aventura romano

Jenő Rejtő. La tri korpogardistoj en Afriko

tradukis: László Balázs

U N U A   Ĉ A P I T R O

1

Ĉe la tablo estis reprezentantoj de kvar diversaj nacioj: usona infanteriano, franca subkaporalo, angla mitralisto kaj rusa viandosalato. La infanferiano, la subkaporalo kaj la mitralisto okupis lokon la sur benko, la viandosalato en plado.

Tempo: la sepa horo posttagmeze.

Okazejo: Afriko, Rakhmar, malproksima, kaŝita garnizono en iu oazo de Saharo, kie vivaĉas kelkaj forgesitaj legianoj kaj kelkaj mizeraj araboj.

Personoj: senpersonaj.

Okazas: nenio.

La plej okulfrapa karakterizaĵo de la oazo Rakhmar, ke ĝi estas malpeje okulfrapa, kaj ĝi estas tute ne karakteriza oazo en Afriko.

En ties mezo troviĝas militistejo, ĉirkaŭbarita per argilbrika muro, kiun oni nomas sen ĉiu bazo, nur pro kutimo „fortikaĵo” laŭ la terminologio.

Vi povas imagi la rezistopovon de la „fortikaĵo”, kiun demostras evento, okazinta antaŭ nelonge, kiam la ebria kaporalo piedbatis la muron pro kolero, kaj oni liveris lin grave vunditan en la hispitalon, ĉar iu krenelo falis sur lian kapon.

Tamen oni nomas tiaĵo „fortikaĵo”. Kaj ĝi havas eĉ numeron. Al tiu fortikaĵo apartenis la numero 72 en la vico de la similaj konstruaĵo de Saharo.

Malantaŭ la rondforma muro estis „stabkomandejo” (etaĝa, malgranda domo el krudaj brikoj) kaj du barakoj por la militistoj. En la barakoj estis soldatoj, en la soldatoj estis apatia letargio pro la dormemiga varmego kaj pro la monotone pasantaj tagoj.

Proksimume kvindek palmoj ĉirkaŭas la fortikaĵon, polvokovritaj, langvoraj, duone mortintaj, altaj arboj, kaj kelkaj melankoliaj simioj vegetas en ties supro. Ili volonte transloĝiĝus al pli abundkreskaj pejzaĝoj, sed ili ne scias, kiel ili trafis ĉi tien.

Inter la palmoj troviĝas ok-dek kabanaĉoj, faritaj el koto, nomataj duaroj, kun nekonata celo, ĉar la indiĝenaj dom-posedantoj ne eniras ĝin tra la pordo dum jaroj. Sed ili ne formoviĝas de antaŭ la pordo. Kien iri en la varmega oazo? Aŭ kion fari en la interno de la kabano? Esence nek tio estas klara, kion serĉas tiuj araboj antaŭ la kabano, kie ili sidadas, sed oazo servas ne tiun celon, ke ĝi ĉiudetale konformu al ia logiko.

La indiĝenoj do manĝas, trinkas, domas kaj enuas antaŭ la kabano.

Kial loĝi en la duaro? Enkaviĝinta marmito, kelkaj rompitaj objektoj, putrinta mato kaj aliaj tiaĵoj troviĝas tie sur la ramita terplanko. Krome kelkaj miloj da muŝoj: tiujn ne estas bezonete viziti, kaj la kapro, ĝi elvenos mem malsatiĝinte.

La centro de la oazo Rakhmar estas la Grand-Hotelo. Malsimile al la eŭropaj institutoj, havantaj la saman nomon, la Grand-hotelo en Rakhmar estis aĉa, malgranda budo. Ĝia posedanto estis unuokula rabisto, kiu tiutempe laŭ ties ordo kaj maniero plenumis sian dek jaran punon en malliberejo, poste li ekloĝis ĉi tie kiel hotelisto el la frukto de sia diligenta agado.

Karavanoj, vojaĝantaj al Timbuktu, traveturantaj ĉasgrupoj signifis la grandan enspezon, la du arabaj ĝendarmoj de la oazo kaj la ĉirkaŭ cent persona garnizono la konstantan klientaron.

La Grand-hotelo, kiel ĝia nomo montras, havis la sinjoran iluzion de la monduma vivo en Saharon. Kvankam ĉiuspecaj fiinsektoj traronĝis la duon/colan muron el lignotabuloj, kaj nek la argilkovraĵo, nek la krudaj benkoj memorigis pri samnomaj, eŭropaj institutoj, tamen ĝi havis radioaparaton, preskaŭ en ĉiu dua semajno alvenis novaj gazetoj, kaj Leila, la araba demono, dancis dancojn.

Tiun programeron faris iom nepopulara la publike konta fakto, ke Leila (la araba demono) jam longe tanspasis sian kvindekan jaron. La aĝo kaj la poŝtranĉilo de nervoza indiĝeno postlasis profundajn sulkojn sur ŝia vizaĝo. Tiel Leila (la araba demono) apenaŭ dancis, kaj rileta la amuzon ŝi restriktis sin al tio, ke ŝi batadis tambursimilan muzikinstrumenton, kovritan per ŝamo. Ankaŭ tion nur ĝis tiam, ĝis kiam la firma decido de la gastoj ne devigis ŝin silenti. Tiam ŝi ekkaŭris en malproksiman angulon, kaj ofendite en sia demona sentemo, ŝi malgaje pipfumis. Vespere ŝi helpis bandaĝi la vunditojn.

Ĝenerale legianoj restadis en la Grand-Hotelo, kiuj ludis per ĵetkuboj, trinkis aŭ skribis leteron, kelkiuj faris siajn armil- kaj rimenpurigadon ĉi tie, sed vespere okazis interbatado. Tiu programero ne estis prokrestebla, tiel elpensema legiano, kiu venis ĉi tien kiel profesia pentristo, faris novan ŝildon, kiun la proprietulo lasis sur la pordo.

Jen tio estis skribita sur ĝi:

GRAND-HOTELO

Kvina-hora drinkado de grenbrand

Ĉiuvespere

la sinjora publiko interbatadas

Bonegaj piedoj de seĝoj! Fidinda unua helpo!

Senpaga eniro! Duba eliro!

La tri diversaj nacianoj ĉe la tablo (nekalkulinte la rusan viandosalaton) interkonsiliĝis serioze. Ili sidis tie jam de frua posttagmezo kune, ili parolis tre mallaŭte, kaj kiam la proprietulo iris tien, ili subite eksilentis.

La unuokula rabisto, kiun oni konis laŭ la nomo Brigeron pere de senvalidiĝintaj policaj afiŝoj, li estis tre vanta pro sia kulinara scio kiel drinkejestro, kaj nun li ŝtelumadis, ĉirkaŭ la tri soldatoj, kiuj mendis la viandosalaton. Ĉar vane, la legio estas stranga loko, kie iafoje jam troviĝis ankaŭ sinjoroj, ne estas mirinde, ke ili mendas tiel bongustan manĝaĵon. Sed Brigeron sentis tie, ke li faris sian plenon.

La gastoj esprimis sian rekonon. La viandosalato estis tute bonega, kaj nek tio ŝanĝis la fakton, ke fine ili trovis en ĝi nur apenaŭ uzitan meĉon.

La franco sincere dankis la proprietulon pro la bonega manĝaĵo, kiam li transdonis la petrol-sorban meĉon.

La proprietulo ĝojis pro la laŭdo kaj dankis la meĉon, kiun li jam kredis perdita, kaj vere ne estas facile aĉeti tiaĵon ĉi tie.

— Vi faras la manĝaĵojn tre bongustaj, amiko mia — diris la anglo.

— Sinjoro — respondis Brigeron, la unuokula rabisto modeste, — mi lernis la kuiristan metion ĉe Levin.

Li ofte emfazis tion kaj estis fiera pri tio. Neniu sciis, kie estas la restoraciode tiu fama, eleganta Levin, sed la proprietulo de la Grand-Hotelo diris kun tiel fiera ruĝiĝo, kaj li estis tiel forta homo, ke ili ne kuraĝis demandi pli proksimajn indikojn de li, rilate Levin-on. Supozeble ĉi-okaze lia justa indigno ne konus limon, kaj li vangofrapus la koncernulon. Cetere ĉiu hontis, ke ili ne konis Levin-on, ĉe kiu Brigeron lernis kuiri. Tial ili kondutis tiel, kvazaŭ ili estus konantaj lin.

Iu kaporalo diris jam eĉ tion, kiam li laŭdis la kuiraĵon de la kantino: „Tiaĵon ĝis nun mi manĝis nur ĉe Levin.

Verŝajne estas hontinde ne koni tian restoraciiston, kiu egalas kun la geniaj Ritz aŭ Duvall en sia metio. Do post paso de iom da tempo neniu konsideris dubinda la personon de Levin, kaj ili laŭdis Brigeront-on tiel, ke nek Levin povintus fari tion pli bone…

— Nu do, kara Brigeron, portu al ni botelon da vino, kaj lasu nin solaj.

— Ĉu vi deziras mapon? Ĝi estas farita por precizaj, militistaj celoj, sur ĝi troviĝas la garnizonoj kaj la sezonaj riveroj, ĝi nemalhaveblas okaze de fuĝo — demandis la proprietulo serveme.

— Hm… el kio vi pensas, ke ni volas fuĝi? — demandis tiu, kiu nomiĝis Pittman.

— Kiuj mendas ruĝan vinon kaj konversacia flustrante, tiuj planas fuĝon.

— Ĉu ni ne povas havi alian sekreton?

La drinkejestro montris tra la fenestro kun nepriskribebla grimaco:

— Ĉu ĉi tie?…

Varmega, flava suno bruligis el ekstere. La arbokronoj de la polvokovritaj, malgajaj palmoj pendis kiel svenintaj kapoj, preskaŭ agoniantaj, kiam malgrasa simio ekiris inter ili pigramove, polvopluvo drizelis de sur la velkantaj, glavosimilaj arbofolioj… Ekstere la araboj ruis per siaj ardaj ŝtonoj, ĉar ĉi-tempo ili bakis la kesra-on por la vespermanĝo, de malproksime aŭdiĝas mallonga, trenata komando de la deŝanĝita pikedo.

La sufoka, malbonodora aero de la drinkej preskaŭ krevadas pro la varmego, kaj zumis milio da muŝoj.

Skeleta, maljuna arabo, kovrita per ciketroj en ekstazo de fumado de opio iafoje ŝiradas sian barbon kaj akre kriadas kiel papago.

Du ŝvitantaj soldatoj kartludas en la fono de la drinkejo kun flava vizaĝo

Ronda horloĝo sur la muro ekstertoras en ĉiu kvaronhoro, kvazaŭ ĝi batsignalus la kvaronon, sed poste ĝi tiuj eksilentas. Ĝia rusta aparato nur memoras tiujn malnovajn, bonajn tempojn, kiujn la batmekanismo precize signalis iam.

Ĉu ne pravas tiu rabisto, kiu lernis la kuirarton ĉe Levin? Kian parolindan aferon oni havas ĉi tie, kio estas sekreto?

Malpli ol nenion: konstante la samon.

— Alortu la vinon! — diris la revema, pala kapo, nomata Francis. — Ni parolas pri familiaj aferoj, ne pri fuĝo.

La drinkejestro forrapidis kaj revenis kun la vino. Tamen li kunportis la mapon.

— Ankaŭ en familiaj aferoj vi pli bone orientiĝas helpe de militista mapo. Mi esperas, ke vi havas kompason?

— Por kio?…

— Eble ĝi estos bezonata pro ia stranga, familia afero…

Tiam Leila (la araba demono) saltis mezen por amuzi la gastojn per sia dancado. Sed iu kartludanto alkriis ŝin, grincante siajn dentojn:

— Tuj ĉesu! Ni volas kartludi, maljuna sorĉistino!

Leila (la araba demono) residis malgaje en la angulon.

— Kiel vi imagas? — diris Francis, kiu havis reveman vizaĝon

— Ankaŭ min interesas tio — ekparolis Thorze, la dika usonano.

Pittman, la anglo, unue plenigis sian pipon, poste li rigardadis la mapon, fine li kapjesis kontente.

— Bone. Ankaŭ vi rigardu ĝin. Al sudo, okcidento kaj oriento prezentiĝas ebloj por fuĝi. Norde Saharo estas antaŭ ni.

— Jes. Tie ne estas vojo.

— La sola eblo estas, ke iu saviĝu el ni, se hodiaŭ vespere tri homoj fuĝos al tri direktoj. Ni aranĝos la aferon tiel, ke oni malkovru ĝin nur matene.

— Kial disiĝi, kiam ni luktis kune ĝis nun? — demandis la pala Francis mallaŭte.

— Parolu klare! Per la sep sakramentoj al via skota menso, kiu estas tia, kiel korktirilo! — blasfemis la dikulo.

— La personaro de la garnizono konsistas el naŭdek kvin homoj — diris Pittman, la skoto kaj premadis sian pipon.

— Ankaŭ ni scias tion.

— Minimume la duono de la soldatoj ĉiam devas restadi malantaŭ la muroj por defendi la fortikaĵon. Tio estas la plej severa punkto de la reglamento. Ĉu vi jam komprenas?!

— Mi komprenas… Saĝe elpensite — murmuris Thorze, la usonano.

— Mi ne komprenas — diris Francis Barré.

— Persekutanta taĉmento konsistas minimume el dudek kvin homoj — klarigis Pittman.

— Mi scias tion.

— Kvardek sep homoj devas resti en la fortikaĵo. Dudek kvin soldatoj iros al oriento por serĉi iun fuĝinton, dudek kvin sekvos la spuron de la alia, do la trian, kiu iros suden, neniu povas persekuti, ĉar ne estas pli da soldatoj en la fortikaĵo de la oazo Rakhmar ol naŭdek kvin.

Thorze forte frapis sur la tablon:

— Klaral afero! Se nia trio fuĝos al tri direktoj, tiam oni ne povas persekuti iun el ni!

— Tiu homo trankvile povas atingi la limon de blega aŭ angla kolonio! Kiu estos tiu, ĝi estas nur hazarda ludo, kion ekscios la koncernulo, ke oni ne persekutos lin post dudek kvar horoj.

Tiam Leila (la araba demono) facilmove iris mezen por amuzi la gastojn per sia dancado.

— Malbenita sorĉistino! — hurlis multaj homoj samtempe. — Lasu nin kartludi kaj drinki.

La dancistino facilmove reiris al sia loko kaj ekfumis pipon.

— Ĉu la du homoj, kiujn oni kaptos? — demandis Francis Barré.

— Ili estos citiaj antaŭ la militan tribunalon. Ili estos mortpafitaj aŭ kondamnitaj al multjara punlaboro — respondis Thorze.

— Sed unu komforte fuĝos — diris Pittman.

La horloĝo ekstertoris raŭke, kaj fariĝis silento.

Nur la miliono da muŝoj zumis.

La tri divers-nacianoj interkonsentis: ili triope fuĝos, du certe estos kaptita, unu certe saviĝos.

— Ĉiu el ni kunportos tion, kion li povas, sed ĝi estos tre malmulta. Mi proponas, ke jam nun ni donacu nian ĉiun havaĵon unu al la alia. Nu, tiuj du, kiuj estos kaptitaj, akiros la bagaĝon de la tria. Kial lasi, ke oni metu ĝin en la deponejon?

— Prave!

— Dinkejestro!

— Sinjoroj!

— Portu plumon kaj inkon!

— Sinjoroj, sur la mapo nur per kajero estas permesate desegni la vojliniojn, koncernantajn la farmiliajn aferojn.

— Ĉu vere?… Nu, ankaŭ vi estos bona, kiel atestanto.

Li portis la skribilojn, kaj la tri homoj konceptis la jenan dokumenton:

„Subskribintoj testamentas niajn ĉiujn moveblajn kaj nemoveblajn havaĵojn al nia amiko ………………………………………………., kun kiu ni pasigis kune la malfacilajn jarojn de la soldateco en Afriko.

Ĝi datiĝis en la oazo Rakhmar, la 17-an de februaro en jaro 19….”

— He! Fadeno, ankaŭ vi venu ĉi tien.

La soldato, kiu havis la moknomon Fadeno, estis tre maldika, kaj li ĉiam zumkantis. Ne pro sia bonhumoro, sed pro la stulteco.

— Ni volals tion — diris la usonano al Brigeron kaj al la idiota Fadeno, — se iu mortos el ni en tiu ĉi nesto, tiam la aliaj heredu liajn havaĵojn.

— Kiu heredu? — demandis la rabistestro.

— Kiu restos vivanta.

— Kiu restos vivanta ĉi tie? — li respondis kun malestima mansvingo.

— Estas egale. Vi kaj Fadeno atestos.

Fadeno rikanis tiel, ke liaj buŝanguloj preskaŭ atingis liajn disstarantajn, grandajn orelojn kaj fiere ripetis:

— La eta Fadeno estas atestanto!

Infanece, li ofte parolis pri si mem en la tria persono.

La suno subiris, kaj la aero preskaŭ tuj fariĝis senteble malvarma.

— Mi iros al sudo — diris Thorze.

— Ĉu vi? — demandis Pittman kavalire, kvazaŭ proponante al Francis Barré la rajton de la elekto.

— Ĉu ne estas egale? — demandis la franco iom malgaje. — Mi neniel povas saviĝi.

Tiam Leila (la araba demono) salte leviĝis kaj iris mezen por amuzi la soldatojn per sia dancado, sed ĵetita bajoneto preterflugis ŝian vizaĝon je har-distanco, kaj ŝi residis sur sian lokon ofendite.

— Ĉu ne estas eble iri norden? — demandis Francis Barré, ĉar li plej volonte estus elektinta la plej malgrandan ŝancon.

— Norde Saharo estas antaŭ ni — respondis Pittman. — Tie eĉ ekspedicio povus trairi malfacile.

…Post la vespersignalo la tri homoj malsuprengrimpis sur la malantaŭa muro de la fortikaĵo, ili premis la manon unu de la alia kaj ekmarŝis.

Thorn suden.

Francis okcidenten.

Ĉu Pittman? Li iris norden, rekte al Saharo, kie nek ekspedicio povus trairi liaopinie…

2

Ĉe la alviciĝo evidentiĝis, ke tri homoj mankas.

La leŭtenanto tuj konstatis, ke oni ŝtelis tri kamelojn nokte. Dizerto! Ili scias dum minutoj, kiuj estas la fuĝantoj. La spuroj de la kameloj estas klaraj: iu ekiris suden, la alia okcidenten, la tria norden.

— Kiel vi opinias, mon cher? — li demandis la serĝenton. — Ni povas sendi nur du persekutantajn taĉmentojn. Ili povas esti ruzaj homoj!

— Estas simple, sinjoro leŭtenanto. Kiu iris al nordo, tiu mortos, aŭ li neniel povos saviĝi.

— Do ekiros po unu persekutanta taĉmento suden kaj okcidenten, alian ni ne povas sendi el la etato de la fortikaĵo. Kiu revenos plej baldaŭ, tiu ekiros norden serĉi la trian.

— Oui, mon chef!

…La sekvan tagon tagmeze la persekutantoj atingis Torze-on. La usonano sentis dum momento, ke li povas ekbatali kontraŭ la proksimiĝantaj dudek kvin homoj sur la ebena tereno el malantaŭ monteto, poste li tamen rezignis tion. Se okazos unu pafo, lia mortkondamno jam estos certa. Li kapitulacis.

Vespere la alia taĉmento atingis Francis Berré-on. Kiam li jam kuŝis sur la tero sveninte. Lia akvofelsako estis trua. Ŝajnis, ke li ne ĝisvivos la sekvan tagon. Oni reportis lin sur brankardo, fiksita inter du kamelojn.

Nun iu taĉmento, konsistante el tridek homoj rapide ekiris norden por serĉi la trian. Li havis du tagan vojon de eskapo, sed sur la senespera tereno de Saharo. Liaj spuroj estis klare videblaj sur la sablo.

Ankoraŭ la sekvan tagon zigzagis antaŭ ili en la malproksimo multe da etaj makuloj, hufoj de kamelo.

— Eble li eltenos duon tagon soifante. La kamelo ne povas porti pli ol du felsakojn da akvo.

— Li havas malbenitan, skotan stomakon.

— Ili sciis pri Pittman, ke li estas tre forta. La temperaturo eble estis kvindek celsiusgradoj, kaj sufoka polvo ŝvebis super la dezerto. Malgranda aerblovo sufiĉus por kovri la spurojn de la persekutato. Sed fortuno, ŝajnas, ne favoris Pittman-on.

— Damne! — grakis la serĝento sufokiĝante — la fiulo bone scias, ke li ne povas forfuĝi, li tamen devigas nin rajdi! Mi rompos liajn ostojn!

La spuroj de la kamelo nur serpentumis plu antaŭ ili laŭ la sablodunoj, tiriĝantaj en la malproksimon, kaj la suno iom post iom fariĝis sangoriĝa kaj la ĉielo griza…

— Li estas tie!

Iu soldato montris en la lontanon kun etendita mano, kie estis videbla bunta, oblonga makulo. Ĝi povis esti nur figuro de homo sur kamelo.

— Antaŭen!

Sovaĝe galopante ili klopodis atingi la dunon, dividante la tridek homojn je du grupoj por ĉirkaŭi Pittman-on, kiu rapidis malantaŭ la monteton. Sed nun li estos kaptita!

Sed el tiu direkto, kie Pittman malaperis, la infero akceptis la persekutantojn.

Pafaro. Batalkrio el cent gorĝoj…

Mallonga miksbatalo.

La beduenoj, kurantaj el malantaŭ la montetoj, dum minutoj mortigis tiujn

kelkajn soldatojn, kiujn la pafaro indulgis.

Ŝejko Izmin reŝovis sian sabron en ties ingon.

— Alaho estas granda. Alia trupo da eŭropaj hundoj brulas nun en la fajro de geheno.

— Ŝejko! — elpaŝis Pittman el la batalantoj. — Vi mesaĝis, ke vi helpos min iri al la norda, granda fervojo por dudek kvin fusiloj. Tridek fusiloj kuŝas antaŭ vi en la sablo kaj multaj utilaj objektoj, kiujn havas la eŭropanoj.

La ŝejko rigardis lin dum sekundo kun kuntiritaj okuloj.

Ĝi estis danĝera momento. Pittman sciis tion bone. La vorto de beduena rabistestro ne estas sankta skribo.

— Ŝejko — li aldonis trankvile, — la soldatoj ekscios, ke mi liberiĝis, kaj tiam ĉiu fuĝinta legiano helpos vin denove, ĉar ili fidos vian vorton.

La ŝejko komprenis lin. Malgraŭ tio, ke li ne konis la vorton „propaganda”, tamen li estis klarvida pri la graveco de la informoj, flugantaj de buŝo al buŝo.

— Estu tiel, kiel mi diris, nekredanto. Miaj homoj akompanos vin, kaj vi ricevos trinkakvon, nutraĵon, kiom vi bezonas.

Post unu horo ok araboj kun Pittman ekvojis sur kameloj al nordo.

3

La skoto sciis bone, ke per tiu helpo ankoraŭ ne estas finita lia fuĝo. Pasis nur la danĝero de la momenta pereo.

— Kiu estas la plej unua oazo apud la fervojo? — li demandis la kameliston, rajdantan apud li.

— Okbur.

— Ĉu ĝi estas malproksime de tie ĉi?

— Du taga rajdado sur tiuj lacaj kameloj, se ni ne faros longan ripozon.

— Ni abolute ne faros! Eĉ mallongan ne! Antaŭen!

— Vi estas blankulo, sed la fortikaĵo apartenas al bedueno, sinjoro. Mi miras vin pro tio.

Vespere ili tamen ripozis unu horon. Poste tutan tagon ili fortosteĉe galopis, kaj sekvan tagon, tre malproksime, kvazaŭ forĵetita vesto kuŝus en la polvo: malhela makulo estis videbla en la dezerto.

— Tie estas Okbur.

— Iu el vi donu al mi vian burnuson, mi pensas, ke la suno bruligis min sufiĉe bruna, ke oni kredu min indiĝeno.

— Inter la berberoj de la montaro estas multaj miksdevenaj, ili ne estas plu brunaj ol vi… Jen estas la burnuso, sinjoro.

— Iu el vi iru en la oazon.

— Bone, sinjoro. Mi eniros tien. Dume ekbivaku ĉi tie.

La malhela, tropika ĉielo brilis en pompa stelornamo super la dezerto, kaj la indiĝenoj bakis ion sur fajraj ŝtonoj. Ankaŭ Pittman manĝis ion, poste ili ekkuŝis, envolvante sin per kovriloj. Tio estas certa antaŭ Pittman, ke ĉiu radiostacio jam menciis lin. Sed kie ne estas garnizono, tie li ne devas timi. Li mem venkos araban ĝendarmon.

Ĉirkaŭ noktomeze fariĝis frosta malvarmo, kiam la malpeza povo reradiis ĉiun kalorion da sorbita varmo… Aŭrore blanka prujno kovris la dezerton, kvazaŭ neĝo estus falinta. La suno jam leviĝis, kiam la sendito revenis.

— Nu?

— Nur du arabaj ĝendarmoj estas en la oazo. Vi mem povos venki ilin okaze de problemo.

— Ĉu la fervojo?

— Ĉe la malgranda stacidomo estas eŭropana gardisto. Li estas ebria ĉiam. Mi diris al la araba tribestro, ke vi estas amiko de ŝejko Izmin. Vi povas kalkuli ilin. Ili malamas la eŭropanojn, kaj la strangola, granda mano de la legio ankoraŭ ne atingis ĝis ĉi tie per ĉiu forto… Ili helpos vin…

— Dankon.

La unuaj radioj de la suno apenaŭ ekscintilis sur la degelanta prujno, kiam Pittman atingis la ruĝefarbitan palmotrunkon, sur kiu pendis tabulo:

OAZO OKBUR

200 kilometroj

4

Ĉio estas silenta en la proksimo de la gardistodometo. Kelkaj kaproj paŝtiĝis inter la reloj. Pittman malfermis la pordon. Trampa homo sidis ĉe la tablo. Lia vizaĝo similis al tiuj ŝrumpintaj homaj kapoj el Arizono, kiujn la sud-amerikaj indianoj preparas tiel admirinde lerte el plenkreskula kapo pugno-granda, ke la trajtoj tamen restas rekoneblaj.

— Bonan matenon — salutis la fuĝinto.

— Ni lasu tion — respondis la mumio-kapa, raŭka fervojisto. — Kion vi volas?

— Mi estas gvidanto de karavano. La trupo ekiris plu al Timbuktu, kaj mi deziras reveni denove al Marrakesch.

— Vi estas sufiĉe freneza… Kial vi ne iris al Timbuktu? Kie en la infero estas mi abrando.

Li trovis ĝin post mallonga serĉado.

— Kiam ekveturos la trajno, — demandis Pittman kaj komencis perdi sian paciencon.

La fervojisto metis duonon da fiŝo en sian buŝon, ke lia ŝvelis lia vizaĝo, kaj dum li manĝis, li nur levadis sian ŝultron.

— Homo! Ĉu vi ne scias, kiam ekveturos la trajno?

— Mi scias nur tion, kiam ĝi alvenos.

— Kiam do ĝi alvenos?!

— Dependas de tio…

— Kiam ĝi alvenis lastfoje?

— Nu… Tio alvenis hodiaŭ matene, sed ĝi jam pluiris.

— Kaj kiam alvenos la plej baldaŭa?

— Post du-tri semajnoj… Dependas de tio. Bonvolu sidiĝi.

Pittman staris malesperiĝinte.

— Ĉu vi estas fervojisto?

— Jes. Sed mi vizitis ankaŭ konservatorion. Mia onklo volis, ke mi fariĝu ĥorestro.

— Stultaĵo!

— Ĝi ne estas stultaĵo, nur mankas el mi la emo al tio. Tiel mi fariĝis fervojisto…

Li estas idioto — pensis la skoto.

La ŝrumpakapa fervojisto trinkis brandon post la manĝo de la haringo, kaj liaj ruĝaj okulkavoj estis tiaj, kvazaŭ li konstante plorus.

— Ĉu ekzistas nenia trafiko al nordo de tie ĉi? Ĉu nur la fervojo?

— Kaj la birdo ekzemple… He, ne ĵetadu ĉi tie… Vidu la mondo, kia afero!

— Respondu normale. Ĝis ne estis fervojo ĉi tie, tamen oni trafikis. De kiam ekveturas trajno de tie ĉi?

— Mi direktas la trafikon ekde du jaroj. De tiam oni veturas nur per trajno.

— Kaj kio estis anticipe?

— Mi estis fagotisto en salon-orkestro… Sed mi perdis mian precizan blov-kapablon pro la trinkaĵo.

— Parolu pli klare, ĉar vi pentos tion!

— Sinjoro, se ĝi ne estas klara parolo, kion vi diros post unu horo? Nun estas la sepa kaj dekkvin minutoj. Mi estos tute ebria je la oka kaj dudek minutoj, kaj mi respondos ĉiun demandon kantante popolkantojn.

— Ĉu vi scias ĝin tiel precize?

— La precizeco estas la unua ĉe la fervojo. Je la sepa kaj tridek minutoj ekiros plena botelo, kiu havas konekson al la palmovino, alveninta je la oka kaj dudek minutoj. Je la naŭa horo alvenos person’.

— Kia persono?

— Araba personino.

— Ŝi portos branĉtrakan drink-miksaĵon el duspeca brando. Je la naŭa kaj kvardek minutoj mi furiozas. Tial estas strange, ke vi ne opinias min normala en tiu ĉi trankvila periodo. Nun mi ankoraŭ ekkonas ĉiun.

La ŝrumpakapa homo parolis tiel aparie, kun tiel senesprima, malklara rigardo, kaj kun tiel tipaj, larvo-similaj trajtoj de akuta alkohola trema deliro, ke ĉiu plua eksperimentado ŝajnis senespera.

— Ĉu mi nun… atendu du semajnojn ĉi tie?

— Mi malkonsilus tion. Mi havas revolveron ĉe mi, kaj kiam mi furiozas, tiam mi kutimas pafadi. Sed vi povas dormi en la deponejo, kie troviĝas ĉiuspecaj vojkonstruaj objektoj. Vi povos dormi bone sur la granda lignokesto.

— Dankon.

— Nur atentu, kiam vi cigaredos, ĉar dinamito estas en ĝi. Sed la alia loĝanto klarigos ĉion ĉi.

— Kia loĝanto?

— Oficiro kaj lia servisto.

Pittman komencis senti sin malbone. Li palpebrumis al la pordo de la deponejo kaj retroiris.

— Ĉu li estas… ĉi interne?

— Jes. Li dormas. Ili konstruas grandan stacion ĉe Kongo. Li organizas tion. Mi petis, ke li helpu dungi min kiel staciestro. Kiel bonege estus tie, se mi povas drinki tiom en tiu ĉi malgranda stacio. Sed li ne volas dungi min. Li diras, ke eĉ sen tio okazas tiom da trompoj, kvankam laŭ mi ne povas okazi sufiĉe da trompoj dum fervojkonstruo ĉe Kongo.

Li rigardis sur la horloĝon, ĉar nun estis la sepa horo kaj tridek minutoj, li trinkis la duonbotelon da brando.

— Nun iru, ĉar baldaŭ mi kantos — li avertis la gaston bonintence.

— Vi pravas… Nu, ĝis la revido, kara… kiel vi nomiĝas?

— Vasiliĉ. Fedor Emanuel Vasiliĉ, laŭ patrina branĉo mi havas parencecon pri la bulgara familio Gunĉeff.

— Kio estis la bulgara familio Gunĉeff?

— Cepo-komercistoj. En la vilaĝeto Saleguĉ apud Varna.

Pittman ekiris, sed voĉo eksonis malantaŭ li:

— Legitimu vin!

En la pordo de la deponejo staris ĉefleŭtenanto, lia servisto apud li. Ili ambaŭ tenis revolveron en la mano.

Pittman per unu salto estis ĉe la pordo. Pafo tondris.

— Sekvu lin! Li estas tiu!

La anglo laŭte kriante falis el la dometo. Li mortis aŭ li estis vundita. La servisto rapide postiris lin.

— Kion vi volas de tiu pia arabo? — demandis Fedor Emanuel Vasiliĉ konsternite (kiu laŭ patrina branĉo havis parancecon pri la familio Guncseff).

— Vi estas stultulo! Li estas tia arabo, kiel mi!

— Ĉu vi estas arabo? Pardonon, sed mi sicas tiel, ke indiĝeno ne povas esti oficiro en la legio.

— Nek mi estas arabo, kaj nek li estas arabo!.. Ĉu ne vi ricevis la telegramon, en kiu oni sciigas, ke la hordoj de ŝejko Izmen masakris trupon da legianoj?

— Ah! Kaj li estas la ŝejko!

— Li estas legiano!

— Kaj oni masakris lin…!

— Idioto!

— Mi vidis, sed vi ne devas alpafi iun pro tiaĵo.

— Li vendis siajn kunulojn al la ŝejko por ke li povu fuĝi. Li nomiĝas Pittman, senranga soldato n-ro sepdek unu. Ĉar mi vetas per mia kapo, ke li estas tiu…

La servisto revenis. Li rigardadis dokumentujon kaj kelkajn paperojn.

— Vi povas telegrami, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ni vundis kaj kaptis la serĉatan Pittman-on dum fuĝo. Jen estas liaj dokumentoj…

— Kiu estus pensinta — murmuris Vasiliĉ — ke tiu simpla homo… Pittman, estas la ŝejko… — Kaj li trinkis multe el la drinkaĵo, ĉar tiu botelo havis gravan malfuiĝon pro la okazaĵoj, kaj la precizeco estas la unua ĉe la fervojo.

*

Pasis kvin jaroj post la rakontitaj eventoj, kaj koncerne la daŭrigon, jam estas je nia dispono la rezulto de la verkista agado de legiano John Fowler, kiun liaj multenombraj amikoj kaj tre malmultaj estimantoj konas nur laŭ la nomo Ŝinketo, kiam oni babilas pri verkistoj, kaj rilate la temon, oni transiras al vangofrapoj, li soldatservis en la legio kvin jarojn post la menciitaj aferoj, kaj li jam verkis sian duan libron. Mi transdonas la parolon al li, ĉar la historio plibone konvenas al lia verkista karaktero. Kiuj malalte taksas la aŭtoron, mi diras al tiuj, ke laŭ bonfamaj artkritikistoj, ke oni mencios John Fowler-on eĉ post jardekoj. Precipe tiuj, kiujn li ekbatis pro iu aŭ alia kaŭzo.

D U A   Ĉ AP I T R O

1

Malgraŭ la instigo de miaj amikoj mi decidis, ke mi verkos tiun ĉi romanon. (Ĉerpitan el la vivo.)

Ĉar miaj amikoj instigis min al tio, ke mi ne okupigu pri tiaĵo, kion mi ne komprenas. Sed nun ili eraris. Mi estas multe pli supre ol la ordinara homa feĉo pro mia legiteco, malgraŭ tio, ke la ŝajno eble kontraŭdiras mian aserton.

Kiam oni eldonis mian unuan verkon, miaj estimantoj serĉis min kun aro da minacaj leteroj. Oni nomis min fripono, bruto, perfidulo kaj spiono.

Sed kion atendi nuntempe de la estimantoj?

Ili vidas nur tion, ke la polico insultis ricelistojn, rompŝtelistojn kaj aliajn negocamikojn per demandoj pro miaj verkoj, sed ili forgesas tion, ke la granda, kaj nobla celo de la literaturo estas la fidela karakterizo, prezento de la privata vivo kaj similaj de la ricelistoj kaj kasrabantoj.

Hopkins la Ŝtipulo, kiu esence malhavas tiun animan delikatecon, kiun la senmorta verkisto nomas puntornamita en sia ĉefverko „Amo de Roccambole”, li diras tion:

„Se vi ankoraŭfoje skribaĉos idiotaĵojn pri mi, tiam mi rompos vian kapon per piedo de brakseĝo.”

Kion respondi al tiu triviala tono? Al homo, kiu malhavas la animan puntornamaĵojn.

— Ankaŭ mi estos tie — mi respondis, — vi, orgojla, malbelega ulaĉo.

Li klare povis vidi mian opinion el tiu aludo.

Hopkins la Ŝtipulo firme staras sur siaj plandoj, sed foje jam oni admonis lin per bufro de ŝarĝaŭto, ke lia nazo fariĝis plata kaj ruĝa, kiel la etaj, acidigitaj paprikoj. Vere, ke li estas dikstatura, kaj li havas terurajn ŝultrojn, kaj liaj mallongaj brakoj estas muskolaj, kiel tiuj de maristoj, videblaj en desegnofilmoj, sed mi opinias, ke mi povus venki lin.

Alfonso la Neniulo, kiu estas terure malvarmsanga kaj zorgas pri nenio, esprimis sian opinion alimaniere.

— Via libro estas tre bona — li diris, leginte la manuskripton, kaj li demetis ĝin kun tedita vizaĝo, — nur ĝi ne estas sufiĉe klara, rilate vian personon.

— Mi klopodis skribi sincere pri mi mem, kiel la gravaj geografoj.

— Jes, jes, ĉar vere evidentiĝas, kia stultulo vi estas, sed ni, kiuj konas vin deproksime, ni scias bone, ke vi kutimas esti multe pli sulta.

Kial diskuti kun tiuloj? Neniu el ili havas belan animon. Mi eĉ diris tion al ili.

— Kiel komprenus la inspiron de poeziaj delikataĵoj tiel granda ĉevalo, kiel vi?

Kaj tio estas la vero.

Mia amiko, havanta la moknomon Turka Sultano, kiu ne estis kun ni en la legio, kaj li tre ŝatas korespondi, skribis en tiu afero:

„Mi sciis ĉiam, ke vi estas granda idioto. Sed tiel granda, nek mi sciis tion. Vi povas kredi ĝin! Nenion verkaĉu pri mi! Ĉar sekvos mi. Kaj se mi skribos pri vi, kiajn aferojn vi faris, tiam oni bele malliberigos vin. Kaj sendepende de tio, vi povas ricevi baton sur vian kapon per la ferstango de la vaporkaldronego, kio estas peza metal-objekto. Mi skribas ĝin al vi, kaj kion mi skribas, tio ne estas mensogo aŭ idiotaĵo, kiel vi skribas ĝin en via romano. (la nedezirata parto forstrekindas)

Altestimate:

Vi, ĉevalo!”

Sed la instigo de miaj amikoj ne povis malhelpi min en tio, ke mi ne transdonu al la posteularo mian novan romanon, verkitan per mia simpla, sed per pompa artaĵo.

Jen:

2

Ekzerctereno.

— Gaavuu!

Ni staras en streĉa pozicio. La mallarĝaj, pintaj lipharoj, kaj la same mallarĝa barbo de serĝento Potrien milde tremetis.

Kio okazis denove?

— Karaj infanoj miaj — li komencis kun amikema, patra rideto. — Mi trovis rimenzonon antaŭ la drinkejo, kie hieraŭ tri legianoj draste batis tiujn dekkvin traveturantajn komercistojn, kiujn alvenis kun la karavano!

Tiuj legianoj neniam povas resti trankvilaj.

— Oni ne rekonis la tri soldatojn en la mallumo, kaj ili forfuĝis. Kiuj estis tiuj tri homoj? Ili elpaŝu memvole. Tio estos la plej ŝaĝa afero.

Preve. Kial devas la tuta kompanio staradi ĉi tie pro tri homoj?

Sed neniu moviĝis.

— Ĉu vi ne anonciĝas? — mokas la serĝento kun afabla rideto. — Se la respublikestro demandos tion: „Nu, kara Potrien, kiuj estis tiuj tri homoj, kiuj draste batis la karavananojn?”, kion mi respondos al li? Ĉu?

Ni ne sciis.

— Mi diros tion: „Laŭ mi, mon President, verŝajne ili povis esti arabaj knabinoj en maskovestaĵo, ĉar neniu anonciĝis el inter la legianoj…”

Subite li ekkriis minacege, kvazaŭ kuglo estus trafinta lian koron. Kelkaj dormetantaj simioj panike fuĝis de sur proksima arbo…

— Kiu interbatadis per tiu rimenzono? Kiu ekbatis per ĝi la karavanestro je la buŝo, ke liaj ok dentoj elfalis, kaj li falis kap-antaŭen en la kamel-naĝejon?

Ĝi povis esti kruela bato. Sed la garnizona vivo preskaŭ brutaligas iujn legianojn, ke la lasta fajrero de la deca konduto estingiĝas en ili.

— Kiu interbatadis per tiu rimenzono?

Silento.

— Suboficiro! Rigardu la rimenzonojn!

Hm… La zono de la sudanaj infanterianoj estas duon colon pli larĝa, kaj mi potas tian. Se li rimarkos ĝin, estos problemo. Li certe diros tion, ke mi flugigis tiun kvereleman karavanestron en la kamel-naĝejon intence. Kvankam mi vere ne povis konjekti, ke li falo estos tiel granda. Kiu povas kalkuli en mallumo, kiel forte bati per la rimenzono? Precipe, kiam oni prenis kiel ofendon de Hopkins la Ŝtipulo, ke li rigardadas binoklon, kaj la instrumento baldaŭ malaperis. Vere ne estis ĝuste suspekti lin, ĉar antaŭe ĝi estis en liaj manoj.

Ni nur defendis, kiam ili atakis nin, ĉar la senteman animon havanta Hopkins ĵetis la rubujon al ili.

— Jen rigardu! — krias akre la kaporalo. — Ĝi ja estas larĝa rimenzono! Elpaŝu, vi, urtikfloro!

Mi elpaŝas.

— Kian rimenon vi havas?

— Talian.

— Idioto! Kian talirimenon vi portas?

— Armean.

Mi estis iom pigramensa, kiam mi konversaciis kun Potrien. Li pensis, ke mi estas denaska stultulo. Se li divenos, ke mi uzas tiun parolmanieron eksluzive kun li, el tio devenus granda problemo.

— Vi estas cerbomoliĝinta, kadukiĝinta krokodilo. Mi demandis tion, de kie vi prenis tiun rimenzonon? Ĝi apartenas al sudana infanteriano!

— Jes.

— Jen ĉi tiu estas via talizono? — li demandis kaj altenlevis la senmastran objekton kun fatala trankvilo.

— Jes, mon chef.

— Kial vi ne diris tion pli frue?

— Vi ne demandis, mon chef.

— Mi demandis tion, kiu batadis per tiu ĉi rimenzono?

— La zono estas la mia, sed mi ne batadis per ĝi.

— Ĉu! Se la respublikestro demandos: „Diru Potrien, kiel troviĝis talizono de soldato per si mem al la interbatiĝantoj?”, kion mi respondos al li, ĉu?!

Mi kunfrapis miajn maleolojn.

— Tion, ke: „la talirimenoj kelkfoje forvagas, mon adjutant.”

— Kanajlo!

Li ne ŝatis, se mi respondas lian demandon. Sed la devo de la soldato: blinde obei.

— Ĉu la zono apartenas al vi?

— Jes.

— Kiuj estis kun vi?

— Kie?

— Ĉe la lasta interbatado.

— La sinjoro serĝeno!

— Ĉu mi?! Vi, fripono!

— Oui! Lastfoje mi interbatadis kun la arboj ĉe Aut-Aurirt, kaj la sinjoro serĝento gvidis nin.

— Vi do ne diros tion?! Tiam anstataŭ la du personoj la tuta plotono ne ricevios forpermeson.

Alfonso la Neniulo kaj Hopkins la Ŝtipostarura elpaŝis samtampe, streĉe starantaj.

— Kio estas?!

— Mi raportas al sinjoro serĝento — diris Hopkins, — ni ambaŭ estis tie.

— Mi povintus pensi. Ĉiam tiuj tri homoj. Mi traktos vin amare. Notu tion bone.

Potrien koleretis nin pro multaj aferoj. Iom rajte. Unuavice ni ĉiuj tri havis honormedalon, kion la brava, unuaranga suboficiro (ĉar senkonsidere de liaj kelkaj malperfektaĵoj, la olda Potrien estis brava soldato) ne povis toleri. Fine tre ĝenis lin tiu cirkonstanco, ke ni estis famaj kaj riĉaj, ĉar ni aktive partoprenis trovi diamant-minejon, kiun oni jam pensis perdiĝinta. Ni fariĝis famaj en la mono, dank’ al la gazetaro, kaj nia tantiemo el la profito de la diamant-minejo signifis sufiĉe grandan riĉecon. Tamen ni devis soldatservi la restintan tempon, kaj la serĝento neniam pardonis al ni, ke tiutempe oni tute ne punis nin, sed fine ni estis distingitaj pro niaj multaj kontraŭregulaj faroj.

— Ĉiuj tri homoj iru por pridemandi ilin! Ĉar vi ne anonciĝis tuj, mi proponos doni al vi la punon, kvin tagoj en karcero.

— Tio estas maljustaĵo! Mi anonciĝis.

— Rompez!

Kompreneble ankaŭ la leŭtenanto longigis ĝin per kvin tagoj, kaj nek la kapitano volis esti striktamana, fine ja ni devis pasigi du semajnojn en la karcero, kvankam ni estis senkulpaj. La membroj de la karavano provokis nin. La societo konsistis el dekkvin homoj, ili pensis, ke facile povos trakti tri soldatojn, kaj nun la hospitalo estas plena de ili.

Sed kial ili suspektis pri Hopkins la Ŝtipulo, ĉar li estis sur la deponeja ĉaro? Kiu ajn kamelistoj povis ŝteli la binoklon kun tiu flava ujo.

Ridinde.

— Potrien estas kara knabon, sed ni devas li eduki iomete — diris Alfonso la Neniulo enpensiĝeme. — Ni dekutimigos lin, ke li konstante okupiĝu pri ni.

— Mi nur revidus lin en civila vestaĵo — murmuris Hopkins la Ŝtipulo. — Ni iru en la kantinon.

Ni trinkis la vinon malgaje, ĉar ni sciis, ke malagrabla, malpura, malluma karcero atendas nin. Ni eĉ ne parolis. Alfonso la Neniulo legis. Hopkins la Ŝtipulo proponis al la kantinestro vendi binoklon, sed sen la bela, flava ujo, ĉar li volis teni siajn cigarojn en ĝi.

3

Nia fotrikaĵo estas strategie grava fortikaĵo sur la orienta deklivo de la montaro Atlas. Malgranda citadelo kun sufiĉe bona klimato. Kelkfoje estis iom malvarme, sed polvo, malario, kvardek kvin celsiusgradoj ne ekzistis ĉi tie. Ĝi do estis bonega loko. Batalo nenio, soldatservo facila, la registara komisaro postenigis nian kompanion ĉi tien rekompence pro nia sukcesplena misio en Senegalio. En tiu rekono havis grandan rolon tiuj tri homoj, kies vivon Potrien amarigis per siaj maljustaj persekutoj.

Mi diras tion enkonduke nur tial, ke vi ne opiniu nin venĝemaj pro tio, kio okazis poste tiurilate, ke ni deturnis la atenton de Potrien de sur ni.

Alia okazaĵo kaŭzis al ni plian malesperiĝon. La poŝto alveni en ĉiu dia semajno. Ni raportis dum la pridemandado, ke ni komencos nian karcerpunon. Poste ni staris en la kontoro!

La suboficiro murmuris la nomojn, kaj la serĝento notis tiujn en libron.

— Herman Thorze!

Hopkins la Ŝtipulo antaŭenpaŝis. Ĉar li servis en la legio laŭ la nomo Herman Thorze. Kial li servis efektive en la legio, kaj kiel li akiris la nomon Thorze, baldaŭ ni transiros al tio. Sed nun gravas nur la afero de la letero. Hopkins do etendis sian manon por transpreni la poŝton.

— Kial vi vagaĉas ĉi tie? — kriis Potrien kolere al li. — La karcerpuno signifas nek ricevi leteron!

— Mi ankoraŭ ne komencis ĝin, mon chef — diris Hopkins pale.

— Forportu vin, paviano, ĉar vi estos ŝnurpendigita! Ankaŭ vi ĉiuj! Ek…

Ni malrapidiris tra la korto, honte brogitaj. Ne ekzistas pli amara puno en Afriko, ol ne ricevi poŝton. La tre atenditan leteron.

— Li diris tion, ke paviano — grumblis Hopkins la Ŝtipulo grincante la dentojn. — Ŝajnas, ke mi ne plaĉas al li.

Nia amiko, kies iom balanciĝanta irmaniero restis el liaj maristaj tempoj, li koleris pleje pro tiu ofendo.

Alfonso la Neniulo, havanta sinjoran karakteron, sciiĝis pri la pli nova insulto kun sia kutima flegmo. Li ekfumis cigaredon, mallaŭte fajfis, baldaŭ li diris nur tion:

— La olda Potrien ricevos de ni dekutimigan terapion. Ni devas dekutimigi lin, ke li okupiĝu pri ni.

Dume ni alvenis al la prizono kaj anonciĝis ĉe la gardistejo. Kelkaj armiloj estis apigitaj al la muro. La gardistoj enue sidadis aŭ kuŝis sur la benkoj, du soldatoj ludis damludon. La suboficiro skribis. Lia bajoneto kuŝis sur seĝo.

Ni viciis:

— Anonciĝas la senrangaj soldatoj numero naŭ, numero dudek unu, numero sepdek unu por plenumi siajn po du semajnan karcerpunon.

— Nu, vi faris tion bone — diris la suboficiro, kiu estis la gardestro kun iom da kompato.

— Kion volas Potrien de vi? — demandis la alia, kiam li supraĵe traserĉis niajn poŝojn. Dume Hopkins la Ŝtipulo renversis hazarde seĝon. Kelkaj bajonetoj kaj mapoj falis sur la teron. Ni helpis kolekti tiujn…

— Nu, antaŭen!

Ni iris kun la provoso.

…Jam estis iu en la ĉelo. La oda Levin. Ni sciis, ke li estas tie, sed ni ne konis lin. Kiam ni alvenis ĉi tien, li jam sidis en la prizono. Li servis sian dekan jaron kiel senrangulo. Li estis bona soldato. Sed Levin kelkfoje sovaĝiĝis. Li ŝtelis monon de ie, se tio ne sukcesis aliameniere, li eventuele rompŝtelis aŭ batfaligis iun sur la strato, estas egale! Li bezonis monon kaj fuĝis. Sed nur ĝis la unua urbo. Enirinte en bonfaman restoracion, li manĝis bongustajn manĝaĵojn, rostitan viandon kaj kremajn dolĉaĵojn ĝissate. Eble li mendis maroan pureon kaj turkan mielon, kiuj estas tre elegantaj manĝaĵoj. (Mi scias tion, ĉar iam mi ofte vizitis sinjoran societon.) Poste li anonciĝis ĉe la plej proksima gardistejo kaj atendis sian punon.

Tre longe nenia problemo estis al li. Poste ĝi denove okazis. Akiro de mono, fuĝo, manĝado. Kelkfoje li deziris kun neestingebla pasio bongustajn manĝaĵojn, kiel la amok-kuranto la sangon kaj la kuron. Tiel li soldatservis sian dekan jaron anstataŭ la devigaj kvin jaroj, ĉar la tempo de la punoj ne estas imputitaj.

Nun li atendis transporton el nordo por kuniri kun ĝi al Igori, kie la bagnanoj kaj la indiĝenoj konstruas la fervojon apud la rivero Kongo. Ĝuste antaŭ unu semajno kaptis lin la „kremaĵ-epidemio aŭ kotlet-rabio”. Estas egale, kiel ni nomas ĝin. Ŝtelinte mil frankojn el la kaso de la regimento, li manĝis en Ain-Sefra ĝissate. Aŭ nun la unuan fojon li estis kaptita dum manĝado. Levin defendis sin kolere, ĉar li ankoraŭ estis malsata. Li defendis la postaĵon de la meleagro ĝis la lasta spiro, kaj oni devis tordi el liaj manoj la krespon perforte.

Li estis kondamnita al tri jara punlaboro

Nun li iros al Igori, kiam la transporto de la bagnanoj alvenos el nordo. Sed ŝajnas, tio ne ĝenas lin.

Liaj revemaj okuloj estas langvoraj, malstreĉaĉaj, lia malsupra lipo, kiel ĉifona, dika kurteno lasas vidigi liajn brunajn, trivitajn dentojn. Li tenas leĝere cigaredon en sia virine mola, granda mano, kaj la haŭto kelkfoje ektremas nervoze sur lia ŝvelinta, funel-simila nazo, kiel tiu de hundo, kiam muŝo flugas sur ĝin.

— Ĉu vi kunportis cigaredon? — li demandis per laca, basa, raŭka voĉo.

— Jes.

Oni kunportis cigaredon en sia ĉapo, se nur li ne estis malamata pro io ĉe la gardistoj, li povis esti certa pri tio, ke oni forgesos kontroli lian ĉapon, kiam la suboficiro malplenigos liajn poŝojn. Ni donis al nia samkarcerano kelkaj cigaredoj Caporal.

— Dankon. Morgaŭ enportu iel fiŝeton. Estas vendredo, kaj mi ricevas ĉi tie nur supon — li diris per tia voĉo, kvazaŭ li petegus en la dezerto por ricevi glason da akvo.

— Ĉu vi tiel ŝatas la fison?

