj kiam la aŭtomobilo estis ĉirkaŭ tridek metrojn proksime al ĝi, li donis la mortigajn pafojn el armea revolvero, kies kalibero estas 9,5 milimetroj.

Sur la foto n-ro II, malantaŭ la monteto estas konstatebla la forviŝiĝintaj konturoj de la piedsignoj de la murdisto, kaj la sep kuglingoj, elĵetiĝintaj el la ripetpafa revolvero. Laŭ la spuroj li revenis en la oazon Ulogi post la faro de la krimo. Kelkaj kamelistoj asertas, ke li kurante fuĝis de antaŭ ili, kiuj persekutis lin ĝis la rando de la oazo, poste li malaperis en la tumulto. Tiam jam eksonis la alarmo.

El la sep pafoj de la murdisto kvin trafis celon. La aŭto (foto n-ro VII) renversiĝis kaj ĝia varmoforigilo boriĝis en la sablon.

La ŝoforon trafis du mortopafoj. 1. Eniraperturo sub la dekstra okulo. La kuglo haltis en la vertebro kaj tuŝis la cerbon. 2. La kuglo eniĝanta sub la maldekstra zigomo penetris tra la cerbo, kaj truiginte la veton, ĝi forlasis la kapon. Ankaŭ la tri vundoj de kapitano Villiers kaŭzis tujan morton. 1. En la makzelo troviĝas nekutime larĝa eniraperturo. La kuglo ŝanĝinte ĝian direkton, frakasis la epigloton kaj foriĝis el la korpo, ŝirinte preskaŭ manplaton grandan vundon el la kolaj muskoloj. 2. En la direkto de la maldekstra pulmolobo, inter la ripoj n-ro 6 kaj 7, tuŝinte la perikardion, ĝi foriĝis el la korpo sub la maldekstra skapolo. 3. Meze de la dekstra brovo estas eniraperturo. La kuglo penetris tra la cerbo ĝis la vertebro.

Ekstrakto de la sekca protokolo: kaŭzo de la morto: mortpafo, ĉe ambaŭ homoj estas senduba.

Parola denunco de senranga soldato n-ro 27, John Carew:

La soldato n-ro 63 kaj mi estas bonaj amikoj ekde du jaroj. Ni patrolis en duopo dum la tago de la krimo, kaj fine ni ekripozis iom en la kafejo de Bochur. Ekdorminte mi vekiĝis je tio, ke la soldato n-ro 63 revenas. Li diris tion, ke li iris rendevui. Momenton mi ne pensis pri lia kulpo, tial mi atestis lian alibion dum la unua kriminala esploro. Hodiaŭ matene mi ekvidis, ke li tiras ledan aktujon el sub ŝtono, poste li remetis ĝin. Kiam li forisis, mi prenis la aktujon. Sendube, ke tiu leda aktujo estas identa kun la vojaĝpakaĵo, malaperinta dum la murdo. Laŭ mi estas verŝajne, dum mi dormis la soldato n-ro 63 ŝteliris el la kafejo en la dezerton.

Mi nenion povas diri krom tio. Mi faris mian konfeson propravole, nek la influo de miaj superuloj, nek alia, ekstera cirkonstanco devigis min al tio.

Antaŭ atestantoj mi aŭtentigas la diritajn per mia subskribo.

John Carew p. m.

La kulpo de senranga soldato Henry Fécamp estas senduba, post la unuaj demandoj li faris sian konfeson memvole, nedevigite, neinfluite:

La konfeso de la senranga soldato n-ro 63:

Mi konfesas, ke mi mortigis kapitanon Villiers kaj la ŝoforon de la armea aŭtomobilo. Mi rabis la aktujon, krome la vojaĝpakĵon de la kapitano. La konfeso de la senranga soldato Carew estas vera. Kiam li ekdormis en la kafejo de Bochur, mi ŝteliris el la ejo. Mi kaŝobservis la aŭton ĉe la rando de la dezerto, kaj el embusko mi mortigis la viktimojn per pluraj pafoj. Fuĝinte mi forŝetis la pistolon. Mi ne povas montri la lokon. Mi fosis la vojaĝpakaĵon. Mi faris la krimon pro la instigo de spiono, esperante ricevi okcent mil frankojn. Oni promesis tiom da mono al mi. Mi rifuzas ĉiun informon rilate la kaŝitan aktujon.

Mi legis kaj aŭtentigis ĝin per mia subskribo:

Henry Fécamp, senranga soldato n-ro 63

Arestinte la suspektaton, mi ordonis transport lin en la militistan prokurarejon de Oran, akompanate de forta eskorto. Aldone mi sendas la liston de la konfiskitaj krimobjektoj.

Subskribo de la majoro, gvidanta la krimesploron

Delives p. m.

LA ARESTEJO DE LA

MILITA PROKUROREJO

ORAN

Kopio

T R A N S P R E N O    D E   A R E S T I T O

La suboficiro (bataliono III, kompanio 2) kaporalo Timeaut kaj du eskortantoj alkondukis Henry Fécamp-on, la senrangan soldaton n-ro 63 (bataliono III, kompanio 2) al la Militista Prokurorejo de Oran, el la fortikaĵo numero 72, oazo Ulogi. Mi difinis por la arestito la karcelon n-ro 108, kaj mi registris lian nomon en la etaton de la prizono.

Mi tuj transdonis al sinjoro akuzisto la krimesploran protokolon (difektitan, sed ne malfermitan, sigelitan per kvar sigeloj, metitan en grizan, oficialan koverton), krome plombitan, brunan aktujon, kun la surskribo „krimobjektoj”, kunportitajn fare de la eskortanto.

Oran, 26. IV. 193…

Subskribo:

intendanto Du Biron

La subskribo estas stampita:

La Arestejo de la Militista Prokurorejo

Oran

DE   L A   P L E J   S U P E R A

M I L I T A   T R I B U N A L O

Kopio

D E C I D O

Mi ordonas laŭ la propono numero 127/193… F. L., prezentita fare de la milita akuz-komisaro, ke la senranga soldato n-ro 63, Henry Fécamp, bataliono III, numero 81, kompanio 2, akuzita pri murdo de du homoj, rabo kaj spionado, restu ĝis la proklamo de la fina verdikto de la ĉefproceso en provizora aresto, kiun efektivigis la kapitano de la fortikaĵo n-ro 72 (oazo Ulogi)

Subskribo:

Joseph Vilmont

milita juĝisto p. m.

Mi proklamis la supran decidon

antaŭ la akuzito, kiu konsentis kun tio.

De La Plejsupera Milita Tribunalo

E N   L A   N O M O

D E   L A   F R A N C A   R E S P U B L I K O

La Plejsupera Milita Tribunalo de Oran, rilate la krimaferon de Henry Fécamp, akuzita pri patrujperfido, spionado, rabmurdo de du homoj, kiu estas 25 jara, needziĝinta senranga soldato n-ro 63, bataliono III, kompanio 2, hodiaŭ, dum la ĉeftraktado decidis, kaj proklamis la sekvan

F I N A N   V E R D I K T O N

Estas rifuzita la kasacio, prezentita fare de la milita advokato, kiu estas designita por pledi la akuziton, kaj la milita tribunalo de Oran aprobas la verdikton n-ro 1026/193… pri mortkondamno, proklamita la 17-an / VIII 193…

M O T I V O

La Plejsupera Milita Tribunalo de Oran akceptas la motivon de la verdikto de la milita tribunalo valida, ĉar siaflanke ne trovis senkulpigan cirkonstancon, favore al akuzito, kaj la eksterordinare grandnombraj pligravigaj cirkonstancoj ĉiumaniere motivas la efektivigon de la puno, proklamita en la juĝo.

Referanto: Prezidanto de la ĉeftraktado

majoro Gaston Joubert p. m. marŝalo De La Roziér-Strass p. m.

La tribunalo proklamis la verdikton antaŭ la akuzito, kaj por komenci la indulgan proceduron, ĝi estas prezentita al la prezidanto de la respubliko.

La 27-an / VIII 193… De La Roziér p. m.

ARESTEJO DE LA

PLEJSUPERA

MILITA TRIBUNALO

ADMINISTRA OFICEJO

Oran, 18. VII. l93…

DEPONEJA BILETO

Senranga soldato n-ro 63, Henry Fécamp (bataliono III. kompanio 2) kondamnita al dumviva malliberigo, la hodiaŭan tagon transdonis deponi unu brunan valizon.

Enhavo: du kovriloj, unu razilkompleto, unu akriga rimeno, ses libroj. Unu termobotelo, unu brakhorloĝo, unu poŝlibro.

La Administra Oficejo transprenis la supre menciitan valizon kun la objektoj, registritaj en la inventaro I. N. 193… 27918. II. 193…

En la deponejo transprenis:

adjutanto Bertman Houbegin

suboficiro de financkontrolo

Anstataŭ la skribisto:

subkaporalo P. Gorlieu

A P E R T A   O R D O N O

Kaporalo Emil Larnac kaj du senrangaj soldatoj akompanu la kondamniton n-ro 63 katenite (tiel, ke lia pojnoĉeno estu serure fiksita al la ŝtalringo, forĝita ĉirkaŭ lia maldekstra maleolo) al la provizora compagnie discipline bataliono III, kompanio 2, depotanta en la fortikaŭo n-ro 32, en Bahr El Sudan.

Ekveturo: la …-an / IX / 193…

je la 14,20 horo, Oran, ĉefstacidomo

Neniu rajtas vojaĝi en la kupeo, difinita por la eskorto, krom la akompanantoj kaj la malliberulo, preskribita en la aperta ordono!

La pordo de la kupeo devas estis ŝlosita!

Neniu rajtas paroli al la kondamnito, kaj li ne rajtas sidi proksime al la fenestro. La devo de la suboficiro estas malhelpi, ke li ne komunikadu per signoj.

Tuj post la alveno ili anonciĝu ĉe la kapitano de la puntendaro, alkondukinte la malliberulon kaj transdonu la akompanantajn dokumentoj, senditajn kun la ordono.

La ordono estas skribita: la 8-an de IX / 193… je la 9,40 horo

en la milita arestejo de Oran:

majoro Ballonin

komisiito pri la akuzo p. m.

Alveno: la 14-an de IX / 193… je la 23,30 horo

Fort 32. Bahr El Sudan II/1. C. Dis.

La anstataŭanto de la kapitano:

ĉefleŭtenanto Screbin p. m.

Ŝtatsekretario

S E V E R E   K O N F I D E N C A

Al la Prezidanto

de la Plejsupera Milita Tribunalo de Oran

Monsieur Le Maréchal!

Konsidere al la eksterordinare gravajn militistajn interesojn, sinjoro Prezidento ŝanĝis la proklamitan mortkondamnon laŭ la propono de sinjoro ministro pri militaj aferoj kaj generalleŭtenanto Gobieaux. La krimfarinto centoble meritis la morton, sed dum li vivas, ni povas esperi, ke la punlaboro rompos lin, kaj per la promeso de pli bona traktado ni provos konfesigi lin. Sinjoro Marŝalo, bonvolu aldoni la kopiojn de ambaŭ leteroj, krome tiun ĉi severe konfidencan instrukcion al la akompanantaj dokumentoj de la prizonultransporto, komandita al Bahr El Sudan.

Mi ordonas al la kapitano de la disciplina kompanio en Bahr El Sudan, ke la malliberulon n-ro 63, kondamnitan al dumviva punlaboro, ĉiumaniere konfesigu tiun homon, uzante ĉiun rimedon, kiun vi bontrovas, rilate la kaŝejon de la malaperinta aktujo en la oazo Ulogi.

Mi ordonas al la kapitano, ke li traktu la krimaferon de la malliberulo n-ro 63 kiel militan sekreton, li gardu la apartenantajn dokumentojn en la ferŝranko de la fortikaĵo, ke nekompetentuloj ne havu eblecon legi ĝin.

Mi lasas al la bontrovo de la kapitano aŭ al lia anstataŭanto ĉian ajn pligvarigon, cedon, korpan punon, per kiuj ili povas konfesigi la malliberulon n-ro 63, senkonsidere, ke en alia okazo la reglamento aŭ la milita kriminala kodekso kiel prijuĝus la aplikitan pocedon, ili rajtas laŭplaĉe agi.

Certatempe ni atendas raporton de la Disciplina Kompanio pri la plenumo kaj efektivigo de la supre menciitaj.

Kontraŭspiona divizio

de la Ministrejo pri militaj aferoj

Generalo H. Bourden p. m.

Vicŝtatsekretario

*

…La akto finiĝis per tio. Tute ekskludante la eblecon de eraro de kontrolitaj, esploritaj kaj aŭtentikigitaj indikoj.

Ĉu eblas, ke tiuj aktoj tamen eraris pri io?

Ne multe.

Nur pri la esenco.

Sed ankaŭ en fasko de aktoj povas esti eraro, se jam ankaŭ la Sinjoro volas tiel, ke la papero ne ŝanĝu ĝian koloron pro la enhavo de la surskribita teksto…

Kvina ĉapitro

1

La unua sufiĉe grava eraro estis tio, ke Fécamp, kondamnita kiel krimulo estis tute senkulpa.

Ĝi estas sufiĉe ĝena eraro, pri kio neniu scias. La dua manko: la farinto tute ne estas menciita en la dokumentoj.

Ĉar la farinto estis monero kvin centima.

Ĝi estas bona, ĉu ne?

Nun ni vicigu la eventojn:

La oazo Ulogi, rolanta en la akto, kiu nur formale ricevis lokon en la oficila dokumento, ĝi estas iu ĉefrolulo de la afero. La alia ĉefrolulo, kiun la akto tute ne mencias, estas araba virino, nomata Saiĝa, la efektiva kaŭzo de la kulpo de Fécamp; kaj la tria plej grava rolulo — kiel instiganto kaj komplico — la densa, bolanta sango de viro, kaj la tepida, peza, afrika nokto, kiam la silento estas timiga en la dezerto, kaj la soldatoj spiregante baraktas sonĝante.

Unue ni rigardu la enigman oazon Ulogi.

Ulogi estas relative moderna loko, sudokcidente de Atlaso, profunde ene de Saharo, kaj ĝi estas fama pri tio, ke tre multaj pilgrimantoj vizitas tien, ĉar oni entombigis tie la kadavron de la miraklofara, sankta marabuto, nomata Hagir.

La sankta kuracisto Hagit ripozas ducent jarojn en la moskeo de la oazo Ulogi. Okaze de la festo Ramazano oni forigas per pioĉo la ŝtonon, sub kiu troviĝas la ĉerko, kaj oni elmetas tion al la publiko por rigardi ĝin en la sanktejo de la moskeo. Tiam la kreduloj, alvenintaj de malproksime, atribuas mirindan sorĉoforton al tiu ĉerko. Onidire, kiu tuŝas per la mano la miraklofaran lignokeston el cedro, tiun ne trafos malfeliĉo.

Ĝi vere estis tiel.

Cent kaj cent kreduloj tuŝis la ĉerkon de mateno ĝis aŭroro, sen tio, ke la plej malgranda malbono estus trafinta ilin.

Sed tia tuŝo, kian malbonon kaŭzus al la homo?

La kompanio de Hery Fécamp depotis tie en kaduka fortikaĵo, kaj li renkontiĝis ĉi tie kun John Carew. Carew estis anglo, kiu forlasis la universitaton antaŭ liaj lastaj, medicinaj ekzamenoj por dungiĝi kiel fortepianisto en dancamuzejo sur Riviero. Poste li gajnis premion en Stokholmo pri liberstila luktado, baldaŭ oni menciis lin, farinte inventaĵon, kiu ebligis la utiligon de la senvalora grenventumaĵo, akirita dum la senŝeligo de rizo. Post kiam lia romano, publikita en daŭrigoj sur la paĝoj de la ĵurnalo Paris Soir, kaj ĝi vekis ĝeneralan sensacion, oni relegaciis lin el Francio, ĉar li grimpis pro veto sur la pinton de la turo Eiffel.

Post tiuj antaŭaĵoj li venis en Afrikon, en la fermdulan legion, kaj pasiginte unujaran soldatservon en la fortikaĵo n-ro 72, oazo Ulogi, kie li kaj Fécamp tuj trovis unu la alian, kiel animaj parencoj.

La du senbridaj, bohemaj junuloj baldaŭ fariĝis nedisigeblaj, bonaj amikoj. Ili ŝatis interbatadi, kanti kaj ŝerci.

La bona humoro en Ulogi estas grava afero, ĉar la proksimo de la malbonodora, sala marĉo faris la oazon tre malagrabla loko por restado. Sed nenio damaĝis ilin! Ili estis el fero!

Kaj fine, ke ankaŭ ili fariĝis viktimoj de Ulogi, tion kaŭzis ne la polvo, la proksima marĉo, la varmego aŭ alia, karakteriza Sahara afero.

La problemon, pro kiu oksidiĝis tiuj gemutuloj, konsistantaj el pura oro, oni bone konas ankaŭ en Eŭropo, rilate la neatenditajn komplikaĵojn.

Ĝia nomo ĉie estas alia, sed la sekso ĉie estas la sama: virino.

La menciita komplikaĵo en Ulogi nomiĝis Saiĝa, kaj ŝi havis maksimume dek ok jarojn. La du brovoj de Saĝa estis po unu regulaj, longaj arkoj, kaj ŝia stranga rideto faris ŝian mistike belan vizaĝon alloga. Ŝin edukis ŝia blinda avo, nomata Bochur.

La maljuna Bochur havis kafejon en Ulogi. Dum la tuta tago li sidis antaŭ la korbo, plena de ardaĵo, kuirinte kafon kaj rulumante cigaredojn unu post la alia. Kaj la du legianoj interflustradis kun Saiĝa sur iu mato, en la angulo.

Kion do ne povis venki la batalo, la dezerto, la mortiga klimato, tion venkis malsano, kiu estas same disvastiĝinta en la malnova kontinento, kiel ĉi tie:

La amo!

Ankaŭ la ĵaluzo kaj vanteco aperis, kiel komplikaĵo.

La du soldatoj enamiĝis al Saiĝa. Malaperis la amikeco kaj la bona humoro.

Ili iomete malgrasiĝis, ili ne ŝercadis, ĉesis la kantado, la akresona ridado, kaj ili samtiel sencele vagaĉis en la kazerno, senvortaj, mornaj, kiel la aliaj.

Jam ŝajnis tiel, ke Fortuno alridetas al Fécamp. Saiĝa estis pli afabla al li. Baldaŭ Carew povis esperi. Fine la knabino timis esprimi siajn sentojn.

Tiel okazis, ke iun tagon la emigma morto de la maljuna kapro, nomata Jakobo alportis la decidigan finon.

Jakobo, la kapro estis blinda unuokule, kaj ĝi provizis per lakto la domon de Bochur. La paca besto eĉ konjekton ne havis pri sia sensacia, kriminala futuro.

Samtempe alvenis kapitano Villiers, kaj li eble malpli konjektis, ke post du tagoj oni enterigos lin ĉi tie, kiel viktimon de Henry Fécamp…

2

Antaŭ la festo Ramadano vigliĝis la oazo. La karavanoj alvenas unu post la alia. Tagmeze enkuregas polvokovrita, terenkolora aŭtomobilo kun tri oficiroj. Kapitano Villiers veturos plu. Li pasigos nur unu tagon ĉi tie, travojaĝante al Timbuktu.

En la oazo tumultas ĉiam pli dense starantaj homgrupoj. Post du tagoj komenciĝos la Ramadana kriegado, kaoso, la amasaj preĝoj sub libera aero kaj mortodanĝera, histeria tumultado, interpuŝiĝado antaŭ la moskeo por iri al la katafalko, kie oni povas tuŝi la eltombigitan ĉerkon de Hagir. Ĝi estas tipa, orienta perplekso, kio baldaŭ malaperos senspure, kiel rapida, somera pluvego, malgraŭ ties timigaj eksteraĵoj, sendanĝeree, subite.

La soldatoj patrolis duope en la urbo por gardi la ordon. Tian duopan patrolon formas: Carew kaj Fécamp.

Ili nur iras borante al si vojon en la tumulto, kompreneble en la kafejon de Bochur.

— He, Bochur, mi kaj Carew ŝatus ekripozi, ni bezonus ian azilon.

— Venu, sinjoroj legianoj — diras la blinda arabo, kaj li ekiras al alkovo.

Malantaŭ la vendejo estis malgranda ĉambro kun argilaj muroj. Ĝi ne havas fenestron, kaj ties ununura pordo malfermiĝas al la kafejo. Sur la planko estas du matkuŝejo. Apud la kuŝejo staras la mirinda kapro, kiu nomiĝas Jakobo.

La arabo estimas la kapron, kaj ili vivas sub la sama tegmento. Kelkfoje li estimas ankaŭ la kamelon, kaj tiel li aŭtomate esprimas sian estimon al tre multspecaj skaraboj, kaj al diversaj etaj kaj tute grandaj insektaĉoj.

Carew gardis siajn dandajn kutimojn ankaŭ kiel soldato. Elpreninte parfumboteleton el sia tornistro, li aspergis la maton. Li ja estis tia. Ekzemple li ne iris en batalon nerazita. Li estis la sola legiano, kiu gladis sian pantalonon. La regimentkuracisto ofte donis laboron al la iama medicinisto en la soldata hospitalo, dirante, ke unuaranga sanatoria aŭ baneja kuracisto perdiĝis en Carew.

Ili longe konis la kapron, ĉar la eminenta dombesto estis ofta vizitanto de la vendejo. Tie ili nomis ĝin Jakobo, kaj la besto saĝe toleris tion.

Kompreneble kuloj amase zumadis ĉi tie, sed ĝi ne gravas, ĉar ĉiu legiano kunportas en sia sako dense plektitan moskitovualon.

Komence la kapro ĝenas Fécamp-on, ĉar la besto rigardas la verdan reton furaĝo, kaj balancante la kapon super tio, pikpuŝadas kaj lekadas ĝin.

— Jakobo, foriru de ĉi tie.

Vidinte, ke ĉio estas vana, li ekdormas.

Ili tute ne sciis, kiom da tempo pasis de ilia kuŝiĝo. Ili vekiĝis je tio, ke la maljuna Bochur, la blinda avo de Saiĝa skuas ilin.

— Alarmo!.. Sinjoroj soldatoj!.. Vekiĝu!

Ili salte leviĝis.

Kio okazis? Ĉu ia interbatado?! Ili rapidas.

— Hu, mia kapo kiel doloras — diras Fécamp.

— Ankaŭ mia.

La sufoka, penetra malbonodoro de la kapro, miksiĝante kun la parfumo de Carew faris prema la jam alimaniere foruzitan aeron en la senaera, malgranda alkovo.

— Kio okazis? — demandis Carew.

— Mi ne scias… — respondas la kafkuiristo. — Estas granda kaoso!

— Ni iru!

Ili jam estas pretaj por ekmarŝi. Fiksu la stileton!

— Ho!.. La kapro! — krias Bochur, kaj li genuiĝas apud la besto, kiu kuŝas sur la planko, kaj kelkfoje ektremas ĝiaj hufoj.

Kio okazis al Jakobo? Ŝajnas, ke ĝi mortis. Tio ja okazas al maljunaj kaproj.

Ankaŭ tiu Jakobo estas iu ĉefrolulo, kiun la aktoj ne menciis. Sed kiu pensus fari protokolon pri konfeso de kapro?

Sed kiomfoje mekas tia besto pli kompreneble ol kelkaj homoj, dirantaj longajn kaj signifoplenajn frazojn.

Estas paniko en la oazo!

Ŝrikado, kaosa amaskriĉado… La kameloj blekas… Suboficiro batadas per la malakraĵo de sia glavo, kaj la trumpeto konstante sonas:

Al la armiloj… Al la armiloj!

La homoj panike kuradas, kaj la militistaro kurpaŝante ĉirkaŭas la oazon Ulogi. Oni ĉie starigas mitralojn.

— Kio okazis?! — krias Fécamp preterkurante sian kamaradon, kiu estis la regiment-trumpetisto, moknomata Korko.

— La diablo liberiĝis — li respondas spiregante kaj kuras alidirekten, kie li konjektas sian plotonon. Nur post longa tempo ili ekscias la kaŭzon de la paniko.

Je la kvina horo, proksime al la oazo, ĉe la rando de la dezerto, apud la aŭtomobilo oni trovis la kapitanon kaj ankaŭ la ŝoforon mortintajn, kiuj ekveturis el la fortikaĵo ankoraŭ antaŭ la sunleviĝo.

Kamelistoj vidis burnusan homon en la malproksimo, kaj ili postkuris lin. Sed ili perdis liajn spurojn en la tumulto.

La aktujo malaperis el la aŭto, kion Villiers eĉ por minuto ne eldonis el sia mano. Ĝi enhavis eksterordinare gravajn dokumentojn, la konstruotajn militistajn bazojn, designitajn en la koloni-imperio de Afriko. La projekto temis pri severe konfidencaj hegemoniaj klopodoj.

La reakiro de la dokumentoj estis vivnecesa!

La okazaĵoj ruliĝis kun tempesta rapideco:

Ĉiu subplanda tereno de Ulogi estis fosita, ĉiu kabano preskaŭ malkonstruita, la kazerno traserĉita de la kelo ĝis la subtegmento, sed vane! La pilgrimantoj povis foriri nur po unu, post kiam oni senvestigis kaj korptraserĉis ilin.

La oazo estis ĉirkaŭita per duobla militista blokadringo!

Oni rigardis la internon de la moskeo. Eĉ! Estis malfermita la ĉerko de Hagir, pro kio preskaŭ eksplodis ribelo.

La afero okazis antaŭtagmeze. La procesio, konsistanta el mohametanaj pastroj, postis fermitan, cedran lignokeston sur siaj ŝultroj, por ke ĉiu povu vidi kaj ektuŝi la ĉerkon de Hagir antaŭ la vespera preĝado, ĉar poste ĝi denove estos masonita por unu jaro.

Patrolo renkontis la procesion sur la placo Raghib-Amur. Kamelistoj bivakis ĉirkaŭ la puto kun siaj bestoj. Ok mohametanaj pastroj portis la ĉerkon de Hagir sur siaj ŝultroj.

La leŭtenanto paŝis antaŭ ilin.

— Haltu! Malfermu la ĉerkon!

Kolera indigniĝo ekmuĝis minacante. La kamelistoj proksimiĝis pugnoskuante.

La leŭtenanto staris trankvile, ĉe liaj piedoj estis flako. Li diris malantaŭen:

— Fix! En joue!

La dekdu fusiloj estis pafprete levitaj al la ŝultroj… Du sekunda silento… Malkuraĝe ĵetita ŝtono falas al la piedoj de la leŭtenanto kaj la akvo disŝpruciĝas. La oficiro rigardas malsupren, sed li diras nenion. Li atendas.

La cirklo vastiĝas. Oni retiriĝas de antaŭ la dekdu senmovaj pafiltuboj kun mallaŭta murmuro.

— Ni malfermos la ĉerkon — li diras poste al la pastroj. — Mi ne tuŝos, nur enrigardos ĝin, kaj vi jam povas iri plu. Se vi faros ian stultaĵon, morgaŭ estos granda veado en la indiĝenaj duaroj, kaj multajn kabanojn vi devos farbi per kalko pro simbolo de funebro. Vi povas pensadi unu minuton, pastroj de Alaho…

La leŭtenanto elprenis sian horloĝon. Estis la dekdua horo tagmeze. Korko, la longakapa regiment-trumpetisto staris apud li, kaj li rigardis la oficiron kun atendo. La leŭtenanto ridetante turnis sin al li, frapetis lian ŝultron kaj kvazaŭ li komencus ian gajan paroladon, li diris mallaŭte:

— Kiam mi ordonos pafi, tuj trumpetu alarmon… Ĉu vi komprenis?

— Jes — li kapbalancis kun kontenta rikano, kvazaŭ ia humura afero estus dirita al li.

La pastroj interŝanĝis nur kelkajn vortojn. Kiam la akrasona, malgranda sonorilego signis tagmezon en la kapelo de la fortikaĵo, la ĉerko de Hagir kuŝis malfermita antaŭ la leŭtenanto.

Li mansalutis, kaj la procesio daŭrigis sian vojon en la tagmeza sonorigado.

Posttagmeze oni masonis la ĉerkon de la miraklofara Hagir, kaj la pilgrimantoj malpacience, pretaj por ekvojaĝi atendis en la militista blokadringo, ĉirkaŭanta la oazon.

Ili povis foriri nur post korpotraserĉo, unu post la alia. Sed oni ne trovis la aktujon.

Ĉiu soldato, ĉiu tornistro estis zorgeme traserĉata: nenio! Ĉiu junulo devis legitimi sian alibion, kie li estis dum la murdo: nenio.

Sed la aktujo devas esti ĉi tie.

La unuan tagon oni anoncis cent mil frankan premion al la malkovranto de la krimo. Post du tagoj jam afiŝoj anoncis ĉie, ke la denuncanto ricevos kvincent mil frankojn, kaj se li estas komplico, oni indulgos lin, kiu informos la instancon pri la farinto de la krimo.

Ĝi sonis nekredeble.

Fécamp vizitis la kafejon de Bochur antaŭtagmeze de la murdo. Oni ankoraŭ korptraserĉis la homojn. La teruro de la nokta krimo ankoraŭ tute freŝe ŝvebis super la oazo, kiam vekiĝis la sensuspektaj dormintoj. Saiĝa ne estis tie. Ŝi ne volis renkonti ilin. Oni sonorigis tagmezon en la fortikaĵo. Li vidis la prosecion sur la strato, kiel oni portis la ĉerkon.

La ĉerkon, kiu tiun tagon malfermiĝis antaŭ la okuloj de nekredulo, laŭ la deziro de eŭropa oficiro.

Poste sekvis la surprizo!

La leda aktujo estis la senpera antaŭaĵo de la afero. Li venis kun Carew sur la ŝtona kampvojo, troviĝanta malantaŭ la ekzerctereno. La aktujo kuŝis en la profundo de iu sablovalo. Litero V-o estis premstampita en ĝin. Tio servis por gardi tualetaĵojn.

— Ĝi apartenas al la murdita kapitano! La farinto ĉi tie forŝetis ĝin.

— Ni transdonos ĝin en la kontoro de la kompanio.

Carew foriris kun la aktujo, Fécamp eksidis en la kantino.

Per sia violono li esprimis sian korĉagrenon, sentitan al Saiĝa. La soldatoj silente sidis ĉirkaŭ li, kaj ili trinkis ruĝan vinon. Neniu estus konjektinta, ke tiu drinketado finiĝos per kia nekredebla dramo?

Ĝi komenciĝis fruposttagmeze. Subite alvenas Carew kun la trumpetisto, nomata Korko kaj eksidas al ilia tablo.

— La streĉa, malseka varmo bruligas ilian haŭton.

Ĝi estis strange maltrankviliga tago.

— Knaboj! — diris Carew subite. — Mi devas paroli kun Fécamp, lasu nin solaj.

La soldatoj koninte ilian komuan amaferon, sidiĝis ĉe aliaj tabloj. Ili konjektis tiel, ke okazos fatala interbatado inter la du temeraruloj. Eble ĝuste nun.

— Fécamp — diris Carew subite, — mi estas ĝisgorĝe pri Ulogi.

— Nu? Kion fari?

— Aŭskultu min! Iu el ni povas foriri kiel sinjoro, dum la alia mizere mortos.

— Hm… Kiel vi komprenas tion?

— Ĉu fronto aŭ dorso! Suprenĵetu moneron, kaj kiu divenos el ni, sur kiun flankon ĝi falis, tiu gajnos. Li estos libera, riĉa homo.

— Ĉu tiu, kiu perdos?

— Tiu kaptos la gajninton kaj transdonos lin al la instancoj, kiel la farinton de la murdo de du homoj, kaj la perdinto prenos sur sin la krimon. Li devas konfesi tion! Oni pagos la kvincent mil frankojn al la gajninto. Ekssoldatiĝinte li iros hejmen kaj estos feliĉa homo. Sed la alia estos pendumita aŭ mortpafita.

— Ĝi estas frenezaĵo, sed interesa — diris Fécamp. — Kaj kion konfesos tiu, kiu perdos? Kiel li faris la krimon?

— Li mortpafis la kapitanon kaj lian ŝoforon el malantaŭ sabloduno. Li kaŝis la aktujon, kaj li ne deziras konfesi pri tio. La gajninto de la ludo ĉu fronto aŭ dorso konfirmos tiun konfeson. Jen rigardu! Mi ankoraŭ ne transdonis ĝin… Li eltiris la kotkovritan, malpuran, ledan aktujon el sub sia kamizolo, singarde, ke neniu ekvidu ĝin.

— Tiu… leda aktujo…

— vĜi apartenas al la vojaĝpakaĵo de la murdita kapitano Villiers. Ĝi estas sufiĉe bona pruvaĵo. La gajninto diros tion, ke li vidis ĝin ĉe la perdinto…

— Ĉu vi estas certa pri tio — diris Fécamp mediteme, — se vi gajnos, mi faros tiun frenezaĵon?

— Estas certe.

— Hm… Ankaŭ mi!

— Kaj… cetere ni neniel povas aranĝi la aferon pri Saiĝa.

— Vi pravas — diris Fécamp, — nun neniu el ni vivas, sed tiam nur unu mortos. — Poste li ĝoje ekkriis: — he, knaboj! Du malnovaj amikoj repaciĝis! Hodiaŭ ĉiu trinku je nia sano!

— Mi aŭ Fécamp pagos — diris Carew bonhumore. — Decidu la loto!

— En ordo! — kapjesis la alia kaj flustris al li: — Ĉu fronto aŭ dorso por Saiĝa kaj por la libereco!

— Bone — respondis Carew mallaŭte, — donu al mi moneron kvin centiman!

La trumpetisto, moknomata Korko, elprenis moneron kvin centiman kaj transdonis ĝin al Fécamp.

Fécamp suprenĵetis tion. La monero du-trifoje turniĝis.

— Fronto — diris Carew, antaŭ ol la centimo falis.

Granda, morta, obtuza klako.

Interese.

Fécamp tuj eksentis, ke li perdis, aŭdinte tiun kurtan, nesonorantan klakon, kiel la monero falis sur la lignon.

Kaj estis tiel.

Fronto estis sur la videbla flanko de la kupra monero.

— Mi pagos! — diris Henry Fécamp gaje, kaj li pagis, kiel li diris, kiel sinjoro!

Sekvan tagon li prenis sur sin la murdon, pri kio li sciis malplu multe ol la instanco.

Ĝi estis nur tio, kion Sirone ne konjektis pri la afero en Bahr El Sudan, en la fortikajo de la Kompanio Discipla.

Sesa ĉapitro

1

La proksimiĝon de la tornado ĝenerale antaŭas langvoriga kalmo. La silento estas tiel minaca kaj timiga ĝuste pro sia senmoveco, kiel pantero eksaltonta. Poste ekmiviĝas foliaro. En la ĝardeno dormemaj skaraboj tiriĝas egalrapide.

Io estas okazonta!

Unu, granda arbofolio deiĝas de la branĉo, kaj ĝi surteriĝas laŭ spirala orbitro, per pigra falo.

Subite grandega ombro ĵetiĝas sur la kampojn, eksusuras la ĝardeno, kaj alvenas la furioza ciklono de la apokalipso kuregante al la sveneta pejzaĝo.

La peza, tepida kalmo signas tion.

Ankaŭ en la fortikaĵo de la kompanio disciplina estas prema la monotoneco, kiu nun tamen estas alia, kaj ne estas sciate, kial?

La trostrĉita elektroŝargiteco de la atmosfero desegnas misterajn lumgrafikonojn sur la nigran firmamenton, kaj ĉiu ekbrilo zigzage trafulmas super la dezerto, kiel minacanta anta udiro.

La unua, ŝajne sensignifa heroldo, kiu kvaza u estus anoncinta la detruan tempeston: estis la alveno de ĉefleŭtenanto Vigoin.

Li alvenis en Bahr El Sudan-on je la tria horo posttagmeze, li anonciĝis ĉe la kapitano kaj transdonis sian ordonon. Laŭ tio li estis sendita kun tiu instrukcio, ke li transprenu la postenon de la mortinta ĉefleŭtenanto, kiel vickapitano. Libourne devintus ricevi la agosferon de la vickapitano post la morto de Screbin. Ĉar estas evidente, ke ĝuste la novalveninta oficiro konas malplej bone la lokajn cirkonstancojn.

Sed „supre” oni ofte decidas, ĉu tio estas bona tiel aŭ alie, kaj en la militistaro neniam estis kutimo motivi iujn nekutimajn ordonon. Libourne retiriĝis en sian ĉambron ofendita ĝissange, kvankam Vigoin tute ne estis kaŭzo de tiu stranga ordono. Nek por Sirone estis indiferente, ĉu la nova oficiro estos bona kamarado, koncerne la noktajn drinkamuziĝojn en Coin de l’ Enfer.

Vespere ili jam kune levadis la glasojn en la kontoro. La noktoj estas sufiĉe varmaj kaj deprimaj precime dum la okcidenta aerblovo.

— Vi vivas en terura soleco, sinjoro kapitano — diris la ĉefle utenanto.

— De post la morto de Screbin mi ne havis konvenan, agrablan societon.

Vigoin longe preme moligis cigaredon, rulumanre ĝi inter siaj tri fingroj. Poste li diris aplombe:

— Mi a udis, ke estas ĉi tie interesa malliberulo, kiu violonludas.

— Jes… — lia flava, pufa vizaĝo, blilanta pro la vaporoj, esplore rigardis la oficiron. Li do scias tion. — … Kiel vi opinias… el la vidpunkto de la militista honoro… pri la afero? Kiam iu tintigas glason kun patrujperfida murdisto pro bonfida neinformiteco… Ĉu, tio estas malbona?

— Se li faras tion kun Fécamp — respondis Vigoin tre aplombe kaj turniĝis vidalvide al la kapitano, — tiam li plenumas gravan taskon! Mi estas rajtigita diri tion al vi, sinjoro kapitano.

Sirone konsterniĝis, poste li signifoplene kapbalancis: aha!.. Jen estas la kaŭzo de la neglekto de Libourne.

— Ĉu vi estas mebro de la Sekreta servo?

— Oni tial sendis min ĉi tien — li respondis eviteme, — ke mi okupiĝu pri la afero de la kaŝita aktujo. Kompetentuloj mesaĝas al la oficiroj de la fortikaĵo, kiu konfesigos Fécamp-on, li estos rekomandita al tiu iama posteno, kie rompiĝis lia militista kariero. Vi bone komencis, sinjoro kapitano, daŭrigu tie, kie vi finis ĝin.

— Sed mi ne povas drinki konversaciante kun perfidulo! Kun murdisto! Diable!..

Mi estas oficiro… kaj ne la membro de la Sekreta servo! — Li iris ŝanceliĝante al la tablo por verŝi brandon en sian glason. — Sciu, ke mi ne konis la aŭtobiografion de tiu fripono, kiam mi eksidis kun li apud la glason. Post tio telefone mi alimaniere klarigis la aferon por senkulpigi min.

— Sed la Sekreta servo konsideris vian raporton serioza kaj ordonis daŭrigi tie, kie vi finis ĝin.

— Ĉu tio estas ordono? Bone! En ordo!.. damne. — Li eltrinkis la brandon kaj spiregis, kvazaŭ li ekripozus post intensa kurado. Kvankam li jam longe sidadis, sed tiu intermita spirado senĉese ripetis la ritmon de lia foruzita koro, kiu luktis kontraŭ lia konstanta spirmanko.

— Malkontinue funkcias tiu maŝinaĉo…

Li eklevis sian ŝultron kun inerta, bagatelum mieno, kvazaŭ li malestimus sin mem, ke lia hepato, organismo, do la fiziologia stulteco de la vivo havas gravecon, per kio li vivtenas sin, pro nura kutimo, laŭ la ŝanĝiĝo de liaj postlasitaj farendaĵoj, en Bahr El Sudan… Kun pigre balaciĝanta kapo, reveme li fiksrigardis malcertan punkton tra la aero kaj rulumis cigaredon.

— Ne prenu kiel ofendon, amiko — fine li ekparolis raŭke, — mi altestimas ĉiun bravan kamaradon de la Sekreta servo, sed mi ne atingus tie eĉ la rangon de subkaporalo… Mi estas soldato, senhezite plenumanta la ricevitan ordonon! Eĉ tion, ke mi drinku kun spiono… Sed prefere mi gvidus du plotonojn de sanitarajn soldatojn por ataki kvin mil ribelintajn tuaregojn, se estas permesate elekti inter la ordonoj. Mi Dio!.. Tintigi glason kun spiono… Oni forgesis instrui min pri tiu strategio en Saint-Denis.

Sirone spiregante fiksrigardis la blue ŝvebantan fumon. Ankaŭ du-tri musoj trakuris antaŭ li sur la planko. Kial troviĝas tiom da musoj ĉi tie?

— Mi ne estas superstiĉa… sed io pendas en la aero… La vivo estas stranga ĉi tie… Mi scias pri neniu, kiaj intencoj bolas en li interne. Screbin, la ĉiam bonhumora subite pensis ion kaj mortpafis sin fajfante…

Rigidiĝinta palmokrono desegniĝis malrapide antaŭ la fenestro, kvazaŭ iu enrigardus singarde, antaŭenkliniĝante, laŭ la proksimiĝanta orbito de la luno. La malhelaj konturoj de la glavosimiaj folioj de la frondaro disvolviĝinte memorigas pri grandega, dehiskinta rozo.

Ie kriĉis vekiĝinta birdo tre malproksime. Vigoin sentis etajn, pikajn dolorojn en sia kranio, kvazaŭ de tempo al tempo reviviĝus iu aŭ alia komisuro lia. La palmokrono, ŝvelinta en la vitreca lumo ekbruetas, scivolema kapo de simio gapas en la ĉambron por momento, poste ĝi subite malaperas kun laŭta dentogrincado.

Alvenas sanitara soldato, kiu metas flavan slipon antaŭ la kapitanon. Sirone haste subskribas tion, kaj la junulo foriras.

La varmega, humida aero grasosimile kovras ilian vizaĝon, kaj iafoje ili ĝemas. Malbongusta, amara silento sidas en la sufoka kontoro de la kazerno, simila al atendejo.

— – Ĉu la kondamnito n-ro 63 ne menciis, ke li havas monon? — demandis Vigoin. Ankaŭ juveloj troviĝis apud la dokumentoj, kies valoro estas du mil frankoj. Evidentiĝis, ke la murdita kapitano antaŭnelonge heredis, kaj li transprenis ĝin en la ambasadejo de Maroko.

— Jes, mi scias… mi memoras — diris la kapitano lace, ĉar lia kapo tre peziĝis, li eltrinkis preskaŭ duon botelon da brando je unu tiro.

Vigoin provis iradi, sed li denove eksidis pro la protestanta krakado de la planko. Ĉiu disonanca bruo ĝisekstreme sreĉis liajn nervojn ĉi tie.

— Ĉu li havis gefratojn? — demandis Sirone kaj oscedis.

— Ĉu Villiers? Unu… junan fraton… Mathias Villiers, kiu estas aktoro. Oni diras, ke lastfoje li rikoltis sukceson en Londono… Kaj kapitano Villiers, la kompatinda… Kien li estus povinta meti sian heredajon, ol apud la plej konfidencajn militajn sekretojn?

La sanitara soldato denove envenis kun flava folio, kaj Sirone subskribis ĝin.

— Portu al ni salajn keksojn de sinjoro regimentkuracisto — li diris al la foriranta junulo.

— Kial li venas ĉi tien por peti subskribon? — demandis Vigoin, kiam ili restis en duopo.

— Multaj tifuloj estas en la fortikaĵo, kaj ili kutimas morti nokte. Plej ofte inter la dekdua kaj la kvara horo… Ĉu vi povus diri, kial?

Vigoin kelkfoje nervoze glatigis siajn harojn per siaj fingroj.

— Kial vi devas subskribi tiun flavan folion?

— Ĝi estas entombiga permeso okaze de eksterordinara stato. Dum epidemio oni devas enterigi la kadavron plej malfrue unu horon post la morto.

Li oscedis. Sed li ne estis dormema. La flamo de la brando komencis bruli en li.

— Ĉu vi povus diri, Vigoin, kial ĝuste inter la dekdua kaj la kvara horo preferas morti la tifuloj?

Vigoin rigardis al la fenestro, poste sur la plafonon, senkonsile. Li sentis dikan, malbonan guston en sia buŝo kaj naŭzon en sia stomako.

— Kiel?… Ne… Ne… mi ne scias…

Ĝi estas terura loko! Io pulsadis super lia palbebro, kaj ia varmega premo doloras lin.

— Estus bone — li diras malgaje, — se la tifo ne mortigus la malliberulon n-ro 63, antaŭ ol ni povus konfesigi lin.

— Hodiaŭ matene mi ordonis ŝnurpendiigi tiun friponon… — li rimarkis per tia voĉo, kvazaŭ li poste volus trankviligi siankonsciencon, nu jen, li ne estis maljusta. Eble estus pli bone senhaŭtigi lin vivanta, antaŭ ol li farus esplorfosadojn en mia animo per sia muzikilo.

— Mi ne komprenas tion, mi petas — diris Vigoin.

— La fripono malgraŭ lia ĉiu kulpo estas poeto. Ni diru, en tiu demona, malbonega senco, kiel kelkaj homoj vidas la satanon tiom majeste turpa, ke artkritike analizante ĝi jam ŝajnas „bela”, kiel en la vizio de Dante pri la infero. — Nun ekflagris la alkoholaĵo en li, liaj ekzaltitaj okuloj brilis, kaj li vidis siajn konfuzajn konstataĵojn bonegaj, kun malĝusta prijuĝo de ebria homo. — Ĉu vi pensas, ke tiu certa greko ne kredis la belon, kiam li vivigis siajn groteskajn fantomojn per sia fantazio sur la muroj de Escorial? Sed ankaŭ tio eblas, se li ne estus lerninta pentri, tiam li estus tirinta la atenton sur sin, kiel mondfama krimulo, ĉar la kreoforto, troviĝinta en la homaro, estas la sama!.. Ĝi rompas al si vojon tra la reguliloj de la arto, amo kaj regadvolo, antaŭ ol eksplodigi la sanan menson de la homo. Sed ankaŭ la peko estas nur tia versio de la sekura valvo de la transformiĝinta kreoforto, por ke ĝi povu foriĝi el la homo, ĉar alimaniere ĝi esplodigus lin! Eble El Greco serĉus siajn bonegajn, morbajn viziojn en patrujperfido, se li ne pentrus tiujn, realajn. Sed eĉ tio povas esti, ke li revelacius en la publika intereso de la homaro, kiel Zoroaster, aŭ kiel la maljuna patro Kneipp. Sed li samtiel povus esti Sankta Paŭlo, okupinta Romon, eble iu konkeranto, oceanojn venkanta… Tiu knabo do estas poeto. Li prikantis la pekon per sia vivo.

— Ĉu vi deziras ion?

— Mi diras tion, eble, se tiu knabo violonludus pli bele — li daŭrigis impete, — aŭ li formus pli bele siajn skulptajojn, tiam li ne estus mortiginta la kapitanon. Gravaj artistoj ofte estas diletantaj artistoj, kaj iuj gravaj artistoj estas diletantaj krimuloj, kiel Rambrandt aŭ Villon… Vi ĉiumomente povas senti ĉe ni en la fortikaĵo: timego de sencele restantaj, alttensiaj ambicioj cirkulas ĉi tie.

— Unuavice — pensadis vigoin pri tute alia afero kaj frotis siajn varmegaj palpebrojn — prefere mi okupiĝos pri la oficiroj…

— Ĉu vi deziras ion?… — Li trinkis, ĉar lia ebria, tromemfida entuziasmo komencis malpliiĝi. — Jen estas ekzemple tre inventema homo, erarvaganta sen agosfero: Libourne. Ĉiumonate li plenskribaĉas kajeron… Li verkas memorandojn. Li kredas prosperon kiel granda reformanto de la militistaj punsistemoj. Ĝi estas nura stultaĵo. Mi transprenas liajn kajerojn, ke okaze mi okupiĝos pri lia ideo. Li nur skribu. Ĉu ne?

Vigoin malgaje aŭskultis, ke tiu kapitano per kia objektiva, psikologia kaj arthistoria revado entuziasmiĝas, malgraŭ sia hepatmalsano kaj rompita kariero, en la premaera, dezerta nokto. Liaj kormuskoloj malregule kovulsiis surprizitaj pro la nova klimato, kaj lia ĉiam pli kreskanta inciteco fariĝis preskaŭ furiozo en la aerblovo de siroko.

Kiam li instinkte eltrinkis glaseton da brando, li komprenis, kial estas preskaŭ ĉiu homo alkoholisto en tiu ĉi fortikaĵo. Lia vizaĝhaŭto travarmiĝis post duon minuto, kaj liaj korbatoj fariĝis regulaj pro la alkoholaĵo.

— Tiu homo, tiu murdista poeto — daurigis Sirone — elfosis el la paleolitika, miocena, aŭ mi ne scias, el kiu tavolo de mia animo la entombigitan Campanile-on kaj la statuojn de Quatro Fontane en Romo malantaŭ la Quirinale, kie mi ĉiam atendis virinon.

