/ Language: Esperanto / Genre:sf_action / Series: Rustimuna Ŝtalrato

Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato

Harry Harrison


Harry Harrison

NASKIĜO DE LA RUSTIMUNA ŜTALRATO

Ĉapitro 1

Kiam mi proksimiĝis al la ĉefa pordo de La Unua Banko de Paradizeto, ĝi sensis mian ĉeeston kaj svinge malfermiĝis en aŭtomata bonvenigo. Mi haste trapaŝis, kaj haltis. Sed mi estis nur tiom enirinta, ke la pordo ne povis fermiĝi post mi. Dum ĝi komencis glitfermiĝi, mi prenis la arkileton el mia sako, kaj fulme turnis min, tuj kiam ĝi estis sin plene ferminta. Dum antaŭaj vizitoj al la banko mi mezuris per klikhorloĝo ĝian mekanikan reflekson, do mi sciis, ke mi havis nur 1,67 sekundojn por fari ĉion necesan. Sufiĉe da tempo.

La arko zumis kaj lumis kaj veldis la pordon sekure al ĝia framo. Post tio la pordo povis nur zumadi, senefike kaj senmove, ĝis io en la mekanismo fandiĝis, kaj ĝi eligis kelkajn kraketajn sparkojn kaj mortis.

— Detruado de banka posedaĵo estas krimo. Vi estas arestita.

Dum ĝi parolis, la robota bankgardisto etendis siajn grandajn remburitajn manojn por kapti min kaj teni min ĝis la alveno de la polico.

— Ne hodiaŭ, lamanta ladulo! — mi rikanis, ŝovante la erinapran incitilon al ĝia brusto. La du metalaj pintetoj produktis 300 voltojn kaj multe da amperoj. Sufiĉe por kapti la atenton de milkilograma erinapro. Sufiĉe por tute fandi la robotajn cirkvitojn. Fumo ŝprucis el ĝiaj artikoj, kaj ĝi trafis la plankon en tre kontentiga frakaso.

Malantaŭ mi. Ĉar jam mi estis antaŭsaltinta, kubute forŝovante maljunulinon de la kasofenestro. Mi tiris la grandan pistolon el mia sako, celis per ĝi al la kasisto kaj elgruntis mian ordonon.

— Vian monon aŭ vian vivon, franjo. Plenigu ĉi tiun sakon per spesoj.

Tre impone, kvankam mia voĉo ja iomete rompiĝis, tiel ke la lastaj vortoj elvenis kiel pepo. La kasisto ridetis pri tio kaj provis trakuraĝi.

— Iru hejmen, bubo. Ĉi tie ne estas …

Mi tiris la ellasilon, kaj la 0,75-senrefrapa pistolo tondris ĉe ŝia orelo; la fumonubo blindigis ŝin. Ŝi ne estis trafita, sed la rezulto estus sama, se ŝi estus. Ŝiaj okuloj ruliĝis supren en ŝia kapo, kaj ŝi malrapide forfalis suben el mia vido sub la giĉeton.

Oni ne malsukcesigas Jimĉjon diGriz tiom facile! Per unu salto mi transiris la tablon por svingi la pistolon al la ceteraj grandokulaj dungitoj.

— Paŝu malantaŭen, ĉiu el vi! Rapide! Mi ne volas, ke ies fingreto puŝu la silentan alarmilon. Jen kiel. Vi, buterbulo! — mi gestis al la dika kasisto, kiu ĉiam kutimis ignori min antaŭe. Nun li estis atentega. — Plenigu ĉi tiun sakon per spesoj, grandaj biletoj, kaj faru tuj!

Li obeis, fuŝante kaj ŝvitante, sed laborante tiom rapide, kiom li povis. La klientoj kaj dungitoj ĉirkaŭstaris en strangaj pozoj, ŝajne paralizite pro timo. La pordo de la oficejo de la direktoro restis fermita, indikante, ke li verŝajne ne estis tie. Buterbulo jam estis pleniginta la sakon per bankbiletoj kaj etendis ĝin al mi. La polico ankoraŭ ne aperis. Estis tre eble, ke mi evitus kaptiĝon.

Mi duonvoĉe grumblis ion, kio espereble estas fia sakraĵo, kaj montris al unu el la sakoj plenaj de tuboj da moneroj.

— Elŝutu tiujn monerojn kaj plenigu ankaŭ tion, — mi ordonis, rikanante kaj grumblante samtempe.

Li obeis kun plena hasto kaj baldaŭ estis plenŝtopinta ankaŭ tiun sakon. Kaj ankoraŭ estis nenia signo de polico. Ĉu eblis, ke eĉ ne unu el tiuj sencerbaj dungitoj premis la silentan alarmilon? Eblis. Drastaj rimedoj estis bezonataj.

Mi etendis mian brakon por kapti alian sakon de moneroj. — Plenigu ankaŭ ĉi tiun, — mi ordonis, ĵetante ĝin al li.

Tion farante mi sukcesis trafi la alarmbutonon per mia kubuto. Je certaj tagoj necesas ĉion fari mem.

Tio donis la deziratan efikon. Kiam la tria sako estis plena, kaj mi komencis stumbli al la pordo kun mia rabaĵo, la polico komencis aperi. Unu teraŭto sukcesis kolizii kun alia (policaj krizokazoj estas sufiĉe maloftaj ĉi-regione), sed fine ili kontentige ordigis sin kaj viciĝis ekstere kun pretaj pafiloj.

— Ne pafu! — mi pepis. Kun vera timo, ĉar la plejparto de ili ne aspektis tro inteligentaj. Ili ne povis aŭdi min tra la fenestroj, sed ili povis vidi. — Ĝi estas imitaĵo, — mi vokis. — Rigardu!

Mi metis la pistolon al la flanko de mia kapo kaj tiris la ellasilon. Kontentiga fumnubeto venis el la fumproduktilo, kaj la bruefiko de la pafo sufiĉis por tintigi miajn orelojn. Mi forfalis malantaŭ la tablon, for el ilia terurita rigardo. Mi atendis pacience, dum ili kriis kaj sakradis kaj fine rompmalfermis la pordon.

Nu, vi eble trovas ĉion ĉi konfuza. Se jes, mi ne kulpigas vin. Unu afero estas rabi bankon; alia afero estas fari tion en maniero, kiu certigas, ke oni estos kaptita. Kial, oni rajtas demandi, esti tiom malsaĝa?

Mi plezuros rakonti al vi. Por kompreni miajn motivojn vi devos kompreni, kia estas la vivo sur ĉi tiu planedo, kaj kia estis mia vivo. Lasu min klarigi.

Paradizeton fondis antaŭ kelkaj jarmiloj ia ekzota religia kulto, kiu intertempe plene malaperis, bonŝance. Ĝi venis ĉi tien el alia planedo; iuj diras, ke ĝi estis Koto aŭ Tero, la mita originejo de la tuta homaro, sed tion mi dubas. Ĉiuokaze, aferoj ne iris glate. Eble la senfina laborado superis ilin; ĉi tiu certe ne estis piknika planedo en la frua tempo. Kiel nin rememorigas la lernejaj instruistoj tiom ofte kiom eble, speciale, kiam ili rakontas al ni, kiom trodorlotitaj estas la hodiaŭaj junuloj. Ni klopodas ne diri al ili, ke ankaŭ ili devas esti trodorlotitaj, ĉar certe nenio ŝanĝiĝis ĉi tie en la lastaj mil jaroj.

En la komenco estis malfacile, certe. La tuta plantaro estis pura veneno por homa metabolo, kaj oni devis forpurigi ĝin por kreskigi manĝeblajn plantojn. La indiĝena faŭno estis same venena, kun dentoj kaj ungoj konforme. Estis malfacile. Tiom malfacile, ke ordinaraj bovoj kaj ŝafoj havis ŝoke mallongan vivekspekton. Selekta genmanipulado solvis tion, kaj oni alsendis la unuajn erinaprojn. Imagu, se vi kapablas, kaj vi bezonos bonan fantazion, milkilograman apron kun akraj dentegoj kaj tre sovaĝa humoro. Tio estas jam konsterna, sed imagu la beston kovrita de longaj pinglegoj kvazaŭ freneza histriko. Kvankam stranga, tamen la plano funkciis: ĉar la bienoj ankoraŭ bredas erinaprojn grandkvante, ĝi devas esti funkciinta. Paradizetaj Fumaĵitaj Erinapraj Ŝinkoj estas famaj tra la tuta galaksio.

Sed vi ne trovos la tutan galaksion hastanta por viziti ĉi tiun porkecan planedon. Mi kreskis ĉi tie, do mi scias. Ĝi estas tiom enuiga, ke eĉ la erinaproj dormas.

La stranga afero estas, ke mi ŝajnis esti la sola persono, kiu rimarkis tion. Ĉiuj rigardis min strabe. Mia patrino ĉiam opiniis, ke mi nur suferas kreskajn dolorojn, kaj bruligis erinaprajn pinglegojn en mia dormoĉambro: popola kuracilo por tio. Mia patro ĉiam timis freneziĝon kaj konstante tiris min al kuracisto proksimume unufoje jare. La kuracisto ne povis trovi ion malĝustan kaj havis teorion, ke eble mi estas refalinto al la pratipo de la originaj koloniistoj, malgajninto en la mendela hazardludo. Sed tio okazis antaŭ jaroj. Min ne plu ĝenas gepatra zorgado, de kiam mia patro ĵetis min el la domo en la aĝo de dek kvin jaroj. Tio okazis, post kiam li traserĉis miajn poŝojn iun nokton kaj trovis, ke mi havis pli da mono ol li. La patrino fervore samopiniis kun li kaj eĉ malfermis la pordon. Mi pensas, ke ili ĝojis vidi lastfoje mian dorson. Certe mi estis tro granda agaco en ilia bova ekzistado.

Kaj kion mi opinias? Mi opinias, ke kelkfoje povas esti diable solece esti elpelito. Sed mi ne pensas, ke mi preferus ion alian. Soleco havas siajn problemojn; sed problemoj havas solvojn.

Ekzemple, unu problemo, kiun mi solvis, estis, ke la pli grandaj knaboj konstante batadis min. Tio komenciĝis tuj, kiam mi komencis vizitadi la lernejon. Mi faris la unuan eraron sciigante ilin, ke mi estas pli inteligenta ol ili. Frap! Jen nigra okulo. La lernejaj tiranetoj tiom ĝuis tion, ke ili devis viciĝi por batadi min. Mi rompis la punado-ciklon nur per tio, ke mi subaĉetis lernejan sportinstruiston por doni al mi lecionojn pri senarmila batalado. Mi atendis, ĝis mi estis vere sperta, antaŭ ol rebati. Tiam mi draŝis mian draŝonton kaj pluiris por tani la haŭton de tri aliaj tiranetoj unu post alia. Mi povas certigi vin, ke ĉiu knabeto estis mia amiko post tio kaj neniam laciĝis rerakonti al mi, kiom grandioze estis rigardi, kiel mi ĉasis ses el la plej aĉaj brutuloj laŭ la strato. Kiel mi diris, el problemoj venas solvoj, se ne plezuroj.

Kaj de kie mi prenis la monon por subaĉeti la instruiston? Ne de mia patro; tio estas certa. Tri spesoj semajne estis mia alimento, sufiĉe por aĉeti eble du Gaspo-Ŝaŭmojn kaj malgrandan Farĉu-Vin-bombonon. Neceso, ne avido, instruis al mi la unuan lecionon pri ekonomiko. Aĉetu malkare kaj vendu kare kaj gardu la profiton por vi mem.

Evidente mi povis nenion aĉeti, ne havante kapitalon, do mi decidis pagi nenion por la baza varo. Ĉiuj geknaboj ŝtelas de vendejoj. Ili trairas tiun fazon, sed ĝenerale oni forbatas el ili la emon, kiam oni kaptas ilin. Mi vidis la malfeliĉajn kaj larmomakulitajn sekvojn de malsukceso kaj decidis fari merkatan esploradon kaj eĉ studon de la daŭroj kaj movoj antaŭ ol ekpaŝi sur karieron de krimeto.

Unue: Restu for de la etaj komercistoj. Ili konas sian stokon kaj havas fortan motivon ĝin protekti. Faru do vian butikumadon en la grandaj magazenoj. Tiam vi devas zorgi nur pri la magazenaj detektivoj kaj alarmsistemoj. Atenta studado de ilia funkciado liveros metodojn por ĉirkaŭiri ilin.

Unu el miaj plej fruaj kaj plej primitivaj metodoj (mi hontruĝiĝas malkaŝante ĝian simplecon) mi nomis la kaptolibro. Mi konstruis skatolon, kiu aspektis precize kiel libro. Sed ĝi havis risortopuŝatan fundon kun ĉarniroj. Mi bezonis nur puŝi ĝin suben sur nesuspektantan Farĉu-Vin-brikon por igi, ke la bombono formalaperu el la vido. Ĝi estis kruda sed uzebla aparato, kiun mi uzadis dum longeta periodo. Mi volis forlasi ĝin favore al pli efika metodo, kiam mi ekvidis okazon fini ĝin en plej pozitiva maniero. Mi volis pritrakti Odorulon.

Lia nomo estis Belfront Oderbruko, sed Odorulo estis la sola nomo, kiun ni uzis pri li. Same kiel kelkaj homoj naskiĝis por esti dancistoj aŭ pentristoj, aliaj estas destinitaj por malpli altaj oficoj. Odorulo estis denaska denuncisto. La sola plezuro en lia vivo estis denunci siajn lernejajn kamaradojn. Li spionis kaj rigardis kaj informis. Neniu geknaba peketo estis tiom malgrava, ke li ne notis ĝin kaj raportis al la aŭtoritatoj. Kaj pro tio ili amis lin, kio diras al vi multon pri kiajn instruistojn ni havis. Kaj oni eĉ ne povis batadi lin senriske. Lian vorton oni ĉiam kredis, kaj la punadon suferis la batpunintoj.

Odorulo estis farinta al mi ian etan malkomplezon. Mi forgesis, pri kio temis precize, sed ĝi sufiĉis por kirligi malhelajn konsiderojn, kaj fine por produkti agadplanon. Fanfaronadon ŝatas ĉiu knabo, kaj mi akiris altan statuson malkaŝante mian libroforman bombono-kolektilon al miaj samklasanoj. Aŭdiĝis ho-oj kaj ha-oj, kiuj iĝis eĉ pli ho-aj kaj ha-aj, kiam mi disdonacis parton de la ŝtelaĵo. Ĉi tio ne nur kontribuis al mia junula statuso, sed mi samtempe certigis, ke ĝi okazis, kie Odorulo povis subaŭskulti. Mi ankoraŭ memoras ĝin kvazaŭ de hieraŭ, kaj la memoro varmigas mian koron.

— Ĝi ne nur funkcias; mi eĉ montros al vi, kiel ĝi funkcias! Venu kun mi al la Minga Multvendejo!

— Ĉu ni povas, Jimĉjo? Ĉu ni vere rajtas?

— Vi rajtas. Sed ne en granda grupo. Vagu tien en etaj grupoj kaj staru, kie vi povas rigardi la Farĉu-Vin-vendotablon. Ĉeestu je la 15a horo, kaj vi vere spektos ion!

Ion multe pli bonan, ol ili iel povus imagi. Mi forpermesis ilin kaj gvatis la oficejon de la direktoro. Tuj post kiam Odorulo trairis la pordon, mi enrompis lian ŝrankon.

Ĉio funkciis glatege. Mi iom fieras pri ĝi, ĉar ĝi estis la unua krima sceno, kiun mi preparis por la partopreno ankaŭ de aliaj homoj. Ĉiuj sensuspekte, kompreneble. Je la preskribita horo mi vagis al la vendotablo de sukeraĵoj ĉe Mingo, tre penante ignori la lupolicanojn, kiuj egale penis ŝajnigi, ke ili ne gvatadis min. Kun senstreĉaj movoj mi metis la libron sur la sukeraĵojn kaj klinis min por fiksi mian botfermilon.

— Arestita! — kriis la plej muskola el ili, kaptante min ĉe la kolumo de mia mantelo. — Kaptita! — fierblekis la alia, ekprenante la libron.

— Kion vi faras? — mi grakis. Mi devis graki, ĉar la mantelo estis jam tirita strikte ĉirkaŭ mia kolo, dum mi pendis de ĝi super la planko. — Ŝtelisto! Redonu mian sepspesan historilibron, kiun mia panjo aĉetis per mono gajnita teksante matojn el erinapraj pikiloj!

— Libron? — rikanis la granda brutulo. — Ni bone scias pri ĉi tiu libro. — Li ekprenis la finojn kaj tiris. Ĝi malfermiĝis, kaj la aspekto de lia vizaĝo, dum la folioj turniĝadis, estis belega vidaĵo.

— Mi estas false kulpigita, — mi pepis, malfermante mian mantelon kaj falante liberen, frotante mian doloran gorĝon. — Artifike kulpigita de la krimulo, kiu fanfaronis pri ĝuste tiu metodo por atingi siajn fiajn celojn. Jen li staras, Odorulo laŭnome. Kaptu lin, homoj, antaŭ ol li forkuros!

Odorulo povis nur stari kaj gapi, forte tenate de la pretaj manoj de siaj samklasanoj. Liaj lernejaj libroj falis al la planko, kaj la imitaĵa libro dismalfermiĝis vomante sian enhavon de Farĉu-Vin-brikoj sur la plankon.

Estis belege. Larmoj kaj kontraŭakuzoj kaj kriado. Perfekta malatentigilo, cetere. Ĉar jen la tago, je kiu mi elprovis mian Farĉu-Vin-Farĉilon Modelon 2. Mi estis multe laborinta pri ĉi tiu aparato, kiun mi konstruis ĉirkaŭ silenta suĉpumpilo, kun tubo laŭ mia maniko. Mi proksimigis la finon de la tubo al la bombonoj, kaj (glut!) la unua el ili formalaperis. Ĝia finstacio estis mia pantalono, aŭ, pli precize, la malbelega golfpantalono, kiun ni devis porti kiel lernejan uniformon, kaj ties sakformaj krurumoj fiksitaj super la maleolo per fortika elasta bendo. La bombono enfalis en ĝin, sekvate de alia, kaj ankoraŭ alia.

Sed mi ne povis malŝalti ĝin. Dank' al dio pro la kriado kaj baraktado de Odorulo. Ĉiuj okuloj estis direktitaj al li kaj ne al mi, dum mi luktis kun la ŝaltilo. Dume la pumpilo plupumpis, kaj la Farĉu-Vin-aĵoj pafiĝis laŭ mia maniko kaj en mian pantalonon. Mi malŝaltis ĝin fine, sed, se iu estus rigardinta al mi, nu, la malplena vendotablo kaj mia ŝvelkrura aspekto estus iomete suspektindaj. Sed dankinde neniu rigardis. Mi eliris ŝancele tiom rapide, kiom mi povis. Kiel mi diris, ĝi estas memoro, kiun mi ĉiam ŝatos.

Kio tamen neniel klarigas, kial je mia naskiĝtago mi nun estis farinta la gravan decidon rabi bankon. Kaj arestiĝi.

La policanoj fine rompis la pordon kaj ensvarmis. Mi alte levis miajn manojn super mia kapo kaj pretiĝis bonvenigi ilin per varma rideto.

La naskiĝtago, jen la lasta motivo. Mia deksepa naskiĝtago. Ĉi tie en Paradizeto la aĝo de dek sep jaroj estas grava etapo en la vivo de juna homo.

Ĉapitro 2

La juĝisto klinis sin antaŭen kaj malsuprenrigardis al mi, ne malafable.

— Nu, Jimĉjo, diru al mi, kion signifas tiu arlekenado.

La juĝisto Nikson posedis somerdomon ĉe la rivero, ne tre malproksime de nia farmbieno, kaj mi vizitis ĝin sufiĉe ofte kun lia plej juna filo, por ke la juĝisto konatiĝu kun mi.

— Mia nomo estas James diGriz, ulo. Ni ne iĝu tro familiaraj.

Tio tuj akrigis lian haŭtkoloron, kompreneble. Lia granda nazo elstaris kiel ruĝa skideklivo, kaj liaj naztruoj malfermiĝis.

— Vi respektu pli bone ĉi tiun tribunalon. Vi frontas al gravaj akuzoj, knabo, kaj povus helpi, se vi havus ĝentilan langon en via buŝo. Mi nomumas Arnold Fortikul, la publikan defendiston, kiel vian advokaton…

— Mi ne bezonas advokaton, kaj precipe ne avĉjon Tiklo, kiu drinkas jam de tiom longe, ke neniu vivanta homo iam vidis lin malebria.

Ridondo alvenis el la ĉeestantaro, furiozigante la juĝiston.

— Ordon en la ĉambro! — li muĝis, martelante tiel forte, ke la tenilo de lia juĝmaleo rompiĝis. Li forĵetis la pecon trans la ĉambron kaj fiksrigardis min. — Vi eluzas la paciencon de ĉi tiu tribunalo. La advokato Fortikul estis nomita …

— Ne de mi, li ne estis. Resendu lin al la Trinkejo Ĉe Lunulo. Mi konfesas kulpon kaj submetas min al la juĝo de ĉi tiu senindulga tribunalo.

Li enspiris singulte, kaj mi decidis mildigi la aferon, antaŭ ol li suferus apopleksion kaj kolapsus; tio devigus rekomenci la proceson, kaj pli da tempo perdiĝus.

— Mi petas pardonon, sinjoro juĝisto. — Mi klinis iomete mian kapon por kaŝi rideton neretenitan. — Tamen mi fifaris, kaj mi devos pagi la prezon.

— Nu, estas pli bone tiel, Jimĉjo. Vi estis ĉiam inteligenta junulo, kaj malplaĉas al mi vidi tiun inteligentecon forĵetiĝi. Vi iru do al la Junula Korektejo por ne malpli ol …

— Malfeliĉe, via moŝto, — mi interrompis, — ne eblas. Ho, se mi nur estus kriminta pasintsemajne aŭ pasintmonate! La leĝo estas klara je tiu punkto, kaj mi havas neniun elirvojon. Hodiaŭ estas mia naskiĝtago. Mia deksepa naskiĝtago.

Tio bone pensigis lin. La gardistoj rigardadis, dum li komputilumis informcele. La ĵurnalisto de la Klariono de Paradizeto samtempe klavumadis ĉe sia portebla terminalo. Jen bona rakonto, kiun li sendis. Ne daŭris longe, ĝis la juĝisto ricevis la respondojn. Li suspiris.

— Prave, ja. La arkivoj diras, ke vi estas dek sep jarojn aĝa hodiaŭ kaj tial estas plenrespondeca. Vi ne plu estas junulo kaj estas pritraktenda kiel plenkreskulo. Tio signifus certan restadon en malliberejo, se mi ne konsiderus la cirkonstancojn. Unua misfaro, evidenta juneco de la akuzito, lia agnosko, ke li misfaris. Ĉi tiu tribunalo rajtas fari esceptojn, provizore prokrasti la punon, kaj devigi la akuziton…

Lia verdikto estis tio, kion mi malplej deziris aŭdi. Tio ne funkciis laŭplane, tute ne. Mi agu. Mi agis. Mia kriego kovris la vortojn de la juĝisto. Plukriante, mi plonĝis antaŭen el la akuzitejo, ŝultroruliĝis akurate sur la planko, kaj estis trans la ĉambro, antaŭ ol la ŝokita ĉeestantaro eĉ povis pensi pri moviĝo.

— Vi ne skribu pli da kalumniaj mensogoj pri mi, vi fia skribaĉulo vi! — mi kriis. Dum mi viprapide forkaptis la terminalon el la manoj de la ĵurnalisto kaj ĵetfrakasis ĝin sur la plankon. Kaj distretis la sescent-spesan maŝinon al neniaĵo. Mi evitis lin, antaŭ ol li povis kapti min, kaj fuĝis al la pordo. La policisto tie kaptis min, kaj faldiĝis, kiam mi piedbatis lin en la stomakon.

Mi verŝajne povus eskapi tiam, sed eskapo ne estis parto de mia plano je tiu momento. Mi fuŝturnadis la pordomanilon, ĝis iu kaptis min, kaj mi baraktadis, ĝis ili subigis min.

Tiun fojon mi estis katenita, kiam mi staris en la akuzitejo; kaj ne plu sonis — Jimĉjo, mia knabo — el la juĝisto. Iu trovis novan maleon por li, kaj li svingis ĝin al mi, kvazaŭ li dezirus frakasi mian kapon per ĝi. Li gruntis kaj provis aspekti malafable.

— James Bolivar diGriz, — li solenis, — mi kondamnas vin al la maksimuma puno por la krimo, kiun vi faris. Deviga punlaborado en la urba malliberejo ĝis la alveno de ligŝipo, kiam vi estos plusendata al la plej proksima korektejo por krimulresanigo. — La maleo klakis. — Forkonduku lin.

Tio estis pli bona. Mi baraktis kontraŭ miaj katenoj kaj malbenis lin, por ke li ne faru lastmomentan kompatan geston. Li ne faris. Du fortaj policistoj kaptis min kaj tiris min el la tribunalĉambro kaj puŝis min, ne tre milde, en la malantaŭon de polickamioneto. Nur post kiam la pordo fermiĝis kaj ŝlosiĝis, mi permesis al mi malstreĉiĝi kaj rideti pro la venko.

Jes, venko; tion mi ja volas diri. La celo de la tuta afero estis kaptiĝi kaj esti sendita al la malliberejo. Mi bezonis praktikan trejnadon.

En mia frenezo tamen estis metodo. Tre frue en mia vivo, verŝajne je la momento de mia “Farĉu-Vin”-sukceso, mi ekkonsideris kriman vivon. Pro multaj kialoj, inter kiuj estis, ke plaĉis al mi esti krimulo. La monaj rekompencoj estas bonaj; neniu alia profesio donas pli da mono por malpli da laboro. Kaj verdire, mi ŝatis la senton de supereco, kiam mi ridindigis la ceteron de la mondo. Iuj dirus, ke tio estas infaneca sento. Eble, sed ĝi ja estas plezura.

Proksimume je la sama tempo, mi frontis al grava problemo. Kiel prepari min por mia estonteco? Sendube, krimado estas pli ol nur ŝteli Farĉu-Vin-bombonojn. Kelkajn respondojn mi vidis klare. Monon mi deziris. La monon de aliaj homoj. Mono estas forŝlosita, do ju pli mi lernos pri seruroj, des pli mi povos preni tiun monon. La unuan fojon en la lernejo, mi eklaboradis. Miaj notoj tiom altiĝis, ke miaj instruistoj ekkredis, ke ankoraŭ restis espero pri mi. Mi sukcesis tiel bone, ke, kiam mi elektis la lernadon de la serurista fako, ili akceptis kun entuziasmo. Ĝi estis trijara kurso, sed mi lernis ĉion lernindan dum tri monatoj. Mi petis permeson fari la finan ekzamenon. Oni rifuzis.

Tiel oni ne faras, ili diris al mi. Mi iru je la sama solena rapido kiel la aliaj, kaj post du jaroj kaj naŭ monatoj, mi ricevos mian diplomon, forlasos la lernejon, kaj eniros la vicojn de la salajrosklavoj.

Ne verŝajne. Mi provis ŝanĝi mian fakon, sed oni informis min, ke tio ne eblas. Mi jam havis la markon “seruristo” metafore stampitan sur mia frunto, kaj ĝi restu tie dum mia tuta vivo. Laŭ ili.

Mi komencis maldiligenti kaj restis for de la lernejo dum tutaj tagoj. Nenion ili povis fari pri tio, krom riproĉi, ĉar mi ĉeestis ĉiujn ekzamenojn kaj ĉiam ricevis la plej altajn notojn. Memkompreneble, ĉar mi plej bone uzis mian praktikan trejnadon. Mi zorge dissemis miajn agadojn, tiel ke la memkontentaj civitanoj ne povis diveni, ke oni trompis ilin. Vendmaŝino donis kelkajn arĝentajn spesojn iun tagon, kaso en parkejo alian tagon. Tiu praktika laboro ne nur perfektigis miajn talentojn, sed ĝi pagis mian edukadon. Ne mian lernejan edukadon, kompreneble — laŭleĝe mi devis resti tie, ĝis mi fariĝis 17jara — sed en mia libertempo.

Ĉar mi ne povis trovi gvidliniojn por prepari min al krima vivo, mi studis ĉiujn faklertaĵojn, kiuj iam povus utili. Mi malkovris la vorton falsado en la vortaro, kio instigis min al la lernado de fotografado kaj presado. Ĉar senarmila batalarto jam utilis al mi, mi daŭrigis miajn studojn, ĝis mi gajnis Nigran Zonon. Kaj mi ankaŭ ne preteratentis la teknikan flankon de mia elektita profesio. Antaŭ ol mi fariĝis 16-jara, mi jam konis ĉion, kion oni sciu pri komputiloj, kaj samtempe fariĝis lerta mikroelektronika teknikisto.

Ĉiuj tiuj aferoj estis sufiĉe kontentigaj en si mem, sed kien mi iru de tie? Mi vere ne sciis. Tiam mi decidis, ke mi donu al mi plenaĝiĝan donacon. Periodon en malliberejo.

Ĉu freneze? Kiel vulpo! Mi devis trovi krimulojn, kaj kie pli bone ol en malliberejo? Lerta cerbumado, oni agnosku. Iri al malliberejo estos kiel hejmirado, por renkonti miajn elektitajn kunulojn, finfine. Mi aŭskultos kaj lernos, kaj kiam mi estos sufiĉe lerninta, mia dirko, la ŝlosilhoko en la plandumo de mia ŝuo, kroĉe malŝlosos mian fuĝpordon. Kiel mi ridetis kaj klukis pro ĝojo.

Des pli stulte, ĉar la afero ne disvolviĝis tiel.

Mia hararo estis fortondita. Mi estis trabanita en antisepsa ŝprucado. Malliberejaj vestoj kaj botoj estis donitaj, tiel mallerte, ke mi havis abundan tempon por transmeti miajn dirkon kaj monkolekton. Oni faris fingropremaĵojn kaj retinofotojn, kaj kondukis min al mia ĉelo. Por konstati kun granda ĝojo, ke mi havis kunĉelanon. Mia edukado finfine povis komenciĝi. Jen la unua tago de la resto de mia krimvivo.

— Bonan posttagmezon, sinjoro, — mi diris. — Mia nomo estas Jim diGriz.

Li alrigardis min kaj minacis.

— Malaperu, knabo. — Li rekomencis purigi siajn piedfingrojn, agadon, kiun mia eniro estis interrompinta.

Tio estis mia unua leciono. La ĝentilaj parolinterŝanĝoj de la ekstera mondo ne validas malantaŭ tiuj muroj. La vivo estas akra, kaj tiaj estas la vortoj. Mi tordis miajn lipojn al rikano kaj reekparolis. Multe pli akre tiun fojon.

— Malaperu mem, piedfromaĝo. Mi 'stas Jim. Kiu vi 'stas?

Mi ne estis certa pri la ĵargono; mi estis lerninta ĝin el malnovaj televidaĵoj, sed mi ja havis la ĝustan voĉtonon, ĉar mi sukcesis kapti lian atenton tiufoje. Li suprenrigardis al mi malrapide, kaj glacia malamego brilis en liaj okuloj.

— Neniu, ja neniu alparolas Vilĉjon la Klingon tiel. Mi tranĉos vin, knabo, tranĉos vin aĉe. Mi ĉizos mian komencliteron sur vian vizaĝon. W de Vilĉjo.

— V, — mi diris. — Vilĉjo komenciĝas per V.

Tio malpacigis lin eĉ pli.

— Mi kapablas literumi, mi ne 'stas idioto! — Li estis brulanta pro kolerego, furioze serĉante sub sia matraco. Li eltiris segilklingon kun videble bone akrigita dorsa rando. Mortiga armileto. Li saltigis ĝin en sia mano, rikanis lastan fojon, kaj plonĝis al mi.

Kompreneble, tiel oni ne atakas Nigran Zonon. Mi flankenpaŝis, frapis lian manradikon, kiam li pasis preter mi, kaj piedbatis la malantaŭon de lia maleolo, tiel ke li kurplonĝis kap-al-mure.

Li restis senkonscia. Kiam li rekonsciiĝis, mi sidis sur mia lito kaj purigis miajn ungojn per lia tranĉilo.

— La nomo 'stas Jim, — mi rikanis malafable. — Nun provu: Jim. — Li rigardis min, lia vizaĝo tordiĝis, kaj li ekploris!

Mi konsterniĝis. Ĉu tio vere okazas?

— Ili ĉiam atakas min. Ankaŭ vi. Ridindigas min. Kaj vi prenis la klingon. Mi laboradis dum monato por tiu tranĉilo, devis pagi dek spesojn por la rompita klingo…

La penso pri tiuj malfacilaĵoj reekplorigis lin. Mi ekvidis tiam, ke li estis nur unu aŭ du jarojn pli aĝa ol mi, kaj multe pli malsekura. Do mia enkonduko en la kriman vivon konsistis el tio, ke mi regajigis lin, alportante malsekan tukon por viŝi lian vizaĝon, redonante al li la tranĉilon, kaj eĉ donante al li oran kvinspeson por ĉesigi lian ploradon. Mi ekpensis, ke krimvivo ne estas tia, kia mi estis imaginta ĝin.

Estis sufiĉe facile ricevi lian vivrakonton; fakte estis malfacile ĉesigi lin, kiam li komencis elverŝi. Li estis plena je memkompato kaj alte taksis la okazon malkovri ĉion al aŭskultanto.

Sufiĉe aĉe, mi opiniis, sed plu silentis, dum liaj tedaj memoraĵoj inundis min. Mallerta en la lernejo, priridata de la aliaj, la malplej altaj notoj. Malforta kaj atakata de la tiranetoj, gajnante rangon nur tiam, kiam li malkovris, hazarde, kun rompita botelo, ke ankaŭ li povis fariĝi tirano per armilo. Post tio, plialtigo de rango, kvankam ne de respekto, per minaco de perforto kaj pli da tiranado. Ĉio ĉi plifortigita per demonstrado de dissekcado de vivantaj birdoj kaj aliaj malgrandaj kaj nedanĝeraj bestetoj. Poste lia rapida falo, post kiam li tranĉvundis knabon, kaj oni kaptis lin. Sendita al la Junulara Korektejo, liberigita, pliaj problemoj, kaj reen al la Junulara Korektejo. Ĝis ĉi tie, kie li staris ĉe la zenito de sia kariero kiel tranĉilhava bubaĉo, sendita enen pro trudpeto de mono per minaco de perforto. De infano, kompreneble. Li estis tro malsekura por provi minaci plenkreskulon.

Kompreneble li ne diris ĉion ĉi, ne la unuan fojon, sed ĝi evidentiĝis post liaj senfinaj plendoj. Mi ignoris lin kaj enfokusigis miajn internajn pensojn. Malbonŝanco tio estis, tute simple. Oni verŝajne metis min kun li por protekti min de la veraj harditaj krimuloj, kiuj plenigis la malliberejon.

La lumo malŝaltiĝis je tiu momento, kaj mi kuŝiĝis sur la lito. Morgaŭ estos mia tago. Mi renkontos la aliajn enulojn, ekzamenos ilin, eltrovos la verajn krimulojn inter ili. Mi amikiĝos kun ili kaj komencos mian superan krimkurson. Tion mi certe faros.

Mi ekdormis ĝoja, malgraŭ la mola ondo de ĝemado el la najbara lito. Nur malbonŝanco, esti ŝovita kun li. Vilĉjo estis escepto. Mia kunĉelano estis fuŝulo, do. Ĉio estos malsama en la mateno.

Mi esperis. Eta dubturmento tenis min maldorma dum momento, sed mi finfine ignoris ĝin. Morgaŭ estos bone, jes ja. Bone. Sendube bone…

Ĉapitro 3

Matenmanĝo ne estis pli bona — aŭ pli malbona — ol tiuj, kiujn mi faris por mi mem. Mi manĝis kvazaŭ aŭtomate, trinkis la malfortan kaktan teon, kaj maĉis obstine la kaĉon, rigardante al la aliaj tabloj. Estis ĉirkaŭ tridek malliberuloj, kiuj plenŝtopis siajn faŭkojn en la ĉambro, kaj mi rigardis jen tiun, jen ĉi tiun vizaĝon, kun kreskanta sento de malespero.

Unue, la plejmulto el ili aspektis same vake kaj stulte kiel mia kunĉelano. Nu, mi povus ja akcepti tion — ke la krimaj socioklasoj kompreneble enhavas la kontraŭsociemulojn kaj mensdifektulojn. — Tamen devas esti pli ol tio! — mi esperis.

Due, ili ĉiuj estis tute junaj. Estis neniu, kiu jam finis siajn dudekajn jarojn. Ĉu ne ekzistas maljunaj krimuloj? Aŭ ĉu krimemo estas misfunkcio de la juneco, rapide kuracata de la socie ĝustigantaj maŝinoj? Devas esti pli ol tio. Devas esti. Mi iom kuraĝiĝis pro tiu penso. Ĉiu el tiuj malliberuloj estas fuŝulo, tio evidentis, fuŝuloj kaj malkompetentuloj. Tio estis ja evidenta, post pripensado de la afero. Se ili bone majstrus sian profesion, ili ne estus ene! Ili utilis nek al la mondo nek al si mem.

Tamen ili utilis al mi. Se ili ne povus provizi min per la kontraŭleĝaj faktoj, kiujn mi bezonis, per ili mi certe povus ekkoni tiujn, kiuj povus fari tion. De ili mi povus trovi spurojn de la krimuloj, kiuj plu restis ekstere, la ankoraŭ nekaptitaj profesiuloj. Tion mi faru. Amikigi ilin kaj ĉerpi la informojn, kiuj necesas. Ne ĉio estis jam perdita.

Post nelonge mi eltrovis la plej bonajn el tiu aĉularo. Malgranda grupo kolektiĝis ĉirkaŭ junulo kun rompita nazo kaj cikatra vizaĝo. Eĉ la gardistoj ŝajne evitis lin. Li pavis multe, kaj la aliaj lasis vakan spacon ĉirkau li, kiam li marŝis tra la korto post la tagmanĝo.

— Kiu estas tiu? — mi demandis Vilĉjon, kiu sidis sur la benko apud mi vigle fosante en sia nazo. Li palpebrumis, ĝis li fine rekonis tiun, kiun mi celis, kaj movis la manojn senespere.

— Gardu vin kontraŭ li, evitu lin, li estas malbonŝanco. Urtiko estas murdisto, mi aŭdis tion, kaj mi ja kredas tion. Li estas ankaŭ ĉampiono pri kotlukto. Vi ne deziras koni lin.

Ja kurioze. Mi jam iomete konis kotlukton, sed mi ĉiam loĝis tro proksime de la urbo por vidi ĝin, dum ĝi okazis. Pro la polico, ĝi neniam okazis tiom proksime, ke mi povus ekscii pri ĝi. Kotlukto estas maleleganta — kaj kontraŭleĝa — sporto, kiun oni ĝuas en malproksimaj urbetoj. En vintro, dum la erinaproj restas en la erinaprejoj, kaj la rikoltaĵoj restas en la tenejoj, la libertempo pezas al la rikoltistoj. Tiam komenciĝas kotlukto. Fremdulo venas kaj defias la lokan ĉampionon, kutime iun tromuskolan plugiston. Oni aranĝas sekretan renkonton en iu fora tenejo, forsendas la virinojn, kaŝe alportas hejmfaritan viskion en plastaj boteloj, faras vetojn — kaj tiam nudpugna batalo komenciĝas. Ĝis la fino, kiam unu el la batalantoj ne povas sin levi de la tero. Ne sporto por naŭziĝemulo aŭ nedrinkemulo. Bona, kamarada, ebria, vira amuzo. Kaj Urtiko estis unu el tiu fortularo. Mi devis pli bone konatiĝi kun Urtiko.

Tion mi sufiĉe facile faris. Mi supozas, ke mi povus tiam simple iri al li kaj alparoli lin, sed miaj pensoj estis ankoraŭ torditaj pro tiuj malbonaj dissendoj, kiujn mi rigardis dum la plejparto de mia tiama vivo. Multaj el ili temis pri banditoj, kiuj ricevis en malliberejo siajn punojn laŭmerite; eble tiel mi elpensis la nunan aventuron. Tamen la ideo estis ankoraŭ solida. Mi povus pruvi tion parolante kun Urtiko.

Por fari tion, mi promenis fajfante ĉirkaŭ la korto, ĝis mi estis proksima al li kaj liaj sekvantoj. Unu el ili malridetis al mi, kaj mi kuris for. Nur por reveni, tuj post kiam li turnis sian dorson, por iri al la flanko de la ĉefkanajlo.

— Ĉu vi estas Urtiko? — mi flustris el la flanko de mia buŝo, kun la kapo turnita for de li. Verŝajne ankaŭ li estis rigardinta la samajn programojn, ĉar li same respondis.

— Jes. Kiu volas scii?

— Mi mem. Mi ĵus eniĝis ĉi tiun kaĝon. Mi havas mesaĝon por vi de ekstere.

— Do, diru.

— Ne ĉi tie, kie tiuj stultuloj povas aŭdi. Ni devas esti solaj.

Li rigardis al mi plej suspekteme sub sia superpenda frunto. Tamen mi sukcesis scivoligi lin. Li murmuris ion al sia sekvantaro, kaj promenis for. Ili restis, sed ili ĵetis murdajn rigardojn al mi, kiam mi promenis samdirekte. Li iris trans la korton ĝis benko — la du sidantoj forkuris de tie, dum li proksimiĝis. Mi sidis apud li, kaj li rigardis min kun malestimo.

— Diru, kion vi devas diri, knabo, kaj ĝi estu ja bona.

— Tio estas por vi, — mi diris, glitigante dudek-spesan moneron trans la benkon al li. — La mesaĝo estas de mi kaj de neniu alia. Mi bezonas iom da helpo kaj mi pretas pagi por ĝi. Jen antaŭpago. Restas ankoraŭ multe en ties fonto.

Li malestime suprenturnis la nazon — sed liaj dikaj fingroj kaptis la moneron kaj metis ĝin en sian poŝon.

— Mi ne estas bonfara organizo, knabo. La sola ulo, kiun mi helpas, estas mi mem. Do, malaperu…

— Aŭskultu min unue. Mi serĉas iun, kiu eliros el la malliberejo kun mi. Post unu semajno. Ĉu tio interesas vin?

Nun mi havis lian atenton. Li turnis sin al mi kaj rigardis min rekte en la vizaĝon, malvarme kaj certe.

— Ne plaĉas ŝercoj, — li diris, — kaj lia mano ekprenis mian brakon kaj tordis. Doloris. Mi povus facile rompi lian tenon, sed mi ne faris. Se ĉi tiu minacado gravas al li, li minacu do.

— Ne ŝerco. Post ok tagoj mi estos ekstere. Ankaŭ vi povas esti tie, se vi volas. Vi decidu mem.

Li kolere rigardis min iom pli — kaj ellasis la brakon. Mi frotis ĝin, dum mi atendis lian respondon. Mi povis vidi, kiel li pesis miajn vortojn, penante decidi.

— Ĉu vi scias, kial mi estas ene? — li fine demandis.

— Mi aŭdis onidirojn.

— Se oni diras, ke mi mortigis ulon, oni diras veron. Estis akcidento. Li havis molan kapon. Ĝi rompiĝis, kiam mi faligis lin. Oni intencis prezenti ĉion kiel bienan laborakcidenton, sed iu bubo vetperdis monamason al mi pro la lukto. Li devis pagi al mi je la sekvanta tago, sed li anstataŭe iris al la polico, ĉar tio multe malpli kostis. Nun oni prenos min al malsanulejo de la Ligo kaj rekonstruos mian kapon. La kapartisto ĉi tie diras, ke mi neniam plu deziros batali post tio. Ne plaĉos tio.

La grandaj pugnoj fermiĝis kaj malfermiĝis dum li parolis, kaj mi ekkomprenis, ke batalado estas por li lia tuta vivo, la ununura afero, kiun li povis fari bone. Ĝi estis io, pro kio aliaj admiris kaj laŭdis lin. Se oni forprenus tiun povon, nu, estus samefike forpreni lian vivon. Mi eksentis ŝprucon de kompato, sed ne permesis, ke tiu sento montriĝu.

— Ĉu vi povas eligi min? — La demando estis serioza.

— Mi povas.

— Do, mi estas tiu, kiun vi serĉis. Vi volas ion de mi, mi scias, neniu en la mondo faras ion por nenio. Knabo, mi faros tion, kion vi volas. Oni kaptos min finfine; ne estas kaŝejo por tiuj, kiujn oni vere serĉas. Tamen mi venĝos min. Mi pritraktos la bubon, kiu metis min ĉi tien. Mi finpritraktos lin. Unu plia batalo. Lin mortigi, kiel min li mortigis.

Mi tremis nereteneble je liaj vortoj, ĉar estis evidente, ke li intencis tion. Tio estis tute klara. — Mi eligos vin, — mi diris. Tamen al tio mi aldiris neparole promeson, ke mi certigos, ke li neniam proksimiĝos al la objekto de sia venĝemo. Mi ne intencis komenci mian kriman karieron kunkulpante murdon.

Urtiko komencis tuj protekti min. Li premis mian manon, fakte premegante ĝin per sia mortiga tenego, kaj kondukis min al siaj sekvantoj.

— Jen Jim, — li diris. — Kondutu bone al li. Kiu ĝenas lin, ĝenas min. — Sekvis amase nesinceraj ridetoj kaj promesoj pri amikeco — sed almenaŭ ili ne malhelpos min. Ŝirmis min tiuj potencaj pugnoj. Unu el tiuj restis sur mia ŝultro, dum ni promenis for. — Kiel vi faros la aferon? — li demandis.

— Mi diros al vi morgaŭ. Mi faras la finajn aranĝojn nun, — mi mensogis. — Ĝis tiam. — Mi ekpromenis en ekzamena rondiro, preskaŭ tiom avida kiom li forlasi tiun aĉejon. Pro malsama motivo; la lia estis venĝo, la mia deprimo. Ili estis fuŝuloj ĉi tie, ĉiuj fuŝuloj, kaj mi preferas senti min kapablulo. Mi volis esti sufiĉe fore de ili, kaj denove en la freŝa aero.

Mi pasigis la sekvantajn dudek kvar horojn trovante la plej bonan vojon el la malliberejo. Mi povis malfermi ĉiujn mekanikajn serurojn en la malliberejo, sufiĉe facile; mia dirko funkciis glate en nia ĉelpordo. La nura problemo estis la elektronika pordego, kiu kondukis al la ekstera korto. Kun sufiĉe da tempo kaj taŭga ilaro mi povus malfermi ankaŭ tion. Sed ne sub la okuloj de la gardistoj, kiuj staris en observejo super ĝi dudek kvar horojn tage. Ĝi estis la vojo evidenta, do la vojo evitenda. Necesis pli bona superrigardo de la malliberejo — do mi devis esplori.

Estis post noktomezo, kiam mi singarde ellitiĝis. Sen ŝuoj. Mi devis esti laŭeble silenta; tri paroj da ŝtrumpetoj devus sufiĉi. Laborante silente, mi ŝovis kromajn vestaĵojn sub la kovrilojn, por ke la lito aspektu okupata, se unu el la gardistoj trarigardus la pordokradon. Vilĉjo ronkegis, dum mi klaketigis la seruron kaj glitis en la koridoron ekstere. Li ne estis la sola, kiu ĝuis sian dormegadon, kaj la muroj resonis pro ronkado kaj spirblovado.

La noktaj lumoj briladis, kaj mi estis sola sur la platformo. Mi rigardis singarde super la rando, kaj vidis, ke la gardisto en la suba etaĝo ellaboris siajn vetojn je la ĉevaloj. Bonege; mi esperis, ke li elektas gajnonton. Silente kiel ombro, mi iris al la ŝtupoj kaj supren al la sekvanta etaĝo. Tiu estis deprime samaspekta kiel tiu sube; nenio krom ĉeloj. Same en la posta etaĝo, kaj en tiu super ĝi. Kiu estis la plej alta etaĝo, do mi ne povis iri pli supren. Mi pretis resekvi mian vojon, kiam kaptis mian atenton metalbrilo ĉe la fora muro. “Kiu nenion riskas, nenion gajnos”, kiel oni diras, kaj do mi muse kuregis preter la kradopordoj kaj la — espereble — dormantaj ĉelanoj al la fora muro. Nu, jen kion mi trovis! Feraj ŝtupetoj en la muro, kiuj malaperis supren en la mallumo. Mi ekprenis la unuan kaj malaperis mem. La plej lasta ŝtupeto estis tuj sub la plafono. Ĝi estis ankaŭ tuj sub klappordo, en la plafono supre. Metala, kun metala rando — kaj ŝlosita, kiel mi konstatis, kiam mi provis suprenŝovi ĝin. Devis esti seruro, sed ĝi ne estis videbla pro la mallumo. Kaj mi devis trovi ĝin. Kroĉinte brakon ĉirkaŭ ŝtupeto, mi komencis fingre palpi la surfacon de la pordo laŭ espereble regula maniero.

Estis nenio. Mi reprovis — per la alia mano, ĉar mia brako sentis sin kvazaŭ tirita el sia ingo — kun sama rezulto. Tamen devis esti seruro. Mi panikiĝis, kaj ne uzis mian cerbon. Devis esti ia seruro aŭ fiksilo. Ĝi ne estis sur la klappordo. Do — ĝi devis esti sur la pordorando. Mi malrapide etendis la manon, palpis laŭlonge ambaŭ flankojn de la pordorando. Kaj tuj trovis ĝin.

Kiel facilaj estas la respondoj, se oni nur faras la ĝustajn demandojn! Mi silente elprenis la dirkon el mia poŝo, kaj glitigis ĝin en la seruron. Sekundojn post tio ĝi klakete malfermiĝis. Sekundojn poste mi suprenŝovis la klappordon, grimpis tra ĝi, fermis ĝin — kaj ekflaris ŝate la freŝan noktan aeron.

Mi estis ekster la malliberejo! Mi staris sur la tegmento, ja, sed mi estis almenaŭ spirite libera. La steloj brilis supre kaj donis sufiĉan lumon por vidi trans la malluma supraĵo. Ĝi estis ebena kaj larĝa, ĉirkaŭita de ĝisgenua mureto, kaj punktita per tuboj kaj aperturoj. Io grandega parte kaŝis la ĉielon, kaj post kiam mi proksimiĝis al ĝi, mi aŭdis la gutadon de akvo. Akvujego, do; nu, kio videblis sube?

Ĉe la antaŭa flanko, mi rigardis suben en bone lumatan korton, gardatan kaj sekuran. Sed kio malantaŭe?

Multe pli interese, kredu min. Jen seninterrompa kvinetaĝa falo al malantaŭa korto, kiun malfortege lumigis ununura ampolo. Tie estis rubujoj, kaj bareloj, kaj peza pordego en la ekstera muro. Ŝlosita, sendube. Tamen ion ŝlositan oni povas malŝlosi. Almenaŭ mi povas. Jen la vojo eksteren.

Jes ja, restis la kvinetaĝa falo, sed oni povos ion aranĝi pri tio. Aŭ eble mi povos trovi alian vojon en la malantaŭan korton. Restis tempo por ellabori ĉiujn permutojn de eskapado, ankoraŭ ses tagoj. Miaj piedoj malvarmiĝis, kaj mi oscedis kaj tremis. Sufiĉis la laboro por unu nokto.

Zorge kaj silente, mi resekvis mian vojon. Senbrue refermis la klappordon super mi, certigis, ke ĝi estis ŝlosita, iris suben laŭ la ŝtupetaro kaj ŝtuparo al mia etaĝo…

Kaj aŭdis la voĉojn antaŭe. Laŭte kaj klare. La plej laŭta estis tiu de mia kara kunĉelano, Vilĉjo. Mi ekrigardis konsternege la malfermitan pordon de mia ĉelo, kaj la pezajn botojn de la gardistoj tie, kaj tuj retroiris kaj rekuris supren laŭ la ŝtuparo. Dum la vortoj de Vilĉjo sonis kiel damnosonorilo en miaj oreloj.

— Mi vekiĝis, kaj li estis for! Mi estis sola! Monstroj manĝis lin aŭ io! Tiam mi ekkriis. Savu min, mi petas! Kio prenis lin, tio iris rekte tra la ŝlosita pordo! Ĝi prenos min poste!

Ĉapitro 4

Mi varmiĝis pro kolero kontraŭ mia idiota samĉelano, sed la tujeco de mia kaptiĝo tuj remalvarmigis min. Mi forkuris senpripense, for de la voĉoj kaj de la agado. Refoje supren, unu ŝtuparon, plian…

Tuj poste ĉiuj lumoj ekbrilis, kaj la sirenoj ekhurlis. La malliberuloj ekvekiĝis kaj interkriadis. Post mallonge ili estos ĉe la ĉelpordoj, vidos min, vokos, kaj la gardistoj aperos. Nenia eliro! Tion mi sciis, tamen eblis nur plukuri. Al la plej supra etaĝo, kaj tie laŭlonge de la ĉeloj. Ili ĉiuj nun estis hele lumigataj. Preterkurante ilin, mi estos vidata de la malliberuloj, kaj iu ajn juna malbonfarinto, kiu ekvidus min, certe perfidus min. Jen la fino.

Altkape mi preteriris la unuan ĉelon kaj mallonge enrigardis.

Ĝi estis malplena. Same kiel la aliaj ĉeloj en tiu koridoro. Ankoraŭ mi havis ŝancon! Kiel freneziĝinta simio mi suprenrapidis la ferŝtupetaron kaj ŝovis mian dirkon en la seruron. Voĉoj sube de mi plilaŭtiĝis, kaj aŭdiĝis ankaŭ paŝoj, kiam du gardistoj supreniris la ŝtupojn kun siaj dorsoj al mi. Simple turnante la kapojn ili ekvidus min, kaj sendube tuj, kiam ili atingos la etaĝon.

La seruro klake malfermiĝis, kaj mi puŝis la klappordon kaj suprenrapidis tra la aperturo. Kuŝante sur la tegmento mi refermis la pordon, vidante tra ĝi du grasajn gardistojn, kiuj ĝuste tiam turnis sin al mi.

Ĉu ili vidis la fermon? Mia koro batadis kiel freneza tamburo, kaj mi forte spiris, dum mi atendis la alarmkriojn.

Ili ne aŭdiĝis. Mi estis ankoraŭ libera.

Sed kia libero! Tuj kaptis min deprimo. Mi estis libera kuŝi sur la tegmento kaj forte tremi, dum la ŝvito eksekiĝis, libera kaŭri ĉi tie, ĝis oni trovos min.

Tiel mi kaŭris kaj tremis kaj kompategis min mem dum ĉirkaŭ unu minuto. Poste mi ekstaris kaj skuis min kiel hundo, sentante kreskantan koleron.

— Granda krimulo, — mi flustris laŭtete, nur por certigi, ke mi mem aŭdu ĝin. — Krimvivo. Kaj tuj ĉe la unua granda projekto vi lasas tranĉilsvingantan stultulon malsukcesigi vin. Tio estis leciono por vi, Jim, kiu espereble iam utilos al vi. Ĉiam gardu viajn flankojn kaj vian dorson. Pripensu ĉiujn eblojn. Pripensu la eblon, ke la stultulo vekiĝos. Vi devus esti frapinta lian kapon por certigi, ke li profunde dormu. Sed estas tro malfrue nun; memoru la lecionon bone, kaj nun ĉirkaŭrigardu kaj klopodu savi ion el via rapide detruiĝanta fuĝo.

Miaj ebloj estis limigitaj. Se la gardistoj malfermus la pordon kaj venus sur la tegmenton, ili trovus min. Ĉu estis kaŝejo? Portempe mi povis kaŝi min sur la akvujego, sed se ili venus ĝis sur la tegmento, ili certe rigardus ankaŭ tien. Sed, ĉar mi ne povis malsuprengrimpi la krutajn murojn, tio estis la sola eta espero. Do supren!

Ne estis facile. La akvujego estis el glata metalo, kaj la supro estis iomete super mia atingokapablo. Sed mi devis sukcesi. Mi faris paŝon malantaŭen, ekkuris, saltis, kaj sentis, kiel miaj fingroj kaptis la randon. Mi penis teni min, sed miaj fingroj deglitis, kaj mi refalegis sur la tegmenton. Iu ajn sube devus certe aŭdi tion. Mi esperis, ke mi estis super malplena ĉelo kaj ne super la koridoro.

— Sufiĉe da esperado, sed malsufiĉe da klopodado, Jim, — mi diris, kaj aldonis kelkajn malbenojn por pluinstigi min. Mi devis supreniĝi!

Ĉi-foje mi repaŝis ĝis la fora fino de la tegmento, premante la genukavojn kontraŭ la mureton. Plurfoje mi spiris profunde. Ek!

Mi alkuris rapidege, haltis ĉe la ĝusta loko, kaj eksaltis.

Mia dekstra mano trafis la randon. Mi kaptis ĝin kaj suprentiris min. Mi sukcesis surmeti la alian manon kaj forte plutiris min, skrapiĝante kaj kontuziĝante sur la malglata metalo, kaj fine suprenigis min sur la akvujegon.

Tie mi kuŝis, forte spirante, kaj rigardis en la rigidajn okulojn de morta birdo, nur kelkajn centimetrojn de mia vizaĝo. Mi volis formoviĝi, kiam mi aŭdis la klappordon peze frapanta la tegmenton.

— Puŝu min supren; mi kojnumiĝis!

Pro la sekvanta spiregado kaj grumblado mi estis certa, ke tio estis unu el la grasaj gardistoj, kiujn mi vidis en la suba etaĝo. Plia anhelado kaj ĝemegado anoncis la alvenon de lia dikventra kunulo.

— Mi ne scias, kion ni faru ĉi tie, — plendis la unua.

— Mi scias, — lia kunulo firme respondis. — Ni obeas ordonojn, kio ankoraŭ neniam malutilis al iu ajn.

— Sed la klappordo estis ŝlosita.

— Same kiel la ĉelpordo, tra kiu li iris. Rondrigardu!

La pezaj paŝoj rondiris la tegmenton, poste revenis.

— Neniu ĉi tie. Kaj neniu kaŝejo. Li eĉ ne pendas de la rando; mi kontrolis.

— Restas unu loko, unu loko, kien ni ne rigardis.

Mi sentis brulan rigardon tra la solida metalo. Mia koro denove faris sian tamburimiton. Mi krampis min al la rusta metalo kaj sentis malesperon, kiam la paŝoj alproksimiĝis.

— Li neniel povus surgrimpi. Ĝi estas tro alta. Mi eĉ ne povas atingi la supron.

— Vi eĉ ne povas atingi viajn ŝulaĉojn, kiam vi kliniĝas. Ek, ŝovu min supren. Se vi apogos mian piedon, mi povos atingi kaj ekpreni la supron. Mi devos nur rigardeti.

Li pravis. Nur rigardeti. Kaj mi neniel povis malhelpi tion. Kaptite de malvenka malagemo mi kuŝis tie, aŭdante la gratadon kaj la malbenojn, la tropezecajn ĝemadon kaj skrapadon. La gratado alproksimiĝis, kaj nur kelkajn centimetrojn antaŭ mia vizaĝo aperis granda mano, serĉante palpanta super la rando.

Nun mia subkonscio agigis min, ĉar mi ĵuras, ke neniu logika penso enmiksiĝis. Mia mano antaŭenŝoviĝis kaj puŝis la mortan birdon al la rando, sub la fingrojn — kiuj malleviĝis kaj fermiĝis ĉirkaŭ ĝi.

La rezulto estis ege kontentiga. La birdo malaperis, kune kun la mano, kaj sekvis krioj kaj vokoj, skrapado, kaj du laŭtaj obtuzaj bruoj.

— Kial vi faris tion?

— Mi kaptis tiun aĵon. Aĥ, aj! Mia maleolo rompiĝis.

— Provu ekstari. Tenu mian ŝultron. Saltetu sur la alia piedo, tien …

Estis multe da kriado tien kaj reen tra la pordo, dum mi etendiĝis kun ĝoja sento de malpeziĝo. Ili povus baldaŭ reveni, sed mi gajnis almenaŭ la unuan renkontiĝon.

Dum la sekundoj kaj poste la minutoj pasis, mi eksciis, ke mi estis gajninta ankaŭ la duan. Oni ne plu serĉos sur la tegmento, almenaŭ dumtempe. La sirenoj eksilentis, kaj la agado moviĝis al la suba etaĝo. Estis krioj kaj la bruo de batfermigataj pordoj kaj ekfunkciantaj motoroj, kiam la aŭtoj forveturis en la nokton. Mallonge poste — miraklego! — oni malŝaltis la lumojn. La unua serĉo finiĝis. Mi ekdormetis — kaj tuj saltleviĝis.

— Stultulo! Vi ankoraŭ estas en kaĉo. La serĉo finiĝis, sed vi ankoraŭ ne povas eliĝi el ĉi tiu ejo. Kaj vi povas veti vian lastan speson pri tio, ke ĉe la tagiĝo ili traserĉos ĉiun angulon. Ĉi tien ili venos kun ŝtupetaro. Tial nun estas la tempo por ekmoviĝi.

Kaj mi sciis, kien mi moviĝos: al la lasta loko, kie ili serĉus min ĉi-nokte.

Tra la klappordo lastan fojon, kaj tra la malhela koridoro. Kelkaj enloĝantoj ankoraŭ grumblis pri la noktaj okazaĵoj, sed ili ĉiuj ŝajnis esti jam enlitaj. Silente mi glitis malsupren al ĉelo 567B. Mi malfermis kaj refermis ĝin tute senbrue. Mi iris preter mia forlasita lito al tiu, en kiu mia fiamiko Vilĉjo dormis sian fiulan dormon.

Mia mano premfermis lian buŝon, liaj okuloj malfermiĝis, kaj mi sentis pratempan kaj sadisman ĝojon, kiam mi flustris en lian orelon:

— Vi estas morta, vi rato, morta! Vi vokis la gardistojn, kaj nun vin trafas justa puno…

Lia korpo leviĝis kaj poste malrigidiĝis. Liaj okuloj estis fermitaj. Ĉu mi mortigis lin? Tuj mi bedaŭris mian malbonan ŝerceton. Ne, li ne mortis, sed svenis; li spiris malforte kaj malrapide. Mi alportis mantukon, trempis ĝin en malvarman akvon — kaj bategis lian vizaĝaĉon.

Lia krio fariĝis gargaro, kiam mi ŝovis la mantukon en lian buŝon.

— Mi estas grandanima, Vilĉjo; vi estas vere bonŝanca. Mi ne mortigos vin. — La flustritaj vortoj ŝajnis trankviligi lin, ĉar la tremo en lia korpo malfortiĝis. — Vi helpos min. Se vi faros tion, mi ne traktos vin malbone. Tion mi promesas. Nun pretiĝu por mia demando. Zorge pripensu ĝin. Vi flustros nur tion: la nombron de la ĉelo de Urtiko. Kapjesu, kiam vi estas preta. Bone. Mi forprenas la mantukon. Sed se vi provos ruzaĵon, aŭ se vi diros ion ajn alian, vi mortos. Ek!