— Jes. La fiŝo estas la plej bongusta manĝajo en la mondo. Mi manĝas eĉ tiun malbonan kuiraĵon el ĝi, kion oni donas ĉi tie. Kvankam oni gratenas ĝin en faruno.

— Ĉu ne tiel devas fari tion? — miris Hopkins.

Levin ridetis moke. Profunda malestimo sidis sur lia vizaĝo, kvazaŭ li dirus tion: „kial vivas tia homo!” Fine li diris malestime:

— Kompreneble en sekaj bulkeroj. Sed mi pensas ne tiun etburĝan fiponaĵon, kiam oni sekigas ordinarajn panpecojn en la kamero, metitajn en sakon — kaj li frostotremis, — sed ni devas la freŝajn bulkojn tute subrosti super aperta flamo sengrase, poste rosti ĝin.

— Mi vidas, ke vi estas specialisto — esprimis Alfonso la Neniulo sian rekonon.

— Mi estas Levin — li rimarkis kun drameca memmalestimo de martiro, kvazaŭ li estus certa, ke ankaŭ ni teruriĝos aŭdinte tiun nomon. Sed neniu sciis el ni, kiu estis tiu Levin en la civila vivo. Ni ne kuraĝis eĉ demandi tion, se li jam diris ĝin tiel orgojle. Eble dolorus lin nia misinformiteco rilate faman nomon.

— Ĉu vere? — interesiĝis Hopkins la Ŝtipulo ruze, ĉar li tamen deziris sciis la kaŭzon de la famekonateco de nia militkamarado. — Ĉu vi estus Levin, tiu fama… iu? Nu…

La trampa veterano kapjesis kun heroa sindeteno, kun kulisofenda memironio

— Mi estas tiu! La fama Levin. Kaj nun jam vi scias ĉion!

Ni sciis nenion.

— Mi petas vin nur pri tio, ke mia konfeso restu inter ni.

— Mi konfesas sincere — mi diris poste, — mi ne scias… kiu vi estis… kara… Levin…

— Nur moku min!

— Kredu min…

— Sufiĉe! Vi scias tre bone, kiu mi estas. Sed jen! Primoku min, se tio amuzas vin!

Kaj li deturnis sin. Kion fari nun?

La provoso alportis la buljonon. Ni ne ricevis tendenan viandon en ĝin, nur kelkaj noketoj kaj napopeco naĝis tie.

— Mi proponas al vi ne cigaredi, ĉar la suboficiro hodiaŭ estas tre malbonhumora — diras la gardisto bonvole. — Lia bajoneto malaperis.

— Kiel tio povas esti?

— Li asertas, ke ĝi estis sur la seĝo apud la skribotablo. Sed tio ne estas verŝajna. Kiu ŝtelus la bajoneton de suboficiro? Kaj kial?

Tio estas vere neimagebla.

— Diru al la suboficiro — rimarkis la Ŝtipulo flegme, — se li volas, mi torvos lian bajoneton.

— Ĉu eble vi scias, kie ĝi estas? Atentu min, Thorze — li diris la legianan nomon de Hopkins, — tiu afero ne estas ŝerco. Vespere estos pridemandado, kaj se la kompatinda kaporalo ne trovos sian armilon, tiam li estos punita. Ĉu eble vi vidis ĝin ie?

— Ne. Sed mi estis artisto en cirko. Mi vokis spiritojn sur trapezo kaj ĉevalo. Mi trovas ĉiun kaŝitan objekton, se mi estiĝos en…

— Trancon — ekparolis Alfonso la Neniulo

— Jes. Diru tion al li. Mi diros, kie estas la bajoneto, se mi ektrancos, kiu estas tia malsano, kiel la epilepsio, sed trovitaĵoj estas reakireblaj pere de ĝi.

Kiam la gardisto foriris, ni akre alparolis la dikulon.

— Kial vi provokas la suboficiron?!

— Ĉu vi volas tion, ke ni purigu la araban karceron?

Hopkins rigardis al ni iom ofendite.

— Ĉu vi ne kredas, ke mi iam laboris en cirko?

— Ni tute ne kredas, ke vi iam laboris — respondis Alfonso la Neniulo tuj, kaj li tute pravis! Sed la gardestro jam venis.

— Kiu estas tiu pajaco, kiu asertas, ke li trovos mian bajoneton?

— Mi estis tiu, mon capolar.

— Kia idiotaĵo estas ĝi, Thorze?

— Ĝi ne estas idiotaĵo. Se mi havas bonan humoron, tiam mi torvos eĉ pinglon, kaŝitan sur la domtegmento.

— Atentu min! Se vi kuraĝas ŝerci pri mi…

La gardestro estis tute pala. Perdo de armea objekto, precipe se temas pri armilo, estas kapokosta peko. Li povas iri en Saharon al la sturmotrupo, se ne troviĝos lia bajoneto ĝis vespero.

— Mi ne ŝercas.

— Tiam trovu ĝin.

— Se mi sentas ian ĝojon, tiam mi estiĝas en tiun… Kiun scias ankaŭ Neniu… Sed nun mi estas malgaja, ĉar mia letero kuŝas en la poŝtkesto de la regimento, kaj la serĝento ne volas doni ĝin al mi. Se sinjoro kaporalo portus la leteron ĉi tien, mi tuj estiĝus en ĉiuspecan epilepsion pro la ĝojo, kaj troviĝus la bajoneto.

— Ĉu porti leteron el la kontoro? — ekstertoris la suboficiro.

— Leginte ni regluos kaj la sinjoro kaporalo remetos ĝin…

— Vi… mi atentigas vin, se vi trompos min…

— Tute ne transdonu la leteron, ĝis la bajoneto ne retroviĝos.

— Stop!

…La kaporalo facile akiris la leteron kaj revenis. Ĉar Hopkins la Ŝtipulo persistis, ke ni helpu lin (cetere li ne povintus ektranci), post nelonge ni triope staris kun li en la gardistejo.

— Mi petas remburitan seĝon — diris la dikulo unue kaj fermis siajn okulojn.

Oni portis al li konforan seĝon. Tiam li plenigis sian pulmon per aero, kvazaŭ li estus subakviĝonta.

— Estos malfacile — li diris malgaje kaj ĉirkaŭrigardis helpopete. — Iu donu al mi cigaron.

…Baldaŭ li petis ankoraŭ kapkusenon, li fumis kun zorgoplena vizaĝo kaj kelkfoje ĝemis.

Apopleksio ĉirkaŭis la suboficiron pro lia nervoziĝo. Ankaŭ mia manplato jukis.

— Unu homo iru laŭ la dekstra flanko de la korto sur la kahelo, alia rigardu la legomĝardenon malantaŭ la kantino.

— Mi tute ne estis tie.

— Faru, kion mi diras — li respondis kaj klopodis igi sian raŭkan voĉon eĉ pli raspa.

Poste li petis botelon da ruĝa vino kaj sendis Alfonson la Neniulon sur la domtegmenton.

Ŝajnis dum momento, ke Alfonso vangofrapos la mediumon. Poste li tamen iris. Dume oni alportis la ruĝan vinon. Hopkis eltrinkis ĝin je unu tiro.

— Mi opinias, Thorze, ke mi ŝnurpendigos vin, se vi faros el mi amuzaĵon — diris la suboficiro mortepala.

— Paciencon, sinjoro kaporalo! Rigardu ĝin en la dormoĉambrego sur la breto, kiu estas super via lito.

— Tie ĝi certe ne estas.

— Mi petas vin fari tion, kion mi diras — li ekparolis plorinde kaj mapacience. — Poste vi povas enkarcerigi min, se la bajoneto ne retroviĝos.

La kaporalo iris. Ni restis en duopo: la mediumo kaj mi.

— Ĉu vi estas idioto?! — mi akre alparolis lin. — Ĉu ne sufiĉas, ke Potrien persekutas nin, nun vi volas, ke ankaŭ kaporalo kleru pri ni?

— Kial, mi volas nur bonon — miregis Ŝtipulo.

— Sed se ne retroviĝos la bajoneto?

— Mi ne perdas tiaĵon — li diris trankvile kaj elprenis la suboficiran bajoneto el la profundo de sia vasta pantalono. — Mi ŝtelis ĝin de sur la seĝo, kiam oni traserĉis nin dum la akcepto, kaj mi renversis la seĝon.

Li metis la bajoneton kun granda trankvilo sub rimenaron en la angulo de la ĉambro.

— Kial vi sendis Alfonson la Neniulon sur la domtegmenton.

— Por ke li laboru iomete, se li jam tiel grave prenis la laboron al sia koro, ke li riproĉas min pro tio, ke mi neniam laboris.

— Li estas tia ulaĉo!

Sed venis la suboficiro. Poste kelkaj membroj de la gardistaro spiregante, polvokovrite. Fine Alfonso la Neniulo kovrita per araneĵoj. Ĉiu laboris. Kompreneble sen rezulto.

— Nun finite! — kriis la suboficiro kolere. — Pro tio…

— Silenton! — krakis la vingusta voĉo de Hoplins la Ŝtipulo. — Nun sekvos tiu… stato…

Li fermis siajn okulojn kaj spiregis, ĉar li ebriiĝis iomete pro la haste trinkita ruĝa vino.

— Ĉu troviĝas ĉi tie amaso da malnovaj rimenzonoj?

— Jes… sed mi ne estis tie, kaj nun jam…

— Silenton! — li ĉesigis la suboficiron per reglament-rompa voĉo. — Mi sentas ion sub la rimenzonoj…

Irinte tien, li palpadis ilin… Li ĵetis flanken la multajn foruzitajn ledaĵojn…

La kaporalo laŭte ekkriegis:

— La bajoneto!

Ĉiuj okuloj estis sur la mediumo. Ĝenerale mirantaj rigardoj. Sed troviĝis kelkaj suspektemaj inter ili. Ekzemple tiu de la kaporalo…

— Hm… Vi do estas sorĉisto…? Ĉu?!!

— Jes… Mi scias tion ankaŭ sur trapezo kaj ĉevalo…

— Ĉu ŝnurpendigite sub la suno, sen akvo?! Nu?!!

Hopkins mallevis siajn okulojn.

Sed la kaporlalo liberiĝis de grava koŝmaro kaj estis tiel feliĉa, ke li ne povis koleri pri li.

— Jen estas via letero, vi… rekovisto de spiritoj! Kial vi sendis du homojn malantaŭ la kantinon? Ĉu?!

— Nu do… eble tie…

— Forportu vin — kriis la kaporalo, sed poste li mildiĝinte etendis sian manon al la bajoneto. — Cetere, ĉio estas en ordo. Gravas, ke ĝi retroviĝis… Nun diru nur tion, kial vi bezonis la ruĝan vinon?

— Ĉar mi estas drinkemulo — respondis Hopkins kaj rapide foriris.

4

Hopkins la Ŝtipulo kiel fariĝis Herman Thorze kaj usona civitano?

Estas frenezige!

Hopkis havis grandan rolon en mondfama krimo, kaj strange ne kiel farinto, sed kiel malkaŝanto de la krimo. En la komenco de la afro tamen okazis tiel, ke Hopkins kaj degradita kapitano estis serĉata fare de la ĉiuj koloniaj policistoj. Ŝajnis preskaŭ neeble forlasi Oran-on tra la netrairebla polica blokadringo. Tiam fariĝis Hopkins kaj la kapitano „honoraj legianoj”. Uzante la armeajn veturbiletojn de du rekrutoj, ili sukcesis eniri tra la pordego de la forkikaĵo St. Therese inter la soldatojn. Sen tio, ke ili estus soldatoj, ili prenis sur sin uniformon, kaj jen tie, jen ĉi tie kuradis tien-reen en la grandega fortikaĵo. Sed la polico ne serĉis ilin en la fortikaĵo St. Therese. Alfonso la Neniulo kaj mi jam estis soldatoj de semajnoj, kaj kiam kompleta bataliono ekmarŝis al Senegalio, ankaŭ Hopkis venis kun ni. En uniformo, sed sen tio, ke li iam estus dungita ĉe la legio. Li ŝtelumis de iu kompanio al la alia. Foje li estis sapeisto, foje kuiristo (tiu lia rolo eĉ hodiaŭ memorigas pri travivaĵoj de horor-romano por ĉiuj, kiuj manĝis el lia kuiraĵo), li servis ĉe la Ruĝa Kruco kaj stiris tankon.

Sen tio, ke li havus la plej miniuman rilaton al la armeo. Li havis rilaton nur al la polico. Kiel persekutato. Sed pasis la danĝero, kaj la sukceso de la afero riĉigis nin. Sed la subita riĉiĝo neniun absolvas de la soldatservo. Ni do devis ekmarŝi kun la regimento al Manson, al nia nova posteno. Tiam Hopkins la Ŝtipulo trompis la mondon en la uniformo de la senranga soldato n-ro sepdek unu, regimento unu el Meknes. Tiu vestaĵo n-ro sepdek unu estis la uniformo de Herman Thorze, kio evidentiĝis post la lego de la nomlisto. Sed la vera Thorze (nun komenciĝas la kalvario de Hopkins) estis liberiĝinta prizonulo. Li estis komandita al la kompanio el Colomb-Béchar, neniu do konis lin ĉi tie. Gardistoj akompanis lin.

Thorze certe fuĝis aŭ mortis survoje, kaj li portis labor-vestaĵon. Hopkins la Ŝtipulo ŝtelis hazarde ĝuste lian uniformon n-ro sepdek unu de sur la deponeja ĉaro. Sed la afero finiĝis, Hopkins ne devis timi la policon, li volis ĉesigi sian vivon, kiel „honora soldato”. Li diris al Potrien ridante, ke li portas la uniformon de la soldato n-ro sepdek unu, sed li ne estas soldato. Ankaŭ Potrien ridis kaj dirante:

— Vane vi ŝajnigas, ke vi estas freneza. Mi katenigos vin, se vi denove komencos tion.

— Mi estas normala! — furiozis Hopkins.

— Mi ne diris tion, sed vi ne estas freneza. Eble idioto, ĉar alimaniere vi provadus per alia fabelo.

— Mi neniam estis soldato! Mi ŝtelis la uniformon de la soldato n-ro sepdek unu de sur la ĉaro.

La serĝento priridis lin.

— Ankoraŭ neniu provadis per tiaj stultaĵoj! Ĉu vi pensas, ke mi ne memoras vian vizaĝon, similan al buldogo? Knaboj! Kiuj el vi konas tiun ulaĉon?

Multaj konis lin el la kamaradoj, sed ili ne anonciĝis pro bonvolo. Sed la suboficiroj plie pravigis la serĝenton. Multaj el ili rekonis lin. Se evidentiĝos, ke li estis ankaŭ tiu certa kuiristo: eble oni linĉos lin.

— Ni memoras vin! Kial vi komedias?!

— Sed tiam mi portis alian uniformon!

— Ni ne memoras tion…

— Konduku min antaŭ la registaran komisaron! — postulis Hopkins.

— Kaj tiam lia ekscelenco diros tion: „Kara Potrien, se mi aranĝus la kurantajn aferojn de la senrangaj soldatoj, tiam la respubliko kial dungas tiom da suboficirojn?”

— Mi postulas! — stamfis Hopkins.

— Tio estas alia afero. Vi povintus komenci ĝin tiel. Tiam ligu lin al la flanko de ĉaro, ke li venu en ordo, vole nevole. Vane vi ŝajnigas, ke vi estas frenezulo. En avant!..

Oni aranĝas la komplikajn aferojn tiel. Hopkins la Ŝtipulo fariĝis Thorze. Kiam li diris, ke li estas tiu, tiam oni parte enkarcerigis lin, parte oni batis lin, tiel post nelonge li dekutimiĝis pri tio.

Ni ja persistis ĉe li, sed la legantoj povas imagi post la diritaj, ke kian gravecon havis nia atesto ĉe la serĝento. Cetere oni ne rajtas simple forlasi homon de la militistaro. Hopkins do sikribis peticion. Tamen komenciĝis ia procedo en la afero laŭ la petskribo, ĉar la akto estas tia, ke oni devas administri ĝin.

La petskribo unue revenis en Manson-on, al la kompanio, ke la subskribinto vere soldatservis tie. (Tiam ricevis Hopkins la Ŝtipulo dekdu tagojn da enkarcerigon, kaj li ne rajtis iri en la kantinon dum kvar semajnoj.) Poste ĝi revenis en Oran-on al la kontoro de la bataliono, kaj la akto iomete restadis tie. Ĝi ripozis kelkajn semajnojn, poste oni sendis ĝin al la usona ambasadejo, kiel statas la ŝtataneco de Herman Thorze. Oni resendis la petskribon el Nov-jorko post kvin semajnoj. Thorze naskiĝis en ŝtato Nov-jorko, en urbo Virgald, la nomo de lia patro estis Anton Thorze, lia patrino nomiĝas Evelyne Berg (naskiĝinta en Nederlando). La akto de tie alvenis en la ministrejon pri militaj aferoj.

Ĝi denove restadis tie.

Dume Hopkins la Ŝtipulo partoprenis du batalojn, kaj li estus ricevinta ordenon (kio signifis ankaŭ mon-premion), sed antaŭe oni devas pruvi per dokumentoj, ĉu li estas soldato?

Antaŭ batalo oni ne petas tiaĵon.

Ĉu la registara komisaro? Kiu prenis lin en sian favoron? Li skiribis al li aparte malgajan leteron.

Sed li ne trompiĝis pri markizo Surenne. Li faris ĉion, kion li povis.

Nek li povas liberigi soldaton, sed li skribis leteron tuj al la komandejo de la bataliono, ke oni esploru tiun aferon ekstervice.

La kontoro de la bataliono petis en oficiala letero de Manson por ekscii: kio okazis en la afero de la senranga soldato n-ro sepdek unu, kiu nomiĝas laŭdire Thorze. (Tiam Hopkins ricevis kvar semajnan enkarcerigon kun redukto de lia akvoporcio je duono en ĉiu dua tago, kaj li kuŝis en Saharo dum multaj semajnoj, kiel membro de la antaŭgvardio. La kompanio sciigis, ke la aferon de la legiano, nomata Thorze, la kompanio en Meknes aranĝis.

Poste oni sendis al akton al la ministrejo pri militaj aferoj de Parizo laŭ la ordono de la protektanta registara komisaro.

Tie suboficiro fiksis ĝin per paperkroĉilo al la estantaj dokumentoj.

Ĝi ĉiuokaze signifis progreson rilate la ĝisnunaj starpunktoj. Poste la akto lastfoje ĝemis kaj ekripozis en la arkivejo. Tiam Alfonso la Neniulo ekhavis genian ideon.

La Turka Sultano!

Ankaŭ nia fifama amiko, moknomata Turka Sultano ricevis sian parton el la entrepreno. Tiu insolenta milionulo faras nenion, li nur ŝtelas la tagon en Oran. Ni skribis al li, ke li tiuj ekagu en la afero de Hopkins la Ŝtipulo per mono kaj saĝo.

La Turka Sultano tuj respondis. Li havis iom strangan skribmanieron:

„Karaj Knaboj!

Pasis nur du monatoj, ke mi estas en Oran kun la multe da mono, sed mi jam sobriĝis, ĉar komence mi iomete drinkis. Estis necese. Hodiaŭ mi povas fari nenion dimanĉe. Sed morgaŭ, lunde mi komencos esplori. Mi pensas, ke nun jam mi informiĝos, kion mi povus fari en la afero de Hopkins la Ŝtipulo. Kio okazus, se li pasigus sian soldatservon? Ĝi estus utila por li

Kun Alta Estimo

Mi restis.”

Tiel statis la aferoj, kiam Hopkins la Ŝtipulo tiun tagon post stranga spiritorevokado ricevis tiun certan leteron.

5

Jen estis skribite en la letero:

„Alte Estimata Sinjoro Thorze!

Stranga, eble hazarda identeco, kiu vian nomon kunligas kun la tragedio de mia kompatinda frato, vi ŝajnis por mi sufiĉe saĝa, ke nekonite mi serĉu vin per mia letero. Mia frato, Francis Barré kiel legiano donis vivsignon lastfoje el la fortikaĵo Manson. Dum mi informiĝis pri li, mi konatiĝis kun sinjoro en la militista arkivejo. Stranga hazardo, sed eble ĝi estas la vojo de Providenco; legiano Francis Barré kun siaj du amikoj samtempe dungiĝis al la legio antaŭ sep jaroj, kaj iu el ili nomiĝis Thorze (la alia estis nomata Pittman). Dum la hazarda renkontiĝo kun sinjoro Boulanger naskiĝis la ideo en mi skribi al Vi. Ĉu vi estas identa kun tiu sinjoro Thorze, kiu estis la amiko de Francis? Se jes, bonvolu skribi al mi, kion vi scias pri mia frato, kiu malliberiĝadis tri jarojn en Colomb-Béchar pro fuĝo, li skribis al mi pli ol unu jaron el la fortikaĵo Manson, se tiam li malaperis. Eble en la fortikaĵo restis ia postsigno, kio okazis al li? Mi petas vin, bonvolu fari tion, kion vi povas, kaj mi elkore dankos vin. Eble kune ni povos atingi pli multe en ambaŭ aferoj niaj, ol ni aparte esplorus.

Mi petas vin, bonvolu helpi min, se vi povas. Elkore salutas vin nekonate:

Yvonne Barré”

Ni silentis dum mallonga tempo. La letero iel impresis nin. Bonŝance Levin ĵus faris sian tagan dekkvin minutan promenon en la korto, tiel ni povis paroladi trankvile.

— Tiu virino eble estos grava en via afero — mi diris tre ĝuste.

— Sed kiu estas tiu sinjoro Boulanger? — cerbumis Hopkins.

— Lia nomo estas Turka Sultano — diris Alfonso la Neniulo

— Ne diru!

— Tio surprizis ankaŭ min. Kiaj aferoj evidentiĝas post dudek jara amikeco!

— Mi ne sciis, ke li havas nomon — miris Ŝtipulo.

— Bonŝance rilate Hopkins-on — klarigis Alfonso la Neniulo. — Ĉar se ni trovos Francis Barré-on, tiam eble ni facile povos klarigi, ke Thorze ne estas identa kun Ŝtipulo.

— Ni ne kirladu la aferon — diris Hopkins malgaje, — ĉar oni denove malliberigos min.

— Ni tamen kirlados ĝin! Ni ne rajtas rifuzi peton de virino. Ni estas soldatoj!

— Kaj — mi aldonis — ĝentlemanoj.

— Mi ne estas certa pri tio — murmuris Ŝtipulo. Dume nia samkarcerano jam staris en la pordo, kiun oni akompanis post la promeno.

— Laŭ mi — ekparolis Levin tuj — tiu estas vera ĝentlemano, kiu ne metas la terponon sur tiun teleron, el kiu li manĝas la viandon, nur tial, por ke la suko de la rostaĵo miksiĝu kun la garnaĵo.

— Mi ne scias tion — respondis Hopkis. — Malofte okazis ĝis nun, ke mi manĝintus el telero.

— Nun tio estas la demando — interrompis Alfonso la Neniulo, — kien malaperis Francis Barré de tie ĉi?

— Li estas en Igori — diris Levin.

— Kion vi parolas?! Ĉu vi konis Francis Barré-on?

— Li estis mia plej bona amiko. Ne ekzistis alia homo ĉe la kompanio, kiu havintus konjekton pri tio, kia estas la tomata omleto, farita laŭ la maniero de Tourbigo. Li jam manĝis tion, kaj ĝi kunligis nin kun eterna amikeco.

— Kaj kie estas nun Barré? — nia trio demandis ekscitite.

— En Igori. Tiu loko estos la nodo de la nova Kongo-fervojo. Puninte oni sendis lin tien, ĉar li tute malfortiĝis, deprimiĝis. Li malsaniĝis je „malfurioza caffard”, kiu tiom diferencas la frenezan furiozon, ke li nenifare kuras en la morton.

— Kio ĝi estas?

Prenu malbenitan, malproksiman garnizonon — li komencis, kiel ian recepton. — Se vi metas en ĝin homon kun mola karaktero, kaj vi rostas lin ĉe la malforta fajro de Saharo, la koncernulo kiam ajn estas distranĉebla, ĉar li ne obeas la suboficiron. Jen estas la kazo, pladumita laŭ la maniero de Levin.

— Nun pladumu ĝin, ke ankaŭ ni komprenu tion — diris Ŝtipulo, — cetere mi donos al vi ion per mia mandorso, subite laŭ la maniero de Hopkins, ke vi kapo ektremos, kvazaŭ detonacio de grenado estus trafinta vin.

— Mi estis kun Francis Barré — li daŭrigis flegme — ekde Colomb-Béchar. Li alvenis tien antaŭ tri jaroj pro dizerto el la oazo Rakhmar. Li estis malforta, malgaj homo. Li jam estis malliberulo dum pluraj jaroj, kiam li alvenis tien. Tiam mi fuĝis de Mogador por manĝi kelkajn, belajn riveregajn astakojn. Mi kutimas surverŝi ĝin per saŭco Worchester.

— Tio ne gravas!

— Vi ne komprenas tion, se vi parolas tiel! Riverega astako estas sengusta sen saŭco Worchester.

— Daŭrigu.

— Ni do estis malliberuloj kune. Sed dum ribelo ni helpis al la ŝtatfidelaj gardistoj, kaj ni estis senditaj ĉi tien pro indulgo. Tiu Barré tiam jam estis iomete anime malsana. Iun tagon li forgesis purigi sian rimenzonon, alifoje li malfruiĝis al la inspekto, fine li perdis sian fusilon. Estis nokto, li metis ĝin dum ripozo kaj lasis ĝin tie… Milita tribunalo… Fine li ricevis du jarojn da punlaboro en Igori. Li iris kun la lasta transporto, ne pli ol unu jaro. Mi ĉiam renkontiĝas kun Barré. Li estas ĝentilhomo. Li ne manĝas la artiŝokon kun frititaj buerpaneroj, kio estas la plej malbela kutimo de la plenkreskintaj etburĝoj.

— Ĉu vi ne aŭdis de tiam pri Francis Barré?

— Ne.

— Ĉu li ne skribis al vi?

— Jes, li skribis.

— Kion?

— Mi ne scias?

— Eble vi legis tion?

— Kiu diris al vi, ke mi scias legi? — li demandis mirante.

— Ĉu vi ne legigis tion? Ĉu ne interesis vin, kio okazis al via amiko?

— Kie estas tiu letero? — demandis Neniulo.

— En la militista deponejo. Antaŭ ol mi estus veninta ĉi tien, oni kunaranĝis mian pakaĵon por la ekmarŝo. Oni povas kunporti kvin kilogramojn da havaĵo en la puntendaron, la ceteraĵoj restos ĉi tie ĝis la liberiĝo.

— Ĉu la letero?

— Ĝi estis metita en la deponejon kun mia kesto. Mi kunportos nur duon kilogramon da konservaĵo el ŝafviando, bokalon da prun-marmelado, mustardon kaj sekigitan fiŝon…

— Sufiĉe!

— Espereble. Tamen mi aĉetis du skatolojn da supo-kubo de la kantinestro.

— Ni akiros tin leteron! — mi diris. — Ni penetros iel en la deponejon, kaj ni serĉos la pakaĵon de Levin.

— Mia presita recept-libro troviĝas en mia sako. Mi lasas ĝin ĉi tie, ĉar mi ne scias legi. Mi donacas tion al vi, eble vi povos utiligi ĝin. La sola bona kuirlibro sur la kontinento.

— Vi povas formeti vian kuirlibron en la arkivon — mi diris kolere.

Poste ni kuŝiĝis sur la malpura, nuda, malvarma ŝtonplanko (ĉar nek benko nek kovrilo estis en la ĉelo) kaj ni dormis dolĉe en la societo de kelk-miloj da miriapodoj.

6

Estis decidita fakto, ke ni rompŝtelos en la deponejon. Malfacile pasis la du semajnoj. Kun Levin! La vivo en la karcero estis iom malkomforta kaj enua. Precipe pro la malvarmaj noktoj. Mi asertas, ke post la fino de nia puno ni ludante povintus manĝi tutan rostitan spadfiŝon (kun frititaj terpomtranĉaĵoj laŭ la maniero de Broudier), aŭ kiu ajn el ni faras laŭdezire marinitan ovon kun viandosaŭco, eĉ, se ni ne atingas la finan stadion de efektivigo de vivdanĝeraj minacoj, ni alproprigas ankaŭ la recepton de la manĝaĵo, nomata suflea pulmoraguo, sed ĉio ĉi apenaŭ mildigis la monotonecon de la ĉelo.

Post la paso de du semajnoj ni tuj komencis antaŭprepari la rompŝtelon. En la profundo de la stalo por kameloj kuŝus kelkaj suboficiraj glavoj stokigitaj. La rusto dike kovris tiujn. Hopkins kunportis iun el ili. Malfacile ni eltiris ĝin el ties rustiĝinta ingo, dume Alfonso la Neniulo diris enigman rimarkon:

— Vi ankoraŭ benozos tian glavon.

— Kial?

— Vi vidos tion…

— Ĉu vi ne klarigus tion pli ekzakte?

— Ne.

Ni rompis la glavon, kaj ĝi fariĝis unuaranga handspiko helpe de akriga ŝtono. Hopkins akiris tenajlon kaj fajlilon en la kantino. Mi ne scias, kiel.

Nek la kantinestro.

— Nun penetri en la denonejon estos speciala tasko. Ni havas nur unu problemon, kiel atesti alibion?

— Hm… Ĝi estas malfacila afero…

Kiam oni malkovros la rompŝtelon, ĉiu devas atesti alibion.

— Estu post unu horo en la kantino — diris Neniulo. — Dume mi ĉirkaŭrigardos, ĉu eblas trovi alibion.

— Bone.

Post unu horo Alfonso la Neniulo venis al nia tablo gaje.

— Ni havas alibion — li diris per tia voĉo, kvazaŭ li portus ĝin en sia poŝo.

Ĝi okazis tiel, ke ni ricevis forpermeson vespere, ĉar nia dudek du hora deĵoro komenciĝis je la tria horo nokte. La kvara samdeĵoranto estis lignaĵisto, nomata Wurm. Iom balbutanta kaj ebriema senranga soldato, kiu servis sian kvaran jaron en la legio.

— Ni iros al Selim — diris Alfonso la Neniulo, — venu kun ni. Ni pagos.

Wurm estis feliĉa. Kvankam li jam drinkis sufiĉe multe ankaŭ en la kantino.

La maljunega Selim estis kafkuiristo, sed li vendis ankaŭ alkoholaĵon en sia kabanaĉo, ĉe la fino de la montara vilaĝo Manson. La legianoj volonte vizitis la tendoforman argilkabanon. Meĉo pendis de sur la tegmento en ruĝa kaj multlatera vitra ujo, kelkaj matoj kaj kusenoj kuŝis sur la planko; el tio konsistis la meblaro. Krome ankaŭ rondforma murhorloĝo ornamis la ejon. En Eŭropo oni povas vidi tiaĵon nur en la kuirejo.

La murholoĝo estis la alibio.

Ni invitis tien la cetere jam duonebrian Wurm-on. Kiam ni alvenis, la blankhara Selim dormetadis. Li faris tion dum la tuta tago, ĉar li jam estis pli ol naŭdek jara. Unue li etendis sian manon al la kafkuirilo. Mi akre alparolis lin:

— Ni ne petas el via malbonega kafo! Donu al ni veran araban drinkaĵon. Palmo-vinon!

— Kaj bone atentu, ke ni estu daĵorantaj je la tria horo nokte — avertis lin Alfonso la Neniulo.

— Sinjoroj! Mi estos maldorma, kaj tiu aparato, la fiero de mia domo, batas en ĉiu kvaronhoro laŭ la volo de Alaho, kiom da tempo pasis.

La fiero de la domo de Selim tiam montris la naŭan.

— Je via sano, knaboj! — mi kriis. — La unuan glason ni trinku ĝis ties fundo!

Ni eltrinkis ĝin.

— Je la flago!

Ni devis eltrinki tion ĝis la fundo. Kaj ĝenerale ĝi okazis tiel ĉe ĉiu glaso, ke ni ne rajtis lasi eĉ guton sur la fundo de la glaso, se ni estas veraj viroj. Nu, kaj ni estis tiuj.

La efiko de la rapide trinkita palmo-vino estis eksterordinara post la ruĝa vino, ricevita en la kantino. Krome iom da rumo estis verŝita iel en la glason de Wurm, dum li truniĝis flanken, kaj tiu miksaĵo efikas kiel fulmofrapo.

Wurm je la naŭa kaj duono kuŝis surdorse, ronkis kaj stertoris.

Selim dormetadis. La naŭdek jaraj homoj dormetadas profunde.

Alfonso la Neniulo iris sur la piedfingroj al la horloĝo. La alibio nun estas farata.

Li antaŭenŝovis la montrilon de la horloĝo al la kvarono antaŭ la tria.

De la duono antaŭ la deka.

La batmekanismo ekfunkciis post unu minuto.

Tiam ankaŭ nia trio jam kuŝis sur la planko kaj ronkis.

— Sinjoroj! — akre kriis la sibite vekiĝinta Selim — rapidu! La vojo daŭras pli ol dek minutojn… Tuj estos la tria horo…! Deĵoro!

Ni salte leviĝis, kvazaŭ ni nun estus vekiĝintaj.

— Hej, Wurm!

Estis malfacile bate veki lin. Sed ni povis bati lin. Kaj estis grave pro la alibio, ke li sobriĝu por iom da sekundoj.

— Hej, Wurm! — mi kriis kaj batis lin iomete je la kapo.

— Hej — kriis Hopkins, kaj li frapetis lian ŝultron instige. (Wrum sekvan tagon venis en la malsanulan ĉambron, ĉar sur lia skapolo, li ne scias kiel, kartilago deiĝis.)

Alfonso la Neniulo surverŝis lin per sitelo da akvo.

Pro tio li reviviĝis iomete

— Nu… — li diris mirante kaj malfermis siajn okulojn.

— Rapidu! Tuj estos la tria.

Ni ne helpis al li reordigi lian ekipaĵon. La bonega ekzercado de la legianoj ankaŭ ĉe li estis perfekta. Li estis preta por ekiri dum sekundoj, malgraŭ lia ebria stato. Dume li plurfoje rigardis sur la horloĝon.

— Estus bone iri… kurpaŝante… — li balbutaĉis. — Kial ne vekis nin… tiu satato… plu frue…

Selim, kiun li nomis satano, jam transprenis la monon kaj denove dormetadis.

— Kurpaŝo!

Ni ekiris.

Alfonso la Neniu, kiu estis la lasta, malantaŭ la dormanta Selin reŝovis rapide la malgrandan montrilon sur ties ĝustan lokon.

Denove estis la kvarono antaŭ la deka horo. La maljunulo nun jam dormetados ĝis mateno. Ni kuregis.

— Ni iomete… fordormis… — spiregis Wurm kaj stumblis en io.

Tio estis mia kruro. Li falegis kaj blasfemis. Ĉiu lia havaĵo disruliĝis. Li amare ĝemis sur la tero.

— Per la sep sakramentoj! Kolektu lian havaĵon kaj reordigu lin…! Estas la tria horo! — kriis Alfonso la Neniulo.

Dum ni ŝajne serĉadis liajn armilon kaj ĉapon en la mallumo, Wurm denove endormiĝis ĉe la rando de la vojo.

Ni atendis nur tion. Ni kovris lin per mantelo.

Li ronkis ritme kaj per longaj tiroj.

Estis ĉirkaŭ la deka horo. Nun ek antaŭen! Ni alvenis de sur elstara roko tra la muro de la fortikaĵo sur la tegmenton de la stabejo. La legianoj kutimas fuĝi ĉi tie. Post alia kvar minutoj ni malsuprengrimpis malantaŭ la konstruaĵo en la lavĉambron, kaj ni denove suprenvenis tra la aeruma fenestro. Ni estis sur la koridoro de la administrejo.

Silente rompi la pordegon de la deponejo por tiaj tri homoj, kiel ni, estas neniaĵo. Ĝi staris malfermita dum momentoj. La delikataj manoj de Alfonso la Neniulo palpadis per sorĉista rapideco la gravajn ŝraŭbojn, kiuj fiksis la seruron.

Dume mi malmuntis senbrue la tri ŝtal-bendojn, poste mi simple levis iun grandegan alon el ĝia akso. Mi povas aserti sen malmodesto, ke ne multaj verkistoj estas spertaj pri tio, kiel mi, sed tiun aferon eble nek Shakeskpeare farus tiel rutine, rilate la pordon. Almenaŭ ne tiel senbrue.

— Antaŭen… — flustris Neniulo, kaj jam ekbrilis la ŝtelita lampo en lia mano. Bretoj kaj fakoj estis laŭlonge apud la muro de la deponejo. Meze kuŝis taglibrosimila dosiero sur tablo, plena de dokumentoj: posedanto de la enhavo de ĉiu fako laŭ alfabeta ordo.

Francis Barré… 242/VII. 193…

Krude farbita, blanka numero estas super ĉiu breto. Kie troviĝas la fako n-ro 242? Post unu minuto… kaj la pakaĵo de Barré estas en nia mano.

242.

Francis Barré infanteriano

n-ro 108. regimento I. plotono 45.

puntendaro

Kolonio: Igori

Neniulo deŝiris la paperon kaj transdonis la sakon al Hopkins.

— Kunportu ĝin… — li flustris. — Antaŭen. Ni renkontiĝos apud Wurm.

Hopkins iris. Nun sekvis la pakaĵo de Levin, en ĝi estis la letero, kiun nia samprizonano ricevis de Francis Barré, kaj li formetis ĝin nelegitan. Senprobleme ni trovis ankaŭ tiun fakon.

— Jen ĝi estas… — diris Neniulo. — Rapidu post Hopkins-on. Kaj li deŝiris ankaŭ la alian slipon.

— Ĉu vi?

— Mi metos aliajn sakojn en la malplenajn fakojn kun tiuj slipoj. Por ke oni ne sciu, kiuj bagaĵoj malaperis. Mi metos la sakojn de Dimitrov kaj Rivelles en la malplenajn fakojn. Poste mi ankoraŭfoje rigardos ĉion, ĉu ni ne lasis ian postsignon. Rapidu!

Mi iris. Ni volonte, sed estas malfacile kontraŭdiri al Alfonso la Neniulo.

Mi revenis al Wurm… Ĉio iris glate. Ŝtipulo jam kaŭris apud la dormanto, kaj precize je la dekunua ankaŭ Neniulo estis tie.

Tiun nokton, mi opinias, ke ni atingis la mondrekordon de la pleja pezo de la rompŝelo. Dum unu horo ni penetris en la administrejon, ni rompŝtelis la deponejon kaj revenis al la „nia bazo”. Wurm ronkis tiel, ke ni metis tornistron sur lian buŝon pro singardo.

Unue ni traserĉis la pakaĵon de Francis Barré. Ĝi estis plena de tiaj objektoj, kiujn li ne rajtis kunporti en la puntendaron. Unuavice librojn.

Ankaŭ mi mem legis multe, interalie la verkojn de Gil Blas, Genoveva kaj, kial mi jam menciis, La amantojn de Roccambole, sed krom la supraj sciencaj verkoj, mi multfoje legis ankaŭ la historion de la cigno-kavaliro Lohengrin, kiu formas la bazon de mia nuntempe kulturiteco. Tiu Francis Barré samtiel ŝatis la literaturon, kiel mi. Li legis de multaj poetoj. Kiuj havis la nomon Dante (?), Puskin kaj Browning. Ĉi-lasta estis ne nur verkisto, sed li okupiĝas ankaŭ pri revolver-fabrikado.

Nenio alia. Aŭ foto de knabino. Kun pasintjara dato.

„Yvonne!” — tio estas skribita per plumo sur ĝin. Ŝi estas lia fratineto, kiu skribis al Ŝtipulo. Yvonne Barré.

Ŝi estis admirinde bela virino. Saĝa, grandsinjora, delikata, iom malgaja, kun tre kara vizaĝo. Alfonso la Neniulo longege rigardis la bildon.

— Kiel bela ŝi estas — li flustris mirante.

— Ŝi memorigas min pri filmaktorino — mi diris, — kiu tiom enamiĝis al mi, ke ŝi preskaŭ freneziĝis

— Eble ŝi ne estis sanmensa, tio certas — murmuris Hopkins la Ŝtipulo, kies kulturitecon nenio montris pli klare, kiel ĝuste tiu ofenda rimarko.

Alfonso la Neniulo metis la foton en sian poŝon, kion li ne rajtis fari, kaj li komencis traserĉi la pakaĵon de Levin…

Ĝi jam estis pli interesa.

Unuavice ni trovis en ĝi ĉirkaŭ ducent diversajn menukartojn, en orumita led-bindaĵo. Iuj manĝaĵoj estis substrekitaj per krajono, apud aliaj troviĝis kriosigno! Krome kelkajn riĉe ornamitajn receptojn de tortoj, skatolon da dentpikiloj kaj multajn kulerojn, trancilojn, forketojn kun signo de diversaj restoracioj. Baldaŭ troviĝis enigme en la sako de Levin malnovmoda korseto, farita el fiŝosto, kaj jen tio estis skribita sur ĝi per grandaj literoj, kvazaŭ oni estus farbinta ĝin per peniko:

Par

Maitre Levin

SOUVENIR

Tiu ĉarma virino, laŭ la mezuro de la korseto, pezis pli ol ducent funtojn.

— Jen rigardu! — kriis Alfonso la Neniulo.

Li eltiris koloran, mol-kovrilan libron el la sako. Tio estis skribita sur ĝi per koloraj literoj:

AL LA GRANDA

LEVIN

de liaj dankemaj

DISĈIPLOJ

DUCENT MANĜAĴ-REVOJ

La libro enhavis receptojn de ducent diversaj manĝaĵoj, „laŭ la maniero de Levin”. Sur ĝia interna kovropaĝo estis foto, kiu prezentis la majstron kaj liajn disĉiplojn. La foto estis farita antaŭ dekses jaroj, ĝi evidentiĝis el la presitaj ciferoj de la jaro. La majstro sidis en la societo de siaj dudek disĉiploj meze de la grupo. Ĉiuj havis blankan kuiristan antaŭtukon, blankan banton kaj… Diable? Kvazaŭ ĝi estus piĵamo. Sub la ĝisgenua, bruston kovranta antaŭtuko estas striaj pantalontuboj, leĝera, stria jako. Ĉu ili kuiras en piĵamo?

La plej granda surprizo tamen estas Levin antaŭ dekses jaroj. La granda Levin, nun estas neprizorgita, trampa, barbostopla, ĉifona, kiel ia strata vagabondo. Kaj jen estas Levin antaŭ dekses jara. Certe en sia brilperiodo!

Kia surprizo!

Li estis ĝuste tiel neprizorgita kaj trampa kiel en sia brilperiodo, kvazaŭ la foto estus farita pri li nur hieraŭ!

— Kiu povis esti tiu Levin? — meditis Alfonso la Neniulo, kaj li longe rigardis la bildon ĉe la lumo de la lampo.

— Ia kuiristo — opiniis Ŝtipulo.

— Kaj kiuj estas liaj disĉiploj?

— Kiurhelpistoj — mi respondis trafe.

— Ili aspektas plie banditoj.

Vere ŝajnis sufiĉe miksa societo la grupo de la disĉiploj de majstro Levin.

— Jen trovite!

Malpura koverto estis elprenita el la fundo de tornistro. La letero de Francis Barré. Kiun Levin gardis inter sia havaĵo, nelegitan.

Mi ne scias, kial ni fariĝis tiom ekscititaj. Kian komunan ni havas al Barré? Alfonso malfermis la koverton, kaj ni ambaŭ legis la leteron super lia ŝultro:

„Levin!

Indiĝena knabino kontrabandas tiun ĉi leteron al la poŝto. Mi povas skribi nur kelkajn liniojn, bedaŭrinde, ĝi estas malmulte al la esenco. Kaj mi estas malsana. Grave. Oni gardas min en Igori kiel arestiton, sed ne inter la kondamnitoj pro punlaboro. La plej granda friponaĵo en la mondo okazas ĉi tie… Dio mia, kiel mi skribu ĉion… ĉion…? Mi ne aliĝis al ili, tial ili tenas min en kaptiteco… Nek mi scias la esencon. Ili koruptas ĉiun per fabelaj sumoj, kiu divenas ĝin. Mi povas danki mian vivon nur al Pittman… Pittman ne mortis… Li estas dizertinta legiano! Mi havas altan febron… Tiun leteron transigu al mia fratineto, ŝi mobilizos la militistan instancon… Denunci neeblas. Sed ni havas multajn kontaktojn en la militestraro… Mia patro estas tre altranga oficiro. Tuj ekagu… Temas pri Francio. Bedaŭrinde mi estas grave malsana, kaj ĉio estas konfuza antaŭ mi… Mi petegas, urĝe faru, kion vi povas por Francio kaj por via

kamarado Francis Barré.”

— Vere li havis altan febron — diris Hopkins.

Alfonso la Neniulo diris nenion. Li ekfumis cigaredon, poste li metis la leteron en la kuirlibron.

— Kiel vi opinias pri la afero? — mi demandis, ĉar nervozigis min tiu stulta silento.

— La knabino estas tre bela — li respondis.

— Tio estas vera — mi konsentis.

— Ĉu vi estas idiotoj? — kriis Hopkins koleriĝinte. — Ĉu ni faris tiun frenezaĵon tial, ke vi parolu pri bela virino?

Tia ulaĉo li estis. En la legio ankaŭ la plej fia homo ekĝemas iafoje, aŭ li zumkantas malnovan melodion, kaj la okuloj de ĉiu soldato fariĝos malgajaj, kiam temas pri virinoj. Sed tiu Hopkins vivas nur por la amuziĝo. Lin interesas nenio alia, ol la ŝtelo kaj la interbatado.

— Kompreneble ni kopios la leteron kaj sendos ĝin al la knabino — diris Neniulo. — Poste estus bone scii, kio okazas en Igori… Ĉu ne?

Kaj li denove elprenas la foton de la virino. Tio certas, ke ŝi estas bela.

— Stultaĵo — diris Hopkins. — Se mi devus ekmarŝi kun la transporto, ekironta al Igori, mi pendumus min.

Alfonso la Neniulo rigardis malproksimen per siaj grandaj, brilaj, nigraj okuloj. Liaj nazloboj ektremetis. Nun li aspektis tiel, kiel revema tigro. Li estas belvizaĝa viro. Lia simetria, interesa fizionomio elradiis tiom da morta malvarmo, fremdeca trankvilo, ke oni timis lin plej bone tiam, kiam li ridetis.

— Mi volas iri al Igori tute ne kun la transporto, sed mi fuĝus.

Hopkins la Ŝtipulo ekstaris, senpolvigis sin kaj diris al mi.

— Li idiotiĝis… Ni iru.

Tiaĵo povis ekidei nur al Alfonso la Neniulo! Fuĝi el la legio, sen kondamno, propravole viziti la plej malproksime situantan, la plej malbonfaman punkolonion?!

— Tiam estus pli bone arestigi vin. Vi multe pli certe atingos Igorion, ol sola.

— Nek tio estas malbona ideo — li respondis milde kaj ekfumis cigaredon.

— Nu ekiru — diris Hopkins kolere.

— Vi pravas — mi respondis saĝe. — Ni ne partoprenos tiun frenezaĵon.

— Ĉu mi diris, ke mi bezonas vin? — li demandis paŭtante.

Ĝi estis tia impertinenteco, ke ni eĉ ne respondis.

T R I A   Ĉ A P I T R O

1

Fosinte la du tornistrojn, ni atendis du horojn kaj akurate transprenis la deĵoron kune kun Wurm.

Je la sepa matene la esploro jam daŭris intense. Iu rompŝtelis en la deponejon. La kapitano sidis ĉe tablo en la mezo de la korto, kaj la garnizono viciĝos antaŭ li. Oni malkovris la rompŝtelon duonon antaŭ la kvara, kaj la skribisto lastfoje estis en la deponejo je la naŭa. Ĉiu devis atesti tiun tempon per alibio.

Kvar-kvin homoj estis nur, kiuj iris en la dormoĉambregon malpli frue, ĉe tiuj oni kontrolis la alibion pli ekzakte. Ĉiu havis alibion por la nokto. La kapitano estis tre nervoza. Tiaĵo estas malofta en la kolonia armeo. La legiano nur „kompletigas” siajn perditajn ekipaĵojn malrektavoje, sed li ne ŝtelas. Sed nun malaperis la havaĵo de ruso, nomata Dimitrov kaj la pakaĵo de Rivers, kiuj estas kondamnitaj al punlaboro.

Potrien raportis:

— Sinjoro kapitano! Troviĝas ĉi tie tri homoj, kiuj estas protokanajloj. Ili partoprenas ĉiuspecajn komplikajn fiaferojn, kaj hodiaŭ nokte ili estis liberaj, ĉar ili plenumis dekdu horan deĵoron.

— A moi!

Ni elpaŝis. La okuloj de la kapitano subite fiksiĝis sur nian kamizolon.

— Kie vi ricevis la honormedalon?

— En Senegalio — respondis Alfonso.

— Kial?

— Ni patrolis esplore ĉe la negroj, kaj ni akiris gravajn informojn.

— Kie vi estis hieraŭ vespere inter la deka kaj tira horo.

— Ĉe Selim. Drinkinte ni ekdormis en ebrieta stato. Selim vekis nin, kaj ni alvenis kurpaŝante dek minutojn antaŭ la tria horo por deŝanĝi la deĵorantojn. — Tio estis vera. — Kolerege ni vekis Wurm-on, kion li imagas, ke li ankoraŭ dormas, kaj ni alvenos ĝustatempe tien, poste ni kurpaŝante atingis la pordegon, precize je la tira horo.

— Wurm! — diris la kapitano.

— Okazis tiel, mon commandant. Mi stumblis survoje, kaj ĉiu mia havaĵo disruliĝis… Pro tio ni devis kuri poste.

Li eĉ konjekton ne havis pri tio, ke dume li dormis kvin tutajn horojn.

Ankaŭ Selim konfesis tion, ke vekiĝinte pro la bato de la horloĝo je la kvarono antaŭ la tria, li vekis nin.

— Vi povas foriri! Serĝento! Tiuj tri homoj estas tute bonaj soldatoj.

Potrien pro kolero ordonis al ni purigi la karcerojn, ĉar lia denunco ne sukcesis, kvankam ĝi bezontas nur tiam, kiam estas malmultaj la prizonuloj fari tiun laboron, kaj nun ili estis sufiĉaj.

— Nun jam ni komencos la dekutimigan kuracadon ĉe la bona, olda Potrien — diris Alfonso la Neniulo.

— Kion ni faru? Bati serĝenton signifas tre malbonaŭguran ĉeftraktadon laŭ la sonĝklariga libro de la legio.

— Iom post iom ni dekutimigos lin iel.

Post du tagoj okazis parado, ĉar delegacio de oficiroj traveturis al Agadir, kaj la garnizono akceptis ilin en Manson.

— Serĝento! — krakis la voĉo de la kapitano, kaj li fikse sidis sur la selo, ĉar multe da verdaj ornamoj, similaj al arbofolio estis videblaj sur la ĉapo de iu proksimiĝanto, kio estas minimume la rangon de generalo, sed estis en la delegacio kolonelo, kapitano, eĉ, kiel ĝi evidentiĝis poste, ankaŭ la adjutanto de la gubernatoro venis kun ili.

— Oui, mon colonel! — kriis Potrien.

— Defilu kun la plotono la unua! En avant!

La serĝento elpaŝis kaj akre kriis per komandvoĉo, foren sonoranta:

— En route!

Kaj eltiris sian glavon.

Aŭ li ektiris ĝin, sed la glavo ne moviĝis. Potrien sentis dum momento, ke la tero tremas…

— Li provis denove… Diable, kio estas al tiu glavo…! La kapitano sidis sur la selo mortepala… Tiaĵo ankoraŭ ne okazis! Senekzempla afero ekde la ekzisto de la respubliko: serĝento ne povas eltiri sian glavon por komandi.

Potrien spiregante tiradas la glavon kun karotruĝa vizaĝo.

La delegacio de la oficiroj, gvidate de la generalo, dume alvenas tien, kaj ili atentas la fortostreĉan provadon de la suboficiro kun sincera interesiĝo.

— Nu, iu helpu al li — diras la genero bonvole.

Esence mi havas molan koron, mi do elpaŝas rektadorse, poste mi prenas la finon de la glavo, Potrien ties tenilon. Kaj ni tiras ĝin. Mil diabloj… Nu ankoraŭ!.. Ĝi ne moviĝas! Nu ankoraŭ!

— Dum batalo — rimarkas la kapitano — tiu maniero de la glaveltiro estus iom longdaŭra procedo.

— Ankaŭ mi opinias same — kapbalancas la generalo. — Malpacienca arabo eble batos tien, antaŭ ol la procedo finiĝus.

— La kapitano vertiĝis sur la selo. Tia hontiga afero!

La malnova cikatro sur la vizaĝo de Potrien preskaŭ flamas. Li forte ektiras la ingon, kaj… Fine ĝi estas ekstere!.. La generalo ekkrias!

La glavo estas rusta ĝis la tenilo!

