Jenő Rejtő. Fred la malpura, la kapitano

ĈAPITRO  1

1

— Sinjoro! Mi venis pro mia tranĉilo!

— Kie vi lasis ĝin?

— En iu maristo.

— Kia estis la tranĉilo?

— Ŝtala. Mallarĝa klingo, iom kurba. Ĉu vi ne vidis ĝin?

— Atendu… Nur malrapide mi petas vin… Kian prenilon ĝi havis?

— Konkan.

— El kiom da parto ĝi konsistis?

— Ĝi estas farita el unu peco.

— Tiam estas nenia problemo. La tranĉilo estas trovita!

— Kie?

— En mia dorso.

— Dankon…

— Faras nenion… La spilisto rakontis, kiel bela tranĉilo estas en mi. Ĝi estas dudek centrimetra konka raraĵo.

— Bonvolu turniĝi por ke mi elprenu ĝin…

— Atendu pacience! La drinkejmastro diris tion, dum li ne venigos kuraciston, mi lasu la tranĉilon ene, cetere mi mortos pro sangoperdo. La drinkejmastro estas sperta pri tio, ĉar oni jam mortigis ankaŭ kuraciston ĉi tie. Ĝi estas malnova restoracio.

— Sed mi rapidas, mi petas vin! Kaj neniu sicas, kiam alvenos la doktoro? Sen tranĉilo mi tamen ne povas iri hejmen nokte.

— La kuracisto loĝas proksime, kaj la drinkejmastro iris per trciklo por venigi lin. Se vi pikadas per tranĉilo, sinjoro, eltenu do la konsekvencojn.

— Hoho! Ĉar oni puŝpikas tranĉilon en vin, vi ne rajtas teni ĝin en vi. Tio estas memvola juĝado! Dank’ al Dio, ekzistas ankoraŭ juro en la mondo.

— Mi apelaciis ne la juron, sed la medicinon. Laŭ la drinkejmastro tiu estas la recepto, ke la tranĉilo restu ene. Ĝi estas la preskribo de la kuracisto!

— La kuracisto disponu pri sia havaĵo, la tranĉilo estas mia instrumento!

— Hm… malfacila afero…

— Ĉu vi scias, kion fari? Ankaŭ mi havas bonan koron, mi helpos solvi la problemon. Mi eltiros la tranĉilon el vi, kaj mi metos alian anstataŭ ĝi. Ankaŭ tiu taŭgos, ĝis la savaŭtomobilo alvenos.

— Bone. Nur la tranĉilo ne estu malpli granda, por ke ĝi bone ŝtopu la vundon, ĉar la sano estas pli grava ol ĉio, kaj recepto estas recepto, vane…

— Vi povas esti trankvila. Mi enmetos grandan, kuirejan tranĉilon anstataŭ ĝi.

— En ordo.

— Turnu… vin… hop!.. Tiel…

— Nun enmetu la alian… Rapide!

— Jen ĝi estos tute bona sur la breto, kvankam ĝi havas nur lignan prenilon.

— Ĉu ĝi estas ene?

— Ne!.. Ja via vundo apenaŭ sangas. La klingo haltis ĉe la osto, inter la kartilagoj… Per la sep sakramentoj, ĝia pinto malalkriĝis.

— Vi devintus premi ĝin en la karnon, vi, komencanto!

— Atendu! Mi metos trempitan tukon sur ĝin… La svetero tute bone kompresas ĝin…

— Bonvolu kredi, ke ni devas meti tranĉilon en gin! La drinkejmastro scias tion. Ĉi tie oni mortigas ĉiutage. Enpuŝu la tranĉilon! Kial vi hezitas?

— Mi ne estas sperta pri tio. Mi respondecas pri tranĉilpikado, sed pri operacio ne! Petu tiun komplezon de iu maristo. Ili baldaŭ rekonsciiĝos.

— Estas bone, ke vi mencias tion! Sinjoro! Vi batfaligis miajn dek du maristojn.

— Sur iun falis la likvora stablo, ĝi ne estas mia kulpo.

— Li estis la ĉefhejtisto!

— Ĉu la likvora stablo sciis tion?

— Kaj jen tie kuŝas la ŝip-kelnero. Kie mi povas dungi kelneron nun? La ŝipo Honolulu-Star ekveturos matene, kaj mi havas nek hejtiston, nek kelneron, ĉar vi batfaligis ilin!

— Mi pravis pri tio. Ili ĵetis bierkruĉon al mi, kaj tia konduto ofendas min.

— Neniu el ili ĵetis bierkruĉoan al vi. Ili estas senkulpaj.

— Kiu do faris tion?

— Mi.

— Estas feliĉe, ke vi agonias, cetere mi estus batanta vin je la kapo… Bonan tagon.

— Atendu!

— Mi ne havas termpon. Mi rapidas!

— Rigardu, ĉu vi ne devus meti tranĉilon en la vundon? Estas malpermesate neglekti la gravecon de tia pikvundo. Eblas, ke ĝi sangas internen.

— De tie oni ne povis piki vin. Nur atendu la kuraciston, li helpos vin, se eblas, Se ne, tiam trankvilu en paco.

— Mi havis la honoron…

— Mi bedaŭras, ke vi varbis tiel malfortan ŝipistaron…

— Alo! Junulo! Mi akompanos vin. Mi havus bonan ideon, per kiu vi povus perlabori monon.

— En ordo.

— Atendu! Hej, spilisto! Se revenos la drinkejmastro, diru al li, ke mi foriris promeni en la ĉirkaŭaĵo. Timu nenion, se okazus problemo, mi metos tranĉilon en la vundon! Mi gardos min… Nu, venu!

2

— Mi devas esti singarda pro mia vundiĝo. Kien vi volas iri?

— Mi ne scias. Mi havas nek monon, nek farendaĵon.

— Ni restu en la proksimo, pro la kuracisto. Ej, mi ne demandis la drinkejmastron, ĉu estas permesate al mi pipfumi tiel grave vundite. Ĉu mi risku tion?

— Jes. Kio povus okazi?

— Ĉu nenio?

— Absolute nenio. Maksimume vi mortos. Kaj tio povas okazi kiam ajn.

— Vi tute pravas. Nu atentu min. Mi estas la maato de la ŝipo Honolulu-Star. Kiel vi nomiĝas?

— Jimmy la Ĝisorela…

— Kial vi havas tiel idiotan nomon?

— Ĉar mi ŝatas ridi, kaj iu moke asertis, ke tiam miaj buŝanguloj tiriĝas ĝis miaj oreloj.

— Vi estas vere junaspekta ulo. Tio estas maloftaĵo ĉe korpulenta, osta homo. Kiom da jaroj vi havas?

— Dudek kvar…

— Lastenaskito.

— Via familio.

— Ĉu vi estas sperta pri la ŝipado?

— Vi demandas idiotaĵojn… Dufoje mi partoprenis ekspedicion kun kapitano Byrd, kiel adoleskulo.

— Kiajn skribaĵojn vi havas?!

— Kursivan. Nur ne ĉiujn majusklojn mi konas. Mi lernis skribi de maato!

— Idioto!

— Vi pravas. Sed estas malofta la saĝa maato.

— Kiajn dokumentojn vi havas?!

— Mi protestas!

— Ĉu vi do havas neniajn dokumentojn?

— Mi havas tiun de la polico!

— Ĝi estas bona!

— Nu do estas nenia problemo! Mi ricevis dokumenton en la polico de Valparaiso, ke mi devas anonciĝi ĉiutage ĉe la sinjoro inspektoro, kaj mi ne rajtas iris sur la straton post la dua horo.

— Tio ne estas bona!

— Ĉu vi diras tion al mi? Tial mi venis el Valparaiso.

— Ĉu via nomo troviĝas en la libro de la maristoj?

— Mi rifuzas tion.

— Ĉu oni forstrekis ĝin?

— Nu jes! Ĉu mi havas ian komunan al ili? Ĉiu ŝipisto en la mondo konas min sen libro!

— Ankaŭ mi timas tion. Ĉu vi volas labori?

— Ne.

— Kial?

— Mi perdis mian konvinkiĝon.

— En kio konsistas tio?

— Pasintjare mi ŝteli kvadratitan surtuton en Napolo, kaj de tiam mi sentas tiel, ke mi naskiĝis sinjoro. Mi decidis ne plu labori.

— Ĉu anticipe vi laboris?

— Ne. Sed mankis la decido.

— Vidu… mi bezonas ŝipkelneron kaj hejtiston, cetere oni eksigos min, kaj mi ne havos laboron.

— Ne gravas. Ni povos fari tion kune! Mi estas sperta pri ĝi.

— Fermu vian buŝon… Mi trovos nek kelneron, nek hejtiston en Port Suez ĝis aŭroro. Tiam ekveturos la ŝipo Honolulu-Star plu. Jen estas la sezono. Nu atentu min: mi havas la dokumentojn de la hejtisto kaj la kelnero. Dungiĝu anstataŭ ili. Vi farus ilian laboron. Mi malofte vidis tiel fortan homon, kiel bubalo.

— Vi nenion atingos per flatado!

— Eble per io alia. La salajro de du homoj ĝis Tahitio estas konsiderinde alta monsumo. Vi povas perlabori tion sola… Vi hejtus duontagon kaj periservus la alian duonon. Neniu ekscius, ke la hejtisto kaj la kelnero estas la sama persono.

— Kiam mi dormus?

— Kiam ni alvenos al Tahitio. Se mi ne diras multe, ĝi daŭros kvin semajnojn. Vi ricevus la salajron de du homoj ĝis tie. Nu, ĉu vi venos?… Vidu, oni jam prepariĝas.

— En ordo! Mi akceptas tion!

— Nokte Wilson Hutchins, usona hejtisto, tage Jose Pombio, hispana kelnero! Notu tion! Ĉu vi scias hispane?

— La nomon de kelkaj antaŭmanĝaĵoj, sed per tiuj mi povas komprenigi min iel-tiel.

— Kie vi lernis paroli en la lingvo de antaŭmanĝaĵoj?

— Mi laboris en la montrofenestro de restoracio kiel slogantabulo en Barcelono, dum longa tempo.

— Kio ĝi estas?

— Mi sidis en la montrofenestro, inter budenoj kaj flanoj, iafoje mi kapjesis montrante sur mian ventron, kaj fine sekvis rikano, pro kio eklumis kelkaj elektraj lampoj sur mia stomako.

— Tio estas bona laboro.

— Ĝi bezonas nur intelekton kaj sinjoran aspekton. Kaj mi povas ridi bonege! Tial mi havas la nomon: Jimmy la Ĝisorela!

— Ĉu do?

— Ni ĉiuj tri dungiĝos. Jose Pombio, Wilson Hutchins kaj Jimmy la Ĝisorela!

Kaj li tuj sekvis sian kompanon, kiu rapidis al la dokoj vere nekutime vigle de mortanto.

3

Jimmy la Ĝisorela estis ĝisoste mondulo. Li atribuis gravan signifon al sia aspekto, maniereco, li ŝatis la muzikon, li konstante vizitis la filmteatrojn kaj kunportis acidajn sukeraĵetojn, kiel la sinjoroj de bona societo.

Li havis okulfrapan karakterizilon, ke li ŝatis lavi sin, kion neniu komprenis. Lia gracila, larĝŝultra staturo ne konvenis al lia adoleske glata vizaĝo, kio estis osta kaj larĝa, meze kun sufiĉe grandaj buŝo kaj dentoj. Lia konstanta rikano ne nur unufoje ererigis tiujn, kiuj iom facilanime, laŭ la aspekto prijuĝas siajn homkunulojn, tiel ili prmokis aŭ konsideris supraĵe la rikanantan Jimmy-on.

Tiuj homoj, post la resaniĝo, multe pensadis pri iliaj impresoj, ererigitaj pro ŝajno, kaj ili decidis, ke en la futuro ili ne tiros konsekvencojn pri neniu sen bone bazita informiĝo.

La stranga konateco komenciĝis kun la maato tiel, ke Jimmy la Ĝisorela vespermanĝis en la restoracio Finaranĝanto en Port Suez kaj legis malgrandan kajeron. Laŭkutime li faris tion kun reletive sinjora eksteraĵo, kio ne koncernas liajn butonmankan, flavan jakon, ĉifitan, lanan ĉemizon kaj ŝtrumpojn. Ĝi povas koncerni la lastajn nek tial, ĉar iun li perdis en Bruselo antaŭ kvar jaroj. Sed en lia supra poŝo videbliĝis angul-pinto de silka tuketo, kaj ĉirkaŭkole pendis okulvitroj kun tenilo, nomata “lorgnon” sur perfekta, eksvizite prilaborita, bicikla transmisiilo, kiujn portas nur tre elegantaj kaj maljunaj damoj. Per iu mano li manĝis, per la alia li prenis la okulvitrojn kun tenilo kaj legis la libron, apogitan al la bierkruĉo, kio estis konsiderinda akrobataĵo, se ni scias, ke Jimmy la Ĝisorela havis bonegajn okulojn, sed la vitroj de la “lorgnon” forte grandigis. Sed kelkfoje oni devas fari pli-malpli gravajn oferojn por ŝajni sinjoro.

Dume en la restoracio Finaranĝanto proksimume dudek maristoj interbatadis jam pli ol dek minutojn. Sed Jimmy la Ĝisorelo ekatentis nur tiam, kiam bierkruĉo disrompiĝis super sia kapo sur la mur. Ekstarinte, li ĉirkaŭrigardis tra siaj forte grandigaj vitroj kaj malvarmkondute avertis la societon.

— Mi estas tre sentema rilate mian kapon, sinjoroj — li diris kun pedanta severo — , tiajn brutalaĵojn laŭeble bonvolu neglekti!

Li nek finis la riproĉadon, kiam la dua bierkruĉo flugis al li tiel, ke ĝi tuŝis lian ŝultron.

— La interbatado nun estas finita! — li deklaris kategorie.

La ceterajn vi scias… Jimmy la Ĝisorela komencis elĵetadi la interbatiĝantojn. Kiam li finis la grandan purigadon, proksimume dudek svenintaj homoj kuŝis dise, kaj la personaro de la luksa ŝipo Honolulu-Star, ekveturonta al Tahitio, tiutage reprezentis sin per dek du maristoj en la publika hospitalo de Port Suez. (Inter ili estis la hispana kelnero Jose Pombio kaj la usona hejtisto Wilson Hutchins).

Poste li pagis sian verpermanĝon, levis la svenintan stiriston de sur sia libro kaj foriris. Baldaŭ li revenis nur pro sia tranĉilo, kiam li renkontiĝis kun la maato.

Kaj vespere li eklaboris sur ŝipo, anstataŭ do homo, sed por duobla salajro. Li estis feliĉa.

Li laboris denove.

Jen tiel okazas al tiu, kiu interbatadas.

4

La ŝipo Honolulu-Star ekveturis el la haveno de Nov-Jorko, tra Gibraltaro kaj tra la Sueza kanalo al San Francisko, preter veturante Hindion kaj la insulojn de de la Pacifika oceano. Ĝi estis la plej longdistanca luksa ŝipo en la mondo, ekipita laŭ la pretendoj de kapricaj milionuloj, mondfaman filmsteluloj kaj trodorlotitaj tromp-kartludistoj.

En la salono enuis elegantaj, delikatmenieraj homoj dum la tuta tago, en malpli grandaj grupoj. La vespermanĝoj faris solena la prezento de admirindaj vesperfestaj roboj kaj juveloj. Ceremonia gajeco, ĝentila interamikiĝo, rimarkoj pri la vetero, maristaj fakdemandoj, maŝinoj, navigado kaj pri ĉio, pri kiuj ili tute ne estis spertaj; ĝi signifis la societan vivon.

En la drinkamuzejo sonas mallaŭta, milda ĵazmuziko, kaj oni kredencas ŝaŭmantan, nederlandan zingibron kaj anglan viskion. Kelkaj milionuloj kun kruda karektero, el la hidaj plantaĵistoj, iafoje amuziĝas, kio konsistas en tio, ke iu kriegas la tekston de kantoj kaj dirigentas la orkestron sur la kapo kun la ĉampan-malvarmiga sitelo.

Oni priadmonas kaj iom envias lin.

Poste atinginte la Ruĝan maron, sekvas poezia periodo de malpli gravaj flirtadoj kaj multe pli gvaraj mar-malsanoj.

Jose, la kelnero estas servema, ŝercema al ĉiu, kaj li ŝatas manifestacii kun sia special man-lerteco. Bedaŭrinde iafoje kun modera bonŝanco. La malbona spirito de la ĵonglistoj hantas lin. Okazas, ke li alridetas iun virinon, kaj kvazaŭ nerigardinte tien, li facilmove verŝas la teon, sed dume, kiel, kiel ne, la varmega akvo verŝiĝas sur la kalvan kapon de maljuna sinjoro. Sekvas granda skandalo, kaj kelkaj homoj postulas d la kapitano la tujan forigon de la kelnero. Sed la familiestroj protektas lin, uzante ĉiun sian influon, ĉar la infanoj multe amuziĝas pri tio, ke Jimmy la Ĝisorela surverŝas la pasaĝerojn. Kaj kio estas tio, kion la gepatroj ne faras por la infanoj?

Sed malsupre en la kaldronegejo Wilson Hutchins (la usona hejtisto) kelkfoje dormis staranta, kiel la ĉevaloj, kaj subite vekiĝinte, li eltiris varmajn viandopecojn el sia interna poŝo. Atinginte la markolon Bab El Mandeb, li jam povis manĝi ankaŭ en sia dormo.

La ĉefmaŝinestro timis lin, kredante, ke li estas obsedito. Iu araba hejtisto volis fini tiun situacion, kaj li puŝpikis Houtchins-on per la ŝovelilo, sed li ne plu faros tion, ĉar de tiam li havas tian nazon, kiel terpomo de speciala formo.

Tiel statis la aferoj ĉe Adeno. Post Adeno en la restoracio estis okulfrapa la dormemo de la kelnero Jose. La ĉefmaŝinestro aŭdis starante ĉe la supenirejo de la kaldronegejo, kiam la unua oficiro raportis al la kapitano, ke la kelnero Jose estas konstante dormema.

Tiam la maŝinisto rimarkis modeste, ke Wilson Hutchins, iu hejtisto samtiel estas konstante dormema, kaj li opinias, ke glosino povas esti ie en la ŝipo, kiu kaŭzas tiujn sporadajn simptomojn de dormomalsano.

Laŭ la kapitano la maŝinisto estas idiota pro la drinkado de brando, kiu ŝajnis esti sufiĉe reala supozo, ke ankaŭ la oficiro akceptis tion.

Sinjoro Irving, la plej stranga pasaĝero de la ŝipo, sincere fermis en sian koron Jose-on, la sortopersekutatan ĵongloron kaj infektitan kelneron je dormomalsano. Sinjoro Irving ne havis pli ol dudek jarojn, sed li aspektis nek tiom. En smokingo li estis tia, kiel knabino. Li havis belajn, arkajn brovojn, mirantajn, grandajn, nigrajn okulojn, lia simetria, delikata vizaĝo similis al tiu de knabo. Li apenaŭ diris ion, se tamen, nur mallaŭte, ĝentile parolis kaj kontaktiĝis kun neniu, escepte la kutiman prezentiĝon de la unua komuna manĝado.

Li aperis nur en la societo de sinjoro Gould sur la ŝipo. La pasaĝeroj elkore malamis tiun Goould-on. Li estis dika, kolosa, blankhara homo, kaj ĉiu sentis tiel, ke li tiranadas super la ĉarma knabo. Kvankam tiu junulo estis tiel silentema, tiel malgaje eleganta, kvazaŭ li volus fariĝi pastro, aŭ li havus profundan funebron.

Atingonte Panang-on, stranga afero okazis inter li kaj Jose. El la haveno venis kolosa malajo sur la ferdekon. Li rompis katenon, manĝis najlojn kaj montradis sian muskolojn por kelkaj groŝoj. Li havis grandegajn muskolojn. Poste li prezentis la prenojn de la luktado ĵiuĵicu por la maristoj. Jose kuradis supren-malsupren sur la ŝtuparo kun refreŝigiloj, tortoj, sed pro iu malbone kalkulita, grandarka, gracila movo, li faligis kremtorton ĝuste sur la kapon de la fort-artisto de sur la promen-ferdeko.

La malajo stertore skrapis la ĉokoladan kremon de sur si, li grincis per siaj grandegaj dentoj, fine li subpremis sian koleron kun kavalira rideto, poste li diris, ke li diserigus Jose-on, se li ne konsiderus la grandsinjoran ĉirkaŭaĵon.

La hispana kelnero tre energie kriis la nomon de kelkaj antaŭmanĝaĵoj al la indiĝeno, pro kio li kompreneble ekscitiĝis.

— M’Bisung! Glonga! Bon-Bon! — stertoris la malajo.

— Omlette á la Sevilla! — kriegis Jose.

— Olla potrida! — citis la kelnero el sia slogantabula periodo kaj malsuprenkuris. Li staris tie antaŭ la malajo, kaj la pasaĝeroj, feliĉaj post la multe da monotoneco, ariĝis el ĉiu direkto.

Sinjoro Irving staris supre, ĉe la balustrado en sia kutima malgajeco kaj rigardis malsupren kun enua, indiferenta vizaĝo.

La malajo ekbriligis siajn blankajn dentojn kaj denove ridetis.

— Kion volas tiu malforta blankulo… Mi manĝos lin…

— Nur komencu tion — diris Jose

— Mi ne batos! Hinda memdefendo… Batu vi tutforte. Mi nur defendos min.

— Tio ne estos bone… — kontraŭparolis Jose.

— Batu vi! Preno estas certa, rapida, vi ne trafos min.

— Nu bone. Ĉu mi povas komenci?

— Jes.

Jimmy la Ĝisorela estis scivola pri la preno. Certa ĵiuĵicu.

— Nu batu! — urĝis lin la malajo. — Estos surprizo!

Vere okazis granda surprizo. Ke iu preskaŭ faru transkapiĝon pro unu vangofrapo, ke li renversu kvar pasaĝerojn kaj multajn tabletojn kun frambo-refreŝigiloj, ĝi vere estas surpiza.

La sango fluis tra liaj nazo, buŝo kaj oreloj, kaj lia haŭto krevis de lia dekstra okulo ĝis lia buŝangulo. Li spiretis tiel, iom sterniĝinte, dume la kvar pasaĝeroj urĝis lin leviĝi de sur ili.

Dum tiu tempo Jose dormis iomete. Starante. Kiel ia maljuna ĉevalo. La malajo salte leviĝis kriegante.

— Ĝi ne validas! Vi estas maldekstramanulo! Mi atendis baton el dekstra direkto.

Jose levis sian ŝultron.

— Neeblas starigi trafikdirektan policiston apud ĉiun vangofrapon.

— Mi mortbatros… vin!

Li alkuris lin. Jose iom retropaŝis, ĉar la malajano gluiĝis pro la frambo-refreŝigilo, kaj la kelnero timis pri sia bela, orbutona uniformo. Li faris rapidan hokbaton por malakceli la unuan elanon de la atakanto. Poste li kliniĝis de antaŭ maldekstramana, rekta bato, kaj li facilmove ekbatis la mentonon de la indiĝeno.

Tiam piedbato trafis lin.

Kontraŭregula, insolenta, nekonvena piedbato al sportisto. Kolero ekregis Jimmy-on la Ĝisorelan kaj laŭtege ekkriis:

— Insalada fritte á la Escorreal!

Pro tio la sango glaciiĝis en ĉies vejno. Ili estis klarvidaj pri tio, ke ili aŭdis ĵuron, devenanta de la antikvaj maŭraj konkerantoj, kiun diras hispanaj junuloj nur tiam, kiam ili decidas sin lukti por vivo aŭ morto.

Kaj li saltis.

Li kaptis la kolon de la malajano en sian kubutflekson kaj premis ĝin al sia trunko. La bubal-dikaj, nigraj kolmuskoloj ŝveliĝis pro la fortostreĉo, kaj…

Kaj tiam Jimmy la Ĝisorela hazarde suprenrigardis al la promenferdeko. Kion li vidis, li preskaŭ forlasis la malajanon pro sia surprizo.

Sinjoro Irving, kubutante sur la balustrado, ĵetis al li instige, petoleme el sia okulangulo, kvazaŭ li dirus tion, ke: “Ek! Instruu lin!”

Jose tordis lian kolon, eklevis lian stomakon per sia kubuto, pro kio la indiĝeno flugis malproksimen, kaj li falegis laŭlonge de la akso de sia kolosa korpo, ke la ŝipo ektremis.

Ĉiu spektanto komencis aplaŭdi senintence. Oni eltrenis la malajanon, kiel mortpikitan taŭron el la areno, preninte liajn piedojn.

Jose, kiel laca violonartisto, kliniĝadis kun afabla rideto, li premadis sian manon, ĵetis kisojn, sed hazarde li dorse puŝiĝis al la bufedo, renversinte ĝin kune kun la stablo, li sukcesis ŝpruci la duono de la societo per glaciaj trinkaĵoj.

Sonoranta, gaja, agrabla ridado aŭdiĝis el la alto. Ĉiu suprenrigardis. Sinjoro Irving ridis ĉe la balustrado. Sed tiam aperis la kolosa figuro de lia edukisto, kaj la pura infanvoĉo tuj ĉesis. La junulo foriris serioze, dignoplene.

— Tiu kelnero estas freneza homo, sed ĝisoste viro — rimarkis la kapitano. Kaj li turnis sin al la rondbarba, ruĝ-vizaĝa maato. — Ĉu vi scias, kiel durajn pugnojn havas tiuРknabo?

— Mi scias — respondis la maato malgaje, sed pri tio li diris nenion pli.

5

— Sinjoro… mi ne dormis de tri monatoj…

— Eltenu nur du semajnojn — flustris la maato. — Vi povas alkutimiĝi al tio iom post iom.

… Estis bela, tepida vespero, sed iomete sufoke varma. La vaporŝipo veturegis sur brilantaj, nigraj ondoj inter la Malaja duoninsulo kaj Singapuro. Jimmy la Ĝisorela sidis sur la supro de la ferŝtuparo, kondukanta al la kaldronegejo, apud la maato.

— Nur estu singarda — flustris la barbulo. — Estas okulfrape, ke vi dormas ĉiam. Neniu alia krom vi staradas kiel somnambulo

— Kion mi faru, se tiel viglaj pasaĝeroj toviĝas ĉi tie?

— Se oni malkaŝos, ke la kelnero Jose kaj la hejtisto Hutchins estas identaj, tiam ankaŭ mi estos elĵetita pro la trompo.

— Ne timu, nur du semajnoj devas jam pasi, ĝis tiam mi vigilos iel.

— Dormu nun duonhoron ĉi tie sur la suprenirejo de la ŝtuparo… Mi vekos vin ĝustatempe.

Anstataŭ respondi, la kelnero jam dormis.

… Baldaŭ li subite vekiĝis, ĉar iu ektuŝis lian ŝultron.

— Lasu min ankoraŭ… — li murmuris — vi, ekzekutisto… Nur kvin minutojn…

— Vekiĝu, fremdulo!

Li subite sobriĝis. Li tre ekmiris, vidante, kiu sidas apud li sur la ferŝtuparo… Sinjoro Irving!

— Pst… — li flustris — Sinjoro Gould kredas, ke mi dormas. Akceptu mian plej altan rekonon, kelnero. Vi estas bravaulo! Mi volis diri nur tion.

La maŝinoj, sidantaj sur gumaj benkoj, obtuze bruis sub ili. Cetere estis silento. Sinjoro Irving sidis apud li sur la ferŝtuparo, sed tiel solene, kvazaŭ li farus serizonan ceremonion.

— Vi bone draŝis tiun indiĝenon — li diris rekone. — Ĉu vi estas tre forta? Ĉu vi permesas… palpadi viajn brak-muskolojn? — li demandis preskaŭ pie.

— Nu ne diru idiotaĵojn!

La okuloj de la junulo ekbrilis.

— Ĉu tio estas ofendo?! — li demandis kun ĝojo.

— Hm… Vi kondutas tiel, sinjoro Irving, kvazaŭ vi estus ebria.

— Oni ankoraŭ neniam ofendis min.

— Ne diru! Ĉu vi estas tiel forta?

— Mi ne sicas. Mi ankoraŭ batis neniun. Diru, fremdulo, kiel ĝi okazoas?

— Nu ne ŝercu pri mi! Ĉu vi ne scias, kia ĝi estas, kiam oni forte ekbatas iun? Vi povis vidi tion, kiam vi iris sur la trato.

— Mi ankoraŭ dum mia vivo neniam promenis sur la strato.

— Ĉu vi ne promenis?… Kiu… do vi estas… sinjoro Irving? Ĉu vi ne estas… sinjoro Irving?

— Mi estas inkognite.

— Kia vestaĵo ĝi estas?

— Inkognito signifas tion, kiam iu havas pseŭdonomon.

— Bonege! Tiam ankaŭ mi estas inkognite! Ĉu ankaŭ vi estas trompisto?

— Haha! Vi estas tre afabla subulo, kelnero Jose, sed mi devas iri, ĉar sinjoro Gould rimarkos mian foreston.

— Kial vi timas tiun homon? Se vi volas, morgaŭ mi surverŝos lin dum la tagmanĝo per porcio da malvarma, marinita fiŝo, á la tournedot.

— Ne, ne!.. Mi tre petas vin, kara, groba sinjoro! Mia karmemora patro nomumis onklon Fernadez mia plenrajta edukisto, li estas la reganta princo, kaj ni devas akcepti tion.

— Estas iom malklara por mi, kion vi diras. Sed tio certas, ke tiu ulo ne plaĉas al mi, kaj mi volonte batadus lian kapon al io ajn, kio estas firma kaj elstara.

— Ho!.. Homo! Ne provu fari tion! Vi estas honesta laboristo, kaj vi ĝuas nian favoron, ĝi konsekvencus gravan punon… Kaj nun, kara fremdulo; mi devas iri… Iam mi parolados denove. Mi tre bone amuziĝis kun vi. Tial mi premios vin! Ĉu vi volas ricevi monon?

— Kiel…?

— Mi ne tre bone konas la valoron de la mono. Se mi donos al vi kvincen dolarojn, ĉu tio estos multa? Ne. Ne! Ĝi estas tro malmulta, kaj mi ofendos vin per tio…

— Kiel… kion?… Bonvolu diri, kio ĝi estas?

— Jes! Foje pro la favoro de Dio mia reganta onklo premiis iun sian fidelan subulon, kaj li donis dumil dolarojn al li. Ĝi do ne estas tiel bagatela sumo, ke mi devus honti pro tio! Jen prenu ĝin, bonulo…

… Elpreninte sian monujon, li transdonis dumil dolarojn, poste li frapetis la ŝultron de la kelnero kaj lasis lin tie.

Li ne kredis, ke li estas maldorma, aŭ se jes, tiam la knabo estas freneza, kaj la kolosa, malbelega homo estas lia flegisto.

Du… mil… dollaroj! Estas inde primediti pri tiu afero! Sed li vane pensis la aferon inda al tiaĵo, ĉar li ekdormis subite.

ĈAPITRO  2

1

Jose, la kelnero dormis. Li dormis, kiam li haltis por momento portante la supon, li dormis, kiam la kuiristo metis la viandon sur la pleton, kaj li dormis, kiam li pladis ĝin en la sinon de la sveda, privata instruisito.

Li subite vekiĝis je la kriego.

Ankaŭ la hejtisto Hutchins dormis. Li dormis dum la karbo ruliĝis en la kaldronegon, li dormis, kiam li levis la ŝovelilon, kaj li dormis, kiam li faligis ĝin sur la piedon de la ĉefmaŝinestro.

Li sibute vekiĝis je la krego.

La unua oficiro diris al la kapitano, ke Jose, la kelnero konstanta dormemo pli graviĝis.

La ĉefmaŝinestro diris al la kapitano, ke Hutchins, la usona hejtisto vekiĝas jam nur por kelkaj minutoj, kiam li ĵus batas iun.

Kelkaj maristoj interflustradis. Stranga simptomo aperas sur la ŝipo. Jam du homoj malsaniĝis.

La maato diris al Jimmy la Ĝisorela, ke okazos problemo, se oni ekzamenos la malsanulojn, ĉar evidentiĝos, ke neniu el ili estas ĉi tie, nur Jimmy servas sur la ŝipo, kiel ŝanĝ-iluziisto.

Jimmy la Ĝisorela diris denove nur tion, ke ne li estas kulpa, sed la pasaĝeroj. Ĉiu estas tro vigla sur la ŝipo. Oni tuj trankviliĝus, se ankaŭ aliuloj estus dormemaj. Li promesis al la maato, ke li provos ekvilibrigi la aferon. Sekvonttage li zorgis pri tio, ke la vigleco de la pasaĝeroj malpliiĝu.

Kaj li ne devintus fari tion!

Precize je la tria horo kaj duono (laŭ azia tempokalkulo) en kalkulita loko, laŭ la koordinatoj de longitudo kaj latitudo, en plena senvento, la ŝipo Honolulu-Star daŭrigis sian veturon, per rapideco dek ok marmejloj po horoj al la markolo Malako. Salon-orkestro muzikis sur la promenferdeko, kaj iu pasaĝero rakontis al siaj du konatulinoj, ke io ne estas en ordo sur la ŝipo. Laŭdire okazis suspektinda malsaniĝo je dormomalsano, sed oni sekretas tion antaŭ la pasaĝeroj.

Je la kvara horo kaj 10 minutoj (laŭ azia tempokalkulo!) la ŝipkuracisto laŭ la ordono de la kapitano venigis al si la kelneron Jose Pombio kaj la hejtiston Wilson Hutchins pere de la maato. Samtempe!

Je la kvara horo kaj 12 minutoj (laŭ la tempokalkulo de la supre menciita mondparto) la maato iris en sian kajuton kaj murmuris preĝojn, revokitajn el sia infanaĝo. Li estis certa pri tio, ke oni forstrekos lian nomon el la listo de la registritaj maristoj.

Je la kvara horo kaj dudek minutoj la kelnero Jose aperis antaŭ la kuracisto, kiu ĵus foliumis libron ekscitite.

La specialaj simptomoj de la dormomalsano, kiam ĝi aperas en formo de sporadaj malsaniĝoj, kaj ties akompanaj simptomoj forviŝiĝas.

Ĝi priskribis kazon, okazintan sur ŝipo. Kie unusola glosino troviĝis en la bilĝo kune kun la kargo, kaj ĝi povis propagi la kontaĝon eĉ sub la modera-klimata zono.

La kuracisto levis sian rigardon el la libro. La kelnero Jose staris antaŭ li en leĝera korpopozicio kaj ronkis modeste.

— Alo!

— Kiu parolas?! — vekiĝis Jose subite.

La kuracisto rigardis lin. Hm… Suspektinde! Suferanta vizaĝo, lanvoraj trajtoj, profunde sidiantaj okuloj, hebete malfermita buŝo, malregula spirado.

— Ĉu doloras via kapo?

— Jes.

— Ĉu vi fumas?

— Prefere mi trinkus ion.

— Mia demando ne estis propono!

— Sufiĉe malbone, ĉar mi fumas.

— Ĉu vi jam estis en Ariko?

— Antaŭ du jaroj.

— Ĉu viaj gepatroj vivas?

— Mia patrino.

— Kiel mortis via patro?

— En foira festo. Okazis akuta pafado kaj ĉiu tiaĵo…

— Ĉu vi/li drinkas?

— Mortinte jam ne.

— Homo! Ne ŝercu! Nun temas pri serioza afero! Ĉu doloras iu korpoparto via?

— Mi sentas pikan doloron ĉe mia ripo…

La kuracisto ŝovis ion en siajn orelojn, de sur kiu pendis io rondforma laŭtigilo. Li metis ĝin sur la ripojn de Jimmy la Ĝisorela.

— Enspiru aeron.

Jimmy la Ĝisorela kaptis la metalon, metitan sur liajn ripojn kaj kriegis en ĝin:

— Mi estas tiklema!

La kuracisto retrosaltis hurlante, ĉar li sentis tiel, kvazaŭ peza baterio estus pafinta apud liaj oreloj.

— Stultulo!.. Vi surdigas min… De kiam vi sentas tiun doloron ĉe viaj ripoj?

— Kiam la stiristo paŝis sur tiujn hazarde en la mallumo.

— Sed nun jam foriru!

— Mi petas vin… ĉu vi ne povus doni al mi ion kontraŭ kaѰdoloro…? Mia kapo tre doloras.

Ĝi estis mensogo. Sed la kuracisto kredis tion, kaj li tuj iris al la ŝranko. Jimmy la Ĝisorela sekvis lin. Li vidis demalproksime tiun malgaranda ujon, sur kies etikedo estis skribita:

O P I O

Ĝi estas ofte uzat medikamento ĉi-regione pro la ŝanĝiĝinta klimato kaj pro la digestproblemoj, kiujn kaŭzas la nekutimaj manĝaĵoj. La kuracisto jam elprenis la pulvoron kontraŭ la kapdoloro, kiam li aŭdis frakasbruon. La stulta kelnero puŝfaligis glason de sur la tablo.

— Forportu vin!

Jose rapide foriris. Sed dum la kuracisto rigardis malantaŭen, aŭdinte la frakasbruon, li haste ŝovis en sian poŝon proksimume ses malpli grandajn skatoletojn da medikamento el la interno de la opiujo, ĝi estis pli ol la duono de la opioprovizo.

Tio okazis je la 4-a horo kaj 44 minutoj. (Laŭ la tempokalkulo en Greenwich estis la 4-a horo kaj 12 minutoj, 8 sekundoj!) Senpere antaŭ la pranzo.

Je la kvina horo kaj 15 minutoj la kapitano vokis la atenton de la pasaĝeroj, ke ĉiu gardu sian trankvilon, sur la ŝipo troviĝas la necesaj medikamentoj por lokalizi la epidemion.

La paniko eksplodis tiam, kiam la tri sinjoroj, kiuj ekdormis pranzinte, rekonsciiĝis nur post longa revivigo. Iu el ili estis sinjoro Gould, la grandega edukisto. Li dormis plej profunde. Kvankam dum la pranzo li ankoraŭ estis tre vigla.

Nun li dormis profunde.

Sakvan tagon post la matenmanĝo (la 9-a horo kaj 27 sekundoj inter la konvenaj gradoj de la norda kaj suda latitudoj) du aliaj pasaĝeroj endormiĝis, kaj tagmeze la kapitano ordonis al la radiisto, ke li informiĝu pri la nomo de la ŝipoj, estantaj en ilia proksimo. Eble ili bezonas ties helpon.

Dramo sur la oceano!

La plimulto de la pasaĝeroj jam tiam konjektis, ke ili travivas iun hororan, maristan historion, kiujn ili tiomfoje primokis, kiel ekzemple la Fantomŝipon, aŭ eĉ ne menciante la ribelulojn de la ŝipo Bounty, kiuj manĝis ankaŭ homkarnon.

Ili ĉiuj estis klarvidaj pri tio, ke eĉ post kvindek jaroj la enigmo de la ŝipo estos nesolvita, kiu silente glitis al la haveno de Singapuro, ĝi albordiĝis ĉe la moleo, sed ne elŝipiĝis pasaĝero, ne aŭdiĝis sono de sur la ferdeko: ĉiu homo mortis! Oni faros filmon el la tragedio de la ŝipo Honolulu-Star, kaj la homoj sidos en la kinejon kun siaj konatulinoj por rigardi ĝin. Poste ili diros: “idiotaĵo!”

Komponisto el Kopenhago energie postulis, ke la kapitano malsuprenigu la savboatojn, kaj ĉiu fuĝu, kien li povas. Ĉar la kapitano rifuzis tion, li volis fari protokolon pri la afero, sed li dume ekdormis.

La homoj fermiĝis en sian kajuton. La teruro, la malbona antaŭsento ekrekis ĉiun.

Kaj unu pasaĝero fine vere fartis bone. Li eĉ fortepianis vespere en la drink-amuzejo.

Tiu pasaĝero estis la laŭdira sinjoro Irving.

Ĉar lia edukisto tuj ekdormis post ĉiu manĝado. Profunde kaj longe.

La junulo unue nur en la manĝejo sidadis unu horon pli longe. Sed sekvan tagon (la epidemio atingis sian kulminon same laŭ la azia kaj greenwich-a tempokalkulo) sinjoro Irving kaŝrigardis en la drink-amuzejon, kie la orkestro ludis ritmajn fox-trott-jon en duondormo.

Ĉirkaŭ noktomeze la junulo komencis zumkanti. Liaj vangoj ruĝiĝis, liaj okuloj brilis, kaj sekrete li certe sopiris, ke tiu epidemio nur daŭrus longe.

Jam la trian tagon furiozis la dormomalsano. La admiralitato post mallonga interŝanĝo de mesaĝoj proponis tion, ke la ŝipo Honolulu-Star konstante informu ilin pri ĝia pozicio kaj veturdirekto, krome estus proponinde kolekti la muŝojn, troviĝantaj sur la ŝipo por la atendebla sanitara inspekto, ĉu estas glosino inter tiuj.

Armena kovertofaristo diris al la kapitano kun drama simpleco, ke li havas lepron.

Tiaĵo okazis ĝis nun nur en terurdramoj!

— Homo! — flustris la maato, kiu malgrasiĝis dum mallonga tempo je duono de sia viva pezo. — Vi faris tion!

— Jes — respondis Jimmy la Ĝisorela sincere. — Vi diris, ke estas okulfrape sur la ŝipo, se du homoj konstante dormas. Nun jam nur tio estas stranga, se iu maldormas.

— Kiel vi faris tion?!

— Per opio. Okazos nenia problemo. Ĉiu ricevos nur tiom, kiom preskribitas la aldonita tabuleto pri la dozigo de la opio “por gravaj malsanuloj”. Kaj tio ne povas esti danĝera dozo.

— Se ĝi… evidentiĝos… Mi estas via komplico. Ni estos kondamnitaj al dek jaroj.

— Dio mia… Oni certe ne proponos ordenon pro ĝi. Mi tute ne akceptus tion.

— Hej! Maato! — kriis iu oficiro al ili. — Iru kun tiu junulo en la deponejon! Kaptu muŝojn, kaj porti tiujn al la kuracisto!

— Ĉu ankaŭ la muŝoj bezonas terapion? — miris Jimmy la Ĝisorela.

La tuta personaro partoprenis muŝ-ĉaspeladon. Ankaŭ li ekiris kun la maato. Estis infera varmego sur la Hinda oceano. Precipa apud la maŝinejo. Jimmy la Ĝisorela kiel hejtisto iradis malvestinte sin ĝis la trunko, krom la varmego unuavice tial, ĉar lian solan ĉemizon uzis la kelnero Jose.

— Homo! Ĉesigu la epidemion! — petegis la maato.

— Neniu divenos tion, vi povas esti trankvila.

Ili iradis tien-reen en la pakaĵdeponejo. Jimmy la Ĝisorela haltis apud grandega korfo.

— Kia diablaĵo! Oni bone aranĝis tion! Jen vidu!

Sur la kofro pendis grandega tabulo:

A T E N T U!

N E   R E N V E R S U   Ĝ I N!

E L V E R Ŝ I Ĝ A S!

— Damne, la multaj idiotoj — blasfemis la maato — , venu kaj ni returnu tiun bagaĝon!

Ili estus komencontaj fari tion, kiam iu energie frapetis sur la flanko de la kesto, kaj raspa, vingusta voĉo ekparolis el interne:

— Nun jam lasu ĝin nur tiel, se ĝis Adeno mi staris kapaltere en ĝi.

— Kio estas, hej?! Kiel vi nomiĝas?

— Iru en la inferon!

Tiaĵo ankoraŭ ne okazis! Ili trovis la plej impertinentan, kaŝ-pasaĝeron.

— He! — kriis la maato — , ĉu vi scias, kio okazas al kaŝ-pasaĝero, se ni estos kvarantenigitaj?

— Kial estus la ŝipo kvarantenigita?

— Kontaĝo minacas la pasaĝerojn!

— Ĉu iu estas infektita de idiotaĵo?

— Per la sep sakramentoj…

Li malfermis la keston, kaj…

Ĝi estis malplena! La kesto, el kiu iu parolis antaŭ unu sekundo!

Li staris stulte… La maato faris krucosignon.

Mistero…

— Tiuloj minacas min — rimarkis la ĵus aŭdita voĉo el dorsdirekto. Ili turniĝis.

Trampa maljunulo staris antaŭ ili. Jimmy la Ĝisorela kriis timiĝinte:

— Fred la Malpura…!

2

La maljunulo estis tranga fenomeno. Li palpadis sian iom pintan, blankan barbon, pendantan ĝis lia brusto per sia mano, havanta longajn, vulturformajn ungegojn. Kvazaŭ li fortepianus siajn, etajn ruzaĵojn, grandajn cerbumadojn sur la muta muzikinstumento de sia barbo, kiel li malrapide ludadis per siaj longaj, hirtaj, malpur-grizaj, maldensaj haroj. Sur lia vizaĝo estis kelkaj globformaj, grandaj verukoj, karakteriza nazo, simila al tiu de nizo-beko, malsuprenkurbiĝanta, larĝa buŝo kaj brilantaj, saĝaj, maltrankvilaj, etaj okuloj, kadritaj per iom da ruĝa likvaĵo. Liaj hirtaj, griz-blankaj haroj pendis senorde sur lian frunton, kaj per refleksa movo iafoje li ŝovis sur sian nokun, aŭ gratante sian kolon, li malrapide antaŭenŝovis ĝis sia nazo la ŝiritan, sordidan, vizieran ĉapon, kiu estis tre foruzita, malpura, tamen ĝi aspektis ĉapo de kapitano.

Ĉar Fred la Malpura estis kapitano.

Lia nomo rondiris tiel de buŝo al buŝo, oni konis lin tiel en la grandaj havenurboj de margolfoj kaj en malgrandaj, fiŝistaj vilaĝoj, oni nomis lin tiel, menciante lian nomon okaze de krimaferoj:

“Fred la Malpura, la kapitano!”

Kie kaj sur kiu ŝipo, kiam kaj kiel li fariĝis kapitano, tio evidentiĝis en neniu pundomo, el neniu kriminala dosiero, kiel tre multaj aliaj cirkonstancoj, kiuj iafoje prezentiĝis rilate la personon de Fred la Malpura, sed neniu dubis tion, ke Fred la Malpura vere estas kapitano. Kiu estus kapitano, se ne li, kiu konas ĉiujn pilotojn en la mondo laŭ la nomo, li estas en cidira rilato kun la magiisto de la aŭstrala tribo Ĉarung, kaj li nur foje veturis en tia ciklono ĝis nun, ke dume lia pipo estingiĝis. (Sed poste evidentiĝis, ke la tipo de tiu pipo ne estis Watson kaj farita el la radiko de manilo.)

Li butonumis la altan kolumon sur sia nigra svetero en la plej varmega vetero. La tempo formis lian vastan pantalonon dura kaj tuboforma. Iam ĝi estis eble stria ĵaketo, sed tio apenaŭ estis videbla sur la vestaĵo. Strange, li premis la randon de la pantalontubojn en la ŝuojn ĉe la maleoloj, el kio konsekvencas, ke originale ĝi ne estis almezurita al li. Cetere eĉ tio montris ĝin, ke nek la enpremado mallongigis tiujn sufiĉe, ĉar li devis tiri sian pantalonon ĝiskole. Laŭdire li povintus tiri ĝin eĉ pli supren, sed li ne faras tion, ĉar la pantalono estas iom vasta ĉe la akseloj.

Iafoje li enposŝigis siajn manojn, suprentiris sian pantalonon kaj ekiris kun balanciĝanta supra korpo. En lia konduto estis ia mirinda indiferenteco kaj defia malestimo al ĉiu.

Sed lia plej okulfrapa, publike konta karakterizaĵo estis tio, ke li estis la plej malpura homo en la mondo. Ĝi estis tiel senpera, eĉ pruvon ne bezonanta impreso, kiel en la filozofio kiu ajn, tiel nomata aksiomo.

Lia sunbrunigita vizaĝo gardis kiel grandan misteron la daton de la lasta sinlavado. Nur tio estis videbla preterkure senduba, ke la diveno de tiu tempopunkto ne formis la objekton de proksima paseo. Ŝajnis duba, ĉu tiu homo lavis sin iam?

La maato retropaŝis instinkte, kiel artkonanto, staranta vidalvide al famega kreaĵo.

Jimmy la Ĝisorela ne povis ekparoli dum minutoj.

— Kial vi miras? Ĉu eble vi atendis tion, ke junulino elvenas el la kesto en konfirmacia vestaĵo?

— Kiel vi elvenis de tie?

— Malantaŭe: Estas sur la kesto “enirejo por la artistoj”. Ĝis Adeno mi staris surkape. Mi pasigis tutan dudek kvar horojn tiel, kiel ŝtoniĝinta fort-artisto. Iu stulta pakaĵportisto metis la bagaĝon renversite.

— Kial vi ne malfermis ĝin antaŭe?

— La ŝlosilo rompiĝis en la seruro. Kiam oni staras surkape, povas okazi tiaĵo. Pasis dudek kvar horoj, dum mi povis lozigi la malantaŭan lignotabulon, starante surkape, ke ĝi estu elprenebla. Nun vi scias ĉion, iru do en la inferon!

— Hoho! — diris la maato — kontaĝo estas sur la ŝipo. Tiam prisilenti kaŝpasaĝeron estas kapokosta peko

— Hm… ĉu eble mi subaĉetu vin?

— Mi devus ricevi multe da mono por tio! Dek jaran punon ricevas en la kolonio tiu, kiu prisilentas la indikojn, koncernatajn la epidemion!

— Vi pravas — kapjesis Fred la Malpura melankolie.

— Vidu — interrompis Jimmy la Ĝisorela — , se ni diros tion, ke vi elvenis memvole, tiam la kapitano konsideros la aferon malpligravige.

— Nur ne defendu min — respondis Fred la Malpura kun profunda malestimo, poste li ŝovis sian ĉapon malantaŭen, enpoŝigis siajn manojn kaj ekiris al la suprenirejo kiel grandega pendolo. — Ni iru. Vi pravas! Mi ne plu povas prisilenti miajn informojn pri la epdimio, ĉar cetere okazos problemo al mi. Mi tuj raportos al la kapitano, ke li arestu tiun friponon, kiu venenas la pasaĝerojn per opio.

La maato konsterniĝis.

— Kio… estas… frategĉjo Freddy — balbutaĉis Jimmy la Ĝisorela.

— Ni iru nur! La tempo urĝas! Pasigi dek jarojn malliberigite, en mia aĝo ne estas agrabla. Mi havos tempon nenifari du miaj maljunaj tagoj.

Li havis minimume kvindek ok jarojn.

— Nu sed… kiel vi pensas tiun aferon… pri opio?

— Ne volu trompi min Jose la Ĝisorela. La araba hejtisto kuŝas sur la malluma koridoro de la deponejo. Li ronkis suspektinde. Suprentirinte lian palpebron, mi vidis ĉion. Ĉu vi volas erarigi min per opio? Ĉu min?

Nun li antaŭenŝovis sian ĉapon kaj ekiris tiel al la ŝtuparo.

— Atendu! — ili saltis samtempe al li.

— Neeblas! La maato pravis. La epidemio estas epidemio, kaj la prisilento de la indikoj kaj tiaĵo signifas vivdanĝeron.

— Sed ni priparolu tion…

— Estas superflue, Hutchins la Ĝisorela. Per kio povus subaĉeti min du malriĉaj homoj en tia kapokosta afero. Lasu min, mi rapidas…

— Atentu min, kapitano — diris Jimmy la Ĝisorela post mallonga pensado — , kial kompliki la aferon? Ni estas en via mano. Diru, kion vi volas, kaj fino! Mi scias, ke vi nun senplumigos nin senindulge, ĉar vi estas monavida kaj kruela. Parolu!

Fred la Malpura pensadis, li piketis siajn dentoj per iu sia vulturforma ungego, per la alia mano li rulumis la finon de sia barbo tute mallaĝa.

— Nu bone! Ni ne pasigadu la tempon seneluze. Donu du mil dolarojn al mi, kaj fino.

Jimmy la Ĝisorela fariĝis mortepala.

— De kie mi prenu… mil dolarojn?

— Vi trovos en via malantaŭa poŝo ledan dokumentujon kun spegulo, kombilo kaj ora plakedo de aŭtoko-kursisto el Limao. Tie estas la dumil dolaroj.

Jimmy la Ĝisorela ŝovis sian manon en la poŝon rezolute por mortpiki tiun homon.

— Mi ne bezonas la perlamotprenilan tranĉilon — diris la kapitano lace kaj elprenis de ie muzean, duonmetran pistolon kun turniĝanta bareleto, — se ĉiumaniere vi volas doni ankoraŭ ion, mi akceptas la oran plakedon, sed dum mi kalkulos ĝis tri. Unu…

Jimmy la Ĝisorela dentogrincante transdonis la ledan dokumentujon, kiu tuj malaperis en la malantaŭa poŝo de lia vasta pantalono. Poste la abomena, laca, malestima vizaĝo de Fred la Malpura mediteme direktiĝis al la maato. Li timegis.

— Pagu al mi antaŭe la tutan salajron de la hejtisto Hotchins, de Port Suez ĝis Tahiti, entute cent sepdek kvin dolarojn kaj okdek du cendojn — li diris fine.

— La hejtisto… ricevas nur cent tridek dolarojn.

— Simpla ŝovelisto. Sed Hutchins estas unuaranga, ekstrasalajrita, ĉar la admiralitato kvalifikis lin kaldroneg-forĝisto antaŭ kvar jaroj, tiel post la subtraho de la asekuro vi devas doni al mi cent sepdek kvin dolarojn kaj okdek du cendojn. Ni ne lasas ekspluati min.

La dentoj de la maato ekgrincis laŭte. Sed li pagis.

Fred la Malpura zorgeme kalkulis la monon. Li redonis dek ok cendojn el la cent sepdek ses dolaroj.

— Mi ne akceptas pli multe da mono, ol kiom mi meritas laŭ mia honesta laboro. Sed mi postulas ĝin.

Sed tiu troigo de la negoca honesto ne emociis la maaton.

— Li enpoŝigis la salajron de la kompatinda Jimmy la Ĝisorela!

— Ne timu pri Jimmy la Ĝisorela — li trankviligis la stevardon. — Li batos vin en Tahitio, ĝis vi pagos al li ankaŭ la salajron de la hejtisto Hutchins, ĝis la lasta cendo. Li estas preciza homo.

La maato rigardis al Jimmy konsternite.

— Ĉu tio estas vera…?

— Bedaŭrinde — konfesis la junulo honteme. — Fred la Malpura legas en la koro ĝis ties fundo.

— Nun iru en la inferon, kaj portu al mi unuaklasan menuon dum ĉiu manĝotempo. Mi manĝas fiŝon nur gratenite.

Poste li eniris en sian keston kaj komencis plenigi sian pipon.

— Ni estis duope, kaj ni ne povis venki lin! — furiozis la maato, kiam ili supreniris sur la ferŝtuparo.

— Li ne estas venkebla. Antaŭ du jaroj en Delhio li ŝtelis la rubenajn okulojn de la trimil jara Budho kaj anstataŭigis tiujn per ruĝa prismo de fervoja bariero. Okazis granda skandalo, ĉar kiam ekflagris la ĝoja fajro en la interno de Budho, la okuloj de la Dio palpebrumis al la kreduloj:

“Stop!.. Stop!.. Stop!”

Kiam ili iris sur la ferdekon, la kapitano diskutis kun grupo da pasaĝeroj, tenante revolveron en sia mano, kaj kelkaj maristoj ĝuste tiam provis la savboatojn.

3

Sekvan tagon Jimmy la Ĝisorela ĉesigis la kontaĝon, esperante, per tio finiĝos la dormemo, tiel la ordo refariĝos. Li atendis rapidan rezulton de la ĉesigo de la efiko de la opio. Li ne trompiĝis pri tio. La ĉesigo de la venenmiksado post kelkaj horoj kaŭzis vere surpizan rezulton.

Tagmeze je la dekdua horo kaj dudek minutoj la ŝipo Honolulu-Ŝtar dissendis radiosignojn pri danĝero, petante kuracistojn, medikamentojn kaj sanitarajn soldatojn el Singapuro kontraŭ la pereiga epidemio, furiozanta sur la ŝipo.

Je la unua horo kaj dek minutoj oni armis la maristojn kaj enkondukis la eksterordinarajn ordonojn okaze de kvaranteno.

Ĉar montriĝis sur la pasaĝeroj ĉiuj sendanĝeraj, sed akutaj simptomoj de subita forpreno de narkotaĵo.

La grand-industriisto de ŝnurfabrikado sentis malvarmon kaj torporon, frida ŝvito kovris lin, kaj li petis nur tion, ke oni transdoni lian mesaĝon al sia filino: li kontraŭis ŝian edziniĝon ankaŭ en la lasta momento. Ĉiu pasaĝero plendis pri netolerebla kapdoloro. Ĝi estas la plej karakteriza akompan-simptomo de la dormomalsano… La kuracisto sentis tiel, ke li estas heroo, pri kiu oni verkos libron, ĉar la terura malsano pulsadis en lia kranio, sed li brave iris de kajuto al kajuto por viziti la malsanulojn, kaj nur tiam li eksidis lace sur faskon de ŝnurego, kiam ankaŭ la lasta injektilo rompiĝis en la antaŭbrako de ekstravaganca svedino.

Pri tiaj kuracistoj rememoras la belliteraturi ne nur unufoje. La pasaĝeroj jam kun malpli granda heroismo elportis sian sorton.