—… 231B…

En la sama etaĝo, bone. Mi reenŝovis la mantukon. Poste mi forte premis lokon malantaŭ lia dekstra orelo, aplikante konstantan premon sur la arterio kondukanta al la cerbo. Ses sekundoj igas senkonscia, dek morta. Li skuiĝis kaj refoje svenis. Mi forprenis la dikfingron je sep; mi ja estas bonanima homo.

Mi purigis miajn vizaĝon kaj manojn per la mantuko, kaj poste serĉis miajn ŝuojn kaj surmetis ilin, kaj ankaŭ alian ĉemizon kaj mian jakon.

Post tio mi glutis almenaŭ unu litron da akvo kaj estis denove preta prezenti min al la mondo. Mi fortiris la littukojn, ŝtopis ilin sub mian brakon, kaj foriris.

Piedpinte, plej eble silente, mi glitis al la ĉelo de Urtiko. Mi sentis min imuna, nevenkebla. Mi sciis, ke tio estis kaj malsaĝa kaj danĝera, sed post la teruraj okazaĵoj de la vespero ŝajne ne plu restis timo en mi. La ĉelpordo malfermiĝis je mia singarda tuŝo, kaj simile malfermiĝis la okuloj de Urtiko kiam mi premis lian ŝultron.

— Vestu vin, — mi diris trankvile. — Ni eliras nun.

Mi devis krediti lin per tio: li nenion demandis, sed simple vestis sin, dum mi prenis la tukojn de lia lito.

— Ni bezonas almenaŭ du pliajn, — mi diris.

— Mi prenos tiujn de Edi.

— Li vekiĝos.

— Mi certigos, ke li reekdormos.

Mi aŭdis murmuratan demandon kaj poste fortan baton. Edi reekdormis, kaj Urtiko alportis la littukojn.

— Jen kion ni faros, — mi diris al li. — Mi trovis la vojon al la tegmento. Tien ni iros kaj kunnodos la littukojn. Poste ni subengrimpos laŭ ili kaj forkuros. Ĉu bone?

Bone! Mi neniam antaŭe aŭdis planon pli frenezan. Sed Urtiko ne opiniis tiel!

— Bone. Ek!

Refoje supren — mi jam tediĝis pri tio, kaj ankaŭ laciĝis. Mi suprengrimpis, malfermis la klappordon, kaj ŝovis la littukojn sur la tegmenton, kiam li suprendonis ilin al mi. Li ne diris ion ajn, ĝis mi fermis kaj reŝlosis la pordon.

— Kio okazis? Mi aŭdis, ke vi fuĝis, kaj mi intencis mortigi vin, se oni iam rekondukos vin.

— Tio ne estas tiom simpla. Mi rakontos ĉion al vi, kiam ni estos for. Nun ni eknodu. Kontraŭajn angulojn laŭlonge; ni bezonas ĉiun haveblan longon. Uzu fortikan nodon, kian vi lernis ĉe la JunNuloj. Tiel.

Ni nodadis kiel frenezuloj, ĝis ĉiuj tukoj estis ligitaj; poste ni prenis la finojn kaj firmtiregis la nodojn. Mi ligis unu finon al fortikaspekta tubo kaj ĵetis la tukaron malsupren.

— Mankas almenaŭ ses metroj, — Urtiko raportis, rigardante al la grundo. — Vi iru unue, ĉar vi estas malpli peza. Se ĝi disŝiriĝos ĉe mi, almenaŭ vi havos ŝancon. Ek!

La logiko de tio estis nekontestebla. Mi grimpis sur la mureton kaj ekprenis la unuan tukon. Urtiko premis mian brakon kun surpriza emocio. Poste mi grimpis malsupren.

Ne estis facile. Miaj manoj estis lacaj, kaj la tukaĵo malfacile tenebla. Mi plej eble rapidis, ĉar mi sciis, ke miaj fortoj malpliiĝos.

Post mallonge miaj kruroj baraktis en malpleno; mi estis atinginta la finon. La solida grundo de la korto ŝajnis tre malproksima. Ellasi la tukojn estis malfacile — sed aliflanke tre facile, ĉar mi ne plu povis teni min. Miaj fingroj malfermiĝis kaj mi falis…

… kaj trafis, ruliĝis kaj eksidis sur la tero, anhelante. Mi estis sukcesinta. Alte super mi mi povis vidi la malhelan formon de Urtiko subengrimpantan laŭ la tukŝnurego. Post sekundoj li atingis la teron, alvenante apud mi malpeze kiel kato. Li helpis min ekstari kaj apogetis min, dum mi ŝanceliĝe iris al la elirpordo.

Miaj fingroj tremis, kaj mi ne sukcesis malfermi la seruron. Ni estis maltrankvilige videblaj ĉi tie sub la lumo, kaj se iu gardisto rigardus tra fenestro, ni estus kaptotaj…

Mi enspiris profunde kaj treme kaj refoje enŝovis la dirkon, senhaste kaj atente palpante la internon de la seruro, turnante kaj ŝovante.

Ĝi klake malfermiĝis, kaj ni premis nin tra la aperturo. Urtiko silente fermpuŝis la pordon, poste turniĝis kaj kuris en la nokton, kaj mi tuj post li.

Ni estis liberaj!

Ĉapitro 5

— Atendu! — mi vokis al Urtiko, kiu kuris laŭ la vojo. — Ne tien. Mi havas pli bonan planon. Mi elpensis ĝin, antaŭ ol oni enŝlosis min.

Li malrapidiĝis, haltis, pripensis tion kaj malrapide decidis.

— Vi bone gvidis ĝis nun. Do, kion ni faru?

— Unue, ni lasu spurojn sekveblajn de flarrobotoj. Tien.

Ni forlasis la vojon kaj trairis la herbon malsupren ĝis proksima rivereto. Ĝi estis malprofunda sed ankaŭ malvarma, kaj mi ne povis subpremi tremon kiam ni travadis. La ĉefa ŝoseo troviĝis proksime kaj ni ekiris tien. Ni kaŭris malalte dum peza kamiono tondre preterpasis. Por la momento ne videblis alia trafiko.

— Nun! — mi vokis. — Rekte ĝis la vojo kaj reen paŝante sur viaj propraj spuroj.

Urtiko faris kion mi diris, retroirante kun mi al la rivereto, denove en la frostan akvon.

— Ruze! — li diris. — La flaruloj trovos, kie ni eniris la akvon, kie ni eliris, kaj sekvos nin ĝis la ŝoseo. Tiam ili pensos, ke teraŭto eble kunprenis nin. Do kio nun?

— Ni iru kontraŭflue, restante en la akvo, ĝis la plej proksima bieno. Temas pri erinapra bieno…

— Neniel! Mi malamas tiujn monstrojn. Unu mordis min, kiam mi estis infano.

— Ni ne povas elekti. Se ni farus ion alian, la polico kaptus nin ĉe la tagiĝo. Ankaŭ mi ne povas pretendi, ke mi amas la porkojn, tamen mi edukiĝis en tia bieno, kaj mi scias kiel trakti ilin. Nu, ni moviĝu, antaŭ ol miaj kruroj frostiĝos ĉe la maleoloj.

Estis longa, malvarma, peza marŝado, kaj mi ne povis ĉesigi la tremadon, post kiam ĝi komenciĝis. Tamen nenio estis farebla krom pluiri antaŭen. Miaj dentoj klakis en mia kapo kiel kastanjetoj, jam antaŭ ol ni atingis alian rivereton, kiu vezike fluis tra la kampoj, ĝis ĝi enfluis en tiun, en kiu ni vadis. La steloj ekvelkis; tagiĝo proksimis.

— Jen ĝi, — mi diris. — La rivereto kiun ni serĉas. Tiu hakita arbo estas mia orientilo. Restu tuj malantaŭ mi; ni estas tre proksimaj nun.

Mi etendis brakon kaj eltranĉis malvivan branĉon pendantan super la rivereto, kaj antaŭiris. Ni vadis ĝis ni trafis altan elektrigitan barilon tra la rivereto. Ĝi klare videblis en la kreskanta lumo. Mi uzis la branĉon por levi la malsupron de la barilo, tiel ke Urtiko povis rampi sub ĝi; poste li faris la samon por mi. Stariĝante mi aŭdis la konatan susuron de grandaj pikiloj el malfora kverka bosketo. Granda malhela formo eliĝis el la arboj kaj moviĝis al ni. Mi prenis la branĉon de Urtiko kaj vokis mallaŭte.

— Su-i, su-i… pork' pork' pork'!

Aŭdiĝis grumbla grunto de la proksimiĝanta apro. Urtiko murmuris malbenojn aŭ preĝojn — aŭ ambaŭ — starante malantaŭ mi. Mi refoje vokis, kaj la granda estaĵo alproksimiĝis. Vera belulo, almenaŭ mil kilogramoj, min rigardis per etaj ruĝaj okuloj. Mi antaŭenpaŝis kaj malrapide levis la branĉon, kaj aŭdis Urtikon ĝemi malantaŭ mi. La porko tute ne moviĝis, kiam mi pikis la bastonon malantaŭ ĝian orelon, disigis la longajn pikilojn kaj diligente ekgratis la haŭton.

— Kion vi faras? Ĝi mortigos nin! — Urtiko plorkriis.

— Kompreneble ne, — mi diris, gratante pli forte. — Ĉu vi aŭdas? — La erinapro plezure duonfermis la okulojn kaj feliĉe gruntis. — Mi bone konas ĉi tiujn grandulojn. Bestetaĉoj sin metas sub iliajn pikilojn, kaj ili ne povas forigi ilin. Ili ŝategas bonan graton. Lasu min zorgi pri la alia orelo — estas bone jukantaj lokoj malantaŭ la oreloj — poste ni povos pluiri.

Mi gratis, la porko plezurĝemis feliĉe, kaj dume la tagiĝo trafis nin. Lumo aperis en la biendomo, kaj ni surgenuiĝis malantaŭ la erinapro. La pordo malfermiĝis, iu elĵetis pelvon da akvo, kaj poste ĝi refermiĝis.

— Ni iru al la tenejo, — mi diris. — Tien.

La porko grumblis, kiam mi ĉesis grati. Kiam ni kaŝe transiris la bienon, ĝi trotis post ni esperante pli da gratado. Tio estis bona, ĉar troviĝis multe pli da pikaj porkoj ĉie ĉirkaŭe. Sed ili flankenmoviĝis ĉe la alveno de la reĝporko, kaj ni procesie marŝis ĝis la tenejo.

— Ĝis la, grandulo, — mi diris, forte gratante ĝin lastan fojon. — Estis agrable koni vin. — Urtiko malfermis la pordon de la tenejo kaj ni glite eniris. Ni ĵus reriglis la pordon, kiam la peza ligno tremis pro la premo de nia pezega akompaninto kontraŭ ĝi.

— Vi savis mian vivon, — Urtiko elspiris. — Mi neniam forgesos tion.

— Nura lerteco, — mi diris humile. — Vi ja estas lerta pri pugnoj…

— Kaj vi lertegas pri porkoj!

— Mi ne esprimus tion precize tiel, — mi murmuris. — Nu, ni supreniru al la subtegmento, kie estas varme kaj oni ne vidos nin. Longa tago atendas nin, kaj mi volas kiel eble plej longe tradormi ĝin.

Nu, ja estis aktiva, tiu nokto. Mi tunelis en la fojnon, ternis du fojojn pro la polvo eniranta mian nazon — kaj devas esti, ke mi tuj ekdormis.

La sekva afero, kiun mi konsciis, estis, ke Urtiko skuis min je la ŝultro, kaj sunlumo enfluis tra inter la muraj tabuloj.

— Policanoj ĉi tie, — li flustris.

Mi palpebrumis forviŝante la dormon el miaj okuloj kaj rigardis tra fendo. Verda kaj blanka polica ŝvebaŭto atendis antaŭ la pordo de la biendomo, kaj du uniformitaj mopsonazuloj montris folion al la bienulo. Li skuis la kapon, kaj lia voĉo klaris super la farmejaj sonoj.

— Ne. Neniam mi vidis neniun. Neniam vidis animon dum unu semajno, se vi volas scii. Fakte, estas agrable paroli al vi, homoj. Ĉi tiuj uloj ja aspektas fiaj. Krimuloj, ĉu?

— Paĉjo, ni ne havas la tutan tagon. Eĉ se vi ne vidis ilin, ili povus kaŝi sin en la bieno. Ĉu eble en la tenejo?

— Neniel ili povus fari tion. Estas erinaproj tiuj. La plej koleremaj bestaĉoj en la kreitaro.

— Ni devas rigardi ĉiuokaze. La ordonoj estas serĉi en ĉiu konstruaĵo en la ĉirkaŭaĵo.

La policanoj ekiris al ni, kaj aŭdiĝis akra krio kiel malsana sireno kaj la bato de akraj hufoj. El malantaŭ angulo de la tenejo, kun la pikiloj klakantaj pro kolero, aperis nia amiko de la antaŭa nokto. Ĝi atakis, kaj la policanoj sin ĵetis al sia ŝvebaŭto. La kolera porko karambolis kontraŭ ĝin, sendis ĝin ŝanceliĝanta tra la korto kun granda kavaĵo en la flanko. La bienulo gaje kapjesis.

— Mi diris, ke neniu troviĝas en la tenejo. Eta Laŭrenco, ĉi tie, li ne ŝatas fremdulojn. Tamen vizitu ĉiam, kiam vi estas en la ĉirkaŭaĵo, homoj…

Li devis krii la lastajn vortojn, ĉar la ŝvebaŭto jam sin direktis okcidenten persekutate de la spirblovanta Eta Laŭrenco.

— Jen belega afero, — Urtiko diris mirvoĉe. Mi kapjesis silentan konsenton. Eĉ la plej teda vivo entenas momentojn de pura gloro.

Sufiĉe da amuziĝo; estis tempo eklabori. Mi maĉis pajleron kaj etendiĝis sur la varma fojno. — Erinaproj afablas, kiam oni konas ilin.

— Ŝajnas, ke la polico ne opinias tiel, — li diris.

— Supozeble ne. Tio estis plej bona vidaĵo. Mi ne precize simpatias kun la polico.

— Kiu ja simpatias? Kial oni vin metis en malliberejon, Jimĉjo?

— Pro bankorabo. Ĉu vi iam rabis bankon?

Li fajfis pro admiro kaj skuis la kapon nee.

— Tiu ne estas mia stilo. Mi ne scius kiel komenci. Kotlukto estas mia stilo. Mi ne estis venkita en naŭ jaroj.

— Vagante de loko al loko, vi devas renkonti multajn homojn. Ĉu vi iam renkontis Odorulon Katz? — mi improvizis rapide. — Li kaj mi pritraktis kelkajn bankojn en la provinco Graham.

— Neniam renkontis lin. Neniam eĉ aŭdis pri li. Vi estas la unua bankrabisto, kiun mi renkontas.

— Ĉu? Ja, mi supozas, ke ne estas tiom da ni hodiaŭ. Sed vi devas koni iun rabiston de monŝrankoj aŭ ŝteliston de teraŭtoj?

Mi ricevis nenion por miaj penoj krom alia kapneo.

— La sola tempo, kiam mi renkontas iun kiel vi, estas en la malliberejo. Mi konas kelkajn vetludistojn, ili sekvas la kotluktojn. Sed ili estas ĉiuj du-spesuloj, fiaskuloj. Mi ja konis unu iam, kiu ĵuris, ke li konis La Kurieron, antaŭlonge.

— La Kurieron? — mi diris, rapide palpebrumante, dum mi klopodis pensi, kion mi sciis pri poŝtaj servoj. — Mi ne sendis multe da korespondaĵoj lastatempe…

— Ne tia kuriero. Temas pri La Kuriero. La ulo kutimis rabi bankojn kaj simile. Mi pensis, ke vi jam aŭdis pri li.

— Antaŭ mia tempo, mi supozas.

— Antaŭ ĉies tempo. Tio okazis antaŭ jaroj. La polico neniam kaptis lin, laŭdire. Tiu du-spesulo, kiu fanfaronis, ke li konis La Kurieron, diris, ke li emeritiĝis kaj sin kaŝis. Li verŝajne mensogis, liaspeca du-spesulo.

Urtiko ne sciis pli ol tiom, kaj mi hezitis eltiri tro el li. Nia konversacio velkis, kaj ni ambaŭ dormetis malregule, ĝis mallumiĝis. Ni soifis kaj malsatis sed sciis, ke ni devis kaŝiĝi dum la tago. Mi maĉis mian pajleron kaj penis ne pensi pri grandaj bieroj kaj boteloj de malvarma akvo, sed pensis pri La Kuriero anstataŭe. Estis malmulte por komenci sed ĉio, kion mi havis. Ĉe la sunsubiro mi estis malsata, soifa kaj tute deprimita. El mia vojaĝeto al la malliberejo rezultis danĝera fiasko. Karceroj estas por fuŝuloj. Tio estis preskaŭ ĉio, kion mi malkovris. Kaj por malkovri tiun fakton mi riskis vivon kaj korpon. Neniam plu. Mi silente ĵuris, ke de tiam mi restos for de malliberejoj kaj servistoj de la leĝo. Bonajn krimulojn oni ne kaptas. Kiel La Kuriero, kiu ajn li estas.

Kiam la lasta postsigno de la lumo malaperis el la ĉielo, ni glite malfermis la pordon de la tenejo. Grumbla grunto atingis niajn orelojn, kaj granda formo blokis nian eliron. Urtiko ekspiris kaj mi kaptis lin, antaŭ ol li povus forkuri.

— Prenu bastonon kaj estu utila, — mi diris. — Mi instruos al vi novan scion.

Ni do pene gratis sub la pikiloj de la estaĵo, dum ĝi gruntis pro plezuro. Ĝi trotis post ni kiel dorlothundo, kiam ni fine foriris.

— Ni havigis al ni amikon por la tuta vivo, — mi diris, kiam ni glitis eksteren, kaj mi adiaŭis per la mano al nia porka amiko.

— Tiaj amikoj povas manki al mi por ĉiam. Ĉu vi jam elpensis kion fari nun?

— Tutcerte. Antaŭplananto estas mia kromnomo. Proksime al ĉi tie estas flankvojo, kie oni transŝarĝas varojn el liniotrajnoj al kamionoj. Ni restos for de tie, ĉar la polico certe ĉeestas. Sed ĉiu kamiono iras laŭ la sama vojo al la ŝoseo, kie troviĝas trafikkontrola semaforo. Tie ili devas halti, ĝis la ŝoseaj komputiloj vidas ilin kaj permesas, ke ili daŭrigu la veturon. Ni iras tien…

— Kaj eniras la malantaŭon de iu kamiono!

— Vi lernas. Ni elektas unu irantan okcidenten. Aliokaze ni revenus al la bela urbo Perla Pordego kaj tuj poste al la malliberejo, el kiu ni tiom pene eskapis.

— Antaŭiru, Jim. Vi estas la plej genia knabo, kiun mi iam ajn renkontis. Vi iros al grandaj venkoj.

Tio estis mia esprimita deziro, kaj mi kapjesis konsenton. Mi nur bedaŭris, ke li ne akompanos min. Sed mi ne volis vivi kun la morto de iu fora kamparano en mia konscienco, eĉ se tiu meritas iom da ĝeno. Sed Urtiko planis multe pli ol tio. Mi ne povis partopreni mortigon.

Ni trovis la vojon kaj atendis en la apuda densejo. Du kamionoj brue ruliĝadis kune, kaj la lumoj de tria sekvis. Ni restis ekster videblo. Unue unu kaj poste la dua ekdirektis sin orienten. Kiam la tria malrapidiĝis kaj haltis por turni sin, la semaforoj eklumis okcidenten!

Ni kuris. Mi fuŝe ekpalpis la ŝlosilstangon, sed Urtiko ŝovis min flanken. Li tiris, kaj la pordo malfermiĝis. La kamiono ekmoviĝis, kaj li puŝis min en ĝin. Li devis kuri, kiam ĝi ekturniĝis, sed kaptis la sojlon kaj suprentiris sin per unu levo de tiuj fortegaj brakoj. Ni kune fermis la pordojn sed ne fiksis ilin.

— Ni sukcesis! — li diris triumfe.

— Ni certe sukcesis. Ĉi tiu kamiono iras en la ĝusta direkto por vi, sed mi devas reiri al Perla Pordego, tuj post kiam la persekutado malvigliĝos. Post proksimume unu horo ni pasos tra Predikurbo. Mi forlasos vin tie.

Estis rapida vojaĝo. Mi malsupreniĝis ĉe la unua halto, kaj li premis mian manon.

— Bonŝancon, knabo, — li vokis, kiam la kamiono ekveturis. Mi ne povis deziri al li la samon.

Mi eltiris spesmoneron, dum la kamiono forveturis, kaj mense notis la registran numeron. Tuj post kiam ĝi ne plu videblis, mi min direktis al la lumoj de telefonbudo. Mi sentis min kiel rato, kiam mi premis la butonojn por voki la policon.

Tamen mi vere ne havis elekton. 

Ĉapitro 6

Malkiel la malfeliĉa Urtiko, mi zorge antaŭplanis mian fuĝon. Parto de ĝi estis rafinita misdirektado de mia antaŭa kunulo. Li ne estis vere stulta, tial ne necesos tre longa tempo, por ke li ekkomprenu, kiu denuncis lin. Se li babilus kaj dirus al la polico, ke mi reiris al la belega urbo Perla Pordego — nu, tio estus des pli bona. Mi neniel intencis forlasi Predikurbon, almenaŭ dum sufiĉe longa tempo.

Mi luis mian oficejon pere de agentejo, kaj ĉiuj traktadoj okazis per komputilo. Mi jam vizitis ĝin antaŭ mia vana bankorabo, kaj tiam postlasis provizojn. Ili nun certe utilos. Mi eniru tra la liverpordo de la tute aŭtomata domo — post malŝalto de la alarmoj per kaŝita ŝaltilo, kiun mi prudente estis instalinta tie. Ĝi permesis al mi dek malstreĉajn minutojn por eniri la oficejon. Mi oscedis, dum mi dirkis la seruron, refermis la pordon malantaŭ mi, kaj supreniris tri ŝtuparojn. Preter la malviglaj okuloj de la neaktivaj kameraoj, kaj tra la nevideblaj — kaj nefunkciantaj — subruĝaj faskoj. Mi dirkis la seruron de la oficejo kun ankoraŭ du minutoj restantaj. Mi ŝirmis la fenestrojn, ŝaltis la lumon — kaj iris al la trinkbufedo.

Malvarmega biero neniam gustis pli bone. La unua eĉ ne tuŝis la flankojn de mia gorĝo, kaj ĝi siblis, kiam ĝi ektrafis la stomakon. Mi trinketis la duan, dum mi fortiris la langeton de manĝpako de rostitaj erinapraj ripoj. Tuj kiam la vaporo siblis tra la trueto, mi disŝiris la kovrilon de la ŝvelinta pakaĵo, kaj elprenis ripon longan kiel mia brako. Regalo!

Duŝite, senbarbigite, kaj apogite sur tria biero, mi komencis farti multe pli bone.

— Ek! — mi laŭtis al la terminalo, kaj aliris la komreton. Miaj ordonoj estis simplaj: ĉiuj gazetarkivoj sur la planedo dum la lastaj 50 jaroj, ĉiuj aludoj rilate krimulon nomitan La Kuriero; kontrolu ripetojn ĉirkaŭ la samaj datoj kaj ne redonu la duoblaĵojn. Presu.

Antaŭ ol mi reprenis mian bieron, la unuaj paĝoj elglitis el la faksilo. La unua paĝo estis la plej nova — kaj temis pri afero antaŭ 10 jaroj. Ne tre interesa rakonto el la urbo Dekalogo, sur la alia flanko de la planedo. La polico estis arestinta maljunulon en aĉa drinkejo, kiu asertis, ke li estas La Kuriero. Tamen tio evidentiĝis afero pri mensa kadukeco, kaj la suspektito estis resendita al la pensiulhejmo, el kiu li vagadis. Mi prenis la sekvantan parton.

Iom antaŭ la mateno mi laciĝis kaj dormetis en la aktoŝranko, kiu iĝis lito laŭ ordono. En la griza lumo de la sunleviĝo, helpite de granda nigra kafo, mi finaranĝis la lastan paĝon en la formacion sternitan sur la planko. Rozkolora lumo fluis super ĝi. Mi malŝaltis la lampojn kaj frapetis mian plumon kontraŭ miaj dentoj, dum mi studadis la aranĝon.

Interese. Krimulo, kiu fanfaronas pri siaj krimoj. Kiu postlasas desegneton de la ŝakpeco kuriero, kiam li forkuras kun sia rabaĵo. Simpla desegnaĵo — sufiĉe facile kopiebla. Mi tion faris. Mi tenis ĝin je brakdistanco kaj admiris ĝin.

La unua Kuriero estis trovita en la malplena kaso de aŭtomata alkoholvendejo antaŭ 68 jaroj. Se La Kuriero ekkrimis kiel junulo, kiel mi, li nun estis en siaj 80aj jaroj. Komforta aĝo, se oni konsideras ke la vivdaŭro nun estas pli ol jarcento kaj duono. Sed kio okazis, kiu klarigu lian silenton? Jam pli ol 15 jaroj pasis post lia lasta vizitkarto. Mi nombris la eblojn per miaj fingroj.

Unue, kaj oni nepre devas konsideri tion, fortondiĝis la meĉo de lia vivo. En tiu okazo, mi nenion povas fari, do oni forgesu la aferon.

Due, li eble forlasis la planedon kaj daŭrigis sian krimadon inter la steloj. Se tiel, oni forgesu, kiel ĉe numero unu. Mi bezonas multe pli da orspesoj, kaj sperto, antaŭ ol mi provos mian manon en aliaj mondoj.

Trie, li emeritiĝis por elspezi sian figajnitan trezoron — se tiel, plej bone por li. Aŭ kvare, li ŝanĝis sian krimadon kaj ne plu postlasas sian spuron ĉe ĉiu faro.

Mi sidiĝis kontente kaj trinketis mian kafon. Se temis pri ebloj tri aŭ kvar, mi havis ŝancon malkovri lin. Li certe havis okupitan karieron antaŭ la multjara silento; mi alrigardis la liston admire. Aviadilŝtelo, aŭtoŝtelo, monŝtelo, bankomalplenigo. Kaj multe, multe pli. Ĉiuj krimoj translokis spesojn el la poŝo de iu alia en liajn. Aŭ posedaĵojn, rapide vendeblajn per falsaj legitimaĵoj kontraŭ pliaj spesoj. Kaj li neniam kaptiĝis; tio estis la plej bona parto. Jen la homo, kiu estu mia mentoro, mia instruisto, mia krimuniversitato — kiu iun tagon diplomu min pri fieco kaj akceptu min en la orajn kampojn, kiujn mi tiel deziregis.

Sed kiel mi trovu lin, se la unuiĝintaj policoj de la tuta mondo, dum jardekoj, neniam kapablis eĉ tuŝi lin? Interesa demando.

Tiel interesa, ke mi ne ekvidis facilan solvon. Mi decidis permesi al mia subkonscio pritrakti la problemon dum momento, do mi forpuŝis kelkajn sinapsojn kaj faligis la aferon en mian cerebelon. Ekstere la strato komencis pleniĝi de butikumantoj, kaj mi opiniis tion bona ideo ankaŭ por mi. Ĉiuj provizoj, kiujn mi havis ĉi tie, estis ĉu frostigitaj ĉu pakaĵitaj, kaj post la feĉa manĝaĵo en la malliberejo mi sentis impulson al kraketaĵoj kaj krustaĵoj. Mi malfermis la ŝminkoŝranketon kaj komencis prepari mian publikan eksteraĵon.

Adoltoj ne komprenas — aŭ ne memoras — kiel malĝoja estas adolesko. Ili forgesas, ke tio estas mezetapo al matureco. La simplajn ĝojojn de infanaĝo oni lasis post si; la maturaj ĝojoj de adolteco estas ankoraŭ foraj. Krom sangalfluo al la kapo, kaj aliaj lokoj, kiam pensoj pri la alia sekso enmiksiĝas, troviĝas veraj malfacilaĵoj. La malfeliĉa junulo devas agi kiel adolto — tamen ricevas neniun el la avantaĝoj de tiu alta stato. Mi mem eskapis la tedan tiranecon de junaĝo simple saltante trans ĝin. Kiam mi ne vagadis en la lernejo aŭ mensogadis kun miaj kunuloj, mi iĝis adolto. Ĉar mi estis pli inteligenta ol la plimulto el ili — mi almenaŭ opiniis tiel — el la adoltoj, mi intencis diri, mi nur bezonis aspekti kiel ili.

Unue, mi ŝmiris sulkigilon ĉirkaŭ miajn okulojn kaj sur mian frunton. Tiu senkolora likvaĵo tuj aperigis sulkojn, kaj antaŭenpuŝis la kalendaron je pluraj jaroj. Kelkaj gorĝofaldoj sub mia mentono bone akordis kun la sulkoj, kaj la kroma aldono estis aĉaj lipharetoj. Mi surmetis mian senforman sub-oficistan jakon, kaj eĉ mia patrino ne rekonus min surstrate. Fakte, okazis tiel antaŭ proksimume unu jaro, kaj mi demandis ŝin pri la horo; eĉ tio ne estigis ekrekonan fajreron en ŝiaj bovaj okuloj. Preninte pluvombrelon el la ŝranko, ĉar nepre ne estis pluvonte, mi eliris la oficejon kaj iris al la plej proksima butikhalo.

Indas diri, ke mia subkonscio rapide funkciis tiun tagon, kiel mi konstatis post nelonge. Eĉ post tiuj bieroj, mi soifis; tiu seka restado en la pajlejo ankoraŭ sentiĝis. Tial mi vigle paŝis sub la platenaj arkoj de Ĉe MakPorko kaj marŝis al la servoroboto en la giĉeto. La plasta kapo havis konstantan pentritan rideton, kaj la voĉo estis siropeca kaj alloga.

— Kiel mi helpu, sinjoro aŭ sinjorino? — Ili ja povus elspezi kelkajn spesojn por voĉrekona programo, mi pensis, dum mi tralegis la liston de la Frandaj Ventrofridaj Trinkaĵoj sur la muro.

— Donu al mi duoblan ĉerizan ŝvitumon kun multe da glacio.

— Jen ĝi, sinjoro aŭ sinjorino. Tri spesojn, mi petas.

Mi metis la monerojn en la funelon, kaj la servopordeto malfermiĝis, kaj mia trinkaĵo aperis. Dum mi prenis ĝin, mi estis devigata aŭdi robotan vendprelegon.

— MakPorko ĝojas servi vin hodiaŭ. Kun via trinkaĵo vi certe deziras ankaŭ rostitan erinapran ripon kun buŝrava sekretega saŭco garnitan per sukerfrititaj ŝinkignamoj…

La voĉo foriĝis el mia konscio, dum mia subkonscio elvomis la solvon de mia problemeto. Vere simplan kaj memkompreneblan solvon, vitro-klaran, tutsimple prapuran.

— Nu ek, ulo. Mendu aŭ foriru; vi ne povas staradi ĉi tie la tutan tagon. — Voĉo raŭkis en mian orelon, kaj mi grumble pardonpetis kaj trenis min al la plej proksima budo kaj eksidis.

Nun mi sciis, kio estis farenda. Simple renversu la problemon: anstataŭ serĉi La Kurieron, mi igu lin serĉi min.

Mi trinkis mian trinkaĵon, ĝis miaj sinusoj ekdoloris, rigardante senvide en la spacon, dum elementoj de la plano kuniĝis. Tute ne eblus por mi sola trovi La Kurieron — estus eĉ stulte malŝpari mian tempon provante. Do, mi devis krimi tiel spektakle kaj malavare, ke la afero vidiĝu en ĉiu novaĵkanalo en la tuta planedo. Ĝi estu tiel ekzotika, ke neniu legokapabla homo — aŭ unufingrulo kapabla entajpi novaĵkanalon — povu ne scii pri ĝi. La tuta mondo sciu, kio okazis. Kaj ili sciu ankaŭ, ke La Kuriero ĝin faris, ĉar li postlasos sian vizitkarton.

La lastaj gutoj de la trinkaĵo suprengluglis la ŝalmon, miaj okuloj reenfokusiĝis, kaj mi malrapide revenis al la kruda realeco de Ĉe MakPorko.

Kaj antaŭ miaj okuloj troviĝis afiŝo. Mi restis dum momento, rigardante ĝin senvide. Tiam mi ekrimarkis ĝin. Ridantaj klaŭnoj kaj kriantaj infanoj. Ĉiuj rave ĝojaj en iom neperfekta 3D. Super iliaj kapoj simpla mesaĝo klarigis per brilaj literoj:

ŜPARU VIAJN KUPONOJN!!!

RICEVU ILIN POR ĈIU AĈETO!!!

SENPAGA ENIRO EN LUNATIKPARKON!!!

Mi jam vizitis tiun plastan ĝojejon antaŭ kelkaj jaroj, kaj tiam ĝi jam malplaĉis al mi, kiel infano. Teruraj veturadoj, kiuj timigis nur naivulojn. Turniĝantaj supren-kaj-malsupren-veturadoj nur por fortikaj stomakoj: rondire kaj rondire kaj vomige. Manĝaĉo, dolĉaj bombonoj, ebriaj klaŭnoj, kapturna ĝojaĉo por plezurigi la facile plezurigeblajn. Miloj vizitis Lunatikparkon ĉiutage, kaj pliaj miloj inundis ĝin dum la semajnfinoj — kunportante eĉ pliajn milojn da spesoj kun si.

Spesabundo! Mi nur bezonis elŝteli ilin — en plej interesa maniero, tiel ke ĝi fariĝu la ĉefnovaĵo ĉirkaŭ la planedo.

Sed kiel fari? Mi iru tien, kompreneble, kaj observadu iliajn sekurecorimedojn. Mi ja meritis ferion. 

Ĉapitro 7

Por tiu esplora rondirado estos plej bone aktori mian veran aĝon, aŭ eĉ malpli. Foriginte la tutan ŝminkaĵon, mi estis denove freŝvizaĝa 17-jarulo. Mi devus kapabli superi tion; mi ja sekvis multekostan perkorespondan kurson pri teatra ŝminkarto. Remburaĵoj en miaj vangoj igis min pli kerubaspekta, precipe post la aldonado de iom da ruĵo. Mi surmetis sunokulvitrojn ornamitajn per plastaj floroj, kiuj ŝprucigis akvon, kiam mi premis la pilkon en mia poŝo. Ridado ĉiusekunde! Vestostiloj ja ŝanĝiĝis, kio signifis, ke golfpantalonoj ne plu estis laŭmodaj, dank' al dio, sed kulotoj ja estis; aŭ pli precize tiu abomeninda stilo nomata long-mallonga, kiu havis unu krurumon super la genuo, kaj la alian sub ĝi. Mi estis aĉetinta unu tian, el aĉa purpura veluro arte ornamita per okulfrapaj rozkoloraj flikpecoj. Mi preskaŭ ne kuraĝis rigardi min en la spegulo. Tion, kio rerigardis al mi, mi hezitas priskribi, krom ke ĝi tre malmulte aspektis kiel forfuĝinta bankrabisto. Ĉirkaŭ mian kolon mi metis malmultekostan forĵeteblan fotoaparaton, kiu estis nek malmultekosta, nek forĵetebla, nek nur fotilo.

En la stacidomo mi trovis min perdita en amaso de similuloj, kiam ni entrajniĝis en la Lunatikekspreson. Kriante kaj histerie ridante, kaj surŝprucigante unu la alian per niaj plastaj floroj, ni pasigis la tempon, aŭ toleris ĝian senfinecon, en almenaŭ unu okazo. Kiam la pordoj finfine malfermiĝis, mi lasis la buntan popolamason eliri, kaj promenis lace malantaŭ ili. Nun, ek al la laboro.

Iru tien, kie la mono estas. Miaj memoroj de mia unua vizito estis ege malklaraj — feliĉe — sed mi ja memoris, ke oni pagis la diversajn ĝojveturadojn kaj distraĵojn per plastaj ĵetonoj. Mia patro donacis malgrandan kaj domaĝitan kvanton, kiu elĉerpiĝis post nur minutoj, kaj kompreneble neniuj pli estis aperontaj. Mia unua tasko estu trovi la fonton de tiuj ĵetonoj.

Facile farite, ĉar tiu konstruaĵo estis la celo de ĉiu juna vizitanto. Ĝi estis pinta strukturaĵo, kiel renversita glaciaĵokonuso, ornamita per flagoj kaj mekanikaj klaŭnoj kun, supre, orkolora orgeno, kiu ludis oreldetruan muzikon. Ĉirkaŭ ĝia bazo, ĉe la tero, estis ringo de plastaj klaŭnbustoj, svingantaj kaj ridantaj kaj grimacantaj. Kvankam ili estis abomenaj, ili plenumis la gravan taskon disigi la vizitantojn de ilia mono. Fervoraj infanmanoj puŝis spesbiletojn en la prenemajn manojn de la plastaj pulĉineloj. La mano fermiĝis, la mono malaperis, kaj la buŝo de la klaŭno elvomis fluegon de plastaj ĵetonoj en la ricevujon. Naŭze, sed mi sendube estis la sola, kiu tiel opiniis.

La mono eniris la konstruaĵon. Nun mi devis malkovri, kie ĝi eliris. Mi promenis ĉirkaŭ la bazo kaj malkovris, ke la vomklaŭnoj ne tute ĉirkaŭis ĝin. Malantaŭe, malantaŭ kaŝantaj arboj kaj arbedoj, malgranda konstruaĵo apogis sin kontraŭ la bazo. Mi trapuŝis min trans la arbedojn kaj frontis al privata policisto deĵoranta ĉe senmarka pordo.

— Malaperu, knabo, — li afablis. — Nur por deĵorantoj.

Mi evitis lin kaj puŝis kontraŭ la pordo, kaj sukcesis fotografi ĝin samtempe.

— Mi bezonas necesejon, — mi diris kruckrure. — Oni diris, ke la necesejo estas tie.

Malmola mano tiris min kaj repuŝis min en la arbedaron.

— Ne ĉi tie. For. Reiru.

Mi reiris. Tre interese. Neniu elektronika alarmilo, kaj la seruro estis de marko “Glubb”, fidinda sed malnova. Ekplaĉis al mi Lunatikparko, malgraŭ ĉio.

Estis turmenta atendado, ĝis noktiĝis kaj la parko fermiĝis. Pro tedo mi provis la Glaciejan Veturadon, kie oni rapidis tra artefaritaj glacikavernoj kun englaciigitaj aĵoj, kiuj kelkfoje plonĝis al la kriantaj rajdantoj. La Raketveturado estis same aĉa, kaj je la nomo de bongusto mi fermu la kurtenon antaŭ la kapturnaj ĝojoj de Bombonolando kaj de la Marĉomonstro. Sufiĉas, ke finfine la tempo alvenis. La ĵetonmaŝino fermiĝis horon antaŭ la fermado de la parko. De najbara observejo mi rigardis kun ega intereso kirasitan kamioneton forveturi kun amaso da fortikaj ujoj. Eĉ pli interese, kiam la mono foriris, tiam foriris ankaŭ la gardisto. Mi supozas, ke ili rezonis, ke neniu sanmensulo volus eniri kaj ŝteli ĵetonojn.

Do, mi ne estis sanmensa. Ĉe la krepusko mi sekvis la lacegajn festintojn ŝanceliĝantajn al la elirejo. Tamen mi ne iris tiom for. Ŝlosita pordo malantaŭ la Vampira Monto malŝlosiĝis facile post umado mia. Mi ŝteleniris la mallumon de la riparejo. Super mi helaj dentegoj brilis, kaj falsa sango gutis. Estis tre komforte tie, malantaŭ ĉerko plena je tero.

Mi lasis horon forpasi, ne pli. Tio sufiĉu por lasi la laboristojn foriri, sed tamen restus sufiĉe da festantoj en la stratoj ekster la parko, por ke mia naŭza vesto ne elstaru, kiam mi fine foriros.

Estis kelkaj gardistoj, sed ilin oni facile povis eviti. Kiel antaŭvidite la Glubb-a seruro malfermiĝis facile, kaj mi rapidis enen. La ĉambro estis senfenestra, kio estis bona, ĉar tiel mia lumo estos nevidebla. Mi ŝaltis ĝin kaj admiris la maŝinaron.

Simpla kaj klara koncepto; mi ŝatas tion ĉe maŝino. La disdoniloj laŭiris la murojn. Silentaj nun, tamen klare kompreneblaj. Enmetitaj moneroj aŭ biletoj estis kalkulataj kaj plusendataj. Maŝinoj supre elŝutis la mezuritan kvanton da ĵetonoj en la disdonujojn. Ĉe iliaj flankoj tuboj supreniris el la planko kaj finiĝis en ujo supre; sendube oni plenigis ilin desube per transportiloj, kiuj reveturigis la ĵetonojn pretajn por redisdonado. La spesoj mem, netuŝitaj de homaj manoj, estis plusendataj per fermitaj travideblaj tuboj al la kolektejo, kie la moneroj falis en ŝlositajn skatolojn. Ili ne estis por mi, ĉar ili estis tro pezaj por facila movado. Sed ja la biletoj; ili estis multe malpli pezaj, kaj pli valoraj. Ili vojaĝis preter la ŝutejoj, ĝis ili elegante falis en kirasitan monujon tra truo ĉe ties supro. Afero, kiu aspektis sufiĉe sekura kontraŭ la agoj de lertfingraj dungitoj.

Mirinde. Mi admiris la maŝinaron kaj pripensis ĝin, kaj faris notojn. La disdoniloj estis fabrikitaj de la firmao Inter-ŝanĝo, kaj mi fotis ilian fabrikmarkon sur la maŝinoj. La monujo estis de sekura kaj fidinda marko, kiu facile cedis al mia umado. Ĝi estis malplena, kompreneble, kiel mi atendis. Mi notis la kombinaĵon, kaj malfermis kaj refermis ĝin plurajn fojojn, ĝis mi kapablis fari tion kun fermitaj okuloj. Plano ekestis en mia kapo, kaj tio estis neforigebla parto de ĝi.

Finite. Mi ŝtelforiris nevidite el la konstruaĵo, kaj preskaŭ sen plia peno eliris la parkon kaj kuniĝis al la ĝoja popolamaso. Ili estis malpli laŭtaj dum la reiro, kaj mi devis uzi miajn ŝprucokulvitrojn nur dufoje. Nepriskribeble senpeziga sento estis ŝanceliĝi en la oficejon, demeti la ridigan veston, kaj trempi la nazon en glason da biero. Kaj tiam, figure kompreneble, surmeti pensĉapon.

La sekvantaj semajnoj estis okupitaj. Dum mi laboris pri la necesaĵoj por mia entrepreno, mi akurate sekvis la novaĵelsendojn. Unu el la fuĝintoj el la malliberejo, post sovaĝa baraktado, estis rekaptita. Lia kunulo ne estis trovita, malgraŭ la helpo de la kaptito. Malfeliĉa Urtiko; la vivo ne estos la sama por li, kiam la batalspirito estos forkuracita de li. Tamen la vivo pludaŭros sama por tiu, kiun li intencis mortigi; do mi ne tro kompatis Urtikon. Kaj mi havis farendan taskon. Temis pri du aferoj samtempe: plani la ŝteladon, kaj prepari la enfalujon por La Kuriero. Mi fieras diri, ke mi sukcesis pri ambaŭ sufiĉe facile. Post tio mi atendis, ĝis estis malluma kaj ŝtorma nokto por reviziti Lunatikparkon. Mi restis tie kiel eble plej mallongan tempon, kiu estis kelkaj horoj, ĉar amaso da laboro estis farenda.

Post tio, mi devis nur atendi la ĝustan tempon. Semajnfino estus plej bona, kun plenplenaj monujoj. Kiel parto de miaj planoj, mi estis luinta tute leĝe remizon, sed estis ŝtelinta kamioneton plej kontraŭleĝe. Mi uzis la atendotempon por refarbi ĝin, pli bone ol ĝi estis originale, mi kuraĝas aserti; por meti novajn identigajn numerojn; kaj por meti nomŝildojn sur ĝiajn pordojn. Finfine, sabato alvenis, kaj mi penis regi mian senpaciencon. Por pasigi la tempon, malantaŭ liphararo kaj okulangulaj sulketoj, mi ĝuis bonan kaj senurĝan tagmanĝon, ĉar mi devis atendi ĝis la malfrua posttagmezo, kiam la monujoj estos plenaj. La veturado al la kamparo estis agrabla, kaj mi alvenis al la ĝusta loko je la ĝusta tempo. Proksime al la servenirejo de la parko. Mi timetis, kiam mi surmetis la striktajn travideblajn gantojn, sed la esperosento estis multe pli granda. Ridetante, mi etendis la manon al la aparato sub la instrumentopanelo antaŭ mi, kaj ŝaltis ĝin.

Nevidebla radiosignalo elflugis, kaj mi provis bildigi en mia menso tion, kio okazu poste. Fulmrapide, al la ricevilo, laŭ la dratoj ĝis la celo, kiu estis eta eksplodigilo. Ne multe, nur sufiĉe por detrui la pordeton de unu el la ĵetondisdoniloj sen samtempe detrui la tubon mem.

Kun detruita pordeto, senĉesa fluo de koloritaj plasteroj nun kaskadu en la disdonilon, inundante ĝin kaj elŝutante senhaltan fluon. Kia bonfarulo mi estis. Kiel la infanoj benus min, se ili nur scius, kiu mi estas.

Tamen tio ne estis la nura okazaĵo. Ĉiun minuton nova radiosignalo eliris mian sendilon; nova detruita pordeto; nova ĵetonfontano. Plia kaj plia. Je la ĝusta momento, mi startigis la motoron de la kamioneto kaj veturis al la liverpordo de Lunatikparko, mallevis la fenestron, kaj apogis min super la ŝildo, kiu anoncis “Inter-ŝanĝo Vendomaŝinoj”.

— Mi ricevis radioalvokon, — mi diris al la gardisto. — Ĉu vi havas problemon ĉi tie?

— Ne problemon, — la gardisto diris malfermante la barilon. — Pli similas ribelan tumulton. Vi scias, kie la domo estas, ĉu?

— Certe. Helpo alveturas.

Kvankam mi estis antaŭvidinta la rezultojn de mia neatendita malavareco, mi rapide malkovris, ke la realaĵo tre superis miajn plej ekstremajn antaŭpensojn. Kriantaj, aklamantaj infanoj kuradis ŝarĝitaj per ĵetonoj, dum aliaj batalis por aliro al la verŝantaj fontanoj. Iliaj ĝojaj krioj estis orelbataj, kaj la deĵorantoj kaj la gardistoj povis nenion fari por haltigi ilian gajegan ondon. Estis iom malpli homplene sur la livervojo, sed mi tamen devis veturi malrapide, kun mano sur la hupo, por iri tra la amaso. Du gardistoj puŝadis la infanojn reen al la arbedoj, kiam mi alvenis.

— Ĉu problemo ĉe la disdonilo? — mi afable demandis. La malĝentila respondo de la gardisto malaperis en la ĝoja infankriado; verŝajne estis pli bone tiel. Li malŝlosis la pordon kaj preskaŭ enŝovis min kaj miajn ilojn.

Jam estis kvar homoj tie, senpove baraktante kun la maŝinoj. Ne eblis malŝalti ilin, ĉar mi estis aroginta al mi la permeson detrui ankaŭ la ŝaltujon. Senhara viro atakis per segilo kablon, kaj mi palpebrumis malaprobe.

— Tio estas recepto por memmortigo, — mi diris. — Estas kvarcentvolta lineo tie.

— Ĉu vi povas fari pli bone, bubo? — li grincis. — Ili estas viaj maŝinaĉoj. Eklaboru.

— Jen la solvo! — Mi malfermis mian grandan ilarujon, kiu entenis nur brilan metaltubeton. Mi prenis ĝin. — Tio plenumos la taskon, — mi diris turnante la valvon ĉe ĝia supro kaj ĵetante ĝin for de mi. La lasta afero, kiun mi vidis, estis iliaj rondokulaj mienoj, dum la nigra fumo elfluis kaj plenigis la ĉambron, tute malebligante vidadon.

Mi atendis tion; ili ne. La ilarujo estis en miaj brakoj, dum mi paŝis kvar mezuritajn paŝojn en la mallumo kaj atingis la flankon de la monujo. Iu bruo, kiun mi farus, estus dronigita de iliaj krioj kaj de la senĉesa bruado de la ĵetonmaŝino. La monujo malfermiĝis facile; la kovrilo de la ilarujo bone kongruis kun la malsupra rando. Mi klinis min, tuŝis la biletamason, kaj ŝovis ĝin en la atendantan skatolon. Ĝi estis rapide plenigita kaj refermita. Mia sekvanta tasko estis certigi, ke la ĝusta persono respondecu pri tiu krimo. La karto kun la mesaĝo estis en mia supra poŝo. Mi prenis ĝin kaj metis ĝin zorge en la monujon, kiun mi reŝlosis por certigi, ke la mesaĝo estu trafe ricevita kaj ne perdiĝu dum la ĉirkaŭkurado. Nur tiam mi prenis la nun pezan skatolon kaj stariĝis dorse al la monujo kaj orientis min.

Mi sciis, ke la eliro estis tie, en la mallumo, naŭ facilajn paŝojn for. Mi estis paŝinta kvin, kiam mi koliziis kun ulo, fortaj manoj kaptis min, kaj raŭka voĉo kriis en mian orelon:

— Mi kaptis lin! Helpu min!

Mi lasis la skatolon kaj donis al li la ĝustan helpon, kiun li bezonis, movante miajn manojn laŭ lia korpo ĝis lia kolo kaj farante la ĝustajn aferojn tie. Li gruntis kaj forglitis. Mi palpserĉis la skatolon — dum timoplena momento mi ne povis trovi ĝin. Trovis ĝin, prenis la tenilon, ekstaris…

Kaj ekkonstatis, ke mi plene malorientiĝis dum la baraktado.

Mia freneziĝo estis malhela kiel la fumo, kaj mi tremis tiel forte, ke mi preskaŭ perdis la skatolon. Deksepjara kaj tute sola, kun la nekonata mondo de la adoltoj fermanta sin ĉirkaŭ mi. Finite, estis finite.

Mi ne scias, kiom longe tiu krizo daŭris — verŝajne kelkajn sekundojn, kvankam ĝi sentiĝis senfine pli longe ol tiom. Tiam mi metafore prenis min je la kolo, kaj ekskuis min forte.

— Vi deziris ĝin tiel, memoru? Sola kun ĉies manoj kontraŭ vi. Do cedu al ili, aŭ ekcerbumu. Rapide!

Mi cerbumis. La kriantaj kaj batantaj homoj ĉirkaŭ mi estis nek helpo nek minaco; ili estis tiel konfuzitaj kiel mi mem. Bone. Mano antaŭ mi. Iru antaŭen. Iun ajn direkton. Atingu ion identigeblan pertuŝe. Post tio estus eble ekkalkuli, kie mi estas. Mi aŭdis batbruon antaŭ mi. Devus esti unu el la ĵetonmaŝinoj. Mi ektuŝis ĝin.

Je la sama momento aerfluo tuŝis mian vangon, kaj konata voĉo elkriis sufiĉe proksime:

— Kio okazas tie?

La gardisto. Kaj li malfermis la pordon. Kiel ĝentile. Mi laŭiris la muron, facile evitinte lin, ĉar li ankoraŭ staris kriante al la mallumo, kaj sekvis la fumnubojn al la taglumo. Palpebrumante al la brileco, kaj al la alia gardisto, kiu ekkaptis min.

— Nu, atendu ĉi tie; vi iras nenien.

Li ne povus pli malpravi, ĉu, ekkaptinte Nigran Zonon tiel? Mi ĝentile mallevis lin al la tero, por ke li ne dolorigu sin falante, ĵetis la skatolon en la kamioneton, ĉirkaŭrigardis por certigi, ke mi estis nevidita, startigis la motoron, kaj veturis malrapide kaj zorge el la plezurplena Lunatikparko. 

Ĉapitro 8

— Ĉio rebonigita; jen ĉio funkcias denove, — mi anoncis al la gardisto, kaj li kapjesis malfermante la barilon. Mi ekveturis urben, malrapide laŭ la kurbo, kaj tuj eksterŝoseen laŭ nepavimita vojo.

Mia eskapo estis planita tiel zorge kiel la rabo mem. Ŝteli monon estas unu afero; gardi ĝin tute alia. En ĉi tiu epoko de elektronikaj komunikiloj, priskribo de mi kaj de la kamioneto trafulmos la planedon en mikrosekundoj. Ĉiu polica aŭto havos presaĵon, kaj ĉiu policano estos voĉe avertita. Do, kiom da tempo mi havis? Ambaŭ gardistoj estis senkonsciaj. Sed oni povos ilin revigligi, ili povos informi, oni telefonos, oni priavertos. Mi kalkulis almenaŭ kvin minutojn por tio. Ĉar mi bezonis nur tri, tio sufiĉis.

La vojo serpentis inter la arboj, kaj post lasta kurbiĝo ĝi finiĝis en forlasita ŝtonminejo. Mia koro iom bategis; restis ankoraŭ unu risko en ĉi tiu operacio. Sukceso! La aŭto estis tie, precize kie mi lasis ĝin la antaŭan tagon. Kompreneble mi lasis ĝin sen kelkaj esencaj partoj de la motoro, sed persistema ŝtelisto povus fortreni ĝin. Bonŝance mi estis la sola persistema ŝtelisto ĉirkaŭe.

Mi malfermis la aŭton, elprenis la skatolon de manĝaĵoj kaj portis ĝin al la kamioneto. La flanko de la skatolo estis forprenebla, montrante malplenan skatolon. La elstaraj supraĵoj de paketoj kaj boteloj estis nur la gluitaj supraĵoj de paketoj kaj boteloj. Tre ruza, se mi rajtas tion diri mem, kaj tion mi devas fari, ĉar krom mi neniu scias pri ĉi tiu operacio. Monon enskatolen, fermu la skatolon, metu ĝin en la aŭton. Forprenu la laborvestojn — tremu en la malvarma vento — ĵetu ilin en la kamioneton. Ankaŭ la lipharoj tien. Surmetu sportvestojn, ekigu la prokrastilon de la brulŝargoj, fermu la kamioneton, enaŭtiĝu. Simple forveturu. Neniu min observis, do nenial mi ne sukcesos. Mi haltis ĉe la ĉefvojo kaj atendis, ĝis aro da policaŭtoj preterpasis survoje al Lunatikparko. Ho, ili ja hastis! Mi eniris la ĉefvojon kaj veturis malrapide kaj zorgeme reen al Predikurbo.

Nun la kamioneto jam gaje brulas, fandiĝante al lageto de skorio. Nenia indiko restos! La veturilo estis asekurita laŭleĝe, do la posedanto rericevos la monon. La fajro ne disvastiĝos, ne el la kerno de la ŝtonminejo, kaj neniu estis vundita. Ĉio bone funkciis, ja tre bone.

Ree en la oficejo mi elspiris malŝarĝite, malfermis bieron kaj trinkis profunde; poste mi prenis botelon de viskio el la trinkbufedo, kaj verŝis malavaran kvanton. Mi sorbis ĝin, sulkigis la nazon pro la terura gusto, kaj verŝis la reston en la defluejon. Kia naŭzaĉaĵo! Mi supozas, ke mi iam kutimiĝos al ĝi, se mi persistos, sed apenaŭ ŝajnis valori la penon.

Certe jam pasis sufiĉe da tempo, por ke la gazetaro atingu la krimscenejon.

— Ek! — mi ordonis al la komputilo, kaj poste: — Presu la lastan version de la ĵurnalo.

La faksilo silke zumis, kaj la papero glitis en la pleton. Kun kolora bildo de la plene ŝprucanta monfonto en la unua paĝo. Mi legis la raporton kun varma plezuro, turnis la paĝon, kaj vidis la desegnaĵon. Tie ĝi estis, kiel ili trovis ĝin malferminte la kirasŝrankon. Desegnaĵo de kuriero kun ŝaka skribaĵo sube.

T—Ka 3 x Ku

Kio ŝake signifas: Turo al la fako kavaliro-3 prenas kurieron.

Dum mi legis, la varman plezuron anstataŭis malvarma maltrankvilo. Ĉu mi malkovris min antaŭ la polico? Ĉu ili analizos la indikilon kaj atendos min?

— Ne! — mi kriis laŭte. — La polico estas malpenema kaj maldiligenta, plene okupata de krimetoj. Ili povas pripensi tion, sed nenion komprenos ĝis tro malfrue. Tamen La Kuriero kapablos solvi la enigmon. Li scios, ke temas pri mesaĝo al li kaj laboros pri ĝi. Espereble.

Mi sorbis la bieron, kaj indulgis min per bona maltrankviliĝo. Mi elspezis tedajn horojn preparante ĉi tiun enigmeton. La fakto, ke La Kuriero uzis ŝakan kurieron kiel vizitkarton, kondukis min al la ŝaklibroj. Mi supozis, ke li — aŭ ŝi — miascie neniu tiam jam certiĝis pri la sekso de La Kuriero, kvankam oni supozis, ke temas pri viro — interesiĝis pri ŝako. Se li bezonos pli da scio, li povos konsulti la samajn librojn, kiujn mi konsultis. Per malmulte da peno oni povas lerni, ke ekzistas du sistemoj por registri ŝakmovojn. La plej malnova, kiun mi uzis, nomas la fakojn en ĉiu vico laŭ la peco, kiu okupas la vicofinon. La fako, kie lokiĝas la reĝo, estas reĝo-1. Reĝo-2 estus la sekvanta. Se vi taksas ĉi tion komplika, ne ludu ŝakon, ĉar ĉi tio estas la plej simpla parto! Tamen, estas dua skribmaniero, kiu atribuas nombron al ĉiu el la 64 fakoj. Do kavaliro-3 povas esti iu el 11, 13, 51, kaj 53.

Ĉu konfuze? Mi tion esperas. Mi esperas, ke la polico neniam komprenos, ke temas pri kriptaĵo, kaj neniam sukcesos solvi ĝin. Ĉar, se ili tion faros, ĉiuj miaj planoj estos same malkovritaj. Ĉi tiu ŝakmoveto entenas la daton de mia venonta krimo, kiam mi “prenos kurieron”, tio estas, prenos la kurieran vizitkarton al la krimo. Ankaŭ prenos la lokon de La Kuriero. Ankaŭ prenos tion, kio apartenus al La Kuriero.

Mi vidas la scenon klare enmense. La polico perpleksiĝos pri la ŝakmovo, kaj forĵetos ĝin. Ne La Kuriero, en sia luksa kaŝejo. Li koleriĝos. Krimo estas farita, kaj li estas kulpigita. Mono estas prenita, kaj li ne havas ĝin! Miaespere li maltrankviliĝos pri la ŝakmovo, vidos en ĝi indikilon, klopodos pri ĝi kaj fine solvos ĝin.

Kavaliro-3; kion povas tio signifi? La trian nokton de la Kavalira Festivalo de Moderna Muziko en la urbo Perla Pordego, ja tion! Kaj ĉi tiu tria nokto estas ankaŭ la kvindekunua tago de la jaro, kiu estas ankaŭ kavaliro-3 en unu el ĝiaj kvar permutoj. Kun tiu aldonita konfirmo, La Kuriero certos, ke iu krimo okazos je la tria nokto de la festivalo. Krimo koncernanta monon, kompreneble. Mi krucigis miajn mensajn fingrojn, esperante, ke lin pli interesos mi ol antaŭinformi la policon pri la krimo.

Espereble mi atingis la ĝustan ekvilibron. Tro malsimpla por la polico, sed solvebla por La Kuriero. Li havis precize unu semajnon por solvi ĝin kaj veni al la festivalo.

Kio ankaŭ signifis, ke mi havis semajnon por entuziasmiĝi kaj deprimiĝi, por tro dormi kaj poste maltro. Por plezuriĝi nur pri la konstruado de planoj kaj aparatoj por ĉi tiu senhonta invado de la publika poŝo.

Je la koncerna nokto pluvegis, kio bone konvenis al miaj planoj. Mi starigis la kolumon de mia nigra mantelo, puŝis mian nigran ĉapelon sur mian kapon, kaj prenis la nigran instrumentujon, kiu entenis la muzikan instrumenton. La kornon. Tion evidentigis la ronda formo de unu ekstremo, kie la ujo ŝvelis por akomodiĝi al la kloŝo. Povus esti krumpafono aŭ eĉ dageneto. Publika transportilo prenis min proksimen al la teatra scenejenirejo. Piedirante la reston de la vojo, mi tuj troviĝis bravante kontraŭ la elementoj inter aliaj nigrevestitaj instrumentoportantaj muzikistoj. Mi havis preta mian permesilon, sed la pordisto simple gestis, ke ni eniru el la pluvo. Ne estis granda risko, ke iu dubos pri mia identeco, ĉar mi estis nur unu el 230. Ĉi-nokte estis la premiero de kio certe estos kapdetruanta peco de tiel nomata muziko, modeste titolita Kolizio de Galaksioj, partiturita por 201 blov- kaj 29 frap-instrumentoj. La komponinton, Moj-Ŭufter Ĝijoh, oni konis ne pro la delikataj disonancoj de ŝiaj komponaĵoj. La elekto de ĉi tiu muzikaĵo igis ĉi tiun mia elektita nokto; eĉ legado de la partituro kaŭzis kapdoloron.

Ne estis sufiĉe da vestoĉambroj por la muzikista amaso; ili svarmis ĉie eligante vakajn bruojn. Neniu rimarkis mian forgliton; mi drivis supren laŭ malĉefa ŝtuparo kaj eniris balailan ĉambreton. La servistaro jam de longe foriris, do nenio ĝenos min, krom la muziko. Tamen mi ŝlosis la pordon de ene. Aŭdante la sonojn de agordigo de la instrumentoj, mi elprenis mian ekzempleron de la partituro de Kolizio.

Ĝi komenciĝis sufiĉe trankvile; la galaksioj devis ja surscenejiĝi antaŭ ol povi kolizii. Mi sekvis la partituron perfingre ĝis ruĝa marko, antaŭe metita de mi tien. Nete faldita, la partituro eniris mian poŝon, dum mi zorge malŝlosis la pordon kaj rigardis eksteren. Malplena koridoro, kiel devis esti. Firmapaŝe mi trairis la koridoron, kies planko jam ekpulsis pro la minacanta galaksia detruo.

Anonco sur la pordo avertis: PRIVATA — NE ENIRU. Mi prenis la nigran maskon el unu poŝo, forprenis la ĉapelon kaj surmetis la maskon, elprenis la ŝlosilon el alia poŝo. Ne volante malŝpari tempon kun dirkoj, mi jam antaŭe faris la ŝlosilon, kiam mi esploris la lokon. Mi kantetis akompanante la muzikon, se tio eblis, kun la ŝlosilo en la seruro. Ĉe la ĝusta detrua sonfrapo mi malfermis la pordon kaj paŝis en la oficejon.

Kompreneble neniu min aŭdis, sed miaj movoj altiris la okulojn de la pli aĝa viro. Li turniĝis kaj ekgapis, kaj la skribilo, kiun li estis uzinta, falis el liaj lamaj fingroj. Liaj manoj etendiĝis alplafone, kiam mi eltiris la imponan kaj falsan pistolon el mia ena poŝo. La alia, pli juna viro ne estis timigita, kaj li impetis al atako. Kaj pluimpetis senkonscie al la planko, faligante kaj rompante seĝon dumvoje.