— Mi raportas… obeeme — balbutaĉas Potrien, fikse staranta, — la stalo… rustaj glavoj kaj… iu interŝanĝis…

Sed kiu aŭskultas lin? Serĝento kun rusta glavo! En la legio! La kapitano provas helpi lin.

— La suboficiro estas malnova soldato, sinjoro generalo… Li maljuniĝas.

Apopleksio ĉirkaŭis Potrien-on.

…Post la parado okazis pridemandado. Kion li parolis kun la kapitano, oni ne povas scii tion, sed Potrien venis en la kantinon kun fajroruĝa vizaĝo, kaj li disfrakais seĝon je pecetoj pro io. La kantinestrino, al kiu onidire la serĝento havas sekretan amrilaton, kredencis la vinon kun larmoruĝaj okuloj…

Renkontiĝinte kun ni, li rigardis sur nin kelkfoje, akre, minace. Ĉar li sciis en la profundo de sia animo, de kie blovas la vento.

Sekvan tagon alvenis al respondo.

Li reprenis la forpermeson de Alfonso la Neniulo; ĉar li trovis iun buton de lia kamizolo malpura. Mi ricevis kvar tagan enkarcerigon pro mispaŝo dum paradmarŝo. Hopkins la Ŝtipulo lavis la stalon. Dufoje…

Tiam jam ankaŭ la soldatoj de la fortikaĵo eksentis, ke io pendas en la aero. Ia sekreta milito, ia sinistra kalmo eksplodonta.

Ankoraŭ tiun vesperon trafis alia malagrablaĵo Potrier-on, kiun nuntempe perseskutas la malfeliĉo. Hieraŭ ekzemple iuj certaj personoj oleumis vespere la ŝtuparon antaŭ la pordo de la kantinestrino. La senbrue ŝtelumanta serĝento falegis, ke la fortikaĵo ektremis, kaj la gardostranto volis blovsignali alarmon. Vespere la kompatindulo metas la tagmezan tagordonon en koverton kune kun la serĝenta raporto, kiel kutime, li sendas ĝin al la kapitano pere de servosoldato. Mi ankoraŭ parolis kun la servosoldato sur la koridoro, kaj ŝajnas, ke Hopkins la Ŝtipulo estis ebria, ĉar li puŝiĝis al li hazarde kaj komencis brakumadi lin. Sed la servosoldato lasis lin tie, ĉar li rapidis al la kapitano. Poste — tio jam ne apartenas al la vico de la kutimaj, tagaj okazaĵoj — la kapitano rapidas al Potrien. Estas granda bruo, ĉar mokversaĵo troviĝis en la koverto anstataŭ la eksvalidiĝinta tagordono, kiun la servosoldato kunportis de la serĝento.

La legianoj jam longe kantas la mokversaĵon sekrete. Ĝi temas pri tio, ke dum batalo la kuglo de la malamiko trafis kapitanon el dorsdirekto.

Bedaŭrinde, nia kapitano iam vundiĝis je la dorso ĝuste tiel hazarde. Laŭdire tiam, kiam li turniĝis sur sia ĉevalo por komandi sturmon.

Certe ĝi okazis tiel. Sed tiuj legiano elturnas ĉion. Kaj tiu malnova vundo estas dolora punkto de la kapitano porĉiam. Kvankam la kuglo trafis lin el dorsdirekto tute ne dum kuro. Ĝi estas kalumnio. Tamen kompreneble nervozigis lin, ke Potrien sendis tiun versaĵon al li anstataŭ la tagordono.

Sekvan tagon Potrien neatendite kontrolas la ordon en nia ĉambro. Ni triope (pro niaj polvokovritaj bretoj) ne ricevas forpermeson, sed ni devas purigi la ĉambron. Ĝi estas la respondo. La gerilo-batalo disvolviĝas. Tiun nokton iu ŝlosis la pordon deekstere, kiam la serĝento vizitis la kantinestrinon sekrete. Li devis elpaŝi tra la fenestro, bedaŭrinde, en la pudingon de la kapitano, kion malica nekonato metis antaŭ la fenestron. Kia friponaĵo!

Sekvan tagon nia trio ricevis kvar tagan enkarcerigon pro neregula soldatsaluto.

— Li amare pentos la karcerpunon — stertoris Hopkins la Ŝtipulo dentogrincante.

Alfonso la Neniulo fajfadis.

— Kian planon vi havas?

— Nenian.

— Ĉu vi freneziĝis? Se ni ne rebatos, tiam estis domaĝe komenci tion.

— Li rebatos al si mem — li respondis leĝere. — Matene, antaŭ la alveno de la kapitano mi purigis la kontoron. Mi senpolvigis la grandan ŝrankon interne, kaj mi forgeis elveni el ĝi… Ĉar interesis min la raporto de Potrien…

— Ĉu vi subaŭskultis tion en la ŝranko, kion li parolis kun la kapitano?

— Jes.

— Ĉu pri ni?

— Kompreneble. Li diris al la kapitano, ke ni pasigos nian punon en la ĉelo numero kvar, kion ni komencos hodiaŭ je la kvina horo kaj duono. La malnova ventumtubo de la ĉelo estas kuntuŝa kun tiu de la gardistejo, kaj ĉiu vorto el la ĉelo estas aŭdebla tie. Potrien proponis al la kapitano veni en la gardistejon por subaŭskulti nian paroladon, kiam ni jam estos en la ĉelo. Ni certe elbabilos kelkajn sekretojn. Laŭ li, ili ekscios eĉ tion, kiu rompŝtelis en la deponejon. Li asertas, ke ni interŝanĝis lian glavon kontraŭ rusta aĉaĵo, kiun ni purigis ekstere per smirga papero

— Kia kalumnio! Kie troviĝas smirga papero ĉi tie? — murmuris Hopkins. — Mi devis forigi la ruston per fajlilo…

— Ni do ne devas insulti la oldulon. Ni fidu tion, ke evidentiĝos pri ni nenia malbono hodiaŭ vespere je la sesa horo en la ĉelo. Nun venu en la ŝtuparejon. Espereble ne estas malnova ventumtubo en la muro…

Ni flankentiriĝis triope.

— Mi ricevis leteron de Yvone per la hodiaŭa poŝto — diris Neniulo.

— Kiu ŝi estas?

— Yvone Barré. Mi sendis al ŝi la kopion de la letero de Francis Barré antaŭ tri semajnoj per aerpoŝto. Ŝi respondis dankeme. Mi skribis al ŝi en la nomo de nia triopo. Ŝi scias ĉion ankaŭ pri vi.

— Mi ne kredas tion — rimarkis Hopkins. — Virino el sinjora familio ne povas estis pli informita ol la policoj de kvar kontinentoj.

Multe da vero estis en tio.

„Estimata Sinjoro! — legis Alfonso la Neniulo. — Mi tre dankeme pensas pri Vi kaj pri viaj amikoj. Dume mi eksciis de sinjoro Boulanger, ke li serĉas la veran Thorze-on, kiu ne estas identa kun la adresito de mia lasta letero. Laŭ la konsilo de sinjoro Boulanger mi montris al neniu la kopion de la letero de mia frato, ĝi ja estas tiel konfuza, kaj la kompatinda Francis certe skribis ĝin malsana. Sinjoro Boulanger transprenis la kopion por ekagi en tiu afero. Ĝi okazis antaŭ du semajnoj, de tiam via amiko ne anonciĝis. Tio estas nekomprenebla por mi…”

— Li denove faris ian friponaĵon! — kriis la dikulo.

— Nun li estas riĉa — diris Alfonso la Neniulo, — kial li farus friponaĵon?

— Tio estas en lia naturo — respondis Hopkins la Ŝtipulo.

— „… Mi dankas al Vi kaj al viaj amikoj — daŭrigis Neniulo, — kion vi faris. Vi estas vere grandanimaj! Vi riskas vian vivon por nekonata virino. Laŭfame mi jam konas iun el vi…”

Tiam li ĉesis legi kaj metis la leteron en sian poŝon malbonhumore.

— Hoho! — mi kriis. Estas io ankoraŭ en ĝi. Iun el ni laŭfame… Kio estas tio?!

— Nenio… ĝi ne garvas — li diris konfuzite. — La Turka Sultano babilis ion pri vi. Ke vi verkas romanon… Ĝi do estas idiotaĵo…

— Vi ne rajtas forkaŝi la opinion de miaj legantoj kaj estimantoj! — mi kriis.

— Mi diras, ke ŝi skribis pri vi nenion interesan… Ni iru al la gardistejo. Ni devas anonciĝi por komenci la penumon de nia puno.

Kaj li iris…

Nu sed mi ne lasos la aferon tiastate! Hoho… Ĉu eble li estas ĵaluza? Kara amiko mia, tiel vi ne povas debati verkiston el la selo… Nun ni iru arnociĝi, sed mi ankoraŭ revenos al tiu temo.

Oni kondukis nin el la gardistejo en la ĉelon. Ne en tiun, kie ankaŭ Levin atendis la traveturontan transporton, sed en alian. Malluma kavo estas videbla sub la plafono, en la supra angulo de la ĉelo.

Ĝi estas la ventumtubo.

Estas la kvina kaj tri kvaronoj!

Multe pli poste la subkaporalo rakontis la okazaĵojn de la subaŭskulto dum interparolado en la drinkejo. Li tranĉadis trabakon, kiam aperis la kapitano kun la serĝento en la gardistejo.

— Deprenu tiun mapon de sur la muro — diris Potrien al la subkaproalo.

Rondforma aperturo estis videbla malantaŭ la mapo. Ili ne devis tre akrigi siajn orelojn por aŭdi ĉiun vorton el la karcero. Iu nun oscedas (mi estis tiu), ankaŭ la klako de miaj dentoj estas bone aŭdeblaj tra la ventumtubo de la gardistejo.

Ĉirkaŭ la sesa kaj kvarono ekparolis Alfonso la Neniulo.

— Estas tre bone, ke oni fermin nin ĉi tien. Almenaŭ nun ni povas priparoli kelkajn sekretojn.

Ankaŭ mi ĝojas nur pro tio — respondas Ŝtipulo.

Poste ni diris nenion dum kvardek kvin minutoj

Mi rimakas, ke estis terura varmego, sed porti manĝaĵon kaj trinkaĵo en la gardistejon estis severe malpermesita. Nek la kapitano rajtas fari tion.

Alfonso la Neniulo ekparolas je la sepa kaj duono.

— Knaboj! Ni ĵuru, ke ni diros nian sekreton al neniu, okazu kio ajn.

— Ni ĵuras!

Poste ni nur ripozis kaj gratis nin dum tridek minutoj. Oni ne hastas ebabili sekretojn en la ĉelo. Baldaŭ Hopkins rimarkas, ke tre varmas en Afriko, kio tute ne estas agrabla.

— Laŭ mi la eskimoj ĝojus, se ili havus tian klimaton — mi diras per la saĝo de multflanka verkisto.

— En kiu lando loĝas la eskimoj? — demandas Ŝtipulo.

— Vi havas altan klerecon — mi respondis moke, — vi vere devus scii tion. Estas lando, kiun oni nomas Norda poluso pri ties malkovranto, kie la homoj ne povas iri sur la straton sen vintra mantelo dum dekunu monatoj de la jaro.

— Mi denove atentigas vin — diras Alfonso la Neniulo, — ke metu seruron sur vian buŝon. Ni gardu la sekreton, ke la kompatainda Potrien ne estas normala.

— Tamen la serĝento estas kuraĝa kaj firm-karaktera — mi laŭdis lin elkore, — nur nun, kiel li maljuniĝis, li suferas je manio pri persekutiĝo.

— Ke ni ĉagrenas lin — diris Ŝtipulo kun bedaŭro, — sed se li mortigus nin, eĉ tiam ni ne estus kapablaj fari tiaĵon kontraŭ ni brava kaj aĝa superulo.

— Tial li koleras la kompatindulo ankaŭ pri nia kapitano — diras Alfonso la Neniulo kun varma kondolenco. — Li pensas, ke ankaŭ li persekutas lin.

— Kiel li blasfemas, kiam la kapitano proksimiĝas al la kontoro.

— Eblas — meditis Ŝtipulo, — ke Potrien tute ne koleras pri la kapitano, li nur manipulas la soldojn, tial li timas la oficirojn.

— Knaboj! Ni gardu ankaŭ tiun sekreton

— Kiam vi rimarkis tion?

— Estis suspektinde, ke la kompatinda Biguére mortis vendrede, kaj sabate li revenis pro sia soldo el la transa mondo. Ĉar nur tiel li povis estis en la etato.

— Mi tamen ŝatas Potrier-on — entuziasmiĝus Hopkins, — ĉar li estas ĝisoste soldato. Li ne malamas nin, li nur estas ĵaluza pro la kantinestrino.

— Kvankam — mi diris kun kompato — la kantinestrino restos fidela al li, ĉar Potrien fermas siajn okulojn super ĉiuspecaj aferoj.

— Tio estas bona ankaŭ por ni, ke ŝi vendas vinon, brandon kaj tabakon en la malantaŭa ĉambro al la arestitoj de la garnizono, kiuj ne rajtas iri en la kantinon.

Tiel ni babiladis inter ni, sensuspekte, ĉiuspecajn sekretojn.

— Sed la plej granda sekreto estas tio — diras Alfonso la Neniu, — ke la kompatinda, kara, maljuna Potrien rompŝtelis en la deponejon…

…Kvazaŭ ĝi estus ventolilo: ia zumanta, stertora muĝo aŭdiĝus el la direkto de la aerumtubo.

Kia diablaĵo estas tie?

— Tio ne eblas! — kriias Ŝtipulo. — Potrien estas abnormala, sed li ne rompŝtelas!

— Nek li mem scias pri tio. Hazarde mi vidis, ke li estas somnambulo. Okazas al tiuloj, ke ili rompŝtelas en senkonscienco. La kompatinda, brava serĝento estas somnambulo.

— Ne diru!

— Sed tio restu inter ni… Antaŭhieraŭ nokte mi vidis lin… Kun taŭzita hararo, en ununura litkovrilo, nudpiede li venas el malantaŭ la kantino, kaj li iras tiel en la mallumo apud la muro de la fortikaĵo. Li sentas, ke li estas malsana kaj maljuna. Tial li suspektas ĉiun. Tial li skoldas ankaŭ la kapitanon.

— Li tamen estimas kaj alte taksas la kapitanon! Antaŭnelonge li diris al la skribisto antaŭ mi: „Mi estimas kaj alte taksas la sinjoron kapitanon, sed de kiam li vundiĝis je la dorso, li estas tre nervoza.”

Alfonso la Neniulo oscedis.

— Nu, ni dormu.

Sed antaŭ ol ekdormi, malfermiĝis la pordo de la ĉelo, kaj Potrien staris sur la sojlo…

La kompatindulo aspektas tre elĉerpiĝinta.

Liaj lipharoj hirte distaras, liaj okuloj kongeste ruliĝas, li blovas la aeron tra liaj vastiĝantaj naztruoj per sovaĝa ritmo, kaj liaj dentoj grincas.

Eble la taga deĵoro elĉerpis lin tiel. Sed ne estas malgravaĵo plenumi la taskojn de la serĝento.

Lia raŭka, flustanta voĉo estis timiga, kiel li ekparolis:

— Ĉu vi sciis… ke mi subaŭskultos?!..

— Mon chef — respondas Alfonso la Neniulo, — ni ne supozas tiaĵn pri serĝento Potrien.

La serĝento ridetis ironie, sed lia vizaĝos estis flave violkolora.

— Vi povos pensadi en Igori pri miaj aferoj. Mi opinias, ke vi iros tien pli-malpli poste.

Alfonso la Neniulo subite prenis atentopozon.

Eĉ tie ni volonte servos sub la mano de sinjoro serĝento.

Li retropaŝis. Li komprenis bone la sencon de nia respondo. Se ni iros tien, ankaŭ li venos kun ni.

— Hm… Tiel… Nu bone!.. Ni vidos tion!

Kaj li frapfermis la pordon. La fortikaĵo tremis pro la paŝoj de la foriranta serĝento.

2

La fato persekutas tiun serĝenton. De iom da tempo, kiu scias kial, li fariĝis osto en la gorĝo de la komandanta kapitano. Kvankam la olda Potrien estas vere bona soldato. Sed se la kapitano iam elektas por si iun, tiam ĉio vanas. Foje la kapitano trovas la postenigojn nekonvenajn, alifoje li ironie diras post la matena inspektado, ke la kompanio ne povus partopreni eĉ skoltan ĵamboreon alviciĝinte tiel, do la vivo de Potrien fariĝis infero, kio atingis sian kulminon per la nekomprenebla suspekto de la kapitano rilate la pacajn, arabajn kapropaŝtistojn kaj beduenajn ŝuflikistojn, vivantaj ĉi-regione. Li timas ĉiupaŝe atakon kaj sendas Potrien-on skolti por kvar-kvin tagoj. Nia kapitano ofte atendas surprizon el la direkto de neloĝataj montopintoj kaj malproksimaj, fumantaj krateroj, tiam Potrien kaj lia taĉmento devas grimpi el Manson ĝis la neĝlimo de la supraj montpasejoj de Atlaso.

Kvankam ĉi-regione ne okazis atako de la memoreblaj tempoj. Aparta morta ĉagreno estis por la serĝento, ke laŭ la ordono de la kapitano li ne rajtis postenigi nin al sia patrolo.

— Mi ne ŝatas, serĝento — li diris al Potrein, — se vi traktas la soldatojn laŭ viaj privataj sentoj.

Dume el Manson oni sendis taĉmenton, konsistantan el ok personoj al malproksima oazo por reguligi certajn, senbridajn indiĝenojn. La ok homoj restos tie patroli tri monatojn.

Kaptinte la okazon de venĝo, Potrien postenigis Alfonson la Neniun inter la ok personojn. Li sciis bone, ke ĝi estas plena trafo disigi nin unu de la alia.

Ni sidis malgaje en la kantino.

— Eh — diris Alfonso la Neniu, — kiel ajn vi opinias, mi jam ĝojas, ke mi liberiĝos el tiu ĉi fortikaĵo. Oni vivas ne tial, ke li manĝu terpomsupon en enua sekureco ĉi tie.

— Ĉu vi pensas, ke blovorkestro muzikas en Saharo, kiam vi manĝas la terpomsupon? — murmuris Hopkins la Ŝtipulo en la mallumo, cetere vidanta ĉion en rozkoloro.

Mi neniam vidis lin tiel moroza. Sed nek mi povis esti amikema. Diablo forportu… Ni alkutimiĝis unu al la alia en danĝero, nenifarante, dum la malfacila soldatservo en Afriko.

— Iel ni devas aranĝi, ke ni tamen restu kune — mi diras, meditante pri ia ruza solvo. — Eble, se ni petus la kapitanon postenigi nin inter la ok homojn.

— Mi neniel iros kun la ok personoj en tiun oazon.

— Kiel vi komprenas tion?

— Mi iros al Igori.

— Ĉu vi freneziĝis?

— Bonvolu paroli pli klare — ekgrumblis Ŝtipulo. — Kion signifas tiu multe da sensencaĵo?

— Se mi jam foriros de tie ĉi — li diris malgaje, — mi rezignos ankaŭ miajn plej bonajn amikojn, tiam mi almenaŭ rigardos, kion vidis tiu febra Francis Barré en Igori?

Alfonso la Neniu ne nur tial memorigis pri linko, ĉar li estis rapida kaj senbrua: la delikata, saĝa vizaĝo, lia flatema konduto kaj la ruza maniero, kiel li ĉirkaŭretis iun nerektavoje por inklinigi iun al io: li similis al kateska bestio.

Tiu „se mi jam forlasos miajn plej bonajn amikojn”, estis tia suspektinda emociiĝo.

— Se vi iros al Igori — diris Hopkins, — tiam vi forlasos ne nur viajn amikojn, sed ankaŭ vian prudenton. Ĉu vi volas konstrui fervojon?! Ĉe Kongo?

— Vi pravas — li kapjesis, — mi tute ne prenus sur mian koron, ke vi kuregu en tian danĝeron.

— Ne timu pri mi! — kriegis la dikulo ekster si. — Mi rifuzas tiaĵon!

Li kuregis el la kantino, anasirante sur siaj kurbaj kruroj, kaj li frapfermis la pordon tiel, ke la manĝiloj ektremis sur la tablo, kaj la bildo de marŝalo Joffre falis de sur la muro.

— Vi nur restu ĉi tie — diris Alfonso la Neniu trankvile. — Mi promesis al Yvonne Barré, ke mi ne rezeignas solvi la aferon.

— Ĉu vi korespondas?

— Jes… eventuale.

Ŝajnis, ke li estas embarasita. Kio ĝi estas? Ĉu li korespondas kun la virino? Kaj li sekretas tion?… Li havas ion forkaŝindan. Li ne kuraĝas rigardi en miajn okulojn!

— Ĉu ŝi skribis ion pri mi de tiam?

— Kelkajn… liniojn… La Turka Sultano rakontis tiom multe pri viaj sultaj romanoj… — li grumblis.

— Vi ne rajtas forsekreti tion! Sciu, se vi ne laŭtlegos ŝian leteron, mi skribos vian agmaniero al fraŭlino Yvonne Barré.

— Mi do povas legi ĝin… Kvankam tio ja estas mia afero… kaj…

— Mi atentigas vin, ke laŭtlegu la leteron, cetere vi havos problemon kun mi.

Mi opinias, ke mia vireca konduto forte impresis lin. La unuan fojon en mia vivo mi vidis retiriĝi tiun netimigeblan homon. Li ŝovis sian manon en la poŝon trankvile kaj eltiris leteron.

— Mi ne pensas, ke ŝi skribis tion sincere — li rimarkis mallaŭte, poste li komencis legi:

„… En via lasta letero vi ne menciis sinjoron Fowler-on…”

— Ĉar mi skribis… nur la esencon — li balbutis embarasite.

Mi ridetis pri li. Nun jam mi sciis, de kie blovas la vento. „La ĵaluzo estas diabla malsano, kaj ĝi malofte elektas siajn rimedojn” — skribas ie grava verkisto.

— Nur daŭrigu!

— „Min interesas la karaktero de via amiko — ŝi daŭrigis. — Kial mi ne renkontiĝis kun tia viro, kiu estas erudiciulo, kaj li havas neĉiutagajn maldekstamanajn rektajn batojn. Kiel nobla koro, alta inteligenteco kaj kavaleria konduto karakterizas lin. Kvazaŭ denove estus reviviĝinta en tiu homo iu el la tri korpogardistoj. Mi sentas tiel, ke li estos tiu, kiu malkovros la sekreton de mia frato, kaj li staros antaŭ min iun tagon.”

Li ĉesis la legadon.

— Daŭrigu! — mi kriis ekscitite.

— Jen estas la fino de la letero…

— Malvere!

Li legis ĝin plu malbonhumore:

— „Kiam li staros antaŭ min, kaj mi premos lian malmolan, virecan manon, mi estos tre feliĉa. Kion vi pensas, ĉu tiu granda homo opinius min inda al si mem?”

— Ne estis bela afero de vi, ke vi forsekretis tion!

— Kial? Ĉu vi okupiĝas pri la afero de Francis Barré aŭ mi? Ĉu vi pensas, ke mi iros en Igori-on tial, ke vi akaparu tiun virinon de antaŭ mi?

— Ŝi fermis min en sian koron — mi diris poezie.

— Ŝi amos tiun, kiu oferante eĉ sian vivon malkovros la sekreton de ŝia frato. Mi iros en Igori-on! Mi estas do iu el la tri korpogradistoj!

— Kia afero… estas tiu… kun la tri korpogardistoj?

— Iam tri soldatoj, riskantaj sian vivon kunportis la kolieron de la franca reĝino el la palaco de princo Buckingham.

— Mi ne sciis… Sed ni vivas en tiu ĉi fortikaĵo, kvazaŭ enterigitoj. Nek radio, nek ĵurnaloj.

— Nu, rimarku bone: mi iros en Igori-on ne tial, ke mi eltiru por vi la maronojn el la fajro. Aŭ ĉu vi volas fuĝi al Kongo de tie ĉi? Eskapi el ĉerko en la inferon?

— Tio ne koncernas vin — mi respondis kolere kaj lasis lin tie.

3

Neniu Alfonso sekvan tagon gardostaris ĉe la akvocisterno. Kiam li aŭdis, ke la patrolo proksimiĝas, li apogis sian fusilon, ekfumis cigaredon kaj eksidis sur mejloŝtonon.

— Senrangulo! Ĉu vi freneziĝis?! Aŭ vi estas freneza? — alkrias lin la gvidanto de la patrolo.

— Mi estas ebria.

Mi scias certe, ke li ne drinkis eĉ unu guton. Sed sekvan tagon li jam sidis en la karcero apud Levin, kiu intertempe ricevis ĉiuspecajn fiŝaĵojn de ni. Ni ekŝatis la flegman, trampan maljunulon. Neniu scias, kial? Ofte ne la logiko teksas la antipation kaj amikan senton inter la homoj.

Mi pensas, ke ĝi estis tre saĝa diro. Dume alvenis la eskorto: kvardek malliberuloj kaj dudek kvin armitaj akompanantoj.

Tiam okazis, ke dum la tago de la elpago de soldoj malaperis tiu malgranda blua, tola sako de sur la skribotablo de la serĝento, el kiu oni pagas la monon. La legio bedaŭrinde vere estas kolektejo de fiuloj. Kvankam la kompatinda Potrien ne estis suspektata, sed la respondeco ŝarĝis lin. La kapitano, kiu malŝatas tiun eminentan suboficiron pro nekonata kaŭzo, nun kaptis la okazon por definitive reguligi la konton kun Potrien. Deŝanĝinte la serĝenton el Orano, li gvidos la eskorton al Igori.

Vespere Alfonso la Neniulo pakis la permesitan kvar kilogramojn da havaĵo. Li kunportis ankaŭ la kuirlibron de Levin.

— Kial vi bezonas tion?

— Levin petis min kunporti ĝin. Eble li havos okazon kuiri por ni, kaj tiam ni laŭtlegos la receptojn al li.

Hopkins donacis al li bluan saketon, por ke li metu siajn multajn malgrandajn objektojn en tiun. Ĝenerale oni kutimas teni monerojn en ĝi.

4

— Vidu, Hopkins… Tiu Neniu Alfonso… Tamen… hm…

— Kion vi balbutetas?! — li turnis sin al mi. La dikulo de post iom da tempo kverelis kun ĉiu. — Ne interesas min tiu idiota ulaĉo!

— Vi tute ne scias, kial li iras al Igori? — mi diris morne. — La agopreteco de la viro iafoje loĝas en la plej profunda kaŝejo de la animo.

Ĝi, mi pensas, estis tre bela diro.

— Vi parolas tiel, kiel duon idioto. Kio estas?

— „Serĉu la virinon” — mi citis malnovan anglan poeton. — Tial iras Alfonso la Neniulo al Igori.

— Ankaŭ ĉi tie mi povas serĉi virinon por mi, se necese. Tial li ne devas iri al Igori. Ĝi estas bela jupĉasado!

— Eble… ne li… sed mi devus iri al Igori — mi meditis melankolie.

— Iru, kien vi volas! Duonfrenezuloj! — li kriis kolere, kaj li preskaŭ glutis la estingiĝintan cigarstumpon, ĉar li vane faris fumsuĉojn por eksciti la ardaĵon.

Sed la dubo maturiĝis en mi decido. La nobla virino ne trompiĝos pri mi!

Vespere mi anoncis al la serĝento, ke mi perdis mian fusilon. Kvankam mi mem fosis ĝin en kavernon, malantaŭ la fortikaĵo.

Sekvonttage mi iris kun mia kvin kilograma pakaĵo en la ĉelon.

— Saluton, sinjoro! — diris la granda Levin. — Vi konvenas al ni, kiel la ruĝa vino al la omaro.

Kelkiuj rimarkis, ke li fermu sian buson kaj ne ekscitu la malsatajn homojn. Morozaj estis tiuj kondamnitoj, venintaj demalproksime, lacaj pro la bataloj en la dezerto, survoje al Igori, kie la infero atendas ilin.

— Kial vi volas sekvi min perforte? — demandis Alfonso la Neniulo.

— Mi travidas la vualon — mi respondis kaj rikanis inter liajn okulojn. — Vi ne forlogos Yvonne-on de mi malantaŭ mia dorso.

Ni sidis ĉirkaŭ naŭope sur la glua, malpura, insektoplena plano, kaj ni frostotremis pro malvarmo dum la vespero. Ne eblis moviĝi en la malvasta ejo. Iu rakontis pri Igori. Kongo! Terura klimato, malsekaj lignobarakoj, sovaĝe brutalaj gardistoj…

Hopkins havis pli multe da prudento. Li pravas. Estas frenezaĵo iri tien.

— Ĝi estas malpli bona ol la infero — diris la basvoĉa, grandkapa Colter, kiu estis kantoro iam en Kopenhago.

— Nur unu bona afero estas tie — klarigis Levin, — ke nenie troviĝas tiel blanka viando de testudoj kiel tie. Simila estas la situacio norde, rilate la viando de la ĉasbestoj. Fine de la naŭdekaj jaroj mi kuiris kapreolan spinaĵon kun legom-haketaĵoj, ajlite… Mi faris ĝin tiel, ke mi fandas duon kilogramon da lardo sur pikstango super la fritaĵo…

Dum monatoj neniu manĝis eĉ unu glutpecon. Ne estas mirinde, ke iom morozaj homoj estis kune. Diktrunka malliberulo ekstaris:

— Se vi ne ĉesos ĉi tiun historion tuj — li diris minace, — mi elpremos iun vian okulon per mia dikfingro.

— Mia afero estos elpremi la alian — diris la kantoro, kiu fariĝis iom laika dum la jaroj en la dezerto.

— Sed sinjoroj, ĝi estis tiel mirinda manĝaĵo, ĉar mi ne trafritas ĝin tute, por ke ĝi restu bongusta kaj…

Puf! Iu batis lin je la kapo per malplena gamelo, sed forte.

Mi diris, ke ili estis iom morozaj homoj…

La kapobato silentigis Levin-on dum la vespero eĉ dum nokto.

Matene malfermiĝis la pordo, kaj Hopkins enpaŝis, portanta kvin kilograman pakaĵon, kun eksterordinare morna vizaĝo.

— Alo! Ŝtipulo! — kriis Alfonso la Neniulo kun ĝojo. — Ĉu vi do enuis?

— La sinjoroj ne interesas min — li diris kaj eksidis mezen, pro kio tiuj perdis la spiron, kiuj alpremiĝis al la muro.

— Ĉu eble vi estas ĉi tie hazarde? — mi demandis ironie.

— Jes, se vi volas scii! Tute hazarde. — Li kondutis tre nervoze. — Iu fenestro rompiĝis sur la etaĝo.

— Oni kondamnas neniun al punlaboro pro tio.

— Sed iu falis tra ĝi sur la korton. Mia malnova malamiko. Kaporalo Marchande.

…Baldaŭ tamen evidentiĝis, ke antaŭ ol puni tiun malnovan malamikon, Hopkins la Ŝtipulo drinkis multe da vino en la kantino kaj vendis sian unumonatan soldon al la kantinestro duonpreze.

Li do jam sciis antaŭe, ke li ne ricevos soldon en la fortikaĵo Manson, ĉar li iros fari punlaboron.

K V A R A   Ĉ A P I T R O

1

…Alfonso la Neniu ne pravis. Tamen estas pli bone nenifari en la enua fortikaĵo, ol marŝi en la dezerto dum la tuta tago.

En la ladbotelo kun litro da malfreŝa akvo. Kies duonon ni devas verŝi en la kaserolegon vespere, ĉetere ni ne havas supon.

Varmo: kvindek-kvindek kvin celsiusgradoj.

La dezerta pulo boras sin sub niajn ungojn, ke la fingroj inflamas kaj pusas.

Polvo, ŝvito iritas la haŭton, dum ĝi estas ruĝa, kio jukas kaj brulumas…

Ni iris unu apud la alia tiel: du soldatoj kaj unu civilulo.

Ĉar Ŝtipulo ankoraŭ nun estas nur honora legiano, kiu laŭdire nomiĝas Thorze, kaj li havas nenio farendan en la dezerto. Sed kiam li trud-insistas tiun temon, li ĉiam havas malagrablaĵon pro tio.

Kaj ankaŭ nia patro Potrien venas kun ni al Igori! Li gvidas la transporton. Estas fatale, kiaj aferoj okazas al la kompatindulo, de kiam malaperis la malgranda monsako de sur la tablo kun la soldoj.

Nekompreneble.

Se li ne estus senmakula, malnova soldato, oni starigus lin antaŭ la militan tribunalon. Tiel la kompatindulo estas nur transpostenigita al Igori.

Li iras avane, kaj preterirante la vicon, li strange rigardas sur nin, kvazaŭ li kolerus pro io. Krom la kvin kilograma pakaĵo ni tute bone ekipis nin. Selim, la naŭdek jara kafkuiristo, portis ĉion post nin en la dezerton, kie jam ne estas kontrolo.

Pro tio li ricevis tutan sakon da moneroj de ni, li do faris ĝin volonte.

Ni jam marŝis du tagojn en la dezerto. La varmo estas infera. Kompreneble ni parolas pri la afero de la kompatinda Francis Barré.

— Diablo forportu la Turkan Sultanon — kriis Hopkins, kaj li ŝvitie tiel, kvazaŭ li estus el graso. — Ke ĉesis skribi, la fiulo!

— Kaj li forprenis de la knabino la kopion de la letero de Francis Barré.

Alfonso la Neniulo kuntiris siajn brovojn, kiam Hopkins menciis nian suspektindan amikon.

— Tiu Turka Sultano iam havos malagrablaĵon pro liaj privataj vojoj — li diris enpensiĝante.

— Li ĉiam estas suspektinda!

— Sed li ĉiam klarigas tion!

Ĝi estas stranga afero rilate la Turkon. Li faras ĉion sola laŭ lia ruza, kaŝema maniero, kaj li konstante estas suspektinda, sed fine, antaŭ ol mortbati lin, li klarigas sin, kaj evidentiĝas, ke ni devas esti dankemaj al li.

— Unuavice mi ĉirkaŭrigardos tie — diris Alfonso la Neniulo, — poste mi skribos al la knabino.

— Mi skribos — mi kriis.

— Prave — diras Hopkins, — li estas la verkisto.

Kaj li kraĉis.

Vespere nia taĉmento ekbivakis, kaj post la vespermanĝo ni ekripozis. Ekscito de stranga antaŭsento streĉiĝis en ni.

Ni konkjektis, ke strangaj eventoj rapidas al ni. Malnovaj aventuristoj eksentas tiaĵon.

Ĉirkaŭ noktomeze ni vekiĝis pro granda bruo. Kelkaj soldatoj volis enterigi Levin-on. Li diradis receptojn en sia sonĝo, kaj li tute ekscitis la malsatiĝintajn homoj per tio.

— Sed sinjoroj… — li balbutaĉis, kiam li jam estis premita en la polvon — mi sonĝis pri sep plada fiŝ-vespermanĝo. Ĝi povas okazi al kiu ajn.

— Ĉi tie ne sonĝu pri bonaj manĝaĵoj, per la sep sakramentoj!

— Sonĝu pri tio, ke estas bone, se ni almenaŭ havas ion manĝi!

Ili estus draste batintaj lin, se Alfonso la Nemiulo ne intervenas. Li kaptis trankvile la brakon de la plej atakema homo, tiu falis sur la genuojn kaj laŭte ekkriis pro doloro. Du aliaj malliberuloj volis flankenpuŝi la hispanon, kaj komenciĝis interbatado. Hopkins kaj mi tuj estis tie. Pasis proksimume dudek minutoj, kiam ni triope draste draŝis la tutan transporton.

Fine venis tien la soldatoj kaj ankaŭ Potrien.

— Kio okazis?

— Kredu min, oni volis enterigi min… — lamentis Levin. — Tiaĵo, mi pensas, nek en la legio estas en ordo.

— Kiuj interbatadis? — li demandis kun ekbrilaj okuloj, ĉar li sciis bone, ke tiaĵo ne okazas sen ni.

— Tiuj tri sinjoroj defendis min.

— Ĉu sinjoroj? — li demandis ironie. — Ĉu la eskorto konsistas ne el friponoj, sed el sinjoroj? Mi reduktos la akvoporcion de tiuj tri sinjoroj je la duono por la morgaŭa tago.

…Tiun Potrieron persekutas la fato. Iu ŝtelis lian ladbotelon. Kruela puno estas tio en la dezerto, dum marŝado. Kvankam ni jam ekiris je la kvina horo aŭrore.

En Saharo, inter malliberuloj, povas okazi eĉ tia friponaĵo. Kompreneble ne estas eblo, nek en la kazo de la serĝento, ke li ricevu alian porcion el la zorgeme porciigita akvo. Sed tiu Potrien estas ĉarpentita ne el tia ligno, ke li pensu tiaĵon.

Li marŝis ĝis vespero sen akvo.

En Saharo!

Ne unu junulo mortus. Sed li iras rektadorse, kiel arbo, kun iom kongeste ruliĝantaj okuloj, kelkfoje haltante. Sed li iras.

Ni ne suferas tiom. Tiu lerta Hopkins akiris botelon da akvo de ie. Egalan al tuttaga porcio. Estas mirinde, de kie. Sed la sagaca legiano ĉiam helpas sin mem. Poste ni eĉ kantis, kaj tio iomete nervozigis Potrier-on. Ja, vejno pulsadis sur lia frunto, kaj kelkfoje li spiris profunde kun fermitaj okuloj. Sed li marŝis. Avane!

Tiu homo konsistis el fero. Estas egale, ĉu li estas amiko aŭ malamiko: li meritas ĉies aprecon. Mi paŝis antaŭ lin el la vico.

— Kion vi volas, longa fripono? — li demandis lace.

— Por ni sufiĉas malmulte da akvo, mon chef. Ni proponas trinki iom da akvo al sinjoro serĝento…

Li okulmezuris min kun profunda abomeno.

— Do la duon porcio fariĝis tiel multe… hm… Konservu vian akvon. Nom du nom… Ĉu vi pensas, ke mi akceptas helpon de tiaj friponoj. Se la respublikestro demandos: „Diru Potrien, kiel vi marŝis tra la dezerto post dekdu jara soldatservo?”, mi respondos: „ĝi okazis tiel, mon President, ke kelkaj sispektindaj friponoj indulgis min.” Sed se vi jam estas ĉi tie, vi kaj la aliaj du ulaĉoj ricevos ordonon: vi devas konstrui unumetran remparon dum la vespera ripozo, mi atendas atakon hodiaŭ vespere. Vi triope iru porti ŝtonojn.

Tio estis lia respondo. La batalo denove komenciĝis inter ni.

Vespere estis amare pene porti ŝtonojn post la marŝado. Sed nek ni estis el prun-marmelado. Post unu kaj duonhoro, tute kovritaj de neĝeblanka polvo, sed ni staris antaŭ li, kiel palisoj rektaj.

— Ni amasigis la ŝtonojn, bezonatajn al la remparo, mon chef.

Li okulmezuris nin. Ankaŭ li sciis bone, kio estas tiu „plenumaĵo”. Kiu staras sur siaj propraj piedoj en la dezerto, tiu estas el ŝtalo.

— Bone! Forportu vin!.. Kanajloj…!

La subkaporalo venkis nian trion post la noktomezo. Li estis kolera.

— La serĝento… atendas atakon. Damne. Li ordonis sendi vin patroli. Ni iru.

Ĝi estis terura vojo. Marŝado post ŝtonkolektado, kun akredoloraj membroj, iraĉi en la froste malvarmiĝinta dezerto.

Kaj matene, kiam la dezerto fariĝos varmega kiel bakforno, marŝi plu sen ripozo.

Sekvonttage ni tamen kantis, kiam la eskorto ekiris.

2

La fato ĉirkaŭas tiun kompatindan Potrier-on. Estis tagmeza ripozo, longa bivakado, ĝis la netolerebla varmego iom mildiĝas. Tiam oni deĵetas ĉion de sur si kaj dormas.

Iu fripono la ŝuojn de la bona, olda Potrien metis duon metron flanken el la ombro de la tendo, sur la sunon.

Ĝi estas stulta, drasta ŝerco en la legio, ĉar la eksterordinara varmo rapide sekigas la ledon, la ŝuoj ŝrumpas, kaj oni povas nur perforte surpreni ilin. Marŝi en tiaj botoj estas infera sufero. Sed krom tio malaperis ankaŭ liaj meleolŝirmiloj, do la polvo penetros tra la faŭkoj de la ŝuoj kaj inter la laĉoj sur la dolorajn, vunditajn piedojn.

Ĝi estas vere fia ŝereco.

Kvankam la serĝento marŝas sen plendo, sed mi opinias, li neniam forgesos tiun tagon.

Ni sufiĉe bone eltenis la marŝadon, ĉar ni ĉirkaŭvidis niajn piedojn per piedtukoj. Hopkis tajlis novajn ĉifonojn por si mem tiucele dum la tagmeza ripozo. Tiu lerta homo trovis longajn maleolŝirmilojn, el kiuj li rutine faris piedtukojn.

3

La ĝangalo bezonis nur naŭ vitkimojn, kio estas malofta. Jam okazis, ke neniu alvenis el tuta eskorto. Ĉiu mortis dumvoje pro disenterio, flava febro aŭ vojerarinte, ie en la profundo de la praarbaro.

Indiĝena gvidanto kondukis ilin de Fort Lamy al Fort Monbras, de tie eskorto akompanis ilin al Kongo tra malsekura regiono. Dume sagoj de nanaj pigmeoj kaj buŝmanoj siblis preter ni el la direkto de la netravidebla densejo. Kvar homoj mortis pro venenaj sagoj, du pro piko de ia nekonata insekto, tri pro la febro. Entute naŭ personoj.

Sed la plimulto marŝis, relative sanaj, en la humide varmega, eterne duonluma, ŝimodora ĝantalo. Ni tranĉis la sarmentojn, rompis la veprojn, ni luktis kun la kunplektiĝintaj tenakloj, dornoj de la praarbaro, sangante pro la milionoj da moskitoj kaj pro la hirudoj de la loza, marĉa grundo.

Ĝi estas vere granda provo de la forto, kiu estas ĝisosta viro.

Iafoje densa pluvo falis dum la tuta tago, kaj poste oni sufokiĝadis pro la pezaj vaporoj de la putranta grundo. Niaj ĉiuj ostoj akre doloris neelteneble.

Sed fine sur la roka bordo de Kongo marŝante al oriento, ni ekvidis la punkolonion Igori, fonditan en la plej forlasita regiono de la mondo!

Kie la sovaĝa riverego, torentanta en la fluejo desegnis ĝiajn plej kapricajn kurbojn, tie videbliĝis viadukto, arkanta super iu abismo. Multaj puktetoj svarmis tie, kaj oni puŝis vagonojn sur privata tranĉtrako.

Ankaŭ Igori mem estis videbla. Blankaj muroj, pafaperturoj kaj parapetoj, kun alta gvatejo, por ke la gardostaranto povu vidi malproksimen al la pado, kondukanta el la ĝangalo.

Kiam la sentinelo ekvidis la proksimiĝantan taĉmenton, la trumpeto tuj eksonis.

„Al la armiloj!”

— De nun ĝi estos nia garnizono! — grumblis Hopkins dume.

— Eblas, ke vi fariĝos kelkajn kilogramojn malpli peza, kaj ne vi estos la plej dika fripono — diris Alfonso la Neniulo.

Hopkins murmuris kelkajn tre gravajn ofendojn en si mem. Mi perfekte komprenis lian malbonhumoron. Ni sciis bone, kia vidaĵo akceptos nin en la fortikaĵo.

Terure maldikiĝintaj, skeletosimilaj, duonmortaj malliberuloj, malesperiĝintaj, senanimaj gardistoj kun flava vizaĝo. Malpuraĵo, kontaĝo, insektoplenaj kuŝejoj, ĉirkaŭaĵo ne inde eĉ por bestoj… Tendaro, kie gravas, ke teruriĝu tiu, kiu aŭdas la vorton: Igori!

Ni venis ĉi tien. Pro virino, kiun ni ne konas.

Sed ni alvenis.

La pordego de la fortikaĵo malfermiĝis, kaj la eskorto eniras. Jen estas Igori. Poste sekvas serio de surprizoj.

Kio ĝi estas? Ĉu puntendaro?!

La pordego donas vidon al la ĉefplaco de Igori. Pura, bela, blanka vojo, borderita de palmoj. Normalaj, malgrandaj, flavaj konstruaĵoj, amikeme ridantaj soldatoj kaj…

Kaj promenantaj malliberuloj! Sed ili estas gajaj, iom bone nutritaj. Kiel ni iras plu al la stabejo, ni vidas pli kaj pli novajn malliberulojn, soldatojn, ili ĉiuj estas grasiĝantaj homoj! Ankaŭ ilia vestaĵo estas en bona ordo, ili amikeme ridetantaj mansvingas al ni.

— He… — flustras Hopkins, — mi pensas, ke nia marŝdirekto estis erara, kaj ni alvenis al la franca Riviero, en iun multekostan sanatorion.

— Nur ĝisatendu ties finon — mi grumblis, — ni ekscios, kio estas malbona en la tuta afero.

Sed vane ni atendis.

Kapitano venis en la korton de la kazerno por inspekti la eskorton. Li estas amikema, afabla, iom frue blankhariĝanta soldato. Li ridetas kare. Li portas dikajn, mallongajn lipharojn kaj monoklon.

— Jen estas la eskorto, mon colonel — raportis Potrien. — Etato: tridek du malliberuloj, dudek tri akompanantaj soldatoj kaj unu suboficiro.

— Tre bone — respondis la kapitano ridetante. — Nu do, vi ne havos malbonan sorton ĉi tie. Mia principo estas tio, ke la humana atmosfero de la puntendaro redonas la memfidon kaj la honestosenton de la soldatoj, kiuj paŝis sur malbonan vojon. La servo ne estos multa kaj malfacila — li diris al Potrien, kvazaŭ ian ordonon, — post tio ĉiu povas fari tion, kion li volas. Dizerti estas neeble. La plej proksima loĝata loko troviĝas je dumil mejloj.

Li amikeme mansvingis kaj iris.

Potrien postrigardis lin konsternite.

Ĉu tiaĵo eblas? Li vidis ion novan post dek du jara soldatservo. Iu deĵoranta suboficiro de la garnizoro montris al ni la barakon, kie ni loĝos. Ĝi estas pura, bela, luma lignodomo. Certe nek insektoj troviĝas tie, ĉar la domo estas konstruita sur ŝtonplato. La lito estas bona kaj…

Miraklinde!.. Du kovriloj. En puntendaro oni ne kutimas doni eĉ unu maldikan kovrilon!

La serĝento fikse rigardas en la okulojn de la ĉitiea deĵoranto, kiu pipfumas indiferente.

— Vi devas zorgi pri la florpotoj sur la fenestro-kornico — diris iu gardisto fine. — Sinjoro kapitano ordonis tion severe.

— Fine mi aŭdas ankaŭ severan ordonon en la puntendaro — respondas Potrien ironie.

— Kial? Ĉu eble vi ŝatus tion, serĝento, se la homoj mortus amase ĉi tie?

— Diablo scias, kiel ĝi estas, sed tiu ĉi loko similas la ĉio, sed ne al puntendaro.

— Malgraŭ tio, la vivo ne estas tute bonega ĉi tie. Ĉiu havas reŭmatismon. Dum la malseka sezono multaj homoj havas febron. Kongo estas malbonodora, kaj la vaporplena, varmega aero ronĝas la organismon. Ni do vivas almenaŭ inter homaj cirkonstancoj… Ĉi tie, mi jam nun avertas vin, serĝento, ne klopodu ordonadi, ĉar la kapitano ŝatas, ke ĉiu faru tion kion li volas.

— Ĉu eble ne ekzistas tagordono? Ĉu la plankpurigadon faras la serĝento?

— Kiel bela ĝi estus — diris Hopkins entuziasme, kiu jam kusis sur sia lito nuda.

Potrien ĵetis eksterman rigardon al li.

— Nu — diris la kaporalo, — deĵoro tamen estas ĉi tie, krome pureco, granda pureco, kaj pikedo ĉe la pordego.

— Ĉu la fervojo?

— Ĝi troviĝas proksimume du mejlojn da distanco, kaj negraj indiĝenoj laboras tie. Nur kverelemaj soldatoj estas senditaj tien iafoje.

— Kiel opinias… la kontrolkomitato pri ĉio ĉi… Ili jam certe inspektadis ĉi tie?

— Laŭ mia scio, dufoje. Sed ili alvenis nur foje. La kompatinda generalo Duron gvidis la unuan.

— Kiun atakis ie la negraj bantuoj survoje?…

— Jes. Ili masakris lin kaj ankaŭ lian akompanantaron. Krome komitato vizitis nin pasintjare. Ili rigardis la tendaron kaj estis tre kontentaj. La garnizonestro tiam rangaltiĝis kapitano. Li estis laŭdita.

— Ĉu ili vidis… promeni… la malliberulojn?

— Ni do… sciis… pri ilia… alveno, kaj la malliberuloj laboris, kaj ni malaperigis kelkajn, superfluajn, komfortajn objektojn… Sed la pureco… la ordo… krome, kion la malliberuloj diris, tio plaĉis al ili. Ĉar oni havas tre malmulte da mono por tio…

Potrien foriris moroze kun pezaj paŝoj el la ĉambro de la soldatoj. Io ne plaĉis al li.

Iu malliberulo kriis laŭte:

— He! Kaporalo! Ĉu ni ne ricevos pranzon?

— Jes, jes, nur ne kriegu.

– Ĉu vi pensas, ke mi petu permeson de vi!

Oni ne povas diri, ke la disĉiplo estis tro severa. Nu sed kie estas ankoraŭ la vera surprizo? Post nelonge senrangulo venis kun la jena ekkrio:

— Kiu kion deziras?!

Kaj la malliberuloj mendis pranzon. Jes, bonvolu kredi. Kiel en kafejo. Mi preskaŭ falis de sur la seĝo.

— Mi petas nigran kafon kun biskvito — diris iu malliberulo, kondamnita al dek jara punlaboro.

— Donu al mi teon, sed kun multe da rumo, kanajlo, aŭ mi iros plendi al la kapitano.

— Portu al mi litron da ruĝa vino, kaj ian viandaĵon.

— Kion vi deziras? — li turnis sin al ni.

Mi estis en serĉema humoro.

— Teon kun rumo kaj ŝinkon kun buterpano, krome ankaŭ magazinon.

Neniu surpriziĝis. La junulo kapjesis.

— Kiun magazinon vi deziras? Ĉar la ĵurnaloj alvenos el Leopoldville nur morgaŭ.

— Kio ĝi estas? Ĉu puntendaro aŭ la pariza kafejo Dom?!

…Kaj nun proksimiĝis nuda homo, kiel li ĵus ellitiĝis, kun larĝe malfermitaj okuloj, kiel ia somnambulo.

Levin!

— Homo — li diris flustrante, — ĉu eblas ĉi tie, ke mi ricevu marinitan fiŝ-fileon laŭ la maniero de Turbigo kun ovo, distranĉita je du pecoj, stufita en iometa vino?…

Kaj li tremis per tuta korpo.

— Mi provos — respondis la soldato levinte sian ŝultron. — Kvankam ne estas dieto por idiotoj ĉi tie.

— Ho, domaĝe! — lamentis Hopkins en sia lito.

– Ĉu vi? — mi demandis.

— Ke la veka trumpeto tuj eksonos, kaj ni povas marŝaĉi plu… Vi priridos min, kiam mi rakontos tiun idiotan sonĝon…

Mi konfesas, ke ankaŭ mi pensis pri tio unu momenton pri frue, ke la tuto estas stulta sonĝo. Sed ĝi ne finiĝis.

Post nelonge la pranzo estis surtabligita. Por ĉiu aparte, kiu kion petis.

Mi ricevis ilustritan magazinon!

Bona afero, ĉu ne?

Kiu petis teon, li flaris tion, ĉu sufiĉe da rumo estas en ĝi. Oni alportis al mi tian panon kun ŝinko, kian nek la kapitano manĝis en Manson. Sed la plej grava momento estis tio, kiam oni surtabligis al Levin la marinitan fiŝon kun la ovo distranĉita je du pecoj, laŭ la maniero de Turbigo.

Unue li ploris dum minutoj, poste li pie gustumis ĝin kun fermitaj okuloj. Ni silentis dum la efiko de la ceremonia sceno.

Post la gluto de la unua manĝaĵpeco li levis sian rigardon severe kaj konsternite, kvazaŭ li estus venenita.

— Homoj… — li flustris per voĉo singultanta — kiu faris tiun ĉi manĝaĵon, tiu lernis ĉe Levin… — Li kulere gustumis ĝin denove. — Li estas franco, ĉar li ne metis en ĝin sufiĉe da pipro… Li estas needziĝinta, ĉar li ne dolĉigis la tartar-saŭcon…

— Kaj li ne estas junulo — diris Hopkins. — Li havas minimume kvardek jarojn.

— De kie vi scias tion?

— Li blankhariĝas…

Kaj li levis haron de sur la rando de la telero de Levin.

