Jenő Rejtő. La antaŭenŝovita garnizono

ĈAPITRO 1

1

Kolombo flugis al la muro, sed en la sekva momento li vangofrapis la velestron tiel, ke li englutis kvaron funton da maĉtabako pro surpizo, kio estis en lia buŝo, kaj poste li singultis dum horoj.

La stiristo atendis nur tion. Li kaptis Kolombon per siaj grandegaj brakoj, por ke laŭ sia kutima preno li kaptu lin per subita movo kaj turnadu, poste ĵetu lin la plej malproksiman angulon de la drinkejo. La stiristo estis konata pri tiu spektaklo en la gravaj havenoj de la mondo

La giganta brako jam estis levinta sian kontaŭulon, kiam de ie, el la direkto de la kaptito ŝtal-simila objekto batiĝis en lian vizaĝon, pro kio ĉio mallumiĝis antaŭ li dum kelkaj momentoj. Liaj amikoj poste ĵurante asertis, ke la peza objekto estis la pugno de Kolombo.

Post kelkaj sekundoj li ekstaris kun vertiĝanta kapo kaj malfemis siajn okulojn.

Tuj li ricevis tian vangofrapon, ke li residis sur la plankon. Kiam li provis leviĝi, Kolombo donis al li ankoraŭ du vangofrapojn, ke li denove falis.

Nun jam li restis sidanta kaj ekparolis milde:

— Mi estas Aleksio la Ĉifonulo. Se mi povas peti vin, nun jam ni ĉesigu tion por iom da tempo.

— Bone. Mi nomiĝas Jules Manfred Harrincourt.

Ĉifonulo leviĝis.

Aŭskultu min, Jules Manfred Harrincourt… Vi povas esti fiera. Sciu, ke ankoraŭ neniu batis min ĝis nun. Hodiaŭ okazis al mi tiaĵo la unua fojon.

— Ĉiu komenco estas malfacila. Post la okazintaĵo ĝi jam iros glate. Sed diru, sinjoro, kial vi volis mortigi min.?

— Bonvolu sidiĝi ĉi tien, kaj mi rakontos tion…

La supre menciita interbatado kaj la sekva, afabla interparolado okazis en iu populara amuzejo de la haveno de Marseljo, kiun la publiko de la krimula konas laŭ la nomo „Kafejo kaj restoracio al la rabia hundo”.

Al la antaŭaĵo de la evento apartenas la skuno Brigitta, kiu nagivas sur la Pacifika oceano du jarojn. Ĉifonulo, la stiristo de la ŝipo kaj Paŭlo, la velestro kompreneble ne sciis, ke ŝanĝiĝis io kaj alia en Marseljo dum la pasinta tempo.

Tiel, mi supozas, ke ili ne konis Kolombon. Li alvenis nur antaŭ unu jaro el Parizo, kaj tiam Brigitta ankoraŭ navigis ie proksime al Okcident-Hindio.

Kolombo estis iom gracila, relative larĝ-buŝa, subfiĉe belaspekta junulo. Li konstante rikanis, kaj liaj grandaj, bluaj okuloj rigardis al la homoj kun senlima fido.

Neniu demandis de kie li venis, kaj kion li faris antaŭe. Ĉi tie, en la haveno estas la plej granda malĝentilaĵo interesiĝi pri la paseo de la konatoj. Ĉiu venas de tie, de kie li volas, aŭ de kie oni forlasis lin el la prizono.

Kolombo alvenis sur la kapo kun pajloĉapelo, li ĵetis sian modan, sufiĉe ĉifonan jakon sur suan antaŭan brakon, li tenis banbusan bastonon inter siaj fingroj, mallaŭte fajfadis kaj cigaredis. Lia munduma aspekto tuj okulfrapis la simpla popolo, konsitanta el karg-laboristoj kaj rabistoj de la haveno. Unuavice oni admiris liajn belegajn ŝuojn. Precipe iu estis esterordinare eleganta, la lakŝuo kun blanka enmataĵo kaj butonoj.

Vane, kiu atribuas gravan signifon al sia eksteraĵo, tiun oni ekatentas. Ĝin pruvis tiu malgranda kolektiĝinta homamaso, kiu pacience sekvis la elegantan fremdulon sur longa vojo.

El la restoracio „Tigro” aŭdiĝis muziko. La novalveninto malfermis ties pordon.

… Baldaŭ, post kiam la membroj de la polico kaj la ambulanco restarigis la ordon kaj kolektis la vunditojn, la malesperiĝinta drinkejmastro povis diri nur tion al la policestro:

— Envenis frenezulo kun promenbastono kaj diris, ke li volas buŝharmoniki kaj ruinigis la ejon…

La drinkejmakstro ne mensogis. Harrincourt vere staris en la mezon de la drinkejo, kaj li ekparolis rikanante per sia plej larĝa, ĝentila rideto:

— Gesinjoroj! Permesu al mi pruntepeti la buŝharmonikon de la dirigento de la orkestro, kaj mi prezentu kelkajn pastoralojn. Poste estu permesaste al mi petegi vian financan subtenon por malriĉa, sed talenta muzikisto.

La drinkejmastro ĝentilvoĉe petis lin iri en la infeon. Grandanima pakaĵportisto opiniis, ke oni permesu al li buŝharmoniki la cerbmalsanulon.

Marmito, la cent dudek kilograma gangstero, kiu tiun tagon rompis sian rilaton kun sia amatino, kaj li estis kolera pro tio, laŭte alkriis lin:

— Tuj eliru! Idioto!

Harrincourt ŝerceme minacis lin per sia fingro:

— Nu-nu, eta giganto! Ne decas esti malĝentila…

La giganto subite aperis antaŭ la novalveninto per du paŝoj, kaj…

Kaj nekompreneble, li grandarke reflugis al sia loko, renversante la tutan societon kaj kelkajn litrojn da rumo.

Poste jam ĉio okazis rapide. Parto de la gastoj salte leviĝis kaj kuregis al la fremdulo. Li kaptis seĝon kaj debatis la lampon.

Estiĝi ĝenerala kaoso. Bruo de frakaso, kriego, interbatado plenigis la ejon, kaj Kolombo en oportuna momento ĵetis la tutan drinkejtablon sur la interbatiĝantoj, poste li ĵetis al ili la drinkejmastron kun la kuireja tranĉilo, la spiliston kun la arda fajrostango kaj la ĉefkelneron kun sia filo…

… Sekvan tagon oni reordigis la restoracion, vespere sonois la muziko, kaj escepte la regulajn gastojn, kiu kuŝis en la hopitalo, kunestis la kutima, vespera publiko.

Je la naŭa horo malfermiĝis la pordo, kaj enpaŝis la gaja fremdulo.

Li eklevis sian pajloĉapelon kun aristokrata eleganteco kaj paŝis en la mezon de la ejo kun ĝentila rikano.

La drinkejmastro, la spilisto, la ĉefkelnero kaj lia filo paraliziĝis.

— Gesinjoroj! — komencis Kolombo. — kun via afabla permeso hodiaŭ mi faros mian koncerton, hieraŭ vespre proksrasitan pro la sveda gimnastiko. Sinjoro dirigento transdonos sian buŝharmonikon kaj la prezentado komenciĝos.

Poste li transprenis la buŝharmonikon de la muzikisto, li ekstaris sur seĝon, sidis sur ties apogilon, ĵetis sian jakon al la ĉefkelnero per eleganta movo kaj ludis kun profunda sento la kanton: „Louis, la hejtisto forveturis al Nov-Hebridoj.” Li prezentis la duan strofon kantante. La programero dendube rikoltis sukceson. La etoso ankoraŭ estis frosta, sed jam kelkaj homoj ne prenis tiel forte sian poŝtranĉilon, kaj ĝi estas iu formo de la paciĝemo. Sed kiam Kolombo ekkantis la marŝon: „Hej, maristo, hej, maristo, Gravas nek tempesto, kaj gravas nek danĝero”, kiun li finis per mallonga ŝuklak-danco, ĉiu aplaŭdis, kaj oni postulis per laŭta pidfrapado, ke la artisto daŭrigu sian konceron.

Harrincourt bazigis sian popularecon ĝis la fermohoro, la moneroj abunde falis en lian teleron, kaj kiam sur silka papero, streĉita sur kombilon li zumante kantis la ŝlagron: „Ridu folulo, kvankam larmoj fluas sur via ŝminkita vizaĝo…”, fariĝis tiel bona humoro, ke Lala, la bicikloŝtelisto, kiu cetere estis konata pri sia grandstileco, li petis frago-boleon, kaj oni trinkis ankoraŭ multajn botelojn da rumo ĝis aŭroro.

2

Horrincourt estis la favorato de la haveno. Ne troviĝis tia homo, kiu povintus kompari sian forton kun lia, tamen li evitis laŭeble ĉiun konflikton kaj toleris ankaŭ la plej drastajn ŝercojn.

Oni nomis lin Kolombo pro lia mildeco.

Ĉiuespere li gastrolis en la amuzejoj. Li ne nur buŝharmonikis. Se estis bezonate, li ludis violonon, citron kaj montris eĉ kartlud-trukojn. Neniu aŭdis lin blasfemi. Li parolis kun la cigar-vendista knabo tiel, kvazaŭ la li estus egalranga fripono kun la plej malnovaj, regulaj gastoj. Li estis ĉiam glate razita, kaj li sendis florojn al Mimi, okaze de ŝia naskiĝtago, kiu mezuris la likvoron en la ĉambro „Tranĉilĵetejo”.

Ĵaluzaj, noktaj kavaliroj multfoje volis mortpiki lin, kaj malofte sen kaŭzo. Kun patra tenero li mem portis ilin al la plej proksima sukurejo.

Kolombo estis tia.

Nek la stiristo, kiu nomiĝis Aleksio la Ĉifonulo, nek la velestro konis tiujn antaŭaĵojn, kio ankoraŭ ne estintus problemo, sed la du maristoj invitis en la restoracion la dikan Yvette-on, virinon, kiu estis laŭ ilia plaĉo kaj pezis okdek kilogramojn, sed ŝi havis tute bebosimilan vizaĝon. Yvette konstante aplaŭdis al Kolombo, kiu ĵus rolis. Tio jam ne plaĉis al la stiristo. Sed poste la dika Yvette elprenis el la mano de la velestro kvin frankan moneron kun senekzempla impertinenteco, kaj ŝi ĵetis ĝin al tiu ajnhejma komediisto.

— Hej! Pajaco! Redonu al mi tiun kvin frankan moneron! — diris la velestro, paŝante en la mezon de la drinkejo.

La artisto transdonis la monon je lia plej granda miro.

— Jen prenu, oldulo mia. Nur ne ekscitu vin, ĉar foje tiel frapis apopleksio mian kuzon. La kompatindulo havis komercejon de diversaj varoj en urbo Metz.

— Krome ĉu vi estas impertinenta?! Jen!..

La ceteraj estis priskribitaj. La velestro ricevis tian vangofrapon de Kolombo, ke li englutis kvaron funton da maĉtabako, kaj li batis la stiriston tiel, ĝis li petis lin serioze ĉesigi tion. Tiuokaze li eĉ prezenti sin, ke li estas Aleksio la Ĉifonulo.

Nun ili trinkis kune ĉe la tablo en la angulo, kaj la stiristn jam eĉ tio ne ĝenis, ke la dika Yvette (kiu havis vizaĝon, tute similan al bebo) eĉ ne fortiris sian rigardon de Kolombo.

— Mi miras — diris la stiristo, trempante sian kornosimile ŝvelintan nazon de tempo al temp en glason da akvo, — ke vi elektis tiel malbelan profesion. Kiu povas doni tiel grandan vangofrapon, antaŭ tiu la mondo estas malfermita.

La velestro kapjesis konvinkite. Li estis ĉefatestanto.

— Mia profesio estas tre bela, — defendis sin Kolombo, — la filharmonio kaj la baleto nun kakuliĝas kiel serioza profesio.

— Tiulo, kiel vi, devas surmariĝi! Ek al la maro! Ĉu vi ne pensis pri tio, fariĝi matroso?

ŋolombo sereniĝis.

— Mi jam estis eĉ tio. Se vi konvenos al la postuloj, vi povos dungiĝi al la ŝipo Brigitta. Ĉu vi havas dokumentojn?

— Mi ne havas tiujn.

— Tiam vi konvenas al la postuloj. Ĉu vi volas ŝipveturi kun ni?

Yvette subite interrompis:

— Ne iru kun ili, sinjoro Kolombo! Brigitta dronos post nelonge. Ĝi estas kaduka, aĉa velŝipo. Mi eldiras sincere, se la sinjoroj matrosoj ne prenas tion, kiel ofendon, nur la plej rezolutaj friponoj entreprenas dungiĝi al ĝi.

— Ne atentu Yvette-on Brigita estas tre bona ŝipo — diris la stiristo malcerte. Yvette paliĝis pro indigno.

— Ĉu vi diras tion al mi? Ĉu vi volas rakonti al mi pri ŝipoj, kiam mi amikiĝas kun la maristaro de la mondo jam dudek jarojn? Mi diris tion, ke Brigitta pereos, ties riparo putras, kaj ĝi mergiĝas duon colon pli profunde ol ĝi estas oficiale permesita.

— Prave — konfesis la velestro — , sed fine ja oni ne surŝipiĝas pro trankvila, kaj certa maljuneco. Ĉu vi venos, Kolombo, aŭ ne?

— Ĉu ĝi vere estas tiel danĝera veturilo? — demandis Kolombo mediteme. La stiristo ĝemis kaj eklevis sian ŝultron.

— Ĉar ĉeestas la patrino de la ŝipoj, mi konfesas sincere: Brigitta ne povas konkuri por gajni la blankan rubandon. Se vi estus homo kun familio, mi ne invitus vin.

— Dankon. Ĉar mi havas familino, mi akceptas la inviton kaj dungiĝos al Brigitta.

— Ĉu ĝi certas, ke vi ne havas dokumentojn?

— Absolute ne.

— Vi devas pruvi tion. La kapitano estas malnovmoda homo, kaj li insistas pri certaj formalaĵoj. Ni povas iri.

— Ne iru, sinjoro Kolombo! — rukulis Yvette, kvazaŭ priplorante sian paron, kaj melankoliaj faltoj aperis sur ŝia tute bebosimila vizaĝo. — Ne iru, sinjoro Kolombo, se iafoje vi bezonos kvin-dek frankojn, mi pruntedonos volonte…

— Mi dankas vian proponitan krediton, sed mi ne povas akcepti ĝin. He! Jeanette! Portu glason da rumo kaj bukedon da floroj por la sinjorina moŝto je mia konto… Mi kisas vian manon, nobela virino.

Ili foriris. La voĉo de Yvette postrukulis lin sur la strato ankoraŭ por sekundo:

— Ne iru, sinjroro Kolombo…

ĈAPITRO 2

1

Sed sinjoro Kolombo iris.

Sufiĉis al li ekvidi Brigitta-on de malproksime, por ke li vidu, ke Yvette ne troigis. Tiu vaporŝipo ne povintus riski eĉ ekskurson en la ĉirkaŭaĵo sen danĝero. Male oni faris per ĝi mult-monatajn mar-veturojn.

Dum unu horo Kolombo interkonsentis kun la kapitano. Ili ekveturos post kvar tagoj al Havano kaj tra la kanalo Panamo sur la Pacifikan oceanon. La vojo daŭros maksimume unu jaron.

— Diru — demandis la velestron, kiam ili denove estis sur la bordo — , kial vi anonciĝis tuj, kiam vi aŭdis, ke estas vivdanĝere veturi per la ŝipo? Ĉu eble vi volas morti?

— Tute ne! — raspondis Kolombo iom timeme. — Mi ŝatas la danĝeron.

Hoho! Estas bone atenti — li pensis. Li skribis leteron al siaj patrino kaj fratineto el kafejo. Liaj patrino vidva kaj la dek kvar jara Anette vivis en vilaokvartalo de Parizo, en la domo de la familio Harrincourt, kiu estis ŝarĝita per ŝuldoj, pli ol kiom ĝi valoris. La altrangaj, parizaj parencoj tute ne konjektis, ke la juna Harrincourt kantas en iun drinkejo de Marseljo, kaj el lia lukro ili subtenas la modestan dom-mastrumadon de la ĝenerale respektata, eleganta, sinjora familio

Harrincourt estis la lernanto de la mararmea akademio. Oni ŝatis lin ankaŭ tie, ĉar kelkaj homoj naskiĝas tiel, ke li estas ŝatata ĉie. Sed tiaj morozaj homoj, kiel mararmea inspektoro, markizo Lauton Tracy, rezistas al ĉiu afableco per siaj ŝtonduraj koroj. Lauton Tracy vivis sola en sia vinberejo proksime al Lyon, kaj de tempo al tempo li aperis por kelkaj tagoj en la akademio aŭ sur la ŝipo, por ke li faru severan predikon skuante siajn ostajn fingroj, kuntirinte siajn hirtajn brovojn sur sia falta, mumie malgrasa vizaĝo.

La kadetoj vivis en konstanta malesperiĝo pro li. Nek la instruistoj ŝatis lin. Sed dank’ al liaj altaj familiaj kontaktoj estis certe, ke anstataŭ emeretiĝi, li mortos pro plena kadukiĝo dum parado. Ke ĝi tamen ne okazis tiel, la kaŭzinto estis Harrincourt, al kiu la inspektoro ne permesis doni la sekvan, lernejan rangaltigon post ekzamen-manovro.

Harrincourt aperis gaje tiun tagon en la dormejo de la kadetoj:

— La maljun Tracy hodiaŭ perdis sian honoron antaŭ mi. Mi emeritigos lin.

— Vi estas idioto — opiniis iu lia kolego, ne sen ĉiu bazo.

— Vi povas veti kun mi pri arĝenta, aŭtomata fajrilo, ke oni emeritigos onklon Tracy ĝis la sekva ekzameno.

— Konsentite.

Harrincourt gajnis la aŭtomatan fajrilon, sed perdis sian karieron. La emeretigo de la mararmea inspektoro okazis inter sufiĉe malgajaj cirkonstancoj. Dum la mondmilito la alianculoj reciproke distingis per ordeno kelkajn oficirojn. La francoj nomumis la anglajn kavaleriajn oficirojn kapitano de la senegalaj infanterianoj, sed la angloj konferis honoran rangon al la ĉe la soktaj trupoj francaj kamaradoj. Ĉiu sciis pri Tracy, ke li estas honorkapitano de skota regimento. La kimra princo ĝuste tiam estis en Parizo, kaj tiuokaze oni invitis ankaŭ Tracy partopreni al balon de la mararmea akademio, kies ĉefa mecenanto estis lia reĝa moŝto. La kadetoj laboris tage-nokte. Harrincourt estis inter tiuj, kiuj adresis la invitilojn. La ŝtatsekretario, kiu subskribis tiujn, kompreneble ne legis aparte ĉiun invitilon, cetere li estus rimarkinta, ke iu havas alian tekston. Ĝi ja estis ĝuste tia, kial la aliaj. Nur tio estis skribita malsupre:

„La honormembroj de la angla armeo bonvolu surpreni sian paraduniformon,konvena al la balo.”

Kian sensacion vekis en la luksa balo la maljuna, kalva Tracy, kiam li aperis en sia kimera, kapitana uniform kun nudaj genuoj, portante kvadratitan jupon, kio tute ne estas priskribebla. Oni parolis pri la evento eĉ post jaroj. Laŭ la ĉefministro la spektaklo estis neforgesebla. Neniu kaŭzis skandalon, lia reĝa moŝto la kimera princo diris kelkajn senantajuĝajn vortojn al la duonmorta Tracy kaj dankis la frapan atentemecon, kiel la ĉefinspektoro manifestacias en tiu uniformo apud la tradicia franca-angla amikeco.

Kiuj ne povis subpremi sian ridon, tiuj iris en najbaran ĉambron. Baldaŭ ankaŭ la kimera princo vizitis ilin.

Nun jam komenciĝis ĝenerala kampanjo pro emeritigi la maljunan ĉefinspektoron. Nek liaj altrangaj familianoj eksponis sin volonte, kaj Harrincourt ricevis la aŭtomatan fajrilon. Sed la invitilo de Tracy, se la naiveco de la maljunulo tute ne ekskuzis lin, pruvis tion, ke ankaŭ kulpulo estas en la afero. Tiel do okazis, ke la kariero de Harrincourt finiĝis ĉe la militmaristaro.

Ĝi estis granda plago por lia familio. Harrincourt sciis, kion li kaŭzis per sia nepripensita faro. Sed li decidis korekti sian misagon. Liaj patrino kaj fratineto ne suferu pro li. Li oferis sin por ili. Li havis dek mil dolaran asekuron pri la vivo. La asekuro validis tiuokaze: „se la militmar-kadeto Jules Manfred Harrincourt suferus akcidenton”.

Li decidis, ke liaj patrino kaj fratineto ricevos tiun dek mil dolaran asekuron pri la vivo. La zorgos pri tio, ke trafu lin morta akcidento „dum la plenumo de sia profesio”.

Li vendis sian ĉiun havaĵon, li aldonis al tio ankaŭ la malmulte da mono heredita de sia patro kaj pagis la duonjaran kotizon de la asekuro. Krome li tre atentis, ĉar li devis moroti dum la plenumo de sia profesio, ne pli ol pasos duonjaro. Se surveturos lin aŭto, aŭ iu mortpikas lin sur la strato, tiuj valoras nenion.

Tiel li alvenis en Marseljon, kaj tial estis konvene por li dungiĝi al la ŝipo Brigitta. Fariĝi matroso, tio estas „profesio”. Dek mil dolaroj sufiĉos al liaj patrino kaj fratineto, ke ili prosperu.

La amuziĝanta publiko tute ne konjektis, ke tia homo kantas la sentimentalajn kaj gajajn ŝlagrojn, kiu mortkondamnis sin mem.

2

Sed evidentiĝis, ke vivi ja estas mafacile, sed nek morti estas facile.

Estis la oka horo vespere, kaj Brigitta volis malankri antaŭ noktomezo. La stiristo, la velestro kaj Kolombo aranĝis adiaŭan vesperon en la restoracio al la „Gemuta kadavrejo”.

Kolombo ankoraŭ lastfoje prezentis sian plej belan kanzoneton. Oni tondre aplaŭdis, falis floroj kaj moneroj, sed ĉar la stiristo kaj la velestro iris antaŭen, ankaŭ Kolombo svingis sian pajloĉapelon, ŝovis sian bambuo-bastonon sub sian akselon kaj foriris. Li iris gaje en la mallarĝaj stratetaĉoj al la haveno. Yvette alpaŝis lin el sub pordegenirejo.

— Sinjoro Kolombo — ŝi rukulis kun sia bebovizaĝo, humida de larmoj.

Harrincourt alridetis ŝin afrable:

— Mi kisas vian manon, sinjorina moŝto. Ke mi ne plu vidos vin, ties memoro eterne vivos en mi.

Li kisis ŝian manon ĝentile kaj iris plu.

Aŭ li estus irinta.

Sed la okdek kilograma demono kun bebosimila vizaĝo, inter dense fluantaj larmoj, kolektinte sian ĉiun teneran timzorgon de sia koro, batis Kolombon je la kapo tiel per gumbastono, ke sinjoro Kolombo rekonsciiĝis nur aŭrore. Li kuŝis sur la pavimo de la senhoma stratetaĉo.

Kaj Brigitta jam navigis sur la vasta maro.

ĈAPITRO 3

1

Harrincourt havis nur kvin monatojn el sia vivo. Dum tiu tempo li devas morti, se li ne volas, ke ilia malnova domo estu aŭkciata, kaj liaj proksimuloj mergiĝu por ĉiam inter la malriĉuloj de Parizo.

Li meditis pri tio malgaje, maĉante la frandaĵon de la malriĉuloj post la tagmanĝo: kelkajn sunflorajn grajnojn, sidante sur benko en la malnova haveno.

Subite li ekvidis Kontraŭe la fortikaĵon St. Jean, kie oni dungas la legianajn rekrutojn, supre sur la monto, vidalvide al la preĝejo Norte-Dame de la Garde.

La legio!

Efektive ĝi estas profesio. Oni kontraktas kun la franca ŝtato kaj ricevas salajron. Tie ne estas problemo morti.

Sed kial li devus morti?

Hopla!

Ek en la urbon. Li trovas la grandegan palacon de la asekura societo en Cannebiére. Lia eleganteco ŝajnas luksa en la suburbo (precipe lia iu ŝuo, kies butona, blanka enmataĵo estis preskaŭ tute sendifekta), sed oni ne permesis al li eniri al la direktoro. Kelkaj vivdanĝeraj minacoj, rimarkinde drasta honorofendo kaj limigo de la persona libereco de la suboficiro, preninte lin je la kolo, tamen sukcesis al Kolombo eniri al iu prokuristo.

Harrincourt rakontis sian planon entuziasme.

— Mi havas unuarangan proponon. Ni parolu sincere. Se nun mi elektos tian profesion, kiu mortigos min, vi pagos dek mil dolarojn. Donu al mi kvin mil dolarojn, kaj mi restos vivanta.

— Mi opinias, ke estus pli bone, se vi mortus — proponis la prokuristo bonvole post mallonga konsiderado. — La negoco estas pli komforma al la reguloj tiel.

— Sed sinjoro! Ĉu la morto de homo signifas nenion al vi?

— Kompreneble jes. Ĝi signifas la likvidon de obligacio.

— Vi profitus el mia propono — li klarigis konvinke. — Se vi ne interkonsentos kun mi, tiam mi elektos tian profesion, ke mi mortos post mallonga tempo, kaj vi devas pagi la tutan dek mil dolarojn.

— La afero ne tute statas tiel. Ni devas subtrahi certajn sumojn oficiale, krome ni banko alkalkulas sepdek kvar cendojn, kiel administra kosto. — Li diris tion reveme, skribaĉante sur paperfolio. — Sendepende de tio, hodiaŭ ne estas tia profesio, en kies intereso la instanco ne devigus fari preventajn rimedojn.

— Ĉu se mi dungiĝos al la legio?

La prokuristo surprizite eklevis sian kapon.

— Ĝi ne estas profesio… Atendu! — Li levis la telefonon kaj ekpremis butonon. — Ĉu estas tie la jurista sekcio?… Mi ŝatus paroli kun advokato Lagarde. Bonan matenon! Ni faris asekuran kontrakton pri la vivo kun sinjoro, se lin trafus akcidento, kaj se li dungiĝos al la legio… Kiel?… Dankon… — Li demetis la aŭdilon. — Vi pravis. Se vi mortos en la fremdula legio, ni eksigos tiun, kiu faris la asekuran kontrakton kun vi. Ĉar li devintus skribi en ĝin, kiujn profesiojn koncernas la asekuro. Ĉar estas profesia soldatservo.

— Ĉu vi pagos al mi la duonon de la asekuro, la kvin mil dolarojn? Ĉar mi zorgos en la legio pri tio, ke mi mortu rapide.

— Vidu, sinjoro, ni ne ŝanĝu tion. La negoco estas solida. Ĝi kostu iom pli multe.

Li leviĝis kun komplezema rideto kaj akompanis la junulon ĝis la pordo.

Kolombo estis tre kolera.

— Venu en vian kapon tiu homo dum viaj sendormaj noktoj, kiun kiu vi parolis hodiaŭ! — diris Kolombo kolere. — Havu animriproĉon, ruliĝadu sur viaj kusenoj plorante…

— Se mi havos eblecon — respondis la prokuristo kun komplezema ĝentileco — , mi faros tion, sinjoro. Ĉu vi deziras ankoraŭ ion?

— Nenion. Vi pensas, ke mi estas malkuraĝa. Sed vi eraras pri tio. Vi povas esti certa, ke mi mortos! Mi havis la honoron!

La prokuristo klinis sin ĝentile:

— Ripozu en paco…

Kolombo kuris malsupren sur la ŝtuparo kolere. Li tute ne pensadis, li tuj anonciĝis en la fortikaĵo kaj dungiĝis al la legio.

2

Kolombo nervoze atentis sin mem. Kial li rikanas konstante? Homo, kiu devas morti, kondutu minimume serioze, se jam tute ne temas pri soleneco.

Eĉ momenton ne estis sedube por li, ke antaŭ ol li pagus la sekvan partopagon de sia asekuro, li zorgos pri tio, ke li fariĝu viktimo de sia profesio. Sed ĝis tiam li devas profundiĝi en kontempladon! Homoj post simile tragika decido pensadas kun altenlevita kapo aŭ skribas taglibron, sed ne fajfadas konstante. Lia senespera provado, serioziĝi antaŭ sia proksimiĝanta morto, fiaskis.

Kvankam la kompanio de la rekrutoj ekveturos post du tagoj. Ĉar loko estas bezonata en la fortikaĵo St. Jean, oni rapide enŝipigas la rekrutojn.

Iun antaŭtagmezon li provis promeni kun melankolia malgajeco, kiam iu suboficiro alkriis lin, ke li venu en la deponejon por sortimenti la kalsonojn.

La deponejisto estis malnova, invalida, legiana kaporalo, fortika hom-manĝanto, kiu taŭgas por disciplinigi civilulojn. Tiu homo neniam ridetis, ĉar kuglo de mitralo estis en lia kapo, kiun oni ne povis forigi per operacio.

– Ĵetu la tolaĵojn ĉi tien unu post la alia! Mi notos tiujn.

— Tre bone.

— Silentu! Legiano ne respondu!

Kolombo ridetis pardonpete kaj ĵetis la tolaĵojn unu post la alia.

Poste li subite rektiĝis. La kaporalo rigardis lin demande.

— Mi raportas obeeme al sinjoro kaporalo: mi ŝatus fajfadi.

La hom-manĝanto konsterniĝis. Tiu homo estas militservinta, ĝi videbliĝa sur li. Kaj kiel juna… Efektive li devus riproĉi lin pro tiu raporto, sed estas io en lia vizaĝo, kio memorigas lin pri kara hundo… Eh, diablo forportu.

— Nu ja vi povas fajfadi, se vi havas emon, ĉar postmorgaŭ vi ekveturos al Afriko.

— Baldaŭ okazos iel… Nek tie oni manĝos min, nur en certaj regionoj… — Poste li fajfadis. Ne ian modernan, eksterordinaran kanton, sed malnovan koĉeran ŝlagron el Parizo. Li jam ne petis apartan permeson svingadi sian etenditajn brakojn dekstren-maldekstren la dormoĉemizojn kaj ĵeti tiujn al la kaporalo per gracia movo, kiel ia dancistino sian vualo, laŭ la ritmo de la fajfado. Tiu bubo ne havas klaran menson, ĝi certas.

Kiam ili finis la laboron, li diris tre moroze al la rekruto:

— Trinku kun mi glason da biero, se vi estas soifa.

Kolombo konis la homojn bone. Li kunbatis siajn maleolojn tiel, ke la deponejo ektremis:

— Dankon, mon chef!

Li povas anonciĝi, tio certas…

La mizantropa kaporalo, en la kapo kun kuglo vekis iom da sensacio, kiam li sidigis la rekruton al sia tablo.

— Tiun kanton… tiun ŝlagron fajfu denove, nazmukulo!

— Kiel vi ordonas, oldulo mia… — li respondis, kaj la rimarkon „oldulo mia” li kontraŭpezis per la kunbato de siaj maleoloj sub la tablo, kiuj ektremigis la glasojn.

Li fajfis eĉ pli da kantoj, kaj ili trinkis multe da vino el Bordeaux. Post la kvara botelo la kaporalo konfesi al Kolombo, ke li eĉ nun amas tiun malbenitan virinon. Kolombo brakumis lian ŝultron kaj klinis sian kapon sur la verdan kolum-insignon, poste li kantis responde per sia mola, sentimentala voĉo:

Hodiaŭ mi amas neniun alian, nur vin,
Bela Rue Malesherbes, bela Rue Malesherbes,
Adiaŭ por eterne…

La kapitano, ŝajnis, ke estis malvarmumita, ĉar li ŝnufetadis ofte, kaj nek lia pipo volis ventumi.

Antaŭtagmeze Kolombo denove estis komandita en la deponejon, sed anstataŭ sortimenti tolaĵojn, li devis manĝi hejme faritan kolbason. Ĝi estis agrabla por la rekruto, ĉar ili ekveturos moraŭ al Oran, kaj de tie en la dezerton.

Sekvan tagon okazis lego de la nomlisto, alviciĝo, kaj la taĉmento, konsistanta el rekrutoj, forlasis la fortikaĵon por iri en la havenon, kie atendis ilin ŝipo, ekveturonta al Afriko.

Kolombo staris konsternite en la korto de la fortikaĵo.

Oni ne legis lian nomon! La taĉmento formarŝis sen li. Li volis ĵus protesti kontraŭ la nekomprenebla distriteco, kiam la kaporalo en la kapo kun kuglo aperis apud li:

— Danku tion al mi, nazmukulo. Mi aranĝis, ke vi restu provizore en la deponejo.

ĈAPITRO 4

1

Kolombo decidis, ke li neniam plu estos simpatia. Li perdis tutan semajnon el sia kara tempo en Marseljo, kie la legiano neniel povas fariĝi viktimo de sia profesio. Ankaŭ la maljunѡ soldato jam pentũs, ke li volis gardi tiun infan-aspektan soldaton de la teruroj de la dezerto por mallonga tempo. Ĉar la rekruto, de kiam la marŝkolono ekiris sen li, fajfis ekskluzive la plej modernajn ĵaz-kantojn en la deponejo, krome tiel false, ke la kapopafo de la kaporalo konstante lancinis. Tiel post nelonge li estis survoje al Oran sur la vaporŝipo, nomita „Patro de la Legio”

La malgranda, malpura ŝipo maltrankvile dancis sur la ondoj de Mediteraneo. La legianoj sidis en la bilĝo kaj trinkis la ĉiam ricevitan nigran kafon el sia gamelo. La malbonodora fumo de la cigaredo Caporal, plenigis la ejon, kiel densa nebulo.

La krada lampo pendolis grincante, la soldatoj kaŭris paraliziĝinte pro timo en la krepuska ejo inter siaj pakaĵoj, kestoj kaj kovriloj.

La konstanta bruego de la agitiĝanta maro aŭdiĝis el ekstere. Maljuna legiano, kiu komencis servi sian duan jaron, kaj tial li sukcesis ricevi du monatan ferion en Marseljo, li revenis kun la rekrutoj en Afrikon. Li havis longan, brunan barbon, kun blankaj haroj kaj grandan gorĝan pomon. Li nomiĝis Pilotte. Nun li pipfumis trankvile kaj rakontis al la malspertaj kamaradoj mallaŭte pri ilia sekvonta sorto.

— Komence estos tre malbone sude, sed poste, kiam vi vidos, ke vi neniam alkutimiĝos al tiuj cirkonstancoj, vi do rezignos ĉion…

La soldatoj aŭskultis lin kun maltrankvila rigardo. Ili aspektis, kiel stud-skiz-kapoj. Malgrasaj, sensangaj kapoj de buboj, kun malhelaj ringoj ĉirkaŭ iliaj okuloj, sunbrunigitaj, rezolutaj, firmkarakteraj vizaĝoj. Nur unu homo ne atentis lin. Maldika legiano kun disstarantaj oreloj. Du paralelaj faltoj tiriĝis apud liaj nazo kaj buŝangulo. Kiam li rikanis, tiuj du faltoj fariĝis sulko, ĉar li rikanis konstante, la du strangaj sulkoj preskaŭ rigidiĝis sur lia vizaĝo. Liaj brilaj, viglaj brovoj ĉiam moviĝis tien-reen, kѡj lia hararo, kombita sur lian frunton eĉ pli bone akcentis, ke li estas degeneriĝinta. Li konstante desegnis per ĉiuj objektoj ĉemanaj, tial oni nomis lin Kreto. Post mallonga tempo Kreto fariĝis la celpunkto de la drastaj ŝťrcoj. Sed pri tio, ŝajnas, ke li scias nenion.

— Kia estas la nutraĵo? — demandis iu.

— Bonega. Nur dum marŝado ĝi estas iomete simpla. Se oni ne havas tempon kuiri, tiam ĉiu ricevas kelk-manplenojn da faruno kaj cepon, kaj ili manĝas tiujn, kiel ili povas

La plej stranga figuro de la legio sidis vidalvide al Pilotte. Mezalta, groteske korpulenta homo. Li ne estis dika nur korpulenta. Dika kolo, lignotabulon larĝa ŝultro, grandaj koksoostoj, teruraj, gorilosimilaj makzeloj kaj sur lia kalviĝanta kapo kelkaj densaj, longaj nigraj harfaskoj hirtiĝis. Li parolis tre malmulte, li ĉiam rigardis sian ĉirkaŭaĵon kun melankolia malgajeco, kaj iafoje li legadis malpuraj paperfoliojn, per kiuj li plenŝtopis siajn ĉiujn poŝojn.

— Mi aŭdis tion — li interrompis per sia raŭka, vingusta voĉo — , ke en la legio jam servis multaj artistoj.

Pilotte kraĉis.

— Antaŭ du jaroj mi soldatservis kun norvega fort-artisto, nome Krögmann. La kompatindulo estis mortbatita dum sencela interbatado en drinkejo. Krome mi konas remburiston, depotanta ĉe la sapeistoj en Meknes, kiu trumpetas bele. Mi ne renkontis alian artiston en Afriko.

— Ĉu eble vi estas artisto? — turniĝis rekruto al la dikulo.

La demandito mediteme karesis sian grandegan gorilosimilan makzelon, sur kiu kreskis nerazite fortaj, nigraj dorn-haroj:

— Jes… — li respondis ĝemante — mi estas artisto.

— Kia artisto vi estas?

— Mi estas Troppauer, la poeto…

Li diris tion, kvazaŭ li estus atendinta konsternitan miron. Sed tiuj rezignaj soldatoj elmontris nenian kortuŝiĝon. Plie ili kunrigardis kun tia komprenemo, kvazaŭ ili estus kuracistoj, kaj ili konsentus en io post la konsultado.

— Se vi permesas — diris Troppauer, la poeto modeste — , mi laŭtlegos mian konatan poemon.

Kaj antaŭ ol li povintus decidi, rilate lian peton, li jam eltiris iun sian malpuran paperfaskon, disfaldadis ĝin kun plezuro kaj komencis legi tion je la plej granda konsterniĝio de siaj kamaradoj:

— Mi estas floro, verkis ĝin Hümér Troppauer.

Li legis. Kun trankvila, memfida rideto, iafoje fingre kombante siajn longajn, nigrajn buklojn…

Finleginte la lastan verson, li ĉirkaŭrigardis triumfe. Terura silento regis en la bilĝo. Politte tenis sian manon sur la bajoneto.

Nur unu akresona voĉo aŭdiĝis kun raviĝo:

— Brave! Ĝi estas vere belega!

Li estis Kolombo. Li rikanis preskaŭ ĝisorele pro la artoĝuo. Hümér Troppauer kliniĝadis langvore kun modesta rideto, premante sian makzelon, similan al tiu de simio sur sian bruston, tremigante siajn bukojn.

— Mi vere ne sicas… per kio mi elmeritis… la rekonon — li diris emociiĝinte. — La poemo eble tial estas bela, ĉar mi verkis ĝin memore de mia kompatinda patrino… Dio donu al ŝi ripozon… — La soldatoj vidis konsternite, ke du larmogutoj ruliĝas el la okuloj de Troppauer kaj rompiĝis lia voĉo. — Se vi permesas, mi laŭtlegus mallongan prozan poemeton, kiu karakterizas mian patrinon…

— Legu! Legu!

Kolombo kriis tion entuziasme kaj aplaŭdis.

— Legu! Legu!.. — kriaĉis falseta voĉo. Li estis Kreto. Sed li ne sciis, pri kio temas.

Sed la larmanta poeto ne povis komenci la laŭtlegon de sia nova verko, ĉar kelkaj rezolutaj soldatoj leviĝis kaj paŝis antaŭ lin.

— Tuj ĉesu tiun idiotaĵon — diris iu giganto el Kanado.

— Sed, sinjoroj… Ĉu ne estas belaj miaj… poemoj? — Ŝajnis, ke li tuj ekploros

— Viaj poemoj estas enuaj kaj idiotaj… — kriis greka, profesia luktisto skuante sian pugnon.

Kio okazis poste, tio estis tia, kiel ia malbona sonĝo. La poeto vangofrapis la grekan, profesian luktiston tiel, ke li flugis al fer-fosto kun rompiĝinta makzelo kaj svenis. Poste li ĵetis unumane la kanadan arbohakiston al siaj kunuloj per leĝera movo.

Ankoraŭ kelkaj morozaj kritikistoj rapidis kontraŭ la energia poeto… Sed vane. Troppauer ĵetis ilin unu al la alia, kiel etajn splitojn.

La soldatoj konsternite, time rigardis lin…

La batalo finiĝis, la artisto ѳtaris sola en la mezo de la ejo kaj ĉirkaŭrigardis riproĉe.

Iu ĝemetis, sed cetere estis silento.

La poeto residiĝis, disfaldis sian malpuran paperfaskon kaj ekparolis patose:

— Patrino mia, vi estas la stelo de via orfa fũlo, verkis Hümér Troppauer. Unua strofo…

Poste jam la legianoj finaŭskultis la pli ol dudek du paĝan poemon kun streĉa atento.

2

Malproksime aperis Oran. La Afrika bordo kun blankaj, skatolformaj, aparte satrantaj domoj kaj palmoj situis forviŝiĝinte en la opaka prilumo de la perpendikle radianta, antaŭtagmeza sunbrilo.

— Alvicigu! — kriis la suboficiro en la bilĝo.

Ĉiu aperis kun sia havaĵo sur la ferdeko. Ŝipoficiro rigardis la bordon tra binoklo.

Ankaŭ la okuloj de la sodatoj gluiĝis al la proksimiĝanta haveno.

Tie estas Afriko!

La ŝipoficiro okulmezuris la soldataron indiferente.

Poste li subite konsterniĝis.

Harrin… court…

Ankaŭ Kolombo miris.

— Cham… bell… — li balbutis.

Ili vizitis la akademion kune!

— Sinjoro serĝento permesos, ke vi elpaŝu el la vico esceptokaze. Mi ŝatus paroli kun vi kelkajn vorotojn — diris la oficiro.

Harrincourt elpaŝis kaj li iris iom flanken kun la oficiro.

— Harrincourt… ĉu vi freneziĝis? — li demandia nervoze, kiam ili malproksimiĝis de la vico.

— Mi petas vin sinjoro leŭtenanto…

— Diru trankvile, ke Jean, kiel antaŭlonge.

— Nu, kara Jean… Kian obĵeton vi havas, ke mi dungiĝis al la legio?…

— Vi scias bone, kio estas la legio! Nur tiu venas ĉi tien, kiun bedaŭras neniu, se kuglo de bedueno mortigas lin en la dezerto. Aŭskultu min: mi havas tre bonajn kontaktojn. Generalfeldmarŝalo Cochran, la urba komandanto de Oran estas mia onklo, kaj se eble mi parolus kun li…

Harrincourt paliĝis.

— Tute ne pensu fari tion! Mi volas morti kaj fino! Ĝi estas mia privata afero! Mi tre petas vin neniel interveni en miajn aferojn…

Grincado kaj plaŭdego aŭdiĝis, kiel oni ankris. La oficiro rapide manprenis kun sia iama kamarado, kaj Harrincourt restaris en la vicon.

La ponteto ruliĝis kaj batiĝis al la bordo. La glavo de la kaptano subite ekbrileѴis, poste li ekiris sur la lignotabulo, kaj malantaŭ li bruis la pezaj soldatŝuoj unu post la alia.

Chambell rigardis malgaje la taĉmenton malaperantan inter la polvovualoj, dancantaj en la sunbrilo, dum ankaŭ la lasta soldato kun unuanima amblado turniĝis sur la vojo, kiu kondukis inter domoj kaj verdaj palmoj ĝis la fortikaĵo St. Thérése.

Kompatinda Harrincourt — li pensis kaj ekĝemis.

ĈAPITRO 5

1

Gemuta serĝento venis por akcepti ilin. Lia vizaĝo estis plena de truetoj pro ia pulvo-eksplodo, kaj iu lia okulo apenaŭ estis videbla el ĝia veruka, spongeca, blanka kavo. Post la eksplodo restis nur kelkaj katosimilaj haroj el lia liphararo. Sed senkonsidere tion, li kondutis vere ĝentile. Li mansvingis jam de malproksime al la rekrutoj, poste li preteriris antaŭ la vico kaj okulmezuris ilin de la kapo ĝis la piedoj.

— Mi estas tre kontenta pri vi — li diris kun sincera rekono. — Estus domaĝe venigi honestajn homojn ĉi tien por mortaĉi, ĉar vi ĉiuj krevos ĉi tie… Rompez!

Li mansvingis kun esperiga, serena rideto al la soldatoj kaj forrapidis. Ĝi estis la akcepto aŭ li estis serĝento Latouret.

La suboficiro montris la dormlokon al ili en longa, blanke kalkfarbita ĉambro, kaj la morte lacaj soldatoj tuj komencis poluri siajn rimenzonojn kaj butonojn.

Nur Kreto, la idioto sterniĝis sur la lito rikanante kaj ekdormis. Kolombo skue vekis lin:

— He! Kretena sinjoro! Faru vian paquetage-on, ĉar vi estos punita, se viaj butonoj ne brilos.

— Ne gravas. Mi havis onklon en Strasburgo, kiu foje en la armeo, kiam li devintus purigi siajn butonojn…

— Ĉu vi ne volas nun rakonti? Se matene ne brilos viaj rimenzono kaj butonoj, oni draste punos vin.

— Ne gravas.

Kaj li rekuŝiĝis. Kolombo koleriĝis. Li simple detiris lian kamizolon, forprenis lian rimenzonon kaj purigis tiujn kun la siaj. La aliajРsoldatoj jam longe ripozis, kiam Kolombo ankoraŭ varmigis la vaksopecon sur la finoРde alumeto kaj poluris per ĝi la rimenzonon de Kreto. Dume li diris malafablajn aferon pri la idioto, kiu dormis trankvile.

Verŝajne estis milita stato ie, ĉar ili restis nur kvar semajnojn en Oran anstataŭ plenumi la kutiman tempon de la ekzercado.

Kiaj marŝado, kurpaŝado, bajonte- kaj paf-ekzercoj okazis dum tiuj kvar semajnoj, ĉio ĉi supťris eĉ la plej pesimismajn imagojn.

Serĝento Latouet kelkfoje kuris retro preter la elĉerpita marŝkolono en la sufoka, tagmeza varmego:

— Rapide, knaboj, rapide, rapide!.. Kion vi diros, se iam okazos vera marŝado?… Parada defiliro!

Nur mankis tio!

Li devis marŝi per la longa, rekta-krura, brua parad-defiliro de la legio.

— Iru, kara mia! Frapu viajn piedojn al la tero, frapu tiujn, per la sep sakramentoj, ĝi ne estas valso, sed marŝado! Unu-du… Kurpaŝo!.. Suboficiro! Metu tiun homon sur la ĉaron, kaj se li rekonsciiĝos, li staru, kiel honorgardisto antaŭ la guberniejo.

Kolombo konstatis kun abomeno al si mem, ke li grasiĝas. La malfacila vivo de la soldatoj ne estis nekutima por li, sed dum la mondfama legian ekzercigo li tamen devintus proksimiĝi al la morto.

Male, li estis la sola homo, al kiu la terura serĝento donis forpermeson en la urbon dum la tempo de la ekzercigo. Tiu rikananta, blu-okula nazmukulo faras la parad-defiliron, ke la dezerto preskaŭ tremis sub liaj piedoj, li tenas kaj ĵetas la fusilon sur sian ŝultron tiel, kiel aŭtomato… Kiel ĝi okazis, subite li diris nur tion:

– Ĝis la vespersignalo vi povas foriri. Ne rikanu, ĉar mi ordonos ŝnurpendigi vin!

Li ekiris fari longan promenon sur la kurbaj, malpuraj, mallarĝaj stratoj. Li eniris en arbilbrikan kabanon, kie oni vendis kafon. La ejo konsistis nur el kvar muroj, kaj la sola aperturo estis la enirejo. Nek seĝo, nek meblo, nur maljuna, barba arabo kaŭris sur la planko, antaŭ kruĉo, plena de ardaĵo. Li boligis tason da akvo en la malgranda ujo, kaj kiam la soldato enpaŝis, li ĵetis kuleron da kafo sur la akvon. Nur post tio li diris?

— Salem…

— Ankaŭ al vi, infano mia…

La ejo estis tri paŝojn longa kaj larĝa. Ne pli granda ol porkejo. Kaj nek pli bonodora. Li nur englŵtis la kafon kaj elrapidis.

Kaj nun okazis tute stranga afero.

Li apenaŭ elvenis tra la pordo, li paŝis flanken por meti sian piedon sur ŝtono apud la kabano, ĉar butono loziĝis sur lia pantalontubo, kaj nun li volis kudri ĝin. La plimulto de la legianoj portas kudrilon kaj fadenon. Ĉar oni severe punas ilin pro defalinta butono aŭ ŝiriĝinta vestaĵto, nur la plej rezolutaj soldatoj neglektas la necesajn antaŭzorogojn. Li do metis sian piedon sur argilbrikon, enkudriligis la fadenon kaj alfiksis la butonon. Poste li kudris ankaŭ la alian pli strikta.

Subite li pikis sian fingron.

Virino elrapidis tra la pordo de la argilbrika kabano.

Li estis certa pri tio, ke dum li kudris la butonon, neniu eniris la kafejon. Jus nur la arabo restadis en la mallarĝa, krud-mura ejo. Aperturo, tra kiu povintus eniri el alia direkto, meblo, kiu povintus kovri iun, ne estis en la ejo. La maljuna arabo certe ne ŝanĝiĝis al juna virino, kaj nek sur la ramita agril-planko povis elkreski virino.

Kiel elvenis virino el la ejo, se ŝi ne estis ene?

Li decidis reiri en la kafejon.

La pordo estis ŝlosita! Aŭ la virino ŝlosis ĝin el ekstere, aŭ, kio estas pli verŝajna, la arabo riglis ĝin.

Kio ĝi estas? Ĉu miraklo? Ĉu fantomo?

La virino ne vidis la soldaton, ĉar ŝi tuj rapidis plu, turniĝante en la kontraŭan direkton. Ŝiaj rajd-pantalono, lakitaj ŝuoj, nun malaperas ĉe la stratangulo, kiel ŝi turniĝas.

Kolombo postrapidis ŝin. La virino iris el la suburbo, troviĝanta antaŭ la fortikaĵo St. Thérése al la kvartalo de la eŭropanoj, inter la lignodomoj de la longa avenuo Magenta. Eble ŝi jam alkutimiĝis al la tropiko, ĉar ne estis kolŝirma vualo sur ŝia blanka korkoĉapelo.

Sur ŝia mandorso troviĝis stranga, preskaŭ regula nevuso. La legiano vidis bone tion, ĉar ne pli ol du paŝa distanco estis inter ili. Ŝi iris antaŭ li. Kaj sur ŝia mandorso estis bruna, triangula makulo! Sur la bela, glata haŭto. Strange!

Kolombo nek li mem sciis, kial li sekvas ŝin. Virino, kiu elkreskis el la tero, ĉiuokaze estas interesa. Precipe, se ŝi havas eĉ brunan triangulan nevuson sur sia mano.

Ili alvenis al la vilaokvartalo de la urbo. La virino iris ĉiam pli rapide. Kolombo iomete postrestis kaj sekvis ŝin, ŝtelumante de palmo al palmo.

La virino haltis ĉe malantaŭa pordego de domo, kiun ĉirkaŭis abundkreska parko. Ŝi ĉirkaŭrigardis. La viro ne vidis ŝin, ĉar li ĝustatempe kaŝiĝis malantaŭ arbo.

Ŝi haste sonorigis. La pordeto malfermiĝis. Kolombo vidis bone, ke maljuna lakeo malfremis ĝin kaj klinis sin profunde. La virino eniris.

La soldato atendis, poste li revenis al la vojo, kondukanta al la ĉefenirejo. Li rigardis la vilaon ankaŭ fronte. Ĝi estis grandega, malnovmoda, etaĝa domo. Iom rigora kaj silenta. Ĉiu ĵaluzio estis mallevita, la pordego fermita, la parko muta, nek voĉo, nek homa aŭ besta estaĵo estis tie.

Policisto promenis sur la strato kaj mansignis amikeme al la legiano.

Kolombo sentis infanan scivolemon.

— Diru, sinjoro kolego — li demandis la policiston, — kiu loĝas en tiu bela vilao?

— Neniu. Ĝi estas senhoma.

Hm… La afero estas vere mistera.

