/ Language: Esperanto / Genre:sf_fantasy

Princino de Marso

Edgar Borroughs


Antaŭparolo al la leganto

Donante al vi en libra formo la strangan manuskripton de Kapitano Carter, mi kredas, ke kelkaj vortoj pri tiu rimarkinda persono interesos vin.

Mia unua memoro pri Kapitano Carter rilatas al kelkaj monatoj, kiam li vivis ĉe mia patro en la ŝtato Virginio, iom antaŭ la interna milito de 1861–65. Mi estis knabo kvinjara, sed mi bone memoras la altan, malblondan, glatvizaĝan, atletan viron, kiun mi nomis Onklo Joĉjo. Li ŝajnis ĉiam ridanta; kaj li partoprenis la sportojn de la infanoj kun sama plenkora kunuleco, kiun li montris en la ludoj farataj de samaĝuloj; kaj foje li sidis tutan horon, distrante mian avinon per rakontoj pri sia stranga, sovaĝa vivo en ĉiuj mondopartoj. Ni ĉiuj amis lin, ankaŭ niaj negraj sklavoj. Lia konduto estis ĉiel ĝentlemana, kaj lia kapablo pri ĉevalrajdado elvokis la admiron de ĉiu.

Kiam la milito eksplodis, li forlasis nin, kaj dum dek kvin jaroj mi ne vidis lin. Lia reveno okazis senaverte, kaj tio multe surprizis min, ke li ŝajne neniel ŝanĝigis aŭ plia ĝiĝis. En ĉeesto de aliaj li montriĝis la sama bonkora feliĉulo, kiun ni antaŭe konis, sed kiam li kredis sin sola, mi ofte vidis lin sidanta dum horoj, rigardanta en la spacon kun vizaĝesprimo melankolia; kaj ofte li tiel sidis dum la noktoj, rigardante al la ĉielo — al kio, tion mi sciis nur post multaj jaroj, kiam mi legis lian manuskripton.

Li diris al ni, ke li estis esploranta pri oro kaj arĝento en la ŝtato Arizono de post la milito: kaj la multa mono, kiun li havis tiam, montris, kiel li sukcesis. Pri la detaloj de sia vivo dum tiu periodo li estis tre kaŝema, preskaŭ nenion diranta.

Li restis ĉe ni dum unu jaro, poste iris al Novjorko, kie li aĉetis etan loĝejon apud la rivero Hudson. Mi ofte faris vizitojn al li, dum komercaj vojaĝoj kun mia patro, kaj dum unu el miaj lastaj vizitoj al lia bela dometo, dum la vintro de 1885, mi observis lin tre okupata de verkado — verkado, mi nun komprenas, de la ĉi kuna manuskrip to.

En tiu tempo li informis min, ke okaze de sia morto li volas nomi min por prizorgi liajn aferojn, kaj li donis al mi ŝlosilon al iu fako de la gardoŝranko staranta en lia legoĉambro, dirante, ke tie mi trovos lian testamenton kaj iujn instrukciojn, kies fidelan plenumon mi devis promesi al li.

Ofte, kiam mi nokte iris al mia ĉambro, mi vidis lin de la fenestro, staranta en la lunlumo ĉe la bordo de la rivero Hudson, liaj brakoj levitaj al la ĉielo kvazaŭ petege. Mi supozis tiam, ke li preĝas, kvankam mi neniam antaŭe kredis lin religia viro laŭ ortodoksa koncepto.

Subite, kelkajn monatojn post mia lasta vizito al li, mi kredas je la unua de marto 1886, mi ricevis telegramon de li petantan mian tujan alvenon. Ĉiam mi estis lia preferato en mia familio, do mi rapidis plenumi lian peton.

Mi atingis la etan stacidomon, unu mejlon de lia hejmo, matene de la kvara de marto, kaj kiam mi petis veturigiston venigi min al la hejmo de Kapitano Carter, li respondis, ke se mi estas amiko de la Kapitano, li devas doni al mi malbonan novaĵon: ĝuste en tiu mateno, baldaŭ post tagiĝo, oni trovis la Kapitanon morta.

Ial, la informo neniel surprizis min, sed mi kiel eble plej rapidis al lia hejmo, por ke mi prizorgu lian korpon kaj liajn aferojn.

Mi trovis la biengardiston, kiu estis trovinta lin, ĉirkaŭata de la loka policestro kaj pluraj urbanoj en lia eta legoĉambro. La biengardisto rakontis la malmultajn detalojn pri sia trovo de la korpo, kiu, laŭ lia diro, estis ankoraŭ varma, kiam li trovis ĝin. Ĝi kuŝis, li diris, plene sternita en la neĝo, kun la brakoj etenditaj al la rivero, kaj kiam li montris al mi la lokon, mi tuj konstatis, ke ĝuste tiu estas la loko, kie mi vidis lin en tiuj noktoj, kiam liaj brakoj estis etendataj al la ĉielo.

Tute mankis sur la korpo signoj de perforto, kaj, kun la helpo de loka kuracisto, la mortenketanoj baldaŭ faris decidon, ke la morto okazis nature pro kormalsano.

Poste, sola en lia legoĉambro, mi malfermis la gardoŝrankon kaj eltiris la enhavon de la fako en kiu, laŭ lia diro, mi trovos miajn instrukciojn. Kelkloke ili ja montri ĝis strangaj, sed mi sekvis ilin ĉiujn, laŭeble fidele kaj detale.

Li instrukciis, ke mi transloĝigu lian korpon al la ŝtato Virginio, sen balzamigo, kaj ke mi kuŝigu lin en senkovrilan ĉerkon, en tombon, kiun li jam estis konstruiginta, kaj kiu, mi poste trovis, estas bone ventolata. La instrukcioj akcentis, ke mi devas persone prizorgi ĉion ĝuste kiel li petis, se necese tute sekrete.

Sian posedaĵon li testamentis tiel, ke dum dudek kvin jaroj mi ricevu la tutan renton, poste la kapitalo iĝu tute mia. Liaj pluaj instrukcioj rilatis tiun ĉi manuskripton, kiun mi tenu sigelita kaj nelegita dum dek unu jaroj: kaj mi ne publikigu ĝin ĝis dudek unu jaroj post lia morto.

Stranga afero pri la tombo, kie ankoraŭ kuŝas lia kadavro, estas tio, ke la granda pordo estas ekipita de unu sola, granda, orplatita risorta seruro, malfermebla nur de interne.

Via tre sincere, Edgar Rice Burroughs

Ĉapitro I. Sur la montoj de Arizono

Mi estas nun tre maljuna viro: ĝuste kiomaĝa mi ne scias. Eble mi estas centjara, eble pli: sed mi ne povas diri, neniam mi maljuniĝis kiel aliaj homoj, kaj nenian infanaĝon mi memoras. Laŭ mia memoro ĉiam mi estis viro — viro proksimume tridekjara. Mi aspektas nun, kiel mi aspektis antaŭ pli ol kvardek jaroj, kaj tamen mi sentas, ke ne ĉiam mi povos vivi, ke en iu tago mi mortos laŭ la vera morto, kiun sekvas nenia reviviĝo.

Mi ne scias, kial mi timas la morton, mi, kiu dufoje mortis kaj ankoraŭ vivas: tamen mi sentas pri ĝi saman timegon kiel vi, kiu neniam mortis; kaj verŝajne pro tiu timego pri morto mi estas tiel konvinkita pri mia mortonteco.

Kaj pro tiu konvinko mi decidis skribi la historion pri la interesaj periodoj de mia vivo kaj de mia morto. Mi ne povas klarigi la fenomenojn; mi povas nur ĉi tie skribi, per vortoj de ordinara aventuristo, kronikon pri la strangaj okazaĵoj, kiujn mi travivis dum la dek jaroj, kiam mia morta korpo kuŝis netrovita en kaverno de Arizono.

Neniam mi rakontis pri tio, kaj neniu homo vidos ĉi manuskripton ĝis post kiam mi iros al la eterneco. Mi scias, ke ordinara homa menso ne kredas, se ĝi ne komprenas, tial mi ne intencas esti piloriata de la publiko, de la pastroj kaj de la prespotenculoj, kaj montrata kiel kolosa mensoganto, kiam mi ja diras nur simplajn verojn, kiujn iam la scienco konstatos. Eble la ideoj lernitaj sur Marso, kaj la scio, kiun mi povas kroniki ĉi tie, helpos al pli frua kompreno pri la misteroj de nia fratina planedo: misteroj viaj, ne plu misteraj por mi.

Mia nomo estas Johano Carter; oni pli bone konas min kiel Kapitanon Jack Carter el Virginio. Je la fino de la usona interna milito mi trovis min posedanto de kelkcentmil dolaroj (Konfederaciaj) kaj rango de kavaleria kapitano en armeo ne plu ekzistanta. Sen mastro, sen mono; kaj mia sola vivrimedo, la militado, ne plu bezonata.

Mi decidis haki vojon sudokcidenten kaj rebonigi mian sorton, serĉante oron.

Dum preskaŭ unu jaro mi esploris kun alia Konfederacia oficiro, Kapitano James K. Powell el Richmond. Ni estis tre bonŝancaj; en la vintro de 1865, post multaj severaj travivaĵoj, ni trovis rimarkindan kvarcan vejnon, pli riĉan ol ni kuraĝis eĉ imagi. Powell, mina inĝeniero laŭ eduko, diris, ke ni malkaŝis mineralon de valoro superanta unu milionon da dolaroj.

Ĉar nia ilaro estis ege kruda, ni decidis, ke unu el ni devas reiri al civilizo, aĉeti la necesan maŝinaron kaj reveni kun sufiĉe da laboristoj por bone ekspluati la minon. Powell bone konis la regionon, kiel ankaŭ la mekanikajn bezonaĵojn, kaj ni decidis, ke plej bone li faros la vojaĝon. Ni konsentis, ke prefere mi gardu nian pretendon al la terpeco, okaze de la ebleco, ne tre granda, ke iu alia esploristo pretendaĉos ĝin.

Je la tria de marto, 1866, Powell kaj mi pakis liajn manĝaĵojn sur du el niaj ĉevaloj, kaj adiaŭinte min li ekiris sian vojon malsupren sur la montdeklivo al la valo, trans kiu iris la unua etapo de lia vojaĝo. La mateno de lia foriro estis bela, kiel kutime en Arizono. Mi povis vidi lin kaj liajn bestojn trovantaj sian vojon al la valo, kaj tiel dum la tuta mateno mi foje videtis ilin. Mia lasta rigardo estis je proksimume la tria posttagmeze, kiam li eniris la ombron de la montaro aliflanke de la valo.

Post eble duonhoro mi hazarde rigardis trans la valon, kaj kun surprizo rimarkis tri etajn punktojn en preskaŭ sama loko, kie lastfoje mi vidis mian amikon kaj liajn du ŝarĝbestojn. Mi ne kutimas turmenti min senkaŭze, sed ju pli mi penis konvinki min, ke ĉio bonas ĉe Powell, kaj ke la tri punktoj estas antilopoj aŭ sovaĝaj ĉevaloj, des malpli mi povis serenigi min.

Post kiam ni venis en la regionon, ni vidis neniun malamikan indianon, kaj tial iĝis ege sengardemaj, kaj kutimis priridi rakontojn pri la granda nombro da tiaj ŝtelistoj kaj iliaj mortigaj moroj kaj torturaj kutimoj al kaptitoj.

Powell, mi sciis, estas bone armita, kaj sperta batalanto kontraŭ indianoj; sed ankaŭ mi estis vivinta kaj batalinta dum multaj jaroj inter la Sioŭa raso de indianoj en la nordo, kaj mi sciis, ke li havos nur etan forton kontraŭ aro da sekvantoj tiaj. Fine mi ne plu povis toleri la necertecon, kaj armante min per du revolveroj kaj karabeno, mi fiksis al mi du zonojn da kartoĉoj kaj surĉevale eksekvis la vojon prenitan matene de Powell.

Tuj kiam mi atingis ebenan teron, mi plirapidigis mian ĉevalon, kaj tiel daŭris ĝis krepusko, kiam mi trovis la lokon, kie aliaj postsignoj aliĝis al tiu de Powell.

Ĉiuj tri estis postsignoj de senŝuaj ĉevaletoj, kaj la ĉevaletoj estis galopintaj.

Mi sekvis rapide, ĝis mallumiĝis, kiam mi devis atendi la lunleviĝon: do mi havis tempon por konsideri la saĝecon aŭ malsaĝecon de mia postsekvo. Eble estis, ke mi estis imaginta al mi neeblajn danĝerojn, kvazaŭ timema domedzino, kaj ke kiam mi atingos al Powell, li donos bonan priridon donace pro mia klopodo. Sed mi ne estas tipo trosentema, kaj la devosento ĉiam dum la vivo estis por mi ia fetiĉo; kio eble klarigas la honorojn ricevitajn de tri respublikoj, kaj la amikecon de potenca imperiestro, en kies servo mia glavo ofte estis sangruĝa.

Ĉirkaŭ la naŭa horo la luno sufiĉe brilis, kaj mi povis ekiri laŭ la spuroj sufiĉe rapide sur mia ĉevalo. Je noktomezo mi atingis la akvotruon, kie Powell intencis tendumi.

La loko estis senhoma, kun neniuj signoj de lastatempa homokupo. Interesis min rimarki, ke la spuroj de la postsekvantaj ĉevalrajdantoj (mi nun konvinkiĝis, ke tiaj ili estas) daŭris post tiuj de Powell.

Nun mi iĝis certa, ke la sekvantoj estas indianoj, kaj ke ili volas kapti Powell viva, por demona plezuro de torturo. Do mi rapidigis mian ĉevalon eĉ danĝere, esperante senespere, ke mi trafos la ruĝajn friponojn antaŭ ol ili atakos lin.

Subite mi aŭdis, malproksime antaŭ mi, neklaran sonon de du pafoj. Sciante ke nun, se iam, Powell bezonos min, mi kiel eble plej rapidigis mian ĉevalon supren sur la mallarĝa kaj malfacila montovojo. Dum proksimume mejlo mi aŭdis nenion plu, kaj subite la vojo larĝiĝis en malgrandan senkreskaĵan altebenaĵon apud la supro de la montpasejo. Ĵus mi estis pasinta tra mallarĝa superpendata kanjono, kiam mi eniris la ebenaĵon, kaj tio, kion mi vidis, plene konsternis min.

La etendaĵo ebena plene blankis pro indianaj tendoj, kaj kelkcento da ruĝaj batalantoj densĉirkaŭis iun objekton apud la centro. Ilia atento estis tiel fiksita al tiu punkto, ke min ili ne rimarkis, kaj facile mi povus reiri en la mallumon de la kanjono kaj forfuĝi kun plena sekureco.

La fakto, ke tia penso ne venis al mi antaŭ la posta tago, forigas ajnan pretendon al heroismo, kiun la rakonto pri ĉi tiu epizodo povus rajtigi al mi.

Kompreneble, mi bone divenis, ke Powell estas la punkto interesa al ili, sed ĉu la penso aŭ la ago venis unue, mi ne scias. Certe estas, ke senhezite mi eltiris miajn revolverojn, kaj ĉevalkure aliris la tutan indianaron, pafante rapide, kaj plenpulme hurlante. Estante tute sola, mi bone faris taktikon, ĉar la ruĝuloj, konvinkitaj, pro la surprizo, ke ne malpli ol regimento atakas ilin, sin turnis fuĝe por siaj arĉoj, sagoj, kaj pafiloj.

Tio, kion mi vidis pro ilia disiĝo, plenigis min de timo kaj kolero. En la klaraj lunradioj de Arizono kuŝis Powell; lia korpo estis plena de indianaj sagoj. Mi certis, ke li jam mortis, sed mi tiel rapidis, por savi lian korpon de indiana mutilado, kiel mi farus por savi la viron mem de morto. Apude preterrajdante lin, mi klinis min, kaj kaptante lian kartoĉzonon tiris lin sur la interŝultron de mia ĉevalo. Unu rigardo malantaŭen sufiĉis por konvinki min, ke reiro laŭ la sama vojo estus pli danĝera ol daŭrigo trans la altebenaĵo. Mi spronis mian kompatindan beston, kaj kurigis ĝin al la pasejo kiun mi povis vidi aliflanke.

Nun la indianoj jam estis konstatintaj, ke mi solas, kaj iliaj malbenoj, sagoj kaj kugletoj eksekvis min; sed la lunlumo lasis nur la malbenojn atingi min. Mia ĉevalo, konante la lokon pli bone ol mi, eniris vojon kondukanta al la supro de la montaro, evitante la pasejon kiun mi vidis; kaj al tio, verŝajne, mi ŝuldas ne nur mian vivon, sed ankaŭ la rimarkindajn travivaĵojn kaj aventurojn de la postaj dek jaroj.

Mi konstatis, ke mi trafis malĝustan vojon, kiam la hurloj de la persekutantaj sovaĝuloj malfortiĝadis maldekstre de mi. Tiam mi sciis, ke ili iris maldekstren preter la ŝiritaj rokoj ĉe la rando de la ebenaĵo, dum la ĉevalo kondukis min dekstren, kaj efektive, haltante momenton, mi povis vidi ilin malaperantaj ĉirkaŭ apuda monto. Mi sciis, ke ili baldaŭ konstatos sian eraron, kaj retrovos la ĝustan spuron post mi.

Mi iris pluen je mallonga distanco, kaj trovis bonan voĵeton ĉirkaŭ alta klifo. La klifo altiĝis dekstre de mi je kelkcent metroj, kaj maldekstre, perpendikle malsupren, iris rokplena kanjoneto. La voĵeton mi sekvis dum eta tempo, ĝis subite ĝi kondukis dekstren al faŭko de kaverno, kie ĝi finiĝis.

Nun jam estis mateno, kaj, laŭkutime en Arizono, plena taglumo venis subite kaj senaverte. Deĉevaliĝinte, mi kuŝigis Powell sur la teron. Plej zorga esploro tamen rivelis neniun signon de vivo. Mi aplikis diversajn rimedojn, kaj longe klopodis pri li, malgraŭ mia interna konvinko, ke li estas morta.

Powell estis viro tre amata de mi: li estis ĉiel vireca, ĉiel ĝentlemana, fidela kaj vera amiko: kun sentoj kiel eble plej ĉagrenaj mi ĉesigis la klopodojn pri li.

Lasante lian kadavron sur la rando, mi rampis surgenue en la kavernon por esplori ĝin. Mi trovis ĝin granda, proksimume tridek metrojn laŭ diametro, kaj pli ol dek metrojn alta: la planko estis glata, eĉ polurita, kio kun aliaj signoj montris, ke la kaverno estis iam loĝata.

Ĝia fono estis tiel ombreca, ke mi ne povis vidi ĉu aŭ ne estas malfermaĵoj al ankoraŭ aliaj ĉambroj.

Dum mi esploradis, mi eksentis plaĉan dormemon, kiun mi atribuis al laceco post mia longa kaj laciga veturado, kaj al reakcio post la ekscito de la batalo. Mi sentis min sufiĉe sekura en mia nuna loko, sciante, ke unu viro povus defendi ĝin kontraŭ tuta armeo. Baldaŭ mi iĝis tiel dormema, ke tre tentis min la deziro sterniĝi sur la planko de la kaverno por ioma dormo, sed mi sciis, ke tio rezultigus certan morton je la manoj de miaj ruĝaj amikoj, kiuj povus veni en ajna minuto. Mi penis aliri la faŭkon de la kaverno, sed kvazaŭ ebrie ŝanceliĝis al la flanko, kaj poste falis sterne sur la plankon.

Ĉapitro II. La liberigo el la morto

Sento de agrablega sonĝemo venkis min, miaj muskoloj malstreĉigis, kaj mi estis ĵus ekdormonta, kiam sono de alvenantaj ĉevaloj atingis miajn orelojn. Mi penis stari, sed kun teruro trovis, ke miaj muskoloj ne respondas al mia volo. Mi nun tute vekiĝis, sed miaj muskoloj malfunkciis kvazaŭ mi ŝtoniĝis. Kaj nun unuafoje mi rimarkis iun vaporon en la kaverno, tre maldensan, rimarkeblan nur kontraŭ la taglumo de la faŭko. Al la nazo venis iom pikanta odoro, kaj mi supozis, ke iu venena gaso venkis min: sed mi tamen ne komprenis, kiel mi havas libera mian menson, kaj nur mian korpon ne povas influi aŭ movi.

Mi kuŝis rigarde al la malfermaĵo de la kaverno, kie mi povis vidi la etan pecon da voĵeto inter la kaverno kaj la angulo de la klifo, kiun ĉirkaŭiras la voĵeto. La bruo de alvenantaj ĉevaloj ĉesis, kaj mi divenis, ke la indianoj estas rampantaj laŭ la eta rando kondukanta al la kaverno, kiu por mi iĝis entombigejo. Mi memoras, ke mi esperis rapidan mortigon, ĉar ne plaĉis al mi pensi, kion ili povus faradi al mi, se ili emus.

Mi ne devis atendi longe. Ia brueto sciigis al mi ilian apudeston, poste ruĝhaŭta vizaĝo singardeme metis sin ĉirkaŭ la angulon de la klifo, kaj sovaĝaj okuloj rigardis en miajn. Mi certis, ke li povis vidi min en la kaverno, ĉar la frumatena sunlumo tra la malfermaĵo rekte trafis min.

La sovaĝulo, anstataŭ proksimiĝi, nur ekstaris kaj gapis al mi; poste dua sovaĝulo aperis, poste tria, kvara, kvina, streĉante la kolojn de post la ŝultroj de siaj kunuloj sur la mallarĝa rando. Ĉiu vizaĝo montris solenan timon: mi ne scias kial, kaj poste dum dek jaroj ne sciis.

Ke post tiuj sovaĝuloj troviĝas ankoraŭ aliaj, evidentis el la fakto, ke tiuj plej proksimaj flustre sendis vortojn malantaŭen.

Subite el la fono de la kaverno malantaŭ mi venis mallaŭta, sed klare aŭdebla ĝemado. La indianoj aŭdis ĝin, kaj fuĝis timege. Tiel freneze ili kunkuris por postlasi la neviditan estaĵon, ke almenaŭ unu falis de la rando al la rokoj malproksime malsupraj. Iliaj kriegoj eĥis kelktempe en la kanjono, poste la silento regis.

La sono timeginta ilin ne ripetiĝis, sed mi sufiĉe aŭdis por pensi, kia teruraĵo troviĝas malantaŭ mi. Timo estas relativa afero; certe mi povas diri sen honto, ke se miaj sentoj dum la postaj minutoj estis sentoj de timo, do Dio protektu la timulon, ĉar certe timo en si mem estas grandega puno. Ŝajnas al mi, kiu ĉiam kutimis plenforte kaj sankorpe batali, ke nenio estas pli terura ol tia travivaĵo, kuŝi paralizita antaŭ nekonata danĝero, kies nura sono sufiĉis por timkurigi aron da sovaĝaj indianoj kvazaŭ ŝafaron, kiun lupoj ĉasas.

Plurfoje mi kredis aŭdi mallaŭtajn sonojn malantaŭ mi, kvazaŭ iu movas sin, sed fine ĉio silentiĝis, kaj mi havis okazon pripensi mian situacion. Mia sola espero ŝajnis esti, ke la paralizo forlasu min same subite, kiel ĝi min kaptis.

Malfrue en la posttagmezo mia ĉevalo, kiu la tutan tempon staris kun la rimenoj nefiksitaj antaŭ la kaverno, foriris malrapide laŭ la voĵeto kaj lasis min sola kun la nekonata misteraĵo kaj la senviva korpo de mia amiko, kiu kuŝis videbla al mi sur la rando antaŭ la kaverno, kie mi lasis ĝin matene.

De tiam ĝis proksimume noktomezo ĉio silentis tombeje.

Subite la terura ĝemado de la mateno refrapis miajn orelojn, kaj denove el la ombra fono venis sono de io mova, kaj mallaŭta susurado, kvazaŭ de velkaj folioj.

La efiko sur mian taŭzitan nervaron estis terura, kaj mi faris superhoman penon por rompi miajn katenojn.

Mense, vole kaj nerve mi penis; ne muskole, ĉar eĉ mian etfingron mi ne kapablis movi; tamen certe superhome.

Subite io cedis al mia penego. Mi sentis momentan naŭzon, kaj subitan rompon, kvazaŭ de ŝtala fadeno, kaj trovis min staranta kun la dorso ĉe la muro de la kaverno, fronte al mia nekonata malamiko.

Tiam lunlumo plenigis la kavernon, kaj jen antaŭ mi kuŝis mia propra korpo, ĝuste kiel ĝi kuŝis dum tiu horoj, kun la okuloj rigardantaj al la ekstera rando kaj la manoj kuŝantaj rigide sur la planko. Mi rigardis al mia senviva korpo, kaj poste al mi mem, kun ega miro, ĉar tie mi kuŝas vestita, kaj jen mi staras nuda kiel ĉe naski ĝo.

La transŝanĝo estis tiel subita, ke ĝi momente forgesigis al mi ĉion krom mia stranga metamorfozo. Mia unua penso estis, ĉu, do, jen la morto? Tion mi tamen ne povis kredi, ĉar mi povis senti mian koron, batanta kontraŭ la ripojn. Mi anhelis, ŝvitgutoj elstaris sur la tuta korpo, kaj la malnova eksperimento, sin pinĉi, pruvis la fakton, ke neniel mi estas fantomo.

Denove mi estis memorigata de miaj ĉirkaŭaj cirkonstancoj, kiam ripetiĝis la stranga ĝemado el la kaverna fono. Nuda kaj senarmila, neniel mi deziris renkonti la nevidataĵon, minacanta min.

Miaj revolveroj estis rimenligitaj al mia senviva korpo, kiun, pro iu mistera kaŭzo, mi sentis min nekapabla tuŝi. La karabenon forportis mia ĉevalo. La sola ebla ago ŝajnis esti fuĝo.

Nerezistante la tenton, mi saltis rapide tra la malfermaĵo en la stellumon de bela nokto, tipe Arizono. La freŝa, vigliga aero de la ĉirkaŭa montaro tuj revivigis min, kaj nun ekster la kaverno mi sentis novan kuraĝon trakuri la vejnojn. Paŭzante sur la rando, mi insultis min pro mia timo, nun ŝajne senbaza. Mi diris al mi, ke mi kuŝis, sen kapablo moviĝi, dum pluraj horoj en la kaverno, tamen nenio malbona okazis al mi, kaj ke la bruetoj nepre devenis el tute naturaj kaj sendanĝeraj kaŭzoj — eble la formo de la kaverno estas tia, ke ia venteto tiel kaŭzis en ĝi tiajn sonojn.

Mi decidis esplori, sed unue levis la kapon por plenigi la pulmojn je la pura, vigliga aero de la montoj. Malsupre etendiĝis la bela kanjona rokaro kaj la kaktoplena ebenaĵo, kiun la lunlumo tordis al mirakla, sorĉa belo.

Malmultaj okcidentaj mirindaĵoj estas tiel inspiraj, kiel la belaĵoj de panoramo en Arizono: la foraj arĝentaj montoj, la strangaj lumoj kaj ombroj de la valoj, la groteskaj detaloj de la rigidaj sed belaj kaktoj, kune ili formas bildon sorĉan — oni sentas kvazaŭ oni rigardas mortintan kaj forgesitan mondon, malsimilan al ajna loko sur nia tero.

Dum mi tiel meditis, mi turnis mian rigardon for de la tero, al la ĉielo, kie la multega stelaro formis taŭgan baldakenon por la mirindaĵoj de la tera sceno. Mian atenton baldaŭ kaptis granda ruĝa stelo apud la horizonto.

Dum mi rigardis ĝin, mi sentis superregan sorĉon — ĝi estis Marso, la milita dio, kaj por mi, militeca viro, ĝi ĉiam havis plej grandan allogon. Dum mi rigardis ĝin en tiu nokto, ĝi ŝajnis voki min de trans la neimagebla spaco, allogante min, kiel magnetŝtono allogas fereron.

La sorĉon mi ne povis rezisti: mi fermis la okulojn, etendis la manojn al la dio de mia ŝatata profesio, kaj sentis min tirata tra la vasteco de la spaco. Dum unu momento estis ega malvarmo kaj kompleta mallumo.

Ĉapitro III. Mia alveno sur Marso

Mi malfermis la okulojn al stranga pejzaĝo. Mi sciis, ke mi estas sur Marso: ne dum eĉ momento mi dubis pri tio. Mi ne dormis, ne necesis, ke mi pinĉu min: mia interna konscio informis min tiel klare, ke mi estas sur Marso, kiel via normala menso informas vin, ke vi estas sur Tero. Vi ne pridemandas vian fakton: mi ne pridemandis mian fakton.

Mi trovis min sternita sur bedo de flava, muskosimila vegetaĵaro, etendiĝanta ĉirkaŭ mi en ĉiu direkto je senfinaj mejloj. Ŝajnis, ke mi kuŝas en profunda, ronda baseno, ĉirkaŭ kies ekstera rando mi povas vidi malaltajn montojn.

Estis tagmeze. La suno plene brilis sur min, kaj ĝia varmo intense trafis mian nudan korpon. Tie kaj tie ĉi elstaris kvarcenhavaj rokoj, kiuj briletis en la sunlumo; kaj je kelkcent metroj maldekstre videblis malalta, ĉirkaŭmurita enfermaĵo, alta iom pli ol unu metron. Akvon mi ne povis vidi, kaj ĉar mi sentis ioman soifon, mi decidis esplori.

Ekstarante subite, mi ricevis mian unuan Marsan surprizon, ĉar la peno, kiu sur Tero rezultigus starantan pozicion, sur Marso saltigis min en la Marsan aeron je proksimume tri metroj. Mi tamen falis sur la grundon sen granda skuo. Nun la rezulto de miaj paŝoj montriĝis ege groteska. Mi trovis, ke necesas tute nove lerni paŝi, ĉar la muskola peno, kiu sur Tero bone irigis min, sur Marso faris el mi plej strangan klaŭnon. Miaj muskoloj, plene agorditaj al la gravito de Tero, tute trompis min, kiam mi provis lukti kontraŭ la malpli forta gravito kaj malpli alta aerpremo de Marso.

Farinte tamen la decidon esplori la malaltan konstruaĵon, kiu estis la sola videbla signo de loĝado, mi elpensis la ideon provi reiron al la fundamenta principo de irado, rampado. En tio mi sufiĉe sukcesis, kaj post kelkaj momentoj atingis la malaltan muron de la enfermaĵo.

Ŝajne ne estis fenestroj aŭ pordoj en la plej apuda muro, do, ĉar la muro estis tiel malalta, mi singardeme restariĝis, kaj trans ĝi rigardis al afero pli stranga, ol iam mi vidis.

La tegmento de la enfermaĵo konsistis el vitro, dika je dek centimetroj, kaj sub ĝi troviĝis kelkcent grandaj ovoj, tute rondformaj kaj blankaj kiel neĝo. Ili estis preskaŭ ĉiuj samgrandaj, preskaŭ unu metro laŭ diametro.

Kvin aŭ ses jam elkoviĝis, kaj la groteskaĵoj, kiuj sidis palpebrumantaj en la sunlumo, preskaŭ dubigis min pri mia mensa sano. Ili ŝajnis konsisti nur el kapaĵo, iliaj korpoj estis etaj, kun longaj koloj kaj ses kruroj; pli ĝuste, mi poste trovis, oni dirus kun du kruroj, du brakoj, kaj du mezaj membroj uzeblaj laŭvole kiel brakoj aŭ kiel kruroj. Iliaj okuloj estis ĉe la flankoj de la kapo, iom super la centro, kaj tiel elstaris, ke ili povis rigardi antaŭen aŭ malantaŭen, kaj ankaŭ sendepende unu de la alia, tiel ke la strangaj bestoj povis rigardi laŭ ajna direkto, aŭ samtempe laŭ du direktoj, sen turni la kapon.

La oreloj, iom super la okuloj kaj pli proksimaj unu al la alia, estis malgrandaj tassimilaj antenoj, kaj la nazoj estis vertikalaj fendetoj en la centroj de la vizaĝoj. Sur la flavverdaj korpoj tute mankis haroj. Mi poste lernis, ke la korpoj de la plenkreskuloj estas pli malpale verdaj, kaj la viroj pli malpalaj ol la virinoj. Plue, la plenkreskulaj kapoj estas malpli eksterproporciaj ol tiuj de la novnaskitoj.

La iriso de la okuloj estas sangruĝa, kiel ĉe albinoj, kaj la pupilo malpala. Tre blankaj estas la okulgloboj kaj la kurbaj dentegoj; ĉi lastaj suprenkurbiĝas kaj, pintformaj, havas vere timigan aspekton.

Tiajn detalojn mi nur poste povis noti, ĉar en la momento mi malmulte povis primiri la estaĵojn. Ĝuste dum mi staris, rigardante la malbelegajn idojn frakaseliri el siaj ovoj, mi preterlasis rimarki, ke dudeko da plenkreskaj Marsanoj aliras al mi. Veninte sur la molan muskon, kiu kovras la tutan surfacon de Marso (krom kelkaj glaciaj regionoj ĉe la polusoj, kaj kelkaj kulturitaj distriktoj) ili facile povus kapti min, sed iliaj intencoj estis malpli indulgaj. Nur la klaketado de la armiloj sur la plej proksima militisto donis al mi averton.

Tia bagatela afero savis mian vivon. Nur tial, ke la pafilo frapis, dum sia iro, kontraŭ lia granda metala lanco, mi ne mortis sen scio antaŭa, ke la morto apudas. En la takto, tamen, la soneto igis min turniĝi — kaj mi vidis, je du metroj de mia brusto, pinton de lanco longa je dek du metroj, kiun tenas rajdanta estaĵo simila al la diabletoj, kiujn mi ĵus rigardis. Kompare kun tiu ĉi enkorpiĝo de malamo kaj venĝo, ili ja ŝajnis senfortaj kaj sendanĝeraj. La viro, por tiel nomi lin, havis altecon almenaŭ kvinmetran, kaj sur Tero pezus proksimume tridek ses kilogramojn. Li sidis sur sia besto kiel ĉe ni oni sursidas ĉevalon, tenante la korpon de la besto per siaj malsupraj membroj, dum liaj du dekstraj brakoj tenis la lancon, malalte ĉe la flanko de la besto: liaj du maldekstraj brakoj etendiĝis por helpi al lia ekvilibro — mankis al li ĉia brido kaj rimeno por gvidi la beston.

Kaj la besto! Kiel priskribi ĝin per tera lingvaĵo? La ŝultroj altis je pli ol tri metroj. Sur ĉiu flanko kvar kruroj.

Vosto larĝa, plata, pli granda ĉe la pinto ol ĉe la radiko.

Buŝo grandega, kiu fendis la kapon de la nazo ĝis la kolo. Kiel ĝia mastro ĝi tute ne havis harojn. Ĝia korpo estis kiel malpala ardezo kaj glatbrila, la ventro blanka, kaj la kruroj brilflavaj. La piedoj estis senungaj kaj karnkusenataj, jen kial ili alvenis tiel senbrue: tiu ĉi trajto, kaj la multeco de kruroj, karakterizas la Marsan bestaron.

Nur la plej alta speco de ”homa” Marsano, kaj unu alia besto, la sola mambesto sur Marso, havas ungojn, kaj tute mankas sur la planedo hufbestoj.

Post tiu unua alkuranta besto venis dek naŭ pliaj, ĉiel similaj, kvankam laŭ mia posta scio ĉiu havis individuajn trajtojn, same kiel ni homoj malsimilas, kvankam ni ĝenerale similas. La bildo, pli ĝuste la konkreta inkubo, kiun mi priskribis, faris al mi teruran impreson, kiam mi turnis min al ĝi.

Senarmila kaj nuda, mi instinkte solvis mian problemon laŭ la sola ebla solvo — fuĝo for de la regiono de tiu pinta, alrapidanta lanco. Mi do faris tre terecan kaj samtempe tre superhoman salton por atingi la supron de la enfermaĵo — la Marsa kovilo, laŭ mia opinio nun formita.

La sukceso de mia provo konsternis min tiel, kiel ĝi surprizis la Marsanojn. Ĝi altigis min almenaŭ dek metrojn en la aeron, kaj surterigis min for je tridek metroj de miaj persekutantoj, transe de la enfermaĵo. Facile mi trafiĝis sur la molan muskon, kaj turninte min, vidis mian malamikaron mire rigardanta al mi de trans la enfermaĵo.

Kelkaj esploris por konstati, ĉu mi estis farinta malbonon al ilia idaro. Ili multe parolis inter si kaj gestis kaj montris al mi. Trovinte, ke mi ne vundis aŭ difektis la etulojn, ili komencis malpli bataleme sinteni al mi; sed nur pli poste mi eksciis, ke plej multe ili favore impresi ĝis pro mia saltkapablo.

La Marsanoj estas grandaj; precipe iliaj ostoj estas grandaj kaj pezaj, kaj ilia muskola forto estas nur proporcia al la gravito, kiun ili devas venki. Konsekvence ili estas ege malpli facilmovaj kaj potencmembraj, proporcie al sia pezo, ol teraj homoj. Verŝajne, se unu el ili trovus sin sur Tero, li apenaŭ povus levi sian propran pezon de la grundo. Efektive, mi mem estas certa, ke li ne povus.

Do, mia kapablo estis same mirinda, kiel ĝi estus sur Tero, kaj subite, anstataŭ voli mortigi min, ili komencis taksi min altvalora trovaĵo, kaptinda por montri al siaj samspeculoj.

La ripozo, kiun pro tio mi nun ricevis, donis al mi eblecon prepari planojn, kaj observi pli detale la batalantojn.

Ilin mi mense rilatigis kun tiuj ruĝaj batalantoj, kiuj ĝuste en la antaŭa tago persekutis min.

Mi rimarkis, ke ĉiu portas plurajn armilojn krom la granda lanco. Tiu, kiu plej multe forigis mian emon al forkuro, estis iaspeca pafilo, pri kiu iel mi sentis, ke ili tre lerte scias uzi ĝin. Ĝi estis farita el blanka metalo, kun ligna kolbo. La metalo estis, laŭ mia posta scio, alojo de aluminio kaj ŝtalo, kiun ili lernis hardi al grado nekonata al ni, kaj la ligno estis malmola kaj malpeza, el speco propra al Marso.

La pafiloj pezas malmulte, sed pro la etkalibraj, eksplodaj kaj radiumaj pafaĵoj, kaj la longaj tuboj, ili estas ege mortigaj laŭ pafdistancoj tute neeblaj sur Tero. Teorie la pafdistanco estas kvincent kilometroj, sed por efektiva uzo, eĉ kun siaj radiaj distanciloj, ili kapablas pri nur tricent. Tamen, tiu distanco sufiĉas por doni al mi respekton por la Marsa pafilo, kaj sendube ia telepatia potenco avertis min kontraŭ la provo al forkuro, en plena taglumo, de sub la buŝoj de dudek tiaj mortigaj iloj.

La Marsanoj, post ioma interparolo, foriris rajde al la direkto, de kiu ili venis, sed ili lasis unu el sia nombro sola apud la enfermaĵo. Rajdinte proksimume du cent metrojn ili haltis, rigardigis siajn rajdbestojn al ni, kaj sidis rigardante tiun apud la enfermaĵo.

Li estis tiu, kies lanco preskaŭ traboris min, kaj evidente estis la estro de la aro, ĉar mi rimarkis, ke ili forloki ĝis laŭ lia instrukcio.

Nun li forlasis sian beston, teren ĵetis sian lancon kaj aliajn armilojn, kaj venis al mi ĉirkaŭ la kovilo. Li estis same nuda kiel mi, krom siaj ornamaĵoj surkapaj kaj surbrustaj.

Je dudek metroj for de mi, li malligis grandan metalan brakumon, kaj, tenante ĝin al mi sur manplato, alparolis min en klara, sonora voĉo, sed en lingvo, ne necesas diri, por mi tute nekomprenebla. Poste li haltis, kvazaŭ li atendis mian respondon, levante siajn antensimilajn orelojn, kaj elstarigante siajn strangajn okulojn al mi. La silento baldaŭ iĝis ĝena, do mi decidis riski iom da parolo miaflanke, des pli, ĉar mi divenis, ke li faras pacproponojn. Certe, sur la tero, la forĵeto de armiloj kaj la retiriĝo de militistoj signifus pacan intencon, do, kial ne same sur Marso? Metante manon al la koro, mi profunde riverencis al la Marsano, kaj klarigis, ke malgraŭ mia nekompreno de lia lingvo, liaj gestoj kaj sinteno klare parolis por la paco kaj amikeco, kiuj ĝuste estis ankaŭ en mia koro.

Kompreneble, tuta mia parolo estis por li galimatio, sed bone li komprenis mian postan faron.

Etendante manon al li, mi alproksimiĝis al li kaj prenis la brakumon de lia manplato, metis ĝin ĉirkaŭ mia brako supre de la kubuto, ridetis al li, kaj staris atendante.

Lia larĝa buŝo respondis ankaŭ per rideto, kaj kunigante unu el siaj mezaj brakoj kun mia, li gvidis min reen al sia rajdbesto. Samtempe li antaŭengestis siajn kamaradojn. Ili ekiris al ni kurege, sed li per nova gesto malrapidigis ilin. Evidente li kredis, ke se oni denove timigos min, mi saltos tute for el la regiono! Li diris kelkajn vortojn al ili, gestis al mi, ke mi rajdu post unu el ili, kaj poste eksidis sur sia propra besto. Iu el la aro elmetis kelkajn manojn kaj levis min al loko post si sur la glata dorso de sia besto. Laŭeble mi tenis min tie per la rimenoj, kiuj ligis liajn ornamaĵojn kaj armilojn.

Tiam la tuta kavalkado turnis sin kaj galopis for, cele al la malproksima montaro.

Ĉapitro IV. Malliberigito

Post dudek kilometroj mi rimarkis subitan altiĝon de la tero. Ni estis atingontaj (laŭ mia posta scio) la randon de unu el la longaj mortintaj maroj de Marso: mia ĵusa renkonto kun la Marsanoj okazis en la malsupro.

Baldaŭ ni atingis la montaron, kaj trairinte mallarĝan kanjonon venis al valo, ĉe kies fino estis plataĵo, sur kiu videbliĝis grandega urbo. Tien ni galopis, enirante per vojo ŝajne ruina, kiu kondukis el la urbo, sed nur ĝis la rando de la plataĵo, kie ĝi finiĝis abrupte je larĝa ŝtuparo.

Rigardante proksime dum ni preterpasis, mi vidis ke la konstruaĵoj estas senhomaj, kaj ŝajnis, ke tiaj ili estis dum multaj jaroj. Apud la centro de la urbo troviĝis granda placo, sur kiu, kaj en apudaj konstruaĵoj, loĝis pli malpli mil estaĵoj de la sama speco kiel miaj kaptantoj — kaptantoj mi nun opiniis ilin, kiom ajn ĝentilmanieraj.

Krom siaj ornamaĵoj, ĉiuj estis nudaj. La virinoj malmulte diferencis, laŭ aspekte, de la viroj, krom je siaj dentegoj, kiuj estis pli grandaj proporcie al ilia staturo, kelkfoje altkurbiĝantaj ĝis la oreloj. Iliaj korpoj estis pli malgrandaj kaj palaj, kaj iliaj fingroj kaj piedfingroj havis rudimentajn ungojn, kiuj tute mankis al la viroj. La plenkreskaj virinoj variis laŭ alto de tri ĝis kvar metroj.

La infanoj estis palaj, eĉ pli palaj ol la virinoj, kaj ĉiuj aspektis tute similaj, krom ke kelkaj estis pli altaj — supozeble tiuj estis pli aĝaj.

