aventura romano

Jenő Rejtő. Patrolo en Saharo

tradukis: László Balázs

1

La alveno de la senranga soldato Gottfried Maria Puŝkin en la garniozonon de la fortikaĵo Lafayette, mi opinias, restos neforgesebla dum eterna tempo por la okulaj atestantoj. Oni vestis lin kun kvardek rekrutoj en Oran kaj sendis ilin en Saharon. Sed li perdis sian ĉapon veturante per trajno, ĉar li timis, ke li malsaniĝos pro sunfrapo, li serĉis en la pakaĵo sian malnovan, civilan, nigran, cilindran ĉapelon, kaj li marŝis tiel kun sia plotono malantaŭ la sensuspekta taĉmentestro, sur la ĉefstrato de Gondar.

La homoj haltis kaj ridis. Privata aŭtomobilisto surveturis la troruaron pro surprizo.

Vi povas imagi!

Bonvola, okulfrape oblongvizaĝa, ĉirkaŭ kvardek jara civitano, kun malankoliaj okuloj, kun peniksimila, malhelbruna, angla liphararo, ĝisoste sovaĝaspekta legiano… kaj sur la kapo kun nigra, cilindra ĉapelo! Krome li portis ankaŭ korno-kradajn okulvitrojn.

Oni alvicigis la rekrutojn en la mezo de la korto de la fortikaĵo. Preterrapidanto, bonvola kaporalo debatis la ĉapon de sur lia kapo, surpaŝante ĝin, li suprentiris tion ĝisgenue kaj rapidis plu. Gottfried Maria Puŝkin tre miris pri tio. La soldata vivo faras ĉiun apatia ĉe la Ekvatoro. Kiel eterna kloŝo, kontanta polvovualo korvas la urbon, nekredebla varmego streĉas la aeron, kaj frostiĝaj, noktaj malvarmiĝoj, muŝoj, insektoj, diboĉantaj uraganoj, krome serĝento Gouron faras neeltenebla la vivon en Gondar.

Oni pli-malpli frue alkutimiĝas iel-tiel la polvon, la varmegon, la frostiĝan malvarmiĝon kaj la diboĉantan tempeston, sed la konstanta ĉeesto de serĝento Gouron eĉ la plej tenacajn soldatojn treege suferigas. Sed je la unua vido li aspektis relative afabla homo. Li ridetis kaj salutis instige la rekrutojn, alvenintajn por trejnigo.

— Alo, kanboj! Mi estas patro Gouron! Ekde nun ĉi tie vi vivos tiel, kvazaŭ hejme!

— Nu, dank’ al Dio! — ekparolis kontente Gottfried Maria Puŝkin. — Hejme ni havis tre bonan, familian vivon.

La vizaĝo de la serĝento mallumiĝis por sekundo, kiel la kamparo, kiam rapide flosanta nubo trapasas antaŭ la suno, dum cetere serena, somera posttagmezo. Sed poste li ridetis denove.

— Kiu interrompis mian parolon? — li demandis kun patra interesiĝo.

— Mi — li respondis kvazaŭ fanfaronante la nesperta rekruto.

— Nu?! Ĉu vi estis tiu?! — dirias la serĝento ĝoje. — Kiel vi nomiĝas?

— Gottfried Maria Puŝkin.

— Ne menciu viajn gefratojn! Nur via nomo interesas min.

La oblong-vizaĝa rekruto venis unu paŝon antaŭen kaj metis la manplaton de sia dekstra mano sur la ŝultron de la serĝento kun pardonema rideto, poste li ekparolis jene:

— Gottfried, Maria kaj Puŝkin estas ekskluzive miaj nomoj.

— Ĉu vere: — interesiĝis la suboficiro kun raviĝo.

— Jes kompreneble! — kriis la rekruto entuziasme, kaj ŝajnis, ke ili tuj interkisiĝos, ekdancos aŭ alimaniere ili kontentigos sian senbridan simpation.

Sed tiam finiĝis la burleskaĵo, kaj sekvis la tragedio. La serĝernto ekkriis aŭdigante tiel teruran viran ŝrikon, kvazaŭ li estus kugle trafita:

— Rektiĝu!

La neinformita loĝantaro de la urbo, kiam la serĝento la unuan fojon komandis rektiĝon en Gondar, ili vizitis la subterajn lokojn, ĉar ĉiu pensis tion, ke la sirenoj signalas la komencon de tri taga aerdefenda ekzercado.

La soldatoj, starantaj sur la korto rigidiĝis en rekta atentopozo, aŭdite la teruran kriegon. Sed Gottfried Maria Puŝkin kunfrapis siajn manojn kaj ekkriis:

— Sankta Dio, li fartas malbone!.. Akvon!

La serĝento paŝis senpere antaŭ lin kun mtimiga vizaĝo.

— Ĉu vi ne aŭdis, ke mi komandis?

— Ĉu ĝi estis komando? — miris la oblong-vizaĝa rekruto gaje. — Mi havas onklon en Thun, li agas same, kiam astmo atakas lin.

— Senrangulo! Kiel vi staras ĉi tie? Rektiĝu! Ŝango de l’ front!

— Ni lasu tion — li respondis nervoze. — Se venos la malamiko, tiam mi ekzercos. Ni estas infanoj, ĉu ne?… Alo, sinjoro ĉeflaŭtenanto!

Li mansvingis per sia fingro al preterrapidanta subkolonelo.

La vizaĝo de la serĝento ruĝiĝis, poste violkolora, baldaŭ tute malhelruĝa, kaj larmovualo kovris liajn okulojn. Dum sekundoj li estis en vere grava vivdanĝero. La subkolonelo haltis konsternite kaj rigardis tien.

— Mi petas vin, ĉeflaŭtenanto, la subofirio parolas per tia tono ĉi tie…

— Vi alvenis kun la rekrutoj, ĉu ne? Kaj vi neniam estis trejnita?

— Ĝi nun ne gravas… Mi volas diri tion…

— Silentu!

La subkolonelo rigardis sur lin tiel, kiel sur kvin piedan bovidon. Li ankoraŭ ne vidis tiaĵon. Li diris preskaŭ milde:

Vi estos tre malfeliĉa ĉi tie kun tiu karaktero. Kian profesion vi havis, kiel civilulo?

— Borsa komisiito en la servo de banko. Kian profesion havis sinjoro laŭtenanto, kiel civilulo?

— Soldto — respondis la subkolonelo per malestima frazmelodio. — Kiel vi nomiĝas?

— Gottfried Maria Puŝkin… kaj nun jam mi konfesas, ke iam mi uzas eĉ la nomon Ivan — li aldonis kun mallevitaj okuloj, ĉar ankaŭ li mem sentis, ke ĝi jam estas troigo.

La subkolonelo okulmezuris senkonsile la oblongan vizaĝan, penik-lipharan, okulvitran etburĝon, poste li eklevis sian ŝultron kaj turnis sin al la suboficiro:

— Serĝento! Konsideru, ke tiu homo estas nekutime ĝiosta civilulo, ĉar li ankoraŭ estas trenota, anstataŭ puno donu al li demonstran instruon pri la konduto de soldato.

La subkolonelo foriris. Serĝento Gouron ektiradis sianjn lipharojn, lia dika kolo antaŭenkliniĝis kaj rigardis sugestie la ŝuojn de Gottfried Maria Puŝkin — eĉ Ivan — dum kelkaj sekundoj. Poste li ekparolis jene:

— Nun mi donos lecionon al vi pri demonstra instruo. Ĝi okazas tiel, ke mi en la ombro instruos la rekrutojn, vi staros sub la suno kaj rigados. Se vi ekmoviĝos, mi katenigos vin, pal-mensa, melankolia kamelo

Li diris tion je la dekunua horo antaŭtagmeze. Posttagmeze ĉirkaŭ je la kvara du junuloj portis la svene kuŝantan rekruton en la ĉambron. La militista kariero de la oblong-vizaĝa, okulvitra Maria Puŝkin komenciĝis tiel.

2

Ĵus estis festo, kiam la soldatoj forlasis la fortikaĵon Lafayette por rigardis urbon Gondar. Tiam fortigitaj patroloj zorgas pri la ordo ĝis la vespersignalo.

Malgraŭ la posttagmeza varmego nur Borck, la matroso, Pugaĉev, la ekzekurtisto, Dormand, la fortepian-humuristo kaj Andre Vernin estis en la ĉambro.

Tiam enpaŝis Gottried Maria Puŝkin (eĉ kiel evidentiĝis poste: Ivan), iom morte, naĝante en ŝvito, kaj li sterniĝis sur sia lito. Serĝento Gouron tiun posttagmezon kurigis lin tridek kvin foje en la korto. Antaŭtagmeze li punis lin per dudek ĉirkaŭkuroj.

— Ŝajnas, ke la serĝento volas anonci vin en longĉampiona konkurso anstataŭ ĉevalo — rimarkis Borck, la matroso, — cetere li ne trenigus vin tiom.

— Vi povus neglekti tiajn rimarkojn sinjoro kolego — spiregis Puŝkin. — Mi povas diri, ke estis inde dungiĝi al la legio…

— Vidu — interrompis Pugaĉev, la ekzekutisto, — ĝi tamen ne estas tute en ordo, ke hodiaŭ matene dum la alviciĝo, ekipita por ekmarŝi, sed en ŝtrumpoj vi aperis en la korto.

— Eble pro tio maksimume mi devus havi plendon! — kriis Puŝkin. — Iu ŝtelis miajn ŝuojn! Vespere enlitiĝonte, mi metis miajn ŝuojn antaŭ la pordon por purigi, kaj matene mi ne trovis tiujn.

La muroj ektremis pro la ridado. Eĉ cetere la iom silentema kaj malgaja fortepian-humuristo, Dormand ridis laŭte. Nur tiam fariĝis silento subite, kiam enpaŝis kaporalo Tombeau, en la manoj kun la ŝuoj de Gottfreid Maria Puŝkin.

— Kie estas tiu femalnomulo?… Jen tiuj estas! Vi povas surpreni ilin, ŝlemilo. Se oni vere estus ŝtelintaj tiujn, tiam estus ve al vi! Mi estas malgaja idioto — aldonis ankoraŭ la kaporalo.