Venis la sanitara soldato. Li denove portis flavan paperon, kaj ankaŭ kekson, de la kuracisto. La kapitano subskribis, la junulo foriras, kaj Sirone daŭrigas sian rakonton kun larĝa mangesto:

— …La virino ĉiam venis el la direkto de Via Rasella kaj portis flavan raglanon, kiel la viroj. Mi rimarkas, eblas, ke tiu raglano apartenis al ŝia iama, malinda amanto, nun jam estus malfacile decidi… Foje mi pensis, ke mi demandos tion, kun multaj aliaj demandoj, kiuj ŝajnis al mi gravaj. Ni iris ĝuste al Termini, kie statuo de Moseo kaj du flankaj figuloj formas arkadan fontanon… laŭ mia opinio ĝi estas la plej malbona verko de Fontan… Tie mi volis demandi multajn aferojn, kaj eble ĝi estus bone, sed venis konato. Ni salutis lin kun malgaja antaŭsento, ĉar tiam li vanigis ĉiun demandon. Kaj mi devis atendi… Tiel fariĝis la Eterna Urbo nun jam Eterna Atendo…

La soldato venas… Sirone subskribaĉas… Flava papero svingiĝas…

Vigoin klinis sian kapon malantaŭen sur la apogilon de la seĝo. Li suferis.

— Tiu knabo — rakontis Sirone gaje — elfosis Romon el la seka polvo per violono. Kaj ankaŭ tion, kio jam doloris en la tombo kune kun Romo, li do nur tre mallaŭte ploris… Kial ĝuste li? Tio estas sekreto. La sekreto estas viviga elemento ĉi tie, nature sekreciiĝinta antitoksino kontraŭ la cianido de la realaĵo.

Subite li silentiĝis…

Vigoin eklevis sian kapon! Kio ĝi estas?!

Stranga sono estiĝis ie.

Sirone ekstaris kaj fikse rigardis super la tablo, pugne apogante sin sur ĝi.

— Kio ĝi estas, pro Dio? — demandis Vigoin per melodia, malpacienca krio pro sia nervozeco.

Stranga, ne pli forta ol bruado de amaso da muŝoj, zumanta veado aŭdiĝis de ie. Ĝi estis konstanta, kaj trenata ondando de sono, korŝira murmureto, el kiu ripetiĝis senĉesa laŭlitera veeo, malgraŭ ĝia softeco.

— Kio ĝi estas… kapitano? — li demandis, nun jam flustrante kaj kun teruriĝinta miro.

Siron levis siajn ŝultrojn kaj respondis plendvoĉe, lace.

— La Skeleta brigado… veadas tiam!.. Estas terure!

Kaj ĝi ondruliĝis… Simile al la zumado de milionoj da muŝoj, konstante murmurante. Kvazaŭ seksardanta kato veadus sur tre alta domtegmento, aŭ subite vekiĝinta bebo plorus amare en la najbara loĝejo…

Vigoin paŝis al la fenestro. Sur lia frunto ŝveliĝis vejno, larĝa preskaŭ kiel malgranda fingro, kaj sentis tiel, ke liaj lipoj dike, sensente streĉiĝas. Kelkfoje li elŝovis rapide sian langopinton por malsekigi siajn liprandojn. Vidalvide la luno ĝuste nun ĵetis lumon sur rokegon, kaj malcertaj konturoj moviĝis tie, kiel etaj raŭpoj. Ĉu ili estas fumece ŝvebantaj polveroj… aŭ homoj? Tio ne videbliĝis klare, kvankam tiu soleca rokego, altiĝanta el la dezerto brilis en tiel majeste klara kresĉendo per ĝiaj neĝe blankaj kaj arĝentaj koloroj, tiel solece, kiel koralinsulo subite elmergiĝas el la profundo de la maro, tiel grandiĝinte kaj akrakonture inter la lunlumo kaj la sablodunoj, ke oni povis kredi ĝin preskaŭ atingebla kun etenditaj manoj.

Varmega vaporo de brando preteris la vizaĝon de Vigoin. La kapitano staris malantaŭ li.

— Tie estas la Skeleta brigado… Ĉu vi vidas?… La speciala bivako… de relegaciaj perfiduloj… La ordinara punlaboro, kompare kun tiu de la Skeleta brigado estas tia, kvazaŭ diferencigo en la rango.

— Kio estas tiu ruĝa makulo?…

— Mi ne scias… Ĝi videbliĝas vespere… Ia fajro… Tio estas sekreto… Ankaŭ la plej mizera malliberulo povas havi sekreton. Mi volonte konfiskus tion de ili… Sed ne eblas. Ĉe la Skeleta brigado… Kiu supreniras tien, li neniam revenos… Kaj oni ne scias, kian sekreton ili havas. Sed ili vivas, ĝi estas certa. — Li konfesas la plej teruran aferon preskaŭ kun sufokiĝanta penado. — Oni diras eĉ tion, ke… kanibalismo estas tie… inter ili… Terure…

Facila vento flugis super Sharo kaj portis la veadon al ili.

Vigion iras decidpaŝe al la tablo kaj eltrinkas glason da brando por ĉesigi la veadon de la Skeleta brigado per la krakado de la planko.

— Mi petas vin, sinjoro kapitano — li diras raŭke, — mi vidas tiel, ke unuavice oni devas lukti kun la sugestio de malsaneca angoro, kiu volas vivi ĉi tie.

Sirone eklevis sian sultron:

— Kiu volas vivi ĉi tie?

Vigoin kun subite rompiĝinta elano refalis en la antaŭan, senaniman reveman parolmanieron:

— Ĉu ĝi ne estas legeno?… Pri tiu Skeletan brigado? Ĉu ĝi vere ekzistas?

— Ĝi ne estas… Nek mi kredas tion… Kvankam mi vidas… Sed en la profundo de mia animo mi ne kredas. La tuto estas terursonĝo de ia neŭrasteniulo… Ĝi ne estas vera… Ĝi estas nur vizio kune kun mi.

La halucinado de la veante zumantaj muŝoj nun denove ondadis al ili intermite…

— Se ne vekiĝos tiu neŭrastenia sonĝanto, tiam ankoraŭ okazos teruraj aferoj ĉi tie. Ĉu vi scias, kial?!.. — La tabako disŝutiĝis el inter liaj fingroj pro la impeta gesto, kiel li salivumante tiris antaŭ sia lango la freŝe rulumitan cigaredon, kaj dume li ŝanceliĝis. Lia raŭka krio per duobla e§o krakis en la nokto. — Ĉu vi scias, kial?! La naturo ne volas, ke homoj vivu ĉi tie, ĉu vi komprenas? La insidaj armilspecoj de la naturo intrige forigas la homojn de ĉi tie per histerio, reŭmatismo, per la veneno de ostoj kaj animoj, restarigante la antaŭan staton… Tio estas la vero! Ĉu vi komprenas? Nur niaj kadavroj restos ĉi tie, post kiam la insektaĉoj finis sian punlaboron. Poste nenio… Nur la famo kaj la legendo kaj ĉio, kio estas mensogo… Mi trinkas je tio! Saluton… Ni jam longe ne tintigas glasojn je la sano de unu la alia. Kial rememori la iamajn, karajn konatojn?

Li senspiriĝis. La malbona motoro, kiu de tempo al tempo ekimpetis kun ĝiaj vastiĝintaj valvoj, nun paneis.

2

Vigoin eksidis ĝemante kaj frotis sian frunton.

— Kion vi scias, sinjoro kapitano pri la Sekeletabrigado?

— Nenion. Ĝi estas la pura vero. Antaŭ ok jaroj ekmarŝis kompanio da legianoj por okupi la teron de la liberaj Baghar-mozlimanoj sur la altebenaĵo Baghar, en la norda parto de Sudano. Ĉi supre… — li montris tra la fenestro — ili bivakis jam unu monaton. Ili hakis la rokon kune kun la malliberuloj por konstrui vojon tra la montoĉeno, sur la plata altebenaĵo, kie kreskas nek herbo, nek arbo. Ne estas ombro. Terura rokego el granito… Poste okazis eksplodo. Onidire ĝi estis atenco. La eksplodo enterigis la oficirojn, kiuj estis sur la laborloko. La soldatoj ekmarŝis al la dezerto. Eble ankaŭ la senkulpuloj fuĝis, neniu ja el ili povis senpune saviĝi. Post du semajnoj ili estis revenigitaj katenite… Ilia gvidanto, alteria serĝento konfesis, ke ili havis ordonon ekmarŝi, ĉar la oficiroj subite ricevis ian mesaĝon. Ĝi kompreneble estas stultaĵo. Oni kondukis ilin supren al la Infera plataĵo sur ŝtuparo, kavigita en la rokon. Tiu mallarĝa suprenirejo estis la sola vojo inter ili kaj la ekstera mondo. Kiam ili ĉiuj estis supre, kolonelo Murier malsupre ordonis eksplodigi la ŝtuparon malantaŭ ili.

Vigoin konsterniĝis.

— Tio okazis antaŭ ok jaroj — daŭrigis Sirone, kaj li iris ŝanceliĝante, disigante siajn krurojn. — De tiam ili vivas tie. Ĉiu homo devas elmini difinitan kvanton da ŝtono ĉiutage. Rekompence ili ricevas provianton helpe de telfera lifto. La armeo bezonas trairejon ĉi tie, ĝi do estos. Dek metrojn larĝa.

— Ĉu ili… ne mortas?

— Jam ne multaj vivas el la soldatoj de la originala Skeleta brigado. Sed ili ĉiam ricevas novajn homojn, kiel rekompletigon… De tempo al tempo ribelas ie taĉmento, aŭ oni deklaras kelkajn malliberulojn rekulpiĝinta krimulo en Bahr El Sudan. Ili estas senditaj al la Skeleta brigado, de kie ne estas reveno.

Vigoin reveme gapis sian cigaron. Poste li rigardis tra la fenestro la silentan nokton.

— Ĉu… kontrolo… kuracisto… ekipaĵo estas tie?…

— De tempo al tempo ni kompletigas ilian ekipaĵon. Ni havas kontakton kun ili pere de freneza malliberulo.

Ilia paroltemo elĉerpiĝis. En la vaporplena nokto estis klare aŭdebla, kiel falas kelkaj pigraj, grandaj, kondensiĝintaj akvogutoj de sur la tegmento sur la pavimon.

La kapitano lace falsidiĝis sur la disfibriĝintan kanapon.

— „Nenio estas bona ĉi tie!..” Ni devus surskribi tion, kiel sloganon… — li flustris raŭke… Ankaŭ la paseo paliĝas tagaltage.

Baldaŭ li ekdormis sur la leda kanapo. Kun retrokliniĝinta kranio, kun malfermitaj okuloj, ronkante, kaj ŝvito fluegis de sur lia severe sulkiĝinta frunto.

3

Vigoin skribis raporton dum dek minutoj.

Poste li fermis la koverton kaj silente eliris. Kie estas la ĉambro de Screbin? Li ankoraŭ malbone orentiĝas en Bahr El Sudano.

Ĉio estis trankvila sur la malluma, mucida koridoro. Jam aŭroris, kaj tra iu fenestro li vidis la lunlumigitan, kalvan, konusforman stumpegon de la Infera plataĵo.

Kial veadas la Skeleta brigado?… Paŝoj de gardisto klakis en la korto, kaj ĝi mutiĝis ie.

— Antono!

Iu nomis lin je lia persona nomo…

Li turniĝis surprizita. Li vidis ombron malantaŭ si en malluma embrazuro de la koridoro.

— Kiu vi estas?

— Mi estas…

Li paŝis tute proksim al la parolinto… Baldaŭ Vigoin rekonis lin.

— Vi!.. Ĉu vi estas ĉi tie?…

— Kion vi volas de mi, Antono?! Ĉu vi persekutas min ankaŭ ĉi tie?

— Stultaĵo, kaj mi tute ne komprenas vian kuraĝon.

— Atendu! Aŭskultu min! Foriru de tie ĉi! Ne flaraĉu, ne serĉadu…

— Kiel?! Ĉu ĝi signifas tion, ke ci… vi… scias ion pri la strangaj okazaĵoj en la fortikaĵo…

— Ĉu ci vidiras min?! Mi estas cia oficir-kamarado, kaj…

— Sufiĉas tiu parolmaniero!! Respondu mian demandon! Ĉu vi scias ion?…

— Mi scias nenion… Nur tion, ke sufiĉe, Antono…

Audiĝis la stranga, tre malproksima veado de la Skeleta brigado.

— Atentu… — flustris la sinkaŝanta nekonato en la orelon de Vigoin. — Vi facile ekscios, kial veadas la Brigado, sed neniu estos, al kiu vi povus rakoti tion…

Antaŭ ol respondi, la minacanta ombro forŝtelumis.

Vigoin apogiĝis al la muro elĉerpiĝinte, spiregante, kaj liaj varmegaj palpebroj inerte fermiĝis por momento. La sango tamburis preskaŭ en lia tuta korpo kun intensa, streĉa pulsado. Li eksidis en la kontoro por pensadi. Sed en lia cerbo renversiĝis ĉiu logika vicordo.

Li iomete ekdormetis. Li malfermis siajn okulojn je la sono de la veka trumpeto. Li havis teruran kapokramfon, kaj li ĝemis katare pro la sedimentiĝita vaporo en liaj bronkoj. Li ekiris al la loĝejoj de la oficiroj.

Aŭroris. La araneaĵsimile krepuskiĝanta, koaguliĝinta ĉielo kovris la dezerton, kiel disfibriĝanta veltolo. Kapitano Sirone vekiĝis sur la trouzita, malgranda kanapo, kie li ekdormis vestita kaj ebria. Li havis kapokramfon kaj sentis teruran sekecon en sia buŝo. Li longe membrostreĉis. Liaj obtuze dolorantaj artikoj kraketis.

„En kia monotona, morta nihilismo pasas ĉiu tago en la servo de sencela suferado… Nu, jes! Servo.” Li zonas sian glavon oscedanta, ŝanceliĝanta.

Tiam aŭdiĝis pafo…

Kaj tuj poste eksonis la trumpeto.

Alarmo!

Sepa ĉapitro

1

Tiun fatalan matenon ekruliĝis la stranga dramo. Ĝi komenciĝis post la veksignalo

Trumpeto…

Ĉiuj membroj de Fécamp doloras, sed li kolektas sian forton. Matena viciĝo. Se li nun ne eltenos, tiam li estas perdiĝinta homo. Kiu malbone faras sian laboron, tiun oni batas, turmentas, li denove ricevas punon, li laboras, kaj tiel li ruliĝas rapide al la morto; luktante kun la amasiĝintaj malfacilaĵoj de la laboro kaj puno. Kaporalo Grison kaj serĝento Magiron tre malamis la kondamniton n-ro 63, sed ili ne sukcesis ĝis nun kunpremi lin per la pinĉprenilo, malgraŭ lia malboniĝinta sanstato pro la suferinta puno! Hodiaŭ tamen estos ilia tago por agi…

Aŭroras.

El la direkto de la montoj descendas viskoza, malseka vaporo, la sunleviĝo ankoraŭ estas malproksime. Ili vicatendis ĉirkaŭ la kaldrono kun siaj gameloj, moroze, dormeme.

Tiguer, la ruĝliphara kaporalo rigardas la vicon. Iafoje li pikpuŝas iun aŭ alian homon je la flanko.

— Rapide, rapide… Kiu estas preta, tiu iru plu!

Tiu kaporalo estas la enkorpiĝinta, inerta indiferenteco kun sia rondforma, malalta frunto kaj ostoŝvelaj manoj. Li ne torturas pro nura turmentigo, sed li sentas nek kompaton.

Aperas Magiron, la serĝento. Li estas dormema kaj moroza. Iu ĵus faligas sian gamelon. La maldensa likvaĵo disfluas.

— Nur iru plu! Rapide!.. For, porko! Dufoje vi ne ricevos kafon!

La suno jam leviĝas… La lumo ĉiam pli larĝe disvastiĝas per akre purpura kaj flava koloroj. La serĝento kaŝe rigardas al Fécamp. Li bone scias, ke alvenis lia tempo… Nom du nom!.. Li montros al li, kiu defraŭdis dum la sieĝo de Bastille…

— Atentu! Krias la serĝento. — Ekmarŝu!.. He! Aliĝu, ĉar mi vindkatenigos vin! Magiron ludas militistan ludon kun tiuj mizeruloj. Li kruele kontentigas la ambiciojn de degradita suboficiro, avida je soldatservo, neesprimeble subordigante tiujn apenaŭ vivantajn ruinojn.

Ĉi tie ne estas reglamente regulita la limoj de disciplino, ĉi tie la malliberuloj perdis la leĝan pretendon al la kompato kaj humanismo, kaj neniu kontrolis la manieron de la traktado. Ju pli malbona, des pli bona.

Estis speciala sufero victeniĝi, aliĝi, rektiĝi kaj defili, se la serĝento deziris tion.

La militistaj kutimoj, la disciplinitaj movoj, reduktitaj vivbezonoj signifis neelteneblan, humiligan suferon al tiuj homoj, kiuj estis fermitaj ĉi tien, en la Afrikan puntendaron. La ŝoseo, kiun ili konstruas inter Sudano kaj Saharo ne alportos al ili rekonon, gloron, pli bonan trafikon kaj rezulton. Kial do primoki ilin pri la enviita sorto de vera, respektata soldato, se jam ilia sorto volis tiel, ke ili naskiĝu sub konstelacio de peko.

Ĉi tie, en la Coin de l’ Enfer, ne la ŝtonrompado estas la plej malbona, sed la „victeniĝo”, la „aliĝo’ kaj ĉio, kio ŝajnas al ili morte stulta agado, pro ties vaneco, sen la apartenanta enhavo, kaj ĝi memorigas la kondamnitojn de la fortikaĵo pri la socio de la feliĉaj honestuloj, kie ili estis soldatoj, ĉar oni estimis ilin.

Adjutanto Berlac venis rapide. Ĝi estas surpriziga. Cetere li ne kutimas ĉitempe doni instrukciojn.

Li defie iras en sia strikta uniformo, kaj li forigas la cindron de sur sia cigaredo kun orgojla mieno. Dume li levas iun sian brovon pli supren. Li ordonas per malvarmkonduta, tenora voĉo.

— Magiron!

— Oui, mon adjudant…

— Ĉu la kondamnito n-ro 63 iris por labori? — li demandas akravoĉe. Traktu tiun homon kun escepta antaŭzorgemo. Kial… tio estas… milita sekreto… supera afero… Ni devas atenti, ke li restu vivanta.

— Oui, mon adjudant!

— Malfermu bone viajn okulojn. Nuntempe ni spertas suspektindajn simptomojn en la fortikaĵo.

La lasta frazo estis nur aroganteco. Sed Magiron ankoraŭ longe meditadis pri tio.

Berlac turniĝas kaj iras plu.

„Kio estas al la malliberulo n-ro 63?” Kiaj „suspektindaj simptomoj” eblas en la fortikaĵo?

En tiu momento pafo tondris de ie, kaj poste eksonis la alarmo…

2

Ĝi estis la tria atenco kontraŭ Magiron dum unu jaro… kaj oni ne trovis eĉ la spuron de la farinto.

Alarmo!

La kapitano dormeme saltleviĝas de sur la leda kanapo en la kontoro. Instinkte li surprenas sian kamizolon, poste li oscedante zonas sian glavon.

— Berlac! — li krias nervoze

Kaj la adjutanto venis.

Memkonscian, sed servopretan homon karakterizas tiu mieno, kiel li venas rapide, kaj tramplante li haltas senmove ĉe la sojlo.

Berlac estis bela viro. Lia klasika profilo, alta frunto kaj proporcia, sportita staturo pitoreske harmoniis kun la iom tro dekorita adjutanta uniformo. Sed reduktis la favoran, ĝeneralan impreson, ke li pozis.

Li estis tiom konscia pri sia avantaĝa aspekto, kiel provinca heroo en dramo, damnita al duaranga rolo, kiu pasigas sian tempon per longa trejnado nur tial, ke li levu iun sian brovon sendepende de la alia dum horoj suprentirite, kiam li ludas la rolon de Metternich; tute ne parolante pri Mefisto en la dramverko Fausto. Nun li staras tiel streĉe, kiel la plej humila, senranga soldato, sur lia frunto tiriĝas tri malgajaj, sed virecaj sulkoj, kaj li rigardas al Sirone atendema interesiĝo.

La kapitano ne ŝatas tian konduton.

— Atentu min, Berlac… Ne konvulsiigu vin konstante en tia elartikiĝinta pozo! Nom du nom… La franca suboficiro estas severa soldato, sed ne lakeo, kaj li ne kondutas tiel, kiel ia tro fervora rekruto.

La adjutanto fariĝis fajroruĝa. Li sentis sur sia brusto fridan malamon de morta hontosento de humiligita strebulo.

— Raportu!

La maleoloj de Berlac denove kunfrapiĝis.

— Ĉirkaŭ sep minutojn pli frue, kiam la malliberuloj iris al sia laborejo…

— Mallonge, mi petas! Kial tiu drama pozemo?

Berlac grakis. Li ĉiam raŭkiĝis momenton pro dolora humiligo.

— Denove okazis atenco kontraŭ serĝento Magiron…

— Jam la tria… Je la nomo… Venu! Ligert faru protokolon.

La esploro komenciĝis.

Oni pafis el la lavoĉambro, troviĝanta apud la hospitalo. Tio estis senduba. Malgranda, kupra kuglingo kuŝis apud la fenestro, sur la planko…

Ili daŭrigis la esploron en la hospitalo. Estis tre varme, la kapitano do rapidis. Ĉar la etiketo de la oficiroj malpermesis, ke li trinku brandon dum la esploro, li estis multe pli nervoza, malpacienca, kaj indignis lin la pedanta pozemo de Libourne, kiu skribadis en sia notlibro, kaj li ĉirkaŭiris tiel en la domo, ŝajnigante sian graveco, kiel ĉefdetektivo, famekonata el romano.

— Do… — diris la kapitano rapide — ne estas elirejo de ĉi tie al la korto… phu… Kie en la infero estas Vigoin?

— Kiu li estas? — demandis doktoro Minkiew, kiu haste, kiel oni vekis lin el lia dormo, akompanis la esploron en virina, silka kimono kaj en pajla pantoflo. Li portis ĉiam, kiam li povis tiun ruĝan, orkoloran trivitan, malpuran, ŝiriĝintan negliĝon, anstataŭ uniformo. Kelkfoje li ofte palpebrumis, aŭ iafoje li subite eklevis sian dekstran ŝultron.

— Li venis anstataŭ Screbin, kiel vickapitano — diris Sirone kun iom da dolora ironio kaj strange ridetis. — Mi estas rangsuperulo, sed li estas la nova vickapitano.

— Ankaŭ Gouillaume forestas — diris la doktoro. — Sed kial tiom esplori? Ni tute ne estas spertaj pri tio. — Li elprenis botelon kaj trinkis el ĝi… — Ĉu vi deziras? — li proponis al la kapitano.

— Ne… Nun mi ne trinkas — respondis Sirone kolere. — Diru… tiu Gouillaume… hm… ne plaĉas al mi…

— Li estas tute sana! — mansvingis Minkiew. — Li havis malarian atakon. Nu, ni iru plu, ĉar miaj ĉiuj poŝtmarkoj trempiĝos.

Li faris malpeciencan paŝon, pro kio ambaŭ baskoj de la akrakolora, tre malpura, silka negliĝo disiĝis, kaj evidentiĝis, ke la doktoro ne povus esti la reprezentanto de la hedonista kulto, tiom altnivela en la antikva epoko, kiu konsideris la viron, kiel ideala enkopiganto de la forto kaj belo. La krea naturo tre malavantaĝe zorgis pri la staturo de doktoro Minkiew. Sed la kuracisto ne ŝajnis malĝoja pro tio, kaj trankvilmove li ĵetis la kimonon ĉirkaŭ sia talio el dekstra direkto maldekstren aŭ inverse, neglektante siajn malkaŝiĝintajn korpomankojn. Eĉ karikaturisto povintus plani lian vizaĝon. Eksplodo operaciis sur ĝin tre groteskan esprimon. Miloj da pulveroj perforis lian haŭton poreterne, forbruligante lian iun brovon kaj parton de liaj malgrandaj, nigraj, dornosimilaj lipharoj. Laŭstature li estis malalta, kurbakrura, osteca.

— Ligert! — kriis Libourne, sed la skribisto ne anonciĝis.

Kiam la komitato iris plu el la malproksima lavoĉambro, Gouillaume ne sekvis ilin, sed heziteme turninte sin, li rigardis al Ligert, el kies dentoj peco da pano kurbiĝis al lia frunto, dume li rapide kolektaĉis la notaĵojn ambaŭmane.

— Skribisto… — balbutaĉis Gouillaume — á… moi…!

La skribisto instinkte rigidiĝis en senmova pozicio, kiel malnova soldato, preskaŭ samtempe kun la komando.

— Ĉu vi pensas… ke mi freneziĝis?… Atentu do! Vi estas la skribisto Ligert… — spiregis la oficiro. — Antaŭ tri jaroj, kiam mi venis… vi estis malsana… je disenterio… Vi povas vidi: mian memoron… Per tio… ne estas… problemo… ĝi estas tia, kiel la rilato de la celilo… al la kanono… se la celado estis… estis preciza… tiam… ankaŭ la trafo estos bona…

Ligert jam alkutimiĝis, ke liaj superuloj kelkfoje diras al li nekompreneblajn aferojn, tial li ne miris, kaj li aŭskultis kun deviga atento la pigran, senfortan vortlavangon, plenan de intermita spirado.

— Bone rimarku ion… mia frato… kapitano Jeromo… Ankaŭ li estis artireliano. ĝi estas familia… Mia patro ĉe Sedam… Mia frato ĵeromo ĉe Verdun… kaj la tagordono menciis min ĉe Rheims, ke: „… taĉmentestro Gouillaume kuraĝe, ne timante eĉ la morton…” Nun neniu fanfaronu… Ĉar ni ŝirmis nin per la kadavro… de nia plej bonaj kamaradoj…

Li haltis anhelante, senspiriĝinte. Kaj Ligert sentis tiel, ke li devas diri ion, aŭdinte tiom da bonegaj, konficencaj aferoj.

— Vere estas admirinde, kion sinjoro ĉefleŭtenanto, krome via kara patro kaj via estimata frato faris. Mi scias de iu mia parenco, ke grava batalo estis ĉe Verdun.

— Bonvolu rimarki — li gestadis larĝmove, denove flustrante kaj tamen stertore, — ni… persistis en nia posteno!.. Verdun, Rheims… kaj Marne… Ĉar ankaŭ ĉe Marne mi estis kuglotrafita… Nun ĝi silentas! — li falsidiĝis spiregante. — La kuglo ne povas paroli, ĝi nur doloras… Kaj dum tempestaj tagoj… ĝi veadas tiel en la karno… Ke mi devas freneziĝi pro tio…

— Ĝi estas tre prava deklaro — aprobis Ligert, ke la kuglo doloras. Precipe, kiam la toksiĝinta vundo sepsiĝas. Plej ofte ĝi estas kutima.

Gouillaume iris al la pordo ŝanceliĝante. Liaj blankiĝantaj, longaj haroj hirte staris, kaj li turnis sian velkintan vizaĝon al la suno, kun esprimi, vivon sopiranta:

— Nun… aŭskultu… min… — li komencis denove, trankviliĝinte en la ebrio de la militaj memoroj. — Ne nur tiu sango… estas…. kiu fluas sur la batalkampo… Ekzistas atavisma… heredita sango de patro… Tio estas ekspresa trajno… Pasioj al kartludo hejtis la trajnon… kaj tiel ĝi kuris… sur malbonan relŝanĝilon. Ĝi ne estis falsa… nur malbona… Kaj tiam… subite aperis en mian vivon… Evelyn… Ĉar ĝi estis subita apero, kiel la virino venis… — li pezmove eksidis sur seĝon kun tremantaj genuoj, kaj li premis sian dekstran manplaton sur sian bruston; per la maldekstra mano li apogis sian antaŭenkliniĝintan frunton super la tablo… — Por tiel diri la eŭgenika gilotino de la patra atavismo ekzekutis min… pro virino… kaj venis ankaŭ relŝanĝilo… tiam en Toulon…

„Oni ekzekutis lian patron pro virino, kaj la kompatindulo estis deŝanĝita el la regimento de Toulon. Tio estas evidenta” — pensis Ligert, sed li diris nur tion, ke:

— Bonvolu preni moru-hepat-oleon. Mia reŭmatisma onklino renaskiĝis pro ĝi. Ankaŭ sinjoro ĉefleŭtenanto estas grave malsana je reŭmatismo, kio kaŭzas anemion…

— Atentu min, Ligert… Granda sekreto estas tio, kion mi diros al vi: mia frato Jeromo estis kapitano. Kiam Evely subite aperis… Kaj… nuntempe ekideis… al mi… Kiam sufero kaj soleco… renkontiĝas… en la sorto de homo, destinita al tio… tiam ĝi revelacias gravajn justaĵojn al la mondo… Jeromo saviĝis.. nun li ŝuldas… al mi… Li evitis la ordonon de la sango… koste de mia peko. Ĝi estas grava afero! Grava… Ĝi… Ĝi… — Li batadis la tablon spiregante. — Estas nenia dubo! Nun ĉiu devas silenti!.. Mi kroĉiĝis al tio… Nun, ĉe la rando de la tombo! Mi pagis anstataŭ li pro la patra peko… la kartludo… la virino… la amuziĝo…

— Tion… vi bone faris sinjoro ĉefleŭtenanto, kvankam, laŭ mi estas pli bone, se patro ne iras amuziĝi…

Gouillaume ne vidis la skribisto. Li nur parolis:

— … Kaj ankaŭ Jeromo scias tion… kiam li fariĝos kolonelo… baldaŭ… li repostenigos min… Ĝi estas ekzakta kaj… certa strategio. Estos bone lerni tion!!

— Ligert! Kie en la infero vi estas!? — kriis Libourne, kaj li jam venis incitite.

— Sinjoro ĉefleŭtenanto instruis min pri strategio — raportis la skribisto.

3

Ankaŭ la aliaj revenis. Rezulto: nulo. Multe da sencelaj priaŭskultoj. La kapitano kolere frapis sur la tablon…

— Tamen estas senekzemple! Ĝi estis la tria atenco kontraŭ la serĝento, kaj la esploro nenion povis malkovri.

— Mi pensas — ekparolis doktoro Minkiew rapide transaranĝinte la du baskojn de sia kimono, — ni devus voki la atenton de la serĝento, ke li estu pli indulgema al la malliberuloj.

– Ĝi estas alia temo! — diris Libourne aplombe. — La agoj de la serĝento neniokaze motivas fari embuskmurdon!

— Kiam okazis la unua atenco? — demandis Sirone.

— En la pasinta jaro, kiel konstatis tion la esplorprotokolo…

— Parolu mallonge! — kriis la kapitano kaj nervoze frapis sur la tablon. — Kiam ĝi okazis?!

— Pasint… jare… — balbutaĉis Berlac kun flamruĝa vizaĝo. Ĝi okazis la kvinan de aprilo…

Nun Gouillaume, kiu ĝis nun fikse rigardis la klinkon, ekstaris. Ŝvito fluas de sur lia vizaĝo, kaj abomeninda karbolodoro sidas en la ĉambro, sur kies muro floras ŝimo.

— Mi pensas — li komencis malrapide, — mi ne estas bezonata… Nun mi devas zorgi pri mia sano…

— Estus bone, se vi dirus vian opinion pri la afero — diris doktoro Minkiew, kiu staris antaŭ lin por pli bone vidi lian vizaĝon.

— Ĉu mia opinio? — li demandas, kaj liaj vokaloj estas iom trenate prononcitaj. — Mia opi… nio estas tio, ke ni devas profilaktike… aŭ tiel, kiel la steriligon, izoli do ties kaŭzon… aŭ, kiel ekzemple… kiam oni sendis min ĉi tien kun elastaj… junaj fortoj… en tiun kavernon… ĉar ĝi estas kaverno, mi petas…

— Nun iru ripozi.

— Ĉu.. — Li rigardis al li spiregante. — Se vi… ne aŭskultos min, mi respektoplene petas vin… tiam vere…

— Ni iru plu! — interrompis Libourne malpacience.

— Atendu… Nur momenton… — li spiregis. — ĝi estas grava… mi ankoraŭ devas diri tion… La psika forto… tiu punkto, kie… la morbidaj diabloj de la anima subtera mondo… rompiĝas…

— Kvazaŭ li estus freneziĝinta — diris Libourne, kiam ili elvenis.

— Eh — mangestis doktoro Minkiew, kaj li aspektis tiel en la negliĝo, kvazaŭ li estus sorĉita virino fare de malica ĝino, sed la transformiĝo sukcesis nur duone pro ia eraro. — Tiu ĉi klimato oksidas la nervosistemon, sed ne tio estas la problemo ĉe Gouillaume. Li havas neŭrastenion.

Minkiew ekfumis cigaron, pro kio lia aspekto fariĝis eĉ pli maltrankviliga.

— Kie en la infero estas ĉefleŭtenanto Vigoin? — rigardadis Sirone dekstren-maldekstren.

Eble lia interesiĝo ne estus tiel supraĵa, se li ekvidus en tiu momento, ke Ligert montras disfaliĝintan protokolon al Minkiew.

— Bonvolu rigardi — sinjoro regimentkuracisto… ĉu tiu ruĝa humidaĵo estas sango?

Minkiew paliĝas kaj elprenas ĝin el lia mano.

— Tio estas via profesio, sinjoro regimentkuracisto, vi do scias. Ĉu ĝi estas sango?

— Ne! — li respondas mallonge. — Ruĝa vino! Kaj tenu vian buŝon fermita pri tio, ĉu vi komprenas?

Sur la sanga notlibro estas skribite:

V I G O I N

La esploro daŭriĝis indiferente sur la korto.

4

Sirone rapidis tute melsekiĝinta al la domo de la staboficejo. Berlac aperis antaŭ li subite ĉe la pordego.

— Kun via permeso… ĉu mi rajtas… paroli… sinjoro kapitano… mi opinias, ke vi miskomprenas miajn kapablojn.

— Ĉuuu?… Parolu pli kompreneble, Berlac… Phu…

La suno jam brilis brulige, ĉar ĝi grimpis ĉiam pli alten sur la ĉielo, gradon post grado, kiel ia flava, maljuna araneo.

— Kun via permeso, sinjoro kapitano…

— Ne diru konstante, ke „kun via permeso” — Sirone admonis lin malpacience, kaj li timzorge sentis, ke nenio motivas lian antipation kontraŭ Berlac, per kio li ĉiufoje skurĝas la vantecon de tiu fervorulo pro sia terura incititeco. Eldiru rapide, kion vi volas, anstataŭ kompliki.

Li balbutas suferante, kvankam li bone scias, ke lia frazo ŝajnas ridinda stultaĵo:

— Sinjoro kapitano, vi prijuĝas ne miajn kapablojn…aŭ, kiel sinjoro kapitano prijuĝas min, tio ne montras miajn verajn kapablojn, kaj…

— Ba, mi petas! Kiaj stultaĵoj estas tiuj? — li respondas mansvingante. — Zorgu pri tio, kion mi diris! La malliberulon n-ro 63 traktu severe, sed li restu vivanta, ĉar nek vi transvivos, se vi mortigos lin. Cetere ordonu, ke tiu malliberulo tuj anonciĝu partopreni priaŭskulton! Rompez!

Kaj Sirone lasis lin tie. Pasis nek duon minuto, kiam la ruĝlipharara kaporalo alvenas kurante, kaj spiregante li raportas al Berlac:

— La sinjoro serĝento… sendis min avize!.. Ne nia kulpo estas tio. Bonvolu kredi! La ordono venis malfrue.

— Kio okazis?!

— La… gardistoj… mortbatis… la malliberulon n-ro 63!

Oka ĉapitro

1

Ĝi okazis jene:

La batalo daŭris ekstere, ĉe la ŝtonminejo

Fécamp kaj la suboficiroj interbatadis

Ili sangavide atentis lin. Se li malfortiĝos: ili fraposos lin.

Sed ankaŭ Fécamp scias tion.

La ostoj, eroditaj pro la ŝnurpendigo, akre doloras lin. Lia kapo vertiĝas… Li ankoraŭ bezonus flegadon. Sed li rompas ŝtonon. Kaj li atentas, ke lia volo regu siajn torditajn membrojn, lancinajn muskolojn.

Ĝi estas kruela lukto!

Preskaŭ praa batalo per ĝia kruda, morta, senkaŝa konkuro, kiam la nervoj, muskoloj, volo, tenaco devas venki ĉiun baron.

Li rompas la ŝtonon. Homfiguroj venas el la kavaĵo kun puŝĉaro. Fécamp forte kunpremas siajn dentojn. Granda plago estas la forpreno de la duono de lia akvoporcio. Eble morta. La polvo ŝvebas kiel nubo ĉe la ŝtonrompejo. Ĝi sekigas la gorĝon, iritas la pulmon. Ili rajdas sur la supro de la ŝtonamaso kun la peza martelo. Ritma, konstanta bruo klakadas, kiel ili frapadas rapide, senĉese, samtakte.

Antaŭ la okuloj de Fécamp dancas ruĝaj kaj nigraj makuloj en la arda aero. Kaporalo, nomata Grison iradas tien-reen, iafoje li strabe rigardas al li. Tamen ne laciĝas tiu malliberulo n-ro 63. Venas Magiron.

Jam stridas lia voĉo:

— Mallaboremaj friponoj! Rapide! Rapide!

La malbenitaj rajdistoj eĉ pli fervore rajdas sur la bruaj, ruliĝantaj ŝtonamasoj…

Bruo… bruo… bruo… La multaj, pezaj marteloj rapidritme frapas, kvazaŭ granda maŝino klakus. La ŝvito konstante fluas, kaj la marteloj deglitas de sur la malsekaj ŝtonoj. Suprensaltintaj ŝtoneroj vundas ilian vizaĝon. Pigraj, malhelaj sangogutoj falas sur la ŝtonon.

Ili batas ĝin… Sango, ŝvito kunfandiĝas, disverŝiĝas, sekiĝas sur la polviĝinta ŝtonamaso… Ili tusas, ternas, bolas la aero, la polvo ŝvebas… Sekiĝas la ŝvito kaj la sango…

Aliaj gutoj falas. Sango kaj ŝvito: senmezure multaj estas el ili sur tiu ĉi tero.

Fécamp ŝatus elteni ĝis tagmezo… Li jam malfortiĝas… Li havas kapturnon.

— Nu, kio okazis, hundo? — krias Magiron kaj venas.

Li rapide martelas. Li devas fari tion! Se ili ekbatos lin, li perdis…

Li batas la ombron de la serĝento sur la ŝtonoj kaj kunpremas siajn dentojn. Kiel ili grincadas… Li manpremas la tenilon per sia ĉiu forto. Se li sukcesos sen sveno elteni ĝis tagmezo, tiam estos bone. Morgaŭ li reakiros sian fortodiferencon, kio nun mankas.

La gumbastono pumbruas ie malantau li. Homo veas… Pusĉaro grincadas… La ŝtonoj bruas…

Li jam ne vidas. Eĉ tio povas esti, ke li laboras sveninta, ĉar nigra kurteno kovras ĉion… Nun malvarme juktiklas lia stomako, li sentas, ke lia lango ŝveliĝas kaj ĝi torporiĝas ĉe la ezofago…

— Iu alpafis Magiron-on… flustras Gerard apud li spiregante. Tiu junulo havis nur dudek ok jarojn. Kelkfoje li forte tusis, kaj sangostrio aperis en lia buŝangulo, ĉar iafoje kapilaro krevis en lia pulmo.

Ŝtonpecoj disruliĝis el lia renversiĝinta puŝĉaro. Fécamp respondis lace:

— Ĝis kiam ekzistas infero, ĝis tiam troviĝas konvenaj diabloj. Magiron aŭ alia… Ĉu ne estas egale?…

Gerard nun rapide viŝas per malseka tuko la frunton de Fécamp, kiu ne povas interrompi sian laboron.

Tio estas agrabla al li. Fécamp dankeme rigardas sur la knabon:

— Dankon.

Homoj de diversaj aĝoj, profesioj, inteligento, edukiteco, ili kune rompas ŝvitante la grizan, stultan ŝtonon, havante tiom da avantaĝo el tio, ke ili trovas la Bonon en unu la alia kaj en si mem, pri kio ili ne sciis ĝis nun, ĉar ili ne kredis tion. Sed ili fariĝis ĉi tie brutaj servutuloj. En kia sufero, amare, kun perdita kredo antaŭ la fermiĝinta morgaŭo, korpe kaj anime rompiĝintaj…

Tiu mortepalaj ŝtonoj kaj skelete blankaj vojoj veos, ploros la tagon de la lasta juĝo. Sango ekfluos el la terbuloj, kiam la arkanĝelo trumpetos alviciĝon!

Neelteneblaj suferoj, cent kaj cent senvoĉaj ŝrikoj vibras en la sufoke varma antaŭtagmezo.

La aero tremetas!

Grison venas al li kaj rikanas.

— Nu, kio estas? Ĉu eble estis pli bone amuziĝi kun la kapitano?…Ĉu?!

Kaj li ridaĉas. Fécamp levinte siajn lacajn palpebrojn, malrapide suprenrigardas, adiaŭante la konscion kun tremanta, senesprima blanko de liaj ektropiaj okuloj.

— Ĉu vi ŝatus ripozi? He?! — krias la suboficiro.

Kaj li piedbatas la manon de Fécamp. Poste li promenas plu. Tiu ne tro granda doloro estas terura sufero en tia mizera stato, kun afliktiĝinta animo, sub la disko de la perpendikle ardanta suno.

Subite ekblovis freŝa brizo, pro kio li reviviĝas. Kio ĝi estas?… Ia grandega flugilo pendolas super li, kiu kirlas aerblovon, denove fortikiginte lin.

Li profunde ekspiras. Poste li ekvidas pendolantan baskon de mantelo en la mano de la atrofia Gerard. La junulo ventumis lin.

— Dankon… amiko… — flustris la malliberulo n-ro 63, alridetante lin.

Ĝi estas la sola rezulto de la kruela, kopon-animon muelanta punlaboro ĉe la proskribitoj: ili rekonis unu la alian. Ili neniam havis eblecon vidi iun tiel bona, bela, turpa, egoista, frato, kiel en la feliĉa komunumo de la elektitoj. Iliaj interesoj, rilatoj, esperoj deturnis ilin de ilia vera memo.

Sed ĉi tie ili renaskiĝas. La torturo, la primitiva, kruda laboro, la apatia indiferenteco al ilia suferego, dividas ilin de la troigita graveco de la materiala mondo per la majesta, neŭtrala, anima zono, estanta inter la religio kaj filozofio. La vanteco, la ambicio, la opinio de ilia ĉirkaŭaĵo ne igas ilin pozi, intrigi, malami. Ĉi tie aro da falintaj homoj sen ĉiu heroa aŭ konkreta celo, kiel ia solsola muro, rezistas la plej kruelan sorton, suferas ekstersocie, kun malpli grava morala enhavo ol la vivocelo de ĉina kulio, en Afriko.

Baldaŭ tiuj malliberuloj kunrigardas kaj ekkonas unu la alian. „Rigardu, ankaŭ li estas homo…”

Nun ili vidas la animon en la alia homo, kaj tiel ili jam rimarkas tion ankaŭ en si mem.

Jen malicaj, kruelaj, cinikaj krimuloj dividas sian akvoporcion kun malsanulo.

Ili divenas ĉi tie, ke ĉiu malliberulo estas egala en la stria uniformo.

Eĉ. Sen tio!

Iuj sentas tiel, ke li povintus esti pli bona pli frue.

— Dankon, Gerard… flustras Fécamp.

La alia homo diras ion, sed obtuza bruo forglutas lian voĉon.

Oni eksplodigas. Blanka nebulo leviĝas treniĝante el sub la disflugintaj rokoj. La kalmo estas tiel granda, ke dika nubo de kalkopolvo restas en tiu ĉi senmova, peza varmego.

Nun eksonas longa fajfilsigno. Eksterordinara ripozo.

Gerard tuj eksidas.

Li tusas premantela manon sur sian bruston. Eta, vezikforma, rozkolora salivostrio aperas en lia buŝangulo.

La okuloj de Fécamp lancinas. La araneaĵkolora polvo dike kovras liajn brovojn kaj harojn. Li demandas spiregante:

— Al kiom da jaroj… vi estas kondamnita?

— Al du monatoj aŭ dudek jaroj… Ĉu ne estas egale? — li respondas kun acerba rideto.

— Kio vi estis… pli frue?

— Riĉa homo.

— Kial vi dungiĝis… al la legio?

La konstruaĵo ruiniĝis. Mi konstruis domon… kaj mi subaĉetis la fakspertulon… Tiel fariĝis senkulpa homo… propeka kapro.

Li eksilentis, kaj lia ĝemo, finiĝinta per tusado, krakmuzikis orelfendan melodramon de morto sur la difektita muzikilo de bronkoj…

— Estas tute egale — li diris mallaŭte spiregante la vortojn. Ĉi tie estas la trista regno de la dezerto kaj tie la regno, plena de ĝojoj… Mi nun jam vidis sur la sangantaj korpoj… pri kio mi neniam sciis… Ke sub la haŭto de ĉiu homo estas karno kaj sango… Sed eblas, ke nek tio estas vera. Nur osto kaj suferego troviĝas… sub la haŭto…

Du grandaj, ruĝaj makuloj brulis sur liaj vangoj… Kiam la fajfilo eksonis, unue li refalis sur la ŝtonamason, ĉar li jam ne povis porti la pezon de sia korpo.

Fécamp sentis tiel, kvazaŭ lia ŝultro estus rompita, kaj liaj okuloj varmege pikdoloris…

Li denove frapadas, ritme, rapide, kaj lia tempio tamburas kune kun la martelado de liaj manoj. Proksimiĝas la sekva atako de malfortiĝo. Li rapide frapas la ŝtonon, ke la rokoj krevu, sed li ne sentas doloron. La konscio elglitas el lia malvarmiĝanta kranio kun benigna dormemo. Lia buŝo inerte malfermiĝas…

Nu!.. Ve!!..

Vane. Jam malheliĝas antaŭ li. Malklariĝas la mondo, malproksimiĝas la dezerto! Io bruas tre malproksime… Aha! La martelo falis el lia mano… Lia animo ridetas: ĉio estas egala… Li ne sentos la baton de la gumbastono.

Li sterniĝas apud la monteto. Ŝtonoj ruliĝas sur lin, kiel surfalintaj terbuloj. Sed neniu batas lin. Longa fajfo tranĉas la aeron. Tagmeza ripozo! Tiam la malliberuloj povas fari tion, kion ili volas. Laŭplaĉe li povas kuŝi eĉ svene apud monteto.

— Jam ankaŭ li estas el marmelado — rimarkis iu malliberulo kun bedaŭro.

— Tiu fripono havas forton! — diras Grison, kiu estas kolera, ĉar ili ne sukcesis torturi Fécamp-on. Neniu hundo eltenis tiel longe, la sekvan tagon post la ŝnurpendigo.

Gerard genuiĝas apud li kaj verŝas akvon sur lian vizaĝon el sia akvoporcio.

Fécamp reviviĝas: lia eksterordinara fizika forto sukcesis denove doni la direktilon en la manon de la konscio.

Sed subite li decidis. Kial daŭrigi plu?

Surmetinte sian ĉapon, li ekstaras kaj ĉirkaŭrigardas kun kongeste ruliĝantaj okuloj

— Donu al mi akvon! — li diras raŭke al Grison.

— Kion vi pensas, he!

— Sufiĉe! — li krias raŭke, flustrante, kaj li terure vangofrapas la gardiston per sia mano, malmoliĝinta pro la ŝtonrompado, ke ties makzelo ekkrakas. Ĉiu konsterniĝas por momento. Grison falas al iliaj piedoj, kiel batfaligita bruto, pro la mallongarka bato. La du gardistoj unue pafis alarme, anstataŭ helpi al Grison, poste ili kriis: „Á terre!” Soldatoj kuregis el ĉiu direkto, kaj la malliberuloj ĵetis sin sur la teron.

Nur post kiam la ebleco de la ribelo ĉesis, kaj la pafiloj duoncirkle ĉirkaŭis la malliberulojn, ili komencis bati Fécamp-on…

Ok gardistoj draŝis, piedbatis Fécamp-on… La malliberuloj premis sian vizaĝon al la tero pro teruriĝo. Sed la pumbatoj, la stampfado, spiregado bone aŭdiĝis. Ili nun mortbatos lin…

— Fixez!.. Halt! Stultaj brutoj… Akvon… Kuraciston… Mia Dio!.. Tiaj brutoj!!

La serĝento staris tie teruriĝinte.

Oni liveris Fécamp-on en la hospitalo sur brankardo.

Doktoro Minkiew blasfemis, kiam ili alportis la vunditon. La kuracisto havis malmulte da laboro en la malgranda hospitalbarako, kaj Minkiew bone utiligis sian tempon. Li kolektis poŝtmarkojn kaj rigardis ilustritajn magazinojn. Metinte paperfolion super la pli belajn bildojn, li kopiis tiujn, kaj pendigis ilin sur la muro. Lia amata pasio estis la kolekto de poŝtmarkoj. Krome iafoje li manĝis mentolajn bombonojn el malgranda skatolo.

— Kion li faris?

— Li ekbatis la estron de la pikedo.

— Tamen estas friponaĵo bati homon tiel draste! Portu varmegan akvon!

Ili demetis Fécamp-on kun la brankardo kaj foriris porti akvon. Minkiew residis al la kaserolo, en kiu li trempis poŝtmarkojn. Elpreninte tri poŝtmarkojn per prinĉprenilo, li metis lupeon en sian okulkavon. Iu sendube estas falsa. La katalogo Senf ne mencias tian Nov-kaledonian, sen dentoj.

Fécamp stertoris.

— Tuj, filo mia, oni nur alportu la akvon.

Metinte la tri poŝtmarkojn sur surbopaperon, li elprenis alian per la pinĉprenilo. Muŝoj zumis amase ankaŭ ĉi tie.