— Bela domo ĝi estas.

— Nur neniu volas lui ĝin. Ĝi staras tiel sneloĝate pli ol duonjaro, de kiam doktoro André Brétail mortpafis sian edzinon, spahian kapitanon kaj fine sin mem. Ĉu vi havas cigaredon?

— Kio?… Kiel?… Jen prenu…

— Nur trankvile reprenu vian krajonon. Mi petis cigaredon… — Li formis funelon el siaj manoj kaj kriegis klare silabumante, ĉar li vidis, ke la kompatindulo estas surda: — Ci-ga-re-don!

— Dankon, mi ne ekfumas… — diris Kolombo palpante sian frunton kaj ekcigaredis Caporal-on nervoze. — Ĉu vi estas certa pri tio, ke vere neniu loĝas ĉi tie?

— Jes! — kiegis la policisto. — Mi postenas ĉi tie unu jaron. La noktogardisto havas ŝlosilon, kaj li kontrolas la vilaojn, enrigardante en la ĉambrojn ĉiun trian tagon, kiuj ne estas loĝataj.

— Ne kriegu, ĉar mi mortpikos vin. Ĉu vi ne konas hazarde ian damon, sur kies dekstra mano estas stranga triangula makulo aŭ nevuso? Mi vidis tian ĉi tie.

La policisto faris krucsignon.

— Nu, kio okazis? — urĝis Kolombo lin. — Ne ŝajnigu piulon, sed respondu! Ĉu vi konas tian virinon?

— Mi konis nur unu virinon kun tiu stranga nevuso! — li respondis. — La komptindan edzinon de doktoro Brétail, kiun la edzo mortpafis en tiu ĉi domo.

2

Kolombo demandis nenion plu. Li turniĝis haste kaj rapidiris reen.

Mi petas. Mi petas! Ni lasu tiujn. Li havas nenion komunan al fremdaj terur-dramoj kaj reaperantoj. Li devas hejmeniri tre urĝe.

Kolombo ŝatis manĝi ĝissate, riddegi laŭte, fajfi belajn kantojn, kelkfoje interbatadi iomete aŭ fari ian alian korpekzercon, sed la enigmojn sekretojn kaj ekscitajn aventurojn li malamis el sia tuta koro. Li decidis, ke li ne zorgos pri la afero kaj reiris en la fortikaĵon.

— Iru en la regiment-kontoron, al sinjoro kapitano Raffles — diris la kaporalo, kiam li ekvidis lin.

La komandanto de la fortikaĵo, kapitano Raffles, estis populara, bonvola oficiro. Li akceptis la senrangulon kun amikema rideto.

— Mi aŭdis, ke vi estas honesta homo. Serĝento Latouret donis bonan referencon pri vi. Ĝi estas la unua kazo en la pasintaj de jaroj, ke tiu homturmentanto trovis iun simpatia. Nun estas bezonaj novajn suboficirojn, tial mi sendos kelkajn elektitajn homojn, inter ili ankaŭ vin en lernejon por fariĝi suboficiro. Vi do restos tri monatojn en la fortikaĵo St. Thérése.

Kolombo timiĝis. Diablo forportu lian malbenitan simpatian karakteron.

— Mi raportas obeeme, mon commandant, permesu min iri en la dezerton.

La kapitano mire rigardis lin, poste li batis pugne sur la tablon:

— Senrangulo! Mi ordonas al vi partopreni la lernejon por fariĝi suboficiro. Ŝanĝo de l’ front! En avant! Marche!

Alveninte sur la korton, dum sekundoj li mordadis siajn pugnojn pro kolero. Malbenita katastrofo, ke la fortuno persekutas lin, kiel ia furioza sang-hundo, kaj ĝi ne lasas lin vivi, aŭ ĝi ne lasas lin morti.

— Nu, nazmukulo! — alpaŝis lin la serĝento, havanta pulvo-truigitan vizaĝon kaj hiuzan liphararon, konsistanta el tri haroj. — Via sorto dependis de mi! Generalo Cochran venis ĉi tien al la kapitano pro via afero, lia ia parenco estis en bona amikeco kun vi. Sed en la legio ne estas protektado. La kapitano diris tion: „Mi petas vin, jen estas serĝento Latouret, dependas de li, ĉu mi povas fari ion por tiu homo.” Danku al via parad-defiliro, ke mi poponis vin partopreni suboficiran lernejon…

La sťrĝento estus tre mirinta, se li konjektus, ke la soldato kion pensas ĉi-momente pri li, pri la parada-defiliro kaj ĝenerale pri la tuta familio Latouret.

ĈAPITRO 6

1

Kolombo rigardis tra la fenestro de la suboficira lernejo la prepariĝon de la plotono, ekmarŝonta al la dezerto. Kion li devus fari? Dio mia!.. En Faubourg Montmartre povra vidvino kaj kara, delikata knabino, kiun li amas plej bone en la mondo, ili ricevus dek mil dolarojn, kaj al tio nur devus morti tia nenifara, frivolulo, kie li estas. Ĉu oni ne lasas eĉ morti lin?!

Li estisbonŝanca. Oni instruis ilin pri la militista kriminala kodo en tiu lernohoro. Kolombo ekspiris feliĉe post la fino de la lekcio.

La instristo konigis interaliaj ankaŭ tiun ĉi paragrafon:

„La dizerto de la trupunuo konsekvencas forprenon de ĉiuj favoraĵo kaj distingo. La estontaj suboficiroj estos registritaj denove inter la senrangaj soldatoj, kaj resenditaj al la antaŭa posteno.”

Estas nenia problemo! Li dizertos eĉ hodiaŭ, li iros en la naĝejon, kaj postmorgaŭ, laŭ la leĝo, li ekmarŝos kun la aliaj al la dezerto, kiel ĝi estis anticpe ordonita.

Post unu horo en la korto de la fortikaĵo li grimpis sur la pluvtubo, kaj kiam la gardisto iomete malproksimiĝis, li saltis tra la muro. Poste li kuris…

Ok patroloj ekiris por serĉi lin post la vespersignalo, kaj serĝento Latouret ŝiradis sianj dorneskajn lipharojn melankolie.

2

Li promenis trankvile sub la palmoj de la haveno, li aŭskultis la kargadon, la bruon de la ŝip-sirenoj kaj aŭtohupoj, li feliĉe enspiris la salodoroan, vesperan aeron, alvenintan kun la fluso kaj rigardadis la rebrilon de la multe da lampoj, tremantaj sur la kvieta akvospegulo. Li atendis, ke oni arestu lin. Iu kvaronhoro pasis post la alia.

Nu, kio estos?

Kia neglektemo ĝi estas? Kie estas la patrolo? Ĉu ili permesas al la dizertintoj promeni ĉi tie? Ĉu estas reprezalio kaj discilino, aŭ ne?

Li ĉirkaŭrigardis, sed patrolo estis nenie! Ĝi estas bela militistaro. Dizertintoj povas cigredi trankvile en la urbocentro, kaj la estimata legio ne tuŝas eĉ sian orelon. Li jam ne sciis, kion fari pro kolero. Li simple promenis sur la Festo-placon, sub la grandegaj arklampoj de la palaco de la gubernio. Ia gastigado estis ĉe la militista komandanto, ĉar la aŭtoj alvenis unu post la alia, kaj lukse dekoritaj uniformoj, admirindaj, ermenaj peltmanteloj, blankaj frakoj estis videblaj.

Li staradis proksimume duonhoron ĉi tie.

Sed kio okazis? Kial oni ne arestas lin?

La klarigo estis sufiĉe simpla. Ĉiu patrolo ekiris al la malnova urboparto, fiŝista haveno, al la arbaroj, troviĝantaj en la proksimo kaj al tiuj aliaj lokoj, kie ili povis konjekti la kaŝejon de sanmensa, dizertinta legiano. Ili tute ne serĉis lin antaŭ la gubernejo.

Temen estis iu. La poeto, Hümér Troppauer. Li ŝatis Kolombon, kiu estis ĉiam lia komprenema publiko. Li estu kio ajn, se li kaptos tiun karan, simpatian homon. Li akrevoĉe komandis, kiel la gvidanto de la patrolo:

— Ek al la Festo-placo!

Tie li certe ne alpuŝiĝos al la dizertinto.

Sed ili apenaŭ atingis la kvartalon de la grandsinjoroj, iu soldato puŝetis Troppauer-on je la flanko:

— He! Jen rigardu! La dizertinto estas tie.

La poeto turnadis sian kapon suprizite:

— Mil diabloj…

Jes. Tamen. Li mansvingas kun amikema rideto, poste li venas al ili kaj nervoze riproĉas Troppauer-on:

— Kie vi vagaĉis tiom longe? Mi ankoraŭ ne vidis tian militistaron en mia vivo!

Kion fari? Ili ĉirkaŭis lin moroze kaj ekiris reen.

— Kial vi venis sur la Festo-placon? — demandis Troppauer.

— Mi enuis — li respondis. Poste li demandis. — Ĉu estis granda brukaoso?

— Jes. Serĝento Latouret prenis ĉiuspecajn medikamentojn en formo de pulvoro.

Ili alvenis en la suburbon. Kolombo fajfadis gaje. La sencele vagantaj araboj staris apud la longaj domoj de la mallarĝa strato kaj ĵetis malafablajn rigardojn post la patrolon.

— Tamen vi havas bonŝancon — diris Troppauer. — Ni minimume postmorgaŭ iros en la inferon, kaj vi restos en Oran.

— Nun jam nek mi restos ĉi tie. Mi dizertis!

— Mi diras al vi, ke vi havas bonŝancon. Kiu estas arestita ne pli ol dudek kvar horoj, tiu ne kalkuliĝas, kiel dizertinto. Li ricevos kelk-tagan enkarcerigon pro nepermesita foresto, kaj fino.

Sankta Dio! Denove li havis bonŝancon! La bonŝanco, kiel mizera sang-hundo kuras post lin, sed li ne lasas venki sin!

Li lerte krurfarĉis la maleolojn de Troppauer el dorsdirekto. La poeto falis tiel, ke la nokto tremis pro ĝi. La soldatoj ne sciis, kio okazis, kaj kiam ili ekkonsciiĝis, la arestito jam forkuris.

Toppauer komandis pafon laŭregule:

— En joue… Feu!

Ses fusiloj celis la lunon, kaj pafaro tondris al la astro.

— Pas de gymnastique! En avant… Marche!

Ili ne volis mortpafi lin, sed nun jam ili volonte estus kaptintaj lin.

Kolombo kuregis. Pezaj kurpaŝoj bruegis malantaŭ li. Li nur nun vidis, ke li estas en la vilaokvartalo. Li atingis la vilaon de la kompatinda doktoro Brétail. Hop! Onidire ĝi estas neloĝata. De sur la blinde malluma strato li saltis tra la barilo.

La patrolo alvenis tien post kelkaj sekundoj. Ili kriadis dise, prilumante ĉion per siaj poŝlampoj. Ili ne vidis malaperi Kolombon, ili sciis nur tion, ke ili perdis liajn spurojn ĉi tie. Li enkuris en iun flankstraton, aŭ li kaŝiĝas en iu malplena domgrundo. Post nelonge ankaŭ du-tri policistoj helpis rompi la silenton de la nokto.

Kolombo ŝtelisis piedfingre al la domo. La ŝlosita vilao eĉ nun estis muta, forlasita, sur la fenestroj estis nigraj rulŝutroj… Sur iu teretaĝa fenestro ne estis ŝutro. Verŝajne ĝi estis ĉambro de servisto aŭ lavejo.

Aŭdinte la grandan bruon kaj la pafadon iu timiĝinta loĝanto de la najbara vilao telefonis al la polico. Subite eksonis akra sirenado. Kolombo ne preteris la okazon. Dum la sirenado superis ĉiun bruon, li retropaŝis kaj ĵetis sian bajoneton al la fermita fenestro. La flankarmilo flugis en la ejon, kaj ĝi rompis la vitron. Tiu frakasbruo estis tia dum la sirenado, kiel zumado de muŝo kompare kun la hurlo de leono. Nun jam li trapaŝis tra la kornico.

Li estis en la kuirejo. Li iris palpante, ĝis li haltis antaŭ alia pordo. Li subaŭskultis. Poste li ekpremis la klinkon malrapide por iri plu.

Nek li mem sciis kial, sed li timiĝis, kiam la sekiĝintaj pordhokoj grincadis longe, akresone, plenigante la grandegan halon. Ĉar la pordo fermiĝis al halon, kiu estis malluma ĉambrego. Supre, tra iu ventumfenestro estis videbla la luno.

Kaj regis profunda silento.

Li ekiris sur la koridoro, kiu kurbiĝis dekstren-maldekstren kaj atingis pordeton, kie li vidis la fantoman virinon. Ĝi estas la malantaŭa enirejo. Li ekpremis la klinkon. Ĝi estis ŝlosita.

Dum iom da tempo li sencele vagaĉis sur la flankkoridoroj kun multaj pordoj. Li serĉis elirejon, sed la domo estis vera labirinto. Li sidis sur la ŝtuparo, kondukanta al la loĝejoj de la servistoj kaj fumis cigaredon. Eble li povos kaŝiĝi ĉi tie ĝis morgaŭ. Li forĵetis la cigaredon kaj iris plu. Subite li staris denove en la muta, malluma halo. La silento ĝene sursidis la ĉambron. Sed Kolombo havis bonajn nervojn. Li decidis serĉi kuŝejon ie, kie li tradormos kelkajn horojn, sendube necesajn por la dizerto.

Li ekiris sur la ligna ŝtuparo, kiu kondukis el la halo al la galerio. Certe la dormoĉambroj estas tie.

La ligna ŝtuparo grincis oreltranĉe kaj eligis grandajn polvonubojn. Vere ĝi estas loko por fantomoj.

Li atingis supre la koridoron. Li malfermis la unuan pordon, vidalvide al la ŝtiparo. Blinda mallumo estis tie. Faras nenion. Gravas, ke li trovu ian kuŝejon, ĉar oni povas dormi bonege nur en mallumo, kaj li esperis, ke la fantomoj ne ĝenos lin.

Li iris singarde preter la muro. Dume lia mano hazarede ektuŝis la ŝaltilon apud la ŝranko. Li turnis ĝin. Fariĝis lumo.

Li ekkriis timiĝinte.

Piĵame vestita viro kuŝis en granda sangoflako meze de la ĉambro, vizaĝaltere, mortinte.

ĈAPITRO 7

1

— Nono…

Li flustris tion duon-laŭte, ūiam li retropaŝis. Nono. Estu prudenta, Harrincourt. Ŝajnas, ke la sorto nerezisteble puŝas vin en ian teruraĵon. Atentu, sinjoro! Ne freneziĝu!..

Li kliniĝis al la kadavro. De kiam kuŝas tiu homo ĉi tie?

Kial de kiam? Sankta Dio!.. La sango ja eĉ ne kongluiĝis, strio fluas malraŰide el la flako, kaj ĝi nun kuntuŝiĝas kun la tapiŝo. Li ekprenis lian manon. Ĝi ankoraŭ ne malvarmiĝis tute. Li genuiĝis apud la mortinton kaj turnis lin surdorsen. La blanke vualitaj okuloj sendubigis, ke li jam mortis.

La viktimo estis ĉirkaŭ kvardek jara viro. La ponardo kuŝis duon metron de la korpo, per kiu li estis mortpikita. Tio ja ne estas ponardo! Ĝi estas stileto! Mallarĝa, legiana bajoneto. Li levis ĝin…

Se nun li estus detektivo, li jam povus ekiri, trovinte spuron. La legianoj gravuras ion en ĉiun sian ekipaĵon, ĉar se iu perdas sian bajoneton, neniu povu ŝteli alies flankarmilon.

Li levis la prenilon de la bajoneto al sia vizaĝo por serĉi la malgranda marketaĵon sur la ligno.

Li faligis la armilon konsternite.

Ĝi estis sia propra bajoneto!

Nono!

Ne freneziĝu, Harrincourt! Kolektu vian kuraĝon! Kio povis okazi ĉi tie? Hola!

Tiun bajoneton li mem ĵetis tra la fenestro, kiam eksonis la sireno de la polica aŭto.

Ĉu do?

Dum li vagis sur la koridoro kaj trovis la malantaŭan pordon, iu ensaltis el la ĝardeno, preninte lian bajoneton, li suprenkuris ĉi tien, mortigis tiun homon kaj…

Kaj?

Elsaltinte li estis ekstere kaj kuregis sur la ŝtuparo malsupren. Eblas, ke la murdisto estas ankoraŭ en la domo…

Li ekbruligis la lampon en la halo. Senmovaj, polvokovritaj mebloj, silento, aŭdiĝas la eĥo de siaj paŝoj kaj la krakado de la sekiĝinta pargeto.

Poste eksonis de malproksime delikata zumkanto de virina voĉo… Li staris paraliziĝinte. Tamen… eblas, ke ekzistas fantomoj?…

Stultaĵo!

Li streĉis siajn orelojn. Ie virino zumkantis tre mallaŭte.

Si l’on savait… Si l’on savait…

Kaj la kanto daŭriĝis zumkantante, kiel lulkanto, sen teksto…

Li iris direkte al la voĉo. Supren sur la ligna ŝtuparo.

Li vidis tra la malfermita pordo la senmovan korpon, kuŝantan sur la planko. Li rapidis plu.

Li aŭdis klare, ke iu zumkantas en tiu ĉambro, kiu estas kuntuŝa kun la okazejo de la murdo. Li premis sian orelon al la pordo.

Estis sendube, ke interne iu zumkantas delikate. Ĉu freneza virino estas ene, aŭ kiu?

Nono!

Nono, Harrincourt. Kio estas tiu sento ĉirkaŭ via laringo? Iu zumkantas interne. Tio certas. Kaj vi staras ĉi-ekstere, kun iom malvarmaj kaj humidaj manoj. Malfermu la pordon, senrangulo! Malfermu ĝin, diable, ĉar mi ordonos ŝnurpendigi vin, sinjora fripono!

Li puŝmalfermis la pordon kaj…

En tiu momento fariĝis muta silento en la ĉambro. La lasta akordo de la kanto forsonis apud lia orelo.

Kaj la ĉambro estis malplena!

La ĉambro, kie en tiu momento, kiam li ekprenis la klinkon, iu ankoraŭ kantis, nun estis malplena, la polvo kovris la plankon dike, kaj eĉ unu piedsigno ne estis videbla sur ĝi.

Sed kiu do kantis?

Negravas. Mi ne serĉos ŝin. Ni lasu tion. Kian komunan li havas al ŝi? Li eliris kaj fermis la pordon. Li devas serĉi sian bajoneton, por ke ĝi ne restu ĉi tie, kiel krimdokumento, kaj li ekiris.

Si l’on savait… Si l’on savait…

La virino denove zumkantis en la ĉambro.

Kio?!

Nu, diable, tiun mi… Li malfermis la pordon fulmrapide. Kaj malferminte la pordon, li aŭdis la lastan melodion klare, sed neniu estis en la ĉambro, nek la kanto sonis.

Li turniĝis. Ĉio estis muta kaj senmova en la grandega, lumigita halo. Li fermis la pordon kaj apogiĝis al la balustrado. La nervoj de homo, vizitinta mararmean akademion, ne perdos la sinregon tiel facile. Kaj certere.

Si l’on savait… Si l’on savait…

La kanto denove eksonis en la ĉambro.

Li fiksrigardis la fermitan pordon kun krucitaj brakoj. „Vi eraras, pordo, se vi pensas, ke mi malfermos vin. Mi ne kredas fantomojn. Mi ne komprenas la tutan aferon, kaj mi konstatis, ke ia premo estas sentebla ĉe la maldekstra flanko de mia brustokesto.

Li reiris en tiun ĉambron, kie la murdito kuŝis. La zumkanto nun jam aŭdiĝis konstante.

Li aŭdis mallaŭtan plaŭdadon malantaŭ tapetita pordeto, duone malfermita. Li malfermis tion. Ĝi estis banĉambro. Akvo fluis el la krano, kiu jam superfluis la bankuvon. Li fermis ĝin rapide, poste li ĉirkaŭrigardis. Blanka frako estis metita sur seĝon kun ĉiu akcesoraĵo. Razpeniko kaj sekura razilo kuŝis sur la vitro-breto antaŭ la spegulo. Ili estis ĵus estis uzitaj, ĉar la sapo ankoraŭ estis malseka… Sur la tableto troviĝis kelkaj etaj objektoj, horloĝo, naztuko, fontoplumo…

„Nu, dankon. Nun mi foriros de tie ĉi. Ĝi jam tro sufiĉas al mi.” Li elvenis el la banĉambro.

Leŭtenanto paŝas subite antaŭ lin en parada uniformo, li kunfrapas siajn maleolojn kaj mansalutas:

— Mi raportas obeeme: estas la dekunua kaj duono

Antaŭ liaj piedoj kuŝis la mortinto. En la alia ĉambro iu zumkantas. Kaj ĉi tie leŭtenanto raportas al senranga soldato, ke estas la dekunua kaj duono.

Li sentis instinkte, ke nun temas pri ia obskura afero, kaj se li provos solvi tion, io malbona okazos al li.

Li raspis sian gorĝon iomete.

— Ĉu vere estas la dekunua kaj duono?

— Jes, sinjoro majoro.

Li ŝatintus turniĝi, ĉar li sentis tiel, ke majoro staras malantaŭ li. Sed streĉinte sian ĉiun nervon, li klopodis resti indiferenta kaj trankvila.

— Jes, jes… — li diris, kaj devis raspi sian ĝorĝon denove.

— La aŭto atendas antaŭ la pordo. Bonvolu vesti vin, dume mi estingos la lampojn ĉie. Tio estas la plej grava nun.

Ĉu vere? Li eklevis sian ŝultron indiferente, kvankam li sentis en la profundo de sia animo, ke la konduto de la leŭtenanto estas iom nekomprenebla, ke starante apud la kadavro de freŝe murdita homo, kaj li pensas, ke lia plej grava afero estas estingi la lampojn ĉie…

Dum la leŭtenanto foriris por estingi la lampojn, Harrinkourt frotadis sian frunton ambaŭmane. Li devas havi ŝtalajn nervojn. Sed kion fari, kiam spasmo kaptas lin dum naĝado? La stultulo baraktas kaj dronas. La saĝulo kuŝiĝas sur la akvon senmova, ĉar dum li ne moviĝas, li restas sur la akvosurlfaco.

Li do eniris en la banĉambron kaj komencis sin vesti trankvile. Li surmetis la blankan frakon, metitan tien. Ĝi estis iom vasta, sed ne okulfrape.

La sama bonŝanco montriĝis ankaŭ ĉe la ŝuoj. Ili estis nur unu numeron pli grandaj, ol liaj piedoj. Elpreninte sian havaĵon el sia poŝo, li ĉirkaŭrigardis. Tropika korkoĉapelo pendis sur la vestohoko. Li metis ĝin sur sian kapon. Sur la tualelt-tablo kuŝis ora cigaredujo, kelkaj objektoj, poŝtranĉilo kun oficira ĉeno kaj aliaj bagatelaĵoj. Li enpoŝigis tiujn kun morala abomeno de ĝentilulo. Ili estas alies havaĵo! Sed kion fari?

Sub la silka naztuko troviĝis ankoraŭ horloĝo. Brakhorloĝo! Kiu aŭdis pri tio, ke iu havas du horloĝojn? Ŝajnas, ke la tempo ludas strangan rolon en tiu duon-idiota fabelo.

Naĝi laŭ la fluo, naĝi laŭ la fluo! — li ripetadis en si mem kaj bukis la horloĝos sur sian brakon. Ĝi estas arĝenta krokodilkapo kun trodelikata ornamaĵo. La streĉilo de la holoĝo elstaris el la buŝo de la besto. Nur idiotoj vizitas vesperfeston, portantaj tiaĵon. Sed kion li povas fari?

Li elpaŝis el la banĉambro.

La laŭtenanto jam staris apud la kadavro. Nun li rektiĝis en atentopozo.

— Ĉu ni povas ekveturi? — li demandis. Kolombo faris hezitan mangeston al la mortinto.

La leŭtenanto mansvingis.

— Ni ne havu zorgon pri li.

Mi petas. Ŝajnas, ke li tro-pufigis tiun aferon, rilate la kadavron. Li iris malsupren sur la grincanta ŝtuparo. Ili rapidis tra la halo al la koridoro kaj ekiris al la malgranda pordego.

Nun ĝi estis ŝlosita.

La malgranda pordego malfermiĝis al flankstrato. Tute malgranda aŭto staris en la ombro de kelkaj densfoliaraj arboj. La oficiro malfermis ties pordon.

— Bonvolu ensidi, sinjoro majoro… Pasis la dekdua horo.

Li enaŭtiĝis. La oficiro sidis al la direktilrado, frapfermis la pordon, kaj ili ekveturis.

La aŭto kuris sur la avenuo Magenta, kaj post mallonga ĉirkaŭvojo ĝi haltis antaŭ lumigita pordego…

Huje.

Ĝi estas la urba komandejo! Nu, li nun sidas en amaso da embraso… Sed jam malfermiĝis la pordo de la aŭto, la pordisto staris respektoplene, dum la leŭtenanto kaj sekvinte lin Harrington eniris en la vestiblon. Pasament-ornamitaj lakeoj akceptis ilin en la lukse lumigita, grandega ejo.

Ĝi estos certe dek jara kaptiteco en la fortikaĵo, pli klara ol la suno — pensi Kolombo, indiferente rigardante la grandegajn, nigrajn marmorkolonojn.

La kolonelo rapidis malsupren sur la altenkrutanta marmor-ŝtuparo, memoriganta al la

eskalo de Jakobo. La maleoloj de Kolombo ektremetis. Nun sekundo mankis, ke li kunbatu tiujn kaj rektiĝu en atentopozo.

— Bonvenon, kara amiko mia… — salutis lin la kolonelo.

Kolombo prenis lian manon kun rapide batanta koro, kaj li ridetis tiel, kvazaŭ li devus mimi gajan mienon, sed dume iu pikpuŝadus lin per longa pinglo el dorsdirekto.

Sed la kolonelo tuj akompanis lin supren sur la eskalo de Jakobo, kovrita per ruĝa tapiŝo.

Ĝi estos tutcerta dumviva enkarcerigo, pli klara ol la suno… En katenoj.

Orden-dekorita, juft-vizaĝa sinjoro venis renkonte lin, en blanka frako, sur la kapo kun ruĝa fezo. Eble li estis ia paŝao.

La kolonelo prezentis Kolombon al li preterkure: — markizo Francois Verbier.

Kio okazas ĉi tie! Ĝi estas frenezaĵo!

Ili alvenis al grandega ĉambro, kie nur kelkaj maljunaj sinjorinoj kaj unu-du altrangaj oficiroj svarmis sur la brilanta pargeto. Blankhara giganto proksimiĝis, en pompa, prada uniformo, kovrita per ordenoj.

Generalfeldmarŝalo!

— Ekscelenco — diris la kolonelo — mi prezentas al vi mian malnovan amikon, markizon Francois Verbier.

— Mi ĝojas, ke mi povas konatiĝi kun vi… Mi estas Cochran. La milita komandanto de tiu bela urbo.

Aŭrore oni mortpafos min — diris Kolombo en si mem.

La kolonelo nun trenis lin al malata, dika, silur-liphara generalo, kaj dume li flustris al Kolombo:

— Nu, ĉi tie alnemaŭ vi ne devas prezenti vin…

Kio okazis? Kial li ne devas prezentiĝi? Nun jam estas egale. Se ne, do ne. Li ne insistaĉos. La kolonelo kapbalancis signifoplene kaj lasis ilin en duopo. Kio ĝi estas? Kien li iras?… La generalo frapetas lian ŝultron kaj diras duon-laŭte:

— Vi aspektas bone, amiko mia. — Poste li brakoprenis lin tenere kaj plu-promenis kun li. Aŭrore li estos starigita al la ekzekut-muro. Tio nun jam certas.

Ili alvenis al grandega balkono, de kie marmora ŝtuparo kundukas al la parko, troviĝanta malantaŭ la palaco. Ĝi estas dekorita per la plej belaj flor-maloftaĵoj de la kontinento, per palmoj, per multaj, koloraj lampetoj. Kaj po unu soldato staras, kiel honorgardistoj sur ĉiu ŝtupo de la neĝe blanka marmorŝtuparo, kondukanta malsupren.

— Rigardu la fontanon — flustris la generalo rapide. — Eblas, ke Macquart ne venis, sed tio ne gravas. Nun zorgu nur pri tio, ke poste vi invitu danci sinjorinon Colette, kaj vi povos klarigi la ceterajn ĉe la fontano. Vicgrafo Lambertier alparolis vin. Iru do. Sed mi rimarkas, ke eblas, ke Macquart ne venis.

— Faras nenion. Mi jam scias tion…

Ek al la fontano! La generalo certe atentas lin, li do devas iri tien.

Mil-vattaj lampoj lumegis super la humide brilantaj marmorstatuoj de la grandega baseno. Dancantaj akvostrioj scintilis, kaj delikata muziko sonis en la sufoke varma ĝardeno, plena de peza flor-odoro. Iu metis sian manon sur lian ŝultron:

— Mi tre ĝojas, ke mi vidas vin!

Kolombo respondis kun bone aplikita indiferenteco:

— Mi estas feliĉa, vicgrafo Lambertier…

La alia homo fariĝis morte pala kaj ektremis liaj genuoj.

— Pro Dio! Ĉu vi freneziĝis?… Ĉu vi eldiras mian nomon?!

Nu bone. Nun jam ni lasu tion. Ĉi tie povas temi nur pri interkonsentita, terura ŝerco. Oni volas frenezigi lin. Nur ne estus tiu homo tiel blanka, kaj ne interfrapiĝus liaj denton pro timiĝo. Sed li jam ridetas kaj diras gaje, montrante al iu nimfo de la fontano:

– Ĉu vi kunportis la skizon? Ĉu ĝi estas ĉe vi?

Kolombo montris al alia nimfo de la fontano:

— Ne.

— Vi faris bone, ke vi ne kunportis ĝin. Tutcerte oni atentas nin. Ĝis revido morgaŭ. Macquart ne venis.

Kolombo mansvingis superema_

— Faras nenion…

La vicgrafo malaperis. Nu, ek. Jam urĝegas. Li promenis plu indiferente. Lakeo haltis antaŭ li kaj proponis sandviĉojn. Hoho, li ja estas malsata! Sed kiom malsata!

Li manĝis du sandviĉojn. De alia lakeo kelkajn torto-tranĉaĵojn. Nun jam li serĉis la lakeojn. Li satmanĝis, irante sur du-tri promenejo, poste li sentis teruran soifon. Oni proponis ankaŭ refreŝigilojn. Kolombo kuraĝis halti nenie, ĉar li forgesis sian nomon, kaj tiel li devis eviti la prezentiĝon. Tial li trinkis glason da trinkaĵo ĉe ĉiu lakeo, kun kiuj li renkontiĝis kaj iris plu. Li kolektis specialan koktelon en sian stomakonЮ Ĉampano, frambo-refreŝigilo, vermuto, mikdal-lakto, ruĝa vino kaj glaseto da tre diluita amoniako, kiun oni proponis uzi kontraŭ la piko de la moskitoj.

Jen vidu, kiel turniĝas la parko malrapide!

… Poste, kiam la aplaŭdantaj gastoj petis ripeti la trian fojon la kanton „Louis forvojaĝis al Nov-Hebridoj”, Kolombo vidis mirante, ke li fortepianas, kaj la muzikistoj staras vidalvide al la podio kun siaj instrumentoj. Kial ili ne muzikas?

Li jam ne memoris, ke li mem forsendis ilin de tie. Sankta Dio, li ja estas en eleganta loko… Sinjoro majoro… Komencu tiun etudon minora c-o… Kiel ĝi daŭriĝas de tie ĉi? Diablo forportu Chopin-on! Li ĉiam havis problemon pri ĝi… Dum la tonkurado venos en lian kapon, se oni permesos, li ludos „La kanton de la gajaj ministoj”…

… Markizo Verbier ravis la societon. Tiajn balojn nur tio faris agrabla, se troviĝis inter la gastoj kelkaj, amikemaj, gajaj, ebrietaj junuloj.

Kolombo nun jam estus forironta, sed li miksiĝis en ĉiam pli novan societon, kaj li konstante zumkantis inter siaj dentoj:

„Iru, infano mia, iru de ĉi tie… okazos problemo… iru hejmen…”

Lia stomako, kvazaŭ ĝi sentus sin koktelmiksisto, kirladis la trinkaĵon. Tie estas ia flankpordo… Ek…

Iu elpaŝis el malantaŭ florbedo kaj kaptis lian brakon.

— Mi estas Macquart.

— Oni diris al mi, ke vi ne venos… — li balbutaĉis timiĝinte.

— Ili eraris. Tri homoj morgaŭ estos survoje al la tereno. Lorsakoff sendis min al vi. Bonvolu diri, kioma horo estas?

Kolombo elprenis sian oran horloĝon.

— Pasis la unua horo…

Macquart ĉirkaŭrigardis, poste li forprenis la horloĝon de li senvorte kaj enpoŝigis ĝin.

— En ordo… — li flustris.

— Ĉu vi pensas tion? — respondis Kolombo malgaje.

— Jen prenu — diris la alia. — Ĝi estas skatolo da cigaro Simon Arzt.

Kaj li donis en lian manon skatolon.

Ĝi ne estas granda negoco. Dudek cigaredoj Simon Arzt kontraŭ ora horloĝo… Almenaŭ ĝi estus cigaredo Caporal…

– Ĝis revido — li adiaŭis kaj aldonis mallaŭte, rapide: — En la skatolo estas dek kvin mil frankoj…

Kaj li lasis lin tie. — Halo! Mi petas vin… reveni! — Sed Macquart iris.

— Faras nenion…

Nun kiel li troviĝas denove ĉe la fontano, en la homamaso? Kaj tie estas la malalta, dika generalo kun siaj grandaj lipharoj… Li vidis lian vizaĝon multfoje dum la nokto, kiel li atentis lin…

Iu ektuŝis lian ŝultron.

— Estas la unua kaj duono.

Li truniĝis. La oficiro estis tiu, kiu estingas la lampojn, se troviĝas mortinto en la domo. Li ĉiam anoncas la precizan tempon. Li sekvis lin senvorte.

Antaŭ la pordego staris la nekredeble malgranda aŭto. Motora beboĉaro!

La oficiro startigis la aŭton…

Ili veturis sur kurbaj vojoj senvorte, komence sur larĝaj stratoj kun arklampoj, poste sur mizera, senhoma, suburba stratetaĉo. Senmastraj hundoj diskuris antaŭ la aŭto. La oficiro bremsi kaj diris mallaŭte:

— Estas la dua horo…

Li estas tia, kiel radioaparato. Li diras ĉiam la precizan tempon.

Kolombo descendis en la malamika, nokta, forlasita loko kaj atendis la oficiron. Tiu frapfermis la pordon, akcelis kaj lasis lin tie.

En blanka frako! Sur la kampoj!

Nu, ĝi estas bela situacio. Nenie troviĝas unusola animo. La senmstraj hundoj komencis reveni kaj ĉirkaŭiris lin scivoleme. Ĝi estis tre fajna ŝerco flanke de la sinjoro leŭtenanto, mi povas aserti… — li pensis senkonsile.

Kelkajn paŝojn malproksime de li staris sola kampgardista kabano. Hop! Eble troviĝas ia ĉifono tie, kion li povus surpreni.

Sed kion li faros sen siaj vestaĵo kaj havaĵo? Li volis aparteni nur al la marŝkompanio, sed se mankas lia ekipaĵo, tiam li estos komdamnita al multjara trudlaboro.

Hu, kiel granda problemo ĝi estas…

Li malfermis la pordon de la kabano kun peza koro kaj kun malbona gusto en sia buŝo.

Li enpaŝis en la mucidan ejon kaj ekbruligis alumeton. Poste li ekkriis pro miro.

Liaj uniformo, ĉapo, bajonet kuŝis en ordo sur benko, kaj sub ĝi estis paro da soldatŝuoj.

ĈAPITRO 8

1

Lorsakoff promenadis en sia ĉambro, kiel sovaĝbesto en la kaĝo. Lia fenestro donis vidon al la langvoraj, polvokovritaj palmojn de la marbordo en la fiŝista haveno. Aŭroris. La malpura, suburba dometo estis muta kaj siletnta. La araba kafkuiristo jam longe fermis sian vendejon sur la teretaĝo, kaj nun li dormis sur kovrilo ekstere antaŭ ĝi.

Kraketis la lignoŝtuparo ekstere. La ruso etendis sian manon al la malantaŭa prodo. Iu frapetis. Li iomete malfermis la pordon.

— Fin-fine! — li diris kaj enlasis la vizitanton, poste li denove fermis la pordon. — Ĉu vi kunportis la horloĝon?

— Jen ĝi estas — respondis Macquart, ĉar li estis la vizitanto. Kiuj vidis lin en la balo, ne estus rekonitajn lin. Li portis la helbluan pantalonĉemizon de la havenlaboristoj kaj malpurajn tenisŝuojn sen laĉoj, el kiuj elvidiĝis liaj nudaj piedoj.

Li transdonis la horloĝon. Lorsakoff avide etendis sian manon por preni ĝin.

— Sed… Yves diris tion, ke ĝi estas brakhorloĝo…

— Li donis tion al mi.

— Estingu la elektran lampon!

Macquart obeis. La ruso denove ekparolis post sekundo:

— Eklumigu ĝin.

Post la klako de la ŝaltilo kaj fariĝis lumo revolvertubo premiĝis al la stomako de Macquart, kaj Lorsakoff siblis motepala:

— Transdonu la brakhorloĝon! Ne provu kontraŭdiri eĉ per unu vorto! Mi estas klarvida pri vi Macquart. Mi jam scias ekde unu jaro, ke vi samtiel trompis la gefratojn Junghans. Sed nun vi enpoŝigos fiaskon.

— Ĉu vi freneziĝis? — demandis la alia trankvile. — Li demandis min, kioma horo estas, li eklevis la fermoplaton de la horloĝo laŭ interkonsento, mi transprenis ĝin de li, kaj mi transdonis la cigaredskatolon al li.

— Yves emfaze diris al mi en la telefono, ke temas pri brakhorloĝo. Pri la brakhorloĝo de doktoro Brétail.

— Kaj kia horloĝo ĝi estas? Rigardu tion almenaŭ pli ekzakte!

— Surprenu la horloĝon — diris la alia, eĉ nun direktante sian revolveron al Macquart. — Restu tie staranta, kaj transdonu ĝin… Ne movu vian manon al via poŝo, ĉar mi mortpafos vin.

Li rigadis la horloĝon kaj murmuris mirante:

— B. Y. Sendube, ke ĝi estas tiu de la majoro. Bertram Yves.

Lorsakoff iom malcerte tenis la revolveron. La alia ridetis moke.

— Vidu, Lorsakoff, mi ne timas vin. Eĉ ĝis nun mi povintus mortigi vin facile — kaj dum li diris tion, li kunpremis sian dikfingron en sia manplato, tiam el lia juvelŝtona fingringo ia likvaĝo ŝpruciĝis longen, en minca radio, kaj ĝi krepitante saŭmis sur la tablokovrilo, kaj dum sekundoj grandega makulo restis sur la tolo. — Sulfuracido… Kiam li rigardis vian horloĝon, mi povintus mortigi vin. Sed ni bezonas unu la alian. Precipe nun, kiam evidentiĝis, ke Yves laboris por sia propra utilo, kaj li uzis nin, kiel nur efektivigantojn.

— Tamen kiel li klarigis al mi ekzakte en la telefono pri stranga brakhorloĝo, kiu havas leveblan fermoplaton kaj kadron, similan al krokodilkapo?

— Ĉar li bezonis tempon por forigi ĉiun spuron.

Lorsakoff mallevis sian pistolon:

— Konfuze… Sed mi rekonas, ke verŝajne mi eraris koncerne vin. La plej granda problemo estas en la afero, ke neniu el ni konas la majoron persone.

— Mi vidis lin hodiaŭ.

— De kie vi scias, ke li estis tiu?

— Generlo Aubert venis kun li sur la ŝtuparo brak’ en brako, kaj poste li renkontiĝis kun vicgrafo Lambertier ĉe la fontano laŭ interkonsento.

— Kia homo li estas?

— Alia, ol lia famo.Vi estus ĵurinta, ke li estas dudek du jara, frivola bubo. Belvizaĝa, iom lentuga, konstante rikanata, kaj li ŝajnigas idioton. Li ludas la rolon de ebriulo tiel, ke ĉiu aktoro povus envii lin.

— Sed kial li estus dirinta telefone, ke la plano estas ĉe li, en la horloĝo kun krokodilkapo, se li intencis trompi nin?

— Kiam li telefonis, li ankoraŭ ne havis tiun intencon. Intertempe okazis io.

Lorsakoff blasfemis.

— Se ĝi estas tiel, li amare pentos tion. Baldaŭ lia kolo estos inter miaj manoj!

— Kiel?

— Vi estas azeno! Ĉu vi jam ne memoras nian interkonsenton? Ni devas aŭtentigi la planon de d-ro Brétail surloke. Vi devas vojaĝi tien. Kaj tiam li estos en miaj manoj. Eĉ hodiaŭ informu Laporter-on kaj Hildebarand-on!

— Laŭ mi unuavice ni devas paroli kun Grison. Nur li havis personan kontakton kun la majoro.

— Vi pravas! Ni iru al Grison.

Enpoŝiginte la horloĝon, li estingis la lampon kaj iris kun Macquart. La ruso haltis antaŭ la pordego por momento:

— Hm… La araba kafkuiristo antaŭ nelonge dormis ĉi tie. Kie en la infero li estas?

Kelkajn minutojn ili rigardadis suspekteme dekstren-maldekstren, sed fine ja ili havis urĝan aferon kaj forrapidis.

… La araba kafkuiristo singarde malsuprenvenis sur la ligna ŝtuparo.

Ĉar dum la tuta tempo li subaŭskultis ĉe la pordo.

2

La vapora, griza aŭroro iom post iom disvolvis la ombrojn de la nokto inter la arboj kaj la domoj.

Ili rapidis.

La longa stratetaĉo, etendiĝanta ĝis la marbordo faŭkis senhome. Sed subite iu venis renkonte. Soldato. Li estis tre ebria. Li zumkantis kaj puŝiĝis al ĉiu dua muro de domo. Poste li riproĉis la arabojn per sovaĝa, malbela blasfemo kaj vokis ilin elveni sur la straton por disrompi ĉiujn… Li apogiĝis al iu muro de domo kaj elprenaĉis cigaredon el sia poŝo. Jam de malproksime li amikeme mansignis al la du proksimiĝantoj:

— Venu nur, sinjoroj… donu fajron… al kompatinda soldato… kiu eble mortos morgaŭ por la civilizacio, en la nomo de la patrujo… Vive la France!

Lorsakoff kaj Macquart volis iri ĝuste en tiun domon, kie la legiano haltis. La ruso elprenis sian aŭtomatan fajrilon ridetante kaj longe provis bati fajron, ĉar ŝajnis, ke malmulte da benzino estis en ĝi. La soldato, laŭ la kutimo de ebriuloj, kliniĝis tute proksime al lia vizaĝo kun la cigaredo.

— Ne supreniru…

— Ĉu Grison ne estas hejme?

— Li estas hejme, sed mortinte. Iu mortigis lin.

— Venu al la fiŝfoiro…

Fine li sukcesis ebruligi la aŭtomatan fajrilon, la soldato post kelkaj enspiroj ŝovis flanken sian ĉapon surkape kaj iris plu ŝanceliĝante, hurlante neartigitajn kantvoĉojn…

— Kompatinda Grison — diris Macquart. — Vi pravis, Larsakoff. Iu intervenis en nian ludon, kaj Yves estas kontraŭ ni.

— Estu singarda, Macquart, ĉar alia homo el inter ni ne parolis kun li, nur vi konas lin persone, kaj li scias tion…

— Ne timu min, ja…

Pafo knalis. La gulo siblis preter la kapo de Macquart. Ili saltis en pordegenirejon kaj atendis.

Silento.

Macquart elrigardis singarde. La strato estis muta kaj forlasita. Eĉ unu homo ne videbliĝis.

— Nom du nom… grincigis Macquart siajn dentojn. — Ŝajnas, ke la fripono komencis ludon je vivo aŭ morto.

En la aŭrora irado-revenado de la fiŝfoiro ili denove renkontiĝis kun la soldato, kiu alparolis ilin, por ke ili pagu al li glaseton da brando, ĉar li ekmarŝos al la dezerto. Li eniris en drinkejon.

— Parolu Hildebrandt — flustris la ruso.

— Nokte mi havis rendevuon kun Grison — diris la soldato. — Kiam mi frapetis sur la pordo de lia loĝejo, neniu malfermis ĝin. Mi ekpremis la klinkon. La pordo estis neŝlosita. Iu renvesis la loĝejon, ĉio estis sur la planko, la litaĵo estis disŝirita, kaj Grison kuŝis mortinta en la mezo de la ĉambro kun frakasita kapo, multloke pikvundita.

Ili silentis.

— Ĉu vi ekmarŝos hodiaŭ matene? — demandis Macquart.

— Jes. Ni iris al Aut-Taurirt. Feliĉe Grison sukcesis ekscii tion.

— Atentu min — interrompis Lorsakoff, — ĝis vi ne ricevos alian informon, notu bone: brakhorloĝo, sur kiu estas figuro de krokodilo, ĝi signifas kvindek mil frankojn por vi, se vi akiros ĝin. Mi volas paroli ankaŭ kun Laporter. Vi ankoraŭ aŭdos pri mi hodiaŭ. Ĝis tiam faru ĉion tiel, kiel ni priparolis ĝin.

La soldato reiris en la kazernon. Antau la ekmarŝo ili ricevis forpermeson ĝis mateno. Dum li parolis kun la gardestro, la patrolo alkondukis Kolombon. Li etendis siajn pojnojn rikanante por kateni lin.

Hildebrand paliĝis!

Sur la pojno de la dizertinto estis brakhorloĝo kun krokodilkapo!

3

Serĝento Latouret, kiu disreviĝis pro la afero, eĉ unu vorton ne diris al sia sendanka, fia protektato. Nur kelkfoje li karesis sian bruligitajn lipharojn, similan al tiu de kato, kaj rigardis la junulon kun elstreĉiĝintaj okuloj… Nom du nom… — tio estis legebla en lia rigardo.

— Ĉu vi freneziĝis? — ekriproĉis lin Troppauer, la poeto, kiu trovis motivita cidiri al sia kamardo pro la graveco de la afero. — Vi havis tiel sinjoran vivon ĉi tie, kiel mia kolego Dante en la paradizo, kaj vi faris idiotaĵon.

Kolombo eklevis sian ŝultron

— Mi dungiĝis al la legio ne tial, ke mi enuiĝu. Mi alkutimiĝis kaj ekamis viajn poemojn, kaj mi volas aŭskulti tiujn ankaŭ en la futuro, tra fajro kaj akvo!

— Ĉu vi diras tion sincere? — demandis la poeto kortuŝite.

— Tre sincere. Ekde mia infanaĝo mi vivas por la poezio, kaj mi sentas tiel, ke iam mi fieros pri tio, ke mi estis iu el la unuaj adeptoj de la granda Troppaŭer.

La maĉmuskoloj moviĝis ĉirkaŭ lia makzelo, simila al tiu de gorilo, kaj larmoj vualis liajn grandajn, senesprimajn okulojn.

— Mi certigas vin, ke mi disvastigos tiun fakton, se iam mi fariĝos granda poeto. Mi komprenas vian admiron, sed tion, ke vi sekvas min ankaŭ en la dezerton… ĝi, ĝi… estas vere tre kara afablaĵo…

— Tra fajro kaj akvo por la poezio! — kriis Harrincourt entuziasme. — Mi alkutimiĝis kaj ekamis tiujn poemojn, kaj mi ne volas vivi sen ili.

Troppauer ruĝiĝis kaj mallevis siajn okulojn:

— Mi ĝojas, ke mi povas donaci al vi tutan mondon… — li balbutadis mallaŭte, kaj emociiĝinte li elprenis haste vekitan eposon per sia tremanta, grandega mano. Li disfaldis la paperon, glutis kun granda ĝuo kaj diris per drameca voĉo: — Morgaŭ marŝos la regimento, haho! Verkis: Hümér Troppauer.

Kolombo kun granda plezuro povis transdoni sin al siaj pensoj dum la laŭtlego de la pli longaj poemoj de Troppauer. Li alkutimiĝis, ke la zumado de la vingusta voĉo akompanu lian menditadon, kaj kiam la poeto faris paŭzon kun ekscitita vizaĝo, Kolombo subite ekbrakumis lin:

— Belega! Admirinda! Neforesebla! Ĉu vi ne havas ankoraŭ alian?

— Mi verkis ankoraŭ kvar strofojn el tiu!

— Ĝi malmultas! Legu tion rapide! Vi! Vi estas Puŝkin!

La poeto lekadis sian kurban, larĝan liprandon kun ĝuo, li karesis sian barbostoplan, bluan mentonon embarasite kaj daŭrigis. Kaj Kolombo plu meditis pri tio, kion li devus fari, rilate la dek kvin mil frankojn. Evidentas, ke ĝi ne estas lia propraĵo. Li ne rajtas enpoŝigi alies monon, nur tial, ĉar iu hazarde donis ĝin al li… Unuavice li do devas ekzakte rigardi, kio estas en la dokumentujo, kiun li devis enpoŝigi kun aliaj havaĵoj de la mortigita homo en la banĉambro. Li kunportis tiujn post la alivestiĝo en la kabano. Ĉio estas en la poŝo de sia kamizolo, sed rigardi tiujn eblas nur en „hermetike izolita” ejo. Sed tia kazerno estas mirinde konstruita. Ekzemple la lavejoj ne havas pordon, por ke tiu ne restu sen kontrolo eĉ por momento, kiun oni volas kontroli. Kie li povus rigardi la dokumentujon? Tamen estas absurdaĵo, ke ĝi estas en sia poŝo, kaj li ne povas enrigardeti ĝin. En la ĉambro de la soldatoj ĉiam estas kelkaj homoj, tie li ne havas eblecon, en la kantino tute ne… kaj li ne ricevos forpermeson en la urbon… Malbenita afero.

— Nu?! — demandis Troppauer triumfe.

— Mi ne trovas vortojn… Homo! Ke vi estas kun tiu talento ĉi tie, kaj vi ne sidas en Svedio sur via Nobel-premio!..

— Kion povas atendo poeto nuntempe de sia epoko? — li demandis kun tragika rezigno, kaj fingre li kombis siajn maldensajn, sed longajn buklojn. — Ĉu ĝi plaĉis al vi?

— Grandioze! Nur la lastaj du versoj kvazaŭ, dio scias…

— Jes!.. Ĝuste… — entuziasmis la poeto — , vi bonege vidas la esencon! Ankaŭ mi mem sentis, ke mia humoro iom malpliiĝis ĉe tiu parto, kaj mi devas fini ĝin tie, kie mi restos sola en la universo, kiel unu stelo…

Elpreninte inko-krajonon, li salivis ĝin kaj tuj forstrekis du versojn.

— Nun sekvas la tria strofo, ĝi estas iomete longa, sed ĝi superas la ĝisnunajn.

— Ne gravas por mi, se ĝi estas loga, kiam temas pri poemo de Troppauer! Legu tion, ĉar mi mortpikos vin! Vi… Vi senmortulo!

Du oficiroj rapidis tra la korto de la kazerno. Estis granda kaoso. Posttagmeze ekspoldis mangrenado en la lavejo, kaj el la soldatoj restis nur unu vivanta kun gravaj vundoj. Nun oni atendas ekscitite la esplor-komitaton de la regimentkomandejo kun la specialisto. Sed dume ricevis informon telefone, ke la komitato alvenos nur matene, ĝis tiam restu ĉio tiel, kiel nun ĝi estas. La ĉi-tieanoj respondecas, ke oni formovu nenion ĝis la alveno de la komitato.

La scivolemaj soldatoj estis tuj forigitaj el la ĉirkaŭaĵo de la lavejo, kaj leŭtenanto ordonis akravoĉe:

— Serĝento Latouret!

— Oui, mon commandant.

— Starigu gardistojn al la lavejo ĝis la alveno de la komitato! Ĉio restu tiel, kiel ĝi nun estas! Neniu rajtas enpaŝi tien.

… Kolombo pensadis pri tio, ke diablo forportu ĉiun enigmon. Li jam neniam havos kapablon al tio, sed Troppauer legis tiun parton de sia poemo „se ektremos la universo, kaj eksonos malbeno de ie…”

Eksonis!