Li ĵetis al liaj piedoj la ŝuojn, kiujn Puŝkin pensis perdiĝintaj, kaj li foriris.

— Bonvolu diri — dimandis Dormand, — kial vi dungiĝis al la legio?

— Mi havas gravan kaŭzon — respondis Gottfried Maria Puŝkin (eĉ kiel evidentiĝis poste: ankaŭ Ivan). — Mi devas ricevi urĝe la ordenon de la Honora Legio.

Klako. Borck faligis la broson, per kiu li purigis siajn soldatbotojn.

— Intewrese — diris Dormand ridetante, — mi estus klare aŭdinta, kvazaŭ vi estus dirinta, ke vi volas ricevi la ordenon de la Honora Legio.

— Vi aŭdis tion bone. Se mi ne ricevos la ordenon pour la mérite ne pli ol du monatoj, tiam mi povas mortpafi min. Mia iu onklo heredigis al kvar prencoj dekses milionojn da frankoj. Tiu heredos la havaĵon, kiu estos distingita pro ia elstara ago en la plenumo de sia profesio. Tiu nia parenco estis tia ŝajnsanktulo. Se neniu familiano sukcesus icevi la ordenon, tiam karitaj asocioj heredos la havaĵon. Iu mia parenco, kiu estas verkisto, aspiras la medalon de la Akademio. La aliulo estas bonhava homo, kies advokato kuradas, ke li ricevu ian ordenon. Kion mi faru? Ĉu mi kandidatiĝu al la Nobel-premio?

— Jes — interrompis Venin, — diru, ke vi verkis la poeman romanon Anjegin, vi povos ricevi ian premion por ĝi.

— Sed ne mi verkis ĝin. Pri kiu vi pensas, tiu estis alia Puŝkin. Ĉi tie kun iom da feliĉo kaj taŭgeco povas okazi facile dum batalo, ke iu distingas sin kaj ricevas ordenon de la Honora Legio.

Sekvis longa siletno. La homoj eksentis malantaŭ la komiko latentantan, senesperan, senĝojan tragikon el la kazo de la mult-noma Puŝkin.

Borck, la matros, ekbriligis sur sia ŝuo, ŝovinte sian manon en ĝin la sunbrilon, filtriĝantan tra la fenestro, poste li kapbalancis mediteme.

— Mi donus volonte la mian al vi. Sed mi ne havas ĝin.

— Se ni helpus al vi akiri la honormedalon — demandis Venin, — kaj vi heredus la dekses mil frankojn tiel, kiom vi donus al ni el tio?

— La duonon — proponis Puŝkin avide. — Ok milionojn por kvar personoj.

Iom post iom el la ŝerdaco de la knabin-miena Vernin elformiĝis la penso de la akcia societo. Vernin, Borck, Pugaĉev kaj Dorman kooperis en la afero de Puŝkin. Kvar homoj por honormedalo.

— Mi opinias, unuavice ni devus fari ian leĝan dokumenton pri nia interkonsento — diris Pugaĉev, kiu havis iom da komuna al la juro, kiel ekzekutisto.

— Prave — jesis Borck, la matroso. — Unuavice ni poluru niajn ŝuojn bone, kaj ni iru tien, kie la ĉirkaŭaĵo estas konvena por fondi akcian societon.

— Mi proponas ĉi-okaze — diris Dormand, — ke ni renkontiĝu post unu horo en la restoracio al la Kvar Saĝaj Kadavro-lavistoj.

— Bonege! — jesis Borck, kvazaŭ li jam estus fondinta plurfoje akcian societon tie.

„Subskribintoj fondis Akcian Societon, kies nomo estas Plan-efektivigo de Bonordaj Knaboj en la restoracio al la Kvar Saĝaj Kadavro-lavistoj.

1. Estraro: Vernin, Direkcio: Dormand. Plenum-komitato: Pugaĉev, Baza kaptialo: sinjoro Puŝkin. (Sinjoro Puŝkin reprezentas ankaŭ la rezervofonduson de la Plan-efektiviga Akcia Societo.)

2. La havaĵo de la Akcia Societo: la dekses miliona promeso de sinjoro Puŝkin. Sekve la societo disponas pri dekses milionoj da verŝajna kaj 17 frankojn da vera sumo dum la tago de ties fondo.

3. La celo de la Akcia Societo: reiri en la kazernon antaŭ la vespersignalo malgraŭ la grand-kvante trinkitaj diversaĵ drinkaĵoj dum la fonda festo.

4. Statuto: Se sinjoro Puŝkin ricevos la honormedalon malpli ol du montoj, tiel li dividos okmil frankojn el sia tiel nomata dekses miliona heredaĵo inter la subskribintoj de la akcia societo, kiuj restis kun alta estimo.”

Ili ĉiuj subskribis la dokumenton.

— Kiel vi pensas la efektivigon? — demandis Dormand, kiu havis striktan amikecon kun Vernin.

— Ni esploru funde tiun nocion, ke: distingo — eksplikis la beleta, vulpo-vizaĝaVernin, pri kiu oni neniam sciis, ĉu li komprenas seriozae, kion li diras, aŭ li nur superruzas sian ĉirkaŭaĵon. — Oni ĝenerale donas ordenon al tiu, kiu faras tiaĵon sola, kio cetere bezonatus kvar, kvin, aŭ multe pli da homoj por ties efektivigo. Ni do ĉiuj faros taskon, kaj poste ni provos veki tiun ŝajnon, kvzaŭ Ivan Gottfried Maria Puŝkin estus farinta tion sola, tiam eĉ nia plej simpla agado konsekvencus la honormedalon.

Komenciĝis longa diskuto inter la akciuloj.

Puŝkin dume kuŝis sub la tablo de la najbara ĉambro, ĉar li la unuan fojon en sia vivo trinkis brandon el glaso de akvo, pro kio li fariĝis nervoza, poste li svenis, kaj de tiam li dormas.

— Laŭ mi — proponis Dormand — ni donu dudek frankojn al la kaporalo, pro ke li sendu nian kvinopon patroli en la dezerto. Ni motivos ĝin per tio, ke ni estas bonaj amikoj, tial ni petas tiun komunan postenigon. Poste ni kaptos ian bandestron aŭ kelkaj rabitojnen la ĉirkaŭaĵo de oazo In-Sallah, kaj ni ŝajnigos la aferon tiel, kvazaŭ Puŝkin estus farinta tion sola.

— Mi pensas, ke ĝi estas bona — kapjesis Vernin. — Sed nun ni iru en la kazernon.

La tute ebriiĝinta akcia societo revenis en la fortikaĵon bonhumore; kuntrenante sian senkonscian bazan kapitalon sur la tero post si ĝis la kazerno.

3

La patrolo ekiris. Kiel ili priparolis, ili sukcesis aranĝi la aferon kun la kaporalo, ke ili estu en la patrolo samtempe. Ilia difinita marŝdirekto estis vilaĝo Urdal, revenante ili devis tuŝi la fervojnodon Azumbar.

Puŝin tiam jam estis la trian semajnon ekzercata.

Vernin gvidis la patrolon, kiu jam atingis la unuan gradon de la ragon. Vernin servis du jarojn, li estis tre bonkvalita soldato, kaj ankaŭ populara. Liaj superuloj rekonis lian kuraĝon, la kamaradoj ŝatis lin pro liaj ĉiamaj ŝercoj, kaj ia mistera nombo ŝvebis ĉirkaŭ lia persono, kio ne estas malgrava avantaĝo en la legio: laŭdire iam li estis sinjoro. Oni flustradis tion pri li. Ĉi tie en la legio li amikiĝis kun tiu malgaja Dormand, kiu estis fortepian-humuristo en fama Pariza amuzejo. Liaj maldika, eleganta staturo, delika, pala vizaĝo faris lin taŭga al tio, ke li rolu kiel elmigrinta, rusa grafo, sed Dormand estis laca kaj indiferenta al ĝi. Lia historio estas unulinea dramo: li mortpafis sian malfidelan amatinon, kaj li sukcesis fuĝi en la legion de antaŭ la malliberigo.

— Mi opinias — diris Vernin, — unue ni ekiru al Azumbar, kaj nur revenante ni tuŝu Urdal-on, por ke ni ne estus tro lacaj kapti rabistojn.

— Sufiĉas, se ni kvinope kaptos tri friponojn — diris Pugaĉev.

— Kiel vi komprenas la kvinopon? — demandis Puŝkin agreseme. — Ĉu vi pensas, ke ankaŭ mi partoprenos tion, ke mi ricevu honormedalon? Mi donos okmilionojn, kaj vi akiros honormedalon. Se ankaŭ mi partoprenus en ties akiro, tiam mi ricevos kvinonon el la okmilionoj.

— Kia stultaĵo ĝi estas?! — kriis Pugaĉev, la ekzekutisto, kun profunda morala indigno.

— Kial?! — replikis Puŝkin kolere. — Se dum pendumo via helpanto malsanetoas, ĉu vi farosa senpage lian laboron?!

Pugaĉev ne respondis. Li estis malcerta pri la afero.

— Puŝkin pravas — diris Vernin. — Ni mem faros ĉion, kaj li restos en Azumbar ĝis la fino de la entrepreno.

— Bonvolu kredi, ke mi ne volas trompi vin, sed mi ne povas elĵeti la milionojn tra la fenestro.

— Precipe, ĝis oni ne enportos tiujn tra la pordo — grumblis Borck, kaj li ŝanceliĝis kolere sur siaj kurbaj kruroj.

La malgranda patrolo marŝis ritme en la varmega Saharo. Ili havis konstante multan problemon nur pri Puŝkin. Kvankam la ekzercigo mildigis multe lian ĝisostan, civilan karakteron. Sed oni jam ne povas fari soldaton el neŝanĝebla etburĝo en lia aĝo. Li prenis la fusilon foje ĉe la tubo, foje ĉe la kolbo, por ke li povu teni ĝin pli facile. La tornistro glitis sur lian nukon, kaj li stertoris konstante, ke li ne eltenas la varmegon. Nokte laŭdire li ŝrikadis pro cerastoj kaj petis konstante antaŭdonon el la sekvonttaga akvoporcio, kiun portis post lin mulo, provizita per felsako, kaj ili devis porcumi ĝin laŭ la ordono de Vernin. Ofte estis aŭdeblaj ekzemple tiaj dialogoj:

— Mi postulas doni akvon al mi, ĉar mi faros protokolon, kaj se mi mortos pro soifo, la respondeco ŝarĝos vin.

