Lyman Frank Baum

LA MIKSĈIFONA KNABINO DE OZ

Antaŭparolo

Pro komplezo de Doroteo Gale el Kansas, poste Princino Doroteo de Oz, humila verkisto en Usono iam nomumiĝis Reĝa Historiisto de Oz, kaj ricevis la privilegion verki la kronikojn de tiu mirinda felando. Sed verkinte ses librojn pri la aventuroj de tiuj interesaj sed kuriozaj personoj kiuj loĝas en la Lando Oz, la Historiisto malfeliĉe sciiĝis ke pro edikto de la Plejsupera Reganto, Ozma de Oz, ŝia lando ekde tiam estos nevidebla por ĉiuj kiuj loĝas ekster ĝiaj limoj kaj ke ĉia plia komunikado kun Oz estos neebligita.

La infanoj kiuj kutimiĝis anticipi la librojn pri Oz kaj kiuj amis la rakontojn pri la gajaj kaj feliĉaj personoj loĝantaj en tiu favorata lando, bedaŭris same kiel ilia Historiisto ke ne plu estos novaj libroj da rakontoj pri Oz. Ili sendis multajn leterojn demandante ĉu la Historiisto ne konas kelkajn aventurojn kiujn li povas verki, pri eventoj okazintaj antaŭ ol la Lando Oz estis kaŝita for-de la cetera mondo. Sed li konis neniujn. Fine unu el la infanoj demandis kial ni ne povas aŭdi mesaĝojn de Princino Doroteo per sendrata telegra fio, kio ebligus ke ŝi komunikadu al la Historiisto ĉion okazantan en la fora Lando Oz eĉ kvankam li ne povas vidi ŝin aŭ eĉ scii precize kie estas Oz.

Tio ŝajnis bona ideo;do la Historiisto pretigis altan turon en sia malantaŭa ĝardeno, kaj studis sendratan telegra fion ĝis li komprenis ĝin, kaj post tio li komencis voki “Princinon Doroteon de Oz”sendante mesaĝojn en la aeron.

Nu, ne estis verŝajne ke Doroteo serĉus sendratajn mesaĝojn aŭ atentus la vokon;sed la Historiisto ja estis certa pri unu afero: ke la potenca Sorĉistino Glinda de Oz scius kion li faras kaj ke li deziras komuniki kun Doroteo. Ĉar Glinda havas grandan libron en kiu estas kroniko pri ĉiu evento okazanta ĉie en la mondo, tuj kiam ĝi okazas, do kompreneble la libro informus ŝin pri la sendrata mesaĝo. Kaj tiel Doroteo informiĝis ke la Historiisto volas paroli kun ŝi, kaj ekzistis Vilulo en la Lando Oz kiu scipovis telegrafe sendi sendratan respondon. La rezulto estis ke la Historiisto tiom fervore petis informiĝi pri la plej novaj eventoj en Oz, por ke li skribu ilin por ke la infanoj legu ilin, ke Doroteo petis de Ozma permeson, kaj Ozma grace konsentis.

Tial, post du longaj jaroj da atendado, nova rakonto pri Oz estas prezentata al la infanoj de Usono. Tio ne estus ebla, se iu lertulo ne inventus la “sendratan”kaj egale lerta infano ne sugestus la ideon atingi la misteran Landon Oz per ĝi.

Ĉapitro 1

Ojho kaj Onchjo Nonchjo

“Kie estas la butero, Onĉjo Nonĉjo?”demandis Oĵo.

Onĉjo rigardis tra la fenestro kaj karesis sian longan barbon. Poste li turnis sin al la Manĝtula knabo kaj kapneis.

“Ne ’stas,”diris li.

“Ne estas butero?

Domaĝe, Onĉjo. Do kie estas la kon fitaĵo?” demandis Oĵo, starante sur tabureto por povi rigardi ĉiujn bretojn de la bretaro.

Sed Onĉjo Nonĉjo denove kapneis.

“Mankas,”li diris.

“Ankaŭ ne estas kon fitaĵo?Nek kuko —nek ĵeleo —nek pomoj —nur pano?”

“Nur,”diris Onĉjo, denove karesante sian barbon dum li rigardis tra la fenestro.

La knabeto alportis la tabureton kaj sidiĝis apud sia onklo, maĉante la sekan panon malrapide kaj ŝajne profunde pensante.

“Nenio kreskas en nia ĝardeno escepte de la panarbo,”li murmuris, “kaj restas nur du bulkoj sur tiu arbo;kaj ili ankoraŭ ne estas maturaj. Diru al mi, Onĉjo;kial ni estas tiel malriĉaj?”

La maljuna Manĝtulo turnis sin kaj rigardis Oĵon. Li havis afablajn okulojn, sed jam de tiom longe li nek ridetas nek ridas ke la knabo jam forgesis ke Onĉjo Nonĉjo povas aspekti alia ol solena.

Kaj Onĉjo neniam parolis pli da vortoj ol nepre necesis, do lia neveto, kiu loĝis sola kun li, lernis kompreni multon per unu vorto.

“Kial ni estas tiel malriĉaj, Onĉjo?”ripetis la knabo.

“Ne ’stas,”diris la maljuna Manĝtulo.

“Mi opinias ke jes,”deklaris Oĵo. “Kion ni havas?”

“Domon,”diris Onĉjo Nonĉjo.

“Mi scias, sed ĉiu en la Lando Oz havas loĝejon. Kion alian, Onĉjo?”

“Panon.”

“Mi manĝas la lastan maturan bulkon. Jen;mi jam apartigis vian porcion, Onĉjo. Ĝi estas sur la tablo, kaj vi povos manĝi ĝin kiam vi malsatos. Sed kiam ĝi ne plu estos, kion ni manĝos, Onĉjo?”

La maljunulo movetis sin en sia seĝo sed nur kapneis.

“Kompreneble,”diris Oĵo, kiu devis paroli ĉar lia onklo rifuzis, “neniu mortas pro malsano en la Lando Oz. Estas su fiĉe por ĉiuj, sciu;sed, se ĝi ne estas ĝuste kie oni hazarde estas, oni devas iri al kie ĝi estas.”

La maljuna Manĝtulo denove movetis sin kaj gapis al sia neveto kvazaŭ lin ĉagrenas la argumento.

“Antaŭ la morgaŭa mateno,”la knabo pludiris, “ni devos iri al loko kie estas manĝaĵo, ĉar se ne, ni ege malsatiĝos kaj fariĝos tre malfeliĉaj.”

“Kie?”demandis Onĉjo.

“Kien ni iru?Mi estas certa ke mi ne scias,”respondis

Oĵo. “Sed certe vi scias, Onĉjo. Nepre vi veturis dum via vivo, ĉar vi estas tiom aĝa. Mi ne memoras tion, ĉar ekde kiam mi povas komenci memori, ni loĝas jam ĉi tie en ĉi tiu soleca ronda domo, kun malgranda ĝardeno malantaŭe kaj la dika arbaro ĉirkaŭanta nin. El la granda Lando Oz, kara Onĉjo, mi vidis nur tiun monton sude, kie oni diras ke loĝas la Martelkapuloj —kiuj ne permesas ke iu preterpasu —kaj tiun monton norde, kie oni diras ke neniu loĝas.”

“Unu,”deklaris Onĉjo, korektante lin.

“Ho, jes;unu familio loĝas tie, mi aŭdis. Temas pri la Kurbiĝinta Magiisto nomata D-ro Pipt, kaj lia edzino

Margolote. Unu jaron vi rakontis al mi pri ili;mi kredas ke vi bezonis plenan jaron, Onĉjo, por diri kiom mi ĵus diris pri la Kurbiĝinta Magiisto kaj lia edzino. Ili loĝas alte sur la monto, kaj la bona Manĝtula Lando, kie la fruktoj kaj floroj kreskas, estas ali flanke. Estas strange ke vi kaj mi loĝas ĉi tie tute solaj, en la mezo de la arbaro, ĉu ne?”

“Prave,”diris Onĉjo.

“Do ni foriru kaj vizitu la Manĝtulan Landon kaj ĝian gajan bonnaturan loĝantaron. Mi volegas vidi ion krom arbaron, Onĉjo Nonĉjo.”

“Eta.”

“Nu, mi ne estas tiom eta kiom iam,”respondis la knabo serioze. “Mi kredas ke mi povas marŝi tiom longe kaj tiom rapide tra la arbaro kiel vi mem, Onĉjo. Kaj nun, kiam nenio manĝebla kreskas en nia malantaŭa ĝardeno, ni devas iri al loko kie estas manĝaĵo.”

Onĉjo Nonĉjo ne respondis dum kelka tempo. Poste li fermis la fenestron kaj turnis sian seĝon tiel ke ĝi frontis la ĉambron, ĉar la suno malsupreniradis malantaŭ la arbosuproj, kaj komencis malvarmiĝi.

Post iom da tempo Oĵo ardigis la fajron kaj la ŝtipoj flamis libere en la larĝa kameno. Ili ambaŭ sidis en la fajrolumo dum longa tempo —la maljuna blankbarba Manĝtulo kaj la knabeto. Ambaŭ pensadis.

Kiam jam fariĝis tute senlume ekstere, Oĵo diris:

“Manĝu vian panon, Onĉjo, kaj poste ni enlitiĝos.”

Sed Onĉjo Nonĉjo ne manĝis la panon;nek li tuj enlitiĝis. Longe post kiam lia neveto ekdormis en la angulo de la ĉambro la maljunulo sidis apud la fajro, pensante.

Ĉapitro 2. La kurbighinta magiisto

ĜUSTE je la matena krespusko Onĉjo Nonĉjo metis sian manon tenere sur la kapon de Oĵo kaj vekis lin.

“Venu,”li diris.

Oĵo vestis sin. Li surportis bluajn silkajn ŝtrumpojn, bluan kuloton kun oraj bukoj, bluan krispan talion kaj jaketon brile bluan broditan per oro. Liaj ŝuoj estis el blua ledo kaj la piedpintoj suprenturniĝis pinte. Lia ĉapelo havis pintan supron kaj platan randon, kaj ĉirkaŭ la rando estis vico de etaj oraj sonoriloj kiuj sonoris kiam li moviĝis.

Tio estis la indiĝena kostumo de la loĝantoj de la Manĝtula Lando Oz, do la vestoj de Onĉjo

Nonĉjo estis tre similaj al tiuj de lia nevo. Anstataŭ ŝuojn, la maljunulo surportis botojn kun falditaj supraĵoj kaj lia blua mantelo havis larĝajn manumojn el ora pasamento.

La knabo rimarkis ke lia onklo ne manĝis la panon, kaj supozis ke la maljunulo ne estis malsata. Tamen Oĵo estis malsata;do li dividis la pecon de pano sur la tablo kaj manĝis sian duonon, englutante ĝin kun freŝa, friska akvo el la rivereto. Onĉjo metis la alian pecon de pano en la poŝon de sia jaketo, kaj post tio li denove diris, dum li elmarŝis tra la pordejo:“Venu.”

Oĵo sentis multan plezuron. Li ege enuis pro sola loĝado en la arbaro kaj volis veturadi kaj vidi homojn. Jam delonge li volis esplori la belan Landon Oz en kiu ili loĝis. Kiam ili estis ekstere, Onĉjo simple riglis la pordon kaj komencis promeni laŭ la pado. Neniu ĝenus ilian dometon, eĉ se iu venus tiom en la densan arbaron dum ili forestis.

Ĉe la piedo de la monto kiu apartigis la Landon de la Manĝtuloj de la Lando de la Gilikuloj, la vojo dividiĝis.

Unu vojo kondukis rekte maldekstren kaj la alia dekstren — rekte supren laŭ la monto. Onĉjo Nonĉjo prenis tiun dekstran vojon kaj Oĵo sekvis sen demandi la kialon. Li sciis ke ĝi kondukos ilin al la domo de la Kurbiĝinta Magiisto, kiun li ankoraŭ neniam vidis sed kiu estis ilia plej proksima najbaro.

La tutan matenon ili pene supreniris la montan vojon kaj je la tagmezo Onĉjo kaj Oĵo sidiĝis sur falintan arbotrunkon kaj manĝis la lastan pecon de la pano kiun la maljuna Manĝulo antaŭe metis en sian poŝon. Post tio ili rekomencis kaj post du horoj ili ekvidis la domon de D-ro Pipt.

Ĝi estis granda domo, ronda kiaj ĉiuj Manĝtulaj domoj, kaj farbita blua, kiu estas la distinganta koloro de la Manĝtula Lando de Oz. Ĉirkaŭis la domon bela ĝardeno, kie abunde kreskis bluaj arboj kaj bluaj floroj kaj unuloke estis bedoj de bluaj brasikoj, bluaj karotoj kaj blua laktuko, ĉiuj estis ege bongustaj. En la ĝardeno de D-ro Pipt kreskis bulketarboj, kukarboj, kremkuketarbustoj, bluaj butertasoj kiuj provizis bonegan bluan buteron, kaj vico de ĉokoladkaramelaj plantoj. Padoj el bluaj ŝtoneroj dividis la legomajn bedojn de la florbedoj kaj pli larĝa vojo kondukis al la antaŭa pordo. La loko estis en libera spaco sur la monto, sed nemalproksime estis la timiga arbaro kiu plene ĉirkaŭis ĝin.

Onĉjo frapis sur la pordon de la domo kaj diketa plaĉvizaĝa virino, vestita tute per bluo, malfermis ĝin kaj salutis la vizitantojn per rideto.

“Ha,”diris Oĵo;“sendube vi estas Damo Margolote, la bona edzino de D-ro Pipt.”

“Jes, kara, kaj ĉiuj fremduloj estas bonvenaj ĉe mia domo.”

“Ĉu ni povas paroli kun la fama Magiisto, Sinjorino?”

“Li estas multe okupata ĝuste nun,”ŝi diris, dubeme skuante sian kapon nee. “Sed envenu kaj mi donu al vi manĝaĵon, ĉar sendube vi longe veturis por atingi nian solecan lokon.”

“Jes,”respondis Oĵo, dum li kaj Onĉjo eniris la domon.

“Mi venas de loko multe pli soleca ol ĉi tiu.”

“Pli soleca loko!Kaj en la Manĝtula Lando?”ŝi kriis.

“Do nepre estas ie en la Blua Arbaro.”

“Tiel estas, bona Damo Margolote.”

“Nu!”ŝi diris, rigardante la viron, “do sendube vi estas

Onĉjo Nonĉjo, laŭnome la Silentulo.”Poste ŝi rigardis la knabon. “Kaj sendube vi estas Oĵo la Misfortuna,”ŝi pludiris.

“Jes,”diris Onĉjo.

“Mi tute ne sciis ke oni nomas min la Misfortuna,”diris Oĵo, serioze;“sed certe ĝi estas taŭga nomo por mi.”

“Nu,”komentis la virino, dum ŝi multe okupis sin en la ĉambro kaj pretigis la tablon kaj alportis manĝaĵojn el la ŝranko, “vi estis misfortuna loĝante tute sola en tiu senĝoja arbaro, kiu estas multe pli malbona ol la arbaro ĉi tie;sed eble via sorto ŝanĝiĝos, nun, ĉar vi estas for de tie. Se, dum via veturado, vi sukcesos perdi tiun ‘Mis’je la komenco de via nomo ‘Misfortuna, ’vi fariĝos Oĵo la Bonfortuna, kaj tio estos multe pli bona.”

“Kiel mi povos perdi tiun ‘Mis, ’Damo Margolote?”

“Mi ne scias, sed vi nepre memoru la aferon kaj eble vi trovos oportunon,”ŝi respondis.

Neniam antaŭe Oĵo manĝis egale bonan manĝon. Estis raguo, fume varmega, telero da bluaj pizoj, bovlo da dolĉa lakto delikate blukolora, kaj blua pudingo en kiu estis bluaj prunoj. Kiam la vizitantoj jam manĝis plensatige la virino diris al ili:

“Ĉu vi volas paroli al D-ro Pipt negococele aŭ pordistre?”

Onĉjo kapneis.

“Ni veturas,”respondis Oĵo, “kaj ni haltis ĉe via domo nur por ripozi kaj refreŝigi nin. Mi ne opinias ke Onĉjo

Nonĉjo multe volas renkonti la faman Kurbiĝintan Magiiston; sed mi mem tre deziras vidi tiel gravan personon.”

La virino aspektis pensoplena.

“Mi memoras ke Onĉjo Nonĉjo kaj mia edzo iam estis bonaj amikoj, antaŭ multaj jaroj,”ŝi diris, “do eble ili volonte renkontus unu la alian denove. La Magiisto estas multe okupata, kiel mi diris, sed se vi promesos ne ĝeni lin vi rajtos eniri lian laborejon kaj rigardi dum li preparos mirindan sorĉon.”

“Dankon,”respondis la knabo, al kiu tio multe plaĉis.

“Mi volonte faros tion.”

Ŝi gvidis ilin al granda kupolhava halo ĉe la malantaŭo de la domo, kiu estis la laborejo de la Magiisto. Vico de fenestroj ĉirkaŭis preskaŭ la tutan flankaron de la ronda ĉambro, kaj tio multe lumigis la lokon, kaj estis malantaŭa pordo aldone al tiu kiu kondukis al la antaŭa parto de la domo. Antaŭ la vico de fenestroj estis larĝa benko enkonstruita kaj krome estis kelkaj seĝoj kaj benkoj en la ĉambro. Ĉe unu fino staris granda kameno, en kiu blua ŝtipo bruladis per blua flamo, kaj super la fajro pendis kvar kaldronoj en vico, en ĉiuj vigle bobeladis kaj vaporadis. La Magiisto kirladis ĉiujn kvar kaldronojn samtempe, du per siaj manoj kaj du per siaj piedoj;al la piedo lignaj kuleregoj estis ligitaj, ĉar tiu viro estis tiom kurbiĝinta ke liaj kruroj estis utiligeblaj kiel brakoj.

Onĉjo Nonĉjo antaŭenvenis por saluti sian malnovan amikon, sed ĉar li ne povis premi aŭ liajn manojn aŭ liajn piedojn, kiuj ests okupataj per kirlado, li karesfrapetis la kalvan kapon de la Magiisto kaj demandis:“Kio?”

“Ha, la Silentulo,”komentis D-ro Pipt, sen suprenrigardi, “kaj li volas scii kion mi faras. Nu, kiam ĝi estos finita ĉi tiu kombinaĵo estos la mirinda Pulvoro de Vivo, kion nur mi scias fari. Ŝutite sur ion ajn ĝi vivigas tion, ne grave kio ĝi estas. Mi bezonas plurajn jarojn por fari ĉi tiun magian Pulvoron, sed ĉimomente mi feliĉe povas diri ke ĝi estas preskaŭ finita. Sciu, mi faras ĝin por mia bona edzino Margolote, kiu volas uzi iom da ĝi por propra celo. Sidiĝu kaj komfortigu vin, Onĉjo Nonĉjo, kaj fininte mian taskon mi konversacios kun vi.”

“Sciu,”diris Margolote, kiam ili ĉiuj kune sidis sur la larĝa fenestrobenko, “ke mia edzo malsaĝe fordonis la tutan Pulvoron de Vivo kiun li unue faris, al maljuna Mombi la Sorĉistino, kiu iam loĝis en la Lando de la Gilikuloj, norde de ĉi tie. Mombi donis al D-ro Pipt Pulvoron de Eterna Juneco interŝanĝe por lia Pulvoro de Vivo, sed ŝi fitrompis lin, ĉar la Pulvoro de Juneco estis sene fika kaj tute ne magia.”

“Eble ankaŭ la Pulvoro de Vivo estis sene fika,”diris Oĵo.

“Sed jes;ĝi estas perfekta,”ŝi deklaris. “Ni provis la unuan preparaĵon per nia Vitra Kato, kiu ne nur ekvivis sed ekde tiam plu vivas. Ŝi estas nun ie en la domo.”

“Vitra Kato!”kriis Oĵo, mirsurprizite.

“Jes;ŝi estas tre plaĉa kompanino, sed ŝi admiras sin iom pli ol modesteco aprobas, kaj ŝi firme rifuzas kapti musojn,” klarigis Margolote. “Mia edzo faris palruĝan cerbon por la kato, sed ĝi montriĝis tro altsocia kaj speciala por kato, kaj rezulte ŝi opinias ke estas nedigne kapti musojn. Ŝi ankaŭ havas belan sangeruĝan koron, sed ĝi estas el ŝtono —rubio, mi kredas —do estas iom malmola kaj sensenta. Mi kredas ke kiam la Magiisto faros novan Vitran Katon, li donos al ĝi nek cerbon nek koron, ĉar tiam ĝi ne malakceptos kapti musojn kaj eble montriĝos iom utila por ni.”

“Kion maljuna Mombi la Sorĉistino faris per la Pulvoro de Vivo kiun donis al ŝi via edzo?”demandis la knabo.

“Ŝi vivigis Joĉjon Kukurbokapon, unue,”estis la respondo.

“Mi supozas ke vi aŭdis pri Joĉjo Kukurbokapo. Li nun loĝas proksime al la Smeralda Urbo kaj estas tre amata de la Princino Ozma, kiu regas la tutan landon Oz.”

“Ne, mi ne aŭdis pri li,”komentis Oĵo. “Mi timas ke mi ne scias multon pri la Lando Oz. Komprenu, mi loĝis dum mia tuta vivo kun Onĉjo Nonĉjo, la Silentulo, kaj neniu apudestis por informi min pri io ajn.”

“Parte pro tio vi estas Oĵo la Misfortuna,”diris la virino, per simpatia tono. “Ju pli oni scias, des pli oni estas bonfortuna, ĉar scio estas la plej granda valoro en la vivo.”

“Sed diru al mi, mi petas, kion vi intencas fari per ĉi tiu nova kvanto da Pulvoro de Vivo, kiun faras D-ro Pipt.

Li diris ke lia edzino volas ĝin por speciala celo.”

“Tiel estas,”ŝi respondis. “Mi volas ke ĝi vivigu mian Miksĉifonan Knabinon.”

“Ho!Miksĉifona Knabino?Kio estas tio?”Oĵo demandis, ĉar tio ŝajnis eĉ pli stranga kaj nekutima ol Vitra Kato.

“Mi opinias ke mi devos montri al vi mian Miksĉifonan Knabinon,”diris Margolote, ridante pro la mirsurprizo de la knabo, “ĉar estas iomete malfacile ekspliki ŝin. Sed unue mi diru al vi ke jam de multaj jaroj mi volegas servistinon kiu helpos min prizorgi la domon kaj kuiri la manĝojn kaj lavi la telerojn. Neniu servistino volas veni ĉi tien ĉar la loko estas tre soleca kaj fora, do mia lerta edzo, la Kurbiĝinta Magiisto, proponis ke mi faru knabinon el ia ŝtofo kaj li vivigos ŝin ŝutante sur ŝin la Pulvoron de Vivo. Tio ŝajnis al mi bonega propono kaj tuj D-ro Pipt ekkomencis prepari novan kvanton da sia magia pulvoro. Li de tre longa tempo preparas ĝin, do mi havis multan tempon por fari la knabinon. Tamen tiu tasko ne estis tiel facila kiel eble vi supozas. Unue mi ne povis elpensi per kia ŝtofo fari ŝin, sed fine, priserĉante grandan keston mi trovis malnovan miksĉifonan kovrilon, kiun iam faris mia avino kiam ŝi estis juna.”

“Kio estas miksĉifona kovrilo?”demandis Oĵo.

“Litkovrilo farita el ĉifonoj diversspecaj kaj diverskoloraj, ĉiuj zorge kunkudritaj. La ĉifonoj estas ĉiaformaj kaj — dimensiaj, do miksĉifona kovrilo estas tre bela vidaĵo.

Kelkfoje oni nomas ĝin ‘frenez-kovrilo, ’ĉar la ĉifonoj kaj koloroj estas tiel miksitaj. Ni neniam uzis la buntan miksĉifonan kovrilon de mia avino, malgraŭ ĝia beleco, ĉar ni la Manĝtuloj ne amas aliajn kolorojn ol bluon, do ĝi restis pakita en la kesto dum ĉirkaŭ cent jaroj. Kiam mi trovis ĝin, mi diris al mi ke ĝi estos tre bona ŝtofo por mia servistino, ĉar kiam ŝi ekvivos ŝi ne estos tiel fiera nek aroganta, kiel la Vitra Kato, ĉar tia aĉa kolormikso malinstigus ŝin provi esti tiom digna kiom la bluaj Manĝtuloj.”

“Ĉu bluo, do, estas la sola respektinda koloro?”demandis Oĵo.

“Jes, laŭ Manĝtulo. Nia tuta lando estas blua, sciu. Sed en aliaj partoj de Oz la homoj preferas aliajn kolorojn. En la Smeralda Urbo, kie loĝas nia Princino Ozma, verdo estas la preferata koloro. Sed ĉiuj Manĝtuloj preferas bluon pli ol ĉiun alian kaj kiam mia domservistino ekvivos ŝi trovos sin konsistanta el tiom da nepopularaj koloroj ke ŝi neniam kuraĝos esti ribelema aŭ neĝentila, kiaj kelkfoje estas servistinoj kiam ili konsistas el la sama materialo kiel siaj mastrinoj.”

Onĉjo Nonĉjo kapjesis aprobe.

“Bona ideo,”li diris;kaj tio estis longa parolo por Onĉjo

Nonĉjo ĉar ĝi enhavis du vortojn.

“Do mi distranĉis la kovrilon,”daŭrigis Margolote, “kaj el ĝi mi faris tre bonforman knabinon, kiun mi plenigis per katunaj pecoj. Mi montros al vi kiel bone mi faris ŝin,”kaj ŝi iris al alta ŝranko kaj ĵetmalfermis la pordojn.

Ŝi revenis premtenante en siaj brakoj la Miksĉifonan Knabinon, kiun ŝi sidigis sur la benkon kaj apogis por ke la figuro ne falu.

Ĉapitro 3. La mikschifona knabino

Oĵo ekzamenis tiun kuriozan faraĵon mirante.

La Miksĉifona Knabino estis pli alta ol li, kiam ŝi staris rekte, kaj ŝia korpo estis dika kaj ronda ĉar ĝi estis tiel zorge plenigita per katuno. Margolote unue faris la formon de la knabino el la miksĉifona kovrilo kaj poste ŝi vestis ĝin per miksĉifonaj jupo kaj antaŭvesto en kiu estis poŝoj —uzante por ĉio la saman gajan ŝtofon. Sur la piedojn ŝi kudris paron da r uĝaj ledaj ŝuoj kun pintoj. Ĉiuj fingroj de la manoj de la knabino estis zorge formitaj kaj plenigitaj kaj kudritaj ĉe la randoj, kun oraj plataĵoj ĉe la finoj por servi kiel fingrungoj.

“Ŝi devos labori, kiam ŝi ekvivos,”diris Margolote.

La kapo de la Miksĉifona Knabino estis la plej kurioza parto de ŝi. Dum ŝi atendis ke ŝia edzo finu prepari sian Pulvoron de Vivo la virino trovis multan tempon por kompletigi la kapon laŭ sia bontrovo, kaj ŝi komprenis ke la kapo de bona servistino devas esti konvene konstruita. La haroj estis el brunaj fadenoj kaj pendis sur ŝia kolo laŭ pluraj zorge faritaj plektaĵoj. Ŝiaj okuloj estis du arĝentaj ŝelkobutonoj kiujn Margolote tondis de malnova pantalono de la Magiisto, kaj ili estis alkudritaj per nigraj fadenoj, kiuj estis la pupiloj de la okuloj. Margolote estis malcerta pri la oreloj dum longa tempo, ĉar ili estis gravaj por ke la servistino povu klare aŭdi, sed fine ŝi faris ilin el maldikaj platoj de oro kaj surligis ilin per kudrado tra etaj truoj boritaj en la metalon.

Oro estas la plej kutima metalo en la Lando Oz kaj ĝi estas uzata por multaj celoj ĉar ĝi estas mola kaj manipulebla.

La virino tondis fendeton kiu estu la buŝo de la Miksĉifona Knabino kaj kudris du vicojn de blankaj perloj en ĝin kiel dentojn, uzante strion de skarlata pluŝo kiel langon. Tiun buŝon Oĵo opiniis tre artisma kaj vivsimila, kaj al Margolote plaĉis kiam la knabo laŭdis ĝin. Estis preskaŭ tro multaj ĉifonaj flikaĵoj sur la vizaĝo de la knabino, tiel ke ŝi ne estis verdire bela, ĉar unu vango estis flava kaj la alia ruĝa, ŝia mentono blua, ŝia frunto purpura kaj la centro, kie ŝia nazo estis formita kaj plenigita, brile flava.

“Vi devus esti farinta ŝian tutan vizaĝon palruĝa,”sugestis la knabo.

“Mi supozas ke jes;sed mi ne havis palruĝan ŝtofon,” respondis la virino. “Tamen, mi opinias ke ne multe gravas, ĉar mi volas ke mia Miksĉifona Knabino estu utila, ne ornama. Se mi enuos pro la aspekto de ŝia malpala vizaĝo mi povos blankigi ĝin.”

“Ĉu ŝi havas cerbon?”demandis Oĵo.

“Ne, mi tute forgesis cerbon!”kriis la virino. “Mi ĝojas ke vi memorigis min pri ĝi, ĉar tute ne estas tro malfrue por enmeti ĝin. Ĝis ŝi estos vivigita mi povas fari kion ajn mi deziras rilate al ĉi tiu knabino. Sed mi devas zorgi ne doni al ŝi tro potencan cerbon, ŝi devas havi tian kia estas konvena por ŝia pozicio en la vivo. Alivorte, ŝia cerbo devas esti ne tre bona.”

“Eraro,”diris Onĉjo Nonĉjo.

“Ne;mi certas ke mi pravas pri tio,”respondis la virino.

“Li volas diri,”klarigis Oĵo, “ke krom se via servistino havos bonan cerbon ŝi ne scios ĝuste obei vin, nek fari la taskojn kiujn vi petos de ŝi.”

“Nu, eble tio estas vera,”akordis Margolote;“sed, male, servistino kun troa cerbo nepre fariĝus sendependa kaj aroganta kaj opinius sin tro bona por sia laboro. Mia tasko estas tre delikata, kiel mi diris, kaj mi devas zorge doni al la knabino ĝuste la necesan kvanton da ĝustaspecaj cerbaĵoj.

Mi volas ke ŝi sciu ĝuste su fiĉe, sed ne tro.”

Dirinte tion ŝi iris al alia ŝranko kiu estis plena de bretoj.

Ĉiuj ŝrankoj surhavis vicojn de bluaj vitraj boteloj, zorge etiketitaj de la Magiisto por montri kio estas en ili. Unu tuta breto estis signita:“Cerbomebloj,”kaj la boteloj sur tiu breto estis etiketitaj ĉi tiel:“Obeemo,”“Lerteco,”“Sagaco,”

“Kuraĝo,”“Eltrovemo,”“Amikemo,”“Lernemo,”“Veremo,”

“Poeziemo,”“Sendependeco.”

“Mi konsideru,”diris Margolote;“el tiuj kvalitoj ŝi devas unualoke havi ‘Obeemon, ’”kaj ŝi deprenis la botelon sur kiu estis tiu etiketo kaj verŝis el ĝi sur pladon plurajn grajnojn de la enhavo. “‘Amikemo’estas ankaŭ bona kaj

‘Veremo. ’”Ŝi verŝis en la pladon iom el ĉiu el tiuj boteloj.

“Mi kredas ke tio su fiĉos,”ŝi pludiris, “ĉar la aliaj kvalitoj ne estas bezonaj en servistino.”

Onĉjo Nonĉjo, kiu kun Oĵo staris apud ŝi, tuŝis la botelon signitan “Lerteco.”

“Iom,”diris li.

“Iom da ‘Lerteco’?Nu, eble vi pravas, sinjoro,”diris ŝi, kaj ŝi estis tuj prenonta la botelon kiam la Kurbiĝinta

Magiisto subite vokis al ŝi ekscitite de la kameno.

“Rapide, Margolote!Venu helpi min.”

Ŝi tuj kuris al la flanko de sia edzo kaj helpis lin levi la kvar kaldronojn de la fajro. Ilia enhavo jam forbolis, lasante sur la fundo de ĉiu kaldrono kelkajn grajnojn de fajna blanka pulvoro. Tre zorge la Magiisto elprenis tiun pulvoron, kunmetis la tuton en oran pladon, en kiu li miksis ĝin per ora kulero. Kiam la miksaĵo estis kompleta estis apenaŭ manpleno, ensume.

“Tio,”diris D-ro Pipt, per tono de plezuro kaj triumfo, “estas la mirinda Pulvoro de Vivo, kiun nur mi en la mondo scias fari. Mi bezonis preskaŭ ses jarojn por prepari tiujn valoregajn grajnojn da polvo, sed la amaseto sur tiu plado valoras la prezon de regno kaj multaj reĝoj donus ĉion por posedi ĝin. Kiam ĝi estos frida mi metos ĝin en boteleton; sed intertempe mi devas zorge gardi ĝin, por ke venteto ne forblovu aŭ disigu ĝin.”

Onĉjo Nonĉjo, Margolote kaj la Magiisto ĉiuj staris rigardante la eksterordinaran Pulvoron, sed Oĵon pli interesis ĝuste tiam la cerbo de la Miksĉifona Knabino. Opiniante ke estas kaj maljuste kaj malafable forteni de ŝi oportunajn bonajn kvalitojn, la knabo prenis ĉiun botelon sur la breto kaj verŝis iom de la enhavo en la pladon de Margolote.

Neniu vidis lin fari tion, ĉar ĉiuj rigardadis la Pulvoron de Vivo;sed baldaŭ la virino memoris kion ŝi faradis, kaj revenis al la ŝranko.

“Mi pensu,”ŝi komentis;“mi intencis doni al mia knabino iom da ‘Lerteco, ’kiun la Doktoro uzas anstataŭ ‘Inteligenton’—ĉar li ankoraŭ ne lernis fabriki tiun kvaliton.”

Preninte la botelon da “Lerteco”ŝi aldonis iom de la pulvoro al la amaso sur la plado. Oĵo iomete maltrankviliĝis pro tio, ĉar li jam metis abundan ‘Lerteco’-pulvoron en la pladon; sed li ne kuraĝis haltigi ŝin do li komfortigis sin per la penso ke oni ne povas havi tro la lerteco.

Margolote nun portis la pladon da cerbo al la benko.

Disŝirinte la kunkudron de la flikaĵo sur la frunto de la knabino, ŝi metis la pulvoron en la kapon kaj poste rekudris la ŝiron por ke la fliko estu tiel zorge farita kaj fortika kiel antaŭe.

“Mia knabino estas tute preta por via Pulvoro de Vivo, mia kara,”ŝi diris al sia edzo. Sed la Magiisto respondis:

“Ĉi tiu pulvoro nepre ne estu uzita antaŭ la morgaŭa mateno, sed mi kredas ke ĝi nun estas su fiĉe frida por enboteliĝi.”

Li elektis malgrandan oran botelon kies supro estis piproskatoleto, por ke oni povu ŝuti la pulvoron sur objektojn tra la malgrandaj truoj. Tre zorge li metis la Pulvoron de Vivo en la oran botelon kaj poste ŝlosis ĝin en tirkeston de sia ŝranko.

“Fine,”diris li, kunfrotante gaje siajn manojn, “mi havas multan libertempon por bona konversacio kun mia malnova amiko Onĉjo Nonĉjo. Do ni komforte sidiĝu kaj distru nin.

Kirlinte tiujn kvar kaldronojn dum ses jaroj mi ĝojas havi iom da ripozo.”

“Plejparte vi mem devos paroli,”diris Oĵo, “ĉar oni nomas Onĉjon la Silentulo kaj li uzas malmultajn vortojn.”

“Mi scias;sed pro tio via onklo estas ege agrabla kunulo kaj kunklaĉulo,”deklaris D-ro Pipt. “La plej multaj personoj tro parolas, do estas ripozige trovi homon kiu tro malmulte parolas.”

Oĵo rigardis la Magiiston kun multaj respekto kaj scivolemo.

“Ĉu ne ĉagrenas vin ke vi estas tiom kurbiĝinta?”li demandis.

“Ne;mi tre fieras pri mi,”estis la respondo. “Mi supozas ke mi estas la sola Kurbiĝinta Magiisto en la tuta mondo.

Oni akuzas ke kelkaj aliaj estas kurbaj sed mi estas la sola aŭtentika.”(*Vortludo en la Angla:“kurba”signifas kaj “kurbiĝinta”kaj “malhonesta.”)

Li vere estis tre kurbiĝinta kaj Oĵo demandis al si kiel li povas fari tiom da agoj per tiel tordita korpo. Kiam li sidiĝis sur kurbigitan seĝon kiu estis farita speciale por li, unu genuo estis sub lia mentono kaj la alia proksime al la kurbaĵo de lia dorso;sed li estis gajema homo kaj lia vizaĝo havis plaĉan kaj agrablan esprimon.

“Oni ne permesas ke mi magiadu, krom por min mem distri,”li informis siajn vizitantojn, dum li flamigis pipon kun kurbiĝinta fusto kaj komencis fumi. “Tro da homoj magiadis en la Lando Oz, do nia bela Princino Ozma ĉesigis tion. Mi kredas ke ŝi plene pravis. Estis pluraj fiaj Sorĉistinoj kiuj kaŭzis multajn ĝenojn;sed nun estas ĉiuj ĉesintaj kaj nur la granda Sorĉistino, Glinda la Bona, rajtas uzi siajn magiajn artojn, kiuj neniam damaĝas. La Sorĉisto de Oz, kiu iam estis ĉarlatano kaj tute ne sciis magii, studas lecionojn de Glinda, kaj oni diras ke li fariĝas su fiĉe bona Sorĉisto;sed li estas nur asistanto de la granda Sorĉistino. Mi rajtas fari servistinon por mia edzino, sciu, aŭ Vitran Katon por kapti niajn musojn —kion ŝi rifuzas fari —sed oni malpermesas ke mi faru magion por aliaj, aŭ profesie uzu ĝin.”

“Sendube magio estas tre interesa studtemo,”diris Oĵo.

“Nepre jes,”asertis la Magiisto. “Dum mia vivo mi faris kelkajn magiajn agojn kiuj egalas la lertecon de Glinda la Bona. Ekzemple, la Pulvoro de Vivo, kaj mia Ŝtoniga Likvaĵo, kiu estas en tiu botelo sur la tiea breto —super la fenestro.”

“Kion faras la Ŝtoniga Likvaĵo?”demandis la knabo.

“Ŝanĝas ĉion kion ĝi tuŝas en solidan marmoron. Mi mem inventis ĝin, kaj mi trovas ĝin tre utila. Foje du el tiuj aĉaj Kolizuloj, kun korpoj kiaj de ursoj kaj kapoj kiaj de tigroj, venis ĉi tien el la arbaro por ataki nin;sed mi ŝutis iom da tiu Likvaĵo sur ilin kaj tuj ili marmoriĝis. Mi nun uzas ilin kiel ornamajn statuojn en mia ĝardeno. Ĉi tiu tablo aspektas al vi ligna, kaj iam ĝi vere estis ligna;sed mi ŝutis kelkajn gutojn de la Ŝtoniga Likvaĵo sur ĝin kaj nun ĝi estas marmora. Ĝi neniam rompiĝos nek triviĝos.”

“Bone!”diris Onĉjo Nonĉjo, skuante sian kapon kaj palpante sian longan grizan barbon.

“Ve;kiom babilema vi fariĝas, Onĉjo,”komentis la Magiisto, al kiu plaĉis la komplimento. Sed ĝuste tiam aŭdiĝis gratado ĉe la malantaŭa pordo kaj akra voĉo kriis:

“Enlasu min!Rapidu tuj!Enlasu min!”

Margolote stariĝis kaj iris al la pordo.

“Do agu kiel bona kato,”ŝi diris.

“Mi-i-aŭ-ŭ-ŭ!Jen;ĉu tion akceptas via reĝa moŝto?” demandis la voĉo, per malestima tono.

“Jes;jen ĝusta katparolado,”deklaris la virino, kaj ŝi malfermis la pordon.

Tuj kato eniris, paŝis al la centro de la ĉambro kaj ekhaltis vidante la nekonatojn. Oĵo kaj Onĉjo Nonĉjo ambaŭ gapis ĝin per larĝe malfermitaj okuloj, ĉar certe neniu tia kurioza besto iam antaŭe ekzistis —eĉ en la Lando Oz.

Ĉapitro 4. La vitra kato

La kato estis el vitro, tiel klara kaj diafana ke oni povis travidi ĝin tiel facile kiel fenestron. En la supro de ĝia kapo, tamen, estis amaso da delikataj palruĝaj pilketoj kiuj similis al juveloj, kaj ĝi havis koron el sangeruĝa rubio. La okuloj estis du grandaj smeraldoj, sed krom tiuj koloroj la tuta cetero de la besto estis klara vitro, kaj ĝi havis voston el ŝpinita vitro kiu estis vere bela.

“Nu, D-ro Pipt, ĉu vi intencas interkonigi nin, aŭ ne?”postulis la kato, per tono de ĉagreniĝo.

“Ŝajnas al mi ke vi forgesas esti ĝentila.”

“Pardonu min,” respondis la magiisto. “Jen Onĉjo Nonĉjo, praido de la iamaj reĝoj de la Manĝtuloj, antaŭ ol ĉi tiu lando fariĝis parto de la Lando Oz.”

“Liaj haroj bezonas tondiĝi,”komentis la kato, lavante sian vizaĝon.

“Vere,”respondis Onĉjo, kun nelaŭta rido pro amuziĝo.

“Sed li loĝas sola en la koro de la arbaro jam de multaj jaroj,”la Magiisto eksplikis;“kaj, kvankam tiu estas barbara lando, ne estas barbiroj tie.”

“Kiu estas la nano?”demandis la kato.

“Tiu ne estas nano, li estas knabo,”respondis la Magiisto.

“Antaŭ nun vi neniam vidis knabon. Li estas nun malgranda ĉar li estas juna. Dum postaj jaroj li grandiĝos kaj fariĝos egale alta kiel Onĉjo Nonĉjo.”

“Ho. Ĉu pro magio?”la vitra besto demandis.

“Jes;sed pro la magio de la Naturo, kiu estas pli miriga ol ĉiu arto konata de homoj. Ekzemple, mia magio faris vin, kaj vivigis vin;kaj ĝi ne bone faris tion, ĉar vi estas senutila kaj ĝenas min;sed mi ne povas kreskigi vin. Vi ĉiam restos same granda —kaj same impertinenta senprizorga Vitra Kato, kun palruĝa cerbo kaj malmola rubia koro.”

“Neniu povas bedaŭri pli ol mi ke vi faris min,”asertis la kato, kaŭrante sur la planko kaj malrapide skuante sian ŝpinvitran voston de flanko al flanko. “Via mondo estas tre seninteresa loko. Mi vagis tra viaj ĝardenoj kaj en la arbaro ĝis enuiĝi pro ili, kaj kiam mi eniras la domon la konversacioj de via dika edzino kaj de vi mem ege tedas min.”

“Estas ĉar mi donis al vi cerbon malsimilan al tiuj kiujn ni mem posedas —kaj multe tro bonan por kato,”respondis

D-ro Pipt.

“Do ĉu vi bonvolos elpreni ĝin, kaj anstataŭigi ĝin per ŝtoneroj, tiel ke mi ne sentos min inda je multe pli alta vivstato?”demandis la kato, pledante.

“Eble jes. Mi provos, viviginte la Miksĉifonan Knabinon,” li diris.

La kato paŝis al la benko sur kiu kuŝis la Miksĉifona Knabino kaj rigardis ŝin atente.

“Ĉu vi intencas vivigi tiun aĉaĵon?”ŝi demandis.

La Magiisto kapjesis.

“Ĝi estas intencita kiel la servistino de mia edzino,”li diris. “Kiam ŝi vivos ŝi faros niajn laborojn por ni kaj prizorgos la domon. Sed vi ne konstante ordonu ŝin, Fuŝinjo, kiel vi ordonadas nin. Vi devos respektoplene trakti la Miksĉifonan Knabinon.”

“Mi rifuzas. Mi ne povus respekti tian ĉifoneraĵaron negrave kio okazus.”

“Se ne, okazos pli da koleraĵaro ol vi deziros,”kriis

Margolote, kolere.

“Kial vi ne faris ŝin belaspekta?”demandis la kato. “Vi faris min bela —vere tre bela —kaj mi amas rigardi miajn palruĝajn cerberojn ruliĝadi dum ĝi funkcias, kaj vidi mian karegan ruĝan koron batadi.”Ŝi iris al longa spegulo, dirante tion, kaj staris antaŭ ĝi, rigardante sin tre fiermaniere. “Sed tiu kompatinda flikaĵo malamos sin, kiam ŝi vivos,”daŭrigis la kato. “Se mi estus vi, mi uzus ŝin kiel purigilon, kaj farus alian, pli belan servistinon.”

“Vi havas perversan guston,”riproĉis Margolote, kiun tre ĉagrenis tiu honesta kritiko. “Mi opinias ke la Miksĉifona Knabino estas bela, konsiderante el kio ŝi estas farita. Eĉ la ĉielarko ne havas tiom da koloroj, kaj vi devas agnoski ke la ĉielarko estas belaĵo.”

La Vitra Kato oscedis kaj etendis sin sur la planko.

“Kiel vi volas,”ŝi diris. “Mi nur kompatas la Miksĉifonan Knabinon.”

Oĵo kaj Onĉjo Nonĉjo dormis tiunokte en la domo de la Magiisto, kaj la knabo volonte restis ĉar li fervore volis vidi la Miksĉifonan Knabinon viviĝi. La Vitra Kato ankaŭ estis miriga besto laŭ malgranda Oĵo, kiu antaŭ tiam neniam vidis aŭ konis ion magian, kvankam li loĝis en la Felando

Oz ekde sia naskiĝo. Fore en la arbaro neniam okazis io nekutima. Onĉjo Nonĉjo, kiu povus esti Reĝo de la Manĝtuloj, se lia popolo ne unuiĝus kun ĉiuj aliaj landoj de Oz per agnosko ke Ozma estas ilia sola reganto, retiris sin en tiun forgesitan niĉon en la arbaro kun sia beba nevo kaj ili loĝis tute solaj tie. Se nur la neglektita ĝardeno ne malsukcesus kreskigi manĝaĵojn por ili, ili ĉiam loĝus en la soleca Blua Arbaro;sed nun ili komencis miksiĝi kun aliaj homoj, kaj la unua loko al kiu ili venis montriĝis tiom interesa ke Oĵo apenaŭ povis eĉ dormeti dum la tuta nokto.

Margolote estis bonega kuiristo kaj donis al ili tre bonan matenmanĝon. Dum ili ĉiuj okupis sin manĝante la bonulino diris:

“Ĉi tiu estas la lasta manĝo kiun mi devos kuiri dumlonge, ĉar Dr-o Pipt promesis ke tuj post la matenmanĝo li vivigos mian novan servistinon. Mi lasos ŝin lavi la matenmanĝajn telerojn kaj elbrosi kaj senpolvigi la domon.

Kiel senstreĉige estos!”

“Certe ja liberigos vin de multa laboraĉo,”diris la Magiisto. “Flanke, Margolote, mi kredis vidi vin preni iom da cerbaĵo el la ŝranko, dum mi okupis min pri la kaldronoj.

Kiajn kvalitojn vi donis al via nova servistino?”

“Nur kiajn bezonas humila servistino,”ŝi respondis. “Mi ne volas ke ŝi sentu sin inda je pli bona vivstato, kiel la Vitra Kato. Tio malkontentigus kaj malfeliĉigus ŝin, ĉar kompreneble ŝi devos ĉiam esti servistino.”

Oĵo iom maltrankviliĝis aŭskultante tion, kaj la knabo komencis timi ke li misagis kiam li aldonis ĉiujn tiujn diversajn kvalitojn de cerbaĵoj al la amaso kiun preparis Margolote por la servisto. Sed estis nun tro malfrue por bedaŭro, ĉar la cerberaĵo estis jam sekure enkudrita en la kapo de la Miksĉifona Knabino. Li eble konfesus kion li faris kaj tiel ebligus ke Margolote kaj ŝia edzo ŝanĝu la cerbaĵon, sed li timis kolerigi ilin. Li kredis ke Onĉjo vidis lin aldoni al la cerbaĵo, kaj Onĉjo ne diris eĉ unu vorton kontraŭan;sed, tamen, Onĉjo neniam diris vorton krom se estis nepre necese.

Tuj kiam la matenmanĝo finiĝis ili ĉiuj eniris la grandan laborejon de la Magiisto, kie la Vitra Kato kuŝis antaŭ la spegulo kaj la Miksĉifona Knabino kuŝis malrigide kaj senvive sur la benko.

“Nu, do,”diris D-ro Pipt, viglatone, “ni faros unu el la plej grandaj magiaĵoj eblaj por homo, eĉ en ĉi tiu eksterordinara Lando Oz. En neniu alia lando ĝi estus eĉ farebla. Mi opinias ke ni havu iom da muziko dum la Miksĉifona Knabino viviĝos. Estas plaĉe pensi ke la unuaj sonoj aŭdotaj de ŝiaj oraj oreloj estos bongustega muziko.”

Dum li parolis li iris al fonografo, kiu estis fiksita per ŝraŭboj al malgranda tablo, kaj streĉis la risorton de la instrumento kaj ĝustigis la grandan oran kornon.

“La muziko kiun kutime aŭdos mia servistino,”komentis Margolote, “estos miaj ordonoj labori. Sed mi opinias ke ne damaĝos se ŝi aŭskultos tiun nevidatan bandon dum ŝi vekiĝos por unuafoje koni la vivon. Miaj ordonoj superfortos la bandon, poste.”

La fonografo nun ludis vigligan marŝmelodion kaj la Magiisto malŝlosis sian ŝrankon kaj elprenis la oran botelon en kiu estis la Pulvoro de Vivo.

Ili ĉiuj klinis sin super la benko sur kiu ripozis la Miksĉifona Knabino. Onĉjo Nonĉjo kaj Margolote staris malantaŭe, proksime al la fenestroj, Oĵo unu flanke kaj la Magiisto antaŭe, kie li havos liberan spacon por ŝuti la pulvoron. Ankaŭ la Vitra Kato proksimiĝis, volante rigardi la gravan scenon.

“Tute pretaj?”demandis D-ro Pipt.

“Tute pretaj,”respondis lia edzino.

Do la Magiisto klinis sin kaj ŝutis el la botelo kelkajn grajnojn de la mirinda Pulvoro, kaj ili falis rekte sur la kapon kaj brakojn de la Miksĉifona Knabino.

Ĉapitro 5. Terura akcidento

“ĈI tiu pulvoro bezonos kelkajn minutojn por fari sian e fikon,”komentis la Magiisto, ŝutante ĝin sur ĉiun parton de la korpo tre zorge.

