/ Language: Esperanto / Genre:adventure

Bill Teksaso, la temerarulo

Jenő Rejtő

aventura romano

Jenő Rejtő. Bill Teksaso, la temerarulo

tradukis: László Balázs

1

— Bulkin, kiom da mono vi donos por la revolvero?

— Forportu ĝin. Frenezulo bezonas tion… Ĝi estas armilo kun perlamota kolbo. Nek mia prapatro aŭdis pri tiaĵo.

La pistolo vere estis stranga varo. Almenaŭ ĉi tie, Okcidente, en Pomac, sur la bordo de la rivero Cornet, kie oni kunportas la pistolon ne kiel ornamaĵeton. Ĝi estis inkrustita per perlamoto, blue-nigra, malgranda, ripetpafa pistolo, kun ornam-ĉizelaĵo ĉirkaŭ ties tubo.

Fred Bulkin vere ŝatis eksplutati la malfortan flankon de siaj gaastoj, se tiuj por gluto da drinkaĵo, manke de mono, malaltpreze prodigaĉis ies sian havaĵon, sed li ne bezonos tian urban objekton, utilan por nenio.

— Vi estas senkora hundo, Bulkin!

— Nur ne karakterizu min, Austin: multe pli da sango gluiĝas al via mano, ol malpuraĵo.

Eble Bulkin, la gestejestro estis kuraĝa homo, se li parolis tiel kun Austin Long, ĉar tiu estis proksimume du metrojn alta, larĝŝultra fortikulo, kun tia vizaĝo, kian oni vidas nur en la sonĝo, kiam oni vespermanĝis tro multe. La kruda, striktakapa, brutala sovaĝeco sidis sur liaj ĉiuj trajtoj.

Bruklin ne estis malkuraĝulo, tamen li estintus pli milda kun tiu homo, se li ne estus fidinta sian specialan situacion, kiun li ĝuis kiel la drinkejmastro de urbeto Pomac, rilate la plej timitajn rabistojn de la montara regiono.

— Domaĝe pro la klopodo, Austin. Mi ne donos al vi krediton, kaj mi ne bezonos tiun fatrason. Punkto!

— Hundo! Vi scias, ke mi perdis mina ĉiun monon ĉi tie pro via malbenita ruleto, tamen vi devus doni gluton da drinkaĵo por ducent dolaroj, vi, avo de diablo…

— Mi ne donos. Ĉu eble vi estus bedaŭrinta min, se vi estus gajninta?

Kvar gastoj sidis en la ejo, kiuj paroladis indiferente, kaj ankaŭ la drinkejmastro rigardis la grandegulon unuanime. Tiu flegmo tute elĉerpis la paciencon de Austin.

— Kiel?! — li hurlis. — Ĉu vi amuzas vin pri mi? Ĉu vi pensas, ĉar vi estas civitanoj en Pomac, tial vi jam povas permesi al vi ĉion?!!

– Ĉu vi volas interbatadi? — demandis Bulkin.

— Tio ne estas vi afero!.. — Kaj li turnis sin al la gastoj. — Mi povus displatigi vin per unu mano, kaj mi faros tion, se vi ne pagos kelkajn glutojn da drinkaĵo por la amikeco de Austin Long, vi, grasiĝinta, malkuraĝaj hundoj.

Li preskaŭ freneziĝis pro la sopiro al la alkoholaĵo. Liaj okuloj kongeste ruliĝis, kaj li spiregis kun duone malfermita buŝo.

Iu gasto ekstaris kaj rigardis al la pordo. Kelkaj homoj palpebrumis al siaj krugoj, kvazaŭ ili volus kaŝiĝi sub la tablo.

— Nur bonvolu! — diris Bulkin. — Vi povas interbatadi, sed mi estas scivola, kiel opinios la Lordo, se vi rompos lian promeson, kiun li donis al la loĝantoj de Polmac…

Kiu?…

Momenton li rigardis stulte.

— Sufiĉas el tio — kriis iu gasto — , ni diros al la Lordo, ke vi fajfas pir lia promeso.

Austin tiris sian kolon inter siajn ŝultrojn kaj diris embarasite:

— Nu… ĉu nek ŝerci mi povas… kun vi?… Kiun mi batis jam en Polmac?

La grandegulo mirinde malsovaĝiĝis pro la nura mencio de la nomo de la Lordo.

— Vi scias, Fred… — li balbutaĉis.

— Mi scias tion, ke vi estas fia, kverelema rabisto! — interrompis Bulkin lian vorton, kun la reveninta aplombo de la trankviliĝintaj homoj. — Ni ne toleros plu viajn insultojn. Ĉiu scias en Usono, ke la Lodo konsideras Pomac-on speciala loko…

— Nu… do… — grumblis la malsovaĝiĝinta grandegulo — sekan fojon mi estos multe pli singardema… Nu…

— Mi proponas tion — aldonis fiere la magra ĉevalbredisto, kiun Austin povintus facile ekbati per sia manplato. — Ni ne ŝatas tiaĵon.

— Mi volis nur gluton da drinkaĵo por tiu pistolo… Ni ĵetu kubojn, kaj se mi malgajnos, vi ricevos la pistolon. Se mi gajnos, vi donos al mi kvar glasojn da viskioj…

La drinkejmastro kraĉis.

— Mi ne okupiĝas pri tiaj negocoj.

— Mi vetos kun li!

Nova gasto estis la interrompinto. Li envenis silente kaj aŭdis la lastajn vortojn de la grandegulo.

— Mi vetos kun li! Se mo gajnos, la pistolo estos la mia, se mi perdos, vi povas mendi tri-kvar glasojn da brando je mia konto. Come on!

La nova gasto ne havis pli ol dudek du jarojn. Lia stranga, lentuga, infaneca vizaĝo memorigis pri saĝa vulpteriero. Li vetis sin kiel kaŭbojo, iom dande. Li ligis ruĝan, sillkan tukon surper sian kvadratitan, buntan ĉemizon, kaj arĝentaj butonoj ornamis liajn lidajn pojnoŝirmilojn, li tenis en sia mano larĝrandan sombreron. Laj kolbo de pistolo Colt elŝoviĝis el lia revolverujo.

Li aspektis apud la grandega homo, kiel ia infano.

— Ĉu vi… do… volas ludi? … ĵetkubojn?…

— Se vi persistos pri via tre estimatan proponon, rilate ankaŭ min, tiam jes.

Austin okulmezuris malestime la ridetantan junulaĉon.

— Kiu vi estas?

— Bill Teksaso.

— Kia Bill?…

— Bill Teksaso. Miaj estimantoj nomas min tiel. Mi havas multe da estimantoj en Teksaso, ĉar mi estas kara kaj bonvolema knabo. Je mia vorto.

“Li estas frenezulo”, pensis multaj homoj el la ĉeestantoj.

Li rigardis al la bruta Austin-on kun siaj serena vulpteriera rikanon kaj grandaj, nigraj okuloj, kvazaŭ li atendus rekonon. Sed tiu nur grumblis ion malbonhumore.

— Kiel vi nomiĝas? — demandis la knabo.

Sur la vizaĝo de Austin aperis groteska rikano. Li sciis bone, ke tiu dando paliĝos aŭdinte lian nomon.

— Mi estas Austin Long.

Sed la junulo ne paliĝis aŭdinte la nomon de la bandito.

— Ĉu vere — li demandis serene, kun ĝentila rekono. — Ĉu la fama rabisto? Ĉu persone?… Mi ĝojas, ke mi povis konatiĝi kun vi. Kiel vi fartas?

— Per la sesp…

Li tamen ne blasfermis. La sopiro al la alkoholaĵo venkis en li la akumuliĝintan pasio de la interbatado. Sed li preskaŭ kun vera ĝojo estus atakinta tiun homon, li ja ne loĝas en Pomac, do nek la stulta promeso de la Lordo ne defendas lin. Sed nun la drinkaĵo estas la unua.

— Ĉu do vi volas ludi ĵetkubojn kun mi… gajnonte… tiun… pistolon…?

— Jes… Ĝi estas bela objekteto. Kaj mi preferas ĉiun muzikinstrumenton. Ankaŭ la tiel malgrandan fluton.

Iu ridis, kaj tio incitis la rabisto eĉ pli.

— Nu, ek do…!

Kaptinte la ladan glason, li skutis ĝin kaj elverŝis la kubojn. Li ĵetis naŭ.

— Ĝi estis lerta ĵeto — laŭdis lin Bill Teksaso. — Tamen mi gajnos.

— Kial?! — alkriaĉis lin Austin kun tremantaj nazloboj

La gaja kaŭbojo mansvingis trankvilige:

— Mi gajnas ĉiam… Nu, ĵetu, karulo mia…

Li ne povas toleri tion! Li sentis, ke li freneziĝos pro la impertinenteco de la knabo. La duan fojon li ĵetis ses, fine ok.

Ĝi estas bela finrezulto.

La alia homo ĵetas. Li levas la glason fajfante. Li skuas ĝi, rulas la kubojn, kaj en rapida sinsekvo li ĵetas dekdu trifoje. Poste li enpoŝigas la revolveron leĝere kaj ekparolas kun kompato:

— Vi ankoraŭ devas ekzerci vin en tio.

La okuloj de Austin kuntiriĝas, kiel la eksaltonta rabobesto mezuradas la distancon, kiu disigas ĝin de la viktimo.

Iu maltrankvile frotis la seĝon per sia postaĵo, kaj la magra ĉevalbredisto eklekis siajn lipojn rapide.

Bill Teksaso rigardis la grandegulon kun senkulpa rideto. Ŝajnas, ke li ne konjektas la danĝeron.

— Ne prenu la aferon grave al via koro, oldulo mia — li diras. Mi instruos vin, kiel vi devas ĵeti lerte. Vidu, prenu la glason…

— Sufiĉe! — hurlis Austin kaj elbatis la kubojn el la mano de Bill Teksaso. — Vi, fiulo! Vi trompis…

— Ĉu vi vere volas kvereladi?…

— Vi!

— Ĉu estas inde pro tiu bagatelo?

Tiam Austin kaptis la kolon de la knabo.

“Kapute”, pensis kelkiuj paraliziĝinte, ĉar la nova gasto estis simpatia al ili kaj bedaŭris lin.

Sed kio okazis?

La gracia kaŭbojo ekpidebatas, kaj la grandega homo retroŝanceliĝas… Poste sekvas pugnobato, kaj Austin falas sur la plankon kun granda bruo. La sango ŝprucas tra lia nazo kaj buŝo… Li salte leviĝas stertore kaj elprenas sian revolveron.

La gastoj malaperas sub la tablo, la gastejestro malantaŭ la lada breto..

Kaj ili atendas.

Pafo ne knalas, aŭdiĝas nur stertoro, klako kaj falo…

Ili levas sian kapon mirante. La gastos el sub la tablo, la drinkejmastro el malantaŭ la breto.

La rabisto kuŝas sur la planko kun kontuzita frunto, apud li estas la malgranda pistolo, kiun Bill Teksaso ĵetis al li en la lasta momento tiel sukcese, ke li trafis Austinon ĝuste je la kapo.

— Tia estas malkonkordemulo — li diris indigne. Poste li iris la la sveninto, forprenis la pistolon kaj enpoŝigis ĝin.

2

— Jen estas glaso da viskio — diris la drinkejmastro mallaŭte — poste klopodu iri tra la arbaro al Kindlow, kie vi povos sidi en trajnon kaj savi vian haŭton.

La knabo eltrinkis la drinkaĵon kaj eklevis sian ŝultron.

— Mi tute ne volas forlasi tiun urbon, kie oni regalas min per brando.

Iu gasto el tiuj, kiuj pene portis Austin-on al la kuracisto por bandaĝi lian kapon, revenis.

— Bob Putoro jam atendis lin ironte al la Ŝtono Infera…

— Mi diras, ke estus pli bone, se vi forrapidus — turniĝis la drinkejmastro al Bill Teksaso. — Tiu Austin apartenas al la homoj de la Lordo. Tiuj certe opinios honto, ke vi traktis draste la brutulon, kaj ili serĉos vin.

Li eklevis sian ŝultron.

— Ba. Mi tamen povos ekbatali kontraŭ amaso da banditoj.

— Ĉu vi jam aŭdis ion pri la Lordo?

— Jes. Mi audis ion nur pretere… Li estas ia fripono. Ĉu ne?

La spiro de la drinkejmestro haltis.

— Homo! Atentu vian langon! Neniu havas ŝancon kontraŭ la Lordo. Mi vidis kun miaj propraj okuloj, kiam li mortigis Jeff-on la “Ŝtalan” per unu pugnobato.

— Sed povas okazi ankaŭ tio, ke hazarde la pulmito ĝuste tiam morigis la koncernulon! Eh, vane vi ragalas min per rakontoj! La rabistoj ne interesas min… Ĉu vi volas donaci min per alia glaso da brando?

— Hm… ĉu vi ne havas monon?

— Eĉ unu groŝon ne.

— Kaj… kion vi estus farinta ĵus… Se vi estus perdinta?

— Mi gajnas ĉiam. Ĝi estas malbona kutimo en la familio. Iu mia onklo mortis pro tio.

— Kiel li gajnis.

— Jes. Li vetis kun iu, ke li saltos de sur la fervoja ponto sur la tegmenton de kureganta rapidtrajno. Kaj li gajnis. Poste li ruliĝis de sur la tegmento.

Post nelonge ili ĉiuj staris ĉirkaŭ la knabo. La gastejestro verŝis viskion, kaj Bill Teksaso rakontis la mirindan historion de sia alia onklo, kiu batalis dum la milito en Eŭropo kaj kunportis mondfaman pentraĵon, kiun poste li devis redoni al Louvre.

Dume la ĉevalbredisto fumis cigaredon. Poste li kantis du hispanajn serendadojn kaj eltiris kelkajn metrojn da koloraj rubandoj el sia nazo.

Li tre imponis al la sociteo kun tiu spektaklo.

— Kien vi volis iri? — demandis la gastejestro.

— Al urbo Tolwer. Mi gajnas ĉiujare la ĉevalkonkurson. Ankaŭ tio estas kvincent dolarojn.

— Kiel vi vivtenas vin?

— Ĉu vi ne vidis tion?

Ĉu perlabori monon per tiaĵo?

— Jes. La honestaj, bravaj okcidentanoj, se mi amuzas ilin tiel, ili donacas al mi monon. Mi ne renkontis tiel avaran, senkarakteran fiulon, kiuj amuzinte sin pri mia arto, ili estus donintaj al mi nenion… Ĝi vere ne estas aludo.

Sekvis ĝena silento. Estas malbenita tiu Bulkin kun sia konstanta demandado.. La ĉevalbredisto fine ekridis.

Jen estas du dolaroj, vi, ĉarlatano!

Ankaŭ la aliaj kolektis du dolarojn por li.

Poste li eksidis, mendis ŝafofemuraĵon kaj manĝis.

Li parolis ankaŭ dum manĝado.

— Kial estas tio, ke la rabistoj iradas en Pomac libere. Ĉu vi ne havas ŝerifon?

— Ni havas ŝerifon, nur pruvaĵon ne. La Lordo laboras ekskluzive nur kun tiaj homoj, pri kiuj ankoraŭ evidentiĝis nenio. Ĉiu scias pri Austin Long, ke li estas rabisto, sed la juĝistoj devis absolvi lin

— Kiel ili faras tion? — interesiĝis Bill, kaj li metis tiel grandan viandopecon en sian buŝon, ke iu lia vango ŝveliĝis.

— Do… malmulte da homoj transvivias ilian atakon… Krome ili aperas foje tie, foje ĉi tie subite, kovrinte sian vizaĝon per tuko…. Ili do estas spertaj, kiel resti en la mallumo…

— Ĉu vi scias nenion pri la Lordo? — demandis Bill Teksaso.

— Oni havas sufiĉe da pruvaĵo kontraŭ la Lordo. Li estas la duonfilo de la ruĝa Brent. Li transprenis la hordon de la maljuna Brent. Oni scias, ke li prirabis la bankon en Denver, li dereligis la eksprestrajnon Pacifik, kaj li faris ankoraŭ kelkajn mondfamajn rabojn. Nur poste li ekhavis tiun ideon, labori kun tiaj homoj, kiuj povas kontaktiĝi ankaŭ kun la ekstera mondo.

— Kaj tiuj homoj estos ĉi tie tuj — interrompis Bulkin. — Nun jam vi havas, vi eĉ manĝis; kial vi volas trude kuri en vian pereon? Iru pace vian vojon.

La knabo ekstaris.

— Vi pravas. Estas sensence interbatadi sen kaŭzo. Donu al mi paketon da cigaredoj — li turnis sin servere al la ĉevalbredisto, kaj ricevinte ĝin, li rikanis. — Vi estas tre karaj homoj. Iom mildaj, rilate Arizonon. Eble la klimato de Pomac kaŭzas tion. Tiaĵo certe premas la stampon sur ĉiun. Iu mia kuzo vivis longe en urbo Salt Lake inter la mormonoj, kaj li revenis hejmen kun barbo ĝiszona.

Iu gasto alrikanis lin.

— Tiu klimato tamen rezultis jam eĉ tute batalemajn homojn. Ekzemple ankaŭ la Lordo naskiĝis ĉi tie. Tial li indulgas Pomac-on. De kiam li eksciis la sekreton de sia naskiĝo, rabado ankoraŭ ne okazis ĉi tie.

— Ĉu li estismas tiel sian naskiĝteron? — miris la iomete lentuga ĉiolertulo. — Tiam oni ne vane nomas lin Lordo. Tia naturo vere pruvas, ke li estas delikata homo.

— Li vere estas Lordo! Ĝi ne estas moknomo — diris Bulkin.

— Kiel? — konsterniĝadis la knabo.

— Ĉu vi ne konas la historion de la Lordo? La ĵurnaloj ja skiribis pri li ankaŭ en Nov-Jorko!

— Kiam?

— Antaŭ unu jaro.

— Tiam mi ne povis ricevi ĵurnalojn. Mi estis en urbo Kansas.

— Ĝi ja estas granda urbo! Ĉu tie oni ne vendas ĵurnalojn?!

— Sed en la prizono ne.

Kion aj li diris, ili devis ridi.

— Sed homo, nun jam iru, se vi volas saviĝi sen defektita haŭto.

— Tuj, nur rakontu la historion de la Lordo. Bedaŭrinde mi havas scivoleman naturon. — Lordo Nisbeth, la avo de la rabista Lordo, venis en Meksikion kun imperiestro Mikŝa.Li estis tiel angla politikisto… kiel oni kutimas diri… duplomato.

— Diplomato, oldulo mia — korektis lin Bill.

— Diablo konas tiujn kuracistajn esprimojn. Li do fuĝis post la venko de Juarez kaj ekloĝis ĉi tie, en Usono. Tiel venis la Lordoj en tiun ĉi regionon, kio estas malofta en Ameriko. La juna Lordo Nisbeth havis serviston, Marchado-on. Ties patro fuĝis kun la maljuna Lordo. La filo de la servisto servis plu ĉe la filo de la mastro. Foje Machado enamiĝis al Lady Misbeth. Al sia sinjorino! Ĝi estas grava afero… La hispana fripono rabis la Lady-on. Sed trupo da ĉevalrajdistoj atingis, kaptis lin, kaj la sovaĝa, orgojla Lordo skurĝigis Machado-n sanga. La skurĝado postulas sangon ĉe ĉiu meksikano. Sangan venĝon! Iun tagon la kvar jara filo de Lordo Nisbeth foriris. Iun lian ŝueton on trovis super la vortica parto de la rivero Cornet, sur la roko, kelkaj sangaj disfibraĵo de lia vestaĵo surhokiĝis sur la supro de arbusto.

Oni sciis bone, ke la infano falis ne pro hazardo, sed temas pri la venĝo de Machado. La hispano malaperis post la friponaĵo., kaj nur post dudek kvin jaroj ni aŭdis pri li denove. Ĝi okazis pasintjare, kiam Lordo Nisbeth mortis. Li havis adoptitan filon, li heredis la grandan barton de la bieno. Sed la publika notario informis ilin neatendite, ke oni deponis dokumenton ĉe li antaŭ dudek kvin jaroj, kion li devas publikigi post la morto de Lordo Nisbeth. En ĝi Machado pruvas, ke la juna Lordo, la heredanto de la havaĵo, vivas. Li metis la vestojn de la infano tiel, ke oni kredu, ke li falis en la abismon. Poste li portis la junan Lordon al la rabisto Brent la Ruĝa. Tiu estis lia bofrato. Li edziĝis al la juna fratino de Machado. Brent edukis rabiston el la knabo. Dum la malfermo de la testamento la ruĝa banditestro jam ne vivis, sed lia “filo” estis pli fama, ol la plej timita bandito de la montara regiono. Machado volis tion. La nomon de la fieraj Lordoj Nisbet sinkigi en la koton tiel profunden, ke eĉ skurĝita meksikano estu pli bona, ol ili. Kaj tio sukcesis al li.

— Tia estas fia kanajlo! — kriis la knabo. — Kial estas kulpa la kompatinda infano kaj la aliaj Nisbet-oj pro tio, kion ilia avo faris!?

— Oni ankoraŭ neniam venĝis pli kruele, pli terure.

— Sed rabisto ne rajtas heredi la havaĵon…

— Tio tute ne gravis al Machado. Li sukcesis pruvi la identecon de la bandito, kaj venigi mortan honton al la familio Nisbeth. Ĝi estis la historio, kaj nun jam iru — sendis lin la drinkejmastro nervoze.

— Prave. Sinjoro! Mi estimas, amas kaj admiras vin ĉiujn. Good bye — li kriis. Poste li svingis sian ĉapelon kaj ekiris al la pordo.

Sed li tuj returnis sin.

— Cetere… mi restos — li diris mallaŭte.

Admirinde bela virino enpaŝis tra la pordo.

3

La virino venis per ĉaro. La kabriolo estis videbla tra la malfermita pordo. Ŝi portis brilan, guman mantelon kaj vakstolan ĉapon, kiu brilis simile. Ŝiaj densaj, nigraj brovoj faris interesa ŝian admirinde belan vizaĝon.La du fulgonigraj duoncirkloj estis tute nekredeble akra kontrasto sur la hela, glata haŭto. Ŝi tenis siajn pugnigitajn manojn en sia poŝo.

Ekhaltinte momenton, ŝi ĉirkaŭrigardis tiel, kvazaŭ la ĉirkaŭaĵo estus nekutima por si.

La homoj estantaj en la drinkejo ekmiris iomete. La virino etis tiaspeca, kiun oni vidas malofte en tiu ĉi regiono de Arizono, kie la rivero Cornet post kelkaj mejloj atingas la kaktoarbarojn ĉe la limo de Meksikio.

Ŝi kunportis la fremdan atmosferon de la orientaj grandurboj. Sed tiun de malproksimoriento, ĉar tiaj virinoj troviĝas nek inter la loĝantoj de Denver, kaj certe ankaŭ en urbo Kansas malofte.

Je ĝenerala surprizo Bill Teksaso, kvazaŭ li estus la proprietulo de la ejo, paŝis antaŭ la virinon kun ĝentila, ne kun servutila, sed kun estimoplena komplezo.

— Per kio mi povas servi?

— Mi ŝatus lui trankvilan ĉambron, kie mi povus ripozi kelkajn horojn, sinjoro.

— Ĝi estos…. Trankvila, bela ĉambro — li respondis kun faksperta komplezemo, kaj la ĉeestantoj staris miregante pro la nekredebla impertinenteco. — Ĉu vi ne dezirus manĝi ion anticipe, Senorita?!

La virino ektremis.

— Kiel… vi scias, ke mi estas hispanino?

— Mi devis rimarki tion. Ĵus vi diris, ke “sinjoro”. La usonanoj uzas tiun titolon nur kun la nomo. La hispanoj aldonas plej ofte ĉe la fino de la frazo, ke “sinjoro”. Bonvolu sidiĝi… Bulkin! — li ordonis — la senorita estas malsata.

— Mi… volas… nur… ĉambron… — respondis la virino iom timeme.

— Vi devas manĝi ion — li diris kun milda aplombo. — Vi veturas per ĉaro de tagmezo.

La virino retropaŝis timiĝinte.

— Kial… vi pensas tion?…

— Vi venis en pluvmantelo, senorita, kaj nun estas sekeco ĉi-regione. Nenie pluvis en multhora distanco. La vririno rigardis lin kun esploraj okuloj. Kvazaŭ ŝi ne kredus, ke ĝi estas nura konkludo. Sed la gaja hundokapulo krom iom da ruzeco montris nenion, kio karakterizus malican homon. Eĉ, du grandaj, gajaj okuloj brilis al ŝi.

— Kion do la senorita deziras? — elpaŝis Bulkin, kiu estus volonte ĉesiginta mansvinge la agadon de Bill, sed fine ja li tute ne asertis, ke li estas la posedanto, li nur levis demandojn.

— Mi ne deziras… manĝi… Sed se mi povus ripozi…

— Jen dekstre estas gastoĉambro… Sed ĝi estas simpla… — respondis Bulkin, okulmezurante sian delikatan gastinon.

— Ankaŭ tio estos bona… Nur ne ĝenu min!

– Ĉu ni zorgu pri la ĉevalo? — demandis Bill.

— Dankon… ne… eble nur furaĝon… Sed ne maljungu ĝin….

Ŝi aspektis tre laca. Anticpante Bulkin-on, li malfermis la pordon antaŭ la knabino. La ĉambro vere estis simpla, sed pura, kaj la pendantaj branĉoj de fruktoarbo antaŭ la fenestro faligis siajn grandajn, molaj floroj sur la kornicon, pro kio la cetere senhoma, malgranda ejo estis amikema kaj trankviliga…

— Ĉu ĝi konvenos al vi? — demandis Bill.

— Jes. -Ŝi demetis sian mantelon kun profunda ĝemo. Bill repaŝis malfacile el la pordo.

— Kiam ni veku vin? — li demandis.

— Mi ne dormos…

— Estas malbone — li respondis incitite. — En dormo la organismo ĉiam reproduktas sin. Kiu estas juna kaj estas post grandaj korpaj, kaj animaj revolucioj, kiel la senjorita, tiu…

— Bonvolu lasu min sola — diris la virino trolaciĝinte.

Bill Teksaso tre ekkompatis ŝin.

— Pardonu min, senorita, mi ne volis esti trudiĝema, mi nur atentigis vin pri la damaĝaj sekvoj de la maldormo. Mia kuzo havis iskiatalgion, dum li estis noktogardisto. Ĝi okazis en Wringfield, kie eĉ nun ekzistas tiu institutcio. Tiel oni mortpafas malpli multe da ŝerifoj, kaj ĝi estas malplu multekosta por la urbeto, kie cetere oni estas sparemaj. La ĉevaloj en Wringfield estas malgrasaj pro la malbona nutrado. Iu mia onklo laŭ patrina branĉo…

La virino ridetis.

— Bone, bone… Sed nun jam lasu min ripozi.

— Je via servo. Mi volis nur tion, ke vi ridetu. Adio, senorita…

Ĉu li vidis bone? Aŭ li nur imagis? La virino, havanta elegantan aspekton rigardis sur lin kun dankemaj okuloj. Kvazaŭ ŝi estus ricevinta ne multe da afableco. Sed ŝi estas tiel bela.

Li paŝis en la drinkejon.

— He — diris Bulkin — , vi estas tute stranga ulo.

— Sed ne antipatia, kaj tio gravas…

— Jen estas la tempo forkuri, ĉar la amikoj de Austin neniel lasos lin en honto… — diris la ĉevalbredisto.

— Vi konstante pravas pri tio. Mi kuregos.

Nun jam li vere volis kuregi. Estus pli bone eviti la senŝancan interbatadon. Li eksvingis sian ĉapelon, kaj…

Kaj aŭdiĝis huftamburado de ĉevaloj, poste plandumoj, batiĝantaj al la tero, kiam radistoj elseliĝas rapide.

Li malfruis.

— Kapute… — murmuretis la drinkejmastro pale.

La knabo ne hezitis eĉ sekundon. Elpreninte sian revolveron fulmrapide, li trafis la lampon. La botoj de la unua rabisto frapiĝis al la sojlo, en lia mano kun revolvero, sed li ekhaltis senpove en la mallumo. La fenestro grincis en la alia flanko de la ejo, kiel iu malfermis ĝin. Pafo knalis. Se la lampo lumus, Bill jam ne vivus. Sed tiel aŭdiĝis la frakasbruo, falo, kiel li saltis tra ĝi, kuntirinte la ŝutron.

Knalis pluraj pafoj. Blasfemado. La ejo malpleniĝis. Oni sciis, ke li kaŝiĝas ie en la arbustoj. Baldaŭ ni trovos lin.

— Tri homoj iru laŭ la apudvoj fosaĵo… — kriis iu.

— La fripono estos ĉe la rivero — aŭdiĝis la voĉo de Austin, kiu ŝajnas, ke li jam staris sur siaj piedoj.

La gastoj de Bulkin kuŝis ventraltere. La proprietulo malantaŭ la drinkejbreto. Ili leviĝis malrapide. Estis mallumo, kaj nek la luno brilis.

— Kompatinda bubo… — diris Bulkin. — Li ne havas ĉevalon. Li ne povas fuĝis en tiu ĉi regiono helpe de sia menso.

— Bela ordo ĝi estas — grumblis la ĉevalbredisto. — Vespere la rabistoj ĉevalrajdas en la urbon kaj mortigas iun, kiu batalis honeste rekte-al-vizaĝe. Kie estas la ŝerifo nun…

— Imagu, ke vi estas la ŝerifo — murmuris iu kaŭbojo — , kie vi estus nun?

— La edzo de mia juna fratino estis ŝerifo en Hampscourt, kaj li mortis pro tio — rimarkis iu en la mallumo. Poste ekflaretis alumeto, kaj ili ekvidis Bill Teksason dum la tempo de ekcigaredo.

Li sidis en la mezo de la ejo kaj fumis.

4

— Ne koleru, Bulkin — li diris. — Sed pakaĵon, mi opinias, ke ĝi eble estis cepo, mi ĵetis tra la fenestro, ke tiuj rabistoj aŭdu falbruon ekstere.

— Atentu min, vi, temerarulo, hazarde vi denove faris tion bone, tamen pli-malpli poste ili traktos vin draste.

— Ankaŭ mi samopinias. Sed se mi ekploros, tion ne helpos mian malagrablan situacion.

Aŭdiĝis frakasbruo. Li rompis nuksoŝelon per siaj dentoj kaj manĝis. Li estas frenezulo!

— Sciu, Bulkin, la momento de la morto estas tia, kiel la korko: lerta homo ĉiam eltiras ĝin iel… Tio estis bona diro. Ĉi ne?…

La ĉevalbredisto ekparolis en la prema mallumo;

— Sed… kiel vi volas saviĝi el tio?… Ĉu vi havas ian planon?

Aŭdiĝis la trompiĝinta blasfemado de la koleraj banditoj de ekstere.

— Ĉu planon? — li respondis trankvile. — Mi ŝatus ekloĝi kaj fiŝkapti en Kalifornio dum miaj maljunaj tagoj…

— Diablo okazis al tiu fripono — kriis raŭka, kolera voĉo.

Iu malfermis la pordon piedbatante.

— He, Bulkin, eklumigu lampon, vi, hundo! Ne timu, ni ne manĝos vin. Mi volas trinki viskion!..

— Alo, jen estas la lampo de la ĉaro! — kriis alia homo, kaj li jam tuj portis ĝin.

Nun kapute al li!

La lumo de la lampo inundis la drinkejon, kaj…

Kaj neniu sidis en la mezo de la ejo! Bill Teksaso malaperis! La drinkejmastro, la ĉevalbredisto kaj la du kaŭbojo interrigardis stulte.

La rabistoj frapadis la ladan drinkejbreto.

— Brandon! — kriis raŭke maldika, sed tre larĝmentona murdisto, kiu teruris la loĝantojn de la regionon laŭ la nomo “Jeff la Gorilo”

— Mi ĵuras, ke tiu trompisto kaŝiĝadas ĉi tie — furiozis Austin, kiun la trasangita bandaĝo faris eĉ pli timiga.

— De kie li alvenis subite? — demandis Pete, malalta, diktrunka, platnaza bandito. — Ĉu vi neniam vidis lin ĉi tie? — li turnis sin al Bulkin.

— Li diris, ke li alvenis el Teksaso… — respondis la drinkejmastro.

— Li ankoraŭ ne vizitis ĉi tien — rimarkis la ĉevalbredisto. — Verŝajne li saltis en la riveron kaj la drivo kuntrenis lin.

— Ni fermis lian vojon al tiu direkto! — diris Jeff, la Gorilo. — Li kaŝiĝadas ĉi tie.

Bruo aŭdiĝis el ekstere, kaj pluraj homoj envenis. Ŝajnas, ke la sorto ne volis, ke la kaŭbojo kun vulpteriera vizaĝo elsaviĝu pro sia facilanimeco. Avane rapidis “Dod, la O-gambulo” sur siaj terure kurbaj kruroj, kaj li kunportis krevintan sakon, en ĝi terpomojn.

— Jen rigardu! Mi trovis ĝin sub la fenestro. Eblas, ke ni aŭdis pumbrui tion.

— Kaj eble la ulo tute ne elsaltis! — kriis Austin.

— Nun li devas esti ĉi tie! Ni traserĉu la domon!

5

La knabino sidis ĉe la tablo, timiĝinte. Ŝi aŭdis la pafojn, la kridadon, sed ŝi ne sciis, kion fari?

Subite la pordo malfermiĝis, kaj Bill enpaŝis senbrue, rapide.

— Pardonon… mi forgesis demandi, ĉu ni lavu la ĉaron… ĉar…

Li eksilentis, vidinte, ke la virino rigardas lin kun grandaj okuloj.

— Mi petas vin… lasu mi sola…

— Tuj, sed mi devus sciis, ĉar se la ĉevalo… alkutimiĝis al hordeo…

— Kio okazas ekstere?!

— Kie?… Ja… Nenio. Alvenis kelkaj fieraj gastoj… Kaj ili amuziĝas.

— La pafoj… Kio estis tiuj?

— Infanaĵo. La loka junularo prepariĝas por la pafkonkuso, okazonta en Denver, kaj ili ekzercas sin… Se la babilado estas agrable, eble mi povus eksidi.

Kaj li eksidis. Raŭka kriegado aŭdiĝis el la proksimo.

— Vi envenis por kaŝiĝi. Ĉu oni persekutas vin? Aŭ vi nur timas? — demandis la virino.

— Tiuj estas fabeloj el filmoj… Sed ankaŭ tio eblas, ke mi timas, mi estas maljuna, malgaja drinkejmastro, bonvolu kredi tion…

La knabino ekridis.

— Kial vi fariĝis drinkejmastro, se vi timas la interbatadon?

— Miaj gepatro volis, ke mia frato estu maristo, kaj mi dediĉu mian vivon al la drinkejestra profesio. Mia juna fratino edziniĝis, kaj iu mia onklo estas apotekisto en Filadelfio. Antaŭlonge li partoprenis borsajn operaciojn, sed nun jam ne indas fari tion, la strato Wall estas nefidinda. Antaŭ dudek jaroj, kiam eksplodis la granda paniko de la gejŝoj en Japanio…

La knabino ekridis laŭte, ĉar ŝajnis, ke la junulo volas prokrasti la tempon ĉiumaniere.

— Vidu, sinjoro…

— Bill…

— Mi ne kutimas nomi virojn laŭ la persona nomo

— Ĝuste tial vi feliĉigus min… Cetere mi estas Bill Teksaso, drinkejmastro kaj temerarulo.

— Do sinjoro Teksaso, vane vi prokrastas la tempon, ĉar vi ne povas resti ĉi tie.

Li streĉis siajn orelojn kaj ekstaris rapide:

— Ho, mi jam foriros tuj. — Li elklevis sian ĉapelon profunde kaj paŝis al la fenestro. — Se vi permesas, mi foriros ĉi tie. Ĉiuvespere mi trejnas min per tiaĵo.

Li saltis tra la fenestro.

Apenaŭ forsonis la piedtamburado de Bill Teksaso, kiam sovaĝaj voĉoj aŭdiĝis ĉe la pordo.

— Ne kuraĝu enpaŝi ĉi tien, Pete! Virino tranoktis, kaj…

— Foriru, Bulkin, ĉar mi traktos vin draste! Ni ne toleras friponojn en la ĉirkaŭaĵo!

— Vi kaŝis la kanajlon ĉi tie.

La pordo ŝirmalfermiĝis, kaj kelkaj homoj penetris.

Sed ili retropaŝis. Ili trovis nur virinon en la ĉambro, kiu alpremiĝis al la muro tiiĝinte, kaj ŝi ne povis ekparoli.

— Kie estas tiu homo? Diru fraŭlino, tiam okazos nenio malbona al vi.

— Li saltis tra la fenestro! — kriis Pete.

La knabino staris antaŭ ilin senvole, kiel ili ekiris amase al la fenestro:

— Ĉu tiom da homoj iras kontraŭ unu ĉi-loke?! — ŝi kriis subite akre.

— Tiu ulo ne rajtas vagaĉi en tiu ĉi regiono — , diris la Gorilo krude. — Li estas trompludisto, embuskatakinto.

— Kial li estas embuskatakinto — kuraĝis iri inter ilin Bulkin. Vi staris vid-al-vide.

— Sed li ĵetis sian pistolon al mi, kiun li tenis en sia maldekstra mano! — interkriis Austin, kiu estis la plej hida.

— Vidu, fraŭlino… mi ne scias kiu vi estas… Sed vi agus pli saĝe, se vi ne miksus vin en la aferojn de la. Staru flanken el la vojo!..