— La akcia societo, kiel patrolo submetas sin al la statuto de la armeo — respondis Vernin.

— Se mi ricevos tiun honormedalon, mi tutcerte lasos vin en la dezerto. Je mia honorvorto!

Kelkajn kilometrojn antaŭ Azumbar, li jam ĉiuminute diris al siaj kamarado, ke li estas sur la sojlo de la morto. Ili sciiĝis relative kun vireca rezigno la proksimiĝantan katastrofon kaj cigaredis.

Trans la dezerto jam videbliĝis la plilongaĵoj de la montaro Atlaso. Ĝi estis la lasta oazo en Saharo: Azumbar. Stacidomo, puto kaj kelkaj kabanaĉoj el argilo montris, ke tiu loko estas fervojnodo. La Sahara ferjo staris en ĉiu sesa semajno tutan duonhoron ĉi tie, sed neniu scias, kial? Zanzar, la berbera ribelulo, kiu ruze vendas siajn malbonkvalitajn razilklingojn kaj malmultekostajn cigaredingojn al la soldatoj de la proksimaj garnizonoj, nun li rikanis kun afabla vizaĝo al la alvenintoj.

— Mi havas bonegan viskion en mia duaro. Mi pensas, ke la eŭropaj soldatoj ŝatas ĝin.

— Ni aĉetos la viskion de vi, Zanzan — diris Vernin. — Ni bezonos ĝin, ĉar ni venis viziti Hopkins-on la Belan, se li ja estas ĉi tie.

— Hazarde li estas ĉi tie, sinjoro. La restoraciestro de la stacidomo revenos per la vespera trajno, kaj Hopkins volas bati lin.

Ili do aĉetis la viskion kaj vizitis la faman personon, nomatan Hopkins la Bela, en lia konstanta restadejo, inter du relparoj, en la societo de tre maljuna kapro.

Kial oni nomis Hopkins-on bela, neniu scias tion, Hopkins plie meritis ĉiun ajn epiteton. En la mezo de lia ovala, variolcikatra vizaĝo, lia plata, ruĝa nazo estis entute misforma. Li kunigis en si ĉiun karakterizaĵon de sovaĝulo, kiel eŭropano. Li vivis nomadan vivon, li faris interŝanĝan komercon, kaj fine li vere estis sovaĝa, ĉar se oni kolerigis lin, li batis senhezite, kaj se li batis, tio ĝenerale restis longtempe en ties postsignoj sur la korpo kaj animo de la insultita homo. Rilate lian profesion, oni opiniis pri li, ke li estas ekskluzive alkoholisto. Ankaŭ la alkoholaĵon li akiris pere de interŝanĝa komerco. Kie oni drinkis, tie Hopkins la Bela aperis, kaj interŝanĝe por la alkoholaĵo li batis neniun.

Hopkins la Bela estis preskaŭ du metrojn alta, tute maldika, larĝbuŝa, hel-blonda, simile al albino, palokula kaj ostoza homo. Lia ŝiriĝinta vetaĵo ne kontentigis eĉ la pretendon de birditimigilo. Momente li sidis inter la reloj kaj rigardis sian tute bonan ŝuon sur sia dekstra piedo. Lia alia piedo estis nuda, ĉar li lasis sian maldekstran ŝuon antaŭ du jaroj en la pitoreska Cape-Town ĉe unukrura hundkaptisto por unu litro da bonega arako. Nun li atendis pacience, sidante sur la relo por bati la restoraciestron, alvenontan per la vespera trajno, al kiu li vendis la militistan mapon de la ĝendarm-partolo, provizitan per celofanujo por unu paro da kokino. De tiam iu kokino mortis, kaj laŭ Hopkins la Bela la restoraciestro manĝigis la kortbirdon per ia speciala grajno, por ke ĝi aspektu vigla en la momento de la aĉet-vendo, same, kiel certaj ĉevaloj, kiujn oni stimulas per drogoj antaŭ la vetkurado. Tiam okazas tiel nomata apelacio sur la gazono, kaj la ĵurio nenigias la rezulton. Ĉar ankaŭ Hopkins la Bela preparis sin al sama apelacio kaj neniiogo, kaj tiucele li kunportis framon de viandomuelilo por speciale emfazi sian rajtan indignon.

Restos eterna enigmo, ke Vernin, kiu laŭdire estis pensiigita oficiro, kiel gajnis la koron de la sovaĝulo, kiu laŭ ĝenerala koncepto, en tiu simbola senco de la vorto tute ne ekzistis. Estas fakto, ke Hopkins la Bela ŝatis Vernin-on laŭ sia maniero.

— Alo, Hopkins! Ni aĉetis botelon da viskio. Vi povas trinki ĝin kun ni.

— Tio estos tre bona…

— Mi volas ekripozi ĉe vi — diris Vernin. — Ni povas temi ankaŭ pri negoĉo.

— Mi ne konas tiujn dubindajn homojn — li respondis kaj rigardis la soldatojn kun muta abomeno.

— Borck, la matroso, kuntiris siajn densajn, blankajn brovojn.

— Vi ne estas tre delikata homo — li diris kaj kraĉis longarke apud sia pipo. — Ankaŭ tio povas okazi, ke mi ekbatos vin, se vi daŭrigos tiel.

Hopkins la Bela turnis sin al Vernin.

— Tiu golil-mienulo povas veni al mi. Li aspektas sufiĉe honesta knabo.

— Se ĝi dependas nur de tiaĵo — diris Pugaĉev leĝere, la ekzekutisto, — vi povas ricevi kelkajn vangofrapojn ankaŭ de mi…

Vernin paŝis sur la viandomuelilo, kiun Hopkins la Bela uzis, kiel armilon, kaj li estus ĵetina ĝin al Pugaĉev, sed li staris inter ilin:

— Se vi estas stulta, Hopkins, kaj ne estas sufiĉe da garantiaĵo, ke tiuj homoj estas miaj amikoj, tiam mi fajfas pri vi, kaj ni lasos vin ĉi tie.

— Nu bone — diris la sovaĝulo pli milde, — nek vi devus estis tuj sur la sesa etaĝo. Mi ne ofendis viajn amikojn. Mi diris nur tion, ke ili ne plaĉas al mi. Mi estas nenies fianĉino, ke iu koleru pri mi. Ĉu ni iru en la duaklasan vagonon?

— Jes. Tiuj homoj konservos la sekreton. Mi garantios por ili.

— Kia idiotaĵo estas la duaklasa vagono? — demandis Dormand.

— La proprieta loĝejo de Hopkins — respondis Vernin enigme.

— Li estas idioto… — ekparolis Gottfreid Maria Puŝkin, kiu ĝis nun malsanetis silente ie en la fono.

— Tial ni bezonas la helpon de Hopkins la Bela — diris Vernin, — ĉar Puŝkin kaŝiĝos ĉe li, dum ni kaptos kelkajn rabistojn en la ĉirkaŭaĵo de In-Sallah. Tial ni devas aligi lin en nian akcian socion, kiel kontrolkomisiono.

— Vi faros tion per via parto, kion vi volas — diris Puŝkin. — Sed la altigo de la baza kapitalo ne eblas, ĉar ni malakceptas tion laŭ mia minioritata propono.

— Laŭ mi — diris Borc, la matroso, — ĉar Gottfried Maria Puŝkin estas la baza kapitalo, li devas almeti al nia okmilionoj da frankoj la koncernan parton de Hopkins. Miaj dumilionoj da frankoj tute ne estas ŝarĝeblaj.

Borck, la matroso estis tre nervoza. Ŝajnis, ke sur la maroj aŭ en la stratetaĉoj de la havenoj ĝis nun tre malofte okazis al li, ke li devis vagaĉi sen dumilionojn da frankoj.

Dume ili atingis la monton kaj iris sur vojeto, kiu serpentumis ne malproksime de la fervojo, en senlima foro, tra Atlaso. Ĉi tie jam kelkaj palmoj faris pli varia la pejzaĝon, kaj ankaŭ la relative larĝa, sezona rivero de la ravino Mellach torentis proksime de sur la monto, ondruliĝante de katarakto al katarakto kun laŭta bruego. Kiel la vojeto atingis la montofendon apud la grandarka fervoja ponto, Hopkins la Bela kaj Jozefin, la orgojla, altaĝa kapro malsupreniĝis en la valon inter densa vegetaĵo. La soldatoj sekvis ilin. Kiel ili penetris ĉiam pli profunden, pli kaj pli densa duonlumo ĉirkaŭis la malgrandan grupon, ĉar la abundkreska vegetaĵo tunelforme fermis la flankojn de la montofendo. Malsupre, ne malproksime de la fervoja ponto, ili ekvidis la proprietan loĝejon de Hopkins la Bela. Bonege! Prekaŭ glekom-simile ĉirkaŭvolvite per grimpoplantoj, staris vagono apogita al la muro de la montofendo. Grandega tabulo pendis sur ĝi:

K U P E O   P O R   V I R I N O J

M A R O K O — A Z U M B AR — B R I M I D A D

D U A K L A S A

— Ni alvenis — diris Vernin al siaj miregantaj kamaradoj, kun la superemo de iniciato.

Iu flanko de la kupeo iom rompiĝis pro ia grandega bato, sed cetere ĝi estis en sufiĉe bona stato. Hopkins la Bela loĝis ĉi tie, kaj nur tre malmulte da homoj konis tiun kaŝejon. La kunkreskinta, densa vegetaĵo kovris ĝin sur la supra rando de la montofendo, kaj neniam vagas vagabondo en ties profundo.

— Kiel vi akiris tiun kupeon por virinoj? — demandis Borck.

