/ Language: Esperanto / Genre:adventure

Sub kvaranteno la Grand-Hotelo

Jenő Rejtő

aventura romano

Jenő Rejtő. Sub kvaranteno la Grand-Hotelo

tradukis: László Balázs

I

Kiam Maud revenis en la ĉambron, sinjoro elpaŝis el la ŝranko, en piĵamo, sur lias kapo kun ŝika, silka lampoŝirmilo, kaj li amikeme ridetis.

– Pardonu – li diris kaj ĝentile eklevis la lampoŝirmilon, – mia nomo estas Van der Gullen Felikso.

La knabino nur nun ekregis sigan tolporiĝintajn nervojn. Ŝi retroiris al la pordo. La nekonato certe estas frenezulo.

– Kion vi volas ĉi tie? Kiel vi venis en la ŝrankon?

– Mi petas vin – diris la freneza fremdulo, – ne kriu, ĉar vi kaŭzus per tio la pereon de bonvola, gaja homo, kiu cetere tuj foriros.

– Kiel vi venis en la ŝrankon?

– El la… ĉambro!

– Eh! Ne tiel mi komprenas!

– Mi venis tra la fenestro. Aŭrore. Mi fuĝis… kaj mi ekvidis la malfermitan fenestron en la forlasita ĝardeno de la hotelo. Mi grimpis sur la kornicon kaj enrigardis… Mi vidis, ke la lito estas vaka… Nu, ensaltinte, mi kaŝiĝis en la ŝranko, kaj mi profunde ekdormis pro mia eksciteco. Mi vekiĝis nur nun. Dume la pendo-maŝo de sportjako deŝiriĝis, tial mi petas vian pardonon…

Ĉar la virino ne respondis, la fermdulo demetis la lampoŝirmilon, falintan sur lia kapon, kliniĝis kaj ekiris al la pordo.

– Haltu! – kriis Maud.

– Ordonu pri mi! – respondis la enigma junulo, kunfrapinte la kalkanojn de sia pantoflo.

– Ĉu vi ne volas… elpaŝi en ununura piĵamo de mi, sur la koridoron?!!

La frendulo serveme ekiris al la fenestro.

Maud preskaŭ ekŝrikis:

– Haltu!

– Laŭ via volo… – Li iom timeme repaŝis kaj staris tiel, kvaazaŭ li jam estus submetinta sin al ŝia ĉiu ordono. Maud malesperiĝinte rigardis malsupren en la ĝardenon.

Ĝi estis plena de gastoj!

– Se viro paŝas tien en piĵamo tra la fenestro, tiam mi neniam plu povas aperi antaŭ la okuloj de la homoj…

– Vere ĝena ŝajno… Sed eble poste… vi povus venigi la gastojn ĉi tien kaj klarigi al ili aparte, kiu estas tiu, kiu paŝis tra la fenestro en piĵamo…

– Ja nek mi scias tion!

– Estas vere – konsentis Van der Gullen Felikso tre malgaje. – Mi do restos… – li diris kaj eksidis en brakseĝon. – Ĉu vi havas cigaredon hazarde?

– Kiel vi imagas tion?… Ĉu vi volas resti ĉi tie?!.. Tiel?! En la ĉambro?!

La fremdulo nun jam malesperiĝinte frapis sur sian femuron:

– Ne koleru, mi petas, sed se mi povas eliri nek tra la pordo, nek tra la fenestro, tiam mi devas resti ĉi tie! Vi ni povas postuli de junulo, eĉ en mia situacio, ke mi fariĝu aero aŭ mi sorbiĝu, kiel simptomo de apendicito!.. – Mi petas pardonon!

Lia voĉo iom pli laŭtiĝis, ĉar li rekonis kelk-momentan avantaĝon de sia situacio.

La virino timeme rigardis dekstren-maldekstren.

– Nu sed… ni tamen devus fari ion!..

– Mi petas vin, fraŭlino, mia ĉiu kompato estas via. Oni vere estas inklinaj miskompreni subitan aperon de piĵama homo.

– Hontu!

– Tiuj homoj hontu pro tio, kiuj estas malbonintencaj… Ĉu vi vere ne donas al mi cigaredon?

La virino ĵetis skatolon de sur la tableto apud la lito. La viro ekfumis cigaredon kun serena vizaĝo, kaj la ceterajn li metis en sian poŝon.

– Stulta historieto – li diris poste kaj komforte dorsapogiĝis en la seĝo.

– Mi ankoraŭ ne scias, kiu vi estas, ĉu krimulo aŭ frenezulo – diris la virino kolere, – sed nur pro tiu terura situacio, en kiun vi miksis min, vi meritus, ke mi mortpafu vin.

– Ĝi eltirus min el la kaĉo. Tio estas iom radikala solvo. Mi petas vin, se mi povas savi vian bonfamon kaj mian kulpon, mi volonte edzinigos vin – li proponis ĝentile, – ĝi ankoraŭ estus pli bona ol mortpafi min. Kvankam tio ne estas certa laŭ la opinio de iuj.

– Mi petas vin… – diris la virino. – Mi forveturos hodiaŭ vespere, ĝis tiam restu ĉi tie, kaj laŭeble foriru nokte. Ĉu vi komprenis min?… mi atentigas vin ankaŭ pri tio, se mi decidos min, nezorgante pri mia bonfamo, mi transdonos vin al la detektivo de la hotelo.

– Jes, ĝi estas atendebla de vi – respondis la viro, kvazaŭ li jam longe estus koninta Maud-on. – Mi do provos akiri vian bonvolon…

– Vi ne havos okazon al tio, ĉar mi tuj fermos vin en la banĉambron, kaj nur tiam mi ellasos vin, kiam mi forveturos…

La vizaĝo de la nekonato sulkiĝis en plorindan esprimon.

– Ĉu vi povus misuzi tiom la situacion de sendefenda viro? – demandis la fremdulo plorinde.

– Mi faros tion. Vi povas elekti inter la ŝranko kaj banĉambro.

– Ĉu vi fermos min?… Mi petas vin, pripensu. Kapti kaj teni en mallibereco sendefendan homon…

– Se vi tiel frivole pensas pri la situcio, al vi povas okazi eĉ malpli bone.

– Ĉu vi povus bati min? – li demandis ŝajne timeme, kaj Maud ekridis, kiel ajn kolera ŝi estis.

– Mi transdonus vin plej volonte al policisto, pro tio vi devus puniĝi! Grave! – ŝi daŭrigis poste eĉ pli kolere. – Sed ŝajnas tiel, ke tute ne interesas vin, ke vi puŝas damon en tian situacion en la plej eleganta hotelo!

– De kie vi scias, ke mia situaco ne estas milfoje malpli bona ĉi momente?

Maud senintence paŝis timeme iom pli proksime apud la viron.

– Ĉu vi havas… ian problemon?

– Jes… Eblas, ke mi malsatmortos dum momentoj… – Li aldonis per tomba voĉo. – Estas tagmezo, kaj mi ankoraŭ ne tagmanĝis…

– Do, nu… Mi ne mirus eĉ pri tio, se vi estus police serĉata rabisto! Tiom da cinismo…

– Vidu, mia kara despotino, antaŭ ol mi komencus plenumi mian punon en la banĉambro, sciu, ke ankaŭ via konduto lasas mankon de multo dezirinda.

– Ĉu?! Kiel vi komprenas tion?!

– Vi riproĉas min, ĉar mi kompromitis vin senkulpaantaŭ la mondo. Sed – kaj lia voĉo fariĝis serioza, eĉ akuza: – kie vi estis hodiaŭ nokte?!

– Kiel?…

– Vi bone aŭdis la demandon! Kial mi grimpis ĝusten en tiun ĉi ĉambron? Ĉar ĝi estis malplena. Kial ĝi estis malplena? Ĉar vi ne estis en ĝi. Se vi estus dorminta en la lito, tiam mi estus diskrete foririnta de sur la kornico, kaj nun ne minacus min amara mallibereco en la banĉambro, kie mi devas manĝi la tualetsapon, por eviti la malsatmorton… Jes, fraŭlino! – kaj li levis sian voĉon, kiel severa, ŝtata prokuroro en la ĉeftraktado de la krimproceso: – kie vi estis hodiaŭ aŭrore inter la kvara kaj kvina horo?!

La virino konsternite, mirante staris, ravite pro la senekzempla impertinenteco de la piĵama nekonato… Poste li diris jene:

– Mi tamen ne fermos vin en la banĉambron.

– Ĉu restos por mi la ŝranko?

– Ne! Mi transdonos vin al la detektivo de la hotelo.

– Estu tiel – li respondis malgaje kaj ekiris al la pordo profunde ĝemante, kvazaŭ li paŝus sur eŝafodon.

– Atendu! – kriis Maud kaj kolere tramplis… Dio mia, kia situacio! – Restu!..

– Ne… Vi ofendis min.

Maud kroĉiĝis al lia brako:

– Mi nur ŝercis… Tute ne eblas, ke vi elpaŝu tiel el mia ĉambro… La fremdulo ĝemis kaj skuis sian kapon kun heroa seriozeco:

– Ne… Mi tamen iros al la detektivo. Memvole! Tia homo puniĝu… Vi pravis. – Kaj li tragike batis dufoje sur sian bruston. – Mi volas puniĝi!.. Mia kulpo! – li kriis. – Mia kulpa… mi volas puniĝi.

Maud kaptis lian brakon:

– Pro Dio, ne kriadu!

– Sed mi ne lasas min fermi en la banĉambron…

– Mi ne fermos vin tien… – flustris la virino rompite.

– Nu bone… Tiam eble mi restos – kaj li residiĝis. – Mi ne estas malbona homo, se temas pri tio, ke virino petas mian helpon…

En tiu momento iu frapetis sur la pordo.

II

Streĉa silento…

La virino ekparolis per malcerta voĉo:

– Kiu estas tiu?…

– Princo Sergius…

Maud turnis sin al la viro por sendi lin en la banĉambron…

Laimpertinenta fremdulo estis nenie… La frapeto ripetiĝis iom pli malpacience.

– Tuj… – respondis la knabino kun ŝajnigita freŝeco – mi nun finis mian sin vestadon. – Poste ŝi kriis per gaja voĉo: – Envenu!

Dum la pordo malfermiĝis, ŝi ĝustigis sian robon por ludi antaŭ la enpaŝanto la lastan momenton de la sin vestado.

La princo envenis. Li jam estis proksime al sia sesdeka jaro. Li havis delikatan vizaĝon, blankajn harojn. Li estis pala, maldika homo, kun okulpfrape klaraj, bluaj, saĝaj okuloj.

– Kial vi ne venis tagmanĝis malsupre, Maud?

– Agrafo deŝiriĝis de sur mia robo dum sin vestado. Sed nun jam ni povas iri… – ŝi aldonis rapide.

„Aha! – diris en si mem la impertinenta fremdulo sub la lito. – Ŝi volas foriri kun li. Ŝajnas, ke ŝi ne ŝatus, se mi aŭdus, kion ili parolos. Efektive mi devus fermi miajn orelojn. Sed mi ne faros tion. Friponaĵo…” – La impertinenta fremdulo diris tion en si

mem, kaj li ŝatintus ekfumi cigaredon.

– Nur kelkajn vortojn.. – restigis la princo ŝin. – Dum la tagmanĝo ni ne estos solaj: ĉu vi parolis kun tiu homo?

– Iom pli poste… – kontraŭdiris Maud nervoze.

– Ne. Mi devas scii ĉion, se mi akceptas vian oferon. Vi estos malliberigita, kaj tiam mi…

– Bonvolu silenti, mi petas!..

– Ni ja estas solaj…

– Jes… jes, sed se iu subaŭskultas…

„Ej, ej. Ĉu tiu tre bela kaj tre aristokrata virino en donita okazo povas estis enkarcerigita? Jen… jen…” – pensis la impertinenta fremdulo.

La mlajunulo daŭrigis malpli laŭte:

– Pri kio vi parolis kun li?

– Bonvolu veni tagmanĝi… eĉ unu vorton ni ne parolu…

– Ŝajnas, ke viaj nervoj ne eltenas plu, karulino… Mi pensis, ke vi estas forta…

– Ne… mi ne havas problemon pri miaj nervoj, sed hodiaŭ… mi havas malbonan tagon kaj… ni iru – diris la knabino preskaŭ plorante.

– Ankorau nur tion, ke vespere je la oka horo, mi flugos per trimotora aviadilo al Singapuro, kaj la polico…

– Ni tuj… iru…

– Nu sed…

– Nenion demandu! Bonvolu veni. Tuj!

„La aferoj statas bone – pensis la impertinenta fremdulo. – Kaj ŝi volis min fermi en la banĉambron…”

– Estas bone, Maud, ni iru…

Li etendis sian brakon, kaj la knabino ekiris kun malpeziĝinta ĝemo.

Iu frapetis.

– Kiu estas tiu?

– La polico – respondis aplomba voĉo.

III

Silento…

La blankharulo malrapide etendis sian manon al la malantaŭa poŝo. Maud ambaŭmane kaptis lian brakon, antaŭ ol li estus elpreninta la revolveron. Poste la ĵus nervoza, maltrankvila virino kvazaŭ estus ŝanĝiĝinta, ŝi kriis kviete, preskaŭ indiferente:

– Mi ne komprenas vin! Ĉu la polico serĉas min?… Kia stultaĵo ĝi estas?

– La polico petas, ke ĉiu gasto de la hotelo venu en la vestiblon.

– Kial?

– Ĉar la Grand-Hotelo estas sub kvaranteno – respondis la voĉo. Paŝoj malproksimiĝis, kaj la frapeto jam aŭdiĝis el la najbareco.

– Ni perdiĝis – diris la princo post momenta silento.

– Stultaĵo. Kaj ne kaptadu vian manon konstante al via malantaŭa poŝo.

– Tiu movo trankviligas min. Dum la pistolo estas ĉe mi, ĝis tiam…

– Mi ne volas aŭdi tiajn vortojn de vi! – kriis Maud energie.

„Ŝi tuj fermas ankaŭ lin en la banĉambron” – pensis la frivola nekonato sub la lito.

– Nun unuavice ni iros en la vestiblon, kaj ni ekscios, kio okazis en la hotelo…

– Sed se vi ne rifuĝos hodiaŭ vespere, tiam ĉio finiĝos!

– Bonvolu silenti. Neinformite, ni ne povas prijuĝi la situacion.

La junulo aŭdis la pordon fermiĝi. Li ĝemis malpeziĝinte. Li ankoraŭ atendis kelkajn sekundoj, poste li decidis elgrimpi…

Ekbruo…

Li regrimpis rapide. Kio ĝi estas? La pordo malrapide malfermiĝis, kaj paŝo grincis. Ĉu eble oni volas purigi la ĉambron? Ne estas verŝajne. Tiu homo envenas tre singarde. Li ŝteliras, mi petas!

Estus bone elrigardi. Sed nur la piedoj estas videblaj. Blankaj tenisŝuoj; iom malpuraj, kaj strangaforma, bruna makulo troviĝas ĝuste sur ies pinto. Certe ĝi estas kafo.

La tenisŝuoj malproksimiĝas. La pordo fermiĝas.

Nun!

Li elgrimpis rapide. Se la gastoj estas en la vestiblo, la ĝardeno estas senhoma. Li ĉirkaŭrigardis… Letero kuŝis sur la tablo. Rigardu! La blankaj tenisŝuoj kun stranga kafmakulo enŝteliĝis kun ĝi… Tajpita adreso:

„Al fraŭlino Maud Borckman, etaĝo I, ĉambro n-ro 72…”

Negravas, iru plu! Li ŝteliris al la fenestro. Poste li retropaŝis…

Kio okazas ĉi tie? Ĉu la hotelo fariĝis batalkampo? Sapeista taĉmento laboris en la ĝardeno. Ili starigis dratbarilon. Ili laboris mallongtempe, sed la dratbarilo jam staris, duoncirkle, trans la ĝardeno, kaj ekstere staris gardistoj kun bajoneto antaŭen. Piramidforme apogitaj pafiloj, vaporanta kaldrono, bivakantaj soldatoj. La militistaro okupis la ĉirkaŭaĵon de la hotelo.

La impertinenta fremdulo staris senkonsile ĉe la fenestro… poste li iris en la banĉambron kun mallevita kapo, en memvolan malliberecon.

IV

La insulo Malgranda Lagonda, apartenanta al la insularo Bali, antaŭ tri jaroj floris ankoraŭ en praa nekonateco, proksime al la sudorienta ekstremaĵo de Javo. Efektive la fama pentristo Kund Wolfgang kaŭzis la konjunkturon de la modestal, malgranda insulo per tio, ke li pentris bildojn unu post la alia en Surabaja, kaj lastatempe li ĉiam malpli vendis el siaj verkoj. Dum lia edzino vivis, filino de sukerfabrikisto, estis bela, delikata kaj kara, sed eksterordinare straba. Tamen la pentristo ne la eksteraĵon, ne la efemerajn celon de la fola juneco serĉis en sia vivkunulino. Li estis artisto! Alia afero estas, por kio tia homo entuzisamiĝas. Li edzinigis la virinon, ĉar pri kio li revis en siaj inspiritaj artaĵoj, li trovis ĝin en tiu ĉi geedzeco: la riĉan bopatron.

La patro de la riĉa, sed delikatanima virino apartenis al la plutokrataro en Beitenzorg.

Komence la patro rigardis la artiston tre malŝate. Sed fine li konsentis la amligiĝon, post kio la knabino eĉ pli strabe rigardis la artiston. Tiom strabe, ke ŝi ne povis kalkuli je pli bona fianĉo.

Poste la ĵurnalistoj malkovris la riĉa pentriston kaj diskonigis lin fama.

Sed iun tagon lia edzono fermis siajn strabajn okulojn por eterna dormo. Tiam jam eĉ postsigno ne restis el la doto, kaj la patro malkonfesis ĉion, rileta sian bofilon. Wolfgang venis en tian mizeron, ke iun tagon li naĝis de antaŭ la kreditantoj al la proksima insulo Malgranda Lagonda kaj fariĝis ermito.

Sed post mallonga, saĝa medito li ekhavis surprizige profanajn ideojn. Ne tute indaj al ermito. Tia penso estis ekzemple, kian mondfaman strandbanlokon oni povus fari ĉiloke. Ankaŭ la proksima insulo Bali kiom enmodiĝis lastatempe.

Li devas paroli kun la reĝo.

Ĉar interne de la insulo loĝis sovaĝa indiĝena gento. La sovaĝuloj timeme tiriĝis en siajn domojn de antaŭ la duonnuda, okulvitra eŭropano. Tie li vizitis la reĝon Nalaya, kiu sidis antaŭ sia tendo en kotlageto, provizita per plena komforto. Li estis civilizita indiĝeno, ĉar iam li laboris sur angla kargoŝipo kiel hejtisto, tial la malgranda grupo da sovaĝaj malajanoj estimis lin, kiujn li serĉis iun tagon kun tiu surpriziga novaĵo, ke li estas ilia reĝo.

Nur unu indiĝeno demandis, sur kion li bazigas tiun supozon, sed li tiel draste batis la koncernulon, ke la aliaj kompleze akceptis la neŝanĝeblan fakton.

Kiam reĝo Nalaya ekvidis la blondan, kankroruĝan pentriston proksimiĝi, li ruktis al li kun degna afableco. Wolfgang jam sciis, kion li devas fari, sed li sukcese deziras paroli kun li.

– Mi kunportis donacon al vi, suvereno de malajanoj.

– Ne malbone, ĝi nur estu bela – respondis la reĝo Nalaya.

Wolfganga transdonis al la indiĝeno ultramaran farbon, ĉar ĝi estis lia ŝatata koloro, kaj li havis plurajn el ĝi en sia kompleto. La malajano rigardis ĝin.

– La donaco estas bela, sed mi jam manĝis tiaĵon. Kion vi deziras turpa, maljuna fremdulo?

– Aŭskultu min, reĝo. Oni skribis romanojn pri la najbara insulo Bali, kaj de tiam la indiĝenoj estas riĉaj. Kial ne imiti tiun ekzemplon?

– Mi ne scias verki romanojn, kaj mi rimarkis tiaĵon nek ĉe mia popolo.

– La romanon skribus aliulo, kaj vi riĉiĝus… Ĉu vi scias, kio estas reklamo?

– Mi ankoraŭ ne manĝis tion.

– Ĝi ne estas manĝaĵo. Mi klarigos al vi, kio estas la reklamo. La homoj ŝataj ĝoji. Mi estas pentristo.

– Mi komprenas. Ĝi estas la reklamo.

– Ne. La reklamo estas tio, kiam ni persvadas la homojn, ke ili ĝojos pro tio. Mi pentros, la gazetoj skribos pri la insulo, kaj la entreprenistoj lasos sin trompi. Oni nomas tion banloko. La sovaĝa, blanka gento de la turistoj, kiuj adoras dion, nomatan Baedeker, vizitos ĉi tien. Oni nomas ĝin konjunkturo. Malgranda Lagonda estos banloko.

Li reĝa moŝto profundiĝis en pensado.

– La ideo ne estas malbona – li diris poste, rememorante iun sian esprimon el lia hejtista paseo.

Kaj ili komencis. Wolfgang renaĝis sur la indulon Javo kaj ekagis.

Kelkaj neinformitaj ĵurnalistoj, nesciantaj, ke la riĉa bofilo fariĝis duonnuda ermito, ili akceptis la novan komision: ili skribis longajn artikolojn pri la bildoj de Wolfgang, pentritaj sur Malgranda Lagonda, pri la sovaĝaj batalantoj de la ekzotika insulok pri la dmildaj knabinoj kaj pri ceteraj kuriozaĵoj.

Poste uzuristo konstruis la unuan laktohalon, kaj baldaŭ ĉio iris per si mem. Malgranda Lagonda fariĝis populara inter la milionuloj, vizitantaj Hindujon. Konstruiĝis la Grand-Hotelo, poste la Miami Grill, baldaŭ la ampleksa strando. La famo de la malgranda sud-mara insulo propagiĝis per la flugiloj de multekostaj filmoj kaj malmultekostaj romanoj, kaj la ĉiam pli belaj vilaoj konstruiĝis unu post la alia…

La Grand-Hotelo estis la plej eleganta, kaj plej kara hotelo de la insularo, marmora kaj silka sonĝo. Bonega personaro, mirinde meblitaj ĉambroj, drinkejo, restoracio kaj haveno por jaĥtoj…

Foje okazis, ke iu gasto malsaniĝis je bubona pesto. La loĝantojn de la Grand-Hotelo tamen ne estis eble liveri en kvarantenon, oni do ordonis al ili resti sub kuracista observado en izolita loko.

Eĉ unu animo ne rajtas forlalsi la Grand-Hotelon dum tri semajnoj.

V

Jen estis la situacia antaŭ la kvaranteno en la vestiblo de la Garand-Hotelo

Agrokulturaĵ-komercisto Armin Vangold, kiu post tridek jara laboro, posedante grandan havaĵon decidis, ke fine li vivos kaj alvenis kun sia edzino, nomata Julie sur Malgrandan Lagonda-on: li adiaŭis la virinon ĉe la pordo de la hotelo. Sinjorino Julia Vangold havis kvindek du jarojn, okdeksep kilogramojn, ŝi estis severa, korpulenta virino kun grasa submentono. Vangold, apelaciante sian artikolojn, ne akompanis ŝin, ekirontan en la urbon por fari aĉetadojn. Vangols estus ŝatinta iom „vivi” en tiu ĉi feopalaco, iradi, legi, trinki glason da biero kaj… eventuale… interparoli kun kara virino… Ja nenio malbona estas en tio. Li amas sian edzinon, sed iafoje estus bone fari tion, al kio li havas emon… Dio mia, se li povus libere aferumi ĉi tie sola dum unu semajno. Vespere… li volonte vizitus la noktan amuzejon! Eĉ mencii tion al Julia estus tento de Dio… Li rigardis la forirantan, korpulentan edzinon… Kara virino, li tre amas ŝin: ĉar oni ne povas vivi sen akvo, tamen iafoje bongustas glaso da konjako.

Jen estas Lindner, la dika baritonisto. El lia mondfama voĉo hodiaŭ jam restis nur la duono: la mondfamo. Li ĝuste nun venas de sur la etaĝo. Li demandas la pordiston, ĉu alvenis jam la tagmeza poŝto?… Ankoraŭ ne. Bruns estas larĝŝultra, platnaza, morna homo, staranta sur la ŝtuparo en la poŝo kun la manoj kaj cigaras. Li estas stranga gasto, de tempo al tempo revenanta.

En iu granda fotelo sidadis sinjorino Relli, la korpulenta, sed belegan formon havanta vidvino el Sicilio, kies iom vireca voĉo, decidkaraktera, sed interesa vizaĝo estas la konstanta centro de la atento de la hotelo; ŝi ekfumas cigaredon kaj petas ĵurnalon Corriere della Serra de grumo, Dickman, la kapitano de linia militŝipo „Batavia” babiladis kun laktokremaĵ-fabrikisto el Bostono, kaj ĉe la enirejo estis metitaj la valizoj de iom diketa, blonda virino. Ŝi diris al la pordisto, ke ŝi estas la edzino de kapitano Hould el Sidney. La virino estas bela, sed kelkaj sulkoj troviĝa ĉe ŝiaj okulanguloj kaj ankaŭ sur ŝia kolo, malgaŭ la kremo kaj pudro, kiam ŝi turnas sin flanken, longa tendeno streĉiĝas. En laangulo de la vestiblo staris tre elegante vestita, flegite blankhaŭta, blelvizaĝa junulo. Erick Kramartz. Li kapbalancis al la virino. Sinjorino Hould resalutis kaj ekiris al la lifto.

Nun venas doktoro Ranke, kiu ekzamenis malsanan gaston.

– Kie mi povas telefoni?

– Dekstre estas la telefonniĉoj – respondis la pordisto.

La kuracisto forrapidas. Erick Kramartz malrapide ekiras al la lifto, kiu ĵus suprenliveris sinjorinon Hould-on, la novan gaston. Poste la agrokulturaĵ-komercisto (sinjoro Vangold) paŝas al la pordisto kaj ŝajne indiferente jene ekparolas:

– Kiu estas tiu blonda virino, kiu ĵus eniris la restoracion? Ŝi okulfrape similas… al mia iu parenco…

La pordisto malgaje rigardas sur lin:

– Ĉu tiu virino? Ŝi estas sinjorina moŝto Villiers. Ŝia edzo estas ĉefredaktoro en Singapuro.

Sinjoro Vangold malrapidpaŝe postiras ŝin… Nur tiel… kvazaŭ li rigardadus…

Nun misiisto rapidas el la restoracio. Li alvenis per aŭtobuso. Li nur manĝas kaj jam veturas plu, el tiu brilanta infero de la pekoj de la mondo. Li portas la velurkoluman, nigran mantelon de la plej puritana misiista ordeno. Grandaj, malhelaj ŝtonbutonoj pendaĉas el liaj butontruoj.

Tiu ĉi vestaĵo signifas tion, ke ĝia portanto pasigis jarojn inter la lepruloj, sur insulo, kiel volontula flegisto.

La sicilia vidvino aliris lin per malrapidaj, melankoliaj paŝoj. Ŝi estas unu kapon pli alta ol la misiisto. Ŝi alridetis lin, ke ĉiuj ŝiaj dentoj ekbrilis.

– Pardonu, sinjoro, ĉu via nomo estas Cresson?

– Ne.

– Interese. Vi memorigas min pri sinjoro, kiu nelonge mortis. Mi pensis, ke vi estas lia parenco… Pardonon…

Kaj ŝi lasis lin tie.

En tiu momento ok-dek aŭtomobiloj alvenis kuregante antaŭ la hotelon kun terura sirenado. Soldatoj kaj policistoj desaltadis fervore.

Antaŭ la enirejo, sed sur la strato, indiĝena malajano vendas denc-maskojn kaj ĉiuspecajn ornamobjektojn kaj bildkartojn. Hacker, havenlaboristo, sen laboro staradas kaj rigardadas. Ankaŭ fraŭlino Lidis venas tien, kies restadon malpermesis la instanco, ĉar ŝi estis ĉi tie ĝis nun sub tiu preteksto, ke ŝi reatendas ŝipoficiron, kiu foriris antaŭ du jaroj por kelkaj minutoj, kaj Walter, la helpanto de la loka fotografisto, kiu imagas sin mondulo, ĉar li fumas cigaredon el cigaredingo kaj kunportas rajdbastonon.

La soldatoj, desaltinte de sur la aŭtoj, enpremis ĉiun en la vestiblon de la hotelo, eĉ la blankbarban ĵurnalvendiston rogen, en kies kolo pendas ilustritaj magazinoj sur dratkadro, kaj dume li muzikaĉas per gurdo, esperante, ke li vendos pli da gazetoj tiel.

En la halo oni akceptas la okazaĵojn mirante, kun relativa indiferenteco, sed kiam oficiala persono krias tion, ke „ĉiu gardu sian trankvilon, estas nenia problemo” – tuj eksplodas paniko.

La policistoj okupas ĉiun elirejon de la halo, kaj la kapitano stentore ordonas al detektivo:

– Aranĝu, ke ĉiu gasto ĉeestu en la vestiblo… La hotelo estas sub kvaranteno.

Nun venas la direktoro.

– Mi estas Wolfgang. Mi telefonigis al la polico, kiam la kuracisto konstatis la infektan malsanon.

– Bonvolu raporti al sinjoro konsilisto pri sanitaraj aferoj, mi proponas skribe. Pri kia kontaĝo temas?

– Bubona pesto.

… Dume tamen venis tien kelkaj gastoj. Aŭdinte la vorton „bubona pesto”, ili retroiris teruriĝintaj.

– Ĉu nur unu gasto? – demandis la kapitano.

– Momente.

Alvenis la sanitara konsilisto. Li estis tre dika. De lia iu orelo ĝis la alia pednis submentono, kaj li konstante astme snufadis. Unuavice li demandis la prdiston, kies gamboj tremetis, kio estos la tagmanĝo, kaj li petis ne altabligi por li kareo-saŭcon, al la rizo, ĉar ekvidinte ĝin, li ne povas kontraŭstari, cetere ĝi malutilas al lia stomako. Tio estis malnova artifiko fare de sinjoro konsilisto Markheit, okaze de kvaranteno, per kelkaj, rapidaj, prozaj, privataj instrukcioj trankviligi la histerian etoson. Sur ŝipo, kiu alvenis kun ok ĥoleraj malsanuloj kaj duonfrenezaj pasaĝeroj, sub hisita, flava flago, la konsilisto unue traserĉis ĉion por trovi boran alkoholon, dume li amare plendis al la pasaĝeroj, duonmortaj pro timego, ke li suferas je misdigesto, kaj tiam lia haŭto jukas dum tagoj.

– Kio do okazis? – turniĝis Markheit al direktoro Wolfgang.

– Hieraŭ antaŭtagmeze je la dekunua horo oni venigis kuraciston al gasto. Hodiaŭ antaŭtagmeze estis konstatita, ke la koncernulo malsanas je bubona pesto. Mi pensas, ke mi agis bone, kiam mi ne donis instrukciojn, ĉar oni povas malhelpi la foriron de la gastoj, suspektataj pri infektiĝo, nur per forto armita. La du najbaraj ĉambroj estas izolitaj, kaj mi permesis al ĉambristino resti apud la malsanulo. Ni izolos ankaŭ tiun virinon, ĉar ŝi ankoraŭ ne sciis, pri kio temas, kaj ŝi supreniris en lian ĉambron por momento. Ŝi asertas tion, ke ŝi ne povas sidis sur malmola seĝo, ĉar ŝi suferas je iskiatiko.

… La gastoj kolektiĝis kun infera rumoro, multaj homoj draste postulis, ke oni voku kuraciston, ĉar ili rimarkas sur si mem simptomojn de pesto. La kapitano trankviligas tiujn, ke tuj post la formalaĵoj, oni faros ĉion por ilia savo.

Sinjorino Villiers sveis, kaj ŝi nun pendis en la brakoj de kapitano Dickman, kaj li ne sciis, kion fari al ŝi.

La blankhara gazetvendisto sentis tiel, ke oni estas post la oficiala parto de la afero, sekvu la negoco, kaj li komencis gurdi.

Policisto garde avertis lin en tre familiara formo…

Plorpasmo kaptis la liftiston, kaj oni vane sonorigis al li de sur la etaĝo. Markizo Raverdan glutis pulvorojn, kaj kapitano Dickman metis sinjorinon Villiers sur la tapiŝon, malantaŭ la vitroŝranko degalanteriisto. Dume Walter, la helpanto de la fotografisto, laŭte donis instrukciojn, li klarigis al la homoj, ke ili iru iom malproksimen por fari malpligrandajn grupajn fotojn.

– Gesinjoroj! – komencis la kapitano.

– Parolu, parolu – instigis lin la fotografisto.

La instanco ordonis kvarantenon. Neniu rajtas forlasi la Grand-Hotelon dum tri semajnoj. Kiu neglektas la sanitaran, preventan rimedaron, la leĝo punos tiun de kvin jara ĝis dumviva malliberigo. Efektive mi devus liveri vin sur la insulon Santa Annunziata, en la kvarantenejon. Sed konsiderinte la fremdultrafikon de la Grand-Hotelo, la kvaranteno okazos surloke, laŭ escepta ordono. Dum tri semajnoj la polico, la sanitara servo kaj taĉmento de la garnizono zorgos pri la ordo kaj pri via sekureco. La instanco kalkuls je la helpo kaj komprenemo de la gastoj. Ni esperas, ke ni sukcesas izoli la malsanon endome, kaj ne estos aliaj viktimoj…

Nun sekvis la atako de la gastoj.

Ĉiu postulis ekskluzivan traktadon. Iu, se li ne povas tuj forveturi, havos perdon de mult-milojn da sterlingaj pundoj, pro kio li procesos kontraŭ la ŝtato, la alia apelaciis diplomatian aferon, la tria nuptofeston de sia nevino kaj tiel plu.

– Mi bedaŭras! – kriis la kapitano – la sanitarajn ordonojn de la kolonio nek la reĝo ne rajtas rompi. La plej malgranda cedo nun signifas pereon de centmiloj… La proprietulo devas certigi lokon por ĉiu, kaj kiu ne havas sufiĉe da mon-rezervo, tiu restos ĉi tie, kiel gasto de la ŝtato, kompreneble inter pli modestaj cirkonstancoj.

– Mi ne devas resti ĉi tie inter pli modestaj cirkonstancoj – diris Hacker, la senpostena havenlaboristo. La serĝento trankviligis ankaŭ lin per kelkaj simplaj vortoj.

Sed la plej ekscitita estis ekspedisto Vangold. Li malesperiĝinte turnis sin al la kapitano.

– Mi petas vin, mia edzino ĵus iris en la urbon…

– Ŝi ne povas reveni ĉi tien. Estas kordono.

– Nu sed – nervoziĝis Vangold. – Eble eksterordinare energia virino tamen povas veni tra tiu kordono…

– Tute neeble.

– Ĝi videble trankviligis la ekspediston. Ankaŭ la aliaj eksilentis iom lace, rezigninte la situacion.

– Kaj tiam Wolfgang akravoĉe ekparolis jene:

– Ni klopodas, ke la kvaranteno estu ekscita, sed bela, tropika travivaĵo por la gastoj de la Grand-Hotelo…

VI

Kiam Maud revenis en la ĉambron, dum la unua momento ŝi kredis, ke la piĵama fremdulo jam foriris. Ŝi fariĝis des pli malgaja, kiam la impertinenta fremdulo aperis kun gaja vizaĝo el malantaŭ la kurteno de la fenestro demandante:

– Kiel vi fartas?

Sur la koridoro denove aŭdiĝis bruo de paŝoj kaj voĉoj.

– Kial vi ne forlasis la ĉambron, kiam ĉiu iris en la halon?

– Mi kuraĝis fari nenion sen via istrukcio.

– Stultaĵo!

– Cetere ne ĉiu estis en la halo.

– Kiel vi komprenas tion?

– Ekzemple nek tiu homo povis esti tie, kiu portis tiun ĉi leteron al vi… – Kaj li montris sur la tablon, kie kuŝis la koverto.

La knabino konsterniĝis.

– Ĉu iu venis ĉi tien, kiam mi forestis?

– Jes…

Ŝirmalferminte la koverton, Maud legis tion. Poste ŝi ĵetis ĝin en la cindrujon, ekbruliginte ties randon. Ŝi atenteme rigardis, dum la papero malrapide forbrulis.

– Mi esperas, ke ĝi ne estas malbona sciigo? – demandis la fremdulo gaje babilante.

– Vi senintence estis atestanto de interparolo, el kio, malgraŭ ĉiu mia klopodo, vi aŭdis kelkajn vortojn…

– Mi povas certigi vin, ke ĝi estas, kvazaŭ…

– Silentu, mi petas!.. Mi ne scias, kia homo vi estas, sed mi sentas tiel, ke vi estas bonkora. Certe vi fuĝis el malfacila situacio kun mia helpo. Reciproku ĝin per tio, ke vi ne interesiĝos pri mi, se vi foriros de tie ĉi…

– Nun tute ne zorgu pri tio – trankviligis ŝin la junulo, – ĉar la kvaranteno daŭros kelkajn semajnojn, kaj dume ni povos priparoli tion…

– Eh! Ĉu vi ne pensas, ke vi restis ĉi tie dum la kvaranteno?

– Kien mi iru?

– Ĉu mi sciu tion?… Se vi ne havas kaŭzon por kaŝiĝi, tiam luu ĉambron.

– Mi havas kaŭzon kaŝiĝi, ĉar mia patro volas, ke mi edziĝu. Mi volis remi al la insulo Bali, kie loĝas mia amiko sur la marbordo, kaj li estus doninta al mi vestaĵon.

– Kie vi lasis viajn vestojn?

– Mia patro fermis tiun, por ke mi ne povu fuĝi. Matene okazintus mia geedziĝa festo, kaj tiam li estus doninta al mi la frakon. Sed nokte mi grimpis tra la fenstro, kaj mi ekvojis al Bali en piĵamo. La tempesto reĵetis min sur la strandon de la hotelo, kaj mi grimpis ĉi tien.

Maud iomete gajiĝis aŭdinte la folan historion kaj respondis pli amikeme:

– Ĉio ĉi estas tre malgaja aŭ komika; laŭ tio, kiel oni ĝin prenas, sed trankviliĝu; la kvaranteno devigas vin, ke vi kapitulacu. Vi ne povas kaŝiĝi en piĵamo dum semajnoj.

– Sed kion mi diros al la hotelisto, se li demandos: kiel mi venis ĉi tien, tiel leĝere vestita.

– Mensogu ian galantan aventuron, aŭ kion vi volas…

– Nu, bone. Mi iras. Mi dankas la senkoran gastigon… Ĉar vi ne donis al mi manĝi. Mi konstatas tion.

Ili silentis dum sekundo. La viro rigardis la bruliĝintan leteron en la cindrujo.

– Mi ŝatus, se vi fidus min – li diris poste. – Mi sentas tiel, ke vi estas en terura embaraso, kaj la pintnaza lakŝuo, kun kiu vi interparolis, ne estas tute decidiĝinta helpanto.

Maud rigardis antaŭ sin kun malgaja hezito.

– Ne. – diris Maud malgaje. – Bedaŭrinde vi ne povas helpi min.

– Kio okazos, se oni arestos vin?

– Kiel?! De kie… vi prenas tion?…

– Mi ne volas blufi. Mi aŭdis, ke vespere vi deziras fuĝi per aeroplano. Do estas veŝajne, ke oni persekutas vin. Ĉar vi devas resti pro la kvaranteno, facile povas okazi, ke oni vin kaptos…

– Sed kial vi pensas, ke la polico persekutas min?

– Ĝi estas evidenta, ĉar…

– Iu frapetis.

– Kiu estas tiu?

– La polico…

VII

La piĵama fremdulo senbrue kaj rapide malaperis sub la lito.

– Envenu! – kriis Maud per gaja voĉo

“Amiko mia! – pensis la piĵamulo. Tiu estas vera virino! Ŝi havas senekzemplan flegmon.”

Rondnazaj, fabrikaj ŝuoj aperis en la vidkampo de la du piedoj de la lito.

– Pardonu, mi estas ĉefinspektoro Elder.

– Maud Borckman. Mi estas je via dispono. – La malgrandaj, bukaj tortŝuoj ekmoviĝis.

– Dankon – respondis la rondpinta, fabrika ŝuo. En la halo daŭras la priaŭskulto de la gastoj, sed por rapidigi la aferon, ankaŭ mi faras kelkajn gravajn pridemandojn.

– Kial estas bezonate fari priaŭskultojn al la kvaranteno?

Iu buka trotŝuo malaperis. Ŝajnas, ke Maud krucis siajn krurojn.

– Eh! – respondis la rondpinta, raŭka, fabrika ŝuo. – Tute ne temas pri la afero, koncernanta la kvarantenon. Ĉu vi ne scias, fraŭlino Borckman, ke en la najbara ĉambro n-ro 71 okazis murdo, kiam la gastoj rapidis en la halon?

… La alia trotŝuo denove estis videlba… Ŝi remetis sian piedon pro surprizo.

– Ĉu?… Kiu estas la viktimo?

– Doktoro Ranke…

– Kiel?… La tuto estas tiel… Stranga… Ne koleru, ke mi demandas vin…

– Mi povas kompreni vin, fraŭlino Borckman. Iu mortpikis doktoron Ranke… La ĉambro n-ro 70 estas malplena. Jen ĝi, n-ro 70, kie vi loĝas, estas la alia najbara ĉambro. Cetera ĉambro ne troviĝas en la turniĝejo… Ia papero brulis ĉi tie…

– Mi ricevis leteron, en kiu oni skribis pri malagrablaafero, kaj mi neniigis ĝin tiel.

“Kia malvarmsango… Dio mia! Kia malvarmsango!..” – pensis la piĵamulo.

– Ĉu tubopoŝto estas en la hotelo? – demandis la ĉefinspektoro.

– Mi ne scias. La letero alvenis perpoŝte.

– Interese… La kvaranteno anticipis la hodiaŭan poŝton.

Longa paŭzo.

– Tiam mi ne komprenas – respondis Maud afable, – ĝi kuŝis ĉi tie sur mia tablo. Eble ĝi alvenis per la hieraŭa poŝto.

– Tio povas esti. Se vi permesas, mi ŝatus demandi kelkajn formalaĵojn. Kiel vi nomiĝas?

– Maud Borckman.

– Kiam vi naskiĝis?

– En 1919…

– Kie?

Paŭzo…

– … en urbo Aĉinsk… En Rusio…

– Ĝi troviĝas en Siberio, ĉu ne?

– Jes.

– Kie estas via konstanta loĝloko?

– En Surabaya. Mi laboras en la ŝtata, kemia institucio. Mi estas asistanto de profesoro Decker…

– Ĉu vere? Mi estas altestimanto de la genia profesoro. Ĉu la faŭlino pasigas la ferion ĉi tie?

Paŭzo.