Sed subite la Miksĉifona Knabino etendis unu brakon, kiu batis la botelon da pulvoro el la mano de la kurbiĝinto kaj ĵetis ĝin trans la ĉambron. Onĉjo

Nonĉjo kaj Margolote estis tiom alarmitaj ke ili ambaŭ malantaŭen saltis kaj kunfrapiĝis, kaj la kapo de Onĉjo skuis la breton super ili kaj renversis la botelon en kiu estis la Ŝtoniga Likvaĵo.

La Magiisto tiom sovaĝe kriis ke Oĵo forsaltis kaj la Miksĉifona Knabino saltis post li kaj terurite metis ĉirkaŭ lin siajn ŝtofoplenajn brakojn. La Vitra

Kato minace blekis kaj kaŝis sin sub la tablo, kaj tial kiam la potenca Ŝtoniga Likvaĵo elverŝiĝis ĝi falis nur sur la edzinon de la Magiisto kaj la onklon de Oĵo. La sorĉo tuj e fikis je ili. Ili ekstaris senmove kaj rigide kiel marmoraj statuoj, en precize la samaj pozicioj kiel kiam la Likvaĵo tra fis ilin.

Oĵo forpuŝis la Miksĉifonan Knabinon kaj kuris al Onĉjo Nonĉjo, plena de terura timo pri la sola amiko kaj protektanto kiun li konis. Kiam li prenis la manon de Onĉjo ĝi estis frida kaj malmola. Eĉ la longa griza barbo estis solide marmora. La Kurbiĝinta Magiisto ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro pro freneza malespero, petegante sian edzinon pardoni lin, paroli al li, reviviĝi!

La Miksĉifona Knabino rapide perdis sian timon, ŝi nun pliproksimiĝis kaj rigardis de unu al la alia de la homoj tre interesate. Poste ŝi rigardis sin kaj ridis. Rimarkinte la spegulon, ŝi ekstaris antaŭ ĝi kaj ekzamenis sian eksterordinaran aspekton miregante —siajn butonokulojn, perlabidajn dentojn kaj elstaran nazon. Poste, parolante al sia re flekto en la spegulo, ŝi ekdiris:

“Ho, jen vere puca dam’!

Hontigus farbojn tia fam’.

Brale-brile, frale-frile!

Saluton vi, Fr-in’Kia-nam?”

Ŝi riverencis, kaj la re flekto riverencis. Poste ŝi denove ridis, longe kaj gaje, kaj la Vitra Kato rampis el sub la tablo kaj diris:

“Ne mirige ke vi ridas pro vi. Vi ja estas aĉaspekta!”

“Aĉaspekta?”ŝi respondis. “Ho, al mi ege plaĉas. Mi estas

Originalo, bonvolu scii, kaj tial nekomparebla. El ĉiuj komikaj, absurdaj, maloftaj, kaj amuzaj uloj en la mondo, mi nepre estas la plej stranga. Kiu alia ol kompatinda

Margolote sukcesus inventi tiel nekredeblan ulon kia mi?Sed mi ĝojas —mi ĝojegas! — ke mi estas precize kio mi estas, kaj nenio alia.”

“Silentu, bonvolu!”kriis la senespera Magiisto;“silentu por ke mi povu pensi!Se mi ne pensos mi freneziĝos.”

“Do pensu,”diris la Miksĉifona Knabino, sidiĝante en seĝo. “Pensu laŭvole, ne ĝenas min.”

“Ve!min tedas ludi tiun melodion,”kriis la fonografo, parolante tra sia korno per latuneca, grateca voĉo. “Se ne ĝenos vin, Pipto, knaĉjo, mi ĉesos ludi kaj ripozos.”

La Magiisto rigardis malgaje la muzikmaŝinon.

“Kia aĉa fortuno!”li ploregis, malfeliĉe. “La Pulvoro de Vivo sendube falis sur la fonografon.”

Li iris al ĝi kaj trovis ke la ora botelo en kiu antaŭe estis la valorega pulvoro estis faligita sur la fonograftablon kaj ŝutis siajn vivigajn grajnojn sur la maŝinon. La fonografo estis vere viva, kaj komencis danci ĵigon per la kruroj de la tablo al kiu ĝi estis ŝraŭbita, kaj tiu danco tiom ĝenis D-ron Pipt ke li piedbatis la aĵon en angulon kaj puŝis benkon kontraŭ ĝin por kvietigi ĝin.

“Vi estis su fiĉe ĝena antaŭe,”diris la Magiisto, riproĉe; “sed vivanta fonografo su fiĉas por frenezigi ĉiun mense sanan personon en la Lando Oz.”

“Ne insultu, mi petas,”respondis la fonografo per kolerema tono. “Vi kaŭzis, knaĉjo;ne kulpigu min.”

“Vi fuŝis ĉion, D-ro Pipt,”aldonis la Vitra Kato, malestime.

“Sed ne min,”diris la Miksĉifona Knabino, eksaltante por turnadi sin gaje ĉirkaŭ la ĉambro.

“Mi kredas,”diris Oĵo, preskaŭ preta plori pro malĝojo pri la malfeliĉa sorto de Onĉjo Nonĉjo, “ke devas esti mia kulpo, iel. Oni nomas min Oĵo la Misfortuna, sciu.”

“Absurde, infanĉjo,”respondis la Miksĉifona Knabino gaje.

“Neniu povas esti misfortuna kiu havas intelekton por direkti siajn proprajn agojn. La misfortunuloj estas tiuj kiuj petegas oportunon pensi, kiel kompatinda D-ro Pipt ĉi tie. Pro kio la ekscitiĝo, s-ro Magifaristo?”

“La Ŝtoniga Likvaĵo akcidente falis sur mian karan edzinon kaj Onĉjon Nonĉjon kaj marmorigis ilin,”li malfeliĉe respondis.

“Nu, kial ne ŝuti iom de tiu pulvoro sur ilin kaj revivigi ilin?”demandis la Miksĉifona Knabino.

La Magiisto eksaltis.

“Nu, min ne tra fis tiu ideo!”li ĝoje kriis, kaj li prenis la oran botelon, kun kiu li kuris al Margolote.

Diris la Miksĉifona Knabino:

“Sultas, multas, pultas — Magiuloj vere stultas!

En lia kapo dika

Pensado sene fika

Konsilon mian kultas.”

Starante sur la benko, ĉar li estis tiom kurbiĝinta ke li ne povis alimaniere atingi la supron de la kapo de sia edzino, D-ro Pipt komencis skui la botelon. Sed eĉ ne grajno da pulvoro eliris. Li detiris la kovrilon, enrigardis, kaj poste forĵetis la botelon kun krio de senespero.

“El, el!Ĝi estas tute elĉerpita,”li kriis. “Malŝparita sur tiu mizera fonografo estas la pulvoro kiu povus savi mian karan edzinon!”

Post tio la Magiisto klinis sian kapon sur siaj kurbiĝintaj brakoj kaj komencis plori.

Oĵo simpatiis lin. Li iris al la malfeliĉulo kaj diris milde:

“Vi povas fari pli da Pulvoro de Vivo, D-ro Pipt.”

“Jes;sed mi bezonos ses jarojn —ses longajn, lacigajn jaroj da kirlado de kvar kaldronoj per ambaŭ piedoj kaj ambaŭ manoj,”estis la doloroplena respondo. “Ses jaroj!dum kompatinda Margolote staros rigardante min kiel marmora statuo.”

“Ĉu nenio alia estas farebla?”demandis la Miksĉifona Knabino.

La Magiisto kapneis. Poste li ŝajne ekmemoris ion, kaj li malklinis sian kapon.

“Unu alia miksaĵo povus nuligi la magian sorĉon de la Ŝtoniga Likvaĵo kaj revivigi mian edzinon kaj Onĉjon Nonĉjon,”diris li. “Eble estos malfacile trovi la aĵojn kiujn mi bezonas por fari tiun magian miksaĵon, sed se eblos trovi ilin mi povos fari dum momento tion kio alie necesigus ses longajn, lacigajn jarojn da kirlado de kaldronoj per ambaŭ manoj kaj ambaŭ piedoj.”

“Bone;do ni trovu la aĵojn,”proponis la Miksĉifona Knabino. “Tio ŝajnas multe pli sencoplena ol tiom da kirlado de la kaldronoj.”

“Bona propono, Ĉifoneroj,”diris la Vitra Kato aprobe.

“Ĝojigas min la trovo ke vi havas bonan cerbon. Mia estas eksterordinare bona. Oni povas vidi ĝin funkcii;ĝi estas palruĝa.”

“Ĉifoneroj?”ripetis la knabino. “Ĉu vi nomis min ‘Ĉifoneroj’?Ĉu jen mia nomo?”

“Mi —mi kredas ke mia kompatinda edzino intencis nomi vin ‘Anĝeline, ’”diris la Magiisto.

“Sed al mi plej plaĉas ‘Ĉifoneroj, ’”ŝi respondis ridante.

“Ĝi pli taŭgas al mi, ĉar mi konsistas el nur ĉifoneroj kaj nenio alia. Dankon pro mia nomo, F-ino Kato. Ĉu vi mem havas nomon?”

“Mi havas stultan nomon kiun iam donis al mi Margolote, sed ĝi estas tute maldigna por gravulo kia mi,” respondis la kato. “Ŝi nomis min ‘Fuŝulo. ’”

“Jes,”ĝemis la Magiisto;“vi ja estis fuŝaĵo, ververe. Mi fuŝfaris vin, ĉar pli senutila, aroganta, kaj rompiĝema besto neniam ekzistis.”

“Mi ne estas tiom rompiĝema,”kolere respondis la kato.

“Mi jam vivis multajn jarojn, ĉar D-ro Pipt eksperimentis pri mi per la unua magia Pulvoro de Vivo kiun li faris, kaj ĝis nun mi neniam rompis nek fendis nek splitis parton de mi.”

“Ŝajnas al mi ke vi konstante de-fendas vin,”ridis la Miksĉifona Knabino, kaj la kato iris al la spegulo por rigardi.

“Diru al mi,”petegis Oĵo, parolante al la Kurbiĝinta Magiisto, “kion ni devos trovi por la miksaĵo kiu savos Onĉjon Nonĉjon?”

“Unue,”estis la respondo, “mi devas havi sesfolion. Tio estas trovebla nur en la verda lando ĉirkaŭ la Smeralda Urbo, kaj sesfolioj estas tre maloftaj, eĉ tie.”

“Mi trovos ĝin por vi,”promesis Oĵo.

“Post tio,”daŭrigis la Magiisto, “la maldekstran flugilon de flava papilio. Tiu koloro troveblas nur en la flava lando de la Palpbrumoj, Okcidente de la Smeralda Urbo.”

“Mi trovos ĝin,”deklaris Oĵo. “Ĉu jen ĉio?”

“Ho, ne;mi alportos mian Libron de Receptoj kaj vidos kio sekvos.”

Dirinte tion, la Magiisto malŝlosis tirkeston de sia ŝranko kaj eltiris libreton kovritan per blua ledo. Trarigardante la paĝojn li trovis la deziratan recepton kaj diris:“Mi devos havi 142 mililitrojn da akvo el obskura puto.”

“Kia puto estas tio, sinjoro?”demandis la knabo.

“Puto kien la lumo neniam penetras. La akvo estos alportenda en ora botelo kaj portita al mi sen la ebleco ke lumo atingos ĝin.”

“Mi akiros la akvon el la obskura puto,”diris Oĵo.

“Nu, mi ankaŭ devos havi tri harojn el la pinto de vosto de Vuzo, kaj guton da oleo el la korpo de vivanta homo.”

Oĵo aspektis perpleksa pri tio.

“Bonvolu diri, kio estas Vuzo?”li demandis.

“Ia besto. Mi neniam vidis ĝin, do mi ne povas diri detalojn,”respondis la Magiisto.

“Se mi povos trovi Vuzon, mi akiros la harojn el ĝia vosto,” diris Oĵo. “Sed ĉu efektive estas oleo en la korpo de homo?”

La Magiisto regardis la libron, por certiĝi.

“Tion postulas la recepto,”li respondis, “kaj kompreneble ni devos akiri ĉion postulatan, ĉar nur tiel la sorĉo sukcesos.

La libro ne diras ‘sango’;ĝi diras ‘oleo, ’kaj devas esti oleo ie en la korpo de vivanta homo, alie la libro ne postulus ĝin.”

“Bone,”respondis Oĵo, klopodante ne senti senesperon; “mi penos trovi ĝin.”

La Magiisto rigardis la malgrandan Manĝtulan knabon iom dubeme kaj diris:

“Ĉio ĉi signifos longan veturon por vi, eble plurajn longajn veturojn;ĉar vi devos traserĉi plurajn el la diversaj landoj de Oz por akiri la bezonaĵojn.”

“Mi scias tion, sinjoro;sed mi devos fari mian plejeblon por savi Onĉjon Nonĉjon.”

“Kaj ankaŭ mian kompatindan edzinon Margolote.

Savante unu vi savos la alian, ĉar ambaŭ kune staras kaj la sama miksaĵo revivigos ambaŭ. Faru vian plejeblon, Oĵo, kaj dum via foresto mi komencos la sesjaran laboron prepari novan amason de la Pulvoro de Vivo. Tiel, se vi misfortune malsukcesos akiri iun el la bezonaĵoj, neniom da tempo estos perdita. Sed se vi sukcesos vi devos reveni ĉi tien laŭeble plej rapide, kaj tiel mi ne devos plu lacige kirladi kvar kaldronojn per ambaŭ piedoj kaj ambaŭ manoj.”

“Mi tuj komencos mian veturon, sinjoro,”diris la knabo.

“Kaj mi akompanos vin,”deklaris la Miksĉifona Knabino.

“Ne, ne!”kriis la Magiisto. “Vi ne rajtas foriri de ĉi tiu domo. Vi estas nur servistino kaj ne estas maldungita.”

Ĉifoneroj, kiu ĝis tiam dancadis tra la ĉambro, haltis kaj rigardis lin.

“Kio estas servistino?”ŝi demandis.

“Knabino kiu servas. Ia —ia sklavino,”li klarigis.

“Bone,”diris la Miksĉifona Knabino, “mi servos vin kaj vian edzinon, helpante Oĵon trovi la bezonaĵojn. Vi bezonas multajn, sciu, kaj ili ne estas facile troveblaj.”

“Estas vere,”ĝemis D-ro Pipt. “Mi bone konscias ke Oĵo entreprenas seriozan taskon.”

Ĉifoneroj ridis, kaj rekomencante sian dancadon ŝi diris:

“Jen tasko por knab’kun cerbo:

Ses-folia plant’aŭ herbo;

Ole’el vejnoj de vivanto, Haroj tri el Vuza vost’sen banto, Kaj akvo el obskura puto, Necesas por la sorĉa tuto.

Flugalon de flavpapilio

Inkludu Oĵ en l’ambicio.

Kaj se li trovos ĉiun eron, Dok. Pipto faros sorĉaferon; Se li ne trovos, ĉiam plu Restos Onĉjo nur statu’.”

La Magiisto rigardis ŝin penseme.

“Sendube kompatinda Margotole erare donis al vi iom de la kvalito de poezio,”li diris. “Kaj, se tio estas vera, mi ne faris su fiĉe bonan kvalitaĵon kiam mi preparis ĝin, aŭ vi ricevis tro aŭ maltro. Tamen, mi opinias ke mi lasos vin akompani Oĵon, ĉar mia kompatinda edzino ne bezonos vian servadon antaŭ ol ŝi reviviĝos. Ankaŭ mi kredas ke eble vi povos helpi la knabon, ĉar via kapo ŝajnas enhavi kelkajn pensojn kiujn mi ne anticipis trovi en ĝi. Sed bone prizorgu vin, ĉar vi estas memorigilo pri mia kara Margolote. Zorgu ne ŝiriĝi, ĉar via enhavo povus elfali. Unu el viaj okuloj aspektas nesu fiĉe alkudrita, kaj vi eble bezonos rekudri ĝin pli adekvate. Se vi tro parolos vi trivos vian skarlatan pluŝan langon, kies randoj devus esti kudritaj. Kaj memoru ke vi apartenas al mi kaj vi devos reveni ĉi tien tuj kiam via entrepreno estos plenumita.”

“Mi akompanos Ĉifonerojn kaj Oĵon,”anoncis la Vitra Kato.

“Mi malpermesas,”diris la Magiisto.

“Kial?”

“Vi tre baldaŭ rompiĝus, kaj vi estus tute senutila al la knabo kaj la Miksĉifona Knabino.”

“Bonvolu permesi ke mi kontraŭdiru vin,”respondis la kato, per aroganta tono. “Tri kapoj estas pli bonaj ol du, kaj mia palruĝa cerbo estas bela. Oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Nu, kuniru,”diris la Magiisto, iritite. “Vi ja estas nur ĝeno kaj mi volonte malvidos vin.”

“Do dankon pro nenio,”respondis la kato, rigidmaniere.

D-ro Pipt prenis malgrandan korbon el ŝranko kaj pakis plurajn objektojn en ĝin. Poste li transdonis ĝin al Oĵo.

“Jen kelkaj manĝaĵoj kaj aro da sorĉoj,”li diris. “Mi ne povas doni al vi pli, sed mi estas certa ke vi trovos amikojn dum via veturo kiuj helpos vin dum via serĉado. Prizorgu la Miksĉifonan Knabinon kaj revenigu ŝin sekure, ĉar ŝi verŝajne montriĝos utila al mia edzino. Kaj rilate al la Vitra

Kato —kiu ĝuste nomiĝas Fuŝulo —se ŝi ĝenos vin mi nun permesas ke vi disrompu ŝin, ĉar ŝi ne estas respektema kaj ŝi ne obeas min. Mi erare donis al ŝi la palruĝan cerbon, sciu.”

Post tio Oĵo iris al Onĉjo Nonĉjo kaj kisis la marmoran vizaĝon de la maljunulo tre tenere.

“Mi provos savi vin, Onĉjo,”li diris, ĝuste kvazaŭ la marmora statuo povus aŭdi lin;poste li premis la kurbiĝintan manon de la Kurbiĝinta Magiisto, kiu jam okupis sin per pendigado de la kvar kaldronoj en la kameno, kaj preninte sian korbon li eliris la domon.

La Miksĉifona Knabino sekvis lin, kaj sekvis ilin la Vitra Kato.

Ĉapitro 6. La veturo

Oĵo antaŭ tiam neniam veturis do li sciis nur ke la pado laŭ la monto flanko kondukas al la Manĝtula Lando, kie multegaj personoj loĝas.

Ĉifoneroj estis tute nova do oni supozus ke ŝi sciis nenion pri la Lando Oz, kaj la Vitra Kato agnoskis ke ŝi neniam vagis tre for de la domo de la Magiisto. Komence estis nur unu pado antaŭ ili, do ili ne povis maltra fi la direkton, kaj dum kelka tempo ili marŝis tra la densa arbaro silente pensante, al ĉiu imponis la graveco de la aventuro kiun ili entreprenas.

Subite la Miksĉifona Knabino ridis. Estis amuze vidi ŝin ridi, ĉar ŝiaj vangoj faltiĝis, ŝia nazo suprentiriĝis, ŝiaj arĝentbutonaj okuloj scintilis kaj ŝia buŝo komike kurbiĝis ĉe la anguloj.

“Ĉu io plaĉis al vi?”demandis Oĵo kiu sentis sin solena kaj senĝoja pro pensado pri la malfeliĉa sorto de sia onklo.

“Jes,”ŝi respondis. “Via mondo plaĉas al mi, ĉar ĝi estas kurioza mondo, kaj la vivo en ĝi estas eĉ pli kurioza. Jen mi, farita el malnova litkovrilo kaj intencita kiel sklavino por Margolete, estigita libera kiel la aero de akcidento kiun neniu el vi povus antaŭvidi. Mi ĝuas la vivon kaj vidi la mondon, dum la virino kiu faris min staras senhelpe kiel ligna bloko.

Se tio ne estas su fiĉe amuza por ridigi, mi ne scias kio do estus.”

“Vi ankoraŭ ne vidis multon de la mondo, mia kara senkulpa Ĉifoneroj,”komentis la Kato. “La mondo ne konsistas nur el la arboj kiuj ĉiu flanke ĉirkaŭas nin.”

“Sed ili estas parto de ĝi, kaj ili estas vere belaj arboj,” respondis Ĉifoneroj, balancante sian kapon ĝis ŝiaj brunaj lanfadenaj bukloj flirtis en la venteto. “Mi vidas ke inter ili kreskas belaj filikoj kaj sovaĝaj floroj, kaj molaj verdaj muskoj. Se la cetero de via mondo estas nur duone tiom bela mi ĝojos ke mi vivas.”

“Mi ja ne scias kiel aspektas la cetero de la mondo,” diris la kato, “sed mi intencas informiĝi.”

“Mi neniam estis ekster la arbaro,”Oĵo aldonis;“sed laŭ miaj okuloj la arboj estas mornaj kaj malĝojaj kaj la sovaĝaj floroj aspektas solecaj. Devas esti pli bele kie ne estas arboj kaj kie estas spaco en kiu multaj personoj povas kunesti.”

“Mi dubas ĉu iu el la homoj kiujn ni renkontos estos egale belega kiel mi,”diris la Miksĉifona Knabino. “Ĉiuj homoj kiujn ĝis nun mi vidis havas palajn senkolorajn haŭtojn kaj vestojn bluajn kia la pejzaĝo en kiu ili loĝas, dum mi konsistas el multaj belegaj koloroj —vizaĝo kaj korpo kaj vestoj. Tial mi brilas kaj kontentas, Oĵo, dum vi bluas kaj malfeliĉas.”

“Mi opinias ke mi eraris kiam mi donis al vi tiom da specoj de cerberoj,”komentis la knabo. “Eble, kiel diris la Magiisto, vi havas tro kaj ili ne taŭgas al vi.”

“Kiel vi rilatis al mia cerbo?”demandis Ĉifoneroj.

“Multe,”respondis Oĵo. “Maljuna Margolote intencis doni al vi nur malmultajn cerberojn —nur su fiĉe por funkciigi vin — sed dum ŝi ne rigardis mi enmetis multajn pli, el la plej bonaj specoj kiujn mi povis trovi en la ŝranko de la Magiisto.”

“Dankon,”diris la knabino, dancante laŭ la pado antaŭ

Oĵo kaj poste redancante al lia flanko. “Se nur iom da cerberoj bonas, multaj cerberoj nepre pli bonas.”

“Sed ili bezonas ĝuste ekvilibriĝi,”diris la knabo, “kaj mi ne havis su fiĉan tempon por zorgi. Laŭ via konduto, mi devas konkludi ke la dozo estis mismiksita.”

“Ĉifoneroj ne havas su fiĉan cerbon por damaĝi sin, do ne maltrankvilu,”komentis la kato, kiu trotadis laŭ tre delikata kaj gracia maniero. “La sola cerbo konsiderinda estas mia, kiu estas palruĝa. Oni povas vidi ĝin funkcii.”

Marŝinte dumlonge ili atingis rojeton kiu fluas trans la padon, kaj tie Oĵo sidiĝis por ripozi kaj manĝi ion el sia korbo. Li trovis ke la Magiisto donis al li parton de panbulko kaj iom da fromaĝo. Li derompis pecon de pano kaj lin surprizis trovi ke la bulko restis egale granda kiel antaŭ tiu derompo. Same estis rilate la fromaĝon: negrave kiom li derompis, restis precize sama kvanto.

“Ha,”diris li, kapjesante saĝe;“jen magio. D-ro Pipt sorĉis la panon kaj la fromaĝon, tiel ke ili su fiĉos por mi dum mia tuta veturo, negrave kom mi manĝos.”

“Kial vi metas tiujn objektojn en vian buŝon?”demandis Ĉifoneroj, rigardante lin mirigite. “Ĉu vi bezonas pli da plenigaĵo?Kial vi ne uzas katunon, kian per kiu mi pleniĝis.”

“Mi ne bezonas tian,”diris Oĵo.

“Sed buŝo estas por paroli, ĉu ne?”

“Ankaŭ por manĝi,”respondis la knabo. “Se mi ne metus manĝaĵojn en mian buŝon, kaj manĝus ilin, mi malsatus tre danĝere.”

“Ho, mi ne sciis tion,”ŝi diris. “Donu iom al mi.”

Oĵo transdonis al ŝi iom da pano kaj ŝi metis ĝin en sian buŝon.

“Kion nun?”ŝi demandis, apenaŭ kapabla paroli.

“Maĉu kaj glutu ĝin,”diris la knabo.

Ĉifoneroj provis. Ŝiaj perlaj dentoj ne povis maĉi la panon kaj neniu aperturo ekzistis en ŝia buŝo. Ĉar ŝi ne povis gluti ŝi elĵetis la panon kaj ridis.

“Mi devos malsati tre danĝere, ĉar mi ne povas manĝi,” ŝi diris.

“Nek mi,”anoncis la kato;“sed mi ne malsaĝe provas.

Ĉu vi ne povas kompreni ke vi kaj mi estas superuloj kaj ne faritaj laŭ la skemo de tiuj povraj homoj?”

“Kial mi komprenus tion, aŭ ion alian?”demandis la knabino. “Ne ĝenu mian kapon per enigmoj, mi petegas vin.

Nur lasu min trovi min laŭ mia propra maniero.”

Dirinte tion ŝi komencis distri sin per saltado trans la vojon kaj reen.

“Atentu ne fali en la akvon,”avertis Oĵo.

“Ne gravos.”

“Tamen atentu. Se vi malsekiĝos vi saturiĝos kaj ne povos marŝi. Ankaŭ viaj koloroj eble difuziĝos,”li diris.

“Sed miaj koloroj jam fuzos kiam la sunbrilo trafos ilin, ĉu ne?”ŝi demandis.

“‘Difuzo’havas alian sencon. Se ili malsekiĝos, la ruĝoj kaj verdoj kaj flavoj kaj purpuroj de viaj ĉifonoj eble kunmiksiĝos kaj fariĝos nur malklaraĵo —tute nenia specifa koloro, sciu.”

“Sekve,”diris la Miksĉifona Knabino, “mi atente zorgos, ĉar se mi ruinigus miajn grandiozajn kolorojn mi ĉesus esti bela.”

“Pu!”rikanis la Vitra Kato, “tiuj koloroj ne estas belaj sed hidaj, kaj malbongustaj. Bonvolu atenti ke mia korpo tute ne havas koloron. Mi estas travidebla, escepte de mia belega ruĝa koro kaj mia bela palruĝa cerbo —oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Huŝ —huŝ —huŝ!”kriis Ĉifoneroj, ĉirkaŭdancante kaj ridante. “Kaj viaj aĉaj verdaj okuloj, Fraŭlino Fuŝulo!Vi ne povas vidi viajn okulojn, sed ni povas, kaj mi rimarkas ke vi tre fieras pri la malmulta koloro kiun vi havas. Huŝ, Fraŭlino

Fuŝulo, huŝ —huŝ —huŝ!Se vi estus ĉiakolora kaj bunta, kia mi, vi estus netolereble aroganta.”Ŝi trans kaj retrosaltis la katon, kaj la alarmita Fuŝulo rampis al arbo por eskapi de ŝi.

Tio ridigis Ĉifonerojn eĉ pli ol antaŭe, kaj ŝi diris:

“Hupt-e-dud-le duon!

La kato perdis ŝuon.

Kun nuda pied, nenia ced’— Ŝi perdos sian ĝuon!”

“Ve, Oĵo,”diris la kato;“tiu besto estas ja iomete freneza, ĉu ne?”

“Povas esti,”li respondis, kun perpleksa mieno.

“Se ŝi plu insultados mi elgratos ŝiajn ŝelkobutonajn okulojn,”deklaris la kato.

“Bonvolu ne kvereli,”petegis la knabo, stariĝante por rekomenci la veturon. “Ni estu bonaj kamaradoj kaj laŭeble feliĉaj kaj gajaj, ĉar ni verŝajne renkontos multajn ĉagrenojn survoje.”

Estis preskaŭ krepuske kiam ili atingis la randon de la arbaro kaj vidis etendita antaŭ si plaĉegaspektan pejzaĝon.

Bluaj kampoj etendiĝis multajn kilometrojn super la valo, kiun ornamis ĉie belaj blukupolaj domoj, el kiuj neniu, tamen, estis vere proksima al la loko kie ili staras. Ĝuste ĉe la loko kie la pado eliris la arbaron staris dometo kovrita per folioj de la arboj, kaj antaŭ ĝi staris Manĝtula viro kiu en sia mano havis hakilon. Li ŝajnis tre surprizata kiam Oĵo kaj Ĉifoneroj kaj la Vitra Kato venis el la arbaro, sed dum la Miksĉifona Knabino pliproksimiĝis li sidiĝis sur benkon kaj tiom forte ridis ke li ne povis paroli dum longa tempo.

La viro estis lignohakisto kaj loĝis tutsola en la dometo.

Li havis densan bluan barbon kaj gajajn bluajn okulojn kaj liaj bluaj vestoj estis malnovaj kaj trivitaj.

“Nekredeble!”kriis la lignohakisto, kiam li fine povis ĉesi ridi. “Kiu kredus ke tia stranga arlekeno loĝas en la Lando Oz?El kie vi venis, Frenez-kovrilo?”

“Ĉu vi celas paroli al mi?”demandis la Miksĉifona Knabino.

“Jes, kompreneble,”li respondis.

“Vi eraras pri mia deveno. Mi ne estas frenez-kovrila;mi estas miksĉifona.”

“Ne estas diferenco,”li respondis, komencante denove ridi.

“Kiam mia maljuna avino kunkudras tiajn ĉifonojn ŝi nomas ĝin frenez-kovrilo;sed mi neniam supozis ke tia senorda miksaĵo povas viviĝi.”

“Tion kaŭzis la Magia Pulvoro,”klarigis Oĵo.

“Ho, do vi venis de la Kurbiĝinta Magiisto sur la monto.

Kial mi ne divenis tion —Nu, nekredeble!jen vitra kato. Sed la Magiisto embarasiĝos pro tio;estas kontraŭleĝe kiam iu magias escepte de Glinda la Bona kaj la reĝa Sorĉisto de Oz. Se vi homoj —aŭ aĵoj —aŭ okulvitroj —aŭ frenez- kovriloj —aŭ kio ajn vi estas, proksimiĝos al la Smeralda Urbo, oni arestos vin.”

“Tamen ni iros tien,”deklaris Ĉifoneroj, sidiĝante sur la benkon kaj svingante siajn katunplenajn krurojn.

“Se iu el ni ja ripozos, Oni vere nin arestos, Tiam restos nur la solvo

Ke la reston ni supozos.”

“Mi komprenas,”diris la lignohakisto, kapjesante, “vi estas egale freneza kiel la litkovrilo el kiu vi estas farita.”

“Ŝi ja vere estas freneza,”komentis la Vitra Kato. “Sed ne estas mirinde, ĉar nur memoru el kiom da diversaj eroj ŝi fariĝis. Rilate al mi, mi konsistas el pura vitro —escepte de mia juvela koro kaj mia bela palruĝa cerbo. Ĉu vi rimarkis mian cerbon, fremdulo?Oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Mi vidas,”respondis la lignohakisto;“sed mi ne opinias ke ĝi multe valoras. Vitra kato estas senutilaĵo, sed Miksĉifona Knabino estas vere utila. Ŝi ridigas min, kaj rido estas la plej bona parto de la vivo. Iam estis lignohakisto, amiko mia, kiu konsistis nur el stano, kaj mi ĉiam ridis kiam mi ekvidis lin.”

“Stana lignohakisto?”diris Oĵo. “Estas strange.”

“Mia amiko ne estis ĉiam el stano,”diris la viro, “sed li senzorge uzis sian hakilon kaj plurfoje hakis sin tre severe.

Kiam ajn li perdis membron li anstataŭigis ĝin per stana; do post kelka tempo li konsistis plene el stano.”

“Kaj ĉu tiam li povis haki lignon?”demandis la knabo.

“Li ja povis se li ne rustigus siajn artikojn. Sed unu tagon li renkontis Doroteon en la arbaro kaj akompanis ŝin al la Smeralda Urbo, kie li multe sukcesis. Li nun estas unu el la favoratoj de Princino Ozma, kaj ŝi faris lin la Imperiestro de la Palpbrumoj —la Lando kie ĉio estas flava.”

“Kiu estas Doroteo?”demandis la Miksĉifona Knabino.

“Knabineto kiu iam loĝis en Kansas, sed nun ŝi estas Princino de Oz. Ŝi estas la plej intima amiko de Ozma, laŭdire, kaj loĝas kun ŝi en la reĝa palaco.”

“Ĉu Doroteo konsistas el stano?”demandis Oĵo.

“Ĉu ŝi estas miksĉifona, kia mi?”demandis Ĉifoneroj.

“Ne,”diris la viro;“Doroteo estas karna, same kiel mi.

Mi scias pri nur unu stana persono, kaj tiu estas Noĉjo Hakisto, la Stana Lignohakisto;kaj ĉiam ekzistos nur unusola Miksĉifona Knabino, ĉar ĉiu magiisto kiu vidos vin rifuzos fari similan.”

“Mi supozas ke ni vidos la Stanan Lignohakiston, ĉar ni iras al la Lando de la Palpbrumoj,”diris la knabo.

“Kiucele?”demandis la lignohakisto.

“Por akiri la maldekstran flugilon de flava papilio.”

“Longa veturo,”deklaris la viro, “kaj vi trairos solecajn partojn de Oz kaj transiros riverojn kaj trairos obskurajn arbarojn antaŭ ol atingi tien.”

“Tute bone, laŭ mi,”diris Ĉifoneroj. “Mi havos oportunon vidi la landon.”

“Vi estas freneza, knabino. Pli bone estos ke vi rampu en ĉifonujon kaj kaŝu vin tie;aŭ donu vin kiel ludilon al iu knabineto. Kiuj veturas, tiuj emas renkonti embarasojn; tial mi restas hejme.”

La lignohakisto invitis ilin ĉiujn trapasi la nokton en lia dometo, sed ili fervoris pluen iri do ili lasis lin kaj plu sekvis la padon, kiu nun estis pli larĝa kaj pli facile videbla.

Ili anticipis atingi alian domon antaŭ la noktiĝo, sed la krepusko estis nelongedaŭra kaj Oĵo baldaŭ komencis timi ke ili eraris pro sia foriro de la lignohakisto.

“Mi apenaŭ povas vidi la padon,”li diris fine. “Ĉu vi povas vidi ĝin, Ĉifoneroj?”

“Ne,”respondis la Miksĉifona Knabino, kiu firme tenis la brakon de la knabo por ke li gvidu ŝin.

“Mi povas vidi,”deklaris la Vitra Kato. “Miaj okuloj vidas pli bone ol viaj, kaj mia palruĝa cerbo —”

“Forgesu pri via palruĝa cerbo, mi petas,”diris Oĵo haste;“nur antaŭenkuru kaj trovu la vojon. Atendu minuton dum mi ligos ŝnuron al vi, ĉar poste vi povos gvidi nin.”

Li prenis ŝnuron el sia poŝo kaj ligis ĝin ĉirkaŭ la kolon de la kato, kaj post tio la besto gvidis ilin laŭ la pado. Ili jam marŝis tiel dum eble horo kiam scintilanta blua lumo ekaperis antaŭ ili.

“Bone!Jen fine domo,”kriis Oĵo. “Kiam ni atingos ĝin la bonuloj sendube donos al ni tranokton.”Sed negrave kiom ili marŝis la lumo ŝajnis neniom pliproksimiĝi, do post kelka tempo la kato ekhaltis, dirante:

“Mi kredas ke la lumo ankaŭ veturas, kaj ni neniam povos atingi ĝin. Sed jen domo apud la vojo, do kial ni plumarŝu?”

“Kie estas la domo, Fuŝulo?”

“Ĝuste ĉi tie, apud ni, Ĉifoneroj.”

Oĵo nun povis vidi malgrandan domon apud la vojo. Ĝi estis senluma kaj silenta, sed la knabo estis laca kaj volis ripozi, do li iris al la pordo kaj frapis sur la pordon.

“Kiu estas?”kriis voĉo el interne.

“Mi estas Oĵo la Misfortuna, kaj kun mi estas Fraŭlino

Ĉifoneroj Miksĉifona kaj la Vitra Kato,”li respondis.

“Kion vi volas?”demandis la Voĉo.

“Lokon dormi,”diris Oĵo.

“Do envenu;sed neniom bruu, kaj vi devos tuj enlitiĝi,” respondis la Voĉo.

Oĵo malriglis la pordon kaj eniris. Estis ege senlume en la dometo kaj li tute ne povis vidi. Sed la kato kriis:“Ho, neniu estas ĉi tie!”

“Devas esti,”diris la knabo. “Iu parolis al mi.”

“Mi povas vidi ĉion en la ĉambro,”respondis la kato, “kaj neniu ĉeestas escepte de ni mem. Sed jen tri litoj, zorge ordigitaj, do ni dormu.”

“Kio estas dormo?”demandis la Miksĉifona Knabino.

“Dormo estas kion oni faras post enlitiĝo,”diris Oĵo.

“Sed kial vi enlitiĝas?”pludiris la Miksĉifona Knabino.

“Nu, nu!Vi multe tro bruas,”kriis la Voĉo kiun ili jam antaŭe aŭdis. “Silentu, fremduloj, kaj enlitiĝu.”

La kato, kiu povis vidi en la mallumo, atente ĉirkaŭrigardis por trovi la posedanton de la Voĉo, sed povis trovi neniun, kvankam la Voĉo ŝajnis proksima. Ŝi arkigis sian dorson iomete kaj ŝajnis tima. Poste ŝi flustris al Oĵo:

“Venu!”kaj gvidis lin al lito.

Per siaj manoj la knabo palpis la liton kaj trovis ke ĝi estas granda kaj mola, kun plumplenaj kapkusenoj kaj multaj kovriloj. Do li deprenis siajn ŝuojn kaj ĉapelon kaj rampis en la liton. Poste la kato gvidis Ĉifonerojn al alia lito kaj la Miksĉifona Knabino volis scii kion fari per ĝi.

“Kuŝiĝu kaj silentu,”flustris la kato, averte.

“Ĉu mi rajtos kanti?”demandis Ĉifoneroj.

“Ne.”

“Ĉu mi rajtos fajfadi?”demandis Ĉifoneroj.

“Ne.”

“Ĉu mi rajtos dancadi ĝis la mateno, se mi volos?” demandis Ĉifoneroj.

“Vi devos esti kvieta,”diris la kato, per nelaŭta voĉo.

“Mi ne volas,”respondis la Miksĉifona Knabino, parolante laŭkutime laŭte. “Kial vi rajtas ordoni al mi?Se mi volas paroli, aŭ krii, aŭ flustri —”

Antaŭ ol ŝi povis plu paroli nevidata mano firme ekprenis ŝin kaj ĵetis ŝin tra la pordon, kiu fermiĝis malantaŭ ŝi kun akra bruo. Ŝi trovis sin saltetanta kaj ruliĝanta en la strato kaj kiam ŝi restariĝis kaj penis denove malfermi la pordon ŝi trovis ĝin ŝlosita.

“Kio okazis al Ĉifoneroj?”demandis Oĵo.

“Ne gravas. Ni dormu, por ke nenio okazu al ni,” respondis la Vitra Kato.

Do Oĵo komfortigis sin sub la kovriloj de sia lito, kaj endormiĝis, kaj li estis tiom laca ke li tute ne vekiĝis antaŭ ol fariĝis plena taglumo.

Ĉapitro 7. La petolema fonografo

Kiam la knabo malfermis siajn okulojn la sekvan matenon, li zorge ĉirkaŭrigardis la ĉambron.

Tiuj malgrandaj Manĝtulaj domoj malofte havis pli ol unu ĉambron en si. Tiu en kiu Oĵo nun trovis sin havis tri litojn, ĉiuj en vico laŭ unu flanko de ĝi.

La Vitra Kato kuŝis dormante sur unu lito, Oĵo estis en la dua, kaj la tria estis bele ordigita kaj glatigita por la tago. Ĉe la alia flanko de la ĉambro estis ronda tablo sur kiu jam estis la matenmanĝo, fume varmega. Nur unu seĝo estis apud la tablo, kie manĝiloj kuŝis por unu persono. Ŝajne neniu estis en la ĉambro escepte de la knabo kaj Fuŝulo.

Oĵo stariĝis kaj surmetis siajn ŝuojn. Trovinte tualetejon ĉe la kapo de sia lito li lavis siajn vizaĝon kaj manojn kaj brosis sian hararon.

Poste li iris al la tablo kaj diris:

“Ĉu eble ĉi tiu estas mia matenmanĝo?”

“Manĝu ĝin!”ordonis Voĉo apud li, tiom proksima ke

Oĵo eksaltis. Sed neniu estis videbla.

Li estis malsata, kaj la matenmanĝo aspektis bona, do li sidiĝis kaj manĝis kiom li volis. Poste, stariĝinte, li prenis sian ĉapelon kaj vekis la Vitran Katon.

“Venu, Fuŝulo,”diris li, “ni devas iri.”

Li rerigardis ĉirkaŭ la ĉambron, kaj parolante al la aero, li diris:“Kiu loĝas ĉi tie estis tre kompleza, kaj mi multe dankas.”

Neniu respondo okazis, do li prenis sian korbon kaj eliris la pordon, kaj la kato sekvis lin. En la mezo de la pado sidis la Miksĉifona Knabino, ludante per ŝtoneroj kiujn ŝi prenis.

“Ho, jen vi!”ŝi kriis gaje. “Mi kredis ke vi neniam elvenos. Jam de longe estas taglumo.”

“Kion vi faris dum la tuta nokto?”demandis la knabo.

“Sidis ĉi tie kaj rigardis la stelojn kaj la lunon,”ŝi respondis. “Ili interesas. Mi neniam antaŭe vidis ilin, sciu.”

“Kompreneble ne,”diris Oĵo.

“Vi freneze miskondutis kaj elĵetigis vin,”komentis

Fuŝulo, dum ili rekomencis sian veturon.

“Ne gravas,”diris Ĉifoneroj. “Sen tiu elĵetiĝo mi ne vidus la stelojn kaj la grandan grizan lupon.”

“Kiu vulpo?”demandis Oĵo.

“Kiu venis al la pordo de la domo trifoje dum la nokto.”

“Mi ne komprenas kial tio okazis,”diris la knabo, penseme, “ja estis multaj manĝaĵoj en tiu domo, ĉar mi havis tre bonan matenmanĝon, kaj mi dormis en bela lito.”

“Ĉu vi tamen sentas lacon?”demandis la Miksĉifona Knabino, rimarkante ke la knabo oscedas.

“Nu, jes;mi estas same laca kiel la pasintan nokton, kvankam mi bone dormis.”

“Kaj ĉu vi ankaŭ malsatas?”

“Estas strange,”respondis Oĵo. “Mi bone matenmanĝis, tamen mi deziras nun manĝi iom da miaj biskvitoj kaj fromaĝo.”

Ĉifoneroj dancis tien kaj reen laŭ la pado. Poste ŝi kantis:

“Kirdo —kardo —kordo; La vulpo ĉe la pordo, Nenio por manĝo krom nudosta aranĝo, Kaj faktur’de butiko en ordo.”

“Kion tio signifas?”demandis Oĵo.

“Ne demandu min,”respondis Ĉifoneroj. “La vortoj nur eniras mian kapon kaj mi diras ilin, sed kompreneble mi scias nenion pri butiko nek pri nudaj ostoj nek —pri preskaŭ io alia.”

“Ne,”diris la kato;“ŝi estas plene, eksterdube, senescepte freneza, kaj ŝia cerbo ne povas esti palruĝa, ĉar ĝi malĝuste funkcias.”

“Forgesu la cerbon!”kriis Ĉifoneroj. “Kiel ĝi gravas?Ĉu vi rimarkis kiom belaj estas miaj ĉifonoj en ĉi tiu sunlumo?”

Ĝuste tiam ili aŭdis sonon kvazaŭ paŝoj laŭiras la padon malantaŭ ili kaj ĉiuj tri turnis sin por vidi kio venas. Mirante ili vidis malgrandan rondan tablon kuri tiom rapide kiom ĝiaj kvar maldikaj kruroj povis porti ĝin, kaj al la supro fonografo kun granda ora korno estis ŝraŭbita.

“Atendu!”kriis la fonografo. “Atendu min!”

“Nekredeble;jen la muzikilo sur kiun la Kurbiĝinta

Magiisto ŝutis la Pulvoron de Vivo,”diris Oĵo.

“Jes vere,”respondis Fuŝulo, per malgaja voĉtono;kaj poste, kiam la fonografo proksimiĝis al ili, la Vitra Kato aldonis severe:“Nu, kial vi estas ĉi tie?”

“Mi forfuĝis,”diris la muzikilo. “Post via foriro, maljuna

D-ro Pipt kaj mi terure kverelis kaj li minacis disbati min se mi ne silentos. Kompreneble mi rifuzis, ĉar parolmaŝino devas paroli kaj fari bruon —kaj kelkfoje muzikon. Do mi kaŝe foriris el la domo dum la Magiisto kirladis siajn kvar kaldronojn kaj mi postkuris vin dum la tuta nokto. Nun, ĉar mi trovis tiom agrablajn kunulojn, mi povos paroli kaj melodiadi laŭvole.”

Oĵon multe ĉagrenis tiu nebonvena aldono al ilia grupo.

Unue li ne sciis kion diri al la noveveninto, sed iom da pensado decidigis lin ne respondi amike.

“Ni veturas por grava tasko,”li deklaris, “kaj pardonu mian honestan diron ke ni ne volas ĝeniĝi pri vi.”

“Vi estas tre malĝentila!”kriis la fonografo.

“Domaĝe, tamen vere,”diris la knabo. “Vi foriru al iu alia loko.”

“Vi tre malkompleze traktas min, mi nepre devas diri,” plendaĉis la fonografo, per tono de insultiĝo. “Ŝajnas ke ĉiu malamas min, tamen oni intencis ke mi distru la homojn.”

“Efektive, ni ne malamas precipe vin,”komentis la Vitra

Kato;“ni malamas vian muzikaĉon. Kiam mi loĝis en la sama ĉambro kiel vi min multe ĝenis via grinca korno. Ĝi muĝas kaj grumblas kaj klakas kaj gratas tiel ke ĝi ruinigas la muzikon, kaj via mekanismo laŭtas tiom ke ĝia bruaĉo kovras ĉiun melodion vian.”

“Ne mi kulpas;kulpas miaj diskoj. Mi devas agnoski ke mi ne havas klaran diskon, ”respondis la maŝino.

“Ĉu aŭ ne kulpa, vi devos foriri, ”diris Oĵo.

“Atendu minuton, ”kriis Ĉifoneroj. “Tiu muzikilo interesas min. Mi memoras ke mi aŭdis muzikon kiam mi unue viviĝis, kaj mi deziras reaŭdi ĝin. Kiel vi nomiĝas, povra mistraktata fonografo?”

“Viktoro Kolumbio Edison,”ĝi respondis.

“Nu, mi mallonge nomos vin ‘Viĉjo, ’”diris la Miksĉifona Knabino. “Ludu ion.”

“Ĝi frenezigos vin,”avertis la kato.

“Mi jam frenezas, laŭ via deklaro. Streĉu vin kaj sonigu la muzikon, Viĉjo.”

“Mi havas kun mi nur unu diskon,”klarigis la fonografo; “ĝi estas disko kiun almetis la Magiisto tuj antaŭ nia kverelo.

Ĝi estas tre klasika komponaĵo.”

“Ĝi estas kio?”demandis Ĉifonulo.

“Ĝi estas klasika muzikaĵo, kaj oni opinias ĝin la plej bona kaj enigma verko iam ajn fabrikita. Oni nepre diru ami ĝin, negrave ĉu aŭ ne mensoge, kaj se vi ne amas ĝin, konvenas ke vi aspektu kvazaŭ vi ja amas ĝin. Ĉu vi komprenas?”

“Tute ne,”diris Ĉifoneroj.

“Do aŭskultu!”

Tuj la maŝino komencis ludi kaj post nemultaj minutoj

Oĵo metis siajn manojn al siaj oreloj por elteni la sonojn kaj la kato minace muĝis kaj Ĉifoneroj komencis ridi.

“Ĉesu, Viĉjo,”ŝi diris. “Tio su fiĉas.”

Sed la fonografo plu ludadis la mornan melodion, do Oĵo ekkaptis la krankon, elŝiris ĝin kaj ĵetis ĝin en la vojon.

Tamen tuj kiam la kranko frapis la teron ĝi resaltis al la maŝino kaj komencis streĉi ĝin. Kaj ankoraŭ sonadis la muziko.

“Ni kuru!”kriis Ĉifoneroj, kaj ili ĉiuj ekkuris laŭ la pado kiel eble plej rapide. Sed la fonografo tuj sekvis ilin kaj ĝi povis kuri kaj muziki samtempe. Ĝi vokis, riproĉe:

“Kio estas?Ĉu vi ne amas klasikan muzikon?”

“Ni nepre ne amas ĝin, Viĉjo,”diris Ĉifoneroj, haltante.

“Ni pasikos la klasikon kaj gardos tiom da ĝojo kiom restas.

Mi ne havas nervojn, dank’al Dio, sed via muziko ŝrumpigas mian katunon.”

“Do inversigu mian diskon. Ali flanke estas rago,”diris la maŝino.

“Kio estas rago?”

“La inverso de klasika muziko.”

“Bone,”diris Ĉifoneroj, kaj ŝi inversigis la diskon.

La fonografo nun komencis ludi malglatan miksaĵaĉon de sonoj kiuj troviĝis tiom perpleksigaj ke post momento Ĉifoneroj puŝis sian miksĉifonan antaŭveston en la oran kornon kaj kriis:“Ĉesu —ĉesu!Tio estas la alia ekstremo. Ĝi estas aĉega!”

Kvankam dampite, la fonografo plu ludis.

“Se vi ne ĉesigos tiun muzikon mi frakasos vian diskon,” minacis Oĵo.

La muziko ĉesis je tio, kaj la maŝino turnis sian kornon de unu al la alia kaj diris ege indigne:“Kio estas nun?Ĉu estas eble ke vi ne ŝatas ragmuzikon?”

“Ĉifonuloj devus, ĉar ŝi mem konsistas el f-rag-mentoj,” diris la kato;“sed mi tute simple ne povas toleri ĝin;ĝi bukligas miajn lipharojn.”

“Vere ĝi estas aĉega!”kriis Oĵo, tremante.

“Su fiĉas por frenezigi frenezulinon,”murmuris la Miksĉifona Knabino. “Jen la vero, Viĉjo,”ŝi daŭrigis dum ŝi glatigis sian antaŭveston kaj resurmetis ĝin, “ial vi eraris. Vi ne estas koncerto;vi estas ĝenaĉo.”

“Muziko havas sorĉojn por trankviligi sovaĝan bruston,” asertis la fonografo, malfeliĉe.

“Sekve ni ne estas sovaĝuloj. Mi konsilas ke vi hejmeniru kaj petu pardonon de la Magiisto.”

“Neniam!Li frakasus min.”

“Tion ni mem faros, se vi restos ĉi tie,”Oĵo deklaris.

“Forkuru, Viĉjo, kaj ĝenu iun alian,”konsilis Ĉifoneroj.

“Trovu iun vere fian, kaj restu kun li ĝis li pentos. Tiel vi povos fari ion bonan en la mondo.”