Mi vidis neniun signon de granda aĝo inter ili. Ilia aspekto malmulte ŝanĝiĝas post la maturiĝo, kvardekjaro, ĝis, je aĝo proksimume miljara, ili ekvojaĝas laŭvole por sia lasta pilgrimo laŭ la rivero Iss, kiu kondukas al loko, kiun neniu vivanta Marsano konas, el kies fonto neniu Marsano iam revenis, iam sindoninte al ĝia malvarma, malluma akvo.

Proksimume nur unu Marsano el mil mortas pro malsano kaj eble ankoraŭ dudek laŭvole faras la lastan pilgrimon.

La ceteraj naŭcent sepdek naŭ mortas nenature, en dueloj, ĉasado, aviado, kaj en milito. Efektive, plej granda mortnombro venas jam en la infanaĝo, kiam multope la etaj Marsanoj estas viktimoj de la blankaj simiegoj de Marso.

La kutima aĝdaŭro de Marsano post la maturiĝo estas ĉirkaŭ tri cent jaroj, sed estus proksima al la miljaro, se forestus la ofta nenatura morto. Pro la malmultiĝantaj vivrimedoj de la planedo necesis kontraŭbatali la longvivemon, kiun kaŭzis la Marsana lerto en medicino, tial oni evoluis al bagatela takso pri homa vivo. Tion atestas iliaj danĝeraj sportoj, kaj la preskaŭ konstanta milito inter la diversaj komunumoj. Cetere, gravas ĉirilate la fakto, ke neniu Marsano, viro aŭ virino, iam forlasas iaspecan mortigilon.

Kiam ni apudiĝis al la placo kaj oni eksciis mian ĉeeston, tuj centoj ĉirkaŭis nin, kaj ŝajnis voli fortiri min de mia sidloko post mia gardanto. Sed la kondukanto de nia aro silentigis kaj trankviligis ilin, kaj ni trote transiris la placon al enirejo de konstruaĵo tiel bela, kian la homa okulo iam vidis.

La konstruaĵo estis malalta, sed kovris grandegan areon. Ĝi estis farita el brilanta blanka marmoro kun mozaiko de oro kaj juveloj, kiuj fajreris en la sunlumo.

La ĉefa enirejo estis larĝa je kelkcent metroj kaj elstaris de la konstruaĵo por formi grandan baldakenon super la enireja salono. Mankis ŝtuparo, sed ioma deklivo al la unua etaĝo kondukis en grandegan salonon ĉirkaŭatan de galerioj.

Sur la planko de tiu ĉi salono, krom multe da detale skulptitaj lignaj seĝoj kaj pupitroj, mi vidis kvardek aŭ kvindek virajn Marsanojn ĉirkaŭ ŝtupoj de tribuno. Sur ĝi kaŭris grandstatura militisto plenŝarĝita de metalaj ornamaĵoj, koloraj plumoj, kaj bele faritaj ledaĵoj en kiuj enestis belaj juveloj. De liaj ŝultroj pendis mallonga pelerino subŝtofita de skarlata silko.

Plej rimarkinda por miaj okuloj estis tio, ke ili ĉiuj estis tute senproporciaj laŭ grandeco al la seĝoj, pupitroj kaj aliaj mebloj: ĉi tiuj estis de grandeco taŭga por homoj kiaj mi, kontraŭe la grandaj korpoj de la Marsanoj apenaŭ povis premiĝi en la seĝojn, kaj sub la pupitroj mankis spaco por iliaj longaj kruroj. Evidentis do, ke estis aliaj vivantoj sur Marso krom la groteskaj estaĵoj, en kies manojn mi trafiĝis, sed la signoj de ega antikveco, kiuj ĉie videblis, indikis ke eble la konstruaĵoj apartenis al raso de longe mortinta kaj forgesita.

Nia aro haltis ĉe la enirejo de la konstruaĵo, kaj je signo de la kondukanto oni mallevis min al la tero. Ree li ligis sian manon kun mia, kaj ni eniris la aŭdiencan salonon.

Malmultaj formalaĵoj necesis por alproksimiĝi al la Marsana ĉefo. Mia kaptinto simple paŝis al la tribuno, kaj la aliaj donis al li vojon. La ĉefo stariĝis kaj diris la nomon de mia eskortanto, kiu siavice haltis kaj diris la nomon de la ĉefo kaj lian titolon.

Tiutempe, la ceremonio kaj la vortoj nenion signifis al mi, sed poste mi sciis, ke tia estis la kutima saluto inter verdaj Marsanoj. Se temus pri personoj fremdaj unu al la alia, do nepovantaj interŝanĝi nomojn, ili silente interŝan ĝus ornamaĵojn, se iliaj intencoj estus pacaj — se ne, ili interŝanĝus pafojn, aŭ prezentus sin per aliaj el siaj multspecaj mortigiloj.

Mia kaptinto, kies nomo estis Tars Tarkas, estis vicĉefo de la komunumo, homo de granda kapablo en aferoj ŝtataj kaj militaj. Estis evidente, ke li klarigas pri la okazaĵoj de sia ekspedicio, inkluzive de la renkonto kun mi, kaj kiam li finis sian parolon, la ĉefo longe alparolis min.

Mi respondis en angla lingvo, simple por konvinki lin pri manko de interkomprenilo, sed mi rimarkis, ke kiam mi finigis ridete, li same ridetis. Tio, kaj simila okazaĵo dum mia unua parolo kun Tars Tarkas, konvinkis min, ke ni havas komune almenaŭ la kapablon rideti, do kapablon ridi, fine, do, humuron. Sed poste mi lernis, ke la Marsana rideto estas nur indiferenta, kaj ke la Marsana rido estas efektive afero plej terura kaj timiga.

La konceptoj pri humuro inter la verdaj homoj de Marso multe varias de niaj. Agonio de alia homo estas por tiuj strangaj estaĵoj plej ridiga, kaj plej ofte ili sin amuzas per mortigo de malliberigitoj laŭ manieroj plej teruraj kaj strange kruelaj.

La ĉeestantaj militistoj ekzamenis min detale, palpante miajn muskolojn kaj la tekson de mia haŭto. La ĉefo evidente esprimis deziron vidi elmontron de miaj kapabloj, kaj signante ke mi sekvu, ekiris kun Tars Tarkas al la placo.

Nu, de post mia unua malsukceso mi estis farinta neniun provon pri paŝado, krom en ligo kun la brako de Tars Tarkas, kaj nun mi eksaltis kaj flugetis inter la pupitroj kaj seĝoj kiel ia monstra akrido. Kontuzinte min severe, kio nur amuzis la Marsanojn, mi denove alprenis rampan sintenon, sed tio ne plaĉis al ili, kaj iu altkreska ulo, kiu multe priridis min, skuis min al miaj piedoj.

Kiam li maldelikate starigis min, lia vizaĝo alproksimi ĝis al mia, kaj mi faris la solan agon eblan al ĝentlemano tiel brute traktita, senkonsidere al lia fremdeco: mi svingis mian pugnon rekte al lia makzelo, kaj li falis senkrie. Rapide mi metis la dorson al la plej proksima pupitro, kaj atendis la venĝon de liaj kunuloj kun la decido batali tiel bone kiel eble kontraŭ tia nombro, antaŭ ol cedi la vivon.

Mia timo estis senbaza, tamen, ĉar la aliaj Marsanoj, komence mutaj pro miro, fine multe ridis kaj aplaŭdkriis.

Tiam mi ne rekonis la aplaŭdon, sed poste, kiam mi konatiĝis kun iliaj moroj, mi konstatis, ke mi gajnis ion, kion ili malofte donas: elmontron de aprobo.

La frapito kuŝis senmova, kaj neniu proksimiĝis al li.

Tars Tarkas venis al mi, etendante unu el siaj manoj, kaj ni ekiris al la placo trankvile; kial, mi baldaŭ eksciis.

Unue ili diris la vorton ”sak” plurfoje, poste Tars Tarkas faris plurajn saltojn, ripetante la vorton antaŭ ĉiu salto; poste, turnante sin al mi, li diris ”Sak!” Mi komprenis ilian deziron, kaj faris salton tiel bonan, ke mi transiris distancon almenaŭ kvindekmetran, kaj ĉifoje ne perdis la ekvilibron, sed alteriĝis bone sur la piedoj. Mi revenis per facilaj saltetoj de dek metroj al la grupo.

Mia elmontro estis vidita de kelkcent Marsanoj entute, kaj ili tuj demandis denovan elmontron, kiun la ĉefo ordonis; sed mi malsatis kaj soifis, kaj faris la decidon postuli de la estaĵoj tian komplezemon, kian ili evidente ne laŭvole emis. Tial mi ignoris la ripetatajn ordonojn pri saltado, kaj ĉiufoje gestis al mia buŝo kaj frotis mian ventron.

Tars Tarkas kaj la ĉefo interŝanĝis kelkajn vortojn, kaj la unua, alvokinte junan virinon el la homamaso, donis al ŝi kelkajn instrukciojn kaj gestis, ke mi akompanu ŝin.

Mi prenis ŝian etenditan brakon kaj kune ni transiris la placon al granda konstruaĵo aliflanke.

Mia kunulino estis preskaŭ tri metrojn alta, ĵus maturi ĝinta, sed ankoraŭ ne plenalta. Ŝi estis malpale olivverda, kun glata, brilanta haŭto. Ŝia nomo, laŭ mia posta scio, estis Solla, kaj ŝi estis ano de la sekvantaro de Tars Tarkas. Ŝi kondukis min al granda ĉambro en unu el la konstruaĵoj, kiuj frontis al la placo; laŭ la silkoj kaj peltoj sur la planko, ĝi ŝajnis esti dormejo por kelkaj el la indiĝenoj.

Pluraj grandaj fenestroj bone lumigis la ĉambron kaj muraj pentraĵoj kaj mozaikoj bele ornamis ĝin; sed ĉie ŝajnis regi atmosfero de antikveco, kiu konvinkis min, ke la konstruintoj de tiaj mirindaĵoj tute ne estis samspecaj kun la krudaj duonbestoj nun enloĝantaj.

Solla gestis, ke mi sidiĝu sur amaso da silkoj apud la centro de la ĉambro, kaj faris strangan siblan sonon, kvazaŭ al iu en apuda ĉambro. Responde al ŝi venis al mia vido nova Marsa mirindaĵo. Ĝi enmarŝis laŭ anasa maniero sur dek mallongaj kruroj, kaj kaŭris antaŭ la knabino kiel obeema hundido. Ĝi estis granda kiel ĉevaleto, sed la kapo similis al tiu de rano, krom ke la makzelo estis ekipita de tri vicoj da longaj, akraj dentoj.

Ĉapitro V. Mi forkuras de mia gardohundo

Solla rigardis en la okulojn de la sovaĝa besto, diris kelkajn vortojn ordonajn kun gesto al mi, kaj forlasis la ĉambron. Mi demandis al mi, kion faros tiu sovaĝa monstraĵo, sola kun tia manĝinda frandaĵo, kia mi. Sed nenecese mi timis. La besto, momenton okule esplorinta min, transiris la ĉambron al la sola elirejo alstrata, kaj kuŝetendis sin trans la sojlo.

Tio estis mia unua sperto pri Marsa gardohundo, sed neniel mia lasta. Tiu besto gardis min konstante dum mi estis kaptito inter la verdaj homoj: dufoje ĝi savis mian vivon, kaj neniam, krom kontraŭvole, ĝi dum momento forestis de mi.

Dum Solla forestis, mi kaptis la okazon ekzameni pli detale la ĉambron, en kiu mi troviĝis. La mura pentraĵo montris scenojn mirinde belajn, montojn, riverojn, lagojn, serpentumajn vojojn, sunkisatajn ĝardenojn — scenojn tute tersimilajn, krom pro la malsimilaj koloroj de la vegetaĵoj. La laboro evidente estis farita de majstra mano, tiel subtila estis la atmosfero, tiel perfekta la tekniko.

Tamen nenie montriĝis desegno pri vivanta estaĵo, ĉu homa, ĉu besta, per kiu mi povus formi por mi koncepton pri tiuj aliaj kaj eble malaperintaj loĝantoj de Marso.

Dum mi tiel fantaziis konjektante pri la strangaj anomalioj de Marso, Solla revenis kun manĝaĵo kaj trinkaĵo.

Ŝi metis ilin sur la plankon apud mi, sidiĝis je kelka distanco, kaj atente rigardadis min. La manĝaĵo konsistis el proksimume unu funto de io fromaĝsimila, preskaŭ sengusta.

La likvaĵo ŝajnis esti lakto de iu besto; ĝi ne estis malplaĉa al la gusto, kaj mi baldaŭ lernis estimi ĝin alte.

Poste mi trovis, ke ĝi devenas ne de besto (sur Marso ekzistas nur unu mambesto, kaj eĉ tiu tre maloftas), sed de granda planto, kiu kreskas preskaŭ sen akvo, kaj distilas sian multan lakton el la grundo, la malsekeco de la aero, kaj la radioj de la suno. Unu sola planto de tiu ĉi speco donas ok ĝis dek litrojn tage.

La manĝo multe refortigis min, sed mi sentis bezonon ripozi, kaj sterninte min sur la silkaĵoj mi baldaŭ endormi ĝis. Ŝajne mi dormis dum pluraj horoj, ĉar kiam mi vekiĝis estis mallume, kaj mi estis tre malvarma. Mi rimarkis, ke iu estis ĵetinta pelton sur min; ĝi estis tamen iom forfalinta, kaj en la mallumo mi ne povis vidi por remeti ĝin. Subite iu mano etendigis kaj remetis ĝin, kaj poste aldonis ankoraŭ alian.

Mi supozis, ke mia observema gardanto estis Solla, kaj mi pravis. Nur tiu knabino, el ĉiuj verdaj Marsanoj kiujn mi renkontis, montris trajtojn de kompato kaj bonvolo; ŝia servemo al miaj materiaj bezonoj, kaj ŝia prizorgemo, evitigis al mi multe da sufero.

La Marsaj noktoj estas ege malvarmaj, tion mi ja spertis, kaj ĉar apenaŭ ekzistas tempoj de tagiĝo kaj krepusko, la ŝanĝoj de temperaturo estas subitaj kaj malkomfortaj, same kiel la subitaj ŝanĝoj de plena taglumo al plena mallumo. La noktoj estas aŭ brile lumaj aŭ tre mallumaj. Se neniu el la du Marsaj lunoj estas en la ĉielo, regas preskaŭ kompleta mallumo, ĉar la tre maldensa atmosfero apenaŭ difuzas la stellumon; kontraŭe, se ambaŭ lunoj estas nokte en la ĉielo la surfaco de la tero estas brile luma.

Ambaŭ Marsaj lunoj estas multe pli proksimaj al Marso ol nia luno al Tero; la pli proksima luno estas for je nur ok mil kilometroj, kaj la alia malproksimas je nur dudek du mil kilometroj, kompare kun la preskaŭ kvar cent mil kilometroj, kiuj disigas nin de nia luno. La pli proksima luno de Marso tute ĉirkaŭiras la planedon dum sep kaj duona horoj, tiel ke oni povas vidi ĝin travoja ĝanta la ĉielon kiel ia granda aerolito, du aŭ trifoje dum la nokto, montranta ĉiujn siajn fazojn dum ĉiu transiro.

La malproksima luno ĉirkaŭiras Marson en iom pli ol tridek kaj kvarona horoj, kaj kun sia fratina planedo strange kaj grandioze beligas la Marsan nokton. Estas bone, ke la Naturo tiel malavare lumigas la Marsan nokton, ĉar la verdaj homoj, estante nomada raso, malmulte evoluinta laŭ intelekto, havas nur krudajn rimedojn por artefarita lumigado; ili dependas plejmulte je torĉoj, iaj kandeloj, kaj stranga speco de lampo por ia oleo, kiu generas gason kaj brulas sen meĉo.

Ĉi lasta donas lumon blankan kaj intense brilan, sed ĉar la bezonata natura oleo estas trovebla nur per minado en unu el pluraj malproksimaj lokoj, ĝi estas malofte uzata de la verdaj homoj, kies pensoj estas ĉiam nur por la hodiaŭo, kaj kies malŝato al mana laboro konservis ilin en duonsovaĝa stato dum sennombraj jarcentoj.

Post kiam Solla remetis miajn kovrilojn, mi denove dormis kaj vekiĝis nur en taglumo. La aliaj loĝantoj de la ĉambro estis kvin, ĉiuj inaj, kaj ili ankoraŭ dormis en amaso, kun varieca sortimento de silkoj kaj peltoj. Trans la sojlo kuŝis la sendorma gardobesto, ĝuste kiel mi vidis ĝin en la antaŭa tago; ŝajne ĝi eĉ unu muskolon ne movis. Ĝiaj okuloj fikse atentis min, kaj mi ekscivolis, kio okazos, se mi provos forkuron.

Ĉiam mi emis serĉi aventurojn kaj esplori kaj eksperimenti, en cirkonstancoj, kie pli saĝaj homoj eviteme paŝus. Kaj nun mi ekpensis, ke mi plej certe lernos pri la ĝusta sinteno de la besto al mi, se mi provos forlasi la ĉambron. Mi estis sufiĉe certa, ke iam ekster la konstruaĵon, mi povus eskapi de ĝi, ĉar jam mi estis tre fiera pri mia salta kapablo. Cetere, jam mi povis konstati, laŭ ĝiaj kruroj mallongaj, ke la besto neniel kapablas saltadi, nek, verŝajne, kuri.

Malrapide kaj zorgeme, do, mi leviĝis sur la piedoj, kaj tuj vidis, ke la rigardanto faris same; singardeme mi proksimiĝis al ĝi, konstatante, ke per trena paŝado mi povis teni mian ekvilibron kaj samtempe sufiĉe rapide iri. En la mezuro, ke mi alproksimiĝis al ĝi, ĝi singardeme retiris sin, ankoraŭ tenante la rigardon al mi; kaj kiam mi atingis la straton ĝi flankentiris sin por doni lokon al mi. Tiam ĝi sekvis min, malantaŭe je dek paŝoj, dum mi iris mian vojon laŭ la senhoma strato.

Evidente ĝia misio estas nur la protekto al mi, mi pensis.

Sed kiam ni atingis la randon de la civito, ĝi subite saltis antaŭen de mi, farante strangajn sonojn, kaj montrante siajn malbelajn kaj timigajn dentegojn. Pensante, ke mi iom primokos ĝin, mi kuregis al ĝi, kaj kiam preskaŭ mi atingis ĝin, mi saltis en la aeron, surteriĝante malproksime for de ĝi kaj de la civito. Ĝi turnis sin tuj kaj atakkuregis al mi kun plej neimagebla rapideco. Mi estis kredinta, ke la mallongaj kruroj malhelpos la rapidiron, sed se ĝi konkurus kun leporhundoj, ili ŝajnus kvazaŭ ili endormiĝis sur mato. Poste mi lernis, ke ĝi estas la plej rapida besto sur Marso. Cetere, pro sia inteligento, lojaleco kaj sovaĝeco, ĝi estas uzata en ĉasado, en milito, kaj kiel protektanto de la Marsa homo.

Mi tuj konstatis, ke se mi rekte iros antaŭen, mi malfacile evitos la dentegojn de la besto, do mi respondis al ĝia kuratako per retrosaltado trans ĝi en la momento, kiam ĝi preskaŭ atingis min. Tiu manovro donis al mi grandan avantaĝon, kaj mi povis atingi la civiton multe antaŭ ĝi. Kiam ĝi venis kure, mi saltis al fenestro dek metrojn alta en unu el la konstruaĵoj rigardantaj trans la valon.

Tenante la sojlobreton, mi tiris min al sida pozicio sen rigardi en la konstruaĵon, kaj malsupren rigardis al la superruzita besto. Mia triumfo mallonge daŭris, tamen.

Apenaŭ mi havis sekuran sidlokon sur la fenestra sojlo, granda mano venis de malantaŭe kaj tenegis mian kolon, poste perforte tiris min en la ĉambron. Mi ĵetiĝis sur mian dorson, kaj vidis, superstaranta min, grandegan simisimilan beston, blankan kaj senharan, krom la muka hirtaĵo surkapa.

Ĉapitro VI. Batalo kiu havigis amikojn

La besto, kiu pli ol iu ajn verda homo similis al nia Tera homo, fiksis min al la tero per grandega mano, dum ĝi babilis kaj gestis al iu respondanta besto malantaŭ mi. Ĉi tiu, evidente kunulo de mia atakinto, baldaŭ venis al ni, portante grandegan ŝtonan klabon, certe kun la celo frakasi mian kranion.

La bestoj estis kvar aŭ kvin metrojn altaj, kiam rektstaraj, kaj simile al la verdaj Marsanoj havis mezajn brakojn kaj krurojn. Iliaj okuloj estis proksimaj unu al la alia, kaj ne elstaris; iliaj oreloj estis alte lokitaj, kaj iliaj nazoj kaj dentoj tre similis tiujn de nia Afrika gorilo. Entute ili ne estis malbelaj, kompare kun la verdaj Marsanoj.

La klabo estis svingiĝanta laŭ arko, kies fino estus mia suprenrigardanta vizaĝo, sed subite ia miriadkrura teruraĵo ĵetis sin tra la pordo rekte al la brusto de la klabulo.

Kun timkriego la simio teninta min saltis tra la fenestra malfermaĵo, sed ĝia kunulo sin ĵetis al mortlukto kun mia savanto — kiu estis neniu alia ol mia fidela gardanto.

Fidela hundo mi nomus ĝin, sed tiel malbelan beston mi ne povas rangigi kun nia amata hunda raso surtera.

Kiel eble plej baldaŭ mi restariĝis, kaj metinte la dorson al la muro rigardis tian batalon, kian oni malofte povas vidi. La forto, movkapablo, kaj sovaĝeco de la du bestoj estis laŭ grado nekonata al ni. Mia besto havis la komencan avantaĝon, penetrinte profunde per siaj dentoj en la bruston de sia kontraŭulo; sed la grandaj brakoj kaj piedoj de la simio, fortigataj de muskoloj multe pli grandaj ol tiuj de la Marsanoj, fikstenis la gorĝon de mia gardanto, kaj iom post iom eltordis la vivon, kurbigante la kapon malantaŭen al la korpo.

Farante tion, la simio estis forŝiranta la propran bruston, tenatan de fortaj makzeloj. Tien kaj reen ili ruliĝis sur la planko. De neniu venis krio de timo aŭ doloro.

Baldaŭ mi vidis, ke la grandaj okuloj de mia gardanto tute elstaras el siaj ingoj, kaj sango fluas de ĝia nazo.

Evidentis, ke ĝi ekmalfortas, tamen ankaŭ la simio, kies lukto ĉiumomente malpli intensiĝis.

Subite mi rekonsciiĝis plene, kaj kun tiu stranga instinkto, kiu ĉiam instigis min al mia devo, mi rapidis preni la klabon falintan al la planko komence de la batalo.

Svingante ĝin kun la tuta forto de miaj Teraj brakoj mi trafis la kapon de la simio, frakasante ĝian kranion kvazaŭ ovoŝelon.

Apenaŭ farinte tion, mi turnis min por renkonti novan danĝeron. La kunulo de la simio, post la komenca timo, estis reveninta al la sceno, tra la interno de la konstruaĵo. Mi ekvidis ĝin antaŭ ol ĝi atingis la pordon. Nun ĝi venis hurle, kiam ĝi vidis sian senvivan kunulon sternitan sur la planko. Ŝaŭmbuŝa pro kolero, ĝi ja timigis min.

Ĉiam mi volonte restas por batali, kiam la ŝancoj por venko estas sufiĉaj, sed ĉi foje mi vidis nek gloron nek profiton en lukto kontraŭ la feraj muskoloj kaj terura sovaĝeco de tiu besto el nekonata mondo; fakte la sola rezulto de tia renkonto certe estus mia morto.

Mi staris apud la fenestro kaj sciis, ke se mi povus atingi la straton, mi povus poste atingi la placon kaj sendan ĝerecon, antaŭ ol la besto povus trafi min; almenaŭ ekzistis ebleco de sinsavo per la fuĝo, kompare kun certa morto, se mi restus kaj eĉ plej intense batalus.

Estas vere, ke la klabo restis al mi, sed kiom ĝi valorus kontraŭ kvar brakegoj? Eĉ se unuafrape mi rompus unu el ili, (se, kiel verŝajne okazus, ĝi penus forbari la klabon) ĝi povus atingi min per la ceteraj tri antaŭ ol mi povus pretiĝi por dua atako.

En la momento, kiam tiuj pensoj trapasis mian menson, mi turnis min ekire al la fenestro, sed miaj okuloj trafis la korpon de tiu, kiu ĵus batalis por mi — kaj ĉian penson pri fuĝo tio forigis. Ĝi kuŝis, anhelante, sur la planko de la ĉambro, tiel fiksante la okulojn sur miajn, kiel se ĝi kortuŝe petus protekton. Mi ne povis rezisti tiun rigardon. Necesis resti kaj batali por ĝi tiel forte, kiel ĝi ĵus faris por mi.

Sen plua pensado mi turnis min por lukti kontraŭ la kolerfreneza virsimio. Ĝia proksimeco estis tia, ke tute maleblis uzi taŭge la klabon, kaj mi simple ĵetis ĝin al la alvenanta korpego. Ĝi trafis iom sub la genuoj, eligis krion de doloro kaj kolero, kaj tiel ŝancelis la beston, ke tiu ĉi falis al mi kun la brakoj etenditaj por moligi la alteri ĝon.

Denove, kiel en la hieraŭa tago, mi uzis Teran taktikon.

Svinginte mian dekstran pugnon rekte al ĝia mentono, mi tuj plenforte per la alia pugno trafis la fundon de la ventro. La efiko estis mirinda. Mi paŝis flanken, kaj la simio falis al la planko, spiregante, kaj kurbigite pro doloro. Saltante trans ĝia korpo, mi ekprenis la klabon kaj bategis ĝin ĝis morto, antaŭ ol ĝi povis restariĝi.

Donante la finan baton, mi aŭdis kvietan ridon malantaŭ mi. Turnante min, mi vidis Tars Tarkas, Solla kaj tri-kvar militistojn, kiuj staris ĉe la ĉambropordo. Kiam miaj okuloj trafis iliajn, duafoje mi ricevis ilian aplaŭdon.

Mia foresto estis rimarkita de Solla, kiam ŝi vekiĝis, kaj rapide ŝi informis al Tars Tarkas, kiu tuj ekiris kun kelkaj militistoj por postserĉi min. Kiam ili alproksimiĝis al la rando de la civito, ili vidis la virsimion, kiam ĝi kuregis en la konstruaĵon, ŝaŭmante pro kolero.

Tuj ili postsekvis ĝin, pensante, ke eble ĝiaj agoj estos signo pri mia situo, kaj vidis mian mallongan sed decidigan batalon kontraŭ ĝi. Tiu ĉi batalo, aldone al mia frapo al la Marsa militisto en la hieraŭo, kaj mia salta kapablo, igis ilin alte estimi min. Evidente mankas al ili ĉia delikata sentemo pri amikeco kaj amo, sed ili vere adoras korpan kapablon kaj kuraĝon, kaj emas doni ĉion ajn al siaj adoratoj, dum tiuj tenas sian rangon per ripetataj agoj de forto kaj kuraĝo.

Solla, kiu laŭvole akompanis la serĉantaron, estis la sola, kies vizaĝo ne tordiĝis de ridado dum mi luktis por mia vivo. Kontraŭe, ŝi estis serioza pro kompato, kaj tuj kiam mi finmortigis la monstron, ŝi kuris al mi kaj zorgeme ekzamenis mian korpon, esplorante pri vundoj.

Konstatinte, ke mi estas senvunda, ŝi ridetis al si, kaj preninte mian manon, ekiris al la ĉambropordo.

Tars Tarkas kaj la aliaj militistoj estis enirintaj kaj staris super la nun rapide reviviĝanta besto, kiu savis mian vivon, kaj kies vivon siavice savis mi mem. Ili ŝajnis profunde argumenti, kaj fine unu el ili alparolis min; sed rememoris, ke mi ne scias lian lingvon, kaj ree turnis sin al Tars Tarkas. Tiu ĉi faris iun ordonon al li, kaj sinturnis por sekvi nin el la ĉambro.

Io pri ilia sinteno al mia besto ŝajnis al mi minaca, kaj mi hezitis forlasi. Estis bone, ĉar la militisto tiris pistolon el ĝia ingo, kaj estis mortigonta la beston. Mi alsaltis, kaj suprenfrapis lian brakon. La kuglo trafis la lignan ĉirkaŭaĵon de la fenestro kaj eksplodis, borante truon tra la ligno kaj la masonaĵo.

Tiam mi surgenuiĝgis apud la teruraspekta besto kaj, levante ĝin surpiedige, gestis, ke ĝi akompanu min. Miaj agoj kaŭzis strangajn rigardojn de surprizo sur la vizaĝoj de la Marsanoj: ili ne povis kompreni, krom stulte, tiajn trajtojn, kiaj estas dankemo kaj kompato. La militisto, kies pafilon mi forfrapis, rigardis demande al Tars Tarkas, sed tiu ĉi gestis, ke oni lasu min agi laŭvole. Tiel ni reiris al la placo, kun mia granda besto ĉe miaj kalkanumoj kaj Solla, kiu firme prenis mian brakon.

Do mi havis minimume du amikojn sur Marso — unu, juna virino, kiu zorgis pri mi kun patrina zorgemo, la alia, muta besto kiu, kiel mi poste lernis, havis en sia malbela korpo pli da amo, pli da lojaleco, pli da dankemo ol oni povus trovi en ĉiuj kvin milionoj da verdaj Marsanoj, kiuj vagadas en la mortintaj civitoj kaj mortintaj marfundoj de Marso.

Ĉapitro VII. Infanbredado sur Marso

Post matenmanĝo, kiu precize estis kopio de la hieraŭa manĝo, kaj estis sama kiel preskaŭ ĉiu posta manĝo, kiun mi havis inter la verdaj homoj de Marso, Solla akompanis min al la placo, kie mi trovis la tutan popolon, kies anoj rigardis aŭ helpis, dum oni jungis mastodontajn bestegojn al grandaj triradaj ĉaroj. Ĉi tiuj veturiloj nombris je proksimume ducent kvindek. Ĉiun el ili tiris unuopa besto, kiu, laŭ sia aspekto, facile povus tiri la tutan ĉararon.

La ĉaroj mem estis grandaj, multspacaj, kaj lukse dekoraciitaj.

En ĉiu sidis Marsanino plenŝarĝita de metalaj ornamaĵoj, juveloj, silkoj kaj peltoj. Sur la dorso de ĉiu besto sidis juna Marsano kiel veturigisto. Same kiel la bestoj, sur kiuj rajdis la militistoj, ĉi tiuj tirbestoj portis nek buŝpecon, nek bridon — oni gvidis ilin nur per telepatio.

La telepatia kapablo estas multe evoluigita en ĉiuj Marsanoj, el kio rezultas la simpleco de ilia lingvo, kaj la malmultaj vortoj uzataj eĉ dum longa interparolado. Ĝi estas la Esperanto de Marso, per kiu la altaj kaj malaltaj bestoj de tiu paradoksa mondo povas pli malpli bone interkomunikiĝi, laŭ la intelekta medio de la genro kaj la evoluo de la individuo.

Dum la kavalkado formis sian unuoparan vicon, Solla kunenigis min en malplenan ĉaron, kaj ni ekiris kun la procesio, ĝis la loko, kie mi eniris la civiton en la antaŭa tago. Unuavice rajdis en la karavano ducent militistoj, laŭ linioj de kvin flank-al-flanke, kaj po dudek kvin eksterrajdantoj iris laŭ niaj flankoj.

Aparte de mi, ĉiuj personoj estis bone armitaj, viroj, virinoj kaj infanoj. Post ĉiu ĉaro trotis Marsa hundo. Mia propra hundo sekvis nian ĉaron proksime; fakte, la fidela besto neniam propravole forlasis min dum ĉiuj miaj dek jaroj sur Marso. Nia vojo kondukis transen al la eta valo antaŭ la civito, tra la montetoj kaj malsupren al la fundo de la mortinta maro, kiun mi antaŭe transiris, survoje de la kovilo al la placo. Efektive mi trovis, ke la kovilo estas la fina punkto de nia hodiaŭa vojaĝo, kaj ĉar la tuta kavalkado ekgalopis freneze, tuj kiam ni atingis la platan marfundon, ni baldaŭ atingis nian celon.

Oni restigis la ĉarojn kun militista precizeco ĉirkaŭ la kvar muroj de la enfermaĵo, kaj deko da militistoj, inkluzive de Tars Tarkas, kun la grandega ĉefulo kiel kondukanto, elseliĝis kaj aliris ĝin. Mi rimarkis, ke Tars Tarkas klarigas ion al la ĉefulo, kies nomo estis io simila al Lorkas Tomel-Jed — la ”Jed” estas nur titolo.

Mi baldaŭ sciis la temon de ilia parolo, ĉar Tars Tarkas vokis por Solla, kaj gestis al ŝi, ke ŝi venigu min al li.

Jam sperta pri la arto de Marsa marŝado, mi rapidis respondi al lia ordono, kaj iris al la flanko de la kovilo, kie staris la militistoj.

Kiam mi atingis ilin, unu rigardo sufiĉis por montri, ke preskaŭ ĉiuj ovoj elkoviĝis, ĉar la kovilo plenis de malbelaj diablidoj. Ili altis je proksimume unu metro, kaj senhalte ĉirkaŭvagis en la enfermaĵo, kvazaŭ ili serĉas nutraĵon.

Kiam mi haltis antaŭ li, Tars Tarkas montris transen al la kovilo, kaj diris ”Sak.”

Mi divenis, ke li volas ripetaĵon de mia hieraŭa saltego por mirigi al Lorkas Tomel, kaj, ĉar konfesinde mia kapablo plaĉis al mi, mi baldaŭ respondis, saltante eĉ transen al la ĉaroj, kiujn oni lasis ĉe la alia flanko de la enfermaĵo.

Kiam mi revenis, Lorkas Tomel gruntis ion al mi, kaj poste faris al siaj militistoj ian ordonon pri la kovilo.

Ili ne plu atentis min, kaj tiel mi povis resti proksime kaj rigardi iliajn agojn, kiuj rezultigis breĉon en la muro de la kovilo, sufiĉe grandan por lasi la Marsanidojn eliri.

Ambaŭflanke de la malfermaĵo, la virinoj kaj la junaj gemarsanoj formis el si du solidajn vandojn, kiuj kondukis inter la ĉaroj al la fora ebentero. Inter la du vandoj elkuris la Marsanidoj, sovaĝaj kiel cervoj. Oni lasis ilin kuri la tutan longecon de la koridoro, poste la virinoj kaj pli aĝaj infanoj kaptis ilin unuope; la lasta virino en la vico kaptis la unuan idon atingintan la finon, tiu kontraŭ ŝi en la vico kaptis la duan, kaj tiel plu, ĝis ĉiuj idoj estis forlasintaj la enfermaĵon kaj kaptitaj. Ĉiu virino kaptinta idon forlasis la vicon kaj reiris al sia ĉaro; ido kaptita de unu el la junuloj poste trovis sin donita al iu virino.

Mi vidis, ke la ceremonio, se tiel digne oni povus nomi la aferon, estas finita, kaj serĉinte Solla mi trovis ŝin en nia ĉaro, premanta al si unu el la malbelaj idoj.

Estas simpla laboro eduki la idojn de la verdaj Marsanoj; oni devas nur instrui ilin paroli kaj uzi la militilojn, per kiuj oni armas ilin de la unua jaro de ilia vivo.

Veninte el ovoj, en kiuj ili restis dum kvin jaroj, la periodo kova, ili pasas en la mondon plene evoluintaj, krom je grandeco. Tute nekonataj de la propraj patrinoj, kiuj siavice apenaŭ konas iliajn patrojn, ili estas infanoj de la komunumo, kaj estas edukataj de la virinoj, kiuj okaze kaptas ilin, kiam ili forlasas la kovilon.

Povas eĉ okazi, ke iliaj anstataŭaj patrinoj ne havis propran ovon en la kovilo; tiel estis pri Solla, kiu komencis ovdemeti nur je malpli ol unu jaro, antaŭ ol ŝi iĝis patrino al la ido de iu alia virino. Tia afero fakte estas bagatelaĵo inter la verdaj Marsanoj, ĉar la amo patra kaj fila estas tiel nekonata al ili, kiel ĝi estas ofta inter ni. Mi kredas, ke tia Marsana sistemo, kiu daŭris jam dum jarcentoj, ĝuste estas la kaŭzo, ke la kompatindaj bestoj perdis ĉiujn delikatajn kaj humanajn instinktojn. De la naskiĝo ili estas fremdaj al gepatra amo, kaj ne konas la signifon de la vorto ”hejmo.” Oni instruas al ili, ke ili rajtas vivi nur ĝis kiam ili povas demonstri per korpa forto kaj sovaĝeco, ke ili taŭgas por vivi. Se ili montriĝas iel misformitaj aŭ difektaj, oni tuj mortpafas ilin; kaj ili konstatas, ke neniu lasas unu solan larmon fali pro la multaj suferaĵoj, kiujn ili travivas dum la frua infanaĝo.

Mi ne volas diri, ke la plenkreskaj Marsanoj estas nenecese aŭ intence kruelaj al siaj idoj. Temas simple pri tio, ke la tuta vivo por ili estas forta kaj senkompata lukto por ekzisti sur mortanta planedo, kies provizoj tiel elĉerpiĝis, ke ĉiu plia vivo signifas plian postulon de la jam malriĉiĝanta komunumo.

Per zorga selektado ili bredas nur la plej harditajn specimenojn de ĉiu speco, kaj kun preskaŭ supernatura antaŭvidemo ili aranĝas, ke la naskonombro sufiĉas nur por ekvilibri la mortonombron. Ĉiu plenkreska Marsino demetas proksimume dek tri ovojn ĉiujare; la ovoj, kiuj taŭgas laŭ la provoj pri grandeco, pezo, kaj specifa pezo estas kaŝitaj en iuj subteraj kavernoj, kie la malvarma temperaturo malebligas la kovadon. Ĉiujare konsilantaro de dudek ĉefuloj zorge ekzamenas la ovojn, kaj oni detruas el la provizo de ĉiu jaro ĉiujn krom cent el la plej perfektaj. Post kvin jaroj, kvin cent perfektaj ovoj estas elektitaj el la miloj demetitaj. Oni metas ilin en la preskaŭ hermetikajn kovilojn, por ke ili elkoviĝu per la sunradioj post periodo kvinjara. La elkoviĝado, kiun ni vidis hodiaŭ, estas sufiĉe tipa okazaĵo, ĉar naŭdek naŭ procentoj de la ovoj elkoviĝis dum du tagoj. Se la ceteraj ovoj iam elkoviĝis, ni sciis nenion pri la sorto de la idoj; oni ne deziris ilin, ĉar ili povus heredi kaj transdoni la tendencon al longa koviĝado, kaj tiel difekti la sistemon, kiun oni ellaboris dum jarcentoj, kiu permesas al la plenkreskaj Marsanoj scii la tempon por reveni al la koviloj, eĉ la precizan horon.

Oni konstruas la kovilojn en malproksimaj kaj dezertaj lokoj, kie ne ekzistas probableco, ke aliaj triboj eltrovos ilin. La rezulto de tia katastrofa eltrovo estus simple, ke mankus idoj al la komunumo dum kvin jaroj. Mi poste povis observi la sekvojn, post la eltrovo de alitriba kovilo.

La komunumo de verdaj Marsanoj, en kiun la sorto ĵetis min, konsistis el proksimume tridek mil homoj. Ili vagadis tra granda areo de senakva tero, inter kvardek kaj okdek gradoj de suda latitudo, flankata oriente kaj okcidente de du grandaj fekundaj terpecoj. Ilia ĉefloko troviĝis en la sudokcidenta angulo de la regiono, apud la kruciĝo de du tiel nomataj Marsaj kanaloj.

Ĉar la kovilo estis metita malproksime norden de ilia teritorio, en loko, kiun ili kredis neloĝata kaj nefrekventata, ni estis entreprenontaj grandegan vojaĝon, pri kiu kompreneble mi mem sciis nenion.

Post nia reveno al la mortinta civito mi restis dum pluraj tagoj sufiĉe senokupa. En la tago post nia reveno ĉiuj militistoj forrajdis frue en la mateno kaj ne revenis antaŭ la mallumiĝo. Poste mi sciis, ke ili iris al la subteraj kavernoj enhavantaj la ovojn, kiujn ili portis al la kovilo; la kovilon ili fermis por plua kvinjaro.

La kavernoj, en kiuj oni kaŝis la ovojn ĝis la kova tempo, troviĝis plurajn kilometrojn sude de la kovilo, kaj ĉiujare la konsilantaro de dudek ĉefuloj kutimis viziti ilin. Kial ili ne konstruis la kavernojn kaj kovilojn en loko pli proksima al sia hejmo, tion mi neniam sukcesis eltrovi; ĝi restas por mi unu el multaj enigmoj pri Marso.

La devoj de Solla nuntempe estis duoblaj, ĉar ŝi devis prizorgi, aldone al mi, la Marsidon. Tamen ni ambaŭ bezonis malmultan atenton, kaj ĉar ni ambaŭ estis progresintaj en Marsa scio, ŝi decidis eduki nin kune.

La ido estis alta unu kaj trionan metron, tre forta, kaj korpe perfekta. Cetere, li lernis rapide, kaj ni multe amuzi ĝis pro la rivalado inter ni. La Marsa lingvo, mi jam diris, estas tre simpla, kaj post semajna studado mi povis sciigi per ĝi ĉiujn miajn bezonojn, kaj kompreni ĉian parolon al mi. Simile, pro la instruo de Solla, mi evoluigis miajn telepatiajn kapablojn tiel, ke baldaŭ mi povis percepti ĉion okazantan ĉirkaŭ mi.

Tio multe surprizis Sollan, ke mi povis percepti telepatiajn komunikojn de aliaj, ofte kiam ili ne celis min, kaj tamen neniu povis legi mian menson. Komence tio ĝenis min, sed poste mi tre ĝojis pri ĝi, ĉar ĝi donis al mi grandan avantaĝon super la Marsanoj.

Ĉapitro VIII. Bela kaptitino elĉiela

Je la tria tago post la kovila ceremonio ni ekiris hejmen, sed apenaŭ la procesio atingis la kamparon, kiam oni ordonis tujan reiron. Kvazaŭ preparitaj dum multaj jaroj por tio, la verdaj Marsanoj malaperis en la larĝajn pordojn de apudaj konstruaĵoj, kaj post tri minutoj la tuta kavalkado de militistoj, ĉaroj kaj mastodontoj nenie estis videbla.

Solla kaj mi eniris konstruaĵon en la antaŭa parto de la civito, tiun, fakte, kie mi luktis kontraŭ la simiegoj.

Dezirante scii la kaŭzon de la subita retroiro, mi iris al supra etaĝo kaj rigardis el la fenestro al la valo kaj la montetoj; kaj tie videblis la kaŭzo. Granda aviadilo, grizpentrita, venis malrapide super la supro de la plej proksima monteto. Post ĝi venis alia, poste alia, ĝis entute dudek flugis malrapide kaj majeste al ni.

Ĉiu portis strangan standardon, kaj sur la pruo iun insignon, kiu brilis en la sunlumo kaj montriĝis klare eĉ je tiu distanco. Mi vidis multnombrajn homojn sur la antaŭaj ferdekoj, sed mi ne povis diveni, ĉu ili trovis nin, aŭ ĉu simple ili esplore rigardas al la mortinta civito.