Kiel li povis, bandaĝis Fécamp-on.

— Kio estos al li? — demandis Berlac maltrankvile. — Ĉu li mortos?

— Bedaŭrinde lia sanstato estas senespera… La kompatindulo restos vivanta — respondis la kuracisto malgaje kaj residis al siaj poŝtmarkoj.

2

— Oni laciĝas en tia varmega tago.

— Kaj oni tre ŝvitas, ĝi estas tiel.

— Certe, ĉar la varmo estas minimume kvindek celsiusgradoj.

— En ombro.

— Multe pli sub la suno.

— Sesdek kvin — sepdek celsiusgradoj.

— Tute ne temante pri la polvo. Ĉar la polvo estas grava afero, mi petas.

— Ĝi penetras sub la kolumon.

— Tute.

— Kaj ĝi jukas.

— Estas tiel.

Jen estas mallonga ekstrakto el la interparolo de Ligert kaj kaporalo Tiguer. La du malnovaj soldatoj kutimas renkontiĝi en la kontoro. Kaj ili ŝatis paroladi unu kun la alia.

Sed ili ne povis.

Ili diris nur vortojn, kiam ili estis en duopo, tiel kontentigante sian pretendon al socia kontaktiĝo.

Ligert riparis aŭtomatan fajrilon. Li jam plenigis la kuirejan formularon, precize raportante tiun tagon kiom da menuo n-ro I bezonas la malsanuloj, menuo n-ro II por la suboficiroj de la garnizono, menuo n-ro III por la soldatoj kaj menuo P por la prizonuloj. Li rimarkis ĉe la fino de la listo, ke: post la resumo de la kuireja formularo nur laŭ asigno estas permesate plenumi novan aŭ alispecan pretendon rilate la provianton. Fininte tion, li elprenis pecon da pano el la leteraranĝujo, li mordis el ĝi kaj dismuntis la aŭtomatan fajrilon. Kaporalo Tiguer sidis apud la muro sur benko kaj rigardis lin. Tiguer, la ruĝharara suboficiro ofte vizitis la kontoron por fari sian raporton pri la malmoderniĝintaj ekipaĵoj, ĉar li plenumis la senfruktan oficon de la administra suboficiro kun nekredebla flegmo. Li konversaciis kun Ligert dum la atendado. Ili parolado ne havis pli multe da signifo, ol memcelan neglekton de silento, pere de vortoj. Ili ne ŝercis kaj ne diskutis. Ili interŝanĝis siajn pensojn. Ĉar ili ne havis tiujn, ili do parolis laŭ ia pensritmo de asociado de ideoj.

— La aŭtomata fajrilo ne eltenas la klimaton — diris Tiguer.

— Sed oni povas ripari ĝin kaj tiam ĝi eltenos.

— La homon ne eblas ripari.

— Cekumon oni iafoje forigas per opercio.

— Sed ĉi tie la pulmo kaj la hepato malsaniĝas.

— Ankaŭ la reno.

— La risorto estas la reno de la aŭtomata fajrilo.

— Tio estis saĝa diro — kapbalancis Ligert, — ĉar se la aŭtomata fajrilo ne havas ren-organon, ĝi tamen similas al la homo.

— Estas tiel. Ni povas aserti pri la aŭtomata fajrilo, kiel ajn ĝi difektiĝis, la kaporalo ĉiam povas eligi el ĝi fajreron.

— Ankaŭ tio estis bona diro

— Mankas rado de tiu aŭtomata fajrilo.

— Tiam ĝi ne estas riparebla.

— Vere ne. Sed mi devas provaĉi. Ĉar ĝi apartenas al la subkaporalo, kaj ankaŭ li similas al aŭtomata fajrilo. La kolero subite ekflamas en li.

— Kaj mankas rado ankaŭ al li…

— Kiam li kolere flamiĝas, tiam li havas ĉiujn.

— Sed lia menso estas nenormala.

— Tio kaŭzas la malario.

La kapitano venis. Ili salte leviĝis. Sirone gapis al ili kun flava, turmentita vizaĝo, kvazaŭ li neniam estus vidinta tiujn naive stultajn homojn.

— Kio okazis? — li demandis de Ligert.

— La kuireja listo estas preta, mon capitaine.

Sirone mansvingis, li turnis sin al la kaporalo kaj anstataŭ demando, li pikpuŝis la kamizolon de Tiguer per sia dikfingro.

— La akvopumpilo, mon capitaine… ie estas tubokrevo, ĉar la tralikiĝo de grundakvoj malpurigas la trinkakvon.

La kapitano singultis, poste li komencis tordi siajn lipharojn. Malpacience li frapadis sian boton per bastono:

— Bone. Nun alportu ruĝan vinon, kaj restu en la proksimo. Ligert, diable… Atendu. Kiu vidis depost hieraŭ sinjoron ĉefleŭtenanton Vigoin?

Silento.

— Magiron, ordonu, ke oni serĉu ĉefleŭtenanton Vigoin. Li malaperis…

Eksidinte al la tablo, li forŝovas per subita mansvingo la apartenaĵojn de la aŭtomata fajrilo. Poste li levas la telefonon.

— Alkonduku la konvaleskulon n-ro 63 al priaŭskulto!

Kiam oni alportas la ruĝan vinon, ankaŭ Fécamp estas alveninta. Relative li bonŝance transvivis la punbaton. Plastrostrio kovras lian vangon, kaj bluaj tuberoj videbliĝas tie kaj ĉi tie.

Sed li ridetas, kaj ankaŭ liaj okuloj apenaŭ perdis ion el ĝia brilo.

— La malliberulo n-ro 63 anonciĝas al priaŭskulto!

— Venu do… ĉi tien, tute proksimen al la tablo… Mi bedaŭras, ke nelonge mi ŝnurpendigis vin, ĉar vi drinkis kun mi, je mia ordono… Sed… hm… Nu, estas egale… Nur eksidi ĉi tie, ĉar vi tamen estas la sola homo ĉi tie, kiu havas decan manieron, kun kiu mi povas drinki, eĉ paroli. Nur ĝuste kun spiono, perfidulo… Vi do scias, kio vi estas?

— Mi scias, mon adjudant.

— La kaporalo alportis la vinon, poste li foriris. La kapitano decidis, ke li estos diplomate afabla, ĉar Vigoin proponis tiel.

— Diru do al mi, oldulo mia… kiel vi fariĝis spiono, vi, fiulo… sed tute kara junulo, kiu vi estas…

Diablo forportu ĝin! Li faras tiun ĉi servon!

— Ĉi vi deziras paroli pri tio, sinjoro kapitano?

— Ankaŭ pri tio, vi, po… povrulo. Pri ĉio, baldaŭ ni transiros ankaŭ al tiu temo. Nur pretertuŝe… Nu, trinku!

Ili tintigis la glasojn, kaj li sentis, ke li sufokiĝos pro la vino.

— Mi volas scii nur tion, kiaj animaj risortoj igis vin fari tion, mia amiko Fécamp, fia perfidulo.

— Eĉ mi mem ne scias tion.

La kapitano saltleviĝinte staris tute proksime al li.

— Sed kiam mi dishakos vian kapon, tiam vi scios, vi…

Li reprudentiĝis. „Diplomate.” Li denove ridetis, serene kaj larĝe, sed dume li spiregis. Li memorigis al gemuta tigro.

— Nu, bone… Do, je via sano, kara perfidulo… Nek tiu estas lasta fiulo. Aŭ jes?… Estas egale… trinku do, vi, fi… trinku filo mia.

— Je via sano, sinjoro kapitano!

— Ne diru tion! Ĉu vi komprenas? Diru nenion, kiam ni tintigas niajn glasojn. Nur mi povas esti amikema al vi, diablo forportu vin…

Li eksidas murmurante. Tiu situacio estas tre ĝena, mi petas… Vane!

— Vidu, Fécamp… Oni postenigis min ĉi tien pro puno… Ĉu vi scias?

— Mi pensas, mon capitaine.

— Jes… Nu bone. Nun mi parolos konfidence al vi. Atentu min… Mi amas virinon… Ĉu vi jam amis iun vere?

— Mi pensas tiel, ke… jes…

— Atendu! Mi montros ŝian foton!

Li elprenis el la tirkesto de la skribotablo foton pri virino kaj transdonis ĝin al Fécamp.

La malliberulo n-ro 63 longe rigardis ĝin.

— Ŝi estas bela…

— Mi ne demandis tion, vi, porko! — li kriegis, kaptinte la bildon el lia mano. Li viŝis tion, kvazaŭ ĝi estus malpuriĝinta pro la tuŝo de Fécamp. Poste li residiĝis spiregante.

— Trinku, filo mia — li flustris kun revemaj okuloj, ĉar venis en lia kapon la instrukcio de Vigoin. — Vi estas kara, simpatia perfidulo… Mi povus hejmeniri en Parizon, se vi volus….

— Jes…

— Parizo… estas tre bela. Tie la vivo de la sinjoroj estas tre bona… Vere!.. — li singultis. — Ĉu vi konas tiun kanton — li demandis reveme rigardante la glason — el la Bohemoj, kiam Mimi… mortas?

— Jes.

— Violonludu… tion…

— Je via ordono…

Fécamp violonis. El la Bohemoj.

Tiun kanton, kiam Mimi mortas.

Li violonludis kun multe da sentoj, bele, klare. Dume li rigardis la dezerton tra la fenestro.

La kapitano ekstaris kaj pugne apogiĝis antaŭ la vilolono. Poste li mangestis kiel dirigento.

— Sufiĉe… Atentu min, homo! Mi provas sincere paroli kun vi… Ĉu vi komprenas?

— Mi komprenas — respondis Fécamp kaj demetis la violonon.

— Oni diris tion, ke mi estu afabla kaj ĝentila al vi… Sed vi estas fia perfidulo, kiun mi malestimas, abomenas kaj malŝatas. Ĉu vi komprenas?

— Mi komprenas.

— Bone. Mi ne povas komedii… Kion mi faru? Kvankam… bona oficiro… devas fari… ĉion… por la patrujo… Sed mi estas malsana oficiro… Mia malsano estas tiel progresinta, ke mi mortos, se mi denove devas tintigi la glason kun vi… La problemo estas en mia hepato, tamen ĝi estas ties simptomo.

Fécamp sentis tiel, kvazaŭ oni mortigus lin malrapide, per elektitaj turmentoj. Tiu traktado multe pli doloris lin, ol la punbato, kiam oni piedtretis lin.

— Sed vidu, mia kara amiko, vi, fia spiono… Mi provas diri aliajn belajn vorotojn. Sincerajn, belajn vortojn! Neeble! Mi parolas al via koro. Al la koro de perfidulo. Ĉu vi komprenas? Mi kalkulas je la saĝa komprenemo de rabia lupo… Ĉu vi komprenas?

— Jes — li respondis raŭke.

La kapitano subite paŝis antaŭ la malliberulon, pikpuŝis lian bruston per sia fingro kaj diris:

— Fécamp! Diru al mi, kie estas la aktujo!

Fécamp ne respondis.

— Neniam vi akiros ĝin. La militistaro gardos la oazon eĉ dek jarojn, se necese.

— Sinjoro kapitano! Dolore, sed mi ne diros tion!

— Vidu, vi, kara perfidulo… Mi rericevos Parizon… mian fianĉinon.. Ĉion… Estu favorkora…

Li rigardis la malliberulon spiregante. Ĉiuj sulkoj vibris sur lia vizaĝo kaj premis sian iun manplaton al sia hepato. Ĝi terure doloris.

— Sinjoro kapitano! Mi havas nenion diri…

— Ni vidos! Vi nun… nun povas elekti: ĉu vi helpos min: ke vi diros, kie estas la aktujo… aŭ suferego.. atendas vin… Mi estas tiel bonkora, se mi ne kondutus krude, tiam mi devus plori… helpi ĉiun… Kaj neeble… Oni nur tiel povas elteni ĝin, se li estas kruda. Sed nun ĉifoje mi estos malbona… Egoisto. Mi torturegos vin.

Li atendis la efikon.

— Ĉu vi… ne timas?… Nu, bone…. Kiam vi sentos tiel, ke vi ne eltenos plu la torturon, vi rakontos la kaŝejon de la aktujo. Mi certigas vin… Rekompence oni faciligos vian sorton. Ĉu ĝi ne estus bona? He?!! Ankaŭ mi revidus Parizon… Kaj vi vivus bonege en la arestejo de Oran…

— Mi bone fartas ĉi tie, sinjoro kapitano.

La vizaĝo de la oficiro fariĝis cindrogriza.

— Ĉu vere?… Vi fartas… bone?… Mi gratulas…

Vesperiĝis, kaj anstataŭ la muŝoj aperis la moskitoj. El la direkto de la dezerto jam ekbojis hieno, kaj kelkaj birdoj, vekiĝintaj en la nokto, aŭdigis vokajn, mallongajn kriojn per plendanta kriĉado. Stana, kelodora nebulo vualis la posttagmezon, kaj tiu senkolora, sufoka duonlumo rigidiĝinte staras super la dezerto, spiregante pro la subirinta suno…

La kapitano rulumas cigaredon, kaj mallaŭte, tre plendinde diris tion:

— Fécamp… mia hepato estas en tre malbona stato… La klimato mortigas min. Mi estas tre malsana. Helpu min, vi kara, fia patrujperfidulo…

Sirone rigardis al li kun infana, trista atendo. La fino de liaj flavaj, grizaj, siluraj lipharoj tremetis pro ia interna pulsado, espero kaj malĝojo sidis sur lia malsanece pufiĝintaj vangoj. Araneo, manplaton granda descendis senpere antaŭ lia vizaĝo. Li rigardis kaj ne forigis ĝin. La naŭza insekto, iom pendolanta preskaŭ tuŝis lin. Li nur rigardis ĝin malgaje. Kvankam ĝi preskaŭ tuŝis lian nazon, kiam ĝi ekpendolis

Fécamp bedaŭris lin. Sed kion fari? Li vere ne scias, kie estas la aktujo. La areneo falis klakante sur la platon de la skribotablo kaj timiĝinte kuntiris sian korpon. Ĝi kaŭris.

— Mi havas nenion diri… mon capitaine — li respondis mallaŭte.

— Nu, bone… Tiam do… ni parolos alie — li kriis senspriĝinte, svingante la rajdbastonon, kiun li denove elprenis de ie. Liaj nazloboj foje enkaviĝis, foje vastiĝis pro la blovo de lia varmega spiro.

Dum longaj sekundoj ili senmove rigardis en la okulojn de unu la alia. Bor-insektoj estis aŭdeblaj per ĉiuspecaj skrapantaj, grincantaj sonoj en la seke putrantaj mebloj.

La araneo kuŝis senmove sur la skribotablo.

Pastel-griza gelatino de la vespera krepusko vibris ĉirkaŭ ili, sinkante en ĉiam pli profundan tonon. Langvoraj polveroj ŝvebante dancis mortan dancon de la tago. La aero estis varmega kaj rasa, kiel en la maŝinejo de ŝipo, alveninta el longa marvojo.

— Ĉu vi ne diros tion… Nu, bone… De nun ĉiu rajtos konfesigi vin… Kaj tiaj homoj demandos vin ĉi tie, kiuj estas pli spertaj ol mi.

Li verŝis vinon, sed li ne trinkis ĝin. Li elprenis brandon el iu tirkesto. La silueto de la granda korpo jam apenaŭ estis videbla. Ankaŭ la konturoj de la lasta ombro dronis iom post iom en la pigran mallumon, ĉion sorbanta. Kaj tiel la Mondo sinkis en Hadeson de la tropika nokto.

Nun la araneo malrapide ekiris sur la skribotablo.

Fécamp aŭdis tintadon. Io plaŭdis. Blasfemo. La kapitano verŝis brandon, kiel ĝi eblas en mallumo. Poste ekflagris alumeto, kaj ruĝa punkto staras en la aero. Ĝi ekardas kun fajna susureto. La raŭka, melodia, trenata voĉo de la kapitano sonas kun ebria, saĝa trankvilo.

— Mi ne vangofrapas… Mi estas malbona kiel policisto, provoso kaj ekzekutisto… Oni sendu min kun plotono da soldatoj posteni sur kiun ajn altaĵon por ataki dek mitralejojn… Oni nur ordonu, kaj mi mortos ĉi tie, se necese, kaj mi vivos ekzemple ĉi tie, eĉ se ne estas necese. Ĉar oni ordonas al mi… Sed je ĉiuj diabloj de la infero!.. Mi ne estas… provoso, ekzekutisto, sang-hundo kaj similaj!

Fécamp staris. Li sentis tiel, ke li jam ne ĉeestas. Lia tolpora, senmova, streĉa staro kune kun la estingiĝantaj briloj de la posttagmezo sinkis en la malrapide surfalintan, nigran spacon, en kiu sorbiĝis ĉiu konturo de la perceptebla mondo.

— Nun vi povas foriri… Sed atentu!..

La cigaredo ekardis, poste ĝi malsupreniĝis per malrapida arka movo, kiel fajrokolora, laca skarabo. La dormema voĉo de la kapitano vibris ĉiam pli trenate el post la nigra spaco, kvazaŭ ĝi malproksimiĝus.

— Vi vidos, malliberulo… — li oscedis — ĉi tie oni provos sur vi la tutan tortursistemon de Torquemada.

La cindriĝanta ardaĵo de la cigaredo agonis en la mallumo, kiel rufa makulo de koaguliĝinta sangero.

— Ĉu vi scias, malliberulo n-ro 63, kio atendas vin?

Kvazaŭ zumado de muŝoj sonus. Poste aŭdeblas tute mallaŭta §oro de veado, alvenanta el la malproksimo…

— Ĉu vi aŭdas?… La Skeleta brigado!

— Mi aŭdas…

Kaj la malproksima, malesperiĝinta plorkantado denove eksonas. Miaŭo de seksarda kato aŭ ploro de malsana bebo sonas tiel: Oaa, oaa, oaa…

— Forportu vin!.. Mi volas, ke estu silento en tiu ĉi kripto!

— Tiam kial vi ne lasas ripozi la mortintojn en paco?! — kriis Fécamp iom ekzaltite, forgesinte pri si mem.

Sirone fikse rigardis la malliberulon, kun malfermita buŝo, heziteme, kaj longa salivoguto streĉiĝis inter liaj lipoj, kiu iafoje tremetis pro lia elspiro. Lia pugno ekmoviĝis… Kvazaŭ li estus ekbatanta lin.

— For de tie ĉi! — li ŝrikis poste kun tranĉa, raŭka flustrado.

Fécamp turnis sin sur la kalkanoj, kaj la mallaŭtiĝanta klakado de liaj paŝoj longe e§is en la ŝtuparejo.

La kapitano ankoraŭ sekundon restis tiel, fiksrigardante al la sojlo, en apatia revado. Jen rigardu… Grandaj, dikaj ratoj envenas tra la pordo.

Estas terure, ke oni ne ekstermas tiujn bestaĉojn… Ankaŭ la muŝkaptantaj lacertoj plimultiĝis. Ne unu, sed ok-naŭ disglitas ĉien, aŭdinte la plej etan bruon, inter ili estas unu tre naŭza, grasa, nigra serpento. ĝi falas ĝuste al liaj piedoj de sur la plafono. Li ne eltenas tion! Li kuŝiĝas sur la kanapo profunde ĝemante…

Estis sufiĉe! ho, kiel naŭz-gusta ardoseento strangolas lian gorĝon…

Sufiĉas la mistikoj. Ne estu pli da surprizoj, krimaferoj. Oni lasu lin mortaĉi en paco.

Nun falas kun la sojlo homo, kur-alveninta, spireganta

— Mon… capitaine!!!

— Kio okazis?

— Oni trovis la kadavron de sinjoro ĉefleŭtenanto Vigoin en la cisterno, malantaŭ la domo! Iu mortpafis lin!

Oaa… oaa… oaa…

La Skeleta brigado veadas…

Sed kun ia tute stranga, malic-ĝoja plendado. Tiu senmelodia, malproksima zumado sonas tiel, kiel la grako de korvoj, kiam ili flugas al pendumito.

3

La esploro denove estas senrezulta. Sed ke ia konsterniga rezulto jam ne longe malfruas, ĝi sinistre peziĝis sur la ĉiam pli ardantan senmovecon de la ŝimodora, dika atmosfero.

Kaj tiu timiga rebuso estis en la flava, pufa vizaĝo de la rondiranta plenluno, kiu el la nigra, mortotuko de la ĉielo ĵus elkliniĝis, kiel la kapo de kadavro, kaj ĝi komencis sian apartan rondiron, naĝante surdorse en la kosmo.

Tia estis la nokto tiam ĉirkaŭ tiu groteska, apopleksia pejzaĝo. Iu mortpafis Vigoin-on. Certe en la tago de lia malapero. Kiam iu provis fari atencon eĉ kontraŭ Magiron. La lavejo troviĝas vidalvide. La kadavro de Vigoin kuŝis sur la tero, kiam oni levis lin el la cisterno. Tute malgrandkalibra kuglo mortigis lin, simila, per kiu iu alpafis al Magiron.

Do, tuj post la unua murdoprovo la atencanto faris ankaŭ la duan, sed tio jam sukcesis! Ĝuste la bruo de la eksonanta alarmo subpremis la tondron de la pafo.

Li estas terure malvarmsanga murdisto. Jen estas la sangospuro. Videbliĝas kelkaj rompitaj plantaĵoj, kie la ĉefleŭtenanto kuŝis, antaŭ ol ĵeti lin en la cisternon. La grundo ĉirkaŭ la domo estas tia, kvazaŭ ĝi konsistus el vakso, ĉar oni ĉiutage akvumas la grundon de la plantaĵoj. Videbliĝas la premaĵo de la korpo kaj la loko de la sekiĝinta sango.

La sekvan tagon antaŭtagmeze, post longa serĉado oni trovis ankaŭ la alian kuglingon en la lavoĉambro.

Mi ne vidis ĝin dum la unua esploro — diris Libourne, kaj ŝajnis, ke tio ĉagrenas lin.

— Ĉar ni serĉis nur unu kuglon — rimarkis Sirone.

Ili daŭrigas la esploron en la hospitalo. Minkiew, vekiĝinta el sia dormo sciiĝas pri la novaĵo. Unue li ege surpriziĝis. Li ne volis kredi tion. Poste li blasfemante surprenis sian flikitan kimonon.

— Kiu murdas en tia varmego? — li murmuris kaj estis tre pala. Ankaŭ li sekvis la oficirojn, tra la ĉambroj de la hospitalo, en kolora negliĝo.

Libourne detale rigardis ĉion, tenante la malgrandan protokolon en sia mano. Liaj viglaj, grandaj okuloj serĉante moviĝadis dekstren-maldekstren.

— Mi proponas kontroli ĉies alibion, dum la tempon de la atenco — li diris aplombe.

Minkiev malbonhumore eklevis sian ŝultron.

— Kies alibion vi volas kontroli?…

— Mi petas vin, Minkiew, se vi ne havas pli bonan ideon, ne rifuzu tion, kion mi proponis.

— Laŭ mia opinio, la malbona ideo estas pli bona ol nenio — respondas la kuracisto, eklevinte sian ŝultron kaj tike malsuprenigas sian liprandon, samtempe li levas sian maldekstran ŝultron ĝis sia orelo, dume tordadas sian pojnon, kvazaŭ la maniko ĝenus lin.

El liaj diversaj konvulsioj neniam formiĝas trejnakirita vibrado, kiel la neŭrastenio manifestiĝas en konforma esprimmaniero.

— Mi pensas — diris Libourne, — la atenco faras eĉ pli urĝa la reorganizon, sinjoro kapitano. Eble, se vi pli frue konsiderintus miaj prezentitajn projektojn, tiam multaj aferoj okazintus alie.

— Kiel? — La kapitano miris. — Vi forgesas pri vi mem!

Libourne kapbalancetis, kvazaŭ pardonpete, kaj diris nenion. Sed li mordetis sian lipon, kaj lia sunbruniĝinta vizaĝo fariĝis pala.

Sirone forturninte sin, spiregis. Kiel oni ellasas la superfluan vaporon el la trohejtita kaldronego.

— Berlac!..

La adjutanto venis:

— Mi priaŭskultis la deĵorantojn, retrospektive ĝis la atenco, kaj

— Ĉu vi konstatis ion?

— Resumante la rezulton de la konfesoj doniĝas la hipotezo…

— Ne faru nun liberan prelegon! — Ĉu vi konstatis ion aŭ ne?

— Ne — li respondis raŭke kaj timeme akrigis sian gorĝon.

— Do tiam diru tion!!

La vizaĝo de la adjutanto konvulsiis, sed li staris streĉe, kiel ia rekruto kaj palpebrumas kun flamantaj okuloj. Mallonga paŭzo. La aero estas varmega.

Kpitano Sirone distiras sian ĉemizon kaj ĝemas. Lia spiro siblante eliĝas el liaj bronkoj.

La ardanta aero bruligas la haŭton.

— Telefonu al Maroko, Berlac! Mi volas paroli kun la Sekrea servo — li diras al la adjutanto, poste li turnas sin al Libourne. Li jam pentis, ke li admonis lin. — Bonvolu fari ian protokolon. Ligert tuj sendu ĝin kune kun la krimdokumentoj kaj fotoj.

— Vi devus ordoni pri la prokrasto de la sekcado, ĝis alvenos la militista detektivo — diris Libourne kun oficiala korekteco.

— Ĉi tie troviĝas nenia instalaĵo por konservi kadavron. — murmuretis Minkiew. — Tio estas tute ne ebla en varmego kvindek celsiusgrada…

— Sinjoro regimentkuracisto prefere malhelpas miajn ordonojn — respondas la ĉefleŭtenanto kun vastiĝantaj naztruoj, kaj li tutkorpe tremas.

— Mi ne toleras tiun konstantan ĉikanadon. — kriegas Minkiew, perdinte sian sinregon.

— Silenton! — krias Sirone kaj kolere spiregis. La varmego estas netolerebla.

Minkiew iras en sian ĉambron grumblante kaj eksidas apud la lavopelvo, en kiu trempiĝas la poŝtmarkoj. Dume li diras al la sanitara soldato.

— Iru al Ligert, kaj iru al li, ke li gluu altvaloran poŝtmarkon, peraviadilan sur la koverton de la krimdokumentoj, ĉar oni eksemisios tiujn.

— Jes.

— La koverton sendu ne al la bataliono, sed al la poŝta servo de la stabo IV/a, kien vi sendis lastfoje la dokumenojn pri la atenco kontraŭ Magiron.

— Jes.

— Posttagmeze Ligert venu priradii per kvarclampo. Je la kvina.

La sanitara soldato foriras kun la mesaĝo. Minkiew elprenas poŝtmarkon per pinĉprenilo kaj rigardas ĝin per lupeo. Poste malfemiĝas la pordo kaj envenas Sirone.

Li eksidas kolere.

— Ĉu vi havas brandon?

Minkiew kapjesas, li portas botelon, glasojn kaj verŝas. Ili trinkas.

— Tiu freneza… Libourne… — spiregas la kapitano — volas dueli kun vi. Ĉiumaniere.

La kuracisto oscedas, poste li mansvingas.

— Mi petos pardonon de li… iomete mi perdis mian sinregon.

Minkiew dorsapogiĝinte sur la seĝo lulas sin. Dume li faligas iun sian pajlopantoflon, sed li ne kliniĝas por levi ĝin.

Sur liaj nudaj, plataj, grandaj instepoj videbliĝas piedfingroj, similaj al senforme ŝrumpintaj grefoj de birdo.

— Pri kiaj memorandoj parolis Libourne ĵus? — li demandas de Sirone kaj ekfumas cigaredon.

— Stultaĵoj. Konstante li faras projektojn pri la reformo de la puntendaro. Li proponas produktadon de floroj, tegol-tegmentajn barakojn kun verdaj persienoj kaj tian kantinon, kiun oni konstruos laŭ la modelo de Eŭropaj kafejoj. Ili estas amaso de similaj absurdaj stultaĵoj.

— Ĝi estas tute bona tempopasigo — rimarkis Minkiew lace.

La kapitano eltrinkis glason da brando. Tio bone travarmigis lian kapon.

— Kiel vi dormas? — demandis Minkiew.

— Lastatempe ne bone. La friponoj neglektas la ekstermon de la musoj kaj insektoj. — Ĉirkaŭrigardinte, li kolere aldonis. — Oni ekstermus ilin almenaŭ en la hospitalo.

Tri dikaj ratoj sidis en la angulo impertinente, kaj kuraĝaj musoj kuris preter liaj piedoj.

La kapitano malgaje palpadis siajn silurajn lipharojn kaj deskuis blaton el inter siaj fingroj kun naŭzo.

— Kiom da abomenindaj insektoj — li ĝemis suspirante. Vere ne estas mirinde, ke oni malsaniĝas.

— Mi proponus al vi preni ferion.

— Estas egale… tute egale… — mansvingis Sirone. Tiu Gouillamue… estas pli malsana, ol mi. Dum tagoj li kuŝas senmove.

— Ĝi ne gravas — respondas Minkiew. — Tio estas provizora depresio. Ĝi ofte okazas en granda varmo.

La reveninta sanitara soldato haltas ĉe la pordo.

— Maroko anonciĝis en la telefono, sinjoro kapitano!

— Atentu min! — kriis Sirone. — Se mi denove vidos insektojn kaj ratojn en la hospitalo, mi katenigos vin! Rigardu tien, fripono!

Li montris al la dikaj ratoj, sidantaj en la agnulo, poste li forrapidis.

La sanitara sokdato staras konsternite. Li palpebrume rigardas dekstren-maldekstren en la tute pura ĉambro. Minkiew tiradas siajn etajn, nirgrajn, mallongajn lipharojn, kaj iu lia okulo mallarĝiĝas, kiel li rigardas al la sanitara soldato kun flankenklinita kapo.

— Kion vi gapas, rinocero? — li demandas afable.

— Mi petas… — balbutaĉas la junulo. — Ĉi tie estas nek ratoj, nek insektoj…

— Notu bone, se la sinjoro kapitano vidas ie insektojn kaj ratojn, tiam troviĝas insektoj kaj ratoj tie — post mallonga pensado li ankoraŭ aldonas per saĝa, averta voĉo, — ĉar se ĝi okazos ne tiel, mi do elbatos viajn dentojn… Estas kompreneble, ĉu ne?… Rompez!

4

La kapitano trarapidis la korton ŝanceliĝante. La konstruaĵoj, la palmoj kliniĝadis per malcertaj, serpentumantaj siluetoj.

Lia vido malakriĝas. Li ekatetentis tion jam de tagoj. Li bezonus okulvitrojn. Antaŭ la enirejo de la konstruaĵo insolentaj ratoj ŝtelumas el lia vojo.

Ili estas tiel dikaj, ke ili nur malfacile povas moviĝi. Abomeninde! Tiaĵo pli frue ne okazis…

Suspirante li rapidas al la telefono.

Oni akceptis lian raporton kun oficiala flegmo en Maroko. La esploro estis senrezulta.

— Ĉu la afero estas tiel komplika? — demandis la majoro de la Sekreta servo.

Sironen-on ekregis kolero.

— Ĝi ne estas la unua polica komisio, per kio mi senrezulte provadis. Domaĝe, ke mi estas nur soldato?!

— Ne malavantaĝe — respondis la majoro trankvile. Sed la multflankeco sendube estas avantaĝo.

— Mi ne povas fieri pri tiu propreco mia. Ĉu mi ordonu pri la enterigo de Vigoin?

— Jes. Ne estas oportune konservi kadavron en Bahr El Sudano… Kaj ne forgesu la aferon de la kondamnito n-ro 63. Multaj homoj el ni ŝatus vidi vin en alia posteno. Interalie marŝalo Dugiron. Se vi sukcesus eldevigi konfeson…

— Sinjoro majoro! Mi salutas la marŝalon kaj ĉiujn miajn bonvolulojn. Mi atendas la ordonon, ekmarŝi kun miaj soldatoj morgaŭ aŭrore kaj ataki kun centdek homoj ĉeflanke kvardek mil ribelulojn, batalantajn en la najbara dezerto. Senhezite mi klopodos plenumi la ordonon. Sed mi petas mian eksigon de la polica servo, apelaciante al mia denaska diletanteco.

— Domaĝe… Nu, estas egale. Ni jam ricevis la unuan postmortan raporton de la kompatinda Vigoin, tiel certaj instrukcioj jam estas efektivigataj. Ĝis la revido.

La kapitano kolere remetis la aŭdilon tiel, ke ĝi doloris lian manplaton. Poste li vokis Berlac-on.

— Sciigu en tagordono, ke alvenis supra instrukcio! La malliberulo n-ro 63 kaŝis aktujon. Kiu konfesigos lin, tiu estos repostenigita al sia antaŭa kompanio kaj rangaltiĝos… Ĉu vi komprenas?… Ne kunfrapu viajn maleolojn, mi petas!.. Ĝi estas nek geedziĝa festo, nek militista parado.

La vizaĝo de Berlac fariĝis sangoruĝa pro hontosento. La epitetoj „elartikiĝinta, fiksa staro”… „pozema homo” ankoraŭ freŝe doloris lian vantecon. — Diru eĉ tion — daŭrigis Sirone, — ke mi ne toleros fian, ekzekutistan traktadon ĉi tie. Ĉu vi komprenas? Mi ne kontraŭas uzi fortajn militistajn rimedojn, sed punbato, ŝnurpendigo sub la suno ĉi-okaze ne estas aplikeblaj! Rompez! Ne klakadu, je la nomo…

Li denove estis sola. Li trinkis brandon kaj provis rulumi cigaredon per malfortaj fingroj. Ankaŭ tion li povas fari malfacile. Liaj okuloj ĉiam pli malboniĝas. Li vidas la vibrantajn, duoblajn konturojn meze de granda, nigra cirklo… Li forĵetas la cigaredpaperon, ĉar brunaj mirapodoj diskuras inter liaj fingroj, kvazaŭ la tabako reviviĝus. Brrr… Kiel abomeninde.

Li inerte sterniĝas sur la leda kanapo kun vaporanta, ŝvitanta korpo. La haladzo de militistaj, ledaj zonrimenoj, flegitaj per vakso, plenigis la solecan kontoron per sufoka atmosfero de funebra ceremonio, kaj el la direkto de la tablo de Ligert ĝi iom post iom kuniĝas kun la densa fetoro de la ejo, vastiĝanta kiel ĉefmelodio.

Koloraj kandeloj apud la katafalko povas forbruliĝi tiel, inter pezaj odoroj fumestingiĝinte, kiel ĝiaj grandaj krokodil-larmoj falas konstante sur la mortotukon, ĝis fine tiuj iom post iom koaguliĝas, kiel plata torso surper la rando de metala kandelingo.

La subita vigleco de la krimo jam absorbiĝis, preskaŭ dum momentoj en la monotona, varmega atmosfero de la fortikaĵo.

Kie la akvo, verŝiĝinta sur la sablo de la dezerto, kiam ĝi tuj absorbiĝas inter la kapilaraj labirintoj de la loza polvotavolo.

La muŝoj zumadis.

Malporksime, ie en la fino de la fortikaĵkorto trenata voĉo krias: Heee!.. Unue la bareloj estos bezonataj!..”

Varmo: Kvindek kvar celsiusgradoj! La aero vibregas, kvazaŭ krevonta vitro tuj disrompiĝus.

Sirone profundiĝas en malbongusta, stulta sonĝo.

Li baraktas en ia densa, glueca evento. Poste li vekiĝas je koŝmaro. Pafo. Ĝi okazis deproksime. Li sentas pikan doloron en sia cerbo…. konfuza kriado. Li salte leviĝas… Dio mia! Kio ĝi estas?! Li ne vidas… Alarmo!

Sango ekŝprucas el lia frunto… La kuglo trafis lin! Kuŝantan…

Iu kriegas:

— Vi, diablo! Ĉu vi volas, ke mi mortu kune kun vi ĉi tie?!

Libourne luktante baraktis. Fécamp, Magiron kaj Ligert tenas senmova la furiozan, rabian homon, ili tordas la pistolon el lia mano.

— Sinjoro kapitano! Vi estas diablo! Vi estas murdisto! — li ŝrikas kun ŝaŭmanta buŝo kaj luktante baraktas por ĵeti sin sur la kapitanon. Sankta Dio. Li freneziĝis!.. Minkiew venas rapide, super lia nuda korpo svingiĝas lia malfermita kamizolo.

Susuras la gazo… Karbolodoro… Sirone sentas, ke mortas… Li sufokiĝadas pro sia propra lango, kaj la alarmo konstante sonas.

Estas aŭdebla la krio de la freneza oficiro, kiam oni fortrenas lin.

— Sinjoro kapitano!.. Sinjoro kapitano!..

Li salte leviĝas kun zumanta kapo. Ligartstaras antaŭ li.

… Ĝi estis sonĝo!.. Nek Libourne, nek Minkiew venis ĉi tien. Kaj li ne havas kapopafon.

Sed la alarmo konstante sonas. Li ne sonĝis tion; oni trumpetis alarmon en la fortikaĵo.

Li viŝas sian frunton vertiĝante. Tepida likvaĵo fluetas sur lia haŭto. Ĝi ne estas sango.. Nur ŝvito…

— Kio okazis, Ligert?!

Sinjoro kolonelo surteriĝis sur la flugkampo. Li nun alvenas al la pordego!

Naŭa ĉapitro

1

Kolonelo Delivette alvenis de la Sekreta servo. Li estas alta, blankhara homo, havanta stigmaton sur sia vizaĝo, pintan liphararon. Li similas al iu el la tri gardistoj de la verkisto Dumas. Li tuj komencas la esploron.

De post la alveno de kolonelo Delivette okazas konsternigaj okazaĵoj dum minutoj. Nun Sirone povis sperti iom da specialan konon.

Kolonelo Delivette apartenis al la gvidantoj de la Sekreta servo. Unue li rigardis la kuglon. La oficiroj ĉirkaŭstaris lin. Ankaŭ la maldika Gouilaume kun enkaviĝintaj vangoj pasumis tie melankolie.

— Ĝi ne estas militista revolvero, sed belga, seskugla aŭ Smith et Watson liliputa. Malnovtipa, aŭtomata. Kie kuŝis la kadavro?

Ili kondukis lin al la florbedo, kie estis trovita la kadavro de Vigoin. Oni apartigis tiun parton per barilo, kaj neniu povis eniri tien.

Delivette kliniĝis, mezuradis, baldaŭ li rigardis supren al la tegmento, poste denove sur la teron.

— Profunda enpremiĝo restis post la falo. La pafita Vigoin falis almenaŭ el du metra alteco.

— Sed de kie? — demandis Sirone, kaj ankaŭ li suprenrigardis.

— De sur iu kornico. Kiuj fenestroj estas tie supre?

— La administrejo… tiu apartenas al Libourne. Apude troviĝas mia ĉambro.

— Kaj tie?

— Tie loĝas Gouillaume…

— La pafo trafis lin ĉe iu el la du ĉambroj. Nun ni rigardu la lavoĉambron.

Sirone laŭ la viditaj aferoj pensis pri la polica laboro kun iom pli da respekto. Saĝo estas bezonata al tio, sed kiom! La kolonelo rigardis ĉion detale ĉirkaŭ la fenestro de la lavoĉambro.

— La farinto staris ĉi tie. Tiu blankaj rompitaĵoj montras, ke li fiksis la tubon de la pistolo sur la deklivo.

— Nun kion fari? — demandis Libourne.

— Ni devas trovi la pistolon. Malofta objekto estas ĉiloke tiu malnovtipa miniaturaĵo.

Ili iris supren en la kontoron.

La priaŭskultoj de la kolonelo havis pli multe da rezulto, ol la ĝis nunaj. Kaj tiuj estis eĉ pli surprizaj. Unue li demandis Libourne-on

— Ĉu vi scias pri tio, ke Vigoin estis murdita tiun matenon, kiam iu alpafis serĝenton Magiron?

— Jes.

— Kiam vi parolis lastfoje kun la viktimo?

— Se li estis murdita dum la alarmo, tiam dek minutojn antaŭ lia morto.

Kapitano Sirone salate leviĝis.

— Kial vi ne diris tion al mi?

— Mi petas silenton. — Frapetis la kolonelo. — Vi devas konfidi la demandadon al mi.

Sirone mire staris. Libourne daŭrigis trankvile:

— Post la veka trupetado Vigion venis en mian ĉambron. Li pensis, ke mi koleras lin, ĉar mi estas neglektita pro li.

— Ĉu vi ne koleris?

— Verdire… Tiu neglekto afliktis min…

— Estas kompreneble. Daŭrigu.

— Poste ni kune eliris el mia ĉambro, mi ne scias pli multe diri. Dum la alarmo revenis en mian ĉambron, sed neniu estis jam tie.

— Ni iru!

Ili silente iris al la loĝejoj de la oficiroj. Nun jam ia malbongusta streĉiteco sidis sur ilia humoro. En la ĉambro de Libourne la militista detektivo paŝis al fenestro.

— Jen! — li kriis.

Sur la polvokovrita kornico klare estis videbla du piedsignoj.

La kapitano severe rigardis al Libourne. Kio ĝi estas?

— Pri kio vi parolis ankoraŭ kun Vigoin? — demandis la kolonelo.

Libourne hezitis.

— Bonvolu senhezite respondi, sinjoro ĉefleŭtenanto! Vi nun devas nenion konsideradi! — stentoris Delivette.

— Mi do… — li diris konfuzite — menciis, ke… mi havas kelkajn memorandojn ĉe sinjoro kapitano… Kaj… sinjoro kapitano neglektas tiujn.

— Pri kiaj stultaĵoj vi babilaĉas?! — draste alkriis lin Sirone.

— Ne koleru, sinjoro kapitano. Mi sentis tiel — li respondis kun subpremita ekscito, sed ofendita en sia memrespekto.

— Ĉu vi vere havas ian problemon al tiu oficiro? — demandis la kolonelo, kiam ili estis en duopo ĉe Sirone.

— Ba! Mi ĉiam ŝatis lin, kaj eĉ nun mi ne kredas, ke li havas ian komunan al la afero.

— Nek mi. Vigoin certe revenis sola en la ĉambron de Libourne por esplori, ĉar li serĉis ion en la loĝejoj de la oficiroj. La alarmo ĝenis lin en la serĉado, kaj li ne havis tempon elŝteliĝi sur la koridoron, kiam Libourne renvenis por zoni sian glavon. Li provis elsalti tra la fenestro, kaj tiam iu mortpafis lin.

2

La decidigan turniĝon de la okazaĵoj — kaj ĝi estis malpli atenendebla — kaŭzis la onklino de Ligert. Tiu virino vivis en Lyon, poste ŝi transloĝiĝis en la vilaĝon Aubergnon, situanta apud la rivero Loire, ĉar ŝi estis dungita en la kuracbanejo kiel biletkontrolistino. Pasis jam du jaroj, ke ŝi mortis pro subita koratako dum biletkontrolado, kaj Ligert heredis ŝian ĉiun moveblaĵon. Nek ŝi posedis nemoveblaĵon, kio ne estas malofta afero ĉe kuracbaneja biletkontrolistino.

Fine Ligert ricevis la heredaĵon de la maljuna virino, en kiu troviĝis virina ĉaplelo, riĉe ornamita per duon metraj strutaj plumoj, kaj li ne sciis kion fari per ĝi.

Estis eĉ malpli kompreneble, kiel troviĝis en la heredaĵo arĝenta cigaredujo, krome tiu malgranda, sep kugla pistolo, farita en Belgio, pro kio kolonelo Delivette kaj la esploranta militista komitato traserĉis renversante la tutan fortikaĵon por trovi ĝin. Sed ili ne konjektas, ke Ligert heredis tion.

Tiu Belga, sep kugla revolvero, krome la cigaredujo, la du elstare valoraj objektoj de la heredaĵo de la onklino, kuŝis tute antaŭe en la tirkesto de la skribotablo de Ligert, kaj ili havis malindan rilaton kun sekiĝinta stampilkuseno. Kiel apartenis tiuj du forte karakterizaj objektoj al maljuna virino, kiu vivis siajn junajn jarojn en la bala, puntornamita mondo de fin de siécle? Eblas, ke la cigaredujo estas memoraĵo de romantika rendevuo, kun iu el tiuj bluokulaj, tro junaj kavaleriaj oficiroj, al kiuj Suppé starigis kolektivan monumenton per sia komponaĵo, ĉar tiutempe ili estis ĉefroluloj en la sonĝoj de tiom da fraŭlinoj, kaj poste ili ofte militmortis kiel herooj ĉe Sedan, Sadova, eĉ en la batalo sur la duoninsulo Krimeo. Tial ankoraŭ neniam velkadis tiom multe da oldaj fraŭlinoj en la dommastrumadoj de Eŭropo, laborantaj pro kompato ĉe la parancoj por sia vivpano, kiel ekzemple dum la jardekoj, de post la fino de la pasinta jarcento. Tiutempe proza vivo de velkanta virino funebris la nevelkeblan poezian morton de ĉiuj junaj oficiroj, falintaj sur la batalkapoj de tiu ĉi kontinento.

Eblas do eĉ tio, ke la cigaredujo restis inter la elegiaj, balaj memoraĵoj de tiu maljuna virino — kun mirinda obstineco, karakterizanta kelkajn antikvajn objektojn, — sed ankaŭ tio povas esti, ke longe mortinta, pensiita olda sinjoro konfidis al la biletkontrolistino gardi sian cigaredujon, dum li fangobaniĝis, kaj li ne revenis por repeti ĝin pro ia aŭ alia kaŭzo.

Kiu povus diri tion?

Elegiaj, balaj memoraĵoj kaj mortintaj, pensiitaj sinjoroj ne parolas. Eĉ hipotezo ne estas rilate la posedon de la pistolo. Kiu konjektus, ke maljuniĝantaj, oldaj fraŭlinoj kial gardas ripetpafan revolveron Smith et Wats inter siaj memorobjektoj?

La cigaredujo nun kuŝis en la tirkesto de la skribotablo sub la sekiĝinta stampilkuseno, rulaĵo da leŭkoplasto kaj du riparotaj fontoplumoj, en societo de kelkaj panpecoj, kuntuŝiĝante kun la stampilkuseno, al kiu ĝi havis jam la menciitan malindan rilaton. Senpere apud ĝi kuŝis la pistolo, pri kies deveno eĉ hipotezo ne estas.

La mortinta maljuna virino ne konjektis, ke ŝia privata heredaĵo kian gravan rolon havos en la disvolviĝo de la konsternigaj eventoj, kiel ĉefa faktoro. Nek Ligert estus kredinta, kaj nek la fontoplumoj estus konjektintaj tion. Tute ne temante pri la panpecoj.

Je la deka horo antaŭtagmeze Fécamp estis kondukita en la kontoron al Ligert. Ankaŭ Tiguer, la ruĝhara kaporalo estis tie.

— Aŭskultu min — li diris malaplombe, ĉar ankoraŭ neniu estis kondukita al li. — La sinjoro adjutanto mesaĝas, ke li revenos post dek minutoj. Se vi ĝis tiam ne diktos en protokolon, kie estas tiu aĵo… aktujo, tiam do okazos al vi malbono. Ĉu vi komprenas?

— Jes.

— Ĉu aktujo? — demandis Tiguer. — Ankaŭ en la gardistejo malaperis ŝultrosako.

— Mi ne scias, pri kiu aktujo temas? Sed certe ĝi estas monsako. Kvankam ĝi povas esti ankaŭ nutraĵsako. En la lastaj tagoj iu ŝtelis ĝin el la kantino.

La ruĝhara kaporalo kapbalancis. Densaj ŝvitogutoj ruliĝis de sur lia lentuga vizaĝhaŭto, simila al tiu de fiŝo.

— Prave — li diris al Ligert. — Kvankam la nutraĵo estas dubebla, se temas pri la sako de la kantinestro. Ĉar tiam ĝi enhavis precipe sinkon kaj cigaron.

— Ankaŭ la sinko estas nutraĵo — diris Ligert averte.

— Sed la cigaro ne.

— Tio ne…

La skribisto rigardis tra la fenestro, iom malferminte sian buŝon.

— Mi ne konfesas rilate la kaŝejon de la aktujo — diris Fécamp.

— Ĉu vi manĝis la ŝinkon? — demandis Tiguer. — Ĉar vi ne agas saĝe, se vi neas. Nei, konsiderinte la cirkonstancojn estas kulpige.

— Se vi redonos la cigarojn, ankaŭ tio estas pli ol nenio — rimarkis Ligert, kiel konsilon, kaj li elprenis kelkajn pankrustojn el iu dosiero. Li silente maĉadis ĝin.

— Mi ne konfesas pri la aktujo — diris la kondamnito n-ro 63. — Bonvolu skribi tion en la protokolon.

Liger levis siajn ŝultrojn.

— Ni ankoraŭ havas tempon skribi tion. Unue vi estos punbatita. Ili silentis. La multe da muŝoj zumadis stulte, monotone, kaj estis varmo.

— Vi povas fumi cigaredon — diris la kaporalo bonvole.

Fécamp elprenis cigaredon.

— Kial vi ne tenas ĝin en skatolo? — demandis Ligert.

— Ĉi tie ne estas skatolo — li respondis malbonhumore. — Ĉi tie estas nenio! Nur ŝtonoj.

— Prave — diris la kaporalo kaj elkraĉis apud sia pipo. Ĉi tie oni rompas ŝtonon kaj ne skatolojn. Tial ne estas skatoloj.

Ligert pensadis pri tio. Baldaŭ li trovis la ĝustan respondon.

Ne nur tio estas, kion oni rompas. Estas ankaŭ armea kamizolo. Oni tamen ne rompas ĝin.