— Troppauer, vi estas hebeta, okĝiba kamelo…

Eksonis do la malbeno sur la lipoj de serĝento Latouret, ke la universo vere ektremis, kaj se nur la duono estas vera, kion li asertis, eĉ tio sufiĉus, ke la plej malproksimaj parencoj de suprenira linio povu preskaŭ sinki pro honto.

La poeto kun siaj paperoj kaj taŭzitaj bukoj, humiligita ĝispolve iris vespermanĝi. Kolombo staris rekte, kiel paliso. Latouret tiretadis siajn lipharojn kaj rigardis lin. La cikatroj preskaŭ flamis sur lia vizaĝo.

— Senrangulo!

— Oui, mon chef!

Li faris mallongan efekto-paŭzon.

— Ok mortintoj kuŝas en la lavejo, aŭ tio, kio restis el ili. Vi gardostaros ok horojn. Anonciĝu post kvin minutoj ĉe la gardestrejo, plen-ekipite al la marŝado!

Ĝi estis kruela afero. La leŭtenanto tute ne pensis sendi solan postenanton al la terura loko dum la nokto. Eĉ ne tian homon, kiu aŭrore ekmarŝos en la dezerton.

— Ĉu vi komprenis?

— Mi komprenis, sinjoro serĝento!

— Kial vi rikanas!!? — li kriegis ekster si, ĉar li atendis tion, ke Kolombo paliĝos pro teruriĝo kaj kolero. — Ĉu eble vi ĝojas, ke vi devas gardostari?

— Mi ĝojas, sinjoro serĝento! — li diris sincere, ĉar li vere ĝojis. Li povos trankvile rigardi sur tiu forlasita loko la enhavon de la dokumentujo, garditan en sia poŝo. Ĉerte oni ne ĝenos lin.

La serĝento fariĝis ruĝa, kiel meleagro pro kolero.

— Frenezulo! Vi estas frenezulo!.. Mi instruos vin malĝoji kaj timi!.. Vi… vi… Rompez! Rompez! Ĉar mi dishakos vin!

Kompatindulo, kiel li koleras — pensis Kolombo, dum li iris en sian ĉambron. Rilotte sidis sur sia lito kaj okupiĝis pri tio, ke li forte ŝmiru siajn piedjn per sebo pro la nokto. Li jam sciis, kion signifas tio, kiam la kompanio ekmarŝos!.. Hildebrandt skribis leteron, sed dume li atentis la prepariĝon de Kolombo kaj kaŝe rigardis iun sian kamaradon, kiu ŝajne dormis.

Li estis Pancroft. Malgrasa homo kun granda nazo kaj larĝaj ŝultroj. Li venis el Usono. Se lia vapoŝipo malfruiĝintus nur kvin minutojn, tiam oni estus sidigintaj lin en elektroekzekutan seĝon. Sed tiel oni povis fari nenion kontraŭ li. Li miksiĝis en politikan murdon, kaj oni lasis lin forkuri en Cherbourg… La kamaradoj preskaŭ neniam vidis lin kun Hildebrandt. Li amikiĝis kun greka keĉeskeĉes ĉampiono, Adrogopoulos. Ĝi estis sport-amikeco. Pencroft iam trejnis la poliscistojn en diversaj landoj de Eŭropo pri memdefenda bokso, kiel profesia boksisto. Hildebrandt plej ofte estis kun sinjoro grafo, kiu estis altfrunta, serioza, iom acerba homo. Videbliĝis sur li, ke li devenis el iu altranga socitavolo. Li neniam parolis pri sia civila paseo.

Kolombo amikiĝis kun ĉiu. Li estis populara ankaŭ inter la soldatoj, kaj dank’ al kelnero el Marseljo, la nomo Kolombo sekvis lin ankaŭ en Afrikon. Kiam la kelnero, dungiĝinta al la legio la unuan fojon nomis lin tiel, ili ridis. Poste ili kutimis tion, kaj Harrincourt tenis sian moknomon. Tamen lia unuanombra amiko estis Troppauer, la poeto. Li amikiĝis ankaŭ kun Kreto, se ĝi nomeblas amikiĝo, kiam iu ekprotektas kompatindan duon-idioton. La frumaljunaj faltoj de heredita degeneriĝo sidis sur la vizaĝo de Kreto, kiam li ridetis. Nun li dormis, sur la okuloj kun ĉapelo, en vestaĵo, kun interpektitaj fingroj sub sia nuko, kaj lia havaĵo estis dise ĉirkaŭ li. Kolombo skue vekis lin:

— Oldulo! La kompanio ekmarŝos matene! Ek, kunordigu vian pak-sakon! Vi povas dormi poste…

— Dormi ĉiam eblas… — kaj li rikanis. — Kion vi volas, Kolombo. Nun ni ankoraŭ ne ekmarŝos…

— Sed se oni trumpetos viciĝon, vi jam ne havos tempon por tio.

— Tiam jam ĝi ne estos bezonata… Tiam ni jam ekmarŝos. — Kaj li tiris la ĉapon sur siajn okulojn kaj dormis plu.

Kion li faru?

— Hildebrandt! Paku la havaĵon de tiu kompatindulo. Mi devas anonciĝi por gardostari en la lavejo.

Ili ĉiuj gape rigardis lin.

— Ĉu al la ok mortintoj? — demandis Adrogopoulos kaj trostoremis.

— Jes tien… Kaj mi jam ne havas tempon kunordigi la havaĵon de Kreto.

Pilotte iris tien, kaj komencis ekipi la dorsosakon de la idioto, sed dume li murmuris ion kun moroza vizaĝo.

— Aŭskultu min, Kolombo! Ĝi estas la legio, kaj ne la savarmeo…

Tamen li metis ĉion en la tornistron kolere.

Sed Kolombo kuregis al la serĝento. Latouer okulmezuris lin de la kapo ĝis la piedoj. Se ne estintus bezonata gardisto urĝe en la lavejo, certe li estus trovinta ian mankon. Tiel li diris nur ĝin averte:

— Tiu gardostaro estas samtiel grava, kvazaŭ vi postenus antaŭ la gubernejo. Post tri paŝoj regula turniĝo, kaj denove tri paŝoj. Se vi sidiĝos aŭ ekcigaredos, mi starigos vin antaŭ la militan tribunalon… Ĉu vi komprenis?

— Jes!

…Li… li ja… diras la vorton jes, kvazaŭ li estus laŭdita. Li ja radias pro ĝojo.

Nun jam li pentis nek tion, ke lia orono estis iom kontraŭregula, kaj li daŭrigis kun minaca rideto:

— Kompreneble ni ne malŝparos la kurenton, vi estos en mallumo! Legiano ne timiĝas de ok mortintoj kaj ne timas la fantomojn!.. Pro kio… Kial vi ĝojas? Kial vi rikanas? Rompez… Rompez!.. Ĉar mi fendos vian stomakon!

Kaj li devis lozigi sian kolumon, ĉar li sentis tiel, ke tuj apopleksio aktakos lin.

… Sed Kolombo ĝojis sincere. Ĉar li povos trarigardis la enhavon de la dokumentujo ĉe la unua lumo de la aŭroro sen tio, ke li devus timi surprizo, ĉar se estas mallume, el ekstere oni ne povas enrigardi, sed li ekvidas tiun de malproksime, kiu venas.

Dek minuta vojo estis inter la lavejo kaj la aliaj domoj de la fortikaĵo. Malofte iradis tien soldato eĉ tage, se li havis kion lavi, kiel la viktimoj de la eksplodinta mangrenado. La dometo staris en la transa flanko de la grandega, senhoma, nokta ekzercejo.

Do dek mortintoj estas en tiu konstruaĵo. Ŝajnas, ke la sorto volas timigi la kompatindan Kolombon — li pensis en si mem ridanta. Nu, do ĝi devas forte klopodi. Li enpaŝis en la lavejon trankvile, preskaŭ gaje de sur la malluma kampo.

Malproksime oni trumpis vespersignalon, kaj baldaŭ ankaŭ la flavaj fenestroj de la satb-konstruaĵoj mallumiĝis. La malgranda domo staris sole inter kelkaj rigidaj palmoj en la fino de la vasta kampo.

Li fermis la pordon. Li komencis iradi tien-reen kun malrapidaj paŝoj, kiel la serĝento ordonis…

4

Estas la deka horo…

La luno enradias tra la fenestro, sur kiu ne estas sen moskitovualo, kaj ĝi grimpas malrapide antaŭen sur la planko per sia lum-rondo.

Unu, du, tri… Klako, turniĝo… Unu, du, tri…

… Estas enue iradi tien-reen, tio certas. Almenaŭ li povus ekfumi. Aŭ eble li nur konjektus, kia estas la mondo ĉirkaŭ li.

Obtuzaj titsonoj aŭdiĝas de malproksime. La planko krakas sub liaj paŝoj en la muta silento. Ne estas agrable gardostari nervoza homo. Estas bonŝance, ke pri tiaĵo oni ne scias en la familio Harrincourt. Li estas samtiel unuanima, kvazaŭ li estus en la kantino. Kelkfoje li rimarkas tion, ke li fajradas…

Nun io krakis en la angulo. Kaj dufoje. Poste silento. Ja ĝi estas malnova planko, kaj nokte kiam la aero malvarmiĝas nokte, la lignotabuloj, dilatiĝintaj en la taga varmego, nun denove kuntiriĝas. Ĝi kaŭzas la krakadon.

Se iu ne lernis fizikon, tiu nun terure ektimiĝus.

Trenata fajfado de trajno aŭdiĝas de malproksime. Li vidas tra la fenestro, ke senmastra hundo trakuras la senhoma kampon, kaj ĉio estas silenta, nur de ie sonas la falo de gutoj. Veŝajn likas akvokrano… Nun alia krako. Hm… Kial ĉiam sur tiu sama loko krakigas la malvarmiĝo la plankon?…

La lunlumo antaŭenglitas sur la planko, kaj nun ĝi prilumas kapon de homo, kuŝanta surdorse. Kretoblanka, morta vizaĝo, kun bluaj lipoj, kun malfermita buŝo.

Vi estas malbelega, olulo mia, tio sendubas. Sed ne timu nenion, ĉar Kolombo ne ĝenos vin, li nur gardostaras. Kaj morgaŭ oni enterigos vin ĉiujn, la ok homojn, poste vi povos transdoni vin trankvile al la pereiĝo. Unu tagon pli aŭ malpli en la eterneco jam ne diferencas… Kompatinda, bona serĝento Latouret. Dio donu al li ripozon, se laŭ la nedivenebla bonvolo de la sorto li estus frapata de apopleksio; li nun koleradus, ĉar li pensis, ke ĉiutagan homon atakus epilepsio pro tiaĵo… Kaj kiam la luno glitis plu, ankaŭ bruna makulo estas videbla, kaj ŝirita, sanga kamizolo, per kiu oni korvis haste la kadavron.

Unu, du, tri… Klako. Turniĝo… Unu, du, tri…

… Ĝi tamen estas troigo, mi petas, pro tiu konstanta krakado kun tiuj pli malpli longaj intermitoj. Ne tial… Sed iu do estas ĉi tie, kio estas malpermesita. Kia idiotaĵo ĝi estas, kaŝiĝi en tiu ĉi loko? Sed eĉ tio eblas, ke ia ronĝulo estas sub la planko.

Krak…

La luno nun prilumas neĝe blankan, pugnitan manon, kiel la lumrondo malrapide trapasas lian kapon… Malporksime oni denove sonorigas kvaronhoron, kaj ia birdo ekkriĉas subite en la nokto. La luno nun desegnas kelkajn, longajn foliojn de la arbokorno de la rigida palmo sur la plankon…

Ĝi denove krakas iomete… Poste dufoje kaj akre…

Diablo forportu vina reaperantan avon!

Faru regule. Unu movo, kaj la fusilo estas pafpreta, klako sur la kulaso, kaj li krias laŭte:

— Haltu!

Silento…

Li elprenas sian poŝlampon. Li ne volas ŝalti la elektran lampon. Se vere ronĝulo moviĝas sub la putra lignotabulo, tiam povus okazi granda problemo pro la kontraŭordona eklumigo. Kaj tiu silurlipharulo opinius tion, ke li timas. Sed li ne havas kaŭzon pensi tion. Kial li timus en sia mano kun bajoneto?

La lumo de la poŝlampo dancis tra la ĉambro, sur la planko, sur la muro eĉ sur la plafono. Li trovis nenion. Pro la eksplodo krevis barelo, plena de minio apud la pordo, per kiu oni kutimas farbi la ladtegmentojn. La rustkolora, viskoza, glueca materialo disfluis de iu muro al la alia, kiel ia rampulo el la praepoko. En la angulo, de kie la krakoj aŭdiĝis, homo kuŝas vizaĝaltere en granda sangoflako, kovrita ĝis la verto per kamizolo. Tiu povrulo jam ne krakas… Alia homo dekstre, kun suprentiritaj genuoj, relative malmulte kripliĝis… Sed kie estas lia kapo?… La morterŝmiraĵo estis ŝprucigita per spliteroj kaj sango, ĉie troviĝis sur la planko disŝiritaj ĉifonaĵoj kaj senmovaj korpoj, kvazaŭ en natura pozicio, tien-ĵetitaj…. Ok.

Ne… Naŭ… Ĉu ne ok personojn oni menciis? Hm. Ĝi certas, ke naŭ kadavroj troviĝas ĉi tie… Jen vidu. Kiel strange!

Diablo scias. Kiel ajn li rigardas: ili estas naŭope kaj unu piedo… Li malŝaltis la poŝlampon. Li denove surŝultrigis sian fusilon kaj promenis plu. Li faros inventaron pri la mortintoj!.. Estis ok aŭ naŭ kadavroj, ĉu ne egalas?… De tiam ili nek plimultiĝis, nek malplimultiĝis, ĉar ne estas verŝajne, ke iu ŝtelas mortintojn ĉi tie…

Kio estas al tiu planko?!..

Du rapidaj krakoj, brueto… kaj silento…

… La luno nun prilumis la ĉambron sur granda loko, kaj estis bone videbla la soldato, kuŝanta vizaĝaltere en la angulo… La planko krakas tie, ĝi certas, kaj…

Ĉiuokaze bazonatas fortaj nervoj… Ĉar ekzemple li estus ĵurinta, ke la soldato, kiu kuŝis vizaĝaltere, antaŭ nelonge li ankoraŭ disetendis siaj brakojn. Kaj nun iu… Nu, estas egale…

Kial okupiĝis pri detaloj? Ĉiu mortinto kuŝas tiel, kie li volas! La sonorilego signalas ĵus la dek duan horon nokte… Sur la planko kuŝas senmovaj korpoj, prilumitaj de la lunlumo… Krepusko, iafoje aŭdiĝas falo de guto, kaj esktere estas videbla la senhoma, nokta kampo…

Unu, du, tri… Klako, turniĝo… Unu, du, tri…

…Kion faras Colette nun — li pensis kun vere profana asociiĝo, rilate parizan dancistinon. Ekveturonte, li eĉ parolis kun ŝi…

Laŭta krako!..

Nun li denove kaptas sian fusilon kaj turniĝas al la angulo. Poste li staras konsternite.

Nigra objekto flugis al li… Li sentis teruran baton sur sia ŝultro, kvankam ĝi estis direktita al lia kapo. Li pikpuŝis antaŭen, sed la bajoneto trafis en la aeron. Dume ankaŭ Kolombo estis ekster la lumrondo, kaj nek la dua terurega bato de la naŭa mortinto trafis lian kapon, nur lian ŝultron… Sentinte akran doloron en sia brako, li faligis la fusilon kaj nun jam sciis, ke li estas sendefenda kontraŭ la tria bato. Sed ne!

La tria bato ne trafis lin, ĉar…

Du pafoj knalis de ie el malantaŭ la dorso de Kolombo! La pordo de la lavejo malfermiĝis, kaj la naŭa mortinto elsaltis tra ĝi kaj fuĝis…

Lia ombro kuris sur la kampo.

Kvankam la ŝultro kaj la dekstra brako de Kolombo paraliziĝinte akredoloris, tenante sian revolveron per sia alia mano, li postkuris lin…

Traraa! Traraa!

La gardistaro blovsignalis alarmon, aŭdinte la pafojn. Kaj tuj poste ekstridis la akresona voĉo de la komandanta suboficiro en la nokto:

— Al la armiloj!

La atakanto kuris sur la malluma kampo antaŭ Kolombo en tridek paŝa distanco. Nur lia obro estis videbla. Atinginte al la fortikaĵo, li saltis tra la malalta ŝtonmuro senhezite…

La mallumo de la nokto englutis la naŭan mortinton.

Kiam Kolombo revenis de la muro, la forlasita kampo estis plena de homoj. Venis la pikedo kun acetilenlampoj, kurpaŝante, kun pafpretaj fusiloj, venis multe da oficiroj, ili bukis sian rimenzonon kurante, kaj ankaŭ la kapitano venis, akompanate de kelkaj oficiroj.

Serĝento Latouret kuregis avane, kaj li sentis sin pli agrable en la plej sanga batalo, ol momente.

La gardistestro kriis laŭte:

— Haltu! Rektiĝu!

Ili alvenis al la postenanto, sendita al la lavejo, kiu staris sen ĉapo kaj prenis sian fusilon per sia maldekstra mano.

— Senrangulo!

— Mi raportas obeeme: iu atankis min en la mallumo proksimume dek kvin minutojn pli frue, li ekbatis min plurfoje per dura objekto kaj forkuris.

— Ĉu vi trafis lin, kiam vi pafis?

— Mi ne pafis.

— Kiu do pafis?

— Ankoraŭ iu estis en la lavejo kaŝiĝinte.

— Nom de Dieu! — siblis la kapitano inter siaj dentoj, ĉar tiom da skandala enigmo kaj friponaĵo estis senekzempla en kazerno.

— Mi raportas obeeme, mon commandant, la gardostaranto timis kaj aranĝis tiun mokinciton kun la pafado. Tiu homo cetere dizertis, malgraŭ tio, ke mi protektis lin. Li estas insida, malkuraĝa kaj hipokrita…

Via baptopatrino — pensis Kolombo. Iu oficiro estis preta akcepti la opinion de Laatouret. Sed antaŭ ol li povintus daŭrigi la esploron, okazis tia afero, de kiu la kapitano ektimiĝis pli multe, kvazaŭ ok mortintoj reviviĝus samtempe por ekfumi piptabakon en tiu ĉi mondo. Ĉar la akresona voĉo de la suboficiro de la pikedo ĉe la pordo denove fendis la nokton:

— Al la armiloj! Al la armiloj!

Kaj eksonis la trumpeto, sed ĝi blovsignalis ne alarmon, sed alviciĝon!.. Sankta Dio! Ĝi signifas la alvenon de superulo!

La urba komandanto estis tiu!

5

Generalfeldmarŝalo Cochran aŭdinte la alarmon, elsaltis el sia lito, kriante mil malbenojn, ke: Tiu sterkejo estas la honto de la kolonia armeo, kio do ĝi okazis denove?!.. Ĉu antaŭenŝovita garnizono en la dezerto?!.. Ĉu tiu urbo ne estas Otan? Ĉu ĝi ne estas la sidejo de la plej supera mititista tribunalo kaj la korpuskomandejo de la kolonia armeo? Nu atendu! Nu atendu, vi bohemaj civiluloj en soldata vestaĵo…. — Li spiregis tiaĵojn, dum li haste surprenis sian uniformon, kaj lia edzino petis lin plorante ne eksctitiĝi.

— Silentu, Josephine! — li alkrisis moroze al sia edzino. — Vi estas la kaŭzinto de la tuta afero! Ĉar la ĉiama gastado forprenas mian tempon, ke mi kontrolu tiujn grasiĝintajn, nenifarantojn… Ili faras tion, kion ili volas!.. Sed mi metos finon al tio, Josephine! Kie estas mia glavo?!

— Sankta Dio! Kion mi kulpis?!

— Ne nervozigu min! Mi bezonas mian glavon ne pro vi!.. Antoine! Antoine! Venigu la ŝoforon… Ni iru!

…Kiam la aŭto hupante haltis antaŭ la pordego de la fortikaĵo, oni kriis „al la armiloj”, eksonis la trumpeto, ambaŭ aloj de la larĝa, krada pordo malfermiĝis, kaj la oficirojn kaptis deprima antaŭsento de malproksimaj garnizonoj…

— Mi raportas obeeme la etaton…

Li mansigne silentigis la leŭtenanton spiregante:

— Zorgu pri via etato! Ni iru! Mi petas lampon, kaj antaŭen, tien, kie moviĝas tiuj multaj, etaj lumoj… Baldaŭ mi… Baldaŭ estos alia ordo… aŭ mi skribos kaj sendos tion al la sinjoroj sur bildkarto, apud Kongon… Suboficiro! Subofociro! Finu la alarmon, fripono! Kial vi alvicigas ĉiun legianon de la mondo antaŭ mi? Rompez… Rompez!

Li trarapidis la korton de la fortikaĵo, kiel samumo, brue antaŭiĝante, spiregante, tenante sian glavon kubutaksele. Grupo de palaj, timiĝintaj oriciroj sekvis lin.

Antaŭ la lavejo staris la pikedo, ĉirkaŭanta Kolombon. Kiam la altranga gasto estis je dudek paŝa distanco, la kapitano eltiris sian glavon: — Garde á vous!

La maleoloj kunbatiĝis kun unu bruo, la glavo de la oficiroj ekbrilis kun unu susuro… Cochran spiregante, senvorte okulmezuris ili de la kapo ĝis la piedoj, poste li kuradis tien-reen dum iom da tempo.

Li haltis antaŭ iu oficiro. Kiu tuj raportis:

— La etato estas tri personoj.

— Ne gravas… La etato ŝanĝiĝos… Ni transpostenigos la tutan garnizonon… Bonvolu paroli pri tio — li turnis sin al la kapitano — , kio estis al la grendado, kiel okazis la alarmo kaj tiu pafado… Ĉar mi ja vivas dum jaroj en tiu iluzio, ke la norda parto de Afriko, de post la morto de mia karmemora amiko marŝalo Lyautey estas pacigita, sed mi vidas tiel, ke en Oran tamen okazas noktaj alarmoj kaj pafadoj. Pri tiuj do mi ŝatus aŭdi, se vi estus tiel bonvola… Rompez! Bonvolu sinjoroj oficiroj reingigi vian glavon, bladaŭ vi povos ofte eltiri ĝin por defendi la patrujon… Nun ripozu! Ĉiu!.. Nu bonvolu diri, mi petas…

La kapitano respondis respektoplene, sed iom malvarmkondute en sia voĉo:

— Mi petas vin ekscelenco. Estas verŝajna tiu supozo, ke tiu homo false alarmis pro timo.

— Gardisto! — diris Cochran. — Venu ĉi tien! Kial vi pafis?!

La sango de Kolombo glaciiĝis. Li rekonas lin.

— Mi raportas obeeme, ke ni mi pafis. En la mallumo bato trafis mian ŝultron tiel forte, ke mi faligis la fusilon.

— Lampon! — krakis la voĉo de la generalfeldmarŝalo. Li mem ekprenis lampon kaj prilumis la vizaĝon de Kolombo. Li rigardis lin stulte dum sekundo. Li rekonis lin. Sed nur sekundon estis videbla, ke li konsterniĝis, poste li diris akravoĉe: — Trandsonu vian fusilon… Blankan paperon… — Li ŝovis la paperon en la tubon de la fusilo. Poste li flaris ĝin. — Neniu pafis per tiu fusilo. Montru vian ŝultron!

Kio ĝi estas? Tutcertas, ke Cochran rekonis lin! Ĉu estas egale ĉi tie, ke li aperas, kiel sinjoro en frako aŭ kiel senranga soldato?… Kia diablaĵo ĝi estas? Nek unu trajto de la generalfeldmarŝalo jam montris, ke li rekonis lin. Nun li prilumas lian ŝultron, kie granda ekimozo estas videbla.

— Ĉu vi pensas verŝajna, kapitano mia, ke la junulo aplikis tiun freŝan kaj tre fortan baton por memstumpigo, kaj poste li pafis per sia fusilo?

La kapitano rigardis sur serĝenton Latouret, iom dormeme kaj malgaje, tamen tiel, ke eĉ la renoj de la serĝento ektremis. Sekvis kelkaj, rapidaj demandoj:

— Je kiama oni sendis vin ĉi tien,

— Je la oka precize.

— Kial plenekipite al marŝado?

— Ĉar mia kompanio ekiros matene.

— Nu… tre interese… interese… — kriis Cochran. — Do en la tuta fortikaĵo St. Thérése estas nur unu kompanio, ĉar cetere mi eĉ ne supozus, ke oni devus sendi homon el la marŝkompanio gardostari dek horojn… Gardestro!

— Mi rapotas obeeme — elpaŝis Latouret — , tiu homo estas punata, li dizertis hiereaŭ.

Ĝuste lia ekscelenco — pensis Kolombo.

— Aha! Aha!.. — kapbalancis Cochran. — Li estas punata… Ĉu la verdikto de la milita tribunalo ordonis tiel, aŭ laŭ la alia ebla kazo, la nekutima puno estis en la hodiaŭa tagordono!?… Aŭ temas pri tiel nomata venĝo se serĝento?! Ĉu persona antipatio kontraŭ dizertinto?… Ĉu la serĝento ne estas klarvida pri tio, ke oni ne sendas solan gardostaranton al tiu loko?!.. Senrangulo! Kiel aspektis tiu, kiu atakis vin?

— Mi ne vidis lin. Estis mallumo.

— Ĉu ne estas kurento en la lavejo? Kial estis mallumo?

— Mi raportas obeeme, mi ricevis tiun ordonon, ke mi ne malŝparu la kurenton.

— Kiel?!

Cochran glutegis, ke lia gorĝa pomo moviĝis dek centimetrojn supren-malsupren sur lia kolo, liaj okuloj elstariĝis kaj restis tiel, kvazaŭ du butonoj elpremiĝintus el lia cerbo.

— Kiel?! Kio ĝi estis?!.. Ripetu tion!.. Cetre ne ripetu… Tiun suboficiron, kiu estas tiel ŝparema, oni devas tuj sendi tien, kie estas bataloj! Tie okazas la plej granda malŝparado! Tiulo devas esti en tia loko! Mi petas vin, kapitano mia, tiu gardestro deŝanĝos suboficiron el la marŝkompanio… Nun jam mi komprenas ĉion! La venĝo de la serĝento! Starigi senrangan soldaton gardostari en mallumo, sola kaj antaŭ la ekmarŝo, kiun li koleras, ke li renversis la tutan urbon Oran, kaj la ĵurnaloj menciios nin en la ĉefartikolo! Mi do petas vin, tiu serĝento konstante patrolu antaŭ la marŝkompanio en la dezerto. Orodono: antaŭ ĉiu etapo la serĝento skoltu la vojon kun ok personoj ĝis la plej proksima ripozloko. Post ĉiu etapo la ok homoj estu deŝanĝitaj, sed la serĝento ne! Tiu junulo, kiun li sendis gardostari, veturu sur la ĉaro de la Ruĝa kruco, kiel invalidulo… Mi donos lecionon al sinjoroj serĝentoj!.. Kaj se eblas, hodiaŭ nokte jam ne estu alia alarmo! Mi adiaŭas vin!.. Bonan nokton! Mi gratulas!!..

— Garde á vous!

Siblo de glavoj, bruo de kunbatiĝintaj maleoloj kaj la pigra resono de la botoj de la generalfeldmarŝalo, kiel li foriris, akompanate de kelkaj palaj oficiroj.

6

…Hildebrandt kaj Pencroft sidis unu apud la alia flustrante sur la malluma ŝtuparo, kondukanta al la ĉambro de la soldatoj.

— Kiel ĝi povis okazi?… — demandis Pencroft.

— Unuavice — diris Hildebrandt eĉ nzun spiregante, ĉar li kuris pli ol unu kaj duonhoron, ĝis li revenis tra la ĉefenirejo, ŝajnigante ebriulon — , unuavice tiu flavbekulo estas idito, aŭ li estas tre saĝa, kaj li ne havas nervojn. Mi volis tion, kiam mi atakos lin, li jam estu duonfreneza pro la timo. Ĉio estis vana… Tamen mi estus batfaliginta lin, ĉar mi ĵetis min sur lin nerimarkite. Sed diable! Ie el la proksimo knalis du pafoj.

— Kiel ĝi povas esti?

— Tiel, ke ni ne duope estis en la lavejo, sed triope. Mi kaŝiĝis tie, dum la junulo anonciĝis ĉe la ŝerĝento. Sed ŝajnas, ke iu anticipis min, ĉar la pafoj venis el la direkto de la kameno, verŝajne, ke tiu homo kaŝiĝis malantaŭ ĝi. Do estas ankoraŭ iu en la legio, kiu okupiĝas pri tiu ĉi afero… Kaj li nun jam konas min, ĉar li estis en la mallumo, kiam mi enpaŝis en la duonlumo por kaŝiĝi.

— Kiu estas tiu flavbekulo?

— Lorsakoff ne diris tion. Li nur promesis multe da mono por la horloĝo kun krokodilkapo. Cetre ĝi havas kunligon kun la afero… Sed morgaŭ ni ekscios tion. Ekveturonte ni ankoraŭ parolos kun li ĉe la stacidomo.

— Ni devas ekscii, kiu estas ĉi tie, kiu serĉas la horloĝon. Eĉ tio eblas, ke li estas la komplico de la knabo.

— Mi havas supozon. Provu rememori, kiuj estis en la ĉambro, kiam Kolombo diris, kien li iros gardostari! Mi tuj estis klarvida, ke mi povos ataki lin en la lavejo trankvile, kaj poste mi kaŝiĝos, ĝis li anonciĝos ĉe la gardestro. Ĝi povintus ekidei ankaŭ al alia homo el inter ni. Kiuj estis en la ĉambro? Vi, Adrogopoulos, sinjoro grafo, Troppauer, Pilotte, Jazmiroviĉ, la idita Kreto, Lindmann kaj mi.

Pencroft respondis vigliĝinte:

— Eble ni povas ekscii, kiu foriris el ili…

— Mi scias pli bonan rimedon. Dum la eksplodo krevis grandega barelo da minio, kaj la farbo disfluis. Miaj ŝuoj estis plenaj de la ruĝa gluaĵo. Mi esperas, ke la nekonato, kiu alpafis min, ne rimarkis sur siaj ŝuoj la ruĝan farbon, kaj ni rekonos lin pri tio…

— Tiun homon ni devas unuavice mortigi…

Kvar legianoj venis sur la vojo de la ĝardeno, planŝove, grumblante. Ili eksilentis. Kiam iu soldato eklumigis la elektran lampon malsupre, Pencroft, la unosnano, jam dormis surdorse tiel, ke liaj kruroj kuŝis sur la ŝtuparo, salivstrio tremetis en lia buŝangulo kaj ronkis. Hildebrant sidis havante malbutonumitan kamizolon, lia rimenzono pendis de sur lia kolo, la kepo kovris lian nazpinton, kaj li klarigis ion al altestimata kasistino per duone forglutitaj vortoj, dume li singultis laŭte, ke li preskaŭ transkapiĝis. Nek la alvenintaj soldlatoj estis pli sobraj, escepte la suboficiron, kiu kraĉis malestime, ekvidinte la du homojn.

Troppauer venis la lasta, sur la kapo kun laŭrokrono antataŭ sia ĉapo, kaj disetendinte siajn brakojn, li anoncis la teruran minacon, ke ekde morgaŭ li, kiel poeto minacos ĉiun ribelantan arabon. Li pretiris ĝuste ilin, kaj li preskaŭ surpaŝis Hildebrandt-on per siaj grandegaj, dѩkaj piedoj, poste li ŝanceliĝante eniris en la dormoĉambregon.

… Liajn soldatŝuojn kovris okulfrape dika tavolo de ruĝa minio…

ĈAPITRO 9

1

Alviciĝo!

Ilia plimulto revenis tute ebria, kaj dorminte nek kťlkajn horojn, nun tamen ili vestas sin dum momentoj, haste frotpurigante siajn kotkovritajn, malpurajn ŝuojn, kaj kiam la deĵoranta kaporalo malfermas la pordon piedpuŝe por diri sian matenan opinion al la tuta, fia bandaĉo, tiam ilia plimulto jam bukas sain rimezonon.

La trumpeto eksilentas, la kompanio staras sur la korto, kaj la kapitano post kelkaj adiaŭaj frazoj komandas „Ekmarŝu!” Poste „Dekstren”, kaj la oficiro ekiras sur sia ĉevalo, lia altenlevita glavo ekbrilas en la aero, la orkestro komencas ludi marŝon, kaj la plotono iras sur la straton gaje kantante…

Dume jam la ordono alvenis longe, laŭ kiu „Serĝento Latouret deŝanĝos suboficiron Larnac, postenigitan al la marŝkolono, kaj suvoje li servos, kiel konstanta patrolestro.”

Serĝento Latouret amis la ruĝan vinon pinard, kiun oni produktis en granda kvanto proksime de Oran, li ekŝatis la fortikaĵon St. Thérése kaj la trankvilon de la veteranoj, tamen li iris feliĉe en la inferon de la malproksima garnizono, ĉar Kolombo estos sub lia kontrolo… Kiu estas la hontindaĵo de lia kariero, ruiniganto de lia suboficira aŭtoritato, kaj tiu rikananta bubo, tiu fia ŝajniganto, al kiu li donos instruon… Nom du nom.

Sed momente la rikananta bubo dormis tute sane en la ombra interno de la velkovrita ĉaro, ornamita per ruĝa kruco, ĝuante ĉiun avantaĝon de la soldato, estanta en malsanuletato. Li elkore bedaŭris tiun kompatindan Latouret-on. Li estas maljuna, ostiĝinta soldato, sed ne malbonulo.

La kompanio marŝas tiel. Fariĝas vespero, poste denove mateno. Ili nur marŝas…

Kolomboelrigardis tra la fendo de la tolo ĉe la fina parto de la ĉaro. Malantaŭ ĝi, sed sufiĉe malproksime marŝis la postgvardio kun muloj, portantaj maŝinpafilojn. Iom fore aperis grupo de indiĝenoj, kaj ili denove malaperis malantaŭ la sablodunoj.

La legianoj ne ŝatas tiѵjn militvagantojn, kiuj vagas en la dezerto kune kun la regulaj trupoj kaj tendumas en la proksimo de la garnizonoj. Ĝi estas senorda horo, la batalo interesas ilin nur pro la predo.

Tra la antaŭa parto de la ĉaro estis videŢla la longa hom-serpento de la marŝanta kompanio. Inter senlimaj, flavaj montetoj, en terura varmo, nenie torviĝas makulo da ombro, nur la kremkolora sablosurfaco de la blindiga Saharo kaj ondliniaj dunoj… dunoj… ĝis la vidlimo, ĉie flavaj dunoj…

La kuracisto metis kovrilon sur la amasigitajn kinin-sakojn kaj dormis… Eble nun li povus rigardi la dokumentujon…

Ne… Ĝis li ne scias, kio estas en ĝi, li devas tre atenti. Jen… Oni portas soldaton, kiu konvulsias… Lia buŝo ŝaŭmas, sangaj salivstrioj tremetas post ĉiu stertoro… Oni kuŝigas lin. La kuracisto salte leviĝis dormeme. Malvarman felsakon sur lian kapon… Sed estas kapute al li!!.. Verŝajne li havas pulmoembolion… Vejno ekkrevis… Griza polvo kovras liajn vizaĝon kaj manojn.

— Fini… — murmuris la dika kuracisto kaj viŝas per tuko sian mallongan kolon, kiun kovris dornosimilaj haroj…

Ili atingas la unuan oazon je la oka horo posttagmeze. Longa fajfo. La regimentkuracisto rigardas la tute sanan soldaton kun suspektemaj okuloj.

— Mi petas vin, sinjoro ĉefkuracisto — raportis Kolombo suvite — , mi ŝatus stari en la marŝkolonon, sed mi havas ordonon, ke mi veturu ĉi tie. Ĉu mi ne povus translasi mian lokon por malfortulo? Mia ŝultrovundo jam tute ne malhelpas min.

— Mi aranĝos tion — respondis la ĉefkuracisto afable. — Ĝi estas brava decido… Mi opinias, ke sinjoro leŭtenanto entreprenos la respondecon por ŝanĝi lokon kun invalidulo…

La leŭtenanto skribis en la tagordonon, ke malfortiĝinta soldato transprenu la lokon de la resaniĝinta senrangulo numero 40, kiu estas rekomandita al sia marŝanta plotono…

2

Fine…

Ĉiu ĉirkaŭvolvis sin per sia mantelo en la rapide malvarmiĝanta nokto de Saharo, kaj malpli proksime, kaj la ardantaj ŝtonoj, servantan por baki la kesra-on, lumis foren el la tendaro de la militvagantoj. La trumpetisto sonigis la dormsignalon.

Fine…

Kolombo ekiris, sola inter la palmotrunkoj, por rigardi la dokumentujon en iu trankvila loko. Simioj ŝrikadis sur la palmokronoj, kaj nekalkuleble multaj cikadoj ĉirpis ĉie.

— Haltu, kamarado! — iu poųtkriis lin.

La sinjoro grafo estis tiu. Ĉu li ne havos denove ian obstaklon?

— Kion vi deziras, sinjora moŝto?

— Ne moku min… Mi ne atendis tion de vi. Tio, tio… indas al la aliaj soldatoj.

— Mi diras tute serioze, ke ĝi ne estas moknomo. Vi estas tiel eleganta, oldulo mia, ke ankaŭ mi mem pensas tion, ke vi devenas el ia aristokrata familio.

— Nu mia deveno… — Tiu oblonga, delikata vizaĝo malsereniĝis. Sur lia alta frunto, kiu kalviĝis interese super liaj tempioj ambaŭflanke, fariĝis strangaj faltoj, kaj liaj grandaj, klaraj, bluaj okuloj rigardis en la malproksimon.

— Mi ŝatus diri al vi ion… Vi estas alia, ol la ceteruloj… Vi komprenas eĉ la poeton, eble ankaŭ mi povas esti sincera….

Kolombo diris, ne havante multe da emo al tio:

— Jen komencu… estu do komunikema, kaj rakontu ĉion… kvankam nun…

— Mi estas polo, mi devenas el urbo Lukewitz. Mi inventis maŝionon, kiam mi estis dek kvin jara…

Kolombo eksidis ĝemante apud lin sur rokegon. Vane, ĝi estas tiel. Nu… Nun li aŭskultos la dramon de tiu sinjoro.

— Mia vera nomo estas Spolansky, kaj… Kion vi pensas, kiu estis mia patro?

— Liberecbatalanto. Caro Paŭlo la unua ekzekutigis lin…

— Vi estas proksime al tio, sed ne…

— Nu… Estas videbla sur vi, ke sango de nobeluloj fluas en viaj vejnoj. Konfesu al mi, ke vi mortigis tiun virinon… aŭ konfesu sincere, ke vi perdis per kartludo la soldon de la regimento, kiel gvardiestro, rakontu do vian sonfilmon, kaj ni iru dormi…

La sinjoro grafo ĝemis. Li kapbalancis malgaje kaj ekstaris.

— Ne. Mi tamen ne rakontos tion… Nek al vi… Ne koleru…

— Vi absolute ne ofendis min — respondis Kolombo kun apenaŭ kaŝita ĝojo, kaj Spolansky profunde ĝemante malrapidiris al la tendaro… Li iomete lamis je sia unu piedo… Kio okazis al li?

Eĥ, ne gravas!

Li iris ĝis la rando de la oazo, kie jam polvo kovras dike la arbustojn. La senlima sablomaro, kvazaŭ ĝi estus vera oceano, etendiĝas arĝente en la lunlumo.

Li ĉirkaŭrigardis… Li estis malproksime de ĉiu. Malfrue ekdormonta kakatuo kriĉis, kelkaj ranoj kvakis en la silento, kaj de malproksime la zumkantado de la ĥoro de la militvagantoj filtriĝis al li.

Manplaton granda lunradio penetris inter la sveltaj palmokronoj. Ĝi estas sufiĉe da lumo, por ke li legu. Li elprenis la dokumentujon. Ĝi estis simpla leda ujo, kiu troviĝas milion-are ĉie. Multe da aferoj estis en ĝi. Unuavice dek kvin mil frankoj en kontanta mono. Kelkaj kvitanco, multe da vizitkartoj. Krome ĵurnal-eltranĉaĵo. Duon paĝa novaĵo, kadrita per ruĝa krajono:

„KONSTERNA FAMILIA DRAMO EN LA DOMO DE d-ro

BRÉTAIL, ANTAŬ NELOGE REVENINTA HEJMEN

Hieraŭ vespere la eleganta vilaokvartalo de Oran estis scenejo de sanga okazaĵo, sur la bulvardo Bonaparte d-ro Brétail mortpafis sian edzinon, kapitanon Corot kaj sin mem. D-ro Brétail antaŭ nelonge revenis hejmen el la regionon de Niger, kien li akompanis la mortakcidenton suferintan esploriston Russel, kiel la sekretario de la fama scienculo. Hejmenreveninte d-ro Brétail edziĝis al la vidvino de la tragike mortinta scienculo. La eksterordinare bela virino iam estis kantistino, kaj ŝi forlasis la scenejon nur pro Russel. Sed en Oran, kie la geedzoj Russel vivis grandan socian vivon, la iam festata aktorino ankoraŭ kelkfoje rolis en karitataj vesperfestoj. Tiam ŝi prezentis sian faman kanton „Si l’on savait…”

Si l’on savait!...

La kanto en la apuda ĉambro, kie kuŝis la mortinto! La kanto, kiu konstante sonis, ke kantis neniu!

Li legis plu.

„… D-ro Brétail, la persona sekretario de la akcidenton suferinta Russel, post la morto de la scienculo edziĝis al la vidvino, kaj ŝajnis, ke ili vivas feliĉan geedzan vivon, kaj hieraŭ okazis la sanga, familia dramo.

Nur du lakeoj estis en la domo, kaj ili rakontis la historion tute same. D-ro Brétail estis survoje, ili pensas, ke en Algiro, kaj sinjorino Brétail gastigis la spahian kapitanon Corot, la popularan rajd-akrobaton. Laŭ la aserto de la lakeoj kapitano Corot ankaŭ alifoje vizitis la domon en la foresto de Brétail. La dramo okazis je la dekunua horo vespere. Iu lakeo kredencis teon en la salono. Sinjorino Brétail sidis ĉe la fůrtepiano kaj kantis „Si l’on savait”. Tiam subite aperi Brétail en la pordo! La lakeo aŭdis du pafojn, ŝrikon, bruon. Kapitano Corot kaj la virino falis kun trapafita kapo. Kaj antaŭ ol la servisto povintus malhelpi, ankaŭ d-ro Bréteil motpafis sin je la tempio. Kiam la amulanco alvenis, jam neniu vivis el ili…”

Kolombo ekfumis cigardon. La domo venis en lian memoron. La polvokovrita ĉambro kaj la stranga virino kun la nevuso…

„… Ĉu ĝi estis justa aŭ maljusta ĵaluzo? Kiu povus decidi tion — raportis la ĵurnal-artikolo. — Eblas, ke la teruraĵoj de la ekspedicio, travivitaj apud Russel agacis la nervosistenon de d-ro Brétail, aŭ eble la interesa virino, kiu portis la signon de la triangulo ne nur sur sia mano, sed ankaŭ en sia koro, ĉu ŝia amo vere ekflamiĝis: unue al la sekretario de sia mortinta edzo, kaj nun al kapitano Corot? Ni ne povas ricevi precizan respondon je la demando. Tio certas, ke ĝi estas grava perdo por la socio de Oran, kaj la terura dramo…

En la mezo de la artikolo esti foto… Stranga, bela virino rigardas al li, kiu havas interesan kapon, kunkreskintajn, dansajn brovojn kaj mirinde esprimplenajn okulojn.

Subite de ie, ne malproksime, zumante eksonis la konata, delikata, virina voĉo:

„Si l’on savait…”

… Kelkajn skundojn li sidis senmove.

… La palmofolioj iomete kunfrotiĝis kun mallaŭta susuro en la nokta aeroblovo… Kaj la teksto nun fariĝis zumkantado… Sendube… Ĝi estas tiu sama voĉo!

Li salte leviĝis!.. Li iris en la direkton de la voĉo, sed la kantanta zumado strange malproksimiĝis… La diablo ludas kun li… Nun li aŭdas ĝin klare: „Si l’on savait…”

El inter kelkaj arboj li atingas la randon de la dezerto.

Li haltas paraliziĝinte!

Dio mia…

La virino sidas ĉe la piedo de dabloduno, en Saharo! Ĵus ŝi rigardis al li elĠla ĵuranlo! La luno prilumis ŝin. Ŝi portis rѡjd-vestaĵon, korkoĉapelon, kaj ĉio estis neĝe blanka sur ŝi! Klare estas videbla ŝiaj grandaj, malgajaj okuloj, la iom densaj, kunkreskintaj brovoj… Ŝi rigardas rekte en la okulojn de Kolombo, ridetas kaj zumkantas:

„Si l’on savait… Si l’on savait…”

Li ekiras al la virino kun rezolutaj paŝoj, sed ne kurante.

Ŝi nun ekstaras malrapide. Batante sian boton per la rajdbastono, ŝi ekiris…

Damne! Ŝi malaperas malantaŭ la sabloduno… Nun jam li komencas kuri. Tamen li devas aranĝi la aferon iam kun tiuj fantomoj. Ĉu ili jam neniam lason lin paca?

Li ĉirkaŭiris la monteton.

Nenio…

Sed kvazaŭ ĝi aŭdiĝus de tre malproksime, eble el la distanco de la kvina sabloduno… Mallaŭta, tenera, alda melodio, simila la lulkanto.

Kolombo eksidis kaj fajfadis nervoze. Tiel, kiel oni kutimas kuraĝigi sin per tiaĵo en forlasita stratetaĉo. Ĉar ĝi tamen estas troigo. Ni komprenu tion.

Li jam eĉ ne provis sekvi la vizion. Mirinde, sed la virino kantas de tre malproksime…

Ŝi eraras nur pri tio, se ŝi pensas, ke Harrincourt-on atakos morta nervoŝoko pro ŝi.

Diablo forportu tiun zumkanadon…

Li ekfumis cigaredon nervoze.

Kiel troviĝas tia virino en la dezerto, portanta urban vestaĵon? La kompanio nepre devintus vidi ŝin en la senlima dezerto, veturantan ĉi-regione. Kial ŝi promenas ĉi tie en varmego 45 celsiusgrada, tiel leĝere, en la mezo de Saharo? Kiu ŝi estas?… Vivanta homo ne… tio jam verŝajnas… Ĝis nun li ja ne kredis fantomojn, sed ekde nun jes… Oni priridos lin, kiel maljunajn matrosojn, kiaj ili rakontas siajn, similajn historiojn, sed tiouj rilatas la maron. Bonŝance, ke li ne povos rakonti siajn travivaĵojn, ĉar li mortos post nelonge pro „akcidento dum plenumo de sia profesio”. Sed li ne faros tiajn kantadojn nokte. Ĝi estas idiotaĵo. Tiuj estas ŝiaj ritmoj… Vera virina afero. Iu mortpafas ŝin, ĉar ŝi flirtas kun spahia kaptiano, kaj ŝi ne lasas fremdajn virojn trankvila… Kion ŝi volas de li? Ĉu li faris malbonon al ŝi?…

Subite aperis la zumkantanta fantomo tiel proksime, ke li sentis, kvazaŭ li povus kapti ŝin per sia etendita brako… Kaj ŝi kantis laŭte, foren sonorante!

Malgraŭ la nedifinebla distanco ŝi ne estis pli ol kvindek paŝojn malproksime… Li ekkuris sin post ŝin.

Nun mi kaptos vin!

Hop…

Li vidis tute certe, ke ŝi kuris malantaŭ tiun monteton… Li ĉirkaŭiris ĝin. La virino estis tie…

„Si l’on savait…” — ĝi sonis de tre malproksime…

…Jen pruviĝis, ke ŝi ne estas homo. Ne eblas malproksimiĝi tiel subite, poste kanti denove el kvindek paŝa distanco… Sed la spuroj de ŝiaj botoj klare videbliĝas en la polvo…

Li sekvis ŝiajn spurojn.

Estis bone videbla la enpremiĝinta kalkano kaj la plandumo en la polvo. Hoho! Ĉu la piedsignoj de la fantoma sinjorina moŝto enpreniĝas en la sablon? Ŝi ja havas pezon kaj volumon! Ŝi ja metas sian piedon unu antaŭ la alian, kiel ĉiu mortemulo… Nek mia praavo vidis tian fantomon… Ĝi ja estas ia trompo, kaj li ne toleras tion…

La spuroj kondukis en la oazon… Sed nun…

Li staris paraliziĝinte!

…Malantaŭ sabloduno, kie estis malgranda ebenejo, la spuroj ĉesis.

Ili simple ĉesis!

Tiaĵo ankoraŭ ne okazis!

La spuroj malaperis sur la sabla grundo, inter du montetoj, sur la libera tereno, kvazaŭ la virino estus suprenfluginta. La du lastaj piedsignoj estis klare videblaj, sed poste nenio, nur la glata polvo…

Nun jam li ne plu okupiĝis pri la afero. Jes. Li akceptas, ke ekzistas fantomoj. Sed kiel belaj!

Li eksidas denove inter la arbustojn kaj esploras plu la enhavon de la dokumentujo. Li rezignis la ludon, rilate la fantomon. Ŝia sinjorina moŝto venkis!

… Letero estis en ĝi. Adresita al sinjoro Henry Grison. Oni urĝas lin rapide aranĝi la „aferon”, ĉar „Kalimegdan ne povas atendi pli ol ĝis aŭtuno…” Ham… — pensis Kolombo. Sinjoro Kalimegdan forkuros, se li ne atendos, ĉar sinjoro Grison ne povas aranĝi la aferon, ĉar ne estas certe, ke en tiu ĉi jaro okazos la lasta juĝo kaj samtempe la reviviĝo.

Almenaŭ li eksciis el tio, kiu estas la viktimo. Henry Grison, avenuo Magenta, n-ro 9.

Kio estas en ĝi?

Osta plaketo. Jen vidu… Estas skribite sur ĝi, ke „majoro”, sed nomo aŭ tiaĵo ne troviĝas. Sed iom malsupre: „mi skribis tion propramane: nelegebla nomo de generalo”. Kaj numero: „88.” Super ĝi kun oraj literoj: „Ĉefstabo. divizio D.”

Do, sinjoro Grison estis ia militservinta, reŭmatisma soldato, kaj ĝi estas ia memorplaketo aŭ invitilo al renkontiĝo, okaze de batalo antaŭ dek jaroj. Nu bone… Ĝi estas avizo…

Diable!..

… Ne malproksime, ĉe la piedo de la sablomonteto sidis la fantomo, brakumante siajn genuojn kaj kantis!

Kolombo rigardis ŝin. Li ne moviĝis. Kial? Ke ĉio komenciĝu denove? Li sidis kaj rigardis ŝin. Poste li ekfumis cigaredon. La fantomo ekstaris kaj disetendis siajn brakojn al li. Harrincourt mansvingis. Li ne kredas tion… Sufiĉe! Oni lasu lin trankvila… Ĉu li faris malbonon al iu? Kion oni volas de li?…

Super la plej malproksima sabloduno pala, kretokolora strio deiĝas de sur la rando de la firmamento… kaj la virino kantas.

Kolombo subite pensis ion. La ĝentileco estas soldata virto, rilate ankaŭ fantomojn. Li elprenas sian buŝharmonikon kaj akompanas bele, sentimantale la kanton de la reaperanta virino, variante ĝin kun fermitaj okuloj…

Li malfermas siajn okulojn por momento, ĉar la virino ĉesis kanti. Hm… La fantomo staras timiĝinte kaj gape rigardas lin.

Poste ŝi turniĝas kaj forkuras. Alo! Sinjorina moŝto! Fantomino! Haltu, ne timu, mi faros al vi nenion malbonan…

Sed la fantomo malaperis malantaŭ monteto.

… Li tre bedaŭris, ke li fortimigis la fantomon, poste li reiris en la tendaron, manĝis duonon da paneto kaj ekdormis dolĉe.

ĈAPITRO 10

1

La sekvan tagon ili ekiris plu, kaj Kolombo jam marŝis en la kolumno. Je la sincera malĝojo de Troppauer kvar parojn malantaŭe. Ili ĉiuj ekvojis freŝe, gaje, sed nun jam ili estis trans la mezo de Saharo en tia regiono, kie ne troviĝas oazo en distanco de tri-kvar tagoj, kaj la soldatoj marŝis en la polvo laciĝinte, elĉepriĝinte.