Certe ili ricevis neĝentilan akcepton, ĉar subite kaj senaverte la verdaj Marsanoj pafis salvon el la fenestroj de la konstruaĵoj frontantaj la valon, trans kiu venis nun, tiel trankvile, la grandaj aviadiloj.

Tuj la sceno ŝanĝiĝis kvazaŭ magie; la plej proksima aviadilo prezentis la flankon al ni, kaj per tuta aro da pafilegoj redonis nian salvon. La aliaj aviadiloj same sekvis, kaj same agis. Nia propra pafado daŭris, kaj mi kredas, ke ĝi trafis je sepdek kvin pro cento. Neniam en la vivo mi vidis tian certtrafan pafadon, kaj ŝajnis, ke pro ĉiu kuglo falis iu el la homoj sur la aviadiloj, dum la standardoj kaj la supraj mekanikaĵoj disiĝis je flamŝprucoj kiam la pafaĵoj trafalĉis ilin.

La pafado de la aviadiloj estis preskaŭ senefika. Mi poste lernis la kaŭzon; la subiteco de nia unua salvo, kiu trovis la anojn de la aviadiloj tute nepreparitaj, kaj plejparte detruis la distancilojn de iliaj pafilegoj. Mi ankaŭ lernis, ke ĉiu verda Marsano estas instruita, ke li celu al iu difinita objekto, en similaj cirkonstancoj de milito.

Ekzemple, la plej bonaj pafistoj ĉiam celas al la radiaj celiloj kaj distanciloj de la malamikaj pafilegoj; aliaj simile celas al la pli malgrandaj pafiloj. Kelkaj celas al la pafistoj, aliaj al la oficiroj, al la supraj mekanikaĵoj, la helicoj, kaj tiel plu.

Je dudek minutoj post la unua salvo la granda aviadilaro fortrenis sin laŭ la direkto, de kiu ĝi venis. Kelkaj videble lamis, kaj ŝajnis apenaŭ direktataj de siaj plimalgrandigitaj anaroj. Ili tute ĉesis pafi, kaj direktis la tutan energion al forfuĝo. Niaj militistoj tiam kuris al la supraj tegmentoj de niaj konstruaĵoj kaj postsekvigis daŭran kaj plej mortigan pafadon al la aviadiloj.

Unu post la alia, tamen, la aviadiloj sukcesis transiri la suprojn de la montetoj, ĝis kiam restis nur unu el ili videbla. Tiu ĉi estis ricevinta nian plej severan pafadon, kaj ŝajnis tute senhoma, ĉar neniu estis videbla sur ĝiaj ferdekoj. Malrapide ĝi deiĝis de sia vojo, farante cirklon retroen al ni laŭ kompatinda maniero. Tuj la militistoj ĉesis pafi, ĉar evidentis, ke la aviadilo estas tute senkapabla.

Kiam ĝi venis apud la civiton, la militistoj elkuris sur la ebenan teron por renkonti ĝin, sed evidentis, ke ĝi ankoraŭ estas tiel alta, ke ili ne povos atingi ĝiajn ferdekojn.

El mia sekura loko fenestra mi povis vidi la kadavrojn de ĝia anaro disĵetitaj, kvankam mi ne povis vidi, kiaj estaĵoj ili estas. Neniu vivosigno montriĝis, dum ĝi drivis malrapide sudorienten laŭ eta vento.

Ĝi drivis je dek ok metroj super la tero, sekvata de ĉiuj militistoj, krom proksimume cent, al kiuj oni ordonis gardi la tegmentojn por la okazo, ke revenos la aviadilaro, aŭ aliaj helpaj malamikoj. Baldaŭ evidentigis, ke ĝi trafiĝos je la fronto de la konstruaĵoj ĉirkaŭ du kilometroj sude, kaj mi vidis plurajn militistojn galopi antaŭen, forlasi siajn bestojn kaj eniri la konstruaĵon, kiun ĝi verŝajne trafos.

En la momento antaŭ ol ĝi frapiĝis kontraŭ la konstruaĵo, la militistoj svarme suriris ĝin el la fenestroj kaj per siaj grandegaj lancoj moligis la kolizion. Post kelkaj momentoj ili elĵetis graplajn hokojn, kaj la surteraj militistoj povis tiri ĝin malsupren al si.

Bone fiksinte ĝin, ili amase grimpis la flankojn kaj esploris la aviadilon de unu fino al la alia. Mi povis vidi, ke ili ekzamenas la mortintojn, evidente por trovi ankoraŭ signojn de vivo, kaj baldaŭ kelkaj venis el la internaĵo kuntrenante etan homon. Ĝi estis duone tiel alta kiel la verdaj Marsanoj, kaj de mia balkono mi povis vidi, ke ĝi paŝas rekte sur du kruroj, kaj mi supozis, ke ĝi estas ia nova Marsa monstraĵo kiun mi ankoraŭ ne konis.

Ili alterigis sian kaptiton, kaj poste komencis sisteme prirabi la aviadilon. Tio postulis plurajn horojn, dum kiuj oni rekviziciis kelkajn ĉarojn por porti la rabaĵon, kiu konsistis el armiloj, pafaĵoj, silkoj, peltoj, juveloj, strange skulptitaj ŝtonaj ujoj, kaj multe da solidaj nutraĵoj kaj likvaĵoj, inkluzive multajn barelojn da akvo, la unuajn de mi viditajn post mia alveno sur Marso.

Poste oni ŝnurligis la aviadilon kaj trenis ĝin malproksimen en la valon, laŭ sudokcidenta direkto. Tiam kelkaj el ili suriris ĝin kaj ŝajnis al mi de malproksime, ke ili verŝas el iaj ujoj sur la kadavrojn, kaj sur la ferdekojn kaj mekanikaĵojn.

Tion farinte, ili grimpe forlasis la aviadilon, glitante alteren laŭ la ŝnurligiloj. La lasta militisto, antaŭ ol forlasi la ferdekon, turnis sin kaj ĵetis ion sur la aviadilon, kaj atendis momenton por konstati la sekvojn de sia ago.

Eta flamŝpruco leviĝis de la trafita loko. Apenaŭ li povis forlasi kaj alteriĝi, oni liberigis ĉiujn ŝnurligilojn, kaj la granda aviadilo, malpezigita pro la rabado, supreniris majeste en la aeron kun flamantaj ferdekoj.

Malrapide ĝi drivis sudorienten, ĉiam pli supren dum la flamoj malpezige bruligis ĝiajn lignajn partojn. Mi rigardis ĝin de la supro de la konstruaĵo dum multaj horoj, ĝis fine ĝi malaperis sur la horizonto. Ja estis impone vidi, kiel tiu flotanta funebra brulstako drivas sendirekte kaj senhome tra la vastaj spacoj de la Marsa ĉielo, forlasitaĵo de morto kaj detruo, bone simbolanta la vivon de la strangaj kaj sovaĝaj homoj, inter kiujn la sorto trafigis ĝin.

Tre deprimite, mi malrapide iris malsupren al la strato.

La sceno, kiun mi ĵus vidis, signifis por mi la malvenkon kaj detruigon de simpatiaj homoj, anstataŭ nur venkon de la verdaj marsanoj super hordo de similaj kreitaĵoj.

Mi ne povis klarigi al mi tian ŝajnan halucinon, nek povis liberiĝi de ĝi; ie en la interno de mia animo mi sentis strangan sopiremon al tiuj nekonataj batalintoj, kaj granda espero leviĝis en mi, ke la aviadilaro revenos kaj pagos sian ŝuldon al la verdaj militistoj tiel senkompate atakintaj ĝin.

Sekvante ĉe miaj kalkanoj, laŭ sia nuna kutimo, trovi ĝis mia gardbesto, Ula, kaj kiam mi atingis la straton Solla alkuris al mi kvazaŭ ŝi de longe serĉis min. La kavalkado jam estis reiranta al la placo, forlasinte por tiu tago la planon hejmen marŝi; en la fino, la plano forlasi ĝis dum tuta semajno, pro timo ke atake revenos la aviadilaro.

Lorkas Tomel estis ruza militisto, kaj intencis eviti atakon sur ebena tero kun ŝargo de ĉaroj kaj infanoj, do ni restis en la mortinta civito ĝis ĉia danĝero ŝajnis for.

Kiam Solla kaj mi eniris la placon, mi vidis ion, kio plenigis min mikse je espero, timo, ĝojo kaj deprimo, sed plejparte je feliĉo; alproksimiĝante al la aro de Marsanoj, mi ekvidis la kaptitinon el la aviadilo, kiun du verdMarsaninoj trenis maldelikate en apudan konstruaĵon.

Miaj okuloj vidis sveltan, knabinecan hominon, ĉiel similan al la teraj virinoj de mia pasinta vivo. Unue ŝi ne vidis min, sed en la momento antaŭ ol ŝi trairis la pordon de la konstruaĵo destinita por sia malliberejo, ŝi turnis sin, kaj ŝiaj okuloj renkontis miajn. Ŝia vizaĝo estis ovala, kaj tre, tre bela; ĉiu ĝia trajto estis delikata, la okuloj estis grandaj kaj brilaj, kaj sur ŝia kapo estis amaso da nigraj, buklaj haroj. Ŝia haŭto estis la koloro de pala kupro, kaj kontraste kun ĝi brilis la karmezino de ŝiaj vangoj kaj la rubeno de ŝiaj belformaj lipoj.

Tute mankis sur ŝi vestoj, nur kelkajn ornamaĵojn ŝi portis. Neniu vesto povus aldoni al la beleco de ŝia perfekte simetria korpo.

Kiam ŝia rigardo trafis min, ŝiaj okuloj plene malfermi ĝis pro surprizo, kaj ŝi faris etan geston per sia libera mano, geston kiun nature mi ne komprenis. Dum momento ni rigardis unu la alian, poste la esprimo de espero kaj kuraĝo, kiu beligis ŝian vizaĝon, kiam ŝi unue vidis min, ŝanĝigis al kompleta deprimiĝo, miksita kun malŝato kaj malestimo. Mi konstatis, ke mi ne respondis al ŝia signalo, kaj kiom ajn mi estis nescia pri Marsaj kutimoj, mi sentis intuicie, ke ŝi estis petinta por helpo kaj protekto senresponde de mi. Fine oni trenis ŝin for en la profundaĵon de la mallibereja konstruaĵo.

Ĉapitro IX. Mi lernas la lingvon

Rekonsciiĝante pri miaj cirkonstancoj, mi rigardis al Solla, kiu vidis la renkontiĝon, kaj surpriziĝis pro stranga esprimo sur ŝia kutime senemocia vizaĝo. Ŝiajn pensojn mi ne povis diveni, ĉar ankoraŭ mi lernis la Marsan lingvon nur sufiĉe por miaj ĉiutagaj bezonoj.

Kiam mi atingis la pordon de nia konstruaĵo, mi trovis novan surprizon. Alvenis militisto portanta al mi armilojn kaj ornamaĵojn de sia speco, kiujn li donis al mi kun kelkaj nekompreneblaj vortoj, kaj mieno samtempe respektplena kaj minaca. Poste Solla, kun la helpo de pluraj aliaj virinoj, remodelis la ornamaĵojn por taŭgi al mia pli malgranda staturo, tiel ke fine mi kovriĝis de militista plenarmaĵo.

De tiu tempo Solla instruis al mi, kiel uzi la diversajn armilojn, kaj kun la Marsaj idoj mi pasigis plurajn horojn ĉiutage per ekzerco sur la placo. Bone konante similajn armilojn de nia Tero, mi baldaŭ faris bonan progreson.

Nur la virinoj prizorgis nian edukon. Ili okupiĝas ne nur per edukado de la idoj, sed ankaŭ per la fabrikado de la diversaj artikoloj uzataj de la Marsanoj. Ili faras la pulvon, la kartoĉojn kaj la armilojn, fakte ĉion valoran.

En militaj tempoj ili estas rezervanoj, kaj, kiam necese, batalas kun eĉ pli da inteligento kaj malmildo ol la viroj.

La virojn oni edukas por la pli altaj tavoloj de la militscienco, por la strategio kaj disponado de grandaj aroj da soldatoj. Ili faras la leĝojn laŭbezone, kaj ne estas malhelpataj de la precedenco, administrante la justecon.

La moroj estas faritaj per plurgeneracia ripetado, sed la puno por malobeo al iu moro estas afero por individua decido de juĝistaro el samranguloj de la kulpulo. Mi povas diri, ke malofte la justeco mankas trafi, fakte ĝi regas laŭ inversa proporcio al la forteco de la leĝaro. En unu afero almenaŭ la Marsanoj estas feliĉa popolo — ili ne havas leĝistojn.

Dum pluraj tagoj mi ne denove vidis la kaptitinon, poste nur momente mi ekvidis ŝin, kiam oni kondukis ŝin al la aŭdienca ĉambrego, kie okazis mia unua renkonto kun Lorkas Tomel. Mi ne povis ne rimarki, kiel nenecese severe kaj maldelikate ŝiaj gardistoj traktis ŝin, tiel malsimile al la preskaŭ patrina bonkoreco, kiun Solla montris al mi, kaj la respektplena sinteno de la malmultaj Marsanoj, kiuj ĝenis sin por rimarki min.

Mi rimarkis, ke ambaŭfoje, kiam mi vidis la kaptitinon, ŝi interparolis kun siaj gardistoj, kio konvinkis min, ke ili parolis komunan lingvon. Pro la nova stimulo mi persvadis al Solla, ke ŝi rapidigu mian lernadon, kaj post kelkaj tagoj mi estis lerninta la Marsan lingvon sufiĉe bone por povi paroli flue, kaj kompreni preskaŭ ĉion.

En la nuna tempo nian dormejon okupis tri aŭ kvar virinoj, kaj du el la ĵus elkovitaj idoj, krom Solla kaj ŝia juna protektato, mi mem kaj mia gardbesto Ula. Estis kutimo por la plenkreskuloj interparoli iom sencele antaŭ ol endormiĝi, kaj nun, kapabla kompreni iliajn vortojn, mi aŭskultis entuziasme, malgraŭ tio, ke neniam mi partoprenis la konversacion.

En la nokto post la vizito de la kaptitino al la aŭdiencejo la interparolado priis tiun temon, kaj miaj oreloj tuj atentis. Mi ĝis nun timis demandi al Solla pri la bela kaptitino, ĉar mi notis la strangan esprimon sur ŝia vizaĝo post mia unua renkonto kun la nuna enkarcerulino.

Mi ne povis nepre diri, ke ĝi estis esprimo de ĵaluzo, tamen, juĝante laŭ mezuriloj de nia Tero, mi decidis ŝajnigi indiferentecon pri la afero, ĝis mi lernos pli certe pri la sinteno de Solla al tiu, okupinta mian menson.

Sarkoja, unu el la pli aĝaj virinoj en nia ejo, ĉeestis la aŭdiencon kiel gardantino, kaj al ŝi oni faris la demandojn.

”Kiam,” demandis iu el la virinoj, ”ni povos regaliĝi per la agonio de la ruĝulino? Au ĉu Lorkas Tomel-Jed intencas teni ŝin por reaĉeto?”

”Oni intencas kunkonduki ŝin kun ni al Tark, kaj fari ekspozicion de ŝia agonio dum la granda ludaro antaŭ Tal Hajus,” respondis Sarkoja.

”Kiamaniere ŝi mortos?” demandis Solla, ”ŝi estas etkorpa kaj tre bela; mi esperis, ke oni tenos ŝin por reaĉeto.”

Sarkoja kaj la aliaj virinoj gruntetis kolere pro tia malforteco de Solla.

”Estas bedaŭrinde, Solla, ke vi ne naskiĝis antaŭ jarmiliono,” abrupte diris Sarkoja, ”kiam la kavoj de la tero plenis de akvo, kaj la homoj estis tiel molaj, kiel la likvaĵo sur kiu ili velis. Nuntempe ni progresis ĝis punkto, kiam tiaj sentimentoj signas malfortecon kaj atavismon. Ne estos bone, se Tars Tarkas ekscias, ke vi havas tiajn degenerajn sentimentojn; mi dubas, ĉu vian tipon li kredus taŭga por la gravaj respondecoj de patrineco.”

”Mi konstatas nenion malbonan pri mia esprimo de intereso pri la ruĝulino,” rediris Solla. ”Neniam ŝi faris malbonon al ni, kaj ŝi ne farus, se ni estus ŝiaj kaptitoj.

Nur la viroj de ŝia raso estas, kiuj militas kontraŭ ni, kaj mi ĉiam kredis, ke tion ili faras nur pro nia malamika sinteno al ili. Ili pace vivas kun ĉiuj, krom kiam laŭdeve ili militas; kontraŭe, ni pace rilatas kun neniu. Konstante ni militas inter ni, kaj ankaŭ kontraŭ la ruĝuloj, kaj en niaj komunumoj eĉ la individuoj batalas inter si. Ho, daŭras nur konstanta sangoverŝado de la momento kiam ni frakasas nian ovon, ĝis ni ĝoje aliras la sinon de la mistera rivero, la malluma kaj malnovega rivero Iss, kiu portas nin al nekonata, sed certe ne pli terura ekzisto! Feliĉa estas tiu, kiun trafas frue la morto! Diru, kion oni volas al Tars Tarkas, li ne povas fari al mi pli teruran sorton, ol daŭro de la inkuba vivo, kiun ni devige havas nun.”

Tiu ĉi subita elkordiro de Solla tiel surprizis kaj konsternis la aliajn virinojn, ke post kelkaj vortoj da riproĉo ili ĉiuj refalis en silenton, kaj baldaŭ endormiĝis. La epizodo ja certigis min pri la amika sinteno de Solla al la kompatindulino, kaj konvinkis min, ke feliĉa sorto trafigis min en ŝiajn manojn, anstataŭ al la zorgo de la aliaj virinoj. Mi sciis, ke ŝi ŝatas min, kaj nun, kiam mi trovis, ke ŝi malamas kruelecon kaj barbarecon, mi estis certa, ke mi povas dependi je ŝi por helpi min kaj la kaptitinon forkuri, kondiĉe, kompreneble, ke forkuro eblos.

Mi eĉ ne sciis, ĉu ekzistas pli bonaj lokoj, al kiuj fuĝi, sed mi tre volis riski mian sorton inter homoj iom laŭ mia propra speco, prefere ol resti pli longe inter la malbelegaj kaj sangavidaj verdaj homoj de Marso. Tamen, kien iri, kaj kiel, estis por mi nun la problemo.

Mi decidis, ke tuj kiam montriĝos ebleco, mi konfidencos al Solla, kaj malkaŝe petos ŝian helpon, kaj forte decidinte tion, mi faris turnon en mian silkaron kaj peltaron, kaj eniris la sensonĝan kaj refreŝigan dormon de Marso.

Ĉapitro X. Ĉampiono kaj ĉefulo

Frue en la posta mateno mi ellitiĝis. Oni lasis al mi multan liberecon, ĉar Solla informis min ke, kondiĉe ke mi ne provos forlasi la civiton, mi rajtas senĝene promeni.

Ŝi avertis min tamen, ke mi ne iru senarmila, ĉar la civito, kiel ĉiuj forlasitaj urboj de la antikva Marsa civilizo, estas loĝata de la grandaj blankaj simioj, kiujn mi jam renkontis.

Ŝi klarigis krome, ke Ula certe malhelpos min forlasi eĉ se mi provos, kaj ŝi avertis min ne eltiri ĝian sovaĝecon per ignoro al la ordono. Ĝia karaktero estas tia, ŝi diris, ke ĝi certe revenigus min, mortan aŭ vivan, se mi kontraŭstaros ĝin — ”prefere mortan,” ŝi aldonis.

En tiu mateno mi elektis novan straton por esploro, kaj subite trovis min ĉe la limo de la civito. Antaŭ mi estis malaltaj montoj, inter kiuj troviĝis kanjonoj, alloge invitantaj al mi. Venis al mi la penso, ke jen bona tempo por provi la kvalitojn de Ula. Mi estis certa, ke la besto amas min; mi jam vidis pli da amemo ĉe ĝi ol ĉe iu ajn alia Marsa vivantaĵo, ĉu homa ĉu besta, kaj mi estis certa, ke dankemo pro la dufoja savo de ĝia vivo ludos pli grandan rolon ĉe ĝi, ol la devosento al kruelaj kaj senamaj mastroj.

Kiam mi alproksimiĝis al la civitlimo, Ula kuris zorgeme antaŭ min, kaj premis sian korpon al miaj kruroj. Ĝia esprimo estis pli pledanta ol sovaĝa, kaj ĝi ne montris la dentegojn, nek eligis siajn terurajn gorĝavertojn. For de la amo kaj amikeco de samspeculoj, mi jam formis por mi grandan amon por Solla kaj por Ula, ĉar normala Terano nepre devas havi ian eliron por sia natura amemo, kaj tial mi decidis turni min al simila instinkto en la granda besto, certa, ke ĝi ne seniluziigos min.

Ĝis nun mi neniam karesis ĝin, sed nun mi sidis sur la tero kaj metis la brakojn ĉirkaŭ ĝia kolo. Mi karesadis ĝin, parolante en mia nove lernita Marslingvo, same kiel mi parolus hejme al mia propra hundo aŭ al iu alia besta amiko, ĝia respondo al mi estis rimarkinda; ĝi malfermis al ekstremo sian faŭkon, plene nudigante sian supran dentegaron, kaj taŭzante sian nazon ĝis la grandaj okuloj kovriĝis de karnfaldoj. Se iam vi vidis la ridon de skota ŝafhundo, vi povas bildigi al vi la vizaĝan distordi ĝon de Ula.

Ĝi ĵetis la dorson alteren kaj rulis sin ĉe miaj piedoj; saltis al mi kaj per sia pezo ruligis min sur la teron; poste tordis sin ĉirkaŭ mi kiel ludema hundido, kiu prezentas sian dorson por avidata karesado. La ridindeco de la afero plene venkis min; tenante miajn flankojn, mi ŝanceliĝis pro ridado, la unua ridado pasinta miajn lipojn dum multaj tagoj, efektive la unua ridado depost iu amuza okazaĵo, kiun mi travivis kun Poveli.

Mia ridado timigis Ulan, ĝiaj groteskaj movoj ĉesis, kaj ĝi rampetis kompatinde al mi, ŝovante sian malbelan kapon en miajn genuojn. Tiam mi memoris la signifon de ridado sur Marso — torturo, sufero, morto. Trankviligante min, mi frotis ĝian kapon kaj dorson, parolis al ĝi dum kelkaj minutoj, poste per ordona tono sekvigis ĝin, alirante la montojn.

Ne plu temis pri ordonado; de tiu momento Ula estis sindona sklavo, kaj mi ĝia sola mastro.

Necesis nur kelkaj minutoj por marŝi al la montoj, kaj tie mi trovis nenion speciale interesan. Multaj brilkoloraj kaj strangformaj floroj diversloke koloris la kanjonojn, kaj de la supro de la unua monto mi vidis en la nordo perspektivon de montaro post montaro, ĝis la okuloj trafis tre grandajn montojn; mi poste trovis, ke montegoj estas maloftaj sur Marso, kaj efektive nur kelkaj superas la altecon de pli ol mil tricent metroj.

Mia matena promeno estis por mi grava, ĉar ĝi rezultigis perfektan interkompreniĝon kun Ula, al kiu Tars Tarkas fidis por mia malliberiĝo. Nun mi sciis, ke kvankam teorie mi estas malliberulo, efektive mi estas libera, kaj mi rapidis retroen al la civitaj limoj antaŭ ol la foriĝo de Ula eltroviĝos de liaj iamaj mastroj. La travivaĵo decidigis min neniam denove forlasi la limojn ordonitajn al mi, ĝis mi estos preta forlasi definitive por ĉiam, ĉar mi povus riski enkarcerigon por mi, kaj morton por Ula, se oni eltrovus tian faron.

Ree ĉe la placo, mi por la tria fojo vidis la kaptitinon.

Ŝi estis staranta kun siaj gardistoj antaŭ la enirejo al la aŭdienca ĉambro, kaj kiam mi alproksimiĝis ŝi donis malestiman rigardon al mi, kaj turnis al mi la dorson. La ago estis tiel virineca, tiel tervirineca, ke, malgraŭ tio, ke ĝi pikegis mian memestimon, ĝi ankaŭ varmigis mian koron per sento de kunuleco. Estis bone scii, ke krom mi iu alia sur Marso havas homajn instinktojn de civilizita speco, eĉ se ili manifestas sin tiel dolorige.

Se Marsa virino volus tiel montri malŝaton aŭ malestimon, ŝi plej verŝajne farus tion per glavopiko, aŭ per fingromovo sur pafila ellasilo; sed ĉar iliaj sentimentoj estas plejparte atrofiaj, nur plej serioza ofendo elvokus ĉe ili tian koleron. Solla, mi menciu, estis escepto; neniam mi vidis ŝin fari kruelan aŭ eĉ krudan agon, aŭ interrompi sian daŭran bonkorecon. Ŝi ja estis, kiel ŝiaj kun-Marsaninoj diris pri ŝi, kara kaj altvalora reiraĵo al antaŭa tipo de ama kaj amata praavo.

Vidante, ke la kaptitino altiras la atenton de siaj ĉirkaŭantoj, mi haltis por rigardi. Mi ne devis longe atendi, ĉar Lorkas Tomel kaj lia sekvantaro de ĉefuloj alproksimi ĝis al la konstruaĵo kaj gestante, ke la gardistoj sekvu kun la kaptitino, eniris la aŭdiencan ĉambregon. Sciante, ke mi estas iom favorata persono, kaj konvinkita, ke la militistoj ne konas mian kompetentecon pri ilia lingvo (ĉar mi petis al Solla, ke ŝi tenu tion sekreta, pretekstante, ke mi ne volas paroli kun la viroj ĝis mi flue parolos la lingvon), mi riskis eniri la aŭdiencejon por aŭskulti la proceson.

La konsilantaro kaŭris sur la ŝtuparo de la tribuno, kaj malsupre de ili staris la kaptitino kaj du gardistinoj. Mi vidis, ke unu el la virinoj estas Sarkoja, kaj tiel komprenis, kiel ŝi estis ĉeestinto en la antaŭa tago kaj povis raporti aferojn al la dormejanoj en la antaŭa nokto. Ŝia sinteno al la kaptitino estis plej severa kaj bruta. Tenante sin, ŝi enigis siajn rudimentajn ungojn en la karnon de la kompatinda knabino, aŭ tordis ŝian brakon dolore.

Kiam necesis moviĝi de unu loko al alia, ŝi aŭ tiris ŝin krude, aŭ puŝis ŝin antaŭen maldelikate. Ŝajnis, ke ŝi elverŝas sur tiun, ne kapablan defendi sin, la tutan malamon, kruelon kaj sovaĝecon de siaj naŭcent jaroj, fortigataj de nediveneblaj epokoj de brutaj kaj sovaĝaj praavoj.

La alia gardistino estis malpli kruela, ĉar tute indiferenta; se ŝi estus la sola gardistino (tia, feliĉe, ŝi ja estis dumnokte), la kaptitino apenaŭ estus atentata.

Kiam Lorkas Tomel levis la okulojn, ekparolante al la ĉeestantaro, liaj okuloj trafis min, kaj li turnis sin al Tars Tarkas kun gesto kaj parolo senpaciencaj. Tars Tarkas faris ian respondon, kiun mi ne aŭdis, kiu estis ridetiga por Lorkas Tomel; poste ili ambaŭ ne plu atentis min.

”Kio estas via nomo?” demandis Lorkas Tomel al la kaptitino.

”Deja Toris, filino de Mors Kajak de Heliumio.”

”Kaj kiaspeca estis via ekspedicio?”

”Ĝi estis tute nur sciencesplora, sendita de la patro de mia patro, Jedako de Heliumio, por remapi la aerajn cirkulojn, kaj provi la densecon de la atmosfero,” respondis la kaptitino per kvieta, bone modulita voĉo. ”Ni estis nepreparitaj por batalo, ĉar nia celo estis paca, kiel bone signis la standardoj sur nia aviadilo. Nia laboro estis kaj por via intereso, kaj por nia, kaj bone vi scias, ke sen niaj laboroj kaj sciencaj faroj ne estus sur Marso sufiĉe da akvo aŭ da aero por vivteni unu homon. Dum jarcentoj ni tenis la provizon de akvo kaj aero je la sama kvanto, kaj tion ni faris malgraŭ la sovaĝa kaj brute senscia ĝenado flanke de vi, verdaj homoj.”

”Kial, ho kial, vi ne lernas vivi amike kun aliaj?! Ĉu por ĉiam, dum la fluo de la jaroj, vi evoluos al la fina estingi ĝo neniam superante, laŭ inteligento, la mutajn bestojn, kiuj servas vin. Raso sen skribita lingvo, sen arto, sen hejmoj, sen amo; viktimoj de edukado, dum jarmiloj, laŭ la terura idealo de komunismo! Posedinte ĉion komune, eĉ viajn virinojn kaj infanojn, vi sekve nun posedas komune nenion. Vi malamas inter vi, same kiel vi malamas ĉion krom vi mem. Revenu al la moroj de niaj komunaj prapatroj, revenu al la lumo de bonkoreco kaj kunuleco. La vojo estas libera antaŭ vi, vi trovos la manojn de la ruĝaj homoj etenditaj por helpi vin. Kune ni povos ankoraŭ labori por regeri nian mortantan planedon.

La nepino de la plej eminenta kaj potenca homo de Heliumio petas vin. Ĉu vi revenos?”

Kiam la parolo finiĝis, Lorkas Tomel kaj la militistoj sidis dum kelkaj momentoj, silente kaj intense rigardante la junan virinon. Kio pasis tra iliaj mensoj, tion neniu homo povas scii, sed mi vere kredas, ke la parolo iom kortuŝis ilin; se estus inter ili unu eminenta viro, sufiĉe fortkaraktera por supermeti sin el la rutina moraro, la momento estus la komenco de nova kaj signifoplena epoko por Marso.

Tars Tarkas leviĝis por paroli, kaj sur lia vizaĝo estis tia esprimo, kian mi neniam vidis ĉe verdMarsana militisto.

Ĝi signis grandan internan batalon kontraŭ la memo, kontraŭ la heredo, kontraŭ multaĝa moraro. Kiam li ekparolis, esprimo preskaŭ bonkora, preskaŭ amema, por momento lumigis lian sovaĝan kaj teruran vizaĝon.

Sed neniam la grava parolo venis el liaj lipoj. Juna militisto, evidente perceptante la mensan orientiĝon de la pli maljunaj ĉeestantoj, kuris malsupren de la la podia ŝtuparo, kaj frapis la malfortan kaptitinon en la vizaĝon faligante ŝin teren. Poste li metis piedon sur ŝian kuŝantan korpon, turnis sin al la ĉirkaŭa konsilantaro, kaj eligis el sia gorĝo senhumuran kaj malhumanan ridadon.

Dum momento mi kredis, ke Tars Tarkas mortfrapos lin. Ankaŭ Lorkas Tomel, laŭ lia vizaĝesprimo, ne simpatie sentis pri la brutulo. Sed la humoro pasis, la antaŭaj temperamentoj revenis — kaj ili ridetis. Tio tamen estis signifoplena, ke ili ne laŭte ridis; ĉar la bruta ago, laŭ Marsa etiko, estis petolaĵo kiel eble plej ridegiga.

La fakto, ke mi okupis kelkajn momentojn, rakontante pri la epizodo, ja ne signifas, ke tiomtempe mi restis neaganta.

Mi kredas, ke mi anticipis multon, ĉar mi konstatas nun, ke mi kaŭris por salti, ĝuste kiam mi vidis, ke la frapo celas ŝian belan, pledantan vizaĝon. Kaj antaŭ ol la frapo trafis, mi estis duone survoje.

Apenaŭ li unufoje ridegaĉis, mi atingis lin. La brutulo altis kvar metrojn kaj estis plene armita, sed tiel intensa estis mia kolero, ke vere mi kapablis batali kontraŭ ĉiuj en la ĉambro. Saltante supren, mi batis lin alvizaĝe, kiam pro mia averta krio li turnis sin por renkonti min.

Li tiris la glavon, ankaŭ mi. Mi saltis denove, al lia brusto.

Kroĉante unu kruron super la tenilo de lia revolvero, kaj tenante unu el liaj dentegoj per la maldekstra mano, mi batis kaj batis lian grandegan bruston.

Li ne povis bone uzi sian mallongan glavon, ĉar mi tro proksimis al li, kaj li ne povis eltiri sian revolveron, kvankam tion li penis fari, tute kontraŭe al la Marsa moro, laŭ kiu oni rajtas batali kontraŭ kunmilitisto en privata kverelo nur per tia armilo, per kia oni atakis vin. Fakte li povis nenion fari, krom vane peni delokigi min. Malgraŭ sia grandeco, li ne estis multe pli forta ol mi, kaj post nur kelkaj minutoj li falis sur la plankon, sanganta kaj senviva.

Deja Toris estis levinta sin sur unu kubuto, kaj rigardis la batalon per larĝe malfermitaj okuloj. Kiam mi ree estis sur miaj piedoj mi levis ŝin per miaj brakoj, kaj portis ŝin al unu el la benkoj ĉe la flanko de la ĉambro.

Denove neniu Marsano entrudis sin. Ŝirante pecon da silko de mia pelerino mi penis ĉesigi la sangelfluon el ŝiaj naztruoj. Baldaŭ mi sukcesis, ĉar ŝi apenaŭ vundiĝis, kaj kiam ŝi kapablis paroli, ŝi metis manon sur mian brakon.

”Kial vi faris tion?” ŝi diris, rigardante min rekte en la okulojn. ”Vi rifuzis eĉ amike rigardi al mi en la unua horo de mia danĝero. Kaj nun vi riskas la vivon, kaj mortigas kunulon, nur pro mi. Mi ne povas kompreni. Kia homo povas esti vi, kiu kunestas la verdajn homojn, malgraŭ tio, ke via haŭtkoloro estas nur ete diferenca de la blanka simio? Diru al mi, ĉu vi estas homa, aŭ ĉu pli ol homa?”

”Stranga estas la historio pri tio,” mi respondis, ”tro longa por nuna rakontado. Cetere, mi tiom dubas mem pri ĝia vereco, ke apenaŭ mi povus kredigi aliulojn. Sufiĉas diri nun, ke mi estas amiko al vi, kaj, en la grado laŭ kiu niaj kaptintoj permesos, via protektanto kaj via servisto.”

”Ankaŭ vi, do, estas kaptito? Kial, tamen, vi portas tiujn armilojn kaj la insignaron de ĉefulo el Tark? Kio estas via nomo, kaj via lando?”

”Jes, Deja Toris, ankaŭ mi estas kaptito. Mia nomo estas Johano Carter, kaj Virginio, unu el la ŝtatoj de Usono, mia hejmo; kial oni permesis al mi porti armilojn, tion mi ne scias, ankaŭ mi ne sciis, ke mia insignaro estas tiu de ĉefulo.”

Nia interparolo interrompiĝis per la alveno de iu militisto portanta armilojn kaj ornamaĵojn, kaj subite por mi respondiĝis unu el ŝiaj demandoj, kaj solviĝis por mi enigmo. Mi vidis, ke la korpo de mia kontraŭlo estas nudigita, kaj mi komprenis per la minaca sed respektema sinteno de la alportinto, simila sinteno al tiu de la alportinto de mia unua ekipaĵo, ke okaze de mia unua batalo en la aŭdienca ĉambrego mi mortigis mian kontraŭulon.

Nun mi komprenis la aferon; mi iĝis inicitulo. Laŭ la kruda justeco de Marso (kio, interalie, igis min nomi la planedon ”Paradoksa Planedo”), oni donas al mi la honorojn de venkinto — la armilojn kaj rangon de la mortigita viro. Vere, mi iĝis Marsa ĉefulo, pro kio, mi poste lernis, rezultis mia pli granda libereco en la aŭdienca ĉambrego.

Kiam mi turnis min por ricevi la alportataĵojn, mi rimarkis, ke Tars Tarkas kaj pluraj aliaj alproksimiĝis al ni, kaj la okuloj de Tars Tarkas demande rigardis al mi. Fine li parolis al mi.

”Vi bone parolas la lingvon de Barsumo, des pli, konsidere, ke antaŭ kelkaj tagoj vi estis muta kaj surda por ni. Kie vi lernis ĝin, Johano Carter?”

”Vi mem estas la kaŭzo de tio, Tars Tarkas,” mi respondis, ”ĉar vi donis al mi instruistinon rimarkinde kapablan.

Al Solla mi devas danki pro mia lernado.”

”Ŝi bone faris,” li respondis, ”sed necesas poluri aliajn facetojn de via edukado. Ĉu vi scias, kion kostus al vi via eksterordinara malprudento, se vi ne sukcesus ambaŭfoje mortigi, kiam vi batalis kontraŭ la ĉefuloj, kies insignarojn vi nun portas?”

”Mi supozas, ke tiu, kiun mi ne mortigis, estus min mortiginta,” mi respondis, ridete.

”Malprava vi estas. Nur en ekstrema okazo, por defendi sin, Marsa militisto mortigus kaptiton. Oni preferas konservi ilin por aliaj celoj.” Lia vizaĝesprimo aludis al eventualaĵoj ne agrable pripenseblaj.

”Tamen unu afero povas savi vin nun. Se, pro via kura ĝo, tiel bone montrita, Tal Hajus taksus vin inda por lin servi, oni eble akceptus vin en la komunumon, kaj vi iĝus plenrajta ano de Tark. Ĝis ni atingos la ĉefsidejon de Tal Hajus, Lorkas Tomel volas, ke oni donu al vi la respekton, kiun meritis viaj agoj. Vi estos traktata de ni kiel ĉefulo de Tark. Mi finis paroli.”

”Mi aŭskultis vin, Tars Tarkas,” mi respondis. ”Vi bone scias, ke mi ne estas indiĝeno de Barsumo; viaj moroj ne estas miaj, kaj mi povas aĝi estonte nur same, kiel mi ĝis nun agis, laŭ la instruo de mia konscienco kaj la kriterioj de mia propra popolo. Se vi lasos min neĝenata, mi pace kondutos; alie, la individuaj Barsumanoj kun kiuj mi rilatos aŭ respektos miajn rajtojn de fremdulo inter vi, aŭ devos akcepti la konsekvencon. Pri unu afero estu certa; kiaj ajn estas viaj intencoj finfine pri tiu ĉi kompatinda junulino, en la estonteco tiu, kiu insultos aŭ ofendos sin, certe devos renkonti min en batalo pri tio.”

Kutime mi ne emas al longaj paroladoj, kaj ĉiam mi evitis fanfaronadon; sed mi bone divenis, kia estus la frapinda klavaro en tiu ĉi alvoko al la verdaj Marsanoj.

Miaj vortoj profunde impresis ilin, kaj ilia sinteno de tiu tempo igis eĉ pli respektema.

Al Tars Tarkas mem mia respondo ŝajne aparte plaĉis, sed lia sola komento estis enigmeca. ”Kaj mi kredas ke mi bone konas Tal Hajus, Jedakon de Tark.”

Nun mi turnis mian atenton al Deja Toris, helpante al ŝi restariĝi, kaj ni turnis nin kune al la elirejo, ignorante ŝiajn gardistinaĉojn, kiel ankaŭ la scivolemajn rigardojn de la ĉefuloj. Ĉu mi ne estas nun ankaŭ ĉefulo? Bone, mi ankaŭ nun akceptos la respondecojn! Ili ne malhelpis nin, kaj tiel estis, ke Deja Toris, princino de Heliumio, kaj Johano Carter, ĝentlemano de la ŝtato Virginio, sekvataj de la fidela Ula, pasis tra plena silento el la aŭdienca ĉambrego de Lorkas Tomel, Jed inter la Tarkanoj de Barsumo.

Ĉapitro XI. Kun Deja Toris

Kiam ni atingis plenaeron, la du gardistinoj kure al venis, kvazaŭ por denove prigardi ŝin. La kompatindulino premis sin al mi, kaj mi sentis sur mia brako la prenon de ŝiaj du etaj manoj. Forgestante la virinojn, mi informis ilin, ke estonte Solla prizorgos la kaptitinon, kaj mi plue informis al Sarkoja, ke estontaj kruelaĵoj de ŝi al Deja Toris rezultigos certe la morton de Sarkoja.

Mia minaco estis malbone farita, kaj faris nenian bonon al Deja Toris, ĉar, kiel mi poste sciis, viro kaj virino sur Marso neniam mortigas unu la alian. Sarkoja nur rigardis nin aĉhumore, kaj foriris por elpensi diablaĵojn kontraŭ ni.

Mi baldaŭ trovis, kie estas Solla, kaj klarigis al ŝi mian deziron, ke ŝi zorgu pri Deja Toris kiel ŝi zorgis pri mi, ankaŭ, ke ŝi trovu novan loĝejon, kie Sarkoja ne ĝenos.

Fine mi informis ŝin, ke mi mem ekloĝos inter la viroj.

Solla rigardis al la armiloj en mia mano, kaj al tiuj portataj sur mia ŝultro.

”Vi estas nun granda ĉefulo, Johano Carter,” ŝi diris, ”kaj mi devas obei vin, kvankam efektive tio estas por mi ĉiam ĝojo. Tiu, kies armilojn vi portas, estis juna, sed li estis eminenta militisto, kaj pro siaj promociigoj kaj mortigoj preskaŭ atingis egalrangon kun Tars Tarkas, kiu, sciu, estas duaulo nur al Lorkas Tomel mem. Vi estas dek unua, kaj en la komunumo estas dek ĉefuloj kiuj egalrangas kun vi en kuraĝo.”

”Kaj se Lorkas Tomel estus mortigita de mi?” mi demandis.

”Tiam vi, Johano Carter, estus ĉefo super ĉiuj. Sed tion vi povus gajni nur per la deziro de la tuta konsilantaro, ke Lorkas Tomel batalu kontraŭ vi. Ankaŭ, se li atakus vin, vi rajtus sindefende mortigi lin, kaj tiel gajni unuan rangon.”

Mi ridis, kaj turnis la temon al aliaj aferoj. Mi neniel deziris mortigi la eminentulon, kaj certe ne volis esti ”jed ”inter la Tarkanoj.

Mi iris kun Solla kaj Deja Toris por serĉi novan loĝejon, kiun ni trovis en konstruaĵo pli apuda al la aŭdienca ĉambrego, kaj pli impona laŭ arkitektura stilo ol nia antaŭa loko. Ni ankaŭ trovis en ĝi verajn dormoĉambrojn, kun antikvaj litoj el tornita metalo, pendantaj per oraj ĉenegaroj fiksitaj en marmoraj plafonoj. La dekoraĵoj de la muroj estis tre diversspecaj, kaj, malsimile al la freskoj en la aliaj konstruaĵoj, montris multe da homaj figuroj.

La figuroj estis tiuj de homoj kiaj mi mem, de koloro multe pli pala ol Deja Toris. Ili estis vestitaj de graciaj roboj, ornamitaj de metaloj kaj juveloj, kaj iliaj abundaj hararoj laŭ koloro estis ruĝorbronzaj. La viroj estis senbarbaj, kaj nur kelkaj portis armilojn. La scenoj plejparte montris palhaŭtan, palharan popolon dum ludoj.

Deja Toris interpremis siajn manojn kun ekkrio de raviteco, kiam ŝi rigardis tiujn belajn artaĵojn, faritaj de popolo jam de longe formortinta. Kontraŭe, Solla ŝajnis ne vidi ilin.