Ĉio ĉi faris nenian bruon. Pli precize, ĝi faris multe da bruo, kiu neniel povis aŭdiĝi super la muziko, nun kresĉendanta, ĝis ĝi fine tute subigus juĝtagan diskrevegon. Mi rapidis, ĉar la vere laŭtaj partoj alproksimiĝis.

Mi eltiris du parojn de mankatenoj el mantelopoŝo, ŝlosis la maleolon de la maljunulo al lia skribotablo, kaj subentiris liajn brakojn, antaŭ ol ili laciĝis. Poste mi same fiksis la dormantan sonĝulon. Jam preskaŭ estis tempo. Mi eltiris la plastan eksplodaĵon el alia poŝo — jes, estis multegaj poŝoj en ĉi tiu vesto, kaj ne hazarde — kaj fiksis ĝin al la fronto de la kirasŝranko. Ĝuste sur la temposeruron. Ili devis senti sin tre sekuraj pro siaj zorgaj aranĝoj. La tutaj abundaj enspezoj de la nokto estis enŝrankigitaj antaŭ armitaj gardistoj. Sekure ŝlositaj ĝismatene, kiam aliaj armitaj gardistoj ĉeestus la malfermon. Mi puŝis la radifuzeon en la eksplodaĵon, kaj retroiris tra la ĉambro, ĝis mi estis kun la aliaj ekster la atingeblo de la eksplodo.

Ĉiu nefiksita aĵo en la ĉambro saltis akompanante la muzikon nun, dum polvo pluvis de la plafono. Ankoraŭ ne estis tempo. Mi profitis la okazon por ŝiri la telefonojn de iliaj ingoj. Neniu telefonus ĝis post la koncerto, ĉiuokaze.

Jen, preskaŭ tie. Mi vidis la partituron en mia menso, kaj je la momento, kiam la galaksioj fine karambolas, mi premis la radioregilon.

La fronto de la kirasŝranko eksplodis en silenta movo. Min sensentigis la muzika katastrofo, ne la eksplodo, eĉ estante tiom fora en la oficejo. Mi volus scii, kiom el la aŭdantaro surdiĝis nome de arto. Mia scivolo ne malhelpis min ŝoveli ĉiujn spesojn el la kirasŝranko en la instrumentujon. Pleniginte ĝin, mi ĉapelsalutis miajn kaptitojn, unu mirigitan, la alian senkonscian, kaj eliris. La nigra masko reiris en sian poŝon, kaj mi forlasis la teatron tra negardita flankelirejo.

Dum la vigla mallonga piediro ĝis la enirejo al subtera vojo, mi estis nur unu plia figuro hastanta sub la pluvo. Ŝtupe malsupren, laŭ la subtera vojo por sekvi la turniĝon al la stacio. Ĉiuj lokaj vagonaroj jam foriris; la vojo estis dezerta. Mi eniris telefonbudon kaj faris neobservitan ŝanĝon de identeco en precize dudek du sekundoj, ĝuste kiel ekzercite. La nigra kovro de la instrumentujo fortiriĝis, rivelante la blankan kovron de la ena ujo. Ankaŭ la ŝvela kloŝoformo malaperis. Tio estis formita de maldika plasto, kiu kolapsis kaj eniris poŝon kun la nigra kovro. La ĉapelo renversiĝis kaj iĝis blanka, kaj la nigraj lipharoj kaj barbo malaperis en sian antaŭdifinitan poŝon, tiel ke mi povis demeti la mantelon kaj renversi ĝin, por ke (jes ja!) ankaŭ ĝi iĝu blanka. Tiel vestite mi paŝis en la stacion kaj eksteren kune kun la alvenintaj pasaĝeroj, al la taksiejo. Post mallonga tempo taksio venis, kaj ĝia pordo malfermiĝis. Mi eniris kaj ŝate ridetis al la brila kranio de la robota ŝoforo.

— Mia boŭnuloŭ, koŭnduku min al la hoŭteloŭ Arboŭlast, — mi diris per mia plej bona imito de la turingia akcento, ĉar la ĵus alveninta vagonaro estis de Turingio.

— Mesaĝo ne komprenita, — la aĵo tonumis.

— Ho-te-lo Ar-bo-last, metala idioŭtoŭ! — mi kriis. — Ar-boŭ-last!

— Komprenite, — ĝi diris, kaj la taksio ekmoviĝis.

Perfekte. Ĉiu konversacio estis tenata en molekula registrilo dum monato en ĉi tiuj taksioj. Se mi iam estus kontrolata, la registrilo rivelus ĉi tiun konversacion. Kaj mia hotelrezervado estis farita de terminalo en Turingio. Eble mi estis tro singardema, sed mia devizo estis, ke tio ne estas ebla. Esti tro singardema, mi celas.

La hotelo estis multekosta, kaj bonguste dekoraciita per falsaj arbolastoj en ĉiu koridoro kaj ĉambro. Oni kompleze kondukis min al la mia, kie la arbolasto funkciis kiel lampo. La robota servisto lakeece forglitis kun kvinspesa monero en sia trinkmonofendeto.

Mi metis la sakon en la dormoĉambron, demetis la malsekan mantelon, prenis bieron el la fridujo, kaj… tiam eksonis frapo ĉe la pordo.

Tiom frue! Se tio estis La Kuriero, li estis bona spuristo, ĉar mi ne konsciis pri iu sekvanta min. Sed kiu alia? Mi hezitis, sed estis nur unu maniero ekscii. Kun rideto sur la vizaĝo, por la okazo, ke estas La Kuriero, mi malfermis la pordon. La rideto malaperis tuj.

— Vi estas arestita, — diris la civilvestita detektivo, montrante sian insignon. Lia akompananto celis al mi per granda pistolo, certigante, ke mi komprenu. 

Ĉapitro 9

— Kio… kio… — mi diris, aŭ ion tre similan. Mia rapida sprito ne multe imponis la policiston. — Surmetu vian mantelon. Vi venas kun ni. Preskaŭ sveninte mi ŝanceliĝis tra la ĉambro kaj faris, kion li ordonis. Mi devus lasi la mantelon ĉi tie. Mi sciis tion, sed ne havis la volon rezisti. Traserĉante ĝin ili trovos la maskon kaj la ŝlosilon, kaj ĉion ceteran, kio malkaŝos min. Kaj kio okazos pri la mono? Ili ne menciis la sakon. Tuj kiam mia brako estis en la maniko, la policano metis mankatenon ĉirkaŭ mian manon kaj klikfermis la alian finon ĉirkaŭ sian. Mi iros nenien sen ili. Malmulton mi povis fari, aŭ eĉ nenion, konsiderante la pafilsvinganton tri paŝojn malantaŭ ni. Ni iris tra la pordo kaj laŭ la koridoro, al la lifto, kaj suben al la enirhalo. La policano estis almenaŭ sufiĉe afabla por stari proksime al mi, tiel ke la mankatenoj ne altiris atenton. Granda nigra minaca teraŭto estis parkita meze de la zono, kie oni ne rajtas parki. La ŝoforo eĉ ne rigardis al ni. Tamen li ekveturis, tuj post kiam ni enaŭtiĝis kaj la pordo fermiĝis. Mi ne sciis kion diri — kaj ankaŭ miaj kunuloj ne estis parolemaj. Silente ni veturis laŭ pluvaj stratoj, je mia surprizo preter la ĉefa policejo, kaj haltis antaŭ la Federacia Domo de Paradizeto. La Planeduloj! Mi perdis la kuraĝon. Mi pravis supozante, ke la loka polico ne kapablas solvi la enigmon kaj kapti min. Sed mi ne pensis pri la tutplanedaj instancoj. Rekonsiderante nun — kio ne estis tre kontentiga — mi ekvidis mian eraron. Post multjara foresto La Kuriero denove aperas. Kial? Kaj kion signifas la ŝakaĵoj? Donu ilin al la deĉifristoj. Ha, iom da fanfaronado, kaj la dato de la venonta krimo. Tenu la aferon ĉe la Planeduloj kaj for de la loka kaj malkapabla polico. Observu la monon per la plej modernaj elektronikaj metodoj. Sekvu la krimulon por kontroli, ĉu estas kunagantoj. Poste ekagu. Mia deprimo estis tiom granda, ke mi apenaŭ sukcesis iri. Mi ŝanceliĝis, kiam nia malgranda procesio haltis antaŭ peza pordo kun la surskribo FEDERACIA FAKO DE ESPLORO, kaj sube DIREKTORO FLINO per malpli grandaj oraj literoj. Miaj arestintoj frapis ĝentile, kaj la seruro zumis kaj malfermiĝis. Ni eniris. — Jen li, sinjoro. — Bone. Ligu lin al la seĝo. Mi transprenas ekde nun. La parolinto peze sidis malantaŭ peza skribotablo. Granda viro kun glata nigra hararo, li ŝajnis eĉ pli granda pro la ega kvanto da graso, kiun li portis kun si. Lia mentono, aŭ mentonoj, pendis super la ŝvelanta brusto. La grando de lia ventro malproksimigis lin de la skribotablo, sur kiu la fingroj de liaj krucigitaj manoj restis kiel aro da plenŝtopitaj kolbasoj. Li respondis al mia nervoza rigardo per rigardo fiksa kaj ŝtala. Mi ne protestis, kiam oni gvidis min al la seĝo, kaj mi falis sur ĝin, sentis, kiel oni ligis la mankatenojn al ĝi, kaj aŭdis foriĝantajn paŝojn kaj la batfermon de la pordo. — Vi estas en ege embarasa situacio, — li komencis. — Mi ne scias, kion vi celas, — mi diris, sed mia voĉo pepis kaj tremis tiom, ke mi verŝajne ne impresis tre senkulpe. — Vi scias tre bone, kion mi celas. Dum la pasinta nokto vi ŝtelis monon donacitan de muzikamantoj tutsurdaj. Sed tio estas la malplej grava el viaj stultaĵoj, juna viro. Pro via aĝo mi scias, ke vi ankaŭ alproprigis la bonan nomon de iu alia. De La Kuriero. Vi pretendas esti io, kio vi ne estas. Jen, kaptu. Alproprigis bonan nomon? Pri kio li parolis? Reflekse mi kaptis la ŝlosilojn, kaj fiksrigardis ilin. Poste mi eĉ pli fiksrigardis lin, dum mi tremante malfermis la mankatenojn. — Vi ne estas… — mi gargaris. — La aresto, ĉi tiu oficejo, la polico… Vi estas… Trankvile li atendis miajn sekvontajn vortojn, kun plenfeliĉa rideto. — Vi estas… La Kuriero! — Precize. El via apenaŭ ĉifrita mesaĝo mi komprenis, ke vi volas renkonti min. Kial? Mi ekstaris, kaj ega pafilo aperis en lia mano, celanta inter miajn okulojn. Mi refalis sur la seĝon. La rideto estis malaperinta, same kiel ĉia varmo en lia voĉo. — Mi malŝatas esti imitata, kaj mi ne ŝatas ludaĉojn. Mi malĝojas. Nun vi havas tri minutojn por klarigi la aferon al mi, antaŭ ol mi mortigos vin kaj iros al via hotelo por preni la monon, kiun vi ŝtelis pasintnokte. Unue vi diros al mi la lokon, kie troviĝas la cetero de la mono ŝtelita je mia nomo. Parolu! Mi parolis — aŭ, pli precize, provis ekparoli, sed sukcesis eligi nur senhelpan stertoron. Tiu sono havis raciigan efikon. Eble li mortigus min, sed li ne reduktus min al senhelpa ĵeleo antaŭe. Mi tusis por purigi mian gorĝon, kaj ekparolis: — Mi ne supozas, ke tiom urĝas al vi mortigi min, kaj mi ne kredas je via limigo al tri minutoj. Se vi ĉesos turmenti min, mi penos zorge klarigi al vi miajn motivojn. Ĉu bone? Paroli tiel estis antaŭkalkulita risko — sed La Kuriero estis ludisto, tion mi jam sciis. Lia mieno ne ŝanĝiĝis, sed li kapjesetis kvazaŭ agnoskante peonmovon — sciante, ke li ankoraŭ havis mian reĝon en ŝako. — Dankon. Mi neniam supozis, ke vi estas kruela viro. Fakte, kiam mi eksciis pri via ekzisto, mi prenis vin kiel modelon por mia kariero. Kion vi faris, kion vi atingis, tio estas senkompara en la historio de tiu ĉi mondo. Se mi ofendis vin per monŝtelo je via nomo, mi pardonpetas. Mi tuj transdonos la tutan monon al vi. Sed pripensu: mi povis fari nenion alian. Mi ne povis trovi vin, do mi devis aranĝi, ke vi trovu min. Kaj tiel okazis. Mi kalkulis je via scivolemo — se ne je via indulgo — ke vi ne malkaŝos mian identecon al la polico antaŭ ol renkonti min. Plia kapjeso permesis al mi plian peonmovon. La neŝanceliĝanta tubo de lia pafilo indikis, ke mi ankoraŭ estis en ŝako. — Vi estas la sola vivanta homo, kiu konas mian identecon, — li diris. — Nun vi diros al mi, kial mi ne mortigu vin. Kial vi volis renkonti min? — Mi diris al vi: pro admiro. Mi decidis pri krimvivo kiel la sola kariero taŭga por iu kun miaj kapabloj. Sed mi estas meminstruita kaj vundebla. Mi volas fariĝi via lernanto, studi ĉe viaj piedoj. Mi deziras aliĝi al la akademio pri supera krimo, en la sovaĝeco de la vivo, kun vi ĉe unu fino de la trabo kaj mi ĉe la alia. Por tiu privilegio mi pagos kion ajn vi postulos, kvankam mi bezonos iom da tempo por akiri pli da mono, ĉar mi transdonos la profiton de miaj lastaj du operacioj al vi. Jen kio mi estas. Mi volas fariĝi kia vi estas kaj pretas multe labori por tio. La moliĝanta rigardo kaj la fingroj penseme levitaj al la mentono montris, ke momente mi estis ekster ŝako. Sed mi ne jam gajnis la ludon, kaj mi ne deziris tion. Mi celis sendecidon. — Kial mi kredu ion de tio? — li fine demandis. — Kial vi pridubu ĝin? Kian alian motivon mi povus havi? — Ne viaj motivoj ĝenas min. Mi pripensas la eblajn motivojn de iu alia, de iu kun polica respondeco, kiu uzas vin kiel peonon por trovi min. La homo, kiu arestos La Kurieron, progresos al la pinto de sia elektita profesio. Mi kapjesis konsente, dum mi fervore pensis. Poste mi ridetis kaj trankviliĝis. — Tre vere — kaj tio devis esti la unua afero, kiun vi pripensis. Via oficejo en ĉi tiu konstruaĵo signifas, ke aŭ vi estas altranga policano, sufiĉe altranga por povi eltrovi, ĉu ekzistas tia plano. Aŭ — kaj tio pruvus vian genion eĉ pli bone — vi havas eblojn eniĝi en la policon je ĉiu nivelo, trompi ilin kaj uzi ilin por aresti min. Mi gratulas vin, sinjoro! Mi sciis, ke vi estas krimgeniulo, sed tio estas preskaŭ mirakla! Li kapjesis malrapide, akceptante la laŭdon. Ĉu la buŝo de lia pafilo iomete malleviĝis? Ĉu sendecido estis jam videbla? Mi rapide daŭrigis. — Mia nomo estas James Bolivar diGriz. Mi naskiĝis antaŭ iom pli ol dek sep jaroj en precize tiu ĉi urbo en la naskejo “Panjo Makri” por senlaboraj erinapropaŝtistoj. La terminalo antaŭ vi certe ebligas vin aliri oficialajn dosierojn je ĉiu nivelo. Rigardu mian, kaj kontrolu, ĉu mi diras la veron. Mi apogis min al la dorso de la seĝo, dum li tajpis ordonojn per la klavaro. Mi faris nenion por deflankigi lin aŭ altiri lian atenton, dum li legis. Mi ankoraŭ estis nervoza, sed penis montri trankvilan eksteron. Kiam li finis, li apogis sin malantaŭen kaj trankvile rigardis min. Mi ne vidis lin movi la manojn, sed la pafilo malaperis. Sendecido! Tamen la pecoj restis sur la tabulo, kaj nova ludo komenciĝis. — Mi kredas vin, Jim, kaj dankas vin pro la afablaj vortoj. Sed mi laboras sola kaj ne deziras lernantojn. Mi estis preta mortigi vin por gardi la sekreton de mia identeco. Nun mi ne plu opinias, ke tio necesas. Mi akceptas vian promeson, ke vi ne plu serĉos min, aŭ uzos mian identecon por pliaj krimoj. — Mi tuj konsentas pri viaj petoj. Mi fariĝis La Kuriero nur por atentigi vin. Sed mi petas vin rekonsideri mian aliĝpeton al via akademio pri supera krimo! — Tia organizo ne ekzistas, — li diris, ekstarante. — Aliĝoj ne eblas. — Do lasu min revortumi mian peton, — mi diris rapide, sciante, ke mi ne havis multan tempon. — Permesu al mi esprimi min persone, kaj ne ofendiĝu pri tio. Mi estas juna, malpli ol dudekjara, dum vi estas sur ĉi tiu planedo jam pli ol okdek jarojn. Mi laboras en mia elektita profesio nur de kelkaj jaroj. Kaj en tiu mallonga tempo mi trovis min tute sola. Kion mi faras, tion mi faras sola kaj nur por mi mem. Ne estas kamaradeco inter krimuloj, ĉar ĉiuj krimuloj, kiujn mi renkontis, estas malkapablaj. Tial mi devas agi sola. Se mi estas soleca, kiom soleca devas esti vi? Li staris senmove, kun unu mano sur la skribotablo, fiksrigardis la nudan muron kvazaŭ tra fenestro, rigardis ion, kion mi ne povis vidi. Poste li suspiris kaj refalis sur la seĝon, kvazaŭ tiu sono forprenus la forton, kiu tenis lin stare. — Vi pravas, mia knabo, vi tute pravas. Mi ne volas diskuti la aferon, sed via piko trafas. Tamen ĉio restos, kiel ĝi estas. Mi estas tro maljuna por ŝanĝi mian vivon. Mi adiaŭas vin, kaj dankas vin pro interesa semajno. Ĝi estis iom kiel antaŭ longe. — Bonvolu rekonsideri! — Mi ne povas. — Donu al mi vian adreson; mi devas sendi al vi la monon. — Retenu ĝin; vi perlaboris ĝin. Tamen estonte perlaboru ĝin je alia nomo. Lasu La Kurieron ĝui sian emeritecon. Mi aldonos nur iom da konsilo. Rekonsideru vian karierplanon. Uzu viajn grandajn kapablojn en maniero socie pli akceptebla. Tiel vi evitos la solecegon, kiun vi jam rimarkis. — Neniam! — mi kriis laŭte. — Neniam. Mi preferus velki en malliberejo dum la resto de mia vivo ol akcepti rolon en la socio, kiun mi tiom fervore malakceptas. — Vi povas ŝanĝi vian opinion. — Tio ne estas ebla, — mi diris al la malplena ĉambro. La pordo estis fermiĝinta malantaŭ li.

Ĉapitro 10

Jen, do! Nenio faligas onin de la altaĵo de ekzaltiĝo kiel superfortanta deprimo. Mi faris precize tion, kion mi intencis fari. Mia kompleksa plano funkciis perfekte. Mi elfosis La Kurieron el lia sekreta kaŝejo, kaj mi proponis al li oferton, kiun li ne povus rifuzi.

Sed li rifuzis. Eĉ la plezuro de la plenumo de sukcesa rabo nun signifis nenion. La spesoj estis nur cindroj en mia mano. Sidante en mia hotelĉambro, mi rigardis estontecen kaj povis antaŭvidi nur vastan vakuon. Mi kalkulis kaj rekalkulis la monon, ĝis la sumoj perdis signifon. Planante, mi pripensis ĉiujn eblojn krom unu: ke La Kuriero rifuzos min. Agnoski tion estis iomete malfacile.

Kiam mi realvenis en Predikurbo la sekvantan tagon, mi jam rulis min en malhela deprimo kaj ĝisfunde ĝuis la banon de memkompato. Tion mi kutime ne povas toleri. Same ĉi-foje. Mi rigardis en la spegulo al kavokula kaj veaspekta vizaĝo kaj ŝovis mian langon al ĝi.

— Molulo! — mi diris. — Dorlotknabo de panjo, plorplendanto, memindulga malfortulo. — Kaj aldonis ĉiujn ajn aliajn insultojn, kiujn mi povis rememori. Puriginte iomete la aeron, mi faris sandviĉon kaj kruĉon da kafo — neniun alkoholon, kiu ŝtopus sinapsojn! — kaj sidiĝis por maĉadi kaj trinkadi kaj pensi pri la estonteco. Kion mi faru?

Nenion. Almenaŭ nenion utilan mi povis elpensi tiumomente. Ĉiuj miaj planoj neniiĝis ĉe senluka muro, kaj mi povis vidi vojon nek ĉirkaŭ ĝi nek super ĝi. Mi sinkis malantaŭen kaj klakigis miajn fingrojn al la 3V. Reklama kanalo aperis, kaj antaŭ ol mi povis ŝalti al alia, la anoncisto aperis glore tridimensia kaj kolora. Mi ne forŝaltis, ĉar la anoncisto estis ino, vestita per nur la plej eteta bankostumo.

— Venu ĉi tien, kie la balzamaj ventetoj blovas, — ŝi kaĵolis. — Venu viziti min sur la arĝenta sablo ĉe belega Vatikana Plaĝo, kie la suno kaj ondoj refreŝigos vian animon… — Mi malŝaltis la aferon. Mia animo estis en bela formo, kaj la bela formo de la anoncisto nur donis al mi pli da problemoj pripensindaj. Estonteco unue, malsamseksaj deziroj poste. Sed la reklamo almenaŭ donis al mi la komencon de ideo.

Ferii? Ripozi? Kial ne? Lastatempe mi estis laborinta pli forte ol iu ajn el tiuj aferistoj, kies sorton mi tiom arde volis eviti. Krimo estis paginta, kaj estis paginta sufiĉe bone. Do kial mi ne elspezu iom da pene perlaborita ŝtelaĵo? Mi verŝajne ne povus eskapi miajn problemojn. Mi jam spertis, ke korpa translokiĝo solvas nenion. Miaj ĝenoj ĉiam iris kun mi, ĉiam ĉeestantaj kaj turmentantaj kiel dentodoloro. Sed mi povis porti ilin kun mi ien, kie mi eble trovus la liberan tempon kaj okazon por prilabori ilin.

Kie? Mi klavumis ferian gvidlibron el la datenaro kaj trafoliumis ĝin. Nenio allogas min. Plaĝo? Nur se mi povus renkonti la fraŭlinon de la reklamo, kio ŝajnis malverŝajna. Luksaj hoteloj, altkostaj ŝipvojaĝoj, muzeaj ekskursoj — ĉio ŝajnis same ekscita kiel semajnfino ĉe erinapra bieno. Eble tio — mi bezonis enspiri freŝan aeron. Kiel kampara infano, mi estis vidinta sufiĉe da granda subĉielo, kutime starante sur amaso de erinapra vi-scias-kio. El tia fono, mi estis tutkore ĝojinta pri mia translokiĝo al la urbo, kaj ekde tiam mi neniam forlasis ĝin.

Tio eble estis ĝuste la solvo. Ne reen al la farmbieno, sed en la sovaĝejon. Iri for de homoj kaj aĵoj, babili kun Panjo Naturo. Ju pli mi pensis, des pli bone tio aspektis. Kaj mi sciis, precize kien mi volis iri: celon, kiun mi havis ekde tiam, kiam mi estis alta kiel la genuo de erinaprido. La Katedrala Montaro. Tiuj neĝkovritaj pintoj, montrante ĉielen kiel grandegaj preĝejaj turoj; kiel ili plenigis miajn infanaĝajn revojn! Nu, kial ne? Jam venis la tempo por efektivigi kelkajn revojn.

Butikumado por dorsosako, dormosako, varmtena tendo, kuiriloj, lampoj — la tuta ekipaĵaro — estis duono de la amuzo. Ekipite, mi ne povis malŝpari tempon en la liniotrajno, sed anstataŭe iris aviadile al Rafael. Mi elŝveligis la okulojn al la Montaro, kiam ni alteriĝis, kaj nervozis atendante la pakaĵon. Mi estis studinta mapojn kaj sciis, ke la Katedrala Vojeto krucis la ŝoseon en la antaŭmontoj norde de la flughaveno. Estus pli bone, se mi irus per la kunliganta buso kun la aliaj, kaj ne elstarus en taksio, sed mi tro hastis.

— Sufiĉe danĝere, infaĉjo, piedvojaĝi sole laŭ la vojeto. — La maljuna ŝoforo lipklake ekpredikis pereprofetaĵon. — Vojerari sufiĉe facile. Manĝita de terurlupoj. Terŝoviĝojn kaj lavangojn. Kaj…

— Kaj mi renkontos amikojn. Dudekon. La Piedvagan Teamon de la JunNularo de Suba Akselo. Ni amuziĝos, — mi inventis rapide.

— Ne vidis JunNulojn tie ĉi lastatempe, — li grumblis kaduke suspekteme.

— Vi ja ne povis, — mi improvizis, fleksite sur la malantaŭa benko kaj rapide trafoliumante mapojn. — Ĉar ili iris per trajno al Boskone, eltrajniĝis tie, ĉe la stacidomo proksime al la loko, kie la Vojeto krucas la fervojon. Ili atendos min, trupestro kaj ĉiuj. Mi timus esti sola en la montaro, sinjoro.

Li grumblis plu, grumblis pli laŭte, kiam mi forgesis gratifiki lin, kaj subridis sub liaj grizaj vangharoj forveturante, ĉar sekve mi infanece gratifikis lin tro, rezistante la fortan deziron doni al li falsan kvinspesan moneron. La sono de la motoro formortis, kaj mi rigardis la bone signitan vojeton serpentumantan tra la valo, kaj eksciis, ke tio ĉi ja estis tre bona ideo.

Senutile estas raporti entuziasme pri la ĝojoj de la Granda Ekstero. Kiel skiadon, oni faras ĝin kaj ĝuas ĝin, sed ne parolas pri ĝi. Ĉiuj el la kutimaj aferoj okazis. Mia nazo sunbruliĝis; formikoj invadis mian lardon. Nokte la steloj estis nekredeble klaraj kaj proksimaj, dum la pura aero faris bonajn aferojn al miaj pulmoj. Mi promenis kaj grimpis, malvarmiĝis en montaj riveretoj, kaj sukcesis tute forgesi miajn problemojn. Ili ŝajnis malkonvenaj en tiu subĉiela mondo. Refreŝigita, purigita, laca sed feliĉa, kaj konsiderinde pli maldika, mi eliris el la montaro post dek tagoj kaj stumblis tra la pordo de la hotelo, kie mi estis rezervinta ĉambron. La varmega bano estis beno, kaj des pli la malvarmega biero. Mi ŝaltis la 3V-on, ricevante la finon de la novaĵoj, kolapsis en la banujon kaj aŭskultis duonorele, tro malpenema por ŝanĝi la kanalon.

— … raportas pligrandiĝon de ŝinka eksportado, superantan la kvar-centonan kreskon, kiu estis antaŭvidita je la jarkomenco. La merkato por erinapraj pikiloj tamen malkreskas, kaj la registaron alfrontas pikila monto, kiu jam altiras kritikon.

— … pli proksime al ĉe ni, la komputila krimulo, kiu enrompis en federaciajn dosierojn, morgaŭ aperos antaŭ tribunalo. Federaciaj persekutistoj traktas tion kiel tre gravan krimon, kaj volas restarigi la mortpunon. Tamen…

— Lia voĉo velkis de mia atento, dum lia tro ĝentila ekstero malaperis de la ekrano, anstataŭite per la komputila krimulo mem, forgvidata de la polico.

Li estis granda homo, kaj tre dika, kun densa blanka hararo. Mi sentis ekpremon en mia brusto tuj apud la loko, kie laŭ mia imago troviĝas mia koro. Malsama harkoloro, sed perukoj ĝustigus tion. Ne eblis misrekoni lin. Jen La Kuriero! Mi eliris la kuvon kaj transiris la ĉambron kaj frapis la bildfiksan butonon. Mirinde, mi ne elektromortigis min. Tremante pro malvarmo, sed apenaŭ konscia pri tio, mi ripetigis la programeron kaj pligrandigis la detalojn de la bildo, en kiu li dum momento rigardis malantaŭen super sia ŝultro. Estis li, sen dubo.

Kiam fine mi estis forviŝinta la sapŝaŭmon kaj vestinta min, la malneto de miaj planoj estis klara. Mi devis reiri al la urbo, por eltrovi tion, kio okazis al li, por decidi tion, kion mi faru por helpi lin. Mi klavumis aviadilan informon; estis poŝta flugo tuj post noktomezo. Mi rezervis lokon, manĝis kaj ripozis, pagis la fakturon, kaj estis la unua pasaĝero en la aviadilo.

Ĵus tagiĝis, kiam mi eniris mian oficejon en Predikurbo. Dum la komputilo presis ĉiujn novaĵojn pri la aresto, mi infuzis kruĉon da kafo. Trinketante kaj legante, miaj esperoj falis kiel ŝtono ĵetita en la maron. Ja estis la homo, kiun mi konis kiel La Kurieron, tamen li nomis sin Bil Vathis. Kaj li estis arestita elirante el la Federacia Domo, kie li estis instalinta komputilan derivlineon, kiun li uzis por aliri sekretajn dosierojn. Ĉio okazis je la tago, tuj post kiam mi foriris por mia eskapisma ferio.

Mi subite eksciis la signifon. Kulposento atakis min, ĉar pro mi li malliberiĝis. Se mi ne estus komencinta mian frenezan planon, li ne interesiĝus pri la federaciaj dosieroj. Li faris tion nur por eltrovi, ĉu la ŝteloj estis parto de polica plano.

— Mi kaŭzis lian malliberon; mi do liberigos lin! — mi kriis, salte ekstarante kaj disverŝante kafon sur la plankon. Dum mi forviŝis ĝin, mi iomete kvietiĝis. Jes, mi ŝatus savi lin de malliberejo. Sed ĉu mi povos? Kial ne? Mi jam havis iom da sperto pri fuĝo el arestejo. Devus esti pli facile eniri de ekstere, ol eliri de ene. Kaj post plua pensado mi komprenis, ke eble mi ne devos iri al la malliberejo. Mi lasu la policon elpreni lin por mi. Oni devos translokigi lin al la kortumo, do transporti lin en diversaj veturiloj. Mi baldaŭ eltrovis, ke ne estos tiom facile. Li estis la unua grava krimulo kaptita dum jaroj, kaj ĉiuj faris grandan bruon pri tio. Anstataŭ esti sendita al urba aŭ ŝtata malliberejo, La Kuriero estis tenata en ĉelo en la Federacia Domo mem. Ne eblis iri ien ajn proksimen al ĝi. Kaj la sekurecrimedoj, kiam oni transportis lin al la kortumo, estis nekredeblaj. Armitaj kamionoj, gardistoj, motorcikloj, policaj ŝvebaŭtoj, kaj helikopteroj. Mi tute simple ne povus aliri lin tiel. Tio signifis, ke mi dumtempe estis perpleksa. Sufiĉe interese, ankaŭ la polico estis perpleksa, sed pro malsamaj kialoj.

Oni malkovris, post senfina serĉado, ke la vera Bil Vathis jam foriris de la planedo antaŭ dudek jaroj. Ĉiuj registroj pri tiu fakto malaperis el la komputilaj dosieroj, kaj nur letero skribita de la vera Vathis al parenco demonstris la malaperon de la originalo. Nu, se la malliberulo ne estis Vathis, kiu li estis? Kiam oni demandis al la kaptito, laŭ la raporto ellasita al la gazetaro, — li respondis al la demando nur per silento kaj fora rideto. — La malliberulo nun nomiĝis sinjoro K. Neniu sciis, kiu li estis, kaj li elektis ne paroli pri tio. Por la proceso oni elektis daton post nur ok tagoj. Tion ebligis la fakto, ke s-ro K rifuzis aŭ konfesi aŭ nei kulpon, rifuzis sin defendi, kaj rifuzis la servon de ŝtate nomumita advokato. La persekutistoj, avidaj je kondamno, diris, ke ilia preparado kompletiĝis, kaj petis fruan proceson. La juĝisto, same avida je renomo, akceptis ilian peton, kaj la tago estis fiksita en la sekvonta semajno.

Mi povis fari nenion! Kun la dorso kontraŭ muro, mi agnoskis malvenkon — provizore. Mi intencis atendi ĝis la fino de la proceso. Tiam La Kuriero estos nur unu inter aliaj malliberuloj, kaj finfine oni devos preni lin el la Federacia Domo. Kiam li estos sekure en malliberejo, mi okazigos lian eskapon, longe antaŭ la alveno de la venonta kosmoŝipo, kiu forprenos lin por cerbolavo kaj pensopurigo. Ili uzus ĉiun miraklon de la moderna scienco por ŝanĝi lin al honesta civitano, kaj konante lin mi estis certa, ke li preferus morton al tio.

Mi nepre intervenu.

Sed tion ili ne faciligis al mi. Mi ne povis trovi manieron ĉeesti en la tribunalo dum la komenco de la proceso. Do mi, same kiel verŝajne ĉiuj aliaj loĝantoj de la planedo, rigardis la proceson per televidilo, kiam ĝi komenciĝis.

Kaj finiĝis, suspektinde rapide. La tutan unuan matenon okupis deklamaĵoj de la bone dokumentita rakonto pri tio, kion la akuzito estis farinta. Tio estis sufiĉe kondamna. Komputila fifaro, memoreja fraŭdo, procezila profano, terminala trompo, gutigo de lutaĵo sur sekretajn dokumentojn; la listo estis terura. Atestanto post atestanto legis siajn asertojn; ĉiuj estis tuj akceptitaj kaj enmetitaj en la atestaron. Ĉiam La Kuriero nek rigardis nek aŭskultis. Li fiksrigardis malproksimen, kvazaŭ li rigardus ege pli gravajn aferojn ol la simplan funkciadon de la kortumo. Kiam la atestaro estis donita, la juĝisto frapis per sia maleo kaj ordonis tagmanĝan paŭzon.

Kiam la tribunalo rekunvokiĝis, post paŭzo sufiĉe longa por deksepplada festeno kaj postaj dancistinoj, la juĝisto estis gajhumora. Aparte post kiam la persekutistoj donis kondamnan resumon. Li kapjesadis konsente dum la plejparto de la tempo kaj dankis al la lakeecaj advokataĉoj por la lertega laboro, kiun ili estis farintaj. Poste li mienis plej pontifike, kaj pompe parolis por la registro:

— La dosiero estas finita kaj fermita. Tiu ĉi proceso estis tiom klara, ke ĝi estas travidebla. La ŝtato faris akuzojn tiom kondamnajn, ke nenia defendo iel ajn povus respondi. Ke nenia defendo estis provata, tio estas eĉ pli granda atesto de la vero. La vero estas, ke la akuzito faris, intence, malice, kaj antaŭpense, ĉiujn el la krimoj, pri kiuj li estis akuzita. Ne eblas dubi pri tio. Tamen, mi memkonsiliĝos dum la cetero de la tago kaj la plejparto de la nokto. Li ricevos la ŝancon de justeco, kiun li rifuzis. Mi ne nomos lin kulpa ĝis morgaŭ vespere, kiam la tribunalo rekunvenos. Tiam mi juĝos. Justeco estos farata kaj estos videble farata.

Kia justeco, mi murmuris tra la dentoj, kaj mi volis malŝalti la ilon. Sed la juĝisto ankoraŭ ne finis.

— Oni informis min, ke la Galaksian Ligon tre interesas tiu ĉi kazo. Kosmoŝipo jam estas sendita kaj alvenos ĉi tie post du tagoj. La malliberulo tiam estos forprenita de nia gardo, kaj, pardonu kaj komprenu mian patoson, ni estos feliĉaj sen li. — Mia makzelo falis, kaj mi fiksrigardis idiote la ekranon. Estis finite. Nur du tagoj. Kion mi povus fari dum du tagoj? Ĉu tio ĉi estos la fino de La Kuriero, kaj de mia apenaŭ komencita kariero krima?

Ĉapitro 11

Mi ne povis rezigni. Mi devis almenaŭ provi, eĉ se mi malsukcesus kaj mem kaptiĝus. Mi kulpis, ke li venis en ĉi tiun situacion; mi ŝuldis al li almenaŭ provon je savo. Sed kion mi povis fari? Mi ne povis proksimiĝi al li en la Federacia Domo, aliri lin dum transportado, aŭ eĉ vidi lin en la kortumo.

Kortumo. Kortumo? Kortumo. Kortumo! Kortumo… Kial mi konstante pensis pri la tribunalo? Kio pri la kortumo tiklis mian intereson, gratis ĉe mia medulla oblongata per ideo, kiu volis enveni?

Kompreneble! “Hura!” mi entuziasmis kaj ĉirkaŭkuris en etaj cirkloj svingante miajn brakojn kaj laŭte gluglante mian plej bonan imiton (ĉe festoj oni ŝategis ĝin) de seksardanta erinapro.

— Kio pri la kortumo? — mi demandis min, kaj mi pretis kun la tuja respondo: — Mi rakontos al vi pri la kortumo. Ĝi estas malnova konstruaĵo, Protektita Antikvaĵo. Ĝi verŝajne havas malnovajn arkivojn en la kelo, kaj sendube ĝi havas vespertojn en la subtegmento. Dumtage oni ĝin gardas kiel la monfarejon; sed nokte ĝi estas dezerta!

Mi impetis al mia ekipaĵoŝranko kaj komencis ĵetadi diversajn necesaĵojn al la planko. Ilaron, dirkojn, lumojn, dratojn, subaŭskultilojn: la tutan ekipaĵon bezonatan por la tasko.

Aŭto nun, aŭ prefere kamioneto, estus ege konvena, ĉar espereble mi bezonos transportilon por du. Mi zorgis pri tio unue. Mi konis plurajn ejojn, kiujn mi estis notinta por okazoj de bezono — kaj mi nun bezonis. Kvankam estis ankoraŭ taghele, la kamionoj kaj kamionetoj de Pan-E-A Panejo estis denove en sia parko, kie oni pretigis ilin por iliaj antaŭaŭroraj taskoj de la sekvonta tago. Kelkajn kamionetojn oni kondukis al la garaĝo por priservado, kaj unu el ili iris hazarde iom pli foren. Sur la straton kaj direkte al la urbolimo. Mi estis sur kampara strato, kiam krepuskis, kaj en Perla Pordego mallonge post noktiĝo, kaj mi enlasis min tra malantaŭa pordo en la tribunalan domon mallonge post tio.

La domgardaj alarmoj estis antikvaĵoj, kun la celo protekti kontraŭ infanoj aŭ menskripluloj, ĉar en la konstruaĵo estis evidente nenio ŝtelinda. Tion ili pensis! Provizite per bildoj, kiujn mi mem faris de la tribunala ĉambro dum la proceso, mi iris rekte tien. Tribunala ĉambro ses. Mi staris en la pordo kaj ĉirkaŭrigardis en la malluman ĉambregon. Ekstere la lumoj de la strato ĵetis oranĝkoloran brileton tra la altaj fenestroj. Mi enmarŝis silente, sidiĝis en la juĝista seĝo, kaj rigardis en la atestantejon. Fine mi trovis la seĝon, en kiu La Kuriero estis sidinta dum sia fulma proceso, kaj en kiu li sidos morgaŭ. Jen kie li sidos, kaj jen kie li staros, kiam li stariĝos por aŭdi sian kondamnon. Tiuj manegoj tenos la barilon tie. Precize tie.

Mi rigardis suben al la ligna planko kaj ridetis serioze. Mi genuis kaj frapetis ĉe ĝi. Mi elprenis borilon, dum la diversaj eroj de mia plano komencis kunordiĝi.

Ho, tio estis penplena nokto! Mi devis formovi skatolojn de la kelo sub la tribunala ĉambro, segi kaj marteli kaj ŝviti, kaj eĉ forŝteliĝi de la tribunala domo dum sufiĉe da tempo por trovi sportekipejon kaj enrompi ĝin. Kaj, plej esence, mi devis ellabori eskapovojon. La eskapo mem ne devos esti tro hasta, sed ĝi devos esti sekura. Se mi havus tempon, iom da tunelado estus konvena. Sed mi ne havis tempon. Tial eltrovemo devis anstataŭi brakan laboron. Dum mi meditis en komforta pozicio, mi trovis min ekdormonta. Neniam! Refoje mi foriris de la konstruaĵo, trovis tutnoktan kafejon kun stabo de malafablaj robotoj kaj eltrinkis du grandajn kafojn kun aldona kafeino. Tio efikis, produktante krom tuja pirozo ankaŭ ideojn. Mi forstumblis kaj enrompis vestaĵvendejon. Kiam mi reatingis la tribunalan domon, mi vere ŝanceliĝis pro laciĝo. Per fuŝpalpantaj fingroj mi resigelis ĉiujn pordojn kaj forigis ĉiujn spurojn de mia trairo. La unua matenlumo ekgrizigis la fenestrojn, antaŭ ol mi finis. Mi palpis per lacigitaj fingroj, dum mi fermis la kelon deinterne, ŝanceliĝis trans la ĉambron, sidiĝis sur la tolaĵo, programis mian alarmhorloĝon — kaj kuŝiĝis por tuja ekdormo.

Estis inke mallume, kiam la moskita plorplendo de la alarmilo iritis min el la dormo. Mi suferis momenton de paniko, ĝis mi memoris, ke la kelo estas senfenestra. Devis esti jam plena taglumo ekstere. Mi vidu. Mi ŝaltis laborlumeton, faris kelkajn ĝustigetojn, kaj ŝaltis la televidan ekranon. Perfekte! Kolora bildo de la tribunala ĉambro super mi plenigis la ekranon, sendate de la spionilo, kiun mi kaŝmetis dum la antaŭa nokto. Iuj maljunegaj dungitoj senpolvigis la meblojn kaj balais la plankon. La sesio komenciĝos post unu horo. Mi lasis la televidilon funkcii, dum mi faris lastan kontrolon pri miaj laboroj de la antaŭa nokto. Ĉio funkciis; ĉio en ordo — do mi devis nur atendi.

Kaj tion mi faris, sorbante la malvarman kafon kaj dolore maĉante malfreŝan sandviĉon el la provizoj de la antaŭa tago. La streĉiteco finiĝis, kiam oni ĵete malfermis la pordojn de la tribunala ĉambro, kaj la bonŝancaj spektantoj kaj la ĵurnalistoj enfluis. Mi povis vidi ilian bildon klare sur la ekrano, aŭskulti la trenadon de iliaj paŝoj super mia kapo. La sono de iliaj voĉoj murmuris el la parolilo, mutiĝante nur kiam oni ilin silentigis por la alveno de la juĝisto. Ĉiuj okuloj rigardis lin, ĉiuj oreloj aŭskultis atente, kiam li tusetis kaj ekparolis.

Unue li tedis ĉiujn en narkotan staton detale ripetante la atestojn de la antaŭa tago, tiam aldonante sian evidentan konsenton al ĉiu resumo kaj observo. Mi lasis la voĉon pluzumadi, dum mi rigardis La Kurieron, detaligante la bildon al lia vizaĝo.

Li fordonis nenion. Liaj trajtoj estis rigidaj; li aspektis preskaŭ enue. Sed en liaj okuloj estis brileto, kiu estis preskaŭ malamo, sed pli ĝuste malestimo. Giganto subtirita de formikoj. La fikso de lia makzelo indikis, ke ili eble enkarcerigis lian korpon, sed lia animo ankoraŭ liberis. Sed ne dumlonge, se la juĝista volo plenumiĝos.

Io en la voĉo de la juĝisto nun kaptis mian atenton. Li estis fine fininta la antaŭparolon. Li tusetis kaj montris al La Kuriero.

— La akuzito stariĝu por la kondamnado.

Ĉiuj okuloj rigardis al la kaptito. Li sidis flegme, senmove. Aŭdiĝis kreskantaj susuro kaj murmuro. La juĝisto komencis ruĝiĝi, kaj li frapis per sia martelo.

— Mi estu obeata en ĉi tiu kortumo, — li tondris. — La akuzito stariĝos aŭ estos devigita stari. Ĉu estas komprenite?

Nun mi ŝvitis. Se mi nur povus esti petinta lin ne kaŭzi iajn malfacilaĵojn. Kion mi nun faru, se lin tenus staranta grandaj policanaĉoj? Du el ili jam ekiris antaŭen je la signalo de la juĝisto. Ĝuste tiam La Kuriero malrapide levis siajn okulojn. La rigardo de velkiga malestimo, kiun li direktis al la juĝisto, malinstigus iun malpli densan ol lia moŝto; ĝi estis rigardo de furioza forpuŝo, kiu eble detruus malaltajn estulojn.

Sed li staris jam! La policanoj haltis, kiam la grandaj manoj etendiĝis kaj kaptis la solidan barilon. Ĝi knaris, dum li tiris ĉe ĝi kaj suprenhisis sian gigantan formon, por stari rekte. Lia kapo estis alta, kiam li ellasis la barilon, kaj liaj manoj falis al liaj flankoj…

Nun! Mi puŝegis sur la butonon. La eksplodoj ne estis laŭtaj — sed ilia efiko estis impona. Ili distranĉis la du boltojn, kiuj tenis la randon de la klappordo. Sub la granda pezo de La Kuriero, la klappordo larĝe ekgapis, kaj li plonĝis malsupren kiel bombo. Mi impetis supren laŭ la eskalo, dum li falis preter mi, sed mi havis la tempon por lasta ekrigardo al la kortumo surekrane.

Estis silento, dum li malaperis el la vido. La risortoj ĵetfermis la klappordon al ĝia ĝusta pozicio, kaj mi puŝis la pezajn ŝtalajn riglilojn en iliajn lokojn sub ĝi. Ĉi tio okazis tiom rapide, ke la horizontala formo de La Kuriero ankoraŭ saltetadis sur la trampolino, kiam mi turniĝis por rigardi. Mi rapidis malsupren laŭ la eskalo al lia flanko, dum li finfine ĉesis moviĝi, suprenrigardante al mi per flegmaj okuloj, dum li parolis.

— Ha, Jim, mia knabo. Kiom agrable vin revidi. — Li prenis mian manon proponatan, kaj mi helpis lin sur la plankon. Super ni estis bruego, kriado kaj kriĉado aŭdeblaj tra la planko. Mi permesis al mi unu gloran rigardon al la ekrano, al la ŝvelokula juĝisto, la ĉirkaŭkurantaj policistoj.

— Tre impone, Jim, tre, — diris La Kuriero, same admirante la scenon sur la ekrano.

— Nun! — mi ordonis. — Rigardu ĝin, dum vi formetas viajn eksterajn vestaĵojn. Malmultege da tempo; klarigoj sekvos.

Li hezitis eĉ ne milisekundon, sed forĵetis de si vestaĵojn, jam dum la vortoj eliris mian buŝon. La granda ronda formo vidiĝis, vestata per gustoplenaj purpuraj subvestaĵoj, kaj li levis siajn manojn super sia kapo je mia kriata ordono. Starante sur la eskalo mi tiris la grandegan robon malsupren sur lin.

— Jen la mantelo, — mi diris. — Surmetu nun tion. Robo tuŝas la plankon, do ne malvestu ŝuojn. Nun granda ĉapelo, jen; spegulo kaj lipruĵo, dum mi malriglas la pordon.

Li faris, kion mi diris, sen murmureto da protesto. La Kuriero estis malaperinta, kaj damo de vere heroa proporcio nun vidiĝis. Super lia kapo estis martelado, kiun li plene ignoris.

— Ek! — mi vokis, kaj li trotetis tra la ĉambro en plej ina maniero. Mi tenis la pordon fermita, ĝis li atingis min, kaj mi uzis tiujn malmultajn sekundojn por klarigi: — Ili devas jam esti ĉe la kela ŝtuparo, sed ĝi estas blokita. Ni iras en la alia direkto. — Mi surmetis la policistan kaskon konforme al la uniformo, kiun mi portis. — Vi estas kaptito sub mia gardo. Ni foriras — nun!

Mi prenis lin ĉe la brako, kaj turniĝis maldekstren laŭ polvoplena koridoro. Malantaŭ ni estis multe da batado kaj kriado el la blokita ŝtuparo. Mi pluhastis, al la hejtila ĉambro, kaj tra tio al la aro de etaj ŝtupoj, kiuj kondukis supren al la peza elirpordo, kun la ĉarniroj nun ŝmiritaj kaj la seruro bone oleita. Ĝi malfermiĝis je ektuŝo, kaj ni elpaŝis en la strateton.

Je unu brakolongo de la dorso de policano, kiu gardostaris tie. Li estis la sola.

Daŭris nur momenton ekzameni la scenon. La mallarĝa strateto estis malfermita ĉe la fora fino. Malantaŭ ni estis senelirejo. Homoj, kaj sekureco, estis en la strato trans la polica gardisto. Tiam La Kuriero suprengrimpis apud min, kaj io grincis sub lia piedo. La policano turnis sian kapon por rigardi.

Mi vidis liajn okulojn larĝiĝi — kun bona motivo, ĉar la damo ĉe mia flanko estis impona vidaĵo. Mi profitis lian distritan atenton por salti antaŭen kaj etendi la manojn por daŭrigi eĉ pli la turnadon de lia kapo samdirekte. Li kaptis min per fortaj manoj, kiuj rapide senfortiĝis, ĉar la Tonga Koltordo kaŭzas tujan senkonsciiĝon, kiam la turno atingas 46 gradojn de rekte antaŭe. Mi kuŝigis lin delikate, kaj poste haltigis la antaŭpaŝegon de La Kuriero per mia levita manplato.

— Ne tien.

La pordo en la konstruaĵo trans la strateto havis la vorton LIVERENIREJO kaj estis ŝlosita. Ĝi malfermiĝis per mia preta ŝlosilo. Dum mi gestis mian korpulentan akompananton enen, mi formetis mian ĉapon kaj ĵetis ĝin apud la policanon. Mi fermis la pordon deinterne kaj samtempe faligis mian uniformjakon. La kravato sekvis ĝin, dum ni promenis en la ĉiovendejon, ĝis mi portis nur kuloton kaj ĉemizon. Mi enpoŝigis miajn lipharojn, kaj ni miksiĝis en la aliajn butikumantojn. Ni de tempo al tempo rigardis iun elmontraĵon, preterirante, sed ni certe ne prokrastis. Estis kelkaj mirigitaj rigardoj al mia kunulo, sed ĉi tiu estis tre deca vendejo, do neniu estis sufiĉe malĝentila por fiksrigardi. Mi iris unue tra la elirejo, tenante la pordon, kaj iris antaŭe je kelkaj paŝoj, kiam ni miksiĝis en la preterpasantan homsvarmon. Malantaŭ ni, laŭgrade malfortiĝantaj, estis krioj kaj kriegoj kaj la sono de alarmoj kaj sirenoj. Mi permesis al mi etan rideton. Kiam mi rigardis malantaŭen, mi vidis, ke ankaŭ mia kunulino permesis al si rideti. Ŝi eĉ aŭdacis fari ankaŭ okulsignon al mi. Mi rapide returniĝis — mi ne povis instigi al tia konduto — kaj deflankiĝis ĉe angulo en flankostraton, kie la pankamioneto atendis.

— Staru ĉi tie kaj rigardu en vian speguleton, — mi diris, dum mi malŝlosis la malantaŭan pordon. Mi iom okupis min interne, kaj apenaŭ havis la tempon por flankeniri, kiam grandega formo preterĵetiĝis.

— Neniu rigardas… — li ekspiris.

— Perfekte.

Mi elgrimpis, fermis la pordon, iris al la ŝofora flanko, engrimpis kaj startigis la motoron. La kamioneto muĝetis antaŭen, malrapide farante vojon tra la piedirantoj ĉe la angulo, kaj atendis paŭzon en la trafiko.

Mi konsideris la ideon veturi reen kaj preter la tribunala domo, sed tio estus danĝera fanfaronado. Pli bone estas simple forŝteliĝi.

Kiam la strato estis malplena, mi stiris al la kontraŭa direkto kaj veturis zorge al la urbolimo. Mi konis ĉiujn malantaŭajn stratetojn, do ni estos for, antaŭ ol oni povos bari ilin.

Ni ne estis ekster danĝero — ankoraŭ ne — sed mi tamen sentis fieran memkontenton. Kaj kial ne? Mi sukcesis! Mi estis aranĝinta la eskapon de la jarcento por savi la krimulon de la jarcento. Nun nenio povos haltigi nin! 

Ĉapitro 12

Mi veturis malrapide sed konstante dum la cetero de la mateno kaj ĝis la posttagmezo. Evitante ĉiujn ĉefvojojn, restante sur la duarangaj stratoj. Kvankam mia vojo, pro neceso, devis ŝanĝadi direkton, mi tamen konstante moviĝis suden. Klopodante meti maksimumon da veraj sentoj kaj emocio en “pi R je la dua potenco”. Ĉu bone konata? Devas esti, ĉar ĝi estas verŝajne la sola geometria teoremo, kiun mi memoras. La areo de cirklo estas la kvadratigita radio oble pi. Tial ĉiu turniĝo de la radoj de la kamioneto aldonis ĉiam pligrandiĝantan areon traserĉendan por trovi la fuĝantan kaptiton.

Kvar horoj tiaj sufiĉu por meti nin sufiĉe antaŭen de la polico. Priatentinde estis ankaŭ, ke La Kuriero estis enŝlosita en la malantaŭo de la kamioneto dum la tuta tempo, kaj ke li sciis nenion pri miaj planoj por la estonteco. Klarigoj necesis — kaj manĝaĵo. Mi jam ekmalsatis kaj, laŭ sia tajlomezuro, ankaŭ li sendube sentis sin same. Pro tio mi veturis al la plej proksima antaŭurba butikhalo, observis la rapidrestoraciojn preterpasante ilin, kaj parkis ĉe la fino de la parkejo.

Mi veturis malantaŭen proksimen al nuda muro. La Kuriero palpebrumis afable, kiam mi malfermis la malantaŭan pordon al lumo kaj freŝa aero.

— Tagmanĝo! — mi diris. — Ĉu vi deziras… — Mi eksilentis, ĉar li levis sian manon en silentiga gesto.

— Jim, permesu al mi diri ion unue. Dankon. El la fundo de mia koro, mi dankas vin pro tio, kion vi ĵus faris. Mi ŝuldas mian vivon al vi, nenion malpli. Dankon.

Mi staris, rigardante suben — mi ĵuras, ke mi ruĝiĝis kiel knabino! — kaj turnante mian piedpinton ree kaj ree sur la tero. Mi tusis kaj retrovis mian voĉon.

— Mi faris tion, kio estis farenda. Sed — ĉu ni parolu pri tio poste? — Li konsciis pri mia embaraso kaj kapjesis, reĝeca figuro malgraŭ la absurda vestaĵo, kiun li ankoraŭ surhavis. Mi montris al la skatolo, sur kiu li sidis. — Tie estas vestoj. Dum vi ŝanĝas viajn vestojn, mi iros por aĉeti manĝaĵojn. Ĉu vi akceptus manĝaĉon el Ĉe MakPorko?

— Akceptus? Post la abomena ŝlimo en la malliberejo, iu el iliaj Rostitaj Erinapraj Sandviĉoj estus kvazaŭ paradizo. Kun granda porcio de sukerfrititaj ŝinkignamoj, mi petas.

— Venas tuj!

Kun sento de malpeziĝo mi fermis la pordon de la kamioneto kaj ektrotis al la invitaj platenaj arkoj. La entuziasmo de La Kuriero por rapidmanĝaĉo estis plej kuraĝiga en maniero, kiun li ankoraŭ ne povis suspekti.

Laŭta maĉado kaj susurado sonoris el la tabloj ĉirkaŭ mi, dum mi iris al la servogiĉeto. Mi rapide mendis de la plastakapa robotvendisto, puŝis biletojn en la funelon, kaj ekkaptis la sakon de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiam ĝi elglitis tra la pordeto.

Ni sidis sur la skatoloj en la malantaŭo de la kamioneto kaj manĝis kaj trinkis entuziasme. Mi lasis la malantaŭan pordon iomete malfermita, kio donis al ni sufiĉe da lumo.

Dum mia foresto La Kuriero estis formetinta sian robon kaj nun surhavis pli virecan veston — de la plej granda mezuro, kiun mi sukcesis trovi. Li lupe englutis duonon de sia sandviĉo, manĝetis kelkajn ŝinkignamojn por firmigi ĝin, kaj ridetis al mi.

— Via eskapoplano estis pura geniaĵo, mia knabo. Mi rimarkis la ŝanĝon sur la planko, tuj kiam mi eksidis en la seĝon en la juĝejo, kaj longe pripensis ĝian signifon. Mi esperis, ke ĝi estas tio, kion mi opiniis, ke ĝi povas esti, kaj mi povas diri sincere, ke, kiam la planko malfermiĝis sub miaj piedoj, tio plezurigis min pli ol io ajn, iam ajn. Vidi la vizaĝon de tiu malestiminda juĝisto malaperi, estas memoro, kiun mi ĉiam alte taksos.

Ridetante larĝe, li finis la reston de la sandviĉo kaj delikate viŝis siajn lipojn antaŭ ol reekparoli:

— Mi ne deziras pli konsterni vin per plua laŭdego, do mi eble demandu, kiajn planojn vi faris por protekti min kontraŭ la manoj de la leĝo? Ĉar, konante vin, kiel mi nun konas vin, mi ne dubas, ke vi antaŭplanis detalege.

Laŭdo fare de La Kuriero estis vera laŭdo, kaj mi varmigis min en ĝia varmo dum kelkaj momentoj, dum mi eltiris peceton de porka kartilago el inter miaj dentoj.

— Tion mi ja faris; dankon. La pankamiono estas nia transportilo nevidebla, ĉar ĝi kaj ĝiaj kolegoj traveturas ĉiutage la vojegojn kaj vojetojn de la lando. — Ial, mi pli kaj pli sonis kiel La Kuriero, kiam mi parolis. — Ni pluveturos en ĝi, ĝis noktiĝo, malrapide alproksimiĝante nian celon dumtempe.

— Kaj pasantaj policaj patroloj kompreneble ne ĝenos nin, ĉar la identigaj numeroj sur ĉi tiu veturilo ne estas tiuj, kiuj troviĝis sur ĝi, kiam ĝi alvenis en niajn manojn.

— Ĝuste. La ŝtelo jam estas raportita al la loka polico. Tamen la serĉado ne disvastiĝos, ĉar la veturilo estos retrovita en la mateno ne malproksime de ĝia predikurba remizo. La novaj numeroj, solveblaj en farbosolvilo, estos for; la distancmezurilo estos returnita por montri nur mallongan plezurveturadon de la ŝtelintoj. Se kamioneto kiel ĉi tiu estus vidita kaj rimarkita en la fora urbo Paradizeto, nenio povus rilatigi tiun kamioneton al ĉi tiu. Tiu spuro estos malvarma, kiel ĉiuj aliaj.

— Bonege. Mi neniel povus fari pli bone. Ĉar plua veturado estos danĝera — la polico baldaŭ havos reton super la tuta lando — mi supozas, ke Predikurbo estas nia celo?

— Jes ja. Mia oficejo estas tie. Kaj via sekurejo. Kiam mi pridemandis viajn manĝogustojn, tio estis en mia menso. Vi loĝos en aŭtomata Ĉe MakPorko ĝis la ardo de la ĉasado ekvelkos.

Liaj brovoj altiĝis al lia frunto, kaj mi vidis lin ekrigardi iom timeme la forĵetitajn pakpaperojn, sed li ĝentile ne laŭtigis siajn dubojn. Mi rapidis trankviligi lin.

— Mi mem faris tion, do ne maltrankviliĝu. Iom malkomfortas…

— Tamen neniel, kiel en la Federacia Malliberejo! Mi pardonpetas pro mia nedeca penso. Mi ne ofendiĝis.

— Nek mi. La afero okazis iun vesperon, kiam la polico estis iom tro proksima al mi por mia bonfarto. Mi dirkis la seruron de la riparista pordo de la loka Ĉe MakPorko, la sama, kiun vi baldaŭ vizitos, kaj miaj postĉasantoj perdis mian spuron. Dum mi atendis sekuran tempon, mi trarigardis la lokon. Mirinde! Grandrapide ĉirkaŭ mi funkciadis la solvo de la sola problemo, kiu turmentas ĉiujn rapidrestoraciajn ĉenojn: la kosto de la mallertaj kaj — eĉ malbonege — pagataj dungitoj. Homoj estas kaj inteligentaj kaj avidaj. Ili emas fariĝi lertaj, kaj poste postuli pli da mono por sia laboro. La solvo estas forigi la homojn entute.

— Admirinda solvo. Se vi jam satmanĝis de viaj krespobuloj, mi volonte manĝetos unu aŭ du, dum mi aŭskultas vian fascinan raportaĵon.

Mi transdonis la grasan sakon al li kaj daŭrigis.

— Ĉio estas mekanika. Tuj kiam la aĉetanto eldiras sian mendon, la petita manĝaĵo elpuŝiĝas el la frostigitaj provizoj en alttensian radarfornon, kie ĝi fulme varmiĝas al vapore franda temperaturo. Tiuj fornoj estas tiom fortaj, ke ili kapablas eksplodigi tutan frostigitan erinapron al vaporo kaj graseroj en dek du mikrosekundoj.

— Mirinde!

— Trinkaĵoj eliras je la sama rapideco. Tuj kiam la aĉetanto finparolas, la tuta mendo jam atendas. Malantaŭ ŝtalpordo, kompreneble, ĝis oni pagas. La maŝinaro estas tute aŭtomata kaj fidinda, kaj malofte tuŝata de homaj manoj. Ĝi estas kontrolata ĉiusemajne, kaj ankaŭ la frostigita provizaro estas replenigita ĉiusemajne. Tamen ne la saman tagon, tiel ke la veturiloj ne ĝenu unu la alian.

— Kristalklare! — li laŭtis. — Oni enhejmiĝas, por tiel diri, en la maŝinĉambro. Kiam la frostigita provizaro repleniĝas, tio okazas deekstere, kaj la vivoĉambro ne estas vizitata. Je la tago, kiam la maŝinaro inspektiĝas, la enloĝanto komforte restas en la frostujo, ĝis la teknikistoj foriras. Mi supozas, ke troviĝas kunliga pordo, facile trovebla. Aĥ, jes, la frostujo — tio klarigas la grandan varman vestaĵon, kiun mi trovis en mia kostumujo. Tamen, se okazus paneo de la maŝinaro…?

— La alarmo sonoras en la centra riparejo, kaj riparisto estas sendata. Mi aranĝis, ke ĝi sonoru ankaŭ en la ĉambro por doni sufiĉe da tempo por translokiĝi. Mi enkalkulis ankaŭ neatenditajn vizitojn de la teknika stabo. Alarmo sonoras, se ŝlosilo eniras la eksteran seruron, kiu tuj paneas dum precize sesdek sekundoj. Ĉu demandoj?

Li ridis, kaj etendis la brakon kaj frapetis mian ŝultron.