La dika Pete paŝis tiel al ŝin, kvazaŭ li permesus unu minuton por pensado, poste li agos. Lia mallonga, dika brako jam leviĝis por forpuŝi la virinon.

— Unu vorton — ŝi diris subite, rezolute. — Noktomeze mi devas renkontiĝi kun iu.

— Eh, tio ne koncernas nin…

— Eble tamen! — diris nun iu en la pordo.

Ili ĉiuj rigardis tien. La interrompinto ĵus alvenis.

— Eble tamen — nur diris tion la alveninto mallaŭte, iom mirante, preskaŭ ĝentile. Sed se bombo estus eksplodinta, nek tio povintus kaŭzi pli grandan konsterniĝon. La krudaj, rezolutaj vizaĝoj rigidiĝis, la brakoj, dikaj kiel longaj lignotrunkoj pendis inerte, kaj laŭ la strabaj flankrigardoj, ili ŝatintus forlasi la ejon nerimarkite.

Kvankam la novalveninto havis la plej elegantan eksteraĵon el ili.

— La Lordo — flustris Bulkin konsterniĝinte.

Laŭ la aspekto la Lordo plie povintus esti la heroo de iu historia dramo, ol rabisto. Li portis pantalonon el cervoledo kaj ĉasistajn botojn kun molaj tuboj. Ankaŭ lia mantelo atingis ĝis liaj genuoj, la grandaj, kupraj butonoj, lia velura kolumo impresis, kiel spediala uniformo. Li ne havis revolverzonon, sed li portis larĝan, ledan rimenzonon, kiel la soldatoj, kaj dekstre-maldekstre pendis po unu pistolo sur lia zono. Arĝenta buko premis la refalditan randon de sia grandega ĉapelo, kaj li tenis la flavan ganton de la dekstra mano kun la rajdbastono en sia maldestra mano.

Ankaŭ lia vizaĝo estis speciale delikata kaj interesa.

La unua impreso: demona! Mallarĝ, delikate ĉizita nazo, iom akre konturiĝantaj nazloboj. Energie kurbiĝantaj lipoj, nekutime hela haŭto, alta frunto, iom blankiĝantaj haroj ĉe liaj tempioj. Lia reliefiĝanta brustokesto, la rekta trunko donis ordoneman, sed plie orgojlan, ol atakeman karakteron al lia aspekto. Sub liaj mallarĝaj, belarkaj brovoj malvama, prema rigardo direktiĝis senmove.

La banditoj, antaŭ ol li fariĝis “Lordo”, nomis lin “Mortokula”. Ĉar tiu okulparo estis mirinde timiga: okuloj de mortinta homo. Pli blanka, ol griza. Klara, sed senbrila. Kiam li rigardis sur iun, kaj dumtempe li parolis al iu alia homo, lia rigardo ne sekvis siajn vortoj. Tiam li estis “Mortrokula”. Reviviĝinta malvarma kadavro…

Lia voĉo transiris el raŭka baritono en trenatan flustradon.

La Lordo estis tia.

— Austin… — li flustris mallonge. — Kio ĝi estas?

— Aventuristo, trompludisto atakis min embuske kaj

— Pete! — li daŭrigis, sed lia senesprima rigardo direktiĝis eĉ nun al la frunto de Austin.

— Lordo — komencis la dikulo, kun speciale milda voĉo. — Boob la Putoro venis sur ĉevalo, ke oni atakis Austin-on, kaj li grave…

Li rigardis sur la knabinon.

— Ĉu iu insultis vin? — li demandis, tute ne atentante Pete-on.

La banditoj staris pale kaj silente.

— Neniu insultis min — respondis la nekonata virino.

— Vi ĉiuj foriru — li diris mansvingante, kvazaŭ la afero ne interesus lin, kaj li aldonis fiksrigardante siajn ŝuojn. — Rajdu malproksimen de ĉi tie! Hodiaŭ mi jam volas renkonti neniun en la ĉirkaŭaĵo… Post duonminuto aŭdiĝis pakado de rajdistoj el ekstere. Ili ŝtelumis mute, ne parolante pri Bill Teksaso, kvazaŭ ili ne estus serĉintaj lin furioze antaŭ kelkaj minutoj. Sproninte la ĉevalojn, ili forgalopis rapide sur la vojo.

6

— Ĉu vi fartas malbone? — li demandis ĝentile, sed eĉ nun kun senviva voĉo.

— Ne… dankon… mi nur laciĝis…

— Eksidu. — Ĝi ne estis orodono, kaj tamen… sentiĝis el lia voĉo: ŝi devas fari tion, kion li diras.

— Vi ripozos unu horon. Poste vi venos kun mi…

— Mi demandas… kial vi volas malfeliĉigi min?…

— Mi feliĉigos vin.

— Ĉu per tio, ke vi kunportos min perforte?

— Vi sekvos min memvole.

— Kaj se ne?

— Tiam mi vere kunportos vin perforte, sed vi estos nur mia kaptito. Ĝis vi konsideros, ke vi devas obei min.

— Tio…

— Atendu! Mi ankoraŭ ne finis mian direndon. — Li parolis tiel, kiel ia maŝino, kaj lia rigardo ripozis super la kanbino, sur la muro. — Mi povas devigi vin pri nenio. Mi tute ne volas. Ĝis vi ne diros memvole, ke vi dividis vian vivon kun mi, ĝis tiam — vi estos mia kaptito.

— Sed mi…

— Mi decidis tiel. — Li ekstaris. — Nun ripozu duonhoro, kaj…

— Levu la manojn!

La kaŭbojo havanta vizaĝon de vulpteriero sidis sur la fenestrobreto en la mano kun pistolo… La Lordo levis siajn gantokovritajn manojn leĝere, preskaŭ kun simbola movo. En iu li tenis sian rajdbastonon. Li tute ne ektremis. Kaj li ne rigardis en la direkton de la voĉo. Nur senviva objekto povis esti tiom nekapabla fari la plej malgrandan, surpizitan movon.

— Kion vi volas? — li demandis malestime, post mallonga paŭzo.

— La virino venos kun mi.

La virino volis protesti… Eble tiu kaŭbojo ne sciis kun kiu li parolas. Li ne scias, ke… Sed ia malesperiĝinta espero kaj naŭzo ravis ŝin

— Kiu vi estas? — li demandi, kvazaŭ ne la alia homo havus la revolveron.

— Ĝi ne gravas. Mi povas diri tion, kiu vi estas, siro, vi estas fia kanajlo, ĉar kiu kun virinoj…

La Lordo turniĝis malrapide al la fenestro. Li direktis sian pigran rigardon al Bill Teksaso.

…Kio ĝi estas? Ĉirkaŭ la gorĝo de la kaŭbojo, malsupreniĝante sur lia torako, malvarma tolporo ekregis lian korpon…

Li timis!

Li tre timis! Tia teruro kaptis lin, ke li bezonis la plej grandan fortostreĉon teni la revolveron en sia mano. La panikan senton pliigis eĉ netolerebla, ke Bill Teksaso timis la ununa fojon en sia vivo.

Starante vid-al-vide kontraŭ homo, kiu levas siajn manojn! Kaj la revolvero estas ĉe li. Kaj li timas. Tre timas!

— Nu — diris la Lordo malestime — , daŭrigu! Diru vian opinion pri mi kuraĝe. Diru multe da aferoj, ĉar vi parolos lastfoje. Mi mortigos vin.

Ne aŭdiĝis minaco el la raŭka flustrado. Estis simpla konstato de faktoj, kion li diris. Kaj en la mano de Bill tamen ektremis la tubo de la pistolo.

— Ne batu lin… — diris la knabino rapide, duonmallaŭte. — Ne batu lin.

La Lordo rigardis la kaŭbojon eĉ plu, tiel li respondis per demando.

— Kiel vi konas lin?

— Li estis ĉi tie… kiam mi alvenis. Mi tute ne scias, kiu li estas.

— Kiu vi estas?

— Bill raspis sian gorĝon. La tubo de la revolvero iom kliniĝis, kaj la Lordo ne levis siajn manojn

— Ĉu mi?…Bill Teksaso…

— Kiel? Ĉu la trompludisto?

— Ne… Mi… — Li ĝemis. Li ŝatintus skui la pezon de la teruro de sur si. Li sentis, kiel la malvarma ŝvito de la mortotimo aperas sur sia frunto

— Bonvolu respondi! Kiu vi estas? Ĉu vagabondo?

— J…es.

— Kion vi volas ĉi tie?

— La fraŭlino… Virinon perforte… rabi ne eblas.

Lia laringo kunpremiĝis. Li glutis, sed la nevidabla maŝo ne loziĝis ĉirkaŭ lia gorĝo….

— Forportu vin — diris la Lordo al li, kiel al ia hundo. — Nun mi lasos vin vivanta. Se ankoraŭfoje mi ekvidos vin ie, tiam mi mortigos vin. Foriru!

— Ne!

Li bezonis ĉiun sian forton por eldiri tion. Aplombe, sed kun sentona voĉo, decidiĝinte al la morto antaŭ la senespera lukto.

Kaj ŝargita revolvero estis ĉe li!

Sed kion ĝi valoras? Lia brako, kvazaŭ ĝi estus trafita de apopleksio, kaj lia mano tolpore, malvarme, kun inertaj fingroj tenis la revolveron.

La knabino staris antaŭ lin.

— Ne batu lin!..

— Foriru de tie — li diris flustrante, sed kun stranga forto.

Kiam la knabino kovris la Lordon, li liberiĝis iomete.

Vorto trudiĝis en lian cerbon kun sovaĝa forto:

“Nun.”

Se ne… se li rigardos sur lin denove… Kapute… Varma ondo trakuris lian tolporiĝintan brakon. La knabino staris flanken…

Knalo, fajro eliĝis… Ŝriko…

La Lordo metis sian manon sur sian bruston kaj falis sur la tablon… De tie sur la plankon.

7

Li kuris al la ĉaro en la brako kun la sveninta knabino. Li ĵetis ŝin sur la sidejon, ektiris la bridon kaj frapadis la ĉevalon furioze…

Kio okazis? Ĉu li mortis? Ĉu li vundiĝis?…

La knabino rekonsciiĝis. Ŝi diris nenion. Ŝi kaŭris sur la sidejo kuntiriĝinte. La ĉaro skuiĝis, balanciĝis pro la nekutima impeto, ke ĝi povintus renversiĝi en ĉiu momento.

“Kien ili veturas?” demandis la virino de si mem. Sed ŝi dirs nenion. La ĉaro pereterkuregas nigrajn kampojn, dezertajn pejzaĝojn sur la kavoplena vojo…

Eble ili veturis unu kaj duonhoron en tiu freneza galopado. Poste la knabo ektiris iom la bridon, la ĉevalo malrapidiĝis.

— Desaltu! — li diris al la knabino

— Sed…

— Saltu tuj, ĉar mi depuŝos vin!

Ŝi descendis timiĝinte. Ĝi estas malamika, dezerta, nokta pejzaĝo.

Ŝi teruriĝis… Kio ĝi estas?!

La knabo frapas sur la ĉevalon, kaj li batas tutforte ĝin per la alia fino de la vipo. La besto eksaltante, prancante ekimpetis sur la vojo kaj kuregis freneze, rekte al la abismo de la rivero Cornet!

La knabino ekŝrikis teruriĝinte. La batoj de Bill Teksaso hajlis… La abismo faŭkis jam tie je kelkmetra distanco…. La brido forflugis grandarke, kiel li ĵetis ĝin sur la kolon de la ĉevalo, kaj li saltis de sur la kureganta ĉaro…

La mortoŝrik-simila heno de la ĉevalo aŭdiĝis malproksimen en la nokto, krako, bruego kaj malproksima brueto… Poste silento. Ĉaro, ĉevalo estis en la profundo de la abismo…

Ĉu Bill Teksaso? Ĉu li mortis?.. Li ja devis rompi sian kolon, kiam li saltis de sur la sidejo. Nun ombro aperis el inter la arbustoj, kiu proksimiĝas malrapide.

Poste ekflagras la lumo de alumeto. Li ekbruligis cigaredon. Li iris al la knabino lametante.

— Kiel vi fartas? — li demandas rikanante.

Ŝi ne povs respondi.

— Mi opinias, ke nia konateco maturiĝis, ke ni prezentiĝu. Mi estas Bill Teksaso.

La knabino silentas.

— Almenaŭ diru ian nomon, kio taŭgas por nomi vin. Kvankam en nia situacio nek tio estus trudiĝo, se mi demandus, al kiu mi havas la honoron en la fraŭko de la morto?

La virino diris malgaje, flustrante:

— Mi estas la edzino de la Lordo.

8

Bill Teksaso staris surprizite.

Kio ĝi estas denove?! Ĉu la bela senorita estas… la edzino de la rabisto?

Tio do estas terura… Li rabis ies edzinon. La rabisto vivas malbonan geedzan vivon, li kverelas kun sia edzino, kiam alvenas al ili freneza kaŭbojo, kiu mortpafas la edzon, kaj nun li staras ĉi tie nokte sur la landvojo kun la vidvino. Se nur la Lordo mortis.

Kaj tio estas la pli bona afero.

Sed kial venis la virino renkontiĝi kun sia divorcinta edzo, se lastatempe ŝi ĝojis, kiam ŝi povis forfuĝi?

— La novaĵo kvazaŭ estus iom batinta min je la kapo — li respondis fine mallaŭte. — Nun kien vi volas iri?

La virino eklevis sian ŝultron:

— Mi ne scias.

— Permesu, ke mi akompanu vin, ankaŭ mi volis iri tien.

La timo malaperis. Li denove fariĝis la antaŭa, gaja homo.

Sed la knabino staris tiel timiĝinte, senkonsile en la nokto, ke Bill tre ekkompatis ŝin.

— Vidu — li diris. — La rabistoj certe ofendiĝos, ke mi mortpafis la ĉefon, do post nelonge multaj banditoj sekvos nin. Eble ili kredos, ke en la mallumo, ni falis en la abismon, tiel ni trovos vojon por eskapo, eble ili divenos la trompon, kaj tiam ni devos rapidi iomete, ĉar ili kaptos nin, kaj mi ne kredus, ke ni povus kalkuli taktan traktadon.

— Sed… kien?

— Ĉu vi ne havas iun, kiu povus defendi vin? Ĉu parencon? Hejmon?

— Mi havas. Sed mi ne volas, ke la Lordo kaj lia bando ataku ilin.

— Trovita! Iru Orienten! La Lordo ne povas sekvi vin en Nov-Jorkon aŭ en Filadelfion, kaj okcidenta bandito estas nur publike danĝera vagabondo tie. Ne estas revolverheroo, kaj la polico defendas la plej malfortan homon kontraŭ la plej potenculoj…

— Tio… estus bone… Sed… Kiel?

— Kiel? Rapide! Jes, tio estas le plej ĝusta maniero: rapide.

— Ĉu vi… ĉu vi havas monon?

Bill Teksaso ridis supereme.

— Kompreneble jes! Feliĉe mi gajnis hodiaŭ malgrandan revolveron kaj preskaŭ tri dolarojn…

— Ĉu tri? Ĉu el tio vi volas vojaĝi al Filadelfio?

— Kial ne? Sinjore… Ĉu vi, Lady, ne havas eĉ unu groŝon? — li demandis respektoplene.

— Mia mantelo… mia burso restis tie.

— Dank’ al Dio!

— Kiel?

— Tiel la Lady almenaŭ devas akcepti mian akompanon

Rideto trapasis sur la vizaĝo de la knabino.

— Ne… nomu min Lady. Mia fraŭlina nomo estas Edith Brent. Bonvolu nomi min tiel.

— Ni do priparolis tion, ni rapidu plu, ĉar oni trovos nin.

Li ekprenis la pojnon de la knabino, kaj dvojiĝinte, li ekiris kun li malrapide al la kampoj, konturiĝantaj en la malpura krepusko.

9

La kaŭbojo gvidis ŝin sur kavoplenaj, senvojaj vojoj, kaj ŝi lace, trolaciĝinte paŝadis apud li.

— Ĉu vi… subaŭskultis?

La knabo kapjesis rikanante.

— Ĝi estas mia malbona kutimo. Kaj se estus vere, ke oni maljuniĝas rapide pro tio, nun mi gvidus vin man’ en mano kun barbo ĝisgenua.

Ili silentis. Iom post iom tagiĝis. La ladvojo estis videbla malproksime. Antaŭ ili staris arboj maldense kaj lontane, ĉe la rando de la horizonto estis dissemitaj domoj.

— Tie situas Kinglow. Ĝi estas bela loko. Foje mi sidis tie du monatojn.

— Kial?

— Ĉar oni enkarcerigis min.

— Vi ŝercas ĉiam… Nun ne estas permesate esti facilanima.

Nun ĝi estas pleje bezonata.

— Kaj kial… vi intervenis…?

— Ĉar mi vidis, ke vi estas en malagrabla situacio. Poste mi kondutis tre malbele. Mi rekonas… Tiu ulo scias… Lia vizaĝo… kaj kiel li rigardas…. Mi ekkonis la timon… Bonvolu malestimi min, bedaŭrinde mi ne povas mensogi. Mi ege timis vian karan edzon. Mi pensas, se li elprenos sian pistolon, kaj li mortpafos min, nek tiam mi povintus ektiri la ĉanon… Mi ne komprenas. La voĉo haltis en mia gorĝo; la sango glaciiĝis en mia koro…

La virino frostotremis.

— Li estas terura homo… Ho,… Tre! Ĉu li mortis?… Ĉu vi pensas?

— Mi ne scias…

— Diru… kion vi pensas pri mi?…

Mi ne kutimas pensadi… Tio estas mia denaska problemo.

La suno leviĝis. Kun serena, pura, friska, flava lumo. Ili iris inter tiel pacaj, belaj, verdaj kampoj, tiu regiono estis tiel amikema, ke ĝi faris preskaŭ malverŝajna la teruran okazaĵon, kiun ili travivis.

— Kiel ni atingos Orienton? Ĉu per ĉaro? — demandis Edith.

— Ne.

— Ĉu per trajno?

— Ba!

— Kiel do vi volas vojaĝi?

— Senpage. Vi vidos, kiel rapida kaj bona veturilo ĝi estas.

La virino demandis nenion pli. Egalas… ŝi zorgos pri nenio. Estis tre trankvilige iri tiel, sur la kvietaj kampoj, kaj iu prenas ŝian pojnon…

Iu, al kiu ŝi fidis. Kvankam krom lia nomo, kaj eble nek tio estas la vera, ŝi sciis nenion pri li.

Trans la arboj ili jam ne vidis la landvojon. Tio estis trankviliga. Dekstre situis montetoj, malproksimen, ĝis la vidlimo.

— Tie ni ascendos — diris Bill. — Taluso!

— Kiel…

— Vi vidos tion. Ĉi tie kutimas restadi tiu restoracia vagono, kiu ĵus ekveturos. La trajno kuros sur la maldekstra relparo al Oriento…

Longa varvagono staris sur la taluso.

— Venu malantaŭ mi, kaj faru ĉion imitante min. Escepte miajn idiotajn ŝercojn.

Ili atingis la monteton.

— Ni kaŝiĝu en la herbaro. Kiam mi diros, ke nun, tiam salte leviĝu, kaj kuru, kiel vi povas, malantaŭ mi…

Li atingis la supron de la monteto glitante surventre. La virino rampis malantaŭ li. Bill levis sian kapon iomete. Pala fumo leviĝis el la lokomotivo.

— Bonege… — flustris la knabo — , elŝovu vian kapon, fraŭlino Brent.

La virino rigardis supren. Sur iu vagono, vid-al-vide al ili, la sekvaj du tabuloj pendis:

PITSBURG

FURAĜO

— Ĝi estas nia trajno… — flustris la knabo. — Vi ricevos apartan dormovagonon. Mi ne ŝercas… Dia bonŝanco de vagabondo estas tia vagono. Atentu! — Li premis malsupren la kapon de Edith, kaj ankaŭ li retiriĝis. — La bremsisto… — li flustris.

Ili aŭdis la grincadon de la malproksimiĝintaj paŝoj. Ĉiam pli lontane. Bill levis sian kapon, poste li diris malantaŭen:

— Nun…

Li tuj eksaltis, kaj dume li kaptis la pojnon de la virino. Edith elstumblis, sed la viro tiris lin alten. Ŝi leviĝis en la aeron kaj pendis unu sekundo tie, poste ŝi sentis la teron sub siaj plandoj. Bill forŝovis la pordon de la vagono, li saltis en ĝin kaj tiris la virinon post sin.

— Dank’ al Dio, ĝi sukcesis — li flustris. — Nun atenton! — Li reŝovis la pordon denove.

Ili estis en blinda mallumo. Agrabla odoro de fojno ŝvebis ĉirkaŭ ili.

La knabino stumbladis timeme, kaj dume ŝia genuo batiĝis al lignokesto. Ŝi eksidis. Nur nun ŝi sentis, kiel morte laca ŝi estas. Ŝia kapo zumis, ĉiu ŝia muskolo akre doloris, lancinis ŝia trunko, ploremo strangolis ŝin.

— Unu ekskuiĝo… La bufroj ekvibris kuntuŝiĝinte, kaj la trajno komencis ruliĝi malrapide kun ili.

10

Kiam la trajno komencis ruliĝi, Bill malfermis la pordon singarde. Freŝa aero kaj lumo penetris en la vagonon. Lignokestoj kaj kunpremitaj sakoj staris ĉie.

Edith sidante, duonkorpe apogiĝis al lignokesto.

— Ĉu vi fartas malbone?

— Mi estas… nur tre laca…

— Sankta Dio! Kiam vi manĝis lastfoje?

— Mi opinias… hieraŭ matene…

— Kiel facilanime vi agis, ke vi ne vespermanĝis ĉe Bulkin… Nu sed, hm… Nun ni devas interrompi la vojaĝon…

— Ne… ne! Bonvolu kredi, ke mi eltenas bone la malsaton…

— Silentu! Cetere ni devas akiri ian vestaĵon. Tiel vi ne povas elvagoniĝi en la urbo. Nun unuavice vi dormos. Mi tuj pretigos la liton.

— Ĉu liton?…

— Ĉu mi ne diris tion, ke ĝi estas dormovagono? — Li rapide fendis la sakon per sia tranĉilo kaj ŝutis la elfalintan fojnon en la angulon. Demetinte sian mantelo, li sternis tion sur ĝin, poste li turni sin al la virino, kiel ia lakeo.

— Jen, fraŭlino Brent… La lito estas preta. — Ĉar li vidis, ke sia protektato estas senkonsila, li ne multe hezitis, sed li simple levis kaj metis ŝin sur la fojnon.

La virino havis nekredeble agrablan senton en siaj membroj, kaj ŝiaj palpebroj peziĝis.

La knabo ekbruligis cigaredon.

— Dormu trankvile, fraŭlino Brent. Mi estas tre fidinda homo. Mi ne tial diras ĝin, ĉar temas pri mi: sed vere estas maloftaĵo tia karaktero en vagabondo…. Ĉu iu via korpoparto doloras?

— Ne… Neniu… kaj… nun mi dankas, kion vi faris…

— Ba, tio estis vere nur bagatela afablaĵo, kaj nenio pli.

En la scintila sunbrilo la serena pejzaĝo preterkuris rapide la trajnon. Helverdaj prerioj, dens-frondaraj arboj, malgrandaj grupoj de domoj estis videblaj por momento.

— Ĉu vi povus… doni al mi… ion trinki?…

— Ĝi estas vere stulta afero… sed ni ne havas eĉ gluton da akvo.

La lulado de la skuiĝanta vagono, la ritma klakado de la radoj dormemigis la virinon.

Ŝi dormis…

Foje ŝi tamen malfermis siajn okulojn, Bill Teksaso kaŭris apud ŝi, kaj lia gaja hundokapo estis tiel trankviliga, ke ŝi tuj endormiĝis denove…

11

Ŝi vekiĝis je abrupta skuiĝo. La trajno haltis. Tra la breĉo de la pordo videbliĝis lumo de steloj, kaj freŝa, vespera aerblovo penetris la fojnodoran, malluman vagonon.

Ŝi aŭdis longajn fajfojn kaj malproksiman, trenatan krion. Bill ŝovfermis la pordon malrapide.

— Ranĝostacio… — li flustris. — Kiel vi dormis…?

— Kvazaŭ mi estus ferminta miajn okulojn antaŭ unu minuto.

Edith volis side leviĝi, sed ŝi sentis tiel lancinan doloron, ke ŝi preskaŭ ekkriis.

— Tio estos iom ĝena afero — flustris la knabo. — La vagabondado estas tia, kiel ludi tenison: oni sentas muskolfebro pro ĝi.

La trajno ekveturis. Ili povis malfermi la pordon denove. Stelgrupoj aperis foj-foje inter la nubo-ĉifonoj.

— Vi ne demandis… kial mi edziniĝis al la Lordo?

— Ke mi povas servi vin, tio ne rajtigas min esti trudiĝema.

La knabino eksilentis kaj fermis siajn okulojn. Neniu sciis, pri kio ŝi pensis, kiel ŝi skuiĝadis en la malluma vagono, apud sia stranga protektanto. Post pli ol dek minutoj ŝi ekparolis fine:

— Sinjoro Teksaso…

— Diru nur tion, ke Bill. Prefere ankaŭ mi nomos vin Edith.

— Bone… Do Bill, mi opinias tiel, ke mi ŝuldas al vi per tio, ke vi ekkonu mian historion…

— Mi rifuzas tion. Mi petis nenian premion. Cetere ni havas ankorŭ sufiĉe da tempo.

— Ne babilaĉu tiom… Ĉio ĉi estas nur komedio! Ankaŭ vi scias bone, en kia danĝero ni estas, vane vi ŝercas… Neniu scias, ĉu mi povos rakonti al vi eĉ morgaŭ, kiu mi estas, kial mi fariĝis tiel malfeliĉa. Ĉar “Li” estas sur nia spuro.

— Kial vi asertas ĝin tiel kategorie? — diris Bill iom nervoze. — Kredeble mi mortpafis lin, kaj li mortis.

— Ne. Li vivas! Li sekvas… nin… Mi sentas!..

Ili subaŭskultis…

La ritma klakado de la radoj estis tia, kvazaŭ la terura persekutanto ridus pri ili, dum galopado.

— Malgraŭ mia usona nomo… mi sentas min hispanino — komencis Edith. — Mi edukiĝis ĉe mia avo, en Santillo. Ĝi estas malgranda urbeto, en Sud-Meksikio… Mi tute ne scias, kiu mia prapraulo estis jenkio, kiu ekloĝis en Meksikio… Mia patro edziĝis al iu filino de Lordo Nisbeth, kaj li remigris en Arizonon. Li kunportis miajn du fratojn, sed mi restis ĉe mia avo en Santillo.

Lampoj aparis ekstere, ĉar la trajno preterveturis klakante vilaĝeto, kaj friska vento penetris en la ŝarĝvagonon.

— La Lordoj Nisbeth kaj la familio Brent komencis malbelan proceson. La du familioj diskutis pri la posedo de grandega paŝtejo, situanta inter la du najbaraj bienoj. Multe da kolizioj, diskutoj, morta duelo, batalantaj kaŭbojoj faris la vivon de la du familioj infero, sed neniu cedis. Fine ŝajnis tiel, ke mi venigos la pacon. Ĉu eble vi jam aŭdis, ke la filo de Lordo Nisbet dum la infanaĝo laŭdire falis en ambismon?

— Mi scias — kapjesis Billl.

— Nisbeth mildigis sian doloron per tio, ke li adoptis knabon. Tiu estis Lordo Elish Nisbeth. La angla reĝo permeis, ke li heredu la titolon Lordo. Foje mi venis viziti el Meksikio mian patron, kaj mi konatiĝis kun Elish. Ni interamikiĝis. La maljuna Lordo estis grave malsana. Li volis fini la batalon inter la du familioj, tial li testamentis tiel, se Elish kaj mi geedziĝos, tiam ni heredos la diskutitan terenon.

— Kaj vi amis tiun knabon.

— Li estas kara… bona homo… kaj… se mi edziniĝos al li, la batalo finiĝos…

— Mi komprenas…

Edith ĝemis.

— La ceterajn eble vi jam aŭdis, Lordo Nisbeth mortis. Tiam evidentiĝis, ke lia filo vivas, kiun oni pensis mortinta, kaj li fariĝis bandito pro la venĝo de servisto…

Tion ŝi jam flustris… kaj longe ne ekparolis. Bill lasis ŝin. Li sidis kaj silentis.

— La la testamento, la diskutita tereno, nur post la geedziĝo testamentiĝas la la du heredantoj, do se: la sola filo de Lorod Nisbeth edziĝos al Edith Bremen.” Neniu estis konjektinta antaŭe, ke ne Elish estas la sola filo? Ke vivas la infano, kiun oni pensis mortinta, kaj laŭ la testamento, mi povas edziniĝi al tiu vera Nisbeth, se mi vols tion, ke finiĝu la batalo, ĉar ne Elis, sed “Li” estas la sola filo de Lordo Nisbeth. La batalo do finiĝos nur tiam, se mi deziniĝos al la “sola”, vera filo de la Lordo. Kaj tiu ne estis Elish, sed rabisto. La du familioj denove ekdiskutis. Rekomenciĝis la proceso, la batalo, la pafado de la kaŭbojoj… Tiam mi skribis leteron al la Lordo. Kontrabandisto de brando portis ĝin al li. Mi skribis tion en ĝi, ke li venu en la paroĥejon. Mi volas paroli kun li. La pastro, kiu estis kontraŭ la malamo kaj murdado, konsentis tre malfacile, ke li estos je nia dispono sekrete.. Mi pensis: la sango ne mensogas. Eble la rabisto faros tion pro la nekonata parenco, pri kio mi petis lin… Veninte al la renkontiĝo, li aŭskultis min atenteme kaj eklevis sian ŝultron. Kiel sinjoro faras komplezon, se temas pri virino, li konsentis facile, li tuj edziĝis al mi, tie en la paroĥejo, poste li adiaŭis ĝentile kaj forgalopis. Havinte la dokumenton, mi heredis la diskutitan terenon. Kaj nun jam vere finiĝis la malamikado. La terura sekreto kuntenis la du familiojn. Mi pensis, ke tiu ofero finis la dramon.. Tiam venis la kontrabandisto de alkoholaĵo, kun la letero de la rabisto. Li skribis mallonge:

“Mi enamiĝis al vi. Mi decidis teni vin, kiel mian edzinon. Postmorgaŭ estu en Pomac, en la aparta ĉambro de la gastejo. Sinjorino Lordo Nisbeth! Se vi rifuzos vian edzinan obeemon, tiam mi venos por vi. Tiuokaze verŝajne verŝiĝos sango.”

Mi sciis bone, kiu estas tiu homo, kaj se mi ne obeos, tiam komenciĝos multe pli terura batalo, ol kia estis por akiri la bienon. Se mi kontraŭstaros, mi venigos la Lordon kaj lian bandon al ambaŭ familioj. Mi iris al Polmac… La ceterajn vi scias…

Aŭroris. Ili sidis silente sur la metala planko. Pala krepusko de la alvenanta tago radiis tra la pordo, kiu simils al la koloro de la flamo de alkohola brulilo. La bremso grincis, la trajno glitis sur deklivo.

— Vi faris terure grandan stultaĵon — balancis la kapon Bill. — Almenaŭ vi estus manĝinta ion. Vi jam venas tiel minimume kvadek ok horojn.

— Mi havas tre fortan orgnismon… — ŝi respondis, sed ŝia voĉo sonis malcerte.

— He, belaj birdoj! — kriis kruda voĉo. — Nun saltu rapide, ĉar mi pafos.

La bremsisto staris sur la ŝtupo de la flankmuro kaj direktis revolveron al ili.

12

Vere ne estas bela kutimo en Usono saltigi kaŝpasaĝerojn per ŝargita revolvero.

Bill rikanis.

— Ne eblas salti, amiko. Ĝi estas kupeo por virinoj. La fraŭlino ne ekzercis sin en tiu sveda gimnastiko.

— Fermu vian buŝon! La virino povas veturi ĝis Connected. Vi saltu, aŭ mi pafos. Vi scias bone, ke ne estas indulgo. Nek vi kutimas indulgi la bremsiston, se vi estas pli multe, kaj vi senarmigis lin. — Vidu!..

— Sufiĉe! Saltu!

— Kiel povas esti iu tiel malĝentila…

— Mi kalkulos ĝis tri…

— Tio estos tre gemuta.

— Unu…

— Mia patro estis direktoro ĉe la fervojo…

— Du!..

— Nu, se vi volas ĉiumaniere…

Antaŭ ol la gardisto estus pafinta eldironte la numeron tri, li saltis ĉe la komenco de relkurbiĝo… Li ankoraŭ aŭdis la ŝrikon de la knabino dum la dekono da sekundo, kiam li flugis tra la aero…

Edith ataris teruriĝinte. La bremsisto paŝis de sur la ferŝtupetaro en la vagonon.

— Nu, bela floreto, de kie vi fuĝis, he?

— Mi petas vin… — ŝi balbutaĉis.

— Se mi transdonos vin al la fervoja polico, bela futuro promesiĝas al vi…

— Ĉu vi ne volas… transdoni min…

— Jack, la bremsisto, estas fama kavaliro kaj bona knabo. Timu nenion. Ĉu vi volas gluton da rumo?

Li iris tute proksime al ŝi. Edith dorseniris ĝis la muro de la vagono kun teruriĝo.

— Ĉu eble vi timas min? Ne estu stulta. Ĉu vi pensas, ke la bremsisto estas mabona knabo?

— La bremsisto estas idioto — diris Bill Teksaso malantaŭ li, poste li elprenis sian revolveron kaj vangofrapis lin tiel, ke tri dentoj de la bremsisto rompiĝis.

Edith, pro la malsato, sufero, laco kaj pro la timiĝo svenetis kaj sinkis apud la muro sur la plankon senkonscie…

La bremsisto timiĝinte fiksrigardis la vagabondon, kiu ĵus desaltis.

— Vudu, oldulo mia, tia estas la vivo — li diris en la mano kun revolvero al la bremisto, kies vizaĝo ŝveliĝis. — Foje supre, alifoje malsupre. Vi lasis bele, ke mi atendu la relkurbiĝon, kaj nur poste mi saltu. Kiam la vagono turniĝis kun vi, mi grimpis denove sur la lastan vagonon. Tio ne sukceso al vi, kavaleria bramsisto, kiu vi estas, ke viaj okuloj ne forbrulas pro honto…

— Ĉu vi volas, ke mi saltu? — li demandis tre milde.

— Jes! Mi jam tre atendas tion! Kie mi diros, ke “nun”, tie saltu. Se ne, ankaŭ tiel estos bone. Sed mi ne rakontos al vi la multiplikan tabelon, antaŭ ol mi pafos.

— Vidu… Mi havas dudek dolarojn…

— Ĉu vere…?

— Jes… Ĉu vi volas tion?

— Ĝi bonvenus. Ĉu vi vere donos tion al mi?

— Jes… Ĉu ni paciĝos…?

— En ordo, tamen vi devas salti. Malgraŭ tio ni povas paciĝi.

— Vidu, atentu min — lamentis la bremsisto. — Mi ne volis…

— Nun!

…Li saltis, kiel lokusto. Bill elektis marĉan terenon al la spektaklo, kaj tiel li vidis, ke la koto ŝpriciĝas supren, poste nigra, gutanta amaso trenas siajn kruroj pene, kiel tiu ekiras al la bordo.

Li demetis sian ĉapelon kaj svingadis ĝin.

13

Nur nun li povis rigardi, kio estas al la virino. Li frapetis ŝian vangon

Edith malfermis siajn okulojn. Ŝi klinis sian lacan kapon sur la ŝultron de la kaŭbojo.

— Eltenu — murmuris Bill — , nun jam ni baldaŭ havos ion manĝi…

La kuro de la trajno malrapidiĝis, fine ĝi haltis.

— Tio estas bona loko. Ni staras antaŭ Connected, kiu estas forlasita flanktrako por ŝarĝtajnoj… Multe da amikoj miaj loĝas ĉi tie, ni vizitos tiujn…

Li eĉ ne demandis Edith-on. Li simple kaptis ŝin, kaj antaŭ ol la trajno estus tute haltinta, li desaltis kun ŝi.

Poste li kuris malsupren de sur la taluso. Neniu vidis tion.

Ili estis antaŭ la suburbo de Connicted

— Vi povas meti min sur la teron… — diris Edith. — La freŝa aero rekonsciigis min.

— Parte mi ĝojas, parte ne — li respondis, starigante ŝin sur la piedojn. Poste li gvidis ŝin denove, preninte ŝian manon.

Tiel ili iris unu apud la alia.

Soleca kabano staris malproksime de la urbo. Bill direktis siajn paŝojn tien.

— Iu mia amiko loĝas en tiu domo. Tie ni povos ekripozi iomete.

— Kial… ni ne eniras en la urbon, kaj… tuj… plu?

— Ĉu tiel?…

La knabino nur nun rigardis sin mem. Ŝia vestaĵo estis ŝirita, ĉifona kaj kotkovrita.. Pajleroj estis en ŝia hararo, ŝia mantelo ŝriĝis.

— Kion ni faros?

— Unuavice ni manĝos ion, poste vi ripozos. Dume mi iros en la urbon por akiri ian vestaĵon, kaj ni ekvojos al Oriento.

— Mi dankas tion, kion vi faris ĝis nun por mi, sed ne akumpanu min plu!

— Ĉu eble vi enuis?