– Ne. Mi maldungiĝis.

Van der Gullen Felikso, la impertinenta fremdulo kuŝis surventre sub la lito, en la buŝo kun tre amara gusto. Estas granda problemo ĉi tie, tre granda problemo rilate tiun admirinde belan virinon. Nun jam estas fakto, ke ŝi mensogas. Kiel ajn ni rigardas: granda problemo estas ĉi tie.

Sed la rondpinta, fabrika, raŭka ŝuo ŝajnis multe pli bonintenca. Li preskaŭ ne rimarkis la konfuzon de la buka trotŝuo.

– Nu, ja- li diris trankvilige, – tiuj estas nur formalaj demandoj, se ili ĝenas vin, tiam ne respondu, fraŭlino, nur unu demando havas gravecon el nia vidpunkto. Ĉar estas sendube, ke la murdo okazis dum la laŭtlego de la ordonoj de la kvaranteno. Anticipe oni ankoraŭ vidis la doktoron, kaj li jam estis mortinta ĉirkaŭ dek minutojn poste. Nur tio gravas, ke ni kostatu pri la gastoj de la hotelo: kie ili estis dum la kritika dekkvin minutoj?

Silento. Iu tretŝuo denove malaperis. Maud do regajnis sian trankvilon.

– Mi komprenas – ŝi diris per sia agrabla, sonoranta voĉo, indiferente, preskaŭ serene.

– La afero ja estas simpla. Bonvolu diri fraŭlino: kie vi estis dum la anonco de la kvaranteno?

– Ĉi tie. En mia ĉambro.

La piĵamulo konsterniĝis sub la lito. Kio ĝi estas?

– Tio do estas en ordo. Ĉu la detektivo kompreneble frapetis ankaŭ ĉi tie, kaj petis vin veni en la halon?

– Ĝi okazis tiel.

– Ĉu vi havis ian kaŭzon tamen resti ĉi tie?

– Mi havis nenian kaŭzon. Mi vidis tra la fenestro la soldatojn, alvenantajn kun dratbaraĵo, moi vivas en Hindio dekkvin jarojn, kaj mi sciis, pri kio temas kaj… mi ne ŝatas asisti ĉe oficialaj aferoj.

– Aha! Mi konprenas! Jam estas klare tiel! – jesis la ĉefinspektoro. – La gastoj de eleganta hotelo ne zorgas pri formalaĵoj.

– Bedaŭrinde, ni ne povas antaŭvidi, ke nia ĉeesto kian gravecon havos poste.

– Kompreneble, kompreneble – jesis la cefinspektoro, kiel kompleza helpanto de frizisto. – Sed mi, dank’ al Dio, havas grandan sperton, kaj mi scias, ke subita kvaranteno ofte kaŭzas tragikajn surprizojn. Krimuloj, hotelŝtelistoj jam plurfoje ekspluatis la unuajn momentojn de la paniko, tial mi ĉiam notas rapide, kiuj ĉeestis la anoncon de la kvaranteno.

– Ĉu vere? Ĝi estas tre praktika.

– Mi dankas la rekonon. Se vi permesas, mi farus ankoraŭ unu demandon. Tio estas formalaĵo, tamen ĝi faciligos nian laboron. Ĉu vi havis hazarde vizitanton, kiam la detektivo frapetis? La alibio ĉiam estas pli simpla por ni, se troviĝas atestanto.

Paŭzo, sed tute mallonga. Alumeto krepitas.

– Ne. Neniu estis ĉe mi.

– Aha! Estas bone, ke mi scias tion… Tia personaro estas stulta. Liftista knabo asertas, ke li vidis dukon Sergius en la turniĝejo, kaj kvazaŭ li estus veninta el via ĉambro… Kompreneble ĝi estas stultaĵo, tiuj grumoj babilaĉas senbaze, por ŝajnigi sin grava.

– La duko vere estis ĉe mi. Proksimume dek minutojn antaŭ la kvaranteno. Sed kiam la grumo frapetis, li jam ne estis ĉi tie. Sergius diris tion, ke li iros al la agrokulturaĵ-komercisto Vangold, kiuj reciproke konas unu la alian, kaj eblas, ke la komercisto jam foriris. Verŝajne la duko elvenis de tie. La tria ĉambro n-ro 70 en la turniĝejo estas tiu de Vangold.

– Jes, mi scias. La grumo diris, ke la duko povis elveni ankaŭ de tie, sed mi ne kredis tion. Sed se li elvenis ne el via ĉambro, tiam mi devas kredi lin.

– Li povis elveni nur el la ĉambro de Wangold n-ro 70.

– Interese. Ĉar la murdo okazis tie.

VIII

Longa, konsternita paŭzo. Sinjoro sub la lito sentas tiel, kvazaŭ li estus kaptita je la gorĝo.

– Sed ja… – aŭdiĝis la voĉo de la virino – vi diris, ke… oni mortigis doktoron Ranke en la ĉambro n-ro 71…

– Ĉu mi estus dirinta tion?… Mi eraris. Ĝi okazis en la ĉambro n-ro 70, en tiu de sinjoro Vangold. Via ĉambro estas n-ro 72, kaj en la ĉambro n-ro 71 loĝas neniu.

Ĝi estis insida kaptilo, sendube. Nun jam ĝena homoro peziĝis sur la ĉambron.

Seĝo krakas…

– Nu… – diris la rondpinta, fabrika ŝuo afable – mi pensas, ke ni finis per tio la formalaĵon. Estas bone transpasi tion… Pardonu, se mi superflue ĝenis vin…

– Faras nenion – seĝo krakas. – Mi rimarkas, ke mi ne vidis la dukon, kiam li foriris de mi… Mi nur supozis, ke el la ĉambro de Vangold…

– Estas kompreneble. Mi tute ne skribos tion en la protokolon… La nomo de tiel delikata, eleganta sinjoro neniel povas havi ion komunan al la afero.

– Ankaŭ mi same opinias.

– Mi ĝojas, ke nia opinio koincidas. Mi alte estimas la dukon, kaj lordo Shilling, la gubernatoro de insulo Tonga, al kiu mi povis helpi en kelkaj aferoj, matene li promesis al mi, ke li prezentos min al la duko dum la tagmanĝo. Bedaŭrinde, la kvaranteno vanigis tion.

– Nu… ĉu vi ne kun la stabo de la kvaranteno alvenis?

– Tute ne temas pri tio. Mi esploris en alia afero, kaj ankaŭ mi devis resti ĉi tie pro la kvaranteno.

– Ĉu okazis… io alia krimo en la hotelo?

– Ne en la hotelo. Nur la piedsignoj de la plej danĝera krimulo de la insularo kondukis ĝis la hotelo. Oni nomas lin “Teruro de Javo” en la krimula mondo. Li murdas, rabas kruele. Kaj li havas erarige agrablan eksteraĵon. Li malaperis en la ĝardeno de la hotelo. Se mi scius, ke li vere troviĝas ĉi tie, mia kapo ne dolorus pro la murdo… Strange, mi trovis tian blankan butonon el osto apud la mortigita doktoro Ranke. Ĝi tre memorigas min pri butono de piĵamo… Ĉu ne?

– Oni ne kudras blankan ostobutonon sur vestaĵon de viro…

– Ne sur vestaĵon, kiun oni portas sur la strato. Sed eble sur piĵamon, ĉar la koncernulo fuĝis de antaŭ mi en piĵamo, sed povas esti, ke li fuĝis en alian direkton. Estus bonŝanca hazardo, se la kvaranteno donus lin en mian manon.

La rondpintaj ŝuoj kuntuŝiĝis ĉe la maleoloj, kvazaŭ ili portanto kliniĝus…

Pordogrincado…

– Mi tre ĝojis… – diras Maud.

– Se vi havas ion por diri, fraŭlino, vi povas fidi min. Mi ne estas senkora sbiro…

La pordo fermiĝis. Kiam Maud returniĝis, la piĵamulo jam sidis en la brakseĝo kaj fumis.

IX

Maud rigardis lin senvorte, serioze.

– Kiel? – diris la junulo, kaj nericevinte respondon, li rekone diris: – Li bele prezentis min… Kio estas via opinio pri mi, post la diritaj, kiel Teruro de Javo?

Maud demandis lin mallaŭte, sen ĉiu riproĉo:

– Ĉu vi mortigis doktoron Ranke?

– Ĉu vi permesas demandon antaŭ ol respondi?

– Bonvolu – respondis la knabino.

– Ĉu vi mortigis doktoron Ranke?

– Mi atentigas vin, ke ankaŭ mia pacienco havas limojn. Nun jam estas multe pli riskata, ol defendi vin, evitante la malbonan ŝajnon.

– Vi pravas. Nun vi defendas min rekompencante. Ĉar mi scias, kiam la detektivo frapetis, kaj li anoncis, ke oni ordonis kvarantenon, vi ne estis sola. Mi scias, ke vi ne estis en via ĉambro, kiam la murdo okazis, kaj eĉ tion mi scis, ke duko Sergius ne foriris antaŭ la alveno de la detektivo. Kie vi estis dekkvin minutojn post lia foriro? Ĉar vi estis ne en la halo, nek en via ĉambro. La sama afero koncernas ankaŭ la dukon.

– Mi estis survoje al la halo, sed mi returniĝis…

– Aha… Kial vi ne diris tion al la detektivo?

La kolero eksplodis el la virino:

– Kiel vi kuraĝas fari al mi demandojn?! Kiun ĉefinspektoro nomas la plej granda fripono de la mondparto, kiu fuĝas en piĵamo de antaŭ la ŝnuro…

– Mi estus fuĝinta pli volonte per aeroplano en Singapuron!

– Ĝi trafis. Maud paliĝis kaj silentis.

– Mi petas vin… – ŝi ekparolis milde – ni faru packontrakton, aŭ se plaĉas al vi aliancon…

– Ĉu kun vi? Eblas, ke mi ne povas transdoni vin en la manon de la plico pro miaj malfavoraj cirkonstancoj, sed mi ne aliancas kun friponino. Vi eraras pensante, ke mi estas tiaulo kiel vi…

– Ni do interkonsentu. Ni ambaŭ silentu pri tio, kion ni reciproke eksciis unu pri la alia.

– Ĉu vi mortigis lin?… – demandis la knabino flustrante, timiĝinte – respondu… mi… ne… perfidos… vin…

La knabo mallonge pensadis. Maud paŝis pli proksime al li, kaj ŝi rigardis la strian, silkan noktojakon kun elstaraj okuloj.

La knabo senintence sekvis ŝian rigardon.

Blanka ostobutono mankis sur lia noktojako.

X

– Nu… ĉu vi faris tion? Bonvolu diri… se vi iam konis Dion… mi petegas.

Li rigardis la knabinon. Poste li kapjesis malrapide.

– Mi faris tion…

Maud ĝemis malpeziĝinte.

– Kaj… kial?

– Li rekonis min… Iam mi rompoŝtelis ien en Batavio, kie doktoro Ranke gastadis. Oni arestis min. Ni denove renkontiĝis dum la proceso, tiam li povis bone rimarki min. Elpaŝinte de tie ĉi, li venis renkonte al mi. Mi ĉiam kunportas ponardon… unu piko, poste li mortis.

Maud rigardis kun abomeno la homon de kara vizaĝo kaj afabla rigardo… Fia murdisto! Li rakontas tiun friponaĵon tiel, kvazaŭ ĝi estus ŝerco. Nek ŝi mem sciis, kial ĝi doloras al ŝi tiom. Ŝi ja devus ĝoji, ke ne Sergius faris tion…

– Ĉu vi murdis?… Ĉu vi mortigis homon malvarmsange?

La junulo eklevis sian ŝultron spereme.

– Ĉu unu homon pli mule aŭ ne… estas tute egale.

– Bonvolu… iri… Tuj iri…

Jam vesperiĝis. La ĝardeno estis plenplena de gastoj. Alkutimiĝinte al la kvaranteno, ili jam ŝercadis kun la soldatoj, bivakantaj sur la alia flanko de la pikildrato… Nur grupo da hipoĥondroj, precipe sinjorino Villiers (kies edzo estas redaktoro en Singapuro), svenadis en sia ĉambro, kaj ili ĉiuj serĉis la signojn de la bobona pesto sur si. La grumo duonhore raportis al Markheit per drama, sed oficiala voĉo, ke alvenis la lastaj minutoj de iu gasto.

Estis la fino de la turista sezono, vespere jam dense ondadis la nebula, vaporplena aero el la direkto de la maro. Ĝi sursidis la foliojn de la palmoj kaj la larĝajn kalikojn de koloraj hibiskoj kaj orkideoj per grasa brilo… La heroldoj de la nordokcidenta musono portis la fetoron de la putrintaj radikoj de la ĉebordaj arboj…

La transformiĝo el la tropika paradizo en inferon senteblas nun ankoraŭ nur dum la peza, langvoriga, vespera fluso pro la blovo de penetra musono. Entute restis iom da tagoj, eble nur kelkaj horo, ĉar la sezono ŝanĝiĝas sen ĉiu transiro, kaj tia apopleksia vetero estos ĉi tie de tago al tago. La adiaŭantaj rebriloj de la suno, mergiĝanta en la maro kovras la ĉambron per ombro, kie du homoj, falintaj en kaptilon, mute staras unu kontra u la alia.

– Mi opinias, ke la tempo taŭgas – diras la piĵamulo. Li prenas sapon kaj viŝtukon de sur la rando de la lavabo. – Bonvolu elrigardi, ĉu la aero estas pura kaj sekura?

Maud iomete malfermas la prdon.

– Nun – ŝi flustras rapide.

– Pardonu min, ke ni renkontiĝis – diras la junulo, elpaŝinte el la ĉambro kaj ekiras sur la koridoro per aplomba irmaniero de hotelgasto.

Maud dorsapogiĝas al la ŝlosita pordo kaj fermas siajn okulojn.

“Dio mia”… – Tio estas ŝia unua penso.

Poste ŝi elprenas el la dekoltaĵo de sia robo malgrandan, puntan kovrotukon, kia troviĝas en ĉiu ĉambro sur la tableto, ŝi disfaldas ĝin, kaj eta, metalprenila, sanga ponardo falas el tio sur la plankon.

XI

Felikso rapidis sur la koridoro sur la brako kun viŝtuko, en la mano kun sapujo. Oni reduktis la nombron de la personaro je la duono, rilate la komenciĝantan mortan sezonon. Nun tiu nombroo pruviĝis kritike malmulta, ĉar krom la oficialuloj restadis en la restoracio, bufedo kaj en la halo multaj tiaj gastoj, kiuj ne estis hotelanoj, kaj oni devis tranoktigi ankaŭ ilin. En la admirinda Grand-Hotelo svarmas la grumoj kaj ĉambristinoj dum la ĉefsezono. Sed kiam alvenas la plej akurata gasto: la musono, tiam la nombro de la personaro reduktiĝas, kaj la grandsinjora gastaro tute malaperas.

Aparta katastrofo estas por la hotelo tiu grupo da turistoj, alvenintaj per aŭtobuso, kiuj vizitis ĉi tien tagmanĝi, kaj vespere ili jam estus revenintaj en Surabaya-on. Inter ili estis Rev. Paŭlo Sorgette, la kolosa, blankhara, jezuita misiisto, baroneto Culson kaj suker-magnato Jenkins, la ĉampiono de regatoo…

Direktoro Wolfgang esperas enkasigi grandegan ekstraprofiton, ĉar la gastoj de la Grand-Hotelo ne akceptos la manĝaĵon, financitan fare de la ŝtato, kaj la malmultekostajn, etajn ĉambrojn, kie ili rajtas loĝi dum kvaranteno, sed ili deziros vivi ĉi tie en grandsinjora malvareco dum la sekvontaj tri semajnoj. Ĝi estos fabela enspezo.

Sed Felikso, “Teruro de Javo”, kiu celkonscie rapidas en piĵamo, enmane kun sapo, sen tio, ke li eĉ konjektus, kien, li tre ĝojas pro la senhoma hotel-koridoro, dank’ al la manko de la personaro. Granda danĝero ne minacas lin, estas multaj novaj loĝantoj; kiu suspektus piĵamulon, rapidantan en la mano kun sapo.

Negra infano, sur la kapo kun orumita ĉapo, ĵus venas renkonte al li. La liftisto. Eble li memoras, kiun li suprenportis per lifto sur la etaĝon.

Li haltas.

Alo! Kioma horo estas? – li alkrias kaj ŝerceme svingas sian viŝtukon antaŭ lia nazo.

– Pasis la sesa, sinjoro.

– Dankon! – Kaj li foriras fajfante. Li rapide enpaŝas en ejon, kiu havas la surskribon “lavejo”.

… Diable, li devas ion fari, ĉar li parte malsatmortos, parte, se li longe devas kuradi tiel supereme kun la viŝtuko, tiam li mortos, kiel maratona kuriero pro finlaciĝo.

La lifto zumas.

Aha! Tiu diabla bubo fine malsupreniros sur la malbenitan teretagon. Li elpaŝas… Singarde li ĉirkaŭrigardas… Li bezonus nur veston. Sed kial akiri ĝin. Pordo malfermiĝas senpere antaŭ li…

Li tuj komencas freŝe, celkonscie rapidi, svingante la viŝtukon Li eniras en la turniĝejon, supreniras sur la etaĝon kaj haltas spiregante.

La grumovenas rentonte al li, tiu malbenita negrulo. La lifto nun atendas ĉi tie. Li tre miras.

Felikso kuregas. Ĝi ne sukcesos tiel. Liaj kruroj jam tremas. Li ĉirkaŭiras sur la koridoro, kaj li denove estas ĉe alia lavejo! Eniri!

Ĝi estas ŝlosita. Nu, kion fari?

La pordo malfermiĝas, vidalvide, li jam estus ekironta celkonscie, kiam li vidas, ke mano elmetas du grandajn suojn. Poste la pordo femiĝas…

Super la ŝuoj pendas kelkaj vestoj senorde sur lignoŝultro.

Okazu, kio devas okazi!.. Tiu homo dormos ĝis mateno… Kial pendu la vestaĵo ĉi tie ĝis tiam? Li kunportas ĝin! Tiel li povas iri en la halon por manĝi! Manĝi!

Poste li reportos la vestaĵon. Ĉambro n-ro 166. Li devas nur bone noti tion. Ek! Alia solvo ne ekzistas.

Li kaptis la vestaĵon kaj rapidis! La lifto ekzumis malantaŭ li. Li devas iri, ĉar venas tiu bubaĉo!.. Ferŝtuparo aperis antaŭ li en malluma turniĝejo, la spiralaj ŝtupoj komenciĝis ĉe mallarĝa niĉo en la muro. Tabuleto pendis de sur la plafono.

N E   P O R   L A   E S T I M A T A J

G A S T O J

Do, nu, ĝi estas bona tre bona al li. Li ne estas estimata gasto. Li rapidiris kelkajn ŝtupojn supren kaj eksidis, en la sino kun la vestaĵo kaj suspiris.

He, martiin! – kriis ie el la profundo antipatie akra, trenata, virina voĉo.

– Nu! – kriis la junulo kolere. – Kio okazis?

– Ĉu vi estas tiu?

– Jes.

– La virino trankviliĝis. Ŝi bruis per io en la profundo. Sur la teretaĝo aŭ en la kelo.

Kiu estas tiu Martino, kun kiu ŝi intermiksas lin? Nun li devas rapide vesti sin! Li vertiĝis pro la malsato. Li haste deĵetis siajn pantoflojn.

– Matiino!

Ŝi ne ĉesas.

– Nu!!

– Ĉu vi ankoraŭ estas ĉi tie?

– Jam ne! Sed ĉiumomente mi povas reveni! – li respondis kolere.

– Vi nur ŝercas!

Kiel ŝi orname diras. Li ne respondis. Demetinte la pantoflon, li komencis vesti sin.

– He, Martiino!..

Diablo forportu tiun Martinon.

– Kio estas?

– Se vi venos malsupren, kunportu la ĝeneralan ŝlosilon. Mi jam ne povas iri por kunporti ĝin. Ĝi restis en mia ĉambro.

Kiel kriegas tiu aĉulino!

– Bone. Mi kunportos ĝin… Ĉu ankoraŭ ion?

– Kunportu fumaĵitan fiŝon… Ĵetu la tuton en la lavoĉambron… Sed estu tre singarda!! Kiam oni suprenportos la litotukojn, metu la novajn lavotaĵojn sur la ŝtuparon.

Li jam surhavis la pantalonon. Ĝi estis iomete vasta. Malnovmodaj homoj portas tian. La jako atingis ĝis liaj genuoj. Redingoto! Ĝi estas nekutima en la tropiko. Oni malofte venadas ĉi tien.

– Maartiino… Maartiino…

Tiu impertinentulino alarmos la tutan hotelon!

– Kio okazis jam denove!

– Estu tre singarda! Neniu ekvidu, kiam vi ĵetos ion en la lavoĉambron!!

– Bone! Mi estos singarda!

– Kaj eĉ morgaŭ mi atendas vin, Maartiino!..

– Estos agrable!

Diablo forportu tiun Martinon kaj lian virinon. Li vertiĝis pro la malsato. Li lante malsupreniris kvar ŝtupojn ĝis la koridoro.

– Maartiino!

Sufokiĝu! Li restis senmova kaj ne respondis.

– Ĉu vi ne aŭdas min, Martiino? Estus bone, se vi deĵetus…

“Kiel bone estus, deĵeti vin” – li pensis.

– Se vi deĵetus, Martiin, koralperlo-kolieron… Ĝi pendas apud la spegulo… sed ne renversu la vazon…

Silento. Frapfermiĝo de pordo elsube. Tiu satanino foriris… Li singarde elrigardis. Li rapide retiris sian kapon. La negrabubo staris apud la lifto, li maĉis pajleron kaj popecete elkraĉis ĝin…

Fine ja li povas malsupreniri sur la helica ŝtuparo. La krieganta virino estis tue profunde, kaj nun jam li ne estas tie.

Li ekiris tre malrapide sur la ferŝtuparo. Li atingis la duan etaĝon. Li rigardis malsupren. Profunde en la mallumo, sub la teretaĝa koridoro, rondforma lumo ĵetiĝis sur la plankon… La voĉo povis veni de tie.

Li devus aliigi sian vizaĝon… Kiel facile estas tio en la romanoj kaj kiel neeble en la vivo… Li aŭdis voĉojn ĉe la unua etaĝo. Li haltis. Io grincis, kiel ili venas. Ĉu glavo?… Aha. Li estas la kapitano…

– La rezulto de la pridemandado estas negativa. Ĉiu havas alibion. Kiuj restadis en la ĉambroj, tiuj estas ekster ia ajn suspekto.

Ĉefinspektoro Elder staris malantaŭ la policaj oficiroj.

– Laŭ mia opinio ĉiu estas suspektebla, dum ili ne havas alibion – li interrompis.

La kapitano turniĝis al li iom malvarmkondute.

– Mi ne ŝatus, Elder, se vi okupiĝus pri tiu ĉi afero. Ni devas speciale aranĝi la aferojn en la Grand-Hotelo. Maldiskreteco aŭ skandalo kaŭzus neantaŭvideblajn sekvojn…

– Mi neniel volas enmiksiĝi en viajn aferojn. Estas tute superflue, se la grupo de la sinjoro kapitano esploras. Mi opinias tiel, ke mi pretendos vian helpon…

Ili iom suspekteme rigardis lin. Ĉefinspektoro Elder, malgraŭ lia junaĝo, atingis romanecan popolarecon en la kolonio. Laŭ la kapitano li faris tion dank’ al bonŝanco kaj per maniereco. Li ricevis diskretajn, politikajn aferojn kaj gravajn krimojn, neglektante la latrangajn policajn oficirojn, kaj la kolegoj ne pardonis tion al li.

– Se ni povas doni helpan manon al vi, nur diru – respondis la kapitano. – Kvankam mi ne konas la aferon, per kiu vi estas komisiita.

– Se mi definitive trafos en senelirejon, kaj bedaŭrinde ĝi ŝajnas tiel, tiam mi petos vian helpon. Fortuno forlasis min…

– Ĉu ankaŭ tio apartenas via afero – demandis iu polica oficiro, – ke vi pridemandis Maud Borckman-on?

– Mi atentigas vin, Elder, se vi kontraŭregule altrudiĝos en la aferon de mia grupo…

– Bonvolu kredi, mi vizitis Maud Borckman-on en mia propra afero. Mi serĉas homon, kiu vagaĉis en la ĝardeno, kiu eble grimpis en iun ĉambron… Tial mi pridemandis kelkajn gastojn, kaj nun jam nenio interesas min. Mi enlitiĝos. Mi deziras bonan nonkton.

– Kriminala ĉarlatano – diris iu polica oficiro, post kiam Elder iris en sian ĉambron. – Li estas tia, kiel fuŝkuracisto. Majstro de la mistifiko. Kompreneble oni neniam aprecas la seriozan laboron tiel, kiel la ĉarlatanaĵon.

– Nu, sinjoro – diris la kapitano, – konceptisto Sedlintz transprenos la servon. Morgaŭ ni devas esplori, kiu havis la intereson mortigi doktoron Ranke.

– Kaj – interrompis iu oficiro – ni devas serĉi la ponardon, ĉar la murdisto kunportis ĝin. Kie estas la ponardo, tie estas ankaŭ la murdisto.

– Prave. Kontrolu la postenantojn, kaj apliku multe da taktoj, Sedlintz. Agu atente… Ĝi estas la Grand-Hotelo! Bonan nokton!

Grincado, frapfermiĝo de pordo. La policaj oficiroj iras dormi.

“Teruro de Javo”, la impertinenta fremdulo nun iras plu sur la helika ŝtuparo. Tiu ŝtuparo ne estis lumigita. Ŝajnas, ke oni ne uzas ĝin vespere. Estas skandale ŝpari tiel. Martino kaj la virino estas en vivdanĝero, kiam ili devas rendevui ĉi tie.

Eble li estis nun sur la teretaĝo. La keletaĝo troviĝas sub li. Li aŭdas voĉojn kaj bruon de tie. Ĉu la ĉambroj de la personaro?

– Ne kuraĝu provi… – flustras iu.

– Mi povas fari nenion… Mi timas… Ĉio estas plena de policanoj…

– Ne timu… La policistoj jam enlitiĝis. Ili tute ne venos ĉi tien… Vi do parolu, ĉar…

– Mi scias nenion… Mi vidis nur tion, ke fraŭlino Borckman kunportis la tranĉilon… En blanka, punta kovrotuketo…

– Tiam ŝi estas la murdistino!

La junulo staris tolpore. La hotelo kvazaŭ estus plena de fantomoj… Ĉu li malsupreniru?… Se li nur ekmoviĝos, li fortimigos tiujn. Ili venis en la keletaĝon por interparoli. Al la malantaŭa ŝtuparo… Ili flustradas incitite, ĉiu vorto klare aŭdiĝas.

– Morgaŭ rakontu tion al la detektivoj.

– Ne… ne…ĉio evidentiĝos, kaj tiam ni ĉiuj estos malliberigitaj…

– Maartiin…

Diable!.. Nun ŝi fortimigis ilin.

La du flustrantoj disiras…Malproksimiĝantaj paŝoj… La junulo eĉ ekmoviĝi ne kuraĝas.

– Maartiino… kial vi ne ĵetas fiŝon, koralon, ŝlosilon?!.. Ĉu vi aŭdas min, Martino? – Paŭzo. Ŝi foriras ĉagrenite kaj murmuras kolere. – Ĉu vi ne aŭdas, Maartiino… vi manĝas aŭ dormas, idiota porko… atendu nur…

Ŝi estas delikata virino. Vere… – pensas la junulo. Tiu Martino povus elekti pli bonan partnerinon por si.

Li paŝis sur la koridoron de la teretaĝo. Ĉiuokaze la virino havas problemon. Se la ponardo vere troviĝas ĉe ŝi, kaj ili denunco ŝin, tiam estos al ŝi kapute… Li devas ion fari…

Unue li ĉiumaniere manĝos… Kial estas tiel mallume ĉi tie?

Li puŝiĝas al io. Tablo. Lumo filtriĝas deflanke. Tabloj. Estas problemo. Ĝi estas la restoracio de la hotelo, kaj ŝajnas tiel, ke oni jam finis la vespermanĝon. Sed tre mallaŭta ĝazmuziko aŭdiĝas de ie…

Ĝi estas la danc-drinkejo. La nokta amuzejo de la Grand-Hotelo. Nu, ne multaj homoj estos tie hodiaŭ. Tute bonŝance. Gravas, ke la kuirejo estas unuaranga.

Li trankvile paŝas en la halon. Minimuma lumigado. Ĝi estas grandega, malplena vestiblo, malproksime la pordisto legas ion, apogiĝinte sur la breto. Subite ekideas al li, ke li ne havas kravaton. La kolumo de la piĵamo eble estas akceptebla en la tropiko. Sed nur kun kravato. Sur iu tablo staras “punka”. Ĝi estas malgranda ventolilo kun longaj, silkaj rubandoj. La rubandoj dancas horizontale, kiam la aero moviĝas. Deŝirinte rubandon, li bantigas kravaton. Ĝi estas iom malnovmoda, artista dekoraĵo, sed ĉiu vestas sin tiel, kiel li volas.

Nun jam li trankvile ekiras al la danc-drinkejo. La pordisto rigardas sur lin, sed li vidas, ke la gasto ne venas pli proksimen, li do daŭrigas sian legadon.

La persekutata ĉasaĵo, nomata Felikso paŝas el la vestiblo en la noktan amuzejon.

Blua lumo. Bonega tangomuziko, kaj… la dancamuzejo estas plenplena. Estas aŭdebla susuro de vestaĵoj, frotiĝo de ŝuoj sur la vitropargedo, demalsupre lumigita, kaj senteblas fumo de aromita cigaredo, mikiĝanta kun tute milda manĝaĵodoro… La harmoniko ploras. Mallaŭtaj parolsonoj, kiujn kelkfoje subpremas tintado de glaso kaj teleroj. La reflektoro ŝanĝiĝas ruĝa… Subita, elkora ridado: eksplodis la neretenebla vivĝojo de la Sicilia vidvino, ĉar sinjoro Vangold ĵetis per hasta movo brakpinĉilon de astako en la sinon de gubernatoro Shilling, sidanta pli malproksime. Bonhumoraj sinjoroj sidas en la duonlumo, admirindaj juveloj ekbrilas, kiel blankaj lumskaraboj, kaj Parizaj, silkaj kostumoj, faritaj el manplaton grandaj tesaĵoj, susuretas en la verda kaj violkolora lumoj, ĵetiĝantaj sur la pargeton. La kreolaj kaj ŝaŭmonlankaj virinaj ŝultroj, glataj dorsoj kaj nudaj brakoj reliefas el la duonlumo.

Felikso iras al la drinkejtablo. La Tamila koktelisto rikanas al li.

– Mi petas glason da ĉampano kun glacio, kun multe da glacio! – komandis la malsata, impertinenta kaj persekutata nekonato.

La glaso staris antaŭ li post momento. Glacio falas en ĝin kun tintado el la ostokruĉo. La estrino de la dancdrinkejo, tute blonda, Belga virino paŝas al li. Ĉio ŝajnas nur ombro pro la obskura tangolumo, koncentrita sur la pargeton. Sed Felikso povis konstati eĉ tiel, ke tre svelta virino staras antaŭ li.

– Mi estas Odette Dufleur. Kiam vi venos en la dancdrinkejon, vi estas mia gasto…

– Tiuokaze ni ofte havos la feliĉon renkontiĝi.

Li demetis la glason el kio li ĝuste nun deziris trinki. Kvankam li jam tre sopiris trinki gluton da glacia ĉampano.

– Ĉu vi dancas? – demandis dette Dufleur.

– Jes. Ĉu vi permesas?

Ili paŝetadis en la ultraviola lumo de la pargeto.

– Vi tre bone dancas – flustris la estrino de la dancdrinkejo.

– Mi ŝatas la muzikon, ĝi estas tial. Unuavice eble ankaŭ tio kontribuas al ĉio ĉi, ke mi dancas kun facilmova, delikata, fabele admirinda virino… Kian parfumon mi sentas… sur via hararo? Ĉu Lantheric, ne, ne! Ĝi estas Chalimar!

– Jes. Vi vere estas sperta pri tio…

Mallumo, silento dum dekono da sekundo, kaj subite blundiga lumo inundas la malgrandan, intiman ejon. La persekutata ĉasbesto per sia kutima, leĝera gesto kroĉis sian brankon al tiu de Odette kaj iris al la ĉampano. Li prenas la sveltan glason…

Interese,ke oni ne aplaŭdas post la danco. Eĉ, kvazaŭ ili estus mitiĝintaj. Li ĉirkaŭrigardas en la mano kun la glaso.

Kio okazis?!

La homoj sidas konsternite, kaj ĉiu okulo direktiĝas al li. La ruĝa buŝeto de Odette estas malfermita kaj timiĝinte gapas al Felikso.

La junulo tolpore staras en la mano kun la glaso. Li sentas, ke okazis ia katastrofo… Fine li ekvidas sin en la vidalvida spegulo, kaj frosto trakuras sub lia dorshaŭto ĝis liaj kalkanoj.

Li staras ĉe la drinkejtablo en la mano kun glaso da ĉampano, kaj li portas la velurkoluman, nigran, pastran uniformon de la plej puritana, misiista ordeno.

XII

Jes. Li staris antaŭ la miregantaj homoj en la nigra, velure orlita vestaĵo, sur ĝi kun kvadratformaj ŝtonbutonoj, kvazaŭ li jam estus pasiginta almenaŭ kvin jarojn inter la lepruloj kaj deturninte sin kun abomeno de ĉiu plezuro de la mondo… En lia mano la glaso de ĉampano, ĵus dancinte tangon!..

Nun okazos tia skandalo kaj aresto ĉi tie, kia ankoraŭ ne estis.

Subite li levis alten la glason kaj diris per erca voĉo:

– Homoj! La memento de la pereo aperis en tiu ĉi domo hodiaŭ! Mi venis ĉi tien por esti la nevidebla mano sur la muro de la palaco de Nebukadnezar! Ekmemoru, ke la pesto skribas ĝuste tiel sur la muron inter marmorkolonoj, silkaj kurtenoj, orumitaj tapetoj, ke “mene, mene, tekel ufarsin!”, kiel sur la plej mizeran fiŝkaptistan kabanon. Mi venis por danci inter vi, por amuziĝi kun vi, ĉar eble tiel viaj surdaj oreloj ekaŭdos, viaj blindaj okuloj ekvidos la morton, kiam mi levas alten tiun damnitan pokalon…

Li altenlevis la glason de ĉampano en la konsternita silento kaj terenĵetis ĝin, lia rigardo trakuris sur la teruritaj homoj, kaj forirante li ankoraŭ aldonis:

– Mi petis la ĉampanon… por ke mi neniigu ĝin, kiel la simbolon de la peko de la mondo.

La koktelisto flustris kun superstiĉa teruro:

– Mi komprenas tion… Sed kial li petis glacion en ĝin?…

Sed nenion respondinte, la morna misiisto forlasis la danc-drinkejon kun resonegaj paŝoj.

XIII

Duko Sergius enpensiĝinte diris al Maud, kiuj kune sidis en loĝio.

– Kiaj fanatikuloj… Pasintjare misiisto kuris sur la scenejon de iu varieteo en Singapuro kaj komencis danci inter la baletistoj… Ĝi estis terura spektaklo…

Maud diris nenion…

La deprima etoso de la neatendita evento iom post iom solviĝis.

– Tio estas malkorekta konduto – diris konsilisto Markheit, kiu vespermanĝis kun sinjorino Villiers, post kiam li konstatis, ke la virino ne havas bubonan peston. – Se li ne estus misiisto, tiam oni devus konsideri tion puninda ago: kaŭzi panikon sur la tereno de la kvaranteno…

– Kiu li estas? – demandis la Sicilia vidvino ekscitite sinjoron Vangold, kun kiu ŝi intertempe konatiĝis hazarde. La foresto de sia edzino tiel taŭzis laagrokulturaĵkomerciston, ke li sidiĝis en tiu malgaja animstato pro distreco al la tablo de sinjorino Relli por vespermani, kaj la tre energia, bela vidvino permesis, ke post la klarigo de la miskompreno, ili restu kune.

Fininte la vespermanĝon ili hazarde iris en la drink-dancejon, por iom “sidadi”.

– Li estas misiisto – respondis Vangold, – nek mi scias pli multe.

– Petro! – ŝi vokis la kelneron.

– Kion vi deziras, sinjorino?

– Kiu estas tiu misiisto?

– Mi ne scias. Hodiaŭ alvenis multaj homoj – li respondis kaj forrapidis, ĉar la gastoj pagis tie kaj ĉi tie. Direktoro Wolfgang havis diversajn pensojn pri la misiisto.

– Ĉu la misiistoj interesas vin tiom.

– Jes. Dum mia fraŭlina aĝo mi enamiĝis al misiisto. Bedaŭrinde, ni havis malmulte da espero, ke miaj gepatroj konsentu nian geedziĝon, kaj li iris inter la sovaĝulojn kiel misiisto. Mia karmemora edzo estis boan, saĝa, li amis min, sed mi neniam forgesis Cresson-on. Vidviniĝinte, mi volonte vizitas tien, kie estas multe da misiistoj, kie… tiel multaj homoj similas al li…

– Ĉu vi esperas, ke vi foje revidos lin? – demandis sinjoro Vangold.

– Li jam ne vivas. Li fariĝisviktimo de sia profesio, kaj mi investis parton de mia havaĵo en tiun monumenton, kiun mi starigis sur lia naskolando.

– Ĉu vi liverigis ankaŭ liajn cindrojn hejmen? – demandis sinjoro Vangold kortŝite.

– Ne – respondis la vidvino malvarmkondute, kaj post mallonga paŭzo ŝi aldonis, – ĉar la sovaĝuloj manĝis lin…

Lindner, la operkantisto venis al ili kaj haltis ĉe la tablo.

– Mi ne ŝatas tian misiiston – li diris, kaj lia laca, grasa vizaĝo montris malgajan, infanan esprimon. – Nun mi denove devas preni dormigilon, kvankam mi jam fartis bone.

– Ne prenu dormigilon! – diris la vidvino energie. – Sidiĝu al nia tablo! Petro! Ni petas botelon da ĉinzano… li estas sinjoro Lindner… li estas sinjoro Vangold…

– Mi ĝojas – diris la agrokulturaĵkomercisto elstarinte por la manpremo. – Mi estis altestimanto de via iama voĉo. Ankoraŭ dum mia fraŭla aĝo. Vi belege kantis Lohengrin-on, kaj vi estis bonaspekta homo! Kien forpasis tiuj malnovaj, belaj tempoj…

Li ĝemis, sed li ne komprenis, ke la fama artisto kial sidas tiel frostmiene al la tablo.

– Nun ni fintrinku tutan glason da ĉinzano! – sinjorino Relli instigis ilin kaj levis alten la rubenruĝan vermuton. Ili trinkis ĝin. Ankaŭ Lindner, kvankam li havis malmulte da emo al tio. La vivdvino ekstaris.

– Pardonon.

Ŝi forrapidis el la halo.

– Ŝi estas afabla virino – rimakis Vangold kaj denove verŝis el la drinkaĵo. Diable li fartis bone. Ankaŭ la drinkaĵ estis nekutima al li kaj… kaj… esti en la societo de tiu sinjorino Relli, vere estas bonege… Vi admirinde bele kantis iam – li turnis sin al Lindner, ĉar li volis afablumi al la mondfama artisto. – Tre domaĝe, ke vi perdis vian voĉon. Ĉu tio jam estas definitiva? Mi konis kantor-instruiston, kies kantorgano poste resaniĝis. Ankaŭ al vi eble okazos same.

– Ekskludite – respondis Lindner mortopale. – La nervozeco damagas al la voco, kaj ĉiu stulta babilemulo morte incitas min…

– Ĉu vere? Mi sentas same, rilate mian deponiston. Kiam mi diras: “Sinjoro Stuck alportu al mi…”

– Sinjorino Relli longe forestas – diris la kantisto malpacience.

– Jes. Mi pensas, ke ŝi serĉas la misiiston, kiu ĵus riproĉis nin.

… Sinjoro Vangold bone konkludis. Sinjorino Relli, elpaŝinte en la halon, ĉirkaŭrigardis. La misiisto sidis apud malgranda tablo kaj parolis kun la kelnero.

– Mi vespermanĝos ĉi tie, ĉar mi ne iros en tiun Sodomon – kaj li ĵetis sopiran rigardon al la danc-drinkejon.

– Ni volonte surtabligas la manĝaĵon ankaŭ ĉi tie, sed nur duopeceto da malgras fiŝo estas ekstere, kiun la kuiristino formetis por si, ĉar ŝi dietas.

– Kiel? Ĉu en tiu eleganta hotelo?!

– Bedaŭrinde, ni ne kalkulis je misiista gasto. Niaj loĝantoj estas pekuloj, hodiaŭ, malgraŭ tio, ke estas vendredo, ili ne fastas, kaj ni havas nur tiajn manĝaĵojn, kiujn la sinjoro misiisto rifuzus kun abomeno: rostita bifsteko, kokin-kotleto kun karea saŭco, melagro kaj similaj.

La salivo de la sinjoro misiisto fluis por manĝi iom da rostita bifsteko aŭ precipe kotleton (kun karea saŭco!), sed li diris malgaje:

– Alportu tiun malgrandan fiŝon, kuiritan en akvo…

Li sidis morne apud la malgranda tablo kaj ŝatintus ŝiri siajn harojn.

– Pardonu, sinjoro misiisto… mi estas vidvino sinjorino Relli…

Korpulenta, belstatura, decidkaraktera, sed belvizaĝa virino staris antaŭ li kun fatale brilantaj okuloj, kaj kun grandaj, blankaj dentoj.

– Mi ne povis liberiĝi de via sugestiva efiko… Kion vi ĵus faris, estis tiel timiga kaj grandioza…

– Batalo kontraŭ la surteraj pekoj… – kaj li malpacience turnadis sian kapon, serĉante la kelneron, ĉar jam ankaŭ la fasta manĝaĵo bongustus al li, nur oni alportu ĝin!

– Mi bezonus iun, unu homon, kun kiu mi povus sincere paroli. Se vi havas duonhoron por mi, bonvolu aŭskulti kaj…

– Nun mi vespermanĝos – li rimarkis, ĉar la kelnero venis kun la fiŝo.

– Mi bezonas! Fine mi bezonas ardokulan, puritanan misiiston, al kiu mi povas elverŝi la sekreton de mia koro…

Sed, bedaŭrinde, ŝi disetendis siajn brakojn, nerigardinte malantaŭen kaj elbatis el la mano de la kelnero la pleton. La malgranda peco da kuirita fiŝo ripozis senmove en ĝia suko sur la tapiŝo.