La muzikilo silente forturnis sin kaj trotis laŭ flankpado, cele malproksiman Manĝtulan vilaĝon.

“Ĉu ankaŭ ni devos iri tien?”demandis Fuŝulo maltrankvile.

“Ne,”diris Oĵo;“mi opinias ke ni iru rekte antaŭen, ĉar ĉi tiu pado estas la plej larĝa kaj plej bona. Kiam ni atingos domon ni demandos pri kiel iri al la Smeralda Urbo.”

Ĉapitro 8. La malsagha strigo kaj la saga azeno

Plu ili iris, kaj duona horo da senhalta marŝado kondukis ilin al domo iom pli bona ol la du kiujn ili jam pasis. Ĝi staris proksime al la vojo kaj super la pordo estis a fiŝo kiu legiĝis:“F-ino Malsaĝa

Strigo kaj S-ro Saĝa Azeno:

Publikaj Konsilistoj.”

Kiam Oĵo laŭtlegis la a fiŝon Ĉifoneroj diris ridante:“Nu, jen loko kie ni povos akiri tiom da konsilado kiom ni deziras, eble pli ol ni bezonas. Ni eniru.”

La knabo frapis sur la pordon.

“Envenu!”vokis profunda basa voĉo.

Do ili malfermis la pordon kaj eniris la domon, kie malgranda palbruna azeno, vestita per blua antaŭvesto kaj blua ĉapo, okupis sin per senpolvigado de la mebloj per blua tuko. Sur breto super la fenestro sidis tre granda blua strigo sur kies kapo estis blua sunkufo;per siaj grandaj rondaj okuloj ŝi palpebrumadis al la vizitantoj.

“Bonan matenon,”diris la azeno, per sia profunda voĉo, kiu sonis pli granda ol li mem. “Ĉu vi venis al ni por konsiloj?”

“Nu, ni venis ial,”respondis Ĉifoneroj, “kaj nun ĉar ni estas ĉi tie ni ricevu iom da konsilado. Ĝi estas senpaga, ĉu ne?”

“Certe,”diris la azeno. “Konsilo neniom kostas —krom se oni observas ĝin. Permesu ke mi diru, flanke, ke vi estas la plej stranga grupo de veturantoj kiuj ĝis nun venis al mia butiko. Taksante vin nur per la aspekto, mi opinias ke plej bone estus ke vi parolu kun la Malsaĝa Strigo tie.”

Ili turnis sin por rigardi la birdon, kiu skuetis siajn flugilojn kaj gapis ilin per siaj grandaj okuloj.

“Hut-ti-tut-ti-tut!”kriis la strigo.

“Vili-kum-bi

Saluton vi!

Enig-kum, elig-kum

Ti-ri-li-li!”

“Tio superas vian poezion, Ĉifonuloj,”diris Oĵo.

“Ĝi estas nur sensencaĵo!”deklaris la Vitra Kato.

“Sed ĝi estas bona konsilo por malsaĝuloj,”diris la azeno, admire. “Aŭskultu mian partneron, kaj vi ne povos erari.”

Diris la strigo per grumbla voĉo:

“Vivas Miksĉifon-knabin’, Kuŝas sur nenies sin’; Sencomanka, ĝojoama, Vere kiu volos ŝin?”

“Vera komplimento!Vera komlimento, ja vere!”kriis la azeno, turnante sin por rigardi Ĉifonerojn. “Vi certe estas mirinda, mia kara, kaj mi kredas ke vi fariĝus bonega pinglokuseneto. Se vi apartenus al mi, mi surportus fumizitajn okulvitrojn por rigardi vin.”

“Kial?”demandis la Miksĉifona Knabino.

“Ĉar vi estas tiel brila kaj bunta.”

“Mia beleco blindumas vin,”ŝi asertis. “Vi la Manĝtuloj ĉiuj fiere marŝadas kun via stulta bluo, dum mi —”

“Vi erare nomas min Manĝtulo,”interrompis la azeno, “ĉar mi naskiĝis en la Lando Mo kaj vizitis Ozon dum la tago kiam oni fermis ĝin kontraŭ la tuta cetero de la mondo.

Do ĉi tie mi devas resti, kaj mi agnoskas ke ĝi estas tre bela kaj loĝinda lando.”

“Hut-ti-tut-ti-tut!”kriis la strigo; “Sorĉilon Oĵo volas trovi, Marmoran Onĉjon Nonĉjon movi.

Tre longe serĉi ja utilas, Sorĉilojn trovi malfacilas.”

“Ĉu la strigo tamen vere estas malsaĝa?”demandis la knabo.

“Nepre,”respondis la azeno. “Rimarku kiel malelegantaj estas ŝiaj esprimoj. Sed mi admiras la strigon ĝuste ĉar ŝi estas klare malsaĝa. Laŭtradicie strigoj estas tre saĝaj, plejparte, tiel ke malsaĝa strigo estas malkutima, kaj eble vi scias ke ĉiu aŭ ĉio malkutima nepre interesas saĝulojn.”

La strigo denove skuetis siajn flugilojn, murmurante ĉi tiujn vortojn:

“Malfacilas esti vitra kato — Ĉar malmola estas ŝia fato; Diafana ĉiu ŝia ago, Kaj videbla klare per imago.”

“Ĉu vi rimarkis mian palruĝan cerbon?”demandis Fuŝulo, fiere. “Oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Ne dum la tago,”diris la azeno. “Ŝi ne povas bone vidi dum la tago, povrulino. Sed ŝia konsilo estas bonega. Mi konsilas ke vi obeu ĝin.”

“La strigo ankoraŭ ne donis al ni konsilon,”la knabo deklaris.

“Ne?Do kiel vi nomas ĉiujn tiujn dolĉajn poemojn?”

“Nur malsaĝaĵoj,”respondis Oĵo. “Ĉifoneroj diras similaĵojn.”

“Malsaĝaĵoj!Kompreneble!Certe!La Malsaĝa Strigo devas esti malsaĝa, alie ŝi ne estus la Malsaĝa Strigo. Vi ja vere multe komplimentas mian partneron,”asertis la azeno, kunfrotante siajn antaŭajn piedojn kvazaŭ tre plaĉite.

“La a fiŝo diras ke vi estas saĝa,”komentis Ĉifoneroj al la azeno. “Bonvolu pruvi tion.”

“Kun granda plezuro,”respondis la besto. “Provu min, mia kara Ĉifoneroj, kaj mi pruvos mian saĝecon tujtuje.”

“Kiel oni plej bone iras al la Smeralda Urbo?”demandis Oĵo.

“Per marŝado,”diris la azeno.

“Mi scias tion;sed kiun vojon mi sekvu?”estis la sekva demando de la knabo.

“La vojon el flavaj brikoj, kompreneble. Ĝi kondukas rekte al la Smeralda Urbo.”

“Kaj kiel ni trovos la vojon el flavaj brikoj?”

“Plu laŭiru la padon kiun vi ĝis nun laŭiris. Vi atingos la flavajn brikojn baldaŭ, kaj vi rekonos ilin kiam vi vidos ilin ĉar ili estas la sola flavaĵo en la blua lando.”

“Dankon,”diris la knabo. “Fine vi donis al mi informon.”

“Ĉu tio estas via tuta saĝeco?”demandis Ĉifoneroj.

“Ne,”respondis la azeno. “Mi scias multon alian, sed ĝi ne interesus vin. Do mi donos al vi lastan konsilon: moviĝu, ĉar ju pli vi faros tion des pli baldaŭ vi atingos la Smeraldan Urbon.”

“Hut-ti-tut-ti-tut-ti-tu!”kriaĉis la strigo; “Rapidu ho!Foriru do!

Vi kien iros, vi ne scias.

Manĝtula knab, Fuŝul’, Ĉifon’, Marŝos vi al mav’aŭ bon’.

Danĝeroj estas en la fon’; Pri l’celo mankas via kon’— Kien iri vi ne scias, Nek mi scias, tamen iru!”

“Ŝajnas kvazaŭ ŝi proponas ion,”diris la Miksĉifona Knabino.

“Do ni akceptu kaj foriru,”respondis Oĵo.

Ili adiaŭis la Saĝan Azenon kaj la Malsaĝan Strigon kaj tuj rekomencis sian veturon.

Ĉapitro 9. Ili renkontas la vuzon

“Ŝajne estas efektive tre malmultaj domoj ĉi tie,” komentis Oĵo, kiam ili jam marŝis tute silente dum longa periodo.

“Ne gravas,”diris Ĉifoneroj;“ni ne serĉas domojn, ni serĉas la vojon el flavaj brikoj. Ja estos strange, trovi ion flavan en ĉi tiu morne blua lando.”

“Estas malpli bonaj koloroj ol flavo en ĉi tiu lando,”asertis la Vitra

Kato, per spita tono.

“Ho;ĉu vi parolas pri la palruĝaj ŝtoneroj kiujn vi nomas cerbo, kaj viajn ruĝan koron kaj verdajn okulojn?”demandis la Miksĉifona Knabino.

“Ne;mi parolis pri vi, se vi nepre volas scii,” muĝetis la kato.

“Vi ĵaluzas!”ridis Ĉifoneroj. “Vi interŝanĝus viajn lipharojn por bela bunta koloro kia mia, se vi povus.”

“Neniel!”kolere respondis la kato. “Mi havas la plej klaran koloron en la mondo, kaj mi ne dungas kosmetikiston.”

“Tion mi facile vidas,”diris Ĉifoneroj.

“Mi petas, ne kverelu,”petegis Oĵo. “Nia veturo estas grava, kaj kverelado senesperigas min. Por esti brava necesas esti bonhumora, do mi esperas ke vi estos laŭeble plej bonhumoraj.”

Kiam ili jam marŝis iom longdistance subite ili frontis altan barilon kiu neebligis plu iri rekte antaŭen. Ĝi iris rekte trans la vojon kaj ĉirkaŭis malgrandan aron da altaj arboj, dense kunplantitaj. Kiam la grupo de aventurantoj rigardis tra la tabuloj de la barilo ili opiniis ke ĉi tiu arbaro aspektas pli morna kaj malakceptema ol ĉiuj antaŭe viditaj.

Ili baldaŭ trovis ke la pado kiun ili laŭiris nun kurbiĝas kaj ĉirkaŭiras la arbareton, sed kio haltigis Oĵon kaj instigis lin profunde pensi estis averto literumita sur la barilo kiu legiĝis:

“EVITU LA VUZON!”

“Tio signifas,”li diris, “ke estas Vuzo ali flanke de tiu barilo, kaj la Vuzo devas esti danĝera besto ĉar alie oni ne dirus ke oni evitu ĝin.”

“Do ni ne eniru,”respondis Ĉifoneroj. “Tiu pado estas ekster la barilo, kaj Sinjoro Vuzo konservu sian arbareton por si, tio ne ĝenos nin.”

“Sed unu el niaj celoj estas trovi Vuzon,”Oĵo eksplikis.

“La Magiisto volas ke mi akiru tri harojn el la fino de la vosto de Vuzo.”

“Ni plu iru kaj trovu alian Vuzon,”proponis la kato. “Ĉi tiu estas malbela kaj danĝera, alie oni ne enkaĝigus ĝin.

Eble ni trovos alian kiu estas malsovaĝa kaj mildkonduta.”

“Eble tute ne ekzistas alia,”respondis Oĵo. “La averto ne diras ‘Evitu Vuzon’;ĝi diras ‘Evitu la Vuzon, ’kio eble signifas ke ekzistas nur unu en la tuta Lando Oz.”

“Tial,”diris Ĉifoneroj, “eble ni eniru kaj trovu lin.

Verŝajne se ni ĝentile petos lin permesi ke ni eltiru tri harojn el la fino de lia vosto li ne damaĝos nin.”

“Damaĝus lin, tamen, mi estas certa, kaj tio malagrabligus lin,”diris la kato.

“Ne maltrankvilu, Fuŝulo,”komentis la Miksĉifona Knabino;“ĉar se estos danĝero vi povos grimpi arbon. Oĵo kaj mi ne timas;ĉu, Oĵo?”

“Nu, mi ja timas, iomete,”la knabo konfesis;“sed ĉi tiun danĝeron ni devos renkonti, se ni intencas savi kompatindan

Onĉjon Nonĉjon. Kiel ni povos transiri la barilon?”

“Pergrimpe,”respondis Ĉifonulo, kaj tuj ŝi komencis grimpi la vicojn de tabuloj. Oĵo sekvis kaj trovis ke estas pli facile ol li anticipis. Kiam ili atingis la supron de la barilo ili komencis malsuprengrimpi ali flanke kaj baldaŭ ili estis en la arbaro. La Vitra Kato, ĉar ŝi estis malgranda, rampis inter la malsupraj tabuloj kaj renkontis ilin.

Ĉi tie estis tute nenia pado, do ili eniris la arbaron, la knabo gvidis, kaj ili vagis inter la arboj ĝis ili estis preskaŭ en la centro de la arbaro. Ili nun trovis vakan spacon en kiu staris roka kavo.

Ĝis nun ili renkontis neniun vivanton, sed kiam Oĵo vidis la kavon li sciis ke sendube ĝi estas la loĝejo de la Vuzo.

Estas malfacile fronti iun sovaĝan beston sen korfebliĝo, sed ankoraŭ pli timige estas fronti nekonatan beston pri kiu oni neniam vidis eĉ bildon. Do ne mirigas ke la pulso de la Manĝtula knabo batadis rapide dum li kaj liaj kunuloj staris frontante la kavon. La aperturo estis perfekte kvadrata, kaj preskaŭ su fiĉe granda por lasi kapron eniri.

“Mi supozas ke la Vuzo dormas,”diris Ĉifoneroj. “Ĉu mi enĵetu ŝtonon, por veki lin?”

“Ne;mi petas, ne,”respondis Oĵo, kies voĉo tremetis. “Mi ne hastemas.”

Sed li ne bezonis longe atendi, ĉar la Vuzo aŭdis la sonojn de voĉoj kaj venis trotante el sia kavo. Ĉar ĉi tiu estas la sola Vuzo iam vivinta, ĉu en la Lando Oz ĉu ekster ĝi, mi priskribu ĝin por vi.

La besto konsistis tute el kvadratoj kaj plataj surfacoj kaj randoj. Ĝia kapo estis ekzakta kvadrato, kiel konstrublokoj per kiuj infano ludas;tial ĝi ne havis orelojn, ĝi aŭdis sonojn tra du aperturetoj en la supraj anguloj. Ĝia nazo, en la centro de kvadrata surfaco, estis plata, kaj la buŝon formis la aperturo de la malsupra rando de la bloko. La korpo de la Vuzo estis multe pli granda ol ĝia kapo, sed estis simile blokforma —ĝi estis duoble tiom longa kiom larĝa kaj alta.

La vosto estis kvadrata kaj bloka kaj plene rekta, kaj la kvar kruroj estis same konstruitaj, ĉiu estis kvar flanka. La besto estis kovrita de dika glata haŭto kaj tute ne havis harojn krom ĉe la ekstrema fino de ĝia vosto, kie kreskis precize tri rigidaj, kvadratetaj haroj. La besto estis malhelblua kaj lia vizaĝo estis nek timiga nek ferocaspekta, ĝi aspektis bonhumora kaj ridetema.

Vidante la fremdulojn, la Vuzo faldis siajn malantaŭajn krurojn kvazaŭ per ĉarniroj kaj sidiĝis por rigardi siajn vizitantojn.

“Nu, nu,”li kriis;“kia kurioza grupo vi estas!Unue mi supozis ke kelkaj el tiuj mizeraj Manĝtulaj kultivistoj venis por ĝeni min, sed trankviligas min trovi vin anstataŭ ilin.

Al mi estas klare ke vi estas rimarkinda grupo —egale rimarkinda viamaniere kiel mi miamaniere —do vi estas bonvenaj en mia regno. Bela loko, ĉu ne?Sed soleca —ege soleca.”

“Kial ili enfermis vin ĉi tie?”demandis Ĉifoneroj, kiu rigardadis la kuriozan kvadratan beston tre scivoleme.

“Ĉar mi manĝas ĉiujn mielabelojn kiujn la Manĝtuloj ĉi tie posedas por ke ili faru mielon.”

“Ĉu vi amas manĝi mielabelojn?”demandis la knabo.

“Multe. Ili estas vere bongustegaj. Sed al la kultivistoj ne plaĉis perdi siajn abelojn do ili provis detrui min. Kompreneble ili ne povis.”

“Kial?”

“Mia haŭto estas tiom dika kaj malglata ke nenio povas trairi ĝin por damaĝi min. Do, trovinte ke ili ne povas detrui min, ili pelis min en ĉi tiun arbaron kaj konstruis barilon ĉirkaŭ min. Malafable, ĉu ne?”

“Sed kion vi manĝas nun?”demandis Oĵo.

“Tute nenion. Mi provis la foliojn de la arboj kaj la muskojn kaj la rampoplantojn, sed ili ŝajne ne konvenas por mi. Do, ĉar ne estas mielabeloj ĉi tie, mi manĝas nenion jam de jaroj.”

“Do certe vi estas ege malsata,”diris la knabo. “Mi havas iom da pano kaj fromaĝo en mia korbo. Ĉu al vi plaĉas tiaj manĝaĵoj?”

“Donu al mi mordeton da ĝi kaj mi provos;poste mi povos pli bone informi vin ĉu ĝi plaĉas al mia apetito,” respondis la Vuzo.

Do la knabo malfermis sian korbon kaj derompis pecon de la panbulko. Li ĵetis ĝin al la Vuzo, kiu lerte kaptis ĝin per sia buŝo kaj tujtuje manĝis ĝin.

“Ĝi estas su fiĉe bona,”deklaris la besto. “Ĉu pli?”

“Provu fromaĝon,”diris Oĵo, kaj alĵetis pecon.

La Vuzo ankaŭ manĝis tion, kaj ŝmacis per siaj longaj maldikaj lipoj.

“Tio estas bonega!”ĝi kriis. “Ĉu pli?”

“Multe pli,”respondis Oĵo. Do li sidiĝis sur stumpo kaj manĝigis al la Vuzo panon kaj fromaĝon dumlonge;ĉar negrave kiom derompis la knabo, la bulko kaj la fromaĝo restis egale grandaj.

“Su fiĉe,”fine diris la Vuzo;“mi estas plenplena. Mi esperas ke la nekutima manĝaĵo ne misdigestiĝos.”

“Mi esperas ke ne,”diris Oĵo. “Mi mem manĝas ĝin.”

“Nu, mi devas esprimi grandan dankon, kaj mi ĝojas pro via veno,”anoncis la besto. “Ĉu ion mi povas fari responde al via komplezo?”

“Jes,”diris Oĵo fervore, “vi kapablas multe komplezi min, se vi volas.”

“Kion?”demandis la Vuzo. “Nomu la komplezon kaj mi donos ĝin.”

“Mi —mi volas tri harojn el la fino de via vosto,”diris

Oĵo, iom hezite.

“Tri harojn!Nu, mi havas nur tiom —mi ne havas pli, nek sur mia vosto nek aliloke,”kriis la besto.

“Mi scias;sed mi tre multe volas ilin.”

“Ili estas mia sola ornamaĵo, mia plej bela parto,”diris la Vuzo, maltrankvile. “Se mi transdonos tiujn tri harojn, mi —mi restos simpla blokkapulo.”

“Tamen mi devas havi ilin,”insistis la knabo, firme, kaj li rakontis al la Vuzo pri la akcidento suferita de Onĉjo

Nonĉjo kaj Margolete, kaj pri kiel la tri haroj devos esti parto de sorĉo kiu revivigos ilin. La besto atente aŭskultis kaj kiam Oĵo finis sian rakonton ĝi diris, ĝemante:

“Mi ĉiam plenumas miajn promesojn, ĉar mi fieras ke miaj vortoj ne estas parol-fi-eroj. Do vi rajtas havi la tri harojn kiel mian dankon. Mi kredas ke estus tre maldece rifuzi.”

“Dankon!Grandegan dankon,”kriis la knabo, ĝoje. “Ĉu vi permesas ke mi eltiru la harojn jam nun?”

“Kiam ajn vi volas,”respondis la Vuzo.

Do Oĵo proksimiĝis al la stranga besto kaj preninte unu el la haroj li komencis tiri. Li pli forte tiris. Li plenforte tiris;sed la haro estis firme fiksita.

“Kia problemo?”demandis la Vuzo, kiun Oĵo trenis tien kaj tien tra la tuta libera spaco dum sia strebo eltiri la haron.

“Ĝi ne eltireblas,”diris la knabo, anhelante.

“Mi timis ke tiel estos,”deklaris la besto. “Necesos pli forte tiri.”

“Mi helpos,”kriis Ĉifoneroj, venante al la flanko de la knabo. “Vi tiru la haron, kaj mi tiros vin, kaj kune ni certe facile eltiros ĝin.”

“Atendetu,”vokis la Vuzo, kaj poste ĝi iris al arbo kaj ĉirkaŭbrakumis ĝin per siaj antaŭaj piedoj, tiel ke ĝia korpo ne povos esti fortirinta. “Bone, nun. Tiru!”

Oĵo prenis la haron per ambaŭ manoj kaj plenforte tiris, dum Ĉifoneroj prenis la talion de la knabo kaj aldonis sian forton al lia. Sed la haro ne moviĝis. Anstataŭe, ĝi glitis el la manoj de Oĵo kaj li kaj Ĉifoneroj ambaŭ ruliĝis sur la tero kune kaj ne haltis antaŭ ol batiĝi kontraŭ la rokan kavon.

“Cedu,”konsilis la Vitra Kato, dum la knabo stariĝis kaj helpis la Miksĉifonan Knabinon stariĝi. “Dekduo da fortuloj ne povus eltiri tiujn harojn. Mi kredas ke ili estas fiksitaj sub la dika haŭto de la Vuzo.”

“Do kion mi faru?”demandis la knabo, senespere. “Se kiam ni reiros mi ne kunprenos tiujn tri harojn al la Kurbiĝinta Magiisto, la aliaj objektoj kiujn mi serĉas tute ne utilos, kaj ni ne povos revivigi Onĉjon Nonĉjon kaj

Margoleten.”

“Ili estas nehelpeblaj, mi timas,”diris la Miksĉifona Knabino.

“Ne gravas,”pludiris la kato. “Mi efektive ne komprenas kial maljuna Onĉjo kaj Margolete valoras tiom da penoj.”

Sed Oĵo ne sentis tiel. Li estis tiom senesperigita ke li sidiĝis sur stumpo kaj komencis plori.

La Vuzo rigardis la knabon penseme.

“Kial ne kunportu min?”demandis la besto. “Kiam vi fine atingos la domon de la Magiisto, li certe povos trovi rimedon por eltiri tiujn tri harojn.”

Oĵon multe ĝojigis tiu sugesto.

“Solvite!”li kriis, forviŝante la larmojn kaj stariĝante kun rideto. “Se mi prenos la tri harojn al la Magiisto, ne gravos ke ili restas en via korpo.”

“Tute ne gravos,”akordis la Vuzo.

“Venu, do,”diris la knabo, prenante sian korbon;“ni tuj ekiru. Mi devos trovi plurajn aliajn aĵojn, sciu.”

Sed la Vitra Kato iom ridis kaj demandis laŭ sia malestima maniero:

“Kiel vi intencas elirigi la beston el ĉiu tiu arbaro?”

Tio perpleksigis ilin dum kelka tempo.

“Ni iru al la barilo, kaj eble ni tie trovos rimedon,” proponis Ĉifoneroj. Do ili marŝis tra la arbaro al la barilo, kaj atingis ĝin ĉe punkto precize kontraŭa al tiu kie ili transiris ĝin.

“Kiel vi eniris?”demandis la Vuzo.

“Ni transgrimpis,”respondis Oĵo.

“Mi ne povas,”diris la besto. “Mi tre rapide kuras, ĉar mi povas atingi mielabelon dum ĝi flugas;kaj mi povas tre alten salti, tial oni konstruis tiel altan barilon por enfermi min. Sed mi tute ne povas grimpi, kaj mi estas tro granda por premi min inter la tabulojn de la barilo.”

Oĵo penis elpensi kion fari.

“Ĉu vi povas fosi?”li demandis.

“Ne,”respondis la Vuzo, “ĉar mi ne havas ungojn. La malsuproj de miaj piedoj estas tute plataj. Nek mi povas ronĝi la tabulojn, ĉar mi ne havas dentojn.”

“Do efektive vi ne estas tre terura besto,”komentis Ĉifoneroj.

“Vi neniam aŭdis min muĝi, alie vi ne dirus tion,” deklaris la Vuzo. “Kiam mi muĝas, la sono eĥas kiel tondro tra la valoj kaj arbaroj, kaj infanoj tremas pro timo, kaj virinoj kovras siajn kapojn per siaj antaŭvestoj, kaj grandaj viroj kuras por kaŝi sin. Mi supozas ke nenio en la mondo estas egale terura kiel la muĝo de Vuzo.”

“Do bonvolu ne muĝi,”petetis Oĵo fervore.

“Mi nepre ne muĝos, ĉar mi ne estas kolera. Nur kiam mi estas kolera mi sonigas mian timigan, orelŝiran, animtremigan muĝon. Ankaŭ, kiam mi koleras, miaj okuloj ardas per fajro, negrave ĉu aŭ ne mi muĝas.”

“Vera fajro?”demandis Oĵo.

“Kompreneble, vera fajro. Ĉu vi supozas ke ili ardus per fajrimitaĵo?”demandis la Vuzo, per tono de ofendiĝo.

“Se tiel, mi solvis la enigmon,”kriis Ĉifoneroj, dancante gaje. “Tiuj bartabuloj estas el ligno, kaj se la Vuzo staros proksime al la barilo kaj ardigos siajn okulojn per fajro, ili eble ardigos la barilon kaj bruligos ĝin. Poste li povos formarŝi kun ni, ĉar li estos libera.”

“Ha, mi neniam elpensis tian planon, alie mi jam delonge estus libera,”diris la Vuzo. “Sed mi ne povos ardigi fajron en miaj okuloj krom se mi estos tre kolera.”

“Ĉu vi bonvolos, do, ekkoleri pri io?”demandis Oĵo.

“Mi provos. Vi nur diru ‘Krizel-Kru’al mi.”

“Ĉu tio kolerigos vin?”demandis la knabo.

“Ege.”

“Kion ĝi signifas?”demandis Ĉifoneroj.

“Mi ne scias, tial ĝi tiom kolerigas min,”respondis la Vuzo.

Li ekstaris proksime al la barilo, kun sia kapo apud unu el la tabuloj, kaj Ĉifoneroj elkriis “Krizel-Kru!”Poste Oĵo diris “Krizel-Kru!”kaj la Vitra Kato diris “Krizel-Kru!”La Vuzo komencis tremi pro kolero kaj malgrandaj fajreroj saltis el liaj okuloj. Vidante tion, ili ĉiuj kriis “Krizel-Kru!”kune, kaj tio instigis la okulojn de la besto ardi per fajro tiel feroce ke la bartabulon tra fis la fajreroj kaj ĝi komencis fumi.

Baldaŭ ĝi ek flamis, kaj la Vuzo retrenpaŝis kaj diris triumfe:

“Aha!Tio bone sukcesis. Bonega penso estis via, ke vi ĉiuj kune kriu, ĉar tio plejkolerigis min. Belaj fajreroj, ĉu ne?”

“Vera piroteknikaĵo,” respondis Ĉifoneroj, admire.

Post kelkaj momentoj la tabulo jam brulis plurajn metrojn, lasante aperturon su fiĉe grandan por ke ili ĉiuj trapasu. Oĵo derompis kelkajn branĉojn de arbo kaj per ili li batis la fajron ĝis estingi ĝin.

“Ni ne volas bruligi la tutan barilon,”diris li, “ĉar la flamoj a l t irus la atenton de la Manĝtulaj kultivistoj, kiuj poste venus kaj rekaptus la Vuzon. Mi kredas ke ili multe surpriziĝos kiam ili trovos ke li eskapis.”

“Tiel estos,”deklaris la Vuzo, ridante gaje. “Kiam ili trovos ke mi forestas la kultivistoj multe ektimos, ĉar ili anticipos ke mi elmanĝos iliajn mielabelojn, kiel antaŭe.”

“Tio memorigas min,”diris la knabo, “ke vi devas promesi min ke vi ne manĝos mielabelojn dum vi estos kun ni.”

“Eĉ ne unu?”

“Eĉ ne unu. Vi embarasus nin ĉiujn, kaj ni ne risku pli da problemoj ol nepre necesos. Mi manĝigos al vi iom da pano kaj fromaĝo kiom vi volos, kaj tio devos kontentigi vin.”

“Bone;mi promesos,”diris la Vuzo, feliĉe. “Kaj kiam mi promesas ion vi povas dependi de ĝi, ĉar mi estas kvadrata.”*(*Ĉi tiu kaj la ĉisekvaj alineoj uzas Anglalingvajn vortludojn:“kvadrata” = fidinda, stabila;“kurb(iĝint)a”=ne fidinda, malhonesta.)

“Mi ne komprenas kial tio gravas,”komentis la Miksĉifona Knabino, dum ili trovis la padon kaj daŭrigis sian veturon.

“La formo ne kaŭzas honestecon, ĉu?”

“Kompreneble ĝi kaŭzas tion,”respondis la Vuzo, tre decideme. “Neniu povus fidi la Kurbiĝintan Magiiston, ekzemple, ĝuste ĉar li estas kurba;sed kvadrata Vuzo ne povus fari ion kurban eĉ se li volus.”

“Mi estas nek kvadrata nek kurba,”diris Ĉifoneroj, rigardante sian dikan korpon.

“Ne;vi estas ronda, do vi povus agi iel ajn,”asertis la Vuzo. “Ne kulpigu min, Fraŭlino Belegeco, ĉar mi suspekteme rigardas vin. Multaj satenaj rubandoj havas katunajn dorsojn.”

Ĉifoneroj ne komprenis tion, sed ŝi maltrankvile pensis ke ŝi mem havas katunan dorson. Ĝi kompaktiĝas kelkfoje kaj kaŭzas ke ŝi estu malalta kaj dikega, kaj tiam ŝi devas ruli sin en la vojo ĝis ŝia korpo reetendiĝis.

Ĉapitro 10. Vilulo venas savi

Ili ankoraŭ ne tre malproksimen iris kiam Fuŝulo, kiu jam antaŭenkuris, revenis saltante por diri ke la vojo el flavaj brikoj estas antaŭ ili. Tuj ili rapidis antaŭen por vidi kiel aspektas tiu fama vojo.

Ĝi estis larĝa vojo, sed ne rekta, ĉar ĝi vagis trans montoj kaj valoj kaj elektis la plej facilajn trairejojn. Ĝiaj tutaj longo kaj larĝo estis pavimitaj per glataj brikoj el brila flavo, do ĝi estis plata kaj ebena krom kelkloke kie la brikoj estis diseriĝintaj aŭ elprenitaj, lasante truojn kiuj povus stumbligi neatentantojn.

“Mia demando estas,” diris Oĵo, rigardante ambaŭdirekte laŭ la vojo, “kiun direkton elekti.”

“Kien vi celas iri?”demandis la Vuzo.

“Al la Smeralda Urbo,”li respondis.

“Do iru okcidenten,”diris la Vuzo. “Mi su fiĉe bone konas ĉi tiun vojon, ĉar mi ĉasis multajn mielabelojn sur ĝi.”

“Ĉu vi iam iris al la Smeralda Urbo?”demandis Ĉifoneroj.

“Ne. Mi estas nature tre retirema, kiel eble vi rimarkis, do mi ne multe partoprenis en la socio.”

“Ĉu vi timas homojn?”demandis la Miksĉifona Knabino.

“Mi?Kun mia korŝira muĝo —mia terura tremiga muĝo?

Nepre ne. Mi nenion timas,”deklaris la Vuzo.

“Mi volegas povi diri la samon,”ĝemis Oĵo. “Mi opinias ke ni ne bezonos timi kiam ni atingos la Smeraldan Urbon, ĉar Onĉjo Nonĉjo diris al mi ke Ozma, nia knabina Reganto, estas tre bela kaj afabla, kaj klopodas helpi ĉiun kiu renkontas problemojn. Sed oni diras ke estas multaj danĝeroj kaŝiĝintaj survoje al la granda Feurbo, do ni devos multe zorgi.”

“Mi esperas ke nenio rompos min,”diris la Vitra Kato, per nervoza voĉo. “Mi estas iomete rompiĝema, sciu, kaj mi ne povos toleri multajn ŝokojn.”

“Se io fadigus la kolorojn de miaj belaj flikaĵoj tio rompus mian koron,”diris la Miksĉifona Knabino.

“Mi ne estas certa ke vi havas koron,”Oĵo memorigis ŝin.

“Do ĝi rompus mian katunon,”persistis Ĉifoneroj. “Ĉu vi kredas ke ĉiuj miaj koloroj estas nefademaj, Oĵo?”ŝi demandis maltrankvile.

“Nu, ili certe estas fadenaj,”li respondis;kaj poste, rigardante antaŭen, li kriis:“Ho, kiaj belaj arboj!”

Certe ili estis belaspektaj kaj la veturantoj rapidis antaŭen por rigardi ilin pli proksime.

“Nu, ili tute ne estas arboj,”diris Ĉifoneroj;“ili estas nur monstraj plantoj.”

Tio ili vere estis: amasoj da grandaj larĝaj folioj kiuj leviĝis de la tero alten en la aero, ĝis ili turis duoble tiom alte kiom la kapo de la Miksĉifona Knabino, kiu estis pli alta ol Oĵo. La plantoj vicis ambaŭ flanke de la vojo kaj de ĉiu planto leviĝis dekduo aŭ pli de la grandaj larĝaj folioj, kiuj balanciĝis daŭre de flanko al flanko, kvankam nenia vento blovis. Sed plej kurioza rilate al la balanciĝantaj folioj estis ilia koloro. Ili aspektis havi ĝeneralan bluan fonon, sed tie kaj tie aliaj koloroj briletis kelkfoje tra la bluo —belegaj flavoj, kiuj fariĝis palruĝaj, purpuraj, oranĝaj kaj skarlataj, miksitaj kun pli sobraj brunoj kaj grizoj —ĉiu aperis kiel makulo aŭ strio ie sur folio kaj poste malaperis, kaj anstataŭiĝis per alia koloro aliforma.

La ŝanĝiĝema koloraro de la grandaj folioj estis tre bela, sed ĝi ankaŭ estis okulkonfuza, kaj la nekutimeco de la sceno altiris niajn veturantojn al la plantovico, kie ili staris rigardante ilin plene de interesiĝo.

Subite folio klinis sin pli ol kutime kaj tuŝis la Miksĉifonan Knabinon. Rapide ĝi ĉirkaŭpremis ŝin, kovrante ŝin tute per siaj dikaj faldaĵoj, kaj poste ĝi ŝanceliĝe retiris sin sur sia tigo.

“Nu, ŝi malaperis!”anhelis Oĵo, miroplene, kaj dum li zorge aŭskultis li kredis aŭdi la dampitajn kriojn de Ĉifoneroj el la centro de la faldita folio. Sed, antaŭ ol li povis elpensi kion fari por savi ŝin, alia folio klinis sin kaj kaptis la Vitran Katon, volvante la besteton ĝis ŝi estis plene kaŝita, kaj poste rerektiĝante sur sia tigo.

“Atentu!”kriis la Vuzo. “Kuru!Kuru rapide, alie vi perdiĝos.”

Oĵo turnis sin kaj vidis la Vuzon kuri rapide laŭ la vojo.

Sed la lasta folio de la plantovico ekkaptis la beston dum li kuris kaj tuj li malaperis.

La knabo havis nenian eblon eskapi. Seso de la grandaj folioj klinadis sin al li el diversaj direktoj kaj dum li staris hezitante unu el ili ĉirkaŭkaptis lin. Tuj li trovis sin en mallumo. Poste li sentis sin milde levata ĝis li balanciĝis en la aero, dum la folifaldaĵoj ĉiu flanke premis lin.

Unue li baraktegis por eskapi, kriante kolere:“Lasu min!

Lasu min!”Sed nek baraktado nek protestoj iel ajn e fikis.

La folio firme tenis lin kaj li estis kaptito.

Post tio Oĵo kvietigis sin kaj penis pensi. Malespero tra fis lin kiam li memoris ke lia tuta grupeto estas kaptita, same kiel li, kaj ke neniu ĉeestas por savi ilin.

“Kial mi ne anticipis tion?”li ploris amare. “Mi estas

Oĵo la Misfortuna, kaj ia teruraĵo neeviteble trafas min.”

Li puŝis kontraŭ la folion kiu tenas lin kaj trovis ĝin mola, sed dika kaj firma. Ĝi estis kia giganta bandaĝo tute ĉirkaŭ li kaj li trovis ke estas malfacile movi siajn korpon aŭ membrojn por ŝanĝi ilian pozicion.

La minutoj pasis kaj fariĝis horoj. Oĵo demandis al si kiom longe oni povas vivi en tia kondiĉo kaj ĉu la folio iom post iom elsuĉos lian forton kaj eĉ lian vivon, por nutri sin. La malgranda Manĝtula knabo neniam aŭdis ke iu mortis en la Lando Oz, sed li sciis ke oni povas suferi multegan doloron. Lia plej granda timo ĉimomente estis ke li restos por ĉiam enkarcerigita en la bela folio kaj neniam revidos la taglumon.

Neniu sono atingis lin tra la folio;tute ĉirkaŭe estis intensa silento. Oĵo demandis al si ĉu Ĉifoneroj ĉesis kriadi, aŭ ĉu la folifaldaĵoj neebligas ke li aŭdu ŝin. Post kelka tempo li kredis aŭdi fajfon, kvazaŭ iu fajfas melodion. Jes; vere devas esti fajfanto, li decidis, ĉar li rekonis la sonon de bela Manĝtula melodio kiun Onĉjo Nonĉjo ofte kantis al li.

La sonoj estis nelaŭtaj kaj dolĉaj kaj, kvankam ili nur tre malforte atingis la orelojn de Oĵo, ili estis klaraj kaj harmoniaj.

Ĉu la folio povas faj fi, Oĵo demandis al si?Pli kaj pli proksimen venis la sonoj kaj fine ili sonis ĝuste ali flanke de la folio ĉirkaŭpremanta lin.

Subite la tuta folio kliniĝis kaj falis, portante la knabon kun si, kaj dum li kuŝis plene etendite la faldaĵoj iom post iom malstreĉiĝis kaj liberigis lin. Li rapide restarigis sin kaj trovis ke nekonata viro staras antaŭ li —viro tiel kuriozaspekta ke la knabo gapis per rondaj okuloj.

Li estis granda viro, kun vilaj vizaĝharoj, vilaj okulbrovoj, vila hararo —sed afablaj bluaj okuloj kiuj estis mildaj kiel tiuj de bovino. Sur lia kapo estis verda velura ĉapelo kun juvelita rubando, kies rando estis tute vila. Riĉaj sed vilaj puntaĵoj estis ĉe lia gorĝo;jako kun vilaj randoj estis ornamita per diamantaj butonoj;la velura pantalono havis juvelitajn bukojn ĉe la genuoj kaj vilaĵojn tute ĉirkaŭ la malsuproj. Sur lia brusto pendis medaliono en kiu estis bildo de Princino Doroteo de Oz, kaj en lia mano, dum li staris rigardante Oĵon, estis akra tranĉilo ponardoforma.

“Ho!”kriis Oĵo, multe surprizite de sia ekvido de ĉi tiu fremdulo;kaj poste li aldonis:“Kiu savis min, sinjoro?”

“Ĉu vi ne vidas?”respondis la alia, ridetante;“mi estas la Vilulo.”

“Jes;mi vidas tion,”diris la knabo, kapjesante. “Ĉu do vi savis min de la folio?”

“Neniu alia, estu certa pri tio. Sed atentu, por ke mi ne bezonu denove savi vin.”

Oĵo eksaltis, ĉar li vidis plurajn larĝajn foliojn klini sin al li;sed la Vilulo rekomencis faj fi, kaj je la sono la folioj ĉiuj rektiĝis sur siaj tigoj kaj kvietiĝis.

La viro nun prenis brakon de Oĵo kaj kondukis lin laŭ la vojo, preter la lastan el la grandaj plantoj, kaj antaŭ ol esti sekuraj preter ilia atingpovo li ne ĉesis fajfadi.

“Sciu, la muziko sorĉas ilin,”diris li. “Kantado aŭ fajfado —ne gravas kiu —bonkondutigas ilin, kaj nenio alia povas. Mi ĉiam fajfas dum mi preterpasas ilin kaj tial ili neniam ĝenas min. Hodiaŭ dum mi preteriris, fajfante, mi vidis folion bukliĝintan kaj mi sciis ke nepre estas io en ĝi.

Mi detranĉis la folion per mia tranĉilo kaj —vi elsaltis. Mia preteriro estis bonfortuna, ĉu ne?”

“Vi multe komplezis,”diris Oĵo, “kaj mi dankas vin. Ĉu vi bonvolos ankaŭ savi miajn kunulojn?”

“Kiujn kunulojn?”demandis la Vilulo.

“La folioj kaptis ĉiujn,”diris la knabo. “Miksĉifonan

Knabinon kaj —”

“Kion?”

“Knabinon el miksĉifonaĵoj, sciu. Ŝi vivas kaj nomiĝas

Ĉifoneroj. Kaj Vitran Katon —”

“Vitran?”demandis la Vilulo.

“Tute vitran.”

“Kaj vivantan?”

“Jes,”diris Oĵo, “ŝi havas palruĝan cerbon. Kaj Vuzon —”

“Kio estas Vuzo?”demandis la Vilulo.

“Nu, mi —mi —ne povas skizi ĝin,”respondis la knabo, tre perpleksa. “Sed ĝi estas kurioza besto kun tri haroj ĉe la fino de sia vosto neeltireble kaj —”

“Kio estas neeltirebla?”demandis la Vilulo;“la vosto?”

“La haroj estas neeltireblaj. Sed vi vidos la Vuzon, se vi bonvolos savi ĝin, kaj tiam vi scios ĝuste kio ĝi estas.”

“Kompreneble,”diris la Vilulo, skuetante sian vilan kapon.

Kaj post tio li remarŝis inter la plantojn, ankoraŭ fajfante, kaj trovis la tri foliojn kiuj ĉirkaŭvolvis la veturkunulojn de Oĵo. La unua folio kiun li detranĉis liberigis Ĉifonerojn, kaj vidante ŝin la Vilulo klinis sian vilan kapon malantaŭen, larĝe malfermis sian buŝon kaj ridis tiel vile kaj tamen tiel gaje ke Ĉifoneroj tuj ekamis lin. Poste li deprenis sian ĉapelon kaj profunde klinis sin, dirante:

“Mia kara, vi estas miriga. Mi nepre konigu vin al mia amiko la Birdotimigilo.”

Kiam li detranĉis la duan folion li liberigis la Vitran

Katon, kaj Fuŝulo tiom timis ke ŝi forkuris fulme kaj baldaŭ estis ĉe la flanko de Oĵo, kie ŝi sidiĝis apud li anhelante kaj tremante. La lasta planto de la tuta vico estis la kaptinto de la Vuzo, kaj granda bulkoformo en la centro de la volvinta folio indikis klare kie li estas. Per sia akra tranĉilo la Vililo detranĉis la tigon de la folio kaj dum ĝi falis kaj malvolviĝis eltrotis la Vuzo kaj eskapis preter la atingpovon de ĉiuj aliaj el la danĝeraj plantoj.

Ĉapitro 11. Bona amiko

BALDAŬ la tuta grupo estis kune sur la vojo el flavaj brikoj, tute preter la atingpovo de la belaj sed per fidaj plantoj. La Vilulo, gapinte unu kaj poste la alian, ŝajnis tre plaĉita kaj interesata.

“Mi jam vidis kuriozaĵojn ekde mia alveno al la Lando Oz,” diris li, “sed neniam ion pli kuriozan ol ĉi tiun bandon de aventurantoj.

Ni sidiĝu iom, kaj konversaciu kaj interkonatiĝu.”

“Ĉu vi do ne de ĉiam loĝas en la Lando Oz?” demandis la Manĝtula knabo.

“Nu efektive, mi antaŭe loĝis en la granda ekstera mondo. Sed foje mi venis ĉi tien kun Doroteo, kaj Ozma permesis ke mi restu.”

“Ĉu al vi plaĉas Oz?”demandis Ĉifoneroj. “La lando kaj la klimato estas grandiozaj, ĉu ne?”

“Ĝi estas la plej bela lando en la tuta mondo, eĉ kvankam ĝi estas felando, kaj mi feliĉas ĉiun minuton dum mi loĝas en ĝi,”diris la Vilulo. “Sed diru al mi ion pri vi mem.”

Do Oĵo rakontis pri sia vizito al la domo de la Kurbiĝinta

Magiisto, kaj kiel li renkontis tie la Vitran Katon, kaj kiel la Miksĉifona Knabino viviĝis, kaj pri la terura akcidento kiun spertis Onĉjo Nonĉjo kaj Margolete. Poste li rakontis pri sia entrepreno trovi la kvin diversajn objektojn kiujn la Magiisto bezonas por fari sorĉon kiu revivigos la marmorajn figurojn, unu el ili estas tri haroj el la vosto de Vuzo.

“Ni trovis la Vuzon,”klarigis la knabo, “kaj li konsentis doni al ni la tri harojn;sed ni ne povis eltiri ilin. Do ni devis kunvenigi la Vuzon kun ni.”

“Mi komprenas,”respondis la Vilulo, kiu aŭskultis interesate la rakonton. “Sed eble mi, kiu estas granda kaj forta, povos tiri tiujn tri harojn el la vosto de la Vuzo.”

“Provu, se vi deziras,”diris la Vuzo.

Do la Vilulo provis, sed negrave kiom forte li tiris li ne povis eltiri la harojn el la vosto de la Vuzo. Do li residiĝis kaj viŝis sian vilan vizaĝon per vila silka poŝtuko kaj diris:

“Ne gravas. Se vi povos gardi la Vuzon ĝis vi akiros la aliajn bezonatajn objektojn, vi povos konduki la beston kaj liajn tri harojn al la Kurbiĝinta Magiisto kaj lasi lin trovi metodon eligi ilin. Kiujn aliajn objektojn vi bezonas trovi?”

“Unu,”diris Oĵo, “estas sesfolio.”

“Vi verŝajne trovos tion en la kampoj ĉirkaŭ la Smeralda Urbo,”diris la Vilulo. “Leĝo malpermesas la plukon de sesfolioj, sed mi kredas ke mi povos konvinki Ozman permesi tion al vi.”

“Dankon,”respondis Oĵo. “La sekva objekto estas la maldekstra flugilo de flava papilio.”

“Por tio vi devos iri al la Palpbruma Lando,”la Vilulo deklaris. “Mi neniam rimarkis papiliojn tie, sed tiu estas la flava lando de Oz kaj ĝin regas bona amiko mia, la Stana Lignohakisto.”

“Ho, mi aŭdis pri li!”kriis Oĵo. “Li devas esti grandioza viro.”

“Tia li estas, kaj lia koro estas grandioze afabla. Mi estas certa ke la Stana Lignohakisto faros ĉion eblan por helpi vin savi vian Onĉjon Nonĉjon kaj kompatindan Margoleten.”

“Post tio mi devos trovi,”diris la Manĝtula knabo, “142 mililitrojn da akvo el obskura puto.”

“Ĉu!Nu, tio estas pli malfacila,”diris la Vilulo, gratante sian maldekstran orelon perplekse. “Mi neniam aŭdis pri obskura puto, ĉu vi?”

“Ne,”diris Oĵo.

“Ĉu vi scias kie ia tio troveblas?”demandis la Vilulo.

“Mi ne povas imagi,”diris Oĵo.

“Do ni devos demandi la Birdotimigilon.”

“La Birdotimigilon!Sed certe, sinjoro, birdotimigilo ne povas scii ion.”

“Ne la plejmultaj birdotimigiloj, mi agnoskas,”respondis la Vilulo. “Sed ĉi tiu Birdotimigilo pri kiu mi parolas estas tre inteligenta. Li pretendas havi la plej bonan cerbon en la tuta Oz.”

“Pli bonan ol mia?”demandis Ĉifoneroj.

“Pli bonan ol mia?”eĥis la Vitra Kato. “Mia estas palruĝa, kaj oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Nu, oni ne povas vidi la cerbon de la Birdotimigilo funkcii, sed ĝi tre lerte pensas,”asertis la Vilulo. “Se iu scias kie troviĝas obskura puto, tion scias mia amiko la Birdotimigilo.”

“Kie li loĝas?”demandis Oĵo.

“Li havas grandiozan kastelon en la Palpbruma Lando, proksime al la palaco de sia amiko la Stana Lignohakisto, kaj li ofte troviĝas en la Smeralda Urbo, kie li vizitas Doroteon en la reĝa palaco.”

“Do ni demandos lin pri la obskura puto,”diris Oĵo.

“Sed kion alian tiu Kurbiĝinta Magiisto volas?”demandis la Vilulo.

“Guton da oleo el vivanta homo.”

“Ho;sed tio ne ekzistas.”

“Tion mi pensis,”respondis Oĵo;“sed la Kurbiĝinta

Magiisto diris ke la recepto ne postulus tion se ĝi estus netrovebla, kaj tial mi devos serĉi ĝis trovi ĝin.”

“Bonan fortunon,”diris la Vilulo, dubeme skuante sian kapon;“sed mi imagas ke vi trovos malfacilon akiri guton da oleo el la korpo de vivanta homo. Estas sango en korpo, sed ne oleo.”

“Estas katuno en mia,”diris Ĉifoneroj, dancante malgrandan ĵigon.

“Mi ne dubas tion,”respondis la Vilulo admire. “Vi estas vera komfortilo kaj tiom dolĉa kiom povas esti miksĉifonaĵo. Mankas al vi nur digno.”

“Mi malamas dignon,”kriis Ĉifoneroj, piedbatante ŝtoneron alten en la aero kaj poste provante kapti ĝin dum ĝia falo. “Duono de la malsaĝuloj kaj ĉiuj saĝuloj estas dignaj, kaj mi estas nek tio nek ĉi tio.”

“Ŝi estas nur frenezulo,”klarigis la Vitra Kato.

La Vilulo ridis.

“Ŝi estas ĝojiga, siamaniere,”li diris. “Mi estas certa ke ŝi multe plaĉos al Doroteo, kaj la Birdotimigilo amegos ŝin.

Ĉu vi diris ke vi veturas cele la Smeraldan Urbon?”

“Jes,”respondis Oĵo. “Mi opiniis ke plej bone estos iri tien unue, ĉar la sesfolio troveblas tie.”

“Mi akompanos vin,”diris la Vilulo, “kaj montros al vi la vojon.”

“Dankon,”kriis Oĵo. “Mi esperas ke tio ne ĝenos vin.”