— Mi ne volas, ke vi risku vian vivon tiel facilanime por la afero de nekonata virino. Mia stultaĵo…

— Pri kia risko vi parolas?

— Vi scias bone… Se oni ekkonjektos, ke ni ne mortis, ili sekvos nin… Kaj vi jam konas “Lin”.

La vizaĝo de Billl malseneriĝis por momentosed poste li ridis, kaj liaj unu kaj duono da sanaj dentoj brilis.

— Ne daŭrigu… Mi havas la firman decidon, ke mi ne morto pro senila marasmo. Kiel ĝi dependas de mi, mi ne subtenas ties eblon… Nun ni vizitu mian amikon.

— Kio estas via amiko?

— Kolektisto. Mi havas multe da amikoj en tiu regiono de Arizono. Ĝenerale oni konas min avantaĝe ĉie en Usono. Jam de jaroj mi trafikas sur miaj propraj kruroj, kiel publike ŝatata junulo… Kio okazis?

La knabino eksdis sur ŝtono.

— Mi ne povas… iri plu…

— Tio eblas facile, vi ja tute ne scias la tempon, kiam vi manĝis.

— Lasu min ĉi tie… — ŝi lustris spiregante. — Ne zorgu pri mi… Mi kaŭzas nur malbonon al vi…

— Azenaĵo… Hop!

Li levis Edith-on facilmove kaj prenis ŝin en siajn brakojn.

Ŝi ne protestis. Ŝi kuŝis kun fermitaj okuloj sur la brakoj de la viro, kiel laca infano. Bill paŝadis singarde sur la kavoplena, malebena grundo.

Baldaŭ ili alvenis antaŭ dometon. Li starigis denove Edoth-on sur la plandojn, kaj laŭ la kutima meniero li ekprenis ŝian pojnon.

— Mia amiko Buldogo loĝas ĉi tie. Li estas fama kolektisto, kaj bona knabo, nur iom stranga.

La domo estis silenta, kvazaŭ neniu loĝus tie. Emajlita tabulo pendis sur la pordo:

ATENTON!!

PROFUNDA AKVO!

NUR POR LIBERPROFESIULOJ!

Unue ni frapetos dece — diris Bill. — La maljuna Buldog atribuas gravan signifon al la formalaĵoj.

Kaj li tuj piedbatis la pordon tiel forte, ke la domo ektremiĝis.

Terura blasfemado aŭdiĝis de interne.

— Li estas hejme — konstatis la kaŭbojo ĝoje.

La pordo malfermiĝis, kaj trampa, barba, terure malpura maljunulo staris sur la sojlo.

— Kia friponaĵo ĝi estas? — li kiregis al la gasoj.

— Nur fermu vian buŝon, oldulo, ĉar mi rompos tion… Mi venis al vi ripozi.

La maljunulo grumblis ion pri “ĉiuspecaj kanajloj” kaj enlasis ilin

Edith unuavice ekvidis ŝrankon, sur kiun oni fiksis la sekvan grandega, avertan tabulon kun emajlitaj literoj:

ENIREJO

TRA LA ALIA PORDO

— La virino estas la amikino de mia nevino, kaj ŝi venis por ferii — diris Bill. Ŝi ŝatus manĝi, dormi, kaj mi rakontis tion al ŝi, ke vi estas rava knabo, ne lasu do hontigi min, oldulo mia.

Buldogo okulmezuris la virinon, ne tro amikeme, poste li malfermis la pordon de la alia ejo.

— Vi povas kuŝiĝi tie — li diris al ŝi iom kolere, kaj kiam la knabino ekpaŝis al la ĉambro, li ekgrumblis. — Unue manĝu! He!..

Bill rimarkis ekskuzante sin.

— La knabo estas groba fripono, sed ne malbona homo… Jen, oldulo.

Li elprenis malgrandan, emajlitan tabulon el sia interna poŝo kaj transdonis ĝin:

MR. EWERS

ĈEFPROVOSO, KORIDIOR N-RO II.

Buldogo transprenis la tabulon grumblante, li rigardadis tion, poste li komencis debati la literojn de sur ĝi per marteleto.

— Ĉefprovoso… Malbona kabalo — li murmuris dume. — La lardo estas en la muzikanta horloĝo…

Kaduka skribotablo staris en la angulo de la ĉambro, simila al fatrasejo. Du remburitaj strigoj, kelkaj rustaj spronoj kaj florpoto estis sur la tablo. Meze staris grandega, trivita, orumita, muzikanta horloĝo kun tirkesto.

Bill trovis la lardon en la najbareco de kelkaj rustaj ampolingo kaj kromolitografio, prezentanta Abrahamon Lincoln. Li faris fajron lerte kaj faris matenmanĝon. Li kuiris kafon, fostis lardon, kaj kelkfoje li rigardis al la knabino, kiu dormis sidante, kun antaŭenkliniĝanta kapo.

La trampa maljunulo demetis la tabulon kaj komencis piketi siajn dentojn per la longaj, nizo-similaj ungoj, laŭte ŝmacante iafoje.

— De kie vi fuĝis? — li demandis poste.

— El Pomac. Sed se oni demandos: mi ne vizitis vin. Eblas, ke multe da ekscititaj rajdistoj interesiĝos.

— Kiu estas tiu fajna urtikfloro?

— Parolu per alia voĉtono, he?! Fia ricelisto.

Buldogo grumblis ion kaj eklevis sian ŝultron.

— La virino — daŭrigis Billl mallaŭte — estas eleganta damo…

— Hm… Laŭ la aspekto ŝi povus nei tion…

— Ŝi ne manĝis du tagojn, ni venis per ŝarĝtrajno kaj piede… Ni faris grandan malbonaĵon. Ni tuj ekirios plu, cetere ni implikos ankaŭ vin en tion.

— Mi ne petis vin zorgi pri mi.

— Bone. Notu bone, kion vi diris… Mi iros en la urbon. Faru banakvon por la virino, kiam ŝi vekiĝos, kaj ne grumblu kun ŝi, kiel ia sendenta urso. Provu esti iom amikema al ŝi.

La maljunulo frapis sur la tablon kolere.

— Eble mi invitos ŝin danci… ĉu ne,

— Bona ideo. Mi ŝatus, se vi serioziĝus por viaj maljunaj tagoj, kaj vi fariĝus uzebla dando… Tiel…! Alo… Fraŭlino Edith… — li etuŝis la dormantinon tenere.

Ŝi vekiĝis subite, malfeminte siajn lacajn palpebrojn, sed ŝia kapo kliniĝis denove. Estis nenion fari, Billl eksidis apud ŝin kaj donis la kafon en ŝian buŝon po kuleroj. Kelkfoje li skuis ŝin, kaj Edith duondorme, maŝine glutis la matenmanĝon tre malrapide.

— Preta. Ni manĝigis la infanon, nun ni devas enlitigi ŝin.

Li levis Edith-on, piedbatante li fermis la pordon de la alia ĉambro kaj metis la dormantinon singarde sur liton, kovritan per plejdo.

— Tiel…

— Kaj ĉu vi? — demandis Buldogo, kiam li revenis en la kuirejon.

— Mi iros en la urbon, oldulo mia. Atentu tre zorgeme pri la virino. Mi revenos post kelkaj horoj… Ĉu vi havas spegulon por razi min?

La maljunulo nur mansvingis. Estis sufiĉe ĵeti rigardon sur la konsiderindan, ialoke flaveverdan barbon de la neprizorgita patriarko, buntan pro la manĝajrestaĵoj, por ke ne restu dubo, rilate la vaneco de la demando.

Bill metis la ĉapelon sur sian kapon, poste, kun bona orientiĝo li fermis iun niĉon, en kiu ankaŭ du akrakoloraj tabuloj avertis lin pri kelkaj sciindaĵoj:

MALPERMESITE ENVETURI

KUN APERTA FUMGASELLASILO!

sub ĝi:

ADMINISTREJO

Bill, el la administrejo, kien estas malpermesite enveturi kun aperta fumgasellasilo, kunportis paketon da cigaredoj kaj du dekduojn da kugloj al revolvero. Poste li elprenis sian ornamitan, malgrandan revolveron, kiun li ĵetis antaŭ nelonge tiel gracie al la kapo de Austin.

– Ĉu vi ne havas kuglon al tio? Estas utile, se mi kunportas ankaŭ tian kaŝeblan, ŝargitan instrumenton.

La maljunulo rigadis atenteme la ornamitan, etan revolveron kun perlamota kolbo.

— Mi havas kuglojn, sed ĉerizkernojn nin ne uzas al pafado ĉi-regione, sed ĝi bezonas tiujn.

Li redonis la pistolon. Bill forrapidis. Buldogo murmuris ion en si mem, amblante en la alian ĉambron, kaj rigardis la virinon kun severa rigardo. Poste li dekroĉis de sur la najlo, batita en la pordon tre ĉifonan mantelon kaj kovris Edith-on per tio.

14

Bulkin estis mortepala kaj senkonsila. Apud li staris la maldika ĉevalbredisto kaj la du aliaj gastoj, kiel ili enrapidis aŭdinte la pafon.

La Lordo kuŝis sur la planko. Ŝajnis, ke li estas mortinta. Sed nun li ekmoviĝis pene kaj apogiĝis permane. Li metis sian alian manon sur sian ventron ĉe la rimenzono, kaj ruĝa humido ekbrilis inter liaj fingroj.

— Mi estas trafita, Bulkin… Se vi volas… nun vi povas trnsdoni min al la polico… Ĝi signifas… dek mil dolarojn… por via kvaropo…

Ili silentis. Tio estas vere granda sensacio. La Lordo kuŝas ĉi tie, senpove. Kaj li forsendis ankaŭ la rabistojn.

— Kiel ajn estas — diris la Lordo iom langvore, se kun sia kutima aplombo — , unuavice zorug pri mia vundo, ĉar mi mortos pro sangoperdo, poste, se vi volas… venigu… Clifford-on…

Ili metis lin sur la liton. La ĉevalbredisto foriris.

La kuglo deglitis sur lia ripo, kaj tiel ĝi ne penetris profunden. Bulkin eksentis ĝin per sia difingro sub la frakasiĝinta ripo. La vundo sangis forte, sed ĝi ne ŝajnis danĝera…

— Elpremu ĝin, Bulkin…

— Mi ne estas sperta pri tio…

— Mi klarigos tion… — li respondis kun mallaŭtiĝanta, sed same kun malvarma voĉo. — Metu iun vian manon sub la kuglon… Kunpremu la karnon ĉirkaŭ ĝi per viaj dik- kaj montrofingroj… tiel… kvazaŭ vi pinĉus… Nun kunpremu ĝin tutforte… Tiel… Pli forte…

Malklara ŝvito kovris lian frunton, sed cetere eĉ sur lia neniu trajto estis videbla, ke li kiel terure suferas.

— Atendu — li diris. — Ŝajnas, ke la aperturo fermiĝis… Eble ĝi estis malgrandkalibera aĵaĉo… Vastigu la vundon per tranĉilo…

La drinkejmastro estis mortepala.

— Mi ne… povas…

— Eh! Stultulo…! Donu la tranĉilon al mi!

La lipoj de la Lordo jam estis bluaj, kaj lia vizaĝo blanka, kiel la gipso. Li forprenis la tranĉilon de Bulkin, ŝovis ĝin tra la aperturo kaj turnadis tion…

— Nun… metu vian manon sub ĝin… Tiel… Pinĉu tion… kunpremu… Pli forte.

Klako…

La malgranda kuglo kuŝis sur la planko. La Lordo ĝemis profunde.

— Bandaĝu… tion… rapide…

Kiam ili vindis lian trunkon per la lasta tolpeco, la ĉevalbredisto enpaŝis tra la pordo, kaj ŝerifo Clifford estis kun li.

15

— Bonan esperon, Clifford — salutis lin la vundito. — Tiuj homoj kaptis min. Oni devas doni la dek mil dolaran premion al ilia kvaropo.

Ili silentis.

Cliford rigardis la vunditon serioze.

— Ĉu vi povas veni sur viaj propraj kruroj, aŭ mi venigu ĉaron?

— Se vi donos kvin minutojn por ripozi, tiam mi iros kun vi piede…

— Nur ripozu — respondis Clifford kaj eksidis. — Stulta fatalo, Lordo. Flalvbekulo kaptis vin, malgraŭ tio, ke kvar ŝtatoj aliancis kontraŭ vi, senrezulte.

— Li ne estis flavbekulo… Sed danĝera homo… La sola danĝera homo, se vi ne prenas, kiel ofendon Cliford, el tiuj, kiuj ĝis nun krucis mian vojon.

Ili silentis. Bulkin alportis ĝinon al la ŝerifo.

— Mi aŭdis, ke vi venigis vian filinon ĉi tien… el urbo Kansas… ĉu vi edukas ŝin hejme? — diris la rabisto.

— Jes — respondis la ŝerifo. — Mary tre ŝatas Okcidenton.

— Domaĝe, ke morgaŭ ŝi devas foriri de tie ĉi por longa tempo…

La ŝerifo rigardis senvorte la plankon inter siaj ŝuoj.

La ĉevalbredisto, al kiu plaĉis la filino de la ŝerifo, interrompis ekscitite:

— Ĉu vi sendos mary-on al Oriento?… Sed posttagmeze vi diris tute nenion pri tio.

— Nur nun mi decidis tion — murmuris Cliford, poste li eltrinkis la ĝinon. — Mi petus vian kvaropon por akompani ŝin, se ankaŭ vi forvojaĝos morgaŭ.

Bulkin levis siajn brovojn alten mirante.

— Ni ne vojaĝos Orienten! De kie vi scias tion, Clifford?

— Hm… Ĉar vi havas sanan menson, mi estas certa pri tio, ke vi forvojaĝos.

Fariĝis tre granda silento. La kvar homoj interrigardis, konsternite.

— Ankaŭ mi decidis nur nun sendi Mary-on en urbon Kansas. La domo de la ŝerifo ekde hodiaŭ ne estos tiel paca hejmo, kia ĝi estis ĝis nun. La rabistoj, kompreneble de nun ne traktos tiel esceptmaniere Pomac-on. La banditoj venĝos… sian ĉefon. Tiu ĉi urbo ne plu estos la paca Pomac…

La Lordo leviĝis pene.

— Atendu — diris Bulkin. — Ni fajfas pri la du mil dolaroj, kiun ni ricevus pokape. Mia gastejo valoras pli multe por mi, kaj cetere mi ne sopiras vojaĝi al Oriento! Ankaŭ tiuj homoj ŝatas sian domon, kaj Ronac ĝis nun estis pac, feliĉa loko.

— Li pravas! — konsentis la ĉevalbredisto.

— La Lordo batis nek nin. Eĉ, de kiam li gvidas la bandon de la ruĝa Brandt, de tiam la trankvilo estas multe pli granda, ol antaŭlonge.

— Mi diras — frapis iu kaŭbojo sur la tablon — , ke kaptu la Lordo-on tiu, kiu iam havis problemon kun li. Ni ne eltiros por aliaj la kaŝtanojn el la fajro, por ke la ardaĵo bruligu niajn fingrojn

— Ni fajfas pri la dumil kvincent dolaroj — aldonis la alia kaŭbojo. — Vi, Clifford estas liginda frenezulo, se vi servas la trankvilon de la urbo per tio, ke vi venigos sur nin ĉiujn banditojn de la Ŝtono Infera, kiuj ĝis nun lasis nin pacaj.

— Sed kion mi faru? Tamen mi estas la ŝerifo, kaj la Lordo rabisto…

La Lordo diris nenion. Li rigardis la plafonon indiferente, kvazaŭ ili intetraktaus ne pri lia kolo.

— Ni donu nian vorton — diris Bulkin — ke ni rakontos al neniu tion, kion okazis hodiaŭ. Kaj tiam simple okazis nenio. Bob la Putoro galopu post la rabistojn, kaj ili kunportos la Lord-on de ĉi tie amkoraŭ nokte.

La ŝerifo silentis, li plenigadis sian pipon per tabako kaj fiksrigardis la plankon serioze. Ĝi vere ne estas tre granda heroaĵo.. Sed liaj floroj estas tiel belaj, kaj Mary tiel forte amas Arizonon…

Post unu horo Bob la Putoro galopis rapide en la nokto al la Ŝtono Infera.

16

La Lordo ankoraŭ estis malforta. Li dormis nur kelkajn horojn en la arbara domo, ĉar liaj homoj veturigis lin tien. Tiu domo staris ĉe la vojforko, kondukanta al la Ŝtono Infera.

— Kial vi ne volas ripozi en sekura loko, Lordo? — demandis Austin.

— Ĉar matene mi jam estos sur ilia spuro. Nek minuton mi volas ripozi superflue, dum tiu homo vivas, kaj mia edzino ne estos hejme, kie ŝi devas esti!

— Ĉu vi deziras komenci persekuton en tia sanstato…?

— Jes… Mi fartas bone… Nur la sangoperdo. Mi resaniĝos rapide… La vundo ne estas tiel danĝera — lia mortegriza rigardo direktiĝis al la malproksima nenio.

Li enseliĝis iom malcerte, kaj ili rajdis malrapide.

— Se ili atingos Orienton, ili glitos el miaj manoj… — li aldonis. Nun mi dormis kelkajn horojn ĉi tie…. Venu por mi je la sepa horo… Sekvu ilian spuron, ĝis vi povos konstati, kien ili iris…

Ili atingis la arbaran domon, kaj la Lordo glitis singarde el la selo.

— Iru — li diris. — Sed estu ĉi tie je la sepa horo prezice…!

— Ĉu ne restu du homoj kun vi?

Li ne rigardis al la parolanto, liaj okuloj ripozis fikse, trankvile sur arbokrono, kiam li respondis:

— Superfluas. Vi ĉiuj serĉu ilian spuron. Kaptinte ilin, vi ricevos dek mil dolarojn. Vi scias bone, kiom valoras mia promeso?… Kiu mortigos tiun bubon, li ricevos aparte dek mil dolarojn… Rapidu!

Kaj li lasis ilin tie.

La rabistoj kelkajn sekundojn embarasite rigardis unu la alian. Ĝenerale ili interrigardis tiel, kiam ili restis solaj post la mallongaj frazoj de la Lordo. Ĉu eble ili hontis unu antaŭ la alia, ke ili timas tiun strangan homon?

La dika Pete enseliĝis.

— Antaŭen! Ili ankoraŭ ne estas malproksime.

— Tiu bubo havas nek ĉevalon! Ili fuĝis duope per kaduka kabriolo.

Ili galopis rapide sur la deklivo. Apenaŭ meteniĝis. Ili atingis la landvojon. La nokta trafiko ĉi tie ne povis forviŝi la radsulkojn. La du strioj estis klare videblaj. Li devis nek elseliĝi. Roka, herbokovrita tereno sekvis antaŭ la rivero Cornet. Tie la radoj de la ĉaro ne postlasis spurojn

Ili serĉis kn streĉa atento, sed ŝajnis tiel, ke vane. Ili vidis spurojn nek de homoj, nek de ĉaro. O-gamba, grandkapa, adoleskulo kun idiota aspekto ekkriis subite. Li havis nazvoĉon, karakterizanta influenculojn:

— Ili estis ĉi tie… Jen estas spuroj. En la flako!

Li estis Bob la Putoro. Li loĝis ĉe mestiza virino en la urbo, kaj li ĉiam kaŝiris ĉirkaŭ la rabistoj. Li faris malgrandajn komplezojn al ili, kaj tial li vivis en la ombro de la Lordo kun sia patrino. La banditoj zorgis pri ili.

— Kio ĝi estas?! Putoro! Kion vi vidas?!

— Ĉi tie… En flako. Spuroj…

Ili amasiĝis tie. En kaveto, plena de akvo klare videbliĝis la spuro de la radoj. Diable! Ĉu eble ili tamen ne traflugis la abismon? Per kabriolo!

Mateniĝis.

— Alo! — kriis Pete. — Rigardu tien! Ili estas trovitaj…

Ili ĉiuj amasiĝis ĉirkaŭ li, sur la rando de la abismo kaj rigardis malsupren.

En la apudborda akvo de la kureganta rivero, inter la rokoj, vrako de rompiĝinta ĉaro estis videbla el la alto. Pendiginte la kapon en la drivon de la rivero, la korpo de mortinta ĉavelo tenis la kabriolon sur rifo kontraŭ la fluo.

— Ĝi senbridiĝis — kriis Bob la Putoro ekscitite. — La ĉevalo senbridiĝis, kaj ili falis en la riveron…

Ili devis akcepti la konstaton de la knabo.

Ŝajnis, ke ili jam havis nenion fari.

Estus ankoraŭ frue reveni al la arbara domo. Ili decidis matenmanĝi. La fuĝintoj nokte falis en la abismon. Tiel la afero finiĝis. Bob alportis sekajn branĉojn, ili ekbruligis fajron kaj komencis kuiri kafon.

— La ĉevaloj kuntrenis altan monsumon en la abismon… — diris “Ganner” malgaje, kiu estis maljunega, sekvizaĝa rabisto, li havis flavan, velkintan haŭton kaj blankan kaprobarbon.

La suno leviĝis. Ili trinkis kafon. La malalta dikulo, ŝajnis, ke li jam kalkuli certe la premion, ĉar li sorbetadis sian matenmanĝon kun moroza vizaĝo

— Mi asertas — diris Gunner — , ke mi prefere okupiĝas pri fervojo, bako aŭ pri alia afero, ol ĉasi homojn. Ankaŭ tie troviĝas sufiĉe da dolaroj, kaj mi ne sentas min bestio.

— Diru tion al la Lordo — respondis Austin moke. — Mi opinias, ke plej volonte li elskrapus tiun knabon el la ŝlimo de la rivero kaj revivigus lin, nur tial, ke li mortigu lin.

Pete rulumis cigaredon.

— Mi ŝatus sciis nur tion, kiu estas tiu virino, pri kiu li diris, ke ŝi estas lia edzino.

Bovoj aperis sur la kampo malproksime. La rabistoj prepariĝis por ekiri.

— Domaĝe, ke kapute al la ebleco, valoranta dek mil dolarojn… — resumis Pete la finrezulton.

— Vi ankoraŭ povas akiri la dek mil dolarojn… — diris iu malantaŭ ili.

La Lordo staris tie.

17

Ili forfuĝis — li daŭrigis trankvile kaj rigardis ien malproksimen.

— Ĉu vi ne vidis ĝin tie en la rivero? — demandis Gunner.

— Mi vidis. Mi estis malsupre. Mi venas de tie.

Nur nun okulfrapis al la rabistoj, ke la Lordo estis kovrita de koto kaj polvo. Lia vizaĝo iom enkaviĝis kaj estis pala, sed cetere li staris sur sia loko kun tiel rekta, ĝena senmoveco, kiel alifoje.

— Ĉu vi estis malsupre?

— Jes. Mi rigardis la ĉevalon. Fingrodikaj strioj estas sur ties haŭto. Iu batis ĝi per la prenilo de la vipo. Ĝi eblas nur tiel, ke iu pelis la ĉevalon al la abismo. Verŝajne, li descendigis la virinon anticipe, kaj li desaltis en la lasta momento.

— Do…?

— Ili vivas…

Li eksidis kaj verŝis kafon por si.

— Nun mi dormos unu horon — li diris. — Poste ni ekpersekutos ilin.

— Kien ili povis iri?…

— Kompreneble al Oriento. Du homoj ekiru al Connicted. Viro kaj virino estas sufiĉe okulfrapaj por rimarki, se iu vidis ilin sur la landvojo.

Austin kaj Pete enseliĝis.

La Lordo eltrinkis la kafon rapide, poste li kuŝiĝis kaj ekdormis.

18

Pete, kiun la ebleco de la dek mil dolaroj preskaŭ reanimis, instigis la ĉevalon galopi rapide.

— Rigardu tien — montris Austin al la taluso. Ŝarĝtrajno ĵus preteriris ilinkun malrapida skuiĝado.

Pete komprenis:

— Se ili grimpis sur trajnon, tiam estos malfacile atingi ilin. Kvankam tio ne estas simpla afero en societo de virino.

Ili spronis la ĉevalojn galopi eĉ pli rapide por fari la grandan parton de la vojo, ĉar la tagmeze sunbrilo estos la plej varmega. Ili forlasis la urbon.

Ŝlimo, konsistanta el polvo kaj ŝvito, kovris ilin sub la perpendikle brilanta suno. Ankaŭ ilia akvo estis elĉerpiĝonta. Ili sciis bone, kie troviĝas la torento, ili povintus atingi ĝin per malgranda evitvojo, sed la monavido ne permesis malŝpari tempon por io ajn. Atinginte la fuĝantojn, unu pafo valoras kvin mil dolarojn pokape! Sed ili devis priparoli tion.

— Kio okazos, se ni trovos ilin? — demandis Austin.

Pete rikanis kruele.

— Vi ne estas tro sagaca, Austin.

— Ĉar ni rajdas kune, ni povus interkonsenti pri tio, kiu ajn el ni estingos la kandelon de la ulo, ni dividos la monon egale.. Tiel do ni ne devas konkuri unu kun la alia.

— Ni nur kunkuru…

— Ĉu vi ne volas dividi la monon egale?

— Ne. Mi fidas tion, ke mi scias pli multe, ol vi, mi havas pli bonajn okulojn, miaj manoj estas pli rapidaj…

— Ankaŭ tiel estas bone. Sed mi pensas, ke ni devus ripozi dum la suno kulminas, ĉar estas terura varmo.

— Ripozu, se vi volas. Mi daŭrigos la vojon volonte eĉ sola — respondis Pete, kaj li spronis sian ĉevalon.

— Tion jam ne!

Ili galopis rapide en la bruliga varmego. Tamen la soifo estas la plej malbona.

— Kiel vi pensas?… — ĉu li sidis en trajnon kun la virino?

— Li povis grimpi nur sur ŝarĝtrajnon. Ĝi skuiĝadas malrapide kaj restadas longe ĉe stacioj… Sed ne paroladu, ĉar ni perdos la spiron.

La ĉevalo de Austin jam stumblis dufoje, kio estis la signo de elĉerpiĝo. La du bestoj ŝvitegis, ili ofte ekhenis, kaj longaj salivostrioj fluetis el ties buŝo.

Tre malproksime grupo da blankaj domoj staris en la blindiga sunbrilo.

— Atentu! — kriis Pete, kiu antaŭis Austin-on.

— Damne…

Ili subite malrapidigis la ĉevalojn, elseliĝis kaj kondukis la du tropelitajn bestojn plu. Ĉar ili atingis marĉan terenon. Maldensa kanejo ĉirkaŭis ilin, iliaj botoj sinkis, kaj ankaŭ la ĉevaloj vadis en la koto ĝisgenue. Kvakado de milionoj da ranoj vibris en la aero.

— He, tie…!

— Kio?…

Ia grandega, malhela makulo moviĝis apud la blanka digo de la taluso, kvazaŭ ĝi estus krokodilo aŭ marĉa monstro.

— Iu fais en la kotaĉon, kaj nun li sekigas sin.

— Homo! — alkriis lin Pete, kiam ili proksimiĝis al li. — Kio okazis al vi?

La kompatindulo plie memorigis pri reviviĝintan argilfiguron, ol pri homo. La ŝlimo dense kovris lian vizaĝon, lia vestaĵo malmoliĝis, la ŝuoj estis kiel du grandaj rokpecoj, kaj tiuj malaperis sub la sekiĝinta koto.

— Kio okazis, kial vi ne respondas? — demandis Austin malpacience.

— Mi estas bremsisto, mi falis de sur la trajno, ĝuste en tiu malenita loko…

La koto defaladis popece de sur la malgaja bremisto.

— Diru… Ĉu vi ne vidis hazarde virinon kun eleganta aspekto kaj kaŭbojon ĉi tie?

La demando efikis mirinde. La bremsisto side leviĝis, la koto knaris-krakis sur li, kaj ĝi falis sur la teron kun bruo.

— Ĉu vi konas tiun malbenitan friponon?! — li kriis.

— Ni serĉas lin… Ĉu eble vi vidis lin?

— Ĉu mi vidis lin? Tiu diablo saltigis min de sur la trajno en la marĉon, kaj…

Li ankoraŭ volis paroli plu, sed la du rajdistoj lasis lin tie senvorte.

— Do ĉio estis vane… — diris Pete.

— Nun jam ili forlasis ankaŭ Denver-on — kapjesi Austin. — Kia ulo li estas! Li venigis tiun elegantan virinon sur ŝarĝtrajnon, kiel kaŝpasaĝeron!

Ili enseliĝis denove, ĉar la marĉa grundo iom post iom malmoliĝis, kaj sufiĉe larĝa vojo kondukis al la urbo.

— Damaĝe… Mi jam pensis tion, ke la mono estas en mia poŝo — murmuris Pete.

— Ankaŭ mi… Sed ni ne povas persekuti lin Oriente…

…Ili trotis malgaje inter la kabanoj de la urbofino. Post kelkaj minutoj ili estis antaŭ la drinkejo.

Elseliĝinte ili konfidis la du bestojn al la infanoj.

— La Lordo estos malesperiĝinta, ke la ulo elglitis el niaj manoj — diris Pete, irante al la drinkejo.

— Ankaŭ mi estus volonte renkontinta lin — respondis Austin, kaj li volis malfermi la pordon de la drinkejo.

Sed li retropaŝis…

Tra la pordo, kontraŭ ili, Bill Teksaso elvenis.

— Alo, knaboj — li kriis, ekvidinte ilin — , ĉu ni renkontiĝas ĉiam? Kiu pagos viskion al mi?

Simple mortpafi lin ne eblis ĉi tie. Almenaŭ ia artefarita preteksto estus bezonata al tio. Ok-dek homoj staradis antaŭ la gastejo…

— Stop! — respondis Pete, ŝajne gemute. — Ni trinkos kun vi glason da drinkaĵo. Vi estas mia gasto.

Ili baris lian vojon, kvazaŭ ili estus kalkulintaj, ke li returniĝos al la verŝ-stablo. Se li ne akceptus la drinkaĵon, ili provokos lin facile. Se li akceptos tion, ĝi estos multe pli facila en la drinkejo.

— Bonege! — kiis Bill kaj reiris.

La du banditoj sekvis lin.

19

Multaj homoj estis en la drinkejo. Sed Bill ne eksidis, li volis, ke ili estu antaŭ liaj okuloj. Tiel ili ne povos provoki lin kiel ajn. Li iris al la verŝ-stablo, tegita per lado, por ke la drinkejmastro aŭdu ĉiun vorton.

— Kion do vi pagos, knabo? — li demandis Pete-on.

— Kompreneble ĝinon.

— Ĝinon, bonege.

Kiam oni metis la drinkaĵon antaŭ ili, Bill tintigis la glasojn rikanante.

— Je via sano… Kio do okazis al via kapo?

Austin bolis de kolero, sed li ekregis sin.

— Mi interbatadis kun kanajlo.

Bill turnis sin al Pete interesiĝante:

— Ĉu vi batis vian amikon?

Kio ĝi estas?… Ŝajnas, ke la bubo provokas ilin.

— Kiel vi komprenas tion, kion vi diris? He! — demandis Pete. — Ĉu eble mi estas kanajlo?

— Mi diras — interrompis basa voĉo — kiu komancos pafadon, tiun ni traktos draste… Tiaĵon ni ne ŝatas ĉi tie.

Tiu homo estis la ŝerifo.

— Tiu ulaĉo diris, ke mi estas kanajlo. Ĉu eble mi toleru tion? — kriis Pete.

Bill rektigis sin kaj paŝis en la mezon de la ejon kun solena vizaĝo

— Tre estimataj ĝentlemanoj. Mi ofendis tiun sinjoron. Mi pardonpetas lin solene.

Li repaŝis kaj trinkis. Kelkaj homoj ridis. Bill nun turnis sin al la drinkejmastro.

— Donu al mi denove glason da ĝino!

— Sufiĉe! Mi ne pagos pli da drinkaĵo! Vi estas impertinenta, malkuraĝa komediisto! — kriis Pete.

Bill unue turnis sin al la ĉeestantoj kaj kliniĝis, poste li staris antaŭ Pete-on.

— Mi estimas kaj ŝatas tiun ĉi urbon, tial mi petas vin veni kun mi al kvieta loko, kie ne ĝenante la trankvilon de la pacaj loĝantoj, ni finos la diskuton.

Tio plaĉis. La plat-nazaj, larĝŝultraj kaj hirtaharaj “pacaj loĝantoj” aprobis.

— Ni iru! — diris Pete entuziasme. Li ja volis tion.

— Ni iru! — Diris Ankaŭ Austin.

— Hoho! — kriis Bill. — Ĉu du kontraŭ unu? Tiaĵo ne estas kutimo Okcidente. Ĉi tie oni aranĝas la aferon unu post la alia. Ĉu ne, ĝentlemanoj?

Ĝenerala aprobo. Bill rapide kaj lerte akiris la simpation de la homoj en la drinkejo, kaj la du banditoj nur nun rimarkis tion.

Kiam Austin faris heziteman paŝon kaj ekmovis sian manon ankaŭ al sia revolvero, kvar homoj staris apud li.

— Hoho! — kriis la basa voĉo. — Ne koncernas min, kien iras la du sinjoro, sed vi, restu ĉi tie, proksimume dek minutojn!

Pete kaj la kaŭbojo eliris el la ejo.

— Kia traktado ĝi estas… — kriis Austin, sed li eksilentis tum. Dekstre, maldeksre kaj malantaŭ li staradis rezolutaj homoj.

— Atendu ĉi tie, amiko — daŭrigis la ŝerifo — , ĝis via kompano aŭ malamiko revenos. Ni ne preferas la pafadon ĉi tie, sed ĉiu iras promeni tien, kien li volas. Sed oni rajtas “promeni” nur en duopo senĝene. Ĉar kie vagadas tri sinjoroj, kaj nur du revenos, tie oni malofte povas malhelpi la linĉadon poste. Well… Notu tion bone, kaj ne kaŝrigardu al la pordo, ĉar okazos al vi malbono…

Austin reiris al la verŝ-stablo kolere. Du malagrablaj ebloj minacis lin: aŭ Pete mortpafos la knabon, kaj li ricevos la dek mil dolarojn, aŭ la knabo mortigos Pete-on, kaj li povas fari nenion, ĉar tiu ĉarlatano akiris ian popularecon subite.

Verŝajne Pete mortigos lin, kaj la granda ŝanco vaniĝis! Ĉar Pete ĝis nun mortigis ĉiun. Li ŝmiras per vakso sian revolverujon, por ke ĝi glitu glate, kiam li elprenas tion. Lia manoj estas pli rapidaj, ol la palpebrovibro.

— Ĉu vi petas ĝinon? — demandis la drinkejmastro.

— Jes.

Li eltrinkis tion. Pasis la tempo…

Diable!.. Pete jam devus esti ĉi tie. Ili ja ne iris malproksimen.

Malfermiĝis la pordo, kaj Bill enpaŝis.

Sola…!

Grandega, konsterna silento. Li venis antaŭen rikanante, ritme, malrapide al la breto. Dume li ne fortiris sian rigardon de Austin kaj diris al la drinkejmastro.

— Olulo mia… Donu al mi ĝinon kredite, ne estas jam tiu, kiu pagus tion, kaj bedaŭinde mi perdis mian monujon ie. — Li turnis sin al Austin. — Kiel vi fartas?

La bandito paliĝis, kaj lia dekstra mano juktiklis varmege, konvulsiis, tamen li ne kuraĝis etendi ĝin al sia pistolo.

— Kio okazis — li demandis raŭke — al Pete?

— Ĉu al tiu dikulo, kiun kiu mi foriris?

— Kio okazis al li? — li demandis malpacience.

Bill eltrinkis la ĝinon.

— Li petis min, ke mi ne koleru, sed li havas arenĝendan aferon, ĉar li rekontis sian kuzinon ĉi tie, kiun li ne vidi de jaroj, kaj ili foriris fiŝkapti. Li mesaĝis al vi, ke li revenos por vespermanĝi, sed se tamen ne, tiam ne atendu lin plu, li skribos al vi. Li estas tre simpatia knabo…

Austin bolis de kolero pro la malcerteco kaj la timzorgo pri Pete.

— Atentu min… Rakontu, kio okazis?

Mi jam diris…… Via amiko forvojaĝis. Li mesaĝas, ke li fariĝos hejma instruisto en urbo Kansas, ĉar tio jam estis lia malnova sopiro…

Sango gutis de sur la mano de Bill. Ĝi likiĝis el sub lia maniko.

— Ho… Jes… Mi skrapis aknon sur mia ŝultro… Ĉu vi povus doni al mi akvon, sinjoro drinkejmastro?

— Kompreneble… Venu en la ĉambron — kaj li montris sur kurtenon, malantaŭ la breto.

Austin ne sciis, kion fari. Li staris tie, kvazaŭ li estus batita je la kapo. Bill iris malantaŭ la breton, sed li returniĝis subite.

— Nu jes — li diris kaj metis faskon da dolaroj, krome revolveron sur la tablon. — Via amiko ne volas vojaĝi kun pakaĵo, kaj li petas vin sendi lian revolveron kaj tiujn ducent kvindek dolarojn al liaj parencoj kaj estimantoj. — Li metis la monon antaŭ la banditon kaj enpaŝis en la ĉambron.

Austin rigardis ĝin paraliziĝinte.

En la ejo regis morta silento. Oni rigardadis unu la alian en prema atmosfero, kaj ili jam ĉiuj sciis, kio okazis. Malfermiĝis la pordo, kaj knabeto enkuris timiĝinte.

— Sinjoro ŝerifo… Bonvolu veni… Mortinto kuŝas malantaŭ la ŝtalo… Iu mortpafis lin…

La malbona humoro fariĝis eĉ pli peza. La ŝerifo ekstaris moroze.