Ŝrikado, plorado, kriado estis aŭdebla sur la ŝipo. Vid-problemoj aperis ĉe la advokato el Bostono, la argentina fabrikisto de artefaritaj floroj postulis returniĝiper la ŝipo. Sed la plimulto de la homoj pro ia nekomprenebla kaŭzo obstine persistis tuj surakvigi la savboatojn.

Dume sinjoro Irving karambol-ludis kun dek kvar jara knabeto per du cendaj moneroj. Post la tagmanĝo li fajfadis mallaŭte en la konversaciejo apud la radioaparato, kaj ĝenerale li fartis tre bonege.

Jimmy la Ĝisorela nun jam vidis, ke okazos granda problemo, se oni malkaŝos lian faron hazarde. Unuavice li devas malaperigi la spurojn!

Posttagmeze li ŝteliris en la kajuton de la kuracisto. Li plenigis la malplenajn opiujojn per natria hidrogena karbonato kaj remetis ĝin sur ties lokon. Li foriris malpeziĝinte. Nun jam oni ne povas diveni lian kulpon, nek tiam, se eble oni serĉos la opion.

La maato estis survoje dum la tuta tago al la pakaĵdeponejo pro la aferoj de Fred la Malpura. Li postulis languston al la vespermanĝo kaj Chateau Ira-on.

Dio scias, kie oni kutimigis lin al tio.

Tagmeze oni ordonis el Singapuro, ke la ŝipo Honolulu-Star tuj haltu, la kapitano informu ilin pri la koordinatoj kaj klopodu gardi la ordon inter la pasaĝeroj. La helpŝipo estas survoje kun la bezonata kuracista helpo, ĝis tiam estu anoncita la kvaranteno, kaj senkonsidere de ĉio la ordonoj estu postulataj plej radikale…

Vespere kelkaj homoj fartis bone. En la restoracio iuj pasaĝeroj vespermanĝis iom pli trankvile, sed la paniko ŝvebis super ili, en la antaŭtempesta senmoveco de la Hinda oceano. La vizaĝoj eĉ plu estis palaj, nun jam de la timo.

Escepto: sinjoro Irving, kiu grasiĝis pli ol unu funtojn dum la terur-tagoj. Ĉar sinjoro Gould persiste dormis eĉ plu. Kvankam li vekiĝis antaŭtagmeze, sed li tuj endormiĝis post la tagmanĝo.

Posttagmeza sansacio: Jose, la kelnero malaperis. Verŝajne li mortigis sin. Laŭ la kuracisto el Bostono ne estas malebla, ke li fariĝis amokulo, kio povas okazis ankaŭ al ili, ĉar ĝi estas ofta akompan-simptomo de la dormomalsano. Li petis la kapitanon tuj mortpafi lin tiuokaze, kaj ricevinte trankviligan promeson, li rompadis siajn manoj plorante. Estis tiuj, kiuj incesis sian kajuton per desinfektilo. Ili konstante tusadis.

Sinjoro Irving posttagmeze lernis ludi kriketon.

La sensacio de la manĝado estis Jose. La kelnero, kiu subite retroviĝis. Li do ne fariĝis amokulo, se tamen jes, tiel li laciĝis kaj finis tion. Ŝajnis, ke li ripozis iomete, ĉar li venis en la restoracion freŝe, sur la brako kun tablotuko. La pasaĝeroj ĉirkaŭis lin, ili rigardis, palpadis kaj demandis lin…

— Kie vi estis?!

— Kiam vi resaniĝis?

— Parolu…

Jimmy la Ĝisorela ridetis supereme.

— Gesinjoroj, se vi permesas al mi paroli, ni ĉiuj estis la viktimoj de la histerio. La histerio samtiel estas kontaĝa, kiel la gripo, sed ĝi havas nenian sencon, kaj oni fartas malbone. Tiam la virinoj fariĝas histeriaj. Ĉu vi jam aŭdis pri tia malsano, kiu ne havas mortajn viktimojn? Kia kontaĝo ĝi estas, pro kiu mortas neniu?

La pasaĝeroj kunrigardis. Vere estas iom da pravo en tio… Jimmy la Gisorela daŭrigis eĉ pli supereme rikanante:

— Se nur unu homo mortus, tiam ankaŭ mi rekonus, ke ve al ni! Trans la Ekvatoro eblas, ke post kelkaj horoj aŭ tagoj ne estos vivulo sur la ŝipo. Sed kiu mortis ĝis nun? Mi demandas vin, estimataj turistoj: kiu mortis?

Sinjoro Irving envenis iom konfuzite.

— Bonvolu helpi min trovi la kuraciston… Mia kompatinda edukisto, sinjoro Gold mortis…

4

Post dek minutoj eĉ unu pasaĝero ne restadis ekster sia kajuto.

Jen estas la morto!

La ferdeko, konversaciejo, ŝtuproj de la ŝipo estis senhomaj kaj timige silentaj.

La kapitano en la societo de la kuracisto tuj rapidis en la kajuto de sinjoro Gould, li malfermis la pordon kaj haltis ĉe la sojlo. En la kajuto estis lume. Li povis vidi de ekstere la grandegan kadavron kun malfermita buŝo, kun malantaŭenklinita kapo, kun pajlokolora liphraro.

La kuracisto heziteme turnadis sian kapon dekstren-maldekstren. Li videble blankhariĝis en la lastaj tagoj.

— Li estas mortigta. Tio estas evidenta.

– Ĉu vi ne rigardas lin?

— Bonvolu kredi… en la proksimo de la mortinto… sufiĉas piko de moskito… kaj la ŝipo en tiuj krizaj tagoj… restos sen kuracisto…

La kapitano paŭtis malestime.

— En ordo.

Li paŝis al la kadavro. Bruste, kie estis lia piĵamo malfermita, li metis sian manon sur lian torakon, li kliniĝis super lin kaj suprentiris liajn palpebrojn, sed ĉio ĉi estis nur formalaĵo, ĝi ne havis graveconj. La glacimalvarma, rigida mano povis aparteni nur al mortinto.

— Li mortis — li diris kaj elvenis.

La belega ŝipo Honolulu-Star estis silenta kaj senhoma, kiel vera fantomŝipo. Nur la personaro iradis tien-reen deprimite por fari sian laboron. La taga firmamento estis griz-blanka, la maro fariĝis maltrankvila, ĝi havis flav-verdan koloron, kaj la aero peziĝis sur la oceanon varmege, vaporplene.

Post la okazaĵo Jimmy la Ĝisorela staris sola en la restoracio tiel, kvazaŭ li estus kapebatita… Kiel mortis la edukisto? Ja… ne estas epidemio… La opio-dozo eĉ por grava malsanulo ne povas esti mortiga.

Ĉu tamen… estas epidemio?

Nun jam la puno estos ne dek jaroj, sed ŝnuro — flustris iu en lian orelon.

Li estis la maato. Liaj grandegaj nazloboj tremis blanke pro teruro.

— Kial vi timas tiom? Ĉu ankoraŭ neniu mortis dum ŝipveturo?

— Sed… tiu homo… mortis por tio, kion li donis al li…

— Pro kio? Iu povas uzi opion dum jaroj, li povas preni eĉ pli multe, ol kiom mi metis en la manĝaĵon, pro tio neniu mortas!

La maato riegadis en liajn okulojn longe, poste li demandis embarasite:

— Ĉu vi… ne donis alian…? Nur opion?

— Frenezulo.

Li estis proksime al tio, ke li batu la stevardon je la kapo.

— Ĉu vi ne pensas, ke mi venenis lin?

— Tion ne… sed eble tamen ĝi estas epidemio… Ankaŭ mi fartas strange…

— Ĉar alvenos la nordorienta musono, vi, stultulo!

— Ne kriadu! Ankaŭ mi scias, ke estas “malbona senvento”, sed pro tio oni ne havas viziojn! Ĝi estas nur pro alta febro.

— Kion vi vidis?

— Fantomon, se vi volas scii tion!

— Ĉu jam ankaŭ vi freneziĝis?

— Eblas! Sed mi asertas, se iuРhomo mortas kaj la alia freneziĝas, ĝi ne povas esti pro opio.

— Pri kia idiotaĵo vi parolas, koncerne tiun fantomon?

— Baldaŭ mi rakontos tion. Mia kapo iomete doloras, kaj nek la rumo bongustis al mi jam de mateno. Fred la Malpura, tiu hirudo, postulis, ke mi portu al li kringetojn apud la grogon. Li vivas malsupre tiel, kiel enuanta, unuaklasa pasaĝero.

— Ĉu eble li estis la fantomo?!

— Ne verŝajne, ĉar mi parolis kun li, antaŭ ol mi suprenvenis el la deponejo. Kaj suprenveninte la fantomo staris ĝuste antaŭ mi.

— Ĉu vi ne mortis pro timo?

— Nur aŭskultu min. Li staris dorse al mi, antaŭ la koridoro de la unuaklasaj kajutoj, la kapitano. Li estas tute simila al li. Tiam mi ankoraŭ pensis, ke li estas tiu. Poste mi ekiris al la kajutoj, kelkajn paŝojn farinte, mi atingis la promenferdekon, kaj dekstre supre sur la ponteto la kapitano staris denove!.. Tiu kapitano, kiun mi ĵus vidis, eĉ kurante li ne povis veni sur la komandponteton. Mi demandis la stiriston: “De kiam staras la kapitano tie?” Li respondis: “Jam pli ol unu horon. Kaj li eĉ ne moviĝas.” Kion vi pensas pri tio?

— Ke ebria idioto estas tiu, kiu rakontas tion.

Ili silentis. Grandegaj, blankaj birdoj glisis kun disetenditaj flugiloj, malaltle, kaj ili oblikve flugfalis en la maron, kiam aperis predo proksime al la akvosurfaco.

La maato fiksrigardis la malklaran, agitiĝantan akvon kun moroza vizaĝo.

Malaltaj ondoj ruliĝis, kaj maltrankvilaj ŝaŭm-krestoj tremetis sur ties supro.

— Hej, kelnero! Venu al la kajuto numero dudek! — kriis voĉo.

— La kajuto numero dudek apartenas al sinjoro Gould… — diris la stevardo muroblanke.

— Nu kaj?…

Diablo forportu ĝin… Li ankoraŭ neniam havis tiel malbonan antaŭsenton. Kial li venis sur tiun malbenitan vaporŝipon? Li iris tra la malamika, muta, senhoma ferdeko. Iomete vesperiĝis. La kuntuŝa ombro de la kajutoj kaj la ventumiltuboj longe etendiĝis sur la planko.

La kapitano atendis lin antaŭ la kajuto de sinjoro Gould. Intertempe la kuracisto jam foriraĉis.

— Kelnero! — ordonis la kolosa, severvoĉa kapitano, kiu, ŝajnas, plenumintus sian devon prezice kaj sen nervoj eĉ sur vera fantomŝipo.

— Jes!

— Ĉu vi entreprenas kudri la kadavron en litotukon kaj entombigi lin laŭ marista kutimo?

— Mi estas kelnero…

La personaro: konsistas nur el malkurĝaj, komercaj maristoj, ili rifuzis plenumi tiun servon.

— Vi ricevos kvindek dolarojn — daŭrigis la kapitano.

— Mi entreprenas tion.

— Unu minuton!

Sinjoro Irving kriis tion. Li ĵus alvenis tien.

— Sinjoro Irving — komencis la kapitano — , mi jam diris al vi, ke la ordonoj, koncernantaj la kvarantenon, preskribas sub la konsekvenco de severa puno, ke oni devas tuj entombigi la mortintojn, senkonsidere liajn rangon, socian staton kaj proksimulojn.

— Vi jam menciis tion, sinjoro kapitano.

— Mi tre bedaŭras. La sekcado de la mortinto estus grava por la alvenonta komitato de kuracistoj, kaj nek tion ni povas konsideri.

— Mi akceptas ĝin. Sed mi telegrafis al la usona ambasadejo en Singapuron. Oni respondis tion.

Li transdonis telegramon.

Al la kapitano de la ŝipo Honolulu-Star: La help-ŝipo Robin alvenos post kelkaj horoj. Atendu per la entombigo. Se la sanitara komisito ne kontraŭas, la laŭdiran sinjoron Gould, kiu estas identa kun la reganta princo de Fernadez di St. Antonio, vi povas konservi lin en plumba ĉerko.

kapitano Millon,

ataŝeo de la admiralitato de Usono.”

— En ordo — diris la kapitano kaj premis la telegramo en sian poŝon. — Kelnero Jose! Vestu la mortinton! Mi sendos fusilon al vi, kaj vi gardostaros antaŭ lia kajuto ĝis alia ordono.

Preterkure li salutis sinjoron Irving kaj foriris. Ili staris silente por iom da tempo.

— Ĉu vi… kredas, fortamana fremdulo, ke la reganta princo Fernadez, mia edukpatro, fariĝis viktimo de epidemio?

— Mi do… ne estas kuracisto…

— Vi nun jam scias multe da aferoj. Ni honoras vin per nia konfidenco. Mi permesas al vi sincere diri viajn pensojn, bonulo…

— Nu mi diras: laŭ mi ne estas epidemio. Ĉiu estas histeria sur la ŝipo.

— Ankaŭ laŭ mi la tuto estas histerio! Ĝi estas falsa alarmo de malkuraĝaj civitanoj. Sed jen la mortinta regento, kiu laŭ la volo de Dio estas mia edukpatro, nun mortis.

Ili silentis. Birdo flugkaptis arĝentan, baraktantan fiŝon kun granda plaŭdo apud la ŝipo kaj levis ĝin alten. Kelkaj mevoj sekvis ĝin kriĉante.

— Ĉu vi… estas reganto, sinjoro Irving?

— Ne estas dece, se vi demandas min. Mi jam volis diri tion dum nia antaŭa renkontiĝo.

— Se estas permesate demandi, kial?

— Iru kun paco, bonulo, kaj faru vian laboron. Mi ne ŝatis mian edukiston, kiu estis regento laŭ la volo de Dio, sed mi faris ĉion, kio povas gardi lin, ke oni ne entombigu lin tiel, kio ne meritas lian dignon.

Dume kiel ĝenerale ĉe la tropiko, subite vesperiĝis.

— Alo! Jen estas la armilo! — kriis maristo de malproksime, poste li demetis la fusilon kaj forrapidis.

— Nun vestu la mortinton! Poste ni ankoraŭ parolados. Mi loĝas en tiu kajuto antaŭ la vino de la vico. Mi deziras premii vin pro viaj bonaj servoj en la intereso de mia mortinta edukpatro, la regento Fernandez…

— Kiu vi estas…? — balbutis Jimmy.

— Direkti demando al mia parsono estas turpa peko kontraŭ la kutimoj kaj etiketo. Ni do neglektu ĝin..

Kaj li iris. Nenia orgojlo estis videbla sur lia anĝela infanvizaĝo, tamen li superis tiujn, al kiuj li parolis. Li malfermis la pordon de sia kajuto, troviĝanta malpli proksime.

Jimmy apogis sian armilon al la muro de la kajuto. La fortiĝanta musono trakuris sururante sur la senhoma ferdeko, ĝi skuis la kablojn kaj pigre kuntrenis grandan ĵurnalfolion, kelkfoje ekripozinte. Hidiaŭ la inkokolora, nokta ĉielo ŝajne nekutime malalte arkis super la maro.

La peza, sufoka aero staris kiel vapormuro. Estis fulgonigra, varmega nokto, kaj la unua ciklo de la alvenanta musono de tempo al tempo trablovis la ŝipon per sia arda golfado…

La mortinto kuŝis en piĵamo. Vere estis apud li la bela, antikva horloĝo kun duobla fermoplato. Stranga laboraĵo de oraĵisto ornamis ĝin, kaj sur ties dorsa flanko estis ia blazono el temporezista emajlo. Tiu sama blazono estis videbla sur liaj sigelringo kaj cigeredujo.

La kadavro kuŝis en natura korpopozicio. Lia vizaĝo estis trankvila, nur iomete flava, ke ĝi preskaŭ kunfandiĝis kun lia pajlokolora, angla liphararo. Ĉu li mortis pro opio? Li elprenis mantelon el la ŝranko kaj la ordenojn el la kaseto.

… Estere la vento fortiĝis. Obtuza bruo aŭdiĝis el la najbara banĉambro. Jimmy la Ĝisorela suprenrigardas. Kio…? Diable! Ĉu eble liaj nervoj estas malfortaj…? La lampo en la kajuto pendolas grincante. Estas iom malfacile vesti sinjoron Gould, ĉar okazis la stato de la kadavrorigidiĝo. En la momenta ventohalto estas bone aŭdebla la tiktako de la horloĝo…

Falo, bruego!

Jimmy la Ĝisorela saltas tra la pordo. Neniu. La koridoro de la kajutoj estas malplena. La komenciĝanta nebulo faras la lumigadon malklara… Senbruaj ombroj moviĝas sur la malluma ferdeko. Li scias bone, ke la vento kaŭzas tion… La agitiĝanta maro hurlas, kaj la refortiĝanta musono ĵetas kelkajn grandajn akvogutojn en lian vizaĝon… Tie, en la profunda mallumo de la turniĝejo… kvazaŭ iu iradus… Sed ne… ĉerte ĝi estas la liberiĝinta kovrotolo de iu savboato. Li ekvidis la kaŭzon de la ĵus okazinta bruego. La fusilo kuŝis sur la planko. La ventoatako renvesis ĝin…

Li reiris kaj vestis la mortinton plu. Rilate la pantalonon, li longe hezitis, fine li memoris tiel, ke grandsinjoroj kutimas surmeti kvadratitan rajdpantalonon al nigra jako. Bonŝance, ke li jam vidis ion kaj alion en sia vivo.

La pluvego falis kun laŭta bruo, simila al mitral-krakado.

Frakasbruo!

La vento frapfermis la rondforman aerumfenestron, kaj dum Jimmy suprenrigardas timiĝinte, la kapo de la kadavro, kuŝanta sur la lito, kliniĝas flanken, kuntrenante la korpon, kaj li falas sur la plankon kun granda pumbruo, en stranga pozo, kvazaŭ vivanta homo, kuŝanta vizaĝaltere, kiu kaŝiĝas iomete dum rampado.

Per la sep…!

Jimmy la Ĝisorela ne konas timon, tamen ĝi estas iom nervoziga. Li volas levi la forpasintan sinjoron Gould. Dume la piĵamo glitas ĝis lia nuko kaj…

Li retropaŝas…

Per la sep sakramentoj! Kio ĝi estas…

Sur la nekovrita dorso, maldesktre, sub la skapolo estas nigra butono. Jes…

Butono!

Li rigardas… ekmovas ĝin. Poste li sicas ĉion.

Sinjoron Gould estas murdita! Li mortigis lin, nesciante kaj senintence. Per la opio! Ĉar oni povas fari nur al tre profunde dormanta homo, piki pinglon en lian koron el dorsdirekto. Tian, per kiu pli aĝaj virinoj kutimas fiksi la ĉaplon al sia harnodo. Oni premis la butonon de la ĉapelpinglo al la vundo kaj kuŝigis la viktimon surdorsen, ke la sango ne elfluu el la malgranda vundo. La pinglo ne trapikis lian torakon, sed penetrinte en la koron, ĝi tuj mortigis la dormantan sinoron Gould.

La pluvego trakuras la vicon de la kajuton kun tamburado de la ventoatako.

Murdo!

Li devus raporti tion al la kapitano… Sed tiam… Okazos esploro. Kiun oni suspektos unuavice? Lin, kiu restadas ĉi tie kun falsaj dokumentoj. Ĉu se la maato konfesos…! Se evidentiĝos nur tio, ke li donis opion al la pasaĝeroj… Ankaŭ tio signifas dek jarojn en malliberejo!

Ne. Saviĝu la murdinta fripono senpune. Li mem havas buteron sur la kapo, kaj li ne povas promeni sub la suno… Rapide, rapide.

Nur tiu malbenita vento ne tirbojus per tiu stranga, profunda muĝado. Kaj ĝi forblovas la paperojn de sur la tablo.

Li eltiris la pinglon el la mortinto. Nun jam ĝi ne sangas. Malgranda, ruĝa makulo restis tie. Li vestis lin rapide. La ŝipo oblikviĝis pro subita ondo, la kadavro falis, falĉinte la krurojn de Jimmy, ili kune ruliĝis en la angulon de la kajuto. Li apenaŭ povis depuŝi la pezan, rigidan korpon de sur si.

Nun vere iradas iu antaŭ la kajuto. Grincado. Tiu homo piede stumblis pro la fusilo, kuŝanta sur la planko!

Jimmy ekstaris spiregante kaj rigardis sin en la spegulo. Li estis iomete pala. Diable, li neniam sciis, ke ankaŭ histerio ekzistas en la mondo.

La pluvo ne mildigis la varmegon, eĉ ĝi malpli suprenigis la vaporojn, kaj la prema aero de la kajuto estis multe pli sufoke varma.

Denove aŭdiĝis mallaŭtaj krakoj de sur la koridoro. Li saltis al la pordo kaj rigardis koridoren.

La pluvego ŝpruciĝis en lian vizaĝon kiel duŝo. La vento preskaŭ repuŝis lin kaj sovaĝe ŝiris la klinkon el lia mano tiel, ke la pordo brue malfermiĝis. La funelo de la improvizita uragano forblovis la paperojn al la fenestro de la kajuto, ĝi kuntiris la tablotukon, kaj kelkaj objektoj falis sur la plankon grincante.

Li fermis la pordon malantaŭ si kaj elpaŝis. Estis mallumo, kaj la vento muĝis. Li vidis pretergliti ombron ĉe la truniĝejo, en la filtriĝanta lumo de la pordo de la kajuto de sinjoro Irving… Tiu homo staris antaŭ la kajuto! Dum sekundo li tramalsekiĝis ĝishaŭte, rapidirante sur la koridoro en la densa nebulo. Li frapetis sur la pordo de sinjoro Irving.

— Kiu ests tiu?

— Jose.

— Envenu!

Li malfermis la pordon. La knabo sidis ĉe la tablo, kuiris teon kaj legis.

— Sinjora moŝto, mi havas kaŭzon peti vin: ŝlosu la pordon hodiaŭ nokte.

— Ba! Ĝi estas tia ŝerco, kiel la kontaĝo.

— Nu bone. Ĉar tiu ŝerco jam havas mortan viktimon, ni devas preni ĝin serioza afero.

— Ĉu vi povus paroli pli kompreneble?

— Bedaŭrinde mi ne povas fari tion, sed se vi vere ekŝatis min kaj kredas min, ke ankaŭ mi ŝatas vin, tiam ŝlosu vian pordon, kaj se kiu ajn frapetus sur ĝi, tenu pistolon en via mano, antaŭ ol enlasi lin.

— Mi ne havas pistolon.

— Jen prenu.

Li metis grandan, aŭtomatan revolveron sur la tablon.

— Antaŭenŝovu tiun ŝraŭbokapon per via dikfingro, tute falcilmove, kaj tiam vi povas tuj pafi. Tenu la pordon ŝlosite.

Sinjoro Irving ekprenis la pistolon kun brilantaj okuloj, kiel infano, kiam li ricevas longe sopiritan objekton, kiun uzas nur plenkreskuloj.

Li elpaŝis el la kajuto Li aŭdis, kiam sinjoro Irving turnis la ŝlosilon. Li rapidis reen. La pordo de la kajuto de sinjoro Gould estis malfermita, li vidis tion de malproksime, kaj larĝa lumradio falis sur la ferdekon.

… Nun la kapitano elpaŝas el la kajuto de la mortinta homo kaj fermas la pordon. En la sekunda lumo estas klare videbla, ke li kuntiras la altan kolumon de sia kaŭĉuka mantelo, ke la vento ne ŝprucu la akvon en lian vizaĝon. La viziero de lia ĉapelo ekbrilas lastfoje en la lumo de la kajuto, kaj li ekiras kѵn decidaj paŝoj. Certe li estis en la kajuto por kontroli lin.

Li rapidas post lin. Ĉe la turniĝejo la kapitano malaperas en la mallumo. Jimmy ne sekvas lin, li iras plu, rekte al la ferdeko. Sed li haltas post sekundo konsternite.

La kapitano pipas sur la ponteto, senmove, kuntirinte la kolumon de sia mantelo.

Li ĵus vidis foriri lin en la kontraŭan direkton!

La fantomo estis tiu! Kiun la maato menciis…

La murdisto!

Li rapidis reen kurante. Dufoje li stumbis sur la glita planko de la malluma ferdeko. Falinte tra fasko de ŝnurego, li sentas batdoloron ĉe sia genuo, sed li ne zorgas pri tio. La nove-denove fortiĝanta vento hurlante kuregas renkonte al li… Krakado, grincado… Nun li denove ekvidas la fantomon… Vapora holoo de lampo ekbrilas sur la viziero de la ĉapelo de la kapitano. Li ne vidas lian vizaĝon pro la kuntirita, alta kolumo. Nur li estus kunportinta sian revolveron… Jimmy la Ĝisorela kuregas, kolektinte sian ĉiun forton, kontraŭ la vento, sekvante la fantomon. Ankaŭ li atingas la turniĝejon… Li saltas!

Lato frapiĝas en lian vizaĝon per forta bato. Narkote li dorsenfalas inter la flakojn, kolektiĝintajn sur la ferdeko.

Pasas minutoj, dum li ekstaras ŝanceliĝante. La vento preskaŭ renversas lin, tiom li malfortiĝis pro la bato. Tepide fluas la sango el lia nazo. Li devas reveni al la kajuto de sinjoro Gould por fini la vestadon. La lasis forkuri la fantomon. Estas egale. Li devas rapidi…

Hoho! Jen li trovite!

Li denove ekvidis la fantomon sur la koridoro de la unuaklasaj kajutoj! Li ĵus elpaŝas tra la pordo de sinjoro Gould kaj ekiras, kuntirinte la kolumon de la mantelo antaŭ sia vizaĝo, la lumo ekbrilas sur la viziero de la ĉapelo… Li iras rektadorse, trankvile. Jimmy la Ĝisorela postkuregas lin. Li atingas tiun homon… en lia mano svingiĝas la mallonga ferstango…

La fantomo nun returniĝas.

Li havas nur tiom da tempo, ke li malakcelu la baton.

La kapitano staris antaŭ li. Sed la vera!

Li jam ne kuntiras la kolumon de sia mantelo. Lia malseka, decidkaraktera vizaĝo estas bone videbla. Li rigardas la spiregante ekhaltantan, sangomakulitan homon.

— Vi forlasis vian postenon!

Jimmy ne povis ekparoli. Li senspiriĝis.

— Kie vi estis?! Ĉu?! Kiu batis vin draste? Respondu!

— Sinjoro… kapi… tano… fantomo… homo en via vestaĵo… iradas…

— Kion vi fabelas?

— Dum… vi startis sur la ponteto… iu… samtia homo, kiel vi… en ĉapelo de kapitano… iradis ĉi tie… mi postkuris… lin… li batfaligis min… Mi ne kredis la maaton… li… jam vidis… la fantomon…!

La kapitano enpensiĝinte rigardis ien en la mallumon, super la balustrado de la ŝipo, kvazaŭ li vidus ion en la fulgonigra, malbonodora, pezaera, hinda nokto, laŭta pro la bruo de la pluvego.

Poste eltiris sian manon el la poŝo de sia mantelo. Li tenis pistolon en ĝi. Lastatempe li portis ĝin en sia ekstera poŝo.

— Vidu, amiko mia — li diris milde. — Laŭ la kodekso, se iu kaŭzas panikon sur la ŝipo per sia konduto, mi devas tuj mortpafi lin. Mi avertas vin, ke mi estas tre severa, se temas pri mia laŭregula agado. Diru tion ankaŭ al la maato. — Li volis ekiri, sed li returniĝis. — Tamen kudru la kadavron en litotukon! Metu karbopecegon al liaj piedoj, ligu lin al ia lignotabulo, poste venigu min! Ĉu vi timas? Ni ĵetos lin en la akvon malgraŭ la telegramo el Singapuro, ĉar mi ne povas respondeci en tiu streĉita atmosfero, ke mortinto estu sur la ŝipo, pri kiu scias la pasaĝero.

La kapitano foriris. Liaj paŝoj laŭte plaŭdis en la flakoj de la ferdeko, kaj li ĉiam pli malproksimiĝis. Jimmy la Ĝisorela revenis al la mortinto kaj nemulte hezitis. Li kudris lin en la litotukon, kiel oni kutimas fari tion sur la ŝipoj.

La vento malfermis kaj denove fermis la kadron de la rompiĝinta fenestro.

Kapkuseno falis de sur la supra lito de la kajuto. Sinjoro Gould luis dulitan kajuton. Li vojaĝis sola, sed la dupersona kajuto estas pli vasta kaj komforta.

La malrapide balanciĝanta ŝipo pro la grandaj, pigraj ondoj grincadis kaj krakis… rapide, rapide! Li estis iomete nervoza, kvankam ĝis nun malofte okazis al li tiaĵo. Ĉu eble tiu mortinto?

Ba! Rapide per tiu litotuko! Li kѵdris…

… La mortinto kuŝis tiel, kiel fantomo, aperanta el la tombo, en iuj teatraĵoj. Sur la blanka litotuko reliefiĝis lia torako, la rekliniĝinta kranio, kaj videbliĝis la konturoj de liaj perpendiklaj piedoj

Nur rapide ĵeti lin en la akvon! Nun krimafero de murdo povas kosti la kapon de multaj senkulpaj homoj. La maato, Fred la Malpura kaj ankaŭ li estos malliberigitaj por longa tempo; ĉifoje kiel senkulpuloj.

La akvo glutu tiun kolosan homon, kaj la krimo estu la sekreto de la marfundo.

Kaj li fajfadis en si mem, ĉar Jimmy la Ĝisorela esence estis kuraĝa knabo. Irinte en la banĉambron, li levis tiun podieton, kiu kuŝis antaŭ la bankuvo kaj konsistis el longaj latoj. Laŭta bruo kaj grincado rompas la silenton de la kajuto. Li konsterniĝas por momento, poste li rekuregas…

Nenio!

La mortinto ruliĝis sur la planko pro ondego, renversante la tablon.

— Restu trankvila, oldulo mia, nun jam, ĝis mi aranĝos vian sorton. — li admonis la mortintan sinjoron Gould, dume li rigardis sin en la spegulo, pendanta vidalvide al la lito.

Nu! Li povus aspekti pli bone.

Li ligis la kadavron al la mallarĝa lignokradon. Ĝi estas malbela vidaĵo, tio certas.

— Nun restu trankvila, la oĉjo foriros por kunporti karbon al viaj piedoj. Tiel vi ne ruliĝados tien-reen, ĝis ni ĵetos vin en la akvon.

Sed la mortinto ruliĝis bele kune kun la latoj al la banĉambro, poste pro alia balanciĝo li glitpuŝiĝis al la pordo, kiel murrompilo.

— He! Trankvilu jam! Vi tuj ricevos balaston.

Kaj li rapide flankensaltis, antaŭ ol la reruliĝanta mortinto estus falĉinta liajn pidojn. La kadavro de sinjoro Gould ŝanĝis sian pozicion laŭ la ondado. La ŝipo oblikviĝis tiel perpendikle, ke la malseka planko estis kvazaŭ glitejo.

— Nu atendu! Ĉu vi eĉ nun ne trankvilas?

Li malfermis la pordon, kaj tenante la klinkon en sia mano, li ĉirkaŭrigardis de sur la sojlo.

Estis ĉirkaŭ la dua horo. La vento blovis pli modere kaj apenaŭ pluvis. Eble la malfortiĝinta aermovo portis nur la kolektiĝintan akvon sur la fera parto de la ŝipo. Eĉ nun filtriĝis lumo el la kajuto de sinjoro Irving, kaj… La kapitano staris antaŭ ĝi!

Aŭ la fantomo!

Delasinte la klinkon, li kuregis. La vento larĝe malfermis la liberiĝintan pordon, kaj aŭdinte la bruon la kapitano (aŭ la fantomo?), sen returniĝo, forrapidis.

Kiel ĉiam, li kuntiris la kolumon de sia mantelo sub sia nazo.

Jimmy kuris post lin…

Li atingis lin ĉe iu malluma turniĝejo, kaj li jam ŝovis sian manon en sian internan poŝon por bati la fantomon je la kapo, kiam tiu turniĝis.

— Nu kio okazis?

Denove la vera kapitano li estis.

— Mi iras… kunporti karbon, por ke la kadavro havu balaston dum la marista entombigo, kaj mi vidis, ke antaŭ la kajuto de sinjoro Ieving…

— Jes. Mi enrigardis. Mi havas kaŭzon gardi tiun knabon. Li estas neĉiutaga pasaĝero. Nu, kunportu la karbon por fini la aferon antaŭ la tagiĝo…

Jimmy forrapidis. Li atingis la malsuprenirejon, kondukanta al la karbejo. Tie li hazarde rigardis dekstren.

… Malproksime, en la direkto de la poŭpo, tra la vaporiĝanta, humida vualo de la maro li vidis ŝteliri la kapitanon. La alian! La fantomon.

Dume la vera kapitano iris plu en la kontraŭan direkton ĉe la turniĝejo, kie ili ĵus paroladis.

Dum sekundo li vidis la du kapitanojn samtempe.

La vento fajfante blovis preter la ŝipo. Kaj la maro muĝis kun pereiga, refortiĝinta siblosusuro.

Li rapidis al la karbejo… Nur rapide, rapide! Zorgi pri nenio. Malaperigi la kadavron, de sur tiu ŝipo… Ĉe la turniĝejo la ŝtuparo disbranĉiĝis. Instigata de subita ideo, li iris maldekstren. En la pakaĵdeponejon.

Fred la Malpura, la kapitano!

Se iu, li povas helpi per sia multe da saĝo. Li ne havas nervojn. Se tamen, tiuj estas el darato. Li iris al la granda lignokesto kaj frapetis.

— Kapitano, vekiĝu!

— Kion vi volas? — grumblis kolera voĉo. — Lasu la matenmanĝon ĉi tie kaj foriru!

— Elvenu… Okazis problemo…!

— Ĉu vi ne kunportis rumon? Tiam reiru! Mi ankoraŭ ne vidis tian maaton!

— Nun parolas Jimmy la Ĝisorela. Elvenu frategĉjo Freddy!

— Ĉu vi estas tiu?… Kial vi vagaĉas ĉio tie nokte? Mi ne ŝatus, se io malaperus el la deponejo, dum mi estas ĉi tie.

Tamen li elgrimpis tra la “enirejo por la artistoj”.

— Nu, kio okazis?

— Mortinto, fantomo, murdo!

— Ĉu vi vekis min tial?

— Aŭskultu min! Mi sentas tiel, ke mi bezonas vian helpon. Vi scias bone, ke mi diris tion al ne multe da homoj. Nek nun mi timas, sed vi havas tiel multe da saĝo…

— Vi babilaĉas superflue. Kio okazis?

— Iu murdis sinjoron Guold.

— Kaj se iu murdas iun, vi devas fari tiel grandan sensacion!

— Neniu scias pri la murdo sur la ŝipo. La piko estas apenaŭ videbla. Ĝi estis farita per pinglo.

— Kaj la kadavro estis ĵetita en la akvon, laŭ la reguloj de la kvaranteno.

— Ne. Li estis kun bubo, kiu parolas tiel, kiel reĝo. Kaj li telegrafis al Singapuro, ke lia edukisto ne estu tuj entombigita. Li povas esti granda sinjoro, ĉar oni permesis prokrasti la entombigon, kion mi ankoraŭ ne spertis dum kvaranteno.

— Kiel li nomiĝas?

— Sinjoro Irving. Sed ĝi ne estas lia vera nomo. Eble li estas fama reĝo, laŭ mi. Nek li vivus, mi pensas, se mi ne estintus tie.

Li rakontis, kion li vidis. La pikon per la ĉapelpinglo, kaj la aferon de la du kapitanoj, detale.

— Ankaŭ la maato vidis tion, sed kiam li rakontis ĝin, mi respondis al li, ke li estas ebria idioto, kiu rakontas tiaĵon. Tamen… Ĝi estas enigma…

— Vi pravas.

— Ĉu vere?

— Nepre! Ankaŭ laŭ mi estas ebria idioto, kiu rakontas tiaĵon.

— Ĉu vi ne kredas tion…

— Kion vi volas? Ĉu vi fariĝis policisto, kiu persekutas murditon? Ne ŝovu vian nazon en fremdan aferon, se ĝi ne koncernas vin…

Jimmy pensadis.

— Diru, kapitano, nun mi demandas tion de vi serioze: ĉu ekzistas fantomoj?

Fred la Malpura rulumis du longajn radikosimilajn aĵojn el sia barbo.

— Kelkfoje ili povas ekzisti — li diris singarde.

— Atentu min, frategĉjo Freddy… Nun estas malluma, tempesta nokto. La musono kunportas la nebulon el la direkto de la orientaj bordoj. Neniu zorgas pri vi. Venu kun mi…

— Tion ne. Mi estas pasaĝero, kial miksiĝi en la aferon de la maristoj…

— Sed… se tiu fantomo estas murdisto…?

— Mi ĝenos neniun en la murdaĵo, ĉar ankaŭ mi deziras, ke tiam oni lasu min trankvila.

— Mi havas ankoraŭ kvindek dolarojn. Mi donos ĝin al vi.

— Tio estas alia afero. Nu iru!

Kaj ili ekiris. Ĉe la kruc-koridoro venis en la kapon de Jimmy, ke li devas iri por kunporti karbon el la deponejo.

— Atendu min ĉi tie, kapitano — li flustris al Fred, kaj li malsupreniris sur la alia ŝtuparo.

Estis blinda mallumo en la bilĝo, li povis antaŭeniri nur palpante. Li aŭdis bruon.

— Ĉu estas iu ĉi tie?! — li kiis.

— Kiu vi estas? — demandis infana voĉo. Li povis esti nur la fileto de hejtestro Peters.

— Kie estas via patro? — demandis Jimmy.

— En la kaldronegejo.

— Li ne tie laboras!

— Nun jes.

— Kial?

— Hutchins, la hejtisto mortigis sin.

Kiel? Ke li mortigis sin? Ankaŭ li mem devus scii pri tio!

— Kion vi diras?

— La hejtisto malaperis. Oni serĉis lin ĉie. Laŭdire li malsaniĝis je amoko. Tiam oni kutimas salti en la maron. Mia patro laboras nun anstataŭ li en la kaldronegejo.

Tiel jam ĝi estas komprenebla. La hejtisto ne anonciĝis, oni ne trovis lin sur la ŝipo, estas logike, ke li ĵetis sin en la maron.

— Kion vi faras ĉi tie?

— Mi atendas mian patron, kaj mi timas la fantomon, ĉar ni havas ankaŭ ĝin sur la ŝipo…

Nu, la kapitano devus aŭdi tion.

Li metis kelkajn grandegajn karbopecojn en sakon kaj rapidis. Li jam ne trovis Fred-on sur la koridoro de la ŝtuparo. Ĉu li iris antaŭen, aŭ li nur trompe petis de li la kvindek dolarojn, kaj li revenis en sian lignokeston? Ĉu li ne faris tion, se li havas animon?

Ĉu li havas tiaĵon?

Estis blinda mallumo. La pluvo ĉesis, sed blankaj, vualsimilaj vaporoj ŝvebis en la aero, kaj la sala, porkosupodora maro dike peziĝis sur la ŝipon.

Preterirante la kajuton de la knabo, li vidis, ke eĉ nun estas lume interne. Li enrigardis tra la subtila kurteno de la fenestro. Sinjoro Irving ekdormis super la libro, en la mano kun revolvero. Li rapidis plu. Ankaŭ en la kajuto de la forpasinta sinjoro Gould lumis la elektra lampo. Tra la malfermita pordo larĝa, flava strio ĵetiĝis sur la brilantan plankon de Ѭa ferdeko, glita pro la pluvo.

Jimmy la Ĝisorela haltis ĉe la sojlo tiel, kvazaŭ li estus batita je la kapo!

La mortinto malaperis!

La kajuto estas malplena!

Kio ĝi estas… Ĉu oni forportis la kadavron de sinjoro Gould?… Nťnio venis en lian kapon, li ne sciis, kion fari… Li nur staris.

Fantomŝipo…! Stultaĵo…

Iom malvarma premo sidis sur lia koro, li lekis sian liprandon, sed li ne forkuris, ne timiĝis…

Estu prudenta, Jimmy… Nun implikiĝas ia stranga, enigma afero en la nokto. Li raportos tion al la kapitano.

Mallongdaŭra burasko siblegis inter la metalpartoj de la ferdeko, brue movante la koŝojn. Ĝi frapfermis la pordon de la mistera kajuto kun timiga, laŭta knalo. Jimmy ekiris. En la pigra ondofrapiĝo la ŝipo konstante sinkis kaj oblikviĝis en ĉiun direkton. La glita ferdeko en ĉiu sekundo fariĝis glitejo, balanciĝanta dekstren-maldekstren.

La kapitano staris sur la ponteto kaj pipfumis. Ŝajnis, ke tiu homo neniam dormas.

— Sinjoro kapitano!

— Nu?

— La mortinto…

— Ĉu vi estas preta pri li?

— Li malaperis!

— Mil diabloj…!

Li rapide venis de sur la komandponteto.

— Dum mi iris por kunporti karbon, kiel balaston, la kadavro malaperis.

— Gardu vin! — siblis la kapitano — ĉi tie ne estos legendo pri fantomŝipo… Ĉu vi komprenas?!

— Mi tute ne estas kulpa pri tio…

— Venu!

La ŝipo Honolulu-Star ĉiam pli ofte balanciĝis en la ruliĝado de ondoj. Atinginte la interferdekon, ili haltis timiĝinte.

Terura, raŭka ŝriko de viro tranĉis la nokton.

Ili paraliziĝis por sekundo.

Poste la kapitano eltiris sian revolveron kaj ekiris al la malluma fono de la promenferdeko.

Aperis ŝanceliĝanta figuro kaj malrapide proksimiĝis al la malklare lumantaj lampoj…

— Haltu! Kiu vi estas?!

— La… maato…

Li ne povis daŭrigi… Liaj dentoj klakis. Li aspektis, kvazaŭ li estus freneziĝinta. Liaj okuloj elstariĝis, lia vizaĝo estis blanka, kiel kreto kaj tutkorpe tremis.

— Parolu! Ĉu vi kriis?

— Tiu… mortinto… tie… — li balbutaĉis kaj montris al la mallumo.

La kapitano ekiris rezolute al la montrita direkto. La ŝipo sinkis pro alia ondo. Obtuza bruo aŭdiĝis ĉiam pli laŭte. Io ruliĝis rapide kaj krurfalĉis la kapitanon, ke li falis surdorsen. La pistolo ekpafis. Ĝi efikis kiel kanalo de kanono sur la senhoma ferdeko.

Neniu moviĝis. Kvankam ĉiu devis aŭdi la ŝrikon de la maato, poste la pafon de la revolvero. Sed la homoj ŝlosis la pordojn kaj preĝis. La ŝultro de la maato eĉ post jaroj konvulsiis, menciante tiun nokton.

— Idiotoj! — kriegis la kapitano ekster si kaj deskuis la kadavron, ligitan al la latkadro. Ĉar la kadavro de sinjoro Gould ruliĝis tien-reen, laŭ tio, kiel deklivis en la ondofrapiĝo la spegulglata, glita ferdeko de la balanciĝanta marŝipo. Li komencis gliti.

— Kaptu lin!.. Kaptu lin, pro Dio!..

Sed jam estis malfrue. La kadavro kudrita en la litotukon forruliĝis kaj la frapiĝis al la balustrado de la ŝtuparo kun laŭta pumbruo.

La maato konsternite postrigardis lin, kvazaŭ freneziĝinta. Sed Jimmy jam komprenis ĉion. Li komencis ĉaspeli la mortintan sinjoron Gould, sed antaŭ ol li estus falinta en la malsuprenirejon de la interferdeko, li kaptis lin.

— Vi estas ties kaŭzo! — siblis la kapitano.

— Mi konfesas tion — kapjesis Jimmy la Ĝisorela. — Mi lasis la pordon malfermita, kaj kiel la ŝipo oblikviĝis, sinjoro Gould ruliĝis el la kajuto sur la ferdekon. Poste li glitadis tien-reen.

— Kaj vi kial kriegis? — li demandis kolere la maaton.

La maato iom rekonsciiĝis.

— Mi iris… sekvante iun… ĉar sur la ŝipo estas fantom…

— Mi ne komprenas — diris la kapitano kaj elprenis sian revolveron. Jimmy la Ĝisorela finis rapide la komencitajn vortojn de la maato:

— Sur la ŝipo ni devas akompani ĉiun pasaĝeron en la mallumo…

— Kiel?… Jes… Mi do akompanis pasaĝeron, kiun mi ne povis vidi. Tiam okazis bruado, io krurfalĉis min… mi falas… Poste mortinto kuŝas apud mi…

— Bone, bone!.. Sufiĉe! La ceterajn vi jam scias! Jose! Ĉu vi kunportis karbon?

— Jes.

— Nu ek! Ĵetu lin en la maron! Rapide!

… La unuaj, palaj sunradioj ĉe la matena krepusko prilumis la rapide kirliĝantajn, diafanajn, vaporsimilajn nuboj sur la ĉiam pli blankiĝanta horizonto. La kapitano demetis sian ĉapon, kaj Jimmy levis sinjoron Gould, ligitan al la lignotabulo, sur la balustradon. La maato eĉ por la trezoro de la tuta mondo ne estus tuŝinta la mortinton.

Ankaŭ li preĝis. Dume li rimarkis, ke la kudraĵo ŝiriĝis, kaj la brako de la mortinto elpendas preskaŭ ĝis la kubuto el sub la litotuko. Ĝi estis flave-blua mano kun kurbiĝintaj fingroj.

Jimmy reŝovis ĝin sub la litotukon, li tenis la fingrojn de la mortinto en sia mano dum unu sekundo.

La preĝo finiĝis, la kapitano faris krucosignon.

— Dio estu indulglema al li!.. Enmarigu lin!

La lato glitis de sur la balustrado. La mano, kvazaŭ la mortinto estus mansvinginta, denove elŝoviĝis dum la falo el sub la litotuko, ĝis la kubuto… Plaŭdo!

— Notu bone — turniĝis la kapitano al ili — , kiu parolos pri la noktaj okazaĵoj, mi mortpafos tiun, kiel hundon!

La maato eĉ nun povis nur balbutaĉi. La afero tre suferigis lin.

— Vi, venu kun mi — diris la kapitano dure, sed humane — , vi ricevos opion, tiel vi dormos ĝis mateno.

La maato timeme rigardis al Jimmy la Ĝisorela, kiu mallevis siajn okulojn. La ŝultro de la maato maltrankvile ekkonvulsiis.

— Mi… petas… vin… ne… donu… opion… al… mi…

— Silentu! Post dorma ripozo, eble malaperos via nervoziĝo, kiu karakterizas la maljunulinojn… Antaŭen — kriis la kapitano severe. Kaj li glutigis al li grandan dozon de natria hidrogena karbonato el la opiujo.

La maato kuŝis maldorme ĝis mateno kaj ofte singultis.

5

Sed Jimmy la Ĝisorela estis multe pli fortike ĉarpentita ol la stevardo. Manke de alia loko li revenis en la kajuton de sinjoro Gould por dormi. Fred la Malpura sidis ĉe la tablo kaj manĝis buterpanon. Ĉiuspecaj paperoj kuŝis antaŭ li, kiujn li elprenis el la tirkesto de la ŝranko. Kiam Jimmy la Ĝisorela enpaŝis, li subite premis la skribaĵojn en flavan ŝam-dokumentujon kun blazono, poste li enpoŝigis ĝin.

— Mi suprenvenis kaj ĉirkaŭrigardi sur la ŝipo.

— Ĉu vi vidis ion?

Li ne povis respondis, ĉar li ŝovis tiel grandan buterpanon en sian buŝon, ke lia duonvizaĝo ŝveliĝis.

— Aha… — li diris fine.

— Parolu!

— Mi vidis la kapitanon.

— Kie?!

— Li staris sur la ponteto kaj pipfumis.

— Tiu estis la vera kapitano! Ĉu vi ne vidis la fantomon?

— Mi vidis ankaŭ lin. Li parolis kun vi en la interferdeko.

— Ankaŭ tiu estis la vera!

— Tiam nek la diablo povas orientiĝi ĉi tie. Ĉu tiu sinjoro Gould tute ne drinkis? — li demandis kaj ĉirkaŭrigardis.

— Mi avertas vin, kapitano, povas okazi granda problemo, se oni trovis vin ĉi tie, kaj iu rimarkos, ke mankas la dokumentoj de sinjoro Gould.

— Vi jam denove maltrankvilas pro mi. Tiu konstanta timzorgo emocias min. Mi trovis tre interasajn skribaĵojn ĉi tie.

— Transdonu tiun aktujon al mi! Ne elprenu revolveron, ĉar mia tranĉilo estos pli rapida!

Tranĉilo direktiĝis al la ventro de Fred:

— Mi petas la dokumentojn. Se promesiĝas “negoco” en ties enhavo, ni povas esti partneroj.

Fred la Malpura rigardis sur la tranĉilon indiferente kaj de tie al Jimmy la Ĝisorela.

— Mi ne kutimas alianci. Cetere la afero ne koncernas vin. Tio bezonas saĝon.

— Ĉu vi pensas, ke mi ne havas ĝin? Nun ekzemple vi redonos ĉion. La du mil dolarojn, la kvindek dolarojn, la aktujon kun la dokumentoj, la spegulon kaj la plakedon.

— Ĉu vi vere volas tion?

— Jes. Cetere mi puŝos la tranĉilon en vian ventron! Vi ne havas pruvaĵon rilate la opian aferon. Mi povas draste trakti suspektindan kaŝ-pasaĝeron. Ĉiu fartas pli bone, mi ĵetis la mortigitan sinjoron Gould en la akvon… Via denunco ne povas kaŭzi problemon al mi… Nun vi perdis, Freddy.

— Prave, nun vi havas avantaĝon.

— La ĵetkubo turniĝis.

— Mi koncedas. La ĵetkubo vere turniĝis.

— Metu la aktujon kun la dokumentoj sur la tablon…

— Jen.

Jimmy enpoŝigis la blazonan ŝam-aktujon kun la dokumentoj.

— Jen estas la dumil dolaroj. Prenu ĝin! Jen estas la leda ujo, la kombilo kaj la plakedo.

— Ĉu la salajro de la hejtisto Hutchins?!

— Ankaŭ tio. Jen estas la cent sepdek kvin dolaroj.

— Kaj okdek du cendoj.

— Jen prenu tiujn… Vi venkis min. La jetkubo turniĝis. Mi koncedas.

Transdoninte ĉion, li ekiris.

— Alo! Kaj la maaton lasu paca. Nutru vin, kiel vi povas. Sur la ŝipo troviĝas sufiĉe da salitaj fiŝoj.

— Mi ne ŝatas la fiŝon.

— Maksimume vi malgrasiĝos.

La maljunulo ŝovis malantaŭen sian ĉapon kaj iris. Jimmy sidis lace sur la rando de la lito. Li vestis sur ĝi la mortinton, ĵetitan en la akvon. Ĉu li dormu sur la supra lito? Ĉar li devas dormi…

La vento eksiblis, kvazaŭ plorante kaj skuis la kablojn. La plaŭdaj paŝoj de Fred malproksimiĝis en la nokto. Denove estis silento, nur kelkfoje aŭdiĝis grincado, krakado, kiam la ŝipo balanciĝis. Li vidis en la vidalvida spegulo, kiom laca estas sia vizaĝo, kiel li sidis sur la rando de la kuŝejo de sinjoro Gould, sur la malsupra lito.

La fantomŝipo mute, senhome stagnis sur la oceano, kvazaŭ ĝi vere ne havus pasaĝerojn. Sinjoro Gould ripozas en la ŝlimo minimume kvincent metrojn profunde. La maro ĉi tie estas tre profunda…

Li denove ekvidis sin en la vidalvida spegulo. Hm… lia vizaĝo estas iom pala kaj laca. Dormi! Dormi!

Jimmy la Ĝisorela klinis sian kapon langvore. Li estis dormema. Li legos la dokumentojn tage. Nun ripozi, ripozi… Ke la mortinto kuŝis ĉi tie?… Idiotaĵo. Tamen li ne suprengrimpos sur la alian liton. Li estas laca, tial li havas tiun malcertan senton…

Li jam estus enlitiĝinta, kiam la ŝipo oblikviĝis tiom, ke la junulo kliniĝis antaŭen sidanta… Nun li aŭdis bruon super sia kapo, kaj antaŭ ol li povintus fari kion ajn, iu falis al lia kolo de sur la supra lito… Falinte, li sidis rajdante sur la nuko de Jimmy.

La atako okazis tiel subite, ke li ne moviĝis. Se la alia homo volas mortigi lin, tiam ĉio estas vana…

Li sidis kelkajn sekundojn antaŭenkliniĝante. La rajdanta malamiko terure pezis lian nukon.

Strange… Kial la atakanto faras nenion? Kion li volas sur li… Li nur sidas sur lia kolo.

Iomete li suprenrigardis, sen tio, ke li estus moviĝinta. Kaj li tolporiĝis pro teruro.

Li ekvidis sin en la vidalvida spegulo, kielРli sidas sur la rando de la lito antaŭenkliniĝinte, kaj sur lia kolo estis la mortinta sinjoro Gould en rajdanta pozicio!

La ordenoj… la malfermitaj, senbrilaj okuloj, flava vizaĝo, pajlokolora liphararo!

Dum sekundo li sentis, ke li frenziĝos! Poste zorgante pri nenio, li laŭte ekkriis, deĵetis la kadavron, elsaltis el la kajuto kaj kuregis.

La ĉielo jam estis griza, kaj grandegaj fregat-birdoj rondflugis ĉirkaŭ la muta ŝipo.

La mortinto! Li prenis lian manon, eĉ li vidis fali lin en la maron… La flavan, bluan manon de la kadavro… Kaj nun li saltis sur lian kolon!

Li sentis tiel, ke estus bone ĵeti sin en la maron. Sed ankaŭ tie sinjoro Gould atendas lin…

Paniko estis en lia interno. Li ŝatintus kriegi sensencajn vortojn, saltadi, ridi kaj stertori… Li devis kolekti sian ĉiun forton por reteni sin ĉe la limo de la freneziĝo sur ties cisa bordo, ĉar li perdis la grundon el sub siaj piedoj, rilate la logikan kunligon de la aferoj, kaj li staris ĉe la rando de senfunda abismo ŝanceliĝante:

Ne estas spaco kaj tempo!

Li kuregis tremanta pro teruro… li stumble falis… batvundis sin, sed li ne ripozis. Ne ekzistas pli granda timego, kiam oni perdas la kredon al siaj sentorganoj…

Li staris dum kelkaj minutoj, spiregante, premante sian manon al sia koro. La ĉielo blankiĝis per samforma, laktokolora lumo. Atentu, Jimmy la Ĝisorela! Montru, ke vi ne rezignos la lukton ĝis la freneziĝo! Eble li nur ekdormis kaj sonĝis tion… Sed ne… Li ekbruligis cigaredon kun tremanta mano.

Li malsupreniris rekte en la pakaĵdeponejon. Li frapetis sur la “artista enirejo” de la lignokesto.

— Kapitano.

Silento.

— Hej! Kapitano! Elvenu!

Silento.

Li piedbatis la lignokeston, ke ĝi laŭte krakis.

— Kiu estas tiu? — demandis flegma voĉo.

— Jimmy la Ĝisorela. Elvenu!

Malfermiĝis la pordo de la “artista enirejo”, kaj aperis la kapitano.

— Kion vi volas?

— Helpu min… Se vi ne helpos, tiam estos al mi kapute.

— Ĉu denove turniĝis la ĵetkubo?

— Aŭskultu min… Se vi ne helpos al mi, ankaŭ vi havos problemon!..

— Estas emociige, keРvi konstante maltrankvilas pro mi. Pri kio temas?

— Sinjoro Gould, kiun mi ĵetis en la maron mortintan, li denove estas sur la ŝipo.

— Hm… Li estas persista homo.

— Ĉu vi ne… komprenas?!.. Mi freneziĝos!

— Prefere iru al kuracisto… Kiel mi malsatas… Hodiaŭ jam ne estas matenmanĝo. La ĵetkubo… hm…

— Frategĉjo Freddy… ĉu eblas, ke… la mortintoj revenas?

— Se iu prirabas ilin.

— Nur… horloĝo… kun blazono… kaj ringo… estis… sur la tablo…

— Li revenis pro tiuj. Transdonu al mi la horloĝon kaj la ringon.

— Ĉu li ne revenos al vi?

— Li venos, sed mi ne timas lin. Nur elmetu en ordo la horloĝon, la ringon kaj la cigaredujon. Ĉar vi ŝtelis ankaŭ ĝin.

Jimmy transdonis malgaje la havaĵon de la mortinto. Li ne ĉagreniĝis pri tio. Li bezonas la helpon de la kapitano.

— Kaj kion ni faru nun, ĉar… la mortinto troviĝas en la kajuto…

— Estas bone, ke li troviĝas tie. Nun bonvolu transdoni la dumil dolarojn, la cen sepdek kvin dolarojn kaj okdek du cendojn, la spegulon, la kombilon, la plakedon, ĉar se la mortinto estas ĉi tie, tiam oni havos pruvaĵon kontraŭ vi post la sekcado. Tiam evidentiĝos la dozigo de la opio, kaj mi povos denunci vin ĉe la kapitano. La ĵetkubo turniĝis.