Ni decidis uzi tiun ĉambron, sur la dua etaĝo, kun rigardo sur la placon, por Deja Toris kaj Solla, kaj alian apudan ĉambron por kuirado kaj provizaĵoj. Tiam pro mia instigo Solla iris por alporti litaĵojn kaj tiom da nutraĵo kaj kuiriloj kiom ŝi bezonos, informite, ke mi agos kiel gardanto de Deja Toris ĝis ŝi revenos.

Kiam Solla foriris, Deja Toris sin turnis al mi kun rideto.

”Kien, do, fuĝus via kaptitino, se vi lasus ŝin sola? Ŝi povus nur postsekvi vin kaj petegi vian protekton, kaj peti pardonon pro siaj lastatempaj kruelaj pensoj pri vi!”

”Vi pravas,” mi respondis, ”al ni ambaŭ maleblas forfu ĝo, krom se ni kune faros tion.”

”Mi aŭdis vian defian deklaron al la ulo, kiun vi nomas Tars Tarkas, kaj eble mi komprenas vian situacion inter ĉi tiuj homoj, sed neniel mi povas kompreni vian diron, ke vi ne estas indiĝeno de Barsumo. Je la nomo de mia unua praavo mi demandas, de kie vi venas? Vi similas al mia popolo, tamen vi malsimilas. Vi parolas mian lingvon, tamen mi aŭdis vin diri al Tars Tarkas, ke nur lastatempe vi lernis ĝin. Ĉiuj Barsumanoj parolas la saman lingvon, de la glacikovrita sudo ĝis la glacikovrita nordo, kvankam diferencas iliaj skribaj lingvoj. Nur en la valo Dor, kie la Rivero Iss malplenigas sin en la perditan maron de Korus, onidire ekzistas malsimila lingvo, kaj, krom en la legendoj de niaj praavoj, ne ekzistas kroniko, ke ajna Barsumano revenis el la Rivero Iss, el la bordoj de la maro de Korus, en la valo Dor. Ne diru al mi, ke vi estas tia reveninto! Se tiel estus, ie ajn sur la tereno de Barsumo oni mortigus vin terurmaniere. Diru al mi, ke tiel ne estas!”

Stranga lumo plenigis ŝiajn okulojn. Ŝia voĉo estis pleda, kaj ŝiaj etaj manoj, suprenetenditaj al miaj brustoj, premigis al mi kvazaŭ ŝi volus tiri dementon ĝuste el mia koro mem.

”Mi ne bone konas vian moraron, Deja Toris, sed en mia propra ŝtato, Virginio, ĝentlemano ne mensogas por sin savi. El Dor mi ne estas. Neniam mi vidis la misteran Iss. La perdita maro de Korus certe estas, rilate al mi, ankoraŭ perdita. Ĉu vi kredas min?”

Kaj subite mi konstatis, ke mi ege deziras, ke ŝi kredu min. La kaŭzo ne estis, ke mi timas la sekvojn de ĝenerala kredo pri mia reveno el la Barsuma ĉielo, aŭ infero, aŭ kio ajn. Kial, do? Kial mi zorgu pri ŝia kredo ia ajn? Mi rigardis malsupren al ŝi, al ŝia suprenturnita vizaĝo, al ŝiaj mirindaj okuloj, rigardantaj min el la profundo de ŝia animo. Kaj kiam niaj okuloj renkontiĝis mi komprenis.

Iom mi tremis.

Ŝajne ŝi same sentis. Kun sopiro ŝi fortiris sin, flustrante: ”Johano Carter, mi kredas vin. Mi ne scias, kio estas ”ĝentlemano,” kaj neniam mi aŭdis pri ŝtato Virginio.

Sed en Barsumo neniu viro mensogas; se li ne volas diri la veron, li silentas. Kie estas Virginio, via hejmtero?”

Ŝajnis al mi, ke neniam tiel bele sonis la nomo de mia hejmŝtato, kiel ĝi venis el la lipoj de tiu bela knabino en tiu tago, nun malproksima.

”Mi estas el alia mondo,” mi respondis, ”la granda planedo. La Tero, kiu ĉirkaŭvojaĝas nian komunan sunon, plej proksime al la orbito de via Barsumo, kiun ni nomas Marso. Kiamaniere mi venis ĉi tien, mi ne povas diri, ĉar mi mem ne scias. Sed jen mi estas, kaj mi estas kontenta, ĉar mi povas servi al Deja Toris.”

Longe kaj demande ŝi rigardis min per maltrankvilaj okuloj. Mi sciis, ke estas malfacile por ŝi, kredi mian diron, kaj mi ne povis esperi ŝian kredon, kiom ajn mi avidis al ŝia fido kaj respekto. Prefere mi dirus nenion ajn pri mia deveno, sed neniu viro povus rigardi en la profundon de tiaj okuloj, kaj poste rifuzi ajnan peton.

Fine ŝi ridetis, leviĝis, kaj diris: ”Mi devas kredi, malgraŭ tio, ke mi ne povas kompreni. Mi facile konstatas, ke vi ne apartenas al la aktuala Barsumo; vi similas al ni, tamen vi malsimilas — sed kial mi ĝenu mian kapon per tia enigmo, kiam mia koro diras al mi, ke mi kredas, ĉar mi volas kredi?”

Tio ja estis logika parolo, bone, terece, virinece logika, kaj se ŝi kontentis, mi ne volis trovi difektojn en ŝia rezonado.

Fakte, tia logiko estis la sola, aplikebla al miaj cirkonstancoj.

Ni komencis ĝeneralteme babili nun, ambaŭ multe demandante kaj respondante. Ŝi tre scivolis pri la moroj de mia popolo, kaj montris rimarkindan scion pri la aferoj de Tero. Kiam mi demandis ŝin pri ŝia scio, ŝi ridis, kaj diris: ”Do, ĉiu lerneja knabo en Barsumo scias komplete pri la geografio, kaj multe pri la faŭno kaj vegetaĵaro, kiel ankaŭ la historio de via planedo, tute same kiel li scias pri la propra. Ja ni povas vidi ĉion, kio okazas sur Tero, kiel vi nomas ĝin: ĉu ĝi ja ne pendas videble en la ĉielo?”

Tio perpleksis min tiom, kiom miaj diroj estis surprizintaj ŝin, kaj tion mi konfesis al ŝi. Tiam ŝi klarigis al mi pri la instrumentoj, kiujn ŝia popolo dum jarcentoj grade perfektigis kaj uzadis, kiuj ebligis al ili projekcii sur ekranon perfektan bildon de do, kio okazadas sur iu ajn planedo, kaj sur multaj el la steloj. Tiaj bildoj estas tiel netaj kaj detalaj, ke sur grandigitaj fotografaĵoj oni povas vidi la apartajn herbfoliojn, kaj aliajn objektojn same malgrandajn. Mi poste, en Heliumio, vidis multajn tiajn bildojn kaj la instrumentojn, per kiuj oni faras ilin.

”Se, do,” mi demandis, ”vi tiel bone konas la aferojn de mia Tero, kial vi ne rekonas, ke mi estas samspeca kiel ties indiĝenoj?”

Denove ŝi ridetis, kiel oni ridetas, tedate sed indulgeme, je demandanta infano.

”Ĉar, Johano Carter, preskaŭ ĉiu planedo kaj stelo, kiu havas atmosferajn kondiĉojn sufiĉe similajn al tiuj de Barsumo, montras specojn de besta vivantaĵo tute simila al vi kaj al mi. Plue, la Teraj homoj, preskaŭ senescepte, kovras la korpojn per strangaj, malbelaj ŝtofpecoj, kaj la kapojn per strangaj aĵoj, kies celon ni neniam povis diveni; kontraŭe, vi, kiam la militistoj el Tark trovis vin, estis tute en natura stato, kaj neornamita. La fakto, ke vi ne portis ornamaĵojn, montras, ke vi ne estas el Barsumo, dume la manko de tiuj strangaj kovraĵoj kaŭzas dubon pri via deveno el Tero.”

Post ŝia parolo mi rakontis la detalojn pri mia forlaso de Tero, klarigante, ke mia korpo kuŝis tie, plene vestita laŭ la maniero stranga por ŝi. En la momento, kiam mi finis mian klarigon, Solla revenis kun niaj malmultaj posedaĵoj, kaj ŝia juna Marsa protektato, kiu, kompreneble, devos loĝi kun ili.

Solla demandis al ni, ĉu iu vizitis nin dum ŝia foresto, kaj multe surpriziĝis, kiam ni diris, ke ne. Ŝi diris, ke kiam ŝi suprenvenis al nia supra etaĝo kie ni loĝas, ŝi renkontiĝis kun Sarkoja, malsupreniranta. Ni decidis, ke sendube Sarkoja estis kaŝe aŭskultinta nin, sed ĉar ni povis memori nenian gravan parolon inter ni, ni forigis la aferon el niaj mensoj, nur promesante al ni, ke estonte ni estos kiel eble plej singardemaj.

Deja Toris kaj mi komencis ekzameni la arkitekturon kaj dekoraĵojn de la belaj ĉambroj en la domo, kiun ni estis okupantaj. Ŝi diris al mi, ke tiuj homoj verŝajne vivis en epoko antaŭ pli ol cent mil jaroj, ili estis la praavoj de ŝia raso, sed intermiksiĝis kun la alia granda raso de praaj Marsanoj, kiu estis tre malpala, preskaŭ nigra, kaj ankaŭ kun la samtempa ruĝflava raso.

Tiuj tri grandaj raspartioj de la praaj Marsanoj estis devigataj unuiĝi pro la sekiĝo de la Marsaj maroj. La homoj devis eltrovi la relative malmultajn, kaj tiam malplii ĝantajn fekundajn terpecojn, kaj defendi sin, en novaj vivkondiĉoj, kontraŭ la sovaĝaj hordoj de verdaj homoj.

Multaj epokoj de intermiksiĝado rezultigis la ruĝan rason, de kiu Deja Toris estis blonda kaj bela idino. Dum la jarcentoj da suferado, kaj da militado inter la diversaj propraj rasoj, kiel ankaŭ kontraŭ la verdaj homoj, kaj ĝis ili orientiĝis al la novaj vivkondiĉoj, la blondaj Marsanoj multe perdis de sia alta civilizo kaj sia delikata arto; sed la aktuala ruĝa raso kredas, ke per siaj novaj eltrovoj kaj pli praktika civilizo ĝi plene rekompencis la entombigon de la antikva kulturo.

La antikvaj Marsanoj estis altgrade kulturitaj kaj literaturemaj, sed dum la sortŝanĝoj de tiuj jarcentoj de orientiĝo al novaj vivkondiĉoj, ne nur iliaj evoluo kaj produktemo plene ĉesis, sed ankaŭ perdiĝis preskaŭ ilia tuta arkivaro, kronika kaj literatura.

Deja Toris rakontis multajn interesajn faktojn kaj legendojn pri tiu perdita raso de noblaj kaj bonkoraj homoj.

Ŝi diris, ke la antikva civito, en kiu ni troviĝas, estis centro de komerco kaj kulturo, Korad laŭ nomo. Ĝi estis konstruita ĉe natura kaj bela haveno, ĉirkaŭata de montoj.

La eta valo okcidente de la civito, ŝi klarigis, estas la sola restaĵo de la haveno, kaj la trairejo tra la montoj al la malnova marfundaĵo estis la ŝanelo, kiun la ŝiparo trairis alirante la pordegojn de la civito.

Multaj estas tiaj civitoj sur la bordoj de la antikvaj maroj; kaj pli malgrandajn, kvankam malpli multnombre, oni trovas konverĝantaj al la centro de la oceanoj, ĉar la homoj trovis, ke ili devis sekvi la retroirantan akvon, ĝis la neceso devigis ilin al ilia fina saviĝo, la tiel nomataj Marsaj kanaloj.

Tiel ni profundiĝis en esplorado de la konstruaĵo, kaj en nia propra interparolado, ke la posttagmezo jam plejparte forpasis. Ni rekonsciiĝis pri la aktualeco pro sendito de Lorkas Tomel, kiu petis min aperi tuj antaŭ lia moŝto. Adiaŭante al Deja Toris kaj al Solla, kaj ordonante al Ula, ke li restu gardanta, mi rapidis al la aŭdienca ĉambrego, kie mi trovis, ke Lorkas Tomel kaj Tars Tarkas sidas sur la tribuno.

Ĉapitro XII. Potenca kaptito

Kiam kun saluto mi eniris, Lorkas Tomel signis, ke mi proksimiĝu al li. Fiksante siajn grandajn, malbelegajn okulojn sur miajn, li diris: ”Dum nur kelkaj tagoj vi estis ĉe ni, tamen dum tiu tempo per via braveco vi gajnis altan rangon inter ni.

Tiel estu, tamen vi ne estas unu el ni; vi ne ŝuldas lojalecon al ni.”

”Via situacio,” li daŭrigis, ”estas stranga. Vi estas kaptito nia, tamen vi faras ordonojn, kiujn oni devas obei. Vi estas fremdulo, tamen vi estas ĉefulo en Tark. Vi estas etulo, tamen vi povas mortigi grandan militiston per unu frapo de via pugno. Kaj nun oni raportas, ke vi planas fuĝi kun alia kaptito de alia raso, fakte, kun kaptitino, kiu laŭ propra konteso duone kredas, ke vi estas reveninto el la valo de Dor. Iu ajn el tiuj du akuzoj, pravigita, sufiĉus por oficiale mortigi vin, sed ni estas justa popolo, kaj kiam ni reiros al Tark oni laŭjure procesos vin, se tiel ordonos nia Tal Hajus.”

”Sed,” li daŭrigis per sia sovaĝa gorĝvoĉo, ”se vi fuĝos kun la ruĝa knabino, mi estas tiu, kiu devos respondi al Tars Tarkas, kaj devos aŭ pruvi mian rajton ordoni, aŭ la metalo de mia kadavro apartenos al pli kapabla viro, ĉar tia estas la moro de la Tarkanoj.”

”Mi ne havas kverelon kun Tars Tarkas; kune ni regas super la plej granda el la malpli grandaj komunumoj de la verdaj homoj. Ni ne volas batali inter ni; tial, se vi estus mortinta, Johano Carter, tio ĝojigus min. Laŭ nur du kondiĉoj, tamen, ni rajtas mortigi vin sen ordono por tio de Tal Hajus; aŭ en duopa batalo sindefende, se vi atakus iun el ni, aŭ se ni trovus vin fuĝanta.”

”Pro justeco mi avertas vin, ke ni atendas unu el tiuj du okazoj, por senigi nin de tia granda respondeco. Estas por ni tre grave bone liveri la ruĝan knabinon en la manojn de Tal Hajus. Ne dum mil jaroj ni Tarkanoj faris tian bonan kapton; ŝi estas la nepino de la plej eminenta el la ruĝaj jedakoj, nia plej granda malamiko. Nun mi finis paroli. La ruĝa knabino diris, ke mankas al ni humanaj sentimentoj, sed ni estas justa kaj verparola raso. Vi rajtas foriri.”

Mi turnis min kaj forlasis la aŭdiencan ĉambregon.

Jen, do, la laboro de Sarkoja eknaskas rezultojn! Mi sciis, ke neniu alia povus disvastigi la famon tiel rapide atingintan la orelojn de Lorkas Tomel, kaj nun mi rememoris la partojn de la konversacio, kiuj temis pri fuĝo kaj pri mia deveno.

En la nuna tempo Sarkoja estis la plej maljuna kaj fidata el la inoj de Tars Tarkas. Tiel ŝi estis tre potenca post la trono, ĉar neniu militisto estis tiel fidata de Lorkas Tomel kiel lia kapabla leŭtenanto, Tars Tarkas.

Tamen, anstataŭ forigi el la menso la pensojn pri eventuala fuĝo, mia intervjuo kun Lorkas Tomel nur koncentrigis mian tutan pensaron al la temo. Nun, pli ol antaŭe, min impresis la urĝa neceso fuĝi rilate al Deja Toris, ĉar mi konvinkiĝis, ke terura sorto atendis ŝin el la manoj de Tal Hajus. Laŭ la priskribo de Solla, tiu monstro estas enkarnigaĵo de la longaj epokoj de krueleco kaj bruteco, el kiuj li devenis. Senkora, ruzeca, kaj senskrupula, li estas, kontraste al la plejmulto de siaj samrasanoj, sklavo de tiu bruta pasio, kiun la malplii ĝanta postulo por naskado sur ilia mortanta planedo preskaŭ tute trankviliĝis ĉe la Marsanoj.

Pensante, ke eble la diineca Deja Toris falos en la manojn de tia tipo, mi malvarme ekŝvitis. Pli bone, se ni konservos la amikajn kuglojn por niaj lastaj momentoj, kiel faris tiuj kuraĝaj virinoj de mia propra lando, kiuj mortigis sin prefere ol trafiĝi en la manojn de la indianoj.

Dum mi, plena de nigraj sentoj, vagis sur la placo, Tars Tarkas venis el la aŭdiencejo kaj proksimiĝis al mi.

Lia sinteno al mi estis tute sama, kiel antaŭ kelkaj momentoj.

”Kie estas via loĝejo, Johano Carter?” li demandis.

”Neniun mi elektis,” mi respondis. ”Ŝajnis al mi plej bone, loĝigi min aŭ en soleco, aŭ inter la aliaj militistoj, kaj mi atendis okazon, peti vian konsilon. Vi bone scias,” kaj mi ridetis nun, ”ke mi ankoraŭ ne orientigis pri ĉiuj moroj de Tark.”

”Venu kun mi,” li ordonis, kaj kune ni iris trans la placon al konstruaĵo kiu, ĝojige por mi, plej proksime apudis al tiu, kiun okupis Solla kaj ŝiaj protektatoj.

”Mia loĝejo estas sur la unua etaĝo de tiu ĉi konstruaĵo,” li diris, ”kaj la dua etaĝo ankaŭ estas plene okupata de militistoj, sed la tria kaj la pli supraj etaĝoj estas neokupataj; vi povas elekti inter ili.”

”Mi komprenas,” li diris, ”ke vi fordonis vian virinon al la ruĝa kaptitino. Nu, vi ja diris, ke viaj moroj ne estas niaj, sed vi povas batali sufiĉe bone, por povi agi laŭplaĉe, tial, se vi volas doni vian virinon al kaptitino, tio estas via propra afero; sed kiel ĉefulo vi necese devas havi servistinojn, kaj laŭ niaj moroj vi rajtas elekti kelkajn aŭ ĉiujn de la servistinoj apartenintaj al la ĉefuloj, kies metalojn vi nun portas.”

Mi dankis al li, sed diris, ke mi povos bone farti sen helpo, krom rilate al manĝopreparado. Li promesis sendi al mi virinojn por tiu celo, ankaŭ por zorgi pri miaj armiloj kaj la fabrikado de mia pafaĵo. Mi proponis, ke ili ankaŭ alportu kelkajn el la pordormaj silkoj kaj peltoj, kiuj apartenas al mi kiel batalhavaĵo, ĉar la noktoj estas malvarmaj, kaj proprajn mi ne posedas.

Promesinte tion fari, li foriris. Troviĝinte sola, mi supreniris la serpentan koridoron al la supraj etaĝoj, por serĉi taŭgan loĝejon, kaj vagis tra ĉambroj same belaj kiel en la aliaj konstruaĵoj.

Fine mi elektis antaŭan ĉambron sur la tria etaĝo, ĉar ĝi pliapudigis min al Deja Toris, kies loĝejo estis sur la dua etaĝo de la plej apuda konstruaĵo, kaj subite mi ekpensis, ke mi povos konstrui ian komunikilon, per kiu ŝi povus signali al mi, se ŝi bezonus de mi servon aŭ protekton.

Apud mia dormejo estis banejoj, vestoĉambroj kaj aliaj ĉambroj, entute dek. La fenestroj de la malantaŭaj ĉambroj donis rigardon sur grandegan korton, kiu formis centron de kvadrataĵo, farita de la konstruaĵoj, kiuj frontis al la kvar apudaj stratoj, nun uzata por loĝigi la diversajn bestojn, kiuj apartenas al la militistoj okupantaj la apudajn konstruaĵojn.

La korto estis superkreskata de la flava, muskosimila vegetaĵo, kiu kovras preskaŭ la tutan surfacon de Marso, tamen multnombraj fontanoj, statuoj, kaj laŭbarkadoj atestis pri la beleco de la korto en antikvaj tempoj, kiam ĝi estis ornamata de la blondhara, ridanta popolo kiun severaj kaj neŝanĝeblaj kosmaj leĝoj forpelis el la hejmoj, kaj el ĉio, krom la neklaraj legendoj de iliaj idoj.

Oni povus facile bildigi al si la belegan foliaron de la abunda Marsa vegetaĵaro, kiu iam plenigis tiun ĉi scenon per vivo kaj koloro; la sveltajn figurojn de la belaj virinoj, la rektstaturajn kaj gracilajn virojn; la ridantajn, petolantajn infanojn, ĉion en sunlumo, en feliĉo, en paco. Tiel tra epokoj de mallumo, de krueleco, de nesciaĉo, ĝis iliaj heredaj instinktoj pri kulturo kaj humaneco leviĝis triumfe en formo de la fina komponita raso, kiu havas nun la hegemonion sur Marso.

Miaj pensoj abrupte rompiĝis pro la alveno de pluraj junulinoj portantaj ŝarĝojn da armiloj, silkoj, peltoj, juveloj, kuiriloj kaj barelojn da nutraĵo kaj trinkaĵo, inkluzive de multe da ŝtelitaĵo el la aviadilo. Ŝajnis, ke ĉio estis antaŭe la propraĵo de la du ĉefuloj mortigitaj de mi, kaj tiel iĝis mia, laŭ la moroj de Tark. Laŭ mia ordono ili metis ĉion en unu el la malantaŭaj ĉambroj, kaj foriris por duan fojon porti ŝarĝojn, kiuj, ili informis min, kompletigis mian posedaĵon. Ĉi foje akompanis ilin dek ĝis dek kvin aliaj virinoj kaj junuloj, kiuj, oni diris, estis la sekvantaroj de la du ĉefuloj.

Ne temis pri familioj, nek pri edzinoj aŭ servistoj; la rilato estis iom strangspeca, kaj tiel malsimila al io ajn de ni konata, ke estas malfacile priskribi ĝin. Inter la verdaj Marsanoj ĉio estas posedata komune, krom la personaj armiloj, ornamaĵoj, dormsilkoj kaj peltoj de la individuoj.

Nur al tiuj oni povas pretendi posedrajton, kaj eĉ da tiuj oni ne rajtas posedi pli, ol necesas por la propra uzo. Ĉio kroma estas tenata nur en garda rolo, kaj estas transdonota al la pli junaj anoj de la komunumo laŭbezone.

La virinoj kaj infanoj en la sekvantaro de iu viro estas kompareblaj al militista unuaĵo, pri kiu li diversmaniere respondecas, ekzemple en la fakoj de instruado, disciplino, nutrado, kaj la postuloj de ilia konstanta vagado, kaj ilia senĉesa batalado kontraŭ aliaj komunumoj kaj kontraŭ la ruĝaj Marsanoj. Liaj virinoj neniel estas edzinoj. La verdaj Marsanoj ne uzas vorton, kiu havas signifon similan al nia Tera vorto. La pariĝo ĉe ili okazas nur pro intereso de la komunumo, kaj sen atento al la principo de natura selekto. La konsilantaro de ĉefuloj en ĉiu komunumo regas la aferon tiel definitive, kiel la posedanto de ĉevalbredejo prizorgas la sciencan bredadon de siaj bestoj por la ĝenerala plibonigo.

En la teorio la afero povas esti belsona, kiel ofte okazas pri teorioj, sed la rezulto de la longa efektivigado de tia nenatura moro, kune kun la fakto, ke oni taksas la komunuman intereson al la infanoj pli grava ol tiun de la patrino, montriĝas per la rezultantaj malvarmaj kaj kruelaj karakteroj, kaj ilia funebreca, senhumura kaj senama vivado.

Estas vere, ke la verdaj Marsanoj estas ekstreme ĉastemaj, aparte de kelkaj degeneraj tipoj, kiaj Tal Hajus; sed multe pli dezirinda estus pli egala ekvilibro de homaj trajtoj, eĉ se rezultus ioma kaj kelkfoja erarpaŝo malĉasta.

Trovante, ke mi devas akcepti la respondecon por la sekvantaroj, vole-nevole, mi ordonis al ili trovi loĝejon sur la supraj etaĝoj, kaj lasi la trian etaĝon por mi. Al unu el la knabinoj mi donis la taskon prizorgi simplan kuiradon por mi, kaj ordonis al la aliaj repreni la diversajn laborojn, kiujn ili antaŭe faris. Poste mi malmulte vidis ilin, kio ne ĝenis min.

Ĉapitro XIII. La amo sur Marso

Post la batalo kontraŭ la aviadiloj, la komunumo restis en la civito dum pluraj tagoj, ne volante fari la alhejman marŝon ĝis ili povos esti certaj, ke la aviadilaro ne revenos; eĉ tia militema popolo, kiel la verdaj Marsanoj, volis eviti, ke la malamikaro trafu ilin sur la senŝirmaj plataĵoj, malhelpatajn pro kavalkadoj de ĉaroj kaj infanoj.

Dum nia periodo de neagemo, Tars Tarkas instruis min pri multaj el la moroj de milito ĉe la Tarkanoj, ankaŭ pri la arto de rajdado sur la grandaj bestoj, kiuj portis la militistojn. La bestoj, nomataj ”toatoj,” estas same danĝeraj kaj malbonvolaj kiel iliaj mastroj, sed unufoje subjugitaj, ili estas sufiĉe regeblaj por servi al la verdaj Marsanoj.

Du el tiuj bestoj iĝis miaj propraj, venantaj de la militistoj, kies metalon mi portis, kaj baldaŭ mi povis regi ilin same facile kiel la indiĝenoj. La metodo ne estis tre komplika. Se la toatoj ne respondis sufiĉe rapide al la telepatiaj instrukcioj de siaj rajdantoj, ili ricevis fortegan frapon inter la oreloj per la tenilo de pistolo, kaj se ili ribelemis, la frapado daŭris, ĝis ili aŭ cedis, aŭ forĵetis siajn rajdantojn.

En ĉi lasta okazo, temis pri ĝismorta lukto inter viro kaj besto. Se la viro sufiĉe rapide uzis la pistolon, li vivis por denove rajdi, sed sur alia besto; se la kontraŭo okazis, liaj virinoj kolektis lian ŝiritan korpon, kaj bruligis ĝin laŭ la kutimo de Thark.

Mia sperto pri Ula decidigis min eksperimenti per bonkoreco en mia eduko al la toatoj. Unue mi instruis al ili, ke vane ili provos forĵeti min de siaj dorsoj, kaj eĉ mi frapis ilin forte, inter la oreloj por memorigi ilin, ke mi mastras. Poste mi grade akiris ilian fidon sufiĉe similmetode, kiel ĉe miaj Teraj ĉevaloj. Mi ĉiam estis lerta kaj humana pri bestoj ĝenerale, kaj pro inklino, kaj por akiri bonajn rezultojn. Ĉiam mi povis mortigi homon, se necese, kun malpli da bedaŭro, ol kompatindan, senkulpan beston.

Post kelkaj tagoj miaj toatoj mirigis la tutan komunumon.

La bestoj sekvis min kiel hundoj, frotante siajn grandajn nazojn al mia korpo por montri sian amemon, kaj respondante al ĉiu mia voko kun rapideco kaj obeemo, pro kiuj la Marsaj militistoj atribuis al mi ian Teran kapablon nekonatan sur Marso.

”Kiamaniere vi sorĉis ilin?” demandis Tars Tarkas en iu posttagmezo, kiam li estis vidinta min meti mian brakon en la faŭkon de unu el miaj toatoj, kiu estis kojnuminta ŝtonpecon inter du dentojn dum ĝi manĝis la mukosimilan vegetaĵon en nia korto.

”Per bonkoreco,” mi respondis. ”Sciu, Tars Tarkas, la molaj sentimentoj havas valoron, eĉ por militisto. En kriztempo de batalo, kiel ankaŭ dum marŝado, mi scias, ke miaj toatoj obeos ĉiun ordonon mian, kaj tial mia batala kapablo estas pligrandigita, kaj mi estas pli bona militisto, ĉar bonkora mastro. La aliaj militistoj trovus avantaĝon por si, kiel ankaŭ por la komunumo, se ili alprenus ĉirilate miajn metodojn. Vi mem ja diris antaŭ kelkaj tagoj, ke la bestoj, pro la necerteco de siaj humoroj, ofte ŝanĝas venkojn al malvenkoj, pro emo, en krizaj momentoj de la batalo, forĵeti kaj ŝiri siajn rajdantojn.”

”Montru al mi, kiel vi atingas tiajn rezultojn,” estis la sola respondo de Tars Tarkas.

Tial mi klarigis la tutan sistemon, laŭ kiu mi dresis la bestojn, kaj poste li igis min ripeti ĉion antaŭ Lorkas Tomel kaj la kunvenigitaj militistoj. Tio estis la komenco de nova vivo por la kompatindaj bestoj, kaj antaŭ ol mi forlasis la komunumon de Lorkas Tomel, mi povis kun kontento rigardi al tute bone regebla kaj obeema bestaro. La preciziga kaj rapidiga efiko al la milita klopodo estis tiel rimarkinda, ke Lorkas Tomel donacis al mi pezan oran maleolumon de sia propra kruro, kiel signon de sia ŝato al mia servo.

En la sepa tago post la batalo kontraŭ la aviadiloj ni denove ekmarŝis al Tark, post decido de Lorkas Tomel, ke malaperis ĉia verŝajneco de nova atako.

Dum la tagoj tuj antaŭ nia foriro mi malmulte renkonti ĝis kun Deja Toris, ĉar Tars Tarkas multe okupis min pro miaj lecionoj pri Marsa milito, ankaŭ mi okupi ĝis per dresado de miaj toatoj. Kiam mi kelkfoje vizitis ŝian loĝejon, ŝi estis for, promenante sur la stratoj kun Solla, aŭ esplorante la konstruaĵojn apud la placo.

Mi estis avertinta ilin ne vagi malproksime de la placo, pro la blankaj simiegoj, kies sovaĝecon mi konis tiel bone. Tamen, ĉar Ula ĉiam akompanis ilin kaj Solla estis bone armita, ne estis granda kaŭzo por timo.

En la vespero antaŭ nia foriro mi vidis ilin alproksimi ĝi laŭ unu el la grandaj avenuoj kondukantaj en la placon de oriente. Mi aliris por renkonti ilin, kaj dirante al Solla, ke mi akceptos respondecon pri la gardado de Deja Toris, mi ordonis, ke ŝi reiru al sia loĝejo por iu komisieto. Mi havis ŝaton kaj fidon al Solla, sed ial deziris esti sola kun Deja Toris, kiu simbolis por mi ĉion sur mia Tero de agrabla kaj simpatia kunuleco. Ŝajnis esti inter ni ligiloj de komuna intereso tiel fortaj, kvazaŭ ni naskiĝis sub la sama tegmento, anstataŭ sur apartaj planedoj, rapidegantaj tra la spaco malproksime unu de la alia je preskaŭ kvindek milionoj da mejloj.

Mi estis certa, ke ŝi partoprenas miajn sentojn, ĉar kiam mi alproksimiĝis, la esprimo de kompatinda senespero forlasis ŝian simpatian vizaĝon, donante lokon al rideto de bonveniga ĝojo, dum ŝi metis sian dekstran maneton sur mian maldekstran ŝultron, laŭ la salutkutimo ruĝMarsana.

”Sarkoja diris al Solla, ke vi iĝis vera ano de Tark,” ŝi diris, ”kaj ke de nun mi ne pli ofte vidos vin, ol la aliajn militistojn.”

”Sarkoja estas grandega mensogulino,” mi respondis, ”malgraŭ la Tarkana fanfarono pri absoluta verdiremo.”

Deja Toris ridis. ”Mi sciis, ke eĉ fariĝinte ano de la komunumo, vi restos amiko mia. Ekzistas sentenco en Barsumo, ke militisto povas ŝanĝi sian metalon, sed ne sian koron.”

”Miaopinie,” ŝi daŭrigis, ”ili provis apartigi nin, ĉar kiam ajn vi ne deĵoris, iu el la pli maljunaj virinoj el la sekvantaro de Tars Tarkas serĉis ian pretekston por forigo de mi kaj Solla, ili devigis min labori en la kavernoj sub la konstruaĵoj, por miksi ilian teruran radiuman pulvoron, kaj fabriki ilian pafaĵon. Ĉu vi rimarkis, ke iliaj kugloj eksplodas, kiam ili ekfrapas? Nu, la maldiafana, ekstera kovraĵo rompiĝas pro la ekfrapo, malkovrante vitran cilindron, preskaŭ solidon, en kies antaŭa parto estas ereto de radiuma pulvoro. En la momento, kiam la sunlumo, eĉ difuza, trafas tiun pulvoron, ĉi tio eksplodas kun forto, kontraŭ kiu nenio povus kontraŭstari. Se iam vi vidos noktan batalon, vi rimarkos la mankon de tiaj eksplodoj, sed en la posta mateno aŭdigos ĉie la eksplodoj de pafaĵoj el la antaŭa nokto. Kutime, tamen, oni dumnokte uzas seneksplodajn pafaĵojn.”

Malgraŭ tio, ke la klarigo de Deja Toris pri tia mirinda fenomeno de Marsa milito min tre interesis, pli multe tuŝis min en la momento la problemo pri ilia traktado al ŝi. Ne estis suprize, ke ili tenas ŝin for de mi, sed tio ja kolerigis min, ke ili devigas ŝin al danĝera kaj severa laboro.

”Ĉu iam ili traktis vin kruele aŭ malhonorige, Deja Toris?” mi demandis, sentante, ke la varmega sango de miaj praavoj saltas en miaj vejnoj, dum mi atendis ŝian respondon, ”Nur en tre etaj aferoj, Johano Carter,” ŝi respondis, ”neniel dolorige, krom al mia memestimo. Ili scias, ke mi estas idino de dek mil jedakoj, ke eblas konstati la Union seninterrompan de mia deveno de la konstruinto de la unua granda akvovojo, kaj ili, kiuj ne konas eĉ siajn patrinojn, estas ĵaluzaj pri mi. En la koro ili abomenas siajn sortojn, kaj tial spitas min, kiu simbolas ĉion, kion ili ne havas, ĉion, kion ili plej avidas kaj ne povas akiri. Ni kompatu ilin, mia ĉefulo, ĉar eĉ se ili mortigos nin, ni povas doni al ili kompaton; ni estas pli grandanimaj ol ili, kaj ili scias tion.”

Se mi komprenus la signifon de tiuj vortoj, ”mia ĉefulo,” uzitaj de ruĝMarsanino al viro, mi ricevus la plej grandan surprizon de mia vivo, sed mi ne komprenis tiam, nek dum multaj monatoj poste. Jes, mi devis ankoraŭ multon lerni sur Barsumo.

”Jes, Deja Toris, verŝajne estos plej saĝe, se ni kliniĝos antaŭ nia sorto kiel eble plej bonmiene; tamen mi esperas, ke mi ĉeestos mem, kiam proksimfoje iu ajn Marsano, verda, ruĝa, bruna aŭ purpura, kuraĝaĉos eĉ kuntiri la brovojn je vi, mia princino.”

Deja Toris tenis la spiron pro miaj lastaj vortoj, kaj rigardis al mi per grandiĝintaj okuloj. Post stranga etrido, kiu donis sorĉajn kavetojn al la anguloj de ŝia buŝo, ŝi skuis la kapon kaj elkriis: ”Kia infano! Granda militisto, kaj tamen fuŝpaŝanta infaneto!”

”Kiel mi misparolis?” mi demandis, tre perpleksita.

”Iun tagon vi scios, Johano Carter, se ni vivos; sed mi ne rajtas klarigi al vi. Kaj mi, filino de Mors Kajak, filo de Tardos Mors, sen kolero mi aŭskultis,” ŝi parolmeditis.

Tiam ŝi ĵetis sin en unu el siaj gajaj, feliĉaj, ridaj humoroj, priŝercante min pri mia braveco kiel militisto de Tark, kontraste kun mia natura bonkoremo. ”Mi supozas, ke se akcidente vi vundus malamikon, vi portus lin al via hejmo kaj flegus lin al resaniĝo!”

”Ĝuste tion ni faras sur Tero, almenaŭ inter civilizitaj homoj.”

Tio denove ridigis ŝin. Ŝi ne povis kompreni la aferon, ĉar malgraŭ sia dolĉa kaj virineca bonkoremo, ŝi tamen estis Marsanino, kaj sur Marso la sola bona malamiko estas morta malamiko; ĉiu morta malamiko signifas tiom pli da dividotaĵo inter la vivantoj.

Mi tre scivolis, kion mi diris aŭ faris por tiel maltrankviligi ŝin antaŭ kelkaj momentoj, kaj tial mi provis persvadi ŝin al klarigo.

”Ne,” ŝi diris, ”sufiĉas, ke tiel vi parolis, kaj tiel mi aŭskultis.

Kaj kiam vi scios, Johano Carter, kaj se mi estos mortinta, kiel verŝajne mi estos antaŭ ol la pli malproksima luno ĉirkaŭiros ĉirkaŭ Barsumo ankoraŭ dek du foje, memoru, ke mi aŭskultis kaj ke mi ridetis.”

Ŝia tuta parolo estis galimatio por mi, sed ju pli mi petegis ŝin klarigi, des pli ŝi rifuzis, tiel ke fine mi senespere ĉesis.

Jam la tago cedis al nokto, kaj dum ni vagis laŭ la granda avenuo lumigita de la du lunoj de Barsumo, dum Tero rigardis al ni per siaj lumverdaj okuloj, ŝajnis kvazaŭ ni estas solaj en la universo. Kaj certe mi estis kontenta, ke tiel estis.

La malvarmo de la Marsa nokto estis trafanta nin, kaj forigante miajn silkojn mi ĵetis ilin sur la ŝultrojn de Deja Toris. Kiam mia brako momente restis sur ŝi, mi sentis tian vibron tra tuta mia korpo, kian kaŭzis al mi neniu alia homo. Kaj ŝajnis al mi, ke ŝi ete klinis sin al mi; sed pri tio mi ne povis esti certa. Mi certe sciis nur, ke kiam mia brako restis sur ŝia ŝultro pli longe ol necesis por ordigi la silkojn, ŝi ne fortiris sin, nek parolis. Kaj tiel, silente, ni promenis sur la surfaco de mortanta mondo, dum en la brusto de almenaŭ unu el ni naskiĝis tio, kio estas plej antikva, tamen ĉiam nova.

Mi amis sin. La tuŝo de mia brako sur ŝian nudan ŝultron komprenigis tion al mi, kaj mi sciis, ke dekomence mi amis ŝin, jam de la momento, kiam niaj okuloj renkonti ĝis tiun unuan fojon en la placo de la mortinta civito Korad.

Ĉapitro XIV. Duelo ĝismorta

Mia unua impulso emigis min deklari al ŝi mian amon, poste mi pensis pri la senpoveco de ŝia situacio, kaj ke mi sola povas malpezigi la ŝargojn de ŝia kaptiteco kaj protekti ŝin iomete kontraŭ la miloj da heredaj malamikoj, kiujn ŝi devos renkonti, kiam ni alvenos al Tark. Mi ne povis riski aldonon al ŝia doloro aŭ ĉagreno, deklarante amon, kiun ŝi probable ne reciprokas.

Se mi estus tiel nediskreta, ŝia situacio iĝus eĉ pli neeltenebla ol nun. La fina argumento, kiu sigelis miajn lipojn estis do, ke eble ŝi sentos, ke pro ŝia senpoveco mi faras avantaĝon por mi por influi ŝian decidon.

”Kial vi estas tiel kvieta, Deja Toris?” mi demandis.

”Eble vi preferus retroiri al Solla kaj al via loĝejo.”

”Ne,” ŝi flustris, ”tie ĉi mi estas feliĉa. Mi ne scias, kial mi estas ĉiam tiel feliĉa kaj kontenta, kiam vi, Johano Carter, fremdulo, estas kun mi; sed en tiuj momentoj ŝajnas al mi, ke mi estas en sekureco, ke kun vi mi baldaŭ hejmeniros al la kortego de mia patro, kaj sentos liajn fortajn brakojn ĉirkaŭ mi, kaj la larmojn kaj kisojn de la patrino sur miaj vangoj.”

”Ĉu, do, la homoj sur Barsumo scias kisi?” mi demandis, kiam ŝi klarigis la uzitan vorton, post peto mia.

”Gepatroj, kaj gefratoj, jes. Kaj,” ŝi aldonis penseme kaj kviete, ”geamantoj.”

”Kaj vi, Deja Toris, havas gepatrojn, kaj gefratojn?”

”Jes.”

”Kaj… amanton?”

Ŝi silentis, kaj mi ne kuraĝis ripeti la demandon.

”La viro inter ni Barsumanoj,” ŝi fine diris, ”ne faras intimajn demandojn al virinoj, krom al ŝia patrino, aŭ al la virino, kiun li pribatalis kaj gajnis.”

”Sed mi batalis —— ” mi ekdiris, kaj poste volis, ke mia lango estu eltranĉita, ĉar ŝi turnis sin eĉ antaŭ ol mi ĉesis paroli. Fortirante miajn silkojn de sia ŝultro ŝi eltenis ilin al mi, kaj sen paroli, kun alte tenata kapo, ŝi paŝis kun mieno de reĝino al la placo kaj sia loĝejo.

Mi ne provis sekvi ŝin, krom por certigi min, ke ŝi bone atingis la konstruaĵon. Mi ordonis al Ula, ke ĝi akompanu ŝin, kaj senkonsola mi eniris la propran domon.

Mi sidis tie dum horoj sur miaj silkoj, kolera kontraŭ mi mem, kaj meditis pri la strangaj ludoj de la sorto je ni, kompatindaj homoj.

Jen, do, la amo! Mi evitis ĝin dum ĉiuj jaroj, en kiuj mi vagadis en kvin kontinentoj kaj iliaj oceanoj. Malgraŭ belaj virinoj kaj oportunaj momentoj, malgraŭ duondeziro por la amo kaj konstanta serĉado de mia idealo, tio okazis, ke fine mi enamiĝis freneze kaj senespere al virino el alia planedo, virino de speco eble simila, sed ne identa, al mia. Al virino elkovita el ovo, virino kies vivdaŭro eble estos miljara, virino kies raso havis strangajn morojn kaj kutimojn, virino kies esperoj, plezuroj, kriterioj pri virto kaj malvirto, entute kies ĉiuj ecoj povus esti tiel malsimpatiaj al mi, kiel tiuj de la verdaj Marsanoj.

Jes, mi estis malsaĝulo, sed mi estis amanto, kaj eĉ se mi suferis pli ol iam dum la vivo, mi ne volis, ke estu alie, eĉ por ĉiuj riĉaĵoj sur Barsumo. Tia estas la amo, kaj tiaj estas amantoj, ĉie kie ekzistas la amo.

En mia vido, Deja Toris simbolis ĉion perfektan, ĉion virtan, belan kaj noblan. Tion mi kredis el la profundo de mia koro, funde de mia animo, en tiu nokto en Korad, kiam mi sidis sur miaj silkoj dum la pli proksima luno de Barsumo kuris tra la okcidenta ĉielo al la horizonto kaj lumigis la mozaikojn de mia antikva ĉambro, orajn, marmorajn kaj juvelitajn. Kaj tion mi kredas hodiaŭ, dum mi sidas ĉe la skribotablo en mia ĉambreto, rigardante al la rivero Hudson. Dudek jaroj intervenis; dum dek el ili mi vivis kaj batalis por Deja Toris kaj por ŝia popolo, kaj dum dek el ili mi vivis per la memoro pri ŝi.