– Ho, Madono! – ŝi kriis malesperiĝinte. – Kia mallerteco… Bonvolu permesi, ke mi invitu vin trinki tason da teo, rekompence por la modesta vespermanĝo… Ne rifuzu tion, ĉar vi humiligas min… Mi loĝas en la ĉambro n-ro 20, ĝi troviĝas ĉi-proksime…

– Sed… mi povas manĝi nur fastaĵon hodiaŭ – li diris anime rompita, li rigardis tiel sur la fiŝon, kuŝantan sur la planko, kvazaŭ ĝi estus lia mortinta, amata apartenulo.

Li ekiris al la ĉefŝtuparo ekbalancinte sian kapon, kun tute malplena stomako.

Poste li subite revenis per rapidaj paŝoj kaj malfermis la pordon de la malluma restoracio.

Ĉar ĉefinspektoro Elder proksimiĝis el la direkto de la ĉefŝtuparo.

XIV

Elder vidis lin nur por momento. Li tuj rapidis al la pordisto.

– Ĉu vi konas tiun misiiston?

– Verŝajne. Sed hodiaŭ alvenis tiel multaj gastoj, ke mi devas rigardi tion, se sinjoro volas ekscii ion…

– Jes, rigardu liaj nomon kaj indikojn.

Dume la ĉefkelnero elvenis el la danc-drinkejo kaj iris al sinjorino Relli.

– Bonvolu reveni en la danc-drinkejon. Tiuj du dinjoroj ĉe la tablo de la sinjorino laŭte ofendadas unu la alian.

– Ho! Sankta Madono! – ŝi kriis kaj forrapidis kune kun la kelnero.

– Li estas Rev. Paul Sorgette, misiisto – diris la pordisto. – Li alvenis per aŭtobuso kun ekskursantoj el Javo, kaj li envenis en la Grand-Hotelon pro bankĝiro. Dumtempe okazis la malagrabla afero.

– En kiu ĉambro li loĝas,

– En la cambro n-ro 66. Sur la dua etaĝo.

– Dankon…

Li iris al la restoriacio. La pordo estis fermita! Li nun jam senhezite rapidis al la lifto kaj enpaŝis.

– Sur la duan etaĝon… – La lifto ekiris zumante…

Li ŝatintus vangofrapi sin, ĉar li ne rapidis tuj post la misiiston.

La lifto haltis. Li volis haste elpaŝi.

– Neeblas, sinjoro – diris la negra knabo. – Ni estas inter du etaĝoj.

– Kial haltis la lifto?

– Verŝajne malfermiĝis la liftpordo de iu etaĝo.

– Nun kion fari? – plandumis Elder malpacience

– Ni devas sonorigi al la pordisto. Li iras sur ĉiun etaĝon, kaj ferminte la apertan pordon, la lifto denove funkcios. Terure, kiel pigra li estas. Se la liftpordo malfermiĝis sur iu supra etaĝo, tiam ni povas atendi ĝis aŭroro. La kompatindulo havas neŭralgion. Mi ne dungus lin.

– Ĉu vi jam sonorigis?

– Ankoraŭ ne, sed mi tuj faros tion – li respondis esperige kaj premis iun blankan butonon. – Nun bonvolu atenti, kiom longe klopodaĉos tiu maljunulo.

Vere pasis duonhoro, kiam li iris sur ĉiujn kvin etaĝojn kaj fine li divenis, ke li forgesis rigrdi la duon etaĝon, kaj la pordo malfermiis ĝuste tie.

La lifto subite ekfunkcias, mallonga zumado, la grumo ŝirmalfermas la pordon.

– Kvara etaĝo.

La sango leviĝas en la kapon de Elder.

– Mi diris, ke mi volas iri sur la duan etaĝon!

– Momenton!..

Malsupren! Post du sekundoj la lifto haltas, Elder elpaŝus, sed la grumo mangestas.

– Denove malfermiĝis iu pordo, ŝajnas, ke iu ŝerc-ludas.

– Damne!..

… Pasis malpli ol tri kvaron horoj, li jam staris antaŭ la ĉambro n-ro 66. La vesto de la misiisto estis pendigita, sur la sojlo staris paro da ŝuoj. Li frapetis sur la pordo.

– Kiu estas tiu? – demandis raŭka voĉo.

– Mi serĉas la sinjoron misiiston…

Longa pland-ŝovado, la pordo malfermiĝas. Blankhara, magravizaĝa homo elrigardis.

– Ĉu vi serĉas min?

– Jes. Oni atendas sinjoron misiiston Crafford en la salono.

– Mi estas Paul Sorgette!

– Pardonon, okazis eraro. Oni atendas Rev. Crafford-on.

– Nek tio eblas. Pasintjare Crafford estis rostita ĉe la lago Viktoria Njanza…

– Li eble estas alia crafford.

– He! Kiu vi estas?! Mi ne kredas eĉ unu vorton el la tuta mensogo! Ĵus iu skrapadis iu sur mia pordo! La sinjoro estas tre suspektinda, nokta fenomeno!

– Mi estas ĉefinspektoro Elder. Ĉiuokaze estus pli prudente meti la monon en la ferŝrankon de la hotelo.

– Ĉu… De kie vi scias tion?…

– La pordisto diris, ke alvenis mon-asigno por vi. Kiam vi enlitiĝis?

– Je la dekunua horo – respondis la misiisto kaj frapfermis la pordon. Estis ĉirkaŭ la dekdua.

Elder pensadis dum kelkaj momentoj. Poste li rapide kliniĝis.

Freŝa humido brilis sur la ŝuoj de la misiisto. La likvaĵo malrapide sekiĝas sur la ledo, sed ĝi jam devus esti seka de la dekunua horo. La akvo ŝpruciĝis tien de sur la fasta fiŝo, falinta sur la plankon…

Sendube iu portis la ŝuojn de la pastro, kiam li dormis. Li jam sciis eĉ tion, kiu estis tiu…

XV

Maud adiaŭis dukon Sergius antaŭ la pordo.

– Ne timu – ŝi diris. – Mi sentas tiel, ke ni havas esperon…

– Mi… ne sentas tiel…

– Ni devas kredi tion!

– Sed la profesoro revenis hodiaŭ…

– Ĉit! Ni ne meditu pri tio, kion ni jam ne povas ŝanĝi. Bonan nokton.

La duko foriris, kaj Maud paŝis en la ĉambron. Kiam lumiĝis tie post klaketo, la junulo sidis vidalvide al ŝi, kun litotuko ĉirkaŭ lia talio, cetere li portis elegantan jakon, kraditan blanke-nigran, nur ĝiaj manikoj ŝajnis esti tro mallongaj.

– Kiel vi kuraĝis!..

– Silentu. Mi parolos mallonge, ĉar la tempo urĝas, cetere mi estas ege malsata. Tuj transdonu al mi la tranĉilon kaj la blankan tablotuketon, en kiun vi volvis ĝin.

Maud ne povis respondi.

– Ne demandu, ne klarigu, kaj faru tion, kion mi diras. Iu ekvidis, kiam vi kunportis la tranĉilon. Oni traserĉos vian ĉambron.

– Kiu… ekvidis tion?

– Mi petas vin agi rapide. Se oni trovos la tranĉilon ĉi tie, estos kapute!

– De kie mi sciu…

– Mi ne havas tempon diskuti. Vi devas kredi tion, kion mi diras, cetere vi estos perdita. Mi petas la tranĉilon!

Maud hezitis. Poste ŝi iris rapide al la fenestro kaj elprenis blankan tuketon el breĉo apud la kornico.

– Jen ĝi estas. Ĉu vi ankoraŭ deziras ion?

– Nenion… Eble, se vi rakontus sen ĉiu peto…

– Mi rakontos nenion. Kredu, kion vi volas. Ĉar vi estas la murdisto, vi ne povas pensi min tro kurpa.

– Kial vi kunportis ĝin?

– Mi opiniis, ke alia homo estas la farinto, kaj mi volis savi lin… Vi… vi… kiel envenis tiel…

– Ĝi estis nur krono de la hodiaŭa nokto… Post kiam mi reportis la veston de la misiisto, mi kuris al la helika ŝtuparo por trovi mian piĵamon preskaŭ en Adama kostumo. Duon dekduo da freŝe lavitaj litotukoj estis tie anstataŭ ĝi. La piĵamo nenie! Vi povas imagi. Kion fari? Mi vindis iun litotukon ĉirkaŭ mia talio, kaj mi rapidis ĉi tien. Dume sinjoro iris dormi, kiun tri homoj nomis Vangold, akompanataj lin en sian ĉambron. Ili enlitigis lin, kaj post kvin minutoj lia vestaĵo jam pendis ekstere. Baldaŭ ili foriris. Mi prunteprenis la jakon, sed la pantalono estistro strikta. Antaŭ la ĉambro n-ro 87 mi pruteprenis paron da botoj ĝis mateno. Mi timas, ke polica oficiro havas tiujn…

– De kie vi sias, ke la tranĉilon…

– Bonan nokton – interrompis la junulo ŝin, poste, ĝustamomente, li kaptis la deglitantan litotukon kaj forkuregis.

Li subaŭskultis ĉe la turniĝejo. Vidinte, ke la aero estas pura kaj sekura, li elprenis lal ponardon eel sia poŝo kaj ĵetis ĝin malproksimen el la fenestro de la koridoro. Poste li iris al la ĉambro de Vangold kaj pendigis la jakon, kraditan blanke-nigran sur ĝian lokon.

Li rapidis. Eble en la keletaĝo troviĝas ia deponejo, kie li povas kasiĝi. Li estis ege laca. Proksimule li estis sur la teretaĝo, kiam aŭdiĝis paŝoj el la profundo, kaj iu ekkriis:

– Martiin… ĉu vi estas tiu…

Mil diabloj!

Li paŝis sur la koridoron fulmorapide kaj ekiris al la malluma restoracio.

Voĉoj:

– Nu fine, oni malfermis la pordon! Tamen kiu ŝlosis ĝin el ekstere?

– Mi ne scias – diris la pordisto…

Reen. Li rapide preterpasas la pordojn… Terure! Aŭdiĝas parolsonoj ankaŭ el la alia direkto de la koridoro.

– Mi pensis, ke vi jam enlitiĝis, Elder.

Sedlintz estas la deĵoranta polica oficiro!

– Mi aŭdis strangan bruon. Mi estas suspektema en tiu loko…

Ili tuj alvenos ĉi tien… Li estas inter du fajroj.

– Maartiino!.. Ĉu vi aŭdas min?

Sufokiĝu!

Senpere apud li troviĝas la pordo n-ro 20. La ĉambro de la itala virino! Mallaŭta zumkantado kaj klaketo de ŝuoj aŭdiĝas el interne. La parolsonoj proksimiĝas.

Li frapetas sur la pordo.

– Envenu!

Li paŝas en la ĉambron n-ro 20, kaj li staras vidalvide al la Sicilia vidvino, kiu portas kimonon kaj gapas buŝmalferme.

– Ĉu vi… estas tiu?

– Pardonon – respondas la sinjoro en piĵamo, vestita per ununura kravato kaj ĉirkaŭvindita per litotuko, – sed vi invitis min…

– Vi diris, ke… estas fasto… kaj…

– Jam ne estas… Pasis la dekdua horo. Post noktomezo ni jam havas sabaton.

– Mi petas pardonon, sed… vi tiom strange aspektas tiel…

– Nur ĉi tie. Ĝi estas la ornato de la misiista ordeno, fleganta la leprulojn. Mi surhavis ĝin je via honoro: blanka jupo, nigra kravato… kaj altaj lakbotoj. Oni tre estimas tiun eksteraĵon en Hindio.

– Interese… Sed mi jam estis enlitiĝonta… Ne gravas! Deturnu vin, dum mi alivestos min…

Li turniĝis dorse al ŝi kaj staris antaŭ la fenestro. Sinjorino Relli iris malantaŭ la faldeblan vandon kaj vestis sin. Elveninte, ŝi mire vidis, ke la misiisto ne estas en la ĉambro. Kvazaŭ li estus forfluginta tra la malfermita fenestro.

Ĝi okazis tiel.

XVI

Sekvontmatene la Grand-Hotelo vekiĝis je pli nova sensacio.

Oni arestis la agrikulturaĵkomerciston Vangold pro la murdo de doktoro Ranke. La negra grumo raportis, ke li trovis puntan kovrotukon kun sangomakulo en la poŝo de la jako de Vangold dum vestopurigado. La tuko malaperis de sur la tablo de tiu ĉambro, kie oni trovis doktoron Ranke mortinta.

Vangold, blanka kiel muro, sidis antaŭ la kapitano.

Rakontu ĉion sincere.

– Mi petas vin – respondis plorinde Vangold, – ĉu ne estus eble informi mian edzinon? Ŝi estas pli saĝa ol mi.

– Via edzino restis ekstere, kaj ŝi ne povas reveni ĉi tien dum la kvaranteno.

– Bedaŭrinde. Mi nur estus akompaninta ŝin por fari aĉetojn.

– Tio ne koncernas la aferon. Plie rakontu detale la murdon. Kial vi mortpikis doktoron Ranke, kiel vi preparis vin al tio?

Sinjoro Vangold rompis siajn manojn:

– Sed, sinjoro kapitano… Ĉu vi imagas, ke mi estas murdisto?

– Ĉu vi havas alibion?

– Kion?

– Alibion. Ĉu vi havas ĝin?

La agrikulturaĵkomercisto balbutaĉis terurite.

– Mia edzino pakis… Tiel mi ne scias, ĉu ŝi kunportis… tiaĵon…

Ĝi estis iom tro. La kapitano koleriĝis. Ĉu li volas ŝajnigi sin tiel honesta, ke li eĉ tion ne scias, kion signifas la vorto: alibio?

Senekzemple! La kapitano forte batis sur la tablon de la kontoro.

– Lasu tiun pozemon! Ĉu vi pensas, ke vi povas ŝajnigi vin idiota?

– Sinjoro kapitano – lamentis la akuzito, – mi ĵuras, ke mi ne ŝajnigas, kaj mi petas nur tion, ke tuj venigu mian edzinon.

Li malgaje sidis inter du policaj oficiroj. Li sentis sin kompatinda kaj mizera… La kapitano sidis viadalvide al li, malantaŭ la skribotablo, profunde etendinte siajn krucitajn krurojn sub la tablon, ĉar li portis pantoflojn. Iu fripono kunportis liajn botojn de antaŭ la pordo. Vere ĝena situacio.

– La murdo okazis dum la anonco de la kvaranteno. Kie vi estis tiam?! Ĉu?!

– Mi parolis kun la sinjoro kapitano.

– Hm… jes… mi memoras tion. Vi interesiĝis pri la forto de la militista kordono.

– Mi ĵuras, ke mi estas senkulpa…

– Ĉu vi asertas, ke vi restis en la halo dum la tuta tempo?

Sinjoro Vangold silentis.

– Nu? Ĉu vi staris inter la aliaj homoj, antaŭ ol vi paroladis kun mi? Mi atentigas vin, ke tiurilate mi povas pridemandi ĉiun, pri kiu vi asertas, ke ili staris senpere apud vi. Plifaciligu vian aferon, konfesu la kulpon, tio mildigos vian sorton.

– Sed kredu min, mi estis tie…

– Kie?! Bonvolu diri tion. Ĉu vi havas alibion aŭ ne?!

– Mi ripetas, ke mi ne scias. Mia edzino faras ĉiam la aĉetojn, kaj…

– Mi atentigas vin lastfoje, ke ne ludu idionton!

– Mi ĵuras, ke mi ne ludas tion… – lamentis Vangold, kaj li palpadis sian vizaĝon mortepale per tremantaj fingroj.

– Kie vi estis, antaŭ ol vi parolis kun mi?

– Virinon… nome sinjorinon Villiers…

Iu frapetis sur la pordo.

– Pardonon. – Ĉefinspektoro Elder enpaŝis. – Mi ŝatus raporti…

– Nur post la pridemando – respondis la kapitano.

Elder eksidis. Ili mire rigardis sur lin, kiam li ekskuzante sin diris:

– Permesu, ke mi estu silenta atestando de la pridemando. Mi ĉiel devas paroli kun ĉiu gasto rilate mian aferon.

– Nu, sinjoro Vangold – daŭrigis la kapitano morne. – Pri kio vi parolis kun sinjorino Villiers?

Vangold ĝemis kaj rompis siajn manojn.

– Sinjorino Villiers haltis ĉe la fenestro, kaj mi diris, kiel bela vetero estas… poste mi prezentis min… baldaŭ…

Li viŝis sian frunton.

– Bonvolu paroli, ĉar…

– Ŝi petis min… veni por momento… en ŝian ĉambron sur la teretaĝo…

– Ĉu poste?

– Poste… ŝi metis sandviĉojn antaŭ min… Malgrandan, salan, fromaĝan pakitan varon… Plumbosigelitan, kvazaŭ ĝi estus putrema.

– Idiotaĵo!

– Ĝi vere estas idiotaĵo, ĉar la kekso restas konsumebla, sed ĝi vendiĝas pli bone…

La kapitano frapis sur la tablon.

– Kio okazis en la ĉambro de sinjorino Villiers?…

– Mi telefonis.

– Al kiu?…

– Mi ne scias…

La kapitano profunde ĝemis, poste li ekfumis cigaredon.

– Ĉu vi deziras? – li etendis ĝin al la baraktanta deliktulo. Eble, se li trankviliĝos, li ekscios pli multe de li.

– Ĉu ne estas opio en ĝi? Mia edzino asertas, ke ĝi malutilas…

– Ne estas opio en ĝi. Jen prenu… li donis fajron al li kaj dorsapogiĝis en la brakseĝo. – Al kiu vi telefonis? Nun mi provas paroli kun via amikeme – li diris, kiel afabla tigrodresisto.

– Sinjorino Villiers ciferumis kaj… persvadis min… per diversaj… karaj instigoj… ke… mi diru al la anonciĝanta viro… tiun frazon: “Arturo estas sur via spuro.”

– Kaj vi diris tion…

– J… jes… Sinjorino Villiers tuj interrompis… la telefonkontakton… tiel… ke mi ne aŭdis la respondon.

– En kiu ĉambro ĝi okazis?

– En la ĉambro n-ro 42… Sinjorino Villiers loĝas tie…

– Ni pridemandos sinjorinon Villiers. Gorck, petu ŝian sinjorinan moŝton veni ĉi tien.

Gorck foriris.

– Mi ĵuras, sinjoro kapitano, ke mi estas senkulpa – ĝemetis Vangold.

– Kiel troviĝas la sanga tuko en via poŝo, sur kiu oni bone vidas, ke iu viŝis la klingon per ĝi?

– Mi ne scias, bonvolu kredi… mi estis iomete ebria, ĉar la malĝojo pro mia edzino…

– Mi bedaŭras. La sanga tuko estas decidiga pruvaĵo. Ne kezistas tiu homo, kiun la asizo absolvus, kiam oni trovis la sangan krimobjekton en via iu vesto, kiun vi portis la antaŭan tagon.

– Ĉi-okaze ni staras antaŭ sensacia turniĝo – salte leviĝis Elder subite. – Mi trovis la sangan ponardon en lakboto. Se ni ekscios, kies boto mankas, tiam ni trovis la alian ĉefkulpulon, ĉar en lia vesto estas la paro de la sanga krimobjekto!

La buŝo de la kapitano restis malfermita, kaj li instinkte tiris siaj piedojn sub sin.

XVII

– Kion vi diras? – li demandis Elder-on, kiam li regajnis sian memregon.

– Se ni akceptas ĝin kiel absolutan konvikton, ke en ies vesto troviĝas sanga krimobjekto, tiam la posedanto de la botoj estas kunkulpulo de sinjoro Vangold.

– Kie vi trovis la botojn?

– Antaŭ la ĉambro n-ro 87.

– Tiu estas mia ĉambro! – kriis la kapitano.

– Eble la botoj estis metitaj pli poste. La sinjoro kapitano vekiĝas aŭrore, kaj la grumo nur nun trovis la botojn tie.

– Ankaŭ… la botoj estas miaj!

Ili silentis.

– Tiam ne ekzistas tiu asizo – kriis Vangold, – kiu absolvus la sinjoron kapitanon.

– Stultaĵo! Miaj botoj staris antaŭ la pordo, iu forportis tiujn kaj metis la tranĉilon en ĝin.

– Nu, do ankaŭ mia jako pendis antaŭ mia pordo, iu forportis tion kaj metis en ĝin la tukon. Lasu min tuj libera, aŭ arestu ankaŭ la sinjoron kapitanon!..

La situacio estis vere ĉagrena.

– Sinjoro Vangold, mi ne arestis vin, mi nur pridemandis vin.

– Mi raportos la aferon en la abasadejo. Mi postulos kompenson kaj kontentigon.

– Sinjoro ĉefinspektoro Elder povintus raporti pli frue la aferon.

– La sinjoro kapitano petis min, ke mi raportu nur post la pridemando. La ordono estas ordono.

– Sinjoro Vangold, ni ĉesigos la pridemandon, sed vi devas esti je nia diospono.

– Mi raportos tion ankaŭ al la admiralitato! – kriis la agrikulturaĵkomercisto ekscitite kaj forkuregis.

– la grumo ĵus haltigis min – komencis Elder, – kaj li diris tion, ke li ekvidis paron da botoj antaŭ la ĉambro n-ro 87. Li forportis la botojn, sed levinte iun, ĝi falis el ĝi.

Li prenis ponardon el sia poŝo kaj metis ĝin antaŭ la kapitanon. Ĝi estis nigraprenila, mallonga, pinta objekto, simila al ĉasista tranĉilo, iom antikva laboraĵo. Romia cifero du estis gravurita sur ties prenilo, inkrustita per juveloj. La ponardo estis mirinde malpeza, kaj sur ĝia klingo videbliĝis kelkaj rustaj makuloj.

– Apenaŭ sendubas, ke ĝi estis la ponardo de la murdisto – rimarkis la kapitano. Markheit hodiaŭ sekcis la viktimon. Mallonga vundo, kun larĝa aperturo… Tiu klingo estas mallonga, sed ĝi larĝiĝas sub la prenilo

– Sed kial ĝi estas tiel malpeza? – demandis iu oficiro, ludante per la ponardo. – kvazaŭ ĝi estus infanludilo.

– Ĝi estas tio – diris la kapitano. – Ĝi ne estas vera armilo. Ia ornamaĵeto aŭ ludilo. La piko trafinte oston, ĝi estus kurbiĝinta aŭ rompita. Sed kiu forportis miajn botojn?

– Laŭ mia teorio, Vangold agis genie, se li kaŝis la ponardon en la boton de la sinjoro kapitano – rimarkis iu policisto.

– Ĝi estas bona teorio – jesis Elder, – kvankam hieraŭ vespere iu ŝtelis kaj reportis la veston de misiisto.

La policaj oficiroj sentis sin ĝenataj.

– En kia afero vi esploras, sinjoro ĉefinspektoro? – demandis la kapitano.

– Mi serĉas krimulon, kaj la spuroj kondukis ĉi tien. Oni promesigis al mi, ke mi silentos pri la roluloj de la afero.

– Sed tio ne koncernas viajn superulojn.

– Ankaŭ mi samopinias. Se la sinjoro kapitano telefonos al ĉefkonsilisto Meulen, li certe malŝarĝos min de sub la ofica diskreteco…

– Dankon, sed mi pensas, ke mi povas apartigi la du aferojn – respondis la kapitano malvarmkondute.

La konceptisto revenis, kiun ili sendis por venigi sinjorinon Villiers. Ankaŭ konsilisto Markheit estis kun li.

– Sinjoro kapitano – li raportis, – sinjorino Villiers malaperis el la hotelo.

– Kion vi diras?

– Mi frapetis sur ĉiu pordo, sinjoro konsilisto Markheit dissendis la homojn de la sanitara servo ĉien, kaj ni konstatis sendube, ke sinjorino Villiers ne estas en la hotelo.

– Kiu vidis ŝin lastfoje? – demandis la kapitano.

– La kelnero, kiu surtabligis la matenmanĝon al sinjorino Villiers en la ĝardeno. Tiu homo vidis ankaŭ tion, ke la malaperinta gasto poste promenis en la ĝardeno, kaj ŝi paroladis kun la gardisto, kiu postenis ĉe la pikildrat-trairejo antaŭ la pordo.

La kapitano rigardis senkonsile al Markheit.

– Ĉu eblas, ke iu trairu la kordonon?

– Ĝi jam… okazis… Sed tio estas tre malfacila… Kiel vi opinias, Elder? – li turnis sin al la neglektita ĉefinspektoro…

Elder rigardis sur la kapitanon.

– Mi ne kontraŭas – li diris ĉagrenite, – ke vi respondu al la sinjoro konsilisto, se ni povas havi opinion ĉi tie…

– Unuavice mi pridemandus tiun gardiston, kun kiu sinjorino Villiers paroladis, kaj la kelneron.

Markheit fingroklakis.

– Diable, vi trafis najlon sukape. Ĉu vi ne pensas tiel, sinjoro kapitano?

– Kompreneble ni devas efektivigi tiujn du pridemandojn. Ĝi ĉiumaniere estus okazinta. Sinjoro konceptisto Sedlintz, sendu la kelneron kaj la soldaton ĉi tien. Mi ne esperas multon de la du pridemandoj – li tunis sin al Markheit.

– La kelnero diris nenion novan. Je la oka horo li servis la matenmanĝon.

– Ĉu la gasto estis nervoza aŭ ekscitita?

La kelnero levis sian ŝultron.

– Tiu virino estas konstante iom nervoza… Nun ŝi ŝajnis relative trankvila. Ŝi legis gazeton kaj skribis leteron…

– Ĉu vi ne vidis revenis ŝin en la halon post la matenmanĝo?

– Ne. Ŝi parolis kun la gardostaranta soldato, poste mi iris al la kuirejo, kaj reveninte, mi jam ne vidis la sinjorinon.

– Dankon. Vi povas foriri.

Venis la gardostarinto, kiun oni intertempe deŝanĝis. Tiel ankaŭ li fariĝis kaptito en la Grand-Hotelo ĝis la fino de la kvaranteno.

– Ĉu virino parolis kun vi hodiaŭ?

– Jes. Ni havas ordonon, ke ni ne estus malafablaj. Eĉ postenanteni rajtas paroli, se iu gasto alparolas nin el trans la alia flanko de la dratbarilo.

– Pri kio vi parolis kun tiu virino?

– Ŝi demandis, ĝis kiam mi gardostaros… kaj ĉu estas permesate akcepti donacon… Mi diris, ke tio estas malpermesita, ĉar ĝi propagus la epidemion…

– Ĉu vi vidis ŝin poste?

– Ne.

– Vi povas foriri.

– Atendu!

Elder interrompis. Li iris al la sanitara soldato.

– Vidu, amiko mia, se nun vi donos la leteron al mi, tio signifas dutagan malliberigon en malluma ĉelo. Sed se ne, tiam mi konsideros la aferon, kvazaŭ vi provintus kontrabandi ĝin de tie ĉi. Tio jam apartenas al la milita tribunalo!

– Sed… mi petas…

– Ne balbutu, ĉar mi rompos vin! – kriegis Elder. – La virino diris tion, ke ŝi pagos, se vi kontrabandos leteron! Vi kontrabandis ĝin hieraŭ. Tiel vi faris la plej…

– Malprave. Ŝi venis hodiaŭ la unuan fojon peti…

– Transdonu la leteron, tiel vi saviĝos!

– La mortepala soldato tiris koverton el sia poŝo.

– Kion diris tiu virino? – demandis plu la ĉefinspektoro.

– Tion, ke… ŝi donos al mi cent florenojn… se mi kontrabandos.. tiun leteron… Mi ne volis… Sed ŝi ploris… petegis.

– Forportu vin! Vi estas en kvaranteno! Poste mi vidos, kion raporti pri vi!

La gardisto eliris.

– Mi estis preskaŭ certa – diris Elder. – Kial skribas iu leteron de tie ĉi, kiam neeblas alpoŝtigi ĝin dum tri monatoj? Nur tial, ke ŝi kontrabandu ĝin. Estas plej simple turni sin al la gardostaranto…

– Ĉu vi donus la leteron al mi: – ekparolis la kapitano mallaŭte.

– Jen ĝi estas.

La letero estis adresita al Arturo Cecklin, en Singapuron.

– Mi pensas, ke ni havas sufiĉan kaŭzon legi tion… – diris la kapitano heziteme kaj li jam malfermis ĝin.

Jen tio estis skribita en la letero:

“Eksciu la veron! Maryorie renkontiĝis kun Doddy. Ili estas kune sur la insulo Malgranda Lagonda, en la Grand-Hotelo. Ili falis en kaptilon pro la kvaranteno. Ankaŭ tiu Itala virino, nomata Relli sciis pri la afero. Ili priridas vin…”

Ne estis subskribo…

– La afero implikiĝas – diris la kapitano ludante per la ponardo.

– Kiel vi opinias, Elder? – demandis Markheit.

– Ni devus paroli kun tiu sinjorino Relli.

– Tio estas komprenebla – diris la kapitano. – Sedlintz, venigu sinjorinon Relli ĉi tien.

Ŝi venis en kokete defia, silka vestaĵo, kun brilantaj, klaraj okuloj, kvazaŭ ŝi estus bonege dorminta. Milda parfumodoro ŝvebe plenigis la ĉambron, kiam ŝi envenis tra la pordo. Ŝi ridetis kaj stentore salutis.

– Bonan matenon, sinjoroj! Vi malfeliĉigis la kompatindan Vangold-on.

– Li estas iom sentema homo. Ni nur petis informojn de li. Bonvolu sidiĝi, sinjorino.

– Dankon.

Ŝi turnadis grandegan, pompan perlokolieron ĉirkaŭ sia montra fingro.

– Ĉu vi konas certan personon, nomitan Arturo Cocklin?

Ŝi mediteme paŭtis.

– Ĉu Cocklin?… Ĝi estas sufiĉe ĉiutaga nomo, sed mi ne konas tiun homon… Ĉu eble lia persono havas kunligon kun la afero de la kompatinda doktoro Ranke?

– Komence ni pensis tion – respondis la kapitano – sed de tiam aperis aliaj, malklaraj aferoj.

La kapitano levis la ponardon kaj nervoze ludis per tio.

– Kio ĝi estas? – demandis sinjorino Relli, antaŭenklininte sian kolon.

– Ponardo. Infana ludilo, sed taŭga mortigi doktoron Ranke per ĝi – li diris, metinte la ponardon antaŭ la virinon.

Sinjorino Relli svene falis sur la plankon.

XVIII

… Post kiam la junulo, ĉirkaŭvolvita per litotuko saltis en la ĝardenon, li singarde ŝteliris preter la muro, sentante, ke li falos pro laciĝo.

Supre li vidis malfermitan fenestron kun reteca vitrotabulo. Ĝi ne povas esti loĝoĉambro, nur lavejo. Vindinte la litotukon ĉirkaŭ sia kokso, li ligis ĝin, poste li grimpis sur la kornicon.

Li enpaŝis en la ejon. Estas certe, ke loĝanto ne troviĝas interne, lia mano tuŝis bankuvon. Li ne volis multe movigi, ĉar lumo videbligis sub la fendo de la pordo. Lia mano ektuŝis tukon… ĝi pendis preskaŭ ĝis la planko… Tio estas bona. Ĝi povas servi kiel ripoz-sofo por la bangastoj. Espereble oni ne venos aŭrore ĉi tien por bani sin. Rapide levinte la kovrotukon, li grimpis sub la sofon kaj tuj ekdormis.

Li vekiĝis je tio, ke oni sekcas doktoron Ranke super li.

Estis hela mateno. Kion li pensis sofo, tio estis la kovrita, longa sekca tablo. Se nokte li estus metinta sian manon iom flanken, tiam li estus tuŝinta la kadavron.

Brrr!.. Tio ne estas ia agrabla evento.

– La hepato estas iom ŝvelinta, ĝi estas signo de recidiva malario… eĉ ne skribu tion, kolego – aŭdiĝas la voĉo de Markheit. – Sur la interna parieto de la stomako estas saniĝinta pizogranda, ŝvelinta limfoida hosto, memoriganta al ulcero, tiel… Ni daŭrigu… Kioma horo estas? Mi komencas ekmalsati… Tio ne gravas… Tiel. Nun skribu: ĉirkaŭ la aperturo de la pikita vundo, komenciĝanta ĉe la supra pulmolobo estas videbla proksimume du centimetra dekoloriĝinta, kontuza surfaco, kazita certe de la prenilo… Hu, kiel varme estas… Tiel… ĝi ne gravas… Ni povas foriri… – Li diktis dum susurado de kuracistaj kiteloj. – La kaŭzo de la morto estas rapida sangoperdo pro la tratranĉita arterio apud la vundo. Gruber, kunkudru la kadavron, mi petas porti la protokolon al la lunĉo, en du ekzempleroj, tajpite.

La persono, nomata Gruber komencis agaĉi per la kudrado, iafoje la peĉa ŝnureto eksusuris, la aliaj lavis siajn manojn, poste ili foriris. Malproksimiĝantaj ŝuoj estas videblaj el sub la kovrotuko.

Ejha!

Strangforma, kafbruna makulo estas sur iu blanka, tre malpura ŝuo, konsistanta el tenis-teksaĵo!

Li portis la leteron en la ĉambron de Maud, kion la knabino bruligis. Li jam estas ce la sojlo… Diablo forportu tiun homon, nomitan Gruber, ke li restis ĉi tie por kudri! Li nun povus ekscii…

Sed vane.

La pordo malfermiĝis, ili foriras, kaj la persono, nomita Gruber kudras. Dume la insolentulo eĉ zumkantas!

Hu, kiel varme estas… kaj la aero ne moviĝas ĉi tie. Ni vidu. Kiuj ĉeestis la sekcadon. Sanitaras ĉefkonsilisto markheit, liaj asistantoj kaj kuracistoj. Generale nur kuracistoj. Do, la blanka ŝuo kun bruna makulo apartenas al kuracisto.

La varmego komencas fariĝi neeltenebla. Ĝis kiam kudras tiu ulo? Kaj dume li zumkantas. Tia estas terura homo.

Nu, fine. Li lavas sin. Li nun fajfas. Li prenas tiaĵon ŝerco! Sed fine li foriras, kaj la persekutata Felikso povas elgrimpi en la liberan aeron. La kadavro kuŝas kovrite. Abomeninda loko ĝi estas.

Kiel oni povas elveni el la sekcejo vivanta, se li ne estas kuracisto?… Li ĉirkaŭrigardis. Kelkaj kiteloj pendis sur la muro.

Li rapide surprenas kitelon, kies rando atingas ĝis liaj maleoloj. Li decidiĝinte iras al la pordo kaj elpaŝas.

Okazu, kio devas okazi!

Bruo de kunfrapiĝintaj maleoloj. La gardisto soldate salutis. Bonege. Li rimarkis nenion.

– Kien iris la kolegoj, – demandis Felikso.

– En la keletaĝon, kie estas la seninfektigejo.

– Dankon.

Ili estas sur la flanka koridoro de la teretaĝo. Vestiĝejoj, maŝinejoj, kameroj… Li forrapidas.

Atinginte tiun parton de la hotelo, kie tapiŝoj kovras la plankon de la koridoroj, li rapidas. Kien? Ankaŭ li ŝatus scii tion.

– Sinjoro doktoro!

Grandega, dikstatura homo alparolis lin el malfermita pordo.

– Kion vi deziras?

– Mi estas Johannnes Bruns, mi pensis, ke sinjoro konsilisto Markheit sendis vin al mi.

– Jes… jes… Mi preterpasis vian ĉambron…

– Envenu…

Li rapide enpaŝis. Eble li povos akiri vestaĵon ĉi tie.

– Pri kio do temas?

La grandega, larĝŝultra homo kun kruda vizaĝo estis vestita per defia eleganteco. Sed li rigardis sur la blank-kitelan vizitanton kun plorinde suferanta vizaĝo.

– Sinjoro konsilisto Markheit diris tion… ke vi povas helpi min, sinjoro doktoro… vi estas la filo de la fama profesoro Raleigh…

– Jes. Mia nomo estas John Raleigh… kion vi deziras?

– Ĉu vi ne nomiĝas… Charles?

– Jes. Oni nomas min Jonh Charles Raleigh. Laŭ la nomo de mia avo mi estas John, kaj mi uzas tion… Kian problemon vi havas?

– Ĉu somkprp Markheit ne diris tion al vi?

– Nur… grandlinie… iomete… Sed estus pli bone, se la malsanulo mem rakontus tion… De kiam vi sentas dolorojn?…

– Ĉu mi? Nenio doloras min…

– Mi konprenas tiel, ke la kataro, aŭ la febro… kiam ĝi komenciĝis… Estas varme ĉi tie…

Li viŝis sian frunton.

– Mi havis nek ferbron, nek kataron… mi ne komprenas… – miris la malsanulo.

– Nu, mi komprenis tiel, ke mi kalkulis je tiaj simptomoj, ĉar se vi kutimas havi kapdoloron…

– Mi ne kutimas havi…

Kian problemon li havas,!

– Mia kapo neniam doloras – li ripetis.

– Jes… ĝi estas sufiĉe maltrankviliga… kaj ĉe reŭmatismo…

– Mi ne havas reŭmatismon!

Tiu homo estas senhelpa!

– Kio doloras vin efektive?

– Nenio!

– Ĉu vere?… Mi helpos tion. Ĉu vi jam prenis pulvorojn?

– Ne… – ĝemis Bruns. Ŝvito de mortotimo brilis sur liaj turmentitaj, enfalintaj vangoj… – Mi opinias… ke nur Li Shing… povas helpi min.

– Ĉu li estas… ĉina kuracisto pri internaj malsanoj?

– Ne… ĝi estas la malsano… Li Shing! Markheit diris, ke li konsultis kun vi pri mi.

– Nu, jes… li konsultis…Sed estus pli bone, se vi rakontus… mi devas aŭdi tiaĵon de la malsanulo…

Kio do ĝi estas?… Metita tablo, belega malvarma bufedo! Tio estas malofta ĉe grava malsanulo, kaj ĝi estas terura sufero por sinjoro, nomita Felikso, kiu jam ne manĝis dum dudek kvar horoj, li nur kuris, fuĝis, vestis kaj malvestis sin, krome li partoprenis sekcadon. Kiel admirinda bifsteko!

– …Ĝi komenciĝis antaŭ kvar jaroj – diris la buĉist-statura, krud-vizaĝa homo profunde ĝemante, kiu cetere vestis sin per defia eleganteco, kaj li havis tiel platajn, grandajn manojn, kiel po unu bakpleto. – Antaŭ kvar jaroj mi vizitis la unuan fojon en Kuala Lumpur-on. Ĝi komenciĝis tie. Dum vaporplena, varmega nokto…

– Ĉu tremfebro?

– Ne… Amo.

– Eĉ tio estas nenio.

– Mi konatiĝis kun Li Shing, kaj ni reciproke enamiĝis unu al la alia. Ankaŭ mi amis ŝin. Sed ĉinino kaj tiu malbonodora, plenplena Kuala Lumpur…Do, post du monatoj mi finis la aferon. Nokte mi sekrete ŝipveturis malproksimen. En Ŝanghajon. Ĝi komenciĝis tie. Maljuna ĉino anonciĝis ĉe mi kvin minutojn post mia alveno. “Sinjoro – li diris – Li Shing sendis mesaĝon.” Kaj li transdonis leteron. Li Shing diktis ĝin al ia ĉina fripono. Tio estis kribita en ĝi, ke ŝi retiriĝos ien, en arbaron. Tie ŝi pensos tiun malbenon tage-nokte, ke mi mortu. Se alvenos la tempo, lastfoje venu en mian memoron Li Shing, kiu sendos kvar mimozojn antaŭ la proksimiĝo de mia morto. Kiam alvenos la kvara floro, mi prepariĝu al la morto… Ĉu vi ridetas? Ankaŭ mi ridis. Kaj mi elĵetis la ĉinon. Kvankam mi multe aŭdis pri la superstiĉo, Oriente mi jam vidis malbenitan homon malgrasiĝi, atrofii de tago al tago, kaj ne estis kuracisto, kiu povis helpi lin. Mi ricevis la unuan floron antaŭ tri monatoj, kaj mi estus ridinta, se… ĝi ne okazintus en Londono.

– Kiel??!

– Jes. Mimozo kuŝis sur la planko de mia banĉambro en Londono, kaj neniu sciis diri, kiam ĝi estis metita tien. Poste mi malsaniĝis pro grava gripo… De tiam mi kredas… Jes… De tiam la materiala mondo ŝanceliĝis en mi. Mi komencis timi. Mi havis terurajn sonĝojn… Mi malgrasiĝis…

– Kiom da funtoj vi pezis, antaŭ ol vi maldikiĝis?

– Mi pezis pli ol ducent – li respondis kun profunda ĝemo kaj ekfumis cigaredon. – Poste mi serĉis Li Shing-on, sed ŝi malaperis el Kuala Lumpur. Mi elspezis milojn por serĉigi ŝin, helpe de cent kaj cent homoj, ĉie en Azio. Kaj mi trovis la duan mimozon antaŭ du monatoj, en Colombo, sur la matena manĝotablo…

– Pardonu, sinjoro – respondis la blank-kitela homo, – kio estas via profesio?

– La dikulo sekundon ĉirkaŭrigardis en la ĉambro. – Mi estas privatulo…

Ĝena silento. Estis evidente, ke li mensogas. La persekutata junulo ĵetis avidan rigardon sur la tableton, kie estis la manĝaĵoj.

– Poste – daŭrigis la dikulo – la katastrofo okazis hieraŭ.

– Ĉu alia mimozo?

– Jes.

Li viŝis sian frunton. Ŝvito de teruro sidis sur li. Tiu homo estis en vere malagrabla situacio. La mesaĝo de la morto sidis sur lia flava haŭto, en lia konfuza rigardo.

– Markheit diris, ke li sendos vin al mi, sinjoro Raleigh, ĉar vi jam havis sukceson en simila kazo ĉe ŝipoficiro…

– Jes, jes… tio estis bona kazo.

– Ĉu tia, kiel la mia?

– Ne. Oni sendis al li narcison, sed ankaŭ li maldikiĝis.

– Mi, sinjoro, jam ne esperas… Mi ne havas apetiton, miaj muskoloj estas malstreĉaj, mia spirado estas malfacila… sed la plej granda problemo estas tio, ke mi ne povas manĝi.

– Nekompreneble – respondis Felikso spiregante, kaj li glutis.

– La manĝaĵo estas ĉi tie dum la tuta tago. Mi esperas, ke mi deziros ĝin… sed vane!.. Mi ne scias, ĉu okazis same ankaŭ al via ŝipoficiro?…

La junulo gajiĝis.

– Tute same. Mi akiris sukceson ĝuste en tio!

– Kiel?

– Per sugestio! Ĝi estas la sola rimedo. Vi resaniĝos sub la influo de pli forta volo…

– Ĉu vere?!.. Mi ne estus malavara al vi!.. Mi malesperiĝis, kiam Markheit ditis tion, ke vi povas veni nur tiam, se ne estos – nun lia vizaĝo konvulsiis – sekcado… Por mi estas urĝe… Ĉar mi mortos… mi mortos…

La homo en kitelo malpeziĝis. Ne estas problemo. La doktoro, nomita Raleigh ne venos, ĉar hodiaŭ estis la sekcado.