— Kiaj estu demandoj? Vi pripensis ĉion. Ĉu mi tamen rajtas demandi pri legaĵoj, kaj — kiel mi diru delikate? — la sanitaraj instalaĵoj?

— Porteblaj vidilo kaj biblioteko kun viaj litaĵoj. Ĉiuj necesaĵoj jam instalitaj por la vizitantaj teknikistoj.

— Mi ne povus peti pli.

— Sed… mi povus. — Mi mallevis la rigardon — kaj relevis ĝin kaj fortigis min por ekparoli. — Vi iam diris, ke vi ne serĉas akoliton. Ĉu mi kuraĝu demandi, ĉu vi ankoraŭ opinias tiel? Aŭ ĉu vi akceptus pasigi la horojn per kelkaj lecionoj pri la krimarto? Nur por pasigi la tempon, ni diru.

Nun venis lia vico mallevi la okulojn. Li suspiris, kaj parolis.

— Mi havis bonajn kialojn por malakcepti vian peton. Bonaj je sia tempo, aŭ mi opiniis ilin tiaj. Mi ŝanĝis mian opinion. Por danki vin pro mia savado mi akceptus vin en mian lernejon pri Alternativaj Vivmanieroj por almenaŭ dek jaroj. Sed mi opinias, ke ne plaĉus nura dankemo. Ĝi ne taŭgus, krom se mi tute mislegis vian karakteron. Mi ne kredas, ke vi savis min nur por gajni mian dankon. Tial mi diras al vi, tute vere, ke mi antaŭĝojas transdoni al vi la kelkajn konojn, kiujn mi akiris tra la jaroj. Kaj mi antaŭĝojas ankaŭ pri nia daŭra amikeco.

Mi emociiĝis. Ni ekstaris samtempe kaj interpremis la manojn, ridante. Lia premo estis kiel ŝtalo, sed tute ne gravis. Estis mi, kiu forturniĝis unue, kaj rigardis mian horloĝon.

— Ni jam restadis ĉi tie tro longe, kaj ni ne atentigu pri ni. Mi nun veturu plu — kaj la venonta halto estos la fina, ĉar ni jam estos alvenintaj. Bonvolu eliri rapide, eniri la riparistan pordon tuj, kaj fermi ĝin post vi. Mi revenos, tuj post kiam mi prizorgos la kamioneton; do la unua persono, kiu malfermos la pordon, estos mi.

— Je viaj ordonoj, Jim. Nur diru — kaj mi obeos.

Estis teda veturado, sed necesa. Tamen tedata mi ne estis, ĉar mi estis plena je planoj kaj pensoj pri la estonteco. Mi veturis tra strato post strato, haltante nur unufoje por ŝanĝi la akumulatorojn ĉe aŭtomata servostacio. Kaj denove antaŭen, kondamnite veturi eterne laŭ la stratetoj de Paradizeto, rigardante la sunon rampi malsupren al la horizonto. Finfine mi veturis en la livervojon de la predikurba butikhalo, nun sentrafika ĝis la mateno.

Neniu videbla. La Kuriero preterpasis min kun ventoblovo, kaj la pordo fermiĝis. La afero iris ankoraŭ bone, kaj mi hasteme deziris fini, sed mi bone sciis, ke mi ne tro rapidu nun. Neniu vidis min, kiam mi portis la skatolojn kaj la ilaron en la domon kaj lasis ilin en mia oficejo. Estis risko, sed mi devis fari tiel. La probableco, ke oni rimarkus kaj memorus la kamioneton, estis eta. Antaŭ ol mi forveturis, mi ŝprucigis sur la internon de la kamioneto la solvilon “Senspurigil”, kiu detruas fingropremaĵojn, kaj kiun devus kutime uzi ĉiuj krimuloj, eĉ pankamionoŝtelistoj.

Jen ĉio. Mi ne povis fari pli. Mi parkis la kamioneton ĉe la fino de trankvila antaŭurba strato, kaj piede reiris al la urbo. Estis varma nokto, kaj mi ĝuis la promenadon. Kiam mi preteriris la lageton en Predikurba Parko, mi aŭdis akvobirdon ekvoki dormeme. Mi sidiĝis sur la benkon kaj alrigardis la surfacon de la lageto. Kaj pripensadis la estontecon kaj mian sorton.

Ĉu mi vere sukcesis liberiĝi de mia antaŭa vivo? Ĉu mi sukcesos en la krimvivo, al kiu mi tiel sopiris? La Kuriero promesis helpi min — kaj li estis la sola homo sur la planedo, kiu povus.

Mi fajfis paŝante al la butikhalo. Esperante brilan kaj ekscitan estontecon. Tiel enmiksite inter miaj pensoj, ke mi preteratentis la maloftajn teraŭtojn, kiuj pasis, apenaŭ konscie, ke unu haltis malantaŭ mi.

— He vi, knabo, minuton!

Senpripense mi turniĝis, tiom malatente, ke mi ne rimarkis, ĝis estis tro malfrue, ke mi staris sub stratolampo. La policisto sidis en la aŭto, rigardante min. Mi neniam scios, kial li haltis, pri kio li deziris alparoli min, ĉar tiu penso tuj forflugis el lia menso. Tie mi povis vidi rekonon, en liaj grandiĝantaj okuloj.

Pro mia zorgo pri La Kuriero, mi tute forgesis, ke mi ankoraŭ estis serĉata krimulo kaj fuĝinto, kies fotografion kaj priskribon ĉiu policano havis. Kaj ĉi tie mi promenadis tra la stratoj sen ia maskaĵo aŭ provo pri sekureco. Ĉi tiuj pensoj pasis tra mia kapo kaj el mia orelo en la momento, kiam li ekrekonis min. Mi eĉ ne havis tempon por mense piedbati min en la fundamenton de mia pantalono.

— Vi estas Jim diGriz!

Li aspektis same surprizite kiel mi. Tamen ne tiom surprizite, ke tio malrapidigus liajn refleksojn. La miaj estis ankoraŭ kluĉiĝantaj, dum liaj jam finfunkciis. Li certe kutimis ekzercadi tiun pistoleltiradon ĉiutage antaŭ la spegulo, ĉar li estis rapida. Tro rapida.

Dum mi ekturnis min por forkuri, la faŭko de lia 0,75-senrefrapa aperis tra la malfermita fenestro.

— Kaptita! — li diris. Kun larĝa, kruela, fia, leĝobeiga ridetaĉo. 

Ĉapitro 13

— Ne mi — iu alia — malĝusta persono, — mi krietis senspire, sed tamen levis miajn manojn. — Ĉu vi pafus al sendefenda infano pro nura suspekto?

La pafilo ne ŝanceliĝis, sed mi ja, moviĝetante flanken al la antaŭo de la aŭto.

— Haltu kaj reiru tien, — li kriis, sed mi plumoviĝetis nervoze. Mi dubis, ĉu li malvarmsange mortpafus min; mi almenaŭ esperis tion. Laŭ mia scio tio estas kontraŭleĝa. Mi volis, ke li persekutu min, ĉar por tio li devus forpreni la pafilon el la fenestro. Li neniel povus direkti ĝin al mi kaj samtempe malfermi la pordon.

La pafilo malaperis — kaj same mi! Tuj kiam li mallevis ĝin, mi turniĝis kaj forkuris, kiel eble plej rapide. Li kriis post mi — kaj pafis!

La pafilo bruegis kiel kanono, kaj la pafaĵo siblis preter mia orelo kaj trafis arbon. Mi turniĝis kaj haltis. Tiu policano estis freneza!

— Tiel estas pli bone, — li vokis, apogante la pafilon sur la aŭtopordon kaj celante al mi per ambaŭ manoj. — Mi mistrafis intence, sed nur unufoje. La sekva pafo trafos. Mi atingis ormedalon pro celpafado per tiu ĉi ilo. Ne igu min montri al vi, kiom bona mi estas kun ĝi.

— Vi estas freneza, ĉu vi scias tion? — mi diris, plene konscia pri la tremo en mia voĉo. — Vi simple ne povas pafi al homoj pro suspekto.

— Mi povas, — li diris, kaj alproksimiĝis, firme celante la pafilon al mi. — Ne temas pri suspekto, sed pri identigo. Mi scias, kiu vi estas. Serĉata krimulo. Ĉu vi scias, kion mi diros? Mi diros, ke tiu krimulo ekprenis mian pafilon, kaj ĝi pafis, kaj li mortpafiĝis. Kiel tio impresas? Ĉu vi volas ekpreni mian pafilon?

Li vere estis frenezulo, kaj policista frenezulo, eĉ. Mi komprenis, ke lia vera deziro estis, ke mi fuĝu, por ke li povu pafi al mi. Mi neniam scios, kiel li trapasis ĉiujn testojn, kiuj fortenu tiajn ulojn el la polico. Sed li sukcesis. Li havis permeson porti pafilon, kaj serĉis pretekston por uzi ĝin. Tiun pretekston mi ne donu al li. Mi malrapide etendis miajn manartikojn al li.

— Mi ne rezistas, vidu. Vi eraras, sed mi kuniros sen kontraŭstari. Almetu la mankatenojn kaj arestu min.

Li aspektis aparte malfeliĉa pro tio kaj rigardis min malaprobe. Sed mi ne plu moviĝis, kaj fine li sulkigis la frunton, prenis la mankatenojn el la zono, kaj ĵetis ilin al mi. La pafilo neniam ŝanceliĝis.

— Almetu ilin.

Mi ŝlosis ilin ĉirkaŭ unu manartiko, malfirme, tiel ke mi facile povus eltiri la manon, kaj poste ĉirkaŭ la alia. Dume mi rigardis malsupren kaj ne vidis, kiel li moviĝis. Ĝis li ekprenis ambaŭ miajn manartikojn kaj premegis ambaŭ mankatenojn profunde en la haŭton. Sadisme ridetante, li plupremis la metalon en la karnon.

— Kaptita, diGriz. Vi estas arestita.

Mi suprenrigardis al li; li estis pli alta ol mi je kaplongo kaj proksimume duoble pli peza — kaj mi ekridegis. Li estis remetinta la pafilon en la pafilingon — jes, tion li faris. La ega viro kaptis la etan infanon. Li ne komprenis, kial mi ridis, kaj mi ne donis al li ŝancon eltrovi. Mi faris la plej facilan, plej bonan, kaj plej rapidan agon eblan en tiuj cirkonstancoj. Kaj ankaŭ la plej senskrupulan.

Mi forte batis mian genuon en lian ingvenon, tiel ke li malkaptis miajn manojn kaj faldiĝis. La malfeliĉulo certe suferis doloron, do mi faris komplezon al li. Mi aldonis fortan baton al lia nuko per la ligitaj manoj, kiam li preterfalis. Li estis senkonscia, antaŭ ol li trafis la teron. Mi genuis kaj ektraserĉis liajn poŝojn por la ŝlosiloj de la mankatenoj.

— Kio okazas? — sonis voĉo, dum lumo ekbrilis super la pordo de proksima domo. La bruo de la pafo baldaŭ altiros la tutan stratanaron. Mi decidis pensi pri la mankatenoj poste; nun mi devis malaperi.

— Homo estas vundita! — mi kriis. — Mi venigas helpon. — Tion mi jam vokis super la ŝultro, dum mi rapidis laŭlonge de la strato kaj trans la angulon. Virino aperis en la pordo kaj vokis post mi, sed mi ne haltis por aŭskulti. Mi devis plukuri, for de tiu ĉi loko antaŭ la komenco de la serĉado. Mi ne plu estris la situacion. Kaj miaj manartikoj doloris. Mi rigardis al ili, kiam mi pasis stratlampon, kaj vidis, ke miaj manoj estis blankaj kaj fariĝis ankaŭ sensentaj. La mankatenoj estis tiom striktaj, ke ili blokis la sangcirkuladon. Ĉia eta kulposento, kiun mi eble havis pro la senskrupula batalo, tuj malaperis. Mi devis forigi tiujn aĉaĵojn, kaj rapide. Tio eblis nur en mia oficejo.

Mi atingis ĝin evitante ĉefstratojn kaj renkontojn kun aliaj homoj. Sed kiam mi staris antaŭ la malantaŭa enirejo de la konstruaĵo, miaj fingroj estis sensentaj kaj rigidaj. Mi ne sentis ion ajn.

Mi bezonis neelteneble longan tempon por palpserĉante preni la ŝlosilojn el mia poŝo. Tuj poste ili falis teren, kaj mi ne plu sukcesis teni ilin. Miaj fingroj ne plu volis fermiĝi. Mi povis nur tuŝetadi ilin per miaj senvivaj manoj.

La vivo ja havas siajn deprimajn momentojn — kaj mi kredas, ke tio estis la plej malbona, kiun mi iam ajn spertis. Mi simple ne povis fari tion farendan. Venis mia fino; mi estis venkita, senhelpa. Mi ne sukcesis eniri. Mi ne plu povis helpi al mi. Oni ne bezonis medicinan diplomon por konstati, ke mi pasigos la vivon kun plastaj manoj, se mi ne baldaŭ sukcesos demeti la mankatenojn. Tio estis la fino.

— Ne estas la fino, — mi aŭdis min diri kolere. — Piedbatu la pordon, agu, malŝlosu ĝin per la piedfingroj!

Ne, ne per la piedfingroj! Mi palpadis la ŝlosilojn sur la tero per miaj senvivaj fingroj, ĝis mi eligis la ĝustan. Poste mi kliniĝis kaj tuŝis ĝin per la lango, palpante ĝian pozicion, ne priatentante la malpuraĵon, kiun mi kunlekis. Mi retiris la lipojn kaj ekprenis la ŝlosilon per la dentoj. Ĝis nun, bone!

Se vi iam estos tentata malŝlosi pordon per ŝlosilo inter la dentoj kaj kun mankatenoj, mi havas nur unu konsilon por vi: Ne faru tion. Ĉar oni devas turni la kapon por enŝovi la ŝlosilon, kaj poste turnadi la kapon por turni la ŝlosilon, fine puŝi la pordon per la kapo por malfermi ĝin…

Finfine mi sukcesis, kaj ene mi falis teren. Mi sciis, ke mi devis ripeti ĉion en la supra etaĝo. Ke mi sukcesis kaj fine ŝoviĝis tra la pordo en la oficejon, tion mi dankas pli al miaj persisto, obstino, kaj kruda forto ol al inteligenteco. Mi estis tro laca por pensi; mi povis nur reagi.

Mi puŝfermis la pordon per la kubuto, ŝanceliris al mia stablo, ĵetegis la ilarujon teren, kaj piedbatadis la enhavon, ĝis mi trovis la vibrosegilon. Mi prenis ĝin per la dentoj kaj sukcesis ŝovi ĝin en malfermitan tirkeston, firmtenante ĝin, dum mi fermŝovis la tirkeston per la kubuto. Ĉe tio mi pinĉis ankaŭ mian lipon, kio kaŭzis konsiderindan sangofluon, kiun mi ignoris. Miaj manartikoj ardis, sed la manojn mi ne plu sentis. Ili aspektis blanke kaj senvive. Mi ne plu havis tempon. Mi ŝaltis la segilon per la kubuto. Poste mi alproksimigis la katenon, etendante la brakojn por streĉi ĝin. La klingo sonis akre, kaj miaj brakoj disflugis.

Nun sekvis la pliprizorgenda tasko trasegi la mankatenojn sen tranĉi min. Tro malfacile.

Estis sango ĉie, antaŭ ol mi finis tion. Sed la mankatenoj estis forigitaj, kaj mi povis observi la roziĝon de miaj manoj, dum la sangcirkulado rekomenciĝis.

Post tio mi povis nur lasi min fali sur seĝon kaj observi la gutantan sangon. Tiel mi sidis dum ĉirkaŭ minuto, kiam la sensenteco finiĝis, kaj la doloro komenciĝis. Pene mi ekstaris kaj pene paŝis al la kuracilujo, kovrante ankaŭ ĝin per sango, dum mi elskuis la kontraŭdolorajn pilolojn, de kiuj mi sukcesis engluti du. Estante jam tie, mi eltiris la kontraŭinfektaĵon kaj la bandaĝojn kaj purigis la tranĉvundojn. Ili estis pli ĝenaj ol danĝeraj, kaj neniu estis vere profunda. Mi bandaĝis ilin, rigardis al la spegulo, ektremetis pro la vidaĵo, kaj prizorgis la lipon.

Ekstere polica sireno hurlis en la strato — kaj mi konsciiĝis pri la urĝa neceso pensi kaj plani.

Mi estis en dilemo. Predikurbo ne estis tre granda, kaj ĉiuj elirejoj certe estis jam baritaj. Tion mi farus unue, se mi serĉus fuĝinton. Kaj eĉ la plej malinteligentaj policanoj pensus pri tio. Bariloj sur ĉiuj vojoj, helikopteroj kun noktovidiloj por observi la kampojn, polico ĉe la trajnstacio. Ĉiuj fuĝtruoj ŝtopitaj. Mi estis kaptita kiel rato. Kio alia? Ankaŭ la stratoj certe estis pripatrolataj; tio estis facile farebla per teraŭto. Kaj ju pli malfruiĝis, des malpli da homoj estis sur la stratoj, kaj des pli danĝere estis promenadi.

Kaj poste, en la mateno, kion ili faros? Mi sciis, kion. Serĉado de ĉiuj ĉambroj en ĉiuj konstruaĵoj, ĝis mia kapto. Ĉe tiu penso ŝvitgutetoj ekaperis sur mia frunto. Ĉu mi estis en kaptilo?

— Neniam kapitulaco! — mi kriis laŭte, salte ekstaris kaj trapaŝadis la ĉambron. — Jimĉjo diGriz estas tro ruza por esti kaptita de la mallertaj leĝgardistoj de tiu ĉi urbo. Vidu, kiel mi elglitis el la manoj de tiu murdema policano. Ruza Jim diGriz, jen kiu mi estas! Kaj mi forglitos denove. Sed kiel?

Jes, kiel? Mi malfermis bieron, trinkis plengorĝon, kaj refoje lasis min refali en seĝon. Mi rigardis la horloĝon. Jam estis tro malfrue por riski surstratan videbliĝon. La restoracioj jam malpleniĝis, la sentflarkinejoj elsputis siajn klientojn, paroj hejmeniris duope. Ĉiu unuopulo altirus atenton.

Do mi devis atendi la matenon, aŭdaci eliri dum hela tago — eble ja pluvos! Mi klavumis la veterprognozon kiel eble plej rapide, kaj tuj refalis. Ŝanco de sunbrilo: 99 centonoj. Mi povus samefike esperi je tertremo.

Mia oficejo aspektis ĥaose, kiel rezulto de eksplodo en buĉejo. Mi devis purigi ĝin…

— Ne, Jim, vi ne devas purigi ĝin. Ĉar la polico trovos ĝin pli-malpli baldaŭ — verŝajne pli baldaŭ. Viaj fingrospuroj estas ĉie, kaj ili konas vian sangogrupon. Estos bona pensekzerco por ili eltrovi, kio okazis pri vi.

Almenaŭ mi volis doni pripensindaĵon al ili, kaj eble kaŭzi embarason al la sadisma policano. Mi alproksimigis la seĝon al la terminalo kaj entajpis mesaĝon. La presilo fajfis, kaj mi prenis la paperon el la pleto. Bonege!

AL LA POLICO. MI ESTAS MORTPAFITA DE VIA MURDEMA POLICANO, KIUN VI TROVIS SENKONSCIA. LI TRAFIS MIN. MI SANGADAS INTERNE KAJ BALDAŬ MORTOS. ADIAŬ, KRUELA MONDO. NUN MI SALTOS EN LA RIVERON.

Mi ege dubis, ĉu la ruzaĵo sukcesos, sed eble ĝi almenaŭ embarasus tiun pafeman policanon, kaj okupus la aliajn dum la esploro de la rivero. Estis iom da sango sur la mesaĝo, kaj mi ŝmiris pli da per la bandaĝoj. Poste mi zorge metis ĝin sur la tablon.

La petolaĵo iom gajigis min. Mi reeksidis, finis la bieron, kaj faris planojn. Ĉu mi estis postlasonta ion gravan? Ne, tie ĉi ne estis notoj bezonotaj. Mi trovis la neniigilon, malŝlosis la detrubutonon, kaj premis ĝin. Unu kliko de la memorilo estis la sola indiko pri tio, ke la tuta memoro de la komputilo ĵus fariĝis senorda elektronaro. Ĉio alia — iloj, aparatoj, maŝinoj — estis anstataŭigebla ĉe bezono. Sed mi ne volis postlasi la monon.

Ĉio tio estis teda, sed mi ne povis permesi al mi ripozon, antaŭ ol mi finis ĉiujn aranĝojn. Mi tiris paron da plastaj gantoj super la sangon kaj bandaĝojn kaj ekis. La mono estis en la kirasŝranko, ĉar mi priŝtelas bankojn kaj ne intencas subteni ilin per malfermo de konto. Mi metis ĉion en aferistan tekon. Ĝi estis nur duonplena, do mi aldonis kiel eble plej multajn mikroilojn. En la restantan spacon mi ŝtopis vestaĵojn, kaj poste mi staris sur ĝi, ĝis mi sukcesis fermi kaj ŝlosi ĝin.

Nun, novaj vestaĵoj kaj maskaĵo. Nigra kvarparta kostumo kun desegno el etaj blankaj spesbiletoj. Oranĝkolora pulovero, precize kian portas ĉiuj junaj bankistoj, kune kun laŭmodaj erinaprobotoj kun altigitaj kalkanumoj. Ili helpis plialtigi min. Antaŭ mia foriro mi surmetos lipharojn kaj orrandajn okulvitrojn. Nun mi malheligis mian hararon per farbo kaj plibonigis mian haŭtkoloron. Fininte la preparojn, ebria pro biero, laceco, kaj dolorpiloloj, mi malfermis la klapliton, aktivigis la vekilon, kaj ekdormegis.

Kulegoj rondflugis mian kapon, pli kaj pli da ili, avidaj je mia sango, kuloj…

Mi malfermis la okulojn kaj palpebrumante forigis la sonĝon. Ĉar mi ne estis malŝaltinta la vekilon, ĝi plilaŭtigis la kulzumon, pli kaj pli, ĝis tuta kularo ŝajnis ataki min. Mi premis la klavon, klakigis miajn malsekajn lipojn, kaj iris ŝancele por preni glason da akvo. Ekstere estis plenhela tago, kaj fruleviĝintoj ĵus aperadis.

Post la preparoj mi zorge lavis kaj vestis min. Elegantaj oranĝkoloraj gantoj, kongruaj kun la pulovero, kaŝis miajn bandaĝitajn manojn. Kiam la stratoj estis plenplenaj je trafiko, mi ekprenis la tekon kaj zorge kontrolis, ĉu la koridoro estis malplena. Mi elpaŝis kaj fermis la pordon sen rigardi malantaŭen. Tiun parton de mia vivo mi finis; komenciĝis la unua tago de mia nova vivo.

Tio estis mia espero. Mi paŝis al la ŝtuparo, esperante, ke mi aspektis tre serioze, kiel negocisto, kaj preterpaŝis la unuajn alvenintojn, atingante la straton.

Kaj la policanon ĉe la angulo, kiu zorge alrigardis ĉiun pasanton.

Mi ne alrigardis lin, sed trovis allogan fraŭlinon antaŭ mi kun vere tre ĉarmaj kruroj. Mi observis ilian moviĝon kaj provis forgesi la proksiman leĝgardiston. Mi alproksimiĝis, preterpaŝis, kaj postlasis lin, ĉiam atendante krion de rekono…

Ĝi neniam okazis. Eble ankaŭ li rigardis la fraŭlinon. Mi estis pritraktinta unu — sed kiom da ili ankoraŭ atendis min?

Tio estis la plej longa promenado en mia vivo; almenaŭ ĝi tiel ŝajnis al mi. Ne tro rapide, ne tro malrapide. Mi penis esti parto de la amaso, nur unu el multaj salajro-sklavoj irantaj al la laboro, pensante nur pri profito kaj perdo kaj fiksinterezodonaj valorpaperoj, kio ajn tio estis. Unu plia strato — ĝis nun ĉio en ordo. Jen la angulo. La livervojo malantaŭ la butikhalo. Ne la ĝusta loko por viaspeca aferisto. Do ĉirkaŭrigardu atente kaj ne malrapidu. Trans la angulon, al sekureco.

Sekureco? Mi ŝanceliĝis kvazaŭ batite.

Antaŭ la pordo estis kamioneto de MakPorko, kaj muskolaĉa teknikisto tuj enironta. 

Ĉapitro 14

Mi rigardis mian brakhorloĝon, klakigis miajn fingrojn kaj forturnis min de la livervojo, por gardi min kontraŭ eventuala observanto. Mi paŝadis rapide, ĝis mi alvenis ĉe la unua rapidmanĝejo. Kompletigante mian tagon, du policanoj sidis en la unua budo. Rigardante min, kompreneble. Mi preteriris ilin, kun la okuloj antaŭen, kaj elektis la sidejon plej malproksiman de ili. Jukis inter miaj skapoloj, sed mi ne riskis grati min. Mi ne povis vidi ilin; sed mi sciis, kion ili faris. Ili rigardis min, pridiskutadis min, decidis, ke mi ne estis tute kiel mi aspektis. Plej bone esplori. Ekstari kaj alproksimiĝi, klini super mia budo…

Mi vidis blupantalonajn krurojn en la angulo de mia okulo, kaj mia koro tuj ekbategis tiel laŭte, ke mi certis, ke la tuta restoracio povis ĝin aŭdi. Mi atendis la akuzajn vortojn. Atendis… lasis miajn okulojn suprenrigardi la bluvestitajn krurojn… kaj vidis uniformitan ŝoforon de liniotrajno, kiu sidiĝis antaŭ mi.

— Kafon, — li diris en la mikrofonon, skumalfaldis sian gazeton, kaj eklegis.

Mia koro malrapidiĝis al pli-malpli normala takto, kaj mi silente sakris pri miaj suspektemo kaj timemo. Kaj parolis laŭte en mian propran mikrofonon per mia plej basa voĉo:

— Nigran kafon kaj piprajn kareopastaĵojn.

— Bonvolu enmeti 6 spesojn.

Mi enŝovis la monerojn. Maŝino grumblis ĉe mia kubuto, kaj mia matenmanĝo glitis sur la tablon. Mi manĝis malrapide, iam ekrigardis mian horloĝon, kaj retrinketis mian kafon. Kiel mi bone sciis, depost kiam mi mem devis eniri la frostujon, kaŝante min tie, 30 minutoj estas la minimuma daŭro de vizito de MakPorka riparisto.

Mi pasigis 40, antaŭ ol mi glitis el la budo. Mi penis ne pripensi, kion mi trovos, kiam mi finfine eniros la malantaŭan ĉambron de la rapidrestoracio. Mi memoris tro bone miajn adiaŭajn vortojn, ke mi estos la unua homo, kiu eniros tra la pordo. Ho ho, la unua homo estis la teknikisto. Ĉu li kaptis La Kurieron? Mi ŝvitis ĉe tia penso. Mi ekscios ja sufiĉe baldaŭ. Mi preterpasis la budon, kie la policistoj antaŭe estis. Ili estis for — serĉante min ie en alia urboparto, mi esperis — kaj mi direktis min al la butikhalo. Bonvenigis min la glora spektaklo de la MakPorka kamioneto forveturanta antaŭ mi.

La ŝlosilo estis preta en mia mano, kiam mi proksimiĝis al la pordo. La strato antaŭ mi estis malplena… kaj mi aŭdis paŝojn proksimiĝi malantaŭ mi. Ĉu la polico? Tede ripetante, mia koro ekbatadis sian rutinon. Mi malrapidiĝis, kiam mi proksimiĝis al la pordo. Mi haltis kaj klinis min, kaj glitigis la kaŝitan ŝlosilon en mian manon, kvazaŭ mi ĵus trovus ĝin. Mi ekekzamenis ĝin zorge, dum iu alvenis malantaŭ mi kaj preterpasis min. Junulo, kiu komplete ignoris mian ekzistadon. Li pluiris kaj eniris la malantaŭan enirejon de la bazaro.

Mi ekrigardis super mia ŝultro kaj saltis al la pordo, antaŭ ol io alia povus okazi. Turnis la ŝlosilon, puŝis… kaj kompreneble nenio okazis.

La prokrasta mekanismo, kiun mi instalis, funkciis bone. Ĝi malŝlosos post unu minuto. Sesdek etaj sekundoj.

Sesdek nekredeble rampantaj sekundoj. Jen mi staris en mia bela kompleto, tiel fremda en tiu vojeto, kiel mamoj sur virerinapro, laŭ la kutima diro ĉe la bieno. Staris kaj ŝvitis kaj atendis, ĉu policisto aŭ promenanto aperos. Atendis kaj suferis. Ĝis la ŝlosilo turniĝis, la pordo malfermiĝis, kaj mi enfalis.

Malplena! Ĉe la fora muro la aŭtomata maŝinaro klakis kaj zumis. La trinkdisvenda maŝino gluglis, kaj plena trinkujo rapidis laŭ la vojstreko kaj malaperis. Sekvate de la vaporanta maso de hakvianda sandviĉo.

Nokte kaj tage tio adis. Sed inter tiu mekanika moviĝo, neniu homa formo aperis. Oni kaptis lin; la polico tenis La Kurieron. Kaj ĝi baldaŭ kaptos min…

— Aĥ, knabo mia, mi opiniis, ke ja estos vi ĉi-foje.

La Kuriero eliris el la fridoĉambro, ega en sia lanugovesto, kun siaj litaĵo kaj valizo sub la brako. Li puŝfermis la pordon malantaŭ si, kaj ĉiuj fortoj forlasis min kiel aero el baloneto, kaj mi ekglitis suben kun la dorso kontraŭ la muro.

— Ĉu vi fartas bone? — li demandis, kun zorgo en sia voĉo. Mi mansvingis malforte.

— Bone, bone; nur lasu min retrovi la spiron. Mi timis, ke oni kaptis vin.

— Vi ne havis kialon por maltrankviliĝi. Kiam vi ne reaperis post adekvata tempo, mi supozis, ke ia baro interrompis viajn planojn. Tial mi antaŭprovis mian evakuadon por la okazo, ke la laŭrajtaj uzantoj alvenos hodiaŭ. Kaj tion ili faris. Estas vere malvarme tie ene. Mi ne certis, kiom longe ili restos, sed mi certis, ke vi instalis sistemon por ekscii, kiam ili foriras…

— Mi intencis diri al vi!

— Ne necesis. Mi trovis la kaŝitajn parolilon kaj ŝaltilon kaj aŭskultis iun, kiu fivortas, dum li laboras. Post iom da tempo la fermobruo de la pordo kaj la silento estis vere bonvenaj informoj. Nun, pri vi. Ĉu problemoj?

— Problemoj! — mi ekridegis pro senpeziĝo. Kaj haltis tuj, kiam mi aŭdis kvazaŭhisterian tonon en mia voĉo. Mi rakontis, escepte kelkajn plej aĉajn detalojn. Li faris konvenajn bruojn je la ĝustaj momentoj kaj aŭskultis atente ĝis la fino.

— Vi tro kulpigas vin, Jim. Unu mispaŝo post la tuta streĉo de la tago ne estas surprizo.

— Tamen nepermesebla! Ĉar mi estis stulta, mi preskaŭ kaŭzis la kaptadon de ni ambaŭ. Tio neniam reokazos.

— Jen vi eraras, — li diris, eksvingante dikan admonan fingron. — Tio povas okazi je iu ajn momento, ĝis vi estos sufiĉe trejnita en via laboro. Sed vi estos trejnita, kaj efike trejnita…

— Kompreneble!

— … ĝis tia mispaŝo estos neebla. Vi sukcesis nekredeble bone, por iu tiom sensperta. Nun vi povas nur pliboniĝi.

— Kaj vi instruos min… kiel mi fariĝu sukcesa krimulo kiel vi!

Lia brovo sulkiĝis ĉe miaj vortoj, kaj lia mieno serioziĝis. Kion malbonan mi diris? Mi maĉadis mian doloran lipon, dum li silente malvolvis sian litaĵon, sternis ĝin, kaj sidiĝis kruckrure sur ĝin. Kiam li finfine ekparolis, mi pendis je liaj vortoj.

— Nun via unua leciono, Jim. Mi ne estas krimulo. Vi ne estas krimulo. Ni ne deziras esti krimuloj, ĉar ili estas homoj stultaj kaj malefikaj. Gravas kompreni kaj ŝati, ke ni staras ekster la socio kaj sekvas rigorajn regulojn niajn — kelkaj el ili eĉ pli rigoraj ol tiuj de la socio, kiun ni malakceptas. Povas esti soleca vivo; sed estas vivo, kiun oni devas elekti kun malfermitaj okuloj. Kaj kiam la elekto estas farita, oni devas resti fidela je ĝi. Vi devos esti pli morala ol ili, ĉar vi vivos laŭ pli rigora morala kodo. Kaj tiu kodo ne enhavas la vorton krimulo. Tio estas ilia vorto por tio, kio vi estas, kaj vi devas malakcepti ĝin.

— Sed mi deziras esti krimulo…

— Forlasu la penson kaj la titolon. Tio estas — kaj vi devas pardoni mian diron — malmatura ambicio. Ĝi estas nur via emocia bato al mondo, kiun vi malŝatas; oni ne povas konsideri ĝin kiel racian decidon. Vi malakceptis ilin, sed samtempe vi akceptis ilian priskribon de tio, kio vi estas. Krimulo. Vi ne estas krimulo; mi ne estas krimulo.

— Do… kio ni estas? — mi demandis avide. La Kuriero kunmetis la fingrojn turpinte kaj psalmis la respondon:

— Ni estas Civitanoj de la Ekstero. Ni malakceptis la naivan, tedan, regulatan, burokratan, moralan, kaj etikan kodon, laŭ kiu ili vivas. Anstataŭe ni elektis nian, tre superan. Ni povas korpe esti inter ili; sed ni ne apartenas al ili. Kiam ili pigras, ni laboregas. Kiam ili malmoralas, ni moralas. Kiam ili mensogas, ni estas Vero. Ni estas verŝajne la plej grava forto por Bono en la socio, kiun ni forĵetis.

Mi palpebrumis rapide ĉe tio sed atendis pacience, ĉar mi sciis, ke li baldaŭ klarigos ĉion ĉi. Li tion faris.

— Kian galaksion ni enloĝas? Rigardu ĉirkaŭ vi. La civitanoj de ĉi tiu planedo, de ĉiu alia planedo en la malstrikta organizaĵo nomita Galaksia Ligo, estas anoj de grasa, riĉa unuiĝo de mondoj, kiu preskaŭ forgesis la signifon de la vorto krimo. Vi estis en malliberejo; vi vidis la kompatindajn elĵetaĵojn, kiujn ili nomas krimuloj. Kaj ĉi tiu estas tiel nomata limomondo! Sur la aliaj loĝataj planedoj estas malmultaj malkontentuloj kaj eĉ malpli da socimaladaptuloj. Tie la manpleno, kiu ankoraŭ naskiĝas malgraŭ jarcentoj da genetika regado, estas malkovrita frue, kaj iliaj mistrajtoj estas rapide korektataj. Mi vagadis nur unu fojon el nia planedo dum mia vivo — rondvojaĝo tra la proksimaj mondoj. Terure! La vivo sur tiuj planedoj havas la koloron kaj mirecon de peco da malseka kartono. Mi rapidis hejmen al Paradizeto, ĉar kvankam ofte malloga, ĝi ja estas speco de paradizo kompare kun la aliaj.

— Iun tagon, plaĉus al mi vidi tiujn mondojn.

— Kaj vi faros tion, kara knabo — inda ambicio. Sed unue lernu sur ĉi tiu mondo. Kaj estu dankema pro la malesto de kompleta genetika regado ĉi tie, kaj de la maŝinoj por adapti la mensojn de tiuj, kiuj baraktas kontraŭ la socio. Sur aliaj planedoj, ĉiuj infanoj estas samaj. Humilaj, mildaj, bone socie ĝustigitaj. Kompreneble, kelkaj ne montras sian genetikan mankon — forton, kiel ni nomas ĝin — ĝis ili estas plenkreskaj. Tiuj estas la kompatinduloj, kiuj provas krimeti: domŝtelado, butikŝtelado, brutŝtelado, kaj simile. Ili eble sukcesas dum unu aŭ du semajnoj, dum unu aŭ du monatoj, depende de sia inteligenteco. Tamen, tiel certe kiel atomfendado, tiel certe kiel foliofalo en la aŭtuno — kaj same neeviteble — la polico etendos la manon kaj tiros ilin al si.

Mi digestis tiun informaron, kaj faris la evidentan demandon:

— Sed, se tio estas la tuto de la krimado, aŭ ribelado kontraŭ la sistemo, kie staras vi kaj mi?

— Mi pensis, ke vi neniam demandos. El tiuj malsociuloj, kiujn mi priskribis, kun kiuj vi kamaradis en la malliberejo, konsistas naŭdek naŭ komo naŭ centonoj de la krimo en nia organizita kaj dandeca socio. Sed la lasta kaj plej grava dekono de centono, kiun ni reprezentas, estas esenca por la pluekzisto de la strukturo de tiu socio. Se ni malestus, la entropia morto de la universo tuj komenciĝus. Se ni malestus, la vivo de la tuta ŝafeca civitanaro estus tiel malplena, ke la nura solvo estus amasa memmortigo. Anstataŭ postkuri nin, kaj nomi nin krimuloj, ili pli bone honorigu nin kiel unuajn inter ili!

Liaj okuloj fajris, kaj lia voĉo tondris, dum li parolis. Mi ne volis haltigi lian fulman paroladon, sed demandoj estiĝis.

— Pardonu min, sed ĉu vi bonvolos klarigi tion por mi?

— Estas tiel, ĉar ni donas al la polico okupon, iun persekutendan, kialon por rapidi tien kaj reen per siaj multekostaj maŝinoj. Kaj la publiko, kiu fervore rigardadas la novaĵelsendojn kaj aŭskultadas la plej novajn bultenojn pri niaj faroj — kiom ili babilas pri ni kaj frandas ĉiujn detalojn! Kaj kiom kostas tiu distrado kaj socia bono? Neniom. La servo estas senkosta, kvankam ni riskas niajn vivon, sanon kaj liberon por ĝin provizi. Kion ni prenas de ili? Nenion. Nur monon, paperaĵojn, metalajn simbolojn. Ĉiuj el ili asekuritaj. Se ni tutmalplenigas bankon, la mono revenos el la asekura kompanio, kiu je la fino de la jaro malpliigos la jaran dividendon per eteta sumo. Ĉiu akciulo malricevos miliononon de speso. Nenia memofero, tute nenia memofero. Bonfarantoj, mia knabo, nenio malpli ol bonfarantoj estas ni.

— Tamen, por ke ni povu tiel bonfari por ili, ni devas funkcii ekster iliaj bariloj kaj tute ekster iliaj reguloj. Ni devas esti silentmovaj kiel ratoj malantaŭ la paneloj de ilia socio. Estis pli facile antaŭe, kompreneble, kaj la socio havis multe pli da ratoj, kiam la reguloj estis malpli striktaj; same kiel malnovaj lignaj konstruaĵoj havas pli da ratoj ol betonaj. Sed ratoj ja estas en la hodiaŭaj konstruaĵoj. Ĉar la socio estas ĉie el ferbetono kaj rustimuna ŝtalo, malpli da truoj restas inter la paneloj. Jes ja, nur tre inteligenta rato kapablas trovi tiujn truojn. Nur rustimuna ŝtalrato povas hejmumi en tia medio.

Mi spontane ekaplaŭdis, klakfrapadis, ĝis la manoj ekdoloris, kaj li ĝentile akceptis la aplaŭdon per kapklino.

— Tio ni estas, — mi entuziasmis. — Rustimunaj ŝtalratoj! Estas fiera kaj soleca afero, esti rustimuna ŝtalrato!

Li kapjesis, kaj parolis plu:

— Mi konsentas. Nun — mia gorĝo sekiĝis pro tiu parolado, kaj mi scivolas, ĉu vi povus helpi min pri la maŝinaro ĉirkaŭ ni. Ĉu eblus havigi al si duoblan ĉerizan ŝvitumon?

Mi turnis min al la labirinta, muĝanta kaj zumanta maŝinaro, kiu kovris la malantaŭan muron.

— Certe eblas, kaj mi ĝoje montros al vi. Ĉiu maŝino havas provŝaltilon. Tio, se vi bone rigardas, estas tiu de la trinkmaŝino. Unue oni ŝaltas ĝin, kaj poste oni povas funkciigi la trinkdisdonilon, kiu donos trinkaĵon ĉi tie, anstataŭ al aĉetanto ĉe la alia flanko. Ĉiu estas markita; vidu, jen la ĉeriza ŝvitumo. Tuŝeto, kaj… jen!

Ĝi alvenis brue al sia ĝusta loko, kaj La Kuriero kaptis ĝin. Ektrinkinte, li haltis kaj flustris el la angulo de sia buŝo:

— Mi ĵus ekkonsciis, ke estas fenestro ĉi tie, kaj ke junulino rigardas min!

— Ne timu, — mi trankviligis lin. — Ĝi estas el unudirekta vitro. Ŝi nur admiras sian vizaĝon. Tio estas la ekzamena fenestreto, por rigardi la aĉetantojn.

— Ĉu? Ho jes, mi vidas nun. Ili vere malsategas. Ĉi tiu maĉado kaŭzas bruon en mia ventro, mi agnosku.

— Nenia problemo. Jen la manĝoregiloj. La plej proksima estas por la MakKunikla Sandviĉo, se tio plaĉas al vi.

— Mi amas ilin, ĝis mia nazo krispiĝas.

— Jen do.

Li kaptis la vaporantan pakaĵon, laŭtradicie ornamitan per globetaj okuloj kaj pufa vosteto, kaj li ekmanĝis. Estis plezuro rigardi lin manĝi. Tamen, mi forturnis min, kaj puŝis monerojn en la fendon ĉe la malantaŭo de la kirasa monujo, antaŭ ol mi povus forgesi.

La okuloj de La Kuriero rondiĝis pro miro. Li glutis kaj ekparolis:

— Vi pagas! Mi kredis, ke ni estas sekuraj en gustoparadizo kun senkosta manĝaĵo kaj trinkaĵo je nia ordono, tage kaj nokte…

— Ni ja estas, ĉar tiu mono estas ŝtelita, kaj mi nur remetas ĝin en la fluon, por ke la ekonomio restu sana. Tamen, la MakPorka organizaĵo diligentas. Ĉiu porkero, ĉiu glaciero estas enkalkulita. Kiam la teknikisto prizorgas la maŝinojn, li respondecas pri ĉiu liveraĵo. La loka komputilo memoras ĉiun vendaĵon, tiel ke la frostigitaj provizoj estas precize replenigitaj, kiam ajn oni liveras ilin. La tutan monon oni rikoltas aŭtomate ĉiutage el la monujo ĉe la ekstera muro. Kirasita kamioneto alvenas, ĝuste kiam la temposeruro malŝlosiĝas, oni enigas kodvorton, kaj la mono elŝutiĝas. Se ni ne pagus, la datenoj montrus ŝtelon. Tuja esplorado sekvus. Ni devas pagi por tio, kion ni prenas, precize la ĝustan sumon. Tamen, ĉar ni ne revenos, ni ŝtelos la tutan monujon je la tago de nia foriro.

— Bone, mia knabo, bone. Iom maltrankviligis min via ekhonesteco. Nu, vi estas ĉe la regilo; bonvolu ŝalti ankoraŭ unu bongustan Lepus-cuniculus-aĵon, dum mi pagas. 

Ĉapitro 15

Verŝajne ekzistas pli strangaj lokoj por lerni, tamen mi ne povas imagi iun. Je certaj horoj estis malfacile aŭdi super la klakoj, sibloj kaj muĝoj de la maŝinaro. Tag- kaj vespermanĝo estis la plej okupitaj horoj, kaj estis kroma pinto je la elirhoro de lernejoj. Ankaŭ ni manĝis tiam, ĉar estis tiom pene paroli. Ni tramanĝis la tutan sortimenton de MakPorko. Sennombraj MakKuniklaĵoj plonĝis en niajn gorĝojn, sekvataj de multaj glaciŝaŭmoj. Al mi plaĉis la henkolbasoj, ĝis tro da ili trotis preter miaj gingivoj; tiam mi ŝanĝis al gelataj erinapropiedoj, kaj poste al katfritaĵoj. La Kuriero estis tutampleksa en siaj gustoj, kaj al li plaĉis ĉio en la menuo. Kiam la homamaso foriris, kaj post kiam ni forviŝis ĉiun reston de viandsuko el niaj lipoj, ni ripoze sterniĝis, kaj mia instruado pluiris. Kiam ni alvenis ĉe komputila krimo, mi eltrovis, kion La Kuriero faris dum la antaŭaj du jardekoj.

— Donu al mi terminalon, kaj mi regos la mondon — li diris, kaj tiom da aŭtoritateco enestis lian voĉon, ke mi kredis lin kapabla. — Dum mia junaĝo, mi plezuris en ĉiuspecaj operacioj por plaĉi al la civitanoj de ĉi tiu planedo. Estis ega ĝuo interkapti monkonsignojn dumvoje, anstataŭante per mia vizitkarto la amason da biletoj. Oni neniam eltrovis, kiel mi tion faris…

— Kiel do?

— Ni parolis pri komputiloj.

— Deflankiĝu, nur ĉi-foje, mi petas. Mi promesas bone utiligi la teknikon. Eble, se vi permesas, eĉ postlasi unu el viaj vizitkartoj.

— Tio ŝajnas bonega ideo. Superruzu la nunan aron da policanoj tiel ĝisfunde kiel mi iliajn antaŭulojn. Mi priskribos tion, kiel ĝi okazis, kaj eble vi mem malkovros, kiel mi faris. Ĉe la Centra Monfarejo, bone gardita antikva konstruaĵo kun muroj dikaj je du metroj, troviĝas gigantaj kirasŝrankoj plenplenaj de miliardoj da spesoj. Kiam oni devas translokigi konsignon, gardistoj kaj oficialuloj plenigas keston, ŝlosante kaj sigelante ĝin sub la rigardo de ĉiuj ceteraj ĉeestantoj. Ekster la konstruaĵo atendas eskorto de policanoj gardante kirasitan kamionon. Ĉe signalo, la veturilo retroiras kontraŭ la kirasitan liverpordon. Ene de la konstruaĵo, oni malfermas la ŝtalan enan pordon, kaj metas la keston en la kirasitan intermuran ĉambron. Oni fermas la enan pordon antaŭ ol povi malfermi la eksteran. La kesto tiam vojaĝas en la kirasita kamiono ĝis la fervoja stacio, kie kirasita vagono ricevas ĝin. Ĉi tiu havas nur unu pordon, kiu estas ŝlosita, sigelita kaj konektita al sennombraj alarmiloj. Gardistoj vojaĝas en aparta ĉambro de ĉiu vagono, dum la vagonaro trairas la fervojan reton ĝis la urbo bezonanta la spesojn. Tie, alia kirasita kamiono atendas; la keston, ankoraŭ ŝlositan, oni metas en la kamionon, alportas al la banko, kie oni malfermas ĝin — trovante, ke ĝi entenas nur mian karton.

— Mirinde!

— Ĉu vi volas klarigi, kiel tio fariĝis?

— Vi estis unu el la gardistoj en la vagonaro…

— Ne.

— Aŭ ŝoforis la kirasitan kamionon…

— Ne.

Mi ĉi tiel streĉis mian cerbon dum tuta horo, antaŭ ol li kompatis kaj klarigis:

— Ĉiuj viaj sugestoj havas meriton, tamen ĉiuj estas danĝeraj. Vi estas multe pli fizikema, ol mi iam ajn estis. En miaj operacioj mi ĉiam preferis cerbon al manlaboro. La kialo, ke mi neniam devis rompi la keston kaj eltiri la monon, estas, ke ĝi jam malplena forlasis la konstruaĵon. Aŭ pli precize, pezigita de brikoj kun mia karto. Ĉu vi divenas nun, kiel mi faris?

— Neniam forlasis la konstruaĵon, — mi murmuris, penante veki mian cerbon. — Sed la mono iris en la keston, la kesto en la kamionon…

— Vi forgesas ion.

Mi klakigis la fingrojn kaj saltekstaris.

— La muro, kompreneble, temas pri la muro. Vi donis al mi ĉiun indikon; mi idiotis. Malnova, ŝtona, dika du metrojn!

— Ĝuste tiel. Mi bezonis kvar monatojn por eniri. Mi eluzis tri robotojn, sed fine sukcesis. Unue mi aĉetis la konstruaĵon trans la strato, kaj mi tunelis sub tiu. Per pioĉo kaj ŝovelilo, tre malrapide, tre silente. Supren tra la fundamento de la konstruaĵo kaj enen de la muro. Kiu inter ena kaj ekstera muroj, kiel kutime ĉe tiaj konstruoj, estis plenigita de rubo. Oni neniam aŭdis niajn diamantajn segilojn, dum ni traboris la flankon de la kirasita ĉambreto inter la eno de la monfarejo kaj la ekstero. La mekanismo, kiun mi instalis, kapablis interŝanĝi kestojn en unu komo nul kvin sekundoj. Kiam la ena pordo estis fermita, ĝi devis esti ŝlosita, antaŭ ol oni povis malfermi la eksteran. Tiu tempo, preskaŭ tri sekundoj, sufiĉis por permesi la ŝanĝon. Ili neniam eltrovis, kiel mi faris tion. La mekanismo ankoraŭ restas tie. La operacio estis precipe misdirekto, plus multe da fosado. Komputila krimo estas tute alia afero. Temas pri precipe intelekta ekzerco.

— Tamen komputila krimo preskaŭ ne eblas hodiaŭ, se oni konsideras ĉifrojn kaj ŝlosilkodojn, ĉu ne?

— Kion homo kapablas ĉifri kaj ŝlosi, tion homo kapablas malĉifri kaj malŝlosi. Sen lasi spurojn. Mi donu ekzemplojn. Ni komencu ĉe la truko de rondigado, ankaŭ konata kiel la kolbaso. Jen kiel tio funkcias. Ni diru, ke vi havas 8000 spesojn en la banko, en ŝparkonto liveranta ok centonojn jare. Via banko, por allogi al si klientojn, kalkulas la interezojn semajne, kio signifas, ke fine de la unua semajno via banko obligas vian saldon per 0,0015384 kaj aldonas al ĝi ĉi tiun kvanton. Via kredito pliiĝis je 12,30 spesoj. Ĉu ĝuste? Kontrolu per via kalkulilo.

Mi butonpremis la ciferojn kaj ricevis la saman rezulton.

— Precize dek du spesoj kaj tridek centimoj da interezo, — mi diris fiere.

— Malĝuste, — li diris malfierigante. — La interezo estis 12,3072, ĉu ne?

— Bone, jes, sed oni ne povas adicii sepdek du centonojn de centimo al ies konto, ĉu?

— Ne facile, ĉar financajn kontojn oni kalkulas je du decimalaj ciferoj. Tamen je tiu ĉi punkto, la banko devas decidi. Ĝi povas rondigi ĉiun decimalon super 0,005 supren ĝis la plej proksima centimo, kaj ĉiun sub 0,0049 malsupren. Fine de la tago, la rondigoj supren kaj malsupren nuligos sin reciproke, tiel ke la banko nenion perdas. Aŭ, kaj ĉi tiu estas la plej akceptita kutimo, la banko ignoras ĉiujn decimalojn post la du unuaj, tiel tirante malgrandan sed konstantan profiton. Malgrandan se temas pri bankoj, sed tre grandan por unuopulo. Se la komputilon de la banko oni manipulas, tiel ke ĉiu kroma sumo estas deponata en unu konto, nu, je la fino de la tago la komputilo montros la ĝustan saldon ĉe la konto de la banko kaj ĉe tiuj de la klientoj. Ĉiuj estas kontentaj.

Mi dume furioze butonpremis ĉe mia kalkulilo, kaj ĝoje ridis je la rezulto.

— Ĝuste tiel. Ĉiuj kontentaj — inkluzive de la posedanto de tiu konto ricevanta la kromsumojn. Ĉar, se oni prenas duoncentimon el ĉiu el dekmil kontoj, la profito estas ronda kvindeko da spesoj!

— Precize. Sed granda banko havas centoble tiun nombron da kontoj. Kio donas, mi scias pro feliĉa sperto, semajnan enspezon de kvinmil spesoj por tiu, kiu muntas ĉi tiun fraŭdon.

— Kaj ĉu tio estas via plej malgranda kaj simpla komputila petolaĵo? — mi demandis per mirigita voĉo.

— Jes. Kiam oni komencas atingi grandajn korporaciajn komputilojn, la sumoj iĝas nekredeblaj. Estas tia plezuro agi je tiuj niveloj. Ĉar, se oni estas zorgema kaj postlasas nenian spuron, la korporacioj eĉ ne suspektas fiagon! Ili ne volas scii pri tio, eĉ ne kredas fronte al la atestaĵo. Estas tre malfacile esti kulpigita pri komputila krimo. Ĝi estas bona kromokupo por iu de mia matura aĝo. Ĝi tenas min okupata, kaj riĉega. Oni neniam min kaptis. Ho ve, jes, krom unu fojon…

Li peze suspiris, kaj mi ĉagreniĝis.

— Mia kulpo! — mi kriis. — Se mi ne provus kontakti vin, vi neniam implikiĝus kun la Planeduloj.

— Ne sentu vin kulpa pri tio, Jim. Mi mistaksis iliajn sekurkontrolojn, multe pli severajn ol tiuj, al kiuj mi kutimiĝis. Estis mia eraro, kaj mi certe pagis pro ĝi. Ankoraŭ pagas. Mi ne malŝatas la valoron de nia nuna kaŝejo, tamen ĉi tiuj manĝaĵoj ektedas post iom da tempo. Ĉu eble vi jam rimarkis?

— Ili estas la esenco de la vivo por mia generacio.

— Kompreneble. Mi ne pensis pri tio. Ĉevalon ne tedas fojno; erinapro forglutos sian kaĉon avide poreterne.

— Kaj vi verŝajne englutus omaron kaj ĉampanon dum jarcento.

— Bone observite kaj ĝuste, mia knabo. Kiom longe plu ni restos ĉi tie, laŭ vi? — li demandis, forpuŝante nemanĝitan duonporcion da krespobuloj.

— Mi dirus, ke minimume ankoraŭ du semajnojn.

Tremo traskuis lian korpon.

— Estos por mi bona okazo por maldikiĝi.

— Tiam la intenso de la ĉaso estos jam sufiĉe malpliiĝinta. Ni ankoraŭ devos eviti la publikajn transportilojn dum kelka tempo. Tamen mi pretigis eskapovojon, kiu tre baldaŭ estos sekura.

— Ĉu mi aŭdacas demandi, pri kio temas?

— Boato, aŭ pli ĝuste krozŝipo kun kajuto sur la rivero Stikso. Mi aĉetis ĝin antaŭlonge, nome de korporacio, kaj ĝi atendas ĉe la dokoj tuj ekster Predikurbo.

— Bonege! — Li interfrotis la manojn ĝoje. — Fine de la somero, krozante suden, frititaj katfiŝoj vespere, boteloj da vino malvarmiĝantaj en la fluo, bifstekoj ĉe la apudriveraj restoracioj.

— Kaj seksoŝanĝo por mi.

Je tio li rapide palpebrumis, kaj poste suspiris trankviliĝe, kiam mi klarigis:

— Mi portos knabinajn vestojn surŝipe, kiam oni povas vidi min de la bordo, almenaŭ ĝis ni estos sufiĉe foraj.

— Bonege. Mi perdos iom da pezo — ne estos malfacile dieti tie ĉi. Mi lasos la lipharojn kreski, poste eĉ la barbon, tinkturos denove miajn harojn nigraj. Tio okupos min. Ĉu ni diru monaton anstataŭ du semajnojn? Mi povas vivi tiom longe enkarcerigite en ĉi tiu gustumo-geto, kondiĉe ke mi ne manĝu. Mia figuro estos des pli bona danke al la kromaj semajnoj, miaj barbo kaj lipharoj des pli longaj.

— Mi povas daŭrigi, se vi povas.

— En tiu okazo, konsentite. Kaj ni profitos kiel eble plej bone la tempon antaŭenigante vian klerigon. RAM, ROM, kaj PROM estos la hodiaŭa leciono.

Min tro okupis la studoj, por ke la ĉiea odoro de rostitaj erinapraĵoj povu ĝeni min. Cetere, mi ankoraŭ kapablis ilin manĝi. Ju pli kreskis mia kompreno pri ĉiuj diversaj ebloj de kontraŭleĝa agado en nia socio, des pli malkreskis la figuro de mia kamarado. Mi volis forlasi la lokon pli frue, sed La Kuriero, jam decidinte, ne ŝanceliĝis.

— Plano farita, plano sekvota. Laŭlitere. Ĝi nur ŝanĝiĝu, se eksteraj cirkonstancoj ŝanĝiĝas. La homo estas raciiga besto, kaj bezonas dresadon por fariĝi racia. Motivoj ĉiam troveblas por aliigi operacion. — Li tremis, dum la maŝinoj akcelis ekmuĝante — elirhoro de la lernejoj — kaj forstrekis plian tagon de la kalendaro. — Bone planita operacio funkcios. Se oni tuŝaĉas ĝin, oni detruas ĝin. Nia plano estas bona. Ni restu ĉe ĝi.

Li estis multe pli malgrasa kaj malmola, kiam fine alvenis la tago de nia eliro. Elprovite en la gustuma forno, li estis hardita. Mi pezis pli. Post kiam niaj planoj estis faritaj, niaj malmultaj posedaĵoj pakitaj, la kirasŝranko malŝarĝita de siaj spesoj, kaj ĉiu postsigno de nia restado forigita, je la fino ni povis nur sidi silente, rigardante ree kaj ree niajn brakhorloĝojn.

Ni staris plezure ridetantaj, kiam sonis la alarmilo.

Mi haltigis la alarmilon, dum La Kuriero malfermis la pordon de la fridoĉambro. Ni staris kaj tremis en la maŭzoleo de MakPorko, dum ni aŭdis la ripariston eniri la ĉambron de ni ĵus lasitan.

— Ĉu vi aŭdas? — mi demandis. — Li ĝustigas la glaciigilon de la ŝlimĉeriza maŝino. Mi rimarkis, ke ĝi sonis strange.

— Prefere ni ne pridiskutu la enhavojn de la gastigaĉa gastronoma galerio. Ĉu jam estas tempo?

— Jam. — Mi glite malfermis la eksteran pordon, kaj palpebrumis je la taglumo, tiom longe ne vidita. Nenio krom la kamioneto de la riparisto en la strato. — Ni ekiru.

Ni eliris, kaj mi fermis la pordon. La aero estis dolĉa kaj freŝa, plena de aminda poluo. Eĉ min jam tro saturis la kuirodoroj. Dum La Kuriero hastis al la kamioneto, mi per du kojnoj fiksis la pordon de nia kuira hororĉambro. Se la riparisto provus eliri antaŭ sia fiksita horo, tio malrapidigus lin. Ni bezonis nur ĉirkaŭ dek kvin minutojn.

La Kuriero certe lertis en la uzo de la dirko, kaj la kamioneto estis malfermita kun pordoj libere svingiĝantaj, jam dum mi turniĝis. Li plonĝis en la malantaŭon inter la maŝinpartojn, dum mi startigis la motoron.

Tiel facile. Mi lasis lin proksime al la doko, kie li sidis sur benko sunbanante kaj zorgante pri niaj posedaĵoj. Estis la simpleco mem lasi la ŝtelitan kamioneton en la parkejo de la plej proksima alkoholaĵvendejo. Poste mi promenis, ne kuris, reen al la riverbordo por renkonti lin.

— Estas la blanka ŝipo, tie — mi montris samtempe premante miajn lipharojn per la alia mano por certigi, ke ili estu sekuraj en sia loko. — La tuta dokaro estas aŭtomata. Mi prenos la ŝipon kaj venigos ĝin ĉi tien.

— Nia krozo tuj komenciĝos, — li diris, kaj en liaj okuloj estis gaja brilo.

Mi lasis lin en la sunlumo kaj iris al la doko por enigi la legitimilon de la ŝipo en la kontrolroboton.

— Bonan matenon, — ĝi diris per lada voĉo. — Vi volas preni la krozŝipon Ĉarmaj Spesoj. La baterioj estis reŝargitaj je kosto de dek du spesoj. La prezo de parkado…

Ĝi tiel pluis, laŭtlegante ĉiujn elspezojn, kiujn oni klare povis vidi sur la ekrano, supozeble por tiuj klientoj, kiuj ne kapablas legi, kaj nenion oni povis fari kontraŭ tio. Mi staris sur unu piedo, kaj poste sur la alia, kaj tiel plu, ĝis ĝi finis. Tiam mi enpuŝis la monerojn. La maŝino forglutis ilin kaj vomis kvitancon. Ankoraŭ promenade, mi proksimiĝis al la ŝipo, enmetis la kvitancon, kaj atendis la bonvenan klaketon de la malŝlosiĝo de la kateno. Post sekundoj, mi estis jam sur la rivero direkte al la sola figuro sur la bordo.

Sola ne plu. Fraŭlino sidis apud li.

Mi ĉirkaŭiris for kaj reen, sed ŝi ankoraŭ estis tie. La Kuriero sidis klinite kaj ne signalis kion fari. Mi ĉirkaŭveturis ankoraŭfoje, sed la vido de patrolanta policaŭto sendis min panike al la bordo. La fraŭlino ekstaris kaj salute svingis siajn brakojn, kriante:

— Ho, eta Jimĉjo diGriz, tute sendube. Kia plaĉa surprizo! 

Ĉapitro 16

Lastatempe la vivo havis tro da tiaj momentoj. Mi rigardis la knabinon pli detale, dum mi zorge gvidis la boaton ĝis la bordo. Ŝi konis min, do mi devis koni ŝin: okulfrape bela, ŝia bluzo perfekte plenigita. Tiuj tulipaj lipoj — ŝi! — temo de miaj plej ekstremaj revoj.

— Ĉu estas vi, Lizbeta? Lizbeta Naratin?

— Kiom dolĉa vi estas, ke vi memoras min!

Mi pretis salti surteren kun la kablo, sed ŝi prenis ĝin el mia mano kaj ligis ĝin ĉirkaŭ la bolardo tie. Super ŝia ŝultro, mi vidis, ke la policaŭto pasis kaj krozis plu. Mi ekrigardis al La Kuriero, kiu nur rulis la okulojn ĉielen, dum ŝi parolis.

— Mi diris al mi, Lizbeta, mi diris, tiu ne povas esti Jimĉjo diGriz, elgrimpanta el tiu malnova MakPorka kamioneto kaj portanta koketan etan liphararon. Ne tiu Jimĉjo, kiu tiom troviĝas en la novaĵoj lastatempe. Se jes, kial mi ne simple promenu post li, pro la memoro. Tiam mi vidis vin paroli al ĉi tiu afabla sinjoro, antaŭ ol vi iris al la jaĥtostacio, do mi decidis atendi, ĝis vi revenos. Ekvojaĝontaj, ĉu ne?