En la frumateno de la tago, kiam ni ekiris al Tark, estis klaraere kaj varme, kiel kutime sur Marso, krom dum la ses semajnoj, kiam la neĝo degelas ĉe la polusoj. Mi serĉis por Deja Toris en la amaso de forirantaj ĉaroj, sed ŝi turnis la ŝultron al mi, kaj mi povis vidi la ruĝiĝon sur ŝiaj vangoj. Malsaĝe mi silentis, kiam eblis al mi pledi senscion pri mia kulpo, almenaŭ la gravecon de ĝi, kaj tiel efektivigi almenaŭ duonan reakordiĝon.

Mia devosento ordonis, ke mi prizorgu ŝian komforton, tial mi rigardis en ŝian ĉaron kaj rearanĝis ŝiajn silkojn kaj peltojn. Farante tion, mi rimarkis kun terursento, ke ŝi estas ligita per ĉenaro sur la maleolo al la flanko de la ĉaro.

”Kion signifas tio?” mi kriis al Solla.

”Sarkoja opiniis, ke plej bone estos fari tion,” ŝi respondis, montrante per la vizaĝesprimo sian malaprobon pri la faritaĵo.

Ekzamenante la ĉenaron mi vidis, ke ĝi estas fiksita per granda risorta ŝloso.

”Kie estas la ŝlosilo. Solla? Donu al mi.”

”Sarkoja portas ĝin, Johano Carter,” ŝi respondis.

Mi turnis min sen plua parolo kaj iris al Tars Tarkas, al kiu mi fortege esprimis min kontraŭ la nenecesaj kaj kruelaj humiligoj, kiujn oni trudadas al Deja Toris.

”Johano Carter,” li respondis, ”se iam vi kaj Deja Toris fuĝos, tio okazos dum tiu ĉi vojaĝo al Tark. Ni scias, ke vi ne fuĝos sen ŝi. Vi montris, ke vi estas bravega batalanto, kaj ni ne volas kateni vin, do, ni tenas vin ambaŭ per la plej facilaj rimedoj, kiuj samtempe estos sekuraj. Mi finis paroli.”

Mi konstatis tuj la konsekvecon de lia argumento, kaj sciis, ke estus senutile kontraŭbatali lian decidon, sed mi petis, ke oni forprenu de Sarkoja la ŝlosilon, kaj ordonu al ŝi estonte ne ĝeni al kaptitinon.

”Tiom, Tars Tarkas, faru por mi, reciproke por tiu amikeco kiun, konfesinde, mi sentas por vi.”

”Amikeco?” li respondis. ”Ne ekzistas tia afero, Johano Carter. Tamen, via volo estu. Mi ordonos al Sarkoja, ke ŝi ne plu genu la knabinon, kaj mi mem gardos la ŝlosilon.”

”Krom se vi volas, ke mi mem akceptu la respondecon,” mi diris, ridetante.

Li rigardis al mi longe kaj intenceme antaŭ ol paroli.

”Se vi donus al mi vian honorvorton, ke nek vi nek Deja Toris provos fuĝi ĝis post kiam ni atingos la kortegon de Tal Hajus, vi povus ricevi la ŝlosilon kaj ĵeti la ĉenaron en la riveron Iss.”

”Pli bone estos, se vi mem gardos la ŝlosilon, Tars Tarkas,” mi respondis.

Li ridetis, kaj plu ne parolis, sed tiun nokton, kiam ni haltis por tranokti, mi vidis lin malligi per propraj manoj la katenojn de Deja Toris.

Malgraŭ lia tuta malvarma kruelemo, troviĝis en Tars Tarkas trajto homeca, kiun li ĉiam penis subpremi. Ĉu ĝi estis restaĵo de ia homa instinkto, reveninta de ia praavo por hanti lin pri la abomeneco de la moroj de lia popolo? Kiam mi iris al la ĉaro de Deja Toris, mi pasis apud Sarkoja, kaj ŝia nigra, veneneca rigardo al mi estis ja la plej dolĉa el balzamoj. Kiom ŝi malamis min! Post kelkaj minutoj mi vidis ŝin parolanta kun iu militisto nomata Zad — grandstatura, fortika krudulo, kiu tamen neniam sukcesis mortigon inter la ĉefuloj, kaj tial estis ankoraŭ omad, tio estas, viro kun nur unu nomo; duan nomon li povis gajni nur kune kun la metalo de iu ĉefulo. Tio estis la moro, per kiu mi rajtis elekti el la nomoj de la du ĉefuloj mortigitaj de mi; fakte, iuj militistoj jam nomis min Dolar Sojat, kunigante la du familiajn nomojn de la mortigitoj.

Dum Sarkoja parolis kun Zad, li kelkfoje rigardis al mi, dum ŝajne ŝi volis forte persvadi lin al ia agado. Tiutempe mi malmulte atentis la aferon, sed la postan tagon mi havis bonan kaŭzon por rememori, kaj konstati la profundecon de la malamo de Sarkoja, kaj la ekstremaj rimedoj, kiujn ŝi kapablas uzi por venĝi sin kontraŭ mi.

Deja Toris denove emis eviti min en tiu vespero; malgraŭ tio, ke mi diris ŝian nomon, ŝi nek respondis, nek konfesis per plej eta palpebrumo, ke ŝi konstatas mian ekziston. En tiaj cirkonstancoj mi agis kiel agus plej multaj amantoj; mi provis komunikiĝi kun ŝi per komuna intimulo. Mi alparolis al Solla en alia parto de la tendarejo.

”Kio estas pri Deja Toris? Kial ŝi rifuzas paroli al mi?”

Solla mem ŝajnis perpleksata, kvazaŭ tiaj strangaj sintenoj de du homoj estus tute ekster ŝia kompreno, kiel fakte ili ja estis.

”Ŝi diras, ke vi kolerigis ŝin, kaj nur tion ŝi konsentas diri, krom ke ŝi estas filino de jedulo, kaj nepino de jedakulo, kaj tamen estas humiligita de ulaĉo, kiu ne povus poluri la dentojn de la sorako de ŝia avino.”

”Kaj kio estas sorako, Solla?” mi demandis post iom da pripenso pri ŝia raporto.

”Eta besto, tiel granda kiel mia manplato, por la ruĝaj Marsaninoj ili estas ludbestoj.”

Ne kapabla poluri la dentojn de la sorako de ŝia avino! Evidente estis, ke Deja Toris tre malalte taksas min; tia estis mia penso. Cetere, la parolturno ridigis min; ĝi tiel similis nian frazon, ”ne taŭga eĉ por poluri ŝiajn ŝuojn,” ke mi sentis nostalgion. Kaj subite ekestis en mia menso pensaro tute nova. Mi komencis scivoli, kion miaj propraj familianoj faras en la hejmo. Dum multaj jaroj mi ne renkontis ilin. En la ŝtato Virginio troviĝis familio kun la nomo Carter, kiu estis parenca al mi; oni diris, ke mi estas praonklo ilia. Ie ajn mi povis bone ŝajnigi min, laŭ aĝo, inter dudek kvin kaj tridek, kaj tio ŝajnis al mi ĉiam kiel eble plej malkongrua, esti praonklo, ĉar miaj pensoj kaj sentoj estis kvazaŭ de knabo. En la familio estis du infanetoj, kiujn mi tre amis, kiuj siavice kredis, ke en la tuta mondo neniu estas tiel ŝatinda, kiel ilia onklo Joĉjo; mi povis vidi ilin klare, dum mi staris tie sub la lunlumita ĉielo de Barsumo, kaj mi sopiris al ili, kiel neniam antaŭe mi sopiris al ajnaj homoj. Laŭ temperamento vagulo, mi neniam estis plene kompreninta la veran signifon de la vorto ”hejmo”, sed la grandega salono de la familio Carter estis ĉiam simbolinta por mi ĉion, kion mi povis kompreni pri hejmeco, kaj nun mia koro turnis sin al ĝi, for de la malvarmaj kaj malamikaj popoloj, inter kiuj mi trovis min.

Ja estas vere, ke ankaŭ Deja Toris malestimas min! Mi estas por ŝi ulaĉo ne taŭga eĉ por poluri la dentojn de la kato de ŝia avino.

Poste la humura flanko de la afero trafis mian menson, kaj ridante mi prenis miajn silkojn kaj peltojn kaj dormis sur la lunlumita tero la dormon de laca kaj sana militisto.

Ni ekiris en la proksima mateno je frua horo, kaj dum la marŝado haltis nur unufoje antaŭ la nokto. Nur du epizodetoj interrompis la tedan tagon. Ĉirkaŭ tagmezo ni vidis, malproksime je nia dekstro, ion kio evidente estas kovilo, kaj Lorkas Tomel ordonis al Tars Tarkas, ke li priesploru ĝin. Tiu ĉi grupigis dekon da militistoj, inkluzive de mi, kaj ni kuris transen al la velurtapiŝo de musko, ĝis la eta enfermaĵo.

Ja estis kovilo, sed la ovoj estis tre malgrandaj, kompare kun tiuj, kiuj estis elkoviĝantaj en la tempo de mia alveno sur Marson.

Tars Tarkas deiĝis de sia besto, kaj detale ekzamenis la enfermaĵon. Fine li anoncis, ke ĝi apartenas al la verdaj homoj de Varhun, kaj ke la cemento, per kiu oni faris la finan fermon, apenaŭ estas seka.

”Ili estas antaŭ ni je nur unutaga marŝado,” li elkriis, kun batalema lumo saltanta en la okuloj.

La laboro pri la kovilo ja ne okupis multan tempon. La militistoj rompis la eniron, kaj du el ili, enrampinte, baldaŭ per siaj mallongaj glavoj detruis ĉiujn ovojn. Resuri ĝinte sur niaj bestoj, ni rapide realiĝis al la kavalkado.

Dum ni rajdis, mi kaptis la okazon demandi al Tars Tarkas, ĉu la Varhunanoj, kies ovojn ni detruis, estas pli malgranda popolo laŭ staturo ol liaj Tarkanoj.

”Mi rimarkis, ke iliaj ovoj estas pli malgrandaj ol tiuj en via kovilo,” mi aldonis.

Li klarigis, ke la ovoj estis ĵus metitaj en la kovilon, kaj estus kreskintaj, same kiel ĉiuj verdMarsanaj ovoj, dum la kvin jaroj en la kovilo, ĝis la grando de tiuj, kiujn mi vidis dum mia unua tago sur Barsumo. Tio ja estis interesa, ĉar ĉiam estis enigme por mi, ke la verdMarsaninoj, kvankam grandstaturaj, povis krei la grandegajn ovojn, el kiuj venas infanoj altaj je pli ol metro. Fakte, la ĵus demetita ovo estas nur iom pli granda ol ordinara ansera ovo, kaj ĉar ĝi komencas kreski nur kiam ĝi estas trafita de la sunlumo, la ĉefuloj malmulte devas labori por porti centojn da ili, unuope, de la konservaj kavernoj ĝis la koviloj.

Baldaŭ post la epizodeto pri la ovoj de la Varhunanoj ni haltis por doni ripozon al niaj rajdbestoj, kaj dum la halttempo okazis la dua interesa afero. Mi estis okupata pri transigo de miaj rajdtukoj de unu toato al alia (mi kutimis dividi inter ili la laboron de la tago), kiam Zad alproksimiĝis, kaj sen ajna parolo frapegis mian toaton per sia glavo.

Ne necesis por mi lernolibro pri verdMarsana etikedo por scii la ĝustan respondon. Fakte, mi estis tiel kolerega, ke apenaŭ mi ne tiris mian pistolon por tiumomente mortigi lin; sed li staris preta kun sia longa glavo, kaj mi povis eliĝi nur similan armilon mian, por renkonti lin en justa batalo per la speco de armilo elektita de li.

Ankaŭ oni rajtas uzi malpli potencan armilon, ol tiu elektita; do, mi rajtis uzi mian mallongan glavon, mian ponardon, mian hakilon, aŭ se mi volus miajn pugnojn, nur mi ne rajtis uzi pulvopafilon aŭ lancon, dum li tenas nur glavon.

Mi elektis armilon similan al lia, ĉar mi sciis, ke li estas fiera pri sia kompetenteco pri ĝi, kaj mi volis, se mi venkus lin, venki per lia preferata armilo. La batalo, kiu okazis, longe daŭris, kaj malfruigis je tuta horo nian remarŝadon.

La tuta komunumo ĉirkaŭis nin, lasante liberan spacon de tridek metroj laŭ diametro por nia batalo.

Zad unue alkuregis min fojon post fojo, kiel bovo alkuregus lupon, sed mi estis tro rapida kontraŭ li, kaj ĉiufoje mi flankenpaŝis de liaj alkuroj, kaj lasis lin ekpuŝi sin preter min, pikante lian brakon aŭ kruron per mia glavo.

Baldaŭ li estis sanganta el seso da vundetoj, sed mi ne povis trovi okazon fari gravan pikegon. Tiam li ŝanĝis taktikon, batalante singardeme kaj lerte, kaj penis science fari tion, kion li ne sukcesis fari per kruda forto. Mi konfesu, ke li estis brila uzanto de la glavo, kaj nur mia pli granda eltenemo kaj mia pli granda facilmoveco (pro la malplia gravito sur Marso) ebligis al mi tiel brave kontraŭstari lin.

Ni movigis laŭ cirkloj dum kelka tempo, sen multe difekti unu la alian, dum la longaj, rektaj, kudrilsimilaj glavoj brilis en la sunlumo, kaj tintis en la silento, kunfrapi ĝante je ĉiu efika deturno. Fine Zad, konstatante, ke li laciĝis pli multe ol mi, evidente decidis alproksimiĝi kaj fini la batalon.

En la momento, kiam li alkuregis min, blindiga lumbrilo trafis miajn okulojn. Mi ne povis vidi lian alproksimi ĝon, kaj povis nur senrigarde salti flanken, penante fuĝi la grandan klingon, kiun image mi jam povis senti en mia korpo. Ŝajnis, ke mi nur parte sukcesas, ĉar pika doloro sentigis sin en mia maldekstra ŝultro; sed subite mi vidis ion, kio bone rekompencis la vundon kaŭzitan de mia dummomenta blindeco.

Sur la ĉaro de Deja Toris staris tri homoj, rigardantaj la batalon super la kapoj de ĉiuj Tarkanoj. Ili estis Deja Toris, Solla kaj Sarkoja, kaj kiam mia forflugema rigardo trafis ilin, prezentiĝis eta bildo, kiu restos gravurita en mia menso ĝis la tago de mia morto. Dum mia rigardo, Deja Toris turnis sin al Sarkoja kun la furiozeco de juna tigrino, kaj frape forigis ion el ŝia suprenlevita mano, ion, kio brilis en la sunlumo, dum ĝi turniĝe falis al la tero. Tiumomente mi eksciis, kiel mi blindiĝis en tiu kriza momento de la batalo, kaj kiel Sarkoja trovis rimedon por mortigi min, sen mem fari la mortigan agon.

Ion alian mi vidis ankaŭ, ion, kio preskaŭ perdigis al mi la vivon ĝuste tiam kaj tie, ĉar ĝi por ereto da tempo forgesigis min pri mia kontraŭulo.

Kiam Deja Toris frape forigis la speguleton el la mano de Sarkoja, tiu ĉi, kun vizaĝo aĉkolora pro malamo kaj kolero, eligis ponardon kaj frapis fortege al Deja Toris; kaj tiumomente Solla, nia kara kaj fidela Solla, saltis inter ilin. Mi vidis la ponardegon iranta al ŝia protektanta brusto.

Mia kontraŭbatalanto reatakis min, kaj mi devis redoni al li mian intereson, sed mia menso apenaŭ atentis la batalon. Ni fojon post fojo kuris furioze unu al la alia.

Subite, sentante ke la pinto de lia glavo estas ĉe mia brusto, kaj ne estas deturnebla, mi ĵetis min al li kun etendita glavmano kaj per la tuta pezo de mia korpo, decidinte, ke mi ne mortos sola. Mi sentis la ŝtalon ŝire penetri mian bruston, ĉio iĝis nigra antaŭ mi, mia kapo turni ĝis, kaj la genuoj cedis sub mi.

Ĉapitro XV. Solla rakontas al mi sian historion

Kiam la konscio revenis al mi (baldaŭ mi sciis, ke mi kuŝis dum nur momento) mi saltis al miaj piedoj por serĉi mian glavon. Mi trovis ĝin, profundigita ĝis la tenilo, en la verda brusto de Zad, kiu kuŝis morta sur la okra musko de la antikva marfundo. Kiam mi ree posedis ĉiujn miajn sensojn, mi trovis, ke lia glavo trapikas mian maldekstran bruston, sed nur tra la karno kaj muskoloj kovrantaj miajn ripojn, eniranta apud la centro de la brusto kaj eliranta sub la ŝultro. Evidente estis, ke kiam mi ĵetis min al li mi iom flankenturnis min, tiel ke lia glavo iris nur sub la muskolojn, farante vundon doloran, sed ne danĝeran.

Eltirante la klingon el mia korpo mi samtempe reprenis la mian, kaj turnante la dorson al lia malbela kadavro mi ekiris, malsana, dolorplena kaj naŭzita, al la ĉaroj portantaj mian sekvantaron kaj posedaĵon. Brueto de Marsa aplaŭdo salutis min, sed ĝi ne interesis min.

Sanganta kaj malforta, mi atingis miajn virinojn, kiuj, alkutimitaj al tiaj aferoj, kuracis miajn vundojn, aplikante la mirindajn kuracilojn, kiuj kaŭzas, ke nur la plej severegaj vundoj montriĝas mortigaj. Donu al Marsa virino plej etan eblecon por kuraco, kaj la morto devas fuĝi.

Baldaŭ ili tiel flikis mian korpon, ke krom malforteco pro sangelfluo kaj iom da doloro ĉirkaŭ la vundo, mi malmulte suferis pro glavpiko, kiu kun Tera kuracado certe estus kuŝiginta min dum pluraj tagoj.

Tiel baldaŭ, kiel la virinoj finis sian laboron, mi rapidis al la ĉaro de Deja Toris, kie troviĝis mia kompatinda Solla kun la brusto ĉirkaŭvolvita de bandaĝoj. Ŝajnis tamen, ke ŝi ne multe suferis pro la atako de Sarkoja, kies ponardo estis trafinta la randon de unu el la metalaj brustornamaĵoj de Solla, kaj, tiel deturnita, faris nur negravan karnvundon, Kiam mi alproksimiĝis, mi trovis Deja Toris kuŝanta sur siaj silkoj kaj peltoj, kaj ŝian sveltan korpon skuata de plorspasmoj. Ŝi ne rimarkis mian ĉeeston, nek aŭdis min paroli kun Solla, kiu staris iomdistance de la ĉaro.

”Ĉu ŝi estas vundita?” mi demandis al Solla, montrante per la kapo al Deja Toris.

”Ne,” ŝi respondis, ”ŝi pensas, ke vi mortis.”

”Kaj ke de nun estos neniu por poluri la dentojn de la sorako de ŝia avino?” mi demandis, ridetante.

”Miakrede vi malprave juĝas ŝin, Johano Carter,” diris Solla. ”Mi ne komprenas viajn agmanierojn, nek ŝiajn, sed mi estas certa, ke la nepino de dek mil jedakoj neniam estus tiel ĉagrenita pro la morto de iu, kiun ŝi taksas sub sia digno, aŭ pro iu, kiu ne havas plej grandan pretendon al ŝia amo. Ili estas fiera raso, sed justa, kiel ĉiuj Barsumanoj, kaj sendube vi multe ĉagrenis ŝin por kaŭzi, ke ŝi malatentas vin, kiam vi vivas, sed funebras pri vi, kiam vi estas morta.”

”Malofte oni vidas plorojn sur Barsumo,” ŝi daŭrigis, ”kaj estas malfacile por mi fari interpreton pri ili. Nur dufoje en mia tuta vivo mi vidis iun plori; la unuan fojon oni ploris pro ĉagreno, la duan fojon pro kolerego. Unue, mia patrino, multajn jarojn antaŭ ol oni mortigis sin; due, Sarkoja, kiam hodiaŭ oni fortiris ŝin de mi. ”

”Via patrino!” mi ekkriis, ”sed certe. Solla, neniam vi konis vian patrinon, infano mia.”

”Sed certe jes. Kaj mian patron ankaŭ,” ŝi aldonis. ”Se vi volas aŭskulti la strangan kaj malbarsuman historion, venu al la ĉaro hodiaŭ nokte, Johano Carter, kaj mi rakontos al vi ion, kion neniam en la vivo antaŭe mi rakontis.

Kaj nun oni donas la signalon por rekomenci la marŝadon, necesas, ke vi iru.”

”Mi venos hodiaŭ nokte, Solla,” mi promesis. ”Kaj nepre diru al Deja Toris, ke mi estas vivanta kaj bonsana.

Mi ne trudos min al ŝi. Kaj certe ne lasu ŝin scii, ke mi vidis ŝin ploranta. Se ŝi volas paroli al mi, mi atendas ŝian ordonon por alvenigo.”

Solla suriris la ĉaron, kiu estis aliranta sian lokon en la vico, kaj mi rapidis al mia atendanta toato, kaj galopis al mia loko apud Tars Tarkas, je la vosto de la sekvantaro.

Ni estis impona kaj timiga spektaklo, dum ni transiris la flavan pejzaĝon. Du cent kvindek multornamitaj kaj brilkoloraj ĉaroj, kun antaŭa gvardio de ducent militistoj kaj ĉefuloj, kvinope rajdantaj, kun dudeko da flankrajdantoj; kvindek pliaj mastodontoj, fortaj tirbestoj kiujn oni nomas ”zitidaroj,” kaj la kvin aŭ ses cent pliaj toatoj libere kurantaj en la kvadrataĵo formita de la ĉirkaŭaj militistoj. La brilantaj metaloj kaj juveloj de la viroj kaj virinoj, ornamaĵoj kiuj troviĝis kaj sur la garnaĵoj de la zitidaroj kaj toatoj, donis barbaran belon al karavano, kiu certe estus farinta Hindan princon verda pro envio.

La grandegaj larĝaj radringoj de la ĉaroj, kaj la kusenaj piedoj de la bestoj, sur la muskokovrita marfundaĵo faris nenian bruon. Ni antaŭeniris en plena silento, kiel grandega fantomaro, krom kiam la trankvilo rompiĝis pro la gorĝa muĝado de spronita zitidaro, aŭ la henado de batalantaj toatoj.

La verdaj Marsanoj malmulte interparolis, kaj ĉiam per unuopaj silaboj, basvoĉaj, similaj al malproksimaj malklaraj tondretoj.

Ni transiris senvojan dezerton de musko, kiu, kliniĝinte sub la premo de larĝa radringo aŭ kusena piedo, denove leviĝis post ni, tiel ke nia transiro lasis neniun spuron. Fakte, ni povus esti la fantomoj de la forlasintaj mortintoj sur la mortinta maro de tiu mortanta planedo, tiel malmulte da bruo aŭ postsigno ni lasis dum nia surpasado. Tio estis por mia vido la unua marŝado de granda aro da homoj kaj bestoj, kiu lasis nenian spuron kaj levis neniom da polvo; sur Marso ne troviĝas polvo, krom en la kulturitaj regionoj dum la vintraj monatoj, kaj eĉ tiam la manko de fortaj ventoj faras ĝin preskaŭ nerimarkebla.

Ni kamploĝis tiun nokton ĉe la malsupro de la montoj, al kiujn dum du tagoj ni proksimiĝis, kaj kiuj signis la sudan limon de tiu regiono. Niaj bestoj dum du tagoj estis sen trinko, kaj de post kiam ili estis venintaj de Tark dum preskaŭ du monatoj, ili ne havis akvon. Tars Tarkas klarigis al mi, ke ili bezonas malmulte, kaj povas vivi preskaŭ senlime per la musko, kiu kovras la tutan teron de Barsumo, kaj kiu enhavas en siaj etaj tigoj sufiĉe da malsekaĵo por kontentigi la malmultan bezonon de la bestoj.

Enkorpiginte mian vesperan manĝon de fromaĝsimila nutraĵo kaj vegetaĵa lakto, mi serĉis Sollan, kiun mi trovis laboranta, en lumo de torĉo, je la ornamaĵoj de Tars Tarkas. Kiam mi alproksimiĝis, ŝi suprenrigardis al mi, kaj ŝia vizaĝo montris plezuron kaj bonvenigemon.

”Mi ĝojas, ke vi venis,” ŝi diris. ”Deja Toris dormas, tiel ke mi sentas min soleca. Mia propra popolo ne ŝatas min, Johano Carter; mi tro malsimilas al ĝi. Tio estas malfeliĉa sorto, ĉar mi devas elteni mian vivon inter ĝi, kaj ofte mi bedaŭras, ke mi ne estas vera verdMarsanino, sen amo kaj sen espero; sed ja mi travivis amon, kaj tiel mi estas perdita.”

”Mi promesis rakonti al vi mian historion, pli ĝuste la historion pri miaj gepatroj. Laŭ tio, kion mi lernis pri vi kaj pri la moroj de via popolo, mi estas certa, ke la historio ne estos stranga por vi, sed inter la verdMarsanoj ĝi ne havas paralelon en la memoro de la plej maljuna vivanta Tarkano, kaj niaj legendoj enhavas malmulte da tiaj rakontoj.”

”Mia patrino estis malgranda, tiel malgranda, ke oni ne permesis al ŝi esti patrino. Niaj ĉefuloj bredas precipe por la grandeco. Ŝi estis ankaŭ malpli malvarmkora kaj kruela ol la plejmulto da verdMarsaninoj, kaj, ne ŝatante kunesti kun ili, ŝi ofte vagadis sola la dezertajn avenuojn de Tark, aŭ sidis inter la sovaĝaj floroj sur la apudaj montoj, kun la menso plena de pensoj kaj deziroj kiujn miakrede nur mi, inter la hodiaŭaj virinoj de Tark, povas kompreni. Ĉu mi ne estas infano de mia patrino?”

”Kaj tie, sur la montoj, ŝi renkontis junan militiston, kies devo estis gardado de la manĝantaj zitidaroj kaj toatoj.

Komence ili interparolis nur pri temoj de ordinara intereso al Tarkanoj, sed iom post iom, kiam ili pli ofte renkontiĝis, (kiel evidentiĝis al ili ambaŭ, ne plu pro hazardo) ili parolis pri si mem, pri siaj ŝatoj, siaj esperoj kaj siaj ambicioj. Ŝi fidis lin, kaj parolis al li pri la antipatio, kiun ŝi sentis pri la krueleco de siaj samrasanoj, pri la malbela, senama vivo ilia. Poste ŝi atendis la tempeston de kolero venonta el liaj malvarmaj, malmolaj lipoj; sed anstataŭe li ĉirkaŭprenis ŝin per siaj brakoj kaj kisis ŝin.”

”Dum ses longaj jaroj ili tenis la sekreton pri sia amo. Ŝi, mia patrino, apartenis al la sekvantaro de la eminenta Tal Hajus, dum ŝia amanto estis simpla militisto, portanta nur la propran metalon. Se oni eltrovus ilian perfidon al la tradicio de la Tarkanoj, certe la plej severa puno, en la granda areno antaŭ Tal Hajus kaj liaj hordoj, trafus ilin ambaŭ.”

”Oni kaŝis la ovon, el kiu mi devenis, sub granda vitraĵo sur la plej alta kaj neatingebla el la parte ruinaj turoj en antikva Tark. Unufoje en ĉiu jaro mia patrino vizitis ĝin, dum la kvin longaj jaroj de ĝia restado dum la kovtempo.

Ŝi ne kuraĝis veni pli ofte, ĉar pro la kulposento de sia konscienco ŝi timis, ke oni spionas ĉiun ŝian iron. Dum tiu periodo mia patro gajnis multe da distingo kiel militisto, preninte la metalon de pluraj ĉefuloj.

Lia amo al mia patrino neniam malfortiĝis, kaj lia plej granda ambicio estis atingi rangon, kiam li povus albatali por ŝi la metalon eĉ de la eminenta Tal Hajus, kaj tiel, estante reganto super la Tarkanoj, esti libera por pretendi sin por ŝi. Samtempe li povus, pro sia potenco, protekti la infanon, kiu alie estus tuj mortigita, se malkaŝi ĝus la vero.

”Tio estis fantazia revo, ke li povus albatali la metalon de Tal Hajus post nur kvin jaroj, tamen li rapide iris antaŭen, kaj baldaŭ okupis gravan lokon en la konsilantaro de Tark. Iun tagon, tamen, la ebleco por ĉiam perdiĝis, ke sufiĉe frue li povus savi siajn amatojn; oni komandis lin suden fari ekspedicion al la glacikovrita regiono almilitantan la indiĝenojn, por rabi de ili iliajn peltojn. Tiel oni agas sur Barsumo; oni ne prilaboras tion, kion oni povas albatali al si de aliaj.”

”Li estis for dum kvar jaroj, kaj kiam li revenis, ĉio estis finita jam de tri; ĉar unu jaron post lia foriro, kaj iom antaŭ la tempo de la reveno de ekspedicio irinta por alporti la fruktojn de la komunuma kovilo, la ovo elkovi ĝis. Poste mia patrino daŭre tenis min en la malnova turo, vizitante min ĉiunokte, kaj verŝante al mi tian amon, kian la komunuma vivo rabus de ni ambaŭ. Ŝi esperis, post la reveno de la ekspedicio irinta al la komunuma kovilo, meti min inter la aliajn idojn destinitajn por la ĉefsidejo de Tal Hajus, kaj tiel eviti la sorton, kiu certe sekvus, se oni eltrovus ŝian pekon kontraŭ la antikvaj tradicioj de la verdaj homoj.”

”Rapide ŝi instruis al mi la lingvon kaj morojn de sia raso, kaj iun nokton ŝi rakontis al mi la historion, kiun mi rakontis al vi nun, klarigante al mi la neceson de kompleta sekreteco, kaj la singardemon, kiu estos bezonata, kiam mi estos metita de ŝi inter la aliajn junajn Tarkanojn, por ne malkaŝi, ke mi estas pli multe edukita ol ili, nek per ajna signo montri antaŭ aliaj mian amon por ŝi, kaj mian scion pri miaj gepatroj. Poste, tirante min proksimen al ŝi, ŝi flustris en mian orelon la nomon de mia patro.”

”En tiu momento el la nigro de la tura ĉambro venis eklumo, kaj tie staris Sarkoja. Ŝiaj brilantaj okuloj estis direktataj al mia patrino en freneza malŝatego. La fluego de insultoj, kiujn ŝi elverŝis, igis mian junan koron malvarma de timego. Estis evidente, ke ŝi aŭskultis la tutan historion, kaj ke ŝi ion suspektis jam de longe pro la ĉiunoktaj forestoj de mia patrino, kaj hodiaŭ nokte sekvis ŝin ĝis nia ejo.”

”Unu aferon ŝi ne aŭdis kaj ne sciis — la flustritan nomon de mia patro. Tio evidentiĝis pro ŝia postulado, ke mia patrino malkaŝu la nomon de sia kunpekinto. Sed ĉiuj minacoj de Sarkoja ne povis eltiri de mia patrino lian nomon, kaj por evitigi al mi torturon, mia patrino mensogis, dirante, ke nur ŝi konas lian nomon kaj neniam ŝi diros ĝin eĉ al la propra infano.”

”Ĵetinte kelkajn lastajn malbenojn, Sarkoja forrapidis por raporti al Tal Hajus sian eltrovon. Mia patrino, volvinte min per la silkoj kaj peltoj de siaj noktaj kovraĵoj, tiel ke mi apenaŭ estis videbla, malsupreniris al la stratoj kaj kuregis al la periferio de la civito, al la vojo kondukanta suden, laŭ direkto al la viro kies protekton ŝi ne povis pretendi, kies vizaĝon tamen ŝi volis unufoje ankoraŭ vidi antaŭ ol morti.”

”Kiam ni alproksimiĝis al la suda limo de la civito, venis al ni sono transe de la muska ebenaĵo, el la direkto de la sola trairejo tra la montoj, kiu kondukis al la pordegoj, la trairejo, tra kiu karavanoj el ĉiuj direktoj eniras la civiton. La sonoj estis pro la fajfkriado de la toatoj kaj la gruntado de la zitidaroj, kun kelkfoje tintado de armiloj, kiu anoncis la alproksimiĝon de militistaro. La ĉefa penso en ŝia menso estis, ke jen estas mia patro, revenanta de sia ekspedicio, sed pro la konata ruzeco de la Tarkanoj ŝi juĝis plej prudente ne kure aliri por saluti lin.”

”Retirante sin en la ombrojn de pordo, ŝi atendis la alvenon de la kavalkado, kiu baldaŭ eniris la avenuon, disiĝante kaj plenigante la vojon inter la muroj. Dum la kapo de la procesio preterpasis nin, la malpli granda luno aperis post la superpendantaj tegmentoj, kaj heligis la scenon per la tuta brilo de sia mirinda lumo. Mia patrino ankoraŭ pli multe retiris sin en la amikajn ombrojn, kaj el sia kaŝejo vidis, ke la ekspedicio ne estas tiu de mia patro; ĝi estis la revenanta karavano, portanta la junajn Tarkanojn. Tuj ŝi formis sian planon, kaj kiam granda ĉaro svingiĝis proksime de nia kaŝejo, ŝi glitigis sin sur la trenatan vostotabulon, kaŭris en la ombro de la altaj flankoj, kaj premis min al sia brusto, en ama paroksismo.”

”Ŝi sciis, kion mi ne sciis, ke neniam denove post tiu nokto ŝi tenos min al sia brusto, kaj neniam, verŝajne, ni denove vidos unu la alian.”

”Kiam ni atingis la placon, en la ĝenerala konfuzo ŝi enmiksis min inter la aliajn infanojn, kies dumvojaĝaj gardantoj nun libere povis forlasi sian respondecon. Oni gregigis nin en unu granda ĉambro, kaj virinoj, kiuj ne estis kun la ekspedicio nutris nin. La postan tagon oni disdonis nin inter la sekvantaroj de la ĉefuloj.”

”Neniam post tiu nokto mi vidis mian patrinon. Tal Hajus enkarcerigis ŝin. Ĉiamaniere, ankaŭ per la plej terura kaj hontiga torturo, oni penis ŝiri el ŝi la nomon de mia patro. Sed ŝi restis fidela kaj lojala, kaj fine mortis inter la ridegado de Tal Hajus kaj liaj ĉefuloj, dum nepriskribebla torturo.”

”Mi poste eksciis, ke ŝi diris al ili, ke ŝi mortigis min por evitigi al mi similan morton sub iliaj manoj, kaj ĵetis mian korpon al la blankaj simioj. Nur Sarkoja malkredis ŝin, kaj mi sentas ĝis hodiaŭ, ke ŝi suspektas mian originon, kaj tamen ne kuraĝas malkaŝigi min, almenaŭ nun, ĉar ŝi certe divenas ankaŭ la nomon de mia patro.

”Kiam li revenis de sia ekspedicio kaj aŭdis la historion pri la sorto de mia patrino el la buŝo de Tal Hajus mem, mi ĉeestis. Mi povis vidi, ke neniam eĉ per tremeto de muskolo li montris la plej etan emocion; kaj li ne ridis, kiam Tal Hajus ĝoje rakontis pri ŝia agonio. De tiu momento li iĝis pli kruela ol la plej kruelaj homoj, kaj mi atendas la tagon, kiam li atingos sian celon, kaj tretos la kadavron de Tal Hajus. Mi estas tiel certa, ke li atendas la okazon por venĝegi sin, ankaŭ ke lia amo estas tiel forta en lia brusto, kiel kiam ĝi unue transformis lin antaŭ kvardek jaroj, kiel mi estas, ke ni sidas tie ĉi sur la rando de la praoceano, dum saĝaj homoj dormas, Johano Carter.”

”Kaj via patro, Solla, ĉu li estas inter ni ĉiuj nun?” mi demandis.

”Jes,” ŝi respondis, ”sed li ne scias, kiu mi estas. kaj li ne scias, kiu perfidis mian patrinon al Tal Hajus. Mi sola scias la nomon de mia patro, kaj nur mi kaj Tal Hajus kaj Sarkoja scias, ke ŝi estas tiu, kiu portis la rakonton destinontan morton kaj torturon al lia amatino.”

Dum kelkaj momentoj ni sidis silentaj, ŝi, absorbita de pensoj pri sia terura pasinteco, kaj mi, kompatante la homojn kondamnitajn pro la senkoraj moroj de sia raso al senamaj vivoj de kruelemo. Baldaŭ ŝi parolis.

”Johano Carter, se iam vera homo paŝis sur la malvarma, mortinta brusto de Barsumo, vi estas tia. Mi scias, ke mi povas fidi vin, kaj ĉar la scio eble povos iun tagon helpi al vi, aŭ al li, aŭ al Deja Toris, aŭ al mi, mi diros al vi la nomon de mia patro, kaj ne ordonos ligon aŭ kondiĉojn al via lango. Kiam venos la oportuna horo, parolu la veron, se tiel ŝajnos al vi plej bone. Mi fidas al vi, ĉar laŭ mia scio vi ne estas dotita de tiu terura trajto, la konstanta kaj senescepta verdiremo, mi scias, ke vi povus mensogi kiel vera ĝentlemano de Virginio, se tiel vi povus evitigi al aliaj doloron aŭ suferon. La nomo de mia patro estas Tars Tarkas.”

Ĉapitro XVI. Ni planas forkuri

La cetero de nia vojaĝo al Tark estis seneventa. Dum dudek tagoj ni survojis, transirante du marfundojn, kaj trapasante plurajn ruinajn civitojn, plejparte pli malgrandajn ol Korad. Dufoje ni transiris la famajn Marsajn akvovojojn, kiujn niaj Teraj astronomoj nomas kanaloj.

Kiam ni proksimiĝis al ili, oni sendis militiston antaŭen kun forta binoklo, kaj se ne estis videbla ia arego de ruĝMarsanaj militistoj, ni proksimiĝis kiel eble plej proksime kaj kamploĝis ĝis mallumiĝo. Tiam ni malrapide aliris la kulturitan teron, kaj trovante unu el la grandaj larĝaj vojoj, kiuj transiras tiujn areojn je regulaj interspacoj, silente kaj sinkaŝeme transiris al la senakva tero aliflanke. Necesis kvin horoj unuafoje por transiri senhalte, kaj duafoje tuta nokto, ĉar kiam la suno montris sin, ni nur ĵus forlasis la altmurajn kampojn.

Ĉar ni transiris dum mallumo, mi malmulton povis vidi, krom kiam la pli proksima luno lumigis etajn pecojn de la pejzaĝo, montranta ĉirkaŭmuritajn kampojn kaj malaltajn, neorde konstruitajn domojn, sufiĉe similajn al niaj Teraj farmbienoj. Troviĝis multaj arboj, orde aranĝitaj, kaj kelkaj el ili estis tre altaj. En kelkaj el la enfermaĵoj estis bestoj, kaj ili sciigis sian ĉeeston per fajfkrioj kaj gruntoj de timo, kiam ili flaris niajn strangajn, sovaĝajn bestojn kaj la pli sovaĝajn homojn.

Nur unufoje mi vidis fremdan homon. Tio okazis je la interkruciĝo de nia vojo kun la larĝa, blanka vojo kiu tratranĉas ĉiun kulturitan regionon laŭlonge, ĝuste je ĝia centro. Sendube li estis dormanta apud la vojo, ĉar, kiam mi venis apud lin, li levis sin je la kubuto, kaj post rigardo al la alvenanta karavano, salte ekstaris kun kriego kaj freneze forkuris laŭ la vojo, por fine suprengrimpi apudan muron kun facilmova kapablo de timigita kato. La Tarkanoj neniel atentis lin; ili ne havis militemajn intencojn, kaj signis, ke ili vidis lin, nur per tio ke ili iom rapidigis la karavanon, alirante la dezerton, kiu markas nian eniron en la regnolandon de Tal Hajus.

Eĉ ne unufoje mi havis parolon kun Deja Toris. Ŝi sendis al mi neniun komunikaĵon por diri, ke mi estos bonvena al ŝia ĉaro, kaj mia malsaĝa fiero malhelpis min fari ian alproksimiĝon. Mi vere kredas, ke la sinteno de iu viro al la virinoj ekzistas laŭ inversa proporcio je lia braveco inter viroj. La malfortuloj kaj la stultuloj ofte estas tre kapablaj por sorci la virinojn, dum la militista viro, kiu povas sentime alrigardi milon da veraj danĝeroj, sidas kaŝante sin en la ombroj, kiel timplena infano.

Ĝuste tridek tagojn post mia alveno sur Barsumo ni eniris la antikvan civiton Tark, de kies jam longe forgesita popolo la hordoj de verdaj homoj ŝtelis eĉ la nomon.

La hordoj de Tark laŭnombre estas proksimume tridek mil, dividitaj inter dudek kvin komunumoj. Ĉiu komunumo havas sian propran ”jedon” kaj malpli gravajn ĉefojn, sed ĉiuj estas regataj de Tal Hajus, ”jedako” de Tark. La civito Tark estas ĉefsidejo de kvin el la komunumoj, la ĉefsidejoj de la aliaj estas la diversaj dezertaj civitoj de antikva Marso, en la distrikto, al kiu Tal Hajus pretendas.

Frue en la posttagmezo ni eniris la grandan centran placon. Oni ne aklame salutis la revenintan ekspedicion.

Homoj kiuj okaze estis en la proksimeco elparolis la nomojn de militistoj aŭ virinoj, kiujn ili rekte renkontis, laŭ la formala maniero de sia speco, sed kiam oni eltrovis, ke ĉeestas du kaptitoj, la intereso estis pli vigla, kaj Deja Toris kaj mi iĝis centraj punktoj de demandantaroj.

Baldaŭ oni asignis nin al novaj loĝejoj, kaj ni dediĉis la ceteron de la tago por orientiĝo al niaj ŝanĝitaj cirkonstancoj.

Mia hejmo nun troviĝis sur avenuo kondukanta en la placon de la sudo, la ĉefvojo laŭ kiu ni marŝis de la civitaj pordegoj. Mi troviĝis sur la plej malproksima flanko de la placo, kaj havis tutan konstruaĵon por mi.

La sama grandioza arkitekturo, kiu estis karakteriza en Korad, estis tie ĉi rimarkebla, sed eĉ pli bela. Mia loĝejo estus taŭga por la plej eminenta imperiestro de Tero, sed por ĉi tiuj strangaj homoj nenio estis rimarkinda pri ĝi krom la grandeco, ankaŭ la grandeco de la unuopaj ĉambroj. Ju pli granda, des pli dezirinda; tial Tal Hajus okupis la plej grandan konstruaĵon en la civito, tute netaŭgan por loĝado. Lorkas Tomel okupis la duan plej grandan, la trian okupis iu ”jed” de malpli alta rango, kaj tiel plu ĝis la plej malalta el la kvin ”jedoj”. La militistoj okupis la konstruaĵojn kun la ĉefuloj, al kies sekvantaroj ili apartenis, aŭ, se ili preferis, ili trovis loĝejon inter la miloj da neloĝataj konstruaĵoj en sia propra kvartalo de la urbo; al ĉiu komunumo oni asignis iun parton de la civito, kaj ĉiu devis loĝi laŭe, krom la jedoj, kiuj kune okupis konstruaĵojn alrigardantaj la placon.