– Nu… Komenciĝu la hipnoto. Imitu min en ĉio, kiel ajn malfacila ĝi estos al vi. Faru tion, kion mi diras. Mi sanigis la ŝipoficiron kvaron horon antaŭ lia morto, el la sama psikozo… Ekstaru… tiel… Rigardu rekte en miajn okulojn… Venu… Sidiĝu… Tiel…

Ili sidis ĉe la tablo. La junulo enigis la tranĉilon en la viandon kun larĝiĝintaj nazloboj, kaj li raŭke diris, rigardante en la okulojn de la time gapanta Bruns:

– Tranĉu!.. Tiel… Metu ĝin en vian buŝon. – Li komencis manĝi avide… – Tiel… Maĉu!.. Maĉu!.. Tiel… Denove… – Li tranĉis kaj manĝis, kaj liaj okuloj brilis. La alia homo sekvis la ekzemplon kun granda sufero, havanta infanece ploreman vizaĝon. – Manĝu… Tiel bongusta ekzemplo estas imitinda… Same okazis ankaŭ al la ŝipisto… manĝu… maĉu! Maĉu! Rigardu en miajn okulojn: maĉu… maĉu… Ĉu vi ne havas mustardon?

La malsanulo rigardis lin konsternite. Dank’ al la sugestia terapio de la kuracisto, ĉiu manĝaĵo malaperis dum minutoj de sur la tablo…

Sed fine la plenbuŝe manĝanta homo sukcesisveki la apetiton de Bruns, kaj li manĝis… Li estas tute bona kuracisto.

– Nun plenigu vian glason el tiu viskio…

– Mi ne povas…

– Silentu! Faru tion, imitante min! Tiel! Ĝisfunde… – Kaj li trinkis! Trinkis!

Ankaŭ Bruns trinkis el sia glaso la viskion.

– Ĉu nun? – li demandis.

– Nun vi bele kantos, kune kun mi dekfoje: “It is a long way to Typerary…”

… Baldaŭ la misiisto, loĝanta en la alia ĉambro, ambaŭmane batis la muron, ke ili finu la neelteneblan kantaĉon, ĉar li iros al la direktoro, sed ili tute ne atentis lin. Eĉ, ili komencis danci, ke la fenestroj tremis!

XIX

Kiam sinjorino Relli rekonsciiĝis, ŝi diris nenion pri la kaŭzo de sia sveno.

– Ĝi ofte okazas al mi dum la pluva sezono. Jam antaŭ du tagoj mi deziris vojaĝi al la montoj.

– Tamen pro la ponardo… – rimarkis la kapitano.

– Eh, tute ne. Kia suspekto ĝi estas,…

– Tute ne temas pri tio… Mi pensis, ke ĝi memorigas vin pri io…

– Ĝi estis terura spektaklo, kaj terura estas tiu ĉi sezono… Eble la kvaranteno kostos mian vivon, se ni povas forvojaĝi ĝustatempe inter la montojn…

La kapitano senkonsile rigardis al Elder. La ĉefinspektoro levis la ponardon.

– Vere ĝi ne gravas kiel vidaĵo. Ĉu vi povus diri, sinjorino, kial estas tiu objekto tiel malpeza?

– De kie mi sciu tion? Eble ĝi estas ludilo…

– Kion signifas sur ĝi la romia cifero du?…

– Eble ties prezon…

Elder kapjesis.

– Povas esti… Kvankam la komercistoj skribas la prezon per arabaj ciferoj. Plie mi opinias tion ia signo.

– La vidvino nervoze ludis per siaj perloj…

– Mi ne scias – ŝi respondis rapide. – Mi pensas, ke mi povas foriri… Ĉu ne?

– Eble, se mi povus peti vin resti por momento… – diris Elder ridetante.

– Ĉu vi rajtas efektivigi pridemandoj? Mi scias tiel, ke tio apartenas al la sinjoro kapitano.

Elder kapjesis rekone.

– Vi diris ĝuste, sinjorino. Mi esperas, la sinjoro kapitano demandos, ke de kie vi konas la enhavon de la policaj formularoj, plenigitaj en la ĉefkomandejo…

La virino ekstaris pale.

– Arestu min, se vi kuraĝas, sed mi ne toleras tiun hontigan demandadon!..

– Ni interesiĝas ĝentile, kaj estas nekomprenebla tiu eksciteco.

Sinjorino Relli residiĝis.

– Jes! Bonvolu demandi, sed tiu sinjoro portas civilan vestaĵon…

– Ĉefinspektoro Elder estas fama policano, kaj mi petis lin direkti la esploron… – respondis la kapitano ruĝiĝinte, ĉar li sentis, ke tio estis kaptulaco.

– Mi ne komprenas, kial vi koleras min, sinjorino – turniĝis Elder al ŝi. – Mi estas via altestimanto, kaj mi neniel miksus vin en la aferon, mi nur ŝatus fari kelkajn demandojn.

– Nu bone… bonvolu… Mi scias nenion pri la ponado kaj…

– Mi petas vin – ridetis Elder, – kiu parolas pri la ponardo?… Prefere mi ŝatus ekscii, kiam mortis sinjoro Relli?…

– Kial ĝi gravas?

– Nia malnova kutimo estas registri la pesonajn indikojn.

– Mia edzo mortis antaŭ ok jaroj.

– Pro kiu malsano?

– Ĉu ankaŭ tio apartenas la miaj personaj indikoj?

– Tute ne temas pri tio. Ĝi nur interesas min.

– Ĉu vere? Arnoldo mortis antaŭ ok jaroj.

– Kie li estas enterigita?

– En Vicenza… Ĉu vi dirus, kion kumunan vi havas al tio?

La kapitano strange rigardis sur la detektivon.

– Ĉu tio vere gravas, Elder?

– Se ĝi ne gravas, kial vi nervozigas sinjorinon Relli?

– Ĉar ĝenas min, kiam oni trudiĝas en mian privatan vivon. Mi ne toleras tion.

– Tiam do mi ne faros tion – respondis la ĉefinspektoro afable. – Bonvolu diri nur tion, kial troviĝas sur la ponardo la romia cifero du?

Ŝi salte leviĝis kun tremantaj lipoj.

– Mi jam diris, ke mi ne scias… Ĝi… estas ia ludponardo… Infanludilo.

Elder staris tute proksime al ŝi kaj rigardis en ŝiajn okulojn.

– Vi eraras, sinjorino Manzini! Ĝi estas ludilo de plenkreskuloj.

La virino unue konsterniĝis. Poste ŝi levis sian ŝultron kaj malesperiĝinte flustris.

– Jes! Vi scias ĉion… Mi konfrsas, ke mi estas Nedda Manzini….

Ŝia konfeso vekis ĝeneralan surprizon. La kapitano viŝis sian frunton.

– Mi aŭdis ie… Tiun nomon…

– Vi aŭdis. Oni konis ĝin en la tuta mondo. Mi estis operkantistino. Tio okazis antaŭ dekok jaroj. Poste mi forlasis la scenejon, kaj mi iris por serĉi misiiston en Borneo… Kaj kiam li mortis… – Nun ŝiaj oluloj pleniĝis per larmoj – mi decidis reveni… Sed mi ne volis esti maljuna artistino… Prefere mi fariĝis juna vidvino kaj mi ŝanĝis mian nomon Relli… Estas abomeninde, kiam oni kompatas min, kiel fama artistino mi estis iam… Tiel mi fariĝis sinjorino Relli. Sufiĉe!.. Mi esperas, ke vi kontentigis vian scivolemon…

– Tute ne temas pri tiaĵo. Mi nur volis scii, kiom da artistoj estas en la domo?

Markheit kapbalancis. Jam denove kion volas aludi tiu homo per tio?

– Kial interesas vin tio – turniĝis la virino al li nervoze.

– Tial – diris Elder, – ĉar tiu ĉi ponardo estas rekvizito…

Silento…

– Kaj… kion vi volas diri per tio?

– Ke vi devas koni ĉiun artiston en la domo, pri kiu estas supozeble, ke li formetis ie rekviziton kiel memoraĵon – li rigardis la ponardon, – kiu estis uzata en la dua sceno de opero.

– Ĉu vi… suspektas min… pri tio?…

– Ne. Sed se mi trovas rekvizitan ponardon, tiam mi devas scii, ĉu troviĝas alia artisto en la domo krom sinjoro Lindner…

– Lindner estas pacema, honesta ĝentilulo.

– Neniu suspektas lin. Ni nur pridemandos lin rilate la aferon de la ponardo. Sinjoro konceptisto Sedlintz venigos lin ĉi tien… – ordonis Elder.

– Mi petas vin… mi petegas… estas tute certe, ke li havas nenian rilaton al la ponardo…

– Sed trankviliĝu, sinjorino…

– Ne! Lindner estas kor- kaj nervomalsanulo, kaj tiel malkuraĝa… Vi mortigos lin.

Ŝi rompis siajn manojn. La policaj oficiroj falis el iu surprizo en la alian. Ĉu tiu Elder estas sorĉisto? De kie li akiras siajn konsternajn indikojn?

– Fidu nian takton, sinjorino. Nun ni petas vin, dum ni pridemandos sinjoron Lindner, bonvolu iri en la kontoron, akompanate de sinjoro konceptisto Borgen.

– Bone. Mi bedaŭras kaj amas tiun bravan, maljunan infanon. Kredu min? ke li havas nenion kumunan al la afero, kaj… kaj… ne suspektu lin… Bonvolu… atenti… ŝi petegis preskaŭ plorante. – Vi devas tre atenteme trakti lin.

Sinjorino Relli iris en la trian ĉambron kun Borgen.

– Diru, de kie vi scias ĉion ĉi? – demandis la kapitano.

– Ne forgesu, ke mi komencis la esploron antaŭ duon tago. La itala virino estis konata al mi. Mi depeŝis al la konsulejo, kaj tie oni ne faris sekreton el la afero. Ĉar la instanco sciis la sekreton de la artistino… Ĉu vi vere komisios nin per la gvido de la esploro, sinjoro kapitano?

– Hm… jes. Mi konfesa ke, mia opinio ŝanĝiĝis… Mi pensis, ke vi havas pli da bonŝanco ol scio.

– Ili nur kune valoras ion.

Venis Sedlintz, kun la dika, infanvizaĝa kantisto. Malstreĉaj saketoj formiĝis sub liaj okuloj dum ladaŭro de la pasintaj jaroj, kaj la tempo elkavigis la grason ĉirkaŭ lia makzelosto simile al vangobarbo… Li malfacile spiris, kaj liaj flave vejnitaj okuloj lace palpebrumis.

– Bonvolu sidiĝi, sinjoro Lindner…

– Dankon… – li eksidis suspirante. La kapitano volis montri la ponardon al li, sed tio ne estis sur la tablo… Kien ĝi malaperis?

– Tio estas sensignifa formalaĵo – diris Elder ridetante. – Ni konstatas la alibion de la gastoj unu post la alia. Vi ekzemple, mi memoras, staris en la halo, dum la sinjoro kapitano laŭtlegis.

– Jes.

– Sed vi foriris dum la laŭtlego de la ordono

– Okazis tiel. Mi supreniris en mian ĉambron, ĉar mi laciĝis… kaj tio ne interesis min…

– Sinceredire ĝi vere estas teda. Ĉu vi renkontis iun sur la koridoro?

– Jes… Duko Sergius venis el la direkto de mia ĉambro.

– Ĉu vi renkontis aliulon?

– Junan virinon ĉe la ŝtuparo, kiu loĝas sur la sama koridoro. Ŝajnis, ke ŝi atendis la dukon.

– Ŝi estis fraŭlino Maud Borckman… Ĉu vi iris en vian ĉambron?

– Ne. Sinjorino Relli postkriis min subite…

– La sinjorino ja estis malsupre en la halo!

– Jes, sed intertempe ŝi estis ankaŭ sur la etaĝo. Ŝi venis per lifto, kaj ŝi jam estis supre, kiam mi alvenis. Ŝi petis min suprenporti ŝian retikulon, ĉar ŝi lasis ĝin en la halo kun multe da mono.

– Ĉu vi suprenportis ĝin?

– Mi ne torvis ĝin en la halo. Nekompreneble…

– Dankon – diris Elder. – Ni aranĝis la formalaĵojn per tio.

– Nu… mi ĉiam volonte estos je via dispono… – li pezmove leviĝis.

– Akcesore ni ankoraŭ povas aranĝi la peton de sinjoro Wolfgang – subite alparolis lin Elder ridetente. – Oni torvis ornamaĵeton en la rubujo, kaj ni ne scias, al kiu ĝi apartenas?

Li elprenis la ponardon. El sia poŝo. La sulteta vizaĝo de Lindner sereniĝis.

– Ĝi estas la mia… Kara memoraĵo. El la dua sceno de la Enigma Ĉasisto.

– Kiel oni trovis ĝin en la rubujo?

– Eble ĝi falis de sur la skribotablo. Ĉar ĝi ĉiam estis tie…

– Bonvolu peti ĝin de la direkcio… Ankaŭ tio estas nur formalaĵo. Ni ne rajtas transdoni trovitajn objektojn… Nur ankoraŭ ion… Ĉu vi ne rimarkis brunan makulon sur la tapiŝo?

La pordo de la alia ĉambro malfermiĝis, kaj sinjorino Relli elvenis ekscitite-

– Sufiĉe!

Lindner staris mirante.

– Mi volas konfesi.

– Sed… sinjorino…

– Sinjoro Lindner eliru el la ĉambro. Ne timu, okazis nenio malbona. Ni devas klarigi miskomprenon…

– Mi ne eliros! Mi volas scii, kio estas tiu ludo… Kion signifis…

Elder ekfumis cigaredon.

– Bonvolu sidiĝi, sinjoro Lindner, ankaŭ vi sinjorino. Saccomodi…

La virino aŭdinte la italan vorton eksidis iom surprizite.

– Mi opinias, ke estus la plej bone klarigi ĉion. Ni suspektas neniun, kaj domaĝos nek al sinjoro Lindner ekscii la veron. Bonvolu sinjorino. Parolu!

La virino jun jam estis multe pli trankvila.

– Kiam la sinjoro kaéitano komencis laŭtlegi la ordonon pri la kvaranteno, mi vidis, ke Lindner ekiras sur la ŝtuparo. Li iris per iom malcertaj paŝoj. Mi volis, ke li ne drinku pli multe, ĉar ni havis konfuzan tagon. Mi enliftiĝis kaj suprenportigis min por pli frue esti ĉe lia ĉambro. Alveninte tien, mi vidis, ke la pordo estas malfermita. Mortinto kuŝis interne, en granda sangoflako…

Lindner aŭskultis ŝin kun konsternita vizaĝo.

– Li estis doktoro Ranke – diris Elder.

– Jes! Li estis tiu. Mi sciis, ke ĉiu gasto estas malsupre en la halo…

– Vi eraris pri tio.

– Mi pensis tiam, ke nur Lindner venis supren. Li nun ne havas alibion, ĉar li suprenvenis. Kaj la murdito kuŝas en lia ĉambro. Mi estas malvarmsantga, forta virino. Mi vivis en Borneo apud misiisto. Kontraŭe mi vidis duone malfermitan pordon de ĉambro, kaj balailo estis apogita tien. Oni ĵus purigis tion. Ĝi estis la ĉambro de Vangold, kiu havas alibion. Kaptinte la mortinton, ĉar mi estas tre muskula, mi rapide portis lin en la alian ĉambron. Aŭdinte voĉojn, mi paŝis al la pordo. Iu malfermis ĝin. La alo de la pordo kaŝis min. Ekvidinte la kadavron, li frapfermis ĝin kaj foriris. Mi jam ne kuraĝis eltiri la ponardon el Ranke. Tiam mi renkontiĝis kun Lindner sur la koridoro. Mi sendis lin en la halon… Eble oni ne vidis, ke li suprenvenis… Kaj mi rapidis en mian ĉambron.

– Ĉu dume vi renkontis neniun?

– Nu… Maud Borckman adiaŭis dukon Sergius… ĉe la ŝtuparo…

– Mi estis certa pri tio – diris Elder, – ke Ranke ne tie estis murdita, kie oni trovis lin… Apenaŭ estis ango sur la planko, kaj sangoperdo estis la kaŭzo de lia morto laŭ la protokolo de la sekcado. Mi serĉas, kie estas la sango?

Lindner ekstaris.

– Sinjoroj, mi deziras konfesi. Mi mortigis doktoron Ranke!

La vidvino salte leviĝis, sed la kapitano nun jam kategorie diris al ŝi.

– Mi petas vin, sinjorino, vi partoprenas pridemandon! Nur tiu rajtas paroli, al kiun mi demandas.

Kaj per tio li jam neglektis Elder-on. Rapide. Senpere antaŭ la fino. La ĉefinspektoro danĝere eliminis ĉiun rilate la aferon dum duon horo. Hoho! Tamen ne eblas lasi tion.

– Kio estas via nomo? – demandis la kapitano.

– Enrico Lindner.

La protokoloj amasiĝis antaŭ Sedlintz.

– Lindner ne estas itala nomo.

– Mia patro estis aŭstriano. Mi jam naskiĝis kiel italo. En jaro 1886, en urbo Torino…

La laca, maltrankvila homo nun estis kvieta, malvamkonduta kaj sobra.

– Ĉu vi deziras sincere konfesi? – demandis la kapitano.

– Jes. Mi konfesas, ke mi mortigis doktoron Ranke, en mia ĉambro.

– Kiel ĝi okazis?

– Doktoro Ranke frapetis sur mia pordo, ke alvenis la polico, kaj mi venu en la halon. Mi malfermis la pordon, la doktoro enpaŝis, kaj li miris pri tio, ke mi loĝas ĉi tie. Li pensis, ke la ĉambro apartenas ankoraŭ nun al tiu virino, kun kiu mi ŝanĝis tion.

Elder salte leviĝis.

– Kiel?… Ĉu ne vi loĝis… en tiu ĉambro?…

– Ne. Mi loĝis en la ĉambro n-ro 72, kaj la pordisto petis min transdoni ĝin al virino…

– Ĉu vi scias, kiu estis tiu virino?

– Maud Borckman – diris Elder.

– Daŭrigu!

– La doktoro demandis, en kiun ĉambron transloĝiĝis la virino, kun kiu mi ŝanĝis la ĉambron? Ĉagrenis min, ke li rapide, malpacience demandas, mi donis rifuzan respondon al li. Tiam li kaptis mian brakon kaj komencis kriadi incitite. Mi forpuŝis lin, li ekbatis min, tiam mi mortpikis lin per la teatra ponardo, troviĝanta ĉemane…

– Kial vi iris poste en la halon?

– Denove frapetis iu. Nun jam la detektivo. Li diris, ke mi iru en la halon, ĉar alvenis la polico. Mi rimis, ke li malfermos la pordon. Mi malsupreniris kun li, sed mi tuj revenis por forigi la kadavron. Sed sinjorino Relli sendis min por suprenporti ŝian retikulon. Reveninte en mian ĉambron, la kadavro jam ne estis tie.

– Ĉu la tapiŝo? – demandis Elder.

– Kiel? – demandis Lindner stultmiene.

– Kien malaperis la tapiŝo, sur kiun la sango fluis? Hieraŭ mi eniris en vian ĉambron kun via posta konsento, kaj ĝi estis la sola apartemento sur la etaĝo, kie mankis la tapiŝo.

– Vere… nun, kiel vi diras, estas strange ankaŭ al mi. La tapiŝo malaperis.

– Mi ne komprenas, kian gravecon ĝi havas – interrompis la kapitano malpacience.

– Mi opinias, ke grandan – respondis Elder. – Ni ankoraŭ ne trovis la sangon de la viktimo. Laŭ mi, ĝi fluis sur tiun tapiŝon.

– Kiel ĝi povis malaperi, se nek la murdisto scias pri tio? Aliulo ne havis intereson malaperigi tion! – malpaciencis la kapitano.

Elder dorsapogiĝis en la brakseĝo kaj neaŭdeble fajfetadis…

– Nu? – iu oficiro urĝis lin nervoze.

– La tapiŝo estas la plej grava en la tuta afero. – Li subite turnis sin al Lindner. En kia korpopoozicio vi staris, kiam vi pikis la ponardon en la ventron de la doktoro?

– Ni staris vidalvide, kaj mi pikis rekte en lian ventron… – li mire eksilentis. Li vidis sur la konsternitaj vizaĝoj, ke okazis io eksterordinara.

– Nu bone! – diris Elder kaj ekstaris. – Nun jam la afero klariĝas. Vi perfidis vin, sinjoro Lindner! Doktoro Ranke ne estis mortpikita je la ventro, sed je la gorĝo.

Lindner nervoze glatigis sian maldensan hararon per siaj fingroj.

– Mi ne bone aŭdis la demandon… Kompreneble mi pikis en la gorĝon de Ranke. Li staris vidalvide, kaj mi volis trafi molan punkton per tiu malforta instrumento, tial en la gorĝon…

Li time eksilentis, ĉar sinjorino Relli komencis ridi, kaj ŝi ridis, ridis plengorĝe, malpeziĝinte, elkore, bonhumore…

XX

Sinjoro Elder… Benissima! Vi vere estas diablo kaj ankaŭ anĝelo samtempe.. – kriis la vidvino, kaj antaŭ ol kiu ajn povintus malhelpi ŝin, rapide kliniĝinte, ŝi kisis la manon de la ĉefinspektoro.

– Sed sinjorino…

– Silentu… Kaj ŝi paŝis al Lindner. Ho! Vi terure stulta infanhomo! Hontu! Vi tre timigis min… Mi neniam estus kredinta, ke vi povas mensogi tiel! Hontu!

La maljuna, dika infano eksidis anime rompita.

– Mi mortigis lin… – li provis balbuteti.

– Sufiĉe! Stulta homo! Doktoro Ranke estis mortpikita el dorsdirekto je la gorĝo, kaj ne je la ventro!

– Kion signifas tio, Elder?

– Ke la tapiŝo gravas. Kiu forportis ĝin kaj kien? La sangospuro estis sur ĝi.

– Sed…

– Koncerne sinjoron Lindner, mi pensas, ke parto de lia konfeso estas vera. Doktoro Ranke serĉis Maud Borckman-on, sed li ne sciis, ke ŝi jam transloĝiĝis el la ĉambro de sinjoro Lindner. Sindjoro Lindner diris, ke la virino loĝas en alia ĉambro. Kaj…

– Kaj? – demandis la kapitano.

– Bonvolu respondi, sinjoro Lindner! – Avertis lin Elder. – Ĉiu vorto gravas.

La artisto denove estis la iama, senpova figuro.

– Mi mensogis antaŭe… Mi opiniis, ke la sinjorino estas suspektata… Mi decidis…. surpreni tion sur min…

– Stulta, maljuna infano! – kriis la vidvino.

– Mi petas silenton – interrompis la kapitano. – Ĉu vi do volas aliigi vian konfeson?

– Jes.

– Kio okazis inter vi kaj la doktoro?

– Mi diris al li, ke la antaŭa gasto transloĝiĝis, mi ne scias, kien.

Tiam la doktoro petis mian permeson telefoni al la pordisto. Mi konsentis kaj malsupreniris en la halon. Poste venis en mian kapon, ke la doktoro ne ŝlosos mian ĉambron, kaj mia ĉiu mono estas en la ŝranko. Reveninte mi renkontiĝis kun la sinjorino, kiu sendis min por sia retikulo. Kiam mi denove alvenis en mian ĉambron, mi trovis ĉion en ordo.

– Ĉu la tapiŝo ankoraŭ estis sur ĝia loko?

Lindner pensadis. Li frotis sian frunton…

– Mi ne memoras… Vere mi ne memoras…

– Mi ne komprenas, la tapiŝo kial estas tiel grava – interrompis la kapitano. – Ĉiuokaze mi ordonas laŭ la konfesoj…

– Pardonon pro la interrompo – diris Elder, – sed mi ŝatus, se la pridemanditoj transirus en po unu najbaran ĉambron, por ke mi diru ion.

– Bone, sed bedaŭrinde mi devas ĉiumaniere aresti vin laŭ viaj konfesoj…

– Mi timis tion – diris Elder malgaje.

– Mi petas vin, sinjoro kapitano… – balbutaĉis Lindner.

– Silentu Enrico! – diris sinjoriino Relli aplombe. – La vero estas niaflanke, kaj mi fidas tiun detektivon. Li estas multe pli saĝa ol la kapitano, kaj li ne permesas ridindigi la policon. Pronto! Mi diris tion. Faru al mi tion, kion vi volas.

La kapitano paliĝis ĝis sia okulblanko.

– Vi, bedaŭrinde trompiĝos rilate la ĉefinspektoron. Sedlintz, Ulrik, konduku la sinjorinon kaj sinjoron Lindner en sian ĉambron. Ili ne rajtas paroli unu kun la alia, kaj starigu gardiston antaŭ ilian pordon.

– Ĉu Vangold? – demandis Elder. – Ĉu li rajtas libere iradi? Li ne havas alibion, kaj la krimobjekto…

– Prave, eĉ sinjoro Vangold estas grave suspektebla, ni prenos ankaŭ lin sub domicilan gardon…

– Krome duko Sergius kaj Maud Borckman – daŭrigis Elder senindulge. – Pluraj atestantoj vidis ilin sur la koridoro, kaj nek ili havas alibion!

La kapitano perpleksiĝis. Li jam vidis, ke tiu homo denove logis lin en kaptilon.

– Ni pridemandos ilin – li respondis rezolute, – kaj se necese, ni arestos ilin. Ĉiu suspektato estas arestebla dudek kvar horojn…

– … Se ni devus supozi ilian fuĝon. Sed nun eĉ katido ne povus foriri nerimarkite.

– Vi eraras! Ankaŭ sinjorino Villiers malaperis senspure. Sedlintz, bonvolu iri.

– Bravo, detektivo! – diris sinjorino Relli forirante.

– Sinjoro ĉefinspektoro! – diris la kapitano severe. – Vi akiris informojn dum la esplorado, kiujn vi prisilentis, kaj vi uzis tiujn teatre. Mi rekonas viajn eksterordinarajn kapablojn, sed tiu konduto estas rompo de la disciplino.

– La sinjoro kapitano petis min ne miksiĝi en la esploradon. Mi nun faris tion nur tial, ke mi gardu la policon de malagrabla skandalo.

– De kia skandalo?

– Vi arestis tri homojn ĝis nun. Tiumaniere vi devas aresti ankoraŭ du personojn. Resume kvin. Kvin respektataj homoj, el kiuj nur unu povas esti la farinto, do kvar personoj postulos kontentigon, kvarope ili protestos en la ĵurnaloj… Kaj juste.

– Kiuj estas la du aliaj personoj?

– Duko Sergius kaj Maud Borckman.

– Ni pridemandos ili. Konceptisto Ferguson iru por venigi ilin. Markheit ekstaris.

– Mi ne deziras interveni en la aferon de la polico, sed mi opinias, ke Elder volas fari bonon. Estas superflue provoki skandalon, dum ni ne scias certan.

– Dum ni ne scias, kien foriris sinjorino Villiers, ni devas aresti ĉiun sespektaton. Bedaŭrinde, la sanitara servo ne donas sufiĉan garancion… – li aldonis, direktante pikon al Markheit.

– Ni devas akcepti tion – diris Elder ĝemante. – Kvankam laŭ mi sinjorino Villiers ne forlasis la hotelon…

– Kiel vi pensas tion?!

– Ĉar kiu volas forlasi la hotelon, tiu ne provas kontrabandi leteron per subaĉeto, sed tiu mem kunportas ĝin.

– Mi akceptas tion! Tiuokaze eĉ hodiaŭ ni traserĉos ĉiun ejon, ĉambron kaj angulon.

La duko elvenis kun Maud. Sergius jam estis en smokingo, li preparis sin por tagmanĝi. Li detiradis siajn blankajn gantojn trankvile.

– Sinjorino Relli kaj sinjoro Lindner vidis vian ekscelencon sur la koridoro, kie okazis la murdo, senpere post la krimo.

– Sur la koridoro… jes… Mi venis kun fraŭlino Borckman, al la ŝtuparo.

– Ĉu vi ne rimarkis ion suspektindan?

Li respondis trenate.

– Mi aŭdis bruon el la ĉambro n-ro 70, en kiu loĝis Vangold, sed mi sciis, ke li estas malsupre en la restoracio…

– Kaj?

– Mi lasis Maud-on sola por momento ĉe la ŝtuparo, mi reiris por rigardi ĝin… – Li hezitis.

– Kaj vi malfermis la pordon – diris Elder.

– Estis tiel… – Li denove silentis.

– Kion vi vidis?

Li diris tre mallaŭte:

– Mi vidis blankharan homon… Mortpikitan.

– Tio konfirmas la konfeson de sinjorino Relli – kapjesis Elder, – iu malfermis la pordon, post kiam ŝi portis la kadavron de Ranke en la ĉambron n-ro 70.

La kapitano frapetis sur la tablo per plumingo.

– Mi daŭrigos la pridemandon.

– Pardonon…

– Kion vi faris poste?

La manoj kaj la voĉo de la duko tremis.

– Mi diris… al fraŭlino Borckman, ke ŝi iru en sian ĉambron… ankaŭ mi iros en la mian… Tiel ni ne miksiĝos en la aferon… Ĉu estas permesate peti glason da akvo?…

– Jen bonvolu… – Konceptisto Ferguson komplezeme verŝis ĝin…

– Dankon…

– Ĉu dume vi renkontiĝis kun iu? – demandis la kapitano.

– Sinjoro Lindner venis sur la ŝtuparo.

– Ĉu poste?

– Mi atendis, dum fraŭlino Borckman iros en sian ĉambron, kaj ankaŭ mi reiris en la mian…

Maud pale rigardis la baraktadon de la rompiĝema, maljuna homo.

– Bonvolu iri en la najbaran salonon – diris la kapitano kaj mansignis al la reveninta Sedlintz, ke li sekvu Sergius-on.

La maljunulo ĵetis maltrankvilan rigardon sur Maud-on ĉe la sojlo.

– Nur iru trankvile – diris la knabino.

La duko eliris kun mallevita kapo.

– Ĉu vi estas Maud Borckman?

– Jes.

– Ĉu privatulino?

– Ne. Mi estas la asistantino de profesoro Decker.

– Kiel?

– Kial vi miras pri tio?

– Sed… vi ne scias… ke tiu homo, kiu agonias pro bubona pesto, estas profesoro Decker?!.. Akvon… ha… rapide… konjakon… kuŝigu ŝin sur la sofon.

Ĉar Maud sterniĝis, kvazaŭ ŝi estus mortinta, aŭdinte la vortojn de Markheit.

XXI

La kapitano gratis sian kapon pro komika senkonsileco.

– La diablo komprenas tion…

– Ĉu vi fartas pli bone? – demandis Markheit la knabinon.

– J… jes…

Ŝi leviĝis de sur la sofo kaj malrapide staris sur siajn piedojn.

– Kiel fartas la profesoro?

– Bubona pesto… Ni havas malmulte da espero. Li konstante estas senkonscia, li havas altan febron kaj tipajn simptomojn de sepso. Liaj ĉiuj glandoj estas ŝvelintaj… do… nu ne ekzistas scienco. Ni povas fari nenion, la kuracisto ŝmiras lin per oleo Palmira… tio mildigas la doloron kaj la jukadon.

– Ĉu ne estas espero?

– Nu… Ĝi estas bubona pesto, vere… Do, domaĝe por li, ĉar li estas eminenta homo…

– Kiel vi klarigas fraŭlino tion – demandis la kapitano, – ke via ĉefo ne informis vin pri lia alveno? Ĉu vi disiĝis kolere?

– Ne. La profesoro tre ŝatis min kaj…

Ŝi ne povis daŭrigi.

– Eble mi povas helpi – diris Markheit. – Mi parolis kun la malsanulo kelkajn momentojn. Li venis inkognite. Li volis kapti erariĝintan kolegon sen la interveno de la polico… – Li signifoplene rigardis al Maud.

– Ĉu vi ne scias ion pri la afero? – demandis la kapitano.

– Ne. Neniokaze temas pri mi.

– Kion vi scias pri la krimo, okazinta en la ĉambro n-ro 70?

– Multon!

– Bonvolu rakonti.

Maud ekstaris trankvile.

– Mi mortigis doktoron Ranke.

XXII

Post momenta silento la kapitano batis pugne sur la tablon tiel forte, ke la objektoj ekdancis.

– Mil diabloj…

– Mi ne komprenas… – miris la knabino. Mi deziras sincere konfesi. Doktoro Ranke sendis al mi leteron je la 11-a horo vespere, antaŭ la tago de la murdo, ĉar li jam estis unu tagon pli frue ĉe la malsanulo. Sed li konstatis la peston nur la sekvan tagon. Jen estas la letero.

Ŝi transdonis tion. La kapitano legis ĝin. Jen estis skribite:

“La plurfoje murdinta Borckman kaj lia filino povas atendi indulgon nur de mi. Venu en la halon je la tria horo nokte, kaj kunportu la notkajeron. d-ro R.”

– Pri kia notkajero temas?

– Mi ne scias…

– Kiu estas tiu “murdinta Borckman”?

– Mia patro.

– Kie li estas nun?

– Mi ne scias. Kiam evidentiĝis liaj teruraj faroj, li fuĝis el Moskvo. Ankaŭ ni veni kun mia patrino de tie, kaj ni ekliĝis en Batavio, kaj duko Sergius, kiu estas konata pri sia bonfaremo, prenis nin sub sian protekton.

– Kion volis Ranke de vi?

– Ĉantaĝi. Mi iris al la aŭrora renkontiĝo. Li diris, ke li malkovros mian devenon antaŭ ĉiu, li disfamigos, ke mi estas la filino de plufoje murdinta homo, se mi ne akiros por li dekmil nederlandajn florenojn de la duko.

– Kaj?

– Li proponis moratorion ĝis la sekva tago.

– Kio okazis sekvonttage sur la koridoro, kiam oni vidis vin kaj la dukon dum la tempo de la murdo?

– La duko iris en sian ĉambron por surpreni gantojn, ĉar li ne iras tagmanĝi alie. Tiam doktoro Ranke elvenis el la ĉambro de sinjoro Lindner kaj postulis monon. Sekvinte lin, mi ekvidis la malpezan ponardon sur la tablo kaj pikpuŝis ĝin en lian dorson. Poste mi rapidis al la ĉambro de la duko. Li miris, ke mi atendas lin antaŭ lia pordo, sed lidiris nenion. Ni denove preteriris la ĉambrojn n-roj 70, la duko diris ĉe la ŝtuparo, ke li reiros por momento, poste li venis kaj petis, ke mi iru en mian ĉambron.

– Mi arestas vin laŭ via sincera konfeso.

– Kompreneble. Mi ŝatus, se vi permesus al mi flegi profesoron Decker. Ja estas egale, kie gardi min…

– Mi ne permesas tion…

Nun Ferguson envenis ekscitite.

– Sinjoro kapitno!.. La duko diris, ke li deziras sicere konfesi… Li mortigis doktoron Ranke…

La kapitano por moneto sentis tiel, ke li freneziĝos.

XXIII

Bonvolu kredi, ke ĝi ne estas vera – diris Maud. – La duko pensas, ke li povas savi min, se li oferas sin.

Dume ankaŭ la duko envenis.

– Silentu, Maud… li diris mallaŭte. – Mi mortigis doktoron Ranke, antaŭ ol mi estus frepetinta sur via pordo. Li staris en la ĉambro de Lindner, ĉe malfermita pordo. Mi aŭdis, ke li petas konekti la ĉambron n-ro 72 pere de la interna telefoncentro de la hotelo. Mi ŝiris el lia mano la telefonon, kaj mi estis groba al li. Li priridis min. Poste li turniĝis por ke li iru al Maud. La pondro kuŝis ĉemane… mi kaptis ĝin kaj…

– Malvere! – kriis Maud.

– Ne provu savi min. Mi faris tion. Arestu min.

Elder ne interrompis ilin. Li skribadis en sian notkajeron. La kapitano kelkfoje rigardis sur lin. Liaj sentoj ŝanĝiĝis rilate Elder-on.

Fine li mansignis al Sedlintz, poste li turnis sin al la pridemandito.

– Mi aŭskultis, kion vi diris. Mi petas vin iri en vian ĉambron, kaj restu tie ĝis plua ordono.

Kiam Sedlintz foriris kun la duko kaj Maud por starigi gardistojn antaŭ ilian pordon, la kapitano turnis sin al Elder.

– Malbenita historio. Mi ankoraŭ ne vidis tian. Tri farintoj por unu murdo.

– Kvar farintoj. Ĉar la sanga tuko estis en la poŝo de Vangold.

La kapitano rigardadis siajn ungojn.

– Hm… Mi vidis tiel, ke vi notis ion – li diris fine mallaŭte.

– Jes… Kelkajn gravajn punktojn de la afero.

– Ĉu vere? Laŭ vi, kiu estas la plej suspektebla?

– Tiu, kiu malaperigis la tapiŝon.

– Sed kial?

– Ĉar li forlasis la ĉambron la lasta, do li kaŝiĝis, aŭ li jam estis tie, kiam la unua suspektato alvenis, kaj kiam li vidis, ke iu forportas la kadavron, li kunportis la tapiŝon.

– Ĉu tiu homo ne povas esti la duko, Lindner, fraŭlino Borckman, aŭ sinjorino Relli?

– Ne. Ili ĉiuj renkontiĝis unu kun la alia post la murdo. La tapiŝo ne estis ĉe ili.

– La itala virino estas la plej suspektinda!

– Ili estas same suspekteblaj – diris Elder. – Ili ĉiuj havis kelkajn minutojn sen alibio, dum la murdo.

Markheit ekstaris.

– Mi iras tagmanĝi. Mi ŝatus scii nur tion, kiel vi opinias pri la afero, Elder?

– Ĝi iomete haltis. Laŭ mi estus pli bone, se la suspektitoj povus libere moviĝi en la domo, kaj ni povus observi ilin.

– Sed ĝis ni ne scias, kie estas sinjorino Villiers, ni devas agi tiel rilate ilin – diris la kapitano kurte.

– Almenaŭ helpu min en tio, sinjoro kapitano, ke ni serĉu la tapiŝon.

– Kiel?

– Ni traserĉu ĉiun ĉambron senescepte. Temas pri tapiŝo duoble tri metrojn granda. Oni povis kaŝi ĝin nur en iu ŝranko aŭ sub lito. Kie torviĝas la tapiŝo, tie estas la mordisto.

– Bone. Ni traserĉos la ĉambrojn unu post la alia.

– Ĝi estos instrua, senkonsidere de la tapiŝo – diris Elder, kaj ili ekiris.

XXIV

La junulo vekiĝis. Tio jam ne surprizis lin, ke li dormas en bankuvo, kaj li miris nek pri tio, ke li havas tropikan kaskon sur sia kapo, sed cetere nenio estas sur lia korpo. Tiaĵo lastatempe estis ĉiutaga, sed li miris pri tio, ke la akvo fluetas el la krano, kaj ĝi jam delonge transverŝiĝis la bankuvon tiel, ke kelkmilimetra akvo kovris la plankon de la banĉambro.

Ki eli estas?

Li komencis rememori… Li Shing… Bruns… Doktoro Raleigh kaj la mimozo.

Li fermis la kranon. Ronkado aŭdiĝis el la najbara ĉambro. Nu… iru… Ĉar estos problemo… Li malgaje vidis, ke lia kitelo trempiĝas en la fundo de la bankuvo en societo de kelkaj malvarmaj viandopecoj. Li grimpis el la akvo. Bruns dormis profunde en la alia ĉambro, inter la sofo kaj la tablo, apoginte sian kapon al renversita brakseĝo. Vesperiĝis…

Li komencis traserĉi la vestoŝrankon. Li ne havis moralan skrupulon. Li estis ĉaspelito. Li mortpafos sin, se oni kaptos lin. Senkonsidere de ĉio, la murdo sendube estus pruvita.

Li ĵetadis la vestojn tien-reen. Li serĉis la plej malbonkvalitan. Fine li elektis drelikan, someran vestaĵon.

Nun komenciĝis la problemo. Ladikulo estis duon metron malpli alta. La jako atingis ĝis liaj kubutoj, la pantalono ĝis liaj genuoj… Li serĉadis ekscitie. La frenezulo vekiĝos, kaj al li estos kapute. Kion faras nuda kuracisto en lia ĉambro.

Li eltiris la tirkestojn. Multegaj leteroj. En tirkesto de grandega komodo kuŝas tapiŝo. Duoble tri metrojn granda, rustkolora, persa. Ĝi ne estas bona… Li retropaŝis ekvidinte la enhavon de la alia komod-kesto…

Ĉirkaŭ dudek diversaj pistoloj kaj unu mangrenado. Kio ĝi estas? Aŭtomata revolvero, malnova, seskugla bulldog, kaj zonkartoĉujo kun kugloj… Alo! Li estas bela paciento. Li eltiris la sekvan tirkeston.

Ĝi estas eĉ pli stranga.

Unu mitralo. Kio? En la ĉambro de la Grand-Hotelo. Tapiŝo kaj mitralo. Kaj akcesore gasmasko.

Sed vestaĵo ne troviĝas! Ĝi estas malesperiga! Kial tiuj multaj armiloj? Nekompreneble. Li reiris en la banĉambron kaj malfemis la fenestron.

Li aŭdas voĉojn tra iu vidalvida, malfermita fenestro. Iu grumblas:

– Ne mia kulpo, ke mi estas ĉi tie. Neniu rajtas devigi min labori!

– Vi eraras,sinjoro Hacker! Vi devas labori dum la kvaranteno – diris la alia homo severe. Li estis Wolfgang.

– Bone! Sed tiam laboru ankaŭ sinjoro gubernatoro Shilling! Mi vagaĉis ne tial antaŭ la Grand-Hotelo, ke mi laboru!

– Nu! Komprenu, ke ni ne havas sufiĉe da servistoj al la alta nombro de la gastoj, kaj la ŝtato rajtigis min, ke ni elektu laborforton el la personoj, kiuj estas provizitaj je la konto de la fisko.

– Mi ne laboros – respondis Hacker.

– Li pravas – diris la malguna gazetvendisto. – Ni estas sanitare observataj…

– Fermu vian buŝon – avertis lin Wolfgang. – Rilate vian nutradon, ĝi grave ŝanĝiĝos, se vi ne laboros. Notu bone tion.

– Tiam mi ekprocesos kontraŭ vi! – kriis Hacker. – Krome ni liĝas duope en unu ĉambro, kio estas malregula okaze de epidemio!

– Se… mi proponus salajron por via laboro?

– Vi ne povas min subaĉeti.

– Nu. Sciu co, se vi ne laboros, vi ne ricevos manĝaĵon.

– Mi akiros ĝin! Vi eraras, se vi pensas, ke oni juĝos min pro ŝtelo. En necesbezono. La sinjoro gazetvendisto estos mia atestanto. Kaj virino nomita Lidia, kiun vi kondamnis same al trudlaboro.