Vespere ili tendumis en la dezerto. Serĝento Latouret jam atendis ilin kun sia patrolo, konstante iranta antaŭ la kolumno. La fortostreĉa servo apenaŭ estis videbla sur la maljuna soldato. Se li malgrasiĝis iomete, tio estis nur pro la ĉagreniĝo.

Kiel amlaso da ĉifono, tiel falis la kompanio sur la varmegan, polvan teron. Latouret elektis la gardostarantojn kaj sian patrolon por la sekva tago.

Subite li ekvidis Kolombon, kiel li demetis sian tornistron.

— Senrangulo!

— Oui, mon cherf!

— Oni ordonis al vi veturi sur la ĉaro. Kial vi estas en la marŝkolono?

— Je mia propra peto sinjoro leŭtenanto permesi, ke mi translasu mian lokon al grave malfortiĝintaj invaliduloj.

— Mi opinias, ke… vi post nelonge fariĝos garave malfortiĝinta invalidulo… Matene, duon horon antaŭ la alviciĝo anonciĝu ĉe mi, kiel membro de la antaŭgvardio. Rompez!

Kolombo kontente kunfrotis siajn manplatojn, kiam li iris iom pli malproksimen. La kara, olda, kolera Latouret zorgos pri tio, ke li mortu „dum plenumo de sia profesio”…

Poste li promenis inter la montetojn, eble li ekvidos la fantomon ie. Plaĉis al li tiu reaperanta damo. Li eksidis kaj elprenis sian buŝharmonikon por trompe elvenigi ŝin. Sed vane… Ŝajnas, ke li fortimigis la mortinton…

— Estas admirinda vespero, kamarado!.. ekparolis Troppauer apud li. La malata, dika staturo de la poeto estis tute griza pro la polvo. — Li kriis kun disetenditaj brakoj: — Ho, Saharo, reĝino de la stepoj, estas benita polvo, per kiu vi salutas la grandan poeton…

— Vi havas majestajn pensojn — jesis Kolombo. — Nur agu tiel plu… Ĉu vi havas ion legi? Jam de tagoj mi ne ĝuis eĉ unu vian rimon.

— Mi havis kelkajn, belajn versojn… sed nun mi adiaŭas, Kolombo, ni ne laŭtlegos… Vkas min Saharo. Hodiaŭ io moviĝetas en mi! Unu poemo. Unu penso… Ĝis revido!

Kaj li foriris anase… Li meditadis pri novaj rimoj, ordigante siajn buklojn, similajn al tiu de Napoleono. Post nelonge li malaperis en la mallumo… Sed Kolombo pensadis pri la problemo de la mortinto, por ke li forigu ĝin difinitive el sia konscienco. Li simple pakos ĉion kaj metos ĝin en la deponejon. Okaze de lia morto oni malfermos ĝin, kaj la adreso estos tie por sendi la monon kaj la valoraĵojn al la heredantoj de sinjoro Henry Grison. La lasta adreso de Henry Grison: avenuo Magenta, n-ro 9. Ili povas ekiris sur tiu spuro…

Bum!

Pafo… Li salte leviĝis kaj ĉirkaŭrigardis…

La alarmo tuj eksonis en la tendaro.

Li kuregis al sia plotono. La leŭtenanto rapidis el sia tendo sur la kapo kun har-reto, kaj la gramofono muzikis plu interne. Kial havas ĉiu leŭtenanto gramofonon en la legio? — ĝi trafulmis la kapon de Kolombo dum sekundo.

— De kie venis la pafo?… — interesiĝis la leŭtenanto. Neniu scias diri tion. Patrolo ekiris en ĉiun direkton… Post dek minutij ili revenas.

Sankta Dio!

Ili portas Troppaueron… Kompatinda poeto… Kolombo apenaŭ povas regi sin en la vico, li ŝatus kuregi tien…

— Parolu! — alkriis lin la leŭtenanto. — Kio okazis?

— Toppauer side leviĝis. La vundo ne estas grava, la kuglo penetris tra lia brako.

— Mi ne scias, kiu pafis kaj de kie — diris la dika homo. — Mi promenis reveme, ĉar mi estas poeto… Hümér Troppauer, la lirikisto…

— Homo! — alkriis lin la leŭtenanto. — Raporotu!

— Bone, bone — trankviligis Toppauer lin, dum la kuracisto purigis lian vundon. — Subite, kiam mi promenas, knalo, kuglo penetris mian brakon, kaj mi falas. Ĉar se mi estus fuĝinta, tiam la embuskpafisto estus pafinta denove. Sed tiel li pensis, ke li mortigis min.

— Blovsignaligu alviciĝon denove — diris la leŭtenanto al la suboficiro.

Eksonis la trumpeto.

— Á terre! — komandis la leŭtenanto.

Ĉiu demetis sian fusilon. La oficiro kaj la suboficiro iris de fusilo ĝis fusilo. Kiu pafis, tiu ne havis tempon purigi sian fusilon. Ili rigardis la kulasojn kaj la tubojn unu post la alia.

— Jen ĝi estas — kriis fine la serĝento starante ĉe iu fusilo.

Li tenis en sia mano la armilon de Kolombo.

2

— Senrangulo!

Kolombo elpaŝis.

— Kie vi estis dum la pafo?

— Mi promenis. Sed mi ne kunportis mian fusilon.

— Kiu vidis vin?

— Senrangulo Troppauer. Ni paroladis kvin minutojn antaŭ la pafo.

— Ĉu vi diskutis?

— Eĉ. La poeto estas mia plej bona amiko.

— Sekvu min!

La leŭtenanto foriris. Du suboficiroj ĉirkaŭis Kolombon. Ili iris al la sanitara ĉaro, kie oni ĵus bandaĝis la brakon de Troppauer.

— Senrangulo! La kuglo estis pafita el la fusilo de tiu homo!

Troppauer leviĝis mirante.

— Tio tute ne eblas.

— Kia tono ĝi estas?! — alkriis lin la oficiro kolere. — Ĉu vi renkontis lin anticipe?

— Jes. Kolombo petis min laŭtlegi kelkajn poemojn, li ŝatas miajn poemojn, ĉar mi, se vi ankoraŭ ne menciis: mi estas poeto…

— Fermu vian buŝon! Ĉu tiu homo havis fusilon, kiam vi renkontiĝis?

Troppauer kriis triumfe:

— Eĉ unu ne! Li sidis ĉe la piedo de monteto en la mezo de Saharo, kaj li havis ĉe si nenion alian armilon, nur sian buŝharmonikon…

La laŭtenanto reiris. Li mezuris, ke la de la sablomonteto, kie Kolombo sidis, kiom da paŝoj estas ĝis la tendaro kaj reen. Duonhoro estis bezonata al tio, kurpaŝante. Kolombo de estis senkulpa.

— Ĉu vi suspektas iun? — demandis la leŭtenanto de Troppauer.

— Eble iu mia envianto estis tiu. Artisto havas multajn enviantojn.

Ili ne trovis la farinton. Kolombo pensadis, ĉu li raportu ion pri la fantomo. Tamen estas strenge, ke fantomo sekvas lin, kaj oni vundas per lia armilo iun… Kion oni volas de li?… Ĉu eblas, ke tiu bela, malgaja enigmo estis la atencanto?… Sed kian kulpon havas Troppauer en la afero?

Li restis apud Troppauer kaj laŭtlegis la versaĵojn de la poeto, kiujn la malsanulo aŭskultis kun fermitaj okuloj…

— Pardonon, Kolombo…

Sinjoro grafo aperis. Lia melodia, delikata voĉo estis plena de takto kaj komplezo.

— Kara Troppauer — li diris al la malsanulo. — La ŝuoj estas tre striktaj. Mi lamas konstante. Mi petas vin reinterŝanĝi tiujn…

La poeto interŝanĝis siajn ŝuojn kun sinjoro grafo. Kolombo scivoleme interesiĝis pri la kaŭzo de la stranga afero.

— Ankoraŭ en Oran, antaŭ la ekmarŝo — klarigis Troppauer — , vespere la grafo petis min inter ŝanĝi niajn soldatŝuojn, ĉar mi ĉiumaniere iros en la urbon, kaj mi do devas purigi tiujn, kaj li ŝatus ripozi, sed liajn ŝuojn kovris ruĝa gluaĵo, kaj li devus agaĉi multe per tiuj. Vi scias, kia estas poeto? Mi interŝanĝis kun li la ŝuojn, kaj matene ni jam marŝis… Ŝajnas, ke miaj ŝuoj estas striktaj por li… Legu tiun poemon, en kiu mi komparas la amon kun dehiskinta pomo, kiam ĝi falas…

Kolombo legis ĝin, kaj la poeto ĝuis tion kun fermitaj okuloj…

ĈAPITRO 11

1

La sekva etapo: ĝis Murzuk estis dek ripozoj kaj kvar tendumoj. Serĝento Latouret skoldas la vojon. Ĉiu scias bone, ke tiu superflua patrolado estas puno. La soldatoj rigardis kun malica ĝojo, kiam li ekiras duon horon antaŭ la viciĝo en la dezerton. Sed ili vane atendis, ke la maljuna soldato laciĝu aŭ malgajiĝu. Nenia emocio estis videbla sur lia cikatra vizaĝo. Liaj bruliĝintaj, blankaj lipharoj, similaj al tiu de linko direktiĝis samtiel bataleme kaj malafable al la legianoj, kaj li samtiel ekvidis ĉiun etan malordemon, kiel antaŭe.

Li ekmarŝis ankoraŭ en la malluma nokto kun la ok homoj, inter ili estis Kolombo, malantaŭ serĝento Latouret. Rusa studento, Iljiĉ iris apud li. Iljiĉ, aŭ kiel oni nomis lin en la legio: la Bubo, iom pli rapide spiris, kio estas la unua serioza signo de la elĉerpiĝo. Tiam jam la venjoj en la pulmo dilatiĝas…

— Malbenita vojo… — li diris per fajfosimila voĉo. — Mi nur scius, ĝis kiam ankoraŭ, ja Saharo jam estas nekonata ĉi tie.

— Tute ne — trankviligis lin Kolombo. — Oazo Murzuk ankoraŭ estas frekventata loko ĉe la kruciĝo de la karavanvojoj de Maroko kaj Alĝerio…

La Bubo kapbalancis malgaje.

— Mi scias pli multe ol ĉiutaga soldato. Oazo Murzuk estas la lasta punkto de la civilizacio. De tie nur kelkaj scienculoj sukcesis atingi la ekvatoron. Tiu parto ĉiam estintus grava, ĉar atinginte tra Murzuk la regionon de Niĝero, oni konstruus fervojon ĝis Angla Gvineo. Hornemann, Brath venis pro tiu vojo ĉi tien, kaj la unuan fojon Suetonius Paulinus, de ili motis tie. Ankoraŭ granda, nekonata tero estas en la regiono de Niĝero, kiu senkonteste apartenos al tiu, kiu pli fure atingos ĝin.

— Diru, Bubo, kie vi lernis tiel multe da superfluaj aferoj pri vojaĝistoj, kiuj ŝovas sian nazon en ĉion… Estas tute absurde en via aĝo okupiĝi pri tiel multe da vanaĵoj… Ni haltos en Murzuk kaj fino…

— Vi eraras. Spahia kaj senegala garnizono estas en Murzuk.

— Kiel bone vi scias tion! — rigardis Kolombo sur lin kun iom da suspekto. En la lasta tempo li ne ŝatis la soldatojn, havantajn strangajn konojn. Diablo forportu la multe da enigmoj!

Bubo embarasiĝis.

— Jes… Hazarde, pere de virino mi konatiĝis kun multaj homoj… Mi scias multe, kaj strange, ili rakontis al mi kelkajn, interesajn aferojn pri la politiko en Saharo…

— Mi petas vin diri tiujn aferojn al alia homo. Mi, infano mia, diras sincere al vi, ke la historio de via lasta amantino interesas min pli bone, supoze, se ŝia sinjorina moŝto diris ian spritan aferon, kaj ŝi havas ŝatatan kanton, kiun mi poste interpretus al vi sur buŝharmoniko.

La Bubo esplore rigardis lin.

— Mi opinias, ke vi ŝajnigas. Eble, se mi parolus sincere…

Kio okazis al ili? De kia li elpensis tiun unuarangan, idiotan ŝercon, rilate al Troppauer, kiun li legi poemojn, de tiam la tuta kompani estimas lin kun sia konficenco. Ankaŭ sinjoro grafo volis esti sincera, kaj nun la Bubo…

— Ni lasu la sincerecon, ordulo mia. Ne indas mediti pri la paseo de la familio. Vi defraŭdis ĝin kaj fino…

— Sed ne…

— Vi do malgajnis tion per kartludo, kaj ĝi estas en ordo.

— Ĝi okazis ne tiel…

— Bone, bone… Vi mortigis tiun kaj fino.

La Bubo eklevis sian kapon.

— De kie vi scias tion?…

— Al ĉiu okazis same, kiu estas ĉi tie. Li perdis pro kartludo, mortigis aŭ defraŭdis, eble li edziĝis ankaŭ al alia virino aŭ tiaĵo… Ne zorgu pri tio… Mi diras.

Latouret kelkfoje retrorigardis al la parolantoj, sed li diris nenion… Nur paroladu… Vi povas eĉ cigaredi, sed iam… Se doniĝos vere bona okazo… Nom du nom…

La suno bruligis ilin, kaj la konstanta, flava, blindiga, dezerta rebrilo, kiu preskaŭ zumante penetris tra la okuloj en la cerbon el la oceano de la ĉiam monotone ripetiĝantaj polvomentetoj, ĝi estas neeltenebla… phu…

— Ne malrapidiraĉu, per la sep sakramentoj… vi ne estas kur la korso… Komencu kanti la marŝon de la legio! Ek do… un… deux… trios… Allons!..

Lace, false, raŭke eksonis el ilia preskaŭ krevinta, malsekiĝinta gorĝo:

Tin t’auras du boudin

Tin t’auras du boudin…

Koller, la ĉarpentisto, falis el la viĉo kun bruego…

Nom de Dieu!..

Iu homo restis kun li. StarigiŮte tendon, ili atendos la kompanion…

— Garde á vous… En avant… Marche!

La patrolo daŭrigis sian vojon en Saharo. Nun jam ili ne kantis. La serĝento ne komandis tion. Kiel molaĉuloj ili estas! Tiutempe, kiam ankoraŭ estis kutimo la crapaudine, la silo kaj similaj punoj, kiam oni ŝnurligis tiun, kiu postrestis, ke li iru aŭ trenigu sin, kiam oni deprenis nur la ekpiaĵon de sur la falinta sodato en la dezerto, kaj ĉiu preteriris la svene kuŝanto, tiam oni ankoraŭ kantis, kaj kiu ne volis aŭ ne povis, tiun oni ligis tiel, ke lia korpo formis ringon, por ke li mortaĉu… Sed de tiam alia mondo estas ĉi tie. Tiel multe okupiĝis la ĵurnaloj pri tio, tiel multe oni skribaĉis pri ili, ke pli kaj pli novaj ordonoj faris ĉiam pli komforta la vivon en la legio por ĉiu urba fripono…

— Mi povas rakonti al vi, Kolombo, se tio interesas vin. Ĝi estas sekreto, sed mi rakontos.

— Ne! — respondis Kolombo. — Min ne interesas, se ĝi estas sekreto, kaj mi tre petas vin, ne rakontu tion…

— Sed… tamen… estus pli bone, se vi scias…

— Pli bone, se ne!

— La vojo tien… ĝis nun… estis danĝera ekspedicio… Vojo ne ekzistas… De la oazo Murzuk ĝis Niĝero tute ne eblas… kaj oni jam estigis ankaŭ garnizonon… Ĝi estas la plej granda skandalo de la dudeka jarcento… Dumvoje kaj tie ili mortas… sed oni volas vojon al Gvineo… kaj Timbuktu situas okcidente… ĝi ne taŭgas… Hu… mi ne eltenos…

Alia soldato ŝanceliĝante elvenis el la vico… Oni postlasis ankaŭ lin kun iu, kiu ankoraŭ ne estis tute laciĝinta.

… Se la kara, olda Latouret, Dio donu al li ripozon, se lia neŝanĝebla provideno forkomandus lin el la legio, ne rigardus kelfoje al li kun tiel malŝataj okuloj, li do provus buŝharmoniki al la kanboj, eble ĝi utilus al ili kontraŭ la laciĝo…

Hm… Li provos… Kio povas okazi? Pluraj soldatoj ja cigaredas, kaj li ne admonas ilin… Maksimume li alkrigos lin, ke li ĉesigu tion. Kaj li plenumos lian peton.

La suno arde brilas…

Ili marŝas la sesan horon en la mezo de la senlima, flava polvooceano, kiam serĝento Latouret subite eklevas sian kapon mirante. Li aŭdas ian delikatan, mallaŭtan, flutantan zumadon… Kio ĝi estas? En la neeltenebla, lasta horo de la mortiga marŝado, ĉar tiom da tempo estis bezonata ĝis la temdumado… Kio ĝi estas?

Li turniĝis.

Sacrebleu! La laktobuŝulo cincas per sia buŝharmoniko… kaj… infero kaj diablo! Li portas du fusilojn sur siaj ŝultroj! Li transprenis ĝin de tiu bubaĉo!.. Tio estas malpermesata, se li admonus lin, tiu bubo estus punata, kiu devintus resti hejme apud sia patrino anstataŭ veni ĉi tien por fariĝis soldato… Li do portu ankaŭ alies fusilon, baldaŭ li ĝojus, se li povus eklevis sian piedon… Sed eĉ buŝharmoniki per tiu aĉa, polva, sufoke varma aero… Li estas tute freneza, kaj li elfalos el la vico mortinta post la dua etapo… Li nur falu… li nur blovu ĝin..

Kaj Kolombo blovis ĝin. Nun jam tute gaje. En tiu ĉi horo jam neniu falis el la vico. — Haltu… Fixe! Á terre!

Duhora ripozo.

2

Ili iris jam nur kvarope. La serĝento, Kolombo, la Bubo (kies fusilon portis Kolombo), Nadov, la turkestana giganto, kiu diris nek du vortojn dum tago, kaj Minkus, la aŭstria kuracisto. Ili iris kvar horojn el la dua sep horoj.

Kaj Kolombo buŝharmonikis.

Poste li ĉesigis tion. Latouret turniĝis, por ke li vidu fine elŝanĉeliĝi lin el la vico, sed li vidis nur tion, ke Harrincourt elprenas el sia pansako pecon da malvarma ŝaf-viando, kiu eĉ varme ne estis bongusta nutraĵo, kaj li mordis el ĝi bonapetite.

Nu! La maljuna serĝento, multfoje vaginta en la dezerto jam iomete ŝanceliĝis. Kaj li nur rikanas, manĝas, muzikas, portas du fusilojn, kaj aspektas tiel, kvazaŭ li estus veninta ĉi tien por grasiĝi…

Nadov, la turkestana giganto falas el la vico kun granda bruo, kiel ia kolono. Minkus kliniĝas super lin por aŭskulti lian korbaton, sed transkapiĝinte ankaŭ Ŭi sterniĝas apud li.

— Senragulo!

Li diris ѡl la Bubo. Li ankoraŭ staris sur siajĠpiedoj, nur liaj lipoj tremas blue, kaj liaj palpebroj ofte fermiĝis.

— Starigu trendon super la malsanulon, kaj atendu la trupon. Transprenu vian fusilon… Patrolo! Rektiĝu! á mon commandemant… enĠavant… marche!

La patrolo, ĉi-foje Kolombo estas la sola, ekiras malantaŭ la serĝento rektiĝinte.

Post kelkaj paŝoj li malkuraĝe muzikaĉas, kiam li vidas, ke Latouret diras nenion, li komencas buŝharmoniki bele, laŭte.

Vesperiĝis, palaj, fruaj steloj ekbrilis sur la blua ĉielo, kaj la patrolo, konsistanta el du personoj iras: avane la serĝento kun siaj tri linkosimilaj lipharoj, malantaŭ li Kolombo kun fiksita stileto, buŝharmonikante.

— Senrangulo!

Oui, mon chef!

— Kiam vi alkutimiĝis al la tropiko?

— En la pasintaj tagoj, mon chef!

— Kial vi mensogas? Vi nun ne la unuan fojon marŝas en la dezerto!

— Mi raportas obeeme, mi ankoraŭ neniam mensogis. Ĝi ne estas deca kutimo.

Ili marŝis. Tie kaj ĉi tie hienoj ĉirkaŭiris ilin el granda distanco, kurantaj foje antaŭe, foje malantaŭe… Kelkaj ili ekhurlis per minaca, histeria, raŭka voĉo, memoriganta al virina rido…

Malforta lumo aperis malproksime. Tie jam estas oazo Murzuk.

ĈAPITRO 12

1

Oazo Murzuk estas la ĝendarmejo de la dezerto. Spahioj, saharianoj, senegalaj pafistoj depotas tie. Ili militvagas en Saharo de tempo al tempo por bridi la tuaregojn, berberojn, riffojn. Sude de Murzuk sekvas la granda nenio.

Sed en Murzuk estas elektra lumo, radistacio, hospitalo kaj pavimitaj vojoj. La kompanio el Oran marŝas inter la spaliro de la spahioj, muzikas milita orkestro, kaj la tiea loĝantaro gape rigardas la lacan armeon.

Aparta kazerno estas en Murzuk por la trapasantaj rezerv-kompanioj. La novalvenintoj estas senditaj tien. Oni rekompletigas la vestaĵon kaj ekipaĵon de la polvokovrita, elĉerpiĝinta kompanio, sekvas medicina ekzameno kaj tri taga, libera forpermeso…

La spahioj ĉirkaŭas la militvagantojn kaj akompanas ilin en la malproksiman parton de la oazo, kie ili batas palisojn en la teron kaj fiksas pikildraton sur tiujn. Saharianaj gardistoj estas starigitaj al la nebaritaj elirejoj. Oni apartigas la libere vagantam trupon. Tiuj ne estas sentemaj, ili trankvile fumas opion kaj bakas la kesra-on malantaŭ la dratbarilo. Antaŭ la enirejo maldika, blank-barba, burnusa arabo starigas sian fornon, funkcianta per ardaĵo kaj kuiras kafon por kelkaj centimoj.

La legianoj spertis mirante, ke oni traktas ilin, kiel karan parencon aŭ grave malsanulon. Eĉ la spahioj, kiuj cetere tenas sian nazon alte, donacas tabakon kaj dolĉaĵon al ili, invitas ilin trinki la bonegan kafon de la arabo, kiu kuiras ĝin ĉe la tendaro de la militvagantoj, kaj ĉiu povas trinki tiom da ruĝa vino, kiom ili volas.

— Ne plaĉas al mi tiu granda tenero — diris Pilotte al la silentema Nadov.

— Kial? — demandis la turkestana giganto per sia profunda voĉo, simila al kontrabaso.

– Ŝajnas, ke ili bedaŭras nin.

Dika, negra serĝento el la sudanaj ĉasistoj amikeme frapetas ilian ŝultron.

— Kien vi iros, knaboj?… Venu, trinku brandon aŭ kafon je mia konto…

— Diru, serĝento — demandas Pilotte, kiam la araba Metuŝelaĥo metis la kafon antaŭ ilin, —  kie vi estas postenigita?

— En la divizio B de la administrejo. Ni provizas vin per tolaĵo… Kaj la bagnanoj per dreliko.

Vigla voĉo akre kriis malantaŭ ili.

— Haho!.. Kion mi aŭdas? Ĉu ni marŝos plu en vestaĵo de bagnanoj?

En la sekva momento Kolombo super la kapo de la ronforme sidantaj soldatoj falis inter ilin kaj kaŭriĝis.

— Se vi ne scius — respondis la serĝento, — vi akompanos ankaŭ barnanojn.

— Donu tiom da kafo al la soldatoj, kiom ili volas — ekparolis kapitano malantaŭ ili, en la uniformo de la bluaj husaroj, ekvidente la komandanto de la spahioj. — Vi ne devas salte leviĝi, knaboj, restu sidantaj, kaj trinku, manĝu, fartu bone…

Li mansvingis al ili amikeme kaj iris plu.

— Mi sentas tiel — diris Kolombo, — ke ĝi ne estas vera militista tendaro, sed ia misiejo, kie la flegistinoj maskas sin kapitanoj.

Tio certas, ke la spahiaj kapitanoj estas konataj ne pro sia afableco en la dezertoЮ

— Vi nun estos bone traktataj — diris kava, nigra-barba, alta spahio. — Vi marŝos malproksimen por deŝanĝi… en Aut-Taurirt-on. En Murzuk estas kutimo bone trakti tiujn, kiuj deŝanĝos la homojn en Aut-Taurirt.

— Kaj kion rakontas tiuj, kiuj revenis?

Silento.

Nun aperis ankaŭ la Bubo. Li staris rande de la ĉirkaŭsidantoj kaj apogiĝis al la paliso de la dratbarilo. Li ridetis, kiel kutime kaj maĉis gumon.

— Kial vi ne diras, kion ili rakontas? — demandis Nadov nervoze. — Se la rezervarmeo trapasas ĉi tie, ankaŭ reveninte la deŝanĝita trupo devas trapasi ĉi tie.

Ĉar sekvis silento denove, Pilotte interrompis senpacience:

— Parolu, per la sep sakramentoj! Ne dorlotu nin ĉi tie, kiel bebojn, plie dori, se io malbona atendas nin en Aut-Taurirt, por ke ni povu prepari nin al tio! Kion diris tiuj, kiuj revenis de tie?

— Temas ĝuste pri tio… — diris la negra serĝento mallaŭte.

— Kio?

— Mi parolis ankoraŭ kun neniu, kiu revenintus el Aut-Taurirt.

Ili silentis.

— Kaj — demandis Minkus iom raŭke, pos kiam li salivumis siajn lipojn kaj grakis — ĉu jam multaj kompanioj trapasis tien?

— Nu… ankoraŭ nur unu kaj duon jarojn ekzistas tiu antaŭenŝovita garnizono… — respondis eviteme la hoknaza kalvulo.

— Respondu sincere! — kriis Minkus. — Kiom da kompanio trapasis ĉi tie al Aut-Taurirt, de kiam la administrejo funkcias?!

— Hm… Dek du…

Prema etoso ekregis la malgandan grupon, sidantan sub la brilaj palmofolioj en sufoka varmego…

— Do — respndis Nadov trenvoĉe — , oni deŝanĝis… dek du garnizonojn da soldatoj… kaj la rezerfortoj alvenis tien… sed neniu revenis… el la servo…

Ili silentis denove.Nur la milionoj da muŝos de la oazo zumis en densaj svarmoj…

— Kie estas tiu garnizono? — demandis Minkus.

— Nu… mi ne scias tion precize — respondis la spahio. — Neniu alia iris tien ankoraŭ krom la armeo. Sed eble ĝi estas tie, kie jam troviĝas multe da arboj.

— Ĝi estas bonega! — ĝojadis Kolombo. — Tie jam ni estos ĉe la ekvatoro! Ni vere povos diri, ke ni fariĝis homoj, multe vidintaj multe en la mondo.

Ili akceptis lian ŝercon kun frosta humoro. Nun neniu havis emon ridi. Ĉu eblas, ke la legio sendos ilin de Murzuk ĝis la ĝangalo de ekvatoro, tra Saharo? Kaj ĉu eblas, ke en tiu malbenita, malproksima loko de la terglobo estas garnizono?…

— Vi ĵus diris ion — interrompis Pencroft la vortojn de la serĝento, — ke ni eskortos ankaŭ bagnanojn.

— Jes — kapbalancis la sudanano. — Tie estas ankaŭ ia punkolonia.

De malproksime aŭdiĝis pumbatoj de bastonoj, poste bleko de kameloj kaj netolereble multe da muŝoj turmentis la sidantojn. Grandega, bril-haŭta arabo venis al ili. Cerasto tordiĝis sur lia brako. Li aŭguris kaj vendis amuletojn. Etfingron de embrio, kudritan en ledon, kaj malgrandan, araban pergamen-rulaĵon kun magia tekstro. La kolosa, bruna homo havis longajn lipharojn kaj grandan hoknazon.

— Alo, oldulo mia! Kvazaŭ ni jam estus renkontiĝintaj! — kriis Kolombo al li, ĉar ŝajnis al li, ke li jam vidis tiun homon en Marseljo. Ĉu en Oran?

— Mi ne scias pri tio, sinjoro eŭropano, ke ni estus renkontintaj unu la alian.

— Ĝi tute certas, nur tiam vi ankoraŭ ne kolportis kun tiu sendenta serpento…

— Ĉu sendenta?… — demandis la arabo ĝentile kaj iomete ekpremis la kolon de la serpento, poste li ŝovis ĝin proksime al la vizaĝo de Kolombo. Bonbolu rigardi…

Ĉiu salte leviĝis, kaj la rondo tre larĝiĝis…

Ambaŭ dentoj de la cerasto estis videbla!..

Ties mordo kaŭzas certan morton dum minutoj, inter teruraj suferoj, kaj ekzistas nenia kontraŭrimedo…

Kolombo ŝovis sian rikanantan kapon eĉ pli proksimen kaj rigardis en la gorĝon de la serpento, kiel ia maljuna kuracisto.

— Forportu ĝin de tie ĉi! — kriis kelkaj legianoj malpacience al la sorĉisto. — Forportu ĝin, vi, diablo!

— Mi volis nur montri, ke ĝi ne estas sendenta — respondis la arabo afable, kiu havis logajn lipharojn — , kiel la sinjoro eŭropano asertis tion.

— Mi ne pravis pri tio, amiko mia — kapbalancetis Harrioncourt gaje — , sed mi persistas, ke mi jam vidis vin ie!..

— Mi ne memoras… eble vi bonvolas erari…

— Nono… kvankam erari estas home, tamen ĝi povas okazi aѮkaŭ al mi. Nu, eksidu ĉi tien, mia olda sorĉ-ŝakrista amiko, kaj metu ien vian dorlotatan serpenton, por ke ankaŭ la estimata kunveno povu eksidi, poste antaŭdiru mian futuron! Laŭeble agrablaĵojn, tiam vi ricevos nigran kafoŮ — kaj li mendis tion ĉe la blankhara arabo, kiu kuiris la kafon konstante. — Donu glason da kafo al la sinjoro, dorlotanta serpenton. Rapide, knabo!

La knabo, minimume okdek jara elprenis kupran ujon el inter la ardaĵo… La sorĉisto torde deprenis la serpenton de sur sia brako kaj glitigis ĝin en felsakon, kies aparturon li ferm-ligis, poste li rigardis la manplaton de Kolombo:

— Vi havos longan vivon… — li komencis.

Kolombo koleriĝis. Nenio alia mankos al li!

— Nu, vi ne devas falsi la veron. Eldiru kuraĝe, ke mi ne vivos longe…

— Vi havos longan vivon, sinjoro eŭropano… tutcerte. Jen estas la vivlinio, ĝi komenciĝas sub la dikfingro kaj trastrekas la manplaton… Tio estas longega linio…

— Vidu, oldulo mia… Ĝi absolute ne estas longa, nur mia mano estas malpura, tial vi vidas ĝin tiel… sed se vi rigardas ĝin pli bone — Kolombo provis persvadi lin, li preskaŭ petegis. Sed la divenisto estis persistema:

— Ĝi estas tiel… Vi havos longan vivon… Kaj jen… Tio estas interesa… stranga… Spirito de virino persekutas vin!

Kio?… Hoho! La fantomo… Jen vidu!

— Aŭskultu min, olda Ali baba! Ĉu vi scias pri tiu fantomo?…

— Jes… Mi scias pri ĝi… Bela, malgaja spirito de virino sekvas la kompanion…

Nason intergrumblis:

— Mi ne vivu, se ĝi ne estas tiel… Nun jam mi rakontas, ke antaŭ nelonge… ĉe iu oazo… mi pensis, ke ĝi estas pro la vino, ĉar mi estas ĉiam ebria en oazo, mi vidis virinon, sidantan en la dezerto, trans la oazo kaj kantis…

— Nadov! Vi ne estis ebria! Ankaŭ mi vidis ŝin — kapjesis Kolombo kaj turniĝis al la sorĉisto. — Aŭskultu min, Aladdin! Se vi konas la fantomon kaj vidos ŝin denove, transonu mian saluton al ŝi dirante, ke ŝi ne timu min, ĉar mi ne mordas, kaj ŝi tre plaĉas al mi… Mi ŝatus konatiĝi kun ŝi.

— Kia idiotaĵo ĝi estas — rimakis Hildebrandt nervoze, kiu ne diris eĉ unu vorton ĝis nun. — Ĉu vi scias, Kolombo, ne estas proponinde ŝerci pri fantomoj en Saharo.

— Ĝi ne estas idiotaĵo, kamarado — klarigis Kolombo al li — , fantomo sekvas la kompanion, kiu estas eleganta virino, kaj ŝi havas triangulan signon sur sia mandorso. Jen mi prezentas ŝian preferatan kanton:

Kaj li elprenis sian buŝharmonikon.

… Miliono da steloj brilis super la dezerto fort-lumaj, nekutime grandaj, tremantaj en ruĝa kaj arĝenta koloro, tra la frandaro de la senmovaj palmoj kaj fikusoj. Kaj Kolombo kun fermitaj okuloj, sentimentale tremigante sian manplaton sur la muzikinstrumenteto, el sia buŝangulo komencis blovi la kanton:

„Si l’on savait…”

Du simioj, trasaltinte de sur la arbokrono de tamarisko al la vidalvida platano, haltis kaj rigardis sivoleme malsupren el la frandoj… En la arĝenta lumo de la luno estis klare videbla la nebuleske ŝvebanta polvo super la fora dezerto…

Kaj Kolombo blovis la kanton „si l’on svait”, ĉiuj okuloj dirketiĝis al la malproksima Saharo, kie eble aperos la fantomo, kvazaŭ vokita fare de la muziko.

Anstataŭe okazis io alia, tute surpriza afero…

— Kanajlo! — ŝrikis la Bubo. — Murdista fripono…

Kaj kvazaŭ flugante en la aero, li ĵetas sin per grandarka tigrosalto… al Pencroft!

Ambaŭmane li forpuŝis la usonanon ĉe la gorĝo, ekbrilis la bajoneto, kaj certe li estus mortpikinta lin, sed la muso-vizaĝa, sekstatura homo rapide frapis, kaj la regula hokbato trafis la mentonon de la Bubo. La bato ne estis energia, sed Pencroft estis nekredeble forta, ĉar aŭdiĝis kraketo, kaj la Bubo falis sur la teron sveninta…

Ili staris konsternite. Pencroft ordigis sian kamizolon spiregante, kaj la Bubo eĉ sveninte tremis tutkorpe. Li ŝokiĝis pro io…

…Eksonis la dormsignaloj unu post la alia el la direkto de la arbaroj, kaj ĉiu rapidis al sia bivakejo.

2

Ili marŝis…

En Murzuk la kompanio fariĝis granda, kiel popolmigrado. Unuavice ili ricevis du kirasitajn aŭtojn, kiuj estis ekipitaj per malgrandkalibraj, rapidpafaj kanonoj, krome tri tretirilajn ŝarĝaŭtojn, kiuj liveris municon, kaj aliĝis al ili longa vico de muloj, portantaj maŝinpafilojn, flamĵetilojn kaj reflektoroj, grandegan ambulancan ĉaron kun ruĝhara sanitara soldato.

Poste sekvis multaj kameloj, muloj kaj ĉaroj, kun diversaj kargoj, instrumentoj, bezůnataj al la kunstruo de vojo. Ili transportis sur grandegaj ĉasioj ligno- kaj fertrabojn, kablojn, metalŝnuregojn kaj kuprodratojn.

Meze de la marŝkolono iris ducent bagnanoj. Indiĝenoj kaj blankaj malliberuloj miksite. Ili po du estis ligitaj je la dekstra pojno. Ili portis krudmateialan, brunan drelikon. Kvindek goumier-oj eskortis ilin: la plej drastaj homoj de la kolonia administracio, parade vestitaj, kun la orgojlo de la militserva inteligenteco, alproprigita de la ekzerc-suboficiroj.

Ankaŭ la kvindek goumier-oj povis elekti inter la prizono aŭ soldatservo en Aut-Taurirt, ĉar taĉmenton da anglaj matrosoj, kiuj estis venigitaj al la policejo, ankaŭ tie ili estis orgojaj, ili batis tiel draste, ke tri maristoj mortis pro la vundiĝoj.

La goumier, bedaŭrinde, tute ne komprenas la diplomation, kaj eĉ konjekton li ne havas, ke la angla matroso estas fragila varo, se oni mortbatas lin. Dum li vivas, li estas samtiel povra akva bohemo, kiel la aliaj maristoj, sed se oni morbatas lin, tiam li fariĝas akto! Akto, kiun oni devas responi: „Ni punis ekzeplodone la ĝendarmojn, kiujn ni trovis kulpaj laŭ la krim-esplorado…”

Eble oni ne kvindek goumier-ojn trovintus kulpaj, se malpli multaj sufiĉus en Aut-Taurirt.

Kaj oni trovis kulpaj ankaŭ milit-inĝenier-leŭtenantojn Burca, Lenormand kaj Hillers pro ia delikto, tial ili estis transpostenigitaj al Aut-Taurirt.

Kapitano Gardone, kiu drinkis tre multe kaj provokis skandalon pro virino en la Operdomo, li estis telegrafe komandita el sia pariza loĝejo en Murzuk-on, kie li devas atendi la kompanion el Oran, kaj li transprenos la vic-kapitanan postenoln apud majoro vicgrafo Delahay…

…Li disŝiris la longan telegramon blasfemante. Li sciis, kion signifas tiu grandioza konceptado. Li devas iri en ian inferan garnizonon, kiel li aŭ mortaĉos aŭ oni rangaltigos lin…

Sed ankaŭ li en Murzuk eksccis, kien li estos sendita, kiam li parolis kun majoro en la regiment-kontoro.

– Ĉu de tie ĉi… ĝis la ekvatoro?… — li demandis konsternite, kliniĝinta super la mapon…

— Ne tute… — respondis la majoro. — Ĝi estas malfacila tereno, tio certas…

— Sed kio do estas Aut-Taurirt?… Kia loko ĝi estas, inter Saharo kaj la reginono de Niĝero, tien eble ankoraŭ neniam iris homo…

— Eĉ, ho tamen jes… Rememoru! Antaŭ du jaroj ekiris ekspedicio suden de Marzuk, sed tie oni mortigis la patrolon, kaj la sendita pun-kompanio trovis nek la spuron de la murdintaj indiĝenoj… Ili konstatis, ke la negroj sokota faris tion, sed tiuj vivas trans Niĝero kaj la ĝangalo. Neniu scias, kiel ili venis sur nian terenon. Poste Normand kaj lia ekspedicio ne revenis. Oni ekiris el Timbuktu por serĉi ilin kaj konstatis, ke ili ĉiuj estas masakritaj. Poste ekiris la ekspedicio de Russel, vi certe aŭdis pri tio, la afero ja vekis sensacion, li havis eksterodinare granan subvencion kaj serĉis ian trairejon, sed ankaŭ li malaperis…

— Pardonu, mi petas… Sed ĝi ja estas nekonata, nemalkovrita vojo…

— Lander, Hornemann kaj Caillé malkovris ĝin sufiĉe…

— Sed ne por la armeoj kaj garnizonoj! — batis sur la tablon Gardone malesperiĝinte…

La majoro eklevis sian ŝultron.

— Nur unu afero ne ekzistas por la soldatoj: la kritiko de la ordono. Antaŭ unu kaj duon jaro oni decidis estigi garnizonon inter la ekvartoro kaj Saharo en la nenio, kaj de tiam garnizono estas tie. Ĝi estas Aut-taurirt. Vojo estas bezonata anstataŭ la perdiĝinta trairejo de Russel. Estos do vojo, kaj kiu revenos de tie, kiam oni deŝanĝos lin, li faros tre belan karieron…

— Se li revenos — diris Gardone pale.

— Nu jes… Sed se ne, eĉ tiam oni rememoros lin bele.

Li diris tion iom malvarmkondute kaj ekstaris. La majoro estis bona soldato, kaj Gardone ne plaĉis al li.

La kompanio ekmarŝis tiel kun la drinkema, dika kapitano Gardrone, alkutimiĝinta al Parizo, kun la bagnanoj kaj kun roto da malspertaj rekrutoj.

3

— Diru al mi, kial vi atakis Pencrot-on? — demandis Minkus, la kuracisto, de la Bubo. Ĝi estas certe ia psika anomalio.

— Mi ne scias. Subite ĉio fariĝis varmega ĉirkaŭ mi, mi tute ne memoras, kio okazis…

La radoj grincis malantaŭ ili, bŲuegis la tretirilaj aŭtoj, tintegis la kirasveturilo, pumbruis la bastonoj de la pelistoj, kiel la ŝajne senfina marŝkolono pene iris antaŭen en la varmega dezerto.

— Tio jam okazis ankaŭ al mi — diris Nadov. — Foje en Smolens mi tirkis tiel multe okaze de foira festo, ke mi dormis poste du tagojn…

— Vi havas malarion — konstatis Pilotte — , ofte ĝi komenciĝas per tiaj provizoraj atakoj, poste sekvas subite la frostotremo.

— Eblas — konsentis la Bubo. — Tio certas, ke mi estis malsana.

— Ĉu vi havis nenian aferon kun tiu gangstero? — demandis Hlavaĉ, la ŝuisto. Pencroft ricevis la trafan nomon gangster de siaj kamaradoj.

— Ne! Neniam… — diris la Bubo.

Poste ili jam ne parolis. La aero fariĝis ĉiam pli varmega. La suda aerblovo, simila la ŝiroko kunportis neelteneblan kapdoloron kaj pigre kirliĝantajn polvotrombojn… La muloj tusadis kaj blekante kalcitris, klakis la skruĝoj, pumbruis la pugnoj, la pelistoj blasfemis. La kapitano rajdis avane, la malbonfarto miksiĝinte kun la kolero naŭzis lin, kaj ĉiu komisuro aparte doloris lin sur la kranio. Fojfoje li elprenis botelon el sia selopoŝo kaj trinkis.

Ili ekbivakis en la ombro de nekutime granda sablomonteto. Estis neeble marŝi plu. La kardanakso de iu ŝarĝaŭto rompiĝis, kio bezonis longan riparon. La ĉevaloj kaj la muloj baraktis blinde…

Kolombo konstatis ĝoje, ke ĉi tie prezentiĝas multe da okazo por morti. Li jam sentis la dek mil dolarojn en la poŝo de siaj proksimuloj. Iel la morto ne doloris lin. Kiun ne doloras la vivo, tiuj paciĝas pli facile kun la penso de la morto.

Ekideis al li viziti Troppauer-on, kiu ankoraŭ ne stariĝis sur siajn piedojn.

— Vi… — la Bubo alparolis lin.

— Kio okazis, knabo?

— Mi devas paroli kun vi…

— Jen bonvolu, amiko…

— Ni lasu tion, oldulo mia. Vi estas tute freneziĝintaj, rilate viajn sekretojn… ыial vi elektis ĝuste min? Mi avertas vin, ke mi estas frivola, supraĵa, malserioza ulaĉo, babilema, klaĉema kaj nefidinda…

— Mi petas vin… ne hipokritu… Venu kelkajn minutojn flanken de la aliaj… Nun mi sciѡs, ke la fripono ŧardostaras… Ni povas paroli trankvile… Ili certe formetos min el la vojo… Mi devas rakonti ĉion…

Li estis tiel malgaja kaj malesperiĝinta, ke Kolombo ekkompatis lin. Diablo forportu la sekretojn kaj enigmojn!

— Venu do, knabo, sed mi petas vin, ne faru konstante tiel plorindan vizaĝon…

Ili eksidis en la ombron de malproksima monteto.

— Mi vizitis universitaton en Parizo — komencis la Bubo. — Mi estis vere gaja homo, kvankam mi malsatis multe, sed la mizero ne gravis, la studenta vivo estis bela, mi vidis mian futuron multespera, kaj… Tiam mi konatiĝis kun virino…

— La problemo ĉiam komenciĝas tiel — rimarkis Kolombo pozeme, kaj li lasis flui tra siaj fingroj la polvon en la alian manon, dume li pensis pri tio, estus bone resti ĉi tie en la dezerto, kiel sablohorloĝo.

— Tiu virino promesis antaŭhelpi mian karieron. Ŝi havas eminentan amikon, nome Henry Grison…

— Kiu?!

— Henry Grison… Kial vi timiĝis?

— Mi renkontiĝis kun tiu sinjoro…

— Kie?

— En interesa domo… Li akceptis min en piĵamo sur la planko…

La Bubo rigardis lin…

— Mi scias… kiu vi estas… — Kaj post mallonga paŭzo li rigardis fikse en la okulojn de Kolombo, baldaŭ li diris: — Batalanga.

Li atendis grandan surpriziĝon. Kolombo rigardis lin tre stulte. Poste li metis sian manon sur la frunton de la knabo.

— Eblas, ke vi pravas pri tio, sed estus bone mezuri vian febron…

La Bubo rigardis lin fikse kaj moke, poste li denove ripetis tion preskaŭ silabumante:

— Ba-ta-lan-ga!..

Kion oni volas de li? Nun ĝi estas la plej nova frenezaĵo. Batalanga!

— Vi estas granda komediisto — diris la Bubo, — sed mi ne pensas, ke vi ŝajnigos plu, se mi konfesas, ke mi jam estis en Batalanga…

— Tio estas en ordo, infano mia… Vi estis tie, mi akceptas ĝin. Nur tion diru al mi nun, kiu estas Grison, kaj kie loĝas liaj parencoj aŭ heredantoj.

— Mi ne scias multe pri li. Dank’al lia rekomendo mi patroprenis la ekspedicion de Russel…

Kolombo vigliĝis denove.

— Russel! Atendu! Li estis tiu esploristo, al kies vidvino edziĝis… d-ro Brétail… Hops! Ĝi ja estas interesa…

— Mi sciis, ke tiu afero interesos vin.

— Jes! La murdita sinjorino Brétail sekvas la kompanion.

La Bubo salte leviĝis pala, kiel la muro.

— Ne diru tion! Mi petegas ne diru tion!.. Mi freneziĝas… — kaj li ĵetis sin sur la teron malesperiĝinte ploranta.

Harrincourt levis lin tenere. Nun jam li prenis tion serioza, kion la knabo diris kaj bedaŭris lin. Li ne sciis, kio estas la problemo, li nur vidis, ke li tre suferas.

— Mi scias tiel — li diris al la Bubo mallaŭte — , ke Brétail motpafis la virinon, kapitanon kaj sin mem.

— Malprave… — flustris la Bubo. — Ili estis mortigitaj!

Miliono da etaj, ardaj polveroj pikis ilian vizaĝon, kaj la aero staris senmove super la dezerto en la sufoka varmego.

— Strange… — balbutaĉis Kolombo. — Ĉu vi ne povus diri pli pluajn aferojn?… Kiu esits la murdisto?…

— Mi… estis tiu!

ĈAPITRO 13

1

Kolombo nun la unuan fojon tremiĝis interne. Li trasentis la tutan tragikecon de tiu sekreto malgraŭ sia supraĵemo, neglektemo, gajeco de sia animstato. Batalanga ankoraŭ estas akceptebla, kaj la fontano kun la markizo estas ŝerco. Kadavro antaŭ la banĉambro, estas en orod, gravas, ke oni estingu la elektran lampon. La generalfeldmarŝalo rekonas lin, kiel simplan soldaton, li fajfas pri ĝi. Macquart ne venas partopreni la vesperfeston: ne estas problemo. Sed nun temas pri alio, kiu estas multe pli konsterniga, kiel la dudek jara Bubo sidas en la mezo de Saharo kaj ploras, ĉar li mortigis kelkajn homojn. Sed kio estas la plej malesperiga por supraĵema homo, li mem scias tion plej bone. Kaj nun li devas fari ion. Kaj ne miskomprenu: temas ne pri buŝharmonikado, ne pri ia idiota ŝerco, sed pri tute serioza farendaĵo.

— Atentu min, nun ne ploru… Mi jam bedaŭras, ke mi ne aŭskultis la poemon le Troppauer. Ĝi estas tiel sama, kiel via historio. Ekscita, malesperiga, kaj mi neĠkomprenas eĉ unu vorton el tio… Jen estas cigaredo, ekfumu kaj rakontu ĉion sincere.

La knabo reakiris sian regulan spiradon per kelkaj ĝemoj. Kelkfoje li ankoraŭ singultis. Eksterordinara emociiĝo frostotremis en lia interno, komence liaj klakantaj dentoj dismorodis lian rakonton je silaboj…

— Nun vi ekscios ĉion — li frustis. Poste li aldonis signifoplene: — Sinjoro majoro.

Kolombo salte leviĝis kaj ĵetis sian ĉapon sur la teron lamentante:

— Nur tiujn idiotaĵonj ni lasu jam, mi petegas!

— Nu bone… Pri ĝi ni ne parolu. Ni konsideru tion, kvazaŭ mi scius nenion.

— Mi estas tiu en la tuta afero, kiu scias nenion. Kaj ju pli multe oni klarigas, des pli malmulte mi scias.

La Bubo ridetis kompreneme:

— En ordo. Aŭskultu do min. Ni konsideru, ke vi scias nenion. Vi estas nur mia brava kamarado, al kiu mi rakontos tiun teruraĵon tial, se mi mortos, estu iu, kiu ĵetos maŝon sur la kolon de la kanajloj. Unuavice sciu, ke tiuj multe da homoj, kiuj tendumas en tiu ĉi grandega rondo, neniam revenos de tie, kien ni marŝos. Kaj ties kaŭzintoj estas tiuj kelkaj friponoj, kiuj mortigis Russel-on

— Kian viv-eliksiron inventis sinjoro Ruseel?

— Du mil jaran trairejon. Suetonius Paulinus, kiu jam vizitis la regionon de Niĝero en la unua jarcento, mecias en sia iu noto la vojon de la krokodilo, kiu tra la dezerto, sen ĉiu baro kondukas en la regnon de la Nigraj Gigantoj. Ĉar apud la regiono de Niĝero, kiun priskribis Suetonius, vivas malaltkreskaj pigmeoj, laŭ la hipotezo de Russel, li nomis la negrojn sokota gigantoj, kiuj estas grandegaj homoj, sed nur kompare kun la pigmeoj! Tiu noto do, kiun la scienculoj ne prenis serioza pro la vorto giganto, dank’ al Russel certagrade ĝi fariĝis samtiel aŭtentika, kial la vojo de Herodoto. Nun ni kompatu ĝin kun tiu de Herodoto…

— Amiko… Ni ne komparu tiujn! Aŭ ni fru tion aliloke, kaj ne en Saharo! Mi havis ĉiam problemon pri tiuj antikvaj verkistoj en la mararmea akademio.

La kreto-kolora luno estis videbla tra la grizaj polvovualoj. Ĝia pѡla brilo prilumis la sablodunojn, etendiĝantajn en la senlimon. Subite vekiĝinta mulo ekblekis amare, kaj hienoj respondadis al ĝi el la malproksimo.

— Vi devas aŭskulti tion… — diris la Bubo. — Miloj da homoj mortos pro ĝi…

— Ne koleru, sed tio estas idiotaĵo, ke homoj mortas pro ĉiuspecaj klasikaj verkistoj en la dezerto! Estas tre varme, la klimato malsaniga. Nek Vergilio, nek Shakespeare estas kulpa pri tio!

— Mi scias, ke vi ŝajnigas. Tamen mi petas vin esti pacienca. Herodoto skribis tion, ke Nilo kaj Niĝero havas kunligon. Lia obskura klarigo rilatas iel la krokodilojn. Laŭ Russel la Vojo de la Krokodiloj kondukas tra Senegambio, kaj Herodoto, kiun akompanis Suetonio, certe intermiksi la riverojn Gambio kaj Nilo. Se iu trovos tiun trairejon, kiu kunligas la regionon de Niĝero kaj Saharon, tiu kontribuos al la kolonizo per la plej granda malkovro de la nova epoko. La problemo de la fervojo tra Saharo estus solvita. La fervojlinio kunligus Mediteraneon kun la havenoj de Okcident-Afriko. Tiel akirinte por Francio la nekonatan terenon de Senegambio, Batalang-on, la teron de sokota-oj.

La indiĝenoj sokota konas tiun vojon, kiun de post Suetonio kaj Herodoto serĉis multe da homoj, sed vane. Russel firme kredis la supozon, kie devas esti tiu sekreta trairejo… Sed Russel malaperis. Kaj li revenis neniam plu. Nur doktoro Brétail alvenis en Marokon, morte malsana, kaj tiu certa Henry Grison revensi hejmen.