— Ne, ne vojaĝo, nur eta tagekskurso, kontraŭflue kaj reen. Estis agrable vidi vin denove, Lizbeta.

Tio estis la sola bona parto de la afero. Vidi ŝin, mi volas diri. La celon de mia infana adoro. Ŝi forlasis la lernejon, mallonge post kiam mi eniris, sed estis malfacile ŝin forgesi. Kvar jarojn pli aĝa ol mi, vere matura virino. Do ŝi nun aĝis dudek unu jarojn. Ŝi estis ĉefo de sia klaso, gajninto de Belulino de la Jaro. Pro bona kialo. Nun, kvankam maljuna, ŝi ankoraŭ estis belegulino. Ŝia voĉo interrompis mian rememoradon:

— Mi ne pensas, ke vi ĝuste verdiras, Jimĉjo. Nu, kun ĉiuj tiuj pakaĵoj kaj aferoj, mi vetus, ke vi komencas longan vojaĝon. Se mi estus vi, mi opinius longan vojaĝon tre bona ideo.

Ĉu estis malsama tono en ŝia voĉo kun tiuj lastaj vortoj? Kion ŝi deziris? Ni ne povis resti tie pli longe. Ŝi klarigis sian deziron, kiam ŝi saltis surboaten, balancante la boaton en ĝia ankrejo.

— Ĉiam estas loko por unu pli — ŝi vokis gaje, kaj iris sidi prue. Mi paŝis surteren kaj prenis la pakaĵojn, flustrante al La Kuriero:

— Ŝi konas min. Kion ni faru?

Li suspiris responde.

— Malmulton ni povas fari. Por nun ni havas pasaĝeron. Mi proponas, ke ni pripensu la problemon, post kiam ni ekvojaĝos. Konsidere ĉion, ni ne havas elekton.

Tro prave. Mi transdonis niajn posedaĵojn al li, kaj poste baraktis por malligi la malklaran nodon, kiun ŝi estis farinta en la kablo. Mi forpuŝis la Ĉarmajn Spesojn per la piedo, saltis surboaten, kaj prenis la stirilon. La Kuriero portis la skatolojn suben, dum mi ŝaltis la motoron kaj direktis laŭfluen. For de Predikurbo, de MakPorko, kaj de la leĝo.

Sed ne for de Lizbeta. Ŝi kuŝis sternite sur la ferdeko antaŭ mi, kun sia jupo iom levita, tiel ke mi povis admiri tiujn belegajn femurojn. Mi admiris. Tiam ŝi turnis sin kaj ridetis, klare kapabla legi miajn pensojn. Mi forgesis provizore pri mia planita virina maskovestaĵo, imagante la mokon, kiu salutus mian seksoŝanĝon. Mi ekkoleris.

— Bone, Lizbeta, kial vi ne simple diru, kion vi volas — mi diris, tirante mian rigardon pene al la klara akvo de la rivero.

— Sed kion vi celas?

— Ĉesu ludi. Vi rigardis la novaĵojn, vi diris. Do vi scias pri mi.

— Certe. Mi scias, ke vi rabas bankojn kaj eskapas el malliberejo. Tamen tio ne ĝenas min. Mi mem havis etan eron de malfacilaĵo. Do, kiam mi vidis vin, kaj tiun ĉi boaton, mi sciis, ke vi nepre havas monon. Eble multe da mono. Do mi kaptis la okazon por vojaĝi kun vi. Afable, ĉu ne?

— Ne. — Mi tenis miajn pensojn ĉe la leĝo kaj ne ĉe la femuroj. Ŝi estis ĝeno. — Kaj mi ja havas iom da mono flanke. Se mi donos al vi iom, metos vin surborden…

— La mono, jes. La bordo, ne. Mi adiaŭis lin kaj Predikurbon. Nun mi vidos la mondon. Kaj vi pagos mian vojaĝon.

Ŝi komfortigis sin, kun brakoj kiel kapkuseno, ridetante dum ŝi ĝuis la sunbrilon. Mi rigardis malgaje kaj pensis pri tri aŭ kvar frapoj, kiuj rompus tiun delikatan kolon…

Eĉ ne ŝerce. Tiu ĉi problemo solviĝos, sen morta perforto. Ni zumis laŭflue, dum la akvo disiĝis ĉe la pruo, kun Predikurbo malantaŭ ni kaj vastaj verdaj kampoj antaŭe trans kurbo de la rivero. La Kuriero venis ferdeken kaj sidis apud mi. Kun la tria ĉeestanto, ni ne povis diri multon.

Ni daŭrigis tiel silente dum plejparto de horo, ĝis doko ĉe vendejo aperis antaŭe. Lizbeta ekmoviĝis kaj eksidis, glitigante la fingrojn tra tiu belega blonda hararo.

— Sciu — mi malsatas. Mi vetus, ke ankaŭ vi malsatas. Kial vi ne haltu tie, kaj mi saltos alteren kaj aĉetos por ni manĝaĵojn kaj bieron. Ĉu tio ne estas bona ideo?

— Bonega! — mi konsentis. Ŝi iros en la vendejon; ni iros rapide for.

— Mi estas senmona, — ŝi ridetis. — Tute nepagipova. Se vi donos al mi kelkajn spesojn, mi aĉetos tagmanĝon. Mi pensas, ke milo sufiĉos.

Ŝia karulineta mieno neniel ŝanĝiĝis, dum ŝi diris tion, kaj mi demandis min, ĝuste kia malagrablaĵo trafis ŝin. Eble ĉantaĝo kaj trudpeto; certe ŝi havis taŭgajn akreditaĵojn. Mi fosis profunde en mian monujon.

— Bone, — ŝi diris, ardokule trafoliumante la faskon. — Mi ne restos longe. Kaj mi scias, ke vi estos ĉi tie, Jimĉjo, kun via amiko. Ĉu mi ne vidis ankaŭ lin en la novaĵelsendoj?

Mi minace rigardis la ravajn rotaciojn de ŝia postaĵo, dum ŝi trotis al la vendejo.

— Ŝi najlis niajn felojn al la muro, — La Kuriero diris malgaje.

— Senfeligitaj, najlitaj, kaj tanitaj. Kion ni faru?

— Precize kion ŝi petas, provizore. Krom murdi ŝin, ni ne havas elekton. Sed mi ne kredas je murdo.

— Ankaŭ mi ne. Kvankam ĉi tio estas la unua fojo, kiam mi ekkomprenas la tenton.

— Kion vi scias pri ŝi?

— Nenion, ĉar mi lastfoje vidis ŝin en la lernejo. Ŝi diras, ke ŝi estas en embaraso, sed mi tute ne scias pri kio temas.

La Kuriero kapjesis pensante.

— Kiam ni estos sekure for de ŝi, mi iros al terminalo. Se ŝi estas en la policaj registroj, mi povos elfosi ŝin.

— Ĉu tio helpos nin?

— Mi tute ne scias, kara knabo. Mi povos nur provi. Dume ni devas kiel eble plej bone elturniĝi. Ni estas sufiĉe for de la teruroj de la erinapraĵa palaco, ankaŭ sekure for de niaj serĉantoj. Dum tiu estaĵo ricevas monon de ni, ni estas sekuraj. Provizore. Kaj vi devas agnoski, ke ŝi estas ornama.

Mi ne havis respondon al tio, kaj povis nur sidi malgaje, ĝis nia neinvitita pasaĝero revenis.

Post la tagmanĝo ni daŭrigis vojaĝi laŭflue. Lacigite pro mateno de sunbaniĝo, Lizbeta iris suben por belecodormeto. La Kuriero volis sian vicon ĉe la stirilo, do mi montris al li la regilojn kaj atentigis lin pri la buoj. Ni ne havis multon por konversacii. Sed ni multe pensis. Meze de la posttagmezo la celo de nia furioza cerbumado trotis ferdeken de sube.

— Kia koketa ŝipeto, — ŝprucis el ŝi. — La plej koketa necesejo, eta kuirejo, ĉio. Sed nur du malgrandaj litoj. Kiel do ni ĉiuj dormos?

— Taĉmente, — mi gruntis; la sono de ŝia voĉo jam agacis min.

— Vi ĉiam estis ŝercisto, Jimĉjo. Mi opinias, ke estos plej bone, se mi dormos sube. Vi kaj via amiko povas trovi ian rimedon.

— Ian rimedon, juna sinjorino, ian? Kiel iu de mia aĝo trovu ian rimedon, kiam falos la malvarmaj nebuloj noktaj? — Sian koleron La Kuriero apenaŭ regis, sed ŝia hela rideto ŝajne ne konsciis pri tio.

— Mi certas, ke vi trovos rimedon, — ŝi diris. — Nun mi deziras halti ĉe la venonta urbeto, tiu. Mi foriris tiom haste, ke mi postlasis ĉiujn miajn aferojn. Vestaĵojn kaj ŝminkaĵojn, vi scias.

— Vi ne bezonus iom da mono por aĉeti tiujn aferojn, ĉu? — mi demandis ŝerce. Ŝi ignoris mian malfortan humuron kaj kapjesis.

— Ankoraŭ unu milo sufiĉos.

— Mi iras suben, — La Kuriero diris, kaj ne reeliris, ĝis mi estis liginta la boaton, kaj ŝi estis foririnta. Li portis du bierojn, kaj mi prenis unu kaj trinkis profunde.

— Murdo ne, — li diris firme.

— Murdo ne, — mi konsentis. — Sed tio ne implicas, ke ni ne povas ĝui la penson pri ĝi. Kion ni faru?

— Ni ne simple levu la ankron kaj foriru. Ŝi alarmus la policon post dek minutoj, kaj enpoŝigus la rekompencon. Ni devas pripensi tion, kaj pensi pli rapide ol ŝi. Tio, ke ŝi venis kun ni, evidente estis impulso. Ŝi avidas monon, kaj ni devos plu doni ĝin al ŝi. Sed fine ŝi decidos, ke ŝi havas sufiĉe de la nia, kaj denuncos nin por la rekompenco. Ĉu ni havas mapon surŝipe?

Tiu potenca cerbo laboris, mi certis pri tio. Mi demandis nenion sed trovis la mapon plej rapide. Li sekvis ĝin per sia fingro.

— Ni estas ĉi tie, mi pensas, jes, jen la preciza loko. Kaj laŭfluen, ĉi tie, estas la vigla urbo Valhalo. Kiam ni alvenos tie?

Mi strabis skalen, kaj mezuris la distancon per mia dikfingro.

— Ni povos alveni tie antaŭ ĝis la mezo de la posttagmezo morgaŭ, se ni ekiros frue.

Lia vizaĝo ekridetis tiom larĝe, ke liaj okuloj ĉifiĝis duonferme.

— Bonege, tute bonege. Tio sufiĉos tre bone.

— Kio sufiĉos?

— Miaj planoj, kiujn mi provizore kaŝas, ĉar restas neellaboritaj detaloj. Kiam ŝi revenos, vi devos konsenti kun mi, kion ajn mi diros; nur tion vi devos fari. Nun, la sekvanta tagordero. Kie ni dormos ĉi-nokte?

— Sur la riverbordo, — mi diris, irante suben. — Nia amiko havas la tutan monon, kiun mi kunportis, tial mi devas preni pli el nia stoko. Poste mi iros surborden por aĉeti tendon, dormosakojn, ĉiajn ekipaĵojn por komforte tendumi.

— Bonege. Mi restos sur la posteno ĝis via reveno.

Mi aĉetis ankaŭ bifstekojn, kaj aron da elegantaj boteloj de vino. Ni bezonis grandan ŝanĝon de la MakPorka kuirado. Kiam la suno proksimiĝis al la horizonto, mi ligis la boaton al arboj sur la bordo de verda herbejo, kie ni povis starigi nian tendon. La Kuriero, lipklakinte pri la viando, anoncis ke li pretigos la vespermanĝon. Dum li faris tion, kaj Lizbeta flegis siajn ungojn, mi martelis palisetojn kaj pretigis niajn litojn. La suno estis oranĝkolora globo sur la horizonto, kiam ni ekmanĝis. Estis bonege. Neniu parolis, ĝis ni finis. Kiam la fina peceto estis manĝita, La Kuriero suspiris, levis sian glason kaj trinketis, kaj suspiris sate.

— Kvankam mi mem kuiris ĝin, mi devas diri, ke la manĝo estis triumfo.

— Ĝi ja forviŝas la guston de la erinapraĵoj el la buŝo, — mi konsentis.

— Mi ne ŝatis la vinon. Aĉa. — Nur ŝia silueto estis videbla en la mallumo. Sen la kutima glora fizika akompano, ŝia voĉo, same kiel ŝiaj vortoj, ne estis tiom ŝatinda. Tamen al la malalta baso de La Kuriero mankis malico, kiam li denove parolis:

— Lizbeta — mi rajtas nomi vin Lizbeta, ĉu ne? Dankon. Lizbeta, ni alvenos en la urbon Valhalo morgaŭ, kie mi devos iri surborden kaj voki al mia banko. Nia kaso malpleniĝas. Vi ne dezirus, ke nia mono elĉerpiĝu, ĉu?

— Ne, mi ne deziras tion.

— Mi pensis, ke ne. Sed ĉu vi dezirus, ke mi iru al la banko kaj prenu por vi centmil spesojn en malgrandvaloraj monbiletoj?

Mi aŭdis ŝin spasme spiri. Poste ŝi blinde serĉis la lumŝaltilon, kaj la lumoj super la kajuto ŝaltiĝis. Ŝi severe rigardis La Kurieron, kaj la unuan fojon ekkoleris.

— Ĉu vi provas ludi per mi, maljunulo?

— Tute ne, juna sinjorino. Mi simple pagas por nia sekureco. Vi scias kelkajn faktojn, kiuj estas, ni diru, plej bone ne priparolataj laŭte. Mi opinias, ke tiu sumo estas prudenta pago por via silentado. Ĉu ne?

Ŝi hezitis, poste ekridis.

— Jes ja. Nur montru al mi la koloron de tiuj spesoj, kaj mi pripensos eĉ permesi al vi knaboj daŭrigi vian vojaĵon sen kompatinda mi.

— Kion ajn vi deziras, mia kara, kion ajn vi deziras.

Kaj li ne plu parolis pri la temo. Ni enlitiĝis mallonge post tio, ĉar penplenan tagon spertis ni ĉiuj. Lizbeta posedis la boaton, kaj ni havis la tendon. Kiam mi revenis, post kiam mi ŝaltis la alarmilojn por certigi, ke la boato ankoraŭ restos tie matene, La Kuriero jam ronkegis. Antaŭ ol mi mem ekdormis, mi konsciis, ke, kion ajn li planis, ni havis almenaŭ ankoraŭ unu tagon da libereco, antaŭ ol Lizbeta pensos pri kontakti la policon. La logo de mono garantios ŝian silenton. Dum mi ekdormis, mi konsciis, ke La Kuriero sendube planis tion.

Ni zumis laŭ la rivero unu horon post tagiĝo, malgraŭ la plendoj de Lizbeta. Ŝi elvenis poste, kaj ŝia kolero baldaŭ malaperis pro prelego de La Kuriero pri mono. Li priskribis la renton, kiun ŝiaj investitaj spesoj povos gajni, sen elspezi iom ajn el la kapitalo; aludis papilie al la varoj, kiujn ŝi baldaŭ aĉetos; kaj ĉarmis ŝin kiel serpento kuniklon. Mi tute ne sciis, kio estis lia plano, sed mi ĝuis ĉiun momenton.

Meze de la posttagmezo mi ligis la boaton en la jaĥtostacio ĉe la kanalo, kiu duonigas Valhalon. La urbocentro estis proksima, kaj La Kuriero, kun la barbo kombita kaj la liphararo turnita, aspektis ordema kaj serioza.

— Tio ĉi ne postulos longan tempon, — li diris, kaj foriris. Lizbeta rigardis lin, jam nervoze atendanta.

— Li vere estas tiu, kiun oni nomas La Kuriero, — ŝi diris, kiam li estis foririnta.

— Mi ne scius pri tio.

— Ne provu trompi min. Mi vidis la 3Vajn filmojn, kiel iu liberigis lin. Malgrandulo kun liphararo. Devis esti vi.

— Estas multaj liphararoj en la mondo.

— Mi neniam pensis, kiam mi vidis vin en la lernejo, ke vi finos ĉi tiel.

— Mi pensis same pri vi. Mi admiris vin de malproksime.

— Same ĉiuj adoleskaj knaboj en la lernejo. Ne pensu, ke mi ne sciis tion. Ni ridis pri tio: li kiel instruisto, kaj…

Ŝi eksilentis kaj minace rigardis min, kaj mi ridetis dolĉe kaj iris suben por lavi la vespermanĝajn kaj matenmanĝajn telerojn, kiujn ŝi tiom zorge estis ignorinta. Mi ĵus finis, kiam estis saluto de la bordo.

— Hoj! Permeson enŝipiĝi!

La Kuriero staris ĉe la bordo de la doko, ridetanta kaj grandioza. Lia nova vestokompleto sendube kostis malgrandan trezoron. La teko, kiun li levis, ŝajne estis farita el ia vera bestofelo, kun akcesoraĵoj el brila oro. La okuloj de Lizbeta estis larĝaj kiel tasteleretoj. La Kuriero surŝipiĝis kaj donis al ni konspiran okulsignon.

— Plej bone ni iru suben, antaŭ ol mi montros al vi la enhavon de tiu ĉi teko. Ĝi ne estas por la okuloj de la mondo.

Lizbeta antaŭiris, kaj li tenis la tekon ĉe sia brusto, ĝis mi ŝlosis la pordon. Tiam li balais la paperojn de sur la tablo planken, metis la tekon en la mezon, kaj kun tantaliga precizeco malŝlosis kaj malfermis la tekon.

Eĉ mi estis imponita. Estis multe pli ol la centmil. Lizbeta fiksrigardis ĝin, poste etendis la manon kaj eltiris faskon de milspesaj monbiletoj.

— Aŭtentikaj? Ĉu ili estas aŭtentikaj? — ŝi demandis.

— Garantiitaj, rekte el la monfarejo. Mi mem certigis pri tio. — Dum ŝi atentis la monon, li turnis sin al mi. — Nu, Jim, ĉu ĝenus vin fari al mi komplezon? Ĉu vi trovus ian ŝnuron — mi certas, ke vi scios, kion vi bezonos. Mi deziras ankaŭ plenan silenton, dum vi ligos tiun ĉi knabinon, por ke ŝi ne povu movi sin.

Mi estis atendanta ion; ŝi ne. Ŝia buŝo ĵus ekmalfermiĝis por kriegi, kiam mi ekkaptis tiun plej karan kolon kaj premis forte ĝuste sub la oreloj. 

Ĉapitro 17

Kun sovaĝa entuziasmo mi disŝiris unu el la littukoj en bendojn kaj ligis tiujn delikatajn pojnojn kaj sveltajn maleolojn. Mi ĵus komencis meti glubendon sur ŝian buŝon, kiam ŝi rekonsciiĝis kaj klopodis krii. La krio elvenis kiel mutigita ĝemeto.

— Ĉu ŝi povas sufiĉe spiri tiel? — demandis La Kuriero.

— Perfekte. Vidu la furiozan rigardon en ŝiaj okuloj kaj la kolerajn leviĝojn de tiu belega brusto. Ŝi spiras tra la naztruoj tute bone. Kaj nun, ĉu vi diros al mi, precize kio okazas?

— Sur la ferdekon, mi petas.

Li atendis, ĝis la pordo fermiĝis malantaŭ ni, antaŭ ol ekparoli, kunfrotante la manojn pro ĝojo.

— Finiĝis niaj zorgoj, mia knabo. Tion mi sciis tuj vidinte la mapon. Du faktoj pri ĉi tiu bela urbo certigas min pri tio. Unu estis la banko, filio de Galaksia Fidobanko, ĉe kiu mi havas konton, iom grandan, kiel vi povis konstati. La dua interesa fakto estas, ke ĉi tie estas kosmohaveno.

Mi cerbumis pri tio dum kelkaj sekundoj, dum mia malvigla menso malrapide kunkalkulis du kaj du. Tiam mia makzelo tiom gape falis, ke mi apenaŭ povis paroli.

— Ĉu vi volas diri, ke… ke ni iros… ekstermonden?

Li kapjesis kaj ridetis larĝe.

— Precize. Ĉi tiu eta mondo iĝis, ni diru, iom tro varma por ni. Estos eĉ pli varme, kiam nia amikino liberiĝos. Sed tiam ni estos forskuintaj la polvon de Paradizeto de niaj botoj, kaj ni estos lumjarojn malproksimaj. Vi ja diris al mi, ke vi volas vojaĝi, ĉu ne?

— Jes ja, kompreneble, sed ĉu ne estas kontroloj, inspektoj, polico kaj tiaj aferoj?

— Estas ja. Sed doganoj kaj migradaj kontroloj estas ĉirkaŭireblaj, se oni scias kiel. Mi scias kiel. Kaj mi ja kontrolis, kiaj ŝipoj ĉeestas, antaŭ ol fari ĉi tiun drastan paŝon. Mi bedaŭras, ke mi ne havis okazon por vin averti, sed mi estis certa, ke viaj grandiozaj refleksoj facile solvos la aferon. Kiam mi foriris de ĉi tie, mi ne sciis, ke hodiaŭ estos la tago por realigi la planon. Mi intencis preni la monon nur por trompi la knabinon, dum mi observis la kosmotrafikon. Sed la sorto ridetas al ni. Kargoŝipo el Kruptio ĉeestas por sin ŝarĝi kaj forveturos en la nokto. Ĉu tio ne estas bonega?

— Mi certas, ke jes. Sed mi estus multe pli certa, se mi scius kial.

— Jim, vian edukadon oni multe neglektis. Mi pensis, ke ĉiu lernejano scias, kiom la kruptianoj estas korupteblaj. Ili malesperigas la kontrolistojn de La Ligo. Neplibonigeblaj. La devizo de Kruptio estas, ke la reguloj ĉiam ŝanceliĝas, kio signifas, proksimume, ke ne ekzistas reguloj fiksaj. Tio estas, ekzistas leĝoj pri ĉio, sed subaĉeto povas tordi iun ajn leĝon. Ili ne estas ĝuste mondo da krimuloj, sed pli ĝuste planedo da torduloj.

— Tio sonas bele, — mi konsentis. — Kion do vi aranĝis?

— Ankoraŭ nenion. Sed mi certegas, ke okazoj prezentiĝos ĉe la kosmohaveno.

— Jes, certe. — Mi sentis nenian entuziasmon. La plano havis ĉiujn markojn de improvizaĵo kaj blinda fido. Sed mi ne havis alian elekton. — Kio pri la knabino?

— Ni lasos mesaĝon por la polico per elektronika poŝto, liverendan post nia forveturo, informante ilin pri la loko, kie eblas trovi ŝin.

— Tiu loko ne povas esti ĉi tie; tro publika. Iom alvale estas aŭtomata boatejo. Mi povus ligi la ŝipon tie, en unu el la eksteraj ligejoj.

— Jen ideala solvo. Se vi donos al mi direktivon, kiel trovi ĝin, mi hastos al la kosmohaveno por ĉion aranĝi. Ĉu ni renkontiĝu tie je 23:00?

— Konsentite.

Mi rigardis, kiel lia impona figuro foriris en la kreskanta mallumo; post tiam mi startigis la motoron kaj faris malrapidan turnon en la kanalo. Estis mallume, kiam mi atingis la boatejon. Sed ĝi estis hele lumigita, kaj la ŝanelo estis bone markita.

La plej multaj boatoj estis ligitaj proksime al la bordo, kio konvenis por mi. Mi prenis la plej eksteran ligejon, tute for de la aliaj, poste iris suben, ŝaltis la lumojn, kaj frontis la venenan rigardon el tiuj belegaj okuloj. Mi ŝlosis la kajutpordon malantaŭ mi, kaj mi sidiĝis sur la liteto fronte al Lizbeta.

— Mi volas paroli kun vi. Se mi forigos la glubendon, ĉu vi promesas, ke vi ne krios? Ni estas tute foraj de la urbo, kaj ĉi tie estas neniu por aŭdi vin ĉiuokaze. Ĉu konsentite?

La malamo restis, dum ŝi malvolonte kapjesis. Mi fortiris la bendon — kaj apenaŭ ekfortiris miajn fingrojn, kiam la perfektaj dentoj ekmordis al mia mano.

— Mi povus mortigi vin, murdi vin, buĉi vin…

— Sufiĉas, — mi diris. — Estas mi, kiu povus fari ĉiujn tiujn aferojn, ne vi. Do fermu la faŭkon.

Ŝi fermis. Eble pro la ekkonscio, kia estis ŝia situacio, en ŝiaj okuloj nun estis pli da timo ol da kolero. Mi ne volis teruri senhelpan knabinon, sed la parolado pri murdo estis ja ŝia ideo. Ŝi pretis aŭskulti.

— Vi ne povas esti komforta. Do kuŝu kviete, dum mi malligas vin.

Ŝi atendis, ĝis ŝiaj pojnoj estis liberaj, kaj tiam ekskrapis per la ungoj al mia vizaĵo, dum mi malligis ŝiajn maleolojn. Mi atendis tion, do ŝi finis denove sternita sur la lito, senspirigite per bato.

— Kondutu racie, — mi diris al ŝi. — Vi povas denove esti ligita kun ŝtopita buŝo same facile. Kaj bonvolu ne forgesi, ke vi mem alportis al vi ĉi tion.

— Vi estas krimulo, ŝtelisto. Atendu, ĝis la polico kaptos vin…

— Kaj vi estas ĉantaĝulo. Ĉu sufiĉas nun la stultaĵoj kaj insultoj? Jen kio okazos. Ni lasos vin en ĉi tiu boato, kaj, kiam ni estos jam for, la polico informiĝos, kie trovi vin. Mi estas certa, ke vi rakontos al ili belan historion. De ĉi tie estas ekspresaj liniotrajnoj, kaj ankaŭ aŭtovojoj. Vi neniam revidos nin. Ankaŭ ili ne. Iom da misdirektado neniam malhelpis.

— Mi soifas.

— Mi alportos al vi ion.

Kompreneble ŝi ekkuris al la pordo, kiam mi turnis al ŝi la dorson, kaj reatencis miajn okulojn, kiam mi fortiris ŝin. Mi povis kompreni ŝiajn sentojn. Mi nur volis, ke ŝi ne estu tia.

La tempo forpasis tre malrapide post tio. Ŝi havis nenion por diri, kion mi volis aŭdi, kaj kompreneble tio validis ankaŭ inverse. Horoj pasis tiel, ĝis la boato ekbalanciĝis, kiam iu paŝis sur ĝin. Mi ĵetis min al la liteto, sed ŝi eligis unu bonan krion, antaŭ ol mi povis silentigi ŝin. La pordoklinko klaketis kaj turniĝis.

— Kiu? — mi vokis, kaŭranta kaj batalpreta.

— Ne fremdulo, tion mi certigas, — diris la konata voĉo. Mi malŝlosis kaj malfermis la pordon kun sento de granda malpeziĝo.

— Ĉu ŝi povas aŭdi min? — li demandis, rigardante la silentan figuron sur la lito.

— Eble. Mi ligu ŝin denove, kaj ni iru sur la ferdekon.

Li iris antaŭ mi, kaj dum mi fermis la pordon, subita ekbrilo lumigis la noktan ĉielon kaj grimpis en brulanta arko al la zenito.

— Bona aŭguro, — diris La Kuriero. — Jen interstelulo. Ĉio estas aranĝita. Kaj tempo esenca, do mi proponas, ke ni ekprenu niajn aĵojn kaj foriru tuj.

— Transporto?

— Luita teraŭto.

— Ĉu spurebla?

— Mi esperas, ke jes. La luredono estas ĉe la liniotrajna stacio. Mi aĉetis biletojn por ni ambaŭ, kion vi ĝojos aŭdi.

— Mi menciis liniotrajnojn al nia amikino en la kajuto.

— Du grandaj mensoj, kiuj funkcias kiel unu. Mi pensas, ke mi sukcesos faligi la biletojn, kie ŝi povos ilin vidi, dum ni pakos.

Ni eniris kaj eliris rapide, kaj mi tre ĝuis la manieron, en kiu la nemisrekoneblaj bluaj liniotrajnaj biletoj falis sur la littukojn dum momento. Falis el lia poŝo, dum ambaŭ manoj estis aliloke okupitaj. Majstre! Dum mi fermis la pordon, mi ne povis rezisti la tenton blovi kison al Lizbeta. Mi ricevis minacan rigardon kaj mutigitan grunton kiel respondon, kiun mi certe meritis. Ŝi ankoraŭ havis kelkajn milojn de nia mono, do ŝi ne plendu.

Post redono de la teraŭto ni veturis ŝvebtrajne ĝis la liniotrajna stacio. Ni atendis, ĝis ni estis solaj kaj neobservataj antaŭ ol daŭrigi nian vojon ĝis la kosmohaveno. Ĝis tiu momento ĉio estis hasto kaj plano, kaj pri la realeco de tio, kion mi faris, mi konsciiĝis nur tiam, kiam mi ekvidis aperanta antaŭ mi la vastan lumigitan flankon de interstelulo.

Mi iros ekstermonden! Unu afero estas rigardi la kosmo-operojn; sed tute alia afero estas ekveturi en la kosmon. Mi sentis la harojn hirtiĝi sur mia brako kaj moviĝi sur mia nuko. Ĉi tiu nova vivo estos bona!

— En la trinkejon! — ordonis La Kuriero. — Nia homo jam estas tie.

Maldika viro en ŝmirmakulitaj kosmulaj vestaĵoj estis tuj ekironta, sed li refalis en la sidejon, kiam li vidis La Kurieron.

Per kolera voĉo li diris ion en lingvo, kiun mi ne komprenis, sed La Kuriero ŝajne komprenis, ĉar li respondis samlingve, samtempe skuante dikan faskon da bankbiletoj, kiuj havis supermezure trankviligan efikon al la alia. La mono transdoniĝis, kaj post iom da konversacio dua fasko da biletoj iris la saman vojon kiel la unua. Kun satigita avido la kosmulo montris la vojon ĝis havena kamioneto, kaj ni grimpis en la malantaŭon. La pordo ĵetfermiĝis, kaj en la mallumo ni forrapidis.

Kia aventuro! Nevidataj veturiloj preterveturis; poste aŭdiĝis stranga martelado, kiu venis kaj foriris, sekvate de laŭta siblado kvazaŭ de giganta serpento. Ni haltis mallonge post tio, kaj nia gvidanto ĉirkaŭvenis kaj malfermis la malantaŭan pordon. Mi elpaŝis unue kaj trovis min ĉe la bazo de deklivo, kiu kondukis al io, kio povis esti nur la batita kareno de interstela kosmoŝipo.

Apud la deklivo staris armita gardisto, kiu fiksrigardis min.

Ĉio estis finita. La aventuro finiĝis jam antaŭ la komenco. Kion mi faru? Forkuri? Ne. Mi ne povis forlasi La Kurieron. Li flankenpuŝetis min, dum mi ankoraŭ kuris en rondoj en mia kapo, kaj promenis senzorge ĝis la gardisto.

Kaj donis al li faskon da biletoj.

La gardisto estis ankoraŭ nombranta ilin, kiam ni hastis supren post nia subaĉetita kosmulo, baraktante por resti proksimaj kun nia tuta pakaĵaro.

La kosmulo malfermis la pordon de iu kupeo kaj ordonis ion en sia lingvo. Ni trapuŝis nin en la mallumon, dum la pordo fermiĝis kaj ŝlosiĝis malantaŭ ni.

— Sekura haveno! — La Kuriero suspiris pro senpeziĝo, dum li palpumis ĉe la muro, ĝis li trovis la ŝaltilon, kaj eklumiĝis. Ni estis en malvasta kajuteto. Estis du mallarĝaj litetoj kaj eĉ pli mallarĝa lavejo transe. Sufiĉe mallukse.

— Hejme plej ĉarme, — diris La Kuriero, ridetante bonvole, dum li ĉirkaŭrigardis. — Ni devos resti ĉi tie almenaŭ du tagojn. Do ni bone aranĝu niajn aferojn nevideblaj. Se ne, la kapitano minacos reveturi, kaj la subaĉeto plikostiĝos. Mi estas certa, ke ni travivos.

— Mi ne estas certa, ke mi komprenas ĉion. Ĉu vi ne jam pagis la subaĉeton?

— Nur la unuajn partojn. Subaĉetojn oni neniam dividas; jen via unua leciono en la delikata arto. La kosmulo ricevis pagon por ŝtele surŝipigi nin, kaj li aranĝis, ke amika gardisto deĵoros por preni sian parton. Tiuj aranĝoj apartenas al la pasinteco. Nia ĉeesto en la ŝipo ne estas konata al la oficiroj, kaj speciale al la kapitano, kiu bezonos treege grandan pagon. Vi vidos.

— Mi nepre volas vidi. Subaĉetado sendube estas malfacila scienco.

— Certe.

— Estas bone, ke vi parolas ilian lingvon, por ke vi povu negoci.

Liaj brovoj suprensaltis ĉe tio, kaj li klinis sin proksimen.

— Vi ne komprenis nin, ĉu? — li demandis.

— Mi ne lernis fremdajn lingvojn en la lernejo.

— Fremdajn! — Li aspektis ŝokite. — De kia subevoluinta parto de tiu erinapro-bredanta planedo vi devas esti. Tio ne estis fremda lingvo, mia kara. Tio estis Esperanto, la galaksia lingvo, la simpla dua lingvo, kiun ĉiu lernas frue kaj parolas kvazaŭ indiĝeno. Vian edukadon oni neglektis, sed tion oni facile riparos. Antaŭ nia venonta alplanediĝo ankaŭ vi parolos ĝin. Por komenci, ĉiuj verboj en la prezenco finiĝas per as. La simpleco mem…

Li haltis, kiam iu provis la klinkon de la kajuta pordo. Liaj fingroj ektuŝis liajn lipojn, dum li montris al la apuda lavejo. Mi ĵetis min tien kaj ŝaltis la lumon tie, dum li malŝaltis tiun de la kajuto mem. Li hastegis al mi kaj enŝtopis sin apud mi, dum mi frapete malŝaltis la lumon. Li singarde fermis la pordon, dum la koridora pordo malfermiĝis.

Paŝoj batis obtuze trans la kajuton, kaj venis sono de spira fajfado. Rutina ekzameno. Nenio videbla. Li foriros post momento…

Tiam la laveja pordo malfermiĝis, kaj eklumiĝis. La orpasamenta oficiro rigardis La Kurieron ŝtopitan en la etan duŝejon, kaj min, kiu kaŭris sur la truseĝo, dum li ridetis per speciale malpura rideto.

— Mi pensis, ke estas tro da agado subferdeke. Kaŝvojaĝantoj. — Eta pafilo aperis en lia mano. — El! Vi du iras surteren, kaj mi vokas la lokan policon. 

Ĉapitro 18

Mi kliniĝis antaŭen, translokante mian pezon al miaj kruroj, kaj streĉis la muskolojn, por ataki la viron, tuj kiam La Kuriero deturnos lian atenton. Mi vere ne volis kontraŭi tiun pafilon per miaj nudaj manoj, sed eĉ malpli mi volis reiri al la malliberejo. La Kuriero certe konsciis pri tio, ĉar li etendis la manon por reteni min.

— Ni ne trorapidu, Jim. Trankviliĝu, dum mi parolas kun tiu afabla oficiro.

Malrapide li movis la manojn al sia poŝo, dum la pafilo sekvis ĉiun lian movon. Liaj fingroj eniĝis profunde — kaj elvenis kun maldika fasko de banknotoj.

— Tio ĉi estas antaŭpago por malgranda favoro, — li diris, transdonante la banknotojn al la oficiro, kiu prenis ilin ambaŭmane. Ne estis malfacile nun, ĉar la pafilo estis malaperinta same rapide kiel ĝi aperis antaŭe. Li nombris la monon, dum La Kuriero plu parolis:

— La favoro, kiun ni humile petas, estas, ke vi ne trovu nin dum du tagoj. Vi ricevos saman sumon morgaŭ, kaj denove la sekvan tagon, kiam vi trovos nin kaj kondukos nin al la kapitano.

La mono malaperis, kaj la pafilo reaperis — kvankam mi ne rimarkis movon de lia mano. Li estis sufiĉe lerta por prezenti sin sur scenejo.

— Mi opinias, ke ne, — li diris. — Mi opinias, ke mi prenos la tutan monon, kiun vi kunhavas, kaj kondukos vin tuj al la kapitano.

— Ne tre saĝe, — La Kuriero respondis severe. — Mi diros al la kapitano, precize kiom vi enpoŝigis. Li forprenos ĝin de vi, kaj vi havos nenion. Mi diros al li ankaŭ, kiujn ŝipanojn mi subaĉetis; ili perdos sian monon, kaj vi ne estos populara oficiro ĉi tie. Ĉu vi ŝatus tion?

— Viaj vortoj enhavas iom da vero, — li respondis penseme, frotante sian mentonon, denove kun malplenaj manoj. — Eble se la pagoj estus pli grandaj…

— Dek centonoj, ne pli, — diris La Kuriero, kaj la pago efektiviĝis. — Ĝis morgaŭ. Bonvolu reŝlosi la pordon.

— Certe. Mi deziras al vi agrablan vojaĝon.

Li foriris, kaj mi elvenis el la necesejo kaj skuis la manon de La Kuriero.

— Mi gratulas vin, sinjoro! Majstra prezento de scienco, pri kies ekzisto mi apenaŭ sciis.

— Dankon, mia knabo. Sed estas utile koni la bazajn regulojn. Li neniam intencis elĵeti nin el la ŝipo. Tio estis nur lia propono. Mi malakceptis, li kontraŭproponis, mi konsentis kaj efektivigis la negocon. Li sciis, ke li ne povis postuli pli, ĉar mi bezonos grandan sumon por la kapitano. Neelparolite, sed tamen konsentite, estas, ke mi silentos pri la subaĉeto. Ĉio laŭ la reguloj…

Laŭta hurlilo en la koridoro interrompis lin, kaj ruĝa palpebruma lampo eklumis super la pordo.

— Ĉu io malbonas? — mi kriis.

— Io tre bonas. Ni estas pretaj deteriĝi. Mi proponas, ke ni ekkuŝu sur tiuj litetoj, ĉar kelkaj el tiuj malnovaj ŝipaĉoj ege akceliĝas dum la ekflugo. Post kelkaj minutoj ni fine forlasos Paradizeton. Prefere por ĉiam. Tiu malliberejo, simple terura, kaj la manĝaĵoj…

Fortiĝanta muĝado superbruis liajn vortojn, kaj la liteto ektremis. Poste la ekfluga akcelo pezigis mian bruston. Ĝuste kiel en la filmoj — sed multe pli ekscite en la realo. Finfine, en la kosmo! Kiaj ĝojoj atendis nin!

Sed ili atendis nin longe. La matraco estis maldika kaj la premo dolorigis mian dorson. Krome, ni ŝanĝis al nulpezo kaj reen plurfoje, antaŭ ol ili sukcesis funkciigi la artefaritan graviton. Aŭ preskaŭ sukcesis. Kelkfoje ĝi iom singultis, same kiel mia stomako. Tio okazis sufiĉe ofte dum la sekvaj tagoj, ke mi ne sentis la mankon de la manĝoj, kiujn mi kutime manĝus. Almenaŭ ni havis tiom da rusta malfreŝa akvo, kiom ni bezonis. La oficiro restis ŝmirita, kaj mi restis en mia liteto plejparte kaj koncentriĝis pri miaj Esperanto-lecionoj por forgesi miajn suferojn. Post du tagoj la gravito fine normaliĝis, kaj mia apetito revenis. Mi atendis nian liberigon, pli da subaĉetado — kaj kelkajn manĝaĵojn.

— Kaŝveturantoj! — diris la oficiro, kiam li malfermis la pordon, metis la manon sur la bruston kaj ŝanceliĝetis, ĉar ŝipanino akompanis lin. — Terure, nekredeble! Ekstaru, ambaŭ, kaj venu kun mi! Kapitano Gart interesiĝos pri tio!

Estis tre konvinka surscenigo, fuŝita nur per la mano, kiun li etendis monpostulante, tuj kiam la ŝipanino forturniĝis. Ŝi aspektis enuigite kaj sciis verŝajne pri la negoco. Ni marŝis laŭ la koridoro kaj supreniris tri metalajn ŝtuparojn al la ponto. Almenaŭ la kapitano estis ŝokita, kiam li vidis nin. Verŝajne li estis la sola en la ŝipo, kiu ne sciis pri nia ĉeesto.

— Diable — de kie venas tiuj?

— De unu el la malplenaj kajutoj en ferdeko C.

— Vi devus esti kontrolinta tiujn kajutojn.

— Mi faris tion, kapitano; tio estas en la loglibro. Unu horon antaŭ nia ekflugo. Poste mi estis sur la ponto kun vi. Ili certe enŝipiĝis poste.

— Kiun vi subaĉetis? — Kapitano Gart diris, turniĝante al ni. Li estis griziĝinta maljuna kosmulo, kiu rigardis malbonfareme.

— Neniun, kapitano, — La Kuriero diris per sincera voĉo. — Mi tre bone konas tiujn malnovajn kargoŝipojn de la Reptil-klaso. Tuj antaŭ la ekflugo la gardisto ĉe la enirejo eniris la ŝipon. Ni eniris malantaŭ li, nevidate, kaj kaŝis nin en la kajuto. Jen ĉio.

— Mi ne kredas eĉ unu vorton. Diru al mi, kiun vi subaĉetis, aŭ mi ĵetos vin en la malliberejon!

— Kara kapitano, viaj honestaj ŝipanoj neniam akceptus subaĉetojn! — Li ignoris la nekredan snufon. — Mi havas pruvon. Mia tuta ne malkonsiderinda posedaĵo estas kompleta kaj en mia poŝo.

— For! — la kapitano tuj ordonis al ĉiuj ŝipanoj en la estrejo. — Ĉiuj. Mi transprenos ĉi tiun deĵorperiodon. Mi volas pridemandi tiujn du pli detale.

La oficiro kaj la ŝipanoj eliris piedtrene kun senesprimaj vizaĝoj sub lia fiksa rigardo. Kiam ili estis for, la kapitano ŝlosis la pordon kaj turniĝis rapide.

— Donu ĝin al mi, — li ordonis. La Kuriero donis al li sufiĉe grandan sumon. La kapitano nombris ĝin kaj kapneis. — Ne sufiĉas.

— Kompreneble, — La Kuriero konsentis. — Tio estas la komenca pago. La reston post alteriĝo sur iu agrabla planedo kun malseveraj doganistoj.

— Vi postulas multon. Mi ne deziras riski malfacilaĵojn kun planedaj aŭtoritatoj kontrabandante enmigrantojn sen permeso. Estas multe pli facile tuj forpreni la tutan monon kaj malaperigi vin.

La Kuriero tute ne estis imponita per tiu movo. Li frapetis sian poŝon kaj kapneis.

— Ne eblas. La fina pago okazos per tiu registrita ĉeko por ducentmil spesoj de la Galaksia Banko de Kredito kaj Interŝanĝo. Ĝi ne valoros, ĝis mi subskribos duan fojon. Vi povas torturi min, sed mi neniam subskribos! Ĝis ni staros sur firma tero.

La kapitano signifoplene levis la ŝultrojn kaj turniĝis al la stiriloj, ŝanĝetante ion antaŭ ol returniĝi.

— Alia afero estas la kosto de via manĝaĵo, — li diris trankvile. — Bonfaroj ne pagas miajn brulaĵfakturojn.

— Tute prave. Ni akordiĝu pri prezo.

Tio ŝajnis esti ĉio — sed La Kuriero flustris averton, kiam ni reiris laŭ la koridoro.

— Oni sendube sekrete priaŭskultas la kajuton kaj traserĉis niajn pakaĵojn. Mi havas nian tutan monon kun mi. Restu proksime al mi por eviti incidentojn. Tiu oficiro ekzemple povus esti bona profesia poŝoŝtelisto. Do — kion vi pensas pri iom da manĝaĵo? Paginte ni povas fini nian devigan fastadon per bela festmanĝo.

Mia stomako laŭte grumblis konsenton al tiu propono, kaj ni ekiris al la manĝejo. Pro la manko de pasaĝeroj la grasa, nerazita kuiristo servis nur simplajn kruptiajn manĝaĵojn. Bone por la kruptianoj, sed ni devis iom alkutimiĝi. Ĉu vi iam provis fermteni vian nazon kaj samtempe manĝi? Mi ne demandis al la kuiristo, kion ni manĝas — mi timis, ke mi ricevus respondon. La Kuriero profunde suspiris kaj komencis pene engluti sian porcion da kaĉaĉo.

— La afero, kiun mi forgesis pri Kruptio, — li diris malbonhumore, — estas la manĝaĵo. Certe kulpas elektema memoro. Kiu ŝatus iam memori festmanĝon tian?

Mi ne respondis, ĉar mi englutegis mian tason da varma akvo por forigi la guston el mia buŝo.

— Almenaŭ la akvo ĉi tie ne estas tiom abomeninda kiom la aĵo el la krano en nia kajuto, — mi diris. La Kuriero suspiris denove.

— Tio, kion vi trinkas, estas kafo.

Ne estis plezurkrozo. Ni ambaŭ perdis pezon, ĉar ofte estis pli bone eviti manĝon. Mi daŭrigis mian studadon, lernante la detalojn de defraŭdo, de falsado de fakturoj, de duobla kaj triobla librotenado — kaj ĉion en Esperanto, ĝis mi estis flua kiel denaskulo en tiu bela lingvo.

Dum nia unua alplanediĝo, ni restis en la ŝipo, ĉar soldatoj kaj doganistoj svarmis kiel muŝoj ĉirkaŭ la ŝipo.

— Ne ĉi tie, — la kapitano diris, rigardante kun ni la surekranan bildon de la surfaco. — Tre riĉa planedo, sed ili ne ŝatas fremdulojn. La sekva planedo en ĉi tiu sistemo estos laŭ via plaĉo: terkulturo, malgranda loĝantaro, ili bezonas enmigrantojn, do eĉ ne ekzistas doganoficejo.

— La nomo? — La Kuriero demandis.

— Amfisbionia.

— Mi neniam aŭdis pri ĝi.

— Ĉu vi aŭdus? El tridekmil loĝataj planedoj?

— Ĝuste. Tamen…

La Kuriero ŝajnis maltrankvila, kaj mi ne povis kompreni la kialon. Se tiu planedo ne plaĉus al ni, ni povus akiri sufiĉajn rimedojn por pluvojaĝi. Sed iu instinkto nervozigis lin. Finfine li subaĉetis la trezoriston por uzi la ŝipkomputilon. Kiam ni enforkis nian verspermanĝon, li rakontis al mi pri tio:

— Io malbonodoras pri tio — pli malbone ol ĉi tiu manĝaĵo. — Tio estis terura penso. — Mi ne povas trovi ian mencion pri planedo nomita Amfisbionia en la galaksia gvidlibro. Kaj la gvidlibro estas ĝisdatigata ĉiun fojon, kiam ni alplanediĝas kaj ligiĝas al planeda komunika reto. Krome, nia sekva celo estas kaŝita. Nur la kapitano havas la kodon por aliri ĝin.

— Kion ni povas fari?

— Nenion — ĝis post kiam ni alteriĝos. Tiam ni eltrovos liajn intencojn.

— Ĉu vi ne povas subaĉeti oficiron?

— Mi jam faris. Tiel mi eltrovis, ke nur la kapitano scias, kien ni veturas. Kompreneble li ne diris al mi tion, ĝis mi pagis. Fripona artifiko. Mi farus same.

Mi klopodis pligajigi lin, sed sensukcese. Verŝajne la manĝaĵo misefikis al lia humoro. Estus bone alveni sur tiu planedo, kia ajn ĝi estas. Bona ŝtelisto certe povas vivteni sin en ia ajn socio. Kaj unu afero estis certa: La manĝaĵo devos esti pli bona ol la aĉaĵo, kiun ni nun heziteme manĝis.

Ni restis en niaj litetoj, ĝis la ŝipo alteriĝis, kaj la verda lumo ekbrilis. Niaj malmultaj posedaĵoj jam estis pakitaj, kaj ni portis ilin al la aerkluzo. La kapitano funkciigis ĝin mem. Li grumblis, dum la aŭtomata aeranalizilo plenumis siajn testojn; la ena pordo ne malfermiĝos, ĝis ili finiĝos kaj ĝi estos kontenta pri la rezultoj. Fine ĝi pepis kaj vidigis mesaĝon, kaj li transprenis la regon. La peza pordego malrapide malfermiĝis, enlasante iom da varma kaj fortodora aero. Ni enspiris kun aprezo.

— Jen skribilo, — diris kapitano Gart. La Kuriero nur ridetis.

La kapitano iris antaŭe, kaj ni sekvis kun niaj pakaĵoj. Estis nokto, steloj brilis supre, nevideblaj estaĵoj kriis el la mallumo de proksima arbaro. La sola lumo venis de la aerkluzo.

— Ĉi tie sufiĉas, — la kapitano diris, starante sur la fino de la ŝarĝdeklivo. La Kuriero kapneis montrante al la metala surfaco.

— Ni ankoraŭ estas sur la ŝipo. Sur la teron, mi petas.

Ili akordiĝis pri neŭtrala loko proksima al la ŝarĝdeklivo — sed sufiĉe malproksima de la ŝipo por malebligi ian provon reenŝipigi nin. La Kuriero elprenis la ĉekon, fine akceptis la skribilon, kaj zorge subskribis. La kapitano — ĉiam suspektema — komparis la subskribon kun la supra kaj fine kapjesis. Li rapide supreniris, kiam ni levis niajn pakaĵojn — kaj li turniĝis kaj elkriis.

— Nun ili apartenas al vi!

Kiam la ŝarĝdeklivo leviĝis, ekster nia atingo, fortaj lumoj ekbrilis el la mallumo, fiksante nin kiel tineojn. Armitaj viroj alkuris, kiam ni turniĝadis, kaptite, perdite.

— Mi sciis, ke io ne estis en ordo, — diris La Kuriero. Li faligis siajn pakaĵojn kaj stoike rigardis la alkuregantajn virojn. 

Ĉapitro 19

Moŝte pompa ulo en ruĝa uniformo paŝis el la malhelo kaj staris antaŭ ni tordante grandan kaj elegantan liphararon. Kiel en historia filmo, li efektive havis spadon, kiun li firme tenis per la tenilo.

— Mi prenos ĉion, kion vi du havas. Ĉion. Rapidu!

Du uniformuloj alkuris por certigi, ke ni faru kiel ordonite. Ili havis strangaspektajn pafilojn kun grandaj tuboj kaj lignaj kolboj. Malantaŭ ni, mi aŭdis grincadon, kiam la ŝarĝdeklivo remalsupreniĝis kun la kapitano Gart staranta sur ĝia fino. Mi klinis min por preni la pakaĵojn, kaj pluturnis min, plonĝante al la kapitano, kaptante lin.

Laŭtis eksplodo, kaj io zumis preter mia kapo kaj resonis kontraŭ la ŝipkareno.

La kapitano sakris kaj svingis pugnon al mi. Ne povus esti pli bone. Mi antaŭeniris al la bato, kaptis lian brakon, kaj tordis ĝin al lia dorso. Li kriis pro doloro: plaĉa bruo.

— Lasu lin, — voĉo diris, kaj mi rigardis super la tremanta ŝultro de la kapitano por vidi La Kurieron sternitan sur la tero, kun piedo de la oficiro sur lia brusto. Kaj la spado ne estis nur ornama, ĉar ĝia pinto nun puŝis kontraŭ la gorĝo de La Kuriero.

Ja estis unu el tiaj tagoj. Mi premetis la kolon de la kapitano per mia libera mano, antaŭ ol mi ellasis lin. Li glitis suben, kaj lia senkonscia kapo plaĉe frapis la ŝarĝdeklivon. Mi ekpaŝis for, kaj La Kuriero ekstaris ŝanceliĝe, senpolvigante sin, dum li turnis sin al nia kaptinto.

— Pardonu min, moŝta sinjoro, sed ĉu mi rajtas humile demandi la nomon de ĉi tiu planedo, kie ni staras?

— Spukavatem, — estis la raspa respondo.

— Mi dankas. Se vi permesas, mi iros kaj helpos nian amikon la kapitanon Gart restariĝi, ĉar mi deziras pardonpeti pro la impulsa konduto de mia juna amiko.

Neniu haltigis lin, dum li turnis sin al la kapitano, kiu ĵus rekonsciiĝis. Kaj tuj remalkonsciiĝis pro la piedbato, per kiu La Kuriero trafis lian tempion.

— Mi normale ne estas venĝema homo, — li diris forturniĝante kaj elprenante sian monujon. Li donis ĝin al la oficiro kaj pludiris: — Tamen nur tiun fojon, mi deziris esprimi miajn sentojn antaŭ ol reiĝi la normala pacema mi. Vi komprenas, ĉu ne, kial mi faris tion?

— Mi farus la samon, — la oficiro diris, kalkulante la monon. — Tamen nun la ludoj estas finitaj. Neniam plu alparolu min, aŭ vi mortos.

Li foriris, kaj alia viro aperis el la malhelo kun du nigraj metalaj ringoj en la manoj. La Kuriero staris, sensente kaj senreziste, dum la viro klinis sin kaj ŝlosis unu el ili ĉirkaŭ lia maleolo. Mi ne sciis, kio ĝi estis, sed ĝi ne plaĉis al mi. Mian oni ne ŝlosu tiel facile.

Tamen ja, oni faris. La faŭko de pafilo puŝis en mian dorson, kaj mi ne kontraŭis, dum la objekto klakis ŝlosita en sia loko. La aĵo-ŝlosinto ekstaris kaj rigardis al mi en la vizaĝon, starante tiom proksime, ke lia kloaka spiro envolvis min. Kaj li estis ankaŭ malbela, kun faldita cikatro, kiu ne plibeligis lian vizaĝon. Li puŝis akran fingron en mian bruston, dum li parolis:

— Mi estas Tars Tukas, servanto de nia sinjoro, la potenca ĉifalo Dökkid. Sed vi neniam alparolu min per mia nomo; vi ĉiam diru “Mastro”.

Mi ekdiris ion alian, ion, kio certe estis plibonigo kompare kun “mastro”, kiam li puŝis butonon sur metala skatolo pendanta de lia zono.

Tuj mi estis sur la tero, penante forpuŝi ruĝan dolornebulon el miaj okuloj. La unua afero, kiun mi ekvidis, estis La Kuriero sur la tero antaŭ mi, ĝemanta pro doloro. Mi helpis lin restariĝi; Tars Tukas vere ne bezonis fari tion, ne al homo de lia aĝo. Li firidetis oblikvan, cikatran rideton, kiam mi turnis min.

— Kiu mi estas? — li demandis. Mi kontraŭstaris ĉiujn tentojn, pro La Kuriero, ne pro mia propra sorto.

— Mastro.

— Ne forgesu, kaj ne provu forkuri. Nervaj ripetiloj troviĝas tra la tuta lando. Se mi lasas ĉi tion tro longe ŝaltita, ĉiuj nervoj viaj ĉesos funkcii. Por ĉiam. Ĉu komprenite?

— Komprenite, Mastro.

— Transdonu ĉion, kion vi havas.

Mi obeis. Monon, paperojn, monerojn, ŝlosilojn, horloĝon, ĉion. Li manserĉis min krude kaj aspektis kontenta, por la momento.

— Ni iru.

Kun tropika rapideco la suno jam leviĝis, kaj la lampojn oni malŝaltis. Ni ne rigardis malantaŭen sekvante nian novan mastron. La Kuriero marŝis malfacile, kaj mi devis helpi lin. Tars Tukas direktis nin al duonrompita ligna ĉaro, kiu staris proksime. Oni mansignis, ke ni grimpu en ĝian malantaŭon. Ni sidiĝis sur la tabula benko kaj rigardis, dum kestojn oni malsuprenigis el la kargopordo de la kosmoŝipo.

— Tio estis bela piedbato al la kapitano, — mi diris. — Vi evidente scias ion pri ĉi tiu planedo, kion mi ne scias. Kio estis la nomo?

— Spukavatem. — Li kraĉis la nomon kvazaŭ sakraĵon. — La muelŝtono ĉirkaŭ la kolo de La Ligo. La kapitano perfidadis nin ĝis la kerno. Kaj li ankaŭ kontrabandas. Absoluta embargo validas kontraŭ ĉi tiu mondaĉo. Precipe pri armiloj, kiuj certe plenigas tiujn kestojn. Spukavatem!

Tio ne vere diris al mi ion krom tio, ke estis sufiĉe malbone. Tion mi jam sciis.

— Ĉu eblus esti iom pli informema pri tiu muelŝtono?

— Mi kulpigas min tute pro via implikiĝo en ĉi tio. Sed kapitano Gart repagos. Eĉ se ni faros nenion alian, Jim, ni trenos lin al la justico. Ni sciigos La Ligon. Iel.

La “iel” senkuraĝigis lin eĉ pli, kaj li apogis la kapon lace inter la manojn. Mi sidis silente, atendante, ke li reekparolados, kiam li pretos.

Eksidante, li finfine reparolis, kaj en la respegulita lumo mi vidis, ke la fajro revenis en liajn okulojn.

Nil carborundum, Jim. Ne lasu al la bubaĉoj eluzi vin. Ni sidas nun en bela kaĉo. Spukavatem unue kontaktiĝis kun La Ligo antaŭ pli ol dek jaroj. Ĝi estis izolita depost la Disfalo, kaj havis milojn da jaroj por fiiĝi. Ĝi estas loko, kiu donas al krimo malbonan famon, ĉar ĉi tie la krimuloj regas. La frenezulejo estas kaperita de la frenezuloj. Anarkio regas — ne, ne vere — kompare kun Spukavatem anarkio ŝajnas JunNulara pikniko. Mi aparte studis la registaran sistemon de ĉi tiu planedo, dum mi prilaboris la malpli evidentajn erojn de mia propra filozofio. Ĉi tie ni havas ion, kio apartenas al la perditaj malhelaj epokoj de la estiĝo de la homaro. Ĝi estas absolute malestiminda en ĉiuj siaj aspektoj, kaj nenion la Ligo povas fari, krom invadi. Kio estas tute kontraŭ la filozofio de la Ligo. La forto de la Ligo estas ankaŭ ĝia malforto. Planedo aŭ planedoj ne rajtas fizike ataki alian planedon. Kiu farus tion, suferus tujan neniigon fare de ĉiuj aliaj, ĉar milito estis proklamita kontraŭleĝa. La Ligo povas nur helpi ĵusmalkovritajn planedojn, oferti konsilojn kaj helpon. Onidire estas kaŝaj organizaĵoj de la Ligo, kiuj laboras pri la subfosado de abomenindaj socioj kiel ĉi tiu, sed kompreneble tion oni neniam agnoskas publike. Do tio, kion ni havas ĉi tie, estas malbono, ega malbono. Ĉar Spukavatem estas tordita respegulaĵo de civilizitaj mondoj. Ne regas leĝo ĉi tie, nur forto. La estroj de la krimbandoj nomiĝas ĉifaloj, la glavulo kun la fantazia uniformo, ĉifalo Dökkid, estas unu el ili. Ĉiu ĉifalo regas ĉifalujon — tio estas ĉifallando — tiom grandan, kiom li kapablas. Liaj sekvantoj rekompenciĝas per parto de la rabaĵo, kiun ili elprenas el la kamparanoj, aŭ per militpredo. Tute ĉe la malsupro de tiu krimpiramido estas la sklavoj. Ni.

Li montris al la dolorkatenoj ĉirkaŭ sia maleolo kaj komplete deprimis sin. Ankaŭ min.

— Tamen, ni povas rigardi ankaŭ la bonan flankon, — mi diris senespere.

— Kiun bonan flankon?

Mi demandis min pri tio, dum mi fervore pensis laŭte:

— La bonan flankon… jes, ĉiam estas bona flanko. Nu, ekzemple, ni estas for de Paradizeto kaj niaj problemoj tie. Pretaj por nova komenco.

— Ĉe la malsupro de la piramido? Kiel sklavoj?

— Ĝuste! El tie estas nur unu direkto por ni: Supren!

Liaj lipoj signalis plej etan rideton ĉe tiu senespera ŝerco, kaj mi plurapidis:

— Ekzemple, ili traserĉis nin kaj forprenis ĉiujn niajn havaĵojn. Ĉiujn krom unu. Mi ankoraŭ havas, en mia ŝuo, malgrandan memoraĵon el mia restado en la malliberejo. Jen. — Mi montris la dirkon, kaj lia rideto pligrandiĝis. — Kaj ĝi funkcias, vidu. — Mi malfermis mian dolorkatenon kaj montris ĝin al li, kaj reŝlosis ĝin en ĝia loko. — Do, kiam ni pretos foriri, ni foriros!

Nun lia ekrideto fariĝis vera rideto. Li etendis la brakojn kaj kaptis mian ŝultron en premo de vera kamaradeco.

— Kiel vi pravas! — li ĝojis. — Ni estos bonaj sklavoj dum iom da tempo. Ĝuste tiom longe, ke ni lernu la metodojn de ĉi tiu socio: la komandoĉenon, kaj kiel oni eniru ĝin, kie estas la riĉofontoj, kaj kiel oni akiru ilin. Tuj kiam mi eltrovos, kie estas la truoj en la strukturo de ĉi tiu socio, ni refariĝos ratoj. Ne Rustimunaj Ŝtalaj, mi bedaŭras, sed pli kiel la peltkovritaj, ronĝdentaj.

— Rato kun iu alia nomo estas same dolĉa. Ni venkos!

Ni devis flankensalti, ĉar la unua kesto estis maldelikate puŝata en la malantaŭon de la veturilo, kies kaduka strukturo grincis kaj grumblis. Kiam la lasta kesto estis ŝarĝita, la ŝarĝintoj mem engrimpis. Mi ĝojis, ke la lumo estis tiel malbona; mi vere ne deziris rigardi ilin tro atente. Tri hirtaj, malpuraj viroj, nerazitaj, ĉifone vestitaj. Kaj ankaŭ nelavitaj, kiel min tuj informis mia spasmanta nazo. Jen kvara homo engrimpis, pli granda kaj malagrabla ol la aliaj, kvankam liaj vestoj aspektis iom pli bonaj. Li fiksrigardis nin kaj, krom la haladzo, mi flaris danĝeron.

— Vi scias, kiu mi estas? Mi estas la puŝisto. Ĉi tio estas mia grupo, kaj vi faru kion mi diras. Unue, mi diras, ke vi, la maljunulo, demetu la jakon. Ĝi aspektos pli bele sur mi ol sur vi.

— Mi dankas pro via sugesto, sinjoro, — La Kuriero respondis milde. — Tamen mi opinias, ke mi konservos ĝin.

Mi sciis, kion li faris, kaj esperis, ke mi estos kapabla por ĝi. Ne estis multe da uzebla spaco, kaj tiu brutaĉo estis duoble pli granda ol mi. Mi havos ŝancon por unu bato, ne pli, kaj ĝi estu trafa.

La brutulo kolermuĝis kaj ekgrimpis super la kestoj. La timigitaj sklavoj malorde forfuĝis el lia vojo. Mi imitis ilin, kaj li pasis ignorante min. Bonege. Li estis ĵus ekkaptinta La Kurieron, kiam mi trafis lian nukon per miaj kunmetitaj pugnoj. Estis plaĉa batbruo, kaj li kolapsis sur la keston.