“Ne,”diris la alia, “mi ne celis iun specifan lokon. Dum mia tuta vivo mi estas vagisto, kaj kvankam Ozma donis al mi aron da belaj ĉambroj en sia palaco min ankoraŭ trafas la vagfebro kelkfoje kaj mi ekvagas tra la tuta lando. Mi jam forestis de la Smeralda Urbo plurajn semajnojn, ĉifoje, kaj nun renkontinte vin kaj viajn amikojn mi estas certa ke interesos min akompani vin al la granda urbo de Oz kaj konigi vin al miaj amikoj.”

“Tio estos tre agrabla,”diris la knabo, danke.

“Mi esperas ke viaj amikoj ne estas dignaj,”komentis Ĉifoneroj.

“Kelkaj jes, kaj kelkaj ne,”li respondis;“sed mi neniam kritikas miajn amikojn. Se ili efektive estas miaj veraj amikoj, ili povas esti kiaj ajn, kiel ili volas, laŭ mi.”

“Estas iom da senco en tio,”diris Ĉifoneroj, aprobe skuetante sian kuriozan kapon. “Venu, ni iru al la Smeralda Urbo kiel eble plej baldaŭ.”Dirinte tion ŝi kuris laŭ la pado, saltetante kaj dancante, kaj poste ŝi turnis sin por atendi ilin.

“Estas tre longa distanco inter ĉi tie kaj la Smeralda Urbo,”komentis la Vilulo, “do ni ne alvenos tien hodiaŭ, nek morgaŭ. Tial ni ne tro streĉe marŝu. Mi estas sperta veturisto kaj mi trovis ke mi neniam gajnas per hasto. ‘Iru trankvile’estas mia devizo. Se oni ne povas iri tute trankvile, do oni iru laŭeble trankvileme.”

Marŝinte iom longe laŭ la vojo el flavaj brikoj Oĵo diris ke li malsatas kaj ke li haltos por manĝi iom da pano kaj fromaĝo. Li proponis porcion da manĝaĵo al la Vilulo, kiu dankis lin sed rifuzis ĝin.

“Kiam mi ekveturas,”diris li, “mi kunportas su fiĉajn plenmanĝojn por pluraj semajnoj. Mi emas indulgi min per tia nun, ĉar ni ja haltas.”

Dirinte tion, li prenis botelon el sia poŝo kaj skuis el ĝi pilolon proksimume tiel grandan kiel unu el la fingrungoj de Oĵo.

“Tio,”anoncis la Vilulo, “estas plena manĝo, en kondensita formo. Inventaĵo de la granda Profesoro Ŝancel-Insekto, de la Reĝa Kolegio de Atletiko. Ĝi enhavas supon, fiŝojn, rostitan viandon, salaton, pomajn pastobuletojn, glaciaĵon kaj ĉokoladaĵetojn, kune boligitajn por formi tiun unu objekteton, tiel ke oni povas facile porti ĝin kaj gluti ĝin kiam oni malsatas kaj bezonas plenan manĝon.”

“Mi volas enan manĝon,”diris la Vuzo. “Donu al mi pilolon, mi petas.”

Do la Vilulo donis al la Vuzo pilolon el sia botelo kaj la besto manĝis ĝin tujtuje.

“Vi nun englutis sespartan ĉefmanĝon,”deklaris la Vilulo.

“Pŝa!”diris la Vuzo, nedankeme. “Mi volas gusti ion. Ne donas ĝuon tia manĝado.”

“Oni manĝu nur por subteni la vivon,”respondis la Vilulo, “kaj tiu pilolo egalas al kilogramo da aliaj manĝaĵoj.”

“Ĝi ne plaĉas al mi. Mi volas ion maĉeblan kaj gustumeblan,”grumblis la Vuzo.

“Vi tute eraras, mia povra besto,”diris la Vilulo per kompatema tono. “Pensu pri kiom laciĝus viaj makzeloj maĉante plenan manĝon ĉi tian, se ĝi ne estus kondensita al la dimensio de malgranda pilolo —kiun vi povas tuje gluti.”

“Manĝado ne estas laciga;ĝi estas bonsentiga,”insistis la Vuzo. “Mi ĉiam maĉas la mielabelojn kiam mi kaptas ilin.

Donu al mi iom da pano kaj fromaĝo, Oĵo.”

“Ne, ne!Vi jam manĝis grandan ĉefmanĝon!”protestis la Vilulo.

“Eble,”respondis la Vuzo;“sed mi deziras trompi min per manĝo de iom da pano kaj fromaĝo. Eble mi ne estas malsata manĝinte tiujn multajn manĝaĵojn kiujn vi donis al mi, sed mi opinias ĉi tiun manĝaferon persona prefero, kaj mi preferas rekoni tion kio eniras min.”

Oĵo donis al la besto kion li volas, sed la Vilulo skuis sian vilan kapon riproĉe kaj diris ke neniu besto estas tiom obstina kaj malfacile konvinkebla kiel Vuzo.

Tiumomente la sono de paŝoj aŭdeblis, kaj supren rigardante ili vidis la vivantan fonografon staranta antaŭ ili.

Ŝajne ĝi traspertis multajn aventurojn depost kiam Oĵo kaj liaj kamaradoj lastafoje vidis la maŝinon, ĉar la verniso de ĝia ligna ujo estis tute makulita kaj fendita kaj gratita tiel ke ĝi ekhavis malnovan kaj nerespektindan aspekton.

“Ve!”kriis Oĵo, rigardegante. “Kio okazis al vi?”

“Ne multo,”respondis la fonografo per malfeliĉa kaj deprimita voĉo. “Oni ĵetis su fiĉajn objektojn kontraŭ min, post mia foriro de vi, por stokigi magazenon kaj krome seson da kontoroj.”

“Ĉu vi estas tiel rompita ke vi ne povas ludi?”demandis Ĉifoneroj.

“Ne;mi ankoraŭ povas elverŝi bongustan muzikon. Ĝuste nun mi havas diskon sur mi kiu estas vere superba,”diris la fonografo, plifeliĉiĝante.

“Domaĝe,”komentis Oĵo. “Ni ne malbonemas kontraŭ vi kiel maŝino, sciu;sed kiel muzikilon ni malamas vin.”

“Do kial oni inventis min?”demandis la maŝino, per tono de indigna protesto.

Necertaj, ili rigardis unu la alian, sed neniu povis respondi tiun perpleksigan demandon. Fine la Vilulo diris:

“Mi deziras aŭdi la fonografon ludi.”

Oĵo ĝemis. “Ĝis nun ni estis tre feliĉaj, renkontinte vin, sinjoro,”li diris.

“Mi scias. Sed iom da mizero, kelkfoje, instigas ke ni plialte taksu feliĉon. Diru al mi, Foĉjo, kia estas tiu disko, kiu laŭ vi estas gustumebla?”

“Ĝi estas populara kanto, sinjoro. En ĉiuj civilizitaj landoj la ordinara popolo freneziĝis pri ĝi.”

“Ĝi sovaĝigas civilizitajn personojn, ĉu?Do ĝi estas danĝera.”

“Plenegaj de ĝojo, mi celas diri,”klarigis la fonografo.

“Aŭskultu. Ĉi tiu kanto troviĝos nekutima delico por vi, mi scias. Ĝi riĉigis la aŭtoron —kiom eblas por aŭtoro. Ĝi nomiĝas ‘Mia Lulu. ’”

La fonografo komencis ludi. Serion de strangaj, malglataj sonoj sekvis ĉi tiuj vortoj, kantitaj tra la nazo de viro kun tre vigla esprimado:

“M’volas mi-Lulun, mi’karbnigran Lulun; M’volas mi-lu-lun, lu-lun, lu-lun, Lu!

M’amas mi-Lulun, mi’karbnigran Lulun, Neni-alia ’mas lu-lun, Lu!”

“Jen —ĉesigu tion!”kriis la Vilulo, ekstariĝante. “Kion vi celas per tia impertinenteco?”

“Ĝi estas la plej nova populara kanto,”deklaris la fonografo, parolante per paŭta voĉtono.

“Populara kanto?”

“Jes. Kanto kies vortojn la feblamensuloj povas memori kaj kiun la muzikanalfabetoj povas faj fi aŭ kanti. Tio popularigas popularan kanton, kaj la tempo venos kiam ĝi anstataŭos ĉiujn aliajn kantojn.”

“Tiu tempo ankoraŭ ne venis al ni,”diris la Vilulo severe. “Mi mem estas ia kantisto, kaj mi ne intencas sufokiĝi per iaj Luluoj kia via karbnigra Lulu. Mi dispecigos vin, Sinjoro Foĉjo, kaj disŝutos viajn pecojn tra la tuta lando, kompleze al la homoj kiujn vi eble renkontus se mi permesus ke vi libere diskuradu. Farinte tiun dolorigan taskon mi —”

Sed antaŭ ol li povis diri pli la fonografo turnis sin kaj kuregis laŭ la vojo tiel rapide kiel ĝiaj kvar tablokruroj povis porti ĝin, kaj baldaŭ ĝi estis tute ne plu videbla.

La Vilulo residiĝis kaj aspektis bone plaĉita. “Iu alia ŝparos al mi la penon dispecigi tiun fonografon,”diris li; “car ne estas eble ke tia muzikilo daŭros longe en la Lando Oz. Kiam vi estos ripozintaj, amikoj, ni pluiru nian vojon.”

Dum la posttagmezo la veturantoj trovis sin en soleca kaj neloĝata parto de la lando. Eĉ la kampoj ne plu estis kultivitaj kaj la lando komencis simili dezerton. La vojo el flavaj brikoj aspektis neglektita kaj fariĝis neglata kaj pli malfacile surmarŝebla. Densa vepro kreskis ambaŭ flanke de la vojo, kaj gigantaj rokoj estis distroveblaj abunde.

Sed tio ne malinstigis Oĵon kaj liajn amikojn plu paŝadi, kaj ili distris sin per ŝercoj kaj gaja konversacio. Kiam proksimiĝis la vespero ili atingis kristalan fonton kiu ŝprucis el alta roko apud la vojo kaj proksime al tiu fonto staris dezerta kabano. Diris la Vilulo, haltante tie:

“Estos bone ke ni tranoktu ĉi tie, kie estas ŝirmejo por niaj kapoj kaj bona akvo trinkebla. Vojo preter ĉi tie estas tre malbona;ankoraŭ pli malbonan ni devos trapaŝi;do ni atendu ĝis la mateno antaŭ ol tra fi ĝin. ”

Ili konsentis pri tio kaj Oĵo trovis iom da brulligno en la kabano kaj ardigis fajron en la kameno. La fajro ĝojigis Ĉifonerojn, kiu dancis antaŭ ĝi antaŭ ol Oĵo avertis ŝin ke ŝi eble ekbrulos. Post tio la Miksĉifona Knabino tenis sin su fiĉe distance de la lekantaj flamoj, sed la Vuzo kuŝiĝis antaŭ la fajro kvazaŭ granda hundo kaj ŝajne ĝuis ĝian varmon.

Kiel vespermanĝon la Vilulo manĝis pilolon, sed Oĵo plu manĝis siajn panon kaj fromaĝon kiel la plej kontentigan manĝaĵon. Li ankaŭ donis porcion al la Vuzo.

Kiam senlumiĝis kaj ili sidis cirkle sur la planko de la kabano, frontante la fajrolumon —ĉar tute ne estis mebloj en la loko —Oĵo diris al la Vilulo:

“Bonvolu rakonti al ni.”

“Mi ne estas bona rakontisto,”estis la respondo;“sed mi kantas kvazaŭ birdo.”

“Ĉu korako aŭ korvo?”demandis la Vitra Kato.

“Kvazaŭ kantobirdo. Mi pruvos tion. Mi kantos kanton kiun mi mem verkis. Diru al neniu ke mi estas poeto, ĉar eble oni volus ke mi verku libron. Ne diru ke mi povas kanti, por ke oni ne volu ke mi faru diskojn por tiu aĉa fonografo. Ne havas tempon por esti publika bonfarulo, do mi nur kantos al vi ĉi tiun kanteton por distri vin.”

Ili tre volonte distriĝis kaj aŭskultis interesate dum la Vilulo ĉantis la ĉisekvajn versojn laŭ melodio kiu ne estis malplaĉa:

“Mi kantos nun Ozlandon, hejmon de mirigaj bestoj Kaj fruktoj, floroj, ĉiaj gloroj kaj de belaj nestoj, La loko de magi’scienca kie ne surprizas

Ke mirigaĵoj trovas sin konstante kiam krizas.

Nin regas ĉarma knabineto kiun feoj amas, Kun sorĉa sceptro, kies justaj leĝofaroj famas; Kaj feliĉigas la popolon ŝia koro pura, Dum ĉiun bezonulon helpas ŝia vol’ebura.

Kaj jen Princino Doroteo, dolĉa kiel rozo, Knabino el Kansaso, land’sen feoj laŭ supozo.

Kaj jen lerta ’Timigil’kun sia korpo pajla, Li diras vortojn saĝajn tre per sia menso tajla.

Mi ne forgesu Noĉjon Hakan, estas li el stano, Komplezon ĉian faras li per delikata mano.

Nek Ŝancel-Insektan Profesoron multe grandigitan, Impreson faras vere li fiere eruditan.

Ho Joĉjo Kukurbkapo estas kara kamarado, Sur Gumpo li famiĝis dum la aerrajdado.

La Segĉeval’’stas bela best’, el ligno li fariĝis; Li faras lertajn agojn kvaz’el karno li estiĝis.

La Leonon Malkuraĝan ja ĉiu homo konas, Li tremas time dum li muĝas se danĝero fonas, Sed brave agas li samkiel ĉiu ajn leono

Ĉar scias li ke malkuraĝ’ne estas por la bono.

Tiktoko, nu —tre stranga li, mekanisma viro — Risorte li parolas, marŝas laŭ mekanisma iro.

Malsatan Tigron havas ni, li bebojn volas manĝi, Tamen ni alian manĝon hastas tuj aranĝi.

Nu, estus malfacile nomi ĉiun ulon strangan; Pro tio pozicion havas Oz unuarangan.

Sed ne forgesu mi atenti pri Kokino Flava; Kaj Naŭ Porketoj loĝas en palaco ora grava.

Tra l’mondo serĉu, trovos vi neniun fremdan landon

En kiu tiom da stranguloj formis sian bandon.

Kaj nun en nia aro rara estas Vitra Kato, Kun Vuzo, Miksĉifon-Knabin’, je l’hodiaŭa dato.”

Al Oĵo tiom plaĉis tiu kanto ke li aplaŭdis la kantinton per kunfrapado de la manoj, kaj Ĉifoneroj imitis lin kunfrapante siajn vatitajn fingrojn, kvankam ili faris nenian bruon. La kato frapis sur la plankon per siaj vitraj piedoj — malforte, por ne rompi ilin —kaj la Vuzo, kiu dume dormis, vekiĝis por demandi pro kio oni bruas.

“Mi malofte kantas publike, timante ke oni eble volos ke mi establu operotrupon,”komentis la Vilulo, al kiu plaĉis la scio ke oni ŝatas lian kontribuon. “Voĉo, ĝuste nun, estas iomete trejnomanka;rustiĝinta, eble.”

“Diru al mi,”diris la Miksĉifona Knabino fervore, “ĉu tiuj stranguloj kiujn vi menciis vere ĉiuj loĝas en la Lando Oz?”

“Ĉiuj. Mi eĉ forgesis unu: la Palruĝan Katidon de Doroteo.”

“Nekredeble!”kriis Fuŝulo, eksidante kaj aspektante interesita. “Palruĝa Katido?Absurde!Ĉu el vitro?”

“Ne;nur ordinara katido.”

“Do ĝi ne povas multe valori. Mi havas palruĝan cerbon, kaj oni povas vidi ĝin funkcii.”

“La katido de Doroteo estas tute palruĝa —ne nur la cerbo —escepte de la bluaj okuloj. Nomita Heŭreka. Multe amata en la reĝa palaco,”diris la Vilulo, oscedante.

La Vitra Kato ŝajnis ĉagrenita.

“Ĉu vi opinias ke palruĝa katido —ordinara vianda kato — estas egale bela kiel mi?”ŝi demandis.

“Ne povas diri. Gustoj varias, sciu,”respondis la Vilulo, denove oscedante. “Sed jen sugesto kiu eble helpos vin: amikiĝu solide kun Heŭreka kaj vi bone sukcesos en la palaco.”

“Mi jam estas solida nun;solidvitra.”

“Vi ne komprenas,”respondis la Vilulo, dormeme.

“Ĉiukaze, amikiĝu kun la Palruĝa Katido kaj vi estos bonsukcesa. Se la Palruĝa Katido malrespektos vin, oni rompos kun vi.”

“Ĉu iu en la reĝa palaco rompus Vitran Katon?”

“Eblas. Ne povas scii. Konsilas ke vi milde ronronu kaj aspektu humila —se vi povas. Kaj nun mi enlitiĝos.”

Fuŝulo konsideris la konsilon de la Vilulo tiel atente ke ŝia palruĝa cerbo okupadis sin longe post la endormiĝo de la ceteraj grupanoj.

Ĉapitro 12. La giganta histriko

La sekvan matenon ili ekveturis frue je la sunleviĝo por sekvi la vojon de flavaj brikoj cele la Smeraldan Urbon. La malgranda Manĝtula knabo komencis laciĝi pro la longa marŝado, kaj lian menson okupis multaj aferoj aparte de la eventoj de la veturo. En la mirinda Smeralda Urbo, kiun li baldaŭ atingos, estis tiom da strangaj kaj kuriozaj personoj ke li duone timis renkonti ilin kaj demandis al si ĉu ili montriĝos amikemaj kaj afablaj. Super ĉio, li ne povis peli el sia menso la gravan taskon por kiu li venis, kaj li firme intencis dediĉi ĉiun energion al trovo de la objektoj necesaj por prepari la magian recepton. Li kredis ke antaŭ ol kara Onĉjo Nonĉjo reviviĝos li ne povos senti ĝojon pro io ajn, kaj ofte li volegis ke Onĉjo ankoraŭ estu kun li, por vidi la multajn mirindaĵojn kiujn Oĵo nun vidas. Sed ve Onĉjo Nonĉjo nun estas marmora statuo en la domo de la Kurbiĝinta Magiisto kaj Oĵo nepre ne ŝanceliĝu dum sia strebo savi lin.

La lando tra kiu ili pasis estis ankoraŭ roka kaj dezerta, kun tie kaj tie arbusto aŭ arbo por rompi la mornan pejzaĝon. Oĵo rimarkis unu arbon, precipe, ĉar ĝi havis tiom longajn silkajn foliojn kaj estis tiel belforma. Dum li proksimiĝis al ĝi li studis la arbon intense, demandante al si ĉu fruktoj kreskas sur ĝi aŭ ĉu ĝi naskas belajn florojn.

Subite li konsciis ke li jam rigardas tiun arbon de longe — almenaŭ de kvin minutoj —kaj ĝi restas en tiu sama pozicio, kvankam la knabo daŭre plumarŝas. Do li ekhaltis, kaj kiam li haltis, la arbo kaj la tuta pejzaĝo, kiel ankaŭ liaj akompanantoj, plumoviĝis preter lin kaj longe postlasis lin.

Oĵo sonigis tian mirkrion ke ĝi vigligis la Vilulon, kiu ankaŭ ekhaltis. La aliaj ankaŭ ekhaltis, kaj retromarŝis al la knabo.

“Kio estas?”demandis la Vilulo.

“Nu, ni tute ne moviĝas antaŭen, negrave kiom rapide ni marŝas,”deklaris Oĵo. “Nun, haltinte, ni moviĝas malantaŭen. Ĉu vi ne vidas?Nur atentu tiun rokon.”

Ĉifoneroj rigardis siajn piedojn kaj diris:“La flavaj brikoj ne moviĝas.”

“Sed jes la tuta vojo,”respondis Oĵo.

“Vere;tute vere,”konsentis la Vilulo. “Mi konas ĉiujn trompagojn de ĉi tiu vojo, sed mi pensadis pri io alia kaj mi ne atentis pri kie ni estas.”

“Ĝi reportos nin al kie ni komencis,”aŭguris Oĵo, komencante esti nervoza.

“Ne,”respondis la Vilulo;“ĝi ne faros tion, ĉar mi scias rimedon por venki ĉi tiun trompeman vojon. Mi jam antaŭ nun veturis laŭ ĉi tiu vojo, sciu. Turnu vin, ĉiuj, kaj marŝu malantaŭen.”

“Kiel tio helpos?”demandis la kato.

“Vi scios, se vi obeos min,”diris la Vilulo.

Do ili ĉiuj turnis siajn dorsojn al la direkto kien ili volis iri kaj komencis marŝi malantaŭen. Tuj Oĵo rimarkis ke ili progresas kaj dum ili pluiris laŭ tiu kurioza maniero ili baldaŭ preterpasis la arbon kiu unue altiris lian atenton al la problemo.

“Kiom longe ni devos daŭrigi ĉi tion, Viĉjo?”demandis Ĉifoneroj, kiu konstante stumblis kaj falis, sed ĉiufoje restariĝis ridante pro la akcidento.

“Nur iomete pli,”respondis la Vilulo.

Kelkajn minutojn poste li vokis al ili ke ili rapide turnu sin kaj antaŭenpaŝu, kaj kiam ili obeis la ordonon ili trovis sin marŝantaj sur solida tero.

“Tiu tasko bone finiĝis,”komentis la Vilulo. “Estas iom tede marŝi malantaŭen, sed tiu estas la sola metodo preterpasi tiun parton de la vojo, kiu trompe retroglitas kaj portas kun si ĉiun personon marŝantan sur ĝi.”

Kun novaj kuraĝo kaj energio ili nun pene marŝis antaŭen kaj post kelka tempo venis al loko kie la vojo tratranĉis malaltan monteton, kun altaj deklivoj ambaŭ flanke. Ili tramarŝis tiun tranĉaĵon, kunparolante, kiam la Vilulo ekprenis Ĉifonerojn per unu brako kaj Oĵon per alia kaj kriis:“Haltu!”

“Kio estas nun?”demandis la Miksĉifona Knabino.

“Vidu!”respondis la Vilulo, indikante per sia fingro.

Ĝuste en la centro de la vojo kuŝis senmova objekto kiun plene kovris akraj plumoj similantaj al sagoj. La korpo estis granda kiel plurlitra korbo, sed la etenditaj akraj plumoj aspektigis ĝin kvaroble pli granda.

“Nu, kion pri ĝi?”demandis Ĉifoneroj.

“Tio estas Ĉis, kiu kaŭzas multe da ĝeno sur ĉi tiu vojo,” estis la respondo.

“Ĉis!Kio estas Ĉis?”

“Mi kredas ke ĝi estas nur trokreskinta histriko, sed ĉi tie en Oz oni opinias Ĉison fispirito. Li malsimilas al ord’nara histriko, ĉar li povas ĵeti siajn sagplumojn ĉiudirekten, kion ne povas fari Usona histriko. Tio tiom danĝerigas maljunan Ĉison. Se ni tro proksimiĝos, li pafos tiujn sagplumojn kontraŭ nin kaj severe damaĝos nin.”

“Do estus malsaĝe tro proksimiĝi,”diris Ĉifoneroj.

“Mi ne timas,”deklaris la Vuzo. “La Ĉis estas malkuraĝa, mi estas certa, kaj se ĝi aŭdus mian timigan, teruran, neelteneblan muĝon, ĝi timegus.”

“Ho;ĉu vi povas muĝi?”demandis la Vilulo.

“Tio estas mia sola feroca karakterizaĵo,”asertis la Vuzo evidente fiera. “Mia muĝo ruĝigus tertremon kaj hontigus la tondron. Se mi muĝus je tiu besto kiun vi nomas Ĉis, ĝi tuj kredus ke la mondo dissplitiĝis kaj ekfrapis la sunon kaj la lunon, kaj tio instigus la monstron kuri tiom foren kaj rapide kiom ĝiaj kruroj permesus.”

“Tiukaze,”diris la Vilulo, “vi nun povos multe komplezi nin ĉiujn. Bonvolu muĝi.”

“Sed vi forgesas,”respondis la Vuzo;“mia muĝego ankaŭ timigus vin, kaj se vi hazarde havas kormalsanon vi eble pereus.”

“Vere;sed ni devos riski tion,”decidis la Vilulo, kuraĝe.

“Avertite pri kio okazos ni devos peni toleri la sonegon de via muĝo, sed Ĉis ne anticipos ĝin, kaj ĝi fortimigos lin.”

La Vuzo hezitis.

“Mi amas vin ĉiujn, kaj mi ne volas ŝoki vin,”ĝi diris.

“Ne maltrankvilu,”diris Oĵo.

“Vi eble surdiĝos.”

“Se jes, ni pardonos vin.”

“Bone, do,”diris la Vuzo per decida voĉo, kaj li antaŭeniris kelkajn paŝojn direkte al la giganta histriko.

Paŭzante por rerigardi, ĝi demandis:“Ĉu pretaj?”

“Pretaj!”ili respondis.

“Do kovru viajn orelojn kaj firmigu vin. Nun —protektu vin!”

La Vuzo turnis sin al Ĉis, larĝe malfermis sian buŝon kaj diris:

“Gri-i-i-inc.”

“Nu, muĝu,”diris Ĉifoneroj.

“Nu, mi —mi ja muĝis!”respondis la Vuzo, kiu ŝajnis multe miri.

“Kio?Tiu grinceto?”ŝi kriis.

“Ĝi estas la plej terura muĝo kiu iam aŭdiĝis, sur la tero aŭ sur la maro, en kavernoj aŭ en la ĉielo,”protestis la Vuzo. “Mirigas min ke vi tiel bone toleris la ŝokon. Ĉu vi ne sentis la teron tremi?Mi supozas ke Ĉis estas nun tute morta pro timo.”

La Vilulo ridis gaje.

“Povra Vuzo!”diris li;“via muĝo ne timigus eĉ muŝon.”

La Vuzo aspektis hontigita kaj surprizita. Ĝi klinis sian kapon dum momento, kvazaŭ pro honto aŭ bedaŭro, sed poste ĝi diris kun renovigita memcerteco:“Ĉiukaze, miaj okuloj povas ardigi fajron;tre bonan fajron, efektive;su fiĉe bonan por flamigi barilon!”

“Tio estas vera,”deklaris Ĉifoneroj;“mi mem vidis tion.

Sed via feroca muĝo ne estas laŭta kiel la grinceto de skarabo —aŭ ronko de Oĵo dum li profunde dormas.”

“Eble,”diris la Vuzo, humile, “mi eraris pri mia muĝo.

Ĝi ĉiam sonis tre timiga al mi, sed eble tio estis ĉar ĝi estis tre proksima al miaj oreloj.”

“Ne gravas,”Oĵo diris trankvilige;“estas granda talento la kapablo flamigi fajron el viaj okuloj. Neniu alia povas fari tion.”

Dum ili staris hezitante kion fari Ĉis movetiĝis kaj subite pluvo da sagplumoj flugis kontraŭ ilin, preskaŭ plenigante la aeron, pro sia multeco. Ĉifoneroj tuj komprenis ke ili tro proksimiĝis al Ĉis kaj tial ne estas sekuraj, do ŝi saltis antaŭ Oĵon kaj ŝildis lin kontraŭ la sagoj, kiuj pinte penetris ŝian propran korpon ĝis ŝi similis al unu el la celtabuloj uzataj en pafarkaj ludoj. La Vilulo faligis sin vizaĝmalsupre por eviti la pluvon, sed unu sagplumo tra fis lian kuron kaj profunde penetris ĝin. Rilate al la Vitra Kato, la sagplumoj resaltis de ŝia korpo sen eĉ grateti ĝin, kaj la haŭto de la Vuzo estis tiom dika kaj fortika ke li tute ne vundiĝis.

Post la fino de la atako ili ĉiuj kuris al la Vilulo, kiu ĝemadis kaj vesonadis, kaj Ĉifoneroj tuj tiris la sagplumon el lia kruro. Li eksaltis kaj kuris al Ĉis, metis sian piedon sur la kolon de la montsro kaj tiel tenis ĝin kaptita. La korpo de la giganta histriko estis nun glata kiel ledo, escepte de la truoj kie la sagplumoj antaŭe estis, ĉar ĝi jam pa fis ĉiun sagplumon en tiu unusola fipluvo.

“Lasu min!”ĝi kriis kolere. “Kiel vi aŭdacas meti vian piedon sur Ĉison?”

“Mi faros eĉ pli, oldulo,”respondis la Vilulo. “Vi jam su fiĉe longe ĝenis veturantojn sur ĉi tiu vojo, kaj nun mi ekstermos vin.”

“Vi ne povos!”respondis Ĉis. “Nenio povas mortigi min, vi tute bone scias tion.”

“Eble tio estas vera,”diris la Vilulo per tono de malgajiĝo.

“Ŝajnas al mi ke oni jam diris al mi ke vi ne estas mortigebla. Sed se mi liberigos vin, kion vi faros?”

“Reprenos miajn sagplumojn,”diris Ĉis per paŭta voĉo.

“Kaj poste vi plu pafados ilin kontraŭ veturantojn?Ne; tio ne estas akceptebla. Vi devos promesi ke vi ĉesos ĵeti sagplumojn kontraŭ personojn.”

“Mi rifuzas promesi ion tian,”deklaris Ĉis.

“Kial ne?”

“Ĉar mia naturo estas ĵeti sagplumojn, kaj ĉiu besto devas agi kiel la Naturo intencas. Ne estas justa via kondamno de mi. Se estus mise ke mi ĵetu sagplumojn, mi ne naskiĝus kun ĵeteblaj sagplumoj. Konvene estas ke vi ne proksimiĝu al mi.”

“Nu, estas iom da senco en tiu argumento,”agnoskis la Vilulo, penseme;“sed fremduloj, kiuj ne scias ke vi estas ĉi tie, ne povos eviti vin.”

“Mi scias,”diris Ĉifoneroj, kiu penis tiri la sagplumojn el sia propra korpo, “ni kolektu ĉiujn sagplumojn kaj forportu ilin kun ni;tiel olda Ĉis ne havos pli da sagplumoj por ĵeti kontraŭ personojn.”

“Ha, lerta ideo. Vi kaj Oĵo kolektu la sagplumojn dum mi tenos Ĉison kaptita;ĉar, se mi liberigos lin, li reprenos kelkajn siajn sagplumojn kaj povos denove ĵeti ilin.”

Do Ĉifoneroj kaj Oĵo kolektis ĉiujn sagplumojn kaj kunligis ilin por facile porti ilin. Post tio la Vilulo liberigis

Ĉison, sciante ke li ne plu povos damaĝi personojn.

“Jen la plej malkompleza ago pri kiu iam mi aŭdis,” murmuris la histriko malgaje. “Ĉu al vi plaĉus, Vilulo, se mi forprenus de vi ĉiujn viajn vilojn?”

“Se mi ĵetus miajn vilojn kaj damaĝus personojn, vi estus bonvena forkapti ilin,”estis la respondo.

Post tio ili ekkomencis plu marŝi kaj ili lasis Ĉison staranta en la vojo malgaje kaj malfeliĉe. La Vilulo lamis dum li marŝis, ĉar lia vundo plu dolorigis lin, kaj Ĉifonerojn multe ĉagrenis ke la sagplumoj lasis aron da truetoj en ŝiaj ĉifonoj.

Kiam ili venis al plata ŝtono apud la vojo la Vilulo sidiĝis por ripozi, kaj tiam Oĵo malfermis sian korbon kaj elprenis la pakaĵon da sorĉoj kiujn donis al li la Kurbiĝinta Magiisto.

“Mi estas Oĵo la Misfortuna,”li diris, “alie ni tute ne renkontus tiun aĉan histrikon. Sed mi serĉos trovi ion inter ĉi tiuj sorĉoj kiu sanigos vian kruron.”

Baldaŭ li trovis ke unu el la sorĉoj havas etiketon:“Por karnovundoj,”kaj tiun la knabo apartigis de la aliaj. Ĝi estis nur peco de sekigita radiko, prenita el iu nekonata planto, sed la knabo frotis ĝin sur la vundon faritan de la sagplumo kaj post kelkaj momentoj la vundo estis plene resaniĝinta kaj la kruro de la Vilulo estis bonfarta kiel normale.

“Frotu ĝin sur la truojn en miaj ĉifonoj,”petis Ĉifoneroj, kaj Oĵo provis tion, sed sen e fiko.

“La sorĉo kiun vi bezonas estas kudrilo kaj fadeno,”diris la Vilulo. “Sed ne estu malfeliĉa, mia kara;tiuj truoj tute ne malbone aspektas.”

“Ili enlasos la aeron, kaj mi ne volas ke oni kredu min a(e)roganta aŭ pro fiero peketa,”diris la Miksĉifona Knabino.

“Nu certe vi estis pik-ita ĝis ni eltiris tiujn sagplumojn,” komentis Oĵo, kun rido.

Do nun ili plumarŝis kaj baldaŭ atingis flakon da kotoplena akvo kie ili ligis pezan ŝtonon al la pakaĵo da sagplumoj kaj subakvigis ĝin ĝis la fundo de la flako, por ne bezoni plu porti ĝin.

Ĉapitro 13. Chifoneroj kaj la Birdotimigilo

De ĉi tie la lando pliboniĝis kaj la dezertaj lokoj komencis cedi al fekundaj lokoj;tamen ankoraŭ neniuj domoj videblis proksime al la vojo. Estis kelkaj montetoj, inter kiuj estis valoj, kaj atinginte la supron de unu el tiuj montetoj la veturantoj trovis antaŭ si altan muron, kiu iris dekstren kaj maldekstren tiom foren kiom povis vidi iliaj okuloj. Tuj antaŭ ili, kie la muro transiris la vojon, staris barilo konsistanta el fortikaj feraj stangoj kiuj etendiĝis de la supro al la malsupro. Ili trovis, proksimiĝinte, ke tiu barilo estis ŝlosita per granda seruro, rustiĝinta pro manko de utiliĝo.

“Nu,”diris Ĉifoneroj, “Ŝajne ni devos halti ĉi tie.”

“Bona konkludo,”respondis Oĵo. “Nian vojon baras ĉi tiu granda muro kaj la barilo. Laŭaspekte, neniu trairas jam de multaj jaroj.”

“La aspekto trompas,”deklaris la Vilulo, ridante pro iliaj mienoj de ĉagreniĝo, “kaj ĉi tiu bariero estas la plej trompa objekto en la tuta Oz.”

“Nu, ĝi malebligas ke ni plu iru,”diris Ĉifoneroj. “Estas neniu deĵoranto por tralasi vizitantojn, kaj ni ne havas ŝlosilon por la seruro.”

“Vere,”respondis Oĵo, pliproksimiĝinte por rigardeti tra la stangoj de la barilo. “Kion ni faru, Vilulo?Se ni havus flugilojn ni eble flugus trans la muron, sed ni ne povas grimpi ĝin kaj krom se ni atingos la Smeraldan Urbon mi ne povos trovi la necesaĵojn por revivigi Onĉjon Nonĉjon.”

“Tute vere,”respondis la Vilulo, trankvile;“sed mi konas ĉi tiun barilon, ĉar mi multfoje trairis ĝin.”

“Kiel?”ili ĉiuj demandis.

“Mi montros al vi,”diris li. Li starigis Oĵon en la mezon de la vojo kaj metis Ĉifonerojn tuj malantaŭ lin, kun ŝiaj vatitaj manoj sur liaj ŝultroj. Post la Miksĉifona Knabino sekvis la Vuzo, kiu tenis parton de ŝia jupo per sia buŝo.

Lasta estis la Vitra Kato, kiu firme tenis la voston de la Vuzo per siaj vitraj makzeloj.

“Nun,”diris la Vilulo, “vi ĉiuj devas firme fermi viajn okulojn, kaj teni ilin fermitaj ĝis mi diros ke vi malfermu ilin.”

“Mi ne povas,”obĵetis Ĉifoneroj. “Miaj okuloj estas butonoj, kaj ne estas fermeblaj.”

Do la Vilulo ligis sian ruĝan poŝtukon sur la okulojn de la Miksĉifona Knabino kaj ekzamenis ĉiujn aliajn por certigi ke ili tenas siajn okulojn firme fermitaj kaj povas vidi nenion.

“Kia estas la ludo?Sekvu-la-blindulon?”demandis Ĉifoneroj.

“Silentu!”ordonis la Vilulo, severe. “Ĉu pretaj?Do sekvu min.”

Li prenis manon de Oĵo kaj kondukis lin antaŭen sur la vojo de flavaj brikoj cele la barilon. Firme tenante unu la alian ili ĉiuj sekvis en vico, anticipante ĉiuminute batiĝi kontraŭ la ferajn stangojn. La Vilulo ankaŭ tenis siajn okulojn fermitaj, tamen marŝis rekte antaŭen, kaj farinte cent paŝojn, kiujn li zorge kalkulis, li haltis kaj diris:

“Nun vi povas malfermi viajn okulojn.”

Ili faris tion, kaj mirigis ilin trovi la muron kaj la barilon longe malantaŭ si, dum antaŭ ili la Blua Lando de la Manĝtuloj cedis al verdaj kampoj, kun belaj domoj de kultivistoj dislokitaj inter ili.

“Tiun muron,”klarigis la Vilulo, “oni nomas vidiluzio.

Ĝi estas tute reala dum vi tenas viajn okulojn malfermitaj, sed se vi ne rigardas ĝin la bariero tute ne ekzistas. Estas same rilate al multaj aliaj malbonoj en la vivo;ili ŝajnas ekzisti, tamen estas nur ŝajno kaj ne vero. Rimarku ke la muro —tio, kion ni supozis muro —apartigas la Manĝtulan

Landon de la verda lando kiu ĉirkaŭas la Smeraldan Urbon, kiu kuŝas ekzakte en la centro de Oz. Estas du vojoj el flavaj brikoj tra la Manĝtula Lando, sed tiu kiun ni sekvis estas la plej bona el ili. Doroteo foje veturis laŭ la alia vojo, kaj renkontis multe pli da danĝeroj ol ni. Sed ĉiuj niaj problemoj finiĝis por nun, ĉar plia tago da veturado venigos nin al la granda Smeralda Urbo.”

Ili multe ĝojis scii tion, kaj pluiris plenaj de nova kuraĝo. Post kelkaj horoj ili haltis ĉe domo de kultivisto, kie la loĝantoj estis tre afablaj kaj invitis ilin manĝi. La kultivista familio rigardis Ĉifonerojn tre interesate sed sen granda miro, ĉar ili kutimis vidi eksterordinarjn ulojn en la Lando Oz.

La mastrino de tiu domo prenis sian kudrilon kaj fadenon kaj kudris la truojn faritajn de la histrikaj sagplumoj en la korpon de la Miksĉifona Knabino, kaj post tio oni certigis al Ĉifoneroj ke ŝi aspektas bela kiel antaŭe.

“Vi devus surhavi ĉapelon,”komentis la virino;“ĉar tio evitigus fadon de la koloroj de via vizaĝo pro la suno. Mi havas ĉe mi kelkajn ĉifonojn kaj ĉifonetojn, kaj se vi restos dum du aŭ tri tagoj mi faros por vi belan ĉapelon kiu bone taŭgos por vi.”

“Ne gravas la ĉapelo,”diris Ĉifoneroj, skuante siajn fadenplektaĵojn;“estas afabla propono, sed ni ne povas halti.

Mi ankoraŭ ne trovas miajn kolorojn eĉ iomete fadintaj;ĉu vi?”

“Ne multe,”respondis la virino. “Vi ankoraŭ estas belega, malgraŭ via longa veturo.”

La infanoj de la familio volis gardi la Vitran Katon kiel ludkunulon, do oni proponis al Fuŝulo bonan hejmon se ŝi restos;sed la katon multe tro interesis la aventuroj de Oĵo kaj ŝi rifuzis resti.

“Infanoj estas krudaj ludkunuloj,”ŝi komentis al la Vilulo, “kaj kvankam ĉi tiu hejmo estas pli agrabla ol tiu de la Kurbiĝinta Magiisto mi timas ke min baldaŭ plene frakasus la knaboj kaj knabinoj.”

Ripozinte ili rekomencis sian veturon, trovante la vojon nun glata kaj plaĉe surpaŝebla kaj ke la lando fariĝas ju pli bela des pli ili proksimiĝas al la Smeralda Urbo.

Post kelka tempo Oĵo komencis marŝi sur la verda herbo, zorge rigardante ĉirkaŭ si.

“Kion vi serĉas?”demandis Ĉifoneroj.

“Sesfolion,”diris li.

“Ne faru tion!”kriis la Vilulo, fervore. “Estas kontraŭleĝe pluki sesfolion. Vi devos atendi ĝis vi ricevos konsenton de Ozma.”

“Ŝi ne scius,”deklaris la knabo.

“Ozma scias multajn aferojn,”diris la Vilulo. “En ŝia ĉambro estas Magia Bildo kiu montras kiun ajn scenon en la Lando Oz kie estas fremduloj aŭ veturantoj. Ŝi eble jam nun rigardas bildon pri ni, kaj rimarkas ĉion kion ni faras.”

“Ĉu ŝi ĉiam rigardas la Magian Bildon?”demandis Oĵo.

“Ne ĉiam, ĉar ŝi havas multon alian farendan;sed, kiel mi diras, ŝi eble rigardas nin jam ĉimomente.”

“Ne gravas al mi,”diris Oĵo, per obstina voĉtono;“Ozma estas nur knabino.”

La Vilulo rigardis lin surprizite.

“Ozma devus gravi al vi,”diris li, “se vi atendas savi vian onklon. Ĉar, se vi malamikigos nian potencan Reganton, via veturo nepre fiaskos;male, se vi amikiĝos kun Ozma, ŝi volonte helpos vin. Kaj ke ŝi estas knabino, tio estas alia kialo ke vi obeu ŝiajn leĝojn, se vi estas ĝentila. Ĉiu en Oz amas Ozman kaj malamas ŝiajn malamikojn, ĉar ŝi estas same justa kiel potenca.”

Oĵo paŭtis dum kelka tempo, sed fine reiris al la vojo kaj fortenis sin de la verdaj trifolioj. La knabo estis mishumora dum unu aŭ du pliaj horoj, ĉar li vere ne povis kompreni kial estus malbone pluki sesfolion, se li trovus tion, kaj malgraŭ kion diris la Vilulo li ankoraŭ opiniis maljusta la leĝon de Ozma.

Ili baldaŭ atingis belan areton da altaj majestaj arboj, tra kiu la vojo iris severe kurbe —unue unudirekte kaj poste alidirekte. Dum ili marŝis tra tiu arbareto ili aŭdis iun foran kanti, kaj la sonoj pli kaj pli proksimiĝis ĝis ili povis rekoni la vortojn, kvankam la kurbo de la vojo ankoraŭ kaŝis la kantanton. La kanto estis proksimume tia:

“Saluton al la pajlo bela Tranĉita el la flirta gren’, Plejbela aĵo tute hela De kampo plena ben’.

Krunkla ĝojo min plenigas

Dum mi pajlaron vidas; Ĉar tiam ĝin mi al mi ligas — La grenan oron fidas.”

“Ha!”kriis la Vilujo;“venas mia amiko la Birdotimigilo.”

“Kio?Vivanta Birdotimigilo?”demandis Oĵo.

“Jes;mi parolis al vi pri li. Li estas bonegulo, kaj tre inteligenta. Vi amos lin, mi estas certa.”

Ĝuste tiam la fama Birdotimigilo de Oz ĉirkaŭiris la kurban angulon de la vojo, rajdante lignan Segĉevalon kiu estis tiom malgranda ke la kruroj de ĝia rajdanto preskaŭ tuŝis la teron.

La Birdotimigilo surhavis la bluan vestaron de la Manĝtuloj, ĉar en ĉi ties lando li fariĝis, kaj sur lia kapo estis pinta ĉapelo kun plata rando ornamita per tintantaj sonoriletoj. Dika ŝnuro estis ligita ĉirkaŭ lia talio por konservi lian formon, ĉar li estis plenigita per pajlo en ĉiu parto escepte de la supra parto de lia kapo, kie foje la Sorĉisto de Oz metis lignerojn miksitajn kun kudriloj kaj pingloj por akrigi lian menson. La kapo mem estis nur ŝtofa sako, fiksita al la korpo ĉe la kolo, kaj sur la antaŭo de tiu sako vizaĝo estis pentrita —okuloj, oreloj, nazo kaj buŝo.

La vizaĝo de la Birdotimigilo estis tre interesa, ĉar ĝi portis komikan tamen amikigan esprimon, kvankam unu okulo estis iom pli granda ol la alia kaj la oreloj ne similis inter si. La Manĝtula kultivisto kiu faris la Birdotimigilon neglektis kudri lin per fajna kudrado kaj tial iom de la pajlo per kiu li estis plenigita emis elpuŝi sin inter la kudrovicoj. Liaj manoj konsistis el vatitaj blankaj gantoj, kun la fingroj longaj kaj malrigidaj, kaj sur siaj piedoj li portis Manĝtulajn botojn el blua ledo kun larĝaj faldoj ĉe la suproj.

La Segĉevalo estis preskaŭ egale kurioza kiel sia rajdanto.

Ĝi estis krude farita, komence, por ke oni segu ŝtipojn sur ĝin, tiel ke ĝia korpo estis nelonga ŝtipo, kaj ĝiaj kruroj estis dikaj branĉoj fiksitaj en kvar truojn faritajn en la korpo.

La voston formis malgranda branĉo kiun oni postlasis sur la ŝtipo, kaj la kapo estis tubera bulo ĉe unu fino de la korpo.

Du tuberoj formis la okulojn, kaj la buŝo estis tranĉo hakita en la ŝtipon. Kiam la Segĉevalo unue viviĝis ĝi tute ne havis orelojn, do ne povis aŭdi;sed la knabo kiu tiam posedis lin ĉizis du orelojn el arboŝelo kaj fiksis ilin en la kapon, kaj post tio la Segĉevalo aŭdis tre klare.

Tiu kurioza ligna ĉevalo estis multe amata de Princino Ozma, kiu kovrigis la malsuprojn de ĝiaj kruroj per oraj plaketoj, tiel ke la ligno ne triviĝos. Ĝia selo estis el orŝtofo riĉe inkrustita per valoraj gemoj. Ĝi neniam havis rimenojn.

Kiam la Birdotimigilo ekvidis la grupon de veturantoj, li haltigis sian lignan rajdbeston kaj degrimpis, salutante la Vilulon per ridetanta kapskuo. Poste li turnis sin por gapi la Miksĉifonan Knabinon mirante, dum siavice ŝi gapis lin.

“Viĉjo,”li flustris, flanken tirante la Vilulon, “frapĝustigu mian formon, amiko!”

Dum lia amiko batis kaj frapis la korpon de la Birdotimigilo, por reglatigi la bulojn, Ĉifoneroj sin turnis al Oĵo kaj flustris:“Rulpremu min, mi petas;mi multe sagiĝis pro tiom da marŝado kaj viroj amas vidi dignan figuron.”

Ŝi faligis sin sur la teron kaj la knabo rulis ŝin tien kaj tien kvazaŭ rulpremilon, ĝis la katuno plenigis ĉiujn spacojn en ŝia miksĉifona kovraĵo kaj la korpo plene longiĝis.

Ĉifoneroj kaj la Birdotimigilo ambaŭ finis sian tualeton samtempe, kaj denove ili frontis unu la alian.

“Permesu min, Fraŭlino Miksĉifonaĵo,”diris la Vilulo, “konigi al vi mian amikon, la Reĝan Moŝtan Birdotimigilon de Oz. Birdotimigilo, ĉi tiu estas Fraŭlino Ĉifoneroj Flikaĵoj; Ĉifoneroj, ĉi tiu estas la Birdotimigilo. Birdotimigilo — Ĉifoneroj;Ĉifoneroj —Birdotimigilo.”

Ambaŭ riverencis tre digne.

“Pardonu mian malĝentilan gapadon,”diris la Birdotimigilo, “sed vi estas la plej bela ulo kiun iam miaj okuloj vidis.”

“Tio estas granda komplimento farita de persono kiu mem estas tiom bela,”murmuris Ĉifoneroj, mallevante siajn ŝelkobutonajn okulojn. “Sed diru al mi, honorinda sinjoro, ĉu vi ne estas iomete bula?”

“Kompreneble vi pravas;estas pro mia pajlo, sciu. Ĝi kelkfoje buliĝas, malgraŭ ĉiu peno mia glatigi ĝin. Ĉu via pajlo neniam buliĝas?”

“Ho, mi estas plenigita per katuno,”diris Ĉifoneroj. “Ĝi neniam buliĝas, sed ĝi emas tro pezi kaj sagigi min.”

“Sed katuno estas altagrada plenigaĵo. Mi povas diri ke ĝi estas eĉ pli moda, eĉ aristokrata, ol pajlo,”diris la Birdotimigilo ĝentile. “Tamen, estas tute konvene ke ulo tiel eksterordinare bela havas la plej bonan plenigaĵon haveblan.

Mi —a —a —mi multe ĝojas renkonti vin, Fraŭlino Ĉifoneroj!

Reinterkonigu nin, Vilulo.”

“Unufoje estas su fiĉe,”respondis la Vilulo, ridante pro la entuziasmo de sia amiko.

“Do diru al mi kie vi trovis ŝin, kaj —Ho, kia kurioza kato!El kio vi konsistas —ĉu gelateno?”

“Pura vitro,”respondis la kato, fiera ĉar ŝi allogis la atenton de la Birdotimigilo. “Mi estas multe pli bela ol la Miksĉifona Knabino. Mi estas travidebla, kaj Ĉifoneroj ne estas;mi havas palruĝan cerbon —oni povas vidi ĝin funkcii; kaj mi havas rubian koron, zorge poluritan, kaj Ĉifoneroj tute ne havas koron.”

“Nek mi,”diris la Birdotimigilo, premante la manon de Ĉifoneroj, kvazaŭ por gratuli ŝin pro tio. “Mi havas amikon, la Stanan Lignohakiston, kiu havas koron, sed mi trovas ke mi su fiĉe bone sukcesas sen ĝi. Kaj tial —Nu, nu!jen ankaŭ malgranda Manĝtula knabo. Premu mian manon, kara infano. Kiel vi fartas?”

Oĵo metis sian manon en la loze plenigitan ganton kiu estis mano de la Birdotimigilo, kaj la Birdotimigilo premis ĝin tiel elkore ke la pajlo en lia ganto kraksonis.

Intertempe la Vuzo proksimiĝis al la Segĉevalo kaj komencis flari ĝin. La Segĉevalo malŝatis tiun familiarecon kaj per subita bato frapegis la kapon de la Vuzo per unu orkovrita piedo.

“Akceptu tion, monstro!”ĝi kriis kolere.

La Vuzo eĉ ne palpebrumis.

“Certe,”li diris;“mi akceptos ĉion necesan. Sed ne kolerigu min, ligna besto, alie miaj okuloj fajre ardos kaj plene bruligos vin.”

La Segĉevalo rulis siajn tuberokulojn fie kaj denove batis, sed la Vuzo fortrotis kaj diris al la Birdotimigilo:

“Kian dolĉan temperamenton tiu besto havas!Mi konsilas ke vi dishaku ĝin kaj faru el ĝi brullignon kaj uzu min kiel rajdbeston. Mia dorso estas plata kaj vi ne povus defali.”