— Ĉu Grison… estis kun Russel?

La Bubo ridis per ĝena, raŭka voĉo:

— Ĉu li estis tie?… Tiu homo mortpafis lin!

2

Do, tiu homo, kies dokumentujon li havas en sia poŝo, kiun iu mortpikis en la domo de Brétail per lia bajoneto, ĉu tiu certa Henry Grison murdis Russel-on?

— De kie vi scias ĉion ĉi?

— Tiu virino, pri kiu mi suspektas, ke ŝi estis la amatino aŭ agentino de Grison, konatigis min kun Grison. Henry Grison trome akiris la fidon de Russel, kiel riĉa leon-ĉasisto kaj vojaĝisto en Afriko. Grison organizis la ekspedicion de Russel, kiel sperta homo, kaj dungis ankaŭ min.

— Kiu estis tiu homo efektive?

— Nun jam mi scias: fifama politika aventuristo. Por multe da mono li ekscitis ribelon, kiel mohametana profeto en Arabio, aŭ li incitis strikon, kiel laboristo sur la petrol-kampoj en Irako. Ĉasisto, nomata Laporter kaj mi estis la plej junaj membroj de la ekspedicio.

Ni bivakis en la dezerto, proksime al la ĝangalo, sur tiu loko, kie oni fondis poste la garnizonon de Aut-Taurirt. La pigmeoj, loĝantaj en la arbaro helpis ĉe la laboroj ĉirkaŭ la tendaro. Russel ekiris de tie por sia lasta vojo. Nur doktoro Brétail akompanis lin. Eble tial li ne invitis alian homon, ĉar li konjektis, ke inter la membroj de la ekspedicio troviĝas kelkaj perfiduloj. Laporter, Lorsakoff, la rusa Grison, anglo, nomata Byre kaj mi sukcesis alveni tien, la ceteraj akompanatoj postrestis survoje pro malsano aŭ pro aliaj kaŭzoj.

Vespere la indiĝenaj helpantoj, proksimume kvarope, inter ili estis ankaŭ ĉefo, Illomor, aranĝis malgrandan feston, gastigante siajn blankajn mastrojn.

Ili aspektis afablaj homoj kaj regalis nin per kivio. Ĝi estas senkolora, senodora brando, farita el speciala ŝoso de palmo. Laŭ la malnova kutimo virgulinoj devas maĉi kaj meti ĝin el la buŝo en kruĉon, kiun oni donas de mano al mano. Ĝenerale ĉe ĉiu primitiva tribo troviĝas tiu drinkaĵo, fermentia per salivo. Oni eĉ serĉis pri mi, ke tiu momento estas la plej amara por la nova vojaĝanto en la tropiko. Ĉar rifuzi la kruĉon el la mano de la ĉefo estas morta ofendo. Oni fajris grandan fajron, muzikis per primitivaj muzikiloj, kaj ni trinkis. Mi ne sentis naŭzon jam post la du glaso. Ĝi estas akragusta, simila al tiu de brando el greno, sed kvazaŭ ĝi bolus en la buŝo… La iniĝenoj post nelonge kriadis sovaĝe, kaj saprosaltante ili dancis ĉirkaŭ la fajro en stranga ekstazo.

Subite, nekompreneble mi sentis tiel, ke ankaŭ mi devas saltadi. Mia kapo fariĝis varmega, la fajro, la arbaro, la sovaĝuloj dancis konfuze antaŭ mi, poste miaj brakoj kaj piedoj kelkfoje kunvulsiiĝis, kaj fine ŝajnis, ke ankaŭ mi saltadas kun ili ĉirkaŭ la fajro, sed mi jam ne sciis, kio okazas al mi…

Vekiĝinte matene, mi spertis, ke mi kuŝas ŝnurligite, kaj Laporter sidas apud mi.

— Restu trankvila — li diris milde, kiel oni kutimas paroli kun la grave malsanuloj.

Mia kapo doloris terure.

— Kial… mi estas ligita?

Laporter silentis.

— Kial vi ne respondas? — mi kriis incitite.

— Vidu, vi malbonfartis hieraŭ, kaj… ni forgesis, ke ĉe certaj homoj… la brando el kivio kaŭzas mortigan paroksismon de furiozo… Ĝi okazas tre malofte, sed ni jam spertis tion ankaŭ alifoje.

Mi leviĝis iomete…

Estis terure!

La ĉefo sidis surkalkane kaj Grison apud li. Du pigmeoj kaj Byrel kuŝis antaŭ ili… Morte!.. Mi mortpafis ilin!

Ĉu vi povas imagi, kion mi sentis?… Mi komencis pafadi en la furioza paroksismo de la trinkaĵo kaj mortigis du indiĝenojn kaj unu eŭropanon. La revolvero kuŝis apud mi, per kiu mi pafis.

Li eksilentis kaj spiregante fiksrigardis antaŭ sin. Du impertinentaj hienoj venis tute proksimen kaj eksidis kelkajn metrojn antaŭ ili, kvazaŭ aŭskultante lian rakonton. Kolombo ĵetis sabloŝtonon al ili, kaj la bestoj forkuris en la dezerton kun raŭka ekbojo.

– Ĉio komenciĝi tiel — daŭrigis la Bubo. — Poste Laporter malligis miajn manojn. Mi havis teruran kapdoloron. Estis proksimume tagmezo. La tribestro sidis senmova, diris nenion. Li nomiĝis Illomor. Ankaŭ tio restis en mia memoro, ĉar ĝi estas tiel stranga nomo: Illomor… Grison parolis kun li, dirante, ke li enterigu la mortintojn. Illomor ne respondis. Li nu sidis piketante siajn piedfingrojn kaj fiksrigardis antaŭ sin. Lorsakoff diris tion, ke ĝi estas malbona antŭsigno. Se la ĉefo ne parolas, tiam li votis. Post grandaj votoj la indiĝeno ofte silentas dum semajnoj, kaj tiam oni ne povas scii, kian voton li faris. Eble li nur kaŝiĝas en la ĝangalo por kelkaj monatoj, sed eĉ tio povas okazi, ke li buĉigos nin ĉiujn antaŭ ni ol irus plu…

Ili fotografis la mortintojn, poste faris protokolon. Ili skribis en ĝi, ke mi mortigis Byren-on kaj la indiĝenojn en la narkoto de la kivio. Grison kaj Laporter subskribis tion. Lorsakoff metis la paperon antaŭ min. Se mi ne subskribos ĝin, la tribunalo konsideros tion graviga cirkonstanco. Cetere mi ni volis nei mian faron. Kio ni povintus atingi per tio kontraŭ kvar atestantoj?

Mi subskribis ĝin.

Poste Lorsakoff diris, ke ni iru por serĉi la profesoron. Ĉu eble okazis io malbona al Russel kaj d-ro Brétail? Enteriginte la mortintojn, ni ekiris.

Ni penetris en la densejon de la ĝangalo, sekvante iliajn spurojn. Poste Laporter kaj mi ripozis. Lorsakoff kun Grison antaŭeniris. Ili revenis post du horoj kaj diris, ke ni iru plu, ĉar ili ne trovis iliajn spurojn. Kvankam ni jam penetris profunden sur la enigman terenon de Batalanga.

Posttagmeze ni trovis la kadavron de Russel. Iu mortpafis lin. Laporter, Grison kaj Lorsakoff ŝajne malesperiĝinte kuregis al la mortinto.

— Murdo… — murmuris la ruso.

— Ĉu Brétail? — mi demandis.

— Eble ankaŭ li estas mortigita, aŭ…

— Aŭ?…

Neniu el ili respondis. Ili fotografis la kadavron.

Ni ekiris reen senvorte. Sinistra kaj enigma estis la tuta afero. Survoje en la dezerto Grison diris:

— Vi faris terure grandan kulpon. Se oni ne enkarcerigos vin, vi estos sendita en frenezulejon ĝis via vivofino. Mi ne volas kaŭzis vian pereon. Lorsakoff kaj ankaŭ Laporter silentos. La protokolo restu nia sekreto. Sed rekompence: vi estos mia homo. Mi bezonas fidindajn helpantojn. Kaj mi fidas vin. Se iam vi perdos mian fidon, mi publikigos tiun protokolon kaj foton, kiuj estas en mia poŝo! Mi povas kondamni vin en ĉiu momento al la sorto de la frenezuloj, bagnanoj aŭ almozuloj…

— Kion vi volas de mi?

— Mi ankoraŭ ne scias tion. Mi estas internacia esploristo. Se vi obeos, vi ne havos kaŭzon por plendi.

Ekde tiu tempo mi estis ludilo en lia mano. Mi havas malfortan karakteron, kaj la pruvaJo de mia grava puno estis ĉe li. Sed cetere… Kion mi povintus fari kontraŭ tiel forta, ordonema, grandega homo?

Unue ni iris en Marokon, poste en Oran-on. Dume mi eksciis multe da aferoj iom post iom. Ekzemple, ke Grison mortpafis Russel-on. Sed li ne trovis la planon ĉe li. Bréteil kunportis ĝin sur ĉirkaŭvojo, ĉar ili konjektis, ke malamiko estas inter la akompanantoj. Russel tiun aŭroron trovis la trairejon. Sed li estis malsana. Tial li urĝis Brétail-on ekiri sola. Sed en alian direkton, por ke li ne renkontiĝu kun ni. Brétail atendis Russel-on en Oran. Loraskoff, Laporter kaj Grison alvenis anstataŭ li. Ili ĉantaĝis ankaŭ Brétail-on. Tiel, kiel min. Fotografaĵo kaj protokolo pri la mortinta Russel. Brétail povas miksiĝi en teruran suspekton: li mortigis la profesoron. Eĉ se la tribunalo suspendus lin, la suspekton neniu povus delavi. Kaj ili ĉantaĝis lin ankaŭ per leteroj. La edziono de Russel kaj la sekretario jam delonge amis unu la alian. Iam la virino skribis kelkajn leteroj al li, onidire ili estis kompromitaj, kaj Lorsakoff ŝtelis tiujn. Sinjorino Russel kaj Brétail falis en teruran situacion. Ili devis obei. Brétail konfesis, ke li havas la planon. Li diris, ke li estas preta dividi ties prezon, sed li ne eldonis ĝin el sia mano, nur al la aĉetanto. Li volas marĉandi. Lorsakoff konsentis ankaŭ pri tio, sed nur tiel, ke li rajtas kontroli ĉiun paŝon de Brétail. Laporter kaj mi, kiel lakeoj gardis la sekretarion en la domo. Se li foriris, Lorsakoff aŭ Grison konsante sekvis lin.

Brétail provis prokrasti la aferon. Unue li diris tion, ke li prolaboros la planon, kondukatan tien, poste li longe marĉandadis kun la aĉetanto, kiun akiris Grison. Baldaŭ li edziĝis al sinjorino Russel. Neniu vidis la planon. Ili tute ne konjektis, kie li gardas ĝin. Ĉar improvizita skizo en la ĝangalo ne estas grandega plandesegno. Eble ĝi estas nur paperslipo. Eblas, ke ĝi trovigas en lia poŝo, sed li povis kaŝi ĝin en alumetskatolon. La ĉantaĝistoj preskaŭ algluiĝis al li. Ili fariĝis ĉiam pli koleraj. D-ro Brétail nun jam ridis en ilian vizaĝon, se ili minacis lin per denunco. Ili ja fariĝis kunkulpuloj. Se ili sukcesus kulpigi Brétail-on pro la morto de Russel, ili povus klarigi per nenio, kial ili prisilentis la krimon ĝis nun, kiam ili sciis pri tio.

La situacio estis nun estis la jena, ili tenis sian manon reciproke sur la gorĝo unu de la alia. Sed kiu premas la gorĝon de la alia, tiu sufokas sin mem. Laporter nokte ne nur foje traserĉis la domon por trovi la mapon, sed ili eĉ konjekton ne havis, kie ĝi estas. Brétail eĉ plu apelaciis pretekstojn. Dume aperis kapitano Coroten la domo, ĝenerale tiam, kiam Brétail ne estis hejme. Ŝajnis, ke li kaj la virino komprenas bone unu la alian.

Tiun tagon estis ŝiroko… Blovis vento, kaŭzanta lancinan doloron en la ostoj, mia maldekstra miringo tamburis per duobla pulsado pro la ekscitiĝo de la karotido. Kranion-kreva premo ŝvebis super la urbo. Mi iris en mian ĉambron por ripozi. Tiam mi kuŝis dum horoj sur la lito, kaj nur la konjako helpis min… Eltrinkinte duon botelon el ĝi je unu tiro, laŭ mia kutimo, mi sterniĝis sur la lito por dormi… Subite mia kapo fariĝis varmega, miaj brakoj… kruroj komencis konvulsii, mi ne povis salte leviĝi… Kio ĝi estas?…

Kvazaŭ okazus ia inkuba sceno: malfermiĝas la pordo de la ŝranko, kaj elpaŝas de tie duonnude, kun trapikita nazo la nana ĉefo de la pigmeoj: Illomor!

Mi volis kriegi, hurli, ĉar miaj brakoj, kuroj moviĝis je la ritmo de tamburo kaj fajfilo, sed mi nur kuŝis senpove, konvusiiĝante kaj la ĉefo ekparolis trankvile:

– Ĝi estis mia voto.

Li metis pistolon sur mian tablon kaj diris lakone en la lingvo irde, paŭtante, kvazaŭ li kraĉus:

— Nogad!

Mortigu!

Mi ankoraŭ vidis, kiel li foriras per la longaj paŝoj de la nanaj negroj, levinte sian lancon…

Poste ekflagris fajroj, eksonis fajfiloj, tamburoj, kaj aŭdiĝis negraj kantoj… Mi ne memoras pli multe…

Li fiksrigardis antaŭ sin kun cindrogriza vizaĝo, raŭke pro la multe da parolo kaj pro la strangolo de la teruraj memoroj.

— …Rekonsciiĝinte, mi kuŝis en mia lito ŝnurligite. Laporter viŝis mian vizaĝon per trempita tuko. Vi povas konjekti, kio okazis…

— Ne, ne… — diris Kolombo teruriĝinte… — Ne diru… Mi pensas…

Ili silentis.

…Aŭroro krepuskis super la dezerto, kaj la ŝvebantaj polveroj jam ekbrilis kelkloke en la blanka mateniĝo.

La Bubo flustis kun larvosimila, rigidiĝinta vizaĝo:

– Ĉiujn tri homojn… mi… en la narkoto de la kivio. Laporter certe povintus malhelpi tion.

Eksonis la veka trumpeto. Ili devis reiris kurpaŝante en la tendaron…

— Plej gravas… — spiregis la Bubo dum kurado. — …mi ankoraŭ ne diris… Laporter devigis min dungiĝi al la legio… Ili povis aranĝi, ke oni postenigu min al tiu ĉi kompanio…

— Vi havos tempon…

— Ne, ne… mi devas nun. Laporter volis, ke mi dungiĝu… Konstrui vojon de Aut-Taurirt… Anstataŭ la perdiĝinta trairajo de Russel sur la tereno de Batalanga… Tra la ĝangalo de la ekvatoro… Ĝi estas absurda entrepreno… tamen ĝi okazos… oni mortos cent-are… En tiu ĉi kompanio estas multaj homoj, kiuj volas malhelpi… Laporter kaj Grison tial devigis min…

Li senspiriĝis pro la kuro, mankis al li la aero, sed li provis paroli…

— Laporter estas en la legio, kaj… lia nomo…

Li jam ne povis eligi vorton tra sia gorĝo, li povis nur kuri kun fajfanta pulmo… Sed li ankoraŭ volis eldiri la nomon, kaj…

Pafo knalis!

Dum kuro la Bubo saltante transkapiĝis kaj sterniĝis en la polvo, li ruluĝis sur sian dorson kaj disetendis siajn brakojn. Poste li ne moviĝis, nur en lia buŝangulo ekfluetis la sango…

ĈAPITRO 14

1

– Á terre!

La sceno ripetiĝis.

Ĉiu metis sian armilon sur la teron, kaj la leŭtenanto kun la kapitano preteriris ilin. Kolombo elpaŝis el la vico, kaj staris rekte.

La kapitano okulmezuris lin.

— Kie estas via fusilo?

— Mi ne trovas ĝin, mon commandant!

La leŭtenanto rekonis la soldaton surprizite:

— Per via armilo iu vundis tiun dikulon. Kie vi estis, kiam okazis la pafo?

La atencanto denove ne sukcesis suspektigi Kolombon. Eĉ kvar homoj raportis, ke li kuris apud la viktimo.

Suboficiro venis en la mano kun fusilo.

— Mi trovis ĝian apud la monteto, kvindek paŝojn de la vudito.

– Ĉu ĝi estas via fusilo? — demandis la leŭtenanto Kolombon.

— Oui, min adjudant.

— Strange. Vi havas ĉiam alibion, kaj dume via fusilo murdas.

Oni povis konstati nenion, sed Kolombon, kvankm la soldatoj tute senkulpigis lin, ĉirkaŭis la malbonvola obskuro de la malkonfido kaj neklarigebla suspekto.

La marŝkolono daŭrigis sian vojon. La kuglo trafis la maldekstran ŝultron de la Bubom kaj ĝi tuŝis ankaŭ lian pulmon. La regimenta kuracisto kaj la ruĝhara sanitara soldato flegis lin.

Ili marŝis sur tiu regiono de Saharo, kie ne vagis homo de jaroj. Ili antaŭeniris pene baraktante. Iliaj kruroj kelkfoje sinkis en la ardan grundon ĝissuper la maleoloj, kiu briligis, vundis ilian haŭton, kaj la unu kaj duon litro da putra akvoporcio ne mildigis ilian mizeran staton. La homoj kaj la bestoj estis ĝisekstreme incitiĝemaj kaj nervozaj. Ankaŭ Kolombo fariĝis kolera. Multe da aĉa polvo penetris en lian buŝharmonikon, kaj ĝi sonis duon muziknoton false. Baldaŭ ĝi tute ŝtopiĝis. Lia momenta animstato iomete memorigis pri lia ŝtopiĝinta buŝharmoniko. Li ŝatis tiun timeman, palan infanon. Kompatindulo. Kia malgaja kazo, se iu tiel junaĝe fariĝas murdisto en la markoto de alkoholaĵo. Sed iam liberiĝos tiu kanabo de tie ĉi, kaj tiam li konsilos al li viziti kafejon, kie oni muzikas, ĉar ĝi estas bona kontraŭ animriproĉo. Jes! Li konsilos tion, se jam tiu kara infano turnis sin al li kun sia problemo. Eĉ tion li konsilos, ke li ne vagadu en Afriko konstatne, ĉar tio neiun bonon alportos, prefer li serĉu ian laboron, ekzemple li estus fervojisto aŭ ĵurnalisto, kaj la solida vivo iom post iom restarigos lian iaman animstaton.

Diablo forportu tiun buŝharmonikon!

— Senrangulo… — demandis la kaporalo stertorante en la kirliĝanta sablotempesto, kiu iris preter la plotono… — Ĉu vi estas rinocero?! Ĉu vi konsitas el lado?! Hooot… La homoj mortas multenombre, kaj vi agaĉas per via buŝharmoniko?… Hooot… khm… Khm… Mia pulmo disŝiriĝas!

La suda aeroblovo kirlas densajn salbofunelojn.

Kolombo rigardas sur lin kun ĝentila interesiĝo:

— Iu iu malbonfartas?

— Homo! Kvar homoj estas apopleksiita pro la varmego posttagmeze!

— Eble la sunbrilo kaŭzis tion.

La homoj ŝanceliĝadis tusante, la kirliĝantaj polvofuneloj faris la marŝkolonon veanta infero en la kvindek celsisugrada, arda aerblovo, kaj Kolombo provis lozigi ŝraŭbon sur la flanko de la buŝharmoniko per ungopikilo…

Ju pli ili proksimiĝis al la ekvatoro, des pli suferiga estis la konstanta migrado de la polvo. Ili marŝis en la zono de pasat-vento. Kvazaŭ la varmega grundo fumus, sablo flugadas konstante tiel, kaj la ŝrumpinta suno ardradias malantaŭ la polovualoj.

— Aiĝu! Aliĝu! — kriegas la kaporalo, ĉar la ordo disfalas en la marŝkolono ĉiuminute.

— Ĉu vi havas ŝraŭbturnilon hazarde? — alparolas lin afable.

— Nom de Dieu… — La suboficiro stumbladas plu en la polvo blasfemante, tusante. Soldato falas el la vico, multaj homoj mane prenas sian kapon kaj veadas… La kirasaŭto kun la malgrand-kalibraj kanonoj haltis. Tri vertiĝantaj mekanikistoj, kliniĝintaj super la benzinvaporon, vibrante eliĝantan el la motoro, laboras por ripari la gigantan maŝinon… Iu ektuŝas la duon-sevenan muntiston. Kolombo staras malantaŭ li:

— Bonvolu ripari ankaŭ mian buŝharmonikon, se vi finos tiun laboron, mi petas vin…

… Nur tio savis lian vivon, ke li kliniĝis subite, tiel la martelo flugis preter lia kapo je kelkaj centimetroj.

2

Vespere, kiam la aero malvarmiĝis, ili marŝis fortostreĉe. La senĉese golfantaj polvofuneloj el la direkto de la ekvatoro flugis en la glacia, blanka brilo.

Sinjoro grafo, kiu relative bone eltenis la vojon, nervoziĝis pro la malvarmo. Hlavaĉ la ŝuisto iris apud li. Subite li ekatentis, ke la dentoj de sia kamarado interfrapiĝas.

— Mi neniam estus kredinta, ke tio pavas okazi al ni — diris Hlavaĉ.

— Mi eltenas ĉion bone, nur la malvarmon ne — li respondis dentoklake. Nun la unuan fojon montriĝis sufero sur lia eleganta eksteraĵo dum lia soldatservo. Lia blankiĝanta hararo ĉirkaŭ lia frunto, la klasika profilo, kaj la bela, vireca staturo neniiĝis en tiu frostotremo. — Kara kolego Hlavaĉ… Mi ne domaĝus dek kvin frankojn de vi, se vi akirus al mi… ĉemizon… kiun mi surprenus sub tiun ĉi… Mi ne havas alian tolaĵon… kaj mi malplimulte malvarmus en du ĉemizoj… Ĝi ne estas afero inda al sinjoro… porti du tolaĵojn… Sed ĉi tie kelkfoje… mi devas rezigni… la etiketon…

— Ĉu vi vere oferus tiom da mono por ĝi? — demandis Hlavaĉ.

— Je mia vorto… Ĉu eble vi havas superfluan ĉemizon?

— Mi ne havas, sed mi povas ŝteli ĝin — meditadis la ŝuisto. — Kian ĉemizon vi deziras?

— Mi ne preferas tiajn aferojn… sed la kazo estas tiel escepta, ke mi ne konsideros tion!.. Se eblas elekti el la ĉemizoj de la kompanio… mi ŝatus havi tiun de Harrincourt. Estas tute egale kies ĉemizon vi ŝtelos. Ĉu ne?… Harrincourt eble havas delikatan ĉemizon…

— Bone. Estu tiu de Harrincourt, sed tiam mi petos dudek frankojn.

— Kial ĝuste dudek?

— Kia demando? Delikata ĉemizo estas pli multekosta ĉie. Mi povas kalkuli malpli multekoste la ĉemizon de Nadov.

Nek sinjoro grafo povis argumenti kontraŭ tio.

Post ok-taga marŝado ili atingis la lastan oazon Agadir, signitan sur la mapo. Plie ili nur konjektis tion, ke ĝi ekzistas. La duono de la soldatoj en la kompanio estis malsanaj. Infera bruo, blekado, grincado plenigis la malgrandan oazon, kiu situis jam polvokovrita kaj plena de nuboj da muŝoj sur la dezerta, flava ebeno de la senkonsola Saharo…

La bestoj henis kaj hurlis, ĉar la muŝamasoj plendis sur ili. Ĉiu defendo pruviĝis senefika kontraŭ tiuj.

La bagnanoj kaj la grandegaj indiĝenaj ĝendaromoj estis inter la militvagantoj kaj la legianoj. Ne estis proponinde permesi, ke la liberaj militvagantoj kaj la militistaro miksiĝu… Eĉ tiel okazis problemo, ĉar la legianoj ankaŭ nun iris tien por trinki glason da varma kafo ĉe la maljuna kafkuiristo. Kaŝe ili ricevis eĉ brandon, kvankam tio apartenis al la privilegioj de la kantinestro. Sed li ne havis brandon kmirha. Ĝi estas terure penetra, forta alkoholaĵo, fermentita el ĉiuspecaj floroj, kiu havas la odoron de pomado kaj amara migdalo. Ĉirkaŭ la kafkuiristo sidis ĉiam duoncirklo da soldatoj surkalkane kaj pridiskutis la okazaĵojn. Ili salutis ĝoje la proksimiĝantan Kolombon. Kiel li diris, li malfermos Muzik-Kafejon kun la arabo en Saharo.

Sed hodiaŭ li venis ne kaprosaltante, kiel kutime. Li pormenetis serioze kaj elprenis nek sian muzikilon, kiam li eksidis…

— La situacio malgajigas min — li diris sombre.

— Ankaŭ min… — mansvingis la kolosa Nadov, ĉar ili depotis vere malesper ĉi tie, malsane, trampe, en tiu timige morta parto de la mondo, izolite de la socio.

Kolombo levis sian kapon vigle.

— Ĉi iu ŝtelis ankaŭ vian ĉemizon? Estas neimageble, kiaj surprizoj trafas nin en Saharo… Iu ŝtelis mian ĉemizon… Mi havis nur du ĉemizojn… Tute delikataj… Ankaŭ la alia estis kun bluaj-flavaj strioj kaj blanke punktita same, kiel ĉi tiu sur mi. Ĝi konsistas el vera rajono… — Li estis tre malgaja.

— Ĉu vi deziras trinki kafon, sinjoro eŭropano, aŭ kmirha-on… — kriĉis la maljuna arabo per sia oreltranĉa, raŭka, falseto. — Fort-odoran, bongustan kmirha-on… aŭ fajnan kafon…

— Donu al mi kafon, knabo — li diris malgaje. Kiam li vi-diris al iu, ĝi estis okulfrapa signo de lia malbona humoro.

— Mi petas Kmirha-on — alpaŝis lin la ŝvitkovrita Rikajev, la dana barbiro — , sed rapide… phu… la varmego… ankaŭ li malbutonumis sian kamizolon, kiel la aliaj — … kaj la muŝoj… la muŝoj mortigas min… — Tiuj zumadis mil-are, flugante en la buŝojn, okulojn, la kafkuiristo vane svingadis sian ĉifonon. Ili zumadis en densaj amasoj. Kolombo ricevis sian kafon kaj kirladis ĝin malgaje. La kafkuiristo eniris en la duaron kaj kunportis grandan kruĉon, en tiu li gardis sian rezerv-brandon, sed nun liaj piedoj glitis, kaj terure!.. La tuto verŝiĝis sur la kolon de Kolombo. La fort-odora drinkaĵo fluis sur lia tuta korpo.

— Idioto! — kriis Kolombo malesperiĝinte kaj salte leviĝis. — Tiu terura odoro turmentos min dum tagoj.

— Pardunu mi, sinjoro eŭropano — kriĉas la maljunulo siajn papag-similajn lamentojn kaj komencas viŝpurigi lin per sia ĉifono. — Ho, kiel terure mallerta mi estas…

La soldatoj ridegis. Almenaŭ ia sereno evento kirlis la mucidan, sufokan varmegon de la oazo.

Tiam eksonis la batalkriego de Hümét Troppauer:

— Venu ĉi tien, soldatoj!

La poeto luktis kun kvindek goumier-oj.

ĈAPITRO 15

1

Benid Tongut, la plej kruela goumier ĉirkaŭiris la ripozantajn bagnanojn, falintajn sur la teron, kiel ĉifonoj, ili estis en eĉ pli terura situacio, ol la soldatoj. Ĝis nun oni enterigis el ili proksimume jam dekdu homojn en la dezerto. Antaŭ la ekiro oni konstatas ilian nombron tiel, ke tridek procentojn malpli da homoj alvenos el ili.

Neprizorgitaj, cinikaj, rikanantaj, hirtaj mortkranioj, sovaĝe brilantaj okuloj, intelektaj vizaĝoj, en la apatia konscio de la certa morto toleris la klakantajn skurĝobatojn de la goumiero-oj kun naŭza, inerta grimaco.

Barbizon, la diktrunka, brozhaŭta bandito el Korsiko estis la plej aŭtoritat-hava homo en la rabista kolonio. Dum ripozo li kantis ian italan amkanton pri la sunsubiro, kaj fininte ĝin, simiomakzela, bovokula, dika, barbostopla homo alpaŝis lin:

— Permesu, ke mi donacu al vi duon skatolon da maĉtabako por via majesta kantado. Mi esta poeto.

— Dankon. Mi nomiĝas Barbizon. Mi estis bandito sur Korsiko.

— Mi ĝojas pro tio — diris la dika poeto — , ĉar onidire mi similas al Napoleono. — Kaj li fingre kombis siajn blankaj, longajn, maldensajn harojn surfrunten.

— Vere vi memorigas lin… Precipe via voĉo. Mi petas vin, malantaŭ mi kuŝaĉas fraŭdisto, mi pensas, ke li havas insolacion, kaj mia akvoporcio elĉerpiĝis, ĉu vi donus al li el la via?

— Jen ĝi estas… — La bonkora Troppauer transdonis sian ladbotelon. Barbizon trinkigis rapide la fraŭdiston, sed subite li ricevis tian skurĝobaton, ke li faligis la ladbotelon, kaj la akvo elfluis el ĝi.

— Fia bandito! Se mi turniĝas al vi dorse, vi jam insolentas… vi… vi… — kaj la koleriĝinta Benid Tongut frapis ankoraŭ dufoje.

Antaŭ ol li estus frapinta la trian fojon, iu kaptis lian brakon. Troppauer estis tiu. Li diris per milda, lirika voĉo:

— Sinjoro ĝendarmo… Laŭ la biblio: La suno ne subiru sur via kolero…

— Kio?… Iru en la inferon! Kaj lasu mian brakon libera… — Li subite eltiris sian pojnon, sed la alia kaptis lian kamizolon:

— Amu vian proksimulon kiel vin mem!.. Estu indulgema, sinjoro Gendarmo… ĉar ankaŭ vi estas nur homo…

La ĝendarmo ekpuŝis la poeton je la brusto…

… Poste, kiam li rekonsciiĝis, liaj du kolegoj tenis lin super sitelo kaj viŝis lian nazon. La akvo estis ruĝa en la ujo, kaj Benid Tongut neniam voli kredis siajn kolegojn, ke la poeto donis al li nur unu vagofrapon.

Tiu vangofrapo iom vigligis la monotonan vivon en la tendaro. Unue, kiam Kolombo ekvidis sian poetan amikon inter la pugnoj de la goumer-oj, por ke li faru unuahelpon, ĝis li alvenos tien, li ĵetis la dek litran kruĉon inter la goumer-ojn. i tuj faris iom da libera aero, ĉar du el ili falis sur la teon, kaj la aliaj disiĝis.

… Komenciĝis ĝenerala interbatado. Iu ĝendarmo, kies vestaĵo ekbrulis, hurlante frapadis sin al la tero, alia elprenis pistolon, sed iu vangpfrapis lin per leda tirrimeno, ke lia vizaĝo fariĝis nerekonebla.

Serĝento Latouret alvenis kulpaŝante, malantaŭ li la fortigita pikedo kun antaŭendirektitaj stiletoj.

— Fix!.. En joue!..

Dum momento la interbatado ĉesis.

Tiaĵo ne estis ŝerco en la dezerto. Venis la kuracisto kaj la ruĝhara sanitara soldato. Ili forportis la vunditojn. La aliaj staris…

La esporo okazis rapide. Ankaŭ la juĝo. Oni ŝnurpendigis Barbizon-on. Toppauer kaj Kolombo devas marŝi unu semajnon ricevinte nur duono da akvoporcio, la aliaj soldatoj kaj la goumier-oj, kiuj partoprenis la interbatadon, devas fari duoblan servon dum dudek kvar horoj.

— Ĉu vi freneziĝis?! — riproĉis Kolombo Troppauer-on, kiam ili plenumis militan servon per balailo en la tendaro, similan al tiu de la kazerna arestejo. — Kial vi batis la ĝendarmojn? Venu al la kompanio laŭtlegi poemojn, tiuj vi jam disciplinis.

— Mi ne volis laŭlegi poemojn al ili. Iu batis honestan banditon, kaj vi scias, kia artozeloto mis estas… Mi citis el la sankta bibilo al tiu bruto… Kion povas fari poeto en tia situacio?

— Sed kial vi devis vangofrapi lin tiel, ke li flugu kapantaŭen en la alian parto de la oazo?

Troppauer rompadas siajn fingrojn embarasite.

— Dio mia… Mi estas poeto. Kion mi faru?

2

— Ĉu vi estas certa pri tio, ke ni atingos Aut-Taurirt? — demandis kapitano Gardone en la tendaro leŭtenanton Finley antaŭ la ekzerco.

— La ekipaĵo estas konvena. La kompanio estas provizita per ĉio. Bedaŭrinde la kvalito de la homoj estas malbona.

Gardon tre suferis. La flava, malsana miksaĵo de la pala, sunbrunigita, kreola koloro sidis sur lia vizaĝo. Li spiris malfacile, kaj ŝvitegis… Kvankam li ĉevalrajdis ĝis nun.

— Poste — daŭrigis leŭtenanto Finley — mi timas, ke ne unu suspektinda homo estas ĉi tie, kun speciala komisio. Tiun frenezan vojkonstruon tra la ĝangalo ĝis Angla Guineo volonte malhelpus kelkaj grandpotencoj. Suspektindaj, misteraj aferoj okazis. Ekzemple du enigmaj pafoj… Nur tio trankviligas min, ke verŝajne ankaŭ kelkaj oficiroj el la franca sekreta servo estas ĉi tie.

La palpebroj de Gardone fermiĝis lace.

— Kio?… Ĉu oficiroj?.. Ba! Kie?

— Ni ne povas scii tion. Eble kun la libere vaganta truopo, sed povas esti, ke inter la legianoj aŭ kun la transporto…

— Tiuj estas terurromanoj! Franca oficiro ne dungiĝas kiel senrangulo, li ne lasas bati sin fare de la goumier-oj, kiel malliberulo… Tiaĵo neeblas.

La leŭtenanto ridetis.

— Ke ĝi tamen eblas, tion pruvas la kazo de kapitano Poisson, kiu ankoraŭ pasintjare estis estis komandanto en Ain-Sefra. Majoro Yves soldatservis unu jaron, kel senrangulo por ekscii la veran kaŭzon de la ribelo. Oni emeritigis Poisson-on post sia raporto. Du leŭtenantojn, kiuj ĉasadis konstante, kaj ili komisiis la serĝenton per la deĵoro, oni transpostenigis ilin en Sudanon.

— Mi ne povintus fari tiaĵon…

Li ĝemegis kaj metis trempitan tukon sur sian vizaĝon.

Estis videbla sur la vigla svarmado de la tendaro, ke tiuj estas la lastaj horoj antaŭ la ekiro. Ĉiu preparis sin al la longdaŭra marŝado. Kiuj estis punitaj per forpreno de la duono da akvoporcio, tiuj ankoraŭ lastfoje sat-trinkis. Ankaŭ Kolonbo apartenis al ili. Li regajnis denove sian bonhumoron. Lian gemuton eĉ tio ne ŝanĝis, ke li vertiĝis pro sia odoro, kion kaŭzis la kmirha-o, verŝita sur lian kolon.

Subite li ekvidis brunhaŭtan arabon kun blankaj lipharoj, kiu antaŭdiris en Murzuk. Rigardu! De kie li venis ĉi tien?!

— Alo! Maljuna sorĉisto! Ĉu vi venis per aŭtobuso?!

— Mi estas kun la libere vagantaj batalantoj, sinjoro eŭropano — diris la sorĉisto. — Mi sekvas vin cien.

— Estas tre saĝe, almenaŭ ni ne enuas. Sed kie vi lasis vian serpentumantan amikon?

— Imagu, sinjoro, iu ŝtelis ĝin. Ĉu vi jam aŭdis tiaĵon?

— Kial ne? Oni ŝtelas ĉevalojn en okcident-usono, en Saharo vipuron. Ĝi estas tute kara besto.

— Mi maltrankvilas — kapbalancis la sorĉisto — , oni jam faris multe da friponaĵo per serpento. Kiu havas ceraton, tiu povas morotigi kiun ajn. Sufiĉas, se li ŝtelas ies ĉemizon…

La buŝo de Kolombo restis malfermita:

— Kiel?… Kio ĝi estas denove… Ĉu ĉemizon? Kion vi rakontas?

— Se iu volus mortigi vin ĉi tie, tiam oni metas la portitan ĉemizon de la koncernulo en sakon, en kiu estas vipuro. Oni ne donas manĝi al la serpento kaj pikpuŝadas la sakon, ili do torturas la beston. Poste nokte, proksime al tiu loko, kie la posedanto de la ĉemizo estas, oni ellasas la serpenton. La vipuro mordos el inter cent homoj tiun, kies ĉemizo estis en la sako.

— Ĉu vere? Ĝi ne estas malbona…

— Tio estas multjarcenta maniero de la murdo, ĉiu konas ĝin ĉi-regione, kaj sinjoro diris, ke… oni faras tion ankaŭ en la malproksima Hindio… Salem…

La arabo kliniĝis profunde, poste malaperis inter la svarmantaj homoj.

Hop!

Jes ja! Li jam scias, kie li vidis tiun homon. La kliniĝo…Divenite!

La lakeo!

Sur la avenuo Magenta, antaŭ la vilao de doktoro Brétail, kiam tiun virinan fantomon, tiam li vidis tiun homon la unuan fojon… La virino sonorigis ĉe la malantaŭa pordego de la vilao, kaj la lakeo enlasis ŝin. Li estis tiu! Li ja nur farbis sin!.. Li estas blankulo! Alo! Nu, haltu, fia filmaktoro!.. Kie li estas… Ĉu vi ne vidis dresiston de serpentoj, kiu estas farbita brna, sed li estas lakeo?… Vi estas idioto!.. Alo… Jen vidu, kien li do malaperis?!.. Li devas kapti lin! Li scias ion pri la fantomo, kiu nunteme aperas antaŭ li ofte, sed nur en la sonĝo, kaj ŝi kondutas tre afable… He!..

Sed li vane serĉis lin. Kvazaŭ la tero estus englutinta la pseŭdo-arabon. Neniu sciis pri li, oni vidis lin nenie…

Tiu afero, kion li diris pri la ĉemizo estas idiotaĵo. Oni rakontas ĉiam al li tiaĵojn. Serpento ne estas sanghundo. Eĉ Sherlock Holmes iros esplori kaj tenos vipuron per kondukilo por flare trovi la spuron de la farinto. Oni parolas ĉion al la kredemaj homoj. Ili estas tiaj, kiel la matrosoj, kiuj rakontas pri mortoŝipo kaj mar-serpentoj al la novuloj. Estas bonŝance, ke li ne falis sur sian verton. Iu ŝtelis lian ĉemizon, ĉar plaĉis al li la belaj figuroj sur ĝi.

Ĉiu enlitiĝis post la vespersignalo, ĉar ili sciis, ke ili devas iri plu sekvonttage. Terura kriego vekis la tendaron noktomeze. Ili dormis en la tendoj po kvar, inter ili ankaŭ Kolombo. Senrangulo Kramatz elkuregis hurlante… Cerasto mordis lin, kaj tiel profunde ĝi mordis lian supran brakon, ke ĝi ne povis retiri siajn dentojn. Nur ekster la tendo ĝi defalis de tie, kaj ok kolboj frapis sur la raptilion samtempe.

La kompatinda Kramatz mortis post kelkaj minutoj. Kontraŭ la veneno de la cerasto ne estas defendo…

Kolombo timiĝinte staris tie. Kiam la ĝenerala paniko ĉesis, li sidis sub malproksiman palmon. La kamaradoj enlitiĝis denove. Morgaŭ ili devas marŝi.

Sed Kolombo iomete konsterniĝis. Li ne tute komprenis la aferon, ĉar se iu ŝtelis lian ĉemizon, kial Kramartz-on mordis la vipuro? Ĉu malboniĝis la flarsento de la serpento?… Finfine ankaŭ vipuro povas havi nazkataron… Kiel simple estus ĉio, se ĝi mortintus lin. Nun jam li ne devus pensadi pri tio, kiel morti.

Ĉu eble li estas la kaŭzo de la morto de Kramartz?… Sed se oni ekscitis la vipuron per lia ĉemizo, kiel ĝi venis al Kramartz? Kiu ŝtelis la ĉemizon?… Nur la fantomo povis fari tion! La virino! Kun la triangula nevuso… La fantomo de la dezerto… Nu, ŝi nur venu antaŭ liajn okulojn…

Iu ektuŝis lian ŝultron:

— Bonan vesperon.

La fantomo staris apud li en rajdista vestaĵo.

ĈAPITRO 16

1

Subite vekiĝinta papago kriĉis ie.

Cetere estis muta silento. La fantomo staris vid-al-vide al li…

— Nu? — demandis la virino malvarmkondute.

Kolombo rikanis.

— Bone, ke vi venis, ĵus mi pensis pri vi, kiel strangaj aferoj okazas ĉirkaŭ la tendaro, kaj se mi vidos vin reaperi denove, mi demandos, ĉu vi scias ion pli konkretan…

La virino alkriis lin nervoze:

— Diru, mi petas! Ĉu vi sentas nenion, kiam vi staras vid-al-vide kun virino, kiun iu morodis?! Pri kies morto ankaŭ vi respondecas!

— Mi protestas plej kategorie kontraŭ tiu suspektado!

— Vidu, mi atentas vin jam longe — diris la virino per tremanta voĉo. — Mi rekonas, ke vi havas admirinde fortajn nervojn, vi aktoras mirakle, kaj kion vi faras, tiu superas vian famon, tamen vi havas koron, mi pensas… Mi vidis, ke vi helpis la malfortulojn.

— Sinjorino! Mi jam alkutimiĝis, ke oni de tempo al tempo rakontas al mi ion urĝe, kion mi ne komprenas, al kio mi havas nenion komunan… Mi rezignis, ke oni ne kredu tion, kio estas vera, kaj oni sciu ion pri mi, kio estas vera, sed nun eble vi tamen povus diri ion konkretan…

— Estas superflue aktoradi antaŭ mi … Mi scias, kiu vi estas!

— Ĉu vi dirus tion ankaŭ al mi? Ankaŭ mi ŝatus scii tion!

— Vi estas majoro Yves!

Kolombo kriis malesperiĝinte:

— Pro tiu majoro oni metos min en la tombon, kaj tiam ankaŭ mi estos reaperanto, kiel via sinjorina moŝto.

La virino rigardis lin malcerte por momento.

— Kiu do vi estas, laŭ via konfeso?

— Harrincourt. Jules Manfred Harrincourt, la eliminita kadeto de la mararmeo kaj filharmoniisto. Nun ankaŭ mi ŝatus scii, kiun mi funebru en via persono?

La virino ekridetis senintence. Poste ŝi paŭtis malestime:

— Ĉu vi volas kredigi al mi tiun fabelon? Ne provadu per tiaĵo…

— Mi rakontos ĉion al vi sincere. Mi esperas, ke mi povas fidi al fantomo, eble malsupre oni tamen ne klaĉadas… Bonvolu do aŭskulti min.

… Kaj Kolombo rakontis ĉion. Li komencis ĉe la akademio, daŭrigis per la ĉefinspektoro, kaj nekalkulante malgravajn branĉtrakojn, kiam li okupiĝis pri kelkaj konatulinoj kaj pri kantado, li diris la historion relative kontinue…

La virino rigardis lin kun konstanta suspektemo… La konstanta, infana rideto iomete subtenis la rakonton. Fine ŝi ekparolis malcetravorte:

— Vi ja povas pruvi facile, ke vi ne estas majoro Yves… Tiuokaze por vi ne estas valora malnova horloĝo…

— Bedaŭrinde mi donis tion al Macquart…

— Kiel?! — la virino rigardis sur lin pale kaj tremante. — Oni ja diris al mi… ke Macquart… Ne iros tien…

— Sed ĝi faras nenion. Tamen li estis tie. Kaj li forportis la oran horloĝon…

— Kiu parolas nun pri ora horloĝo? Ĝi estas simpla horloĝo kun krokodilkapo…

— Ĝi estas ĉe mi. Mi transdonos tion feliĉe al vi, kvankam ĝi ne estas la mia… Jen… Infero kaj diablo!.. Kredu min — diris Kolombo, — iu ŝtelis la horloĝon…

La horloĝo ne estis sur lia pojno…

2

La virino ekridis.

— Mi jam preskŭ kredis la historion…

— Mi ĵuras je tio…

— Ne ĵuru!.. Kaj mi estis sufiĉe freneza… Mi ankoraŭ dubis pri tio, kiu vi estas… Mi ne volis kredi, ke vi aktoradas… Via komediado erarigis min…

— Bonvolu kredi…

— Ba!.. Vi sendos la horloĝon tien, kie oni atendas ĝin, kaj mi estas ties kaŭzo, ĉar mi savis vin.

— De kio, mi petas vin?

— Homo! Se la maljuna kafkuiristo ne estus verŝinta vin per la brando kmirha, vi estus morotinta. Mi estas stulta, ke mi savis min!

La kmirha! La serpento vane serĉis la posedanton de la ĉemizo, ĉar la terura odoro de kmirha ĉirkaŭis ĝin. Por ne forgliti sen laboro, ĝi mordis la kompatindan Kramartz-on. Lian vivon do savis la araba kafkuiristo.

Respektive tiu ĉi virino… Ŝi faris tion sufiĉe malbone! Sed ĉiuokaze ĝi estas la signo de la simpatio flanke de la mortinto…

— Bonvolu kredi al mi… — petegis la viro. — Mi ne ĝojas, ke vi savis mina vivon, ĉar ĝi kalkuliĝas katastrofo ĉe mi, sed mi estas feliĉa, ke vi okupiĝis pri mi… kaj… vi trovis min simpatia. Ĉar mi tre multe okupiĝis pri vi enpense.

Li ekprenis ŝian manon. Ĝi estis varma, virina mano. Malofte, rilate mortinton. Sed ŝi forprenis sian pojnon incitite.

— Ne kuraĝu tuŝi min!

La virino denove forpuŝis lin de si kaj kuris… Kolombo post ŝin… Nun vi ne malaperos, kiel en la dezerto!.. Hop! Ŝi ne povas iri plu ĉe la turniĝejo, ĉar mimoz-heĝo baras la ŝian vojon.

La virino kuris… ŝi atingis la heĝon, Kolombo sekvis ŝin per grandaj saltoj, kaj li jam preskaŭ atingis ŝin, kiam iu batis lin je la kapo el inter la arboj, ke li falis svene sur la teron.

ĈAPITRO 17

1

Li rekonsciiĝis, lia kapo zumis. Li ne sentis doloron, li nur havis tiun iluzion, kvazaŭ barelo estus sur lia kolo, el kiu dek mil abeloj ŝatus liberiĝi.

Aŭroris…

Li palpadis sian kapoj ĉirkaŭ sia kapo. Ĝi estis iomete ŝveliĝinta kaj akre doloris pro la ektuŝo…

Par la sep sakrametnoj! Iu bone batis lin je la kapo.

Li reiris en la tendaron.

Do, la fantomo savis lin. Kaj pere de la kafkuiristo. Jes! La kafkuristo aŭdis, ke iu ŝtelis lian ĉemizon, kaj li sciis, ke la serpento malaperis, kaj verŝajne li konjektis la kunligon. Tial li tuj surverŝis lin per la malbonodora brando. Kiaj aferoj povas okazi en la dezerto… Oni riskas sian vivon!.. Kaj se li nur perdus ĝin… Dio gardu nin de tio…

Li do estis simpatia al la fantomo. Domaĝe, ke ŝi ne kredas lin… Kvankam kiel volonte li estis doninta al ŝi la kiĉan, barokan aĵaĉon. Horloĝon kun krokodilkapo… Precipe kun klap-fermoplato, kian portas nur emeritaj fajrobrigadestroj, ligita al la veŝo per breloko… Iu do ŝtelis tion… Diablo scias, kiu bezonas ĝin…

Traraa!.. traraa!..

Alviciĝo!

Hopla! Iru nur inter la aliajn por havi alibion. Ĉi-tempo oni kutimas mortigi per lia fusilo!

Sed nun escepte okazis nenio simila. Ĉiu kuris al sia plotono, la homoj viciĝis, la motoroj bruis, la ĉaroj grincis, blasfemado, pumbatoj, komandvortoj, poste ekmarŝo…

Troppauer enviciĝis. Li jam estis tute sana. Li ripozis sin definitive en la oazo. Li diris anteŭen al Kolombo:

— Kie en la infero vi vagaĉis? Mi jam serĉis vin ĉie… La Bubo mesaĝis al vi. Li volas paroli kun vi… Li estas la ambulanca ĉaro, la li aspektas tre malbone…

— Mi bedaŭras, ke mi ne estis ĉi tie… La kompatindulo, kiel eblas, mi vizitos lin…

Longa fajfo, kaj aŭdiĝas akra voĉo de malproksime:

Ekmarŝu!

Posttagmeze, dum la unuhora ripozo Kolombo iris al la ĉaro de la ruĝa kruco.

— Alo, knabo… Kio nova?! — li alkriis la malsanulon.

La Bubo kuŝis kun pala, skelete srumpinta vizaĝo, kun febre brilantaj okuloj, kaj vivle balancis sian kapon, ekvidiinte Kolombon, kvazŭ li jam estus atendinta lin malpacience…

— Ne estas permesate al vi paroli… — mansignis Harrincourt al li. — Ni korespondos. Jen estas krajono kaj papero. Skribu, kiel Troppauer, mi nur komprenu tion…

La malsanulo kapjesis, elprenis la notkajeron kaj skribis sur ĝin:

„Mi mortigis Brétail-on, la virinon kaj kapitanon Corot. Ni estis nur duope en la domo. Laporte kaj mi. Antaŭ ol ni informis la policon, li devigis min traserĉi kune la ĉambron. El la mano de la mortinta kapitano falis slipeto. Mi malamas Laporter-on. Mi tuj neniigis la skribaĵon. Jen tiel ĝi tekstis: „Oni atentas nin. Se vi volas ekscii, kioma horo estas, ĝustigu la montrilojn sub la suno. Noktomeze vi havos precizan horloĝon. D-ro Brétail.” Mi sciis, ke mi neniigas gravan spuro tiel. Laporter instruis min, kion diri al la policistoj.”

Kolombo legis la slipon.

— Oldulo mi, mi komprenas malmulte el la tuta idiotaĵo. Sed mi volonte piedbatus Laporteron, domaĝe, ke li ne estas en la legio…

La malsanulo rigardis sur lin miregante. Ĉar Kolombo enpoŝigis la paperon, li kaptis alian kaj skribis ekscitite:

„Laporter servas kun ni, lia pseŭdonomo estas…”

— Garde á vous!

Kolombo salte leviĝis. La regimentkuracisto staris tie.

— Kio ĝi estas, ĉu kazino? Tuj forportu vin!

Kolombo foriraĉis.

Kiajn idiotaĵojn skribaĉis la Bubo? Sed se Laporter vere estas ĉi tie, li instruos lin boksi.

— Pardonon… — elpaŝinte de sur la ĉaro, li puŝiĝis al sinjoro grafo. Jen rigardu! Ĉu li subaŭskultis? Ĉu eble li estas Laporter?

— Diru — li alparolis krude sinjoron grafon — , ĉu vi ne havas pseŭdonomon inter la soldatoj?! He?!

— Mi petas vin…

— Nenia mi patas vin! Estu singarda! Kaj ne ŝtelumadu ĉirkaŭ la ĉaro, ĉar se vi ĝenos la knabon en la futuro, vi pentos tion… Kiel vi nomiĝas? Ĉu ne Laporter?! He?!

— Tute ne…

— Nu vi havas bonŝancon. — Kaj li lasis lin tie.

La grafo postrigardis lin sombre. La sanitara soldato elvenis de sur la ĉaro.

— Li estas groba ulaĉo… — diris la ruĝharulo.

— Ĉu laŭ vi ne estas espero? — demandis la grafo la sanitaran soldaton.

— La doktoro diris, se la ĉaro ankoraŭ skuos lin iomete, li mortos, ĉar li havos sangoekfluon…

— Ĉu li havas nenian ŝancon resaniĝi?