Jimmy obeeme metis ĉion sur la tablon.

— Ĉu nun?… Nun… ni tamen devas fari ion.

— Jes. Nun mi manĝos. Unuaklasan lunĉon kun itala vino.

— …la kuirejo ankoraŭ ne estas… malfermita…

— Bela ordo estas ĉi tie. Sur luksa vaporŝipo.

En la diversaj poŝoj de la grandega pantalono malaperis ĉio mono, plakedo, korme la ringo kaj la horloĝo.

— Kion do vi volas?

— Supreniru… kaj… ĵetu sinjoron Gould en la akvon.

— Mi faros tion, infano mia, sed sajnas, ke tiaĵo ne malutilos al li… Li estas hardita mortinto.

— Diru, kiel ĝi povis okazi?… Mi freneziĝos… Li revenis… el la fundo de la maro…

— Ĝi estas bela plenumaĵo.

— Mi petegas, klarigu tion… Vi estas tre saĝa… Kion vi pensas?… Ĉu eblas, ke mortinta homo revenu?!

— Se ne mi mortigis lin, tiam ĝi eblas… Ĉar el tiuj ankoraŭ neniu revenis…

La ĉapo antaŭenglitis pro singrato, ke ties viziero tuŝis la pinton de lia nazo.

— Nun ni iru! Mi rigardos tiun vagantan mortinton.

… Ankorŭ ĉio estis silenta sur la ferdeko. Estis ĉirkaŭ la kvara horo. La vetero mildiĝis. Sub la ruĝiĝanta, helverda ĉielo tiriĝis la nigra linio de la malproksima boro, kiel mallarĝa tuĉ-strio.

6

Jimmy ne kuraĝis iri eĉ en la proksimon de la kajuto. Li timis!

Jes! Li nun timas! Li estas malkuraĝa! Li konfesas tion.

Sed ne homon.

Li atentis de malproksime, kiel malfermas Fred tiun pordon. Kvazaŭ li portus ian grandegan bebon en siaj brakoj, vinditan per litotuko. La blanka tolo tute kovris la ŝarĝon de Fred la Malpura. La morta tuko iomete pendis ĉe la piedoj kaj la kapo. Li ne kunkudris ĝin, li nur kovris lin per tio.

Poste li levas la mortinton tra la balustrado… lasas fali lin… silento…

Obtuza, malproksima plaŭdo…

Li jam aŭdis la saman plaŭdon hodiaŭ… Ĉu li komprenos iam la teruran enigmon?

Fred alpaŝis lin. Liaj harkovritaj makzeloj ritme moviĝis, kiel li maĉis la maĉtabakon kaj kombis sian malpuran, blankan barbon per siaj fingroj, kiel per kombilo.

— Ĉu vi enĵetis lin?

— Jes. Nun decas ĵeti ian pietatan objekton post la mortinton.

— Ĉu vi ĵetis ion?

— Kombilon kun leda ujo kaj spegulon. Sed tiuj ne multe valoras.

La okuloj de Jimmy ekfulmis sovaĝe.

— Mia spegulo! Vidu Fred! Nun jam sufiĉe! Vi denove ne havas pruvaĵon, la ĵetkubo turniĝis. La mortinto estas en la maro…

Fred mansvingis.

— Li revenos… Li estas sportisto!

Li ektiris supren sian grandegan pantalonon kaj foriris kun siaj ŝanceliĝantaj, anseraj, ritmaj paŝoj. Jimmy la Ĝisorela diris nenion. Prave. Se tamen revenos sinjoro Gould.

Matene alvenis la helpŝipo. Ili estis prepariĝintaj por ĉio. Taĉmento da sanitaraj soldatoj, homoj kun harditaj nervoj, pretaj trovi sur la ŝipo pasaĝerojn, veantajn inter la malsanuloj. La kuracistoj, antaŭ ol enboatiĝi, surprenis izolan vestaĵon, similan al tiu de subakviĝistoj, la flegistoj vestis sin same. Ankaŭ kapitano venis kun ili, sed li ne portis tian vestaĵon. Li estis malnova milita kuracisto.

La sanitaraj soldaѴoj viciĝis rapide apud la balustrado. Vidinte la senhoman ferdekon, ili komprenis la teruran situacion: ili nun jam apenaŭ trovos vivantan homon sur la ŝipo. La gvidanto de la subakviĝistoj reŝovis sian kapuĉon, faritan el blanka lintolo kaj iris al la ŝipestro en la societo de la kapitano.

— Mi nomiĝas profesoro Palmerston!

— Mi estas kapitano Mellwill, la sanitara komisaro de la gubernatoro.

— Mia nomo estas kapitano Wirth! — prezentis sin la estro de la ŝipo Honolulu-Star.

— Ĉu la kuracisto mortis? — demandis profesoro Palmerston.

— Li dormas…

— Ni iru en lian kajuton.

La kuracisto ronkis, kliniĝanta super malfermita libro. Li skribis substitue la diagnozojn kaj la raporton. Dume li ekdormis.

Li salte leviĝis kun revema mieno.

La kapitano ĉirkaŭrigardis serĉeme.

Palmerston levis kelkajn zorgeme sortimentitajn muŝojn de sur la papero, poste li esploris fiolon, levitan al la lumo, baldaŭ kunrigardinte, ili turniĝis al la kuracisto.

— Kolego, ĉu vi jam konstatis la kaŭzon de la malsaniĝoj?

— Mi opinias… ĝi estas speciala… speco… de la dormomalsano…Bedaŭrinde ankaŭ mi estas malsana… Mia kapo…

— Ĉu doloras via kapo?

— Nun ne… Sed ankoraŭ hieraŭ…

— Estus plej saĝe, se vi eksidus iomete, dum vi tute vekiĝos. Trinku nigran kafon aŭ konjakon!

Dume la kapitano rigardis la diagnozojn. Ankaŭ la profesoro legis super lia ŝultro. Apud la nomo de ĉiu malsanulo estis skribita la plendo, la simptomo, la terapio kaj fine la opinio de la kuracisto.

Laŭ la kuracisto li ne povas malhelpi la propagiĝon de la epidemio, la sanstato de la malsanuloj (inkluzive ankaŭ tiun de la kuracisto) estas senespera, la morbo — konsiderante la simptomon de la rapida ruiniĝo de la nervosistemo — nepre estas mortiga.

Zorgeme traleginte la notaĵojn, ili kunrigardis denove kaj kapbalancis.

La kuracisto sentis kun konsternita koro: ĝi estas la fino.

La kapitano eliris kaj kriis al la soldatoj:

— Ĉiu reiru sur la krozŝipon! La flegistoj demetu la izolan vestaĵon, kaj iu portu al mi kvin helbrunan cigaron el la poŝo de mia mantelo.

Dume la profesoro jam demetis la subakviĝistan skafandron kaj ĵetis bulkopecetojn tra la luko al la fregatbirdoj, paŝetantaj sur la poŭpo.

— Mia raporto… — balbutis la kuracisto.

— Estas tute klare — diris la kapitano. — Ni estas tre dankemaj pro via bonega laboro.

— Kaj… — li provis rompi la flegmon de la profesoro — ankaŭ morto… okazis.

— Ĉu vere? — demandis la kapitano plie ĝentile ol interesiĝante. Nu jen ĝi estas… vere… Kie troviĝas tiu kadavro?

— Ĉar mi timis panikon, malgraŭ la dispono de mia ambasadejo, mi ordonis tuj entombigi sinjoron Gould laŭ la maristaj tradicioj — raportis la ŝipestro.

La profesoro turnis sin de la fenestro kaj diris rekone:

— Tre domaĝe, ke vi ne fariĝis ŝipkuracisto.

Ĝena paŭzo.

— Kian kontaĝon vi suspektis, kara kolego? — demandis Palmerston milde.

— Mi pensis pri… speciala speco de la dormomalsano… aŭ alia epidemio.

— Jes, jes… Interese… Nu bone. Ni do ekzamenos la pasaĝerojn post la matenmanĝo.

— Ĉu la ŝipo? — demandis la ŝipestro.

— Diable! Tuj daŭrigu vian veturon al Singapuro!

7

En serena sunbrilo sidadis la pasaĝeroj dum la matenmanĝo. La maato anstataŭgis la kelneron.

Ĉar Jose kiam enpaŝis en la restoracion kun sia larĝa rikano por akcepti la mendojn, la delegitoj de la pasaĝeroj aperis ĉe la kapitano kaj energie postulis tuj forigi la kelneron el ili proksimo.

— Sed kial?

— La kelnero ĵetis ĉiun mortinton en la akvon.

— Mi petas pardonon! Ja estis nur unu mortinto.

— Egalas! La kelnero ne rajtas priservi nin, se li vestis mortintojn nokte.

Kion povis fari la kapitano?

La sinjoroj postulis la kapon de Jose, li devis plenumi ilian deziron. Baldaŭ aperis alia delegacio, la delegitoj de la personaro:

— Ni ne dormos kune kun Jose — ili diris rezolute.

— Kanajloj! Ĝi estas ribelo!

— Eĉ tiam ni ne dormos kune kun la hispano!

Kion povis fari la kapitano?

La popolo postulis la kapon de Jose, li plenumis ilian deziron.

Fine la duoble senkapigita kelnero vizitis kapitanon Wirth persone.

— Sinjoro kapitano! — diris Jimmy la Ĝisorela timiĝinte. — Mi plenumis vian ordonon, kaj nun mi iradas sur la ŝipo tiel, kiel Kaino, portanta stampon sur sia frunto.

— Ne laboru! Vi ricevos vian tutan salajron. La problemo kvietiĝis, tio gravas!

— Sed ankaŭ mi bezonas kvietan lokon, kie mi povus klini mian kapon por dormi. Ankaŭ Kaino estus atendita tion en la sama situacio, kiel la mia!

— Ni havas malplenan unuaklasan kajuton…

— Kiun?! — li demandis kun ekbrilantaj okuloj. Ĝis nun lia plej dezirata sopiro estis, iam vojaĝi kiel unuaklasa pasaĝero.

— Kompreneble ĝi estas la kajuto de sinjoro Gould, mortinta inter malbonŝancaj cirkonstancoj… Ĉu vi havas ian problemon?

— Ne, mi nur iomete surpriziĝis.

— Ĉu vi timas?

— Tute ne — li respondis subite, ĉar li ekhontis. — Mi tre dankas.

Tiel la problemo, kaj Jimmy la Ĝisorela momente kvietiĝis. Komence ŝajnis tiel, ke la maato ne anstatraŭas bone Jose-on, sed poste la mult-infanaj familiestroj vidis trankviliĝintaj, ke ankaŭ li verŝas parton de diversajn saŭcojn sur la pasaĝerojn.

Kaj la infanoj denove ridis dolĉe.

Eble pro la gaja sono de la altaj, feliĉaj voĉoj, sed eblas, ke sen ĉiu instigo, pro privata diligento, la bona, olda sunbrilo sekigis la ferdekon.

Oni estis post la krizo de la lastaj reaperantaj simptomoj de la opio-dekutimigo. Dum la serena, bel-vetera antaŭtagmezo, nek la plej malkuraĝaj pasaĝeroj povis panike timi. La ŝipo veturis kun plena rapideco al la bordo. Ĉiu manĝis bonapetite en tiu tago, unue post longa tempo.

La ridetante salutanta kaptiano kaj la afabla Palmerston paroladis kun la gastoj, sed nur tiel, kvazaŭ ankaŭ ili estus pasaĝeroj.

— Kian problemon vi havas, sinjoro? — li demandis sinjoron, portantan kompensas-turbanon.

— Hieraŭ mi havis kapdoloron, kaj pirozo turmentis min.

— Ĉu hodiaŭ?

— Ĝi mildiĝis… apenaŭ… Mi jam tute ne sentas doloron! Mi estas d-ro Hillar el Bostono. Sed mi havas eĉ nun fortan pirozon.

— Mi tre ĝojas, profesoro Palmerston. Mia nevino loĝas en Bostono. Ŝi la edzino de senatoro Ewering.

— Ĉu sinjorino Ewering? Mi konas ŝin bone. Mi sentis la pirozon eĉ hodiaŭ post la matenmanĝo…

— Ĝi estas bonega. Kian kontakton vi havis kun la karmemora Ewering?

— Sinjoro kapitano — lamentis la virino el Ŝtokholmo — , hieraŭ miaj barkoj kaj kruroj akre doloris.

— Ankaŭ la miaj. Post iom da aĝo ĝi ne estas alie.

Poste ili faris nenion alian ol palpi la orelradikon kaj glitigi sian manon de la nuko ĝis la kolo de ĉiuj pasaĝeroj

La infanoj bonhumore ŝriketadis.

La kapitano kaj la porfesoro vizitis ĉiun parton de la ŝipo, kaj se iu plendis pri doloro, ili respondis malgaje, ke ankaŭ ili suferas pro similaj simptomoj.

Sekvan tagon tagmeze jam denove regis gaja humoro sur la ŝipo Honolulu-Star. Ankaŭ la pasaĝeroj mem ridis pri la afero.

— El via taglibro — diris la kapitano al la kuracisto — klare evidentiĝas, ke okazis misdigesto aŭ antaŭtempesta malbonfarto sur la ŝipo.

— Ĉu… la mortinto?

— Li ne estas la unua malsanulo, kiu mortas dum marveturo.

— Kion… ni devas fari?

— Vespere donu al ĉiu sufiĉe grandan dozon da opio, ĝi mildigas la digestrorganojn, kataremajn, kaj la timuloj ekdormos pro tio.

… La pasaĝeroj obeeme prenis la medikamenton, dozigitan el la opiujo, kaj sekvan tagon ili ĉiuj plendis pri ofta singultado.

Sed ĉesis la pirozo de la advokato.

8

— Kiam vi komencis vian vagabondan karieron?

— Ĝi estas familia malsano. Ankaŭ mia patro estis tio.

— Mi permesas al vi en la eksterodinara ondofrapado eksidi en mia ĉeesto. Ĝi estas granda favoro, sed mi donacas tion ne kiel konstantan privilegion, nur tial, ĉar via ekvilibro momente bezonas tion.

— Dankon, sinjoro Irving.

— Vi havas esceptan favoron ĉe mi, grand-pugna fremdulo, kaj nun rakontu pri la havenoj, pri la fortaj kaj kapricaj homoj, similaj al vi.

— Ĉu vi ne klarigus anticipe, sinjoro Irving, kiu vi estas?

— Nu neglektu tion.

— Kiel bela vorto estas neglekti. Mi ankoraŭ neniam aŭdis ĝin. Kvankam mi konas ties signifon.

— Kiel oni diras ekzemple en vi ĉirkaŭaĵo, kiam iu faras tiaĵon, kio ne plaĉas al la aliaj?

— Senvorte oni batas tiun homon je la kapo. Ĝi signifas firman malaprobon. En la haveno ĉio estas alie… Tie ekzistas specilaj reguloj, kiel en la kartludo. Sed la vagabondoj ne rekonas tiujn laŭ la dorsa flanko.

– Ĉu ili do estas tiaj… vaguloj, kiuj dormas sur la kampoj kaj landvojoj?

— Estas granda diferenco! La havena vagabondo malestimas la landvojajn vagadulojn.

— Kio estas la diferenci inter ili?

— Grandega! La havena vagabondo veturas per ŝipo. Inter Batavio, Hamburgo kaj en la tuta mondo. Nek pro Dio piede.

— Ĉu la landvojaj vagaduloj?

— Ili ne estas veturantaj per aŭtomobilo. Tio estas la diferenco estas inter ili, kiel la diferenco inter la privataj aŭtomobilisto kaj piedirantoj.

— Kien vi iros… en Singapuro, se vi alvenos tien?

— Al miaj amikoj. Ekzemple en la restoracion, kies nomo estas Kvar Gajaj Kadavrolavistoj. Nederlanda kuirejo, sveda punĉo! Angla malvarmsango!

Sinjoro Irving sidis sur la tablo apud la samovaro. La gasto okupis lokon vidalvide al li sur seĝo. Jimmy la Ĝisorela sentis, ke tiu knabo atendas de li la solenan kaj sinjoran konduton, li do metis la biciklan transmisiilon ĉirkaŭ sian kolon kaj rigardis tra la tenilhavaj okulvitroj kun altenlevita kapo.

— Kia estas la haveno? Rakontu pri tio!

— La haveno estas tia, kiel ĝangalo, nur ne kreskas tiom da arboj en ĝi. Sed ĝi estas multe pli danĝera. Ĝi estas plena de ŝipoj kaj interbatadoj.

— Kial oni batas tie unu la alian?

— Ke ĝi doloru. Se iu havas tiel grandan doloron, ke li ne eltenas tion, oni diras, ke li estas mortbatita.

— Ĝi estas ekzakta!

— Kiel?

— Mi diris tion, ke ĝi estas ekzakta.

— Hm… ni neglektu tiajn vortojn!

— Haha!

— Mi vidas tiel, ke vi priridas min, sinjoro Irving.

— Ne, ne. Nur estas amuza, kion vi diras.

— Ankaŭ en la krimula mondo de la haveno dividiĝas la socia vivo, inter diversaj malaltrangaj kaj altrangaj homoj, kiel en la tiel nomata “civilizita socio”. Iu mia advokata kolego diris tiun esprimon al mi.

— Ĉu vi estis advokato?

— Ne. La advokato estis preventa arestito. Li diris, ke la socio konsitas el tiuj… lernej-similaj aferoj.

— Li diris klasojn, ĉu ne?

— Jes. Klasoj estas en la mondo laŭ la advokato. La komparo estas tute bona, ĉar kelkfoje en iu promenparko oni vere sentas tiel, kvazaŭ li sidus en klaso: li sidas sur benko kaj lernas nenion… la teo estas preta.

— Verŝu ĝin en la tasojn, bonulo!

Jimmy la Ĝisorela plenigis la tasojn per teo kaj rigardadis la citronon malbonhumore. Li vidas nenie rum-botelon…

— Mi suspendas la kortegajn kutimojn — diris la knabo kun afabla orgojlo. — Esceptokaze vi povas trinki kun mi tason da teo en mia privata apartamento. Ĝi estas granda distingo.

— Sinjoro — respondis Jimmy la Ĝisorela malgaje. — Kion valoras la plej granda distingo sen rumo?

— En mia societo neniu rajtas ebriiĝi.

— Mi tamen provus tion. Ĉu eble ĝi sukcesos?

— Mi ne toleras kontraŭdiron.

Jimmy la Ĝisorela ne konis la servilemon, kaj kiu ajn povintus havi problemon, se li provus paroli kun li tiel, sed li ŝatis sinjoron Irving. Li ne prenis kiel ofendon, kiam la knabo ordonadis al li. Diablo scias, kial, sed ŝajnas, ke li akceptas tion, ke sinjoro Irving ordonu al tia homo, kia li estas.

Ili trinkis teon.

— Parolu ankoraŭ pri la haveno. Ĉu tie estas diversaj sociaj klasoj?

— Jes. Sentaŭguloj, kaj ankaŭ homoj de altaj sociaj klasoj troviĝas inter ili. Tiujn oni estimas, ĉar ili ĉiam havas monon kaj estas tre fortaj. Ekzemple la “pezaj” kontrabandistoj.

— Kio ĝi estas?

— Ĝi estas tia kontrabando, ke oni kondamnas ilin al mortpuno. Ekzemple ili liveras armilojn al la riberantaj indiĝenoj.

— Ĉu ĝi estas la plej alta klaso?

— Tute ne. Ekzistas multaj asocioj en la klub-urbo de Singapuro, kie oni absolute ne parolas kun la “pezaj kontrabandistoj”.

Sinjoro Irving aŭskultis lin ruĝiĝinte, kun brilantaj okuloj.

— Ĉu ili… havas “veran” klubon?

— Jes. Tio estas la plej fama en Singapuro, ke “kluboj” troviĝas tie. Eksterurbe, apud la rivero Singapuro, trans la ĉina kvartalo estas la klub-urbo. Tie troviĝas multaj tomboj, sub la tero.

— Ĉu katakomboj?

— Jes. Tiuj estas tie. La multe da subteraj elirejoj estas avantaĝaj por la asocioj.

— Kiu estas la plej eleganta “klubo”п

— Nu… oni mezuras tion laŭ la ekvalidiĝintaj jaroj. Se ni dividas la jarojn de la puno de la tuta societo per la nombro de la membroj, tiam ni ricevos la rezulton de la rangalteco. La Ludemaj Fiŝoj, kiel oni nomas la tromp-kartludistojn pro iliaj malvarmsango kaj infaneska profesio, resume ili sidis proksimume kvardek jarojn en prizono. Po kvar jaroj por dek homoj. Ili estas la moralaj proletaroj de la krimula mondo. La dek sep membroj de la Ekzekuta-tablosocieto jam apartenas al la pli bonaj homoj per siaj cen kvindek jaroj. Nun se vi volas ekkoni eĉ pli altajn rondojn, jen estas la Tranĉilo aŭ Enkasiga societo. Ili estas mezloke. Dek du membroj… kondamnitaj entute al sepcent jara malliberigo. Ĝi rezultis, ke la fuĝintoj havas kvarcent jaran avantaĝon rilate la instancon.

— Do kvardek jara malliberigo estas la bazo, ĝi fignifas malaltan socian tavolon, sepcent jaroj jam la mezan klason. Vi, kara fremdulo, al kiu socia tavolo apartenas?

— Al la supra mil — respondis Jimmy fiere.

— Kiel?… — demandis la knabo timeme.

— Al la mil. Ĉar ankaŭ ĝi ekzistas!

— Kaj… Kiom da… homoj apartenas al la mil jaroj?

— Kvin. Pli ol ducent jarojn havas unu persono. Se ni kalkulas la senkulpigajn cirkonstancojn kaj subtrahas ties trionon el la puno, kion oni imputas ĉe bonkondutaj malliberuloj, tiel restas neto mil jaroj.

— Kvin homoj neniel povas havi mil jaran punon!

— Esti membro de la klubo de la supera mil, signifas kvazaŭ lordan rangon. Ĉiu plenumita puno de la patro herediĝas al la plej aĝa filo. Tial nia asocio estas famekonata laŭ la nomo Fidelaj Pomoj.

— Kial oni nomas la membrojn fidelaj pomoj?

— Ĉar ili ne falis malproksimen de sia arbo. La puno de la patro ornamas la pun-liston de la filo. Ekzistas tia malnovega familio, kiu estas malofta ankaŭ en Ĉinio.

— Ĉu ĝi estas la plej eleganta klubo?

— Ne. La klubo de Fervoraj Mumioj, kiujn ĉiu timegas, vere estas nealproksimigebla. Mi devas honore eklevi mian ĉapelon antaŭ ili.

— Kio gi estas?

— La du mumioj estas tre fervojaj. Kiam la polico persekutas ilin, ili malaperas ĝustatempe.

— Sed kial ili nomiĝas mumioj?

— Se la tribunalo pritraktus liajn ĉiujn krimojn, kaj transkalkulinte ilian antaŭvideblan mortkondamnon al 15 jara malliberigo popersone (kun la plenumita tempo en preventa aresto), tiam ni ricevos la aĝon de la plej maljuna mumio de la muzeo British kiel finan rezulton.

— Kiom da membroj havas la klubo de la Fervoraj Mumioj?

— Du. Ĝi estas bela. Ĉu ne? Iu estas la Granda Bubalo. Ne estas permesate paroli kun lin, nur tiam, se li alparolas iun. Li kondutas ĝuste tiel, kiel vi, sinjoro Irving.

— Jes… Hm… Nu estas egale…

— Se iu tamen alparolas lin, ĉu tiam li puŝas tranĉilon en lian ventron?

— Vi ne povis sperti tion ĉe mi, kara Jose.

— Prave. Sed vi ankoraŭ estas tiel juna.

— Kaj kiu estas la alia?

La vizaĝo de Jimmy la Ĝisorela malsereniĝis.

— Fred la Malpura, la kapitano.

— Kia homo li estas?

— Terura.

— Tamen.

— Li havas la plej multe da saĝo en la mondo. Li estas avara, kruela, moroza kaj timas nenion, kiam temas pri mono. Li trompas ĉiun, li profitas el ĉio, li amikiĝas kun neniu, li vagadas sola en la mondo, kaj kiel lia nomo karakterizas lin, li estas tute malpura.

— Ĉu li estas la amiko de la Granda Bubalo?

— Ili malamas unu la alian. Antaŭ dek jaroj ili interkverelis dum divido de mono, kaj la Granda Bubalo eltiris revolveron, sed la tranĉuki de Fred la Malpura estis pli rapida. Bubalo estis inter vivo kaj morto du tutajn monatojn. Tiam li promesis, ke li detenos sin de la rumo, ĝis li mortigos Fred-on la Malpuran.

— Ĉu vi… ŝatas vivi tiel?…

— Alimaniere ne eblas…

— Imagu, se mi dungus vin kiel kortegan fabeliston! Ĉar mi estas arkiduko de St Antonia de Vicenzo Y. Galapagos, la reganto de la insularo Feliĉo.

— Via reĝa moŝto, ne surprizas min, ke vi estas reganto. Jam dum nia unua renkontiĝo mi instinkte sentis, ke mi staras vidalvide al junulo, devenanta el bonfama familio.

— Mi estas la reganto de la insularo Feliĉo. Mi rezidas en Almira, kiu estas la ĉefurbo de la insularo. Kaj mi envias vin. Vi simple elŝipiĝos kaj ekiros kun enpoŝigitaj manoj, fajfante sur la strato, en la haveno… Vi promenos trankvile. Mi ne estas reganto de granda lando… tamen mi sentas tiel, ke estas malbone surtroniĝi pro la favoro de la sorto, antaŭ ol konatiĝi kun la homoj pli proksime. Ĝi estas tute evidenta…

“Evidenta — pensis Jimmy. — Mi estas pli ol dudek jara, kaj mi neniam eldiris tiun vorton evidenta…”

— Kaj…? — demandis sinjoro Irving ekscitite, kun brilantaj okuloj. — Kio okazas, kiam nova vagabondo alvenas en la havenon? Kiel li povas veni en la “klubolandon?”

— Nu, ne estas facile akiri reputacion. Oni devas trovi kontaktojn… Aplelacii referencojn…

— Ĉu vi konas konvenajn kontaktojn… al la “pli bonaj rondoj” de la krimula mondo?

— Ĉu mi? Mi havas tiel grandan reputacion en Singapuro, kiel tiun de privata sekretario.

Jimmy la Ĝisorela ĉiam alte taksis la laboron de la privata sekretario. Li ne sciis, kion faras tiu homo, sed li imagis tiel, ke li devas vesti sin elegante, li devas aspekti sinjoro kun interesa vizaĝo, kaj havi tre altan salajron.

— Ĉu se mi… petus vin… faciligi… mian situacion… se mi planus, ke…

— Ĉu vi pensas tiel, sinjoro Irving, ke vi miksiĝus en la homamaso de Singapuro?

— Atentu min, bonulo, kaj demandu nenion, ĉar tion ne decas…

— Decas!!! Li ankoraŭ neniam diris tion. Kvankam kiel evidenta vorto ĝi estas.

— Ni parolu konfidence, vi meritas tion, ĉar vi estas fidela kaj respektema subulo. Mi ne povis fari eĉ unu paŝon ĝis nun sen mia edukisto kaj pro la favoro de Dio mia parenco, la mortinta sinjoro Gould, aŭ regento Fernandez. Mi konas nur la mornan konstruaĵon de la militista lernejo en Saint-Cyr, la reĝan palacon kaj la kastelon Buckhingham en Londono. Mi loĝis tie.

— Evidente — li diris kaj blovis en la malplenajn tubojn de la okulvitroj kun tenilo.

— Mi trafikis sur la stratoj nur per kaleŝo aŭ per aŭtomobilo, ĉiam kun akompanantaro kaj ekskluzive sur la ĉefvojoj. Nun la unuan fojon donis al mi la fato de sinjoro Gould, ke mi estas sola. Kaj ankaŭ en Singapuro mi iros sur la bordon sola. Sed miaj korteganoj jam atendas min en la haveno de Singapuro. Ni havas palacon tie. La ĉiama reganto ekripozas en Singpuro dum la du plej malsekaj monatoj de la insularo Feliĉo. La servistoj ne konas min. Ili vidis min nur tiam, kiam mi havis du jarojn.

— Via reĝa moŝto multe ŝanĝiĝis de tiam.

— Bonvolu finaŭskulti min. Jen estas la sola, eble la lasta okazo de mia vivo por fari tion dum mallonga tempo, kion mi volas. Mi deziras vidi la popolon de la stratoj, la burĝojn kaj la krimulan mondon. Mi evitos la korteganojn dum la elŝipiĝo — li eldiris triumfoplene.

La vagabondo konsterniĝis.

— Sed se vi ne alvenos, oni traserĉos tutan Singapuron por trovi vin.

— Jes… Mi devas resti unu monaton en Singapuro, poste mi povas surtroniĝi. Mi volas pasigi du tagojn libervole. Kun la homoj. Ĉu vi komprenas? Kaj dume, ke oni lasu min paca, ke oni ne serĉu min kaj mi vivu tiel, kiel mi volas, vi, fremdulo, anstataŭigos min… Nu, kio okazis?

— Mi nur tusis… la teo… kaj la surprizo.

— Vi elŝipiĝos kaj iros tien, kie vi vidos ornamitan spaliron, konsistantan el sinjoroj, portantaj ĵaketon aŭ uniformon. Hidalgo Gomperez, la ĉambelano, kiun mi ankoraŭ neniam vidis, atendos vin. Li akompanos vin en la kastelon. Tie diru, ke vi malsanetas. Promenadu, legadu…

— Mi neglektus tion…

— Do, se oni demandus aŭ dezirus kion ajn de vi, diru al ili: “nun ĝi ne estas aktuala… nur post unu-du tagoj…” Vi ne povos fari eraron. Se tamen, nek tio estos problemo. Mi rebonigos ĉion.

— Sed via Reĝa moŝto… ke mi… tiaĵon…

— Vi respondecos pri nenio. Kiel reĝo mi vidas ĝin bona, ke konsiderinte la specialajn kaŭzojn, anstataŭigu min dum kelkaj tagoj.

— Konsiderinte… konsiderinte…ĝi estas bona vorto… Sed oni maliberigos min pro tio…

— Mi ordonas tion, do nenia malbono trafos vin! Vi helpos min vivi inter la simplaj homoj de la krimula mondo dum du tagoj, kaj mi gustumigos al vi, kia ĝi estas, kiam iu estas reganto…

— Sed mia eksteraĵo tute ne estas reĝa… Escepte la okulvitrojn kun tenilo… Ĝi estas konsiderinda… Kaj deca… sed cetere ĝi eblas…

— Oni rapide alĝustigos al vi du kompletojn el la vestaro de sinjoro Gould en la tajlorejo de la ŝipo. Vi povas fari aŭ paroli, kion vi volas. Ne gravas, se oni pensos kelkajn tagojn, ke la reganto estas stulta.

— Dum mi anstataŭigos vin, via Reĝa moŝto, tiu informo ne disvastiĝos.

— Mi opinias, ke vi estos pli bona en la kortego, ol mi en la drinkejo.

— Nek tie estas facile prosperi.

9

Sekvan tagon la ŝipo albordiĝis ĉe la indulo Parangan. Malproksime jam videbliĝis Singapuro. Ĉe la simpla karbokargejo alvenis ankoraŭ delegacio por kontroli la raporton de la helpŝipo kaj permesi la albordiĝon.

Ĉiu fartis bonege sur la ŝipo. La pasaĝeroj plendis nur pri nokta singultado, kvankam ili ricevas opion ĉiuvespere laŭ la konsilo de Palmerston. Estas nekompreneble.

En la loglibro troviĝas la pozicio de la ŝipo Honolulu-Star laŭ la nordaj kaj sudaj latitudoj kaj longitudoj. Iu hejtisto malaperis, la averaĝa rapideco estas dek ok surmaraj nodoj pohore. El la kajuto numero dudek mankas ŝranko kun tirkestoj.

— Ĉu sinjoro Gould loĝis en ĝi, kiun vi entombigis laŭ la tradicio de maristoj?

— Jes.

— Kio okazis al la ŝranko? — scivoladis la sanitara ĉefkonsilisto.

— Mi ne scias. Ĝi malaperis. Kial gravas tio?

— Ĉu vi estas sperta pri la librotenado, kapitano Wirth?

— Iomete.

— Foje mankis du pencoj el la jara bilanco de la Angla Banko. Oni laboris tri tutajn semajnojn tage-nokte, kiam oni fine trovis la du pencan mankon inter la mult-milionoj da pundoj.

— Nu kaj?

— Evidentiĝis, ke en la bilanco estis du milion-punda eraro. Sed oni trovis ĝin, serĉante la du pencojn.

— Mi komprenas. Sed bedaŭrinde, mi vane serĉis la ŝrankon. Neimageble.

Nova pasaĝero surŝipiĝis ĉe la insulo. Neniu sciis, kion li faris en Parangan. Nek li. Li nomiĝis Bonifaco kaj ascendis sur la ŝipon Honolulu-Star. Li aŭdis, ke oni dungus kelneron, kaj li tuj anonciĝis. Li zorgos pri tio, ke oni elŝipigu lin en Singapuro. Li ne volis vojaĝi al Tahitio, se li dirus tion, tiam li restus en Parangan. Li promenis sur la ferdeko enpoŝiginte siajn manojn.

Subite… Kion donas Dio! Li ja estas Jimmy la Ĝisorela.

— Alo!

Li turniĝis.

“Bonifaco!” — li diris en si mem timiĝinte. Tiu fia rato, kiu onidire estis ankaŭ la spiono de la polico. Li malkaŝos lin sur la bordo! Finita la reĝeco! Kaj malkŝita Jose Pombio!

— Alo! Jimmy la Ĝisorela!

Li levis sian okulvitrojn kun tenilo kaj mezuradis Bonifacon de la kapo ĝis la piedoj..

— Mi vidas tiel, ke okazas kriado ĉi tie!

— Sed Jimmy! Kio estas al vi?

— Sed tiu voĉo ne estas deca. Iditoto!

— Ĉu vi ne etendas vian manon?

— Ni neglektu tion. Vi intermiksas min kun iu. Mi nomiĝas Jose Pombio pro la favoro de Dio. Kion vi deziras, idiota fremdulo?

— Ĉu vi ne volas nei, ke vi estas Jimmy la Ĝisorela?

— Mi ne komprenas tion, bonulo. Mi ne estas Jimmy la Ĝisorela, sed Jose Pombio.

— Ĉu vi pensas, ke mi estas idioto?

— Tio estas evidenta.

Li turniĝis por iri plu, sed Bonifaco paŝis antaŭ lin.

— Kial tiu komedio?

— Lasu min foriri…

Bonifac malcertiĝis por momento. Ĉu eble li eraras? Ĉu eblas, ke li ne estas Jimmy la Ĝisorela? Li kaptis lin.

— Atendu…

— Mi ne atendas, bonulo — respondis la enigma pasaĝero kaj vangofrapis lin.

La cerbo de Bonifaco skuiĝis, mallumo aperis antaŭ liaj okuloj, liaj dentoj kunfrapiĝis kaj li svenetis.

La fremdulo iris plu.

La alia homo ofte palpebrumis, poste li palpadis sian vizaĝon kaj rigardis triumfe al la malproksimiĝanto…

— Nun jam vi povas paroli! Nur unu vangofrapo ekzistas en la mondo! Pro Dio, li estas Jimmy la Ĝisorela!

… Vespere jam estis klare videbla Singapuro, kaj ties lampoj eklumis brilante unu post la alia, kiel flavaj steloj, sur la horizonto.

ĈAPITRO  3

1

La ŝipo Honolulu-Star veturis malrapide. La havenego de Singapuro ŝajnis proksima sub la polvovualo, aspektanta kiel fabela, grandega kloŝo, kiu kovris ĝin.

— Nun mi parolos pri la plej urĝaj aferoj, ridetanta fremdulo — diris sinjoro Irving.

— Ordonu pri mi, via Reĝa moŝto.

Ili paroladis apogiĝinte al la balustrado de la ŝipo.

— Vi devas zorgi pri nenio. Reĝoj kutimas konduti tiel.

— Tiam mi jam ĝis nun estis reĝo.

— Silencium!

— Kio ĝi estas? Ankaŭ mi ŝatus diri tion.

— Silencium signifas: silentu!

— Mi encerbigos tion. Saliceum. Ankaŭ ĝi estas bona vorto.

— Atentu min, amiko mia. Dum cent kvindek jaroj la trono de la insularo Feliĉo herediĝas de patro al patro. Iu nia praulo forpelis de tie la unuajn anglajn konkerantojn, kaj de tiam nia familio regas sur la insularo Feliĉo, laŭ la volo de la hispana reĝo. Pri la mortinta sinjoro Gould mi jam menciis, ke li estis mia karmemora onklo pro la favoro de Dio, la regento Fernandez. Mi ne ŝatis lin, sed doloris min, ke li devis forpasi tiel.

Frosto trakuris sur la dorso de Jimmy la Ĝisorela. Venis en lian kapon la enigmo, kion eble li neniam solvos. Kiu estis la mortinto, kies manon li reŝovis sub la litotukon? Kiu mortigis sinjoron Gould? Kien malaperis la ŝranko? Kaj kio estis tiu tuta frenezo?

— Mi volas, ke vi encerbigu la plej gravajn aferojn — daŭrigis la reganto. Vi scias nenion pri la mondo, en tiu momento, kiam vi anstataŭigos min. Bone notu tion! Nenion! Ĉu vi komprenas, bonulo? Mi vivis en Almire ĝis mi havis ok jarojn. Almira estas la ĉefurbo de la insularo Feliĉo. Baldaŭ pro la favoro de Dio, mia onklo kaj edukisto, kiu fariĝis regento post la morto de mia patro, li sendis min en Francion. Tie mi vizitis kadet-lernejon. En la lastaj du jaroj mi frekventis altlernejon kiel la gasto de la angla reĝo. Nun subite la regento venis por mi. En Singapuro mi atendos la fraton de mia patrino, grafon de Almira, sinjoron Egmont. Li estas brava sinjoro. Ĉiujare li vizitis min ĉu en Saint-Cyr, ĉu en Balmoral ĉe lia reĝa moŝto. Bonŝance li ne estas en Singapuro, cetere mi ne povus mikisĝi inter la homoj, ĉar li konas min bone. Sed nun li estas en Almira.

— Se vi permesas, via reĝa moŝto, ankaŭ mi informos vin pri kelkaj gravaj sciindaĵoj.

— Mi estas tre scivola.

— Mi ne deziras paroli pri mia familio. Bonon aŭ nenion pri la suprenira linio de miaj parencoj. Kvankam ankaŭ miaj prauloj forpelis tiutempe niajn kontraŭulojn, sed ĉe ni okazis tio en la drinkejoj, kaj en tiuj lokoj oni ne decas regi.

— Vi estas impretinenta, sed amuza subulo.

— Jen vidu! Sed nia nomo estas tre bonfama en la krimula mondo de Singapuro. Serĉu miajn amikojn!

— Ekzemple.

— Ekzemple jen estas Vanek la Dornhara. La geniulo. Pasintjare li piedbatis poŝtiston tiel, ke oni eĉ nun ekzamenas lin en la kliniko. Diru al li, ke Fridolin la Malpeza salutas lin. Nun li restadas en Martinique. Bonvolu skribe noti ĉion, tiuj estas tre gravaj sciindaĵoj.

— En ordo. Mi lernos ĝin eĉ parkere.

— Tio estus la plej bona. En la klubo de Senplumigistoj mi havas komplezan rilaton kun la vicprezidanto. Ni kune pasigis la tempon en la bagno de Sumbava. Oni nomas lin Ferlad-okula. Li estas kruda, groba homo, sed li ŝatas min. Nun notu bone kaj skribu: En Batavio sur la prizonkoridoro dekstre troviĝas la ŝtuparo, maldekstre la kontoro de la provoso, kaj la muro estas kolorigita per veda olea farbo, kun flava borderaĵo.

— Kial ĝi estas grava?

— Bonvolu skribi tion, via reĝa moŝto. Ĝi tre gravas. Lernu tion parkere, kiel ian versaĵeton.

Sinjoro Irving notis ĉion en ruĝan libreton kaj decidis encerbigi ĝin.

— Diru al Medolo, ke li urĝe ekveturu por longa vojaĝo, ĉar Hobbo Fischer liberiĝis en Adeno.

— Nek tion mi komprenas.

— Via reĝa moŝto komprenos ĉion surloke, ke tiuj estas utilaj informoj, nur notu ilin bone… Tiel.

— Dankon. Nun iru, kaj surprenu la aliformigitajn vestojn de mia forpasinta onklo. Proksimiĝas la ŝipo de la rodpiloto.

— Hopla! Via reĝa moŝto, iu forŝtelis ĝin el la kajuto de sinjoro Fernandez Gould. Tiuj estas dokumentoj.

Kaj li transdonis la blazonan aktujon el ŝamo. Lia reĝa moŝto metis ĝin en sian internan poŝon. Tiuj enhavas la diplomatian korespondadon de regento Fernandez. Kaj nun la diplomatio ne interesis lin.

— Dankon!

— Via reĝa moŝo! Utiligu bone miajn kontaktojn! Bonŝancon!

— Ankaŭ al vi, amiko mia.

Lia reĝa moŝto etendis sian manon, Jimmy la Ĝisorela premis ĝin varme kaj diris ankoraŭ lastan, saĝan konsilon al li:

— Sed la plej bona referenco en la krimula mondo tamen estas bone direktita pugnobato. Ĝi vere evidentas, via reĝa moŝto…

2

Lia reĝa moŝto, antaŭ ol la ŝipo albordiĝis, laŭ la konsilo de Jimmy la Ĝisorela aĉetis sufiĉe puran, sed trivitan vestaĵon, unu paron da tretitaj ŝuoj, trikotaĵon kaj ĉapon. Jimmy, post tre longa persvado, donis al li sian suboficiran revolveron kaj la plumban bastonon. Pri la lasta li faris mallongan fakinstruon.

— Metu ĝin en vian maldekstran, interan poŝon, via reĝa moŝto, ke la rimeno estus supre.

— Kaj por kio ĝi utilas?

— Se okazas problemo, vi movas vian ŝultron iomete, kaj vi sentas per via akselo, ĉu la plumba bastono estas sur sia loko? Ĝi estas trankviliga sento. Vi intertraktas kun la klientoj pli senpere.

— Ĉu poste?

— Kiam sekvos pli seriozaj argumentoj, vi devas konduti tiel, kvazaŭ vi gratus vin leĝere, vi komencas tion meze de la brusto, kaj la singratado direktiĝas malrapide al la ŝultro…

— Sed grati sin ne estas bela afero!

— Tio ne eksludas la ĝeneralan inteligentecon en la ekstera urbo. Nu, kiam la gratantaj fingroj eksentas la rimenon, tiam svingbatu!..

— Kion signifas svingbati?

— Proksimume dek du centimetra kontuzita vundo kun ekimozo, resaniĝanta post ok tagoj, kelkloke malpligrandaj fendetoj sur la kranio.

— Dankon.

— Do, per la sama movo, kiel vi eltiras ĝin, la bastono jam tuj batas! Tiel, kvazaŭ vi eltirus ĉapon el via poŝo, kaj subite vi tirus ĝin sur la kapon de la alia homo.

— Tiu bato povas esti terura. Eble ĝi kaŭzos morton.

— Komence ne kalkulu tian bonan rezulton, via reĝa moŝto! Gravas, ke ĝi estu nur unu movo. Same vi devas uzi ankaŭ la pistolon. Dum ties eltiro, pafi el la alto de femuro.

— Ĉu vi scias, bonulo, ke la interbatado estas samtiel sistema kaj praktika scienco, kiel la taktiko?

— Vi ĉiam devas atenti pri tio, ke vi batu la unua, via Reĝa moŝto. Ĝi tre garavas.

— Ankaŭ laŭ la instruo de la kadet-lernejo tiu batalanto havas avantaĝon, kiu transprenas la iniciaton.

— Kaj bierkruĉo aŭ piedo de seĝo. Poste trafi en la mezon!

— Kion signifas tio?

— Ĝi estas tiaĵo, kiel la svingbato, nur la resaniĝo estas iom pli longdaŭra, kaj la laborkapablo de la ofendito forte reduktiĝas… Vi ĉiam devas esti rapida!

— Ankaŭ laŭ Napoleono la rapideco estas duono da sukceso.

— Ankaŭ Vanek la Dornharulo samopinias. Li diras, ke tiu ridas laste, kiu batas la unua…

— Mi pensas… tiaĵo ne okazos… Reganto tamen ne profundiĝos tiom en la spertado.

— Sed ne estas malutile scii tion. Ankaŭ la Raĝo de Karmatla estas potenca sinjoro, kiu same vizitis la havenon de Honkongo pseŭdovestite. Neniu kuraĝis ektuŝi lin, post kiam li malkaŝis sian rangon. Nu sed, ĝis li diris tion!.. Kio okazis tie?! Nervoza nekonato ial iris al la pseŭdovestita Raĝo kaj subite vangofrapos lin kvardek tri foje tiel, ke ne doniĝis okazo prezentiĝi. De tiam la Raĝo trafikas tra la haven-kvartalo nur tiel, ke heroldoj iras antaŭ li por distrumpeti lian nomon kaj potencon.

Sinjoro Irving paŝinte sur la bordon, unuavice enpoŝigis siajn manojn. Li ĉiam tre ŝatintus fari tion. Sed reganto kiel povintus fari tiaĵon? Precipe sur la strato.

Kiam li miksiĝis en la homtumulto de la strato Raffles kun enpoŝigitaj manoj kaj ekiris trafe-maltrafe malkovri Singapuron, li tuj komprenis, ke la plimulto de la homaro kial ne elektas la reĝan profesion. Kia ĝojo! Piediri sur la strato, en la tumultanta homamaso, sola!

Kun enpoŝigitaj manoj!

Iu alpuŝiĝis lin, ke li ŝanceliĝis al la muro.

— Pardonon — diris la ulo kaj forrapidis.

Li estis tute neglektita la unuan fojon en lia vivo. Iu admonis lin, ke li ne gapaĉu, per la sep sakramentoj, policisto ne agresive, sed energie flankenŝovis lin de antaŭ la pordo de la policejo, ĉar ĝuste nun aŭto ruliĝis sur la straton. Impertinentaj, strataj vendistoj skuadis siajn varojn antaŭ lia vizaĝo, kaj iu kaptis lian brakon antaŭ vendejo kaj balbutaĉis la nomon de cent artikloj…

Nuraj kapokostaj pekoj…

Sed kia delico!

Li sidis antaŭ kafejon. Ĝi estas simpla, etburĝa loko, kie kelkaj acidmienaj negocistoj, unu-du etkomercistoj kaj tri japanaj galanteriistoj reprezentis la vesperajn gastojn de la kafejo.

Li trinkis kafon kun multe da akvo, manĝis malmultekostan kukon al tio kaj sentis, ke ĝi estis la plej bongusta manĝado de sia vivo. Ankaŭ la kelnero staradis apud li, sed tiu rigardis al la strato.

Poste li demandis de le reĝo, ĉu li volas partopreni vetludon, rilate la dimanĉan ĉevalkuron? Ĝi estas kombinita vetludo, kaj se ili gajnos nur du el la kvin ĉevalkuroj, jam estos kion dividi inter si.

La voĉo de la kelnero estis plie degna kaj protekta, kiam li alparolis la trampan knabon.

Lia reĝa moŝto akceptis multipliki la monon, kaj kiam la kelnero demandis, kien li sendu la eventualan gajnaĵon, li respondis, ke li skribos el Tahito sian adreson, sed estos bone tiel, se li dividos ĝin inter la malriĉuloj.

Lia bonfarto preskaŭ atingis sian kulminon, kiam la kelnero nomis lin lakone idioto. La unuan fojon en la vivo oni nomis lin idioto! Ankaŭ tio povas kaŭzi ĝojon!

Fajfante li iris plu en la homtumulto sur la ĉefstrato.

Ĝis nun li ne konjektis, ke li povas fajfi. Kiam rajtas fajfi reganto? Kaj kie? Li haltis antaŭ la strataj aŭtomatoj laŭvice, ĵetante ĉiun sian moneron en tiujn, li tiris la anson, premis la butonon, fine homamaso, konsistante el cent kvindek personoj akompanis lin de iu aŭtomato al la alia.

Oni ne komprenis, kial bezonas la knabo kvardek parojn da laĉoj, dudek paketojn da alumeto, dek unu skatoletojn da pudro, sed kio estis malplej klara: kial li elĵetigas el pesilo dek du slipojn pri sia aŭtentika korpopezo?

— He! Kuru!

— Venas la policisto — kriis multaj homoj bonvole, ĉar oni estimas la frenezetulojn oriente.

— He! Kion vi faras ĉi tie? Ĉu? — demandis la policisto.

— Mi pesas min.

— Nu kaj? Ĉu eble la pesilo difektiĝis?

— Ne.

— Kial vi tiradas ĝin konstante?

— Por ke la slipo falu el ĝi.

— Ĉu vi kolektas la lipojn pri via pezo?

— Mi dissendas tiujn aldonite al miaj novjaraj bondeziroj por miaj konatoj.

— He! Ĉu vi estas ebria? Forportu vin!

— Bonulo, vi ne uzu tian voĉtonon…

La homamaso komencis ondruliĝi, kundrivinte la knabon, kaj la policisto neniel povis proksimiĝi al li… Bonvolaj nekonatoj, kiuj staris senpre apud li, formis kordonon ĉirkaŭ li kaj kuntrenis la knabon.

— Iru, junulo — diris iu el liaj protektantoj.

— Ne provoku la policistojn — riproĉis lin alia homo milde.

Tio agrablis al li. La popolo amas lin.

Liaj novaj amikoj instigis lin iri en flankstraton. Ili estis kvarope. Ruĝhara, kulota, pala, maldika junulo estis inter ili.

— Trankvile iru, amiko mia.

— Dankon, amikoj miaj… Vere agrablas al mi, ke vi timas pri mi. Vi estas bonaj homoj.

— Nedankinde — diris malalta dikulo kun afabla rideto, kaj ili lasis lin tie, post kiam ili ĝentile eklevis sian ĉapelon.

Li trovis ruĵ- kaj pudroaŭtomaton ĉe la plej proksima stratangulo. Li enpoŝigis sian manon…

Kaj li konsterniĝis. Mankis lia monujo! Ĝi estis leda ujo, konsistanta el du partoj. En ties iu parto estis la papermonoj, en la alia la moneroj.

Li havis kvin mil dolarojn en ĝi!

— Nun jam venis en lian kapon, ke la kvar bonfaruloj ne sen ĉiu kaŭzo puŝadis lin… Tiu maldika, dornharulo kvazaŭ estus ektuŝinta lian poŝon por momento.

Certe li ŝtelis lian monujon. La blazonan aktujon li havis en sia interna poŝo. Ŝajnas, ke ili sentis, kie estas la mono.

Li postkuris ilin!

La unuan fojon li kuris en sia vivo, sed nun li ne sentis delicon. “Tio do estas la amo de la popolo” — li pensis dum kurado, amare.

— Haltu! — postkriis ilin, kiam li ekvidis ilin ĉe la stratangulo.

La kvar homoj returniĝis trankvile, malrapide.

— Kio okazis? — demandis la dornharulo.

— Mia monujo… malaperis…

— Nu kaj? Ĉu vi pensas, ke ni estas ŝtelistoj?!

— Vi puŝadis min dekstren-maldekstren!

— Estu singarda, kion vi parolas…!

— Mi petas vin… se vi ne scius, kiu mi estas…

… Okazis ĝuste tiel, kiel al la Raĝo. La maldika, pala junulo vangofrapis lin.

Sed kiel! Ĝi estis majesta vangofrapo! La unua vangofrapo, kiun li ricevis la unuan fojon en sia vivo. Sed li ne ĝojis pro tio.

Li tute ne vidis la fulmorapidan svingon de la maldika brako, nur multaj brilantaj punktoj aperis antaŭ liaj okuloj kun ia obtuza pumbruo, ke li kape flugis al la muro kaj falis surgenuen.

Li volis ekstrari.

— Mi estas…

La bastono de la malalta dikulo frapis sur lin, ke li sentis teruran doloron sur sia dorso, kaj post piedbato, li flugis de sur la trotuaro.

— Jen! Ni draste traktos vin! Suspekti honestajn homojn!

— Sendanka ulaĉo.

La kvar homoj turniĝis ĉe la stratangulo, kaj…

Kaj ili ridegante kuris, kiel iliaj kruroj portis ilin.

… Li pene leviĝis. Lia ĉiu korpoparto akre doloris. Sed eble tio doloris pleje, ke ekzistas tiel profunda malmoraleco, pri kio li eĉ konjekton ne havis.

Policisto staris apud li.

— Ejha! Kiel draste oni batis vin!

Sango fluis el lia nazo, kaj ankaŭ lia buŝangulo krevis.

— Oni ŝtelis… mian monujon…

— Kiom da mono estis en ĝi?

— Kvin mil dolaroj.

— Forportu vin! Vi amare pentos, se vi volas mistifiki min. Kvin mil dolaroj troviĝas ne en la monujo de tia ulaĉo.

— Vidu, bonulo, nun jam mi ne plu volas ludi, mi estas raganta arkiduko St. Antonio

— Kiu vi estas, kiam vi estas sobra? Ĉu?

— Bonvolu akompani min al la palaco St. Antonio. Ĝi estas sur monteto ie ekster la urbo.

— Jen tie! Vi povas vidi ĝin de tie ĉi, se vi rigardas direkte al la supro de tiu dometo, kiu estas ĉe la fino de la strato… Sed ĉesu tiun idiotaĵon. Sufiĉas la ŝerco.

— Ĉu vi ne kredas, ke mi asertas tion serioze?

— Eblas. Jam estis precedento, ke oni batis iun idiota…

— Finu tiun malĝentilan tonon, ĉar vi amare pentos ĝin!

— Parolu alimaniere, he! Ĉar fine vi pentos tion! Jen vidu! Legitimu vin!

— Oni legitimos min en la palaco tie supre.

— Aŭskultu min! Mia devo estas kontroli la diritajn informojn. Sed se…

— Mi atentigas vin, ke vi respondecos pro ĉiu manĝentila vorto!

La policisto mordetis en sian lipon. Neeblas scii. La diablo ne dormas.

— Ni iru — li diris mallaŭte, — sed se vi mistifikas, vi do pentos tion!

La princo iris antaŭe. Li sorbigis sian nazosangon per tuko. Lia jako krevis surdorse pro la forta bato de la bastono.

“Nu, se li estas princo… — pensis la policisto — tiam mi estas ĉefo de indianoj.”

La kastelo St. Antonio konstruiĝis sur monteto, kaj densa, ĝangalsimila parko ĉirkaŭis la krem-f-lavan, gotikan palacon. Lakeo malfermis la pordon post la sonorigo de la policisto.

— Mi estas policisto, deĵoranta ĉe la placo London. Tiu ĉi homo asertas, ke oni legitimos lin en la kastelo St. Antonio — diris la policisto kaj montris sur la princon, kiu portis kotkovritan, ŝiritan vestaĵon.

— Atentu min, lakeo — interrompis la junulo per trankvila, sonoranta voĉo. — Mi estas reganta princo St. Antonio. Kiu alvenos hodiaŭ ĉi tien, uzante mian nomon, mi konfidis lin anstataŭigi min…

La lakeo eklevis sian ŝultron.

— Neniu alvenis hodiaŭ ĉi tien.

La princo stampfis nervoze.

— Eh! Tiu homo certe restadas ankoraŭ en la urbo kun mia akompanantaro!

— Mi ripetas: mi ne komprenas tion, kion vi diras, junulo.

— Oni atendis la alvenon de la princon hodiaŭ…

— Nenies alvenon ni atendis hodiaŭ…

— Mi devintus scii, ke estas fabelo kion vi diris — grumblis la policisto spiregante.

— Pripensu bone, lakeo, kion vi parolas, ĉar vi respondecos pri tio!

— Mi ne timas viajn minacojn, sed mi certigas vin, ke ni atendis nenies alvenon. Nur la servistaro restadas en la kastelo kaj sinjoro profesoro Greenwood.

— Homo! Kial vi ne diris tion tuj! Greenwood! Li bone konas min… Mi akceptis lin antaŭ du monatoj en la kortego de la angla reĝo.

— Li alvenis hodiaŭ kaj nun dormas.

— Venigu lin. Veku lin! Li kuregos ĉi tien!

La lakeo foriris. La policisto heziteme rigardis al la princo St. Antonio.

— Ĉu tiu homo legitimos, ke vi… sinjoro… estas reĝo?

— Tutcerte.

— Hm… Kiel falas reganto en tian situacion? Portanta tian vestaĵon?

— Ĉu vi ne aŭdis la historion de la orienta reĝo Harun al Raŝid, kiu iradis inter la homoj pseŭdovstite?

— Mi ne preferas la desegnofilmojn. Mia vidpovo konfuziĝas — respondis la policisto iom malcerte.

— Ne timu — diris la princo ridante. — Nenia malbono povas trafi vin. Vi estas devokonscia, malgraŭ via incitiĝemo. Via suspektemo ne ofendas min, tiu eco gravas ĉe policisto. Mi premios vin, kaj vi ricevos ian malgrandan ordenon de mi, ĉar vi tamen provis solvi la aferon…

“Li estas afabla homo — pensis la policisto — ĉu idioto, ĉu reganto li estas.”

– Ĉiuokaze estus bone, se oni legitimus vin.