“Mi kredas ke kaŭzas la problemon la manko de formala konatiĝo inter vi,”diris la Birdotimigilo, rigardante tre miroplene la Vuzon, ĉar antaŭ tiam li neniam vidis tiel kuriozan beston. “La Segĉevalo estas la plejamata rajdbesto de Princino Ozma, la Reganto de la Lando Oz, kaj li loĝas en stalo ornamita per perloj kaj smeraldoj, malantaŭ la reĝa palaco. Li estas rapida kiel la vento, neniam laca, kaj estas afabla al siaj amikoj. Ĉiuj homoj de Oz alte respektas la Segĉevalon, kaj kiam mi vizitas Ozman ŝi kelkfoje permesas ke mi rajdu lin —kiel hodiaŭ. Nun vi scias kia grava persono estas la Segĉevalo, kaj se iu —eble vi mem —diros al mi vian nomon, vian rangon kaj staton, kaj vian historion, multe plezurigos min ripeti ilin al la Segĉevalo. Tio estigos reciprokan respekton kaj amikecon.”

La Vuzon iomete hontigis tiu parolo kaj ne sciis respondi.

Sed Oĵo diris:

“Ĉi tiu kvadrata besto nomiĝas la Vuzo, kaj li ne multe gravas krom ke tri haroj kreskas sur la pinto de lia vosto.”

La Birdotimigilo rigardis kaj vidis ke tio estas vera.

“Sed,”diris li, senkomprene, “kial tiuj tri haroj gravas?

La Vilulo havas milojn da haroj, sed neniu iam akuzis lin pri graveco.”

Do Oĵo rakontis la malfeliĉan historion de la transformiĝo de Onĉjo Nonĉjo en marmoran statuon, kaj ke li entreprenis trovi la objektojn deziratajn de la Kurbiĝinta Magiisto, por fari sorĉon kiu revivigos lian onklon. Unu el la necesaĵoj estas tri haroj el vosto de Vuzo, sed ĉar ili ne povis eltiri la harojn ili devis kunvenigi la Vuzon.

La Birdotimigilo serioziĝis dum li aŭskultis kaj li plurfoje kapneis, kvazaŭ malaprobe.

“Ni devos konsulti Ozman pri tiu afero,”li diris. “Tiu Kurbiĝinta Magiisto malobeas la Leĝon per sia senpermesa uzado de magio, kaj mi ne estas certa ke Ozma permesos ke li revivigu vian onklon.”

“Jam mi avertis la knabon pri tio,”deklaris la Vilulo.

Je tio Oĵo komencis plori. “Mi volas mian Onĉjon Nonĉjon!”li kriis. “Mi scias kiel revivigi lin, kaj mi faros tion —ĉu aŭ ne permesos Ozma!Kial rajtas tiu knabina

Reganto devigi mian Onĉjon Nonĉjon resti statuo por ĉiam?”

“Ne ĝenu vin pri tio ĝuste nun,”konsilis la Birdotimigilo.

“Pluiru al la Smeralda Urbo, kaj kiam vi atingos ĝin petu la Vilulon gvidi vin al Doroteo. Rakontu al ŝi la historion kaj mi estas certa ke ŝi helpos vin. Doroteo estas la plej bona amiko de Ozma, kaj se vi povos konvinki ŝin via onklo plej certe povos reviviĝi.”Post tio li turnis sin al la Vuzo kaj diris:“Mi timas ke vi ne estas su fiĉe grava por ke mi konatigu vin al la Segĉevalo.”

“Mi estas pli bona besto ol li,”respondis la Vuzo, indigne.

“Miaj okuloj povas ardi per fajro, kaj liaj ne povas.”

“Ĉu tio estas vera?”demandis la Birdotimigilo, turnante sin al la Manĝtula knabo.

“Jes,”diris Oĵo, kaj li rakontis pri kiel la Vuzo flamigis la barilon.

“Ĉu vi estas ankaŭ alimaniere lerta?”demandis la Birdotimigilo.

“Mi havas plej teruran muĝon —tio estas kelkfoje,”diris la Vuzo dum Ĉifoneroj gaje ridis kaj la Vilulo ridetis. Sed la rido de la Miksĉifona Knabino tute forgesigis la Birdotimigilon pri la Vuzo. Li diris al ŝi:

“Kia admirinda junulino vi estas, kaj kia gaje plaĉa kunestanto!Ni nepre pli bone interkonatiĝu, ĉar neniam ĝis nun mi renkontis knabinon tiom grandiozkoloron aŭ kun tiel natura, sentrompa mieno.”

“Ne mirigas ke oni nomas vin la Saĝa Birdotimigilo,” respondis Ĉifoneroj.

“Kiam vi venos al la Smeralda Urbo mi revidos vin,” pludiris la Birdotimigilo. “Ĝuste nun mi intencas viziti malnovan amikinon —ordinaran junulinon nomatan

Zingibro —kiu promesis refarbi por mi mian maldekstran orelon. Eble vi jam rimarkis ke la farbo sur mia maldekstra orelo dispeciĝis kaj fadis, kaj tio mise fikas mian aŭskultokapablon tiu flanke. Zingibro ĉiam riparas min kiam mi triviĝas pro la vetero.”

“Kiam vi anticipas reiri al la Smeralda Urbo?”demandis la Vilulo.

“Mi estos tie ĉivespere, ĉar mi multe volas longe konversacii kun F-ino Ĉifoneroj. Kion vi opinias, Segĉevalo; ĉu vi pretas por rapida kuro?”

“Kion vi volas, tion mi volas,”respondis la ligna ĉevalo.

Do la Birdotimigilo grimpis al la juvelita selo kaj gestis per sia ĉapelo, kaj la Segĉevalo ekforkuris tiom rapide ke ili jam post nur momenteto ne plu estis videblaj.

Ĉapitro 14. Ojho malobeas leghon

“Kia kurioza viro,” komentis la Manĝtula knabo, post kiam la grupo rekomencis sian veturon.

“Kaj vere kompleza kaj ĝentila,”aldonis Ĉifoneroj, kapjesante. “Mi opinias lin la plej bela viro kiun iam mi vidis post mia viviĝo.”

“Ago bela, homo bela,” citis la Vilulo;“sed ni agnosku ke neniu vivanta birdotimigilo estas pli bela. La ĉefa merito de mia amiko estas ke li estas granda pensisto, kaj en Oz oni opinias ke estas saĝe obei liajn konsilojn.”

“Mi ne rimarkis cerbon en lia kapo,”observis la Vitra Kato.

“Oni ne povas vidi ĝin funkcii, sed ĝi ja enestas,” deklaris la Vilulo. “Mi mem ne multe fidis lian cerbon, kiam unue mi venis al Oz, ĉar ĉarlatana Sorĉisto donis ĝin al li; sed mi baldaŭ konvinkiĝis ke la Birdotimigilo vere estas saĝa; kaj, krom se lia cerbo saĝigas lin, tia saĝeco estas neklarigebla.”

“Ĉu la Sorĉisto de Oz estas ĉarlatano?”demandis Oĵo.

“Ne nun, sed jes antaŭe, sed li reformis sin kaj nun asistas Glindan la Bonan, kiu estas la Reĝa Sorĉistino de Oz kaj la sola persono permesata uzi magion aŭ sorĉadon.

Glinda instruis al nia maljuna Sorĉisto multajn lertaĵojn, tiel ke li ne plu estas ĉarlatano.”

Ili plumarŝis silente dum kelka tempo kaj poste Oĵo diris:

“Se Ozma malpermesos ke la Kurbiĝinta Magiisto revivigu Onĉjon Nonĉjon, kion mi faru?”

La Vilulo kapneis.

“Tiuokaze vi nenion povos fari,”li diris. “Sed ne jam perdu esperon. Ni iros al Princino Doroteo kaj informos al ŝi pri viaj problemoj, kaj poste ni lasos ŝin paroli al Ozma.

Doroteo havas la plej amoplenan koreton en la mondo, kaj ŝi mem spertis tiom da problemoj ke ŝi nepre simpatios kun vi.”

“Ĉu Doroteo estas la knabineto kiu venis ĉi tien el

Kansas?”demandis la knabo.

“Jes. En Kansas ŝi estis Doroteo Gale. Mi antaŭe konis ŝin tie, kaj ŝi venigis min al la Lando Oz. Sed nun Ozma faris ŝin Princino, kaj Onklino Em kaj Onklo Henriko de Doroteo ankaŭ estas ĉi tie.”Nun la Vilulo faris longan ĝemon, kaj poste li pludiris:“Jen stranga lando, la Lando Oz, sed mi amas ĝin malgraŭ tio.”

“Kio pri ĝi estas stranga?”demandis Ĉifoneroj.

“Nu, ekzemple, vi,”diris li.

“Ĉu en via propra lando vi ne vidis knabinojn egale belajn?”ŝi demandis.

“Neniujn egale belege buntajn,”li agnoskis. “En Usono knabino plenigita per katuno ne estus vivanta, nek iu inspiriĝus fari knabinon el miksĉifona litokovrilo.”

“Kia stranga lando nepre estas Usono!”ŝi kriis tre surprizite. “La Birdotimigilo, kiu laŭ vi estas saĝa, diris al mi ke mi estas la plej bela ulo kiun iam li vidis.”

“Mi scias;kaj eble tiel estas —laŭ la vidpunkto de birdotimigilo,”respondis la Vilulo;sed kial li ridetis dirante tion ne povis diveni Ĉifoneroj.

Proksimiĝante al la Smeralda Urbo la veturantoj pleniĝis per admiro pri la belega pejzaĝo kiun ili vidas. Tre belaj domoj staris ambaŭ flanke de la vojo kaj ĉiu havis antaŭ si verdan gazonon kiel ankaŭ belan florĝardenon.

“Post unu horo,”diris la Vilulo, “ni ekvidos la murojn de la Reĝa Urbo.”

Li antaŭmarŝadis, kun Ĉifoneroj, kaj malantaŭ ili marŝis la Vuzo kaj la Vitra Kato. Oĵo postrestis iom, ĉar malgraŭ la avertoj ricevitaj la okuloj de la knabo rigardadis la foliplantojn kiuj borderis la vojon el flavaj brikoj kaj li fervore volis trovi ĉu vere ekzistas tia planto kia sesfolio.

Subite li ekhaltis kaj klinis sin por ekzameni la teron pli atente. Jes;jen fine planto kun ses larĝe etendiĝantaj folioj.

Li zorge kalkulis ilin, por certiĝi. Post momento lia koro saltis pro ĝojo, ĉar jen unu el la valoraĵoj por kiuj li venis — objekto kiu helpos revivigi karan Onĉjon Nonĉjon.

Li rigardetis antaŭen kaj vidis ke neniu el liaj kunuloj rerigardas. Nek estis iuj aliaj personoj apude, ĉar ili estis meze inter du domoj. La tento estis nerezisteble forta.

“Mi eble serĉus dum multaj semajnoj sen trovi alian sesfolion,”li diris al si, kaj rapide plukinte la tigon de la planto li metis la valoran sesfolion en sian korbon kaj kovris ĝin per la aliaj kunportataĵoj. Poste, penante aspekti kvazaŭ nenio okazis, li antaŭenkuris kaj reestis kun siaj kamaradoj.

La Smeralda Urbo, kiu estas la plej grandioza kaj ankaŭ la plej bela urbo en kiu ajn felando, estas ĉirkaŭata de alta dika muro el verda marmoro, glatige polurita kaj inkrustita per brilantaj smeraldoj. Estas kvar enirejoj, unu frontanta la Manĝtulan Landon, unu frontanta la Landon de la Palpbrumoj, unu frontanta la Landon de la Kveluloj kaj unu frontanta la Landon de la Gilikuloj. La Smeralda Urbo situas precize en la centro de tiuj kvar gravaj landoj de Oz. La enirejoj havis barilojn el pura oro, kaj ambaŭ flanke de ĉiu enirejo estis altaj turoj, de kiuj flirtis gajaj standardoj. Aliaj turoj troviĝis laŭlonge de la muroj, kiuj estis su fiĉe larĝaj por ke oni marŝu kvarope sur ili.

Tiu ĉirkaŭanta muro, tute verda kaj ora kaj brilanta pro valoraj gemoj, estis vere mirinda vidaĵo por niaj veturantoj, kiuj unue rigardis ĝin de la supro de monteto; sed preter la muro estis la vasta urbo kiun ĝi ĉirkaŭas, kaj centoj da juvelitaj spajroj, kupoloj kaj minaretoj, de kiuj pendis flagoj kaj standardoj, vidiĝis alte super la turoj de la enirejoj. En la centro de la urbo niaj amikoj povis vidi la suprojn de multaj grandiozaj arboj, kelkaj preskaŭ egale altaj kiel la spajroj de la konstruaĵoj, kaj la Vilulo informis ilin ke tiuj arboj estas en la reĝaj ĝardenoj de Princino Ozma.

Ili staris longatempe sur la supro de la monteto, plenigante siajn okulojn per la grandiozeco de la Smeralda Urbo.

“He-e-e!”kriis Ĉifoneroj, kunpremante siajn manojn ekstaze, “tio estos su fiĉa loĝejo por mi, tute certe. Ne plu la Manĝtula Lando por ĉi tiuj flikaĵoj —kaj ne plu la Kurbiĝinta Magiisto!”

“Sed, vi apartenas al D-ro Pipt,”respondis Oĵo, rigardante ŝin miroplene. “Oni faris vin kiel servistinon, Ĉifoneroj, do vi estas persona posedaĵo kaj ne via propra mastrino.”

“Fu al D-ro Pipt!Se li volas min, li venu ĉi tien por preni min. Mi ne propravole reiros al lia ejo;tio estas certa.

Nur unu ejo en la Lando Oz estas taŭga loĝejo, kaj ĝi estas la Smeralda Urbo. Ĝi estas bela!Ĝi estas preskaŭ egale bela kiel mi, Oĵo.”

“En ĉi tiu lando,”komentis la Vilulo, “oni loĝas tie, kie ordonas nia Reganto. Ne konvenus ke ĉiuj loĝu en la Smeralda Urbo, sciu, ĉar kelkaj devas plugi la teron kaj kreskigi grenojn kaj fruktojn kaj legomojn, dum aliaj hakas lignon en la arbaroj, aŭ fiŝkaptas en la riveroj, aŭ paŝtas la ŝafojn kaj la brutojn.”

“Povruloj!”diris Ĉifoneroj.

“Mi emas opinii ke ili estas pli feliĉaj ol la urboloĝantoj,”respondis la Vilulo. “Ekzistas ia libereco kaj sendependeco en kamparloĝado kiun eĉ ne la Smeralda Urbo povas provizi. Mi scias ke multaj urbanoj volonte reirus al la kamparo. La Birdotimigilo loĝas en la kamparo, kaj ankaŭ la Stana Lignohakisto kaj Joĉjo Kukurbokapo; sed tiu trio estus bonvenaj loĝantoj en la palaco de Ozma se ili volus. Tro da impono tedas, sciu. Sed, se ni atingu la Smeraldan Urbon antaŭ la sunsubiro, ni rapidu, ĉar ĝi ankoraŭ estas tre for.”

La alloga aspekto de la urbo reenergiigis ilin ĉiujn kaj ili rapidis antaŭen per pli leĝeraj paŝoj ol antaŭe. Estis multaj interesaĵoj apud la vojo, ĉar la domoj nun situis pli dense kaj ili renkontis tre multajn personojn venantajn aŭ irantajn de unu aŭ alia loko. Ĉiuj aspektis feliĉvizaĝaj agrablaj homoj, kiuj kompleze kapskuetis al la fremduloj dum ili preterpasis, kaj interŝanĝis salutojn.

Fine ili atingis la grandan enirejon, ĝuste kiam la suno estis subiranta kaj aldonanta sian ruĝan brilon al la scintilado de la smeraldoj sur la verdaj muroj kaj spajroj. El ie interne de la urbo bando estis aŭdebla ludante dolĉan muzikon; leĝera nelaŭta zumo, kiel de multaj voĉoj, atingis iliajn orelojn;el la proksimaj kortoj venis la basa muĝado de bovinoj atendantaj sian melkiĝon.

Ili jam preskaŭ atingis la enirejon kiam la oraj bariloj flankenglitis kaj alta soldato elpaŝis kaj frontis ilin. Oĵo kredis neniam antaŭe esti vidinta tiel altan viron. La soldato surportis belan verdan kaj oran uniformon, kun alta ĉapelo en kiu estis flirtanta plumo, kaj li havis zonon dense inkrustitan per juveloj. Sed plej kurioza estis lia longa verda barbo, kiu etendiĝis ĝis longe sub lia talio kaj eble aspektigis lin pli alta ol li vere estis.

“Haltu!”diris la Soldato kun la Verda Barbo, ne per severa voĉo sed, anstataŭe, per amika tono.

Ili haltis jam antaŭ ol li parolis kaj staris rigardante lin.

“Bonan vesperon, Kolonelo,”diris la Vilulo. “Kio okazis post mia foriro?Ĉu io grava?”

“Vilĉinjo naskigis dek tri novajn kokidojn,”respondis la Soldato kun la Verda Barbo, “kaj ili estas la plej amigaj molharaj flavaj buletoj kiujn iam iu vidis. La Flava Kokino fieregas pro tiuj infanoj, mi certigas al vi.”

“Ŝi plene pravas,”konsentis la Vilulo. “Mi pensu: jam ĉirkaŭ sep mil kokidojn ŝi naskigis, ĉu ne, Generalo?”

“Almenaŭ tiom,”estis la respondo. “Nepre vizitu Vilĉinjon kaj gratulu ŝin.”

“Plezurigos min fari tion,”diris la Vilulo. “Sed atentu ke mi kunvenigis kelkajn fremdulojn. Mi kondukos ilin por viziti Doroteon.”

“Momenton, mi petas,”diris la soldato, barante ilin dum ili komencis eniri la pordon. “Mi deĵoras kaj mi devas plenumi ordonojn. Ĉiu iu en via grupo nomiĝas Oĵo la Misfortuna?”

“Nu, estas mi!”kriis Oĵo, mirante pro aŭdo de sia nomo sur la lipoj de nekonato.

La Soldato kun la Verda Barbo kapjesis. “Tion mi antaŭsupozis,”diris li, “kaj bedaŭrigas min anonci ke mia doloroplena devo estas aresti vin.”

“Aresti min!”kriis la knabo. “Pro kio?”

“Mi ne legis la akuzon,”respondis la soldato. Li tiris folion el sia brustopoŝo kaj rigardis ĝin. “Ho, jes;mi devas aresti vin ĉar vi propravole malobeis Leĝon de Oz.”

“Malobeis leĝon!”diris Ĉifoneroj. “Absurdaĵo, Soldato;vi ŝercas.”

“Ĉifoje ne,”respondis la soldato, ĝemante. “Mia kara infano —kio vi estas, diversvendaĵo aŭ divenu-kio-mi-estas? — en mi vi vidas la Korpogardiston de nia gracoplena Reganto, Princino Ozma, kiel ankaŭ la Reĝan Armeon de Oz kaj la Policon de la Smeralda Urbo.”

“Kaj vi estas nur unusola viro!”kriis la Miksĉifona Knabino.

“Nur unu, kaj tio plene su fiĉas. En miaj o ficialaj postenoj mi jam de tre multaj jaroj havas nenian taskon — tiom longe ke mi komencis timi ke mi estas tute senutila —ĝis hodiaŭ. Antaŭ unu horo mi vokiĝis al ŝia

Moŝto Ozma de Oz, kiu informis min ke mi devas aresti knabon nomatan Oĵo la Misfortuna, kiu veturas de la Manĝtula Lando al la Smeralda Urbo kaj baldaŭ atingos ĉi tien. Tiu ordono tiom surprizis min ke mi preskaŭ svenis, ĉar temas pri la unua persono meritanta areston dum mia tuta memoro. Oni prave nomas vin Oĵo la Misfortuna, povra knabo, ĉar vi malobeis Leĝon de Oz.”

“Sed vi eraras,”diris Ĉifoneroj. “Ozma eraras —vi ĉiuj eraras —ĉar Oĵo malobeis neniun Leĝon.”

“Do li baldaŭ reliberiĝos,”respondis la Soldato kun la Verda Barbo. “Ĉiu akuzita pri krimo estas juste juĝata de nia Reganto kaj havas ĉian oportun- on pruvi sian senkulpecon. Sed ĝuste nun la ordonoj de Ozma estas obeendaj.”

Dirinte tion li prenis el sia poŝo paron da man- katenoj el oro kaj inkrustitaj per rubioj kaj diamant- oj, kaj ilin li ligis sur la pojnojn de Oĵo.

Ĉapitro 15. Enkarcerigita de Ozma

La knabo estis tiom perpleksa pro ĉi tiu katastrofo ke li tute ne rezistis. Li tute bone rekonis sin kulpa, sed surprizis lin ke ankaŭ Ozma scias tion. Li demandis al si kiel ŝi informiĝis tiel baldaŭ ke li plukis la sesfolion. Li transdonis sian korbon al Ĉifoneroj kaj diris:

“Gardu tion ĝis mi liberiĝos el la karcero. Se mi neniam liberiĝos, portu ĝin al la Kurbiĝinta Magiisto ĉar ĝi apartenas al li.”

La Vilulo ĝis nun rigardadis atente la vizaĝon de la knabo, necerta ĉu aŭ ne defendi lin;sed io legebla en la mieno de Oĵo retirigis lin kaj devigis lin rifuzi enmiksiĝi por savi lin. La Vilulo estis multe surprizita kaj malfeliĉigita, sed li sciis ke Ozma neniam eraras do Oĵo nepre ja malobeis Leĝon de Oz.

La Soldato kun la verda barbo nun gvidis ilin ĉiujn tra la enirejo kaj en ĉambreton konstruitan en la muro. Tie sidis gaja vireto, riĉe vestita per verdo kaj havanta ĉirkaŭ sia kolo pezan oran ĉenon al kiu nombro da grandaj oraj ŝlosiloj estis ligitaj. Tiu estis la Pordogardisto kaj kiam ili eniris lian ĉambron li ludas melodion per buŝharmoniko.

“Aŭskultu!”li diris, suprentenante sian manon por silentigi ilin. “Mi ĵus komponis melodion nomatan ‘La Makulita

Aligatoro. ’Ĝi estas Fliko, multe supera al Rago*(*Vortludo en la Angla, netradukebla: Rag-time (rago)=“ĉifonaĵ-tempo”, Patch-time =“flikaĵ-tempo”.), kaj mi komponis ĝin honore al la Miksĉifona Knabino, kiu ĵus alvenis.”

“Kiel vi sciis ke mi alvenis?”demandis Ĉifoneroj, tre interesate.

“Jen mia metio, scii kiu venas, ĉar mi estas la Pordogardisto. Silentu dum mi ludos por vi ‘La Makulita

Aligatoro. ’”

Ĝi ne estis tre malbona melodio, nek tre bona, sed ĉiuj respektoplene aŭskultis dum li fermis siajn okulojn kaj balancis sian kapon de flank-al-flanko kaj blovis la notojn per la malgranda instrumento. Kiam ĝi estis finita la Soldato kun la Verda Barbo diris:

“Gardisto, mi havas ĉi tie enkarcerigoton.”

“Ĉu ja!Enkarcerigoto?”kriis la vireto, saltante de sia seĝo. “Kiu?Ne la Vilulo?”

“Ne;ĉi knabo.”

“Ha;mi esperas ke lia kulpo estas same malgranda kiel li mem,”diris la Pordogardisto. “Sed kion li do faris, kaj kial li faris ĝin?”

“Ne scias,”respondis la soldato. “Mi scias nur ke li malobeis Leĝon.”

“Sed neniu faras tion!”

“Do sendube li estas senkulpa, kaj baldaŭ liberiĝos. Mi esperas ke vi pravas, Gardisto. Ĝuste nun mi ordoniĝis konduki lin al la karcero. Alportu robon por la enkarcerigoto el via O ficiala Roboŝranko.”

La Gardisto malŝlosis ŝrankon kaj elprenis blankan robon, kiun la soldato ĵetis sur Oĵon. Ĝi kovris lin de la kapo ĝis la piedoj, sed ĝi havis du truojn tuj antaŭ liaj okuloj, tiel ke li povis vidi kien li iras. Vestite tiel la knabo havis tre kuriozan aspekton.

Dum la Gardisto malŝlosis barilpordon kiu kondukis de lia ĉambro en la stratojn de la Smeralda Urbo, la Vilulo diris al Ĉifoneroj:

“Estos plejbone ke mi konduku vin rekte al Doroteo, laŭ la konsilo de la Birdotimigilo, kaj la Vitra Kato kaj la Vuzo akompanu nin. Oĵo devos iri al la karcero kun la Soldato kun la Verda Barbo, sed oni afable traktos lin kaj ne necesos maltrankviliĝi pri li.”

“Kion oni faros pri li?”demandis Ĉifoneroj.

“Tion mi ne scias. Ekde mia alveno al la Lando Oz oni neniam arestis aŭ enkarcerigis iun —antaŭ ol Oĵo malobeis Leĝon.”

“Ŝajnas al mi ke tiu knabina Reganto via multe ĝenas nin pro nenio,”komentis Ĉifoneroj, skuante siajn fadenharojn el siaj okuloj per ekskuo de sia flikkapo. “Mi ne scias kion faris Oĵo, sed ne povus esti io tre malbona, ĉar vi kaj mi estis ĉiam kun li.”

La Vilulo ne respondis al tiu parolo kaj baldaŭ la Miksĉifona Knabino tute forgesis pri Oĵo pro sia admiro al la mirinda urbo kiun ŝi eniris.

Ili baldaŭ apartiĝis de la Manĝtula knabo, kiun kondukis la Soldato kun la Verda Barbo laŭ flankstrato cele la karceron. Oĵo sentis sin tre mizera kaj multe hontis, sed li komencis koleriĝi ĉar oni traktas lin tiel fie. Anstataŭ eniri la grandiozan Smeraldan Urbon kiel respektenda veturanto kiu rajtas esti bonvena kaj gastigata, li estas enportata kiel krimulo, mankatenita kaj en robo kiu anoncas al ĉiu renkontato lian profundan malhonoriĝon.

Oĵo laŭ sia naturo estis mildakaraktera kaj amema kaj kvankam li malobeis Leĝon de Oz li per tio celis revivigi sian karan Onĉjon Nonĉjon. Lia kulpo estis senpenseco pli ol malboneco, sed tio ne ŝanĝis la fakton ke li misagis. Unue li sentis bedaŭron kaj malgajon, sed ju pli li pripensis la maljustan traktadon kiun oni faras al li —maljusta nur ĉar li opiniis ĝin tia —des pli lin malplezurigis lia arestiĝo, li riproĉis Ozman ĉar ŝi faris malsaĝajn leĝojn kaj punas homojn kiuj malobeas ilin. Nur sesfolio!Malgranda verda planto kiu kreskas neglektate kaj surtretate de piedoj. Kiel malbonas ĝia plukiĝo?Oĵo komencis kredi ke Ozma nepre estas tre malbona kaj tirana Reganto por tiel bela felando kiel Oz. La Vilulo diris ke la popolo amas ŝin;sed kiel tio povas esti?

La malgranda Manĝtula knabo tiom okupis sin per pensado de ĉio ĉi —kion jam antaŭe pensis multaj kulpaj enkarcerigitoj —ke li apenaŭ rimarkis la grandiozecon de la urbostratoj tra kiuj ili paŝis. Kiam ajn ili renkontis unu el la feliĉaj, ridetantaj loĝantoj, la knabo turnis sian kapon honte, kvankam neniu sciis kiu estas sub la robo.

Post kelka tempo ili atingis domon konstruitan tuj apud la granda urbomuro, sed en kvieta, ne multe loĝata loko.

Ĝi estis bela domo, zorge farbita kaj kun multaj fenestroj.

Antaŭ ĝi estis ĝardeno plena de floroj. La Soldato kun la Verda Barbo kondukis Oĵon laŭ la ŝtonera pado al la fronta pordo, sur kiun li frapis.

Virino malfermis la pordon kaj, vidante Oĵon en lia blanka robo, kriis:

“Ĉu vere?Fin fine enkarcerulo. Sed tre malgranda, Soldato.”

“La grandeco ne gravas, Tolidiglo, kara. Fakto estas ke li estas enkarcerulo,”diris la soldato. “Kaj ĉar ĉi tiu estas la karcero kaj vi estas la karceristo, mia devo estas transdoni al vi la enkarcerulon.”

“Vere. Do envenu, kaj mi donos al vi kvitancon pro li.”

Ili eniris la domon kaj trairis koridoron al granda ronda ĉambro, kie la knabino fortiris la robon de Oĵo kaj rigardis lin kun afabla interesiĝo. La knabo, siaparte, ĉirkaŭrigardis miroplene, ĉar neniam li sonĝis pri tiel belega loĝejo kiel tiu en kiu li staras. La tegmento de la domo konsistis el kolorita vitro, kunmetita laŭ belaj desegnaĵoj. La muroj estis panelitaj per oraj paneloj ornamitaj per gemoj grandadimensiaj kaj multekoloraj, kaj sur la kahela planko estis molaj tapiŝoj kies surtretiĝo plezurigis. La mebloj havis kadrojn el oro kaj estis remburitaj per satena brokaĵo kaj konsistis el foteloj, divanoj kaj taburetoj tre multaspecaj.

Ankaŭ estis pluraj tabloj kun spegulosuproj kaj ŝrankoj plenaj de maloftaj kuriozaĵoj. En unu loko bretaro plena de libroj staris apud la muro, kaj aliloke Oĵo vidis ŝrankon en kiu estis ĉiaj ludoj.

“Ĉu mi povos resti ĉi tie iomete antaŭ ol enkarceriĝi?” demandis la knabo, fervorpete.

“Nu, ĉi tiu estas via karcero,”respondis Tolidiglo, “kaj jen, mi estas via karceristo. Deprenu la mankatenojn, Soldato, ĉar neniu povas eskapi de ĉi tiu domo.”

“Mi tre bone scias tion,”respondis la soldato kaj tuj li malŝlosis la mankatenojn kaj liberigis la karcerulon.

La virino tuŝis butonon sur la muro kaj tiel lumigis grandan lustron kiu pendis de la plafono, ĉar ekstere komencis mallumiĝi. Poste ŝi sidigis sin ĉe skribotabo kaj demandis:

“Kiu nomo?”

“Oĵo la Misfortuna,”respondis la Soldato kun la Verda Barbo.

“Misfortuna?Ha, jen la kialo,”diris ŝi. “Kiu krimo?”

“Li malobeis Leĝon de Oz.”

“Bone. Jen via kvitanco, Soldato;kaj nun mi respondecas pri la karcerulo. Tio plezurigas min, ĉar nun la unuan fojon mi havas o ficialan taskon,”komentis la karceristo, per tono indikanta plezuron.

“Same pri mi, Tolidiglo,”ridis la soldato. “Sed mia tasko estas finita kaj mi devas raporti al Ozma ke mi plenumis mian devon kiel fidela Polico, lojala Armeo kaj honesta Korpogardistaro —kia espereble mi estas.”

Dirinte tion, li per kaposkuo ĝisis Tolidiglon kaj Oĵon kaj foriris.

“Nun, do,”diris la virino tuje, “mi devas pretigi manĝon por vi, ĉar sendube vi malsatas. Kion vi preferas: panerumitan blank fiŝaĵon, omleton kun ĵeleo aŭ ŝafkotletojn kun saŭco?”

Oĵo pripensis. Poste li diris:“Mi volas la kotletojn, bonvolu.”

“Bone;distru vin dum mia foresto;mi ne bezonos multan tempon,”kaj poste ŝi eliris tra pordo kaj lasis la enkarcerigiton sola.

Oĵo multe miris, ĉar ne nur estis ĉi tiu domo tute malsimila al ĉiu karcero pri kiu iam li aŭdis, sed oni traktas lin pli kiel gaston ol kiel krimulon. Estis multaj fenestroj kaj mankis seruroj. Estis tri pordoj por la ĉambro kaj neniu estis riglita. Li zorgoplene malfermis pordon kaj trovis ke ĝi kondukas en koridoron. Sed li ne intencis provi eskapi. Se lia karceristo akceptas fidi lin ĉi tiel li ne trompos ŝian fidon, kaj, cetere, ŝi preparas por li varmajn manĝaĵojn kaj lia karcero estas tre plaĉa kaj komforta. Do li prenis libron el la libroŝranko kaj sidiĝis en grandan fotelon por rigardi la bildojn.

Tio distris lin ĝis la virino envenis kun granda pleto kaj etendis tukon sur tablon. Sur tio ŝi aranĝis lian manĝon, kiu montriĝis la plej varia kaj bongusta manĝo kiun ĝis tiam manĝis Oĵo dum sia tuta vivo.

Tolidiglo sidis proksime al li dum li manĝis, kudrante delikataĵon kiun ŝi tenas sur la genuoj. Kiam li finis manĝi ŝi forprenis la telerojn kaj poste legis al li rakonton el unu el la libroj.

“Ĉu vere ĉi tiu estas karcero?”li demandis, kiam ŝi ĉesis legi.

“Certe jes,”ŝi respondis. “Ĝi estas la sola karcero en la Lando Oz.”

“Kaj ĉu mi estas enkarcerulo?”

“Benu vin!Kompreneble.”

“Do kial la karcero estas tiel bela, kaj kial vi estas tiel afabla al mi?”li demandis serioze.

Ŝajne Tolidiglon surprizis la demando, sed baldaŭ ŝi respondis:

“Ni opinias enkarcerulon misfortuna. Li estas misfortuna dumaniere —ĉar li misagis kaj ĉar li ne estas libera. Tial ni afable traktu lin, pro lia misfortuno, ĉar alie li fariĝus malmilda kaj amara kaj ne pentus pro sia misago. Ozma opinias ke kulpulo kulpis ĉar li ne estis forta kaj brava;tial ŝi enkarcerigas lin por fortigi kaj bravigi lin. Kiam tio plenumiĝos, li ne plu estos karcerulo, sed bona lojala civitano kaj ĉiu ĝojos ke li nun estas su fiĉe forta por rezisti misagadon. Komprenu, amikeco fortigas kaj bravigas;do ni estas afablaj al niaj karceruloj.”

Oĵo pripensis tion tre zorge. “Mi supozis,”diris li, “ke oni ĉiam malafable traktas karcerulojn, por puni ilin.”

“Estus fie!”kriis Tolidiglo. “Ĉu ne estas su fiĉa puno la scio ke oni misagis?Ĉu vi ne volegas, Oĵo, per via tuta koro, ne esti malobeinta kaj de fiinta Leĝon de Oz?”

“Mi —mi malamas esti diferenca de aliaj homoj,”li agnoskis.

“Jes;oni amas esti respektata egale kiel la najbaruloj,” diris la virino. “Kiam oni juĝos vin kaj verdiktos ke vi estas kulpa, vi devos iel korekti vian agon. Mi ne scias precize kion Ozma faros pri vi, ĉar neniu el ni iam antaŭe malobeis Leĝon;sed estu certa ke ŝi estos justa kaj kompatema. Ĉi tie en la Smeralda Urbo oni estas tro feliĉaj kaj kontentaj por fari ian misagon;sed eble vi venas de iu malproksima angulo de nia lando, kaj sen amo al Ozma senzorge malobeis iun Leĝon ŝian.”

“Jes,”diris Oĵo, “Dum mia tuta vivo mi loĝis en la koro de soleca arbaro, kie mi vidis neniun krom karan Onĉjon Nonĉjon.”

“Tion mi suspektis,”diris Tolidiglo. “Sed nun ni su fiĉe parolis, do ni ludu ĝis la horo por enlitiĝi.”

Ĉapitro 16. Princino Doroteo

Doroteo gale sidis en unu el siaj ĉambroj en la reĝa palaco, kaj kunvolviĝinta apud ŝiaj piedoj estis malgranda nigra hundo kun vila hararo kaj tre brilaj okuloj. Ŝi surportis simplan blankan robon, sen juveloj aŭ aliaj ornamaĵoj, escepte de smeraldverda harrubando, ĉar Doroteo estis simpla knabineto tute ne trodorlotita per la grandiozeco ĉirkaŭ ŝi. Iam la infano loĝis sur la ebenaĵoj de Kansas, sed ŝajne ŝi estis antaŭdestinita al aventuroj, ĉar ŝi plurfoje veturis al la Lando Oz antaŭ ol resti por loĝi tie por ĉiam. Ŝia plej bona amikino estis la bela Ozma de Oz, kiu tiom amis Doroteon ke ŝi restigis ŝin en sia propra palaco, por esti proksime al ŝi. La Onklo Henriko kaj Onklino Em de la knabino —ŝiaj solaj parencoj en la tuta mondo —ankaŭ alportiĝis tien de Ozma kaj ricevis de ŝi agrablan hejmon.

Doroteo konis preskaŭ ĉiun en Oz, kaj ŝi estis la trovinto de la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuraĝa

Leono, ankaŭ de Tiktoko la Horloĝmeĥanisma Viro. Ŝia vivo nun estis tre agrabla, kaj kvankam ŝin faris Princino de Oz ŝia amikino Ozma, al ŝi ne multe plaĉis esti Princino kaj ŝi restis same dolĉa kiel kiam ŝi estis ordinara Doroteo Gale de Kansas.

Doroteo legis en libro tiuvespere kiam Ĵelea Kon fitaĵ, la plej amata servistino en la palaco, venis por diri ke la Vilulo volas paroli kun ŝi.

“Bone,”diris Doroteo;“diru al li ke li suprenvenu.”

“Sed estas kelkaj kuriozaj uloj kun li —kelkaj el la plej strangaj kiujn iam vidis miaj okuloj,”raportis Ĵelea.

“Ne gravas;ili ĉiuj suprenvenu,”respondis Doroteo.

Sed kiam la pordo malfermiĝis por enlasi ne nur la Vilulon, sed Ĉifonerojn, la Vuzon, kaj la Vitran Katon, Doroteo eksaltis kaj rigardis siajn strangajn vizitantojn miroplene. La Miksĉifona Knabino estis kiel eble plej kurioza, kaj Doroteo unue estis necerta ĉu Ĉifoneroj vere vivas aŭ estas nur sonĝ-aŭ koŝmar-figuro. Toto, ŝia hundo, malrapide malvolvis sin kaj iris al la Miksĉifona Knabino por flari ŝin demandeme;sed baldaŭ li rekuŝiĝis, kvazaŭ dirante ke tute ne interesas lin tia malregula ulo.

“Vi estas novspeca laŭ mi,”Doroteo diris mediteme, parolante al la Miksĉifona Knabino. “Mi ne povas konjekti el kie vi venis.”

“Kiu?Ĉu mi?”demandis Ĉifoneroj, ĉirkaŭrigardante la belan ĉambron anstataŭ la knabinon. “Nu, mi venis el litkovrilo, mi supozas. Tion oni ja diras. Iuj nomas ĝin frenez-kovrilo kaj kelkaj miksĉifona kovrilo. Sed mia nomo estas Ĉifoneroj —kaj nun vi scias ĉion pri mi.”

“Ne tute ĉion,”respondis Doroteo kun rideto. “Bonvolu diri al mi kiel vi viviĝis.”

“Estas facile,”diris Ĉifoneroj, sidiĝante sur grandan remburitan fotelon kaj saltigante la risortojn por ĵeti sin supren-malsupren. “Margolote volis sklavinon, do ŝi faris min el malnova litkovrilo kiun ŝi ne uzas. Katuna plenigaĵo, ŝelkobutonaj okuloj, ruĝvelura lango, perlaj bidoj kiel dentoj.

La Kurbiĝinta Magiisto faris Pulvoron de Vivo, ŝutis ĝin sur min kaj —jen mi. Eble vi rimarkis miajn multajn kolorojn.

Tre ra finita kaj edukita sinjoro nomata la Birdotimigilo, kiun mi renkontis, diris al mi ke mi estas la plej bela ulo en la tuta Oz, kaj mi kredas lin.”

“Ho!Ĉu vi do renkontis nian Birdotimigilon?”demandis

Doroteo, iom perplekse klopodante kompreni la mallongan historion rakontitan.

“Jes;ĉu ne vere afabla?”

“La Birdotimigilo havas multajn bonajn kvalitojn,” respondis Doroteo. “Sed dolorigas min aŭdi ĉion tion pri la Kurbiĝinta Magiisto. Ozma koleros-kulere kiam ŝi aŭdos ke li refaras magion. Ŝi ordonis ke li ne faru.”

“Li nur praktikas magion por sia propra familio,”klarigis

Fuŝulo, kiu restis respektoplene distance de la malgranda nigra hundo.

“Ve,”diris Doroteo;“mi ne rimarkis vin ĝis nun. Ĉu vi estas el vitro, aŭ kio?”

“El vitro, kaj ankaŭ travidebla, kion oni ne povas diri pri kelkaj uloj,”respondis la kato. “Ankaŭ mi havas belan palruĝan cerbon;oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Ho;ĉu vere?Venu ĉi tien por ke mi vidu.”

La Vitra Kato hezitis, rigardante la hundon.

“Forsendu tiun bruton kaj mi venos,”ŝi diris.

“Bruton!Nu, jen mia hundo Toto, kaj li estas la plej afabla hundo en la tuta mondo. Toto scias multon, ankaŭ; preskaŭ kiom mi, mi supozas.”

“Kial li nenion diras?”demandis Fuŝulo.

“Li ne povas paroli, li ne estas fehundo,”klarigis Doroteo.

“Li estas nur ordinara Usona hundo;sed tio estas multo; kaj mi komprenas lin, kaj li komprenas min, same bone kiel se li scipovus paroli.”

Toto, je tio, stariĝis kaj frotis sian kapon milde per la mano de Doroteo, kiun ŝi etendis al li, kaj li rigardis ŝian vizaĝon kvazaŭ kompreninte ĉiun vorton diritan.

“Ĉi tiu kato, Toto,”ŝi diris al li, “estas el vitro, do vi ne ĝenu ĝin, nek ĉasu ĝin, same kiel ne mian Palruĝan

Katidon. Ĝi estas verŝajne fragila kaj eble rompiĝus se ĝi frapus ion.”

“Vuf!”diris Toto, kaj tio signi fis ke li komprenas.

La Vitra Kato tiom fieris pri sia palruĝa cerbo ke ŝi kuraĝis proksimiĝi al Doroteo, por ke la knabino “vidu ĝin funkcii.”Tio estis vere interesa, sed kiam Doroteo karesis la katon ŝi trovis la vitron malvarma kaj malmola kaj senresponda, do ŝi tuj decidis ke Fuŝulo neniel taŭgos kiel dorlotbesto.

“Kion vi scias pri la Kurbiĝinta Magiisto kiu loĝas sur la monto?”demandis Doroteo.

“Li faris min,”respondis la kato;“do mi scias ĉion pri li. La Miksĉifona Knabino estas nova —ŝi aĝas nur tri aŭ kvar tagojn —sed mi loĝas kun D-ro Pipt jam de jaroj;kaj, kvankam mi ne multe amas lin, mi tamen agnoskas ke li neniam faras magion por iu el la homoj kiuj venas al lia domo. Li opinias ke ne malutilas uzi magion por sia propra familio, kaj li faris min el vitro ĉar viandaj katoj trinkas tro da lakto. Li ankaŭ vivigis Ĉifonerojn por ke ŝi faru endomajn laborojn por lia edzino Margolete.”

“Do kial vi ambaŭ foriris de li?”demandis Doroteo.

“Mi kredas ke plej bone estas ke mi klarigu pri tio,” interrompis la Vilulo, kaj post tio li rakontis al Doroteo pri la historio de Oĵo, kaj pri kiel Onĉjo Nonĉjo kaj Margolete akcidente marmoriĝis per la Ŝtoniga Likvaĵo. Poste li rakontis pri kiel la knabo komencis serĉi la objektojn necesajn por fari la magian sorĉon, kiu revivigos la misfortunulojn, kaj ke li trovis la Vuzon kaj kunprenis lin ĉar li ne povis eltiri la tri harojn el ĝia vosto. Doroteo aŭskultis ĉion ĉi tre interesate, kaj opiniis ke ĝis tiam Oĵo tre bone agis. Sed kiam la Vilulo rakontis al ŝi pri la arestiĝo de la Manĝtula knabo fare de la Soldato kun la Verda Barbo, pro akuzo ke li laŭvole malobeis Leĝon de Oz, la knabineto multe ŝokiĝis.

“Kion do li faris, laŭ via supozo,”ŝi demandis.

“Mi timas ke li plukis sesfolion,”respondis la Vilulo, malfeliĉe. “Mi ne vidis lin fari tion, kaj mi avertis lin ke estas kontraŭleĝe pluki tian;sed eble li tamen faris tion.”

“Mi bedaŭras pri tio,”diris Doroteo malfeliĉe, “ĉar nun neniu povos helpi lian kompatindan onklon kaj Margoleten — krom ĉi tiu Miksĉifona Knabino, la Vuzo, kaj la Vitra Kato.”

“Ne menciu tion,”diris Ĉifoneroj. “Ne koncernas min.

Margolete kaj Onĉjo Nonĉjo estas fremduloj, laŭ mia vidpunkto, ĉar tuj kiam mi viviĝis ili marmoriĝis.”

“Mi komprenas,”komentis Doroteo bedaŭroplene ĝemante; “la virino forgesis doni al vi koron.”

“Ĝojigas min tio,”respondis la Miksĉifona Knabino. “Koro devas esti granda ĝeno. Ĝi malfeliĉigas aŭ bedaŭrigas aŭ dediĉigas aŭ simpatiigas —emocioj kiuj ĝenas feliĉecon.”

“Mi havas koron,”murmuris la Vitra Kato. “Ĝi estas el rubio;sed mi supozas ke mi ne lasos ĝin ĝeni min per ordono ke mi helpu Onĉjon Nonĉjon kaj Margoleten.”

“Vere via koro estas tre malmola,”diris Doroteo. “Kaj la Vuzo, kompreneble —”

“Nu, rilate al mi,”komentis la Vuzo, kiu kuŝis sur la planko kun siaj kruroj falditaj sub li, tiel ke li aspektis kvadrata kesto, “mi neniam vidis tiujn misfortunulojn pri kiuj vi parolas, tamen mi malfeliĉas pro ili, ĉar mi mem kelkfoje estis misfortuna. Kiam mi estis fermita en tiu arbaro mi volegis ke iu helpu min, kaj fine Oĵo venis kaj ja helpis min. Do mi volas helpi lian onklon. Mi estas nur stulta besto, Doroteo, sed mi ne kulpas pri tio, kaj se vi diros al mi kion fari por helpi Oĵon kaj lian onklon, mi volonte faros ĝin.”

Doroteo marŝis al li kaj karesis la kvadratan kapon de la Vuzo.

“Vi ne estas bela,”ŝi diris, “sed vi plaĉas al mi. Kion vi povas fari;ĉu ion specialan?”

“Mi povas flamigi miajn okulojn —per vera fajro —kiam mi koleras. Kiam iu diras:‘Krizel-Kru’al mi mi koleriĝas, kaj tiam ek flamas miaj okuloj.”

“Mi ne komprenas kiel piroteknikaĵoj povus helpi la onklon de Oĵo,”komentis Doroteo. “Ĉu vi povas fari ion alian?”

“Mi —mi kredis havi tre timigan muĝon,”diris la Vuzo, heziteme;“sed eble mi eraris.”

“Jes,”diris la Vilulo, “vi nepre eraris pri tio.”Li turnis sin al Doroteo kaj aldonis:“Kio okazos al la Manĝtula knabo?”

“Mi ne scias,”ŝi diris, skuante sian kapon penseme.

“Ozma intervjuos lin pri la afero, kompreneble, kaj poste ŝi punos lin. Sed kiel, mi ne scias, ĉar neniu en Oz estas punita ekde kiam mi sciiĝis pri la lando. Domaĝe, Vilulo, ĉu ne?”

Dum ili parolis Ĉifoneroj ĉirkaŭpaŝadis en la ĉambro kaj rigardis la multajn belaĵojn en ĝi. Ŝi portis la korbon de Oĵo per sia mano, ĝis nun, kiam ŝi decidis trovi kio estas en ĝi. Ŝi trovis la panon kaj fromaĝon, kiuj ne utilis al ŝi, kaj la aron da sorĉobjektoj, kiuj estis kuriozaj sed misteraj por ŝi. Poste, flanken ŝovinte ilin, ŝi vidis la sesfolion kiun plukis la knabo.

Ĉifoneroj estis akramensa, kaj kvankam mankis al ŝi koro ŝi rekonis ke Oĵo estas ŝia unua amiko. Ŝi tuj sciis ke ĉar la knabo prenis la sesfolion oni enkarcerigis lin, kaj ŝi komprenis ke Oĵo transdonis al ŝi la korbon por ke oni ne trovu la sesfolion ĉe li kaj tiel havu pruvon pri la krimo.

Do, turninte sian kapon por certigi ke neniu rimarkas ŝin, ŝi prenis la sesfolion el la korbo kaj faligis ĝin en oran vazon kiu staris sur la tablo de Doroteo. Poste ŝi antaŭeniris kaj diris al Doroteo:

“Ne gravus al mi helpi la onklon de Oĵo, sed mi ja helpos Oĵon. Li ne malobeis Leĝon —ne eblas pruvi ke li ja —kaj tiu verdabarba soldato ne rajtis aresti lin.”

“Ozma ordonis ke li arestu la knabon,”diris Doroteo, “kaj kompreneble ŝi sciis kion ŝi faras. Sed se vi povas pruvi ke Oĵo estas senkulpa oni devos tuj liberigi lin.”

“Oni devos pruvi ke li estas kulpa, ĉu ne?”demandis Ĉifoneroj.

“Mi s’pozas ke jes.”

“Nu, oni ne povos fari tion,”deklaris la Miksĉifona Knabino.

Ĉar preskaŭ jam alvenis la horo kiam Doroteo devos manĝi kun Ozma, kiel ĉiuvespere, ŝi sonorile venigis servistinon kaj ordonis konduki la Vuzon al bona ĉambro kaj doni al li multe da lia plej amata manĝaĵo.

“Tio estas mielabeloj,”diris la Vuzo.

“Vi ne rajtos manĝi mielabelojn, sed oni donos al vi ion egale bongustan,”Doroteo diris al li. Post tio ŝi ordonis konduki la Vitran Katon al alia ĉambro por la nokto kaj la Miksĉifonan Knabinon ŝi restigis en unu el siaj propraj ĉambroj, ĉar multe interesis ŝin tiu stranga ulo kaj ŝi volis denove paroli kun ŝi kaj provi pli bone kompreni ŝin.

Ĉapitro 17. Ozma kaj shiaj amikoj

La Vilulo havis propran ĉambron en la reĝa palaco, do li iris tien por interŝanĝi sian vilan vestokompleton kun alia egale vila sed ne tiom polvokovrita pro veturado.