Kiam mi fine ordigis mian domon, pli ĝuste, konstatis ke oni ordigis ĝin, preskaŭ estis tempo de sunsubiro, kaj mi elrapidis kun la celo trovi la lokon de Solla kaj ŝiaj gardatoj, ĉar mi forte intencis paroli kun Deja Toris, por impresi ŝin pri la neceso repaciĝi kun mi almenaŭ ĝis mi trovos rimedojn por ebligi ŝian fuĝon. Vane mi serĉis ĝis la supra rando de la granda ruĝa suno estis malaperonta post la horizonto. Subite mi vidis la malbelan kapon de Ula rigardanta el fenestro de dua etaĝo en ĝuste la sama strato kiel mia loĝejo, kvankam pli proksima al la placo.

Ne atendante inviton, mi kuregis supren laŭ la serpentanta ŝtuparo, kiu kondukis al la dua etaĝo. Enirante grandan ĉambron en la antaŭa parto de la konstruaĵo, mi renkontis la saluton de la freneze feliĉa Ula, kiu ĵetis sin al mi tuj, preskaŭ renversante min. Ĝi tiel ĝojis vidi min, ke ĝi preskaŭ ŝajnis manĝonta min; ĝia kapo fendiĝis de orelo ĝis orelo, montrante la tri vicojn da dentoj en ĝia kobolda rido.

Kvietigante ĝin per ordono kaj kareso, mi rapide rigardis tra la alvenanta mallumo por signo de Deja Toris, poste, ne vidante ŝin, mi kriis ŝian nomon. Respondanta murmuro venis el la malproksima angulo de la ĉambro, kaj per du rapidaj paŝoj mi staris apud ŝi. Ŝi kaŭrsidis inter siaj silkoj kaj peltoj sur antikva skulptita seĝo.

Mi atendis, kaj ŝi leviĝis al sia plena alto, rigardis min rekte en la okulojn kaj diris: ”Kion volas Dotar Sojat, Tarkano, de Deja Toris, sia kaptitino?”

”Deja Toris, mi ne scias, kiel mi kolerigis vin. Neniel estis mia deziro, iel dolorigi aŭ ofendi vin, kiun mi esperis protekti kaj komfortigi. Neniel rilatu kun mi, se tiel vi volas, sed ke vi devas helpi al mi efektivigi vian fuĝon, se eblas, tion mi ne petas, tion mi ordonas. Kiam denove vi estos en sekureco ĉe la kortego de via patro, vi povos sinteni al mi laŭvole, sed de nun ĝis tiu tago mi estas via mastro, kaj vi devas obei kaj helpi min.”

Ŝi rigardis al mi longe kaj intenceme, kaj mi kredis, ke ŝi malpli severas kontraŭ mi.

”Mi komprenas viajn vortojn, Dotar Sojat,” ŝi respondis, ”sed vin mi ne komprenas. Vi estas stranga miksaĵo de infano kaj viro, de besteco kaj nobleco. Mi tre volas, ke mi povu legi vian koron.”

”Rigardu malsupren al viaj piedoj, Deja Toris; ĝi kuŝas tie nun, kie ĝi kuŝis de post tiu alia nokto en Korad, kaj tie ĝi kuŝos, pulsanta ĉiam por vi sola, ĝis la morto mem haltigos ĝin.”

Ŝi ekpaŝis al mi, kun la belaj manoj etenditaj laŭ gesto strange serĉanta.

”Kion vi volas diri, Johano Carter?” ŝi flustris, ”kion vi diras al mi?”

”Mi diras al vi tion, kion mi promesis al mi ne diri al vi, almenaŭ ne antaŭ ol vi liberiĝos de la verdaj homoj, tion, kion laŭ via sinteno al mi dum la lastaj dudek tagoj mi kredis neniam dirota al vi. Mi diras, Deja Toris, ke mi estas via, korpe kaj anime, por servi al vi, por batali pro vi, por morti por vi. Nur unu peton mi faras, ke vi faru neniun signon, aŭ kondamnan aŭ aproban, pri miaj ĵusaj vortoj, antaŭ ol vi estos sekura inter via propra popolo.

Kiaj ajn viaj sentoj pri mi, ili ne influiĝu de dankemo; kion ajn mi faras por servi al vi estas motivita nur de sinservemo, ĉar mi havas plezuron, servante vin.”

”Mi submetos min al via volo, Johano Carter, ĉar mi komprenas vian motivon, kaj mi akceptas vian servadon ne pli volonte, ol mi obeos viajn ordonojn. Dufoje mi maljustis al vi en miaj pensoj, kaj denove mi petas vian pardonon.”

La eniro de Solla malhelpis pluan intimparolon. Ŝi estis tre maltrankvila, malsimile al sia kutimo.

”Tiu aĉega Sarkoja denove estis ĉe Tal Hajus,” ŝi kriis, ”kaj laŭ onidiroj de la placo, mankas espero por vi ambaŭ.”

”Kion ili diras?” demandis Deja Toris.

”Ke oni ĵetos vin al la sovaĝaj hundoj en la granda areno, tiel baldaŭ, kiel la hordoj kunvenos por la ĉiujaraj ludoj.”

”Solla,” mi diris, ”vi estas Tarkano, sed vi malamas kaj abomenas la morojn de via popolo tiom, kiom ni. Ĉu vi ne akompanos nin en unu grandega provo por fuĝi? Certe Deja Toris povas proponi al vi hejmon kaj protekton ĉe sia propra popolo, kaj via sorto tie ne povas esti pli malbona ol inter ĉi tiuj homaĉoj.”

”Jes,” kriis Deja Toris, ”venu kun ni, Solla! Vi fartos pli bone inter la ruĝaj homoj de Heliumio ol tie ĉi. Kaj mi povas promesi al vi ne nur hejmon inter ni, sed tiun amon, kiun via temperamento avidas, kiun la moroj de via raso rabas de vi. Venu kun ni, Solla! Ni povus iri sen vi, sed via sorto estus terura, se ili kredus vin helpinto al nia forkuro. Mi scias, ke ne pro timo vi venos kun ni, sed ni ja deziras vin kun ni, ni deziras venigi vin en landon de suno kaj feliĉo, inter popolo, kiu komprenas la amon, la simpation, la dankemon. Diru, ke jes. Solla, diru jes!”

”La granda akvovojo kondukanta al Heliumio sude foras je nur ok dek kilometroj,” murmuris Solla, duone al ŝi, ”rapida boato povus atingi ĝin en tri horoj. Poste Heliumio malproksimas je nur ok cent kilometroj, intere estas precipe regionoj maldense loĝataj. Ili scius, kaj sekvus nin. Ni povus kaŝi nin kelktempe inter la grandaj arboj, sed ne ekzistas granda ebleco eviti ilin. Ili sekvus nin eĉ ĝis la pordegoj de Heliumio, kaj je ĉiu paso mortigus kaj mortigus. Vi ne scias, kiel aĉaj ili estas.”

”Ĉu ne ekzistas alia vojo al Heliumio?” mi demandis.

”Ĉu vi ne povas fari al ni malgrandan landkarton pri la travojaĝota regiono, Deja Toris?”

”Jes,” ŝi respondis. Preninte grandan diamanton el sia hararo, ŝi desegnis sur la marmora planko la unuan landkarton de Barsumo, kiun mi iam vidis. Ĉiudirekten sur ĝi disiĝis longaj rektaj linioj, foje kurantaj paralele, foje konverĝantaj al granda cirklo. Ŝi klarigis, ke la linioj estas akvovojoj, la cirkloj estas civitoj; unu el ĉi tiuj, en la nordokcidento, ŝi montris, estas Heliumio. Aliaj civitoj estis pli proksimaj, sed ŝi diris, ke ŝi timas eniri, ĉar ili estas plejparte malamikaj al Heliumio.

Fine, studinte la landkarton detale, en la lunlumo kiu nun inundis la ĉambron, mi montris al akvovojo malproksime en la nordo, kiu ŝajnis ankaŭ kondukanta al Heliumio.

”Ĉu tio ne trafas la teritorion de via avo?” mi demandis.

”Jes,” ŝi respondis, ”sed ĝi troviĝas norde je tricent kilometroj. Ĝi estas unu el la akvovojoj, kiujn ni transiris survoje al Tark.”

”Ili neniam suspektus, se ni provus atingi tiun malproksiman akvovojon,” mi respondis, ”ĝuste tial, miaopinie, ĝi estas nia plej bona vojo por fuĝo.”

Solla konsentis kun mi, kaj ni decidis fuĝi el Tark en tiu sama nokto, tiel baldaŭ, fakte, kiel mi povus trovi kaj seli miajn toatojn. Ni aranĝis, ke Solla rajdos sur unu, kaj mi kaj Deja Toris sur la alia; ĉiu portos kun si sufiĉe da manĝo kaj trinko por du tagoj, ĉar por tia longa distanco oni ne povos trorapidigi la bestojn.

Mi instrukciis al Solla, ke ŝi kun Deja Toris sekvu unu el la malmulte frekventataj avenuoj al la suda limo de la civito, kie mi atingos ilin kun la toatoj kiel eble plej baldaŭ.

Ili lasis min por kolekti la bezonotajn nutraĵon, silkojn kaj peltojn, kaj mi iris kviete al la malantaŭaĵo de la unua etaĝo, kie niaj bestoj moviĝis maltrankvile, laŭ sia kutimo, antaŭ ol kuŝigi.

En la ombroj de la konstruaĵoj, kaj ekstere sub la radioj de la Marsaj lunoj, paŝadis granda aro da toatoj kaj zitidaroj, zitidaroj elgruntantaj siajn gorĝsonojn, toatoj foje eligantaj fajfkrion, kiu signas la preskaŭ kutiman kolerstaton de tiuj bestoj. Kiam ili ekflaris min ili iĝis pli moviĝemaj, kaj iliaj malbelaj krioj pliintensiĝis. Ja estis danĝere eniri toatejon sola kaj dumnokte; unue, ĉar ilia kreskanta bruemo povus averti la apudajn militistojn, ke io misa okazas, ankaŭ, ĉar en iu ajn momento iu granda virtoato povus decidi, ke ĝi kondukos amaskuregon al mi.

Ne dezirante inciti ilin hodiaŭ nokte, kiam multo dependis de sekreteco kaj rapideco, mi premis min al la ombroj de la konstruaĵoj, preta en iu ajn momento salti en la sendanĝerecon de apuda pordo aŭ fenestro. Tiel mi iris silente al la pordegoj, kiuj donis aliron al la strato, malantaŭe de la korto, kaj alproksimiĝante al la elirejo mi vokis mallaŭte miajn du bestojn. Multege mi dankis al la Providenco, kiu donis al mi la antaŭvidemon gajni la amon kaj fidon de tiuj du sovaĝaj, mutaj bestoj, ĉar baldaŭ de la malproksima flanko de la korto du grandaj formoj perfortis la vojon al mi tra la montegoj da besta karno.

Ili venis tute proksimen al mi, frotante siajn nazojn kontraŭ mia korpo, kaj nazserĉante la frandaĵojn, per kiuj mi kutime regalis ilin. Malfermante la pordegojn mi ordonis al la grandaj bestoj, ke ili eliru. Sekvante ilin glite, mi fermis la pordegojn malantaŭ mi.

Mi ne tuj selis aŭ ekrajdis la bestojn, sed iris kviete en la ombroj de la konstruaĵoj al nefrekventata avenuo kondukanta al la loko, kie laŭaranĝe mi renkontiĝos kun Deja Toris kaj Solla. Senbrue kiel senkorpaj spiritoj, ni iris ŝtele tra la senhomaj stratoj, sed mi spiris libere nur kiam ni povis jam vidi la ebenaĵon ekster la civito. Mi estis certa, ke Solla kaj Deja Toris ne havos malfacilaĵon, atingante nian renkontejon neviditaj, sed pri mi mem, kun miaj grandaj toatoj, mi ne estis certa; ne estis kutimo de militistoj post mallumiĝo forlasi la civiton, fakte, ne estis loko proksime al kiu ili povus iri.

Mi bone atingis la renkontejon, sed ĉar Deja Toris kaj Solla ne estis tie, mi kondukis miajn bestojn en la enirejon de unu el la grandaj konstruaĵoj. Mi supozis, ke eble iu kunloĝantino parolis kun Solla kaj tiel malfruigis ilin, kaj mi ne sentis maltrankvilon ĝis pli ol horo pasis sen signo pri ili. Post plua duonhoro mi tamen iĝis timplena.

Subite la sonoj de alvenanta areto da homoj rompis la silenton de la nokto; kaj laŭ la bruo mi sciis, ke ne temas pri fuĝintoj ŝtelirantaj al libereco. Baldaŭ ili estis proksimaj al mi, kaj el la ombroj de la enirejo mi vidis dudekon da rajdantaj militistoj. Preterpasante, ili lasis fali vortojn, kiuj suprenigis mian koron en mian kapon.

”Li sendube aranĝis renkonti ilin proksime de la civita limo, tial…” Pluon mi ne aŭdis; sed tio jam aŭdita sufiĉis. Oni do eltrovis nian planon, kaj la eblecoj por nia fuĝo, de nun ĝis la terura fino, ja estus malgrandaj. Mia sola espero nun estis retroiri nerimarkate al la loĝejo de Deja Toris kaj eltrovi pri ŝia sorto. Tamen kiel fari tion, ŝarĝita de du grandaj toatoj, nun kiam la tuta civito scias pri mia fuĝo, tio ja estis problemo.

Subite venis al mi ideo, kaj agante laŭ mia scio pri la konstruo de la domoj de la antikvaj Marsaj civitoj, kun malplena korto en la centro de ĉiu kvadrato, mi palpe trovis vojon tra la mallumaj ĉambroj, per vokoj sekvigante la toatojn post mi. Estis malfacile por ili, trairi iujn pordotruojn, sed ĉar la ĉefaj domoj de la civitoj estis iom grandskale konstruitaj, ili fine povis trasintordi, kaj tiel ni fine atingis la internan korton, kie mi trovis, kiel mi atendis, la kutiman tapiŝon de muskosimila vegetaĵo, kiu estus por ili manĝaĵo kaj trinkaĵo, ĝis mi povos revenigi ilin al ilia propra enfermaĵo. Mi estis certa, ke ili estos kontentaj kaj trankvilaj en ĉi tiu loko, kaj ekzistis nur tre malgranda ebleco, ke oni trovos ilin, ĉar la verdaj homoj ne multe emas eniri tiujn eksterurbajn konstruaĵojn, kutime loĝatajn de la solaj vivantaĵoj kapablaj timigi ilin — la grandaj blankaj simiegoj de Barsumo.

Foriginte la selaĵojn, mi kaŝis ilin post la malantaŭa enirejo de la konstruaĵo, tra kiu ni eniris la korton, kaj liberiginte la bestojn, rapide trovis mian vojon transen al la korto, ĝis la malantaŭo de la transaj konstruaĵoj, kaj poste al la pretera avenuo. Atendinte en la pordejo de la konstruaĵo ĝis mi estis certa, ke neniu estas alvenanta, mi rapidis al la kontraŭa flanko kaj iris tra la unua pordo ĝis la korto; tiel, transirante korton post korto kun nur tiu malgranda ebleco, ke oni rimarkos min, kiun necesigis la transiro de la avenuoj, mi trovis mian vojon al la korto malantaŭ la loĝejo de Deja Toris.

Ĉi tie, kompreneble, mi trovis la bestojn de la militistoj loĝantaj en la apudaj konstruaĵoj, kaj se mi enirus, mi povus renkonti la militistojn mem. Feliĉe por mi, ekzistis pli sendanĝera vojo por mi al la supra etaĝo, kie Deja Toris devus esti trovebla. Decidinte laŭeble kiu estas la konstruaĵo loĝata de ŝi (ĉar neniam antaŭe mi rigardis ilin de la korta flanko), mi servis min de mia relative granda forto kaj facilmoveco, kaj saltis supren ĝis mi tenis la sojlon de duaetaĝa fenestro, kiun mi kredis esti je la malantaŭo de ŝia ĉambraro. Tiel tirinte min en la ĉambron, mi iris ŝtele al la antaŭo de la konstruaĵo.

Nur kiam mi atingis la pordon de ŝia ĉambro, mi konstatis pro iuj voĉoj, ke personoj okupas ĝin.

Mi ne tuj enkuris la ĉambron, sed aŭskultis ekstere, por certigi min, ke tio ja estas Deja Toris, kaj mi povas sendanĝere eniri. Mi bone agis, ĉar tio, kion mi aŭdis, estis la gorĝsonoj de viroj, kaj la vortoj donis averton. La parolanto estis ĉefulo, ordonanta al kvar el siaj militistoj.

”Kaj kiam li revenos al ĉi tiu ĉambro,” li estis diranta, ”kion certe li faros, kiam li trovos, ke ŝi ne renkontas lin ĉe la civita limo, vi kvar saltos sur lin kaj senarmigos lin.

Necesos la kuna forto de vi ĉiuj, se oni povas kredi la raportojn el Korad pri li. Kiam li estos katenita, portu lin al la kavernaj karceroj sub la loĝejo de la jedako, kaj ĉenligu lin, por ke Tal Hajus povu trovi lin, kiam li volas.

Lasu lin paroli al neniu, kaj al neniu donu enirpermeson.

Ne estas eble, ke la knabino revenos, ĉar jam nun ŝi estas certe en la brakoj de Tal Hajus; ĉiuj ŝiaj praavoj havu kompaton por ŝi, ĉar Tal Hajus havos neniom. La eminenta Sarkoja bone laboris ĉi nokte. Nun mi foriras; kaj se vi malsukcesos kapti lin, kiam li venos, mi rekomendos viajn kadavrojn al la malvarma brusto de la rivero Iss.”

Ĉapitro XVII. Multekosta rekapto

La parolinto turnis sin por forlasi la ĉambron tra la pordo, post kiu mi staris. Mi ne restis tie; jam mi aŭdis sufiĉon por timigi mian animon, kaj forglitinte kviete, mi reiris al la korto laŭ tiu sama vojo, laŭ kiu mi venis.

Tuj mi faris mian agadplanon, kaj transirinte la placon kaj la borderantan avenuon sur la alia flanko, mi baldaŭ trovis min en la korto de Tal Hajus.

La brile lumigataj ĉambraroj de la unua etaĝo sciigis al mi, kien mi devos unue iri. Alirinte la fenestrojn, mi enrigardis. Mi konstatis, ke alproksimiĝo ne estos por mi tiel facila afero kiel mi esperis, ĉar la malantaŭaj ĉambroj, rigardantaj al la korto, estis plenaj de viroj kaj virinoj.

Mi rigardis al la supraj etaĝoj, eltrovis, ke la tria ŝajne estas senluma, kaj decidis provi eniron de la konstruaĵo je tiu loko. Post momento mi atingis la suprajn fenestrojn, kaj baldaŭ entiris min en la ŝirmajn ombrojn de la senluma tria etaĝo.

Feliĉe la ĉambro, kiun mi elektis, estis senhoma, kaj paŝinte senbrue al la pretera koridoro, mi trovis, ke estas lumo en la ĉambraro antaŭ mi. Tio, kio unue ŝajnis esti pordo, montriĝis esti nur aperturo al grandega interna ĉambro, kiu supren etendiĝis de la unua etaĝo, do je du etaĝoj pli malsupre, ĝis la kupola tegmento de la konstruaĵo, alte super mia kapo. Sur la planko de tiu grandega ronda salono densare trovigis ĉefuloj, militistoj kaj virinoj, kaj je unu fino estis granda podio, sur kiu kaŭris la plej malbelega besto, kiun iam vidis miaj okuloj. Li havis ĉiujn malvarmajn, kruelajn, terurajn vizaĝtrajtojn de la verdaj militistoj, sed plifortigitaj kaj degenerigitaj de la bestaj pasioj, al kiuj jam de jaroj li plene liveris sin.

Ne troviĝis io ajn de digno aŭ fiero en lia naŭza vizaĝo, kiu estis super amaso de karnaĵaĉo, kiun apenaŭ povis porti liaj ses kruroj.

Sed eĉ pli timige por mi, jen mi vidis, ke Deja Toris kaj Solla staras antaŭ li, kaj li diablece ridaĉas, rigardante per siaj elstaraj okuloj la belan figuron de mia amatino.

Ŝi estis parolanta, sed mi ne povis aŭdi ŝiajn vortojn, nek kompreni lian gruntatan respondon. Ŝi staris rekte antaŭ li, kun la kapo alte tenata, kaj eĉ de malproksime mi povis vidi la malestimon kaj malŝategon sur ŝia vizaĝo, dum ŝi rigardis al li fiere kaj sentime. Ŝi vere estis la digna filino de mil jedakoj, en ĉiu ero de sia kara, aminda korpeto! Tiel malgranda, tiel malfortika ŝi estis inter tiuj altstaturaj militistoj, sed ŝia majesteco nanigis ilin ĉiujn; ŝi estis la plej grandioza inter ili, kaj efektive mi kredas, ke tion ili sentis.

Baldaŭ Tal Hajus faris signon, ke oni forigu la homamason, kaj lasu la kaptitinojn solaj antaŭ li. Malrapide la ĉefuloj, la militistoj kaj la virinoj degelis en la ombrojn de la ĉirkaŭaj ĉambroj, kaj Deja Toris kaj Solla staris solaj antaŭ la jedako de la Tarkanoj.

Nur unu ĉefulo estis hezitinta antaŭ ol foriri; mi vidis lin staranta sola en la ombroj de grandega kolono, liaj fingroj ludis je la tenilo de lia glavego, liaj kruelaj okuloj fiksiĝis en malamo direkte al Tal Hajus. Tiu estis Tars Tarkas, kaj mi povis legi liajn pensojn kvazaŭ malfermitan libron, pro la esprimo de abomeno sur lia vizaĝo. Li estis pensanta pri tiu alia virino, kiu, antaŭ kvardek jaroj, staris antaŭ tiu sama bestegulo; kaj se eblus al mi, en tiu momentu flustri en lian orelon, jam Tal Hajus ne plu regus. Fine, tamen, ankaŭ li paŝis el la ĉambro, nesciante, ke li lasas sian propran filinon al la malkompato de tiu, kiun sur la planedo li plej intense malamas.

Tal Hajus ekstaris. Duone timante, duone anticipante liajn intencojn, mi rapidis al la serpenta koridoro kondukanta al la malsupraj etaĝoj. Neniu ĉeestis por malhelpi min kaj mi atingis la plankon de la ĉambrego nerimarkite, kaj prenis lokon en la ombro de la sama kolono, kiun Tars Tarkas ĵus forlasis. En tiu momento Tal Hajus estis parolanta.

”Princino de Heliumio, mi povus ricevi grandegan elaĉeton, se mi redonus vin al via popolo, sed miloble mi preferas vidi vian belan vizaĝon tordanta sin pro la angoro de torturo. Longe daŭros la afero, tion mi promesas al vi; dektaga plezuro mia estus tempo tro mallonga por montri, kiel mi amas vian rason. La terureco de via morto hantos la dormon de la ruĝaj homoj dum ĉiuj venontaj epokoj; ili tremos, kiam iliaj patroj rakontos pri la venĝo de la verdaj homoj, pri la potenco kaj la malamo kaj la krueleco de Tal Hajus. Sed antaŭ la torturo, dum unu mallonga horo, vi estos mia; kaj ankaŭ la famo pri tio atingos la orelojn de Tardos Mors, jedako de Heliumio, via avo, por ke li batu sin al la tero en la dolorego de sia sufero. Morgaŭ oni komencos la torturon, sed hodiaŭ vi apartenas al Tal Hajus. Venu!”

Li malsupreniris de la podio, kaj krude prenis ŝin je la brako, sed apenaŭ li tuŝis ŝin, mi saltis inter ilin. Mia glavo, akra kaj brilanta, estis en mia dekstra mano, kaj estis eble al mi trapiki lian putran koron, antaŭ ol li konstatis mian apudeston; sed dum mi levis la brakon mi pensis pri Tars Tarkas, kaj malgraŭ kolero kaj malamo, mi ne povis prirabi lin pri la dolĉa momento, por kiu li tiel longe vivis kaj esperis dum la jaroj. Anstataŭe, do, mi svingis mian bravan dekstran pugnon rekte al la pinto de lia mentono. Silente li glitfalis al la planko, kiel mortinto.

Same mortsilente mi prenis la manon de Deja Toris, kaj gestante al Solla, ke ŝi sekvu, ni rapidis el la ĉambrego, al la supra etaĝo plej proksima. Nevidite ni atingis malantaŭan ĉambron, kaj per la rimenoj kaj ledaĵoj de miaj ornamaĵoj mi donis unue al Deja Toris kaj poste al Solla kondukilon al la tero malsupre. Lasinte min faleti sekve, mi tiris ilin rapide ĉirkaŭ la korto en la ombrojn de la konstruaĵoj, kaj tiel ni reiris laŭ la sama vojo, kiun mi sekvis, kiam mi venis de la malproksima limo de la civito.

Fine ni venis al miaj toatoj en la korto, kie mi lasis ilin, kaj metinte niajn ledaĵojn sur ilin, ni rapidis tra la konstruaĵo al la pretera avenuo. Solla prenis unu beston por surrajdo, kaj Deja Toris sidis post mi sur la alia, kaj ni forlasis la civiton de Tark, ek al la sudo, tra la montetoj.

Anstataŭ rondiri retroen ĉirkaŭ la civito al nordokcidento kaj al la plej proksima akvovojo, ni turnis nin al nordoriento kaj ekiris sur la muska dezertaĵo, trans kiu, en la distanco de tricent kvindek kilometroj, kuŝis alia ĉefvojo kondukanta al Heliumio.

Ni diris neniun vorton, ĝis ni lasis la civiton malproksima post ni, sed mi povis aŭdi la ploradon de Deja Toris, dum ŝi tenis sin al mi per la brakoj, kun la kara kapo kuŝanta sur mia ŝultro.

”Se ni atingos tien, mia ĉefulo, la ŝuldo de Heliumio estos grandega, pli granda, ol iam oni povos pagi al vi.

Kaj se ni ne atingos,” ŝi daŭrigis, ”la ŝuldo estos same granda, malgraŭ tio, ke Heliumio neniam scios, ĉar la idon de ĝia reĝa familio vi savis de sorto pli malhonora ol morto.”

Mi ne respondis, sed anstataŭe metis mian manon al la flanko, kaj premis la etajn fingrojn de ŝi, kiun mi amas, dum ili premis sin al mi por subteno. Poste en silento ni rapidis sur la flava, lunlumigata musko, ĉiu okupata de siaj propraj pensoj. Mi mem nature sentis min ĝojplena, kun la varma korpo de Deja Toris premata al la mia, kaj malgraŭ la tuta danĝero kuŝanta antaŭ ni, mia koro kantis gaje kvazaŭ jam ni estus enirantaj la pordegojn de Heliumio.

Pro la fiasko de niaj antaŭaj planoj ni nun trovis nin sen manĝo kaj trinko, kaj la sola armito estis mi. Tial ni rapidigis niajn bestojn laŭ grado, kiu nepre malfortigus ilin multe, antaŭ ol ni povus esperi vidi la finon de la unua etapo de nia vojaĝo.

Ni rajdis dum la tuta nokto kaj la tuta posta tago, kun nur kelkaj mallongaj ripoztempoj. En la dua nokto ni ĉiuj, homoj kaj bestoj, estis treege lacaj, kaj ni ekkuŝis sur la musko, kaj dormis dum kvin aŭ ses horoj. Ni ree ekiris denove antaŭ taglumo. Ni rajdis dum la tuta posta tago, kaj kiam, malfrue en la posttagmezo, ni vidis nenie arbojn sur la horizonto, nenie signojn de la grandaj akvovojoj de Barsumo, ni konstatis la teruran veron. Ni estas perditaj.

Evidente ni estis vojaĝintaj ĉirkle, sed ne eblis juĝi, laŭ kiu direkto, eĉ la afero ŝajnis stranga, konsiderante, ke tage troviĝis la suno por gvidi nin, kaj nokte la lunoj kaj steloj. Certe neniu akvovojo estis videbla, kaj ni ĉiuj preskaŭ estis falantaj pro manko de manĝo, trinko kaj ripozo. Malproksime antaŭ ni, iom maldekstre, ni povis vidi la formon de malaltaj montoj. Ni decidis, ke ni penos atingi ilin, esperante ke de ia altaĵo ni povos vidi la serĉatan akvovojon. La nokto falis sur nin, antaŭ ol ni atingis nian celon, kaj preskaŭ mortaj pro laceco kaj malforteco ni kuŝigis kaj dormis.

Frumatene mi vekigis, sentante grandan korpon sur mi. Malferminte miajn okulojn, mi vidis mian karan beston, Ula, ameme premanta sin al mia korpo. La fidela besto estis sekvinta min sur tiu senvoja dezertaĵo por partopreni nian sorton, kia ajn ĝi estos. Metinte miajn brakojn ĉirkaŭ ĝia kolo mi premis mian vangon al ĝia, kaj ne hontis pri tio, nek pri la larmoj, kiuj venis el miaj okuloj, kiam mi pensis pri ĝia amo al mi. Baldaŭ poste Deja Toris kaj Solla vekigis, kaj ni decidis tuj rapidi por atingi la montaron.

Ni apenaŭ vojaĝis duon da kilometroj, kiam mia toato komencis lampaŝi laŭ plej kompatinda maniero, malgraŭ tio, ke de post la hieraŭa posttagmezo ni ne penis devigi la bestojn al pli rapida irmaniero ol simpla marŝado.

Subite ĝi ŝanceliĝis flanken kaj falis forte sur la teron. Deja Toris kaj mi ĵetiĝis sur la molan muskon, kaj eĉ ne kontuziĝis; sed la kompatinda besto ne povis leviĝi, eĉ sen nia pezo. Solla diris, ke la malvarmo de la nokto, kun ripozo, sendube revivigos ĝin, do ni decidis ne mortigi ĝin, malgraŭ mia unua intenco, kiam mi kredis, ke estus kruele lasi ĝin por morti pro malsato kaj soifo. Forpreninte la garnaĵojn, kiujn mi terenĵetis apud ĝi, ni lasis la kompatindan beston al ĝia sorto, kaj rapidis antaŭen kiel eble plej bone kun unu toato. Solla kaj mi marŝis, postulinte, ke Deja Toris rajdu kontraŭ sia volo.

Tiel ni progresis ĝis distanco de du kilometroj for de la celata montaro, kiam Deja Toris, de sia surtoata alto kriis, ke ŝi vidas grandan aron da rajdantaj viroj unuope venantaj tra pasejo inter iuj pli malproksimaj montoj.

Solla kaj mi rigardis tien, kaj klare vidis plurcentojn da rajdantoj. Ili ŝajne iras sudokcidenten, for de ni.

Sendube, mi pensis, ili estas militistoj de Tark, senditaj por kapti nin, kaj ni spiris pli libere, vidante, ke ili iras for de ni. Rapide preninte mian amatinon de la toato, mi kuŝigis ĝin, kaj ni tri faris same, farante nin kiel eble plej malgrandaj por ne altiri la atenton de la militistoj.

Ni povis vidi ilin, dum ili venis el la pasejo, dum momento antaŭ ol ili perdiĝis de nia vido, post eĝo, eĝo por ni amika, ĉar alie, sen ties baro, ili certe devus vidi nin.

Kiam la lasta militisto venis antaŭ nia vido li haltis, kaj konsterne al ni metis sian malgrandan sed fortan binoklon al la okuloj, kaj esploris la tutan marfundon. Evidente li estis ĉefulo, ĉar inter la verdaj homoj tia ofte trovi ĝas lasta post iu marŝantaro. Kiam lia binoklo direktiĝis al nia loko, niaj koroj preskaŭ ĉesis bati, kaj mi povis senti la malvarman ŝviton veni el ĉiu poro de mia korpo.

Baldaŭ ĝi direktigis rekte al ni, kaj haltis. La streĉo al niaj nervoj atingis preskaŭ rompan punkton, kaj mi dubas, ĉu ni spiris dum la momentoj, kiam la binoklo restis sur ni. Li lasis ĝin fali, kaj ni vidis, ke li krias ordonon al la militistoj pasintaj malantaŭ la eĝon. Li ne atendis, tamen, por ke ili aliĝu al li: turninte sian toaton, li kuregis freneze, sed rekte al ni.

Nur unu ago eblis al mi, kaj necesis tion fari kiel eble plej rapide. Levinte mian strangan Marsan fusilon al la ŝultro, mi alcelis kaj tuŝis la butonon kontrolantan la ellasilon; la pafaĵo eksplode atingis la celon, kaj la alkuranta ĉefulo falis malantaŭen de sia rapidanta besto.

Saltinte al miaj piedoj, mi levigis mian toaton, kaj ordonis al Solla, kun Deja Toris rajdi por peni atingi la montojn antaŭ ol la verdaj militistoj atingos nin. Mi sciis, ke en la kanjonetoj ili povos portempe kaŝi sin, kaj eĉ se tie ili mortus pro malsato kaj soifo, pli bone tiel estus, ol fali en la manojn de la Tarkanoj. Doninte al ili miajn du revolverojn por sinprotekto kaj, se necese, por fuĝi teruran mortigon, se ili lasus sin kaptiĝi, mi levis mian karan Deja Toris per la brakoj kaj metis ŝin sur la toaton post Solla, kiu jam suriĝis laŭ mia ordono.

”Adiaŭ, mia princino,” mi nustris, ”ankoraŭ ni povos renkontiĝi en Heliumio. Jam ofte mi savis min el pli malbonaj situacioj ol tiu ĉi.” Kaj mi penis rideti, dum mi mensogis.

”Kio estas?” ŝi kriis, ”ĉu vi ne venas kun ni?”

”Kiel tio eblas, Deja Toris? Necesas, ke iu fortenu tiujn aĉulojn dum kelka tempo, kaj mi sola povos pli bone forkuri poste, ol ni triope.”

Rapide ŝi saltis malsupren de la toato. Ĵetinte la brakojn ĉirkaŭ mian kolon ŝi turnis la kapon al Solla kaj diris kun trankvila digno: ”Fuĝu, Solla! Deja Toris restas por morti kun sia amato.”

Tiuj vortoj estas gravuritaj sur mia koro. Kiel feliĉe mi cedus ankoraŭ milfoje la vivon, por aŭdi ilin unufoje denove! Sed en tiu momento mi ne povis dediĉi min eĉ por unu sekundo al ŝia rava ĉirkaŭpremo. Preminte miajn lipojn al ŝiaj, unuafoje, mi levis ŝin tutkorpe kaj remetis ŝin al la toato malantaŭ Solla, ordonante al tiu ĉi, teni ŝin tie perforte. Poste, frapinte la toaton sur la postvangoj, mi vidis ilin forrajdi, Deja Toris ankoraŭ baraktanta por liberigi sin.

Turninte min, mi vidis, ke la verdaj militistoj surrajdas la eĝon, kaj rigardas por sia ĉefulo. Post momento ili vidis lin, kaj min; sed apenaŭ ili vidis min, mi komencis pafi, kuŝante plata sur la ventro. Feliĉe, mi havis bonan provizon da pafaĵo, kaj povis pafadi ĝis mi vidis, ke ĉiuj el la unue reveninta militistaro estas mortaj aŭ forkurantaj.

Mia ripoztempo tamen estis mallonga, ĉar baldaŭ la tuta aro, preskaŭ mil viroj, venis antaŭ mia vido, rajdantaj kurege al mi. Mi pafis ĝis mi eluzis mian pafaĵon, kaj ili preskaŭ atingis min. Tiam, konstatinte per flankrigardo, ke Deja Toris kaj Solla atingis la montojn kaj kaŝis sin, mi saltis al la piedoj, forĵetis mian nun senutilan pafilon, kaj ekkuris laŭ la direkto kontraŭa al tiu de Solla kaj ŝia protektato.

Se iam iuj Marsanoj vidis demonstracion de saltado, tiuj mirigataj militistoj vidis tian en tiu tago antaŭ multaj jaroj. Tamen, kvankam ĝi forkondukis ilin de la direkto de Deja Toris, ĝi ne forprenis ilian atenton de la peno min kapti.

Ili kuregis post mi freneze, ĝis fine mia piedo trafiĝis kontraŭ elstaranta rokpeco, kaj mi falis sterniĝe sur la muskon. Ili atingis min, kaj kvankam mi eltiris mian glavon por kiel eble plej kare vendi la vivon, ĉio baldaŭ finiĝis. Torente iliaj frapoj trafis min. Ĉio iĝis nigra. Fine mi falis en nekonscion.

Ĉapitro XVIII. En ĉenaro ĉe Varhun

Verŝajne pluraj horoj pasis, antaŭ ol mi rekonsciiĝis, kaj mi bone memoras la senton de surprizo, kiu travibris min, kiam mi konstatis, ke mi ne mortis.

Mi estis kuŝanta inter amaseto de dormsilkoj kaj peltoj en angulo de malgranda ĉambro, kie troviĝis pluraj verdaj militistoj. Maljuna kaj malbela virino estis klinanta sin super mi. Kiam mi malfermis la okulojn, ŝi turnis sin al iu militisto, kaj diris: ”Li ne mortos, Jed.”

”Bone,” diris al alparolito, kaj proksimiĝis al mi, ”nepre li povos multon provizi por nia amuziĝo dum la grandaj ludoj.”

Nun miaj okuloj trafis lin, kaj mi vidis, ke li ne estas Tarkano, ĉar liaj ornamaĵoj kaj metaloj ne estas de tiu hordo. Li estis grandstatura ulo, kun teruraj cikatroj sur la kapo kaj rompita dentego, kaj mankis al li unu orelo.

Inter liaj ornamaĵoj estis homaj kranioj, kaj pluraj sekigitaj homaj manoj. Pro lia aludo al la grandaj ludoj, pri kiuj mi tiom aŭdis, kiam mi estis inter la Tarkanoj, mi konvinkiĝis, ke mi ja saltis el purgatorio en gehenon.

Post kelkaj pluaj vortoj kun la virino, kiam ŝi certigis lin, ke mi sufiĉe sanas por vojaĝi, la jedo ordonis, ke ni suriĝu sur la bestojn kaj rajdu sekvante la ceteran ĉefan militistaron. Oni ligis min forte al escepte sovaĝa kaj neregebla toato, kaj kun rajdanta militisto ĉiuflanke por malhelpi, se la besto emus forkuri, ni ekiris kun ega rapideco serĉe post la ĉefa militistaro. Miaj vundoj malmulte doloris, tiel bone kaj rapide efikis la kuraciloj uzitaj de la virino.

Iom antaŭ la mallumiĝo ni atingis la ceteran militistaron, baldaŭ post kiam ili preparis sian tendaron por la nokto. Tuj oni kondukis min al la plej alta ĉefulo, la jedako de la hordoj de Varhun.

Simile al la jedo alkondukinta min, li portis multege da cikatroj, kiel ankaŭ da homaj kranioj kaj manoj, ornamaĵoj de preskaŭ ĉiuj militistoj de tiu ĉi raso, kies feroco estas eĉ pli granda ol ĉe la Tarkanoj.

La jedako, Bar Komas, kiu estis relative juna, estis celo de la ĵaluza kaj envia malamo de sia leŭtenanto, Dak Kova, la jedo kiu kaptis min. Mi rimarkis, ke tiu ĉi ofte kaj intence malĝentilis al la plialtrangulo. Li tute preterlasis la kutiman formalan saluton, kiam ni iris antaŭ la jedakon, kaj dum li krude ŝovis min antaŭen, li ekkriis per voĉo laŭta kaj minaca: ”Jen mi alkondukis strangan ulon portanta la metalon de Tarkano, kiu laŭ mia plezuro batalos kontraŭ sovaĝa toato dum la grandaj ludoj.”

”Li mortos, se li mortos, laŭ la maniero kiun juĝos taŭga Bar Komas, via jedako,” respondis la juna reganto, emfaze kaj digne.

”Se li mortos?” muĝis Dak Kova, ”sed tre certe li mortos, Bar Komas, kaj via sentimentaĉa kompato ne savos lin. Ho, ke Varhun estu regata de vera jedako, ne de akvakora malfortulo, kies metalon eĉ maljuna Dak Kova povus forŝiri per siaj nudaj manoj!”

Bar Komas dum momento rigardis rekte la minacan kaj malobeeman ĉefulon, kun esprimo de digna, sentima malestimo, poste, netirinte armilon kaj nedirinte vorton, li ĵetis sin al la gorĝo de la kalumniinto.

Neniam antaŭe mi vidis du verdMarsanajn militistojn batali per la naturaj armiloj. Ili ambaŭ montris gradon de besta feroco, pli intensan ol la plej malsana imago povus bildiĝi, ili ŝiris permane la okulojn kaj orelojn unu de la alia, kaj per siaj brilantaj dentegoj tranĉis kaj pikegis, ĝis ili estis sangrubande ŝiritaj de kapo al piedoj.

Bar Komas multe superis en la batalo, estante pli forta, pli rapidmova, kaj pli inteligenta. Baldaŭ ŝajnis, ke la lukto estas finita, sed subite Bar Komas glitfalis. Dak Kova bezonis nur tion. Ĵetinte sin al la korpo de sia kontraŭulo, li enigis sian tutan grandan dentegon en lian ingvenon, kaj malferme ŝiris la tutan korpon laŭlonge.

Venkinto kaj venkito ruliĝis malrigide en la muskon kiel amaso da sanganta karno.

Bar Komas estis tute morta, kaj nur la plej Herkulesaj penoj de la virinoj de Dak Kova povis savi lin el lia meritita sorto. Post tri tagoj li surpiede kaj senhelpe vizitis la kadavron de Bar Komas, kiun laŭkutime oni ne delokigis, metis sian piedon sur la kolon de sia antaŭa reganto, kaj alprenis la titolon Jedako de Varhun. La manojn kaj kapon de la mortinta jedako oni aldonis al la ornamaĵoj de la venkinto, kaj la ceteron oni bruligis kun akompano de amasa kaj terura ridegado.

La vundoj de Dak Kova tiel malfruigis la marŝadon, ke oni decidis forlasi la ekspedicion, (kiu estis nur negrava atakafero venĝe pro detruo de la kovilo) ĝis post la grandaj ludoj, kaj la tuta militistaro, dek mil laŭ nombro, returnis sin al Varhun.

La sceno, kiun mi vidis okaze de mia unua renkontiĝo kun tiu ĉi kruela kaj sangavida popolo, estis tipa pri tiuj vidotaj ĉiutage dum mia restado inter ili. Ili estas pli malgranda hordo ol la Tarkanoj, sed ege pli feroca. Ĉiutage iuj anoj de la komunumoj de Varhun renkontiĝis por ĝismorta batalo, kaj foje en unu tago mi vidis okon da tiaj dueloj.

Ni atingis la ĉefurbon de Varhun post tritaga marŝado, kaj tuj oni ĵetis min en karceron, kaj forte ligis min per ĉenaroj al la planko kaj muroj. De tempo al tempo oni alportis al mi manĝaĵon, sed pro la ega mallumeco de la loko mi ne scias, ĉu mi restis tie tagojn aŭ semajnojn aŭ monatojn. Tio estis la plej terura travivaĵo de tuta mia vivo, kaj ankoraŭ nun mi miras, ke mia menso ne cedis sian bazon en la terureco de tiu nigreco. Abundis ŝlimaj, rampantaj vivantaĵoj; malvarmaj, serpentaj korpoj suriris min ĉiufoje, kiam mi kuŝigis, kaj en la mallumo ofte mi vidis fajrajn okulojn, intense rigardantajn al mi. Neniu sono el la supera mondo atingis min, kaj neniun vorton la karcera gardanto konsentis diri, kiam li alportis mian manĝaĵon, malgraŭ tio, ke mi pafadis demandojn al li.