— Ne timu, bonulo. Greenwoodu legitimos vin, kaj tiam vi ricevos en mia kortego glason da vera angla biero.

“Mi deziras, ke li estu reganto” — pensis la policisto, ĉar li estis soifa.

Sed tiun tagon la Providenco volis tiel, ke la soifa policisto ne trinku el la angla biero de la princoj St. Antonio. La lakeo revenis sekvante blankharan sinjoron, kiu havis afablan vizaĝon, kaj ili haltis inter la malfermitaj aloj de la pordego.

— Jen estas tiu certa junulo, sinjoro Greenwood.

— Alo! My teacher! — kriis la princo feliĉe kaj proksimiĝis kun disetenditaj brakoj al la respektoplena profesoro. — I am happy, sinjoro Greenwood!

Sed la profesoro ne reciprokis lian ĝoj-eksplodon, retropaŝinte, li etendis sian brakon.

— Bonvolu diri, kion vi deziras?!..

— Sed… sinjoro Greenwood… Kion signifas tion…

— Ĉu vi… asertas, ke vi ne konas lin?…

— De kie mi konus lin?… — balbutis la biologo kun timema bonvolo.

La princo sentis por momento tiel, kvazaŭ grandega, nevidebla mano disstreĉus lian kranion meze je du partoj, kaj ŝajnis al li aŭdi la krakon de sia kranio.

— Sinjoro Greenwood… — li balbutis. — Sinjoro Greenwood…

— Mi tre bedaŭras, infano mia, ĉar vi aspektas malesperiĝinta, sed vere mi ne konas vin — li diris malgaje. — De kie mi devus koni vin?

— Balmoral… vi estis en Balmoral antaŭ du monatoj…

— Prave! Atendu nur!.. Ĉu eble vi renkontis min tie, en la sekvantro de arkiduko St. Antonio?

— Sed mi estas arkiduko St. Antonio! Sinjoro Greenwood! Kia ŝerco ĝi estas?

— La scienculo paŝis antaŭ lin kaj longe esplorrigardis liajn okulojn.

— Kompatinda knabo… Ĉu ne doloras via kapo iafoje?

— Sinjoro Greenwood! — li kriis pale. — Se tiu miskompreno iam klariĝos, mi ŝnurpendigos vin. Ĉar vi estas kanajlo! Fia kanajlo!

La lakeo kaj la policisto kaptis lin samtempe, sed Greenwood alkriis ilin.

— Ne batu lin… Li estas kompatinda… cerbmalsanulo.

Nun okazis tute neatendita afero.

La princo enpoŝigis siajn manojn kaj ridis. Elkore, bonhumore. Tiam jam ankaŭ la policisto kaj la lakeo rigardis lin kompate, kvankam ĝi estis tiel sana, gaja rido, tiel petola, pura, sonoranta serio de voĉoj, kvazaŭ li estus aŭdinta majestan spritaĵon.

— Kial vi ridas? — admonis lin la policisto nervoze.

— Mi pensis pri tio, ke mia avo nuligis la korpan punon de la indiĝenoj porĉiam. Kaj mi skurĝigos vin sinjoro Greenwood sur la ĉefplaco de Almira antaŭ la pendumo per rinocera skurĝo, ĝis vi diros centfoje: “kompatinda cerbmalsanulo!”

ĈAPITRO  4

La taglibro de Jimmy la Ĝisorela

I

Elŝipiĝinte, mi decidis skribi taglibron. Ĝi okazis tiel, ke anticipe mi degne babilis kun pasaĝero, ĉar tiam jam mi surprenis la iamajn vestaĵojn de la mortinto, kiu fariĝis edukisto laŭ la volo de la sorto…

Egale. Do. Gravas la belliteraturo, kiel oni kutimas diri. Ĉar skribi taglibron, tio evidentiĝos poste, kiel farinto: ĝi estas belliteraturo.

Tiam okazis granda idiotaĵo. Ĉar laŭ la neantaŭvidebla volo de la sorto, mi aliformigis la vestaĵon de la mortinto al mia mezuro fare de tajloro, kiu veturis sur la ŝipo. Sed neniu pensis pri tio, ke la mortinto havis ankaŭ ĉemizon. Nerenoviginte, ĝi estis strikta. Kiu estus kredinta, ke la kolumo de tiel granda karmemorulo estas malvasta? Ĉu li havas maldikan kolon en ĉemizo? Mi preskaŭ sufokiĝis pro tio. En ĝi. Portante ĝin.

Kaj la ŝuoj. Tiel grandega homo, kaj mi ne povis surpreni tiujn. Mi ne povis surpiedigi ilin. Nur apenaŭ.

Sed la pantalono. Mi povintus volvi tion ĉirkaŭ min, kiel burnuson, laŭ la kutimo de la araboj, kiam mi jam estis en ĝi.

Tiam la tajloro aliformis tion. Sed la rando de la ĉapelo pendis ĝis miaj ŝultroj. Mi portis ĝin en mia mano. Lia reĝa moŝto laŭ la favoro de la sorto donis al mi ankaŭ monon kaj diris, ke post la elŝipiĝo mi serĉu hidalgon Gomperez. Ĝi estas hispana rango, sed mi ne devis serĉi lin, ĉar ili atentis, kie elŝipiĝos Irving, kiu estas mi, la reĝo.

Ne estas facile skribi taglibron, sed mi ellernos tion, kiel sinjorido la vangofrapadon.

Anticipe mi ankoraŭ paroladis kun lia reĝa moŝto, ĉar li ŝatis konversacii kun mi.

— Vi havos interesan travivaĵon — li diras.

— Mi jam antaŭe ĝojas — mi respondas. — Mi ŝatas la travivaĵojn. Lastfoje ĝi okazis en Kairo, sed ĉiuj tri ŝoforoj resaniĝis.

Li dolĉe ridis pri tio, ĉar ĝi estis lia kutimo.

— Atentu — li diras — , ke vi ne eraru pri tiaĵo, kion vi devus scii. Ekzemple pri kapokostaj aferoj.

— Bonvolu instrui min pri la faktoj, poste mi jam povos konfesi — mi diras.

— Unuavice vi devas scii, ke la insulon malkovris pirato, nomata Warins antaŭ cent sepdek jaroj. Li regis tie, kiel pirato super la indiĝenoj, kiuj ŝatis lin, ĉar Warins multe rabis, murdis, sed li traktis ilin bone.

— Kio okazis al tiu Warins? — mi demandas.

— Mia praavo okupis la insulon, li regis kaj forpelis Warins-on. Sed liaj posteuloj eĉ de tiam batalas hejme. Ili asertas, ke la trono apartenas al ili.

— Tio estas idiotaĵo — mi diras.

— Nur malrapide. Ĉar ekzistas alia tronpretendanto — li diras.

— Ili do estas multaj — mi diras.

— Jes. Sub la regado de mia avo iu Warins ribeligis la indiĝenojn, ĉar ili tre ŝatis Warins-on. La familion Warins. Mia avo fuĝis kun ununura sceptro el la insulo. De sur. (Forstreku la nedeziratan vorton!) Tiun tempon ekspluatis advokato kaj diplomato, nomata Alvarez. Li kolektis multe da feĉuloj en Singapuro. Kaj li atakis Warins-on kun la helpo de usonanoj. Nokte. Li okupis urbon Almira. Li armis la feĉulojn, kaj ili estis la soldatoj. Alvarez proklamis respublikon, kaj li fariĝis la prezidento. Tiam li ricevis monon el Usono, li konstruigis magazenojn, hotelon, aĉetis aŭtobusojn, kaj Almira fariĝis celhaveno de ŝiplinioj. La usonanoj faris novan propres propes prosperity. (Ĝi estas granda firmao en Nov Jorko.) Poste okazis granda batalo inter li kaj Warins, sed mia patro surprizatakis ilin, ĉar dume li varbis ŝipon kaj personaron. Li venkis kaj kaptis ilin ambaŭ. Mia patro denove fariĝis la reĝo de la trono. La tribunalo deklaris tujan ekzekuton de Alvarez kaj Warins. Sed mia patro indulgis Alvarez-on, ĉar li tamen ne estis rabmurdista pirato. Oni severe admonis lin kaj ekzilis lin porĉiam, relegaciinte lin de sur la insulo.

— Tio okazis ankaŭ al mi — mi interrompis — , sed oni relegaciis min de sur du insuloj.

— Kiuj ili estas?

— Anglio kaj Sud-Ameriko. Sed mi rajtas viziti la aliajn insulojn.

— Ĉu vere?

— Jes. Sed ne ofte. Mi rajtas surbordiĝi limigite.

— Nu mi daŭrigus.

— Nu daŭrigu!

— Vi devas scii tion. Oni ekzilis prezidenton Alvarez kaj lian familion. Paŝi sur la insulon estis severe malpermesite por li, kaj oni suspendis liajn promulgitajn leĝojn. Ĉar Warins ne promulgis leĝojn, anstataŭ tiuj oni pendumis lin mem persone. Laŭmerite al lia rango, sur la arbokronon de eleganta palmo. Cetere li estus pendumitan en ĉiu alia lando pro pirataj krimoj, murdoj, hommortigo, rabado, brulofaro kaj multaj honorofendoj. (Vere ne estas facile skribi taglibron.)

Tiujn historiojn rakontis la princa reĝo, kiu krome estis reganto. Kaj mi aŭskultis lin, ĉar mi devas scii ĉion ĉi. Estas dece…

— Kiam oni ekzilis Alvarez-on kaj samtempe pendumis la piraton Warins, ĉu ne estis alia tronpretendato? — mi demandas.

— Restis unu. La filo de la pendumita pirato. La nederlandanoj kaptis lin antaŭ kelkaj jaroj. Li ankoraŭ estis tre juna dum la bataloj. Indiĝenoj kaŝadis lin, kaj poste ankaŭ li fariĝis fifama rabisto. Kiam oni arestis lin kiel plenkreskulon, tiam jam ankaŭ li havis multe da butero sur sia kapo. Kvankam Bob Warins estas junulo, tamen li faris belan karieron, kiel rabmurdisto. Fine li estis kondamnita al dek kvin jara malliberigo. Tiam li ĵuris dum la juĝeja ĉeftraktado, liberiĝinte li mortigos la reganton de la insulo kaj ĉiun St. Antonion kaj ĉiun Alvarez-on, kaj li estos la reĝo, sed li havas malmulte da espero al tio, ĉar li bone sidas en bagno.

Li rakontis ĉion ĉi kaj ankaŭ tion, ke sinjoro Egmont, la ĉefministro de la insulo, kiu bone konas lin, ĉar li estas la frato de lia patrino, kaj li estas bonulo. Tiu homo ne venos en Singapuron, ĉar tiam ni ne povus fari la ŝercan inciton. Se li jam menciis lin, mi devas scii, ke li estas la ereűűterna ĉefministro de la insulo, konsilisto de lia patro, blankhara, alta homo, sur lia frunto estas videbla cikatro pro malnova glavotranĉo. Li neniam forlasas Almira-on, se temas pri li, mi devas scii tion.

Tiam mi komprenis ĉion, kaj la ŝipo albordiĝis, sed mi sufokiĝas pro la strikta ĉemizo, kio estas terura.

ĈAPITRO  5

1

La policisto prenis milde la brakon de la knabo.

— Nu venu.

La princo sekvis lin, kiel somnambulo. Ili estis denove en la urbo kaj preteriris drinkejon. La policisto rigardis sian horloĝon.

— Mia deĵoro finiĝis antaŭ dudek minutoj. Kiel vi opinias trinki glason da biero?

— Mi ankoraŭ neniam trinkis alkoholaĵon, cetere mi ne havas monon.

— Ne zorgu pri tio! Mi invitas vin trinki bieron.

La princo skuis sian kapon milde.

— Vi ne rajtas inviti reganton por trinki bieron. Mi dankas vin, bonulo.

Kiu vidis tiaĵon? Se li estus vera reĝo, nek tiam li povus fari pli bone. Kompatindulo…

— De kiam vi sentas tiun strangan premon en via kapo?

— Mi estas reĝo!

— Nu bone! Venu do trinki gluton da biero… Ankaŭ reganto povas permesi al si fari tion. Richard la Leonkora ne nur foje trinkis el la vino de la senrangaj soldatoj, kiam li partoprenis krucmiliton.

La knabo enpensiĝinte ekprenis sian mentonon, kvazaŭ li konsideradus neglektitan argumenton.

— Prave — li respondis poste — , ekzemplodono de angla reĝo povas esti sekvinda.

Ili eniris en la drinkejon kaj mendis bieron ĉe la drinkejtablo.

— Nun vi venos kun mi, amiko mia, ien, kie vi povos trankvile ripozi iomete.

— Vi freneziĝis, bonkora policisto! Mi devas vojaĝi rapide al Almira, kie mi ordigos ĉion. Poste sekvos la ekzameno, kaj ve al la kulpuloj, eĉ tiam, se ili fuĝis en Singapuron, ĉar la angla reĝo estas mia tre bona amiko, kaj li senindulge transdonos ilin al mi.

— Sed ne estas facile atingi la insularon Feliĉo. Ĝi ja situas tre malproksime — klopodis la policisto apelacii al liaj bonaj sentoj. — Tre multekostas lui ŝipon ĝis tie, kaj ne estas alia eblo, ĉar mi scias tiel, ke ĝi situas malproksime de la ordinaraj ŝiplinioj.

— Jes. Iam la ŝipoj regule alvenis tien. Sed kiam mia avo forpelis la ribelantan Alvarez-on kaj ties registaron, la insulo denove reakiris sian malnovan reputacion, kaj la ŝipoj evitis ĝin.

— Hm… mi aŭdis ion pri tio.

— Vi aŭdis pri tio, bonkora policisto. Malbonintencaj negocistoj faris grandan aferon el tio, kiuj aĉetis ĉiun rajton, profitantan por la insulo de la prezidanto de la revolucia registaro, kaj ĝin faris tiu fia prezidanto, nomata Don Barrabas Alvarez.

“Li admirinde konas ĉiun indikon rilate lian riksan ideon” — pensis la policisto kaj ekparolis milde:

— Vi ne povas vojaĝi tien, infano mia. Kredu min! Nun mi akompanos vin al trankvila institucio, kie oni flegas maltrankvilajn regantojn.

La princo retropaŝis konsternite.

— Policisto! Ĉu vi ne volas venigi min en la frenezulejon?

— Ah, tute ne… Hop!

La princo fulmorapide saltis sur la straton. Ĝi estis la plej terura minaci, kiun li renkontis ĝis nun dum sia nekredebla travivaĵo.

Li kuris tiel, kvazaŭ tigroj estus persekutantaj lin, zigzage, tien-reen, enturniĝinte ĉe ĉiu stratangulo. Pro lia bonega korpkondiĉo, sportista organismo li facile lasis post si la dikan, ĉirkaŭ kvindek jaran, pene kureganta policiston, ke li neniel povis atingi lin. Sed li ne kuraĝis rerigardi, ne riskinte eĉ momentan tempoperdon. Tiel li kuregis proksimume duonhoron panike. Kvankam jam delonge multaj stratoj dividis lin de la policisto.

La stratoj en la orientaj grandurboj estas viglatrafikaj ĝis malfrua nokto, ĉar la vivo komenciĝas nur post vesperiĝo sur la bulvardoj, preskaŭ flamantaj pro la varmego.

Nun kio…? Kiel… Kien?…

La mondo turniĝadis ĉirkaŭ li, en la sufoka, tepida nokto…

Li estis en la suburbo. Li vidis riveron proksime kaj jam sciis tion el la instrukcioj de Jimmy la Ĝisorela, ke la krimula mondo komenciĝas tie. Kion fari? Eble iu “kontakto” de Jimmy la Ĝisorela helpos lin por vojaĝi al Almira. Kie estas la kluboj? Li havis kapturnon…

Estas egale… Tio certas, ke post nelonge ĉio fariĝos klara. Ne estas verŝajne, ke Jimmy kaj liaj posteuloj sidu ekde nun sur la trono de la familio St. Antonio.

Lia nazo ŝveliĝis malbele, liajn lipojn plilongigis tio, ke krevis liaj liprandoj. Lia vestaĵo estis sangomakulita, kotkovrita kaj ŝirita…

Li ne havas eĉ unu groŝon. Unuavice li serĉos la krimulan mondon. Ĝi estas ĉi tie, tio certas… Indiĝenoj rapidis en grupoj, brue al la suburbo, kulioj kuregis, tirante siajn duradajn rikisojn, kaj la dense ŝvebanta polvo obskurigis la ardan, grandan lunon. Tiu polvo penetris sub lian kolumon kaj pikis lian haŭton, miksiĝinte kun lia ŝvito, ĝi kaŭzis abomenindan, gluan senton. Ankaŭ la soifo turmentis lin. Sed kie li trinku kaj kion. Li ne havis eĉ unu groŝon.

Li eniris en la unuan drinkejon. Sentiĝis la fetoro de pipoj, haladzo de alkoholaĵoj kaj ĉifonoj, rumoro, tintado…

— Ĉu estas permesate peti… glason da akvo?

La drinkejmastro rigardis lin moroze.

— Jes, vi povas ricevi tion. Ŝajnas, ke vi jam ricevis ankaŭ ion alian.

Li trinkis la akvon kaj ĝemis laŭte. Gurdo muzikis, suburbaj homoj, kaj ĉiuspecaj virinoj amuziĝis ĉi tie.

— Diru, sinjoro drinkejmastro… Ĉu ĉi tie jam estas la krimula mondo?

— Kio?… Kia krimula mondo?

— Nu… Kie en Singapuro troviĝas tiuj certaj kluboj…

— Foriru, ĝis ne okazos al vi io malbona! Honestaj homoj vizitas ĉi tien! Biciklist-ĉampionoj kaj senlaboraj fremdulgvidantoj.

— Mi ne toleras tion…

— Forportu vin!

… Nun li jam saĝiĝis. Li forrapidis senvorte. Poste li ankoraŭ devis forlasi same kelkajn similajn lokojn, subite. Ĉiu indigniĝis pro lia demando. Ĉu la krimula mondo?! Nur muzikistoj, etkomercistoj kaj artindrustiistoj vizitas la suburbon.

Ŝajnis, ke en Singapuro ne estas krimula mondo. Kial skribas la ĵurnaloj pri tiom da rompŝteloj, raboj, razioj?

Li jam iris sur la riverbordo preter senregule konstruitaj, kadukaj, argilbrikaj kabanoj. Ŝvebis la pika odoro de malriĉaj indiĝenoj kaj ĉinoj. Li preskaŭ svenis. Ĉirkaŭ apertaj fajrejoj, sidante en la polvo ili rostis fiŝojn. Skelete maldikaj, ĉifoniĝintaj opiofumantoj, nuda grupo da infanoj, babilaĉantaj, hirtaj virinoj, kaj kelkloke malantaŭ malpuraj fenestrovitroj estis videblaj vesperaj lumoj, sinkantaj en la vaporojn. Ankaŭ nekredeble demoraliziĝintaj, trampaj eŭropanoj iradis ĉi tie, malbonaspektaj, nerazitaj, ebriaj.

Ankaŭ sur la rivero svarmis multedona vivo de la orienta raso. Ili loĝis sur ĵonkoj apud la bordo. Ili kuiris, buŝharmonikis, faris sandalojn en la longaj boatoj, sur kiuj estis pajlokabano. La pesta nebulo de la kloakakvoj de la kanaloj, fluantaj en la riveron kovris tiun homplenan, ĉinan mizerkvartalon.

La stomako de la princo ribelis.

Nigraj kaj flavaj kapoj de virinoj ridetis al li el iu fenestro, aŭdiĝis citro- kaj akordion-muziko, apud ĝi estis taverno kun ŝtuparo, kondukanta malsupren, kavigita en la teron. Stratangule, en la vojkruciĝo, ĉe la lumo de torĉo, hinda fakiro prezentis sian liberaeran, cirkan spektaklon. Unue li dresis serpenton flutante, poste li pikis pinglojn en sian korpon. Tiel li kolektis monon en teleron de la ĉirkaŭstarantoj, kaj dume li englutis glavon ĝis ties prenilo.

— Ĝi estas horora spektaklo! — diris iu rekone apud la princo. Lia reĝa moŝto avide kaptis la okazon por kontaktiĝi kun iu.

— Ĝi tute ne estas eksterordinara. Ĉiu povas engluti glavon.

— Ĉu tian glavon?

— Mi ne kredas, ke ĝi estas akra.

— Sed kiel malpura ĝi estas! Tio estas certa gastroenterito!

La knabo rigardis sur la parolinton. Li estis stranga figuro, maldika, alta, hoknaza homo kun fortaj makzeloj. Li havis nazumon sur sia nazopinto, de sur kiu pendis nigra laĉo. Lia longa redingoto preskaŭ tuŝis la teron, sed liaj nudaj kruroj grandparte videbliĝis el sub tiu. Li portis sandalon kun ligna plandumo, kiel la indiĝenoj, kaj el sub lia enorme granda, nigra-randa, artista ĉapelo elpendis liaj blankaj, senordaj bukloj hirte. Li tute ne havis pantalonon meze de la sezono, sed por gardi la nivelon, li ofte eltiradis siajn manumojn el la longaj manikoj de sia redingoto.

La princo ne povis subremis sian ridon. Lia najbaro esplore rigardis lin tra sia nazumo.

— Mi vidas tiel, — li diris severe — , ke oni drasta draŝis lin.

— Jes! Fiuloj ŝtelis mian monon kaj atakis min.

— Tio ofte okazas ĉi tie — li kapjesis. — Ĉu ni prezentiĝu unu al la alia? Ĝi ne estas kutimo, sed vi povas diri ankaŭ pseŭdonomon.

— Estas supeflue. Mi nomiĝas arkiduko St. Atonio.

— Trebitsch.

Eĉ minimuma surpriziĝo ne videbliĝis sur sinjoro Trebitsch. Kvazaŭ li jam multfoje estus renkontinta arkidukojn ĉi tie.

— Ĉu vi venos kun mi trinki glason da biero, princo mia?

— Bedaŭrinde mi ne havas monon. Oni ŝtelis kvin mil dolarojn de mi.

— Ĉu? Tio estas ĝena — li respondis kun ĝentila kapbalancado. — Nu, estas nenia problemo, mi invitas vin.

— Ĉu vi kredas… ke mi estas arkiduko?

— Kial ne? Se vi kredas tion, ke mi estas Trebitsch!

— Sed mi estas la vera arkiduko St. Antonio!

— Nu sciu, ke ankaŭ mi estas la vera Trebitsch. Sed mi petas vin, ke tio restu inter ni!

La princo estis malsata, laca, liaj okuloj brulis, kaj la amareta gusto de la ŝvebinta polvo sursidis lian gingivon.

— Ĉu via reĝa moŝto estas traveturanta ĉi tie? — demandis la vera Trebitsch konversaciante. — Ĉu viaj provincaj parencoj vivas en la suburbo?

— Iu ŝtelis mian landon.

— Kiaj aferoj okazas?! Ĉu vi informis la policon pri tio? Vi devas viziti la divizion de la trovitaj objektoj.

La princo estis proksime al tio, ke li ekploru.

— Sinjoro! Komprenu, ke mi vere estas arkiduko St. Antonio.

— Sed mi ĵuras al vi, ke mi estas la vera Trebitsch — ĉirkaŭrigardinte, li flustris en lian orelon. — Mi estis la intendanto de la Farmbieno Cinamo sur Borneo.

Li atendis momenton, kvazaŭ atendante, ke la junulo balbutados pale: “Ĉu vi estis la intendanto… de la Farmbieno Cinamo…? Sankta ĉielo!”

— Mi tre petas vin — li daŭrigis ekscitite — , ke ĝi restu nia sekreto… Nun venu…

Kaj li kondukis lin plu.

— Bonvolu kredi, ke mi estas la vera arkiduko St. Antonio, kaj se vi ŝercas…

— Mi ne ŝercis. Mi ĵuras, ke mi falte estas la vera Trebitsch, kaj kaj mi estis la intendanto de la Farmbieno Cinamo sur Borneo…

La princo tute malesperiĝis. Malfacile li renkontas bonvolan homon, kaj ankaŭ li estas idioto! Ĉar sendube: la vera Trebitsch, kiu estis la intendanto de la Farmbieno Cinamo sur Borneo estas kreteno.

— Kien vi deziris iri via reĝa moŝto? — li demandis ĝentile.

— Mi ŝerĉas… la krimulan mondon.

— Ĉu? — li konstatis ĝoje. — Tiam ni povas iri kune. Ankaŭ mi vizitos tien.

— … ĉu la krimulan mondon?

— Kompreneble.

— Kie… la kluboj troviĝas?

— Jes… Ĉiun nokton mi trinkas nigran kafon tie.

Iom maltrankvile li sekvis la veran Trebitsch-on. Ili jam iris ĉe la delto de la rivero de Singapuro, la ŝlima grundo ŝmacis sub iliaj plandoj, kaj trakoj de ekstera fevojstacio estis sur la altigita bordo.

Jam nur malofte aperis kelkaj kadukaj domaĉoj, kaj iafoje nigraj figuroj ŝteliris ien. Ĝi estis timiga kaj mistika por la princo, precipe la lumo de la ruĝaj kaj violokoloraj lampoj, el la direkto de la sinua taluso.

Kien gvidas min tiu frenezulo?

Li paŝadas tiel kun sia granda nazo kaj nazumo, kun sia konstanta, afabla rideto, kiel honestas filistro.

Irante al la disbranĉiĝanta riverenfluejo, la grundo sinkiĝis kaj ŝmacis sub iliaj paŝoj. Ili piediris proksimume unu kaj duonhoron sur la senhoma pejzaĝo.

— Kien vi gvidas min?

— Kien vi volis iris, mia reĝa moŝto… — En la transan mondon…

— Mi diris krimulan mondon!

— Egale, egale! — li instigis lin per sia afabla, kriĉanta falseto. — Nur venu.

Malproksima fajfado de trajno aŭdiĝis en la nokto. La princo haltis, spiregante, duonsvene pro la trolaciĝo.

— Mi ne iros plu!

— Ba… Kial vi decidis subite tiel?

— Mi… ne iros… Kaj estu singarda. Mi estas la vera St. Antonio.

— Sinjoro, je kio mi ĵuru al vi, ke mi estas la vera Trebitsch? Ni kuntenu!

Kion fari? Lia kapo zumis kaj vertiĝis.

— Mi returniĝos.

— Reĝa moŝto!.. Tie, cent paŝojn malproksime, kie videbliĝas tiu flava lumeto, ni atingos la malnovan, nederlandan havenon. Tie ni trovos… tiun certan… mondon, kion mi konas tiel bone…

Vere estis videbla ia forviŝiĝinta lumeto kelkajn cent paŝojn malproksime.

Ili iris plu. Cikadoj cirpis ĥore, kaj dekstre-maldekstre plaŭdoj akompanis ilian vojon, kiel la ranoj dissaltadis antaŭ iliaj piedoj…

— La pejzaĝo estas iomete monotona — klarigis la vera Trebitsch gaje — , sed ĝi estas agrabla, refreŝiga promeno.

… La fetoro, simila al putra ovo de la marĉa regiono estis sufoka. Kelkfoje ili sinkis en la kooton ĝis super la maleolo. Sed ili iris ĉiam pli proksimen al la lumeto, pri kio evidentiĝis, ke ĝi estas lampo. Kelkaj ter-amasoj videbliĝis dekstre-maldekstre, kaj la odoro de la aero montris, ke la maro estas proksime.

Jam multe da lumoj videbliĝis sur la ondliniaj montetoj, kaj kelkaj indiĝenoj aperis sur la riverbordo. Ili sidis super la rivero zumkantante aŭ balancante siajn krurojn. De ie aŭdiĝis la sonoj de buŝharmoniko kaj banĝo. En la golfo de iu morta rivarbranĉo rusta, subapogita korpo de ŝipo elmergiĝis el la akvo, kaj centmiloj da moskitoj zumadis. Tiuj pikis ilin ĝissange. La vera Trebitsch riproĉis la kulojn kun patra rido.

Sveno ĉirkaŭis la princon, kaj li flustris elĉerpiĝinte:

— Mi… denove avertas vin… ke morgaŭ eble… la tuta polico serĉos min…

— Ne gravas. Ĉi tie vi povas kaŝiĝi, ĝis la aferoj normaliĝos.

— Sed pro Dio! Komprenu, ke mi estas la reganta arkiduko de St. Antonio. Mi vere estas tiu.

La grand-nazulo haltis kaj okulmezuris lin kun dignoplena kolero.

— Sed reĝa moŝto! Vi eĉ nun dubas pri tio, ke mi estas Trebitsch! Vere Trebitsch! Venu! Nun jam mi postulas: ke vi konvinkiĝu pri tio.

Ili alvenis al la budo, de kie aŭdiĝis muziko, kaj granda tabulo pendis sur ties pordo:

HOTELO  HALO

AL LA

KVAR SAĜAJ HUNDKAPTISTOJ

KVINA-HORA BRANDKUNVENO

D A N C O!   A N T A Ŭ M A N Ĝ A Ĵ O J!   E N I R E J O!

FRIDA-VARMA

ĜUSTATEMPE MALFERMITA!

— Enpaŝu trankvile! — instigis la vera Trebitsch lin. — Ĝi estas loko por sinjoroj, vera hotelo halo.

— Kie estas la hotelo?

— Ĝi estas halo, sen hotelo. Ĉiu havas loĝejon, nur halo ne apartenas al ĝi. Bonvolu enpaŝi.

Nur kvar kalkfarbitaj muroj. Du longaj benkoj kaj en la fono estis kelkaj glasoj sur tiuj, plenaj de vino aŭ brando.

La drinkejmastro staris apud du korboboteloj kaj pipfumis. Negra bubo buŝharmonikis sidante sur la fenestrokornico, apud li magralonga, lipharara, tre trampa eŭropano sonigis sian banĝon.

Ili eĉ ne levis sian rigardon, kiam la alvenintoj malfermis la pordon. Nekredebla indiferenteco karakterizis la homojn ĉi tie.

— He Big, mia amiko, kiu cetere estas vera arkiduko, serĉas Tulipon.

— Gvidu lin al li — respondis la posedanto de la korboboteloj krude.

Iu kriis al la okulvitra akompananto de la princo.

— Jen vidu! Tendenulo la Fervora!

— Kie vi estis?

— Ĉu vi denove akompanas iun al la malsuprenigilo?

La grand-nazulo turnis sin al la princo kun kompata rideto.

— Ne atentu ilin. Neniu el ili havis infanĉambron.

Li puŝelirigis lin en la transa parto de la drinkejo tra mat-pordo. Ili iris sur la koridoro en blinda mallumo.

— Kial oni nomas vin… tiel strange?

Preninte lian brakon, la nekonata, nazuma homo kuntrenis lin, sed dume li amike flustris:

— Mi mensogis al ili, ke mi nomiĝas Tendenulo la Fervora. Sed vi povas esti certa, ke mi estas la vera Trebitsch… Nur ne babilaĉu pri tio… Mi ŝatus resti inkognite.

Li metis sian fingron antaŭ sian buŝon averte. Lia reĝa moŝto ankoraŭ estus dirinta ion, sed la vera Trebitsch flustris:

— Adiaŭ… Kompatinda knabo… Mi tre bedaŭras… — li diris mallaŭte kaj piedbatis lin.

… La princo sentis nur tion, ke la tero malfermiĝas sub liaj plandoj… Kaj li falas malsupren.

ĈAPITRO  6

La taglibro de Jimmy la Ĝisorela

II

Nun mi rakontas, kial mi skribas tiun ĉi taglibron. Ĉar ĝi ne estas facila afero. Mi ankoraŭ malofte skribis tiam. Mi finis kvar klasojn en bazlernejo, ĉar miaj gepatroj enskribis min tien, dum mia junaĝo. Kion povas fari kontraŭ tio sendefenda infano, kiel mi? Vizitante la kvaran klason de la bazlernejo, mi ricevis prokraston dufoje, ĉiam unu jaron. Tamen mi ne ŝatis skribi.

Sed interesa fakto venigis min al tiu decido.

Ĝi okazis tiel.

Antaŭ ol surbordiĝi, mi faris interparoladon. Li diris, ke li neniam vidis la hidalgon Gomperez, kaj li estos kolera, se li ekscios poste la interŝangon de la roloj. Li diris ankaŭ tion, ke mi estu simpla kaj konsekvenca al la korteganoj. Kaj li transdonis al mi sian unuaklasan vojaĝbileton por elŝipiĝi. Li forlasos la ŝipon kun la personaro. Miaj piedoj doloris, ĉar la ŝuoj de la mortinto, forpasinta pro la favoro de la sorto, estis striktaj.

Sed ege. Tiel, ke jam tiam nek la sufokiĝo ĝenis min pro la ĉemizo. Elŝipiĝinte, mi nur iris rekte, kaj mi transdonis al iu mian vojaĝbileton. Apud mi staris tre longkapa, pal-okula, rigora sinjoro. Ekvidinte la transdonitan bileton, ĉar sur ĝi estas skribita ankaŭ la nomo, li staris antaŭ min, altestime eklevis sian nigran, longan ĉapelon, kiu estis tia, kiel rondforma ĉerketo, kaj tiam jam estis bone videbla, ke li kalviĝas.

Sed li venis ne tial.

— Pardonon — li diras. — Ĉu vi estas sinjoro Irving?

— Persone — mi respondas.

Tiam li klinis sin.

— Mi estas hidalgo Gomperez — li diris severe, kaj mi trankviligis lin.

— Nu bone, tio estas la malpli granda ploblemo. Sed se vi staras antaŭ min, tiam la pasaĝeroj ne povas malsuprenveni sur la mallarĝa ponteto.

Ĝi okazis tiel.

Tiam li forpaŝis de antaŭ mi, sed mi daŭrigis mian vojon plu, kaj li iris apud mi. Dekstre

staris tre maljuna fajroestingisto rigide kun longa lipararo.

Alpaŝinte lin, li prezentas tiun homon al mi:

— Generalo Pollino, la militafera ministro de via reĝa moŝto.

Li do ne estas fajroestingisto. Mi diras:

— Saluton, Pollino. Kiel vi fartas? — mi demandas simple kaj familiare, kiel la reganto instruis min. Sed li mire rigardis min.

— Dankon, via reĝas moŝto. Tre bonege.

Kaj venis multaj nigre vestiĝintaj, seriozaj homoj, portantaj brilajn ĉapelojn.

— Nu — mi diras — , ni ne kolektiĝu ĉi tie, ĉar venos la policisto.

Ŝajnas, ke ili konsentis kun mi, ĉar la multe da nigre vestiĝintaj homoj kaj la generalo, aspektanta kiel fajroestingisto, ekiris. Avane la hidalgo. Kun longaj kruroj, kiel la cikonio, kaj eĉ nun li estis tute kalva. Malantaŭ li paŝadis mi, kaj la multe da nigre vestiĝintaj, seriozaj homoj aspektis tiel, kiel funebranta parencaro dum entombigo.

Mi ridaĉis pri la tuta afero, ĉar kio malbona povŭs okazi al mi? Lia reĝa moŝto estos mia sav-atestanto, kaj li ĵuros, se necese.

Generalo Pollino, la militafera ministro de lia reĝa moŝto diras:

— Sinjoro Egmont ne povis veni por akcepti vian reĝan moŝton, li malsanetas.

— Ba. Li tute ne estas malsana. Mi konas lin ekde mia infanaĝo, li estas frato de mia patro kaj cikatro estas sur lia frunto pro glavo.

Ili silentis. Ili silentas nigre vestiĝintaj tiel, ke ili ĉiam pli memorigas min pri funebra ceremonio.

— Li volis veni por akcepti vian reĝan moŝton, sed li ankoraŭ estas malforta.

— Ba. Kompreneble li ne venos de sur la insularo Feliĉo por akcepti min.

— Nu sed — li diras — , ĉu via reĝa moŝto ne scias, ke la plano ŝanĝiĝis, kaj li tamen venis kun ni ĉi tien?

Ĝi estis tia por mi, kiel fulmo el la klara ĉielo!

— Kion vi rakontas? — mi demandas.

— Sinjoro Egmont atendas vin.

Nun devus forkuri, sed ĉirkaŭas min la multe da funebranta parencaro, kaj avane iras la kalva hidalgo, kiel la plej proksima apartenulo de la mortinto.

Tiu Egmonto rekonos min. Tio cetas. Sankta Dio. Tiam okazos skandalo, kaj ĝis kiam lia reĝa moŝto savos min, ĝis tiam eble oni tuj mortpafos min.

Sur la bordo ni alvenis al motorboato.

— Bonvolu enboatiĝi, reĝa moŝto.

Mi protestus, sed dudek policistoj staras tie rektadorse, kaj ili ĉiuj rigardas sur min. Tiaĵon mi vidis ĝis nun nur en mia malbona ŝonĝo aŭ dum malbona maldormo. Ni ĉiuj sidis en la grandan motorboaton.

— Kien ni veturos? — demandis mi, Jimmy la Ĝisorela.

— Al la jahto. La originala programo ŝanĝiĝis. Ni tuj ekveturos kun via reĝa moŝto al Almira por okupi vian tronon.

Nu, mi sidas bele en la kaĉo. Eĉ ĝis nun estas granda problemo. Sed nun (daŭrigota).

ĈAPITRO  7

1

Lia reĝa moŝto ne falis sur malmolaĵon. Susuro aŭdiĝis ĉirkaŭe, kaj li kuŝis inerte, narkotite sur la pajlo, kien li falis el la alto.

Friska aerblovo tuŝis lian vizaĝon kaj aŭdis frapiĝantajn sonojn. La maro estas ie proksime… Li senѴis mildan balanciĝon…

Ŝipo! Kiel li povis falis el la drinkejo sur ŝipon?

Ie, neniu scias, el kiom da malproksimo aŭdiĝis la voĉo de la vera Trebitsch desupre.

— Hej, Tulipo! Alvenis nova homo! Mi ricevos tri dolarojn!

Nun el la proksimo de la princo rekriis vingusta, raspa baritono:

— Nur singarde rilate tiujn tri dolarojn! Unue mi rigardos la koncernulon! Mi ricevas multe da riproĉoj de ĉiu, ke viaj varoj mortas unu post la alia.

— Tiu ĉi estas boneg-kvalita! — kriis Tendenulo la Fervora malsupren, pri kiu oni ne konjektis ĉi-regione, ke efektive li estas identa kun la vera Trebitsch. — Li estas mezalta, bone nutrita, iom frenezeta homo. Li estas tre simpatia! Se mi sukcesintus ricevi unu gramon da opio hodiaŭ, mi ne estus vendinta lin. Li kostas preskaŭ neniom por tri dolaroj!

Klaketo. Akra lumo de poŝlampo ĵetiĝis sur la princon. Kvazaŭ pugnofrapo estus trafints liajn okulojn, li kuŝis sur la pajlo blinde kun konvulsiiĝinta vizaĝo.

— Oni draste batis lin! — kriis la raspa baritono apud li. — Mi donos du dolarojn por li.

— Friponaĵo! — rekriegis Tendenulo la Fervora. — Vi estas senkora hundo! Vi parolas pri vivulo, kvazaŭ li estus napo!

— La haŭto estas tute krevinta sur lia vizaĝo!

— Nu kaj? Li ne estas florvazo, ke krevinte oni pagu malpli multe por ĝi! Tion vi devas diri pli frue, ne post la livero!

— Mi redonos lin, se vi volas! Aŭ mi ĵetos lin en la maron! Al mi ne diru, ke mi trompis vin.

— Mi donos lin al vi por du dolaroj kaj okdek cendoj!

— Du dolaroj!

— Neniam! Senaniam uzuristo! Prefere ĵetu lin en la maron! Sed mi ne akceptos tiun friponaĵon.

— Du dolaroj kaj tridek cendoj, sed eĉ unu cendon ne pli.

— Kvindek!

— Nu bone, sed ekde nun mi ne transprenos malbonkvalitan varon. Donu la monon al Pasero…

La princo ne povis diri eĉ unu vorton dum la marĉandado. Liaj okuloj komencis alkutimiĝis al la lumo de la poŝlampo, kiun la nekonata aĉetanto fiksis dum la marĉandado al najlo ĉe la fino de mastosimila stango.

… Kaj nun rigardu per la iom vidvibraj okuloj de lia reĝa moŝto tiun homoѮ, kiu do relative malmultekoste aĉetis la regantan arkidukon St. Antonio de Vicenzo Y Galapagos, la reĝon de la insularo Feliĉo. Kaŝe akiri tian homon por du kaj duono da dolaroj eĉ nuntempe estas favorpreza aĉeto.

La posedanto de la reĝo estis maristo.

Li estis malalta kaj nekredeble dikstatura, tamen ne grasa homo, kies mallonga, dikaj brakoj finiĝis en larĝaj, harkovritaj, grandegaj manoj. Lia trunko sidis sur kolonlaĝaj femuroj. Lia karnoriĉa, rondforma, sed falta vizaĝo, lia ruĝa, plata nazo, liaj densaj, longaj vangoharoj kaj la mallonga pipo memorigis la homojn al desegnofilm-figuro. Lia blanka, pura, tola pantalono, lia blua bluzo kaj rondforma, rubanda, marista ĉapo estis okulfrapaj en tiu ĉirkaŭajo pro ties pureco. Li blovis fumringojn el sia mallonga pipo.

— Grimpu de sur la fojnoamaso — li diris trankvile, sed tre trenate.

Lia reĝa moŝto obeis kun akredoloraj membroj. Li estis sur la ferdeko de barĝo. Ĉirkaŭe aŭdiĝis la mallaŭta ondfrapiĝo de la nigra maro, dekstre, sed tre malproksime, lampoj trembrilis tra la nebulo. Tie situas la haveno de Singapuro, kien li alvenis per la ŝipo Honolulu-Star.

— Kiu vi estas? — demanis la malaltstarura homo.

Nun trafulmis la kapon de la princo, ke ĝis nun li suferis pro sia obstineco, ĉar li volis ĉiumaniere konvinki ilin pri tio, ke li estas arkiduko St. Antonio. Nun li ŝanĝas tiun metodon.

— Mi nomiĝas Pedro! — li diris.

— Atentu min, Pedro! Mi vendas maristojn por ke ili laboru sur iuj certaj ŝipoj. Tiuj ŝipoj ekveturas por longa vojo, kaj la provianto ne estas malbona, kaj eble oni pagos ankaŭ iom da mono, se ĉio iros glate. Oni liveras opion kaj armilojn al la malproksimaj insuloj. Nun subskribu la kontrakton, kaj morgaŭ vi komencos labori.

— Oni ruze trompis min! Neniu faris kontrakton kun mi!

— Vi do ne subskribos ĝin!

— Ne!

— Tiam mi batos vin — diris Tulipo kun bedaŭro.

La konstanta murmuro de la maro estis timiga muziko al ilia interparolado. Tulipo, kiu aĉetis la reĝon, malrapide ekstaris kaj ĉirkaŭrigardis por trovi ian bonan batilon.

— Mi avertas vin, ke mi liberiĝis el Batavio, kaj nun mi portas gravan sciigon por la Kluboj de Singapuro — kriis lia reĝa moŝto subite.

… Li rapide revokis en sian memoron, kion diktis Jimmy la Ĝisorela, kaj li lernadis ĝin el sia notlibro, dum la ŝipo Honolulu-Strar albordiĝis.

— Kion vi diras? — demandis la maristo gaprigardante.

— Mi kunportis mesaĝon… Al la Granda Bubalo… al Medolo, al Vanek la Dornhara kaj por Fred la Malpura…

La posedanto de la reganto elprenis sian pipon el inter siaj dentoj kaj paŝis antaŭ la princon. Fine lia reĝa moŝto sukcesis diri tiajn nomojn, kiuj vekis iom da respekto ĉi tie.

Li ne atingis multe, menciante la nomon de la angla reĝo.

— Ĉu vi kons la Grandan Bubalon?

— Jes! — li respondis rapide. — Mi konas lin bone. Dank’ al mia patro… mi estas membro de la klubo Fidelaj Pomoj

Nun fine oni rigardis sur lin tiel, kiel arkiduko St. Antonio estas malkaŝanta sian inkogniton.

Kaj sufiĉis al tio apelacii kelkajn rabistojn.

— Diablo forportu Tendenulon la Fervoran — blasfemis Tulipo. — Tian varon por du kaj duno da dolaroj. Venu kun mi! Sed atentu min: se vi eble nun mensogis:

— Mi ne mensogis!

— Estus pli bone, se vi dirus la veron, tiam okazos nenio. Vi iros sur la ŝipon, kaj mi ne perdos du kaj duonon da dolaroj.

La perdo de la aĉetprezo tuŝis lin tre dolore.

— Akompanu min al la Granda Bubalo — li respondis aplombe.

Eble li povos fuĝi dumvoje, li pensis. Cetere reganto ne decas retroiĝi.

— Nu venu!

Unu movo, kaj la lampo estingiĝis. La karnoriĉa mano ekprenis la brakon de arkiduko St. Antonio. Nek ŝraŭbŝlosilo povintus fiksi ĝin pli forte. La amareta, fiŝ-odora aero friske golfadis al li en la mallumo. Ili trairis la barĝon. La murmuro de la maro fariĝis ĉiam pli laŭta, kaj la fluso alvenis kun plaŭdetoj. Kelkaj friskaj guteroj de la altenfrapiĝantaj ondoj tuŝis lian vizaĝon. Ili estis en la fino de la barĝo.

— Jen estas paŝ-ponto, kiu kondukas al la bordo. Singarde venu post min, ĉar se vi falos en la akvon inter la ripo de la ŝipo kaj la bordo, tiam neniu povos savi vin.

Ili paŝis sur la oblikvan, mallarĝan lignotabulon kaj iris rapide, trankvile ĝis la bordo. Tulipo kaptis lian brakon tie. Ili estis en blinda mallumo.

— Vi ankoraŭ povas pripensi la aferon!

— Gvidu min!

Ili iris rapide, ĉar la posedanto de lia reĝa moŝto konis la vojon bone ankaŭ en la mallumo.

Subite aperis lampo el malantaŭ monteto. Oni citris kaj kantis ie. Kion fari?

— Ni haltu por momento… — li diris per hipokrita, mallaŭtiĝanta voĉo. — Mia koro…

— Nu!

— Mia koro…

Per hezitema movo li etendis sian manon al la maldekstra flanko de sia torako, kie estas la bastono… Kiel instruis lin Jimmy la Ĝisorela?… La rimeno… Nun ĝi estas sur lia mano… Nun ĝi streĉiĝas sur lia malfermita pugno.

Kolektinte sian ĉiun forton, laŭ la lernita maniero per tiu sama movo, kiel li eltiris la bastonon, frapis per ĝi antaŭen, sur la kapon!

Krakbruo…

Tulipo staris por momento tiel, kvazaŭ nekompreninte la aferon, sed lia buŝo malfermiĝis gapmire, kaj liaj okuloj elstariĝis.

Lia reĝa moŝto, kvankam li tute ne lernis tion, denove frapis. Nur fakultative.

Tulipano falis sur la teron kun obtuza pumbruo… La princo kuregis.

Jimmy la Ĝisorela pravis: ne ekzistas pli bona kontakto ĉi-loke, ol forta bato sur la kapon!

2

Subite li sterniĝis sur la tero. Iu stumbligis lin en la mallumo. Strangaj ombroj ĉirkaŭis lin.

— Kiu vi estas?

— Pedro — li spiregis.

Li distingis kvar ombrajn figurojn.

— Kien vi iras?

— Mi serĉas Vanek-on la Dornharan, kaj la Grandan Bubalon! — li respondis rapide.

— Kial? — demandis dumetra, kalva vagabondo.

— Ni kontrabandis. Mi estas membro de la klubo Fidelaj Pomoj, kaj mi konas bone ankaŭ Medolon.

— Ĉu tio certas?

— Jes… Gvidu min al li!

— Superflue. Mi estas Medolo — respondis la dumetra homo.

Puf… Ĝi estas problemo. Sed li respondis tuj. Li ja sciis tion parkere.

— Via kompano mesaĝas el Batavio, ke forportu vin rapide, ĉar Fischer Hobbo liberiĝis!

— Ĉu… Mi vidas, ke vi scias pri miaj aferoj. Sed kial vi diris tion, ke vi konas min?

— Por ke mi transdonu la mesaĝon.

— Suspektinda afero. Koncerne Fischer-on Hobbo, mi tute ne timas lin.

— Venu kun ni — diris iu alia.

… Li iris. Li ne povas batfaligi kvar homojn. Forkuri ne eblas. Jen estas la fato. Vane! Enbotaiĝinte ĉe malgranda golfo, ili remis, ĝis ili atingis altan bordoparton. Tie ili hatis antaŭ kaverno. Kiam la princo enpaŝis tien kaj ĉirkaŭis lin la penetra, sufoka odoro de la humida grundo, sed li ne estis certa pri tio, ĉu li vidos la stelplenan ĉielon iam?

Oni longe gvidis lin tra zigzagaj katakomboj. Stranga murmuro aŭdiĝis el la foro. La bruo ĉiam pli proksimiĝis, kaj fine aperis malforta lumo ĉe la fino de iu vojkurbiĝo.

Ili alvenis al volba kaverno, kie kelkaj lampoj lumis inter kolosaj rokpecoj.

El la grandega kaverno disbranĉiĝis koridoroj kaj flankaj kavernoj, kovritaj per pordoj, farita el lignotabuloj.

Meze staris longa tablo, najlita el multaj lignotabuloj. Tie sidadis kelkaj tipaj homoj el la krimula mondo. Ili pipfumis, trinkis brandon, ludis per ĵetkuboj. Tiu volba kaverno estis nur la vestiblo de la “kluboj”. Tie sidadis la “gastoj”. Vagabondoj, kiu estas membroj de neniu klubo de la krimula mondo, sed ilia aliĝo estis sufiĉe esperiga. Medolo laŭte kriis:

— He! Robb la Pordisito!

Blankhara vagabondo elvenis de ie. Li estis tre trampa, sed li portis belan, novaj ĉapon sur sia kapo, sur kiu estis skribite:

HOTEL GRAND ORIENTAL

Li estis fiera pri tio. Li ne zorgis multe pri sia vestaĵo, aspekto, vivo, sed ĝenerale ĉiusemajne li ŝtelis novan pordistan ĉapon, laŭeble de dungito de iu eleganta hotelo.

— Kio okazis? — li demandis.

— Tiu knabo venis kun mesaĝo. Li estis en prizono de Jimmy la Ĝisorela.

— Kie?

— En Batavio.

La blankhara vagabondo turniĝis al li. Tial li nomiĝas Robb la Poristo, ĉar li kontrolis la enpaŝantojn. La granda konanto de la prizonoj de la Mondo, laŭ siaj personaj spertoj.

– Ĉu vi malliberiĝadis en Batavio?

— Jes…

— Kiel estas la farbita la muro de la interna koridoro?

Nun trafulmis la kapon de la princo, kion li lernis!

— Verda oleofarbo, kun helkolora kadro! — li respondis tuj. — Dekstre estas la ĉambro de la ĉefkarceristo, maldekstre la kruckoridoro.

Robb la Pordisto kapjesis:

— De tie estas malsuprenirejo al la laborejo. La knabo estas honestulo!

Dank’ al Jimmy la Ĝisorela, li nun saviĝis. Medolo kaj liaj kompanoj rigardis sur lin kun iom da fido. Vane! En klubo tamen gravas, se klariĝas ies paseo.

Ili ekiris al larĝa koridoro, kie dekstre sidadis la Vestogardisto en kaverno. Li zorgis pri la pakaĵoj, kiujn la membroj transdonis al li por gardi. Ties granda parto enhavis instrumentojn. Tabulo pendis super la kaverno:

NUR

LA OBJEKTOJN,

METITAJN EN LA VESTGADEJON

NE

RESPONDECAS

LA DIREKCIO

Eĉ pli okulfrapa tabulo pendis meze de la enirejo de la subtera koridoro:

A T E N T O N!

EN LA KLUBEJON

PAFILON, PLUMBOBASTONON, TRANĈILON,

FERBOKSILON, Aŭ KIUJN AJN INSTRUMENTOJN,

TAŭGAJN POR HOMMORTIGO

ENPORTI ESTAS

P R O P O N I N D E!

ENPAŜI SEN ARMILO ESTAS MALPERMESITE

KAJ VIVDANĜERA! LA AKCIDENTOJN,

OKAZINTAJN PRO TIO

ĈIUN RESPONDECON FORIGAS

LA DIREKCIO

La “klub”-kavernojn, kavigitajn en la teron oni kovris per pordoj dekstre kaj maldekstre sur la koridoro. Sur ĉiu pordo pendis alia tabulo. Ekzemple:

L A T U T A M O N D O E S T A S P O R L A P O Ŝ O Ŝ T E L I S T O J

KLUBO DE LA

HONESTAJ TROVINTOJ

Kaj sub ĝi:

DIVIZIO DE

TROVITAJ OBJEKTOJ!

La princo preskaŭ forgesis sian ĉiun problemon, la korpan-animan laciĝon.

— Kio ĝi estas tie?

— La societo de la malnovaj maristoj. Ili estas tiaj homoj, kiuj jam partoprenis la “Maristan festenon”.

— Kion?

— Nu… okazas, ke oni longe ĵetiĝadas sur la akvo en savboato, kaj la nutraĵo elĉerpiĝas… Tiam ili tiras loton, kaj iun… nu… eble pro malsato…

Tio estis skribita sur la pordo de la konkreta klubo:

TAROKA SOCIETO DE

DIABETAJ OLDAJ KNABOJ

LA ESTIMATAJ KLUBANOJ

NE RAJTAS VIZITI NIAJN EJOJN

– Ĉar — klarigis Medolo — oni decidas pri la membriĝo pere de ekskludo. Al kiu ili ne havas moralan ekscepcion, tiu fariĝas ordinara membro, kaj li ne rajtas viziti lal klubon. Kiun oni eksludas, tiu rajtas viziti ĝin.

La krimula mondo primokis la kutimojn de la socio, de kie oni ekskludis ilin. De tempo al tempo aperas kelkaj ebriaj, balaniĝantaj klubanoj, el iu aŭ alia kaverno aŭdiĝas bruo de kartludo kaj tintado de mono.

— Kien vi gvidas min? — li demanis iom maltrankvile. Li havis malbonajn spertojn rilate tiujn promenojn.

— Al la Ekscelenco.

– Ĉu ankaŭ ekscelencoj estas en la klubo?

— Mi scias tiel. Nur kvar homoj vivas el ili. Nur tiuloj estas membrigitaj, kiuj oni indulgis antaŭ la ekzekuto. Okaze de la naskiĝtago de reĝo, Kristnasko aŭ tiaĵo, kiam oni indulgas la mortkondamniton.

Estas granda feliĉo estis Ekscelenco ankaŭ ĉi tie.

— Ilia pordo estas tie!

KONTRAŬ MORTO EKZISTAS MEDIKAMENTO!

KLUBO DE EKSCELENCOJ

Medolo frapetis sur la pordo:

— Envenu! — kriis iu el interne.

Ili malfacile enpuŝegis la “pordo”-lignotabulon genue kaj pugne. Surpriza spektaklo aperis antaŭ la princo.

La ĉambro efektive estis kontoro. Granda, usona skribotablo staris en la fono, krome ŝranko kaj du malnovaj brakseĝoj estis la membraro de la ejo. Sed la aspekto de la Ekscelenco surprizis lin pleje.

Vere lia eksteraĵo similis al tiu de diplomato, li estis blankhara sinjoro, havanta okulvitrojn kiel strigo, anglan liphararon, altan frunton, li portis ringon surfingre, horloĝon en sia veŝto-poŝo, pinglo estis pikita en lian belan, silkan kravaton, kaj li povintus partopreni ankaŭ la konsilian kunsidon de la Ligo de Popoloj, havante severajn, klarajn, bluajn okulojn. Sed plej mirinde efikis lia pura, eleganta ĵaketo kaj la griza cilindra ĉapelo, kiuj pendis sur hoknajlo, batita en la muron.

Ĵus li skribis ion kaj suprenrigardis, kiam Medolo enpaŝis kun la princo. La aliaj kompanantoj restis ekstere deckondute.

— Nu, kion vi volas? — li demandis per agrabla, basa voĉo.

— Tiu homo asertas, ke li konas bone la Grandan Bubalon.

— Kiel vi nomiĝas?

— Pedro.

— Kiu vi estas?

— La juna frato de Jimmy la Ĝisorela.

– Ĉu vi konas bone la Grandan Bubalon?

— Krome mi havas mesaĝon por Vanek la Dornharulo — diris la princo.

La ekscelenco rigardis lin enpensiĝinte.

— Se ĉio ĉi estas vera — li diris poste trankvile — , kial vi batfaligis Tulipon?

…Kaj Tulipo kun bandaĝita kapo elpaŝis el malantaŭ la ŝranko. Oni senvorte ĉirkaŭis la princon.

ĈAPITRO  8

La taglibro de Jimmy la Ĝisorela

III

Mi ankoraŭ ne rakontis, kio estos la kaŭzo, ke mi komencis skribi taglibron. Ĉar tio estis ne mia ideo. Ĝi okazis tiel, ke antaŭ ol la ŝipo Honolulu-Star estus albordiĝinta, mi eĉ konjekton ne havis pri la skribo de la taglibro.

Mi prepariĝis elŝipiĝi, kaj mi estis ekscitita. Mi adiaŭis la maaton en la bilĝo. Mi diris al li emociiĝinte; tamen ni estis kune en la malbono:

— Mi bedaŭras, ke ni disiĝos, kaj nun ankoraŭ mi rompos vian vizaĝon, se vi ne pagos al mi la salajron de la hejtisto.