— Mi ŝteli ĝin — li respondis simple. — Ĝi estis stranga afero. Oni elvagonigis la pasaĝerojn ĉe El-Goléa, kaj ili estis provizitaj per nutraĵo en la stacidomo. La trajno daŭrigis sian vojon malplene. Aŭ la sola pasaĝero estis mi sur la tegmento. Ĝi longe atendis ĉe la semaforo antaŭ Azumbar, ĉi tie sur la ponto. Estis malluma nokto, kaj mi dekroĉis tiun vagonon, pensante, ke estas pli bone, se mi loĝos en mia propraĵo. La tajno veturis plu, kaj la duaklasa vagono restis ĉi tie, super la montofendo. Mi rulis kelkajn, grandajn rokonj antaŭ ĝin, kaj konata maŝinisto ekpuŝis ĝin per la lokomotivo por dudek frankoj. La vagono dereliĝis pro la ŝtonegoj, kaj ĝi falis ĉi tien. Poste mi venigis mian malnovan amikon, kiu estas tuarega bandestro, kaj ni subtenis la duaklasan vagonon helpe de liaj kvardek homoj. Ĝi estas la historio de mia proprieto.

Eblas, ke la fervoja kompanio trovis la spurojn de la falinta vagono, sed oni ne insistis pri denove alhavigi la rompiĝintan vagonon por altega sumo.

La duaklasa vagono estis sufice hejmeca ejo. Per ledo tegitaj sidejoj viciĝis ambaŭflanke apud la fenestroj, ĝuste tiel, kiel en la malnovaj, belaj tempoj, kiam ankoraŭ tiu ĉi kupeo por virinoj kune kun siaj vagon-kamaradoj veturegis tra Atlaso, en Saharon. Nun la postsignoj de la nomada vivo de Hopkins la Bela, feloj, laboriloj kaj enkaviĝintaj, lad-vazoj kuŝis ĉie. Vernin elprenis la viskion, kaj ankaŭ Hopkins la Bela almetis botelon da brando en sia nomo, ĉar li sciis bone, kio decas. Ili eksidis vid-al-vide sur la sidejojn, kvazaŭ ili atendus la ekveturon de la trajno, kaj komenciĝis la drinkado.

— Pri kio do temas? — interesiĝis la posedanto de la vagono.

— Unue ni trinku — proponis Borck.

— Pardonon — ekparolis nun Maria Puŝkin, — unue vi interŝanĝu lokon kun mi. Ĉar mi sentas konstante tiel, ke la veturdirekto estas malantaŭ mi. Kaj mi vertiĝas pro tio.

La matroso grumblis ion pri tio, ke Puŝkin ne intermiksu la veturdirekton kun la brando, tamen li ŝanĝis lokon kun li.

— Aŭskultu min, Hopkins — diris Vernin. — Ni iros en In Sallah-on por kapti kelkajn rabistojn el la hordo de Manzur.

— Kial vi bezonas rabistojn? Ĉu eble oni aĉetas ilin ie?

— Jes, tiu homo akiros monon por tio — diris Borck. — He, ne trinku! Nun ni ne kunportos vin hejmen, ĉar la fortikaĵo Lafayette troviĝas pli ol cent kilometrojn de ĉi tie!

— Se vi rigardas nin pli ekzakte — diris la ekzekutisto, — kvinope ni formas akcian societon. Tiu soldato ĉi tie efektive estas Maria Puŝkin, kiu valoras dekses milionojn da frankoj. Por akiri la monon, ni devus lasi lin ĉe vi.

Hopkins la Bela kapjesis aprobe.

— Mi komprenas. Vi kvarope rabis tiun nervomalsanan vivinon, kaj vi vestis ŝin per uniformo. Nun vi volas tion, ke mi restigu lin ĉi tie, ĝis la elaĉeta mono alvenos. En ordo.

Gottfried Maria Puŝkin salte leviĝis konsternite.

— Mi protestas kontraŭ tio nun kaj porĉiam! Sciu, ke…

— Trankviliĝu, sinjorina moŝto! — avertis la sovaĝulo Puŝkin-on.

— Mi petas silenton! — kriis Vernin. — Maria Puŝkin estas la baza kapitalo de la akcia societo, korme li estas soldato.

Gottfried Maria Puŝkin jam singultis ofte, eĉ kelkfoje li ploris iomete, ĝis la dommastro fine komprenis, pri kio temas. Li kapjesis post mallonga hezito.

— La ulo povas resti ĉu tie, sed mi iros kun vi. Se ĉio sukcesos, ankaŭ mi ricevos el la mono.

— Tiuokaze ni devas altigi la bazan kapitalon — diris la ekzekutisto, per zorgoplena voĉo pro juraj skrupuloj.

— La… la baza kapitalo… — murmuris Puŝkin — mi estas… Ne estos altigo… ni kantu!

— Se ne estos altigo, mi batos vin je la kapo forte — proponis Hopkins la Bela, sed anticipis lian planon la viskio, kiu pli frue ekbatis la kranion de Gottfried Maria Puŝkin, nome interne, tiel, ke la reprezentanto de la baza kapitalo glitis de sur la ledo-tegita benko sur la plankon kun milda faleto.

— Puŝkin devas konsenti! — diris Dormand.

— La ĝenerala kunveno decidas! — anoncis Pugaĉev stentore, kiu sentis tiel, ke li estas la plej taŭga al la solenaj kaj oficalaj funkcioj, kiel ekzekutisto. — Ni altigos la bazan kapitalon laŭ la decido!

— En ordo — diris Vernin. — Nun ni metu Gottfried Maria Puŝki-on de sur la planko sur la sidejon!

Poste la ĝenerala kunveno prenis la bazan kapitalon je la manoj kaj piedoj. La baza kapitalo ronkis mallaŭte.

4

La sekvan tagon matene ili ekiris al la oazo In-Sallah. Ili lasisGottfried Maria Puŝkin-on, krome la altaĝan kapron Jozefin en la duaklasa vagono.

Ili ankoraŭ ne faris la duonon de sia vojo, kiam ili trovis ĉe la dezerta puto ĝendarm-serĝenton en morte elĉerpiĝinta stato. Mortanta, spahia kapitano kuŝis apud li en la polvo. La kaptianon trafis kapopafo.

— Serĝetno! — demandis Vernin konsternite — kio okazis?

— Ĉi tie nenio… — respondis la serĝento per mallaŭtiĝanta voĉo. — Rabistaj berberoj damaĝadis en El-Habur… Ili surpirzatakis plotonon da spahioj… Ili masakris ilin… la kapitano… ne malproksime de la oazo… kuŝis en la polvo, pafo trafis lian kapon… kaj mi trenis lin ĝis ĉi tie… Dume nia akvo elĉerpiĝis… Ankaŭ mi… estas malsana.

— Pro kia venĝo okazis tiu atako? — demandis Dormand.

— La berberoj de Manzu atakis la fortikaĵon Lafayette. La manpleno da personaro kun sanganta kapo rebatis la kvincent homojn. Tiuj pro venĝo suprizatakis oazon El-Habur…

Dum ili forestis, okazis atako kontaraŭ la fortikaĵo Lafayette! La serĝento estis morte laca kaj havis febron. Li pene portis la kapitanon dum tuta tago en la varmega Saharo. Ĝi estis superhoma! Nun, kiam la soldatoj alvenis, fine li surdorsiĝis kaj ekdormis.

Posttagmeze la serĝento forte suferis pro tremfebro. Kaj la kapitano mortis silente. La membroj de la akcia societo kaj Hopkins la Bela, la kontrolkomisiono sidis malgaje en la malamika dezerto. La nigra, afrika nokto kaj la brilantaj steloj prilumis la senlime etendiĝantajn, helflavajn sablodunojn de Saharo.

— Ĝi nun ne sukcesis — malĝojis Pugaĉev. — Ni vane irus en la oazon, ĉar tie ne estus rabistoj. Kaj se ili estus tie, eĉ tiam ni devus resti pro la malsana, araba serĝento kaj pro la mortinta kapitano.

Ili silentis. Vernin nr nun venis al ili, ĉar ĝis nun li flegis la ĝendarm-serĝenton, kies febron momente malaltigis forta kinin-porcio.

— Sinjoroj! — li diris kun brilantaj okuloj, sed cetere gaje, lia vulpo-simila vizaĝo estis nekutime malgaja. — Ni akiros la honormedalon! Ni devas etendi nur nian manon por ĝi.

— Ankaŭ mi vidis tion sur la kamizolo de la kapitano — kapjesis Hopkins la Bela.

— Ne pri tio mi pensis. Ni akiros la apartan honormedalon por Gottfried Maria Puŝkin! La serĝento ĵus rakontis, ke tiu kompatinda kapitano, kiu nomiĝas Jean Percival, li deziris iri kun la sapahioj en El-Golea-on. Postmorgaŭ divizia generalo Darincourt alvenos tien, kiu direktos la aŭtunan, grandan ofensivon kontraŭ la tuaregaj rebeluloj. La ĝendarmo petis min, ke iu el ni iru en El-Golea-on, kaj tiu raportu la aferon al la alveninta ekscelenco Darincourt, por ke li ne atendu vane kapitanon Percival. Ĉar la kapitano telegrafis al Darincourt, ke li estos ĉe la fervojo en Eél-Golea. Sed dumvoje oni mortigis lin.

— Nu kaj? Kion ni faru en tiu ĉi afero al generalo?

— Ni ŝtelos la dokumentoj, kiuj estas ĉe li. Poste aperos Gottfried Maria Puŝkin, kiu trovis la dokumentojn. Li ricevos ne nur honormedalon por ĝi, sed eble oni nomumos lin eĉ markizo aŭ marŝalo!

— Tiam ni devas ricevi pli multe da dividendo — meditis Borck, la matroso. — Dumilionoj da frankoj ĉiukaze estas sufiĉe malmulte.

— Se ni rabos la aktujon — diris Dormand, — kaj la afero finiĝus malbone, ni ĉiuj estos ekzekutitaj.

— Rilate min, ĝi estus la plej turpa ironio de la sorto — ekparolis Pugaĉev, la sekretario.

— Mi pensas tion — opiniis Hopkins la Bela, — ne ekzistas negoco sen risko. Se ni povas perlabori multe, kaj ni ne riskos pli multe, ol nian vivon, tiam ni tute ne devas pensadi multe.