— Absolute nenian — mangestis la ruĝharulo kaj elprenis pecon da pano. Li mordegis el ĝi. — Iu vejno estas aperta, kaj ĝi ne povas fermiĝi. Li devus esti operaciita, sed ne eblas fari tion ĉi tie.

— Dankon… — li transdonis moneron al la sanitara soldato kaj iris plu mediteme.

Kolombo estis ĝuste stariganta sian tendon, kiam venis la suboficiro al la plotono:

— Du tifuloj estas inter la militvagantoj — li anoncis akravoĉe. — Ĉiu purigadu sian vestaĵon zorgeme, ke insektaĉoj kaj la vestpedikoj laŭeble ne estu sur ĝi, ĉar precipe tiuj propagas la malsanon. Vi devas lavi la tolaĵon. La sanitara soldato donos al vi karbolan akvon.

Damne, pensis Kolombo. Nun mi ne havas ĉemizon por ŝanĝi. La insolentuloj ŝtelis ĝin. Nu, estas egale. Tiun, kiun li nun portas, li lavos dum la ripozo. Kie estas la sapo? Li malfermis sian sakon, en kiu estis sia havaĵo.

Sed li apenaŭ ŝovis sian manon en ĝin, li tuj faliĝis tion surprizite, ke ĉio disruliĝis. Lia ĉemizo estis tie.

La bela, kolora ĉemizo, iom ĉifinite, sed ĝi estis tie en la sako.

Alo! Tio ja estas ĝojo… Nu, oni estas vere honestaj embuskmurdistoj. Ĉar la vipuro

ne bezona ĝin, oni reportis la belegan ĉemizon

Li ĝoje disfaldis tion. Kaj tiam sekvis la alia granda surprizo: io falis sur la teron el la ĉemizo klakante.

La brakhorloĝo!

La bela brakhorloĝo kun krokodilkapo, kiun la fantomo petis de li, kiun oni ŝtelis, jen ĝi estas. Iu metis tion en la retroviĝintan ĉemizon.

2

Nur noktomeze ili ekmarŝis plu. Nun jam ili estis tre proksime al Aut-Taurirt.

La kurima ordo ĉesis en la kolumno. Estis neeble disciplini la homojn sur tiu etapo. Kapitano Gardone sidis sur sia ĉevalo, kiel ia degelinta vaksofiguro, nur la brando reanimis lin. Li ne povis plenumi sian oficon. Leŭtenanto Finley ordonis anstataŭ li.

La kompanio, marŝanta dum semajnoj en polvo, varmego, faris superhoman taskon, kaj ĉiu soldato foruzis sian lastan energion.

Nokte la soldatoj kuŝis dise en la tendaro, kiu havis nenian formacion, ili ne ĉirkaŭbaris ĝin per muro, kiu volis, tiu povis starigi sian tendon, kin ne volis, tiu nur simple falis sur la teron, kaj li tuj profundiĝis en dormon.

Dume serĝento Latouret disfaldis la mapon ĉe la lumo de acetilenlampo. La oficiroj ĉirkaŭsidis lin. Finley rigardis la direkton kaj singis la vojon per ruĝa krajono.

— Eblas, ke ĉi tie, kiam ni ĉirkaŭiris la hamada-on, ni devojiĝis kelkajn gradon de la ĝusta, sudorienta direkto.

— Ne estas verŝajne, mon adjudant — diris Latouret — , ĉar tiam ni devintus alveni en Bilamo-n.

Ne malproksime de ili, la ruĝa sanitara soldato tenis lampon, kaj la regimentkuracisto provis revivigi kapitanon Gardone per kofein-injektado.

— Mi persiste marŝos plu al sudoriento — finis Finley la interkonsiliĝon. — En ĉiu duonhoro signalu per blua raketo, eble oni ekvidos nin el iu direkto.

Sur tiu oceano da senhoma mondparto estas ie malgranda garnizono, kiel pinglo en la fojnamaso; se ili ne trovos ĝin rapide, tiam ili mortos.

Aŭroris. La senfina vico de frenezige samformaj, ardaj, falvaj sablomontoj ĉirkaŭis ilin ĉe la lumo de la leviĝanta suno ĝis la plej malproksima rando de la horizonto.

— Sed… Ĝis kien ni iros ankoraŭ? — spiregis Gardone, kiu apenaŭ povis teni sin en la selo. Finley grincis per la dentoj.

— Mi opinias, ke ni vojeraris…

La kapitano komprenis tion. Li preskaŭ falis de sur la ĉevalo pro timiĝo. Ĉu ili vojeratis en Saharo?

— Eh bien!.. Sergent!.. — kriis raŭka voĉo krude al Laportuer. — Kial iri plu, diru, ke ripozu… Ripozu! Per la sep sakramentoj! Ni mortaĉu almenaŭ pace, lasu nin ekkuŝi aŭ eksidi…

— Mi donos al vi porti ankoraŭ alian mitralofusilon! Stulta bleu! Vespere ni alvenos…

— Vi scias bone, ke ni vojeraris! Diru tion honeste! Nek vi kredas tion, kion vi diras.

La serĝento iris plu blasfemante. Li faris longan ripozon en la tagmeza varmego. Vespere ili jam ne volis iri plu.

Finley kaj leŭtenanto Bruce kun la suboficiroj kaj kun parteto da obeantaj trupoj alviciĝis duncirkle, direktante maŝinpafilojn al la kompanio. Finley ordonis veturi inter ilin per la kirasaŭtoj, li mem iradis inter ili en la mano kun pistolo, li kriegis al ĉiu senescepte…

Estis infere. Ankaŭ la oficiroj mem sentis, ke ĝi ne estas ribelo, sed la kapitulacio de la nervoj.

La demoraliĝinta karavano ankoraŭfoje ekiris. Denove ĝi ne okazos. Tio certis. Oni jam ne povos starigi tiun roton nek per maŝinpafiloj, nek per kanono, se ĝi ankoraŭfoje haltos.

La malespriĝo nove-denove ekregis ilin, kvankam ankoraŭ estis nur vesperiĝo, kaj ĝis la rando de la malproksima horizonto estis videbla nur Saharo.

Tiam de ie inter la vocoj komencis zumeti io…

Buŝharmoniko!

Ĉiam pli gaje kaj petoleme flitriĝis la sonoj el ĝi, kaj la idiota Kreto venis de Orano preskaŭ senvorte, sed rikanante kun la ĝenerle konata tenaco de la cerbmalsanuloj, subite li ekĝojkriis laŭte.

Kelkaj homoj ekridis pro tio. La kreteno komencis kanti neartigite, instigita de la sukceso laŭ la sonoj de la buŝharmoniko:

„Le sac, ma foi, toujours au dos…”

La fola militista kanto temis pri tio: „Je mia vorto, la sako estas ĉiam surdorse, nur iri, iri kaj neniam brakumi.”

Unue ili nur ridaĉis, sed poste iu ŝoforo apud la direktilrado de la ŝarĝaŭto komencis kanti: Kiu povus kontraŭstari al buŝharmoniko? Kiam la malproksimaj sablomontoj englutas la rufan, violkoloran, ŝveliĝintan sunon, la tuta kompani kantas freneze, kaj kun la lasta, aroganta energio de la marŝantaj mortontoj.

„Le sac, ma foi, toujours au dos!..”

La buŝharmoniko ekfontigis melodion, kiel la bastono de Moseo, el la rigida roko de la laciĝintaj aminoj.

Poste Kolombo instrumentis la orkestron per ungupurigilo, ĉar Saharo domaĝas al tiu delikata muzikilo.

Finley sciis, kion signifis tiu buŝharmonikado. Eble ilian vivon. Li irs al Kolombo kaj frapetis lian dorson.

La harmonikado estis bona!

— Kvankam mi tute ne estas en mia elemento. La seriozan muzikon mi ludas pli bone. — Kaj li tuj komencis blovi la amkanton de la legio:

„L’amour m’a rendu fou…”

…Kaj ili marŝis…

Ĉiekaŭ noktomeze subite, neniu scias je kioma raketo responde, longa, blua lumstrio leviĝis ĝis la mezo de la malluma ĉielo… Poste alia…

La kompanio eksplodis per laŭtega hurlo. La homoj brakumis unu la alian jubilante, ili ĵetis sian ĉapelon en la aeron. Ili pafis per la raketpistoloj unu post la alia, kaj responde je ĉiu alvenis bluaj lumstrioj el la malproksimo…

Aut-Taurirt signalis!

3

Ili estis ankoraŭ malproksime de la fortikaĵo. Ĝis nun ili ne maltrafis la ĝustan direkton. La vojo estis nekredeble longa.

Kiam leŭtenanto Finley, irante perter la vico kaj denove atingis Kolombon, la soldato elpaŝis antaŭ lin rektiĝinte:

— Nu? — komencis Finley. — Vi estas bona soldato! Vi povas peti ion

— Iu mia kamarado estas grave malsana, kaj mi ŝatus, mon adjudant, viziti li sur la ambulanca ĉaro. La kompatindulo estas tre sola.

— De kie vi scias tion.?

— Mi jam vidas longe, ke la kuracisto kaj la sanitara soldato estas antaŭe ĉe sinjoro kapitano. Alia homo ne rajtas surĉariĝi. Ekde tagmezo estis neniu, kiu donus akvon al li, aŭ bandaĝus lian vundon.

— Iru! Suboficiro! Al tiu homo estas permesita flegis sian amikon sur la ĉaro. Notu tion en la tag-ordonon!

Tio malebligis, ke la kuracisto, kies superulo estis Finley, forsendu Harrincourt-on de sur la ĉaro.

Kolombo ekiris feliĉe al la ĉaro. Unuavice li ŝatis la Bubon, krome nun jam la afero ekscitis lian fantazion. Jen estas ekzemple la virino. Evidentas, ke ankaŭ ŝi ŝtelumadas pro la sama afero, pro kiu oni alpafis la Bubon. Eĉ Torppauer-on. Kian rilaton havas la rezoluta poeto al la afero?

Evidentas, ke la Bubo estas la ŝlodilo de kelkaj murdoj, militistaj sekretoj kaj enigmo de multaj insidaj homoj. Sed nun jam li ne estos neglektema. Li paŝis sur la nabon kaj rampis sub la ĉarotolon. Li retropaŝis kaj staris paraliziĝinte. La Bubo kuŝis mortinta sur la lito.

Iu mortigis lin.

ĈAPITRO 18

1

Li estis morta jam de horoj.

Iu mortigis lin tute strange. Ses aŭ ok ruĝajn punktojn oni sur lia korpo. Ne estis konstatebla ties kaŭzo. Tiuj aspektis, kiel piketo aŭ frotvundo. Nur sur la surfaco de la haŭto estis videbla, kvazaŭ ĝi estus pikita kelkloke per du fingroj. Tra la poroj de la korpo kelkloke likiĝis sango, en tuta malgarandaj gutoj, tra la haŭto.

— Mi lernis pri tia simptomo, sed ĝi ne estas la sama — diris la kuracisto. — La arterioj de la viktimo obstrukcias pro la mordo de koral-serpento el Sud-Ameriko, kaj la kolektiĝinta sango elpremiĝas tra la poroj. Sed sur tiu homo ne videbliĝas mordo de serpento, kaj ni ne estas en Sud-Ameriko. Tio certeas, ke iu mortigis lin.

Kolombo denove estis nesuspektata. Kiam li paŝis en la tendon, la Bubo jam longe mortis.

La oficiroj okulmezuradis Kolombon malafable. Ili sciis bone, ke strangaj homoj kaŝiĝas en la kompanio. Antaŭ la ekiro ili estis avertitaj de supre, ke ili estu singardaj, rilate la suspektindajn homojn…

— Katenu lin… — diris Gardone, kiam Finley raportis la aferon al li. — Post pridemando ni sendos lin kun forta eskorto al la tribunalo de Timbuktu.

— Kion ni raportos? Ĉu tion, ke oni pafis per lia fusilo, kiam li ne estis tie? Ĉu li mortigis malsanulon, kiam li iris por viziti lin?

— Vi ne devas advokati! Ĝi estas la militistaro. Ni jam povos sendi lin neniam, kiam li eksplodigos la konstruatan ŝoseon aŭ la municiejon.

— Ne prenu kiel ofendon, sinjoro kapitano, sed mi malkonsilus vin pri tio. Unuavice ni pridemandu lian serĝenton! La milita tribunalo nur tiam povos fari ion, se vi ebligos prezenti akuzon kontraŭ li.

— Nur ne saĝumadu — respondis Gardone, ĉar proksimeco de la fortikaĵo redonis lian tromemfidon, kaj li hontis, ke konsciante la certan forton, li montriĝis malforta.

— Ĉiuokaze mi aŭskultos la serĝenton, poste mi ordonis tiel, kiel la specialaj, altaj, militistaj interesoj momente preskribas tion.

Venis Latouret.

Li rakontis, ke Harrincourt vizitis lernejon por suboficiroj, sed oni ĉesigis lian favoran pozicion pro dizerto. Li bone eltenas la marŝadon, kvazaŭ li jam estintus en Afriko, sed li neas tion. Oni ne povas plendi pro lia soldata konduto, nur kelkaj oficiroj konsideras insulta, kiam li diras iafoje al ili „oldulo mia”…

— Jen vidu!.. — diris Gordone triumfe. — La junulo dungiĝis, kiel rekruto, sed laŭ lia ĉefo evidentas, ke li jam estis en Afriko. Tio pruvas mian suspekton. Serĝento Latouret! Tenu viajn okulojn sur li! Postenigu lin al malfacila loko! Okazos nenia problemo al vi, se tiu suspektinda homo ne eltenos la lacigan servon… Rompez!

Finley silentis, kaj Latouret elriris.

— Vi certe farus alie… — diris la kapitano supereme. — Notu bone, amiko mia, kelkfoje ni devas esti kruele antaŭzorgemaj ĉe la militistaro. La suspektindaj homoj nun ricevos tian postenon unu post la alia, ke ili mortos. Oni atendis de supre tiaĵon de mi, kiam mi estis komisiita pri tiu speciala tasko…

Ĉar Finley eĉ nun diris nenion, li daŭrigis oficiale:

— Ordonu, sinjoro leŭtenanto, ke tiu bando aliĝu laŭregule, kaj ili alvenu en la fortikaĵon ne tiel, kiel karavano de ciganoj! Ĉar mi devas diri, dum mi malsanetis, la ordo tute rompiĝis. Bedaŭrinde mi ne povas esti ĉie persone…

Finley kunbatis siajn maleolojn kaj iris.

La serĝento raportis antaŭ la tendo:

— Mi postlasos kvar homojn laŭregule, kiuj supozeble estas malsanaj je tifo, kaj la garnizono zorgos pri ilia izolo.

— Kiel vi volas postlasi ilin?

— Kun tendo, medikamento kaj nutraĵo. Sub la gardo de senrangulo Harrincourt.

Finley okulmezuris la serĝenton de la kapo ĝis la piedoj kaj diris malestime:

— Ĝi estas laŭregula. Rompez!

2

Finley ne estus kolera, se li scius, Kolombo kiel ĝojas pro la kruela servo. Hoho! Nun li povas malsaniĝi je tifo! Unuaranga morto, dum la plenumo de sia profesio!

La aliaj jam marŝis malproksime al Aut-Taurirt. Aŭroris, kaj li sidis antaŭ la tendo. Interne la kvar malsanuloj.

Terura premo sidis sur lia koro. Li ekŝatis la Bubon. Dio mi… Dio mia… la kompatindulo… Kian teruran, malbonan vivon li havis, kiel kruele kaj fie estis mortigita tiu kara, timema knabo… Sed nun jam li ne lasos la aferon tiastate! Li legis sufiĉe da detektivaj romanoj, ke li sciiu, kion fari. Estas tre simple:

Unuavice li devas kondkludi. Per fera logiko.

Jen rigardu! Nur Laporter povis mortigi tiun knabon. Kiu estas Laporter? Li devas elpensi tion per fera logiko.

Ĝi ne suksecas.

Nu bone, tio ne estas postulebla eĉ de detektivo. Eblas, ke la mano de la virino estas en la afero. Kiu estas tiu virino? Egalas. La virino mortigis neniun. Ĝi estas tre simpla kaj logika, se necese, li pruvos tion per fera konkludo… Tre simple… Kial ne mortigis la Bubon tiu virino? Respondo: Ĉar ŝi ne mortigis lin kaj fino. Kiu do mortigis lin? Laporter. Kiu estas Laporter? Tiu grafo havas vizaĝon, similan al tiu de lakeo en sinjora domo, kaj li ŝtelumadis ĉirkaŭ la ĉaro… Hm… Laŭ la ferlogiko, la unuanombra, publika malalmiko estas la grafo.

Subite ekideis io al li. Hop! Trovite! Oni ĉi tie jam plurfoje intermiksis lin kun majoro. Nome Yves. Kio sekvas el tio? Ke en la legio estas pseŭdovestita majoro. Idiotaĵo. Kial havus majoro vestaĵon de senrangulo, kiam li povus eĉ ĉevalrajdi, surpreninte sian uniformon? Jes, sed li estas sekreta majoro. Li esploras. Li serĉas Laporter-on!..

Trovite!

Tiu majoro vidis, ke oni intermisas lin kun iu, kaj li lasis trankvile, ke ili eraru. Tiel ĉiu molestas lin, dum la majoro observas de malproksime.

Sed kiu estas la majoro?

Unuvice li devas rigardi la horloĝon. Li devas rigardi tion, ĉu ia dokomento estas kaŝita en ĝi…

Li malfermis la horloĝon. Nenio. Ĝi estas ordinara, aĉa, malnovmoda horloĝo. Li malfermis ankaŭ la malantaŭan fermoplaton, sed li vidis nur ties mekanikaĵon. Iam eble peza objekto falis sur la antaŭan ciferplaton, ĉar ok-dek fendetoj estis videblaj sur ĝi. Fine li konstatis, ke oni kaŝis nenion en ĝi.

Tamen. Tiu horloĝo havas terure gravan signifon. Tio nun jam certas.

Resumante ĉion: li devas ekscii, kiu soldato estas Laporter, kiu estas la majoro, kaj kiu estas tiu virino, kiu estas tre bela, stranga, kiam ŝi koleras.

Laporter ŝtelis la ĉemizon kaj la horloĝon.

La majoro estas tiu, kiu reŝtelis tiujn objektojn. Tio certas… Li devas ekscii, kiu estas tiu, kiu reŝtelis la ĉemizon.

— Redonu… al Harrincourt… la ĉemizon.

ĈAPITRO 19

1

…Li tuj saltis en la tendon. Kvar febraj, sin ĵetiĝantaj malsanuloj kuŝis tei. Ĉies vizaĝo brulis pro la febro…

Certas, ke iu el ili estas la majoro.

Kiu scias pri la ĉemizo!

…Jen rigardu! Ĉi-dekstre kuŝas la brava d-ro Minkus. Nu, li certe ne estas la majoro. Li estas drinkema, malmolnuka, ĉiam dormema homo. Li ne havas rilaton al tiu spiona afero. Apud li kuŝas berbero. Restas do la du aliaj malsanuloj? Hlavaĉ, la ŝuisto, kaj Rikajev, la dana barbiro.

Li atendis.

Post neloge Hlavaĉ ekparolis:

— La ĉemizo… de Harrincourt…

Hlavaĉ: majoro Yves!

Brave, Kolombo! Nun vi venis pli proksimen al la solvo de la problmo. La malalta Hlavaĉ, kiu kredigas, ke li estas ŝuisto, efektive li rangas, kiel majoro en la franca armeo. Kion faras la flarsento…

Li trinkigis la malsanulojn. Li tuŝis ilin per sia propra mano. Oni donis karbolon al li, sed li ne uzis ĝin. Tiel li certe malsaniĝos je tifo. Li surprenis la kamizolon de iu malsanulo. Li uzis la glason de la alia. Li englutis tiel minimume dudek milionojn da baciloj. Jen. Nun li atendas, ĝis li komencas vertiĝi kaj dolori lia kapo. Tio estas la tifo.

Li sidis antaŭ la tendo kaj atendis ĝin. Li atendis kelkajn horojn tiel.

Fine aperis marŝantoj en la malproksimo. Sanitaraj soldatoj venis per aŭto, kovrita per veltolo. Kiam ili alvenis, la unua afero de leŭtenanto estis doni ordonojn.

Unue ili metis la malsanulojn sur la aŭton, poste la tendojn kaj la aliajn objektojn.

Kolombo sidis apud la ŝoforon. Li esperis havi tifon. La atentis, kion li sentas. Li ĝemis malesperiĝinte.

Nur unu malbona sento doloris lin.

Li estis tre malsata.

2

Kolombo ne iris en sian ĉambron. Li promenis el la fortikaĵo. Oni povis libere forlasi ĝin, ĉar ne estis eble malproksimiĝi de la fortikaĵo.

Li rapidis al la militvagantoj. La virino aŭ la serpentodresisto povas esti nur tie. Ili ne povis kaŝiĝi inter la soldatoj survoje. Li traserĉis la tendaron. Li rigardis la homojn aparte, li eniris ĉiun tendon. Li trovis ilin nenie. Sed la vinio ja ne povas trafiki en ununura rajdvestaĵo tra la aero! Kaj kien malaperis la sorĉisto el la dezerto? Ĉu eble nek li altenleviĝis per aerbalono? Dane!

Tio certis, ke ili ne povis kaŝiĝi ĉi tie, sed ili ne troviĝas inter la soldatoj. Barba arabo alparolis la vagantan soldaton.

— Kion vi serĉas, sinjoro?

— La serpentodresiston.

— Kiu antaŭdiris en Murzuk al la eŭropano?

— Jes, tiun.

— Li ne venis kun ni. Li restis en Murzuk.

— Via batopatro… Li restis en Murzuk kun sia tuta familio! Mi parolis kun la sorĉisto survoje!

— Tio neeblas, sinjoro…

Hm… Ĝi estas kiel frenezulejo. Sed jen estas la maljuna kafkuiristo! Ankaŭ li apartenas al la societo! Kiu surveŝis lin per kmirha-o por trompi la vipuron.

— Diru, kara amiko mia, ĉu vi konas la kafkuiriston, kiu veturas kun vi kaj kuiras nigran kafon ĉie?

— Ĉu Abu el Kebir-on?

— Jes. Abu el Kebir-on! Li estas magra bubo kun inflamaj okuloj… Kie li estas?

— La kompatindulo… Mortis hieraŭ nokte… Sed sinjoro eŭropano… blasfemi tiel malbele…

Li turnis sian dorson al li. Sufiĉe. Ĝi superas liajn ĉef-detektivajn kapablojn. Fino. Li ne povas daŭrigi tion. Parto de la homoj malaperas, iuj mortas, kiel ekzemple Abu el Kebir… Ĉiu mortas, nur li ne, kvankam ĝi estus urĝa kaj grava por li…

Poste evidentiĝis, ke li maltrankvilis superflue. Aut-Taurirt prezentis precipe favoran okazon por tiuj, kiuj volis urĝe morti pro io.

La ganizonon oni konstruis en la nura dezerto, kelkcent metrojn proksime al la ĝangalo de la regiono de Niĝero, kaj jam en la fruposttagmezaj horoj la temperaturo altiĝis ĝis kvindek celsiusgradoj. Eĉ por homo, alkutimiĝinta al la tropiko estis freneziga la restado ĉi tie. Por ke oni partoprenu nekonatan malbonŝancon de la dezerto, speciale en tiu ĉi loko el la proksima ĝangalo dense ondruliĝis la fetoro de la putranta mangrove-marĉoj, la mucida elspiro de la ĝangalo: turmenta kapdoloro, oston muelanta reŭmatismo, malsanoj kaj miasmaj vaporoj… La sola sana eco de la varmego en Sharo, la sekeco, nek ĝi estis ĉi tie. La densaj vaporoj de la ĝangalo ŝvebis super la varmega fortikaĵo kun humida, malbonodora vibrado.

Kolombo revenis en la fortikaĵon. La korto estis preskaŭ tute senhoma. Li iris en la ĉambron de la soldatoj. La homoj dormis duonmorte pro la elĉerpiĝo. Ilin tute lacigis la marŝado. Sed kie estas la ĉi-tieaj soldatoj?

La deĵoranta kaporalo faris ian tabelon ĉe la tablo, li substrekis la liniojn per plumo kaj liniilo.

— Bonvolu diri, ĉu estas vere, kro la nun alveninta kompanio ne estas soldato ĉi tie?

— Kio do mi estas? Ĉu gardistino? Idioto!

— Kaj ankoraŭ kiom da homoj estas krom via suboficira moŝto?

— Se mi ne kalkulas tiun, kiu mortos morgaŭ: mi, la majoro, du suboficiro kaj naŭ senranguloj kaj mi. Entute dek kvar personoj.

— Vi jam kalkulis vin foje. Ĉu vi ordonas en du ekzempleroj?

La malrapide parolanta, basvoĉa, trankvila kaporalo suprenrigardis kaj diris milde nur tion:

— Fermu vian buŝaĉon!

Baldaŭ li zorgeme alĝustigis la liniilon, li desengis linion, poste li diris silabumante tion, kion li skribis:

— Tri pu-raj ka-mi-zo-loj. Punkto.

Kolombo kuŝiĝis sur la lito. Estis do vere, kion oni kredis kutima legia misinformo dum la marŝado de Murzuk: neniu estas deŝanĝite en Aut-Taurirt. Oni jam sendis multajn kompaniojn, kaj nur naŭ senranguloj restis vivantaj. Eĉ unu leŭtenanto ne…

… Ankaŭ Gardrone pensadis pri tiu malgaja statistiko. Li staris antaŭ la majoro. Delahay estis delikata, magra, fragil-statura homo. Ĝentilkonduta soldato, pli proksime al liaj sesdekaj jaroj ol la kvindekaj. Oni multe estimis lian opinion en delikataj demandoj. Lia afabla, malgranda vizaĝo kelkfoje surprenis ruzan esprimon, tiam li estis malica. Li soldatservis en tiu terura loko, kiel kapitano, proksimume unu jaron, sed li malsaniĝis nur en la lastaj semajnoj. Lia ĉiam gaja vizaĝo estis laca, li havis malsaneco flavan haŭton kaj sidis inerte en fotelo, en la tabakodora regimentkontoro. Gardone staris antaŭ li.

— Ĉu ne estus eble helpi tiun situacion per pli bona sanitaraj rimedoj? — li demandis.

Ruza grimaco trakuris la lacan vizaĝon de Delehay:

— Jes, kompreneble… Jam ankaŭ mi mem pensis pri tio. Ni petos iom da montara aero de la korpuskomandejo. — Por ke li ne ofendu Gardone-on per la ŝerco, li tuj aldonis: — Ni rezignaciu, amiko mia, ke ekzistas kelkaj lokoj sur la tero, kie ne troviĝas konvena medio, ke la homoj restu vivantaj. Nur soldatoj havas taskon tie, kaj tiam ne decas okupiĝi pri detaloj. Sama estas la situacio ankaŭ ĉi tie…

Li estis malforta, kaj cetere li malofte kutimis paroli multe. Li finis tion kun mallaŭtiĝanta voĉo kaj klinis sian kapon malantaŭen kun fermitaj okuloj. Gardone iradis tien-renn nervoze.

— Mi miras nur tion, ke la homoj mortas ĉi tie obeeme cent-are, kaj neniam okazis ribelo.

— Neeblas… ribelo… En la korto… de la malantaŭa fortikaĵo… estas kiras-ŝranko, kiu havas nekredeble komplikan, kombinacian seruron… Ok literoj kaj ok ciferoj… En la kiras-ŝranko estas la akvokrano… Ĉiutage dufoje… por unu horo… mi mem malfemas ĝin… Nur unu oficiro konas krom mi… la kombinacion… Se mi kaj mia adjutanto mortus subite… post dudek kvar horoj… mortos la garnizono kaj ĉiu malliberulo pro soifo… Ĉar de tie ĉi kondukas disbranĉiĝa tubo ankaŭ en la fortikaĵon.

— Kaj kie estas la adjutanto? — demandis Gardrone iom timeme. Delahay vidis tuj, ke li estas malkuraĝa homo.

— Mi estas la lasta oficiro en la fortikaĵo — li respondis. — Mia adjutanto mortis antaŭhieraŭ.

— Diru do rapide… — kriis Gardone, timiĝinte pro la penso, ke la malsana aĝulo povas morti en kiu ajn momento, kaj li kunportos en la tombon la kodon de la kirasŝranko, kie troviĝas la akvokrano.

— Ĉar nun jam estas du oficiroj, kaj mi estas en tia sanstato, ke mi devas zorgi ankaŭ pri anstataŭiganta komandanto, mi diros la kodon samtempa ankaŭ al vi kaj Finley.

Gardone plurfoje glutegis. Nur venus jam tiu malbenita Finley! Ĉar tiu aĝa, malsana homo povas morti en kiu ajn momento.

— Eble estus pli bone, se vi dirus tion, sinjoro majoro…

— Kial? Mi ankoraŭ vivos, mi ne scias kiom longe… Poste… ĉi tie ne estas permesate timi la morton. Ĝi kaŝatendas vin en mil formoj ĉiutage…

Enpaŝis Finley je la granda malpeziĝo de la kapitano.

— Mi petas vin, Finley, sinjoro majoro volas diri ion pri la kombinacia seruro…

— Jes, jes… — diris Delahay kaj elektis malrapide cigaron el cigarujo per siaj maldikaj, etaj fingroj. Li tranĉis ties finon kaj ekfumis. Poste li turnis sin al Finley:

— Filey… Finley… Ĉu vi ne estas franco?

— Mia patro estis anglo, sed mi naskiĝis jam en Francio.

Ia stranga disciplinemo estis en tiu oficiro, kiu havis buniĝintan, decidkarakteran vizaĝon kaj severajn okulojn. Liaj nazloboj ofte ektremis pro la subpremita ekscito.

— Mi petas vin, Finley — diris Gardone. — Sinjoro majoro diros al ni la kombinacion de la seruro, kiu la akvokranon…

— Jes… jes… — mansvingis la majoro. -

Koncerne la ĉi-tiean situacion, oni sendas la feĉon de la kolonia armeo al Aut-Taurirt. Krome la malliberuloj… Ni ne scias ilian nombron. Ne estas proponinde intermiksiĝi kun ili. La inĝenierojn ili toleras iel.

— Ĉu neeblas fari ordon?

— Ni ĵetas la malliberulojn en la ĝangalon, sed ni ne povas iri post ilin… — Gardone ektremis, ĉar la majoro ekĝemis, li frotis sian bruston per sia mano kaj premestingis la cigaron kun naŭza paŭto. — Ili ne rajtas forlasi la ĝangalon, ĉar ili havas nutraĵon kaj akvon, sufiĉan nek por unu horo. Ili devas konstrui la vojon, ĉar cetere ili ne ricevas manĝi kaj trinki… Sed iri inter ilin por fari esporon… puni… neeblas. Mi estas laca kaj malforta. Vi devas ordoni. Kaj faru tion, kion vi volas, kaj kion vi bontrovas. Tempo kaj vivo de la homoj ne gravas… Kiu venis ĉi tien, ĉu malliberulo, ĉu senranga soldato, ĉu kapitano, tiu frapfermis la pordon malantaŭ si — diris la majoro. Poste li skribis ion sur paperon. — Vi devas tuj lerni tion… Estas permesate skribi ĝin nenien… La sekreto de la kombinacio signifas la potencon… super la garnizono… Se ĝi diskoniĝos, se oni ekscios tion… ili mortigos nin…

Finley nur rigardis sur la paperfolion. Gardone longe iradis tien-renn por legni ĝin. Sed sekvan tagon li povis malfermi la akvokranon nur helpe de Finley…

ĈAPITRO 20

1

Je la kvina horo estis alviciĝo.

Latouret difinis la pikedon, postenigis la homojn deĵori, elektis la membrojn de la corvée.

Ĝi estis la plej malbona servo. Ĝardi la malliberulojn ĉe la komenco de la ĝangala ŝoseo…

La corvée konsitas el kvindek homoj, ĉiu plenekipite. Tri plotonoj ŝanĝas unu la alian en ĉiu oka horo. Ili okupas pozicion ĉe la komenc de la ŝoseo, inter la dezerto kaj la ĝangalo, tentas la malliberulojn, kaj ili havas la ordonon: okaze de la plej malgranda rompo de ordo pafi. Ili zorgas pri tio, ke la ok senditoj de la bagnanoj transprenu la provizaĵon kaj aliajn objektojn. Se pli ol ok malliberuloj proksimiĝus al la corvée: pafi.

Ĉiuj suboficiro kaj senrangulo (ne pli ol dudek homoj) estas postenigita al la corvée pro ilia reduktiĝinta nombro.

Tamen la akvo kaj la nutraĵo esits la vera gardistaro, el kiuj la malliberuloj ne povis rezevi. Ĉar la bagnanoj faris tion, kion ili volis en la ĝangalo, malproksime de la pikedo.

Oni punis la legianon per tio, ke li estis sendita inter la malliberulojn, kiu estis egala kun la mortkondamno, ĉar kiam li malaperis for de la okuloj, la bagnanoj mortbatis lin. La soldatoj bone sciis tion ĉi tie, kaj se ekzemple iu estis punita per unu semajna travaux forces, oni retenis lian identigan plaketo. Kiam finiĝis lia puno, tiam oni notis en la taglibron de la garnizono, ke la koncerna senranga soldato estas forstrekita el la etato de la kompanio pro morto.

La corvée sidadis apatie, plenekipite en la korto, kiam eksonis la voĉo de la itala kaporalo Battista:

— Dobout! En route! En avant. Marche!

La kvindek homoj iras.

Iu leŭtenanto Hillers iris inter la malliberulojn. Li estis teknika oficiro, venigita al la vojkonstruo. Delehay atentigis lin, ke li estus afabla, rilate la bagnanojn, kaj li klopudu havi bonan kontakton kun ili. Ĉar ili ne mortigas la inĝenieron. Tiu estas bezonata al la vojkonstruo, sed lin povas gardi nenio alia, ol la bonvolo de la malliberuloj.

La corvée transdonis la matenmanĝon. Ok bagnanoj puŝis la ĉareton moroze, mansaluto ne estas, nur malamikaj ekrigardoj.

La pikedo suferegas sub la varmega suno. Miliono da moskitoj venas el la ĝangalo, kaj amasego de muŝoj svarmas inter la manĝaĵrestaĵoj. Ĝi estas neeltenebla. Ĉiu sangas pro la pikoj de la moskitoj.

Oni donas kininon al ili. Kolombo kaŝe elkraĉas ĝin. Tiel li certe malsaniĝos je malario. Li ĝoje toleras la pikojn de la moskitoj. Maleble, ke ne estus inter ili, kiu propagus malarion.

Ili sentas teruran fetoron. Odoro de pesto alvenas el la direkto de la bagnanoj. Skeletaj homoj, vestitaj per ĉifonoj iraĉas, marteladas en la tendaro. Nun ili eklaboras ĉi-antaŭe. Jen rigardu… Blankaj promenbastonoj pendas el la jakotuboj anstataŭ brakoj, kaj iliaj vangostoj elstaras, kvazaŭ tiuj volus trapiki la nuran haŭton, kiu ankoraŭ restis sur ili…

Kreto staris apud Kolombo. Flave kaj idiote, sed trankvile. La soldatoj envias lin, ĉar lia paralize nekroziĝinta nervosistemo estas grandparte sensenta, rilate la korpajn suferojn…

— Englutu la kininon! — alkriis kaporalo Kibienski la idioton.

— Dankon, mia kapo ne doloras…

Kobienski batas en la vizaĝon de Kreto. La manoj de Kolombo pugniĝas…

— Englutu, ĉar mi disrompos vian kapon!

— Tiam ĝi doloros — rikanis la kreteno kun sanganta nazo. Kolombo elpaŝas el la vico, rektiĝinte.

— Mi raportas obeeme, la kamarado estas mense malsana.

— Kio?! Ĉu vi raportas?!.. Vi… ĉu vi elpaŝas el la corvée? — La kaporalo levis sian pugnon, sed mano de Kolombo iom malsuprenglitas sur la fusilrimeno, kvazaŭ li volus tenis sian fusilon pafpreta. Kobienski konas la homojn bone, li scias, se li batos, tiu fusilo deŝultriĝos, kaj la stileto trapikos lin…

— Mi jam glutis la kininon… — raportas Kreto rikanante. Sed Kobienski ekkriegas:

— Gamberiĉ! Pelli! Hmmer kaj Bouillon! Á moi! — Ili estis kvar malnovaj soldatoj. Ili tuj alvenis kun suboficiro. — Senarmigu tiun senrangulon kaj vindkatenu lin!

Kolombo toleris tion trankvile. Ili ĵetis lin en la polvon. Lia kepo falis, sed neniu metis ĝin sur lian kapon. Li kuŝis tiel, kun nekovrita kapo sub la bruliga suno.

— Kvar homoj portu lin en la fortikaĵon! Unu hora ŝnurpendigo… — li diris kategorie. — raportu al la serĝento, ke li forlasis la corvée-on!

2

La soldatoj rigardis kn abomeno la kutiman vidaĵon el la fenestro. La duonnuda Kolombo estis ligita al paliso en la mezo de la korto sub la suno. Oni suprentiris lin je la pojnoj, maŝe ligitaj malantaŭe tiel, ke nur liaj piedpintoj tuŝis la teron, poste la ŝnuro estis fiksita.

Li sevenis post dek kvin minutoj. Tiam oni malligis kaj surverŝis lin. Li svenis kvar foje dum unu horo, kaj kvar foje ripetiĝis ĉio ĉi. Poste oni portis Kolombon en la ĉambron kaj ĵetis lin sur la liton. Latouret rigardis la tutan punon kun rigida mieno. Nun povas kuŝis la inpertinentulo duonmorta. Se li ne rekonsciiĝos ĝis vespero, li povas pasigi unu tagon en la ĉambro por la konvaleskuloj…

Li ne kredis siajn okuloj, kiam post dek kvin minutoj li iris en la kantinon, kaj Kolombo sidis tie antaŭ botelo da vino kaj buŝharmonikis gaje…

— Senrangulo! — kriegis Latouret.

Li salte leviĝis. La serĝento daŭrigis mallaŭte:

— Aŭskultu min, senrangulo. Laŭ la denunco de Kobienski, mi proponis puni vin per dutaga pelote, sed sinjoro kapitano aldonis al tio ankoraŭ tri tagojn kun duobla ŝarĝo kaj vi devas kurpaŝi du horojn…

Tia puno ne ekzistis. Neniu eltenis tiun. Originale la pelote signifas ricevi potage akvon kaj panon foje, tagmeze kuri unu horon en la dorsosako kun dudek kilogramoj da ŝtonoj. Sed Gardone, kiu volis mortigi Kolombon, kiel suspektindan homon, ordonis al li porti kvardek kilogramojn da ŝtonoj dum kvin tagoj kaj kuri du horojn potage. Latouret atendis, ke la vizaĝo de la senrangulo ektremos. Li eraris. Diable! Liaj okuloj ja ekbrilis kaj rikanis.

— Kial vi ridaĉas! Homo! Vi mortos pro tio!

— Mi raportas obeeme, mi dankas la punon.

Oni puŝiegis lin en la ĉelon, en malpruan, humidan kavon. Benko ne estas en la ĉelo. Nun li vere mortos kaj liberiĝos de tiu obskura fabelo. Fine ja kion komunan havas mortinto al tia komplika historio? Li venis tial ĉi tien, ke liaj proksimuloj heredu dek mil dolaran asekuran obligacion. Ĝi okazos tuj, kiam li falos pro cerba hemoragio aŭ pulmoembolio sub la suno, kaj fino. Dank’ al la kapitano, li solvis la problemon. Tamen li forĵetis la kinin-porcon, kiun la provoso donis al li. Kvankam nun jam tute ne estas necese malsaniĝi je malario. Sufiĉos ankaŭ la pelote. Sed kio certas, tio certas! For la kininon!

Tagmeze estis kvindek celsiusgradoj, kiam kaporalo Battista kriegis:

— Pas de gymnastique… en avant… merche!

Li kuris sub la suno. Li faris tion tute facile. La soldatoj vidis el la fenestro kun teruro, ke li kuris tri kvaronojn da horo, kaj nur tiam li falis svene. Sed jam post dek minutoj li kuras plu. Disinjoro: tutan duonhoron. Poste trioble dek kvar minutojn. Dume Latouer sidis ie en la deponejo kaj pipfumis morne.

Kion li pensis dume, neniu scias.

Du homoj portis Kolombon kiel ĉifonon en la ĉelon n-ro unu kaj ĵetis la ŝvitkovritan, svenintan junulon sur la malpuran teron.

Latouret vidis la sekvan tagon, kiam oni elkondukis lin. Fine nun la knabo aspektis korpe-anime rompiĝinta! Liaj vangoj enfalis, la okuloj estas lacaj kaj anonciĝas raŭkvoĉe…

— He! Fanfaronulo! — li diris al li. — Vi povas peti la suspendon de via puno por unu tago: morgaŭ estos la festo Ĉieliro.

— Dankon, mon cherf! Mi ne petas la interrompon de la puno, mi preĝos en mia ĉelo.

— Nu do… pas de gymnasitque! Vi!.. Vi… koliko kurbigu tiulon! — li murmuris kolere kaj forrapidis pipfumi en la deponejon. — Li fleksiĝos do neniam… tiu… tiu…

Post du tagoj li svenis en ĉiu kvina minuto kaj sentis, ke liaj koro, vejnaro, pulmo tute elĉerpiĝis. Morgaŭ la mokincito finiĝos… Liaj fratino Anette kaj patrino povos vivi feliĉe poste.

Estis varmega, malbonodora nokto. Li kuŝis svne sur la malpura planko. Rato ronĝis ie.

Adiaŭ bela enigmo… Kiel ĝi estas? Oficiro estingas la lampojn ĉirkaŭ la mortinto… Lambertier atendas lin ĉe la fontano, kaj Macquart ne venis… sed ĝi faras nenio!

Nur li vidus la vinonon ankoraŭfoje… Tiu virino, ŝi estas alia, ŝi… ŝi estas bela! Ŝi nur kantus ankoraŭfoje… Tiam malfermiĝis la pordo de la karcero, kaj Kolombo konstatis ĝoje, ke jen, li freneziĝis kaj mortos tuj, ĉar li vidis la araban kafkuriston enpaŝi tra la pordo.

Abu el Kebirt-on, kiu mortis!

ĈAPITRO 21

1

Li kuŝis tute malseka pro la ŝvito, spiregante kaj rigardis lin… Li apenaŭ povis ekparoli… La kafkuiristo nun iras al la pelote-dorsosako… La luno enradias tra la fenestro… Li klare vidas liajn trakomajn okulojn, longan, blankan barbon… Jen vidu… Li metas la ŝtonon en pakumaĵon.

He!.. Kio ĝi estas? Nun li metas lignopecojn anstataŭ la ŝtonojn en la pelote-on.

Li kolektis sian ĉiun forton kaj pene leviĝis.

— Iru for… de tie… nazmukulo!

Abu el Kebis metis sian fingron al siaj lipoj… Poste li metis la pakumaĵon kun la ŝtonoj sur sian dorson kaj elŝteliĝis.

Kolombo ne povis moviĝi… sed tio… temen ne eblas… Nu, egalas. Li petos la subkaporalo redoni siajn ŝtonoj.

Li ekdormis.

Kiam oni skue vekis lin maten, li ekstaris ŝanceliĝante, kun vertiĝanta kapo. Nu. Hodiaŭ ĝi finiĝos. Li ankoraŭ memoris sian stultan sonĝon. Abu el Kebir, la martinta kafkuiristo kun la ŝtonoj… La subkaporalo prenas la sakon kaj metas sur lian dorson…

Kio ĝi estas? Ĝi apenaŭ estas peza! Kvardek kilogramoj da ŝtonoj, kaj li ne sentas tion. Kvankam la sako samtiel ŝveliĝas…

Tion ne eblas, mi petas… Oni lasu lin morti. Li turna sin kolere al la subkaporalo, kaj…

La okuloj de Battista trembrilas minace, dum li fiksas la dorsosakon kaj siblas tra siaj dentoj.

— Silentu hundo… ĉar!..

Bone…

Tio estas alia. Repliki ne estas proponinde, kaj se ankaŭ la subkaporalo estas en la friponaĵo de la mortinta Kebir, tiam li devas silenti, ĉar cetere Battista estos punita per travaux forcés.

Li paŝis sur la korton kun la grandega, ŝveliĝinta sako, malpeza kiel floko. Ĝi estas bela afero, mi povas diri… Tiaĵo en la legio… Koruptado, panamo kaj trompado! Pfu! Li devintus pripensi antaŭ ol veni ĉi tien por morti. Ĝi ja estas akvo al la muelilo de la asekura societo… Sankta Dio! Ĉiu rigardas lin buŝmalferme, ĉar li kuras tiel, kiel ĉamo… Nunu… Battista havos problemon el tio… Li falis sur la teron.

Li kuŝis sen ĉiu konvinkiĝo kun fermitaj okuloj. Poste li kuris denove. Kiam oni akompanis lin en la karceron, post dek minutoj aperis Battista kun granda plado da maĝaĵo kaj vino. Li volis diri ion, ke oni devus malsatigi lin kaj doni al li nur panon kaj akvon! Sed la okuloj de Battista denove trembrilis:

— Se vi malfermos vian buŝon, mi buĉos vin… vi… vi… porko!

Kiam li plenumis sian punon, Latouret venigis lin antaŭ sin. Disinjoro!

Li grasiĝis!

— Rompez!.. Rompez, fripono, ĉar… mi distretos vin!

„Mi nur scius, kial ili estas tiel grobaj” — li pensis, kiam li iris por sia buŝharmoniko en la ĉambron de la soldatoj. Kion li faris efektive, ke oni skoldas kaj minacas lin tel?

Li blovpurigis sian buŝharmonikon, forĵetis la kininporcion kaj iris en la kantinon.

2

La homoj sidis silente. Ĝi estis la plej malvaria, la plej senbrua kantino de la kolonio. La corvée, la monotoneco, la freneziga varmego faris la soldatojn duonmortaj. Nekalkuleble multe da muŝoj zumis en la ejo.

— Alo, sinjoroj! Ĝi ja tute ne estas kantino, sed funebra kunveno. — La vigla krio de Kolombo preskaŭ disŝprucigis la varmegan, sufokan aeron. La homoj ekmoviĝis. Poste eksonis sur la buŝharmoniko:

„Le sac, ma foi, toujours au dos…”

Kekaj homoj kantis. Ankaŭ la idiota Kreto movis sian manon rikanante. Kelkfoje li ekĝojkriis. Ĉiu ridis pri tio. Sed nek tiu tago pasis sen tragedio.

La homoj suferis duonsvene en la vaporo de la kantino, peza de la sufoka, abomeninda fumo de pipo.

Aŭdiĝis la trumpeto de la ekmarŝonta corvée. Kaj la pordo malfermiĝis…

Toppauer alvenis kuregante… Time, maltrankvile…

— Knaboj… mia fusilo… malaperis…

Ili eksilentis konsternite. Ĝi signifas punlaboron. Certe kaj nesaveble! La dika poeto ĉirkaŭrigardis senkonsile per siaj malgajaj, hebetaj okuloj…

Pencroft ĵetis unu frankon sur la ladan drinkejtablon kaj foriris silente. Hildebrandt restis sidanta.

— Kiaj stultaĵojn vi parolas?! — alkriaĉiis lin Kolombo kolere. — Kiel eblas, ke via fusilo malaperis?! Rapidpafa fusilo Lebel ne estas fabela feino…

— Mi… metis ĝin sur la stablon. Nun mi devas iri gardostari, kaj… mi ne trovas… Ĝi malaperis…

Frapbruo de kolbo aŭdiĝis ĉe la pordo. La pikedo!

— Senrangulo! Vi ne anonciĝis ĉe la corvée! Post kvin minutoj iru por priaŭskultado en laborista vestaĵo.

… La buŝharmoniko de Kolombo mutiĝis. Lia plej bona amiko, la grandkapa, dika poeto ekiros posttagmeze al travaux forcés!

Li estis kondamnita al du semajnoj, sed estas tute egale. Oni mortigos lin la unuan tagon. Latouret permesi al ili paroli lastfoje unu kun la alia.

Kolombo ne povis ekparoli. Li nur glutis, ĉar io strangolis lian gorĝon kaj longe premadis la manon de sia amiko. Tiu ridetis. Dume li lekadis sian larĝajn, arlekenajn lipojn. Li estis tiel malbela kaj tiel kara. Li karesadis embarasite sian bluan barbostoplan makzelon, similan al tiu de simio, li metis sian pezon de sur iu kurba kruro al la alia, fine li transdonis al Kolombo multe da paperoj.

— Tiuj estas miaj verkoj — li diris poezie — , cen dek elektitaj poemoj de Troppauer. Gardu ilin. Per tio vi ŝuladas al la posteuloj…

— Debout! — kriis la kaporalo, kaj Troppauer ekiris kun la corée. Sola li iris plu ĉe la ŝoseo, komenciĝanta en la ĝangalo.

Post kelkaj minutoj li malaperis for de l’ iliaj okuloj. Ili sciis bone: porĉiam.

Troppauer anasiris trankvile sur la ŝoseo, en la internon de la ĝangalo. Leŭtenanto Hillers ĵus kontrolis, kiel oni demetas kaj elverŝas la malvarman bitumon sur la purigitan teron.

— La senrangulo n-ro mil okcent sesdek kvin anonciĝas por du semajna punlaboro.

La leŭtenanto skribis lian nomon en sian notlibron kaj mansvingis.

— Iru al la bangalo.

Li iris…

La grandaj arboj kaŝis lin de antaŭ la oficiro. Hillers ĝemis. Li sciis bone, ke la soldato malaperos. Terure. Kaj oni povas fari nenion. Ŝoseo estas bezonata ĉiumaniere.

… Troppauer jam vidis de malproksime la mokan kaj minacan grupon de la malliberuloj staradi ĉirkaŭ la tendodomo. Io kunpremis lia torakon…

Grandegulo, rande la grupo, skuis minace sian pugnon de malproksime. Li estis Tarzan-simila, duonnuda homo kun osta, ĉevalforma kapo kaj kun barbo de Sankta Nikolao, pendanta ĝis lia zono. Li svingis klabon en sia mano.

— Knaboj! Unu soldaton malpli denove… — kriis Tarzan. — Sed enterigu lin malpli proksime, ĉar la lasta alvenigis la hienojn ĉi tien.

Kaj li ekiris por ekbati la proksimiĝanton la unua. Troppauer pensis tion dum momonto, ke li forkuros. Sed kien? Ĉirkaŭe estas la netrapenetrebla densejo de la ĝangalo. Li iris plu, rekte.

— Hundo! Fia sanghundo! — kriis la sovaĝulo, simila al Sankta Nikolao kaj suprenlevis sian klabon. Sed iu kaptis lian brakon kaj ĵetis lin flanken, kiel paketon.

— Neniu batu tiun homon!

La duone ŝimaj skeletoj, vestitaj per dreliko, proksimiĝis kun minaca kriĉado…

Barbizon, la korsika bandito staris antaŭ Toppauer kun disetenditaj brakoj.

— Li estis tiu soldato, kiu donis akvon por trinkigi vin, Gruont. Li batis la goumier-on pro ni. Kiu ektuŝos lin, mi mortigos tiun. Mi ĵuras je Madono…

La minaco de la korsikano en si mem ankoraŭ ne estintus efika. La hirtahara Nikolao-Tarzan retropaŝis tiam, kiam li aŭdis, ke la soldato trinkigis malliberulon. Tiuj duonmortaj, nervomalsanuloj, kiuj ŝanceliĝadis inter krimfaro kaj histeria animstato. Ili frapadis la ŝultron de Troppauer kaj rikanis al li.

La dikulo rektigis sin kaj diris kun sia plej larĝa rideto:

— Se vi permesas, mi laŭtlegos mian poemon — kaj li elpenis malpuran paperon. — Aŭroraj rozoj super Saharo. Verkis: Hümér Troppauer!

La bagnanoj staris timiĝinte.

3

Kolombo pikigis sin ĝissaѮge fare de la moskitoj kaj forĵetis la kininon. Li ne englutis eĉ unu gramon el ĝi. Rikajev jam estis surda pro la multe da kinino kontraŭ la malario. Kolombo nur lasis, ke la moskitoj piku lin, sciante, se li devas enhospitaliĝis, ĝi jam signifas tion, kvazaŭ li jam estus mortinta.