– Nu vidu, vi povus sekvi ŝian kezemplon! Ŝi ricevas ĉiutage du-tri florenojn da bakŝiso.

– Mi volas ripozi, ne perlabori monon.

– Bone – diris Wolfgang. – Se vi ne deprenos de sur la vestohoko tuj la livreon de la hotelservisto, kaj vi ne anonciĝos ĉe la ĉambrokelnero Martino sur la dua etaĝo, tiam vi ricevos nur supon kaj panon…

– Tre bone, mi volas maldikiĝi!

Hacker apenaŭ atentis ilin. Li legadis la varojn de la maljuna gazetvendito. Li havis ilustriajn revuojn, magazinojn, ĵurnalojn, tiom, kiom li bezonis.

– Rilate la amuziĝon, vi rajtas legi nur tage, ĉar mi malkonektos la kurenton.

– Vi ne rajtas fari tion – ekgrumblis Hacker.

– Prave! Vi ne rajtas fari tion – diris la maljuna gazetvendisto, kvazaŭ li estus prajuristo.

Sed Wolfgang foriris.

– Kiel imsilenta li estas! Li volas uzurpi nin, ĉar ni hazarde venis ĉi tien – furiozis Hacker.

– Lidia malbonigis ĉion. Tiu virino aspektis kronika alkoholistino, kaj ŝi dungiĝis kiel ĉambristino.

– Puf! La elektra lampo estingiĝis en la malgranda ejo. Wolfgang plenumis sian unuan minacon. Hacker blasfemis.

– Damne. Estas la sepa horo, kaj antaŭ la deka mi ne pvas dormi. Tiu fiulo pensas, ke li povas nin devigi nin tiel.

– Ni tamen amuziĝos – diris la maljunulo kaj komencis gurdi. – Mi povas fari tion ankaŭ en mallumo.

– Se nur mi povus dormi tutan tagon tiel, kiel tiu aĉulo. – Li montris al la angulo, kie ronkis la indiĝena galanteri-vendisto. – Li ne petis tiun homon labori…

– Ĉar li estas nigrulo – diris la maljunulo kaj gurdis. – Oni ne preferas dungi ilin, nur kiel grumon…

Nur la sonoj de la gurdo aŭdiĝis.

– Atentu min… Tiu dikstaturulo, loĝanta vidalvide malsuprenirs ĉi-tempe en la restoracion… Mi pensas, ke estus eble porti el lia ĉambro iom da drinkaĵo kaj cigaredo… Por ke ankaŭ ni sentu nin bone.

– La ideo estas bona. Se vi trovus iom da kontanta mono, ne lasu ĝin tie.

Nur la gurdo sonis. Hacker grimpis tra la fenestro. En la vidalvidan banĉambron.

Plaŭdo! Nu… Kio ĝi estas? Estas inudo en la banĉambro. Li iris ĉirkaŭ ses paŝojn, poste li ŝaltis la elektran lampon.

Li haltis pro teruro tiel, kvazaŭ li estus folmobatita. Vidalvide li ekvidis tute nudan homon, vestitan per gasmasko. En la mano kun mitralo. Hascker rigardis lin konsternire. Lia lango ĉesis funkcii. La mitralo svingiĝas, nun li subite konsciiĝas kaj etendas sian manon, sed la pugnode la gasmaskulo travas lian mentonon el la alia direkto, ke li knokaŭite falas en la bankuvon. Kun granda p

laŭdego…

Dume la maljunulo gurdisen la mallumo. Ĉirkaŭ post dek minutoj li aŭdas bruon ĉe lafenestro. Iu ombro enpaŝas.

Aha! Revenas ĥacker, la rezoluta senlaborulo – li pensas, sed alvenas sinjoro en la mallumo, vestita per ununura gasmasko…

– Kion vi kunportis? – demandas la maljunulo de la ombro, palpantan ĉe la vestohoko.

– Pst… – li respondas nur tion.

“Estas ia problemo” – pensas la gazetvendisto, kaj li gurdas mekanike, silente. Baldaŭ li ekscios, kial ne eblas paroli… Dume la alia homo kvazaŭ malvestus sin. Falinta ŝuo klakas…

Post kvin minutoj la pordo grincas. Li elŝteliĝis! Ĉu li ne faris ian friponaĵon? Kien li iris? Li maltrankvile gurdis.

Post dek minutoj junulo anonciĝis ĉe Martino. Li estis felikso.

– La direktoro diris, ke mi laboru ĉi tie.

– Ĉu vi estas tiu havenlaboristo?

– Jes.

– Kiel vi estas vestita?!

Li rigardis sin mem. Li portis livreon kun oraj butonoj. Tio estis en ordo. Sed li havis treege ĉifonan ĵaket-pantalonon. Ĝi estis la vesto de la indiĝena ornamaĵet-vendisto. Kion fari? Li devis vesti sin en la mallulo.

– Kaj tiuj ŝuoj.

Li rigardis malsupren. – Ĉu?…

Li vertiĝis por momento!

… Li portis blankajn tenisŝuojn, sur iu estis bruna makulo.

XXV

– Mi petas pardonon… La sinjoro direktoro malkonektis la kurenton, kaj mi vestis min en la mallumo. – li diris, kiam fine lia lango moviĝis.

– Nu bone… iru en la niĉon n-ro 90, apud la ŝtuparo. Baldaŭ mi sendos al vi pantalonon. La sonoril-tabulo estas vidalvide. Se eklumiĝas iu numero, iru en la ĉambron de la gasto. Okaze de mendo telefonu pere de la interna telefono al la restoracio. Se vi ne scias ion: mi laboras sur la kvina etaĝo, telefonvoku min.

Li iris en la diritan ĉambron. Komforte eksidinte, li ekfumis. Li havis tiom da memregado komporti gasmaskon da cigaredoj, grimpinte tra la fenestro. Ili havis oran ekstremaĵon, kun surskribo „Bruns”. Aha. Li farĉigas la speciale aromitan tabakon en propran cigaredpaperon, kiel ĝenerale la riĉuloj.

Eklumis iu numero. Sesdek. Li iris. Li malfermis la pordon de tute juna, bela homo.

– Bonvolu diri… kie oni lavas la vestojn ĉi tie?! Estas terure, kiel aspektas miaj ĉemizoj.

– Mi estas novulo. Sed mi pensas, ke la hotelo havas propran lavejon.

– Bonvolu diri al la lavistino ke ŝi suprenvenu al mi. Mi estas Erick Kramartz.

– Jes.

Li telefonis al la restoracio, kie la ĉefkelnero ne volis akcepti la mendon de la ĉambro n-ro 60.

– La kuirejo ne povas servi per lavistino.

– Sendu do kuiristinon. Por mi estas egale.

– Mi telefonos al la akceptejo.

– Bone… – respondis la nova hotelservisto kaj demetis la aŭdilon.

Nun li deziris vidi Maudon. Li tuj pensis pri la virino, kiam lia restado iomete stabiliĝis en la hotelo. Nun estas granda problemo… La enigmo de la ŝuo solvus multajn aferojn. Certas, ke iu portis la leteron en tiu ŝuo. La formo de la bruna makulo estas sufiĉe karakteriza. Al kiu apartenas la ŝuo? Nur al la indiĝeno, ĉar Hacker kaj la gezetvendisto havis siajn ŝuojn surpiedo. Do la Malaja bildkartvendisto portis la leteron. Certe iu sendis lin. Dum la sekcado li eble portis instrumentoj aŭ tiaĵon. Ankaŭ al tiu laboro estas bezonata servisto, ne nur kuracisto. Tiam li ne pensis pri tio.

Li ekiris al la turniĝejo de la ĉambroj n-ro 70…

Li rapide retiriĝis…

La indiĝeno venissenigarde. Li portis sian kutiman jakon, sed ruĝ-kvardratumitan, bluan pantalonon de piĵamo, kaj li estis nudpieda. Li glitis al la porodo de Maud tiel, kiel serpento! Li kliniĝis. Haste li enŝovis leteron kaj forrapidis. La letero estis nur duone enŝovita sub la pordo, sed poste ĝi malaperis. La knabino transprenis tion.!

Nun li iros tien!

Tiumomente la lampoj mallumiĝis sur la etaĝo. Ie aŭdiĝis la voĉo de la deĵoranta polica oficiro.

– Alo! Kio ĝi estas, ĉu mallonga cirkvito?

Li sentis, ke la subita mallumo kunligas kun la indiĝena mesaĝisto.

Li rapide iris al la ĉambro de la knabino kaj mallaŭte frapetis. La pordo iomete malfermiĝis. Li volis enpaŝi, sed li puŝiĝis al la etendita mano de Maud. Ŝi ŝovis ion antaŭ lin flustrante:

– Pro Dio, portu jam tion… Portu. Kaj estu malbenita, satano…

Inkstinkte li transprenis la objekton… Ĝi estis simila al kajero. Nun paŝoj proksimiĝas… Pordoj frapiĝis lontane… Aŭdiĝis bruo. Iu puŝiĝis al li, kaj forta mano premis lian brakon…

– Kiu vi estas?!

– La grumo… Kion vi volas?

La ombro proksimiĝis al la pordo de Maud. Felikso eĉ li mem ne sciis, kial, sed li ekpuŝis la homon je la brusto, ke tiu retroŝanceliĝis. Poste li forrapidis, ĉar proksimiĝis voĉoj… Bruo de botoj…

Li saltis en la niĉon de la personaro kaj eklumigis la lampon.

Li tenis en sia mano malgrandan, bluan kajeron, sur kio estis skribita:

L A P RO D U K T O K A J A P L I K O

D E L A B A N A N O K S I D O

Verkis: universitata profesoro Richard Decker

Dume la lampo denove eklumis. La plica oficiro rapidis sur koridoro kaj frapetis sur ĉiu pordo. Nenio okazis.

Post iom da tempo fariĝis silento, la homoj enlitiĝis. Martino envenis al la junulo.

– Nu? Kio okazis ĉi tie?

– La lampoj estingiĝis.

– Tio estas en ordo. Ĉu nenio okazis cetere?

– Nenio. Iu gasto mendis, la restoracio verŝajne jam priservis lin

– Nun vi povas kuŝiĝi vestita. Ĝustigu la brukraketilon sur la sororiltabulo. Ankaŭ mi enlitiĝos. Bonan nokton.

– Bonan nokton.

Matino foriris. Felikso malfermis la kajeron.

L A K E M I A F O R M U L O D E L A B A N A N O K S I D O

Ĝi estis tie titolo. Hm… Tiu kajereto havas gravan rolon en la afero. Komika hazardo. La indiĝeno certe peris tiun mesaĝon, ke baldaŭ iu frapetos sur la pordo por forporti la kajeron. Sed li frapetis. La knabino transdonis la kajeron kaj preterkure malbenis lin. La vera sendito, kiu venis por la kajero, puŝiĝis al li ĉe la pordo, konjektante, ke estas ia problemo, sed jam venis la polici, la ĉambrokelnero, kaj lidevis fuĝi.

La lampo estingiĝis.

Kion signifas tio? Iu paŝis en la niĉon mallaŭte. Li ne rimarkis lin deflanke, kaj la koncernulo malŝaltis la lampon. Spite al tio, li trankvile enpoŝigis la kajeron, konjektente, ke pri kio temas.

– Kiu estas tiu? – li demandis.

Flustranta voĉo respondis.

– Transdonu la kejeron, kiu estas en via mano…

– Mi rimarkas, ke mi ne estas nervoza homo. Al kiu mi havas la honoron?

– Mi estas Peter Borckman.

Li konsterniĝis. Borckman… Ja ankaŭ Maud nomiĝas tiel.

– Nu? – Demandis la flustranto kun minacanta malvarmkonduto – kio estos?

– Ĉu ĝi estas tiel urĝa? Eble ni povus paroli kelkajn vortojn.

– Kion vi deziras?

– Ĉu vi havas ian parencecon al Maud?

– Mi estas ŝia patro.

Stranga historio.

– Ĉu vi estas konscia pri tio – diris la junulo ruze, – en kian situacion vi puŝos vian filinon, kiam ŝi transdonos al vi la konfidencajn notojn de sia ĉefo?

– Okazos nenio malbona al ŝi. Ŝi fuĝos ien. Oni ne ekstradicios pro industria spionado. Tio ne maltrankviligu vin. Kiu vi estas?

– Hotelservisto. Sed mi tenas la aferojn de la gastoj sur mia koro, kiel tro fervorulo.

Io ekbrilis en la mallumo.

– Mi havas ŝargitan revolveron – diris Borckman. Se vi ne transdonos tuj la kajeron, mi mortpafos vin, tiel mi forprenos ĝin de vi.

Ĉu li transdonu tion. Eble la patro de la knabino estas tiel malmoraliĝinta fiulo, kaj li volas ruinigi la vivon de Maud… Li devus malhelpi tion.

– Jen ĝi estas – li diris.

La alia homo ne vidis en la mallumo, kien iri por la kajero, li faris unu paŝon kun antaŭendirektita revolvero. Tiumomente la junulo piede renversis la tableton, kiu staris inter ili kaj saltis flanken. Borckman retroŝanceliĝis, sed liaj piedoj jam estis krurfalĉitaj, ke li sterniĝis tutkorpe sur la planko…

Li ne ekpafis, li ja ne havis celpunkton. Li salte leviĝis, sed pugnofrapo trafis lian vizagon, blinde li rebatis, trafinte nur la aeron.

La pordo fermiĝis, kaj la ŝlosilo turniĝis. Borkman sidis en la mallumo, enkarcerigite.

La fenestro de la ĉambro apertis al la vitrotegmento de la restoracio. La enigma homo kunplektis lit- kaj tablotukojn, poste li malsuprengrimpis el la duon etaĝa alteco.

XXVI

La junulo paŝis sur la koridoron. Nun kien iri? Li iomete blindiĝis pro la subita lumo. Li decidis iri al Maud. Li apenaŭ faris unu paŝon, kiam iu neatendite saltis antaŭ ilin deflanke, kvazaŭ li estus kreskinta el la tero, kaj ponardo frapis sur lin. Li jam ne povis defendi sin kontraŭ la piko, iom flankenkliniĝinte, la ponardo trafis lian ŝultron anstataŭ lia kolvertebro, ĝi deglitis sur lia torako, fendinte lian haŭton, sed ne kaŭzinte profundan vundon. Felikso kaptis la pojnon kun la ponardo, kaj…

Li mire staris… Duko Sergius!

– Ĉu vi…

La ponardo falis sur la plankon. La duko time rigardis lin.

– Jes… Mi decidis mortigi vin… – li spiregis. – Vi ne malfeliĉigos Maud-on… Mi… morigos vin, se vi forportos… tiun kajeron…

La kajero duone elŝoviĝis el la poŝo de la junulo. Li rerigardis al la pordo, de kie li venis.

– Antaŭ ĉio ni foriru de tie ĉi. Mi devas paroli kun vi, duko, sed ne estu nervoza, kiel ĵus. – Li kaptis la dukon je la brako kaj kuntrenis.

Duko Sergius haltis. Li time rigardis la alian homon.

– Kien vi volas iri?

– Al Maud.

– Ne!

Li vere estis sufiĉe malrespektema, kion li faris, konsiderante, ke temas pri aĝa aristokrato. Li kaptis la kolon de la duko kaj kunportis. Li frapetis sur la pordo de la knabino, sed neatendinte respondin, li enpuŝis la dukon, ankaŭ li mem enpaŝis kaj turnis la ŝlosilon en la seruro. Maud sidis ĉe la tablo vestita kaj skribis. Li salte leviĝis timiĝinte.

– Donu rapide ian pansaĵon – diris Felikso, – iu pikis min.

La duko falis sur segon, metinte sian vizaĝon inter siajn manplatojn. Li lace spiregis. Maud paŝis al la ŝranko kun mirinda sinrego, sen demando kaj elprenis pansaĵon.

– Ni devas atenti – diris la junulo, – ke la sango ne tutu sur la plankon. Tiaĵo kaŭzas komplikaĵojn en tiu ĉi hotelo.

Demetinte sian jakon, li malbutonumis sian ĉamizon.

Maud eĉ unu vorton ne diris ĝis nun. Ŝi estis mirinde disciplinita.

Solvinte ian pastelon en akvo, ŝi steriligis la longan vundon kaj bandaĝis tion. Poste ŝi zorgeme forigis ĉiun spuron.

– Malŝaltu la lampon – diris la junulo, – deĵoranta polica oficiro promenas ekstere, kiu eble ekatentos pri tio.

La knabino estingis la lampon kaj ekparolis:

– Kie vi renkontis la dukon?

– Nun sur la koridoro. Mi petis, ke li venu ĉi tien. Li ne volis. Tiam mi uzis perforton.

… La mucidaj, malsekaj vaporoj de la malsaniga, musona sezono peze sursidis la malluman ĉambron. La senĉesa pluvo plaŭdante falis, kaj moskito zumis ĉirkaŭ ili. La sufoka, langvoriga odoro de la abundkreskaj, tropikaj plantoj tiriĝis en la ĉambron.

– Kiu vi estas? – demandis la knabino.

Kion li diru? Li jam estis misiisto, kuracisto kaj hotelservisto. Kio li estu ankoraŭ?

Li ekfumas cigaredon, kies surskribo estas Bruns.

– Estu singarda, Maud – interrompis la duko. – Li kunportis lla notkajeron.

– Kiel?… – La knabino salte leviĝis. – Ĉu vi… vi estas homo de Borckman?

– Nu, bonvolu distingi. Mi havas la kajeron ĉe mi, sed mi ne estas la homo de Borckman. Mi vidis, kiam posedanto de tre ĉifona pantalono ŝovis leteron sub vian pordon. Tiam mi venis ĉi tien kaj frapetis por paroli kun vi, anstataŭe vi transdonis kajeron, malbeninte min, vi iris dormi. Dume sinjoro alvenisen la mallumo, kiun mi forpuŝis. Tiu sama homo poste volis mortpafi min, ĉar mi ne transdonis la kajeron al li.

– Ki estas… nun… tiu homo?

– Mi ŝlosis lin en la ĉambron n-ro 90.

La knabino iris al la pordo. Ŝi aŭskultadis.

– Ni restu silentaj – ŝi flustris kaj rapide elŝteliĝis.

– Ŝi estas mirinda virino – diris la junulo. – Kia karaktero.

– Dio mia… – flustris la duko… – Kaj pro mi… Ĉar ĉio ĉi okazas pro mi…

– Se vi ne prenas kiel ofendon, via ekscelenco: kian rilaton vi havas al fraŭlino Borckman?

Estis silento. Nur la pluvo falis monotone, seninterrompe. Du cigardoj ardis vidalvide. Poste aŭdiĝis la tre mallaŭta respondo de la duko:

– Ŝi estas mia filino…

XXVII

… Maud revenis.

– Li malsuprengrimpis tra la fenestro. Ĉu vi vundis lin?

– Ne. Li havis revolveron. Mi ĝojis, ke mi povis saviĝi sendifekte sur la koridoron.

– Transdonu la kajeron al mi.

– Eĉ ne pensu pri tio. Vi certe transdonus ĝin al tiu fiulo.

– Ni devas doni tion al li.

– Diable… Pardonu, sed mi estas kolera. Tiu kajero apartenas al profesoro Decker, eble li jam denuncis vin…

– Ne. Kaj li ne faros tion. Povas esti, ke li jam mortis… – respondis la knabino ĝemante.

– Nu ne diru tiaĵon.

– Profesoro Decker estas tiu homo, kiu malsaniĝis je bubona pesto, kaj la kvaranteno estas pro li.

La junulo fajfetis.

– Li estas kara, bona homo – daŭrigis la knabino. – Li certre sekvis min. Li ne volis denunci min. Doktoro Ranke eksciis de li, ke la notoj estas ĉe mi.

– Ĉu tiu kuracisto, kiun mi mortigis? – demandis la junulo scivoleme.

– Stultaĵo! Mi jam scias, ke ne vi mortigis lin. Kial vi mensogis tion?

– Mi vidis, ke vi tre ŝatus ĝin… – li konfesis sincere. – Ĉar vi pensas, ke la duko mortigis lin. Tial vi kunportis la krimobjekton: la ponardon.

– Jes… Sed tio ne gravas. Ranke volis ĉantaĝi min, kaj iu mortigis lin. Certe Borckman. Se li ne ricevos la kajeron rapide, tiam multaj homo venos en fatalan situacion… Neniu povas atendi indulgon de li…

– Se vi volas, ke mi transdonu la kajeron al tiu fripono, tiam vi devas sincere paroli…

– Ĉu vi… vi… estas la homo de la polico aŭ privata detektivo?

– Mi estas privata detektivo – li respondis senhezite, – vi do povas fidi min, mi devas eksciiĝi nur pri tio, kion mi volas.

– Eblas, ke vi mensogas ankaŭ nun.

– Mi estas kapabla por ĉio – respondis la junulo malgaje, – sed certas, ke mi volonte donus kelkajn jarojn el mia vivo, se mi povus helpi vin.

Ili longe silentis. La ekscito, la varmega, humida vetero sufoke pezis ilin.

– Mi rakontos ĉion al vi – komencis Maud. – Mi devas fari tion. Ni estas en via mano. Kaj krom ni dependas la sorto de kelkaj homoj de tio, ke vi transdonu tiun kajeron al Borckman.

Mateniĝis. Akurate, kvazaŭ la ĉielo estus funkcianta, kiel horloĝo, je la kvara horo aŭrore ĉesis pluvi. Pluvegis de la tria horo posttagmeze ĝis aŭroro. Dume la akvoamaso videble vaporiĝis en la taga varmego, kaj la atmosfero de lavoĉambrego ĉirkaŭis la insulon, kun haladzo de reŭmatismo, malario, tifo.

– Mi rakontos ĝin – interrompis Sergius. – Ĉu vi… komprenas, Maud?… Neniu povas fari tion anstataŭ mi…

Kriĉado de vekiĝinta papago rompis la silenton anstataŭ la bruo de la pluvo, kaj ombro de kelkaj senmovaj palmokronoj konturiĝis en la krepusko antaŭ la fenestro.

– Mi devenas el rusa, militista familio. Mia patro estis generalo Milenko Sergius, kiu mortis ĉe la flanko de admiralo Kolĉak. Ankaŭ mi provis fuĝi de antaŭ la revolucio, sed mi neniel povis trapasi la landlimon. Mi kaŝiĝis en Moskvo. Post multaj peripetioj fine mi aĉetis la necesajn dokumentojn ĉe „dokument-vendisto”, kiu faris personajn legitimilojn, validajn por alies nomo. Tiuj paperoj estis validaj je la nomo de Peter Borckman. Tiam mi aŭdis la unuan fojon tiun nomon. Dum la unuaj tagoj de la revolucio mia edzino sukcesis vojaĝi al Parizo kun mia fileto kaj kun kelkaj parencoj, kunportante mian tutan havaĵon. Akirinte la dokumentojn de Borckman, jam ankaŭ mi povis esperi postveturi ilin. Sed ĝi okazis ne tiel, ĉar mi renkontiĝis kun Anna Mirskaja, al kiu mi enamiĝis. Ŝi estis juna studentino. Revoluciulino. Mi konatiĝis kun ŝi kiel Borckman, dum mia kaŝvagado, kaj kompreneble mi prisilentis mian veran nomon antaŭ ŝi. Mia unu geedzeco ne estis feliĉa. Ni estimis unu la alian, kaj ni tre amis nian filon; nur tio estis ĉiu sento inter ni. Sed fine nek tio senkulpigas min, kion mi faris. Bigamio… malbela kulpo, abomeninda peko. Sed la pasio kaj la malbona geedzeco estas du fortaj instigantoj. Mi edziĝis al Anna… Ni ekloĝis en la Siberia urbo Aĉinks, malproksime de la rumora politiko de la revolucio. Naskiĝis al ni du infanoj, Maud kaj Peter. Mi vivis okaj jarojn feliĉe, el malfacila laboro. Mi utiligis mian iaman sinjoran pasion: mi ĉasis. Mi laboris al pelt-komercistoj. Anna jam sciis mian sekreton, ŝi komprenis kaj pardonis min. Jam delonge ŝi ne estis revoluciulino, sed edzino kaj patrino. Mi ne sopiris mian dukan vivon. Simple mi estis feliĉa. Iun tagon vizitis min la polica prefekto. Tiu homo estis mia plej bona amiko. Sed tiam li parolis kun mi malvarmkondute. Li diris, ke oni serĉas homon, nomitan Peter Borckman, kiu murdis kaj rabis dum la revolucio. Li estis kruela murdisto. Li metis antaŭ min liston de teruraj krimoj. Tiu Borckman estis monstro. La prefekto diris al mi, ke li lasos al mi vojon de eskapo ĝis la sekva tago. Mi rapidu! Ĉu vi povas imagi la situacion? Arestinte, mi povas nur argumenti, ke mi estas duko Sergius, iama kozaka kapitano. La filo de la malamata generalo Sergius. Certa morto. Sed oni tuj pendumos min kiel Borckman-on, kaj juste…

– Mi devis fuĝi. Mi alvenis en Ĉinion. Mia edzino malsaniĝis, ŝi jam ne povis trapasi la landlimon. Ŝi restis en Cahabarovsk kun la infanoj. Mi veturis plu. Ni proparolis, ke mi atendos ilin en Ŝanghajo. Sed alveninte en Ŝanghajon, oni liveris min en hospitalon kiel tifulon. Mi estis inter vivo kaj morto dum semajnoj. Rusa elmigrinta kuracisto rekonis min. Li tuj telegramis al Parizo. Dum konvalesko miaj unua edzino, filo, frato jam sidis apud mi… Ili trovis min. Ĉu fuĝi? Neeble. Nun mi povis ruinigi jam du familiojn, se evidentiĝos, ke duko Sergius vivas en bigamio. Mi povis fari nenion alia: skribinte ĉion al Anna Mirskaja, mi vojaĝis al Parizo kun mia familio. Mi denove estis en mia iama familia rondo. Anna estis saĝa virino kaj komprenis la situacion. Ŝi devis rezignacie akcepti ĉion ankaŭ pro niaj infanoj.

Li iomete senspiriĝis. Li ĉesis paroli kelkajn sekundojn. Nekalkuleblaj pluveroj brilegis scintilante en la leviĝanta sunradio, kaj longaj, brilantaj, glavosimilaj folioj, malsekiĝintaj, grandaj, koloraj kalikoj de hibiskusoj balanciĝis en la aŭrora blovo de siroko.

La junulo denove ekfumis cigaredon „Bruns” kaj profunde ĝemis. Li sentis la mortigan klimaton de la sezono en sia ĉiu membro.

– …Anna renkontiĝis en Ŝanghajo kun malnova, kara kolego, kun la bonkora, honesta profesoro Decker. Tiam li estis ankoraŭ fama serologo. Iam ili lernis kune en iu hospitalo de Moskvo kiel kuracist-aspirantoj. Mia dua edzino vojaĝis al Buitenzorg dank al’ Decker. La iama kolego helpis la malgrandan familion dum tiu malfacila periodo, ĝis mi povis subteni ilin el Parizo. Dumtempe mia filo, la frato de Maud, soldatiĝis al la nederlanda kolonia armeo, nun li estas kapitano. Ankaŭ mia alia filo, Ivan Sergius estas soldato. Li fariĝis franca civitano. Li rangas kiel kapitano. Anna mortis pasintjare. Ŝi estis eksterordinare bonkora, saĝa kaj forta virino… Maud heredis ŝian naturon…

… Jam komenciĝis la elvaporiĝo de la tero pro la taga varmiĝo. La sudokcidenta vento portis per malrapida ondruliĝo la hidrogenan sulfidan odoron de la marĉoj, el la interno de la insulo. En la kap-lancina siroko, la palmofolioj ekmoviĝis kelkfoje kiel tentakloj de animaloj, kaj grandegaj, purpuraj filikoj susuris antaŭ la fenestro…

– …Intertempe mi tute malriĉiĝis, ĉar aperis la teruro. Borckman! Mi ricevis lian unuan leteron en Parizo. Li petis dekmil frankoj en ĉiumonate. Li skribis mallonge nur tion, ke mi pagu la monon al la sekva ĉek-konto, cetere ĉiu ekscios, ke duko Sergius estas identa kun la rabmurdisto Peter Borckman, krome li vivas en bigamio. Ĉu vi komprenas tion? Mi devis pagi kaj silenti. Post la kulpo sekvis la terura puniĝo! Mi neniam vidis Borckman-on. Mi pagis la monon al Afrikaj, Sudamerikaj aŭ Australiaj bank-kontoj… Dum dek jaroj, kiam Borckman ĉantaĝis min, li senigis min je mia tuta havaĵo. Fine okazis tiu ĉi katastrofo…

La amara odoro de la cigaredoj „Bruns” estis sentebla en la ĉambro.

– Nun mi daŭrigos – diris Maud. Profesoro Decker prenis min al si kiel asistantinon. Li fariĝis mondfama pro liaj kelkaj seroj. Li zorgis pri ni eĉ poste. Mi laboris apud li. Li estis emociige bona al ni. Ĉi-jare li pretigis sian plej gravan seron, la „Bananoksidon”. Eble vi konas la problemon de la „banan-malsano”.

Ĉiuj osteroj de la kranio de la junulo akre doloris aparte.

– Kompreneble – li respondis langvore. – Post la detranĉo de la nematuraj bananoj la arbo malsaniĝas kaj pereas. Sed ĝi estas liverebla… nur en nematura stato… ĉar… ĝi moliĝas… kaj…

– Ĉu vi malbonfartas? – demandis la knabino.

– Tiu… sezono… mi malbone eltenas ĝin… – Li ĝemis. – Bonvolu daŭrigi.

– La sero valoras milionojn, kiu savas la arbojn de la pereo, post la rikolto de la nematuraj fruktoj. Ĝis nun neniu povis inventi tian seron. Al Decker sukcesi. Li ricevis kvincen mil nederlandajn florenojn de la ŝtato. Tiam alvenis la letero de Borckman. Li postulis, ke mi akiru la kajeron kun la priskribo de la Bananoksido, kaj mi portu ĝin ĉi tien. Mi priŝtelu la plej honestan homon, nian bonfaranton! Li konsideros tion, kiel finkompenson. Se ne, tiam… Kion mi diru? Vi konas mian patron, mia frato estas oficiro kaj ankaŭ mi… Eh… Ĝi do signifus la pereon de multaj homoj… Li skribis detalan instrukcion, mi akiru la dokumentojn el la tirkesto de Decker tiam, kiam la profesoro vojaĝos al Weltewreden, kie li partoprenos kongreson. Mi tranoktu ĉi tie sur la insulo Malgranda Lagonda, en la Grand-Hotelo, en tiu ĉambro, apud kiu loĝas neniu. Kaj mi baldaŭ ekscios, kiam transdoni la kajeron al li. Mi devis obei. Kiam alvenis gasto en la najbaran ĉambron, mi transloĝiĝis ĉi tien, dank’ al la kompatinda Lindner. Kiam vi engrimpis tra la fenestro, aŭrore, mi havis rendevuon kun la doktoro. Ankaŭ li ĉantaĝis min, ĉar la bonfida Decker rakontis al li ĉion sur la morta lito. La kompatindulo sekvis min, ke li mem aranĝu la aferon… Li estas karega, bona homo, li ne denuncis min… Kaj… li agonias…

La sufoka varmego estis neeltenebla. La ĝardeno kvazaŭ fumus, vapornubo ŝvebis super ĝi. Kaj de sur la kornico de la fenestro, lacerto gapis en la ĉambron kun pulsanta gorĝo, kiel miniatura krokodilo.

– Ĉik-Ĉokk! – diris la reptilio laŭte kaj ĝi atendis. – Ĉik-ĉokk! – ĝi kriis denove kaj malaperis el la fenestro.

Maud ekfumis cigaredon. Ili silentis.

– Mi pensas, ke vi pravas. Mi transdonos la kajeron al li – diris Felikso raŭke. Demetinte la cigaredon, li jam ŝovis sian manon en la poŝon.

Iu frapetis.

– Kiu estas tiu?

– La polico!

La fremdulo, portanta livreon malaperis en la ŝranko rapide kaj sen bruo.

XXVIII

La kapitano envenis kun ĉefinspektoro Elder.

– Pardonon – diris la polica oficiro. – Malaperis virino, nomita sinjorino Villiers el la hotelo. Nekomprenebla afero. Ĉu vi renkontiĝis kun ŝi dum la pasinta diurno?

– Mi ne renkontis ŝin – respondis Maud.

Dukoo Sergius pensadis.

– Mi vidis ŝin. Vivalvide al mia ĉambro ŝi frapetis sur pordo, eĉ tion mi aŭdis, ke iu kriis „envenu”. La virino enpaŝis. Mi vidis manon de viro sur la klinko, kiu havis maslhelan manikon… Tio estas certa.

– Ĉu via ekscelenco ne scias, kiu ĉambro ĝi estis?

– Jes mi scias. La ĉambro n-ro 102.

– Dankon…

La kapitano iris al la telefono.

– Ĉu vi permesas, fraŭlino Borckman, ke mi telefonu?

La knabino ekbruligis cigaredon.

– Jes, kompreneble.

Li telefonvokis la akceptejon.

– Ĉi tie parolas kapitano Vuyder. Bonvolu diri, kiu loĝas en la ĉambro n-ro 102… Kiel? Ĉu tio estas certa?! Dankon…

Li demetis la aŭdilon konsternite.

– Nu? – demandis Elder. – Kiu loĝas en la ĉambro n-ro 102?

– Neniu. Ĝi estas neloĝata du semajnojn.

– Interese!

Elder diris nur tion. Eksciteco strangolis la gorĝon de Maud. La viri estas ĉi tie en la ŝranko. Kaj li ne estas privata detektivo! Li nur surprenis ankaŭ tion sur sin, kiel la murdon. Sed kiu li estas? Malgraŭ la multaj teruraj aferoj, ŝin interesis tiu homo jam de la unua renkontiĝo. Ĉu li estas krimulo? Ne! Ŝi sentis, deziris… Li ne estas tio… li ne estu tio!

– Vi malsaniĝos, fraŭlino Borckman – diris Elder.

– Ĉu mi?… Kial?

– Via iu cigaredo ankoraŭ ardas en la cindrujo, kaj vi jam fumas alian.

Li levis la dikan cigaredon kun ora ekstremaĵo, kiu Felikso lasis sur la cindrujo. La duko sidis tiel malproksime, ke li ne povis fumi ĝin.

– Tio ne bongustis… Iu donacis ĝin al mi.

– Mi vidas. Sinjoro Bruns. Mi ne sciis, ke vi konas unu la alian… Maud ne respondis. Ŝi venis en sakstraton. Ŝi ne konis Bruns-on!

– Se vi permesas – diris la kapitano, – ni ĉirkaŭrigardas iom en la ĉambro.

Maud glutis, kaj ŝia koro rapide batadis, sed ŝi diris trankvile:

– Kaj… kion vi serĉas?

– Tapiŝon…

– Ĉu mi estas sub gardo?

– Ne… Tute ne temas pri tio, ni absolvis tiun ordonon.

– Tiuokaze bonvolu montri la skriban aprobon de la prokuroro. Mi scias tiel, ke sen tio estas malpermesate traserĉi loĝejon.

La kapitano konsterniĝis.

– Jen ĝi estas – diris Elder kun kompleza ĝentileco, elpreninte dokumenton el sia poŝo. – Kompreneble vi ne devas toleri eĉ la plej malgrandan insulton.

Ĝi estis regula juĝista decido, laŭ kiu ĉefinspektoro Elder rajtas traserĉi ĉiun ĉambron de la Grand-Hotelo sen iu ajn klarigo.

La kapitano miris pleje, sed li tuj komencis la serĉadon, rigardante malantaŭ la spegulon, kie du muroj formis triangulon.

– Nenio estas ĉi tie.

– Ĝi povas esti nur sub la lito aŭ en la ŝranko – diris la ĉefinspektoro kaj ekiris al la ŝranko.

Ili nun trovos la junulon!

Maud ŝatintus ŝriki. La duko pale mordetis siajn lipojn.

La kapitano rigardis sub la liton:

– Nenio.

Elder malfermis la pordon de la ŝranko. Dum sekundo ili fikse rigardis en la okulojn de Felikso.

– Ankaŭ ĉi tie estas nenio – li diris kaj fermis la pordon de la ŝranko.

Poste ili salutis kaj foriris.

XXIX

La junulo elpaŝis el la ŝranko ekscitite, sur la kapo kun leĝera, kvadrata, intersezona jako.

Maud kaj la duko ankoraŭ nun sidis senmove pro surprizo.

– Nun mi devas rapidi! – li haste diris tion dum unu spiro. – Elder revenos. – Li ĵetis la jakon sur seĝon.

– Atendu! – kriis Maud. – Ni konfidis al vi niajn plej gravajn sekretojn. Vi ne estas tiel kulpa, ke vi devus timi nin en la futuro.

– Ne temas pri tio… Se mi estus kulpa, mi konfesus tion. Bedaŭrinde, mi estas nur idioto, kaj mi hontas tion. Mi nomiĝas Felikso, nur ĝi estas vera el tio, kion mi rakontis.

– Sed la polico ne serĉas vin pro tiaĵo! Elder diris…

– Ke mi estas Teruro de Javo – li mansvingis. – Ĝi estis ruza afero. Li volis, ke vi timiĝu kaj transdonu min al li, se vi kaŝas min ĉi tie. Ĉar kiu kuraĝus kaŝi rabmurdiston. Sed vi estas escepto. Elder ege trompiĝis pri sia aftifiko. Vi kaŝis min plu, malgraŭ tio, ke vi pensis min Teruro de Javo. Tial akceptu mian omaĝon.

– Sed – interrompis la duko – la ĉefinspektoro kial ne arestis vin?

– Ĉar li devintus miksi min en la krimaferojn de la hotelo, kaj Elder scias, ke mi estas honesta homo. Krome li tute ne arestus min. Li nur malhelpas min.

– Sed kial oni persekutas vin?

– Ĉar mi ne volas edziĝi. Sed – li aldonis rapide – tiu mia decido ne estas definitva. Post iom da tempo oni devenas, ke la problemo estas ne en la institucio, sed…

Brueto…

Iu enŝovis leteron sub la fendeto de la pordo. Felikso saltis tien kiel sovaĝa kato kaj ŝirmalfermis la pordon. Obtuza knalo, krio, la knabo retroŝanceliĝis kaj metis ambaŭ manojn antaŭ siajn okulojn.

– Kio okazis? – demandis la knabino terurite.

– Mi pensas… ke mi blindiĝis… aŭ io simila…

– Montru… montru, pro Dio!

Liaj okuloj estis ruĝaj kaj terure bruldoloris. Sed li denove vivis post paso de tempo.

– Malbenita fripono! Li havas gas-pistolon…

Lia vido iom post iom klariĝis. Sed li ankoraŭ veriĝis. Li ne sciis, ĉu la gas-pistolo kaŭzis tion? Li malbonfartis jam de kelkaj horoj, kvazaŭ komenciĝanta malario malsanigus lin, kio facila povas okazi. La knabino viŝis liajn okulojn per akvumita tuko.

– Kia bandito… – furiozis Felikso.

La duko legis la teron kaj transdoni ĝin al Maud.

„Morgaŭ noktomeze la kajero kuŝu sur la sojlo de la pordo. Se ĝi ne okazos tiel, la tuta mondo ekscios la veron postmorgaŭ matene. Eĉ tio estos publikita, ke Maud Borckman prirabis sian ĉefon, kaj Felikso Crickley, la filo de la gubernatoro murdis doktoron Ranke, kaj li faris multajn, ceterajn krimojn en la Grand-Hotelo. Ĝi estas la lasta averto.

Borckman”

– Ĉu vi?… – demandis Maud mirante, kaj ŝi nun komprenis multe da aferoj.

– Jes, mi estas la filo de gubernatoro Crickey, bedaŭrinde… Mia patro trompe venigis min el Parizo, ĉar… ĉar mi multe elspezis… por la… universitato… Tiaĵo estas multekosta afero en Parizo. Nur unu bona lakeo kostas okcent frankojn pomonate… La ceterejn vi jam scias… Svatiĝ-promeso… forkaŝo de vestaĵo, fuĝo sur velŝipo, en piĵamo, kaj alveno en vian ŝrankon… Ĉu la filo de la gubernatoro povintus stari en piĵamo lui ĉambron? Mi nun jam estas tute perdiĝinta homo, ĉar cent krimoj okazis ĉi tie, kaj mi ne havas alibion… Kion mi faru?

Li diris ĝin tiel plorinde, ke la knakbino ekridis.

– Kial serĉas vin Elder, se li ne kaptis vin?

– Por reteni min, ĝis mia patro alvenos. Ĉar tiam ne estos diskuto. La oldulo estas tre rezoluta homo…

Decidaj paŝoj proksimiĝis kaj haltis antaŭ la pordo. La junulo tuj estis sur la kornico kaj saltis sur la molan, malsekan teron kiel lokusto, poste li kuris…

Maud malgraŭ la minaca situacio kaj la soldat-paŝoj, insktinkte rigardis post la junulon, kaj ŝi estis tre feliĉa… ke li tamen ne estas krimulo…

XXX

Iu frapetis.

Konsilisto Markheit paŝis en la ĉambron kun du sanitaraj soldatoj. Li estis serioza kaj diris malvarmkondute:

– Mi plenumas la lastan deziron de agonianto…

– Decker! – kriis la knabino timiĝinte.

– Jes. Li estas proksime al la morto. Lia pulso apenaŭ estas palpebla. Ĉiutage mi haltas ĉe la sojlo de la malsanula ĉambro, kaj entuziasma helpkuracisto raportas ĉion, kiu memvole estas apud li, hodiaŭ li diris, ke laŭ lia opinio, Decker ŝatus paroli, sed la pofesoro estas malforta. Li provis doni al li kamforon…

– Ĉu li tre… suferas?…

– Ĉu interesas vin, fraŭlino, en kian situacion li falis pro vi?… Ulceroj kovras lian korpon, sub liaj akseloj estas ŝvelaĵoj, grandaj kiel ovoj, lia vizaĝo apenaŭ estas videbla, lia haŭto certe bruldoloras terure malgraŭ la ŝmiro per Palmira oleo…

– Sufiĉe… mi petas… – spiregis Maud.

Sergius rektigis sin.

– Bonvolu kredi, ke unu kulpulo estas ĉi tie… Mi…

– Tiam ĝi koncernas ankaŭ vin, kion mi diras. Tiu grandanima scienculo venis ĉi tien por savi fraŭlinon Borckman de la malliberejo kaj reakiri la rajtan propraĵon de la ŝtato. Eĉ nun mortante li petis nur tion de la helpkuracisto, ke mi ne raportu pri lia konfeso, unue mi provu reakiri la priskribon de la sero mildrimede. Mi faris tion. Mi estas ĉi tie. Transdonu la kajeron al mi, kiun mi portos al Decker, kaj mi lasos vin forkuri. Se ne, tiam mi denuncos vin en la nomo de Decker…

Maud kaj la duko time rigardis unu sur la alian.