— Embusk… atakanto! — kriis Austin kaj iris al la ĉambro, sed la ŝerifo kaptis lian brakon.

— Atentu min! Vi provokis tiun knabon. Ĉiu vidis tion. Vi eraras, kredante, ke vi povas ataki lin, ĉar li vundiĝis. Ni ne ŝatas la homĉasadon ĉi tie!

— Tute ne! — interkriis kaŭbojo. — Ni vidos, kiu estas la kaŝpafisto!

— Tiu knabo havas tre honestan vizaĝon — rimarkis la drinkejmastro, kiu dume revenis. — Kaj malbela pafo trafis lian ŝultron.

— Kiu atakas embuske, tiu ne vundiĝas. Nur al tiu povas okazi tiaĵo kiu repafas.

— Kie trafis la kuglo tiun homon, kiu mortis? — demandis la drinkejmstro la infanon.

— Ĝuste en la mezo de lia frunto…

20

Bill bandaĝis sian ŝultron, surprenis sian ĉemizon kaj elgrimpis tra la fenestro. Li ne volis riski plu. La knabino atendas lin. Kaj li devas akiri ankaŭ virinan vestaĵon. Sed kiel? Bedaŭrinde li ne estis en tiu animstato por teni kelkajn dolarojn de la mortinta kontraŭulo.

— Nu, estas egale.

Kelkaj homoj haltis antaŭ la gastejo, kiel li ekiris malrapide, sed neniu haltigis lin. La ŝerifo ĵus inspektis la okazejon ĉe la kadavro de Pete. Du kaŭbojo reiris en la drinkejon.

— Atentu min — diris iu. — Tiu temerarulo, kiu mortigis vian amikon, vundiĝis. Li devas havi vojon de eskapo ĝis vespero, cetere la ludo ne estas honesta.

— Kiel vi komprenas… tion?

— Tiel, ke vi ne formoviĝos ĝis la oka horo vespre de tie ĉi.

— Ĉu… tiu bubo jam ne estas ĉi tie?

— Ne.

Austin ekmoviĝis

— Kiel do mi diris — diris la kaŭbojo kaj ĝustigis sian revolverzonon — , vi restos ĉi tie.

— Ni ne preferas la homĉasistojn, sed la sangohundojn, kiuj ekpersekutas vunditojn, malpli…

Malvarmaj, malamikaj ekrigardoj emfazis la opinion de la du kaŭbojoj.

Austin ĉirkaŭrigardis heziteme. Per la sep sakramentoj al tiu pajaco! Ja vera liĉemo pendas en la aero ĉi tie…

— Mi havas nenian problemon… kun la knabo. Se mia amiko mortis en honesta lukto.. Sed mi volonte farus kelkajn demandojn al li. Ni persekutas la ulon tial, ĉar li fuĝigis ies edzinon…

La freŝe novaj amikoj de Bill surpriziĝis iomete.

— Ĉu vi povas pruvi tion?

— Sendube. Sed pligravigas la aferon, ke anticipe li mortpafis la edzon, kaj nur stranga hazardo kaŭzis, ke la kuglo, deglitinta sur lia ripo, ne mortigis la koncernulo.

Eskapigo de virino! Ĝi estas granda kulpo en la puritan Okcideto. Ve al tiu, kia faras tiaĵon. La ĵuro, la edzina fideleco, la honesto de la familio estas nuraj, sanktaj nocioj. Pasas jaroj, ĝis tia teruraĵo okazas ĉi tie, en la socio de simplaj homoj.

Austin vidis bone, ke lia kontraŭatako trafis la popularecon de Bill, kie li povas starigi ĉiun kontraŭ li dum momentoj.

— Ni estas la amikoj de la vundita edzo. Anticipe mi jam preskaŭ linĉis la ulon en Pomac, ĉar li ludis trompe. Li ĵetis en la marĉon la bremsiston de la kureganta ŝarĝtrajno, trafikanta al Connicted.

— La afero de la bremsisto estas vera — diris la ĉiovendisto mallaŭte. — Ĵus li vizitis min por aĉeti puran tulaĵon. Li venis ĉi tien piedirante kaj aspektas terure pro la algluiĝinta ŝlimo…

— Ni devus informi la ŝerifon — diris iu kaŭbojo. — Vi povintus diri tion pli frue.

— La ulo — daŭrigis Austin — flaterarigas la homojn ĉie, kaj li jam estas trans montoj kaj valoj, kiam evidentiĝas, kion li krimis. Gardu bone viajn domon kaj havaĵon, kiuj estas en la ĉirkaŭaĵo. Nek la virinoj estas en sekureco de li.

Proksimume kvar homoj tuj foriris. La ĉiovendisto rapidis pleje. Li edziĝis pasintjare la duan fojon, kiam li havis kvindek du jarojn, kaj li edzinigis dudek du jaran knabinon.

La ŝerifo revenis.

— Ĉu vi konas tiun homon, kiu estas mortpafita? — li demandis Austin-on.

— Jes.

— Kio estas lia profesio?

— Li starigas kaptilojn inter la montoj.

— Kiu estas tiu, kiun li insultis?

— Li ne insultis tiun homon. Li volis reporti lin en Pomac-on, kie…

— Respondu tion, kion mi demandis!

— Atendu, ŝerifo — interrompis la drinkejmastro. — Tiu homo rakontis interesajn aferojn, kiuj ŝanĝos iomete vian opinion pri tiu bubo…

— Kiu estas tiu homo?

— Li asertas, ke tiu homo nomiĝas Bill Teksaso — respondis Austin. — Sed certe ĝi estas falsa nomo. Li estas suspektebla per kelkaj krimoj. Li forfuĝis el Pomac, antaŭ ol oni povintus prirespondigi lin kaj eskapigi virinon. Li mortpafis la edzon…

— Ni ja devus scii tion certe — diris la ŝerifo enpensiĝinte.

— Kie estas la virino, kiun li fuĝigis, se veras tio, kion vi rakontis? — interrompis gasto.

— Li ne estas freneza kunporti ŝin — diris Austin. — Li certe kaŝis ŝin ie, dum tiu tempo, kiam li venis en la urbon.

La ĉiovendisto revenis.

— Venu, venu — li diris al iu malantaŭen. — Mi aŭdis tre interesajn aferojn de tiu homo.

Jack, la bremsisto estis kun li. Kun vizaĝo, iom batita blua, trolaciĝinte, sed en pura vestaĵo, kaj intertempe li deskrapis ankaŭ la koton de sur si.

— Kiu estas tiu homo? — demandis la ŝerifo.

— Bremsisto. Rakontu, amiko mia, al la ŝerifo, kio okazis al vi!

— Jack eksidis kaj rakontis malgaje la okazintaĵojn. Li prisilentis kelkajn bagatelojn, kiel ekzemple la desaltigon de la vagabondo, sian afablecon, rilate la virinon, plie li parolis pri tio, per kia superhoma forto li luktis kun la vagabondo sur la kureganta trajno, kiun li jam preskaŭ venkis, sed bedaŭrinde, li perdis sian ekvilibron, kaj la fia atakanto puŝis lin de sur la trajno. Ankaŭ virino en ĉifona vestaĵo estis apud li, kiu batis lin je la kapo el dorsdirekto, kaj ŝi instigis tiun vulpovizaĝulon mortigi lin…

— Mi kredas tion — diris la ĉiovendisto. — Virino, kiu forlasas sian edzin, estas kapabla por ĉio.

— En Pomac ni estus sciintaj kiel trakti tian komediiston.

— Mi ne komprenas nur tion, — interrompis kaŭbojo, ke tia ulaĉo, kial redonis la monon kaj la pistolon de la mortpafita kontraŭulo?

— Kvankam li estus bezoninta la pistolon. Ĝi estas ridinde etkalibera armilo… Mi ankoraŭ ne vidis ĉi-region tiel malgrandan enir-aperturon, kia estas sur la frunto de via amiko — diris la ŝerifo.

Diabla ideo trafulmis la kapon de Austin.

— Ĉu vi diras tion, ke ĝi estas etkalibera?… Atendu!.. Ĉu vi aŭdis ion pri la rabatako, okazinta en Shawron-Lane?

— Kompeneble jes! Oni rulis rokon antaŭ la kuregantan trajnon antaŭ Shawron-Lane… Estis kvar mortintoj, inter ili ankaŭ la juna fratino de la gubernatoro… — kriis iu.

— Jes. Nu, mi legis tel, se mi memoras bone, ke tiu kompatinda knabino havis malgrandan, ornamitan pistolon kun perlamota kolbo. Ĝi estis sur la listo de la rabitaj objektoj. Rigadu la ĵurnalon Denver-aj Aktualaĵoj, aperintan pasintsemajne.

— Mi ne devas rigardi tion. Ankaŭ mi ricevis la cirkuleron… Kaj mi memoras tiun malgrandan pistolon sur la listo.

La ŝerifo fiksrigardis kun sulkigita frunto al la ĉambro malantaŭ la breto. Ĉiu ekstaris en la ejo. Subpremita ekscitiĝo streĉiĝis en la aero.

— Nu, mi vidis tiun pistolon ĉe tiu knabo! — kiris iu kaŭbojo. — Li volis vendi tiun al mi! Malgranda revolvero kun perlamota kolbo kaj strangaj ĉizaĵoj.

— Ĉiuokaze ni devas kapti tiun ulon — diris la ŝerifo. — Se li estas senkulpa, li pravigos sin. Enseliĝu knaboj, ĉiu, kiu povas!

Ili kuregis al sia ĉevalo. Dum momentoj disvastiĝis en la urbo, kia penduminda fripon elglitis el ilia mano, kaj post dek minutoj minimume cent tre koleriĝintaj rajtisto persekutis Bill Teksason.

21

Kiam Edith vekiĝis, jam vesperiĝis. Ŝi jam apenaŭ sentis la muskolfebron, kiu ankoraŭ la antaŭan tagon akre doloris ŝin, kvazaŭ iu estus puŝinta tranĉilon en ŝian ĉiun membron, kiam ŝi ekmoviĝis. Ŝi sciis tuj, kie ŝi estas, ŝi sciis ĉion, kio okazis de post la eventoj, okazintaj en la gastejo de Bulkin. Ŝi deĵetis la kovrilon kaj ekstaris.

Itma bruo aŭdiĝis el la najbara ĉambro. Malamikaj, rigidaj ombroj sterniĝis sur la planko en la vepera duonlumo. Li preparis al ŝi akvon en putrinta tino, ankaŭ pura viŝtuko kaj sapo estis apud ĝi. Avĉjo Buldog metis malgrandam, metalan tabulon super la bankuvon:

POR BANIĜANTOJ!

La knabino unue ridis, poste ŝi komenci fine lavi sin bone.

Revestiĝinte, ŝi iris al la maljunulo. Buldo tenis lupeon en sia iu okulkavo, kaj kliniĝinte super pleton, li forigis la nomon de la restoracio “Sep rabiaj strigoj” per benediktan laboro. Li rigardis supren al la knabino, murmuris ion kaj raspis plu.

Edith eksidis sur barelo. Ŝi rigardis la sunsubiron kun angoro. Kie estas Bill? Kiel strange… Ŝi atendas homon kun agoro, pri kiu ŝi tute ne konjektas, kie li vagadis ĝis nun, kion li faris? Entute, kiu li estas?

Jes. Ŝi ne scias ĉion ĉi… Tamen ekregus ŝin ia senlima fido, granda trankvilo, se Bill gvidus ŝin, prenite ŝian pojnon… Kaj nun ŝi timas kaj estas malgaja, krome maltrankvilas, kial li ankoraŭ ne venas. Kio okazos, se li tute ne revenos? Se li iris plu, laŭ lia fola maniero, sub la influo de subita impreso, kaj li turnos sian dorson al la danĝeraj aventuroj…

— Ĉu… vi pensas, ke li iris malproksimen?

La maljunulo rigardis supren kun sia lupeo kaj turniĝis al la virino.

— Kiu?

— Bill Teksaso… Li jam devus esti ĉi tie.

— Li do devus esti ĉi tie…

Kaj li laboris plu.

— Ĉu vi volas manĝi? — li diris poste, sed li ne ĉesis la raspi.

— Mi ne estas malsata… — ŝi respondis. Ĉiam pli maltrankvila angoro premis ŝin. La suno subiris, kaj fulgonigraj ombroj larĝe disvastiĝis en la ĉambro. Buldogo ekstaris, li agaĉis per io, poste la petrollampo ekbrilis kun etaj, flavaj falmondoj. Li metis unelforman vitron sur ĝin kaj malsuprenigis la meĉon iomete, por ke ĝi ne fumu. Fine li iris al ŝranko.

ALTA TENSIO!

VIVDANĜERO!

Tia tabulo estis sur ĝia pordo kun tiu teksto. Li elprenis panon, fromaĝon kaj budenon el ĝi.

— Ĉu vi ne petas? — li turnis sin al Edith.

— Ne… mi ne estas malsata. Bonvolu diri… Ĉu eble io okazis al li?

— Al kiu?

— Al Bill Teksaso…

— Kial ne? Okcidente oni neniam povas scii tion. Ĉu vi petas fromaĝon?…

— Nenion, mi dankas…

Estis mallumo ekstere. Jam steloj brilis sur la ĉielo. La gorĝon de Edith strangolis amara ploremo… Buldog serĉis brandon en iu lignokesto. Sur ĝi estis triangula tabulo:

VETURU

MALDEKSTREN!

Vera trafika et-regularo estis sur la interna flanko de la fermoplato, sur tabuloj:

MAKSIMUME 5 KM-OJ PO HORO

POR ŜARĜAŬTOJ!

PAROLI KUN LA ŜOFORO

ESTAS MALPERMESITE!

— Kial… vi kolektas la tabulojn?

— Ĉar estas utilaj objektoj. Vagabono akiras tiujn facile, la polico ne tre serĉas ilin, kaj mi vendas tiujn trafarbite. — Li ĵetis afablan rigardon sur la tabulojn. — Mi ne volonte faras tion. Mi ŝatas la belajn, brilajjn tabulojn. Sed mi devas vivi. Sed la tabuloj estas tiaj, kiel miaj infanoj. Tiuj estas mia sinjora familio. Ili estas brilaj, elegantaj kaj diras gravajn aferojn. Ke tiuj ne havas multe da senco, faras nenion. Gravas la graveco.

…La kanbino nervoze volvis koliereton ĉirkaŭ sian fingron kaj rigardis denove tra la fenestro.

Bojo de hundo aŭdiĝis de ie kaj longa fajfo el la direkto de la taluso.

La maljunulo ekstaris, kaj ŝajnis, ke li luktas kun granda decido. Fine li ekparolis mallaŭte.

— Fraŭliuno… Fraŭlino… Do ne gravas via nomo. Mi volas diri nur tion, se interesas vin… Esceptokaze mi montros al vi la grandan sekreton de mia vivo. Ĝi estas la admirinda akiraĵo de Bill Teksaso. Promesu, ke vi parolos al neniu pri tio, kion vi vidos.

Ĉar la knabino faris solenan promeson, li levis la lampon, kaj malrapide, solene li iris en la alian ĉambron. La knabino sekvis lin. Malpura kurteno pendis sur la transa muro, ŝajne sencele. Avĉjo Buldog tenis la lampon alten kaj fotiris la kurtenon.

La knabino retropaŝis miregante. Grandega, blazona, kolora tabulo kovris la duonon de la muro malantaŭ la kurteno. Tabulo de la tabuloj!

ĈEFENIREJO

DE LA ĈEFPOLICEJO DE LA

UNUIĜINTAJ ŜTATOJ

EN ĈIKAGO

La kurteno reafalis, la maljunulo metis sian dikfingron antaŭ siajn lipojn, kaj kun orgojla vizaĝo, kun levita kapo reiris en la alian ĉambro kun la lampo.

— Ĉu tion… tion… Billl portis al vi? — demandis Edith.

La maljunulo kapjesis profunde kun fermitaj okuloj.

— Jes. Li kunportis ĝin. Kiel li akiris tion… Estas granda sekreto…

Li residis denove kaj metis pecon da fromaĝo inter siajn tremantajn lipojn. Edith nur staris ĉe la fenestro kaj rigardis la noktan pejzaĝon ĉiam pli malgaje…

— Kio okazis al li?… — ŝi demandis kaj turnis sin al la maljunulo. — Ĉu ne eblas, ke… okazis al li io malbona?

— Ĉu al li? — Li mansvingis. — Se la diluvo komenciĝus morgaŭ, certas, ke li ludus per ĵetkuboj sur la supro de Ararato en drinkejo…

— Sed nun… nun — ĉu ŝi diru, ke la Lordo estas kontaŭ ili? — Nun minacas lin pli granda danĝero… Certas, ke oni kaŝatendas lin…

— Vi povintus diri tion pli fure — respondis Buldog, kaj li iris al la skribotablo, elprenite duonmetran tranĉilegon, li ŝovis tion en sian internan poŝon. Li fiksis sian revolverzono, pendantan ĝisgenue, poste li etendis sian manon por preni sian ĉapelon.

— Mi venos tuj — li diris — , dume legu ion. Vi trovos pasintajarajn semad-raportojn sub la forno…

— Jen vidu! La maljuna kapro! Al kia aventuro vi ekiras nun…?

Bill staris en la pordo.

22

La knabino sentis tian jubilan ĝojon, ke ĉiu ŝia sango leviĝis en la kapon, kaj ŝia spiro prskaŭ haltis.

— Fine, ke vi alvenis…

Plej volonte ŝi estus kaptinta ambaŭmane la vizaĝon de Bill por alpremi lin al si.

— Mi malfruis iomete, sed mi renkontiĝis kun miaj iamaj samlernejanoj — li komencis sian gajan babiladon. — Ni ludis keglon kaj trinkis bieron, do pasis la posttagmezo.

Edith iom malgajiĝis. Tamen li ne devintus forgesi pri ŝi pro la gajaj amikoj.

Ŝi ne rimarkis, ke Buldog rigardas la vizaĝon de la knabo kun kuntirita okulo.

— Mi pruntepetis ankaŭ ĉevalon, kaj ni akiros ĝin ankaŭ por vi… Ĉu vi povas rajdi?

— Mi edukiĝis en Meksikio.

— Sed rajdi en tiu ĉi vestaĵo estos malfacile, kvankam tio urĝas, ĉar iu mia onklino loĝas en la urbo, kiu intrigas kontraŭ mi, kaj mi ŝatus iri plu de ĉi tie.

— Sed… ankaŭ vi devus ripozi.

— Mi ripozis. Tagmeze mi dormis kelkajn horoj sur kanapo ĉe la gastejmastro. Ordulo! Donu ian rajdistan vestaĵon al fraŭlino Edith!

Buldog ĉirkaŭrigardis gratante sian barbon.

— Eble… mi trovos…

— Dume mi pruntepetos ankoraŭ unu ĉevalon…

— Hm… — grumblis la maljunulo. — La posedanto de la ekspersĉaroj estas je distanco de dek minutoj… Tie… vi povos prunti facile.

— Dankon. Atendu minĉi-dekstre, sub la monteto…

Li foriris. Buldog elprenis la rajdistan vestaĵonrapide kaj ĵetis ĝin al la knabino.

— Tre rapidu…

— Kial. Ĉu eble… io ne estas tiel, kial Bill diris? — ŝi demandis suspekteme.

— Ĉio estas tiel, nur mi… atendas iun… Do… Rapidu…

La knabino iris en la alian ĉambro, surprenis la rajdistan pantalonon, la botojn, la mantelon kaj la sombreron. Ĉio trolarĝis sur Edith, ŝi preskaŭ perdiĝis en la vastaj vestopecoj.

— Ni iru — diris la maljunulo. Poste li blovestingis la lampon, kaj ili rapidis al la monteto.

Estis trankvila, malluma nokto. La knabino nek si mem sciis, kial, ŝi sentis strangan ekscitiĝon. Budog iafoje murmuris ion, kaj li tretis-trampletis malbonhumore en la sama loko…

Malproksime lumo ekbrilis, kaj aŭdiĝis knalo… Poste ankoraŭ du-tri ekbriloj, knaloj…

— Per la sep sakramentoj… — siblis Buldo inter siaj dentoj.

Ekbrilis lumo post lumo, knalo sekvis knalon, ĉiam pli proksime…

— Ĉu vi pensas, ke… Bill? — demandis la knabino. — Ke tie…

— Silentu!

Aŭdiĝi proksimiĝanta huftamburado de ĉevalo, kaj rapide pligrandiĝanta ombro kuregis al ili, fajrerantaj, klakantaj hufoj, kaj Bill jam staris tie spiregante kun konduk-ĉevalo…

— Rapide… Enseliĝu…!

Proksimiĝantaj knaloj…

— Sed tiuj…

— Miaj iamaj samklasanoj… Mi vetis kun ili, ke ni rajdos pli rapide, ol ili… Antaŭen!.. Helpu, Buldog!

Buldog eklevis ŝin, kaj Edith estis en la selo

Ŝi aŭdis nur klakon, ŝi nur konjektis, ke Bill frapis sur la ĉevalon per io, ĉar la besto ekimpetis, tiel, ke ŝi preskaŭ falis el la selo, sed Bill kaptis ŝin por momento dum la ekrajdo, poste la tero klakis sub ili, kaj ili galopis.

— Rajdu dudek minutojn, kiel vi povas… — li kriis al ŝi kaj rapide rerigardis. — Hoho!!.. Ili sekvans nin reapide… Ne gravas! Tamen ni gajnos la veton.

— Ba… — spiregis Edith — , kial vi komedias… Mi scias bone, ke oni persekuras nin.

— Ĉu vere? Kvankam mi ŝatintus sekreti tion… Ej…! Hop!

Kuglo frapiĝis al la rokmuro, kaj la dispolviĝinta bazalto ŝpruciĝis en lian vizaĝon.

— Pli rapide! — Li frapis denove sur la ĉavalon de la knabino per la tenaca vergo. — Post dudek minutoj ni priridos ilin…

La tero resonegis, bruis la ĉevalrimenaro, kaj aŭdiĝis kelkaj ekhenetoj. La persekutantoj venis pli proksimen. La kugloj siblis ofte preter ilia kapo.

— Diable…!

Kial oni perseikutas ilin? Ĉu la rabistoj estus sur ilia spuro? Aŭ li ŝtelis nur ĉevalon por savi ŝin? Ĉar li ŝtelis la ĉevalon… Tio certas. Li ja ne havis monon, kaj tiu fabelo pri “prunto” estas tiel naiva…

— Atentu… al la rivero, sur tiu ĉi deklivo. Malsupren, al la prerio…

Edith teruriĝis. La vojo kondukis preskaŭ perpendikle de sur la monteto, al vepra, sekiĝinta stepo…

Antaŭen… Ne timu… Infanaĵo estas la tuto. Hopla!

Li ekbatis denove la ĉevalon forte, la virino fermis siajn okulojn timiĝinte, dume la besto prenis elanon.

Ŝi preskaŭ falis super la kapo de la stalono, kiel ili ekimperis malsupren… La du bestoj kelkfoje kuntuŝiĝis, pubruis ilia korpo, ekhenis, kaj spirblovis terure. La tero kuris sub ili forviŝiĝinte. Ĉiu sekundo povis kaŭzi ilian kolorompon.

Dornaj arbusto, sekiĝintaj veproj krakis rompiĝante, ŝtonoj ruliĝis, kaj la tero kuris sub ili, kiel furioza muntadbendo.

Edith fermis siajn okuloj, tiel timiga, terura galopado ĝi estis, malsupren, sur la kruta deklivo de la montetflanko… Nun aŭdiĝis klako, timiĝinta ekheno, la ĉevalo stumblas, ekrotaciiĝas sur la pado, kaj malvarma juktiklo de morta falo kunpremas la koron de la virino…

Ŝi elflugas el la selo!..

Ŝi sentas nur tion, ke mano kaptas lin je la brako per dura pemo. Ŝi pendas en la aero sekundon, poste ŝi reskuiĝis antaŭ Bill-on, en la selon de la galopanta ĉevalo.

— Ĝi estis bela akrobataĵo — diris la kaŭbojo entuziasme — , ni rikoltus sukceson ankaŭ en cirko, sed nun ni rapidu, ĉar la knaboj tre rapide venas.

La ĉevalo de Edith galopis malproksime antaŭ ili, ĉe la fino de la deklivo, kun selo flankenŝoviĝinta.

— Haho!.. Ni alvenis.

Ili rajdis sur ebenejo, sur malbenita vepra, sekiĝinta prerio, al la rivero.

— Ili ja… atingos nin… Kun duobla ŝarĝo… Elseligu min… ili ne batos min…

— Silentu, knabino… Hop!.. Diablo forportu la celpafistojn… Ne timu, kaj ne babilaĉu… Hu…! Ĉu ili jam revenis?! Posttagmeze mi tromplogis ilin preskaŭ ĝis Kinglow…

Li adresis tiun lastan rimarkon al fajrostrio, alvenanta el la nigra grupo.

Oni persekutis ilin ankaŭ el flanka direkto! Malantaŭ ili kun iom malpli granda elano, sed per samritma rapideco venis la persekutantoj. Kaj, el dekstra direkto, kie la sekiĝinta prerio finiĝis ĉe arbaro, proksimiĝis la grupo de novaj persekutantoj… Klare aŭdiĝiis voĉo de viro:

— Fermu ilian vojon, al la rivero!..

— Nun fermu viajn okulojn, kaj kroĉiĝu forte… — flustri Bill en ŝian orelon. La virino obeis maŝine. Bill rompis la enacan vergon, sed tiel, ke gi restu en unu peco, ĝi pendaĉis nur kurbiĝinte, poste li ekbatis la kapon per ĝi tutforte, unu-, du-, trifoje. La pendanta parto de la rompita verto frapiĝis en la vizaĝon, okulojn de la besto tra la frunto de la ĉevalo. Ĝi ekimpetis sur la vojo kun timiĝinta heno…

Bill premis la ĉevalon kun femuroj, manoj kaj genuoj, la knabino sentis laŭ la malregulaj eksaltegoj, ke ili sidas sur senbridiĝinta besto, kaj ŝi kroĉiĝis al la selo, streĉinte sian ĉiun forton… Kvazaŭ venus de malproksime, aŭdiĝis tiel la knaloj, la pejzaĝo forviŝiĝis ĉirkaŭ ŝi, kiel li malfermis siajn okulojn por sekundo…

Timiĝinte ŝi malfermis tiujn denove. Ŝia kapo batiĝis konstante al la ŝultro de la viro. Ŝi alpremis ĝin tien, kio trankviligis ŝin… Sed kiel mola estas lia ŝultro, kvazaŭ ĝi estus remburita… Sankta Dio! Ĝi estas bandaĝo… La viro jam anticipe vundiĝis, kaj li galopas nun tiel…

— Vi… a… ŝult… ro… — ŝi balbutaĉis kun interfrapiĝantaj lipoj, mordante la vortojn.

— Silentu!

Ŝi eksulentis. Ŝi kroĉiĝis al la ŝultro de Bill Teksaso kun malfermitaj okuloj, kunpreminte siajn dentojn…

La persekutatnoj postrestis en granda distanco, sed ŝajnis neeble saviĝi. La ĉevalo kuris kun duobla ŝarĝo, antaŭ ili estis la rivero, dekstre la monto, maldekstre kaj malantaŭe la persekutantoj…

— Nun mi saltos el la selo! Vidu, tie estas la alia ĉevalo, ni bezonas tiun. Ekgalopu al la akvo, kaj provu tranaĝi tion… Elingigu viajn piedoj envadonte la riveron…

Antaŭ ol ŝi povintus respondi, la viro jam desaltis. La senmastra ĉevalo galopetis en la proksimo, kaj lontane la persekutantoj klopodis atingi la fuĝantojn.

Bill kaptis la buŝferon de la ĉevalo, sed li ne saltis sur ĝin. Li glitis rapide inter la arbustojn. Poste… kvazaŭ lampiroj brilus tie kaj ĉi tie, kien li iras. Post kelkaj sekundo li enseliĝis, la kugloj de la danĝere proksimiĝantaj persekutantoj siblis preter li… Li galopis al la rivero ventorapide…

…La knabino saltis kun la ĉevalo en la riveron jam unu sekundon pli frue… Akvo ŝpruciĝis alten, simile al akvofalo, kovrinte la ĉevalon kaj ties rajdantinon, poste la rivero fermiĝis super ili, kaj ŝi sufokiĝadis.. Sed konata, dura mano ekprenis ŝian nukon kaj levis, levis…

Aero…!

En la pala lunlumo, penetranta tra la nuboj ŝi ekvidis la kapon de la ĉevalo kun vastiĝintaj naztruoj, kun timiĝintaj, elstrariĝantaj okuloj…

— Tranaĝu la riveron! — kriegas Bill apud ŝi. — Ĝi ne estas danĝera…

— Estu trankvila… mi naĝas… bone…

Ŝi naĝis rapide, movante siajn brakojn grandarke…

La rivero ne estis larĝa, post cent metroj ŝiaj piedoj atingis la grundon kaj elvadis. Ne malproksime de ŝi, la ĉevalo ĵus saltis sur la bordon. Ĝi skuis sin. La ventrozono subite ŝiriĝis, la selo falis. Edith haltis sur la bordo ŝanceliĝante. Kie estas Bill? Fine ŝi ekvidis lin en la pala lunlumo, kiel Bill grimpas sur la bordon. Li renaĝis! Li skuas sin, rikanas kaj elprenas cigardon. Poste li ekbruligas ĝin!

— Ĝi estas bona, ĉu ne? Mi povas naĝi trankvile, kaj nenio malsekiĝas, ĉar kartludinte en San-Francisko kun bonŝanco, mi gajnas akvorezistan, gumzipan talizonon, kia ĝi estas…

— Rapidu… la selo deŝiriĝis… Ni devas fuĝi… oni ja atingos nin.

— Diablo fuĝu. Ĝi jam tedas min ĝis gorĝo. Venu, ni eksidos ripozi…

Kaj li kaŭriĝis.

— Sed ili ja venas…

— Ili ne venas…

…Fine! La latenta fajro ekflamis! La prerio brulas!.. La persekutantoj ankoraŭ ne atingis la riveron. Ili haltigis siajn ĉevalojn timiĝinte kaj eskapis panike de antaŭ la fajro, proksimiĝanta el la direkto de la bordo. Supren al la monto, sed rapide…

— Ĉu vi…?

— Jes. Mi salutis ilin per lumigo… Mi diris al vi, se vi eltenos dudek minutojn, tiam ni saviĝos. Vi obeis, kaj nun jen estas la premio… Jam antaŭtagmeze mi aŭdis, ke oni volas ekbruligi tiun sekiĝintan preion. Tial mi rapidis ĉi-direkten. Mi kaŭzis nur tiun problemon, ke la flamoj liberigos la kultiveblan agron unu tagon pli frue, de tiu multe da sarkindaĵoj. Kaj niaj amikoj devas travadi la riveron ie ĉe la supra itinero, rajdante tra la monteto, perdinte tiel duonhoron pro la evitvojo… Dum tiu tempo ni jam estos en sekura loko.

Post unu horo, farinte grandan ĉirkaŭvojon, sur ŝtona, roka grundo, por ne postlasi spurojn, ili atingis kvietan montetdeklivon.

— Ĉi-supre, inter la arboj vi povas dormi trankvile ĝis aŭroro. Oni ne trovos nin. Cetere mi ekvidus ilin jam de malproksime sur la ebenejo, el la alto.

La knabino sekvis lin obeeme. Kiel ili iris pli supren, estis bone videbla la flamanta prerio sur la alia bordo de la rivero… Velkintaj herboj, sekiĝintaj, dornaj abrustoj, putrintaj veproj avide transprens la fajron un de la alia, kaj mareta fomodoro ŝvebis surper la ebenejo al la fuĝantoj…

— Bonvolu uŝiĝi, kaj ni ripozu… Ni meritas tion.

— Vi vundiĝis je la ŝultro…

— Ba, negravas…

— Mi sentis… ĝi estas bandaĝita.

— Absolute ne. La vestaĵo estis vasta, kiam mi aĉetis, tial mi remburis ĝin… Mi havas malbenite vantan naturon. Li ekstaris, alportis lignon kaj faris grandan fajron. La knabino frostotremis en la aŭgusta nokto kaj ĝuis la varmon…

— Nun mi zorgos pri manĝaĵo, cetere vi devus pasigi ankoraŭ du tagojn sen manĝo, kaj mi ne ŝatus, se vi tro maldikiĝus.

La fajro flagris timige sur la alia bordo, disvastiĝante sur ĉiam pli granda tereno. Bill, el la akvorezista sako, simila al abundo-korno, elprenis viandopecon kaj pikis ĝin sur pintigitan batoneton. Li dediĉis grandan atenton al la vidando, dum li tenis ĝin super la fajro. Kelkfoje li turnis la lingeton, por ke la flamo rostu ĝin egale.

Edith kaŭris en la proksimo kaj observis la vizaĝon de la knabo. Li eĉ nun estis ĝuste tiel gaja kaj adoleska, kiel cetere, nur liaj okuloj fermiĝis iafoje longe, lace. La vulpo-hundosimilaj iom pinta nazo kaj mentono, tiuj kelkaj lentugoj ĉirkaŭ liaj brilanta, nigraj okuloj esprimis ruzecon, facilanimecon kaj bonecon.

Jes. Ĝi estas la ŝajna impreso. Sed kio estas la realo? Kio pelas lin sur la landvojo? Post kiaj antaŭaĵoj li kapablas ŝteli ĉevalojn en okazo de bezono?

— Unuavice mi ne ŝtelis, duavice morgaŭ mi resendos tiujn al ĝiaj mastroj — li diris mallaŭte.

Edith turnis sin timiĝinte al la kaŭbojo.

— Kiel vi scias…

— Ke vi pensis tion? Mi povus aserti, ke mi estas magiisto, kaj nur pro supraĵemo mi ne portas neĝe blankan barbon, ĝiszonan. Sed mi ne trompas vin. Dum mi rostis la viandon, mi sentis, ke vi rigardas sur min. Kaj nun viaj okuloj vagis al la paŝtiĝanta ĉevalo. Verŝajne trankviligus vin, se honesta ĝentlemano estus tiu, kiu intervenis en vian vivon tiel subite.

— Kaj se ĝi estus tiel… Se mi estus scivola, kiu vi estas?

— Tio estus ĝena… Mi rimarkas, ĝis nun nur oficialaj instancoj distingis min per ilia afabla interesiĝo…

— Ĉu vi volas diri tion, ke vi ne estas honesta homo?

— Nu… Tio estas tre vastasenca nocio…

— Respondu sincere! Mi ne rajtas interesiĝi, sed mi sentas, ke vi ne prenos, kiel ofendon, se mi faros tion. Kial vi vagabondas? Ĉu vi havas ian kulpon?

Bill klinis sian kapon profunde kaj ĝemis.

— Jes…

— Kio?

— Mi forgesis kunporti panon.

Edit ĵetis sian ĉapelon sur la teron kolere.

— Ĉu vi pensas, ke mi ne travidas viajn ŝercojn? Vi kaŝiĝas konstante en la artefarita nebulo de la stultaĵoj! Vi kondutas tiel, kvazaŭ vi estus babilema, kaj vi ne estas tiu.

— Ĉu vi manĝas aŭ ne?

Edith manĝis el la viando, poste ŝi kuŝis dorsen, apogis sian nukon per la manoj kaj rigardis la stelojn.

Bill cigaredis en la proksimo, li sidis sur kurcitaj kruroj, kiel ia fidela Sankt-Bernad-monta hundo apud la infano, konfidita por gardi lin.. Estis bela, sennuba nokto.

La virino silentis. Amareta fumodoro ondruliĝis el la malproksimo, ĉiam pli dense.

— Ĉu “Li”?… — demandis Edith. — Ĉu vi scias ion pri Li?

— Jes… Li sendis du siajn homojn post min. Mi drinkakdis kun ili…

— Bonvolu… ne ŝerci.

— Je mia honorvorto… Ili pagis la ĝinon. Ili estas afablaj ĝentlemanoj. Mi iris promeni kun iu. Li diris, ke la vundo de la Lordo ne estas grava!

— Ĉu “Li” estas sur nia spuro?

La rebrilo de la ardaĵo ektremis sur la vizaĝo de Bill, kaj malvarmo trakuris lin, malrapida, paraliza fluo, kiu tolporis lin, kiam li tenis ŝargitan revolveron en la mano. Kio ĝi estas?

Li timas! Li timas la Lord-on, la mortintajn, sendirektajn, emajlajn okulojn, lian rigidan, palan vizaĝon… Kio okazos, se li atingos ilin? Se ili staros vid-al-vide?

— Vi ne respondis, Bill… Ĉu “li” estas en la proksimo?

— Ne.

— Kiuj do estas la persekutantoj? Kial ili pelas vin?

— La loĝantoj de Connicte pro rabmurdo kaj ŝtelo de ĉevaloj. La akuzo de la rabmurdo ne estas vera, sed oni pendumos min, antaŭ ol mi povu pruvi mian senkulpecon, la ŝtelo de la ĉevaloj estas vera, sed kompreneble mi resendos la du bestojn morgaŭ.

— Pri kia… rabmurdo oni suspektas vin?

— Ĉu tio gravas? Min ne interesus tio eĉ sekundon, se oni persekutus vin pro publike danĝera drinkemo. Mi scius eĉ sen pruvaĵo, ke la akuzo estas stultaĵo.