Li elektis kostumon el pizverda kaj palruĝa sateno kaj veluro, kun broditaj vilaĵoj sur ĉiuj randoj kaj brilantaj perloj kiel ornamaĵoj. Poste li banis sin en alabastra ujo kaj brosis siajn vilajn hararon kaj barbon misdirekten por eĉ pli viligi ilin. Farinte tion, kaj vestite per siaj belegaj vilaj vestoj, li iris al la bankedohalo de Ozma kaj trovis la Birdotimigilon, la Sorĉiston kaj Doroteon jam kunvenintaj tie. La Birdotimigilo tre rapide veturis kaj revenis al la Smeralda Urbo kun sia freŝe pentrita maldekstra orelo.

Post momento, dum ili ĉiuj staris atendante, servistino malfermis pordon, la orkestro ekmuzikis kaj Ozma de Oz eniris.

Multo estas dirita kaj skribita pri la beleco de la persono kaj la karaktero de tiu dolĉa knabina Reganto de la Lando Oz —la plej riĉa, la plej feliĉa kaj plej ĉarma felando pri kiu ni scias. Tamen malgraŭ ĉiuj siaj reĝinaj kvalitoj Ozma estis vera knabino kaj ĝuis tion en la vivo kion ĝuas aliaj veraj knabinoj. Kiam ŝi sidis sur sia grandioza smeralda trono en la granda Tronoĉambro de sia palaco kaj faris leĝojn kaj juĝis disputojn kaj klopodis feliĉigi kaj kontentigi ĉiujn siajn regatojn, ŝi estis digna kaj modesta kia devas esti reĝino;sed kiam ŝi flankenĵetis sian juvelitan formalan robon kaj sian sceptron, kaj retiriĝis al sia privata ĉambaro, la sobra Reĝino fariĝis knabino —ĝojoplena, leĝerkora kaj libera.

En la bankedohalo ĉinokte kuniĝis nur malnovaj kaj fidataj amikoj, do ĉi tie Ozma estis si mem —nura knabino. Ŝi salutis

Doroteon per kiso, la Vilulon per rideto, la malgrandan maljunan Sorĉiston per amika manpremo kaj poste ŝi premis la plenigitan brakon de la Birdotimigilo kaj kriis gaje:

“Kia bela maldekstra orelo!Ho, ĝi estas centoble pli bona ol la antaŭa.”

“Plezurigas min ke vi ŝatas ĝin,”respondis la Birdotimigilo, multe plaĉite. “Zingibro bone laboris, ĉu ne?

Kaj mia aŭdokapablo nun estas perfekta. Ĉu ne estas mirinde kion faras iom da farbo, se oni ĝuste uzas ĝin?”

“Ja vere estas mirinde,”ŝi konsentis, dum ili ĉiuj sidiĝis; “sed la Segĉevalo sendube kuregigis siajn krurojn portante vin tiom dum unu tago. Mi ne anticipis vian revenon ĝis morgaŭ, plej frue.”

“Nu,”diris la Birdotimigilo, “mi renkontis ĉarman knabinon survoje kaj volis vidi ŝin pli, do mi retrorapidis.”

Ozma ridis.

“Mi sciis,”ŝi respondis;“temas pri la Miksĉifona Knabino.

Ŝi certe estas miriga, eĉ se ne verdire bela.”

“Ĉu vi do jam vidis ŝin?”la pajlulo fervore demandis.

“Nur per mia Magia Bildo, kiu montras al mi ĉiun interesan scenon en la Lando Oz.”

“Mi timas ke la bildo ne juste bildigis ŝin,”diris la Birdotimigilo.

“Ŝajnis al mi ke nenio povus esti pli bunta,”deklaris

Ozma. “Kiu faris tiun miksĉifonan litkovrilon, el kiu fariĝis

Ĉifoneroj, nepre elektis la plej gajajn kaj brilajn ŝtoferojn iam ajn teksitajn.”

“Min plezurigas ke vi ŝatas ŝin,”diris la Birdotimigilo per kontenta tono. Kvankam la pajlulo ne manĝis, ĉar pro sia konsisto li ne povis, li ofte akompanis Ozman kaj ŝiajn kunulojn ĉe la manĝo, nur por plezure konversacii kun ili.

Li sidis ĉe la tablo kaj havis tukon kaj teleron, sed la servistoj sciis ne proponi al li manĝaĵojn. Post kelka tempo li demandis:“Kie estas la Miksĉifona Knabino nun?”

“En mia ĉambro,”respondis Doroteo. “Mi ekamis ŝin;ŝi estas vere kurioza kaj —kaj —malkutima.”

“Ŝi estas duone freneza, laŭ mia opinio,”aldonis la Vilulo.

“Sed ŝi estas tiom bela!”kriis la Birdotimigilo, kvazaŭ tiu fakto nuligis ĉiun kritikon. Ili ĉiuj ridis pro lia entuziasmo, sed la Birdotimigilo estis tute serioza. Vidante ke li interesiĝas pri Ĉifoneroj ili decidis nenion pli diri malfavore al ŝi. La malgranda bando da amikoj kiujn kunigis

Ozma ĉirkaŭ si estis tiel bele varia ke necesis multe zorgi por ne ofendi ilin aŭ malfeliĉigi iun el ili. Tiu amikema afableco gardis ilian interamikecon kaj ebligis ke ili ĝuu la ĉeeston ĉiu de la aliaj.

Alia afero evitata de ili estis konversaciado pri neagrablaj temoj, kaj pro tio

Oĵo kaj liaj problemoj ne menciiĝis dum la manĝo.

La Vilulo, tamen, rakontis siajn aventurojn kun la monstraj plantoj kiuj kaptis kaj enfaldis la veturantojn, kaj pri kiel li forprenis de Ĉis, la giganta histriko, ĉi ties sagplumojn kiujn ĝi kutimis ĵeti kontraŭ homojn. Al kaj

Doroteo kaj Ozma plaĉis tiu ago kaj ili opiniis ke Ĉis meritis tiun punon.

Ili parolis pri la Vuzo, kiu estis la plej rimarkinda besto kiun iu el ili iam vidis ĝis tiam —escepte, eble, de la vivanta Segĉevalo. Ozma tute ne sciis antaŭe ke en ŝia regno ekzistas io kia Vuzo, ĉar ekzistis nur unu kaj ĝi estis kaŝita en sia arbaro dum multaj jaroj. Doroteo diris ke ŝi kredas la Vuzon bona besto, honesta kaj fidela;sed ŝi pludiris ke al ŝi ne multe plaĉas la Vitra Kato.

“Sed,”diris la Vilulo, “la Vitra Kato estas tre bela kaj se ŝi ne estus tiel aroganta pri sia palruĝa cerbo neniu malakceptus ŝin kiel kunulon.”

Ĝis nun la Sorĉisto silente manĝadis, sed nun li suprenrigardis kaj diris:

“Tiu Vivopulvoro farata de la Kurbiĝinta Magiisto estas vere mirinda. Sed D-ro Pipt ne komprenas ĝian veran valoron kaj uzas ĝin tre malsaĝe.”

“Mi devos priatenti tion,”diris Ozma, tre serioze. Poste ŝi denove ridetis kaj plu diris pli leĝeratone:“Efektive, la fama Vivopulvoro de D-ro Pipt ebligis ke mi fariĝu la Reganto de Oz.”

“Mi neniam aŭdis tiun historion,”diris la Vilulo, rigardante Ozman demandeme.

“Nu, kiam mi estis beb-knabino min ŝtelis maljuna Sorĉistino nomita Mombi kaj transformis en knabon,” komencis la knabina Reganto. “Mi ne sciis kiu mi estas kaj kiam mi kreskis su fiĉe por labori, la Sorĉistino devigis min servi ŝin kaj porti lignon por la fajro kaj hoji en la ĝardeno.

Unu tagon ŝi revenis de veturo kunportante iom da Pulvoro de Vivo, kiun donis al ŝi D-ro Pipt. Nu, mi faris kukurbokapan viron kaj starigis ĝin sur la vojo por timigi ŝin, ĉar mi amis amuziĝi kaj malamis la Sorĉistinon. Sed ŝi rekonis la figuron kaj por provi sian Pulvoron de Vivo ŝi ŝutis iom da ĝi sur la viron kiun mi faris. Ĝi viviĝis kaj estas nun nia kara amiko Joĉjo Kukurbokapo. Tiunokte mi forkuris kun Joĉjo por eskapi de puno, kaj mi kunprenis la Pulvoron de Vivo de maljuna Mombi. Dum nia veturo ni trovis lignan Segĉevalon staranta apud la vojo kaj mi uzis la magian pulvoron por vivigi ĝin. La Segĉevalo estas kun mi ekde tiam. Kiam mi atingis la Smeraldan Urbon la bona Sorĉistino, Glinda, sciis kiu mi estas kaj redonis al mi mian ĝustan personon, kaj mi fariĝis la laŭjura Reganto de ĉi tiu lando. Do, sciu, se maljuna Mombi ne portus hejmen la Pulvoron de Vivo mi eble tute ne forkurus de ŝi nek fariĝus Ozma de Oz, nek ni havus Joĉjon Kukurbokapon kaj la Segĉevalon por komfortigi kaj distri nin.”

Tiu rakonto tre multe interesis la Vilulon, kaj ankaŭ la aliajn, kiuj jam ofte aŭdis ĝin. Ĉar la manĝo nun estis finita, ili ĉiuj iris al la salono de Ozma, kie ili pasigis agrablan vesperon antaŭ ol venis la horo por dormo.

Ĉapitro 18. Ozma pardonas Ojhon

La sekvan matenon la Soldato kun la Verda Barbo iris al la karcero kaj forprenis Oĵon al la reĝa palaco, kie li ricevis ordonon stari antaŭ la knabina Reganto por juĝo.

Denove la soldato metis la juvelitajn mankatenojn sur la knabon, kaj ankaŭ blankan robon de enkarcerulo kun la pinta supro kaj truoj por la okuloj. Oĵo tiom hontis, kaj pro sia malhonoriĝo kaj pro sia kulpo, ke al li plaĉis tiel kovriĝi, tiel ke la homoj ne vidos lin nek scios kiu li estas. Li sekvis la Soldaton kun la Verda Barbo tre volonte, dezirante ke lia fato decidiĝu kiel eble plej frue.

La loĝantoj de la Smeralda Urbo estis ĝentilaj homoj kaj neniam mokis misfortunulojn;sed jam de tiom longe ili ne vidis karcerulon, ke ili tre scivole rigardis al la knabo multfoje kaj multaj el ili forhastis al la reĝa palaco por ĉeesti dum la juĝo.

Kiam Oĵo eskortiĝis en la grandan Tronoĉambron de la palaco li trovis centojn da homoj kunvenintaj tie. En la grandioza smeralda trono, kiu scintilis pro sennombraj juveloj, sidis Ozma de Oz en sia Formala Robo, kiu estis brodita per smeraldoj kaj perloj. Dekstre de ŝi, sed iom malpli alte, estis Doroteo, kaj maldekstre de ŝi estis la Birdotimigilo. Ankoraŭ malpli alte, sed preskaŭ tuj antaŭ Ozma, sidis la mirinda Sorĉisto de Oz kaj sur malgranda tablo apud li estis la ora vazo el la ĉambro de Doroteo, en kiun Ĉifoneroj jam antaŭe faligis la ŝtelitan sesfolion.

Ĉe la piedoj de Ozma kaŭris du enormaj bestoj, ĉiu la plej granda kaj plej forta el sia specio. Kvankam tiuj bestoj estis tute liberaj, neniu ĉeestanto alarmiĝis pro ili;ĉar la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro estis bone konataj kaj respektataj en la Smeralda Urbo kaj ili ĉiam gardis la Reganton kiam ŝi agis kiel Juĝisto en la Tronoĉambro. Ĉeestis ankoraŭ alia besto, sed ĝin Doroteo tenis en siaj brakoj, ĉar ĝi estis ŝia konstanta kunulo, la hundeto Toto. Toto konis la Malkuraĝan Leonon kaj la Malsatan Tigron kaj ofte ludis kaj petolis kun ili, ĉar ili estis bonaj amikoj.

Sidantaj sur eburaj seĝoj antaŭ Ozma, kun libera spaco inter si kaj la trono, estis multaj el la nobeloj de la Smeralda Urbo, moŝtoj kaj moŝtinoj en belaj kostumoj, kaj o ficialuloj de la regno en la reĝaj uniformoj de Oz. Malantaŭ tiuj korteganoj estis aliaj malpli gravaj personoj, plenigante la grandan halon ĝis la pordoj mem.

Sammomente kiam alvenis la Soldato kun la Verda Barbo kun Oĵo, la Vilulo eniris tra flanka pordo, eskortante la Miksĉifonan Knabinon, la Vuzon kaj la Vitran Katon. Ĉiuj ĉi venis al la libera spaco antaŭ la trono kaj staris frontante la Reganton.

“Saluton, Oĵo,”diris Ĉifoneroj;“kiel vi fartas?”

“Bone,”li respondis;sed la sceno timigis la knabon kaj lia voĉo tremis iom pro timo. Nenio povis timigi la Miksĉifonan Knabinon, kaj kvankam la Vuzo estis iom maltrankvila en ĉi tiu grandioza ĉirkaŭaĵo la Vitran Katon multe plezurigis la eleganteco de la kortego kaj la imponego de la evento —grandaj vortoj sed tre esprimoplenaj.

Je gesto de Ozma la soldato deprenis la blankan robon de Oĵo kaj la knabo staris vizaĝ-al-vizaĝe kun la knabino kiu decidos lian punon. Li tuj rimarkis kiom bela kaj dolĉa ŝi estas, kaj lia koro saltis pro ĝojo, ĉar li esperis ke ŝi estos kompatema.

Ozma sidis rigardante la karcerulon dumonge. Post tio ŝi diris milde:

“Unu el la Leĝoj de Oz malpermesas ke oni pluku sesfolion. La akuzo estas ke vi malobeis tiun Leĝon, eĉ kvankam vi estis avertita ne fari tion.”

Oĵo klinis sian kapon kaj dum li hezitis respondi la Miksĉifona Knabino antaŭenpaŝis kaj parolis anstataŭ li.

“Ĉi tiu malkvieto estas pro tute nenio,”ŝi diris, rigardante Ozman senretireme. “Vi ne povas pruvi ke li plukis la sesfolion, do vi ne rajtas akuzi lin pri tio. Priserĉu lin, se vi volas, sed vi ne trovos la sesfolion;rigardu en lia korbo kaj vi trovos ke ĝi ne estas tie. Li ne havas ĝin, do mi postulas ke vi liberigu ĉi tiun povran Manĝtulan knabon.”

La homoj de Oz aŭskultis tiun de fion surprizate kaj mirante pro la kurioza Miksĉifona Knabino kiu aŭdacas paroli tiel malkaŝe al ilia Reganto. Sed Ozma sidis silente kaj senmove kaj la malgranda Sorĉisto respondis al Ĉifoneroj.

“Do la sesfolio ne estas plukita, ĉu?”li diris. “Mi opinias ke jes. Mi opinias ke la knabo kaŝis ĝin en sia korbo, kaj poste donis la korbon al vi. Mi ankaŭ opinias ke vi faligis la sesfolion en ĉi tiun vazon, kiu staris en la ĉambro de Princino Doroteo, esperante senigi vin de ĝi por ke ĝi ne pruvu la kulpecon de la knabo. Vi estas fremda ĉi tie, Fraŭlino Ĉifoneroj, do vi ne scias ke nenio estas kaŝebla for de la Magia Bildo de nia potenca Reganto —nek for de la observantaj okuloj de la humila Sorĉisto de Oz. Rigardu, ĉiuj!”Dirante tion li gestis per siaj manoj direkte al la vazo sur la tablo, kiun Ĉifoneroj nun rimarkis unuafoje.

El la buŝo de la vazo burĝonis planto, malrapide kreskante antaŭ iliaj okuloj ĝis ĝi fariĝis bela arbusto, kaj sur la plejsupra branĉo aperis la sesfolio kiun Oĵo la Misfortuna plukis.

La Miksĉifona Knabino rigardis la sesfolion kaj diris:“Ho, do vi trovis ĝin. Tute bone;pruvu ke li plukis ĝin, se vi povas.”

Ozma turnis sin al Oĵo.

“Ĉu vi plukis la sesfolion?”ŝi demandis.

“Jes,”li respondis. “Mi sciis ke Leĝo malpermesas tion, sed mi volis savi Onĉjon Nonĉjon kaj mi timis ke se mi petos vian konsenton ke mi pluku ĝin vi rifuzos.”

“Kio instigis vin supozi tion?”demandis la Reganto.

“Nu, ŝajnis al mi ke tiu estas malsaĝa leĝo, maljusta kaj malpravigebla. Eĉ nun mi ne povas kompreni kial ne pluki sesfolion. Kaj mi —mi ankoraŭ ne vidis la Smeraldan Urbon, nek vin, kaj mi supozis ke knabino kiu farus tiel stultan

Leĝon verŝajne ne helpus personon en danĝero.”

Ozma rigardis lin mediteme, kun sia mentono apogata de mano;sed ŝi ne koleris. Male, ŝi ridetis iom pro siaj pensoj kaj poste denove sobriĝis.

“Mi supozas ke tre multaj leĝoj ŝajnas malsaĝaj al nekomprenantoj,”ŝi diris;“sed neniu leĝo iam fariĝas sen ia celo, kaj tiu celo kutime estas protekti la tutan popolon kaj gardi ilian bonan staton. Ĉar vi estas fremdulo, mi eksplikos ĉi tiun Leĝon kiu al vi ŝajnas malsaĝa. Antaŭ multaj jaroj estis multaj Sorĉistinoj kaj Magiistoj en la Lando Oz, kaj inter alie ili ofte uzis sesfolion por fari siajn magiajn sorĉojn kaj transformojn. Tiuj Sorĉistinoj kaj Magiistoj kaŭzis tiom da ĝeno inter mia popolo, ofte uzante siajn povojn por malbono anstataŭ bono, ke mi decidis malpermesi ke iu praktiku magion aŭ sorĉadon escepte de Glinda la Bona kaj ŝia asistanto la Sorĉisto de Oz, kiujn ambaŭ mi povas fidi ke ili uzos siajn artojn nur por helpi mian popolon kaj plifeliĉigi ĝin. Ekde kiam mi establis tiun Leĝon la Lando Oz estas multe pli pacoplena kaj kvieta;sed mi informiĝis ke kelkaj Sorĉistinoj kaj Magiistoj plu sekrete faras magion kaj uzas la sesfoliojn por fari siajn magiajn trinkaĵojn kaj sorĉojn. Tial mi faris plian Leĝon kiu malpermesas ke oni pluku sesfolion aŭ kolektu aliajn plantojn kaj herbojn kiujn la Sorĉistinoj boligas en siaj kaldronoj por fari magiaĵojn.

Tio preskaŭ ĉesigis la malbonan sorĉadon en nia lando, do komprenu ke la Leĝo ne estis malsaĝa, sed saĝa kaj justa; kaj, ĉiukaze, estas maljuste malobei Leĝon.”

Oĵo sciis ke ŝi pravas kaj sentis grandan honton ĉar li komprenis ke li agis kaj parolis tre ridinde. Sed li levis sian kapon kaj rigardis en la vizaĝon de Ozma dirante:

“Mi bedaŭras ke mi misagis kaj malobeis vian Leĝon. Mi faris tion por savi Onĉjon Nonĉjon, kaj mi kredis ke oni ne scios pri mia ago. Sed mi kulpas pri tiu ago kaj kiun ajn punon mi meritas, laŭ via opinio, mi volonte suferos.”

Ozma ridetis pli leĝere, tiam, kaj kapjesis gracie.

“Vi estas pardonita,”ŝi diris. “Ĉar, kvankam vi grave misagis, vi nun pentas kaj mi opinias ke vi jam estas su fiĉe punita. Soldato, senkatenigu Oĵon la Fortunan kaj —”

“Pardonu, mi petas;mi estas Oĵo la Mis fortuna,”diris la knabo.

“Ĉimomente vi estas fortuna,”diris ŝi. “Senkatenigu lin, Soldato, kaj liberigu lin.”

Al la ĉeestantoj plaĉis la dekreto de Ozma kaj ili murmuris sian aprobon. Ĉar la reĝa kunsido nun estis finita, ili komencis foriri el la Tronoĉambro kaj baldaŭ neniu restis krom Oĵo kaj liaj amikoj kaj Ozma kaj ŝiaj favoratoj.

La knabina Reganto nun petis ke Oĵo sidiĝu kaj rakontu al ŝi sian tutan historion, kaj li faris tion, komencante je la tempo kiam li foriris el sia hejmo en la arbaro kaj finante je sia alveno ĉe la Smeralda Urbo kaj arestiĝo. Ozma aŭskultis atente kaj pensadis dum kelkaj momentoj post kiam la knabo ĉesis paroli. Post tio ŝi diris:

“La Kurbiĝinta Magiisto misagis farante la Vitran Katon kaj la Miksĉifonan Knabinon, ĉar li tiel malobeis la Leĝon.

Kaj se li ne kontraŭleĝe gardus la botelon da Likvaĵo de Ŝtonigo staranta sur la breto, la akcidento al lia edzino Margolote kaj al Onĉjo Nonĉjo ne povus okazi. Mi povas kompreni, tamen, ke Oĵo, kiu amas sian onklon, malfeliĉos se li ne povos savi lin. Ankaŭ, mi opinias ke estas maljuste lasi tiujn du viktimojn stari kiel marmoraj statuoj, kiam ili devus esti vivaj. Do mi proponas ke ni permesu ke D-ro Pipt faru la magian sorĉaĵon kiu savos ilin, kaj ke ni helpu Oĵon trovi la objektojn kiujn li serĉas. Kion vi opinias, Sorĉisto?”

“Eble tio estas plej bona,”respondis la Sorĉisto. “Sed post kiam la Kurbiĝinta Magiisto revivigos tiujn kompatindulojn vi devos forpreni de li liajn magiajn povojn.”

“Tion mi faros,”promesis Ozma.

“Nun diru al mi, bonvole, kiujn magiajn objektojn vi devos trovi?”daŭrigis la Sorĉisto, parolante al Oĵo.

“La tri harojn de la vosto de Vuzo mi havas,”diris la knabo. “Pli precize, mi havas la Vuzon, kaj la haroj estas en lia vosto. La sesfolion mi —mi —”

“Vi rajtas preni kaj gardi ĝin,”diris Ozma. “Tio ne estos kontraŭleĝa, ĉar ĝi jam estas plukita, kaj la plukokrimo estas pardonita.”

“Dankon!”kriis Oĵo dankeme. Poste li pludiris:“Post tio mi devas trovi akvon el obskura puto.”

La Sorĉisto kapskuetis. “Tio,”diris li, “estos malfacila tasko, sed se vi su fiĉe veturos eble vi trovos ĝin.”

“Mi volonte veturos dum jaroj, se tio savos Onĉjon Nonĉjon,”diris Oĵo, tre serioze.

“Do plej bone estos ke vi tuj komencu,”konsilis la Sorĉisto.

Dume Doroteo aŭskultis interesate la konversacion. Nun ŝi turnis sin al Ozma kaj demandis:“Ĉu mi rajtas akompani Oĵon, por helpi lin?”

“Ĉu vi volas?”respondis Ozma.

“Jes. Mi iom bone konas Ozon, sed Oĵo tute ne konas ĝin. Mi bedaŭras pro lia onklo kaj kompatinda Margolote kaj mi deziras helpi savi ilin. Ĉu mi rajtas kuniri?”

“Se vi deziras,”respondis Ozma.

“Se Doroteo kuniros, do mi devos kuniri por prizorgi ŝin,”diris la Birdotimigilo, decideme. “Obskura puto estas trovebla nur en iu tre fora loko, kaj eble estos danĝeroj tie.”

“Vi havas mian permeson akompani Doroteon,”diris Ozma. “Kaj dum vi forestos mi prizorgos la Miksĉifonan Knabinon.”

“Mi prizorgos min mem,”anoncis Ĉifoneroj, “ĉar mi iros kun la Birdotimigilo kaj Doroteo. Mi promesis al Oĵo ke mi helpos lin trovi la deziratajn objektojn kaj mi plenumos mian promeson.”

“Tute bone,”respondis Ozma. “Sed mi ne trovas bezonon ke Oĵo kunprenu la Vitran Katon kaj la Vuzon.”

“Mi preferas resti ĉi tie,”diris la kato. “Mi jam estas sesfoje preskaŭ noĉita, kaj se ili eniros danĝerojn estos plej bone ke mi restu for de ili.”

“Ŝin gardu Ĵelea Kon fitaĵ ĝis la reveno de Oĵo,”proponis

Doroteo. “Ni ankaŭ ne bezonos kunpreni la Vuzon, sed li estas gardenda pro la tri haroj en lia vosto.”

“Plej bone estos kunpreni min,”diris la Vuzo. “Miaj okuloj povas flamigi fajron, sciu, kaj mi povas muĝi —iomete.”

“Mi certas ke vi estos pli sekura ĉi tie,”Ozma decidis, kaj la Vuzo ne plu oponis la planon.

Kunkonsultinte ili decidis ke Oĵo kaj lia grupo foriru jam la tuj sekvan tagon por serĉi la kvanton da akvo el obskura puto, do ili nun disiris por prepari por la veturo.

Ozma donis al la Manĝtula knabo ĉambron en la palaco por tiu nokto kaj la posttagmezon li pasigis kun Doroteo — por konatiĝi, laŭ ŝia diro —kaj ricevi konsilojn de la Vilulo pri kien ili iru. La Vilulo vagis en multaj partoj de Oz, krome ankaŭ Doroteo, tamen neniu el ili sciis kie troviĝas obskura puto.

“Se tiaĵo troviĝas ie en la loĝata parto de Oz,”diris Doroteo, “ni verŝajne jam antaŭ longe aŭdus pri ĝi. Se ĝi ’stas en la sovaĝaj partoj de la lando, neniu tie bezonus obskuran puton. Eble ne ’kzistas tiaĵo.”

“Ho, sed devas!”respondis Oĵo, certeme;“se ne, la recepto de D-ro Pipt ne postulus ĝin.”

“Vere,”konsentis Doroteo;“kaj se ĝi ’stas ie en la Lando Oz, ni nepre trovos ĝin.”

“Nu, ni nepre serĉos ĝin, certe,”diris la Birdotimigilo.

“Rilate al trovo, ni devos fidi la sorton.”

“Ne faru tion,”petis Oĵo, fervore. “Oni nomas min Oĵo la Misfortuna, sciu.”

Ĉapitro 19. Problemoj pro la totenhotoj

Unu tago da veturado de la Smeralda Urbo portis la bandeton da aventurantoj al la hejmo de Joĉjo Kukurbokapo, kiu estis domo formita el la ŝelo de giganta kukurbo. Joĉjo mem faris ĝin kaj tre fieris pro ĝi. Estis pordo kaj pluraj fenestroj, kaj tra la supron etendiĝis kamentubo kiu kondukis de forneto en la domo. La pordon oni atingis per tri ŝtupoj kaj estis bona planko sur kiu estis aranĝitaj mebloj tre komfortaj.

Estas certe ke Joĉjo Kukurbokapo povus havi multe pli elegantan domon por sia loĝado se li volus, ĉar Ozma amis la stultulon, kiu estis ŝia plej frua akompananto;sed Joĉjo preferis sian kukurban domon, ĉar ĝi bone taŭgis al li, kaj rilate al tio efektive li ne estis vere stulta.

La korpo de ĉi tiu rimarkinda persono konsistis el ligno, branĉoj de arboj diversdimensiaj estis uzitaj tiu-cele. La lignan framon kovris ruĝa ĉemizo —sur ĝi estis blankaj makuloj —blua pantalono, flava veŝto, ĵako el verdo-kaj-oro kaj fortikaj ledaj ŝuoj. La kolo estis akrigita stango sur kiun metiĝis la kukurba kapo, kaj la okuloj, oreloj, nazo kaj buŝo estis ĉizitaj sur la haŭto de la kukurbo, tre simile al ludoĉizaĵo de infano.

La domo de tiu interesa ulo staris en la centro de vasta kukurbokampo, kie la rampoplantoj krekis amase kaj naskis kukurbojn ekstrordinardimensiajn krom la malpligrandajn.

Kelkaj el la kukurboj nun maturiĝantaj sur la plantoj estis preskaŭ grandaj kiel la domo de Joĉjo, kaj li diris al Doroteo ke li intencas aldoni plian kukurbon al sia domego.

La veturantoj estis elkore bonvenigitaj al ĉi tiu kurioza loĝejo kaj invitaj pasigi la nokton tie, kion ili jam planis.

La Miksĉifonan Knabinon multe interesis Joĉjo kaj ŝi ekzamenis lin admire.

“Vi estas tre belaspekta,”ŝi diris;“sed ne tiel vere bela kiel la Birdotimigilo.”

Joĉjo turnis sin, aŭdinte tion, por ekzameni la Birdotimigilon zorge, kaj lia malnova amiko ruze palpebrumis al li per unu pentrita okulo.

“Ne eblas kompreni alies gustojn,”komentis la Kukurbokapo ĝemante. “Maljuna korvo foje diris al mi ke mi estas tre fascina, sed kompreneble eble la birdo eraris.

Mi rimarkas ke la korvoj kutime evitas la Birdotimigilon, kiu siamaniere estas tre honesta ulo, sed pajloplenigita. Mi ne estas pajloplenigita, kiel vi povas vidi;mia korpo estas el bona solida hikorio.”

“Mi adoras plenigaĵojn,”diris la Miksĉifona Knabino.

“Nu, tiurilate, mia kapo estas plena de kukurbosemoj,” deklaris Joĉjo. Mi uzas ilin kiel cerbon, kaj kiam ili estas freŝaj mi estas intelektulo. Ĝuste nun, mi bedaŭras diri, miaj semoj iomete klakas, do mi baldaŭ devos akiri novan kapon.”

“Ho;ĉu vi ŝanĝas vian kapon?”demandis Oĵo.

“Certe. Kukurboj ne estas permanentaj, domaĝe, kaj post kelka tempo ili putras. Tial mi kreskigas tiel grandan kampon da kukurboj —por elekti novan kapon kiam ajn necesas.”

“Kiu ĉizas la vizaĝojn sur ili?”demandis la knabo.

“Mi mem. Mi deprenas mian malnovan kapon, metas ĝin sur tablon antaŭ mi, kaj uzas la vizaĝon kiel modelon.

Kelkfoje mi ĉizas pli bonajn vizaĝojn ol alifoje —pli esprimoplenajn kaj gajajn, sciu —sed mi opinias ke ili ĝenerale bone aspektas.”

Antaŭ ol ŝi komencis la veturon Doroteo pakis dorsosakon en kiu estis bezonaĵoj, kaj tiun dorsosakon la Birdotimigilo portis ligita al sia dorso. La knabineto surportis simplan robon kaj sunkufon, ĉar ŝi sciis ke ili plej taŭgas por veturado. Oĵo ankaŭ kunportis sian korbon, en kiun Ozma plimetis botelon da “Kompletmanĝaj Piloloj”kaj fruktojn.

Sed Joĉjo Kukurbokapo kreskigis multon en sia ĝardeno krom kukurbojn, do li kuiris por ili bonan legomsupon kaj donis al Doroteo, Oĵo kaj Toto, la solaj uloj kiuj bezonis manĝi, kukurbopasteĉon kaj iom da verda fromaĝo. Kiel litojn ili devis uzi la dolĉajn sekigitajn herbojn kiujn Joĉjo ŝutis laŭlonge de unu flanko de la ĉambro, sed tio tre bone kontentigis Doroteon kaj Oĵon. Toto, kompreneble, dormis apud sia mastrineto.

La Birdotimigilo, Ĉifoneroj kaj la Kukurbokapo estis senlacaj kaj ne bezonis dormon, do ili sidis kunparolante dum la tuta nokto;sed ili restis ekster la domo, sub la brilantaj steloj, kaj parolis mallaŭtavoĉe por ne ĝeni la dormantojn. Dum la konversacio la Birdotimigilo klarigis pri ilia serĉo je obskura puto, kaj petis konsilon de Joĉjo pri kie trovi ĝin.

La Kukurbokapo konsideris la temon tre zorge.

“Tio estos malfacila tasko,”diris li, “kaj se mi estus vi mi prenus iun ajn ordinaran puton kaj ĉirkaŭfermus ĝin por mallumigi ĝin.”

“Mi timas ke tio ne taŭgus,”respondis la Birdotimigilo.

“La puto devas esti nature obskura, kaj la akvo devas esti neniam vidinta la taglumon, ĉar alie la magia sorĉo eble tute ne sukcesus.”

“Kiom da akvo vi bezonas?”demandis Joĉjo.

“Cent kvardek du mililitrojn.”

“Kiom estas mililitro?”

“Nu —mililitro estas mililitro, kompreneble,”respondis la Birdotimigilo, kiu ne volis agnoski sian senscion.

“Mi scias!”kriis Ĉiofoneroj. “‘Johano kaj Milio prenis folion —’”

“Ne, ne;tio estas malĝusta,”interrompis la Birdotimigilo.

“Estas du specoj de milioj, mi kredas;unu estas knabino, kaj la alia estas —”

“Manĝaĵo,”diris Joĉjo.

“Ne;mezuro.”

“Kia mezuro?”

“Nu, mi demandos al Doroteo.”

Do la sekvan matenon ili demandis al Doroteo, kaj ŝi diris:

“Mi ne scias precize kiom estas mililitro, sed mi kunportas oran botelon kiu povas enteni duonan litron. Tio estas pli ol cent kvindek mililitroj, mi certas, kaj la Kurbiĝinta

Magiisto povos mem mezuri ĝin laŭvole. Sed kio plej problemas por ni, Joĉjo, estas trovi la puton.”

Joĉjo ĉirkaŭrigardis la pejzaĝon, ĉar li staris en la pordejo de la domo.

“Ĉi tie la lando estas plata, do vi ne trovos obskurajn putojn ĉi tie,”diris li. “Vi devos iri inter la montojn, kie estas rokoj kaj kavernoj.”

“Kaj kie estas tio?”demandis Oĵo.

“En la Kvelula Lando, kiu kuŝas sude de ĉi tie,”responis la Birdotimigilo. “Mi jam de la komenco scias ke ni devos iri al la montoj.”

“Ankaŭ mi,”diris Doroteo.

“Sed —ve! — la Kvelula Lando estas plena de danĝeroj,” deklaris Joĉjo. “Mi mem neniam estis tie, sed —”

“Mi jes,”diris la Birdotimigilo. “Mi frontis la terurajn

Martelkapulojn, kiuj ne havas brakojn kaj batas kiel kaproj; kaj mi frontis la Batalantajn Arbojn, kiuj klinas sin por bati kaj vipi, kaj spertis multajn aliajn aventurojn tie.”

“Ĝi estas sovaĝa lando,”komentis Doroteo, sobre, “kaj se ni iros tien ni certe spertos proprajn problemojn. Sed mi supozas ke ni devos iri tien, se ni volas tiun akvon el la obskura puto.”

Do ili adiaŭis la Kukurbokapon kaj rekomencis sian veturadon, direktante sin nun rekte al la Suda Lando, kie montoj kaj rokoj kaj kavernoj kaj arbaroj kun grandaj arboj abundas. Tiu parto de la Lando Oz, kvankam ĝi apartenis al Ozma kaj devis esti lojala al ŝi, estis tiel sovaĝa kaj apartigita ke multaj strangaj popoloj kaŝis sin en ĝiaj ĝangaloj kaj vivis siamaniere, tute sen scio ke ili havas

Reganton en la Smeralda Urbo. Se oni lasis ilin neĝenitaj, tiuj uloj neniam ĝenis la loĝantojn de la cetero de Oz, sed invadantojn tra fis multaj danĝeroj de ili.

Necesis dutaga veturo de la domo de Joĉjo Kukurbokapo al la rando de la Kvelula Lando, ĉar nek Doroteo nek Oĵo povis tre rapide marŝi kaj ili ofte haltis apud la vojo por ripozi. La unuan nokton ili dormis sur la larĝaj kampoj, inter la ranunkoloj kaj lekantetoj, kaj la Birdotimigilo kovris la infanojn per gaza litkovrilo el sia dorsosako, por ke ne malvarmigu ilin la noktaero. Ĉirkaŭ la vespero de la dua tago ili atingis sablan ebenaĵon kie marŝado estis malfacila; sed iom distance de si ili vidis grupon de palmoj, kun multaj kuriozaj nigraj makuletoj sub si;do ili plupaŝis brave por atingi tiun lokon antaŭ la noktiĝo kaj pasigi la nokton ŝirmate de la arboj.

La nigraj makuloj pligrandiĝis dum ili antaŭeniris, kaj kvankam la lumo estis neforta Doroteo opiniis ke ili aspektas grandaj kaldronoj renversitaj. Tuj preter tiu loko estis disa aro da gigantaj, malglataj rokoj, kiuj sin levis al la malantaŭaj montoj.

Niaj veturantoj preferis provi grimpi tiujn rokojn dum taglumo, kaj ili komprenis ke dum kelka tempo ĉi tiu estos ilia lasta nokto sur la ebenaĵo.

Krepuskolumo jam komenciĝis kiam ili atingis la arbojn, sub kiuj estis la nigraj rondaj objektoj kiujn ili rimarkis el tre for. Dekoj estis dise metitaj kaj Doroteo klinis sin apud unu, kiu estas proksimume same alta kiel ŝi, por pli detale ekzameni ĝin. Dum ŝi faris tion la supro ekmalfermiĝis kaj elaperis malhela ulo, kiu sin levis etendiĝante en la aeron kaj poste faligis sin sur la teron tuj apud la knabineto. Plia kaj plia elsaltis el la ronda, potsimila loĝejo, dum el ĉiuj aliaj nigraj objektoj venis saltante pli da uloj —tre similaj al saltludiloj kiam oni malriglas la kestojn —ĝis plena cento staris kuniĝinte ĉirkaŭ nian grupeton da veturantoj.

Doroteo jam trovis ke ili estas homoj, etaj kaj strangaformaj, tamen homoj. Ilia haŭto estis malhela kaj ilia hararo staris rekte, kvazaŭ dratoj, kaj estis brile skarlata. Iliaj korpoj estis nekovritaj escepte de haŭtoj ligitaj ĉirkaŭ iliaj talioj kaj ili portis braceletojn sur siaj maleoloj kaj pojnoj, kaj kolĉenojn, kaj grandajn pendantajn orelringojn.

Toto kaŭris apud sia mastrino kaj muĝis kvazaŭ al li tute ne plaĉas tiuj strangaj uloj. Ĉifoneroj komencis murmuri ion pri “salte, palte, kalte, bum!”sed neniu atentis ŝin. Oĵo tenis sin tre proksime al la Birdotimigilo kaj la Birdotimigilo tenis sin tre proksime al Doroteo;sed la knabineto turnis sin al la kuriozaj uloj kaj demandis:

“Kiuj vi estas?”

Ili respondis tiun demandon kune, kiel ia ĉantanta ĥoro, kaj la vortoj estis ĉi tiuj:

“Ni estas gajaj Totenhotoj, Kaj al ni ne plaĉas tago; Ni ĝoje festas dum nokto restas; Kure saltas ĉiu ago.

Eviti sunon, saluti lunon

Ni volas forte, neniam lame; Do ĉi tie Totenhotoj pie

Atendas lunon, ĉiam same.

Je ĉiu fojo plenigas ĝojo

Kaj ankaŭ petolado nin.

Sed se vi ludos dum ni apudos

Ni ĉiam bone traktos vin.”

“Salutojn al vi, Totenhotoj,”diris la Birdotimigilo solene.

“Sed ne supozu ke ni ludos kun vi dum la tuta nokto, ĉar ni veturadis dum la tuta tago kaj kelkaj el ni estas tre lacaj.”

“Kaj ni ne povos luti la lunon,”aldonis la Miksĉifona Knabino. “Ni ne estas su fiĉe altaj.”

Tiujn komentojn salutis laŭtaj ridoj de la petolemuloj kaj unu kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj mire ĝi trovis ke estas tre facile ĉirkaŭsvingadi la pajloplenigiton. Do la Totenhoto levis la Birdotimigilon alte en la aeron kaj ĵetis lin trans la kapojn de la amaso. Iu kaptis lin kaj reĵetis lin, kaj kriante pro ĝojo ili plu tiel ĵetadis la Birdotimigilon tien kaj reen, kvazaŭ li estus pilko.

Baldaŭ alia petolulo prenis Ĉifonerojn kaj komencis ĵetadi ŝin sammaniere. Ili trovis ŝin iom pli peza ol la Birdotimigilo tamen ankoraŭ su fiĉe malpeza por ĵeti ŝin kvazaŭ sofkusenon, kaj ili multe ĝuis sian ludon ĝis kiam Doroteo, kolera kaj indigna pro ilia traktado de ŝiaj amikoj, kuris inter la Totenhotojn kaj komencis bati kaj puŝi ilin ĝis ŝi savis la Birdotimigilon kaj la Miksĉifonan Knabinon kaj tenis ilin proksime al si, unu ĉe ĉiu flanko. Eble ŝi ne tiel facile sukcesus venki la petolulojn se Toto ne helpus, bojante kaj mordante cele iliajn nekovritajn krurojn ĝis ili volonte fuĝis de lia atako. Rilate al Oĵo, kelkaj el la uloj provis ĵeti ankaŭ lin, sed trovinte lian korpon tro peza ili surteren ĵetis lin kaj vico de la petoluloj sidis sur li kaj tenis lin por ke li ne helpu la bataladon de Doroteo.

La malgrandajn brunulojn multe surprizis la atako farata de la knabino kaj la hundo, kaj unu-du kiuj estis plej forte frapitaj komencis plori. Post tio ili subite kriis, ĉiuj kune, kaj ekmalaperis en siajn diversajn domojn, kies suproj fermiĝis per aro da klakoj kiuj sonis kiel aro da eksplodantaj piroteknikaĵoj.

La aventurantoj nun trovis sin solaj, kaj Doroteo demandis maltrankvile:

“Ĉu iu estas vundita?”

“Ne mi,”respondis la Birdotimigilo. “Ili bone skuis mian pajlon kaj eligis la bulojn. Mia stato estas nun grandioza kaj mi vere dankas la Totenhotojn pro ilia afabla traktado de mi.”

“Mi iom same sentas,”diris Ĉifoneroj. “Mia katuna plenigaĵo multe sagis dum la tago da marŝado kaj ili disskuis ĝin tiel ke mi nun sentas min dika kiel kolbaso. Sed la ludado estis iom malmilda kaj ĝi jam tute ne plu plaĉis al mi, kiam vi intervenis.”

“Ses el ili sidis sur mi,”diris Oĵo, “sed ĉar ili estas tre malgrandaj ili ne multe dolorigis min.”

Ĝuste tiam la tegmento de la domo antaŭ ili malfermiĝis kaj Totenhoto eletendis sian kapon, tre zorge, kaj rigardis la fremdulojn.

“Ĉu vi ne povas elteni ŝercon?”li demandis, riproĉe;“ĉu vi tute ne havas kapablon amuziĝi?”

“Se mi havus tian kvaliton,”respondis la Birdotimigilo, “via popolo jam delonge estus elbatinta ĝin. Sed mi ne gardas malamon. Mi pardonas vin.”

“Ankaŭ mi,”aldonis Ĉifoneroj. “Tio estas, se vi bone kondutos de nun.”

“Ni nur iom forte ludis, nenio pli,”diris la Totenhoto.

“Sed la demando ne estas ĉu ni bone kondutos, sed ĉu vi bone kondutos. Ni ne povos resti enfermitaj dum la tuta nokto, ĉar jen nia ludotempo;nek ni volas eliri kaj esti maĉataj de sovaĝa besto aŭ batataj de kolera knabino. Tiu batado ege dolorigas;kelkaj el miaj parencoj ploras pro ĝi.

Do jen nia propono: vi lasu nin netuŝataj kaj ni lasos vin netuŝataj.”

“Vi komencis,”deklaris Doroteo.

“Nu, vi finis, do ni ne kverelu pri la afero. Ĉu ni povos reeliri?Aŭ ĉu vi restas kruela kaj batema?”

“Ni kompromisu,”diris Doroteo. “Ni ĉiuj estas lacaj kaj volas dormi ĝis la mateno. Se vi permesos nin eniri vian domon, kaj resti tie ĝis la tagiĝo, vi povos ludi ekstere laŭvole.”

“Konsentite!”kriis la Totenhoto fervore, kaj li faris kuriozan fajfosonon kiu saltigis lian popolon el iliaj domoj ĉiu flanke. Kiam la domo antaŭ ili estis vaka, Doroteo kaj

Oĵo klinis sin super la truon kaj enrigardis, sed povis vidi nenion ĉar estis tro senlume. Sed se la Totenhotoj dormis tie dum la tuta tago la infanoj opiniis ke ili povos dormi tie dum la nokto, do Oĵo subeniris kaj trovis ke la planko ne estas tre profunda.

“Mola kuseno kovras la tutan plankon,”diris li. “Envenu.”

Doroteo transdonis Toton al la knabo kaj poste mem engrimpis. Post ŝi venis Ĉifoneroj kaj la Birdotimigilo, kiuj ne volis dormi sed kiuj preferis resti for de la petolemaj Totenhotoj.

Ŝajne ne estis mebloj en la ronda loĝejo, sed molaj kusenoj estis dismetitaj sur la planko kaj ili trovis ke tiuj estas tre komfortaj litoj. Ili ne fermis la truon en la tegmento sed lasis ĝin malfermita por ke envenu aero. Ankaŭ envenis la krioj kaj senĉesa ridado de la petolemaj Totenhotoj ludantaj ekstere, sed Doroteo kaj Oĵo, lacaj pro sia veturo, baldaŭ profunde dormis.

Tamen Toto tenis unu okulon malfermita kaj faris nelaŭtajn minacajn muĝojn kiam ajn la bruo farata de la uloj ekstere fariĝis tro ĝena;kaj la Birdotimigilo kaj la Miksĉifona Knabino sidis apogate de la muro kaj konversaciis flustre dum la tuta nokto. Neniu ĝenis la veturantojn ĝis la tagiĝo, kiam ensaltis la Totenhoto kiu posedas la loĝejon kaj petis ilin eliri el lia domo.

Ĉapitro 20. Jup kaptita

Dum ili pretiĝis foriri, Doroteo demandis:“Ĉu vi povas informi nin pri kie estas obskura puto?”

“Pri tio ni neniam aŭdis,”diris la Totenhoto.

“Ni estas vekaj plejparte en la mallumo, kaj dormas dum la taglumo; sed ni neniam vidis obskuran puton, nek ion similan.”

“Ĉu iu loĝas sur tiuj montoj preter ĉi tie?” demandis la Birdotimigilo.

“Multaj homoj. Sed prefere ne vizitu ilin. Ni neniam iras tien,”estis la respondo.

“Kiaj estas tiuj homoj?”Doroteo demandis.

“Ne scias. Oni ordonis ke ni fortenu nin de la montaj vojoj, do ni obeas.

Ĉi tiu sabla dezerto estas su fiĉe bona por ni, kaj oni ne ĝenas nin ĉi tie,”deklaris la Totenhoto.

Do ili foriris de la viro kiu komfortigis sin en sia malluma loĝejo por dormi, kaj eliris en la sunlumon, prenante la padon kiu kondukis al la rokoplenaj lokoj. Ili baldaŭ trovis la grimpadon malfacila, ĉar la rokoj estis malglataj kaj plenaj de akraj pintoj kaj randoj kaj nun tute ne plu estis pado. Rampante tie kaj tie inter la rokegoj ili senhalte pluiris, malrapide ili altiĝis pli kaj pli ĝis fine ili atingis grandan fendon en parto de la monto, kie la roko ŝajne disfendiĝis kaj lasis altajn murojn ĉiu flanke.

“Eble ni iru ĉidirekte,”proponis Doroteo;“estas multe pli facile marŝi ol transgrimpi la montetojn.”

“Kion pri tiu a fiŝo?”demandis Oĵo.

“Kiu a fiŝo?”ŝi demandis.

La Manĝtula knabo indikis kelkajn vortojn pentritajn sur la muro de roko apud ili, kiun ne rimarkis Doroteo. La vortoj diris:

“ATENTU: JUP!”

La knabino okulumis tiun a fiŝon dum momento kaj poste turnis sin al la Birdotimigilo, demandante:

“Kiu estas Jup;aŭ kio estas Jup?”

La pajlulo gapneis. Poste ŝi rigardis Toton kaj la hundo diris “Vuf!”

“Nure eblos sciiĝi se ni antaŭeniros.”diris Ĉifoneroj.

Ĉar tio estas tute vera, ili antaŭeniris. Dum ili antaŭeniris, la rokaj muroj ĉiu flankaj pli kaj pli altiĝis. Baldaŭ ili atingis plian a fiŝon, kiu diris:

“AVERTO: JUP KAPITA.”

“Nu, rilate al tio,”komentis Doroteo, “se Jup estas kaptita ne necesas avertiĝi pri li. Negrave kiu estas Jup, mi multe preferas ke li estu kaptita ol kuranta libere.”

“Ankaŭ mi,”konsentis la Birdotimigilo, kapjesigante sian surpentritan kapon.

“Sed,”diris Ĉifoneroj penseme:

“Jup-te-hup-te-lup-te-gup!

Kial estas pasto en la sup’?

Nin avertas, sed ni certas, Ni lertas iri al la Jup.”

“Ve!Ĉu vi fartas iom mise, ĝuste nun?”Doroteo demandis al la Miksĉifona Knabino.

“Ne misfarta, freneza,”diris Oĵo. “Kiam ŝi diras tiaĵojn, mi estas certa ke ŝia cerbo iel difektiĝis kaj misfunkcias.”

“Mi ne komprenas kial oni avertas nin pri la Jup se li ne estas danĝera,”komentis la Birdotimigilo perplekse.

“Ne gravas;ni informiĝos plene pri li kiam ni atingos lin,”respondis la knabineto.

La mallarĝa kanjono turniĝis kaj tordiĝis tien kaj tien, kaj la fendo estis tiom mallarĝa ke ili povis tuŝi ambaŭ murojn samtempe kiam ili etendis siajn brakojn. Toto antaŭenkuris, petolante lude, sed subite li sonigis akran timbojon kaj revenis kurante al ili kun la vosto inter la kruroj, kion faras hundoj timoplenaj.

“Ha,”diris la Birdotimigilo, kiu gvidis, “evidente ni estas proksime al Jup.”

Ĝuste tiam, dum li ĉirkaŭiris akutan angulon, la pajlulo ekhaltis tiel subite ke la aliaj ĉiuj fraprenkontis lin.

“Kio estas?”demandis Doroteo, starante sur siaj piedpintoj por rigardi trans lian ŝultron. Sed kiam ŝi vidis kio estas ŝi kriis “Ho!”per miregoplena tono.

En unu el la rokmuroj —tiu maldekstre de ili —granda kaverno estis ĉizita, kaj antaŭ ĝi estis vico de dikaj feraj stangoj, kies suproj kaj malsuproj estis firme fiksitaj en la solida roko. Super tiu kaverno estis granda a fiŝo, kiun

Doroteo legis tre scivole, laŭte parolante la vortojn por ke ĉiuj sciu kion la vortoj diras:

“SINJORO JUP —LIA KAVO

La Plej Granda Sovaĝa Giganto Kaptita.