4

— Kie estas… tiu… kiu kuiris ĝin? — kriis Levin.

La soldato rigardis konfuzite dum momento.

— En la kantino… kuiristo…

— Mi devas vidi lin. Mi volas paroli kun lin! Li estas mia disĉiplo… Kiel li nomiĝas?

— Courchy.

— Mi ne havis tian disĉiplon!

— Kie vi instruis? — demandis iu arabo.

— Mi estas Levin — diris la blankhara frandemulo malestime kaj turnis sin al ni. — Klarigu al li, kion signifas tiu nomo eĉ hodiaŭ.

Ni ĉiuj tri silentis kun mallevitaj okuloj pri tio, ke la nomo de Levin kion signifas eĉ hodiaŭ.

Post la kvina horo ni iris promeni, kaj niaj buŝo kaj okuloj disstreĉiĝis pro la miro ĉiupaŝe.

Sur iu tereno la malliberuloj kaj la gardistoj amuzis sin per tiu certa ludo, nomata kriketo, kio estas modo inter la bonhavaj civitanoj en grandaj urboj. Dume junulo kredencis trinkaĵon el la kantino, kaj la ludantoj ridas, bruas.

Ie sonas radio, kaj aŭdiĝas gajaj voĉoj de kantado. Iom malproksime estas kuglejo. Ĉie fumas pipoj, oni kredencas trinkaĵon ĉien, kaj grase brilantaj, gajaj vizaĝoj rikanas al la plenaj glasoj en la sufoka varmego.

— Kio? — demandis Neniulo.

— Hm… — rimarkis Hopkins.

— Nu jes — mi finis mallaŭte.

Ni komprenis unu la alian. Nun ia tute stranga afero estas en la fono. La franca kolonia armeo ne estas fama pri tio, ke ĝi establus ripozejon por la punitaj senrangaj soldatoj.

Ni eniras en la kantinon.

Mi preskaŭ reŝanceliĝas tra la pordo! Mi neniam vidis tian kantinon! Poluritaj mebloj, komfortaj brakseĝoj, silka kurteno, drinkejtablo, bildoj sur la muro kaj negra drinkaĵ-miksisto.

Dio atestu, li skuas metalan koktel-miksilon kaj metas glacierojn en kvar glasojn, li dispecigas ankaŭ citromŝelojn, kaj fine li verŝas la drinkaĵon en la glasojn.

Ĝi estas la puntendaro!

En la angulo staras fortepiano, kaj homo ludas sentimentalajn kantojn en trivita redingoto.

Ĉu ĝi estus igori? La plej terura Compagnie Discipline de Afriko? La misfamega puntendaro?

Nun la fortepianisto turnas sin. Li estas granda, pala, dika homo kun malloz-haŭta vizaĝo kaj kun dormemaj okuloj. Kvazaŭ mi estus batita je la kapo. Kvastiĉ.

Hopkins ekkrias. Sed la muzikisto rigardas super nia kapo, kvazaŭ li neniam estus vidinta nin, poste li ludas plu.

Li estis la sinjoro Profesoro. Fedor Kvastiĉ, la ŝipkuracisto, havanta antaŭvivon, kiu lastfoje travagadis kun ni la duonon de Afriko pro krimafero.

Kvastiĉ! Sed li estis nek honora soldato!

Certe li havis kaŭzon ne rekoni nin. Tiaĵo eblas. Niaspecaj homoj rapide komprenas unu la alian. Pro io estus pli bone foriri el lia proksimo. Ni komprenas. Ni ne scivoladas. Ni deturnas nin de la fortepiano kaj eksidas.

Fedor Kvastiĉ estis konta membro de la krimula mondo en la haveno de Oran kiel amuzaj-pianisto kaj familia kuracisto. Dum la cara regado li estis kuracisto ĉe la rusa floto, poste pro ĉiuspecaj narkotiloj li paŝis sur la vojon, kondukantan ĉiam pli malsupren al la demoraliĝo, fine li tute dronis en la marĉo. De tiam ni havas bonan amikan rilaton kun li. Jen estas malgaja sorto de homo.

— Kiel vi opinias? — mi demandis Alfonson la Neniulon. — La sinjoro Profesoro!

— Ia skandala afero okazas ĉi tie. Francis Barré pravis. Se la sinjoro Profesoro ne volas, ke ni rekonu lin, tiam li certe havas kaŭzon fari tion, kaj ĝis li ne klarigos tion, ni ne okupiĝos pri li.

— Ni do ne konas lin — murmuretis Hopkins, kaj li turnis sin la la kantinestro, kiu venis al nia tablo. — Kion eblas manĝi?

— Kion vi deziras…

…Estis nekredeble, kion ni vidis. Kvazaŭ ni estus en ia kara, somera restoracio de Montmartre la dimanĉon de pentekosto.

— Kiu estas tiu, kiu fortepianas? — demandis Alfonso la Neniulo kaj montris al Kvastiĉ.

— Fortepianisto. Krome li estas doktoro. Li kuracas en la hospitalo apud profesoro Winter…

Kiel venis Kvastiĉ ĉi tien? Kaj kio okazas ĉi tie? La malliberuloj drinkas, kartludas kun la gardistoj. Mi vidis pezan malliberulon, kondamnitan al punlaboro, kiu estis minimume cent kilograma, sed onidire li malgrasiĝis iomete dum la pluva sezono.

— Ni… ne havas monon… — diras Ŝtipulo al la restoraciestro.

— Male! Laŭ la sinjoro kapitano oni havu almenaŭ monon sur tiu ĉi malbenita loko. En la administrejo sidas kaporalo, kiu ĉiam donas ĝin, kiam vi bezonas, kiom vi volas. Sed tio ne estas bezonata.

Kio okazas ĉi tie?! Ni kunrigardis, kiel idiotoj.

Kial vi miras? — demandas magra, malata kaporalo apud ni, kaj li mallaŭte zumkantas.

— Diiru, kaporlao… de kiam ĝi okazas tiel?

— Minimume kvin jarojn. Ni devas esti singardaj, ke ĝi ne disvastiĝu, ĉar ĉiu dezirus veni ĉi tien. Tial vi devas skribi tiajn leterojn, ke oni traktas vin malbone, vi mortos nelonge, kaj tiaĵojn.

Kaj li zumkantis iomete, dum li fermas sian buŝon.

Mirakla afero ĝi estas!

— Jes! Ĝi estas mirakla! — kapjesis la magra kaporalo. — Nur ne demandadu, uzu vian buŝon por manĝi, tiam ĝi restos miraklo.

Post la lasta vorto li jam denove kantas. Li estas idito!

— Nu, se iu volas scii, kial ekzistas tiu paradizo?

La kaporalo serioziĝis.

— Kiu volas scii ion pri la paradizo, tiu rapide iros tien.

Alfonso la Neniulo levis sian ŝultron ridetante.

— Mi ne estas scivolema, kaj nek miaj amikoj. Restoraciestro, portu al ni ruĝan vinon!

La kaporalo tintigis sian glason kun la nia.

— Bone. Ni komprenas unu la alian. Onidire, kiu pri ĉio informiĝas, tiu baldaŭ maljuniĝos. Nu sed, ĝi okazas ĉi tie inverse: kiu pri ĉio informiĝas, tiu mortos junaĝe en Igori…

Tiu ĉi homo estis tiel magra, tiel malalta kaj stultaĉ-miena, kvazaŭ neevolunta adoleskulo iradus en uniformo. Li foriris orgojle kaj zumkantis.

— Tiu kaporalo estas vangofrapinda ulaĉo — mi rimarkas.

— Kiu diris, ke li estas kaporalo? — demandis Alfonso la Neniulo.

— Eble vi vidis lian epoleton.

— Nur tiu rajtas viziti la suboficiran lernejon, kiu estas minimume cent okdek centimetrojn alta.

Li pravis! Ankaŭ mi povintus diveni tion.

Nun junulaĉo paŝis en la kantinon. Mi jam vidis tiun vizaĝon ie! Li estis pala, malgaja junulo en uniformo. Li estis beleta bubo kaj tute juna. Kiel venas tiaulo en la legion? En la puntendaron de Compagnie Discipline? Ne estis videbla en liaj okuloj, ke li rekonus nin, kvankam ŝajnis al mi, ke mi jam renkontis lin.

— Vi! Mi jam vidis tiun bubon ie!

— Ankaŭ mi! — diris Hopkins.

— Mi ne konas lin — diris Alfonso la Neniulo kaj levis siajn ŝultrojn, — sed li estas juna soldato, tie certas.

— He, knabo! — mi kriis. — Venu ĉi tien!

Li timeme rigardis al ni.

— Kion vi volas?

— Kie ni renkontiĝis?

— Mi vere ne memoras tion — li respondis kaj tuj foriris. Kiam li turnis sin kaj ekvidis nin, li komencis rapidi.

— Bonvolu halti, mi petas! — kriis Alfonso.

Li obeis timeme.

— Ni tiope venis el la fortikaĵo Manson — li diris. — Jen estas Thorze, li nomiĝas John Fowler, kaj mi estas Alfonso la Neniulo.

Lia rigardo saltadis de iu homo al la alia dum sekundo.

— Mi ne scias — li balbutaĉis, — mi devas rapidi…

— Atendu min! — diras Alfonso la Neniulo kaj ekiras post la junulaĉon.

Kion li volas de tiu bubo? Jam estas vespero, jam pasis la tempo de la vespersignalo, sed ĉi tie neniu zorgas pri tio.

Ebriaj, ridantaj, kantantaj homoj iraĉas ĉie. Kriĉado, interbatado, stertoro, rumoro plenigas la sufokan, varmegan nokton…

Mi iras kun Hopkins en la barkon, kaj ni enlitiĝas.

— Kie estas Potrien? — mi demandas.

— Ĉu li mankas al vi?

— Ne… sed li malaperis subite.

Post duonhoro alvenas Alfonso la Neniulo. Parolante nenion, li enlitiĝas.

— He — diras Hopkins. — Ĉu eble vi bonvolus buŝaĉi ion.

— Kion?… Okazis nenio.

— Kaj kian planon vi havas?

— Tion, ke mi dormos, se vi lasos min — li respondis kolere.

— Ĉu la knabino? — mi kriis. — Kiu fidas nin?

— La knabino petos helpon, kiam ŝi bezonos nin.

— Kiajn idiotaĵon vi parolas! Ĉu ŝi petas helpon el Oran?

— Kial el Orano?

— Ĉar ŝi estas tie! — ni kriis samtempe.

— Stultulaĉo. Mi parolis kun ŝi ne pli ol unu minuto. Tiu juna knabo en la uniformo estas Yvonne Barré!

5

Yvonne Barré! Nu jes! Ŝi estis konata pri la foto, kiun ni trovis en la tornistro de Francis Barré!

— Mi povintus pensi.

Kiam Alfonso la Neniulo diris tion, ke John Fowler, tiam ŝi rigardis sur min tiel strange… Kun stranga miro kaj emociiĝinte. Mi devas proli kun ŝi!

Sekvan tagon antaŭtagmeze mi tenis miajn okulojn malfermite kaj serĉis ŝin ĉie. Sed mi vidis ŝin nenie.

Kelkaj oficiroj promenis sur la ĉefplaco, antaŭ la stabejo. Kaj kelkaj civiluloj en korkoĉapelo. Ili certe estas inĝenieroj…

Sed la junulaĉo Yvonne Barré estas nenie. Ĉar mi rapidis, ĉe iu turniĝejo mi puŝiĝis al alta inĝeniero…

Mi volis diri ian sin ekskuzon, sed la vorto haltis al mi en la gorĝo.

La Turka Sultano!

Li staris antaŭ mi!

Sed kian ravan eksteraĵon li havis! Botoj kun longaj kruringoj, korkoĉapelo, jako el tolo, kaj kio preskaŭ sendubigis lian identecon: pura ĉemizo!

La Turka Sultano!

Kompreneble ledujo pendas sur lia flanko, ĉar same kiel Hopkins la Ŝtipulo, ankaŭ li ŝatis tiajn elegantajn objektojn. Li tute ne surpriziĝas, kiel li rigardas sur min:

— Saluton, Ŝinketo! Kion vi faras ĉi tie?

— Mi venis kun Alfonso la Neniulo kaj Hopkins la Ŝtipulo — mi diras, — ĉar ni kontrolas kelkajn aferojn.

Li rapide flustras al mi:

— Oni pensas ĉi tie, ke mi estas fripono.

— Ĉu ĝi ne estas tiel.

— Bone atentu! Se mi sukcesos akiri ilian fidon, tiam ni venkos… Gravas gardi la ŝajnon…

— Kian ŝajnon?

— Tion, ke mi kunlaboras kun ili. Mi sukcesis atingi, ke ili akceptis min kiel komplicon, kio estas unuaranga ofico. Ili ankoraŭ nun fidas min. Tio gravas… Ne rigardu malantaŭen! Atentu! Nun mi estos groba kun vi pro la ŝajno. Kiu ĵus venas malantaŭ vi, tiu estas la ĉefrabisto.

Kaj li subite batis min je la brusto pro ŝajno.

— Mi diras tion — li kriis laŭte, — ke zorgu pri nenio ĉi tie, kio ne estas via afero!

Mi tusadis iomete:

— Mi tute ne zorgas…

— Silentu! Mi konvas vin bone! — kaj li piedbatis min pro ŝajno tiel, ke ĉio fariĝis violkolora antaŭ miaj okuloj. Kiu venis malantaŭ mi, li nun estis apud mi. Li estis grandega, unuokula homo, en samtia vestaĵo, kiel Turko, sed li tenis skurĝon en sia mano kaj cigaris.

— Mi konas vin ĉiujn bone! Sed nun vi traktos vin draste! Ĉi tie ekzistas nenia flaresploro — kriegis mia suspektinda amiko kaj batis.

La unuokululo rigardis tien preterkure kaj iris plu.

— Vi estas perdiĝintaj homoj sen mi, Ŝinketo. Kredu min — li ekskuzis sin. — Gravas la ŝajno.

Ĉi-meze de la ĉefplaco estis tiel pompa angla ĝardeno en la mezo de grandega, tutee rondforma asfalt-strio, ke ĝi konvenis al iu grandsinjora kvartalo de Parizo. Laŭ la rando de la cirklo estis multaj etaj, bele konstruitaj domoj el argilbrikoj, drinkejo, tabakvendejo, sukeraĵejo, apoteko!.. Oni nur miras. Ĉu ĝi estus la Kongo-regiono?!..

Igori?!

— Diru… ĉu ĉiu povas aĉeti ĉi tie?

— Jes kompreneble! Kaj mono ne estas bezonata al tio. Venu…

Ili eniris en la tabakvendejon. Elefante grasiĝinta legiano sidis malantŭ la breto. Li ekstaris suspirante kaj drasta alkriis nin kun kolera vizaĝo:

— Nu, kion vi volas?

— Alvenis nova homo — diris Turko afable. — Donu al li, kara Graham, kvin skatolojn da egiptaj cigaredoj, dek pecojn da havanajn cigarojn, dekduon da bildkartojn kaj kelkajn sekurajn pinglojn…

Post unu minuto, kaj ĉio ĉi kuŝas antaŭ mi… Kvin skatoloj: Turmac, Laurens, Simon Arzt, Giuberq!.. Kaj dek veraj, malhelbrunaj cigaroj havanaj, en lignokesteto, sur ĉiu cigaro estas po unu celofano!..

— Sankta ĉielo. Ĉu ĝi estas la sovaĝa regiono?! Kien venas nur rezolutaj homoj malofte, kun bone ekipita ekspedicio?

— Ĉu mi sonĝas?…

— Nu, kial vi gapas — diris Turko kaj batas min je la stomako pro ŝajno. — Se vi kondutos bone, fiulo, tiam vi povos vivi bone!

— Kial vi venis ĉi tien? — mi demandis la grasiĝintan tabakvendiston, kiam mi regajnas mian spiron, ĉar spasmo kunpremis mian stomakon por iom da tempo.

— Iru en la inferon, via parolo lacigas min — li respondas spiregante, ĉar li estas tiel dika.

— Nu, li ne estas tre delikatkonduta vendisto… — mi diras, kiam ni estas ekstere.

— Lasu tion. Li estus taŭga ankaŭ en Eŭropo, se li vendus senpage la cigaron Havano. Malmultaj aĉetantoj forirus pro lia konduto… Ili ne ŝatas vendi, sed ĝi estas deviga, ĉar oni designi ili por fari tion. Ĉu vi volas manĝi kukon? Jen estas la sukeraĵejo…

— Nekredeble!

Ni eniras en spegul-muran, bril-plankan ejon, kie estas pluŝ-foteloj, kelkaj malhelruĝaj tapiŝoj kaj bildoj sur la muro… La aero estas malvarmeta, ĉar ok-dek ventoliloj funkcias…

Santiel dika homo venas, kiel la tabakvendisto. Ĉiu dikiĝas ĉi tie. Ne estas mirinde.

— Kion vi volas? — li demandas malafable.

— Mi ŝatus regali tiun ĉi fifaman ulaĉon, por ke li vidu, kiel vivas tiu, kiu kondutas dece… Vi, ĉarlatano!

Kaj li surkraĉis min pro ŝajno.

— Kion vi volas! — demandas la sukeraĵisto kolere, kiu estas malliberulo.

— Glaciaĵon — mi respondas, post kiam mi viŝis mian vizaĝon.

— Vi povintus diri tion eĉ pli frue — li grumblas kaj foriras blasfemante.

— Ŝajnas, ke li laboras ne volonte — mi rimarkas.

— Ne miru tion — respondas Turko, — fine ja neniu ĝojas pro la punlaboro.

Sed la sukeraĵisto jam revenas. Li metas la glaciaĵon antaŭ nin dirante:

— Jen manĝu!..

Ĝi estas bela tono en sukeraĵejo. Priservante verkiston!

— Kiam ni denove estas ekstere, jam vesperiĝas. Samtempe eklumas multaj elektraj lampoj… La malgranda solenplaco komencas brili, kaj sonas muziko. Per megafono, oni dissendas ĵazmuzikon de eŭropa radiostacio.

— Diru… kiu faras tion kaj kial? Ĉu tiu homo estas freneza?

— Mi opinias, ke la plej saĝa fripono de la memoreblaj tempoj faras la plej grandan negocon ĉi tie en Igori. Mi ankoraŭ ne vidas tion klare… Atentu… iu venas malantaŭ vi… — kaj ŝajne li batas min je la kapo, ke mi ekmordas mian langon, kaj mi havas orelzumadon.

La magra kaporalo kun kretena rideto, kiu kelkfoje zumkatas, nun preteriras min.

— Se vi spionados, mi elpremos viajn okulojn! — kriegis la Turka Sultano, kaj li forte vangofrapis min pro ŝajno.

La kaporalo iras plu, mi levas mian ĉapon kaj senpolvigas ĝin.

— Tiu malata kaporalo — diras la Turka Sultano — estas la plej fia spiono. Li havas la moknomon Fadeno… li subaŭskultas ĉiam…

— Kian celon oni havas ĉi tie?

— La malliberuloj estas feliĉaj. Ne ekzistas patrolo en Saharo. Ili vivas en la paradizo anstataŭ la infero de Igori, tio estas ilia celo.

— Sed nur idioto povas vivi tiel: blinde, surde kredi tion, ke ĝi estas la paradizo.

— Jes, kiel vi diras! Estu idioto, tiam vi povas vivi en la paradizo! Rigardu tiun sloganon, pentritan sur la muron.

Super la pordego interne, jen tio estis skribita majuskle:

ATENTON! ESTAS KONSIDERINDE!

„Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito,

ĉar ilia estas la regno de la ĉielo!”

— Prefere oni estus pentrintaj sur la fasadon tion — mi diras, — kiu kuraĝas pensadi, tiun forportas la diablo.

— Tiel tamen estas pli bele. Ne estas bone pentri diablon sur muron… Ĉu vi priparolis ian planon? — li demandas.

— Alfonso la Neniulo diras tion, ke ni devas forlasi la fortikaĵon por paroli kun Francis Barré.

— Li estas grave malsana… Kio eblas, gardante la ŝajnon, mi provas fari ĉion por vi.

— Tamen, sciu… hm… vi ĉiam manipulas tre suspektinde.

— Sed mi atingas ion, ĝi gravas — li respondis kaj ŝajne piedbatis min je la genuo, ke ĉio mallumiĝis antaŭ mi. Mi ne rigardis malantaŭen, sciante, ke denove venas iu malantaŭ mi, pro kiu estas bezonate gardi la ŝajnon.

— Tamen estus bone — mi rimarkis, — se vi ne kirlus la aferon ĉi tie, antaŭ ol priparoli tion kun ni.

— Nur konfidu tion al mi, mi ne petas konsilon de vi — li respondis kaj donis al mi du vangofrapojn. — Kaj nun jam iru, aĉulo!

Mia ĉapelo denove falis pro la lasta vangofrapo, kaj mi kapturniĝis. Mi returniĝis, sed kien ajn mi rigardis, neniu venis.

— Kiun vi vidas proksimiĝi? — mi demandis.

— Ĉu mi? Neniun.

— Kial do vi survangis min?!

— Ĉar vi kolerigas min per viaj idiotaĵoj! — li diris kaj lasis min tie.

K I V I N A   Ĉ A P I T R O

1

Mi rakontis la okazaĵon al miaj amikoj. Alfonso la Neniulo sterniĝis sur la lito kaj diris nenion laŭ lia kutimo. Ŝtipulo des pli multe parolis.

— Iam mi tamen batos la Turkan Sultanon violkolora!

— Nun li estas senkulpa — mi defendis nian suspektindan amikon. — Por li gravas la ŝajno ĉi tie. Kaj nun ne estas butero sur lia kapo, se li akompanis Yvonne-on ĉi tien.

— Li ne akompanis ŝin. Yvone venis sola — diris Alfonso la Neniulo mallaŭte. — Yvonne Barré venis sola. Ŝi diris al mi nokte, ke ni ne fidu la la Turka Sultano, ĉar oni gardas Yvonne-on pro li. Li tuj malkaŝis la knabinon, kiam li ekvidis ŝin.

— Fripono!

Kio okazas ĉi tie? Kial li piedbatis min dum unu horo pro la ŝajno?

— Francis Barré estas en kaptiteco — daŭrigis Neniulo, — se la knabino faros kian ajn suspektindan aferon, oni mortigos lian fraton kaj certe ankaŭ ŝin, Yvonne Barré diris tion hodiaŭ nokte, tial ŝi evitis nin.

— Kiel venis la knabino ĉi tien?

— Ŝi akiris kurier-ordonon. Ŝajnas, ke ŝi havas sufiĉe bonajn miliatistajn kontaktojn. Oni sendis la kurieron al Igori por informiĝi pri Francis Barré. Ŝi venis ĉi tien kun tiu duone falsa dokumento. Sed ŝi subite staris vidalvide al la Turka Sultano. Li tuj malkovris ŝin. Nun ŝi estas senpova, ĉar se oni kaptos ŝin pro ia provado, ĝi kostos la vivon de ŝia frato. Mi promesis al ŝi, ke mi eliros iel el la fortikaĵo, kaj mi parolos, se eblas, kun Barré. La knabino povas fari nenion, de kiam la Turka Sultano makovris ŝin.

— Mi strangolos tiun Turkon — murmuris Hopkins la Ŝtipulo, kaj li elprenis cigaron. Ĉar li plenigis la binoklujon per cigaro en la kantino. — Li simple fuĝis de la knabino kun tiu kopiaĵo, kiun ni sendis al ŝi pri la letero de Francis Barré, kaj nun li agadas ĉi tie kiel fiŝkaptisto en malklara akvo.

— Mi parolos kun la Turko — diris Neniulo. — Mi ne kredas, ke li estas tia fiulo. Li estas suspektinda, sed ne fiulo.

Subite alvenis patrolo, kaj la kapitano sekvi ĝin kun sia kutima akompanantaro: kun la unuokululo kaj kun kelkaj inĝenieroj.

— Jen tiuj tri homoj! — kriis iu akre kaj montris sur nin.

La Turka Sultano estis tiu!

— Kiuj vi estas? — demandis la kapitano.

— Ili venis ĉi tien — kriegis la Sultano — por flaraĉi. Jen estas la letero, kiun skribis tiu ulo al la knabino! — Kaj li montris la leteron de Alfonso la Neniulo.

— Ili eniam plu miksos miaj kartojn! Ili iros en la inferon! Tiun friponon — li montris al mi — mi konfesigis hieraŭ. Ili venis flaraĉi en la afero de Francis Barré!

Alfonso la Neniulo fikse rigardis la Turkon.

— Kiuj ili estas? — demandis la kapitano leginte la leteron, kaj li tre serioziĝis.

— Li estas — montris al mi la Turko — stulta, sed ruza skoto. Li verkaĉas idiotaĵojn kaj estas vanta frenezulo.

Kia mensogo! Mi kaj vanta!

— Jen estas Ŝtipulo, la plej grava ŝtelisto en la mondo.

— Sed kiel mi povas vangofrapi! — diris Hopkins entuziasme, kvazaŭ ekskuzante sin, kaj maldekstramane li survangis la Turkan Sultanon… Sed tiel forte… Ke entuziasmo kaptas min eĉ post jaroj, pensante pri tiu vangofrapo.

La Turka Sultano renversis la tablon kaj du inĝenierojn, kape li tratompis la pordon, tiel li falis sur la teron.

Ok personoj kaptis Hopkins-on, kaj li ricevis proksimume dudek vangofrapojn. Nu sed kiaj ili estis rilate al tiu unu?!

— Atentu! — kriis la kapitano. — Mi dekutimigos vin pri tio.

— Ili estas pli danĝeraj ol kvindek policistoj! — kriis la Turka Sultano.

— Tiam ili estos senditaj al la fervojkonstruo. Ili laboros tie!

— Ĉu ne estus pli bone likvidi ilin? — demandis la unuokula…

— Ne — diris la kapitano kategorie. — En Igori ne ekzistas mortkondamno, mi jam multfoje diris tion. — Li turnis sin al ni. — Ankaŭ vi sciiĝu: en Igori oni mortigas neniun. Certagrade ĝi estas pli granda krueleco, ol la murdo. Post nelonge vi povos sperti tion. Mi estigis paradizon pro ĉiu legiano ĉi tie. Kiu provas malhelpi tion, li vivu tiel, kiel li vivus en tiu Igori, kien oni sendis lin originale. Sed ekzekuto ne ekzistas. Almenaŭ en tiaj kazoj, kiel en la via, ni rapidigos la naturan morton.

Li faris veran program-parolon.

— Dizerti neeblas de ĉi tie — diris la unuokula malbonvole, kiu, ŝajnas, ke estis la plej malica homo ĉi tie. — Norde, okcidente kaj oriente estas la ĝangalo, sude fluas Kongo, kie la krokodiloj gardas vin…

— Kaj ankaŭ mi gardas ilin! — diris la Turka Sultano.

— Vi estas multe pli malbela ol la krokodiloj — rimarkis Hopkins, kaj li,surkraĉis nian suspektindan amikon.

Tiam li ricevis vangofrapon de la Turka Sultano, ankaŭ el la unuaklasaj, tian, kiun rememorinte, eĉ post jaroj langoklakas miaspeca verkisto.

2

Malproksime de la fortikaĵo, sur la roka montdeklivo de Kongo daŭris la fervojkonstruo. La malliberuloj, havantaj la vivon de sinjoroj kompreneble ankaŭ ĉi tie helpis nur en la gardoservo, per skurĝo kaj per bastono.

Blankaj homoj apenaŭ laboris, nur kiuj estis misfamaj kverelemuloj, ŝtelis, provis dizerti, aŭ (ĝi estis la sep ĉefaj kulpoj), kiuj scivoladis ankaŭ pri aliaj aferoj, ol kio estis por vespermanĝi. Kiel oni supozis tion pri ni, laŭ la perfido de la Turka Sultano.

Kiuj do laboris? Iu nia eskortanto ŝajnis bonvola gardisto, respondis tiun demandon:

— Indiĝenoj faras la laboron. La reĝo de iu ĝangala tribo vendis la kremon de sia popolo por brando kaj por ceteraj agrablaj objektoj.

Laŭ la kremo de lia popolo, tiu reĝo regis super la plej aĉaj subuloj de la mondo.

Dika, senegalia serĝento transprenis nin. Lia vizaĝo esprimis brutalan kruelecon.

— Nu venu — li diris rikanante. — Ĝuste nun estas bezonataj eŭropanoj en la hospitalo. Tiu grandnazulo jam estis ĉi tie kaj rakontis, ke vi estas spionoj. Ke mi postenigu vin en barako de la kadavroj.

Ni iris al la hospitalo. Kiel fia perfidulo estas tiu Turko! Ĉar sendube li estis la „grandnazulo”, kiu misfamigis nin ĉe la serĝento. La menciita barako staris iom malproksime. Ĝi estis same malbelega, malpura kabanaĉo el lignotabuloj, kiel la aliaj. En ties proksimo netolerebla odoro malbonigis la aeron. Bruo de mallaŭta, ĝemetanta, veanta ĥoro filtriĝis tra la fenestro, ne havanta moskitoreton.

— La serĝento sendis ilin — raportas nia akompananto al la suboficiro, — oni postenigis ilin al hospitala servo.

— Mil diabloj! Kial dungi blankaj homojn kiel flegistojn? — li diris kun malema vizaĝo. — Li malhonorigas nian aŭtoritaton! Ekzistas ankaŭ alia puno.

— La grandnazulo volis tion. Ili estas spionoj.

— Kaj se ili estas ekzekutistoj…! Nu bone… por mi estas egale!

Li transprenis nin, kaj ni sekvis lin en la hospitalon.

Infero!

Vunditaj, ulcer-kovritaj, tifaj, malariaj indiĝenoj kuŝas sur matoj plenŝtopite. Miliono da muŝoj flugas ĉie. Forĵetaĵoj, insektaĉoj, netolerebla odoro, ĝemado, veado…

Kaj en blanka kitelo… La „sinjoro Profesoro”! Kvastiĉ!

Ankaŭ ĉi tie li estis fortepianisto kaj kuracisto simultane. Li gratas sian kapon kaj ĉirkaŭrigardas senpove. Apud li staris malalta, altfrunta homo kun neĝe blanka barbo, havanta dratkadrajn okulvitrojn. Liaj konfuzaj okuloj maltrankvile moviĝas tien-reen.

— Kredu min, kolego, ĝi estas tipa kazo de ulcus pepticum… Eblas, ke mi operacias la koncernulon — li diras nun al Kvastiĉ.

— Mi petas vin, ne faru tion… — petegis la grandega, pala Kvastiĉ kaj kunmetis siajn ŝvelintajn, lentugajn manojn.

— Mi estas la ĉefkuracisto…! — li krias orgojle kaj rigardas sur nin. — Ĉu vi estas malsanuloj?

— Ne — respondas Neniulo.

— Estas egale — li diras per bonvola, trankviliga voĉo, — baldaŭ vi estos tiaj, kaj mi operacios vin. Mi estas profesoro Winter!

Li estas frenezulo! Ni rigardis sur Kvastiĉ-on. Li kapjesis ĝemante. Poste li flustras al ni:

— Hodiaŭ mi estas ĉi tie la unuan fojon. Terure!

Profesoro Winter iris plu dum sia vizitado.

— Kian problemon vi havas?! — li demandas iun veantan, negran malsanulon.

Li vi-diras al la indiĝeno! Kiu aŭdis tiaĵon!

— Nenian! — kriadas la malsanulo timiĝinte. — Nenian problemon! Simbu estas sana… Ne operacii lin!

En la okuloj de la homo nomata Simbu estis videbla, ke li havas altan febron.

— Mi eltiros viajn dentojn — diras la blanhara profesoro ridetante. — Vi havas ie pusan empiemon, kaj ĝi estas pro viaj dentoj.

— Mi petas vin, kolego — diras Kvastiĉ, — ĝi estas tutcerte malario… Palpadu lian hepaton…

Profesoro Winter balancas sian kapon kun bonvolema rideto:

— Ĝi estas metastazo de periostito… Tuja ekstrakto ankoraŭ povas malhelpi la sepson… kaj li jam iras plu. La dormemaj, ruĝaj, grandaj okulojde Kvastiĉ fariĝas maltrankvila. Poste li ragardas sur nin…

— Jes, ĝi estas tia hospitalo. Kion mi faru? — li diras, kvazaŭ li respondus al iu, kvankam ni diris nenion.

— Venu kun mi…

Li iris antaŭen, kaj ni sekvis lin. Li kondukis nin en la senhoman korton de la barako.

— Mi ne eltenos ĝin longe! Tiu Winter estas freneza kaj operacias! Sur kuireja tablo! Per malbonaj instrumentoj…! Li mortigas tiujn kompatindulojn… Dio mia…

Li apogiĝis al la pordofosto kaj viŝis sian frunton.

— Ĉu… oni ne scias, ke li estas frenezulo? — demandis Neniulo.

— Oni scias. Sed ili faras ian fabelmondon… Ĉiu povas kontentigi sian manion. Kaj tiu Winter manie operacias… Ni lasu tion… La Turko mesaĝis al vi.

— Ĉu tiu fripono?! — mi kriis. — Pro kiu ni estas ĉi tie?

— Nu kaj kiel plu — li rigardis sur min mirante, — ĉu ne vi diris al la Turko, ke vi ŝatus elveni el la fortikaĵo?

— Jes mi diris… hm.

— Ĉu vi diris ankaŭ tion, ke vi volas paroli kun Francis Barré?

— Ĉu vi diris tion al la Turko? — demandis Alfonso la Neniulo.

— Jes, sed…

— Vi do estas ekster la fortikaĵo — diras Kvastiĉ montrante al la vidalvida lignobudo, — kaj tie kuŝas Francis Barré malsane.

3

Ni kunrigardis. Kio estas nun? Diablo forportu tiun Turkan Sultanon, ke ni neniam scias, kiel opinii pri li.

— Atentu! Ankaŭ mi estos singardema. Se iu venos, mi avertos vin elveni — diris Kvastiĉ kaj forrapidis.

Ni enrigardis tra la fenestro de la kabano… Francis Barré kuŝis sur la lito.

— Ni trovis lin!

— Kion ni entreprenis, tio sukcesis! Eblas, ke ni pagos per la vivo por tio, sed ĝi sukcesis. Ni malfermas la pordon singarde… Ni staras en la malsanula ĉambro. Relative ĝi estis pura. Tio, ke lito estis en ĝi, kaj la malsanulo kuŝis tie sola, montris la privilegian staton de. Francis Barré.

La kompatindulo povis suferi tre multe. Lia vizaĝo jam estis malgranda, kvazaŭ ĝi estus velkinta en la tombo tia. La kubutoj elstaris el liaj brakoj, maldikaj kiel paliseto, kaj iom da humido brilis en la nigraj kvaroj: du okuloj. Alfonso la Neniulo paŝis al la lito…..

— Barré…!

La malgranda, flava, ŝvita vizaĝo lace moviĝis, la malsanulo respondis duon laŭte:

— Kiuj… Vi estas?

— Legianoj. Via fratineto petis nin serĉi vin…

— Se vi atendas… iomete… vi povas sciigi ŝin pri mia morto — li respondas acerbe, sed kun milda mok-rideto de la saĝa, paciĝinta suferulo.

— Ne estas certe, ke ni sukcesos fuĝi de tie ĉi — diras Alfonso la Neniulo. Se ĝi tamen sukcesus, mi ŝatus malkaŝi tiun friponaĵon, kiu okazas ĉi tie…

— Ho… Se vi liberiĝos… mia patro… Yvonne kondukos vin al mia patro… Rakontu al li… Li estas potenculo…

Ŝajnas, ke li tute ne sciis pri tio, ke lia fratineto estas ĉi tie.

— Kiu estas via patro?

— Mi ne estas Barré, sed… Yvonne rakontos ĝin…

— Ne parolu longe. Tio lacigas vin…

— Ĝi ne lacigas… jam estas finite… demandu, sinjoro.

— Kiu estas tiu kapitano? Ĉu vi scias ion pri li?

— Li ne estas kapitano. Ni samtempe dungiĝis al la legio. Ni soldatservis en Rakhmar antaŭ kvin jaroj. Li nomiĝas Pittman… Li estas skoto… Ni dizertis kune… Li, Thorze kaj mi el la oazo Rakhmar… antaŭ kvin jaroj.

— Kie estas Thorze nun? — demandis Hopkins avide.

— Mi ne scias… Ni fuĝis en tri direktojn, por ke oni ne povu persekuti iun el ni. Oni kaptis Thorze-on… Ankaŭ min… La ceterajn mi scias de Pittman… Ĉar li sincere rakontis al mi multajn aferojn ĉi tie, kiam li volis, ke… mi fariĝu lia komplico…

— Kiel venis tiu Pittman ĉi tien, kiel kapitano?

— Li komplicadis kun ŝejko… tiel, ke li inside kaptis legianojn… Tiu ŝejko helpis lin fuĝi… Pittman atingis oazon. Dank’ al la ŝejko, la araba loĝantaro estis apud li… Ĝuste tiam traveturis la oazon… militista eksperto, sendita al la fervojkonstruo ĉe Kongo… Ĉeflaŭtenanto Fleurien… Laŭ la reserĉigo… — li senspiriĝis, sed li komencis denove — li volis kapti lin… Pittman provis fuĝi… La ĉefleŭtenanto alpafis kaj vundis lin… Sed la arabaj adeptoj de la ŝejko liberigis Pittman-on kaj mortigis la ĉefleŭtenanton… kiu estis survoje… al Igori… Tiam oni faris la planojn al la fervojkonstruo. Multe da aferoj dependis de la raporto de la ĉefleŭtenanto. Pittman venis en Igori-on kun la dokumentoj de la ĉefleŭtenanto… Tiam oni… nur mezuris la teron ĉi tie. De tiam li vivas ĉi tie en la nomo de la ĉefleŭtenanto… Li jam estas kapitano… Kaj ĉiu… farĝiis lia komplico… Kaj li establis… fabelmondon por la legianoj.

— Sed el kio? Kaj kion li faras ĉi tie?

— Nek mi scias… tion… Oni faris la planojn dum du jaroj… Ili estis homoj, transpostenigitaj pro puno… Estis facile trovi komplicojn… al io…

— Ĉu vi tute ne konjektas, kio estas lia celo,,

— Ĝi estas malklara… Multe da milionoj estas bezonataj al la fervojkonstruo… kaj certas, ke ili trompas, ŝtelas… sed mi ne komprenas tion, ĉar tamen… progresas la konstruado.

Li spiregis laciĝinte.

— Ĉu vi deziras ion…

— Mi… jam… nenion.

Kvastiĉ venis rapide.

— Foriru de tie ĉi — li diris nervoze. — Venas la kapitano kun tiu unuokula fripono.

Ni rapide reiris en la hospitalon.

— Tamen ne estas bone, ke ni venis ĉi tien — diris alfonso la neniulo survoje al Kvastiĉ.

— Kie estus pli bone?

— Mi ŝatus, se ni povus iri al la fervojkonstruo, ĉar mi ekscios nenion ĉi tie.

— Mi parolos kun laTurko.

Kiam la kapitano venis, ni jam diligente laboris en la terura malsanula ĉambrego.

4

Kun li estis la unuokululo, laTurka Sultano kaj kelkaj homoj, kiuj estis aŭ inĝenieroj, aŭ ili rolis tiel, kvazaŭ ili estus tiuj.

La kapitano, pri kiu ni jam sciis, ke li estas Pittman kaj dizertinta legiano, ŝajnis ridetema, bonvolema homo kun agrabla vizaĝo.

— Nu, kio nova, sinjoro profesoro? — li demancis Winter-on ŝerceme.

— Mi havis multe da operacion… La laboro estas multa. Vespere mi antaŭpreparas ekstrakton…

— Nur diligente. Ĉu vi?

— Sinjoro kapitano… — li rigardis al la profesoro, kiu forestis. — Mi ne povas toleri la agadon de profesoro Winter.

— Ba! Li estas ĝuste tia kuracisto, kia fortepianisto vi estas.

— Eble mia ludo estas falsa, sed neniu mortas pro tio.

— Estas egale. Ni ne ĝenu la amuziĝon unu de la alia. Ĉiu faras tion, kion li volas ĉi tie…

— Se tio ne plaĉas al vi, vi povas iri en la inferon! — kriis la unuokululo. — Kiu invitis vin?

— Ĝoju — alkriaĉis lin laTurka Sultano, — ke vi bone vivas ĉi tie, kion vi povas danki al mi! En Oran estis bone, se vi povis ŝteli! Jen vidu! Vi facile havos la sorton de tiuj tri homoj.

Li venis al mi kaj piedbatis min. Sed nun ni bone sciis, ke ĉio ĉi estas nur ŝajno.

— Dum tiuj tri homoj estas ĉi tie, armita gardisto staru antaŭ la pordo de Barré — diris la kapitano. — Nokte ili dormu kun la laboristoj.

— Kaj mortpafu ilin je la unua suspektinda signo — aldonis Turko, — precipe tiun dikan friponon! — Kaj li piedbatis Ŝtipulon.

Hopkins paliĝis pro la kolero. La kapitano iris plu.

— Mi tamen ne fidas tiun Turkon — diris Hopkins, kiam ni restis solaj.

Alfonso la Neniulo reveme rigardis en la aeron kun tre serioza vizaĝo.

— Ni devas fuĝi de tie ĉi — li ripetis. Al la fervojkonstruo… Tie estas la solvo de la sekreto.

Kvastiĉ preterrapidis min. Dume li transdoni slipon al Alfonso la Neniulo.

„Knaboj!

Resti ĉi tie ne estus bone por vi. Se vi jam parolis kun Francis, kion vi volas! Kien iri?! Se mi piedbatas vin, ne zorgu pri tio. Ĝi estas nur pro ŝajno.

Kun alta estimo:

mesaĝu kun Kvastiĉ.”

— Li jam denove komencas — diras Hopkins. Ankaŭ tiu korespondado estas nervoziga kutimo fare de la Turko.

Ni trinkigis la ĝemetantajn negrojn unu post la alia. Estis terura karbolodoro, la sufoka varmego, proksimume inter okdek indiĝenaj malsanuloj, en moriga aero. Kaj zumadis miliono da muŝoj.

— Li devas sunbaniĝi — diris Winter al iu malsanulo. — Portu lin sub la sunon — li mansinis al ni.

— Sinjoro profesoro! Minimume sepdek celsiusgrada varmo estas sub la suno! — diris Alfonso la Neniulo.

— Estas egale, amiko mia… Li bezonas multe da ultraviolajn radiojn. Vi ne estas sperta pri tio. Vi nur portu lin — li klarigis ridetante, kaj frostotremo trakuris mian dorshaŭton.

— Ni ne portos lin tien — diris Alfonso la Neniulo. — Ĝi estas murdo!

— Tiam mi operacios vin — li instigis nin afable.

— Vian estimatan onklinon kaj aliajn, laŭplaĉajn parencoj de via gepatra devenlinio! — respondis Hopkins la Ŝtipulo. La kapitano ĵus revenis kun kelkaj akompanantoj, pri kiu ni nun jam sciis, ke li ne estas oficiro, sed dizertinta legiano, nomata Pittman.

— Mi petas vin! — raportis Winter kolere. — La flegistoj rifuzis obei al mi.

— Sinjoro kapitano! — defendis sin Alfonso la Neniulo. — Mi diris nur tion, ke ni ne metos negran malsanulon sub la sepdek celsiusgradan sunon! Ĝi estas murdo.

La kapitano ekfumis cigaredon kaj ridetis.

— Nu, profesoro mia — li diris al Winter, — oni havas malmulte da kompreno rilate vian terapion. Kion mi faru?

Ia grandstila superco estis en la malico de la kapitano, tio certas. Li ne faris problemon el ĉio.

Sed nun kure alvenis la Turko. Li rapidis rekte al mi ekscitite kaj piedbatis min. Kial li gardas ĉiam la ŝajnon pere de mi?

— Kanajloj! Vi mortaĉos… Sinjoro kapitano! Tiuj tri homoj parolis kun Francis Barré!

— Kion vi diras?

Nun mi vere estus ĵetinta min sur tiun hipokritan friponon, sed la unuokululo kaj la du aliaj inĝenieroj elprenis sian revolveron.

— Atendu — diris la kapitano avertante ilin. — Kio ĝi estis?

— Mi nun parolis kun Kvastiĉ. Li diris, ke ili estis ĉe Barré!

Li estas tia fiulo! La vizaĝo de Ŝtipulo estis violkolora. Se li nun povus kapti la Turkon, li tramordus lian gorĝon.

— Ĉu vi parolis kun Francis Barré?

— Jes! — respondis Alfonso la Neniulo.

— Pendumu ilin! — kriis la unuokululo.

— Jes! — diris la Turko konsente.

La kapitano rigardadis nin tedeme.

— Neniu estos ekzekutita ĉi tie — li diris poste. — Ili devas iri al la fervojkonstruo, sed en la „Trogon”. — Li demandis preskaŭ ĝentile: — Ĉu vi scias, kio estas la „Trogo?” Sekiĝinta morta branĉeto de la rivero inter la rokoj. Ŝlimo, centmil mortintaj fiŝoj, amaso de kolubroj, hirudoj kaj insektaĉoj troviĝas tie. Ombro ne ekzistas. Kaj kompreneble la ĉefa nesto de la moskitoj kaj musoj estas tie. Ĉiusemajne cent laboristoj iras tien por deŝanĝi la aliajn, sed neniu revenas el ili. Ĝi estas la „Trogo”. Forkonduku ilin!

Tri gardistoj ĉirkaŭis nin, kaj Winter rimarkis adiaŭante:

— Ĉu ne estintus pli bone meti tiun malsanulon sub la sunon?

— Ne! — diris Neniulo, kaj Winter mansvingis ridetante:

— Vi estas frenezulo, sinjoro. Operaciigu vin.

S E S A   Ĉ A P I T R O

1

La gardistoj ĉirkaŭis nin, kaj ni sekvis ilin. La pulmo lancinis kaj pikdoloris dum ĉiu spiro en la langvoriga, humida varmego…

Kia klimato!

Kvazaŭ fer-ringo estus forĝita ĉirkaŭ nia frunto, kaj tiu premo volis frakasi la kranion, tiel obtuze doloris mia kapo…

— Kien vi kondukas nin? — demandis Alfonso la Neniulo, ĉar ni iris ne al la fervojkonstruo.

— Al la loka oficejo de la stacidomo.

— Kiel?… Ĉu ankaŭ tiu ekzistas?…

Tute novaj aferoj por ni, bonvolu kredi.

— Vi vidos tion! Kiu iras labori en la „Trogon”, ties nomon oni notas tie. Ĉar en la Trogo estas la ĉefa nesto de la dormomalsano, malario kaj tifo… Kiu estas sendita tien, oni notas tiun, por ke li ne estus poste transpostenigita ien hazarde.

Belaj perspektivoj!

Nun ni preterpasis sub iu tiel nomata teracement, kiun oni uzis kiel taluson. La bagnejo estis bone videbla. Malpuraj, fetoraj lignobarakoj. Sufoka polvo leviĝis el la rokmuro, kavigita kaldronege. Malmulte da malfeŝa akvo, skurĝo, veado, vundoj, odoro de puntrantaj fiŝoj estas ĉirkaŭ la kureja ĉaro, tute malfortiĝintaj negroj, konsistantaj nur el ostoj kaj haŭto, kaj malsupre sur la bordo de Kongo sunbaniĝas krokodiloj kun abomendinda svarmado.

La taluso jam estis preta sur longa parto. Tra mallarĝa breĉo malgranda fervojponto arkas super Kongo, kaj iom pli supre oni sternas relojn ĉe sufiĉe granda konstruaĵo. Ĝi estas la fervojstacio. Aŭdiĝas bruo de kurpaŝoj malantaŭ ili.

La Turka Sultano venis rapide kun la unuokululo kaj staris antaŭ nin rikanante.

— Haltu! — Lia granda, hoka nazo estis multe pli malbela, ol alifoje. — Ni traserĉos vin, amiĉjoj.

Li kaj la unuokululo traserĉas niajn poŝojn. Sed ili trovas nenion kulpigan. Ŝajnas, ke tio kolerigas la Turkon. La leda ujo de la binoklo pendis sur la flanko de Hopkins. Li malfermis ĝin kaj forprenis la cigarojn de la dikulo.

– Ĉi tie ne estas fumado de cigaroj! Ĉi tie oni devas perei, vi, hundo, vi vangofrapis min.

— Silentu, Boulanger — diris la alta unuokululo. Ŝajnas, ke li estis pli granda sinjoro, ol la Turko. Li turnis sin al nia eskortanto. — Du homoj gardu ilin konstante kaj pafu je la unu suspektinda moviĝo.

— Laŭ via ordono, sinjoro ĉefinĝeniero.

Li foriris kun la rikananta Turko. La gardistoj kondukis nin en la domon de la fervoja stacio. Jam demalproksime aŭdiĝis raŭka, idiota kantado. Alia, miriga surprizo atendis nin ĉi tie. Nekompreneble perfekta stacidomo, kiu eble estas nek en Oran. Bela, grandega konstruaĵo. Kaj multaj, emajlitaj tabuloj, uzataj ĉe stacidomoj:

STACIDOMA RESTORACIO

apud ĝi:

STACIESTRO

Poste sur ĉiu muro aparte:

IGORI IGORI IGORI

Kial oni konstruis en tiu malbenita nesto por ne ekzistanta fervojo tian stacidomon? Ĝi estas denove ia frenezaĵo. Post nelonge ni ricevas la respondo al tiu demando. Por momento mi sentis tiel, ke mi perdis mian prudenton. Ankaŭ miaj du amikoj staras konsternite.

Voĉo aŭdiĝas el la funelo de megafono:

„Atenton… Atenton… La eksprestrajno ekveturonta al Algiro manovre alvenos je la kvara horo kaj kvardek minutoj… Sur la kvaran relparon. Trajno ekveturos: je la kvina horo kaj dudek minutoj… Igori-Sidi-bel- Abbes-Stockholm-Tokio… De sur la unua relparo… Alo! Alo! Atenton… Je la sepa horo kaj kvin minutoj konekso de botelo da ginewer al arako…”

Ni kunrigardis.

— Mi ankoraŭ ne vidis tiaĵon — miregis Ŝtipulo.

— Mi devas konfesi, nek mi. Nenie estas relo. Kaj kiuj estas tiuj laŭhoraraj alkohol-trajnoj?…

La gardisto revenis.

— Nu, iru! Rapide.

Ni ekiras. Ni alvenas al pordo, sur kiu esatas skribite:

LOKA OFICEJO DE LA FERVOJSTACIO

IGORI!

— Diru, kiu kantas ĉi tie? — mi demandis iun soldaton.

— La staciestro.

— Kaj kia trajno ekveturos…?

— Eksprestrajno al la infero! Ne demandu tiom multe!

La loka oficisto de la fervojstacio estis tute ebria. Tiu maldika, magra kaporalo sidis ĉe skribotablo, kun kiu ni parolis en la kantino. Li estis la komandanto de la fervojstacio. Kvar-kvin ŝanceliĝantaj soldatoj, ŝvitantaj pro la varmego vagaĉis ĉi tie ĉemizvestite.

— Nu, vi, urtikfloroj?! — kriaĉis la malalta kaporalo. — Nun vi amare pentos tion… He! — kiam li fermis sian buŝon, li jam zumkantis.

— Ili estas senditaj en la Trogon — diras la gardisto.

La kaporalo zumkantas kaj fingre puŝpiketis nian ventron unu post la alia.

— Nur idiotoj estas ĉi tie… flustri Hopkins mirante.

Poste li mallaŭte zumadas kaj skribas niajn nomojn en libron. La gardistoj forkondukis nin ĉiujn.

…Kvazaŭ la tero ardus, sufokaj vaporoj leviĝas konstante el la grundo pro la bruligaj sunradioj. Grasa gusto, premaera vesperiĝo sursidas la apopleksian, malamike dezertan pejzaĝon…

La staciestro nun elfalas tra la pordo, kaj li klopodas ekstari rampante sur manoj kaj piedoj, sed vane, li nove-denove refalas… Mi ankoraŭ ne vidis tiel ebrian homon. Kaj li havas ruĝan ĉapelon kun oraj butonoj, bluan uniformon, sed ĉemizon ne…

Li estas malalta, komika homo, lia falta, malgranda vizaĝo similas al citrono. Li pene ekstaras kroĉiĝinte al la barilo kaj rikanas.

— La viskio ne venis… je la kvina… kaj dek minutoj… ĝi malfruiĝas — li rigardas sian horloĝon tute ebria — Ok minuta… malfruiĝo…

— Ĝi baldaŭ alvenos, sinjoro staciestro — diras la gardisto.

— Vi… Vi… formanovru de tie ĉi… Ĉar la unua nervoatako alvenos… je la kvina horo kaj dudek minutoj… — Kaj li afable rikanas al ni, brakumante foston. Tiam mi pafadas… Mia nomo estas Fedor Vasiliĉ… kaj ankaŭ ia Emanuelo… en Varno…

Ni iras plu. Kiel ia freneza vizio, ĉio ĉi estas tia en tiu vesperiĝo, kiam la suno ŝveliĝinte subiras sur la ĉielo, kaj ties bruligaj radioj kiel longaj, maldikaj skurĝoj batas la malbenitan regionon de Kongo.