— Kio okazis… poste? Ĉu la du rabistoj atakis vin?…

— Ba?! Iu volis provoki min, sed mi apelaciis al liaj bonaj sentoj efike… La alia pruviĝis pli insida, kaj sendis la tutan urbon kontraŭ mi, sed cetere estas nenia problemo, la tuto estas nur mokincito, kaj fine ni ridos bone…

Tiom da konvinka gajeco sonoris el lia voĉo, ke Edith trankviliĝis iomete.

— Kion ni faros nun? — ŝi demandis.

— Mi havas pretan planon. Vi dormos, kaj mi riparos la selojn…

— Bonvolu — ŝi petegis — paroli serioze kun mi…

— Serioze tio estas mia plano. Nek mi scias pli multe. Mi klopodas iri Orienten, kaj se eblas, ni trompos la knabojn, kio ne estos malfacili, ĉar neniu estas geniulo. Pleje gravas, ke vi nun dormu kelkajn horojn.

— Ĉu oni persekutis vin postagmeze…?

— Nu… ni nur kaptoludis. Mi disiĝis de ili en bona homoro, kaj subite ili ekpersekutis min. De sur frakseno mi promenis sur la tegmenton de la banko, baldaŭ mi vizitis kelkajn domtegmentojn, poste mi pruteprenis la pli bonan ĉevalon de la ŝerifo… jen tiu ĝi estas… Bedaŭrinde, la bona homo ĝuste tiam ne estis hejme, ia fripono persekutis min sur la domtegmentoj, sed mi skribis mesaĝon al li en la kamentubon, mi esperas, ke li trovis ĝin.. Tiam mi rajdis ĉien, kiam ili perdis miajn spurojn, mi vizitis mian konatinon, kiu ĉi-momente ne volas dormi. Tio okazis.

Edith ridis. Vane. Tiu homo kun groteska vizaĝo povas ridigi ŝin en la plej amaraj momentoj.

— Tio estas la plej granda problemo ĉe vi, ke iun tagon vi cerbumadas pri tio, kio okazos morgaŭ. Ĝi estas azenaĵo. Vivu por la hodiaŭa tago, kaj vi dormos bone. Agrabla duonhoro valoras pli multe, ol jaro, pasigita en Venecio por aliulo. Sed ĝi estas grava afero, ĉar la nuptovojaĝantoj vizitas tien en la filmoj. Nun fermu bele viajn okulojn, kaj mi rakontos ion, por ke vi ekdormu.

Iom post iom ŝiaj palpebroj peziĝis, kaj ĝemante ŝi liberiĝis de la sinistraj sentoj. La voĉo de la knabo estis dormemiga, monotona, trankviliga, kvazaŭ li lulus dormeman infanon, fabelante.

— Ĉu estis, ĉu ne estis, mi havis ie aĝan onklinon, kiu estis la bofratino de la duonfrato de mia patro, kaj ŝi miksis sin en la parolon de aliaj… Tiu virino loĝis en Bostono kaj vendis birdonutraĵojn. Tio estis la malpli granda problemo. Sed ŝi timis konstante, ke ŝi malsatmortos dum ŝiaj maljunaj tagoj, kio jam estas sufiĉa antaŭsento al tio, ke komercistino de birdonutraĵoj ĝemadu nokte. Fine ŝi vendis la enspezon por malalta, sed certa dumviva rento. Ŝi estis feliĉa kaj trankvila kaj iris en la bankon kun ĝojo por elpreni la unuan partopagon de la rento, sed bedaŭrinde, sed societo, konsistanta el senkarakteraj homoj, decidis prirabi la bankon tiun tagon, kaj maltrafinta kuglo de revolvero mortigis la kompatindan onklinon. Tio estas la instruo el tiu familia historio, ke la mono ne certigas niajn maljunajn tagojn, se restos nur la duono de la dumviva rento: la rento. Ankaŭ la vivo estas tre grava faktoro. La alia konkludo estas tio, ke laŭeble dum rabado ni ne restadu en bankoj, ĉar la banditoj estas morozaj homoj, kaj kelkaj kugloj de pistolo povas kaŭzi neantaŭvideblajn komplikaĵojn en nia organismo. La tria instruo…

Li jam ne povis rakonti la trian instruon, ĉar Edith dormis profunde.

23

— Kiu vidis tion?

— La helpisto de la forĝisto el malproksima fenestro.

— Kiel ĝi okazis?

— Nu — komencis Austin heziteme, ĉar li ĉiam estis embarasita, kiam la Lordo levis demandojn al li — la ulo iris kun Pete. Atinginte malantaŭ la domon, ili retropaŝadis vizaĝo-al-vizaĝo, ili iris proksimume dudek paŝojn, kiam Pete elprenis sian pistolon kaj pafis. La seruristo asertas, ke li vidis klare la manon de Bill Teksaso, ĝi ne estis proksime al sia revolverzono, tamen kvazaŭ li estus pafinta momenton pli frue. Pete falis, la ulo metis sian manon sur la ŝultron. Poste li prenis la havaĵon de Pete, eklevis sian sombreron kaj foriris.

— Kial vi ne estis tie? — demandis la Lordo, turniĝante rekte al li, sed lia rigardo vagis ie surper la kapo de Austin.

— Tiu temerarulo, diablo scias kiel, sed li akiris la simpation de ĉiu gasto. Li faris tion ankaŭ ĉe Bulkin. Li fiagitis kontraŭ mi, kaj dek homoj ĉirkaŭis min, kiam li foriris kun Pete…

— Ĉu poste?

— Poste mi agitis la homojn kontraŭ li. Ĉar li havis malgrandan pistolon. Tian, kiun iu rabis… kiam la aŭton per roko… Do…

— Kiu do faris tiun rabmurdon?

Silento.

— Respondu!

— Mi…

— Ĉu vi scias la regulon?

— Mi scias.

— Kiu apartenas al mi, tiu ne rajtas “labori” sen mia permeso. Ĉu vi scias tion aŭ ne? Respondu!

— Mi scias.

— Foriru! Mi ne plu volas vidi en la fortikaĵo sur la Ŝtono Infera! Forportu vin el mia proksimo! Ĉu vi komprenas?

La grandegulo, kies prahoma, bruta vizaĝo kvazaŭ estus skulptita el kruda ŝtono, staris tie kun klinita kapo, kiel infano, kiun oni vergis.

Kaj li timis.

— Kial vi staras tie?

— Ĉu vi permesas… diri ion?

— Rapide…

— Mi ankoraŭ deevas aranĝi la konton kun tiu ulo. Krome mi estas la sola homo inter la homoj, kiu konas lin laŭvizaĝe. Mi ne kalkulas vin inter la knaboj, ĉar vi…

— Eldiru mallonge, kion vi volas — komandis la Lordo kun sia raŭka, flustra voĉo.

— Mi volas ekpersekuti lin, eĉ se mi sekvos lin sola… Kaj mi ŝatus scii, ĉu mi ricevos la monon, se mi mortigos lin…

— Vi ricevos tion.

Austin ekiris.

— Haltu! Mi volas atentigi vin nur pri tio, ke tre atentu pri la virino. Se okazos la plej malgranda problemo al mia edzino, mi mortpafos vin, kiel hundon.

— Mi atentos pri ŝi.

— Iru!

La rabistoj aŭskultis la scenon senvorte. Gunner ludis per sia barbo, kaj Gorilo fiksrigardis la teron. Ili sentis sin strange nun.

– Ĉiu notu bone: kiu “laboras” kun mi, tiu ne rajtas labori sen mi.

Ili staris en la malgranda arbaro, kie la brulo de la prerio finiĝis. Ekbruliginte kelkajn arbojn, la fajro estingiĝis sur la karbiĝintaj arbotrunkoj.

Aŭdiĝis huftanburado de ĉevalo. Bob la Putoro saltis de sur duone sovaĝa mustang-o. Plenkreskaj homoj kaj bonegaj rajdisto malfacile povintus sidi sur tiu besto. Ankaŭ la akvokapa adoleskulo rajdis sur ĝi, kvazaŭ li sidus sur maljuna, dresita ĉevalo, alkutimigita porti selon sur ĝia dorso.

— Kien ili fuĝis? — demandis la Lordo kun pli milda voĉo. Tiu groteska infano estsi la sola homo, kiu certagrade trudiĝis pli proksime al li.

— Ili estis sur la alia bordo de la rivero, sur monteto! Mi vidis ilian bivakfajron… Ili iris plu al Nordo, sur ĉevalo…

— Ni sekvos ilin. Gunner kaj kvar homoj serĉos ilin sur la montara pado. Gorilo kaj tri homoj traserĉu la strepon, ĉu ili ne devojoĝis al Grivon, la aliaj venos kun mi ĝis Kondlow. Bob rajdu en la urbon por akŭskulti la novaĵojn, poste, kiel rapide vi povas, disportu tiujn ĉien.

Li montris sur grandegan pakaĵon, sur la tero.

— Sed anticipe mi revenos al vi. Al Kindlow por diri, kion mi aŭdis…

Ili ĉiuj forgalopis.

24

Jam aŭroris, kiam Edith vekiĝis je milda ektuŝo.

— Ni ekiros… — diris Bill.

La nigra, forbrulinta prerio ankoraŭ fumis en la malproksimo. Edith iris al la rivero kaj lavis sin. Reveninte, jam la du ĉevaloj staris tie selumite. Bill striglis ilin pura, dum ŝi dormis.

— Kien?

— Al Kindlow.

La virino spronis ĝin kaj ektiris la kondukilon, sed Bill alrajdis tien. L kaptis la ferbuŝon de la ĉevalo.

— Kien vi rapidas?

— Ĉu do… ni fuĝas?

— Tute ne temas pri tio! Kial ni fuĝus?… Ni galopos bele, kiel oni kutimas promenradi antaŭ tagmanĝo. Kial plaĉas la pejzaĝo? Ĝi estas bela, ĉu ne?

— Bonvolu diri, kion vi volas? Ĉu vi havas ian planon?

— Mi ne havas planon, sed bonŝancon jes, kaj iu mia eminenta, malnova amiko loĝas apud la nova fervojlinio, kiu havas unurangajn kontaktojn.

— Kian kontakton?

— Telegrafan. Li ŝtelas la draton, kaj li vendas ĝin en Denver al kablofaristo, dent dolarojn po kilometroj… Nun li loĝas ĉi tie fine de somero.

— Kie?

De Kindlow ĝis Connictek, apud la fervojo.

— Sed… oni estas sur nia spuro.

— Ni trompos ilin. Kaj dume ni parolis kun Kornulo la Sovaĝa. Li estas kara knabo, domaĝe, ke li drinkas konstante. Nun ni devojiĝas.

Ili enturniĝis sur roka tereno, al la monto.

— Sed la fervojo troviĝas tie.

— Prave. Sed nia spuro estos ĉi tie.

Post dek minutoj ili atingis malgrndan kabanon.

— Jen estas la “Ĉeval-benzinejo” — diris Bill.

— Kio ĝi estas?

— Forĝejo. Tie ricevas la ĉevaloj freŝajn hufojn, najlojn, kaj tiaĵojn… He! Ruff, vi, maljuna porko! Dormemokula homo elvenis en leda antaŭtuko.

— Kial vi kriegas?

— Ĉu vi volas perlabori dek dolarojn?

— Kompreneble jes.

— Sidu sur iun ĉevalo, kaj alligu la alian per kondukilo! Se vi portos tiujn al doktoro Biggs je la deka horo, kiu deziras veturi Orienten, li donos al vi dek dolarojn. Sed bona radisto estas bezonata.

— Vidu Bill, mi ĉiam havis bonan kontakton kun vi, sed se vi mokos min, vi pentos tion amare.

— Mi ne estas freneza provoki vin, ke vi batu min. Jen estas la ĉevalo. Elseliĝu fraŭlino Edison — li diris al Edith. — La letero jam estas ĉe mi…

Edit elseliĝis mirante, kaj ŝi surpriziĝis eĉ pli, kiam Bill transdoni leteron al la dormemokula forĝisto.

— Transonu ĝin al la doktoro, kaj diru, ke fraŭlino Edison sendas sian saluton, kaj ŝi petas lin doni al vi du parojn da kroĉtrikitaj, vintraj ŝtrumpoj. Sed rapidu, ĉetere vi ne ricevos la monon!

Kiam la forĝisto forgalopis, Bill prenis la manon de la knabino, kaj fajfante li iris kun Edith al la kontraŭa direkto.

— Dio mia… kiajn aferoj vi faras… Kien vi sendis tiun forĝiston?

— Al doktoro Biggs. Li estas tre honesta homo. Li estas specialisto pri stomako kaj kolektas moŝtmarkojn. Nur lia edzoni neeltenebla. Ŝi surmetas multajn, grandajn juvelojn.

— Kion vi skribis al li?

— Ke tiu duonidiota ĉeval-lignaĵisto portas du ĉevalojn al li, kiujn mi pruntepetis nokte en Connected, mi petas lin resendi tiujn kun la sendita homo, des pli, ĉar iu besto estas la pompa ĉevalo de la ŝerifo. Al la ulo, kiu portas la ĉevalojn, donacu ĉemizon, ĉar li jam ne povas surmeti ĝin sekvontajre, kaj urĝe devas fari ion… Kial vi ridas…?

La rido de Edit muzikis gaje en la freŝa mateno. Tre malproksime, disiĝis la lasta fumnubo kun nebula ŝvebado.

— Kaj nun ni rapidu… Ĉu mi ne prenu vian pojnon?

— Jes… — ŝi respondis tiel rapide, ke ŝi embarasiĝis, kaj subite ŝi rigardis sur la knabon timiĝinte, sed tiu nur paŝadis kun ŝi ridetante, rigardante la taluson, kvazaŭ li estus hero de ia amromano, kiu promenadas reveme en amikema ĝardeno kun la “virino de sia koro”.

— Vidu… Tie loĝas Kornulo la Sovaĝa — li diris kaj montris usr ŝarĝvagonon, kiu staris ĉe la bazo de la taluso, apogiĝante al monteto kun ĝia unu flanko.

— Kiel li akiris vagonon?

— Li ŝteletis tion. Jes. Tia knabo li estas. Li ŝtelis vagonon. Li dekroĉis tion de trajno, pote li dereligis la sole kuregantan vagonon helpe de roko. La malrapide veturanta vagono ruliĝis de sur la taluso… Kornulo raportis la akcidento en Connicte, kaj li petis permeson enloĝiĝi en la malplenan vagonon. Rekompence li atentos, ke nokte oni ne ŝtelu la telegrafdraton. La fervoja oficejo konsentis, kaj de tiam estas ordo ĉi tie. Kornulo la Sovaĝa iras ŝteli en la najbarecon.

Fumo leviĝis el la vagono renversiĝinta je ties unu flanko.

— Hm… Ĉu li pipfumas aŭ kuiras?

— Ĉu vi volas kaŝiĝi ĉi tie?

— Ba? Vi ne povas loĝi kun Kornulo la Sovaĝa. Mi nur parolas kun li. Nun mi havas malmulte da vera, fidinda amiko. Atendu, mi afablumas al li per io… Tiu itinero ankoraŭ ne apartenas al li!

Li grimpis sur telegrafstangon. Li ĉirkaŭrigardis el la alto.

Hm… El la urbo en ĉiu direkto estas moviĝantaj punktoj. Oni serĉas lian spuron ĉie… Oni trovis ĝin post nelonge, tio certas… Multe pli prema sento ekregis lin pro alia, malpli granda grupo. Ili galopis trans la monteto. Tiuj do trovis ilian bivakejon. Certe la rabistoj estas tiuj. Eĉ el tiu distanco li opiniis, ke li rekonas tiun homon kun orgojla korpoteno… Li sidas en la selo, kiel Conquistador. Eĉ lia ĉevalo memorigas pri la konkerantoj.

Sed kiu estas tiu sola rajdisto? Tie li venas, jam trans la rivero, kliniĝante el la selo dekstren-maldekstren, kaj li galopas rapide laŭ la spuroj…

Kvazaŭ malpura bandaĝo estus sur lia kapo.

Austin!

Li vidis sufiĉe. Tranĉo, la drato falas vibrante kaj sonante, kaj li grimpas malsupren rapide, dume li kumpremas siajn dentojn, kaj varma sangofluo febras en lia vizaĝo… Kompatinda dith… Dio mia…

— Alu! — li krias gaje al la knabino. — Gi estos la donaco.

— Kion vi faras, vi, terura homo…

— Ne decas viziti sinjoran domon, kiel gasto sen ununura drato. Kornulo la Sovaĝa estas la sklavo de formalaĵoj, kutimaj en mondumaj societoj.

Li tranĉis la draton ankaŭ ĉe la alia stango kaj volvis ĝin sur sian subbrakon.

— Kaj nun ni iru bele… — li komenci, sed li ne finis tion. Je morta teruro de Edit, li kaptis kaj tiris ŝin sur la teron, krude.

— Sed…

— Pst…

Huftamburado aŭdiĝis sur la vojo. Ili ekvidis tra la herboj la solan rajdiston, kliniĝantan dekstren-maldekstren. Nun li devojiĝis al la rokoj, kie troviĝas la “ĉevalbenzinejo”.

Austin estis tiu.

— Ĝi estas bona… Tiel li eĉ pli konfuzas la spurojn, ĉar li rajdas malantaŭ la forĝisto.

— Sed se li atingos la forĝiston.

— Mi ne kredas… Se jes, tio povas okazi maksimume post unu horo…

Ili ekstaris.

Bill ekprenis la pojnon De Edith kun sia malrapida, distrita movo, kaj ili iris…

Du homoj, kiujn oni ĉi-momente serĉas pro multaj kaŭzoj je vivo aŭ morto.

Kaj ili promenetis ĉi tie, relative en agrabla animstato, man’ en mano, en la meza mezo de la rondo de la ĉaspelo.

25

Lignotabulo kondukis al la pordo de la duone oblikviĝinta ŝarĝvagono. Oni apogis la vagonon per grandegaj rokoj en stato oblikva. La posedanto skribis ion per blanka farbo sur la fermitan ŝovpordon, sed bedaŭrinde tiu informo preskaŭ kunfandiĝis kun la sciigoj, kutimaj ĉe la fervojo, kaj ĝi tekstis jene:

MR. ERVING BRINGER

Diplomita telegrafisto

Tunaro 2000 kg-oj. Ŝpuro 2 metroj

AVERTO!

Mi akceptas vizitantojn dum mia foresto per kaptilo!

Mi alpafas la enpaŝantojn, kiuj ne frapetas

11 ĉevaloj 8 grasigitaj bovoj

Kun estimo la proprietulo

— Frapetu — diris la knabino rapide kaj timetiĝinte.

— Vi pravas. Kornulo la Sovaĝa postulas la formalaĵojn. Tio estas komprenebla ĉe telegrafisto. Ni do frapetu!

Li levis grandan ŝtono, kaj ĵetis ĝin al la vagono tiel, ke la birdoj, vekiĝintaj pro la tondro rondflugis dum minutoj en la ĉirkaŭaĵo. La knabino preskaŭ svenis pro la bruego, simila al knalo de kanono.

Pos du sekundoj ĝentila, obtuza voĉo aŭdiĝis de ie.

— Envenu…

Li kondukis Edith-on sur la lignotabulo. La vivino vidis mirante, ke la gaja vizaĝo de Bill estas tre ruĝa, kaj liaj okuloj brilas strange.

— Ĉu li estas bonhumora?

— Tre… — respondis Bill kaj orŝovis la enirejon.

Terodoro estis sentebla el la interno de la vagono. Ĉar Kornulo la Sovaĝa plenigis la plankon de la oblikviĝinta vagono per sablo, por ke ties bazo estu horizontala.

Kornulo la Sovaĝa estis nekedeble alta, terure maldika kaj konsternige neprizorgita homo. Lia vizaĝo, nekalkulante lian grandegan kornoforman, ruĝan nazon, kiu povintus doni bonegan temon al kontraŭalkoholisma, propaganda afiŝo; li estis tia kun siaj profundaj okulkavoj, elstarantaj vagoostoj, kiel ia kranio, troviĝinta en antikva tombo. Lia buŝo estis larĝa, liaj longaj lipoj nigraj, kaj liaj ostaj kubutoj pendis nude el la truaj manikoj de jako.

— Pordon! — li kriis al la enpaŝintoj.

— Bone. Sed ekbruligu lampon.

— Se mi volas, he! Ĉu eble vi ne volas odoni min?

— Mi kunportis draton…

La skeleto tuj mildiĝis. Li ekbruligis la verdajn lampojn, pendantajn de sur la plafono, kiuj en siaj brilperiodoj montris la “liberan” signalon sur la semaforo ĉe la ŝarĝostacidomo Bakker-Hille.

Tiam Bill fermis la pordon.

— Mi havas problemon, Kornulo…

— Ĉu pro la drato?

— Ne… Mi prezentas la virinon al vi. Ŝi estas sinjorino Abrahamo Lincoln…

— Mi ĝojas… La nomo ne estas nekonata por mi… mi nur ne scias, kie mi aŭdis ĝin?

— Ŝia onklo ests staciestro en urbo Silver… — aldonis Bill.

— Ĉu li havas lipharojn…? Mi scias… Li donas fortajn hokbatojn… — kapjesis Kornulo rekone.

— Li ests tiu… Oni transpostenigis lin lastatempe. Do oldulo, temus pri tio, se vi havos tempon posttagmeze, ŝtelu por mi drenizon ie.

— Mi ĉirkaŭrigardos. Westinghouse-on nun mi ne havas… Pasintjare ia fripono dismuntis kaj forportis ĝin popece.

— Estos bona ankaŭ drezino laŭ la sistemo Brickes…

— Mi trovos tian… Sed ankaŭ oleo estos bezonata.

— Bonvolu ŝteli ankaŭ tion, se vi povas. Vi tre devontigus min…

En la interno de la vagono estis sufiĉe granda ordo. La meblaro konisitis el elkaj rabotitaj arbotrunkoj, malgranda tablo kaj longa benko, uzata kiel kuŝejo, sur ĝi estis videblaj kelkaj enigmaj literoj:

III-A KLAS… TEN… EJO.

— Nun denove kuŝiĝu por dormi — li diris al la virino — . Vi apenaŭ ripozis iom nokte…

— Ĉu vi? Nek vi dormis. Vi purigis la ĉevalojn kaj ĝustigis la selojnl

— Silentu! Nu jen vidu… Unuavice mi dormis tutajn dek minutojn, duavice ĉiam via malforteco estas la pli granda danĝero. Iru dormi! Mi povas ne nur fabeli, sed ankaŭ disciplini!..

Ŝi devis ridi pri li. Ĉu li vere vidas la situacion tiel facila, aŭ li volas nur trankviligi ŝin?…

Se ŝi estus aŭdinta la dialogon inter Kornulo la Sovaĝa kaj Bill proksimume dudek minutojn poste, tiam eble ŝi vidus la demandon pli klare. Sed ŝi ne aŭdis tion, ĉar kuŝiĝinte sur la planko, kaj kovrinte sin per la ĉevalodora plejdo, ŝi tuj endormiĝis.

— Kio estas la problemo?… — demandis Kornulo, kiam li eksidis antaŭ la vagono, ĉe la malsupra parto de la ligna ponteto.

— Unuavice mi havas vundofebron. Bandaĝu min, jen estas blanka peco da tolo.

Li elprenis el sia poŝo la bandaĝotan teksaĵon

Kornulo rigardis la malvestitan ŝultron kun fakspertaj okuloj.

— Hm… La kuglo ŝiris nur karnon, sed nun jam la infalmo estas malbela… Kion do vi faris?

— Unue bandaĝu tion, kaj donu al mi gluton da drinkaĵo, se vi havas ĝin en via deponejo.

Li bandaĝis la vundon, poste li iris al la “deponejo”. Li elprenis botelon el la interno de putrinta arbo. Bill trinkis el ĝi bonguste. Poste ili ekbruligis cigaredon kaj sidis unu apud la alian, vid-al-vide al la taluso, brilanta en la sunbrilo.

— Atentu min, Kornulo. Al mi jam estas kapute. Mi falis en tian kavon, el kiu mi jam neniam povos elgrimpi.

— Mi absolute ne kredas tion. Ĉu eble vi fariĝis maljunulino, ke vi lamentas tiel pro malgranda vundofebro?

— Vi samopinios, ke ĝi estas tiel, se mi diros ĉion. Ĝis nun mi rakontis tion nek al Buldog. Eĉ tempon mi ne havis. Ĝi estas tiaĵo, kion oni rakontas nur al sia frato.

Kornulo ektiris sian revolverzonon:

— Ne rakontu do, se mi ne estas taŭga al tio.

— Nur tial mi diris ĝin, ke vi sciu, kiom mi fidas vin. Vi divenos tion, se vi aŭdos la historion.

— Vi parolas multe, sed vane. Se vi volas, ke mi ŝtelu kelkajn aferojn eĉ hodiaŭ, tiam ne estu tiel kulturita, ĉar ĝi esprimiĝas en sensenca babilado…

— Unuavice tiu knabino ne estas sinjorino Abrahano Lincoln.

— Ĉu ŝia parenco ne estas staciestro en urbo Silver?

Tiu staciestro, pri kiu vi pensas, ne estas Abrahamo Lincoln, sed Tobiaso Waller. Tiu povas doni la fortajn hokbatojn.

— Prave!.. Sed kiu do estas Abrahamo Lincoln… Tio certas, ke mi jam aŭdis tiun nomon ie.

— Tio ne aparenas al la temo. Baldaŭ alifoje… Mi do fuĝigis tiun virinon…

Kornulo la Sovaĝa ekstaris, ektiris supren sian pantalonon kaj diris.

— Vidu, Bill Teksaso! Ĝis nun mi estis via amiko, kaj mi rekonas, ke kelkfoje vi savis min el malagrablaĵo. Ni travagis ankaŭ la Rokan Montaron. Ĝi estas granda afero. Tial nun mi diras nur tion: mi ne vidis vin, mi ne aŭdis pri vi, kaj ni ne perfidos vin. Sed veku la virinon, kaj tuj iru plu… Vi trovos en mia dormovagono ŝtelitajn ŝeĝojn, kulerojn kaj ankaŭ teron, kiun mo ŝtelis de ĝardenisto, sed neniu diru tion, ke oni kaŝis ankaŭ ŝtelitan virinon en mia Pullman-loĝejo. Ĉu vi komprenas? Se aliulo estus farinta tion al mi, mi trapafus lin, sed…

— Nur minuton fermus tiun nekredeble grandan buŝon! Ĉu vi pensas, ke mi logis ies edzinon?

— La virinoj ĉiam amis vin — respondis Kornulo la Sovaĝa kun iom da melenkolio.

— Sed mi estas tia ulo, kiel vi, koncene la honeston, kaj mi ne falis sur mian kapon por fermi antaŭ mi la pordon de ĉiu okcidenta landvojo…

— Sed vi diris, ke ŝi estas alies edzino…

— Jes, mi diris…

— Ĉu vi fuĝigis ŝin?

— Jes. Anticipe mi mortpafis ŝian edzon.

Kornulo la Sovaĝa etendis sian manon al sia revolvero timiĝinte.

— Homo! Tuj diru, ke vi mensogis!

— Mi ne mensogis.

La dumetra skeleto staris senkonsile.

— Tiam… temas pri… terura sekreto…

Bill kapjesis.

— Jes. Bonvolu sidiĝi kaj aŭskultu min. Mi bezonas helpanton, kaj nun mi povas kalkuli nur tian homon, kiu taksas la vivon nek tiom, kiel forĵetitan cigarstumpon…

Ili silentis.

— Kiu prsekutas vin?

— Ĉiu. La edzo kun multe da rabistoj, la tuta loĝantaro de Connicted, gvidate de la ŝerifo.

— Kaj vi sidas trankvile ĉi tie, en la limo de la urbo.

— Mi tromplogis ilin laŭ falsaj spuroj en urbon Kindlow…

— Ĉu ankaŭ ili persekutas vin pro la virino?

— Ne. Pro la rabmurdo…

Kornulo konsterniĝis.

– Ĉu vi… murdis?

— Idioto!.. Jen estas tiu revolvero. Mi gajnis ĝin de iu per ĵetkuboj, kaj mem la farinto implikis min. Iu viktimo havis tiun malgrandan pistolon.

Li tenis la revolveron sur sia manoplato.

Kornulo la Sovaĝa rigardis ĝin, kaj vertiĝis lia kapo…

— Kiu etas tiu virino? — li demandis fine.

— La edzino de la Lordo!

La spiro de Kornulo haltis. Poste li ne ekparolis longe, fine li rimarkis mallaŭte.:

— Eble estas io en tio, kion vi diris, ke vi ne saviĝos el ĝi sendifekte…

…Poste Bill rakontis ĉion detale, precize. Kornulo ne interrompis lin. Kelfoje li murmuretis aŭ kapjesis…

— Tio okazis… — finis Bill. — Kion vi estus farinta en mia situacio?

— Kian idiotaĵon vi demandas? Ĉu eblis fari duspecajn aferojn? Sed kiel vi volas forsavi vin de la plago?

— Mi havas planon…

Kaj li rakontis tion.

Ili flustradis longe. Poste Bill iris inter la arbojn kaj kuŝiĝis por ripozi.

Kornulo la Sovaĝa ekagis fervore…

26

Edith elgrimpis dormeme, kaj lace el la ŝarĝvagono, kiam ŝi vekiĝis. Jam estis nokto. Sur la nigra ĉielo senmovaj nuboj fermis la vesperajn lumojn de la firmamento. La konturo de la taluso iom disiĝis de la fono de la nigra ĉielo.

Bill kaj Kornulo la Sovaĝa, preninte ŝiajn manoj helpis ŝin veni de sur la ligna tabulo.

— Ĉu vi fartas bone? — demandis Bill.

— Mi ripozis sufiĉe. Mi sentas min freŝa.

— Bone. Nun jam ne temas pri seriozaj penoj. Ni vojaĝos.

Ili iris al la taluso. Io ekbrilis sur la reloj.

— Drezino — diris Kornulo la Sovaĝa… — Morgaŭ mi devus reporti ĝin. Privata branĉtrako disforkiĝas al la ŝtonminejo, tie ĝi kutimas stari en preteco

— Ĉu ĝi ne povas stari aliloke?

— Ne. La trajno karambolas kun ĝi en la mallumo.

— Prilumigu tion, se ni lasos ĝin ie. Vi havas ruĝan lampon… Ne estos inde por vi… reveni ĉi tien… Se vi jam estis kun ni…

La knabino komprenis tion. Kiu helpos ilin, tiu prefere forlasu la ĉirkaŭaĵon

— Vi pravas — kapjesis Kornulo. — Mi lasos ĝi ie. Ne estas domaĝe. Kiom da mono mi povus ricevi por ĝi, ke krankon Westinghausen kun kvar radoj, bremso kaj hupo oni ne taksis pli ol dudek dolarojn…

Ili sidis en la drezinon. Kornulo la Sovaĝa anticipe ĉirkaŭiris la maŝinon per kruĉo, verŝante oleon tie kaj ĉi tie inter ĝiajn radojn kun granda faksperto. Poste li sidis apud la du pasaĝerojn, ekpuŝis la inercian stangon, kaj ili ekruliĝis en la mallumon…

Ili glitis silente, egalritme, rapide.

— Kien ni iras? — demandis Edith

— Al sekura loko, kie la loĝantoj de Connicted ne serĉos nin, kaj nek la Lordo trovos nin… Mi rakontis ĉion al Kornulo.

— Ĉu ni veturas Orienten?

— Unue ni haltos, kaj poste… Vi vidos…

Pluvetis. Edith ne demandis pli. Ili sidis unu apud la alia en triopo, iom strikte kaj kelkfoje, kiam la drezino skuetiĝis sur relkomutilo, ŝi kroĉiĝis al la knabo. Fine Bill simple brakumis ŝian ŝultron. Edith tiam tre trankviliĝis. Kiel mirinde! Kvazaŭ li estus ŝia frato aŭ patro, tiel memkomprenebla ĝi estas, kiam li ekprenas, levas, portas, brakumas ŝin… Nek foje venis en ŝian kapon protesti kontraŭ la ektuŝo de la knabo. Eĉ. Kiam Bill ekprenis, brakumis ŝin, ĉiu angoro malaperis el ŝia cerbo, koro…

Ili veturis unu horon per la drezino, kiam malklaraj lumoj de lampoj aperis malproksime…

— Nun atentu… — flustris Bill

— Ne timu…

La drizelo fariĝis konstanta pluvo. Ili tute tramalsekiĝis. Kornulo la Sovaĝa antaŭenigis la dreninon tutforte.

— Kial vi rapidegas tiel?

— Je la dua kaj duono konstanta ŝarĝtrajno venos el Denver. Ĝis tiam ni devas malaperi de sur la reloj. La lokomotivestro kaj la bremsistoj vidus, ke ni ne estas fervojistoj…

Bill kaptis iun krankon de la inercia rado, kaj li tiradis ĝin tien-reen kun Kornulo. La malgranda drezino skuiĝis, grincis, klakis kaj ruliĝis sur la trako kun vivdanĝera elano. Se nur unu gruzelpeco estus sur la reloj, ili estus flugintaj de sur la taluso, kiel pafita kuglo.

Du lumpunktoj aperis en la nokto, refraktante la striojn de la pluvo. Obtuza hurlo alvenis el la malproksimo.

— La ŝarĝtrajno…

— Ni ne premu ĝin…

Ili ĉesis labori, ili nur prenis la ferstangon, kaj Kornulo la Sovaĝa pezis kontinue per sia piedo sur la bremson

Grincado. La radoj glitis adheriĝinte, klako: ili funkciigis la manbremson.

— Descendu rapide!

Dum ili saltis de sur la sidejo, Kornulo la Sovaĝa elprenis ion de apud siaj piedoj. Aŭtomata fajrilo ekflagris, poste videbliĝis ruĝa lumo, kaj li kroĉis la lampon kun “haltosignalo” sur la antaŭan parton de la drezilo.

…Ili ekiris en la pluvo. Ili paŝadis en regiono blinde luma, kie kreskis maldense kreskintaj arboj kaj arbustoj.

— Kie ili estas?

Certe en Kindlow, kien Bill sendis la ĉevalojn, pensis Edith. La trompitaj rabistoj rajdos plu, kaj ili…

Kio okazos al ili?…

Bill prenis ŝian brakon, ĉar li stumbladis en la koto, kaj ili ne vidis eĉ ĝis la nezopinto.

— Iru antaŭen! — li diris al Kornulo. — Mi sekvos vin kun Edith malpli rapide.

Li aŭdis, kiel Kornulo forrapidas kaj blasfemas, ĉar li puŝiĝis al arbotrunko… poste la mallumo englutis lin…

— Kien ni iras?

— Ĉu vi fidas min?

— Kial vi demandas tion?

– Ĉar se fidas min, tiam ne demandu. Malbona taktiko estus de ni, se vi konstante scius antaŭe tion, kion ni faros. Estus utile domaĝi viajn nervojn, kiom eblas… Ne demandu, ne pensadu… Venu bele, kaj okazos, kiel devas okazi… Hopla!..

Li levis la knabinon, antaŭ ol ŝi estus falinta en la koton.

— Bonvolu veni singarde sur tiuj kruroj. Mi havis nevinon, kiu iris kun tia nazo ĝis vivovfino, ke oni konsideris ĝin tomato, ĉar foje ŝi stumblis en la ŝtuparejo, kaj ŝi glitis survizaĝe dek ŝtupojn

Li denove prenis ŝian pojnon kaj fajfis mallaŭte. Ili iris sur malmola grundo, sed ĝi tre glitis… Eble ĝi estis argilo.

Ie grincado de ĉaro rompis la silenton. Bill tuj haltis. Ankaŭ parolado estis aŭdebla.

— Surteren…

Ŝi surventriĝis obeeme en la koto.

Ankaŭ el dekstra direkto proksimiĝis voĉoj. Ŝajnis, ke ili alvenis ien… Ĉu en urbon Kindlow?

— Ekstaru… Kuru strikte malantaŭ mi, ĉar ni estos inter arboj…

Ŝi miris, ke Bill vidas en la mallumo. Ĉar li devis vidi. Ili kuris inter arboj, kelkfoje ŝi frotiĝis al iuj malsekaj arbotrunkoj.

— Oj!

Ŝia piedo batiĝis al elstara radiko kaj falis sur iun genuon. Ŝi sentis akran doloron en sia osto. Eble oni aŭdis la krion, ĉar voĉoj kaj paŝoj proksimiĝos.

— Tie… kvazaŭ iu estus kriinta…!

— Diable! — Kiu estas tiu?

Duone senkonscie pro la doloro ŝi sentis, kiel la knabo levas ŝin facile, kaj piedfingre, kun granda elano li fuĝas inter la arbon, kun tiel certaj saltoj, kvazaŭ estus hela tago.

— La diablo vagas ĉi tie! Ĉu vi adŭdas, Jeff? — diris nun iu klare, akre.

— Ĉu eble ia ŝtelisto?!

Nun Bill haltis kun li malantaŭ monteto. Pro momento li metis sian manplaton antaŭ la buŝon de la knabio, signante, ke ŝi subremu ankaŭ la spiron…

La pluvo falis, la paŝoj forsonis plandŝove ien, kaj ĉio silentiĝis. La knabo volis meti ŝin sur la teron.

— Mi ne povas iri plu… — flustris Edith, ĉar ŝia genuo tre doloris.

Bill portis ŝin plu senvorte. La akvo fluegis sur ili. La haroj de la virino pendis en hirtaj nodoj en ŝian vizaĝon… Ŝi ekvidis domon, kiam ili jam estis senpere ĉe ties muro… Pordo grinci… Ili alvenis en malluman ejon plena de sufoke varma odoro…

— La vivino tuj deĵetu ĉion de sur si. Portu ŝin en la alian ĉambron — diris Kornulo la Sovaĝa. — Ni preparis sekan vestaĵon pro ŝi.