Fine mia tuta malamo kaj malŝatego al la abomenindaj kreitaĵoj, kiuj ĉi tien lokigis min, centrigis sin je tiu sola gardisto, kiu por mi reprezentis la tutan hordon de Varhunanoj. Mi rimarkis, ke li ĉiam paŝis antaŭen kun sia nebrila torĉo, tiel ke, kliniĝante por almeti mian manĝaĵon, li metis la kapon samnivele kun mia brusto.

Do, kun la ruzeco de frenezulo, mi kiel eble plej multe malantaŭen lokigis min, kiam la postan fojon mi aŭdis lin alproksimiĝi; kaj alprenante parton de mia malstreĉita ĉenaro mi atendis lian alvenon, kaŭrante kiel sovaĝa besto. Kiam li kliniĝis por almeti mian manĝaĵon, mi svingis la ĉenaron super mia kapo, por poste trafi frakase lian kranion. Silente li falis morta.

Ridante kaj balbutante, kiel tia idioto, kia mi jam preskaŭ igis, mi ĵetis min al lia sternita korpo, kaj miaj fingroj serĉis lian gorĝon. Baldaŭ ili trovis etan ĉenaron, je kies fino pendis pluraj ŝlosiloj. Tuj kiam la fingroj tuŝis la ŝlosilojn, revenis al mia menso la saĝo. Ne plu mi estis balbutanta idioto, sed sagaca, rezonkapabla viro, kun la ebleco por fuĝo ĝuste en miaj manoj.

Dum mi palpserĉis por forigi la ĉenaron sur la kolo de mia viktimo, mi momenton rigardis en la mallumon.

Fikse, brile, senpalpebrume, ses paroj da okuloj trafis min. Malrapide ili alproksimiĝis al mi, malrapide mi fortiris min de ili. Denove en la angulo de la karcero, mi kaŭrigis, eltenante la manojn antaŭ mi. Antaŭen venadis la teruraj okuloj, ĝis ili atingis la kadavron ĉe miaj piedoj. Post ili sin retiradis, nun kun stranga grinca sono, ĝis fine ili malaperis en ian nigran kaj malproksiman alkovon de mia karcero.

Ĉapitro XIX. Batalo en la areno

Fine mia menso retrovis la trankvilon, kaj mi denove provis forigi la ŝlosilojn sur la kadavro de mia gardinto. Sed kiam mi palpvole etendis la manojn en la mallumon, kun teruro mi konstatis, ke la kadavro malaperis.

Subite la vero trafis min; la posedantoj de tiuj brilantaj okuloj fortrenis ĝin, por manĝi, por fari kion ili atendis fari pri mia propra korpo, atendis dum tagoj, dum semajnoj, dum monatoj.

Dum la du postaj tagoj oni alportis al mi neniun manĝon, sed fine venis nova sendito, kaj denove mi iĝis enkarcerito ordinara; tamen mi ne denove lasis mian rezonon subiĝi pro la teruroj de mia situacio.

Baldaŭ oni envenigis alian kaptiton, kaj ligis lin per ĉenaroj apud mi. Per la nebrila torĉlumo mi vidis, ke li estas ruĝMarsano, kaj apenaŭ mi povis atendi la foriron de liaj gardistoj, antaŭ ol alparoli lin. Kiam la sonoj de iliaj foriraj paŝoj formortis en la distance, mi elkrietis la Marsan vorton de saluto, ”kaoron.”

”Kiu estas tiu, parolanta en la mallumo?” li respondis.

”Johano Carter, amiko de la ruĝaj homoj de Heliumio.”

”Mi estas de Heliumio,” li respondis, ”sed vian nomon mi ne memoras.”

Do, mi rakontis al li mian historion same kiel mi jam skribis ĝin ĉi tie, ellasante nur ĉian ajn aludon pri mia amo al Deja Toris. Li multe ekscitiĝis pro la novaĵoj pri la princino de Heliumio, kaj ŝajnis tute certa, ke ŝi kaj Solla facile povus esti atingintaj al sekura loko, post kiam ili forlasis min. Li diris, ke li bone konas la lokon, ĉar la kanjono, kiun la Varhunanoj trapasis, estis la sola uzata de ili okaze de alsuda marŝado.

”Deja Toris kaj Solla eniris la montojn je punkto malpli ol ok kilometrojn de granda akvovojo, kaj certe estas nun tute preter danĝero.”

La nomo de mia kunenkarcerito estis Kantos Kan, leutenanto en la militistaro de Heliumio. Li estis ano de la malbonsorta ekspedicio, kiu falis en la manojn de la Tarkanoj je la tempo, kiam Deja Toris iĝis kaptitino, kaj li rakontis koncize la eventojn, kiuj sekvis la malvenkon de la aviadiloj.

Severe difektitaj kaj kun malmultigitaj anaroj, ili lamiris malrapide al Heliumio, sed preterpasante la civiton Zodanga, ĉefurbon de la plej grandaj malamikoj de Heliumio inter la ruĝMarsanoj, ili estis atakataj de granda aro de militaj aviadiloj, kaj tute detruiĝis krom tiu aviadilo, al kiu apartenis Kantos Kan. Lian aviadilon oni persekutis dum pluraj tagoj, sed fine ĝi povis forlasi la malamikojn dum senluna nokto.

Tridek tagojn post la kaptiĝo de Deja Toris, proksimume en la tempo, kiam ni atingis Tarkon, lia aviadilo atingis Heliumion kun dek homoj, el la komenca anaro de sep cent. Tuj sep aviadilarojn, ĉiu de cent grandaj aviadiloj, oni sendis serĉantaj por Deja Toris, kaj de tiuj aviadiloj oni elsendis du mil pli malgrandajn, en vana serĉado por la perdita princino.

La venĝemaj aviadilaroj forviŝis de sur la vizaĝo de Barsumo du komunumojn da verdMarsanoj, sed neniajn postsignojn de Deja Toris ili trovis. Ili estis serĉintaj inter la nordaj hordoj, kaj nur dum la lastaj tagoj etendis sian serĉadon suden.

Kantos Kan estis anigita al unu el la etaj unuviraj flugmaŝinoj, kaj estis trovita de la Varhunanoj, dum li esploris ilian civiton. Mi treege admiris lian kuraĝon; sola li surteriĝis ĉe la civita limo, kaj surpiede penetris ĝis la konstruaĵoj ĉirkaŭ la placo. Dum du tagoj kaj du noktoj li esploris iliajn loĝejojn kaj karcerojn por trovi la amatan princinon, sed fine trafiĝis en la manojn de Varhunanaro, ĝuste kiam li estis forlasonta, jam certa, ke Deja Toris ne troviĝas tie.

Dum nia enkarceriĝo Kantos Kan kaj mi bone konatigis, kaj varme amikiĝis. Pasis nur kelkaj tagoj, tamen, antaŭ ol oni trenis nin el la karcero por la grandaj ludoj.

Frumatene oni kondukis nin al grandega amfiteatro, elkavigita sub la nivelo de la tero. Ĝi estis parte plenigita de rubo, tiel ke oni malfacile taksus ĝian komencan grandecon, sed en la nuna tempo ĝi certe entenis la tutan dudekmilon da Varhunanoj.

La areno estis grandega, sed neregula laŭ formo, kaj malorda. Ĉirkaŭ ĝi la Varhunanoj estis amasigintaj konstruŝtonojn, prenitajn el la antikva civito, por malebligi al la bestoj kaj kaptitoj forkuron inter la rigardantojn. Ĉe ĉiu finaĵo estis kaĝoj, konstruitaj por enteni la viktimojn, ĝis estos iliaj vicoj por la terura morto.

Min kaj Kantos Kan oni kune metis en unu kaĝon. En la aliaj estis sovaĝaj toatoj kaj kalotoj, frenezaj zitidaroj, verdaj militistoj kaj virinoj el aliaj hordoj. La bruo de la muĝado, gruntado kaj fajfkriado estis preskaŭ surdiga.

Kantos Kan klarigis al mi, ke fine de la tago unu el la kaptitoj estos libera, kaj la aliaj kuŝos mortaj sur la areno.

La venkintojn en la diversaj luktoj oni bataligos unu kontraŭ la alia, ĝis restos vivaj nur du; la venkinton en la lasta lukto, ĉu homan, ĉu bestan, oni liberigos. La postan matenon oni replenigos la kaĝojn per viktimoj, kaj tiel denove dum ĉiuj dek tagoj de la ludoj.

Baldaŭ post nia enkaĝiĝo, la amfiteatro komencis pleni ĝi, kaj post unu horo ĉiuj sidlokoj estis prenitaj. Dak Kova, kun siaj jedoj kaj ĉefuloj, sidis centre de unu flanko, sur granda estrado.

Je signo de Dak Kova oni malfermis la pordojn de du kaĝoj, kaj pelis dekduon da verdMarsaninoj al la centro de la areno. Al ĉiu oni donis ponardon, poste, ĉe la malproksima finaĵo, oni liberigis dekduon da kalotoj, sova ĝaj hundoj.

Dum la bestoj, gruntantaj kaj buŝŝaŭmantaj, kuregis al la preskaŭ senarmilaj virinoj, mi turnis la kapon por ne vidi tian abomenaĵon. La kriegoj kaj ridoj de la hordoj atestis pri la bona kvalito de la sporto, kaj kiam mi rerigardis al la areno, informite de Kantos Kan, ke ĉio finiĝis, mi vidis tri venkintajn kalotojn, ŝmacantaj je la korpoj de la viktimoj. La virinoj estis bone defendintaj sin.

Oni liberigis frenezan zitidaron je la restantaj kalotoj.

Kaj tiel daŭris, dum la tuta varmega, terura tago.

Min oni bataligis komence kontraŭ viroj, poste kontraŭ bestoj, sed ĉar mi havis longan glavon, ĉiam superis mian kontraŭulon per facilmoveco, kaj preskaŭ ĉiam per forteco, ĉio estis por mi infanludo. Plurfoje mi gajnis aplaŭdon de la sangavida ĉeestantaro, kaj iom antaŭ la fino oni kriis, ke oni prenu min de la areno kaj nomu min ano de la hordoj de Varhun.

Fine restis nur tri; granda verda militisto el norda hordo, Kantos Kan kaj mi. Oni aranĝis, ke la du aliaj interbatalos, kaj poste mi luktos kontraŭ la venkinto por la libereco, kiun oni donos al la lasta vivanto.

Kantos Kan estis batalinta plurfoje dum la tago, kaj, same kiel mi, estis ĉiam venkinta, sed kelkfoje nur etmarĝene, precipe kontraŭ la verdaj militistoj. Mi malmulte povis esperi, ke li venkos sian gigantan kontraŭulon, kiu dum la tago kvazaŭ falĉe forigis ĉiun antaŭ si.

La ulo altis je tri metroj, Kantos Kan je apenaŭ unu.

Kiam ili alproksimiĝis por batalo, mi vidis artifikon de Marsa glavarto, kiu centrigis ĉian esperon de Kantos Kan al unu ĵeto; kiam li estis nur je sep metroj de sia kontraŭulo li metis sian glavmanon kiel eble plej malproksimen post la ŝultro, kaj ĵetegis la armilon, kun la pinto antaŭe, rekte al la verda militisto. Ĝi flugis trafe kiel sago, trapikis la koron, kaj kuŝigis mortinton en la areno.

Nun Kantos Kan kaj mi devos lukti unu kontraŭ la alia. Kiam ni alproksimiĝis mi flustris al li, ke ni daŭrigu la batalon ĝis mallumo, esperante, ke ni povos trovi okazon por fuĝo. La rigardantoj evidente divenis, ke ni ne koremis al interbatalo, kaj hurlis kolere, ĉar neniu el ni donis mortigan pikon. Kiam mi vidis la subitan ekmallumi ĝon, mi flustris al Kantos Kan, ke li puŝu sian glavon inter mian maldekstran brakon kaj mian korpon.

Kiam li faris tion, mi ŝancelfalis, premante la glavon forte per la brako, tiel ke ĝi ŝajne penetris mian bruston.

Kantos Kan konstatis mian artifikon, kaj paŝinte rapide al mia flanko, li metis piedon sur mian kolon, eltiris la glavon, kaj ŝajne donis la finan mortigan tranĉon tra la kolo, kvankam vere la klingo eniris sendanĝere la sablon en la areno. En la mallumo nun falinta ĉien neniu povus vidi, ke li ne mortigis min. Mi flustris al li, ke li iru por pretendi sian liberecon, kaj poste serĉu min en la montoj oriente de la civito. Tiel li lasis min.

Kiam la amfiteatro estis malplena, mi singardeme iris al la supro. Ĉar la granda elkavaĵo troviĝis malproksime de la placo, en neloĝata parto de la granda mortinta civito, mi sufiĉe facile povis atingi al la preteraj montoj.

Ĉapitro XX. En la fabrikejo de la atmosfero

Tie dum du tagoj mi atendis por Kantos Kan, sed li ne venis, kaj mi ekiris piede laŭ nordokcidenta direkto, al punkto kie, laŭ lia diro, troviĝis la plej proksima akvovojo. Mia tuta nutraĵo estis nur la vegetaja lakto de plantoj, kiuj libere donis sian valoran fluidon.

Dum du longaj semajnoj mi vagadis, stumblante tra la noktoj, gvidata nur de la steloj, kaj dumtage kaŝante min post ia elstara rokaĵo aŭ inter la montoj, kiujn mi kelkfoje trafis. Plurfoje sovaĝaj bestoj atakis min, en la mallumo alsaltante min, tiel ke mi devis ĉiam teni mian glavon en la mano. Kutime mia nove trovita, stranga telepatia potenco donis al mi sufiĉan antaŭaverton, sed unufoje mi trovis min renversita, kaj akregaj dentoj pikis mian gorĝon, kaj vila vizaĝo premis sin al mia.

Kiu besto atakis min? Mi sciis nur, ke ĝi estas granda, peza, kaj multpieda. Miaj manoj kaptis ĝian gorĝon antaŭ ol la dentoj povis profundiĝi en mian kolon, kaj malrapide mi perforte forigis la vilan vizaĝon, kaj premis miajn fingrojn fermige sur ĝian trakeon. Silente ni kuŝis tie, dum la besto ĉiel penis atingi min per siaj dentoj, kaj mi egale penis sufoki el ĝi la vivon. Malrapide miaj brakoj ekcedis en la malegala lukto, kaj colon post colo proksimiĝis la brilantaj okuloj kaj dentoj, ĝis fine la vila vizaĝo altuŝis min, kaj mi konsciis, ke ĉio finiĝas. Subite, el la ĉirkaŭa mallumo saltegis ia vivanta amaso de detruaĵo rekte al la besto min tenanta altere. La batalo inter ili ne longe daŭris. Sur la musko ili ŝiris kaj pikis unu la alian, sed baldaŭ mia savanto staris super la kadavro de la besto, kiu alie estus mia mortiginto.

La pli proksima luno, subite leviĝinte super la horizonto kaj lumiginte la Barsuman teron, montris al mi, ke mia savinto estas Ula, sed mi neniel povis diveni, de kie ĝi venis, aŭ kiel ĝi trovis min. Ne necesas diri, ke mi ĝojis pri ĝia ĉeesto, sed samtempe mi sentis maltrankvilon, ĉar Deja Toris estas forlasita de ĝi. Tiom mi sciis, ke ĝi fidele obeas miajn ordonojn, ke ŝajnis ke preskaŭ nur ŝia morto povus klarigi ĝian forlason.

Per la nunn brila lunlumo mi vidis, ke la besto maldiki ĝis al nura ombro, kaj kiam ĝi forlasis mian karesadon, kaj komencis avide manĝi la kadavron ĉe miaj piedoj, mi sciis, ke la kompatindulo estas nesufiĉe nutrita.

Mia propra stato estis apenaŭ pli bona, sed mi ne sentis min kapabla manĝi la krudan karnon, kaj mi ne havis rimedojn por fari fajron. Kiam Ula finis sian manĝon, mi denove rekomencis mian lacigan kaj ŝajne senfinan serĉadon por la akvovojo.

Je tagiĝo, en la dekkvina tago de mia serĉado, mi ĝojegis vidante la altajn arbojn, kiuj montris, ke la celataĵo estas proksima. Proksimume je tagmezo mi lace trenis min al la pordo de granda konstruaĵo, kiu kovris preskaŭ dek kvadratajn kilometrojn, kaj altis je ses dek metroj.

Neniu aperturo estis videbla en la grandegaj muroj, krom eta pordo, ĉe kiu mi falis ellacigita, nek iu ajn signo de vivo.

Mi ne povis trovi sonorilon, nek alian ilon por informi la enloĝantojn pri mia ĉeesto. Mi nur rimarkis etan rondtruon en la muro, kiu eble servas por tia celo. Ĝi estis samgranda kiel ordinara krajono. Pensante, ke eble ĝi estas ia paroltubo, mi metis la buŝon al ĝi, kaj estis vokonta, kiam voĉo venis el ĝi, kaj demandis, kiu mi estas, de kiu loko mi venas, kaj kion mi volas. Mi klarigis, ke mi fuĝis de la Varhunanoj, kaj preskaŭ mortas pro malsato kaj ellaciĝo.

”Vi portas la metalon de verda militisto, kaj sovaĝa hundo sekvas vin, tamen vi havas la figuron de ruĝa homo. Laŭ koloro vi estas nek verda, nek ruĝa. Kio do vi estas?”

”Mi estas amiko de la ruĝaj homoj de Barsumo, kaj mi malsatas. Pro humaneco, mi petasi malfermu por ni.”

Baldaŭ la pordeto komencis retroiĝi antaŭ mi, ĝis ĝi fundeniĝis je dudek metroj, poste ĝi haltis kaj glitis maldekstren, montrante mallongan, mallarĝan betonan koridoron, ĉe kies malproksima fino estis alia pordeto, ĉiel simila al la unua. Neniu estis videbla, tamen tuj kiam ni trapasis la unuan pordeton ĝi glitis trankvile en sian lokon post ni, kaj revojaĝis rapide al sia origina loko en la antaŭa muro de la konstruaĵo. Mi rimarkis, dum ĝi glitis antaŭ ni, ke ĝi estas dika je ses metroj. Ankaŭ mi vidis, kiam ĝi reatingis sian lokon, ke grandaj ŝtalaj cilindraĵoj venis el la plafono malantaŭ ĝi, kaj iliaj finoj fiksiĝis en aperturojn kontraŭfositajn en la planko.

Dua kaj tria pordoj retroiĝis antaŭ mi kaj glitis flanken kiel la unua, antaŭ ol mi atingis grandan internan ĉambron, kie mi trovis manĝon kaj trinkon elmetitajn sur granda stona tablo. Voĉo ordonis, ke mi kontentigu min kaj mian kaloton, kaj dum mi faris tion, mia nevidebla gastiganto faris al mi viglan demandaron.

”Viaj diroj estas tre rimarkindaj,” diris la voĉo, ”kaj evidente estas, ke vi parolas la veron. Cetere, evidente estas, ke vi ne estas indiĝeno de Barsumo. Tion mi povas konstati per la formo de via cerbo, la stranga lokigo de viaj internaj organoj, kaj la formo kaj grandeco de via koro.”

”Ĉu vi povas vidi internen de mi?” mi ekkriis.

”Jes, mi povas vidi ĉion krom viaj pensoj, kaj se vi estus Barsumano mi povus ankaŭ legi tiujn.”

Pordo malfermiĝis je la transa flanko de la ĉambro, kaj stranga, sekaspekta, mumisimila viro venis al mi. Li portis neniun veston aŭ ornamaĵon krom malgranda ora kolumo, de kiu pendis sur lia brusto ornamaĵo granda kiel manĝtelero. Ĝi estis inkrustita de diamantoj, krom ĝuste en la centro, kie troviĝis stranga ŝtono, laŭ diametro unucola, kiu fajreris je naŭ malsimilaj radioj, sep el ili la sep de nia Tera prismo, kaj du belaj radioj, kiuj por mi estis novaj kaj sennomaj. Mi same ne kapablas priskribi ilin, kiel vi mem ne kapablas priskribi ruĝon al blindulo.

Mi scias, tamen, ke ili estis ekstreme belaj.

La maljunulo sidis kaj parolis kun mi dum pluraj horoj, kaj strange estis, ke mi kapablis legi ĉiun lian penson, dum li povis percepti nenion en mia menso, krom se mi parolis. Mi ne sciigis lin, ke mi tion kapablas, kaj mi lernis multon, kio poste montriĝis ege valora, multon, kion mi neniam lernus se li divenus mian povon; la Marsanoj tiel estras sian mensan maŝinaron, ke ili kapablas tute precize direkti siajn pensojn.

La konstruaĵo, en kiu mi troviĝis enhavis la maŝinaron por produkti la artefaritan atmosferon, kiu subtenas la vivon sur Marso. La sekreto de la procedo kuŝas je la utiligo de la naŭa radio el la radiaro, kiun mi aludis en la priskribo pri la juvelaro de mia gastiganto.

Oni apartigas tiun radion de la aliaj sunradioj per instrumentoj lokigitaj sur la tegmento de la granda konstruaĵo, kies tri kvaronojn oni uzas kiel rezervujojn por provizoj de la naŭa radio. Tiun ĉi produktaĵon oni prilaboras elektre, pli ĝuste, iajn proporciojn de delikataj elektraj vibroj oni enkorpigas je ĝi, kaj la rezulton oni pumpas al la kvin ĉefaj aercentroj de la planedo kie, okaze de ĝia liberigo, kontakte kun la etero de la spaco transformas ĝin al atmosfero.

Ĉiam oni havas sufiĉe da rezervprovizo de la naŭa radio en la granda konstruaĵo por daŭrigi la nunan Marsan atmosferon dum mil jaroj, kaj la sola eventuala timo estus, laŭ la klarigo de mia nova amiko, ke iu akcidento trafus la pumpan aparaton.

Li kondukis min al interna ĉambro, kie mi vidis dudekon da radiumaj pumpiloj, ĉiu kapabla provizi la tutan Marson per la atmosfera kombinaĵo. Dum okcent jaroj, li diris, li rigardis tiujn pumpilojn, kiujn oni uzas alterne dum unu tago de iom pli ol dudek kvar kaj duono da Teraj horoj. Li havas unu helpanton, kiu dividas kun li la periodon de observado; ĉiu el la du homoj pasigas sola en la granda fabrikejo duonan Marsan jaron, do tricent kvardek kvar Teraj tagoj.

AI ĉiu ruĝMarsano oni instruas dum plej frua infana ĝo la principojn de la fabrikado de atmosfero, sed nur du homoj samtempe tenas la sekreton pri eniro al la granda konstruaĵo, kiu, kun muroj dikaj kvindek metrojn, kaj kun vitra kontraŭaviadila ŝirmilo supertegmenta, dika du metrojn, estas komplete neatakebla. Oni timas atakon nur flanke de la verdaj homoj, aŭ de iu freneza ruĝa viro, ĉar ĉiuj Barsumanoj scias, ke ĉia vivantaĵo sur Marso dependas por sia ekzisto de la seninterrompa funkciado de la fabriko.

Dum mi rigardis liajn pensojn, mi eltrovis la kuriozan fakton, ke la eksterajn pordojn oni funkciigas per telepatio.

La seruroj estas tiel delikate faritaj, ke la pordoj liberi ĝas per la efiko de ia kombinaĵo de pensradioj. Eksperimente mi volis igi lin pro surprizo malkaŝi la kombinon, kaj mi demandis lin en senzorga maniero, kiel li povis malŝlosi la pordon por mi, estante interne de la konstruaĵo. Fulmrapide naŭ Marsaj sonoj leviĝis en lia menso, sed tiel rapide ili malaperis, kaj li respondis, ke tian sekreton li ne rajtas malkaŝi.

De tiu momento lia sinteno al mi sanĝiĝis, kvazaŭ li timis, ke li malkaŝis sian grandan sekreton, kaj mi legis la suspektemon en liaj rigardoj kaj pensoj, malgraŭ tio, ke li ankoraŭ amike parolis.

Antaŭ ol mi iris ripozi por la nokto, li promesis doni al mi leteron al apuda agronomo, kiu helpos min atingi Zodangan, la plej proksiman Marsan civiton.

”Sed nepre ne diru al ili, ke vi celas al Heliumio, ĉar ili militas kontraŭ tiu lando. Mia helpanto kaj mi apartenas al neniu lando; ni apartenas al tuta Barsumo, kaj tiu ĉi talismano, kiun ni portas, protektas nin en ĉiuj landoj, eĉ inter la verdaj homoj, se okaze ni ne povas eviti ilin. Do, bonan nokton, amiko mia, vi havu longan kaj ripozan dormon. Jes, longan dormon.”

Li ridetis afable, sed mi legis en liaj pensoj la deziron, ke neniam li lasis nin eniri, poste mi vidis bildon, laŭ kiu li dumnokte staras super mi, rapide uzas longas glavon, kaj formas la vortojn: ”Mi bedaŭras, sed tiel estos plej bone por Barsumo.”

Kiam li fermis la pordon de mia ĉambro, elirinte, mi ne plu vidis liajn pensojn, ne plu vidante lin; tio ŝajnis al mi stranga, pro mia nescio pri la funkcimetodoj de telepatio.

Kion mi faru? Kiel fuĝi tra tiuj grandegaj muroj? Avertita, nun mi povus facile lin mortigi, sed se li estus morta mi ne povus fuĝi, kaj la haltigo de la fabrika maŝinaro rezultigus, ke mi mortus kune kun ĉiuj Barsumanoj, inkluzive de Deja Toris, se ŝi ankoraŭ ne mortis. La sorto de la aliaj neniel interesis min, sed la penso pri Deja Toris forpelis el la menso ĉiun deziron mortigi mian erarigitan gastiganton.

Singardeme mi eliris el mia ĉambro. Sekvata de Ula, mi serĉis la plej internan el la pordoj. Freneza plano trafis mian menson; mi penos perforti la grandajn serurojn, uzante la naŭ pensradiojn, kiujn mi legis en la menso de mia gastiganto. Kaŭrirante tra koridoro post koridoro, malsupren tra serpentantaj pasejoj, mi fine atingis la grandan salonon, kie mi manĝis en tiu mateno. Nenie mi vidis mian gastiganton, kaj mi ne sciis, kie li nokte loĝas. Ĝuste kiam mi estis paŝonta brave en la salonon, eta bruo averte pelis min retroen en la ombron de alkovo en la koridoro. Tirante al Ula, mi kaŭris en la mallumo.

Baldaŭ la maljunulo preterpasis min proksime, kaj kiam li eniris la malhele lumigatan ĉambron mi vidis, ke li tenas en la mano longan maldikan ponardon, kaj akrigas ĝin sur ŝtono. En lia menso estis la decido, inspekti la radiumajn pumpilojn, kio okupos proksimume tridek minutojn, kaj poste reveni al mia dormĉambro kaj mortigi min.

Dum li pasis tra la salono kaj malaperis en la pasejon kondukantan al la pumpilejo, mi singardeme eliris el mia kaŝejo kaj transiris al la pordo, la interna pordo el la tri starantaj inter mi kaj la libereco.

Koncentrigante mian menson je la granda seruro, mi ĵetegis al ĝi la naŭ pensradiojn. Senspire mi atendis, kaj fine la granda pordo trankvile malfermiĝis, kaj glitis flanken. Unu post la alia ĉiuj pordoj malfermigis laŭ mia ordono, kaj Ula kaj mi paŝis en la mallumon, liberaj, sed apenaŭ en pli bona stato ol antaŭe, krom tio, ke ni havis plenajn ventrojn.

Forrapidante de la timiga konstruaĵego, mi iris al la unua transvojo, intencante kiel eble plej frue atingi la centran impostbarieron. Mi atingis ĝin matene, kaj enirinte la unuan enfermaĵon, mi serĉis ian loĝatejon. Trovi ĝis malaltaj, neregulaj betonaj konstruaĵoj. Iliaj pordoj estis fortaj kaj ne malfermeblaj, kaj nenio rezultis de frapado kaj vokado. Ellacigita pro manko de dormo, mi terenĵetis min, ordoninte al Ula, ke ĝi gardostaru.

Iom poste ĝiaj murmuregoj vekis min, kaj mi malfermis la okulojn por vidi tri ruĝMarsanojn, kiuj staris proksime kaj alcelis min per siaj pafiloj.

”Mi estas senarmila kaj neniel malamika,” mi rapide klarigis, ”mi estis malliberigito de la verdaj homoj, kaj nun estas survoje al Zodanga. Mi petas nur nutraĵon kaj ripozon por mi kaj por mia kaloto, kaj konsilon pri la vojo al mia celo.”

Ili lasis fali la pafilojn, kaj antaŭen venis al mi kun afabla mieno. Ili metis la dekstrajn manojn sur mian maldekstran ŝultron, laŭ sia salutmoro, kaj faris multajn demandojn pri mi kaj miaj vagadoj. Poste ili kondukis min al la domo de unu el ili, tute proksime.

La konstruaĵoj, ĉe kiuj mi frumatene frapadis entenis nur farmbienan bestaron kaj produktaĵon. La loĝdomo staris en bosko de arbegoj, kaj simile al ĉiuj ruĝMarsanaj hejmoj estis levita dum la nokto al alteco de dudek metroj super la tero, sur granda rondforma metala ŝafto, glitigebla supren aŭ malsupren en ingo konstruita en la tero, kun eta radiuma motoro, en la enirejo de la konstruaĵo, kiel funkciigilo. Anstataŭ rigli kaj seruri siajn domojn, la ruĝMarsanoj simple altigas ilin dumnokte al nivelo sendanĝera. Ankaŭ ili havas rimedojn por private subterigi aŭ superterigi ilin, kiam ili volas libertempe foresti.

Ĉi tiuj fratoj, kun siaj edzinoj kaj infanoj, estis okupantaj tri tiajn domojn sur la farmbieno. Ili ne mem laboris, deĵorante kiel registaraj oficistoj por laborigi la militkaptitojn, la nepagontajn ŝuldantojn, kaj la needzi ĝemajn fraŭlojn, tro malriĉajn por pagi la altan imposton, kiun ĉiuj ruĝMarsanaj registaroj faras kontraŭ la fraŭleco. Ili estis ege bonkoraj kaj gastigemaj, kaj mi restis plurajn tagojn inter ili, ripozante kaj resaniĝante post miaj multaj lacigaj kaj streĉaj travivaĵoj.

Kiam ili finaŭskultis mian historion, en kiu mankis ĉia aludo pri Deja Toris kaj pri la maljunulo en la atmosfera fabrikejo, ili konsilis al mi kolorigi mian korpon por pli similigi min al ili, kaj poste serĉi dungiĝon en Zodanga, aŭ en la armeo, aŭ en la militŝiparo.

”Ne estas verŝajne, ke oni kredos vian historion antaŭ ol vi pruvos vian fidindecon, kaj gajnos amikojn inter la altrangaj nobeloj de la kortego. Plej bone estos por vi fari militan servon, ĉar ni Barsumanoj estas favoraj al milito, kaj rezervas niajn plej altajn distingojn kaj premiojn por la militistoj ”

Kiam mi estis preta por forlasi, ili donis al mi malgrandan malsovaĝan virtoaton, de la speco kiun la ruĝ-Marsanoj uzas por rajdado. La besto estas samgranda kiel ĉevalo, kaj tute mildnatura, sed laŭ koloro kaj formo ĝuste kopio de sia sovaĝa kuzo.

La fratoj donis al mi ruĝan oleon per kiu mi kovris mian tutan korpon, kaj unu el ili tondis mian hararon, jam tre longan, laŭ la modo, tiel ke mi povus sur Barsumo ŝajni ordinara ruĝMarsano. Oni donis al mi ankaŭ novajn metalon kaj ornamaĵojn laŭ la stilo de ĝentlemano de Zodanga anigita al la familio Ptor; la familia nomo de miaj bonfarantoj estis Ptor.

Ili plenigis ankaŭ saketon por mi per mono de Zodanga.

La signoj por intersanĝo sur Marso similas al niaj moneroj, krom ke ili estas ovalaj. Papermonon eldonas individuoj laŭbezone, dufoje en la jaro, kaj dufoje en la jaro ili reaĉetas ĝin. Se iu viro eldonas pli, ol li povas reaĉeti, la registaro pagas liajn kreditorop plene, kaj la ŝuldanto perlaboras la sumon sur la farmbienoj aŭ en la minejoj, kiuj senescepte estas registare posedataj. Tia aranĝo kontentigas ĉiun, krom la ŝuldantoj, ĉar estas malfacile trovi volontulojn por labori sur la grandaj farmbienoj, kiuj etendiĝas kiel mallarĝaj rubandoj de poluso ĝis poluso, tra sencivilizaj terpecoj loĝataj de sova ĝaj bestoj, kaj eĉ pli sovaĝaj homoj.

Kiam mi menciis, ke mi ne kapablas repagi ilin por iliaj afableco kaj komplezemo, ili asertis, ke mi ja havos okazon, se mi vivos longe sur Barsumo. Adiaŭinte min, ili rigardis al mi, ĝis mi iĝis ne plu videbla sur la larĝa blanka vojo.

Ĉapitro XXI. Aera esploranto por Zodanga

Dum mi vojaĝis al Zodanga, multaj strangaj kaj interesaj aferoj kaptis mian atenton. Ĉe la diversaj biendomoj, kie mi haltis, mi lernis multon novan kaj instruan pri la kutimoj kaj moroj de Barsumo.

Oni kolektas la akvon por la farmbienoj en grandegaj subteraj rezervujoj ĉe la polusoj. La akvo venas de la degelantaj neĝoj surmontaj, kaj oni pumpas ĝin tra longaj kondukiloj al la diversaj centroj en multloĝataj lokoj.

Ambaŭflanke kaj laŭlonge de la kondukiloj kuŝas la kulturitaj regionoj, dividitaj en samgrandaj terpecoj, ĉiu kontrolata de unu aŭ du registaraj oficistoj. Anstataŭ akvumi la surfacon de la kampoj, tiel ke malspariĝus multe da akvo pro forvaporiĝo, om transportas la altvaloran fluidon subteren, tra vasta maŝaro de etaj tuboj, rekte al la radikoj de la vegetaĵo. La rikoltaĵoj sur Marso ĉiam estas samgrandaj, ĉar malestas pluvoj, malestas malpluvoj, malestas fortaj ventoj, malestas insektoj kaj malestas detruantaj birdoj.

Dum tiu ĉi vojaĝo mi manĝis viandon unuafoje post kiam mi forlasis Teron, sukplenajn pecojn, kaj grandajn kotletojn, el la bone nutrataj bestoj de la farmbienoj.

Ankaŭ mi frandis fruktojn kaj legomojn, neniel similajn al tiuj de Tero.

Okaze de mia dua halto mi renkontis kelkajn kulturitajn homojn de la nobela klaso, kaj dum ni interparolis, leviĝis hazarde Heliumio kiel temo. Unu el la pli maljunaj viroj antaŭ kelkaj jaroj estis tie kiel ano de diplomata misio, kaj li parolis bedaŭre pri la stato de konstanta milito inter la du landoj.

”Heliumio,” li diris, ”prave fanfaronas pri la belaj virinoj de Barsumo, kaj el ĉiuj ĝiaj trezoroj la mirinda filino de Mors Kajak, Deja Toris, estas la plej rava. La popolo efektive adoras la grundon sur kiu ŝi paŝas, kaj tuta Heliumio funebras, de kiam ŝi perdiĝis dum tiu malbonsorta ekspedicio. Nia atako kontraŭ la invalida aviadilaro dum ĝi retroiris al Heliumio estis unu el tiuj aĉaj eraroj de nia reganto, pro kiuj Zodango devos plimalpli baldaŭ altigi pli saĝan viron al lia ofico. Eĉ nun, malgraŭ tio, ke niaj venkantaj armeoj ĉirkaŭas Heliumion, la popolo de Zodanga aŭdigas sian voĉon malkontentan, ĉar la milito, al kiu mankis justa bazo, estas malpopulara. Niaj armeoj profitis la foreston de la ĉefa aviadilaro de Heliumio, kiu serĉas la princinon, tiel ni povis jam tre malfortigi la civiton. Oni diris, ke ĝi falos en niajn manojn dum la kelkaj venontaj preterpasoj de la malproksima luno.”

”Kaj kia,” mi demandis kiel eble plej senzorge, ”laŭ via opinio estis la sorto de la princino, Deja Toris?”

”Ŝi mortis,” li respondis. ”Tion sciigis al ni verda militisto lastatempe kaptita de nia suda armeo. Ŝi fuĝis de la Tarkaj hordoj kun stranga vivantaĵo el alia mondo, sed nur trafiĝis en la manojn de la Varhunanoj. Oni trovis iliajn toatojn vagantaj sur la marfundo, kaj apude postsignojn de sanga lukto.”

La informo ne estis trankviliga, samtempe ĝi ne pruvis fine la morton de Deja Toris. Mi decidis streĉi ĉiun forton por atingi Heliumion kiel eble plej rapide, kaj porti al Tardos Mors tiom da novaĵo pri la kieo de lia nepino, kiom mi povis.

Dek tagojn post kiam mi forlasis la fratojn Ptor, mi atingis Zodangan. De la momento, kiam mi kontaktiĝis kun la ruĝaj homoj de Marso, mi konstatis, ke Ula tiris al mi multe da nedezirata atento, ĉar la granda besto apartenis al speco, kiun la ruĝaj homoj neniam malsovaĝigas. Se oni promenus tra ĉefstrato de Novjorko kun grandega leono ĉe siaj kalkanoj, oni efikus same kiel mi efikus, se mi enirus Zodangan kun Ula.

Eĉ la penso pri forigo de la fidela kunulo kaŭzis al mi tiom da bedaŭro kaj profunda ĉagreno, ke mi prokrastis la aferon ĝis ni atingis la pordegojn de la civito; sed fine ni nepre devis disiĝi. Se mi pensus nur pri la propra sekureco aŭ plezuro, neniu argumento persvadus min forturni la solan vivanton sur Marso, kiu neniam mankis en amo kaj lojaleco; sed same kiel mi plezure cedus la vivon por servi al tiu, por kiun serĉi mi frontas la nekonatajn danĝerojn de tiu ĉi civito, por mi tiel mistera, same mi ne povus permesi eĉ ke la vivo de Ula minacu la sukceson de mia entrepreno. Cetere, temis eble ne pri ĝia vivo, sed ĝia momenta feliĉo, ĉar mi ne dubis, ke ĝi baldaŭ forgesos min. Tial mi ame adiaŭis la kompatindan beston, promesante al ĝi tamen, ke se mi postvivos mian aventuran entreprenon, iel mi trovos rimedojn por elserĉi ĝin.

Ĝi ŝajne plene komprenis min, kaj kiam mi montris en la direkto de Tark ĝi bedaŭre forturnis sin. Mi ne kuraĝis rigardi ĝian foriron, sed turnis la vizaĝon al Zodanga, kaj kun ĉagreno en la koro alproksimiĝis al ĝiaj minacantaj muroj.

La letero, kiun mi portis de la fratoj, havigis al mi tujan eniron en la grandan ĉirkaŭmuritan civiton. Ankoraŭ estis frumatene, kaj la stratoj estis preskaŭ senhomaj.

La loĝejoj, altigitaj sur siaj metalaj kolonoj, similis al granda enarbara frugilega nestaro, kun la metalaj kolonoj similaj al ŝtalaj arbotrunkoj. La butikojn oni kutime ne levis de la tero, kaj neniel oni riglis aŭ ŝlosis ilin, ĉar sur Barsumo ŝtelado estas nekonata. Ĉiuj Barsumanoj timas konstante pri murdo, kaj nur pro tio ili levas siajn hejmojn superteren dumnokte kaj en tempoj de danĝero.

La fratoj Ptor estis donintaj al mi klarajn sciigojn por atingi tiun parton de la civito, kie mi povos trovi taŭgan loĝejon, kaj esti apud la oficejoj de la registaraj agentoj, al kiuj ili donis al mi leterojn.

La placo de Zodanga kovras pli ol du kvadratajn kilometrojn, kaj kiel kutime estis la centro de la civito. Palacoj de la jedako, la jedoj kaj aliaj nobeloj ĉirkaŭis ĝin, kiel ankaŭ la ĉefaj publikaj konstruaĵoj, kafejoj kaj butikoj.

Dum mi transiris la grandan placon, mirante pri la impona arkitekturo, kaj la belega skarlata vegetaĵaro, kiu tapiŝis la larĝajn razenojn, mi trovis, ke iu ruĝMarsano pasas rapide al mi el unu el la avenuoj. Li neniel atentis min, sed kiam li venis flanke mi rekonis lin. Mi metis manon sur lian ŝultron, kriante: ”Saluton, Kantos Kan!”

Fulmrapide li turnis sin, kaj antaŭ ol mi povis eĉ malaltigi mian manon, mi trovis la pinton de lia glavo apud mia brusto.

”Kiu vi estas?” li gruntis, sed kiam retroa salto forigis min je dudek metroj de lia glavo, li lasis ĝin fali kaj ride elkriis: ”Mi ne bezonas pli bonan respondon! Sur tuta Barsumo ekzistas nur unu viro, kiu povas salti kiel kaŭĉuka pilko. Ĵuru je la nomo de la patrino de la malproksima luno, Johano Carter, kiel vi venis ĉi den, kaj kiel vi povas ŝanĝi la koloron laŭvole.”

Koncize mi rakontis pri miaj aventuroj de kiam mi lasis lin en la areno ĉe Varhun.

”Nu, vi ja dum eta sekundaro timigis min, amiko mia,” li diris. ”Se en Zodanga oni scius mian nomon kaj civiton, baldaŭ mi sidus kun miaj praavoj sur la bordoj de la perdita maro de Korus. Mi troviĝas ĉi tie por la profito de Tardos Mors, Jedako de Heliumio, por eltrovi la kieon de Deja Toris, nia princino. Sab Tan, la princo de Zodanga, tenas ŝin kaŝita en la civito, kaj enamiĝis al ŝi freneze. Lia patro Tan Kosis, Jedako de Zodanga, petas ŝian edziniĝon al sia filo kiel prezon por paco inter la du landoj, sed Tardos Mors ne akceptas, kaj komunikis, ke li kaj lia popolo prefere rigardus ŝian mortan vizaĝon ol ŝian edziniĝon al iu, kiun ŝi ne laŭvole elektis.

Li mem, li aldonis, preferus morti en la cindroj de brulanta Heliumio ol kunigi la metalon de sia familio kun la metalo de Tan Kosis. Tia ofendego al Tan Kosis kaj al Zodanga havigis al li eĉ pli intensan amon de lia popolo.

”Mi estas ĉi tie jam de tri tagoj,” daŭrigis Kantos Kan, ”sed ankoraŭ mi ne eltrovis, kie Deja Toris estas enkarcerigita.

Hodiaŭ mi aliĝis al la aviadila militanaro kiel aera esploranto, kaj mi esperas gajni la fidon de Sab Tan, la princo, kiu estas estro, kaj tiel informiĝi pri la kieo de Deja Toris. Mi ĝojas, ke vi estas ĉi tie, Johano Carter, ĉar mi scias, kiel lojala vi estas al mia princino, kaj ni du en komuna laboro nepre povos multon fari.”

Jam nun la placo estis pleniĝanta de homoj tien kaj reen irantaj pro la ĉiutagaj aferoj. La butikoj estis malfermi ĝantaj, kaj frumatenaj mendantoj plenigis la kafejojn.