— La Turko estas la kaŭzinto de ĉio — diras Hopkins grincante siajn dentojn.

Tio estas vera.

Sed Neniulo enpensiĝinte kuntiras siajn brovojn.

— Diablo scias…

— Ĉu ne li perfidis nin?

Alfonso la Neniulo ne respondis. Li murmuras.

Subite aŭdiĝas pafoj… Kio ĝi estas?

— Estas la kvina horo — klarigas la gardisto. — La furiozo komenciĝis ĉe la stacidomo.

Ĉu vi jam aŭdis tiaĵon?!

2

Ni tuj eklaboris, kvankam jam estis la sesa horo. La Trogo estis sekigita, morta branĉo de Kongo, plena de mortintaj fiŝoj centmil are, kolera, sufoka aero peziĝis sur ĝin. La nubo da moskitoj dum minutoj pikis ĉiun ĝissange, kaj la hirudo.j svarmis sur mi…

Oni ne longe eltenas ĉi tie.

— Laboru, per la sep sakramentoj!

Kelkaj kruelaj ekzekutistoj batis la malliberulojn kaj la negrojn, inspektate de gardistoj, kiuj tenis fusilon en la mano kun stileto antaŭen… Kaj la suno ankoraŭ nun ardas ruĝe super la ĝangalo. Kun kiel malica malrapideco ĝi sinkas inter la arboj, kvazaŭ ĝi scius kaj ĝuus, ke ĉiu minuto signifas suferegon por ni, dum ĝi subiras.

La vaporiĝanta, ŝlima riverbranĉo abunde elspiris la morton, kaj la laboristoj falis svene en ĉiu deka minuto. Oni batis ilin, eĉ piede, kiam jam helpis nenio, ili estis portitaj sub la ombron por unu horo. Kiu malgrau tio ne eltenis, tiu mortas kaj fino.

Ĝi jam estas la vera Igori! Kiel la legianoj imagas la plej teruran puntendaron en malproksimaj garnizonoj!

Inĝeniero mezuras per ŝnuro, ĝis kie oni devas rektigi la bordon. Ni tranĉis tiun parton per pioĉo. Alia grupo liveris la ŝlimon per puŝĉaro kaj ĵetis ĝin en Kongon…

Je la sepa horo ni eniris en la barakon, aŭdinte la sonorigon de ia koltintilo.

En la angulo de insektohava, barako, kies lignotabuloj putris, ni sidiĝis flanke. Negroj estis plenŝtopitaj tie kun kelkaj blankuloj. Brutaj homoj, ĉiuj estis vunditaj pro la rokeroj, ŝmiritaj per ranca kokosoleo.

— Nun ni rigardu la leteron — diris Alfonso laNeniulo.

— Kian leteron? — demandis Hopkins.

— Kiun la Turka Sultano metis en la ledan ujon, kiam li forprenis viajn cigarojn.

— Tiu ulaĉo ne korespondu kun mi!

— Nunu! Tamen ni rigardu ĝin.

Ĝi estis karakteriza letero de la Turka Sultano!

Knaboj!

Intertempe mi eksciis: ĉi tie oni volas fari grandan friponaĵon. Ili ĉiuj estas vivdanĝeraj homoj. Unuavice mi, ĉar ili jam fidas min, helpos vin. Ĉar mi estas kun vi, mi aranĝis tion, kion Alfonso la Neniulo diris. Mi parolos persone kun ŝi. Ĝis tiam gardu vin. La Trogo estas malbona loko. Sed mi ne sciis, ke vi estos senditaj tien. Sed kion diris Alfonso al Kvastiĉ, vi sukcesis iri ekstertendaren por fari punlaboron, kiel Alfonso volis!

Mi restis:

Kun sincera estimo.”

— Li jam komencas denove siajn konfuzajn, malpurajn aferojn — opiniis Hopkins

la Ŝtipulo.

— Mi vere diris… al Kvastiĉ, ke estus bone forlasi la hospitalon kaj iri

al la fervojkonstruo. Kaj… nun ni estas ekstere…

– Ĉu do la Turko perfidis nin, aŭ li estis je nia helpo? — mi demandis nervoze.

— Mi ne scias… — diras Neniulo, kaj ankaŭ li estas tre nervoza.

Nun kiu scias, kiel opinii pri la Turko?

Ni ricevis malbonan viandon por vespermanĝi. La malbonodoro kaj la bruaĉo de la indiĝenoj same peziĝis sur nian cerbon.

Baldaŭ ni sternas nin sur la disfibriĝinta mato kaj ekdormas…

3

…Mi jam multe eltenis dum mia vivo, sed mi opinias, kion tiun laboro signifis en la Trogo, tio superes ĉiun mian suferon. Ĉiu minuto pasis kun sentebla, terura pezo… La grandega rivero portis la morton sur ĝi.

Ie ĉirkaŭ en ties mezo verda sablobenko elmergiĝis el Kongo. Kabano staris tie, konstruita sur palisoj.

Tagmeze kvar armitaj homoj, gvidate de la maldika kaporalo transiris tien per boato.

— Mi opinias, ke oni gardas iun tie — diris Alfonso la Neniulo.

Ni rompis la rokojn per pioĉo sur la bordo, en ŝtoner-hajlo, brulige disŝpruciĝanta. Hopkins la Ŝtipulo subite kaptis mian brakon.

— Rigadu tien!

Mi rigardis tien kaj preskaŭ ekkriis…

Levin…!. La freneza majstro de la kuiristoj staris tie inter la inĝenieroj.

Kiel li ŝanĝiĝis!. Prizorgita hararo, razita vizaĝo, flava kuloto, kiel sur la aliaj, kaj korkoĉapelo.

— Ek, laboru! — kriis iu kaporalo. Kaj li ekbatis nin per la gumbastono.

Fiaj sovaĝbestoj! Ni pioĉis plu. Levin, kiel vizio, Malaperis kun la inĝenieroj. Mi flustrante demandis de Alfonso la Neniulo:

— Ĉu vi komprenas tion?

Li kapneis kaj pensadis. Kelkfoje li rigardis la malproksiman ponton kaj la relojn.

Estus bone retrovi la kuirlibron de Levin — li diras poste.

Ĉu vi freneziĝis,,. Kion vi esperas de tiu kuirlibro?

Dum la tagmeza varmego ni ricevis du horan ripozon. Niaj ĉiuj ostoj doloris. Lancinis. Porciumi la akvon signifis inferan suferon. Kaj la rivero… la morta rivero, kiel ĝi torentis vaporante en ĝia strikta fluejo… Kelkfoje aŭdiĝis laŭta klakado, kiam la krokodiloj fermis sian buŝon sur la bordoj.

— Pst…

Iu mansignis al ni el la arbustejo malantaŭ ni.

Levin!

— Mi atendas vin ĉe la mangrove-a arbo, super la Trogo.

— Venu kun mi… rapide… Mi forsendis la gardiston por io.

— Kio okazis al vi? — demandis Alfonso la Neniulo de li.

— Mi ne povas paroli pri tio, sinjoroj, kaj tute ne demandu. Sed mi kore-anime helpos vin, kie eblas, ĉar vi devigis min al eterna danko per via nobla amikeco.

Estas vere, ke oni estus fosintaj lin vivan en la dezerto, kiel nervozaj estas tiuj legianoj, se ni estus starintaj protekte apud lin.

— Vidu — mi diras, — la soldatoj ĉiam estis fidelaj kamaradoj… kaj vere…

— Ne, ne!. Kion vi faris por mi, tion ne eblas forgesis! — li respondas kun larmaj okuloj kaj kaptas la manon de Alfonso la Neniulo. — Vi savis mian vivon…

— Nu, nu… — sin ekskuzis. Alfonso la Neniulo, — eble tamen ne.

— Sed jes. Se vi ne estus portintaj vendrede fiŝon en la karceron, mi estus mortinta.

Kio?… Ni silentas. Li estas dankema pro la gratenita fiŝo, kiun li ricevis de ni en la fortikaĵo Manson!.. Eble li jam forgesis tion, ke ni savis lian vivon en Saharo.

— Nun venu kun mi — li diris. — Rapide!

— Kien vi kondukas nin?

— Nur venu kuraĝe, kaj vi vidos. Gravas, ke ne okazu problemo. Vi portis fiŝon al mi en la karceron! Vi estas miaj amiko!

— Malantaŭ la rokoj staris ilarejo, Levin direktis nin tien, kaj kiam ni enpaŝis, li tuj malaperis.

La Turka Sultano atendis nin kaj juna soldato: Yvonne Barré.

Hopkins volis tuj ĵeti sin sur la Turkon, sed oni malhelpis tion.

— Ne retenu lin! Lasu nur la aĉulon libere agi! — krias nia amiko, kiu estas minimume tiel perforta, kiel suspektinda.

— Mi petegas, sinjoroj… — kriis la knabino.

— Kiu ne restos trankvila, mi rompos ties kapon — staris Alfonso la Neniulo inter nin.

Fine ni sukcesis atingi tion, ke ni parolis kelkajn vortojn.

— Unuavice… mi dankas… Mi ne scias, kion diri, Dio mia…Vi venis propravole ĉi tien, por la kompatinda Francis.

Kaj ŝi ploregis. La Turka Sultano diris mallaŭte:

— Francis Barré mortis hodiaŭ nokte.

— Nun jam finite… — flustri Yvonne. — Ĉio estis vana… Sed li vidis… ke mi pensas pri li… kaj li havas ankaŭ amikojn… tio certe agrablis al li… Kaj mi denove tre… tre dankas vin.

Kaj ŝi ploregis amare. La kompatinda…

Ni longe ne parolis. Ŝi viŝis siajn larmojn… Ni staris malgaje. Iom post iom ŝi ekregis sin.

— Nun… vi… implikiĝis en malbonon pro mi — ŝi diris.

— Tio ne gravas — respondis Alfonso la Neniulo, — ni vivas ĉiam inter danĝeraj cirkonstancoj. Sed vi devas iel hejmeniri de tie ĉi…

— Mi helpos vin hejmeniri — diris la Turko.

— Mi ŝatus scii, kian rolon vi havas, kaj kiel vi venis ĉi tien? — demandis Alfonso la Neniulo trankvile.

La Turko iom ruĝiĝis.

— Unue mi konsideris ĝin negoco… En la leter-kopio, kiun vi sendis al mi, Francis Barré skribis tion, ke friponaĵo okazas ĉi tie, kaj oni koruptas ĉiun per fabelaj monsumoj… Tiam mi kooperis kun Kvastiĉ. Mi opiniis, ke oni koruptu ankaŭ min fabele. Mi havis ankoraŭ tiom da mono por organizi malgrandan karavanon kaj veni en Igori-on…

— Vi ja ricevis konsiderinde altan monsumon de ni, kiam okazis la afero de la diamant-miejo.

— Jes — li respondis malbonhumore, — sed oni facile fordisipas ĝin per ruleto. Tial mi venis ĉi tien al la kapitano, ke ni serĉas Francis Barré-on komisiite de lia familio. Kaj tiam… Do estis tiel, kiel vi skribis… oni koruptas per fabelaj monsumoj…

— Kial vi malkovris Yvonne Barré-on, kiam vi alvenis?

— Por ke ŝi ne faru stultaĵon. Poste Fadeno traserĉis ŝian pakaĵon kaj trovis virinajn vestaĵojn. Por gajni la fidon de la kapitano… prefere mi perfidis Yvonne-on.

— Estas vere, ke la kaporalo serĉis inter miaj objektoj… Li mem diris… — rimarkis Yvonne.

— Ĉu vi do estas kun vi?

— Jes. Ni devas atenti por gardi la ŝajnon. Se mi fariĝos suspektinda, tiam ĉio estos finita.

Hopkins ĝemis. Ni devintus scii, se li klarigos ĉion, tiam ni povas kisi eĉ lian manon pro liaj friponaĵoj.

— Atentu min! Ni scias, ke tiu kapitano nomiĝas Pittman, kaj li estas dizertinta legiano, kiu mortigis oficiron. Eksciu io pri ĝi.

— Bone…mi informiĝos pri tio.

— Kaj eksciu, kio estas sur la insulo, vidalvide.

— Oni gardas iun. Mi ne scias, kiun.

— Mi ŝatus iri tien…

— Mi provos tion kaj…

Li ne povis fini ĝin. Alfonso la Neniulo kaptis la kolon de la Turko per eksterordinara lerteco, ĵetinte lin al la muro kaj piedbatris lin, poste li donis al li du tiajn vangofrapojn, ke la sango ekkovris la vizaĝon de la grand-nazulo…

Yvonne ekŝrikis, kaj nek ni komprenis tion.

Kial?! Li ja nun jam vere pruvis, ke li estas senkulpa! Ni volis reteni lin, ankaŭ Hopkins, sed kiu povas reteni Alfonson la Neniulon?

Li draste draŝis lin, deŝiris lian veston, vangofrapis, piedbatis kaj fine elĵetis lin el la kabano.

Kvazaŭ kreskinte el la tero, la patrolo alvenis tien. Ni staris inter pafpretaj fusiloj.

La Turko staris ĉifone disbatita kun veriĝanta kapo.

— Kio okazis? — demandis iu soldato.

— Ili… atakis min… — li balbutaĉis inter siaj ŝvelintaj lipoj, — tuj venigu la kapitanon… Vi amare pentos ĝin, hundo…

Tiam li ricevis ankoraŭ vangofrapon, ke li falis preskaŭ saltante en la veprejon.

La kapitano estis en la proksimo. Li venis kun la unuokululo.

— Ĉu vi? Denove vi?

— Sinjoro kapitano! — kriegis la Turko, kiu jam ne havis homan trajton sur sia vizaĝo. — Vi ne povos reguligi ilin. Ili estas vivdanĝeraj flaraĉuloj!.. Nun mi malkovris ilin difinitive… Ĵus mi sukcesis trompe ekscii sekreton de ili! Ili asertas, ke vi estas Pittman kaj dizertinta soldato! Mi ŝajnigis, kvazaŭ mi estus ilia amiko!.. Francis Barré diris al ili, ke vi estas dizertinta legiano…

Yvonne ekŝrikis. Ho, la kanajlo! Kial ni ne mortbatis lin?!

Hopkins ekkriegis:

— Hundo!

— Mortpafu ilin! — diris la unuokululo. — Nun ne eblas heziti.

— Jes! — kriis la Turko. — Mortaĉu tiuj hundoj! Se vi ne atentas, ili elflaraĉos ĉion!

— Mi opinias — diris la kapitano, — estus plej bone transporti ilin sur la indulon. Mortkondamno ne ekzistas ĉi tie. Kiu ekscias ion, tiu estos sendita sur la indulon. Ĝi estas tiel bona, kiel la morto.

Dum ni iras kun la patrolo al la rivero, mi demandas de Alfonso la Neniulo:

— De kie vi sciis antaŭe, ke la Turko tamen estas perfidulo?

— Mi ne sciis, ke li estas perfidulo…

— Kial vi batis lin?

— Mi vidis la patrolon proksimiĝi… kaj pro la ŝajno.

— Kial vi devis bati lin tiel draste?

— Por ke oni eĉ li multe fidu lin.

Jes! Ĝi estas tre bona vidpunkto. Ni lernis tiun manieron de la Turko.

4

La boato kun niaj gardistoj denove returniĝis, post kiam ili surbordigis nin.

— Kial ni ne mortigis la Turkon?! — furiozis Hopkins.

— Mi ne scias, ĉu li estas kulpa? — respondis Alfonso la Neniulo nervoze. — Mi diris al li, ke mi volas iri sur la insulon. Kaj mi estas ĉi tie…

— Diablo forportu tiun ulon!

Ni staras antaŭ la surfosta konstruaĵo de la insulo. Iam pia viro vivis en la kabano, en memvola ekzilo por konverti la buŝmenojn

Nun ĝi estas karcero, de kie oni ne povas fuĝi.

Miloj da provosoj ĉirkaŭas la malliberulojn. Krokodiloj svarmas en la akvo. Ĉiusekunde ili elmergiĝas el la malpura, bobelanta rivero.

La boato venas foje en ĉiu tago por meti nutraĵon ĉe la kabano, kaj iu gardisto enrigardas tra la pordo.

Sur la kabano estas fiksita tabulo kun tiu surskribo:

AVERTO!

Forlasi la kabanon estas malpermesite!

Kiu elpaŝas, tiun la gardistoj mortpafas el la transa bordo!

Tuj ektondras averta pafo. Ni eniras rapide. Ni estas en rondforma malgranda ejo. Ankaŭ kelkaj krudaj benkoj troviĝas tie. Indiĝenoj aŭskultis la meson de la misiisto. Sur la tablo staras oleolampo, sur la muro pendas bildo de Maria, ĝi estas malnova, ŝirita, sed la vizaĝo de la Sankta Virgulino ankoraŭ estas bone videbla. Malliberulo sidas sur iu benko. Ŝimo kovras lian vestaĵon, li havas barbostoplajn vangojn, kaj li iom malgrasiĝis. Jen rigardu! Li ja estas Potrien!

— Alo! Serĝento! — krias Hopkins gaje. — Kia ĝojo! Ĉu vi jam trovis vian maleoŝirmilon?

Potrien rigardis sur nin. Malestime, trankvile.

— Kiel vi venis ĉi tien? — li demandis.

— Ni serĉis nian karan serĝenton, ĉar ni ne povas vivi sen vi.

— Gardu viajn stultaj ŝercojn.

Kolubro glitis sur la planko rapide kun bruo. Tiu kabano estis abomeninda, humida, malbonodora loko.

— Ĉu vi scias kion fari — diras Alfonso la Neniulo, — rakontu, mon chef, kial oni enkarcerigis vin, tiam ankaŭ ni rakontos, kial ni estas ĉi tie.

— Kial rakonti? Vi vidis tion, se vi havas okulojn, ke io ne estas en ordo. La kapitano, kaj tiu unuokululo iras sur vojo malbona. Ili venigis min akoraŭ dum la tago de nia alveno en la kontoron kaj proponis, ke mi zorgu pri nenio, mi ricevos dudek mil frankojn da „soldo”, kaj mi havos agrablan vivon. Kiam mi rifuzis tion, kaj ili vidis, ke kiu mi estas, ili simple venigis min ĉi tien.

Li aspektis tre malesperiĝinta. Ne pro la svarmantaj insektoj kaj formikoj, nek pro la sufoka atmosfero de la marĉa, malbonodora insulo.

Malesperigis lin, ke tiaĵo povas okazi en la legio.

Sed kio okazas ĉi tie?

Nek li, nek ni sciis tion. Sed certas, ke gravaj aferoj okazas ĉi-loke. Hopkins la Ŝtipulo instinkte etendis sian manon al la leda ujo, pendanta surflanke. Sed laTurka Sultano forprenis la cigarojn. Diablo forportu tiun aferon rilate la „ŝajnon”.

La lampo apenaŭ flagretis, mortintaj moskitoj kovris dike la dratreton, disetenditan super la ĉifonpeco, krepitanta en la sebo.

— Bonan vesperon.

Maldika, malsan-aspekta, blankhara homo staris en la pordo. Li venis el la alia ĉambro. Potrien tuj salte leviĝis.

Poste ankaŭ ni prenis streĉan atentopozon. La rangogrado ankoraŭ estis bone videbla sur lia ŝiriĝinta, foruzita, tola vesto.

Generalo estis tiu, kiu enpaŝis!

— Nur restu trankvila, serĝento — diris la alta, blankhara homo per basa, sed kun laca voĉo. — Ĉi tie ne bezonatas la formalaĵoj. Kiuj estas tiuj tri homoj?

— Du el ili ricevis la honormedalon kaj bone interbatadas… Sed mi ne fidas ilin.

— Ĝi estas tial, mon sergent, ĉar vi maljuniĝas — senkulpigis sin Alfonso la Neniulo.

— Vi estas stultulo! Vi staras antaŭ generalo Duron!

Generalo Duron, kiun onidire la indiĝenoj mortigis!

La generalo levis la ardantan, flumantan sebo-meĉon kaj okulmezuris nin. 

— Kial oni sendis vin en la puntendaron?

— Gardostarante mi demetis mian fusilon kaj atendis la kontrolan patrolon en mia buŝo kun cigaredo.

— Okazis tiel — diris Potrien. — Mi opinias, ke li iom freneziĝis.

— Ne. La fratineto de soldato, nomata Francis Barré skribis leteron, por ke ni serĉu ŝian fraton. Ni eksciis, ke li venis ĉi tien en Igori-on, kaj ni decidis sekvi lin. Tial ni ĉiuj tri faris ian delikton por veni ĉi tien.

La generalo rigardis sur lin kun konsternita vizaĝo.

— Ĉu vi… cigaredis gardostarante tial… — Li silentis. Grandega, ruĝa rato kaŭris en la fono de la kabano, kaj ĝia spirado estis bone aŭdebla en la silento. — Kaj… ankaŭ vi… venis pro Francis Barré?… Intence? En Igori-on? — turnis sin la generalo al ni.

— Mi kaŝis mian fusilon por estis kun mia amiko ankaŭ en Igori.

— Mi kaptis la okazon, se mi jam faras ion, la krimo jam estus almenaŭ agrabla, kaj mi elĵetis mian malnovan amikon tra la fenestro, kion bedaŭrinde mi ne malfermis anticipe, cetere estis konstanta travento tie. Tiu homo kompreneble tuj ekmalsanetis.

— Sed ne pro la travento — mi klarigis la aferon al generalo Duron, — ĉar li vundiĝis pro la vitreroj kaj pavimo.

La generalo ne atentis tion, kion ni parolis. Nun travarmiĝis la pergament-simila haŭto sur la multe suferinta, maldika vizago de la viro. Liaj okuloj brilis strange. Li forte fermis siajn lipojn kaj glutis. Io amara kunpremis lian gorĝon.

— Ĉu vi konis Francis Barré-on?

— Persone ne. Yvonne Barré, li fratineto skribis al ni, kaj ni decidis trovi tiun kompatindan knabon.

— Ĉu vi venis ĉi tien pro la peto de nekonata virino, intence?…

— La afero interesis nin, kaj — Alfonso la Neniulo diris nian devizon — estas tute egale, kie renkonti mortan danĝeron.

— Serĝento! — diris Duron. — Ĉu estas kredeble, kion asertas tiuj tri homoj?

— Mi taksas tiujn mondvagabondojn nek tiom, kiel elpafitan kunglon, sed mi devas sincere diri, ke ili faris siajn deliktojn en rapida sinsekvo, kaj estis tute nekomprenebla afero la fumado de cigaro dum deĵoro kaj la ceteraj…

— La generalo prenis niajn ŝultrojn kaj skuis nin unu post la alia:

— Iam vi eble ricevos la premion pro ĝi… ke vi ne forlasis la kompatindan, fremdan Francis Barré-on.

— Bedaŭrinde — diris Alfonso la Neniulo, — ĉio estis vana. La kompatindulo mortis hieraŭ posttagmeze.

La generalo staris kun malfermita buŝo kaj elstariĝintaj okuloj.

— Li mortis… — li flustris. — La kompatinda… la kompatinda Francis…

Kaj ia konfuza brilo kolektiĝis en liaj okuloj.

— Ĉu sinjoro generalo konis Francis Barré-on? — mi demandis.

— Li estis mia filo… — li respondis mallaŭte.

S E P A   Ĉ A P I T R O

1

…Milionoj da ranoj kantis sian noktan kanton kun oreltranĉa kvakado. Kelkfoje aŭdiĝis malagrabla jelpo de besto, kaj ĉiuj lignotabuloj de la kabano kraketis pro la ronĝuloj.

Kiel putra odoro, mortige langvoriga, sufoka tepido. Sur la enkaviĝinta vizaĝo de la generalo sidis la koloro de ĉerko, sub la glueca emajlo de la precipitiĝintaj vaporoj. Francis Barré ja diris, ke ne tio estas lia vera nomo… ke lia familio havas bonajn militistajn kontaktojn… Sed kiu estus kredinta, ke tiu senranga soldato, suferinta multe en mizero, estas la filo de tiel potenca altrangulo… Nekompreneble!

Ni silentis longe. La generalo fikse rigardis la plankon. Eble pasis pli ol duonhoro en tiu silento, plena de pietato kaj funebro. Poste li komencis paroli per stranga, subpremita voĉo:

— Antaŭ ok jaroj mia filo enamiĝis al knabino… kontraŭ ŝi mi havis obĵetojn. Nun… mi rakontas ĝin tial, ke eble iu liberiĝos el ni… Sciu do la veron, kaj rakontu ĝin… Ekzistu nenia abomeninda supozo… Francis do vane provis akiri mian aprobon. Iun tagon li malaperis dehejme. Nur nun evidentiĝis, ke li dungiĝis al la legio, supreninte la pseŭdonomon Barré. Eĉ en la puntendaro de Colomb-Bechar li ne malkovris sian identecon. Li ne volis hontigi min. Post jaroj li skribis leteron al Yvonne el Manson, sed baldaŭ li denove malaperis. Mi jam delonge pentis, ke mi kontraŭis lian edziĝon… Mi decidis trovi kaj revenigi lin hejmen. Sed ni timis la skandalon, tiel do mia filino, kiel la fratineto de Barré esploris liajn spurojn, kaj ankaŭ ŝi mem uzis la nomon Yvonne, dum ŝi serĉis mian filon.

— Ĉu fraŭlino Yvonne Barré… estas la filino de sinjoro generalo?

— Jes. Yvonne Duron. Kaj Francis, kiu mortis estis… Francis Duron.

Li apogis sian frunton per siaj manoj. Ni ne rompis la silenton. Aŭdiĝis ŝmacbruo de baraktante rampantaj krokodiloj el inter la fostoj sub ni, kaj la ranoj mutiĝis por sekundo.

Tiam la grincado de la insektoj, borantaj en la ligno transprenis la ĉefmotivon kaj konstanta plaŭdado sub ni, ĉar la ondoj de la fluso inundis la insulon.

— Mi informiĝis antaŭ unu senajno, ke Yvonne faris tiun frenezaĵon… Ŝi venis ĉi tien… Dio mia…

— Mi pensas — diris Alfonso la Neniulo, — ke oni planas nenian friponaĵon kontraŭ fraŭlino Duron, ŝi estas nur hostaĝo.

— Dio donu, ke ĝi estu tiel… mi ne timas pri mi mem. Tiu kapitano havas ian strangan homamon en la profundo de sia animo… Li permesis al mia filino, ke ŝi vizitu min foje…

— Li estas stranga figuro — mi rimarkis.

— Jes… — kapjesis la generalo… — Ĉiutage li sendas al mi eĉ cigarojn… Havano…

Tiam Hopkins tuj levis cigarstumpon de sur la planko kaj metis ĝin en la binoklujon.

— Kiel venis sinjoro generalo ĉi tien?

Mi restadis en Amis-Bakhar pro oficiala afero, kiam alvenis la sciigo de mia filino, ke Francis estas en Igori.

— Mi skribis — diris Alfonso la Neniulo. — La letero de Francis Barré estis en la pakaĵo de soldato, nomata Levin, kion tiu homo metis en ĝin nelegite. Ni triope rompŝtelis en la deponejon kaj akiris ĝin.

— Nu, tamen vi estis tiuj! Nun mi malkovris vin! — kriis Potrien.

Ŝtipulo mansvingis malestime:

— Ĝi estu la plej granda krimo, kion vi malkaŝis en Igori.

— La letero de Yvone ne lasis min trankvila. Mi ekiris al Igori! Mi konas la vojon, kaj mi orientiĝas bone eĉ kun fermitaj okuloj en tiu ĉi regiono. Mi kaj miaj bantu-aj akompanantoj estis kaptitaj en la ĝangalo. Ĉe la armeestraro oni lerte verŝajnigis la informon pri mia morto kun tiu rimarko, ke ili punis la murdintan tribon. Mia filino nun jam vane atendis sciigon. Alvenis informoj nek pri Francis, nek pri mi. Ŝi venis ĉi tien pro malesperiĝo. Ankaŭ ŝi falis en kaptilon.

— Mi ŝatus scii nur tion, kion oni faras ĉi tie? — diris Alfonso la Neniulo.

— Mi ne rajtas paroli pri la esenco de la afero — ĝemis generalo Duron. — Multe da aferoj estas malklaraj antaŭ mi, sed mi scias, kio estas la ĉefa motivo. Ĝi estas granda plago al Francio, vera katastrofo.

— Ĉu oni enkarecerigis sinjoron generalon ĉi tien, ĉar vi konas ilian friponaĵon?

— Ili konjektas nenion. Ŝajnas, ke tiu kapitano mortigas neniun, sed se li scius, ke mi konas liajn kartojn, eble li esceptus min. Ĉar antaŭ ol esti kaptita, mi travagis la ĉirkaŭaĵon sen miaj akompanantoj dum nia lasta ripozo. Mi parolis kun kelkaj amikemaj tribestroj, kaj mi observis la fervojkonstruon per binoklo de sur la monto Magro… Kiam mi falis en kaptitecon, ili pensis, ke mi vidis nenion. — Li ŝovis sian manon en sian internan poŝon kaj elprenis koverton, sigelitan per sebo. — Jen estas mia raporto. En ĝi troviĝas nova Panamo-skandalo! Mi fermis en la koverton eksterordinare gravan kompromiton de Francujo. Sed mi ne kredas, ke mi iam povas forsendi ĝin de tie ĉi.

— Se iu transdonus ĝin al kompetentulo en la plej proksima fortikaĵo, ĉu tio konvenus al la celo? — demandis Alfonso la Neniulo.

— Ne! Tiu letero estas enmanigebla persone nur al tute konfidencaj homoj, kiel ekzemple la koloniafera ministro, la ĉefstabestro, la registara komisaro de Surenne aŭ iu similulo. Prepariĝas ĉi tie nova skandalo, simila al tiu de Stavisky-afero, kies eksplodon ni devas malhelpi…

— Ĉu… la leteron oni devas porti en Marokon?

— Jes. Kaj sen ĉiu helpo, kiel fuĝanto. Ke ili tute ne suspektu la veron. Ĉar se ili ekkonjektos, ke iu malkovris ilin, tiam ĉio estis vana. Nur helpas tio, se oni surprizatakos ilin kaj subpremos la tutan aferon ĉi tie en la ĝangalo… — Li pugnigis siajn grandjn, ostajn manojn…

— Kial ĝi ne estas transdonebla fare de iu, kiu eble liberiĝos de tie ĉi, al la oficiro de la plej proksima fortikaĵo?

— Ĉar ĝi trapasus cent manojn. Kaj en multaj afrikaj fortikaĵoj servas malfortkarakteraj, falintaj oficiroj, transpostenigitaj pro puno… Kaj… Nu… laŭ mi ankaŭ ĉe la kapo troviĝas kunkulpuloj… La trompo estas tiel grandioza, ili disponas pri tiel multe da mono… Mi konas dudek tiajn homojn en la respubliko, en kies manojn mi trankvilanime dunus tiun ĉi raporton.

— Domaĝe… — rimarkis Alfonso la Neniulo, — ke nur dudek tiaj homoj vivas en la respubliko, en kies manojn via ekscelenco donus la leteron.

— Kial?!

— Ĉar mi opinias, ke mi ne estas inter tiuj dudek, kaj nek tiuj du homoj, kun kiuj Dio punis min, kiuj konstante pendas en mia kolo.

— Kiel vi komprenas tion?

— Ĉar ni volonte provus porti la leteron en Marokon. Ĉu ne, knaboj?

— Kial ne? — diris la dikulo levinte sian ŝultron, kaj lia plata, ruĝa nazo malestime ektremetis.

— Estas tute egale por ni kien iri — mi rimarkis sprite.

— Jen vidu… — diris la generalo. — Se ne sukcesos, kion vi planis, aŭ survoje oni kaptos vin, kaj la publiko ekscios tiun aferon ĝuste el mia raporto, ĝi estus granda plago al mi.

— Fraŭlino Duron — respondis Alfonso la Neniulo — estis tiel kara, ke ŝi komparis nin kun la Tri Korpogardistoj.

— Unuavice min — mi rimarkis modeste.

— Kiuj estis la Tri Korpogardistoj? — demandis Potrien. — Mi konas ĉiujn malnovajn soldatojn en la kolonio.

Kompatinda Potrien. Kion scias pri la literaturo tiel maljuna serĝento? Li eĉ tion ne aŭdis, ke la Tri Korpogardistoj rolis malnova historio! Pasis pli ol dudek jaroj, ke ĝi okazis.

— La Tri Korpogardistoj — diris Alfonso la Neniulo — kunportis diamanton de princo Buckingham. Ili riskis sian vivon, nedirante al la persekutantoj, kio estas la celo de ilia misio.

— Ni do jam faris tiaĵon — mansvingis Hopkins. — Ni kunportis diamanton, eĉ poŝhorloĝojn riskante nian vivon, nedirante al la persekutantoj, kio estas la celo de nia misio. Mi rimarkas, oni tamen konjektis tion…

…Tagiĝis. Senmova peco de la griza ĉielo enrigardis tra la ŝiriĝinta moskitoreto de la fenestrokadro kun ĝia senlime enigma indiferenteco.

Ĉiuspecaj etaj moviĝoj… En la angulo de la ĉambro, sur la pajlotegmento… Kaj nia vestaĵo estas tute tramalsekiĝinta… Kvankam estis varmega nokto, eĉ unu guto da pluvo ne falis. Sed en la aero naĝas la humida varmego de la ŝimo kaj eniĝas en la tolaĵon…

Peza ĝemo estas ĉi tie ĉiu tria-kvara enspiro, sed la nevidebla ŝtono neniel volas deruliĝi de sur la brustokesto. La generalo klinas sian kapon inter siajn manojn. Liaj enkaviĝintaj tempioj havas la koloron de elefant-kojnodento. Ĝi estas la nuanco de la morto. Li viŝas sian humidan frunton kaj ĝemas.

— Ĉu vi pensas, ke ni povas liberiĝi de tie ĉi?

— Infanludo. Troviĝas tiom da uzeblaj lignotauloj ĉi tie, ke ni fari floson. Vidalvide al la fortikaĵo, sur la transa bordo de Kongo estas nenio, nur la ĝangalo. Ni povos atingi ĝin, se ni elpremos la malantaŭan muron de la kabano, ni devas konduti iom aplombe nur rilate la krokodilojn, poste ni iros al nordo, laŭ la rivero.

— Interese… ke tio ne venis en mian kapon! Floso…! Nu jes!

— La sanstato de sinjoro generalo ne estas tia, ke vi ekiru por fari tiel longan vojon. Ni lasos ankaŭ Potrien-on ĉi tie kun via ekscelenco, por ke vi ne restu sola.

— Eble iu el vi restu ĉi tie, he! Tamen mi povas gvidi trupon pli bone!

— Vidu, sinjoro serĝento — diris Hopkins milde. — Post iom da aĝo…

— Atentu min, mi vangofrapos vin, fripono — alkriis lin la oldulo kolere.

— Temas pri tio, mon chef — diris la generalo, — ke tiuj tri homoj kunatenas. Ili komprenas unu la alian bone.

— Mi scias tion — kapjesis la serĝento malgaje. Vere li povis sperti, ke ni komprenas unu la alian.

La generalo ankoraŭ hezitis.

— Ĉu vi vere entreprenas porti la raporton en Marokon, al la registara komisaro de Surrene?

— Via ekscelenco donos ordonon, kaj ni plenumos ĝin, aŭ ni mortos — mi diris. — Kvankam kelkaj niaj agadoj eble konsekvencis juĝejan procedon iafoje, sed ni taŭgis kiel soldatoj.

— Ankaŭ mi samopinias… — diris la generalo. — Kaj nun… ni ripozu…

2

Bedaŭrinde la plimulto de la lignoj jam estis putrintaj. Sed troviĝis tie kaj ĉi tie kelkaj lignotabuloj, kiujn la tempo ne ronĝis. Ni destreĉis tiujn.

Jam frumatene la suno brulige brilis, kaj la muroj de la kabano eligis el si la vaporon de la nokte sorbita humido tiel, ke ni spasme tusadis pro la stranga odoro de la diseriĝantaj arbotrunkoj. Sed ni kolektis la elektitajn lignotabulojn en la najbara ĉambro. Nur tiam ni kuŝiĝis post la laciga nokto sur la plankon. Nia korpo, ĝissange pikita fariĝis sensenta kontraŭ la svarmantaj insektoj, nur la ŝvelinta vundo de arane-piko bruldoloris longe, inflame, blue. Tamen ni dormis, ŝvitante, per prema, malbona dromo, kaj ni vekiĝis je tio, ke la Turka Sultano piedbatas nin.

— He! Kanajloj! — li kriegis.

Kelkaj soldatoj staris ĉirkaŭ li, apude Yvonne, iom timiĝinte, kaj malpli proksime Levin, tute vangofrapita. Kio povis okazi al la maljunulo? Oni draste batis lin, tio certas.

— La knabino restos ĉi tie kun sia patro! Kaj tiu ulaĉo kun vi.

Li piedbatis Hopkins-on pro la ŝajno. Sed Hopkins ĵetis tablon al li tiel pro la ŝajno, ke la Turka Sultano trarompis la pordon kaj falis antaŭ la kabanon.

Ŝtipulo, kiel eble li povis, helpis al la Turko gardi la ŝajnon iamaniere.

La soldatoj staris kvarope tie kun armiloj, sed antaŭ ol ili povintus fari ion, Potrier direktis sian pistolon al ili.

— Kiu ne forportos sin tuj, mi mortpafos lin. En avant!

Lia vizaĝo estis ruĝa, kaj lia minca liphararo disstaris atakeme, kiel du alfiksitaj stiletoj. La maljuna Potrien, malgraŭ liaj ĉiuj muŝoj en la kapo, estis brava viro, tio videbliĝis.

— Nur elvenu — kriegis la Turka Sultano al la soldatoj. — Ni raportos ĉion al la kapitano. Mi scivolas, kiu kuraĝas pafi?! Restu ekstere! Mi eniros sola!

— Se vi venos sola, okazos nenia problemo, sed lasu la soldatojn ekstere, kaj parolu dece — kriis Potrien — ĉar mi mortpafos vin.

— Ne alpafu lin! — flustris Hopkins rapide, kaj li palpadis sian piedbatitan kruron… — Tiu homo estas mia amiko, diablo forportu lin.

La Turko enpaŝis. Nun ni estis inter ni, la soldatoj staris ekstere. Iomete sangis lia vizaĝo kaj lia frunto.

Ĝi estas la vera ŝajno… — li diris triumfe.

— Ili jam fidas min tiel kaj kredas tion, ke mi estas la plej fia rabisto.

— Ĉu vi devis pruvi ĝin? Ĉu ne estis sufiĉe rigardi sur vin? — demandis Alfonso la Neniulo nekredeme. Poste ni prezentis la Turkan Sultanon al la generalo. — sinjoro Boulanger, la Turka Sultano, nia suspektinda amiko.

La generalo, kiu staris ĝis nun apud sia filino, brakumis la timiĝintan Yvonne-on per sia iu brako kaj paŝis antaŭ la Turkan Sultanon.

— Ĉu vi… ne estas ilia homo?

— Jam ne… Mi konfesas, ke mi venis en Igori-on por ekspluati tiun negocon kiom eblas. Sed nun jam mi vidas, bedaŭrinde, mi devas batali ĉe la honesta flanko, kio malofte estas profitodona.

— Kial oni sendis vin kaj Levin-on? — demandis Alfonso la Neniulo de Yvonne.

— Mi petas vin — komencis Levin plendinde, kaj li laŭte blovis sian angulecan, kornosimilan nazon, — oni ne bone kuiras ĉi tie. Mi alĵetis nekvalifikeblajn terponojn al la kapo de la kuiristo, mi sentas tiel, ke plenrajte.

— Transiru al la temo, homo!

— La kuiristo ne eltenis la insulton. Pro venĝo li subaŭskultis mian paroladon kun fraŭlino Duron.

La Turko daŭrigis:

— Mi boris truon en la planko de mia ĉambro por subaŭskulti, tiu aperturo estas en la plafono de la antaŭĉambro de la kapitano. Hodiaŭ la kuiristo atendas tie kaj rakontas al iu amiko, ke tiu fia Levin komplicas kun la knabino kaj kun la tri spionoj, kiuj estis senditaj sur la insulon. Sed li nun denuncos lin. Unuavice mi kuregis al Levin. Okazis malagrablaĵo al la kompatindulo. Li ricevis drastan baton.

— De kiu?

— De mi. Se jam estas problemo, almenaŭ fortigu mia pozicio, ĉar ni povas venki nur per fidoveko. Se mi ne farintus tion, ĉio evidentiĝus laŭ la raporto de la kuiristo, kaj eble ankaŭ mi estintus suspektata.

— Malgraŭ tio vi estas suspektinda — diris Potrien sincere.

— Kion vi volas? — demandis la Turko ofendite. Vi ne estas suspektindaj, sed vi ĉiuj sidas ĉi tie, senpove.

— Mi akceptas ĉion ĉi, sed ni povas pruvi nenion kontraŭ li — diris Alfonso la Neniulo. — Tamen, kiel ajn estas, ni devas fidi lin. Gravan raporton, la leteron de la generalo ni kunportos. Se vi estas fripono, ĉio estas vana…

— Mi fajfas pri vi! Mi ĉiam iris sur mia propra vojo, ankaŭ nun mi faros tiel, kaj fine mi alportos la leteron tien…

— Atentu min, Turko! Nun mi metas nian kolon en vian manon, ĉar mi fidas vin. Elpreminte la malantaŭan muron de la kabano, ni fuĝos per floso. Mi pensas Levin, mi povas kalkuli vin.

— Sinjoroj, mi iros kun vi, se bezonatas, ankaŭ en la inferon. Kion oni donas ĉi tie, tio estas nemanĝebla. Oni kuiris en Manson nur malbonajn manĝaĵojn. Mi ankoraŭ eltenis tion. Sed ĉi tie oni kuiras bonajn manĝaĵojn malbone, kaj mi devas morti pro tio. Hieraŭ mi ricevis kvardek kvin dekagraman vienan eskalopon…

— Sufiĉas!

— Sufiĉas, sed ĝi estis malbona, ĉar oni havis mucidan sekbulkerojn.

La Turka Sultano piedbatis Levin-on, nun ne pro la ŝajno.

— Ni iros al la riverbordo — daŭrigis Alfonso la Neniulo, — kaj kie la supra parto de Kongo atingas la ĝangalon, tie ni trapenetros al Saharo.

— Hm… tio ne estas malbona plano.

— Provu akiri armilojn, kompason kaj rezerv-nutraĵojn. Ĉu ĝi estos malfacila?

— Tute ne. Oni zorgas pri nenio ĉi tie. Mi elpensos ion.

— Ĉu ankaŭ vi venos?

— Mi iras sur mia propra vojo, vi scias tion bone.

— Mi konfidas al vi ankaŭ mian filinon — diris la generalo. — La unuan fojon mi trompiĝus en la kono pri homoj, se ŝi estus en malbonaj manoj ĉe vi.

— Dum mi vivas, via ekscelenco — respondis Alfonso la Neniulo kun nekutima entuziasmo — eĉ unu malrespekta vorto ne povas trafi fraŭlinon Duron.

— Ĉu mi?! Eble ankaŭ el la tombo mi elvenus por defendi ŝin — mi diris kun rezoluto de bonega verkisto.

— Eble ni lasu la sonfilmojn pli poste — interrompis Hopkins kun sia kruda maniero. — Nun temas pri tio, ke ni ekvojos morgaŭ nokte.

— Tre bone — jesis la Turko, — alvenos transporto de materialoj por la fervojkonstruo, kaj tiam estos ĝenerala kaoso, oni ne zorgos pri vi. Ĝis revido! — kaj li ekiris.

— Atendu — mi diris, — la fido…

Kaj mi vangofrapis lin tiel, ke ŝirinte la pordon kun si, li flugis inter la atendantajn soldatojn kun granda bruo.

Kvankam koste de oferoj, ni gardis la ŝajnon. Kaj nia farto iom pliboniĝis nun, ke ni povis sisteme bati la Turkan Sultanon.

3

Posttagmeze ni faris la floson, ligante la lignotabulojn unu al la alia kaj fortikiginte ĝin per rustaj najloj, eltiritaj de ĉie. Ĝi estis flosetaĉo, sed atingi la transan bordon signifis navigi nur kelkajn metrojn. Eble ĝis tie la drivo kaj la elstarantaj rokoj de la rivero ne disrompos ĝin?

— Kion vi faros, se via Turka Sultano ne portos nutraĵon kaj precipe mapon?

— Ni ekiros kiel ajn! — diris Alfonso la Neniulo kaj rigardis sur la knabinon kun brilanta okuloj.

— Ĉu eble li pensas, ke li povas forlogi Yvonne-on de mi?

— Mi desegnos mapon por vi — diris la generalo. — Mi konas la regionon sufiĉe bone — kaj li ridetis. — Vi devas provi fari ĉion propraforte, ĉar se vi ne scius, mi estas. Kristoforo Monte.

Ĉu nek la nomo Duran estas vera, sed la nomo Kristoforo Monte jes, kaj Duran estas nur ia nobelula rango, kiel la titolo Vicomte? Mi ne interesiĝis, ĉar se oni estas klera, pli utilas forkaŝi sian nescion. La floso pretiĝis vespere.

Ni nur jam fortikigis ĝin tie kaj ĉi tie. Yvonne paroladis kun Alfonso la Neniulo kaj ridetis. Mi sentis tiel, ke ŝi interesiĝas pri mi. Mi klopodis rigardi al ŝi kun iom nuba, malgaja, interesa mieno, sed tiu bruta Hopkins la Ŝtipulo, kiu martelis la floson apud mi, li batis hazarde sur mian dikfingron tiel forte, ke mi ekkriegis.

— Idioto! Ĉu vi disbatas la manon de verkisto?!

— Tiam ne gapaĉu, kiel ia melankolia kamelo — diras tiu vulgarulo. Kial diskuti kun tiulo? Nun li kolektas la cigarstumpojn de la generalo en la binoklujon, kaj li uzas ĝin kiel maĉtabakon. Kian klerecon havas tiu, kiu scias nek tion, ke ĝentlemano ne levas cigarstumpon, se tamen, tiam li ne maĉas, sed fumas ĝin?! Cetere li estas freneziĝinta pri tiu binoklujo. Li poluras, grasumas ĝin dum la tuta tago, kvazaŭ li preparus sin al paradmarŝo. Li ne lasas iri Levin-on en sian proksimon, de kiam tiu deklaris, ke li povas fari sufiĉe bonan raguon el ledvaro en okazo de bezono.

Cetere ripetiĝas la malnovaj problemoj ĉe Levin.

— Kiu vi estas? — demandis la generalo, kiam li sidis inter nin.

— Sinjoro generalo — li raportas kun vireca forkaŝo de la tragika fakto, — mi estas Levin… Persone!!!

— Hm… Jes?… — La delikatmaniera generalo estis embarasita. — Kvazaŭ mi jam estus aŭdinta tion… Sed mi ne memoras…

— Mi ĝojas, ke vi serĉas pri mi, sinjoro generalo — li diras kun rideto de primokita martiro.

Lia ekscelenco rigardis sur nin konfuzite. Li vere hontis, ke li ne konas Levin-on.

— Kiel mi diru… io ŝajnas al mi, tamen… se vi dirus.

— Nu, sinjoroj! — li turnis sin al ni kun tromemfida, triumfa rideto. — Diru al lia ekscelenco, kiu do estas Levin?!

Ni ĉiuj estis ege embarasitaj. Fine la serĝento salte leviĝis blasfemante, kaj kolere alkriis Levin-on.

— Diru fine jam, kiu vi estas?! Sciu, ke neniu konjektas tion!

— Via mokado ne ofendas min. Mi alkutimiĝis al la envio — li respondis kun malestima rido kaj fingre retroglatigis siajn blankajn buklojn.

Poste li alparolis neniun. Li sidis orgojle en malproksima angulo, kun deturnita kapo kaj silentis.

Ŝajnis, ke ni neniam ekscios, kiu estis tiu eminenta homo.

Ni devis ekripozi, ĉar la flamo de la sebo-meĉo altiris la plimulton de la insektaro de la rivero, kaj la sango fluis el ni ĉiuj. La generelo kaj lia filino longe flustradis en la najbara ĉambro.

Mi ne povis dormi. Mi jam iom alkutimiĝis al la insektaĉoj, sed mi konstante vidis la vizaĝon de Yvonne antaŭ mi en la mallumo.

Kiel ŝi skribis en sia du letero?

”…Ĉu tiu fama verkisto trovus min inda al si?… Kiel interesa homo li povas esti…”

Ankaŭ Alfonso la Neniulo multe turniĝadas.

— Kio estas al vi? — mi demandas flustrante.

— Nenio…

— Diru… Ĉu vi parolis pri mi?

— Kiu?

— Yvonne.

— Nu… Ŝi parolis.

— Kion ŝi diris?

— Ke… vi estas afabla knabo.

— Kaj poste?

— Kion poste? Ŝi diris, ke vi estas afabla kaj aminda! Sed lasu min dormi, ĉar mi ĵetos ion al vi.

Nur furiozu, bona knabo. Mi scias, de kie blovas la vento… Ŝi amas min!

Ĉu estas mirinde?

4

Matene li pretigis la mapon. Ĝi estis bonega laboro. La generalo laboris la tutan nokton apud la sebo-meĉo malgraŭ la atako de la insektoj.

– Ĉi tie vi facile povas trairi tra Kongo, kion la sageto montras, de kie nur mallonga ĝangala vojo dividas la oazon Nemas-Rumba, situanta ĉe la suda esktremaĵo de Saharo.

— Bonege — miregis Alfonso la Neniulo. Vi estas vera Kristoforo Monte.

— Kiu li estas, ke vi konstante mencias lin? — demandis Hopkins la Ŝtipulo, tiu malklerulo. Mi hontis, ke mi havas tian amikon.

— Kristoforo Monte estis malliberigita en la fortikaĵo If — klarigis Yvonne.

— Kiu garnizono ĝi estas? — demandis Potrien.

— Iam ĝi troviĝis proksime al Marseljo. Kristoforo Monte estis malliberigitaj tie kaj maljuna abato, kiu faris ĉiuspecajn aĵojn en sia ĉelo. Li skribis sur sian litotukon kaj faris ĉizilon el la piedo de sia lito…

— Tiaĵo ne povas okazi en la malliberejo Sing-Sing — mi interrompis, — ni devis domaĝi la ekpaĵon.

— Tio okazis longe — diris Yvonne.

— Jes — kapbalancis Hopkins, — la nova direktoro nun faris ordon.

— Kaj kio okazis al la bagnanoj? — interesiĝis Ŝtipulo.

Kiam abato Farria mortis, Kristroforo Monte kuŝis sur la lokon de la mortinto, kaj oni ĵetis lin, ensakigitan en la maron anstataŭ la kadavro. Tie li fendis la tolon kaj fuĝis.

…Li certe estis la patro de la generalo, la maljuna Monte-Duron. Tial diras lia filino, ke „Vi estas Kristoforo Monte”.

— Kaj nun — diris Alfonso la Neniulo — ni denove ludos la malnovan historion ĉi tie apud Kongo. Ankaŭ la sinjoro generalo povos diris, kiam li liberiĝos, kiel li revenis el la mortotuko same, kiel Kristoforo Monte. Kaj li punos!

— Ĉu Alfronso la Neniulo freneziĝis? Ĉu li volas ludis tiun „historion?” Kaj la generalo samtiel revenos el la mortotuko… Ĉu li ne volas enkudri la generalon en mortotukon aŭ en sakon? Se ni ĵetos lin en Kongon, la krokodiloj manĝos la maljunulon.

Idiotaĵo! Mi ŝatintus demandi pri la mortinta, maljuna Monte-Duron, sed mi pensis, ke la generalo ne ĝojas, ke lia patro sidas en malliberejo, kial interesiĝi pri li? Ĉu ne…?

Sed tiu afero rilate la sakon ne lasis min trankvila. Mi vidis ankaŭ sur Ŝtipulo, ke io nervozigas lin. Li venis al mi.

— Ĉu vi opinias bona ideo, ĵeti tiun maljunan sinjoron en la akvon? — li demandis mallaŭte.

— Ĝi estas idiota ideo de Alfonso la Neniulo. Mi ne komprenas, kial li ŝanĝis la originalan planon, anstataŭ suriri la floson, kaj lasi la generalon kune kun Potrien ĉi tie!

— Ankaŭ mi samopinias. Ĵeti maljunan sinjoron en la riveron… Kaj kien li naĝu en Kongo?

— Tute ne parolante pri la krokodiloj.

— Mi pensas — diris Levin, kiu sidis apud ni, — mi komprenas, kion ili planas. La generalo certe estas grave malsana, kaj ili ne volas, ke li suferu, ili do persvados lin pri tiu idiotaĵo. Ili nun indulgeme helpos lin en sako transmonden.

Ĝi ŝajnis sufiĉe evidenta.

— Diable… — grumblas Potrien ĉe la fenestro. — Kion li serĉis ĉi tie?…

Ankaŭ ni elrigardis al la dezerta regiono… Boato malproksimiĝis de la insulo, kvazaŭ la magra kaporalo sidus en ĝi.