Ankoraŭ alia ombro videbliĝis apud Kornulo tute forviŝiĝinte, en la mallumo. Sed tiu diris nenion. Bill Teksaso levis Edith-on, portis ŝin ien kaj kuŝigis ŝin sur kovrilon.

— Serĉu la vestojn! Neeblas eklumigi lampon… Tiuj demetu viajn malsekajn vestojn… Mi lasos vin sola…

Eblas, ke ĝi estis hazarda ektuŝo, sed ankaŭ tio povas esti, ke ne… La mano de la knabo glitis sur la haŭto de ŝia vizaĝo…

La pordo grincis…

Kun akre dolora kruro, elĉepiĝinte li kolektis la vestojn kaj surprenis tiujn haste. Ia larĝtuba, leda pantalono, lana ĉemizo kaj mantelo estis metita tien. Ŝia kruro tre doloris. Ŝi sterniĝis sur la kovrilo elĉerpiĝinte…

Flustrado aŭdiĝis el la najbara ĉambro… Aŭroris… Ŝi fermis siajn okulojn, sed ŝi ne dormis longe, eble kvaronhoron, kaj ŝi vekiĝis subite.

Estis lume. Kie ŝi estas? Ŝia rigardo hazarde trafis ŝrankon, sur kiu pendis grandega tabulo:

ENIRO

NUR

POR MEMBROJ

Nun ŝi rekonis ankaŭ la ĉambron…

Ŝi estis en Connicted. Ĉe Buldog. En la meza mezo de la fajrokovejo.

27

Tio estis la plano de Bill. Li sciis, ke oni serĉos lin ĉie sur la vojoj, kampoj kaj en ŝarĝtrajnoj; sed en Connicted, de kie li fuĝis galopante, ĉekalkane kun la morto, nenio serĉos lin.

— Atentu min, Buldog… Vi ne sciis, kion vi entreprenis per tio, ke vi akceptis min kun la virino…

— Idiotaĵo… li grumblis, karesante sian malpuran, grandan barbon surper sian mantelon.

— Tamen mi rakontos ĉion ĉi, kion mi jam diris al Kornulo la Ŝovaĝa

Fininte tion, Buldog sidis longe en silento.

— Malbenita historio. Kiel vi volas elsaviĝi?

— Nun mi scias nur tion, ke mi devas ripozi unu tagon. La inflamo malhelpas min en ĉio. Dum tiu tempo ĉirkaŭrigardu iomete por ekscii ion kaj alian.

— Ĉu poste? — demandis Kornulo la Sovaĝa, preskaŭ respondante kun akcento, esprimanta malesperiĝon.

— Ni vidos tion… Eble sukcesos fuĝi ien, Orienten kun la virino… Nun donu al mi malvarman akvon kaj ion por kompresi…

Li dormis ĝis posttagmezo kontinue. Kiam li malfermis siajn okuloj, Edith sidis apud li. Ŝi ĵus vringis la trempitan tukon.

— Vi dormis tre profunde — ŝi diris ridetante. — Plurfoje mi ŝanĝis la kompensaĵon sur via ŝultro sen tio, ke vi estus vekiĝinta dume.

— Kie estas Buldog?

— Mi ne scias. Kornulo la Sovaĝa dormas sur la skribotablo.

Estis tiel. La dumetra skeleto ronkis sur la malgranda skribotablo, li metis siajn longajn krurojn alten, tiel, ke la kalkano de liaj trouzitaj botoj, faritaj el ledo de bovo, apogiĝis al la rando de la ŝranko.

Li ronkis kun mirinda, stertora triumfo.

— Kial vi ne diris, ke vi vundiĝis?… La vundo inflamiĝis tial, ĉar vi ne zorgis pri tio.

— Mi ne ŝatas la kompaton. Tio estas familia kutimo ĉe mi. Mia patro sur la morta lito petis severe la servistojn, se li mortos, li ne estas hejme por la kondolenc-vizitantoj! Kiel vi fartas?

— Tre bone. Mi nur ne kuraĝas rigardi en la spegulon

— Je mia vorto, vi ne havas kaŭzon al tio. Vi impresas unuarenge, kiel moroza ĉasisto — li respondis, kiam li okulmezuris Edith-on, aspektantan infane en la vasta rajdopantalono kaj grandega feloĉasista mantelo. — Mi miras nur tion, ke vi ne timas resti sola en tiel granda vestaĵo.

Estis mirinde. Ili ŝercis kaj ridetis unu al la alia. Tra la fenstro penetris la sunradioj, gajaj pro la vapora, humida brilo de la pejzaĝo post la pluvo. Kvazaŭ ili ne estus sidantaj en la ombro de la morto, ĉi tie, interne, en la kaptilo.

— Estis saĝe reveni. Neniu serĉas nin ĉi tie.

— Jen vidu — fanfaronis Bill — , ankaŭ mi povas havi sagacajn ideojn. Bvonvolu doni al mi tiun ledan rimenzonon de sur la tablo. Dankon…

Li ĵetis la zonon al Kornulo, kiu elprenis sian revolveron kaj salte leviĝis pafprete.

— Ne ronku jam, kiel ia vaporsegilo!

Kornulo viŝis la dormon el siaj okuloj.

— Ĉu ni jam ekiras?

— Se nur ni havus tiun celo, ke oni linĉu nin, tiam jes.

Kornurlo ĝustigis sian revolverzonon ĝemante, kiun li ne demetis eĉ en dormo.

— Se nur mi scius, kien mi iros nun, kaj kie mi akiros novan vagonon… Mi alkutimiĝis esti ĉefluanto.

— Infanlido. Mi havas unuarangan planon, ĝi signifas bonegan enspezon. Konvena al mi! Granda risko, malmulte da laboro…

Buldog revenis kun sia kutime serioza, sed kun nenidira mieno. Tri vizaĝoj ridigardis al li atendeme. Unuavice li rigardis la glason sur la tablo.

— Almenaŭ povintus kuiri freŝan kafon tiu, kiu eltrinkis ĝin, ke li sufo…

— Mi eltrinkis ĝin — diris Edith rapide, anticipante la ofendon.

— Ĉu vere?… Hm… Ankaŭ vi povintus kuiri..

— Ĉu vi estis en la urbo?… — demandis Bill.

— Nu?… Ĉu vi pensas, ke mi iris fiŝkapti — li respondis moroze. — Mi vizitis gastejon de Todler.

— Kio estis tie?

— Malbonodoro… Mi dekutimiĝis de la fumo kaj de la malbenitaj vestoj de la kaŭbojoj…

— Ĉu vi aŭdis ion pri mi?

Li murmuris… li tiradis sian zonon kaj elprenis grandan pecon da ŝafviando el sia poŝo, kaj kelkajn rompiĝintajn cigaredojn.

— Okazis nenio grava… La persekutantoj galopis Orienten al Kondlow… Kaj… oni do estas ankoraŭ koleraj kaj parolas pri vi, sed multaj homoj jam vetas je ĉevalkonkursoj… hm…

Li metis la kafon tien. Bill rigardis lin kun esplora rigardo.

— Mi opinias — li diris al Edith — , estus bone, se vi tondus vian hararon iom malpli longa. Kiel vi povas fari tion sola… Estus pli oportune, se oni ne vidus tuj, ke vi estas virino…

— Bone. Kie mi trovos tondilon?

En la angulo de la najbara ĉambro toviĝas malnova valizo… Tie vi trovos tondilon, kudrilon, fadenon kaj kaptilon pro lupoj.

Edith rapidis en la alian ĉambron.

— Nun parolu — diris Bill.

Buldog serĉadis en la poŝo de sia mantelo.

— Mi kolektis multe da skribaĵo…

— Ĉu lastfoje ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo vi kolektas la tabulojn?

— Tiuj ne estas tabuloj, sed skribaĵoj.

Li elprenis multe da ĉifitaj paperoj.

— Jen estas la unua… Rajdantaj senditoj portis ĝin al Denver, kaj oni fiksi tiun sur ĉiun trian arbon.

La skribaĵo tekstis jene:

CIRKULERO!

Mil dolarojn da premio estos donita al tiu, kiu kaptos vive aŭ mort la laŭdiran Bill Teksason, kiu estas mezalta, nigrahara, blankdenta, famekonata fripono en Arizono kaj en kelkaj ĉirkaŭaj ŝtatoj. Nomito fuĝis al Kondlow en societo de okulfrape bela virino.

en la nomo

de Gubernatoro de Ŝtato Nevado:

ŝerifo Thompson el Connicted

Ili silentis…

— Nu?… — demandis Bill.

— Oni do traesploras ĉiun trajnon, veturantan Orienten, kaj ĉiu bremsisto estas tre atentema — rimarkis Kornulo la Sovaĝa. — Grupoj serĉas vin sur landvojoj, tra montoj kaj valoj, tio nun jam estas verŝajna.

— Hm… — meditis Billl. — Mi havas multe da bonaj amikoj inter la paŝtistoj kaj felĉasistoj per kaptiloj, kaj ili fajfas pri la premio…

Bill serĉadis inter la skribaĵoj kaj elprenis alian paperfolion.

— Knabo disportas ĝin sur rapida ĉevalo. Tiu estas videbla ĉie.

Ĝi estis skribaĵo multiplikita per kopipapero.

HOMOJ!

Bill Teksaso alpafis min embuske kaj fuĝigis mian edzinon. Tial mi mortigos lin. Kiu akceptos ilin en sian domon, kiu donos manĝaĵon al la fuĝintoj aŭ helpos ilin kiel ajn, mi mortigos tiun, mi ekbruligos ties domon, mi pereigos ties bestojn, tiel min helpu Dio!

La Lordo

— Tio estas la pli malbona — murmuris Buldog. — Pro la alia ni devas timi nur la ŝerifojn kaj la urbanojn. Ĝi fortimigas ĉiun. Oni scias, ke la Lordo plenumas sian minacon…

Bill salte leviĝis kaj fajfadis.

— Mia ŝultro resaniĝis. Ni ekiros eĉ hodiaŭ.

— Kien?

— Ĝi estas tre simpla. Tien, kie oni ne timas la Lord-on, kie oni ne konjektas la vojon de eskapo: al Meksikio.

— Tio estas saĝa ideo! — kriis Kornulo. — Oni ne serĉos vin sude, nur oriente de Kindlow…

Kornulo la Sovaĝa eraris en tiu afero.

28

Austin rimarkis de malproksime la forĝiston, rajdantan en granda polvonubo, kiu rapidegante klopodis atingi Kondlow-on. Li ne vidis precize, ke la selo de la alia ĉevalo estas malplena. La griza, malproksima polvonubo signalis, ke iu galopas tien…

Li ekspronis sian ĉevalon kaj komencis galopi rapide. Jam aperis la unuaj domoj de la urbeto, kiam li atingis la dormemokulan senditon.

— Haltu!

— Mi ne povas… Mi rapidas…

Austin ne diskultis multe. Li saltigis sian ĉevelon antaŭ lin kaj kaptis lian brakon. La posedanto de la “ĉevalbenzinejo” preskaŭ falis el la selo. Li etendis sian manon por elpreni sian revolveron, sed la fremdulo kaptis lian gorĝon tiel, ke lia spiro tuj haltis.

— Hundo! Ĉu mi strangolu vin?!

— Kion vi volas?… — li demandis pli milde, post mallonga tusado.

— Kie vi ŝtelis la du ĉevalojn?

— Mi ne ŝtelis tiujn… Rapide lasu min libera, ĉar la du ĉevalojn…

— Silentu! Rakontu, kiu konfidis tiujn al vi, kaj kiel, sed tre rapide!

La forĝisto ne hezitis longe. La fremdulo ŝajnis moroza karaktero, kaj li havas estimindan premon. Li rakontis simple la historion, pri la viro kaj virino, kiun li cetere konas bone, li ofte vizitis lin por aĉeti ĉiuspecajn varoj, poste ili kartludis, kaj regajninte la prezon de la aĉetitaj bagateloj, li foriris. Li estas bonfama vagabondo en Usono, laŭ la nomo Bill Teksaso, kaj nekredeblas pri li, ke li estus ŝtelisto de ĉevaloj, aŭ tiaĵo…

— Transdonu la leteron al mi…

— La letero ne estas adresita al vi…

La tubo de pistolo, subite direktiĝanta al li, igis lin tamen transdoni la leteron. Li vidis malgaje, ke la nekonato malfermas ĝin, kaj traleginte, li metas en sian poŝon.

— Redonu ĝin…

— Superfluas… Via konato ŝtelis la du ĉevalojn en Connicted, tial li sends tiujn kun vi al Kindlow, por ke li vojerarigu la persekutantojn…

Sen plua klarigo li turniĝis kun sia ĉevalo kaj forgalopis en tiun direkton, de kie li alvenis.

La forĝisto staris senkonsile. Fine li decidis tiel, ke li iros en Kindlow-on, al la ŝerifo.

Dume la Lordo esploris la spurojn, sed tiuj fariĝis ĉiam pli konfuzaj, precipe tiam, kiam la ĉevalo de Austin interrajdis.

— Tri ĉevaloj galopis tien, tio estas klare videbla… — diris la rabisto, kiu nomiĝis “Henny la Ĝiba”, kies iu skrapolo rompiĝis ie, kaj de tiam lia iu ŝultro elsstris deformiĝinte. Krome li estis terure straba, kaj li havis tiel grandan brustokeston, kiel ia malbone remburita majorineto.

— Tri ĉevaloj… — siblis La Lordo kolere — , ĉar tiu idiota Austin rajdas antaŭ ni kaj konfuzas la spurojn…

Ĉiuokaze ni devas sekvi tiujn ĝis Kindlow.

— Tio estas bona — rimarkis la ĝibulo. — Ili je devis trapasi tie.

— Ĝi estuzs tro simpla — diris la Lordo — ,la ulo ne estas tiel stulta, ke li rajdu postlasinte tiel bone videblajn spurojn.

— Sed la du ĉevaloj…

— Ni vidos tion… Antaŭen!

Ili apenaŭ galopis unu mejlon, kiam Gunner rajdis renkonte kun siaj tri homoj. Tiuj anticipis ilin, ĉar tiuj ĉirkaŭrajdis la valon laŭ granda duoncirklo, sur dekliva tereno, kun pli granda rapideco.

— Reen! — kriis la kaprobarbulo. — La kanajlo trompis nin.

— Mi sciis — diris la Lordo kaj blasfemis. — Kiu rajdas antaŭ ni?

— Stultulo, al kiu oni konfidis du ĉevalojn. Austin atingis, pridemandis lin kaj renkontiĝis kun ni. Li diris tion, ke li ne kuraĝas veni antaŭ viajn okulojn, kvankam li havas gravajn informojn.

La Lordo tuniĝis al malproksima arbogrupo, kie neniu videbliĝis.

— Venu ĉi tien! — li kriis

Austin paŝis el inter la arboj kaj iris al ili.

— Lordo — li diris — , la ulo ne estas en Kindlow, almenaŭ li iris ne sur tiu vojo

— Parolu!

Li rakontis ĉion. Fine li transdonis la leteron. La ĉefo de la rabistoj tralegis ĝin.

— En ordo. Ni returniĝos.

— Kvankm, se sur alaia vojo, sed ili devis veni ĉi-direkten…

— Tamen ni devas trovi ilian spuron…

— Austin staris. Li atendis, ke oni reakceptu lin. Sed la Lordo akolere alkriaĉis lin.

— Forportu vin!

La malgranda trupo forgalopis, kaj Austin daŭrigis sian vojon aparte, sekvante la rabistojn.

29

Atibnginte la “ĉevalbenzinejon, ili elseliĝis saltante. Ili serĉadis ĉie, sed sur la roka grundo nenio montris la direkton de la fuĝo.

— Gorilo nun atendas en Kindlow — diris Gunner.

— Verŝajne ankaŭ ni iros tien, se ni ne trovos spurojn ĉi tie.

Ĉirkaŭ ili sur kelkaj arboj jam pendis la cirkuleroj, sur iuj ankaŭ la mesaĝo de la Lordo. Bob faris rapidan laboron.

— Ili povis fuĝi nur al Kindlow — diris la ĝibulo — , ĉar alidirekten ne estas vojo, escepte Connicted-on, kien la fripono certe ne kuraĝis reveni.

— Ĉu l fervojo? — montris Grunner al la malproksima taluso.

— Ba! Oni traserĉas ĉiun vagonon, veturantan Orienten, ne lasante forfuĝi la murdiston. Li morigis la junan fratinon kaj la amikojn de la gubernatoro…

— Austin faris tion — murmuris Gunner.

— Sed oni ne scias tion.

Ili staris senkonsile dum kelkaj sekundoj. Estintus vere stulta provado sidi en trajnon, ekveturonta Orienten, aŭ reveni al Connicted, reserĉate kun tia krimo.

— Li povis ekvoji nur al Kindlow, se li volas atingi Orienten tra la Blua Montaro.

— Jes… Sed mi opinias, ke tiu ulo estas pli saĝa, ol vi… Egale, restas nenio alia por ni, ol iri en Kindlow-on.

— Rigardu tien! — diris la ĝibulo, kaj li montris ion kun etendita brako.

Ili rigardis tien… Trans la montetdeklivo iu mansvingis al ili de sur telegrafstango.

— Ĉu li estus Austin?

La rigidaj okuloj de la Lordo direktiĝis kelkajn sekundojn senmove al la paliso. Poste li diris:

— Bob volas ion. Ni iru…

Kiam ili atingis tien, la grandkapa junulo jam rapidis antaŭ ilin, kun sia pigra, pezmova irmariero, kondukante ĉevalon.

— Kio kazis, Bob? — demandis Gunner.

— Iu tranĉis la draton… Iu tranĉis ĝin… Spuroj videbliĝas… Sur la humida grundo… Tien…

Li montris al la taluso.

— Ĉu ili amen provis fuĝi per trajno? — miris la ĝibulo.

— Sed kiel ili tranĉis la draton — cerbumis la Lordo. — Oni ja povas telegrafi ankaŭ el Kindlow, se la cilkuleron Orienten… Hm… Kio do ĝi estas…

Li sekvis la piedsignojn kaj atingis la alian stangon.

— Interese… Li detranĉis la draton, sed tial, ĉar li bezonis ĝin por io… Li pinĉis ankaŭ ties alian finon, kaj…li kunportis ĝin… Kial?

Gunner frapis sur sian frunton:

— Kornulo la Sovaĝa… Tie loĝas ekstravaganca vagabondo, kiu ŝtelas ĉiuspecajn dratoj. Aŭ li estis…

— Aŭ ili kaŝiĝis ĉe li, kunportante donacon… Ni iru al Kornulo la Sovaĝa!

Nun jam ili galopis tiel, kiel sangohundoj, kiam la vento blovas al ili la odoron de la pelita ĉasaĵo. Post nelonge ili staris ĉe la oblikviĝinta ŝarĝvagono.

La Lordo kuris avane, en la mano kun revolvero. La aliaj sekvis lin.

— La birdetoj forflugis — diris la ĝibulo. — Ili veni ĉi tien de la forĝisto, tio certas…

— Ĉu de tie ĉi…?

Kelkaj spuroj kondukis al la taluso sur la malseka grundo. La Lordo sekvis la premsignojn de la botoj.

Li observadis longe, glitante surgenue inter la ŝtonoj. Li ektuŝis ion per sia mano.

— Oleo — li kriis malsupren. — Oni oleis ion ĉi tie.

— Drezino! Ili veturis al Kindlow per drezino… Je mia Dio ĝi ne estas malbona ideo.

La lordo fiksrigardis la relojn kaj eklevis sian ŝultron.

— Sed la ole-spuroj kundukas al Connicted.

Neniu komprenis tion. Ariĝinte sur la remparo, ili rigardis la relojn, sekvante la ole-makulojn videblajn tie kaj ĉi tie, ĉar irinte plu, aperis nove-denove po unu guto da oleo, estis sendube, ke ili fuĝis al Connicted per la drezino.

— Bob! Rajdu al Kindlow — diris la Lordo. — Informu Gorilon, ke ni estas en Connicted, ni atendas lin ĉe la Cervonutrigejo, aŭ li ricevos mesaĝon.

La knabo forgalopis. La Lordo rajdis plu kun siaj homoj laŭ la fervojo, kaj post duonhoro ili trovis en la kota, malmola grundo tiun pligdofeltitan parton, kie la fuĝintoj kuris de sur la taluso, senpera antaŭ Connicted.

— La ulo kazŭzas multe da laboro al ni, tio certas. — Viŝis Gunner sian frunton. — Estas freneza ideo reveni al Connicted.

— Sed saĝa! Tie li povas esti certa, ke neniu serĉas ilin tie.

— Sed li eraris — diris la Lordo, obtuze, kvazaŭ terbulo estus falinta sur ĉerkon…

30

— Ni evitos Pomac-on, kaj ni iros Suden tra la montpasejo Malgranda Urso — diris Bill al siaj du amikoj, enseliĝante. Ankaŭ Edith surĉevaliĝis.

— Nur rapide. Kaj… se venos homoj… nu, iu el vi kaŝiĝu — diris Kornulo la Sovaĝa — ĉar nun vi aspektas ĝuste tiel, kiel oni priskribis vin en la cirkulero.

— Mi sendos la prezon de la ĉevaloj el Meksikio — diris la virino

— Ĝi ne gravas — murmuris Buldog — , tio ne estas urĝa. Mi donis por tiuj dudek tabulojn al la ĉarpentisto, kiu tegas ankaŭ tegmentojn, kaj li uzos ilin por tiu celo…

— Ĉu vi disiĝis de tiom da tabuloj?

— Ili estas tute superfluaj — li respondis

— Kial? — demandis la kanbino, sed Bill interrompis rapide:

— Li ĉesigis la kolektadon dum siaj maljunaj tagoj… Dio benu vin, maljuna rabisto… Ni iru, Edith.

— Se ni ne renkontiĝus…

— Superfluas nun dankegadi — diris Kornulo la Sovaĝa. — Rapidu!

— Ni ekiru!

Ili klopodis galopi rapide tra herbejoj. La suno jam subiris duone, kaj de malproksime videbliĝis ĉi tien la malgranda domaro de la najbara vilaĝo, naĝanta en ruĝa lumo.

— Nun kine ni iros…?

— En Meksikion!

— Ĉu vi pensas, ke tie ni estos en sekureco… de “Li?”

— Tie vi suriros ŝipon kaj forvojaĝos al Nov-Jorko, kie oni povas amuziĝi unuarange. Vizitu la distrejon Metropolo en la strato — ro 77, kaj apelaciu min…

— Ĉu vi ne venos?

— Ne. Kial?

Ili silentis. La montetoj iom post iom kovris la polvan, enuan panoramon de Connicted. Ili ne sentis la danĝeron. Neniu vagadas ĉi tie. Nek vojo, nek pado; malplena savano etendiĝas en la senfinon. La persekutantoj ankoraŭ ne povas estis sur ilia spuro. En la sudokcidenta regiono de Connicted ofte vagadas neniu alia dum semajnoj, nur kojotoj kaj grizaj lupoj, kaŝiĝantaj en la marĉo, venintaj el la montoj.

— Vi… Kion faros — demandis Edith post mallonga pensado — , se ni estos en sekureco?

— Mi ankoraŭ ne scias. Eblas, ke mi pentros pejzaĝbildojn, aŭ mi dungiĝos la ĉiovendisto, kiel komizo…

— Kial vi preteras ĉiun konkretan respondon per ŝerco? Mi pensis, ke ni estas bonaj amikoj.

— Jes… Ŝajnas, ke kelkfoje ni estis je la dispono unu de la alia en iuj aferoj…

— Kaj se… ripetiĝus tiu situacio, ĉu vi farus denove, ke vi alfrontus “Lin” pro mi, kaj fine la tutan mondon?

Ŝi ektiris la bridon kaj turniĝis vid-al-vide al la viro. Ilia vojo kondukis tra sovaĝaj arboj kun senorda arbokrono, sur densa, malseka grundo, kie la herboj kaj la sarkindaĵoj, la dise kreskintaj plantaĉoj tuŝis la ventron de la ĉevaloj. Bill rigardis sur ŝin ridetante. Por momento lia rigardo forvagis de sur la vizaĝo de Edith al la malproksimaj steloj, kaj li estis tia, kiel ia somnambulo, stanga adoranto de la ĉielo.

— Kial vi ne respondas? Ĉu vi farus ankoraŭfoje ĉion ĉi por mi, nun, kiam vi jam scias, kio estas tio, kian malagrablaĵon mi venigis sur vin?!

— Estu trankvila, kara Edith. Bill Teksaso ankoraŭ neniam konsideradis la konsekvencojn, ĉar li opinias, ke nur turpaj maljunuloj faras tiaĵon. Krome, se mi volus morti, kiel altaĝa kapitalisto, tiam mi ne vagadus konstante en tiu ĉi regiono, kie jam tiom da junuloj mortis junaĝe, kaj tre malofte pro pulmito. Trie, se tiel delikata, kara virino, kiel vi baraktas inter la ungejoj de ia fripono, tiam mi devas interveni, eĉ se okazos al mi malagrablaĵo, sed tio ne povas okazi, ke rigardinte en spegulon, mi vidu sinjoron malestime, kiu staras vid-alvide al mi… Kaj nun estus bone rapidi.

Tial li diris ĝin, ĉar super la ŝultroj de la virino aperis ruĝa lumo el la direkto de la montetoj, kiuj kovris Connicte-on…

Ĝi estis lumo de fajro!

31

…Edith komence ĝojis, ke la knabo, pri kiu ŝi pensis je la unua ekrigardo, ke li inklinas al ĉiuspeca impertinenteco, li traktas ŝin tiel senpersone, petoleme, iafoje patrece. Ŝi ne sentis en la proksimo de Bill, ke ŝi estas virino, ŝi ne timis eĉ pro momento, kiam ŝi estis en duopo kun tiu knabo en la arbaro, aŭ en la profundo de la ŝarĝvagono, fermita per ferpordo, pri kiu ŝi scis nur tion, ke li estas vagabondo.

Bill eĉ plu restis bona kamarado, adoleske mokema, kaj parte dum li kuregis al freneza danĝero, al senpripensaj entreprenoj, aliparte li gardis Edithon kun frata tenero. Komence tio liberigis la virinon de granda timzorgo, kaj ĝi agrablis al ŝi.

Sed nun jam tio iomete nervozigis ŝin. Fine ja temen estas virino. Tre bela virino. Kaj ŝi havas eĉ vantecon. Komencis ĉikani ŝin, ke Bill signas nek per ekrigardo, nek per vorto, ke iafoje li konsciiĝas pri tio. Tiel, kiel Bill traktis ŝin, ŝi povintus esti la avino aŭ la nevino de la knabo. Ĉu vere tiel indiferenta estas por li, ke la virino, kiun li savis, por kiu li riskas sian vivon preskaŭ ĉiumomente, estas bela kaj juna?…

Fine de la pensoserio ŝi ektiris la bridon kolere, ke la ĉevalo eklevis sian kapon, kaj ĝi paŝadis nervoze retro.

— Kio okazis? — demandis Bill

— Nenio.

— Interese — komencis rakonti la knabo gaje. — Admirindaj regionoj troviĝas en Arizono. Ofte en la proksimo de grandurbo situas tiel sovaĝa pejzaĝo, kvazaŭ ne estus homloĝata loko tra mejloj. La koloniuloj simple evitas ĝin, ĉar la tero estas iom malseka aŭ ŝtona, ĝi do bezonus iom da laboro, kaj tiuj homoj alkutimiĝis, ke benita, preta, kultivebla tero atendu ilin. Ĉu ĝi ne estas interesa?

— Jes.

— “Hm… Kial pendas la nazo de ŝia sinjorina moŝto?”, pensis Bill. “Io premas ŝian stomakon, tio certas.” Ĉu eble li ne esti sufiĉe ĝentila al ŝi? Li devas estis singarda, rilate tiun dorlotitan knabinon, ĉar ŝi ofendiĝos, kaj cetere ili havas sufiĉe da problemoj.

Ili atingis la supron de iu monteto.

— Tie brulas io! — kriis Edith, turniĝinte. Domo brulegis malproksime, ĉe Connicted.

— Jes… Vere estas fajro tie. Ŝajnas, ke iu ne estingis la lampon…. Aŭ io simila…

La virino rigardis en la malproksimon, kuntirinte siajn okulojn por ekvidi ion ĉe la lumo de la incendio…

— Nu, venu, ni rapidu… — diris Bill kaj ektiris ankaŭ la bridon de la ĉevalo de Edith.

— Ĉu vi ne scias, ke flamas la fajro?

— Eble en la gastejo. Ĝi ne estas videbla el tiel granda distanco.

Li ne diris la veron. Li vidis bone, ke brulas la domo de Buldog…

32

Aŭrore aperis Pomac en la malproksimo. Ili evitis ĝin grandarke, rajdante la Okcidento. Edith aspektis laca.

— Kie ni ripozos? — ŝi demandis.

— Ni povas riski unu horon. Ĉi tie, en la proksimo liĝas iu mia amiko. Li estas diplomita homo. Li estas Ĉefkuracisto de ŝafoj. Li kuracas la malsanajn bestoj kun ŝtata permesilo, kaj iam mi estis adistanto ĉe li.

— Ĉi vi pensas, ke oni jam estas sur nia spuro?

— Mi tute ne pensas tion. Sed estus bone estis en sekureco kiel eble plej rapide…

La Ŝaf-ĉefkuracisto loĝis en malgranda domo. Pro ia enigma arkitektura kaŭzo, la konstuaĵo staris dorse al la vojo kun orgojla malestimo. La ĉefkuracisto elvenis sen ĉemizo, en ĉifona, leda pantalono, nudpiede. Li estis tre trampa ŝafisto. La lampo jam lumis en la kuirejo, kaj blankhara virino muelis kafon. Sur la planko proksimume dekok jara junulo martelis ion.

— Bonan matenon — salutis Bill.

La vizaĝo de la ĉefkuracisto montris, ke la cirkulero de la Lordo jam alvenis ankaŭ ĉi tien.

— Atentu min, Brady. Temas pri tio, ke donu al mi glason da akvo, pecon da pano kaj duonhoran ripozon. Sed se vi volas, mi iros plu.

La ŝafkuracisto fermis la pordon, por ke oni ne aŭdu en la kuirejo, kion ili parolas antaŭ la domo, poste li venis al la ĉevalo proksimen. Li tuter ne atentis pri Edith.

— Vi helpis min fuĝi tra la atlebenaĵo Kolorado, kiam ĉiu kanajlo sekvin min el Nevado pro tiu ĉevalaĉo. Nun mi kvitigos la konton. Sed poste mi ne plu volas scii pri vi. Mi ne kontektiĝas kun rabistoj de virinoj…

— Vi estas stulta, la Lordo volis rabi la virinon, kaj…

— Tio ne interesas min. Ĝi estas la afero de la Lordo kaj la via. Nun mi dirsas nur tion, ke vi iru al la alia flanko de la domo, dume mi malfermos interne la malantaŭan pordon. Laŭeble restu silenta. Mi portos ankaŭ manĝaĵon. Ni devas esti singardaj pro mia helpanto. Li ne ŝatas min, ĉar mi draste batis lin pro lantondilo, kaj li certe pereigus min, se li povus. Iru!

Dum ili iris al la malantaŭa enirejo, Bill diris ridante.

— Stranga ulo estas tiu Brady. Tamen mi ŝatas lin.

— Ili… ĉiuj kredas tion, ke vi fuĝigis min tial, ĉar ni amas unu la alian — rimakis la virino.

Bill rikanis.

— Jes… Kia idiotaĵo. Hopla… kial vi spronas la ĉevalon, ni ja ne volas galopi… Eĉ. Nun ni elseliĝos. Etendu vian manon, reĝino…

— Dankon, mi elseliĝos sola… Kaj vi ne devas konstante ŝercadi stulte…

“”Mi nur sciu, kio okazis al ŝia hepato?” — cerbumis Bill. “Ĉar ŝi estas kolera pro io pri mi, tio certas…”

En la malluma ĉambro jam Brady atendis ilin kun manĝaĵo.

— Dum vi manĝas, mi zorgos pri la ĉevaloj… — li flustris. — Foriru ene de unu horo, antaŭ ol la suno leviĝus.

— Bone, Brady

Ili manĝis en la mallumo, kiel ili povis. Sed ili sidadis nek duonhoron, kiam Brady revenis denove. Li malfermis la pordon, ke la lumo inundis la ejon, kaj diris:

— Estus bone, se vi forirus. Mia helpanto forrajdis. Mi ne scias, kien. Eblas, ke li iris kazeigejo por prunteperi ŝmiraĵon, sed ankaŭ tio eblas, ke li ekvidis min kun vi ĉirkaŭ la ĉevaloj, kaj li jam venigas la “Lord”-on ĉi tien.

— Aŭskultu min, Brady, se iam mi forgesus al vi…

— Tio ne interesas min — li diris mansvingante, poste li eliris kaj fermis la pordon.

— Ni rapidu…

Post unu minuto ili sidis en la selo, kaj Bill rajdis tiel rapide, ke Edith apenaŭ povis sekvi lin.

33

Bona, malnova kontakto certigis Bill-on ĉe ŝafisto por halti kelkajn horoj sen danĝero. Tiu homo estis dika, kaj oni tranĉis lian iu kruron post lukto kun lupo. Li havis ankaŭ grandan filon,, kiu gvidis ilin sur sekretaj, arbaraj vojoj, ĝis ili forlasis la ĉirkaŭaĵon de Pomac. Bill havis ankaŭ tie fidindan inter siaj “amikoj”; Cashel-on, kiu estis vojkontrolisto. Li loĝis en malgranda kabano kaj faris raporton al la preterirantaj inĝenieroj pri la ŝoseo por malmulte da salajro.

— Vi estas fia homo, Bill… — Cashel akceptis la lin tiel — , mi ne volas amikiĝi kun vi, sed ankorŭfoje maĝu, trinku ĉe mi, kaj iru kun beno de Dio… Mi tute ne konjektas, kiel vi restos vivantaj, ĉar ekzistas neniu, kiu me vidus justa, ĉu la Lordo mortigos vin, ĉu la oni pendumos vin leĝe pro via krimo… Sed oni ŝatis vin ĉie, kaj la Lord-on malamis. Sed nul li pravas…

— Ne babilaĉu tiel multe, maljuna ŝtipo. Alifoje ni parolos pri tio, se mi vizitos vin denove. Koncerne mian haŭton, jam pluraj homoj ŝatintus vidi ĝin remburita., sed ĝis nun mi gardsi tion, kaj nek poste mi devas timi ĝin. Diru, kiel mi atingos rapide la montpasejon Malgranda Urso por veni inter la montojn, antaŭ ol falos la neĝo…

— Hm… Ĉu vi volas iri en Meksikion?

— Jes…

Mi pensas, ke dum du semajnoj vi povas estis tie, eĉ malrape ĉe la Malgranda Urso, se vi iros tra la tereno de la indianoj Chenney, kia la rovero Cocos disiĝas je tro branĉoj. Sed tie nur la indianoj konas tiun vojon, kie vi ne dronos en la marĉo.

— Kiel mi atingos la terenon de la indianoj tra la kampaj vojoj?

— Estas plej bone trairi ĉe la Ŝtono Luna, ĝi estas tre malalta monto, ĝuste ĉe la komenco de la Roka Montaro…

Dankon…

Kiam ili forrajdis, Cashel elprenis sian pipon, turniĝis kaj promenetis al la arbaroj por kontroli la vojon. Li tute ne returniĝis. Ne estas homo tiu, kiu rabas alies edzinon. Eĉ tiam ne, se la koncernulo estas Bill Teksaso, la temerarulo…

Dume Bill kaj Edith forgalopis al la malproksimaj montoĉenoj de la Roka Montaro…

— Kion dirus tiu via amiko?

— Ni ricevis tre utilajn konsilojn de li. Ni nur atingu la Ŝtonon Lunan, senprobleme.

— Kial?… Ĉu eble la vojo estas danĝera?

— Denver Hill krucas nian vojon, kiu estas abomeninda urbo. Nur ĉasistoj loĝas tie. Ili estas orgojlaj, naŭzaj homoj.

— Kiom longe daŭras la vojo ĝis tie?

— Du tagojn.

— Sed ni ne havas manĝaĵon… AĈu eble vi havas amikon survoje…

— Bedaŭrinde, fidinda ne. Sed ni helpos nin… Mi havas karan konaton… Malnovan groton, supre, en la montoflanko… Bonega ideo! — li kriis subite, entuziasme.

— Kiel?

— Vi restos en la groto, kaj mi vizitos nokte iun mian iaman samklasanon en Denver Hill. Tiu donos manĝaĵon, ĉar mi estis lia hejma instuisto, kaj mia patro foje pruntedonis monon al lia onklino…

Liaj okuloj brilis denove. La knabino jam konis tiun brilon, kiam la knabo babiladis konfuze, kaj lin ekscitis jam freneza antaŭsento de alia, freneza entrepreno.

Tiam subite vekiĝas en li la “temerarulo”, kiu renversas senhezite la pacon de urboj kaj rajdas freneze, interbatadas, senpripense, gaje, preskaŭ kun ĝojo…

— Mi ne volas, ke vi faru tiaĵon…

— Pst! Mi disponas. Ni elgrimpos el la embaraso, ne timu…

Ili elvenis el inter la arboj. Alia incendio ekflagris malproksime en la nokto.

— Vidu… Kio brulas tie?