– Bonvolu kredi… La kajeron… Iu forportis…

– Vi do ne transdonos ĝin.

– Kredu min, ĝi ne estas ĉe mi… Sed se vi atendus unu tagon…

– Bone. Mi atendos unu tagon. Mi pensas, ke ankaŭ Decker farus tie. Sed poste ne estos pardono!

Li kapbalancetis kaj foriris.

– Kion ni faros? – demandis Sergius.

La knabino trspondis tre aplombe:

– Ni redonos al Decker tion, kio estas lia, kaj ni submetos nin al la sorto…

XXXI

La kapitano kaj Elder staris en la ĉambro n-ro 102. La plafono estis tramalsekiĝinta pro la pluvo, ĝia granda parto defalis, kaj nun oni kovris la breĉon per lignotabuloj.

– Lasi tiaĵon en eleganta hotelo.

– Ne forgesu – diris Elder, – ke jam nek unu gasto restadus en la hotelo, se ne estus kvaranteno. Ili havos tempon por fari la riparajn laborojn post la ĉefsezono… Nu, kio ĝi estas?

Duone fumita cigaredstumpo kuŝis sur la planko kun ora ekstremaĵo.

„Bruns.”

– Interese. Mi opinias, ke ni devus viziti sinjoron Bruns. Ĉu vi ne pensas tiel, sinjoro kapitano?

– Mi konsentas… Sed kial oni venigis sinjorinon Villiers ĉi tien? Kaj kiu estis tiu viro, kies manon vidis duko Sergius?

– Mi havas specialan hipotezon pri la afero de sinjorino Villiers. La sola ebla solvo.

– Eventuale vi povus diri la solvon ankaŭ al mi.

– Grandlinie. Aŭ simbole. Do: ĉar se iu estas polica kapitano, tamen li povas violonludi.

– Mi rifuzas tiun aludon. Mi kutimas violonludi nur por mi mem, hejme, kaj eĉ konjekton mi ne havas, de kie vi scias ĝin!

– Pardonu, sed mi diris tion nur kiel ekzemplon. Sed mi havas alian. Kiam iu atendas sian edzinon ĉe la stacidomo, kaj samtempe alvenis ankaŭ lia bona amiko, ne estas certe, ke ili vojaĝis en la sama kupeo.

– Sed estas tre verŝajne.

– Mi tial ne diras pli multon, ĉar diri la rezulton de la esploro aŭ suspektadi, estas du malsamaj aferoj.

– Ĉu vi do havas suspektaton rilate la murdiston de doktoro Ranke?

– Jes,

– Ĉu ĝi estas ia supozo?

– Ne: mi scias, kiu estas la murdisto! Mi certe scias tion jam ek de la unua tago.

– Sed kial vi ne diras tion?

– Ĉar mi ne havas pruvaĵon. Ni iru al Bruns.

XXXII

Bruns sidis en brakseĝo kun sulfur-flava vizaĝo, ĉirkaŭ liaj okuloj estis bluaj, profundaj faldoj. La morto! Tio venis en la kapon de Elder, kiam ili enpaŝis.

– Mi ŝatus demandi vin, sinjoro Bruns, kiam vi estis en la ĉambro n-ro 102? – demandis la ĉefinspektoro.

Bruns ĝemis.

– Kiu ĝi estas?

– Supre sur la etaĝo. Ĝia plafono estas difektita.

– Mi neniam estis tie.

– Sed tiu cigaredstumpo apartenas al via provizo.

Li rigardis ĝin.

– Ĝi estas la mia.

– Ĉu vi kutimas doni cigaredon al aliuloj?

– Jes mi kutimas. Kiu ne donas?

– Hm… Ĉu mi vidas bone, ke vi havas malbonan humoron, sinjoro Bruns?

– Vi bone vidas tion! Mi estas malsana!

– Ĉu mi povas demandi, kio estas via problemo?

– Tio ne koncernas vin. Ĉu eble ankaŭ tio apartenas al la afero?

– Ne tiel impete! – admonis la kapitano lin. – Ĉu eble se vi ŝanĝus la tonon?

– Lasu lin, sinjoro kapitano, sinjoro Bruns rajte estas incitiĝema… Ej… Kie on gurdas?…

– Ankaŭ tio estas malbenita afero – furiozis la malsanulo, – dum la tuta tago iu muzikaĉas ĉi-proksime.

Elder iris al la banĉambro, de kie aŭdiĝis la sonoj.

– Ne tie oni muzikas – diris Bruns rapide, – vidalvide en la korteto.

Elder premis la klinkon…

– Nu! – diris iu interne.

– Kiu estas tie? – demandis la kapitano.

– Hacker – respondis la koncernulo el interne. – Kion vi volas? Mi banas min.

– Ĉu vi havas gaston? – demandis Elder de Bruns.

– Jes! Ĉu eble ankaŭ al tio vi havas ion komunan? Havenlaboristo, nomita Hacker, kiu devis resti ĉi tie pro la kvaranteno. Li estas mia malnova amiko, li venas ĉi tien por bani sin kaj legas revuojn.

– Nu… bone… ne estu jam tiel kolera, sinjoro Bruns. Mi deziras paroli kun via amiko Hacker.

Bruns iris al la pordo de la banĉambro kaj piedbatis ĝin.

– He! Elvenu, sed rapide.

– Bone! Sed kial vi kriegas, vi…

– Vi ne devas fini tion! La polico estas ĉi tie.

La kapitano fingre frotis sian frunton. Langvora premo sidis sur liaj nervoj.

Estis ĉirkaŭ la kvara horo. Tuj ekpluvegos… Antaŭ la pluvo oni sentis tiel, kvazaŭ liaj nervoj hirtiĝus, kiel la haroj de kato.

La pordo de la banĉambro malfermiĝis, kaj Hacker elvenis en okulblindige multkolora piĵamo.

– Kion vi deziras – li demandis elegante kaj elprenis cigaredon „Bruns” el sia poŝo.

– Kion vi serĉis supre en la ĉambro n-ro 102? – alkriis lin Elder kolere.

– Tiu voĉtono…

– Fermu vian buŝon, ĉar mi batos ĝin tiel, ke viaj dentoj elfalos! Demetu tiun cigaredon, kiam vi staras antaŭ mi!

La vortoj de Elder efikis admirinde. La konduto de Hacker tuj ŝanĝiĝis. Li estingis la cigaredon per kutima movo de apaĉo.

– Mi petas vin… sinjoro ĉefinspektoro… mi tute ŝanĝiĝis…

– Silentu!

– Ne parolu kun mia gasto tiel – interrompis Bruns.

– Vi pravas. Venu kun mi en la lavoĉambron, nu, vi vidos, fripono, kiel draste mi traktos vin!

– Mi petas vin, sinjoro ĉefinspektoro… ni iru nenien… ĉarmi rakontos ĉion al vi… se sinjoro Bruns konsentos, ke… vi demandu min ĉi tie…

– Kompreneble… – diris Bruns.

– Bone. Sed lasu nin solaj, sinjoro Bruns, ĉar povas okazi, ke mi draste draŝos tiun sinjoron, kaj tiam mi ŝatas esti kun Hacker en duopo.

– Nu, sed…

– Vi povas elekti, sinjoro Bruns – kaj ĉiufoje, kiam li turniĝis al la amerikano, liaj voĉo kaj vizaĝo estis la plej ĝentilaj, poste turniĝinte al Hacker, li fariĝis tute mala. – Vi vidos, fripono! Mi frakasos vin! Vi jam bone konas min!

Bruns iris en la alian ĉambron. Elder ĉirkaŭrigardis kaj serĉadis ion ĉie. Fine li trovis longan zonrimenon de valizo, fald-obligante ĝin, li paŝis antaŭ Hacker-on.

– Elder… – diris la kapitano. – Vi scias, ke tio ne estas permesate dum konfesigo…

– Vidu, sinjoro kapitano! Hacker apartenas al mia divizio, ĉar la havena polico konsistas el la membroj de la kriminala grupo. Tie ni havas kontakton kun tute aliaj homoj, ol ĉe la sanitara grupo. Mi povas paroligi tiun Hacker-on nur tiel…

– Mi petas vin… sinjöoro ĉefinspektoro… Mi konfesas, ke mi estis tie… antaŭ la restoracio… Sed ne mi ŝtelis la biciklon…

– Ĉu vi do neas tion?! – diris Elder, kvazaŭ ĝi vere interesus lin. – Ĉu ne vi malmuntis ĝin?

– Tio… jam… okazis nur poste… Ŝlips diris, ke li ĉiel miksos min en tion, se mi mi malmultos ĝin… Mi do malmuntis, sed ne mi vendis ĝin… escepte la lampon kaj la transmision… ankaŭ tion… nur por groŝoj…

– Aŭskultu min, Hacker, mi jam enuis vin. Mi ŝatus, se vi transirus al angla kolonio, ke la policisto lernu ion ankaŭ tie. Tio al mi jam tre sufiĉas. Se vi promesas, ke vi malaperos porĉiam el la proksimo de Javo, mi lasas vin foriri…

– Kaj ĉu vi ne batos min?

– Tio estas alia afero. Sed ni povas paroli ankau pri tio, se vi rakontos, kion vi serĉis en la ĉambro n-ro 102?

– Tie mi vere ne…

La zonrimeno ekmoviĝis.

– Tie vere ne… estis tiel malbone… Kiam oni loĝigis min en tiun niĉon, kie la maljunulo gurdas, mi ofte… transgrimpis ĉi tien, kiam… neniu restadis en la ĉambro… Kaj mi ŝtelis… cigaredojn… Sed kontantan monon neniam. Ĉiuvespere mi elŝteliĝis el la kamero, kaj mi dormis supre en la ĉambro n-ro 102, ĉar…

– De kie vi havis ŝlosilon?

– Mi havas ĝeneralan malfermilon…

– De kie…

– Mi mem faris tion el litferaĵo… Vi diris, ke vi ne batos min!

– Mi ne diris tion. Nu, daŭrigu.

– Nur okazis tio…

– Ne mensogu! Kiel okazis, kiam virino kaj viro renkontiĝis tie…

– Mi ne…

– Kiel?!

– Mi ne neas tion. Iun vesperon fakte venis iu… Mi apenaŭ povis kaŝiĝi en la ŝranko. Mi vidis neniun, nur la iradon mi aŭdis. Poste iu frapetis. Venis ankaŭ virino…

– Kion ili parolis?

– Malmulte. La viro diris tion, sed tre kolere: „Kion vi volas de mi?” La virino kolere, siblante respondis: „Mi mortos… Se Arturo ekscios, li mortigos vin… Kaj nun ne eblas fuĝi…” La viro demandis: „Ĉu vi volas monon?” La virino: „Ne!” Vi malfruis al ĉio, fiulo! Ĉu vi pensis, ke vi povos forlasi min nur tiel! Ĉu? Mi oferis min… Mi malamas Villiers-on…”

– Ĉu poste?

– Mi aŭdis nenion.

– Vi! Ne mesogu, ĉar…

– Mi aŭdis nenion.

Elder konis la krimulojn, apartenantajn al li. Li sciis, ke Hacker prisilentas ion, sed li sciis eĉ tion, ke li neniam rakontos tiun aferon, ĉar li mem implikiĝus en malagrablaĵon.

– Per kio vi ĉantaĝis tiun Bruns-on?

– Mi ne…

– Atentu, kion vi diras!

– Mi neas nenion. Mi kaŝe venis ĉi tien por manĝaĵo. Nuda homo batfaligis min. Kiam mi rekonsciiĝis, Bruns ankoraŭ ronkis, kaj mi ĉirkaŭrigardis… mi… trovis leterojn… de sinjorino… en iu… tirkesto…

– Vi! – Elder kaptis lian gorĝon kaj skuis lin. – Fripono! Vi mensogis!

Sed Hacker silentis. Elder denove sciis, ke ĉio estas vana. Nun li ne parolos, ĉar tio estus denunco. Kaj tiulo prefere lasas sin mortbati…

– Nu, atentu min, fiulo! Matene kaj vespere vi anonciĝu ĉe mi en la kontoro, kaj se vi preterlasos ĝin iun tagon, mi arestos vin. Ĉu vi komprenis?

– Mi komprenis tion, sinjoro ĉefinspektoro!

– Ni povas iris, sinjoro kapitano.

Kiam la aero fariĝis pura kaj sekura, Bruns denove aperis.

– Diru, vi, hirudo, kiel mi povus liberiĝi de vi – li demandis kolere, kaj ĝemante ekfumis cigaredon.

– Neniel – respondis Hacker. – De nun mi deziras vivi bone. Vi estas kontrabandisto de armiloj. Tia homo enspezas multe da mono. Vi povas subteni bonvolan ĉantaĝiston. Ĉu vi havas manĝaĵon?

La langvora homo, simila al buĉisto malgaje ĝemis.

– Mendu ĉe la kelnero, kion vi volas. Fripono.

Hacker ne ĉagreniĝis pro la ofendo.

– Diru sinjoro Bruns – li demandis, – kian problemon vi havas, ke vi konstante ĝemadas.

– Tio ne koncernas vin. Ĉu vi komprenas? Manĝu kaj dormu, kaj lasu min trankvila… Vi ne longe ekspluatos min. Mi vivos maksimume kelkajn semajnojn.

– Ankaŭ ĝi estas io. Mi scias, ke mi ne havos laboron ĝis emeritiĝo. Sed kial vi ne vivus plu?

– Ĉar mi mortos.

Ankaŭ Hacker ekfumis cigaredon.

– Se via vizaĝo ne estus tiel langvora kaj flava, oni kredus, ke vi estas fortikulo.

– Iam… mi estis tio… Antaŭ nelonge. Mi komercis kun piratoj kaj rabistoj. Al tio estas bezonata io. Nun jam fermu vian buŝon kaj lasu min trankvila. Ankaŭ mi ne scias, kial mi toleras vian ĉantaĝon, kiam iu malbenis min, kaj nun jam al mi estas kapute…

– Sed se ne, tiu letero signifos por vi dek jarojn en la malliberejo, kiun mi ŝtelis el via skribotablo…

Ili silentis por iom da tempo.

– Tiu sezono vere estas terura – murmuris Hacker. – Mi maljuniĝas… Antaŭe… mi fajfis pri la siroko…

Kaj li glutis kun amara mieno…

– Nun jam lasu min trankvila, kaj manĝegu, se vi volas – diris la dika homo per raŭka, plorinda voĉo. Sed Hacker denove viŝis sian ŝvitkovritan frunton.

– Ne… mi jam ne havas apetiton…

– Kion vi sentas? – interesiĝis Bruns.

– Kvazaŭ mia verto estus premata…

– Ankaŭ mi sentas same, kaj miaj piedoj estas malvarmaj, miaj manoj estas malsekaj. Multaj punktetoj saltadas antaŭ miaj okuloj por momento.

Hacker paliĝis.

– Ĉu eblas, ke… la malbeno… estas infekta?

– Mi ne pensas…

– Ankaŭ mi… sentas tiel, kvazaŭ mi estus… malbenita.

– Tio facile povas okazi – respondis bruns. – Se mia malbeno infektas…

XXXIII

Felikso bone sciis, ke li ne povas resti longe en la ĝardeno… Li iris preter la muro sur malmola, sinkema, pluvomalsekigita tero. Fine li alvenis al malgranda fenestro. Tie ne estas ĉambro.

Ĉirkaŭrigardinte, li suprentiris sin, kaj li jam estis interne. Li eraris. Ĝi tamen estis ĉambro, sed simpla. Anstataŭ karpito, la muroj estis farbitaj, lada lavabo, malnovmoda, ligna lito kaj spegulo kun foruzita krado troviĝis en ĝi.

Eble iu ĉambristino loĝas ĉi tie. Jen! Korala koliero pendas sur la spegulo. Tiu terura virina voĉo menciis tiun ĉi ĉambron, kiam ŝi kriis al li anstataŭ Martino. Li kuŝiĝis iomete sur la foruzita, leda divano, kion, ŝajnas, oni portis ĉi tien anstataŭ la fatraskamero. Li estis strange laca. Ĉu ĝi ne estas malario? Li naŭzis, liaj piedoj kaj manoj tolporis. Plurfoje li havis tiun senton dumtage, sed ĝi daŭris nur mallonge.

Ankaŭ nun ĝi pasis, tuj post la kuŝiĝo.

Hop!

Ŝlosilo estas sur la tablo. Ĝenerala ŝlosilo! Pri kio kriadis la virino, ke Martino portu ĝin malsupren. Tio malfermas ĉiun pordon! Hura!

Li tuj enloĝiĝos en iun ĉambron. Eĉ! Li banos sin. Li nur povus jam sin razi, ĉar lia barbo elkreskis timige…

Ĉar li havas ĝeneralan ŝlosilon… Dio mia… Razilon ne valoras multe, li sendos dek razilojn al la koncernulo… Li do akiros ankaŭ razilon helpe de la ĝenerala ŝlosilo.

Hop!

Li frostotremis… Kion signifas la necesbezono. Li enpoŝigis la ŝlosilon kaj ekiris ĉasi razilon. Li tiriĝis en malluman engulon de la koridoro… Malpli proksime ĝuste nun malfermiĝis pordo, elpaŝis viro en griza vestaĵo, kiu turninte la ŝlosilon en la seruro, metis ĝin en sian poŝon kaj ekiris sur la ŝtuparo. Li iros malsupren en la halon aŭ en la restoracion. Ek!

Li malfermis la pordon. La ĝenerala ŝlosilo facile turniĝis. Li enpaŝis. Li ne devis longe serĉadi, sur la vitrotabuleto super la lavkuvo kuŝis la tuta kompleto: razilo, kremo, aluno kaj akriga rimeno.

Li rapide enpoŝigis la razilon kaj la kremon. Ĝi estas unuaranga. La klingo estas belega, la prenilo kun inkrustaĵo, kiu havas surskribon per oralaj literoj: „Sidney Crick”. Li prenis ankoraŭ nur sapon kaj viŝtukon, poste li forrapidis.

Ĉu nun? Kiu ĉambro estas neloĝata? La duonetaĝo certe estas plena de gastoj. Sur la helika ŝtuparo li ŝteliris sur la duonetaĝon.

Nu!..

Hotelservisto staris ĉe la lifto de la kuirejo. Li eksidis, alpreminte sin al la muro.

– Nu, rapidu! – kriis la servisto en la liftŝakton de la restoracio. – Kio estos?

– He, ne kriadu. – Sinjoro Wolfgang aperas sur la koridoro.

– Pardonon, sed la markizo estas malpacienca.

– Tamen ne kriadu. Kio okazis al la tapiŝo?

– Estis malgranda problemo… Mi metis tion sur la koridoron por porti ĝin en la deponejon… Kaj ĝi malaperis.

– Kion vi fabelas?

– Martino diris, ke li portis ĝin pro eraro en la ĉambron de sinjoro Bruns. Sed mi ne vidis la tapiŝon tie…

– Tial vi estos elĵetita… Tansdonita al la polico… Kien ĝi malaperis el la ĉambro de Bruns?! – kriadis la hotelisto perdinte sian memregon.

– Eble ĝi troviĝas en iu tirkesto. La anglo malŝatas la tapiŝojn, verŝajne li ĵetis ĝin ien…

– Kial vi ne serĉis tion?

– Ĉar… oni povas purigi lian ĉambron nur en lia ĉeesto, kaj neniu kuraĝas rigardi en la tirkeston. Li estas malafabla homo.

– Ni ankoraŭ devas aranĝi tiun ĉi aferon! Tiun friponaĵon… Se la tapiŝo ne troviĝos ĝis morgaŭ, vi amare pentos tion… Ĉu vi komprenas?

– Jes…

La malgranda lifto zumis. Alvenis la vespermanĝo de la markizo. La servisto deprenis ĝin, kaj resendis la lifton.

– La malsekiĝinta litaĵo ankoraŭ estas en la ĉambro n-ro 102. Morgaŭ portu tion malsupren! Forigu ankaŭ la enfalintajn muropecojn.

La direktoro foriris kolere. La servisto portis la manĝaĵon. Felikso elvenis el la ŝirmo de la helika ŝtuparo. Estas loko, kie loĝi! La ĉambro n-ro 102 certe estas malplena, se la muro enfalis. En tiu momento aŭdiĝis mallonga zumado, la lifto haltis kun la dua plado. Duono da bele fritita kokino kuŝis sur la pleto. Li tuj enpoŝigis ĝin kaj rapidis en la ĉambron n-ro 102.

XXXIV

La mucida odoro de la malsekiĝinta mortelo estis sentebla en la neloĝata ĉambro pro la enfalinta muro. Li rapide eniris en la banĉambron kaj malfermis la akvokranon. La varma akvo plaŭdegis. Eĉ tiu superba sento, ke li banos sin, ne solvis la amaran guston en lia buŝo kaj lian malbonfarton… Io okazis al li. Nek la kokono bongustis al li, kvankam li jam longe ne manĝis. Li ĵetis ties duonon tra la fenestro. Li elmetis ĉion el sia poŝo sur seĝon. La ĝeneralan ŝlosilon, la sapon kaj la inkrustian razilon kun la surskribo „Sidney Crick”. Poste li banis sin, kaj sidante en la bankuvo, li ŝmiris sian vizaĝon per la razkremo. Poste li staris antaŭ la spegulon kaj komencis razi sin. Apenaŭ li razis iun sian vangon, kiam la ŝosilo ekgrincis en la seruro… Iu venas! Li retroiris malrapide, trankvile al la fenestro, en la mano kun la sapo kaj la kremo. Li kaptis la ĝeneralan ŝlosilon de sur la seĝo. Lia vestaĵo estas malproksime, sur hoko, apud la muro…

– Jen tiel!.. Metu la tapiŝon tien, ĉar ĝi tute ne troviĝas en tiu ĉi ĉambro. – diris Wolfgang. – Kaj vi ne devas paroli pri tio, venontjare ni purigos ĝin.

– Kial estas tiu malbela makulo sur la tapiŝo?

– Botelo da brando verŝiĝis sur ĝin. Hontu. Vi nur devintus demandi Bruns-on. Li tuj diris, ke li ĵetis la tapiŝon en la komodon…

Felikso malpeziĝis. Ili ne venos ĉi tien.

– Cetere estus pli bone meti tiun tapiŝon en la banĉambron, antaŭ la bankuvon.

Puf!

Li havis nur tiom da tempo, ke li fulmorapide paŝu tra la malranda fenestro kaj fermu ĝin, kiel li povis. Li staris en la lumkorto, du etaĝojn alte, ŝvebante inter la tero kaj la ĉielo sur ferŝtupetaro, tute nuda.

– Ĝi estas senekzempla impertinenteco! – stridis la voĉo de Wolfgang. – Iu fripono venas ĉi tien por ŝanĝi vestaĵon!.. Kaj baniĝi!.. Portu tiun aĵaĉon en la kontoron! Kaj tiu fripono, kiu ne povas doni kalkulon pri sia ŝanĝvestaĵo, tiu puniĝos! Bando! Ekiru! Rapaide!

… Ili forportis lian vestaĵon. Li staris tie kun la razilo kaj la ĝenerala ŝlosilo, kun duone barbostopla vizaĝo, en Adama kostumo.

Metinte la ŝlosilon, la razilon kaj la sapon en viŝtukon, li ligis ĝin al sia brako kiel pakumaĵon. Poste li paŝis sur la ferŝtuparon.

Komenciĝis ekscita vesto-ĉasado.

Dense pluvegis en la blinda mallumo. Li tuj tramalsekiĝis. Li ekvidis nur tri mallumajn fenestrojn. La unua, dekstre de li, same estis banĉambro. Li enpaŝis tien.

Ĝi ne estas bona. Lumo filtriĝis tra la breĉo sub la pordo, malfermiĝanta al la loĝejo. Kaj li aŭdis sonojn de parolado.

Ŝi estas la vidvino! Li tuj rekonis la aldan voĉon de sinjorino Relli.

– …Mi havis ne multe da ĝojo en mia vivo. Sed kelkfoje mi estis feliĉa, kaj eble tial ne doloras, kiam mi pensas pri tio, ke mi maljuniĝas…

La demando estas tio, ĉu vi estis bona? – diris raŭka voĉo de viro.

Mi opinias, jes… Ke nun io ŝarĝas mian konsciencon, ankaŭ ties kaŭzo estas la boneco. Mi volis peti ponsilonde via kolego, sed strange, mi ne revidis lin post du mallongaj renkontiĝoj.

– Mi ne sciis, ke ankaŭ alia misiisto loĝas ĉi tie krom mi.

– El la sama ordeno, tiuj samaj butonoj, simila velura kolumo kun griza makulo.

– Estas tre strange… Tineo ronĝis la grizan makulon en la veluron…

– Interese…

– Hm… mi infiormiĝos pri tiu stranga kolego… Kio do ĉagrenas vin sinjorino?

– Temas pri tre malgaja afero, kaj mi petas plie konsilon ol absolvon, ĉar mi erarigis ankaŭ la policon. Mi diris tion, ke mi ne konas Arturon Cocklin. Kvankam ni ofte estis kune en Singapuro.

– Kial vi neis lin?

– Ĉar… mi sciis, ke oni demandas pri li pro lia edzino… Kiu inkognite estas en la Grand-Hotelo… kaj ŝia edzo pensas, ke ŝi estas mia gasto… Ĝi tre doloras min, sed mi estas romantikulino… La virino enamiĝis al junulo… kaj ili volas fuĝi… Ŝi petis min ankoraŭ en Singapuro pruvi alibion antaŭ sia edzo, kaj mi skribu invitleteron de ĉi tie al ŝi, por pasigi kelkajn tagojn kune. Tiel ŝi povas senprobleme vojaĝi ĉi tien… Mi skribis ĝin…

– Vi malbone faris tion…

– Mi estas italino… Temis pri amo, romanco, malfeliĉa virino… De tiam mi pentis ĝin, ĉar alia virino estis ĉi tie… aki amis la junulon, sed longe kaj… kaj ŝi faris gravajn oferojn por li, ankaŭ la virino estis artistino, ŝi dancis kune kun la knabo, kaj ŝi edziniĝis al aĝa, malbelega ĉefredektoro, nur tial, por ke Doddy havu multe da mono. Temas pri sinjorino Villiers, kiu malaperis… Anticipe ŝi estis ĉe mi, ŝi ploris kaj svenis. La junulo lasis ŝin en Singapuro, pro tiu virino, kaj ŝi nun jam havas nenion, nur la maljunan, abomenindan edzon kaj… Ŝi diris, ke ŝi skribos leteron al la edzo de la alia virino, ĉar ŝi ne volas, ke Doddy forlasu ŝin…

– Inferaj, ulceraj vivoj…

– Jes, jes… nun jam ankaŭ mi scias… sed en Singapuro mi ankoraŭ vidis romantikon en ĝi. Kaj sinjorino Villiers iel fuĝis de tie ĉi… Mi ne diris al la polico, kion mi scias… ĉar tiu kulpa virino vivas inkognite en la hotelo. Ŝi luis ĉambron kiel sinjorino Hould. Ŝi volas fuĝi kun la junulo, kvankam ŝi havas belan infanon… Mi deziris rakonti tion kaj peti, helpu min: Kion mi faru?…

Felikso forgesinte pri sia situacio, staris silente en la malluma banĉambro, kie ĉiu vorto estis aŭdebla.

La konsilo de la misiisto jam ne interesis la junulon, kiu kunportis ununuran pakumaĵon sur la pojno kaj subaŭskultadis. Li paŝis sur la ferŝtupetaron por daŭrigi sian vesto-ĉasadon. Jen estas la fenestro de alia malluma banĉambro. Li enpaŝis… senbrue ŝtelumis… Li subaŭskultis… Li malfermis la pordon de la ĉambro kaj timeme staris sur la malvarmaj kaheloj…

Alia ĉambro estis alirebla el la malgranda salono, kiun apartigis kurteno. Iu ĵus ekfunkciigis gramofonon…

Miss Otis regrets she is

Inable to lunch today

– Finu tion abomenindan muzikadon – diris blonda, diketa virino en vespera robo.

Hillers, la laktokremaĵ-fabrikisto kaj lia edzino loĝis ĉi tie. El la supera sociklaso de Usono.

– Ne diru al mi, Mae, kion mi faru… – kaj li zumkantis, dume li malligis sian fark-kravaton.

– Hontu! Kion pensas la personaro pri mi! Vi flirtas kun la ĉambristino. Usona miliardulo!

Hillers fajfis, depreninte sian jakon, li metis ĝin sur la apogilon de seĝo. La virino haste kaptis de sur sia hararo diamanta kapornamon, valorantan mult-dekmil dolarojn kaj ĵetis ĝin al la gramofono.

– Raspondu al mi!.. – ŝi kriĉis vulgare, ofende. – Mi ne estas via hundo. Ĉu vi scias?!

Hillers ekfumis cigaredon kun indiferenta vizaĝo.

– Ne kriadu, mi petas – li respondis tedite, – vi ne estas en la aŭtomata bufedo.

– Fia kanajlo! Se ne plaĉis al vi, ke mi estis mend-kelnerino, kial vi ne edziĝis al riĉulino. Sed kiu edziniĝus al kriisto. Kiu kriegas antaŭ foiraj budoj kun farunkovrita vizaĝo… Eĉ nun vi estas tio, kio vi estis: foira vendisto! Malgraŭ viaj milionoj!

Hillers zumkantante streĉis sian horloĝon. La gramofonon muzikis:

Miss Otis regrets she is

Inable to lunch today

La virino ĵetis vazon sur la plankon, kaj ŝia pufa, velkanta, ŝminkita, pupa vizaĝo deformiĝis pro la kolero.

– Ĉarlatano! Kriisto! Rekulpiĝanto! – ŝi kriĉis.

– Bonvolu ne fari skandalon – diris Hillers mallaŭte, – ĉar…

– Ĉu vi batos min?!.. Ĉu vi povus fari tion. Pfuj!.. Kavaliro de la ĉambristinoj.

– Vidu, Mae, nun jam finu tion… Nek la ĉambristino valoras malpli, ol la ŝoforo… Mia ŝoforo. Ĉu vi pensas, ke mi estas idioto?…

– Fiulo! Kalumnianto, karcerfloro… – Kaj ankaŭ ŝi komencis malvesti sin, sed tiel, ke ŝi disŝiris la belegan, silkan robon, faritan laŭ Pariza modo, per unu movo ĝis la trunko…

…Felikso fuĝis.

La pluvo denove falis sur lin, kaj tre malproksime, obtuze aŭdiĝis malantaŭ li, tra la brueto de la pluvo:

Miss Otisregrets she is

Inable to lunch today

XXXV

…Li denove estis en banĉambro. De tie li paŝis singarde en nigran dormejon. Kaj…

…Iu venis el la alia ĉambro. Li havis nur tion da tempo, ke li povis kaŝiĝi inter la muro kaj la ŝranko. La pordo malfermiĝis. En la subite inundanta lumo estis videbla ĉambristino, kiu portis beletan kaptufeton. Tri virinoj sidis ekstere. La juna, bela baronino OlgaPetrovna, konata tenisĉampionino, Ursula Hugersheim, vidvino de kavaliro von der Frühwart, ŝi estis minimume sepdek jara, kaj Helga Jörins, la sveda matefizikistino, verkistino de pluraj sciencaj publikaĵoj, fondinto de la hinda Spiritista Movado. Ŝi estis sekstatura, alta, falta, blankhara virino kun nazumo, portanta altkoluman, nigran bluzon. Helga Jörins (la fondinto de la hinda Spiritista Movado) diris la la ĉambristino:

– Fluigu kvardek celsiusgradan akvon en la bankuvon…

Kaj Felikso estis malliberulo, ĉar la ĉambristino iris en la banĉambron. La akvo plaŭdegis.

La du gastoj adiaŭdis.

– Mi do petos la grumon porti al vi pied-plumonon – diris Ursula Hugersheim (la vidvino de kavaliro von der Frühwart). En tiu malseka sezono la reŭmatismo atakas nin piede.

– Vi estas tre afabla… – dankegadis teozofino Helga Jörins. – Dankon… Akceptu de mi, via sinjorina moŝto, kiel singon de mia dankemo mian verkon, kies titolo estas: La grandiozeco kaj senmorteco de la virina moro.

– Dankon. Ĉu ankaŭ vi venos, baronino Petrovna?

– Mi ankoraŭ restos por minuto. Fraŭlino Jörgens promesis al mi elekti kelkajn librojn… Estas terure, en tiu malbela sezono, sen teniso kaj velŝipado; kelkaj bonaj libroj povas savi min.

Petrovna estis belega virino. Ŝi havis blondan hararon, delikatan vizaĝon kaj staturon de sportistino. Ŝi memorigis pri heroinoj, konataj el la verkoj de Ibsen, portante grizan, simplan, anglan drap-kostumon. Irinte al la librobreto per ritmaj, malrapidaj paŝoj, ŝi metis sian manon dorsen, kaj balancante sian retikulon sur iu fingro, ŝi rigardadis la volumojn.

Ursula Hugersheim (la vidvino de kavaliro von der Frühwart) kaj fraŭlino Jörins foriris. La sekstatura, alta, maldika, aĝa teozofino (la fondinto de la hida Spiritista Movado) akompanis ilin al la pordo.

Felikso staris senmove. Kaj kion li vidis en la alia ĉambro, lia senmoveco fariĝis eĉ pli rigida.

Baronino Petrovna rapide ĉirkaŭrigardinte, eltiris iun tirkeston de la ŝranko kaj metis du malgrandajn objektojn en sian retikulon. Poste ŝi trovis banknotojn sub kelkaj vestoj, ankaŭ el tiuj ŝi ŝovis sufiĉe multe en sian mansaketon. Repuŝinte la tirkeston, ŝi rapide elprenis sian pudrujon por ordigi sian vizaĝon… Ĝi estas bona rimedo por mildigi la ekscitecon, ĉe virinoj.

Ŝi estas endoma ŝtelistino…

Fraŭlino Jörins revenis.

– Ĉu vi do elektis librojn, karulino?

– Jes, tiun kaj tiun – ŝi respondis, kaj divenprove ŝi prenis du librojn de sur la breto… – Bonan nokton.

– Ili estas vere belaj verkoj – diris la blankhara teozofino kaj rigardis iun el la elektitaj libroj. – Ĝi jam estas bela afero! Kie lernis la baronino legi en praaraba lingvo?…

– Mi jam… delonge… okupiĝas pri… Bonan nokton…

– Ĝis la revido.

La baronino foriris.

– La bano ekstas preta! – diris la ĉambristino kaj adiaŭis.

Fraŭlino Jörins iris en la banĉambron. La salono estis senhoma.

Felikso haste ĉirkaŭrigardis. Kion li povus preni sur sin, en kio li povus elirataki al la koridoro?… La litkovrilo!.. El la banĉambro aŭdiĝas plaŭdado… La blankhara metafizikistino baldaŭ revenos!

Brrr!..

Felikso subite detiris la litkovrilon, sed li jam saltis sur la liton por kaŝiĝi sub la plejdo… Iu venas!

Li malfruis!.. Estas terure…

La grumo venis kun la pied-plumono, kaj li haltis konsternite pro la spektaklo, vidita en la lumo de la najbara ĉambro.

Felikso genuiĝis sur la lito!..

La grumo, havanta imperiestran barbon, forĵetis la pied-plumonon kaj murmuris tiaĵojn sur la koridoro:

– Estas terure… Nekredeble… Mi ne komprenas… Nu, do!

Dume li singultis, kaj kelkfoje li levis iun sian ŝultron kiel nervoŝokito. Eĉ post semajnoj li frostotremis sub la efiko de la memoro.

Fraŭlino Jörins neniam komprenis, ke Ursula Hugensheim (la vidvino de kavaliro von der Frühwart) kial retiriĝis de la amikiĝo tiom, ke ŝi rifuzis ankaŭ la salut-rilaton, kaj renkontiĝinte, ŝi kategorie preterrigardis la blankharan kapon de la metafizikistino…

XXXVI

Estis ĉirkaŭ la dekunua horo, Maud ankorau legis, kiam iu frapetis sur la pordo.

– Envenu.

Timiga virino paŝis en la ĉambron, portanta strangan, kafbrunan bluzon, malhelan subjupon el tafto, lakŝuojn, kaj ŝia duon vizaĝo estis tute kovrita de vangoharoj per geometria precizeco.

– Pst… Mi devas alivesti min… Mi portis vestaĵon… – Li havis pakaĵon, el kiu glavo elstaris.

Maud unu metis sian manon al sia buŝo por ne ridi laŭte.

Karakterize – diris Felikso. – Vi priridas min en tiu drama situacio.

– De kie vi venas?

– Nek mi scias tion?…

Li malaperis en la banĉambro, kaj li tuj revenis en la uniformo de veselkapitano Dockman. La pantalontuboj estis super liaj maleoloj, la kamizolo super liaj pojnoj, kaj iu epoleto tuj deŝiriĝis je lia unua ekmoviĝo.

– Nun mi devas razi min! – li diris morne, ĉar li zorgeme gardis la razilon kun inkrustita prenilo, kiu havis la surskribon „Sedney Crick”, la sapon kaj la ĝeneralan ŝlosilon.

– Vi aspektas terure kun tiu duon barbo.

– Mi estis klarvida pri tio, kiam mi venis ĉi tien, ke estus pli bone morti. Mi ŝatus plaĉi al vi, kaj jen vi revidas min, kiel fabelan, duone senfeligitan virkapron…

Kaj li simple tiri la knabinon al si.

– Maud… ĉu mildigas vian malĝojon tio, se mi diras al vi, ke mi scias ĉion pri vi… Kaj mi tamen amas vin?

La knabino malgaje, sed sen kotraŭago staris antaŭ li kaj klinis sian kapon.

– Estas bone aŭdi… kion vi diras… Kaj eble, se aliokaze… Eh… estas egale.

– Aŭskultu min, Maud… Vi povus malaperi kun la duko en Usono, kaj se vi malaperus, ankaŭ mi venus…

– Estas malfrue. Ĉiel estas kapute al mi, ĉu pro la denunco de Decker, ĉu pro la malkaŝo fare de Borckman… Maksimume kelkaj homoj povas saviĝi koste de mia honoro… Bonvolu transdoni al mi la kajeron.

– La… ka… jero…

Maud time rigardis la teruriĝintan vizaĝon de la viro.

– Kio okazis… al la kajero?!

– Ĝi… restis… en la ĉambro n-ro 102… en la livreo… en ties poŝo… kaj oni forportis ĝin…

XXXVII

– Ĉu vi povus iri… kaj serĉi ĝin?… – flustris la knabino.

– Oni kunportis la vestaĵon en la kontoron… La kajero estis en la poŝo de la jako.

La knabino levis sian ŝultron kaj malesperiĝinte faligis siajn manojn.

– Tiam do… estas finite. Hodiaŭ nokte je la dekunua horo Borckman venos por la kajero… Kaj se ĝi ne estos sur la sojlo… morgaŭ li efektivigos sian venĝon… kaj ni ĉiuj… mia patro… mia frato…

Felikso malesperiĝinte provis konvinki ŝin pri sia plano.

– Ni povas fari nur tion… Ni metos leteron sur la sojlon anstataŭ la kajero, vi skribos al Borckman, ke la notoj estas en la poŝo de la jako, kion oni kunportis en la ĉambron n-ro 102. Kaj mi nun malsupreniros en la kontoron…

– Ne! Vi ne devas riski plu vian honoron por mi. Iu murdis ĉi tie. Kaj vi ne havas alibion…

– Vidu, Maud, mi vivis ĝis nun tre frivole… Nun ĉio ŝanĝiĝis dum tagoj. Grandparte tio okazis pro vi. ne gravas mia honoro, se la via estas en danĝero. Ni persistos unu apud la alia, kio ajn okazu…

– Ho… se vi serioze…

Li albrakumis la knabinon.

– Nun jam vi ne estas sola en tiu batalo, Maud… Mi ŝatus, se vi prenus ĝin tiel serioze, kiel mi sentas… Skribu kelkajn liniojn al tiu homo, kaj metu ĝin sur la sojlon… Mi nun foriras…

…Kaj li rapide elŝteliĝis tra la pordo.

XXXVIII

Estis vespero… Antaŭ noktomezo… Borckman…

Maud skribis sincere la situacion en letero, kaj metis ĝin sur la sojlon. Estinginte la elektran lampon en sia ĉambro, ŝi ekfumis cigaredon kaj atendis.

Post la ĉesinta pluvo grandaj, pigraj gutoj plaŭdis iafoje, kaj ranoj kvakis en la sufoke varma, hinda nokto… Vaporo kovris dike la insulon.

Poste sireno de ŝipo ploris longe en la malproksimo, certe profunda nebulo sursidis la oceanon. Pasis pli ol duonhoro. La falo de la gutoj signis la pason de la tempo per morta monotoneco.

Maltrankvila angoro deprimis Maud-on. Ŝi ne timis la noktomezan renkontiĝon. Ŝi sentis animriproĉon pro Felikso. Nun la gaja, bona amiko kun entuziasmaj okuloj miksiĝos en malbonon pro ŝi.

Sur iu etaĝa koridoro aŭdiĝas frotbruo de paŝoj… Pordo frapfermiĝas, akvo plaŭdegas el krano… Silento… Io falis de sur arbo kun obtuza pum-bruo en la ĝardeno. La tero elspiras kel-gustan florodoron, kiu iom post iom plenigas la ĉambron, kiel ĝi liberiĝas pro la premo de la atmosfero. Kvar-kvin moskitoj zumas ĉirkaŭ ŝi, kaj la horloĝo batis la dekduan horon en proksima ĉambro…

Noktomezo!

La horo de Borckman.

Kraketas la moskitovualo: vesperto alflugis ĝin. Maud turniĝas. Ŝi estas mirinde trankvila. Antaŭ la fenestro el la mallumo aperas senmova palmokrono, en la pale brilanta, fumblanka, malcerta lunlumo.

„Hui-hi, hui-hi, hui-hi…” – ripetas kuraĝa, malgranda mangust-o per nervokonsuma monotoneco, kaj tusante ekstertoras, kiam ĝi kunfrontas kun kobro…

Silento.

Iu el ili jam mortis. Ĉu la mangust-o aŭ la serpento, eble ambaŭ?…

Hinda nokto…

La kontraŭdirekta vento post noktomezo miksas la putrintan, sulfurhidrogenan aerblovon de la mangrove-marĉo kun la humide anhelanta odoro de la ĝardeno… Paralizige profunda silento regas dum la falo de akvogutoj. La lunlumo preterpasis, kaj la nokto staras en la ĉambro kiel dika, nepalpebla, nigra muro.

Maud prenas la aŭtomatan fajrilon kaj metas cigaredon en sian buŝon…

– Ne ekfumi!

La voĉo estis aŭdebla en la ĉambro. Sed ne el la direkto de la pordo. Kiu ekparolis, tiu certe rastiadis tie, antaŭ ol Maud revenis. Li kaŝiĝadis dum horoj tie.