Fécamp iomete paŝis antaŭen kaj kaŝrigardis en la tirkeston. Ankaŭ la skribisto rigardis tien. Li ekvidis la arĝentan cigaredujon.

— Jen ĝi — li diris kaj levis tion — estas cigaredujo el arĝenta metalo. Mia onklino havis ĝin.

— Ĉu la sinjorino fumis? — interesiĝis Tiguer kaj glutis kelkajn kininpilolon.

Ŝi estis biletkontrolistino en la fangbanejo. Dio dunu al ŝi ripozon.

— Tio ne eskludas la pasion de la fumado. Kial ŝi havis skatolon, kiam ŝi ne cigaredis?

— Ŝi havis ankaŭ maran perlokonkon, tamen mi ne kredus, ke ŝi iam estintus subakviĝistino.

La kaporalo iris sur la koridoron kaj enportis trempitan litkovrilon. Li metis ĝin sur la fenestron, ĉar ili jam preskaŭ sufokiĝadis. Ligert dentoŝire manĝis panon kaj singultis.

— Mi donos al vi malplenan skatolon. Mi havas ĝin en la arkivejo. Post la punbato venu tien.

La muŝosvarmo zumadis en malpli densa amaso, ĉar kelkaj el tiuj malsereniĝis pro la duonlumo. La tiktaktado de la murhorloĝo signis la pason de la trenmovaj sekundoj.

Energiaj, ritmaj paŝoj proksimiĝis sur la koridoro.

Li venis…

La fato tempofiksis la eksplodon de la tragedio en la persono de Berlac. La sensignifa persono de la dramece bela adjutanto estis la fajrero, kiu en donita momento falas en la eksplodaĵon.

Aŭdinte la e§on de liaj paŝoj, Ligert kaj Tiguer fermis la tri butonojn de sia kamizolo, kaj kiam li alvenis al la sojlo, ili salte leviĝis.

— Ne kunfrapu viajn maleolojn, mi petas, ĝi estas nek geedziĝa festo, nek militista parado. Vi povas foriri.

Nun li estis diplomato. Lakona, aplomba, sed esence bonhumora.

— Diru, amiko mia, kie estas la aktujo.

— Mi ne faras tion.

— Bone. Turnu vin al la muro.

Dirinte nenion pli, li eksidis labori. Fécamp staris tie en la varmo, sur la sama loko, nenion farante en la varmego, ĝis la sesa vespere. Turniĝinte al la muro. Dume oni venadis-iradis, raporto, telefonado, sed neniu okupiĝis pri li. Nur foje!.. Kiam Berlac iris por fari kontrolan rondiron, Ligert venis al li, portante glason da akvo.

— Post la punbato — li flustris, — venu en la arkivejon; vi ricevos skatolon… Poste li staris plu, dum horoj.

— Kie estas la aktujo? — demandis Berlac je la sesa vespere. Fécamp staris tie kaj punktoj dancis antaŭ liaj okuloj pro la soifo kaj laciĝo. Li flustrante respondis per raŭka, sufokiĝanta voĉo, ĉar lia laringo sekiĝis, kaj lia lango fariĝis raspa.

— Mi ne… diros…

Tiu estis la plej abomeninda torturo, kion li travivis ĝis nun.

Dume Berlac iris en la najbaran kontoron telefoni, kaj Fécamp ŝteliris al la tirkesto, de kie Ligert ĵus elprenis la saktolon. La pistolo!

Rapidmove li kaptas ĝin kaj reiras al sia loko.

Berlac denove envenas. Li tenas skurĝon en sia mano, sed li ridetas.

— Vidu, amiko mia, vi estas inteligenta homo. Ĝi signifas mian liberiĝon, disvolviĝon de miaj kapabloj, se mi ekscios la kasejon de la aktujo. Mi do ekscios tion! Ĉu vi komprenas? Vi ne havas ŝancon, por ke mi ne eksciu tion…

Li ridetas kaj minace svingas la skurĝon. Dume li cigaras. Kaj Fécamp staras.

— Nu?… cu vi ne respondas? cu vi pensas, ke vi eltenos mian demandadon? ĉu? — Li ekfumas cigaron kaj metas sian piedon sur la seĝon. — Ĉu vi legis la verkojn de Machiavelli? He? Ĉu vi scias, kio estas la potenco? La potenco, kiun ne akiri, sed konservi estas malfacile? Ĉu vi estas klarvida pri tio, ke la potenco, se iam ĝi fiaskas, ĝi perdas sian statikan stabilecon?… Mi havas potencon super vi, mi do venkos vin ĉiumaniere, ĉar ĝi estas vivograva demando por mi!

Granda, kolora papilio flugis en la ĉambron, kaj iu viglamova lacerto kaptis ĝin per rapida glito. Estis kapute. La duono de ĝia iu flugilo malrapide falis sur la plankon…

— Respondu, kie estas la aktujo?

Siblante svingiĝis la skurĝo, la cigaro ekardis.

— Kion ajn vi faros al mi, neniokaze mi estos…

— Silentu! Ne faru al mi liberan prelegon — li ripetis la vortojn de la kapitano, ĉar li ĉiam donis plu sian doloran humiligon al siaj subuloj. — Respondu per jes aŭ ne!

— Ne.

— Bone! Kaporalo!

— Tiguar aperis.

— Forkonduku la malliberulon!

Ili iris.

— Mi pensis, ke li punbatos vin pli draste — murmuretis la kaporalo kun iom da trompiĝo.

— Li ne batis min.

— Nu, eble la serĝento — li esperigis lin preskaŭ konsole.

Fantomeskaj flamoj flagris en la fono de la vesperiĝanta korto de la fortikaĵo. Oni kuiris la vespermanĝon en kelkaj kaldronoj.

Serĝento Magiron jam atendis ilin antaŭ la barako, kun du suboficiroj.

— Nu, ĉu li konfesis? — li demandis.

— Ne… — respondis Tiguer.

— Aha. Nu, bone. Li rakontos tion al mi… Malliberulo n-ro 63! Kie estas la aktujo?

— Mi ne diros tion.

— Vindkatenu lin kiel lupon, ke kraku liaj ostoj!

Nun sekvis la konfesigo de Magiron. Ĉiu, kiu esperis tion, ke la lango de la malliberulo malligiĝos ĉe serĝento Magiron, kaj li liberiĝos tiel el tiu ĉi infero, li tuj fariĝis diablo, kiam oni kondukis la kondamniton n-ro 63 al li. Ili spiregante klopodis eltiri el li la sekreton, signifanta ilian liberiĝon.

Fécamp estis en tia elĉerpiĝinta stato, ke li ekdormis en la vindkateno, kun eltorditaj membroj ĝis elartikigo. Noktomeze oni malligis lin kaj verŝis akvon sur lin por ke li ekstaru.

— Ek al priauskultado, fia perfidulo…

La dispersitaj lumoj de la malpura, sufoka, nokta koridoro flagretis kiel nebulaj kloŝoj pro la vaporplena aero.

Oni kondukis lin al Berlac en la kontoron. Estis la dua horo post la noktomezo.

— Eksidu!

Li estis severa, sed trankvila. Li ludis la rolon de esplorjuĝisto:

— Malaperis aktujo en la oazo Ulogi! Oni suspektas vin. Kion vi scias pri ĝi?

— Nenion, mon adjudant-chef.

Li ekfumis cigaron kaj foliumis inter siaj notoj, poste li pugne frapis sur la tablon.

— Ekstaru!

Fécamp salte leviĝis kaj kunfrapis siajn maleolojn.

— Ne kunfrapadu viajn maleolojn! — li diris minace. — Ne kunfrapadu viajn maleolojn, vi ne estas en geedziĝa festo, nek en militista parado, kial vi staras tiel en elartikiĝinta pozo?! — Kaj post mallonga paŭzo li aldonis: — Ĉu vi havis kunkulpulojn?

— Mi ne havis.

— Staru al la muro!

Berlac skribis ĝis la kvara horo aŭrore. Antaŭ la okuloj de Fécamp ĉio forviŝiĝis. Je la kvara horo la adjutanto faris teon kaj legis. Li tute ne rigardis sur lin. Post duon horo li ekparolis milde:

— Ĉu vi havis amantinon en Ulogi? Staru antaŭ min… Ĉu jes?!..

— Ne!

— Hoho! Ĝi estis rapida respondo. Nea…

— Ne… mi ne havis…

— Vi, fiulo!

Lia pugno batis en la vizaĝon de Fécamp, kaj…

Kaj li tuj retrosaltis kun teruriĝinta kriego:

— Help!..

3

Ĉiu soldato de la fortikaĵo suferis en la nervoj la longdaŭran akuŝon de tiu ĉi tago, plena de inferaj turniĝoj. La ĉielo ardis per cindrokolora malsereno malantaŭ la kirliĝantaj sablodunoj.

Cent kaj cent etaj lancinoj signis en la seke putrantaj ostoj kiel barometro, ke siroko blovas super Sudano.

La homoj narkotite iradis sencele, kvazaŭ ia gelatensimila materio tremetus enkranie anstataŭ ilia cerbo.

Tiguer rakontis kun sinistra mieno al la kantinestro, ke la regimentkuracisto faras ian misteran sorĉon al la skribisto.

Stranga lumo filtriĝas tra la fenestro de la hospitalo.

La regimentkuracisto aplikis kvarclampterapion ĉe Ligert, kiu fariĝis tial entuzisama adepto de la filetelio. La skribisto trankvile kuŝis sub la grandarka radiado, al kiu simila aŭreola brilo ardas nur en la pentofara pugatorio per flagrantaj flamoj.

La kvarclumo krepitis.

Alvenis la oficiala respondo, kaj oni resendis la krimobjektojn — diris Ligert.

— Kiom valoraj estas la poŝtmarkoj?

— Sufiĉe bonaj. Ankaŭ kvinfranka, peraviadila poŝtmarko troviĝas inter ili. Ĉiu estas sendita pere de la stabpoŝtoficejo n-ro ses.

Minkiew ŝovis la kvar ungojn de sia dekstra mano inter siajn dentojn kiel okrinon por iom mordeti ilin. Tiun agadon samtempe akompanis la konvulsio de lia skapolo kaj kapo, kvazaŭ li volus bati sin mem je la orelradiko, per sia ŝultro.

— Kiel vi fartas post la kvarclampterapio?

— Tre bone. Mi ne kredas, ke la artefarita sunbrilo malutilas. Kvankam mia edzino pensis alie. Ŝi portis sunombrelon ne pro flirtemo. Ŝi havis lentugojn pro ĝi.

La lumo vibris. Ligert eltiris panpecon el malantaŭ la rimeno de la okulvitroj, kaj li manĝetis tion.

— Gravas — li diris poste, — ke tiu lumo redonas mian memkonscion.

Minkiew kapbalancis.

— Nu, bone. La kvarclumo estas konata ĝuste pro tio.

Li estus pruvinta per eĉ pli multe da argumentoj la favoran efikon de la kvarclumo al la memkonscio, sed subite ekstertorinte, li turnadis sian kapon dekstren-maldekstren, kaj fermite siajn okulojn, li lozigis sian kolumon sub sia gorĝa pomo.

— Ĉar — plendis Ligert, — laŭ la opinio de mia edzino, mi neniam havos infanon, pro la malbeno.

— Mi scias. La skafaldo…

— Jes. Ĝi falis dum la konstruado, kaj la malbeno de la montrintoj hantas min. Tiu priradio per kvarclampo estas stultaĵo.

— Tamen kial vi petas ĝin tiom? Tiu lumo helpos. Ĝi estas magia lampo.

— Mi jam aŭdis pri tiu lampo. Ties inventanto estis nomata Aladino. Li inventis ankaŭ la telefonon.

— Ĝi okazis ne tute tiel. Karitata societo donacis la lampon al ni. Ĝi estas artfarita sunbrilo.

— Kial bezonate ĉi tie, kiam eĉ pro la vera suno estas superflua varmego?

— Pro stultaĵo.

— Tamen kial vi aplikas tion ĉe tiom multe da gravaj malsanuloj, sinjoro regimentkuracisto?

— Mi kredas ĝin — li respondis ĝemante.

Kvankam Minkiew ne kredis, ke oni artefarite devas anstataŭigi la bezonon de la sunbrilo en Sudano, sed li trovis tiun terapion taŭga, manke de ĉiuj modernaj kuracinstrumentoj.

— Rerapidu, ĉar la kapitano serĉos vin. — Kvar-kvin foje li eklevis iun aŭ alian sian ŝultron, kaj plurfoje li spasme rektigis siajn fingrojn unu post la alia. — Ĉu neniu atendas vin? — Kiu estas supre en la kontoro?

— Sinjoro ajdutanto punbatas la malliberulon n-ro 63. Poste mi faros la liston pri la tolaĵlavado. Iu ŝtelas la kusentegaĵojn.

— Kial oni torturas la malliberulon n-ro 63. ĉu?

— Laŭ Tiguer li ŝtelis aktujon, kun ŝinko.

La lumo krepitas kaj saltadas.

— Antaŭnelonge — diris Ligert — mi donis al li gluton da akvo sekrete, kiam la adjutanto eliris.

— Vi agis bone. Sed nun jam rapidu. La kapitano serĉos vin.

— Hodiaŭ li ne serĉos min…

— Kial ne venos la kapitano en la kontoron?

— Li ne povas. Li sidas en sia ĉambro kaj agonias.

4

— Bruto!

Minkiew rapide malŝaltis la lampon kaj haste vestis sin.

— Kial vi ne diris pli fue, ke Sirone malbonfartas?! Ĉu?!.. Vi, idioto?!

— Sinjoro regimentkuracisto devas scii tion. Cetere sinjoro kapitano Sirone ne

ordonis, ke mi raportu ĝin.

— Idioto!

— Eble tio ne. Li nur estas tre drinkema. Li preferas la alkoholaĵon. Ankaŭ mia onklo estis kronika alkoholisto, kaj en la okdekaj jaroj de la jarcento, traveturante al Malmedy, li manĝis tutan kreton, kiun oni uzas ŝmiri la finon de la biliardbastono.

Minkiew surprenis sian pantalonon per unu movo kaj kuregis. Li tuj vidis, ke la diganozo de Ligert bonŝance estis troiigita. La kapitano aspektis tre malbone, tamen li kubutis sur la lito.

— Ĉu vi fartas malbone? — demandis Minkiew spiregante, kaj el sub lia kamizolo elpendis ĝis la planko la zono de lia demetita hejma mantelo, kiu restis ĉirkaŭ lia talio.

— E§, bone… mia hepato… Ĉu tia hepato funkciu eterne?

Malgaja rideto trapasis sur lia suferanta, brilanta vizaĝo.

La doktoro palpis lian pulson anstataŭ respondi, baldaŭ li eltiris ŝu-butonilon el sia ekstera poŝo, kaj post malpacienca serĉado aperis du altvaloraj, koloniaj memorpoŝtmakoj, en societo de duon dekagramo da tabako kaj kelkaj disrompitaj cigaredoj, fine li sukcesis trovi sian stetoskopon.

Sekvis mallonga medicina ekzameno. Li parkere sciis la problemon de la malsana organismo de la malnovaj loĝantoj de la reduto. Li facilmove ekzamenis la ĝistede kontajn korpopartojn per sia stetoskopo, la malnovajn korbruetojn, la sentaktajn batojn de deformiĝintaj aortoj, baraktantajn angiojn, vastiĝintajn, langvorajn pro la punlaboro, diafragnojn, hilumojn.

Li aŭdis ĉion ĉi centfoje. Sed ĉi tie aŭdiĝas io nova. Post bruetoj sekvas fajfosono kaj obtuza bruego… Aha! Bronkito! Ĉi tie la lieno estas pli granda, tio komenciĝis antaŭ duon jaro, la stomakosentemo estas malnova, gal-irito estas en ordo. Sed la hepato estas nekutime granda…

— He! Pierre! Alportu teon al la kapitano!

— Ĉu vi ankoraŭ… restos? Tiam sidiĝu!

— Dankon.

Li eksidis sur la tablon kaj balancis per siaj mallongaj kruroj. Li lasis sian koloran komb-mantelon en la hospitalo. Li portis uniformon, ĉar la varmego turmentis lin, li do elbutonumis sian kamizolon. Nek tiel doktoro Minkiew aspektis soldato. Lozaj butonoj pendis malgaje sur lia kolorperdinta kamizolo, liaj disfibriĝintaj epoletoj tute malhavas la orumon, la Honormedalo kaj la Meritkruco por la Respubliko, kvazaŭ ili estus ŝimaj, kupraj moneroj el la tombejo de iu faraono, kiujn kovras dika tavolo de rusto per verda patino. Li fiksis koverton al sia ĉapo pro poŝtmarko, kaj tiel li havis aspekton, tute similan al pordisto.

Sub lia elbutonumita kamizolo, ĉiu osto elstaris sur lia maldika torako. Ora, oficira ĉeno pendas el lia horloĝpoŝo, sed la longa gladrando videbliĝas nur sur iu lia patalontubo post la glado. La alia estas ĉifita, tuboforma.

— Vi bezonas ŝanĝon en la klimato — li diras mallaŭte.

Sirone malgaje mansvingis.

— Kial vi ne petas la tajlorojn, ke ili gladu ambaŭ viajn pantalontubojn…

Mikiew rigardis malsupren sur la menciitan vestopecon, poste li provis tordi la dorneskajn, mallongajn harojn per kelkaj lertaj pinĉetoj ĉe la fino de sia komika liphararo super sia tikle ektremanta liprando.

— Malsuprenirinte en la kelon, mi renversis piede barelon, ĉar mi sekcadis tie. Mia dekstra gambo malsekiĝis ĝis la femuro. — Li denove rigardis malsupren, sed male al la opinio de la kapitano, li trovis la staton de sia uniformo kontentiga. — Hm… la maldekstra glado ankoraŭ estas sufiĉe bona. Li plurfoje antaŭenŝovis siajn ŝultrojn, kvazaŭ lia kamizolo estus strikta, li tiris sian montrofingron sur sia kolumo, kaj li rapide palpebrumis kelkfoje.

— Mi kostante stumblas, ĉar miaj okulvitroj malaperis. Nekompreneble! Ĝi estis sur la tablo.

— Kioma horo… estas? — demandis la kapitano.

Minkiew elprenis sian oran ĉenon

— Mi ne scias — li respondis kaj metis mentolan bonbonon en sian buŝon el la skatoleto, pendanta ĉe la fino de la ĉeno de la horloĝo.

Sirone malgraŭ sia mizera malbonfarto ne povis ne rideti.

— Estus pli bone… se vi snufus naztabakon… — li diris kun lagvora ironio.

La stoplejo de liaj iamaj brovoj leviĝis en orgojlan altecon sur la variolcikatra vizaĝo de la kuracisto.

— La naztabako estas damaĝa pasio kaj ne inda al kuracisto. Ĝi difektas la mukozon de la nazo. Sed la mentola bombono nobligas, kaj ĝi enhavas sakaridon.

Kaj li ŝate rigardis sur la pudrujon, kiun ornamis du virinaj kruroj kaj duono da ventro de hundo. Nur tio restis post paso de tempo el „La ĉasado de Diana” sur la ovala fermoplato, kiun la metiistoj de iama epoko tiel volonte aplikis kiel ceramikan ornamaĵon de etaj artobjektoj, kvazaŭ tiu forte karakteriza diino estus inspiranta Tizian-on tio estus inspirinta fari la kompozicion pri tiu karakteriza diino, ke li viziis pri la pudrujoj de la venontaj jarcentoj.

La servosoldato enportis vaporantan teon en taso. Li surhavis nur sekundojn la butonumitan kamizolon, devigan en la deĵoro, dum li alportis ĝin al Sirone, tamen li eĉ tiel vertiĝis pro la langvoriga ardo, kiu tiel pezis en la terura nokto, ke oni sentis

ĝin preskaŭ mane prenebla, molaĉa, glueca materio.

— Montru ĝin!

Doktoro Miniew rigardis la teon kaj kliniĝis super ĝin kun tremantaj nazloboj.

— Vi, impertinentulo! Rumo estas en ĝi!

— Ĉu malpermesite? — demandis la kapitano kun infaneca malĝojo.

La doktoro kapbalancis. Poste li denove longe serĉadis. Li elprenis el sia ekstera poŝo de sia kamizolo pumpilon de Pravez-injektilo, kelkajn ĉifiĝintajn bankbiletojn, plurajn dentopkilojn, kaj duon flakonon da jodoformo. La flava polvo ŝutiĝis sur lian ŝuon. Li eltiris el la supra poŝo de sia kamizolo malvastan gumtubon pri kiu ankaŭ li mem surpriziĝis. Li uzis ĝin kiel stringilon okaze de envejna injektado. Algluiĝintaj okulvitroj falis subite de sur la gumtubeto, kaj ili rompiĝis. La servosoldato tenis la pleton kun tremanta mano, kaj Sirone scivoleme apogiĝis sur siajn kubutojn.

— Kion vi serĉas?

— Mi ne scias… Sed ĝi devas esti ĉi tie…

Nun li torvis en sia malantaŭa poŝo du metrojn da ŝnuro, kvar mezvalorajn, italajn memorpoŝtmarkojn, korkotirilon kaj la sekcian protokolon.

— Tamen, kion vi serĉas?

— Mi diris, ke mi ne scias, sed tagmeze ĝi estis ĉi tie… Mi havas kombinitan medikamenton por kuraci hepaton, nervojn kaj plimultigi sangon… Nu! Jen ĝi estas — li legis unu post la alia la forviŝiĝintajn krajonsurskribojn, tenante la fiolojn antaŭ sia nazo: — Chloral… ĝi ne estas tio… acetosalicil… albumin hiperfosfat… ĝi estas koncentraĵo de arzeno por veneni muŝojn… Aha!.. Jen trovite…

Li metis ian blankan polvon en la tason, kaj li moviĝadis en sia kamizolo tiel ĝenate, kvazaŭ iu estus ŝutinta malplenon da segpolvo malantaŭ lian kolumon. La servosoldato foriris.

— Pli malpli poste oni nun jam transpostenigos vin en alian lokon de ĉi tie — murmuris la kuracisto.

— Eĉ se mi revenus… jam estas kapute. Ĉu vi starus… Tiel, kiel… vi sidas nun ĉi tie… antaŭ virinon, kiu ne vidis vin… du jarojn?…

Minkiew esplorante rigardis sur sin, poste li mediteme eklevis sian ŝultron.

— Kial? Mi estas tute bonaspekta soldato. Precipe, se mi gladigus eĉ mian dekstran pantalontubon.

— Ni esperu, ke… finiĝis… la multaj ekscitaj enigmoj…

Kolonelo Delivette venis. Kvazaŭ la kutima sereno nun sidus sur lia ŝvitkovrita vizaĝo kun langvoraj trajtoj.

— Nu? — demandis Sirone.

— Ankoraŭ estas nenio. De hieraŭ mi esploras alian aferon.

La lipoj de la kapitano ektremetis.

— Ĉu tion… kion vi menciis?

— Jes. Mi jam ordonis.

Ili silentis. Minkiew vidis, ke nun temas pri ia teruraĵo. Ankaŭ Delivette estis pala kaj deprimita.

— Ne estus permesate fari tion — balbutaĉis Sirone.

— Estis necese.

Minkiew konvulsiis pro konsterniĝo kiel tremfebrulo. Kion ili elkovas ĉi tie?

— Ĉu ĝi jam okazis?

— Jes! — respondis Delivette. — Kaj se kio ajn okazos, mi tuj agos!

Vesperto flugis preter la fenestro.

Kiel jam multfoje dum la sufokaj noktoj de la lastaj tagoj, ektondris pafo en la profunda silento.

Tuj poste eksonis la trumpeto:

Al la armiloj!

La gardistaro alvenis kurante. Tiguer kaj alia soldato forte tenis Fécamp-on, kies vizaĝo sangis, Berlac kuŝis sur la planko sveninta, kvankam la kuglo de la malliberulo n-ro 63 traboris nur lian brakon.

La kapitano venis spiregante, ne laŭregule vestita, kaj malantaŭ li Delivette.

— La malliberulo n-ro 63 alpafis al la adjutanto per tiu pistolo — raportis Tiguer.

— Ĉar li ekbatis min!

La kolonelo ĵetis nur unu rigardon sur la malgrandan armilon kaj ekkriis:

— Vigoin estis mortigita per ĝi. Jen la murdisto!

5

Aŭroris.

Ĝi estis tiu aŭroro, kiam la malsupreniro de Fécamp en la inferon atingis la plej nigran turnopunkton. Ekbatinte de Barlac, li senhezite alpafis la adjutanton kaj ankaŭ li mem bone sciis: estas kapute.

La tondro metis finan punkton al la lasta vorto de la stranga dramo. Sed kio baldaŭ okazis, li tamen ne pensis tion. Se li estus konjektinta, li eble ne povintus ektiri la ĉanon.

Estas la kvara kaj dek minutoj.

La priaŭskulto ankoraŭ daŭras en la kontoro. La aŭroro blinde krepuskas. La pala ĉielo aŭroras per malgaja, sentona lumo malantaŭ la griza malliberejo de la flugantaj vaporoj, alvenintaj el la direkto de la montoj.

La vento, kirliĝanta super la vaporanta regiono pigramove blovas la malsekiĝintan polvon. La siroko ne ĉesas eĉ por momenton. Ligert skribas la protokolon. Antaŭ kolonelo Delivette staras nigra kafo en taso, kaj li kirladas ĝin kun langvora mieno. Kapitano Sirone koncentras ĉiun sian forton por resti staranta, kvankam li fartas tre malbone.

Fécamp staras antaŭ ili katenite, kaj li neas. Ili tute ne parolas pri la grava rompo de la disciplino, kion li faris kontraŭ Berlac. Unuavice ili konfesigas lin pri alia afero.

— Ĉefleŭtenanto Vigoin estis mortpafita per tiu pistolo — diris la kolonelo, kiam li komencis la priaŭskulton.

Eĉ tio estis novaĵo por Fécamp, ke iu mortigis la ĉefleŭtenanton. La malliberuloj scias pri nenio alia, ol kio okazas en la barako kaj en la laborloko.

Li konsterniĝis tiel, ke li ne povis eĉ ekparoli. Ĉu iu mortigis per tiu pistolo, kion li elprenis el la trirkesto de la skribotablo de Ligert? Ĉu la malvasthorizonta skribisto, kiu sekrete ekkompatis lin, kaj donis al li gluton da akvo: estas murdisto?

— Krome eĉ tio estas certa, ke oni uzis tiun ĉi pistolon ankaŭ en la atenco kontraŭ Magiron — daŭrigis la kolonelo aplombe. — Respondu? ĉu vi faris la atencon kaj la murdon per tiu ĉi armilo?

— Li rigardis al Ligert. La skribisto kliniĝas super la protokolon kun pala vizaĝo, kaj li palpebrumas kun fiŝosimilaj okuloj. Liaj senkoloraj lipoj iom ektremetas. Se iu rigardus sur lin, tiu sendube rimarkus, ke li estas kulpa.

Sed Ligert sekrete donis al li akvon posttagmeze, kiam Berlac eliris el la ĉambro… Kial li volis murdi! Eble bonkora homo volis mortigi Magiron-on pro kompato al la malliberuloj. Sed tiun Vigoin-on?… E§ estas egale! Li donis al li akvon! Gravas tio! Kaj ĝi jam finiĝu!

Ĉu ne estas egale, ke oni mortpafos iun pro kvindek krimoj aŭ pro unu?

Aŭ senkulpe, kiel ekzemple lin? Tiu homo donis al li akvon!

— Respondu! Ĉu vi konfesas tion?

— Jes! Sed la pluan konfeson mi neas!

… Nun aŭroras.

La oficiroj senkonsile rigardas al kolonelo Delivette. La kolonelo ekstaris.

— Tiam do ni finis ĝin. Vi bone povas silenti, se vi volas. Ni jam scias tion. Nun fine vi estos sendita al tia loko, kie vi povos silenti laŭ via plaĉo. Neniu demandos vin. — Li turnis sin al la kaporalo. — Hodiaŭ posttangeze sendu labori la malliberulon n-ro 63 al la altaĵo n-ro 4! Foriru!

La altaĵo n-ro 4 estis militista esprimo. Ĝi signifis tion, ke Fécamp estos sendita al la Skeleta brigado!

De kie ankoraŭ neniu revenis.

Je la 5-a horo kaj 20 minutoj posttagmeze la patrolo ekmarŝis kun Fécamp. Vespere ili staris ĉe la piedo de la montaro, etendiĝanta en la dezerton. Ĉe la bazo de trunkita konusforma, kalva roko, kie depotis konstante kvidek membra pikedo en lignodometo. El la interno de la domo ekiris la lifto, rekte al la Infera platajo.

— Senkatenigu lin. Enliftiĝu — komandis la kaporalo.

— Haltu! — kriis Grison. — Ĝis nun defendis vin ia stranga ordon. Vi ekbatis min kaj la ĉefadjutanton… Nun jam vi neniam plu babilaĉos, ni do povas kvitigi la konton…

Pum!

Nun fine la sorto transdonis tiun ĉi multe suferintan, katenitan homon al la venĝo de la primokitaj suboficiroj. Senindulge, kolere ili draŝis lin, silente, spiregante, longe.

Poste liberiginte lin de la katenoj, ili ĵetis la svenintan, sangantan homon en la korbon de la lifto!

Klako!..

La sveninta korpo de Fécamp leviĝis en la altecon, akompanate de la plorzumado de la ekmuĝanta dinamo.

La membroj de la pikedo ĝustigis sian kamizolon, kaj per dika krajono serĝento Magiron forstrekis la nomon de la malliberulo n-ro 63 el la etato.

Li ne ekzistas plu!

Deka ĉapitro

1

Fécamp duone rekonsciiĝis pro la venteto, kion la lifto kirlis en la varma aero dum ĝia rapida vojo. Li ne tute regis sian konscion en tiu stato. Li kuŝis ĉe la rando de la korbo kun timosimila, malklara percepto de la mondo, kun malakre doloranta korpo, nekapabla moviĝi, apogante sian kapon al la rokoj, ardantaj en la flava sunbrilo.

Ie aperas simieska, ovala vizaĝo, singarde proksimiĝanta. Ĉu homo? Ne verŝajne. Tiu kapo estas kranio, kovrita per bruna, falta, maldika haŭto. Anstataŭ la okuloj troviĝas du nigraj truoj. En la profundo de la kavoj videbliĝas pala, humida brilo. Mallongaj, rapidaj kapmovoj. Antaŭenkliniĝinte li longe atentas, staranta sur la piedfingroj, rigidiĝinte, kiel besto preta por fuĝi en kiu ajn momento.

Fécamp sentas, ke la suno bruligas. Li ne povas moviĝi.

Aperas aliaj simieskaj, ostovizaĝoj, ĉiu estas samforma, kaj manie viglaj ekrigardoj glitas tien-reen ĉirkaŭ la senpova homo. Iu mallaŭte rikanis. Blindigaj sunradioj inundis la ampleksan rokplataĵon, kiu estis glata, kiel pargeto. Kiel la supra parto de trohejtita forno, tiel reradiis tiu ĉi plataĵo la varmegon.

Nun du metra skeleto proksimiĝas, havanta nekredeble altan frunton. Li portas klabon sur sia ŝultro facilmove, kvazaŭ ĝi estus du tuba pafilo. Li staras antaŭ la grupo kun disigitaj gamboj.

— Malforta §ieno — li diris kontente kaj kapbalancis. Kelkaj el ili ripetis tion simie balbutante, kvazaŭ §oro de apopleksiuloj rolus ĉi tie:

— Malforta Hieno… Malforta…

— Nova Hieno kaj Malforta…

Kion diras iu, tion tuj ripetas la §oro, kvazaŭ ĝojante pri la vorto, ŝajnigante sian gravecon spontane.

Kelkaj homoj malfacile spiregante faras pezmovajn saltojn. Tiu terur-opero havas ankaŭ koreografion. Fécamp ne povas moviĝi, sed li vidas, aŭdas la vizion. Buklahara, oleoflava, malgranda, skeleta homo ŝteliris al la ĉaro, sed li tuj retrosaltis!

— Hodiaŭ ni jam manĝos… Estas Malforta Hieno…

— Hodiaŭ ni jam manĝos… ni manĝos — diris la novaĵon la osto-simioj unu al la alia per neakcentita, mallaŭta susuro, simila al tiu de arbofolioj.

La grandega skeleto eksvingas sian klabon, kaj kvazaŭ je la signo de dirigento, silentiĝas la §oro. Li parolas preskaŭ kantante, per ia stranga guturalo, kvazaŭ dirante litanion:

— Ni ne manĝos lin, ĉar ni havas Leĝon! Ankaŭ Malforta Hieno estas Hieno, dum li vivas. Ĝi estas la moro!

— Ĝi estras la moro…

— Ĉar io devas esti!

— Io devas… esti!..

Kaj ili spiregis. Kelkaj fajfante. Ili staris kaj gapis Fécamp-on.

— Sed morgaŭ ni jam manĝos! — diris la solkantisto.

— Morgaŭ ni manĝos…

— Mogaŭ li mortos.

Kaj ili rigardis la malliberulon n-ro 63 kun avida spiregado. Li kuŝis senpove pro la fascina teruro.

Ĉu ili estas kanibaloj?

Ĉu ili manĝas homkarnon? Ĉu ili manĝas la mortintojn?

Oni malpacience tiregadis malsupre la kablon de la lifto. Ili urĝis lian elkorbiĝon. Fécamp leviĝis, sed li ankoraŭ estis maforta en la varmego. Li elfalis tra la rando de la ĉareto.

— Li mortis… li tamen mortis… — ili murmuris esperante…

— Ne! — diris la altulo. — Kaj ne estas jam multaj tagoj, kiam li mortos. Eble morgaŭ li mortos!

— Morgaŭ li mortos!.. Morgaŭ!!

Ili parolis per mallongaj, akraj voĉoj, similaj al bojeto. Ĝi apenaŭ memorigis ilin pri homo.

Kaj neniu helpis por levi aŭ trinkigi Fécamp-on. Eksidinte en lia proksimo, ili kaŭriĝis malregule spiregantaj, kun maltranvile moviĝanta kapo.

Ili rigardis lin scivoleme. Iom malpacience.

La suno jam estis oblikviĝinte subiranta kaj ruĝe ardanta, kvazaŭ malpli forte bruliganta ĉi tie. Vere „ne estas jam multaj tagoj, ke li mortu”… Nur iom poste. Li ne kuraĝis malfermi siajn okulojn. Li ne volis vidi ilin… Sed li boneaŭdas la spiregon de la §oro… Dume la suno subiris. Subite vesperiĝis. Kvazaŭ li iom reviviĝus. Li ekmoviĝis, sed li refalis. Poste iu prenis lian brakon kaj ekparolis jene:

— Bonan tagon, sinjoro, kiel vi fartas? Mia nomo estas barono Naftalino, sed tio ne gravas.

2

Li timeme suprenrigardis.

Ĝi estis vera inkubo. Hinda pilgrimanto staris apud li. Tiu ulo havis helflavan hararon kaj barbon, similan al tiu de prahomo, strangan mantelon, ĉirkaŭligitan per longa, dependanta ŝnuro, kaj sandalon sur liaj piedoj.

Sed la plej konsterniga estis lia pluvombrelo.

Ĉar li tenis nigran, silkan pluvombrelon super sia kapo, kiu eble estis tre utila objekto ĉi tie tage en la varmego, sed nun estis vespero. Serena, klara, stelplena ĉielo ampleksis super ili.

Kaj la pilgrimanto altentenis sian disetenditan pluvombrelon.

— Donu al mi… akvon… — li spiregis.

— Nu, jes! — li kriis gaje kaj trinkigis Fécamp-on…

Li sideleviĝis. Malpliproksime kunfalinta amaso da rokoj montris, ke antaŭ naŭ jaroj la perfiduloj kie eksplodigis la trairejon.

Nun fajro flagris sur tiu loko. Mallarĝaj siluetoj kaŭriĝis ĉirkaŭ ĝi. Ili brakumis la ŝultron unu de la alia, ritme moviĝante dekstren-maldekstren kaj simie balbutaĉis.

La ombroj, pli stretaj ol la fumo, balanciĝis laŭ la ritmo de la flamoj. Kial ili ekbruligas fajron? Oni ja devas morti en la rokkaldronego, kiu ĝis aŭrororeradias la varmegon de la tago.

— Fajrorigardo… — flustris klarigante iu Hieno, kiu dume venis tien kaj scivoleme palpis la vizaĝon de Fécamp. — Vespere estas Fajrorigardo! Ili retrospektas en La Paseon…

Fécamp eĉ nun atendis, ke li vekiĝu el tiu teruro. La mallarĝaj ombroj balanciĝis, la fajro flagris, kaj la vento blovis polverojn, grandajn kiel pinglopintoj.

La skeleto spiregante flustris apud li:

— Kio Estis, tio restis en La Valo, sed ni devas scii pri tio… Ĝi estas la Fajrorigardo… Matene estas Hurlo, ke nisciu, kio estas La Voĉo, ĉar ve al tiu, kiu forgesas ĝin…

Kia stranga lingvo ĝi estas, primitiva kaj parolanta per simboloj, simila al tiu de sovaĝuloj?

Fécamp malrapide flankenruliĝis. Estas malfacile leviĝi.

— Jen estas via nurtaĵo… — akre kriis la pilgrimanto kun pluvombrelo, montrante sur la gamelon. — Vi ĵus suprenvenis per lifto.

— Ĉu li estas ĉi tie?

— Nu, jes. Niaj karaj kolegoj ne manĝis vin, ĉar ankaŭ la Malforta Hieno estas Hieno. Tial via vespermanĝo restis ĉi tie. Io devas esti.

Fécamp komencis rememori:

— La moro.

— Ne. Ĝi estas legomaĵo el sekaj fazeoloj…

— Kiu vi estas?

— Barono Naftalino, modtajloro kaj kavaliro! Ĝis, ĝis karulo — li mansvingis kaj afekteme balancis sian kokson, kiam li foriris.

Fécamp manĝis la fazeolaĵon kaj kuŝiĝis surdorsen. Li rapide ekdormis. Profunde, maltrankvile. Li vekiĝis je premega sento. Li subite malfermis siajn palpebrojn.

Skeleta vizaĝo kliniĝis super lin kaj rigardis. Ĉu li ankoraŭ vivas!.. Ĝis aŭroro li vekiĝis en ĉiu horo, ĉar iu konstante rigardis lin kun avidaj okuloj…

3

La skeletaj homoj svarmis sur la larĝa, ebena altplataĵo. Ili kaŭris en malgrandaj grupoj, aŭ ili sencele iraĉis solaj en la senĉesa ardo, kiun nenia ombro mildigis sur la larĝa ebeno.

Tiu kalva rokŝtipego estis legenda. La povo de la dezerto ĉirkaŭis ĝin, kaj ĝi altiĝis el la sablomaro tiel, kiel ia soleca insulo, dorsflanke de la ŝtipego la fumeca, nebula brilo de la sableroj, dancantaj en la sundradio, absorbis la montoĉenon, apartenantan al ĝi.

La soldatoj de la perfidanta brigado kaj tiuj, kiuj estis senditaj ĉi tien, minis la ŝtonon sur la supro de la altplataĵo, inter altiĝantaj rokmuroj. Legianoj estis postenigitaj al la Skeleta brigado nur pro la sekvaj krimoj: fidelrompo, dizerto kaj perfido. Ili minis per pioĉo larĝan baraĵon de tre bonkvalitaj pecoj de kalkŝtono. Iuj rokpecoj facile deiĝis, kaj oni simple rulfaligis tiun en la abismon, kaj nokte, kiam ne estis ŝtonminado, la soldatoj transportis ĝin. La Skeleta brigado ekzistos, ĝis la trairejo, eksplodita fare de la ribeluloj, estos preta. Ili ricevas nutraĵon por la elminita ŝtono. Ili devis precize fari la difinitan laboron, cetere oni malpligis la nutraĵ- kaj akvoporcion.

Tage la altplataĵo ardis en sesdek celsiusgrada varmego, kaj la ebena, blanka ŝtono brilis blindige. Sed ĝi pli bone konservis la varmon, ol la loza sablo de la dezerto, kaj ĝis aŭroro la rokŝtipego iom post iom reradiis tion.

Multaj homoj vivas ankoraŭ el la soldatoj de la malbonfamega Skeleta brigado eĉ hodiaŭ.

Pasis naŭ jaroj.

Ĉiu kondiĉo de la vivo mankas sur la ebena rokŝtopegpo, blanka kiel kreto. Nek arbo, nek plantaĵo kreskas ĉi tie. Sed estas multaj skorpioj. Ili naŭzige eksvarmas, kiam oni renversas iun pli grandan ŝtonon. Kelkfoje ankaŭ cerasto suprengrimpas ĉi tien sur la graskoloran, varmegan rokon.

La unuan matenon Fécamp sentis tiel, ke dum momentoj io krevas en lia cerbo. Tiu varmego similis al aŭtodafeo. Kvazaŭ oni brulus vivanta. La plata rokbloko preskaŭ tuj eklamos, la vidvibrantaj okuloj vidas tiel, ke ĝi fumas. Nur la polvo flugas de sur la blindiga, flava ebeno.

Blankhara, blinda, mumie skeleta homo signalas la vekiĝon. Granda, malnova, enkaviĝinta, lada lampo estas en lia mano. Li skuas tion. Kelkaj gruzeroj bruas en la interno de la lampo.

La blindulo ĉiam precize perceptas la tempon. Neniu scias, kial.

La Skeleta brigado vekiĝas.

La larĝa plataĵo vigliĝas, ŝanceliĝantaj fantomoj svarmas sur la ŝultroj kun pioĉo, kaj ili tranĉas la altenkrutantan, glatan rokmuron en la fino de la plataĵo, liverante la ŝtonon per puŝĉaro, kiel Volpi, La Klabo postenigas ilin. Volpi tial nomiĝas Klabo, ĉar li havas dikan bastonon.

La puŝĉaristoj ekŝutas la ŝtonojn ĉe la rando de la rokego. Se la kvanto de la ŝtono estas malpli multa, ankaŭ la provianto estas malpli granda.

Fécamp ekiras kun vertiĝanta kapo. Buklahara bubego, havanta vizaĝon kiel ia mortinta vulpteriero, alpaŝas lin.

— Pioĉo!

Li diras nur tion, kaj montras tien, kie kuŝas la laboriloj.

— Kiu vi estas? — demandas la malliberulo n-ro 63.

— Figaro… Ŝparu Voĉon. Suno brilas.

Li komprenis. Ĉiu vorto konsumas tro multe da energio ĉi tie. Ili ŝparas pri sia forto. Ordonas la varmo, sesdek celsiusgrada.

Li ekiras al la pioĉo. Estis fantomeske. Tiom da homoj senvoĉe rapidas labori. Nur bruoj, kaj tintado, grincado, sed ili ne parolas eĉ unu vorton.

Ŝparu voĉon. Suno brilas.

Ĉifonvestita, bunta figuro, simila al birdotimigilo, haltas kaj rigardas sur lin.

— Manski. — Li diras tion. — Manski. La Subkapolaro, Kiu Havas Zonrimenon.

Li estis ĝentlemano! Reaperis en li la sinjora dogmatismo de la ostiĝinta, droninta, vera socio:

Li prezentis sin.

Ĉe lia kokso-osto dendaĉis rimeno de bajoneto, preskaŭ ĝis lia genuo, ĉar el sub la iam perfekta zonrimeno malaperis ĉiu karno de tiu ĝisosta ĝentilulo. Lia granda ĝojo estis, ke li prezentiĝis kaj prezentis ankaŭ aliajn al la novalvenintoj.

Tiaĵo malofte okazas ĉi tie. Liaj ruĝaj, mallongaj kapharoj aspektis kiel provkudraĵoj. Li havis platan nazon, similan al tiu de leono. Pro kio li post iom da tempo surprenis surprenis la aspekton de skeleta fantomo. Lia streĉiĝinta haŭto sulkiĝis super kavaĵoj, kaj milionoj da faltoj aperis, kiam lia grandega buŝo ridetis. Li persiste restisapud Fécamp, dum ili rapidis al la laborloko, kaj li prezentis ĉiun al li.

— Tiu estas La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon.

La koncernulo estis mortokranio kun kuspita nazo. En la unua momento li aspektis kiel miljarulo. El lia kolo seke putrinta pajloĉapelo ŝnure pendis sur lian bruston.

Nun li montris al la blankhara blindulo. Al la signanto de la preciza tempo.

— La Blindulo, Kiu Havas Lampon!.. diris Manski

… Kaj Fécamp komencis labori per la pioĉo. Ĉi tie en la laborloko estis iom da ombro posttagmeze, kiam la suno atingis la zeniton kaj komencis malaperis malantaŭ la monto.

Se iu langvore frapadis la ŝtonon, la alia lakone admonis lin:

— Laboru!

Kaj Fécamp frapadis la ŝtonon. Ĉi tie la vorto, la movo estas kurta kaj rapida. Oni devas ŝpari pri la energio. Mallongigoj, signoj, bildoj, voĉoj.

Ankaŭ la movo estas malpli rapida, trenata. Ili estas brutoj, kiuj volas vivi, kaj ilia memo akomodiĝas al la varmo, sesdek celsiusgrada.

Tagmeze La Blindulo, Kiu Havas Lampon, bruas per la ŝtonoj. Ripozo. Tagmanĝo. Ili disiras.

Ankaŭ Fécamp ekiras ien. Li sentas nenion. Sento, konscio ĉi tie obtuziĝas en la varmega zumado.

Tute pintkapa, morta masko venas, maldika kiel vergo. Liaj akvoblankaj okuloj vaste malfermiĝas, profunde sidantaj en la zigomo, kaj li spiregas, ke la ĉifoniĝintaj vestopecoj tremetas sur li, kvazaŭ preciza instrumento registrus lian ekscitiĝon.

— Vi!.. Fé… Fé… jes!.. é… Fé… é… é….!!

Li klopodas paroli kaj anhelas. Sed la necesa silabo ne venas en lian kapon. Dum momento ekfluas ŝvito el liaj poroj. Kiu li estas? Lamalliberulo n-ro 63 konsterniĝas… Sankta Dio! Nu, jes… Li konas lin!

— Kiu… vi estas?

Li ŝatus daŭrigi, sed ne eblas ĉi tie.

— Mi estas Ko… o… o!..Mi estas Kor!..

— Korkooo!.. — li stertoras kaj miras, ke li ne povas haltigi la eldirtajn sonojn laŭ sia volo, tiuj nur ruliĝas el lia gorĝo!

Korko! Li ja… estis tie dum la ludo Ĉu fronto aŭ dorso , kiam Carew gajnis…

— Jes… — diris fajfante la alia… — Nu ne… eblas paroli.

— Nur tion diru: ĉu vci manĝas homkarnon?!..

— Ne… Mi ne kredas… Almenaŭ mi ne vidis tion… Sed ne ekzistas leĝo… Estas permesate…

— Ĉu la Malfortaj Hienoj?

— Kiu… mortos… Ni kaŝas tiun. En la Groto de La Aĝo…

— Kion signifas, ke Aĝo?

— Ili adoras… La Pordon…

— Ĉu??

Ili parolis per morta fortostreĉo. Korko pene diras:

— Ili adoras La Pordon, Kiu Malfermiĝas Nenien… Tio estas La Aĝo.

— Kial estas benonata la mortinto?

— Ni… Ni manĝas lian porcion… Kiu mortas, tiu nurtras la aliajn.

Nun li komprenis. Ili dividas inter si la manĝaĵon de la mortinto, kaj ili nur poste sendas la kadavron malsupren per la lifto, kiam ĝi jam ne plu estas konservebla.

Li vertiĝis, spiregis… Brulas… flamas…

Zumas la varmo, lisentas tion. La terura sunbrilo bruligas kaj blindigas, kiel ĝi senindulge inundas la ebenan plataĵon.

Nun multaj homoj ĉirkaŭstaras lin.

— Mi… estas forta… — spiregas Fécamp sovaĝe.

— Volpi, La Klabo estas Forta Hieno.

— Mi estas pli forta!

Streĉa silento. Volpi staris, sur lia ŝultro kun la klabo. Li rigardis sur la aliajn. La rokbloko preskaŭ flamas.

— Eble li estas pli forta — li diris serioze kaj aplombe. — Mi ne interbatadas. Freŝa Hieno… Li ankoraŭ povas bati bone. La vivo estas antaŭ ĉio.

— La vivo estas antaŭ ĉio — ili spiregis avide.

Kiel granda mistero. La skeletsimilaj figuroj, kiuj neniam povos liberiĝi de tiu ĉi kalva, brulanta rokego, ili spasme timas pri sia vivo kaj gardas tion. Ĝi estas antaŭ ĉio. Nek domo, nek herbo, nek celo, nek kanto, nur nenio kaj suferego. Sed la vivo estas grava.

La Blindulo, Kiu Havas Lampon, jam bruas per la ŝtonoj. Kiom da tempo pasis?

— Prenu martelon- diris Volpi, La Klabo. — Oni devas labori. Por vivi.

— Mi prenos ĝin, sed ne tial, ĉar vi diris tion.

— Mi estas Volpi, La Klabo!

— Mi estas pli forta…

Nun aperis ankaŭ barono Naftalino kaj interrompis prezkonkure kiel en aŭkcio:

— Mi estas pli bela…

Tio solvis la konflikton…

Fécamp jam ekiris labori, sed la frenezulo kaptis lian brakon:

— Atendu, sinjoro kolego… Mi petus komplezon de vi…

— Kion vi volas?

— Se mi ĝenas vin, bonvolu diri, kien en la inferon vi kaŝis tiun aktujon?