— Maljuna mormono loĝas tie, kiu aŭtune reiras al urbo Salt Lake, kaj li ekbruligas sian someran kabanon, kiu estas farita el kano, por ke ĝi ne donu azilejon al nekredantoj… Ni rapidu…

Ili galopis.

Tiun agon sur la lipoj de Bill Teksaso ne aperis moka rideto. Li vidis bone, ke proksimume la domo de la ŝaf-ĉefkuracisto povas esti tie, kie la flamoj flagras.

Li venas!

Noktomeze ili grimpis sur alian altaĵon. Rerigardinte de sur la monteto, malproksime, malantaŭ ili, denove ekflagris lumo de flamoj en la nokto, kun minaca brulo.

La domo de la vojkontrolisto Cashel brulis, tie…

Li venas, venas, venas” Bill Teksaso murmuris tion en si mem, dum li rigardis la malproksiman fajron, kaj malvarma angoro sidis sur lia brustokesto. Kiel la demono de la venĝo, la fajro kaj morto signalas lian vojon… tiel venas la Lordo.

34

La famo de la incendioj, viktimoj disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Ve al tiu, ki donas al Bill Teksaso glason da akvo, pecon da pano, ve al tiki, kiu parolas kun li, Ĉar la furioza morto sekvas lin: la Lordo!

Li galopis de mateno ĝis vespero kun rapideco, plej fotostreĉa, kaj ili diste evitis ĉiun farmbienon, kabanon, paŝtiston. Ili ne parolis pri tio, sed ankaŭ Edith sentis, ke la morto estas ĉekalkane, kaj ili povas atendi de neniu kompaton aŭ helpon. Ĉi regione oni opiniis bona kaj justa, se la Lordo mortigos Bill Teksason, kaj li reportos sian edzinon.

Ili daŭrigis la fortostreĉan galopadon sen manĝo kaj trinko. La virino kelkfoje ŝanceliĝis en la selo, kaj Bill blasfemis terure en si mem.

— Elseliĝu — li diris subite.

La monto ardis preskaŭ kun kretokolora paleco, ne malproksime de ili. Tial oni nomis ĝin Ŝtono Luna.

— Mi ankoraŭ povas rajdi… ni rapidu…

— Elseliĝu, se mi diras! Vi devas obei min!

— Ne…

Li brakumis la virinon kaj starigis el la selo sur la teron.

— Kion vi volas?… Ne ordonadu al mi! Venas… “Li” venas… mi sentas. Li estas sur nia spuro.

— Des pli gravas gardi vian malvarmsangon. Konduku vian ĉevalon tien, inter la salikojn, kaj atnedu. Baldaŭ mi estos ĉi tie. Mi havas aranĝendan aferon.

Li ligis la buŝon de la ĉevalo, por ke ĝi ne henetu. La virino forkondukis la beston, kaj Bill sekvis ŝin kun kovrilo. Li tiradis la ĝin sur la tero ziigzage por malaperigis la spuron de la ĉevalo. Poste li enseliĝis kaj forgalopis. La spuroj de la ĉevalo nun kondukos al la urbo, se iu sekvos tiujn.

Sed Bill ne eniris en urbon Denver Hill. Sur roka loko, kie la hufoj ne postlasis signojn, grandarke li rajdis al malproksima lumpunkto. Eble ia farmbieno estis tie…

Edith sidis inter la grand-frondaraj arboj, en la densejo kaj atendis. Ŝi vertiĝis pro la soifo kaj malsato. La laciga rajdado elĉerpis ŝin.

Kien ili rajdas kaj kiom longe? Estas sendube, ke la fato atingos ilin iun tagon. Kiel decidiĝinte, kiel kuraĝe, luktas tiu kanbo, nature entreprenante la prosrikbon de la pelita, rabia lupo, ĉekalkane kun rezolutaj sangohundoj…

— Kial? Li ja amas ŝin.

Pro boneco, pro honesto. Aŭ eble nur tial, ĉar li estas Bill Teksaso, la “temerarulo”, kiu defias ĉiun, ridas la morton alvizaĝe, kaj li superas tutan Arizonon…? Ĉu tial?

Eble ne tute. Li ja estas tiel tenera, delikatkonduta kaj ĝentila… Tre ĝentila…

Nek ŝi mem sciis, kial doloras ŝia koro. Ĉu ŝi pensas troo la ĝentilecon de homo… kiu estas simpla vagabondo…

Vagabondo!

Ne. Li ne estas ĉiutaga vagabondo. Li parolas elekteme. Li estas leginta aŭ instruita homo. Li diras ĉirkaŭfrazojn. Liaj movoj, maniero pruvas lian bonan edukitecon.

Proksimiĝis obtuza tamburado de hufoj de rapidantaj ĉevaloj…

Unue sola rajdisto galopis tien: kun bandaĝita kapo. Austin.

Ŝi klopodis eniĝi eĉ pli profunden inter la frondojn. La ĉevalo piedbatadis la teron maltrankvile. Si frapadis la kolon de la besto, brakumis tion por silentigi ĝin.

La rajdistoj nun alvenis al la vojforko. Ŝi ne elrigardis el inter la forndoj, sed ŝi aŭdis la voĉojn.

— Ĉu vi vidas spurojn en la mallumo?

— Malbone… Ĉi tie kelkaj hufpostsignoj kondukas plu al Denver Hill.

— Ni iru!

— Haltu! — kriis raŭka, malvarma voĉo.

La kor de Edith ĉesis bati por momento…

Ĝi estas ’Lia” voĉo!

— Mi rajdos kun Henry la Ĝiba al Denver Hill. Ankaŭ Bob veni kun ni. Se mi trovos ilin, Bob informos vin. Vi, iru plu sur la vojo al la Ŝtono Luna, ĝis la delto de la rivero Cocos. La plej mallonga vojo kondukas tien al Meksikio.

Ŝi aŭdis forgalopi la rajdantojn. Ŝi sidis inter la frondoj kun peza koro. Nun jam la morto iras antaŭ ili…

35

Austin, la sola rajdisto galopos rapide… Li ne kuraĝis renkonti sian ĉefon. Pli-malpli poste la Lordo perdos sian paciencon, kaj tiam kun tiu mirakla movo, kiam estas videbla nur la ekbrilo de la fajro, li mortigos lin. La fiulo! Kial li malamas lin? Ĉar li laboris por sia propra profito? Ridinde! Fine ja, se li estas rabisto…

Li atingis la silentan urbon. Senhomaj, mallarĝaj stratoj, ter- kaj unuetaĝaj domoj, en kiuj ankoraŭ ĉiu dormas… Kelkaj ĉasistoj galopis al la drinkejo el la direkto de la montoj. Li havis bonan ĉasakiraĵon. Nigra amaso reliafiĝis sur la unuĉevala ĉaro. Ili certe vekos la drinkejmastron por drinki je la sukceso.

Iu rajdisto ne irisas kun ili, aŭ eblas, ke li ankoraŭ havas aranĝendan aferon ie. Li disiĝas de la aliaj, kaj li rajdas renkonta al la rabisto.

— Alo! Austin! — li krias, ekvidinte lin.

— Teddy!.. He!

— Kion vi serĉas ĉi tie? Denver Hill ne estas bona loko por tiaspeculo, kiel vi…

— Kial? Ĉu eble vi scias ion pri mi?

Teddy eklevis sian ŝultron.

Mi ne estas juĝisto. Por mi egalas, ĉu estas pruvaĵo. Temas pri tio, ĉu vi apartenas al la bando de la Lordo? Se jes, tiam vi venis en malbonan lokon. Ĝi ne estas la urbo de podagraj farmistoj kaj pacaj feraĵkomercistoj.

— Mi scias, sen frenezulo, ke ĉasistoj loĝas en Denver Hill, kaj rabistoj malofte venas ĉi tien…

— Do. Nur tial mi diris. Mi estis mia amiko en Otavo, kiam ni laboris sur la farmbieno de Bount. Se estas vere, kion oni parolas, ke nun vi estas rabisto, aŭ, eksciu, ke ĉi tie oni draste traktis ankaŭ Tom Fisher-on kaj lian tutan bandon…

— Venu en flankstraton — diris Austin, ĉar la proksimiĝantaj hufoj jam klakis sur la pavimo de la urbo. — Mi volas diri ion al vi.

Ili deflankiĝis al la kampa vojo. Ĝi estis sakstrato, kaj ĝi larĝiĝis antaŭ la metiejo de la forĝisto, por lasi liberan lokon al kvar-kvin ĉevaloj, kie la bestoj atendis vice la hufferadon okaze de granda trafiko.

— Kion vi volas diri?

— Diru, ĉu vi estas riĉa?

— Mi estas ĉasisto. Neniu el tiuj estas riĉulo…

— Hm… vi povus perlabori kvinmil dolarojn, Teddy.

— Mi ne faras “tiaĵon…”

La klakado de la hufoj silentiĝis. Ĉu ili elseliĝis? Kie ili komencos serĉadi, pensis Austin.

— Tute ne temas pri “tiaĵo” — li respondis. — Ĉu vi aŭdis pri la afero de la Lordo?

— Jes. Ia fiulo fuĝigis lian edzinon. Anticipe tiu homo murdis. Mi volonte vidus la Lord-on pendi, sed se li pafos serion da kugloj en tiun ulon, li do pravos.

— Sed se mi aŭ vi mortpafos lin, ni ricevos dekmil dolarojn. La Lordo anoncis tiom da premi, kaj “Li” ĉiam tenas sian vorton. Krome ni povas fari tion senpune, ĉar tiu homo estas ekster la leĝo pro la murdo… Duope ni povus venki lin, ĉar tiu ulo estas ruza. Se vi aŭ mi mortpafos lin, ni dividos la monon inter ni… Nu?

— Kie estas tiu homo?

— Ĉi tie. En tiu ĉi urbo, ni sekvis liajn spurojn. Mi alvenis pli frue, poste venis la Lordo kun Bob la Putoro… kiu estas abomeninda, stulta bubo…

La okuloj de Teddy eĉ pli grandiĝis.

— Ĉu la Lordo… estas ĉi tie?… En Denver Hill?

— Jes. La bando glopis al Meksikio. Neniu konas la Lord-on ĉi tie, li povis veni ĉi tien trankvile.

— Sed vi… konas lin?

— Kian idiotaĵon vi demandas?

— Aŭskultu min, Austin — diris la ĉasisto subite, ekscitite. — Tiu ulo eble nur tragalopas la urbon, sed laLordo, kiun vi konas, estas ĉi tie…

— Mi ne komprenas…

— Vi volas dividi dekmil dolarojn kun mi. Estas fuĝanto, kiun estas malfacile kapti, kaj persekutanto… kiu, valoras same tiom da mono. Kaj li estas ĉemane…

— Ĉu same tiom da mono?…

— Ankaŭ la kapo de la Lordo valoras dekmil dolarojn…

La spronoj de Austin ektremis sub la ventro de la ĉevalo pro timo, ke la besto komencis retropaŝadi.

— Ĉu la Lord-on…?

— Vidu… Mi ne deziras al la virin-rabisto, ke li saviĝu senpune… Sed kvinmil dolaroj estas alta sumo… Krome la Lordo tamen estas freneza bandito. Montru lin al mi, kaj la ceterajn konfidu al mi…

Li pensadis. La Lordo malamas lin… Li ne reakceptas lin. Eĉ. Iun tagon li mortigos lin…

— Ne ekzistas homo, kiu povus mortigi lin vizaĝ-al-vizaĝe — li klarigis al Teddy, — sed se vi montros lin al mi, kaj vi iros nerimarkite malantaŭ lin…

— Silentu! Rato! Oni ankoraŭ neniun mortpafis embuske en Denver Hill. Nek banditon…

— Sed ne ekzistas homo, vizaĝ-al-vizaĝe…

— Mi tute ne volas lukti kun li. Ni kaptos lin! Se li ne kapitulacos, tiam li ticevos tridek kuglojn.

— Malbone… Li fuĝos…

— Ĉu de tie ĉi? Arestito ankoraŭ ne fuĝis de ŝerifo Colter.

Voĉo aŭdiĝis de ie:

— Austin estas ĉi tie, li povas scii kion ajn… mi serĉos lin…

— Li estas tiu knabo — li flustris al Teddy — , kun kiu la Lordo venis…

— Bone — respondis Teddy Ewans — , ni iru al Colter.

36

Edith sidis du horojn en la sama loko kaj atendis. Fine Bill Teksaso venis el la densejo. Li estis iom kotkovrita kaj ŝirita, sed li ridis gaje kaj cigaredis.

— Bonan vesperon, fraŭlino, mi nomas tion hazardo… Kie vi vagas ĉi tie?

Edith ĝemis malpeziĝinte.

— Ĉu vi pensis, ke la bona, olda avĉjo Bill malaperis?… Tute ne temas pri tio. Jen estas manĝaĵo, kaj mi plenigis la ladbotelojn ĉe la rivero… Estas nenia problemo…

Li eksidis apud la knabinon, elmetinte panon kaj fumaĵitan viandon.

— Bonvolu preni, la vespermanĝo estas preta, ĝi ne estas tre varia, sed bona kaj nutra.

— De kie vi portis ĝin?

— Ĉi tie, ĉe la stepo loĝas iu iama oficirkamarado de mia patro, de tiu mi petis ĝin. Li estas gemuta, maljuna sinjoro, li regalis min per vino, kaj ni aŭskultis gramofondiskojn, tial mi malfruis…

— Dio mia… ke iu eĉ unu seriozan vorton ne diras… Ĉu vi estis en la urbo?

— Ne. Ĝi estas ankoraŭ iom malproksime. Morgaŭ eble mi vizitos ankaŭ tien.La ĉiovendisto en Denver Hill estas la adoptita filo de iu mia onklo, kun kiu mi korespondas delonge…

Edith manĝis avide. Ili postkompletigis bone tion, kion ili prokrastis tage. Dume Edith rakontis la alvenon kaj forgalopon de la rabistoj. Kiam ili finis la vespermanĝon, Bill elprenis pakaĵon el sia selopoŝo.

— En ĝi estas gazo. Vi devus bandaĝi mian brakon… La iama oficirkamarado de mia patro havas malgrandan, ludeman pomerhundon, kiu ekmordetis min…

— Montru tion!.. Vi… Vi terura ulaĉo… — kriis Edith timiĝinte.

Sur la maldekstra brako de Bill estis videbla profunda mordo de grandega dentaro. Ĉar la “malgranda, ludema pomerhundo” estis dumetra, duonsovaĝa luphundo.

Estis. Ĉar ĝi kuŝis en la korto de la farmbieno kun elpendanta lango, sufokite, kiel Bill ĵetis ĝin en la angulon. Sed la hundo antaŭ sia morto terure mordis la brakon de la nokta gasto…

— Dio mia… kaj vi montras tion nur nun… Eble ĝi estis rabia…

— Vi pravas. Mi estis rabia. Mi katis ĝian gorĝon tiel, ke ĝi tuj mortis. La kompatinda. Sed kial ĝi miksis sin el la aferon de la homoj?

Dum la knabino bandaĝis lin kun lerta mano, li konsideradis la situacion.

— La Lordo do serĉas min en la urbo, kaj li sendis sian bandon sur la terenon de la indianoj Chenney… Li divenis la planon de Cashel… Hm… Tial ni tamen iros al la montpasejo Malgranda Urso de sur la Ŝtono Luna. Eble ne falos la neĝo intertempe en la montoj, kaj se je, do… Ni devas provi, trapasi tie. La Lorodo certiĝinte pri tio, ke ni ne estas en Denver Hill, li sekvos la trupon, kaj tiam mi parolos en la urbo kun la ĉiovendisto, kiun mi jam menciis, ke li estas laŭ patrina branco la fianĉo de mia nevino.

— Ili rekonos vin!

— Mi elpensos ion… Ne estas problemo… Jen vidu, eĉ hodiaŭ mi trovis bonan amikon…

— Azenaĵo. Se mi estus frapetinta ĉe tiu farmbieno, mi estus ricevinta trioble pli multe da manĝaĵo. Sed nun mi estas ekster la leĝo, kiu ajn rajtas mortpafi min… Dankon… Nur bandaĝu mian brakon tre strikte… do tio estas la situacio, ke mi kunportos ion el tio, kion oni ĉiumaniere estus donintaj al mi… Mi nur ne lasis min mortpafigi, kaj fine ja ĝi ne estas senrespekto rilate la farmposedantojn…

— Ĉio ĉi pro mi…

— Ba! Vere mi povas esti nur dankema pro la unuaranga aventuro… Kial vi batas vian kompatindan kavaliron… Dio mia… ĉu mi nur ne ofendis vin… kontraŭvole?

— Ne… nenio…

— Matene ni atingos la Ŝtonon Lunan, tie troviĝas tiu groto, kie ni estos en sekureco. Ĉu vi volas anticipe ripozi, aŭ ni ekiru?

— Ni povas ekiri…

“Pro io ŝi estas kolera pri mi” — pensis Bill. “Mi nur scius kial?…”

La knabino plej volonte plorintus pro sia kolero.

— Bonvolu diri… — ŝi demandis subite — , kion vi faras tiam, kiam vi ne vagabondas?

— Mi ripozas iomete sur mejloŝtono… Eble mi dormas ie, se oni ne rimarkas min…

— Ne tiel mi komprenis…! Ĉu eble vi havas ian lokon, kie iu atendas vian?

— Oni tre atendas min en urbo Kansas. Sed tien mi ne iros.

— Kiu… atendas vin…

— Polica kapitano. Mi batis pasintjare la junan fraton de la urbestro. De tiam tiu homo aŭdas malbone, kaj li ridetas konstante, ĉar li fieras pri siaj oraj dentoj.

— Lasu tiun stultan ŝercadon. Ĉu eble estas ie, iu… virino?

— Kiel?

Edith diris trankvile kaj rapide:

— Iu, kiun vi amas, ekzemple, via fianĉino?

— Fianĉino… — li pensadis. — Ne. Vere mi ne havis tiun… Almenaŭ mi ne memoras…

— Sed! Inter tiel bonaj amikoj…

— Ne nomu min via amiko! — ŝi kriis flamiĝeme. Ĉu eble mi similas al Kornulo la Sovaĝa aŭ mi aspektas tiel, kiel avĉjo Buldog?

— Ne… Tion mi ne asertus kun trankvila konscienco…

“Kio atakis tiom ŝian hepaton? Ĉar ŝi estas kolera pro io, tio certas. Sed kial?” — cerbumadis Bill.

La parolado haltis. Ili rajdis tra kampoj, kvoplenaj, argilaj terenoj al la Ŝtono Luna, ĉiam pli akre konturiĝanta.

Poste ili vidis, kiel sur la reflektore brilanta, lunluma deklivo de la blanka, kalva, kalkŝtona monto, etaj rajdistoj grimpas supren, kaj ili malaperas rapide galopante en iu fendego.

— Ili estas tie!.. — Li montris al la knabino. — Tiuj estas la banditoj, kiuj klopodas atingi la riveron Cocos.

— Sed la Lordo

— Li sekvos la trupon matene, ni rajdos Okcidenten mallongigante la vojon sur la alia deklivo de la Ŝtono Luna, al la montoj…

La luno subiris je la dua horo, kaj la persekutatoj atingis la blankan monton.

37

De sur la supro de la monto falis fonto kun mallarĝa akvostrio ĝis ties bazo. Apud ĝi troviĝis la groto malantaŭ kelkaj duone sekiĝintaj arbustoj kaj arbo kun maldensa frondaro. Ĝi estis malgranda aperturo, sed interne li vastiĝis surprize, ties volvo altiĝis, kaj kio pleje gravis: la aero trablovis ĝin tra breĉo de bruna, malnova enfalo ĉe ties flanko, ili do povis ekbruligi fajron tie.

— Ĝi estas mia malnova bivakejo. Foje la orministoj el Forest volis linĉi min pro ia bagatelo, kaj mi loĝis tutan monaton ĉi tie. Jen vidu… eĉ mia lampo pendas tie… Ĝi estas la kuŝejo, kaj tiu la fajrejo, kaj la vestoŝranko staras tie…

La “vestoŝranko” estis dubranĉa, longa lato. La kuŝejo konsistis el sekaj arbofolioj kaj kovrilo, la lampo estis granda taso, plena de sebo, en ties mezo staris ĉifonpeco, kiel meĉo. La fajrejo konsistis el du grandegaj rokoj, kiuj direktis la flamojn al la aperturo. Kelkaj plataj ŝtonoj servis kiel bonaj sidejoj, precipe kovrite per plejdo. Li ligis la ĉevalojn apud la groto sub elstara roko. Tie troviĝis iom da paŝtebla kreskaĵo.

Edith eksidis sur rokegon super la abismo. Oni povintus kredi, ke ŝi tuj kuŝiĝos pro lacego. Sed ŝajnis, ke ŝi estis forta virino laŭ sia naturo, relative dum mallonga tempo ŝi alkutimiĝis al tiu kruda vivo. Ĉu eble alia nervoziĝo vibris en ŝi kaj tio kontraŭpezis ŝian elĉerpiĝon?

Bill staris malpli proksime. Embarasite li metis sian korpopezon de sur iu piedo al la alia.

“Kial ŝi koleretas kontaŭ mi?…” — li pensis amare.

— Ĉu vi ne kuraĝas sidi apud min? Aŭ vi ne volas? — demandis Edith subite, akre. Ŝi ankoraŭ ne finis la frazon, kaj Bill jam estis apud ŝi. Ili sidis silente dum iom da tempo.

— Kiel vi pensas? Ĉu ni atingos Meksikion?

Tute certe! Kredu ĝin. Post du semajnoj vi estos en sekureco.

— Ĉu vi?

— Ĉu mi?

Jes. Kion vi faros. Ĉu eble vi revenos ĉi tien?

— Kial ne?… Vidu… vidu, kiel belegal ĝi estas!

Li montris al la valo, kie en la blanka krepusko la vaporo de la humida tero ŝvebis duon-alte.

La palaj puntoj de la aŭgusta prujno blankis ĉie. La sombra paco de la sovaĝa, forlasita regiono kuŝis majeste en la profundo. Nur kaŝiĝante galopanta vulpo rompis la timigan senmovecon.

Edit ekprenis lian manon kaj rigardis lin malgaje.

— Promesu, ke de nun vi diros ĉiam la veron. Mi tre ŝatus tion.

Bill estis en granda embaraso. Li turnadis sian kolon.

— Bone… Estu tiel, sed mi atentigas vin, ke ni neglektu la diron de vero, ĉar ni ne povas scii, kion ĝi rezultos…

— Tamen. Se, se vi ne nur tial faris por mi ĉion ĉi… ĉar vi estas Bill Teksaso, la temerarulo, sed iomete… eble ankaŭ tial, ĉar… vi trovis min simpatia, tiam nun… vi respondos ĉion… sincere, kaj vi diros la veron… Ĉu bone?

— Ne estas bone, sed kion fari — diris Bill kaj ĝemis. — Demandu!

— Kiu vi ests?

— Ĉu mi?… Ĝi okazis tiel… Serioze… ĉu eblas mensogi nenion?

— Ne. Hodiaŭ ne.

— Do… se vi volas scii… Mi venis Okcidenten pro malsana virino, kaj neniam plu mi povis foriri de tie ĉi.

Edith glutis amaran knelon el sia gorĝo.

— Kiu… estis… tiu… virino…

Bill rigardis ien en la malproksimon, tre malgaje.

— Mia patrino… Ŝi malsaniĝis, kaj mi devis porti ŝin Okcidenten… Ne estis iu, kiu povus akompani ŝin… Mia patro estas prokuroro en Nov-Jorko, li ne povis veni ĉi tien… Mi estis studento… Tio okazis antaŭ kvin jaroj… Mi venis kun mia patrino ĉi tien, kaj la kompatindulino… Do kiam mi restis sola, mi ne plu volis iri hejmen… en la urbon… Mia patro volis tion. Li pensis, se li ne sendos monon, tiam mi devevas reveni… Sed ĝi okazisne tiel… La lando adoptis la forlasitan knabon…

— Via patro certe ĉagraniĝas… Ĉu vi havas gefratojn…?

— Ne… mi estas sola filo… Kompatinda maljunulo… Foje mi devas viziti lin, kaj eblas, ke…

Li eksilentis. Edith kompenis ĝin. “Se mi restos vivanta” li volis diri tion.

— Kaj nun… mi foriros.

— Atendu…

Ili staris vizaĝ-al-vizaĝe.

— Ĉu vi volas diri… ion… Bill…?

— Ĉu mi…? — li frotadis cigaredon inter siaj fingroj… — Kion mi povus diri?… Al virino… Por kiu… kiel vi diris, mi faris ion kaj alian… kiu konfidante sian al mi… Do ĝi estus tiaaĵo, kvazaŭ… tial… sed ne tial… malgrau tio, ke… — li ne povis daŭrigi.

Edith komencis kompreni la aferon. Li ekprenis la mentonon de Bill per siaj du fingroj kaj levis la kapon de la knabo.

— Rigardi inter miajn okulojn!

— Kiel?… — li demandis embarasite.

— Vi kondutis al mi, kvazaŭ mi estus via filino aŭ nevo. Vi tute ne rimarkis min, kiam vi ne devis kuregi en la fajron pro mi, kaj vi ne diris eĉ unu karan vorton, vi nur ŝercis kaj afablumis, kiel kun kamarado… Ĉu tio estis sincera?…

Bill nun jam metis la cigaredon en sian buŝon, sed li forgesis ekbruligi tion… Li komencis denove frotadi ĝin…

— Vidu… Oni diras, ke la kanibalo estimas la fremdulon, hazarde venintan en lian tendon, li ne manĝas tiun… Nek mi estas pli malbona, ol la kanibalo… Ke virinon… kiu havas neniun krom mi… Do, kion mi diru al virino, kiu hazarde bezonis mian helpon…?

— Kion vi dirus, se ĝi ne estus tiel?

— Sed ĝi estas tiel…

— Sed pensu tiel, ke… ne.

— Ĉu?… — Bill spiris profunde kaj rigrdis Edith-on kun larĝe malfermitaj okuloj. Li staris senpere antaŭ ŝin kaj ekpenis ŝiajn ŝultrojn… — Je mia honorvorto… Mi fariĝis nervoza… Ĉu vi pensas serioze… ke mi estu pli malbona… ol la kanibalo?… — kaj li ekpremis hazarde la brakon de la virino tiel forte, ke ŝi ekkriis mallaŭte.

— Vi komencas bone. Ĝis nun vi eĉ ne ektuŝis min, kaj nun vi rompas miajn ostojn.

— Pardonon… — liaj fingroj ĉesis premi ŝin

— Tamen vi ne devas retiriĝi… Ne timu, sinjoro kanibalo, mi ne manĝos vin.

— Bone! Vi do primoku min, jen bonvolu — li kriis preskaŭ sufokiĝante, kaj liaj okuloj brilis kun tiel varmega, humida lumo, kvazaŭ li estus ebria. — Sciu, ke mi amas vin! Mi amis vin jam tiam, kiam vi paŝis tra la pordo de la gastejo de Bulkin, kaj de tiam mi amas vin ĉiam pli forte, sed mi ne kuraĝis esprimi tion, ĉar mi timis, ke mi fortimigos vin… Do! Nun jam vi scias tion!.. Eldirite — li aldonis malpeziĝinte.

— Tion… tion vi faris… tre malbone… — flustris Edith. — Ho, vi infano, vi estas terura… vanta, obstina, stulta… adoleskulo…

Ili parolis nenion plu. Bill ĉirkaŭbrakumis Edith-on, kaj la virino klinis sian kapon al li… La vaporoj de la valo disiĝis pro la vastiĝantaj, tepidaj radioj de la leviĝanta suno, kaj la prujno falis per malrapidaj, grandaj gutoj de sur la rigidaj plantoj…

La birdoj ekkantis tie kaj ĉi tie…

38

Edith mansvingadis post Bill-on, ĝis li malaperis en la lasta turniĝejo de la serpentuma vojo, kondukanta malsupren de sur la monto.

Antaŭ ol la suno estus atingitan sian kulminon, aperis la farmbienol. La malfacilaj laboroj jam finiĝis en la malfru-aŭtuna tempo. Tiuj kelkaj monatoj estis la tempo de la ripozo post la brulstampado kaj enstaligo de la bestoj. En la forlasita korto maljunulino kaj knabino pendigis lavitajn vestojn por sekigi, sur streĉitan ŝnuron. Ankaŭ uniformo troviĝis inter tiuj. Jes… jes… Ĝi ja estas la farmbieno de kolonelo Barker… Li eksidis en la proksimo de la fermbieno, sed tiel, ke kelkaj arboj kovris lin. Li ekbruligis cigaredon kaj rigardis la maljunulinon, pendigantan la vestojn. Li pensadis longe. Fine liaj okuloj komencis brili, kio ĝenerale signifis tion ĉe li, ke ia frenezaĵo venis en lian kapon, kaj nun li efektivigos tion senhezite…

…Denver Hill tiun antaŭtagmezon estis nekutime vigla. La ĉasistoj ne iris en la montojn, la drinkejo estis plena de bruaj homoj, kiuj havis ruĝan vizaĝon. Robin, juna feloĉasisto, iom ebriiĝis, ĉar li jam trinkis pli ol duonlitron da rumo dum la antaŭtagmezaj diskutoj. Li staris antaŭ la drinkejon por enspiri freŝan aeron kaj oleis sian pistolon. La forĝisto ampetolis kun brun-vizaĝa, bela servistino, kiu portis borbon…

— Kien vi rapidas fratineto!? Bonvolu eksidi. — Li montris sur la benkon antaŭ la vendejo.

— Ne eblas… mia mastro atendas min — pepetis la knabino kaj rapidis plu. Sed Robin, starante antaŭ ŝin, kaptis ŝian brakon…

— He, atendu! Vi tamen trinkos gluton da likvoro je mia sano!

— Lasu min… — diris la knabino preskaŭ plorante, kaj ŝi volis liberigi sin kun timiĝintaj movoj, sed Robin tenis ŝin ridante.

Nun iu elpaŝis el la drinkejo. Kiam la knabino ekvidis tiun homo, ŝi volis kuri plu timiĝinte. Robin tenis ŝi eĉ pli forte.

— Kien vi volas iri, he…! — Kaj li kaptis ŝin ankaŭ per sia alia mano.

Tiam la knabineto vangofrapis Robin-on per gracia movo tiel, ke ties makzelo krevis. Kaj ŝi jam kuris…

La homo staranta en la pordo de la drinkejo elprenis sian revolveron kaj pafis. La forĝisto havis tiom da tempo, ke li subite flankenigis lian manon.

— Ĉu vi freneziĝis? Alpafi virinon?!

— Idioto! — kriegis Austin, ĉar li estis la koncernulo. — Tiu homo estas Bill Teksaso…!

La ĉasistoj miregis, elvenintaj el la drinkejo, aŭdinte la pafon. Poste ili ĉiuj komencis persekuti la knabinon…

Escepte Robin-on, kiu eĉ nun kuŝis sveninta sur la tero pro la ampetola mansvingo de la kara virino…

Bill apud la unua domo saltis en la vojkruciĝon kaj kuregis….

Li ekhaltis timiĝinte. Sakstrato! Malantaŭ li estas buro kaj renkonte venas grandega, kalva homo, kiu tenas la ĉapelon en sia mano, kaj stelo brilas en lia butontruo… La ŝerifo! Li retropaŝinte je la bruo, li etendas sian manon al la pistolo. Knabino venas kurante al li. Ŝi kriaĉis oreltranĉe:

— Rapidu, sinjoro Colter… problemo estas en la drinkejo… Ve! Murdistoj!

La ŝerifo kuras al la stratangulo, la knabino en saltas tra malgranda pordo… Ŝi frapfermas kaj riglas ĝin malantaŭ si, enpremas la randon de la jupo en sian zonon por ke ŝi povu moviĝi. Videbliĝas ŝiaj botoj kaj rajdpantalono… Ŝi kurgas plu el la malluma ejo, kaj…

Kaj ŝi staras en la drinkejo. Efektive ŝi ĉirkaŭiris la domon kaj enkuris tra la flanka pordo… La ejo estas malplena. La gastoj elkuregis, nur la drinkejmastro staras ĉe la verŝ-stablo.. Nun li turniĝas. La spilisto ĵus entiras Robin-on, treninte lin je la piedojn, kiu eĉ nun estas sveninta pro la gracia manmovo, antaŭ nelonge okazinta.

La drinkejmastro ekkrias, la spilisto etendas sian manon al la revolvero, dume oni rompis la flankan pordon, kaj jam la persekutantoj venas.

Kaj eksplodas la tertremo. El la mano de Bill, tablo trafas la drinkejmstron je la brusto, el lia dekstra mano knalas pafo, la spilisto ekkrias, li vundiĝis; li terenfals kriante, dumetra murspegulo, sur kiu estas viski-reklamo, forŝovas la unuajn du penetrantojn… Tabloj, seĝoj flugas unu post la alia al la persekutantoj, nehaltigeble… Bill, uzante la drinkejbreton kiel ŝirmilon, pafas dekstren, maldekstren per du revolveroj al la flank- kaj ĉefenirejoj, kun tiel sorĉista rapideco, ke oni retiriĝas por momento, kiuj ne estis trafitaj…

Bill scias, ke lia situacio estas senespera, li levas la drinkejbreton kaj ĵetas ĝin al la flankpordo vulmofapide, kun kvar grandaj saltoj kaj terure kriegante li elfalas. La ruinoj de la drinkejbreto kovras plurajn homojn… Bruego, stertoro, vunditoj, kaj oni eĉ ne povis celi la freneziĝintan temerarulon. Nun Bill en la mezo de la ejo saltas sur tablon, kiu enigme ne rompiĝis, li kaptas la lampon, kaj depuŝas sin… Ĉe la pordo li alvenas piede en la vizaĝon de du homoj, tiuj renvesiĝas… Malkroĉinte sin de la lampo, Bill falas sur la straton super la kapo de la homoj. Li saltas sur barelon, troviĝanta vid-al-vide, de tie li grimpas sur domtegmenton kaj kuras plu en virina vestaĵo, ŝiriĝinta je pecoj… Ĉio ĉi okazas fulmorapide, tiel do la tondraj pafoj parte malfruas, parte tiuj maltrafas pro la hastado, Bill kuras sur la domtegmentoj…

La kuracisto havas multe da laboro antaŭ la drinkejo.

— Mirinde — li diras al la forĝisto. — Nur malgravaj lezoj, krur- kaj brak-pafvundoj.

— Mi asertas, ke tiu ulo povintus celi ankaŭ al ilia kapo…

— Ĝi estas multa por unu tago… Mi neniam estus kredinte, ke la banditoj kuraĝus veni en Denver Hill-on, en la urbon de la ĉasistoj. Kaj la lordo motigis kvin bravajn ĉasistojn.

— Krome li fuĝis…

Nun jam aŭdiĝis konstanta kriado kaj ofta pafado…

Oni ne trovis Bill-on. La tuta loĝantaro de la urbo estis sur la stratoj! Dume la persekutato kaŭris malantaŭ fumtubo. Li ĉirkaŭrigardis singarde. Kien li povus kaŝiĝi?

Malpli proksime li vidis forlasitan, fermitan korton. Feloj kuŝis ĉie. Ĝi estas la deponejo de la urbo… La sola forlasita loko en la ribeligita urbo. Certe gardsto staras antaŭ ties pordo, sed interne estas neniu… Li devas penetri tien…

Li klopodis atingi sian celon nerimarkite, malrapide, rampante surventre. Aŭdiĝas kakofonio.

Laŭ la aspekto de la urbo, oni rebatis mortan sieĝon de pli granda trupo de indianoj. Oni traserĉis ekzakte la domtegmentojn, la stratoj, la domojn. Vane… La persekutato glitis el ilia mano.

Dume Bill iom post iom atingis la pluvtubon super la felodeponejo… fortamane tenante sin li pendis super la korto, poste li malkroĉiĝis de la fero kaj kun granda svingiĝo li falis ĝuste sur la supron de alta amaso de vulpofeloj.

Li faris tion bone! Iom da impertinenteco, iom da batalo kaj kaj la kutima, granda bonŝanco; tiuj denove halpis lin tra la malagrablaĵo… Nun li kaŝiĝos, almenaŭ ĝis vespero…

Li grimpis en la kelon tra fenestro. Estis terura fetoro. La sufoka odoro de la putranta viando kaj sango de la neprilaborita, kruda felo peziĝis en la ejo. Ekstere klakis ritmaj paŝoj el la direkto de la strata fenestro. Gardistoj… Li devas atenti, nur silente…

La oblikvaj radioj de la subiranta suno prilumis la kelon bone. Li ĉirkaŭiris homaltan feloamason por trovi taŭgan kaŝejon…

Io ekmoviĝis malantaŭ iu amaso… Ĉu kato…?

Li repaŝis. Singarde flankenirinte, li rigardis malantaŭ la feloamason. Poste frosta teruro paralizas lin:

La Lordo staris tie, kun krucitaj brakoj kaj rigardis rekte en liajn okulojn…

39

— Nu? — li ekparolis kun tiu neeltenebla, malvarma, raŭka voĉo. — Ĉu eble ne estas agrabla la renkontiĝo? Ĝi estas bona pli frue, ol malpli frue.

Bill devigas sin rigardi en la mortajn okulojn. Sed li ne povas konstati, kien rigardas tiuj okuloj. Du emejlaj butonoj. Rigora kaj kruela, senanima, saĝa rigardo.