La viv-odoraj vaporoj de la vespermanĝo iom post iom disvastiĝis en la nokta aerblovo de la dezerto, kaj post nelonge aperis kelkaj hienoj kun straba ŝtelumo. Kelkfoje ili akre ekkriis en la silenton de la nokto kun raŭka, ĝena, tre malica rido.

— Ni priparolos la detalojn aŭrore — diris Vernin. — Nun ni enterigu kapitanon Perciva, kaj ankaŭ ni iru ripozi.

Post noktomezo ili ĉiuj dormis.

5

Sekvan tagon aperis serĝento Gouron ĉe la puto, kiu venis el la fortikaĵo Lafayette kun patrolo, rajdantaj sur kamelo. La ĝendarm-serĝento ĵus estis senfabra, sed li ankoraŭ ne povis ekmoviĝi.

— Vi estis en granda danĝero ĉi tie. La friponoj militvagas en malgrandaj trupoj en la ĉirkaŭaĵo — diris Gouron, kiam li esploris ĉion detale. — Tiu bela birdo, kiel venis ĉi tien?

Hopkins la Bela (ĉar li esstis la bela birdo) eklevis sian ĉapelon humile kaj elprenis la viandomuelilon.

— Ne incitu min, ĉar mi batos vin je la kapo forte — li diris trankvile.

— Sinjoro serĝento — raportis Vernin, — Hopkins la Bela gvidis nin por trovi la vunditojn, kaj li estis preta eĉ batali kun ni en okazo de bezono.

La serĝento murmuris ion, poste li tamen konsideris la milde pendolantan viandomuelilon en la grandega mano.

— Kie estas la kvina homo?! — li demandis de Vernin. Li ne rajtis mensogi, ĉar la araba ĝendarmo vidis bone, ke alvenis nur kvar soldatoj kaj unu civilulo.

— Li lasis senrangulon Puŝkin en Azumbar, kiel ariergardo, kiam ni informiĝis pri la atako — respondis Vernin kuraĝe.

— Prave — diris Hopkins la Bela. — Ŝia sinjorina moŝto restis en mia domo, en la societo de mia dombesto Jozefin.

Sur la vizaĝo de la serĝentoj aperis sulkoj, similaj al tiuj de Mefisto.

— Ĉu vi lasis tiun ĝisostan, rekrimantan, patalogian civilulon tie, por ke okaze de atako Azumbar ne estu sendefenda? Ĉu Maria restis tie, ke viro tamen estu ĉemane okaze de problemo? Hm… Nu, en ordo… Ĝi estas bela.

Poste li aŭskultis la raporton de la ĝendarm-serĝento pri la alveno de divizia generalo Darincourt, pri la misio de la mortinta kapitano, ĉar dume la patrolo trinkigis la bestojn kaj plenigis la akvo-felsakojn, li ordonis ekiron, poste li turnis sin al Vernin:

— Vi iru kvardek unu kilometrojn okcidenten, en la fortikaĵon Bu Zenib, raportu la morton de la kaptiano, kaj petu, ke oni antaŭpreparu la alvenon de divizia generalo Darincourt. Tiu blonda fripono (la malgaja, delikata Dormand estis en la vortaro de Gouron la blonda fripono, tradukite laŭ la legiano lingvo) iros en El-Golea-on kaj raportos al lia ekscelenco, kio okazis. Tiu sinjora idioto flegos la serĝenton, ĝis alvenos la sanitara taĉmetno.

La sinjora idioto estis Pugaĉev, la ekzekutisto, kiu ŝmiradis sian paglokoloran, blondan, densan liphararon per bonodora graso, kaj tial li fariĝis eksfavorato ĉe serĝento Gouron porĉiam.

— Unu vorton, sinjoro serĝento — diris Vernin al la serĝento, sidanta en la selo. — Ĉu multe da kamaradoj mortis?

— Dek kvar homoj — diris la serĝento. — Je mia vorto, la friponoj batalis mirinde! Ĝi estis grava tago en la historio de la legio! Sinjoro gubernatoro sendis salut-telegramon el Maroko kaj pomesis, ke ĉiu soldato de la garnizono ricevos la honormedalon!

La buŝo de la kvar membroj de la patrolo restis malfermita. Hopkins la Bela ektremetis tiel, ke la viandomuelilo preskaŭ falis de sur lia kapo. Ĉar li portis ĝin tie, sub sia ĉapelo.

— Ĉu nur… tiuj ricevos ĝin… kiuj ĉeestis la batalon?… — demandis Pugaĉev balbutante.

— Ankaŭ la patrolo ricevos la honormedalon — respndis Gouron. — Ĝi estis aparta entrepreno, ke vi devojiĝis de la difinita direkto, kaj vi eltenis apud la mortanta kapitano en tiu ĉi danĝera loko. Mi volas tion, ke ĉiu ricevu la distingon. La soldatoj de la fortikaĵo de Lafayette faris grandan aferon!

La kmeloj leviĝis sur siajn antaŭajn poste sur la malantaŭajn hufojn je elgorĝa sono, kaj la akcia societo, atingite sian celon, plej volonte estus ekdancinta pro ĝojo. Maria Puŝkin ricevos la honormedalon, kaj tiel ankaŭ la heredaĵon!

Dormand, kvazaŭ li estus ludanta duspecan tonkuradon sur fortepiano, disetendis siajn brakojn kun tremantaj fingroj.

— Ĉi ĉiu ricevos la honormedalon?!

— Ĉiu! — kriis la serĝento, mansvingante adiaŭon — escepte tiun insolentan Gottfried Maria Puŝkin-on, tiun maldiligentan, friponan aeriergardanton, per la sep sakramentoj, sole li ne ricevos ĝin!

La serĝento forgalopis, kaj la membroj de la akcia societo inertiĝis, kiel figuro en pup-teatro, kiam oni subite lozigas la ŝnuron super ĝi.

Tuta mondo ruiniĝis en ili.

Serĝento Gouron estus tre mirinta, se li estus vidinta, ke la patrolo kiel plenumas lian ordonon. Vernin ne ekmarŝis al Bu-Zenib, kaj Dormand tute ne volis iri en El-Golea. Anstataŭe ili kredigis al la serĝernto, se li kuŝos apud la puton tute nuda, kaj li lasos sian korpon trafroti per malvarma akvo, poste ŝviti dum kelkaj horoj ĉirkaŭvindite per kovrilo, tiam li staros sur siajn piedojn tre rapide. La ĝendarmo estis kredema, tiel do li submetis sian al terapio en Saharo, kiun Dormand vidis antaŭ kelkaj jaroj en la germana sanatorio Lahmann, kie oni dungis lin, kiel fortepianiston en la sanigejo. Ili verŝis abunde la serĝenton per akvo, kaj Pugaĉev, la ekzekutisto, kiu sentis tiel, ke lia anatomia fakscio faros lin alvokiva al tia agado, li masaĝis la ĝendarmon per siaj plataj, grandaj manoj. La terapio tre agrablis al la malsanulo, precipe tial, ĉar li tute ne konjektis tion, ke ili dume ŝtelos liajn vestojn. Se li scius tion, eble li ŝvitus eĉ pli forte, ĉirkaŭvindite per kovrilo.

— Dankon — li diris al Pugaĉev langvore. — Vi povas agrable, tamen intense ekpremi la muskolojn. Ĝi estas malofta kapablo. Verŝajne vi jam okupiĝis pri kuracado de malsanuloj.

— Jam okazis, ke oni komisiis mi per la kuracado de kelkaj kompatinduloj.

— Tiuj povas esti dankemaj al vi…

— Ili ne menciis ĝn. Sed tio certas, kiu trafis en miajn manojn, tiu ankoraŭ ne plendis.

— Dume Dormand, Vernin, Borck kaj Hopkins la Bela jam arŝis malproksime. Kaj posttagmeze, kiam durada ĉaro aperis kun kelkaj sanitaraj soldatoj por kunporti la ĝendarm-serĝenton, li dormis profunde kaj dolĉe. La terapio laŭ Lahmann estis utila al li. Tiel fariĝas fia artifiko beno de dio, precipe nur tiam, se cetere bonintencaj homoj faras la trompon pro ia kaŭzo, kiel ĉi-foje.

Ĉu la rekonsciiĝinta serĝento kiel donis kalkulon pri siaj vestoj, neniu scias tion, sed ili tute ne zorgis pri tiaj detaloj. Pugaĉev, la ekzekutisto, sekvis siajn kamaradojn al El-Golea, ĉar ili ĉiuj rapidis tien, kvankam serĝento Gouron sendis ilin ne en tiun oazon.

Atinginte El-Golea-on, komenciĝis la granda ludo.

Hopkins la Bela surprenis la uniformon de la ĝendarm-serĝento, kaj la rezolutaj soldatoj persvadis lin ankaŭ pri tio, direktante la bajoneton al li, ke li tuj forigu la viandomuelilon, fiksitan apud sian rimenzonon.

La akcia societo havis precize kvar horojn ĝis la alveno de la trajno, ili do eksidis en la restoracion de la stacidomo. Imagu kadukan, malpuran dometaĉon, apud la argilbrika kabanaĉo de la poŝtoficejo.

— Kie estas Dormand? — demandis Pugaĉev.

— Li tuj alvenos — respondis Vernin. — Ĝis tiam mi rakontos la planon al vi detale. Kiu opinias ĝin tro riska, tiu ankoraŭ povas retiriĝi.

— Idiotaĵo — diris Hopkins la Bela. — Ni ŝtelos divizian generalon kaj ĉiuspecajn dokumentojn. Nu kaj? Mi jam ŝtelis ankaŭ vagonon.

— Mi jam parolis kun Dormand, li entreprenas fari la plej danĝeran parton de la plano.

La araba kelnero metis vinon antaŭ ilin. Nenio okulfrapa estis en tio, ke ĝendarm-serĝento drinkas kun kelkaj legianoj.

— Ni do aŭdu la planon — ekparolis Borck kaj ekfumis pipon. — Sed mi diras antaŭe, ke mi ne cedos eĉ unu frankon el miaj dumilionoj.

— La generalo certe alvenos al la ĉefstabo kun la militistaj dokumentoj. Nur speciale, per tute aŭdaca artifiko eblas provi, ke ni ŝtelu la paperojn.