La pioĉo svingiĝis en la mano de Fécamp… Ĉu ankaŭ ĉi tie?!! Ĉu ĝi akompanas lin ĉien?…

— De kie vi scias pri la aktujo?

Sed li ne ekbatis lin.

— Ridinde! Pro tio mi estas ĉi tie! En la aktujo toviĝis la mono de la prezo de kvar muslinoj, naŭ kreptolaĵoj kaj ĵorĵet-o, krome du delikataj peltmanteloj kaj unu ermena kapoto.

Fécamp ne plu aŭskultis lin… „Laboru!”… „Laboru!” — kriis ĉiu.

Li iris labori.

4

Barono Naftalino kelkajn monatojn vivas ĉi tie. Li estis ĝentila al ĉiu, li konstante ridetis, kaj kun la larĝo de lia rideto leviĝis liaj brovoj, sed ankaŭ lia voĉo fariĝis oktavojn pli alta, serena, akre kriĉanta. Li ofte uzis la vorton: „nu, jes, nu, jes”, sed li malofte sciis, pri kio li parolas. Sur sia iom mola, dika korpo li portis brunan vestaĵon, similan al nokosurtuto, kion li talie ĉirkaŭligis per tordita ŝnuro, enigme akirita. (Laŭ kelkiuj ĝi estis uzata al sonorileto, aliaj opiniis, ke li ŝtelis ĝin de sur drapiraĵo de unuaranga enteriga ceremonio, kvankam ĉi tie oni apenaŭ havas okazon akiri sonorileton, aŭ partopreni unuarangan enterigan ceremonion.) Ĝi estis utila al tio, ke li talie ĉirkaŭligu sian mantelon. Nur maljunaj pilgrimantoj aŭ junaj aktorinoj havas simile vastan kaj mallongan surtuton. Sed nur barono Naftalino portis ĝin kun sonorilet-ŝnuro. Krom lia stranga mantelo, pri kiu poste evidentiĝis, ke ĝi estis uzata kiel tablotuko en la Nord-Afrika haveno Rabat antaŭ lagranda milito, li havis tiajn lipharojn kaj barbon, ke li memorigis en la unua momento pri grafo Leo Tolstoj, tute ne temante pri la ermito Jasnaja Poljana, ke li estus zoninta sian talion per sonorilet-ŝnuro. Eĉ tio estas duba, ke li estus uzinta la kvastan ŝnuron de drapiraĵo de unuaranga enteriga ceremonio, sed ĝi estas tute certa, ke la senmorta verkisto malestime estus rifuzinta la malnovan, nigran silkan pluvombrelon, se oni proponas al li konstanten porti ĝin.

Kie akiris tiu frenezulo pluvombrelon en la dezerto? Oni ne scias. Eble li ŝtelis ĝin en la deponejo, kiam li ankoraŭ laboris en Coin de l’ Enfer kiel malliberulo. Estas certe, ke li estas horora spektaklo ĉiloke kun siaj haroj, surtuto kaj sepulta ŝnuro. En la civila vivo li estis tajloro de sinjorinoj, kaj tio eĉ nun estas konstante rimarkebla. Kiam malliberulo krias kun ŝaŭmanta buŝo: „Al mi estas kapute”, barono Naftalino ŝrikas kuraĝige kun larĝa, kara rideto, kun suprenlevitaj brovoj:

— Nu, jes! Nu, jes, mi petas!.. Vi tute pravas… Estas kapute, kun via permeso…

Ĉiumonate li foje malsupreniras per la lifto. Al li estas permesate. Tiam li kunportas vestaĵojn, laborilojn, kininon. Li ne estas maldika, ne sidas morto sur lia vizaĝo, li neglektas la inferan lokon.

Antaŭ duon jaro, li eklaboris malsupre kiel fuĝinta legiano. La pluvombrelo jam estis en lia tornistro, sed li ankoraŭ ne portis ĝin. La serĝento kondukis lin al fosaĵo:

— Suprenŝovelu ties flankojn ĝis vespero. Ĝi estu tiel rekta, kiel liniilo. Ĉu vi komprenas?

— Nu, jes — li kapbalancis afable, kaj la serĝento ekbatis lin per la bumbastono.

— Malbona serĝento — li rimarkis gemute, kaj li denove estis ekbatita.

Tiel komencis la frenezo montriĝi sur li. Barono Naftalino elprenis vaksan kreton post la foriro de la serĝento, kaj li desegnis „bone fasonitan” fosaĵon, kun tia arko, kvazaŭ ĝi estus mantelo por gracila virina talio. Li akceptis la suboficiron kun triumfa rideto.

— Kiel vi opinias? Ĝi nomeblas fasono!

— Vi estas ĉevalo! Ĝi estas kurba!

— Nu, jes… Tie, ĉe la kabano mi tajlos malgrandan veston sur la fosaĵon, plisitan jupon sonorilforme, kaj tiu mimozarbusto ornamos ĝin ĉe la talio. Domaĝe, ke tio ne estas artefarita floro. Pedanta laboro ĝi estas. Ĉu ne?

— Ĉu vi estas freneza?

— Nu, jes! Kiu ne estas freneza, tiu restas en tia varmo hejme en Eŭropo. Kiel vi fartas?

Pro tio li devis pasigi unu tagon en la obskura ĉelo. La sekvan tagon li rompis ŝtonon. Li kolektis la etajn fendiĝintaj ŝtonpecojn en sian buŝon, kiel pinglojn, kaj vespere la ŝtonamaso fariĝis rondforma laŭ rokoko stilo. Kiam li laboris en la legomĝardeno, tiel li kolektis tagmeze la saltaojn, ke la restintaj salatkapoj formis belan ermenan kapoton kun alta kolumo kaj kun kelkaj faskoj de unumonata rafeneto ĉe la talio, la glaso superpleniĝis. Oni komenci bati lin. Tia malliberulo ĉesu ekzisti.

Iun tagon barono Naftalino, tiam li ankoraŭ estis la prizonulo n-ro 45, suprenkuris al kapitano Sirone.

— Mi tuj petas mian salajron! Mi eksiĝos! Mi dungiĝos al la konkurenca puntendaro.

Doktoro Minkiew konstatis, ke li estas freneza, kaj oni lasis lin paca laŭ la ordono de la kapitano. Poste li eestis sendita per ia skribita mesaĝo al la Skeleta brigado. Baldaŭ li jam sen kaŭzo prefere restadis supre, neniu scias kial, eble tial, ĉar malsupre oni ne toleris lian pluvombrelon. Kaj li havas bonan humoron ĉi tie. Li povas iradi tiel, kiel flanka figuro de terursonĝo: kun suprenlevitaj brovoj, kun feliĉa, surpriza rideto, mirante: „Bonan tagon, kolegoj! Nur laboru, knaboj!”

Komence oni volis mortbati lin, poste ili lasin lin trankvila: li estas La Buŝo. Oni povis sendi mesaĝon kun li.

La Buŝo ne laboras, kaj li ricevas manĝi. Volpi, La Klabo foje diris tiel, kaj nun ĝi estas Leĝo.

La najbaro de Fécamp rakontas tion dum pioĉado, kiom eble oni ja povas paroli inter tiaj cirkonstancoj. Tiu malliberulo nomiĝis Rouen, sed oni nomis lin ĉi tie, Blankharulo, Kiu Havas Spegulon. Ankoraŭ vitala karno estas sur lia vizaĝo, same kiel sur tiu de Fécamp, liaj okuloj brilas, kaj kelkfoje rigardinte en spegulon, li ĝustigas sian hararon.

De tie devenas lia nomo: La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon.

— Mi estas doktoro — li diras kaj pioĉas. — Mi depotis kun mia kompanio en Ain Sefra. Sed mi dizertis. Oni sendis min ĉi tien… en la proksima futuro…

Pioĉbatoj.0

La oblikve subiranta suno jam kovris ilin per la ombro de la roko. Nun estis pli facile.

— Kiu… vi estas? — li spiregis Roune.

— La malliberulo n-ro 63…

La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon komprenis: li ne kunportis sian sekreton. Li ne volas paroli pri ĝi.

— Ĉu… ne estas egale… ĉi tie jam… phu!? — demandis Fácamp frapante, kaj klakas la pioĉo, fluas la ŝvito.

— Kiu scias, kion portas… la morgaŭo?…

— Morgaŭ ni mortos — frapis la malliberulo n-ro 63 per pioĉkapo de finofara konstato…

— Mi… estas adoranto de la espero… — respondis Rouen. — Vere: la espero povas esti nur mito ĉi tie… Aŭ… — Li spiregante komencis labori. Pum!.. La ŝtono polvas… — Aŭ vi blinde adoras ĝin, aŭ ĝi tute ne estas… Ĉu vi kredas ion?

— Tion, ke mi estas bruto!

Skeletoj frapadas ĝemante, anhelante, spiregante, kun fantomeskaj brakoj, malaperantaj pro la polvo.

— Ni estas brutoj… Ankaŭ vi… kaj ankaŭ mi…

— Nu, jes! — kriĉis voĉo.

Barono Naftalino staris tie. Li rigardis ilin gemute. Rouen malproksimiĝis maldekstren ĉe korbela roko.

La polvo kovris, la bruo forglutis lin, kvazaŭ li tute ne estintus tie. Ili restis en duopo: Fécamp kaj la frenezulo.

— Vi estas ĉarma, kiel vi pioĉas, sed mi vidis tion en baleto alie. Unu pioĉbato… du piruetoj… dekstren… maldekstren…

Kaj li dancis tion. Li frapis la ritmon per sia pluvombrelo, similan al graciaj pioĉbatoj.

— Foriru de ĉi tie, ĉar mi ekbatos vin hazarde.

— Se eblas peti: ne faru tion, kara sinjoro Aktujo.

Fécamp turniĝis al li.

— Diru! De kie vi scias pri la aktujo?

— Tiu kara Magiron montris vin al mi malsupre, inter la unuaklasaj kantonmentitaj kaj provizitaj malliberuloj. Antaŭ nelonge mi estis malsupre. Mi estas La Buŝo, Kiu Parolas… Ĝi estas kara, ĉu ne? — Kaj li ŝerceme minacis fingre la puniton n-ro 63. — Vi estas tre malbona knabo. Ĉu licas esti patrujperfidulo?! Ĉu?

— Laboru!.. Laboru!.. — kuris la murmuro tra la vico ĝis la bagnano n-ro 63.

Fécamp forte pioĉbatis.

Barono Naftalino eksidis kaj elprenis el sia poŝo pecon da viando, restintan el la tagmanĝo.

– Ĝi estas mia kvina-hora tenden-viando… Nur tio estas la problemo, ke mankas la muziko… Mi petus komplezon de vi. Se vi nun havas la aktujon ĉe vi, malbona rabmurdisteto, pagu la fakturon al mi. Ĉu bone?

— Kial? — demandis Fécamp nun jam scivoleme, — Ĉu la mono estis en la aktujo?0

— Nu, jes!.. Unu miliona heredaĵo… Vere… La familianoj Villiers heredis ĝin, kaj mi faris la dotaĵon por la filino. Mi estas konata tajloro en la Mondo laŭ la nomo Madam Alfredo!.. Ĉu vi jam komprenas, Karuleto? La fama aktoro! Martin Villiers!.. Kia aktoro!.. Mendis la dotaĵon ĉe mi!

Kaj la graso brilis sur liaj liprandoj kaj barbo, kiel li ŝiris la viando per siaj long-ungegaj manoj. Li ne suferis. Li estis vivanta miraklo ĉi tie kun sia relative gemuta bonhumoro.

La aero fajrerante vidvibris antaŭ Fécamp. Lia torako streĉiĝis, liaj okuloj akre doloris, kiam li frapadis la kolosajn rokpecojn de la ruiniĝinta trairejo.

Madam Alfredo piketis siajn dentojn per longa ostero kaj babilis kruciginte siajn gambojn.

— Tiu fama artisto, tiu Villiers heredis… Ĝi estis skribita en la ĵurnaloj… Kaj li diris jene: „Madam Alfredo, nun faru la dotaĵon de mia fratineto…” Vi konas min, sinjoro Aktujo… Mi komencis intense labori!.. Tiu mizera Patou ekploris, kiam li ekvidis la anglan, printempan kostumon kaj la ermenan kapoton, per kio mi gajnos Nobel-premion, ĉar ankaŭ la fason-esploristoj havas fondaĵon.

Nun li ploradis.

— Jes, knabeto, tiu estis Madam Alfredo! Kaj la familio Villiers ne povis pagi, ĉar vi malbonulo, mortigis la kapitanon… — Kaj li kolere alkriaĉis: Kiarajte vi faras tian petolaĵon?!! Ĉu?!!

Li eksaltis kun larmoplenaj, brilantaj okuloj, tenere alpreminte la pluvombrelon al si.

— Ĉu vi… — spiregis Fécamp — perdis vian monon… pro la dotaĵo… ĉar la mono… estis en la aktujo, el kiu oni estus… pagintaj vin?

— Mi bankrotis… Mi havis centmil frankan operacian kapitalon… ĝi perdiĝis! Ĉi tie apenaŭ estas negoco! Mi ne perlaboras eĉ la salajron de la kudristinoj ĉe la Skeleta brigado! — Kaj li petegante diris: — Kara sinjoro Ledaktujo… Ne estu tia malica, laŭjura posteulo, pagu mian tajlor-fakturon… — Li ploregis. Mi venis en Afrikon por ricevi mian centmil frankojn… Mi dungiĝis al la legio por enkasigi, kaj mi dizertis por fariĝi bagnano.

— Foriru de ĉi tie!

— Bone! Donu mian monon, kaj mi tuj malaperos!!.. Ĉu vi pensas, ke ĝi estas ĝojo por 0mi?

Kien do la sorto povus ĵeti lin, kie ne trafus lin la kulpo, farita kontraŭ la murdita kapitano? Kvazaŭ li estus la kriminto, kaj persekutus lin la malbeno de la verŝita sango…

Nova tragedio falis sur la kapon de Fécamp el la alta ĉielo, kaj li ne sciis kial, sed ĝi estis la plej dolora. La freneza barbulo amare ploris, tiel, kiel infaneto. Li mane disŝmiris la larmojn sur sia nazo ĝemante, plorsnufetante. Fécamp staris antaŭ lin. Moroze, serioze, kaj li diris nur tion, ambaŭmane preninte la pioĉon:

— Foriri de tie ĉi!

— Bone… — kaj li kapbalancis kun afabla rikano. — La unuan de la sekva monato mi revenos. Ĝis… Ĝis, murdisteto mia…

Kaj li formarŝis kun facilmovaj dancpaŝj, zumkantante. Ili frapadis baraktante, tusante… La puŝĉaro grincadis, la ŝtono falis, kaj malantaŭ la ŝvebantaj, altenleviĝintaj polvomuroj la suno subiris en aradanta nebulo de malhelruĝaj rebriloj.

La Blindulo, Kiu Havas Lampon, skue bruigis La Tempon.

Dekunua ĉapitro

1

Kiel vivas la Hienoj? Ĉar Hienoj servas en la Skeleta brigado.

Kiu mortas, tiun ili kaŝas en la kaverno kaj kovras lin per ŝtonoj. En la kavarno loĝas la plej malnovaj malliberuloj. La Aĝo. Ili ankoraŭ apartenas al la perfidula brigado kaj gardas pordon tie. La Pordo, Kiu Malfermiĝas Nenien. Ĝi nomiĝas tiel. La malliberuloj faras la laboron de la mortintoj, sed ili konsumas ties manĝaĵ- kaj akvoporcion.

Ĝi vere estas kruela tenaco, ĉar la vivo kaj la morto faras kontrakton por ke la homo restu vivanta. La aero estas mortiga, neeltenebla, sed pli multe da manĝaĵo kaj gluto da akvo krom la kutima porcio estas la celo, enhavo, ĝojo de la vivo!

Kiam la kadavro estas en tia stato, ke oni jam ne akceptas ĝin ankaŭ de la Skeleta brigado sen suspekto, tiam la lifto malsuprenportas ĝin al la pikedo.

La plej timiga estas el la mistikaj ceremonioj de la malliberuloj, ke ili razas sin. Ili havas razilon. Kiam la malnova fouziĝis, tiam ili sendis ĝin malsupren kun Madam Alfredo por ŝanĝi tion. Kaj ili havas ankaŭ barbiron.

Figaro, La Klingo estas magralonga hispano, kiun oni nomis pri la populara opero. Ĉiusemajne li razas la malliberulojn por dudek kvin pioĉbatoj. Tiom ili devas fari anstataŭ li. Ĉiu povas razi sin. El la realaĵo de la paseo fariĝis ceremonio. Jen estas ekzemple La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon, kaj li plurfoje eklevas ĝin tage.

Madam Alfredo kaj Figaro estas malamikoj, ĉar foje la frenezulo diris tion, ke la barbiro ne konas la etiketon de la Eŭropaj kortegoj.

Figaro jam estis ankaŭ ŝtelisto antaŭ ol li dungiĝis sodato, kaj cetere li ne deziris fariĝi kutima vizitanto de Eŭropaj kortegoj, sed la subestimo de lia profesio doloris lin. Kompreneble ofendis lin, ke li eĉ tiam ne povus viziti kortegan balon, se li cetere ne estus poŝoŝtelisto.

— La frizisto estas ĝuste tia, kiel aliulo. Homo! — li spiregis kolere, kaj Naftalino kaspjesis:

— Nu, jes! Li nur ne konas la etiketon de la kortego.

— Ĉu la buĉisto konas ĝin?

— Nu, jes!

La barbiro kaptis ŝtonon, kaj barono Naftalino disstreĉis sian fermitan pluvombrelon tenante en sia mano ties prenilon, kiel pilgrimanto, kiu provizore fariĝas batalema toreadoro, se necese. La ŝtono siblante falis antaŭ li pro la inerta ĵeto de malfortaj brakoj.

— La tajloro de sinjorinoj konas la etiketon de la kortego plej bone! Li estas la sekretario de la reĝinoj! — li kriĉadis kaprosaltegante.

Figaro frotadis siajn okulojn per la montrofingroj kaj ekploris pro kolero. Barono Naftalino pedante suprentiris la randon de sia pilgrima surtuto, kiel iamaj afektemaj virinoj, trapaŝantaj super kotlagetoj, kaj li rapidis al Fécamp.

— Tia fola malliberulo — li kriĉadis indignita. — Li ĉiam intrigas. Sed mi ne toleros ĝin. Vidu!

Li forpromenis kun malestima orgojlo. La timiga komiko de tiu ĉi spektaklo estis eĉ pli groteska en tiu fantomeska ĉirkaŭaĵo, ol se okazus la plej terura afero.

Vespere, kiam la polvo, leviĝinta pro la pioĉado kovris la Inferan Plataĵon per ruĝa nebulo, la Blindulo, Kiu Havas Lampon skuas la rustan objekton, pendantan en lia kolo. La gruzerpecoj, malliberiĝantaj en la ladujo longe tintegas kun malgaja bruado signante, ke la labortempo finiĝis.

Forĵetinte lal pioĉojn, ili iris al la mezo de la rokego. Kiel rapide la suno subiris malaperinte en la flamkolora polvonebulo, tiel rapide revenis La Voĉo, Kio Lacigas kaj konsumas la vivon.

La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon, unu post la alia porciumis la tri kulerojn da malvarma legomaĵo kun apenaŭ maĉeblaj viandopecetoj.

Stranga kakofonio de ŝmacmaĉado, spirego, gruntado, singulto, stertoro kaj kontenta murmurado plenigis la rokplataĵon.

Ili manĝis!

Pro la malfacila korfunkcio ili devis spiradi tra la nazo kaj buŝo, ili do avide enbuŝigis la manĝaĵon. Anhelante, stertorante kaj sufokiĝante, ĉar ili provis konstante spiradi tra la nutraĵo, maĉŝveliĝinta en ilia buŝo, kiel nezkataruloj. Fécamp spiradis ankoraŭ kun fermita buŝo, sed La Valo jam malproksimiĝas!

Tiu vorto en la lingvo de la Skeleta brigado signifas ĉion, kio restis malsupre. Valo estis sub ili Sudano, sed Valo estis ankaŭ la muziko. Urbo, rivero, preĝo, maro, krome Parizo, dimanĉo, konstruaĵo aŭ kremŝaŭma torto; ĉio ĉi estis en La Valo.

La 0Valo estas granda tombejo: la tuta mondo.

Mallumiĝas. Li nur nun rimarkas, ke Korko sidas apud li, kiu viŝas sian grasan buŝon per sia mandorso.

— Korko… — lidemandas la trumpetiston, nerigardente sur lin. Li gapas ien en la spacon, super la dezerto, kun brilantaj okuloj, kaj li pli rapide spiras.

— Ĉu?

— Kio okazis al Carew?

— Carew… — Korko stulte rigardas. Li eligas kelkajn sonojn, sed tiuj estas sensencaj. — Estas mal… facile… La vortoj mortas ĉi tie… La Valo jam estas malporksime… por mi — li diras skeletbrigade, kaj li brakumas siajn krurojn tre malgaje. Estingiĝanta kompreno de homo agoniis ĉi tie antaŭ Fécamp. Li suprizis la trumpetisto0n en konsterniga momento! La lumo de la sprito nun flagetas lastafoje en lia velkanta animo. Li adiaŭas la estaĵon ĉe la limo, kiu en Afriko — falinte inter la nova kaj malnova civilizacio — ĝuste nun preparas sin fariĝi Homo Sapiens.

— Carew! — li ripetas energie. — Vi devas memori! Alta! Bruna! Ni kantis.

— Jes! Jes… — Kaj li rikanis. — Li estis ŝercema bubo… Atendu… Kantino kaj ludo. Mia… monero… estis — li krias ĉiam pli emociiĝinte. — Ĉu fronto aŭ… dorso! — kaj li frapadas siajn genuojn ridegante. Li estis ŝercema bubo!.. Haha!..

Li ruliĝas sur la tero ridegante. La bruston de Fécamp premegas malvarma sento: „Ĉu fronto aŭ dorso.” La ludo en la kantino, pro kio li perdis sian tutan vivon.

Pala brilo flagras en la mezo de la altplataĵo. Ĝi fariĝas flameto.

— Fajrorigardo… flustras Korko kun miranta, avida, raŭka spirego, kaj liaj okuloj ekbrilas.

— Jam flagras la malgranda ŝtiparo.

La ombrosoldatoj de la Skeleta brigado ekiras el ĉiu direkto per malrapida amblado.

Ankaŭ Korko ekiras gapante antaŭen pro la magneta devigo de la Fajrorigardo, kun tremantaj genuoj.

— Atendu! — krias Fécamp, kaptante lin. — Stultaĵo! Vi estas Korko! Vi estas La Trumpisto! La Trumpisto!

Kaj li skuas lin. Li timas pri si mem, malesperiĝinte klopodante bloveskciti la karbiĝintajn memorojn de sia kamarado, dronitajn en cindro.

— Trumpeto! Alarmo!.. Korko, provu pensadi.

— Kial0? — li demandas reveme.

Ili staras tie plorinde.

— Ĉu vi ne memoras? Carew! Saiĝa!

— Atendu… Mi scias ion pri Saiĝa… Jes! Sed kion!

— Vidu, Korko… Prenu laŭvice — Fécamp instigis lin ekscitite, malpacience. — Saiĝa estis la nepino de la blinda Bochur…

— Bochur! — li ekmemoras konsternite. — Li donis la ponardon. Belan ponardon donace! Ĉar mi tondis lian maljunan kapron. Vi!.. tiam… estis malliberulo… jes malliberulo ie, en Maroko… ne, en Oran.

— Tio eestas stultaĵo! Kiam la kapro de Bochur mortis, mi ankoraŭ estis tie! Nigra kapro, kun blanka makulo sur la frunto…

— Jes! 0Tiu kapro vivas!.. Atendu… ĝia nomo… La nomo… estas… Jes! Jakobo!!

Kiel ĝi eblas? Tiun malbenitan matenon, kiam la murdo okazis, Jakobo kuŝis tie mortinta. Vespere ĝi ankoraŭ rigardis la verdan kulreton paŝtejo, kaj ĝi pikpuŝadis tion per sia nazo… Sed matene ĝi ne vivis. Estas sendube.

— Mi tondis ĝin! Jes! — li anhelis kaj spiregis. — Jakobo!.. Mi…

Kia mistero ĝi estas? Kvazaŭ sekreto, kredita mortinta subite ekmoviĝis en tiu abomeninda nokto. Kio komenciĝas ĉi tie?

– Ĉu temas pri kapro kies nomo estas Jakobo? — demandas Roune, kiun ili ne vidis ĝis nun, kvankam li staris apud ili silente.

— Estas ridinde, tamen… stramge… — diras Fécamp malaplombe. Kaj li sentas, ke io ronĝas ĉ0i tie en las profundo de pekoj kaj malbenoj. — La mastro priploris tiun kapron, ĝi mortis iun malfeliĉan matenon. Mi vidis.

— Hm… Mi ne kredas reaperantajn kaprojn… — murmuras Rouen. — Kiam vi vidis tiun kapron?

— Kiam iu mortigis kapitanon villiers.

– Ĉu iu mortigis lin? — miris Rouen. — Ĉu ne vi estis la farinto de la murdo?

Falis tien kelkaj oblikvaj radioj de la leviĝanta lumo. Li fikse rigardas en la okulojn de Rouen.

— De kie vi… scias… mian… aferon? — li demandas kun sekiĝinta gorĝo, sed la Blankharulo, Kiu Havas Spegulon ne respondas

Milda vento susuretis tra la dezerto, kaj etaj sableroj ĵetiĝis sur malhelan rokblokon. La v0armo, tage sorbita reradiiĝis el la tepidaj ŝtonegoj.

La fajro jam brulis per altaj flamoj en la mezo de laroko. La ombroj silente kaŭriĝis ĉirkaŭ ĝi.

— Vi… estis perfidulo… — balbutaĉis La Trumpetisto, sed li rapide ĉesis tion. — Bochur ŝatis la kapron, kiun mi tondis.

— Nu, jes! — kriis Naftalino apud ili, kaj li aperis el malantaŭ roko. — Kapro simbolas tajloron, kaj ĉiu ŝatas ĝin. Ĉu ne?

Li faris kelkajn gracilajn dancpaŝojn, balancante sian pluvombrelon.

La vento fortiĝis, kaj flavaj flamoj etendiĝis alten kun maltrankvila flagrado inter la fajrorigardantoj.

— Bochur ŝatis min… — Korko provis rememori kuntirinte siajn brovojn. — Li diris… Saiĝa ne kredis… Ke… vi estas… perfidulo, kaj…

— Perfidulo! — kriĉis Naftalino. — Tuj forlasu la rokon. Ĝentilulo ne pasigas sian punon en societo de perfiduloj…

— Silentu! — diris Fécamp, ĉar li volis aŭdi informon pri Saiĝa.

Sed Naftalino furiozis. Forĵetinte sian pluvombrelon, li ĵetis sin sur lin.

— Perfidulo!..

Eble la frenezulo estis pli forta, sed tio jam ne evidentiĝis, ĉar antaŭ ol li estus atinginta lin, la pugno de Fécamp trafis la makzelon de la tajloro tiel, ke li senvorte falis sur la teron.

— Mia Dio… — murmuretis Rouen. — Kia bato!

— Daŭrigu! Pri kio vi memoras ankoraŭ?

— Saiĝa… Skribis leteron… Al vi…

Enterigita tragedio ĉiam pli vigle reviviĝis kun stranga streĉiteco. Kio komenciĝas nun ĉi tie, kie jam ĉio finiĝis laŭ lia opinio?

— Ŝi diris ankaŭ al Carew, ke ŝi amas vin. Ŝi timis… ke vi mortigos… unu la alian… vi kaj Carew… Tial ŝi montris tion, ke egale…

Kiel? Ĉu Saiĝa amis lin? Ŝi nur timis, ke li kaj Carew mortigos unu la alian? Jes! Ho… Tio eblas!

— Tiel estas vere. Oni… arestis vin… — daŭrigis Korko — kaj… ŝi skribis al vi. Mi mem vidis tion… Longan… leteron. Carew diris, ke li alportos ĝin al vi.

Li staris… Ĉiuj sekretaj ombroj de la nokto strangolis lin. Li ricevis nenian leteron… ĉarew ne transdonis tion. Li ŝtelis ĝin. Kaj li mensogis al Saiĝa…

— Poste — daŭrigis Korko — alvenis… via respondo…

— Stultaĵo! Mi ne ricevis kaj skribis leteron!

— Carew portis… tion… Li diris, ke vi… via… és vi skribis… Carew legis ĝin al Saiĝa… Vi skribis tion: vi havas edzinon. Ŝi forgesu vin… Vi ne volas Saiĝa-n… kaj eĉ ŝia amuleto estis tie… En la letero…

La varma ŝtono, kun lla aerblovo susuranta polvo… kaj ĉio, ĉio incitis lin, ke li kriegu pro la sufero.

Kia stranga, terura potenco disvolvas ĉi tie… ĉe la Skeleta brigado… ĝuste ĉi tie, tiun hermetike subpremitan, putriĝintan sekreton?

Carew estis fiafalsisto! Li kredigis al ŝi, ke li estas deziĝinta.

Kompatinda Saiĝa!

Nun stranga murmurado komenciĝis ĉirkaŭ la fajro. La fekse rigardantaj okuloj ebriiĝis iom post iom pro la flagrado, kaj ili jam vidis ion trans la maltrankvila ĉielarko de la vizio.

Ankaŭ rko volis iri, sed Fécamp denove retiris lin:

— Diru… kio okazis… al Saiĝa?…

— Saiĝa… — cerbumadis Korko, kaj li frotadis siajn tempiojn… — Saiĝa… Ho!.. Io okazis al ŝi… Jes… jes… — Subite li frapis sur sian frunton, kaj kun ĝojo li kriis: — Mi jam scias! Nu, jes… Saiĝa mortigis sin.

La vento fortiĝinte uluis super ili, ŝprucigante la polvon. La fajro, ŝiriĝinta je mallarĝaj strioj, timiĝinte dancis. Sub la roko, kie la blanka lunlumo larĝe disetendiĝis, forlasita sakalo sidis dismetinte siajn unuajn piedojn, kaj kun amara, gluglanta, plendanta tirbojo ĝi fiksrigardis la malproksimajn stelojn…

2

Dizerti!

La morto de la Memo estas la plej urĝa. Tio certas! Ĉi tie ne estas prizono kaj liberiĝo: ĝi estas dumviva mortkondamno!

Ve al tiu, kiu vivanta vagaĉas en la tombo kun pensoj, paseo, sopiro, kiu kredas tion, ĉu ankoraŭ gravas, ke io estas malbona, aŭ se io doloras, li kredas tion, ĉu estas diferenco, kiam li prenas la pioĉon aŭ alies mano, al kiu tamen apertenas homo, kiu havis kredon, sopiron, opinion.

Jen estas la Skeleta brigado!

Fécamp jam sentis, ke li ofte tenas sian buŝon malfermita, kio uniformigas la vizaĝojn stultmiena. Sed la pulmo tiel ĉantaĝas pli multe da oksigeno el la morta aero. Vespere li ŝteliras en la proksimon de la kolore dancanta fajro.

Fajrorigardo!

Dancas la maltrankvila purpura strio… La flagrantaj flamoj klopodas superi unu la alian, kaj se li rigardas ilin kun rondiĝintaj pupiloj…

Hopla!

Ĝi rapide ekbrilas kaj ŝanceliĝas, sed jen trovite. Ĝi klariĝas… Du altaj turoj… La Due Torri!.. Bologna! Jes… Jen estas la Piazza Nettuno! Oni malfermis hodiaŭ la kradajn pordojn de la arkada, malnova konstruaĵo. Kiom da floroj! Kaj la fontano ŝprucas la akvon en elektra lumo. Sed kion faras Carew tie? Tiu estas Carew, la fripono, kaj tie estas virino el la Folies… Ĉiam pli multe da domoj, vizaĝoj, lumo…

Haho! Dancas la flamo!

Konata kapo kun kara, larĝa rideto… Ŝiaj diafanaj, akvarelbluaj okuloj… briletas… Ŝi ja estas Agnesa! Kaj ŝi ridas, kiel kutime, iom ploreme, ĉar ŝi estas tiel delikata. Ŝi povus esti portreto de adoleskulino el la tragedio de reĝido Hamlet kun la pura, rufa, blonda brilo de sia hararo, kun la trista vizaĝo de lernantino, kaj rigardu… Ili iras tie… Man’ en mano, kiel infanetoj!.. Oni turnas sin post ilin. Sed kiu okupiĝas pri la homoj?

La flamo dancas!

La Skeleta brigado kaŭriĝas ĉirkaŭ la ŝtiparo. Estas Fajrorigardo… Ili sidas, kaj la spegulbildo de la flamoj dancas en iliaj okuloj, rondiĝintaj ĝis kreviĝo… Kaj iu ekparolas mallaŭte:

— Ve.

Li diras tion seke, kiel lakonan konstaton: „Ve…’

Krakas la fajro, dancas la lumo.

— Kio estas en La Valo?

Ili kaŭras, gapas, ili ne sicas. Iu ekkrias raŭke.

— Fontoplumo.

Laŭta murmuro! Bonege!

— Fontoplumo! Ĝi estas bona!..

— La fontoplumo estas tre bona… — ili diras unu al la alia kun viglaj kapmovoj fervore.

— Iliaj okuloj brilas, kaj ili rigardas la kelk-centrimetran flamon… La fajro nun dancas fontoplum-dancon tie. Blanke-lavita, delikata mano de viro skribas… per fontoplumo… Li sorbigas la inkon… Skribotablo… La skribotablo malaperas en la fumo…

— Groto! — diras la Subkaporalo, Kiu Havas Zonrimenon.

— Nebone! Nebone! Ĝi povus estis ankaŭ ĉi tie!

Ili kriĉante malaprobas tion.

La polvo susurante frapiĝas. Iu altvoĉe kriaĉas:

— Vestiblo!

Grandega entuziasmo.

— Vestiblo!.. Vestiblo!.. Ĝi estas bona… Vestiblo!..

— Multaj vestibloj troviĝas en La Valo! Mi estis…

— Ankaŭ mi estis!

Ili ĝojas pro la vorto kun granda bruado. La flamo dancas… ili rikse rigardas ĝin.

Ili vidas La Valon. Kie estas multe da akvo, domoj kaj tempo. Estas paseo. Familio, ĝojo, aero.

Kaj vestiblo.

— Kio estis en La Valo? — ŝrikas Figaro.

— Mendanto! — kriĉas barono Naftalino. — Arĝenta lame-o kun pufaĵo ĉe la ŝultroj, kaj kromlaboro. Tio estis en La Valo. Multe da problemo pri maljununaj sinjorinoj.

Iu ĵetas ŝtonon al li. Volpi, La Klabo pik-ekscitas la fajron. La flamo ekflagras.

— Dimanĉo — stride krias Manski, La O-krura. — En La Valo estis dimanĉo.

— Dimanĉo, ĝi estas bona vorto. En La Valo estis dimanĉo!

— Ĝi estas ankaŭ ĉi tie.

— Sed kiu scias… Neniu!!

— Ne estas dimanĉo!

— Prave! — ŝrikas barono Naftalino. — Ne estas dimanĉo, nur pluslaboro. Oni devas pagi kromsalajron al la kudristinoj.

Nun La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon ekparolas per stranga, basa voĉo.

— Kion vi vidas en la fajro? Vi… ĉe la granda ŝtono!

— Mi ne rigardas ĝin… — li respondas mallaŭte. — Mi vidas ĉion sen fajro.

La Blindulo estis tiu, Kiu Havas Lampon.

Ili mallonge silentis.

La longe etendiĝantaj, flavaj montetoj de la dezerto situas sub la kupolo de la ĉielo per stranga brilo. La vento iafoje zumante blovas kaj frapadas la rokon.

Aŭdiĝas anhelanta spirego. Volpi, La Klabo preparas sin diri ion gravan…

Ili bone scias kaj atendas tion, maltrankvile sidantaj. La kolosa skeletbrigadestro fikse rigardas stertorante, kun intermitaj elspiroj, liaj okuloj elstariĝas senmove… Fine li eldiras:

— Virino…

Ili flustrante ripetas tion kun miranta ĝemo, surprizite, iom timeme:

— Ho! Viriiino…

La vento uluas. Neniu moviĝas, kaj poste iu ekploras amare:

— Ve! Veee… Veee!..

Plendanta lamentado e§as en la nokto…

Kvazaŭ tiuj veantoj estus interakordiĝintaj, ili balancis sin dekstren-maldekstren, preninte sian vizaĝon inter siajn manplatojn, aŭ ili brakumis la ŝultron de unu la alia.

— Veee!.. Veee!..

Ankaŭ la harmatan-o zumas, kaj la malliberuloj interflustradas en la silenta valo:

„La Skeleta brigado veadas…”

— Veee… Veee…

Jam nur malgranda ardaĵo estas videbla, kaj la cindriĝinta ŝtiparo ne ekflamas eĉ pro la pigramova pikpuŝado de La Klabo…

Post unu horo jam ĉio estas silenta. La dormantoj anhelas, spiregas en maltrankvila, falt-frunta spasmo. Kaj Volpi laŭte, profunde ĝemas kun la ŝarĝo de ĉiu sufero, sopiro kaj senceleco, baldaŭ li diras tion en sia sonĝo:

— Ho!.. Vestiblo…

— Poste jam nur la vento uluas…

Dekdua ĉapitro

1

La krimo, neatendite okazinta sur la Infera plataĵo maturigas fruktojn de timigaj turniĝoj en rapida sinsekvo.

La nevidebla tanko de la vero ne konas kontraŭstaron, se ĝi ekiras, tiam ĉiu homa klopodo surdiĝas kaj pereas pro ties kurego.

Ĉi-supre la malbeno persekutas Fécamp-on plu, kion li prenis sur sin.

Vespero.

Post la laboro Rouen plendas pri malbonfarto.

La situacio estas iom timiga. Ne ekzistas Malforta Hieno. Neniu volas morti. Nova prizonulo ne venas. La malnovaj povas labori.

Tiel oni ne povas vivi. Du-tri plus porciojn ili havis dum semajnoj. Sed nun jam ankaŭ la lasta kadavro tiom putriĝas, ke ili devas malsuprensendi ĝin.

Sed ŝajnas tiel, ke la situacio pliboniĝis.

— La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon estas malfrota — flustris iu rikanante, kaj ili jam transdonis la informon unu al la alia:

— Estos Malforta Hieno…

— Manĝi!.. Manĝi!..

Rouen varŝajne havis malarian atakon. Tiel grave ĝi malsanigis lin, ke matene li ne povis stari sur siajn piedojn. Fécamp trovis lin ĉirkaŭ kvindek metrojn de la rando de la roko. Li kolpodis atingi ĝin glitante, sed Volpi, La Klabo staris antaŭ lin.

— Peko estas salti malsupren!

La kondamnito n-ro 63 pene reportis lin sur sian lokon.

— Lasu min morti!

— Stultaĵo! Vi resaniĝos, kaj ĉio estos en ordo. Nun kuŝiĝu sub la ombron de la obrelo de barono Naftalino. Alo! Sinjora moŝto! Bonvolu doni vian pluvombrelon!

— Aĉetu tion por vi, sinjoro Aktujo! Antaŭ nelonge mi volis mortigi vin, ĉar vi estas perfidulo, kaj vi riproĉetis min. Mi koleras!

— Ne mi bezonas vian pluvombrelon. Tiu ĉi homo estas malsana. Ĉu vi estas senanima fripono?

— Nu, jes! — li respondis entuziasme kaj esperige.

— Tiam mi batos vin, ĝis vi plenumos tion, kion mi diras.

— Mi ne volonte tolerus tion. Prefere mi donos la pluvombrelon al vi, sed mi petas vin atentu pri ĝi, kaj se sinjoro Rouen mortos, tuj redonu ĝin al mi…

— Ĉu la laboro? — diras Figaro apud li.

— Se ni laboros anstataŭ li, tiam ni manĝos lian porcion.

— Vi ricevos la duonon de mia porcio — proponis Fécamp kun tia naŭzo, ke li subite fermis siajn okulojn.

— Ne estas bone! Forta Hieno vivu!

— Vivi ĉiumaniere!

— Kiu proksimiĝas, mi mortigos tiun! — kriis Fécamp al ili.

Li levis sian pioĉon. Ili senkonsile rigardadis lin. Maltrankvile fajfis ilia pulmo.

— Fécamp… — flustris Rouen malgaje. — Kial vi faras tion?… Estas vane… kredu min…

— Ne cerbumadu pri tio. Prefere dormu.

Ili malsuprenigis la putriĝantan kadavron. Ne estas mortinto, kaj la laboro estas malpli multa.

— Malforta Hieno ne estas bezonata! — kriis Figaro.

— Ne estas bezonate!.. Tiam ni ricevos pli multe.

— Pli multe, pli multe…

Ili spiregis.

— Ni eldiru, ke la Malforta Hieno ne estas Hieno…

— Ni ne diru — ekparolis Fécamp. -Ni lasu lin vivi… „Io devas esti” — recitis ilian moron Fécamp.

— Jam ne devas esti! — ekbojetis la Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon, kaj li plurfoje eklevis ĝin dumtage.

— Ni devas manĝi!

— Manĝi!.. Manĝi!..

Kaj ili spiregante konfuze hastis pro ilia nervoza, avida sopiro.

— Mi elaĉetos la Malfortan Hienon… — kriis la malliberulo n-ro 63, — mi proponas doni por li la trionon de mia akvoporcio kaj la dunon de mia manĝaĵporcio.

Malfacile ili akceptis tion. Fécamp aspektis forta. Ili disiris murmurante. La Hurlo finiĝis.

Sekvan tagon Fécamp donis la trionon de sia akvoporcio kaj la dononon de sia manĝaĵo al la Skeleta brigado. Rekompence por Rouen. Eĉ li mem ne sciis, kial. Tute ne eblas nova ordo ĉi tie. La Malforta Hieno devas morti, kaj tiel estas bone.

La roko ordonas ĉi tie. La varmego! Kaj la sola enhavo, la plej altgrada ĝojo, kion tiu ĉi vivo donas al ili, kiel celon: manĝi! Kaj revadi. Fiksrigardi la fajron, kaj kredi tion, Kio Neekzistas.

Vespere li estis laca kaj malforta pro la manko de akvo kaj nurtraĵo

— Kial vi faras tion? — Korko venis al li.

— Mi faras — respondis Fécamp, kaj li aldonis kun stranga rideto. — Ĉar io devas esti.

— Ĉu devas? La §oro de la Hienoj hurlas tion, se la Skeleta brigado volas scii, kio estis La Voĉo. Sed kio estas la Io?

— Mi ne scias. Sed ĝi devas esti, ĉar ĝi estas io, kaj oni tamen ne scias tion. Oni ne povas percepti ĝin.

Fécamp apogiĝis al la roko malesperiĝinte. La ŝtono estis tepida. Abomeninda, glata, varmeta.

— Al vi estas bone — diris Korko, kaj li enspiris la aeron kvazaŭ mirante per mallonga, ŝrikosimila stertoro. — Vi havas tukon. — Kaj li montris al la kolŝirmilo de Fécamp.

— Ĉu ne estas egale?

— Ĝi gravas! — Korko timeme rigardis al li. — Tio tre gravas!.. Ĉi tie alia afero estas tio, ke ĝi estas vera, kaj alia estas, ke ĝi „ne estas tiel”… Ĉio gravas ĉi tie, se iu havas ion. Ĉar kiu havas nenion, li mem estas… neniu… Mi estas neniu! Mi havas nenion, kio estus nur mia. Mi estas Korko, Kiu Havas Nenion. Vidu: jen estas La Blindulo, Kiu Havas Lampon. Se li ne havus lampon, ankaŭ li estus neniu.

— Lia lampo ne lumas.

— Sed li havas Ion. Gravas, ke ĉiu havu ion. Se ĝi ne lumas, eĉ tiam estas bone!

— Multaj homoj staris ĉirkaŭ ili. Ĉio havas gravecon ĉi tie. Ili estis ekscitiaj. Ili paŝetadis tien-reen. La ĝemetoj de Rouen elektrumis ĉiujn.

— Kio estas? — demandis iu.

— Diskuto — diris Figaro, kaj li rikanante turnadis sian kapon.

— Ĝi estas bona vorto…

Rouen ĝenetis. Multaj homoj rigardis tien.

— Li estas malforta…

— Tre malforta… — ili flustris ridaĉante.

Venas Volpi, La Klabo.

— Estas diskuto! — ili diris al li, ĉar ili ŝajnigis sin gravaj, kiel la infanoj, kiuj kelkfoje priesence alparolas al io, ekspuatante tion.

— Estas diskuto… Diskuto!

Ili saltadis snufadante, suspiris. Bestaj, humidaj, brunaj gingivoj ekbrilis el post la tremantaj supraj lipoj.

— Kiu vi estas? — demandis Volpi agreseme de la kondamnito n-ro 63. — Pri kio vi estas nomita? Ĉu vi havas ion?

— Mi obeas al neniu — diris Fécamp. Mi estas nomita pri tio, ke mi havas pugnon!

Volpi ĵetis straban rigardon al li. Estis problemo pri lia aŭtoritato. Li paŝis al Korko.

— Ankaŭ li silentas… — li diris, kaj La Klabo ekmoviĝis sur lia ŝultro. — Vi havas nenion kaj kaŭzas problemon!

— Li kaŭzas problemon!.. Problemon!..

Ili volas mortinton anstataŭ Rouen ĉiumaniere!.. Jen estas Korko! Li havas neniun, kaj li estos bona mortinto.

— Li ne estas Pugno — Figaro incitis lin.

— Li estas Korko, Kiu Havas Nenion…

Korko atendis kun bluaj lipoj. Iu puŝis lin antaŭen kaj ekbatis lian ŝultron per lato. Naŭza spirego frapiĝis en lian vizaĝon.

— Ankaŭ li havas ion! — kriis Fécamp kaj staris antaŭ lin.

— Kion? — demandis iu, ŝovis sin antaŭen al Korko en la mano kun akra lado, atakeme.

Fécamp flugigis lin malproksimen per pugnobato. La rondo vastiĝis.

Silento. Ili staris sovaĝe, anhelante.

Fécamp staris antaŭ la trumpetisto kun krucitaj brakoj kaj akravoĉe diris:

— Li estas La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon!

— La Trumpetisto, Kiu… Havas Amikon!.. — ili kriis timeme.

— Bone notu tion! Ĝi estas tia nomo, ke li sidos en la unua vico dum Fajrorigardo, ĉar nun vi vidis, kiel riĉa li estas: Li estas Tiu, Kiu Havas Amikon!..

2

Matene li iris labori kun zumanta kapo. Jam la trian tagon li ricevis nur parton de sia malbona, malmulta nutraĵ- kaj akvoporcio. Li ekŝanceiĝis. Nu, kio ĝi estas? Ĉu li eble ne eltenos?

Li laboris ĝis tagmezo kun terura fortosteĉo.

— Fécamp — diris la malsanulotagmeze, — vi ne eltenos.

— La demando estas tio, kiel vi fartas?

— Mia febro jam ĉesis.

— Eble morgaŭ vi povos stari sur viajn piedojn.

Li falis pro elĉerpiĝo apud la malsanulon. Li rigardis la Skeletan brigadon per unu okulo. Hodiaŭ ili ankoraŭ ne kuraĝas. Sed kiam li fariĝos malpli forta… Eble morgaŭ.

Nun barono Naftalino paŝis al li rikanante, kun miregantaj brovoj.

— Pardonu, se mi ĝenas vin…

— Kion vi deziras? — demandis Fécamp.

— Diru kara sinjoro Rouen, proksimume kiam vi mortos, se mia demando ne ofendas vin?

— Hm… ĉu vi pensas pri la pluvombrelo?

— Nu, jes! Mi neniel volas urĝi vin, ne rapidu morti pro tiu pluvombrelo, mi nur interesiĝas, kiom longe mi atendu?

— Iru en la inferon, sinjora moŝto, ĉar mi survangos vin — interrompis Fécamp.

— Ĉu vere? — scivoladis ridetante Madam Alfredo. — Mi prefere neglektus tion, ne ofendiĝu pro tio

— Tiam forportu vin!

— Ankoraŭ nur momenton. Mi volonte donas al vi akvon, kolego Fécamp.

— Dankon, sinjora moŝto, sed ankaŭ vi bezonas akvon.

— Nu, jes, kara sinjoro Fécamp, sed se ankaŭ vi malsaniĝos, tiel mi neniam rericevos mian pluvombrelon. Mi ŝatus eviti tion. — Kaj li levis sian havaĵon de apud Rouen.

Dividinte la ombron de sia pluvombrelo kun Fécamp, li brakumis kaj flankentiris lin.

— Diru… kiam vi repagos vian ŝuldon? Partopagu, nek tio estos problemo…

— Lasu min trankvila!

— Ĉu mi venu la unuan de la sekva monato?!..

Li lasis lin tie kaj rerapidis. Li devis gardi Rouen-on. La malesperiĝintaj Hienoj de la Skeleta brigado ŝtelumadis ĉirkaŭ li. Videbliĝis, ke io estas okazonta. Barono Naftalino denove fiksis sian pluvombrelon super la malsanulon. Kaj ankaŭ li ekdormis.

Ĝi komenciĝis la sekvan tagon. Ĉiu kriadis matene dum la Hurlo.

— Malmultas la laboro! Malmultas la manĝaĵo!

— Vivi ĉiumaniere!

— Vivi! Vivi!

Volpi estis magralonga, kaj sub lia alta frunto ne videbliĝis liaj okuloj, enkaviĝintaj en la oston. Liaj pinta, mallarĝa mentono, elstaraj vangostoj impresis tiel, kvazaŭ li jam estus konservigita vivanta skeleto.