Sed vespere en la kantino denove ne la febro turmentis lin, sed la malpacienca malsato. Kiam fine oni alportis la vespermanĝon, Rikajev subite falis de sur la seĝo, ĵetante sin duon metron malproksimen pro frostotremo, kaj liaj kunpremitaj dentoj grincadis tiel, kvazaŭ du raspaj gruzelpecoj estus kunfrotitaj…

La kruacisto nur rigardis sur la danon:

— Malario… — li konstatis kun mansvingo. Kaj oni forportis Rikajev-on…

— Je mia vorto la sorto serĉe provokas min — diris Kolombo en si mem malesperiĝinte.

Sed li devas morti! — li ripetadis en si mem kaj englutis grandajn pecojn el sia vespermanĝo. Kompatinda Troppauer! Li metis liaj poemojn en tiun impregnitan sakon, en kiu li gardis la dokumentojon de Grison kaj la ostan plakedon kun la numero 88.

Nun Hlavaĉ envenaĉis en la kantinon. Li apenaŭ resaniĝis el sia feboatako, kiun oni pensis tifo. Li sidis al la tablo de Kolombo kun iom da kulposento, modeste. Hlavaĉ vere estis ŝuisto. Li ekbruligis sian metiejon antaŭ du jaroj, kaj oni enkarcerigis lin pro asekur-trompo. Liberiĝinte, li dungiĝis al la legio kaj tute ne konjektis, ke post lia ŝtelafero la fantasta Kolombo vidas en li varan, sekretan majoron!

Kolombo kunfrapis siajn maleolojn sub la tablo kaj okulumis. Nun venis en lian kapon, ke li ne vidis Hlavaĉ-on, de kiam li eksciis, ke li estas majoro Yves. Kompreneble, la onidira ŝuisto tute ne konjektas tion, ĉar li havis febron. Li ankoraŭfoje okulumas al la ŝuisto, kiu rigardis lin konsternite, poste li kliniĝas al li proksimen kaj flustras en lian orelon:

— Mi scias ĉion…

Hlavaĉ fariĝis murte pala… Nun sekvos la afero pri la ĉemizo!

— Mi ne komprenas… — li balbutaĉis.

Kolombo okulumis denove kaj diris nur tion signifoplene, mallaŭte:

— La ĉemizo!.. Vi rakontis ĉion en via sonĝo, kiam vi havis febron…

La lipoj de Hlavaĉ tremis kaj forte ekprenis la seĝon

— Mi petegas… mi, mi… se oni ekscios…

— Vi povas fidi min… mi estas bona knabo… Kaj bonega detektivo… Vi povas kredi tion…

— Mi petas vin… — balbutaĉis Hlavaĉ — , Spolinski diris al mi… mi vere ne povas…

— Bone, bone… Gravas, ke vi en donita situacio povas kalkuli mian helpon. Mi preskaŭ fariĝis franca maroficiro. Oni forprenis mian kvaston, sed mian amon al la patrujo ne. Vive la France… Pst… — kaj li metis sian fingron antaŭ sian buŝon.

— Mi povas silenti. Sed mi diras tion: vi povas kalkuli mian helpon… Ĝis revido… sinjoro majoro!

Kaj li foriris. Hlavaĉ sidis tolpore kaj viŝis sian svitantan frunton. Dio mia… Tio kaŭzos malbonon al li, se tiu homo vere freneziĝis.

ĈAPITRO 22

1

Ankaŭ la vizaĝo de kapitano Gardrone surprenis tiun flavbrunan, galan tonon, kiu estas speciala miksaĵo de pala kaj burna, simila al vakso-kreola koloro, kion kaŭzas la forta sunbrilo kaj la akuta anemio. Lia kapo zumis dum la tuta tago, kaj nur la multe da brando faris eltenebla por li tiun mortigan postenon.

Kolombo fariĝis preskaŭ lia manio en la nenifaro, en la senpova kolero, en la incitiĝemo. Li decidis ankoraŭ en la dezerto, ke li pereigos „tiun suspektindulon”. Kaj oni raportas konstante, ke li eltenis la mortan punon! Li furiozis, ke malgraŭ la malbonvolema konduto de la oficiro, rilate la soldaton, kion li ordonis al ili, la junulo ankoraŭ vivas, ĉi tie, kie oni povas morti tiel facile. Tiu malamo kontentigis lian ĉiu maleperiĝon, kion li klarigis per io suspekto.

Ankaŭ nun li venas renkonte. Kaj li fajfadas! Li alkriaĉis lin kolere:

— Senrangulo! Kie estas via rimenzono?

Li staris vid-al-vide al li en la korto, ardanta pro la varmego.

— Mi ne estas deĵoranta, mon commandant — respondis Kolombo.

— Kie estas via rimenzono?

— Mi lasas ĝin sekiĝi post la paquettage por ke la vakso ne disŝmiriĝu.

— Rapurtu al la plotonestro, ke vi trairis la korton sen rimenzono. Rompez!

Kobienski jam havis multe da malagrablaĵo tial, ĉar tiu legiano eĉ nun obstakladas ĉi tie. Li komprenis bone la kapitanon, kaj tute ne de la bonvolo de la suboficiro dependis, ke Kolombo ankoraŭ vivis.

Li aŭskultis la raporton de Kolobo kun vizaĝo, deformiĝinta de la kolero, poste tiu deformiĝo transiris al besta rikano.

— Nun mi traktos vin draste. Fia bleu! Mi punas vin per dudek kvar hora en crapaudine…

Serĝento Latouret iris al la kapitano: tiu puno estis malpermesite eĉ malpli ol du kaj duon horoj. Dudek kvar horoj efektive signifis torturmorton ĉi tie. Li ne povis preni sur sin la respondecon. Sed la kapitano tre riproĉis lin:

– Ĝi ne estas la armea provizada servo! Ĉi tie ni havas spacialajn cirkonstancojn, kaj multe da aferoj estas kontraŭregula. Sed alimaniere ni ne povas fari tion.

Latouret iris por eskorti la deliktulon. Li jam atendis lin en laborvestaĵo… kaj… nom du nom… li rikanis!

— Harrincourt. Vi estos punita per dudek kvar hora en crapaudine. Mi devas diri, ke vi povas danki tion ne al mi… Kaj se… Kial vi rikanas! Bruto! Vi mortos eĉ dekfoje dum la dudek kvar horoj!

Nur unufoje donu tion, mia Disinjoro, fine. Nur unufoje — preĝis Kolombo en si mem kaj estis tute feliĉa.

Oni alkondukis lin al la pikedo. La goumier-oj loĝis en la domo de la gardisoj, troviĝanta apud la pordego. La suboficiro ĵus batis sinjoron grafon Spolansky per la buka fino de rimenzono.

— Hundo! Ĉu vi ekdomis dum gardostaro? Fiulo… vi… Sinjoro leŭtenanto punos min, mizerulo… ĉu vi dormas?

La fizike malpli forta homo en la tropiko ofte ekdormas, simile al sveno post la manĝado. Vane estas ĉio, tiu dormemo ne venkeblas. Spolinsky falis sur la teron kun sanganta vizaĝo.

— Ankaŭ Spolinsky-on ligu apud la alian friponon por du horoj!

La en crapaudine estas mezepoka puno. Kunliginte la maleonojn kaj la pojnoj, oni tiras la ŝnuron sur la dorso de la ventre kuŝanta homo, ĝis la man- kaj pieddorsoj kuntuŝiĝas kaj puŝas la puniton tiel en kovritan kavon.

Li sentis, ke lia kapo estas plena de sango kaj la koro batas sovaĝe, kiel li kuŝas surventre en la kalvo.

Apud li estas la kompatinda Spolinsky, ŝnurligita. Sub la suno la temperaturo estis super kvindek celsiusgradoj, kio ne estas malofta en Saharo. Oni kovris la kavon per veltolo. Post duonhoro terua varmego estos ĉi tie.

Hm… la sango jam malleviĝis el lia kapo, kaj ankaŭ lia koro batas tute normale. Tamen estos bezonataj horo, ke li mortu…

— Harrincourt… — ĝemis Spolansky — ni ne eltenos… du horojn…

— Ba! Ni povus ludi eĉ pikedon dum du horoj. Tute ne temante pri buŝharmoniko.

— Sed… mi havas dilatiĝintan aorton…

— Kial venas tiel eleganta homo en Saharon? Laŭeble ne moviĝu, ĉar tiam la sango cirkulas malpli rapide, kaj la ŝnuro ne premos vin tiel forte.

— Tamen… kial… vi moviĝas?

— Ĉar mi ŝatus morti…

La varmo jam komencis densiĝi sub la veltolo, kaj la karbodioksido, elspirita de la du homoj faris eĉ pli mortiga la ardan premon. La veltolo, kvazaŭ ĝi estus flanko de hejtita forno, verŝegis la bruligan varmegon sur ilin, kaj ĝi malhelpis, ke la varmo elradiiĝu.

— Harrincourt… — spiregis la alia — aŭskultu min… mi ne volas kunporti en la tombon… kion mi scias… Mi devas diri… kiu mi estas…

— Gvardiano, kaj vi malgajnis per kartludo, aŭ markgrafo, kaj vi mortigis. Estas tute egale…

— Mi estis ŝtatoficisto en Pollando…

— Ĉu konsilisto de ministro?

— Ne… Ekzekutisto…

— Kiel?

Ĉu sinjoro grafo estas ekzekutisto? Ĉu kun tia eksteraĵo? Kial? La kompatinda Troppauer aspektas, kiel ekzekutisto, kaj li estas poeto. Tiu ĉi homo ŝajnas plie poeto, kaj li estas ekzekutisto… Nu, ĝi estas bela afero, rilate la inkogniton.

— Jes… Mi estis ekzekutisto… Mi heredis tiun profesion de mia patro…

— Ne prenu la aferon grave al via koro…

Spolinski ĝemis profunde. Li ruliĝis sur sian alian flankon, tiel li mapleziĝis iomete.

— Aŭskultu min, Harrincourt… kvankam mi ne idas tion… vi volis ŝteli vian ĉemizon…

— Ĉu ankaŭ vi?… Ĉu la tuta kompanio volas porti mian tolaĵon? — Li finis tion spiregante. — Tamen ĝi estas interesa afero.

— Soldato entreprenis porti ĝin al mi… Li kunportis… kaj tiam aperis… Pentcroft. Li diris tion, se mi ne transdonos la ĉemizon, li denuncos min… vi scias… kiel terure… oni linĉas la ŝteliston… Tial mi estis en liaj manoj…

Hu, per la sep sakramentoj… ĝi jam estas tre malfacila.

— Li forprenis la ĉemizon… Mi frenezulo… rakontis mian sekreton al li… mian inventaĵon… Oni maldungis min tial… ĉar mi inventis ion…

— Vi ne faris tion bone… Ŝtatoficisto vivu por sia profesio…

— Nu… Tio estis la problemo… mi konsideris… la ekzekutistan profesion… kiel religiema homo… Mi voli… ekzekuti… sen doloro… Mi inventis metodon… Sed oni ne akceptis ĝin… Kvankam la pendumo estas terura… kredu tion.

— Se vi… diras…

— Mi pensis… se mi pruvos al ili… tiam ili konsentos… kaj mi provis ĝin ĉe kondamnito… antaŭ ol li estus kondukita… al la ekzekutejo… sed ĝi ne sukcesis bone… kaj oni eksigis min… De tiam mi perfektigas mian inventaĵon… kaj mi vivis por tio, ke mi transdonu ĝin… al la homaro… La punito ne suferu, kiam li mortas… Tial mi dungiĝis al la legio… ke ĉi tie, se estos… nesavebla vundito aŭ malsanulo… mi provos ĝin…

Kolombo subite ekhavis ideon:

— Diru! Ĉu vi interflustradis kun la sanitara soldato… Kiam la Bubo kuŝis malsana…

— Jes… mi priparolis kun li… se la kuracisto rezignos lian vivon… tiam li permesos, ke… mi provu ĝin…

— Ĉu vi mortigis lin?!!

— Ne… Ĉar… kiam mi volis uzi ĝin… Tio estas longa, kurbigita drato… kun pinĉiletoj. La pinĉiletoj estas alĝustigeblaj, kaj metinte la draton… sur la korpon… ĉiun pinĉileton oni devas meti… super aorton… La stango… estas kurbigita tiel, kaj ekpreminte bukon… ĉe ties supra fino… la pinĉiletoj fermiĝas… ĉiu vejno ŝtopiĝas… dum momento… la koro tuj haltas… la cerbofunkcio… la spiradcentro… korme, se la arterio estas radiala kaj… ve…

— Parolu pri la murdo — spiregis Kolombo.

— La sanitara soldato… diris… ke la Bubo fartas pli bone… kaj estas espero… tial mi ne faris tion. Sed tiu fripono… forprenis… la vejno-kunpremilon kaj… kaj… li mortigis per tio…

— Ĉu Pencroft?

— Jes… — Li ĵetis sian korpon alten, kaj refalis stertore. Li aldonis kun plendinda ĝenmo: — Sed li havas ankaŭ alian nomon…

— Laporter!

— J… Jes!.. Ve!

2

Ĉu do Pencroft estas identa kun Laporter? Li povintus pensi tion… Ho, kiel stulta li estis… kiam li ja muzikis la kanton „Si l’on svait” en Murzuk… la Bubo kriis: „murdisto” kaj alsaltinte, kaptis la gorĝon de Pencroft…

Li ankoraŭ vidis, ke oni malligas Spolansky-on apud li kaj verŝas akvon sur lin…

Ĉu li mortis?…

Oni kovris lin denove… Li sentas, ke lia buŝo ŝaŭmas… Kiom da tempo pasis? Ĉiu mallumiĝis antaŭ li… La sango zumante pulsadas en lia cerbo, kaj… perdas sian konscion… Fino… Dank’ al Dio, nun jam estas finite… — ĝi estis lia adiaŭanta, lasta reflek-penso.

Li rekonsciiĝis je tio, ke li kuŝas sur la hospitala lito, kaj la kuracisto kliniĝas super lin mediteme. Ankaŭ la kapitano. La ruĝhara sanitara soldato tenas la lampon alten. Serĝento Latouret staras en la fono. Kio ĝi estas? Ĉu li eltenis la dudek kvar horojn?

Oni verŝas brandon el lian buŝon. Pro tio li travarmiĝas bone, kaj lia sango ekcirkulas. Diablo forportu lian nepereigeblan organismon!

La regimentkuracisto aŭskultas lian korbaton.

— Tiu homo estas el fero. Lia korbato jam estas ritma…

— Serĝento… — diris la kapitano — se la malsanulo fartos pli bone, akompanu lin en la konotron… Mi deziras resaniĝon al vi, amiko mia…

Ĉu?… Kion signifas, ke amiko mia? Kaj resaniĝon? De kiam havas tiu homo bonan kontakon kun li?… Kio okazis? Ĉu ili koplotis kun la asekura societo, ke li ne povu morti? Kia afero ĝi estas denove?…

Sed li ankoraŭ ne havis tiom da forto, ke li povu paroli.

Antaŭe okazis tiel. Li perdis sian konscion je la kvara horo posttagmeze. Kaj la pikedo venis pro li je la kvara kaj duono, gvidate de la kapitano. Estis kun ili la regimentkuracisto kaj la sanitara soldato, portanta brankardon. Se ili venintus duon horon pli malfrue, li jam ne vivus.

Kio okazis?

Finley iris al Delahay, kiu kuŝis malsane, kaj li raportis al la majoro, ke junulon, kiu survoje eltenis brave, estas ŝnurligita en crapaudine por dudek kvar horoj.

— Kiel?… — kriis la majoro. — Suboficiro! Diru al sinjoro kapitano, ke li venu tuj ĉi tien!

Gardone unuavice preskaŭ eltiris sian glavon kontraŭ Finley. Sed la majoro perfekte defendis la oficiron.

— Mi petis Finley-on fari raporton pri la punoj — diris Delahay. — Li ne povis forsekreti la aferon.

— Nu… Laŭ mi, tiu senrangulo estas spiono. Ricevinte mian novan postenon, oni avertis min de supre, ke mi atentu pri la suspektindaj personoj, ĉar mi ne povas pruvi la kulpon de la senrangulo, kio estas senduba, li devas morti! Vivo de homo, reglamento ne gravas, se temas pri altaj militistaj interesoj!..

— Se ĝi estas tiel, kiel vi diras — respondis la majoro — , vi jam longe devintus traserĉi lian havaĵon. Finley, blovsignalu alviciĝon, kaj dum la homoj staras malsupre, traserĉu la dorsosakon de tiu junulo!

— Ankaŭ mi venos — diris la kapitano.

… Malferminte la impregnitan sakon, unuavice ili trovis la poemojn de Troppauer, poste la legitimilon de la majoro, servanta en la sekreta servo, n-ro 88. Ĉefstabo, dvizio D…

Gardone fariĝis morte pala…

Li remetis ĉion, sed la saketon kaj ties enhavon kunportis en la kontoron.

— Ĉu vi pensas tion? — li balbutis.

— Mi pensas tion… — respondis Finley — , nur unu oficiro estas dungita en la divizio D. de la ĉefstabo, kiel majoro: Yves. Mi opinias, ke li estas tiu homo, kiun vi ŝnurligigis: majoro Yves.

— Sed… sed… kiu estas tiu, kiu… ŝnurligigis lin en crapaudine?… He, serĝento… Pikedo… Kuraciston kaj brankardon… — dume li transdonis la saketon al Finley. — Bonvolu fermi ĝin en la ferŝrankon!

Finley fermis ĉion en la ferŝrankon kaj transdonis la ŝlosilon al Gardrone, kiu tuj ekiris al Kolombo.

…Harrincourt tute sane, kaj ĝuste tial malgaje staris antaŭ la kapitano.

— Senrangulo!.. Kelkaj brutalaj homoj draste traktis vin ĉi tie! Mi punos ilin. Latouret servos konstante ĉe la corvée, la du suboficirojn mi sendis en la ĉelon. — Li diris iom pli mallaŭte: — Kiam mi estis postenigita ĉi tien, oni atentigis min, ke mi devas helpi kelkajn konfidindajn homojn… Tial oni konfidis min, ĉar… mi komprenas la strategion… Diru vian ĉiun deziron, kaj mi plenumos…

Kolombo ne komprenis la tuton, sed li tuj respondis senhezite:

— Iu mia amiko, Troppauer estas kondamnita al travaus forcés…

La kapitano paliĝis denove. Damne, ankaŭ li estas la membro de la sekreta servo. Ĉi tie okazos tia skandalo, kiel en Ain Sefra al tiu kapitano… hu, kiel ĝene!

— Kial vi ne fidis nin… maj… senrangulo? Tiu homo jam certe estas mortinta… La krueleco de Latouret kaj unuavice tiu de Tinley kaŭzis tion… — Li levis la telefonon. — Ĉu la gardestro estas tie?… La corvée diru al la bagnanoj, ke ni ne malfermos la akvokranon, ĝis ili ne transdonos la soldaton, kondamnitan la punlaboro. Almenaŭ ni devas scii ion certa pri lia sorto… — Li demetis la aŭdilon kaj iris al la ferŝranko. — Ni gardis kelkajn viajn objektojn ĉi tie… Se vi volas, transprenu tiujn… Mi ne volis, ke iu akiru ilin.

Kolombo retropaŝis mirante. Tiu fako de la ŝranko, kie kuŝis la impregnita sako, nun estis malplena.

ĈAPITRO 23

1

— Bedaŭrinde la saketo malaperis — diris la kapitano al Kolombo — , sed se vi bezonas ion… mi povas fidi min…

— Min, sinjoro kapitano… unuavice… Troppauer…

— Jes ja, li estas la alia soldato… — La telefono eksonis, li levis ĝin. — Ĉu jes? En ordo. Tuj ekiru la patrolo de la corvée kaj kunportu lin en la fortikaĵon. — Li demetis la aŭdilon kaj rigadis al Kolombo. — Interese. La soldato, nomata Toppauer vivas. Se vi volas, iru antaŭ lin…

— Hura! — kriis Kolombo forgesinte ĉion kaj kuregis…

Li revenis iom maldike, sed ridetante kaj tute trampe. Ili longe brakumadis unu la alian. La poeto anonciĝis tute sane ĉe la serĝento. Poste ili iris en la ĉambron de la soldatoj por ke Troppauer surprenu sian uniformon.

— Kiel vi restis vivanta? — demandis Kolombo.

— Simple. Ili ne mortbatis min — klarigis la poeto gaje. — La instruaĵo estas tio, ke iafoje oni devas vangofrapi goumier-on. Eĉ nun jukas mia manplato, se mi ekvidas tiun belegan Benid Tongut-on. La korsika bandito, al kiu mi donis akvon, protektis mi ĉe la taĉmento, kiuj volis mortbati min. Li porparolis ĉe duonnuda sinjoro, ke li ne mortigu min… Sed… Estas tikla demando… Tiuj bagnanoj kondutis strange…

— Ĉu ili ne atentis, kiam vi laŭtlegis?

— Ne. Tial mi interbatadis reletive malmulte. Sed… ili volas ribeli…

— Kion vi diras?

— Mi ne scias certaĵon. Pigmea indiĝeno vizitis ilin. Tiuj homoj loĝas en la ĝangalo… Ia tribo sokota alvenos. Ili devas atendi, ĝis la akvonivelo de Niĝero malaltiĝas. Kaj tiam la bagnanoj ribelos. Ankaŭ la soldatoj de la fortikaĵo scias multe pri la afero… Eĉ Kobienski kaj Hildebrandt partoprenas ĝin.

— Ĉu la akvo?… Ili ricevas akvon helpe de la oficiroj.

— Iu venos kaj kunportos eksplodilon. Havinte ekrasiton, ili eksplodigos la akvotubon kaj ricevos akvon.

— Kion ni faru?… Se ni denuncos ilin, okazos malbono al multe da legianoj. Sed mi estas franca kadeto…

— Kaj mi poeto, kaj la amo al la patrujo de tiuj homoj estas publike konata. Diablo scias, kion ni devus fari. Ni ne rajtas perfidi niajn kamardojn…

— Mi jam scias, kion fari. Ni petos konsilon de la majoro. Mi senmaskigis la pseŭdovestitan majoron. Ni povas fidi lin.

— Kiu li estas?

— Hlavaĉ! — diris Kolombo triumfe.

— Mi neniam estus kredita tion pri li… — miris Troppauer. — Ĉu Hlavaĉ estas ŝuisto?… Li ne sciis, kion pensi..

Ili iris al Hlavaĉ, kiu malgajis apud botelo da vino en la kantino… Kolombo sidis apud lin.

— Estas problemo… — li flustris. Hlavaĉ paliĝis.

— Mi sciis, ke Spolansky perfidos min… — li pensis tion, ke la polo konfesis kontraŭ li pro la ŝtelo de la ĉemizo.

— Ne pri tio temas. Vi povas fidi Troppauer-on, li estas poeto. Oni planas rebelon postmorgaŭ. — Li diris al la kelnero de la kantino. — Kial vi obstakladas antaŭ niaj piedoj? Alportu botelon da vino!

La brunvizaĝa junulo iris al la drinkejtablo kaj mezuris vinon.

— Mi ne komprenas… — respondis Hlavaĉ. — Kion vi volas?

— Vidu… ni bezonas vian konsilon. Nun oni preparas ribelon, la soldatoj volas okupi la fortikaĵon.

La araba knabo metis la botelon da vino sur la tablon kaj veŝis ĝin en la glasojn.

— Ni devas fari ion — urĝis lin Kolombo. — Komprenu tion, sinjoro majoro…

— Sed mi petas vin… — konsteniĝadis Hlavaĉ.

— Pardonon… — ekskuzis sin Kolombo. Kaj tiam li kolere diris al la bubo: — Kial vi ne iras for de tie ĉi?!

— Diru vi, kion ni faru — instigis lin Troppauer.

Hlavaĉ viŝis sian frunton nervoze. Li nur scius, kion ili volas? Li trinkis glason da vino kun tremanta mano.

— Unue… Kiuj estas la ribeluloj? Krome… kiom estas tiuj, kiun ne ribelos?… — li rimarkis malkuraĝe, tre embarasite.

— Bonege. Ni ekscios, kiuj estas la ribeluloj

— Aŭ — interrompis Troppauer — , ni eksciso, kiuj estas tiuj, kiujn ni povas fidi. Ĝi jam estas duono da venko.

— Venko! Ni trinku je tio — diris la ŝuisto, ĉar li ekspluatis ĉiun okazon por trinki.

— Nadov kaj Rikajev estas kun ni — li komencis Troppauer denombri.

— Ĉu Spolansky — daŭrigis Kolombo. — Tiu homo, kiu estis emerito, havas fidon al la ŝtato. Krome ankaŭ doktoro Minkus estas bona knabo, kaj Pilotte, la malnova soldato…

— Je via sano! — ĝoje trinkis la ŝuisto je Pilotte.

— Mi jam scias, kion vi pensas — turnis sin Kolombo ambicioplene al Hlavaĉ kaj demetis sian kamizolon, ĉar la vermego estis neeltenebla. — Vi pensis tion, ke ni kolektos la fidindajn homojn, kaj en okazo de bezono ni restarigos la ordon.

— Jes, mi pensis tiel… rimarkis Hlavaĉ malcerte.

— La bagnanoj ĉiuj estas kun ili, kaj ankaŭ multe da legianoj — interrompis Troppauer.

— Mi opinias, ke unue ni ŝajnigos, kvazaŭ ni apartenus al ili — diris Kolombo — , ĉu vi pensas tiel?

— Jes… — respondis la ŝuisto embarasite. — Tamen… Ni devas atenti… Je via sano!

— Estu trankvila — instigis Kolombo lin kaj surprenis sian kamizolon. — Venu — li diris al Troppauer.

Ili klini sin antaŭ Hlavaĉ kaj iris por serĉi Pilotte-on.

— Li estas saĝa homo, tio certas — diris Troppauer, kiam ili jam estis sur la korto.

— Jes, amiko mia. Li estas majoro de la sekreta servo… Sed mi volonte elbatus iun aŭ ambaŭ okulojn de tiu Pencroft-Laporter. Nur Spolansky-on ni ne devus miksi en la aferon… Tial mi traktas lin zorge nun… Kio ĝenas vin?

La poeto karesis sian gorilosimilan makzelon embarasite.

— Mi scias, ke vi ne volonte disiĝos de tiuj — li diris kun mallevitaj okuloj. — Tamen mi petas miajn verkojn, kiujn mi konfidis al vi…

Kolombo silentis. Kiel li diru la teruran aferon al li?

— Amiko — li respondis malgaje. — Estu forta…

— Sankta Dio!

— La poemoj estis en impregnita saketo, kaj iu ŝtelis ĉiujn… — Ili silentis. La poeto staris ĝemante. Kolombo provis konsoli lin, — Anakaŭ mia dokumentujo estis apud ĝi… kun dek kvin mil frankoj.

— Eh, la mono ne gravas! La mizerulo… volis miajn poemojn. Mi scias, li ja volis mortigi min pro tiujn… Ho!..

Larmo ekvualis liajn okulojn…

Ili iris senvorte unu apud la alia. Pilotte estis en la ĉambro de la soldatoj, senvestiĝinte. Ankaŭ la malnova soldato malfacile eltenis la varmegon.

— Aŭskultu min, olda, pluservanta soldato — komencis Kolombo. — Temas pri tio, ke kelkaj homoj ĉi tie volas fari fiaferon. Mi ne scias, kiel vi opinias, sed mi ankaŭ en tiu ĉi malbenita loko diras tion, ke mi ne perfidas Francion. Kion vi pensas?

Pilitte pensadis.

— Kion vi volas?… Se mi devas interbatadi, vi povas kalkuli min, sed mi denuncos neniun…

— Tute ne tion ni volas fari — trankviligis lin Kolombo.

— Nur interbatadi — diris la poeto reveme, kaj li lekis siajn lipojn. Poste ili serĉis Spolinsky-on, kie elvenis el la hospitalo tiun tagon.

— Vidu — klarigis Kolombo — , vi estas ŝtatoficisto, kiu devas esti fidela al via patrujo. Ĝi estus la honto de la ekzekutistaro, se troviĝis nur unu inter ili, kiu pruviĝus malinda porti la nigran kravato kaj la cilindran ĉapelon.

— Sinjoroj — deklaris Spolansky kompleze — , vi povas fidi min. Mi estas fidela al la ŝtato. Mi jam pendumis ne nur unu homon, sed nur en la servo de la patrujo.

— Kaj vi pruvis — laŭdis lin Kolombo plu — , ke vi povas esti ankaŭ soldato, en la plej ekstrema okazo…

Minkus, Nadov kaj Rikajev, kiu resaniĝis el sia unua febra atako, aliĝis al ili. Sukcesis influi ilin tiel, ke Hlavaĉ estas la majoro de la sekrete servo, kaj li diris, ke estas survoje pun-taĉmento. La personon de Hlavaĉ ili jam rigardis alimanierem, kaj kelkaj homoj volonte pagis vinon al li. La ŝuiston ne komprenis la kaŭzon de al subita populareco, sed li akceptis tion, ĉar li pensis agrabla afero la drinkadon.

— Nun venu en la kantinon — diris Kolombo, ĉar ili jam havis kelkajn homojn, kaj li vidis, ke la perdo de poemoj kiel malesperigas Troppauer-on. Mi buŝharmonikos al vi kelkajn, belajn kantojn.

Sed la poeto iris apud ili moroze kaj ĝemis profunde.

— Oni ŝtelis miajn plej belajn poemojn. Inter ili estis ankaŭ mia eposo: „La kompanio ekmarŝos morgaŭ por pojno-ekzerco. Verkis Hümér Troppauer.” Ĝi tre plaĉis al vi…

Ili eksidis ĉe tablo en la angulo. La kantinestro alportis vinon, kaj Kolombo enpoŝigis sian manon por elpreni la buŝharmonikon.

Li ekmiregis.

Anstataŭ la buŝharmoniko li elprenis la dokumentujon de Griso, en ĝi estis lia ostoplaketo de la sekreta servo, la dek kvin mil frankoj, la notlibro kaj la gazetartikolo…

Li rigardis stulte tiujn.

— Kio ĝi estas? — demandis Troppauer.

— Tiuj estis… en la impregnita saketo… Kiu malaperis el la ferŝranko de la kompanio… Nun ĝi estis en mia poŝo!

— Miaj poemoj! Ankaŭ ili estis tie! — kriis la alia ekscitite. — Serĉu tiujn en via poŝo!

Sed vane li serĉadis en sia poŝo. La poemoj malaperis.

— Mi ne trovas… — balbutis Kolombo. — Oni redonis ĉion… eĉ la dek kvin mil frankojn…

— Mi povintus pensi — diris la poeto amare — , la fripono sciis, kion li volas. Li estus freneza havigi dek kvin mil frankojn, kiam li povis ŝteli ĉiujn originalajn verkojn de Troppauer.

Liaj lipoj ektremis, kaj la grandaj, grizaj okuloj brilis humide…

2

Kolombo ekstaris miance.

Hoho! Neniu alia povis meti ĝin tien, ol la araba bubo, kiu obstakladis konstante ĉe la tablo, ĉirkaŭ lia demetita kamizolo! Sed kie estas la knabo?

Li lasis Troppauer-on tie kaj senvorte elrapidis. Malantaŭ la drinkejtablo li iris al la kuirejo. Neniu estis tie. Li trairis la kuirejon. Li atingis malgrandan ĝerdenon, ĉirkaŭitan per ŝtonoj, kie oni viŝis la telerojn, senŝeligis terpomojn kaj elverŝas lavakvon.

Trovite! La knabo estas tie kaj purigas ŝuon.

Kolombo kaptis lin.

— Parolu diablido, ĉar mi tordos vian kolon! Kiel vi akiris tiujn objektojn?

— Mi diros ĉion… nur lasu mian kolon… sinjoro…

Sed kiam la premo loziĝis, la knabo glitis el inter liaj manoj kaj enkuris la domon, sur la mallarĝa vojo, apud la kuirejo. Kolombo kaptis lian pojnon… Ilia mano premiĝis inter la enirejon kaj la muron. Sed la bubo eltiris sin kaj saltis en ĉambron, kie la kantinestro loĝis. Kolombo apogis sian ŝultron al la pordo, la seruro rompiĝis facile, kaj li jam staris sur la sojlo.

Grandega revolvero de suboficiro direktiĝis al lia ventro, kiun tenis la bubo kun tremanta mano.

— Se vi tuŝos min, mi mortpafos vin!

Li rigardis surprizite la rezolutaj, brilantajn okuloj de la brunhaŭta knabo. Poste li ekvidis lian manon. Li torporiĝis pro la mirego. Kie la pordofosto frotvundis lian haŭton, ĝi estis blanka, kaj triangula nevuso estis videbla tie! La fantomo! Li ne estas bruna araba bubo, sed blanka virino! Li retropaŝis timiĝinte.

— Pardonon… mi ne sciis… ke…

La arabo sekvis la rigardon de la soldato. Li ekvidis la signon sur sia mano… Li kovris ĝin timiĝinte. Estis silento.

— Kiel stulta mi estis… — ŝi diris poste malgaje. — Mi povintus konjekti, ke vi divenos tion, se mi remetos ĉion en vian poŝon…

— Nu aŭskultu min — mansvingis Kolombo supereme — , ĉu vi ne scias, ke dumtempe mi fariĝis bonega detektivo? Sed bonvolu diri, kiu vi estas? Ĉar mi ne kredas la fantomojn obstine…

La virino pensadis dum sekundo.

— Magda Russel… Mia patro estis la esploristo, kiun oni mortigis hontinde, kaj mia patrino fariĝis poste… la edzino d-ro Brétail.

— Mi komprenas… tial vi similas al ŝi… kaj la nevuso…

— Mi petas vin… Nun mi povas diri nenion al vi. Longe mi pensis, ke vi… vi estas patrujpefidulo. Ekzemple, kiam mi petis la horloĝon de vi… en la oazo. Ĉu vi ja memoras?

— Malklare… — li respondis malbonhumore kaj palpadis sian nukon.

— Poste mi konvinkiĝis helpe de iu, ke vi estas… tute bona kaj…

Kolombo alpaŝis ŝin kun brilantaj okuloj kaj ekprenis ŝian manon:

— Mi jam longe sopiris similan konversacion… Ĉar mi devas konfesi…

— Ne… Diru nenion — interrompis la knabino rapide kaj fariĝis fajroruĝa.

— Nu, jes… la brakhorloĝo, se vi deziras…

— Ne gravas… Ĝi estu ĉe vi… sed mi petas vin — ŝi aldonis kun sincera timzorgo — , estu singarda, ĉar oni volas mortigi vin pro ĝi…

— Sed ili ne faras tion! — li kriis malesperiĝinte.

Eksonis la trumpeto. Dormsignalo.

— Kiam mi vidos vin… — demandis Kolombo rapide.

— Eble… estos ankoraŭ okazo… Mi petas vin, konfidu tion al mi. Nun mi ne estas mia propra sinjorino, sed mi promesas, ke ni baldaŭ renkontiĝos…

Ŝi ne povis malhelpi, ke Kolombo kisu ŝian manon. Ŝajnis, ke ŝi tute ne volis tion.

ĈAPITRO 24

1

Stranga maltrankvilo estis videbla sur la soldatoj de la garnizono. Tie kaj ĉi tie oni flustradas en homgrupoj. Kobienski, la kruela homo, nun kamaradas kun la senranguloj. Ili rigardis Latouret-on kaj Battista-on kun malŝataj okuloj kaj murmuris malantaŭ ilia dorso.

Finley vespere parolis kun la malsana Delahay pri la raporto de la suboficiroj. Kiam la sanstato de la majoro iomete boniĝis, la oficiroj sidis en lian ĉambron por trinki tason da teo, ĉar ankaŭ en tiu tute malfortiĝinta stato Delahay estis la animo de la garnizono.

— Oni ĉiam estas maltrankvilaj en la malseka sezono — li diris, kiam Finley referis pri la raportoj de la suboficiroj. — Eĉ tio povas okazi, ke ili provas fari ion en la furiozo de cafard… sed fine ja per la akvokrano… vi povas reteni ilin en tiu infera varmego, soifigigante ili duon tagon…

— Ĉu vi ne pensas… rimarkis Gardone — , ke ili tamen sukcesos rompmalfermi la kirasitan ŝrankon perforte?…

— Ili ne povas… fari tion — respondis Delahay kaj ĝemis profunde. — Nur per ekrasito… oni povus eksplodigi ĝin… Tial… ni ne havas eksplodilon… en la deponejo de la fortikaĵo…

Delahay refaletis sur sian kapkusenon:

— La sukceso… dependas de tio… en kiu kazo vi aplikos… la senindulgan severon, kaj kiam… vi fermos viajn okuloj neglekteme… Vi devas scii tion… Nun lasu min… dormi…

Li refaletis lace.

Okulvitra, dika civilulo atendis la oficirojn en la kontoro.

— Mi estas d-ro Borden. Mi alvenis el Timbuktu kun taĉmento de la Ruĝa Kruco. La misio Niger ricevis permeson fari kuracistan ekzamenon inter la malliberuloj.

Gardone rigardis la dokumenton. Ĝi estis laŭregula permesilo por doktoro Borden kaj por liaj akompanantoj, kiu faros sangoprenojn pro kontroli la propagiĝon de la dormomalsano.

— Kiomope vi estas? — demandis la kapitano apatie.

— Triope. Nia tretirila aŭto staras ekster la fortikaĵo. Du flegistoj venis kun mi. Ni estis ĉi tie antaŭ tri monatoj, kaj la malliberuloj ĝojis, ĉar ni disdonis utilajn objektojn inter ili.

Gardone subskribis la permesilon kaj ordonis, ke la corvée akompanu la membrojn de la misio.

Doktoro Borden reiris al la aŭto kaj sidis en la ŝoforejon. Ankoraŭ du homoj estis en la aŭto.

— Ĉio estas en ordo — li diris al siaj kompanoj.

Macquart kaj Lorsakoff estis kun li.

En la interno de la aŭto kuŝis kva-kvin grandega pakaĵo kun la signo de la Ruĝa Kruco.

Ekrasito estis en tiuj.

2

Matene Spolansky flankenvokis Golombon:

— Hodiaŭ, kiam la dua corvée estos deŝanĝita, ĝi komenciĝos! Onidire la bagnanoj akiris armilojn kaj ekrasiton. Ili eksplodigos la akvokranon kaj unuiĝos kun la corvée. Ankaŭ Kobienski estas kun ili.

— La insulentulo…

— Ne nur li. Preskaŭ ĉiu soldato. La plimulto estas kapabla por ĉio, ĉar ili ne povas nerve elteni la nenifaron, la sufokan, varmegan monotonecon, kaj ili estas pretaj kuri en sian pereon, nur tial, ke ili faru ion. Mi scias tion, ĉar iam mi okupiĝis pri psikologio.

— Vi faris tion bone… Ĉu vi ne pensas, ke ni devus raporti tion al Finley… aŭ ion similan?… — meditis Kolombo.

— Laŭ mi nur poste. Oni sovaĝigis la homojn. Vere ne multe mankis al tio ĉi-loke. La okazaĵoj nun jam ruliĝas tiel, ĉiam pli rapide, kiel lavango. Mi legis tion en romano.

— Ni provos fari ĉion, kio eblas home. Unue ni aranĝos milit-interkonsiliĝon. La posttagmeza okazaĵo trovis nin pretaj…

Kolombo iris por serĉi Hlavaĉ-on, kaj li venigis ankŭ Troppauer-on en la milit-interkonsiliĝon.

Ili estis en la plej prema, lasta ciklo de la seka sezono. La aero preskaŭ senteble peziĝis sur la homojn, la ostoj streĉiĝis interne, kaj la suda aeroblovo faris la soldatojn de la garnizono duonfrenezaj.

Tagmeze anonciĝis Hillers en la kontoro, kaj malliberulo estis kun li: Barbizon. Laŭ la ordono de la leŭtenanto la corvée tralasis lin, kiu portis grandegan instrumentujon. Hillers rapidis tuj al Gardone.

— Tiu ĉi homo estas Barbizon. La sekreta servo sendis lin kun la malliberuloj. — Li transdonis la legitimilon de Barbizon. Tio estis skribita sur ĝi, ke la bandito ricevis amnestion pro patriota faro, kaj oni dungis lin en la sekreta servo. Li estis postenigita, kiel observano al la malliberuloj, senditaj en Aut-Taurirt-on.

— Nu? — demandis Gardone, kiam li rigardis la dokumenton. — Ĉu vi havas ion raporti?

— Jes, sufiĉe multe — respondis la bandito. — Hodiaŭ eksplodos ribelo. Kiel membroj de la Ruĝa Kruco, lertaj organizantoj trudiĝis inter la malliberulojn. Ili kunportis ekrasiton.

Gardone paliĝis.

— La ribelon — daŭrigis Barbizon — ne eblas malhelpi. Oni organizis bonege ĝin. La plano jam estis preta en Oran. Iliaj homoj dominas en la libere vagantaj trupoj kaj en la corvée, inter la goumier-on kaj malliberuloj. Eĉ patrolo da fidinda grupo ne estas inter ili. La ekrasito estas la plej danĝera. Se ili eksplodigos la akvodukton ekster la fortikaĵo, kie ĝi disbranĉiĝas al la bivakejo de la malliberuloj, tiam ni restos sen akvo. Krome ankaŭ ĉefo de ĝangala tribo ofte vizitis la bagnanojn, kaj li instigis ilin tiel, ke la tribo sokota venos el la transa bordo de Niĝero, kaj se ili okupos la fortikaĵon, tiam la sokota-oj kondukos ilin tra sekreta trairejo al Angla Guineao.

Gardone frotis sian mentonon pale. Ĝi sonis tre malesperige. Finley ekparolis:

— Batista! — Kiam la itala kaporalo enpaŝis ordonis: — Latouret aranĝu, ke oni suprenportu kvar maŝinpafilojn kaj dudek kartoĉrubandojn.

La italo forrapidis.

— La malliberuloj vespere, je priparolita lumsigno unuiĝos kun la corvée, ili penetros la en fortikaĵon kaj rapide mortigos tiujn, kiuj kontraŭstaros…

— Hillers — diris Finley, — bonvolu iri kaj ordoni, ke oni fermu la pordon de la fortikaĵo, Latouret suprenportigu la maŝinpafilojn sur la parapeton, vi kaj Barbizon zorgu pri nenio, kio okazos interne, nur atentu, kaj kiam la corvée revenos kun la malliberuloj, tiam mortpfau ilin! Eble tio ankoraŭ helpos. — Hillers kaj Barbizon forrapidis. Gardone estis senpova. La mortotimo glacimalvarme pezis lian koron.

— Sed — li diris fine raŭke, — se vi sciis ĉion… kial vi ne raportis tion? Por ke ni povu peti helpon… La spahioj… povas veni ĉi tien el Timbuktu dum unu semajno.

— Mi opinias — respondis Finley, — oni intence lasis maturiĝi la ribelon tiel… Estas kelkaj homoj de la sekreta servo ĉi tie, kiuj volas trovi la trairejon de Russel, sekvinte la sokota-anojn…

Ili silentis. Battista revenis kun la kartoĉrubandoj. Li ĵetis tiujn sur la plankon. Li aspektis kvieta, tamen estis maltrankvilige, kiel li aranĝadis la zonegojn, plenpikitajn kun kugloj.

3

Kolombo faris la lastan milit-interkonsiliĝon kun Hlavaĉ kaj kun Troppauer. Kompreneble apud vino, kvazaŭ ili amuziĝus senkulpe.

— Ni povas kalkulo je dek ses homoj — diris Kolombo. — Oni alvokis ankaŭ nian atenton, ke ni aliĝu al ili. Ni donis eviteman respondon. Nun kion fari?

— Do… — respondis la ŝuisto malcerte — unuavice eble… ni devus scii… kion ili volas… Kaj kion povas fari dek ses homoj… kontraŭ tiom da homoj… Kaj mi ne scias… sinceredire… — Li sciis nek tion, kial ili devas subpremi la ribelulojn. Sed kiu kuraĝas diskuti ĉi tie kun du frenezuloj?

— Hodiaŭ posttagmeze — diris Troppauer — la corvée revenos jam kun malliberuloj. Oni signalos al ili el la fortikaĵo.

Pencroft envenis kaj fikse rigardis ilin.

— Kion vi flustradas? — li diris provokante. — Atentu min, Harrincourt! Estus plej bone, se vi konsiderus, ke vi venis vane ĉi tien. Vi certe kompranas min! Ne gravas, ke ankaŭ aliulo komprenu tion. Domaĝe pro tiel saĝa homo. Ĉar vi jam malfruiĝis al la flustrado. Ĉu vi komprenas?

— Mi havas antaŭsenton, Pencroft — respondis Kolombo gaje. — Ni ankoraŭ post nelonge interbatados. Vi estas tre forta kaj boksas bonege. Mi ĝojas ĉiam elbati la dentojn de tia homo…

Pencroft okulmezuris lin kun moka rideto, poste li eliris.

— Venigu ankaŭ min, se vi vangofrapos lin — diris Troppauer al Kolombo. — Ankaŭ ŝatus ekbati lin kelkfoje.

— Ankoraŭ unu instrukcio — diris Kolombo al Hlavaĉ. — Kio okazu, se la mokincito komenciĝos?

— Mi ne ŝatus… doni konsilon… — respondis Hlavaĉ embarasite. Kion ili volas de li? Li ne volas defiu tiel multe da ribeluloj. — Eble estus la plej ĝuste… — li eldiris fine — suprenporti la rumon kaj la alkoholaĵon… el la kelo… Ĉar en la deponejo estas multe da bonaj drinkaĵoj.

Kolombo salte leviĝis.

— Genie! Bonege!..

La soldatoj, sidantaj malpli proksime ekatentis, tial ili daŭrigis iom mallaŭte:

— Dankon. Ĝi estis bonega ideo. Jes… la rumo!

Mi nur scius, kial li ĝojas… — cerbumadis Hlavaĉ. Se okazos ribelo, oni ĉiumaniere pafmortigos ĉiun, anticipe ili almenaŭ ebriiĝus, tio estas logika. Sed kial ĝi estas genia?

— Ĉu vi komprenas? — diris Kolombo al Troppauer, kiam ili estis sur la korto. — Unuarang ideo. Kiam komenciĝos la mokincito, ni rompos la pordon de la deponejo. Satdrinku tiuj, kiuj estas en la fortikaĵo, sed ni ne trinkos rumon…

— Eble ni povos riski kelkajn glutojn el ĝi — interrompis la poeto. — Ĉar se jam…

— Ne! Ni restos sobraj — respondis Kolombo kategorie. Li disiĝis de Troppauer. Li ne vidis la knabino kvar tagojn.

Tagmeze li trovis slipeton apud sia telero: „Mi atendas vin je la kvina horo” — nur tio estis skribita sur la paperon.

Estis ĝuste la kvina horo. Li rapidis malantaŭ la kantinon. Kiam li atingis la ĉambron, la pordo malfermiĝis silente. Magda atendis lin.

Kolombo rikanis feliĉe. Anstataŭ la araba bubo la fantomo akceptis lin en blanka rajdvestaĵo. La bela virino kun malgaja vizaĝo, kiu kantis en la dezerto.

— Nur mallonge ni povas esti kune… — diris Magda Russel. — Eĉ tion ni ne rajtus riski.

Kolombo unuavice kisis ŝian manon.

— Estu trankvila. Vi povas fidi min.

— Atentu, ĉar ribelo estas okazonta…

— Mi scias pri tio — li respondis rikanante. — Nun jam mi diras al vi, ke Hlavaĉ ne estas ŝuisto, sed franca majoro. Ni vanigos la ribelon kun lia helpo.

Magda prenis la manon de la knabo duone plorante, duone ridante:

— Pro Dio, faru nenion, vi estas tiel infaneca, facilanima, senpripensa…

— Vi eraras — li respondis kun tromemfida rikano. — Tiuj tempoj jam pasis. Nun estus pli bone, se vi rakontus ion pri vi.

— … Vi jam scias tion, ke mi estas la filino de Russel. Mia kompatinda patro estis nervoza aŭtokrato, bonkora, genia, sed kaprica kaj koleriĝema… Mi devis forlasi mian hejmon pro li, kiam mi estis dek ses jara. Ni ne komprenis unu la alian. Ankaŭ mi fariĝis aktorino, kiel mia patrino… Poste okazis tiu tragedio… Mia patro malaperis… Nun jam mi scias, ke oni mortigis lin. Mia patrino rolis en la afero tiel, kvazaŭ ŝi estus trompinta sian duan edzon, doktoron Brétail. Mia patrino amis Brétail-on delonge, kaj ŝi suferis apud mia patro, sed ŝi estis ĉiam honesta, ĉasta virino. Tial mi decidis malkovri la veron. Unuavice mi entreprenis tiun amaran batalon pro la honoro de mia senkulpe misfamigita patrino. Sed la granda malkovro de mia patro, la trairejo, por kiu li luktis tiel multe, nedisigeble apartenis al la tragedio de mia patrino. Kaj neniu estis apud mi en tiu batalo, nur unu malnova lakeo, mestizo, kiu tiutempe forlasis kun mi la domon de mia patro. Mahmud estis tiu, kiun vi vidis foje kiel lakeon, foje kiel indiĝenan antaŭdiriston, kiu sin montradis kun vipuro en Murzuk. Ankaŭ mi faris bonan laboron, mi estis aktorino, mi komprenas la ŝminkadon. Mi priatentis la homojn, revenintajn el la ekspedicio de mia patro. Mi sciis, ke la kulpulo estas inter ili. Por ke mi povu miksiĝi en la suburbo, kie eŭropanino ne povas aperi sen sensacio, mi surprenis burnuson, mi ŝminkis mian haŭton bruna, kaj kio faris neebla, ke oni rekonu min: mi maskis min, kiel viro… Se vi ankoraŭ memoras la maljunan kafkuiriston en Oran, sur la avenuo Magenta…

Kolombo preskaŭ falis surdorsen.

— Kio?… Ĉu vi?… Estis la turpa, malbelega viro?… Ĉu vi algluis barbon?… Hop! Divenite! Tial mi ne vidis vin eniri la domon, de kie vi elvenis! Vi sidis tie en burnuso… Kun barbo! Kaj dum mi kudris mian gamaŝon… vi alivestis vin, kaj vi elvenis kiel virino… Mi sekvis vin, kaj mi ne komprenis tion… Vi estis la kafkuiristo en Oran!

— Mi estis ankaŭ Abu el Kebir, la trakoma, magra knabo kun longa, blanka barbo, kun kriĉanta voĉo…

La vizaĝo de Kolombo plilongiĝis denove.

Poste li subite tiris la knabinon al si kaj kisis ŝin.

— Ne koleru — balbutis la soldato — , vi savis mian vivon! Mi tute ne povas esprimi mian dankon per unu kiso…

— Nun… ne esprimu plu vian dankon. Mahmud akompanis min ĉien, kiel serpentodresisto. Kiam li divenis, ke oni ŝtelis la vipuron, kaj ankaŭ via ĉemizo malaperis, li avertis vin atenti, kvankam li pensis tion, ke vi estas patrujperfidulo, se mi… mi jam tiam… tiam… Mi do jam suspektis, ke eble ĝi estas eraro. Tial mi surverŝis vin… eĉ per kmirha… — ŝi retrosaltis. — Ne, nun ne esprimu vian dankon… Tial do ĝi okazis…

— Ĉu la brakhorloĝo?…

— Tiu brakhorloĝo… kaŝas la planon, kie estas la trairejo, sed neni povas solvi la sekreton de la horloĝo.

Ili silentis. Kolombo ekprenis ŝian manon. Magda ne fortiris tion.

— Ĉu ne estus bone rigardi tiun horloĝon denove? — diris la soldato. — Eble ni povus elpensi ion… Atendu! Nun venis en mian kapon… La kompatinda Bubo skribaĉis kelkajn frazojn.

La papero, sur kiun la malsanulo skribis, estis ankoraŭ en lia kamizolo. Li forgesis tion. La virino kaptis ĝin el lia mano kaj legis ekscitite:

„Oni atentas nin. Se vi volas ekscii, kioma horo estas, ĝustigu la montrilojn sub la suno, kaj rigardu atenteme la sekundo-montrilon. Noktomeze vi havos precizan horloĝon…”

— Pro amo de Dio, kiel vi povas esti tiel supraĵa… — flustris la knabino per tremanta voĉo. — Ĝi ja estas tre garva… Mi jam longe devintus scii tion…

Ŝi portis la horloĝon al la fenestro kaj klak-malfermis ties kovrilon. La suno prilumis ties krevintan ciferplaton. La virino turnadis ĝian streĉilon… Ŝi provadis dum minutoj, sed vane…

— Io ekideis al mi! — kriis Kolombo. — Laŭ la instrukcio: „Noktomeze vi havos precizan horloĝon…” Ĝustigu ambaŭ montrilojn sur la ciferojn dek du. Ĝi estas noktomezo.