Vernin estis nekutime serioza, kaj ankaŭ la aliaj sentis, ke nun jam temas ne ludo infana…

— Hazarde, ke mi havas la bezonatan sperton al grandioza artifiko, ĉar la ruzaĵon, kiun ni uzos, mi konas ĝin el mia propra vivo — diris Vernin tre malgaje. — Tiam ni konatiĝis ankaŭ kun Hopkins la Bela. Oni tenis ĉiujn pasaĝerojn de la trajno en kaptiteco du tagojn. Oni pridemandis, traserĉis min, kaj Hopkins portis manĝaĵon, cigaredojn kaj ceteraĵojn al mi. Mi estis fianĉo… Mi staris antaŭ bonega, militista kariero. Mi vojaĝis antaŭ kolonelon Tison por akcepti lin, kiun mi devis atendi ĉe la stacidomo ĉi tie. La kolonelo travojaĝis al Maroko. Oni konfidis al mi gravan dokumenton pro transdoni ĝin al la kolonelo. Dumvoje oni narkotigis lin, kaj iu alia aperis en lia uniformo. Mi ne konis la kolonelon persone… Kaj mi transdonis la aktujon al spiono… Mi tute ne pensis kontroli lian legitimilon, ĉar elrapidis de ie homo en fervojista vestaĵo, en uniformo de staciestro, li longe premadis la manon de la spiono kaj parolis kelkajn vortojn kun li ridetante. Ĝi estis genie fia! Kun ŝajno de ĉi-tiea, oficiala persono deturni la eblon de suspekton. Poste evidentiĝis, ke ankaŭ la staciestro estis lia komplico. Oni eltrajnigis ĉiun en la sekva stacio. Mi estis veturigita tien per aŭto. La subkolonelo malaperis. Oni restigis la pasaĝerojn tie du tagojn. Oni traserĉis ĉiun kupeon, ĉiun poŝon, ĉiun pakaĵon. Sed la dokumento ne troviĝis.

— Oni ja ne povis kulpigi vin en tiu afero — diris Pugaĉev.

— Oni ne akuzis min per malfidelo, sed per la preterlaso de la devo. Ankaŭ tio eblas, ke oni estus absolvinta min… Sed okazis tiel, ke la verdikto dependis de ekspertizo de tre severa, puritana oficiro. Tiu severa homo diris, ke soldato ne rajtas erari.

— Tamen se la staciestro estis apud la trompisto — murmuris Borck, la matroso, — vi vere povis pensi, ke la kolonelo estas ĉi-tieulo.

— Mi defendis min tiel. Sed la oficiro diris, kies ekspertizo estis decida, se ni vidas arbokronojn ĉe la pozicioj de la malamiko, facile povas estis anstataŭ la trunkoj bateria pozicio, kamuflita. Do preterlasi singardemon pro evidenta ŝajno, ĝi nepre estas neplenumo de devo. Oni kondamnis min nur simbole, sed mi tuj estis pensiigita, kaj la belaj planoj pri la geedziĝo vaniĝis. Tiel mi lernis lertan artifikon. Ni devas kamufli trompiston, kiel baterion. Ni ne havas staciestron, sed taŭgos ankaŭ ĝendarmo…

— Ili ĉiuj rigardis al Hopkins la Bela… kaj silentis. Dika fumonubo leviĝis el la pipo de Borck, Hopkins la Bela verŝis la vinon, kaj en la malbonodora varmo, grase brilis la vaporo de la aero sur ilia vizaĝo.

Sed la idilio finiĝis en tiu momento, ĉar iu enpaŝis, kaj ili sentis tiel dum kelkaj sekundoj, ke la varmo degelis ilian cerbon. Bela, juna kapitano staris antaŭ ili.

Tiu kapitano estis Dormand, la fortepian-humuristo, kiu kunlaboris en malvarmakava-sanatorio, kiel muzikisto por amuzi la flegatojn dum kolaziono…

6

Divizia generalo Darincourt kaj lia filino, la feine bela, sed ĉiam malgaja Susanne, leviĝis instinkte, kiam la trajno skuiĝante, bruegante trarapidegis sur la kruciĝantaj relparoj unu post la alia. La generalo prenis sian aktujon.

— Eblas, ke de tiam oni jam kuratakis ankaŭ la oazon El-Golea.

— Kiel terure! Mi esperas, ke oni punis la kanajlojn.

— Ni ekscios tion de kapitano Percival, kiu atendos nin ĉe la stacidomo.

— Ĉu vi konas tiun kapitanon?

— Ne, sed mi jam aŭdis pri li… Li estas manova oficiro, servanta en Saharo… Rigardu! Li staras tie kaj paroladas kun la stacidoma ĝendarmo…

— La divizia generalo freŝmove saltis de sur la trajno, li helpis al Susanne. La kapitano frapetis la ŝultron de la ĝendarmo ridetante kaj rapidis anonciĝi…

— Kapitano Louis Percival, je la servo de via ekscelenco.

La divizia generalo premis lian manon.

— Mi venis akcepti vin per ĉaro, ekscelenco… Okazis terura friponaĵo, kiel vi jam certe informiĝis pri tio. La kanajloj, bedae

— Kio do estas, mon vieux?

— Mi veni por akcepti vin per aŭto, ekscelenco… Okazis teura friponaĵo, kiel vi jam certe informiĝis pri tio. La kanajloj, bedaŭrinde, fuĝis, sed eblas, ke ili militvagas en la ĉirkaŭaĵo. Estus plej saĝe, se via ekscelenco tranoktus en la fortikaĵo Abudil.

— Tre bone…

— Ankaŭ la serĝento venos kun ni. La vojo estas dudek kvin kilometrojn longa. Vespere ni estos tie. Mi akiris malpezan ĉaron kun bona ĉevalo.

— Ek do!

La ĉevalo de la kabrioleto trotis gaje en la dezerto. La ĝendarmo galopis malantaŭ ĝi sur kamelo. La divizia generalo ĉirkaŭrigardis ĝue en la malnova, bona Saharo, kiu estas tiel granda timigilo por tiu, kiu ne ŝatis ĝin, kaj tio apartenas tiel fortela al la maljuna, kolonia soldato.

Ili veturis proksimume unu kaj duon horon, kiam la ĝendarmo subite ekkriis laŭte.

— Hej! Haltu!.. La radu tuj elfalos!

Iu spoko vere turniĝis tre loze, kiam ili rigardis ĝin, evidentiĝis, ke kelkaj najloj mankas el la akso. Tiuj najloj troviĝis en la poŝo de Hopkins, kiu surprenis la uniformon de la ĝendarmo.

— Ni povas fari nenion alian — diris la kapitano, — ni devas ekbivaki, ĝis la serĝento reiros en El-Golea-on por akiri alian ĉaron.

— Tre boen! — ĝojadis Susanne. — Almenaŭ mi povos rakonti, ke mi bivakis en Saharo.

— La rabistoj ne kuraĝas veni en ĉi tien. Ĝi estus tro granda risko por ili.

La simpatia, ĝentila kapitano amuzis Susanne-on unuarange.

Poste ili kuiris kafon kaj trinkis konjakon al ĝi, la divizia generalo eĉ kantis, kaj la kapitano bedaŭris, ke li ne povas fortepiani al ĝi. Poste vesperiĝis iom post iom, sed la serĝento ne venis…

Dume Susanne endormiĝis, kaj ankaŭ la divizia generalo ekdormetis. Kiam ili vekiĝis, la kapitano malaperis…

Kaj ankaŭ la aktujo estis for!

La akcia societo rapidis al Aumbar en la aŭrora dezerto. Ili estis en morte laca stato. Polvokovritaj, langvoraj en ĉifona vestaĵo…

— Nun kion fari? — demandis Borck.

— Ni iros al Gottfried Maria Puŝkin, transdonante la aktujon al li, poste ni batos lin ĝissange, por ke li portu la aktujon al la divizia generalo en sufiĉe ŝirits stato. Ĝi estas bona, ĉu ne?

— Ĉu ĝi estas bona, aŭ ne — diris Hopkins la Bela, — tiu ulaĉo meritas kelkajn vangofrapojn. Vi povas konfidi al mi tiun parton de la afero trankvilanime.

— Kie estas Vernin kaj Dormand kun la aktujo? — demandis Borck.

— Ili venas malantaŭ ni. Alo!.. Alo!

Maldensaj herboj malgajis ĉe la rando de la dezerto, kaj prujno blankis sur tiuj en la aŭrora malvarmiĝo.

— Alo… — kriis nun inerta voĉo, kaj Dromand alvenis malrapide, amblante en la polvo ĝisgenua. — Kie estas Vernin?

— Li restis kun vi malantaŭ ni.

— Damne

La suno jam leviĝis. Ĝiaj friskaj radioj etendiĝis sur la flavaj sablodunoj per viol- kaj purpurkoloraj rebriloj. La matena aerblovo kirlis travideblajn sablofunelojn rapide turbulantajn al la horizonto.

Kie estas Venin?… Ili serĉis liajn spurojn. Malproksime, ĉirkaŭ en du hora distanco, fine ili trovis postsignon de solaj soldatŝuoj. Ili povis konstati eĉ tion, ke li sidis sur kamelo kaj forgalopis al oriento. Nur Vernin povis esti tiu! Iu atendis lin kun kamelo ĉi-loke.

— Sinjoroj! — diris Pugaĉev, kaj li staris en la aŭroro tiel, en severa, decidiĝinta pozo, kiel ĉefprokuroro, kiu ordonas la alkondukon de la deliktulo. — Sinjoroj! Nun mi konstatas, ke Vernin, kiu rakontis al ni sian kortuŝan historion hodiaŭ vespere, li estas fiulo, ĉar sendubas, ke li prirabis nin!

— Tiaĵo ankoraŭ nenian okazis al mi — murmuris Hopkins la Bela. Borck, la matroso, maĉis sian pipon nervoze kaj ĉirkaŭrigardis senkonsile. Dormand diris nenion. Sola li havis striktan ramikan ilaton kun Vernin. Certe lin doloris la afero pleje.

— Bedaŭrinde — rimarkis la fortepianisto, — neniu ricevos honormedalon pro tiu ŝtelo.