Li amike petis min ne fari tion.

— Tiam pagu ĝin al mi — mi diris. — Mi rajtas ricevi tion ĝis Singapuro. Mi perlaboris ĝin honeste.

— Kio estis vera.

— Komence li rezistis, sed fine li komprenis, se mi batos lin plu, tiam li malsaniĝos. Li pagis la tutan salajron al mi, poste ni reciproke manpremis.

— Mi ĝojis — mi diras — pro la renkontiĝo. Mi neniam forgesos vin.

— Nek mi — li diris, kaj mi kredis tion al li.

Mi ankoraŭ faris friponaĵon, sed li meritis tion. La Kapitano, Fred la Malpura estis tiu. kontraŭ kiu mi faris tion. Li estas terura homo.

Antaŭ ol albordiĝi, mi iris en la bilĝon.

— Kapitano! — mi diris al li frapetinte sur la lignokesto, en kiu li kaŝiĝis. — Mi adiaŭas vin.

— Iru en la inferon — li diris deflankiĝe.

— Sed anticipe ni ankoraŭ havas malgrandan, nearanĝitan, kavaliran aferon.

Mi turnis la lignokeston sur ties dorsoflankon kaj metis grandegan kofron sur ĝin. Nun la antaŭa parto estis sur la planko, kaj la “artistan enirejon” kovris la kofro, kiu pezis proksimume okdek kilogramojn.

— Insolentulo — li diras — , se vi faras tion al mi, mi mortigos vin.

Responde mi metis alian kofron sur ĝian supron. Ankoraŭ neniu aŭdis petegi Fred-on la Malpuran, nur mi nun:

— Jimmy — li diris. — Mi havas kvindek jarojn, kaj la unuan fojon en mia vivo mi devѡs aranĝi aferon ie.

— Tio estas bela de vi.

Kio okazis al li? Lia voĉo tremas pro la ekscitiĝo, kiel li diras:

— Se vi demetos la kofrojn, mi riĉigos vin. Ĉu mi devas surbordiĝi?

Ankoraŭ neniu aŭdis lin petegi lin tiel. Sed li ne kortuŝis min, ĉar li kondutis malbele, ke li tute prirabis min, kion neniu toleras volonte. (Tamen mi iom post iom alkutimiĝos al tio.)

Sed mi jam apenaŭ aŭdis lian voĉon, ĉar dum ni konversaciis, mi metis eĉ pli multe da kofroj, lignokestoj, valizoj super lin, kaj nur demalproksime sonis malforta, tomba voĉo:

— Jimmy, pripensu filo mia.

— Bone! Pripensinte tion, mi revenos kaj demetos la ŝarĝon de sur vi, sed tio tute ne certas.

Kial vane esperigadi la kompatindan maljunulon? Nun li povas kaŭri en la kofro ĝis la pakaĵportistoj venos, ĉar ili eklaboros matene. Kaj ili ne el la mezo de la deponejo komencos elporti la amasigitajn lignokestojn, tiel la kapitano povos liberiĝi nur morgaŭ posttagmeze, kion li meritas.

Ĉar li estas senkora hundo. Eble li eĉ mortigus min en mia situacio, se li estus mi, kaj mi estus li, aŭ mi lin, kiel min mem mortigus en mia situacio li. Tamen la atentema leganto komprenas ĝinn, li nur devas pensadi pri tio.

Ankaŭ mi meditis pri tio, dum estis en la boato, kaj la funebranta parencaro sidis ĉirkaŭ mi, antaŭe la hidalgo, kiu jam ne estis kalva, ĉar li surmetis la nigran, longan ĉapelon.

Nun kio okazos, se tiu sinjoro Egmont ekvidos, ke ne la reĝo venas, sed mi? Li konas la reĝon persone, do mia konduto ne erarigos lin.

Mi estis iomete ekscitita. Ĉar nun estos suspektinde, kie retadas la reĝo, kaj mi ne povos doni kalkulon pri sinjoro Gould, pri kiu diras la reĝo, ke li estas regento laŭ la volo de la sorto. Oni serĉos ankaŭ lin, kaj okazos granda skandalo, kiam mi raportos, ke li mortis. Ni ĵetis lin dufoje en la maron. Li do mortis absolute. Fred la Malpura ĵetis lin la duan fojon. Mi neniam forgesos tiun nokton. La fantomo, simila al la kapitano kaj sinjoro Gould-Fernandez, tiu regento, post iam oni ĵetis lin en la akvon, li falis sur mian kolon desupre.

Brr!

Mi frostotremis.

— Via reĝa moŝto malvarmas — diris la fajroestingisto — , kvankam la ŝipo stagnas sur la vasta maro, kaj tie estos eĉ pli malvarme.

— Mi jam antaŭe malvarmas — mi respondas.

Kaj tio estis la vero.

Tiam ni jam atingis ĝin. Ĝi estis brila, granda ŝipo, sed malpli granda, ol Honolulu-Star, kaj jen tio estis skribita sur ĝia flanko:

A L M I R A

Trumpeto sonis, kaj la maristoj formis spaliron sur la ferdeko, kaj de sube mi vidis, ke inter ili estas sinjoro Egmont antaŭe en pris-a militista jako, sur ĝi oraj dekoracioj, ĉeflanke kun glavo, kaj sur lia frunto tiriĝas cikatro pro malnova vundo.

Ni suprengrimpis sur la ŝnureskalo, kaj la funebra procesio, gvidate de mi, marŝis antaŭ spaliro de la maristoj.

Kaj ni alvenis tien, kie staris la ŝipkapitano kun sinjoro Egmont.

Mi sciis, ke nun okazos problemo.

Ekvidinte min, li tuj ekkriegos, kaj oni tuj katenos min. Oni tuj batos min katenitan.

Ni alvenis tien. Mi elpaŝis kuraĝe, ke nun mi estos sincera.

— Sinjoro — mi diras — , mi estos sincera. Mi ne estas kulpa.

Sed tiam okazis miraklo. Li diris tion kun ĝojplena vizaĝo.

— Reĝa moŝto! Mi estas feliĉa revidi vin post duonjaro.

Tiam li ĵetis sin al mia kolo kaj brakumis kaj kisis min.

Mi staris tie, kvazaŭ mi estus kape batita per gumbastono el la serena ĉielo. Li ja konas la reganton.

Kial li barkumas min kaj diras al mi, ke reĝa moŝto? Kio okazas ĉi tie?

— Ne vi estas la kulpa, reĝa moŝto — li diras, kvazaŭ li scius, kion mi komencis rakonti. Dum vi ŝipveturis, ni ŝanĝis la planon, ni diros, kial, kaj tiel ni vojaĝos rekte al Almira, por ke via reĝa moŝto inter viaj subuloj okupu la lokon de viaj prauloj sur la familia trono.

Li diris tiaĵon. Kaj la hidalgo denove estis tre kalva, ĉar li tenis sian ĉapelon enmane, kaj tiam jam li staris rektadorse apud ni.

— Venu via reĝa moŝto en vian kajuton, certe vi volas ripozi.

Mi iris en mian kajuton, ĉar vere mi certe volis ripozi. Tiam jam vertiĝis mia kapo, kvankam ĝi estis nur la unua idiotaĵo.

IV

Mi ankoraŭ neniam loĝis en tiel bela kajuto. Kaj nek tiel bone. Ĉar mi satmanĝis, kiam maristo alportis bongustajn manĝaĵojn. Sufleojn kaj birdaĵojn, marmeladon kaj vinon. Kiam mi petis rumon, oni portis ankaŭ ĝin, kaj kiam mi vidis, ke oni portas ĉion, mi petis cigaredon kaj iom da kontanta mono.

Oni portis ankaŭ tion.

Tiam venis maristo kaj diris, ke sinjoro Egmont kaj generalo Pollino atendas min en la najbara kajuto por priaŭskulti ilin.

— Bone — mi diras — , ili trankvile paroladu tre laŭte, kaj mi subaŭskultos ilin de tie ĉi.

Sed ili ne tion volas, sed ili venus ĉi tien por priaŭskulto.

— Nek tio estas problemo — mi diras pro la favoro de la sorto, kaj ili envenis.

La ministro, simila al fajroestingisto, kaj sinjoro Egmont kun cikatro, farita fare de glavo.

— Reĝa moŝto — diras sinjoro Egmont. — Tial ni estas ĉi tie por fari raporton al vi.

— Nun — mi diras — , ni lasu la financajn aferojn, mi fidas vin.

La ministro, simila al fajroestingisto palpebrumis iomete pri tio. Sed Egmont diris nur tion:

— Nia referaĵo ne estas financa.

Tiam venis en mian kapon la konsilo de lia reĝa moŝto:

— Nun ĝi estas aktuala. Nur post kelkaj tagoj — mi diris kaj levis miajn okulvitrojn kun tenilo al miaj okuloj, kiu pendis sur vera nikela ĉeno en mia supra poŝo.

Tiam la ministro de fajroestingo rigardis sur min kun tiel granda estimo, ke lia buŝo larĝe malfermiĝis.

Sed ne sinjoro Egmont, kies organismo estis pli rezistema kontraŭ sinjoraj aferoj.

— Tamen mi petas vian reĝan moŝton, nun aŭskultu nin, ĉar ĝi gravas.

— Nu bone — mi diris. — Mi volas esti favorkora pro la volo de la sorto.

— Dum vi estis survoje, ni ricevis informon, ke Bob Warins, la filo de la Pirato, fuĝis el Batavio, kie la tribunalo dungis lin kiel bagnanon.

– Ĉu li estas tiu Bob Warins, kiu pretendas la tronon?

— Jes. Li estis malliberulo en la prizono de Batavio kaj fuĝis.

— Kvankam ĝi estas tre malfacila afero, ĉar gardistoj staras je dek paŝa distanco. Ĝi estas severe kontrolata loko.

— Via reĝa moŝto scias certe, ke la patro de Warins batalis kontraŭ Alvarez, kaj via patra moŝto venkis ilin.

— Jes, tio estas kutimo ĉe ni — mi diris.

— Lia filo, Bob Warins ĵuris antaŭ la juĝeldiro, se li liberiĝos, li mortigos la reganton de la insulo kaj la prezidenton Alvarez, vivantan en ekzilo.

— Oni ĵuras pri tiel multe da aferoj dum ĉeftraktado — mi diris degne.

— Bob Warins estas la plej lerta kaj plej danĝera krimulo de la insularo.

— Bagatelo — mi respondis moke. — Kio estas Charley la Lunmiena kompare lin?

Tiam li tusis.

— Tre multaj indiĝenoj protektas Warins-on, ĉar ili ŝatis la maljunan piraton, Warins revenos certe sur la insulon, eble li jam estas tie, kaj via reĝa moŝto tial devas veni hejmen, ke la popolo ne kredu vin malkuraĝa, kaj vi staru avane en la malfacilaj horoj.

– Ĉu vi pensas, sinjoro Egmont, frato de mia patrino, tiu Bob Warins volas mortigi min?

— Li certe provos tion.

— Nu, mi batos lin je la kapo — mi respondis, kaj la aŭdienco finiĝis.

Kio estos nun? Mi ne timas tiun friponon, sed tio estas vere granda problemo, ke la reĝo maltrafis la konekson en Singapuro al sia trono.

La ŝipo jam longe veturis sur la vasta maro. Mi promenas.

…Estis bela vespero. La ĉielo stelplena, la maro glata. Ties spegulo.

Milda venteto kaj agrablaĵo. Precipe tial, ĉar mi satmanĝis, kio apartenas al la naturaj belaĵoj ĉe mi.

Jam nek la bordo estis videbla. Nur la ĉielo kaj la maro. Ĉar proksimiĝis la pluva sezono, iom post iom nebuliĝis, kaj la ŝipo enveturis tion.

Ĝi estis tre bona motorŝipo, admirinde bela kaj rapida. Poste mi vidis, ke oficiro staras malantaŭ mi ĝentile kun telegramo.

– Ĉu vi staras ĉi tie pro mi? — mi demandas.

— Jes, via reĝa moŝto.

— Eble ni neglektu tion — mi diras dece al reĝo.

— Sed kun la permeso de via reĝa moŝto, mi estas la aloadjutatno ĉi tie.

— Eĉ tiam ne. Mi ŝatas mediti sola, temas pri tio.

Mi diras.

— Laŭ via ordono, sed mia respondeco…

— Nenia respondeco estas evidenta nun, kaj tuj foriru — mi diris kun reĝa kolero. Kaj li foriris.

Mi tuj fartis pli bone, kiam la aloadjutanto foriris. Li iris al iu juna maristo.

Certe li estas aloservisto. Kaj li sendis lin ien. Nun li certe sendas lin al sinjoro Edmunt.

Mi timis tion, mi do senprokraste foriris. Cetere fariĝis tiel granda nebulo, ke mi ne vidis eĉ ĝis mia nazpinto. Nun estas vere taŭge promeni sur la ferdeko.

Kvankam tiam la nokto memorigis min pri tiu terura, timiga nokto, kiam la sport-statura sinjoro Gould, kiu estas regento laŭ la nomo Fernandez, falas sur mian kolon, post kiam mi puŝis lin en la akvon, mortintan, baldaŭ Fred la Malpura ĵetis lin en la akvon, kiun mi rigardis de malproksime, kiel li ĵetas Fernandez-on, sinjoron Goould-on, kovritan per longa, blanka litotuko en la akvon kun plaŭdo… Ĝi estis terura nokto tie… Ankaŭ tiam ni veturis en same granda nebulo, kaj anticipe ĝin mi vidis tiun, kiu havis la eksteraĵon de la kapitano, la fantomonon. Kiu iradis en du formoj kaj…

Kaj mi denove vidis lin! Ĉi tie! Sur tiu ĉi loko. La kapitan-fantomon!

…La nebulo sidis sur mia vizaĝo, kiel varmakva ĉifono… ĉio gutis, kvankam ne pluvis, nur tre granda, vaporplena, varmega nebulo ŝvebis super la senlima oceano, kaj subite, kiam mi turniĝas ĉe iu kajuto, mi do puŝiĝas ĝuste al li.

Al la fantomo!

Vizaĝo al vizaĝo, la kapitano de la ŝipo Honolulu-Star staris antaŭ mi!

— Nu, kio okazis Jose? — li demandas trankvile kaj cigaredas.

Kaj mi rigidiĝis, kiel salkolono, kvazaŭ fulmo estus frapinta min. Ĉar li estas la fantomo. Ĉar kion serĉas ĉi tie la kaptiano de la ŝipo Honolulu-Star?

— Kion… vi faras? — mi demandas iom nervoze, ĉar mi estis iomete nervoza. La nebulo, la senvento antaŭ la humida musono kaŭzas nervoziĝon.

— Ankaŭ mi vojaĝas al Almira, Jose.

— Ne diru tion, ke Jose. Komisiite de reĝo, nun mi trompas lian sekvantaron. Oni kredas, ke mi estas reĝo.

– Ĉu vere?… Nu, mi ne volas ĝeni vin en tio. Sed diru! En la kajuto de sinjoro Gould estis malgranda komodo. Ĉu vi ne konjektas, kie ĝi estas?

Li nun ne havas alian problemon ol tio!

— Sinjoro kapitano! Mi ne ŝtelas meblojn — mi respondis dece al reĝo.

— Mi tute ne pensis pri tio. Sed eble vi vidis ĝin. Nu, estas egale.

— Bonan nokton, sinjoro kapitano.

— Bonan nokton, sinjoro reĝo — li respondis kaj premis mian manon ridetante — vi staras firme sur viaj plandoj. Ĉu vi deziras cigaredon?

— Dankon, sed mi havas reĝan aferon ĉi tie.

Li foriris kaj la krepusko tuj forglutis lin, kio kirliĝis. Reveninte, mi renkontiĝis kun sinjoro Egmont kaj kun lia adjutano.

— Reĝa moŝto… mi maltrankvilis, ke vi promenadas sola.

— Mi ne ŝatas fari tion alimaniere.

— Sed reganto devas atenti eĉ sur propra ŝipo, ĉar dungitaj atencantoj povas kaŝiĝi ĉie.

— Mi batos ilin forte je la kapo, nur tion bonvolu diri al mia reĝa moŝto, kial vojaĝas kun ni la kapitano de la ŝipo Honolulu-Star, laŭ mia scio.

— Mi ne scias pri tio — li respondis.

Nu, tio estas bela afero.

— Sed ne pli ol unu minuton, mi ĵus parolis kun li ĉi tie.

— Estas ekskludite! Sur la ŝipo veturas nur Via sekvantaro kaj la maristoj.

Kaj li rigardis sur min tiel, kvazaŭ mi ne estus sanmensa.

Mi diris nenion. Mi jam konis tiun historion tro bone, ol diskuri pri tio. La fantomo do, kiu havas la eksteraĵon de la kapitano, transŝipiĝis.

— Mi petas vin reĝa moŝto, bonvolu resti en via kajuto, aŭ iru akompanate de la adjutanto. Mi respondis: bone. Poste mi reiris en mian kajuton.

Sed poste, kiam jam estis malfrua nokto, mi singarde elŝteliĝis. La adjutanto ne estis en la prokismo. Tamen mi vidis lin je dek paŝa distanco. Li staris kubutante sur la balustrado. Ĉu li scias, ke temas pri tia reganto, kiu povas iri senbrue, ĉar malgraŭ tio, ke li estas nun tronheredanto, lia antaŭa vivo bezonis tion?…

Nek la pordo grincis, baldaŭ mi estis sufiĉe malproksime. Nur iuloke iradis kelkaj maristoj, apenaŭ videblaj en la nebulo, poste logtempa silento, kaj la akvogutoj plaŭdetis, kiel la multe da humido falis de sur la fero…

Tiuloke ne estis la fantomo, simila al la kapitano. Ĉu ia krimafero latentas en la fono, rilate la fantomon?

Ĉiuokaze mi batos lin je la kapo. Se li eltenos ĝin, li vere estas fantomo. Sed mi ne fidas tion. Mi nur ne sentus premon sur mia brusto, kvazaŭ la nebulo havus prezon, kvankam mi scias bone, ke la nebulo estas vakua spaco. Sed mia kapo akre doloras, kio estas la antaŭsigno de la proksimiĝanta musono.

Ankaŭ la mallaŭta murmuro de la akvo estas stranga… Miaj manoj estas tiel malsekaj, kvazaŭ mi ne estus viŝinta tiujn. Kaj malvarmaj. Kiam la termometro montras kvardek du cersiusgradojn en ombro. Malvarmas mia stomako… Tiu vapor-muro fariĝas ĉiam pli peza, kiel ni veturas en ĝin…

Nun la vetero estas tre malagrabla. Ĉi-tempe oni kutimas esti kverelemaj en la drinkejo. Ĝi estas tia vetero, kiam mi rapide elprenis mian tranĉilon, antaŭ ol fariĝi tronheredanto.

Mi devas elbutonumi la kolumon de mia ĉemiozo, sed eĉ tiel mi estas kovrita de sala, glueca humido, kaj mia gorĝo pulsas, kiel la granda montrilo de horloĝo…

Tie… La ekscintilo en la nebulo estas rebrilo de viziero de ĉapo! Nun mi elprenas mian poŝlampon, kiun mi havis, antaŭ ol mi estus kroninta.

Mi postrapidas lin, kaj veninte en lian proksimon, mi ekpremas la ŝaltilon de la poŝlampo. Fariĝas lumo en la nelbulo! Kaj mi vida.

Li estas tiu!

La kapitano! Li ridetas, mansvingas kaj rapidas…

Sed mi postkuras lin.

Haltu…

Sed li alvenas pli frue inter la kajutojn, kaj la nebulo forglutas lin. Sed mia aŭdas la grincadon. Pordo-grincado estis ie en la proksimo! Li eniris en iun kajuton. Sed mi ne vidis kien. Ĉar la nebulo…

Se necese, mi traserĉos ĉiun kajuton! Sed mi rigardos en la okulojn de la fantomo!

La fenestro de la unua kajuto estis malluma. Ĉu ĝi estis tiu? Mi ekpremas la klinkon kaj malfermas la pordon. Estas mallumo ankaŭ interne.

Ne nur mallumo, sed ĉio estas senmova, kaj mi sentas pikdoloron en mia maldekstra okulo pro la musono, krome kvazaŭ akra pinglo estus pikita en mian cerbon el la nebulo…

La mallumo kaj la silento estas tiel strangaj, ke mia lango sekiĝas, kaj kvazaŭ mia gorĝo sveliĝus.

Mi timis tie, mia koro fariĝis malvarma, kaj miaj genuoj fleksiĝis.

Ve, kio ĝi estas?

Mi ekpremas la butonon, ke la poŝlampo denove lumu.

Kaj mi pensas, ke mi freneziĝis!

Se mi havintus voĉon, tiam mi estus ŝrikinta. Sed mi ne povis. Mi frapfermis la pordon kaj kuris, sed tremante, kvazaŭ suferante pro malaria atako… mi kuris kaj tremis.

Ĉar la lumo de la poŝlampo montris la kajuton, kaj sur la tablo en malfermita ĉerko kuŝis sinjoro Gould pale, kun pajlokoloraj lipharoj, kun nigraj okulkavoj!

Fernandez… Kiu estas regento kaj dufoje ĵetita en la akvon ĝis nun (daŭrigota).

ĈAPITRO  9

1

Minacaj homoj proksimiĝis malrapide. Inter ili estis unuavice Tulipo kun bandaĝita kapo, la posedanto lia reĝa moŝto. En la peza, streĉita silento nur la Ekscelenco gardis sian pignoplenan trankvilon.

— Atendu — li diris mallaŭte. — Ni devas klarigi, kion volis tiu knabo ĉi tie?

— Entrudiĝi, flavbekulo! — murmuris Medolo minace.

— Tio certas, ke li ne estas komencanto — diris Tulipo rekone kaj etendis sian manon al la bandaĝo. La bato, kion mi ricevis de li, subtenas tion. Mi devas mencii tion por lia pravigo.

— Sed kial li batfaligis min, se li ne havis kaŭzon timi. Kaj kien li volis kuri? — demandis Medolo.

— Estas suspektinde, sed mi diras tion, ke neniokaze vi agos malbone, se vi mortigos lin — respondis Tulipo kaj eklevis sian ŝultron — , sed li ne estas komencanto, tio certas.

La Ekscelenco longe rigardis la cigar-cindron inter siaj fingroj.

— Gvidu lin al la Granda Bubalo! Li diris, ke li konas la Grandan Bubalon.

Ili denove gvidis la princon tra zigzagaj, subteraj koridoroj. Nun jam estas verŝajne, ke li neniam plu ekvidos la sunbrilon vivanta. La vojo kondukis supren tra humidaj, ŝimodoraj katakomboj. La zigzaga koridoro fariĝis ĉiam pli kruta, ĝis fine ili iris sur ŝtupoj, kavigitaj en la teron. Poste ili paŝis en malbone limigitan ĉambron. La princo nun jam vidis, kie li estas.

Ili akompanis lin en la “hotel-halon” de la drinikejo Kvar Saĝaj Hundkaptistoj. Tulipo iris avane. Medolo kaj liaj kompanoj ĉirkaŭis la deliktulon. La drinkejmastro eĉ nun staris apud la du korboboteloj, la indiferentaj gastoj sidis sur la benko kun siaj glasoj el lado, samtiel, kiel antaŭ nelonge, kaj tiu knabo buŝharmonikis ĉe la fenestro, kiu sidis sur la fenestro-kornico, kiam la princo la unuan fojon enpaŝis ĉi tien. La nombro de la societo ŝanĝiĝis tiel, ke dika, hirta mulata virino kuŝis sur la planko antaŭ la benko kaj ronkis.

Krome sidis tie sur lignokesto Tendenulo la Fervora, pri kiu nur la princo sciis, ke efektive li estas la vera Trebitsch. La minaca grupo, gvidate de la diktrunka Tulipo, ne vekis senscion.

— Tendenulo la Fervora! — kriis Tulipo. — Tuj redonu miajn du kaj duonon da dolaroj.

La vera Trebitsch paŝis antaŭ ilin indigne.

— Mi protestas! Mi transdonis la varon — kaj li turnis sin al la princo, — vi estas mia atestanto.

— Via varo batis min je la kapo! Kaj li fuĝis.

— Vi petis fortajn kaj lertajn homojn. Kiu do batfaligas vin, tiu ne estas malforta, kaj se li foĝas, tiam li estas eĉ lerta… Rigardu tiun knabon! Li estas fortika! Ne permesu skoldi vin, amiko mia…

La princo lastatempe rimarkis suspektinde trivialajn simptomojn sur si. Ekzemple li fariĝis ekkolerema, kaj tiam li ŝatintus bati. Eĉ nun la sango komencis leviĝi en lia kapo.

— Vi estas senhonta sklavkomercisto! — li kriis kolere — , fia kanajlo!

— Nun temas ne pri tio — respondis la vera Trebitsch nervoze. — Ni povas atingi nenion per persona atako.

— Plej volonte mi rompus vian kapon.

— Kio malhelpas vin en tio? — demandis Medolo mirante.

Puf!

La plej potenca pugno de lia reĝa moŝto trafis la vizaĝon de la vera Trebitsch per laŭregula, maldekstramana, rekta bato tiel, ke rekona murmuro honoris tion.

Sed Tendenulo la Fervora per bravura rapideco, sed eksterordinare energie vangofrapis lian reĝan moŝton, ke li renversis la drinkejmastron kaj iun korbobotelon.

— Mi opinias — spiregis Tendenulo la Fervora — , ke estus pli utile ne interbatadi.

La princo denove ĵetis sin sur lin, sed alia survango, plus rapida piedbato, flugigis lin al la muro. Lia vizaĝo jam estis preskaŭ nerekonebla pro la multe da batoj. En lia kranio kariljonis milionoj da sonoriletoj, kaj lia maldekstra orelo terure doloris, kiu iometѥ krevis apud la lobo.

— Laŭ mi ne daŭrigu tion — proponis Tendenulo la Fervora denove.

— Donu al mi glason da akvo! — flustris la princo. — Posttagmeze mi trinkis la lastan fojon.

Tiu malgranda budo havis ĉiofon- kaj brand-odoron kiel kaldronego, en la varmego, peza de la haladzo de la marĉa regiono.

La drinkejmastro kun malestima mieno verŝis duonglason da brando kaj diluis tion per akvo. La princo eltrikis ĝin kaj sentis tiel por momento, ke li tuj sufokiĝos. Li bezonis sian ĉiun forton por ne tusi.

Poste li sentis varmegon interne. Kaj li ĵetis sin sur la veran Trebitsch-on, pacience atendantan. Li sukcesis eviti la piedbaton, la klakan vangofrapon nun li ne sentis… Li nur spiregis pro la avida deziro…

Mortigi lin!

Liaj pugnobatoj hajlis per rapideco de properelo, kaj diablo scias, de kie originis la movo, li genubatis sian kontraŭlon je la stomako, ke tiu terenfalis. La vera Trebitsch kuntrenis lin dum la falo. Ili ruliĝis sur la tero stertore, mordante, boksante unu la alian… La brando ekflamis en la sango de la princo. Lia cerbo varmege zumis, li batadis la kapon de sia kontraŭulo al la planko kun besta, mortiga, pereiga ĝuo.

Kiam ili denove salte leviĝis, li ĵetis sin en la batalon, kiel tigro. Li piedbatis kaj frapis, ĝis Tendenulo, la Fervora flugis en la angulon de la diboĉejo pro lia hokbato, kaj antaŭ ol ekstari, lia reĝa moŝto ĵetis al li la unuan malplenan lignokeston, ĉemanan, kaj li jam estus saltinta sur la svenetan homon por mortigi lin, sed oni retenis lin.

— Hoho!

— Lasu min! — li stertoris.

— Se li sterniĝis kiel ĉifono, tiam vi devas lasi lin paca — diris Medolo, dum li retenis la princon, kiu iomete ŝanceliĝis pro la rumo.

La vizaĝo de lia reĝa moŝto estis nur sanga karnopeco, liaj okuloj apenaŭ vidiĝis el la ŝvelintaj kavoj, lia nazo, batita kornoforma, liaj ŝvelintaj lipoj, similaj al tiu de negro, bluaj kaj violkoloraj frotvundoj, tuberoj deformis la beletan, delikat-trajtan princon malofte vidita, karakteriza trampo.

Tendenulo la Fervore pene leviĝis. Li apenaŭ havis sendifektan lokon sur sia vizaĝo, pekle vangofrapita, tamen li diris triumfe al Tulipo, montrante al la knabo:

– Ĉu tiu estas malbona varo por vi?!

2

— Kion vi volas de tiu sovaĝa bubo? — demandis la drinkejmastro.

La nova nomo jam estis donita al li. Oni baptas rpide en la krimula mondo kaj ĉiam donas trafan nomon.

— Li estas suspektinda figuro. Li atakis Tulipon inside. Sed li diras, ke li portis sciigon al la Granda Bubalo.

Tiam fariĝis silento.

— Li volas paroli kun la Granda Bubalo — diris Medolo al la drinkejmastro. — Iru por venigi lin.

— Ĉu mi?! Eble vi freneziĝis — li respondis timiĝinte.

— Iru li mem, se li konas lin — proponis alia homo.

Iu kaptis la kolon de la princo kaj enpuŝis lin tra malgranda, kurtenita pordo en ejon.

Li staris en la ĉambro de la Granda Bubalo. Ĝi signifis princan apartamenton en la krimula mondo. Kvar ŝimaj muroj el argilbrikoj, kaj membloj ne troviĝis en ĝi. Mato estis sternita sur la planko, tie kuŝis la Granda Bubalo, la mizantropo, kaj lampo brulis malbonodore apud li fumante.

La Granda Bubalo estis mestizo, nekredeble alta kaj larĝa, kvazaŭ karnoamaso. Liaj globforma, kalva kapo, grandaj, indiĝenaj okuloj kaj la ŝvelintaj, negraj lipoj faris lin timige fremdeska, ĉar la koloro de lia haŭto estis preskaŭ tute blanka.

Li rigardis sur la knabon kun senesprima mieno. Sur lia brakmuskolo, dika kiel arbotrunko estis tatuita ankro per blua kaj roza koloroj. Lia dekoltita trikotaĵo lasis vidigis ankoraŭ randon de kelkaj tatuoj.

— Mortigu min — diris la princo — , mi mesogis tion, ke mi konas vin…

La senesprima, morta rigardo de la Granda Bubalo senmove fiksiĝis al li.

— Kiu vi estas?

— Juna frato… de Jimmy la Ĝisorela… — li provis apelacii sian aristokratan parencaron. Tio ofte efikas.

— Vi mensogas.

Tepida odoro de la petrolo kaj tero ŝvebis en la kaverno. La Granda Bubalo leviĝis pigre, trankvile.

— Kiu enpuŝis vin al mi?

— Mi… ne scias…

La princo komencis grati sian bruston, ŝovante sian manon malrapide al la bastono.

Poste li frapis! Sed la mano de la Granda Bubalo kaptis ĝin per miriga rapideco, kaj tiregis ĝin al si. Kiam la knabo kape batiĝis al la grandega torako, li sentis tiel dum sekundo, ke tiu homo povus forĵeti lin facile, kiel ian malgrandan gruzelpecon. Li narkotiĝis.

La mestizo puŝegis lin per energia movo en la drinkejon.

— Tiu homo volis batfaligi min per plumba bastono!

La homoj, kiu estis en la drinkejo (tre multaj el ili foriris, kiam oni enpuŝis la princon al la Granda Bubalo) rikanis.

— Mi volis tion, ke vi rigardu lin, antaŭ ol mi batos lin plata!

— Li diris, ke li konas vin… — rimarkis la drinkejmastro.

— Diru tion ankaŭ al la fiŝoj…

— Mi venis al Fred la Malpura…! — li kriis malesperiĝinte, ĉar li sentis, ke unu premo de la grandaj manoj mortigos lin.

La malgajaj, kruelaj okuloj de la Granda Bubalo signis momentan paŭzon.

— Kio?… Ĉu vi konas… Fred-on?…

— Nur tiel, kiel vin — rimarkis la drinkejmastro.

— Vi eraras — diris iu, kiu ĵus enpaŝis en la ejon, sed oni ne rimarkis lin. La bubo vere konas min bone, kaj ne provu mortigi lin, Bubalo!

Fred la Malpura staris en la pordo.

Ĉio renversiĝis en la cerbo de la princo. La amikoj el la infanaĝo neas tion, ke ili konus lin. Fred la Malpura, kiun li vidis neniam, deklaras, ke ili bone konas unu la alian.

Sed la premo de la manoj de la Branda Bubalo tute ne loziĝis. Li rigardis al Fred la Malpura tiel, ke kelkaj neŭrasteniaj rabmurdistoj teruriĝis. Verda, sangavida malamo ardis en lia rigardo.

ĈAPITRO  10

La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela la unua

V

Ni, lia Reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela la unua skribas ĉion ĉi, datitan kiel supre, propramane, en la unua jaro de nia regado, pro la favoro de la sorto, iun tagon.

Nun mi devas alproprigi tiun esprimmanieron, ĉar mi vidas tiajn leterojn ĉiutage kaj mi subskribas tiujn. Sed mi ankoraŭ ne rakontis, kial mi skribas la taglibron. Ĝi okazis tiel, ke sur la ŝipo mi paroladis kun la reĝo ĝuste pri tio, kiam mi ankoraŭ kredis tion, ke regi estas granda afero.

Mi divenis, ke regi tute ne estas malfacile, nur akiri tronon en tiu granda tumultado.

Ĉar la tuta mondo estas tia, kiel granda tumultado: foje oni estas antaŭe, foje malantaŭe.

La unuan jaron de mia regado mi alvenis sur la insulon, en ties ĉefurbon Almira. Sur la bordo okazis rostado de okso, salvo per kanonoj kaj raketoj, flagornamo kaj muziko. Multe da soldatoj formis spaliron, oni svingis per tukoj, kaj kelkcent homoj diris al mi: Vivu! Vivu!

Plurfoje mi travagadis la mondon, sed en neniu haveno mi spertis tiel belan bonvenon.

Ni surbordiĝis tiel, ke la hidalgo iris antaŭe, kiu kalviĝis denove, nekovrinte sian kapon. Li tenis la ĉapelon en sia mano. Poste sekvis mi kaj Egmont kaj la funebranta parencaro malantaŭ ni. Dume sonis muziko, sed ĉiu mansalutis aŭ staris kun nekovrita kapo, kaj tiam la popolamaso rimarkis denove, ke Vivu la reĝo, kio estas tre konvena aklamo en tia situacio.

Sinjoro Egmont, kiun mi konas longe, ĉar mi scias, ke li estas la frato de mia patrino, kaj sur lia frunto estas malnova cikatro por vundo de glavo, li ekparolis jene:

— Gestadu Reĝa moŝto!

Obeeme plenumante lian peton, mi okulumis kaj inviteme kapbalancis, sed tiam sinjoro Egmont, la frato de mia patrino fariĝis tute nervoza.

— Ne tiel, Reĝa moŝto, sed per via mano.

Tiam mi ŝerceme minacis mian popolon per mia montrofingro, kaj Egmont diris ĝemante, ke plie ni finu tion por iom da tempo. Nenio estas bona al tiu Egmont. Kvankam mi jam komencis fari tion tute bone

Kiam ankaŭ mi paŝis sur la bordon, denove sonis muziko, ĉiu kriis: “vivu!”, kaj oni kondukis min al kaleŝo flordekorita.

Nun ni veturis al la citadelo. Ĉar tie altiĝis monto, kaj sur ĝi estis citaldelo. La forvaginta reganto jam parolis pri tio, kio troviĝas sur la montosupro, tio estas la citadelo.

Ĝi estas vera fortikaĵo kun muroj, kanon-embrazuroj kaj supre la ĉielo. Ankaŭ ĉi tie oni honorpafis per kanono kaj ni veturegis en la fortikaĵkorton, kie la tuta garnizono (ĉiuj 20 homoj) staris orde en vico. Ili faris salvon, ni feliĉe alvenis kaj descendis.

Poste venis antaŭ min el la pordego, alta, ridetema, bela virno, sed ŝi estis tute blankhara.

— Nun sekvos la patrinreĝo, mi pensas, ŝi certe ploros pro sia filo.

Sed estas nekompreneble! Ĉu vi jam aŭdis tiaĵon?

Ŝi etendas siajn brakojn kaj venas al mi:

— Filo mia!

Jes. Ŝi diris, ke mi estas ŝia filo. Kvazaŭ mi ne scius. Kiel vi opinias? Se mi almenaŭ similus al lia reĝa moŝto. Sed tute ne.

Mi devas freneziĝi por tio!

Sed tiu virino estis tiel afabla, ŝi ĉirkaŭbrakumi kaj kisis min, kio jam longe ne okazis al mi, kaj ankaŭ mi kisis ŝin. Ĉar pli ol dek jarojn patrino ne kisis min.Ĝi agrablis al mi, malgraŭ tio, ke la virino estis alies patrino.

La patrina kiso kaj brakumo tamen estis la mia, kaj mi ne estus ŝanĝinta tion por la kiso de vera belulino.

Ĉar okazas tiaj idiotaĵoj, kaj mi ĵuras je mia krono (kio ne estas bagatelo ĉe reĝo), tiam mi amis tiun reĝinon same, kiel mian propran panjon.

Kvankam mi tre amis ŝin, sed la kompatindulino, kiu estis tre bona, dormas sian eternan dormo en la tombejo de Davonshire.

Mi ne hontis skribi tion, ĉar ankaŭ vagabondo havas patrinon same, kiel pli bonaj homoj…

…Por reveni al la temo, mi jam en mia infanaĝo estis tre scivola, laŭ mia naturo. Iam mi rompis la buston de lordo Nelson por vidi, kio estas en ĝi.

Nenio estis en ĝi, nur vakuo. Sed mi vidis tion. Ankaŭ nun estis tiel, ĉar mi ne sciis, kio estas tiu ludo al mi ĉi tie? Mi restis sola kun hidalgo Gomperez, kiu certe scias ĉion en sia cerbo pri tiu ĉi afero, kaj mi volonte estus rompinta lian kapon, kiel la buston por vidi, kio estas en ĝi?

Eblas, ke nur vakuo.

— Reĝa moŝto — diras la hidalgo, — ĉu vi volas ripozi?

Tiam mi jam estis en mia ĉambro, en mia reĝa apartamento.

— Mi ŝatus paroli kun sinjoro Egmont.

— Morgaŭ antaŭtagmeze dum la aŭdienco laŭkutime.

— Tuj — mi diris per kategoria voĉo. Tiam li eliris kun malĝoja mieno. Li estis malgaja, ĉar por li gravas la kortega etiketo, kiel oni diras.

Venis sinjoro Egmont.

— Reĝa moŝto — li diras — , surprenu la marŝalan uniformon, ĉar ĝi estas la vestaĵo de la reĝo.

— Ĉu mi estas la nova reĝo ĉi tie?

— Jes. Fernandez, kiu estas regento mortis, kaj ni ne kandidatigis novan regenton, ni leĝigis tion antaŭ unu monato. Tiel do vi povas praktiki viajn reĝajn rajtojn, al kio vi havis junaĝon. Sed nun ĝi ne gravas, ĉar vi jam ne estas tiel junaĝa.

— Vidu! — mi diris simple. Vi estas la frato de mia patrino, mi konas bone la vundon sur via frunto. Vi scias, ke mi ne estas mi, sed la anstataŭiganto de la reĝo. La vera St. Antonio estas en Singapuro. Sed kiel mi opiniu pri ĉio ĉi?

Li diris post mallonga hezito:

— Mi estus mortpunita, se mi kredus reĝa moŝto, kion vi diras: ke vi ne estas la vera reganto. Laŭ niaj leĝoj, kiu uzurpas la reĝan moŝtecon, tiun oni kondamnas al pendumo.

— Sed la reĝo komisiis min.

— Nun estus malfacile pruvi tion, minacate de kondamno al matena pendumo.

Diable! La situacio komencas fariĝis varmega. Sed sinjoro Egmont ridas.

— Sed ĝi estas nur ŝerco. Via reĝa moŝto ŝercas, ĉu ne? Vi estas nia reĝo, ĉu ne?

— Mi estas tio — mi respondis mallaŭte, kaj li lasis min tie sola, por ke la lakeo vestu min per la marŝala uniformo, tiel do nun komenciĝos tre malagrabla situacio.

ĈAPITRO  11

1

La Granda Bubalo premis la kolon de la princo.

— Vi ne rajtas mortigi la knabon — diris Fred.

— Nu. Kaj kial?

— Ĉar mi mortigos lin! Kiu volas malhelpi min en tio, tiu povas iri post la kanbon.

La mestiza giganto rigardis stulte por sekundo.

— Tiu fripono veturis sur la ŝipo Honolulu-Star — komencis la kapitano kun minaca mieno. — Li sciis, ke mi estis en lignokesto en la bilĝo, kaj antaŭ ol la ŝipo albordiĝis, tiu knabo renversis la valizegon kaj metis multaj pezajn bagaĝojn sur ĝin.

— Mi petasa vin, tio estas eraro… — diris la princo — , mi ne havis eĉ konjekton, ke ankaŭ vi estas sur la ŝipo, sinjoro Malpura.

— Vi mensogas! Vi estis tiu! Mi kuŝis en la renversita valizego ĝis noktomezo!.. Mi preskaŭ sufokiĝis!..

— Ha-ha-ha…

La Granda Bubalo ekridis, kaj kiam Fred la Malpura ekiris kun grandaj paŝoj por postuli sian rajtan viktimon, li baris lian vojon.

— Tiu knabo ekde hodiaŭ estas mia amiko! Ĉu vi komprenas?

— Mi mortigos la knabon!

Streĉa atendo.

— Ĉu vi volas interbatadi?

— Mi volas mortigi vin! Tiu knabo, kiu faris el vi mokitaĵon, plaĉas al mi! Ve al tiu, kiu tuŝos lin…

La kapitano malrapide kombadis sian malbelegan barbon per siaj ungoj, similaj al kaprohufo. Mil faltoj sulkiĝis ĉirkaŭ lia moka rikano:

— Ĉiu timas vin ĉi tie, ĉar oni ne scias, ke vi estas stulta. Vi estas tiel stulta, ke nek via forto gravas. Sed mi mistraktos vin, Bubalo! Vi scias tion!

La trampa, barba, iom aĝa Fred la Malpura parolis tiel kun la teruro de Singapuro, kvazaŭ li kompatus malsovaĝan kapridon, kiu iris hazarde inter la relojn. Kio estis tio, kio tamen retenis tiun koloson por ne batmortigi la neprizorgitan, blankharan kapitanon per unu frapo? Eble iu el liaj malpuraj manoj, kiun li ŝovis neglekteme en la poŝon de sia pantalono, dume li karesadis sian barbon per la deksktra mano.

Tiu maldekstra mano tenis tranĉilon aŭ pistolon, kaj Fred la Malpura ne kutimis heziti.

— Mi ne permesas bati la knabon, maljuna, babilema frenezulo.

— Mi mortigos la knabon, vi, vivanta bov-viand-konservaĵo!

“Mi nur scius, kion li tenas tie, kie pugnoforma objekto reliefiĝas el lia poŝo” — pensis la Granda Bubalo, kaj blovelspiris kolere.

— La knabo iros nenien sen mi.

— Tio estas tre saĝa ideo — interrompis Tulipo kaj etendis la manon al sia bandaĝita kapo. Ankaŭ la vera Trebitsch kapbalancis jese el sub trempita ĉifono, kiun li metis sur sian ŝvelintan vizaĝon.

— La Sovaĝa Bubo meritus iom da “malvarmo” — diris la drinkejmastro — , li batfaligis Tulipon, li rompis la vizaĝon de Tendenulo la Fervora, li atakis la Grandan Bubalon, kaj li insultis ankaŭ vin, kapitano.

— Vere li estas diligenta knabo — rimarkis Fred la Malpura kuntirinte iun sian okulon. — Mi tamen mortigos lin.

La Granda Bubalo preskaŭ ĵetis sin sur lin, sed en la poŝo de Fred la Malpura eĉ pli reliefiĝis la tranĉilo aŭ io, kiel li tenis ĝin.

La Granda Bubalo rektigis sin.

— Tiu knabo plaĉas al mi! — li diris fine kun aplombo. — Ne tial, ĉar li primokis maljunan frenezulon, sed eĉ tial, ĉar li timas neniun ĉi tie… Sovaĝa Bubo! Vi estas mia amiko! Iru en mian ĉambron! Ekde nun ni loĝos kune, kaj neniu batos vin!

Lia deklaro vekis ĝeneralan konsterniĝon. Ĉu la mizantropa Granda Bubalo prenas al si kunloĝanton? Ĉu bubon?

— Nur babilaĉu! Ju pli multe vi parolos, des pli ridindigos vin, ĉar mi mortigos la knabon — grumblis Fred la Malpura kaj eksidis sur la plankon. Kiam la Granda Bubalo foriris kun lia reĝa moŝto, la kapitano ankoraŭ murmuris mallaŭte en si ĉiuspecajn aferojn, poste li turnis sin al la drinkejmastro:

— Malbenita policisto konfiksis mian revolveron en la haveno, sed kio estas eĉ pli malbona: ankaŭ mian tranĉilon. Kiu havas poŝtranĉilon?

Kaj li elpoŝigis sian maldekstran manon kun la reliefiĝinta objekto.

Li tenis nur pomon en sia mano.

2

La princo sidis mortelaca sur la mucida planko de la kaverno.

— Mi estas malsata — li diris al la Granda Bubalo, ĉar li jam zorgis pri nenio pro sia elĉerpiĝo.

— La giganto embarasiĝis momenton. Poste li eliris el la kaverno kaj baldaŭ li revenis kun pano kaj viando. Li morne rigardis la knabon, kiel li manĝas. La unuan fojon en lia vivo okazis, ke li faris ion, kion oni petis de li.

— De kie vi venis?

— Mi fuĝis el Batavio.

— Kion vi volas ĉi tie?

— Mi ne scias… Kaj… nun mi deziras dormi. Mi estas elĉerpiĝinta.

Li kuŝiĝis sur la mato. Sur la mato de la Granda Bubalo. Alia mato ne troviĝis en la ejo. La giganto sidis tie, krucinte siajn krurojn, senmove, ĝis mateno. Kaj li rigardis la dormanton. Li gardis lin…

Sekvan tagon jam ĉiu sciis, ke la Granda Bubalo perdis sina prudenton. Li karesas bubon, kvazaŭ li estus lia vartisto, li gardas kaj kunportas lin ĉien.

Ve al tiu, kiu insultus aŭ batus lin.

La Granda Bubalo, kiu amis neniun en sia vivo, li tute freneziĝis pro la ŝato de la kanbo.

Vespere iu enkriis: — La Ekscelenco kunvokas la Konsilion de la Malvarmkoruloj! Li atendas ankaŭ vin post unu horo!

La Granda Bubalo unue levis la botelon ĉemanan por ĵeti tion al la heroldo. Sed la princo forprenis ĝin de li per leĝera movo.

— Mi ne ŝatas tion — li diris riproĉe, kaj la mestizo palpebrumis tiel, kiel hontigita hundo.

— Diru al li… ke mi estos tie — li balbutaĉis poste al la kaŝe enrigardanta homo. — Sed atendu. Ankaŭ la Sovaĝa Bubo venos kun mi, ĉar Fred la Malpura eble ekspluatos la okazon kaj atakos lin.

La herordo foriris preskaŭ veriĝante. Li neniam spertis tian miraklon! La Granda Bubalo idiotiĝis!

— Kion signifas la Konsilio de la Malvarmkoruloj? — demandis la knabo.

— Ĉiu societo havas prezidanton, kaj ankaŭ tiuj prezidantoj apartenas al klubo. Ĝi estas la klubo de la Malvarmkoruloj. Ili interkonsiliĝas pri tiaj aferoj, kiuj gravas por ni ĉiuj.

— Kial ili estas Malvarmkoraj?

— Ĉar nenio varmigas ilin interne. Ili ĉiam agas tiel, kiel ilia intereso diktas tion, kaj se iu apelacias alie, ili priridas tiun.

— Kiu estas la Ekscelenco? Ĉu ankaŭ li estas krimulo?

— Li ne estas tia, kiel ni. Sed li faris granan krimon, tial oni mortkondamnis lin.

— Kie?

— En la ĉefurbo de la insularo Feliĉo. La reganta arkiduko St. Antonio mortkondamnis lin.

— Ĉu?… Kiel nomiĝas la Ekscelenco?

— Li estis respublikestro laŭ la nomo Alvarez… Kio okazis al vi?!

Lia reĝa moŝto iomete vertiĝis.

3

— Rakontu ĉion pri ĝi — li petis la Grandan Bubalon.

— Mi ne scias multe pri tio. Alvarez batalis kun la pirato Warins, kiam St. Antonio atakis ilin ambaŭ. Alvarez alvenis sen mono ĉi tien. Tio okazis jam longe. Liaj multaj homoj fuĝis de tie. Multaj, grandaj entreperenoj subite ĉesis labori en Alrmira, kaj ties posedantoj denove estus riĉaj, se St. Antonio perdus sian tronon, kaj sekvus denove la respubliko de Alvarez. Tiuj entreprenistoj heplas lin per mono, kaj Alvarez organizis ĉi tie la senlaborajn maristojn kaj aliajn homojn en kluboj. Ĉiu klubestro, se necese, disponigos multe da homoj al li, kaj Alvarez atendas bonan okazon por armi ilin kaj surprizataki St. Antonion. Ankaŭ tiu surprizatakis lin tiel. Se li okupus la insulon, tio signifus grandan premion kaj trankvilan vivon al la loĝantoj de la kluboj. Ĝis tio okazos, li donas monon kaj ĉion necasan al ni.

— Nu sed… la angloj defendas la familion St. Antonio… — diris la princo, kiu tute konsterniĝis, kion li aŭdis.

— Mi ne estas sperta pri la politiko… Tio certas, ke Alvares havas kontaktojn ne nur kun la krimula mondo… Estas altrangaj sinjoroj, kiuj scias pr la klubo… Precipe la usonanoj… ili investis multe da mono en la fiaskinta respubliko. Sed tiuj estas tre malklaraj aferoj…

Lia reĝa moŝto silentis malesperiĝinte. Kiom da intrigoj kaj insidaj planoj latentas ĉirkaŭ lia trono…

Kio okazus, se ili scius, ke li, St. Antonio, estas ĉi tie en ilia kaptiteco? Ili tuj mortigus lin.

La princo ekiris, kaj la Granda Bubalo, kiel ia grandega mameluko, sekvis lin. Li malsupreniris sur tiu vojo, sur kiu Medolo kaj liaj kunuloj suprengvidis lin. Tiu vespero eĉ nun estis videbla sur lia vizaĝo viglakolore. Inter la ŝvelaĵoj de bluaj kaj verdaj ekimozoj eĉ unu rekonebla trajto ne restis sur la bela, anĝela vizaĝo de la junulo. Li plie similis al groteska bildo ol al homo. Liaj okuloj preskaŭ malaperis en po unu nigraj ŝvelaĵoj.

Proksimume dek personoj sidis ĉirkaŭ la Ekscelenco, eksterordinare trampaj homoj kun fantasta eksteraĵo. Inter ili Tulipo kaj apud li estis figuro, simila al li. Tiu homo estas samtiel dika, kiel la antaŭa posedanto de lia reĝa moŝto, sed kun mallonghara, globforma kapo, simila al tiu de porko. La dikulo estis la prezidanto de la klubo Dietaj Gajaj Knaboj. Oni nomis lin Kanibala Bebo, kaj li ĝuis publikan timegon.

Estis tia ankoraŭ Fred la Malpura, la kapitano. Li sidis sur renversita lignokesto kaj pikadis siajn ungojn per tranĉilo.

Meze sidis maldika, nekredeble alta viro kun vultursimila nazo sur la kapo, en verda vestaĵo. Li valoris du mil pundojn vive aŭ morte kaj nomiĝis Charley la Lunmiena. Ankaŭ ebria, trampa, blankhara virino partoprenis la Konsilion de la Malvarmkoruloj, kiun oni nomis Mimozo, kaj ŝi estis specialistino de narkotaĵoj. Kaj la Ekscelenco sidis malantaŭ usona skribotablo kun admirinda eleganteco. Ili atendis jam nur la Grandan Bubalon, sed fine li alvenis.

— La Sovaĝa Bubo ne rajtas patropreni la Konsilion de la Malvarmkoruloj — kriis Mimozo.

— Ĝi ne koncernas vin, ŝorĉistino! Ĝuste vi diros tion… — montradis minace siajn dentojn al ŝi la giganta mestizo.

— Mi atendos ekstere — flustis la knabo — , vi ne devas komenci kverelon.

La Grand Bubalo konsentis, kaj la princo eliris. Momente nur Robb la Pordisto sidadis en la antaŭhalo de la klubejo, kiu absorbiĝinte ludis kun Tendenulo la Fervora per la ĵetkuboj. Intriganto, alveninta el Brussa surprizis Robb-on per la ĵetkuboj, kies iu flanko estis ŝmirita per iom da plumbo, tial lerte ĵetante, oni povis ludi tiel, ke ili falu sur la pli pezan flankon, kaj la bona rezulto ne dependu ekskluzive de la fortuno. Ĉar ili ambaŭ konis tiun econ de la ĵetkoboj, la ludo estis honesta.

Cetere iuj homoj nur trarapidis, tien aŭ ĉi tien por partopreni kunvenon. Nekutima ekscitiĝo, tien-reen kurado estis videbla en la krimula mondo.

Kolora tabulo pendis sur la pordosimila lignotabulo de iu ŝakto malantaŭ Robb la Pordisto!

K I U    K U R A Ĝ A S, T I U    G A J N A S!

Ĉi tie trompludistoj formis mutualan kaj kant-societon. Grandega tabulo avertis la membroj pri la sekvaj aferoj:

N E   D I F E K T U    LA    L U D K A R T O J N

P E R    V I A J    U N G O J!

LA DORSAN FLANKON DE LA LUDKARTOJ

INDIKIS PER INTERNACIAJ SIGNOJ

LA DIREKCIO

ĈIU PLUA SKRAPAĴO ESTAS SUPERFLUA!

NIA DEVIZO:

N E    E S T A S    N O V A    L U D K A R T O    S U B    L A    S U N O!

— Alo! — kriis Tendenulo la Fervora afable, kvazaŭ ili estus la plej bonaj amikoj. — Kio nova? Cetere, mi ne volas ĝeni vin, sed vi ŝuldas al mi.

— Ĉu mi… al vi?

— Nu, vi ne devas preni la aferon grave al via koro. Tulipo repetis la du kaj duon dolarojn. Ne mi estas la kulpa, ke vi ne taŭgis por vendo. Sed tio ne gravas… Ne problemu pri ĝi. Se vi havos el kio, pagu tion al mi. Per tia monsumo ne estas inde ŝuldi. Ĉu ne?

Lia reĝa moŝto konsterniĝis pro tiel granda impertinenteco.

– Ĝi estas tre stranga — li komencis kolere, sed la vera Trebitsch mansvingis ridetante:

— Vi ankoraŭ spertos multe da strangaĵo ĉi tie, se Fred la Malpura ne tranĉos vian gorĝon, pri kio, bedaŭrinde, vi havas malmulte da ŝanco… Nur la Granda Bubalo kaj Vanek la Dornhara kuraĝis defii lin.

— Vanek la Dornhara! — kriis la princo. — Alo! Kie mi trovos lin?! Mi portis mesaĝon al li.

— Vi torvos lin inter la Pudingoj, se tio interesas vin. Li estas ruĝhara fiulo!

Kaj li foriris kolere. La vera Trebitsch montris al li la pordon de la Pudingoj, kio estis je unu koridora distanco.

— Kiuj estas la Pudingoj? — demandis lia reĝa moŝto, kiun nenio povis turmenti tiom, ke lia avida scivolemo malpliiĝu.

— Nu… Ili okupiĝas pri asekuro.

— Kiel? Ĉu vi ŝercas pri mi? Kontraŭ kio ili povas asekuri iun?

— Kontraŭ sendormeco…

— Homo! Ne moku min!

— Je mia honorvoro. Se iu komercisto pagas certan monsumon, ili certigas lin pri tio, ke li povas dormi tranvile… Kaj neniu rompŝtelos al tiu loko… Ĝi do estas duobla asekuro: Kontraŭ sendormeco kaj rompŝtelo!

— Ili do estas… ĉantaĵistoj!

— Nu… ĝi estas iomete drasta esprimo, sed vera!.. Tial oni nomas ilin Pudingoj, ĉar kiun ili elektas, tiu tremas timante ilin, ĝis li pagas.

— Aha! Kaj ankaŭ la Pudingo tremas.

— Sed ĝi ne pagas. Tio estas la sola problemo pri tiu kuko.

Dume ili alvenis al la Pudingoj.

La princo frapetis sur la pordo, sur kiu pendis tabulo:

SOMERDOMO DE PUDINGOJ!

Ĉ A N T A Ĝ — E J O!

NI PETAS LA ESTIMATAJN MEMBROJN,

NE VIZITI LA KLUBEJON TUJ

POST LA PLENUMO DE LA PUNO,

ĈAR

LA LIBERIĜINTAJN PRIZONULOJN

KAŜOBSERVAS:

                                                  la polico

Neniu respondis al la frapeto.

— Forte piedbatu la pordon — konsilis la vera Trebitsch.

La princo kolektinte sian forton puŝmalfermis la pordon. Ili alvenis en tian ĉambron, kiun oni konas en la milit-taktiko kiel kaŝejon, nomatan “lupkavo”. Ĝi estis krescend-forma kazamato kun atmosfero, sufoka pro cigaredfumo, brand- kaj opio-odoro.