— Se li subaŭskultis, ni estas perdiĝintaj — diris Alfonso la Neniulo.

— Mi opinias, ke li ĵus portis nur la manĝaĵon — rimarkas la generalo.

Vere la granda pakumaĵo sur la sojlo. Tiam ni trankviliĝis.

— Jen estas la tempo prepariĝi al la ekiro — diris Potrien.

Ni rapide faris la restintan laboron.

Iom post iom vesperiĝis. Alvenis la tempo elpremi la malantaŭan muron de la kabano, ĉar ni povis surakvigi la floson nur tie. Alfonso la Neniulo streĉinte sian forton komencis premi ĝin. Sed ĝi ankoraŭ nek loziĝis, kiam la pordo subite malfermiĝis, kaj enpenetris ĉirkaŭ kvardek homoj, gvidate de la unuokululo, ĵetantaj sin sur nin. Tute ne devas diri, ke ni kuraĝe defendis nin. Iu batis Potrien-on je la kapo per lato… Hopkin falĉis ok homojn per du aliaj, kaj li batis la atakantojn per ĉiuj objektoj, kiuj estis ĉemane. Mi kaptis nur iun benkon, sed Alfonso la Neniulo portis la tutan malantaŭan muron de la kabano… Vane! Ili estis multaj, kaj venis ĉiam pli multe da homoj. Yvone ŝrikante baraktis inter la brakoj de la unuokulolo… Post kelk-minuta lukto ŝi kuŝi sur la planko senpova. Ili ŝnurligis eĉ la knabinon.

Tiam enpaŝis la kapitano, la unuokululo, la ĉefinĝeniero, la malalta magrulo kaj…

Kaj la Turka Sultano!

— Nu, friponoj — diras la Turko, — mi helpos al vi fuĝi, kiel mi promesis tion! Fine nun mi aranĝos la konton kun vi! Sinjoro kapitano! En la poŝo de la generalo estas sigelita letero, kiun ili volis kontrabandi de tie ĉi.

Li mem eltiris la koverton el la poŝo de la generalo kaj transdonis ĝin al la kapitano!

…Ho, sinjoroj, kiel volonte mi mortus, se nur ankoraŭfoje estus la maldika kolo kaj la grandega gorĝa pomo de la Turka Sultano inter miaj manoj.

5

— Kaj nun mortpafu ilin, kiel hundojn! — kriis la unuokululo.

— Mi decidas! Ĉu vi komprenas? — diris la kapitano trankvile kaj okulmezuris lin tre rigore.

La unuokululo eksilentis. Ŝajnas, ke la afabla kapitano povis bazigi sian aŭtoritaton.

— Hieraŭ mi denove superruzis ilin — ridegis la Turko. Mi ĉiam trompas ilin, ke mi estas kun ili, kaj mi spionadas nur pro ŝajno… Tiam ili rakontis al mi pri la fuĝo kaj la letrero!

Mi preskaŭ eksplodis pro la kolero!

— Unue mi volas legi la leteron — diris la kapitano nervoze.

Li ŝirmalfermis la sigelitan koverton kaj haste tralegis la leteron. Poste li malestime ridetis.

– Ĉu vi pensas, sinjoro generalo, ke ĝi povintus noci min? Mi opiniis vin pli danĝera. Eĉ se vi sukcesus sendi tiun ĉi leteron tien, kien vi deziris, nek tiam vi atingus celon. Ni devus malaperigis nur vin kaj kelkajn suspektajn spurojn. Ne. Mi ne mortpafigos vin ĉiujn pro tio. Ĉi tie ne ekzistas ekzekuto. Sufiĉos neniigi tiun floson, ĉar dek aliaj uzeblaj lignotabuloj ne troviĝas en tiu ĉi kabano.

…Kvar soldatoj forportis kaj ĵetis la floson en Kongon antaŭ niaj okuloj. Tiel difinitive fermiĝis la vojo antaŭ ni forlasi Igori-on!

Kaj ĝuste la Turka Sultano frapfermis la pordon malantaŭ ni. Ho, donu Dio mia, ke mi povu ludadi per lia gorĝo unu minuton. Poste mi mortus volonte.

— Ni iru — diris la unuokululo al la kapitano. — Vi scias, ke oni atendas nin per la konstumaterialo.

— Mi gardos ilin — diris la Turka Sultano. — Sinjoro kapitano, nun jam temas pri mia vivo, ĉar se iu liberiĝos el la tri homoj por momento, li tuj mortigos min… Tiu ĉi atakis min hieraŭ! Nun mi kvitigos la konton kun li!

Li piedbatis min tiel forte, ke ĝi eĥis.

La kapitano retiris lin:

— Mi ne ŝatas, se iu estas kruela! Vi restos kun ili, Boulanger. Kiam oni finos la elkargadon, mi sendos armitajn gardistojn ĉi tien, kaj ekde nun ili ne restos solaj eĉ por momento.

— Ili rompos nian kolon, vi vidos! — grumblis la unuolululo.

— Vi vidas fantomojn.

La Turko elprenis sian pistolon.

— Mi atendos ĉi tie kun pafreta armilo. Ĉar ili estas danĝeraj ankaŭ ŝnurligite.

La kapitano kaj la unuokululo forrapidis kun la soldatoj kaj sidis en boaton. Ni povis vidi ilin tra la malfermita pordo.

— Nu, kiel vi fartas? — turnis sin la Turko al ni cinike.

Mi baraktis pro mia senpoveco tiel, ke la ŝnuro tranĉis en mian karnon.

— Disinjoro! Nur por momento mi povus deŝiri tiun ĉifonon.

Li mire rigardis sur min.

— Kial vi ne diris tion? — li demandis, poste formetinte sian pistolon, li venis al mi kaj tranĉis la ŝnuron…

Ĉu vi komprenas?

Mi salte leviĝis kaj staris tie… Antaŭ li!

— Nun… nun… — mi spiregis.

— Nun fermu la pordon, ĉar oni eble ekvidas nin en la ĉambro el la direkto de la rivero.

Poste li tranĉis la ŝnurojn unu post la alia. Fine tiujn de Hopkins… kaj Alfonso la Neniulo!

Ni triope staris senpere apud li, ke li ne povis eĉ moviĝi. Potrien elprenis sian revolveron kun tremanta mano.

— Mi pensas — flustris Alfonso la Neniulo kun tute stranga mieno, — nun vi ne havos tempon por klarigi tion.

— Kial vi havas tiel grandan buŝon? — li kriis krude — Ĉu vi pensas, ke mi timas vian trion? — kaj li elprenis kuirejan tranĉilon en sia poŝo. — Nu, venu! Damne!

— Vi, malpura fiulo! — diris Hopkins kaj ekiris.

— Nu, venu!

La generalo kaj lia filino intervenis. Alfonso la Neniulo ekfumis cigaredon kaj rigardis lin suspekteme el sia okulangulo.

— Trankvilon! — diris la generalo.

— Ili nur venu! Ni vidu!.. Ili ĉiam estas fortaj…

Ŝtipulo forte piedbatis al lia direkto, sed du homoj retenis lin, la generalo kaj Levin.

— Parolu do! — diris Alfonso la Neniulo.

— Sed tiu malpura fiulo ne parolu! — stertoris la dikulo baraktente — ĉar li klarigos ĉion, kaj ni denove prokrastos la mortbaton…! Lasu min libera!

— Nu lasu lin!.. Damne! Mi montros, kiu estas la malpura fiulo!

— Trankviliĝu! — Potrien provis perforte reteni min.

Estis plena kaoso.

— Silentu! — diris Alfonso la Neniulo. Ekestis paŭzo. La hispano diris al la Turko preskaŭ afable, flustrante:

— Parolu…

— Per la sep sakramentoj! Neniu diru al mi, ke mi estas malpura fiulo! La policistoj ankoraŭ ne portis min sub la duŝon!

— Restu silentaj! — diris Alfonso la Neniulo. Subita ekmovo… Eĉ la plej rapida rigardo ne povis sekvi lin… unu krio, kaj la tranĉilo de la Turka Sultano estis ĉe li.

— Parolu, sed rapide… tre rapide…

— Kion mi diru, nu?! Hieraŭ vespere oni sendis la kaporalon per boato ĉi tien por subaŭskulti nokte. Mi aŭdis tion tra la truo, kiun mi boris en la planko de mia ĉambro. Mi certis, ke vi parolos pri la fuĝo… Se ankaŭ mi estos suspektinda, tiam ĉio finiĝos. Mi kuregis al Kvastiĉ por paroli kun li. Poste… mi iris al la kapitano. Mi devis antaŭi Fadenon, ĉar eble li subaŭskultos ion ankaŭ pri mi. Mi diris al la kapitano, ke vi parolis kun mi, kaj ŝajne mi konsentis komplici kun vi. Mi rakontis al li la fuĝon, la floson… Kion vi volas de mi?

Alfonso la Neniulo staris antaŭ li. Trankvile. Li ŝovis sian vizaĝon senpere al tiu de la Turko. Li diris preskaŭ artikigite:

– Ĉu… la letero… Kial vi transdonis la leteron de sinjoro generalo?

– Ĉu vi pensas pri ĉi tiu?

Li metis sian manon en la poŝon kaj elprenis la leteron, kun kvin nerompitaj sigeloj, nefermitan!

O K A   Ĉ A P I T R O

1

Ĝi… estis granda spektaklo.

La generalo feliĉe etendis sian manon por kapti sian raporton.

— Jen ĝi estas!

La unuan fojon en mia vivo mi vidis, ke Alfonso la Neniulo surpriziĝas pro io.

— Kion do vi donis al ili?

— Kiun mi jam havis preta, kaj mi rapide interŝanĝis tiujn.

— Sed kian leteron vi transdonis?

— Kvastiĉ skribis tiun leteron hieraŭ. La generalo sciigas en ĝi, ke oni tenas lin en kaptieco, kaj estas suspektinde por li, ke oni traktas la bagnanojn tro bone. Estas vere, ke la fervojo konstruiĝas, sed negroj laboras, kaj la malliberuloj regas. Li petas tujan esploron.

— Bonege — flustris la generalo. — Tiel la friponoj ne scias, ke mi konas la esencon de la trompo, kaj ili restos en la muskaptilo eĉ tiam, se vi fuĝos…

— Dume la kaporalo revenis, sed li malfruis per la sensacio. Li ja aŭdis ĉion, eĉ tion, ke la generalo faras mapon, kaj Ŝinketo ŝtelas la cigarstumpojn la de sinjoro generalo, ĉar li ne volas peti tiaĵon dum lia ĉi-tiea restado.

— Mi diris, ke ni ne lasu lin klarigadi — furiozis Hopkins, — ĉar fine ni povos kisi eĉ lian manon!

— Se mi permesos tion…

— Sed kiel ni povos fugi? Ni ne havas floson…

— Kiu bezonas floson? — demandis la Turko kaj ekfajfis…

Tra la mankanta muro de la alia ĉambro aŭdiĝis la plaŭdego de la akvo, sed nun iu respondis al la fajfo per mallaŭta krio…

…Granda barko aperis sur la akvo, kargita per ĉio, kaj Fedor Kvastiĉ, la rekulpiĝinta ŝipkuracisto sidis ĉe la remiloj.

Yvone laŭte ŝrikis pro ĝojo kaj brakumis la Turkan Sultanon.

Nun kio okazis denove? Kiel opinii pri tiu vagabondo?

— Mi timas, ke iam vi malfruos per la klarigo — diris Alfonso la Neniulo.

2

La Turka Sultano de tago al tago pendigis sur sin ĉiam pli multe da objektoj. Fajfilon, mapon, kompason, binoklon, papili-reton kaj kompreneble binoklujon.

Li donis al ni la kompason kaj la mapon. Li proponis ankaŭ la papili-reton, sed ni rezignis tion.

— Oni ankoraŭ elvagonigas la varon — li diris. — Nun iru.

— Kion oni elvagonigas?

— Etŝpura, indurstria branĉtrako estas konstruita de iu ŝipveturebla riverparto ĝis ĉi tie, kaj ili liveras de tie la bezonatajn materialojn kaj diversajn varojn, kiujn oni sendas el Matadi. La etŝpura trajno venas foje en ĉiu monato…

— Rapidu — diris la generalo. — Ni risku nenion…

Potrien demetis sian jakon, kaj la Turka Sultano siajn fajfilon, mapon, papili-kaptilon kaj binoklujon, por ke ankaŭ li malvestu sin ĉemize. Hopkins kaŝrigardadis la papili-kaptilon kaj la binoklujon, esperante, ke li eble trovos siajn cigarojn. Sed vera binoklo estis en la leda ujo de la Turko.

Potrien kaj la Turka Sultano tenis la boaton ĉe la flanko de la surfosta kabano, ĉar la drivo de la rivero estis terure forta. Kaj karaj krokodiloj frapadis ĉirkaŭ ni.

La generalo brakumis la knabinon. Mi enboatiĝis la unua. Hopkins la Ŝtipulo, kiel ni priparolis, transprenis la revolveron de Potrien, eĉ li pendigis sur sin la militistan, honormedalon de la serĝento, fine la zorgeme gardatan malplenan binoklujon, en kiu li tenis la cigarstumpojn de la generalo.

— Rapidu, vi, bradipo! — kriegis la Turko.

Ankaŭ Hopkins saltis en la boaton, fine Yvonne, kaj poste la forte tenantaj manoj forlasis ĝin, ni ŝanceliĝis… La Turka Sultano starante sur la rando de la kabano, puŝis nin en la drivon de la rivero per longa lato, ĉar ni ankoraŭ ne povis remi. Fine la boato ekimpetis…

– Ĝis revido! — kriis la Turka Sultano, kaj li batis Hopkins-on per la liberiĝinta, longa lato kvar-kvin foje tiel, ke la lignotabulo laŭte klakis.

— Nur pro Sajno — li trankviligis la hurlantan dikulon. En la sekva momento la rivero kaptis la boaton.

3

Ni forte kaptis la remilojn, por ke Kongo furioze frapanta, torentanta en sia fluejo ne drivu nian platboaton en la mezon de la rivero.

Ni puŝadis la elstarajn rokon per niaj remiloj ambaŭflanke por eviti la ŝiprompiĝon, kaj ni direktis la boaton surborden.

En la lumo de la plenluno kvazaŭ vitreroj brilis la multe da subite elmegiĝintaj skvamaj kapoj, kiel tiuj aperis kaj subakviĝis inter la turbulantaj vortic-ringoj.

La altenleviĝantaj saŭmoondegoj ĉirkaŭ la rokoj signis, ke ĝi estas la plej senbrida rivero en la mondo.

Nia iu remilo penetras en sablobenkon kaj rompiĝas. La boato turniĝas ĉirkaŭ sia akso… La remilo de Alfonso la Neniulo frapadas dekstren-maldekstren, kiel la fulmo por anstataŭi la alian remilon.

— Kapute — flustras Kvastiĉ.

Se ni driviĝos en la mezon de la rivero… tiam ni pereos tie… Ni havas bonŝancon. La boato forte skuiĝas… Ni sursabliĝis.

— Ĉu rifo?

— Ne. Ni estas sur la bordo. Sed nun la fluso kovras ĝin — diras Alfonso la Neniulo. — Dum la daŭro de ne pli ol unu horo la akvo forfluos el sub ni…

— Ĝi kuntiros la boaton…

— Ni haŭlu tion pli supren.

Li apogiĝas al la remilo kaj premas tion en la fluejon. La boato krakas… ĝi glitas pli supren sur la sablobenkon… ankoraŭ… ankoraŭ… Lia proporcia, gracila figuro elstariĝas super la remilo. Nun li denove estas tia, kiel ia grandega kato, kvazaŭ ĉiuj liaj muskoloj, artikoj konsistus el gumo. Tiuj ne streciĝas, sed etendiĝas pro la fortostreĉo. Mi ne konas alian junulon similan al li, krom mi…

Li residas kaj turnas sin al Yvonne ridetante.

— Kiel vi eltenis la vojon ĝis nun?

— Ĝi estis malpli bona ĝis ĉi tien! Tra la varmega Saharo…

— Mi pensas, ke reirante Saharo estos multe pli varmega — respondis Alfonso kaj palpadis sian poŝon, kien li metis la grandegan, sigelitan koverton. Ni atendas la malfluson. Estis malagrabla, varmega nokto. Ŝajne senmastrajn okulparoj ekbrilis en la malluma fono el la direkto de la ĝangalo, kaj la akvo plaŭdegis.

Dume Kvastiĉ konatiĝis kun Levin.

— Permesu, ke mi prezentiĝu, mia nomo estas doktoro Fedor Kvastiĉ. Fortepianisto.

— Mi ĝojas. Mi ĉiam alte taksis vian doktorecon en la muzikakademio.

— La du titoloj ne interrilatas. Ke mi estas doktoro, tio sendependas de la muziko. Mi finis ankaŭ universitaton.

— Kion vi faris ankoraŭ, sinjoro doktoro?

— Punlaboron. Ne prenu kiel ofendo, sed vi forgesis prezentiĝi.

— Ĉu vi ne diris al li, ke mi estas Levin?

Hopkins glutis.

— Ni ankoraŭ ne diris tion. Sed nun — li respondis malafeble. Kaj li diris al Kvastiĉ seke: — Li estas Levin.

Okazis surpriza afero. Kvastiĉ salte leviĝis en la boato por momento.

— Ĉu vi estas Levin? Dio mia! — li kriis, etendante siajn ambaŭ manojn. — Ĉu vere vi estas Levin? Ĉu tio eblas?

Levin skuis kun larmaj okuloj la grandan, lentugan, lozhaŭtan manon de la pala, morfinista kuracisto.

— Jes! Jes! Amiko mia! Mi estas Levin.

— Ho! Kia feliĉo.

Kaj ili brakumis unu la alian!

Ni rigaris la scenon konsternite. Ĉu Fedor Kvastiĉ scias la Levin-sekreton? Ĉu ĝi tamen ne estas demenco? ĉu Levin vere estis iam, ie aliulo, ol neprizorgita kaj manĝema homo?

— Ho, mi devas vidi vin ĉi tie — lamentis Kvastiĉ. — La granda Levin, pri kiu mi aŭdis tiom multe.

— Jes, amiko mia! — respondis Levin kaj ĝemis.

— Kaj kio venigis vin ĉi tien?

— Cherchez la femme.

(Cherchez la femme, pli precize: serĉu la virinon. Ĝi okazas en romano, kies titolo estas Lohengrin, kie la kavaliro serĉas virinon por si, baldaŭ li fariĝos cigno kaj ili kantas. La aŭtoro.)

— Neniam mi estus kredinta tion.

— Nek mi — ĝemis Levin kaj premadis la manon de la kuracisto emociiĝinte, — iam mia kariero komenciĝis alie.

— Ĉu via kara fratino loĝas en Rusĉuk eĉ nun?

— Kia fratino?… Mi estas orfo.

— Kiel?… Ĉu ne vi estis la kostumplanisto de la cara baleto?

Levin ekŝrikis.

Poste li forpuŝis la manon de Kvastiĉ. Ŝajnis, ke nervatako minacos lin.

— Sed… kia Levin vi estas?

— Sufiĉe…! Vi trovas ĝojon en nematura ŝercado! Vi ne povas ofendi min en mia memrespekto, ĉar ĝi devenas el viaj fiaj instinktoj.

Kaj li diris nenion pli…

La tempo malrapide pasis en la nokto. Ĉiam pli peza, senaera varmego streĉiĝis super la rivero. La lunlumo filtriĝis tra nebulo, kaj la arĝentaj radioj latentis kun fumeca, opaka brilo inter la leviĝantaj vapornuboj.

Ni pasigis ekscitplenan duonhoron en la boato. Se oni malkovros nian fuĝon, tiam ne estos saviĝo por ni. Ni falos en muskaptilo. Ni frostotremis en la nokto malgraŭ la kvardek kvin celsiusgrada varmego. La ostoj, la pulmo, la stomako malvarmas, la artikoj akre doloras, kaj la tempioj laŭte pulsas…

— Klinu vian kapon sur mian ŝultron kaj provu dormi — diras Alfonso la Neniulo, kaj la knabino obeas senvorte.

Tio eble estus mia rajto, sed nun en la boato oni ne povas ŝanĝi lokon. La refluanta akvo laŭte plaŭdas. Yvone vekiĝas el sia duondormo.

Alfonso la Neniulo brakumas ŝin kaj frapetas sian ŝultron. La knabino denove alklinas sian kapon kaj ekdormas…

Iom post iom tagiĝas. La ŝipo staras sur sekejo. La mortepalan, senmovan bordon laŭlonge, ĝis kie la rigardo atingas, kovras krokodiloj kun abomeninda svarmo.

4

Ni decidis iri la unuan tagon tiel rapide, kiel ni povis. Bedaŭrinde, Levin, kaj precipe la grandega, dika Kvastiĉ, ne povis tiel rapide marŝi. Sed Yvonne estas eminenta knabino. Mi estas fiera pri ŝia simpatio. Ŝi venas kun ni per egalritma, rapida paŝado, ke eĉ veterana legiano povus envii ŝin.

— Mi sportas ekde mia infanaĝo — ŝi diris, kiam ni laŭdis ŝin. — Nur la kompatinda Francis estintus tia. Sed li volis fariĝi poeto.

— Verki estas malfacila tasko — mi rimarkis trafe, kiel la elvokiva konanto de tiu profesio. — Ĝi bezonas multe da klereco, penado kaj inko.

Tagmeze pluvegis. Preskaŭ doloris nin la tamburado de la torentanta pluvego, kaj ni aŭdis nek la vorton de unu la alia en la plaŭdego. Sed ni marŝis.

Levin ofre iris en malbonan direkton, stumblis en ĉio, falis surteren, ĉar ni blinde puŝiĝis al arboj, veproj pro la akvokurteno. Ni kovris Yonne-on per la sola impregnita veltolo, trovebla en nia pakaĵo, kaj ni ĉiuj malsekiĝis sub la giganta duŝo, kiu superbruis nian voĉon.

— Damne! — spiregis Levin, — kiam oni ekipos la legianojn per pluvombreloj?

— Se tamen okazus tiaĵo, estas dube, ĉu dizertintaj malliberuloj kaj precipe iliaj civilaj kunkulpuloj povas kalkuli tiun favoraĵon — hurlis Kvastiĉ suprkriante la muĝantan akvon.

— Mi ne parolas kun vi. Malĝentila primikanto.

— Mi ĵuras, ke mi ne scias, kiu vi estas, kaj mi havus la plej belan tagon de mia vivo, se vi dirus tion!

— Sufiĉe! Foriru de apud mi! Ne devigu min, ke mi forlasu la ĝangalon pro vi!

— Vi nur ŝatus tion — rimarkis Hopkis la Ŝtipulo kun gemuta kriego.

Vespere ni atingis la unuan kurbiĝon de la rivero. La pluvo ĉesis dum unu momento. Ĉi tie, en la regiono de la timigaj kontrastoj, la manko de la transiro faras ĉion neeltenebla. Sen krepusko alvenas la vespero, kvazaŭ giganta lampo estingiĝus sur la ĉielo.

Ni sternas nian solan akvorezistan veltolon kaj esplorrigardas la skizon de la generalo kompare kun la militista mapo de la Turka Sultano.

— Nun ni estas proksimume ĉi tie — montris Alfonso la Neniulo.

— Irante norden, ni atingos Saharon post kelkaj tagoj.

— Nur tio estas la demando, ĉu oni persekutos nin el la fortikaĵo Fort Lamy. Jen ĝi estas — montris Alfonso la Neniulo sur la mapon. — Se ni sukcesos bonŝance eviti la fortikaĵon Fort Lamy, tiam ni povos ripozi ĉe Nemas-Rumba. Ĝi ne havas garnizonon.

— Ni esperu, ke la Igorianoj havas pli multe da butero sur la kapo, ol li kuraĝus reserĉigi nin.

Levin dormis sidante. La larĝa, blanak, lunmiena vizaĝo de Kvastiĉ estis indiferenta kaj laca, kiel ĉiam. Maksimume li ĝemis kelkfoje, ĉar li malhavis la morfinon, kiun li denove akiris apud profesoro Winter.

— Se oni reserĉigos nin — opiniis Hopkins — estos problemo.

— Ĝi ĉiel sukcesos! — diris! — diris Yvonne esperante.

Alfonso la Neniulo tuj fariĝis entuziasma:

— Jen, tiam ni elpensos ion.

— Du ovojn — flustretis Levin, kiu vekiĝis je la lasta vorto.

…Ni daŭrigis nian vojon post tri hora ripozo. Ni havis tiom da manĝaĵo, ke porciumante ĝin por dek tagoj, ĝi eble sufiĉos. Ni nur havu forton. Tagmeze ni atingis la ponton. Ĝi estis pendoponto, konsistanta el ŝtona materialo, oni fortrikigis ĝin per putrintaj kaj disfibriĝantaj lian- kaj bastofaskoj. Sub tio, en la profundo de kvardek metra abismo torentis la rivero Kongo.

— Sub tio, en la profundo de kvardek metra abismo torentis la rivero Kongo.

— Yvonne trairos ĝin la unua. Nur unu homo povas estis sur la ponto…

Yvonne ekiris kuraĝe. Ŝi rerigardis ridetante el ties mezo. Poste ŝi trairis ĝin. Kelkaj lianfaskoj de la ponto ŝiriĝis.

— Okazos malbono! Ĝi ne eltenos, ke ni ĉiuj kvin trairu ĝin — diris Hopkins.

Nun Levin iris sur ĝi kun iom tremantaj genuoj. Kiomfoje la ponto moviĝis, li kaptis al sia hararo kaj ekŝrikis. Li faris tion preskaŭ ritme.

Li estis la unua viro, kiun mi aŭdis ŝriki. Li estis tiel nevoza, kiel multaj famaj filmaktorinoj. La plektitaj ekstremaĵoj de la ponto nun ne ŝiriĝis plu. Neniu scias, kiam vagis homo lastfoje en tiu ĉi regiono kaj sur tiu ponto.

— Ekiru! — diris Hopkins al Kvastiĉ.

— Nur iru vi. Mi estas la plej dika, kaj se la ponto ruiniĝos, tiam la kompatinda knabino restos tie kun tiu mondfama idioto.

Tia knabo estis tiu grandega kun malstreĉa haŭto, la iama ŝipkuracisto, kiu povis esti vera sinjoro antaŭ siaj punaj antecetedentoj. Sinjoro post enkarcerigo restos sinjoro, ĉar la prizona vivo ne vanigas la noblan animecon. (Elektaĵo el la personaj spertoj de la aŭtoro.)

— Nu do iru vi la unua — diris Neniulo al mi.

— Sed…

— Silentu! Vi devas estis apud Yvonne.

Li pravis! Mi transiris, rekte, rapide. Bedaŭrinde mi vidis el la mezo de la ponto, ke denove deiĝis iu node ligita plektaĵo el basto de sur la muro de la gruzela bordo…

Ĉu ĝi eltenos la trairon de Hopkins la Ŝtipulo, sinjoro Profesoro kaj Alfonso la Neniulo?

Jam venas la dikulo. Li vidas bone, kiel deiĝas iu ligilo de la ponto per laŭta ŝiriĝo, sed li venas senhalta, suspirante, fierege, kun flankenŝovita ĉapelo. Kiam li alvenis, jam nur kvin-ses nodoj tenas la ponton. Kaj ili diskutas transe. Kial ili parolas tiel longe?… Kiam li alvenis, jam nur kvin-ses nodoj tenas la ponton. Kaj ili diskutas transe. Kial ili parolas tiel longe?… Yvonne staras apud mi, prenas mian brakon kaj fikse rigardas al la transa bordo.

Sankta Dio!

Kvastiĉ venas! Alfonso la Neniulo sendis lin antaŭen! Se la ponto falos, li povas renkonti ilin post tri semajna piedirado ĉe alia ponto.

Ekscitaj momentoj. Kiel ia statuo, senmova kapo de antilopo kaŝrigardas la okazaĵojn el inter la arboj.

La grandega homo venas… Per trankvila kaj fiera irmaniero… La ponto ŝiriĝas… Li alvenis bonŝance, sed nur du plektaĵoj de bastoj, node ligitaj tenas jam la ponton.

Homo ne povos trairi ĝin.

— Atendu! — mi kriis al li. — Ni elpensos ion kaj… Ne!

Li saltas… Per grandegaj paŝoj, unu… du… tri… Ĝi estas ia ekstertera, senpeza kuro, kiel li kuregas saltante al ni.

Li estas ĉi tie! Li atingis nin!

Yvonne premis mian brakon tiel, ke mia koro feliĉe ekbatis malgraŭ la danĝera momento. Ŝi amas min!

Alfonso la Neniulo apenaŭ povis kapti ŝin, ĉar la knabino ekŝanceliĝis…

— Yvonne… Estas nenia problemo — li diris ridante. — Kaj bonvolu kolekti vian forton. Ĝi estis bona antaŭsigno. La bonŝanco estas kun ni.

— Sed ni parolos pri tio alifoje. — interrompas Hopkins la Ŝtipulo kun sia kutima abrupto, — mi jam ŝatus esti en Maroko…

5

Ni iras plu en la internon de la ĝangalo, dorse al la rivero, en kiu direkto la kompaso signalas nordon. Alfonso la Neniulo kaj Yvonne marŝas malsproksime antaŭ ni. Ni postrestas iomete.

— Mi pensas, ke oni ankoraŭ ne persekutas nin — diras Kvastiĉ kaj rigardas al la forlasita rivero.

Hopkins la Ŝtipulo ŝovas sian manon en la ledan ujon. Kompreneble nenia danĝero povis disigi lin de ĝi. Li elprenas binoklon el tio. Kio ĝi estas?!

— Mi tuj rigardos ĝin — li diras. — Ĉar, dum la Turko malvestis sin por teni la boaton kun Potrien, mi ŝtelis lian binoklon kun ties leda ujo, kaj mi lasis la mian ĉe li. Per tio mi ŝuldis al li pro la cigaroj!

Kaj li levis ĝin al siaj okuloj, sed li tuj ekrikanis.

— Tia fanfaronulo li estas! La binoklo ne havas lensojn. Li kovris la aperturojn per lad-pecoj. Tiuj scintilis de malproksime, kiam li levis ĝin al siaj okuloj.

— Ĉu vi ŝtelis la binoklon de la Turko? — mi demandis.

— Mi vekis nur ŝajnon.

— Kiel?

— Mi vekis tiun ŝajnon en li, ke mia malplena leda ujo, kiun mi lasis tie estas lia. Tiel mi sukcesis interŝanĝi ilin, kaj la binoklo nun estas la mia. Li havas la multe da cigarstumpoj.

Kiom da ŝajn-afero estis en tiu ĉi aventuro!

Vespere i aventuro!

Vespere Yvonne febriĝis, samkiel Levin kaj mi. Ni frostortemis sen kinino. Ĉar la Turko ne povis akiri ĝin. Nia situacio estis senespera.

Tamen mi iris, Ŝtipulo kaj Alfonso la Neniulo portis Yvonne-on sur brankardo, improvizite farita el veltolo, kiam ŝi tute laciĝis, sed Levin faligis ĉion, stumbladis, kantis kaj konstante komandis al bataliono da helpkuiristoj pro la deliro de la tropika febro.

— Staru rekte… Elprenu bak-pleton! Ŝargu meleagron!

Ni konfidis Kvastiĉ-on por konstante kuntreni Levin-on, kiam li jam ne povis stari sur siaj piedoj. Ĉar ne estis halto ĉi tie! Se la nutraĵo elĉerpiĝos en la ĝangalo, tiam estos kapute al ni ĉiuj. Ni kuntrenis Levin-on, preninte lian maleolon, tra dornejoj kaj arbustoj, kiam Kvastiĉ laciĝis, ni duope. Dume ni portis ankaŭ la pakaĵojn, sed estas egale! Nur ĉiam antaŭen, kun la devizo de la legio, kio estas la eterna ordono en ĝangalo kaj en dezerto:

„Marchez ou crevez!”

Marŝi aŭ morti

Kiam ni estis en la densejo, komenciĝis la manbatalo kontraŭ la dornoj, klematidoj, kun la dikaj, volvantaj rotangoj, sub la turo-altaj, misformaj arbotrunoj, larĝaj kiel elefantoj. En konstanta duonlumo, kien la sunoradioj neniam atingas, kaj ĉiu planto kreskas per sinuaj, koŝmaraj formoj. La abundkreska, interplektiĝinta flaŭro de la ĝangalo strangolas unu la alian, kaj sur la flaviĝinta korpo de la mortigita kontraŭulo ĝi altengrimpas, konjektante la lumon.

La sinkema grundo de la arbaro, havanta penetran odoron, estas plena de mistikaj insektoj, grimpuloj. Ni batas, tranĉas la sarmentojn, arbustojn, kunplektiĝintajn branĉojn, triope, ĉar ankaŭ Kvastiĉ estas laca fari tion. Nek legiano, havanta ĝeneralan korpkondiĉon, sufiĉas al tio, nur tri tiuloj, kiel ekzemple mi.

Tranĉinte vojon kun sanganta haŭto, per morta fortostreĉo, ni kuntrenas la aliajn. Levin jam ne parolas. Sur lia flava vizaĝo estas du ruĝaj makuloj, kiel surfalintaj, grandaj farbo-makuletoj. Liaj malpuraj, blankaj haroj kovras liajn nigrajn okulkavojn tra lia frunto, kaj li nur spiregas.

Sur senarbejo, kie ni ekripozas, Kvastiĉ rigardas la maleolon de Levin. Ĝi estas iomete ŝvelinta.

— Tio signifas kormalfortecon — diras la kuracisto. — Mi opinias, ke li jam ne longe eltenos.

Kiel rilatas la koro al la maleoloj? Ĉu Kvastiĉ estas ebria?

— Ni do bivakos — diras Neniulo.

— Kio okazos al ni, se elĉerpiĝos la nutraĵo? — demandas Ŝtipulo.

— Mi tute ne scias tion. Ĉu ni lasu lin ĉi tie morti, kiel hundon? Li estis kun ni.

— Hm… Vi pravas.

— Ni ne devas longe bivaki — diras la sinjoro Profesoro mallaŭte, kaj li palpas la pulson de Levin.

— Kio okazis?

— Agonio. Antaŭmorta stato. Li do estas preta.

Yvonne kuŝas malpli proksime, frostotremanta sur tendotolo, iu nekonata insekto pikis Hopkins-on, kaj nun granda, blua tubero pusas sur lia nuko.

Alfonso la Neniulo detiras la botojn de Yvonne kaj masaĝas ŝiajn piedojn. Ĉirkaŭ ni premege striktiĝas la malluma, timige demsa profundo de la ĝangalo. Ĝi estas muta, senmova, mistika densejo…

— Prenu… dekagramon… da butero… — flustras Levin kaj ĝemete suspiras. — Dio… mia… La granda Levin… nun ĉi foje… Li bruldifektis sian langon!.. Nnu! Dankon!..

Preskaŭ kompreneme li ĉirkaŭrigardas per siaj brilantaj, viziaj okuloj kaj ridas amare.

— Kio estas… amiko — mi demandas kun kunpremiĝinta gorĝo.

— Sinjoro! Nun estas nenio!.. La granda Levin… manĝos, kion li kuiris… Pfuj… kiel brulgusta vivo ĝi estis… Kaj mia Disinjoro… Oni priservis… kiel deserton… tiun malbenitan Kongo… landon…

Li rafalas kaj stertoras. Ni trinkigas lin. Ni nun ne mezuradas la malmulte da akvoprovizon. Li trinkas, kiom li volas. Ĝi fluas eĉ sur lia kolo.

Tamen ni sidas strange, ankaŭ Hopkins… Ej, vidu jam… la maniema, maljuna Levin, tiel forte ligiĝis al nia koro. Kial?

Li estis kun ni… Ĝi tre gravas ĉi tie, se ni povas diri pri iu, ke: „Li estis kun ni…” Tio enhavas ĉion en si…

Tre alte, super la fabele grandegaj arbokronoj eble troviĝas maldensa parto, ĉar nun stelo rigardetas malsupren, kvazaŭ responde al nia premega maltrankvilo, jen, tiel altae, brilaj kaj ĉiam samformaj fenomenoj estas super ni, kiel la steloj! La steloj certe signifas ian bonan solvon, feliĉan, finan surprizon, kiam la vivo estas tiel sencela, malgaja, unutona, kaj precipe ĝi jam estas estingiĝanta.

Kvastiĉ suprentiras la palpebron de Levin. Li rilumas ĝin per la poŝlampo kaj murmuras enigman vorton.

— Methastasis… — kaj li aldonas ankaŭ en la alia faklingvo. — Estingiĝas lia meĉo…

Aŭrore ni enterigis Levin-on, apud Kongo, en la ĝangalo. La faman, grandan Levin-on. Kaj nun, ŝajnas, ke li kunportis en la tombon sian sekreton, kiun li gardis kun fierega rideto, kun dignosento de arkiduko, kiam ni interesiĝis pri tio.

6

Eble Fort Lamy jam ne estis malproksime. Kaj ni klopodis diste eviti la fortikaĵon. Kvankam ĉio estis elĉerpiĝonta ĉe ni, kaj Yvonne havis konstante febron. Ankaŭ mi frostotremas en la sufoka varmego de la ĝangalo.

— Ni devas liveri la knabinon en Fort Lamy-on — diras Alfonso la Neniulo al mil

— Ankaŭ mi samopinias…

— Kvastiĉ! Ankaŭ vi malfacile eltenas la vojon. Akompanu la knabinon al Fort Lamy, kaj anonciĝu memvole tie.

— Kial oni volas malliberigi min ĉiam?

— Nenio malbona okazos al vi. Ŝi estas la filino de generalo — mi diras. — Yvonne estas la filino de Duron-Monte.

— Kion vi rakontas? — demandas Neniulo. — Kio estas tiu nomo Monte?

— Se oni ĵetis la patron de la generalo en la maron laŭ tiu nomo, tiam ankaŭ li nomiĝas tiel.

— Kia idiotaĵo ĝi estas?

Nun ankaŭ Hopkins la Ŝtipulo eksplodis.

— Ankaŭ mi scias tiel! Vi parolis pri tio, kiam vi preskaŭ ĵetis la generalon en la akvon en sako.

Alfonso la Neniulo rigardis sur nin, poste li diris nenion. Ŝajnas, ke ankaŭ li komprenis, ke ni pravas. Li nur ŝatas diskuti kaj instrui.

— Ĉu vi volis mortigi la generalon? — interesiĝis Kvastiĉ.

Alfonso la Neniulo komencis kriegi pro nekonata kaŭzo:

— Se vi ne ĉesigos tiun stultaĵon tuj, mi batos iun je la kapo.

— Vi diris tion — rekriegis Hopkins la Ŝtipulo. — Ne rigardu nin ĉiujn iditoj!

Neniulo senvorte lasis nin tie. Jes, la afero estas nun ĝena por li.

Ni portis la knabinon duope, ŝanĝante unu la alian. Ŝi ne tro malfortiĝis, ŝi estas nur febra. Se ni havus kininon, ŝi povus daŭrigi la vojon kun ni. Sed tiel ŝi tre malfortiĝas pro la ferbro. Ni tranĉas la ĝangalon, portas la knabinon kaj helpapogas Kvastiĉ-on. Ĝis kiam ni eltenos kun tia mankohava ekipaĵo?

— Haltu! — krias Alfonso la Neniulo. La lianojn tranĉantaj bajonetoj malleviĝas. — Homoj.

La miraklo! Ĉu homoj en la ĝangalo? Sed la okuloj kaj la oreloj de Alfonso la Neniulo estas tre delikataj instrumentoj.

— Atendu — li diras, kaj surventriĝinte li jam forglitas sub la tunelo de la rampaj plantoj. Pasas pli ol dek minutoj. Yvonne vidis la okazaĵon. Ŝi volis ekparoli, sed Neniu Alfonso estas tiel rapida, kiel sciruro, aŭ plie kiel leopardo. Nun la knabino premas sian manon sur sian bruston, kvazaŭ subpreminte siajn korbatojn kaj rigardas en tiun direkton, kie Alfonso la Neniulo malaperis… Fine ekbueto… La hispano denove staras antaŭ ni.

— Soldatoj bivakas ĉi tie… Teknika taĉmento faras ekzercojn. Ili havas kvar tendojn.

— Nu, kaj kiel plu?

— Kvastiĉ akompanos Yvonne-on tien.

— Mi ne iros — diras la knabino.

— Mi ne toleras kontraŭdiron! Nun mi estas la generalo. Gravas la letero.

Yvonne ekridetas.

Alfonso la Neniulo haste ŝovis sian manon en la poŝon kaj elprenis la sigelitan koverton.

— Jen ĝi estas!

— Ĝi ne estas la raporto. Dum vi prepariĝis al la vojo, sinjoro Boulanger flustris al mi, ke li prenis la veran koverton al si.

Ni kunrigardis konsternite.

7

— Li diris tion — daŭrigis Yvonne, kaj ni sidis konsternitaj, — ke li fuĝos verspere per la etŝpura vartrajno, kaj el la fiŝista haveno de Kongo post sep tagoj li estos Matadi. Sed li ne volis diskuti kun vi. Se mia patro volas, li kunportos la leteron, sed nu tiam, se ni donos nian honorvorton, ke ni diris nenion al vi. Mi promesis silenti dum tri tagoj. Nun jam mi rajtas paroli.

Alfonso la Neniulo malfermis la koverton.

Elfalis el ĝi la kuirlibro, eldonita fare de la disĉiploj de Levin kaj letero.

Karaj Knaboj!

Mi ne fidas vin! Nek Neniulon, nek aliulon. Foje vi ne atentis min. Vi estas agresemaj. Ŝinketo, la tromemfida idioto jam transdonis gravan skribaĵon al virinaĉo. Tial mi kunportos la raporton de la generalo. Trajne estos pli sekura, vi ĉiuj scias tion. Vespere. Kiam la kapitano kaj la unuokululo dormos. Mi fuĝos. Per trajno. Sur la privata branĉtrako. Multajn sukcesojn ankaŭ al vi.

Kun alta estimo:

mi bele trompis vin.”

Ni sidis tie, kvazaŭ ni estus batitaj je la kapo.

— Estis superflue sekreti tion. Ankaŭ mi aprobintus ĝin — diris Alfonso la Neniulo, — se la Turko estus rakontinta, kion li volas. Lia vojo estas pli rapida kaj sekura.

La okuloj de Yvonne ekbrilis.

— Mi estas feliĉa, ke vi ne koleras lin.

Tio estas troigo, ĉar Hopkins la Ŝtipulo maĉis ŝoson de palmo tiel, kvazaŭ ĝi estus la kolo de la Turka Sultano.

Yvonne flate karesis la neprizorgitan mentonon de nia demoraliziĝinta, dika amiko.

— Vidu… mi jam ne havis tempon por denove diskuti… Kara Hopkins, vi ne la raporton portas. Vi faras multe pli gavan aferon… La tri korpogardistoj reviviĝis por stari malegoisme apud malfortan, kompatindan virinon.

Hopkins ruĝiĝis, palpebrumis kaj viŝis la ŝviton de sur sia frunto pro la karesado.

— Ja — li diris — ne tial, sed la Turko, tiu… li ĉiam sekis ian nekompreneblan vojon… en lian kapon… ĉiam venas ia eksterordinara ideo…

Kaj li komencis tusadi, ĉar li hazarde glutis palmopeceton.

— Se la afero statas tiel — diris Alfonso la Neniulo, — mi devas konfesi eĉ tion, ke ni havis ne multe da espero por atingi vive la destinlokon de la letero.

— Ĝi certas — diris Hopkins. — Ankaŭ mi sciis tion.

— Nehavante la leteron, ni do povas anonciĝi ĉe la soldatoj, kaj ni atendos, kiel plenumiĝos nia sorto. Mi pensas, ke ni ne devas timi, precipe, se la Turka Sultano senprobleme sukcesos kunporti la raporton de la generalo.

— Ankaŭ mi vidas tiel — mi diris aprobe, sed post matura konsiderado.

— Sed ne perfidu min — diris Yvonne. — La filino de generalo Duron ne ŝatus, se disvastiĝus en la societaj rondoj, ke ŝi vagis en la ĝangalo kun kvar viroj. Ĉar nur mi scias, ke la tri korpogardistoj estis ĉirkaŭ mi kaj ilia kavalira amiko.

— Nia kavalira amiko ĝuste nun dormis, kaj lia rondforma kapo, pendanta sur lian bruston faletadis dekstren-maldekstren. Ni ekiris iom malbonhumore. La ĝangalo maldensiĝis en la direkto de la senarbejo. Subite Hopkins puŝpikis min je la trunkoflanko:

— Ĉu vi komprenas tiun aferon rilate la tri korpogardistojn? — li demandis mallaŭte.

— Hm… ĝi estas tiel… — mi koleriĝis. — Vi estas tre malklera, Ŝtipulo! Tiaĵon oni devas scii.

— Vi lernis tiun trukon de la kompatinda Levin.

— Ĉu vi pensas, ke mi ne scias tion?

— Jes.

— Nu bone. La Tri Korpogardistoj rolas en teatraĵo, kiu temas pri tio, ke oni malliberigas la patron de noblaanima virino, kaj tri suboficiroj, devenintaj el bonfamaj familioj donas parton de ilia soldo al ŝi por manĝi kaj loĝi, dume la maljunulo, plenuminte la du trionon de sia puno ricevas subkondiĉan malliberigon pro lia bona konduto, sed li devas anonciĝis en la policejo ĉiusemajne… Sed vi ne konas tiun teatraĵon.

— Ĉu tiun? — mi demandas moke. — Ni ludis ĝin kune! Sed kio okazis al la diamanto kaj la poŝhorloĝoj, kiujn ili kunportis el Londono?

— Ĝi estas la sceno de la ĉeftraktado, kiam oni metas la krimdokumentojn antaŭ la patron. Vi devus scii tion.

Baldaŭ ni aŭdis voĉojn tute proksime, poste gardostaranto paŝis antaŭ nin.

— Halt! Qui va la!

Post kvin minutoj ni staras en iu tendo. Teknikistaj soldatoj faris ekzercojn ĉi tie, du oficiroj kun malgranda taĉmento. Ili muntis kablojn sur la senarbejo kaj telefonis unu al la alia de sur iu palmo al la alia.

La oficiro akceptis nin indiferente. Dizertintoj el Igori. Kompatinduloj. Ili havis malfacilan vojon. Li ne scias pri reserĉigo, kvankam li estas la telekomunika oficiro. Nur Yvonne surprizis lin.

— Ĉu la virino? Kiel ŝi venis kun vi?

— Mi iris por serĉi mian malaperintan frateton, kiu estis malliberulo en Igori.

— Ĉu?… Vi kompreneble ne estas kaptito. Ĉu vi deziras trinki teon? Bonvolu veni… en mian tendon…

— Mi ŝatus resti kun miaj amikoj, ĝis tio eblas…

— Ĉu?… Nu, estas egale… La patrolo alvenos matene, kiun oni sendos por ili. ĝis tiam vi povas esti kun ili… Mi ne volas puni ilin… Ĉar li havos multe da problemoj.

Ni ne estus pensintaj, ke la ekspedicio finiĝos tiel. Ni estis lokitaj en malgranda tendo, kaj oni starigis gardostaranton antaŭ la enirejon. Ni ricevis kininon, teon, eĉ cigardojn… Sed ni sidis tre malgajaj.

Krakanta voĉo aŭdiĝis de sur iu arbo.

— Alo!.. Alo!.. Teknikista ekzerc-taĉmento, kaporalo Jerome… komisiite de adjutanto Simon!.. Dizertintoj anonciĝis el Igori. Ni arestis ilin. Tri soldatoj, unu civilulo kaj unu fraŭlino… adjutanto Simone… Ni petas sendi patrolon… Jes…

Ni sciis bone, ke la patrolo alvenos ĉi tien malpli ol aŭrore.

— Ĉu se… Oni persekutas la Turkan Sultanon el Igori? — mi demandis.

— Oni ne povas sekvi lin per trajno, ĉar li fuĝas per la sola, etŝpura trajno. Li havas sekuran vojon.

— Ĉu se… oni telegrafos, kaj traserĉos lin? Tiam la raporto de la gerneralo perdiĝos.

Yvonne ridetis.

Tiu ruzulo kaŝis la leteron bone. Li metis ĝin en la binoklon, kiu pendas en la leda ujo sur lia flanko! Li fermis la aperturojn de la binoklo per du ladopecoj.

N A Ŭ A   Ĉ A P I T R O

1

Vi povas imagi.

Hopkins la Ŝtipulo komencis singulti kaj liaj okuloj elstariĝis post ĉiu singulto, kvazaŭ li estus interne plenblovita per aero.

La mondo mallumiĝis antaŭ mi.

— Kio okazis al vi? — demandis Yvonne timiĝinte

Ne! La kraka, flustra, raŭka voĉo, kiun li eligis ne estis tiu de Ŝtipulo. Ĝi venis nur el lia buŝo.

— La skribaĵo… — li kaptadis por aero. — Ĝi estas ĉe mi!

Tian ni jam ĉiuj salte leviĝis. Yvone fariĝis blanka kiel la muro. Alfonso la Neniulo estis trankvila laŭkutime.

— Ni sidiĝu. Ni havas tempon ĝis mateno. Hopkins, ekregu vin kaj rakontu ĉion.

Li atenteme aŭskultis la historion rilate la ŝajn-binoklon kaj la plet-pecojn, enmetitajn anstataŭ la lensoj…

— Kaj… ĉu vi jam rigardis ĝin?

— Ne…

Li elprenis la binoklon kun tremantaj fingroj. Ĉu eble tamen ne?!

Drameca momento…

Poste la letero kuŝis antaŭ ni, la raporto de la generalo.

Estis granda silento.

Se ni neniigos ĝin, tiam la kulpuloj daŭrigos tiun certan teruraĵon. Se ili trovos ĝin ĉe ni, tiam grava ŝtatsekreto falos en la manojn de nekompetentuloj, kaj ni ne plenumos la ordonon.

Yvonne rompis siajn manojn.

— Mi estas ties kaŭzo…

— Ba… — trankviligis ŝin Alfonso la Neniulo. — Ankoraŭ ne estas problemo. Ĝis mateno tri tiaj homoj, kiel ni, povas fari multe… Ni jam faris pli gravajn mokincitojn, ĉu ne knaboj?

Kiel ajn estas, tiu homo povas reanimi siajn amikojn. La espero iomete revenis. La vizaĝo de Hopkins denove fariĝis homa, kia ĝi estis ĝenerale…

— La demando estas tio, ĉu ni povas bati homon je la kapo tiel, ke li ne ekpepu — diris Alfonso la Neniulo flustrante.

Hopkins eklevis sian ŝultron nervoze.

— Pri kiaj infanaĵoj vi parolas? Kiun ajn mi batas je la kapo tiel, kiel vi deziras.

— Bone… Yvonne, vi estas filino de soldato. Nur tiel ni povas atingi celon, se ni ne elektos niajn rimedojn.

— Vi povas fidi min… Mi ne estos malforta…

Tra la fendo de la tendoni vidis, ke estas mallume. La soldatoj jam delonge vespermanĝis kaj dormas profunde post la laciga ekzercado.

— Kamarado — diris Alfonso la Neniulo al la gardostaranto, — tiu ĉi kompatinda kanabino fartas malbone…

La dik-liphara soldato kun stileta fusilo enpaŝis.

— Kion vi volas?

Neniulo kaptis lin je la gorĝo. La relative malgrandaj, blankaj manoj dum momento alteniĝis al la kolo de la soldato tiel, ke li ne povis eĉ ekpepi. Li tuj fariĝis purpur kolora kaj volis uzi sian armilon… Sed la kolbo de la revolvero de Hopkins tuj klakis sur lia kapo.

Li falis sur la teron.

Kvastiĉ vekiĝis el sia dormo, ekvidis la svenitan gardiston kaj ĉirkaŭrigardis lace.

— Iru nur trankvile… — li diris, — mi ekzemenos la gardiston kaj bandaĝos lin.

— Tio ne sufiĉas — flustris Ŝtipulo, — ŝtopu ankaŭ lian buŝon, se vi jam flegos lin.

Alfonso la Neniulo kaptis la fusilon, la rimenzonon kaj ĉapon de la soldato, poste li paŝis antaŭ la tendon, por ke la ombro de la gardisto estu tie, se eble iu elrigardas.

Hopkins kaj mi jam sciis ĉion. Ni elglitis el la tendo ventraltere. Estas mallumo. Lampo lumas ie ĉe la fino de la komuna tendo, antaŭ ĝi la armiloj estas piramide apogitaj.

Kelkfoje videblas ombro de gardostaranto, iranta tien-reen. Alfonso la Neniulo diras siblante:

— Kiam mi batfaligos la gardiston, kuru al la armiloj, piramide apogitaj… tuj!