— Mi rifuzas vian frivolon — kriis Pugaĉev nervoze, — ĝi estas makabra humuro. Mi petas vin! Nun ni devas esti solidaraj, kaj decidi ion…

— Vidu, sinjoro hundkaptisto — interrompis Hopkins la Bela, — ne oratoru kontante, ĉar mi batos vin je la kapo forte.

Ili ekiris tre malgaje por reveni en la fortikaĵon Lafayette post la ĉiumaniere malfeliĉa entrepreno. Sed unue ili devas informi Puŝkin-on taktoplene.

— Kompatindulo… — diris Pugaĉev, — eblas, ke apopleksio trafos lin.

— Mi esperas jam nek tion… — murmuris Borck, kaj ili ambladis malgaje en la dezerto, kiel kvar-membra venkita armeo…

7

Aŭroris. Du pasaĝeroj revenis al la stacidomo de El-Golea. Anstataŭ la kavaliraspekta, grandega, gaja, divizia generalo revenis anime rompita, maljuna soldato, apogate de sia filino.

— Ĉu vi pensas, ke oni atribuas tiel grandan gravecon al la afero? — demandis Susanne, sen ĉiu konvinkiĝo, ĉar ŝi sciis bone, ke la aktujo enhavis tre konfidencajn, militistajn sekretojn.

— En ĝi estis la kopioj de la planoj de la komenciĝonta ofensivo — respondis la divizia generalo per senkolora voĉo. La staciestro estis je ilia dispono komplezeme. Li notis la telegramon: „Pseŭdovestita kapitano kaj lia komplico, kiu maskis sin ĝendarm-serĝento, forrabis la aktujon de divizia generalo Darincourt, en ĝi kun tre gravaj militistaj dokumentoj.”

La fervojisto rapidis tuj al la telegrafo.

Patro kaj filino sidis unu kontraŭ la alia en la ĉambro de la polvo-odora gastejo kun kolorperdiĝintaj brikoj. Susanne ne trovis konsolajn vortojn.

— Ne vi estas la kulpa… Ĝi estis tiel erariga… — ŝi diris sen konvinkiĝo.

— Jes, jes… Nun… tamen mi skribos. Vi ekripozu dume.

Li metis paperon sub sin kaj elprenis sian fontoplumon.

— Kion vi skribas?

— Mian demision.

— Ĉu nun… tuj?

— Jes. Nun. Tuj.

Susanne ne respondis. Ŝi sidis malesperiĝinte kaj rigardis sian kurbadorsan, blankharan, patron, kiu egalritme skribis la literoj, profunde klinate sian altan frunton super la papero, kaj…

Kaj iu frapetis sur la pordo. Antaŭ ol kiu ajn el ili povintus respondi, ĉifone vestita legiano paŝis en la ĉambron.

— Andre Vernin, la senranga soldato n-ro naŭ de la plotono n-ro dudek de la kompanio la unua anonciĝas, mon général!

Regis tia silento, kaj ili rigardis tel al tiu morna, trolaciĝinta, tute polvokovrita soldato, kvazaŭ fantomo estus enpaŝinta. La knabino diris kun senvoĉa buŝmovo: Andre…

— Vi… — diris la divizia generalo kaj leviĝis pezmove, poste apiginte sin sur siajn pugnojn, li kliniĝis antaŭen super la tablo kun rigida, esplora rigardo — vi estas tiu… Andre…

Atako de raŭkiĝo forglutis tion, kion li ankoraŭ volis diri.

— Mi estas tiu, mon général.

— Kion vi deziras?

— Mi aŭdis la informon, ke iu ŝtelis ankaŭ vian aktujon en tiu ĉi stacidomo, sinjoro divizia generalo.

— Oni erarigis min…

— Eminenta oficiro diris el la juĝista seĝo: soldato ne rajtas erari!

— Mi diris tion — respondis la divizia generalo pale, sed rezolute.

— Mi perdis mian fianĉinon, vian filinon, kaj mi perdis la kvaston… Pro tiu frazo.

— Mi absolvos nek min mem!

La ĉifone vestita soldato, griza de la polvo faris unu paŝon enen.

— Se la eraro okazintus al mi, kiel divizia generalo, eble mia pensiigo estintus malpli granda katastrofo.

— Kial vi venis ĉi tien?

— La telegrafo diskonigis la novaĵon ĉien… Mi bivakis proksime al la urbo, kaj mi rapidis ĉi tien por rigardi en la okulojn de sinjoro divizia generalo. Por ke mi demandu plej humile: kiel ĝi povis okazi?

— Min… erarigis homo en uniformo de kapitano, kaj erarigis min, ke li paroladis kun ĝendarm-serĝento… Ĝi faris tiom verŝajna…

— Ekscelenco! Se soldato vidas arbokronojn en la malproksimo, pensu pri tio, ke ĝi povas esti bateria pozicio, kamuflite.

La divizia generlo aŭskutis siajn vortojn senmove! Poste li paŝis al Vernin.

— Aŭskultu min, senrangulo! Konsiderante la cirkonstancojn, mi ne respondigas vin pro via konduto. Eĉ. Mi volas respondi! Ĉu vi pensas, ke eksigita divizia generalo tiras konsekvencon pli facile, ol emeretigita ĉefleŭtenanto. Vi eraras! La pli alta rango signifas pli grandan respondecon. Jen ĝi estas mia opinio!

Li gluis la koverton kaj adresis ĝin.

— Senrangulo! Tuj alpoŝtigu tiun leteron. En ĝi mi demisias mian rangon kaj rekonas la preterlason de deviga antaŭgardemo. Vi povas foriri! Ŝanĝo de l’ front!

— Sinjoro divizia generalo! Mi rifuzas obei!

— Kiel?… — demandis Darincorut konsternite kaj retropaŝis.

— Mi ne kunportas la leteron. Neniu scias pri la malapero de la aktujo. Eble ĝi estos trovita!

— Malfrue! La staciestro telegrafis ĉien.

— Li ne povis fari tion, ĉar mi tratranĉis la telegraf-kablon!

— Ĉu vi scias, ke Saharo estas milita kampo?! Ĉu vi estas klarvida pri tio, ke la difekto de la telegrafo apartenas al la krizostata juĝejo?

Susanne staris inter ilin pala, kiel la muro.

— Andre… mi ne volas, ke vin pro mia patro… — Ŝi senspiriĝis kaj etendis siajn fingrojn al sia hararo kun malesperiĝinta movo. Ŝajnis por momento, ke ŝi freneziĝis. Poste ŝi diris eksplode. — Hontu… Vi venis ĉi tien por triumfi! Vi venis ĉi tien por moki! Mi amis vin ĝis nun, kaj mi ne rigardis sur alian viron…

— Susanne, mi ordonas — diris la divizia generalo kategorie, sed la kanbino interrompis lin.

— Mi ne estas soldato! Mi ne devas plenumi vian ordonon!.. Mi eldiras: Andre Vernin! Hontu, mi malamas kaj malestimas vin…

Vernin apogis sin kubute al la pordofosto kaj aŭskultis la knabinon kun ŝajna indiferenteco.

— Sinjoro divizia generalo — li diris fine mallaŭte, — antaŭ ol mi tranĉis la telegram-kablon, pro kio vi povas mortpafigi min provizore, neniu scias oficiale la malaperon de la aktujo, kaj ĝis tiam vi ne devas prezenti vian demision….

— Sufiĉe! Ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ oni ekscios, la aktujo malaperis.

— La aktujo… jen estas! Sinjoro divizia generalo… Mi petas pardonon. Vi venkis…

Elpreninte la aktujon el sub sia kamizolo, li demetis ĝin sur la tablon, kaj dum Susanne kaj ŝia patro kunrigardis konsternite, li mansalutis kaj foriris rapide…

La divizia generalo malfermis ĝin lante kaj elprenis la dokumentojn. Poste li rigardis al Susanne enpensiĝinte. La frunto de la knabino klakis sur la tablo kaj ploris amare. Kelkaj, profundaj sulkoj konvulsiis sur la vizaĝo de la blankhara soldato kaj karesis la hararon de Susanne tenere…

— Ne ploru… Nun jam ĉio estos bona… Vi vidos tion…

Sed la kanbino nur ploris.

Sekvan tagon tagmeze la trumpetisto subite blovsignalis alarmon al la garnizono en la fortikaĵo Lafayette. La personaro kuris panike el la ĉambroj de la soldatoj, bukante kaj butonumante la kamizolon, rimenzonon, ĉar ili pensis, ke la rabistoj revenis denove.

Ili trompiĝis agrable. La alarmo signalis la alvenon de altranga oficiro, kaj ĝi estis teege ĝena. Oni mortas, vundiĝas dum batalo, sed la lukto ne povas daŭri longe en tia infera varmego, kiu do restas vivanta, tiu trankvile kuŝas sur sia lito nuda. Sed se alvenas altranga oficiro, tiam oni povas staradi dum horoj sub la suno, la oficiroj kaj la suboficiroj estas malbonhumoraj, nervozaj, tie kaj ĉi tie povas evidentiĝi etaj kontraŭregulaĵoj, kies konsekvenco estas terura riproĉo, enkarcerigo en la kazerno kaj similaj…

La voĉo de serĝento Gouron superas ĉiun imagon dum la aŭto de la vizitonta oficiro trabaraktas la ĉirkaŭ ducent metran, polvan dezerton ĝis la pordego.

Fine la major-kapitano marŝas antaŭ la vico de la soldatoj, kaj kiam la aŭto de la divizia generalo enruliĝas, la kompani, la oficiroj kaj la suboficiroj staras rektiĝinte.

— Ĉesigu ĝin! — diras la divizia generalo. — Mi havas nenian oficialan aferon, mi nur venis vizite ĉi tien. Serĝento, reprenu ĉiun purig-ordonon.

Dum divizia generalo Darincourt iras kun la kapitano al la komandejo, li ekvidas iun inter la homoj de la disiĝanta kompanio, kaj li haltas konsternite, kvazaŭ li estus vidinta fantomon.

— Kiu estas tiu junulo tie?

— Legiano, nomata Dormand… Li scipovas eĉ fortepiani.