– Ĉu vi estas tiu, Borckman.

– Jes.

– Vi do aŭdis, kion mi ĵus parolis kun tiu sinjoro. La kajero troviĝas en la kontoro, en la livreo de grumo. Mi metis leteron sur la sojlon por vi, ĉar mi ne sciis, ke vi kaŝiĝis en mia ĉambro. Donu al mi prokraston por reakiri la notkajeron.

– Mi devas pensadi. Morgaŭ denove estos mesaĝo ĉe la pordo. Restu silenta

Maud ne vidis la parolanton. La voĉo venis el la plej malproksima angulo de la ĉambro. La knabino eĉ ne turniĝis en tiun direkton. Subite estingiĝis la lumo de la koridora lampo sub la breĉo de la pordo. La vizitanto salti per kvar grandaj paŝoj al la pordo, premis ties klinkon, kaj li jam estis ekstere…

Ŝajnis, ke dum sekundoj la senkonsola silento revenos.

Sed subite kvazaŭ diabloj estus liberiĝintaj…

– Kaptite! – tondras voĉo, sed tuj poste tintado, pum-bruo, kurpaŝoj, falo kaj minacaj krioj.

– Kaptu lin! La murdisto! Kaptu lin!

Bum! Bum! Bum!

Tri pafoj!

Maud sidis tolpore.

Denove fariĝis lume. Frapfermiĝo de pordoj… bruo… Voĉoj sur la koridoro.

– Ĉu vi vundiĝis, Elder?…

– Iu forte batis min je la kapo… Bedaŭrinde la lampo falis el mia mano, antaŭ ol ĝi estus eklumanta… Pansu mian kapon…

– Mi pafis blinde en la mallumo, mi ne scias, ĉu mi trafis lin… – diris la kapitano. Baldaŭ perfekta kakofonio forglutis ĉion.

Vekiĝintaj gastoj rapidis el la ĉambroj.

– Pro la amo de Dio – stridis la voĉo de Wolfgang, – kio okazis?

– Ĉiu iru tuj en sian ĉambron – ordonis la kapitano. – La polico ĉiumaniere zorgos pri la ordo.

Tiam, kompreneble, histeria teruro ekregis ĉiun.

Solaj virinoj decidis, ke ili dormos kune, neestinginte la lampon ĝis mateno. Markizo Raverdan, vestita de la verto ĝis la plando, elvenis el sia ĉambro lametante, apoginte sin sur bastono, kaj malnovmoda duel-pistolo tremis en lia dekstra mano.

Duko Segius venis nur ĝis la turniĝejo. Vidinte, ke la homoj ariĝas antaŭ la pordo de Maud, li svenis. Shilling, la gubernatoro de la insulo Tonga subite brakapogis lin.

– Kuraciston!.. Kuraciston! Iu subite malbonfartis… – li kriis.

Kelkaj virinoj komencis ŝrikadi, la kvin jara filo de la franca ataŝeo plengorĝe ploregis, kaj direktoro Wolfgang staris mortopale, kaj ŝvitogutoj falis de sur liaj haroj, pendantaj en lian frunton.

La ordo malfacile restariĝis.

Markheit donis injektaĵon al la duko, poste li komencis kuraci Elder-on, kiu premis sango-tramalsekiĝintan tukon sur sian kapon

– Maud… – diris la duko mallaŭte.

– Ŝi fartas bone – respondis Elder. – Ni jam parolis kun ŝi. Via ekscelenco, iru en vian ĉambron, ĉar la polico nun devas fari senĝene sian laboron… Post kiam la duko estis forkondukita, ili ekiris al la ĉambro de Maud. Ankaŭ Markheit iris kun ili… Neniu sciis precize, kio estos tie, ĉar Elder diris al Sergius nur trankviligi lin, ke li parolis kun Maud.

Elder haltis ĉe la koridora telefono.

– Momenton – li ciferumis telefonnumeron.

– Nu? – li demandis. Poste li silentis. – Bonege. Dankon, Sedlintz, estis bonege. – Li demetis la aŭdilon.

– Kion raportis Sedlintz? – interesiĝis la kapitano.

– Lastfoje mi petis lin, se denove estingiĝus la elektra lumo, okazu kio ajn, li kuru tuj al la ŝaltotabulo kaj faru daktiloskopiaĵon pri la ŝaltostango.

– Bravo! – diris Markheit instinkte.

– Bonega ideo – aprobis la kapitano acerbmiene. – Verŝajne la kunkulpulo malsuprentiras la ŝaltostangon, ke mallumiĝu.

– Laŭ mia opinio la farinto estas tiu.

– Kial vi pensas tion?

– Ĉar mi scias, kiu estas la farinto. Li preferas resti en la fono.

– Mi konas vian teorion, mi do ne demandas la nomon de la koncernulo. Sed de kie vi sciis, ke la fripono vizitos la knabinon hodiaŭ vespere?

– Permesu, ke nek tion mi diru al vi. Mi havas vere gravajn kaŭzojn. Vi agis tre rapide kaj energie, sinjoro kapitano.

– Bedaŭrinde estas verŝajne, ke mi maltrafis celon en la mallumo. Sed de kie venis tiu, kiu batis vin je la kapo?

– El proksima ĉambro. Mi aŭdis grinci la pordon, kaj tuj poste li batis min per fera aŭ guma bastono.

Ili estis antaŭ la pordo de la knabino. Elder frapetis.

– Jes! – kriis trankvila voĉo.

Maud rigardis al ili kun serena vizaĝo. Nun ŝi ne ludis rolon. Ĉesis ŝia ĉiu timo kaj angoro. Ŝi rezignis sian sorton.

– Mi opinias, fraŭlino Borckman – diris Elder, – estus plej bone, se vi rakontus dekomence ĉion, kio okazis hodiaŭ nokte ĉi tie… se ĝi havas kunligon kun la nuna esplorado – li aldonis rapide.

– Bone…

Ŝi rakontis, ke iu petis de ŝi noktomezan renkontiĝon perletere, krome la subitan aperon de la stranga vizitanto, kaj ŝi citi la interparolon precize.

Elder pennsadis.

– Vi diris dum la lasta pridemandado, ke vi scis pri nenia „notkajero”.

– Mi diris malveron. Mi ŝtelis la priskribon de profesoro Decker pri la Bananoksido. Krimulo ĉantaĝis min per io, pri kio mi ne konfesas. Mi volis transdoni la notkajeron al li, sed bedaŭrinde, ĝi malaperis. Nek pri tio mi deziras paroli.

– Tiam ni devas aresti vin, fraŭlino Borckman – diris Elder ĝemante.

– Tio estas komprenebla – respondis Maud trankvile.

– Nun ni denove parolu pri via vizitanto. Ĉu vi estas certa pri tio, ke vi bone citis la vortojn de tiu homo?

– Mi havas tre bonan memorkapablon.

– Ĉu li komencis paroli jene: „ne ekfumu”?

– Ne tute. Li diris kategorie: „ne ekfumi!”

– Ĉu fine li diris tion: „Mi pensados pri tio… vi trovos informon ĉe la pordo?”

– Ne tute: „Mi devas pensadi… Informo estos ĉe la pordo…”

– Dankon. Tiel ni facile kaptos iun kunkulpulon. Bonan nokton, fraŭlino Borckman. Fidu min, se eblas, mi tiros vin el la peĉo, sen tio, ke malbono okazus al vi. Bonvolu resti de nun en via ĉambro. Ni starigos gardiston antaŭ vian pordon.

La kapitano nervoze demandis Elder-on sur la koridoro:

– Kial vi diris tion, ke iu komplico estas konata?

– Ĉar ne estos malfacile trovi tiun inter la indiĝenoj, loĝantaj en la hotelo, kiu hodiaŭ vespere estis en la ĉambro de la knabino.

– De kie vi prenas tiun pli novan surprizigan aferon? – demandis Markheit.

– Estas karakteriza indiĝena kutimo uzi plej ofte infinitivon anstataŭ la diversaj verboformoj, ĉar en ilia primitiva lingvo apenaŭ estas konjugacio. Ni diras tion: „ne ekfumu, mi pensados…” La indiĝeno diras jene: ne ekfumi”… „Mi devas pensadi.”

– Mi opinias, ke vi denove trafis kape la najlon… – murmuris la kapitano.

XXXIX

Jam tagiĝis, kiam ili alvenis en la kontoron. Sedlintz kaj la oficiroj trinkis teon. Ĉiu sentis malvarmon interne. En la varmo tridek kvar celsiusgrada. La krajono plugis sulkojn sur la papero de la protokolo, ĉiu folio sorbis tiom da humido el la aero.

– Kie estas sinjoro direktoro Wolfgang? – demandis Elder.

– Iu iris por venigi lin. La direktoro alvenis kun taŭzitaj haroj, kun langvoraj okuloj, li estis raŭka kaj interfrotadis siajn malvarmajn manojn.

– Terure… estas terure… – li ripetadis senĉese.

– Kial vi lamentadas?! – admonis lin la ĉefinspektoro – se ne okazintus tiu malbenita historio, via profito estus malpli multe da mono. La hotelo estas plena de eminentaj gastoj dum tri semajnoj, en la plej malagrabla sezono.

– Sed pensu pri tiu skandalo!

– Ĝi estos bona reklamo. Via hotelo estos plenplena dum la venonta sezono.

– Sekvontjare finiĝos mia dek jara kontrakto, kaj la ŝtato evikcios la hotelon. Kion mi profitos el la reklamo?

– Nu. Ĉu vi do estas nur luanto?

– Jes.

– Ĉu sola?

Wolfgang hezitis.

– Ne… Mi fondis la banlokon, kaj mi ricevis dek jaran koncesion de la malajana reĝo, kiu estis leĝoobeema reganto sur la insulo Malgranda Lagonda, por fruktuzi la gastigajn establaĵojn. Sed tiel, ke li estas mia komanditanto. La nederlanda ŝtata administrado asprobis tion, kaj ankaŭ la „Nederlanda Banko”, kiel entreprenanto.

– Kiel eblas tiel simple manipulaĉi la ŝaltotabulon en la hotelo? Ekde hodiaŭ ni starigos gardiston tien.

– La elektra centralo estas apud la maŝinejo, kie restadas nur la hejtistoj kaj la mekanikisto. Ni ankoraŭ neniam havis kaŭzon estis singardemaj.

– Ni pridemandos la personaron de la maŝinejo. Krome tiuj indiĝenoj, kiuj nun estas en la hotelo, ili ĉiuj venu en la kontoron!

Wolfgang iris.

– Jen estas la fingrostampo – diris Sedlintz.

– Dankon. Jen prenu – respondis Elder kaj transdonis spegulon, pakitan en silkopaperon. – Fingropremaĵoj estas sur ĝi. Komparu ilin kun tiuj, kiujn ni jam havas.

Sedlintz forrapidis.

– De kie vi prenis la spegulon? – demandis la kapitano.

– Lastfoje ĝi estis en la mano de la krimulo.

– Ĉu ni arestos lin, se la fingrostapoj estos identaj kun tiuj, kiuj ni trovis sur la ŝaltostango.

– Ne. Ni havas malmulte da konvikto.

– Se li mallumigis ĉion dum la atako, ĉu tio ne estas sufiĉa pruvaĵo?

– Ĝi sufiĉas nur al tio, ke li partroprenis la perforton kontraŭ la polico, sed mi volas pruvi eĉ tion, ke li estas murdisto, ĉantaĝisto, rabisto!

– Kian alibion li havas?

– Nekontesteblan. Multaj fidindaj atestantoj, bonfide kaj ĵure konfesos, ke ili estis kun li…

– Kaj tamen…

– Tamen li estas la murdito.

Alvenis la personaro de la maŝinejo, la negra liftisto, mulata koktelisto, tamula ŝoforo, du indiĝenaj kuirhelpistoj, la malajana bildkart- kaj dancmaskvendisto, fine miksrasa lavistino.

– Ferguson! Bonvolu konduki la indiĝenojn en la najbaran ĉambron, elektu tiujn, kiuj havas senduban alibion, la ceteruloj envenu unuope.

…La kolorhaŭtuloj rigardis la policanojn kun timemaj, grandaj, rondaj okuloj. Ili sekvis Ferguson-on malkuraĝe flustrantaj.

– Nu – turniĝis Elder al la hejtistoj, starantaj en olea ĉemizpantalono. – Iu malŝaltis la kurenton proksimume antaŭ unu kaj duono da horo ĉe la elektra centralo. Kion vi scias pri tio?

– Mi tuj elrapidis, ĉar mi estis ĝuste apud la varmakva kaldronego – diris la mekanikisto, – kaj mi restarigis la elektrofluon kiel eble plej rapide. Polica oficiro, kiu venis kun lampo, anticipe faris ion.

Li estis Sedlintz, kiu kolektis fingrostampojn.

– Ĉu vi ne vidis aliulon?

– Ne.

– Mi vidis strangan homon – diris la hejtisto. – Mi liveris koakson per puŝĉaro el la karboglitejo, kaj la ŝaltotabulo de la ekektra centralo estis videbla ĉe la turniĝejo. Mi ekvidis iun por momento, kiu kaŝe foriris. Mi sekvis lin, sed li malaperis ĉe la alia turniĝejo, kaj mi devis urĝe liveri la koakson… Li estis tre stranga homo…

– Kio estis stranga sur li?…

– Nu… mi klare vidis… Li estis mar-oficiro…

– Ĉu vere?

– Ankaŭ mi opiniis tion nekredebla: nokte mar-oficiro en la subteretaĝo de la hotelo…

– Jes. Ĝi estas sufiĉe stranga…Dankon, vi povas foriri.

La laboristoj de la maŝinejo forlasis la ĉambron.

Poste sekvis la pridemando de la indiĝenoj. Nur du el ili ne povis prezenti alibion: la lavistino kaj la vendisto de la kuriozaĵoj de la insulo, kiu cetere vendis ankaŭ bildkartojn.

– Kiel vi nomiĝas? – demandis Elder la lavistinon.

– Ĝilda… mi venis el Djajpur… Hindio…

– Ĉu vi estas lavistino?

– Jes… Malsupre en la keletaĝo. De kiam malsana sahibo estas en la domo… ne estas permesate… suprenveni ĉi tien…

– Kie vi loĝas?

– En la lavoĉambro…Mi loĝis antaŭ nelonge sur la etaĝo, en malgranda ĉambro, sed de kiam estas malsana sahibo…

– Mi scias tion. Ĉu vi rimarkis nenion nokte, kio estis stranga?

– La luno… estis tute ruĝa… Kvankam ĝi ne kutimas…

– Kiel vi vidis la lunon el la keletaĝo?! Ĉu?!

Ĝilda, la lavistino timiĝis.

– En… mia… sonĝo.

– Ne mensogu, ĉar mi tondigos vian hararon kalva…

Nun envenis la direktoro kun Martino. La knabino fikse rigardis la serviston…

– Se tondigi mian hararon, mi…

– Silentu! Vi do suprenvenis el la subteretaĝo, kial kaj kie vi estis? Parolu, ĉar… – kaptinte ŝian brakon, li levis ĝin per subita movo tiel, ke la genuoj de Ĝilda fleksiĝis pro timiĝo.

– Mi… renkontiĝis… kun Martino… mi ami grandega blanka servisto.

– Ĉu ŝi renkontiĝis kun vi?

– Jes – respondis Martin hezite.

Elder vidis bone, ke li venis en sakstraton, kaj li ne povas plu demandadi, ĉar io ne estas ordo.

– Forportu vin! – li kriis al la knabino. – De nun miaj okuloj estos sur vi.

La virino rapide elŝteliĝis kun mallevita kapo, ĵetinte malesperiĝintan rigardon al Martino

Sekvis la malajana kuriozaĵ- kaj bildkartvendisto. Li estis plenvestita per eleganta kombineo de subakviĝisto, sen kapujo, sed kun blua bantkravato. Lia nigra, artista ĉapelo ne havis randaĵon, li ne portis ŝuojn, ŝtrumpojn, sed jam delonge elmodiĝintaj manumoj ekbrilis super liaj pojnoj, kaj li balancis ostoprenilan promenbatonon. Dancmasko pendaĉis el la poŝo de la subakviĝista kombineo.

– Kiel vi nomiĝas?

– Admirinda Nalaya.

– Kio estas via profesio?

– Reĝo kaj galanteriisto.

– Kiel?

– Mi estas la reganto de la insulo, pro la favoro de la reĝino, kaj kunposedanto de ĉiuj gastigaj establaĵoj sur Malgranda Lagonda…

Tiu sciigo surprizis ankaŭ Elder-on.

– Kial vi loĝas en malpura ĉambro multope?

– Por ke oni ne sciu, kiu mi estas. En grandaj hoteloj ĝi ofte okazas, kion oni nomas inkognito.

– Kaj… kial vi vendas indiĝenajn dancmaskojn?

– Perlabori monon.

– Vi ja povus vivi grandsinjore el la enspezoj.

– Sed tiam aliulo povus vendi tiujn. Oni ne ŝatas indiĝenan direktoron, sed la dancmaskojn jes. Labori estas bone. Perlabori monon estas bone, malgraŭ tio, ke la kromenspezoj estas altaj. Ĝi estas vero.

Teninte maskon en sia mano, li rigardadis ĝin kun plezuro. Elder prenis tion de li.

– Ĉu ĝi estas kuriozaĵo sur Malgranda Lagonda?

– Jes, tre kurioze, sinjoro, tiom ke ĝi tute ne estas trovebla ĉi tie.

– De kie vi havas tion?

– El Lejpcigo. Ĝi ne estas kuriozaĵo tie. Oni produktas tiujn. Ne estas tiel malbelaj maskoj ĉe ni. Ĉiu havas sian propran vizaĝon, tio estas sufiĉe malbela. Ankaŭ tio estas granda vero.

– Kie vi estis nokte?

– Sur la etaĝo. Mi interbatadis kun vi, kaj iu alpafis min.

– Kiel?! Ĉu vi estis tiu?

– Jes. Je la dekdua horo mi ŝteliris al la knabino kaj parolis kun ŝi, elveninte, vi atakis min, mi timiĝis… bum… bum, mi devis kuri.

Elder longe rigardis la rikanantan vizaĝon. La klarigo estas tre simpla aŭ tre artifika.

– Diru, reĝo, ĉu vi scias, kiu mi estas?

– Ĉiu scias. Vi estas saĝa kaj maljuna, kiel krokodilo, kaj la reĝino pagas al vi, por ke vi estu kruela sang-hundo, oni malamas kaj mortigos vin pro tio.

– Nu… Ĉu vi scias, kion mi kutimas fari al la krimuloj, kiam ili mensogas?

– Vi batas ilin, kaj ili malsaniĝas. Sed vi ne rajtas bati reĝon.

Li tuj ricevis tiel grandan vangofrapon, ke la pordisto vekiĝis el sia dormo en la halo.

– Mi opinias, sinjoro, mi eraris. Tamen eblas – diris la Admirinda Nalaya malgaje, kaj fajreroj dancis antaŭ liaj okuloj.

– Mi ĝojas, ke ni komprenis unu la alian. Nun rakontu, Nalaya, kial vi kaŝiĝis en ĉambro, kaj kial vi forkuris de antaŭ mi? Sed diru la veron!

– Mi diros la veron, ĉar mi tre malofte mensogas. Nokte iu vekis min el mia dormo. Estis mallumo, mi ne vidis lin. La maljuna gezetvendisto estas mia atestanto, en kies muzikskatolo ploras animo de mortintaj suĉinfanoj.

– Daurigu!

– Voĉo diris: „Venu malsuprene en la ilarkameron, apud la lavĉambro, kaj vi ricevos multe da mono.” Mi konjektis, sinjoro, ke temas pri malica sorĉo, kiun oni nomas friponeco.

– Kion vi diras?

– Kiam mi estis tronheredanto, mi laboris kiel ŝipohejtisto kaj ekkonis la civilizacion.

– Hm, daŭrigu!

– En la ilarkamero estis mallumo. Tiu homo klarigis al mi, kiu aperas nur nokte, kien mi devas iri, ke mi ne devas ŝteli, mi ricevos nur ian kajeron. Revininte, mi ricevos kvindek florenojn de li. Ĝi estis tre bona propono, sinjoro.

– Ĉu li diris nur tion?

– Jes.

– Elder ĉirkaŭrigardis.

– Ĉu troviĝas gumbastono ĉi tie?

– Aŭ… li diris tion – daŭrigis la reĝo rapide – se iu subite aperos renkonte al mi, mi ne timu, ĉar estos helpo… Poste mi reiris en la ilarkamaron, kaj mar-oficiro draste batis min tie, ĉar mi paŝis sur lian vizaĝon en la mallumo…

– Kion vi diras?

– Mar-oficiro vangofrapis min sur la koridoro de la keletaĝo, kiu havis grizan uniformon. Okazis nur tio.

– Nu!

– Mi ĵuras je miaj prauloj, ke mi ne trompos vin, blanka sinjoro de fulmrapidaj manoj.

– Kiel aspektis tiu, kiu flustradis.?

– Li estis singardema, por ke mi ne vidu lin en la malumo.

– Reĝo, nun vi diris multajn, grandajn mensogojn, kaj fine mi draste batos vin pro tio, ke vi longe estos malsana. Ankaŭ ĝi estas granda vero.

– Sed ĝi estas tre malgaja, sinjoro.

– Forportu vin! Ferguson, iru kun li, kaj pridemandu la maljunan gazetvendiston!

Sekvis Wolfgang.

– Kion vi scias pri tio, kion via kunulo rakontis?

– Nenion. Nur malnova kontrakto ligas lin al mi, cetere ni apenaŭ renkontiĝas.

Sedlintz revenis.

– Jen… – li transdonis la fingrostampojn. – Ili sendube koincias.

– Kio ĝi estas? – demandis Wolfgang.

– Fingrostampoj – respondis Elder kun stranga akcento.

La direktoro fariĝis mortopala, liaj lipoj ektremetis pro timiĝo, kaj subite li devis eksidi.

XL

La nokta vagado de Felikso sufiĉe foruzis la uniformon de kapitano Dickman. Nua aŭrore silentiĝis la hotelo tiom, ke la junulo kuraĝis iri al la helika ŝtuparo. Ĉiuokaze li devas redoni la vestaĵon de la kapitano. Momente li estis ankoraŭ en la keletaĝo.

– Damne…

Miksrasa virino sidis kun hotelservisto ĉe la helika ŝtuparo.

– Kredu min, Maartiino… La junulo mesaĝis pere de la ĉefkelnero, ke mi venu… Kaj li diris, ke mi ne bone gladas liajn ĉemizojn… Li estas bela homo kun infana vizaĝo, sed por mi nur vi…

– Kion li volis de vi?

– Vi diris, Maartiino, ke vi edzinigos min, se ni havos mil florenojn, kaj ni faros grandan negocon… Vi purigos ŝuojn sur la strato, mi estos lavistino en vaporlavejo…

– Se vi ne rakontos rapide, vi ricevos du vangofrapojn.

– La junulo de belega vizaĝo diris: li donos al mi mil florenojn. Se mi helpos lin forlasi la kvarantenon… Mi permesu al li fuĝu tra la defluejo de la lavoĉambro, kiun kovras granda krado al la kanalo… Morgaŭ vespere… je la deka horo…

– Tiam li mortigis la gaston.

La virino diris milde:

– Li do murdis… La kompatindulo certe devis fari tion. Venos alia gasto, sed ni povas fari mision el la mil florenojn kiel geedzoj…

– Nu! Se oni ekscios tion, vi povas ricevi dek jaran punon.

– Oni ne ekscios, Maartiino… vi vidos… La junulo estas bela kaj saĝa, li havas blankan haŭton, nigrajn, longajn brovojn…

– Li estas murdito.

– Ankaŭ tio povas esti…

– Mi nun devas iri. Mi diras nur tion, ke estu singarda!.. Kaj ne menciu min, se okazos io malbona…

Kisoj ŝmacas. Poste Martino iras supren, la virino revenas en la lavoĉambron kaj zumkantas.

Ankaŭ Felikso ekiras. Sur la etaĝon. Li nun li reportos la uniformon de Dickman. Sed kion li surhavos? Sekura lampo lumis blue malproksime, ĉe la kaldronegejo. Li ekvidis kelkajn oleajn pantalonĉemizojn. Li vestis sin per iu. Li trovis ankaŭ tretitajn, tolajn ŝuojn… Nu tiel… Kaj nun ek…

Li reportis la uniformon de Dickman. La kapitano pendigis ĝin por purigi tion. Male ĝi espektis tiel, kvazaŭ lia vestaĵo estus tute foruzita dum unu nokto.

Nun al Maud!.. Li singarde ŝteliris sur la ŝtuparo, poste sur la koridoro… Li kaŝe elrigardis ĉe la turniĝejo…

Li timiĝinte retropaŝis.

Policisto staris antaŭ la ĉambro de Maud!

Li tuj sciis, pri kio temas. Oni arestis ŝin. Li turniĝis kaj rerapidis sur la koridoro. Li iris tre aplombe, sen ĉiu singardo sur la unuan etaĝon kaj frapetis sur iu pordo.

– Envenu.

Li enpaŝis. Elder sidis ĉe la tablo en piĵamo kaj kuiris teon.

– Ĉu vi arestis ŝin? – demandis Felikso.

– Ŝi estas nur sub gardo.

– Kiam hodiaŭ nokte mi sincere rakontis ĉion al vi, tiam vi promesis, ke vi ne sciiĝos pri tio.

– La knabino memvole konfesis antaŭ la kapitano. Mi povis fari nenion alian. Trinku teon.

Felikso malgaje kirladis la varmegan trinkaĵon.

– Ĉu vi trovis la kajeron?

– Ne. Oni forportis la livreon el la kontoro en la lavejon, kaj kiam mi traserĉis ĝin, jam nenio estis en ties poŝo. Iu antaŭis min.

– Ĉu ne eblas helpi al la knabino?

– Ni havas esperon. Mi fidas tion.

– Atentu min, Elder, vi estis mia samlaernejano kaj mia amiko. Ankaŭ nun vi estas tio. Mi ne koleris vin eĉ momenton, kiam vi gardis min, kiel malliberulon, vi ŝtelis mian vestaĵon, ke mi devis fuĝi en piĵamo. Eble vi pravis, kiam vi plenumis tiel la ordonojn de mia patro. Mi ne koleris vin. Sed se vi ne konsideras tiun knabinon kiel escepto, se vi severe obeos la ordonon de la devo… – Li ĉesis paroli. – Mi estis tre frivola knabo – li komencis denove. – Nun ĝi estas alia afero. Mi amas la knabinon, kaj mi edzinigos ŝin. Se necese, post la plenumo de ŝia puno. Mi atendos ŝin ĉe la pordego, kiam ŝi liberiĝos…

– Ŝi estas eminenta knabino…

– Sed eble vi ne devas fari tion. Aŭskultu min: nun jam mi devas kaŝiĝadi ĉi tie ĝis la fino de la afero.

– Bedaŭrinde. Mi devintus trovi vin pli frue. Vi havas nenian alibion.

– Vere estas tiel. Sed ni jam ne povas helpi tion. Mi kaŝiĝados plu… Eĉ tio povas okazi, ke mi fuĝos kun la knabino.

Sekvis mallonga paŭzo.

– Nun mi diros ion al vi, Felikso. Ĵus vi ne menciis tion, ke mi staris en Weltewreden; kiel fiaskinta advokato, kaj vi protekte helpis min dungiĝi ĉe la polico. Mi neniam forgesos danki tion al vi. Sed se vi provos fuĝis kun fraŭlino Borkman, mi estos agopreta, kaj mi kaptos vin kun ŝi, plenumante tion, kion mia policista honoro postulas de mi. Poste mi skribe demisios, ĉar mi ŝuldas per tio, kiel ĝentilulo. Al vi kaj al mi, ĉar mi povas danki ĉion al vi.

Felikso ekstaris.

– Mi komprenis vin.

– Fidu min kaj la veron. Nenio estas perdiĝinta. Estu pacienca

– Mi ne kredas vin. Adiaŭ.

Kaj li iris, tute ne utiligante la okazon razi sin ĉe Elder, kvankam timige densa barbo kovris iun lian vangon. Li simple rapidis al la ĉambro de la knabino.

– Kion vi volas? – demandis la policisto, iom mirante pro la duone razita homo, portanta ĉemizpantalonon.

– Ĉu ne estas permesate eniri? – diris Felikso laŭte. – Mi muntos la kranon de la varma akvo. Oni telefonis al mi.

La policisto frapetis kaj malfermis la pordon. Felikso staris sur la sojlon, por ke Maud vidu lin.

– Ĉu la muntisto bezonatas? – demanis la gardisto.

– Jes – respondis Maud. – Mi venigis lin.

– Vi do rapidu – diris la policisto al Felikso, lasante vojon, por ke la mutisto eniru, poste li mansalutis kaj repaŝis sur la koridoron.

Kiam la pordo malfermiĝis, li rapidis al Maud kaj kisis ŝian manon.

– Ĉu la kajero? – demandis la knabino.

– Ĝi perdiĝis… malaperis. Mi ne havas multe da tempo, Maud, koncize: paku viajn plej bezonatajn aferojn en necesujnon. Estu preta en ĉiu momento, ke ni fuĝos.

– Ne!

– Silentu!

Ili parolis preskaŭ kvereleme, kaj Felikso subite tiris al knabinon al si, forte ĉirkaŭpreninte ŝin.

– Vi fuĝos kun mi, Maud. Ni vojaĝos al Usono. Se ni eliros de tie ĉi, tiam ni ludante povos forvojaĝi el kiu ajn haveno.

– Mi ne volas… pli multe da… viktimoj – ŝi protestis kun malmulte da konvinkiĝo, tute alpremiĝinte al la viro.

– Mi amas vin, Maud. Nenio gravas al mi! Mi amas vin, kaj ĉu vi fuĝos, ĉu ne, mi interdividos kun vi ĉion, kio okazos al vi…

Dume iliaj lipoj jam preskaŭ tuŝiĝis.

XLI

Kiam Felikso denove estis sur la koridoro, jam komenciĝis la ĉiutaga vivo de la hotelo. Gastoj rapidis al la banĉambroj en piĵamo, kvazaŭ en uniformo: viŝtuko sur ilia brako, sapo kaj dentobroso en ilia mano.

Grincado aŭdiĝis el la direkto de la ŝtuparo, oni portis fornojn, hejtotajn per koaks-ardaĵo. La rusto komenci ronĝi la metalajn objektojn de la gastoj en kelkaj ĉambroj, kaj la ŝimo penetris inter la gladitajn tolaĵojn, kiu post du-tri vaporplenaj tagoj jam ŝvebas en la aero de la Sud-mara tropiko. Rezoluta komencisto, memvole kvaranteniginta, petis permeson starigi koks-fornojn en la Grand-hotelo, ĉar ĝi ne havis hejtaparatojn. Oni portis la kradajn ujojn, plenigitajn per ardaĵo, en la ĉambrojn.

Malgraŭ la langvoriga varmo, ĉiu ĝojis pro la „hejtado”, ĉar la muroj fariĝis mucidaj, kaj ne estis defendo kontraŭ la moskitoj, kvankam la sufoka malbonodoro de la incesita citronelo ŝvebis en la aero.

La klimato jam komence de la malseka sezono ne estis taŭga al tio, ke la organismo de blanka homo funkciu normale. Oni sukcesis izoli la peston, sed intertempe okazis malaria malsano. Apopleksio-simila reŭmatisma simptomo paralizis la krurojn de fraŭlino Jörins. Artikoj malakre doloris, migreno, bronkito kaj stomak-irito turmentis la loĝantojn de la hotelo. Kelkfoje flava, malbonodora nebulo kovris la insulon dum horoj, poste la densa, tropika pluvego senĉese falis tamburante sur ĉio

Oni trinkis nekredeblan kvanton da alkoholaĵo en la danc-drinkejo. Ĝi varmigis, kaj mildigis la akrajn dolorojn… La gastoj estis incitemaj, malbonhumoroaj, okazis multaj kvereloj, intrigoj, kaj sur iu etaĝa ĉambro angla lordo motopafis sin je la brusto, pri kiu poste evidentiĝis, ke li fuĝis el Nederlando, kiel defarŭdinta enkasigisto… Komenciĝis invado de miliono da insektoj kaj lumbrikoj el la malseka tero jam sekve de la unua abunda pluvego. La petrol-aspergado kontraŭ la formikoj signifis nur alian turmentigan aromon en la sufoka aero. Defleur Odette, la belega, belga estrino de la danc-drinkejo venenis sin per adrenalino, kiun la markizo uzis kontraŭ siaj astmaj perturboj; nun ŝi estas inter vivo kaj morto, neniu konas la antaŭaĵojn de la malgaja evento.

Kelkiuj komencas senfinan kartludadon. Baronino Petrona ofte eksplodas per histeria plorado, Markheit provas ĉiumaniere trankviligi ŝin, kaj dume malaperas lia poŝhorloĝo…

Felikso jam ŝatus nur razi sin. Li vagaĉas sur la etaĝaj koridoroj. Fine el iu ĉambro elvenas Erich Kramartz, la junulo, bela kiel filmstelulo, kun infana vizaĝo, kiu havas pentrinde arkformajn, certagrade arte flegitajn brovojn. Li ankoraŭ ne estas tridek jara. Poŝtuko pendas el lia supra poŝo, lia du-butonvica jako estas ĉefverko de tajloro.

Li foriras fajfante, freŝe.

Felikso malfermas la pordon de Kramartz per la ĝenerala ŝlosilo. Li rapidas en la banĉambron.

Jen la razilo! Rapide. Sed li apenaŭ ŝmiras sian vizaĝon per la kremo, la ŝlosilo turniĝas en la seruro.

Iu venas.

Kramartz revenis kun sinjorino Hould, kiu estis diketa belulino, havanta la aĝon, kiel la virinoj en la romanoj de Balzac.

– Kial vi faras tion, Maryorie? – diras la junulo incitite, kaj malpacience. Se vi jam decidis tion, ne turmentu vin.

– Komprenu, Doddy… ĝi ne estas tiel simple… – respondis sinjorino Hould per tremanta voĉo. – Se iam ni forlasos la hotelon, kaj Arturo definitive ekscios ĉion, tiam jam estos… vane.

– Sed jen estas mi…

– Nun. Ĉu se vi ne estos post unu jaro? Doddy! Mi forlasos ne nur mian edzon, sed ankaŭ mian infanon… Mi havas neniun, nur vin…

– Ĉu tio ne sufiĉas? Mi amas vin, Maryorie…

– Vi havas nur dudek ses jarojn… kaj mi…

– Sinjorino Hould estis kvardek du jara virino. Ŝi havis belan vizaĝon, diketan, sed proporcian staturon. Kelkaj sulkoj estis en ŝiaj okulanguloj kaj ĉirkaŭ ŝia kolo, sed ili estis videblaj nur tiam, kiam ŝi ne pudris sin sufiĉe.

– Ni vojaĝos al Kairo, Maryorie. Kaj ni faros ian prudentan aferon…

– Ĉu se tio ne sukcesos?

– Ĝi sukcesos!

– Kiom da mono vi esperas ricevi por miaj juveloj?

– Altan sumon. Tiuj estas belegaj ŝtonoj, nun la kurzo de brilianto estas favora… Unuavice ni aranĝos belan neston, kaj restos sufiĉe por bazigi nian ekzistadon… Ni estos feliĉaj, Maryorie.

– Ho, Doddy… Tiel malfacile estas al mi.

La junulo ĉirkaŭbrakumis ŝin.

– Ĉar tiu malseka klimato estas terura. Ĝi faras nin sentimentala…

– Ne… ne… Mi timas vin… Kiu vi estas?

– Ĉu vi nun denove memorigas min pri tio, ke mi estis dancisto? Ĉu eble vi malestimas min?

– Ne koleru, Doddy.

– Ĝi jam tro sufiĉas al mi!

Malferminte fakon de la skribotablo, li metis kaseton antaŭ la virinon.

– Jen estas viaj juveloj Kaj revenu en vian hejmon.

– Ne koleru min, Doddy. Mi ne volis ofendi vin.

– Doloras, ke vi riproĉas min pro mia pasinteco. Mi estis finekzamenonta inĝeniero, nia familio malriĉiĝis, mia patro malsaniĝis, ni bezonis monon, tial do mi dancis…

– Mi scias, mi scias… Pardonu min, sed… mi amas kaj timas vin… Ne koleru…

Li denove ĉirkaŭbrakumis ŝin.

– Mia malkuraĝeta Maryorie… Fidu min.

Felikso rapide elgrimpis sur la eskalon per rapideco de pra-rutinulo, de tie en la ĉambron de la lavistino, poste li denove troviĝis sur la koridoro. Kion fari? Li malsupreniros en la keletaĝon. Eble li trovos tie trankvilan lokon, kie li povos razi sin… Rapide al la helika ŝtuparo.

La atmosfero nek en la subteretaĝo estis trankvila. Laboristoj fervoris ĉirkaŭ la kaldronegejo. Ili iradis tien-reen… Li rimarkis ferpordon sur la murod de iu flankkoridoro.

La deponejo! La kolektejo de la malplenaj valizoj. Oni ĵus portas kofron al la ŝarĝolifto…

– Lasu la pordon de la deponejo malfermita, por aerumi, kaj ankaŭ koaksforno estas bezonata, ĉar ĉiu kofto estos ŝima – diris Martino al la grumo. Poste ili foriris per la lifto.

– Felikso ensteliĝis. Li penetras profunde en la deponejon. En ĝia fino malgranda, aeruma fenestro lumas desupre, kiu donas vidon al la ĝardeno. Vere terura odoro regas ĉi tie. Li tute ne konjektis, ke la ŝima ledo tiel fetoras. Li klopodis iri proksime al la kel-fenestro, ĉar li sentis tiel, ke li tuj malbonfartos, se li ne povas enspiri freŝan aeron. Li flankentiris kelkajn kofrojn. Li facile forigus grandan valizon, barantan lian vojon, sed tio ne sukcesas… Kial ĝi estas tiel peza? Stariginte, li rulis la kofron, ke ĝi turniĝis de iu ekstremaĵo al la alia.

Fine li eksidis sur la plankon, metis apud sin la razilon kun inkrustita prenilo, kiu havis la surskribon „Sidney Crick”, kaj li serĉadis la kremon… Sed la fetoro estis neeltenebla. Li volis iris pli proksime al la fenestro… Terure…

Li denove turnis la kofron. Ties fermoplato subite malfermiĝis, kaj mortintaĵo falis sur la plankon.

Ĝi estis la kadavro de sinjorino Villiers!

XLII

Li staris terurite kaj tolpore. La kadavro, kovrita per koaguliĝinta sango kuŝis tie kun malfermita buŝo, elstariĝintaj okuloj, kurbaj membroj, kiel monstro, kaj sufoka fetoro pelenigis la kelon dum momentoj.

Li stumbladis al la pordo zorgante pri nenio.

– Diablo forportu tiujn multajn, ŝimajn kofrojn – kriis voĉo. – Fermu la deponejon.

La ferpordo frapfermiĝis. La riglilo klakis. Felikso sentis tiel, ke li svenos. Stariginte grandan ŝrankokeston, li atingis la fenstron de tie. Zorgante pri nenio, li grimpis en la liberan aeron. Feliĉe la pluvo falis en la krepuska ĝardeno, kaj neniu vidis lin. Li kuris tri paŝojn. Li rigardis tra la plej proksima fenestro. La lavoĉambro! Ĝi estas bona! Li rapide ensaltis. Ankaŭ lito kaj tablo estis tie. Ĝi estis meblita por Ĝilda dum la kvaranteno. Malgranda necesujo kuŝis sur la tablo. Ĉu la virino ŝtelis ĝin, aŭ iu forgesis ĝin ĉi tie?

Li eksidis lace, spiregante. Li prenis sian kapon inter siajn manplatojn. Kio okazis?

Iu mortigis sinjorinon Villiers. Terura tranĉo estis klare videbla sur ŝia gorĝo. – Kiu mortigis ŝin? Doddy! La ĝigolo. La sicilia vidvino rakontis al la pastro, ke sinjorino Villiers venis ĉi tien pro Doddy. Sinjorino Hould estas la alia virino, kiu firlasis sian edzon. Elder diris ankaŭ ŝian nomon: sinjorino Arturo Cocklin. Doddy volas fuĝi kun la juveloj de la virino. Sinjorino Villiers grave minacis la planojn de Doddy, la ĝigolo do mortigis la edzinon de la redaktoro, kaŝinte la kadavron en keston, li simple sendis ĝin en la deponejon. Hodiaŭ vespere li foriros kun la juveloj de Maryorie, kaj la afero estos finita…

Ĉu li rakontu ĉion ĉi al Elder? Ne! Ankaŭ li volas fuĝi kun Maud tra la defluejo de la kanalo, troviĝanta en la lavoĉambro. Se li mencios arestite, kie li volis fuĝi, oni starigos gardiston tien…

Forkuru tiu fripono! Temas ja pri Maud.

Fuĝu tiu vira bestio, kaj Dio punu lin…

Li komencis trankviliĝi. Li iris al la faŭko de la defluilo.

Ĝi estis rondforma aperturo de kanalo, kovrita per krado. Unu homo povis traiĝi tie. Ferŝtuparo kondukis en la profundon.

Unuavice li nun razos sin. Li reiris al la tablo. Eble spegulo troviĝas en la necesujo. Malferminte la necesujon, li povis konstati, ke en tio estis spegulo, sed ĝi rompiĝis, aŭ iu elprenis ĝin. Anstataŭe tio estis plena de malgrandaj objektoj, kiujn oni povis ŝteli nerimarkite el la ĉambroj de distritaj gastoj: kombilo el testud-karapaco, kudrilarom pudrujo…

Li fermis la malgrandan, nigran mansaketon. Ne gravas. Eĉ sen spegulo ĝi estas neebla. Li jam komencis serĉadi en siaj poŝoj, ĉar li ne trovis la razilon, kiam li aŭdis voĉojn.

Rapide grimpis sub la liton. Vane. Nun jam ĝi ĉiam okazos tiel. Sub lito, en lumig-korto aŭ en ŝranko. Li jam alkutimiĝis tiom, ke malfacile estos alie. Ĝilda envenis. Ŝi zumkantis kaj metis korbon da vestaĵo sur la plankon. Ŝi ŝaltis la lampon, ĉar jam krepuskiĝis.

– He! Ĝilda! – kriis iu. – Venu rapide!

– Kio okazis?

– Oni trovis mortintan gaston en la pakaĵdeponejo!

Ŝi forkuregis. Martino kaj la grumo ttrovis la kadavron, kiam ili revenis en la pakaĵdeponejon kun la koaksa forno. Laboristoj, servistoj ĉirkaŭstaris terurite la mortintaĵon.

– Neniu iru en ties proksimon! – kriis Martino ŝajnigante sin grava – eble troviĝas piedsignoj sur la okazejo!

La negra grumo, kiu iris venigi Elder-on, raportis spiregante:

– Ili jam estas ĉi tie!