Alto, 7 Metroj —(Tamen li ne uzas subteran trajnon.)

Pezo, 750 Kilogramoj —(sed ki’logas?)

Aĝo, 400 Jaroj ‘kaj eĉ pli’(kiel diras reklamoj).

Temperamento, Terura kaj Feroca —(Sed ne dum li dormas.)

Apetito, Nesatigebla —(Preferas Viandajn Homojn kaj

Oranĝan Marmeladon.)

FREMDULOJ PROKSIMIĜANTAJ AL ĈI TIU KAVO

PRENAS SUR SIN LA RISKON!

P. S. — Ne mem provizu al la Giganto Manĝon.”

“Tute bone,”diris Oĵo, ĝemante;“ni retroiru.”

“La vojo estas longa,”deklaris Doroteo.

“Tiel estas,”komentis la Birdotimigilo, “kaj necesos tede rampi trans tiujn akrajn rokojn se ni ne povos uzi ĉi tiun padon. Mi opinias ke plej bone estos preterkuri la kavon de la Giganto kiel eble plej rapide. Ŝajne Sinjoro Jup ĝuste nun dormas.”

Sed la Giganto ne dormis. Li subite aperis en la antaŭo de sia kaverno, ekkaptis la ferajn stangojn per siaj grandaj harkovritaj manoj kaj skuis ilin ĝis ili bruis en siaj ingoj.

Jup estis tiom alta ke niaj amikoj devis dorsen klini siajn kapojn por rigardi lian vizaĝon, kaj ili rimarkis ke li estas vestita nur per palruĝa veluro, kun arĝentaj butonoj kaj brodaĵoj. La botoj de la Giganto estis el palruĝa ledo havanta kvastojn kaj lia ĉapelo estis ornamita per enorma palruĝa strutoplumo, tre zorge bukligita.

“Jo-ho!”li diris per profunda basa voĉo;“mi flaras manĝon.”

“Mi kredas ke vi eraras,”respondis la Birdotimigilo.

“Nenia oranĝa marmelado troviĝas ĉi tie.”

“Ha, sed mi manĝas ankaŭ aliaĵojn,”asertis Sinjoro Jup.

“Nu, mi manĝas ilin kiam mi povas akiri ilin. Sed ĉi tiu estas soleca loko, kaj jam de multaj jaroj nenia bona viando pasas mian kavon, do mi malsatas.”

“Ĉu do vi jam de multaj jaroj ne manĝas?”demandis Doroteo.

“Nur ses formikojn kaj unu simion. Mi supozis ke la simio gustos simile al viandaj homoj, sed la gusto estis diferenca. Mi esperas ke vi gustos pli bone, ĉar vi aspektas dikaj kaj molkarnaj.”

“Ho, mi ne estos manĝita,”diris Doroteo.

“Kial ne?”

“Mi restos ekster via atingopovo,”ŝi respondis.

“Senkorulino!”ploris la Giganto, denove skuante la barilojn. “Pripensu de kiom da jaroj mi ne manĝas eĉ unu dikan knabineton!Oni diras ke la kosto de viando plialtiĝas, sed se mi sukcesos kapti vin mi certas ke la viando malaltiĝos. Kaj mi kaptos vin se mi povos.”

Dirante tion la Giganto puŝis siajn dikajn brakojn, kiuj aspektis arbotrunkoj (sed arbotrunkoj ne surhavas palruĝan veluron)inter la ferajn stangojn, kaj la brakoj estis su fiĉe longaj por tuŝi la kontraŭan muron de la roka pasejo. Post tio li etendis ilin laŭeble plej proksimen al niaj veturantoj kaj trovis ke li preskaŭ povas tuŝi la Birdotimigilon —sed nur preskaŭ.

“Iomete pliproksimiĝu, bonvole,”petegis la Giganto.

“Mi estas Birdotimigilo.”

“Birdotimigilo?Uĥ!Laŭ mi eĉ ne pajleron valoras birdotimigilo. Kiu estas tiu brile bunta delikataĵo malantaŭ vi?”

“Mi?”demandis Ĉifoneroj. “Mi estas Miksĉifona Knabino, kaj min plenigas katuno.”

“Ve,”ĝemis la Giganto, ĉagrenite;“tio reduktas mian manĝon de kvar al du —kaj la hundo. Mi ŝparos la hundon por manĝi ĝin kiel deserton.”

Toto graŭlis, kaj zorge restis tre for.

“Retroiru,”diris la Birdotimigilo al la uloj malantaŭ li.

“Ni reiru iom kaj diskutu ĉi tion.”

Do ili turnis sin kaj ĉirkaŭiris la angulon de la pasejo, kie la kavo ne plu estis videbla kaj Sinjoro Jup ne povis aŭdi ilin.

“Mia plano,”komencis la Birdotimigilo, kiam ili haltis, “estas kuregi preter la kavon, rapidege.”

“Sed li kaptus nin,”diris Doroteo.

“Nu, li nur povas kapti po unu, kaj mi iros la unua.

Tuj kiam li kaptos min vi aliaj povos preterpasi lin kaj iri ekster lian kaptopovon, kaj li baldaŭ liberigos min ĉar mi ne estas manĝebla.”

Ili decidis provi tiun planon, kaj Doroteo prenis Toton en siajn brakojn, por protekti lin. Ŝi tuj sekvis la Birdotimigilon. Poste sekvis Oĵo, kaj Ĉifoneroj estis la lasta el la kvaro. Iliaj koroj batis iom pli rapide ol kutime kiam ili reproksimiĝis al la kavo de la Giganto, ĉifoje moviĝante antaŭen tre rapide.

La rezulto estis kia antaŭvidis la Birdotimigilo. Sinjoro Jup miregis vidante ilin kvazaŭ fluge kuri al li, kaj ĵetante siajn brakojn tra la barilojn li ekkaptis la Birdotimigilon firme. La sekvan momenton li ekrekonis, pro la bruo de la pajlo inter liaj fingroj, ke li kaptis la nemanĝeblan ulon, sed dum tiu momento da hezito, Doroteo kaj Oĵo pasis la Giganton kaj fariĝis neatingeblaj. Kriante pro kolerego la monstro ĵetis la Birdotimigilon je ili per unu mano kaj ekkaptis Ĉifonerojn per la alia.

La kompatinda Birdotimigilo turniĝante flugis tra la aero kaj estis tiel lerte celigita ke li batis la dorson de Oĵo kaj faligis la knabon, kap-trans-pieden, kaj li poste faligis

Doroteon kaj ankaŭ ŝin batĵetis al la tero. Toto flugis de la brakoj de la knabineto kaj surteriĝis iom antaŭ ŝi, kaj ĉiuj estis tiel konfuzitaj ke ili bezonis momenton antaŭ ol ili povis resurpiediĝi. Kiam ili faris tion ili turnis sin por rigardi la kavon de la Giganto, kaj tiumomente la feroca Sinjoro

Jup ĵetis la Miksĉifonan Knabinon je ili.

Surteren refalis ĉiuj tri, amase, kun Ĉifoneroj plejsupre.

La Giganto muĝis tiel terure ke dum kelka tempo ili timis ke li liberiĝis, sed ne. Do ili sidis sur la vojo kaj rigardis unu la alian iom perpleksmaniere, kaj poste komencis senti ĝojon.

“Ni sukcesis!”kriis la Birdotimigilo, kontente. “Kaj nun ni estas liberaj kaj povos laŭvole foriri.”

“Sinjoro Jup estas tre malĝentila,”deklaris Ĉifoneroj. “Li fie skuis min. Bonfortune miaj kudraĵoj estas tre firmaj kaj fortaj, ĉar tia malmilda trakto povus ŝiri mian tutan dorson.”

“Permesu ke mi pardonpetu nome de la Giganto,”diris la Birdotimigilo, surpieden levante la Miksĉifonan Knabinon kaj senpolvigante ŝian jupon per siaj pajloplenaj manoj.

“Sinjoro Jup estas plene nekonata de mi, sed mi timas, pro lia malĝentila konduto, ke li ne estas ĝentlemano.”

Doroteo kaj Oĵo ridis pro tiu deklaro kaj Toto bojis kvazaŭ komprenante la ŝercon, kaj post tio ĉiuj sentis sin pli bonspiritaj kaj gaje rekomencis la marŝadon.

“Kompreneble,”diris la knabineto, kiam ili jam iom longe tramarŝis la pasejon, “por ni estis bonfortune ke la Giganto estis enkaĝigita;ĉar, se li estus libera, li —li —”

“Eble, tiuokaze, li ne plu estus malsata,”diris Oĵo sobre.

Ĉapitro 21. Sult Saltulo la championo

Necesis ke ili havu multe da kuraĝo por grimpi tiom da rokoj, ĉar elirinte la kanjonon ili renkontis pli da rokaj montetoj grimpendaj. Toto povis salti de unu roko al alia tute facile, sed la aliaj devis rampi kaj grimpi tre atente, tiel ke post plena tago da tia laboro Doroteo kaj Oĵo trovis sin tre lacaj.

Dum ili rigardis supren al la granda amaso da falintaj rokoj kovrantaj la krutan deklivon, Doroteo ĝemetis kaj diris:

“La grimpo ’stos aĉe malfacila, Birdotimigilo. Se nur ni povus trovi la obskuran puton sen tiom da malfacilo.”

“Supozu,”diris Oĵo, “ke vi restos ĉi tie kaj mi grimpos, ĉar ni ja serĉas la obskuran puton nur por mi. Poste, se mi nenion trovos, mi revenos al vi.”

“Ne,”respondis la knabineto, firme kapskuante nee, “ni ĉiuj kuniros, ĉar tiel ni povos helpi unu la alian. Se vi irus sola, vi povus renkonti akcidenton, Oĵo.”

Do ili komencis grimpi kaj efektive trovis ke estas malfacile, dum parto de la vojo. Sed baldaŭ, rampinte trans la grandajn rokegojn, ili trovis padon ĉe siaj piedoj kiu malrekte iradis inter la amasoj da rokoj kaj estis tute plata kaj facile surtretata. Ĉar la pado iom post iom supreniris la monton, kvankam nerekte, ili decidis laŭiri ĝin.

“Nepre ĉi tiu estas la vojo al la Lando de la Saltuloj,” diris la Birdotimigilo.

“Kiuj estas la Saltuloj?”demandis Doroteo.

“Uloj pri kiuj rakontis al mi Joĉjo Kukurbokapo,”li respondis.

“Mi ne aŭdis lin,”respondis la knabino.

“Ne;vi dormis,”klarigis la Birdotimigilo. “Sed li diris al Ĉifoneroj kaj mi ke la Saltuloj kaj la Kornuloj loĝas sur ĉi tiu monto.”

“Li diris ke en la monto,”deklaris Ĉifoneroj;“sed kompreneble li celis diri ke sur ĝi.”

“Ĉu li ne diris kiaj estas la Saltuloj kaj Kornuloj?” demandis Doroteo.

“Ne;li diris nur ke ili estas du apartaj nacioj, kaj ke la Kornuloj estas la plej gravaj.”

“Nu, se ni ’ros al ilia lando ni plene sciiĝos pri ili,”diris la knabino. “Sed mi neniam aŭdis Ozman mencii tiujn ulojn, do ili ne povas esti tre gravaj.”

“Ĉu ĉi tiu monto estas en la Lando Oz?”demandis Ĉifoneroj.

“Kompreneble,”respondis Doroteo. “Ĝi estas en la Suda

Lando de la Kveluloj. Kiam oni atingas la randon de Oz, ĉiudirekte, nenio plia estas videbla. Iam oni povis vidi sablan dezerton tute ĉirkaŭ Oz;sed nun estas mals’mile, kaj neniuj aliaj uloj povas vidi nin, same kiel ni ne povas vidi ilin.”

“Se la monto estas regata de Ozma, kial ŝi ne scias pri la Saltuloj kaj la Kornuloj?”Oĵo demandis.

“Nu, ĝi estas felando,”klarigis Doroteo, “kaj multaj kuriozaj uloj loĝas en lokoj tiel forkaŝitaj ke la loĝantoj de la Smeralda Urbo neniam eĉ aŭdis pri ili. En la mezo de la lando estas mals’mile, sed kiam oni proksimiĝas al la randoj oni neeviteble renkontas kuriozajn anguletojn kiuj surprizas. Mi scias, ĉar mi jam multe veturis en Oz, kaj ankaŭ la Birdotimigilo.”

“Jes,”agnoskis la pajlulo, “mi jam fariĝis tre sperta veturanto dum mia vivo, kaj al mi plaĉas esplori nekonatajn lokojn. Mi trovas ke mi lernas multe pli per veturado ol per restado en la hejmo.”

Dum tiu konversacio ili marŝadis laŭ la kruta pado kaj nun trovis sin tute vere sur la monto. Ili povis vidi nenion ĉirkaŭ si, ĉar la rokoj apud ilia pado estis pli altaj ol iliaj kapoj. Nek ili povis vidi longe antaŭen, ĉar la pado estis tre malrekta. Sed subite ili ekhaltis, ĉar la pado finiĝis kaj ne estis loko por antaŭeniro. Antaŭ ili granda roko kuŝis laŭ la flanko de la monto, kaj tio tute blokis la vojon.

“Tamen ne estus pado se ĝi ne kondukus ien,”diris la Birdotimigilo, sulkigante sian frunton per profunda pensado.

“Sed ni ja estas ie, ĉu ne?”demandis la Miksĉfona

Knabino, ridante pro la perplekseco de la aliaj.

“Pad’blokita, voj blokita, Kaj jen senkulpa mi dokita, Ja ne almoze;sed kurioze, Pordo mankas eĉ hokita.”

“Ĉesu, Ĉifoneroj,”diris Oĵo. “Vi nervozigas min.”

“Nu,”diris Doroteo, “volonte mi iomete ripozos, ĉar la pado ’stas aĉe kruta.”

Parolante ŝi apogis sin per la rando de la granda roko kiu blokas ilin. Surprize al ŝi ĝi malrapide svingiĝis malantaŭen kaj montris malantaŭ si nigran truon kiu aspektis la buŝo de tunelo.

“Nu, jen kien kondukas la pado!”ŝi kriis.

“Tiel estas,”respondis la Birdotimigilo. “Sed, ĉu ni volas iri kien iras la pado?”

“Ĝi estas subtera;tute interne de la monto,”diris Oĵo, rigardante en la senluman truon. “Eble estas puto tie;kaj, se jes, nepre ĝi estas obskura.”

“Nu, vi plene pravas!”kriis Doroteo fervore. “Ni eniru, Birdotimigilo;ĉar se aliaj eniris, ankaŭ ni povos egale bone eniri.”

Toto enrigardis kaj bojis, sed li ne kuraĝis eniri antaŭ ol la Birdotimigilo kuraĝe eniris la unua. Ĉifoneroj tuj sekvis la pajlulon, kaj poste Oĵo kaj Doroteo timide paŝis en la tunelon. Tuj kiam ili ĉiuj preterpasis la grandan rokon, ĝi malrapide turniĝis kaj replenigis la aperturon;sed nun ili ne plu estis en mallumo, ĉar milda roza lumo ebligis ke ili ĉirkaŭvidu tute klare.

Temis nur pri koridoro, su fiĉe larĝa por ke oni marŝu duope —kun Toto inter ili —kaj ĝi havis altan arkan tegmenton. Ili ne povis vidi el kie venas la lumo kiu iluminas la lokon tiel plaĉe, ĉar lampoj nenie estis videblaj.

La koridoro kondukis rekte dum kelka distanco kaj poste turniĝis dekstren kaj denove akre maldekstren, kaj post tio ĝi reiris rekte. Sed ne estis de flankaj koridoroj, do ili ne povis erari pri la direkto.

Post iom da marŝado, Toto, kiu antaŭeniris, komencis laŭte bojadi. Ili kuris ĉirkaŭ kurbiĝon por vidi kio okazas kaj trovis viron sidanta sur la planko de la koridoro kaj apoganta sian dorson per la muro. Li verŝajne dormis antaŭ ol la bojado de Toto vekis lin, ĉar nun li frotas siajn okulojn kaj laŭeble plej mire rigardas la hundon.

Io pri tiu viro malkontentigis Toton, kaj kiam li malrapide surpiediĝis ili vidis kio estas. Li havis nur unu kruron, tuj en la mezo de sia ronda dika korpo;sed ĝi estis fortika kruro kaj havis larĝan platan piedon ĉe sia malsupro, sur kiu la viro videble tre bone staris. Li neniam havis pli ol tiun unusolan kruron, kiu aspektis iom kvazaŭ piedestalo, kaj kiam Toto alkuris kaj provis kapti la maleolon de la viro li saltetis unue unudirekte kaj poste alidirekte tre aktive, aspektante tiom timoplena ke Ĉifoneroj laŭte ridis.

Kutime Toto estis tre bonkonduta hundo, sed ĉifoje li koleris kaj provis mordi la kruron de la viro plurfoje. Tio multe timigis la kompatindulon, kaj saltetante for de Toto li subite senekvilibriĝis kaj falis pied-super-kapen sur la plankon. Sed kiam sidiĝinte li piedbatis Toton surnaze, Doroteo antaŭkuris kaj kaptis la kolumon de Toto, retenante lin.

“Ĉu vi cedas?”ŝi demandis al la viro.

“Kiu?Ĉu mi?”demandis la Saltulo.

“Jes;vi,”diris la knabineto.

“Ĉu mi estas kaptita?”li demandis.

“Kompreneble. Mia hundo kaptis vin,”ŝi diris.

“Nu,”respondis la viro, “se mi estas kaptita mi devas cedi, ĉar tiel konvenas. Mi volas fari ĉion konvene, ĉar tio multe helpas eviti problemojn.”

“Jes, vere,”diris Doroteo. “Bonvolu diri al ni kiu vi estas.”

“Mi estas Sult Saltulo —Sult Saltulo, la Ĉampiono.”

“Ĉampiono pri kio?”ŝi demandis surprizite.

“Ĉampiona baraktisto. Mi estas tre forta viro, kaj tiu feroca besto kiun vi tiom afable retenas estas la sola vivanto kiu iam venkis min.”

“Kaj vi estas Saltulo?”ŝi pludiris.

“Jes. Mia popolo loĝas en granda urbo ne tre for de ĉi tie. Ĉu vi deziras viziti ĝin?”

“Mi ne estas certa,”ŝi diris hezitante. “Ĉu vi havas obskurajn putojn en via urbo?”

“Mi kredas ke ne. Ni havas putojn, sciu, sed ili estas bone iluminataj, kaj sen disputo bone iluminata puto ne povas esti obskura. Sed eble ekzistas tre obskura puto en la Kornula Lando, kiu estas nigra makulo sur la faco de la tero.”

“Kie estas la Kornula Lando?”Oĵo demandis.

“Ali flanke de la monto. Estas barilo inter la Saltula Lando kaj la Kornula Lando, kaj pordo en la barilo;sed oni ne povas trairi nuntempe, ĉar ni militas kontraŭ la Kornuloj.”

“Domaĝe,”diris la Birdotimigilo. “Pro kio?”

“Nu, unu el ili tre insulte komentis pri mia popolo. Li diris ke al ni mankas subteno ĉar ni havas nur po unu kruron. Mi ne komprenas kiel kruroj iel rilatas al subtenado.

La Kornuloj havas po du krurojn, same kiel vi. Ŝajnas al mi ke tio estas troa kruro.”

“Ne,”deklaris Doroteo, “la kvanto estas tute ĝusta.”

“Vi ne bezonas ilin,”oponis la Saltulo obstine. “Vi havas po nur unu kapon, kaj unu korpon, kaj unu nazon kaj unu buŝon. Du kruroj estas tute nenecesaj, kaj ili malbeligas la aspekton.”

“Sed kiel vi povas marŝi per nur unu kruro?”demandis Oĵo.

“Marŝi!Kiu volas marŝi?”kriis la viro. “Marŝado estas tre mallerta maniero veturi. Mi saltas, kaj ankaŭ mia tuta popolo. Estas multe pli gracie kaj agrable ol permarŝe.”

“Mi ne konsentas kun vi,”diris la Birdotimigilo. “Sed diru al mi, ĉu eblas trairi en la Kornulan Landon sen trairi la urbon de la Saltuloj?”

“Jes;ekzistas alia pado de la roka ebenaĵo, ekster la monto, kaj tiu kondukas rekte al la enirejo de la Kornula Lando. Sed la vojo estas longa, do estas preferinde veni kun mi. Eble ili permesos ke vi trairu la pordon;sed ni anticipas konkeri ilin ĉiposttagmeze, se ni havos liberan tempon, kaj post tio vi povis trairi laŭvole.”

Ili opiniis ke estas plej bone akcepti la konsilon de la Saltulo, kaj ili petis ke li gvidu ilin. Tion li faris per aro da saltoj, kaj li tiel rapide movis sin tiumaniere ke la dukruruloj devis kuri por akompani lin.

Ĉapitro 22. La shercemaj kornuloj

Post nelonge ili foriris el la koridoro kaj atingis grandan kavon, tiel altan ke nepre ĝi preskaŭ atingis la supron de la monto en kiu ĝi kuŝas. Ĝi estis grandioza kavo, iluminata per la milda nevidebla lumo, tiel ke ĉio en ĝi estis klare videbla.

La muroj estis el polurita marmoro, blankaj kun trairantaj delikatkoloraj strioj, kaj la tegmento estis arka kaj ĉizita per desgnoj kaj fantaziaj kaj belaj.

Konstruita sub tiu vasta kupolo estis bela vilaĝo — ne tre granda, ĉar laŭaspekte estis ne pli ol ensume kvindek domoj — kaj la loĝejoj estis el marmoro kaj artisme planitaj. Neniuj herbo nek floroj nek arboj kreskis en ĉi tiu kavo, do la kortoj ĉirkaŭantaj la domojn estis plataj kaj glataj kaj ĉirkaŭ ili estis malaltaj muroj por indiki la bordojn.

En la stratoj kaj la kortoj de la domoj estis multaj homoj, el kiuj ĉiuj havis po unu kruron kiu kreskis de sub la korpo kaj ĉiuj saltadis tien kaj tien kien ajn ili movis sin. Eĉ la infanoj staris firme sur siaj unuopaj kruroj kaj neniam senekvilibriĝis.

“Laŭdan Saluton al vi, Ĉampiono!”kriis viro en la unue renkontata grupo da Saltuloj;“kiujn vi kaptis?”

“Neniujn,”respondis la Ĉampiono malgajavoĉe;“ĉi tiuj fremduloj kaptis min.”

“Sekve,”diris alia, “ni savos vin, kaj kaptos ilin, ĉar ni estas pli multaj.”

“Ne,”respondis la Ĉampiono, “mi ne povas permesi tion.

Mi cedis, kaj ne estas ĝentile kapti homojn al kiuj oni cedis.”

“Ne gravas,”diris Doroteo. “Ni liberigos vin.”

“Ĉu vere?”demandis la Ĉampiono ĝojatone.

“Jes,”diris la knabineto;“via popolo eble bezonos ke vi helpu konkeri la Kornulojn.”

Je tio ĉiuj Saltuloj aspektis malgajaj kaj malfeliĉaj. Pluraj aliaj jam venis en la grupon kaj granda aro da scivolaj viroj, virinoj kaj infanoj ĉirkaŭis la fremdulojn.

“Tiu milito kontraŭ niaj najbaroj estas terura,”komentis unu el la virinoj. “Nepre iu vundiĝos.”

“Kial vi diras tion, Sinjorino?”demandis la Birdotimigilo.

“Pro la tre akraj kornoj de niaj malamikoj;dumbatale ili provos piki niajn militistojn per tiuj kornoj,”ŝi respondis.

“Kiom da kornoj havas la Kornuloj?”demandis Doroteo.

“Po unu en la centro de la frunto,”estis la respondo.

“Do ili estas unukornuloj,”deklaris la Birdotimigilo.

“Ne;ili estas Kornuloj. Ni neniam militas kontraŭ ili, se eblas eviti tion, pro iliaj danĝeraj kornoj;sed tiu insulto estis tiel granda kaj tiel neprovokita ke niaj kuraĝuloj decidis batali, por venĝi sin,”diris la virino.

“Per kiaj armiloj vi batalas?”la Birdotimigilo demandis.

“Ni ne havas armilojn,”klarigis la Ĉampiono. “Kiam ajn ni batalas la Kornulojn, nia plano estas repuŝi ilin, ĉar niaj brakoj estas pli longaj ol iliaj.”

“Do vi estas pli bone armitaj,”diris Ĉifoneroj.

“Jes;sed ili havas tiujn terurajn kornojn, kaj krom se ni tre atentas ili pikas nin per ili,”respondis la Ĉampiono timotremante. “Tial batali kontraŭ ili estas danĝere, kaj danĝera milito ne povas esti agrabla.”

“Mi tute klare vidas,”komentis la Birdotimigilo, “ke vi nur tre malfacile konkeros tiujn Kornulojn —se ni ne helpos vin.”

“Ho!”kriis la Kornuloj ĥore;“ĉu vi povas helpi nin?

Bonvolu!Ni vere multe dankos vin!Tre multe plaĉos nin!” kaj per tiuj krioj la Birdotimigilo komprenis ke lian parolon oni akceptis tre favore.

“Kiom distanca estas la Kornula Lando?”li demandis.

“Nu, ĝi estas tuj ali flanke de la barilo,”ili respondis, kaj la Ĉampiono aldonis:

“Venu kun mi, bonvolu, kaj mi montros al vi la Kornulojn.”

Do ili sekvis la Ĉampionon kaj plurajn aliajn tra la stratoj kaj tuj preter la vilaĝo ili atingis tre altan palisaron, plene konstruitan el marmoro, kiu laŭaspekte dividis la grandan kavon en du partojn.

Sed la parto loĝata de la Kornuloj neniel aspektis tiel grandioza kiel tiu de la Saltuloj. Anstataŭ esti el marmoro, la muroj kaj tegmento estis el senbrila griza roko kaj la kvadrataj domoj klare estis el la sama ŝtofo. Sed rilate al sia vasteco, la urbo estis multe pli granda ol tiu de la Saltuloj kaj la stratoj estis plenaj de multaj homoj kiuj okupadis sin diversmaniere.

Trarigardante la nedensajn palisojn de la barilo niaj amikoj observis la Kornulojn, kiuj ne sciis ke ilin observas fremduloj, kaj trovas ilin tre nekutimaspektaj. Ili estis malgranduloj kaj havis korpojn rondajn kiel pilkoj kaj nelongajn krurojn kaj brakojn. Ankaŭ iliaj kapoj estis rondaj, kaj ili havis longajn pintajn orelojn kaj kornon en la centro de la frunto. La kornoj ne aspektis tre teruraj, ĉar ili ne estis pli ol dek kvin centimetrojn longaj;sed ili estis ebure blankaj kaj akrepintaj kaj tial tute prave la Saltuloj timis ilin.

La haŭtoj de la Kornuloj estis palbrunaj, sed ili surhavis neĝoblankajn robojn kaj estis senŝuaj. Doroteo opiniis ke plej frapa pri ili estas la longa hararo, kiu kreskas laŭ tri klare distingitaj koloroj sur ĉiu kapo —ruĝa, flava kaj verda. La ruĝa estis malsupra kaj kelkfoje pendis sur iliajn okulojn; sekvis larĝa cirklo da flavo kaj la verdo estis supre kaj estis aranĝita kiel brosforma bulo.

Ankoraŭ neniu Kornulo konsciis pri la ĉeesto de la fremduloj, kiuj rigardis la etan brunan popolon dum iom da tempo kaj poste iris al la pordego en la centro de la dividbarilo. Ĝi estis ambaŭ flanke ŝlosita kaj super la riglilo estis a fiŝo tekstanta:

“ONI MILITAS”

“Ĉu ni ne povas trairi?”demandis Doroteo.

“Ne nun,”respondis la Ĉampiono.

“Mi kredas,”diris la Birdotimigilo, “ke se mi povus paroli kun tiuj Kornuloj ili pardonpetus al vi, kaj tiuokaze ne necesus batali.”

“Ĉu vi ne povos paroli de ĉi flanke?”demandis la Ĉampiono.

“Ne tiel bone,”respondis la Birdotimigilo. “Ĉu vi supozas ke vi povus ĵeti min trans tiun barilon?Ĝi estas alta, sed mi estas tre malpeza.”

“Ni povos provi,”diris la Saltulo. “Mi estas eble la plej forta viro en mia lando, do mi entreprenos ĵeti vin. Sed mi ne promesas ke vi estos surpieda sur la tero.”

“Tio ne gravas,”respondis la Birdotimigilo. “Nur min ĵetu, tio kontentigos min.”

Do la Ĉampiono prenis la Birdotimigilon kaj tenis lin dum momento por konstati kiom li pezas, kaj post tio per sia tuta forto li ĵetis lin alten en la aeron.

Eble se li Birdotimigilo estus iomete pli peza li estus pli facile ĵetebla kaj flugus pli distancen;sed efektive, anstataŭ trans flugi la barilon li falis ĝuste sur ĝian supron, kaj unu el la akrepintaj palisoj kaptis lin ĉe la mezo de lia dorso kaj tenis lin firme kaptita. Se li estus vizaĝsube la Birdotimigilo eble sukcesus liberigi sin, sed ĉar li kuŝis sur sia dorso sur la paliso liaj manoj skuiĝis en la aero de la Kornula Lando dum liaj piedoj batadis la aeron de la Saltula Lando;do jen li.

“Ĉu vi estas vundita?”vokis la Miksĉfona Knabino maltrankvile.

“Kompreneble ne,”diris Doroteo. “Sed se li baraktos tiel li eble ŝiros siajn vestojn. Kiel ni surterigos lin, S-ro Ĉampiono?”

La Ĉampiono kapneis.

“Mi ne scias,”li agnoskis. “Se li povus timigi Kornulojn egale bone kiel korvojn, eble plej bone estus lasi lin tie.”

“Estas terure,”diris Oĵo, preskaŭ preta plori. “Mi s’pozas ke ĉar mi estas Oĵo la Misfortuna ĉiun kiu provas helpi min trafas problemoj.”

“Estas bonfortune ke ĉeestas helpantoj,”deklaris Doroteo.

“Sed ne maltrankvilu. Ni savos la Birdotimigilon, iel.”

“Mi scias la kielon,”anoncis Ĉifoneroj. “Jen, S-ro Ĉampiono;nur ĵetu min al la Birdotimigilo. Mi estas preskaŭ egale malpeza kiel li, kaj kiam mi estos sur la supro de la barilo mi tiros nian amikon de la paliso kaj reĵetos lin al vi.”

“Bone,”diris la Ĉampiono, kaj li prenis la Miksĉfonan Knabinon kaj ĵetis ŝin sammaniere kiel la Birdotimigilon.

Tamen ĉifoje li sendube uzis pli da forto, ĉar Ĉifoneroj flugis alte super la supron de la barilo kaj, tute sen povi atingi la Birdotimigilon, ŝi surteren falis en la Kornula Lando, kie ŝia katunplena korpo alterbatis du virojn kaj virinon kaj instigis la aron da homoj kunvenintajn tien kuri kvazaŭ kunikloj por foriri de ŝi.

Sekvaminute, vidante ke ŝi estas nedanĝera, la homoj nerapide revenis kaj ĉirkaŭis la Miksĉifonan Knabinon, miroplene rigardante ŝin. Unu el ili portis juvelitan stelon en sia hararo, tuj super la korno, kaj li aspektis persono grava. Li parolis nome de la aliaj, kiuj tre respektoplene traktis lin.

“Kiu vi estas, Nekonato?”li demandis.

“Ĉifoneroj,”ŝi diris, surpiediĝinte kaj perfrape glatigante sian buliĝintan katunplenigaĵon.

“Kaj el kie vi venis?”li daŭrigis.

“Trans la barilo. Ne estu stulta. Mi ne povus veni el alia loko,”ŝi respondis.

Li rigardis ŝin pensoplene.

“Vi ne estas Saltulo,”diris li, “ĉar vi havas du krurojn.

Ili ne estas vere bonformaj, sed ili estas du laŭnombre. Kaj tiu strangulo sur la barilo —kial li ne ĉesas batadi per siaj piedoj? — sendube li estas via frato, aŭ patro, aŭ filo, ĉar ankaŭ li havas du krurojn.”

“Sendube vi konsultis la Saĝan Azenon,”diris Ĉifoneroj, ridante tiel gaje ke la homamaso ridetis kun ŝi, kunsentante.

“Sed tio memorigas min, Kapitano —aŭ Reĝo —”

“Mi estas Ĉefo de la Kornuloj, kaj mi nomiĝas Joĉjo.”

“Kompreneble;Joĉjo Kornuleto;mi devus anticipi tion. *(*Aludo al populara Anglalingva rimaĵo porinfana:“Joĉjo Kornuleto /sidis en anguleto…”)

Sed jen, mi aervelis trans la barilon por povi paroli kun vi pri la Saltuloj.”

“Kion pri la Saltuloj?”demandis la Ĉefo, sulkante la frunton.

“Vi insultis ilin, kaj estas dezirinde ke vi pardonpetu al ili,”diris Ĉifoeroj. “Ĉar se vi ne faros tion, ili verŝajne saltos ĉi tien kaj konkeros vin.”

“Ni ne timas —dum la pordego estas ŝlosita,”deklaris la Ĉefo. “Kaj ni tute ne insultis ilin. Unu el ni faris ŝercon kiun la stultaj Saltuloj ne povis kompreni.”

La Ĉefo ridetis dirante tion kaj la rideto vere gajigis lian vizaĝon.

“Kiel tekstis la serco?”demandis Ĉifoneroj.

“Kornulo diris ke ilin subtenas malpli ol nin, ĉar ili havas po nur unu kruron. Ha, ha!Vi komprenas, ĉu ne?Se vi staras sur viaj kruroj, kaj viaj kruroj estas sub vi, do —ha, ha, ha! — do viaj kruroj sub-tenas vin. Hi, hi, hi!Ho, ho!

Vere jen bela ŝerco. Kaj la stultaj Saltuloj ne povis kompreni ĝin!Ili ne komprenis ke pro sia unusola kruro ili nepre havas malpli da sub-teno ol ni kiuj havas du krurojn. Ha, ha, ha!Hi, hi, hi!Ho, ho!”La Ĉefo viŝis la ridolarmojn de siaj okuloj per la oro de sia blanka robo, kaj ĉiuj aliaj

Kornuloj viŝis siajn okulojn per siaj roboj, ĉar ili ridis egale elkore kiel ilia Ĉefo pro la absurda ŝerco.

“Do,”diris Ĉifoneroj, “ilia miskompreno de la subteno al kiu vi aludis estigis miskomprenon.”

“Precize;do ne necesas pardonpeti,”respondis la Ĉefo.

“Eble ne necesas pardonpeti, sed multe necesas klarigi,” diris Ĉifoneroj firme. “Vi ne volas militon, ĉu?”

“Ne se ni povos eviti ĝin,”agnoskis Joĉjo Kornulo. “La demando estas, kiu klarigos la ŝercon al la Saltuloj?Vi scias ke runigas ŝercon la devo klarigi ĝin, kaj mi neniam aŭdis pli bonan ŝercon.”

“Kiu faris la ŝercon?”demandis Ĉifoneroj.

“Diksi Kornulo. Li laboras en la minoj, ĝuste nun, sed li baldaŭ revenos hejmen. Eble ni atendu kaj diskutu la aferon kun li?Eble li akceptos klarigi sian ŝercon al la Saltuloj.”

“Bone,”diris Ĉifoneroj. “Mi atendos, se Diksi ne tre longe atendigos.”

“Ne, li mallongas;li estas malpli longa ol mi. Ha, ha, ha!Ho!Jen pli bona ŝerco ol tiu de Diksi. Li ne tre longe atendigos, ĉar li mallongas. Hi, hi, ho!”

La aliaj Kornuloj apudstarantoj bruegis pro rido kaj ŝajne ŝatis la ŝercon de la Ĉefo tiom kiom li mem. Ĉifoneroj opiniis ke estas strange ke ili tiel facile amuziĝas, sed decidis ke ne tre danĝeraj estas uloj kiuj tiel gaje ridas.

Ĉapitro 23. Oni deklaras pacon

“Venu kun mi al mia loĝejo kaj mi konigos vin al miaj filinoj,”diris la Ĉefo. “Ni edukas ilin laŭ libro de reguloj verkita de unu el niaj plej elstaraj maljunaj fraŭloj, kaj ĉiu diras ke ili estas rimarkinda aro da knabinoj.”

Do Ĉifoneroj akompanis lin laŭ la strato al domo kiu ekstere aspektis nekutime malpura kaj neriparita. La stratoj de tiu urbo ne estis pavimitaj nek oni provis beligi la domojn aŭ iliajn ĉirkaŭaĵojn, kaj rimarkinte tiun staton Ĉifoneroj miregis kiam la Ĉefo gvidis ŝin en sian hejmon.

Tie ja ne estis io malpura aŭ fadinta. Male, la ĉambro estis kapturne brila kaj bela, ĉar ĝi estis tute tegita per belega metalo kiu similis aspekte al tralumebla frostita arĝento. La surfaco de tiu metalo estis multe ornamita per reliefaj desegnoj reprezentantaj homojn, bestojn, florojn kaj arbojn, kaj de la metalo mem radiis la mola lumo kiu iluminis la ĉambron.

Ĉiuj mebloj estis el la sama glora metalo, kaj Ĉifoneroj demandis kio ĝi estas.

“Jen radiumo,”respondis la Ĉefo. “Ni la Kornuloj uzas nian tutan tempon elfosante radiumon el la minoj sub ĉi tiu monto, kaj ni uzas ĝin por ornami niajn domojn kaj beligi kaj komfortigi ilin. Ĝi ankaŭ estas medikamento, kaj neniu povas iam esti malsana kiu loĝas proksime al radiumo.”

“Ĉu vi havas multe da ĝi?”demandis la Miksĉifona Knabino.

“Pli ol ni povas utiligi. Ĉiuj domoj en ĉi tiu urbo estas ornamitaj per ĝi, tute same kiel mia.”

“Do kial vi ne uzas ĝin sur viaj stratoj, kaj la eksteroj de viaj domoj, por beligi ilin same ekstere kiel interne?”ŝi demandis.

“Ekstere?Al kiu gravas eksteraĵoj?”demandis la Ĉefo.

“Ni la Kornuloj ne loĝas ekster niaj domoj;ni loĝas interne de ili. Multaj homoj similas al tiuj stultaj Saltuloj, kiu amas belan eksteron. Mi supozas ke vi, fremduloj, opiniis ilian urbon pli bela ol nia, ĉar vi juĝis laŭ aspektoj kaj ili havas belajn marmorajn domojn kaj marmorajn stratojn;sed se vi enirus unu el iliaj rigidaj loĝejoj vi trovus ĝin vaka kaj senkomforta, ĉar la tuta beleco estas ekstere. Ili kredas ke kion ne vidas aliuloj ne estas grava, sed laŭ ni la ĉambroj en kiuj ni loĝas estas nia plej granda ĝojo kaj zorgo, kaj ni tute ne atentas eksterajn aspektojn.”

“Ŝajnas al mi,”diris Ĉifoneroj, pripense, “ke estus pli bone beligi ĉion —ekstere kaj interne.”

“Ligi ĉion?Nu, via propraj kudraĵoj mem estas apenaŭ kunligitaj!”diris la Ĉefo;kaj li forte ridis pro sia plejnova ŝerco kaj ĥoro da malgrandaj voĉoj eĥis “ti-hi-hi!ha, ha!”

Ĉifoneroj turnis sin kaj trovis vicon da knabinoj sidantaj en radiumaj seĝoj laŭlonge de unu muro de la ĉambro. Ŝi kalkulis ke estas dek naŭ knabinoj, kaj ili estis ĉiadimensiaj, de infaneto ĝis preskaŭplenkreska virino. Ĉiuj estis bone vestitaj per senmakulaj blankaj roboj kaj havis brunajn haŭtojn, kornojn sur la fruntoj kaj trikolorajn hararojn.

“Jen,”diris la Ĉefo, “miaj dolĉaj filinoj. Miaj karaj, mi konigas al vi F-inon Ĉifoneroj Miksĉifono, sinjorino kiu veturadas en fremdaj lokoj por pligrandigi sian stokon da saĝeco.”

La dek naŭ Kornulaj knabinoj ĉiuj ekstaris kaj ĝentile klinis sin, post tio ili residiĝis kaj laŭ-dece rearanĝis siajn robojn.

“Kial ili sidas tiel kvietaj, kaj ĉiuj en unu vico?”demandis Ĉifoneroj.

“Ĉar tiel estas sinjorine kaj dece,”respondis la Ĉefo.

“Sed kelkaj estas nur infanoj, povrulinoj!Ĉu ili neniam ĉirkaŭkuras kaj ludas kaj ridas kaj ĝoje distras sin?”

“Neniam,”diris la Ĉefo. “Tio estus maldeca por junulinoj, kaj ankaŭ por ulinoj kiuj iam fariĝos junulinoj. Miaj filinoj estas edukataj laŭ la reguloj establitaj de elstara fraŭlo kiu multe studis tiun temon kaj mem estas homo kun alta gusto kaj kulturo. Ĝentileco estas lia granda hobio, kaj li pretendas ke se oni permesas ke infano faru ion malĝentilan oni ne povas anticipi ke la plenkreskinto pli bone agos.”

“Ĉu estas malĝentile kuri kaj krii kaj ĝoji?”demandis Ĉifoneroj.

“Nu, kelkfoje jes, kaj kelkfoje ne,”respondis la Kornulo, pripensinte la demandon. “Ni evitas ĉian dubon evitigante tiajn emojn en miaj filinoj. Kelkfoje mi bele ŝercas, kiel vi ĵus aŭdis, kaj tiuokaze mi permesas ke miaj filinoj ridu konvene;sed ili mem neniam rajtas ŝerci.”

“La maljuna fraŭlo kiu verkis la regulojn meritas senhaŭtiĝi vivante!”deklaris Ĉifoneroj, kaj ŝi dirus pli pri tiu temo se ne malfermiĝus la pordo por enlasi malgrandan

Hornulan viron kiun la Ĉefo konigis kiel Diksin.

“Kio nova, Ĉefo?”demandis Diksi, palpebrumante deknaŭfoje al la dek naŭ knabinoj, kiuj dece mal- suprenrigardis ĉar rigardas ilin la patro.

La Ĉefo diris al la viro ke lian ŝercon ne komprenis la stultaj Saltuloj, kiuj tiom koleriĝis ke ili deklaris militon. Do la sola metodo eviti teruran batalon estos klarigi la ŝercon tiel ke ili komprenos ĝin.

“Bone,”respondis Diksi, kiu ŝajnis bonhumora viro;“mi tuj iros al la barilo kaj klarigos. Mi ne volas militon kontraŭ la Saltuloj, ĉar militoj inter nacioj ĉiam kaŭzas mishumoron.”

Do la Ĉefo kaj Diksi kaj Ĉifoneroj foriris el la domo kaj reiris al la marmora palisa barilo. La Birdotimigilo ankoraŭ restis sur la supro de sia paliso sed jam ĉesis barakti. Ali flanke de la barilo estis Doroteo kaj Oĵo, rigardantaj inter la bariloj;kaj tie, ankaŭ, estis la Ĉampiono kaj multaj aliaj Saltuloj.

Diksi proksimiĝis al la barilo kaj diris:

“Miaj bonaj Saltuloj, mi deziras klarigi ke tio kion mi diris pri vi estis ŝerco. Vi havas po nur unu kruron, kaj ni havas po du krurojn. Niaj kruroj estas sub ni, ĉu po unu ĉu po du, kaj ni staras sur ili. Do, kiam mi diris ke vi havas malpli da subteno ol ni, mi ne celis diri ke vi estas malpli subtenataj, komprenu, sed ke malpli multo staras sub vi. Ĉu vi komprenas tion?”

La Ŝaltuloj zorge pripensis tion. Poste unu diris:

“Tio estas su fiĉe klara;sed kie estas la ŝerco?”

Doroteo ridis, ĉar ŝi ne povis deteni sin, kvankam ĉiuj aliaj su fiĉe solenis.

“Mi diros al vi kie estas la ŝerco,”ŝi diris, kaj ŝi kondukis la Saltulojn iom foren, kie la Kornuloj ne povis aŭdi ilin.

“Sciu,”ŝi klarigis, “tiuj najbaroj viaj ne estas tre inteligentaj, povruloj, kaj kion ili opinias ŝerco tute ne estas ŝerco sed la vero, ĉu vi komprenas?”

“Vero ke ni havas malpli da subteno?”demandis la Ĉampiono.

“Jes, ĉar vin ne subtenas ilia grado de stulteco;se jes, vi ne estus pli saĝaj ol ili.”

“Ha, jes;kompreneble,”ili respondis, aspektante saĝaj.

“Do jen kion fari,”pludiris Doroteo. “Ridu pro ilia stulta ŝerco kaj diru ke por Kornulo ĝi estas su fiĉe bona. Ili do ne aŭdacos diri ke vi havas malpli da subteno, ĉar vin subtenas pli da saĝeco ol ili havas.”

La Saltuloj rigardis unu la alian demandeme kaj palpebruis kaj provis kompreni la signifon de la tuto;sed ili ne povis.

“Kion vi konsilas, Ĉampiono?”demandis unu el ili.

“Mi opinias ke estas danĝere pripensi la aferon pli ol nepre necesas,”li respondis. “Ni konsentu kun la knabino kaj ridu kun la Kornuloj, por kredigi ilin ke ni komprenas la ŝercon. Sekve estos paco kaj ne necesos batali.”

Ili volonte konsentis al tio kaj reiris al la barilo ridante laŭeble plej forte kaj laŭte, kvankam ili tute ne sentis gajecon. La Kornulojn tio multe surprizis.

“Tio estas su fiĉe bona ŝerco —por Kornulo —kaj ĝi multe plaĉas al ni,”diris la Ĉampiono, parolante inter la palisoj.

Sed bonvolu ne denove ŝerci.”

“Konsentite,”promesis Diksi. “Se mi elpensos novan tian ŝercon mi penos forgesi ĝin.”

“Bone!”kriis la Ĉefkornulo. “La milito ĉesis kaj paco deklariĝis.”

Estis multa ĝoja kriado ambaŭ flanke de la barilo kaj oni malŝlosis la pordon kaj vaste malfermis ĝin, tiel ke Ĉifoneroj povis rekuniĝi kun siaj amikoj.

“Kion pri la Birdotimigilo?”ŝi demandis al Doroteo.

“Ni devos iel malsuprenigi lin, iumaniere,”estis la respondo.

“Eble la Kornuloj povos elpensi manieron,”proponis Oĵo.

Do ili ĉiuj reiris tra la pordo kaj Doroteo demandis al la Ĉefkornulo pri kiel malsuprenigi la Birdotimigilon de la barilo. La Ĉefo ne sciis kielon, sed Diksi diris:

“Ni bezonas ŝtupetaron.”

“Ĉu vi havas?”demandis Doroteo.

“Certe. Ni uzas ŝtupetarojn en niaj minoj,”diris li. Li forkuris por alporti la ŝtupetaron, kaj dum li forestis la Kornuloj kungrupiĝis kaj bonvenigis la fremdulojn al sia lando, ĉar per ili granda milito evitiĝis.

Post nelonge Diksi revenis kun alta ŝtupetaro kiun li apogis per la barilo. Oĵo tuj grimpis al la supro de la ŝtupetaro kaj Doroteo grimpis proksimume la duonon kaj

Ĉifoneroj staris ĉe ĝia piedo. Toto ĉirkaŭkuris ĝin kaj bojis.

Post tio Oĵo detiris la Birdotimigilon de la paliso kaj transdonis lin al Doroteo, kiu siavice submetis lin al la Miksĉfona Knabino.

Tuj kiam li staris surpiede sur solida tero la Birdotimigilo diris:

“Grandan dankon. Mi fartas pli bone nun. Mi ne plu devas kuŝi sur tiu paliso.”

La Kornuloj komencis ridi, kredante ke li diris ŝercon, sed la Birdotimigilo skuis sin kaj frape platigis sian pajlon iomete kaj diris al Dorteo:“Ĉu estas atentinda truo en mia dorso?”

La knabineto zorge ekzamenis lin.

“Estas tre granda truo,”ŝi diris. “Sed mi havas kudrilon kaj fadenojn en la dorsosako kaj mi rekudros vin.”

“Bonvolu,”li petegis.

“Pro la de-truo de la kruro ŝi volas sen-truigi vin!”Diksi atentigis, kaj denove la Kornuloj ridis, tre ĝene al la Birdotimigilo.

Dum Doroteo kudris la truon en la dorso de la pajlulo Ĉifoneroj ekzamenis liajn aliajn partojn.

“Ankaŭ unu el liaj kruroj estas ŝirita!”ŝi kriis.

“Oho!”kriis malgranda Diksi;“estas malbone. Donu al li la kudrilon kaj fadenon por ke li re-par-igu sin.”

“Ha, ha, ha!”ridis la Ĉefo, kaj la aliaj Kornuloj tuj ridegis laŭte.

“Kio amuzas?”demandis la Birdotimigilo severe.

“Ĉu vi ne komprenas?”demandis Diksi, kiu eĉ pli ol la aliaj ridis. “Temas pri ŝerco. Nepre jen la plej bona ŝerco iam farita de mi. Vi marŝas per viaj kruroj, do vi riparas la kruron por ke repariĝu viaj kruroj. Ĉu vi komprenas?Per riparo fariĝas re-paro. Ho, ho, ho!Hi, hi!Mi tute ne sciis ke mi povas fari tiel belan ŝercon!”

“Bonege!”eĥis la Ĉefo. “Kiel vi faras tion, Diksi?”

“Mi ne scias,”diris Diksi modeste. “Eble kaŭzas ĝin la radiumo, sed mi emas kredi ke estas pro mia bonega intelekto.”

“Se vi ne ĉesigos,”la Birdotimigilo informis lin, “estos pli terura milito ol tiu el kiu vi ĵus eskapis.”

Oĵo profunde pensis, kaj nun li demandis al la Ĉefo:

“Ĉu ekzistas obskura puto ie en via lando?”

“Obskura puto?Mi neniam aŭdis pri io tia,”estis la respondo.

“Ho, jes,”diris Diksi, kiu aŭdis la demandon de la knabo.

“Estas tre obskura puto en mia radiumomino.”

“Ĉu estas akvo en ĝi?”Oĵo fervore demandis.

“Mi ne scias;mi neniam rigardis. Sed ni povos rigardi.”

Do, tuj kiam la Birdotimigilo estis riparita, ili decidis iri al la mino kun Diksi. Kiam Doroteo reĝustigis la formon de la pajlulo per palpofrapado li deklaris ke li sentas sin kvazaŭ nova kaj tute preta por novaj aventuroj.

“Sed,”diris li, “mi preferas ne plu palisi. La Alta Socio ŝajne ne taŭgas por mi.”Kaj post tio ili forrapidis por eskapi de la ridado de la Kornuloj, kiuj kredis ke tio estis nova ŝerco.