Mi turnis min al la sklavoj, kiuj rigardis en grandokula silento.

— Vi ĵus akiris novan puŝiston, — mi diris al ili. Ili kapjesis konsente. Mi montris al la plej proksima ulo. — Kiu mi estas?

— Puŝisto, — li tuj respondis. — Tamen, ne turnu vian dorson al ĉi tiu, kiam li rekonsciiĝos.

— Ĉu vi helpos min?

Lia rideto montris nigrajn, rompitajn dentojn.

— Ne helpos batali. Avertos vin, tamen, se vi ne batos nin, kiel li.

— Ne estos batado. Ĉu vi ĉiuj helpos?

Ĉiuj kapjesis.

— Bone. Do via unua tasko estas elpuŝi la antaŭan puŝiston el la ĉaro. Mi ne deziras esti tro proksime, kiam li vekiĝos.

Ili plenumis la taskon entuziasme, kaj aldonis kelkajn piedbatojn propravole.

— Dankon, Jim. Mi alte taksas la helpon, — La Kuriero diris. — Mi pensis ja, ke vi devos batali kontraŭ li pli-malpli baldaŭ, do kial ne frue, kun mi mem kiel malatentigilo? Kaj nia suprengrimpado en la socio ĵus komenciĝis, ĉar vi jam elgrimpis el la kategorio de simplaj sklavoj. Suferantaj satelitoj! Kio estas tio?

Mi rigardis, kien li montris, kaj miaj okuloj same rondiĝis kiel liaj. Estis iaspeca maŝino, tio evidentiĝis. Ĝi proksimiĝis al ni malrapide, klake kaj bate, kaj eligante fumon. La stiristo turnis ĝin antaŭ la ĉaron, kaj helpanto elsaltis kaj kunligis ilin. Ekskuiĝis, kaj ni malrapide ekveturis.

— Rigardu atente, Jim, kaj memoru, — li diris. — Vi vidas ion el la komenco de teknologio, delonge forgesitan kaj perditan en la nebulo de la tempo. Tiu teraŭto funkcias per vaporo. Ĝi estas vaporaŭto, mi ĵuras je mia vivo. Ha, mi ekpensas, ke mi ĝuos ĉi tie.

Mi ne estis tiel ravita de novŝtonepoka maŝinaro kiel li. Miaj pensoj plu restis ĉe la eksigita brutulo kaj ĉe kio okazos, kiam li atakos min. Mi devis lerni pli pri la bazaj reguloj, kaj rapide. Mi iris malantaŭen al la aliaj sklavoj, sed antaŭ ol mi povus ekbabili, ni klakadis sur ponto kaj tra pordego en alta muro. La stiristo de nia vaporĉaro haltigis ĝin kaj kriis:

— Malŝarĝu tiujn ĉi.

Kiel nova puŝisto, mi voktis sed malmulte helpis. La lasta kesto ĵus alteriĝis, kiam unu el la sklavoj vokis al mi:

— Li venas nun, tra la pordego malantaŭ vi!

Mi turnis min rapide. Li pravis. Jen staris la ekspuŝisto, gratita kaj sangokovrita, kaj ruĝvizaĝa pro furiozo.

Li atakis muĝante. 

Ĉapitro 20

Mia unua ago estis forkuri de mia atakanto, kiu muĝis post mi en arda persekuto. Tion mi faris ne pro timo, kvankam mi ja havis iom da tio, sed pro la bezono akiri iom da spaco ĉirkaŭ mi. Tuj kiam mi estis for de la ĉaro, mi turniĝis kaj stumbligis lin, tiel ke li falis dissternita en la koto.

Tio kaŭzis grandan ridadon ĉe la spektantoj; mi rapide ĉirkaŭrigardis, dum li pene restariĝis. Jen armitaj gardistoj, pli da sklavoj, kaj la ruĝe vestita ĉifalo Dökkid, kiu estis prirabinta nin. Mi ekhavis ideon, sed antaŭ ol ĝi povis finformiĝi, mi devis moviĝi por savi mian vivon.

La krudulo lernis. Ne plu li sovaĝe ĉirkaŭkuregis. Anstataŭe li proksimiĝis al mi malrapide, kun la brakoj dismetitaj, la fingroj etenditaj. Se mi permesus al li dolĉan ĉirkaŭbrakumon, mi ne elvenus ĝin viva. Mi retropaŝis malrapide, turniĝante por fronti al ĉifalo Dökkid, moviĝis al unu flanko, kaj paŝis rapide antaŭen. Mi kaptis unu el la manoj de la atakanto per ambaŭ miaj, tirante kaj falante dorsen samtempe. Mia pezo apenaŭ sufiĉis por flugigi lin super mi, por ke li denove kuŝu dissternita.

Tuj mi estis restariĝinta, kun klara plano en mia kapo: elmontrado.

— Tio estis la dekstra brako, — mi elkriis laŭte.

Li stumblis, kiam li revenis al la atako, do mi prenis risketon kaj anoncis mian baton:

— Dekstra genuo.

Mi uzis flugantan piedbaton por trafi lin ĉe la patelo. Tio estas sufiĉe doloriga, do li kriis falante. Li restariĝis nun malpli rapide, sed la malamo ankoraŭ ardis. Li ne ĉesos, ĝis li estos senkonscia. Bone. Des pli konvene por mia montrado de la arto.

— Maldekstra brako.

Mi ekkaptis ĝin kaj tordis ĝin supren ĉe lia dorso, tenis ĝin tie, puŝante forte. Li estis fortulo, kaj ankoraŭ batalis, penante kapti min per sia dekstra mano, luktante por stumbligi min. Mi agis unue.

— Maldekstra kruro, — mi kriis, piedbatante forte al lia suro, kaj li falis ankoraŭ unu fojon. Mi paŝis malantaŭen kaj rigardis al ĉifalo Dökkid. Mi havis lian plenan atenton.

— Ĉu krom danci vi povas ankaŭ mortigi? — li demandis.

— Mi povas. Sed mi elektas ne fari. — Mi konsciis, ke mia oponanto estas restariĝinta, ŝanceliĝanta de flanko al flanko. Mi turniĝis iomete, por ke mi povu vidi lin el la angulo de mia okulo. — Tio, kion mi preferas, estas senkonsciigi lin. Tiel mi gajnas la batalon, kaj vi ankoraŭ havas sklavon.

La manoj de la krudulo fermiĝis ĉirkaŭ mia kolo, kaj li murmuris malicege. Mi sciis, ke mi paradis. Sed necesis, ke mi donu bonan spektaklon por la rigardantoj. Do, tute ne rigardante, mi ĵetis malantaŭen mian kurbigitan brakon, puŝante la kubuton profunde en lian ventron, en la mezo, tuj sub la riparo, samnivele kiel la kubutoj, ĝuste en la nervaron, kiun oni nomas la “sunforma plekto”. Liaj manoj malstreĉiĝis, kaj mi paŝis antaŭen, aŭdante la obtuzan baton, kiam li trafis la teron. Senkonscia.

Ĉifalo Dökkid signalis, ke mi proksimiĝu, kaj ekparolis, kiam mi estis proksima.

— Tio estas nova maniero batali, ekstermondulo. Ni faras vetojn ĉi tie pri la kruduloj, kiuj batalas per la pugnoj, batante sin, ĝis la sango fluas, kaj unu el ili ne povas daŭrigi.

— Batali tiel estas primitive kaj malŝpare. Scii, kie bati, kaj kiel bati, tio estas arto.

— Sed via arto valoras neniom kontraŭ akra ŝtalo, — li diris, duone eltirante sian glavon. Mi devis nun procedi singarde, aŭ li komencus distranĉi min nur por vidi, kion mi povas fari.

— Nudaj manoj ne povas stari kontraŭ iu kia vi, kiu majstras la glavon. — Laŭ ĉio, kion mi sciis, li uzis ĝin eble nur por distranĉi sian rostaĵon, sed flatado ĉiam helpas. — Tamen, kontraŭ mallerta glavisto aŭ ponardulo la arto havas sian valoron.

Li digestis tion kaj poste vokis al la plej proksima gardisto.

— Vi, turnu vian ponardon kontraŭ ĉi tiu.

La situacio komencis iĝi neregebla; sed mi ne vidis manieron eviti nun la renkonton. La gardisto ridetis kaj tiris brilantan ponardon el ĝia ingo kaj ĉaspaŝis al mi. Mi ridetis responde. Li levis ĝin super sian kapon por bati malsupren, ne tenante ĝin kun pinto antaŭen kiel sperta ponardisto. Mi lasis lin proksimiĝi, ne moviĝante, ĝis li batis.

Normala defendo: Paŝu enen de la bato; akceptu la impulson de la manradiko kontraŭ la antaŭbrako; kaptu la ponardan pojnon per la manoj; turnu kaj tordu. Ĉio farata tre rapide.

La ponardo iris en unu direkto, kaj li en la alia. Mi devis tuj ĉesigi ĉi tiun elmontradon, antaŭ ol mi frontos al klaboj, pafiloj, ĉio ajn, kio plaĉos al la ĉefa krudulo. Mi paŝis pli proksimen al ĉifalo Dökkid kaj parolis per mallaŭta voĉo.

— Ĉi tiuj estas ekstermondaj sekretoj pri defendado, kaj mortigado, kiuj tute ne estas konataj ĉi tie en Spukavatem. Mi ne deziras pli malkaŝi ĉi tie. Mi estas certa, ke vi ne volas, ke sklavoj lernu danĝerajn batojn kiaj ĉi tiuj. Lasu al mi montri al vi, kio estas farebla, sen ĉi tiu kruda spektantaro. Mi povas trejni viajn gvardianojn pri ĉi tiuj metodoj. Ekzistas iuj, kiuj volas mortigi vin. Pensu pri via propra sekureco unue.

Aŭdiĝis al mi kiel lekcio pri trafiksekureco, sed ĝi ŝajne havis sencon por li. Sed li ne estis plene konvinkita.

— Mi ne ŝatas novajn aferojn, novajn manierojn. Mi ŝatas la aferojn tiaj, kiaj ili estas.

Ĝuste; kun li supre, kaj la aliaj en ĉenoj sube. Mi parolis rapide.

— Tio, kion mi faras, ne estas nova, sed tiel malnova kiel la homaro. Sekretoj, kiuj sekrete transdoniĝas jam de l' pratempo. Nun ĉi tiuj sekretoj povas esti viaj. Ŝanĝoj venas, vi jam scias, kaj scio estas forto. Kiam aliaj volas forpreni tion, kio estas via, ĉia armilo estas utila por ilin venki.

Tio aŭdiĝis kiel sensencaĵo al mi, sed mi esperis, ke ĝi havos sencon por li. Laŭ tio, kion rakontis al mi La Kuriero pri ĉi tiu rubaĵa planedo, la sola sekureco konsistas en forto; paranojo estas profitodona. Ĝi almenaŭ igis lin pensi, kio, laŭ la streĉiteco de lia frunto, estis afero ŝajne iom malfacila por li. Li turniĝis sur la kalkano kaj foriris.

Ĝentilecon, kiel sapon, oni ne konis sur ĉi tiu planedo. Nenia “ĝis revido” aŭ “lasu min pensi pri tio”. Mi bezonis kelkajn momentojn por ekkonscii, ke la aŭdienco jam finiĝis. La senarmiligita gardisto rigardis min furioze kaj frotis sian manradikon. Sed li estis reinginta la ponardon. Ĉar mi estis parolinta kun ĉifalo Dökkid, mi havis nun iom da statuso, do li ne ponardus min sen kaŭzo. Restis do mia unua malamiko, la ekspuŝisto. Li levis sin kapturne de la tero, kiam mi proksimiĝis. Li rigardis min, palpebrumante kaj konfuzite. Mi klopodis aspekti kiom eble plej danĝere, dum mi parolis.

— Jam du fojojn vi venis al mi. Vi ne faros trian fojon. Tria fojo signifas lastan fojon laŭ miaj reguloj. Vi mortos, se vi iam denove provos ion.

La malamo restis ankoraŭ en lia vizaĝo, sed enestis ankaŭ timo. Mi paŝis antaŭen, kaj li kaŭriĝis malantaŭen. Sufiĉis. Kondiĉe, ke mi ne tro ofte turnos al li la dorson. Mi turnis ĝin nun kaj forpaŝis.

Li trenis sin post mi kaj aliĝis al la atendanta aro da sklavoj. Li ŝajne estis akceptinta sian malpromocion, kiel ankaŭ la aliaj. Estis kelkaj malamaj rigardoj en lia direkto, sed ne plu perforto. Kio konvenis al mi. Unu afero estas ekzerci en la gimnastikejo, sed tute alia afero estis miksiĝi ĉi tie kun fortuloj, kiuj vere klopodis mortigi min. La Kuriero brile ridetis al mi siajn gratulojn.

— Brave farite, Jim, brave farite.

— Kaj tre lacige. Kio nun?

— Laŭ tio, kion mi povis eltrovi, ĉi tiu eta grupo nun maldeĵoras, se tiel diri, ĉar ĝi laboris dum la nokto.

— Tiam endas ripozi kaj manĝi. Konduku antaŭen.

Mi supozas, ke oni povus nomi ĝin manĝo. La sola bona afero, kiun mi povas diri pri ĝi, estas, ke ĝi ne estis tiom naŭza kiom la kruptiaj kuiraĵoj en la kosmoŝipo. Granda kaj ege malpura kaldrono bolis super fajro en la malantaŭo de la konstruaĵo. La kuiristo, se oni aŭdacas uzi tiun nomon por tiu naŭzulo, same malpurega kiel la kaldrono, kirlis la enhavon per longa ligna kulero. La sklavoj ĉiuj prenis po unu lignan ujon de la gutanta stako sur la apuda tablo, kaj ĉi tiujn plenigis la kuiristo. Oni ne havis zorgojn pri perditaj kaj rompitaj manĝiloj, ĉar ne estis manĝiloj. Ĉiu trempis kaj ŝovelis per la fingroj, do mi faris same. Ĝi estis iaspeca legoma kaĉo, sufiĉe sengusta, sed satiga. La Kuriero sidis apud mi sur la tero dorse al la muro kaj malrapide manĝis sian. Mi finis unue kaj spertis nenian malfacilecon subpremante deziron por dua porcio.

— Kiom longe ni restos sklavoj? — mi demandis.

— Ĝis mi estos lerninta pli pri tio, kiel la vivo funkcias ĉi tie. Vi pasigis vian tutan ĝisnunan vivon sur unu planedo, do kaj konscie kaj nekonscie vi akceptas la socion, kiun vi konas, kiel la solan. Tute malĝuste! Kulturo estas homa inventaĵo, same kiel la komputilo aŭ la forketo. Estas tamen diferenco. Dum oni pretas ŝanĝi siajn komputilojn aŭ manĝilojn, la anoj de kulturo toleras nenian ŝanĝeton al ĝi. Ili kredas, ke ilia vivmaniero estas la sola kaj unika, kaj ke ĉio alia estas deflankiĝo.

— Sonas stulte.

— Estas ja. Sed, kondiĉe ke oni tion scias, kaj ili ne, oni povas paŝi ekster la regulojn aŭ fleksi ilin por sia propra profito. Mi estas nun eltrovanta, kiaj estas la reguloj ĉi tie.

— Penu tion fari ne tro malrapide.

— Tion mi promesas, ĉar ankaŭ mi ne estas tiom komforta. Mi devas eltrovi, ĉu ekzistas vertikala moviĝemo, kaj kiel ĝi estas organizita. Se ne ekzistas vertikala moviĝemo, ni devos ĝin krei.

— Mi ne plu sekvas vin. Vertikala kio?

— Moviĝemo. Rilate klason kaj kulturon. Rigardu ekzemple ĉi tiujn sklavojn kaj la gardistojn ekstere. Ĉu sklavo povas aspiri esti gardisto? Se jes, ekzistas vertikala moviĝemo. Se ne, ĉi tiu estas tavoleca socio, kaj horizontala moviĝo estas la nura eblo.

— Ekzemple iĝi la ĉefa sklavo kaj piedbati ĉiujn aliajn sklavojn?

Li kapjesis.

— Vi komprenas, Jim. Ni ĉesos esti sklavoj, tuj kiam miaj studoj estos montrintaj, kiel tio eblas. Sed unue ni bezonas iom da ripozo. Vi observas, ke la aliaj nun dormas sur la pajlo en la malantaŭo de ĉi tiu misodora konstruaĵo. Mi proponas, ke ni aliĝu al ili.

— Konsentite…

— Vi, venu ĉi tien.

Parolis Tars Tukas. Kaj kompreneble li celis min. Mi havis antaŭsenton, ke la tago estos tre longa.

Mi almenaŭ vidis pli da vidindaĵoj. Ni trairis la korton, scenejon de miaj triumfoj, kaj supren laŭ ŝtona ŝtuparo. Ĉi tie estis armita gardisto kaj ene ankoraŭ du, kuŝaĉantaj sur ligna benko. Ankaŭ iom pli da lukso. Teksitaj matoj sur planko, seĝoj kaj tabloj, kelkaj malbonaj portretoj sur la muroj, kelkaj kun proksimuma simileco al ĉifalo Dökkid. Oni puŝis min ĝis granda ĉambro kun fenestroj, kiuj elrigardis super la ekstera muro. Mi povis vidi kampojn kaj arbojn kaj malmulte krom tio. Ĉifalo Dökkid ĉeestis, kune kun grupeto da viroj, kaj ĉiuj trinkis el metalaj tasoj. Ili estis bone vestitaj, se multkoloraj ledaj pantalonoj kaj ondegantaj ĉemizoj kaj longaj glavoj estas via ideo pri bone vestita. Ĉifalo Dökkid geste alvokis min.

— Vi, venu ĉi tien, ke ni povu vin rigardi.

La aliaj turniĝis kun intereso kaj rigardis al mi kvazaŭ al aŭkciata bruto.

— Kaj li efektive faligis la alian sen uzi la pugnojn, ĉu? — diris unu. — Li estas tiom malforta kaj senmuskola, por ne mencii malbela.

Estas tempoj, kiam oni malfermu la buŝon nur por enmeti manĝaĵojn. Ĉi tiu verŝajne estis tia tempo. Sed mi estis laca, malkontentega pri mia sorto kaj ĝenerale en aĉa humoro. Io rompiĝis.

— Ne tiom malforta, senmuskola aŭ malbela kiom vi, bastardo de porko.

Tio ja altiris lian atenton. Li hurlis pro ekkolero, puncruĝiĝis, eltiris longan ŝtalan glavon kaj kuregis al mi.

Mi havis malmultan tempon por pensi, malpli por agi. Unu el la aliaj dandoj staris apude kun sia metala tasego malfirme tenata. Mi kaptis ĝin de li, turniĝis kaj ĵetis ĝian enhavon en la vizaĝon de la atakanto.

La plej granda parto maltrafis, sed sufiĉa parto gutis suben sur liajn vestaĵojn por eĉ pli furiozigi lin. Li sabris suben per sia glavo, kaj mi kaptis la baton per la taso, deflankigante ĝin, lasante la tason gliti supren laŭ la klingo ĝis liaj fingroj, samtempe kaptante kaj tordante lian glavan brakon.

Li bele hurlis, kaj la glavo brufalis al la planko. Post tio li estis flankenturnita, bele elmetita por finofara piedbato al la dorso.

Krom tio, ke ĝuste en tiu momento iu stumbligis min de malantaŭe, kaj mi rulfalis sternita.

Ĉapitro 21

Ili konsideris tion tre amuza, ĉar ilia ridado estis ĉio, kion mi aŭdis. Kiam mi penis kapti la glavon, unu el ili piedbatis ĝin for. La situacio ne estis agrabla. Mi ne povis batali kontraŭ ĉiuj. Mi devis fuĝi.

Estis tro malfrue. Du el ili faligis min de malantaŭe, kaj alia piedbatis mian flankon. Antaŭ ol mi povis ekstari, mia glavosvinganta kontraŭulo estis super mi, genuis sur mia brusto kaj eltiris malbelegan ponardon kun ondolinia klingo.

— Kio estas tio, ĉifalo Dökkid? — li vokis, tenante mian mentonon per sia libera mano kaj la ponardon proksime al mia gorĝo.

— Ekstermondulo, — diris ĉifalo Dökkid. — Oni ĵetis lin el la kosmoŝipo.

— Ĉu ĝi havas ian valoron?

— Mi ne scias, — diris ĉifalo Dökkid, subenrigardante al mi penseme. — Eble. Sed ĝiaj ekstermondaj ruzaĵoj ne plaĉas al mi. Ili ne taŭgas ĉi tie. Mortigu ĝin; tiam la afero estos finita.

Mi ne moviĝis dum tiu interesa interparolo, ĉar ĝia rezulto evidente interesis min. Mi moviĝis nun.

La klingosvinganto kriis, kiam mi turnis lian brakon — espereble rompante ĝin — kaj kaptis la ponardon, dum liaj fingroj malfermiĝis. Mi tenis lin, dum mi ekstaris, kaj poste mi puŝis lin en la grupon de liaj kunuloj. Ili estis ankaŭ malantaŭ mi, sed ili retropaŝis, kiam mi movis la ponardon en cirklo ĉirkaŭ mi. Mi ekkuris post la etendita ponardo, antaŭ ol ili povis atingi siajn armilojn. Mi kuris por savi mian vivon.

Mi konis nur unu direkton: reen, malsupren laŭ la ŝtuparo. Survoje mi puŝiĝis kontraŭ Tars Tukas, kiun mi pasante igis senkonscia.

Grumbloj kaj koleraj krioj aŭdiĝis malantaŭ mi, sed mi ne malŝparis eĉ momenton por rigardi tien. Malsupren laŭ la ŝtuparo, tri ŝtupojn samtempe, al la gardistoj ĉe la enirejo. Ili ankoraŭ estis ekstarantaj, kiam mi plugis inter ilin, kaj ni ĉiuj falis. Mi batis mian genuon sub la mentonon de unu el ili, dum ni falis, kaj prenis lian pafilon. La alia penis celi sian pafilon al mi, kiam mi batis la flankon de lia kapo per tiu, kiun mi tenis.

La kurantaj piedoj estis tuj malantaŭ mi, kiam mi rapidis tra la pordo, rekte al la surprizita gardisto. Li eltiris sian glavon, sed estis senkonscia, antaŭ ol li povus uzi ĝin. Mi lasis fali la ponardon, prenis la pli efikan glavon, kaj plukuris. La pordego, tra kiu ni estis enirintaj, estis antaŭ mi, vaste malferma.

Kaj bone gardita de armitaj viroj, kiuj jam levis siajn pafilojn. Mi ŝanĝis la direkton al la sklavloĝejo, kiam ili ekpafis. Mi ne scias, kion ili trafis, sed mi ankoraŭ vivis, kiam mi kuris trans la angulon.

Unu tranĉilo, unu pafilo, unu tre laca Jim diGriz. Kiu ne kuraĝis halti aŭ eĉ malrapidiĝi. La ekstera muro estis antaŭ mi — kun skafaldo kaj ŝtupetaro apogita kontraŭ ĝi, kie masonistoj faris riparojn. Mi kriis kaj svingis miajn armilojn, kaj la laboristoj fuĝis en ĉiuj direktoj. Mi suprengrimpis kiel eble plej rapide, rimarkante, ke kugloj trafis la muron ĉie ĉirkaŭ mi, kaj ŝtonpecoj disflugis.

Kiam mi estis sur la muro, anhelante, mi unuafoje riskis rigardon malantaŭen.

Kaj tuj mi faligis min, ĉar la multaj pafistoj sube pafis salvon, kiu dividis la aeron tuj super mia kapo. Ĉifalo Dökkid kaj lia kortego lasis la persekutadon al la gardistoj kaj staris malantaŭ ili, malbenante kaj svingante siajn armilojn. Tre impone. Mi retiris mian kapon, kiam ili pafis denove.

Aliaj gardistoj suprengrimpis la muron kaj moviĝis al mi. Tio vere iom limigis mian elekton. Mi rigardis trans la ekstero de la muro al la bruna surfaco de la akvo en la fosaĵo. Kia elekto!

— Jim, vi devas lerni fari ion pri via troa parolemo, — mi diris, forte enspiris, kaj saltis.

Mi enplaŭdis la akvon kaj enkotiĝis. La akvo atingis nur mian kolon, kaj mi estis enigita en la molan ŝlimon, kiu estis bremsinta min. Mi baraktis kontraŭ ĝi, eltirante unu piedon, poste la alian; mi baraktis kontraŭ ĝia glueca karesemo, dum mi vadis al la fora bordo. Mi ankoraŭ ne povis vidi miajn persekutantojn, sed ili certe estis tuj malantaŭ mi. Mi povis nur plumoviĝi. Mi suprenrampis sur la herban bordon, firme tenante la preditajn armilojn, kaj atingis ŝanceliĝante la protekton de la arboj. Kaj ankoraŭ ne estis signo de la armitaj gardistoj. Ili devis esti trans la ponto kaj sur mia ŝpuro nun. Mi ne povis kredi je mia bonŝanco.

Ĝis mi falis, kriante pro doloro. Doloro nekredebla, kiu forigis vidon, aŭdon, sentadon.

Kiam ĝi finiĝis, mi viŝis la larmojn de turmento el miaj okuloj. La dolorkateno — mi estis tute forgesinta pri ĝi. Tars Tukas estis rekonsciiĝinta kaj premis la ŝaltilon. Kion li estis dirinta? Post sufiĉe longa tempo ĝi blokas ĉiujn nervojn kaj mortigas. Mi pripalpis miajn ŝuojn kaj la dirkon kaŝitan tie, kiam la doloro revenis.

Kiam ĝi finiĝis ĉi-foje, mi estis preskaŭ tro malforta por movi miajn fingrojn. Dum mi umis per la dirko, mi komprenis, ke ili estas sadistoj, kaj mi estu danka pro tio. Dum ili premis la ŝaltilon, mi estis kvazaŭ morta. Sed iu, sendube ĉifalo Dökkid, volis, ke mi suferu kaj samtempe sciu, ke ne estas eliro. La ŝlosilo estis en la seruro, kiam la doloro denove kaptis min.

Kiam ĝi finiĝis, mi kuŝis sur mia flanko; la dirko estis falinta el miaj fingroj, kaj mi ne povis moviĝi.

Sed mi devis moviĝi. Plia tia turmento signifus mian finon. Mi kuŝus en la arbaro ĝis mia morto. Miaj fingroj treme moviĝis. La dirko alproksimiĝis al la eta truo en la seruro, eniĝis, turniĝis malforte…

Daŭris longe, ĝis la ruĝa nebulo malaperis el mia vido, kaj la turmento forlasis mian korpon. Mi ne povis moviĝi kaj sentis, ke mi neniam refortiĝos. Mi devis palpebrumi la larmojn for, kiam mi povis vidi. Vidi la plej belan vidaĵon en la mondo.

La malfermitan dolorkatenon sur la ŝimaj folioj.

Nur la fido de mia kaptinto je la mortiga efiko de la dolorigilo savis mian vivon. La serĉantoj ne rapidis; mi aŭdis ilin interparoli, dum ili alproksimiĝis tra la arbaro.

— … ie ĉi tie. Kial ili ne simple rezignas pri li?

— Rezigni pri bona klingo kaj pafilo? Neniam! Kaj ĉifalo Dökkid volas pendigi la kadavron en la korto, ĝis ĝi putriĝos. Mi neniam vidis lin tiom kolera.

La vivo malrapide revenis al mia paralizita korpo. Mi forlasis la bestvojon, kiun mi estis sekvinta, kaj tiris min en la protekton de la arbustoj, restarigante la herbon malantaŭ mi. Apenaŭ ĝustatempe.

— Rigardu — ĉi tie li eliris el la akvo, kaj sekvis tiun vojon.

Pezaj paŝoj alproksimiĝis kaj preteriris. Mi tenis miajn armilojn kaj faris la nuran eblan aferon: Mi kuŝis trankvile kaj atendis la revenon de miaj fortoj.

Mi devas konfesi, ke tio estis iom malalta punkto en mia vivo. Sola, sen amikoj, ankoraŭ suferanta je doloroj, eluzita, pelita de armitaj viroj avidaj mortigi min, soifa… Estis impona listo. Pli-malpli la nura afero ne okazinta ĝis nun estis pluvo.

Ekpluvis.

Estas altaj kaj malaltaj punktoj de emocio, kiujn ne eblas superi. Oni povas ami iun tiom, ke ne eblas ami pli. Mi kredas. Mankas ja al mi persona sperto pri tio. Sed mi havis abunde da sperto pri la malaltaĵoj. Kie mi estis nun. Mi ne povis pli fali, aŭ pli deprimiĝi. La pluvo kaŭzis tion. Mi komencis subridi — kaj premis mian manon sur la buŝon por ne laŭte ekridi. La ridado malfortiĝis, dum mia kolero pligrandiĝis. Tiel oni ne traktas insidan Rustimunan Ŝtalraton! Kiun nun minacis rusto.

Mi movis miajn krurojn kaj devis subpremi ĝemon. La doloro ankoraŭ ĉeestis, sed la kolero malpliigis ĝin. Mi prenis la pafilon kaj puŝis la glavon en la teron. Poste mi suprentiris min kaptante branĉon per la libera mano. Mi reprenis la glavon kaj staris tie, ŝanceliĝante. Sed mi ne falis. Ĝis finfine mi povis formoviĝi, unu paŝon post alia, for de la serĉantoj kaj de la krima organizo de ĉifalo Dökkid.

La arbaro etendiĝis sufiĉe vaste, kaj mi sekvis bestvojetojn dum nemezureble longa tempo. La serĉantoj estis malproksime malantaŭ mi, pri tio mi certis. Do kiam la arbaro maldensiĝis kaj finiĝis, mi apogis min al arbo por regajni la spiron kaj rigardi plugitan kampon. Estis tempo por reveni al homaj restadejoj. Kie estas plugiloj, tie estas plugistoj. Ne povis esti malfacile trovi ilin. Kiam mi reakiris sufiĉan forton, mi ekiris laŭ la rando de la kampo, preta reeniri la arbaron ĉe la vido de armitaj viroj. Mi ĝojis, ke mi vidis biendomon unue. Ĝi estis malalta, kovrita per pajlo, kaj senfenestra, almenaŭ ĉe tiu flanko. Ĝi havis kamenon, el kiu leviĝis maldensa fumo. En tia milda klimato ne necesas hejti, do devis esti kuirfajro. Manĝaĵo!

Ĉe la penso pri manĝaĵo mia neglektita stomako komencis grumbli kaj plendi. Mi sentis same. Manĝaĵo kaj trinkaĵo gravis. Kaj kie oni povus pli facile trovi ilin ol en ĉi tiu izolita bieno? La demando estis la respondo. Mi stumblis tra la sulkoj al la malantaŭo de la domo kaj iris laŭ ĝia flanko ĝis la antaŭo. Neniu homo. Sed estis voĉoj de interne, ridado — kaj la odoro de kuirado. Mi rapidis antaŭen, laŭ la muro kaj tra la pordo.

— Saluton! Rigardu, kiu venas vespermanĝi kun vi!

Estis seso da ili ĉirkaŭ la brospurigita ligna tablo. Junuloj kaj maljunuloj, dikuloj kaj maldikuloj. Ĉiuj kun la sama mieno: mirego. Eĉ la bebo ĉesis plori kaj imitis la plenkreskulojn. Grizkapulo rompis la silenton, ekstarante tiom haste, ke lia trikrura seĝo renversiĝis.

— Bonvenon, via moŝto, bonvenon! — Li tiretis sian fruntbuklon, dum li klinis sin antaŭ mi por montri sian dankemon pro mia ĉeesto. — Kiel ni povas helpi vin, estimata moŝto?

— Se vi havas iom por manĝi…

— Venu! Sidiĝu! Manĝu! Nia manĝaĵo estas modesta, sed ni volonte dividas ĝin. Jen!

Li restarigis sian seĝon kaj invitis min sidiĝi sur ĝi. La aliaj rapide forlasis la tablon por ne ĝeni min. Aŭ ili havis bonegajn konojn pri homoj kaj rimarkis, kiom grandioza ulo mi estas, aŭ ili estis vidintaj la glavon kaj la pafilon. Oni plenigis lignan teleron el la poto pendigita super la fajro kaj metis ĝin antaŭ mi. La vivo ĉi tie estis iomete pli luksa ol en la sklavejoj, ĉar oni donis al mi ankaŭ lignan kuleron. Mi ekmanĝis kun granda plezuro. Estis miksaĵo de legomoj, kompreneble ĝardenfreŝaj, kun kelkaj pecoj da viando, kaj ĝi gustis bonege. Krome estis malvarma akvo en argila taso, kaj mi ne povus deziri pli. Dum mi ŝovis ĉion en mian vizaĝon, mi rimarkis la mallaŭtan flustradon de la kamparanoj kolektiĝintaj en la fora angulo de la ĉambro. Mi dubis, ĉu ili planis ian perforton. Tamen mi rigardis ilin per unu okulo, kaj mia mano restis proksime al la glavo, kiu kuŝis sur la tablo.

Kiam mi finis kaj laŭte ruktis — ili murmuris plezure ĉe tiu gustuma laŭdo — la maljunulo eliĝis el la grupo kaj piedŝoviĝis antaŭen. Li puŝis antaŭ si hirtkapan junulon, kiu ŝajnis havi mian aĝon.

— Estimata moŝto, ĉu mi rajtas paroli kun vi? — Mi mansignis konsenton kaj denove ruktis. Li ridetis ĉe tio kaj kapjesis. — Ha, vi estas afabla kaj flatas la kuiriston. Ĉar evidente vi estas homo prudenta kaj sprita, inteligenta kaj belaspekta, krom fama militisto, permesu al mi diskuti afereton kun vi.

Mi denove kapjesis; kiu flatas al ĉiu, plaĉas al ĉiu.

— Tiu ĉi estas mia tria filo, Drenel. Li estas forta kaj servopreta, kaj bona laboristo. Sed nia bieno estas malgranda; estas multaj plenigendaj buŝoj, kaj ni devas doni duonon de niaj produktoj al la tiom grandioza ĉifalo Dökkid por nia protekto.

Li diris tion kun malalta kapo, sed en lia voĉo estis kaj humileco kaj malamo. Mi supozis, ke la sola afero, kontraŭ kiu ĉifalo Dökkid protektis ilin, estis ĉifalo Dökkid. Li puŝis Drenel antaŭen kaj pinĉis lian brakmuskolon.

— Kiel roko, sinjoro, li estas tre forta. Lia ambicio ĉiam estis fariĝi lusoldato, kiel via moŝto. Milita viro, armita kaj sekura, kiu vendas siajn servojn al la nobelaro. Nobla profesio. Kaj profesio, kiu permesus al li gajni kelkajn groŝojn por sia familio.

— Mi ne okupiĝas pri rekrutado.

— Evidente, estimata moŝto! Se li fariĝus lancoportisto por ĉifalo Dökkid, estus nenia pago aŭ gloro, nur frua morto.

— Certe, — mi konsentis, kvankam mi aŭdis tion la unuan fojon. La pensoj de la maljunulo iom vagadis, kio estis utila por mi, ĉar tiel mi lernis ion pri la vivo sur Spukavatem. Ĝi tute ne ŝajnis plaĉa. Mi trinkis pli da akvo kaj provis eligi plian rukton por kontentigi la kuiriston, sed ne sukcesis. La maljunulo ankoraŭ parolis.

— Ĉiu batalisto, kiel vi, devas havi varleton, kiu servas lin. Ĉu mi rajtas demandi — ni serĉis ekstere, kaj eltrovis, ke vi estas sola — kio okazis al via varleto?

— Mortigita en batalo, — mi improvizis. Li rigardis senkomprene, kaj mi ekkomprenis, ke varletoj kutime ne batalas. — Kiam la malamiko invadis nian tendaron. — Tio estis pli bona; li kapjesis konsente. — Kompreneble mi mortigis la fiulon, kiu murdis kompatindan Odorulon. Sed tia estas la milito. Kruda afero.

La tuta aŭskultantaro murmuris kompreneme, do ŝajne mi ne faris tro grandan eraron ĝis nun. Mi donis signon al la junulo.

— Antaŭen, Drenel, parolu mem. Kiom vi aĝas?

— Mi estos kvar je la venonta Vermfesta Tago.

Mi ne volis scii detalojn pri tiu naŭza festo. Li certe estis granda por sia aĝo. Aŭ la jaro de ĉi tiu planedo estis tre longa. Mi kapjesis kaj pluparolis:

— Bona aĝo por varleto. Diru, ĉu vi konas la varletajn devojn? — Estus pli bone, se li scius, ĉar mi certe ne estis spertulo. Li kapjesis entuziasme ĉe mia demando.

— Mi scias, sinjoro. Maljuna Veadulo estis militisto, kaj rakontis al mi pri tio multfoje. Poluri glavon kaj pafilon, preni la manĝaĵon el la fajro, plenigi la akvobotelon, mortigi pedikojn per ŝtono…

— Bone, mi vidas, ke vi scias ĉion, ĝis la lasta naŭza detalo. Rekompence por viaj servoj, vi volas, ke mi instruu al vi la militan profesion. — Li kapjesis rapide. Estis silento en la granda ĉambro, kiam mi pripensis mian decidon.

— Bone, ni faru tion.

Laŭta ĝojkrio venis el sub la densa hararo, kaj la maljuna patro alportis kruĉon, en kiu devis esti hejmfarita biero. Mia situacio pliboniĝis, nur iomete, sed certe pliboniĝis. 

Ĉapitro 22

La taga laboro ŝajne ĉesis pro la anonco de la nova okupo de Drenel. La hejmfarita drinko estis ja aĉaĵo, sed evidente enhavis sufiĉan kvanton da alkoholo. Kio ŝajnis bona ideo tiutempe. Mi trinkis sufiĉe por estingi la doloron, sed mi moderigis min antaŭ ol fali sur la plankon kun la ceteraj. Mi atendis, ĝis la paĉjo jam estis survoje al kompleta alkohola estingiĝo, antaŭ ol mi lin elpumpis por informoj.

— De malproksime mi vojaĝis kaj restas nescia pri la loka situacio, — mi rakontis al li. — Tamen oni diris al mi, ke tiu loka tiraneto, ĉifalo Dökkid, ja estas iom kruda, ĉu?

— Kruda! — li gruntis, kaj poste brusuĉis pli da farbodiluilo. — Venenaj serpentoj timplene forkuras, kiam li proksimiĝas, kaj oni ja scias, ke la fiksa rigardo de liaj okuloj mortigas infanojn.

Estis pli da tiaj rakontoj, sed mi ne plu atentis. Mi atendis tro longe dum la drinkado por eligi el li ian racian informon. Mi serĉis Drenel'on kaj trovis lin ekdrinkanta potegon de la hejmfaritaĵo. Mi prenis ĝin el liaj manoj, kaj lin skuis, ĝis li atentis.

— Ni iru. Ni foriras nun.

— Foriras?.. — Li palpebrumis rapide kaj penis enfokusigi la okulojn je mi. Kun malmulte da sukceso.

— Ni. Iru. For. Marŝado

— Ho, marŝado. Mi trovas mian kovrilon. — Li ekstaris ŝancele, poste li repalpebrumadis. — Kie estas via kovrilo, por ke mi portu ĝin?

— Prenita de la malamiko, kune kun ĉio alia, kion mi posedis, krom mia glavo kaj mia pafilo, kiuj neniam foriras de mia flanko, dum mi ankoraŭ havas spiron en mia korpo.

— Spiron en korpo… Prave. Mi trovas kovrilon. Trovas por vi kovrilon.

Li serĉadis en la malantaŭo de la ĉambro kaj revenis kun du lanugaj kovriloj, malgraŭ multaj protestkrioj familiaj pri la vintra malvarmego. Kapitalaĵoj ne estas facile akireblaj por la kamparanoj. Pli-malpli baldaŭ mi devos akiri iom da groŝoj por Drenel.

Li reaperis surŝultrigante la kovrilojn, kune kun leda saketo, dika bastono en la mano — kaj kruela tranĉilo en ligna ingo ĉe la talio. Mi atendis ekstere por eviti la tradician larmplenan adiaŭadon. Li fine elvenis, ŝajne iomete malpli ebria, kaj staris ŝanceliĝante ĉe mia flanko.

— Antaŭen, mastro.

— Vi konduku min. Mi deziras viziti la fortikaĵon de ĉifalo Dökkid.

— Ne! Ĉu povas esti, ke vi batalas por li?

— Tio estas la plej lasta afero, kiun mi iam farus. Fakte mi batalus kontraŭ li por unu ligna groŝo. La vero estas, ke la ĉifalo enkarcerigis tie amikon de mi. Mi volas sendi al li mesaĝon.

— Estas danĝerege eĉ proksimiĝi al lia fortikaĵo.

— Mi certas pri tio, sed mi estas sentima. Kaj mi devas kontakti mian kamaradon. Vi konduku — kaj tra la arbaro, se tio ne multe ĝenas vin. Mi deziras, ke min vidu nek ĉifalo Dökkid nek liaj uloj.

Evidente tio validis ankaŭ por Drenel. Li pli malebriiĝis, kondukante min laŭ obskuraj kaj kaŝitaj vojoj al la alia flanko de la arbaro. Mi zorge observis la ŝoseon, kiu kondukis al la levponto, ĝis la enirejo de la fortikaĵo.

— Pli proksimen, kaj oni vidos nin, — li flustris. Mi rigardis la malfruan posttagmezan sunon kaj kapjesis.

— Estis ja plena tago. Ni restos ĉi tie en la arbaro kaj ekmoviĝos morgaŭ matene.

— Ne moviĝo. Estos morto! — Liaj dentoj klakis, kvankam la posttagmezo estis varma. Li rapidis, kondukante for en la arbaron, ĝis herba valeto, kie fluis rivereto. Li eltiris argilan tason el sia sako, plenigis ĝin per akvo, kaj alportis ĝin al mi. Mi glutis brue kaj konstatis, ke havi varleton ja ne estas malbona ideo. Post kiam li finis siajn taskojn, li etendis la kovrilojn sur la herbon kaj tuj ekdormis sur la sia. Mi sidiĝis dorse al arbo, kaj unuafoje havis okazon ekzameni la pafilon, kiun mi ŝtelis.

Ĝi estis eleganta kaj nova, kaj tute ne konforma al ĉi tiu kaduka planedo. Kompreneble — ĝi devis veni el la kruptia ŝipo. La Kuriero diris, ke ili verŝajne kontrabandas armilojn. Kaj mi tenis unu en la manoj. Mi rigardis ĝin pli detale.

Estis nek fabrikmarko, nek seria numero — nek iu ajn alia identigaĵo, pri kie oni fabrikis ĝin. Kaj sufiĉe evidentis kial. Se la agentoj de La Ligo sukcesus akiri unu el ĉi tiuj, estus neeble spuri ĝin ĝis ĝia estiĝplanedo. La pafilo estis malgranda, inter la grandeco de pistolo kaj de fusilo. Mi ja pretendas iom da kono pri armiletoj — mi estis honora membro de la Pafklubo kaj Rostfesta Societo de Perla Pordego pro tio, ke mi estis sufiĉe bona pafisto kaj helpis ilin gajni turnirojn — sed mi neniam antaŭe vidis ion tian. Mi enrigardis la faŭkon. Ĝi havis kalibron de ĉirkaŭ 0,30, kaj neordinare ĝi estis glat-aleza. Estis malfermaj, ŝtalaj celiloj, ellasilo kun sekurbutono, unu plia levilo sur la kolbo. Mi aktivigis ĝin, kaj la pafilo disapartiĝis en du partojn, kaj plenmano da kartoĉoj falis sur la teron. Mi rigardis unu detale kaj ekkomprenis kiel funkcias la pafilo.

— Ordeme. Nek kaneloj nek elstaraĵoj, do ne necesas gardi la tubon pura. Anstataŭ rotacii, la kuglo havas aletojn por teni sin en rekta trajektorio. Kaj, aĥ, por fari pli grandan truaĉon en la trafito. Kaj ne estis kartoĉingoj — ĉi tio estas solida pelantaĵo. Forprenas ĉiujn zorgojn pri la eligado de la latunaĵoj. — Mi enrigardetis la ŝargujon. — Efika kaj idiotimuna. Puŝu la kartoĉojn en la retroŝovitan kolbon. Kiam plena, metu unu plian en la kulason. Fermu kaj ŝlosu. Malgranda sunekrano ĉi tie por ŝargi la baterion. Tiru la ellasilon, kaj punkto en la kulaso varmegiĝas kaj ekbruligas la ŝargaĵon. La ekspansianta gaso elpafas la kuglon — dum parto de la gaso deturniĝas por ŝovi la sekvan kuglon en la kulason. Fortika, preskaŭ idiotimuna, malmultekoste fabrikita. Kaj mortiga.

Deprimita kaj laca, mi metis la pafilon apud mi, lasis la glavon tuj apude, kuŝiĝis sur la kovrilon kaj sekvis la bonan ekzemplon de Drenel.

Ĉe tagiĝo ni estis jam satdormintaj kaj iom postebriaj. Drenel alportis akvon al mi, poste donis al mi strion de io, kio similis fumaĵitan ledon. Li prenis unu por si mem kaj ekmaĉis diligente. Matenmanĝo en la lito — la plej bona! Mi mordis mian pecon kaj preskaŭ rompis denton. Ĝi ne nur similis fumaĵitan ledon, sed ankaŭ gustis precize same.

Kiam la levponto malfermiĝis por la tago, ni kuŝadis en densejo super ĝi, kiel eble plej proksime. Estis la plej proksima ŝirmejo, kiun ni povis trovi, ĉar pro memevidentaj kialoj oni forigis ĉiujn arbojn kaj arbedojn ĉirkaŭ la alirejoj al la pordego. Ne estis tiel proksime, kiel al mi plaĉus, sed devis sufiĉi. Estis tamen tro proksime por Drenel, ĉar mi povis senti lin tremi apud mi. La unua afero, kiu eliris tra la pordego, estis malgranda grupo de armitaj homoj, sekvataj de kvar sklavoj trenantaj ĉaron.

— Kio okazas? — mi demandis.

— Impostkolekto. Akiri sian parton de la rikoltoj.

— Ni jam vidas tiujn, kiuj eliras — sed ĉu iuj el la bienuloj iam eniras?

— Frenezo kaj morto! Neniam!

— Ĉu oni vendas al ili nutraĵon?

— De ni ili forprenas ĉion, kion ili volas.

— Ĉu vi vendas al ili brullignon?

— Ili ŝtelas, kion ili bezonas.

Ili havas iom unuflankan ekonomion, mi melankolie pensis. Sed mi devis elpensi ion; mi ne povis lasi La Kurieron kiel sklavon en tiu mornejo. Mian pensadon interrompis tumulto interne de la pordego. Poste, kvazaŭ miaj pensoj realiĝus, ekeliris figuro el la pordego, terenfrapante la gardiston tie, kaj antaŭen forkuradis.

La Kuriero!

Rapide kuranta. Sed tuj malantaŭ li sekvis la postkurantaj gardistoj.

— Prenu tion kaj sekvu min! — mi ekkriis, puŝante la tenilon de la glavo en la manon de Drenel. Poste mi ekis laŭ la deklivo kiel eble plej rapide, ekkriante por altiri ilian atenton. Ili malatentis min, ĝis mi pafis super iliaj kapoj.

La aferoj ege konfuziĝis post tio. La gardistoj malrapidis; unu eĉ terenfalis kaj levis la manojn super la kapon. La Kuriero daŭre forkuris — sed unu el liaj postkurantoj estis tuj malantaŭ li, svingante longan lancon. Frapante La Kurieron en la dorso, faligante lin teren. Mi repafis kurante, supersaltis La Kurieron kaj faligis la lanciston per la kolbo de mia pafilo.

— Supren la deklivon! — mi elkriis, kiam mi vidis, ke La Kuriero luktadis por stariĝi, kun sango ĉie sur la dorso. Mi pafis ankoraŭ dufoje, poste turniĝis por helpi lin. Kaj mi vidis, ke Drenel ja tenadis la glavon, sed ankoraŭ kuŝis sur la monteto.

— Venu ĉi tien kaj helpu lin, aŭ mi mem mortigos vin! — mi kriegis, turniĝante kaj pafante denove. Mi trafis neniun, sed mi ja certigis, ke iliaj kapoj restis sube. La Kuriero stumbladis for, kaj Drenel, ĉerpinte el ia profunda fonto — aŭ timante, ke mi ja mortigus lin — venis por nin helpi. La pafoj nun fajfis preter ni, do mi turniĝis kaj repafis al ili.

Ni atingis la supron de la malalta monteto kaj transpasis ĝin, celante la relativan sekurecon de la arbaro. Drenel kaj mi duonportis la grandan figuron de La Kuriero, dum li stumbladis kaj ŝanceliĝis. Mi rapide — kaj kuraĝige — rigardis lian dorson. Estis tie malprofunda tranĉvundo — nenio tro grava. Niaj postkurantoj ankoraŭ ne estis videblaj, kiam ni trafrakasis la arbedojn kaj venis al la sekureco de la arboj.

— Drenel — konduku nin for de ĉi tie. Oni ne kaptu nin nun!

Estis sufiĉe surprize, ke oni ne jam kaptis nin. La biena knabo certe estis ludinta inter ĉi tiuj arboj sian tutan junan vivon, ĉar li konis ĉiun spuron kaj vojeton. Sed estis peniga laboro. Ni daŭre stumblis, kaj poste barakte grimpis krutan herban deklivon, meze de kiu estis kelkaj favecaj arbedoj. Drenel flankentiris la arbedojn, malkaŝante la enirejon al malprofunda kaverno.

— Mi iam ĉasis peltulon ĉi tien. Neniu plu konas ĝin.

La enirejo estis malalta, kaj estis pene tratiri La Kurieron. Sed interne la kaverno plilarĝiĝis, kaj estis pli ol sufiĉe da spaco por sidiĝi, sed ne sufiĉe por stari. Mi prenis unu el la kovriloj kaj etendis ĝin, kaj poste rulis La Kurieron sur ĝin, tiel ke li kuŝis sur sia flanko. Li ĝemis. Lia vizaĝo estis malpurega kaj kontuzita. Ne estis facila tempo por li. Tiam li min rigardis kaj ridetis.

— Dankon, knabo. Mi sciis, ke vi estos tie.

— Ĉu vere? Tio estas pli ol tio, kion mi sciis.

— Sensencaĵo. Sed bonvolu rapidi, la…

Li tordiĝis kaj ĝemis, kaj lia korpo arkiĝis supren pro netolerebla doloro. La dolorkateno — mi tute forgesis pri ĝi! Kaj ĝi ricevadis daŭran signalon, certan morton.

Kiu tro pelas, nur malakcelas. Do mi regis mian angoron kaj malrapide demetis mian dekstran ŝuon, malfermis la faketon, kaj prenis la dirkon firme en la fingroj. Mi kliniĝis, enmetis ĝin — kaj la kateno ekmalfermiĝis. Dolorego lancis tra mia mano, sensentigante ĝin, dum mi flankentiris la aĉaĵon.

La Kuriero estis senkonscia kaj peze spiranta. Estis plu nenio, kion mi povis fari krom sidi kaj atendi.

— Via glavo, — diris Drenel, prezentante ĝin al mi.

— Vi prizorgu ĝin dum momento. Ĉu vi sentas vin kapabla?

Li mallevis la okulojn kaj ree ektremis.

— Mi deziras esti batalisto, sed mi tiom timis. Mi ne povis moviĝi por helpi vin.

— Sed vi tamen moviĝis — finfine. Memoru tion. Ne estas homo vivanta, kiu ne timis iam aŭ tiam. Nur kuraĝulo povas senti timon kaj tamen iri antaŭen.

— Nobla penso, junulo, — diris la profunda voĉo. — Kaj penso, kiun vi ĉiam memoru.

La Kuriero rekonsciiĝis, kaj ridetis palan rideton.

— Nu, Jim, kiel mi diris, antaŭ ol ili funkciigis sian maŝineton, mi estis certa, ke vi estos ĉi tie hodiaŭ matene. Vi estis libera — kaj mi sciis, ke vi ne lasus min sola en tiu malicejo. Ekestis grandega alarmo, kiam vi eskapis, kun multe da “tien kaj reen”, ĝis oni fermis la pordegon por la nokto. Estis evidente, ke vi ne povis veni tiam. Sed ĉe tagiĝo la pordego malfermiĝos, kaj mi ne havis eĉ etan dubon, ke vi estos apude, penante eltrovi kiel atingi min. Simpla logiko. Do mi plisimpligis la ekvacion venante al vi.

— Tre simple! Vi preskaŭ vin mortigis.

— Sed mi ne mortis. Kaj ni ambaŭ estas for de ili. Kaj mi vidas ankaŭ, ke vi sukcesis rekruti aliancanon. Bona laboro por unu tago. Nun la plej grava demando: Kion ni faru nun?

Kion, do? 

Ĉapitro 23

— Nu, kion ni faru nun? La respondo estas klara, — mi diris. — Ni restu ĉi tie, ĝis la tumulto finiĝos. Tio okazos sufiĉe baldaŭ, ĉar mortinta sklavo ne havas grandan vendovaloron.

— Tamen mi sentas min ege sana.

— Vi forgesis, ke la dolorkateno mortigas, kiam ĝi estas uzata sen paŭzo. Do, kiam la vojo estos libera, ni iros al la plej proksima domo kaj flegos vian vundon.

— Ĝi estas sanga, sed ja ne pli ol skrapvundeto.

— Sepseco kaj infektado. Ni flegos la vundon unue. — Mi turnis min al Drenel. — Ĉu vi konas bienulon, kiu loĝas proksime de ĉi tie?

— Ne, sed la vidvino Pomarbo estas apenaŭ trans la monteto, malantaŭ la morta arbo, tra la fino de la marĉo…

— Bonege. Vi montru al ni la vojon; ne rakontu ĝin. — Mi returnis min al La Kuriero. — Kaj post la flegado de via dorso, kion?

— Post tio, Jim, ni rekrutiĝos. Ĉar vi nun jam estas lusoldato, tio estas la ĝusta movo. Armeo kutime baziĝas en fortikaĵo, kaj en tiu fortikaĵo estas ŝlosita ĉambro, kie oni gardas la groŝojn. Dum vi praktikos vian militan profesion, mi, kiel oni diras, okulumos la ejon. Por progresigi tiun noblan aferon nian, mi pensas pri specifa armeo por vi. Tiu de ĉifalo Demonte.

— Ne ĉifalo Demonte, — Drenel plorkriis tirante sian hararon ambaŭmane. — Li estas senlime demona, li manĝas infaneton por matenmanĝo ĉiutage, lia tuta meblaro estas kovrita per homa haŭto, li trinkas el la kranio de sia unua edzino…

— Sufiĉas, — La Kuriero ordonis, kaj Drenel eksilentis. — Kompreneble li ne havas bonan famon ĉi tie en la ĉifalujo de Dökkid. Ĉar li estas la ĝisosta malamiko de ĉifalo Dökkid kaj konstante militas kontraŭ li. Mi estas certa, ke tiu ne estas pli malbona — aŭ pli bona — ol iu ajn alia ĉifalo. Sed li havas avantaĝon: Li estas la malamiko de nia malamiko.

— Do espereble nia amiko. Bone. Mi ŝuldas al onklo Dökkid, kaj mi antaŭĝojas repagi al li.

— Ne estu venĝema, Jim. Tio malklarigas la vidon kaj malhelpos vian karieron. Kiu nun estu pri groŝoj, ne pri venĝado.

Mi kapjesis.

— Kompreneble. Tamen, dum vi planas la ŝteladon, nenio malhelpas min iomete venĝi min.

Mi povis vidi, ke li malaprobis miajn emociojn, sed mi ne kapablis atingi lian olimpecan flegmon. Tipa malforto de junulo, eble. Mi ŝanĝis la temon.

— Post kiam ni malplenigos la trezorujon, kion?

— Ni malkovros, kiel la planedanoj kontaktas la eksterplanedajn kontrabandistojn, la kruptianojn. Celante nian foriron el ĉi tiu malmoderna kaj mortiga mondo kiel eble plej rapide. Por tio, ni eble devos religiiĝi. — Li subridis ĉe mia ŝokita mieno. — Kiel vi, mia knabo, mi estas Scienca Homarano kaj ne sentas la bezonon de supernaturaĵo. Tamen ĉi tie en Spukavatem ĉiu ekzistanta teknologio ŝajnas esti en la manoj de ordeno nomita la Nigraj Monaĥoj…

— Aĥ ne, fortenu vin! — Drenel plorkriis; li certe estis fonto de malbonaj novaĵoj. — Ili konas Aĵojn, Kiuj Frenezigas Homojn. El iliaj metiejoj venas ĉiaj nenaturaĵoj. Maŝinoj, kiuj krias kaj gruntas, kiuj parolas tra la ĉielo, ankaŭ la dolorkatenoj. Evitu ilin, Mastro, mi petegas!

— Tio, kion via juna amiko ĵus diris, estas prava, — diris La Kuriero. — Minus la timo de nekonataĵoj, kompreneble. Per iu procezo, kiu ne gravas nun, ĉiu teknologio sur ĉi tiu mondo koncentriĝis en la manojn de tiu ordeno, la Nigraj Monaĥoj. Mi tute ne scias, kia estas ilia religia ligo — se ili havas — sed ili provizas kaj riparas la maŝinojn, kiujn vi vidis. Tio donas al ili certan protekton, ĉar, se iu ĉifalo atakus ilin, la aliaj tuj defendus ilin por protekti sian aliron al la metalaj fruktoj de la teknologio. Eble ĉe ili ni devos trovi nian savadon kaj eliron.

— Mi subtenas la proponon, kaj ĝi estas aprobita per aklamo. Rekrutiĝi; akiri tiom da groŝoj, kiom ni povas; kontakti la kontrabandistojn; kaj aĉeti nian forvojaĝon.

Drenel gapis ĉe la longaj vortoj, iomete salivumante. Li evidente ne sekvis multe de nia diskutado. Agado estis ja lia stilo. Silente li foriris por skolti, kaj eĉ pli ŝtele revenis. Neniu estis ĉirkaŭ ni; nia vojo estis libera. La Kuriero povis marŝi nun, kun iom da helpo nia, kaj la domo de la vidvino ne estis tro for. Eĉ malgraŭ la trankviligaj vortoj de Drenel, ŝi tremadis pro timo, kiam ŝi enlasis nin en sian domaĉon.

— Pafiloj kaj glavoj. Murdo kaj morto. Mi estas kondamnita, pereonta.

Malgraŭ siaj grumbloj, interpunkciataj de la suĉobruo de ŝiaj sendentaj gingivoj, ŝi sekvis miajn instrukciojn kaj metis poton da akvo super la fajro. Mi ŝiris tolbendon el mia kovrilo, bolpurigis ĝin, kaj lavis per ĝi la vundon de La Kuriero. Ĝi estis longa sed malprofunda. La vidvinon mi persvadis, ke ŝi donacu porcion de sia hejmbrando; La Kuriero tremis, sed ne kriis, kiam mi verŝis ĝin en la malferman vundon. Esperante, ke la alkoholenhavo estas sufiĉe granda por esti kontraŭsepsa. Mi uzis plian boligitan tolaĵon kiel bandaĝon, kaj tio estis ĉio, kion mi povis fari.

— Bonege, Jim, bonege, — li diris, zorge remetante sian tranĉitan jakon sur la ŝultrojn. — Viaj jaroj kun la JunNuloj estis fruktodonaj. Ni nun danku la bonan vidvinon kaj foriru, ĉar evidentas, ke ŝi maltrankvilas pro nia ĉeesto.

Kaj tion ni faris, promenante laŭ la nekaŝita, sulkita vojo, malproksimigante nin de ĉifalo Dökkid per ĉiu paŝo. Drenel estis bona provizanto, devojiĝante en fruktoĝardenojn por fruktoj, aŭ elfosante manĝeblajn tuberojn en la kampoj, kiujn ni preterpasis, eĉ sub la nazo de iliaj ĝustaj posedantoj. Kiuj nur salute tuŝis siajn antaŭbuklojn ĉe la vido de miaj armiloj. Estas malplaĉa mondo tiu, kiu respektas nur fortulojn. Unuafoje mi komencis ŝati la pli bonajn kvalitojn de la mondoj de La Ligo.

Estis malfrue posttagmeze, kiam la muroj de la fortikaĵo ekaperis antaŭ ni. Ĉi tiu estis iom pli bonstila ol tiu de Dökkid; almenaŭ ĝi aspektis tiel en la distanco, ĉar ĝi estis sur insulo en lago. Digvojo kaj levponto ligis ĝin al la ĉeftero. Drenel timtremadis denove kaj tre ĝoje akceptis resti ĉe la bordo kun La Kuriero, dum mi alfrontis la danĝerojn de la fortikaĵo. Mi paŝis soldate laŭ la ŝtona digvojo, kaj marŝis trans la ponton. La du gardistoj rigardis min kun malkaŝa suspektemo.

— Bonan vesperon, fratoj, — mi elparolis gaje, pafilo ĉe la ŝultro, glavo enmane, ventro ene kaj brusto antaŭe. — Ĉu tio estas la ejo de ĉifalo Demonte, kiu famas tra la longo kaj larĝo de la lando pro sia ĉarmo kaj la forto de sia brako?

— Kiu volas scii?

— Mi mem. Armita kaj forta soldato, kiu deziras rekrutiĝi en lian noblan servon.

— Via elekto, frato, via elekto, — li diris kun evidenta malĝojo. — Tra la pordego, trans la korton, tria pordo dekstre, demandu pri Söl Seranek. — Li klinis sin kaj flustris:

— Kontraŭ tri groŝoj mi donos konsilon.

— Akceptite.

— Pagu do.

— Baldaŭ. Mi estas iomete senmona nun.

— Sendube, se vi deziras dungiĝi ĉi tie. Bone, kvin, post kvin tagoj. — Mi kapjesis. — Li proponos tre malmulte, sed ne akceptu malpli ol du groŝojn tage.

— Dankon pro la kredito. Mi revidos vin.

Mi paradeniris tra la pordego kaj trovis la ĝustan pordon. Ĝi estis malfermita, por enlasi la lastan taglumon, kaj grasa ulo kun kalva kapo skribaĉis sur paperojn. Li alrigardis min, kiam mia ombro falis sur la tablon.

— For! — li kriis, gratante sian kapon tiom forte, ke nubo da harskvametoj ŝvebis brile en la sunradio. — Mi jam diris al ĉiuj: neniu groŝo antaŭ postmorgaŭ.

— Mi ankoraŭ ne rekrutiĝis kaj ne aliĝos, se vi pagas la soldatojn tiel.

— Pardonu, nekonato; suno en miaj okuloj. Eniru, eniru. Rekruto, ĉu? Certe. Pafilo kaj glavo; kaj municio, ĉu?

— Iom.

— Bonege. — Liaj manoj bruis, kiam li seklavadis ilin. — Manĝaĵo por vi kaj via varleto, kaj unu groŝo tage.

— Du groŝoj tage, kaj anstataŭigo de la uzita municio.

Li grimacis kaj levis la ŝultrojn. Li skribis sur paperon kaj puŝis ĝin al mi.