— Ĉu?… Oni scipovas multe ĉi tie… Hm…

La divizia generalo rekonis en Dormand la „kapitanon”. Sed li diris nenion…

— Mi petas vin, mon vieux — li diris al la majoro, kiam ili alvenis en la kontoron. — Senrangulo, nomata Andre Vernin servas ĉi tie ĉe vi.

— Mi konas lin.

— Tiu homo estas eksigita ĉefleŭtenanto. Nun ni bezonos lin denove, kaj mi disponos repostenigi lin al aktiva servo. Ĝis vi ricevos la oficialan ordonon, konsideru lin, kvazaŭ li estus ekssoldatiĝinta.

La majoro ludis per karjono kaj meditis.

— Jes… — diris la divizia generalo, responde al la kapitano. — Tiu homo iam estis la fianĉo de mia filino. Mi pensas reaktivigi lin ankaŭ kiel fianĉon.

— Kial oni emeritigis la knabon?… Mi aŭdision, sed mi ne konas la aferon detale…

— Li devintus transdoni gravan, teknikan dokumenton al kolonelo Tison… — lia voĉo fariĝis iom raŭka: — Ĉe El-Golea. Sed… iu ŝtelis ĝin, kaj neplenumo de devo… hm… do, eraro. Sed ĝi estas homa… fine ja… Ĉu ne?

— Jes, jes… Ĝi estis tre grava dokumento… mi memoras… La divizia generalo ĝemis.

— Okazis nekompletigebla perdo al la kolonia armeo. Eĉ nun la Respubliko donus ĉion por ĝi…

Poste la divizia kolonelo sidis kun la oficiroj, havanta bonan humoron, ĉar ili malfermis ankaŭ kelkajn botelojn da ĉampano. Laŭ la deziro de Darincourt oni sendis iun por venigi Vernin-on. La legiano anonciĝis regule, sed la divizia generalo ekbrakumis kaj flankentiris linen angulon.

— Diru… — li demandis mallaŭte, metinte sian manon sur la ŝultron de la junulo — mi ne prenus oficiale, se vi informus min pri kelkaj detaloj… Ĉar mi vidis soldaton, nomatan Dormand ĉi tie, kiu scipovas fortepiani. Kaj li certe konas aliajn aferojn.

Vernin sciis bone, ke li povas kalkuli la lojalecon de la divizia generalo. Li rakontis ĉion sincere. La blankhara soldato ridis dum minutoj pri la histori de la „akcia societo”.

— Kiam mi informiĝis de la serĝento — daŭrigis Vernin, — ke oni atendas vian ekscelencon ĉe la ĉefstabo, la decido maturiĝis en mi. Mi riskis ĉion pro tiu komedio, por pruvi mian senkulpecon ekster proceso. La kompatindaj knaboj vane laboris por la okmilionoj da frankoj. Mi trompis ilin ĉiujn, escepte Dormand-on. La situacio estas tragikomika: Nun ĉiu havas honormedalon en la fortikaĵo Lafayette, nur Maria Puŝkin ne havas. Mi pensas, ke tiu sinjoro freneziĝos post nelonge.

La divizia generalo denove ridis dum minutoj malgraŭ la tragika antaŭdiro, poste li venigis la tutan akcian societon en apartan ĉambron. (Escepte la kontrolkomisionon, ĉar intertempe Hopkins la Bela vizitis la proprietulon de la stacidoma restoracio en la oazo Azumbar. Tio ili ŝanĝis kelkajn vortojn pri la mortinta kokino, kaj poste oni liveris la restoraciestron en sian loĝejon, kie li estis zorgolene flegat.)

La Akcia Societo staris tie en streĉa pozo, venigitaj por priaŭskultado…

La divizia generalo preteriris la vicon de la kvin soldatoj. Li haltis antaŭ Dormand, rigardante kun antaŭenŝovita kapo la ofte palpebrumantajn okulojn de la fortepianisto, sed poste li iris plu senvorte. Fine li ekvidis Gottfried Maria Puŝkin-on, kiu metis sian korpopezon de iu piedo al la alia.

— Ĉu vi estas tiu soldato, nomata Gottrfied Maria Puŝkin, kiu ne ricevis la honormedalon en la tuta garnizono?

— Kiel vi opinias pri tio, sinjoro divizia generalo? — li respondis malgaje. — Mi ne dormi, mi ne manĝis du tagojn… Je mia honorvorto…

Ĉar oni antaŭpreparis la divizian generalon bone, ke tiu senrangulo suferas pro grava kaj nesanigebla vediremo, li ne svenis, sed ridis, kaj vole-nevole li demandis tion de Puŝkin, kion jam tiom multaj homoj ne komprenis:

— Diru kompatindulo… Kial dungiĝas tia homo, kiel vi soldato?

— Nur por la honormedalo. Se vi donus ĝin al mi, mi jam tute ne estus ĉi tie. Ĉar bonvolu kredi, oni parolas kun mi per tia voĉtono en tiu ĉi kazerno…

Ŝajnis, ke li tiuj ekploros sur la ŝultro de la divizia generalo.

— Rakontu al mi, kiel vi pasigis vian tempon en tiu vagono aŭ en kio…

— Tre malbone, kredu min. Nokte mi ĉiam havis inkubosonĝon. Mi sonĝis tion, ke venas la konduktoro por kontroli la biletojn, kaj mi ne havas ĝin… Iun nokton la kapro surpaŝis min, kaj mi ektiris la danĝerbremson pro timiĝo… Neniam plu mi loĝos en kupeo. Poste fajrero falis de sur la ponto, kiu ekbruligis la harbojn… Nun bonvolu imagi, kiel paŝti la kapron?

— Kiel vi paŝtigis ĝin? — demandis la divizia generalo, kiam li povis ekparoli pro la rido.

— Mi ekhavis genian ideon. La ledaj sidejoj de la vagono estas plenŝtopitaj per ĉiuspeca seka, paŝtebla remburaĵo. Mi tranĉis la tegaĵon de la sidejo, kaj mi donis ties enhavon al la kapro. Ĝi estis tia frandaĵo al la besto, ke tiu apenaŭ povis satmanĝi sin. Kiam la matroso venis pro mi, tiu kara, ruĝbarba kamparano, mi jam volis mortigi min, ĉar mi devis tranĉi la lastan ledan sidejon, kaj en tiu ne estis herboj. Sed la kapro ne manĝas paperon.

— Kian paperon?

— Mi ne scias tion. Mi estas honesta trovinto, mi do decidis transdoni ĝin al la fervojo, ĉar ia trompisto povis meti ĝin tien, kaj la posedanto certe deklaris ties perdon. La kapro eltiris ĝin el sub la leda tegaĵo. Jen ĝi estas!

Li elprenis faskon da paperoj kaj montris ĝin al la divizia generalo. Li nur supraĵe rigardis la dokomentojn, poste li turnis sin al la akcia societo kun ruĝiĝinta vizaĝo.

— Mi gratulas, sinjoroj! Gottfried Maria Puŝkin havos honormedalon! Tiu dokumento estas indenta kun tiu, kiun tiutempe oni ŝtelis de Vernin en El-Golea. Ĝi valoras minimume honormedalon! Mi akiros la ordenon!

Puŝkin staris konsternite, poste li respondis jene:

— La ĝenerala kunveno povas elekti ankaŭ la divizian generalon, kiel membron de la akcia societo… Sed tiam Hopkins kun la kapro ricevos nenion…

Puŝkin eraris pri tio. Hopkins la Bela ricevis ne nur honormedalon, sed eĉ premion en kontanta mono. Ĉar se li ne dekroĉas la malplenan vagonon, kiun li dereligis de sur la taluso, tiam la teknika dokumento jam delonge estus en la mano de la malamikoj. Ĉar tiu malplena trajno, el kiu oni elvagonigis la pasaĝerojn ĉe El-Golea, la ŝtelisto levis la ledan tagaĵon de iu sidejo, li kaŝis la paperojn sub ĝin kaj surnajlis la ledon. Oni descendigis la pasaĝerojn, kaj Hopkins la Bela ekspluatis la favoran okazon por dekroĉi la lastan vagonon antaŭ Azumbar. Ĝuste tiun, sub kies sidejo estis la dokumentoj. La ŝtelisto, kiu certe serĉis la vagonon duonfreneza, kies numeron li encerbigis, verŝajne eĉ hodiaŭ ne komprenas, kio okazis?

La membroj de la akcia societo adiaŭis kortuŝite Puŝkin-on, escepte Vernin-on, kiu forlasis la fortikaĵon pli frue por anonciĝi je aktiva servo, kiel ĉefleŭtenanto kaj kiel fianĉo.

Puŝkin rigardadis sian honormedalon fiere kaj diris al siaj amikoj instrue:

— Vidu, oni povas atingi sian celon ĉie per ambicio kaj diligentemo.

— Kial vi fanfaronas? — admonis lin Dormand. — Ĉiu ricevis la honormedalon ĉi tie, ne nur vi!

— Alia honormedalo estas tiu, kiun oni ricevas individue, ol la viaj, kiujn sendis la altestimata ĉefstabo pakite en teksaĵo — li respondis kun malestimo. — Kion kutimas diri la sinjoro majoro? „La individua plenumaĵo estas la vera!” Vidu… vi!.. Tamen nia mono jam estas en bona loko, mi volonte donos ĝin al vi, ĉar vi estas tute bonaj soldatoj…

— El mia parto — diris Borck, la matroso, — kiu estas dumilionoj da frankoj precize, donu kvardek mil frankojn al la Ŝipasocio Merkur, sed nur tiam, se ili nuligos la denuncon.

La skribisto transdonis la eksiĝan soldon al sinjoro Puŝkin, kaj la soldatoj inundis en la kantinon por trinki ruĝan vinon.

— Dio benu vin. Nun vi fariĝis milionuloj. Vi povintus atingi ne multe sen mi.

Poste oni malfermis la pordegon de la fortikaĵo, sed antaŭ ol la honeste eksiĝinta legiano estus elpaŝinta tra ĝi porĉiam, serĝento Gouron ankoraŭfoje alkriis lin severe:

— Senrangulo! Oni kutimas saluti en la armeo!

— Humile via — diris Puŝkin kaj eklevis sian ĉapon ĝentile.