Kaj li ekiras al la gardisto. Li vidas la ombron kaj pensas, ke tiu estas la alia gardisto… Li promenas plu. Neniulo glitas malantaŭ lin, kaj la kolbo frapas sur lin… Ĝemo, pumbruo…

Ni tuj renversas piede la piramide apogitajn armilojn, kaj ni staras tie en la mano kun stiletaj fusiloj… Silento. La soldatoj ne vekiĝis el siaj premaj dormoj en la tendo. Ili estas minimume dek kvar. Sed sen armilo. Sed ni kun fusiloj.

— Nun atentu. Ni povas indulgi neniun, sed laŭeble neniu mortu. Tial, kie vi vidas kapon… batu tien!

— Kion vi volas?

— Tion!

Du tranĉoj! Li tranĉis la fiksigajn ŝnurojn de la tendo…! La grandega tendotolo falis sur la dormantojn, kaj Neniulo forkuras…

Kien?

Mi ne havas tempon mediti, ĉar la soldatoj vekiĝintaj el sia dormo blinde baraktas, tie kaj ĉi tie leviĝas kapo sub la tendotolo.

Kie ĝi leviĝas, tien ni frapas per la kolbo, Hopkins aŭ mi. La grandega tendotolo volvoĝas ĉirkaŭ ili pli kaj pli forte pro la paniko… Du homoj ruliĝas el sub ĝi… Unu piedbato… unu frapo… Ni batfaligis minimume ok personojn. Suboficiro elglitas, li pafas blinde en la mano kun pistolo, sed la kolbo tuj senkonsiigas lin…

Nun jam tri homoj liberiĝis, kaj tie estas la kvara kun bajoneto… La sorton de du soldatojn aranĝas la kolbo, iu ĵetas sin sur min kaj ni renversiĝas, tiun Alfonso la Neniulo batas je la kapo deflanke… Hopkins falĉas ankoraŭ du homojn per signalil-fosto kaj…

— Ne estas aliaj atakantoj… — spiregas la dikulo.

Dek ses svenintaj, nebatalkapablaj soldatoj kuŝis sur la tero pos dek minutoj. Tiu turko per la tendotolo estis genia ideo. Ni batfaligis la du trionojn de la kontraŭuloj tiel, ke ni estis en sekureco.

Torndirs nur unu pafo, el la pistolo de la suboficiro.

Alfonso la Neniulo montras al ŝnurligita oficiro. Li kuŝas sur la tero.

— Mi iras srĉi la leŭtenanton, li dormas en aparta tendo.

Li pensas pri ĉio!

— Rapide paku akvon, manĝaĵon kaj ĉion, kion eblas. Estas kvin muloj.

Nun jam ni povis iri plu kun unuaranga ekipaĵo. Ni havas ankaŭ kininon abunde, nutraĵo kaj ŝarĝportaj bestoj, bandaĝoj, hamakoj, tendo kaj ĉio, kiujn la plej bone ekipita taĉmento de la kolonia armeo kunportas en la ĝangalon.

— Neniigu la reston, ke la persekutatnoj devu reiri en la fortikaĵon por provizi sin per ekipaĵo. Ĝi signifas dudek kvar horan vojon de eskapo.

Ni rapidis. Ni pakis ĉion, kion eblis.

— Ne forĵetu la kablojn kaj la dratojn — diris Hopkins, kiam mi volis malbuki la ilarujon de sur iu mulo. — Tiujn ni povos vendi, kiam mi estos pli norde. Ni ne havas monon.

Li pravas. Ni do kunportis la ilarujon kun dratoj, nitoj, kapaŭdiloj, instrumetnoj, ĉar Hopkins esperas, ke ni povos vendi tiujn, ĉar Hopkins esperas, ke ni povos vendi tiujn.

Yvonne venis kun timoplena vizaĝo, ŝi apenaŭ povis ekparoli kaj tremis per la tuta korpo.

— Kio estas? Kio okazis?

— Kvastiĉ… — ŝi balbutaĉas kun klakantaj dentoj.

Ni iris al la tendo. La „sinjoro Profesoro” sidis tie, kiel li ekdormis kun la kapo, kliniĝanta sur lian bruston, kaj granda, ruĝa makulo estis videbla sur li maldekstra flanko de lia ĉemizo…

Morte!

La unusola pafo de la suboficiro trafis la dormantan Kvastiĉ-on. Ĝuste lian koron. Ĝi estis sinjora morto, inda al la grandega, blankahara, eminenta „profesoro” pri kio la dormanto tute ne sonĝis antaŭ unu sekundo, kiam oni elpafis tiun stultan kuglon.

Ĉu eble tiu kuglo tamen estis tre saĝa, ĉar ĝi helpis al tiu pli bonan sorton meritinta homo transiri rapide kaj dum la dormo en tute alian mondon, kiu eble estas pli bona, ol la nia?

Kiu scias tion?

— Stranga… afero ĝi estas… — mi diris tre malgaje, ĉar mi amis… tiun delikatan homon. Kaj ankaŭ la aliaj, mi pensas. Ni faris kun li kelkajn aferojn, kaj li estis ĉiam silenta, trankvila kaj ĝentilkonduta.

— Ni enterigos lin — diris Alfonso la Neniulo.

Tamen temis pri vivo aŭ morto, vane ni sciis, ke la patrolo jam marŝas el la fortikaĵo For Lamy; ni enterigis Kvastiĉ-on bele, same, kiel Levin-on. Mallonge ni staris tie silente, dum. Mallonge ni staris tie silente, dum Yvonne preĝis. Eblas, ke ankaŭ ni murmuris ion, kaj ankaŭ sur la plata, ruĝa nazo de Hopkins ekkonvulsiis la haŭto, kvazaŭ ĝi jukus…

Denove forlasis nin homo, kiu apartenis al ni.

Li estis kun ni!

2

Ĉar ni konstante prenis la kininon, kaj Yvonne sidis sur iu mulo, ni daŭrigis la vojon pli rapide, kaj pli bonhumore. Ni klopodis ekspluati la tempon, dum la patrolo devis reiri en la reduton por nutraĵo. Ni tute ne maltrankvilis pro tiu persekuto. Ili ne sendas malgrandan trupon por kapti la dizertintojn.

Sed la radio povas antaŭi nin! Kaj la kaptoludo kun la armeo ne estas multpromesa en Saharo.

Poste nur antaŭen! Okazu, kio devas okazi!

Ni jam estis survoje pli ol du semajnoj. Post aliaj dek tagoj ni elvenis el la arbaro kaj ekvidis la unuajn sablodunojn en la malproksimo.

Saharo! Nun sekvos la dezerta vojo, la plej neebla parto de nia misio.

— Kiel ni atingos Oran-on tra Saharo laŭ vi? — demandis Hopkins.

— Mi tute ne scias — respondis Alfonso la Neniulo.

— Ĉu vi ne pensadis pri la afero?

— Oldulo, se ni multe pensadus pri tio, kion eblas fari, kaj kion ne, tiam ni povus komerci pri kravatoj en iu granda urbo, kaj ni ne havus honormedalon.

Li multe da vero estis en tio. Yvonne turnis sin al ni ridetatnte:

— La Tri Korpogardistoj ne pensadas.

Ŝi komencas tion denove.

— Mi petas vin, fraŭlino, ĉu vi bonvolus diri, kio estas al tiuj tri karcergardistoj, kiujn vi mencias de tempo al tempo? — demandis Hopkis nervoze.

— Ili estas herooj de mondfama romano, kiuj riskis sian vivon por virino. Ili povis esti tiaj homoj, kiel vi.

— Kie ili estis malliberigitaj?

— Ili ne estis enkarcerigitaj, sed oni donis al ili ordenon.

— Kaj ĉiu kantis — mi finis la historion laŭ la kutimoj de verkistoj. — Mi estas sperta pri tiaĵo.

— Vi estas idioto — opiniis Hopkins, poste li turnis sin al Yvonne: — Ĉu oni prisilentis la aferon de la diamanto, la poŝhorloĝoj kaj la arĝentaj pletoj, kiujn ili portis el Londono?

— Ba, ĉesu jam! — diris Alfonso la Neniulo kolere.

Ne plaĉas al li, ke ankaŭ aliulo estas klera. Ni starigis tendon ĉe la rando de la ĝangalo, sed sub la ŝirmo de la arboj. En la malproksim aperis kelkaj orfaj palmoj kaj argil-kabanaĉoj de oazo Nemas-Rumba.

— Ni devas provi eniri en la oazon, ĉar sen kameloj ni ne atingos malproksimen en Saharo — diris Alfonso la Neniulo.

— Iu el ni devas antaŭeniri — mi proponis. — Se okazos problemo, la aliaj ankoraŭ povos fuĝi.

— Mi iros antaŭen — diris Neniulo.

— Mi protestas! — kriegis Hopkins. — Ne ludu koriferon ĉi tie! Ne imagu vin tia sinjoro, ke vi simple iros antaŭen!

— Kion do vi volas?

— Ni tiru loton — kaj li elprenis moneron. — Tiu iros, kiu malgajnos kontraŭ du.

Kaj li suprenĵetis ĝin.

— Fronto! — diris Neniulo, kaj li gajnis.

— Hopkins denove ĵetis. Ankaŭ mi gajnis. La Dikulo malligis senvorte la mulon, sur kiu bruis kabloj, kaj li sidis sur ĝin.

— Atentu tiun flavan domon kun pinta tegmento ĉe la fino de la oazo. Se mi haltos tie kaj mansvingos, tiam iu el vi povas veni, ĉar ne estas danĝero.

Hopkins foriris sur la mulo. Ni nervoze silentis longe… Ni jam estis nur duope. Espereble okazos nenia problemo al la Dikulo!

Pasis duonhoro… Nenio okazis ĉe la flava domo kun pinta tegmento…

— Estas problemo — rimarkis Neniulo per iom mallaŭta voĉo. Yvonne dente ŝiradis la randon de sia naztuko.

— Se li ne venos post unu horo, tiam ni diste evitos la oazon — diris la hispano.

— Ĉu ni lasu Ŝtipulon ĉi tie? — mi demandis konsternite, ĉar mi tute ne supozis tiaĵon pri Alfonso la Neniulo.

— Jes! Se necese, lasu ankaŭ min ĉi tie, kaj ankaŭ Yvonne-on. Se ni havas la esperon porti la leteron al la ĉefstabo vive, tiam li plenumos la ordonon, eĉ koste de la vivo de la aliaj. Ĉu vi malsame opinias?

Li denove paravis. La horo pasis.

— Ni devas ekiri — diris Neniulo kaj ekstaris. Lia vizaĝo estis tre serioza, sed hezito ne videbliĝis sur ĝi. Nur liaj lipoj ektremetis kelkfoje.

— Ni evitos la oazon, kaj ni lasos al lia sorto la komptindan Hopkins-on.

Ej, tiu amara travivaĵo, eble estas la plej amara inter tiuj, kiujn mi travivis en kiu ajn parto de la mondo. Ĉar kion alian havas niaspeca homo en la vivo, ol kelkajn vere bonajn amikojn…?

Ĉu ekzistas tiaĵo, ke ni forlasu eterne la rigoran dikulon?…

Mia torako leviĝas malfacile, dum mi metas la selon sur la mulon… Neniulo malmuntas la tendotolon kaj fikse rigardas malsupren sur la ŝnuron. Liaj lipoj estas sensangaj, lia haŭto estas pala. Poste li venas al mi kaj metas sian manon sur mian ŝultron. Ni rigardas unu la alian.

— Ĝi estas tiel, oldulo — li diras raŭke. — Ni entreprenis tion. Morgaŭ sekvos vi aŭ mi…

— Vi pravas.

Ni premas la manon unu de la alia.

— Rigardu… Rigardu tien! — krias Yvonne. Poste ankaŭ Alfonso la Neniulo ekkrias…

…Dika figuro aperas kaj signalas per sitelo en la flava ardo de Saharo malantaŭ la argila kabano kun pinta domtegmento.

D E K A   Ĉ A P I T R O

1

Tiun tagon okazis strangaj eventoj en Nemas-Rumba. Eĉ post kvindek jaroj tremetis la barbo de la tribestro, kiam li rakontis tion al iu traveturanta foira ĉarlatano aŭ al rabistĉefo.

Proksismume je la deka horo alvenis rigora, dika legiano sur mulo, en la selsako kun ĉiuspecaj iloj.

Baluz, la ĉefulo de la oazo, ripozis ĝuste tiam en sia dormoĉambro. Li estis bonhava homo, kion povis vidi eĉ blindulo, ĉar apud lia lito krom unu remaĉanta kamelo troviĝis du kaproj, multaj kokoj kaj unu virŝafo. Ĝi estas konsiderinda model-mastrumejo ĉi-regione.

Fru-antaŭtagmeze tremanta kamelisto alvenis al li kurante.

— Baluz! Estas kapute al Nemas-Rumba. Kapute al la oazo. Eŭropana soldato venis por mortigi la palmojn.

Baluz salte leviĝis, kaj akompanate de la kakofonio de la timiĝintaj bestoj kuris al la okazejo de la teruraĵo.

Ekvidinte tion, li preskaŭ mortis… Alaho estas granda, kaj iafoje li faras malicajn miraklojn. Sur la supro de iu palmo sidis dika soldato, kiel ia vestita simio, du nigraj globoj pendas sur liajn orelojn de sur fer-ringo. Li martelbatas grandajn najlojn en la palmotrunkon, ho, li estu malbenita! Kaj li kurbigas dratojn sur la la novajn ŝosojn trae-retrae, ofte derompinte ilin. La krono de la palmo estas plena de kabloj kaj najloj, same, kiel la alia palmo, krome ia blanka objekto, kiu pikite en la arbon streĉas la draton…

La simioj tremante ĉirkaŭbrakas unu la alian sur iu proksima arbo, ili timeme rigardas la okazaĵon, kaj la konsternita loĝantaro de la oazo staras buŝmalferme.

— Sinjoro! — krias la ĉefulo de la oazo, sed la dika eŭropano mansvingas, ke li silentu, kaj li metis malgrandan, nigran funelon al sia buŝo, kiu pendis ĝis nun ĉekole:

— Alo! Alo!.. — li kriadas. — Ĉi tie estas radiostacio Nemas-Rumba kaj la substacioj. Ni raportas pri la finrezultoj de la ĉevalkuro, poste ni dissendas muzikon pere de gramofondiskoj el la naĝejo de la londona hotelo Savoy rekompence por modestas pago. Mi ripetas: estas la dekunua horo kaj dudek minutoj.

…Tiam la loĝantaro ĵetis sin vizaĝaltere kaj preĝis. Baluz kriis supren al la homo, sidanta sur la arbokrono:

— Kion vi faras ĉi tie, sinjoro soldato?

— Ĉu vi estas la kapo de la tribo? — li demandas malĝentile.

— Ĝi ne estas tribo, sinjoro…

— Kaj vi ne estas kapo — li diras konsente. — Atentu min! Tiun daktilpalmon mi devas elhaki! Ni starigos antenon anstataŭ ĝi.

— Sinjoro…

— Silentu! — li metas la kapaŭdilon sur sian kapon kaj atentas. — alo! Mi faris la kunligon… Parolas Hopkins la teknikisto de sur la palmo, n-ro du… Post dek minutoj mi informos sinjoron majoron, kien sendi la taĉmenton… Arbara gvatisto estas en la proksimo… Jes ja…

Dume Baluz kuris al la ĝendarmoj. Du homoj restadis ĉi tie el la korporacio de la arabaj goumier-oj, momente ili estas nudaj kaj dormas.

— Sinjoroj! Vekiĝu! Eŭropana soldato venis kaj mortigas la palmojn.

La kaporalo aŭskultis lin atenteme.

— Vi estas freneza Baluz! Li estas la radioteknikisto de la trupunuoj, ekzercantaj en la dezerto. Ili nun faras telefonlineon ankaŭ ĉi tie, kaj Nemas-Rumba havos radion.

— Sed sinjoro, la radio ne produktas daktilon, ĝi ne donas ombron. Ni preferas la palmojn.

— Vane vi diras tion, ĉar ĝi estas tia, kiel la vakcinado. Se vi ne permesas fari tion, tiam venos multaj soldatoj, kaj ili batos vin ĉiujn.

— Estas kapute al ni…

— Eĉ tiam vi diris tion, kiam oni prenis fioleton da sango el ĉiu. Nun mi vestos min kaj iros tien, sed estu prudentaj, ĉar ne estos bone, se anstataŭ unu soldato venos kvindek, kaj ili kunportos ankaŭ maŝinpafilojn.

Baluz kuregis al la arbo. Dume la popolo disiris, kaj kelkaj homoj revenis kun pintigitaj palisoj. La soldato elprenis najleton el siaj lipoj kaj batis ĝin en la arbon zumkantante.

— Ĉiu forportu sin en la kabanojn. — kriegis Baluz. — Mi avertas vin ne insulti la sinjorojn soldatojn, ĉar tiam ili venos kun maŝinpafiloj.

— Kaj kun kanonoj — rimarkis la dikulo ridetante. — Du divizioj restadas en la ĝangalo.

La loĝantaro foriris.

La soldato grimpis de sur la arbo fajfante, iris al la plej bela palmo, rigardis la trunkon kun spertaj okuloj, poste li elprenis el sia poŝo duon metran fer-kojnon kaj metis ĝin sur la ŝelon.

— Sinjoro — ĝemis Baluz, — kial ĝuste en Nemas-Rumba vi faras el la palmoj radio-arbojn?

— Ĉar la subkaporalo estas fiulo. Oni devintus munti radion en la oazo Sumbi, sed ili koruptis la subkapralon, doninte al li monon, manĝaĵon kaj kamelojn, por ke li rapide iru plu. Ĉar ekzistas tiel fiaj, korupteblaj homoj…

— Ĉu vin… sinjoro… ne eblas korupti?…

La okuloj de la dikulo ekvibris kaj turnis sin vizaĝe al Baluz.

— Provu tion!!

— Mi… ankoraŭ ne faris tion…

— Estas egale. Tamen provu ĝin. Tio certe sukcesos.

Kaj ĝi sukcesis. Ili havis iom da kontanta mono, manĝaĵo, kemaloj…

— Bone… Tiam ni iros plu. Mi petas nur soldatan adiaŭon.

— Kia ĝi estas?

— Klinu vin al oriento kaj, donu brandon al la radioteknikisto…

— Interese… — li respondis konfizite. — Kio okazos al tiu, kiu ne donos brandon?

— Preskaŭ nenio. Oni ĵetos al li sitelon aŭ ion similan… Sed ne estas permesate mortigi lin.

Baluz forrapidis kaj revenis kun duon litro da brando, kiun la soldato trinkis je unu tiro.

— Tre bone. Vi ne devas doni pli da gustumaĵo. Mi restas ĉe tiu drinkaĵo — li diris kaj piedbatis la ĉefulon de la oazo.

Poste venis la ĝendarmo.

— Kion vi deziras?

— Mi devintus munti tiun ĉi radion. Mi venis kun alia teknikisto, li atendas la estigon de la kontakto en la ĝangalo.

La ĝendarmo rigardis atenteme la konfuzaĵon de la dratoj. Li estis sperta pri tiaĵo.

— Kion mi faru, sinjoro? — proponis la ĝendarmo sian helpon.

— Kantu kune kun mi la kanton: „Parizo, mia koro esta via!”

Senkonsidere de kelkaj sonoj, la serĝento lernis la kanton dum mallonga tempo, sed ĉar ankaŭ li ebriiĝis dum la instruado, kelfoje li piedbatis la ĉefulon de la oazo.

Baldaŭ alvenis la kompano de la radioteknikisto, kiu same estis tre bonhumora, kvankam ankaŭ li ofte piedbatis la tribestron.

Ŝajnas, ke tio enmodiĝis.

Poste ili drinkis kaj kantis ĝis tagiĝo…

Alaho estas granda…

2

Aŭrore ni iris plu per rapida galopado, klorpodante fari longan distancon antaŭ ol la aero fariĝus varmega.

Ni daŭrigis la vojon sur kameloj. Ni ricevis kvar kamelojn de la timiĝintaj loĝantoj.

Ŝtipulo iafoje kantis, Neniulo iafoje batis lin je la kapo.

— Kio estis? — li demandis.

— Rizo kun viandopecoj kaj brando.

Iomete estis malfacile paroli kun Hopkins la Ŝtipulo, ĉar li kantis kontante. Kial drinkas tiulo, kiu ne bone eltenas la alkoholaĵon? Li kantas kaj ridas.

— Parolu! Kio okazis? Ĉu oni serĉas nin?

Li apenaŭ povis respondi pro la rido, li nur mansvingis, fine li eldiris:

— Al ni estas kapute!

— He, mi puŝfaligos vin de sur la kamelo… Kaj ankaŭ vin…

Li diris tion al mi. La bela Pariza kanto venis en mian kapon, kaj mi kantis ĝin stentore. Sed Alfonso la Neniulo estas tiel nervoza. Sed nenio eksterordinara estas en tio. Kantadi en Saharo. Kiam la kaprobarba ĉefulo venis en mian kapon, mi ridis. Li estas komika figuro…

Fine, kiam Alfonso la Neniulo jam minacis nin per sia revolvero, ni rakontis al li ĉion grandlinie. Ni vidis raporton ĉe la ĝendarmoj, kiuj ne multe zorgis pri tiol, ke nekredeble aŭdaca atako okazis ie en la ĝangalo. Tri dizertintaj malliberuloj senarmigis taĉmanton da legianoj, kaj ili fuĝis kun la granda parto de ties ekipaĵo. Oni anoncis dudek mil frankan premion al tiu, kiu kaptos la ulaĉojn, pretajn por ĉia krimo vive aŭ morte. Supozeble ili fuĝis al la dezerto… Speciala karekterizilo: ankaŭ virino estas en ilia societo.

— Ĝi faras la situacion malpli facila — diras Alfondo la Neniulo.

— Senespera — ĝemis Yvonne.

— Ni ĉiam havas esperon — konsolis Alfonso la Neniulo la knabinon kun malmulte da konvinkiĝo.

Dume la suno proksimiĝis al la zenito, kaj la bruliga varmego estis netolerebla. La rebrilo de la flava polvo turmentige iritis niajn okulojn. Kaj nenie estas makulo, kiu ŝanĝiĝus. Samforma blue-blanka ĉielo, helbrunaj polvodunoj ĝis la vidlimo kaj la sufoka, mortiga, flava ardo de la suno. Ni ekripozis en la ombro de sablomonteto. Ni metis la kompason kaj la mapon sur la teron.

— Nun ni estas proksimume ĉi tie, dek mejlojn de Nemas-Rumba — montris Alfonso la Neniulo sur la mapo. — Se ni marŝos fortosteĉe, ni atingos Azumbar-on matene… Tie ni denove elpensos ion, kiel akiri akvon kaj manĝaĵon.

— Sed en tiu oazo oni jam kaptos tiun, se iu el vi eniros tien.

— Eble nokte… iel…

Ni silentis. Ni ne havas multe da espero transiri Azumbar-on. Ni ne povas eviti ĝin. Ni bezonas akvon kaj nutraĵon…

— Ĉi-norde estas oazo kun garnizono — klarigas aldone Alfonso la Neniulo. — La fortikaĵo Bu-Gabendi. Ni evitos ĝin, kaj ĉe Colomb-Bechar jam estas fervojo.

— Ĉu vi volas veturi sur la Afrika Fervojo? — miregis Hopkins.

— Ni ne povas atingi nian celon alimaniere — kaj li ĵetis rapidan rigardon al la knabino. — Ni devas trairi Atlason. Ni provos fari tion lerte… Ĉu vi estas sufiĉe forta, Yvonne?

— Ho, mi fartas tute bone.

— Tiam ni iros plu. Estos pli oportune marŝi en la tagmeza varmego. Malpli facile, sed la persekutantoj ĝuste tiam ripozas.

Kaj ni galopis plu sub la pli ol 60 celsiusgrada, mortiga suno.

Nun jam ni estis ĉiam pli singardemaj. Alfonso la Neniulo konstante iris antaŭ ni, Ŝtipulo postrestis iomete. Nia kvar-persona karavano daŭrigis sian vojon, kiel ia laŭregula marŝkolono kun antaŭ- kaj postgvardio. Ĉar mi estis meze, mi povis paroladi kun Yvonne.

— Mi konas vian leteron, kiun vi skribis al mia amiko — mi diris tion kun mia denaska, alloga modesteco.

— Ĉu vere? Tiam mi estis tre malesperiĝinta…

— Jes, mi povas imagi, fine ja mi estas artisto, kiu havas multe da komprenemo.

— Ĉu vere? Sur kiu muzikinstrumento vi ludas?

Kiel? Ĉu ĝi denove estas ia forkaŝo de la sentoj?

— Kara Yvonne, estas superflue forkaŝi viajn sentojn — mi diris tion kun tia verva simpleco, kion miaj kolegoj kutimas nomi babilado en siaj verkoj.

— Alfonso la Neniulo montris al mi ankaŭ vian duan leteron.

— Sed mi ja skribis nur unu leteron krom tiu, kiun mi adresis al Thorze.

— Pardonon, sed eblas, ke vi ne bone memoras… Vi skribis ankaŭ duan leteron al Alfonso la Neniulo, en kiu vi mencias min… Kaj mian verkon…

— Jes… jes… kion vi pentris, sinjoro Fowler?

— Mi estas verkisto! Mi pensis, ke vi scias tion, Yvonne!

Ŝi rigardis sur min kun mirantaj, grandaj okuloj.

— Ne. Mi vere ne sciis tion.

Infero kaj diablo! Mi volis galopi tuj al Alfonso la Neniulo, kiam Hopkins laŭte kriis, li surventrigis la kamelon, kaj ankaŭ li kuŝiĝis sur la sablon. Ni tuj sekvis lian ekzemplon. Certe li vidi ion. Ni kuŝis en la polvo nervoze apud niaj kameloj.

Nun aperis trupo da spahioj el post la malproksimaj montetoj. Ili galopis rapide en dissemita svarmlinio, ilia gvidanto esplorrigardis Saharon tra binoklo.

Ili serĉas nin…

Sed ili estis sufiĉe malproksime, kaj Hopkins rimarkis ilin ĝustatempe. Ni saviĝis. Kiam la lasta spahio malaperis, Hopkins tuj enseliĝis

— Ek! Nun ni devas galopi tre rapide unu horon. Kiam tiu trupo revenos, ni jam estus sub la horizonto.

— Bone.

La kameloj kuris kun freneza elano dum unu horo. Yvone subite kliniĝis antaŭen en la selo.

— Haltu!

Hopkins ankoraŭ sukcesis kapti ŝin ĝustatempe, cetere ŝi estus falinta. Ŝi svenis… Estas mirinde, ke ŝi eltenis ĝis nun. Sed ni jam estis malproksime de la vojo de la revenanta trupo. La knabino sterniĝis en la polvo senviva. Ni frotadis ŝiajn manojn, piedojn, ni verŝis rumon en ŝian buŝon, kaj ni ne ŝparis la restintan akvon, ni metinte kompreson sur ŝian kapon. Eble ni havos okazon provizi nin per akvo ĉe Azumbar, aŭ ĉio finiĝos. Sed Azumbar ankorŭ estas malproksime, kaj restis tre malmulte da akvo.

— Knaboj. Posttagmeze ĉiu ricevos nur gluton da akvo — diris Alfonso la Neniulo, dume la knabino dormis. — Ni rezervos tiun plenan ladbotelon da akvo por Yvonne. Eble estos malfacile, sed ni eltenos iel.

— Ĉu vi?

— Mi eltenos sen akvo.

— Ni protestas kontraŭ tio — kriegis Hopkins la Ŝtipulo. — Nun ne eblas fanfaroni! Nek vi estas pli ol la aliaj! Bone rimarku tion!

— Sed se mi ne bezonas akvon!

— Tiam ni verŝos vian porcion sur la sablon! — furiozis la dikulo.

— Mi tute ne trinkos, tio certas — mi diris kolere.

Tiel ankaŭ li ricevis el la akvo. Ĝi rapide konsumiĝis. Yvonne eĉ konjekton ne havis, ke ni levas nur la malplenan ladbotelon al nia buŝo en la varmego, ĉar ni ne volis, ke li divenu la veron. Ni terure suferis, sed la knabino ankoraŭ havis duon-litron da akvo, kiam aperis la amikemaj, malhelverdaj palmoj de la oazo Azumbar en la malproksimo.

Ni jam apenaŭ povis flustri, ĉar nia gorĝo ŝveliĝis, kaj krevis nia lango. Tamen de tempo al tempo ni levis la malplenan ladbotelon al nia buŝo.

— Vespere ni bivakos ĉi tie — diris Alfonso la Neniulo per fremdeca, raspa voĉo.

La knabino freŝe desaltis, sed ni iom pezmove elseliĝis, kaj mia ladbotelo hazarde falis sur la teron, sed tiel, ke ties ŝtopilo forruliĝis.

— La akvo… — kriis Yvonne kaj kaptis ĝin. Sed ŝi vidis mire, ke nenio verŝiĝas sur la polvon… Li levis la ladbotelon kun grandaj okuloj. Ni ne kuraĝis rigardi unu al la alia. Ŝi ŝovis sian fingron en ĝin kaj palpadis la emajlon. Ĝi estis tute seka. Ŝi rigardis sur nin per siaj varmaj, malgajaj okuloj, kiuj komencis pleniĝi per larmoj.

— Ĉu vi… donis al mi… vian tutan… akvoporcion?

— Ĝi estas nur tiom — mi diris. — Hm… Ĉar…

— Nenio venis en mian kapon…

Ŝi prenis ambaŭmane miajn manojn. Ŝi rigardis min tiel.

— Kiel mi povus iam rekompenci tion… kion vi faris por mi? — Alfonso la Neniulo manipulis selon de kamelo, kaj Hopkins murmuretis tiaĵon, ke en okazo de bezono ni petos kvitigi la konton, kaj li ŝajnis kolera, sed Yvonne iris al li kaj prenis lian neprizorgitan, barbostoplan vizaĝon:

— Vi estas vera kavaliro kaj korpogardisto, kion ajn vi murmuras.

— Mi protestas kontraŭ tio, ke vi konstante mencias tiujn korpogardistojn! — li kriis. Sed Yvonne kisis lin subite, tiam la dikulo fariĝis fajroruĝa kaj komencis singulti pro konfuziĝo.

D E K U N U A   Ĉ A P I T R O

1

Vespere ni devis iel ŝelumi en la oazon. Nun ni ne komencis ludi „ĉu fronto aŭ dorso”. Hopkins la Ŝtipulo entraprenis la grandan riskon ĉe Nemas-Rumba, la vico do estis sur ni. Alfonso la Neniulo kaj mi faros honorviziton tie. Hopkins komence tre energie „protestis” kontraŭ tio (unufoje por ĉiam), poste li tamen akceptis tion.

Yvonne venis al mi kaj brakumis min.

— Gardu vin…

— Nun ni ne havas tempon por tio! — diris Alfonso la Neniulo. — Ni iru!

Mi rigardis, ĉu mia revolvero estas en ordo. Dume Neniulo kisis la manon de Yvonne. La sceno daŭris unu tutan minuton, kaj la knabino galtigis lian hararon.

Haho! Ĉu ni havas tempon por tio?!

Irante al la oazo, mi menciis la aferon.

— Diru… kion vi rakontis al mi en Manson pri Yvonne kaj pri letero, en kiu ŝi skribis pri mi?

— Ĉu mi?… Pri kio vi parolas?

— Ŝi diras, ke ŝi skribis nur unu leteron al vi.

— Ĉu vere? — li demandas kun surprizita miro. — Nu, tiuj virinoj!

— Parolu sincere. Ĉu vi trompis min? Ĉu vi blagis vian amikon?

— Vi estas stulta! Ĉu vi pensas, ke Yvonne estas tiaspeca kanbino, kiu konfesas en la unua momento, ke vi interesas ŝin?

— Kiel?

— Vi devus kiel verkisto, ke damoj kiom sindetenemaj estas.

Kompreneble mi bone sciis tion kiel verkisto…

— Ĉu vi imagas tion, ke ŝi tuj konfesas sian amon kaj ĵetas sin al via kolo? Sciu, ke hodiaŭ posttagmeze ŝi arde riproĉis min, ĉar mi elbabilis ŝian kaŝitan sekreton.

— Ĉu vere?

— Jes! Ne estas bela afero de vi, ke tiun ŝian konfeson vi demandadis tiel maldiskrete.

Mi hontis, ke mi devis aŭdi ĉion ĉi de Alfonso la Neniulo. Ankaŭ mi mem povintus diveni tion. Verkisto devus sciis tiaĵon.

— Ĉu vi pensas, ke ŝi flirtadas kun mi?

— Tion ne. Sed ŝi ŝatus funde ekkoni vin, antaŭ ol ŝi akceptus vin en sian koron.

— Sed ŝajnas, ke ŝi estas tiel afabla kun vi…

— Kia verkisto vi estas, kiu neniam aŭdis, ke virino volas fari ĵaluza iun, kiun ŝi amas? Se ŝi amus min, tiam ŝi estus afabla rilate vin.

Tio vere estas evidenta.

— Nun jam ni surventriĝu — proponis Alfonso la Neniulo. — Ni estas tre proksime.

Nur abomeninda ŝrikado de ŝakaloj, ŝtelumantaj ĉirkaŭ la oazo rompis la noktan silenton de la dezerto, kiel tiuj aperi tie kaj ĉi tie du- aŭ triope galopantaj. Ŝajnis, ke ĉio estas silenta en Azumbar. Muezino kriadas la noktomezan suraon ie. Ni atingas grimpante la unuan argilkabanaĉon. Ni iras plu singardeme, senpere apud la muro. Arabo sidas antaŭ la najbara kabano kaj murmuretas ion. Li konstante murmuretas monotone kaj kelkfoje li ĵetas sin vizaĝaltere.

— Vi… — flustras la hispano. — Mortinto estas ĉi tie en la domo.

— Nu, kaj?

— Tiam ni povus fari ion… Sed ni devas scii certan.

— Ni kaŝrigardis tra la flank-fenestro. Meĉo pendis de sur la trabo, kiu subtenis la domtegmenton, kaj ĉerko kuŝis sur la tablo…

— Atendu… — li diris nur tion kaj tuj ekagis laŭ lia kutimo. Li engrimpis tra la fenestro. Alpremiĝinte al la muro, mi atentis la pordon, tranĉitan en la alian muron de la kabano. La arabo sidis antaŭ la pordo kaj preĝis. Se li turniĝos por iri en la domon, mi tuj batfaligos lin. Sed li estis maljunulo, kaj Alfonso la Neniulo faras malpli laŭtan bruon, ol ŝtelumanta kato. Post kelkaj minutoj iu ektuŝis mian ŝultron. Burnusa homo staris malantaŭ mi! Mi jam estis ekbatonta lin, kiam mi rekonis Alfonson la Neniulon en la pala lumo de la nokto.

— Kio ĝi estas?

— La burnuso de la mortinto — li diras.

Post la rakontitaj aferoj vi ne povas kredi, ke mi uzis multe da nervomildigajn medikamentojn en mia vivo, sed nun mi frostotremis.

— Mi esperas — flustras Alfonso la Neniulo, — ke oni ne plu malfermos la ĉerkon, kaj mi esperas ankaŭ tion, ke la mortinto ne havis epidemian malsanon. Sed se li estintus infektita je pesto, nek tiam mi havis alian eblon.

— Kion vi esperas de tio?

— Ĉu vi vidas tiun malgrandan flagon tie? Ĝi estas la ĝendarmejo. Ni akiros ĉion de tie, kion ni bezonas. Surventriĝu kaj atendu!

Li lasis min tie. Kion alian mi povintus fari? Mi kuŝiĝis sur la teron. La hispano frapetis sur la fenestro de la kabano kun flago. Ĝendarmo aperis post nelonge.

— Sinjoro! — lamentis Neniulo en ia stranga, araba dielekto. — Mi kuris ses mejlojn ĝis ĉi tie… Oni masakris la tutan karavanon… Mi opinias, ke neniu transvivis tion krom mi… Mi ŝajnigis, ke mi estas mortita, kaj mi kuŝis tie, ĝis la rabistoj malaperis en la malproksimo.

— Hej, Baldur! Razim! — kriis la araba ĝendarmo malantaŭen, poste li turnis sin al Neniulo: — Kiuj estis la rabistoj?

— Beduenoj… Mi estas miksdevena, sed la aliaj ĉiuj estis araboj, kiuj oni masakris…

Dume elvenis la du aliaj ĝendarmoj dormeme.

— Atako okazis en la dezerto… Baldur, vi venos kun mi… Kie estas tiu loko?

— Ses mejlojn de tie ĉi oriente… ĉe Wadi…

— Mi jam scias.

La du arabaj ĝendarmoj provizis sin per manĝaĵo kaj akvo. Ili surkameliĝis kaj forgalopis orienten, al Wadi, kiun Alfonso la Neniulo vidis sur la mapo, por rigardi, ĉu iu vivas el la masakritaj karavananoj. Oni ne devis timi la rabistojn, ĉar ili neniam revenas al la okzejo de la atako, kie ŝvebas la spirito de la mortintoj.

— De kie vi venis? — demandis la restinta ĝendarmo.

— El Timbuktu — respondas Neniulo. — Ho, sinjoro, donu al mi glason da akvo, kaj lasu min ekripozi.

— Envenu. Vi povas ricevi interne akvon kaj ankaŭ plejdon.

Ili eniris la domon.

Mi rapide postiris ilin. Kiam mi enpaŝis, Alfonso la Neniulo jam ŝnurligis la svenintan goumier-on.

— Ni rapidu — li diris.

— Kial? La du ĝendarmoj rajdos ĝis aŭroro tien, kaj estos posttagmezo, kiam ili revenos.

— Sed ĝis tiam mi jam volas esti malproksime. Kolektu ĉiun manĝaĵon, kiun vi trovas, kaj plenigu du felsakojn per akvo!

— Jen rigardu!

Mi montris sur flavan ĵurnalon surprizite. La unua paĝo temis pri ni. Mia nomo estis skribita per grandegaj literoj. Sed oni menciis min ne kiel verkiston.

Proksimume dek linioj estis super la artikolo, skribita majuskle:

„TRI HOMOJ KONTRAŬ LA KOLONIA ARMEO!”

ONI NE SUKCESIS KAPTI LA AŬDACAJN ATAKANTOJN

DE LA RADIOTEKNIKISTA TAĈMENTO!”

FARINTE SENEKZEMPLAN RUZECON ILI EKIPIS SIN

ĈE NEMAS-RUMBA!”

DEPUTITO HABOURN

PETIS INTERPELACION!”

DUDEK MIL FRANKOJ PREMIO

POR LA KAPTANTO!”

ĈU ONI ARESTIS ILIN?”…

Mi komenci legi ĝin timeme. Sankta Dio! Ĉu oni ne arestis nin? Sed ne… Mi trankviliĝinte sciigis, ke tio ankoraŭ ne okazis. Sed la ĵurnalo skribis tiel ironie pri la kolonia armeo, kiu estas preskaŭ senpova kontraŭ tri aventuristoj, ke ĝi povis tre malesperigi la kompetentulojn de la milico en Saharo.

La afero kaŭzis tiel grandan sensacion. Eĉ la ministro pri koloniaj aferoj deklarciis. Ke li ne povas deklaracii, dum li atendas la dokumentojn de la esploro.

— Io krakas…

— Kion vi faras? — mi demandas.

— Mi disrompas la radioaparaton. Ili havas radioelsendilon. Ĝi jam estas pli bone ekipita oazo ol tiu en Nemas-Rumba.

— Mi konsentas — mi diras. — La ĝendarmoj trinkas ankaŭ rumon ĉi tie.

Kaj mi formetis la botelon.

Alfonso la Neniulo envolvis en tukon vestaĵojn, armilojn kaj ĉiuspecajn objektojn.

— Venu! Iru antaŭen! Mi ankoraŭ ĉirkaŭrigardas — diras Neniu — sed mi ne volas, ke la knabino kaj Hopkins maltrankvilu, krome la dikulo eble estas soifa.

Malantaŭ la domo mi kompletigis la ekipaĵon kun du felsakoj da akvo, metinte ĉion sur la kamelon, mi kondukis ilin al la densejo el la oazo. Post nelonge mi estis ce la bivakejo. Ankoraŭ de sur la kamelo mi etendis la rumon al Ŝtipulo. Li tuj eltrinkis ties duonon el la botelo.

— Ĝi iomete trankviligas min — li diris kontente.

Yvonne spasme kaptis mian brakon.

Ŝi tamen amas min!

— Kie estas via amiko? — ŝi demandis ekscitite.

Ŝi ŝajnigas, kvazuŭ Alfonso la Neniulo interesus ŝin.

— Okazis nenia problemo, li tuj estos ĉi tie!

— Kie vi akiris la kamelon? — demandis Hopkins.

— Ni tambure sciigis nokte, kiu havas vendotan kamelon, tiu anoncigu, ĉar alvenis dizetintaj legianoj.

— Idioto!

Ni eksilentis. El la direkto de la oazo proksimiĝis homo sur kamelo, kaj kelkaj kamaloj sekvis lin. Certe li estas tiu… Sed ne! Butono ekbrilas en la mallumo!

Goumier proksimiĝis!

2

Hopkins kaj mi samtempe elprenis nian revolveron.

— Surventriĝu! — krias la dikulo al Yvonne.

Sed la knabino ekŝrikas:

— Li estas tiu… Formetu la pistolojn! Li estas tiu… Jes… Li…

Nun jam ankaŭ ni rekonis lin. Alfonso la Neniulo estis la goumier!

— Haho!

Desaltinte de sur la kamelo, li kuras rekte al Yvonne. Li kiasa ŝiajn ambaŭ manojn. Yvonne ridas, kaj larmoj aperas en ŝiaj okuloj, ŝi estas vere bonanima knabino.

— De kie vi akiris ĝin? — demandas Hopkins la Ŝtipulo, montrante sur la uniformon.

— Mi malvestis la goumier-on, antaŭ ol meti lin en la furaĝkavernon.

— Ĉu nun?

— Se ni pli rapide atingos la oazon Timbak, ol la informo de nia traveturo el Azumbar, tiam mi esperas.

— Facile eblas. Ili revenos tagmeze, kaj la radioaparato ne estas bona. Se ili iros al la plej proksima oazo por dissendi la informon, ĝi daŭros minimume du tagojn!

— Ankaŭ mi fidas tion. Venu, Yvonne! Ĉu vi estas malesperiĝinta, aŭ vi fidas?

— Nek iun, nek la alian. Mi scias nur tion, ke mi timas nek la inferon apud vi… Pli ĝuste apud vi ĉiuj.

Certe ŝi pensis ekskluzive pri mi, sed ŝi ne volis ofendi ilin. Ŝi estas delikata amino.

Ni ripozis en la dezerto ĝis la sunsubiro. Nome: „en kontraŭaviadila bivakado”. Ĝi estas la patento de Alfonso la Neniulo kontraŭ la ofte aperantaj avidailoj, kiuj serĉas nin, kaj ili havas radiokontakton kun la persekutantaj taĉmentoj. La „kontraŭaviadila bivakado” okazas jene: Kovrinte nin per tendotolo, ni diktavole ŝutas sur ĝin la polvon de la dezerto. Ni faras same, rilate niajn kamelojn. Tio estas iomete malkomforta, sed kiam malalte fluganta aviadilo preterzumas nin, ni estas trankvilaj. La piloto vidas nur flavan sablon. Nokte ni rajdas plu per freneza galopado. Ni havis du rezervajn kamalojn, tiel ni konstante povis ŝanĝis la lacajn bestojn. La akvo kaj la nutraĵo abunde sufiĉis al ni.

Vetkuro kun ĝendarmo, kiu ie estas survoje por elsendi radio-informojn pri ni. La vojaĝo konsumis la energion de Yvonne, kiel ajn forta ŝi estis. Ŝi ne alkutimiĝis galopi tiel rapide, sed nun ŝi devis elteni.

— Nur ankoraŭ iomete — flustris Alfonso la Neniulo.

— Mi ankoraŭ… eltenas… — ŝi spiregas duonsvene.

La lastan mejlon ni rajdis tiel, ke ni apogis ŝin en la selo ambaŭflanke, kiam ŝi ekŝanceliĝis.

Sed Timbak aperis antaŭ ni la sekvan aŭroron. Levinte Yvonne-on el la selo, ni kuŝigis ŝin kaj lavis ŝian vizaĝon per akvo. Tiel ŝi rekonsciiĝis iomete, sed ŝi estis tute elĉerpita.

— Ĉu nun?

— Unuavice mi senpolvigos min per broso — respondis Alfonso. Evidentiĝis, ke li portis ankaŭ vestobroson de la ĝendarmo, kiun li metis en la furaĝkavernon. Alfonso la Neniulo estis eksterordinare plaĉaspekta ĝendarmo. Eble nek mi estintus pli bela en tiu uniformo.

— Nun ni komencos danĝeran lundon. Ĉio dependas de tio, kiam revenis, kaj kiom longe daŭris, dum la du ĝendarmoj atingis radioelsendilon.

— Parolu!

— Ĉiu eksidu! Yvonne, trinku kelkajn gutojn da rumo kaj atentu!

Alfonso la Neniulo diris la planon, kaj ni longe sidis senvorte.

Ĝi estis la plej riska plano, kiun oni provis fari en tiu ĉi parto de la mondo.

3

La loĝantaro vekiĝis je granda sensacio en la oazo Timbak. Aŭrore aperis plaĉaspekta goumier kaj eskortis tri ŝnurligitajn dizertintojn, kiuj jam de tagoj kaŭzis grandan sensacio en tiu ĉi parto de la mondo.

Kiel bonŝanca homo li estas!

La lacaj, dizertintaj legianoj kapitulacis. Ili memvole anonciĝis ĉe ĝendarmo, patrolanta en la dezerto. Ili nun sidas en la ĝendarmejo, malgaje, anime rompitaj, kie soldatservas konstanta personaro, konsistante el kvin membroj en la garnizono de Timbak.

Iu dizetrinto ankoraŭ estas juna bubaĉo, la alia estas malalta, dika homo, ĝistede konata laŭ policaj reserĉigoj, la tria kaptito havas saĝan, belan vizaĝon (sur la frunto kun nuba melankolio, kiu tiom karakterizas la verkistojn).

La loĝantaro de la ozao, konsistanta el dudek araboj, tumultas antaŭ la fenestro. La famaj dizertintoj sidas silente, malgaje.

La dikulo turnas sin al la kaporalo anime rompita, li petas brandon kaj ian cigaron, je la sankta nomo de Dio.

Oni donas ĉion al li, ĉar neniu koleras la kompadindajn, frenezajn legianojn, kiuj certe havos festenon amaran en la fortikaĵo.

— Vi estas feliĉa homo — diras la tiea, dika ĝendarm-serĝento al sia belvizaĝa kolego, kiu eskortis la dizertintojn. — kie estas la knabino, kiun oni menciis en la reserĉigo?

— Ili diris, ke ŝi mortis antaŭ du tagoj.

— Nu, tio ne estas miraklo! Vi estas favorato de Fortuno!

— Eĥ! Iam kompatinda ĝendarmo povas ricevi dudek mil frankojn… Trinku knaboj! Ĉu troviĝas gastejo ĉi tie?

Ĉeval-vizaĝa bedueno anonciĝas ĉe la fenestro.

— Mi estas la gastejestro, eŭropanaj sinjoroj. Mi havas en mia tendo korbobotelon kun brando, kiun oni nomas raki-o…

— Nu, alportu ĝin…

— Dume kontaktiĝu kun la garnizono de Aut-Aurir — li diras al sia ĝendarm-kolego, al la dika serĝento.

— Vi pravas. Ni havas ordonon, ke ni raportu ĉiujn detalojn pri la dizertintoj al la plej proksima fortikaĵo.

Dume la dikulo turnas sin al la alia ĉitiea ĝendarmo kaj petas ion manĝi (se ili konas Dion), sed li aldonas kun turmentita ĝemo, ke li ne manĝas malvarman ŝafaĵon.

Oni donas ĝin al la kompatindulo. En Aut-Auri li certe fastos…

— Jen estas la brando! — kriis la gastejestro, kiu aspektis, kiel ĉevalo.

— Ni trinku, serĝento — instigas la bonŝanculo siajn kolegojn.

Poste ili informis la fortikaĵon, ke ĝendarmo eskortis la tri ŝnurligitajn dizertintoj en la oazon Timbak. La kapitano de la fortikaĵo gratulis al li kaj ordonis tuj ekmarŝi kun la ŝnurligitajn dizertintojn. Se ili rapidos, vespere ili jam estos en la fortikaĵo.

La kaptitoj sidas anime rompitaj. Ili aŭdas la paroladon, sed diras nenion…

…La dikulo petas ĵurnalon petegante je la sankta nomo de Dio, sed la serĝento krias urĝigante ilin:

— Rapide! Rapide! Antaŭen!

Ili tuj surkameliĝas, kaj la karavano ekiras kun la forte ŝnurligitaj kaptitoj. Krom la bonŝanca ĝendarmo la dika serĝento kaj du senrangaj soldatoj eskortas la dizertintojn.

La loĝantaro festas ilin svingante tukojn.

Ili aĉetis la brandon de la gastejestro, kiu aspektis ĝuste tiel, kiel ĉevalo.

Estis infera varmego, sed la ĝendarmoj paroladis gaje! Granda tago ĝi estas! Ili drinkis kelkajn glasojn da alkoholaĵo dumvoje, kaj la serĝento kantis arion el opero per sia speciala baritono.

La dikulo petis lin je la sankta nomo de Dio ne fari tion.

— Terura varmego estas — diras iu. — Ne estas mirinde, ke la knabino mortis.

Li tute ne konjektis, ke iu ŝnurligita kaptito malantaŭ li estas la knabino. Yvonne anstatŭigis Alfonson la Neniulon.

— Ni ripozu unu horon — diris la bonŝanca goumier, — dum pasos la tagmezo.

— Ni devas rapidi — rimarkis la kaporalo kun milda rigoro.

— Eĥ! Tagmeze nek la soldatoj marŝas.

Ni desaltis de sur la kameloj. Alfonso la Neniulo, la „bonŝanca” patrolanto portis la botelon da brando, kaj dum la tri ĝendarmoj forturnis sin, li verŝis iom el la amoniako, uzita kontraŭ la moskitopiko. Kvankam la raki-o estis tute forta drinkaĵ sen tio.

Dum tendumado ili manĝis kaj trinkis la brandon abunde. Nur Alfonso la Neniulo verŝis la sian sur la sablon.

…Vespere la tri goumier anonciĝis en Aut-Aurir ĉe la kapitano de la reduto. La tri dizertintoj estis kun ili, kiuj ronkis svenete. La buŝo de iu ŝaŭmis.

— Mi trovis ilin tiel, mon commandant — raportis la kaporalo. — Verŝajne ili havis jam nur brandon kaj trinkis ĝin pro soifego.

Li transdonis la dokumentojn de la kaptitoj! Ĉio estis en ordo. La tri dizertintoj el Igori!

Laŭ la militista kuracisto ili havas alkoholaĵ- aŭ ian alian veneniĝon. Devas pasi minimume dudek kvar horoj, kiam li povos pridemandi ilin.

— Vi estas bravaj soldatoj! Tiuj tri homoj kaŭzis al ni multe da zorgoj — diris la kapitano.

Ili regalis la tri ĝendarmojn. Ankaŭ la pala junulo, gardanta la kamelojn ricevis vespermanĝon. Poste oni pagis la 20 000 frankojn da premio al ili, kaj la ĝendarmoj ekiris rapide reen al Timbak.

Malantaŭ sablomonteto, sed oni jam ne povis vidi tion el la fortikaĵo, la ĝendarmoj desaltis de sur la kameloj kaj ekdancis.

Tiaĵo ankoraŭ ne okazis en Saharo!

Ili rondodancis, ridadis, brakumadis unu la alian, eĉ la kamelisto, kaj ili saltadis, kiel la virkaproj.

Baldaŭ ili enseliĝis kaj rapide ekgalopis al la dezerto.

4

Oni ne serĉos nin dum dudek kvar horoj, tio certas. Ĝis tiam la ebriaj ĝendarmoj, kiujn ni transdonis al la personaro de la fortikaĵo en niaj vestaĵoj, dormos.

Ni galopis rapide. Ni estu trans almenaŭ la unua grava loko Colomb-Bechar tiel, ke ni povu provizi nin per ĉio.

Sed la lacaj kameloj ĉiam malpli bone eltenis la vojon. Oriente jam videbligis la eskarpo, tie kondukas la ŝoseo de Saharo, kiu renkontiĝas ie kun la Granda Karavanvojo ĉe la deklivoj de Atlaso, kaj ĝi estas paralela kun la fervojo de Saharo al nordo.

Alfonso la Neniulo longe rigardis en la malproksimon:

— Ni iru — li diris poste. — Tie proksimiĝas io el suda direkto.

Ni rajdis tiel rapide, kiel la lacaj kameloj povis galopi. Kiam ni atingis la supron de la taluso, ni jam vidis, ke landira aŭto kuregas sur la vojo el la malproksimo.

Subite la ŝoforo rimarkas, ke tri goumeir staras la ŝoseso. Blankhara, angla sinjoro sidas ĉe la direktilrado. Li haltas.

— Kion vi volas?

— Ni persekutas rabiston! Ni ekzekucios vian aŭton en la nomo de la leĝo. Vi rericevos ĝin en Colomb-Bechar ĉe la ĝendarmejo.