— Unujara kontrakto, salajro retraktebla je la fino de la jaro. Kvankam vi ne povas legi kaj skribi, mi esperas, ke vi kapablas meti vian analfabetan X-on ĉi tie.

— Mi kapablas legi tiel bone, ke mi povas vidi, ke vi skribis kvar jarojn, kion mi korektos, antaŭ ol mi subskribos. — Tion mi faris, skribante la nomon de la juĝisto Nikson sur la linio, certa, ke ni foriros longe antaŭ la fino de mia kontrakto. — Mi venigos mian varleton, kiu atendas ekstere kun mia maljuna patro.

— Nenia krommanĝaĵo por malriĉaj parencoj, — li kriaĉis afable. — Vi dividu vian.

— Konsentite, — mi diris. — Vi estas tiel bonkora.

Mi reiris al la pordego kaj gestis al miaj kunuloj veni.

— Vi ŝuldas al mi, — diris la gardisto.

— Kaj mi pagos, kiam tiu skrofola bufo pagos min.

Li gruntjesis.

— Se vi opinias lin malbona, atendu ĝis vi renkontos ĉifalon Demonte. Mi ne restus en ĉi tiu malseka lokaĉo, se ne estus la rabkrompago.

Ili alvenis malrapide; La Kuriero duontiris la nevolan Drenel.

— Rabkrompago? Ĉu baldaŭ?

— Tuj post la batalo. Ni formarŝos morgaŭ.

— Ĉu kontraŭ ĉifalo Dökkid?

— Ne tiom bonŝance. Oni diras, ke li havas amason da juveloj kaj orgroŝoj kaj pli. Estus agrable ricevi parton de tiu rabaĵo. Sed ne nun. Oni nur diris al ni, ke ni iros norden. Devas esti ŝtelatako; verŝajne kontraŭ iu amiko, kaj oni ne deziras, ke la informo publikiĝu. Bona ideo. Surprizu ilin kun malfermita levponto, kaj jen jam duono de la batalo.

Mi pripensis tiun eron de milita saĝo, dum mi kondukis mian etan grupon en la montrita direkto. La soldata loĝejo, kvankam ne taŭga por turista broŝuro, estis sendube pli altgrada ol la sklava loĝejo. Lignaj litejoj kun pajlaj matracoj por la soldatoj, pajlo sub la lito por la varletoj. Mi devos aranĝi ion por La Kuriero, sed mi estis certa, ke iom da ŝmirmono prizorgos la aferon. Ni sidis sur la lito, dum Drenel serĉis la kuirejon.

— Kiel fartas la dorso? — mi demandis.

— Dolore, sed nur eta ĝeno. Mi ripozos iomete, kaj poste komencos esplori…

— Morgaŭ matene sufiĉos. Ni trapasis kelkajn longajn tagojn.

— Konsentite. Kaj jen via varleto kun la manĝaĵo!

Estis varma raguo kun pecoj de sennoma birdo en ĝi. Devis esti birdo; ankoraŭ restis plumoj. Ni dividis la raguon en tri egalajn porciojn kaj voris ĝin. La freŝa aero kaj la marŝado ja helpis la apetiton. Ni havis ankaŭ iom da acida vino, kiun nek La Kuriero nek mi povis toleri. Sed ja Drenel, kiu brue eltrinkis ĝin, ruliĝis sub la liton kaj komencis ronki laŭtege.

— Mi ĉirkaŭiros kaj esploros, — mi diris. — Ripozu sur la lito ĝis mi revenos…

Senagorda trumpetado interrompis min. Mi serĉrigardis kaj vidis la fian muzikanton starantan ĉe la enirejo. Li ellasis ankoraŭ unu malmuzikan blovon. Mi estis preta kapti lin je la gorĝo, se li provus ankoraŭfoje, sed li flankenpaŝis kaj riverencis. Maldika ulo en blua uniformo staris en lia loko. Ĉiuj soldatoj, kiuj rigardis, klinis la kapon aŭ svingis armilon salute, do mi imitis ilin. Ne povis esti iu alia ol ĉifalo Demonte mem.

Li estis malgrasa ĝis la grado de kavventreco. Li havis malbonan cirkuladon, aŭ estis nature bluhaŭta. Liaj etaj ruĝaj okuloj rigardis el kavaj bluaj ingoj, dum li fingrumis bluan makzelon per lazuraj fingroj. Li ĉirkaŭrigardis suspekteme, kaj ekparolis; malgraŭ lia malgraseco, lia voĉo havis profundan forton.

— Viroj miaj, mi havas bonajn novaĵojn por vi. Pretigu vin kaj viajn armilojn, ĉar ni formarŝas je noktomezo. Tio estos rapidmarŝo por atingi la arbaron Pineta antaŭ la tagiĝo. Nur soldatoj, kaj ni iros sen pakaĵoj. Viaj varletoj restos ĉi tie por prizorgi viajn posedaĵojn. Ni restos tie dum la tago, kaj pluiros morgaŭ vespere. Ni renkontos niajn aliancanojn dum la nokto, kaj kune atakos la malamikon ĉe la tagiĝo.

— Demando, ĉifalo! — diris unu el la viroj. Li estis grizhara kaj cikatra, evidente veterano de multaj bataloj. — Kontraŭ kiu ni iras?

— Oni diros al vi antaŭ la atako. Ni venkos nur per surprizo.

Estis flustrado ĉiuflanke, dum la veterano demandis plu:

— Nia malamiko misteras. Almenaŭ diru al ni, kiuj estas niaj aliancanoj.

Al ĉifalo Demonte ne plaĉis la demando. Li gratis sian mentonon kaj umis per la tenilo de sia glavo, dum la aŭskultantaro atendis. Li evidente bezonis nian libervolan helpon; tial li fine parolis:

— Ĝojigos vin scii, ke ni havas ege potencajn kaj decidoplenajn aliancanojn. Ili ankaŭ havas militmaŝinojn por breĉi la plej fortikajn murojn. Kun ilia helpo, ni povas kapti iun ajn fortikaĵon, venki iun ajn armeon. Ni estas bonŝancaj servi ĉe ilia flanko. — Li kunpremis la lipojn, hezitante sed sciante, ke li devas daŭrigi.

— Nia venko estas certa, ĉar niaj aliancanoj estas neniu alia ol… la ordeno de la Nigraj Monaĥoj.

Sekvis longa momento de ŝoka silento, sekvita de kolerkriado. La signifon de tio mi ne komprenis, krom ke ĝi tute ne ŝajnis bona. 

Ĉapitro 24

Finparolinte, ĉifalo Demonte tuj eliris, kaj la pordo batfermiĝis post li. Estis vokoj kaj koleraj krioj de ĉie — sed unu homo blekis pli laŭte ol ĉiuj aliaj. Estis la cikatrulo. Li grimpis sur tablon kaj kriegante mallaŭtigis ĉiujn.

— Ĉiuj tie ĉi konas min, konas Maljunan Tosüker. Mi jam fortranĉis kapojn, kiam plej multaj el vi ankoraŭ ne scipovis uzi pispoton. Mi do parolos, kaj vi aŭskultos, kaj poste ankaŭ vi havos la okazon paroli. Ĉu tio malplaĉas al iu?

Li pugnigis unu manegon kaj etendis ĝin, poste turnis sin cirkle kun sovaĝa mieno. Estis kelkaj koleraj murmuroj, sed neniu sufiĉe laŭta por indiki malkonsenton.

— Bone. Aŭskultu do. Mi konas tiujn nigravestajn aĉulojn delonge, kaj mi ne fidas ilin. Ili pensas nur pri si mem. Se ili volas, ke ni batalu por ili, tio montras nur, ke estas grandaj problemoj, kaj ili preferas, ke ni mortu anstataŭ ili. Mi ne ŝatas tion.

— Nek mi ŝatas tion, — vokis alia viro. — Sed kian elekton ni havas?

— Nenian, — Tosüker konsentis kolere. — Kaj tion mi volis diri nun. Mi opinias, ke ni estas en dilemo. — Li eltiris sian glavon kaj skuis ĝin al ili. — Ĉiuj armiloj, kiujn ni havas, krom la novaj pafiloj, venas de la Nigraj Monaĥoj. Sen ilia provizo ni havus nenion per kio batali, kaj sen batalilo estus nenio farenda por ni, kaj ni devus malsatmorti aŭ reiri al la kampoj. Kaj tio ne taŭgas por mi. Kaj ĝi ne taŭgu ankaŭ por vi. Ĉar ni ĉiuj batalas kune — aŭ neniu batalas. Kaj se ni batalas, kaj iu el vi provas forŝteli sin antaŭ la komenco, tiu trovos mian glavon pikita tra sia hepato.

Li skuis la brilan glavon antaŭ ili, kiuj rigardis silente.

— Trafa argumento, — flustris La Kuriero. — Neriproĉebla logiko. Domaĝe, ke li malŝparas ĝin por tiu malnobla afero. Vi kaj viaj kunuloj povas nur konsenti.

La Kuriero pravis. Estis pli da vokoj kaj kvereloj, sed fine ili devis akcepti la planojn. Ili batalos ĉe la flanko de la Nigraj Monaĥoj. Neniu el ili, inkluzive de mi, estis feliĉa pri la ideo. Laŭ mi ili povus daŭrigi la kverelojn ĝis noktomezo, sed mi estis laca, kaj kelkaj horoj da dormo povus utili al mi. La Kuriero foriris por akiri informojn, kaj mi envolvis min sur la liteto kaj komencis maltrankvilan dormon.

La kriataj ordonoj vekis min, kaj mi sentis min pli laca, ol kiam mi ekdormis. Neniu ŝajnis feliĉa pri la noktomeza marŝado, aŭ pri niaj kunbatalontoj, kaj estis malgajaj vizaĝoj kaj multaj sakraĵoj. Eĉ kelkaj, kiujn mi ne estis aŭdinta antaŭe, vere bonaj, kiujn mi notis por estonta uzo. Mi iris al la primitiva necesejo kaj ĵetis malvarman akvon al mia vizaĝo, kio ŝajnis helpi. Kiam mi revenis, La Kuriero sidis sur la liteto. Li ekstaris kaj etendis sian grandan manon.

— Vi devas zorgi pri vi mem, Jim. Ĉi tio estas kruda kaj mortiga mondo, kaj ĉiuj manoj estas kontraŭ vi.

— Tiel mi preferas vivi — do ne maltrankviliĝu.

— Tamen mi estas maltrankvila. — Li ege suspiris. — Mi ja malestimas superstiĉon, astrologojn, maninterpretistojn kaj simile; vi do povas kompreni, kial mi sentas abomenon kontraŭ mi mem pro la deprimo, kiu posedas min. Sed mi vidas nur mallumon kaj abismon en la estonteco. Ni estas kunuloj dum tiom mallonga tempo, ke mi ne volas, ke ĝi jam finiĝu. Tamen, mi bedaŭras, mi antaŭsentas danĝeron kaj malesperon.

— Pro kompreneblaj kialoj! — mi kriis, provante paroli entuziasme. — Oni fortiris vin el la sekureco de via kvazaŭemeriteco, arestis vin, liberigis, fuĝigis, kaŝis, dietigis vin, denove fuĝigis, akceptis vian ŝmirmonon kaj trompis, batis, sklavigis kaj vundis vin — kaj vi miras, ke vi estas deprimita!?

Tio aperigis malfortan rideton sur liaj lipoj, kaj li denove premis mian manon.

— Vi pravas, Jim, kompreneble. Veneno en la sango, deprimo en la cerbo. Atentu pri via dorso kaj revenu sekure. Ĝis tiam mi eltrovos, kiel senigi la ĉifalon je kelkaj groŝoj.

Oni povis vidi lian aĝon — la unuan fojon de post nia unua renkontiĝo. Forirante mi vidis, kiel li malforte ekkuŝis sur la liton. Li devos senti sin pli bone ĉe mia reveno. Drenel alportos manĝaĵojn kaj zorgos pri li. Mi devis koncentriĝi pri pluvivado kaj reveno.

Estis teda kaj laciga marŝado. La tago estis varma, kaj same la nokto. Ni iris piedŝove, kovritaj de ŝvitgutoj, kaj batis al la insektoj, kiuj rapidis el la mallumo por ataki nin. La malbona vojo stumbligis min, kaj polvo eniris mian nazon. Ni marŝis plu kaj plu, sekvante la klakantan kaj siblantan veturilon, kiu gvidis nian koŝmaran paradon. Unu el la vaporveturiloj tiris la militvagonon de ĉifalo Demonte, en kiu li veturis relative komforte. Liaj trupestroj akompanis lin ene, sendube alkoholumante kaj ĝenerale ĝuante. Ni marŝis plu, kaj la malbenoj el niaj vicoj konstante malplifortiĝis.

Kiam ni fine atingis la ŝirman arbaron Pineta, ni estis lacaj kaj ribelemaj. Mi faris kiel la aliaj kaj lasis min fali sur la sternaĵon el dolĉe odorantaj pingloj sub la arboj, ĝemante kun aprobo. Kaj kun admiro por la pli fortikaj militistoj, ĉefe Maljuna Tosüker, kiuj insistis pri siaj porcioj de acida vino antaŭ ol enlitiĝi. Mi fermis la okulojn, ĝemis denove, kaj ekdormis.

Ni restis tie la tutan tagon, feliĉaj pro la ripozo. Ĉirkaŭ tagmezo oni avare disdonis manĝporciojn el la vagono. Varman, malfreŝan akvon por akvumi la ŝtonecajn pecojn de io, kio povis esti pano. Post tio mi sukcesis dormi iom pli, ĝis ni denove enviciĝis ĉe la krepusko, kaj la nokta marŝado pludaŭris.

Post kelkaj horoj ni atingis vojkruciĝon kaj turnis nin dekstren. Tio kaŭzis murmuron en la vicoj, unue de tiuj, kiuj bone konis la regionon.

— Kion ili diras? — mi demandis al la viro, kiu marŝis apud mi, ĝis nun silente.

— Ĉifalo Dinobel. Lin ni celas. Ne povus esti iu alia. Ne estas alia kastelo en tiu direkto je distanco de unu aŭ du tagoj.

— Ĉu vi scias ion pri li?

Li gruntis kaj silentiĝis, sed viro malantaŭ li ekparolis:

— Mi servis sub li antaŭ longe. Jam tiam li estis maljunulo. Ĉifalo kiel ĉiuj aliaj.

Poste mi lacege metadis unu piedon antaŭ la alian. Devis ekzisti pli bonaj manieroj por vivteni sin. Tio certe estos mia unua kaj lasta militiro. Ĉe nia reveno, mi kaj La Kuriero prirabos la trezorejon kaj fuĝos kun tiom da groŝoj, kiom ni povos porti. Belega penso. Mi preskaŭ koliziis kun la viro antaŭ mi kaj haltis apenaŭ ĝustatempe. Ni staris tie, kie la vojo estis proksima al la arbaro. Antaŭ la mallumo de la arboj estis eĉ pli mallumaj ombroj. Mi penis vidi, kio ili estis, kiam unu el la oficiroj venis malantaŭen.

— Mi bezonas kelkajn volontulojn, — li flustris. — Vi, vi, vi, vi.

Li tuŝis mian brakon, kaj mi estis unu el la volontuloj. Ni estis ĉirkaŭ dudek, kiujn oni tiris el la vicoj kaj irigis antaŭen al la arbaro. La nebulo estis malaperinta, kaj la lumo de la steloj sufiĉis por vidi, ke la nigraj aĵoj estis iuspecaj radhavaj maŝinoj. Mi povis aŭdi la siblon de fuĝanta vaporo. Malhela figuro paŝis antaŭen kaj haltigis nin.

— Aŭskultu, mi diros al vi kion fari, — li diris.

Dum li parolis, metala pordo malfermiĝis en la maŝino plej proksima al ni. Lumo trembrilis, kiam oni ŝovis lignon en la fajrejon. En la trema lumo mi povis klare vidi la parolinton. Li portis nigran robon; kapuĉo kovris lian kapon kaj kaŝis lian vizaĝon. Li montris al la maŝino.

— Vi devas puŝi tion tra la arbaro — en kompleta silento. Mi ŝovos mian tranĉilon inter la ripojn de iu ajn, kiu faros bruon. Oni pretigis vojon dum la tago, kaj ĝi estas facile sekvebla. Prenu la kablojn kaj agu kiel dirite!

Aliaj malhelrobaj figuroj donis al ni la kablojn kaj puŝis nin en vicojn. Ĉe la flustrita signalo ni ektiris.

La aĵo ruliĝis sufiĉe facile, kaj ni tiris je konstanta rapido. Estis pliaj flustrataj ordonoj por gvidi nin. Kaj ni haltis, kiam ni atingis la randon de la arbaro. Tiam ni lasis la kablojn fali kaj tiris kaj puŝis la aĵon ŝvitante, ĝis la gvidistoj estis kontentaj. Estis multe da flustra interkonsultado pri direkto kaj atingokapablo, kaj mi miris pri kio okazas. Oni estis forgesinta nin dum momento, do mi iris kiel eble plej mallaŭte preter la maŝino kaj rigardis tra la arbustaĵo al la transa sceno.

Tre interese. Dekliva grenkampo etendiĝis ĝis fortikaĵo, kies malhelaj turoj estis klare videblaj en la stellumo. Estis spegulata brilo ĉirkaŭ ĝia subo, kie la akvo en la fosaĵo protektis ĝin kontraŭ atakoj.

Mi restis tie, ĝis la krepusko grizigis la ĉielon, poste reiris por observi la objekton de nia laboro. En la kreskanta lumo ĝia formo iĝis pli klara, sed mi tamen ankoraŭ ne havis eĉ etan ideon, kio ĝi estas. Fajro kaj vaporo — mi nun povis klare vidi blankan vaporstrion. Kaj ia longa trabo ĉe la supro. Unu el la nigraj figuroj nun funkciigis la regilojn. La vaporo siblis pli laŭte, kiam la longa brako malleviĝis, ĝis la fino atingis la teron. Mi rigardis la grandan metalan ujon tie — kaj oni rekompencis mian scivolemon elektante min por helpi movi grandegan ŝtonon en ĝin. Du el ni rulis ĝin el proksima stako, sed ni devis peni kvarope por levi ĝin en la ujon. Pli da enigmoj. Mi reiris al la aliaj, kiam ĉifalo Demonte aperis kun la granda robulo ĉe sia flanko.

— Ĉu ĝi funkcios, Frato Furaval? — Demonte demandis. — Mi ne scias ion ajn pri tiaj iloj.

— Sed mi ja scias, ĉifalo, vi vidos. Kiam la levponto estos mallevita, mia maŝino detruos ĝin, frakasos ĝin.

— Ĝi faru ĝuste tion! Tiuj muroj estas altaj — kaj tiaj estos niaj perdoj, se ni devos ataki la fortikaĵon sen povi eniri tra la pordo.

Frato Furaval turnis sian dorson al li kaj donis rapidajn ordonojn al la stiristoj de la maŝino. Oni enŝovis pli da ligno, kaj la siblado plilaŭtiĝis. Estis tute taghele nun. La kampo antaŭ ni estis senhoma, la sceno paca. Sed malantaŭ ni en la arbaro kaŝis sin la malgranda armeo kaj la militmaŝinoj. Estis evidente, ke la batalo komenciĝos, kiam la levponto estos mallevita kaj detruita.

Oni ordonis al ni ekkuŝi, por kaŝi nin en la kreskanta taglumo. Jam estis tago — la suno estis super la horizonto — sed ankoraŭ nenio okazis. Mi kaŭris apud la maŝino, proksime al la kapuĉita stiristo.

— Ĝi ne malleviĝas! — Frato Furaval subite kriis. — Ĝi ĉiam estas mallevita je ĉi tiu horo. Io ne estas en ordo.

— Ĉu ili scias, ke ni estas ĉi tie? — diris ĉifalo Demonte.

Jes! — sonegis nekredeble laŭta voĉo el la arboj super ni. — Ni scias, ke vi estas ĉi tie. Via atako malsukcesos, kaj vi ĉiuj pereos! Preparu vin al certa morto!

Ĉapitro 25

La laŭtega voĉo estis tute neatendita, ŝokanta en la silento de la arbaro. Mi eksaltis pro surprizo, kaj mi ne estis la sola. La monaĥo ĉe la regiloj de la maŝino eĉ pli surpriziĝis. Lia mano tiris la ŝaltilon, kaj estis ega sibla bruo. La longa brako super la aparato draŝis ĉielen, puŝate de pli dika mallonga trabo proksima al la ĉarnirita fino. La brako supreniris en alta arko kaj brue frapegis kontraŭ kaŝita bufro, kio skuis kaj ŝancelis la tutan maŝinon. La brako ja haltis, sed la ŝtono en la ujo ĉe la fino de la brako pluiris alten en la aeron, supren en granda arko. Mi hastis antaŭen por vidi ĝin plaŭdi en la ĉirkaŭfosaĵon tuj antaŭ la fermita levponto. Bona pafo! Se la ponto estus mallevita sur la fosaĵo, ĝi certe estus detruita.

Ĉie ĉirkaŭ mi subite ĉio svarmis. Frato Furaval forpuŝis la monaĥon de la regiloj kaj piedbatis lin furioze muĝante. Kun la glavoj elingitaj, soldatoj kuregis ĉien kaj reen; kelkaj pafis alten al la arboj. Ĉifalo Demonte kriegis ordonojn, kiujn neniu aŭskultis. Mi, kun la dorso kontraŭ arbo, tenis mian pistolon preta por la atendata atako.

Ĝi neniam venis. Sed la laŭtigita voĉo tondris denove:

Returnu vin. Reiru tien, de kie vi venis, kaj vi estos indulgitaj. Mi alparolas vin, ĉifalo Demonte; oni trompas vin. Vin uzas la Nigraj Monaĥoj. Vi estos sencele detruita. Reiru al via kastelo, ĉar nur la morto atendas vin ĉi tie.

— Tie, mi vidas ĝin! — kriis Frato Furaval, montrante supren en la arbojn. Li turniĝis kaj vidis min, ekkaptis mian brakon dolorige kaj montris denove. — Tie, sur tiu branĉo, la aparato de l' diablo. Detruu ĝin!

Kial ne? Mi vidis ĝin nun, eĉ rekonis, kio ĝi estas. La laŭtparolilo. La pistolo krakis kaj frapis forte mian ŝultron. Mi ree pafis, kaj la parolilo eksplodis; plastaj kaj metalaj eroj falis teren.

— Nura maŝino, — kriis Frato Furaval, piedbatante la fragmentojn. — Ekataku! Sendu la soldatojn antaŭen! Miaj mortoĵetiloj apogos vin. Ili disbatos la murojn por vi.

La ĉifalo ne havis elekton. Li mordis sian lipon kaj venigis la klarioniston. Tri latunaj tonoj sonis kaj resonis de aliaj klarionistoj malantaŭ kaj ambaŭflanke de ni. Kiam la unuaj el liaj trupoj ŝprucis el inter la arboj, li elingis sian glavon kaj ordonis, ke ni sekvu lin. Malvolonte mi trotis antaŭen.

Oni ne nomu tion fulma atako. Pli ĝuste oni nomus ĝin promenado. Ni antaŭeniris tra la kampo kaj poste atendis laŭordone, ĝis la mortoĵetiloj troviĝis en pozicio. Vaporĉaroj tiris ilin antaŭen, kaj oni komencis pafi. Rokoj siblis super niaj kapoj kaj aŭ frapis la murojn aŭ malaperis en la fortikaĵon.

— Antaŭen! — kriis la ĉifalo, kaj svingis la glavon, dum la responda pafado komenciĝis.

La arĝentaj sferoj supreniris alten el malantaŭ la muroj, arke ĝis super ni, kaj falis.

Ili frapis la teron kaj disrompiĝis. Unu trafis proksime kaj mi vidis, ke ĝi estis maldika ujo plena de fluaĵo, kiu fumis kaj vaporiĝis en la aero. Veneno! Mi eksaltis for de ĝi, kuris, strebis ne spiri. Sed la aĵoj eksplodis ĉie ĉirkaŭ ni, la aero estis densa pro haladzo. Mi kuris, miaj pulmoj doloris kaj mi devis spiri, mi ne povis min deteni.

Dum la spiro eniris miajn pulmojn, mi falis, kaj falis ankaŭ mallumo sur min. 

Mi kuŝis sur mia dorso, tion mi sciis, sed malmulton alian pro la kapdoloro, kiu tute posedis min. Se mi eĉ ekmovetis la kapon, ĝi premis kiel fajra rimeno miajn tempiojn. Kiam mi prove malfermis okulon, ruĝa fulmo trafis min tra la okulglobo. Mi gruntis kaj aŭdis la grunton eĥata de ĉiu flanko. Ĉi tiu kapdoloro estis la ĉampiono, la kapdoloro plej planedgranda iam, antaŭ kiu ĉiu alia kapdoloro palis. Mi konsideris antaŭajn kapdolorojn, kiujn mi konis, kaj rikanis al ilia senefikeco. Kartonaj kapdoloroj. Ĉi tiu estis la aŭtentika afero. Iu gruntis apude, kaj mi kaj multaj aliaj gruntis en simpatio.

Iom post iom la doloro forfluis sufiĉe, por ke mi prove malfermu unu okulon, kaj poste la alian. La blua ĉielo supre estis klara; la vento susurigis la grenon, sur kiu mi kuŝis. Heziteme mi levis min sur kubuto kaj ĉirkaŭrigardis la trafitan armeon.

Dissternitaj korpoj disŝutitaj sur la kampo. Kelkaj nun sidiĝis, tenante la kapojn per la manoj, dum unu-du pli fortaj, aŭ pli stultaj, malfirme ekstaris. Proksime kuŝis la arĝentaj rompitaj pecoj de unu el la atakintaj ĵetarmiloj, nun sufiĉe sendanĝeraspekta kun la gaso disiĝinta. Mia kapo pulsis, tamen mi ignoris ĝin. Ni estis vivaj. La gaso ne mortigis nin; evidente oni kreis ĝin nur por senkonsciigi nin. Potenca afero. Mi rigardis mian ombron, ankoraŭ ne volante riski rigardon al la suno, kaj vidis, kiom mallonga ĝi estis. Preskaŭ tagmezo. Ni dormis dum horoj.

Do kial ni ne mortis? Kial la soldatoj de ĉifalo Dinobel ne saltis sur nin kaj ne tranĉis niajn gorĝojn? Aŭ almenaŭ ne prenis niajn armilojn? Mia pistolo estis apud mi. Mi kontrolis, ke ĝi ankoraŭ estis ŝargita. Misteroj, misteroj. Mi eksaltis surprizita — tuj bedaŭrante, ĉar la kapo pulsis — kiam raŭka krio aŭdiĝis. Mi sukcesis sidiĝi kaj turniĝi por rigardi.

Interese. Temis pri Frato Furaval mem, kiu ankoraŭ kriis kaj malbenis ŝirante manplenojn da haroj de sia kapo. Tio estis plej stranga. Certe mi neniam vidis ion tian antaŭe. Mi hezite ekstaris por rigardi tion, kio tiel ĉagrenis lin. Jen ja, mi komprenis liajn sentojn.

Li staris apud unu el siaj mortoĵetiloj, al kiu mem oni ĵetis iom da morto. Ĝi estis krevinta, eksplodinta en konfuzon de torditaj tuboj kaj rompita metalo. La longa brako estis nete tranĉita en tri pecojn, kaj eĉ la radoj disigitaj de la korpo. Restis nur amaso da neriparebla rubo. Frato Furaval forkuris, ankoraŭ raŭke kriante, postlasante hartufetojn, kiuj ŝvebis en la vento.

Venis pli da krioj kaj ĝemoj el la ceteraj monaĥoj, kiam Frato Furaval revenis ŝanceliĝe direkte al ĉifalo Demonte, kiu ĵus stariĝis.

— Detruitaj — ĉiuj! — kriegis la Nigra Monaĥo, dum la ĉifalo firme ŝirmis la orelojn per la manoj. — La laboro de jaroj perdita, detruita, rompita. Ĉiuj miaj mortoĵetiloj, la vapora murrompilo — ruinigitaj. Li kulpas — ĉifalo Dinobel. Venigu viajn virojn, ataku la fortikaĵon, detruu lin pro tiu monstra krimo lia.

La ĉifalo turnis sian rigardon al la fortikaĵo. Ĝi aspektis denove kiel ĉe la tagiĝo: kvieta kaj senperturba, kun la levponto ankoraŭ fermita, kvazaŭ nenio estus okazinta antaŭe tiun tagon. Demonte turnis sin al Frato Furaval kun malvarma kaj streĉita vizaĝo.

— Ne. Mi ne kondukos miajn virojn kontraŭ tiuj muroj. Tio estus memmortigo, kaj memmortigo ne estis nia interkonsento. Temas pri via disputo, ne mia. Mi konsentis helpi vin kapti la fortikaĵon. Vi devis helpi la eniron per viaj maŝinoj. Poste mi atakus. Tiu interkonsento jam finiĝis.

— Vi ne rajtas malteni vian vorton…

— Certe. Rompu la murojn, kaj mi atakos. Tion vi promesis. Nun faru ĝin.

Frato Furaval ruĝiĝis pro kolero, minacis per la pugnoj, klinis sin antaŭen. La ĉifalo ne moviĝis, sed elingigis sian glavon kaj tenis ĝin preta.

— Vidu, — li diris. — Mi ankoraŭ estas armita. Ĉiuj miaj viroj estas armitaj. Tio estas mesaĝo, kiun mi klare komprenas. La viroj de Dinobel povis preni niajn armilojn kaj tranĉi niajn gorĝojn, dum ni kuŝis ĉi tie. Ili ne faris tion. Ili ne militas kontraŭ mi. Do, mi ne militas kontraŭ ili. Vi batalu ilin; temas pri via batalo. — Li piedbatetis la klarioniston kuŝantan apud li. — Klarionu kunvenon.

Ni senbedaŭre forlasis la Nigrajn Monaĥojn esplorantajn en la kampo la rompaĵojn restantajn de iliaj maŝinoj kaj planoj. Scio pri la okazaĵoj rapide disvastiĝis inter la trupoj, kaj ridetoj anstataŭis dolorajn grimacojn, dum kapdoloroj malaperis anstataŭate de senpeziĝo. Ne estos batalo, nek viktimoj. La Nigraj Monaĥoj komencis la aferon, kaj oni finis ĝin por ili. Mia rideto aparte larĝis, ĉar mi havis bonajn novaĵojn por La Kuriero.

Mi jam sciis, kiel ni forlasos la malallogan planedon Spukavatem.

Klarvide post la ago, mi nun povis kompreni tion, kio okazis la antaŭan nokton. La alproksimiĝon de nia soldataro en la mallumo oni zorge observis. Per ia altnivela teknologio. La kaŝitaj observantoj certe vidis ankaŭ la vojon konstruitan por la mortoĵetiloj, kaj komprenis ĝian signifon. La laŭtparolilon ili metis en arbon ĝuste super la loko kaj poste ŝaltis ĝin per radio. La gaso, kiu faligis nin, estis malsimpla kaj liverita precizege. Ĉio ĉi multe superis la teknologion de ĉi tiu kaduka planedo. Tio lasis nur unu eblon.

En la fortikaĵo de ĉifalo Dinobel estis ekstermonduloj. Ili estis tie grandnombre kaj intencis fari ion. Kaj kio ajn ĝi estis, ĝi kolerigis la Nigrajn Monaĥojn tiom, ke ili planis ĉi tiun atakon. Kiu returnis sin kontraŭ ili. Bone. La malamiko de mia malamiko, denove. La Monaĥoj regis la malmultan teknologion ekzistantan en Spukavatem, kaj laŭ tio, kion mi vidis, la teknologion akaparis la militistoj. Mi rompis al mi la cerbon memorante tiujn longajn kunsidojn kun La Kuriero pri globpolitiko kaj ekonomio. Mi komencis vidi lumeton sur nia problemo, kiam aŭdiĝis sovaĝaj krioj el la antaŭaj vicoj.

Mi puŝis min antaŭen kun la aliaj por vidi la lacegan mesaĝiston dissterniĝintan sur la herbo apud la vojo. Ĉifalo Demonte turnis sin for de li, kolere skuanta la pugnojn ĉielen.

— Ataki la kastelon malantaŭ mi! Tiu vermido Dökkid, ja li! Ek, ni iru, rapidmarŝo. Reen!

Estis marŝo, kiun mi ne volas ripeti. Ni ripozis, nur kiam lacego faligis nin teren. Tiam mi trinkis iom da akvo, ŝancele restariĝis, kaj plu iris. Ne necesis bati aŭ instigi nin, ĉar nun temis pri la aferoj de ĉiu el ni. La familio de la ĉifalo, liaj mondaj posedaĵoj — ĉio estis en la kastelo. Gardite de minimuma soldataro. Ni ĉiuj estis tiel koncernitaj kiel li, ĉar ankaŭ la malmulto, kion ni posedis, estis tie gardite de la varletoj. Drenel, kiun mi apenaŭ konis, kaj pri kiu mi tamen sentis respondecon. Kaj La Kuriero. Se oni kaptis la fortikaĵon, kio okazis al li? Nenio — li estis maljunulo sendanĝera, neniel ilia malamiko.

Tamen mi sciis, ke tio estis mensogo, eĉ kiam mi penis mem konvinki min pri ĝia valido. Li estis eskapinta sklavo, kaj mi sciis, kion oni faras al eskapintaj sklavoj en Spukavatem.

Pli da akvo, iom da manĝaĵo ĉe la sunsubiro, kaj antaŭen tra la nokto. Ĉe la tagiĝo mi povis vidi nian armeon penanta en ŝirita kolumno, dum la pli fortaj viroj sin pelis antaŭen. Mi estis juna, kapabla kaj ĉagrenita, kaj en la unua vico. Mi haltis por ripozi, regajni la spiron. Antaŭe ĉe la vojo, mi vidis du virojn elsalti el la veprejo kaj malaperi trans monteton.

— Tie! — mi kriis. — Spionoj. Oni vidis nin. — La ĉifalo saltis el la militvagono kaj kuris apud min. Mi fingromontris. — Du viroj. Kaŝitaj tie. Ili kuris al la kastelo.

Li grincigis la dentojn kun senpova kolero.

— Ni ne povas atingi ilin, ne en nia stato. Dökkid estos avertita; li eskapos.

Li rigardis malantaŭen al siaj penantaj trupoj kaj per signalo venigis siajn oficirojn.

— Vi, Barkus, restu ĉi tie kaj ripozigu ilin; poste formaciiĝu kaj sekvu min. Mi pluiras kun ĉiu ebla kapabla viro. Ili povas laŭvice veturi en la militvagono. Ni hastu antaŭen.

Mi grimpis sur la tegmenton de la ekiranta veturilo. Viroj kuris apude, sin tenis ĉe ĝi, lasis ĝin tiri ilin. La vaporĉaro fajfspiris kaj blovis fumon en grandaj kvantoj, tintante montosupren kaj poste malsupren.

Jen la turoj de la fortikaĵo malproksime, eligantaj fumon. Kiam ni klakante turniĝis trans la sekvantan kurbon, ni trovis vicon da viroj tra la vojo, kun la armiloj celantaj nin, kaj pafantaj.

Ni ne malakcelis. La vaporfajfilo akrege kriis, kaj ni kriis responde, pelite de nia kolero. La malamiko forkuris. Temis nur pri detenanta trupero. Ni vidis, ke ili kuniĝis kun la cetero de la atakantoj, kiuj nun forfluis de la lago. Kiam ni atingis la digvojon, ĝi estis malplena de vivo. Trans ĝi estis la rompita pordo de la kastelo, super kiu fumo malrapide leviĝis. Mi troviĝis tuj malantaŭ la ĉifalo, kiam ni stumblis antaŭen. Longaj tabuloj ankoraŭ pontis super la breĉo antaŭ la dissplitita kaj rompita levponto, duonlevita kaj pendanta de siaj ĉenoj. Soldato sin trudis el inter la rompitaj fragmentoj kaj levis sian glavon en laca saluto.

— Ni fortenis ilin, ĉifalo, — li diris, kaj refalis kontraŭ la splitita ligno. — Ili eniris la korton, sed ni detenis ilin ĉe la turo. Ili pafis kontraŭ la ekstera pordo, kiam ili foriris.

— La damo Demonte, la infanoj?..

— Ĉiuj sekuraj. La trezoro netuŝita.

Sed la soldatejo troviĝis ekstere en la korto, ne en la turo. Mi min trudis antaŭen kun la aliaj, kiuj komprenis tion, grimpante tra la ruinigita pordo. Estis kadavroj tie, multaj. Nearmitaj varletoj dishakitaj en la atako. La defendintoj eliris la turon nun. Drenel troviĝis inter ili, kaj venis malrapide. Liaj vestoj estis surŝprucigitaj de sango, same kiel lia hakilo, sed li aspektis senvunda.

Tiam mi rigardis lian vizaĝon kaj vidis malĝojon tie. Ne necesis, ke li parolu; mi sciis. La vortoj elvenis.

— Mi bedaŭras. Mi ne povis haltigi ilin. Li mortis, la maljunulo. Mortis.

Ĉapitro 26

Li kuŝis sur la lito kun la okuloj fermitaj, kvazaŭ li dormus. Sed tiel senmove, neniam. Drenel estis sterninta mian kovrilon sur lin, ĝis lia mentono, kombinta lian hararon, kaj lavinta lian vizaĝon.

— Mi ne kapablis movi lin, kiam la atako okazis, — Drenel diris. — Li estis tro peza, tro malsana. La vundo sur lia dorso estis malbona, nigra; la haŭto varma. Li diris, ke mi lasu lin, ke li jam estas morta ĉiuokaze. Li diris, ke se ili ne murdos lin, la 'fektado faros. Ne necesis, ke ili ponardu lin, tamen…

Mia amiko kaj instruisto. Murdita de tiuj bestoj. Li valoris pli ol la tuta popolaĉo de tiu tuta mondo. Drenel prenis mian brakon kaj mi forpuŝis lin, kolere. Li havis malgrandan pakaĵon.

— Mi ŝtelis la paperon por li, — li diris. — Li volis skribi al vi. Mi ŝtelis ĝin.

Nenio pludirenda. Mi malpakis ĝin, kaj skulptita ligna ŝlosilo falis planken. Mi kaptis ĝin, kaj alrigardis la paperon. Sur ĝi estis plano de la fortikaĵo, kun sago montranta ĉambron zorge markitan “Trezorĉambro”. Sube, mesaĝo, kiun mi legis, malgrande kaj klare skribita:

Mi iom malsaniĝis, do mi eble ne povos doni ĉi tion al vi persone. Faru metalan kopion de la ŝlosilo; ĝi malŝlosas la trezorĉambron. Bonan ŝancon, Jim; estis plezuro koni vin. Estu bona rato.

Lia subskribo estis zorge skribita malsupre. Mi legis la nomon, kaj relegis ĝin. Ne estis “La Kuriero”, nek iu alia kromnomo, kiun li iam uzis. Li lasis al mi la heredaĵon de sia fido, sciante, ke mi verŝajne estas la sola persono en la universo, kiu ŝatos la konfidencon: lia vera nomo.

Mi eliris kaj sidiĝis sub la suno, subite tre laca. Drenel alportis tason da akvo. Mi ne estis konscianta, kiom mi soifis; mi eltrinkis ĝin kaj resendis lin por alporti pli.

Jen ĝi estis: la fino. Li sentis la alproksimiĝantan mallumon, tamen li zorgis pri mi. Pensis pri mi, kiam estis fakte lia morto, kiu alŝvebis.

Kio nun? Kion mi faru do? Laco, doloro, kulposento — ĉio superŝutis min. Ne konsciante pri tio, mi ekdormis sidante sub la suno, falante flanken. Kiam mi vekiĝis, estis malfrue posttagmeze. Drenel estis ŝtopinta sian kovrilon sub mian kapon, kaj nun sidis apud mi.

Nenio pli estis direnda. Ni metis la korpon de La Kuriero sur ĉareton kaj veturigis ĝin laŭ la digvojo al la bordo. Ni ne estis solaj farante tiel. Malgranda monteto apudis la vojon, herba deklivo kun arboj supre, kun agrabla vidaĵo trans la akvo al la fortikaĵo. Ni entombigis lin tie, kompaktigis la teron, kaj metis nenian markŝtonon. Ne sur tiu naŭza mondo. Ĝi havis lian korpon; tio sufiĉis. Iu ajn monumento, kiun mi starigus, estus lumjarojn for. Mi prizorgos ĝin en pli taŭga tempo.

— Nu, Drenel, ni nun pritraktu ĉifalon Dökkid kaj liajn banditojn. Mia bona amiko ne kredis je venĝo, do ankaŭ mi ne povas. Do ni nomu tion simpla justeco. Tiujn krimulojn necesas korekti. Sed kiel ni faru?

— Mi povos helpi, Mastro. Mi kapablas batali nun. Mi timis, poste mi koleriĝis, kaj mi uzis la hakilon. Mi pretas fariĝi batalanto kiel vi.

Mi kapneis al li. Mi pensis pli klare nun.

— Tio ne estas tasko por kamparano kun estonteco. Sed vi ĉiam memoru, ke vi alfrontis vian timon kaj venkis. Tio helpos vin dum la tuta vivo. Sed Jim diGriz pagas siajn ŝuldojn, do vi reiros al la bieno. Kiom da groŝoj kostas bieno?

Li gapis ĉe tio, kaj traserĉis sian memoron.

— Mi neniam aĉetis bienon.

— Mi certas pri tio. Tamen iu konato sendube iam faris.

— Maljuna Kvitik revenis el la militoj kaj pagis al la vidvino Roslaer ducent dek du groŝojn por ŝia parto de la bieno.

— Bone. Enkalkulante inflacion, kvincent devos sufiĉi. Sekvu min, knabo, kaj vi baldaŭ sekvos plugilon. Nu, iru do al la kuirejo kaj paku manĝaĵon, dum mi ekigas la unuan parton de la plano.

Similis al ŝakludo, kiun oni ludas en sia kapo. Mi povis sufiĉe klare vidi la ekmovojn. Se oni ludas ĝuste, la mezo kaj fino de la ludo kondukos al nepra venko. Mi faris la unuan movon.

Ĉifalo Demonte sidis senenergie sur sia trono, ruĝokula kaj laca kiel ni ceteraj, kun botelo de vino en la mano. Mi puŝis min tra la oficistaro kaj staris antaŭ li. Li kuntiris la brovojn kaj svingetis la manojn.

— For, soldato, for! Vi ricevos vian krompagon. Vi agis bone hodiaŭ, mi vidis tion. Tamen, lasu nin; mi devas plani.

— Tial mi staras ĉi tie, ĉifalo. Por diri al vi, kiel vi venku ĉifalon Dökkid. Mi estis lia dungito, kaj mi konas liajn sekretojn.

— Parolu!

— Private. Forsendu la aliajn.

Li pripensis dum momento, kaj mangestis. Ili foriris grumblante, kaj li trinketis sian vinon, ĝis la pordo brufermiĝis.

— Kion vi scias, — li ordonis. — Rapidu paroli, ĉar mi humoraĉas.

— Same kiel ni ĉiuj. Tio, kion mi deziris diri al vi private, ne koncernas Dökkid, ankoraŭ ne. Vi atakos, mi certas pri tio. Sed por certigi la sukceson, mi uzos la helpon de ĉifalo Dinobel kaj lia sekreto ĉe nia flanko. Ĉu la atako ne fartus pli bone, se ili ĉiuj dormos, kiam ni supreniros la muron?

— Dinobel ne scias pli pri tiuj aferoj ol mi mem, do ne mensogu. Li estas falema maljunulo kripla en la lito jam de unu jaro.

— Mi scias tion, — mi konvinke mensogis. — Temas pri tiuj, kiuj uzas lian kastelon por siaj aferoj, kiuj instigas la Nigrajn Monaĥojn al milito kontraŭ ili; tiuj helpos vin.

Li rektiĝis ĉe tiuj vortoj, kaj fajrero de lia antaŭa komplotemo brilis en liaj okuloj.

— Iru al ili, do. Promesu al ili parton de la predo. Kaj vi mem partoprenos en ĝi, se vi sukcesos. Iru je mia nomo kaj promesu tion, kion vi volas. Antaŭ la monatfino la kapo de Dökkid turnrostiĝos super mia fajro, lia korpo estos disŝirita de ruĝvarmegaj pikiloj, kaj…

Estis pli da tia, sed mi ne tre interesiĝis. Tio estis peonmovo en la ludokomenco. Mi nun devis antaŭenmeti fortan pecon en la atakon. Mi riverencis elirante, lasante lin grumbli sur la trono, ĉirkaŭŝprucigi la vinon per braksvingoj. Tiuj uloj ja tre facile koleras.

Drenel estis pakinta niajn malmultajn posedaĵojn, kaj ni tuj foriris. Mi gvidis, ĝis ni estis sufiĉe for de la fortikaĵo, kaj tiam deturniĝis al rivereto, kiu fluis proksime. Ĉe ties bordo estis herbejo, kaj mi montris al ĝi.

— Ni atendos ĉi tie ĝis morgaŭ. Mi devas plani, kaj ni bezonas ripozon. Mi intencas esti klarmensa, kiam mi frapos sur la pordo de la maljuna Dinobel.

Post nokta ripozo, kiu freŝigis mian cerbon, ĉio fariĝis tute klara.

— Drenel, — mi diris, — tio devos esti unuhoma agado. Mi ne scias, kiel ili akceptos min, kaj mi eble estos sufiĉe okupita zorgante pri mi mem por ne devi zorgi pri vi. Reiru do al la kastelo kaj atendu min.

Ja ne estis pordo, sur kiu oni povus frapi, nur du peze armitaj gardistoj ĉe la enirejo. Mi alvenis tra la kampo, preter la amaso de difektita maŝinaro jam ekrustanta, kaj transiris la levponton. Mi haltis, antaŭ ol mi aliris la gardistojn, kaj zorge tenis la pafilon direktite al la tero.

— Mi havas mesaĝon por la reganto ĉi tie.

— Returnu vin kaj formarŝu, ek! — diris la pli alta gardisto, celante sian pafilon al mi. — Ĉifalo Dinobel akceptas neniun.

— Ne la ĉifalon mi celas, — mi diris, rigardante trans li al la korto. Alta homo kun krudaj vestoj pasis. Sed sub la ĉifonaj pantalonorloj mi vidis la ekbrilon de plastoŝtalaj botoj.

— Mi deziras al la ĉifalo bonan sanon, — mi laŭtis. — Mi esperas ja, ke li konsultas bonan geriatriiston, kaj ke li prenas regule siajn sinapsostimulajn tablojdojn.

La gardisto grumblis pro surprizo ĉe tio, sed miaj vortoj ne estis por lia instruo. La viro, kiun mi rigardis en la korto, haltis subite, senmova. Kaj malrapide turnis sin. Mi vidis inteligentajn bluajn okulojn en longa vizaĝo. Kiuj rigardis min en silento. Jen li alvenis kaj parolis kun la gardisto, tamen ankoraŭ rigardante min.

— Pri kio estas tiu malordo?

— Nenio, via moŝto. Mi nur resendas tiun ĉi sur lia vojo.

— Enlasu lin. Mi deziras pridemandi lin.

La celita pafilo alĉieliĝis salute, kaj mi paŝis tra la enirejo. Kiam ni atingis ekster aŭddistanco de la enirejo, la alta viro turnis sin al mi trarigardante min kun malkaŝa scivolemo.

— Sekvu min, — li diris. — Mi deziras paroli kun vi private. — Li ne plu parolis, ĝis ni estis en la ĉefturo, en ĉambro kun fermita pordo.

— Kiu vi estas? — li demandis.

— Nu, mi ĵus volis demandi la samon al vi. Ĉu La Ligo scias, kion vi faras ĉi tie?

— Kompreneble! Ĉi tio estas laŭleĝa… — Li haltis kaj ridetis. — Almenaŭ tio pruvas, ke vi estas eksterplaneda. Neniu kapablas cerbumi tiel rapide ĉi tie, aŭ scias tion, kion vi scias. Nu, sidiĝu kaj diru, kiu vi estas. Poste mi decidos, kiom mi povas diri al vi pri nia laboro.

— Sufiĉe juste, — mi diris, eksidante kaj metante mian pafilon sur la plankon. — Mi estas Jim. Mi estis ŝipano en kruptia kargoŝipo, ĝis mi ekhavis malfacilaĵojn kun la kapitano. Li lasis min sur ĉi tiu planedo. Jen la tuta afero.

Li prenis kajeron kaj komencis skribi.

— Via nomo estas Jim. Via familia nomo estas… — Mi silentis. Li malridis. — Bone. Ni forgesu tion dum momento. Kio estas la nomo de la kapitano?

— Mi opinias, ke mi gardos tiun informon ĝis poste — post kiam vi diros al mi, kiu vi estas.

Li repuŝis la kajeron kaj reapogis sin en la seĝo.

— Ne sufiĉas. Sen via identeco mi povas diri al vi nenion. De kie en Kruptio vi venas? Kiu estas la ĉefurbo de via planedo, la nomo de la prezidanto de ĝia Tutmonda Konsilantaro?

— Pasis longa tempo. Mi forgesis.

— Vi mensogas. Vi ne estas pli kruptiano ol mi. Ĝis mi scios pli…

— Kion vi bezonas precize? Mi estas civitano de La Ligo, ne iu el la aĉaj ĉi-tieaj indiĝenoj. Mi rigardas 3D-on, manĝas ĉe MakPorko — filialo sur ĉiu konata mondo, 42 miliardoj jam venditaj — mi studis molekulan elektronikon, kaj gajnis nigran zonon por ĵudo. Ĉu tio kontentigas vin?

— Eble. Sed vi diris, ke vi estis postlasita sur ĉi tiu planedo de kruptia kargoŝipo, kio ne povas esti vera. Ĉia neaprobita kontakto kun Spukavatem estas malpermesita.

— Mia kontakto estis neaprobita. La ŝipo kontrabandis pafilojn kiel ĉi tiu.

Tio ja kaptis lian atenton. Li reprenis la kajeron.

— La nomo de la kapitano estas…

Mi kapneis silente.

— Vi havos tiun informon, kiam vi aranĝos mian foriron de ĉi tiu planedo. Vi kapablas fari tion, ĉar vi jam preskaŭ agnoskis, ke vi estas ĉi tie kun la aprobo de La Ligo. Ni do negocu. Vi aranĝos mian bileton — mi havas multe da arĝentaj groŝoj por pagi. — Almenaŭ mi havos, kio estas la sama afero. — Vi ankaŭ helpos min en loka afero. Tiam mi diros al vi la nomon de la kapitano.

Tio ne plaĉis al li. Li pensadis, kaj penis liberiĝi de mia fiŝhoko, sed li ne povis.

— Dum vi pripensas la aferon, — mi diris, — kial ne diri al mi, kiu vi estas, kaj kion vi faras ĉi tie.

— Promesu, ke vi ne rivelos nian identecon al la lokuloj. Nia ĉeesto estas bone konata eksterplanede, sed ni povos sukcesi ĉi tie, nur se nia agado restos sekreta.

— Mi promesas, mi promesas. Mi ŝuldas nenion al iu ajn lokulo.

Li kunmetis la pintojn de la fingroj kaj apogis sin malantaŭen, kvazaŭ komencante prelegon. Mi divenis ĝuste, kiel liaj unuaj vortoj montris:

— Mi estas profesoro Amuz de la Universitato de Kubut, kie mi havas la katedron pri aplikata socioekonomio. Mi estras mian fakultaton kaj eĉ devas diri, ke mi fondis la fakultaton, ĉar aplikata socioekonomio estas sufiĉe nova fako, ido — kompreneble — de teoria socioekonomio…

Mi palpebrumis rapide por malebligi al miaj okuloj vitriĝi, kaj devigis min aŭskultadi. Ĝuste instruistoj kiel tiu Amuz instigis min forkuri de la lernejo.

— … dum jaroj de korespondado kaj laborado, por sukcesi efektivigi nian plej fortan deziron: praktika aplikado de niaj teorioj. Pritrakti la burokratojn de La Ligo estis plej malfacile, pro ĝia politiko kontraŭ enmiksiĝo. Finfine ili konvinkiĝis, ke kun la ĝustaj reguloj oni permesu al ni funkciigi provprojekton ĉi tie sur Spukavatem. Alivorte, kiel iu krude spritis, ni certe ne povos plimalbonigi la staton. Nia afero restas ĉe la teknologia nivelo de la planedo, tiel ke ĝi estos memsubtena, kiam ni foriros.

— Kion do vi provas fari? — mi demandis.

Li palpebrumadis.

— Tio estas memevidenta. Mi paroladis ja nur pri tio.

— Vi priparolis la teorion, profesoro. Ĉu vi bonvolos precizigi, kion vi esperas efektivigi.

— Se vi insistas do, nefakvorte, ni provas neniom malpli ol ŝanĝi la esencon mem de la socio. Ni intencas peli ĉi tiun planedon, eĉ se ĝi baraktos, el la malluma epoko. Post la Disfalo, Spukavatem falis en sufiĉe naŭzan feŭdismon. Militĉefismon, fakte. Normale, feŭda socio ege utilas, dum disfala periodo. Ĝi daŭrigas ĝeneralan registaran kadron, dum la unuopaj distriktoj protektas kaj prizorgas sin mem.

— Mi ne vidis multe da prizorgado kaj protektado.

— Ĝuste. Tial la militĉefoj devas malaperi.

— Mi helpos mortpafi kelkajn.

— Perforto ne estas nia maniero! Krom esti malplaĉa, ĝi estas malpermesita al la liganoj. Ni celas la estiĝon de registaro sendependa de la ĉifaloj. Por tio ni spronas la ekeston de metiista klaso. Tio pliigos la moncirkuladon kaj malaperigos senmonajn interŝanĝojn. Kun pli da mono, la registaro kapablos starigi impostojn por publikaj servoj. Por fortigi tion, juĝistaro devos aperi. Tio plivigligos komunikadon, centrigadon, kaj la kreskon de komunaj ideoj.

Tio ŝajnis bonega — kvankam ne tre plaĉis la impostoj kaj la juĝistaro. Tamen io ajn estus pli bona ol la ĉifaloj.

— Tio sonas teorie bona, — mi diris, — sed kiel vi efektivigas ĝin?

— Provizante pli bonajn servojn je malpli altaj prezoj. Tial la Nigraj Monaĥoj provis ataki nin. Ili estas ne pli religiaj ol mia ĉapelo; la ordeno estas nur fasado por ilia teknologia monopolo. Ni frakasas tiun monopolon, kaj ili ne ŝatas tion.

— Bonege. Via plano ŝajnas taŭga, kaj mi deziras al vi la plej bonan sukceson. Tamen, mi devas fari kelkajn aferojn antaŭ ol mi forlasos ĉi tiun drenputon. Por helpi vin en via tasko frakasi la teknologian monopolon, mi deziras aĉeti iom da via dormogaso.

— Neeble. Fakte, ne eblas al mi helpi vin iel ajn. Kaj ankaŭ vi ne foriros de ĉi tie. Mi signalis la gardistojn. Vi estos gardata ĝis la alveno de la venonta ligŝipo. Vi scias tro multe pri nia afero, por ke ni lasu vin libera. 

Ĉapitro 27

Dum tiu neakceptebla informo ankoraŭ filtriĝis en mian menson, mia korpo ekagis kaj saltis trans lian skribtablon. Li ne estu forgesinta tion pri la nigra zono. Miaj dikfingroj puŝis profunden en lian haŭton, kaj li kolapsis. Eĉ antaŭ ol lia kapo ekfrapis la tablon, mi saltis al la pordo. Kaj apenaŭ ĝustatempe — ĝuste kiam mi ŝovis la riglilon en la ingon, la anso super ĝi ekmoviĝis.

— Nun, Jim, rapidu, — mi admonis min, — antaŭ ol ĝenerala alarmo ekestos. Sed unue mi rigardu, kiajn utilaĵojn posedas tiu insida klerulo.

Estis aktoj, dokumentoj kaj libroj sur la tablo sed nenio, kio povis helpi al mi. Mi teren ĵetis amason da aĵoj, dum malantaŭ mi oni komencis bati la pordon. Ne restis multe da tempo. Estis la vico de la profesoro. Mi ŝirmalfermis lian mantelon kaj traserĉis liajn poŝojn. Tie eĉ malpli da interesaĵoj, escepte de ŝlosilaro. Mi enpoŝigis ĝin; ĝi sufiĉu kiel rabaĵo. Mi prenis la pafilon kaj saltegis al la fenestro; samtempe io peza frapegis la pordon kaj tremigis ĝin. Mi estis du etaĝojn alte; la korto estis pavimita per fiaspektaj rondaj ŝtonoj. Saltante mi povus rompi miajn krurojn. Mi kliniĝis eksteren kaj dankis la duarangajn spukavatemajn masonistojn. Grandaj breĉoj oscedis inter la ŝtonoj de la ekstera muro. Krake la pordo dissplitiĝis, kiam mi grimpis tra la fenestro, ŝovis la pafilon malantaŭe en mian zonon kaj komencis grimpi malsupren.

Ne estis tro malfacile. La lastan parton mi desaltis, ruliĝis sur mia ŝultro, dolorige premante la pafilon en mian spinon, reprenis ĝin, kaj stumblis malantaŭ la angulon de la konstruaĵo, antaŭ ol iu aperis en la fenestro. Mi estis libera!

Aŭ ĉu? Tuja malespero kaptis min. Libera meze en malamika kastelo, kie ĉiuj estis kontraŭ mi. Grandioza libereco!

— Jes, libera! — Mi kunpremis fanfarone la dentojn, rektigis la ŝultrojn kaj metis fieran elanon en miajn paŝojn. — Libera, kiel povas esti nur Rustimuna Ŝtalrato! Daŭrigu, Jim — serĉu, ĉu vi povas trovi kelkajn serurojn por la ŝlosiloj en via poŝo!

La plej bonajn konsilojn mi ĉiam ricevas de mi mem. Mi marŝis tra portalo kondukanta en la grandan korton. Kelkaj armitoj vagantaj tie tute ignoris min. Sed tio ne povos daŭri. Ĉe alarmo ili tuj postkuros min kiel hundoj leporon. Fikse rigardante antaŭen, mi iris al la kolosa konstruaĵo ĉe la alia flanko. En ĝia frontmuro estis nur granda pordo kun alia malpli granda tuj apud ĝi. Proksimiĝante mi vidis, ke ambaŭ estis protektataj per tre modernaj seruroj. Tre informdone. Interesegis min, kion oni enŝlosis tie ĉi. Necesis nur trovi la ĝustan ŝlosilon.

Provante aspekti kiel rajtigito, mi haltis antaŭ la malpli granda pordo kaj komparis la ŝlosilojn. Estis ĉirkaŭ dudek. Sed la seruro estis de la marko Bolger, kiel tuj vidis mia sperta okulo, do mi serĉis la konatan romban formon.

— He, vi, kion vi umas tie?

Grandulo, malpura, nerazita, ruĝokula. Krome li havis en la zono longan ponardon, kies tenilon li fingrumis.

— Mi malŝlosas tiun pordon, evidente, — mi respondis. — Ĉu vi 'stas la ulo, kiun oni sendis por helpi min? Jen, tenu!

Mi donis al li mian pafilon. Tio donis al mi kelkajn liberajn sekundojn, dum kiuj li senkomprene gapis al la armilo. Tiel mi havis okazon ŝovi ŝlosilon en la seruron. Sed ne eblis turni ĝin.

— Neniu sendis min, — li diris kaj rigardis la pafilon, kio distris lin dum pliaj sekundoj. Mi ja apenaŭ povis plani fiaĵojn, se mi tiel simple donis al li mian solan armilon, ĉu? Mi povis preskaŭ vidi lin pensadi, malrapide, movante la lipojn. Mi interrompis la rampan fluon de liaj pensoj.

— Do, estante jam tie ĉi, vi povas helpi min…

Ha, la sekva ŝlosilo estis la ĝusta kaj glate turnebla. La pordo malfermiĝis, kaj mi same glate turnis min, precizege frapante per la fingroj. Mi kaptis la pafilon, dum li glitis teren.

— He, vi tie, haltu!

Mi malatentis la malafablan komandon, ĉar mi havis nenian deziron konatiĝi kun la vokanto. Anstataŭe mi rapidis tra la pordo kaj ĵetfermis ĝin malantaŭ mi. Turnis min, rigardis ĉirkaŭen kaj sentis atakon de malespero. Estis vane. Mi troviĝis en giganta halo, apenaŭ lumigata per altaj murfendoj. Remizo por la vaporĉaroj! Kvin tiaj estis orde vicigitaj unu apud alia.

Estus bele fuĝi en tia maŝino, vere belege. Mi jam vidis, kiel ili funkciis. Unue necesis ekbruligi la fajron, poste almeti lignon ĝis atingo de sufiĉa vaporpremo. Tiu procezo daŭris kutime almenaŭ unu horon. Eĉ se mi senĝene povus fari ĉion ĉi, mi poste devus malfermi la pordon kaj kun paŝa rapideco klakadi al libereco. Nenia ŝanco!

Aŭ ĉu tamen estis ŝanco? Kun la okuloj adaptiĝintaj al la krepuska lumo, mi rimarkis, ke mi ne frontis la specon de vaporĉaro kutiman por tiu ĉi mondo — kun lignaj radoj kaj feraj radbendoj. Tiuj maŝinoj posedis molajn pneŭmatikojn! Ĉu plibonigita teknologio? Ĉu eble temis pri eksterplaneda teknologio kamuflita kiel antikva rubaĵo?

Mi rapidis al la plej proksima de la grandaj veturiloj kaj grimpis sur la ŝoforan seĝon. Antaŭ mi etendiĝis la kutimaj pezaj regiloj kaj radoj — sed, nevideble de malsupre, estis remburita ŝofora seĝo kaj la tute normalaj instrumentoj por teraŭto. Ili jam pli bone plaĉis al mi!

Mi ŝovis la pafilon sub la seĝon kaj eksidis. Estis sekurecrimeno — prudentaĵo, sed ne por nun. Mi flankenmetis ĝin, kliniĝis antaŭen kaj esploris la instrumentojn. Motorŝaltilo, rapidumŝanĝilo, rapidomezurilo — krom kelkaj indikiloj kaj butonoj nekonataj de mi. Frapego al la pordo konvinkis min prokrasti pli detalan esploradon. Mi etendis la manon kaj ŝaltis la motoron. Nenio okazis.

Aŭ, pli precize, okazis io tute neatendita. Reagis ne la motoro, sed mallaŭta knabina voĉo, kiu flustris en mian orelon:

Ne provu startigi la ĉaron sen la sekurecrimeno.

— Sekurecrimeno, jes ja, dankon. — Mi klikfermis la bukon kaj duan fojon funkciigis la ŝaltilon.

La motoro estas ŝaltebla, nur kiam la rapidumŝanĝilo estas en la neŭtrala pozicio.

La batado ĉe la pordo plilaŭtiĝis. Sakrante mi movis la rapidumŝanĝilon kaj provis en la krepuska lumo trovi la ĝustan pozicion. La pordo bruegis kaj splitiĝis. Sukceso! Nun denove la ŝaltilon.

La motoro ekfunkciis. Mi metis la rapidumŝanĝilon al la antaŭenira pozicio — kaj la voĉo parolis:

Bonvolu ne provi veturi kun streĉita manbremso.