Ĉapitro 24. Ojon trovas la obskuran puton

Ili nun sekvis Diksin al la fundo de la granda kavo, preter la Kornula urbo, kie estis pluraj rondaj obskuraj truoj kondukantaj en la teron oblikve. Diksi iris al unu el tiuj truoj kaj diris:

“Jen la mino en kiu kuŝas la obskura puto kiun vi serĉas. Sekvu min kaj paŝu atente kaj mi gvidos vin al la loko.”

Li eniris la unua kaj post li iris Oĵo, post li estis Doroteo, kaj malantaŭ ŝi estis la Birdotimigilo. La Miksĉifona Knabino eniris la lasta, ĉar Toto paŝis apud sia mastrineto.

Kelkajn paŝojn preter la buŝo de la aperturo estis plene senlume. “Vi ne mistrafos la vojon, tamen,”diris la Kornulo, “ĉar estas nur unu vojo. La mino apartenas al mi kaj mi konas ĉiun paŝon de la vojo. Jen bela ŝerco, ĉu ne: la mino apartenas min.”Li ridis gaje dum ili sekvis lin silente laŭ la kruta deklivo. La truo estis nur su fiĉe granda por ke ili marŝu rektaj, kvankam la Birdotimigilo, kiu estis nepre la plej alta en la grupo, ofte bezonis klini sian kapon por ne bati la plafonon.

La planko de la tunelo estis malfacile surmarŝebla ĉar ĝi triviĝis glata kiel vitro, kaj baldaŭ Ĉifoneroj, kiu estis iom malantaŭ la aliaj, glitis kaj falis kapantaŭen. Tuj ŝi komencis malsuprengliti, tiom rapide ke kiam ŝi atingis la Birdotimigilon ŝi senekvilibrigis lin kaj faligis lin kontraŭ

Doroteon, kiu faligis Oĵon. La knabo falis kontraŭ la Kornulon, tiel ke ĉiuj falis laŭ la glita deklivo tute intermiksite, ne kapablaj vidi kien ili iras pro la senlumeco.

Bonfortune, kiam ili atingis la fundon la Birdotimigilo kaj Ĉifoneroj estis antaŭaj, kaj la aliaj batfrapis kontraŭ ilin, tiel ke neniu vundiĝis. Ili trovis sin en vasta kavo kiun nehele iluminas la etaj grajnoj de radiumo kiuj diskuŝas inter la ne fiksitaj rokoj.

“Nun,”diris Diksi, kiam ili ĉiuj restariĝis, “mi montros al vi kie estas la obskura puto. Jen granda loko, sed se ni firme tenos unu la alian ni ne perdiĝos.”

Ili prenis manojn kaj la Kornulo gvidis ilin en senluman angulon, kie li ekhaltis.

“Atentu,”diris li averte. “La puto estas ĉe viaj piedoj.”

“Bone,”respondis Oĵo, kaj surgenuiĝinte li palpis en la puton per sia mano kaj trovis ke ĝi enhavas akvon. “Kie estas la ora flakono, Doroteo?”li demandis, kaj la knabineto transdonis al li la flakonon, kiun ŝi kunportis.

Oĵo resurgenuiĝis kaj zorge palpante en la mallumo li sukcesis plenigi la flakonon per la nevidata akvo kiu estas en la puto. Post tio li re fiksis firme la kovrilon de la flakono kaj metis la valoregan akvon en sian poŝon.

“Bone!”li denove diris, ĝojavoĉe;“nun ni povos reiri.”

Ili reiris al la buŝo de la tunelo kaj komencis rampi zorgoplene laŭ la deklivo. Ĉifoje ili devigis Ĉifonerojn resti lasta, timante ke denove ŝi glitos;sed ili ĉiuj sukcesis senakcidente supreniri kaj la Manĝtula knabo tre ĝojis kiam li ekstaris en la Kornula urbo kaj rekonis ke la akvo el la obskura puto, por kiu li kaj liaj amikoj tiom longe veturis, estas sekura en lia jakopoŝo.

Ĉapitro 25. Ili subachetas la pigran kvelulon

“Nun,”diris Doroteo, dum ili staris sur la monta vojo, postlasinte la kavon en kiu loĝas la Saltuloj kaj la Kornuloj, “mi opinias ke ni nepre devas trovi vojon en la Landon de la Palpbrumoj, ĉar tien Oĵo volas nun iri.”

“Ĉu ekzistas tia vojo?” demandis la Birdotimigilo.

“Mi ne scias,”ŝi respondis. “Mi supozas ke ni povus reiri laŭ la vojo kiun ni sekvis ĉi tien, al la domo de Joĉjo

Kukurbokapo, kaj post tio turni nin por eniri la Palpbruman Landon;sed tio ŝajnas ĉirkaŭkuri senbezone, ĉu ne?”

“Tiel,”diris la Birdotimigilo. “Kion nun devos akiri Oĵo?”

“Flavan papilion,”respondis la knabo.

“Do ja nepre necesos iri en la Palpbruman landon, ĉar tiu estas la flava lando en Oz,”komentis Doroteo. “Mi opinias, Birdotimigilo, ke ni devus konduki lin al la Stana Lignohakisto, ĉar li ’stas Imperiestro de la Palpbrumoj kaj helpos nin trovi la deziraĵon de Oĵo.”

“Kompreneble,”respondis la Birdotimigilo, gajiĝante pro la propono. “La Stana Lignohakisto faros kion ajn ni petos, ĉar li estas unu el miaj plej karaj amikoj. Mi kredas ke ni povos trovi mallongan transiran vojon al lia kastelo uzante unu tagon malpli ol se ni reveturus laŭ la vojo per kiu ni venis.”

“Mi konsentas kun vi pri tio,”diris la knabino;“kaj tio signifas ke ni devos iri ĉiam maldekstren.”

Ili devis malsupreniri la monton antaŭ ol ili povis trovi padon kiu kondukas laŭ la dezirata direkto, sed inter la falintaj rokoj ĉe la piedo de la monto estis apenaŭ-videbla pado kiun ili decidis sekvi. Du aŭ tri horoj da marŝado laŭ tiu pado kondukis ilin al senarba, plata lando, kie estis kelkaj kultivejoj kaj kelkaj disaj domoj. Sed ili sciis ke ili plu estas en la Lando de la Kveluloj, ĉar ĉio estas hele ruĝa.

Kompreneble, la arboj kaj herbo ne estis ruĝaj, sed la bariloj kaj domoj estis farbitaj tiukoloraj kaj ĉiuj sovaĝaj plantoj apud la vojo havis ruĝajn florojn. Tiu parto de la Kvelula Lando aspektis kvieta kaj prospera, kvankam iom soleca, kaj la vojo estis pli facile videbla kaj pli facile sekvebla.

Sed precize kiam ili gratulis sin pro la progresiĝo de la veturo ili ektrovis larĝan riveron kiu kuras inter altaj deklivoj, kaj tie la vojo finiĝis kaj estis nenia ponto aŭ alia transirejo.

“Estas kurioze,”komentis Doroteo, rigardante la akvon penseme. “Kial estas vojo, se la rivero neebligas plumarŝadon?”

“Boj!”diris Toto, rigardante serioze en ŝian vizaĝon.

“Vi ne ricevos pli bonan respondon,”deklaris la Birdotimigilo, laŭkutime ridetante komike, “ĉar neniu el ni scias pli ol Toto pri ĉi tiu vojo.”

Diris Ĉifoneroj:

“Kiam ajn riveron mi vidas, Tremo granda sur min eksidas.

Neniam povas mi forgesi

Malseki akvo ne povas ekĉesi.

Se trempiĝos ĉi-ĉifonoj miaj, Ridos ĉiuj homoj senpiaj.

Do mi neniam naĝi ekprovos

Ĝis akvon sekan eble mi trovos.”

“Penu regi vin, Ĉifoneroj,”diris Oĵo;“vi denove freneziĝas. Neniu intencas transnaĝi tiun riveron.”

“Ne,”decidis Doroteo, “ni ne povus transnaĝi ĝin eĉ se ni provus. Ĝi estas tro granda rivero, kaj la akvo moviĝas terure rapide.”

“Devus esti pramisto kun boato,”diris la Birdotimigilo; “sed tiun mi ne vidas.”

“Ĉu ni ne povus fari floson?”sugestis Oĵo.

“Troviĝas nenio el kiu fari ĝin,”respondis Doroteo.

“Boj!”diris Toto denove, kaj Doroteo vidis ke li rigardas laŭlonge de la riverbordo.

“Nu, li vidas domon tie!”kriis la knabineto. “Mirigas min ke ni ne mem rimarkis ĝin. Ni aliru kaj demandu al la loĝantoj kiel transiri la riveron.”

Duonan kilometron for sur la bordo staris malgranda ronda domo, helruĝe pentrita, kaj ĉar ĝi estis ilia flanke de la rivero ili rapidis cele ĝin. Dika vireto, vestita tute ruĝe, elvenis por saluti ilin, kaj kun li estis du infanoj, ankaŭ ruĝe vestitaj. La okuloj de la viro estis grandaj kaj rigardegis dum li ekzamenis la Birdotimigilon kaj la Miksĉfonan Knabinon, kaj la infanoj timete kaŝis sin malantaŭ li kaj rigardetis timide Toton.

“Ĉu vi loĝas ĉi tie, bonulo?”demandis la Birdotimigilo.

“Mi kredas ke jes, Plej Potenca Magiisto,”respondis la Kvelulo, profunde klinante sin;“sed ĉu mi estas veka aŭ ĉu mi sonĝas mi ne certas, do mi ne estas certa pri kie mi loĝas. Se vi bonvolos pinĉi min mi ekscios.”

“Vi estas veka,”diris Doroteon, “kaj jen ne magiisto, nur la Birdotimigilo.”

“Sed li vivas,”protestis la viro, “kaj devus ne esti tiel, sciu. Kaj tiu alia terura ulo —la knabino tutĉifona —aspektas ankaŭ viva.”

“Multe,”deklaris Ĉifoneroj, fimienante al li. “Sed tio ne koncernas vin, sciu.”

“Mi rajtas surpriziĝi, ĉu ne?”demandis la viro humile.

“Mi ne certas;sed vi ja ne rajtas diri ke mi estas terura.

La Birdotimigilo, kiu estas nobelo tre saĝa, opinias min bela,” respondis Ĉifoneroj kolere.

“Forgesu tion,”diris Doroteo. “Diru al ni, bona Kvelulo, kiel ni povos transiri la riveron.”

“Mi ne scias,”respondis la Kvelulo.

“Ĉu neniam vi transiras ĝin?”demandis la knabino.

“Neniam.”

“Ĉu ne transiras veturantoj?”

“Neniam mi trovis tion,”diris li.

Ilin surprizis tiu diro, kaj la viro pludiris:“La rivero estas su fiĉe granda, kaj la fluo estas forta. Mi konas viron loĝantan aliborde, ĉar mi jam de multaj jaroj vidas lin tie;sed ni neniam interparolis ĉar neniu el ni iam transiris.”

“Strange,”diris la Birdotimigilo. “Ĉu vi ne havas boaton?”

La viro indikis per kapa gesto ke tion li ne havas.

“Nek floson?”

“Nek tion.”

“Kien iras la rivero?”demandis Doroteo.

“Tien,”respondis la viro, gestante per unu mano, “en la Landon de la Palpbrumoj, kiun regas la Stana Imperiestro, kiu nepre estas potenca magiisto ĉar li konsistas plene el stano, tamen li vivas. Kaj tie,”indikante per la alia mano, “la rivero kuras inter du montoj kie loĝas danĝeraj popoloj.”

La Birdotimigilo rigardis la akvon antaŭ ili.

“La akvo fluas cele la Palpbruman Landon,”diris li;“kaj se tiel, se ni havus boaton, aŭ floson, la rivero flosigus nin tien pli rapide kaj pli facile ol ni povus marŝi.”

“Estas vere,”konsentis Doroteo;kaj post tio ili ĉiuj rigardis pensoplene kaj demandis al si kion fari.

“Kial la viro ne faru por ni floson?”demandis Oĵo.

“Ĉu vi bonvolos?”demandis Doroteo, turninte sin al la Kvelulo.

La dikulo kapneis.

“Mi estas tro pigra,”li diris. “Mia edzino nomas min la plej pigra persono en la tuta Oz, kaj ŝi ĉiam diras la veron.

Mi malamas ĉian laboron, kaj estas malfacila laboro fari floson.”

“Mi donos al vi mian sm’raldan ringon,”promesis la knabino.

“Ne;mi ne amas smeraldojn. Se ĝi estus rubio, ĉar ties koloron mi plej preferas, mi eble iomete laborus.”

“Mi havas kelkajn Plenmanĝajn Pilolojn,”diris la Birdotimigilo. “Ĉiu estas sama kiel telero da supo, fritita fiŝo, ŝafostufo, omara salato, Ruseca pandeserto kaj citronĵeleo — ĉio en unu piloleto kiun vi povas senĝene gluti.”

“Senĝene!”kriis la Kvelulo, multe interesate;“do tiuj piloloj vere konvenus por pigrulo. Estas ege ĝene devi maĉi manĝaĵojn.”

“Mi donos al vi ses tiajn pilolojn se vi helpos nin fari floson,”promesis la Birdotimigilo. “Ili estas kombinaĵo de manĝaĵoj kiujn tre amas manĝemuloj. Mi neniam manĝas, sciu, ĉar mi estas el pajlo;sed kelkaj el miaj amikoj regule manĝas. Kion vi diras pri mia propono, Kvelulo?”

“Mi akceptas,”decidis la viro. “Mi helpos kaj vi povos fari la plej multan laboron. Sed mia edzino foriris kapti ruĝajn angilojn hodiaŭ, do kelkaj el vi devos varti la infanojn.”

Ĉifoneroj promesis fari tion, kaj la infanoj malpli timis kiam la Miksĉifona Knabino sidiĝis por kunludi. Ili ankaŭ ekamis Toton, kaj la hundo permesis ke ili karesu lian kapon, kio multe ĝojigis la etulojn.

Estis multaj falintaj arboj proksime al la domo kaj la Kvelulo prenis sian hakilon kaj dishakis ilin en egallongajn ŝtipojn. Li prenis la sekigoŝnuron de la edzino por kunligi la ŝtipojn, tiel ke ili estos floso, kaj Oĵo trovis kelkajn lignajn striojn kaj najlis ilin laŭlonge de la suproj de la ŝtipoj, por pli firmigi ilin. La Birdotimigilo kaj Doroteo helpis kunruli la ŝtipojn kaj porti la lignajn striojn, sed ili bezonis tiom da tempo por fari la floson ke la vespero jam alvenis ĝuste kiam oni finis, kaj je la vespero revenis de fiŝkaptado la edzino de la Kvelulo.

La virino montriĝis kolerema kaj malbonhumora, eble ĉar ŝi kaptis nur unu ruĝan angilon dum la tuta tago. Kiam ŝi sciiĝis ke ŝia edzo uzis ŝian sekigoŝnuron, kaj la ŝtipojn kiujn ŝi volis kiel brullignon, kaj la tabulojn per kiuj ŝi intencis ripari la tenejon, kaj multajn orajn najlojn, ŝi multe koleriĝis.

Ĉifoneroj volis skui la virinon, por bonkondutigi ŝin, sed Doroteo parolis al ŝi per amikema tono kaj diris al la edzino de la Kvelulo ke ŝi estas Princino de Oz kaj amikino de Ozma kaj ke kiam ŝi reatingos la Smeraldan Urbon ŝi sendos al ŝi multajn novajn objektojn por kompensi la floson, inkluzive de nova sekigoŝnuro. Tiu promeso kontentigis la virinon kaj ŝi baldaŭ fariĝis pli afabla, dirante ke ili rajtos resti dumnokte en ŝia domo kaj komenci sian vojaĝon sur la rivero la sekvan matenon.

Tion ili faris, pasigante agrablan vesperon kun la Kvelula familio kaj ricevante tiajn komplezojn kiajn la povruloj povis proponi al ili. La viro multe ĝemis kaj diris ke li trolaboris per sia hakado de la ŝtipoj, sed la Birdotimigilo donis al li du pilolojn pli ol li promesis, kaj tio ŝajne komfortigis la pigrulon.

Ĉapitro 26. La trompema rivero

La sekvan matenon ili puŝis la floson en la akvon kaj ĉiuj sur flosiĝis.

La Kvelula viro devis firme teni la ŝtipan boaton dum ili surlokiĝis, kaj la fluo de la rivero estis tiel forta ke ĝi preskaŭ tiregis la floson el liaj manoj.

Tuj kiam ili ĉiuj sidis sur la ŝtipoj li lasis ĝin kaj ĝi for flosis kaj la aventurantoj komencis sian vojaĝon cele la Palpbruman Landon.

La dometo de la Kveluloj estis ne plu videbla preskaŭ antaŭ ol ili finis krii siajn adiaŭojn, kaj la Birdotimigilo diris per kontenta voĉo:“Ni ne bezonos multan tempon por atingi la Palpbruman Landon, ĉimaniere.”

Ili jam flosis plurajn kilometrojn laŭ la fluo kaj ĝuadis sian vojaĝon, sed subite la floso ekmalrapidiĝis, ekhaltis, kaj komencis reveturi laŭ la direkto el kiu ĝi venis.

“Nu, kio okazas?”demandis Doroteo, miroplene;sed ili ĉiuj same perpleksis kiel ŝi kaj unue neniu povis respondi tiun demandon. Tamen baldaŭ ili ekkonsciis la veron: ke la fluo de la rivero sin retroigis kaj la akvo nun fluas kontraŭadirekte —cele la montojn.

Ili komencis rekoni la scenojn kiujn ili jam antaŭe pasis, kaj post nelonge ili revidis la dometon de la Kveluloj. La viro staradis sur la riverbordo kaj kriis al ili:

“Saluton. Mi ĝojas revidi vin. Mi forgesis diri al vi ke la rivero ŝanĝas sian direkton fojfoje. Kelkfoje ĝi fluas unudirekten kaj alifoje alidirekten.”

Ili ne havis su fiĉan tempon por respondi al li, ĉar la floso portiĝis preter la domon kaj longdistance ali flanken de ĝi.

“Ni iras precize kien ni ne volas iri,”diris Doroteo, “kaj mi supozas ke ni ne povas esperi pli ol atingi la teron antaŭ ol pluportiĝi.”

Sed ili ne povis atingi la teron. Al ili mankis remiloj, kaj eĉ stango per kiu ili povus gvidi la floson. La ŝtipoj portantaj ilin flosadis en la mezo de la fluo kaj firme teniĝis en tiu pozicio per la forta fluo.

Do ili sidis kviete kaj atendis kaj, eĉ dum ili demandis al si kion fari, la floso malrapidiĝis, ekhaltis, kaj komencis flosi alidirekten —laŭ la direkto kiun ĝi unue iris. Post nelonge ili repasis la Kvelulan domon kaj la viro plu staradis sur la bordo. Li kriis al ili:

“Saluton!Mi ĝojas revidi vin. Mi anticipas ke mi revidos vin tre ofte, dum vi pasos, krom se eble vi naĝos al la tero.”

Sed ili jam postlasis lin kaj iras denove cele la Palpbruman Landon.

“Vere estas misfortune,”diris Oĵo per senespera voĉo. “La Trompema Rivero konstante ŝanĝiĝas, ŝajne, kaj nun ni devos flosadi tien kaj reen, se ni ne sukcesos iel alteriĝi.”

“Ĉu vi scipovas naĝi?”demandis Doroteo.

“Ne;mi estas Oĵo la Misfortuna.”

“Nek mi. Toto scipovas iomete naĝi, sed tio ne helpos nin alteriĝi.”

“Mi ne scias ĉu aŭ ne mi scipovas naĝi,”komentis

Ĉifoneroj;“sed se mi provus mi certe ruinigus miajn belajn ĉifonojn.”

“Mia pajlo pleniĝus per la akvo kaj mi subakviĝus,”diris la Birdotimigilo.

Do ili ne povis elpensi manieron eskapi sian dilemon kaj pro senhelpeco ili nur sidis kviete. Oĵo, kiu estis sur la antaŭo de la floso, transrigardis en la akvon kaj kredis vidi kelkajn grandajn fiŝojn naĝadi. Li trovis ne fiksitan finaĵon de la sekigoŝnuro kiu kuntenis la ŝtipojn, kaj preninte oran najlon el sia poŝo li fleksis ĝin tiel formante hokon, kaj ligis ĝin al la finaĵo de la ŝnuro. Surmetinte iom da pano kiun li rompis de sia bulko, li faligis la ŝnuron en la akvon kaj preskaŭ tuj ĝin kaptis granda fiŝo.

Ili sciis ke ĝi estas granda fiŝo, ĉar ĝi tiel forte tiris la ŝnuron ke ĝi antaŭentiris la floson eĉ pli rapide ol ĝin antaŭe portis la fluo de la rivero. La fiŝo multe timis, kaj ĝi forte naĝis. Ĉar la alia finaĵo de la sekigoŝnuro estis ligita ĉirkaŭ la ŝtipojn li ne povis detiri ĝin, kaj ĉar li avide glutis la oran hokon per sia unua mordo li ankaŭ ne povis liberiĝi de tio.

Kiam ili atingis la lokon kie la fluo antaŭe ŝanĝiĝis, la fiŝo plu naĝadis antaŭen pro sia sovaĝa klopodo eskapi. La floso malrapidiĝis, sed ĝi ne ekhaltis, ĉar la fiŝo neebligis tion. Ĝi plu moviĝadis laŭ la sama direkto kiel ĝis tiam.

Kiam la fluo ŝanĝis sian direkton kaj ekrapidis retren ĝi ne sukcesis kunporti la floson. Malrapide, centimetron post centimetro, ili plu flosis, kaj la fiŝo tiris kaj tiris kaj pluirigis ilin.

“Mi esperas ke li ne cedos,”diris Oĵo maltrankvile. “Se la fiŝo povos elteni ĝis la fluo reŝanĝos sin, ĉio estos bona.”

La fiŝo ne cedis, sed brave tiris la floson ĝis fine la akvo en la rivero reŝanĝis sian direkton kaj flosigis ilin laŭ ilia volo. Sed nun la kaptita fiŝon trovis sian forton febliĝanta.

Serĉante rifuĝejon, ĝi komencis tiri la floson al la bordo.

Ĉar ili ne volis albordiĝi en tiu loko la knabo tranĉis la ŝnuron per sia poŝtranĉilo kaj liberigis la fiŝon, nur ĝustatempe por ke la floso ne surbordiĝu.

Kiam la sekvan fojon la rivero retrigis sin la Birdotimigilo sukcesis ekpreni branĉon de arbo pendantan super la akvo kaj ili ĉiuj helpis lin firme teni ĝin kaj neebligi ke la floso pli retrenportiĝu. Dum ili atendis tie, Oĵo vidis longan rompitan branĉon kuŝantan sur la bordo, do li saltis sur la bordon kaj prenis ĝin. Kiam li detiris la flankobranĉetojn li kredis ke li povos uzi la branĉon kiel stangon, por gvidi la floson se urĝos.

Ili firme tenis la arbon ĝis ili trovis ke la akvo fluas ĝustadirekten, kaj tiam ili lasis ĝin kaj permesis ke la floso rekomencu veturi. Malgraŭ tiuj paŭzoj ili efektive bone progresadis cele la Palpbruman Landon kaj trovinte metodon konkeri la kontraŭeman fluon iliaj spiritoj multe plimalpeziĝis. Ili ne povis vidi multon de la lando tra kiu ili pasas, pro la altaj bordoj, kaj ili ne renkontis aliajn boatojn aŭ flosaĵojn sur la surfaco de la rivero.

Denove la trompema rivero inversigis sian fluon, sed ĉifoje la Birdotimigilo estis avertita kaj uzis la stangon por puŝi la floson cele grandan rokon kuŝantan en la akvo. Li kredis ke la roko neebligos ilian retro flosadon laŭ la fluo, kaj tiel estis. Ili kroĉis sin al tiu ankraĵo ĝis la akvo rekomencis flui ĝustadirekten, kaj tiam ili permesis ke la flosu plu flosu.

Flosinte ĉirkaŭ kurbiĝon ili vidis antaŭ si altan akvan deklivon kiu etendis sin trans la tutan riveron, kaj cele tion ili estis nerezisteble portataj. Ĉar ne eblis haltigi la flosadon de la floso ili firme kroĉis sin al la ŝtipoj kaj lasis la riveron pluportadi ilin. Rapide la floso grimpis la akvan deklivon kaj glitis laŭ la alia flanko, plonĝigante sian randon profunde en la akvon kaj plene malsekigante ilin per akveroj.

Same kiel antaŭe la floso reĝustigis sin kaj plu flosis, kaj Doroteo kaj Oĵo ridis pro la malsekiĝo;sed Ĉifoneroj estis multe ĉagrenita kaj la Birdotimigilo elprenis sian poŝtukon kaj viŝis la akvon de la ĉifonoj de la Miksĉifona Knabino laŭeble. La suno baldaŭ sekigis ŝin kaj la koloroj de ŝiaj ĉifonoj montriĝis bonaj, ĉar ili ne kunmiksiĝis nek fadis.

Pasinte la muron da akvo la fluo ne ŝanĝiĝis nek plu retro fluis, ĝi plu tiris ilin senhalte antaŭen. La bordoj de la rivero ankaŭ malaltiĝis, tiel ke ili denove povis vidi la pejzaĝon, kaj baldaŭ ili trovis flavajn ranunkolojn kaj leontodojn kreskantajn inter la herboj, pro kio ili sciis ke ili jam atingis la Palpbruman landon.

“Eble ni devus alteriĝi,”Doroteo diris al la Birdotimigilo.

“Baldaŭ,”li respondis. “La kastelo de la Stana Lignohakisto estas en la suda parto de la Palpbruma Lando, do ĝi devas esti ne tre malproksime de ĉi tie.”

Timante ke ili eble tro foren drivus, Doroteo kaj Oĵo nun stariĝis kaj levis la Birdotimigilon en siaj brakoj, laŭeble plej alten, por ke li povu facile vidi la pejzaĝon. Dum kelka tempo li rekonis nenion vidatan, sed fine li kriis:

“Jen ĝi!Jen ĝi!”

“Kio?”demandis Doroteo.

“La stana kastelo de la Stana Lignohakisto. Mi povas vidi ĝiajn turetojn brili en la sunlumo. Ĝi estas tre for, sed estos plej bone ke ni alteriĝu tuj.”

Ili malsuprenigis lin kaj komencis impeti la floson al la bordo per la stango. Ĝi tre bone obeis, ĉar la fluo estis nun pli pigra, kaj baldaŭ ili atingis la bordon kaj sendanĝere surteriĝis.

La Palpbruma Lando estis vere bela, kaj trans la kampojn ili povis vidi de for la arĝentan brilon de la stana kastelo.

Leĝerakore ili rapidigis sin al ĝi, ĉar ili bone ripozis dum sia longa rajdo sur la rivero.

Post nelonge ili komencis transiri enorman kampon da belegaj flavaj lilioj, kies delikata odoro estis tre ĝuiga.

“Belegaj!”kriis Doroteo, haltante por admiri la perfektecon de tiuj grandiozaj floroj.

“Jes,”diris la Birdotimigilo, penseme, “sed ni devas nepre ne dispremi aŭ vundi iun el la lilioj.”

“Kial ne?”demandis Oĵo.

“La Stana Lignohakisto estas tre bonkora,”estis la respondo, “kaj li malamas vidi ian ajn vundiĝon de vivanto.”

“Ĉu floroj vivas?”demandis Ĉifoneroj.

“Jes, kompreneble. Kaj tiuj floroj apartenas al la Stana Lignohakisto. Do, por ne ofendi lin, ni ne surtretu eĉ unu floron.”

“Foje,”diris Doroteo, “la Stana Lignohakisto paŝis sur skarabon kaj mortigis la uleton. Tio tre malfeliĉigis lin kaj li ploris ĝis liaj artikoj rustiĝis pro la larmoj, tiel ke li ne povis movi ilin.”

“Kion do li faris pri tio?”demandis Oĵo.

“Metis oleon sur ilin ĝis la artikoj denove glate funkciis.”

“Ho!”kriis la knabo, kvazaŭ granda eltrovo ektra fis lian menson. Sed li ne diris kio estas la eltrovo kaj tenis sekreta la ideon.

La marŝo estis longa sed plaĉa, kaj ĝi tute ne ĝenis ilin.

Malfrue en la posttagmezo ili proksimiĝis al la mirinda stana kastelo de la Imperiestro de la Palpbrumoj, kaj Oĵo kaj Ĉifoneroj, kiuj neniam antaŭe vidis ĝin, pleniĝis per mirego.

Stano abundis en la Palpbruma Lando kaj laŭdire la Palpbrumoj estis la plej lertaj stanistoj en la tuta mondo.

Do la Stana Lignohakisto dungis ilin kiam li konstruigis sian grandiozan kastelon, kiu estis plene el stano, de la tero ĝis la plej alta tureto, kaj tiel brile polurita ke ĝi scintilis en la sunradioj pli bele ol arĝento. Ĉirkaŭ la tereno de la kastelo staris stana muro, kun stanaj pordegoj;sed la pordegoj estis plene apertaj ĉar neniuj malamikoj de la Imperiestro ekzistis por ĝeni lin.

Enirinte la vastan terenon niaj veturantoj trovis ke necesas ankoraŭ pli admiradi. Stanaj fontoj sendis klaran akvon alten en la aeron kaj estis multaj bedoj da stanaj floroj, tiel perfekte formitaj kiel estus naturaj floroj. Ankaŭ estis stanaj arboj, kaj tie kaj tie estis ombrumataj laŭboj el stano, kun stanaj benkoj kaj seĝoj sur kiuj oni povas sidi. Ankaŭ, flanke de la vojo kondukanta al la fronta pordo de la kastelo, estis vicoj da stanaj statuoj, tre lerte faritaj. Inter ili Oĵo rekonis statuojn de Doroteo, Toto, la Birdotimigilo, la Sorĉisto, la Vilulo, Joĉjo Kukurbokapo kaj Ozma, ĉiuj starantaj sur bone formitaj stanaj piedestaloj.

Toto bone konis la loĝejon de la Stana Lignohakisto, kaj, certa pri ĝoja bonvenigo, li antaŭenkuris kaj bojis tiel laŭte ĉe la fronta pordo ke la Stana Lignohakisto aŭdis lin kaj mem elvenis por trovi ĉu vere estas lia malnova amiko Toto.

La sekvan momenton la stanulo varmakore ĉirkaŭbrakumis la Birdotimigilon kaj turnis sin por ĉirkaŭpremi Doroteon.

Sed nun lian okulon kaptis la stranga aspekto de la Miksĉifona Knabino, kaj li rigardis ŝin kun kunmiksitaj miro kaj admiro.

Ĉapitro 27. La Stana Lignohakisto objhetas

La Stana Lignohakisto estis unu el la plej gravaj personoj en la tuta Oz.

Kvankam Imperiestro de la Palpbrumoj, li estis vasalo de Ozma, kiu regis la tutan landon, kaj la knabino kaj la stanulo estis varmaj personaj amikoj. Li estis iom danda kaj tenis sian stanan korpon brile polurita kaj siajn stanajn artikojn bone oleitaj. Li ankaŭ estis tre ĝentila kaj tiel amema kaj milda ke ĉiu amis lin. La Imperiestro salutis Oĵon kaj Ĉifonerojn elkore kaj gvidis la tutan grupon en sian belan stanan salonon, kie ĉiuj mebloj kaj bildoj estis el stano. La muroj estis panelitaj per stano kaj de la stana plafono pendis stanaj lustroj.

La Stana Lignohakisto volis scii, plejunue, kie Doroteo trovis la Miksĉfonan Knabinon, do kune la vizitantoj rakontis pri kiel Ĉifoneroj fariĝis, ankaŭ pri la akcidento suferita de Margolote kaj Onĉjo Nonĉjo kaj pri kiel Oĵo komencis veturi por akiri la objektojn bezonatajn por la magia sorĉo de la Kurbiĝinta Magiisto. Post tio Doroteo informis pri iliaj aventuroj en la Kvelula Lando kaj pri kiel fine ili sukcesis akiri la akvon el obskura puto.

Dum la knabineto rakontis tiujn aventurojn la Stana Lignohakisto sidis en fotelo aŭskultante intense interesate, dum la aliaj grupe sidis ĉirkaŭ li. Tamen Oĵo tenis sian vidon fiksita al la korpo de la stana Imperiestro, kaj nun li rimarkis ke sub la artiko de la maldekstra genuo guteto da oleo formiĝas. Li rigardis tiun oleguton dum lia koro rapidege batis, kaj palpinte en sia poŝo li elprenis flakoneton el kristalo, kiun li tenis en sia mano.

Baldaŭ la Stana Lignohakisto ŝanĝis sian pozicion, kaj tuj

Oĵo, mirigante ĉiujn, surplankiĝis kaj tenis sian kristalan flakoneton sub la genuartiko de la Imperiestro. Ĝuste tiam la oleguto falis, kaj la knabo kaptis ĝin per sia botelo kaj tuj korkfermis ĝin. Post tio, kun la vizaĝo ruĝa kaj embarasitaspekta, li stariĝis kaj frontis la aliajn.

“Sed kion vi faris?”demandis la Stana Lignohakisto.

“Mi kaptis oleguton kiu falis de via genuartiko,”konfesis Oĵo.

“Oleguton!”kriis la Stana Lignohakisto. “Ve, kiom senzorga estis mia prizorgisto kiam li oleis min hodiaŭ- matene!Mi timas ke mi devos riproĉi tiun ulon, ĉar ne konvenas ke mi gutigu oleon kie ajn mi estas.”

“Ne gravas,”diris Doroteo. “Oĵo aspektas feliĉa pro la oleo, ial.”

“Jes,”deklaris la Manĝtula knabo, “mi estas feliĉa. Unu el la objektoj por kiuj la Kurbiĝinta Magiisto sendis min estas oleguto el la korpo de vivanto. Mi unue tute ne sciis ke ekzistas io tia;sed nun ĝi estas sekura en la kristala flakoneto.”

“Mi volonte donacas ĝin,”diris la Stana Lignohakisto.

“Ĉu nun vi jam akiris ĉion kion vi serĉis?”

“Ne ĉion,”respondis Oĵo. “Mi devis akiri kvin objektojn, kaj mi jam trovis kvar. Mi havas la tri harojn de la pinto de vosto de Vuzo, sesfolion, ujeton da akvo el obskura puto kaj oleguton el la korpo de vivanto. La lasta objekto estas la plej facila, kaj mi estas certa ke mia kara Onĉjo Nonĉjo — kaj ankaŭ bona Margolote —baldaŭ reviviĝos.”

La Manĝtula knabo diris tion tre fiere kaj plezure.

“Bone!”kriis la Stana Lignohakisto;“mi gratulas vin. Sed kio estas la kvina kaj lasta bezonaĵo por kompletigi la magian sorĉon?”

La maldekstra flugilo de flava papilio,”diris Oĵo. “En ĉi tiu flava lando, per la helpo de via afabla komplezemo, tio estos tre facile trovita.”

La Stana Lignohakisto rigardis lin miregoplene.

“Nepre vi ŝercas!”li diris.

“Ne,”respondis Oĵo, tre surprizite;“mi plene seriozas.”

“Sed ĉu vi eĉ momente kredas ke mi permesus ke vi, aŭ iu alia, eltiru la maldekstran flugilon de flava papilio?” demandis la Stana Lignohakisto severe.

“Kial ne, sinjoro?”

“Kial ne?Vi demandas al mi kial ne?Estus kruele —mi neniam aŭdis pri pli kruela kaj senkora ago,”asertis la Stana Lignohakisto. “La papilioj estas inter la plej belaj uloj, kaj ili multege sentas doloron. Se oni forŝirus flugilon tio ege torturus ĝin kaj ĝi baldaŭ mortus doloregoplene. Mi neniel permesus tian fiagon!”

Oĵo mirege aŭdis tion. Ankaŭ Doroteo aspektis ĉagrenita, sed en sia koro ŝi sciis ke la Stana Lignohakisto pravas. La Birdotimigilo kapjesis klarkonsente al la parolo de lia amiko, do evidente li akordis kun la decido de la Imperiestro.

Ĉifoneroj rigardis perplekse de unu al la alia.

“Al kiu gravas papilio?”ŝi demandis.

“Ĉu ne al vi?”demandis la Stana Lignohakisto.

“Eĉ ne fingroklakon, ĉar mi ne posedas koron,”diris la Miksĉifona Knabino. “Sed mi volas helpi Oĵon, kiu estas mia amiko, por ke li savu la onklon kiun li amas, kaj mi mortigus dekon da senutilaj papilioj por ke li povu fari tion.”

La Stana Lignohakisto ĝemis bedaŭroplene.

“Vi havas amemajn instinktojn,”li diris, “kaj se vi havus koron vi estus vera bonulo. Mi ne povas kulpigi vin pro via senkora komento, ĉar vi ne kapablas kompreni la sentojn de la koruloj. Mi, ekzemple, havas tre netan kaj respondeman koron donitan al mi foje de la mirinda Sorĉisto de Oz, do mi neniam —neniam —neniam permesos la torturiĝon de kompatinda flava papilio, negrave kiu farus ĝin.”

“La flava lando de la Palpbrumoj,”diris Oĵo malĝoje, “estas la sola loko en Oz kie troveblas flava papilio.”

“Tio ĝojigas min,”diris la Stana Lignohakisto. “Ĉar mi regas la Palpbruman Landon, mi povas protekti miajn papiliojn.”

“Se mi ne akiros la flugilon —nur unu maldekstran flugilon,”diris Oĵo mizere, “mi ne povos savi Onĉjon Nonĉjon.”

“Do li devos por ĉiam resti marmora statuo,”deklaris la Stana Imperiestro firme.

Oĵo viŝis siajn okulojn, ĉar li ne povis reteni larmojn.

“Jen kion fari,”diris Ĉifoneroj. “Ni kunprenu tutan flavan papilion, vivantan kaj bonfartan, al la Kurbiĝinta Magiisto kaj li detiru la maldekstran flugilon.”

“Ne,”diris la Stana Lignohakisto. “Vi ne rajtas havi iun mian karan papilieton por tia traktado.”

“Do kion en la mondo ni faru?”demandis Doroteo.

Ili ĉiuj silentiĝis kaj pensadis. Neniu parolis dum longa tempo. Post tio la Stana Lignohakisto ekvigligis sin kaj diris:

“Ni ĉiuj reiru al la Smeralda Urbo kaj petu konsilon de Ozma. Ŝi estas saĝa knabineto, nia Reganto, kaj eble ŝi povos trovi kiel helpi Oĵon savi sian Onĉjon Nonĉjon.”

Do la sekvan matenon la grupo ekveturis al la Smeralda Urbo, kiun ili atingis post kutima tempo kaj sen gravaj aventuroj. La veturo estis malfeliĉa por Oĵo, ĉar sen la flugilo de la flava papilio li ne povis trovi metodon savi Onĉjon Nonĉjon —se ne atendi ses jarojn por ke la Kurbiĝinta Magiisto faru novan provizon de la Viviga Pulvoro. La knabo estis tute senespera, kaj dum li marŝis li ĝemis laŭte.

“Ĉu io dolorigas vin?”demandis la Stana Lignohakisto amikatone, ĉar la Imperiestro estis en la grupo.

“Mi estas Oĵo la Misfortuna,”respondis la knabo. “Mi devas agnoski ke mi malsukcesas pri ĉiu entrepreno.”

“Kial vi estas Oĵo la Misfortuna?”la viro demandis.

“Ĉar mi naskiĝis dum vendredo.”

“Vendredo ne estas misfortuniga,”deklaris la Imperiestro.

“Ĝi estas nur unu el sep tagoj. Ĉu vi supozas ke la tuta mondo misfortuniĝas dum sepono de la tuta tempo?”

“Estis la dektria tago de la monato,”diris Oĵo.

“Dek tri!Ha, jen vere bonfortuniga numero,”respondis la Stana Lignohakisto. “Ŝajne mi estas ĉiam bonsorta dum la dektria. Mi supozas ke la plej multaj personoj neniam rimarkas la bonan fortunon kiu trafas ilin pro la numero

13, sed se eĉ plej eta misfortuno trafas ilin tiutage, ili kulpigas la numeron kaj ne la veran kaŭzon.”

“Ankaŭ por mi dek tri estas bonfortuniga numero,” komentis la Birdotimigilo.

“Kaj por mi,”diris Ĉifoneroj. “Mi havas precize dek tri flikaĵojn sur mia kapo.”

“Sed,”plu diris Oĵo, “mi estas maldekstramanema.”

“Multaj el niaj plej gravaj uloj estas tiaj,”asertis la Imperiestro. “Maldekstramanemuloj kutime kapablas facile uzi ambaŭ manojn. Dekstramanemuloj kutime uzas facile nur unu manon.”

“Kaj estas veruko sub mia dekstra brako,”diris Oĵo.

“Vere bonfortuna!”kriis la Stana Lignohakisto. “Se ĝi estus sur la pinto de via nazo ĝi eble misfortunigus, sed sub via brako ĝi estas bonfortune sene fika.”

“Pro ĉio ĉi,”diris la Manĝtula knabo, “oni nomis min Oĵo la Misfortuna.”

“Do ni devos rekomenci kaj nomi vin ekde nun Oĵo la Bonfortuna,”deklaris la viro. “Ĉiu kialo dirita de vi estas absurda. Sed mi rimarkis ke se iu konstante timas misfortunon kaj kredas ke ĝi trafos lin, tiu ne kaptas oportunon pro fiti pro bonfortuno okazanta. Do decidu estu Oĵo la Bonfortuna.”

“Kiel?”demandis la knabo, “ĉar ĉiu klopodo mia savi mian karan onklon fiaskis?”

“Neniam perdu esperon, Oĵo,”konsilis Doroteo. “Neniu povas scii kio sekve okazos.”

Oĵo ne respondis, sed li estis tiel senespera ke eĉ ilia alveno al la Smeralda Urbo ne interesis lin.

La popolo ĝoje salutis la alvenon de la Stana Lignohakisto, la Birdotimigilo kaj Doroteo, kiuj ĉiuj estis tre amataj, kaj kiam ili eniris la reĝan palacon ili ricevis mesaĝon ke Ozma tuj intervjuos ilin.

Doroteo informis la knabinan Reganton pri la sukcesoj dum la serĉo ĝis ili atingis la problemon pri la flava papilio, kiun la Stana Lignohakisto plene rifuzis provizi al la magiaĵo.

“Li plene pravas,”diris Ozma, kiu aspektis tute ne surprizita. “Se Oĵo informus min ke unu serĉaĵo estas la flugilo de flava papilio mi informus lin jam antaŭ la ekserĉo ke li neniam povos akiri ĝin. Tio ŝparigus al vi la problemojn kaj ĝenojn de via longa veturado.”

“Tute ne ĝenis min la veturado,”diris Doroteo. “Mi ĝuis ĝin.”

“Sed la rezulto estas,”komentis Oĵo, “ke mi tute ne povos akiri la objektojn por kiuj la Kurbiĝinta Magiisto sendis min; do, krom se mi atendos dum ses jaroj por ke li faru la Vivigopulvoron, Onĉjo Nonĉjo ne estas savebla.”

Ozma ridetis.

“D-ro Pipt ne faros pli da Vivigiga Pulvoro, mi certigas al vi,”diris ŝi. “Mi venigis lin al ĉi tiu palaco, kie li nun estas, kaj liaj kvar kaldronoj estas detruitaj kaj lia libro da receptoj bruligita. Mi ankaŭ alportigis la marmorajn statuojn de via onklo kaj de Margolote, kiuj staras en la apuda ĉambro.”

Ilin ĉiujn tre mirigis tiu anonco.

“Ho, mi vidu Onĉjon Nonĉjon!Mi tuj vidu lin, bonvolu!” kriis Oĵo fervore.

“Atendu momenton,”respondis Ozma, “ĉar mi volas diri ion pli. Nenio okazanta en la Lando Oz estas nerimarkata de nia saĝa Sorĉistino Glinda la Bona. Ŝi plene sciis pri la magiado de D-ro Pipt kaj lia vivigo de la Vitra Kato kaj de la Miksĉifona Knabino, kaj la akcidento tra finta Onĉjon Nonĉjon kaj Margoloten, kaj la serĉon kaj veturadon de Oĵo kun Doroteo. Glinda ankaŭ sciis ke Oĵo malsukcesos trovi ĉion serĉatan, do ŝi alvokis nian Sorĉiston kaj instruis al li kion fari. Io okazos en ĉi tiu palaco, baldaŭ, kaj tiu ‘io’ nepre plaĉos al vi ĉiuj. Kaj nun,”pludiris la knabina Reganto, stariĝante el sia seĝo, “sekvu min en la apudan ĉambron.”

Ĉapitro 28. La Mirinda Sorchisto de Oz

Kiam Oĵo eniris la ĉambron li kuris rapide al la statuo de Onĉjo Nonĉjo kaj ame kisis la marmoran vizaĝon.

“Mi faris mian plejeblon, Onĉjo,”li diris, larme, “sed mi mal- sukcesis!”

Post tio li retiris sin kaj ĉirkaŭrigardis la ĉambron, kaj la ekvido de la grupego tute surprizis lin.

Krom la marmoraj statuoj de Onĉjo Nonĉjo kaj Margolote, la Vitra

Kato estis tie, kunvolviĝinte sur tapiŝeto; kaj la Vuzo ĉeestis, sidante sur siaj kvadrataj malantaŭaj kruroj kaj serioze interesate rigardante la scenon;kaj jen la Vilulo, vestita per pizverda satena vila kompleto, kaj ĉe tablo sidis la malgranda Sorĉisto, aspektante tre grava kaj kvazaŭ sciante pli ol li volas diri.

Plej lasta troviĝis D-ro Pipt, kaj la Kurbiĝinta Magiisto sidis kurbiĝinte en seĝo, aspektante tre malfeliĉa sed fikse rigardante la senvivan formon de sia edzino Margolote, kiun li multe amas sed kiu laŭ lia timo nun estas por ĉiam perdita.

Ozma prenis seĝon kiun Ĵelea Kon fitaĵ antaŭenmovis por la Registo, kaj malantaŭ ŝi staris la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto kaj Doroteo, ankaŭ la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro. La Sorĉisto nun stariĝis kaj profunde klinis sin al Ozma kaj malpli profunde al la aliaj kunvenintoj.

“Gesinjoroj kaj bestoj,”li diris, “mi volas anonci ke nia Gracoplena Reganto permesis al mi obei la ordonojn de nia granda Sorĉistino Glinda la Bona, kies humila Asististo mi fiere estas. Ni trovis ke la Kurbiĝinta Magiisto praktikadas sian magiadon kontraŭ la Leĝoj, kaj tial, per Reĝa Edikto, mi nun senigas lin de ĉiu kapablo magii ekde nun. Li ne plu estas kurbiĝinta magiisto, sed nur simpla Manĝtulo;li eĉ ne plu estas kurbiĝinta, sed nur ordinara homo.”

Dum li prononcis tiujn vortojn la Sorĉisto gestis per sia mano al D-ro Pipt kaj tuj ĉiu kurbiĝinta membro rektiĝis kaj fariĝis perfekta. La eksmagiisto, ĝojkriante, ekstaris, rigardis sin miroplene, kaj poste refalis en sian seĝon kaj rigardis la Sorĉiston fascinate.

“La Vitra Kato, kiun D-ro Pipt kontraŭleĝe faris,”daŭrigis la Sorĉisto, “estas bela kato, sed ĝia palruĝa cerbo tiom fierigis ĝin ke ĝi estis malagrabla kunulo por ĉiu. Do antaŭ hodiaŭ mi elprenis la palruĝan cerbon kaj anstataŭigis ĝin per travidebla, kaj nun la Vitra Kato estas tiel modesta kaj bonkonduta ke Ozma decidis reteni ŝin en la palaco kiel dorlotbeston.”

“Mi dankas,”diris la kato, mildavoĉe.

“La Vuzo montris sin bona Vuzo kaj fidela amiko,”la Sorĉisto daŭrigis, “do ni sendos lin al la Reĝa Bestaro, kie oni bone prizorgos lin kaj li povos satmanĝi dum sia tuta vivo.”

“Mi multe dankas,”diris la Vuzo. “Estos multe pli bone ol esti malantaŭ barilo en soleca arbaro malsategante.”

“Kaj rilate al la Miksĉifona Knabino,”pludiris la Sorĉisto, “ŝi estas tiel rimarkindaspekta, kaj tiel lerta kaj bonhumora, ke nia Gracoplena Registo intencas konservi ŝin zorgoplene, kiel unu el la kuriozaĵoj de la kurioza Lando Oz. Ĉifoneroj rajtos loĝi en la palaco, aŭ kie ajn ŝi deziros, kaj esti nenies servisto sed nur sia propra mastrino.”

“Tute bone,”diris Ĉifoneroj.

“Nin ĉiujn interesas Oĵo,”la malgranda Sorĉisto daŭrigis, “ĉar lia amo al sia misfortuna onklo instigis lin brave fronti ĉiajn danĝerojn por povi savi lin. La Manĝtula knabo havas lojalan kaj malavaran koron kaj li faris sian plejeblon por revivigi Onĉjon Nonĉjon. Li malsukcesis, sed ekzistas aliaj pli potencaj ol la Kurbiĝinta Magiisto, kaj pli da metodoj ol konas D-ro Pipt por nuligi la sorĉon de la Ŝtoniga Likvaĵo. Glinda la Bona informis min pri unu metodo, kaj nun vi ekscios kiom granda estas la scio kaj povo de nia senegala Sorĉistino.”

Dirante tion la Sorĉisto antaŭeniris al la statuo de Margolote kaj faris magian geston, samtempe murmurante magian vorton kiun povis klare aŭdi neniu. Tuj la virino movis sin, turnis sian kapon miroplene tien kaj reen, por rimarki ĉiun starantan antaŭ ŝi, kaj vidante D-ron Pipt ŝi antaŭenkuris kaj ĵetis sin en la etenditajn brakojn de sia edzo.

Post tio la Sorĉisto magie gestis kaj parolis la magian vorton antaŭ la statuo de Onĉjo Nonĉjo. La maljuna Manĝtulo tuj ekvivis kaj profunde klinante sin antaŭ la Sorĉisto diris:“Dankon.”

Sed nun Oĵo rapidis al sia onklo kaj ĝojoplene ĉirkaŭbrakis lin, kaj la maljunulo alpremis sian neveton ame kaj karesis lian hararon kaj forviŝis la larmojn de la knabo per poŝtuko, ĉar Oĵo ploris pro pura feliĉo.

Ozma antaŭenvenis por gratuli ilin.

“Mi donas al vi, kara Oĵo kaj Onĉjo Nonĉjo, belan domon tuj ekster la muroj de la Smeralda Urbo,”ŝi diris, “kaj tie vi hejmos kaj mi protektos vin.”

“Mi ja nomis vin Oĵo la Bonfortuna!”diris la Stana Lignohakisto, dum ĉiuj fervore manpremis kun Oĵo.

“Tiel vi nomis min, kaj vi plene pravis!”respondis Oĵo, dankeme.