Kantos Kan kondukis min al unu el tiuj belegaj manĝejoj, kie oni servis nin tute per maŝinoj. Neniu mano tuŝis la manĝaĵon, de kiam ĝi venis kruda en la konstruaĵon, ĝis kiam ĝi eliris varma kaj bongusta sur la tablojn antaŭ la gastojn, responde al premeto sur diversajn butonetojn laŭ la diversaj deziroj de la klientoj.

Post nia manĝo, Kantos Kan kunkondukis min al la ĉefejo de la aeresploranta skadro, kaj petis, ke oni anigu min. Laŭkutime oni postulis korpan priesploron, sed Kantos Kan diris, ke mi ne timu pri tio, ĉar li mem prizorgos la aferon. Tion li faris, prenante mem la esplorordonon al la koncerna oficisto, kaj kredigante, ke li estas Johano Carter.

”Oni trovos poste pri la ruzo,” li klarigis gaje, ”kiam ili kontrolos mian pezon, mian alton kaj similajn aferojn, sed tion oni ne faros dum pluraj monatoj, kaj niaj klopodoj sukcesos aŭ fiaskos longe antaŭ tiam.”

Dum la postaj kelkaj tagoj Kantos Kan instruis al mi la detalojn de aviado, kaj la riparadon de la delikataj maŝinetoj, kiujn la Marsanoj uzas ducele. La ĉefparto de la unuvira aviadilo estas kvin metrojn longa, du trionoj da metro larĝa, kaj ok centimetrojn dika, kaj pintiĝas ambaŭfine.

La veturiganto sidas super la aviadilo sur seĝo konstruita super la malgranda, senbrua radiuma motoro.

La perilo de flotigo estas enhavata en la maldikaj metalaj vandoj de la ĉefparto, kaj konsistas el la oka radio de Barsumo, la radio de antaŭenigo, kiel oni povas nomi ĝin pro ĝiaj ecoj.

Ĉi tiu radio, same kiel la naŭa radio, estas nekonata sur Tero, sed la Marsanoj eltrovis, ke ĝi estas propreco de ĉiu lumo. Ili lernis, ke la oka suna radio estas tiu, kiu sendigas la sunlumon al la diversaj planedoj, kaj ke la oka radio de ĉiu planedo estas tiu, kiu ”respegulas” kaj resendas tian lumon reen en la spacon. La oka suna radio estus absorbita de la surfaco de Barsumo, sen la influo de la oka radio de Barsumo; tiu ĉi emas antaŭenigi la lumon de Marso enspacen, kaj konstante eliras de la planedo, farante forton de repelo al la gravito. Tia forto, kiam enfermita, kapablas levi grandegajn pezaĵojn de la surfaco de la tero. La radio ebligis tian perfektan aviadon, ke aviadiloj multege pli grandaj ol tiuj de Tero povas veturi tra la maldensa aero de Barsumo tiel gracie, kiel infana baloneto en la peza atmosfero de Tero.

Dum la unuaj jaroj post la eltrovo de tiu ĉi radio okazis multaj strangaj akcidentoj, ĝis la Marsanoj lernis mezuri kaj regi la mirindan potencon. Iam, antaŭ naŭcent jaroj, la unuan aviadilon konstruitan kun rezervujoj por la oka radio oni tromulte stokis; kun kvincenta anaro ĝi flugis supren de Heliumio, kaj neniam revenis. Ĝia potenco de repelo al la planedo estis tiel granda, ke ĝi voja ĝis malproksimen en la spacon, kie ankoraŭ oni povas vidi ĝin, helpe de fortaj teleskopoj, rapidantan tra la ĉieloj dudek mil mejlojn de Marso, etan sateliton, kiu tiel ĉirkaŭiros la planedon ĝis la fino de la tempo.

En la kvara tago post mia alveno ĉe Zodanga mi faris mian unuan aerveturon, kaj rezulte gajnis promocion kaj kune loĝejon en la Palaco de Tan Kosis. Kiam mi supreniĝis super la civito, mi rondiris plurfoje, poste mi rapidigis al plejeblo mian motoron, kaj suden flugis je ega rapideco, sekvante unu el la grandaj akvovojoj, kiuj alvenas al Zodanga el tiu direkto.

En iom malpli ol unu horo mi vojaĝis proksimume kvar cent kilometrojn, kiam subite mi vidis malproksime sub mi triopon de tri verdaj militistoj, rajdantaj al malgranda kuranto, kiu ŝajne penas atingi la limon de unu el la ĉirkaŭmuritaj kampoj. Malsupreniginte mian aviadilon rapide, kaj alproksimiĝinte al la militistoj, mi baldaŭ vidis, ke ili ĉasas ruĝMarsanon portantan la metalon de la skadro, de kiu mi estis ano. Proksime estis lia aviadileto, ĉirkaŭata de riparaj iloj, kiujn evidente li estis uzanta, kiam la verdaj militistoj surprizatakis lin.

Preskaŭ ili jam atingis lin. Iliaj bestoj kuregis rekte al la malforta homo, dum la militistoj klinis sin dekstren kun siaj metalpintaj lancoj. Ŝajnis, ke ĉiu volas unua trapiki la kompatindan Zodanganon. Post momento, sen mia bonhazarda alveno, li certe estus kadavro.

Veturigante mian aviadilon rapide, mi baldaŭ atingis la militistojn. Mi trafis per ĝia pinto la dorson de tiu plej proksima, kaj la frapo, kiu povus traŝiri colojn da solida stalo, ĵetis lian kadavron trans la kapon de lia toato kaj sternigis ĝin sur la muskon. La toatoj de la aliaj du militistoj, muĝante pro timo, turnis sin kaj forkuregis.

Malrapidiginte mian aviadilon, mi rondveturis kaj alteri ĝis ĉe la piedoj de la mirigita Zodangano. Li varme dankis pro mia oportuna helpo kaj promesis, ke mi ricevos merititan rekompencon, ĉar mi ja savis la vivon de kuzo de la jedako de Zodanga.

Ni ne plu parolis multe, ĉar ni sciis, ke la militistoj revenos tiel baldaŭ, kiel ili ree povos regi siajn toatojn.

Alirinte lian difektitan aviadilon, ni penis fini la bezonatajn riparaĵojn, kaj preskaŭ sukcesis, kiam ni vidis, ke la du verdaj ulaĉoj revenas rapide al ni de kontraŭaj direktoj.

Kiam ili alvenis ĝis cent metroj de ni, iliaj toatoj denove iĝis neregeblaj kaj rifuzis plie alproksimiĝi al la aviadilo timiginta ilin.

La militistoj fine deiĝis, kaj ŝnurliginte siajn bestojn, venis al ni kun elingigitaj glavoj. Mi aliris la pli grandan, petinte la Zodanganon kiel eble plej bone kontraŭbatali la alian. Nestreĉinte la fortojn mi mortigis mian kontraŭulon, kiel kutime mi nun povis fari, kaj mi rapidis al mia nova konatulo, kiun mi trovis en malbona situacio.

Li estis vundita kaj kuŝanta, kaj la piedego de la kontraŭulo estis sur lia gorĝo, kaj la glavo levita por doni mortigan baton. Unusalte mi transiris la dudek metrojn inter ni, kaj trapikis la korpon de la verda militisto. Lia glavo falis sendanĝere teren, kaj li mem malrigide sur la sternitan korpon de la Zodangano. Mallonga esploro pri tiu ĉi ne riveligis danĝerajn vundojn, kaj post iom da ripozo li diris, ke li sentas sin kapabla provi la reenvoja ĝon. Li devos veturigi sin mem, tamen, ĉar la delikataj aviadiloj estas konstruitaj nur por unuopaj anoj.

Rapide kompletiginte la riparojn, ni kune leviĝis en la sennuban ĉielon, kaj rapide, sen plua misaventuro revenis al Zodanga.

Alproksimiĝante al la civito, ni trovis grandan kunvenintaron civilulan kaj militistan sur la antaŭurba plataĵo.

La ĉielo estis preskaŭ nigra pro la multaj militaj aviadiloj, kiel ankaŭ privataj kaj publikaj plezuraviadiloj, ĉiuj flirtantaj multkolorajn silkajn rubandojn, kaj standardojn kaj flagojn kun pitoreskaj desegnaĵoj.

Mia kunfluganto faris signon, ke mi malrapidu, kaj proksimiĝinte sian aviadilon al mia, proponis ke ni aliru kaj rigardu la ceremonion. Li diris, ke ĝi okazas por fari distingojn al individuaj oficiroj kaj soldatoj pro kuraĝaj agoj kaj altvaloraj servoj. Li malvolvis etan flagon, kiu signis, ke lia aviadilo portas anon de la reĝa familio de Zodanga, kaj kune ni trovis vojon tra la densa amaso de aviadiloj, ĝis ni restis ĝuste super la jedako de Zodanga kaj lia stabo. Ĉiuj sursidis la etajn malsovaĝajn virtoatojn de la ruĝMarsa speco, kaj iliaj ornamaĵoj enhavis tiel grandan kvanton de belkoloraj plumoj, ke mi nepre devis rimarki la similecon kun aro da ruĝaj indianoj sur mia propra Tero.

Unu el la stabo altiris la atenton de Tan Kosis pri la apudesto de mia kunfluganto, kaj la reganto signis, ke li malsuprenvenu. Dum ili atendis, ke la soldataroj okupu siajn lokojn fronte al la jedako, la du viroj interparolis seriozmaniere. De tempo al tempo la jedako kaj liaj stabanoj rigardis al mi. Mi ne povis aŭdi la parolon. Baldaŭ ĝi ĉesis, kaj ĉiuj deiĝis de siaj toatoj, kiam la lasta soldataro okupis sian starlokon antaŭ sia imperiestro. Iu stabano aliris la soldatojn, elkriis ies nomon, kaj komandis tiun antaŭenveni. La oficiro poste laŭte rakontis pri la heroa ago, kiu gajnis la aprobon de la jedako, tiam la jedako mem antaŭeniris kaj metis metalan ornamaĵon sur la maldekstran brakon de la feliĉulo.

Dek viroj tiel estis distingitaj, kiam la oficiro laŭtkriis: ”Johano Carter, aviadisto!”

Neniam en la ĝisnuna vivo mi tiel surpriziĝis, sed pro multjara alkutimiĝo al armea disciplino mi senprokraste flugis alteren, kaj paŝis antaŭen imitante la aliajn. Kiam mi haltis antaŭ la oficiro, li alparolis min per voĉo aŭdebla de ĉiuj kunvenintaj militistoj kaj rigardantoj.

”Rekoninte, Johano Carter, vian egan kuraĝon kaj vian rimarkindan lerton, per kiuj vi defendis korpe la kuzon de la jedako Tan Kosis, kaj unuope venkis tri verdajn militistojn, nia jedako kun plej alta plezuro faras al vi signon pri sia ŝato.”

Poste Tan Kosis aliris min. Metinte sur min la ornamaĵon, li diris: ”Mia kuzo rakontis la detalojn pri via mirinda faro, kiu ŝajnas preskaŭ mirakla. Se tiel bone vi povis defendi la kuzon de la jedako, kiom pli bone vi povus defendi la jedakon mem. Mi do nomas vin oficiro de la jedaka gvardio, kaj estonte vi loĝos en mia palaco.”

Mi dankis al li, kaj laŭ lia ordono okupis lokon inter la stabanoj. Post la ceremonio mi veturigis mian aviadilon al ĝia loko sur la tegmento de la kazerno de la aeresplora skadro. Tiam, gvidate de palaca servsoldato, mi iris por konigi min al la palaca ĉefoficiro.

Ĉapitro XXII. Deja Trovita

La ĉefoficiro estis jam instrukciita, ke li donu al mi gardlokon apud la jedako, kiu dum milito konstante timas ke iu subite mortigos lin; la regulo, ke ĉio estas pravigebla dum milito, ŝajne estas la tuto de la Marsa bataletiko. Li do eskortis min tuj al la ĉambro, kie estis Tan Kosis. Tiu ĉi estis okupita en parolo kun sia filo, Sab Tan, kaj pluraj korteganoj, kaj ne rimarkis mian eniron.

Belaj tekstapetoj komplete kovris la murojn de la ĉambro, kaj kasis ĉiujn pordojn kaj fenestrojn, se ili trovi ĝis tie. Kaptitaj sunradioj lumigis la ĉambron; ili estis tenataj inter la plafono kaj la falsplafono farita el nepolurita vitro. Mia gvidanto fortiris unu el la tapetoj, montrante koridoron, kiu ĉirkaŭiris la ĉambron, inter la tapetoj kaj la muroj de la ĉambro. Li diris, ke mi restu en tiu koridoro tiel longe, kiel Tan Kosis estos en la ĉambro.

Kiam li forlasos ĝin, mi sekvu. Mia sola devo, ke mi gardu ĉie la jedakon, kaj ĉie evitu mem la rigardon de aliaj.

Post kvar horoj oni anstataŭigos min, li diris, kaj forlasis min.

La tapetoj estis strange faritaj, kaj de unu flanko havis aspekton tre solidan, sed el mia kaŝloko mi povis vidi ĉion okazantan en la ĉambro tiel klare, kvazaŭ ne estus kurteno intere.

Apenaŭ mi atingis mian starlokon, el inter la tapetoj ĉe la kontraŭa flanko de la ĉambro venis kvar soldatoj de la jedaka gvardio, ĉirkaŭantaj virinon. Alproksimiĝinte al Tan Kosis ili forpaŝis ambaŭflanke, kaj rivelis, tie starantan antaŭ la jedako, kaj ne pli ol tri metrojn for de mi, la belan figuron de Deja Toris, kun vizaĝo radianta pro ĝojo.

Sab Tan, Princo de Zodanga, antaŭeniris por renkonti ŝin, kaj manon en mano ili venis proksime antaŭ la jedakon.

Tan Kosis surprizite rigardis ilin, kaj ŝin salutis.

”Al kiu stranga kaprico mi devas danki pro ĉi vizito de la Princino de Heliumio, kiu antaŭ nur du tagoj, kun speciala atento al mia memestimo, informis min, ke prefere ŝi donus sin al Tal Hajus, la verda Tarkano, ol edzini ĝi al mia filo?”

Deja Toris nur ridetis, kaj la anguloj de ŝia buŝo petolis, dum ŝi respondis.

”Ek de la praepokoj sur Barsumo, la virino havis la rajton ŝanĝi siajn intencojn laŭvole kaj laŭhumore, kaj hipokriti pri la interno de sia koro. Tion vi pardonos, Tan Kosis, kiel jam via filo pardonis. Antaŭ du tagoj mi ne estis certa pri lia amo al mi, sed nun mi iĝis certa, kaj mi venis por peti, ke vi forgesu miajn bravaĉajn vortojn, kaj akceptu la certigon de la Princino de Heliumio, ke en konvena tempo ŝi edziniĝos al Sab Tan, Princo de Zodanga.”

”Mi ĝojas, ke tiel vi decidis,” respondis Tan Kosis.

”Neniel mi deziras daŭrigi la militon kontraŭ la popolo de Heliumio. Mi kronikos vian promeson, kaj tuj faros proklamon al mia popolo.”

”Pli bone, Tan Kosis,” diris interrompe Deja Toris, ”se vi prokrastos vian proklamon ĝis la fino de la milito.

Strange ŝajnus al mia popolo kiel ankaŭ al via, se dum interbatalo la Princino de Heliumio donus sin al la malamiko de sia lando.”

”Ĉu ne eblas, tuj ĉesigi la militon?” diris Sab Tan. ”Necesas nur la vorto de Tan Kosis por doni pacon. Diru ĝin, patro mia, diru la vorton, kiu rapide alportos mian feliĉon kaj finos nepopularan militon.”

”Ni konstatos,” respondis Tan Kosis, ”kiamaniere la popolo de Heliumio akceptos la pacon. Certe mi proponos ĝin al ili.”

Deja Toris, post kelkaj pluaj vortoj, turnis sin kaj forlasis la ĉambron, ankoraŭ sekvata de siaj gardistoj.

Kaj tiel la konstruaĵo de mia sonĝo pri feliĉo rompiĝis frakase, falis sur la teron de la realeco. La virino, por kiu mi volis doni mian vivon, de kies lipoj mi eĉ lastatempe aŭdis deklaron pri amo al mi, jam facilanime forgesis pri mia ekzisto kaj ridete donis sin al la filo de tiu plej granda malamiko de sia popolo. Malgraŭ tio, ke tion mi aŭdis per miaj propraj oreloj, mi ne povis kredi. Necesis trovi ŝian ĉambraron kaj devigi ŝin ripeti la kruelan veron, antaŭ ol mi konvinkiĝos. Mi forlasis mian postenon, kaj rapidis laŭ la koridoro post la tapetoj al la pordo, tra kiu ŝi forlasis la ĉambron. Trairinte ĝin mi trovis labirinton de serpentantaj koridoroj. Trakurinte plurajn unu post la alia, mi baldaŭ komplete perdiĝis. Anhelante mi staris apud flanka muro, kiam mi aŭdis proksimajn voĉojn, ŝajne venantajn de la kontraŭa flanko de la vando.

Baldaŭ mi aŭdis la voĉon de Deja Toris; mi ne povis aŭskulti la vortojn, sed sciis certe, ke la parolo venas de ŝi.

Je kelkaj paŝoj mi trovis alian koridoron, kaj pordon ĉe ĝia fino. Paŝinte brave antaŭen mi trovis min en malgranda antaŭĉambro kun la kvar gardistoj, kiuj akompanis sin. Unu el ili stariĝis tuj, kaj demandis, por kio mi venas.

”Mi venas de Tan Kosis,” mi respondis, ”kaj volas paroli private kun Deja Toris, Princino de Heliumio.”

”Kaj via ordonteksto?” li demandis.

Mi ne komprenis lin, kaj respondis, ke mi estas ano de la gvardio. Neatendinte respondon mi paŝis al la transa pordo de la antaŭĉambro. Sed ne tiel facile mi povis eniri.

La gardisto ekstaris antaŭ mi, kaj diris: ”Neniu venas de Tan Kosis neportante ordontekston aŭ signaldiron. Unu el ili devas esti liverita al mi, antaŭ ol vi pasos min.”

Mi frapetis per la fingroj la glavon sur mia flanko. ”La sola ordonilo bezonata de mi pendas ĉi tie. Ĉi vi lasos min preterpasi aŭ ne?”

Responde li fulmrapide tiris sian glavon, kriante, ke la aliaj aliĝu al li. Kaj ĉiuj kvar staris antaŭ mi, kun nudaj glavoj.

”Ne laŭ ordono de Tan Kosis vi venis tien ĉi,” diris tiu jam parolinta al mi, ”kaj ne nur vi malsukcesos eniri la ĉambraron de la Princino de Heliumio, ankaŭ vi gardate iros al Tan Kosis por priklarigi vin. Demetu la glavon, vi ne povas venki kvaropon.”

Mia respondo estis subita trapiko, kiu lasis nur triopon.

Kaj certe ĉiu el ili estis inda kontraŭulo. Baldaŭ mi premiĝis al la muro, batalante por la vivo. Malrapide mi sukcesis lokigi min en angulo de la ĉambro, kie nur unuope ili povis ataki min, kaj tiel la batalo daŭris dum preskaŭ duonhoro, bruplenigante la ĉambreton pro la frapado de ŝtalo sur ŝtalon. Pro la bruo Deja Toris venis al la pordo de sia ĉambraro, kaj tie staris dum la tuta batalo kun Solla rigardanta malantaŭ ŝia ŝultro. Ŝia vizaĝesprimo estis senemocia, kaj mi sciis, ke nek ŝi nek Solla rekonas min.

Fine bonhazarda tranĉo faligis la duan el la gardistoj, do kun nur du kontraŭuloj mi ŝanĝis mian taktikon, kaj atakegis laŭ maniero, kiu ofte havigis al mi venkon. La tria falis tri sekundojn post la dua. Ankoraŭ kelkaj minutoj, kaj la lasta kuŝis morta en la propra sango. Ili estis kuraĝaj viroj kaj noblaj batalantoj, kaj la neceso mortigi ilin ĉagrenas min; sed mi nepre volus mortigi ĉiun homon sur Barsumo, se nur per tia rimedo mi povus alveni al Deja Toris.

Metinte mian sangan glavon en ĝian ingon mi aliris al mia Marsa princino, kiu ankoraŭ staris rigardante al mi sen parolo kaj sen rekono.

”Kiu vi estas, Zodangano?” ŝi fiustris. ”Denove en mia mizero malamiko por turmenti min?”

”Mi estas amiko,” mi respondis, ”iam ŝategita amiko.”

”Neniu amiko de la Princino de Heliumio portas tian metalon,” ŝi diris, ”tamen, la voĉo! Mi aŭdis ĝin antaŭe, ĉu eble… ne, neeble, jam li mortis.”

”Ja tiu estas li, princino mia, Johano Carter mem. Ĉu vi ne rekonas, malgraŭ farbo kaj stranga metalo, rekte la koron de via ĉefulo?”

Kiam mi aliris ŝin, ŝi ŝanceliĝis al mi kun manoj etenditaj, sed kiam mi volis preni ŝin al mi, ŝi retiris sin treme, kaj ĝemetis. ”Tro malfrue, tro malfrue. Ho, mia estinta ĉefulo, kiun mi kredis mortinta, se antaŭ unu horo vi revenus… sed nun estas tro malfrue, tro malfrue.”

”Kion vi volas diri, Deja Toris? Ke vi promesis vin al la Princo de Zodanga nur ĉar vi ne sciis, ke mi vivas?”

”Ĉu vi kredas, Johano Carter, ke mi kapablas doni la koron al vi hieraŭ, kaj al alia hodiaŭ? Mi kredis ĝin subterigita kun la cindroj de via kadavro en la ŝaktoj ĉe Varhun, tial hodiaŭ mi promesis mian korpon al alia, por savi mian popolon de venkonta armeo.”

”Sed mi ne mortis, princino mia. Mi venis por pretendi vin, kaj tuta Zodanga ne kapablas malhelpi min.”

”Tro malfrue, Johano Carter; mia promeso estas donita, kaj sur Barsumo promeso ĉion finas. La postaj ceremonioj estas sensignifaj formalaĵoj. Ili faras la fakton de edzeco neniel pli certa, ol la funebranta sekvantaro de jedaka kadavro metas sur lin denove la sigelon de morto. Mi estas tia, kvazaŭ jam edzinigita, Johano Carter. Ne plu vi rajtas nomi min via princino. Ne plu vi estas mia ĉefulo.”

”Mi malmulte konas la morojn de Barsumo, Deja Toris, sed mi scias certe, ke mi amas vin, kaj se vi kun intenco diris la lastajn vortojn, kiujn vi parolis al mi en tiu tago. kiam la hordoj de Varhun alkuregis al ni, neniu alia viro iam pretendos vin kiel edzinon. Tiutempe vi intence parolis, princino mia, kaj tiel vi intencas nun. Diru, ke jes.”

”Tiutempe mi intence parolis tiel, Johano Carter,” ŝi flustris. ”Mi ne povas nun tiel paroli, ĉar mi donis min al alia. Ha, se nur vi estus kompreninta niajn morojn, la promeso estus via jam antaŭ monatoj, kaj rajte vi povus pretendi min. Eble Heliumio pereus rezulte, sed mian imperion mi volonte estus perdinta por mia Tarka ĉefulo. Ĉu vi memoras la nokton, kiam vi ofendis min? Vi nomis min via princino, nepetinte edzecon, poste vi fanfaronis, ke vi batalis por mi. Vi ne sciis, kaj senkaŭze mi ofendiĝis, tion mi komprenas nun. Sed neniu estis por diri al vi, kion mi ne povis, ke sur Barsumo troviĝas du specoj de virinoj en la civitoj de la ruĝaj viroj; por unu speco ili batalas, por rajti poste la edziĝon, por la alia speco ili batalas, sed ne kun intenco edzinigi ilin. Kiam iu viro gajnas por si virinon, li povas nomi ŝin ’mia princino’, aŭ laŭ simila nomo signifanta posedon. Vi ja batalis por mi, sed neniam petis, ke mi edziniĝu al vi, tial kiam vi nomis min via princino, komprenu,” ŝi hezitparolis, ”tio doloris min. Tamen eĉ tiam, Johano Carter, mi ne malakceptis vin, ĝis vi duobligis vian kulpon, riproĉante min, ke vi gajnis min per batalo.”

”Ne necesas, ke mi petu vian pardonon nun, Deja Toris,” mi kriparolis. ”Nepre vi scias, ke mia kulpo estis nur la nescio pri la moroj de Barsumo. Kion mi ne faris tiam, kredante, ke tia peto estus tro pretendema kaj neŝatata, mi faras nun, Deja Toris: mi petas, ke vi iĝu mia edzino, kaj ja, nome de la batalsango en miaj vejnoj, tia vi ja iĝos.”

”Ne, Johano Carter, ne eblas,” ŝi kriis senespere.

”Dum vivas Sab Tan, neniam mi estos via.”

”Vi ordonis por li pereon, princino mia; mortos Sab Tan.”

”Ankaŭ ne tio. Mi ne rajtas edziniĝi al viro mortiginta mian edzon, eĉ sindefende. Tia estas la moro, kaj la moroj regas nin sur Barsumo. Ne utilas protesti, amiko mia, kun mi vi devos porti la ĉagrenon, tion almenaŭ ni havos komune. Tion, kaj rememoron pri kelkaj mallongaj tagoj inter la Tarkanoj. Nun vi devos foriri, kaj neniam reveni. Adiaŭ, mia iama ĉefulo.”

Malgaja kaj deprimita mi forlasis la ĉambron, sed mi ne perdis esperon, kaj ne konsentis, ke Deja Toris estas tute perdita por mi antaŭ ol okazis efektive la edzeca ceremonio.

Dum mi vagis laŭ la koridoroj mi tiel perdiĝis en la labirinto de serpentantaj vojoj, kiel antaŭ ol mi trovis la ĉambraron de Deja Toris.

Mi sciis, ke mia sola espero estas fuĝo el la civito de Zodanga, ĉar mi devus klarigi pri la kvar mortigitaj gvardianoj; sen gvidanto mi neniam povus reatingi mian originan starlokon, kaj certe oni suspektus min, se mi estus trovata vaganta sencele tra la palaco.

Baldaŭ mi venis al spirala koridoro kondukanta al malsupra etaĝo. Mi malsupreniris ĝin tra pluraj etaĝoj, ĝis mi venis al pordo de granda ĉambro, en kiu estis pluraj gvardianoj. La muroj estis kovritaj per travideblaj tapetoj, post kiuj mi kasis min.

La interparolo de la gvardianoj temis pri ĝeneralaj aferoj, kaj ne interesis min, sed venis oficiro kaj ordonis, ke kvar el ili anstataŭu la kvar gardantaj la princinon de Heliumio. Nun, mi sentis, venos por mi la maltrankvilo, kaj tio okazis; ĉar apenaŭ la kvar forlasis, unu revenis krianta, ke ili trovis siajn kamaradojn mortigitaj en la antaŭĉambro.

Tuj la tuta palaco iĝis kiel frapita formikejo. Gvardianoj, oficiroj, servistoj, kortegistoj kaj sklavoj kuris tien kaj reen tra la koridoroj kaj ĉambroj, jen oni portis ordonojn, jen oni serĉis la mortiginton. Por mi jen la oportuna momento. Kiam areto de soldatoj preterpasis mian kaŝlokon, mi prenis lokon post ili kaj sekvis ilin tra la koridoroj de la palaco ĝis en granda salono mi vidis, venantan tra fenestroj, la karan taglumon.

Tie mi forlasis miajn gvidintojn, kurinte al la fenestroj, kaj serĉis rimedon por fuĝo. La fenestroj rigardis al granda balkono, kiu siavice donis rigardon al unu el la grandaj avenuoj de Zodanga. Malsupre je dek metroj troviĝis la tero, kaj samdistance antaŭ la konstruaĵo estis muro sep metrojn alta, farita el polurita vitro dika trionan metron.

Por ruĝMarsano, fuĝo laŭ tiu vojo ŝajnus neebla, sed por mi, havanta mian Teran forton kaj facilmovecon, la fuĝo ŝajnis kvazaŭ jam farita. Mi timis nur, ke oni trovos min antaŭ ol mallumiĝos, ĉar mi ne povis fari la salton en plena taglumo, kiam en la malsupra korto kaj la avenuo estas multegaj Zodanganoj.

Do mi serĉis denove kaŝejon kaj hazarde trovis ĝin en grandega ornamaĵo pendanta centre de la plafono de la granda salono, je proksimume tri metroj de la planko.

En la grandan pelvon mi saltis facile, kaj apenaŭ mi iĝis komforta tie, mi aŭdis plurajn homojn eniri la salonon.

Ili haltis ĝuste sub mia kaŝloko, kaj mi povis aŭdi ĉiun ilian vorton.

”Certe ĝi estas farita de Heliumianoj,” diris unu.

”Jes, jedaka moŝto, sed kiel ili povus eniri la palacon? Mi kredas, ke malgraŭ la diligenta deĵoro de viaj gvardianoj, unu sola malamiko povus eble eniri la internajn ĉambrojn, sed kiel ses aŭ ok militistoj povus fari tion neobservite, tion mi tute ne komprenas. Sed ni baldaŭ scios certe, ĉar jen venas la reĝa psikologo.”

Plia viro aliĝis al la grupo, kaj post formala saluto al sia reganto, li diris: ”Ho, plej eminenta jedako, ja strangan historion mi legas en la mortintaj mensoj de viaj fidelaj gvardianoj. Ili estas kadavrigitaj ne de pluraj, sed de unu sola militisto.”

Li paŭzis por lasi plene efiki sian parolon. Ke lian diron apenaŭ povis kredi la aŭskultantoj atestis la senpacienca ekkrio de Tan Kosis. ”Kian strangan historion vi portas al mi, Notan?”

”Tamen tio estas vera, via jedaka moŝto,” respondis la psikologo. ”Fakte, la impresoj estis forte gravuritaj sur la cerbo de ĉiu gvardiano. La mortiginto estis tre altstatura viro, portanta la metalon de gvardiano via, kaj lia batalkapablo estis preskaŭ mirakla. Li batalis bone kontraŭ ĉiuj kvar, kaj venkis per sia elstaranta lerto kaj per superhoma forto. Malgraŭ tio, ke li portis la metalon de Zodanga, jedaka moŝto, tian viron neniam oni vidis antaŭe en tiu ĉi aŭ iu ajn alia lando de Barsumo. La menso de la Princino de Heliumio, kiun mi ekzamenis kaj pridemandis, estis por mi nelegebla; ŝi perfekte regis sin, kaj mi ne povis kompreni eĉ ereton da ĝi. Ŝi diris, ke ŝi vidis parton de la batalo, kaj nur unu viro kontraŭbatalis la gvardianojn, viro kiun ŝi neniam antaŭe vidis.”

”Kie estas tiu, kiu iam savis mian vivon?” diris iu alia el la aro, kaj mi rekonis la voĉon de la kuzo de Tan Kosis, kiun mi savis de la verdaj militistoj. ”Je la metalo de mia unua praavo,” li daŭrigis, ”certe la priskribo strikte sidas sur li, speciale pri lia batala kapablo.”

”Kie estas la viro?” kriis Tan Kosis. ”Venigu lin al mi tuj. Kion vi scias pri li, kuzo? Ŝajnas al mi strange nun, ke tia batalulo estis en Zodanga, kaj mi eĉ lian nomon ne sciis. Kaj la nomo, Johano Carter, kiu konas tian nomon sur Barsumo!”

Baldaŭ oni alportis informon, ke nenie mi estas trovebla, aŭ ĉe la palaco aŭ ĉe mia antaŭa loĝejo en la kazerno de la aeresplora skadro. Kantos Kan estis trovebla, kaj lin ili pridemandis, sed li sciis nenion pri mia kieo, kaj pri mia pasinta vivo same li diris, ke li nenion scias, ĉar li konatiĝis kun mi nur lastatempe, dum enkarceriĝo inter la Varhunanoj.

”Proksime observadu ankaŭ tiun,” ordonis Tan Kosis.

”Ankaŭ li estas alilandano, sendube ili ambaŭ venas de Heliumio, kaj kie estas unu, baldaŭ aperos la alia. Kvarobligu la aviadilan patrolon, kaj plej detale kontrolu ĉiun forlasantan la civiton, ĉu aere ĉu surtere.”

Iu envenis kun komuniko, ke mi estas ankoraŭ inter la muroj de la palaco. ”Bildon oni faris de ĉiu persono enirinta aŭ forlasinta la palacon hodiaŭ, kaj ekzamenis zorge, sed neniu similas al tiu de la nova gvardia oficiro, farita kiam li aliĝis al la gvardio.”

”Do, certe ni kaptos lin baldaŭ,” diris Tan Kosis kontente, ”dume mi iros al la ĉambraro de la Princino de Heliumio, kaj demandos ŝin pri la afero. Eble ŝi scias pli, ol ŝi volis diri al vi, Notan. Venu.”

Ili forlasis la salonon. Jam estis mallume en la ĉielo. Mi saltis facile de mia kaŝejo kaj rapidis al la balkono. Malmultaj homoj estis videblaj. Mi elektis momenton, kiam neniu estis proksima, kaj saltis sur la supron de la vitra muro, kaj de tie denove al la avenuo preter la palacaj ĝardenoj.

Ĉapitro XXIII. Perdita en la ĉielo

Neniel penante kaŝi min, mi rapidis al la periferio de nia kazerno, kie mi atendis certe renkontiĝi kun Kantos Kan. Proksimiĝinte al la kazerno mi iĝis pli singardema, juĝinte, ke la loko estas gardata. Pluraj viroj portantaj civilan metalon staris apud la antaŭa enirejo, kaj malantaŭe estis ankoraŭ aliaj. Mia sola vojo por atingi nevidita la supran etaĝon kaj niajn ĉambrarojn estis per apuda konstruaĵo, kaj post sufiĉe da manovrado mi akiris lokon sur la tegmento de butiko malproksima je pluraj domoj.

Saltante de tegmento al tegmento, mi baldaŭ venis al malfermita fenestro en la ĉambro, kie mi esperis trovi la Heliumianon, kaj post plia momento mi staris antaŭ li en la ĉambro. Li estis sola kaj ne montris surprizon pri mia alveno, sed diris, ke eĉ pli frue li atendis min, ĉar mia deĵora periodo sendube finiĝis jam antaŭ longe.

Estis evidente, ke li nenion scias pri la okazaĵoj de la tago, kaj kiam mi parolis pri ili, li tre ekscitiĝis. Speciale li maltrankviligis pri tio, ke Deja Toris promesis edziniĝi al Sab Tan.

”Ne, ne povas esti, neeble estas! La tuta popolo de Heliumio preferus morti ol cedi nian amatan princinon al la reganta familio de Zodanga. Nepre ŝi kvazaŭ frenezi ĝis antaŭ ol konsenti. Kion oni povas fari, Johano Carter? Vi estas rimedoplena viro, ĉu vi ne povas elpensi, kiel eblas savi Heliumion de tia honto?”

”Se mi povus atingi al Sab Tan glavdistance,” mi respondis, ”mi povus solvi la malfacilaĵon de la vidpunkto de Heliumio, sed pro privataj kaŭzoj mi preferas, ke iu alia estu la liberiganto de Deja Toris.”

Kantos Kan rigardis al mi tre observeme antaŭ ol paroli denove. ”Vi amas ŝin! Ĉu ŝi scias tion?”

”Ŝi scias tion, Kantos Kan, kaj rifuzas min nur tial, ke ŝi jam promesis sin al Sab Tan.”

La brava kamarado prenis min je la ŝultro, levis alten la glavon, kaj ekkriis: ”Kaj se mia estus la elektorajto, pli taŭgan edzon por la plej aĝa princino de Barsumo mi ne povus trovi. Jen mia mano sur via ŝultro, Johano Carter, kaj mi promesas, ke Sab Tan mortos per mia glavo, pro mia amo al Heliumio, al Deja Toris, kaj al vi. Ĝuste hodiaŭ nokte mi penos atingi lian loĝejon en la palaco.”

”Kiamaniere? Vi estas tre gardata, kaj en la aero estas kvarobligita patrolo.”

Kelkminute li pensadis. ”Necesas nur preterpasi la gardistojn por sukcesi. Mi konas sekretan enirejon al la palaco, tra la pinto de la plej alta turo. Hazarde mi trovis ĝin en iu tago, kiam patroldeĵore mi flugis super la palaco. Dum tia deĵoro estas postulate, ke ni priesploru iun ajn neordinaran aferon, kaj estis al mi tre strange, kiam mi vidis vizaĝon rigardanta el la pinto de la plej alta palacturo. Mi alproksimiĝis, kaj trovis, ke la posedanto de la vizaĝo estas ĝuste Sab Tan. Li koleretis pro mia eltrovo, kaj ordonis, ke mi pridiru ĝin al neniu; li klarigis, ke la koridoro kondukas de la turo rekte al lia ĉambraro, kaj estas konata nur al li. Se mi povas atingi la kazernan tegmenton kaj havigi mian aviadilon, mi povas esti en lia loĝejo post kvin minutoj; sed kiel fuĝi el ĉi tiu konstruaĵo viadire tiel intense gardata?”

”Ĉu la aviadilejoj ĉe la kazerno estas multe gardataj?” mi demandis.

”Kutime deĵoras nokte nur unu viro, sur la tegmento.”

”Iru al la tegmento, Kantos Kan, kaj tie atendu min.”

Mi ne restis por klarigi pri miaj planoj, sed tuj retrovis la vojon al la strato kaj rapidis al la kazerno. Mi ne kuraĝis eniri la konstruaĵon, plenan je anoj de la aeresplora skadro emaj serĉrigardi por mi, kiel ĉiu en Zodanga.

La konstruaĵo estis grandega nubskrapaĵo, alta almenaŭ tricent kvindek metrojn. Ŝajnis danĝere provi la longan grimpon supren laŭ la fronto de la konstruaĵo, sed jen la sola vojo, kaj mi ekprovis. Feliĉe, la multaj ornamaĵoj de la Barsuma arkitekturo tre faciligis la taskon, kaj mi trovis multe da fenestrosojloj kaj elstaraĵoj kiuj donis bonan ŝtuparon laŭ la tuta vojo ĝis la tegmentrando.

Jen mi trovis la unuan veran obstaklon. La rando elstaris je preskaŭ sep metroj de la muro, al kiu mi tenis min, kaj eĉ ĉirkaŭirinte la konstruaĵon mi ne povis trovi malfermaĵon. La supra etaĝo estis lumplena, kaj enestis multaj soldatoj distrantaj sin. Do, mi ne povis atingi la tegmenton tra la konstruaĵo.

Ekzistis unu eta, riskoplena rimedo, kaj mi decidis, ke ĝin mi devas provi. Ne ekzistas viro, kiu ne riskus milon da mortoj por tia virino, kia Deja Toris.

Tenante la muron per la piedoj kaj unu mano, mi malligis unu el la longaj ledaj rimenoj, ĉe kies fino pendis grandega hoko, tia, je kiu pendas riparantoj de aviadiloj, kaj alteriĝas soldatoj dum bataloj. Mi svingis la hokon plurfoje al la tegmento, kaj fine ĝi alkroĉis sin, sed ĉu sufiĉe firme por subteni la pezon de mia korpo, tion mi ne sciis. Povus esti, ke ĝi trafis nur la ekstreman randon de la tegmento, tiel ke kiam mia korpo forsvingiĝos fine de la rimeno, ĝi falos kaj ĵetos min al la strato, tricent kvindek metrojn sube.

Dum momento mi hezitis, poste, liberiginte min de la tenita ornamaĵo, mi svingis min en la spacon fine de la rimeno. Malproksime sub mi kuŝis la brillumaj stratoj, la pavimaj ŝtonoj, kaj la morto. Mi sentis etan spasmon ĉe la tegmentrando tenanta mian pezon, kaj aŭdis sonon grince glitan, kiu malvarmigis min pro timiĝo. Poste la hoko fiksis sin, kaj mi estis ekster danĝero.

Rapide grimpinte supren, mi kaptis la randon kaj tiris min al la surfaco de la tegmento. Mi ekstaris, kaj trovis min rigardanta en la buŝon de revolvero, portata de la deĵoranta gardostaranto.

”Kiu vi estas, kaj de kie venis?”

”Mi estas aeresploranto, amiko, kaj preskaŭ mortinto, ĉar nur pro hazardo mi ne falis al la malsupra avenuo.”

”Sed diru, kiel vi atingis la tegmenton! Neniu forlasis aviadilon aŭ elvenis de la konstruaĵo jam de horo. Rapide klarigu, aŭ mi venigos la gvardion.”

”Rigardu, kaj vi vidos kiamaniere mi venis, kaj kiel certe mi preskaŭ ne venis,” mi respondis, turnante min al la rando de la tegmento, kie malsupre je sep metroj pendis, ĉe la fino de la rimeno, mia tuta armilaro.

La soldato, pro impulso de scivolemo, kaj fatale por si, paŝis al mia flanko. Kiam li klinis sin por rigardi malsupren mi kaptis lian gorĝon kaj lian pistolan brakon, kaj ĵetis lin forte al la tegmento. La armilo falis en lia teno, kaj miaj fingroj sufokis lian krion por helpo. Mi ŝtopis lian buŝon per ŝtofpeco, ligis lin, kaj igis lin pendi de la tegmento kiel mi mem pendis antaŭ kelkaj momentoj.

Mi sciis, ke oni ne trovos lin antaŭ la mateno, kaj mi bezonis kiel eble plej multe da tempo.

Surmetinte miajn ornamaĵojn kaj armilojn mi rapidis al la remizoj, kaj baldaŭ havigis mian aviadilon kaj tiun de Kantos Kan. Liginte lian al mia, mi ekfunkciigis la motoron kaj superglitis la tegmentrandon. Malsupren mi flugis al la civito, kaj post minuto mi bone atingis la tegmenton de nia ĉambraro, kaj trovis min apud la mirigita Kantos Kan. Mi ne donis tempon al klarigoj, sed tuj diskutigis niajn planojn por la nuno. Ni decidis, ke mi penos atingi Heliumion, dum Kantos Kan eniros la palacon kaj finos la vivon de Sab Tan, kaj poste sekvos min.

Li ordigis por mi kompason, lertan faritaĵon, kiu restis fiksita al iu ajn elektrika loko sur Barsumo. Adiaŭinte unu la alian ni kune leviĝis en la aero, kaj rapidis en la direkto de la palaco, kiu kuŝis en la vojo kondukonta min al Heliumio.

Kiam ni alproksimiĝis al la alta turo, de supre aperis aerpatrolo, ĵetante sian potencan serĉlumon rekte sur mian aviadilon, kaj iu voĉo ordonis halton. Mi ne atentis, kaj kuglo sekvis. Kantos Kan faligis sin rapide en la mallumon, dum mi leviĝis konstante, kaj rapidege flugis tra la Marsa ĉielo, sekvata de dekduo de esploraj aviadiloj, kaj poste de rapida krozaviadilo portanta centopan anaron kaj pafilegaron. Serpentumante konstante mi sukcese evitis iliajn serĉlumojn, sed samtempe mi perdadis distancon, fine do mi decidis riski rektan veturon, kaj lasi la rezulton al la dioj kaj al la rapideco de mia motoro.

Iam Kantos Kan montris al mi la artifikon de rapidumo, konatan nur al la aviadistoj de Heliumio. Mi nun kredis, ke certe per ĝi mi povos lasi miajn ĉasantojn bone malantaŭ mi, kondiĉe ke mi povos eviti iliajn pafaĵojn.

Dum mi rapidis tra la aero, la kriaĉantaj kugloj konvinkis min, ke nur per miraklo mi povos eviti, sed jam mia decid