Krada lampo de ŝipo pendis de sur la plafono, kaj ĝi donis tre malfortan lumon.

— Kiu estas tiu? — grumblis vin-gusta, basa voĉo el la mallumo.

— Mi serĉas Vanek-on la Dornharan.

— Ĉu… Jen mi estas.

Deflanke iu paŝis antaŭ lin.

La buŝo de la princo restis malfermita.

Li estis tiu dornhara, maldika, ruĝa homo, kiu ŝtelis lian monujon kun siaj tri amikoj. En la mallumoli ne rekonis tiun malpuran, ĉifonan bubon, kies ŝvelinta vizaĝo blue deformiĝis, kiu estis delikatespekta fremdulo tiam, kiam ili prirabis lin.

— Kion vi volas?

La princo denove sentis tiun grandegan agresemon, kiu konstante incitis lin por lukti post la unua interbatado, kiam iu provokis lin. Li tuj forgesis la mesaĝon, ĉion…

— Mi volas mian monon!

Vanek la Dornhara, kiu mem estis pala, stratbub-aspekta homo, kaj neniu kredis, kiajn kapabloj li havas, ĝis ne okazis interbatado, li klinis sin proksime al la vizaĝo de la knabo.

— Kiu do li estas?!

— Tio ne koncernas vin! Ŝtelinte mian monujon, vi ekbatis min malkuraĝe kaj inside…

La mallumaj anguloj komencis vigliĝi. Kelkaj ŝanceliĝantaj, minacaj ombroj proksimiĝis.

— Atendu!.. Kiel vi venis ĉi tien, bubo?

— Ĉu vi volas ataki min denove dudekope? Ankaŭ antaŭtagmeze vi batis min kvarope… Malkuraĝaj ŝakaloj!

— Ĉiu iru for de ĉi tie! — kriegis Vanek. — Tiu bubo rememoru, ke li nomis min ŝakalo.

— Bone — respondis la knabo kaj lekis siajn lipojn ekscitite. — Sed nek poste ili intervenu.

Basa voĉo aŭdiĝis el la malluma angulo.

— Neniu intervenos. Ĝi estas la afero de Vanek la Dornhara kaj la via.

Dum la posedanto de la vin-gusta voĉo parolis, la princo kun ruza finto tutforte piedbatis la sensuspekte atendantan Vanek-on kaj ĵetis sin sur lin kiel sovaĝa kato.

Vanek la Dornhara ekkriis kaj retroŝanceliĝis. La princo, kiun ekregis ia mirinda, nekomprenebla, mania batalemo, tuj ĵetis sin sur la sveltegan Vanek-on kun rapide frapantaj manoj.

Sed subite konata, ŝtaldura bato trafis lian vizaĝon. La maldikaj brakoj de Vanek la Dornhara povis bati nekredeble forte

La bato krevigis kun terura doloro la duone cikatriĝintajn vundojn de la ŝvelinta, deformiĝinta vizaĝo. Li falis dorsen pro la alia maldekstramana bato, kaj lia kapo laŭte klakis sur la planko.

— Ĉu vi volas daŭrigi? — spiregis Vanek la Dornhara.

La princo ekstaris ŝanceliĝante. Dornharulo trankvile, malvarmsange, denove frapis en lian vizaĝon.

La trian fojon li jam nur malfacile povis leviĝi. Sed Vanek la Dornhara trafis lin kun maŝina precizeco.

La ĝis nunaj turmentoj estis neniaĵoj kompere kun la doloron de la tria, kruela pugnobato.

Lia reĝa moŝto falis sur la plankon duone mortbatita, kaj lia vizaĝo estis nur unu sanganta, brule doloranta karnopeco. Li svenis.

ĈAPITRO  12

La taglibro de mia Reĝa moŝto, Jimmy la Ĝisorela la I-a

VI

Ĝi datiĝis hodiaŭ, en la jaro de mia regado, supre, en la ĉefurbo Almira, propramane, sub mia reĝeco, Jimmy la unua.

Mi ellernos tion post iom da tempo. Ĉiam oni devas skribi, ke “datiĝis”. Ĉar Egmont klarigis al mi, ke gravas orientiĝi rilate la daton. Mi, kiel iama maristo, pensas grava ne nur la orienton, sed la aliajn direktojn de la kompasa rozo. Sed aliaj kutimoj estas ĉi tie, nu egalas.

Prave. Mi ankoraŭ ne rakontis, kial mi skribas la taglibron. Ĝi okazis ankoraŭ sur la ŝipo. La reĝo estis ekscitita pro la elŝipiĝo kaj diris, ke ĉio estu en ordo. Li esperas, ke neniu ekkonos lin ĉi tie. Li ne sciis, ke Egmont, kiu konas lin, venos akcepti lin pro la intertempe okazinta fuĝo de Warins. Ĉar mi jam estas klarvida pri tio, ke neniu scias la veron, nur Egmont (kiun mi konas longe, ĉar li estas la frato de mia patrino).

Ili ambaŭ, Egmont kaj reĝina Helena scias, ke mi ne estas mi, sed anstataŭ mi, la vera reĝo ŝanĝis min kun iu alia. Ili konas min de mia infanaĝo, tial ili scias, ke ili neniam vidis min.

Sed por kio ĝi utilas?

La aliaj, la fajroestingisto, la hidalgo kaj la tuta funebranta parencaro, kial ne scias tion? Ĉar ili ne scias. Mi vidis tion, kiam mi sidis sur la tronon en mia marŝala uniformo. Maldeksre sur mia brusto estis subtaso da verdaj steloj kaj falsaj diamantoj, oraj ŝnuroj kaj tre dika ora galono, krome ora epoleto. Tiam mi rulumis cigaredon.

Oni rigardis min tiel, kvazaŭ bombo estus falanta el la klara ĉielo. Nur la reĝino kaj Egmont, kiun mi konas longe, ridetis.

— Li reĝa moŝto diris — li turnis sin al la funebranta parencaro, — ke li montros bonan ekzemplon rilate la ŝparado, kiel la angla reĝo konsilis tion, ĉar tio gravas. Tial nia reĝo li mem rulumas cigaredon sur la trono kaj fumas ĝin solene.

— Prave — mi diris kaj elprenis ankaŭ la aŭtomatan fajrilon el mia supra poŝo, malantaŭ la subtaso da ordenoj, sed tio ĵetis nur fajrerojn, kiam mi premadis ĝin, kaj mi diris: — Diablo forportu tiun fajroŝtonon!

Kaj la ŝultroj de la hidalgo konvulsiiĝis du-tri foje, kvazaŭ koreo estus atakinta lin. Sed ekbruliginte alumeton, sinjoro Egmont donis fajron al mi kaj diris:

— Nun ni atendos solene la cigaredfumadon, kio estas simbolo da la ŝparemo

Kaj ili ĉiuj staris rekte.

Kiu povas cigaredi tiel, kiam multe da homoj rigardas lin kun altenlevita kapo! Post kelkaj fum-enspiroj mi forĵetis la cigaredon, kaj kiel decas en bonedukita loko, mi distretis ĝin, ĉar la tapiŝo de la trono ne eltenus bone la ardaĵon.

Tiam du homoj eksingultis, kaj Egmont diras:

— Lia reĝa moŝto distretis la malŝparon per tiu ceremonio. La aŭdienco finiĝis.

Ĉar ĝi okazis sekvan tagon, kiam estas aŭdienco. Ĉar ĉiun duan tagon estas aŭdienco en la reĝa palaco. Komence mi ne sciis, kia instrumento estas la aŭdienco, sed kiel vi vidas, mi jam alkutimiĝis al tio.

La aŭdienco estas nek manĝo nek trinko, sed la reĝo ĉirkaŭiras kaj demandas ĉiun, kiel oni fartas, kio nova, sed tio ne interesas lin, baldaŭ li sidas sur la tronon, kaj oni raportas unu post la alia.

Ĝi estas la aŭdienco. Tio estas bela danco, sed ĝi havas nenian sencon, kaj eblas, ke mi nuligos tion.

Post la aŭdienco sinjoro Egmont ankoraŭ restis tie kaj diris, ke mi devas gardi mian reĝan aŭtoritaton. Kaj sidante sur la trono, mi ne fumu. Mi promesis, ke mi ne faros tion, kaj li lasis min sola.

Jam nur la vidva reĝino estis tie kaj rigardis min per siaj oluloj. Sed tiel malĝoje. Mi sciis, ke pro io ŝi devas konduti tiel por kredigi; ke mi estas ŝia filo, la reĝo, ĉar ŝi estas nun patrino, tial ŝi ŝatus ekscii de mi, kio okazis al sia vera filo.

Ĉar patrino estas patrino, ĉu ŝi estas reĝino, ĉu simpla virino. Ĝi veras tiel. Mi sentis tion. Ŝi diris:

— Ĉu vi renkontiĝis kun ĉitiea civitano sur la ŝipo?

Mi komprenis ŝin, ĉar mi ne estas idioto.

— Jes. Mi veturis kun li, pri kiu vi pensas. Li estis gaja, sana kaj tre amas sian panjon, kies fraton li konas longe.

— Ĉu vi vidis lin surbordiĝi?

— Ne, ĉar albordiĝonte, mi iris en la bilĝon por kolerigi kaŝpasaĝeron

— Ĉu vere?

— Jes. Estis pasaĝero en lignokesto, kaj mi metis sur ĝin multajn lignokestojn, por ke li estu nervoza dum la albordiĝo, ĉar li ne povos liberiĝis nur la sekvan tagon, kiam la laboristoj demetos la ŝarĝon de sur li.

— Estas malagrable — diras ŝi.

— Sed li meritas tion — respondis mi, — kiu nomiĝas Fred la Malpura, la kapitano.

Aŭdinte tion, ŝi svenis.

VII

Datite supre, kiel hodiaŭ, en la jaro de mia regado, propramane de mia reĝa moŝto, en la ĉefurbo, Almira.

Mi ankoraŭ ĝis nun ne rakontis, kial ekregis min la sopiro skribi taglibron. Tion kaŭzis la vera St. Antonio, ĉar li diris al mi, antaŭ ol li fariĝis mi, kaj mi lia anstataŭiganto per ŝanĝo de roloj, ke mia vivo estos tre bona, mi nur devas atenti iomete pri la ŝtatekonomio. Sed li ne pravis. Mi ne volonte regas. Ĝi ne estas malfacila afero, sed tre enua kaj monotona. Kvankam la multe da ĉambroj estas tre belaj. Mi jam estis en multaj landoj, sed mia ankoraŭ ne havis tiel bonan loĝejon.

Hodiaŭ okazis la tiel nomata kron-konsilio, kiun mi partoprenis. En la kupola ĉambrego kunvenis la fajroestingisto, Egmonto, la funebranta parencaro, kaj hidalgo Gomperez, kiu estis eĉ pli kalva, ĉar li havis ĉapelon nek en sia mano. Ili diris, ke mi prezidos. Ĝi estis malbona, ĉar miaj piedoj malpliiĝis, ĉar mi ne pensis pri tio, ke la kortega ŝuisto faros novajn ŝuojn laŭ miaj nunaj ŝuoj, kiujn havis sinjoro Gould.

Ĉar kiu estas reĝo, tiu havas du parojn da ŝuoj. Reganto de pli granda lando havas eĉ tri parojn da ŝuoj. Ĉar lukso estas en la kortego. Tiuj ŝuoj estas malstriktaj kaj dum du tagoj miaj piedoj malpliiĝis, kaj nun jam tiuj terure doloris, kie ili frotvundiĝis kaj bruldoloris, ĉar tiuj estis tiel nomataj lakitaj ŝuoj, kiel oni nomas la poluritan ledon.

Tiam Egmont ekstaris kaj diris, ke li volas leĝigi la novan sinsekvon de la tronheredo, se okazus al mi io malbona, tiam ankaŭ la patrina linio povus heredi la kronon. Ni devus enartikoligi tiun leĝon.

Mi diris al li, ke min ne kutimas trafi malbono.

Se tamen, respondas Egmont, la afero de la tronheredo ankoraŭ ne estas leĝe enartikoligta.

Miaj piedoj doloris tiel, ke mi jam ne plu toleris ĝin. Cetere mi ne volis fari tiaĵon, kion mi ne komprenas. La reĝo diris tion.

Mi respondis, “ĝi estos aktuala nur post kelkaj tagoj. Ĝis tiam mi ne enartikoligos.”

Ĝi gravas, diras iu alia, ĉar nun danĝero minacas vian vivon.

— Kiu minacas min? — mi demandas.

— La filo de la pirato Bob Warins, kiun ŝatas la indiĝenoj, pretendas la tronon.

Mi diris, ke mi batos lin je la kapo, kaj fino. Sed la ŝuoj kaŭzis tiel grandan doloron, ke ringoj dancis antaŭ miaj okuloj.

Sed Egmont diris tre kolere, ke ni devas enartikoligi tiun leĝon. Ĉar eblas, ke Bob Warins jam estas sur la insulo.

— En kiu restoracio li manĝas? — mi demandis rezolute.

— Certe li kaŝiĝas en la kabano de la indiĝenoj sur iu proksima insulo, krome li estas tre lerta kaj fifama krimulo.

— Ankaŭ mi ne estas neniu — mi respondis kaj korektis min — , se temas pri lukto.

Sed tiam mi jam vidis fajrerojn antaŭ miaj okuloj kaj preskaŭ svenis pro la ŝuoj.

— Reĝa moŝto — diris poste Egmont. — Laŭtradicie, kiam vi suriros la tronon kaj metos la kronon de viaj paruloj sur vian kapon, vi tiam estos reganto, se vi donos leĝon, kiun ni enartikoligos. Ĝis tiam vi ne povos fariĝi vera reganto de la insulo.

— Sed — mi diris, — tamen fariĝi reĝo, mi donos leĝon pri la nova maniero de la ŝtatkonsiliĝo!

Egmont tre miris. La aliaj ne komprenis lin.

— Sciu, ke la angla reĝo, kiam mi estis lia gasto, donis multe de konsiloj, ĉar la maljunulo estas tre bona kolego. Tiam li diris al mi, ke surtroniĝinte, mi estus ŝparema rilate la cigaredojn. Mi zorgu pri du aferoj: ŝparemo de la rulumo de la cigaredo kaj senĝeneco en la ŝtata konsilio.

Egmont atenteme aŭskultis min. La aliaj rigardis per siaj okuloj. Kaj mi daŭrigis mian parolon:

— La angla reĝo diris tion: — mi daŭrigis — ĉe ni estas kutimo, ke la urbestra lordmajoro sidas sur lana sako, kiam oni enpostenigas lin (ĝi estas tia, kiel la enartikoligo) kaj rekta. Ankaŭ mi decidis, ke ne estus ĝeniteco ĉi tie, kaj ni priparolu la ŝtatajn ferojn sen la kortega etiketo. Kaj ni esprimu ĝin per tio, (mi ekstaris) ke ekde hodiaŭ la membroj de la ŝtata konsilio interkonsiliĝu sen ŝuoj.

Longa paŭzo. Egmonto salte leviĝas. Sed mi ne povis. For la ŝuojn!

Diablo forportu tiujn!

— Kaj mi! — mi daŭrigis — donas ekzemplon en ŝtrumpoj!

For per tiuj! For per tiuj ekzekutistoj! Antaŭ ol ili povintus ekparoli, mi demetis la ŝuojn de sur miaj piedoj.

Poste sekvis la plej bela periodo de mia regado, du tutajn minutojn. Kio estis ĝuo, ĉar ne doloris miaj piedoj.

Ili ne nervoziĝis, kiel mi pensis. Eĉ! La hidalgo ekstaris kaj ceremonie komencis mallaĉi siajn ŝuojn, poste diris:

— Ĝi estos bela kaj instrua leĝo. Simbolo de senĝeniteco en la ŝtata konsilio.

Kaj ĉiu demetis siajn ŝuojn, ankaŭ Egmont, kvankam videbliĝis sur li, ke li estas terure kolera. Poste oni metis la dokumenton antaŭ min, mi stampis ĝin, kaj la ŝtata konsilio enartikoligis, ke oni devas partopreni la priparolitajn interkonsiliĝojn sen ŝuoj. Ekde hodiaŭ.

Eblas, ke mi faros alian leĝon, laŭ kiu oni devas trinki brandon dume, sed mi ankoraŭ pripensos tion, ĉar mi devas regi saĝe. Mi esperas, ke miaj ĝis nunaj agoj servas la bonon de mia popolo. Poste mi ekstaris, en la mano kun la ŝuoj, ankaŭ ili staris tiel, kaj mi diris:

— La ŝtata konsilio povas foriri. Mi foriras la unua, donante bonan ekzemplom. Mi havu la honoron vidi vin ankaŭ aliafoje! Adiaŭ!

Mi lasis ilin tie. Sed sekrete mi metis mian orelon sur la pordon kaj aŭdis, kion babilas miaj homoj. Ĉar mi estas tre scivolema.

Iu diris:

— Sinjoro Egmont! Lia reĝas moŝto kondutas strange.

— Ankaŭ mi vidas tiel — diris iu alia, kaj Egmont daŭrigis:

— Lia reĝas moŝto ankoraŭ estas infano. Kaj bedaŭrinde li falis de sur la ĉevalo dum rajdhokeo en Anglio. Nun jam mi povas informi vin, ke tiam mi ricevis malgajajn raportojn pri li. La kapvundiĝo influos lian regadon. La kuracistoj diris tion. Kaj mi vidas tiel, ke ilia diagnozo estis ĝusta (ĝi signifas cerbmalsanon en femda lingvo).

Nu, tiel ruza estas Egmont. Kompreneble nenio estas vera el tio, ke la reĝo falis de sur la ĉevalo surkapen; pro kio li malsaniĝis je cerb-diagnozo. Egmont tial diras ĝin, ĉar akravidaj homoj povas konkludi, ke mi ne estas denaska reĝo.

Mi nur scius, kiel ili divenis tion?

Mi ankoraŭ aŭdis, ke Egmont diras:

— Se la malsano graviĝos, tiam eble la ŝtat-konsilio povus nomumi la regenton kuratoro de lia reĝa moŝto kun la aprobo de la patrinreĝino.

Sed mi ŝteliris de tie en la mano kun la ŝuoj kaj eniris en mian apartamenton. La lakeo ĝuste tiam fervoradis tie, kaj mi demandis lin pri la numero de liaj ŝuoj.

Li diris, ke 45. Ĝi estas bela numero, sama, kiel tiu de miaj ŝuoj. Mi diras:

— Ĉu vi ne vidas, ke la ŝuoj estas en miaj manoj.?! Tuj demetu viajn ŝuojn! Porti ŝuojn dum la ŝtat-konsilio estas malpermesate!

Li tuj demetis siajn, neĝeblankajn ŝuojn, kaj mi diris, ke li lasu ilin tie kaj foriru!

Kiam li turniĝis, mi kaptis liajn neĝeblankajn ŝuojn, kiuj bone konvenis al mia griot-ruĝa, belega, marŝala uniformo, ornamita per oro, kaj kaŝe malsupreniris sur la flanka ŝtuparo al la malantaŭa enirejo de la fortikaĵo, kie gardisto iradis tien-reen konstante.

Li nur soldate salutis kaj iris promeni. Tiu belega uniformo valoras nur tiam, se la popolo vidas ĝin.

Mi promenis de sur la monteto, sed dumvoje mi vidis la postsignon de la pasintaj tempoj, ĉar iam turistoj vizitis la citadelon. Sed tiam respubliko kaj akcia societo estis ĉi tie.

Arde brilis la suno, kaj la multe da moskitoj kaj la malseka vetero tre damaĝas la sanon. Nenie mi vidis homon, nek la signojn de la grandurba vivo, kiu restis el la tempo de la respubliko kaj akcia societo de Alvlerez, kiam marŝipoj allbordiĝis ĝi tie. Mi vidis budon, sur kiu estis skribite: Wagonlites (kion mi kopiis precize).

Ĝi estis tia, kiel la fabela kolegino Dornroninjo, kiu dormis reĝine, kaj la dentoj de l’ tempo plektas ĉion ĉirkaŭ ŝi per araneĵo.

Poste mi vidis buon, sur kiu estis skribite:

RAPIDA FOTOGRAFEJO!

Sed ĝi ne estis malbenita. Ĉu tio ne estas interesa? Bildoj estas en la montrofenestro, la pordo malfermita, kvankam la stacio de la etŝpura fervojo jam longe ruiniĝis. En la malfermita pordo staris blonda, hirta, palokula homo, li havis ĉirkaŭ kvardek jarojn, en bruna vestaĵo Li piketas siajn dentojn kaj portas okulvitrojn. Ekvidinte min, li eklevas sian ĉapelon kaj diras:

— Bonan tagon, reĝa moŝto.

Kaj li piketas siajn dentojn plu kun enua, plorinda vizago. Mi iras al li.

— Kion vi faras ĉi tie pro la favoro de la sorto subulo?

— Nun mi piketas miajn dentojn, reĝa moŝto.

— Mi vidas tion. Sed kiel statas la negoco?

— Kelfoje venas iu, reĝa moŝto.

— Kiu venas ĉi tien?

— Pasintjare estis fiŝisto, kiu kaptis grandan fiŝon, kaj li fotografigis sin. Kaj antaŭ du jaroj mi elakvigis la ebrian rodkapitanon, ĉar li ĉiam falas en ĝin, pro dankemo li petis de mi fari familian foton, sur kiu estas li kaj lia hundo.

— Nu, fotu ankaŭ min!

— Tre volonte. Tiam mi povas fari surskribon: kortega fotografo.

— Nu, bone — mi respondis.

Sed en la vendejo tre surprizis min, ke sidis maljuna virino, kiu aspektis tiel, kiel la morto. Lia estis grizhara, blankvizaĝa kun palaj okuloj, kaj ŝi diras nenion, nur rigardas.

Ŝi helpis, dum la fotografo fotis min, reĝe pozante, en mia mano kun revolvero, kiel mi direktas ĝin al ŝi.

— Kiel vi nomiĝas? — mi demandis.

— Firmin. Oni nomas min Henry Firmin. Kaj la virino estas sinjorino Ponciere.

— Ĉu vi ĉiam estis fotorgafo ĉi tie?

— Ne. Ĝenerala direktoro de ŝipado kaj fervojoj. Sed kiam Alvarez foriris, miaj akcioj falis kaj ankaŭ mi.

Poste mi rapidis. La popolo vidu mian vestaĵon, ĉar feliĉigis min la bonaj, vastaj ŝuoj. Ek malsupren al la urbo!

Sed estis spektaklo! Oni ĉirkaŭis lin, kaj vivukriis!

Ĝi estis granda ĝojo. Oni elakvigis la ebrian rodkapitanon, ĉar li falis en la akvon pro la miro. Li ne povas naĝi.

En la restoracio, ĉar mi eniris tien por trinki glason da rumo, mi ekparolis inde al reganto.

— Hej, drinkejmastro! La tuta regno estas miaj gastoj!

La rodkapitano falis surgenuen:

— Vivu la reĝo!

Ĉiu samopiniis. Tiam mi altenlevis mian glason:

— Ekde hodiaŭ mi estas en cidira rilato kun la loĝantaro! Salut’ popolo! — kaj ili kriegis “salut’ reĝo!”

Ni trinkis kaj ĉirkaŭbrakumis unu la alian.

— Vivu la reĝo! Pereu Warins! — ili rimarkis konstante, proksimume ducent homoj.

Ni trinkis je tio, kaj mi ludis sur citro kaj prezentis la kanton “Lulu kiam revenas de sur la Fiĝioj, kaj ĉiu karesis mian vestaĵon. Ili ploris kaj ridis, konstante dirante: “Vivu la reĝo!”

Tiam alvenis sinjoro Egmont kun la soldatoj kuregante. Li mem sidis en kaleŝo. Li elsaltis spiregante kaj pale. Tiel do la amuziĝo finiĝis kaj mi reiris. Mi eĉ ne provis kontraŭdiri.

— Sed kia ovacio okazis, kiam ili denove kriadis:

“Vivu la reĝo!”

— Reĝa moŝto — diris Egmont, kiam la kaleŝo veturis — , estis malĝuste, kion vi faris.

— Ĉu estas malĝuste, se oni ŝatas la reĝon? Rerigardu frato de mia patrino, kiun mi konas longe!

Kaj mi montris malantaŭen.

Oni salute mansvingis post nin, ekbruligis torĉojn kaj kantis feliĉe. Ĉar ili trinkis je la cidira rilato kun la reĝo. Ĝi estas granda honoro ĉi tie.

Ni jam veturis preter la malbenitaj reloj, malproksime. Tiam pafo tondris ie, kaj la kuglo siblis inter mi kaj Egmonto.

Atencopafo!

La soldatoj kuris en la veprejon, kaj ankaŭ mi volis persekuti la fiulon, sed Egmont kaptis mian brakon, kaj la kaleŝo rapide ruliĝis plu.

— Tial estis malĝuste, kion vi faris — diris Egmont.

Nun ĉi-foje li pravis.

ĈAPITRO  13

1

Lia reĝa moŝto rekonsciiĝis sur la malluma koridoro. Vanek kaj liaj amiko ĵetis lin tien, kiam li svenis.

Li ekiris kun ŝanceliĝantaj paŝoj por serĉi la ejon, kie la Malvarmkoruloj interkonsiliĝis. Dekstre kondukis koridoro, li sciis tiel, ke la prodo estas tie. Poste li turniĝis maldekstren, ĉar li vidis lumon. Sed li alvenis al bivakejon de ciganoj, kie maljunulino rostis fiŝon, kaj kelkaj ĉifonaj, stultmienaj indiĝenoj kuŝis sur la tero.

Kvazaŭ li aŭdus paŝojn malantaŭ si en la krepusko, de malproksime.

Li rapidis.

Ĉie estis koridoroj, ŝaktoj, plenaj de lignokestoj kaj rubaĵoj… En la fino de longa, malluma labirinto li denove ekvidis lumon… Nun jam li aŭdis klare, ke iu sekvas lin. Li rapidigis siajn paŝojn. La homo komencis kuri malantaŭ li.

Nek li mem sciis, kial, sed ankaŭ li komencis kuri. La paŝoj de la fremdulo jam klakis tute proksime… Li turniĝis, sed malfruiĝis…

Iu krurfalĉis liajn maleolojn el dorsdirekto, ke tiuj implikiĝis, kaj li stumble falis. Iu genuis sur lian dorson kaj premis lin al la tero.

— Atentu min… — flustris la voĉo. — Vi ne devas timi min. Mi estas via bona amiko… Restu trankvile.

Kiu estas tiu bona amiko, kiu krurfalĉis lin, ke li preskaŭ rompis sian kapon?

— Okazu kio ajn, sed notu bone: kio ajn, diru al neniu, kiu vi estas!

— Ĉu vi scias, kiu mi estas?

— Jes. Princo St. Antonio!

— Kiu vi estas…

— La membro de la Intelligence Service. Se vi ne faros stultaĵon, tiam ĉio estos en ordo. La plej malgranda eraro puŝos vin, viajn proksimulojn, kaj la insularon en katastrofan staton.

— Kion mi devas fari?

— Nenion. Nur ne senmaskigu vin. Naĝu laŭ la fluo, kaj via sorto pliboniĝos… Mi ĉiam estos en via proksimo… Tiel, kiel ĝis nun… Fidu min, filo mia…

— Kiu vi estas?

La ombro malproksimiĝis.

— Haltu!

— Estas malpermesite serĉi min… Se vi senmaskigus min, vi kaŭzus pereon de multe da homoj. Se vi rekonus min pro io, mi ĉiumaniere neus mian identecon. Estas superflue okupiĝi pri tio — flustris la fremdulo.

— De kiam vi estas en mia proksimo…?

— De multaj jaroj…

La princo salte leviĝis por kapti lin, sed la nekonato jam estis for.

2

Ĉe iu kruckoridoro li denove ekvidis sian fidelan gardiston.

La Granda Bubalo proksimiĝis kaj spiregis, kiel ia lokomotivo.

— Kiu batis vin?

— Neniu — respondis la princo. Li volis neniun imputi pro la afero, kiu estas inter li kaj Vanek la Dornharulo. — Kaj ne kuratoru pri mi, ĉar mi ne loĝos kun vi!

La Granda Bubalo estis komika, kiel li timiĝis.

— Ne ŝercu… — li diris kun altrudita rikano. — Ĉu vi ne volas lasi tie vian oldan amikon?… Nu, bone, konsentite, iru tien, kien vi volas…

La knabon ekkompatis la koloson, kiu tiel arde ekŝatis lin.

— Mi ne volas, ke oni timu min pro vi.

— Sed Fred la Malpura! Li tranĉos vian gorĝon.

— Mi timas nek lin.

Tio ja ne estis vera, ĉar li timis la stranga, flegman Kapitanon. Nek li mem sciis, kial. Eble la rakontoj de Jimmy la Ĝisorela timigis lin.

Iu alvenis kurante.

— Sovaĝa Bubo! Kie estas la Sovaĝa Bubo?!

— Jen li estas — diris Bubalo kaj staris antaŭ lin.

— Li tuj venu al la Ruĝa Krifo!

— Kion ŝi volas de li? — demandis la Granda Bubalo iom timiĝinte.

— Ŝi ne diris tion. Sed venu ankaŭ vi. La knabo devas stari antaŭ la Tribunalon de la Malvarmkoruloj.

— Kiel?!.. Ĉu se mi diras tion, ke neniu rajtas juĝi en la afero de la Sovaĝa Bubo? — diris la Granda Bubalo, blanka kiel la muro.

— Tel diris la Ruĝa Krifo — respondis la alia. Kiu estas tiu, kies nomon aŭdinte ankaŭ la Granda Bubalo paliĝas? Kiun timas ankaŭ la mestiza giganto?

Kiu estas la Ruĝa Krifo? Kial ŝi venigas lin? Kio estas la Tribunalo de la Malvarmkoruloj?

— Venu!

La Granda Bubalo ekiris rezolute. Lia vizaĝo estis nekutime moroza. Nun ili iris eksteren, al la mara enirejo.

— Nun atentu, ĉar vi iros al la Tribunalo de la Malvarmkoruloj, kaj tie neniu povas fari ion por vi. Ili traktos ankaŭ min draste, se io ne plaĉas al ili.

— Kiu estas la Ruĝa Krifo?

— Ĉio. Ŝi kaj la Ekscelenco decidas pri tio, kio okazu. Sed ŝi ordonas ankaŭ al la Ekscelenco. Ŝi ordonas al ĉiu, kaj ĉiuj membroj de la krimula mondo estas mobilizita, je ŝia unu mansigno.

— Ĉu vi timas ŝin?

La Granda Bubalo hezitis.

— Ŝi mortigas min, se ŝi volas. Kaj ŝi havas tiajn okuloj, ke oni ne povas elteni ties rigardon. Tiuj fariĝas tute verdaj, kaj ili kvazaŭ lumus. La maro ŝanĝiĝas tel, kiam nebulo kovras la sunon subite…

Dume jam estis videbla taglumo en la fino de la koridoro. La princo ne komprenis, kien ili iras. Ĉu la ĉefo de la krimula mondo ne loĝas ĉi tie? Ĉu ili devas sidi en boaton?… Sed li vidas nenion, ligitan al la enirejo…

Kelkajn metrojn antaŭ la aperturo la Granda Bubalo haltis.

— Ni estas ĉi tie.

— Kie?…

Li ekkriis surprizite. En la muro de la koridoro videbliĝis malgranda niĉo el ligno, kiu ne estis pordo.

— Venu!

Li paŝis en la kameron. La mestizo ektiris ŝnuron, kaj ili leviĝis post kelkaj sekundoj.

— Lifto!

Ili elliftiĝis en antaŭĉambro de domo. Dumvoje do neniu povis fuĝi, la ŝakto estis seninterrompa ĝis la ĉambro, kie ili elpaŝis. Supre, sur la bordo de la maro staris tiu domo. La antaŭĉambro, kien ili alvenis estis pura, bonorda en sinjora loĝejo.

Tie, je la plej granda surprizo de la princo, dek maristoj ĉirkaŭis ilin, ĉiu havis gumbastonon, kaj antaŭ ol li povintus ekparoli, rapidmovaj manoj traserĉis lin, forpreninte liajn armilon, plumban bastonon, cetere ĉio restis ĉe li.

— Hoho! Ĉu vi senarmigas min?! Tio ne estis kutimo ĝis nun! — kriis la Granda Bubalo kaj elprenis revolveron el sia poŝo. — For de tie ĉi — tondris lia voĉo — , kiu proksimiĝas aŭ ektuŝos la knabon, tiu mortos!

Li facilmove forpuŝis iun mariston, sed tiu leĝera movo sufiĉis, ke la maristo flugu en la transan flankon de la ĉambro. Nur nun vidis lia reĝa moŝto, kiel teruran forton havas la mestizo.

Angla veselkapitano elpaŝis el la ringo de la maristoj. La princo konsterniĝis.

Kiel troviĝas militmaristoj en la proksimo de la rabisto Ruĝa Krifo? Kaj oficiro?

— Ĉu vi kuraĝas elpreni revolveron? — demandis la oficiro.

— Mi volas scii, kion vi planas rilate la knabon!

— La Ruĝa Krifo diros tion, Ĉu vi komprenas?

Hm… Ĉu angla veselkapitano cidiras al la Granda Bubalo?

— Notu bone, Ĉefkuracisto, mi sendis vin kaj viajn pajacojn en la inferon, se iu tuŝos la Sovaĝan bubon.

— Formetu vian revolveron — diris la knabo. — Ĉiu heroismo estas sensenca.

Li trankvile paŝis al la Granda Bubalo kaj forprenis lian revolveron. La koloso grumblante toleris, kiel leono, kiam la dresisto metas sian manon en ĝian buŝon dum la spektaklo.

— Se vi volas, estu tiel, sed mi diras nur tion, ke eĉ unu hareto ne difektiĝu de la kanbo, ĉar tiam…

La maristoj ĉirkaŭis kaj forkondukis ilin. Tra la fenestro estis videbla la maro kaj la malproksima haveno. La princo mirante rigadis dekstren-maldekstren, en la elegante meblita loĝejo. Ili jam trairis la trian ĉambron.

Li ekvidis sian vizaĝon en la spegulo. Lia nazo aspektis, kiel granda, blue ruĝa kukumo. Lia buŝo krevis transverse, ĝi similis al tiu de kuniklo, liaj okuloj malaperis en malhelviolkoloraj ŝvelaĵoj. Liaj haroj estis hirtaj, lia vestaĵo estis ĉifona kaj malpura. Malmultaj, karakterizaj prizonbirdoj vagadas ĉi-tempe en la suburbo, ol lia reĝa moŝto, princo St. Antonio.

Poste ili paŝis en ĉambron, kaj vidalvide al la pordo, ĉirkaŭ tablo sidis la Tribunalo de la Malvarmkoruloj.

Charley la Lunmiena, Kanibala Bebo, Tulipo, Mimozo kaj la aliaj estis kune. Fred la Malpura, la kapitano iradis tien-reen, fingrumante sian barbon kaj maĉis tabakon. La Ekscelenco rigardis tra la fenestro.

Kie estas la Ruĝa Krifo? — pensis la princo.

— Kion vi volas de la Ŝovaĝa Bubo? — demandis la Granda Bubalo kun retenita kolero.

— Fermu vian buŝaĉon — admonis lin Charley la Lunmiena kun oficiala orgojlo. — La Ruĝa Krifo diros, kion volas.

— Vi faris tion! — li turnis sin al Fred la Malpura, sed la kapitano ne atentis lin. Li apogiĝis al la pordofosto kaj ritme frotmovis sian korpon, ĉar jukis lia dorso.

La radiooficiro alvenis rapide, ankaŭ li portis la uniformon de la angla militmaristaro.

— Venas la Ruĝa Krifo!

Ankaŭ la Granda Bubalo rapidis al la tablo, eksidis sur seĝon kaj aspektis tre taŭzita. La princo rigardis scivoleme al la enirejo, kiun kovris kurteno en la alia flanko de la ĉambro.

La kurteno distiriĝis, kaj la Ruĝa Krifo enpaŝis. La princo kaptis la brakon de la militmaristo pro surprizo.

La Ruĝa Krifo estis virino.

Blonda, blankhaŭta junulino. Kiam ŝi envenis rapide, lumo dancis sur ŝia glate kombita hararo. La iom frivola, al ŝia korpo alteniĝinta, angla kostumo, kiun ŝi portis konvenis al la halo de la plej eleganta, luksa hotelo. Ŝiaj perlokoliero, la ora brakhorloĝo kaj precipe ŝiaj ruĝe lakitaj, longaj ungoj plie karakterizis monduman, modernan virinon, ol la timitan ĉefon de la krimula mondo.

Nur ŝiaj okuloj. La strangaj, klaraj, blue verdaj, grandaj okuloj montris, ke ŝi estas eksterordinara virino.

Ŝi eksidis trankvile en la mezo, poste ŝi diris per sonoranta, agrabla voĉo:

— Kie estas la knabo?

Oni flankenstaris ĉirkaŭ la princo.

— Ĉu vi nomiĝas Sovaĝa stratburo?

— Jes.

— La Tribunalo de la Malvarmkoruloj kondamnos vin. Bone atentu ĉiujn viajn vortojn!

La princo estis klarvida pri tio, kiam li rigardis en la okulojn de tiu virino, ke temas pri vivo kaj morto!

ĈAPITRO  14

La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a

VIII

Tial mi komencis skribi tiun taglibron, ĉar lia reĝa moŝto dum adiaŭo informis kaj atentigis min pri kelkaj, strangaj aferoj. Ĝi okazis tiam, kiam mi transdonis al li tiun blazonan, ŝaman aktujon, kiun Fred la Malpura ŝtelis de Fernandez. Ankaŭ Egmont estas tiel severa, kiel li estis.

Sed mi traktis lin jene:

Li veni por aŭdienco, kiam jam de kvar tagoj ĉiuj pordoj de mia apartamento estis fermitaj en la fortikaĵo, pro mia lasta renkontiĝo kun la popolo.

Tiam venis hidalgo Gomperez. Li portis sian verdan, papagan vestaĵon kun ora ornamaĵo kaj diris:

— Nun estas la tempo de aŭdienco. Ĉu vi deziras ion, reĝa moŝto?

Mi diris: Jes, mi deziras ion.

— Kion, reĝa moŝto?

— Aĉetu perukon, ĉar miaj okuloj vidvibras pro via kalveco, kiam ĝi brilas en la lumo de la lampoj.

— Laŭ via ordono — li respondis. — Via reĝa moŝto preskribu, kian perukon mi aĉetu?

— Verdan, ĉar ĝi konvenas al via vestaĵo — mi diris.

Li respondis, ke oni priridos lin pro tio. Mi trankviligis lin, ke ĝi okazas eĉ sen tio, li do riskas nenion.

Tiam li anoncis Egmont-on, kiu alvenis. Mi parolis kun Egmont inter kvar okuloj, ĉar Gomperez foriris.

— Reĝa moŝto — diris Egmont. — Postmorgaŭ okazos ŝtatkonsiliĝo.Vi devas enartikoligi la novan leĝon pri la tronheredo.

— Mi ne faros tion — mi diris. Vi scias bone, ke mi ne estas reĝo, ĉar vi konas min bone ekde mia infanaĝo, kaj sur via frunto cikatriĝas la malnova glavovundo. Vi do scias, ke mi ne estas reĝo, tiel do mi ne povas doni novan leĝon.

— Se ĝi estus tiel, mi jam menciis tion — li respondis tre kolere — , ĝi signifus mortkondamnon.

— Ankaŭ vi meritas mortkondamnon, ĉar vi konas la reĝon! Kial vi ne senmaskigis min tuj? Kial vi lasis, ke okazu tron-uzurpo? Se mi estas kulpa, vi estas kompico!

Mi diris tiel! Rekte en lian vizaĝon!

Tiam li paliĝis blanka, kiel la muro. Mi bele replikis. Ĉar se mi ne estas reĝo, kaj li lasis la aferojn okazi tiel, ankaŭ li estas komplico, pro tio li estos pendumita sur la najbara pendingo apud mi.

Li staris antaŭ min. Sed mi ne timiĝis, ĉar tio ne estas karakteriza en mia familio.

Li diris:

— Sed… estas facile pruvi tion, ke vi ne estas sanmensa, kaj vi bezonas kuratorecon. Mi estos la regento, kaj atendos vin ĝismorte…

Li menciis ian virinon, kiu atendos min. Nome Elo. Ŝi atendos la frenezan reĝon. Ĉerte ŝi estas flegistino. Mi jam scias! Li diris:

— Vin atendos Citad Elo!

— Vidu — mi diris — , mi ne estas tia reganto, kies koro estas el vakso, kaj mi permesas al neniu superruzi min pro la favoro de la sorto. Mi ne donos leĝon, ĝis mi ne estos ĉi tie persone. Ĉar nun mi estas ĉi tie anstataŭ mi. Kiam revenos la vera reĝo, li donos leĝon.

— Vi havos tri tagojn por pripensi la aferon. Se ĝis tiam… vi ne decidos vin, tiam mi agos! Ĉu vi komprenas… reĝa moŝto?!

— Mi ne estas idioto — mi diris dignoplene.

— Kio estas via respondo?

— Tio, ke mi ne timas, kaj ne kaptos min koratako pro via minaco.

— Sed…

Mi dignoplene sonorigis per la prembutono:

— La aŭdienco finiĝis!

Li ne povis respondi, ĉar venis la hidalgo en blanka peruko, kun nigra banto malantaŭe.

Egmont foriris tremanta de kolero.

— Tiu peruko havas la malnovan francan nomon allonge… Ĉu ĝi estas bona? — demandis la hidalgo.

— Vi aspektas kun tiu banto tiel, kiel frenezeta blankhara virino, kiu imagas sin adoleskantino. Sed ĝi estas pli bona, ol via polurita, senhara skalpo — mi diris.

Li turniĝis kaj foriris. Kaj rigardinte lin el dorsdirekto, li estis tia en la har-vosteto kun la nigra propelero, kiel stranga hidroplano.

Enirinte en la bibliotekon, mi eltiris botelon da brando el malantaŭ la libroj kaj trinkis.

Kiam vesperiĝis, mia lakeo raportis:

— La lito estas pretigita.

Kiam oni vestis min per silka piĵamo kaj mi jam volis enlitiĝi, iu frapetis.

Sur pentraĵo. Ĉar sur la muro bildo prezentis mian patron, maljunan St. Antonion, kiu mortis. Kaj denove aŭdiĝis frapeto, el post la bildo, pri kiu evidentiĝis, ke ĝi estas kaŝpordo, kiel en la filmoj. Ĉar la pentraĵo flankenŝoviĝis, kaj malantaŭ ĝi en la kadro aperis virino el koridoro.-

La reĝino staris tie. Mia patrino! Mi ne estas ŝia filo, mi nur anstataŭigas lin.

— Pardonon, sinjoro! Mi ne povis veni ĉi tien alie.

— Alia bildo ne estas en la ĉambro — mi diris — , sed bonvolu forlasi viajn kadrojn, via reĝpatrina moŝto.

Ŝi envenis:

— Tiun sekretan koridoron konas mi, kaj mia mortinta edzo.

La reĝino ŝajnis tre malĝoja. Mi bedaŭris ŝin. Elkore.

— Kion mi povas fari por vi reĝpatrina moŝto?

— Sinjoro! Ne subskribu la enartikoligon de la leĝoprojekto!

Ŝi hezitis kaj glatigis sian hararon.

— Mi devas fidi vin — ŝi diris. — Mi vidas tiel, ke vi estas simpla sed saĝa kaj bona homo.

Kaj nun, kiel ia burĝa sinjoro, simple ekprenis mian manon. Tio tre agrablis al mi, kvazaŭ ŝi estus mia panjo. Ankaŭ mi havis patrinon. Ne nur la reĝoj havas panjon, sed ofte ankaŭ la plej simplaj vagabondoj. Poste ŝi diris:

— Aŭskultu min, filo mia!

Ŝi diris tel!

— Egmont, mia frato, volas akiri la kronon. Por si mem. Se ekzistos tiu leĝo, kaj okazus al vi akcidento fare de Warins, kaj la atencanto mortigus vin, tiam mi aŭ li estus la reĝo, laŭ la nova leĝo, kiun li volas enartikoligi post via subskribo. Laŭ la nuna leĝo neniu alia rajtas surtroniĝi, nur vera St. Antonio.

— Ĉu Egmont estas tiel granda fiulo?

— Li timas. Li tre timas.

— Kial?

— Ĝi estas malnova historio. Antaŭ dek jaroj mi ne estis reĝino, sed la edzino de fregat-kapitano Teodoro Wilbour, kaj naskiĝis al ni infano. La mortinta reĝo, arkiduko St. Antonio foje vidis min en Tahitio, kie ni loĝis, kaj li enamiĝis al mi. Ankaŭ li havis tiam infanon kaj edzinon. Mi tute ne okupiĝis pri li, kiel sinjorino. Li ja havis edzinon, familion. Tiam li vivis en Tahitio sen trono, ĉar li fuĝis pro ribelo. Lia edzino, la reĝino neniam vidis Almira-n. Poste liaj edzino kaj infano mortis pro kontaĝo, kaj li estis tre malfeliĉa kaj ofte vizitis nin. Li ŝatis mian edzon, kaj mia frato, Egmont fariĝis lia konfidenculo. Poste li reokupis Almira-n kaj surtroniĝis. Tiam mia infano havis du jarojn. Mia edzo, fregat-kapitano Teodoro Wibour, estis survoje. Li neniam havis bonan rilaton al mia frato Egmont. Foje Egmont diris subite, ke Teodoro venis hejmen malsana sur sia fregato, kaj li estas en la hospitalo de Singapuro. Li venigis min sur jahton por viziti mian edzon.. Kiam ni estis sur la vasta maro evidentiĝis, ke Egmont mensogis kaj veturigis min al Alrmira. Perforte. Anticipe oni forrabis mian infanon, kaj mi veturis ankaŭ pro li. Oni liveris min en fermita kaleŝo al la citadelo, sed la poplo vivuis. Ili pensis, ke mi estas la reĝino. Ĉar la reĝo anoncis tion. Sed la reĝino kun la vera tronheredanto mortis en Tahitio. La popolo ne sciis tion, ili nur vidis, ke alvenis infano kaj virino. Sed mi estis tiu. Kion fari en la citadelo? Mi ne povis informi mian edzon. Oni kredigis al li, ke mi forlasis lin. Iom post iom mi devis rezigni. Tiel mia infano fariĝis tronheredanto. Egmondt ĉiam povis teruri min. Eĉ nun. St. Antonio, kiun ankaŭ vi konas, estas la filo de Teodoro Wilbour, kaj neniu scias tion, nek li mem, nur Egmont, mi kaj nun vi. Kaj sciis tion la mortinta Fernandez, la frato de la iama reĝo, kiu estis regento…

Ĝi estas tre romantika historio.

— Kaj — mi demandis — kion faris la fregat-kapitano Teodoro Wilbour?

— Li serĉis min longe. Post jaroj li tamen trovis min. Sed li silentis pro sia filo, ĉar li jam estis tronheredanto, kaj li foriris senvorte. Li skribis al Egmont, kiam la filo fariĝos reĝo, li rakontos ĉion al li. Ĝi estos la venĝo. Egmond ĉiam timis tion, kaj se nun vi leĝigos, ke la trono estas heredigebla laŭ mia reĝina linio, tiam li kronigos sin, kaj li senhavigas mian filon rilate la tronon.

Nun mi kompernis.

— Sed — mi demandis — kial mi estas ĉi tie? Ĉu la reĝo sciis tion sur la ŝipo, ke oni veturigis min ĉi tien? Ĉu ne estas vere, ke li volis miksiĝi kun la popolo?

— La reĝo ne sciis, kio okazis, li volis tion, ke vi anstataŭigu lin, dum li promenas iomete en Singpuro. Sed iu homo de la Sekreta servo subaŭskultis tion, dume ni eksciis pere de radiodissendo, ke Bob Warins fuĝis el la prizono, kaj li volas fari atencon. Tiam venis al ni ĝustamomente la informo de la Sekreta servo, ke mia filo ŝanĝis rolon kun vi.

— Aha! Tiel li atencos ne la reĝon, sed li mortigos min.

— Jes. Ni devis informi nur sciencan profesoron Greenwood, ke li ne rekonu la princon. Li sciigis nin, ke li faris tion, sed ĝi tre doloris lin. Kaj Egmont ekveturis por akcepti vin. Ĉar li brakumis vin dum la alveno, ĉiu kredis tion, ke vi estas la reĝo. Sed tio ne plaĉas al mi, tiel do mi rakontis ĉion. Se vi ne volas resti en tiu danĝero, foriru!

— Estas tre bone scii tion, sed mi ne kutimas fuĝi.

— Sed ne permesu la enartikoligon, ĉar Egmont, kiam mia filo revenos, senhavigos lin, por ke li mem fariĝu la reĝo.

Egmont do estas tiel komplike ruza, malgraŭ la okulfrapa karakterizaĵo sur lia frunto.

— Sed — mi respondis — kiel vi lasis lian reĝan moŝton sola en Singapuro, post kiam Greenwood faris tion, kion vi petis (sed ĝi tre doloris lin)?

– Ĉar nia sekreta homo sur la ŝipo diris tion, ke li trovis iun, kiu sekvos kaj defendos lian reĝan moŝton post la elŝipiĝo, kaj li estas tia homo, kiu povas defendi lin, kiel lia korpogardisto. Kaj li gvidos lian reĝan moŝton sur ŝipon, kiu veturigos lin al Tahitio.

– Ĉu ĝi okazis tiel?

— Bedaŭrinde ne — ĝemis la kompatindulino. — Tiu homo ne povis ĉeesti la elŝipiĝon, kaj nun mi ne scias, kio estas al mia filo.

— Kiu estas tiu homo?

— Kiun vi fermis por dudek kvar horoj. Fred la Malpura, la kapitano, en la lignokesto.

Nun jam mi sciis, ke ŝi pravis, kiam ŝi svenis.

Ĝi datiĝis hodiaŭ, en la jaro de mia regado, en la citadelo de la tron-ĉefurbo Almira, propramane.

ĈAPITRO  15

1

La tuto efikis, kiel ia terursonĝo. La teruriĝinta Granda Bubalo kun elstariĝantaj okuloj, Charley la Lunmiena kun sia mortkranio, Tulipo kun sia bandaĝita kapo, kaj tiu ebria, ĉifona, blankhara virino, kaj la diplomat-aspekta Ekscelenco kaj Ruĝa Krifo, la bela mundumanino, fine Fred la Malpura, la kapitano, kiel li karesadas sian flavan barbon per siaj nigra-randaj, longaj ungegoj, faris la timigan bildon preskaŭ nekredebla.

— Kapitano — diris la virino al Fred — , kion vi scias pri la knabo?

— Nenio bonan. Li flustradis sur la ŝipo kun tiu impertinenta Jimmy la Ĝisorela. — Li turnis sin al la knabo kun enpoŝigitaj manoj. — Foje mi preteriris vin ĝuste tiam, kiam vi donis du mil dolarojn al li.

– Ĉu tio estas vera?

— Jes — respondis la princo. Iom da naŭzo trakuris la vizaĝon de la Ruĝa Krifo, kiam li rigardis sur la malpuran, trampan, deformiĝint-mienan homon.

— Kiom da jaroj vi havas? — interrompis la Ekscelenco.

— Dudek unu.

Ruĝa Krifo esplorrigardis la deformiĝintan, abomenindan vizaĝon.

— Mi aŭdis, ke vi faris multon dum unu tago, kio sufiĉas al alia homo por jaroj. Sed nun la kuraĝo ne helpos vin.

— La kuraĝo ĉiam estas avantaĝa animstato. Precipe la virinoj altetaksas ĝin — li respondis gaje.

La Granda Bubalo malesperiĝis pro la nekredebla impertinenteco de sia favorato.

— Staru ĉi tien, senpere antaŭ min! — diris la knabino kun malvarma, akra voĉo.

— Feliĉe! — respondis la princo, kaj li iris ĝis la tablo.

La Tribunalo de la Malvarmkoruloj sciiĝis pri lia impertinenteco kun minaca murmuro.

Ruĝa Krifo salte leviĝis. Nun ŝiaj okuloj estis tiaj, kiel la Granda Bubalo priskribis tiujn. Tute strangaj, miksitaj kun ora koloro, malvarm-verdaj, kiam la maro havas novan koloron, ĉar preterkura nubo kovras la sunon.

Ŝajnis, ke ŝi diros nur unu vorton, kaj oni tuj forkondukos la princon mortigi. Sed la gal-verda lumo iom post iom malaperis en ŝiaj okuloj.

— Ne kuraĝu paroli kun mi tiel, ĉar…

— Estas superflue provadi por timigi min. Mi ne timas.

— Mi diris al vi, ke la knabo estas impertinenta, kaj li meritas, ke ni mortigu lin — interrompis Fred la Malpura.

— De kiam juĝas tiu homo anstataŭ la Tribunalo de la Malvarmkoruloj? — demandis la Granda Bubalo grincante siajn dentojn.

Multaj el ili tuj prenis sub protektadon la knabon nur tial, ĉar neniu ŝatis la kapitanon.

— Elmetu ĉion sur la tablon el viaj poŝoj — interrompis la Ekscelenco. — Ni rigardos, kion li havas en la jako!

Nun venis en lian kapon! — La ŝama aktujo! Kun la dokumentoj de princo Fernandez! Se ili ekscios, kiu li estas… Li ne vivos eĉ unu momenton!

La mar-oficiro, nomata Ĉefkuracisto forprenis la paperojn de li kaj transdonis tiujn al la Ruĝa Krifo.

La virino apenaŭ komencis legi la dokumentojn, ekkriis pro surprizo. Poste ŝiaj okuloj fariĝis eĉ pli or-verdaj.

Sed ŝi ridis.

Kaj tiu rido, malgraŭ ĉiu sentora gajeco, estis timiga.

— Kiu estas tiu homo? — demandis la Ekscelenco.

— Bob Warins!

Charley la Lunmiena kaj Kanibala Bebo eltiris sian revolveron samtempe. Ĉiu eksaltis, kriadis konfuze, kaj la mestiza vizaĝo de la Granda Bubalo paliĝis helflava.

2

— Restu silentaj, kaj neniu elprenu sian revolveron! — stridis la knabino.

Ili eksilentis.

— Vi estas Bob Warins! — li turnis sin severe al la knabo.

“Estas amuze” — pensis la princo.

— Respundu!

— Kion vi volas de mi?

— Ne demandu, sed respondu!

— Mi ne respondos! Ne ordonadu al mi! Jen estas tiu popolaĉo, se volas ordoni. Ili timas vin. Mi tute ne.

– Ĉu vi estas klarvida pri tio, ke post kvin minutoj vi estos mortinta homo? — kriĉis Charley la Lunmiena. — Ĉu vi pensas, ke tio egalas?

— Se vi mortigos min, tiam estas tute egale.

— Vi venis ĉi tien por spionadi, ĉar vi sciis, de kie minacas vin la danĝero — interrompis la Ruĝa Krifo. — Bob Warins, tiu ekskurso renversis ĉiun vian kalkulon.

Dume la Ekscelenco finlegis la dokumentojn.

— Se ĝis nun estis dube, ĉu mortig vin, nun jam vi povas esti certa pri tio.

— Sed kion li faris? — ĝemis la Granda Bubalo.

— Tiu homo koluziis kun regento Fernandez, kaj li mortigis princon St. Antonio!

3

Li staris tie, kiel la murdisto de si mem. Tio iomete surprizis lin.

La Ruĝa Krifo turnis sin al li.

– Ĉu vi volas renveni tial, ke vi regu sur la insularo Feliĉo?

— Mi konfesas tion.

— Regento Fernandez, la kuratoro de princo St. Antonio skribis tiun leteron kaj la dokumenton al Warins.

Hm… Kio estas skribite en tiuj paperoj?

— Mi volas scii ĉion! — diris Ruĝa Krifo kaj ŝi forprenis la dokumentojn de la Ekscelenco. Ŝi rapide traleĝis tiujn.

— Kia friponaĵo! — ŝi kriis, kaj kolera malestimo ekbrilis en ŝiaj multkoloraj okuloj. — Vi do koluziis kun tiu fia regento por formeti la junan St. Antonion el la vojo.

— Malvere! Ĝi estas fia kalumnio!

— Silentu! Jen estas la manskribo de la regento kaj ankaŭ la via! — Ŝi legis.

Se iam mi okupos la tronon de la dinastio St. Antonio,

la dispozicia rajto de ĉiuj koncesioj, eldonitaj

dum la respubliko, koncernas regenton Fernandez

— Vi volis atingi vian celon per alies helpo! — kriis la Ekscelenco moke. — Estas bonŝance, ke nia klubano Bonifaco denuncis Jimmy la Ĝisorelan.

La princo preskaŭ sufokiĝadis pro la doloro, kiam li enrigardis en la dokumentojn kaj ekkonis la manskribon de la regento. Kiel terura afero! Do onklo Fernandez koluziis kun tronuzurpanto, kun la filo de pirato, kiu estas fuĝinta bagnano!

— Estas klare! — diris la Ruĝa Krifo. — Oni mortigis la princon, kaj Jimmy la Ĝisorela transprenis la rolon de la reĝo helpe de la regento.

— Nun iru… — diris la Ekscelenco al la knabino. — Raportu al tiu certa sinjoro, ke ni volas paroli kun li.