— Hienoj! — li kriĉadis. — Ekde hodiaŭ ni ne bezonas ion, kio ne estas akvo kaj manĝaĵo!

— Ĝi ne estas bezonate. La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon estas malforta!

— Tiel ne estas Leĝo! Ni volas lian porcion…

Subite fariĝis silento. La spiregado de la Skeleta brigado faris la varmegan aeron laŭta.

— Ni mortigos Rouen-on! — ŝrikis Volpi, La Klabo.

— Ni mortigos lin… Li ne estas bezonata!

Rouen bone aŭdis tion. Li kuŝis kelkaj paŝojn de ili. Li ne moviĝis. Fécamp mangeste vokis baronon Naftalinon, kiu iradis tien-reen sur la rando de la roko, farante pli-malpi longajn dancpaŝojn, kiel ŝnurdancisto, kaj dume li zumkantis malnovmodan ŝlagron, kiu temis pri tio, ke la dancistinoj de la orfeumo salutas lin jam de malproksime, kiam li enpaŝas en la ĉambron, vestita per blindige eleganta frako.

— Diru, sinjora moŝto, ĉu vi estas forta? — demandis Fécamp.

— Nu, jes. Ĉu mi vangofrapu vin?

— Dankon, mi kredas tion. Eblas, ke ni devas interbatadi.

— Ĉu vi vangofrapos min?

— Ni interbatado kune. Temas pri doktoro Rouen.

— Li estas tiel malforta, ke vi povas mortbati lin sola. Poste mi petas mian pluvombrelon.

— Ĉu mi povas kalkuli je via helpo kontraŭ la Skeleta brigado?

— Vi povas kalkuli min!

Neatendite Korko, La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon staris apud ilin. La murmurado ĉiam pli malpacience muĝis…

Poste venis Volpi, gvidanta la Skeletan brigadon.

Ili volas vivi!

— Vivi ĉiumaniere! — ŝrikis Figaro.

Ili tumultis tute proksime. Avane Volpi, La Klabo.

Fécamp staris antaŭ la Hienoj kun krucitaj brakoj. Ili iom ekhaltis. Kion li volas? La malliberulo n-ro 63 oratoris al ili.

— Nu, do — li komencis stertore. — Mi nun respondas! Ĉiokaze mi ĉesigas la Hienojn. La kadavraĵo ne gustumas al mi!.. Ni ne plu manĝos la porcion de mortintaj homoj! Mi ne volas fariĝi Hieno… Ni estis homoj, kaj ni denove fariĝos tiuj… Grava malsano estas vivi kiel homo. Bedaŭrinde ĝi estas nesanigebla… Ni do ne kolektos mortintojn ekde hodiaŭ… La Skeleta brigado mortos pro tiu moderna malsano: esti Homo. Mi fermas la kunvenon… Hienoj, forportu vin!

Ĉar li bone sciis, ke la vortoj pli rapide vaporiĝas ĉi tie en la varmo ol la korpa likvaĵo, lia dekstra pugno ekbatis Figaro-n, per la maldekstra li kaptis alian homon kaj ĵetis lin inter ilin. Li haltigis per piedbato Volpi-on, atakantan sur lin kaj kaptis eĉ la Klabon el lia mano.

— Volpi ne plu estas Klabo! — li kriegis, kaj la longa bastono flugis malproksimen. Trans la randon de la roko!.. Malsupren!

— En La Valon…

— Ĝi estas ia terura malcerteco… Nun unu malnova, kutima Klabo estis ĉi tie… Kiel ili povus vivi alie, se ne tiel?…

La Skeleta brigado kuratakis ilin.

Rouen rigardis ilin apogante sin unukubute… Tiu interbatado similis al nenia batalo en la mondo. La lukto okazis en varmego sesdek celsiusgrada. Eĉ tiu povis morti pro pugnobato nun, kiu donis ĝin. Korko, La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon, piede srterigas du homojn, sed poste li sterniĝas, kaj la aliaj ĵetas sin sur lin…

La kranio de infane maldika ulo disrompiĝas sur ŝtono, kiel ia ovoŝelo, kiam li falis surdorsen.

Hienoj rapidis el ĉiu direkto. Tumultiĝo… Ankaŭ Fécamp falis.

Sed nun okazas miraklo!

— Bonvolu atenti, mi petas! — kriĉis ŝercema voĉo. — Kun via permeso…mi murdos…

Madam Alfredo proksimiĝis, levinta kvintalan rokon. Li tenis la ŝtonegon super sia kapo kun rektaj brakoj. Ili dissaltis konsternite. Terura forto estis bezonata al tio!

— Hopla!..

Li ĵetis la rokon inter ilin. Ili timiĝinte diskuris.

— Bonvolu fini tion, mi petas, ĉar mi batos vin, knaboj… — li diris kun ŝercema minaco — ne kondutu malbone…

Volpi senpolvigis sin spiregante. Fécamp kaj Korko malrapide leviĝis taŭzitaj, kun sanganta vizaĝo. Ili longe silentis. Ili jam havis mortinton. Tiun, kies kranio disrompiĝis, li kuŝis tie.

— Nun… kio estu? — demandis Volpi. Ili ĉirkaŭstaris la kadavron tiel, kiel lupoj, kiuj atendas nur je la signo de la dvidanto de la luparo, por ke ili kurataku kaj manĝegu la mortintaĵon.

Fécamp rigardis la groteskajn, viziosimilajn figurojn sur la brulanta, terura ebeno de la Infara plataĵo. Blinda skeletulo rikanis al si mem. Li aŭdis, ke estas mortinto.

— Manĝi! Manĝi!

Fajf-spirado, anhelado, mormuro… Kio estos?

Kalva roko. Sen herbeto, sen makulo da ombro, sen milionono da espero.

Ili avide rigardis la mortinton!

La ordona voĉo de Fécamp diris:

— Tuj sendu la mortinton malsupren.

Konsternita silento.

— Vi estas homoj!

— Tiam ni devas morti…

— Ni devas morti!.. — kriis la malliberulo n-ro 63 stertore. — Ni devas morti, sed ni estas homoj!

Tiun tagon oni aŭskultis kun teruro malsupre, kiel longe veadas la Skeleta brigado. Kaj la lifto kunportis kadavron al la gardistejo…

3

Nokte ili turniĝadis malbone dormantaj sur la tepida, plata, kretosimila ŝtono. La roko nun reradiis la varmegon.

Rouen iomete rekonsciiĝis. Li refortiĝis. Li kaj Fécamp sidis unu apud la alia.

Ili silentis. Iu ĝemante turniĝis surdorsen sur la varmega ŝtono. Alia dormanto mallaŭte stertoris.

— Fécamp…

— Nu?

— Mi ne dankas tion, kion vi faris. Kial? Tion ne eblas per vortoj…

— Dormu!

— Ĉu vi vere murdis?

La kondamnito n-ro 63 ne respondis.

— Vi pravas. Mi ne rajtas demandadi vin, se mi akceptis, ke vi savu mian vivon.

— Kion vi volas?

— Mi scias tiel, ke vi estas patrujperfidulo kaj embuskmurdisto.

— Estas vere — li respondis seke.

— Mi ne povas… kredi tion…

Ili silentis. La aperanta luno superŝutis la dezerton per arĝenta koloro.

— Atentu min, Fécamp. Ĉu vi vere asertas, ke vi ŝtelis la aktujon?

— Jes.

— Se vi liberiĝus, ĉu vi povus ekhavi ĝin?

— Hm.. Kial vi demandas tion?

— Vidu… Ankaŭ miscias, ke tre granda valoro estas en tiu aktujo. Vi facile povus ricevi du-tri milionojn da frankoj por ĝi, se mi liberigus vin.

— De kie vi scias pri ĉio ĉi? Kiu volas liberigi min de tie ĉi?

— Mi havas eblon…Iu suboficiro apartenas al la beduenoj, kaj mi…

Ili silentis. Iu skeletulo de tempo al tempo ekĝemis en la sufoka nokto.

— Nu? — demandis Rouen. — Ĉu ni duonigos ĝin inter ni?

— Lasu min trankvila.

Li turnis sian dorson al li kaj fermis siajn okulojn. Kia fiaĵo! Kaj li ne povas diri al Rouen, kiom malestimas lin. Rouen ja kredas tion, ke li parolas kun perfidulo. Tiu homo ne scias, ke li nun pagas tiel mizere por la feliĉa vivo de Carew. Ĉar kvin centima monero ne falis sur la dorsan flankon. Tial li estas ĉi tie.

Korko estis kun li kaj kun Carew tiun malbenitan nokton, kiam ili lotumis la morton. Ĉu fronto aŭ dorso!

Nun jam oni ne kredus, se li konfesus, ke li estas senkulpa.

Oni priridus lin.

Li kuŝis dum horoj kun malfermitaj okuloj. Li nedormanta sonĝis pri Carew… pri Saiĝa… La monero kvin centima brilante turniĝis, klakante falis, kaj ĉio finiĝis: Fronto!

Kio ĝi estas?! Li aŭdis strangan brueton en la proksimo.

Iu ekiris singarde, mane-piede inter la dormantoj… Iom malproksime li ekstaras, kaj trapaŝante super kuŝantaj, suspirantaj korpoj, li iras…

Rouen.

Li apenaŭ havas forton iri… Nun li eksidas spiregante kaj premas sian manon sur la bruston.

Kien li iras?

Li sekvas lin singarde, glitante sur sia ventro.

Rouen staras tute proksime ĉe la rando de la roko. Tie li elprenas paperon kaj surventiĝas… Io ekflagras.

La papero povis esti impregnita per petrolo, ĉar post laekflagro ĝi lumas per stranga flamego, dum ĝi spirale flugas al La Valo.

Signalado!

— Kion vi faris?

— Mi signalis — respondis Rouen trankvile.

— Al kiu?

— Tio ne koncernas vin.

— Se mi nun deĵetos vin de tie el la alteco?! Ĉu?!!

Li eklevis sian ŝultron

— Tiam mi falos malsupren.

Ili rigardis unu la alian. Io zumadis apud ili.

La lifto alvenis!

— Ĉu oni… sendis ĝin… por vi? — demandis la malliberulo n-ro 63 konsternite.

— Jes.

Nun la okuloj de la malalta, blankhara homo fariĝis malgajaj, kaj li rigardis en alian direkton.

— Mi estas la membro de la Sekreta servo. Mi alvenis tiam, kiam vi. Nun mi revenas por fari raporton.

Li paŝis en la lifton.

Iu raŭke kriadis en sia ŝonĝo. Fécamp nur staris kaj rigardis lin malesperiĝinte, malgaje, nekapabla moviĝi.

La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon, ektiris la ŝnuron kaj mallaŭte descendis.

En La Valon!

Dektria ĉapitro

1

Post ĉiu nova konsterniga turniĝo Fécamp vidis tiel, ke la dramo finiĝis. Kaj ĉiufoje li eraris.

Tio estis la plej grava el liaj eraroj, kiam li savis iun koste de grandaj suferoj kaj riskante sian vivon, prikiu fine evidentiĝis, ke la koncernulo estas la membro de la Sekreta servo.

Ĝi tre ŝokis lin. Sed estas egale. Ĉi tie jam estas tute egale. Li apartenas al la Skeleta brigado. Ilia puno daŭros ĝis la liberiĝo de la trairejo. Ĝi signifas ankoraŭ kvin jarojn minimume. Kiu ĝisvivos tion?

Li mekanik frapadis la rokon. Ĉirkaŭ li laboris la aliaj. Ili minas la ruiniĝintan montopinton kun malfermita buŝo, kvindek metrojn larĝe. La flava dezerto flamas sub ili. Punktoj dancas antaŭ iliaj okuloj.

Kiom da tempo pasis? Ĉu du semajnoj aŭ du monatoj? Eĉ li mem ne sciis tion. Ili malpli multe sentis la suferegon ĉi tie, malgraŭ ilia pli terura sorto. En tiu varmego oni mortis aŭ sekiĝis. Li maŝine faris sian laboron. En lia cerbo kirliĝis malklaraj, konfuzaj bildoj, la vidado ŝajnis nur monotona zumado antaŭ liaj okuloj: la ardo de la konstanta flava koloro aŭ plena mallumo sub la stelplena ĉielo, kiel oni rigardas ĝin kuŝante surdorse, kaj ni sentas tiel, ke ni ŝvebas super la pejzaĝo, kiel iu el la milionoj da polveroj.

La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon eksidas momenton kaj premas sian manon sur sian bruston.

— Ĉu vi laciĝis? — demandas Fécamp.

— Vi estas La Pugno — li diras kaj kapbalancas. — La Almozulo, Kiu Havas Pugnon. Ni timas vin.

Li ekstaras kaj laboras plu.

— Ripozu. Mi ne batos vin.

— Mlaforta Hieno ne estas bezonata — li respondas malgaje, kaj lia vizaĝo aspektas tiel, kvazaŭ li estus fuĝinta ĉi tien el la kelo de kapucenoj, kie la sekiĝintaj mona§oj estas pendigitaj sur la muro unu apud la alia.

Fécamp ekprenis la maldikan, tremante leviĝantan brakon:

Atendu. Mi laboros anstataŭ vi.

La Dudentulo, Kiu Havas ĉapelon, sidiĝis.

Nelabori estas bone — li diris kontente.

Fécamp kun duobla fervoro frapadis. Dume li diris al la ripozanta homo.

— Ĉu vi ne scias, ke ekzistas ankaŭ alia afero, kio estas bona?

— Jes. Manĝi kaj dormi estas bone.

Dum tagmanĝo venis al ili La Dudentulo, Kiu Havas ĉapelon. Neniu estis en ilia proksimo. Inter liaj du longaj, brunaj dentoj pendis salivoguto en lia malfermita buŝo, kiu estis malluma tombokavo sur homa vizaĝo. Eble li jam estis tre maljuna.

Li longe rigardis Fécamp-on.

— Iru hejmen — li diris subite.

— Kiel? — demandis Fécamp.- Ĉu hejmen?

— Iru hejmen… La Aĝo denove decidis, ankoraŭfoje. Nun en la groto.

— Kion signifas, ke: Aĝo?

— Unue estis La Aĝo, La Subkaporlao, Kiu Havas Zonrimenon, mi, kaj ankoraŭ aliaj. Ili estis la korifeoj en la Skeleta brigado.

Li komprenis. Komence tiuj tenis la potencon en sia mano el la kondamnitoj, kiuj estis la plej maljunaj anticipe ilian punon.

— La Aĝo malfortiĝis. Tiam alvenis La Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion. Li strangolis multajn homojn, ĉar li ne ŝatis ilin. Sed li estis justa, kaj la Aĝo malfortiĝis, ĉar ni loĝis en groto, kaj tio estas malforto.

— Kial havis la Alteria Serĝento la nomon, ke li Scias Ĉion.?

— Ĉar li adoris la Skribaĵon, Kiu Neekzistas. Tial li ne laboris. Li fosis, serĉadis.

— Kion?

— La Skribaĵon, Kiu Neekzistas. Pri la Skeleta brigado. Li multe manĝis, ĉar estis bezonate al tiu, kiu portos sciigon. Ni volis tiel.

— Sed kian sciigon li volis porti?

La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon, preskaŭ sufokiĝadis pro la multe da parolo:

— Li ne povis porti la sciigon. Nur tiam, se li estus vidinta La Skribaĵon, Kiu Neekzistas.

Kio estas La Skribaĵo, Kiu Neekzistas? Ĉu ia pruvaĵo, kion la alteria serĝento konis?

— Unue estis la Aĝo — li daŭrigis malfacile. — Poste La Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion. Kaj Volpi trovis La Klabon… Tie… — Li montris al la laborloko. — Matene Volpi diris tion: Mi estas La Klabo. Kaj ni kredis tion, ĉar li mortbatis La Alterian Serĝenton, Kiu Scias Ĉion. Nun alvenis vi. La Almozulo, Kiu Havas Pugnon. Vi povas iri en La Valon, ĉar tio estas la plej multa, kiu estas almozulo, tamen li havas ion, kion oni devas timi… Venu!

Li sekvis la spiregantan homon. Kaj li diris nenion.

— Korko iras tie, La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon. Ankaŭ tio estas grava afero, ĝuste tia, kiel la Lampo, la Ĉapelo kaj la Zonrimeno, kvankam ĝi ne estas palpebla. Vorto. Tamen ĝi estas grava afero. Kvankam ĝi ne estas manĝebla. Vi estas La Almozulo, Kiu Donas al Ĉiu, kaj tio estas la plej multa…

Ili alvenis al la Groto. Oni gardis la kadavrojn tie, kiam ili estis Hienoj. Kaj La Aĝo loĝis tie. Du homoj staris antaŭ la enirejo, Kiu Havas Pafilon kaj O-krurulo, La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon. Oni estimis lin tial, ĉar multaj memoris kaj vidis, ke tiu aktujo estis tre bela.

En la malseka groto restis ankoraŭ kelkaj ekipaĵoj el la paseo, kiam ili estis soldatoj. Troviĝis tie tablo, du benkoj kaj pordo, apogita al la malantaŭa muro de la groto. Oni nomis ĝin: La Pordo, Kiu Malfermiĝas Nenien. Ili adoris ĝin kiel idolon, kaj iafoje ili timeme karesis ties rustan klinkon. Iam ĝi estis pordo de lignodomo ie.

Ĝi fariĝis la idolo de la nepalpebla kredo kaj iluzio, kiel la zonrimeno, la karabeno kaj ĉio, kiuj estas simboloj de la droninta civilizacio. Eĉ se ĝi ne havas celon, utilon: tmen oni povas estimi ĝin. Kaj estimi estas bone. Ankaŭ ĉiutaga objekto estas mirinda kaj mistika, se ties ĉirkaŭaĵo senigas ĝin de la praktika utilo. Ĵarteloj sur la gamboj estas sensignifaj objektoj. Metu ĝin en la mezon de pagodo, kaj ĝi fariĝos mito, oni prezentas oferon al ĝi, ĉar ĝi sanigas lepron.

La Aĝo estis kune en la groto. Ili jam sciis, ke Fécamp venos. Kiu Havas Zonrimenon, ekparolis jene:

— Ni scias, kiel liberiĝi.

— Vi estas bona Pugno — kapbalancis La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon, kies okuloj estis malsana je komenciĝanta amaŭrezo. — Ni estimas la Pordon, Kiu Malfermiĝas Nenien. Ĝi estis La Sekreto.

Fécamp staris konsternite en la simodora, humida duonlumo.

— La Sekreto estas tio: — dŭrigis La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon. — La Pordo Malfermiĝas ien!

Li prenis ties klinkon kaj ektiris ĝin. La pordo falis…

Jen evidentiĝis, ke mallarĝa koridoro troviĝas malantaŭ ĝi!

— Ĝi estas La Vojo!

— Antaŭ kvin jaroj… Tiam ni vidis tiun Aperturon… Sed ŝtono kaj… baraĵo: ĝi ne havas finon. Muro! Kaj ĉi tie ni laboris sekrete, nokte… Ni larĝigis la aperturon… Ni diris, ke ĝi malfermiĝas nenien. Kaj ni admiris, ke ni havas sekreton… Ni volis vivi. La baraĵo… la ŝtono kaj la muro… nun ne estas…

La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon iris antaŭe, kaj Fécamp sekvis lin. Ĝi estis mallarĝa, serpentuma, dekliva vojo. Post dudek minutoj ili atingis tute mallarĝan aperturon. Oni povis traŝoviĝi nur glitante ventraltere. Ĝi estis ĉe la piedo de la roko, ĝuste ĉe la rando de la dezerto. Videbliĝis malgranda peco de la tero, lumigita de la suno.

— Kial vi ne foriris? — demandis Fécamp.

La Dudentulo staris malgaje.

— Kien?… Tiam jam estis tiel. La Sekreto estas grava… Ni sciis la vojon de la liberiĝo. Ni kredis La Pordon kaj gardis ĝin.

— Sed liberiĝi estas bone. Vivi en La Valo.

Li skuis sian kapon malgaje.

— Ne… Ni estas en sekureco ĉi tie.

— Kial?

— Mi ne scias. Sed ni estas en sekureco ĉi tie. Ni devas resti… Skeleta brigado, skeleta kapo, skeleto… Oni ne ŝatas la skeletulojn en La Valo. Oni kaptas kaj insultas lin… Li estas malsama ol la aliaj…

Fécamp kliniĝis kaj elŝoviĝis tra la malgranda aperturo. Poste li mallaŭte ekkriis kaj rapide rerampis.

La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon, rigardis lin.

— Ĉu vi ne iras? Ĉi vi volas nokte?

— Nek nokte. Kaj neniam.

— Kial?

— Estas sekure ĉi tie.

Ili reiris. Fécamp ne diris al ili, ke tiu elirejo kondukas en la internon de la fortikaĵo, ĉar ĝi estas ĉe la limo de la betona aerodromo, kie konstante postenas pikedo.

Kial ili ne kredu, ke la Pordo Malfermiĝas Ien?

2

Fécamp sidis sur roko kaj rigardis la stelojn. La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon diris:

— Vi tamen devas iri.

— Vi estas Pugno. Forta Pugno. Vi vivos kaj portos sciigon — diris alia Aĝulo.

— Ne estas sciigo — respondis Fácamp malgaje. — La Alteria Serĝento sciis tion. Li mortis. Ankaŭ mi mortos. Ankaŭ vi.

— Iu devas liberiĝi. Ke oni sciu.

La Blindulo, Kiu Havas Lampon kapjesis.

— Oni devas scii tion.

La vento blovis fajnan polvovualon, kaj ĝi sidis sur ilian vizaĝon. La Aĝo foriris. Ĉiu iraĉis al sia dormoloko. Kokro, La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon, nur nun venas al Fécamp. Li ne ŝatis la aliajn.

La memoro de La Valo ĉiam pli fortiĝis en Korko. Reviviĝis la vorto. Li memoris kaj parolis. Kaj kio estas eĉ pli stranga, li jam povis aŭskulti.

Vesperto preterflugis ilin uluante.

— Fécamp… — diris Korko. Mi nun pensadis. Estis kanto. La kantinestro kantis ĝin ĉiam.

Li zumkantis mallaŭte. Tre malgaje, kaj li metis sian montrofingron sur sian fermitan, maldekstran okulon. Fécamp eligis spiretojn kun malfermita buŝo. Lia zigomo jam elstariĝis… Ĝi jam aperis malantaŭ la velkanta karno.

— Kial vi estas tia? Pri kio vi pensas? — demandis Fécamp.

— Nun mi ĉiam revadas pri la trumpeto — li diris. La Trumpeto estas bona. Ĝi tre doloras… Ho!.. Blovi La Trumperon… Tio estus pli bona, ol multe da akvo…

La lunlumo falas tien kun subite aperanta lumfasko, ĝuste sur ilin, kaj kiel ĝi disvastiĝas rapide; la altplataĵo fariĝas blanka, brilanta ebeno, kiel glacio, sub la enigmaj, ombraj montopintoj.

Li formis funelon el siaj manoj, kaj li provis imiti la Alarmon per apenaŭ aŭdebla, ŝuŝa, stertora blovo!

— Tra… raa… Tra… raa…

Ridinda kriĉado de pavo eliĝas el lia gorĝo: li senspiriĝas.

La altplataĵo estas tia, kiel fdorlasita batalkampo. La senmove dormantaj skeletuloj impresas timige, kiel disĵetitaj ĉifonoj kaj dentoŝiritaj kadavroj.

— Carew!! — diris Korko subite. Fécamp ektremetis:

— Kio estas pei Carew?

Io strangolis lin. Tiu ĉi vespero estas pli malbongusta kaj pli sinistra, ol la aliaj…

Korko ridaĉas. Poste li babilas vigle, ekscitite.

— Tiu Carew estis ŝercema bubo. Li petis la moneron de mi, por ke li gajnu vinon de vi per la ludo Ĉu fronto aŭ dorso… ĉu vi memoras? Ni drinkis kune… Vi suprenĵetis ĝin… kaj vi pagis!.. Haha… Mi multe ridegis tiam…

— Kial vi devis ridegi pri tio, se iu pagas kelkajn litrojn da ruĝa vino?

— Ĝi estis bona ŝerco… Carew petis la moneron de mi. Tiu monero estas ĉe mi… mi gardas ĝin… Kiel amuleton.

Fécamp konsterniĝis. Li renkontas tiun centimon en la mezo de la dezerto, kiu decidis, ke lia sorto estu sufero kaj mizero anstataŭ vivo.

— Montru ĝin — li flustras raŭke.

— Jen prenu… — diris Korko. — Sed redonu mian amuleton… Ĝi defendas min…

Li transdonis ĝin rikanante. Fécamp rigardis tion… Bruna monero. La trivita aglo estas sur ĝi. Sur tiu ĉi flanko estas ĝuste Fronto.

Fronto! Li turnis ĝin…

Poste li sentis tiel, ke la malluma Afrika firmamento subite falas sur lin kun terura knaro-krako.

Ankaŭ sur la alia flanko de la monero estis Fronto!

Li tenis en sia mano maloftan, misaĵon de la monfarejo. La presmaŝino premis Fronto-n sur ambaŭ flankojn de la centimo.

— Carew petis ĝin de mi por priŝerci vin… — diris Korko rikanante. Ni ĉiuj sciis, ke la monero estas fuŝaĵo, nur vi ne…

3

Kion fari, se ies tragedio estas forrabita?

Kion fari, se iu kredas tion, ke li estas preta morti, perei, suferi pro sia eminenta karaktero, sed subite evidentiĝas, ke li estas nur stulta, liginda frenezulo? Ke li ne estas heroo, sed pajaco?

Li ne estas kompatinda, sed ridinda!

Li staras ne en diboĉanta tempesto kun nekovrita kapo, sed en la mezo de areno, kaj oni ridaĉas pri li. Dume li mortas… Sed eĉ pri tio oni tiel multe povas ridi!

La fantasmagorio de la ŝanceliĝanta ĉielo, ondanta pejzaĝo kaj la flagrante dissolviĝinta aero malaperis. Fécamp kvietiĝis. Li viŝis sian frunton.

— Diru — li ekparolis, kaj dum kelkaj sekundoj li sentis tiel pro timego, ke li mutiĝis, ĉar nur krakanta flustrado eliĝis el lia gorĝo, — ĉu Carew tial petis… de vi… la moneron… ke li trompu min?

— Jes… li diris, ke vi repaciĝos… Kaj li trompos vin… Ke vi pagu la vinon… Kiam li demandos, kiu havas kvin centiman moneron, tiam mi pruntedonu al li la falsan centimon… Sur kies ambaŭ flankoj estas Fronto… Ĝi estos bona ŝerco, kiam ni diros tion al vi.

Li ĉirkaŭrigardis… Ĉie estas rokoj kaj dezerto.

Pesto, fetoro, varmego, krueleco…

Kaj la monero…

Haha!

Li ridegis foren sonorante, ke la dormantoj vekiĝis por momento. Hieno respondis de ie el la profundo.

Li denove sentis voĉon en sia gorĝo.

Ankaŭ Korko ridaĉis. Li pensis, ke Fécamp estas gaja…

— Antaŭ ol ni eniris en la kantinon, li priparolis kin mi la ŝercon, ĉar li vidis ĉe mi la moneronsur ambaŭ flankoj kun Fronto. - diris Korko. — Li priŝercos vin, ke vi pagu. Por ĉio.

— Jes… Tiam mi pagis por ĉio — diris Fécamp trenate.

Lia voĉo estis tia, kvazaŭ falsa monero falus klakante sur la tablon.

Ĉu fronto aŭ morto…

Dekkvara ĉapitro

1

Ili laboris…

Fécamp tre ŝanĝiĝis. Nun jam li estis en tia animstato ĉi tie, kvazaŭ li estus pasiginta jarojn ĉe la Skeleta brigado. La Valo mortis en li. La lampoj estingiĝis en lia koro: la prezentado finiĝis. Sed la vivivolo multobliĝinte luktis en li. Vivi! Vivi ĉiumaniere! Sed ĝi ne estis la praa instinkto de la vivteno. Se tiu densa, varma sangofonto de la deziro ŝprucis el praa fonto, tiam la atavisma instinkto de sangvenĝo vekiĝis en li. Mortigi!

Fécamp nun ofte atentis sin mem, ke li reveme pensas pri miraklo: li liberiĝos, kaj mortigos Carew-on. Liberiĝi de tie ĉi. Venĝo! Mortigi!.. Snago! Sango! Nun jam ankaŭ li larĝe malfermas sian buŝon dum spirado. En la Skeleta brigado ĉiu havas konstante la buŝon malfermita.

Li batadis la rokon, kaj la terura kolero streĉiĝis en li, ke li ofte sentis tiel: krevos lia torako!

Li imagis frakasi la kapon de Carew dum ĉiu pioĉobato anstataŭ la roko. Aparta insida kolerego kaj venĝemo ronĝis la homon en li krom la sekbruligo, korpon-animon ŝrumpanta. Oni insultis, piedbatis, draste draŝis lin malsupre en la fortikaĵo. Kak Rouen, kiun li savis riskante sian vivon. Tiu homos estis spionaĉo. Li uzis sian vivon pro pridemandi lin pri la krimo.

— Pugno… — diris la Dudentulo, Kiu Havis Ĉapelon, — Doloras min… la laboro… Nun vi denove povus bati. Anstataŭ mi.

— Ne! — li diris aplombe, kaj li frapis sur la rokon. — Batu aŭ kaŭriĝu!

— Ĝi doloras.

— Eĉ tiam…

Ili jam faris la duonon de la laboro por liberigi la trairejon, kiam ili trovis ĉiam pli multajn armeajn objektojn kaj homajn ostojn. Eble ĝi estis tiu loko, kie la rokoj enterigis la oficirojn. Ili fariĝis „parvenuoj”, trovinte objektojn. La ekipaĵon de la enterigitaj oficiroj. La Lamulo, Kiu Trovis Epoleton, La Longulo, Kiu Posedis Bastonon.

Ili ĉiuj estis konjunkturaj riĉuloj.

Ili trovis kelkajn disfibriĝintajn vestojn, kaj en la ŝirmo de duone ruiniĝinta roko kuŝis skeleto. Lian ledan aktujon ŝimo kovris abunde. Ili malfermis ĝin.

— Desegnaĵo!.. spiregis iu…

— Buko…

Ili trovis diversajn objektojn. Figaro kaj alia homo luktante ruliĝis sur la tero por akiri portepeon, kaj Fécamp, foliumnate la paperojn subite ekkriis:

— Estas trovita La Skribaĵo, Kiu Neekzistas!

Ili timeme staris.

— Jen estas La Sciigo! La Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion serĉis ĝin!..

Inter la desegnaĵoj, trovitaj en la ŝima aktujo, estis mesaĝo haste skribita en kelkaj linioj. Tiu mortinto eble estis ordonportisto, kiun oni sendis ien, kaj la eksplodo trafis lin survoje; ĝi enterigis lin kun la aktujo kaj desegnaĵoj…

Sed kiel alie estus nun ĉio sur tiu regiono, se ĝi ne okazintus tiel…

La skribaĵo tekstis jene:

Laŭ mia ordono la alteria serĝento gvidos la plotonon dek kilometrojn de nia nuna pozicio. La oficiro de la Sekreta servo Maders, Maskita bedueno alvenis el la bivako de la ribeluloj, kaj li informis nin, ke la altaĵon n-ro 81, konata laŭ la nomo Harpingla kurbiĝejo, kiu formas elstaran arkon super la laborloko, la indiĝenaj spionoj subminis per eksplodmaŝino, tempoprokrastita je la tria horo kaj tridek minutoj. Nun estas la dekdua horo tagmeze, ni sendas la taĉmenton en plena ordo al sekura loko, kaj ni naŭope: kapitano Tivalde, markizo, leŭtenanto Forgios, leŭtenanto Delambert, unuaranga adjutanto Maders (Sekreta servo), teknika serĝento Lembourdier, plotonestro Ribon, kaporaloj Tarieux kaj Frivald provas trovi la prokrastitan mingrenadon. Se ĝi ne sukcesos ĝis la tria kaj duono, tiam nia kompanio tranotos en la oazo Benger, kaj mi atendas ordonon.

Bah El Sudan, la l2-a kaj 20 minutoj.

kompaniestro kapitano Tivalde

adjutanto markizo De Forgios

La Skeleta brigado estas senkulpa!

Oni malbone tempoprokrastis la eksplodmaŝinon, aŭ la oficiro eraris. Tio estas certa, ke ĝi esplodis pli frue, enteriginte ankaŭ la mesaĝiston! Kaj ĝi enterigis la liberecon de tre multaj homoj.

La Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion, povas esti, ke li aŭdis ion el la interkonsiliĝo de la oficiroj. Eble li menciis tion ankaŭ en la debato de la milita tribunalo, sed oni tute ignoris ĝin.

Li serĉis ĉi tie la kadavron de la mesaĝisto kun la aktujo. Kaj tiun skribaĵon! Kiu Neekzistas!

LaSkeleta brigado estas senkulpa! He! Vekiĝu sekiĝintaj, ŝrumpitaj korpoj! Ĝi estis eraro!

Li eksidis sur ŝtonon. Li laŭtlegis la skribaĵon, disfalditan sur la ŝima aktujo.

Ili mute, timeme aŭskultis lin. Iu nazsnufetas. Volpi, Kiu Havis Klabon, gratis sian kapon. Figaro tiras sub sin sian unu kruron. Iu ekbojetas malantaŭe, kiel nervoza kuvas-hundo en sia dormo.

— Vi estis senkulpaj! — krias la malliberulo n-ro 63. — La Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion, bone konjektis tion!

— Kio esras?… — demandis Korko.

— Libereco! Ĉu vi volas tion?

La Subkaporalo, Kiu Havas Zonrimenon, respondis mediteme.

— Prefere la aktujon…

Fécamp frapis sur la rokon, kaj li ŝatintus, se la Tero estus krevinta sub la pioĉkapo, ke ĝi disfalu je du pecoj en la spaco, kiel putra nukso…

2

Kruela instinkto agis en li.

Vivi!

Li ne estis Hieno, sed tigro! Vivi por esti forta, liberiĝi de tie ĉi, venkinte la neeblaĵon, kaj strangoli Carew-on. Tial, ke li portu sciigon pri la Skeleta brigado. Venĝo kaj justo.

Homoj, kiuj tial rompas la ŝtonon, ĉar ie, iam, io eksplodis. Ilia plimulto tute ne scias tion.

La plimulto scias nenion. Sed ili scias nek pri tio, ĉar ili ne certas, ĉu ili estas senkulpaj? Kaj ĝi estas ilia plej grava kulpo!.. La kredo pri la surtera justeco iafoje povas ŝanceliĝi. Sed tiu, kiu dubas pri la maljusteco, tiu meritas sian sorton.

Gravas, ke koste de la vivo de aliaj homoj, almenaŭ unu liberiĝu de tie ĉi, kaj li portu sciigon… Haho! Homoj! La Skeleta brigado kurbiĝadas, sangas, sekiĝas kaj brutiĝas sur ebena plataĵo. La Blindulo, Kiu Havas Lampon, bruas la malnovan lad-korpon de La Tempo, kaj eklevinte siajn ŝultrojn ili iras labori, devigate de la kutimo nekontraŭstarebla. Kiel la ŝafoj. Ankaŭ Fécamp rompis la rokon kun ili, kaj ĉio rapide trafulmis lian kapon. Carew!..Tamen povas okazi… Eble estas liberiĝo…

Post la vespermanĝo li staris antaŭ la Skeletan brigadon.

— Nun estas Hurlo! — li kriis.

Ili murmuris.

— Ne estas hurlo! Ni manĝis! Tio estas bona!

— Fajrorigardo estas!

— Fajrorigardo! Fajrorigardo!

Ili tumultis ekscitite spiregantaj.

Fécamp repuŝis Figaron, kiu venis avane. La frizisto falis surdorsen.

— Li estas forta! — gruntis La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon.

— Forta.. Tre forta…

Figaro tusis kaj restis trankvila, eĉ subite li sentis tiel, ke li iomete ŝatas Fécamp-on, ĉar li estas tiel potenca.

— Homoj! Neniu diru plu, se iu parolas pri mi, ke mi estas La Almozulo, Kiu Havas Pugnon.

— Sed li jahavas pugnon! — kriĉis barono Naftalino ridetante, kiu almarsis tien kun graciaj, virineskaj paŝoj.

— Ni devas havi ian ordon — daŭrigis Fécamp, — kaj ni devas esperi, ke ni ne estu pli humidaj ol vermo. Tiel diru do al mi, se iu alparolas min: „Li estas la Pugno, Kiu Devas Vivi.”

— Kial? — demandis Volpi nervoze.

Kaj Fécamp respondis.

— Ĉar mi portos sciigon pri laSkeleta brigado! Tial mi devas vivi!

— Prave! Mi diris tion! — diris la Dudentulo.

— Mi devas vivi, ke mi povu multe paroli! Por ke oni komprenu: LaBrigado maljuste ekzistas; nur osto estas ĉi tie! Osto kaj roko! Larmo kaj ŝtono! Ĝi estas la Ŝtonobrigado!

— Ŝtonrompado!..

— La haŭto doloras!.. Ĝi estas malbona al ni… Ve kiel malbone…

Brakuminte unu la alian ili veadis, ĉar estis vespero, kaj tiam oni devas veadi. Al la steloj, ĉar ili estas tiel alte, al la luno, ĉar ĝi estas tiel blanka. ĉar ĉi tie, sub la firmanento ekmoviĝis io, kio estas tiel vana, ke sufero ekfontas pro tio el la karno de la homoj.

— Veee…

Sub la nigra ĉielo la surfaco de la pale radianta dezerto estis tia, kiel la tempesta oceano, glaciiĝinta en la tago de la lasta juĝo.

— Mi devas vivi! Mi estas La Leĝo.

— Volpi estis ĝis nun La Leĝo!.. — diris iu mallaŭte.

— Ankaŭ La Aĝo estis Leĝo! Poste venis la Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion, baldaŭ Volpi, La Klabo. Nun sekvas mi, La pugno, Kiu Devas Vivi! Ne estos pli multe

da Leĝo!

Volpi staris kaj rigardis dekstren-maldekstren.

La luno brilis tiel kalre super ili, kiel stranga kajut-luko.

— Mi proponas — diris subite Naftalino, — ke la kudrilmono de la mankudristinoj estu malaltigita, kaj sufiĉos unusemajna pagita libertempo al la tajloroj!

— Mi proponas!.. Ĝi estas bona vorto!.. — kriis Figaro ekscitite.

— Diru, ke mi estas La Nova Leĝo.

— Vi estas La Leĝo… Mi proponas…

— Mi proponas… li estas La Leĝo…

Volpi iris antaŭ Fécamp-on.

— Vi estas La Leĝo… — li diris rapide.

— Vi estas La Leĝo!.. — ili kriadis.

— Mi faros juston inter vi, laŭ mia bontrovo. Unue tiel, ke ĝi estu bona al mi, ĉar mi devas vivi.

— Li portos La Sciigon!

— Li estas La Pugno, Kiu Devas Vivi…

— Li portos La Sciigon!

— Li estas La Pugno, Kiu Devas Vivi…

— Pugno estas la poŝtisto! — kriĉis Madam Alfredo.

— Poste mi faros juston tiel, kiel mi bontrovos ĝin.

— Nu, jes! — kriĉis Naftalino.

La krakanta sablofunelo de la fortiĝinta vento blovis super la roko, poste ĝi forgalopis preskaŭ ridante en la malluma nokto.

— Kiu volas tion, ke mi favoru lin, mi vidu ties ĝojon!

— Kial?

— Ĉar ĝi malkaŝos tiujn, kiuj ne ŝatas min, kaj tiam mi favoros ilin.

— Ĝi estas bona Leĝo — diris multaj homoj kaj kun ĝojo, precipe tiuj, kiuj sentis tiel, ke Fécamp favoros ilin.

— Fécamp estas bona leĝo!

— Forta!.. Ni ŝatas lin!

Figaro diris eĉ tion, ke Fécamp estas „bela homo”.

— Mi ne laboros! — kriis la malliberulo n-ro 63.

— Li ne laboros!

— Tre bone!..

— Eĉ tiam mi ricevos pli multe da manĝaĵo! — li daŭrigis anoncante tion.

— Li pravas!..

Volpi ĉirkaŭrigardis kolere.

— Ĉiu estas egala.

— Tamen estos tiel! Ĉar mi portos Sciigon, ĉar mi volas tion! Ĉiu donos al mi el sia porcio!

— Mi donos!

— Ankaŭ mi donos! Li estas La Pugno, Kiu Devas Vivi! — ili kriadis sovaĝe kaj kun konvinkiĝo, ĉar ili jam volis dormi.

Volpi vidis timeme, ke la Hienoj lasis lin sola. Eĉ iu krias tion:

— Volpi ne estas bona!

Ankaŭ Figaro aldonis balbutante:

— Volpi ne estas bela…

— Ankaŭ mi donos! — kriegis Volpi rapide. Kaj li estis tre timiĝinta, ĉar li ne komprenis, kio okazas.

— Sed kiam vi portos La Sciigon?

— Kiam estos eble! La Sciigo estas tia, ke ni devas atendi! Ĝis La Valo sendos mesaĝon!

— Kiam ĝi okazos?!

Iel ili ekscitite atendis, ke Fécamp liberiĝu. Ili ne sciis kial, ĉar ilia libereco jam ne mankis al ili.

— Ni devas atendi!

— Ni devas atendi… — ili kapjesis.

La Longulo, Kiu Posedis Bastonon, tenante sian novan havaĵon super ĉies kapo, kiel ia dirigento kriis:

— Ni sekvu lin!

— Ĝi estas bona vorto! Ni sekvu!

— Kien?! — lamentis Volpi.

— Ni sekvu!.. Ni sekvu!.. — ili ŝrikadis.

La Trumpetisto, Kiu Hvas Amikon staris antaŭ ilin:

— La Skeleta brigado estas senkulpa! Sed kio okazos al tiuj, kiuj estas ĉi tie pro alia krimo. Kial mi sekvu vin?

Fécamp ridis. Ĝi estas bona tiel! Carew lia plej bona amiko, Rouen, kies vivon li savis, kaj la Trumpetisto, kiu jam ne estas almozulo, ĉar li Havas Amikon? ili ĉiuj perfidis lin. Sed ĉio ĉi ne gravas!

Carew! Nur li! Li, kiu estas la diablo mem…

— Egale, kion vi pensas, vi estas Korko, Kiu Havis Nenion!..

— Li havis nenion!.. Li estis Almozulo! — ili kriadis akuzante.

— Ni devas kredi tion, ke ĉio estos bona! Ĉar mi portos La Sciigon! Tial!

— Mi proponas… ni kredu lin! — ŝrikis La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon.

— La metiista korporacio elektu lin ĉefpordisto! — kriĉis barono Naftalino. — Sed rapide. Ekspres-rekomendite!

Iom longe ili ankoraŭ kriadis, poste ili entuziasme rapidis dormi! Ili decidis pri grava afero! Sed nun ili devas ripozi, ĉar morgaŭ ili faros ankaŭ la laboron de Fécamp.

Fécamp sidis sola sur roko. Por li gravis, ke li liberiĝu de tie ĉi. Se la Skeleta brigado estos eksigita, oni sendos en alian lokon eĉ tiun, kiu ne estas senkulpa. Eble oni restos vivanta aliloke. Li restos vivanta homo!

Por mortigi Carew-on!

Ĝis tiam li eble savgardos sin, ĉar li havos bonan sorton: li portos La Sciigon.

Kio Gravas Al Neniu!

3

Sekvonttage li demandadis por fortikigi ilian kredon. Tiel okazos io. Por la aliaj. Estas pli bone, se ili vidas ĝin tiel.

La Aĝo devis memori, kaj Fécamp skribadis en notlibreton.

— Pensadu! Kien vi iris tiun antaŭtagmezon, kiam la eksplodo okazis?

— Ni iris…

— Venis la Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion. Ni viciĝis.

— Tiam mi plenigis… ladbotelon…

— Ladbotelo… Ladbotelo estas bona vorto!..

— Memoru! — atentigis Fécamp ilin.

— Ni ne volas… — ili lamentis §ore. — Ĉi tie ni estas en sekureco… Ni ne bezonas La Bonan Sciigon!

— La Pordo Malfermiĝas nenien! Ni devas kredi tion!..

— Ni devas kredi la veron! — kriis la malliberulo n-ro 63. — Memoru…

La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon frotadis sian verton per sia mano kaj komencis rikani.

— La Alteria Serĝento… diris al mi: vi, Bak… Baklin… — li ĉirkaŭrigardis ĝoje kaj fiere. — Mi nomiĝas Baklin. Mi denove scias tion!

— Mi havis infanon! — diris La Dudentulo, Kiu Havis Ĉapelon timeme.

Kaj li komencis plori.

— Mi memoras — diris iu en la profundo de la groto, kaj gruzelpecoj bruis. — La Alteria Serĝento diris tion: „Knaboj… estas problemo… En leĝera marŝo…”

— Leĝera marŝo… leĝera marŝo… — ili flustris surprizite. — Duopaj vicoj…

— Ĉu li ne diris, kio estas la problemo? — demandis Fécamp.

— Li diris…

— Li multfoje diris… Ankaŭ al la spahioj…

— Kiuj batis vin…

— Ili piedbatis min sur la tero… — spiregis La Ruĝharulo, Kiu Posedis Bastonon.

— Li diris, ke eksplodo! Li diris… — ili ekscitite interflustradis.

— Bone! — diris Fécamp. — Mi vidas la veron. Nun venu La Tumpetisto…

— Li ne estis kun ni.

— Tamen li venu… Nek mi estis kun vi.

Venis La Trumpetisto. Ekstere la malliberuloj ekscitite flustris. „Pridemando… Estas pridemando… Ĝi estas malbona vorto…”

Korko venis. Li estis timiĝinta. Unue li rigardis siajn piedojn, poste li ekparolis:

— Mi pensadis, Fécamp. Ankaŭ al tiu estos bone, kiu ne ricevos amnestion. Gravas, ke vi portu La Sciigon…

La vizaĝo de la kondamnito n-ro 63 estis rigida. „Li donis la falsan moneron” — li pensis kolere.

— Ne parolu, nur kiam mi demandas vin.

— Jes.

— Ĉu vi certas pri tio, ke la kapro, kion vi tondis posts mia aresto, estis Jakobo?

— Jes… Ĝian okulon kovris cikatro…

Ankaŭ li memoris pri la cikatro.

– Ĉu Bochur ne diris, ke li pensis jam la kapron mortinta?

— Ne. Sed mi ŝatas vin, kaj estas bone, se vi ne laboras… kaj estas bone, se vi ricevas manĝi…

— Silentu! — Li pensadis. — Carew ĝis kiam restis kun vi?

— Nelonge… Li… volis viziti universitaton… por lerni… Ĉar tie ĉiam en la hospitalo… li helpis al la kuracisto…

Fécamp enpensiĝinte frotis sian frunton.

— Ĉu vi vidis lin en la tago de la murdo?

— Nur preterkure… Oni sendis min patroli… La leŭtenanto haltigis… la ĉerkon de Hagir… Kaj ni preskaŭ devis pafi… Oni sonorigis tagmezon en la fotikaĵo.

— Kiel?! Ĉu oni sonorigis tagmezon en la fortikaĵo… kiam la ĉerko… estis sur la placo Raghib-Amur?

— Jes.

Fécamp nur staris… Sankta Dio… Nun li divenis… Li sovis ĝin!.. La enigmon de la murdo… kaj ĉion.

— Nun iru, Korko! Kaj estos bone al vi, se mi forgesas, ke vi estas La Trumpetisto, Kiu Donis La Moneron.

Li fiksrigardis Korkon kuntirinte siajn okulojn, kun stranga, malica rideto. Kaj la trumpetisto sentis malvarmon ĉirkaŭ sia koro.

— Iru!

Poste li manĝis. Li ricevis la plej multe da manĝaĵo. Li ne abomenis ĝin. Li viŝis per sia mandorso la sebon de sur siaj lipoj.

Iel la homo forst-rigidiĝis en li. Nun li estis cinika, malvarmkonduta kaj egoista. Li ofte ridetis malice, kruele.

Nokte li sonĝis nove-denove, ke li mortigos Carew-on. Li kuŝissur sia dorso kaj vidis la anglon inter la steloj. Strangolitan.

Iu ektuŝis lian ŝultron.

— Pardonu, ke mi ĝenas vin, sinjoro; tamen, kiam vi pagos tiun falturon? La dotaĵon de la filino de Villiers.

— Iu pagos pro ĝi… — li respondis al Madam Alfredo.

— Ĉu ne estus eble ricevi iom da antaŭpago?

— Bone — li diris por liberiĝi de la frenezulo. — Donu al mi la fakturon, mi pagos tion.

— Jen!

Ĝi estis miraklo… Timiga!

Madam Alfredo elprenis el la poŝo de sia noktosurtuto… la fakturon!

— Jen ĝi estas saldite!

MODSALONO POR VIRINON

DE ALFREDO PAVIGNI

45 Rue Royal

PLEJ NOVAJ KREAĴOJ

ANGLA KOSTUMTAJLORO

TELEFONO: 404–710 Parizo 193…

FAKTURO

Mmselle Ivonne de Villiers

72 Quais de Palais

Du dekduoj da kompleto de tolaĵo 18 000 frankoj

Kvar vesperfestaj roboj (Moráré,

krepsateno laŭstila, kun safira,

aĵura trenaĵo.)                             95 000 frankoj

Du pletmanteloj (Unu persa kaj

unu silksina.)                                80 000 frankoj

Sume:                                        193 000 frankoj

Impostoj:                                     12 000 frankoj

Totale:                                       205 000 frankoj

La hodiaŭan tagon mi transprenis ĝin:

Fécamp konsternite rigadis tion.