— Sed mi estas lordo Geoffrey…

— Egalas, kiu vi estas. Ĝi estas leĝo. Eĉ unu sekundon ni ne atendas plu.

Nun aperis ankaŭ la juna kamelisto sur la taluso. La anglo faris heziteman movon al la startigilo, sed la „serĝento” elprenis sian revolveron:

— Se vi ekfunkciigos la motoron, sinjoro, mi mortpafos vin.

— Jes. Nu transprenu do la aŭton.

— Sed vi devas elaŭtiĝi.

— Ĉu?… Kiel mi atingos Colomb-Bechar-on?

— Kvin kameloj estas je via dispono apud la taluso, sed eĉ unu momento ne. Ni persekutas iun, kaj la tempo valoras multe.

La lordo elaŭtiĝis kaj iris al la kameloj…

Je lia plej granda miro, ankaŭ la juna kamelisto sidis en la aŭton kaj forvetruregis kune kun la ĝendarmoj.

— Nun kio estos? — ni demandis preskaŭ samtempe de Alfonso la Neniulo.

— Ni vidos tion, ni nur estu trans Colomb-Becha, antaŭ ol la goumier-oj, kaptitaj anstataŭ ni, rekonsciiĝos.

Kian ajn problemon ni havis, en kia ajn peĉo ni sidis, ni sciis, ke post kelkhora paŭzo oni komencos eĉ pli furiozan pelĉasadon kontraŭ ni kun renoviĝinta forto: tamen ni veturegis fiere fronte al la malbono! Kiom da homoj atingis tien de Kongo?! Malgraŭ tiom da persekutantaj aviadiloj, militistaro, ĝendarmoj kaj dezertaj danĝeroj?

Posttagmeze estis elĉerpiĝonta la benzino, sed eble ĝi sufiĉos…

Malproksime, inter sporadaj domoj, verdaj palmokronoj videbliĝis: Colomb-Bechar! Malantaŭ la urbo sur monteto altiĝis la fortikaĵo. Se oni distrumpetis el Timbak, ke la tri dizertintoj estas kaptita, kio estas verŝajne, tiam neniu zorgos pri ni ĉi tie.

La aŭto subite bremsis, kaj ni puŝiĝis antaŭen. Ĝi haltis apud ĉifona arabo, portantan civilan vestaĵon.

— He! Kie troviĝas benzinstacio?

— Antaŭ la urbo. Trans tiu subirejo. Nur kriadu laŭte, ĉar la benzistaciisto estas surda.

— Dankon.

Ni veturegis plu, kvankam la motorujo strange bruadis, kaj ni timis, ke la piŝto rajpos, ĉar la mezurilo apenaŭ signalis oleon. Sed ni atingis feliĉe la benzinstacion. Alfonso la Neniulo kriegis tiel laŭte, ke oni povus pensi ĝin hurlo de leono.

— Hej! Benzinstaciisto!

Blankhara maljunulino elvenis. Post terura kriegado ni prenis sufiĉe da benzino kaj oleo, poste ni veturis plu…

Nur antaŭen!

— Ni postlasas sufiĉe multajn postsignojn… Kio okazos, se oni denove reserĉigos nin? — mi demandis.

Hopkins levis sian ŝultron kaj lange direktis en la buŝangulon sian cigaron, kiu havis netolereblan odoron.

— Tiam ni denove akiros tri kaptitojn. Tiaĵo trankviligas ilin por iom da tempo, kaj tiel ni povas kolekti multe da mono.

Yvonne diris nenion. Alfonso la Neniulo sidis apud ŝi antaŭe, kaj ŝia kapo de tempo al tempo kliniĝis sur la ŝultron de la hispano.

Eĉ lace ŝi volas forkaŝi siajn sentojn

…Nun! Ni alvenis en Colomb-Bechar-on! La trafiko ankoraŭ estas vigla en la urbo. Estis ĉirkaŭ la oka horo vespere. Se la sciigo alvenis el Timbak, tiam oni rapide arestos la tri goumier-ojn, sidantajn en la aŭto. Sed ĝi ankoraŭ ne alvenis. La venenitaj ĝendarmoj el Timbak ankoraŭ dormis profunde en siaj celoj. Nun rapide traveturi la urbon… Yvonne svenis.

Stop.

— Descendu! — diras Alfonso la Neniulo kaj haltigas la aŭton.

— Ĉu vi pensas tiel?

— Eĥ! Kiel ajn estas, ni devas ripozi. Ankoraŭ ni havas almenaŭ unu horon.

La tri goumier, alvenintaj per aŭto vekis grandan sensacion. Baldaŭ venis ĝendarmo.

— Kio okazis?

— Ni trovis la aŭton en la dezerto — diras Alfonso la Neniulo. — Tiu bubo estis apud ĝi. Li asertas, ke ĝi apartenas al lordo Goffrey. La lordo konfidis ĝin al la knabo por gardi ĝin, kaj li foriris kun sia pafilo. Li ne revenis de mateno. Li diris al la bubo, ke li alvenis per la aŭto el Ain-Sefra.

— Hm… Malagrable. Ne pasis pli ol kvin tagoj, kiam la lordo traveturis ĉi tie. Li ests bona amiko de la guberniestro.

— Ni serĉis lin en la ĉirkaŭaĵo, sed ni nenia trovis liajn spurojn. Li ne kunportis akvon, malbono okazis al li, tio certas.

— Kion vi volas fari? — demandis la „kolego”.

— Ni veturis per la aŭto en Ain-Sefra-on.

En la gastejo Yvonne kuŝiĝis en iu ĉambro. Ŝi povis nek manĝi pro la elĉerpiĝo. Ni vespermanĝis en la drinkejo. Malrapide, trankvile, kiel la ĝendarmoj kutimas fari tion.

Alfonso la Neniulo levis sin glason al la lumo, li trinkis tiel senzorge.

Hopkins resendis la viandon, por ke oni rostu ĝin pli bone. Mi petis ĵurnalon. Jen tio estis sur ĝia titolpaĝo:

„Oni kaptis la tri dizertintojn!

La senekzeple lartaj aventuristoj kondukis la tutan armeon je la nazo.

Kiu respondecas pro la hontinda fiasko?”

Ni eksciis el la artikilo, ke la gazetaro de tagoj okupiĝas nur pri ni. Oni faras vetojn. La popolo sekrete estas niaflanke. La tri rezolutaj homoj imponas al ili. La pozicio de la ministro pri koloniaj aferoj ŝanceliĝis, okazis kelkaj transpostenigoj, oni kantas kanzoneton pri ni en iu Pariza amuzejo. Ĝi estas la vera ŝlagro.

Se oni scius, ke ni vespermanĝas ĉi tie!

Alia anonco:

„Markizo de Surenne estas en la ĉefkomandejo de Maroko.”

— Ni transdonos la leteron al li — diras Alfonso la Neniulo.

Nun envenas kvin soldatoj. Legianoj. Ili parolas laŭte kaj mendas vinon. Inter ili estas dikstatura, liphara homo.

— Mi asertas, miaj amikoj, ke tiuj tri homoj estas veraj bravuloj — diras iu.

— Kvankam ili sukcesus fuĝi! Mi elkore deziras tion! Tiuloj meritas ĝin!

Veni de Kongo ĝis Timbak! Senarmigi taĉmenton! En manbatalo… Trompi duonon da Afriko!

— Mi asertas, Thorze, ke bona soldato ne dizertas.

5

Thorze!

La okuloj de Hopkins la Ŝtipulo elstariĝis. Li estas la legiano n-ro 71! Anstataŭ kiu li soldatservas!

Alfonso la Neniulo kaptis lin je la brako, ĉar la dikulo ekstaris.

— Psit! Restus sidanta! Frenezulo! Nun temas pri multe pli grava afero.

La soldatoj paroladis plu. La homo kun anglaj lipharoj, ŝajnas, ke li estis Thorze, kontraŭdiris.

— Vi ne paravas! Ankaŭ mi estis dizertinto iam, tamen mi estas bona soldato! Oni distingis min en Sudano. Lastfoje, kiam mi ankoraŭ soldatservis ĉe la kompanio la unua, oni distingis min en Padomir. Kiu estas bona soldasto, se ne mi?

— Kial oni postenigis vin al la kompanio la dua en Meknes?

— Kiam ni marŝis al Senegalio, mia kruro vundiĝis en Dakar, kaj mi devis enhospitaliĝi. Post mia resaniĝo oni postenigis min kun malkompleta taĉmento al la tankistoj, kaj de tie mi estis sendita al la kompanio de Meknes…

Hopkins la Ŝtipulo bezonis la plej grandan sinregon. Fine! Jen estas la vera Thorze, anstataŭ kiu li soldatservas, kaj nun li devas silenti.

Momenton!

— Knaboj! Mi havas planon! — diras Ŝtipulo.

— Nu?

— Tiu aŭto estas bone konata, kaj oni baldaŭ estos sur nia spuro.

— Nu?

— Se iu el ni oferus sin, tiam oni perdus la spuron de la aliaj. Mi ekveturos per la aŭto, kaj vi iros plu. Ĝis kiam oni kaptos mi, tio bezonas minimume duon tagon.

Ni rigardis sur lin kortuŝite.

— Hopkins! — diris Alfonso la Neniulo. — Mi nun ekkonis vin vere. Vi havas noblan, heroan karakteron!

– Ĝi certas. Kome nenia malbono povas trafi min — li respondas.

— Kial?

— Jen estas Thorze, kiu estis la soldato n-ro 71 ĉe la bataliono de Oran, mi do ne povas esti Thorze, la soldato n-ro 71 el la bataliono de Oran. Sed neniu rajtas prirespondigi min, kiel civilulon, ĉar mi klopodis veni en la pitoreskan Oran-on el la malbelega regiono de Kongo. Ĉu mi ŝtelis? Ĉu mi trompis? Ĉu mi rabis?

— Jes! — ni respondis samtempe.

— Nu bone… Sed oni ne scias tion, ĝi ja okazis ne ĉe Kongo, sed kiam mi agadis ankoraŭ kiel partikularisto.

Ni vekis Yvonne-on, kaj post kvi minutoj la aŭto rapidegis.

D E K D U A   Ĉ A P I T R O

1

Alarmo!

Ni ankoraŭ ne estis ekster la urbo. Aŭ la lordo alvenis en Colomb-bechar, aŭ la kaptitaj ĝendarmoj sobriĝis, kaj oni jam sendis radioinformojn.

Hopkins sidis ĉe la direktilrado. Li kliniĝis antaŭen, la benzino bruante funkciigis la motoron, kaj ni furioza veturegis en la nokto… Ni ĵus forlasis la urbon.

Ĉe iu turniĝejo la bremso grincis, kaj ni haltis.

— Elaŭtiĝu! — diris Ŝtipulo.

Rapida manpremo… Elsaltinte el la aŭto, ni kuris al la apudŝosea fosaĵo… La aŭto brue forveturegis kun Hopkins en la nokton.

Ni rapidis tra senvojaj vojoj kaj kampoj. Post dek minutoj ni vidis, ke militistaj aŭtoj kuregas sur la malproksima ŝoseo, klakas hufoj de ĉevaloj… Tio estas la demando, kiam eltenos Hopkins.

Nun aŭdiĝas fajfo de trajno el la direkto de la urbo. Ĝia reflektoro lumas malproksimen en la nokton…

— La trajno… — diras Neniulo. — Ĝi traveturos Atlason… En Marokon…

— Nu kaj?

— Ni iru…

Sed li kuris ne al la urbo, sed al la ŝtonminejo de Colomb-Becha, kie nun ĉio estas silenta. La malliberuloj laboras nur tage en la terura varmego. Kelkfoje vartrajno haltas ĉi tie, kiun oni kargas.

La semaforo kaj la relkomutilon oni funkciigas el bariergardista dometo.

— Atendu — diris Alfonso la Neniulo al Yvonne. — Vi, venu kun mi.

Ni frapetis sur la pordo de la bariergardisto, poste ni metis lin ŝnurligitan en iun angulon.

Ni funkciigis la semaforon, ke ĝi indiku halton, kaj ni elrapidis. Alfonso la Neniulo trankviligis la nervozan, lacan knabinon per kelkaj vortoj.

Sed tio estintus mia tasko, sed nun mi ne volis diskuti. Ni atendis pli ol duonhoron. Nek la spuron de la persekutantoj ni vidis sur la malproksima taluso. Hopkins havas avantaĝon, kaj la kvin litra aŭto estis en bonega stato, kiam ni transprenis ĝin.

Venas la trajno. Ĝi malakcelas… poste haltas, kaj eligante fumnubojn ĝi staradas.

La maŝinisto kaj la hejtisto elkliniĝas, sed saltinte sur la lokomotivon, ni direktas revolveron al ili.

— Ek! Antaŭen!

La atakantoj ne ŝercas en Saharo, tion bone scias la hejtisto kaj la maŝinisto. Ni helpas Yvonne-on grimpi sur la ŝtupetaro… La masinisto manipulas la prenilojn.

— Kion vi volas? — demandas la hejtisto.

— Transveturi Atlason. Ni foĝas de Kongo! Kiom da stacio estas ĝis tie?

La maŝinisto ekkriis:

— Ĉu vi estas tiuj?! Hej, knabo! Hejtu la lokomotivon tiel, kvazaŭ ni estus en la infero!.. Ĉu vi estas tiuj?…

— Li ĝoje okulmezuris nin, dume li rapide manipulis la prenilojn, kaj post nelonge la trajno kuregis tiel, ke ĝi preskaŭ desaltis de sur la reloj.

La hejtisto premadis niajn manojn.

— Knaboj — li diris, — ĉiu vera franco zelotas por vi! Kiel frenezaj homoj vi estas!

— Kaj nun ili okupis eĉ la trajnon.

La populareco estas grandega alianculo! Nun jam ĉiu simpla homo protektas nin, ili ĝojas, ke ili povas helpi nin kaj dividi la popularecon kun ni.

Yvonne unue eksidis, poste li sterniĝis sur la karboamaso kaj ekdormis.

La hejtisto kaj la lokomotivestro laboras tiel, ke se la afrika trajno povus gajni la premion pri rapideco, tiam la blua rubando de la marŝipoj ornamus la kamentubon de la lokomotivo. Ili proponas al ni trinki vinon kaj elprenas la manĝajon, kiun ili portis dehejme. Famaj rabistoj povis ĝui tiaĵon, kiujn la popolo akceptis en sian koron pro io. Robin Hood povis travivi la saman aferon, inter la lokomotivestroj de sia epoko.

Aŭrore la trajno jam ascendis sur la rokoj de Atlaso, kaj antaŭtagmeze ni estis sur la supro de la montaro.

Ni dormis alterne, ĉar malgraŭ nia populareco ni estis singardemaj…

Posttagmeze ni jam malsuprenveturis sur la orienta deklivo de Atlaso! Se ni alvenos en Marokon, al markizo de Surenne, tiam ni gajnos la aferon!

— Haltu! — diris Alfonso la Neniulo. — Nur tiom longe, ke ni povu desalti!

La maŝinisto malalkcelis, kaj ni desaltis. Alfonso la Neniulo tenis Yvonne-on inter siaj brakoj.

La knabino dormis ankaŭ dum dormo.

La trajno tuj veturegis plu. Malgrandaj vilaĝoj estis videblaj ĉirkaŭe sur la montdeklivo. Kaj malproksime… Dio mia! Maroko!

— Ni adiaŭas vin ĉi tie, Yvonne — diris Neniulo. — Nun jam vi ne povas veni kun ni. Vi havas parencojn en Maroko, telefonu al ili, kaj nun jam uzu la nomo Duran…

— Ĉu vi…

— Ni iros plu.

— Knaboj… Dio… Dio… — ŝi ne povis daŭrigi. Ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj.

Alfonso la Neniulo ĉirkaŭbrakis ŝin. Poste ŝi paŝis al mi, kaj ambaŭmane prenis mian vizaĝon kaj kisis mian frunton.

Ŝi do tamen! Amas min!

2

Ni ekripozis en la mezo de vinbermonto.

— Nun ni devas forĵeti tiujn vestojn. Se la trajno alvenos al Maroko, tiam oni serĉos nin ĉie en la ĉirkaŭaĵo.

Ni vidis dometon iom malproksime. Araba paŝtisto povis loĝi tie. Ĉirkaŭe estis ŝafoj.

— Ni iru! — li diris. — Antaŭen!

La paŝtisto drinkadis kun sia kampgardista amiko. Ni frapetis sur la pordo. Ŝnurliginte lin kaj lian amikon, ni metis ilin sub la tablon. Poste ni ekiris sur ambaŭ flankoj de la vojo al Maroko.

Mi en la vestaĵo de la kampogardisto, Alfonso la Neniulo kiel paŝtisto kun proksimume kvardek ŝafoj. Pasis nek dek minutoj, kiam la militistaro aperis en la malproksimo. La polica aŭto kuregis antaŭ ili

Mi tuj surventriĝis. Alfonso la Neniulo iris trankvile kaj peletis la kvardek ŝafojn antaŭ si.

Oni nek rigardis tien, ĉar la ideo estis tiel absurda, ke ili povas estis la fuĝintoj… Ni jam estis nur kelkcent metrojn de la urbo, kiam ni komprenis, ke ĉio estas vana. La polico kaj la militistaro tenis la vojon, kondukantan al Maroko okupita.

Ĝis kie la rigardo atingas, ĉie estas armiloj, stiletoj. Sed nek tio estintus mirinda, se oni ordonus ĝeneralan mobilizon en la respubloko, kaj deklarus sieĝan staton pro la tri homoj.

Antaŭ la apudvoja la restoracio por la ŝoforoj staris du aŭtomobiloj, sed neniu estis interne. La posedantoj de la aŭtoj estis akompanataj al la polico por legitimi ilin.

Malpli proksime staris ankoraŭ alia aŭto sur la vojo, la ŝoforo legis ĵurnalon en la ombro de la domtegmento.

Alfonso la Neniulo mansigis al mi. Poste li iris tien kaj alparolis la ŝoforon. Mi ŝtelumis al la alia flanko.

Ŝnurliginte la ŝoforon, ni metis lin sub malproksiman arbuston.

Dume la kvardek ŝafoj atendis.

— Sidu en ĝin — diris Neniulo, — kaj veturu per la aŭto al tiu arbo, kiu staras apud la drinkejo, sed anticipe elsaltu.

Li lasis min tie. Mi sciis, ke li malofte faras stultaĵon, mi do faris tion, kion li petis. La aŭto renversiĝis kun granda grincado, sed anticipe mi elsaltis.

Poste mi iris en la drinkejon. Apenaŭ estis io sur ĝia loko.

Eble granda interbatado okazis ĉi tie. Ĉio estis renversita, vitreroj, rompitaj seĝoj, la proprietulo kaj la kelnero kuŝis sur la planko iom draste draŝitaj.

— Kio okazis ĉi tie?

— Mi telefonis… — diris Neniulo. — Nun ni trinku gluton da drinkaĵo.

Post kelkaj minutoj aŭdiĝis akra sono. Sireno.

— Denove venas polica aŭto! — mi diris.

— Ne. Ĝi estas savaŭtomobilo. Mi vokis ilin telefone al renversita aŭto…

La ambulanca kuracisto kaj la ŝoforo miris, ke neniu estas apud la vrako. Ili miris multe pli, kiam ni batis ilin je la kapo tiel, ke ili falis sur la teron svenitaj. Ĉar la savaŭto estis tie, ni metis ilin sur la brankardon, kaj la aŭto ekveturis reen.

Ĝi kuregis al la kordono kun sirenado. Alfonso la Neniulo portis la ĉapon kaj la mantelon de la ŝoforo. Mi sidis apud la malsanuloj, kiel kutime ĉe la ambulanca servo, ĉar de tempo al tempo eble rekonsciiĝos iu sveninto kaj maltrankviliĝos…

Tiam mi denove batis lin je la kapo, kaj ekestis silento.

La kordono disiĝis, kaj la aŭto alvenis en Marokon, kun laŭta sirenado, rekte al la domo de la ĉefkomandejo. La savaŭto vekis ĝeneralan sensacion.

Alfonso la Neniulo elsaltas kaj iras al la gardostaranto:

— Grave vundita ĉefoficiro estas kun ni. Li volas diri ion al markizo de Surenne. Ĝi estas grava militista sekreto. Rapide! Neeblas movi lin eĉ el la aŭto, ĉar li estas mortanta.

La gardostaranto forkuras. Mi ankoraŭ lastfoje batas miaj flegatojn je la kapo, kaj ankaŭ mi elaŭtiĝas.

Ni estis ĉi tie! De Kongo!

— En la nomo de la leĝo!

Dek policistoj ĉirkaŭis nin. Dek revolvertuboj direktiĝis al ni.

— Atendu! Ni kunportis gravan ordonon!

— Ekiru, aŭ ni pafos.

— Ne!

Ni diris tion samtempe.

Kaj nun markizo de Surenne elpaŝis tra la pordego mirante. La polickapitano mansalutis rekte staranta.

— Ekscelenco! Ili estas la dizertintoj, alvenintaj el Igori!

— Kiel diable vi povis veni ĉi tien?!

— Per savaŭto!

— Mi konas vin — diris la markizo, post kiam okulmezuris nin. — Mi bedaŭras, ke via kariero finiĝis tiel.

Alfonso la Neniulo mansalutis.

— Sinjoro admiralo! Ni devis enmanigi leteron al vi…

Kaj li transdonis la leteron al la adresito!

— Hm… — diris la markizo, — kio ĝi estas? Ĉu kuirlibro?

— Pardonon…

Ĝi estis la alia koverto, en kiu ni kunpotis la kuirlibron de Levin en la ĝangalo. Sed post momento… Jes! Ĝi estas tiu momento, por kiu estis inde veni en tiun ĉi mondon:

Ni transdonis la veran koverton kun kvin sigeloj, sendifektan, en ĝi la raporto de la generalo!

Dume ĉirkaŭis nin homamaso, konsistante el miloj da personoj, kaj la aro de la scivolemuloj tumultiĝis ĉie en la proksimaj stratoj.

Bruo, kriado, pumbatoj de la gumbastonoj, la virinoj ŝrikas… Kelkaj homoj vivus mallaŭte, oni arestas tiujn…

La vivo en la stratoj de Maroko tute paraliziĝis. La informo disvastiĝas en la urbo, ke ni estas ĉi tie, kaj ĉiu volas vidi nin.

— Kiu sendas tiun leteon?

— Ni rajtas diri nenion al via ekscelenco pri la letero.

— Kial?

— Ni estas soldatoj. Ordono estas ordono.

…La homamaso trarompas la kordonon… glavo ekbrilas, bastono pumbatas, kriegado… Oni premas nin al la profundo de la pordego.

Markizo de Surenne metas la leteron en sian poŝon:

— Konduku ilin al la kapitano de la fortikaĵo Gueliz — kaj li turnas sin al ni. — Ĉu tiu letero signifas mildigan cirkonstancon antaŭ viaj juĝistoj?

— Oui, mon excellence.

— Se ĝi estas tiel, rilate viajn malnovajn meritojn, mi zorgos, ke la milita tribunalo konsideru tion. Kvankam, kion vi faris, pri tio apenaŭ ekzistas senkulpigo… Domaĝe, ke vi subiĝis al tiu ĉi stato…

Li turniĝis kaj lasis nin tie. Dume la policistaro estis fortigita kun soldataro, kaj la rumora homamaso estis premita en la flankstraton, per sinsekvaj atakoj.

D E K T R I A   Ĉ A P I T R O

1

Ni trankvile toleris, ke la kaporalo katenu nin. Oni rapide puŝis nin en granda, grizan militistan aŭton, poste ni ekveturis… Baldaŭ ni staris en la korto de la fortikaĵo Gueliz. Unue ni estis kondukitaj al la gardistejo, kie oni traserĉis niajn poŝojn.

— Damne… — blasfemas la serĝento.

Jes, kvar-kvin revolveroj, kelkcent kugloj, tranĉilo, plumba bastono: nur ĉe du homoj ĝi estas sufiĉe timiga vidaĵo.

— Kio ĝi estas?

Li trovis la kuirlibron de Levin.

— Mi petas vin — diris Alfonso la Neniulo, — ĝi estas tre grava krimdokumento. Zorgeme gardu tion.

— Jen vidu!.. — diras nun la kaproalo. — Kio ajn mi estu, se ĝi ne estas la kuirlibro de Levin!

— Jes ĝi estas! — mi respondis.

— Ĉu vere?! — krias la kaporalo. — Montru do sur la foto, kiu estas la fama Levin…

— Jen li estas, kiu sidas… Ĉi tie troviĝas mi, dekstre. Mi estis lia ŝatata disĉiplo…

Fine! Fine ni ekscios la sekreton!

— Sinjoro kaporalo! Ĉu vi estas disĉiplo de Levin?

— Jes, kompreneble!

— Kiu estis Levin?

— Ne ĉikanu min!.. Ĉu vi volas aserti tion, ke vi ne scias, kiu estis Levin?… Kial vi fabelas tiaĵon?

— Mi vere ne scias tion…

— Ba, kial vi ŝercas… lasu min trankvila!

Tiam mi falis surgenuen kun interplektitaj fingoj kaj ekparolis jene:

— Sinjoro kaporalo! De monatoj kelkfoje mi tre suferis, ĉar majstro Levin, kun kiu mi havis la malfeliĉon esti en la sama malliberejo, li atendis, ke oni bone konu lin laŭfame! Mi nun solene konfesas kaj ĵuras, se vi deziras: mi ne scias, kiu estis Levin. Priridu min pro mia nescio, malestimu min, mi petegas: surkraĉu min, sed diru, kiu estis Levin?!

La kaporalo plenumis mian peton. Li surkraĉis min kaj rakontis, kiu estis Levin:

La granda Levin jam en lia frua juneco, kiel tajloro de pantalonoj komencis sian karieron en la pitoreska Cape Town. Sed lia koro jam tiam entuziasmis pro la granda kulinara scienco. Kiam li havis dudek jarojn, li ankoraŭ tute ne konjektis, ke la Kristnasko de la venonta jaro, kiel grandan ŝanĝiĝon signifos en lia vivo. Tiun Kristnaskan vesperon oni kaptis lin ĉe freŝa faro dum rompŝtelo. En la pitoreska Cape Town. Kiam oni demandis lin, kian laboron li ŝatus fari, al kio li eble havas emon, li respondis:

— Mi deziras esti kuiristo. Ĉar mi estas konvinkiĝinta, se ĉiu homo povus vivteni sin laŭ ŝatata profesio, tiam ne estus krimulo sur la terglobo.

— Kio vi estis antaŭe?

— Gladisto de pantalonoj. Kaj tio kaŭzis mian pereon. Mi ne sentas elvokitecon al la pantalongladado. — Li kriis plendinde, pugne frapinte sur sian bruston: Lasu min kuiri, kaj mi plibonigos la homaron!

Oni ne tro bone akceptis tiun lian aserton, sed Levin devis preni ĉiuvespere hipofosfaton laŭ la ordono de la adjutanto, ke liaj nevoj iomete resaniĝu, antaŭ ol tiu ideo ekregus la tutan organismon de la malliberulo.

Post unu semajno la traveturanta kimra princo vizitis eĉ la pundomon, kaj tiam Levin (kvankam li regule prenis la hipofosfaton) li ĵetis sin antaŭ la piedojn de la tronheredanto kaj ekkriis jene:

— Sinjoro! Mi volas kuiri! Kial estas tiel, ke la malliberuloj povas lerni ĉion, nur kuiri ne?!

La princo ĝisaŭskultis la peton de Levin. La ideo plaĉis al li, laŭ kio ne estus krimulo, se ĉiu homo povus vivi el sia ŝatata profesio.

— Direktoro — diris la princo, — estu Cape Town la sola prizono, kie la malliberuloj povas lerni ankaŭ kuiri.

— Sed sinjoro, kiu estu la instruisto?

— Mi komprenas. Mi transdonos mian ŝipkuiriston kiel instruiston al la kuir-kurso.

Post du monatoj la kuiristo de la princo revenis al sia posteno, kaj Levin transprenis la instruadon por unu tuta jaro. Tiam la granda homo liberiĝis. Lia princa moŝto ĉiufoje, kiam li estis en Cape Town, konsideris kiel devon, portigi la tagmanĝon el la prizona kuirejo de Levin. Tion jam nur malbonvolaj homoj disvastigis, ke la tronheredanto tial ne ofte vizitis Sud-Afrikon.

Oni publikis longan artikolon pri la afero, kaj la hotelo Savoy en Londono dungis Levin-on post lia liberiĝo. Sed post duonjara laboro oni kondamnis lin al longdaŭra puninstruado en kuir-kurso de malliberejo.

La nomo de Levin fariĝis nocio! Foje dank’ al stranga hazardo li longe estis en libera stato, kaj la princo invitis lin sur sian ŝipon por kuiri al la gastoj laŭ la menuo de Levin. Tiuokze ankaŭ la foto de Levin aperis en ĉiu grava ĵurnalo, kiu prezentas, ke li atendas la kimeran princon en la societo de bovid-frikando kaj helpkuiristo…

— Tiu foto en la kuirlibro — finis la kaporalo la historion — estis farita en la prizono de Johanesburgo, en Sud-Afriko, kie ankaŭ mi estis la instruito de Levin, pro kontrabando.

— Bonvolu diri — ekparolis Alfonso la Neniulo kaj fingre montris sur ulon, kiu portis antaŭtukon de helpkuiristo kaj vestaĵon de malliberulo. — Ĉu vi konas ankaŭ tiun kolegon?

— Jes, kompreneble!.. Li estas Brigeron! Agresema, kruela rabmurdisto!

Mi rigardis tien, kaj mia buŝo restis malfermita. La disĉiplo de Levin, la rabmurdisto, nomata Brigeron estas neniu alia, ol la unuokula inĝeniero el Igori!

2

Neniulo ridetis, ĉar mi staris tie, kiel idioto.

– Ĉu vi ne komprenas? La unuan tagon, kiam ni alvenis al Igori. Levin mendis marinitan fiŝon. Kaj li rekonis sian iaman disciplon el lia kuir-stilo! Poste li apartenis al la pli bona kategorio… li iradis kiel inĝeniero en eleganta vestaĵo… Kompreneble, tiu disĉiplo faris tion al li, kiu estis preta kuiri marinitan fiŝon…

— Brigeron ne bone kuiris fiŝon — rimakis la kapralo. — La rabmurdistoj pretigas bone nur surkrade aŭ pikstange rostitajn viandojn, eksluzive laŭ angla maniero, la fiŝo estis la specialaĵ de ricelistoj kaj enŝteliĝintaj rapistoj. La granda Levin sciis preciye, ke iuj krimuloj al kio havas talenton. La vere bonajn supojn el kokin-viando kaj kuiritajn bov-viandojn pretigis la la ĉantaĝistoj, sed baki dolĉaĵojn kaj kremaĵojn alproprigis plej rapide la knabin-komercistoj kaj la poŝoŝtelistoj.

Post la mallonga ekspliko oni akompanis nin en karceron.

— Diru, de kiam vi scias, ke la foto de la unuokululo estas en ĝi — mi demandis de Alfonso la Neniulo.

— Kiam Levin venis al ni en la Trogo kaj mi demandis lin, al kiu li povas danki tiun karieron? Li respondis, ke li havas disĉiplon en Igori, kiu protektas lin.

— Mi memoras!

— Nu… Tiam venis en mian kapon la foto, trovita en la libro, kiu prezentas Levin-on en la rondo de siaj disĉiploj. Kiam mi rigardis la bildon, mi tuj vidis la unuokulan inĝenieron inter la disĉiploj.

— Kio okazis al la Turko? Li jam longe devintus alveni kun la letero.

— Mi ne scias. Estas suspektinde.

— Ĉu ĝuste la Turka Sultano ne estos suspektinda?!

— Ĉu vi pensas, ke markizo de Surenne ankoraŭ ne legis la leteron? — mi demandis iom poste.

— Mi timas, ke eble nek tio helpos nin, se li legis ĝin.

— Ĉu? Kiel vi komprenas tion?

— Eble okazis tiaĵo en Igori, ke… kiel la generalo diris: oni prisilentos ĝin! Tiam oni oferos ankaŭ nin, ignorante la leteron. Ni estos postenigitaj en iu malproksima garnizono de Sharo kiel dizertintoj.

Eblas, ke Alfonso la Neniulo denove trafis la veron…

3

…Poste oni kondukis nin al la kapitano. La granda kontoro estis plenplena de scivolemaj oficiroj. Generaloj, majoro, unu kapitano de la spahioj, la adjutanto de la gubernatoro: ĉiuj oficiroj, restadantaj en Maroko ĉeestis, kiuj havis eblon veni ĉi tien.

— Alkonduku ankaŭ tiun dikan friponon… — diris la kapitano al la suboficiro.

Do ankaŭ Hopkins estas ĉi tie.

— Vi estas frenezaj homoj. Sed vi amare pagos pro la hontigo de la armeo.

Ĉefleŭtenanto paŝis antaŭ nin.

— Kie estas la kanbino, kiu estis kun vi ankoraŭ ĉe Colomb-Bechar?… Ĉu?!

— Ni diros nek tion, nek ŝian nomon, mon commandant — respondis Alfonso la Neniulo. La oficiro skuis sian pugnon antaŭ nia nazo:

— Gardu vin, se vi mensogos! La dikulo konfesis ĉion!

Li volas trompi nin per tia truko! Ĝuste Hopkins estas tiu, kiu konfesas. Kaj ĉion!

Sed ĝuste nun li estas alkondukita. Eble oni iomete draŝis la knabon, ĉar liaj nazo kaj lipoj estas ŝvelintaj.

Sed kio okazis?!.. Kiel li envenas? Kiu vidis tiaĵon? Li ridetas kaj eklevas sian ĉapon:

— Humile via!

— Senrangulo! — krias la kapitano. — Kiel vi kondutas?

— Mi dankas vian demandon, sinjoro kapitano…

Ĉu li freneziĝis? La leŭtenanto staras antaŭ lin.

— Kanajlo! Ĉu vi simulas?!

— Mi ne simulas. Mi estas civilulo, kiun vi tenas en kaptiteco kontraŭleĝe!

Nun oficiro paŝas al la leŭtenanto.

— Mi petas vin, ĝi estas tre stranga afero. Ŝajnas, ke la arestito vere estas civilulo, ĉar soldato nomata Thorze, registrita kun la samaj personaj indikoj servas ĉe nia bataliono la dua, en Meknes…

— Ĉu ankaŭ vi asertas, ke vi estas civiluloj? — turnis sin la komandanto al ni.

— Ne, mon commandant…

La leŭtenanto minace sibletis per sia bastono.

— Kie estas la kanbino?! — li demandis mallonge.

— Se la sinjoro leŭtenanto nun malbone traktos nin, post nelonge vi bedaŭros tion — mi diris tion kun soldata estimo.

— Kiel?! Vi do kondutas nun tiel…

— Atendu… — interrompis la majoro. Ŝajnas, ke li lernis el la afero de Hopkins.

— Kiel komprenas tion, vi, patromurdisto, ke ni bone traktu vin?

Sed li ne havis tempon respondi. La pordo malfermiĝis, kaj markizo de Surenne enrapidis.

D E K K V A R A   Ĉ A P I T R O

1

Lia ekscelenco venis persone… Huh! Kiel li aspektis! Lia vizaĝo estis ruĝa. Ĝi elradiis koleron, ĝojon kaj fierecon.

Ĉiuj maleoloj klakante kunfrapiĝis samtempe en la ĉambro.

La komisaro de la gubernatoro preteriris antaŭ ni kaj longe okulmezuradis nin. Poste li turnis sin al la oficiroj:

— Sinjoroj! Mi deziras, ke tiujn tri homojn ĉie, kie oni parolas pri ili, estu menciataj, kiel la plej bravaj, la plej sinoferaj, la plej fidelaj soldatoj de la respubliko!..

Konsterna silento por momento, nur Hopkins murmuretas mallaŭte:

— Menciu ankaŭ tion… ke mi estas civilulo.

— Krome mi ordonas — li daŭrigis per laŭta voĉo, — ke morgaŭ ĉiu kompanio de la armeo menciu en la tagordono tiujn tri homojn, al kiuj mi nun etendas mian manon. — li premis nian manon unu post la alia. — admiralo de Surene ĉiam estos fiera pri tiu manpremo.

Li estis tia homo! Sehezite li starigis al la muro la malkuraĝajn, malbonajn, damaĝajn soldatojn, sed neniu taksis pli alte la veran plenumaĵon, ol li.

Alfonso la Neniulo elpaŝis sin rektiginte.

— Parolu!

— Ni subordige dankas la altan rekonon de via ekscelenco. Ni plenumis nian devon, kiel decas al bona soldato, tio estis ĉio.

— Ili — li turnis sin al la oficiroj — malkaŝis la plej fian perfidon kaj plenumis la plej malfacilan militistan ordonon ekde la memoreblaj tempoj, kiam ili kunportis sekretan raporton rekte al la militestraro tra fajro kaj akvo… — kaj li okulmezuris nin. — Kiaj… homoj ili estas… — li diris ridante, sed liaj okuloj brilis strange…

2

Iun tagon la garnizono de Fort Lamy, konsistanta el cent soldatoj, vekiĝis je surprizo en la ĝangalo. Tri aviadiloj surteriĝis sur la malgranda flugkampo en rapida sinsekvo. Alvenis oficiroj.

Neniu sciis, kio okazis. Oni deŝanĝis la kapitanon de la fortikaĵo kaj la radioteknikiston. Ili forlasis la fortikaĵon Fort Lamy per aviadilo. La kapitano suferis akcidenton dumvoje. Li falis el la aeroplano iel. Eĉ tion oni klaĉadas ĉie, ke li mortigis sin mem. Oni ordonis al la garnizono tuj ekmarŝi.

Ĉe la bordo de Kongo ili subite daŭrigis sian vojon orienten. Ili marŝis rekte al Igori en fortostreĉaj etapoj.

Samtempe svarmo de aviadiloj aperis super Igori… Terura motorburo plenigis la aeron, kaj oni metis la jenan radiogramon antaŭ la kapitanon:

„Post dek minutoj malliberuloj, indiĝenoj kaj gardistoj kolektiĝu en la fortikaĵo. Nia ordono estas la sekva: Se eĉ unu homo provos forlasi Igori-on, ni ekstermos la fortikaĵon per bomboj! Oni deŝanĝis la komandantojn de Fort Lamy, la garnizono estas fortikigita per leĝera baterio, Igori estos okupita dum la daŭro de tri horoj. Post dek minutoj ni komencos pafi per mitraloj. Kiu estos ekster la fortikaĵo, ni mortpafos tiun.”

Post dek minutoj la malalte flugantaj aviadiloj komencis parfi la ĉirkaŭaĵon per mitraloj

Posttagmeze je la sesa horo Igori kapitulacis sen rezisto. Je la sepa horo oni finis la unuan esploron, kaj dek ses homoj estis tre rapide mortpafita malantaŭ la fortikaĵo. Inter aliaj Brigeron kaj Fadeno, la zumkantinta, duon-idiota kaporalo. La „kapitanon” oni liveris katenite en Oran-on…

Nur kelkaj linioj aperis en la gazetoj pri la afero:

„En Igori la bagnanoj provis fari ribelon, kiun subpremis la garnizono de Fort Lamy. Tri dizertintaj soldatoj, el kiuj unu estas civilulo, venis en Igori-on konfiditaj de la sekreta servo, kaj la kolonia armeo intence ne urĝigis nian areston.”

Tiun dolorkompenson ricevis la multaj azenigitaj instancoj. Sed ni sciis, kiom ili urĝigis nian areston…

3

La loĝantoj de la kabano certe aspektis malbone, kiam kapitano Péret iris por ili kun sia taĉmento. Potrien atendis lin sur la sojlo. El la flava, velka vizaĝo de la serĝento malgaje elstaris lia nazo kaj konsistaj partoj de liaj lipharoj kaj barbo. Tamen li staris rekte, kiel kandelo antaŭ Péret.

— Serĝento Potrien anonciĝas, sinjoro kapitano.

La kapitano premis la grandan, ostan, faltan manon:

— Vi aspektas malbon, mon chet… — kaj li frapetis la torakon de la serĝento inter la rustaj butonoj de la ŝima, malseka kamizolo. — Ĉu elĉerpiĝis la rezervo ĉi-interne?

La vizaĝo de serĝento fariĝis iom ruĝa, kaj ankaŭ liaj okuloj vigliĝis pro la ektuŝo.

— La afero iomete suferigis min. Mi pensas, ke mi devas peti tri libertagojn, por ke ĉio estu en ordo ĉe mi. Sed mi ne volas iri en la malsanulan ĉambron.

La kapitano ridis kaj frapetis la cikatroplenan, multe suferintan, malgrasan vizaĝon.

— Alors!.. Tout va bien… mon chef!

La maleoloj kunbatiĝas.

— Si! Mon commandant!

La kapitano volis iri plu, sed la serĝento staris antaŭ lin.

— Estu singarda, mon commandant. Korpogardisto staras apud la generalo, ĉar ni pensis, ke tiuj friponoj venos por mortigi la ĉefatestantojn.

— Ĉu korpogardisto? Kio ĝi estas?

— Li estas kaptito kun ni. Li estas tre brava kanbo — kaj li kriis en la alian ĉambron: — He, vi, kanajo! Alvenis niaj kamaradoj.

— Tamen vi ne devas kriegi!

La Turka Sultano aperis ĉe la pordo, en la mano kun kuireja tranĉilo.

4

La Turka Sultano ankoraŭ tiun vesperon resis ĉi tie, kiam ni ekvojis. La fumanta lokomotivo esis ekveturonta sur la industria, etŝpura trako. La Turka Sultano komencis rapidan flustradon kun la lokomotivestro.

— Jen estas kvinmil frankoj. Nun mi kaŝiĝos en la vagono kaj rulu karbon sur min…

— Bone…

— Rapide!

La Turko okupis lokon en malgrand, ĉarosimila, etŝpura vagono, kaj la maŝinisto rulis karbon sur lin…

Post dek minutoj la trajno ekveturis, eligante densajn fum-nubojn… Diablo forportu ĝin! Tiu ĉi vagono ne moviĝas. Kio okazis? Oni dekroĉis ĝin! Li rapide leviĝis, kaj surpriza vidaĵo akceptis lin. Dek soldatoj staris tie kun pafpretaj pafiloj. Meze Fadeno, la „kaporalo”.

— Elvagoniĝu!..

Oni ĉirkaŭis kaj akompanis lin en la kontoron.

La kapitano akceptis lin ridetante.

— Dekomence ni estis klarvidaj pri vi, Boulanger. Ĉar via kuracista amiko, Kvastiĉ perfidisi vin.

— Tio ne estas vera!

— Jes. Kredu ĝin. Tiu homo parolas dormante, kaj nokte li elbalilaĉis ion kaj alion pri la afero, tiel li rakontis ankaŭ pri la etŝpura fervojo. Nun vi iros al viaj kompanoj. Mi bedaŭras, sed mi multe amuziĝis pri vi. Traserĉu lin!

…Kiam oni volis preni la binoklujon de li, li batalis kiel tigro. Li volis disŝiri la leteron.

Oni rompis lian nazon, iu batis lin je la dorso per kolbo, sed li defendis sin, kaj li vangofrapis la malaltan kaporalon tiel, ke ties tri dentoj elfalis… Oni tamen prenis la binoklujon de li.

La kapitano malfermis ĝin.

— Hm… kial vi kolektis cigarstumpojn en ĝi?

— La okuloj de la Turka Sultano rondiĝis pro miro, kaj fine li diris tre surprizan frazon:

— Hu! Tiu… mizera… ŝtelisto!

5

De tiam pasis unu jaro. Nun jam mi povas skribi pri la afero.

Pittman konfesis ĉion, li ne estis bagatelema homo. Li ridetante rakontis la tuton, kaj li ridetante iris aŭrore al la ekzekuto. Li rifuzis la suboficiron, kiu proksimiĝis al li per tuko.

Li fikse rigardis al la dekdu pafiltuboj.

Kio estis la trompo?

Pittman alvenis en Igori-on kiel ĉefleŭtanto Fleurien. Tiam oni faris mezurojn en tiu regiono de Kongo, kaj la komisiitoj de diversaj kompanioj tentis la fakulojn. La plej gravas persono estis la oficiro Fleurien, sendita por fari kontrolon, anstataŭ kiu Pittman anonciĝis kun laŭregulaj dokumentoj. Multe da aferoj dependis de lia raporto. Pittman klare vidis, kia ebleco prezentiĝas. Unue li lasis, ke la entreprenistoj koruptu lin, kaj li favore prijuĝis tiun, kiu pagis pli multe. Baldaŭ jam li direktis la trompon. Li sisteme malaperigis la skrupulemajn oficirojn kaj inĝenierojn unu post la alia. Por neniu estas suspektinda fenomeno, kiam kelkaj homoj mortis pro malario, tifo aŭ insolacio en la regiono de Kongo. Igori situas tre malproksime de ĉiu kontrolebleco. Estas nekredeble multekosta kaj komplika afero organizi oficialan vojaĝon al Kongo.

Iom post iom la trompa taĉmento fariĝis tiel forta, ke la granda verko povis elformiĝi.

Inĝeniero de bankrotita fervojkonstrua kompanio faris proponon pri livero de materialoj al la konstruistoj de la fervojo Belga Kongo. Tre malmultekoste. Oni akceptis la proponon. (Baldaŭ evidentiĝis, ke estis komplicoj ankaŭ ĉe la belga konstru-laboro.)

Poste oni liveris plu la materialon, alvenintan al la franca fervojkonstruo al la belga laborloko, kiu estis je ducent kilometra distanco. Oni simple enpoŝigis la nekredeble altajn monsumojn. Laŭdire oni konstruis la francan fervojon el la malgranda parto de la materialo.

La traveturantoj aŭ pilotoj ne povis vidi el la alteco, ke la taluso, la kunliga ponto, la cement-bazo ĉie estas maldika kiel papero. Oni uzis tre malmultan, malbone miksitan materialon. La reloj estas sternitaj nur sur mallonga parto, kaj tiuj finiĝas ĉie, kie la trako atingas la arbaron.

…Tamen la konstruaĵoj preterkure ŝajnis demalproksime tunelo, ponto, taluso. Dum jaroj konstruiĝis perfekta, mallonga itinero de la belga fervojo el la defraŭdita, franca materialo! Intertempe la trompistoj prosperantaj en Igori jam havis multmil-frankajn enmetaĵojn en diversaj, eksterlandaj bankoj.

Vere estis neniaĵo funkciigi „legian paradizon” el tiu mono. Ĉu gravis dekmil cigaroj Havano, ĉiom ajn hektolitroj da vino aŭ sukeraĵo, kiam oni forŝtelis tutajn fervoj-itinerojn, tunelojn kaj pontojn?

Se iafoje tamen alvenis delegitaro al la bagno, tion oni antaŭe sciis en Fort Lamy. Tiam la malliberuloj laboris, ili kolektis la luksajn meblojn en malplena hangaro kaj sendis la negrajn laboristojn hejmen. Kion oni tute ne atendis: la pureco, la diciplino de la malliberuloj, la sanitaraj aferoj vekis la plej bonan impreson en la delegitoj, kaj „ĉefleŭtenanto Fleurien” estis prezentita eĉ al rangaltigo.

La senranga soldato Fadeno venis en Igori-on pro dizerto, kaj li tuj ekkonis Pittman-on, kun kiu li soldatservis en la oazo Rakhmar. Fadeno informis sian bonan amikon Brigeron-on, la unuokulan rabiston, kiu estis drinkejestro en Rakhmar. Poste Brigeron pli bone ekspluatis la situacion ol la idiota Fadeno. Sed venis ĉi tien ankaŭ la ebria relvojgardisto de la oazo Oguri.

Li estis tie, kiam la araboj mortigis oficiron Fleurien, kaj ili liberigis Pittman-on. Rekompence por lia silento oni transpostenigis lin al la fervojo de Igori laŭ la propono de Fleurien, kie la ludeman fantazion havanta Pittman efektivigis ankaŭ lian revon: li konstruis grandan fervojstacion, ili ja havis sufiĉe da materialo. Poste li povis drinki, ordoni, furiozi laŭplaĉe, kaj oni ne devis timi katastrofon, ĉar fervoja trafiko okazis nur en la vizioj de la staciestro.

La bank-enmetaĵoj de la trompistoj ne kovris eĉ la dekonon de la damaĝo, sed la rapida subpremo de la krimo savis la francan financon de netakseblaj perdoj.

Kompreneble devis esti komplicoj ankaŭ ĉekape. Kelkaj neatenditaj transpostenigoj, emeritigoj, du-tri strangaj sinmortigoj forglutis la lastajn spurojn de la krimafero, kaj la detaloj restis en eterna obskuro.

6

…La aŭtoj povis veturi nur tre malrapide de la Gare de St. Lazar ĝis la palaco Elysée.

Kia homamaso…!

Oni kuntrenas filmreporteron kun la kamerao.

Tiel venas en mian kapon, ke en la kinoĵurnalo tiam oni kutimas mansvingi al la popolo. Mi levis mian manon, sed adjutanto Potrien, sur kies kamizolo estis la tute nova ordeno „pour le merite”, li sidis tiel, kiel reproduktaĵ de la statuo Budho en la vitrino, admonis min:

— Kondutu dece, vi, fripono… Kion pensas, se la prezidento demandos: „Nu, kara Potrien, kia estis via veturo sur la stratoj de Parizo?…” — kion mi diros al li?

— Vi respondos al li, mon chef…

— Ne respondu, vi, kanajlo, ĉar mi puŝfaligos vin…

Hopkins la Ŝtipulo sidis apud Alfonso la Neniulo kiel civilulo. En nigra redingoto, portanta nigran cilindran ĉapon kaj blankajn gantojn, kun levita kapo.

Li aspektis, kiel ekzekutisto la matenon de la ekzekuto. Nur tio mildigas iom lian festan eksteraĵon, ke lia flankenŝoviĝinta ĉemizbrustumo lasas vidigi sur granda parto lian strian trikotaĵon…

Ni alvenas al la palaco Elysée.

Ni supreniras sur la marmora ŝtuparo malantaŭ generalo Duron, kaj ni alvenas en grandegan halon, kie atendas multaj elegantaj, paradvestitaj homoj. Ni staras streĉe.

Unu suboficiro, du legianoj kaj unu ekzekutisto.

Ĉiuj okuloj rigardas nin scivoleme, de la plando ĝis la vertebro.

La respublikestro prenas nian manon unu post la alia. Kaj la miraklo okazas al Potrien! Kion li menciis de jaroj kiel ekzemplon! La grandsinjoro alparolis lin jene:

— Nu, kara Potrien, kia estis via veturo en Parizo…

Li neniun antaŭe elpensitan respondon povas diri. Lia vizaĝo estas flamruĝa.

7

Alfonso la Neniulo tre ofte ricevas libertempon, kaj tiam li estas kun Yvonne.

La afero komencas esti por mi tre suspektinda! Ĉu la knabino tiom forkaŝas siajn sentojn?! Estas vere, ke vizitinte min, ŝi donacis al mi belegan, oran horloĝon, sed tian ricevis ankaŭ Hopkins. Alfonso la Neniulo post iom da tempo kondutas tre embarasita, kiam ni renkontiĝas. Kio estas en la fono de la aferoj? Hopkins la Ŝtipulo ĉiutage ricevas permeson viziti min, kaj li salutas al Potrien tiel:

— Dio donu benon…

— Mi ne estas Dio por vi, sed sinjoro adjutanto! Kanajlo!

— Mi ne estas kanajlo por vi, sed sinjoro civilulo!

— Vi estas ĝuste tiel impertinenta, kiel vi estis. Forportu vin! Tiu urtikfloro atendas vin en la kantino.

La urtikfloro estis mi. Sed tiun tagon mi iomete malgaje sidadis.

— Kio okazis al vi? — demandas Ŝtipulo. — Venu en la kafejon vespere. Mi aĉetis la „Kvar strangajn ratojn” kun la Turko, kiu estas mia negocpartnero. Sed mi opinias, ke la fripono trompas min ĉe la kalkulo. Li estas suspektinda, tre suspektinda.

— Min ne interesas tio. Ĉu vi aŭdis, ke Alfonso la Neniulo ekssoldatiĝas,

— Ĉu vere?

— Li anonciĝis al kuracista kontrolo. Laŭ la stabkuracisto Alfonso la Neniulo ne estas servokapabla pro ĝenerala korpa malforteco.

— Nu, kio okazis al tiu stabkuracisto? Ĉu li estas nekuracebla, aŭ li malsaniĝis nur pro insolacio?

— Nek iu, nek la alia. Mi opinias, ke generalo Duran vizitis lin. Alfonso la Neniulo ekssoldatiĝos — kaj mi aldonis per mallaŭta, vira ĝemo: — Li edziĝas al Yvonne!

Hopkins ĉirkaŭrigardis, poste li flustris:

— Ne zorgu pri tio. Tial ŝi edziniĝas al Alfonso la Neniulo, ĉar ŝi tiel volas forkaŝi, ke ŝi amas vin.