Mi sakris nun pli laŭte; la malgranda pordo frakasiĝis kaj falegis teren, pistonoj ekmoviĝis, kaj vaporo eksiblis ĉirkaŭ mi. Iu muĝis komandon, kaj la viroj ĉe la pordo ekmoviĝis al mi.

La ĉaro ektremis kaj moviĝis antaŭen.

Multe pli bone! Kun siaj ŝtalaj platoj kaj imititaj maŝineroj la aĵo devis pezegi. Ekzistis simpla metodo por kontroli tion. Mi surplankigis la akcelilon, turnis la stirilon — kaj direktis la kolosan maŝinon rekte al la granda pordo.

Funkciis brile. La vaporo muĝis kaj ŝprucis, kiam mi akcelis. Kun surdiga krakego trafante precize la mezon de la pordo. Sed mia nobla rajdbesto ne eĉ iomete malrapidiĝis. Ligno krakis, grincis kaj proteste rompiĝis kaj disforflugis ĉiudirekte, dum mi puŝveturis tra nubo da disiĝantaj traboj. Mi apenaŭ povis rimarki forkurantajn figurojn, antaŭ ol mi mem devis ekkaŭri, por ne esti senkapigita de tabulo. Ĝi skrapis kaj knaris kaj forfalis. Mi rektigis min kaj ĝoje ridetis.

Kia belega spektaklo! Ĉiuflanke la soldatoj kuris por ŝirmi sin. Mi turnis la stirilon kaj veturis malvastan cirklon, serĉante la elirejon. Kuglo frapis kontraŭ la ŝtala kiraso kaj forzumis. Jen la pordego — rekte antaŭ mi. Denove mi plene akcelis kaj fine tiris la ŝnuron de la fajfilo. Ĝi kriĉis, kaj vaporo ŝprucis, kaj mia veturilo plirapidiĝis.

Apenaŭ ĝustatempe. Iu konservis sian aplombon kaj provis levi la levponton. Du viroj jam metis la krankon en la malkonvenan vinĉon kaj fervore turnis ĝin; klake la ĉenoj streĉiĝis. Kun kriĉanta fajfilo mi celis la mezon de la pordego, kaj pli kaj pli da kugloj frapis la ŝtalon ĉirkaŭ mi. Mi klinkaŭris, ne deprenante la piedon de la akcelilo. Mi havos nur unu ŝancon.

La levponto malrapide kaj konstante supreniĝis, barante mian eskapovojon, ade plivastiĝante antaŭ mi; jam ĝi staris oblikve dek, dudek, tridek gradojn. Mi ne sukcesos.

Ni trafis ĝin per ekskuo, kiu ĵetus min el la ĉaro, se ne tenus min la rimeno. Dankon, voĉo! La antaŭaj radoj suprenruliĝis sur la ponto, pli kaj pli alten, ĝis la antaŭo de la veturilo celis ĉielen. Se tiel daŭrus, ni renversiĝus surdorsen.

Tiun riskon mi devis akcepti. La transmisiilo knaris, mia plezurĉaro prancis kaj muĝis — kaj tiam mi ekaŭdis grincadon kaj rompkrakon.

Kaj ĉio falis antaŭen. La ĉenoj de la levponto ne povis teni la grandegan pezon de mia veturilo, kaj ili ŝiriĝis. La antaŭo falis, kaj ni trafis kun preskaŭ senkonsciiga skuo. Sed mia piedo restis firme sur la akcelilo, kaj la radoj ankoraŭ turniĝis. La veturilo pafiĝis antaŭen — rekte al la akvo. Mi turnis la stirilon kaj redirektis ĝin, pafrapidis trans la ponton kaj sur la ŝoseon. Pli kaj pli rapide, supren sur la monteton kaj malantaŭ la kurbiĝon — tiam malrapidiĝante, antaŭ ol la profundaj spursulkoj povus devojigi min. La eskapo sukcesis!

— Jim, — mi admonis min anhelante, — tion vi klopodu eviti, se entute eblas.

Mi rigardis malantaŭen, sed neniu sekvis min. Sed baldaŭ persekutantoj aperos, se ne marŝe, do en iu el la aliaj falsaj vaporĉaroj. Mi denove surplankigis la akcelilon kaj firme fermis la buŝon por ne riski ekmordon kaj dentosplitiĝon pro la malglataĵoj en la ŝoseo.

Longa supreniro forprenis rapidecon. Kvankam mi plene akcelis, ni moviĝis nur rampe, pro la transmisiilo kaj la granda pezo. Mi uzis la okazon por kontroli la ŝargostaton — baterioj plenaj! Kaj necesis tiel, ĉar mi ne havis eblon reŝargi. Tra la klakado kaj muĝado mi aŭdis delikatan, malproksiman fajfadon kaj ĵetis rapidan rigardon trans mian ŝultron. Jen ili! Du pliaj veturiloj sekvis min.

Kompreneble ili ne havis ŝancon atingi min. For de la strato la pezegaj ĉaroj devus enkotiĝi ĝis senutilo — kaj al la kastelo de Demonte kondukis nur unu vojo. Sur ĝi mi veturis kaj havis la ĝustan direkton, kaj sukcesos konservi mian antaŭecon ĝis la celo.

Sed estis unu problemo: Se mi tien gvidos miajn persekutantojn, ili scios, kiu ŝtelis ilian ĉaron kaj atakos per siaj gasbomboj. Tio nepre ne okazu. Mi retrorigardis kaj vidis, ke la distanco malgrandiĝis — sed ĝi stabiliĝis, kiam la sekvantoj atingis la deklivon. Mi veturis trans la supron, kaj la rapideco kreskis — same kiel la skuoj. Mi povis nur esperi, ke la maŝino taŭgis por tia skuado. Tiam aperis antaŭ mi la vojkruciĝo, kun kelkaj kamparanoj lastmomente saltantaj al sekureco. Por iri al ĉifalo Demonte necesis turniĝi maldekstren. Mi siblis rekte tra la kruciĝo. Tiun straton mi ne konis, do mi povis nur veturi kaj esperi.

Mi faru ion — kaj baldaŭ! Eĉ se mi povis teni la distancon dum la tuta tago, iam la baterioj elĉerpiĝos kaj finos mian prezentadon. Pensu, Jim! Spronu viajn malnovajn cerboĉelojn!

Malantaŭ la sekva kurbiĝo montriĝis la savo. Kruda kampa vojo kondukis flanken tra kampoj al rivereto. Kaj, kiel ĉiuj bonaj ideoj, tiu ĉi staris plenmatura en mia cerbo, kompleta ĝisdetale.

Senhezite mi turnis la stirilon kaj ruliĝis malsupren sur la herbejon. Mi veturis malpli kaj malpli rapide kaj sentis, ke la radoj pli kaj pli profundiĝis en la molan teron. Se mi nun enmarĉiĝos, estos fino. Aŭ almenaŭ estos fino de mia regado de tiu veturilaĉo, kiun mi preferus konservi dum ankoraŭ iom da tempo. Daŭrigu, Jim, sed prudente!

Kiel eble plej malrapide, per la plej malalta rapidumo, mi boris antaŭen, ĝis la antaŭaj radoj atingis la rivereton. Jam ili mole kaj spongece profundiĝis en la marĉon, kiam mi haltis kaj malrapide retroiris. Rigardante transŝultren, mi restis sur miaj spuroj. Retroire mi veturis el la kampo, ĝis mi reatingis la ŝoseon. Dum mi ŝanĝis la direkton, mi permesis al mi rigardeton al mia verko. Perfekta! La spuroj kondukis rekte al la akvo kaj en ĝin.

Jam ne tre malproksime malantaŭ mi sonis vapora fajfilo. Mi puŝegis la akcelilon kaj veturis plej rapide trans la kurbiĝon, ĝis la arboj kaŝis min. Haltis, malŝaltis, streĉis la bremson kaj saltis teren.

Jen nun la danĝera parto. Necesis konvinki miajn persekutantojn sekvi la spurojn. Se ili ne kredus min, apenaŭ restus al mi ŝanco eskapi. Mi devis riski.

Kurante mi deprenis mian jakon, ekstumblis, kiam mi liberigis min el la manikoj, kaj fine inversigis ĝin. Mi metis la vestaĵon ĉirkaŭ miajn ŝultrojn, antaŭe nodis la manikojn kaj suprenfaldis la pantalonon. Ne estis grandioza maskado, sed devis sufiĉi. Espereble la ŝoforoj ne havis okazon rigardi min detale — aŭ eĉ iel ajn.

Tiel mi finfine staris ĉe la loko, kie mi estis deveturinta de la strato, kaj havis ankoraŭ sufiĉe da tempo por ŝmiri iom da polvo sur mian vizaĝon, kiam la unua falsa vaporĉaro metalklake venis ĉirkaŭ la vojkurbiĝo.

La motoro malrapidiĝis, kiam mi paŝis sur la straton kaj montris al la herbejo.

— Tien li veturis! — mi vokis.

La ŝoforo kaj la soldatoj rigardis la kampon kaj la spurojn. La veturilo malrapidiĝis kaj haltis.

— Rekte ŝprucumis tra la akvo kaj pluveturis transe. Ĉu amiko de vi?

Venis la decida momento. Ĝi longiĝis neelteneble, dum la dua veturilo alproksimiĝis kaj same haltis. Kio okazos, se oni min pridemandos — aŭ nur iom precize rigardos? Mi volis forkuri — sed tio perfidus ĉion.

— Sekvu lin! — iu vokis, kaj la ŝoforo turnis la stirilon kaj devojiĝis sur la kampon.

Mi forglitis inter la arbojn kaj kun intereso observis la pluan evoluon. Estis belege! Mi estis fiera, ho jes. Mi ne hontas konfesi tion. Pentristo, kiu kreis majstraĵon, scias tion kaj ne provas bagateligi ĝian gravecon per falsa modesteco.

Tio estis majstraĵo. La unua ĉaro klakadis salte kaj ŝanceliĝe tra la kampo kaj kun laŭta plaŭdo atingis la akvon. Ĝi veturis tiom rapide, ke ankaŭ la malantaŭaj radoj atingis la akvon, antaŭ ol la veturilo haltis. Kaj malrapide profundiĝis en la molan marĉon. Ĝi glitis ĝis la naboj, antaŭ ol ĝi haltis.

Jen ekestis multe da kriado kaj blasfemado — kaj por perfektigi ĉion, iu prenis ĉenon kaj ligis la du veturilojn. Grandioze! La dua veturilo per vane turniĝantaj radoj ŝprucigis koton, ĝis ankaŭ ĝi estis enkotiĝinta. Mi aplaŭdis ŝate kaj promenis reen al mia veturilo.

Mi devus ne fari tion, mi scias. Sed ekzistas momentoj, en kiuj oni ne povas ne glori sin. Mi eksidis, fiksis la rimenon, startigis la motoron, singarde movis la ĉaron tien kaj reen, ĝis ĝi estis returnita. Fine mi reveturis akcelante laŭ la strato.

Kaj ĉe la disbranĉejo de la vojeto mi abrupte eksonigis la fajfilon. Ĝi kriegis, kaj ĉiu kapo turniĝis en mian direkton, ĉiuj vizaĝoj gapis al mi. Mi svingis la manon kaj ridetis. Tiam la arboj blokis la vidon, kaj la ĉarma spektaklo malaperis. 

Ĉapitro 28

Estis venka veturado. Mi ridis laŭte, kantis, kaj sonigis la fajfilon. Kiam tiu unua entuziasmo kvietiĝis, mi movis mian reĝinon sur mia mensa ŝaktabulo kaj pripensis la okazontaĵojn. La siblado de la vaporo kaj la bruado de la maŝinaro estis malatentigaj, do mi serĉis inter la regiloj, ĝis mi trovis la ŝaltilon, kiu regis la son-artifikaĵojn. La vaporon oni boligis nur por ili, kaj la bruoj estis simplaj registraĵoj. Mi malŝaltis ilin kaj pluveturadis en paco al la kastelo de ĉifalo Demonte. Estis malfrue posttagmeze, kiam mi atingis ĝin, kaj tiam miaj planoj estis pretaj.

Kiam mi veturis laŭ la lasta vojturniĝo kaj suriris la digvojon, mi denove havis ĉiujn son-artifikaĵojn reŝaltitaj. Mi malrapidis al la gardistoj. Ili estis levintaj la parte riparitan ponton, longe antaŭ ol mi atingis ĝin, kaj rigardadis min suspekteme, kiam mi haltis antaŭ la fosaĵo.

— Ne pafu. Amiko! — mi ekkriis. — Ano de via armeo kaj intima kunlaboranto de ĉifalo Demonte. Venigu lin tuj, ĉar mi estas certa, ke li deziros vidi sian novan vaporĉaron.

Tion li ja deziris. Kaj tuj post kiam oni mallevis la ponton, li marŝis trans ĝin kaj alrigardis min.

— Kie vi akiris tion? — li demandis.

— Mi ŝtelis ĝin. Eniru kaj mi montros al vi kelkajn interesajn aferojn.

— Kie estas la dormogaso? — li demandis grimpante la ŝtupojn.

— Mi ne klopodis pri ĝi. Kun tiu ĉaro mi elpensis pli bonan kaj pli sekuran planon. Ĉi tio ne estas ordinara vaporĉaro, kiel mi esperas, ke vi jam rimarkis. Ĝi estas nova kaj plibonigita modelo kun kelkaj interesaj aldonoj, kiuj kaptos vian atenton…

— Idioto! Pri kio vi parolas? — Li ŝovis sian glavon en ties ingo el kaj en. Kia malpacienco.

— Mi montros, Via Ĉifala Moŝto, ĉar unu ago parolas pli laŭte ol mil vortoj. Mi ankaŭ sugestas, ke vi sidiĝu tie kaj ligu tiun rimenon ĉirkaŭ vi kiel mi faris. Tiu elmontrado, mi garantias, imponos al vi.

Eĉ se ne jam imponita, li estis almenaŭ scivolema. Li ligis la rimenojn kaj mi retroveturis la longon de la digvojo ĝis la bordo. Malrapide irante kun ĉiuj kutimaj muĝoj kaj batobruoj. Mi haltigis la aŭton kaj turnis min al li.

— Kiun rapidon tiu aĵo havas? Kiom rapide vi kutimas veturi?

— Rapidon? Kiom rapida ĝi estas? Ĝi estas bona tirilo kaj iras pli haste ol la mia.

— Vi ankoraŭ vidis nenion, Ĉifalo. Unue, rimarku ĉi tion.

Mi malŝaltis la son-artifikaĵojn kaj la vaporon, kaj li kapjesis kompreninte.

— Vi kvietigis la fajron, kaj ĝi staras kaj ne moviĝas.

— Tute kontraŭe. Mi simple silentigis ĝin, tiel ke neniu povas aŭdi nin alproksimiĝi. Ĝi estas preta ekveturi, kaj tion ĝi ja faros. Post kiam vi respondos al jena demando: Se ĉi tiu ĉaro apartenus al malamiko, kaj ĝi aperus ĉi tie, ĉu viaj soldatoj havus sufiĉe da tempo por levi la ponton, antaŭ ol mi atingos ĝin?

Li snufis moke.

— Kia idioto vi opinias min per tiaj demandoj? Antaŭ ol ĉaro povus rampi al la levponto, oni povus levi kaj mallevi ĝin plurfoje.

— Ĉu vere? Rigardu do kaj vidu, kion tiu ĉi bubo kapablas fari.

Mi plenpuŝis la akcelilon, kaj la maŝino pafrapidis antaŭen en preskaŭ perfekta silento. Zumis la motoro, susuris la pneŭmatikoj sur la glata ŝtono. Pli kaj pli rapide al la pordego, kiu kreskis antaŭ ni kun timiga rapido. La gardistoj, kiuj staris antaŭ ĝi, flankenplonĝis en la preciza momento, kiam ni trafis kun krakbruo la krudajn tabulojn de la riparita ligna levponto, saltetis aeren, kaj lulveturis tra la pordego.

Kaj haltis tremante en la fortikaĵo. La ĉifalo sidis kun rondaj okuloj, anhelante, kaj baraktis sian glavon libera.

— Murdisto! Via provo mortigi min malsukcesis…

— Ĉifalo, aŭskultu, temis pri montrado. Pri kiel mi kapablos enkonduki vin kaj viajn soldatojn tra la pordego de la fortikaĵo de ĉifalo Dökkid. Tra la malfermita pordego en la korton, kie vi povos mortigi, rabi, murdi, torturi, kripligi, ruinigi…

Tio kaptis lian atenton. La glavo reglitis en sian ingon, kaj liaj okuloj malfokusiĝis, dum li imagis la mirindaĵojn, kiujn mi ĵus alvokis por li.

— Jes, — li diris, rapide palpebrumante kaj revenante al la nuno. — Jen vi havas interesan ideon, soldato, kaj mi aŭdu pli pri ĝi. Kun botelo da vino, ĉar tiu veturado estis io, kion mi neniam spertis antaŭe.

— Mi obeas. Sed unue mi kaŝu tiun ĉaron, por ke ĝi ne estu observebla. La atako sukcesos, nur se estos plena surprizo.

— Vi pravas pri tio. Metu ĝin en la remizon, kaj mi deĵorigos gardistojn tie.

La vino, kiun li donis al mi, estis multe pli bona ol la acidaĵo donata al la soldatoj, kaj mi trinketis ĝin kun plezuro. Sed ne tro multe, ĉar mi bezonis klaran kapon, ke la afero progresu laŭplane. Mi devis trovi argumentojn, kiuj estu kompreneblaj por li, por konvinki lin ekagi tuj. Ĉar, se ni ne rapidus, la profesoro Amuz alvenus super nin kun siaj gasbomboj. Mi estis certa, ke li estis ege malkontenta pri mia ŝtelado de lia kaleŝo. Kaj ne estis multaj fortikaĵoj en la najbaraĵo, kie ĝi povis esti kaŝita. Estis momento por agi. Mi antaŭenpuŝis turon laŭ mensa vico kaj ekparolis:

— La fortikaĵo de la fia ĉifalo Dökkid estas ne pli ol kvinhoran marŝadon for de ĉi tie, ĉu ne?

— Kvin horojn, kvar horojn rapidmarŝe.

— Bone. Nu, pripensu tion. Li atakis vin, kiam vi estis for kun la plejparto de via armeo. Liaj soldatoj grave difektis la levponton kaj la strukturon de la fortikaĵo mem. Antaŭ ol vi riskos iri al atako, vi devos riparigi la levponton, dungi pliajn soldatojn eĉ. Tiel ke, kiam vi komencos vian novan kampanjon, neniu povos profiti de via foresto. Ĉu ĝuste?

Li glutis sian vinon kaj brulrigardis min super sia glaso.

— Jes, diable kaj damnu vian kapon, mi supozas, ke jes. Prudenta, miaj oficiroj ĉiam konsilas esti prudenta, kiam mi volas senkapigi tiun ulon, elŝiri liajn intestojn, senhaŭtigi lin vivan…

— Kaj vi povos, jes ja; belaj aferoj embuskas en via estonteco. Kaj kontraŭe al viaj konsilantoj, mi ne rekomendas prudenton. Mi opinias, ke tiu diablo kun homa aspekto estu atakita, kaj tuj!

Tio sendube plaĉis al li, kaj mi povis vidi, ke li atentis min zorge, dum mi klarigis mian planon:

— Lasu la fortikaĵon kia ĝi estas, kaj prenu ĉiujn viajn soldatojn. Se ĉio iros glate, viaj trupoj revenos, antaŭ ol iu ajn scios, ke ni foriris. Ni ekmarŝu je noktomezo, silentaj kiel venĝemaj fantomoj, por esti kaŝitaj ĉe tagiĝo plej proksime al la fortikaĵo de ĉifalo Dökkid. Mi konas la ĝustan lokon. Kiam la levponto malfermiĝos ĉe la sunleviĝo, mi uzos vian novan maŝinon por certigi, ke ĝi restos mallevita. Viaj soldatoj atakos, prenos la fortikaĵon per surprizo, kaj la tago estos venka. Tuj kiam vi kaptos ĝin, vi povos resendi fortan armeon ĉi tien.

— Povos okazi tiel. Sed kiel vi planas malebligi, ke ili levu la ponton?

Kiam mi diris al li, kruela rideto aperis sur lia vizaĝo, kaj li ekkriis pro ĝojo.

— Faru! — li kriis. — Kaj mi riĉigos vin por la vivo. Per la groŝoj de Dökkid, kompreneble, post kiam mi rabos lian trezoron.

— Vi estas ĝentileco mem al via humila servanto. Ĉu mi povas do sugesti, ke ĉiuj en la fortikaĵo ripozu, ĉar tiu estos longa nokto?

— Jes, estos farite. Mi ordonos tiel.

Post tio, mi foriris. Krom mia normala zorgo pri la lacaj korpoj de miaj kamaradoj, mi havis aliajn kialojn por deziri, ke ili ĉiuj enlitiĝu. Mi mem havis kelkajn gravajn taskojn farotajn, antaŭ ol mi povos ripozi.

— Ilojn, — mi diris al Drenel, kiam mi sukcesis veki lin. — Fajlilojn, martelojn, aferojn tiajn. Kie mi povas trovi ilin ĉi tie?

Li puŝis fingron profunden en sian implikitan hararon kaj grategis pripensante. Mi malobeis urĝon etendi la manon kaj skui lin, kaj atendis anstataŭe, ĝis liaj malrapidaj pensoj finiĝos. Eblas, ke la gratado sur lia kranio helpis la funkciadon de liaj limakecaj sinapsoj. Estis plej bone ne entrudi min en elprovitan procezon. Fine, li parolis:

— Mi ne havas ilojn.

— Mi scias, kara knabo. — Mi povis aŭdi miajn grincantajn dentojn, kaj mi devigis min kvietiĝi. — Vi ne havas ilojn, sed iu ĉi tie certe havas. Kiu tiu estas?

— Forĝisto. — Li diris fiere. — La forĝisto ĉiam havas ilojn.

— Bona knabo. Nu, bonvolu gvidi min al tiu forĝisto.

La koncerna homo estis fulgokovrita kaj hirta kaj malbonhumora, kun acida vino forte en sia spiro.

— For, nano. Neniu tuŝas la ilojn de Grunel, neniu.

Nano! Ne estis necese ŝajnigi la rikanon kaj grumblon:

— Aŭskultu, vi malpura peco de graso, tiuj estas la iloj de la ĉifalo, ne de vi. Kaj la ĉifalo sendis min por preni ilin. Nu, ĉu mi prenas ilin, aŭ ĉu mia varleto iras por venigi la ĉifalon ĉi tien? Nu?

Li fermis la pugnojn kaj gruntis, sed hezitis. Kiel ĉiuj aliaj, li estis vidinta min veturigi la ĉifalon en la fortikaĵon kaj sciis, ke mi estas lia konfidenculo. Li ne povis riski kolerigi sian mastron. Li komencis klini sin kaj riverenci.

— Certe, Mastro, Grunel konas sian lokon. Ilojn, ja, ilojn. Ĉi tie, kion ajn vi volas.

Mi iris preter lia ŝvita korpo al la aĉa elmontro de primitivaj iloj. Mizere. Mi traserĉis la aron, ĝis mi trovis fajlilon, martelon, kaj krudan metaltondilon, kiuj devos sufiĉi. Mi puŝis ilin al Drenel.

— Prenu tiujn. Kaj vi, Grunel, povos rampi al la remizo morgaŭ kaj repreni ilin.

Drenel sekvis min, kaj gapis al la vaporĉaro.

— Fermu vian buŝon, antaŭ ol vi kaptos muŝon, — mi diris al li prenante la ilojn. — Nu, mi bezonos fortan sakon aŭ simile, tiom grandan. Serĉu kaj alportu ĝin ĉi tien. Poste, enlitiĝu, ĉar vi ne dormos multe ĉi tiun nokton.

Per taŭgaj iloj mi povus fari la laboron en eta momento. Tamen, mi opiniis, ke ĉi tie la mezuroj ne estas tro precizaj, kaj se mi sekvos la modelon, tio sufiĉos. La metala kovrilo ĉe la ŝofora seĝo havis proksimume la dikon de la ligna ŝlosilo. Mi tranĉis kaj fajlis kaj tondis pecon laŭ la ŝablono. Ĝi sufiĉu.

Drenel kaj espereble ĉiuj aliaj nun dormis, kaj povis komenciĝi la operacio Granda Groŝo. Kun ŝlosilo enpoŝe, sako ĉe mia zono, silenta kiel ombro — mi esperis — mi iris en la profundojn de la fortikaĵo. Mi estis parkeriginta la mapon de La Kuriero, kaj lia spirito devis gardi min, ĉar mi trovis la trezorejon nevidite. Mi metis la ŝlosilon en la seruron, krucis la fingrojn de la alia mano, kaj turnis.

Kun metala krio, ĝi malfermiĝis. Mia koro faris sian kutiman bato-en-la-brusto-rutinon, dum mi staris senmove. La bruo certe estis aŭdita.

Tamen ne. La pordo bruetis, kiam mi malfermis ĝin, kaj mi estis en la kelo kaj zorge refermis ĝin malantaŭ mi.

Belege. Grandaj, baritaj fenestroj enlasis sufiĉe da lumo, por ke mi povu vidi la grandajn kestojn ĉe la fora muro. Mi estis farinta mian financan esploron bone, rigardante la groŝojn de fanfaronulo, do mi bone sciis, kion mi serĉu.

La unua kesto estis plena je bronzaj groŝoj; miaj fingroj povis distingi ilian dikan formon en la mallumo. Laŭ logika progresio, mi trovis arĝentajn groŝojn en la sekvanta kesto kaj duonplenigis mian sakon per ili. Tion farante, mi ekvidis malgrandan keston malantaŭ ĉi tiu. Mi ridetis en la mallumo, serĉante en ĝi kaj tuŝante la angulajn formojn. Oraj groŝoj, kaj multaj. Tio estos sukcesa afero, finfine. Mi ĉesis ŝoveli ilin, nur kiam la sako fariĝis tro peza. Oni gardu sin kontraŭ troa akiremo. Kun tiu admono al mi mem, mi metis la sakon sur mian ŝultron kaj eliris, kiel mi estis eniranta.

Estis gardistoj en la korto, sed ili ne vidis min, kiam mi enŝtelis en la remizon. Mi ŝaltis la instrumentlumojn en la aŭto, kiuj donis sufiĉe da lumo, por ke mi povu vidi. Mi malfermis la ŝranketon kaj metis la sakon en ĝin. Ferminte ĝin, forta sento de trankvilo ŝvebis tra mi. En mia menso mi puŝis alian turon apud la unuan. La ŝakludo iris laŭplane, kaj la mato estis klare videbla antaŭe.

— Nun, Jim, — mi konsilis, — kuŝigu vian kapon kaj dormu iomete. Morgaŭ estos treege plena tago. 

Ĉapitro 29

Mi grumblis kaj mansvingis kaj ruliĝis sed la ĝeno daŭris. Finfine mi malfermis miajn malpurajn okulojn kaj gruntis al Drenel, kiu skuadis mian ŝultron.

— Ne batu, Mastro. Mi nur faras, kiel vi diris. Estas nun la tempo por vekiĝi, ĉar la soldatoj jam kolektiĝas en la korto.

Mi grumblis ion sensencan, kaj tio fariĝis tusado. Ĝuste tiam, taso aperis antaŭ mi, kaj mi eltrinkis la freŝan akvon, kaj refalis sur la liton. Ne unuafoje mi ŝatis la varletan sistemon. Tamen, mi estis laca, senforta, eluzita. Eĉ la rezistofortoj de juneco povas elĉerpiĝi en tiaj kondiĉoj. Mi skuis la kapon rapide kaj eksidis apogante min sur la kubutoj, kolera kontraŭ mi mem pro tiu mallonga momento memkompatema.

— Iru, bona Drenel, — mi ordonis, — kaj trovu manĝaĵon por nutri miajn malsatajn ĉelojn. Kaj ankaŭ drinkaĵon, ĉar ŝajnas, ke la sola stimulilo trovebla ĉi tie estas alkoholaĵo.

En la korto mi plaŭdigis malvarman akvon al mia vizaĝo, anhelante kaj ŝprucigante. Kiam mi sekigis la vizaĝon, mi vidis en la klara stellumo la vicojn de soldatoj, al kiuj oni komencis disdoni municiojn. La granda aventuro baldaŭ komenciĝos. Drenel atendis, kiam mi revenis. Mi sidiĝis sur la lito kaj ekmanĝis mian aĉan matenmanĝon el frititaj fekzeoloj, forlavitaj per iom da tiu koroda vino. Mi parolis inter la naŭzaj buŝplenoj, ĉar ĉi tiam estos la lasta privata momento inter mi kaj mia varleto.

— Drenel, via soldata kariero ekfiniĝas.

— Ne mortigu min, Mastro!

— Soldata kariero, stultulo, ne via vivo. Ĉi tiu nokto estas la lasta de via servo, kaj matene vi hejmeniros kun via pago. Kie via paĉjo kaŝas sian monon?

— Ni estas tro malriĉaj por havi groŝojn.

— Ja, certe. Tamen, se li havus, kien li metus ilin?

Tio estis malfacila pripensaĵo, kaj li meditis pri ĝi, dum mi maĉis kaj glutis. Li fine ekparolis:

— Enterigu ĝin sub la fajrejon! Mi memoras, kiam li faris tiel unu fojon. Ĉiuj ja enterigas sian monon sub la fajrejon; tiel ĝi ne estas trovebla.

— Bonege. Tiel ĝi certe estas trovebla. Vi devos elpensi ion pli bonan por via trezoro.

— Drenel ne havas trezoron.

— Drenel havos antaŭ la sunleviĝo; mi finpagos vin. Jen: iru hejmen kaj elektu du arbojn proksime; streĉu ŝnuron inter ili; elfosu truon precize ĉe la mezo de la ŝnuro; enterigu la monon tie, kie vi retrovos ĝin, kiam vi bezonos ĝin. Kaj prenu nur kelkajn monerojn ĉiun fojon. Ĉu vi komprenas?

Li kapjesis entuziasme.

— Du arboj; meze. Mi neniam aŭdis ion tian!

— Tertremiga ideo, mi scias, — mi vespiris. Ja estis multo, pri kio li neniam aŭdis. — Ni iru. Mi deziras, ke vi estu la fajristo sur mia fajroĉaro.

Mi ekstaris ŝanceliĝe kaj kondukis lin al la remizo. Nun, kiam la soldatoj estis pretaj, la oficiroj fine ekaperis, oscedante kaj sin gratante, kun la ĉifalo antaŭ ili. Mi ne havis multe da tempo. Drenel eniris la aŭton post mi, kaj blekis timeme, kiam mi ŝaltis la instrumentlumojn.

— Diabla lumo! Spiritaj radioj! Certa mortosigno!

Li mantenis sian bruston kaj aspektis preta morti, ĝis mi forte skuis lin.

— Baterioj, — mi kriis. — Donaco de la scienco, malpermesita al ĉi tiu stulta mondo. Nu, ĉesu tremadi kaj malfermu vian sakon.

Ĉiuj mortopensoj malaperis, kaj liaj okuloj elstaris kiel boligitaj ovoj, dum mi enŝovis arĝentajn kaj orajn groŝojn en lian ledan sakon. Tio estis trezoro, kiu ŝanĝos lian tutan vivon plibonige, do mi faris almenaŭ unu bonan agon dum mia restado tie.

— Kion vi faras tie?

Estis ĉifalo Demonte, kiu fiksrigardis desube.

— Nur fajrigas la motorojn, Via Moŝto.

— Forpelu la varleton; mi eniras.

Mi mansendis la miregantan Drenel al la malantaŭo de la ĉaro, kaj la ĉifalo envenis.

— Vi honoras min per via ĉeesto, Ĉifalo.

— Jes, diable. Mi veturas, dum la soldatoj marŝas. Nu, irigu tiun aĵon.

La vojesploristoj jam estis for, kiam ni bruveturis trans la levponton kaj sur la digvojon. La ĉefa soldataro marŝis malantaŭ ni, kun videbla avido en la paŝmaniero malgraŭ la frua horo. Ili ĉiuj perdis valoraĵojn aŭ posedaĵojn — ja, eĉ varletojn — dum la atako. Ili ĉiuj estis avidaj je venĝo kaj rabo.

— Ĉifalon Dökkid oni kaptu viva, — diris ĉifalo Demonte subite. Mi komencis respondi, sed tuj komprenis, ke li parolis al si mem. — Ligita kaj senhelpa, portita al la kastelo. Unue, iom da senhaŭtigado, nur sufiĉe da haŭto por fari ĉapelbendon. Kaj poste blindigado. Ne — ne tuj. Li devos vidi, kio okazas al li.

Li daŭrigis tiel, sed mi malaŭskultis. Mi havis miajn pensojn kaj eĉ bedaŭrojn. Kiam La Kuriero mortis, mia kolero dronigis la klaran konsideradon, kiun mi devis fari. Jam ĉiuj pretekstoj malaperis. Mi partoprenis en tiu aventuro nur pro venĝemo. Kaj mi eĉ ne povis pretendi, ke mi faris tion je la memoro de La Kuriero, ĉar li estis ĝisoste kontraŭ tia perfortado. Sed jam estis tro malfrue por retiriĝi; la atako jam komenciĝis, kaj ni estis survoje.

— Haltigu la aĵon! — la ĉifalo ordonis subite, kaj mi ekbremsis.

Nebula grupo de homoj atendis sur la vojo antaŭ ni. Niaj esploristoj. La ĉifalo malsupreniĝis teren, kaj mi klinis min por observi la okazaĵojn. Ili puŝis viron, kies brakoj estis ligitaj malantaŭ li.

— Kio okazis? — demandis la ĉifalo.

— Ni trovis lin observanta la vojon, Via Moŝto. Kaptis lin, antaŭ ol li povus fuĝi.

— Kiu li estas?

— Soldato, nomita Palik. Mi konas lin, servis kun li dum la suda kampanjo.

La ĉifalo iris al la kaptito kaj metis sian vizaĝon ĉe lia.

— Mi havas vin, Palik. Kaptitan kaj ligitan.

— Jes ja.

— Ĉu vi estas dungito de ĉifalo Dökkid?

— Jes, mi estas en lia servo. Mi akceptis lian groŝon.

— Vi jam elspezis ĝin por vino antaŭ longe. Ĉu vi akceptas servi min kaj preni mian groŝon?

— Jes.

— Liberigu lin. Barkus, arĝentan groŝon al tiu viro.

Tiuj lusoldatoj batalas bone, sed ili ankaŭ facile ŝanĝas flankon. Kial ne? Ili ne havas personajn investaĵojn en la kvereloj inter la ĉifaloj. Post kiam Palik akceptis la moneron, oni redonis al li liajn armilojn.

— Parolu, Palik, — ordonis la ĉifalo. — Vi estas nun mia lojala servanto, kiu akceptis mian groŝon. Sed vi antaŭe servis ĉifalon Dökkid. Priskribu liajn planojn.

— Jes. Tio ne estas sekreto. Li scias, ke via armeo estas netuŝita, kaj ke vi venos al li, tuj kiam vi povos. Kelkaj el ni estis senditaj por observi la vojojn, sed li ne opinias, ke vi almarŝos baldaŭ. Li restas ebria; tio estas signo, ke li ne antaŭvidas batalon.

— Mi metos glavon tra lia ventro, eligos kaj la vinon kaj liajn tripojn! — La ĉifalo pene ĉesigis sian revon kaj revenigis sin al la nuno. — Kaj kio pri la soldatoj? Ĉu ili batalos?

— Jes; ili estas ĵus pagitaj. Sed ili amas lin nemulte, kaj ŝanĝos flankon tuj, kiam malvenko evidentiĝos.

— Pli kaj pli bone. Iru kun la soldatoj; esploristoj antaŭen; ekigu la maŝinon.

Tiu lasta estis por mi, kiam li regrimpis en sian seĝon. Mi ŝaltis la aparaton, kaj la irado rekomenciĝis. Ne plu estis interrompoj, kaj ni pluiris, kun ripozoj ĉiuhore, al la fortikaĵo de la malamiko. Estis ankoraŭ longe antaŭ la sunleviĝo, kiam ni atingis la esploristojn atendantajn sur la vojo. Tio estis la loko, kiun mi elektis. La fortikaĵo de ĉifalo Dökkid estis post la sekva vojturniĝo.

— Mi postenigos viajn observantojn nun, — diris la ĉifalo.

— Bone. Mia varleto montros al ili la ĝustan lokon, kie ili kaŝu sin je viddistanco de la pordego. — Mi atendis, ĝis li estis ekster aŭddistanco, antaŭ ol mi flustris al Drenel mian instrukcion.

— Prenu vian sakon kaj ĉion, kion vi posedas, ĉar vi ne revenos ĉi tien.

— Mi ne komprenas, Mastro…

— Vi komprenos, se vi fermos la faŭkon kaj aŭskultos anstataŭ paroli. Konduku la soldatojn al la arbedaro, kie ni kaŝis nin, kiam ni pretigis nin por la savado de La Kuriero. Ĉu vi memoras la lokon?

— Estas post la brulinta arbo, trans la heĝon kaj…

— Bonege, bonege. Sed mi ne bezonas la priskribon. Gvidu la soldatojn, kiel mi diris, montru al ili, kie ili kaŝu sin, kaj kuŝu apud ili. Tuj post tagiĝo, fariĝos tre tre agoplene. Je tiu momento, vi faros nenion, ĉu vi komprenas? Diru nenion; nur kapjesu.

Li tion faris.

— Bone. Vi restu tie, ĝis ĉiuj forkuros. Tuj kiam ili estos for, kaj neniu rigardos vin, foriru. Iru en la arbaron kaj reiru hejmen, kaj restu kaŝita, ĝis la malkvieto finiĝos. Tiam, kalkulu vian trezoron kaj vivu feliĉe por ĉiam.

— Do, mi ne plu estos via varleto?

— Ĝuste. Liberigita de via servo kun honoro.

Li surgenuiĝis kaj prenis mian manon, sed antaŭ ol li povis diri ion ajn, mi tuŝis per mia fingro liajn lipojn.

— Vi estis bona varleto. Nun estu bona civilulo. Ek!

Mi rigardis lin foriri, ĝis la mallumo glutis lin. Stulta, sed lojala. Kaj la sola amiko, kiun mi havis sur tiu kaduka planedo. La sola, kiun mi deziris havi, post kiam La Kuriero…

Tiun mortecan pensekskurson ĉesigis la ĉifalo, kiu regrimpis al sia seĝo. Lin sekvis soldatoj, ĝis la tegmento de la ĉaro estis plenplena je ili. La ĉifalo rigardis al la ĉielo.

— Jen la unua lumo. Baldaŭ tagiĝos. Kaj komenciĝos la afero.

Post tio, mi povis nur atendi. La streĉiteco estis tiel densa en la aero, ke estis malfacile spiri. Nebulaj vizaĝoj komencis vidiĝi en la mallumo, ĉiu kun la sama serioza mieno.

Mi koncentris min sur la okazontaĵoj malantaŭ la vojturniĝo, memorante kiel estis, kiam Drenel kaj mi kuŝis tie. Rigardante kaj atendante. La ŝlosita pordego de la fortikaĵo, la levita ponto, ĉio klariĝanta, kiam la suno leviĝis. Fumo el la kuirfajroj suprenŝvebis malantaŭ la dikaj muroj. Poste, la vekiĝo de la soldatoj, la anstataŭigo de la gardistoj. Finfine, la pordego malŝlosiĝis, la ponto malleviĝis. Kaj poste? Ĉu ili restos ĉe la sama rutino? Se ne, nia armeo baldaŭ estos malkovrita…

— Jen la signalo! — diris la ĉifalo, akre batante sian kubuton en miajn ripojn. Ne necesis. Mi vidis la soldaton mansvingi, tuj kiam li aperis. Mia piedo jam puŝis la akcelilon, kaj ni ekrapidis. Preter la turniĝo, skuante kaj ŝancelveturante en la vojsulkoj, kaj rekte antaŭen al la enirejo de la fortikaĵo.

La gardistoj ekrigardis kaj gapis al nia rapida alveno. La sklavoj puŝantaj la ĉareton gapis same, senmovaj.

Kaj la kriado komenciĝis. La levponto bruis, kiam oni penis levi ĝin, sed la ĉareto kaj la sklavoj estis ankoraŭ sur ĝi. Oni baraktis kaj kriis ordonojn, kaj ĉiu sekundo malŝparita de ili permesis al mi pli proksimiĝi. Ili fine komencis tiri la ĉareton malantaŭen tra la pordego, sed estis tro malfrue.

Ni estis ĉe ili. Niaj antaŭaj radoj ektuŝis la levponton, kaj ni saltis en la aeron, refalante kun dissplitiga krakego. Mi ekstaris sur la bremson, kiam ni karambolis kun la ĉareto. Sklavoj kaj gardistoj plonĝis en la fosaĵon por eskapi detruadon, dum ni glitis kun neturnantaj radoj en la buŝon de la pordego.

— Por ĉifalo Demonte, por groŝoj, kaj por Dio! — la ĉifalo kriis saltante al atako.

La aliaj saltis kun li, marŝante sur mia dorso, dum mi kaŭris, sur la levponton kaj tra la pordego.

Estis krioj kaj kriegoj; pafiloj bruis. Malantaŭ mi, voĉmuĝado venis el la ceteraj atakantoj. Mi povis vidi la ĉifalon kaj liajn soldatojn batali ene de la pordego; la mekanismo de la levponto jam estis forkaptita de la soldatoj, kiuj estis penintaj levi ĝin. Ĝin levi estis, kompreneble, neeble pro la granda pezo de la ĉaro. Tio estis la beleco kaj simpleco de mia plano. Post kiam mi alvenis, la levponto devis resti mallevita. Nur nun mi ekveturis antaŭen, por liberigi la vojon al la pordego por la resto de la armeo.

La batalo por la fortikaĵo de ĉifalo Dökkid jam komenciĝis. 

Ĉapitro 30

Jen surprizatako, kiu vere estis surprizo. Nia invadanta armeo sur la levponto torentis en la korton, dum la soldatoj de ĉifalo Dökkid ankoraŭ eliĝis el siaj barakoj. La gardistoj sur la muroj batalis brave, sed estis tro malmultaj.

Por kreskigi la konfuzon mi ŝaltis la son-artifikaĵojn de la vaporĉaro kaj tiregis la fajfilan ŝnuron, impetante al la defendantoj, kiuj klopodis aranĝi sin antaŭ ni. Iuj pafis al mi, sed la plej multaj soldatoj plonĝis flanken kaj forkuris. Akre fajfante mi veturis tien kaj reen kaj vidis, ke la batalo evoluas bonege.

La defendantoj sur la muroj kapitulacis levante la manojn. Supernombritaj ekde la komenco kaj kun malmultaj motivoj por batali por la ĉifalo, kiel oni diris al ni, ili deziregis pluvivi. Proksime al la interna pordo grupo da oficiroj montris pli da energio kaj fervore rezistis. Sed unu post la alia ili estis mortigitaj aŭ bate submetitaj. Du el ili klopodis rifuĝi en la domon, sed oni fermis la pezan pordon antaŭ iliaj nazoj.

— Alportu torĉojn! — vokis ĉifalo Demonte. — Ni fum-eligos la kanajlojn!

La batalo finiĝis tiel rapide, kiel ĝi komenciĝis. Pordego, muroj kaj korto jam estis en niaj manoj. Pluraj kadavroj atestis la intensecon de la mallonga batalo. Sklavoj timtreme kaŭris ĉe la muro; soldatoj kapitulacintaj estis forkondukataj. La defendantoj plutenis nur la centran konstruaĵon. Ĉifalo Demonte sciis kion fari. Li svingis brulantan torĉon superkape kaj ekkriis:

— Aŭskultu, Dökkid, grasventra bufo — jen via fino! Elvenu, vermo, kaj batalu kiel viro, aŭ mi bruleligos vin! Kaj bruligos ĉiun viron, virinon, infanon, hundon, raton, kolombon, kiu restas tie kun vi! Elvenu kaj batalu, aĉa fibesto — aŭ restu kaj rostiĝu vivante!

Oni pafis ene, kaj kuglo tinte resaltis antaŭ la piedoj de la ĉifalo. Li svingis la sangan glavon, kaj liaj trupoj pafis surdigan salvon. Kugloj hajlis kontraŭ la muroj, plaŭde eniĝis en la fermitan pordon, tra fenestroj siblis enen. Kiam la pafado ĉesis, interne sonis laŭta vekriado.

— Nur unu averto! — vokis ĉifalo Demonte. — Mi ne militas kontraŭ virinoj aŭ bonaj soldatoj kapitulacintaj. Demetu la armilojn, kaj vi estos liberaj. Rezistu, kaj vi brulos vivantaj. Mi volas nur unu el vi — Dökkid, la porkulon! Ĉu vi aŭdis, Dökkid — aĉulo, porko, vermo…

Kaj tiel plu, dum li verviĝis pri sia temo. La torĉo krakis kaj fumis, kaj el la konstruaĵo sonis obtuzaj kriado kaj trotado.

Momenton post tio la pordo malfermiĝis, kaj ĉifalo Dökkid ruliĝis malsupren laŭ la porda ŝtuparo. Li estis nudpieda kaj nur duone vestita — sed li tenis sian glavon.

Ekvidante sian malamikon ĉifalo Demonte perdis la lastan iomon de aplombo. Li hurlis furioze kaj ekimpetis. Dökkid ekstaris kaj defende levis la klingon; lia vizaĝo estis sanga.

Estis spektinda spektaklo, kiun ĉiuj spektis. Dum la batalo de la du estroj oni faris nedeklaritan militpaŭzon. La soldatoj mallevis la armilojn, kaj vizaĝoj aperis ĉe ĉiuj fenestroj super ili. Mi eliris el la ĉaro kaj ekstaris sur ĝia kapoto, kie mi povis bone vidi la batalantojn.

Ili estis kongrua paro, laŭ sia kolero kiel laŭ sia batalkapablo. La glavo de Demonte frapegis la levitan klingon de Dökkid. Li lerte evitis kaj rebatis, sed Demonte jam paŝis malantaŭen. Post tio ŝtalo frapis ŝtalon, interrompate de gruntaj malbenoj.

Tien kaj reen sur la pavimo ili iris, klingumante kvazaŭ iliaj vivoj dependus de tio. Kaj tiel ja estis. La sabrado estis iom primitiva, bato kaj forbato, sed ĝi certe estis vigla. Krio eksonis, kiam Demonte ĉerpis la unuan sangon per tranĉvundo en la flanko de Dökkid, kiu rapide ruĝigis la ĉemizon.

Tio aŭguris la finon. Demonte estis pli forta kaj kolera, venkebria. Se Dökkid estis drinkinta tiom, kiom dirite, li batalis ne nur kontraŭ la malamiko, sed ankaŭ kontraŭ postdrinka kapdoloro. Demonte pli kaj pli impetis al li, batis senkompate, nerezisteble pelis sian kontraŭulon tra la korto. Ĝis tiu staris dors-al-mure kaj ne plu povis cedi. Demonte disbatis lian defendon, per la glava tenilo frapis lian mentonon — kaj senarmigis ĉifalon Dökkid per furioza klingosvingo.

Ĉian ajn penson pri sadismaj torturoj forigis la tajdo de lia kolero. Li retiris la klingon — kaj svingsabris.

Ne estis agrabla spektaklo, kiam la akra ŝtalo disŝiris la gorĝon de Dökkid. Mi naŭze forturniĝis. Ĝuste kiam malheliĝis la suno.

Suprenrigardis unu homo, poste dua — kaj aŭdiĝis ekkrio. Ankaŭ mi levis la rigardon. Sed malkiel la aliaj mi sciis precize, kion mi rigardis.

La gigantan brilantan formon de interstelulo de klaso D, ekipita per atmosfera malgravito. Masegan ŝipon ŝvebantan kiel plumo super la korto. Flosante super niaj kapoj, silente minacantan.

Mi turnis min kaj saltis al la regiloj de la ĉaro. Ne estis tempo por fuĝi, nek loko. Mi fingrumis la ŝranketon, kiam la unuaj arĝentaj globoj ekfalis de la ŝipo. Mi ĵetis teruritan rigardon al ili — kaj profunde enspiris kaj tenis la aeron en la pulmoj, dum mi haste malfermis la ŝranketon kaj enmetis la brakon. Kaptinte la ledan sakon mi residiĝis sur la ŝofora seĝo.

Ĉiuflanke globoj frapis la teron, krevis kaj eligis sian gason. Mi metis la sakon sur mian sinon, ĝuste kiam la unuaj soldatoj falis teren. Miaj fingroj palpis la sekurecrimenon, tire plilongigis ĝin — jen ankaŭ ĉifalo Demonte ŝanceliĝis kaj falis sur sian mortan malamikon.

Mi sentis pikon en la nazo, kiam mi fermis la rimenon super la leda saketo, fiksante ĝin al mia korpo. Kaj pli mi ne povis fari.

Miaj pulmoj ekdoloris, kiam mi faris lastan, longan rigardon tra la korto. Mi havis la fortan senton, ke tio estos ankaŭ mia lasta impreso de agrabla Spukavatem.

— Adiaŭ! Ĝis neniam! — mi kriegis al la nun senmovaj figuroj, eksplode lasante la spiron el la pulmoj. Kaj mi enspiris… 

Mi estis konscia, tion mi sciis; mi sentis ion molan sub la dorso, kaj lumo brilegis malantaŭ miaj fermitaj palpebroj. Mi timis malfermi ilin — memorante la drastan kapdoloron post mia lasta gasado. Mi ekŝrumpis pro la penso kaj movis la kapon.

Kaj sentis nenion. La provo kuraĝigis min, kaj singarde mi levis unu palpebron. Ankoraŭ nenio. Mi palpebrumis al la forta lumo, sed ne sentis doloron, nenian.

— Alia gaso, multan dankon! — mi diris al neniu kaj tute malfermis la okulojn.

Malgranda ĉambro, kurbaj metalaj vandoj, mallarĝa lito sub mi. Eĉ se mia lasta rigardo ne estus al la ŝvebanta interstelulo, mi divenus. Oni estis preninta min ŝipen. Sed kie estis miaj groŝoj? Haste mi ĉirkaŭrigardis, sed ili certe ne estis videblaj. La rapida kapmovo vertiĝigis min, kaj mi refalis sur la liton, laŭte ĝemante pro memkompato.

— Trinku tion! Ĝi forigos la postefikon de la gaso.

Mi remalfermis la okulojn kaj rigardis la grandan viron ĵus fermintan la pordon malantaŭ si. Li surhavis ian uniformon, kun multaj oraj butonoj kaj rubandoj — tiuj aferoj tiom amataj en ĉiu ajn armeo. Li prezentis al mi plastan glason, kiun mi prenis zorge kaj flaris.

— Ni havis sufiĉe da tempo por veneni aŭ mortigi vin, dum vi estis senkonscia, — li diris. Valida argumento. Mi glutis la amaran likvaĵon kaj tuj sentis min pli bone.

— Vi ŝtelis mian monon, — mi diris, kiam li estis ekparolonta.

— Via mono estas sekura…

— Ĝi estos sekura nur en miaj manoj. Kiel ĝi estis, kiam vi trovis min: ligita al mia korpo. Kiu ajn prenis ĝin estas ŝtelisto.

— Ne parolu pri ŝtelado! — li abruptis. — Verŝajne vi mem ŝtelis ĝin.

— Pruvu tion! Mi asertas, ke mi pene laboris por tiu mono, kaj mi ne intencas permesi, ke iu ŝtelu ĝin por la pensifonduso de la vidvinoj de kosmomilitoj…

— Tio sufiĉas. Mi ne venis por paroli pri viaj mizeraj groŝoj. Tiuj estos enpagitaj por vi al konto en la Galaksia Banko…

— Je kiu kurzo? Kaj je kiu interezo?

Li klare indignis nun.

— Tio sufiĉas. Vi havas grandajn problemojn — kaj vi devas klarigi multon. Profesoro Amuz diras, ke via nomo estas Jim. Kio estas via plena nomo, kaj de kie vi venas?

— Mia nomo estas Jimĉjo Nikson, kaj mi venas el Kruptio.

— Ni atingos nenion, se vi daŭre mensogos. Via nomo estas Jim diGriz, kaj vi estas eskapinta kondamnito el Paradizeto.

Nu, kiel vi povas imagi, mi iom palpebrumis pro miro ĉe tiu informo. Kiu ajn tiu ulo estis, li havis seriozan spionreton. Mi vidis, ke mi ne plu ludis kontraŭ la amatora teamo de la profesoroj. Oni estis vokinta la profesiulojn. Kaj li ĵetis al mi flankeniran pilkon por surprizi min, konsterni min, igi min kraĉi ĉion. Sed mi ne funkciis tiel. Mi mense ŝanĝis la rapidumon, eksidis en la lito por fronti lin okul-al-okule kaj trankvile parolis:

— Oni ne prezentis vin al mi.

La indigno estis for, kaj li estis trankvila kiel mi. Li turnis sin kaj premis butonon sur la muro, kiu disfaldis metalan seĝon. Li eksidis sur ĝi kaj krucis la krurojn.

— Kapitano Varod de la Liga Ŝiparmeo. Specialisto pri planedaj postpurigadoj. Ĉu vi pretas respondi al demandoj?

— Jes — se vi donos al mi respondon por respondo. Kie ni estas?

— Ĉirkaŭ dek tri lumjarojn for de Spukavatem, kio sendube ĝojigos vin.

— Jes.

— Mia vico. Kiel vi venis al tiu planedo?

— En kruptia kargoŝipo, kiu kontrabandis armilojn al la nun forpasinta ĉifalo Dökkid.

Tio ja kaptis lian atenton. Li avide kliniĝis antaŭen, dum li parolis:

— Kiu estis la kapitano de tiu kargoŝipo?

— Ne estas via vico. Kion vi faros pri mi?

— Vi estas eskapinta malliberulo kaj estos sendita al Paradizeto por fini vian malliberejan punon.

— Ĉu vere? — Mi ridetis malsincere. — Nun mi volontege respondos vian demandon — sed mi komplete forgesis la nomon de la kapitano. Ĉu vi bonvolus torturi min?

— Ne ŝercu, Jim. Vi estas profunde en problemoj. Kunlaboru, kaj mi faros por vi kion mi povos.

— Bone. Mi memoros la nomon, kaj vi surterigos min sur neŭtrala planedo, kaj ni estos kvitaj.

— Tio estas neebla. Aktoj ekzistas, kaj mi estas servanto de la leĝo. Mi devas reporti vin al Paradizeto.

— Dankon. Mi ĵus eksuferis definitivan amnezion. Antaŭ ol foriri, ĉu vi rakontos al mi, kio okazos al Spukavatem?

Li kliniĝis malantaŭen en la seĝo, sen montri intencon foriri.

— Unue estos la ĉesigo de la katastrofa interveno de Amuz. La Intergalaksia Asocio pri Aplikata Socioekonomiko devigis nin al la afero. Ili sukcesis amasigi sufiĉe da mono por efektivigi kelkajn el siaj teorioj. Pluraj planedoj financis ilin, kaj estis pli facile lasi ilin ridindigi sin mem ol klopodi haltigi ilin.

— Kaj ĉu tion ili faris nun?

— Komplete. Ĉiuj estis forportitaj kaj ĝojis foriri. Unu afero estas havi politikajn kaj ekonomikajn teoriojn. Sed apliki ilin al la kruda realeco povas esti ŝokanta sperto. Oni jam faris tion antaŭe, ĉiam kun same katastrofaj rezultoj. Ni ne plu konas la detalojn — ili perdiĝis en la nebulo de la pasinteco — sed iam estis freneza doktrino, nomita monismo, kiu laŭdire detruis tutajn kulturojn, kompletajn planedojn. Nun plia eksperimento fiaskis, do la fakuloj ekagos nun, kiel ili prefere devus fari ekde la komenco.

— Ĉu invado?

— Vi spektis tro da 3D. Milito estas malpermesita, kaj vi nepre devus ne sugesti tion. Ni havas homojn, kiuj laboros ene de la ekzistanta socio de Spukavatem. Probable kun tiu ĉifalo Demonte, ĉar li ĵus duobligis sian regnon. Oni helpos kaj instigos lin fariĝi pli potenca, aneksi pli kaj pli da teritorio.

— Kaj mortigi pli kaj pli da homoj!

— Ne, pri tio ni zorgos. Baldaŭ li ne plu kapablos regi sen helpo, kaj niaj burokratoj pretos helpi lin. Centrigita registaro…

— Kresko de juĝistaro, impostoj, mi konas la predikon. Vi sonas ĝuste kiel Amuz.

— Ne tute. Niaj teknikoj estas provitaj — kaj ili funkcias. Ene de unu generacio, maksimume du, Spukavatem estos akceptita en la familion de la civilizitaj planedoj.

— Gratulojn. Nun bonvolu foriri, por ke mi povu revaĉi pri mia estonta mallibereco.

— Kaj ĉu vi ankoraŭ ne diros al mi la nomon de la kontrabandisto? Li povus daŭrigi sian kontrabandadon — kaj vi estus respondeca pri pliaj mortoj.

Jes, mi estus. Ĉu mi estis respondeca ankaŭ pri la mortintoj en la kastela korto? La atako estis mia ideo. Sed Demonte estus atakinta ĉiuokaze, kaj eĉ pli da homoj estus mortintaj. Ne estis facile akcepti respondecon. Kapitano Varod ŝajnis legi miajn pensojn.

— Ĉu vi sentas respondecemon? — li demandis.

Bona demando. Li estis ruzulo.

— Jes, mi sentas ĝin. Mi kredas je la vivo kaj la sankteco de la vivo, kaj mi ne kredas je mortigo. Ĉiu el ni havas nur unu ŝancon vivi, kaj mi ne volas respondeci pri la mallongigo de la vivo de aliaj. Mi opinias, ke mi faris kelkajn erarojn, kaj mi esperas, ke mi lernis per ili. La nomo de la kontrabandisto estas kapitano Ga…

— Gart, — li diris. — Ni lin konas kaj observas. Li faris sian lastan vojaĝon.

Miaj pensoj rapidiĝis.

— Do kial demandi min, se vi jam sciis?

— Por vi, Jim, neniu alia. Mi diris al vi, ke nia tasko estas reĝustigado. Vi faris gravan decidon, kaj mi opinias, ke vi estos pli bona individuo pro ĝi. Bonan ŝancon estontece. — Li ekstaris por foriri.

— Multan dankon. Mi memoros viajn vortojn, dum mi rompos rokojn en ŝtonminejo.

Li staris en la malfermita pordo kaj ridetis al mi.

— Mi okupiĝas pri justeco grandskale. Kaj, vere, mi ne kredas je prizonoj kaj malliberigo pro malsukcesa bankatako. Vi estas destinita al pli bonaj aferoj ol tio. Pro tio mi resendas vin al malliberejo. Vi estos transmetita al alia ŝipo, kies alvenon vi atendos en karcero sur alia planedo.

Li eliris, poste returniĝis dum nura momento.

— Konsiderante tion, kion vi rakontis al mi, mi forgesas, ke vi ankoraŭ havas dirkon en la plandumo de via ŝuo.

Kaj li estis for. Mi rigardis al la fermita pordo kaj subite ekridegis. Malgraŭ ĉio ĝi estos bona universo, plena de bonaj aferoj alproprigotaj en maniero ebla nur al tiu, kiu scias sian metion. Kaj mi sciis la mian!

— Dankon, Kuriero, dankon pro ĉio. Vi faris, gvidis min kaj instruis min. Pro vi — Rustimuna Ŝtalrato naskiĝis!

Postparolo de la tradukintoj

En alilingvaj eldonoj vi povus trovi ĉi tie informojn pri Esperanto. Vi certe rimarkis, ke Esperanto ludas rolon en tiu ĉi verko. Por multaj legantoj en aliaj lingvoj, ĝi estas la unua kontakto kun nia lingvo, kaj tio estis unu el niaj kialoj por traduki ĝin.

Harry Harrison estas mem esperantisto jam de la 1940aj jaroj. Li ofte havis okazojn por uzi la lingvon dum sia vagado tra la mondo. Loĝinte dum monatoj aŭ jaroj en 6 diversaj landoj kaj vizitinte almenaŭ 60 aliajn, li sentas sin internaciisto, kaj liaj vojaĝoj riĉigis liajn verkojn.

Iom eksterordinara estas la historio de nia traduko. La tradukintoj neniam persone renkontiĝis. Ni loĝas en malsamaj kontinentoj, kaj ligas nin la komputila reto. Pere de tiu reto ni interŝanĝis tradukojn kaj pridiskutis ilin. Finfine la teksto venis sur diskedo al la eldonisto.

Unu afero, kiun ni devis multe diskuti, estis la traktado de la nomoj en la rakonto. Preskaŭ ĉiuj nomoj en la originalo havas ian signifon por la leganto, do necesis iel adapti ilin, por ke ili havu similan signifon por la leganto en Esperanto. Preskaŭ la sola nomo, kiu konservis sian skriban formon en la traduko, estas tiu de la ĉefrolanto Jim diGriz; ni tamen imagas, ke leganto de la Esperanta traduko prononcos la literojn kun iliaj Esperantaj valoroj. La uzado de volapukaj nomoj por multaj rolantoj sur la planedo Spukavatem (Spiovente en la originalo) estas novaĵo en la Esperanta traduko, ĉar Volapuko tute ne rolas en la originalo.

Eble estas interese mencii la aferojn, kiujn ne eblis rekte traduki. Unu kaŭzis la nomo de la dua ĉefrolanto, La Kuriero. En la angla originalo temas pri la sama ŝakpeco, sed la angla vorto havas duan sencon episkopo anstataŭ la dua senco poŝtportisto de la Esperanta nomo. Tio necesigis etan adapton en ĉapitro 5, kie Jim unuafoje aŭdas pri La Kuriero kaj miskomprenas lian nomon.

Tamen la frazoj, kiuj plej devigis nin deflankiĝi de rekta traduko, estis — iom ironie — frazoj, kiuj aperis en Esperanto en la originalo! En ĉapitro 17, dum leganto de la Esperanta traduko nur legas, ke La Kuriero kaj la kosmulo parolas lingvon nekomprenatan de Jim, neesperantista nacilingva leganto povas rekte sperti tian nekomprenon trafante la cititajn frazojn “Vi estas malfrua!”, “Vere — sed mi havas la monon” kaj “Eniru, rapide!”

Tradukado de romano fare de komitato ja havas siajn problemojn, speciale rilate la unuecigon de nomoj kaj terminoj, kaj verŝajne ĝi tute ne eblus sen la rapida kaj konvena komunikado, kiun provizas la komputila reto. (Nia korespondado pri la traduko ampleksas milionojn da signoj kaj estas pli granda ol la teksto mem.) Tamen post multfoja reciproka reviziado — kaj longa diskutado pri la plej tiklaj punktoj — ni povas esti kontentaj pri la kvalito de la rezulto, speciale ĉar nia revizianto ne devis multon ŝanĝi en la teksto, kiun ni transdonis al li.

Ni ĉiuj kontribuis diversgrade kaj diversmaniere al ĉi tiu komuna traduko, do niaj nomoj aperas sube en alfabeta ordo — kun niaj nuntempaj retadresoj.