Kiam la knabino foriris, fariĝis silento por iom da tempo.

— Estas enigme — diris la Ekscelenco — , kiel volas Jimmy la Ĝisorela kredigi la identecon al la familio… Kio estas via opinio, Fred?

— Ĉu Fred la Malpura, kiel opinias pri la afero? — demandis Tulipo.

La kapitano dormetadis.

— Ĉu la afero ne interesas vin?

— Kia afero?

— Ĉu vi ne aŭdis, kion rakontis Bonifaco, kiun vangofrapis Jimmy la Ĝisorela?

— Bonifaco estas ebria fripono.

— Bonifaco asertas tion, ke Jimmy la Ĝisorela alvenis kiel reĝo sur la ŝipo Honolulu-Star. Post kiam li longe flustradis kun tiu knabo. Laŭ Bonifaco altrangaj sinjoroj veturigis Jimmy la Ĝisorelan sur jahto Almira sur la insularon Feliĉo.

— Kian rilaton havas la knabo al tiu afero?

— Li neis, ke li konas Bonifacon.

— Mi komprenas tion. Nek mi fanfaronas pri tio.

— Kio estas via opinio?

— Ni devas mortigi tiun knabon…. — Ili vidis kun malŝato, ke Fred la Malpura ankaŭ nun zorgas pri la venĝo kontraŭ la knabo.

— Kaj… la anglaj krozŝipoj, veturegantaj al Almira defendas la reĝlandon de Jimmy la Ĝisorela — interrompis Charley la Lunvizaĝa. — Ĉar du krozŝipoj estas konstante en la proksimo.

— Ne estas verŝajne, ke la angloj intervenus por defendi la tronon de Jimmy la Ĝisorela.

Ĝi vere ŝajnis malverŝajna, kaj lia reĝa moŝto komencis farti malbone. Povas esti danĝere, se ili bezonas la defendon de la angloj… kaj Jimmy la Ĝisorela sidas sur la trono.

— Jen estas la momento — diris la Ekscelenco — , kiun ni atendas de jaroj! Ni veturos al Almira! Ni senmaskigos Jimmy la Ĝisorela, kaj ni restarigos la respublikon en la kaoso. Tiam vi, kaj viaj homoj ricevos grandan premion.

— Kio estu al tiu piratido?

— Mortigu lin!

ĈAPITRO  16

La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a

IX

En mia ĉambro de la citadelo en Almira. Datita interne

Nun mi tamen rakontos, kiel okazis la skribo de la taglibro; ĉar tio neniam ekideus al mi.

Ĝi komenciĝis tiel, ke lia reĝa moŝto kaj mi stris sur la ŝipo, kaj li diris:

— Bone atentu pri ĉio, por ke vi ne faru komplikaĵon.

— Reĝa moŝto fidu min — mi diris trankvile — , mi persistos sur via trono, aŭ mi sidos tie, ĉar mi ne kutimas staradi.

Tiam mi ankoraŭ kredis tion, ke li venos anstataŭ mi, kiel reĝo. Sed mi iris antataŭ li, ĉar Greenwood neis tion, ke li konas la princon (kvankam ĝi doloris lin). Egmond rekonis min, sed tio doloris neniun, ke Warins, la muristo kaj ĉiu indiĝeno mortigos vagabondon antataŭ la reĝo. Mi bedaŭras nur tion, ke mi fermis Fred la Malpuran en keston por unu tago, tiel li ne povis fuĝigi la reĝon en Tahition.

Nu egalas. Ni esperu la maksimuman bonon. Mi rekomendis al lia reĝa moŝto viziti la plej bonajn lokojn, tial, se ne okazos problemo, li povas ĝoji, ke li elsaviĝos.

Lastatempe mi rigardis plurfoje ankaŭ libron en la biblioteko anstatŭ brando. Ties titolo estis: Famaj regantoj, kaj mi lernis la profesion el ĝi.

Tie estis skribite, ke ĉiu reganto havas genealogian arbon, sed kiel mi vidas, nomoj kreskas sur ĝi. Poste mi legis, ke reganto, nome Boneparte diris tion, ke li povas atingi el Francio ĝis Ĉinio kun pano kaj fero. Tio ne estas granda afero! Li provu atingi ĝin sen fera monero, kiel mi kutimas fari tion. Krome la regantoj estas favoraj, degnaj kaj majestaj, kaj ili mortpafigis tiujn, kiuj ne plaĉis al ili sur la bastionsupro. Aŭ okazis senkapigo.

Krome ondi diris: “La popolo prosperis sub lia regado, kaj statuo eternigas lian figuron sur la ĉefplaco. Lia celo estis feliĉigi sian popolon…”

Jen estas Hendriko la 8-a, kies divorcproceso ĉiam okazis ĉe la ekzekutisto. La virinoj vere perdis sian kapon pro li.

Ĝi ja ne estas interesa. Multe pli ekscita afero estas, ke starante sur la balkono de la citadelo, mi vidas proksimiĝi konaton.

Mi timiĝis… Sankta Dio…

Kia miraklo?

Li estas Bonifaco!

Sendube. Tiu ĉarlatano rekonis min sur la ŝipo kaj li ekkonjektis la negocon! Li venas ĉi tien por ĉantaĝi min! Atendu nur! Mi sonorigas propramene, kaj kiam la lakeo aperis, kies ŝuojn eĉ nun mi portas (proprapiede), mi petis venigis la hidalgon.

Li alvenis. En lia harvosteto kun la propelero, lia verda vestaĵo kaj lia vizaĝo estas tia, kvazaŭ tiuj estus eternigitaj en marmoro post lia morto.

— Sinjoro Gomperez! Homo proksimiĝas al la citadelo! Kaptu lin!

— Kial, reĝa moŝto?

— Tio estas mia afero. Tuj arestu, poste enkarcerigu lin, kaj aŭrore sur la bastionsupro…

— Reĝa moŝto! — li mallaŭte balbutadis.

— Silentu! Frumatene oni vangofrapadu lin sur la bastionsupro kaj relegaciu lin de sur la insulo. Li neniam plu rajtas viziti ĉi tien.

— Sed… ĝi ne estas laŭleĝa! Mi estas la reprezentanto de la leĝeco ĉi tie en la rango de ministoro.

— Mia kolego, nome Hendriko la 8-a, kiu estis same reĝo sur indulo, li senkapigis eĉ sian ministron Tomason Morhus.

— Reĝa moŝto… ĝi okazis tre longe.

— Mi revenigos tiujn malnovajn, belajn temojn. Iiru, kaj plenumu tion, kion mi ordonis! Relegaciu tiun homon morgaŭ aŭrore sur la bationsupro per maldekstramana, rekta bato.

La kapo de la kompatindulo tremetis, kiam li foriris. Sed ordono estas ordono, mi bone sciis tion.

Kiam mi rigardis tra la fenestro, ĝuste tiam oni kaptis tiun ŝakalan Bonifacon. Se mi ne estus konsiderinta mian reĝan dignon, mi propramane estus vangofrapanta lin, ĉar tiaĵon ne estas bone konnfidi al iu alia.

Baldaŭ la lakeo raportis, ke la bano estas preta. Ĉar ĝi estas ĉiutaga kutimo ĉe reĝoj. Poste venis hidalgo Gomperez denove, sed lia kapon eĉ nun tremetis. Li tenis la ŝuojn en sia mano kaj portis ŝtrumpojn.

Ĝi estas malpli raviga spektalo por junulinoj. Jam vesperiĝis kaj li diris:

— Reĝa moŝto, la ŝtatkonsilio atendas vin.

Li klinis sin kaj foriris, ĉar li portis ŝtrumpojn. Ankaŭ mi volis demetis la ŝuojn, kaj venis la lakeo.

— Sinjoro Egmont!

— Li envenu! — mi respondis.

Kaj li venis. Ni fikse rigardis en la okulojn de unu la alia por sekundo, poste li diris:

— Ĉu vi estas preta partopreni la ŝtatkonsilion?

— Jes… Mi nur… ĵus banis min.

— Mallonge: se la ŝtatkonsilio ne enartikoligos la leĝon pri la tronheredo, tiam vi estos metita sub kuratorecon, kaj atendos vin Citad Ela.

Ŝi certe estas maljuna virino por timigi min per ŝi. Sed nun estis problemo pri la kurateco.

— Vidu Egmont… la afero statas tiel… ke donu al mi iom da tempo… ankoraŭ…

— Vane vi balbutas evite-elglite. Tio certas! Ĝi estas militproklamo. Ultimato!

Eble ĝi estas ia indiĝena malbeno. Sed li tuj foriris.

Kaj mi staris tie embarasita.

Nun kio okazu? La reĝino petis min ne subskribi ĝin. Nek la reĝo volus, ke mi faru leĝon anstataŭ li.

Mi elrigardis.

Estis multe da steloj sur la ĉielo, kaj peza, malseka, vespera aero… Palmoj staris ĉie, kaj estis sentebla la bonaj odoroj de la libera naturo, kaj malproksime situis la glata, nigra Hinda oceano.

Eh! Jimmy la Ĝisorela! Kion vi atendas? Kunportu kelkajn juvelajn ordenojn por viaj ricelistaj amikoj, ekiru do! Ne via metio estas la reĝa profesio!

Jam du tagojn mi ne dormas bone en mia lito, kaj mi ne havas apetiton. Mi dormus pli bone sur malseka pakego en Toulon, kaj estus majeste veturi en bilĝo.

Ĝi sufiĉis al mi! Kiam pasos la musono, estus bone esti en rumora haveno…

Nu ek! Nun mi havis la honoron kaj adiaŭas altestime! Tamen mi kunportos kelkajn metalajn memoraĵojn el oro kaj similaĵojn. Neniu reĝas senpage! Kiel la reĝino montris, mi turnas anson apud la pentraĵo, kaj la krado formoviĝas. Mi enŝteliĝas kaj reŝovas ĝin.

Bonan tagon. La estimata ŝtatkonsilio nur atendu min en ŝtrumpoj, ĝis ili malsaniĝos je gripo. Mi iras sur la koridoro ĝis ties fino. Ĉar mi gardis mian poŝlampon dum mia regado. De la komenco ĝis nun.

Kelkaj, grandaj ratoj diskuras timiĝinte. Tiuj estas beletaj bestoj. Fine mi alvenas al granda pordego. Mi malfermas ĝin, kaj mi estas ĉe la montdeklivo.

Sub libera ĉielo!

Mi enspiras profunde la freŝan aeron! Estas granda ĝojo, kiam oni povas detronigi sin… Tie videbliĝas la relparoj, superkreskitaj per herbo… Dio mia! Kiel oni kutimas diri la sloganon de la vagabondoj?

“Ĉie estas agrable, sed nenie plej ĉarme!”

Hoho!

Mi jam estus ekironta, kiam subite mallaŭta voĉo diras:

— Bonan vesperon, Jose.

La fantomkapitano staras antaŭ mi kaj direktas pistolon al mia vizaĝo, sed li estas trankvila kaj indiferenta, kiel ĉiam. La lunlumo ekbrilas sur la akvogutoj de la kondensiĝintaj vaporoj, fluetantaj sur la viziero de lia ĉapo kaj sur la guma pluvmantelo.

— Ĉu vi…? — mi diras iom raŭke, ĉar estis strange.

— Jes.

— Kiu vi estas?

— Egalas, Jose. Oni ne kutimas forlasi tronon tiel, en la mano kun pakaĵo, nokte!

— Ĉu tio ne koncernas vin?

— Silentu… Vi ankoraŭ estas bezonata, Jose. Vi devas resti, ĉu vi komprenas?

— Kaj se ne?

— Tiam mi mortpafos vin.

Sed li diris tion preskaŭ milde. Kaj li cigaredis.

— Diru, Jose! Ĉu vi vere ne scias, kio okazis al tiu ŝranko, kiu troviĝis en la ĉambro de Fernandez, kiu estas regento?

Kial li volas scii tion? Serpento ekbruas en la arbusto.

— Respondu, sed sincere, ĉar tio tre gravas.

— Mi respondas. Mi ne scias pri la ŝranko… Sed kial ĝi estas grava?

— Ĉar … eblas, kiam mi ordonis al vi ĵeti Fernandez-on en la akvon, tiam la ŝranko estis sub la litotuko anstataŭ la mortinto.

— Tio ne eblas! Mi vidis la manon de la mortinto elpendi. Ĝi estis griza, granda mano…

Lia vizaĝo tute sereniĝis:

– Ĉu tio certas?

— Jes… Sed…

— Reiru, Jose!

Facila vento alvenis kun la fluso el la direkto de la maro, kaj ĝi havis salan odoron… Mi vidis en la malproksimo, ke flugfiŝo saltis el la akvo kaj baraktadis sur al akvosurfaco…

Sed kiel bone estus foriri.

— Reen, Jose — denove li diris trankvile, kaj mi devis reiri, kvankam densaj nebuloj proksimiĝis el la direkto de la maro…

— Hm… — mi rimarkis al li revenante. — Mi timas la ŝtatkonsilion.

— Ne estos ŝtatkonsilio! — li kriis post min kaj frapfermis la pordegon.

Mi aŭdis, ke li brue rulas grandan rokon antaŭ ĝin.

Mi estis en kaptiteco. Ne plu ekzistas elireblelco tiudirekten. Sed kial li diris, ke ne estos ŝtatkonsiliĝo?

Ĝi ne estis. Li bone sciis tion.

— Warins estas ĉi tie — diris la hidalgo raŭke.

— Kio okazis?

— Iu mortigis sinjoron Egmont. Li estis la unua viktimo de la venĝo.

ĈAPITRO  17

1

Oni ŝnurligis la princon. Li toleris tion trankviel. Li sciis bone, ke li devas morti. Ĉu li estas Warins, ĉu li estas St. Antonio, li ne povas kalkuli indulgon.

— Permesu — li diris al la Malvarmkoruloj ridetante, per sonoranta voĉo — , adiaŭi mian amikon.

Li paŝis al la Granda Bubalo kaj etendis sian manon al li.

— Mi dankas, ke vi volis helpi min, kaj mi bedaŭras, ke mi ne povas rekompenci vin per premio.

Sur la vizaĝo de la Granda Bubalo videbliĝis ia stulta emociiĝo. Li prenis la manon de la knabo tiel, kvazaŭ li ne scius, kio ĝi estas. Li rigardis, turnadis, palpadis la delikatajn, malpurajn fingretojn.

— Bubo… vi estis la unua homo… kiun mi… akceptis volonte… kaj…

Li ĉirkaŭrigardis en la mallumo, sed ĉiuriskaj homoj prenis tiom da kolbo en lia proksimo, ke liaj dentoj ekgrincis laŭte, oreltranĉe pro senpova dolorego.

— Ek! — diris Charley la Lunmiena — , gvidu tiun insektaĉon al la Savelirejo!

Du militmaristoj forkondukis lin, kaj finiĝis la mallonga renkontiĝo de lia reganta, princa moŝto St. Antonio kun la libereco…

Nun oni gvidis lin ne al la lifto. Kelkaj ŝtupoj kondukis ien malsupren el la interno de la domo. Ili iris longe tra subteraj koridoroj en blinda mallumo.

— Iru antŭen! — diris iu akompananto.

Li obeis.

Subite li glitfalis kaj ruliĝis… ruliĝis. Ne longe. Nur kelkajn metrojn sur kota, kruta deklivo.

Kio ĝi estas al li? Li eĉ ne ekkriis. La voĉo de iu militmaristo stridis tra al arkadoj:

— Will la diabla!

Lumopunkto proksimiĝis ŝanceliĝante, poste aperis homo, vere malbela, kiel la diablo. Li estis karbonigra negro, ekipita per lampo kaj revolvero.

— Iu foriros tra la savelirejo — diris iu maristo, kaj ili forrapidis. La mallarĝa koridoro multobligis la lumon de la malgranda lampo.

La princo sidis en ŝakto, inter glataj, argilaj muroj. Kontraŭflanke videbliĝis pordo. Tia, kiel la enirejo de modernaj danctrinkejoj. Ĝi ne kuntuŝiĝis kun la grundo kaj konsistis el du aloj. Ĝi ne havis klinkon. Malantaŭ la pordo estis mallumo, plaŭdego kaj malbona, sala mar-odoro.

Ĉu tie atendas la morto?

Grandega tabulo pendis sur la pordo:

S A V E L I R E J O!

Sub ĝi estis alia:

DONU VIAJN VESTAĴOJN AL WILL LA DIABLA!

Helpu la senhavulojn!

ĈIU BONFARO GRAVAS EN LA TRANSA MONDO!

La diablo diris al li de supre:

— Ĉu vi volas manĝi ion? Jen estas haringo.

— Mi ne petas.

— Ĉu nek brandon?

— Nek tion. Kio okazos al mi?

— Nu… vi certe mortos. Ĝi ne estas la plej malbona. Mi havis onklon, kiu malsaniĝis je lepro.

Li estas bona knabo. Li volas konsoli lin. La princo sidis ĉe la fino de la glita deklivo kaj rigardis la krutajn murojn, kiel liaj okuloj alkutimiĝis al la duonlumo.

— Ĉu oni povas veni ĉi tien el alia direkto? — li demandis la diablon.

— Mi ne kredas.

— Kiel oni supreniras de tie ĉi.

— Mi ne scias — li respondis senkonsile. — Ankoraŭ neniu suprenvenis de tie, kie vi estas nun.

Ili silentis. Aŭdiĝis plaŭdo. Gutoj falis.

— Diru! Diablo!

— Nu!

— Kiel oni motas ĉi tie?

— La fluso leviĝas preskaŭ ĝis ĉi tie, kie mi staras. Dume vi mortas.

— Kial oni ne mortigas la viktimojn subite?

— Ĉar kiam la akvo altingas la trunkon, oni rakontas, kien ili kaŝis la rabitan monon, kaj al kiu ni donu ĝin. Se ni simple mortpafus la koncernulon, tiel multe da valoraĵoj perdiĝus.

— Ĝi estas kruela, sed saĝa kutimo. La plaŭdoj aŭdiĝis ĉiam pli proksime! Venas la fluso!

— Estus bone, se vi donus viajn vestaĵojn al mi, krome se vi havas ion. Sed vi ne aspektas tiel, kiu posedus ion — li aldonis kun profunda kono de homoj.

— Ĉu tiu pordo… por kio utilas?

— La akvo penetras tie. Ĝi estas stultaĵo. Iam loĝloko estis tie, ĝis la maro ne subfosis la bordon. De tiam la pordo ne putriĝis tute.

La malgranda klap-pordo ekmoviĝis. Iom da akvo penetris ĝis la ŝakto kaj movis la lozajn alojn. Estas bone, ke li mortos kiel Warins. Ĝi ne estas inda fino al St. Antonio.

— Ne estas bona profesio la mia — diris la Diablo. — Ĉar kelkaj homoj kriegas, blasfemas. Estis iu, kiu ĵetis ŝtonon al mi. Ĉu mi estas la kulpa pri la tuto?… Se iafoje ne estus kelkaj bonaj vestaĵoj, mi farus tion por neniom da mono. — Kaj li ankoraŭ aldonis kun emfazo. — Ĉar la vestaĵon oni povas doni al mi. Kial kunporti ĝin al la fiŝoj, ĉu ne?

Ankaŭ la princo komprenis tion. La libere moviĝantaj aloj de la pordo ofte grincadis pro la penetranta akvo. Jam kelk-centrimentra akvo kovris la fundon de la ŝakto.

— Kaptu ĝin! — kriis la princo kaj suprenĵetis sian malpuran, ŝiriĝintan ĉemizon, poste la pantalonon.

— Dankon… — rikanis la Diablo feliĉe. — Ĉu vi vere ne volas haringon?

— Mi ne petas.

Li staris tie nude, en la akvo ĝis la maleoloj, kaj la fluso ĉiam pli forte enfluis. Sed la akvo ankoraŭ ne leviĝis ĝis liaj genuoj, kiam kelkaj homo venis por li.

Proksimiĝis la militmaristo, nomata Ĉefkuracisto.

— Alo, Warins! — li kriis.

— Kion vi volas?

— Mi ĵetos kablon malsupren. Kaptu ĝin. Vi revenos al la Malvarmkoruloj. Rapidu!

La akvo jam atingis liajn genuojn. La princo kaptis la kablon. Oni suprentiris lin.

Li estis la unua homo, kiu revenis de tie.

— Diablo! Redonu liajn vestojn! — ordonis la Ĉefkuracisto.

— Tiuj estas jam la miaj! — ekindignis la Diablo

— Transdonu tiujn, ĉar mi batos vin je la kapo!

Li transdonis tiujn kun plorinda mieno.

— Bela afero… — lamentis la Diablo. — Vi forprenas tion, kio rajte estas la mia!

Ili denove supreniris. La princo revenis kun malmulte da espero. Kion li esperu?

Oni kondukis lin en tiun ĉambron, kie li ĵus staris antaŭ la Malvarmkoruloj. Li okulmezuris siajn juĝistojn, li preskaŭ bedaŭris, ke la afero ankoraŭ ne finiĝis.

— Warins — diris la Ruĝa Kribo. — Ni ŝanĝis la mortkondamnon.

— Ĉu? Kaj kio okazos al mi?

— Vi edziĝos al mi…

2

Li staris mirante.

— Mi ne komprenas vin… — li diris poste.

— Vi saviĝis de la morto — klarigis la Ruĝa Krifo malpacience. — Vi edzinigos min.

— Bedaŭrinde — respondis la princo — , tamen estas kapute al mi.

— Kial? — demandis Ruĝa Krifo mirante.

— Vi estas bela, kara fraŭlino, sed ne laŭ mia gusto. Sed ne koleru. — Kaj li turnis sin al la maristoj. — Knaboj ni povas reiri!

La Granda Bubalo hapis, ĉar li perdis sian spiradon. La porkosimila vizaĝo de la Kanibala Bebo longiĝis, kaj duono da cigaro haltis en la gorĝo de la trampa, blankhara virino pro surprizo.

Ruĝa Krifo rigardis la knabon kun timige brilantaj okuloj. Ŝi ekstaris kaj iris al li. Ŝi staris antaŭ la princon tiel proksime, ke ilia korpo preskaŭ kuntuŝiĝis.

La or-koloraj, malvarmaj, verdaj okuloj brilis timige. La bela buŝeto kurbiĝis duoncirkle, la malgrandaj nazloboj ektremis, kaj parfuma spiro frapiĝis en la vizaĝon de lia reĝa moŝto.

Nun vere estis timiga la knabino.

— Vi estas fiulo! Ĉu vi kurĝas mokadi?

— Mi ne mokadas, kaj mi estimas vin, eĉ mi timas iomete en tiu ĉi momento, sed la minaco ne estas taŭga maniero por gajni mian plaĉon.

— Vi… kion vi pensas — ŝi diris kaj rigardis kun abomeno la bluajn-violkolorajn ŝvelaĵojn sur la vizaĝo de la princo — , kial mi volas edziniĝi al vi?

— Vi certe imagas min konvena vivkunulo. Sed vi eraras pri tio. Mi ŝatas la drinkaĵon kaj la liberan vivon.

— Frenezulo.

— Estas prave, sed ne tiom, ke mi edziĝu al vi. Vi estas tre bela, sed vi ne plaĉas al mi. Mi preferas la diketajn, nigraharajn virinojn. — Kaj li denove turniĝis al la maristoj. — Ni iru, knaboj, ĉar pasos la fluso, kaj tiam mi povos sidi ses horojn en tiu kaverno…

La princo sciis bone, ke la geedziĝo sub pseŭdonomo estas same valida, kvazaŭ li edziĝus al la knabino, kiel arkiduko St. Antonio.

— Nu… Mi instruos vin, ke vi alimaniere devas paroli kun mi… Ĉi tie oni draste traktos tiel impertinentan bubon.

— Tulipo — diris Charley la Lunmiena — , vendu tiun ulon labori al guanejo!

La princo eklevis sian ŝultron indiferente:

— Vi povas fari kion ajn al mi. Mi ne edziĝos. Mortigu, disŝiru, rostu min super fajro: mi preferegas la nigraharajn, diketajn virinojn.

Kaj malbela, groteska vizaĝo rikanis al la Ruĝa Krifo.

— Aŭskultu min, Sovaĝa Bubo — diris la Ekscelenco. — Vi estas tiel terura homo, ke mia filino ne lasos vin eniri en tiun ĉambron, kie ŝi restadas dumtage. Ni bezonas vian helpon por atingi niajn celojn. Se vi konsentos, tiam ni indulgos vian vivon.

— Sed de kie mi sciu, ke ĝi okazos tiel? Eble via estimata filino poste enamiĝos al mi, kaj ŝi persiste petos min resti kun ŝi? Ŝi disponas pri tiaj armitaj fortoj, ke ŝi povas devigi min.

La virino nun jam ridis kaj foriris dirante nenion, sed ŝi forte frapfermis al pordon. La Eksclenco rapidis post ŝin.

— Kial ni hezitas!? — kriis Charley la Lunmiena. — Ĉu jes, aŭ ne? Respondu!

— Ne respondu — diris Kanibala Bebo. — Donu al li kvin minutan tempon por pripensi la aferon. Akompanu lin al la Sekigejo!

— Nu bone…

Oni denove akompanis lin…

La Sekigejo estis globforma kaverno. Tia, kiel ia antikva tombokelo kun glata, malmola muro. Kvankam ne homa mano formis ĝin. Ĉinaj galanteriisto loĝis en la suburbo, kaj ili hardbakis la formitan argilon tie, en bakfornoj, kavigitaj en la teron. Tage-nokte ardaj, ŝtopitaj kavaĵoj ĉirkaŭis tiun kavernon, nomata Sekigejo. La cetere infera varmego ĉi tie estis netolerebla.

Oni jam konfesis multe da aferoj en la Sekigejo, kion oni ne volis rakonti. Lia reĝa moŝto unu kredis tion, ke li tuj sufokiĝos, kiam oni enpuŝegis lin tien kaj fermis la aperturon per ŝtonego.

Poste li senkonsciiĝis.

ĈAPITRO  18

La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a

X

Mi estas granda idioto propramense! Tiu suspekto datiĝis interne en mia cerbo, kaj kiel la reĝoj skribas la tempon: anno domino hodiaŭa dato.

Ĉar la murdisto estis tie, mi parolis kun li, kaj mi ne konjektis tion. Dum la tuta tempo mi ne konjektis, kiu estas la fantomkapitano, kvankam ĝi estis evidenta kaj klara.

Ĉar ne estis fantomo. Tiu kapitano sur la ŝipo, mi pensas tiel, ke li irigis sian komplicon en la vestaĵo de kapitano por transigi la friponaĵon al alia homo. Sed li, kiu trankvile pipfumis sur la komandponto, li mem estis la murdisto. Ĉar nun venas en mian kapon, ke mi vidis lin nokte sur la 1-a klasa koridoro de la ŝipo Honolulu-Star, kiam mortis Fernadez, kiu estis regento.

Mi mem divenis ankaŭ tion.

Kiu estas tiu kapitano? Warins! Tiu Bob Warins el Surabaja fuĝis ne tien, kie oni atendis lin. Sed li vojaĝis al Port-Suez por suriri la ŝipon de St. Antonio.

Mi mem divenis ankaŭ ĝin.

Mi devintus scii tion pli frue. Ĉar kaptiano, nomata Wirth, kiel mi aŭdis tion, suriris la ŝipon nur en Port-Suez. Mi povintus pensi pli fue, ke li estas Bob Warins. Sed mi estas idioto.

Mi mem divenis ankaŭ tion.

La polico nun informis nin el Javo jene: ili konstatis, ke la bagnano ekveturis ne al la insularo Feliĉo, kiel ni komence pensis tion por fari venĝon, sed li fuĝis genie al Port-Suez por atendi la reĝon. Ankaŭ li vojaĝis sur la ŝipo Honolulu-Star, ĉar ni preskaŭ kaptis lin en Singapuro. Ni scias tion el la raporto de homo, nomata Bonifaco (tiu spiono ankoraŭ eltiros ĉe mi la plej altan loterion), ke Warins venis sur la ferdekon de la ŝipo Honolulu-Star en Singapuro. Krome estas konstatita: La ŝipestro malsaniĝis ĉe Port-Suez, kaj usona kapitano, kiu havis bonegan referencon, transprenis la direktadon de la ŝipo Honolulu-Star, sed nun jam ni scias, ke ĉiuj liaj dokumentoj estis falsaj. Estas supozeble, ke Warins venenis la kapitanon, kaj li vojaĝis anstatŭ li kun falsaj paperoj sur la ŝipo Honolulu-Star en Singapuron.

Tiom sufiĉis al mi diveni: Warins estis la kapitano! Tial li ne volis, ke mi ĵetu Fernandez-on, kiu estas regento, en la akvon, malgraŭ la permeso. Kaj en Singapuro li transŝipiĝis al la jahto Almira.

Tio certas, ke li mortigis la kompatindan Egmont-on. Pro tio li foriris tra la sekreta pordo. Kie li haltigis min poste en la mano kun revolvero. Tial li diris, ke “ne estos ŝtatkonsilio”. Ĉar li sciis, ke oni prokrastos ĝin pro la momenta morto de Egmont…

… Sur la insulo estas tre granda maltrankvilo. Oni timas la indiĝenojn, kiuj ŝatas Warins-on. Mi vidas la havenon tra la fenestro, ke la homoj paroladas ekscitite en malgrandaj grupoj.

Tre timiĝintaj, kortegaj sinjoroj iradas ankaŭ en la palaco. Iu mortigis sinjoron Egmont per tranĉilo en la antaŭĉambro de la konferencejo, kiam li foriris de mi. Inside, kaj tio estas tre malbelega kutimo. Tiam mi volis fuĝis tra la pentraĵo, sed anticipe mi iris aliloken por kunporti kelkajn memor-moveblaĵojn, dume Warins murdis Egmont-on, kiu fuĝis ĝuste antaŭ mi tra la bildo. Poste li repelis min el sub la libera ĉielo.

Nun mi bele sidas en la kaĉo.

La reĝino venis al mi tra la pentraĵo:

– Ĉu… ĉu vi estis tiu? — ŝi demandis ekscitite, kaj ŝiaj okuloj estis ruĝaj de ploro, kaj mi vidis multe da sufero en ŝia vizaĝo.

— Kion vi deziras?

– Ĉu vi mortigis lin?

— Sed reĝina moŝto! — mi kriis. — Mi ne estas fia murdito! Mi pikas nur tiam, kiam ni staras vidalvide al la kontraŭulo, sed ne el dorsdirekto! Ĉiu povas trankvile turni sian dorson al Jimmy la Ĝisorela.

— Ne… Pardonu min… Vi ne povis fari tion…

— Warins estis la farinto!

— Sed… kial Egmont?

– Ĉar li konas min, de sur la ŝipo, kaj li scias, ke mi ne estas reĝo. Ni ja kunvojaĝis. Tial li ne volas mortigi min, ĉar mi ne estas kulpa pri tio, mi tre bedaŭras.

La reĝino rompadis siajn fingrojn.

— Aŭskultu min. La angla militista ataŝeo skribis, ke en Singapuro cirkuladas falsaj onidiroj pri la persono de la reĝo. Mi ŝatus refuti tiujn.

Ĝi estas problemo. Militista ataŝeo estas granda sinjoro.

— Kio okazos nun? — ŝi demandis min.

— Mi malaperos — mi diris. Ĝi estas malpli granda problemo ol evidentiĝus la trompo.

— Sed tiam ne estos reĝo…

— Vi pravas, sed iu devas direkti la ŝtataferojn, sed mi ne…

— Dio mia… Dio mia…

— Kial vi bonvolas timiĝi tiel? — mi demandis.

— Se la angloj ĉesos defendi nin, tiam Alvarez venos ĉi tien per ŝipoj… En Singapuro ĉiuspecaj fiuolj atendas bonan okazon…

— Sed kie estas la arkiduko kaj Fred la Malpura?

— Mi ricevis nenian sciigon… Almenaŭ vi iru — ŝi ĝemis — fuĝu de tie ĉi. Vi estas bonkora, brava knabo… Nun sekvos disfalo, batalo, morto.

— Mi ne lasos vin en peklo… Mi restos ĉi tie.

Ŝi venis al mi kaj prenis mian manon. Larmoguto ruliĝis el la okulo de la kompatindulino.

— Ni atendu — mi diris — , eble okazos io.

Kaj okazis.

Posttagmeze iu mortigis la kalvan hidalgon Gomperez.

La oficiston de la petrol-entrepreno pakis, la loĝantoj de la insulo purigis siajn armilojn. Ankaŭ Gomperez estis mortpikita el dorsdirekto. La polico denove plene haltis.

Surpreninte mian simplan, vagabondan vestaĵn el la ŝranko, mi diris al la reĝino.

— Nun mi forŝtelirios.

— Ĉu vi tamen… foriros?

— Jes. Ĉasi. Mi serĉos Warins-on, kaj mi batados lin, ĝis li mortos. Tiam estos ordo.

— La indiĝeno…

— Mi ne estas timema reganto. Mi devas fari tion. Nokte okazos granda ĉasado. Se mi ne revenos, ĝi ne signifas tion, ke mi fuĝis, sed mi havas konstantan restadejon en Almira de post mia regado, ĝis la releviĝo:

Ŝi denove prenis mian manon propravole.

— Nun jam ne multe gravas, se vi liberiĝos de Warins.

— Kial ne multe?

— Pro tio…

Ŝi montris leteron al mi, kiun la militista ataŝeo sendis:

Li informas la kortegon: konsiderinte la onidirojn, admiralo Parker morgaŭ petas aŭdiencon de lia reĝa moŝto…

Hm… Ĝi estas problemo.

– Ĉu mi akceptu lin? — mi demandis.

– Ĉu Parker-on? Li konas mian filon tiel, kiel mi! Li gastigis la reĝon ĉi-somere sur sia ŝipo du semajnojn.

Puf!

– Ĉu… ne akcepti lin… Mi nun malsanetas…

– Ĉu ne akcepti… admiralon Parker?… Ĝi estas fatala… La angloj ne konas ŝercon pri tio.

Estas granda problemo. Mi vidis tion. Sed egale. Rapide ŝtelirinte tra la malgranda pordo, mi komencis ĉasi en la nokto… Nenio gravas nun, mi nur ekvidu Warinson ie, kiu portas maristan uniformon! Mi nur povu kapti lian kolon kaj tiam…

ĈAPITRO  19

1

Kiel ŝanĝiĝis tiel rapide la situacio: geedziĝo anstataŭ mortkondamno?

Kiam oni forkondukis lian reĝan moŝton al la Savelirejo, la dentoj de la Granda Bubalo denove grincadis laŭte. Sed kion fari kontraŭ tiom da homoj? Fred la Malpura nun glitadis kun egalritmaj genufleksoj supren kaj malsupren ĉe la eĝo de la pordofosto, ĉar ŝajnis, ke li jukas tutkorpe.

— Mi opinias — diris Charley la Lunmiena, — ke tiu knabo meritas la morton.

— Jes — grumblis Fred la Malpura, — Charley kaj mi vidas, ke ĝi estas bona tiel.

Tiu interrompo de la parolo estis ĝena por Charley la Lunmiena, ĉar kial mi jam menciis tion, Fred la Malpura ne estis tro populara ĉi tie. Subtakse, malestime li okulmezuris ilin. Lia dekstra, hirta, blanka brovo akraangule tiriĝis supren al lia frunto.

— Kial vi ne ploras? Ĉu vi jam bedaŭras, ke vi murdos la kompatindan piraton Warins?

Estis ia koleriga aroganteco en lia voĉo.

— Kaj se jes?! Ĉu tio koncernas vin? — demandis Tulipo malŝate. — Li batis min je la kapo, kaj mi tamen ne trinkus lian sangon pro kolero, kiel vi.

— Nun jam mi bedaŭras la knabon — diris Charley la Lunmiena — , plej volonte mi revenigus lin.

Fred la Malpura okulmezuris lin.

— Kial? Kiu vi estas?

Ili ĉiuj rigardis kun melankolia naŭzo la malican, insolentan kapitanon, gaskonantan pri sia kontentiĝinta venĝo.

— Vi kondutas tel, Fred, kvazaŭ vi estus la unuanombra persono ĉi tie — ruktis la Kanibala Bebo.

— Mi kraĉas sur vin — li respondis eklevinte sian ŝultron, kaj denove fariĝis silento. Tamen ili ne kuraĝis defii lin, neniu scias, kial?

— Silentu, ĝi havas nenian sencon — diris la Ekscelenco, sed ŝajnis, ke nek li plaĉas la konduto de la kapitano. — Plie ni parolu pri tio, kion fari.

Fred la Malpura traserĉis la enhavon de la ŝama aktujo, kuŝanta sur la tablo, kaj li elprenis ledopecon, ornamitan per gravuraĵoj:

— Totemo — li diris.

— Nu kaj?

— Ĝi estas la kontrakto de la indiĝenoj kun la maljuna Warins, kiun la familio St. Antonio pendumis. Tiu ĉi kanbo havis dek du jarojn, kiam oni pendumis lian patron, la piraton Warins. De tiam neniu vidis Bob Warins-on sur la insulo. La indiĝenoj ne konas lin persone, nur la totemo atestas, ke li estas Bob Warins.

Kaj li rigardis la ledopecon, plenskribitan per signoj. Ili komencis konjekti, sed nur malklare, ke li jam miksas la ludkartojn…

— Parolu jam, pro Dio! — furiozis la Ekscelenco.

— Estas simple — diris Fred la Malpura. — Ni serĉos bubon, kiu iros kun tiu totemo al la indiĝenoj kiel Warins, kaj li helpos gajni la fidon de la triboj… Poste ni mortigus tiun homon.

— Ĉu ĝis tiam?

— Ĝis tiam li edzinigus la Ruĝan Krifon.

La menciita Ruĝa Krifo ĝuste tiam enpaŝis en la ĉambron kaj mirante haltis.

— Kion vi diras?

— Ni akiros junulon por multe da mono el la krimula mondo, kiu edzinigos Ruĝan Krifon laŭ la nomo Bob Warins.

— Ĉu vi estas ebria? — demandis la Ekscelenco.

— Jes, sed ĝi ne apartenas al la temo. Tiu homo edzinigos ŝin, aŭ ni asertos tion, ke li edziĝis al via filino, kaj tiam ĉio estos la nia. La indiĝenoj ŝatas Warins-on, la burĝoj ŝatas Alvarez-on, la angloj ne rajtas protekti reĝon Jimmy la Ĝisorela, kaj la usonanoj estas apud ni. Estus bezonata ekspedicio, kiu portus Bob Warins-on kaj lian edzinon, la filinon de Alvarez sur la insulon!

— Ĉu vi freneziĝis?

Estis granda bruo.

Fred tiel staris tie, kvazaŭ li ne komprenus, kial ili ne trovas lian planon bona.

— Ne parolu pri tio, kapitano! — diris la Ekscelenco. — Mi ne edzinigas mian filinon al kiu ajn fripono pro nenia politika avantaĝo.

— Sed — klarigis la kapitano — poste ni mortigus tiun homon!

Ruĝa Krifo rigardis sian patron mediteme. Alvarez suferis multe. Kaj ĉion por unu celo.

— Mi akceptas la planon, kapitano! Se la filino de la imperiestro Francisko povis edziniĝi al la filo de advokato el Korziko, tiam nek mi povas protesti kontraŭ Bob Warins!

— Ŝi tute ne edziniĝos al Bob Warins, ĉar li mortos post nelonge — interrompis la kapitano. — Nur al iu, kiu kun la totemo kaj la dokumentoj anstataŭigos la pirotidon.

Nun la Granda Bubalo salte leviĝis kriegante:

— Sed kial ne la vera Warins edzinigu la knabinon? Kial trompi?

Fred la Malpura kriaĉis ruĝa kiel papriko:

— Ĉar mi diris tion, ke li devas morti! Ni eldiris ĝin, kaj fino! Neniu kuraĝu…

— Ĉu eble vi minacas?! — salte leviĝis Chartley Lunmiena. — Ĉu vi pensas, ke vi ordonas al ni? Sciu, ke mia opinio nun jam estas la sama, kiel tiu de la Granda Bubalo!! Ni bezonas la knabon!

Li ĝojis, ke li havis kaŭzon forlasi la komunumon al kiu apartenis Fred la Malpura. Ankaŭ la aliaj ekprotektis Warinson kun kolera volupro.

— Ni tute ne mortigos lin!

— Malbenita satano! — hurlis la Granda Bubalo.

Ŝajnis, ke ili tuj linĉos lin.

— Mi petas silenton — diris la Ekscelenco. — Mi proponas, ke mia filino decidu pri la afero.

— Ni liberigos la knabon — diris Ruĝa Krifo aplombe, — ĉar mi edziniĝos al li. Venigu la Profeton!

… Fred la Malpura kontente rulumis sian barbon en malluma flankkoridoro. Lia devo esti defendi la princon, kaj momente li savis lian vivon. Ĉar Fred la Malpura ekspluatis eĉ tion, ke ĉiu malamas lin. Li sukcesis atingi ĉies antipation kaj gajni la Grandan Bubalon fariĝi la korpogardisto de la princo. Krome li savis lin el la mortkondamno tiel, ke li sovaĝe postulis lian morton. La princo ĝuis ĉiun avantaĝon de la malpopulareco de Fred la Malpura.

2

Ĉiu serĉis la misiiston de la krimula mondo, kiu nomiĝis Burton, kies moknomo estis Profeto, sed oni nenie trovis lin. Poste fariĝis superflue serĉi lin, ĉar la princi rifuzis la svatiĝon al Ana Alvarez, apelaciante la diketajn, nigraharajn virinojn.

Tendenulo la Fervora, kiu formis strangan transiron inter la persona sekretario, la ekspreso kaj la ekzekutisto, li dormetadis en sia kutima loko, apud la niĉo de la vestaĵgardejo. En lia proksimo Robb la Pordisto, la kontrol-eksperto de la prizon-sistemoj manĝis malvarman ŝaŭcon kun kokinaĵo. La Ĉefkuracisto skue vekis la veran Trebitsch-on.

— He! Tendenulo! Venu al la Sekigejo por gardostari! La Sovaĝa Bubo estas tie, batu lin je la kapo, se li grimpas supren!

La vera Trebitsch ĝustigis sian dratkadran nazumon, konstante falantan, pendantan sur nigra ŝnuro, kaj li ekiris.

— Tiu knabo certe scias ian gravan aferon, ke ili tiom multe okupiĝas pri li — diris Robb la Pordisto, poste li foriris planŝove. Li iris al pordo, malfermiĝanta el alia koridoro, sur kiu estis skribite:

DEPONEJO

ENIRI ESTAS MALPERMESITE AL ĈIU!

Robb la Pordisto malfermis la pordon, kaj komenciĝis la elportado de la mangrenadoj, revolveroj, fusiloj kaj maristaj uniformoj, deponitaj tie.

La Ekscelenco ordonis “alarmon”. Ili komencos atakon kontraŭ Almira. Eĉ sen Warins.

— Kion mi stokigos dekstren, tion portu sur la ŝipon Radzeer — diris la Ĉefkuracisto — , la ceterajn objektojn liveros la vaporŝipo Papete.

— Ĉu ni veturos per du ŝipoj? — demandis Tulipo.

— Jes. Charley la Lunmiena estos la kapitano de la ŝipo Papete.

Dume Tendenulo la Fervora, la vera Trebitsch ekdormis sidanta. Li ronkis, kaj la okulvitroj tremetis sur lia nazo. Fine li falis sur la randon de la ŝtono, ŝtopanta la aperturon de la Sekigejo.

La dormanto ne rimarkas, ke iu katpaŝe ŝteliras tien, li formovas la ŝtonon kaj ĵetas ion en la Sekigejon, poste li forrapidas.

… Lia reĝa moŝto dume jam iomete mortis. Li demetis sian ĉiun vestaĵon, lia ŝvitkovrita korpo bruldoloris kaj jukis, liaj lipoj krevis, lia epigloto doloris, kaj li stertore spiradis…

Subite falis el la alto ĉifita papero. Kaj falis ankaŭ la dratkadraj okulvitroj de Tendenulo la Fervora de sur la ŝtonrando kun la longa, nigra ŝnuro, dum li ronkis sensuspekte. La princo disfaldis la paperon. Ĝi estis haste skribita letero. Li legis ĝin kun vidvibraj okuloj ĉe la lumo de la aŭtomata fajrilo:

Reĝa moŝto!

La pastro, nomata Burton, mortis antaŭ kelkaj jaroj. Kiu trompe uzas liajn dokumentojn ĉi tie, laŭ la moknomo Profeto, tiu ne estas pastro. Konsentu la geedziĝon! (Ĉar ne pastro geedzigos vin, ĝi ne estos valida.) Konsentu ĉion, tiel oni veurigos vin al Almira, kaj tio gravas. Tie finiĝos la aventuro, kaj simple klariĝos via afero. Vi nepre povas fidi la Sekretan servon!!

Ne serĉu min. Mi ne povas malkaŝi min.

Via plej fidela homo

Li formetis la leteron. La okulvitroj multe pli interesis lin. La koncernulo faligis tion, kiam li kliniĝis super la kavernon. Lia korpo preskaŭ flamis, tamen li provis pensadi. Kie li vidis tiujn okulvitrojn kun ŝnuro?… Kiu portas tian etburĝan, dratkadran nazumon en la krimula mondo?

Tendenulo la Fervora! La vera Trebitsch! Li estas la membro de la Sekreta servo! Sendube! Tendenulo la Fervore alparolis lin, kiam li staradis la unuan tagon ĉirkaŭ la glavoglutisto!

Estas vere, ke li vendis lin al Tulipo (por du kaj duono da dolaroj), sed poste li eble estus liberiginta lin… Tiu homo estas genia ŝajniganto.

Nun… li devas ekscii certe, ĉu la okulvitroj apartenas al li? Tiam sendubas, ke la vera Trebitsch estas la membro de la Intelligence Service!

… Liaj palpebroj varmege pikdoloris, kaj lia lango krevadis… Li disŝiris la leteron je pecetoj kaj skrapis argilon sur ĝin… Poste li svenis denove.

3

Dume Alvarez vivis la sinjoran duonon de sia duspeca vivo sur la teraso de la hotelo Oriental. De tie estas videbla la maro kaj la multe da palmoj. Li paroladas kun usona sinjoro. La varmego estas bruliga eĉ sub la ombro de la grandega, silka sunombrelo.

— Tre interese — diras la blankhara usonano. — Ni, usonanoj havas zorgon pri la sorto de la plej malgranda insulo en la Hinda oceano.

— Tute ne temante pri la usona kapitalo, kiun mia respubliko preferas, por ke ĝi disvastiĝu, avantaĝe de la civilizacio. Al tio mi petas helpon.

— Ĉu vi petas helpon?

— Nur tiam, se pruviĝos, ke la nuna reĝo de la insulo uzurpas la tronon de la familio St Antonio.

— Mi promesas al vi — diris la usona admiralo hezitante kaj konsiderante ĉiun silabon, kiam la apotekisto dozigas mortigan venenon al pocio — , ke mi parolos kun kompetentuloj. Se vi havas emon… vi povas viziti Almora-n sur la ŝipo Boston, kiel mia gasto.

— Ĉu mi povas kalkuli usonan helpon?

La admiralo ekstaris.

— Ni estimas la anglan protekoraton de la familio St. Antonio, sed se — li denove dozigis — ne estas tie la regantaj princoj… tiam… — Li pensadis. — Ĉu Warins? — li demandis subite.

— Warins estas mia fianĉo — interrompis la knabino, — kaj tiel, mi opinias, ni solvis la problemon de la registaro por longa tempo

La admiralo fiksrigardis la belegan knabinon kun larĝe malfermitaj okuloj, pste li kapjesis kompreneme.

— Vi estas tre saĝa… Kaj… mi opinias… (kulereto da dozo) vi povas kalkuli nian helpon. Aŭ… mian… (Fine rezolute.) Aŭ la protekton de Usono.

… Lia reĝa moŝto rekonsciiĝis je tio, kvankam estas infera varmo, friska kareso tuŝas lian vizaĝon. Iu metis akvumitan tukon ĝin.

Ruĝa Krifo genuis apud li, en silka vestaĵo, sur la planko de la argila kaverno.

— Kia friponaĵo estas fari tiaĵon! Ĉu vi fartas pli bone?…

— Jes… — li respondas apenaŭ aŭdeble, — sed mia gusto, bedaŭrinde ne ŝanĝiĝis…

— Stultaĵo. Mi ne sciis pri tio, kio okazis al vi. Ĉu vi jam povas suprenveni el tiu abomeninda kaverno?

— Ĉu oni ne povus porti min tien, kie estos mia sekva torturo?

— Neniam plu oni turturos vin!

Helpe de maristo li estis suprenigita el la kaverno. Tendenulo la Fervora sidas apud la ŝtono sur la tero, sed li jam ne dormas. Li estas tre malĝoja.

— Kiom da problemoj mi havas pro vi — li diras kolere al la princo. — Miaj okulvitroj perdiĝis.

Hoho! Ĝi ja estas signalo!

— Ĉu tiuj estis? — li demandis kun emfazo kaj avide, kiam li transdonis la okulvitrojn, falintajn en la kavernon.

— Jes!.. Ho! Mi dankas!

La princo multespere okulumis al li. La vera Trebitsch gape demandas.

— Kio okazis? Ĉu io falis en vian okulon?

— Bone, bone — respondis lia reĝa moŝto kaj denove okulumis. La vera Trebitsch jam tute ne miras. Kion oni faras al tiu knabo, ne estas mirinde, ke li frenezetiĝis… Li tuj forrapidas.

— Ĉu vi fartas tute bone? — demandas la kanbino kun diplomatia afableco, ĉar li funde ekkonis la kondutmanieron de la obstina knabo, preta por ĉia krimo.

— Bone… Sed nun jam mi tre ŝatus scii, kio okatos al mi?

— Vi povas elekti, Warins: ĉu vi volas viziti la policon, aŭ vi edzinigos min…

— Por ne malliberigi min, plie mi edzinigos vin. Sed kial vi deziras tion de mi?

— Ni okupos la tronon de la familio St. Antonio, helpe de la popolo de la kluboj.

— Ĉu vi pensas, ke restos ŝtono sur ŝtono tie, kie tiom da friponoj helpas la patrujokupadon?

— Mi ne timas ilin!

— Ĉar vi ne scias, kion signifas regi! — kriis la princo energie.

— Ĉu eble vi estis edukita pri tio ekde via infanaĝo?

— Kiel?… Hm… Onidire la piratoj el la familio Warins bone regis… Bonvolu diri, kiel vi imagas sur la insulo… Ĉu ni vivos familian vivon poŝtrevene?

— Ĉu vi pensas, ke ekzistas tiom da jaroj, kaj tia dezerta insulo, kie vi povos veni en mian proksimon?

— Ĉu mi estas tiel malbela? — demandis lia reĝa moŝto malesperiĝinte, kaj li rigardis sin en poŝospegulo.

La varmego faris eĉ pli turpa la trajtojn de la vagabondo, kun deformiĝinta vizaĝo. Lia haŭto krevis sur la bluaj kaj purpuraj ŝvelaĵoj.

— Nun ni iru al la Malvarmkoruloj — diris la filino de Alvarez kaj ekiris. Lia reĝa moŝto, malgraŭ sia ĉiu problemo, per sia unu okulo, taŭga por vidi, li tre ekzakte rigardis ŝiajn arkajn koksojn, la decidpaŝajn, belformajn gambojn, ĉar lia reĝa tragedio, kaj la korpaj doloroj, ne ronĝis liajn dudek jarojn, impregnitajn per sano.

— Ĉu vi venis al pli bona decido? — demandis Alvarez, kiam la princo denove staris antaŭ la Malvarmuloj.

— Al malpli bona. Mi cedas al la perforto kaj edzinigos fraŭlinon Alvarez, sed mi petas noti en la protokolon, ke mi konstante emfazis, ke la diketaj, nigraharaj virinoj kiom interesas min.

— Via koncepto ne gravas — diris Alvarez. — Sed se vi apelacios devigon antaŭ la pastro, tiel ni mortigos vin rapide, Warins.

— All right! — kapjesis la princo.

Iu alvenis kun la misiisto, kiu atendis ekstere ĝis nun. Li estis alta, nigrahara homo kaj ĉirkaŭrigardis kun tiu pia orgojlo, kiu karakterizas la plej fanatikajn pastrojn, kiam ili trapaŝas la sojlon de laika loko.

— Tiu junulo estas Bob Warins, kiu ŝatus edzinigi mian filinon, Ana Alvarez-on.

Lia reĝa moŝto kaj Ruĝa Krifo staris antaŭ la pastro.

— Bob Warins — diris la misiisto, alkutimiĝinta al templo, per foren sonoranta, tenora voĉo. — Ĉu vi volas edziĝi al Ana Alvarez?

Li diris apenaŭ aŭdeblan “jes”. Tamen la princo esprimis sian rekonon en si mem, rilate la Profeton. Kiel bonega artisto povintus esti tiu falsa misiisto!

— Ĉu vi, Ana Alvarez, volas edziniĝi al Bob Warins?

— Jes…

Tiam la pastro metis ilian manon unu sur la alian, kaj li tenis tiujn, dum li atentigis ilin pri la devoj de la geedza paro. Poste li diris.

— Bob Warins! Ana Alvarez! Vi estas geedziĝintaj antaŭ Dio kaj homoj, nun jam vi estas unu korpo kaj unu animo!

Ĉiu rabisto staris nudkape, kaj ili estis tre seriozaj. La misiisto elprenis sian biblion… Ruĝa Krifo sentis tute strangan aferon. Malgraŭ tio, ke kiu staris apud ŝi, tiu estas malpura teruro kun deformiĝinta vizaĝo el la krimula mondo… Sed Ana Alvarez tamen estis burĝino, kiu la unuan fojon en sia vivo ĵuris, ke ŝi amos viron ĝismorte…

— Beno de Dio akompanu vin sur viaj vojoj, infanoj miaj — diris la misiisto fine kaj foriris.

Neniu klopodis esprimis sian bondeziron al la juna paro.

— Li faris tion bone — diris lia reĝa moŝto iom nervoze. — Feliĉe, ke tiu Profeto restadas ĉi tie en la infero, anstataŭ la ĉielo.

— Tiu pastro — diris la Ekscelenco — ne estis la Profero. Tiu homo forvagis ien, kaj ni devis venigi jezuitan pastron el la malaja misiejo.

La mondo turniĝis ĉirkaŭ lia reĝa moŝto. Tiel la Ruĝa Krifo nun estas lia leĝa edzino!

— Kaj nun sufiĉas tiu abomeninda ludo — diris Ana Alvarez malestime, kaj ŝi eĉ konjekton ne havis, ke en tiu ĉi momento ŝi jam estas la reĝino de la insularo Feliĉo.

ĈAPITRO  20

1

La princo eliris el la ĉambro kun vertiĝanta kapo. Disinjoro mia! Kion li faris?!! Li edziĝis al la burĝa filino de la ribelanta respublikestro… Ĉar malgraŭ tio, ke li edziĝis laŭ la nomo Bob Warins, li sciis bone, ke la geedziĝo estas valida, spite al la pseŭdonomo.

Li vagaĉis sur la koridoroj de la katakomboj, kiuj tiun tagon estis nekutime viglaj. Fine li ekvidis la veran Trebitsch-on. Li serĉis lin!

— Homo! Kiel vi povus klarigi, kio okazis hodiaŭ interne, rilate la pastron? — li demandis spiregante.

— Kial? — interesiĝis la vera Trebitsch timiĝinte. — Eble ĝi estis geedziĝo. Ĉu ne?

— Ne la Profeto celebris la geedziĝan ceremonion!

— Kompreneble ne! Ni vane serĉis lin! La Profeto vizitis la havenon kaj diris al la doklaboristoj, ke la ĉinoj stelas la brandon.

— Nu sed kio sekvos el tio?

— La doklaboristoj batos la ĉinojn.

— Diru tion, kio okazos al mi?!

— Ĉu ankaŭ vi ŝtelis el la brando?

— Ne ŝajnigu idioton.

— Mi ĵuras, ke mi ne ŝajnigas — retropaŝis la vera Trebitsch timiĝinte.

— Ĉu mia geedziĝo estas valida?

— Kompreneble.

— Kial vi ne informis min, ke la Profeto ne estas ĉi tie?

— Ankaŭ mi aŭdis nur nun, ke li kaŝas sin de antaŭ la ĉinoj. Li timas, ke ili motbatos lin nokte.

— Kia teruraĵo ĝi estas… Sankta Dio! — Li kaptis Tendenulon la Fervoran: — Homo, almenaŭ diru al mi, ĉu vi havas ian planon?

— Jes. Vespere ni iros dudekope kun bastonoj por akcepti la Profeton.

— Nu bone… Mi vidas, ke mi vane serĉas senperan kontakton kun vi. Mi demandas nenion. Sed mi avertas vin: se vi insidos min, mi mortigos vin!

Kaj li lasis lin tie. Tendenulo la Fervoro rigardis post lin mirante kaj levis siajn ŝultroj por malesperiĝinta neinformiteco:

— Mi nur scius, kion li volas de mi?

Post dudek kvar horoj la ŝipo Radzeer elhaveniĝis!

Kelkaj pasiaj scenoj anticipis la ekveturon. Unuavice Fred la Malpura kaŭzis problemon.

— Kompreneble la kapitano direktos la ŝipon Radzeer — diris la Ekscelenco.

— Mi certe ne — respondis Fred la Malpura, poste li ekstaris kaj tiris sian pantalonon ĝis la akseloj.