— Nun mi ne havas monon ĉe mi — fine li diris raŭke.

— Ĉu la unuan de la sekva monato? Bone. — Li metis la fakturon en sian poŝon kaj ploretis. — Mi vere ne ĝenus vin, sed altaj estas funkciadaj kostoj, la luprezo de la vendejo, krome estas intersezono…

Hieno hurlis. Madam Alfredo viŝis siajn larmojn kaj plorsnufetadis.

— Nuntempe estas malfacile.

Subite zumadis la lifto. Kio ĝi estas?… Nokte oni ne sendas malliberulon!

Alvenis nur ordono, fiksita al la rando de la lifto.

La kondamnito n-ro 63 aŭrore anonciĝu ĉe la gardistejo. Laŭ la ordono de la sinjoro kapitano:

gardestro Tiguer

La Valo venis por li!

Dekkvina ĉapitro

1

La morta vero etendis sian ostan manon el la tombo. Kaj nun jam ĉio estis vana.

La fato kuregis!

Je la sepa horo vespere Libourne faris sian kontrolan rondiron, kiel la sola oficiro en la fortikaĵo, kiu ankoraŭ staris sur siaj piedoj.

La skelete maldika Gouillaume kuŝis en sia lito inerte. Sirone krom sia grava malaria atako havis malbonan sanstaton pro sia hepato.

— Vi devus peti forpermeson al ferio — diris Minkiew, kiun li ofte vizitis por dolorkvietigiloj. — Vi bezonas urĝan ŝanĝon en la klimato.

— Diable… Post forta atako la rezulto estos simpla kaj definitiva… Kial ferii? — Liaj dentaroj ofte kunfrapiĝis inter liaj tremantaj lipoj.

— Tia hepatmalsano rapide regresas, kaj ni scias pri la malario, ke ĝi ne estas morta malamiko — klarigis Minkiew, kaj li pinĉetis siajn kurtajn, dornosimilajn lipharojn, dum oftaj lipkonvulsioj. Li portis malpuran negliĝon, sur kiu estis buko, kiun Ligert akiris intertempe de „teknika taĉmento. La buko efektive estis uzata al io en transformatokesto, sed ĝi tute bone aspektis sur la negliĝo. En la sino de la negliĝo kuŝis kovertoj, distonditaj por trempi la poŝtmakojn, kaj li aranĝadis tiun dum parolado.

— Mi havas multajn bonajn poŝtmarkojn — li klarigis ĝoje. — Pro la atencaferoj komenciĝis vigla korespondado kun la regimentkomandejo. La krimobjektoj kaj aliaj pezaj sendaĵoj bezonas algluon de altvaloraj poŝtmarkoj.

Li klarigis kun tiu egoista, febra ĝojo de filatelistoj, kiu ne zorgas pri viv- kaj mortogravaj leteroj pro la ekzaltiĝo de la kolektopasio, nur pri la poŝtmarkoj.

Baldaŭ alvenis Berlac, kiu partoprenis dezertajn manovrojn kun taĉmento, kaj li ĉiutage faris esploran militvagadon en Sudano.

— Ĉio estas en ordo — raportis Ligert. — La disenteria epidemio denove komenciĝis, kaj ni boligas la akvon, ricevitan pere de la pumpilo, ĉar la poluciakvoj, likiĝantaj en la krevintan tubon, damaĝas same al la sano kaj ankaŭ al la pumpilo. La etato estas en ordo, kvankam mi jam ne asignis la soldon de la gardisto deĵoranta ĉi-semajne, ĉar li ne havas palpeblan pulson, kaj li sepsiĝis, kio estas kutima. Krome oni postulas el la kuirejo asigni du menuojn n-ro I, kiun mi plusendis kun la noto „provizora”.

Li singultis.

Tiam venis la gardestro, kaporalo Tiguer.

— Sinjoro adjutanto… virino alvenis ĉi tien — li diris mirante.

— Ĉu ŝi estas maljuna?

— Ne.

— Ĉu la Ruĝa Kruco?

— Tiaspeca, sed ŝi ne estas malbela.

— Kion do ŝi volas ĉi tie?

— Ŝi havas permesilon!

Berlac rapide malsuprentiradis la randon de sia kamizolo, li haste tiris sian montran fingron sur la interna flanko de sia kolumo, kaj enspirinte aeron, lia torako iomete leviĝis, pro kio lia aspekto pliboniĝis.

Li preskaŭ falis surdorsen malsupre ĉe la pordego: belega virino staris apud milita aŭtomobilo.

— Mi estas Colette Cheyne. Mi alvenis de la ĉekomandejo kun speciala permesilo.

— Kaj ŝi transdonis la dokumenton, kiu atestis, ke Colette de Cheyne rajtas viziti kapitanon Sirone, kiu estas ŝia grave malsana fianĉo en Bahr El Sudan.

Subskribo: general-feldmarŝalo André Sur Lagrande de Cheyne, la kapitano de la milita gazetara servo.

Tiu virino estis la kaŭzo, ke la sekvan tagon la kondamnito n-ro 63 devis malsuprenveni de sur la Infera altplataĵo. Kaj tiu virino kaŭzis, ke la malforta, eta rojo de la vero, fluanta inter digoj, ŝveliĝis, trarompis la kluzojn, furiozis, ruinigis ondruliĝadis, kiel terura superakvego, detruante la gigantajn barikadojn de la mensogo per siaj timigaj ondegoj.

2

Estas la kvara horo posttagmeze:

La pikedo ĉirkaŭis la lifton.

— En joue!.. — komandas Magiron.

Kiu venos malsupren sen permeso, tiu estos tuj mortpafita. Alvenas Fécamp. La abomena, deprima aspekto de la soldatoj de la Skeleta brigado ankoraŭ ne montriĝas sur li. Sed tie kaj ĉi tie jam aperas per etaj signoj ia fremdeco en lia maldikeco, ia besta karatero en liaj movoj.

Li elpaŝas el la lifto kun timo de atakpreta rabobesto, reveninta en homan societon.

La pikedo staras konsternite. Ili rigardas la homon, kiu venis de la Skeleta bridado, kaj li scias ĉion…

— Atentu min — diris la serĝento, — sinjoron kapitanon vizitis sia fianĉino. Ŝi volas paroli kun vi. Ĉu vi komprenas?

Li diris nenion. Li eklevis sian ŝultron.

Dume la sekva dialogo okazis inter la malsana kapitano kaj Colette de Cheyne.

La kapitano ŝajnis jam nur ombro en la lito, kie li kuŝis apatie, kun langvore tremantaj palpebroj.

— Nu bone, Colette. Nur estu singarda… Tiu homo ne aspektas malvarmkonduta rabmurdisto… lia anomo estas delikata… do… li estas danĝere ruza. Domaĝe, ke… li estas perfidulo… Unu homo estis ĉi tie, kiu ŝajnis kara knabo… sed… se vi ne opinius lin malvarmkonduta rabmurdisto… pensu tion… ke tamen… estas sendube; nek li neas: Li estas tio!

— Mi vidos ĝin… Unue mi parolos kun li.

Kaj ŝi iris… La malliberulo jam atendis ŝin.

Colette paŝis en la kontoron.

Pasis la minutoj. La muŝoj zumis en la medikamentodora varmego.

Post kvin minutoj la junulino revenis.

Ŝi estis tre pala.

— Mi parolis kun li — ŝi diris mallaŭte.

— La kapitano diris nenion. Li atendis. Fine li demandis de Colette:

— Pri kio vi meditas?

— Mi ne komprenas, kial vi diris, ke tiu homo ne ŝajnas malvarmkonduta rabmurdisto? — Kaj ŝi frostotremetis…

3

La parolado jene okazis inter la kondamnito n-ro 63 kaj lia vizitantino:

Colette eniras en la kontoron. La magra malliberulo, havanta viglajn okulojn kaj enkaviĝintajn vangojn, staras indiferente. „Kvazaŭ li kapo estus ŝtonsekiĝinta gumo. Oni povas vidi tion en panoptiko” — pensis la virino.

— Sinjoro… Mi estas Colette de Cheíne. Mi ricevis permeson por paroli kun vi.

Iom raŭka, sentona voĉo respondis, laŭregule:

— Mi estas la kondamnito n-ro 63, mi nomiĝas Henry Fécamp. La milita tribunalo mortkondamnis min, ĉar…

— Ne daŭrigu… Mi venigis vin por privata parolado.

Li ne respondis

— Ĉu vi fumas?

— Jes.

— Jen prenu.

— Dankon.

Kiel ia maŝino. Li observas la virinon kun indiferenta rigardo.

— Kion vi deziras?

„Lia voĉo estas tia, kiel ŝtono” — pensis Colette.

— Mi provis neeblaĵon, kiam mi venis ĉi tien. La plej eminentaj policanoj vane demandadis kaj vane serĉadis. Oni promesis al vi pli bonan sorton, oni senrezulte provis rompi vin per torturo. Bela vorto, perforto ne atingis celon! Kaj nun staras virino ĉi tie, sen promeso kaj potenco, junulino, kies fianĉo estas malsana, kaj ŝi ŝatus flegi lin en Parizo, ŝi ŝatus esti feliĉa, kaj ŝi scias, ke ĝi dependas nur de vi…

Li rigardis la vizitantinon. La buŝo de Fécamp estis iom malfermita. Supre li jam komencis alkutimiĝi al tio.

Li sentis nenion, aŭdinte la vortojn de la knabino. La Valo parolis. La orelfenda ridado de hienoj, galopantaj en la dezerto vibris en lia gorĝo, kaj ĝi preskaŭ eliĝis el li.

Li aŭskultas melodramon ĉi tie. Post la §oro de la §ienoj.

Se nur li ankoraŭ havus animon interne, en ia ajn formo. „Sed kara junulino — li respondis en si mem, — ĉi interne, en la torako… estas nur ia seka, ŝrumpinta haŭtopeco… Eble bona, grasa, duone viandokovrita osto, glaso da akvo, aŭ tiaĵo… Sed vorto?!”

Kia stultaĵo ĝi estas? Kia malproksima romantiko de Pariza etkomercista diletantismo?

Colette instinkte retropaŝis. Kvankam la viro eĉ ne moviĝis.

— Kial vi ne respondas?

— Pri kio?

— Kie… estas la aktujo kun la militaj dokumentoj?…

Sentona voĉo, mortaj okuloj, laca, indiferenta vizaĝo. Kadro de rompiĝinta gramofono: ĝi eligas voĉon, kiam oni streĉa ĝin, sed ne laŭ muzika senco. Nur la trivita aparato buas orelfende. Li rigardis super la kapo de la virino en la malproksimon. Ŝia sencela sufero de lacigis lin.

— Se Aŭgusto ekscios, kie estas la aktujo… Tiam oni lasos lin libera… Aŭ li estos transpostenigita.

— Kion mi profitas el tio, kio estas bona al alia homo? — li flustris eklevinte sian ŝultron.

Tiu cinika indiferenteco doloris la virinon.

— Ĉu vi havis patrinon, sinjoro Fécamp?

— Jes.

Ankaŭ ĝin li diris nur tiel, kvazaŭ oni skrapus ladon. Patrino! La junulino pensis tion, ke ĝi rompas la indiferentecon de ĉiu homo.

— Ĉu vi ne amis ŝin

— Mi amis ŝin. Sed kial ĝi gravas? Nun mi ne amas ŝin.

Sed li diris tion jam iom malpli trankvile, ĉar subite venis en lia kapo sia patrino… Delikata, blankhara virino… sub la humilaj salikoj en la malgranda tombejo de Besancon…

— Mi ne kredas tiaĵon — li diris rapide.

— Ĉu vi havis… amikon:

Nun ŝanĝiĝis lia vizaĝo. Ĝi fariĝis griza. Tiel rapide malaperis la signo de ĉiu homaesprimo, kiel estingiĝas la lampoj en teatro post la lasta foririnta spektanto. Tiel rapide dronisen lia memoro la blankhara virino, kune kun la humilaj salikoj de la tombejo de Besancon… Anstataŭ tio aperis La Blindulo, Kiu Havas Lampon kaj la Subkapolaro, Kiu Havas Zonrimenon!

Kaj li mem, Kiu Havis Amikon: Carew!

— Amikon?! Jes!.. Mi havis!

Tiu vorto klakis.Fronto! La virino fikse rigardis lin.

— Diru! Kion vi petus, se tuj plenumiĝus via ĉiu… deziro?

— Ankoraŭ unu cigaredon.

Colette rapide transdonis al li manplenon da cigaredoj.

— Ĉu nenion… alian?

— Manĝi… Peco da viando, glaso da akvo estas pli valora, ol ĉio ĉi, kion vi rakontis. Kion dezirus homo, se li estus homo, mi ne scias.

— Ĉu vine volas fari bonon?

— Ne. Kial? La bono estas nur superflua malbono en la vivo de la homoj. Ĝi estas vanta ceremonio de superstiĉuloj.

— Tio ne estas vera! Kiu havas amaron en si, ties koro doloras! — kriis la virino akre, akuzante.

— Mi ne havas koron.

— Kio ne estas, tio ne doloras!

— Inverse: kio doloras, tio ne estas! Kaj la homodoloras en mi.

— Kiel povas dolori la nenio?…

— La manko de la sano turmentas la malsanan organismon. La manko de la animo doloras en la malsana animo.

Colette longe kaj esplore rigardis lin, kvazaŭ ŝi volus trapiki la rigardon de la kondamnito per siaj okuloj, por penetri profunde ĝis lia memo. Poste ŝi subite lasis lin tie…

4

Oni ne resendis la kondamniton n-ro 63 al la Skeleta brigado. Li devis labori en la kontoro, apud Ligert. Colette de Cheyne volis tiel, kaj la kapitano konsentis.

Fécamp akceptis eĉ tion indiferente, ke li havis pli bonan sorton. Kio turmentis lin, tio jam delonge ne estis la varmo, la malbona nutraĵo, la korpaj suferoj. Carew! Tio doloris. Ke li ne povas strangoli lin! Tiel li sidis en la kontoro…

Li ne povis zorgi pri sia farota laboro.

Li devas fuĝi de tie ĉi! For! For! Ĉiumaniere!

— He! Fécamp! Jen estas la listo pri la soldoj! Plenigu ĝin precize laŭ la aktuala etato — diris Ligert, maĉante panpecon.

— Jes.

— Detondu la poŝtmarkojn de sur la koverto por sinjoro regimentkuracisto. Li kolektas tiujn. Ĉar ĉiu malsaniĝas ĉi tie pro la klimato. Mi ofte sentas tiel, ke fine ankaŭ mi kolektos ĝin. Ĉu vi povas fari inventaron?

— Kian?

— Listigi ĉion laŭ ties specoj. Estas tri rubrikoj: Instalaĵoj: Ekipaĵoj: Manko: Jen estas la inventaro, starigita antaŭ sep jaroj, el tio vi povas vidi la mankon. La du ruĝaj seĝoj estas la havaĵo de sinjoro leŭtenanto.

Kaj li skribis kaj skribis kaj kalkulis, kaj ne proksimiĝis la tago de la fina kvitigo, kaj li devas morti pro tio.

Ĝis vespero li finis la laboron kaj sidis lace. Kion fari nun? Li aŭdis ĝemon malantaŭ sia dorso. Kapitano Sirone staris ĉe la pordo.

Li salte leviĝis.

— Nu, vi, porko — diris la oficiro mallaŭte, kies vangoj estis flavaj kaj enkaviĝintaj kaj li apogis sin al la pordofosto, ĉar li ellitĝis tiun tagon. — Ĉu estas bone al vi nun… He?

— Jes!

— Danku tion al Colette, kiu havis kompaton rilate vin.

Fécamp ridis en si mem. Ili pensas, ke per tia infaneca truko ili povas superruzi lin.

Elefantdresado!

Oni tromplogas la kaptitan elefanton en fosaĵon, malsatigas, suferigas ĝin, poste venas iu, kiun ĝi neniam vidis, kaj tiu homo manĝigas, karesas, zorgas pri ĝi. La sovaĝbesto fariĝos ties fidela amiko.

Li ne estas elefanto, sed Hieno!

— Mi ne scias, kian kaŭzon havis Colette — daŭrigis la kapitano. — Mi diris pli frue al ŝi, ke vi estas porko. Ŝi ne kredis tion. Ĉu vi komprenas?

— Jes

— Vi estis malica kaj insolenta. Ŝi tamen faciligis vian sorton. Stultaĵo.

Li spiregis. Sed nur tra sia nazo. Ne kiel Hieno.

— Vi, porko… — li senspiriĝis kaj dorsapogiĝis. Li estis ankoraŭ tre malforta. — Mi mortos pro vi… Kaj mi neniam vidos la Campanile-on…la korson Uberto… kaj… la tavernojn… en Romo, kie oni povas trinki tiel bonan ruĝan vinon.

Kaj li mallaŭte fajfis la kanton Santa Lucia.

— Se vi dirus, kie estas… la aktujo… Mi povus vojaĝi Norden… Sur la insulojn Meran… aŭ… jes, Margareta, kie kreskas tiom da floroj… kiuj sanigus min… Nu bone… vi, porko. Ĝi estus en ordo, diablo forportu vin… Mi mortos, ĉu vi komprenas…

Li mansvingis per laca movo, ke la dense zumanta svarmo da muŝoj disflugis. La ledodoro de la malnova brakseĝo regis la varie eksuditan konsiston de la atmosfero. Kelkaj moskitoj zumis, kaj aŭdiĝis plaŭdado de akvokrano deekstere. Oni bruis per kunpuŝiĝantaj ujoj.

— Ĉu vi… ne suferas… pro la varmo?

— Mi estis sur la Infera altplataĵo, mon commandant.

— Jes… jes… Ĉe la Skeleta brigado… Vi estas la brigadestro tie… Li subite frapis sur la tablon per sia granda, plata mano. — Kaporalo!

La suboficiro enpaŝis.

— Brandon! — li okulmezuradis la kondamniton n-ro 63 kun kompatinda vizaĝo.

— Vi, porko… Mi nun eksidas kun vi drinki. La sorto plagis min pri vi.

Granda ŝvitoguto aperis ĉe la fino de lia antaŭenŝoviĝinta harfasko.

— Drinku!

La vizaĝo de Sirone iom ruĝiĝis post la eltrinko de la unua glaso. Liaj okuloj flave brilis, kiel la sunbruligitaj rokoj de la dezerto.

— Nnu!.. Mi do permesas al vi, perfidulo, ke vi paroladu kun mi. Bonvolu… Nur tiel, kvazaŭ vi estus same tiel honesta homo, kiel iu ajn rabmurdisto en la tendaro…

La skurĝobato de malestimo akradolore trafis lian krustiĝintan animon, kaj la sekiĝinta haŭto de hieno krevadis sur la flegmo de Fécamp.

„Carew” — pensis la malliberulo n-ro 63 kun ekgrincantaj dentoj.

— Ĉu vi ne aŭdas?! Mi volas paroladi! — kriis la kapitano preskaŭ plorante. — Mi ne dancos la mortodancon mute! Diablo vin prenu!

Fajfspirante li tiris la aeron en siajn inflamajn bronkojn. Poste li terure tusadis, kaj lia vizaĝo fariĝis violkolora.

— Parolu, ĉar mi verŝos la brandon su vin — li diris stertore.

— Mi ne havas tempon, sinjoro kapitano…

— Kion vi ne havas?… Vi?! Diru tiel, ke vi ne havas direndon! Se mi jam devas toleri la malhonoron, ke ankaŭ vi devenis el Savoya!

Nun jam li trinkis kelkajn glasojn da brando kaj mallaŭte zumkantis. Li malpurigis sian kamizolon per cindro kaj tabakeroj. Salivuminte la randon de la cigaredpapero, li ekfumis kaj enspiris ĝin, ke la cindreroj kaj la ekstremaĵo de la karbiĝinta cigaredo disiĝis ĉirkaŭ la ekbrilanta ardaĵo.

Verŝinte brandon, li eltrinkis ĝin, kaj kun acerba mieno li forĵetis la cigaredon.

— Vi… perfidulo, aŭskultu min… Ĉu vi havis tian amantinon, pro kiu vi estus doninta eĉ vian animan feliĉon?

Li reveme, kun langvora rideto rigardis ĉevalodoran kovrilon sur la komodo.

— Aŭgusto!..

Colette staris ĉe la sojlo.

— Kiel vi kuraĝas drinki brandon?! Krome vi cigaredas! Vi promesis al mi, ke vi vivos normale…

— Mi vere plenumus tion, Colette… — respondis la kapitano kun malesperiĝinta lamentado. — Sed morti normale estas tiel malbone… Kial vi deziras tion?

Li rigardis al Fécamp. Ankaŭ la virino. Ili samtempe rigardis al li. Danĝerkrio sidis en iliaj okuloj:

Homo! Ĉu vi ne vidas?! Helpu do, pro Dio… ni petegas vin! Ni kriegas! Helpu! Dio kaj vi ankoraŭ povas helpi! Diru, kie estas la aktujo!!

Fécamp ekstaris. Mediteme, malrapide li iris tra la ĉambro ĝis la pordo. Tie li apogiĝis al la pordofosto.

— Mi ne helpos vin — li diris mallaŭte, sed per tiu sentona voĉo, pro kiu la virino la unuan fojon retropaŝis.

— Se la aktujo troviĝos, tiam vi havos pli bonan sorton.

— Mi ne kredas.

— Viaj superuloj promesis tion.

— Mi ne kredas.

— Ĉu vi ne kredas la vorton… de franca oficiro?… — kriis la kapitano minace kaj leviĝis.

Fécamp subite rigidiĝis en senmova staro.:

— Mi obeeme rapostas: mi kredas al neniu.

— Eksidu — kriis Colette al Sirone. — Vi promesis al mi, ke vi konsideros hodiaŭ la kondamniton n-ro 63 gasto!

La kapitano residiĝis grumblante. Fécamp nun komprenis tiun strangan situacion. Ĝi estis la elpensaĵo de la virino. Influi lian „animon”. Estas ridinde!

— Bone, vi, porko… — murmuris la kapitano. — Estu do privata homo kaj gasto. Ni paroladu… Jen prenu, trinku kun mi, vi, kara privatulo. Bonvolu sidiĝi ĉe ni… Kiel vi fartas, kaj kio nova ĉe murdista fiulo? Ĉu…

Li kondutis ĝentile kun sinmortiga malico, sed eblas eĉ tio, ke plorspasmo ĉirkaŭis lin.

— Ekfumu do kara gasto, kaj diru al mi, kial estas ĉio ĉi… kion vi diras! Kial vi vivas, ĉu?!

— Vivi signifas, ĝoji ĉiumaniere.

La kapitano singultis kaj kapbalancis kelkfoje.

— Nu, vi atingis tion… Ĝi sukcesis, Se vi vivis por tio, vi do ne vivis vane. Nun diru plu.

— Ne estas malbona nur tio, kio doloras min…

La virino fikse rigardis lin kun antaŭenŝovita kolo. Li serĉis ion el la rigardo de la junulo.

— Daŭrigu — diris la kapitano iom konsternite.

— La Malforta Hieno ne estas bezonata!

La kapitano ekstaris kaj iris tute proksime al Fécamp.

— Kia ordono ĝi estas?

— Ĝi estas la reglamento de la Skeleta brigado.

— Kio estas tie? — demandis Colette mallaŭte.

— Tie estas La Nenio. Precipe estas tie. Ne ekzistas floro, herbo, arbo, fonto. Nur socio. Sole socio. Kie estas socio, tie bezonatas leĝo, kaj kie estas leĝo, tie reviviĝas la justeco… Kie estas justeco, tie naskiĝas ankaŭ la maljusteco…

— Nur… rakontu plu, kio okazas tie?

— Mi ne povas rakonti… Peko!

— Ĉu kapokosta?

— Ne. Nur la rompo de la ordo kaj disciplino de la puntendaro — li aldonis iom ironie.

— Tiam parolu sincere. Mi donas mian oficiran vorton, ke mi ne akceptas tion, kiel oficialan raporton…

Li komencis malrapide, trankvile:

— Supre la hienoj de la Skeleta brigado jam longe estus mortintaj, sed la viv-instinkto eĉ tie estas inĝenia. Ili lerte plibonigas sian nutraĵon.

— Kiel?

— Ni vivas el kadavroj!

— Ĉu el la kadavro de mortintaj bestoj?

— El homa kadavro!

La kapitano fariĝis morte pala, kaj la genuoj de Colette subite inertiĝis, ke ŝi fale sidiĝis sur seĝon.

— Kion vi diras?!..

— Ni kaŝas mortintajn homojn, kaj…

— Ne daŭrigu! — ŝrikis la junulino terurite

— Diru! — ekparolis Sirone obtuze, kaj li verŝis brandon per malcerta mano. — Parolu!

— … Ni dividas la tagan porcion de la mortintoj inter ni.

La kapitano eksidis kun malpeziĝinta ĝemo. Ili do ne estas kanibaloj! Li tamen ne devis ĝisvivi tion. Phu! Kiel terure estis!

— Kaj… kio estas tiu… veado?

— La Hiena ĥoro de la Skeleta brigado kunvenas vespere. Kaj ili suferas. Estas iu inter ili, kiu punas. Li mortigas la malamikon. Sed li ne laboras en la varmo sesdek celsiusgrada. La aliaj rompas la ŝtonon anstataŭ li. Li piedbatas tiujn, kiuj jam laciĝis. Sed li ne laboras kaj povas santmanĝi el la nutraĵo de la Hienoj.

— Kaj… kiu estas tiu, homajn sentojn nehavanta fiulo, skabia bruto? — kriis la kapitano kolereme.

— Mi.

La griza larvo, apogante sin al la prdofosto, fikse rigardis al ili, kun senmovaj okuloj, scivoleme, defie kaj sensente.

— Vi!

— Jes! Komence estis La Aĝo, tiun distretis La Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion. Poste sekvis Volpi, La Klavo, kaj nun nelonge venis mi: La Pugno, Kiu Devas Vivi!

Colette fikse rigardis la larvon.

— Ĉu vi… almenaŭ scias… — diris la kapitano, — ke vi estas porko?

— Mi estas tio. Sed se tiuj malliberuloj tie supre, eĉ se manĝas homkarnon, ne ili estas la kanibaloj..

Colette rigardis lin kun stranga sento. La patrujperfida murdisto, kiel purifikatoro! Kio estas laSkeleta brigado al li, ke li tiel ekzaltite defendas ilin?

— Sufiĉe! — kriis la kapitano. — Ni ne troigu la stultan babilaĉon!

— Sinjoro kapitano! — La Skeleta brigado estas senkulpa!

— Ĉu vi estas freneza? — demandis Sirone konsternite.

Colette ne sciis, kio strangolas ŝin. Ŝia gorĝo intense pulsadis, kiel ŝi kliniĝis antaŭen:

— Ĉu la Skeleta brigado estas senkulpa?!

Fécamp trankvile ŝovis sian manon en sian poŝon.

Poste li metis La Skribaĵon, Kiu Neekzistas sur la tablon, antaŭ Sirone!

La kapitano prenis ĝin per malcerta mano. La papero ektremetis.

Kiam li legis la skribaĵon kun mallongaj, intermitaj spiroj, lia vizaĝo paliĝis.

La kaporalo ĵus estis alportinta novan drinkaĵon. Li konsterniĝis pro la raŭka flustranta voĉo, kiel la kapitano ekparolis:

— Mi ne deziras pli da drinkaĵo… Mi petas venigi ĉefleŭtenanton Libourne.

La kaporalo eliris.

— Kio… estas en la letero? — demandis Colette

— LaSkeleta brigado estas senkulpa.

Li diris tion lakone. Kvazaŭ li konfesus tion virece. Kvazaŭ li estus akuzinta ilin.

Libourne venis. Lia alta frunto elstaris super lia vizaĝo, ĉiam pli malgrasiĝinta. En liaj grandaj, brilantaj okuloj ardis ekzaltiĝo de stranga, klara, diafana, febra lumo de fanatika revoluciulo aŭ inventisto, kredanta sian verkon.

— Mi komisias vin, bonvolu tuj ekveturi al Maroko kun grava dokumento.

— Jes — li diris trankvile kaj rigardis al Colette.

— La kondamnito n-ro 63 kunportis strangan dokumenton. La Skeleta brigado estas senkulpa.

— Dum mi forestos, bonvolu tralegi tiun mian koncepton, sinjoro kapitano. — Je la teruro de Sirone li eltiris el sia poŝo iun sian memorandon, jam ofte prezentitan. Ĝia esenco ĝuste estas la elimino de tiuj maljustaĵoj kaj erearoj, krome…

— Eble nun ni lasu tion… — respondis la kapitano kaj glutis. — Estas multe pli urĝa kaj grava…

Libourne interrompis lin impulsiĝeme:

— Hoho! Tiel evidente nun jam ne eblas fari tion!

— Kiel?!

— Foje vi jam vanigis, ke mi fariĝu vickapitano!

— Kiel vi komprenas tion?! Atentu, sinjoro ĉefleŭtenanto…

— Neniu liberiĝos de ĉi tie pere de miaj konceptoj!!.. Kio okazis al miaj projektoj?!

Colette kaj la malliberulo staris kun stranga angoro. Senodora, peza fumo de vaporoj, malleviĝintaj pro la aeropremo naĝis, ŝvebis ĉirkaŭ ili.

— Sinoro kapitano! Laŭ la reglamento, evitante vin, mi ne povas sendi miajn projektojn al la superuloj!! Kaj vi ne bonvolis plusendi tiujn. Nun ni klarigu tion!! For la maskon… — kaj li tamburis per sia montra fingro sur la tablo, dume li kriis spiregante: — La kuracisto miksas la venenon, kaj vi estas la diablo, kiu transigas ĝin al la vivanta animo. — Li jam skuis sian montran fingron antaŭ la vizaĝo de la kapitano, la lumo fulmanta el liaj okuloj, senmaskigas la dissimuladon de lia laborfervoro, la sulkoj profundiĝas pro la rigida esprimmaniero, kaj li kriegas kun malfermita buŝo, ŝprucante ŝaŭmon. — Vi ne liberiĝos helpe de miaj planoj! Vi estas ladiablo! Mi volas vian iun okulon!

Li sonĝis tion! La Sonĝo! Nun sekvas la kuglo! Fécamp saltas… Colette ekŝrikas… Estas malfrue! La tubo de la postolo jam staras antaŭ la frunto de Sirone…

Libourne pafis… Unu-… du-… trifoje…

… Kaj la pistolo malfunkciis!

— La diablo!.. Mi pafos lian maldekstran okulon! Tiam li ne havos potencon!.. Li ruinigis min!

Fécamp ĵetis sin sur lin deflanke, kaj ambaŭmane li tordis lian brankon. Sed la frenezulo havis timigan forton, li sukcesis liberiĝi. Li ĵetis sin sur la kapitanon, kuregantan al li, kaj Libourne ambaŭmane kaptis lian gorĝon.

— Mi volas lian iun okulon… tiam li mortos… — li stertoris kun ŝaŭmanta buŝo.

Dume Colette kaptis el sia retikulo revolveron, perlamont-kolban kaj pafis ĉiujn ses kuglojn en la aeron…

„Alarmo!”

Kiam la kureganta pikedo alvenis en la kontoron, mebloj, skribaĵoj kuŝis dise, kaj la hurlanta, ŝrikanta Libourne ankoraŭ luktis kun la nekredebla forto de frenezuloj.

La tuta pikedo nur malfacile bridis lin, kaj ili fermis lin forte ŝnurligite en la arkivejon, de kie dum longa tempo aŭdiĝis malproksimen lia terura ridado, kriego, freneza furiozo, kiel li postulis la maldekstran okulon de la kapitano.

5

Doktoro Minkiew tremante staris en sia malpura negliĝo, sur la piedoj kun

pajlopantofloj. Li havas febran atakon, kaj la kinino jam apenaŭ efikas lian organismon.

— Bonvolu rigardi lin… — spiregis la kapitano. — Oni fermis lin en la arkivejon.

— Estas superflue — li diris kaj spasme kuntiris siajn palpebrojn, dume li levadis sian mentonon. — Estas superflue. Mi jam scias tion de kelkaj monatoj: Ligert elprenis la kuglojn el la revolvero de Libourne je mia ordono.

— Kiel?… Ĉu vi sciis?

— Jes, li havas paranojon. Ĝi estas klasika formo de frenezo. Tipa malsano… Videbliĝis de semajno al semajno, kiel ĝi ekregas lin.

— Kial vi ne diris tion al mi?

— Kial? Ĉu oni sendu sanan homon ĉi tien anstataŭ li, kiu same freneziĝos? Prefere mortu paranojulo. Se vi volas, ordonu fari esploron kontraŭ mi. — Li levis indiferente sian ŝultron. Sed poste li ne povis ĉesi tion, lia ŝultro leviĝis ĉirkaŭ dekfoje, fine li lozigis sian kolumon unufingre, kaj kvazaŭ ĝi havus mekanikan kunligon, lia ŝultro restis trankvila.

La kapitano reveme rigardis antaŭ sin.

— Kio estas al… Gouillaume?… — li demandis mallaŭte.

— Ankaŭ li. Mi ne venigos sanulon anstataŭ li… Nek li havas kuglon en sia revolvero. Li ne suferas, plie li estas feliĉa. Ĉar nur cerbmalsanulo povas kredi ankoraŭ ion ĉi tie.

Colette iris al Minkiew kaj mestis sian manon sur la ŝultron de la groteska, malalta homo.

— Mi ne konis vin ĝis nun… Mi pensis, ke vi estas indiferenta.

— Nur entuziasmaj povas kolekti poŝtmarkojn — li respondis kaj stertoretis, poste lia liprando paŭtiĝis malsupren.

Ili silentis.

— Nu? — demandis Minkiew. — Ĉu mi faru raporton? Ĉu ili estu forveturigitaj? Ĉu ni petu sendi novajn oficirojn en Coin de l’ Enfer-on?

Sirone staris silente.

Cent kaj cent vekiĝintaj hienoj hurlis en la dezerto. Respondante al la freneza Libourne.

– Ĉu Libourne nun jam konstante furiozos? — demandis la kapitano.

— Mi ne pensas. Kelkfoje ĝi atakos lin, kiam io memorigos lin pri tio.

– Ĉu Gouillaume?

La muŝoj, vekiĝintaj el la dormo, ankoraŭ zumetadis. La horloĝo lace tiktakis. Minkiew elprenis sian naztukon el sia poŝo, kaj tial multe da mentolaj sukeraĵetoj disruliĝis el la terenfalinta bonbonujo.

Kliniĝinte li kolektadis tiujn.

— Antaŭvideble ni ne havos problemon pri Gouillume — li diris dume. — Ni devas formovi la ŝrankon, ĉar ili ruliĝis ankaŭ tien.

Nun ili rigardis al la fenestro. Aŭdiĝis demalproksime §oroa veado, kun laca, melankolia, obtuza zumado.

Minkiew kolektante la sukeraĵetojn, frostiĝinte aŭskultadis, staranta mane-genue. Kun levita kapo, kiel suspektema hundo.

La Skeleta brigado!

— Ankoraŭ nokte mi povas raporti pri la du malsanuloj… — li diris starante.

Sirone distiradis sian ĉemizon.

— Nenion raportu, kaj ĉiu iru dormi!

Post kelkaj minutoj fariĝis silento, kaj §imero de la sufoka, malbonodora, tropika nokto peziĝis sur la fortikaĵon kun paraliziĝinta senmoveco.

Deksesa ĉapitro

1

Tio estis la plej stranga, kiel apopleksia arbo de la vivo subite ekfloris en la dezerto, inter tiom da morto, manke de tiom da vivo, kaj tamen.

Du junaj, vivofortaj estaĵoj renkontiĝis unu kun la alia trans la baraĵo de peko kaj miasmo, kliniĝinte super la neebla anima kaj fizika abismo.

Kaj tiu renkontiĝo samtempe estis ankaŭ amo.

Ĝi komenciĝis tiel. La junulino venis en la ĉambron kaj eksidis ĉe la vidalvida skribotablo. La vizaĝo de Fécamp iom post iom reakiris sian elastecon. La postsigno de la pasigita tempo sur la Infera altplataĵo apenaŭ estis videbla sur lia fortega organismo. Nur liaj okuloj rigardis lace, malgaje, senanime.

— Bonvolu diri, kion vi deziras? — li interesiĝis mallaŭte. — Ĉu demandi aŭ peti?

— Neniun. Se mi ĝenas vin, bonvolu diri, kaj mi foriros.

Fécamp silentis. La virino pikpuŝetis tirkeston per papertranĉilo.

— Vi… tre timigis min, kiam mi vidis vin la unuan fojon. Vi volis esti malica.

— Ĉu vi ne pensas min malica?

— Ne.

Ŝi diris tion kuraĝe.

— La mortigo de Villiers, Vigoin… — li memorigis ŝin iom ironie.

— Malgraŭ ĉiuj kulpigaj cirkonstancoj, mi sentas tiel, ia sekreto estas ĉi tie, ia teruraĵo, kiu ĝuste tial estas terura, ĉar ĝi argumentas apud vi

— Vi havas tre viglan fantazion, fraŭlino.

La knabino ekstaris kaj fikse rigardis la kondamniton n-ro 63, kvazaŭ ŝi hipnotigus lin.

— Kial… vi savis Rouen-on, riskante vian vivon?

Fariĝis granda silento. Fécamp leviĝis.

— De kie vi scias… tion?

— Ĉu vi forgesis, ke mia patro estas oficiro de la generala stabo?

— Mi defendis lin, ĉar li estis simpatia.

— Diru, ke vi mortigis pro venĝo, ke Villiers faris ion kontraŭ vi. Diru kion ajn: Mi kredos tion!

Ŝi iris sur falsa vojo… Fécamp denove eksidis.

— Ĉu vi volas konfesigi min?

— Mi ŝatus ekscii, ke cinika murdisto, spiono, kial batalas kun profunda indigno pro la senhoma sorto de la Skeleta brigado?!

— Ĉu Skeleta brigado? Hm… se vi jam devenas el tiom influa familio, fraŭlino Cheyne, ĉu vi povus klarigi al mi, ke de tiam, kial oni ne temis pri la Skeleta brigado?

La junulino fariĝis fajroruĝa. La kondamnito n-ro 63 atendis.

— Pri tio mi ne… — ŝi glutis. — Pri tio mi ne povas paroli.

Ili silentis. La sincera, honesta rigardo de Colette telegrafis malgajan sciigon, kiel ŝi staris kun levita vizaĝo tie. La malliberulo n-ro 63 malrapide deturnis sian kapon. Li demandis tiel.

— Ĉu la vojo estas bezonata?

Colette ne respondis.

— Mi komprenas… — daŭrigis Fécamp. — Certe la vojo gravas, kaj estas bezonataj tiaj homoj en Afriko, kiuj obeas, ĉar ili estas soldatoj, kaj neniun interesas, se ili mortaĉos, ĉar ili estas kulpuloj! Sudano estas speciala tereno… Multaj tiaj vojkonstruantoj estas bezonataj ĉi tie, de kiuj oni atendas, ke ili malaperu mortintaj el la vojo, kiam ĝi estos irebla.

La virino silente turnis sin al la fenestro.

— Ĉu vi ŝatus… se kapitano Sirone liberiĝus de tie ĉi…helpe de la aktujo?

— Sirone estas mia fianĉo… — respondis Colette mallaŭte. — La honesto diktas tiel, ke mi dividu mian sorton kun li. Estus bone por mi, se li liberiĝus de tie ĉi. Sed estas io — flustris la junulino kun granda, interna ploro, kaj ŝi tiriĝis iom pli proksime al Fécamp. — Estas io, kion mi pli bone ŝatus scii… Se vi dirus, kial vi faris tion — ŝi daŭrigis afliktite. Ŝi preskaŭ petegis: Diru, ke ĝi estis amoko, ke vi faris tion pro ĵaluzo, aŭ diru alian aferon… Nur diru ion!..

Fécamp timeme rigardis ŝin. Kio ĝi estas?

Proksimiĝis pezaj paŝoj de la kapitano. Colette eliris rapide. Sed la odoro de sia fajna parfumo restis tie.

La kapitano envenis, prenis la rajdbastonon de ie, por ke li senĉese skue tremigu tiun malgrandan ledopecon.

— Nom du mom… — li murmuretis. — Ankaŭ sur la ŝranko estas rato… Mi ankoraŭ ne vidis tiaĵon…

Li eksidis vidalvide al Fécamp sur returnitan seĝon, metinte sian mentonon sur sian manon, kuŝanta sur la apogilo, li skuetadis la bastonon kaj agreseme rigardis lin, kvazaŭ sercante defendon en atako kontraŭ la akuzo.

Li fajfadis kun altrudita indiferenteco.

Subite li frapis sur la tablon per la bastono tiel, ke ĝi sonis kiel knalo.

— Ĉu vi ridaĉas?!! He?!! — Li denove frapis sur la tablon per sia bastono, kaj en la seveninta antaŭtagmezo ĝi tranĉis la aeron kiel knalo de fusilpafo.

— Kun via permeso — miris la kondamnito n-ro 63.

— Silentu! Mi bone vidis! Mi atentis vin… Sed vi amare pentos tion! Vi ne rajtas rikani ĉi tie!!..

Sirone rigardis lin. Liaj lipharoj ektremetis pro liaj pezaj elspiroj, kaj lia vizaĝo pufiĝis por momento.

— Nun alportu brandon! Kaj se vi ridos, vi do… pentos tion.

La malliberulo n-ro 63 foriris. Sirone staris ĉe la fenestro. La fiuloj nek hodiaŭ ne kovris ĝin per trempita kovrilo! Li aŭdis singulton.

Ligert staris en la ĉambro, timeme, sur lia liprando estis granda panero. Lia gorĝo, simile al tiu de ĝirafo, ankoraŭ moviĝis pro la glutita panpeco, kaj li konvulsiis pro devigo de singulto.

— Kion vi volas?

Ligert ŝovis sian manon en la poŝon.

— Ĝi alvenis per la poŝto — li diris kaj elprenis pecon da pano. — Pardonu. Jen ĝi alvenis. La pano estas de ĉi tie…

Li transdonis depeŝon.

Bah El Sudan. Al la Kapitano de Disciplina Kompanio. Faru tujan esploron: La kvaran jaron ni urĝas en dekdu oficialaj leteroj la transpostenigon de la regimentskribisto Anton Ligert al lia baza kompanio, depotanta en urbo Meknes. La servotempo de la nomito jam finiĝis du jarojn. Dum la daŭro de dudek kvin horoj mi petas raporton de la kapitano aŭ de lia anstataŭanto, klarigante la kaŭzon de la malfruo.

majoro Dezier

bataliono II. Maroko

— Kio ĝi estas?

Ligert antaŭenkliniĝinte rigardis tion, kvazaŭ ankaŭ lin interesus tiu problemo.

— Ĝi estas oficiala letero — li diris fine.

— Kien malaperis la aktoj? Respondu!

— Sinjoro kapitano! Starigu min antaŭ la militan tribunalon! Mi malaperigis la dokumentojn.

— Kial, vi, kamelo?! Ĉu… Se vi nun kuraĝos singulti, mi strangolos vin! Kial vi faris tion?

— Tial, ĉar… thikk!

Li staris mortepala, kun streĉitaj okuloj.

— Parolu!

— Sinjoro kapitano, mi bone fartas ĉi tie. Mi havis mian agosferon, miajn ŝatatajn superulojn, trankvilan vivon… Pardonu min… mon capitaine… Mi volis resti!

Sirone gapis tiel, ke lia buŝo restis malfermita.

El la okuloj de Ligert ruliĝis du-tri larmogutoj!

Ĉar li staris senmove, kaj li ne rajtis depreni sian manon de sur sia pantalono, tiel do li faris raporton kun sincere ploranta vizaĝo, kaj post iom da tempo ankaŭ lia buŝo malfermiĝis, plorsingultante li sufokiĝadis kun skuiĝanta brusto.

— Mi… ĉi tie… bone… hikk…

— Forportu vin!.. Post duon horo anonciĝu por priaŭskultado! Ĉu vi ne hontas, vi estas plenkreskulo, malnova soldato, kaj vi kondutas tiel, kiel ia maljuniĝinta tolaĵkudristino!?

Ligert jam ne ploris. Li staris spiregante, kaj por ekskuzi sin, li diris:

— Mia patrino estis tolaĵkudristino — kaj li aldonis ĝemante. — Sed ŝi entreprenis…lavi ankaŭ vestaĵojn… Thikk.

Li foriris. La kapitano enpensiĝinte, kun pezaj fingroj rulumis cigaredon.

— Jen estas la brando! — raportas Fécamp ĉe la pordo.

Li metas la botelon sur la tablon. La kapitano verŝas el la drinkaĵo.

— Nur faru la inventaron. Ĉu vi aŭdas? Se vi ridaĉos, tiam do mi frakasos vian kapon!

Li iradas, kaj kun strabaj, flankrigardoj li atentas la laborantan malliberulon n-ro 63. Li laŭte spireregas…

„Tia estas impertinenta fiulo… Nu, estas egale.”

„Stultaĵo… stultaĵo…” — li diras al si mem kaj iradas, kaj lia maldestra mano kun fermita pugno forte premas la bastonon ĉe sia trunko. Per la dekstra li leĝere tenas la kolon de la botelo, svingante, pendolante, li denove drinkas.

— Kiom da homoj vivas ankoraŭ… el la originala Skeleta brigado?

— Naŭ.

— Ĝi ne estas multa. Mi ne povas rehabiliti kelkajn cetere duonmortajn homojn, malfavore al la reputacio de la kolonia armeo… Ĉu vi rikanas?

— Mi ne ridis, sinjoro kapitano.

— Ĉu vi… ŝatus rikani?! Nu?! Ĉu vi ŝatus?!

Fécamp ne respondis

Ĝi estis nepardonebla impertinenteco. La okuloj de la kapitano elstariĝis, kaj la botelo iom svingiĝis.

Poste li iradis.

— Mi do subordigas la privatan intereson de naŭ homoj… al la… do… — Subite li defie gapis sur lin. — Sed kian komunan vi havas al tio?!.. Ĉu vi nun inspektadas min, aŭ kia diablaĵo?!!.. Sufiĉas! Laboru!

Fécamp eksidis.

Sirone staris suspirante. Estis tagmezo.

Li sidis vivdalvide al Fécamp, sur la skribotablon. La dosiero kaj la protokolo estis inter ili.

— Vi povas babilaĉi al mi! Ŝajne evidenta eraro ne estas justizmord! Rehabilito nun estas senduba. Temas pri honoro de naŭ homoj. Sed ili mortis!.. ĉu vi komprenas?… Ili mor-tis!

— Sinjoro kapitano!.. — diris la kondamnito n-ro 63 mallaŭte. Ankaŭ mortinto havas honoron…

Sirone kliniĝis super la dosiero. Per anhelo de rabobesto li elspiris la vaporon de la brando el senpera proksimo.

— Forportu vin!.. Forportu vin, ĉar… — li senspiriĝis

Fécamp foriris, kaj Sirone ĉirkaŭrigardis ŝanceliĝante. Lia hepato tre doloris. Li fale sidiĝis sur seĝon ŝvitente, kun hirtaj haroj. La botelo elglitis el liaj malstreĉiĝintaj fingroj, kaj ĝi falis sur la plankon klakante, kaj la brando disfluis.

— Dio mia — balbutaĉi la kapitano, faligante sian frunton inter siajn manplatojn. — Mia Disinjoro…

Deksepa ĉapitro

1

— Kial vi lavas vin?

— Mi ploris.

Tiguer eklevis sian ŝultron, kvazaŭ dirante: “Nek tio estas malbona en tia varmego…”

— Ni devas informi la vestaĵlavejon. Mankas du striaj kusentegaĵoj, diris Ligert viŝante sin.

Tiguer kraĉis. Li premadis la ardaĵon en la pipo per la ungo de sia etfingro.

— Ĉu vi kutimas plori?

— Nun escepte. Ĉe la kapitano.

— Ĉu pro la kusentegaĵoj?

— Diablo ploru pro tio. Ĝi nur venis. Ĝi estas tia, kiel misdigesto.

— Tiam vi bezonas pilolon. Pasintjare mi havis misdigeston, kaj mia haŭto tute flaviĝis. Alifoje atentu, kion vi manĝas.

— Mi diris, ke mi ne tial ploris. Ĝi kutimas okazi ankaŭ pro soleco.

— Kiam mi estas sola, tio estas vera. Ĝi estas tia, kvazaŭ neniu estus en la ĉambro. Nek mi mem. Ĉar mi rigardas la solecon, kaj estas silento.

Ligert elprenis el sia monujo tri centrimetran ŝelon de pano kaj metis ĝin inter siajn dentojn, kiel maĉgumon.

— Sed oni pensas — daŭrigis la skribisto. — Ĉu vi ne pensadas, kiam vi estas sola?

— Mi ne estas pensemulo. Mi kutimas pensadi pri tio, kiel oni fleksas la dorsapogilon de la seĝo rondforma?!

— Mi divenis. La dorsapogilo estas el juna arbro, mi elpensis tion.

— Ĉu maljuniĝinte?

— Mi enloĝiĝos en la vinberĝardenon de mia onklo. Ĉu vi ne kutimas pensi pri viaj proksimuloj?

— Pli frue. Nun jam mi skoldas neniun. Ĉar oni intrigis kontraŭ mi. Se nun oni ribelos ĉi tie, kaj mi iros hejmen, mi vizitos mian bofraton, kunportente hakilon.

— Ĉu vi havas grandan parencaron? Ĉar ĝi estas la kaŭzo de tiaĵo, mi petas.