Alvenis la polica komitato. La oficiroj, la kapitano, Elder kaj Markheit.

– Mi sciis – diris la ĉefinspektoro kapbalancante. – Sinjorino Villiers.

Poste komenciĝis la esploro. Pasis duon horo, kaj oni arestis la asgrikulturaĵ-komeciston Vangold, ĉar ankaŭ li mem konfesis, ke la razilo kun inkrustita prenilo, kiu havis surskribon „Sidney Cricke” estas lia propraĵo, kiun oni trovis apud la kadavro, kies gorĝo estis tranĉita.

XLIII

Estis vespero. Intertempe Ĝilda revenis en sian ĉambron. Poste ĉambristino venis malfruiĝinte, ĉar oni pridemandis lin. Nun ili komencis pendigadi korbon da tolaĵo. Ĝilda disfaldadis la blankaĵojn, la ĉambristino nombris ĝin.

– Du litotukoj… unu kusentegaĵo.

– La kusenettegaĵon ne kalkulu, ĝi estas la mia… Kial oni pridemandis vin…

– Mi estis tie… nu… kiel oni diras… se oni nokte devas maldormi?… Trovite: Deĵoranto! Kaj ili demandis, kion suspektindan mi vidis? Mi diris… ke ĝi estas kvieta koridoro… kaj sinjoro Vangold estas galanta homo. Foje li donis al mi unu florenon, por porti leteron kaj florojn al baronino Petrovna… Ankaŭ sekvonttage li donis unu florenon, denove porti leteron, sed la baronino remesaĝis, ke nenia ora fontoplumo restis ĉe ŝi… Nun li konstante lamentas al la detektivo, ke li devas paroli kun sia edzino… telefone…

– Kion vi konfesis…

– Ke mi vidis nenion strangan. Mi deĵoris nur unu nokton sur la etaĝo… Kvar peplomtegaĵoj… La kvina estas en la stebejo…

„Kompatinda Vangold” – pensis Felikso sub la lito, kaj li tre suferis, ĉar formikoj kaj miriapodoj krabladis sur li.

– Se vi demandas min pri la tria etaĝo, tie estus kion konfesi. Ĝi estas bela friponaĵo… La gubernatoro de la insulo Tonga, tiu Shilling, kaj kapitano Dickman, transprenis la cigaredojn, alvenintajn pasintsemajne al la adreso de Bruns. Ili koruptis la pordiston… Tri malgrandaj kusenegtegoj… Mi hazarde aŭdis… Ili donis ankaŭ al mi kvindek florenojn dirante, se mi ne perfidos ilin, mi ricevos ankoraŭ kvindek florenojn… kaj mi portu la cigaredojn de ili al Bruns, kvazaŭ tiuj estus alvenintaj per la poŝto… Tiu Bruns kontrabandas armilojn en Ĉinion. Ferninando rakontis tion. Ĝi estas severe puninda. Se iu kontrabandas armilojn ien de sur Javo. Kaj li havas multe da mono, kvankam iam li estis matroso kaj jam sidis ankaŭ en malliberejo… Nun ĉiumonate oni sendas al li de Simon Artz, el tabako propre miksita, en cigaredpapero kun lia nomo…

– Hoo… ĉu tiu dikstatura homo, kiu antaŭ nelonge draste batis la liftiston?

– Jes, tiu… Kaj Bruns donis al li kvindek florenojn, ĉar li ne estas malbona homo, nur vulgrulo… Sed nun jam li batos neniun, ĉar oni venenis lin, li mortos kaj estos enterigita. Ferninando diris ankaŭ tion. Li estas ŝparema ĉambrokelnero, tial li ŝtelas la cigaredojn de la gastoj. Kaj li malsaniĝis. Tiam li diris, ke oni venenas tiun Bruns-on. Traserĉinte la ĉambron de sinjoro Dickman, li trovis ian venenon eel kanabo kaj verda ŝelo de papavo, kiu fumite kun tabako iom post iom mortigas la homon… li diris, ke ni devas urge fari ion, kaj li tuj komencis ĉantaĝi la kapitanon kaj la anglon, tiel, ke li nun aĉetos motociklon kun kromĉaro… Flankenmetu la ok bluajn, silkajn kusenegtegilojn, ili apartenas al la privata garnituro de tiu belga Odette. Ŝia ĉiu havaĵo estas el blua silko, kaj nun ŝi mortigis sin mem. Martino diris, ke la sukerbarono, kiu havas kurĉevalojn, forlasis ŝin, kaj tial…

felikso jam ne sentis la fiinsektojn. Li kuŝis surventre sub la ferlito konsternite… Li ekmemoris, kiel malbone li fartis, fuminte la cigaredojn de Bruns. Nu jes! Oni venenis la cigaredojn kaj metis la mimozojn sur la sojlon! La mesaĝon de Li Shing! Nun li pensas tion, ke ĝi estas la malbeno…

– …Fernando vidis dum purigado, ke tiu emerita Dickman havas malgrandajn kanonojn en la tirkesto, kaj foje li subaŭskultis, ke li diris al Shilling: „… se ni povas albordiĝi sur la insulo Tonga, tiam la piratoj ne atakos la anglajn kargoŝipojn. Ili interkonsentis, sed la gubernatoro de la insulo Tonga diris, ke li ne permesas la enŝipigon, kaj nek la centra registaro ricevu armilojn. Dickman diris, ke nur Bruns rajtas liveri al li, kaj ili interkonsentis. Tial Ferdinando ĉantaĝis de ili someran vestaĵon kaj du binoklojn. Ankaŭ Lidia ĉantaĝis advokaton el Javo, ĉar li edukigas infanon en la misiejo, kaj sur la dua etaĝo la liftisto ĉantaĝas damon pro la itala, amatora ĉevalrajdisto…

– Nur en la lavoĉambro neniam estas kromsalajro…

La lumo estingiĝis sur la koridoro. Nur kelkaj, malgrandaj, bluaj, sekuraj lampoj brilis…

– Bonan nokton – diris la ĉambristino kaj iris kun la korbo. Ĝilda malŝaltis la lampon. Sed ŝi ne malvestiĝis. Ŝi atendis…

Ruliĝanta bruo aŭdiĝis de malproksime. Oni leveris la karbon al la kaldronego per puŝĉaro. Poste silento. Nur la konstanta, monotona pluvego tamburis… Pasis pli ol duon horo.

– Iu frapetis.

– Ĉu Martino?…

Neniu respondis. La pordo malfermiĝis. Iu envenis.

– Ne lumigu lampon… Mi estas tiu – flustris Kramartz. – Levu la fermoplaton de la kanalo. Kiam mi eekiros, vi ricevos la monon… Mi avertas vin, ke vi estos kondamnita al dek jara malliberigo, kion vi faras nun. Tenu do vian buŝon fermita.

– Ho… sahibo… Ĝilda… estos muta…

Ankaŭ la viro kaj ankaŭ la virino faris bruon dum irado en la blinda mallumo. Tiel Felikso povis ŝtelumi el sub la lito. Kramatz stumbletadis malantaŭ la lavistino, Felikso ŝteliris al la kanalo. Kramatz kunportis nur malgrandan lak-valizon. En ĝi la juveloj de sinjorino Hould!

– Estas iom malfacile… malfermi ĝin – ĝemetis Ĝilda ĉe la kovra fer-krado super la kanalo.

– Lasu min iri tien! – Alirinte, li elprenis ion el sia poŝo, mallonge li klopodaĉis per la krado… bruo… Ĝi estis malfermita, kaj aŭdiĝis plaŭdego de akvo. Kaptinte la valizeton, Kramatz transdonis la monon al la knabino… La remetita fermoplato klakis super li, kaj li rapide malsupreniris kelkajn ŝtupojn sur la eskalo…

La multe da timiĝintaj ratoj ŝrikante diskuris. Li iris senpere preter la muro por ne paŝi en la akvon de la kanalo. Malgranda lampo flagretis ĉe ĉiu turniĝejo, en nebulsimila vaporo… Li jam preterlasis ankaŭ la dekan suprenirejon, kiam li fine ekiris sur la ferŝtuparo… Li subaŭskultadis. Estis silento… kaj densa, peza nebulo… Denove elpreninte la handspikon, li levis la fermoplaton… kaj li grimpis surfacen!

Li estis en la kvartalo de la indiĝenoj, malproksime de la urbo, ie sur la marbordo. Poste li aŭdis bruon de rikis-kulio ĉe vojkruciĝo. Li laŭte kunfrapis siajn manplatojn. La durada veturilo haltis antaŭ li.

– En la havenon – li kriis enrikisiĝinte. La kulio komencis kuri.

…Post unu horo li jam estis sur la vaporŝipo, veturanta al Surabaya. Li faligis sin sur la mallarĝan liton kun malpeziĝinta ĝemo kaj malfermis la valizeton por rigardi la trezoron, la mirindajn juvelŝtonojn de Maryorie.

Bagatelaĵoj troviĝis en la valizeto. Kombilo el karapaco de testudo, kudrilaro, pudrujo… kaj ĝenerale tiuj oblektoj, kiujn Ĝilda kutimas ŝteli de la gastoj de la hotelo… Sed juvelo troviĝis nenie.

Li faligis la valizeton el sia mano kun pala, deformiĝinta vizaĝo, kaj ĉiuspecaj objektoj disruliĝis sur la planko.

XLIV

Kiam Ĝilda eklumigis la laméon, ŝi ekkriis pro timo. Duone razita homo staris vidalvide al ŝi, en lia mano kun valizeto.

– Silentu! Vi kontrabandis iun el la kvaranteno! Tial oni transportos vin al Sumbava.

– Mi petegas, sahibo…

– Vi havas unu rimedon por saviĝi! Ne pli ol unu kaj duono da horo mi estos ĉi tie kun virino. Se ni malsupreniros en la kanalon, tiam restos sekreto, kio okazis. Se vi ne estos ĉi tie post unu kaj duono da horo, tiam mi denuncos vin.

– Mi estos ĉi tie, sahibo.

Felikso supreniris sur la ŝtuparo en lia mano kun la valizeto, portante la juveloj de Maryorie. En la mallumo, kiam Doddy klopodaĉis per la krado, li interŝanĝis la juvel-valizeton kun la necesujo de Ĝilda.

Li haltis sur la senhoma teretaĝa koridoro antaŭ pordo.

Li subaŭskultis. Tomba, raŭka voĉo diris:

– Vane… mi estis aparte de vi… du tagojn. Ankaŭ al mi estas kapute… Ĝi estis kontaĝa malbeno…

– Mi bedaŭras, Hacker… – diris alia tomba voĉo. – Mi jam… ne abomenas vin… Vi dividis kun mi… las mortan solecon… Dankon…

– Mi ne…

Alumeto krepitis. Iu ekfumis cigaredon.

– Sciu… – spiregis Bruns per malforta voĉo – mi farus multajn aferojn… alimaniere… se… se mi ne devus morti… Mi estis fia bruto… Kvankam mi havas tiom da mono… tiom… kaj… mi neniam faris… ion bonan… Nun jam estas malfrue… Iu malbenis min…

– Mi ĉiam pensis, ke tio estas idiotaĵo…

– Ankaŭ mi… Nun evidentiĝis, ke ĝi tamen ne estas tio. Post la tria mimozo… nun mi devas morti…

– Sed kian rilaton mi havas… al tio… sen ĉiu aparta mimozo?!

– Vi inklinas… al la malbeno…

Profunda ĝemo.

– Mi agis malbone, Hacker…

– Mi vertiĝas… Sinjoro Bruns…

– Ne diru… Bruns… Mi estas Hermann Thorn… Sed mi ne uzas… tiun nomon… La polico serĉas… malnovan bandestron de rabistoj… Mi prirabis kason de ŝipo en Kairo… Nun jam mi povas konfesi tion.

Silento.

– Kie estas la pasintaj… belaj tempoj.

Felikso enpaŝis en la ĉambron sen frapeto kaj diris rapide al la du surprizitaj homoj:

– Koncize, mi ne havas tempon. Pro dankemo, bonvolu ne interesiĝi pri mi. Vi havas nenian malsanon. La malbeno estas stultaĵo. La cigaredoj estas venenitaj. Ne fumu ilin. Trinku alkoholaĵon kaj nigran kafon, post du tagoj vi resaniĝos…

– De kie… vi scias tion?

– Konkurenca kontrabandisto sisteme venenas viajn cigaredojn. Bonfarton.

Li elŝteliĝis kaj fermis la pordon…

La flava, grase ŝvitanta, morte enkaviĝinta vizaĝo de Bruns mirante direktiĝis al la pordo. Liaj okuloj el du nigraj kavoj lumis langvore. Sed tuj kaptinte botelon da brando, li metis ĝin al sia buŝo.

– Friponoj… – siblis Bruns. – La anglaj agentoj faris tion… Sed ili amare pentos ĝin… ĉar se estas vere, kemi resaniĝos, tiam ve al ili… He! Demetu tiun botelon, vi, hirudo!

– Kiel? – spiregis Hacker kontente – ĵus mi kredis tion, se vi resaniĝos, tiam vi fondos dimanĉan, eklezian lernejon.

– Idiotaĵo! Dronigi la ŝipojn… de tiuj fiuloj… kial vi rikanas?

– Mi… nur pensis… – li singultis. – Cetere: ĉu vi ne volas kanti?

– Ne!

– Kvankam… mi estas via bona sekretario…

– Vi ne estas mia sekretario! Kaj vi neniam estos tio!

– Sed… pripensu tion, sinjoro Hermannn Thorn…

Bruns ekmordetis sian lipon kaj diris mallaŭte:

– Cetere povas esti, ke mi dungos vin…

Sekvonttage Markheit notis du akutajn etilismulojn apud la malariuloj en sia taglibro.

XLV

…La junulo ŝteliris sur la koridoro. Ne staris policisto antaŭ la pordo de la knabino… Ĉu la ĉefinspektoro tamen volas helpi?… Li frapetis. Ekpreminte la klinkon, li enpaŝis…

En la mallumo, sur la kutima loko de la knabino, li vidis ombron sidi en brakseĝo.

– Maud… li flustris malcerte.

– Ŝi ne estas ĉi tie – respondis trankvila voĉo. Elder sidis en la brakseĝo.

– Kie estas la knabino?!

– En sekura loko. Ĉar mi sciis, ke vi volas fuĝi kun ŝi, mi zorgis pri ŝia sekureco. Maud estas severe gardata.

Elder!

– Vidu, oldulo mia, nun la vero luktas kontraŭ la peko. La vero devas venki sur la malfacila vojo, laŭ ĉiu regulo de la kavalireco. Mi kredas tion, mi vivas por ĝi, kaj mi ne kompromisas. Ni devas pruvi la senkulpecon de la knabino. Se vi fuĝos kun ŝi, tiam ĝi estos akvo al la muelilo de fripono.

– Ĉu se ni ne sukcesos pruvi sian senkulpecon?

– Tiam… tiam..

– Tiam vi ruinigis ŝian vivon…

Elder pensadis.

– Trankviliĝu Felikso. Ni havas multajn ŝancojn. Poste mi serĉos la tapiŝon. Estas malfacile neniigi grandan, persan tapiŝon, kaj ili tamen ne miksos la personaron en tion. Bruligi ĝin ne eblas… Se la tapiŝo retroviĝos, ni gajnos!

– Pri kia tapiŝo vi parolas?

– Pri rustkolora, persa tapiŝo.

– Wolfgang transportigis ĝin en la ĉambron n-ro 102… kiam mi banis min…

– Kion vi diras?! Ĉu en la ĉambron kun la enfalinta muro?

– Jes.

– Dio mia, se mi estus sciinta tion pli frue… Kial vi ne diris tion… Ni iru! – Li ankoraŭ neniam vidis Elder-on tiel ekscitita.

Ili rapidis…

La tapiŝo estis en la malseka, mucida ĉambro. Elder surgenuiĝis, poste…

Felikso preskaŭ falis surdorsen pro la surprizo. La ĉefinspektoro kuŝiĝis sur la tapiŝo, premis sian vizaĝon al ĝi, kaj flaradis tion…

– Jes… – li flustris poste. – Mi konjektis bone… Kaj liaj okuloj brilis febre. – Vi ne devas fuĝi, oldulo mia. Nun jam ĉio estas evidenta. Venu, ni rulfaldu la tapiŝon…

La elektra lumo estingiĝis en tiu momento…

– Atentu! – kriis Elder, sed jam malfrue. Iu, enŝteliĝinte tra la malfermita pordo, batis Felikson je la kapo, ke li svenis. Elder pafis tri foje. La tondroj timige eĥis. Sed li pafis ne al la atakanto, sed en la aeron.

Dume fajro ekflagris sur la tapiŝo per grandaj flamoj. Iu ĵetis eteran bombon sur la persan tapiŝon, sed li tuj elŝteliĝis, kaj Elder, kiu stumblis en la korpo de Felikso, ne atingis la fuĝinton. Li kuregis kuntreninte Felikson… Sed kvazaŭ je donita signalo, manlampoj ekbrilis ĉe ĉiu turniĝejo. Policistoj rapidis al difinitaj lokoj. Elder saltadis kvar-kvin ŝtupojn sur la ferŝtupetaro…

La fuĝanto vidis ekbrili lampon sur ĉiu etaĝo… Malantaŭe la persekutanto… antaŭ li staris policaj oficiroj sur ĉiu etaĝo en difinita loko… Subite li haltis…

Elder, saltinte dek ŝtupojn, ĵetis sin sur lin, kaptinte lian gorĝon. Ili falis unu sur la alian.

– Lampon! – li kriegis plengorĝe. – Nun vi estas kaptita, fripono, la ludo finiĝis.

La alia homo rezigne respondis:

– Ĝi estas granda vero, sinjoro.

XLVI

Iu batfaligis la gardiston, starigitan al la elektra centralo.

Kiam la ŝaltostango estis malsuprentirita, bluaj fajreroj disŝpruciĝis, kaj fariĝis mallumo, post kelksekuda paŭzo knalis tri pafoj. Kiu batfaligis la policiston, li tuj ŝtelumis supren, sur la duonetaĝon, rapide la ĉambro…

Li retropaŝis Blinde. Lumo de lampo trafis lian vizaĝon, kaj revolvero de polica oficiro direktiĝis al li.

– Levu la manojn, Wolfgang! – kriis Sedlintz. – Sed tre rapide.

Antaŭ ol Wolfgang povintus rekonsciiĝi pro la suprizo, jam mankateno estis sur li, kaj oni puŝis lin en sian ĉambron. Post minuto oni alkondukis la katenitan Admirindan Nalaya, kun sanganta nazo.

La kapitano restarigis la ordon sur la etaĝo.

– Ĉiu iru en sian ĉambron – stentoris la kapitano. – Estas nenia problemo! Vi ne devas timi!

Tiam kelkaj personoj svenis. Policisto venis kuregante:

– La hotelo brulas!

Oni batrompis la vitrotabuleton de la fajrosignalilo sur la muro de la koridoro. Post nelonge aŭdiĝis la sirenoj de la alvenanta fajrobrigado.

La Grand-Hotelo brulas! La flamoj de la fajro lumis malproksimen el la etaĝaj fenestroj.

Unue nur grupo da fajroestingistoj trapasis la kordonon de la kvaranteno, ĉar kiu enpaŝas ĉi tien, tiu ne povas reveni. Feliĉe tiu grupo sukcesis estingi la malgravan fajron, kaj la gastoj, kolektiĝintaj en la halo denove povis iri en sian ĉambron

Elder unuavice zorgis ne pri la arestitoj, vidinte, ke Felikso iomete ŝanceliĝas, sed li venas sur siaj piedoj kun Markheit. Li pridemandis la policajn oficirojn.

Antaŭe la ĉefinspektoro priparolis kun ili, se denove mallumiĝos, ĉiu rapidu al difinita loko, kaj ili ne moviĝu, kio ajn okazu. Li postenigis la oficirojn al la etaĝaj ŝtuparejoj kaj la kelkaj ĉambroj.

– Kie estas Ferguson?

La oficiro anonciĝis. Sango fluetis sur lia frunto, kaj ekimozo kovris lian duonvizaĝon.

– Kio okazis?

– Mi staris… ĉe la teretaĝa… suprenirejo… kiel vi ordonis… Iu venis… mi kaptis lin… li batis min je la kapo…

– Li ne povas forfuĝi! Ni traserĉos la domon! – kriis Elder. – Ni devas trovi homon, kiu portas ruĝan, kvadratitan piĵamon… Ek!

Felikso rapidis en la lavoĉambron. Estis mallumo. Li konjektis, kien fuĝis tiu homo.

– Ĝilda.

– Jen mi estas, sahibo… – La lampo eklumis. La hinda virino staris antaŭ li tremante.

– Mi serĉas homon, kiu portas piĵamon.

Ĝilda silentis.

– Se vi permesis al li malsupreniri, diru al mi. Tiam ne estos problemo. Cetere vi perdiĝos.

– Li malsupreniris ĉi tie, sinjoro.

– Kiel li aspektis?

– Mi ne vidis lian vizaĝon… li kovris ĝin per tuko…

– Bone, Ĝilda.

La krada fermoplato jam facile formoviĝis. Oni levis ĝin jam la trian fojon tiutage.

Felikso rapide malsupreniris sur la ferŝtupetaro kaj kuris. Rufaj ratoj, grandaj kiel katoj diskuris ĉien…

Fine, kiam li haltis aŭskultadi, kvazaŭ sonus klakado de malproksimaj paŝoj. Li kuris sur la piedfingroj, plenforte…

Li ekvidis la fuĝanton ĉe iu turniĝejo. Li estis en piĵamo. Li kovris sian vizaĝon per tuko, kiel bandito…

Nun li turniĝas kaj rimarkas la persekutanton. Li kuras!

Ĉe la sekva kurbiĝo Felikso postkuras lin sen ĉiu antaŭzorgemo.

Du pafoj knalas en la malvasta, volba kanalo per timpan-kreviga eĥo…

Io ekbatas la junulon, ke li devas sidiĝi apud la muro. La mondo nebuliĝis antaŭ li.

…La piĵamulo, sur la vizaĝo kun kovrotuko kuras plu. Li jam faris pli grandan vojon, ol Kramartz. Li suprenrapidas sur la sekva ferŝtupetaro… Post longa klopodo li sukcesis elgrimpi…

Li staras sur la asfalto. Li ĉirkaŭrigardas spiregante…

Soldatoj kaj fajroestingistoj ĉirkaŭas lin subite…

Haste li kaptas sian revolveron, sed glavoplato frapas sur lian manon, ke li faligas la armilon.

– Ne… Ĝi estus tro simpla – diras Elder, elpaŝinte el la grupo kaj deŝiras la tukon de sur la vizaĝo de la piĵamulo…

La ĉirkaŭstrantoj retropaŝas terurite. La vizaĝon de la arestito kovras malbelaj, ruĝaj cikatroj.

– Sinjoro profesoro Decker: mi arestas vin.

Mankateno klakis.

XLVII

… Kiam Felikso rekonsciiĝis, li kuŝis en hotelĉambro, kaj Maud kliniĝis super lin.

– Kiel vi fartas?

Felikso ridetis kaj prenis la manon de la knabino.

– Bone… karulino.

– Vi vundiĝis je la ŝultro. La kuglo ne trafis la pulmon. Markheit diris, ke via laciĝo plie malfortigas vin, ol la vundo… Trinku lakton.

– Kio okazis?…

– Silentu… unue trinku lakton. Poste ni povas paroli.

Sed ili ne paroladis. Li apenaŭ glutis la lastan guton, li denove ekdormis. Estis jam malfrua vespero, kiam li vekiĝis. Maud sidis apud li. Felikso sentis sin freŝa, sana, kaj li etendis sian brakon por preni la manon de la knabino…

– Maud… mi volas scii, kio estas al vi?

La knabino ridetis.

– Kio estus? Mi estas malliberulino…

– Elder…

– Ne – diris la knabino, – vi. Laŭ Elder mi falis el sitelo en barelon – ŝi kliniĝis senpere super lin, – ĉar laŭ li vi ne plu lasos min libera… Ĉu estas vere?

Ili nur tiam disiĝis, kiam la ĉefinspektoro enpaŝis

Elder premis la manon de Felikso, pli malmole, ol alifoje.

– Mi ĵus telefonis al via patro, nemenciante, ke vi vundiĝis.

– Vi faris bone tion. Mi povas imagi, ke la kara oldulo, kiel nervoziĝis, kiam li vidis, ke la hotelo brulas. Ĉar Elder jam informis lin, ke mi estas ĉi tie – li tunis sin al Maud.

– Ĉu vi jam rakontis, fraŭlino Borckman, la epilogon de la krimo?

– Felikso nur nun vekiĝisd. Krome mi sentas tiel, ke ĝi estas via devo. Ankoraŭ estas multaj aferoj, kiujn nek mi komprenas.

Iu frapetis. La ĉambrokelnero alportis teon.

– Kiel do ĝi okazis?… – komencis Elder. – Ne kolodaĉu, Fernando.

– Estas superflue subaŭskulti – rimarkis Felikso. – Vi ricevos de mi unu someran vestaĵon kaj du binoklojn, nur foriru trankvile.

La kelnero konsterniĝis, kaj la glasoj ektintis en liaj tremantaj manoj.

– Mi petas vin…

– Tute ne parolante pri motociklo. Malaperu!

Ferdinando rapide kaj pale forlasis la ĉambron.

– Profesoro Decker estas grandstila krimulo – kimencis Elder.

– Kiel?… miregis Felikso.

– Ĉu vi scis nek tion? Decker estis la fantomo, la ĉantaĝisto, la krimulo, kredigante pri si, ke li estas Borckman.

– Mi sentis tiel, ke mi devas freneziĝi, kiam ĝi evidentiĝis – diris Maud.

– Mi jam la unuan tagon konjektis tion. La malnova, rusia fono de la afero estis sekreto ankaŭ por mi ĝis tiam, ĝis Decker rakontis tion. La profesoro kaj la patrino de fraŭlino Borckman estis gestudentoj en Moskvo. Li estis amanta al la bela medicinistino. Sed aperis duko Sergius, kiu uzis la nomon Borckman pere de aĉetitaj dokumentoj. Ili reciproke enamiĝis unu al la alia kaj geedziĝis. La vanta Decker esploris la pasintecon de Borckman. Sed li ne konjektis, ke duko Sergius kaŝiĝas malantaŭ tiu nomo. Post jaroj li hazarde eksciis, ke tiu Borckman estas rabmurdisto, kies nomon uzis la duko. Decker malamis lin, kaj lia ampasio ne ĉesis dum la pasintaj jaroj. Li denuncis Borckman-on, aŭ Sergius-on. Li eksciis, ke la malgranda familio loĝas en Aĉinsk. Kompreneble Sergius estus arestita laŭ la denunco kontraŭ Borckman. Sed bonvola polica prefekto vanigis la planojn de Decker. Li donis vojon de eskapo al Borckman-Sergius. Oni rekonis la Sergius-on en Ŝanghajo, kaj li devis disiĝi de la familio Borckman, li denove fariĝis duko. Decker tenis siajn okulojn sur la malgranda familio, sekrete, ke ili ne vidu lin. Kiam la virino staris kun la du infanoj en Ŝanghajo, li aperis antaŭ la virino, kiel la malnova kolego, ŝajnigante hazardan renkontiĝon. Decker protektis la familion kiel savanĝelo. Veturiginte ilin al Javo, li klopodis montri sin grandanima. Mi scias de li, kiom li trompiĝis. La virino estis dankema pro lia bonkoreco, sed ŝi ne forgesis dukon Sergius eĉ por momento. Sed ŝi fidis la malnovan kolegon tiom, ke ŝi rakontis la sekreton al li: Borkman ne estas sia edzo, sed duko Sergius. La kuracisto, ĉar li ankoraŭ ne estis profesoro, anstataŭ la ne atingebla celo, li elpensis pli realan. Li vojaĝis al Parizo por kelkaj semajnoj kaj komencis ĉantaĝi la dukon. Kvazaŭ li estus la „vera” Borckman. Li instalis sian unuan laboratorion sur Javo el la ĉantaĝita mono, kaj li komencis sian grandstilan, hipokritan vivon. Kiam la serioza profesoro forvojaĝis al Tahitio aŭ al Havajo por kelkaj semajnoj, li vivis monduman vivon, li havis vilaon, jaĥton, amikinon, li partoprenis ĉion de la burso ĝis la ruleto, poste li revenis en Javon, kaj li vere faris valoran laboron kiel serioza scienculo. Fine li atingis sian plej grandan rezulton per la invento de la bananoksido: la ŝtato aĉetis ĝin por kvincent mil nederlandaj florenoj.

– La grandegaj perdoj en la burso, la luksa, hipokrita vivo jam minacis lin per bankroto. Li apenaŭ povis forigi la katastrofon per tiu kvincen mil florenoj. Kaj li nun denove volis akiri kvincen mil florenojn. Li konis ŝtaton, kiu jam volonte estus paginta kvincen mil florenojn por akiri la monopolan vendadon de la Bananoksido, antaŭante la nederlandanojn. Sed la famekonata profesoro devintus oferi sian pozicion, ŝtelinte sian propran inventaĵon. Tiel naskiĝis la plano: devigi sian sekretarinon, Maud-on per ĉantaĝo, ke ŝi ŝtelu la dokumentojn de la Bananoksido, kaj ŝi fuĝu. La fuĝanta, privata sekretarino malsuspektigos la profesoron, kaj la persono de la kulpulo estos evidenta. La ceteraĵo jam okazis ĉi tie. Fraŭlino Borckman devis kunporti la notkajeron. Ŝi pensis domaĝi sian ĉefon favore al Borckman. Ŝi ne sciis, ke la du homoj estas unu persono. Ŝi venis en la Grand-Hotelon laŭ la ordono de Borckman, kaj aeroplano estis preta por ke ŝi fuĝu plu. Decker sub la preteksto de kongreso ne estis eĉ en la proksimo de la ŝtelo. Li alvenis ĉi tien inkognite, kun razita vizaĝo, luante malmultekostan, parteran ĉambron, kaj nokte, iel, li estus akirinta la kajeron kiel Borckman, tiel, ke Maud ne vidu lin vizaĝalvizaĝe.

– Li volis forporti ĝin de sur la sojlo – diris Felikso.

Feliĉe, la dramo fariĝis tragikomedio. La du trompistoj: Wolfgang kaj lia kunulo, tribestro, la Admirinde Insolenta Nalaya mensogis ĉion por kolekti monon al la estigo de banloko sur Malgranda Lagonda antaŭ dek jaroj. La indiĝena reganto kaj Wolfgang certigis por si la luon de la gastigaj establaĵoj dum dek jaroj. La dek jara kontrakto nun finiĝis. Sekvontjare la banko transprenos la funkciigon de la establaĵoj. La du trompistoj volis bone ekspluati la lastan okazon. Tiam ekideis al ili: plilongigi la sezonon tri semajnojn, kiam jam ne estus eĉ unu gasto. Ĝi signifas pli ol cent mil florenan enspezon, okaze de okdek gastoj, kaj laŭ mia opinio, ili estus forrabintaj la tutan sumon. Sed kiel plilongigi la sezonon? Pere de kvaranteno. Tio daŭras precize tri semajnojn. Nalaya konis venenon de plantaĵo, kiu havas karakterizajn simptomojn de bubona pesto, sed cetere ĝi ne kaŭzas mortan komplikiĝon. Ili elektis sensignifan gaston, grizan homon por iomete veneni lin en la intereso de la afero. La simpla inkognito de profesoro Decker erarigis ilin. Ili devis persvadi la ĉambrokelneron, ke li metu la venenon en la kafon de la profesoro. Tiu homo ricevis kvincent florenojn. La malgrandanimeco jam kaŭzis pereon de multaj krimuloj. Ankaŭ nun okazis tiel. La kelnero enportis la venenitan kafon al Decker. Matene la profesro malbonfartis. Venis doktoro Ranke. La kuracisto estas monavida, ne korekta homo. Rigardinte sur la profesoron, li faris du demandojn: li jam sciis, ke temas pri pesto. Poste li jam nur trandonis la kutiman medikamenton al li demalproksime, ke la malsanulo ŝmiru sian korpon per ĝi. Tiam la profesoro jam sciis, kian malsanon li havas. La fort-odora oleo mildigas la teruran bruldoloron de la pestaj ulceroj. Ŝmirante sin per la oleo, Decker direktis sinceran demandon al la kuracisto, staranta ĉe la sojlo:

„Kolego. Mi estas profesoro Decker inkognite. Mi devas scii la veron: ĉu mi havas bubonan peston?”

„Jes. Tipa malsaniĝo, sinjora moŝto” – respondis la kuracisto sincere.

El dekmil homoj, se unu resaniĝas el la bubona pesto, sed ankaŭ tiu restos kompatinda ruino. Li decidism ke li lasos libera la viktimojn, baraktantajn en lia kaptilo. Li petis doktoron Ranke likvidi la aferon. Li iru en la ĉambron n-ro 88. (Maud tiam ankoraŭ loĝis tie, nur sekvonttage ŝi ŝanĝis ĉambron kun Lindner. Diru al fraŭlino Borckman, ke ŝi reportu la valoran dokumenton, kaj ŝi vivu trankvile. Li estisBorckman. Ranke tuj rekonis, ke promesiĝas granda ebleco. Li sciis, kion signifas la Bananoksido! Li ne tuj raportis la pestan malsaniĝon kaj petis Maud-on renkontiĝi kun li nokte. Tiam vi engrimpis tra la fenestro, en piĵamo.

– Nun mi almenaŭ scias, kie vi estis – diris Felikso, ekpreninte ankaŭ la alian manon de Maud.

– Ranke iris al la renkontiĝo tiel, kvazaŭ li scius pri la afero, kaj li lerte pridemandis Maud-on. Poste li ĉantaĝis ŝin kaj postulis la kajeron. Li donis limdaton ĝis la sekva tago. Matene Wolfgang kaj la indiĝeno eksciis, kiu estas la laŭdira „komerca vojaĝisto”. Sed ankaŭ la kulpa ĉambrokelnero eksciis tion. Li riskis la punon de dumviva malliberigo… por kvindek florenoj! Kiam la kuracisto raportis la okazaĵon telefone, tiu kelnero iris al la malsanulo. Al Decker jam estis suspektinda la bubona pesto sen febro kaj paralizaj simptomoj. La kelnero, por savi sin, sincere rakontis ĉion al la malsanulo pri la venenigo. Decker tuj estis klarvida pri la situacio. Li donis mono al la kelnero por silenti plu. Li jam apenaŭ atendis, ke Ranke revenu. Sed intertempe alvenis la plica esplor-komitato, kaj ili deklaris la kvarantenon. Kiam Markheit trapasis la sojlon de la malsanulo, Dekcer ŝteliris sur la etaĝon, dume doktoro Ranke rapidis en la ĉambron n-ro 88, sed li jam trovis Lindner-on tie, kiu ŝanĝis ĉambron kun Maud. Li petis permeson de la kantisto por telefoni. Lindner foriris, ĉar la policistoj venigis ĉiun en la halon. Ranke ĵus levis la telefonon por voki Maud-on, kiam la malsanulo alvenis. Okazis vortbatalo, kaj ili komencis luktante barakti. Tio estis videbla sur la ŝirita kravato kaj ĉemizo de la mortinto. Ranke facile ĵetis sur la plankon la venenitan malsanulon, sed antaŭ ol li estus elpaŝinta el la ĉambro, Decker mortopikis la kuraciston per la teatra ponardo, kuŝanta sur la skribotablo. Poste aperis sur la secenejo multe da histeriaj homoj. Sinjorino Relli forportis la kadavron el la ĉambro de Lindner. Maud pensis tion, ke la duko mortigis lin, kaj ŝi kaŝis la ponardon. Felikso, aŭdinte la strangan bruon, ŝteliris tien, ĉar li timis, ke oni suspektos lin, la junulo rerapidis en sian kaŝejon, sed li perdis butonon de sia piĵamo apud la mortinto. Ĉio ĉi grave malhelpis la esploradon. Sed mi, feliĉe, trovis interesan spuron. Tute malforta, tamen konstatebla odoro de oleo estis sentebla sur la kadavro. Decker kaŭzis tion. Mi ekiris tiel sur la ĝusta spuro. La lukto-barakto estis videbla sur la kadavro, sed en la ĉambro ne. Krome ankaŭ la verŝiĝinta sango estis malmulta rilate la vundon. Tiel mi venis al la hipotezo, ke la tapiŝo, kie ili luktis, sur kiun fluis la sango: malaperis! Tiu tapiŝo devis konservi la odoron de la oleo Palmira. Sed ankaŭ Decker pensis pri tio. Wolfgang kaj la indiĝeno estis en lia mano. Se oni kaptos Decker-on, kaj evidentiĝos la venenigo, la falsa pesto, tio signifus teruran punon al ili. La profesoro bone ekspuatis la du homojn, falintajn en lian mason, ili fariĝis liaj sklavoj. Wofgang malaperigis la tapiŝon. Nalaya portis la leteron. Foje Wolfgang batfaligis min en la mallumo. La flegistino profunde dromis, la kuracisto nur tage vizitis lin, tiam Decker simulis. Sed mi sukcesis akiri poŝospegulon el la malsanula ĉambro kun la fingrostampo de la profesoro, kaj ĝi koincidis kun tiu, trovita sur la ŝaltilo de la elektra centralo. Ni bone preparis nin por la tria mallumigo. Ferguson, je mia ordono, rapidis al la ŝtuparo, estanta ĉe la malsanula ĉambro. Decker ne povis reveni, kaj li devis fuĝi.

– Kiel vi kaptis lin?

– La kvarantenon, antaŭ la ekbrulo de la hotelo, Markheit ĉesigis, ĉar evidentiĝis laŭ la konfeso de Wolfgang, ke ne estas vera pesto en la domo. Mi sekvis vin, ĉar mi atentis ĉiujn viajn paŝojn, mi ja respondecis pri vi. Ĝilda konfesis post la unua minaco. Mi sidigis la soldatojn sur la aŭtomobilon de la fajrobrigado. Ni veturigis nin super la kanalo, mi starigis tri homojn al ĉiu elirejo. Decker alvenis samtempe kun ni al la antaŭlasta, krada aperturo, kaj ni kaptis lin.

– Ĉu sinjorino Villiers? – demandis Maud.

– Hazarde okazis tute alia krimo en la hotelo. La ĵaluza virino minacis la ĝigolon. Ili kune dancis iam kiel „Doddy kaj Amy”. Doddy nun volis prirabi alian virinon, kaj li formetis el sia vojo sinjorinon Villiers, kiam ŝi fariĝis danĝera. Ni jam eldonis mandaton por kapti la friponon. Ĉiu akuzito estas arestita. Decker petis min ne fari protokolon pri la afero Borckman. Mi plenumis lian deziron… tre volonte.

– Dankon… – flustris Maud.

– Elder! Vi estas grandioza homo…

– Ne mi estas grandioza, sed la vero – respondis la ĉefinspektoro.

XLVIII

Komenciĝis la popolmigrado el la Grand-Hotelo sur la ŝipon. Baronino Petrovna kaj fraŭlino Jörens kune vojaĝos inter la montojn de Javo. Lindner kaj sinjorino Relli deziras vojaĝi al Italio, kie ili geedziĝos… Hacker, kiel la privata sekretario de Bruns, rezervis lokon por du personoj en la aviadilo, flugonta al Ŝanghajo. Ili estas tute sanaj. La ĉambroj malpleniĝas, la personaro serĉas objektojn postlasitajn, oni veturigas Odette Defleur-on per savaŭto en sanatorion, kaj la pluvo falas.

Gurdo ploras sub la vitra portalo de la hotelo…

Maryorie maljuniĝis dum unu nokto… Doddy malaperis… Kun la juveloj… Ŝi povus veturi hejmen… Ŝi ja havas alibion… ŝi estis gasto de sinjorino Relli… Sed kion diri al Arturo pri la juveloj?… Ne estas eble hejmeniri tiel… Sed kien?…

Ŝi ĵetas rigardon al la vitroverda, malamikema akvo… Grandaj birdoj flugas sub la blinda firmamento…

Jes… ne estas alia solvo!

– Pardonon. – Servisto haltigas ŝin en la vestiblo. – Vi bonvolis forgesis tion en la ĉambro. – Kaj li transdonis ĝin… la juvelkaseton!

Maryorie malfermas ĝin… ŝi enigas siajn fingrojn inter siajn harojn… Jen ili estas… ĉiun… ĉiuj…

Ĉu ŝi freneziĝis?… Ĉu tio eblas?

– Kiu vi estas? – ŝi demandis spiregante.

– Servisto. La servisto de la sorto. Ankoraŭ lastfoje, sinjorino… Sed lastfoje… Ĉu vi komprenas?… Estimu vian edzon, kaj ĝoju pro via filo… Ĝis revido…

La servisto de la sorto malaperas. Li iras al Elder.

– Kiel bonŝance, oldulo mia – li diras, – ke vi trovis la juvelojn en la ĉambro de Maud. Mi forgesis tion, kvanakm eble ĝi savis la vivon de la virino…

– Venu – diras Elder, – duko Sergius kaj Maud estas la gastoj de via patro jam du horojn. Mi esperas, ke nun vi ne fuĝos de antaŭ la geedziĝa festo en piĵamo.

– Ne verŝajne.

Ili ekiras, sed Felikso haltas.

– Diru al mi… La ponardo, kiun mi forĵetis, kiel retorviĝis?

– Ĝi estisen la boto de la kapitano.

– Kie?… Kiu metis ĝin tien?

– Mi! Mi ne volis, ke oni arestu Vangold-on. Tial, kiam mi trovis la ponardon en la ĝardeno, mi metis ĝin en la boton de la kara, olda kapitano. Li nur ne eksciu tion.

– Ĉu la kajero kun la priskribo de la Bananoksido?

– Ĝi jam estas en la mano de la kompetentulo. Mi trovis ĝin en la kontoro, en la interna poŝo de la livreo, kiel vi diris.

– Vi sekretigis tion antaŭ mi!

– Jes. Ĉar cetere ĝi estus transdonita al Decker… Ni iru!

…Multaj feliĉaj homoj ĉirkaŭsidis la tablon en la vilao de la gubernatoro. Pluvegas, sed neniu zorgas pri tio. La gubernatoro ĝojas pro sia filo, Elder pro la rangaltrigo kaj Felikso pro ĉio, ĉar li konstante prenas la manon de la knabino sub la tablotuko…

Gazetinformo:

„…Stranga dramo okazis en la amuzejo Alkaza en Singapuro. Ĵaluza dancistino mortpafis Erick Kramartz-on, kiu rolis en la programo de la distrejo kiel danc-artisto, laŭ la nomo Doddy. Erick Kramartz mortis sur la okazejo…”

…Kiam la funebra kurteno de la dramo falis sur la lastan scenon, jam konstanta, dika, malbonodora, sufoke varma nebulo kovris la insulon Malgranda Lagona.

Juna paro alvenis en Havajon dum ilia nuptovojaĝo.