— Ni ne pova pafadi ĉi tie — li konstatis kun iom da bedaŭro. — Ankaŭ mi fuĝis tra la domtegmentoj, kaj ankaŭ al mi okulfrapis tiu ĉi korto, kiel la sola, taŭga kaŝejo… Bonvolu veni ĉi tien, malantaŭ la felojn, ĉar oni povas ekvidi vin tra la fenestro…

Li proksimiĝis du paŝojn al li kun tolpotaj, malvarmaj pezaj kruroj.

Sed liajn okulojn… Liajn okuloj li rigardis devigante sin kun granda fortostreĉo… Preskaŭ doloris lin, ke li devas timi tiujn okulojn…

— Kie vi lasis mian edzinon…?

Aŭdinte la vorton “mia edzino”, okazis mirinda afero. Kvazaŭ grandega pugno estus vangofrapita lin; Varmega, akre dolora sangoondo leviĝis al la okuloj de Billl. Kiel tie, sur la fenestro-breto, kiam li ekpafis, revenis la vivo en liajn brakojn kaj krurojn, li rigardis eĉ plu fikse la du, brilajn, glacikolorajn okulojn, sed kvazaŭ la sorĉo rompiĝus: nun li povintus mortpafi aŭ kapti lian kolon trankvile…

— Kial vi ne respondas… Kie estas mia edzino…?!

— Edith ne estas via edzino — li diris trankvile. — Vi scias tion bone. Ŝi povas edziniĝi al bandito pro devigo, sed ŝi ne estos via edzino…

La Lordoiom konsterniĝis pro la trankvilo de la knabo. Poste li ekridetis. Tiu rideto estis simila al larvo, memorigante pri la mieno de antikvaj bronzfiguroj.

— Delonge mi scias, ke mi devas mortigi vin en batalo. Mi sciis, ke mi ne venkos vin, tiel, kiel la aliajn, kiuj eĉ ne provis defendi sin… Ĝi estos pli bone tiel! Stulta afero, ke la homoj staras antaŭ mi pistolo tiel, kiel la batfaligotaj brutoj.

— Vi povas esti trankvila, oldulo mia — respondis Bill, kaj li jam rikanis, ĉar ekregis lin feliĉa triumfosento — vi devas lukti kun mi. Komence ankaŭ mi timis kaj tre estimis vin, butonokula frenezulo. Sed ĝi ĉesis, kaj se ni ne estus en tiu ĉi kaŝejo, mi tuj alvokus vin por defendi…

— Interese — diris la Lordo reveme. — Vi vere venkis vian timon. La unua homo… Sed, kiam vi ekvidis min, mi vidis bone, ke vi ne ekmovus vian manon, se mi mortpafus vin…

La paŝoj de la gardisto klakis. La du homoj sidis sur la planko vid-al-vide, kaj ili parolis preskaŭ afable. Bill ekfumis eĉ cigaredon kaj kovris la ardaĵon per sia manplato.

— Vi pravas, en la unua momento mi ankoraŭ timis… Sed nun mi jam havas sorĉaĵon; kiam mi diras en si mem tion, kie Edith estas la edzino de tiu vivanta kadavro, tiam mi tuj povus mortigi vin gaje…

Ili silentis.

Ankaŭ la alia homo ekfumis cigaredon. Ne ofendis lin tio, kion Bill diris, ĉar li pensadis pri alia afero, li aŭdis nur unuorele la vortojn de la temerarulo.

— Ni, Lordoj… estas strangaj homoj. Ĉiu membro de nia familio havas terure malaltan sangopremon, sen tio, ke ni sentus ĝin. Ili ne estas malsanaj, nur preskaŭ senvivaj. Vi kuŝus agoniante, havante mian sangopremon, kaj mi celas certamane, aŭ se necese, mi povas fari longan vojon rajdante. — Ekprenu mian manon.

Li hezitis iomete, poste li tamen ekprenis ĝin!

La malvarma ektuŝo estis timiga. Sed Bill pensis tion, ke tiu mano eble iam ektuŝos la talion de Edith, kaj li tuj fariĝis trankvila kaj diris gaje.

— Aha! Jen tio estas la sekreto de la Lordo: Li iras kun glacimalvarma nervosistemo…

— Mi pensas — diris la Lordo — , ke nun jam vi ne plu fuĝos de antaŭ mi… Tiel do vi estas en tiu animstato, ke mi povas renkontiĝi kun vi ĉe la marĉoj de la rivero Cocos sur la tereno de la indianoj Cheney. Certe vi volas trapasi tie.

— Mi iros tien ĝoje. Alvenis la tempo fini la aferon.

— Ankaŭ mi samopinias…

— Sed unue ni devas eskapi de tie ĉi…

— Infanludo…

— Vi pravas…

Ili komprenis unu la alian bonege. Baldaŭ du ĉasistoaj alvenis en la korton. Ili enveturis tien per ĉaro. Estis nokto. Ili ĵetadis la ŝnurligitajn felojn de sur la grundo de la korto, kaj ili jam staris antaŭ la deponejo.

— Aŭrore ni jam povas esti en Pomac — diris iu el ili.

— Se ni rapidos.

Bill ekstaris. Ankaŭ la Lordo kaj flustis al li:

— Vi la homon dekstran

Poste ili paŝis rapide sur la korton…

— Pardonon… — diris Bill mallaŭte.

La ĉasisto, staranta dekstaflanke turniĝis mirante, sed iu kaptis lian gorĝon, ke li mutiĝis, kaj alvenis pugnobato el la alto subite… Ĝi trafis lian mentonon leĝere, kaj la ĉasisto svenis…

Kiam Billl turniĝis, jam la alia homo kuŝis tie.

— Ĝi estis bela laboro — rimarkis Bill. — Senvoĉe, kun anastezo… rapide.

Ili staris vid-al-vide en la muta korto. La du kontraŭuloj. Lili pensis pri la virino. La praa deziro de la lukto vibris en ilia gorĝo…

— Mi opinias… — diris la Lordo — ĉar ni ne havas armilojn… Ni devus provi tion nur per la manoj…

Dume liaj dek fingroj kurbiĝis kiel ungegoj…

— Tio ne estas malbona ideo — kapjeisi Bill.

— Unue ni zorgu pri tiuj du homoj.

— Bone.

Dum momentoj la du ĉasistoj kuŝis ŝnurliĝite, kun ŝtopita buŝo.

— Ni ne boksu… ĉar ni faros bruon.

— Kiel do? — demandis Bill.

— Kiu estas pli forta, tiu strangolos la alian.

— Kiel vi komprenas tion?

— Sude ĝi estas konata formo de la duelo. Ni kaptos la gorĝon unu de la alia kaj premos ĝin. La brako de iu el ni laciĝos pli frue, la premo loziĝos, kaj la alia… venkos.

— Mi komprenas. Ni komencu tion!

Ili staris vid-al-vide.

— Turniĝu iom dekstren — diris Bill. — Mi prenos vin per mia maldekstra mano kaj ni krucus unu la alian.

— Ĉu vi estas maldekstramana?

— Ne. Sed luphundo mordis mian dekstran brakon.

Ili staris.

— Ni prokrastos ĝin — flustris la Lordo. — Mi ne volas havi avantaĝon.

— Kial vi pensas.

— Do ĉe la rivero Cocos.

— Jes…

…La luno subiris, kaj la gardisto ĉe la pordego sciiĝis preterkure, ke la ĉaro ekiras rapide el la korto, veturante urĝe sur la strato, kaj du nigraj figuroj sidas sur ĝi; iu sur la sidejo de la veturigisto, la alia kuŝante sur la feloamaso.

Li fermis la pordegon.

Bill kaj la Lordo descendis antaŭ la drinkejo, kaj ili saltis rapide sur po unu atendantan ĉevalon. Neniu el ili povis pafi ĉi tie, ĉar ĉiu minuto, ĝis ili povis resti nerimarkitaj, signifis pli da ŝanco al la fuĝo.

Momenton ili interrigardis.

— Ĉe la delto de la rivero Cocos — flustris la Lordo

— Mi estos tie…

Ili forgalopis en la kontraŭan direkton…

40

— Mi havas onklon en San-Francisko — diris Teddy, la ĉasisto — eble li helpos ankaŭ vin…

— Egalas, ni nur rapidu — respondis Austin — , ĉiu minu povas signifi nian pereon.

— Kiel scias la Lordo laŭ vi, ke ni perfidis lin?

— Li scias! Li scias ĉion!..

— Mi povas danki al vi, ke mi devas fuĝi…

— Vi havis la ideon mortpagi la Lord-on vid-al-vide. Li forfuĝis pro via eraro…

Ili rajdis al la Ŝono Lunluma, ili volis atingi San-Franciskon..

— Laŭ mia opinio li tute ne zorgas pri ni — diris Teddy — , li ĝojas ke li povas savi sian haŭton…

— Vi ne konas lin. La Lordo estas mortomaŝino. Li estas senindulga, preciza kaj nevenkebla. Ne suprizus min, se tuj ekfulmus pafo el la mallumo…

— Eh!.. Nervoza maljunulino…!

Bum! Bum! Bum!

Tri pafoj knalis el la densejo. Austin falis el la selo, laŭte ŝrikante, mortinta, forta puŝo trafis Teddy-on ĉe la ŝultro, se li tuj saltis de sur la ĉevalo. Dume li pafis rapide al la lumstrio. Li pafis sepfoje tien. Li kuŝis surventre malantaŭ arbo, kaj li sentis, kiel la sango fluas kun tepida ŝpruco sur lia brustokesto…

Malproksime buas la arbusto… Ĉu li trafis la atakiton?

Ne! Tamburado de ĉevalhufoj. Li pafas la kuglojn ankaŭ el sia alia pistolo… La murdisto fuĝas tie! Teddy senta, ke li malfortiĝas, faligas la armilon el sia mano, kaj la galopanta kontraŭulo rajdas jam sub la lunlumo…

Li ekkrias kun miranta stertoro!

…Grandkapa, misforma bubo rajdas sur la kampo. Infano!

Poste Teddy falas surteren.

41

Du kugloj trafis Bob la Putoron el la pistolo de Teddy. Iu frotfundis lian brakon, elŝirinte pecon da karno el ĝi, la alia boriĝis en lian ŝultron kaj eble tuŝis ankaŭ lian pulmon, ĉar kiel li skuiĝis en la selo, sango fluetis el lia buŝangulo…

— Rapidu… Monitor… — li diris al la ĉevalo. Li prenis la bridon ĉiam pli loze. Monitoro, la ĉevalo, jam paŝetadas paŝtiĝante… La infano eltiras malrapide sian piedon el la piedingo, translevas ĝin, sed li jam ne havas tempon descendi, kaj pro la elano li falas el la selo kaj sterniĝas… Li ne svenis, li estas nur morte malforte, kaj doloras lia brustokesto de la ŝultro ĝis la stomako… Kelkfoje li tusas, kaj tiam sala humido plenigas lian buŝon… Li rigardas lace al la ĉielo. La stelo forviŝiĝas pale. Ĉu aŭroras, aŭ la morto nebuligas liajn okulojn…?

— Monitoro… Monitorp… Venu ĉi tien… Monitoro… — li murmuretas malgaje.

La granda, griza ĉevalino paŝas al li, kaj preskau demande levadas sian kapon, kiel ĝi retiradas la bridmordaĵon en sia buŝangulo…

La steloj malaperas difinitive super la sovaĝa, humida valo; estas aŭroro… Nun rajdisto proksimĝas en ĉifona vestaĵo, tre malrapide, lace, kun pendanta kapo…

Bob side leviĝas kun granda peno. Poste li rekonas lin. Li! La monstro, kiu mortigas ĉiun! Kiu primokis la Lord-on! Bill teksaso, la malbenita!

Li volas elpreni sian revolveron… Sed li refalas… Li vidas timiĝinte, ke la rajdisto ekatentis pri li… Bill rimarkis lin… li elprenas sian pistolon kaj saltigas la ĉevalo tien..

Li svenis.

…Bill iras malrapide sur la monton, al la groto, surbrake kun la sveninta infano. La ĉevalo sekvas lin silente. Atinginte la fonton, li demetas Bob-on singerde, li ligas la ĉevalon al arbo kaj iras en la groton.

— Levu la manojn — tondras voĉo.

Li rektiĝas kun levitaj manoj. Li vidas du homojn vid-al-vide ĉe la lumo de la seba meĉo, kaj li malsuprenigas siajn manojn surprizite.

— Nu, kial vi gapas? — diras iu el ili, Kornulo la Sovaĝa. — Ĉu eble mi beliĝis, ke vi ne povas sufiĉe miri?

Buldogo observas la ĉifonan, kotkovritan, sangan homon, poste li murmuras rekone.

— Vi miksiĝis en belan disputon…

— Kiel vi venis ĉi tien?…

— Galopante… Apenaŭ mi povis savi nian haŭton — respondis Kornulo la Sovaĝa. — Eĉ tiun tagon matene ili venis galopante… eble vi vidis bruli la domon de Buldogo.

— Ankaŭ ducent tabuloj… forbulis interne… — murmuris la maljunulo malgaje.

— Al ni okazis bonŝance — daŭrigis Kornulo. — Oni mortigis la Ŝaf-ĉefkuraciston kaj la kompatindan Cashel-on…

— Knaboj… tre doloras min, ke pro mi…

— Idiotaĵo — grumblis Buldogo.

— Kie estas Edith…?

Unue ili ne respondis. Bill turnadis sian kapon maltrankvile.

— Ĉu vi mutiĝis?

— Ŝi foriris — diris Kornulo fine, kaj li mordadis siajn ungojn, flankenrigardinte strabe.

— Kiel?…

— Hieraŭ… Ŝi foriris, kaj… Jen estas la letero…

Bill malfemis ĝin kun blankaj lipoj kaj tremantaj manoj. Jen tion ŝi skribis:

Bill!

Mi amas vin, sed se vi mortigus mian edzon, mi neniam povus estis feliĉa kun Vi. Kaj se”Li” mortigus Vin, ankaŭ tiam mi estus malfeliĉa. Ni ne povas forfuĝis de antaŭ “Li”, kaj neniam ni povus vivi trankvile. Se Vi volas tion, ke mi trankviliĝu iam, iru tre malproksimen, ke Via vivo ne ŝarĝu mian konsciencon. Mi revenos al “Li”. “Li” estas mia edzo. Vi povas fari nenion. Ĉiu havu sian sorton. “Li” ne plu persekutos Vin. Iru for de tie ĉi, kaj forgesu min. Dio benu Vin, kial Vi estis tiel bona al mi.

Edith

Li staris. Senmove kaj kun elstariĝintaj okuloj, la papero tremis en lia mano… Kion fari?… Ĉu ekvi ŝin, kaj… Sed Edith iris kun sia edzo… Kaj cetas, ke la Lordo ne venon al la renkontiĝo, se tio estos la kondiĉo de Edith… Kion li povus fari… Ĉu li rajtas persekuti la Lord-on tial, ĉar lia edzino sekvas lin?…

— Knabo — li diris raŭke, kun timiga rideto — , ekstere kuŝas… vundita infano… ni enportu lin…

— Kion… vi intencas fari?

— Mi vizitos mian patron… en Nov-Jorko… aŭ mi tute ne scias… eh…

Lia voĉo mutiĝis.

42

La infano kuŝis senmove.

— Interese — diris Kornulo la Sovaĝa. — La vundo estas inflama, tamen li ne havas febron.

Bob ekĝemetis, malfermis siajn okulojn kaj ĉirkaŭrigardis mirante.

Vi… Vi…

— Silentu, knabo — diris Billl… — kuŝu nur trankvile. — Li ŝanĝis la bandaĝon kaj metis kompreson sur lin.

— Diablo vidis tiaĵon — murmuris Buldogo — tiel granda bubo, kun pistolo, sur ĉevalo, sola, sur la prerio…

Bob rigardis mirante la homon, okupiĝanta pri lia vundo.

— Tiu estis fiulo, kiu levis armilon kontraŭ infano, krome li pafis dufoje… He! La kuglo ŝiris karnon ankaŭ ĉi tie… — kriis Bill kaj prenis la brakon de la infanolll Poste li ekmiris.

— Kio okazis? — demandis Buldogo.

— Kiel vi idiris, Kornulo? — turniĝis Bill al sia alta amiko. — Ke lia vundo inflamas, kaj li ne havas febron?…

— Vere… Diablo vidis tiaĵon.

— Lia brako estas malvarma, kiel la glacio. Kvazaŭ… li ne havus sangopremon, kiel ĉe mortinto… — terura ideo trafulmis lian kapon, nek li meme sciis, kiel, kaj li ekkriis: — Hej, kanbo! Ĉu vi ne estas la filo de la Lordo? He!

— Ne, ne! — kriis la infano timiĝinte.

— Vi mensogas. Nun mi vidss, ke ankaŭ viaj okuloj estas tiaj. Via patro rakontis, ke liaspeculoj havas sangon, similan al tiu de fiŝoj….

— Malvere… lasu min…

— Kiu do estas via patro, ĉu?

— Li mortis… kaj…

Lia kapo refalis malfortiĝinte.

— Nun lasu lin trankvila — diris Buldog. — Ankaŭ malgranda vundo povas estis danĝera, se ĝi malfermiĝas denove…

Bill metis sian manon sur la frunton de la infano — kiel la glacio. Kaj ĉirkaŭ lia buŝo estas dura, moka trajto.

— Li estas la filo de la Lordo — li diris mallaŭte al la du aliaj homoj. — Kaj mi devas eksciis… Jes mi devas ekscii… Ho!.. Li sidis ĝis mateno fiksrigardante antaŭ sin mem… Kornulo kaj Buldogo dormis. La vundito ronkis.

Matene li faris freŝan bandaĝon, la vundu fermiĝis bele. Bob nur rigardis lin, sed li diris nenion. Nek Bill ekparolis. Li donis varmegan kafon al la infano. Eltrinkinte ĝin, li sidis apud lin kaj rigardis.

— Diru, Bob… ĉu vi amas vian patrinon…?

Li rigardis sian fleganton kun revemaj, tien-reen moviĝantaj, malkonfidaj okuloj.

— Jes… — li respondis poste mallaŭte.

— Hm… Nun vi devas esti sincera… Vi estas la filo de la Lordo. Silentu!.. la Lordo edziĝis al virino, al tiu, kiun li persekuras. Ĉu vi komprenas tion, kion mi diras?

— Jes…

— Sed via patrino… morto pro tio… Ankaŭ tio eblas, ke la Lordo mortigos ŝin..

— Ne!

Li provis eldevigi ion el la infano kun malesperiĝinta blufo.- Vi ests infano, sed eble vi komprenas, ke unu homo havas nur unu koron. Li ne povas ami du virinojn. Kaj la vera, tiu ĉiam estas la edzino.

— Ĉu vere? Sed kiu? Ĉu la unua aŭ la dua?… Nu? — Li respondis triumfe.

— Kiel vi diris?

— Mia patrino estas lia edzino jam delonge…

La okuloj de Bill ekvibris…

— Parolu…

La infano timiĝis.

— Kion… vi volas?…

— Parolu, se estas kara la vivo de via patrino por vi, temas pri ŝi!.. — Kiu estas via patrino…

— La filino de mia avo… Mia avo estis Jeff Bart… Kaj la Lordo edziĝis al mia patrino jam delonge, ŝi do estas la vera… Mi diris tion!

Li ne plu aŭskultis lin. Li elkuregis.

— Hej, Kornulo… Buldogo!

La du vagabondoj ĵus kuiris ion sur la roka plataĵo.

— Nu, kio okazis?…

— Mi forrajdos… Gardu la infanon, kiam li resaniĝos, portu lin en Pomac-on!

— Sed… kial?

— La knabo valoras dekmil dolarojn!.. Adiaŭ…

Li saltis sur la ĉevalon kaj forgalopis tiel, ke la du homoj postrigardis la furioze malproksimiĝantan temerarulon, konsterniĝintaj pro la miro.

43

Multe da gastoj estis en la drinkejo de Pomac, inter ili la ĉevalbredisto, la ŝerifo kaj hazarde ankaŭ Gorilo, kontraŭ kiu oni same ne havis pruvaĵon.

Iu malfemis la pordon piedbate. Polvokovrita homo ensaltis, kaj videbliĝis, ke ekstere staras ĉevalo anhelante, vaportante, fluegis la ŝvito sur ĝia korpo. De kie el la infero li povis rajdi ĉi tien, tiel rapide?

— He! — li krias raŭkvoĉe. — Ĉu vi memoras min, Bulkin?

La ĉevalbredisto ekstaris blanka, kiel la muro.

— Bill… Teksaso…!

Ĉiu salte leviĝas. La ŝerifo elprenus sian revolveron, sed du pistoloj direktiĝas al ili en la mano de la nova gasto.

— Neniu moviĝu! Gorilo! Vi jam konas mian revolveron…

La malrapide, leviĝanta mano de la grandega rabisto rigidiĝis.

— Homoj! Mi volas paroli kun vi unu minuton. Poste mi transdonos miajn du pistolojn al la ŝerifo. Ĉu tio estas en ordo?

— Se vi volas paroli unu minuton, vi povas fari tion… Sed mi ne proponas fari novan cirkon — diris la ŝerifo.

— Bone. Atentu do! Mi gajnis ĉi tie malgrandan pistolon de Austin, ludante ĵetkubojn. La pistolon forrabis de la juna fratino de la gubernatoro tiu, kiu mortigis la kvar membran societon, veturantan per aŭtomobilo… Tial oni eksterleĝigis min. Mi havas kvin sav-atestantojn, kaj neniu anonciĝis. Parolu, Bulkin!

Estis silento.

— Ĉu Bulkin estas iu atestanto? — demandis la ŝerifo.

— Jes. Li estis ĉi tie, kiam mi gajnis la pistolon.

Denove fariĝis silento. Fine la ĉevalbredisto elpaŝis.

— Nu egalas. Mia konscianco ne plu povas toleri ĝin… Nun ni aranĝu tion. Ĝis nun mi jam petis Bulkin-on kaj la aliajn… Bill Teksaso estas senkulpa, Austin estas la murdinto, li proponis la pistolojn por aĉeti, kaj Bill gajnis tion de li.

Nun oni ekmurmuris, kaj la voĉo de Bill stridis en la aero.

— Atentu, Gorilo! Mi ne fortiros mian rigardon de sur vi…

— Bulkin… — diris la ŝerifo.

— Estas vere — respondis la drinkejmastro. — Mi ne kuraĝis paroli… Kaj ankaŭ la aliaj… timis la venĝon de la rabistoj. Ili estus mortpafintaj nin ĉiujn…

— La unu minuto pasis, ŝerifo. Ĉu vi volas, ke mi transdonu miajn revolverojn?

— Ne. Estis fiaĵo, ke Bulkin kaj la aliaj lasis vin en peklo… Sed nun forportu vin, Bill Teksaso. La forrabo de la virino estas nepardonebla..

— Mi iros. Sed mi petas ankoraŭ ion, Gorilo. Portus mesaĝon al la Ŝtono Infera. Diru aal la Lordo, ke nun mi rajdos al la delto de la rivero Cocos, kaj mi atendas lin ĝis noktomezo. Laŭeble li venu en la mallumo, antaŭ ol la luno lumus, ĉar mi ne volas havi avantaĝon. Diru al li, se li ne venos, tiam mi rakontos ĉie, kiu estas Bob la Putoro kaj kiu estas la filino de Jeff Bart. Li komprenos tion. Diru al li, ke Bob estas ĉe mi, li konfesos, kaj tiam oni elpelos la Lord-on per sangohundoj el inter la montoj. Sed diru al li, ke li venu, ĉar se mi iros al li, tiam sekvos min ĉiu movipova, honesta homo el la ĉirkaŭaĵo…

Gorilo staris heziteme, poste li ĉirkaŭrigardis. La homoj denove inklinis konsideri Bill Beksason simpatia.

— Mi transdonos la mesaĝon — li respondis, poste trairinte la drinkejon, li enseliĝis ekstere kaj forgalopis.

44

Bill Teksaso konjektis bone, ke Edith kaj la rabisto estas ĉe la Ŝtono Infera. La virino atingis la trupon ĉe la delto de la rivero Cocos.

Edith ne timis. Ŝi iris trankvile inter la rabistojn. Donis forton al la virino tiu konscio, ke ŝi savos homon, kiun ŝi amis.

— Mi serĉas la Lord-on — ŝi diris al Gunner.

— Li ankoraŭ ne atingis nin.

— Mi atendos lin ĉi ite, inter vi. Mi pensas, ke vi scias, mi estas lia edzino.

La rabistoj sciis ĉion. Ili traktis ŝin delikate, respektoplene, sed ili gardis ŝin.

La Lordo alvenis al sekvan tagon. Li saltis de sur la ĉevalo lace, en ŝiriĝinta vestaĵo, sed kiam li ekvidis Edith-on, li klinis sin kiel bonedukita ĝentlemano.

— Sinjorino… Mi ne esperis, ke vi revenos memvole.

— Mi revenis tial, ke mi sevu vin, kiel via edzino…

— Ĝi estas komprenebla… Mi zorgos pri tio, ke vi ne havu kaŭzon penti tiun vian paŝon.

— Mi havas unu kondiĉon.

— Kio ĝi estas?

— Ne persekutu plu Bill Teksason!

— Ĉu vi amas lin!?

— Jes.

— Gi estas malfacila kondiĉo!..

— SE vi ne plenumos tion, tiam vi povos kunporti nur mortintan virinon.

La Lordo hezitis. Poste li diris lakone:

— En ordo. Knaboj! Ni reiros al la Ŝtono Infera. De nun neniu batu Bill Teksason!

Li diris nenion pli, sed tio estis sufiĉa. Bill Teksaso povis esti trankvile, rilate la rabistojn.

Dum la dutaga vojo la Lordo apenaŭ proksimiĝis al Edith. Li estis ĝentila, preskaŭ tenera, sed li ne donis kaŭzo, ke la virino timu… Baldaŭ… ŝi ja havas tempon. Unue ŝi alkutimiĝu iomete al li.

Kiam ili alvenis al la altebenaĵo, troviĝanta inter la rokkolonoj de la montosupro, kie la etaĝa domo kaŝiĝis inter muroj, similaj al tiu de fortikaĵo, la Lordo konfidis Edith-on al la priservo de indiana knabino, kaj li iris en la alian alon de la konstruaĵo.

Edit rigardis malsupren tra la fenestro. Armitaj rabistoj estis ĉie. Fuĝi de ti ĉi estas neeblaĵo. Sed ŝi ne volis. Ŝi povas savi Bill-on tiel, se ŝi restos ĉi tie.

— Kiel vi nomiĝas? — ŝi demandis la indianan knabinon?

— Mia nomo estas Hijowa..

— Portu al mi freŝan akvon, Hijowa…

La kanbino portis akvon al ŝi. Edith lavis sin. Ŝi sidis lace, malesperiĝinte, kun kunpremiĝinta koro. Estis timige… Ĉi tie, en la roka fortikaĵo, subigite al “Li”.

Hijowa envenis denove:

— La Lordo demandas… Ĉu li povas paroli kun vi, sinjorino…

— Diru… al… la… Lordo, ke mi estas tre laca.

La knabino eliris. Dio mia… ŝi ja… pli-malpli poste… devas rezignacii tion…

Ne! Ne eblas… Ŝi sentis, ke ŝi ne povas… Ŝi apogiĝis al la fenestro vertiĝante. Ŝi ekvidis la Lord-on malsupre. En eleganta vestaĵo. — Li frapadis sian boton nervoze per vergo. Kelkfoje li rigardis supren…

Nun alvenas rajdisto. Larĝŝultra, grandega rabisto: Gorilo! Li parolas ekscitite… La Lordo repaŝas konsterniĝinte… Poste li kriias ion… enseliĝas kaj forgalopas…

Li! Li venis por ŝi… Ŝi sentas… scias… Tamen… Ŝi rapidas al la pordo.

— Sinjorino! — La barba Bunner staras antaŭ ŝi.

— Kio okazis?

— La Lordo havas aranĝendan aferon. Li diris, ke vi ne forlasu la domon, ĝis li revenos!

— Kien li iris…?

— Mi ne scias. Bonvolu iri en vian ĉambron!

Ŝi revenas ŝanceliĝante kaj kliniĝas super la tablon plorante, poste ŝi tute senfortiĝas kaj falas sur la plankon sveninte.

La indiana knabino genuas apud ŝi timiĝinte.

45

Bill sidis inter la karekso sur ŝtono kaj rulumis cigaredon. Kelkfoje li ĉirkaŭrigardis. Sed li ne kuraĝis ekmoviĝi.

La delto de la rivero Cocos estas timige senhoma, forlasita, marĉa regiono. Nur indianoj loĝas malproksime de ĝi.

Sed ankaŭ ili malofte vizitas ĉi tien. Iafoje vulpoj venasas ŝtelire de sur la montoj por ĉasi, aŭ persekutata rabisto kaŝiĝas ĉi tie por mallonga tempo.

Jam blankaj lumoj vuale vidiĝas ĉe la rando de la nuboj, baldaŭ aperos la luno.

Kaj se li ne venos?

Li sidis tie kun peza koro kaj fumis sian cigaredon… Milionoj da ranoj kvakis, kaj la odoro de la freŝaj plantoj miksiĝis strange kun la fetoro de la marĉo… Tie kaj ĉi tie jam la heroldo de la proksimiĝanta aŭtuno, pigre disvastiĝanta, vuale travidebla nebulo naĝis antaŭ la strangaj, fosforaj lumoj de la marĉo…

Huftamburdao de ĉevalo aŭdiĝis lontane. Poste silento…

La aperonta lumo de la alvenanta luno jam reflektiĝas de sur la rando de la nuboj.

Knalas du pafoj.

Bill komprenas. La Lordo anoncis sin, ke li alvenis.

Ankaŭ li pafas en la aeron kaj ŝtelumas rapide inter la karekso, malproksimen de la perfida loko.

Li forĵetas la cigaredon. Alvenas la luno! La densa plantaro fariĝas strange helverda. Bill sidas senmove, turnante sian kapon singarde dekstren-maldekstren, observante la marĉon per sia rigardo…

Nenio. Certas, ke ankaŭ la Lordo estas singarda… Li jam kasiĝas en la kanejo kaj ne moviĝas. Baldaŭ la luno. Se ĝi prilumos iun el ili, tiu perdos. Kuŝi surventre ĉi tie, en la akvo ne eblas, inter la hirudoj kaj kolubredoj.

Du birdoj ekflugas pli malproksime. Li estas tie… Sed se li pafos tien trafe-maltrafe kaj eraris, tiam estos kapute.

La luno leviĝas… Ĝis kie ĝi prilumas la terenon, la kanoj nenie estas tretitaj… nenio…

Li estas en malbona loko. Ne pli ol duonhoro la lumo atingos lin… Ĉu la Lordo havus bonŝancon?… La luno staras preskaŭ perpendikle, kaj la blanka lumo grimpas al li.

Ĉu li formoviĝu?… Jam estas malfrue. La alia homo jam certe atentas.

Granda, nigra birdo flugas malsupren kriĉante… Vane li kaŭras. La Lordo ekvidos la malhelan makulon inter la kanoj, kie rompiĝas la kontinueco.

Ankaŭ li rimarkus tion… Li tenas la pistolon forte pro tuj repafi… ĉar eble… kvankam estas ne multe da esperoj…

Nun aŭdiĝas stranga buro. Li levas sian pistolon. Iu ŝtelumas tie… Sed li ne povas esti… la Lordo, ĉar la rompiĝintaj kanoj krakas… Li atentas streĉe… Nun tiu aperas…

Grandega, griza lupo staras sur bone videbla makulo de la marĉo, prilumita de la blankaj radioj!

Senmove… Nun ĝi levas sian kapon.

Ĝi estos la arbitracianto!

Ĝi eksentas la homon kaj ĉaspleos iun el ili, antaŭ la pistolon de la aliulo…

Bill flaradas… El kiu direkto blovas la vento?

Lia koro ekbatas ĝoje… Li sentas la penetran odoron de la lupo, do la vento blovas el la alia direkto. La lupo eksentos tiun homo, kiu estas tie.

La besto faras du paŝojn kun kolo tirita inter la ŝultrojn… Ĝi murmuras… Kuŝiĝinte sur siajn piedojn. ĝi aŭdigas tian voĉon, kvazaŭ la tero muĝus, kaj saltas…

Pafo tondras!

Li estas tie… Trovite!

Sed Bill ne pafas. Kial? Li ne povas alpafi homon, kiun atakis besto…

La beston ne trafis morta pafo. La Lordo, saltite flanken, staras sur la senkanejo preskaŭ senkonscie, li estas bonega celpunkto, en blanka lumo, de proksime…

Kaj li ne povas mortpafi lin tiel… La dua pafo mortigas la lupon. La Lordo staras sur la senkanejo… Li ne moviĝas.

— Bill Teksaso! Kial vi ne pafas?! — li krias trafe-maltrafe. — Ĉu eble vi pensas, ke mi afliktiĝas? Vi eraras. Mi ne timas la morton, kaj ne atendu, ke dum kuro vi mortpafu min… Jen mi staras kaj atendas.

Bill rulumas cigaredon.

— Lordo — li diras. — Mi ne povas dueli tiel. -remetu vian pistolon. Mi paŝos sur la senkanejon, kaj ni aranĝu la aferon vizag-al-vizaĝe. Ĉu vi volas tiel?

— En ordo.

Bill salivumas la cigaredon. Poste li ekstaras. Li ekiras tre malrapide. Dume li ekbruligas la cigaredon. Fine la du kontraŭuloj staras vid-al-vide.

Neniu etendas sian manon al la revolvero. Ili scias, ke tio signifas la komencon kaj la finon de la lukto, dum unu sekundo.

— Mi volas paroli kelkajn vortojn kun vi! — krias la Lordo.

— Ni havas nenion paroli unu kun la alia — respondas la knabo sen ĉiu kolero.

— Kion vi faris al Bob?

— Se vi volas scii, mi flegis lin. Li vundiĝis. Sed li fartas bone. Kaj li rakontis ĉion. Vi edziĝis al la filino de Jeff Bart. Ĉu ĝi okazis tiel?

— Jes. Ĉu ankaŭ aliulo scias tion?

— Nur mi. Se vi mortigos min, tiam vi povos daŭrigi tiun abomenindan ludon.

— En ordo. Ĉu vi estas preta?

— Mi estas preta, Lordo.

Du ekbriloj, unu knalo… Korpo falas surteren kun obtuza pum-bruo… Koto ŝpruciĝas.

Bill, kiel pafita sago galopas for de la terura loko. La kadavroj de la lupo kaj la Lordo kuŝas senmove…

47

Kiam Edith rekonsciiĝis, la indiana knabino ĵus frotadis ŝian manon.

— Via mano esits malvarma, sinjorino, sed ĝi jam varmiĝis.

— Dankon, Hijowa. — Li iris al la fenestro ŝanceliĝante. Silento regis malsupre. La suno leviĝis.

— La rabistoj foriris, sinjorino.

— Kien?

— Ili ne diris tion.

Ŝi sidis timiĝinte. Ŝi estas sola kun la indiana knabino sur la montosupro?… kio okazis? Ĉu la Lordo forsendis ilin…?

Ŝi aŭdis strangajn, konfuzajn voĉojn. Ŝi ekstaris por rigardi malsupren, sed la pordo malfermiĝis subite en tiu momento, kaj…

Bill Teksaso staris ĉe la sojlo… En ĉifona vestaĵo, pendanta sur li disfibriĝinte, kun vizaĝo kovrita de koto, sango, vundoj, sed liaj okuloj brilis, kaj li ridis larĝbuŝe, ke liaj ĉiuj dentoj estis vidiblaj.

— Bill!..

Kiel subite malaperis ĉio en tiu momento, kiam la viro ĉirkaŭbrakumis ŝin.

— Nun venu kun mi… — diris la knabo — iu mia kuzino loĝas en urbon Kansas, tie ni lavos nin kaj manĝos ion…

Subite ŝi liberigis sin el lia brakumo kaj rigardis timiĝinte al la viro.

— Kie… “Li” estas…?

— “Li” ne estis via edzo. Bob la Putoro estas lia filo, kaj li edziĝis al la filino de la banditestro antaŭ deksep jaroj.

— Kaj?

— Kaj… li jam… neniam plu… edziĝos… — li balbutaĉis.

Flagrado de lumo de torĉoj kaj voĉtumulto proksimiĝis…

— Oni venas! La tuta urbo ekiris, kiam ili eksciis la veron pri la Lordo… Ili estas bravaj homoj…

La palpebroj de la knabino fermiĝis kaj ekŝanceliĝis, sed bone konata mano ekprenis ŝian pojnon, kaj pro tio, kiel jam tiomfoje, ŝi denove sentis sin forta… Precipe nun, kiam ŝi sciis, ke tiu mano neniam plu forlasos ŝin…

48

Kornulo la Sovaĝa kaj Buldog meritis la dekmil dolarojn. Ĉar Bill kompreneble ne akceptis la sangoprezon.

Li iris hejmen kun sia fianĉino en Nov-Jorkon kaj vizitis sian patron.

Estis interes nur tio, ke la du riĉaj ĝentlemanoj, Kornulo kaj Buldogo vivis tiel same, kiel antaŭe.

Buldog konstruis sian kabanon denove, li nur bedaŭris, ke ĝi ne estas la malnova, kaduka dometo, kun la putrintaj mebloj.

Kornulo la Sovaĝa okupis sian vagonon, kie li laboris, kiel kontrolisto de la telegrafkabloj, kaj tion, ke Bill edziĝis al Edith, ili eksciis nur multe pli poste, kiam alvenis per la poŝto bela, emajlita tabulo el la malproksima Oriento, Bill Teksaso sendis ĝin al Buldogo, kun la jena teksto:

MATRIKULEJO

DEKSTRE SUR LA TERETAĜO!