— Tute ne! Ĉiam la bofratoj estas la kulpaj. Mi mortbatos lin… Ĉu vi scias, kio okazis al tiuj du kusenetoj? Eble oni miksis tiujn en la hospitalo.

— Aŭ ili torviĝas inter la havaĵ de la kantinestro, sed kio okazas tiam, se iu estas sola filo? Kie estas via bofrato?

— La bofrato povas esti parenco laŭ edzina branĉo, se oni ricevas lin fare de la edziĝo.

— Ligert!

La kapitano kriis. La skribisto adiaŭ-mordinte metis la panon en sian ĉapelon, ĝustiginte sian zonrimenon, li iris en la kontorn kaj tramplis.

– Ĉi vi fartas bone?

— Ĵus mi lavis min! Kaj mi raportas al la sinjoro kapitano…

— Lasu tion… Mi ne volas kvereli kun vi… — li diris ĝemante, kun tiu afableco de laciĝinta homo, kiu nomumas la plej maltaŭgan personon amiko pro ilia deviga situacio. — Vi, Ligert… Nun ni estas privataj homoj — li ekstaris kaj iradis. Jes! Ankaŭ li devas lerni, Ligert kiel povas esti feliĉa ĉi tie!

— Jes! — diris la skribisto subite.

— Ĉu?… Sirone paŝis antaŭ lin kaj gapis en lian vizaĝon. — Vi, Ligert… Diru al mi vian sekreton.

Ligert palpebrumis kaj lia kapo iom senkonsile moviĝis jen dekstren, jen maldekstren.

— Nu… — li komencis paroli kun peno kaj paŭzoj, — se iu mortas ĉi tie, mi administras lian morgaŭan soldon tiel…

— Mi pensis ne pri tio. Mi volas scii la sekreton, kial vi ne volas foriri de tiu ĉi terura loko?

— Ĝi estas granda sekreto.

— Kio?

— Mi ne scias. Se mi scius, tiam ĝi ne estus sekreto.

— Eksidu, Ligert…

Lo okupis tiel malgrandan parton sur la seĝo, ke li ĉiumomente povintus fali sur la plankon. Li etendis sian maldekstran gambon oblikve, kiel kontraŭpezon.

— Kial vi dungiĝis al la legio? — demandis la kapitano, tordante cigardon el la tabako, estanta en la enkaviĝinta ladskatolo.

— Mi estis trompita!

— Kiu trompis vin?

— La virino!.. Tio estis la surpriza, mi petas!

— Hm… Ĉu vi pensas, ke tiaĵo estas sporada fenomeno sur la tero?

— Kiel? — li demandis kliniĝante pli proksimen super la tablo, ĉar li tute ne komprenis tion.

— Se ĉiu kokrita viro estus remburita, kiel ia maloftaĵo, tiam la plimulto de la homaro estus konservita en muzeoj… — Estis okulfrape al li, ke iu vango de la skribisto estas ŝvelinta.

Ligert longe pensadis, poste li saĝe ekparolis jene:

— Nu jes…

— Drinku! — Li donis ankaŭ cigaredon al li kaj rigardis, ke la skribisto, kiel hamstro denove prenas flankenŝovitan panpecon el sia buŝangulo, sekve de tio la ŝveliĝo malaperis kun mirinda rapideco, kio estis timiga kaj komika.

— Ĉu vi do trompiĝis?… Ĉu ĝi ne nocos al vi?

Ligert eltrinkis la brandon.

— Bedaŭrinde, mi apenaŭ… kredas tion. Mi estas bubal-forta homo, se vi ne prenas ĝin kiel memlaŭdon.

Lia vizaĝo estis ruĝa kaj rikanis. Li asertis nur pro fanfarono, ke la alkutimiĝis al la drinkaĵo. Poste li ofte malfermadis sian buŝon kaj diris:

— Koncerne mian trompiĝon, ankaŭ ĉi tie… hikk… ankaŭ ĉi tie same falis… La virino forlasis min, la skafaldo falis, kaj ankaŭ Marie trompis min.

— Rakontu… — komandis la kapitano mallaŭte, kaj li salivumis per sia langopinto la randon de la silka papero. Sed li kraĉis, ke la tabako disŝutiĝis. Kiom da insektoj… Kaj jen! Viglaj, verdaj serpentoj estas malantaŭ la vitro de la dokumentŝranko… Sed kiom multaj! Strange…

— Nu, Ligert! Rakontu!

— La lavango ekruliĝis el la vestgardejo.

— Ligert! Nur inter la montoj estas lavango, kaj ĝi ne troviĝas eĉ nuntempe en la vestgardejo, kvankam eksterordinaraj aferoj okazas en nia epoko.

— Prave… sed mia edzino ne estis vestogrdistino en montara regiono, tamen, tiel dirite… ia lavango-simileco… apenaŭ estas kontestebla en mia afero…

Li fariĝis spitema rilate la problemon. La brando faris tion.

— Nu bone. Estu lavango — konsentis la kapitano ĝemante.

— Dankon. Ke ĝi estas vere, tion pruvas la divorco… Ĉar mia edzino, Pauline, entreprenis fari posttagmezan helplaboron en la laktaĵ-vendohalo. Kaj nokte ŝi laboris en la vestgardejo.

— Kie estis la lavango…

— Jes. Estas videble, ke la sinjoro kapitano finis kadetlernejon. Vi estas sperta pri la psikologio. Se vi permesas, mi trinkus denove.

— Bone.

Ligert senhezite eltrinkis glason da brando. Lia verto ŝvitis, kio ankoraŭ neniam okazis al li.

— Rakontu plu — komandis Sirone.

— Jes… La virino do laboris ankaŭ posttagmeze kaj nokte.Pro tio ni malofte rankontiĝis, kaj ni opiniis tiel, ke ne estas oportune vivi en duĉambra loĝejo, ni do divorcis. Cetere Pauline ne estimis min. Ankoraŭ neniu estimis min — li aldoni plendante, — ĉar foje dum mia konstrulaboro falis la skafaldo, kaj multaj homoj mortis. Pardonon… sed mi devas sing…

Li singultis dufoje en rapida sinsekvo, ke liaj okulvitroj falis, kaj kiam li volis kapti ĝin, kliniĝinte li renversis la drinkaĵon per sia kapo.

Rektiĝinte li tutkorpe tremis kaj staris terurite, atendanta gravajn konsekvencojn.

Sed la kapitano enpensiĝinte fiksrigardis la mapon, kion ĉirkaŭis ambaŭflanke la pigre disfluanta, densa brando.

— Daŭrigu…

— Oni tial ne estismis min, ĉar la skafaldo falis, pro kio la tribunalo kondamnis min al sesmonata malliberigo pro kulpa neatentemo. Eĉ nun mi ne komprenas. Ĉiu kalkulo estis bona. Kaj ni faris ĝin tiel, kiel jam cent foje. Kiam ni divorcis, kaj mia edzino pakis, kaj tiu kruela virino diris tion, ke tial ni ne havas infanon, ĉar Dio punis nin pro la naŭ ĉarpentistoj, kiuj mortis, kaj ankoraŭ unu piediranto, nome Gouloise. bredisto de purrasaj hundoj, pro frakturo de krania bazo, kio kaŭzas sepson. Kaj ĝi estas ĝenerala. — Post mallonga paŭzo li ankoraŭ aldonis plie honteme ol malgaje: Ke mi ne havas infanon, mi opinias, ĝi ne kunligas kun la skafaldo.

La kapitano aŭskultis lin kun dormemaj okuloj.

— Stultaĵo!

— Ĉu ne? Krome virino ne estas ĉefĉarpentisto, ke ŝi sciu, kian konsekvencon havas, kiam ruiniĝas skafaldo.

— Daŭrigu.

— Post unu jaro alvenis Marie, la fratineto de mia edzino, kiun oni jam ne plu toleris en Strassbourg. Detektivo akompanis ŝin… Mi ne eksedziĝis de ŝi… Mi volis konduki Marie-on sur ĝustan vojon. Mi eĉ defraŭdis por tiu celo. Sed ĝi ne sukcesis. Mi decidis edzinigi ŝin… Sed li trompis min…

— Kiam?

— Mi ne scias.

— Kun kiu?

— Mi ne scias.

— Damne… De kie vi sciis, ke ŝi trompis vin?

— Konjekto. Foje ŝi ne venis hejmen tri semajnojn. Honesta virino ne faras tiaĵon. Se tamen, ŝi almenŭ telefonu…

Ili silentis.

— Vi, Ligert — murmuris la kapitano, — mi volas scii vian sekreton, vi ne diris tion.

Ligert longe pensadis.

— Sciu, sinjoro kapitano, mi ofte sentas tiel, ke mi estas stulta..

— Vi ne estas hipo§ondro…

— Kion mi faru?! — li demandis timeme.

Sirone mansvingis.

— Vi povas foriri.

— Sed… mi… ne estas stulta.

— Vi vere ne estas tio! Al kiu mankas menso en la kapo, tiu ne estas stulta ĉi tie.

— Dankon.

Oni blovis vespersignalon. Ili malrapide dronis en mola ombro.

2

Tiguer kondukis Fécamp-on al la barako.

— Fixez

Berlac staris antaŭ ili. Ili ankoraŭ ne parolis de kiam la malliberulo n-ro 63 revenis de la Skeleta brigado. La adjutanto konstante esplorpatrolis kun plotono. La informoj pri la ribelo en Saharo vekis maltrankvilon ankaŭ ĉi tie.

— Vi draste draŝis min! Mia brako estis rigide du semajnojn — li diris ŝerceme.

Fécamp ne sciis kion respondi.

— Vi povas foriri! — diris Berlac al la kaporalo, kaj post kiam Tiguer mansalutis, li ankoraŭ aldonis kun mishumora mansvingo: sed ne faru viaj konvulsiojn…

Kiam Tiguer foriris, Berlac etendis siancigaredujon al la malliberulo.

— Mi nur volas diri tion, ke mi jam ne koleras pri vi, kial vi alpafis min pro vangofrapo. La kuraĝa kaj memkonscia viro estas granda valoro. Nur tiu patrujperfido… Kio ĝi estis?

— Oni subaĉetis min, mon adjudant-chef.

— Ĉu vere? — li demandis kun sincera interesiĝo. — Ĉu vi ŝatas la monon? Ni do parolos eĉ pri tio…

“Kiel li komprenas tion?” — pensis Fécamp.

— Laŭ mia opinio la kaŭzo de tiaspeca krimo povas esti ankaŭ tio ĉe viatipa homo, ke iu havas fortan karakteron, kaj li ne estas dungita en tia pozico, kiu konformas al liaj ambicioj. Bonvolu diri, kie vi akiris tiun revolveron, per kiu vi alpafis min?

– Ĝi estas mia pistolo. Mi sukcesis ĝin kaŝi dum la traserĉo.

— Stultaĵo! Vigoin estis mortpafita per ĝi!

— Mi farisa tion.

Berlac fingre puŝĵetis malproksimen sian ardantan cigaredon.

— Ne vi faris tion — li diris tion mallaŭte, sed aplombe.

Kaj li rigardis fikse en la okulojn de la malliberulo. Grase brilanta palmokrono eksusuris en la proksimo. La grundo haladzis varman vaporon, laringon iritantan.

Fécamp instinkte retropaŝis. Berlac, kiel intriga rolulo de iu malgranda provinca teatra ensemblo, levis siajn brovojn kaj enigme ridante ekparolis:

— Mi estas la granda marionetisto en tiu ĉi fortikaĵo. Bone notu tion! Cetere ni ankoraŭ parolos… Vi plaĉas al mi.

Kaj li forrapidis.

Li ne rimarkis tiun ombron, kiu subaŭskultis ilin, kaŝiĝinte post lignodometo, kaj nun li rapide ŝteliris malataŭ la palmoj en la krepusko, por atingi la pordegon pli frue ol Berlac. Kiam la adjutanto alvenis al la enirejo, kaj li malfermis ĝin per sia kutima elano…

Obtuza bruego… Samtempe aŭdiĝis dolora terurkriego.

La postenanta soldato kuregis. La starantoj antaŭ la kantino rapidis tien.

Timzorgaj, dormemaj vizaĝoj rigardas tra la fenestroj malsupren…

Kio okazis?

— Lampon! Kuraciston! Briko falis sur la kapon de sinjoro adjutatno! Hej! Helpu!

Libourne aperis en piĵamo. Ligert sekvis lin. Berlac kuŝis sveninte kun rompita kranio.

— Jen, sub la volbo de la interna fasado loziĝis briko pro la konstanta frapfermado. Ĝi falis sur sinjoron adjutanton. Mi estis ĉefmasonisto, mi estas sperta pri katastrofoj — diris Ligert, ŝajnigante sin grava.

— Kuraciston — ordonis Libourne. La ĉefleŭtenanto estis iomete pala kaj malgrasiĝis en la lasta tempo. Li skribis ofte ĝis mateno siajn reform-projektojn, kiujn li poste transdonis al la kapitano.

— Mi raportas la sinjoro regimentkuracisto, okazis katastrofo — spiregis Ligert ĉe la sojlo de la kuracista kabineto.

Minkiew levis sian rigardon de sur la poŝtmarkoj. Lia dekstra okulo kuntiriĝis kelkfoje, kvazaŭ li koketus kun Ligert. Dume li kaptadis al sia manko per sia mandorso, poste li stertoretis.

— Hazarda akcidento. Mi estis ĉefmasonisto. Mi estas kompententa pri tio. — Kaj li singultis.

— He! — flustris la regimentkuracisto el senpera proksimo. — Mi diris al vi, ke mi pendumos vin, se okazos io malbona al Berlac.

— Mi ne ŝatus… tion…

Li rapidis al la vundito.

— Jen li estas — diris Libourne lace. Ĉar li ne ŝatis la kuraciston, li foriris.

Minkiew bandaĝis Berlac-on. Kiam oni forportis la adjutanton, li rigardis sur la supron de la pordego.

La supra parto de la interna alo estis kovrita per kalkopolvo, kvazaŭ iu estus mentinta brikon sur ĝin! Minkiew rapide staris sur siajn piedfingrojn kaj senpolvigante forigis la spuron per sia naztuko.

Dekoka ĉapitro

1

La kaporalo premadis tabakon en sian pipon. Ekestis mallonga paŭzo.

— Se vi havus skatolon, tiam ne rompdifektiĝus la cigaredoj — ekparolis fine Ligert.

– Ĉar ĝi fikse tenus ilin — kapjesis la kaporalo.

— Denove atakos min la malario — diris Ligert kaj li frostotremis en la sufoka varmego.

— Ĝi estas pro malsano — rimarkis la kaporalo kaj kraĉis. Poste li diris reveme: — Mi jam portis la tabakon ankaŭ en papero, sed nek tio estis bona.

— Ne estas aĉetebla bona tabako ĉi tie.

— Sendepende de tio, cetere la tabako ne estis bona el papero.

— Nu, jes…

Li premadis per sia ungo la supron de la arde brulanta tabako.

Ligert desegnis figurojn sur paperon, oktaedrojn kaj cilindroformajn ĉapelojn. Dume li levis siajn brovojn.

— Unuparte ĝi estis malbona tial, ĉar la malpuraĵ de la poŝo miksiĝis kun ĝi.

Li puŝblovis fumon sombre, ili silentis.

— Ĉu aliaparte? — demandis Ligert.

— Kio okazis?

— Se unuparte ĝi estis malbona, tiam estas ankaŭ aliparte.

— Ne estas… — La kapolaro nee skuis sian kapon. — Ĝi estis malbona nur unuparte.

Kaj ili denove silentis. La akra odoro de la pipo ŝvebis, kaj sur la tablo laca miriapodo rampis ŝanceliĝante tra la mapo. La ŝranko laŭte krakis, kaj akravoĉa komando de suboficiro aŭdiĝis de malproksime.

La kalporalo oscedis kaj kolektis antaŭ si la tabakon en papersaketon per siaj sulkaj, brunaj manplatoj.

Ligert atente rigardis tion.

— La malpuraĵo eĉ tiel miksiĝas kun ĝi — diris Ligert kritike.

La kaporalo kapjesis aprobe.

— Unuparte ĝi miksigas kun la malpuraĵo eĉ tiel.

Ritmaj paŝoj de la pikedo proksimiĝis. Vesperiĝas. “Haltu!”… Ektremo. Silento… “A… droite!” Ektremo… Klako… Turniĝo. Sufoka fumo de braĝo alvenas de ie kun la bruliga aerblovo, kaj polveroj penetras tra la fenestro susurante.

— Do, se unuparte ĝi enmiksiĝas — eksplikas Ligert, — tiam unuparte ĝi estas malbona.

— Sed la malpuraĵo ne el la poŝo miksiĝasa kun ĝi. La tabla malpuraĵo ne estas sentebla, kiam ĝi brulas.

— Nur la malpuraĵo el la poŝo — li kapjesis kompreneme.

— Sed. La homa haro. Ankaŭ ĝi estas malbonodora, kiam ĝi brulas.

— Kaj tiu de la bestoj.

— Ankaŭ ĝi. Sed tiu de bestoj, unuparte estas krino.

Ligert eltiras la tirkeston, kaj palpebrumante li rigardaĉis ties enhavon. Skribaĵoj… Ankaŭ kelkaj stampiloj troviĝis tie, krome la fontoplumo kaj la mapo. Kaj estis tie eĉ la dokumentujo de la onklino, kun la monogramo: G. D.

— Nu, mi foriras — diris la kaporalo. — Mencii, ke mi estis ĉi tie. Ŝtopiĝis la defluilo de la lavejo.

— Io ŝtopis ĝin.

— La tubon. Ĝi ŝtopiĝis pro tio… — respondis Ligert kaj kapjesis.

— Ĉu vi ne atendas? — demandis Ligert, kaj eblas, ke li ne sciis.

— Ne. Ĉar se tamen venos la subkaporalo, li ne havos tempon okupiĝi pri mi.

— Absolute ne. Kiam estos la ribelo?

— Eble morgaŭ.

— Ĉu vi iros kun ili?

Tiguer kraĉis.

— …Kial? Mia bofrato nur vivu. Ankaŭ li estas homo. Sed endeponigu la rezervajn tubojn, ĉar oni difektos tiujn du la ribelo.

— Prave.

Fécamp venis. Tiam la skribisto ŝtele foriris. Fécamp ankoraŭ neniam demandis lin, kiu mortgis per la revolvero de Ligert, pro kio li estis sendita al la Skeleta brigado.

Fécamp skribis, ian formularon por la lavejo. Malliberulo enportis slipojn pri tolaĵoj.

Gerard. La bona amiko. Kiu ventumis lin foje, kiam li rompis ŝtonon. Li apenaŭ vivas. Lia malgrasa vizaĝ estas ruĝa.

— Vi, Fécamp. Io estas okazonta.

— Kio?

— Mi ne scias… Sed io okazos. Oni estas maltrankvilaj.

La suno ĵus subiris, kaj la polveroj bruetis en la vespera aerblovo.

El la direkto de la koridoro klakis facilmovaj paŝoj.

La malliberulo foriris. Fécamp bone sciis, ke Colette venas… Longaj ombroj kuŝis sur la planko.

Klaketas la ŝaltilo. Ili staras vidalvide unu kontraŭ la alia.

— Mi venis adiaŭi vin.

— Ŝi etendis sian manon. Fécamp miregis. Honesta homo jam longe, tre longe ne prenis lian manon.

— Mi sentas… tiel,… ke vi havas ian sekreton — diris la virino.

La kondamnito n-ro 63 ridetis.

— Esence mi estus bona homo, se iafoje ne vekiĝus en mi la devigo al krimo. Jam pli frue okazis tiel. Jen estas la klarigo.

— Kial serĉas murdisto ĉiam senkulpigan cirkonstancon por sia boneco?

— Tio erarigas vin, ke laŭ strikta senco de la vorto mi ne estas malbona, kvankam mi faris embuskmurdon. Ĝia kaŭzo estas tio, ke en la vivo ne ekzistas regule dramigitaj karakterojl

— Malbonulo malfacile toleras sian laŭmeritan punon. Vi apenaŭ suferas.

— Mi ne vidas la malbonon tiel terura, kiel ekzemple, kapitano Sirone. Ni malĝuste taksas la realon, kiam ni konsideras la bonon kaj malbonon konstanta valoro. La varmego, la dezerto aŭ la monotonaj tagoj estas neelteneblaj nur kompare kun aliaj cirkonstancoj. La aferoj havas apartan, superan esencon, sendepende de la impresoj, kiujn ni nur limigite perceptas. Kaj tio estas la vera simbolo de ĝia enhavo. Sed ĝi restas eterna sekreto por la homo. Neperceptebla.

La junulino ridetis.

— Vi helpe citas Kant-on por ŝajnigi vin krimegulo.

Fécamp ne respondis. La knabino paŝis al li.

Iom post iom vesperiĝis. La duonlumo de la mucida kontoro malgajis ĉirkaŭi ili, kaj eble iomete ankaŭ en ili.

Pigra ombro venis laŭte ŝmacmaĉante, por ne dubi lian personon, li eĉ singultis. Ligert estis tiu.

Li haltis stulte, kun dorsenmetitaj manoj.

— Kie estas la sinjoro kapitano? — demanis Colette rapide.

— En la regiment-vestodeponejo.

— Kion li faras?

— Li drinkas. La sinjoro kapitano estas terure ebria. De kiam li kaŝe drinkas, li ĉiam estas terure ebria.

— Diru al li, ke mi tuj volas paroli kun li.

— Li ĵetos ion al mi.

— Diru al li, ke mi ordonis tion.

— Ĝi estas sendependa de tio.

Li tamen iris. La kapitano fajfante, ŝanceliĝante iradis en la mucida, polvoodora ejo. Kiam Ligert enpaŝis, li ĵetis ion al la skribisto. Paradĉakon, ĉar li ne havis alion ĉemane.

— La fraŭlino petas la sinjoron kapitanon veni en la kontoron.

Kaj li singultis. Li rigardis tiel stulte, ke lal kapitano devis ridi. Eble la skribisto havis dentodoloron, ĉar lia vizaĝo ŝveliĝis iomete. La kapitano verŝis barandon en la glason. Li jam estis tre ebria.

— Ligert! Trinku glason da brando.

La skribisto trinkis, kvazaŭ li ekzercus.

— Mi rimarkas, ke mi ne estas alkutimiĝinta al tio — li diris modeste, sed nur poste.

— Ligert. Paroladu kun mi!

— Jes.

— Diru… ĉu vi jam suferis?

— Tre… multe — balbutis Ligert. — Pasintjare… oni eltiris miajn du dentojn… — Por ne implikiĝi en suspekton de dentodoloro, li glutegis. Tiam malaperis lia ŝveliĝo, kio estis timiga. Ĉar Ligert, kiel ia hamstro, tenis sekretajn panpecojn en unu parto de sia buŝo, tiel dirite, en sia “muzel-saketo.”

— Ligert! Kion vi dezirus, se vi povus deziri kion ajn?

— Mi… dezirus tion, ke… mi ne devu… deziri… Ĉu ni kantu?

— Trinku ankoraŭ, diable!!.. E§!

Ligert denove trinkis, kvankam lia vizaĝo jam estis ruĝa.

— Mi petas vin… mia edzino ne pravis… Hikk!..

— Pri kio?

— Ĉar… Nun malliberulo, nomata Gerard… laboras… en la lavejo. Kaj tiu… malliberulo, mi petas… Ĉu vi permesas al mi manĝi pecon da pano?

— Manĝu! Sed nur unu pecon!

— Jes!

Li feliĉe elprenis el sia poŝo pantranĉaĵon kaj avide mordis ĝin.

La kapitano ekfumis cigaredon. Abomeninde multaj estas la musoj kaj la muŝkaptantaj lacertoj… Kaj jen… kiel grandega lumbriko estas tie?

— Nu?…

— Hikk!.. Do tiu Gerard… mi petas, konstruis tiun domon… kiun mi menciis, ke… ĝi falis…

— Trinku…

Ligert jam estis tre ebria kaj afable rikanis.

— Jes… Bona estas… tiu drinkaĵo… Do li diris al mi… Nun, ĉar ni serĉas du striajn kusentegaĵon… ke tiun domon… en la strato For, ĝi havintus la numeron dudek sep… Li ŝtelis ties materialon… ĉar malbona mortero… kaj seke putraj lignotabuloj… ĉar li koluziis kun la frajtisto… Kaj li… Estas varme ĉi tie…

— Ĉu li do estis la entreprenisto kaj donis malbonan materialon?

— Jes. Tiu Gerard estas ftizulo… li tusas… kaj estas malsana… tiutempe oni malliberigis lin pro tiu afero… Tiel do mia edzino eraris… ke… tial mi ne povas havi infanon… ĉar la skafaldo falis… kaj malbeno estas… Ĉu estas permesate… kanti?…

— Iomete kaj mallaŭte.

Li zumkantis kelkajn neartikigitajn taktojn.

— Plie pruigu ĉi tie! — kriis la kapitano al li. — Vidu! La ratoj kuradas jam sur la skribotablo!

Ligert mansvingis.

— Ne zorgu… pri tio… sinjoro kapitano… La sinjoro regimentkuracisto… diris tion… ke… ĝi…

— Nu, diru jam..

— Sed mi timas… ke la alkohola trema deliro estas rompo de la disciplino… Hikk.

La vizaĝo de la kapitano paliĝis.

— Ĉu ne estas ratoj… ĉi tie?!

— Nu… devas esti kelkaj… ĉar ankaŭ mi… havas rompon de disciplino… kaj pro la pano ne aperas… la tremo… hikk… Sed tiel multaj ne estas kaj… tiu… absolute…

“Li vizias en alkohola trema deliro!”

La kapitano mirante spertis, ke tiu finita tragedio ne konsternas lin. La Sinjoro iafoje sendas la indiferentecon kiel narkotaĵon apud la morton, kaj ĝi estas grava favoro.

— Sufiĉe. Vi povas foriri…

— Estas fa… cile ordoni… tion…

Li ekstaris, kaj la seĝo renversiĝis malantaŭ li. La ĉambro subite saltadante turniĝadis.

Li forte ekprenis ion, tamen li falis.

— Ĝi povas esti pro la drinkaĵo… — li murmuretis. — La alkoholaĵo… ebriigas…

— Ankaŭ la kapitano estis en tre ebria stato. Ankoraŭfoje li trinkis el la botelo kaj iris. Ligert postrigardis lin kaj diris ridante.

— Sinjoro kapitano!.. Dio… vivigu vin! Jam longe… mi amuziĝis tiel bone…

— Je via sano. Iru dormi!

— Diru… hehe… kara… sinjoro kapitano… Ĉu mi estas stulta?

— Apenaŭ

— Vi diras… tion… nur… trankviligi min…

Kaj li ŝanceliĝadis de seĝapogilo al la tablo, forte ekpreninte ĝin. Li akre ridis, kun ruĝa vizaĝo, kaj li faris rapidajn mansvingojn per sia dekstra mano.

— Sinjoro kapitano… Dio estu la atestanto, ke… mi ŝatas vin… kaj ĝi estas…terura… loko…

— Prave — murmuris Sirone. — Nu, iru! ĉar mi ne scias, kio okazos, se iu hodaiaŭ denove alpafos al Magiron, kaj ni devos fari protokolon.

— Se… mi dormas… tiam neniu devas… timi…

La kapitano haltis kun turniĝanta kapo kaj rerigardis.

— Nu ne! Kial?!

— Ĉar ne estas farinto… ĉar mi aŭ sinjoro doktoro Minkiew pafadas al la homoj…

La botelo kun frakas-bruo falis el la mano de la kapitano.

2

Minkiew iradis cigaredante.

Silenta, latenta tempesto proksimiĝisen la nokto. Senmova, pigra siroko streĉiĝis super ili, plena de elektro.

Sirone aŭskultis lin kun spasmosimila, dolora amaro en sia gorĝo.

Lia hepato terure doloris, kaj la naŭzo, la malesperiĝo ronĝis lin. Sed li estis kreita tiel, ke li plenumu sian devon ĝis la lasta minuto de sia elteno.

— Antaŭ unu jaro mi rimarkis — konfesis Minkiew, — ke la poŝto de la Sekreta servo uzas malhelkolore presitajn poŝtmarkojn. Ĉe kelkaj mankis la dentaro.

— Ĉu ne… tial?…

— Jes…

Ili silentis.

— Parolu, doktoro.

— Mi petis la pistolon de Ligert, kaj mi diris al li, ke ni devas ĉiumaniere korespondi kun la Sekreta servo. Mi faros bonedirektitan pafon, ke ĝi trafu neniun, kaj li kolektos la poŝtmarkojn de sur la koverto de la respondleteroj… Tiel ĝi okazis… Tial mi uzis lian revolveron, ke mi suspektigu neniun, eĉ pro hazardo…

— Kia stultaĵo.

Minkiew tiradis siajn mallongajn lipharojn:

— Ĉu vi pensas, ke mi devus mortpafi min? Ĉu?… — kaj li levadis sian oblikve tanatan kapon kun stranga turnado.

La kapitano trinkis brandon. Li sentis tiel, ke li ne plu eltenos ĝin. Li sufokiĝadis pro la amareco.

— Ĉu… Vigoin?!

— Mi ne scias pri tio. Kiam mi pafis preter la orelo de la serĝento, iu batfaligis min el dorsdirekto… Mi svenis. Kiam mi rekonsciiĝis, la revolvero estis apud mi. Mi apenaŭ atingis mian ĉambron kurante…Ĉu vi pensas, ke mi mortpafu min? — Kaj li ŝmacadis.

Sirone ekstaris.

— Ne… Mi kredas al vi. — Malesperiĝinte li frotadis ambaŭmane sian vizaĝon, kvazaŭ li lavus sin, poste li kriiis amare, raŭke: — Ne mortpafu vin! Ni ne ludu homaranecon kaj apartenecon, kvazaŭ vivo kaj morto, realo kaj kosmaro havus gravecon ie! Vi, Minkiew!.. Se tiu vestaĵo, kiun ni portas nun, ne estus uniformo, tiam ni jam longe kuradus mane-piede kaj bojus!

— Ĝi ne estus malbona — diris Minkiew post mallonga pensado.

— Mi komisias vin… fari raporton pri tiu afero. Ĉu vi komprenas?…

— Laŭ mi — diris Minkiew malaprobe, kaj subite li komencis rigardi siajn ungojn, kio rezultis kelkajn singultojn ĉe li. — Laŭ… mi… tamen estus pli simpla solvo, mortpafi min. Ĝi havas la sekvajn avantaĝojn…

Kaj li metis sian montrofingron al sia streĉita polekso, kvazaŭ denombrante la avantaĝojn, kiuj motivas lian mortpafon.

— Ne faru tion… — diris la kapitano. — Nun ni bezonas vian laboron ĉi tie… Ni estas en batalo. En morta danĝero! Mi sentas tiel, ke mi freneziĝos!

— Mi havas pli gravan problemon. Kelkfoje dum momentoj mi imagas min normala, kaj jam eĉ la bromo ne estas utila kontraŭ tio.

Li iradis tien-reen klakante en siaj pantofloj, kaj liaj kurbaj kruroj ŝanceliĝis dekstren-maldekstren malantaŭ la svingiĝantaj baskoj de lia malpura, komb-matelo. Poste li haltis.

Zumado de plorkanto aŭdiĝis demalproksime. Ili kunrigardis. Ligert kuŝis sur la planko terure ebria, ronkante, kaj eblas, ke li sonĝis pri du stiraj kusentegaĵoj.

La Skeleta brigado veadas!

— Vi… — diris Sirone sufokiĝante. — Ili tie… — li heziteme montris al la fenstro — tiu skeleta divizio… Ili estas senkulpaj!

— Ĉu mi donu al vi bromon? — Eĉ respondon ne atendinte, li metis sian manon en la poŝon kaj elprenis ŝnuretbulon.

— La estraro de la regimento avertis min — daŭrigis Sirone, — ke la kirlado de tiu ĉi malnova afero ne estas dezirata.

— La granda parto de la kulpuloj jam ne vivas.

— Sed ankaŭ mortinto povas havi honoron!

— Eble li havas, sed li povas ekzisti sen tio. Ofte ĝi ne mankas eĉ al la vivo. Ĉu vi vere ne volas bromon?

— Ne… Kion ĝi utilas?… kuntraŭ la alkohola trema deliro. Kaj poste… — daŭrigis Sirone raŭke, rulumante cigaredon el sia ladskatolo, kaj ĉio turniĝis ĉirkaŭ li pro lia ebrieco. — La kulpo de la Skeleta brigado estas bezonata, ke ili rompu ŝtonon en Sudano pro morala puniĝo. Oni devas konstrui vojon tra la rokoj, etendiĝantaj en ladezerton, kaj tiu melodramo nobligas la pioĉbatojn… Por tiuj, kiuj ne aŭdas ĝin…

Minkiew silentis.

La Skeleta brigado veas!..

Poste aŭdiĝis eĉ pli stranga sono…

Oni violonludis ie.

Minkiew anstataŭ demani stertoretis, kaj kun elstaraj okuloj li konsternite eklevis sian kapon, gapante al Sirone.

— Fécamp vilonludas… — diris la kapitano morne. “Kie estas Colette?” — li pensis. Kaj ili aŭskultis la malgaje ondantan muzikan frazon.

Ili longe staris tiel. La kapitano glut-trinkis el la botelo.

La violonludo finiĝis. Minkiew glatigis sian hararon per nervozaj fingroj, ferminte siajn okuloj, lia vizaĝo fariĝis tia, kvazaŭ li lekus citronon. Nun ili vidis, ke Ligert ekstaras malrapide, kun malcertaj genuoj, kun vibranta rigardo, adiaŭante direktiganta al liaj brovoj, terure ebrie.

— Muzi… muziko

— Ĉu vi konas ĝin? — demandis Minkiew. — Tiu estas Beethoven.

— Ne… Tiu estas la malliberulo n-ro 63… — li singultis. — Je via… sano!

— Li altenlevis pantranĉĵon kaj bonguste mordis el ĝi, sed antaŭ ol li povintus gluti ĝin, li denove sterniĝis sur la planko.

— Mi ŝatus… resti sola — diris Sirone, post kiam li kaj Minkiew longe silentis.

— Bonan nokton — diris la kuracisto, kaj li samtempe tiradis ambaŭ manikojn de sia mantelo.

— Transdonu al mi vian revolveron!

— Estas superflue. Mi ordonis al Ligert ĉiutage elpreni la kuglojn el la pistolo de la frenezuloj.

Li elprenis sian revolveron. Ĝi klaketis, kaj ties bareleto turniĝis malplene. La kapitano eltiris sian armilon kaj rigardis ĝin.

Ties bareleto estis malplena!

Ili ridis. Kaj li ektiris la ĉanon. Klaketo. Li ankoraŭ longe rigardis, kiam li jam estis sola. Malrapide li ŝanceliĝadis al la fenestro.

La malluma, tepida, Afrika nokto kun stranga odoro estis tia, kiel pigra korpo de negrino, kuŝanta sur la regiono.

Ĝis kiam li staris tiel?… Ĉu minutojn?… Ĉu horojn?…

Aŭdiĝas tramplo. Fécamp staras ĉe la sojlo.

La kapitano turniĝis, li apogiĝinte mentis sian manon malantaŭen sur la kornicon, kaj sentis tiel, ke li tuj falos sur la planko. La multaj seke putraj lingotabuloj, jam leviĝis al li, kaj la plafono sinkis, dume la objektoj akutangule penetrinte tra la sojlo milde disiĝas kaj vibrante multobliĝas. Bildoj kun duoblaj konturoj: skribotablo, kondamnito, muro… ĉio estas diafana, nur kuntuŝaj konturoj, en lakaoso de konfuze, senorde amasiĝantaj ebenoj.

Sed li jam alkutimiĝis, ke mergiĝinte en ebrion, li kontrolu per granda fortostreĉo la realon.

— Kion vi volas, ĉu?!

La malliberulo staras tie, moviĝas liaj lipoj, kaj ie deflanke — el la profundo kaj susurante — nekomprenebla voĉo filtriĝas al li, kaj ve, mia Dio… Nun li devas kunaranĝi voĉon, bildon kaj sencon…

— Parolu kompreneble! — li krakas per voĉo discipliniga. — Kion vi rakontas ĉi tie?!

Sed la kondamnito n-ro 63 jam dronis malantaŭ la ondanta skribotablo kune kun la sojlo, kajl a tuta ĉambro staras oblikve, kiel kajuto, ke li devis mane kapti la fenstrokadron, kaj li hontas pro tio, li do rektiĝas kaj ekiras al la junulo, sed ĉar la tablo staras inter ili, nun li haltas, apogante sin sur siajn pugnojn, kvazaŭ li volus iri ĝuste tien.

Nun li klara adas fine la senmastran voĉon.

Sed pro tio rigidiĝas la tanganta vizio ĉirkaŭ li:

— Sinjoro kapitano! — raportas Fécamp. — Mi deziras fari sinceran konfeson. Mi diros, kien mi kaŝis la aktujon!

3

Ĉu la antaŭaĵo?… Jen tio okazis:

Ili staris unu apud la alia en la kontoro. Estis nokto. Profunda, trankvila kaj mistika…

— Mi adiaŭas — diris la junulino.

— Ĉu vi forrvojaĝos?

— Mogaŭ aŭrore.

— Ĉu vi havas… ian deziron? — demandis Fécamp.

— Violonludu.

Strane. Tamen li diris nenion. Li prenis la violonon kaj ludis. Unue li rigardis la vizaĝon de la knabino, poste la nokton, starantan antaŭ la fenestro, kiel nigra muro.

Kaj li vidis la junulinon ankaŭ tie.

Poste li vidis kaj aŭdis nenion, Li violonludis. La Hieno, la Skeleta brigado tute estingiĝis en li! Ĉu pro la muziko aŭ pro la virino?

— Kiu scias tion?

Oni subite forgesas, ke li devas memori. Oni forgesas tion en la proksimo de bela, ĉasta junulino… kaj oni forgesas ĝin en tiu momento, kiam venas en lian kapon la Balado, komponita de Chopin, aŭ la malgaje ondanta Melodio de Rubinstein, kiuj estas tiaj, kiel la ondlinia sinsekvo de la monotonaj, senlimaj montetoj de la dezerto.

Oni forgesas ĝin, kiel la kalifo la sorĉan vorton en fabelo.

Kiam li finis la ludon, kaj mallaŭtiĝinte forsonis la lastaj kordoj sur lia violon, li rigardis al la knabino.

Li timeme demetis la arĉon

Colette stariĝis sur la pinto de siaj piedfingroj, kun malfermita buŝo, kun timiĝintaj, elstariĝantaj okuloj…

4

— Fécamp…

La viro instinkte retropaŝis.

— Kion… vi deziras?!

— Vi estas senkulpa!

— Vi eraras!!

Ili staris vidalvide tiel, kvazaŭ ili volus interbatadi. “Estas frenezige — pensis la viro. — Tiu knabino scias multe pli el unu melodio, ol mil kaŝpolicistoj kun siaj ĉiuj indikoj kaj lerteco.”

— Silentu! Nun tuj rakontu ĉion! Ĉu vi komprenas? Ho, estas terure! Ve, Dio mia…

— Mi havas nenion diri…

Longa paŭzo. Colette prenas la manon de la viro kaj sincere diras:

— Fécamp… mi ŝatus, se vi estus senkulpa…

La kondamnito n-ro 63 rigardis al la najbara ĉambro.

— Mi komprenas… Atentu min… — flustris la junulino. — Mi neniam forlasos Sorone-on… Tamen… Mi devas scii! Vi estas senkulpa!

— Kial… vi diras tion?!

Nun ŝi staris senpere antaŭ li.

— Vi enamiĝis al mi, Fécamp — ŝi spiras kun tia suferanta, ploranta vizaĝo, ke li ne povis elteni ŝian rigardon.

— De kie… vi scias… — demandis Fécamp malesperiĝinte de la knabino.

— Estas simple… vi estas senkulpa. Sed ankaŭ perfidulo troviĝas ĉi tie.

— Kiu… estas tiu?

— La violono.

Fécamp malgaje rigardis la muzikilon.

— Eble, se mi povus violonludi — flustris la junulino, tiam ankaŭ vi divenus, kion mi ne povas eldiri…

Ili staris kaj rigardis unu la alian.

— Ĉu vi volas scii?… demandis la kondamnito n-ro 63 raŭke. — La veron?!

— Jes…

Li ambaŭmane prenis la manon de la knabino. La sango pulsadis tra lia gorĝo kun varmega elano.

— Colette — li flustris. — Mi estas senkulpa.

Per tiu terure dolora voĉo, kiun oni povas aŭdi nur tre malofte; kiam viro ploras, li ripetas ĝin, plorsingultante, malesperiĝinte:

— Colette… Mi estas senkulpa!!..

Reen al la Hienoj!

Esti homo doloras! Kio doloras, tio estas malbona!

Sed li jam ne estis tiel certa pri ĝi. Li sentis tiel, ke tio, kio nun doloras, ĝi estas pli bona ol ajna ĝojo.

Li fariĝis homo, ĉar li ddenove kredis la suferon, kaj li kredis la oferon, kiu havas nenian sencon, sed tiu sentas sin pli multa, kiu suferas pro ĝi.

Irinte al la fenestro, li rigardis la dezerton, brilantan en la glacikolora lunlumo kaj violonis…

Li longe ludis tion, ke li estas senkulpa.

Deknaŭa ĉapitro

1

Ili sidis vidalavide unu al la alia.

— Nun vi scias ĉion — finis la malliberulo la historion. Li rakontis ĉion al Colette de la komenco ĝis la fino.

La mano de la virino estis malvarma kaj tremetis. Ŝi karesis la vizaĝon de Fécamp.

— Kiom multe vi suferis!..

— Ŝi rigardis sur la kanbon kun tiom da tenero, kaj tiel malgaje, kvazaŭ ĉio ĉi estus okazinta por ŝi.

— La plej granda sufero estas tio, se iu ŝatus esti malbone, kaj li ne povas fariĝi tia.

— Kial vi ne faris ĝis nun sinceran konfeson?

— Kiu kredus ĝin? Kio estas la pruvaĵo?

— Sed la instanco tiel sekvas falsan spuron!

— Tiu spuro ne estas tiel falsa… Ĉar mi scias, kie troviĝas la aktujo!

Li rigardis rekte en la okulojn de la knabino.

Colette ekstaris. Ŝia pala, laca vizaĝo vibris, kvazaŭ eletro trakurus ŝian haŭton.

— Bonvolu paroli, pli klare…

— Mi scias, kie troviĝas la aktujo!

Colette lace viŝis sian frunton:

— Kial vi sekretas tion?

— Ĉar oni pensas, ke mi estas la farinto. Se nun mi transdonus la rabaĵon, kiel evidentiĝus mia senkulpeco? Tiel mi tamen havas la ŝancon en la probablaj eblecoj de la miliardoj da versioj de la okazaĵoj laŭ la funkcio de senlimeco: kapti la veran murdiston.

— Kiel mi divenis ĝin, tiel ankaŭ aliulo vidos la veron!

— Antaŭ la milita tribunalo neeblas vilonoludi — respondis Fécamp kaj ridetis acerbe. Li metis siajn manojn dorsen kaj apogis sin al la muro. — La farinto estas sportisto. Ĝi donas esperon al mi. Se li perdos iam, kaj oni arestos lin, li konfesos ĉion.

Colette prenis la vizaĝon de la malliberulo n-ro 63 inter siajn mamplatojn, kaj ŝi flustris tiel deproksime:

— Ĉu vi scias? Kiu li estas?

— Carew!

Carew… Ili silentis. Muŝkaptanta laceto subite ŝtelglitis ĝis la plafono, kaj ĝia makzelo klaketis. Ĝi enbuŝigis ion.

— De kie vi scias, kie estas la aktujo?

La vizaĝo de la kondamnito n-ro 63 fariĝis griza kaj morna. Kvazaŭ li donus al grava persono sepulton en funebra ceremonio.

— Ĉe la Skeleta brigado… la mesaĝo de mia malnova, bona amiko subite solvis la enigmon.

— Kiu?

— Nome Jakobo, ĝi estas kapro. Domaĝe, ke ĝi ne rajtas konfesi.

— Bonvolu paroli kompreneble.

— Jakobo, la kapro, tiun teruran matenon kuŝis senviva sur la planko en la kafejo de Bochur. La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon rakontis al mi ĉe la Skeleta brigado, ke post mia aresto li vidis la kapron. Ĝi vivis. Li mem tondis la beston.

— Daŭrigu! Kaj?

— Se la kapro, kiu tiam kuŝis senviva, poste ĝi reviviĝis, nur povas okazi tiel, ke ĝi narkotiĝis pro io. Certe pro mia verda moskitovualo, ĉar ĝi ofte puŝpiketis tion per sia nazo.

— Carew.

Li kapjesis.

Iam li studis medicinon. Tial en la oazo Ulogi li laboris en la hospitalo je la peto de la kuracisto.

— Kloroformo…

— Jes. Li ŝtelis dormigilon el la hospitalo, kaj helpe de sia parfumilo li aspergis mian moskitoreton per narkotiko, kaj li trankvile foriris, en burnuso por efektivigi la krimon. Aŭrore li jam denove estis apud mi.

— Kie estas la aktujo?

— Vi rajtas solvi tiun mirindan sekreton… — Li brakumis la knabinon.

Ŝi afliktite rigardis la viron, kun buŝo, kurbiĝanta je ploro.

— Atentu min, Colette. Estas tiel eksterordinare, kio okazis al tiu aktujo, tiel nekredeble… fantastike…

Tiam korpo falis en la ĉambron, sterniĝinte sur la planko, kun granda bruo.

2

Ligert estis tiu, havanta simptomojn de leĝera alkoholismo.

— Tiu impertinentulo ebriiĝis, kaj lia kurfunkcio estas sufiĉe malbona — diris Minkiew (ĉar li estis, kiu faligis la skribiston).

Ligert ronkis, sed tiel timige, kiel ĉasanta leopardo, eksaltonta. Colette estis ĝenita, eĉ ŝi mem ne sciis kial, kaj ŝi ŝeliris el la ĉambro.

Fécamp provis helpi al la kuracisto.

— Je via ordono, mi zorgos transporti la skribiston en la hospitalon.

— Li jam zorgis pri tio, kaj ĝi sukcesis tro bone. Sed se mi portos lin ĝis la hospitalo, kaj ni supozu, ke mi faligos lin nur dudek foje, kio estas senbaza optimisto, lia kranio minimume krevos.

La kondamnito n-ro 63 facilmove levis la pezan korpon.

Minkiew fingre tiradis sian kolumon dekstre, kaj li turnadis sian kapon dekstren.

— Vi estas forta homo, kiel bruto — li diris kun alta rekono. — Mi volas doni al la deliktulo nur kamforan injekton.

— Mi portos lin en la hospitalon.

— Kial?

— Kien mi kuŝigu lin?

— Sub la tablon.

Ligert ronkis indiferente, kaj Minkiew ordonis pere de la interna telefono:

— Alportu kamforon, seninfekigilon, vaton… Kiel? Portu lin en la lavĉambron! Li ne estos sekcita… La stomakulcerulon kuŝigu sur tiun liton… Kaj rigardu sub la hospitala taglibro, ĉu troviĝas tie sveda kronad-poŝtmark-serio! — Demetinte la aŭdilon, li mediteme pinĉetis siajn lipharojn. — Nekredeble, ke tiuj kronad-poŝtmark-serioj estas ĉiam suspektindaj. Kiom da altvaloraj poŝtmarkoj, tiom da falsaj troviĝas inter ili.

— Li malbutonumis la kamizolon de Ligert kaj metis sian stetoskopon sur la tute kalvan, glatan, infanecan haŭton de la skribisto.

— Interese. En ĉiu koro bruetas la muziko de la malbone fermiĝanta septo. Ĝi kaŭzas la brustanginon, kiu jam aperis ĉe la kapitano.

— Ĉu la sinjoro kapitano… estas grave malsana?

— Li, la kompatindulo luktas kontraŭ la alkohola trema deliro… Kiel domaĝe. Eble li ankoraŭ refortiĝus, se oni rapide sendus lin norden aŭ en Eŭropon…

— Ĉu… se li restos ĉi tie?

— Ĉiumomente ĝi povas ekregi lin. Kompatinda fraŭlino Cheyne…

La servosoldato alvenis kun la medicina aktujo, kaj li kunportis ankaŭ la svedan kronad-poŝtmark-serion.

Kaj Fécamp rapidis anonciĝi ĉe la kapitano por konfesi.

3

Sekvonttage ankaŭ Fécamo vidis:

Io estas okazonta… La homoj estas nervozaj!

Du junuloj interbatadis, kaj iu el ili grave vundis la alian per bajoneto. La suboficiroj trinkis boligitan akvon, kaj en la garnizono rondiris de buŝo al buŝo, ke tifo kaj disenterio malsanigas homojn pro la infektita akvotubo.

Proksimume ili pravis pri tio. Tamen ne tio estis grava por ili. Io devas okazi! Pri tio temas. La sufoka monotoneco provokas, ke eksplodu el ili la eventoavido de homo, kun freneza kaoso.

Io estas okazonta.

La plej okulfrapa afero estas la cedemo de la gardistoj. Ili ne estas kruelaj. Eĉ ili ŝercadas iafoje.

Kio Gi estas?

— Io estas okazonta… — flustras iu malliberulo al Fécamp kun brilantaj okuloj kaj esperige.

Kion li faru?

Ĝi pendas en la aero de la fortikaĵ: io devas okazi!

Devas!

Fécamp iras al Sirone. Li kuŝas senkonscia. Libourne antaŭ du tagoj denove komencis fu