Tiutempe Fred la Malpura ŝtelis la krozŝipon Radzeer de la Angla Reĝa Floto pro momenta prema situacio. Fine okazis tiel, ke ili distingis sin per ordeno, kaj ili ricevis ne nur indulgencon, sed la ŝtato donacis ankaŭ la korzŝipon Radzeer al Fred la Malpura kaj al liaj amikoj. Ili pace vagadis sur la maroj por iom da tempo, sed Fred la Malpura estis despoto, krome li konstante defraŭdis el la mono, kiu kovris la funkcikostojn de la ŝipo, fine okazis ribelo sur la krozŝipo, kaj dum tempesta nokto, proksime al la Bonespera kabo, post dramaj antaŭaĵoj, oni vangofrapadis la kapitanon. De tiam li rompis ĉiun rilaton kun la ŝipo Radzeer.

Kiel ĝi okazis? Nekompreneble, tamen estas fakto, ke la ŝipo Radzeer ne longe navigis sur la oceano sen Fred la Malpura. Neniu scias en kio konsistis la scio de la maljuna kulpulo. Nenie oni ŝatis lin, li ĉie kverelis, postulis, minacadis, sedĉiam estis oleo, karbo, manĝaĵo, salajro, kaj antaŭ tempesto, kiel, kiel ne, ili ĉiam estis en la proksimo de haveno.

Post kiam oni forigis lin de sur la krozŝipo, ĉio haltis, baldaŭ la ŝipo stagnis en Singapuro manke de movmaterialo. Fine la Ekscelenco luis la ŝipon kaj la maristojn.

Kiam Fred aperis neatendite en la krimula mondo de Singapuro kaj komencis miksi la ludkartojn enigme, li tute ne parolis kun siaj iamaj amikoj.

— Nur vi povas direkti la ŝipon Radzeer — diris ankaŭ Ruĝa Krifo.

— Mi absolute ne intencas fari tion. Mi diris, kio estas farenda, nun jam ankaŭ idioto povas fari tion. La Ĉefkuracisto direktu la societon!

— Vidu, Fred — diris la Ĉefkuracisto kaj glutegis — , mi estas preta doni al vi kontentigon. Vi kondutis tre malbele, mi ŝtelas multe, vi estas senkora, malica hundo, sed mi rekonas, ke ni fiaskis sen vi. Vi kamaradas kun la diablo kaj tromas ĉiun. Tial ni pentis, ke ni tute juste forigis vin de sur la krozŝipo pro viaj friponaĵoj. Ĉu vi volas eĉ pli belan kontentigon?

— Vidu, Fred — diris la Ekscelenco, subpreminte rideton — , ĝi estis vireca parolo de la Ĉefkuracisto.

— Aŭskultu min, Ĉefkuracisto! — diris la kapitano. — Pro la peto de la Ekscelenco mi revenos sur la ŝipon. Miaj kondiĉoj: mi trinkos tiom, kiom mi volas, mi ŝtelos tiom, kiom oni ne rimarkos.

— En orodo — respondis la Ĉefkuracisto. — Sed mi havas tiun kondiĉon, ke ĉigaroj ne estu en la kalkulo de la movmaterialo.

— Bone, mi akceptas ankaŭ ĝin — konsentis la kapitano kun amara malestimo, kiel trompiĝinta martiro.

— Nu tiam — finis la Ekscelenco — manpremu reciproke.

— Tio ne estis inter la kondiĉoj — diris Fred la Malpura kaj eliris.

Kiam ili estis kelkajn tagojn survoje kaj diste malproksimiĝis de la bordo, oni suprenkondukis la princon el la kajuto. Cetere li estis tenata en kapiteco sur la interferdeko.

— Vi povas promeni iomete — diris la Ĉefkuracisto.

La kapo de la princo vertiĝis, kiam li ekvidis la taglumon. La naĝiloj de la ŝarkoj, akompanantaj la ŝipon ekscintilis en la sunbrilo.

— Kie estas la Granda Bubalo? — li demandis sian eskortanton.

— Maleblas, ke li kaj Fred la Malpura estus sur la sama ŝipo.

— Ĉu Ruĝa Krifo, aŭ mia edzina moŝto?

— Ŝi estas la komandantino. Ĉiu amas, tamen oni timas ŝin… Ŝi estas ĝisosta viro!..

— Ĉu vere? Kial ŝi edziniĝis?

Varmega suno brilis sur la ferdeko. Lia reĝa moŝto neesprimeble ĝuis la promenadon. La voĉo de Fred la Malpura stridis al li:

— Hej! Ĉefkuracisto! Kiel vi kuraĝis suprenvenigi la Sovaĝan bubon? Kiu estas kaptito, tiu estas kaptito! Mi ne toleras ĝin!

— Mi fajfas pri tio, kion vi toleras!

— Hundo! — spiregis raŭkvoĉe Petters, kiu pro nekomprenebla konvinkiĝo, ordonadis sur la ferdeko en la uniformo de pordisto de kinoteatro de Singapuro. — Ĉu vi vortigus tiun knabon? Ĉu eble li mortu pro enuo en malluma kaverno?

— Jes, li mortos! Li estas murdisto, ĉarlatano, rabisto!

— Kaj kio vi estas?!

— Ni ne deflankigu la aferon al branĉtrakoj! Nun temas ne pri mi!

— Sciu do — diris Petters kun laŭta flustrado — , mi fajfas pri vi.

— Vi devas resti en via kajuto sur la interferdeko!

— Venu Sovaĝa Bubo! Spite al ĉio!

Oni kondukis lin en la kajuton de la Ĉefkuracisto.

— De nun vi loĝos ĉi tie, ke tiu diablo krevu pro kolero.

La antipatio kontraŭ la kapitano direktis la simpation al Warins. Li ricevis ne nur manĝaĵon, sed oni faris eĉ banon por li kaj donis ankaŭ unuiformon al li. Kvazaŭ ĝi estus almezurinta lin. La iama kadeto de la ŝipo Radzeer havis ĝin.

La vizaĝo de la princo reakiris ĝian iaman, mildan, anĝelan esprimon. Baninte kaj razinte sin, li aperis en la kadeta uniformo; oni preskaŭ aplaŭdis lin.

— Vi vidos, kion diros la Ruĝa Krifo! — kriegis Fred la Malpura. — Ni servas ŝin!

— Vi povas buŝaĉi, maljuna ŝarko! Ni servas neniun! Ni servas nian propran aferon!

— Kiel doloras lin subitela Ruĝa Krifo!

Tulipo diris al la stristo kun malkonfido:

— Li certe preparas ion kun la Ruĝa Krifo.

— Eblas, ke ili preparas ion — murmuris ankaŭ la Ĉefkuracisto mediteme.

… Kiam Ruĝa Krifo vespere promenis sur la ferdekon, ŝiaj okuloj renkontis kelkajn mornajn ekrigardojn. Nur Fred la Malpura mansalutis kun larĝa, afabla rideto, kaj nun evidentiĝis, kiel agrabla estas lia vizaĝo, se li estas moroza.

— Ni ŝipveturas bonege, komandantino! — li raportis kun kavalira humileco, kaj la raŭka Petters, kiu staris iom malproksime, kraĉis malestime.

Kiu estus kredinta tion! Fred la Mlapura kiel strebulo! Ĝi estis viziosimila! Nek la komandantino estis ravita pro li, ĉar post nelonge ŝi iris en sian kajuton.

Matene aperis Tahitio en la malproksimo. Ruĝa Krifo promenis sur la ferdekon. Ŝi vidis ĉe la balustrado nekonatan, belvizaĝan, gajan junulon en kadeta uniformo, kun grandaj, nigraj okuloj, kiu amuzis la maristojn per magiistaj spektakloj, helpe de kelkaj nuksoj kaj kun paketo da ludkartoj. La homoj distriĝis bonege, kiam Ruĝa Krifo elvenis, ilia rideto frostiĝis. Nur Fred la Malpura salutis stentore de sur la komandponto.

— Ĉefkuracisto! Kiu estas tiu homo? — demandis Ana Alvarez.

— Li estas via edzo, komandantino. Bob Warins.

Kiel li ŝanĝiĝis, kiam ŝi lastfoje vidis lin? Ĉu tiu inteligenta, bela vizaĝo estus la sama, pro kio ŝi ekĝemis, kiam ĝi aperis en ŝia dormo?

Nun la junulo rigardis al ŝi, salutante kun moka rideto, li diris ion al la maristoj, kaj ili ridaĉis. Ruĝa Krifo iris en sian kajuton kaj frapfermis la pordon tiel, ke ĝi laŭte klakis.

Ŝi longe iradis tien-reen nervoze, poste sonorigis:

— Bob Warins venu ĉi tien!

— Bonvolu sidiĝis, sinjoro Warins!

— Dankon, farŭlino.

— Kial vi nomas min fraŭlinbo? Mi estas sinjorino.

— Sed ĝi ne havas praktikan signifon. Ĝi estas diplomatia stato.

— Kial vi aperis antaŭ mi kun tiel terura eksteraĵo?

— Anticipe mi devis interbatadi kun kelkaj homoj. Ĝi okazas al fuĝinta bagnano…

— Ĉu vi mortigis princon St.Antonio?

La knabo kapjesis kun kara rideto.

— Kompreneble.

— Ĉu… ankaŭ regenton Fernandez?

— Jes. Mi petas ankoraŭ iom da teo.

— Kiom da homoj… vi mortigis en via vivo?

Lia reĝa moŝto meditis, kvazaŭ li estus kalkulanta tion, ĉar li ne ŝatis erari eĉ proksimume.

— Nu… Dio mia… mi ne povus diri tion precize… Nekalkulinte la indiĝenojn, la nombor de miaj viktimoj estas ĉirkaŭ kvardek homoj.

Ana Alvarez rigardis lin timiĝinte kun malfermita buŝo.

— – Ĉu vi povis dormi?

Lia reĝa moŝto mansvingis ĝemante.

— Dum oni estas needziĝinta.

Kiom da leĝera, kara eleganteco, ĉarmo de lernanto… Kaj li estas murdisto! Filo de pirato! La totemo kaj la dokumentoj sendubigas, ke Bob Warins sidas ĉi tie.

— Vi parolas tiel, kvazaŭ vi mokus! Mi ne scias, kiom da vero estas en tio, kion vi rakontas?

— Ĉu mi diru? — Lia reĝa moŝto ekstaris kaj iris al Ana Alvarez. — Nur foje mi mensogis al vi.

— Kion?

— Tion — respondis princo St. Antonio kun mallevitaj okuloj — , ke mi preferas la diketajn nigraharajn virinojn. Eĉ unu vorto ne estas vera el tio… Bedaŭrinde mi kutimas morti pro ĝuste tiel blondaj, sveltaj virinoj, kiel vi…

… Kaj antaŭ ol Ruĝa Krifo povintus respondi, li rapide ĉirkaŭbrakumis kaj kisis ŝin.

Sed forte.

Ana Alvarez toleris ĝin proksimume du sekundojn, pro senpoveco aŭ pro alia kaŭzo, kiu scias tion? Poste ŝi forpuŝis la princon tutforte.

— Pirato! Bandito!.. Estas senekzemple, kion vi kuraĝis fari! Senekzemple!

— La tenero, manifestiĝanta inter la geedza paro nuntemepe estas sufiĉe malofta, sed tamen ne senekzempla.

Kaj li rikanis. Li estis ege kara en la kadeta uniformo

Poste li mansalutis:

— Bonan nokton… Ana Alvarez.

Stranga sufero trakonvulsiiĝis sur la vizaĝo de la virino… “Murdisto…” — ŝi diris al si mem. “Pirato… rabisto…”

Ŝi rimarkis timiĝinte, ke malgraŭ ĉio ĉi, ŝi ne povas malami lin!

ĈAPITRO  21

1

Tendenulo la Fervora jam de tagoj ne forlasissian kajuton. Li timis la princon. Tiu knabo turmentas lin tie, kie li povas. Cetere oni dungis lin, kiel kontorestron en la deponejo de materialoj, ĉar li sciis skribi kaj kalkuli. Li librotenis tion, kion Fred la Malpura fraŭdis.

Ĉirkaŭ tagmeze li aŭdis ian bruon el la najbara ejo. Li elprenis sian revolveron kaj malfermis la pordon malrapide.

— Nu silente, Tendenulo, ĉar mi frakasos vin!

La Granda Bubalo staris apud li.

— Kion vi volas? — balbutaĉis la vera Trebitsch.

— Mi devas paroli kun la Sovaĝa Bubo.

— Kiel vi vienis ĉi tien?…

— Ankoraŭ en Singapuro mi kaŝiĝis ĉi tie…

— El tio estos problemo! Kial vi miksas min en ĝin?

— Mi fidas vin. Iam mi savis vin, kiam kvar ĉinoj volis mortbati vin. Vi ne perfidos min.

— Ĉu vi pensas?

— Mi scias, ĉar vi estas ne nur dankema, sed ankaŭ malkuraĝa… Venigu al Sovaĝan Bubon.

— Tion ne! Mortigu mian, aŭ faru kion ajn…

— Ne daŭrigu, ni restu ĉe la mortigo…

— Nu! Nu!.. — Li retrosaltis de antaŭ la komplezeme ekmoviĝantaj manoj. — Mi tuj venigos lin…

Li ekiris malgaje. Estas tute certe, ke tiu frenezulo denove provokos lin. Kiam li estis supre, li ekvidis la princon. Li sidis sur la balustrado kaj ludis sur ukulel-on. Krome li kantis, kaj la plimulto de la maristoj ĉirkaŭis lin.

Kial nei, lia reĝa moŝto fariĝis tute alia homo, de kiam li ŝanĝis sian plej altan personon kun tiu de Jimmy la Ĝisorela. Li havis tiajn, mirindajn, popolajn simptomojn, kiuj eble estis fremdaj de la sango de la malnova familio St. Antonio. Tiaj estis ekzemple la kanto kaj la vangofrapo. Lia reĝa moŝto vangofrapadis kaj kantis tiel, ke malnovaj maristoj fermis lin en sian koron post la unua momento.

Ruĝa Krifo aperis en la pordo de la komandejo.Fred la Malpura, kiu ĝis nun turnis sian dorson al ĉiu, mansalutis ŝin kun galanta kliniĝo, kaj li estis tia, kiel iam fama, provinca aktoro, kiun ekregis la maljuaĝa demenco.

— Bonan vesperon, Ruĝa Krifo… — li diris kaj montris malestime al la amuziĝantoj. — Ĝi ne estas societo konvena por ni.

Malagrable efikis ŝin la fidela konduto de Fred la Malpura. Sed kion fari?

— Warins, mi petas vin!

— Ordonu pri mi!

Li rapidis tien. Li kaj Ruĝa Krifo promenis parolante apud la balustrado. La knabino parolas, la knabo kapjesas ridetante, ankaŭ li diras ion, poste…

Poste li ĵetas sin per gracila salto en la akon!

Ĉiu staras konsterniĝinte! Nigraj naĝiloj ekbrilas tie kaj ĉi tie en la lunlumo. Ŝarkoj!

Bruo, tien-reen kurado… rumoro…

— La boaton… Vane!.. Kapute!..

— Malsuprenigu botaton! — ŝrikas Ruĝa Krifo, mortepala.

Nur Fred la Malapura estas trankvila. Li krias en la paroltubon:

— Malrapidigu!.. Reen! Halt!

Aperas la kapo de la knabo, kiel li luktas kun la ŝtormaj ondoj. Li estas malsperta naĝanto al tio. Antaŭ ol iu ŝarko estus kaptonta lin, eble li dronos. Akresone grincas la kablo de boato, kiel ĝi malsupreniĝas sur la la koŝo. Grandegaj naĝiloj briladas proksime al la malgranda, baraktanta punkto…

Kapute…! Ruĝa Krifo premekgas la balustradon kun tremanta mano. Io flugas super la kapoj de la konsterniĝintaj homoj… Plaŭdego.

La komandponto estas malplena… Barba kapo elmergiĝas el la akvo, malproksime de la ŝipo.

Fred la Malpura saltis de sur la ponto en la akvon!

Oni kriadas konfuze.

Jen!.. Li naĝas tie! Li atingis la knabon!.. Lia ritme frapanta dekstra brako grandarke trarompas ondon, kaj li kaptas lin! Sed naĝiloj brilas ĉirkaŭ ili, tie kaj ĉi tie… Kian apartan dion havas tiu homo, ke li atingis la boaton kun la knabo?…

Jam ili estas ĉi tie… La ŝajne maljuna, magra kapitano portis la knabon supren sur siaj brakoj tiel, kvazaŭ li estus lanugo…

— Portu lin en mian kajuton! — flustris Ruĝa Krifo tremante, sed la knabo rekonsciiĝis, li ja nur trinkis multe el la sala akvo. Li ekstaras kaj tremiĝas.

— He! Freneza sinjoro! — stridas Petters. — Malmulte da homoj povas diri pri si, ke li saviĝis la akvo!

— Kion… vi faris por mi — komencas diri la princo al Fred la Malpura.

— Kial vi babilaĉas? — murmuris la maljuna, hardita ŝipano. — Mi fajfas pri vi. Se mi agaĉis tiom multe pri negoco, mi ne tranlasos ĝin al la ŝarkoj. Ĉu vi komprenas?

Li iris en sian kajuton grumblante kaj fintrinkis botelon da rumon. Vane! Li estas tia homo. Li ŝtelas la manĝaĵon el la buŝo de la ŝarkoj, se temas pri negoco, cetere li estas tute senkora. Tio certas. Iu diris, ke jam du ŝarkoj naĝis al la kanbo, sed ekvidinte la kapitanon, ili returniĝis rezigne…

Tiun historion pri la singardaj ŝarkoj oni rakontis eĉ post jaroj en la haveno, kaj ĉiu kredis tion…

Kio estis la antaŭaĵo de la salto? Jen tiel ĝi okazis:

— Ni parolu saĝe — diris Ruĝa Krifo. — Post nelonge ni alvenos. Ŝiaj or-verdaj okuloj brilis tute malgaje. Kaj ŝi malgrasiĝis iomete en la lastaj tagoj. — Kion vi farus, se vi liberiĝus?

— Ĉu mi rakotu mian militplanon al via malamika moŝtino?

— Mi rakontos ĝin. Eble ni povos eviti la batalon. La angloj ne intervenu ĉe via flanko, Warins. Sed la usonanoj helpos nin okupi Almira-n, kaj ili protektos la respublikon. Kion vi povas fari kontraŭ tio?

— Mi ne scias.

— Se vi rezignos vian ŝancon, vi ricevos dudek mil dolarojn. Ekloĝu ie en Sud-Ameriko. Vi ankoraŭ estas junulo, vi povas boniĝi.

— Jes. Ĝi vere eblas — respondis lia reĝa moŝto mediteme — , sed mi opinias tiel, ke mi ankoraŭ estas juna al la honesta vivo. Krome mi devas malhelpi, ke vi venigu tiujn multajn krimulojn sur la insulon.

— Vi ne povas krucigi miajn planojn! Vi nur povas servi tiujn, eĉ se vi havas pretekston kontraŭ ĝi!

— Vi eraras pri tio.

— Ĉu? Pruvu do al mi Bob Warins, kiel vi povas vanigi miajn kalkulojn?

— Ekzemple per tio.

Hop! Li flugis grandarke super la balustrado, kaj aŭdiĝis nur plaŭdego.

La ceterajn ni scias…

Lia reĝa moŝto eble estus mortinta volonte. Fine ja terura komplikacio estas ĉi tie? Li edziĝis. Li edzinigis burĝinon.

Krome li ege enamiĝis en ŝin. Kio estos el tio? Sed kiam li denove paŝis sur la ferdekon en seka vestaĵo, li tamen ĝojis pro sia retrovita vivo.

— Sovaĝa Bubo — flustris Tendenulo la Fervora tute timiĝinte apud li. — Venu en mian kajuton… Nu! Kion vi volas?!

La princo kaptis lin:

— Kian planon vi havas?

— Tiu homo estis fia mensogulo, kiu sugestis al vi, ke mi estas inĝeniero aŭ militestro, kiu havas multajn planojn.

— Kial vi kredas, ke ĉio fariĝos bona?

— … Ĉar estas Dio… — li provis respondi tre ĝenate. — Bonvolu veni!

— Ĉu vi faros ion, aŭ ne?!

— Mi ekloĝos en Havajo, mia kuzino vivas tie — li diris sincere kaj iom timiĝinte, ĉar la princo faris minacan movon, sed fine li sekvis lin.

Enirinte la kajuton, du enormaj brakoj ĉirkaŭbrakumis lin tiel, ke li ne povis enspiri aeron dum minutoj.

— Vi… Bubo… ĉu vi vivas?

Lia reĝa moŝto vidis la Grandan Bubalon emociiĝinte. Li denove tiel strange prenis la fingrojn de la knabo kaj rigardis tiujn, kvazaŭ ian fremdan objekton. Lia malalta, larĝa frunto nubiĝis.

— Ĉu oni traktis vin malbone?

— Tute ne. Ili estas bravaj knaboj, kaj ni amuziĝis bonege.

Li rigardis kontente sian protektaton. Kiel delikata, bela eksteraĵo. Se iam li estus havinta tian filon…

— Atentu min: vi sciastion, ke Ruĝa Krifo volas uzi vin al ŝiaj planoj…

— Mi scias. Diru vi, kion ni faru? — demandis la princo Tendenulon la Fervoran.

— Ni manĝu ion — li proponis bonkore. — El tio ne devenas komplikaĵo.

— Aŭskultu min — diris la Granda Bubalo. — Post du tagoj ni estos proksime al la insularo Feliĉo. Tiam vi sidos en boaton kun mi, kaj ni fuĝos. Atinginte la insularon Feliĉo, ni saviĝos.

— En ordo, ni fuĝu! — kapjesis lia reĝa moŝto.

— Vi ne devas fuĝi! La ŝipo Radzeer veturigos vin proksime al la insulo, kaj vi povos iri kien vi volas! — aŭdiĝis voĉo malantaŭ ili.

Ruĝa Krifo staris tie! Li malfermis la pordon de la kajuto ĉe la lastaj vortoj.

Apartenas al la antaŭajo de la afero, ke sinjorino Warins, aŭ princino St. Antonio, resendis sian vespermanĝon netuŝitan. Poste ŝi promenis sur la ferdekon. Tie la homoj diskutis en malpli grandaj grupoj. Kaj… ili rigardis al ŝi ne tro amikeme.

— Ĉefkuracisto! — diris Ruĝa Krifo.

— Ĉu vi deziras ion?

— Mi ne ŝatas la hipokritecon. Ĉu vi havas ian problemon al mi?

— Vidu… ni ĉiam ŝatis vin — diris la Ĉefkuracisto. — Sed kio okazas al la Sovaĝa Bubo…

— Ĉu eble vi transpartianiĝis? — ŝi demandas moke, kaj nek ŝi mem scias, kial doloras ŝia koro tiel.

— Se vi edziniĝis al li, kial vi volas mortigi lin?! Ni ne estas honestaj homoj, multaj ŝtelistoj, rabistoj kaj aliaj faklaboristo troviĝas ĉi tie, sed ni opinias tiel, kiujn la pastro geedzigis, tiuj ne mortigu unu la alian!

Ruĝa Krifo estis tute pala kaj mortetis al si la lipojn.

— Kial vi insultlas la Sovaĝan Bubon? — kriis kelkaj homoj.

— Tio ne koncernas vin! — kriegis Fred la Malpura de sur la ponto. — Ruĝa Krifo kaj mi direktas ĉi tie!

— Idiotaĵo! — stridis Petters. — Ni volas scii, kion vi preparas?

Ruĝa Krifo vidis konsternite, ke la ribelo pendas en la aero. Ili proksimiĝis kun sovaĝa murmuro. Fred la Malpura, kvazaŭ li estus perdinta sian prudenton, kriegis:

— Ni grupiĝis por fari negocon! Mi ne volas varti bubon!!

— Ankaŭ kun Warins ni havos negocon, se ni transpartianiĝos!

— Homoj! — kriis Ruĝa Krifo. — Mi kredis tion, ke vi fidas kaj ŝatas min.

— Mi diras senkaŝe! De kiam vi alianciĝas kun Fred la Malpura, ni ne ŝatas vin — stridis Petters.

Ruĝa Krifo forrapidis senvorte. Malantaŭ ŝi bruis, muĝis la homoj sur la ferdeko.

Fred la Malpura ŝovis sian ĉapon malantaŭen sur sian nukon.

— Vi sufiĉis al ni, ŝtonkora fripono! — kriis kelkaj el ili.

— Vane vi kriadas, tio ne interesas min — li respondis malvarmkondute kaj elprenis sian pistolon. Sed iu ĵetis ŝnuron sur lin el dorsdirekto kaj surplanigis lin. La pafo mistrafis ien, kaj oni ŝnurligis lin dum minuto.

— Mortaĉu!

— Ni mortbatu lin!

Se la Ĉefkuracito kaj Petters ne estus defendintaj la maljunan, vulpe ruzan kapitanon kiel tigroj, tiam oni estus draste draŝantaj lin.

Kiam la knabino revenas kun la princo kaj kun la Granda Bubalo, Fred la Malpura jam staras ligita al la ventoltubo, en ŝirita vestaĵo, kaj sangis lia nazo.

— Bob Warins! — diris la Ĉefkuracisto. — Ni decidis, ke ni transpartianiĝos al vi. Kaj vi estas nia kaptito, Ruĝa Krifo!

4

La ŝanĝiĝo iom surpizis lian reĝan moŝton.

— Nu? — turnis sin Ruĝa Krifo al li. — Kion vi faros? Ĉu vi mortigos min? Ĉu vi malliberigos min?

— Neniu el tiuj estas urĝa — diris la princo kaj turniĝis al la homoj. — Karaj amikoj, unuavice malligu la kapitanon, se vere mi komandas.

Post iom da hezito la Ĉefkuracisto tranĉis la ŝnuron de Fred la Malpura. Li senpolvigis sin kaj draste alkriis lin.

— Kie estas mia ĉapo?… — li levis ĝin de ie, enpoŝigis siajn manojn kaj iris en sian kajuton, esprimante sian malestimon. Kaj de tiam oni ne vidis lin. Li denove rompis sian rilaton kun la ŝipo Radzeer.

— Kaj nun atentu min — diris lia reĝa moŝto. — Mi ne povas fari kun vi negocon, ĉar vi estas ribeluloj. Mi ne ŝatas la ribelulojn. Krome mi ne volas trompi vin: atinginte la Insulon, se mi estos reganto, oni deportos vin ĉiujn.

Fariĝis konsternita silento.

— Per la sep sakramentoj…! — rimarkis iu. Poste ili diskutis por iom da tempo.

— Ruĝa Krifo! — diris la Ĉefkuracisto. — Ni ne sciis tion. Transprenu la komandon denove.

— Nu? — demandis lia reĝa moŝto ridetante. -Kion vi faros? Ĉu vi mortigos min? Ĉu vi malliberigos min…?

— Homoj! — komencis Ruĝa Krifo. — Mi forgesas, kio okazis. La celo pravigas ĉiujn rimedojn. Sed nur tiam ni alianciĝos denove, se vi lasos Bob Warins-on libera.

Ĝi estis bombo! Ili staris kun malfermitaj buŝoj! Kio okazas ĉi tie?!

— Egale!

— La ludo estu honesta. La Sovaĝa Bubo povas foriri. Morgaŭ vespere vi povos enboatiĝi, kun nutraĵo kaj kion vi bezonas, en la proksimo de la insularo Feliĉo.

— Dankon… Se vi ne kontraŭas, mi kunveturigus la Grandan Bubalon

Peza nebulo sursidis la ŝipon, kio pliigis la nervozecon. La princo staris preskaŭ unuanime inter la ribeluloj, sur la oceano, portante pluvmantelon kaj oficiran ĉapon, kiuj estis brilaj pro la vaporo. Nun evidentiĝis, ke tiu anĝelvizaĝa knabo estas ĝisosta viro.

La ribeluloj staris embarasite, ili tuŝis la saman temon enpense. Fine Petters eldiris:

— Estus bone demandi Fred-on la Malpuran…

Ĉar la diablo vidis tiaĵon. Kiam tiu maljuna, senkora hundo foriras de ni, haltas do ĉio.

5

Oni malsuprenigis la boaton. Ili metis kelkajn lignokestojn, barelojn, tendotolojn kaj ceterajn objektojn en ĝin.

— Granda Bubalo — diris la princo. — Venigu ankaŭ Tendenulon la Fervoran.

– Ĉu tiun ĉarlatanon? Kial?

— Ne zorgu pri tio, nur veniĝu li, se necesas, perforte.

Poste li iris en la kajuton de Ruĝa Krifo por adiaŭi, kaj la Granda Bubalo, kiel fidela mameluko, venigis la veran Trebitsch-on. Kaptinte lin je la kolo.

— Sed… — li hapis timiĝinte. — Tiu knabo estas freneza… Li intermiksas min kun aŭguristino!

– Ĉu vi enboatiĝos, aŭ mi ĵetos vin malsupren?

Tendenulo la Fervora elektis la unuan eblon.

Lia reĝa moŝto iom melenkolie staris sia belega, blonda edzino, kun kiu li havis nur diplomatian rilaton ĝis nun.

— Ana… Mi ne povas emfazi, ke mi ĉiam estis tre indiferenta al la korpulentaj, nigraharaj virinoj…

— Vi konsideras multe da aferoj kiel ŝerco…

Eh! Kio okazis al ŝi? Kiel ŝi staras kun brulaj vangoj, kun larmoplenaj okuloj antaŭ murdisto?

— Se mi venkos, eĉ tiam estos solvo. Ekzemple, dividu la tronon kun mi kiel veras vivkunulino.

– Ĉu kun vi?! Neniam! — ŝi kriis.

— Nu bone — respondis la reganto malesperiĝinte. — Se ne, do ne.

– Ĉu fariĝi edzino de piratido?!

— Vi ne pravas, se vi malestimas miajn parencoj, ascend-branĉajn, sed… mi devas rezignacii.

Li prenis la manon de la virino kun peza koro. Dio mia… Li iom post iom enamiĝis en sian edzinon. Sed kiu do pensus tiaĵon nuntempe? Kaj li kisis la knabinon forte, kiel li jam faris tion.

Ruĝa Krifo ege hontis, sed ŝi toleris ĝin mute. Poste ŝi staris en la ĉambro sola, kaj el la krepusko de la nebula ferdeko ekbrilis al ŝi la malseka pluvmantelo, la oficira ĉapo de la foririnto.

Ŝi ploris amare.

ĈAPITRO  21

La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a

XI

Ĉi tie estas tiel kvieta silento, kiam oni iras malsupren sur la montdeklivo, alveninte sub la liberan aeron. Birdo ridas inter la arboj, konstante en la tri samaj voĉoj.

Mi ne scias, kial mi malgajiĝas. Nun ia malbono, ia fato pendas en la aero: kaj doloras mia koro. Oni laboras ĉi tie en paco, kaj subite la danĝero ekbatas el la klara ĉielo, kvazaŭ ĝi estus kreskinta el la tero!

… Kaj en la haveno estas du anglaj kontraŭtorpedaj ŝipoj, kaj tiuj faras nenion.

Mi serĉos Warins-on kaj moligos lian kapon per bastono, ĉu vakuo estas en ĝi? Mi ŝuldis per tio al mia popolo kaj al miaj prauloj, kiuj certe malsuprenrigardas iafoje al mi el la ĉiela azilo.

Mi sekvas la malpenitajn relojn… Mi ekvidas la ekspres-fotografiston. Li staras antaŭ la domo kaj piketas siajn dentojn.

— Bonan vesperon, reĝa moŝto — li diras. — Ni havas belan veteron.

— Bonan vesperon, subulo — mi respondas.

— Mi elmetis la foton de via reĝa moŝto, kiel slogantabulo.

— Kial, via forografejo ja ne estas restoracio?

Mi rigardis ĝin. Mi staris tie sub la vitro en viv-grandeco kun revolvero. Reganto, armita ĝisplande por defendi sin.

— Mi aĉetos ĝin!

— Reĝa moŝto! Vi ne estas vendata. Sinjoro Egmont jam promesis al mi ĉion por depreni vian foton. Sed li ne rajtas devigi min al tio laŭ la leĝoj.

— Vi tute ne devas fari tion. La bildo estas bona eternigo de la reĝo.

Mi opinias, ke antaŭ ol forveturi, mi devas ŝteli tiun bildon kun bedaŭro de ĉi tie. Sed kian miraklon mi vidis en la montrofenestr?! Tie estas la fajroestingisto Pollino! La hidalgo Egmont, kiu mortis. La korteganoj imitas min! Tio plaĉis al mi.

— Nu, bonan nokton, subulo Firmin.

Mi iras. Eble granda termpesto diboĉis ie sur la vasta maro, ĉar iom post iom multe da nebulo ruliĝis en la internon de la insulo. Mi sciis, kie serĉi la fantomkapitanon, kiu povas esti nun jam neniu alia ol Bob Warins. Kie troviĝas la arbaro kaj indiĝenoj, tie li estos!

Malsekaj branĉoj frapiĝis en mian vizaĝon, kvankam ne pluvis. La grundo ŝmacadis sub miaj plandoj. Venis ĉiam pli densa nebulo, kaj mi devis tusi… ĉar en la arbaro estas eĉ pli sufoke, ĉar la multaj tropikaj arboj spiras. Fama scienculo klarigis tion, kiu estis pastro en la prizono de Aden. Sed mi aŭdis brueton de paŝoj deflanke. Mi vidis preskaŭ nenion… Sed io moviĝas!.. Trovite!

Viziero de marista ĉapo brilas en la blanka, nebula lunlumo. Nur la fantomkapitano povas esti tiu, nome Bob Warins! La ombro proksimiĝas inter la arboj ĝuste al mi en la nebulo. Denove ekbrilas io! La beko de la malseka ĉapo! Kapitana!

Mi forte batas per la ferbastono, ĝuste sur la kapon de la ombra figuro. Li diras nek tion, ke “pardono” kaj svenas. Tion faru, imitante min, kiu ajn Petro aŭ Ludoviko la Granda!

Mi surŝultrigis la sveninton kaj portis…

Mi rapidis rekte al la pordeto de la sekreta enirejo de la citadelo, tie mi iris supren sur la ŝtuparo, poste sur la koridoro, fine en mian apartamenton, kaj mi ĵetis la sveninton sur la plankon, ke li obtuz bruis…

Sankta Dio!

Li, kiun mi batfaligis estis lia reĝa moŝto, princo St. Antonio el Singapuro. Mi batis lin je la kapo tiel forte, ke li apenaŭ vivas.

ĈAPITRO  23

1

La boato de lia reĝa moŝto proksimiĝis al la insulo sur la sufoke varma, nebula oceano.

Estas malfacila afero antaŭenigi remante la sufiĉe grandan boaton, kaj Tendenulo la Fervora ĝemas laŭte.

— Kion ni faros, atinginte la bordon? — demandas lia reĝa moŝto de li.

— Ni balbutados laŭd-preĝon — respondas Tendenulo la Fervora.

— Aŭskultu min Trebitsch! Se evidentiĝos, ke vi trompas min, ve al vi!

Tendenulo la Fervora lamentante turnis sin al la Grand Bubalo.

— Mi diras al vi, ke li ne estas normala…

Lia reĝa moŝto rigardis en la malproksimon, kie disvolviĝis iom post iom la nebulaj konturo de la bordo de la ekzotika insulo.

— Mi bedaŭras nur tion — murmuris la Granda Bubalo — , ke mi ne povis reguligi la konton kun la fia Fred la Malpura…

— Vi ne preterlasis tiun okazon — diris senmastra voĉo, kaj Fred la Malpura, la kapitano aperis el malantaŭ la deponaĵo, amasigita en la pruo.

… Nelonge ili mute gaprigardis lin. La buŝo de la Granda Bubalo restis malfermita pro surprizo.

— Nu, kial vi miras?

— Nun ni kvitiĝos, Fred — krias fine la Granda Bubalo.

— Mi kraĉas sur vin. — Kaj li faris tion. — Mi venis kun vi pro mia negoco.

— Kian malpuran negocon vi volas fari kun Bob Warins?

Fred la Malpura ŝovis sian manon sub la ĉapon kaj gratis sian kapon.

— Diru Granda Bubalo, kian kargon vi havas en via kranio antataŭ cerbo? Ĉu vi pensas, ke tiu knabo ĉi tie estas Warins?

— Se ne, kiu li estas?

— Reganta princo St. Antonio!.. He! Rigardu, la idioto faligis la remilon.

2

— Ci… vi… — balbutaĉis lia reĝa moŝto. — Via fideleco meritas duoblan premion, ĉar vi ne sciis tion.

— Kaj oni devas senkapigi dufoje tiun friponon, kiu volis mortigi vin! — li alkriis Fred-on, kiu piketis mallongan pipon tre zorgeme.

— Kiel vi opinias pri tio, kapitano? — demandis la princo.

— Ĉu mi?… Neniel. Mi scias, ke via reĝa moŝto asignos dekmil dolarojn al mi, kaj eble vi nomumos vin ia princo, ĉar mi savis vin el la manoj de la Granda Bubalo… Ĉu iu havas longan pinglon?

— Kiam vi savis el miaj manoj la Sovaĝan… lian reĝan moŝton?!

— Kiam vi volis strangoli lin. Mi alvenis ĝuste tiam al la drinkejo Kvar Saĝaj Hundkaptistoj. Mi diris, ke lia reĝa moŝto ridindigis vin, kaj mi malamas lin, tiam vi tuj defendis lin, kaj mi volis tion… Tamen ne sankapigu lin dufoje, reĝa moŝto. Ĝi sufiĉas nur unufoje. Mi havas koron.

— Ĉu vi volas diri… — demandis la princo — , ke vi faris tion en mia intereso?

— Ĝi estis mia politiko ĝisfine. Kiam oni forportis vin mortigi, dume mi ĝojis, kiam oni revenigis vin, nur tial, ke mi krevu pro kolero. Poste mi komencis ŝati Ruĝan Krifon, kaj mi ŝatis ŝin, ĝis ĉiu fremdiĝis de ŝi, kaj oni ribelis kontraŭ ŝi. Ĉar mia ŝato mortigas, stultigas kaj ruinigas.

— Mi gratulas — kriis la reĝo ridante. — Ĝi estis genia laboro. Sed kial vi faris tion?

— Ĉar mi sciis, ke Bob Warins mortis.

— Kion vi diras?!.. Kiam li mortis?

— Kiam mi mortpikis lin.

3

Estis malfrua nokto, kiam ili atingis la insulon. Ili faris fajron sur la bordo kaj ekripozis iomet.

— Nun rakontu ĉion, kapitano! Kie vi mortigis Bob Warins-on?

— Sur la ŝipo Honolulu-Star. Kapitano Wirth, la membro de la Sekreta servo de la angla admiralitato deŝanĝis la ŝipestron de la Honolulu-Star en Port-Suez. Li konas min longe… ĉar iam mi estis marista oficiro…

— Ĉu vi…? — balbutaĉis la Granda Bubalo… — Ĉu vi estis marista oficiro?

— Jes. De tie mi subiĝis ĝis ĉi tie. Kapitano Wirth trovis min en la bilĝo, sed li diris, ke mi povas resti tie, mi nur tenu miajn okulojn malfermite… Poste la negocaj aferoj de Jimmy la Ĝisorela, ke de tempo al tempo li venenu la pasaĝerojn de la ŝipo, kaj la ŝipo Honululu-Star estis kvarantenigita. Ĝi venis ĝustatempe al iu, kiu volis mortigi la regenton Fernandez, ĉar la murdisto sciis, ke dum la kvaranteno oni ne havas eblon fari esploron kaj dissekcadon, oni ja devas tuj enterigi la kadavron.

— Sed mi ricevis esceptan prokraston telegrafe el Singapuro — interrompis la princo.

— Jes… Eble ĝi estis iomete ĝena al la murdisto. Ankaŭ Bob Warins ŝteliris sur la ŝipon. Li fuĝis ne al Almira el la prizono, sed Norden, rekte al Port Suez, kaj li atendis la ŝipon de via reĝa moŝto. Sur la ŝipo li portis tian mantelon kaj ĉapon nokte sur la nebula, malluma ferdeko, ke oni pensis lin kapitano Wirth, poste fantomo. Kiam Jimmy la Ĝisorela petis mian helpon, ankaŭ mi renkontiĝis kun Warins, portanta kapitanan ĉapon, sur la ferdeko, kaj mi rigardis rekte en liajn okulojn. Li eltiris pistolon, mi tranĉilon. Poste li mortis.

— Ĉu certas, ke li estis tiu?

— Li havis ĉe si sian propran reserĉigilon kun sia foto. Liberiĝinta kadavro ruliĝis tien sur la ferdeko. Regento Fernandez. Dum momentoj mi ligis Bob Warins-on anstataŭ li. Oni ĵetis lin en la maron anstataŭ la regento, mi portis Fernandez-on en sian kajuton, kie li falis poste sur la kolon de Jimmy la Ĝisorela. Tiu afero certe enpensigis Jimmy la Ĝisorelan. Li malsuprenvenis al mi kaj petis, ke mi ĵetu la kadavron denove en la akvon. Li atendis min ekstere antaŭ la kajuto. Mi eniris, sed nekompreneble la kadavro de Fernandez malaperis!

— Mi forportis lin — diris la princo — , hazarde mi malfermis la pordon kaj ekvidis la mortinton. Mi kaŝis la kadavron en mia kajuto, kaj mi petis profesoron Palmerson, alvenintan sekvan tagon, ke li veturigu Fernandez-on al Singapuro, kie oni zorgos pri lia forlivero. La sanitara ŝipo kunportis la mortinton. Certe li estis transporotita sur la jahton Almira, kie oni balzamigis kaj veturigis lin hejmen.

Ili silentis. En la sufoke varma nokto kakatuo kriĉis akre.

Princo Fernandez vivis belan vivon — diris la kapitano — , sed li havis tre komplikan morton…

— Kien malaperis kapitano Wirth?

— Li transdonis sian kapitanan servon en Singapuro kaj sekvis Jimmy la Ĝisorelan, por ke tiu ne faru ian stultaĵon kiel reĝo. Wirth ne kredis al mi, ke Warins mortis. Li pensis tion, ke mi ligis malaperintan kajut-ŝrankon anstataŭ la kadavro de Fernandez. Sed mi ĵetis la ŝrankon en la maron, volvitan en litotuko, anstataŭ la mortinta regento, por trankviligi Jimmy la Ĝisorelan. Se tiu vagabondo ne estus ferminta min en la lignokeston, tiam mi estus veturiginta vian reĝan moŝton en Tahition. Tiel mi malfruiĝis unu tagonm kaj ĝi kaŭzis la komplikaĵon.

— Sed! — kriis Tendenulo la Fervora. — Fine diru ankaŭ tion, kio mi estis en la afero?

— Granda ĉevalo — respondis Fred la Malpura post mallonga konsiderado.

… Baldaŭ lia reĝa moŝto ekiris sen akompananto por reveni sur la tronon de siaj prauloj, en la citadelon. Sed tiam Jimmy la Ĝisorela batis lin je la kapo.

ĈAPITRO  24

1

La Ekscelenco alvenis en la havenon de Almira per la usona krozŝipo, kaj li atendis la ŝipon Radzeer. Posttagmeze la admiralo, Ruĝa Krifo kaj la Ekscelenco faris viziton sur la angla ŝipo, kaj ili interkonsiliĝis afable kun admiralo Parker.

La admiralo aŭskultis la historion atenteme.

— Ĉu princo St. Antonio mortis laŭ via opinio?

— Jes — respondis la Ekscelenco.

— Mi ege bedaŭras. Mi tre ŝatis tiun simpatian junulon… Ĉiuokaze Warins forlasos la insulon kun sanganta kapo!

— Sinjoro admiralo… Bob Warins estas mia edzo… Bonvolu konsideri tiun cirkonstancon, se… vi arestos lin… — interrompis Ana Alvarez.

— Sinjorino — diris la admiralo respektoplene — , oni ne decidos pri la sorto de Bob Warins sen peti vian opinion…

— Kion fari, rilate la futuron? — demandis la usonano.

— Se vere vagabondo uzurpas la tronon, tiel eĉ unu kontraŭtorpeda ŝipo de la Home Fleet moviĝos por defendi lian regadon — respondis la anglo.

— Kiel ni povus venigi la problemon al definitiva solvo?

— Mi petos aŭdiencon de lia reĝa moŝto — diris Parker — , kiun mi konas tre bone. Mi opinias, ke vi akceptos, se mi identigos lin.

— Nepre — respondis la usonano.

Posttagmeze oficiro alvenis sur la ŝipon kaj diris, ke lia reĝa moŝto volonte akceptos vespere admiralon Parker kaj lian usonan kolegon, krome la filinon de la eksprezidento Alvarez en la reĝa burgo.

2

Ĉiu lustro brilis plenlume en la halego de la reĝa burgo. La korteganoj en solena vestaĵo estis tiel enfermiĝemaj, kiel po unu tre proksima funebranta parenco.

— Ĉu vi pensas, ke tiu vagabono aperos ĉi tie? — demandis Alvarez sian filinon. Sed Ana apenaŭ atentis lin. Ŝi rigardis ien en la nenion, ŝi estis malgaja.

Nun ĉiu rigardis direktiĝis al la pordo. Alvenas delegitaro, gvidate de kapitano, kiu havis neĝe blankan barbon: Fred la Malpura!

Sed ne nur li venis. Malantaŭ li staris Charley la Lunmiena, la Ĉefkuracisto, la Kanibal Bebo kaj la Granda Bubalo. Taĵon ne vidis la malnova burgkastelo de la familio St. Antonio! Konsciante sian ĝenan elegantecon, ili paŝetadis timeme! Ministro Pollino paŝis al la kapitano:

— Mi ĝojas, sinjoro… Mi aŭdis multe pri vi… Kie vi ricevis viajn ordenojn?

— En la magazeno Simon Arzt.

… Sur la vizaĝoj estis videbla atendo, ekscitiĝo, soleneco. Poste fariĝis granda silento.

— Lia reĝa moŝto! — anoncis la posteulo de hidalgo Gomperez.

Du oficiroj envenis en streĉa pozo. Poste aŭdiĝas rapidaj, sed decidaj, firmaj paŝoj kaj aperas la reganto ridetante! La plej juna marŝalo en la mondo! Ekscitita rukto estas aŭdebla en la granda silento.

— La Sovaĝa Bubo!..

Sed oni kvazaŭ ne estus aŭdintaj tion. Ĉiu rigardas admiralon Parker, kiu paŝas al la reĝo.

— Reĝa moŝto! — li diras kun sincera ĝojo — vere mi estas tre feliĉa saluti vin en via regno.

Sed nun okazis granda kaoso, ĉar Ana Alvarez svenis…

3

Rekonsciiĝinte, ŝia laca kapo ripozas sur ora epoleto. Neniu estas ĉirkaŭ ili. Ili sidas en kvieta saloneto.

— Ana — diras la reganto — , mi esperas, ke nun jam vi ne havos pretekston kontraŭ mia familio…

— Ho… vi… primokis min — ŝi respondas kolere, sed ŝi lasas ripozi sian kapon plu sur la epoleto.

— Se vi volas divorci, ĉiuokaze vi havas bonegan kaŭzon por tio. Antaŭ la geedziĝo mi asertis, ke mi estas plurfoje murdinta, kaj poste evidentiĝis, ke mi erarigis vin… Nu? Ĉu vi divorcos…

La filino de Alvarez ne respondis. Ŝajnis, ke ŝi pensadas. Sed ŝi lasis ripozi sian kapon definitive sur la epoleto, kaj dum ŝi pesadis la decidon, lia reĝa moŝto ekkisis ŝin.

Kompreneble forte, kiel li kutimis fari tion.

4

Fred la Malpura partoprenis aŭdiencon en la privata apartamento de la reĝino.

— Ne ploru, Helena. Tiu knabo povos rekompenci ankaŭ vin por ĉio.

— Kiom multe mi suferis… Li ja estas via filo. Mi pensis, ke la voĉo de la sango de lia patro montriĝos sur li.

– Ĝi do ne fariĝis sdelakto — diris Fred la Malpura, la kapitano kun tromemfida rideto. — Li neniam devas ekscii, ke li ne estas originala St. Antonio. Kial?

— Diru… Teodoro… Ĉu vi mortigis… Fernadez-on?

— Ne. Kapitno de la usona Sekreta servo faris tion. Fernandez interkonsentis kun Warins. Fernandez malamis la fremd-devenan St. Antonion. Plie li komplotis kun Warins, kiu estus permesinta, ke oni liveru de tie ĉi armilojn por la ĉinoj, simpatiantaj kun la japanoj. La usonano do mortigis Fernandezon.

Ili silentis.

— Adiaŭ, Helena.

— Kien vi iros, Teodoro?…

— Sur la oceanon…

La virino rigardas la tapiŝon kun klinita kapo…

– Ĉu vi pardonis min… Teodoro?

Silento… La reĝino levas sian kapon malrapide, kaj ŝi estas en la ĉambro sola. Fred la Malpura, la kapitano foriris senbrue, kaj ŝi neniam plu vidis lin.

ĈAPITRO  25

La letero de Jimmy la Ĝisorela al la reganto

XII

Datita ĉi tie en Sanfrancisko post la paso de nia regado, propramane.

Altestimata sinjoro reĝo, via kara patrino, kaj via estimata edzina moŝto! Hodiaŭ mi ricevis kaj malfermis vian supre datitan leteron.

Nun mi altestimante respondas kaj informas vin!

Vian koran inviton, ke mi ekloĝu en via kortego por vivi trankvile, kiun via Reĝa moŝto certigus, mi devas rifuzi kun sincera bedaŭro. Ĉar tie granda ŝarĝo estas por mi la nenifaro. Mi estas urbano, eĉ se ne regitrita, kio estas nur simpla formalaĵo. Sed la urbanoj malfacile alkutimiĝas al la provinca vivo. Kaj insulo, kiel ajn malgranda ĝi estas, tamen estas kortego, do ne la vasta mondo. Kvankam mi volonte rememoras la belan peridoon de mia regado, kiu prosperigis la landon… Eĉ tio ne surprizus min, se oni eternigus mian brilperiodon en Almira, kaj promenante mi trovus mian statuon sur la ĉefplaco. Ĉar la popolo enfermis min en sian koron, kaj estas bone, ke mi tamen ne devas glui paper-sakektojn, kio cetere okazas dum enkarcerigo.

Mi vizitis ankaŭ la klubojn en Singapuro. Ili jam ne estas tiuj, kiuj ili estis. Vanek falis en la manojn de la polico, kiam dum ŝtelo oni kaptis lin ĉe freŝa faro. Mi opinas, ke li ĝojus, se via raĝa moŝto skribus kelkajn liniojn al li. Vidu Vanek, ke via reĝa moŝto ne forgesas viajn amikojn, kiam ili falis en malagrablan situacion. Tendnenulo la Fervora diris, ke mi skribu al vi, ke via reĝa moŝto, se vi havas el kio, donu al li du kaj duonon da dolaroj, kiujn li repagis al nia komuna amiko Tulipo por via reĝa moŝto. Ĉar reganto ne rajtas fari ŝuldon. Li diris tion. Ni regantoj scias, ke ĝi ne estas vera. Sed kiam sidis tiu Tendenulo sur trono?

Ĉi tie jam nenio estas la malnova. Ĉio estas enua kaj trankvila. La kompatinda Medolo mortis pro ambaŭflanka pistolpafo, kvankam mi mesaĝis al li, ke Hobo Fischer liberiĝis. Mi diras: ĉio estas enua kaj trankvila ĉi tie, tiel mi tuj veturis al Hongkongo, ĉar tie mi havas nenion por fari. Kaj tiaĵon mi aranĝas.

Nun mi estas en Sanfrancisko pro la sama afero.

Se via reĝa moŝto farus tiun komplezon, ĉar mi forgesis mian tranĉilon en sinjoro nomata Firmin. Li estas fosita apud la rapid-fotografejo. Se iam vi promenas tien, kaj vi ne havas alian ŝtat-aferon, elfosu tiun homon kaj elprenu mian tranĉilon el li! Tiu Firmin ne meritas ĝin. Ties prenilo estas farita el perlamoto. Ĝi estas facile rekonebla. Sed nur tiam plenumu mian peton, se vi vere ne havas alian aferon, kaj vi volonte faros tion.

La morto okazis jene: ĵetinte vian reĝan moŝton sur la teron, mi vidis timiĝinte, kion mi faris. Sed mi ne havis tempon ekkonsciiĝi, kiam aperis la fantom-kapitano. Wirth. Kiu direktis la ŝipon Honolulu-Star.

Kaj li direktis revolveron al mi:

— Jen estas la tempo, Jose — li diris. — Vi povas foriri. Sed tre rapide.

— Kiu vi estas? — mi demandis lin idiote.

— Mi estas kapitano Wirth, membro de la Sekreta servo. Motorboato atendas vin en la haveno, kiu veturigos vin al Tahitio… Kaj li donis eĉ monon al mi. (Mi dankas, ke ankaŭ via reĝa moŝto sendi tion al mi. La mono estas la sola bona afero, kaj ne damaĝas, se oni havas multe el ĝi.)

Foririnte, ekideis al mi dumvoje forporti la foton de tiu Firmin. Alveninte tien, mi kaŝrigardis tra la fenestro kaj timiĝis.

La mortvizaĝa, maljuna virino kuŝis tie, forte batita je la kapo. Sed ŝi ankoraŭ vivis, kiam mi verŝetis akvon sur ŝin.

— Sinjoro… — ŝi diris — Firmin mortigis min… La akcioj…

…Evidentiĝis do, ke Firmin kaj la virino estis akciuloj, sub la regado de prezidento Alvarez. Kiam oni forpelis la respublikestron la kurzo de la akcioj falis. Sed ili ambaŭ havis tiujn senvalorajn. Lastfoje, kiam Egmont kaj Gomperez venis fotografigi sin, ili eksciis dume, ke la altranguloj aĉetos la senvalorajn akciojn de ili. Firmin vendis tiujn por bagatela sumo. Sed la virino diris, ke ŝi ne vendos, ĉar tiuj estas memoraĵoj. Tiel do ili kunportis la akciojn de Firmin. Kiam alvenis Pollion por fotografigi sin, li jam ne povis aĉeti akciojn. Tial li vivas eĉ hodiaŭ, nur li scius kial?

Anticipe okazis, ke Egmont kaj la aliaj, funebrantaj parencoj eksciis de la arestita Bonifaco, ke venas Alvarez kun siaj trupoj kaj venkos. Li devas fuĝi. Sed tiam la akcioj denove havos bonan kurzon! Kaj ili aĉetis la malnovajn akciojn.

Kiam jam ankaŭ Firmin eksciis, ke revenos Alvrez, li preskaŭ freneziĝis, ke li vendis la valorpaperojn por bagatela sumo. Sed Egmont elĵetis lin. Ankaŭ Gomperez. Tiam li mortigis ilin, ĉar li sciis, ke oni suspektos Warins-on pri la krimfaro. Fine li batfaligis kaj rabis la akciojn de la morotkapan sinjorinon.

Kiam mi ekstaris de apud la vundita virino, ĝi okazis ĝustatempe. Ĉar Firmin volis batfaligi min el dorsdirekto, kiu revenis pro io. Sed mi estis ekstrinta, kaj li ne trafis min.

Nu, sekvis mallonga korpekzerco, poste mi enfosis lin (p. m.) Sed mi forgesis mian instrumenton en la fotografisto.

Nun mi finas mian leteron kun suba estimo, kiel malnova amiko de via reĝa moŝto, ankaŭ hodiaŭ, mi kisas la manojn de via kara patrina moŝto kaj de tiu de via edzina moŝto.

Datita nun sube: Via iama kolego;

                    eks Jimmy la Ĝisorela, propramane.

En Almira eĉ hodiaŭ oni volonte rememoras Jimmy la Ĝisorelan, la unuan reganton de la mondo, kiu estis en cidira rilato kun la popolo post tintigo de glasoj. Anakŭ nun estas valida la “LEX ĜISORELA 193… I. L, a.: “PRI LA DEVIGA SIMPLECO DE LA ASPEKTO EN LA KRON-KONSILIO”, kiu preskribas, ke ĉiu devas partopreni la kron-konsilion en ŝtrumpoj. La Granda Bubalo restis en Almiro, kiel la korpogardisto de lia reĝa moŝto, kaj li havis tre bonan sorton.

Ĉu Fred la Malpura?

Iu rakontis, ke antaŭ nelonge oni vidis lin en Alasko, kie li malfermis ludkazinaĉon en la regiono de la eterna neĝo, kaj laŭdire la orfosistoj serioze okupiĝis pri la penso linĉi lin. Sed kiam ili estus efektivigintaj tion, la kapitano jam estis for, ĉar li havas tiel akran menson, kiel la razilo.

Foje rondiris famo, ke li mortis, sed poste evidentiĝis, ke li estas la kapitano de tiu malnovega vaporŝipeto, kiu venis helpe al la luksa vaporŝipo Tokio-Maru en diboĉanta tempesto, kaj ili savis kvindek pasaĝerojn. Kiuj poste rimarkis, ke iliaj ĉiuj valoraĵoj malaperis.

De tiam li aperas de tempo al tempo en Kantono, en Triesto aŭ en Rio-de-Ĵanejro; morne, sola, kiel la Fluganta Nederlandano, kondamnita al vagado inter la havenoj, kaj nur malmulte da homoj scias, ke malantaŭ la malnova vestaĵo kaj la ŝirita ĉemizo tamen batadas tia koro, kiu iam povis ami, dolori kaj timzorgi.