— Eblas…

Ŝi turnis la montrilojn rapide. Kiam ili kovris unu la alian sur la ciferoj dek du, ŝi atendis. Nenio…

La virino redonis tion ĝemante.

— Jen prenu… Kaj mi petas vin — ŝi diris, dum Kolombo bukis la horloĝon sur sia pojno — , mi tre petas vin… estus singarda, ĉar…

— Alo! Kio ĝi estas? — Pencroft enpaŝis. — Jen vidu! Vere interese.

Kolombo turnis sin al la knabino malbonhumore.

— Pardonu min, Magda, sed bedaŭrinde nun mi devas bati tiun sinjoron duonmorta… kvankam ne decas konduti tiel en la ĉeesto de virino — ĉar Pencroft venis en lian proksimon, li vagofrapis lin tiel, ke tiu falis en la ŝrankon kapantaŭen, kaj trarompinte la pordon de la malnovaĉa meblo, li falis sur la teron kun diversaj objektoj.

Li tuj salte leviĝis kaj ĵetis sin sur Kolombon. Ili reciproke ekbatis unu la alian kvar-kvin foje, kaj Kolombo vidis, ke li trovis sian adversulon. Kvazaŭ martelo estus trafinta lian kapon, tiel peza estis la pugno de Pencroft.

Magda time tiriĝis en la angulon de la ĉambro kaj premadis sian pugnon en sian buŝon por ne ŝriki.

Ili boksis sovaĝe. Iu bato trafis la mentonon de Kolombo. Li retroŝanceliĝis, baldaŭ li kuris kapantaŭe al la ventro de Pencroft, poste li ĵetis sin sur lin kaj boksis lian vizaĝon ambaŭmane. Ili ŝiris, batis unu la alian sangokovritaj. Nun ekbrilis bajoneto… Magda ekŝrikis mallaŭte… Kolombo retrosaltas, sed vane. Pencroft pikas. Li kaptis lian pojnon. Ili baraktas luktante… Se la mano de la usonano en ĝi la bajoneto liberiĝos, tiam al li estos kapute… Kolombo maldekstramane ekbatas de malsupre la mentonon de la gangstero… Tiu retroŝanceliĝas. La sama pugno ankoraŭfoje batas, kaj unu piedbato… Pencroft jam ŝanceliĝadas, kaj eĉ nun li ne povas liberigi sian pojnon. La pugno de Kolombo nun jam, kiel maŝino trankvile, precize batas ankoraŭfoje… denove, trafinte sian kontraŭulon je la nazo, buŝo aŭ mentono, kaj Pencroft falas… Unu piedbato… Li ne moviĝas… Kolombo rigardas sur la knabinon spiregante:

— Mi opinias — li diris, — provizore ni finis tiun diskuteton… Unuavice ni ŝnurligu nian homon kaj flankenmetu lin dum la kritika tempo… Tiel li ne kaŭzos problemon…

Dum li parolis, li tuj deŝiris ŝnuron de sur pakaĵo kaj ligis la manojn, la piedojn de Pencroft strikte, ŝtopis lian buŝon kaj rulis lin sub la liton.

— En ordo. Ni povas iri. Mi sendos Troppauer-on ĉi tien, ĉar li antaŭnotis sin ĉe li por fari kelkajn piedbatojn… — Li nur nun rimarkis, ke la virino luktas kontraŭ malbonfarto. Li brakumis ŝiajn ŝultrojn tenere. — Ĉu ne nevozigas vin tiuj komplikaĵoj-konfliktaĵoj?

— Ne kredu, ke mi estas malforta. Sed okazis tiel multe da aferoj, kaj tiu ĉi klimato… Ĝi estas terura eĉ por mi… Kvankam mi plenkreskis en Afriko…

— Eĉ tiam ĝi estas multe por virino. Mi petas vin, nun obeu al mi, kaj enlitiĝu, ripozu dum la ribelo…

— Ĉu vi freneziĝis? — ŝi diris mirante, ĉar Kolombo parolis pri la ribelo tiel, kiel pri ia sensignifa incidento. — Ja povas okazi, ke oni masakros ĉiun, kaj…

— Ba!.. — li mansvingis ridetante, dume li reordigis sin iomete — , ni aranĝos la tutan aferon rapide… Ni pretros al ribelon per ia ŝerco… Ili estas karaj homoj, nur kelkaj friponoj plenŝtopis ilian kapon per idiotaĵoj. Ni vangofrapados tiujn kaj fino… Eĉ tio povas esti, ke la ribelo ne okazos… Kaj se ni ne renkontiĝus plu…

— Diru… Kial vi volas morti ĉiumaniere? Se vi trovas mian demandon indiskreta, ne respondu.

Kolombo serioziĝis. Kiel li forgesis tion… Kvankam la dek mil dolaroj estus urĝe bezonataj hejme… Sed nun jam ĉio estas egala.

— Fraŭlino Russel… Bedaŭrinde ĝi estas tia momento, kiam mi devas pensadi. Ĝis nun mi estis gaja. Temis nur pri mia vivo. Nun la afero estas serioza. Nun mi devas persisti apud mia militista honoro. Ĝi estas problemo. Asekura societo zorgintus pri miaj patrino kaj fratineto okaze de mia morto. Nun mi diras unu aferon al vi: Se okazis kelkfoje, kiam mi ŝatintus resti vivanta, kaj iomete mi malinklinis la penson de la morto, ĝi okazis tiam, kiam via karmemora, sed ĉarma persono hantis min en la dezerto. Ĉar mi suspektas tion, ke mi forte enamiĝis al vi…

Ili silentis. Kaldroneg-simila varmego ardis ĉirkaŭ ili, kaj araba militvaganto el la proksima tendaro kantis elgorĝe ian neartigitan melodion. La amaso de grandegaj, zumantaj muŝoj ŝvarmis dik-tavole ĉie. Abomeninda, morta Afriko estis tiu dezerta, senviva, obtuze dolora varmo… Kaj tamen, kiel ili kunrigardis por momento, rideto videbliĝis sur ilia vizaĝo, kaj Kolombo alpremis al si Magda-on…

— Se vi divenus la sekreton de la horloĝo — flustris la knabino milde alpremiĝinte — , tiam vi estus… tre riĉa… Vi povus ricevi facile eĉ unu milionon da frankoj… Ĝi ne havas difineblan valoron… La mapo de Russel valoras tiom, kiom la trovinto volas ricevi por ĝi. Se vi scius ties sekreton…

— La horloĝo estas via heredaĵo… Se mi scius ties sekreton… Ĉu vi ne imagas… ke mi akceptus vian monon?… Maksimume — li balbutaĉis embarasite — , se ni dividus ĝin inter ni… Sed nur tiel, ke la tuto… estus por ni ambaŭ… Unuvorte, se la mono restus en la familio…

Magda klinis sian kapon sur la ŝultron de Kolombo, kaj li karesis ĝin. Ili staris tiel. Ili ambaŭ pensis pri tio, ke ili parolas pri tio, kio ne estas: la sekreto de la horloĝo estas nesolvebla. Io krakis sub la lito, Pencroft rekonsciiĝis, se li ne povis eĉ moviĝi… El la ĝardeno de la kuirejo aŭdiĝis, ke iu elverŝas akvon el tino. Ili staris vid-al-vide.

Nun knalis pafo foren sonoranta en la silento de la varmega posttagmezo.

— Ĝi komenciĝas! Vestu vin araba bubo, tiam vi estos en sekureco… Mi devas urĝe foriri.

— Sed…

Li rapide ĉirkaŭbrakumis la knabinon, kisis ŝin kaj forkuregis.

4

Battista kaj Latouret suprenportis maŝinpafilojn en la kontoron. Battista alvenis pli frue kaj ĵetis sian ŝarĝon sur la plankon.

La kaporalo suprenrigardis trankvile.

— Ne estas fidindulo.

Nun alvenis Latouret. Li trovis fidindan soldaton. Li estis multe pli malgaja. Junula helpis al li. La idiota Kreto. Ili kuraĝis komisii nur unu homon en la garnizono: cerbmalsanulon. Li deĵetis la maŝinpafilon rikanante kaj mansalutis. Liaj okuloj moviĝis manie, kaj lia vizaĝo estis tia kun la du profundaj faltoj ĉe la buŝo, kiel ia arleken-larvo

La sola soldato en Aut-Taurirt, al kiu oni kuraĝis ordoni. Li rikanis kaj spiregis.

Nun jam ili estis klarvidaj pri la situacio. Finley diris al la lasta, fidela senrangulo kun bedaŭro:

— Apud la pordo estas benko, eksidu, infano mia, kaj ekfumu.

— Mi raportas obeeme… Kion?

— Cigaredon

— Mi raportas: kian cigaredon? Ĉar la senrangulo ne havas cigaredon. — Malgraŭ la malgaja okazaĵo Finley ekridis. Li donis cigaredon al Kreto

— Prenu, infano mia, de sur la muro la stiletan fusilon de la skribisto. Vi ne devas gardostari. Eksidu trankvile, sed se iu volas enveni sen permeso, mortpafu tiun. Ĉu vi komprenas?

— Proksimume…

Rikanante, kun memfida teniĝo foriris la sola, fidinda senrangulo en Aut-Taurirt: la idiota Kreto!

— Ĉu ne estus ebla — demandis Gardone, kiam li ekbruligis cigaredon kun tremanta mano — provi… la ĉefagitantojn… kapti… malhelpi…

Knalis pafo.

— Jam estas malfrue — diris Finley.

ĈAPITRO 25

1

La trumpetisto volis blovsignali alarmon, sed oni elbatis la trumpeton el lia mano.

Adrogopoulos, la greka luktisto, kaj Benid Tongut, la ĝendarmo estis la ĉefagitantoj de Hildebrandt, kaj nun ili kolektis la plimulton de la ribeluloj en la korto, ke ili ĉirkaŭis la elrapidintajn soldatojn.

Ili ĉiuj estis malesperiĝintaj, morta lacaj, nevozaj homoj, plejparte ankaŭ malsanaj… Jam estis la sesa horo, kaj la dezerta varmego furiozis ĉirkaŭn ili kun ĝia lasta ardo.

Hildebrandt staris sur benkon:

— Homoj! Sufiĉis Saharo al ni! Ni ne volas mortaĉi en la dezerto. Ni trabatos nin eksteren kune kun la malliberuloj, kiuj estas juĝitaj al pereo ĝuste tiel, kiel ni! Post nelonge alvenos por helpi nin la tribo sokota kun multe da batalantoj, kaj ili gvidos nin ĉiujn sur angalan terenon tra sekreta trairejo, kie ni estos liberaj. Ni volas nenion alian, nur tion. Ni devas garantii niajn sokota-jn savantojn. Tial ni okupos la fortikaĵon, ke oni ne alpafu nin de tie. Ni batos neniun. Ankaŭ la oficiroj povas fuĝi, laŭplaĉe. Kun ni aŭ solaj, kiel ili volas. Sed se ili kontraŭstaros, ni masakros ĉiun. Ni ne timas la mankon de akvo. Ĝi estas solvita ĝis vespero. Tiam ni havos ekrasiton por eksplodigi la kirason de la akvokrano. Se ĝi tamen okazos, kaj oni ne diros al ni la kombinacion de la seruro, mortos ĉiu, kiu ne aliĝis al ni! Ĝis tiam ni kondutos disciplinite, ni batos neniun… — Li okule serĉis Pencroft-on maltrankvile, sed li ne vidis proksimiĝi lin. Kie li estas? — Mi supreniros en la kontoron. Mi parolos kun la sinjoroj oficiroj. Eblas, ke ĝi daŭros longe. Atendu disciplinite kaj pacience! Ni volas ne sangon kaj renversiĝon, nur foriri el tiu ĉi infero!

— Prave! — muĝis la homoj.

— Ankaŭ la goumier-oj estas kun ni! Nur tri homoj troviĝas inter ili — daŭrigis Hildebrandt, — kiu rifuzis aliĝi.

Benid Tongut, la kolosa serĝento staris inter la ribeluloj. La legianoj frapetis lian ŝultroj. Barbizon interfrotis siajn manojn kun avidaj okuloj sur la parapeto.

— Ĝis mi revenos, gardu la ordon! Se mi ne estus ĉi tie post unu horo, oni mortigis min supre. Tiuokaze indulgu neniun homon! — finis Hildebrandt sian parolon kaj ekiris al la domo de la administrejo kun rezolutaj paŝoj. La soldatoj kriegadis.

… Kie estis Kolombo? Kie estis Latouret, Battista kaj la aliaj?

Kiam la pafo knalis, Latouret kaj Battista estis en la ŝtuparejo, kondukanta al la kontoro. La serĝento elprenis sian revolveron. Ankaŭ Battista. En tiu momento iu kaptis lian manon el dorsdirekto kaj forprenis la pistolon. Same okazis ankaŭ al Battista. Kolombo, Troppauer, Spolinsky kaj Nadov senarmigis ilin.

— Ŝnurligu ilin! — diru Kolombo. — Ek, Spolinsky!

La polo elprenis ŝnuron kaj turnis sin al la senpove blasfemanta serĝento:

— Se vi permesas… — li diris ĝentile kaj ligis lin strikte kun komprenebla rutino. Poste li turnis sin al Battista, kvazaŭ li invitus lin danci: — Ĉu estas permesate?… — sed antaŭ ol la italo povintus nei sian konsenton, li jam estis ligita. Li trenis ilin en la lavejon.

— Trankvile, olda Latouret — instigis lin Kolombo — , okazos nenia problemo, mi estas bona knabo, kaj mi zorgas pri vi, nur momente mi devas deponigi vin.

— Sciu Harrincourt — diris la serĝento malestime — , mi pensis ĝis nun, ke vi estas nur nedisciplinita kaj tromemfida. Mi eĉ kompatis vin, kiam oni ligis vin en crapaudine. Sed nun mi vidas, ke vi estas nura patrujperfidulo, fia, malkuraĝa kanajlo, kaj mi bedaŭras, ke iam mi diris al vi bonan vorton.

— Nur grumblu, oldulo. Tamen mi scias, ke vi ŝatas min. Timu nenion. Kolombo estas bona knabo. Li ŝatas la oldan soldaton. Ni povas iri, knaboj.

Poste ili iris en la ĉambron de la soldatoj. La taĉmento de Harricourt kolektiĝis tie, gvidate de Pilotte. Minkus, Pilotte, Hlavaĉ, Rikov kaj ankoraŭ ok fidindaj homoj.

— Knaboj! Ni ĉiuj estas sub la gvido de majoro Hlavaĉ. Malsuprenirinte ni ŝajnigos, kvazaŭ ni estus aliĝintaj al la ribeluloj. Ni rompos la pordon de la deponejo, kaj ĉiu povas trinki rumon kaj el la drinkaĵoj, kiuj troviĝas tie.

— Konsentite! — kriis Hlavaĉ entuziasme.

— Antaŭen! — Li retenis la rapidantan Hlavaĉ-on. — Vi restos ĉi tie. Vi ne devas riski vian vivon. Tio estas la tasko de la senrangulo…

— Kiam oni suprenportos la rumon — li balbutaĉis trompiĝinte — , mi ŝatus esti tie…

— Mi aprecas, ke vi volas esti nia heroa gvidanto, sed ni respondecas pri la vivo de sinjoro majoro. Ni iru, knaboj! — Li flankenŝovis Hlavaĉ-on kaj skuisla pordon. La ŝuisto gapis antaŭ sin malesperiĝinte, poste li koleriĝis. — Kia parolo ĝi estas? — li lamentis. — Mia ideo estis la rumo, kaj mi ricevos el ĝi nenion… Friponaĵo!

Sed li povis fari nenion…

Kolombo diris sur la ŝtupro:

— Knaboj, kiu trinkos rumon el vi, tiu forĵetos sian militistan honoron, kaj je mia vorto, mi tuj mortpafos lin.

— Malgrandanimeco — grumblis Troppauer, la poeto — , tamen eble glaseton… — sed Kolombo rigardis lin tiel, ke li tuj eksilentis.

Ili alvenis kurante inter la soldatojn, svarmantajn en la korto:

— Alo! — kriis Kolombo. — Fine jen estas la libereco!.. Ni iru hejmen! Ĝis oni malfermos la akvokranon, ni ne soifu! Knaboj! En la deponejo estas rumo! Ni meritas kelkajn glutojn da drinkaĵo post tiom da mizero!

— Prave! — kriis Troppauer. — Prave! — muĝis la alkoholistoj.

Ili perforte rompis la pordon de la deponejo.

Ili likis la grandajn barelojn unu post la alia per bajoneto, hakilo. Dum momentoj la rumo fluis ĉie, ili ridaĉis, kriadis…

— Hoho! Ĝi estas viskio! — murmuris nun iu, kaj ili tumultis kiel brutaro… Post nelonge ankaŭ la buŝharmoniko eksonis…

La reago de la multe da netolerebla monotoneco estis timiga. Ili kriaĉis, kantis, kelkiuj trinkis tiom da rumo je unu tiro, ke li sterniĝis apud la glaso, falinta el lia mano, kvazaŭ li estus frapita de apopleksio.

— Kio okazas ĉi tie!? — kriis Adrogopoulos sur la ŝtuparo. Li estas danĝera homo! Li interflustradas dum semajnoj kun Pencroft kaj kun aliulo — ĝi trafulmis la kapon de Kolombo.

— Homoj! — hurlis la greko timiĝinte — , ne estas permesate ebriiĝi! Ĉio finite, se…

Kolombo ŝanceliĝante, kvazaŭ li estus ebria, staris antaŭ lin:

— Kion vi diras… Venu, ankaŭ vi trinku… Ĉu ĝuste vi ordonados… kion vi imagas? Ĉu… jen, trinku…

La greko flankenŝovis la glason kolere, tiam Kolombo ekkriegis:

— Ĉu vi ekbatis min!? Mi mortigos vin pro tio, hundo! — Kaj dum la greko miris, ĉar efektive li ne ekbatis Kolombon, lin trafis tia piedbato, ke unue li falis surdorsen, poste kvazaŭ li sledus, li glitis en la kelon. Li tuj salte leviĝis, sed forta pugno batis li je la nazo tiel, ke la mondo mallumiĝis antaŭ li por kelkaj sekundoj. Kolombo sciis, ke la greko povas vanigi ĉion. Li devas likvidi lin!

La legianoj pensis, ke temas pri kutima interbatado. Ili ridaĉis kaj ĉirkaŭstaris la du homojn kriegante.

Adrogopoulos subite kaptis sian kontraŭulon. Kolombo maltrankvile rigardis, ke li devas alfronti superforton: La brakoj de Adrogopoulos kvazaŭ estus el marmoro. La makzelo de Kolombo subite estis ekbatita el sube, ke vertiĝo kaptis lin, sed blinde rebatinte lia hokbato, bonŝance trafis. La greko ekŝanceliĝis por momento… Li dorseniris al la barelo kaj volis kurataki Kolombon. La vizaĝo de la barbulo deformiĝis en malican grimacon, kaj…

De sur la supro de la amasigitaj bareloj, kiel, kiel ne, eble ĉar la peza korpo apogiĝis tien, malpli granda, ducent litra barelo falis sur lian kapon, kaj ĝi diserigis lian kranion…

La soldatoj staris miregante dum kelkaj sekundoj.

…Troppauer dume kaŭriĝis malantaŭ la barelegoj, ĉar se oni divenos, ke li ekpuŝetis la ducent litran vinujon sur la kapon de Adreogopoulos, granda problemo povus okazi al li.

— Nun vi… lernis… — Kolombo imitis la voĉon de la ebriuloj — kiel vi ordonadu al la legianoj… Fripono… Sufiĉe el tiuloj!

Iu ekĝojkriis, ke li trovis konjakon. La aliuloj sin puŝadis ĉirkaŭ li kriegante, kaj post nelonge la kadavro de la greko restis sola ĉe la amasigitaj bareloj.

Kolombo komencis buŝharmoniki sian preferatan kanton:

„Le sac, a foi, toujours au dos!..”

Ili kantis kaj drinkis. Kelkaj homoj, manke de glaso, ĉerpis la rumon per sia ĉapo. Ties duono elfluis. En la fono oni aranĝas malpli gravan konflikton per bajoneto. Kelkaj soldatoj kuŝas sur la tero senkonscie, raŭka kriaĉo plenigas la kelon, kaj sonas la buŝharmoniko…

Jam vesperiĝis. Kolombo muzikis senhalte. Grupo da goumier-oj interbatadis kun kelkaj soldatoj. Pafoj knalas… La amuziĝo jam havis kvar-kvin viktimojn. Neniu zorogis pri Hildebrandt kaj la corvée… Spolinsky, Troppauer, Minkus, Pilotte kaj la aliaj ne kuraĝis drinki. Ĉar Kolombo sidas sur la ŝtuparo kaj buŝharmonikas, sed sur lia sino kuŝas granda, suboficira revolvero.

Estis la sesa kaj duono, kaj la kompanio jam ebriiĝis. Ili drinkis nekredeble grandan kvanton da rumo…

… Battista kaj Latouret kuŝis ŝnurligite unu apud la alia. Proksimume ili estis klarvidaj pri sia sorto, aŭdinte la furiozan ĝojkriadon… Subite venis kelkaj soldatoj en duopaj vicoj, kun fiksitaj stiletoj. Avane Troppauer kaj Pilotte kun po unu flamĵetilo, simila al fornotubo. Kolombo gvidis ilin. Ili tranĉis la ŝnurojn de ambaŭ suboficiroj. Latouret salte leviĝis.

— Mizera feĉuloj… Fiaj patrujperfiduloj!

— Se vi finis tion, oldulo mia — diris Kolombo trankvile — , diru tion, ĉar ni havas ankorŭ multe da aferoj. Ĉu vi ne dezirus transpreni la gvidon de la patrolo anstataŭ grumblado, kaj aresti la ribelulojn?

Dum li parolis, li transdonis po unu revolvero al ambaŭ suboficiroj.

— Kio ĝi estas? — demandis Battista stulte.

— Se ni ne estus ŝnurligintaj vin, vi estus irintaj sur la korton gaskoni, kaj la ribeluloj estus mortigintaj vin ambaŭ. Sed ni bezonas du bonajn suboficirojn, se iu aŭ la alia jam iomete jam maljuniĝas… — li turnis sian la Latouret. — Ni senarmigis la ribelulojn, sed tiuj ne scias pri ĝi. Ili rompis la pordon de la deponejo, ili findrinkis la rumon, kaj ili apenaŭ povas stari sur siaj piedoj. Serĝento! Gvidu la patrolon por aresti ilin… Sed rapide! En avant, oldulo mia! Marche! — li komandis per sia karakteriza, militista lingvaĵo.

— Se ĝi estas vera… Harrincourt… tiam mi ne hontas… ke mi bedaŭris vin iafoje… kiam oni torturis vin… Liaj okuloj ekbrilis, liaj kelkaj kat-similaj, blankaj lipharoj bataleme direktiĝis antaŭen, kaj li transprenis la gvidon de la malgranda taĉmento: — Á mon commandemant!.. En route! Marche!

Jam apenaŭ povis stari kelkaj soldatoj sur siaj piedoj, kiam aŭdiĝis ekstere la bruo de proksimiĝantaj pezaj paŝoj. Du flamĵetiloj direktiĝis al ili, kiu jam en si mem sufiĉas al tio, ke tiuj mortbruligu ĉiun en la kelo dum momentoj.

— En joue! — krakis la voĉo de Latouret, kaj la stiletoj direktiĝis al la ribeluloj. La ebriuloj mire vidis, ke malaperis la armiloj.

… Post dek minutoj oni metis seruron sur la pordon de la kelo, kaj la ribeluloj kuŝis sur la tero, strikte ligitaj… Ili kuratakis la goumier-ojn tiel subite kun pafpretaj armiloj, ke tiuj tute ne povis pensi reziston. Ili ŝnurligis ilin rapide. La tri malliberulojn, kiuj ne aliĝis al la ribelintaj ĝendarmoj, oni malligis. Anakŭ ili ricevis armilon. Benid Tongut ankoraŭ ĝustatempe fuĝis tra la malantaŭa fenestro… Li grimpis sur la parapeton ĉe forlasita parto de la fortikaĵo… Li kunportis ŝnuron… Li volis malsuprengrimpi sur la transa flanko, kaj atendi la alvenontajn negrojn… La sokota-anoj estos ĉi tie morgaŭ aŭ postmorgaŭ en la dezerto.

Sed li ne kalkulis tion, ke iu atentas lin de horoj sur la parapeto… Iu, kiu havis aranĝendan aferon kun la serĝento.

Longaj ombroj kuŝis sur la ŝtonoj pro la oblikv-angule subiranta suno, kiam Benid Tongut atingis la krenelon. Iu alpaŝis lin el la krepusko kaj kaptis lian gorĝon. La serĝento ekvidis tute proksime la senindulge krudajn trajtojn de Barbizon.

— Momenton, kamarado… — flustris la korsikano.

Benid Tongut sentis nur akran doloron ĉe sia nuko, kaj io krakas. Poste li flugis tra super la parapeto kaj falis el dek kvin metra alto…

2

Kiam Finley elrigardis tra la fenestro kaj vidis la kolektiĝantajn soldatoj, li turnis sin.

Gardone viŝis sian ŝvitkovritan vizaĝon, flavan pro la timiĝo.

— Kiel vi opinias? — li demandis la leŭtenanton.

— Ni mortos — li respondis inidferente. — Se ili havas ekrasiton, ni ne povos longe teni ilin ŝakite, ĉar ili eksplodigos la akvotubon. Poste alvenos la sokota-anoj, kaj se la ribeluloj ne mortigos nin, tiam ni povos mortpafi nin, ĉar kompreneble mi tute ne volas kapitulaci al la negroj…

— Eble… militkaptiteco…

— Ba! Ili tuj masakros nin.

— Ĝi ne estas certa, eĉ… Kial ili farus tion?

Finley sentis naŭzon. Se iu estas malkuraĝa, tamen li devus regi sin, kiam li vidas, ke li devas morti, kaj ne estas helpo. Kaj tiu homo portas la uniformon de la francaj soldatoj!

La voĉo de la kreteno aŭdiĝis el ekstere:

— Bonvolu halti, ĉar cetere la senragulo devas pafi… Ĝi estas la ordono…

— Iru en la inferon — diris iu, kaj ŝajnas, ke li flankenŝovis la idioton, ĉar la pordo malfermiĝis, kaj Hildebrandt enpaŝis.

— Senrangulo! — alkriaĉis lin Finley kolere. — Kiarajte vi envenas sen permeso kaj sen frapeto…

— Atendu! — interrompis la kapitano. — Mi estas la komandanto. Kion vi volas? — li trunis sin al Hildebrandt.

— Sinjoro kapitano! La soldatoj sendis min por intertrakti kun sinjoroj oficiroj. Ni malobeos! Ni volas irir hejmen, kaj ni iros hejmen. Neniu povas malhelpi nin en tio. La oficiroj ne faris malbonon al ni, nek ni faros malbonon al ili. Nek al la fortikaĵo. Diru la kombinacion, ni provizos nin per akvo por la vojo, kaj tiu garnizono restos por Francio, ankaŭ la oficiroj restos vivantaj. Se vi ne agos tiel, ni okupos la fortikaĵon. Se necese, ni eksplodigos la tutan administrejon, ni havas sufiĉe da ekrasito, kaj ĝi faras senespera la kontraŭstaron de la oficiroj. Tiel aŭ ĉi tiel ni akiros la akvon. Sed kiam ni eksplodigos la akvoduktojn, ni ruinigos la fortikaĵon kaj ĉiun, kiu apartenas al vi. La ribelinta gernizono decidis tiel.

— Forportu vin! — kriis Finley. — Ni ne intertraktas kun ribeluloj, kaj ni ĉiuj…

— Mi petas silenton! — diris la kapitano energie. Li ne sentis senperan mortdanĝeron, kaj tio faris lin aroga. — Kian rolon havas en la afero certaj negroj sokota?

— La sokota-anoj estas survoje al Aut-Taurirt. Ili sendis mesaĝon fare de la ĉefo de la ĝangala tribo, se ni okupos la fortikaĵon, kaj tiel ili ne devas timi la franca militistaro, ili gvidos nin tra sekreta vojo al Angla Guineo. Ni ne faras malbonon al la sokota-anoj, sed ni defendas ankaŭ vin, se vi ne devigas nin agi alimaniere.

— Eliru — respondis Gardone al Hildebrandt — , kaj atendu sur la koridoro!

Hildebrandt sciis, ke li gajnis. Li turnis sin soldate kaj eliris. Kreto ŝovis sian kapon tra la pordo:

— Sinjoro oficiro… ĉu mi ne devas mortpafi la senrangulon?

— Forportu vin!

Kreto rikanis kaj malaperis. Gardone diris al Finley supereme.

— Laŭ mi diplomatemo estas bezonata en tiu ĉi afero. Nun temas ne pri heroaĵo. La garnizono kaj la vojo estas la unua. Oni ordonis tion al mi. Tiuj ribeluloj do foriru, kien ili volas. Mi ne respondecos pri la pereo de la fortikaĵo.

Gardone rektigis sin kaj rigardis orgojle sur sian anstataŭiganto.

— Ĉu vi volas malfermi la akvokranon, sinjoro kapitano? Aŭ diri la kombinacion al ili?

— Jes! Ili estas bonaj knaboj, nur malesperiĝintaj. Iom da diplomatemo, kredu min… Ili iru for… kaj tiel la fortikaĵo restos sendifekta. Se ili eksplodigos la akvotubon, tiam ili ruinigos ankaŭ la garnizonon… Ni ne povas rezigni tiun taktike gravan, strategian lokon…

— Mi ne samopinias, sinjoro kapitano — respondis Finley kolere, kun larĝiĝintaj nazloboj.

— Ĉu? Tio do tute ne gravas… Mi estas sendita ĉi tien, ĉar oni scias, ke temas pri tikla afero… Sinjoro leŭtenanto, mi ordonas al vi, gvidu la senditon de la ribeluloj al la akvokrano, kaj diru al li la kombinacion de la kirasŝranko.

La oficiro respondis senhezite:

— Mi malobeas!

— Transdonu vian glavon!

Finley malbukis sian glavon rapidmove kaj metis ĝin sur la tablon.

— Iru en vian ĉambron, kaj restu tie ĝis alia orodono. Mi diros la kombinacion de la seruro, kaj mi malfermos la akvokranon je mia respondeco… Senrangulo!

Hildebrandt aŭdis ĉiun vorton tra la maldika pordo, tiel li ensaltis en la ĉambron ĝoje, kaj Gardone volis diri ion, sed — li retropaŝis timiĝinte.

El la torako de Hildebrandt, staranta vid-al-vide subite aperis stileto… La soldato fiksrigadis antaŭen kun larĝe malfermitaj okuloj kaj buŝo… poste li stumble falis. Malantaŭ li staris Kreto en la mano kun fusilo, sango gutis de sur la stileto de lia armilo.

— Mi estas majoro Yves — li diris trankvile kaj rigardis rekte en la okulojn de Gardone. — Kapitano! Transdonu vian glavon al Finley! Mi arestas vin pro patrujperfido…

ĈAPITRO 26

1

Dume la taĉmento sisteme forigis la ne deziratajn elementojn jam sub la gvido de Hillers. Ankaŭ la militvagantoj, tendumantaj apud la fortikaĵo povis esti danĝeraj. Barbizon sciis de la malliberuloj, kiuj estas la ĉefagitantoj tie.

Subite maŝinpafiloj direktiĝis al ili el la muro de la fortikaĵo. Kelkaj homoj saltis sur kamelojn, sed kiam oni komencis pafi ilin, kaj falis tiuj, kiuj provis fuĝi, ili ĉiuj eksidis kaj atendis, kio okazos al ili. Oni sendis ĝendarmon el la fortikaĵo kun tiu mesaĝo, ke ili demetu la armilojn ne pli ol dek minutoj, cetere ili estos mortpafitaj.

Ili kapitulis ne pli ol dek minutoj. Poste patrolo ĉirkaŭis ilin kun pafpretaj fusiloj. Hillers laŭtlegis tridek nomojn sur slipo. Tiuj estis la ĉefribeluloj. Oni forkundukis ilin. Laŭ la leĝo „tuj kaj surloke” — kiel ribelulojn, kaptitajn je freŝa faro — oni mortpafis ĉiujn.

Oni diris al la aliaj, kie ili rericevos sian armilon. Eblas, ke nokte okazos batalo. Se ili ne batalos sufiĉe bone, oni masakros ilin, ĉar mitraloj estos malantaŭ ili, en pafdistanco.

Poste Latouret ordonis pri la deĵoro, kaj fine li disigis la alviciĝintoj jen tiel:

— Knaboj! Nun ĉiu meritas trinki glason da vino. Vi, Harrincour, venu kun mi por priaŭskultado!

— Ni povas iri, oldulo mia — li respondis per sia kutima neglektemo, kaj la lipharoj de Latouret ektremis, li aŭdigis eĉ ian leopar-similan murmuron, sed cetere li diris nenion.

2

La suno suiris malantaŭ la dezerto, kaj Kobienski, la gvidanto de la corvée atendis la signalon: eklumantan reflektoron sur la muro de la fortikaĵo.

Sed la malgranda, blanka fortikaĵo staris mute en la vesperiĝanta dezerto, kvazaŭ ĉiu vivanta estaĵo estus forlasinta ĝin.

Ia sinistra angoro ekregis la homojn. La malliberuloj kolektiĝis ĉe la komenco de la ŝoseo, agoprete, ke ekvidinte la signalon de la reflektoro ili unuiĝos kun la homoj de la corvée. La onidire d-ro Borden kaj la du aliaj fremduloj: Lorsacoff kaj Macquart gvidis la bagnanojn. Ili disdonis ankaŭ kelkajn armilojn, malmultajn, nur tiom, kiom ili povis kontrabandi sur la aŭto. La ekrasito kuŝis apud li en du lignokestoj.

Hienoj ridaĉis per olertranĉa voĉo, kaj ekbrilis la unuaj palaj seteloj super la flavaj sablomontetoj de Sharo.

— Diablo komprenas… — murmuris Kobienski, rigardante al la muta, ŝajne timige forlasita fortikaĵo.

— Eble okazis io malbona — diris iu soldato.

— Sed kio?

Ili silentis.

— Ĝi evidentiĝos post nelonge — diris Lorsakoff el la direkto de la bagnanoj — , kiam oni deŝanĝos la corvée-on.

Neniu respondis. La koŝmaro de la malbona antaŭsento ekregis la grupeton de soldatoj, kiel ili atendis en la dezerto, la vesperon de tiu timiga tago.

Jam pasis la tempo de la ŝanĝo de la gardistoj. Kaj okazis nenio. Malluma vespero kovris Saharon. La bagnanoj kaj la soldatoj vidis unu la alian, nur kiel grandega ombro-amaso.

Fine malfermiĝis la pordo de la fortikaĵo. Ili vidis bone ankaŭ de malproksime, ĉe la filtriĝanta lumo de la internaj lampoj, ke soldato venas el la fortikaĵo…

Nur unu!

Kaj la pordo tuj fermiĝis malantaŭ li. Sur la longa vojo, kiam la polvodunoj iafoje kovris lin, la ombro proksimiĝis malrapide, trankvile… Li jam estis nur je kelke da paŝoj de la corvée.

Fine nun ili rekonis lin.

— Troppauer! — kriis iu soldato.

Vere la poeto estis tiu. Nun jam estis certa, ke okazis io.

— Knaboj! — li diris, atinginte la gardistojn. — Oni sendis min tial, ĉar mi havas bonan rilaton al la malliberuloj… Okazis problemo. La plimulto de la soldatoj sin pripensi en la lasta minuto. Oni enkarcerigis la ĉefribelulojn, la aliaj decidis, ke ili ne faros plu tiun idiotĵon kaj defendos la fortikaĵon…

Fariĝis granda silento. La sufoke varma, prema nokto eĉ pli timige peziĝis sur la ribelulojn.

… Eklumiĝis io sur la muro de la fortikaĵo. Sed ne pro signalado. La lumfaskoj de ok-dek reflektoroj moviĝis en la dezerto, kruciĝante unu la alian…

— Stultaĵo! — kriis Lorsakoff. — La soldatoj ne alpafos nin…

— La knaboj mesaĝas tion — rimarkis Troppauer — , kiu venos sen armilo, ili enlasos tiun. Cetere ili pafos. Oni femos la akvokranon kaj ne malfermos ĝin, nur tiam, se vi ĉiuj kapitulacos…

Sekvis konsternita paŭzo. Raŭk-voĉa birdo konstante ripetis el la direkto de la fortikaĵo: Kiraga… kiraga… kiraga… Aerblovo trakuris Saharon, kaj la polvo flugis susurante…

— La majoro mesaĝas tion al vi, ke la corvée revenu en la fortikaĵon, la malliberuloj iri al sia laborejo, kaj tiam li forgesos, kion vi planis… Li punos nur la gvidantojn — kaj li aldonis ĝemante. — Vi, Kobenski verŝajne estos pendumita… Sed la vivo estas tia; foje supre, foje malsupre. Fine ja: supre jam doloras nenio.

— Ne atentu tiun perfidulon! — hurlis Kobienski. — Estas nura mensogo, kion li diras…

— Kaj la ekrasito estas ĉe ni! — kriis Lorsakoff. — Se necese, ni eksplodigos la tutan fortikaĵon!

La rezoluta instigo renkontis malmulte da entiziasmo. Nur Troppauer respondis per simile akra voĉo:

— Ni ne estos idiotaj morti pro vi! Kial ni implikiĝu en malagrablan situacion, kiam ni povas liberiĝi sendifekte?! Vi nur ne estus venintaj ĉi tien…

— Hundo! — ekgrumblis Kobienski, kaj saltis antaŭ Troppauer-on. — Mi instruos vin zorgi pri viaj idiotaj poemoj, kaj…

Kompreneble Troppauer vangofrapis Kobienski-on pro la mallaŭdo de siaj poemoj, kiu poste kuŝis longdaŭre sur la tero silente.

Lorsakoff subite elprenis revolveron, sed iu bagnano elbatis tion el lia mano. Du soldatoj kaptis Macquer-on.

— Ni ne estas frenezaj morti pro vi! — kriis la barbulo, simila al Sankta Nikolao. — Troppauer pravas.

— Manĝu, kion vi kuiris… — diris alia skeletulo, kaj li skuis sian altanlevitan kaĥeksian brakon al d-ro Borden…

Post dek minutoj al corvée revenis en la fortikaĵon sen armiloj, eskortinte la ŝnurligitajn Kobeinski, Lorsakoff, Macquar kaj d-ron Borden.

La bagnanoj sidis en siaj bangaloj kaj atendis, ke oni decidu pri ilia sorto…

ĈAPITRO 27

1

Ili estis kune en la ĉambro de Delahay. La majoro fartis iom pli bone. Li kubutunis en sia lito kaj cigaris. Posttagmeze li havis paroksismon, tiel li nur nun informiĝis pri la okazintaĵoj. Kreto, aŭ majoro Yves, Finley kaj leŭtenanto Hillers sidis ĉirkaŭ li.

— Ni do savis la honoron — diris la majoro. — Sed la fortikaĵo eĉ nun ne estas en sekureco, ĝis ni devas timi la sokota-anojn.

— Se ni scius, el kiu direkto ili venos, estus infanludo repremi aŭ ĉirakŭi ilin — rimarkis Finley.

— Sed ni ne scias — diris Yves. — Kaj ni havas malmulte da espero al tio… Kvankam la horloĝo, kiun havas tiu knabo… ĝi estas la ŝlosilo de ĉio.

Ili tute ne rimarkis, kiel admirante ili rigardas lin. Ĉar la aspekto de Kreto ŝanĝiĝis konsternige. Lia magreco nun impresis energion. Li estis anglece sek-statura, sunbrunigita homo, liaj okuloj brilis saĝe kaj klare.

— Kiam vi senmaskigis vin antaŭ Finley? — demandis Delahay.

— Kiam oni intermiksis tiun karan knabon kaj min, kondamnite lin al crapaudine. Mi devis savi lin. Tiam mi petis Finley-on raporti la aferon al vi, evitante Gardone-on. Unue mi devis legitimi nin. Poste Finley akiris la impregnitan sakon el la ferŝranko, kiun mia alia amiko kaŝe redonis al la knabo. En ĝi estis la dokumentujo de Grison, mia numero ĉe la sekreta servo kaj kelkaj verkoj. Poemoj. Mi volis legi la verkojn, ĉar ankaŭ pri mia amiko Troppauer povas evidentiĝi, ke li komedias, kaj li estas esploristo. Dank’ al Dio, la poemoj trankviligis min tiurilate.

Latouret enpaŝis kun Kolombo.

— Venu ĉi tien, amiko mia… — diris la majoro. — Vi faris grandan servon hodiaŭ al via patrujo, kaj vi ricevos specialan permion…

— Sinjoro majoro! Tio faras nenion, ĝi meritas nek premion. Oni devas fari ĉion por la patrujo. Cetere la tuta sukceso dankeblas al majoro Yves… Ĝi estas la sankta vero!

— Kiel?… Kio okazis?… — interesiĝis la oficiroj miregante…

— Sinjoro majoro! Mi petas vin obeeme, permesu al mi foriri kelkajn minutojn. Mi fermis oficiron ankoraŭ fru-posttagmeze ien, kaj eblas, ke la koncernulo ŝatus manĝi aŭ trinki…

La majoro mansvingis mirante, ke li povas foriri. Kreto aperis denove.

— Tiu knabo pensas tion, ke la ŝuisto Hlavaĉ estas identa kun mi, kaj li ege turmentis la kompatindulon…

Ĝi estis ĝuste tiel. Hlavaĉ sidis en la ĉambro soifa kaj malsata. Kiam Kolombo malfermis la pordon, la teruriĝinta ŝuisto kuregis en la kantinon, timante la novan komplikaĵon.

Malsupre oni deŝanĝis la gardistojn. Estis aŭdebla la klako de la deŝultrigitaj fusiloj kaj la komando de Battista.

Estis noktomezo…

2

Kolombo ne reiris tuj al la majoro, ŝajnas, ke li definitive neglektas la militistan diciplinon. Nenio senkulpigis lian frivolecon, eble nur tio, ke li estis amanta, kaj tiu sento jam ankaŭ tre seriozajn homojn infuis damaĝe.

Li rapidis al la kantino, sed li ankoraŭ ne iris la duonon de la vojo, kiam subute aperis de ie el la mallumo de la korto la araba bubo, Magda!

Li brakumis la knabinon kaj alpremis ŝin.

— Jen vidu — li flustris — , mi diris, ke la mokincito daŭros nelonge.

— Mi tre maltrankvilis pro vi — respondis la knabino. — Sed nun jam, dank’ al Dio…

— La afero ankoraŭ tute ne estas finita. Unuavice ni ne scias, kio okazos al la bagnanoj. Krome ankaŭ la negroj onidire planas ian atakon.

Sur la parapeto monotone klakis la paŝoj de la gardostaranto…

— Prave… — respondis la knabino malgaje. — La sekreto de la negroj estas tiu trairejo, kiun mia patro serĉis…

— Jes, la trairejo — kapjesis Kolombo. — Estus beno en tiu ĉi regiono, se fine ni trovus ĝin… Ĉe vere en tiu ĉi horloĝo estus la sekreto?

Ili rigardis samtempe sur tiun turpan, arĝentan krokodilkapon.

— Tutcerte… Frenezige, sed ĝi estas tiel. La plano de la trairejo kaŝiĝas en tiu brakhorloĝo. Doktoro Brétail volis transdoni ĝin al kapitano Corot tiun vesperon, kiam oni mortigis lin.

Kolombo rigardis malgaje la fermoplaton de la breĉetigita horloĝo. Poste li ekpremis per instinkta movo la streĉilon. La fermoplato klak-malfermiĝis, kaj…

Kiam ili ekrigardis la fermoplaton, ili ambaŭ ekkriis pro surprizo:

La mapo estis tie!

… Tiaĵo ankoraŭ ne okazis. Kureganto homo stumblis ĉe la sojlo de la majoro kaj falis en la ĉambron de Delahay, poste li salte leviĝis, nezorgante pri sia superulo, kaj kriadis…

— La lampon… malŝaltu la lampon!.. Trovite! Jen ĝi estas!.. tuj… — kaj li senspiriĝinte anhelis pro la kuro sur la ŝtuparo. Kolombo estis tiu. Kreto malŝaltis la lampon.

… Kaj per verde flava brilo, elradiante sian ardon ankaŭ sur la krokodilkapon, la miniatura mapo de la trairejo, malkovrita de Russel lumis tie, desegnita per kelkaj etaj linioj!..

En la mallumo aŭdiĝas nur la retenita spirado de la miregantaj homoj…

3

Kiel simple ĝi estis. La esploristo desegnis la mapon sur la ciferplaton de la brakhorloĝo per ia radianta materialo, eble per radiumo aŭ fosforo. Inter la fendetoj de la ciferplato kaŝiĝis nerimarkite tiuj kapilaraj linietoj, kiuj estas preskaŭ nevideblaj, ili lumas nur nokte, se anticipe la sunbrilo prilumis la ciferplaton, kaj la fosfora materialo reradias la sorbitan lumon. Pro tiklaj politikaj aferoj vojaĝanta, katrografa Russel desegnis sian unuan skizon sur tiun fendetiĝintan ciferplaton per nevidebla, aŭ per travidebla materialo, kiu surbas la sunradiojn. Poste li fiksis ĝin per gluo. Se oni atakis, traserĉis, eĉ mil foje dismuntis la horloĝon — oni povis trovi nenion, ĉar la mapo estis videbla nur tiam, se trafis tion forta lumo, kaj oni rigardis ĝin nokte.

Kvazaŭ rigardante transmondan aperaĵon, ili nun ĉiuj gapis la horloĝon kun grandaj okuloj.

Sur la ciferplato tute eta, intermita linio montriis la vojon ĝis Niĝero, disde punkto, kiu estis signita per litero T. Ĝi signifis certe la „tendaron”. Tiun lokon, kie la ekspedicio de Russel bivakis. Kaj tie oni konstruis la fortikaĵon Aut-Taurirt. Malsupre estis skribite: 1 mm: 2 km. Preskaŭ du centimetra linio signis la vojon, ili do estis proksimume 40 kilometrojn de la trairejo. La malgranda strieto, signanta la vojon, krucis punktitan linion, kiun signis litero N. Ĝi estas certe Niĝero. Malsupre, sub la sekudo-montrilo estis skribite: 10. III. — 25. VI. Ankaŭ tio estis klara kaj simpla. La akvonivelo de Niĝero estas tia de la dek de la tria marto ĝis la dudek kvina de junio, ke oni povas trafiki tra la trairejo, dum la aliaj monatoj la akvo verŝajne indundas ĝin.

— Se ni estus sciintaj tion pli frue — diris majoro Yves en la konsternita silento — , tre multaj homoj estus vivantaj.

Iu ŝaltis la lampon.

— Jen rigardu, la idiota Kreto! — kriis Kolombo.

— Ne, amiko mia — diris Kreto ridetante. — Mi estas tiu certa majoro Yves, pro kiu vi havis tiel multe da malagrablaĵo. Sed fermu vian buŝon, ĉar vi ne aspektas favore tiel.

Ĉar Kolombo malfermis sian buŝon tiel larĝe, kiel tio eblis. Li anteŭenŝovis sian kolon, faris grandajn okulojn, kaj li rigardis jen al la surprizige senĝene staranta Kreto, jen al la ridantaj oficiroj, timeme turnante sian kapon dekstren-maldekstren.

— Huuu! — li diris poste.

— Mi ripetas, kion mia amiko Delahay diris: vi faris grandan servon al via patrujo. Vi estas la plej facilanima kaj la plej bona soldato en la mondo. Koncerne Kreton, la kompatinda idioto, en lia nomo nun mi premas vian manon kun aparta danko.

Li premis forte la manon de Kolombo. Kiu eĉ nun palpebrumante rigardis de unu oficiro al la alia, kaj li ripetadis en si mem nur tion pro la embaraso kaj surprizo:

— Ĝi estas bela komedio… Je mia vorto, ĝi estas bela komedio.

— Krome nia amiko Kolombo ankoraŭ havas bonŝancon — interrompis Finley. — La hazardo helpis al li solvi la sekreton de la horloĝo, kiun vane serĉis tiom da spertuoj…

— Estas bone, ke vi menciis tion! — diris Delahay, ekkubutante en la lito, ĉar la multe suferinta, malalta homo preskaŭ refortiĝis. — Ni nur ne ripozu sur la laŭroj de la venko, ĝis la atako de sokota-anoj povas okazi neatendite.

— Nun jam ĝi ne estas tiel danĝera — mansvingis Yves. — Unuavice hodiaŭ estas la oka de majo, kaj ne estas verŝajne, ke la vojo, kondukatna al la tero Batalanga estus irebla antaŭ kvar-kvin tagoj. La mapo de Russel idikis la dekan de la monato. Poste, posedinte la mapon, ni povas okupi la aperturon de la trairejo. Tio kondukas certe sub la fluejo de Niĝero, kie la riverujo estas sufiĉe roka, kaj ĝi ne povas ruiniĝi.

— Lito! — kriis Kolonbo sovaĝe, frapinte sur sian frunton. Mi forgesis ie kulpulon sub la lito, kies nomo estas Laporter.

— Laporter! — salte leviĝis Kreto. — Kie li estas? Mi estus ĵurinta, ke li glitis el miaj manoj. — Venu, infano mia! — Kolombo kaj la majoro rapidis al la koridoro malantaŭ la kantino, kaj ili malfermis la pordon de tiu ĉambro, kie la ganstero kiŝis ŝnurligita.

Malliginte lin, la membroj de Pencroft falis el la ŝnuroj, kiel la ĉifonoj el malfermiĝinta pakumaĵo. Li jam estis duonmorta.

Kolombo balancis sian kapon:

— La soleco tre suferigis lin….

ĈAPITRO 28

1

Aŭrore la fortikaĵo silentiĝis. Ĉiu dormis profunde post la malfacila tago. Parto de la soldatoj kuŝis en la hospitalo pro grava etilismo. La aliaj viciĝis kun kapdoloro, kun akre doloraj membroj post la veka trumpetoado. Finley diris al ili per kekaj, mallongaj frazoj, ke anstataŭ grava puno li konsideros ĉion nura ebriiĝo, kio okazis, kaj ĉiu deka homo el la kulpuloj estos kondamnita al kvartaga pelotte. Se denove okazos simila afero, la deliktuloj estos starigitaj antaŭ la militan tribunalon.

Ili silentis mute. La suno leviĝis, kaj la varmego altiĝis preskaŭ en ĉiu sekundo.

Poste oni elektis la membrojn de la corvée. Ĝi konsistis nur el fidindaj homoj: Kolombo, Spolinsky kaj la aliaj estis en la taĉmento. Finley gvidis ilin, sed ankaŭ Latouret iris.

La bagnanoj jam la posttegmezon de la antaŭa tago vane malfermadis la akvrokranon. Ili ne ricevis trinki. La nokto pasis ankoraŭ elteneble, sed matene, en la arda varmego, ili jam tre malfortiĝis por la soifo, kaj pli ol ducent homaj skeletoj sidis en la sufoke varma ĝangalo elĉepiĝinte, kun vertiĝanta kapo… Bluaj kapilaroj pulsadis sur la flavaj, morte maldikaj kranioj, ŝveliĝintaj, gandaj, ruĝaj palpebroj fermiĝis agoniante, kaj blankaj langoj elŝoviĝis heziteme el la sensangaj, pendaĉantaj lipoj…

Ili vidis alveni la corvée-on. Ili vidis, ke la oficiro komandas teni la fusilojn pafpretaj, kiuj poste direktiĝis sur ilin. Neniu moviĝis. Ĉu li fapigos? Eblas…

Nun disiĝas patrolo el la corvée, kaj la ĝi proksimiĝas gvidate de la oficiro. Kelkaj bananoj pene leviĝas. Ili tute ne pensas ataki la manplenon da trupo.

La vaniĝina ribelo forprenis ankaŭ ilian lastan vivenergion.

— Homoj! — diris Finley mallonge. — Mi mesaĝis al vi hieraŭ, se mi revenos en vian tendaron, ni punos neniun. Mi tenas mian vorton. Ni malfermos la akvokranon, vi ricevos nutraĵon, sed envenos ĉi tien patrolo okaze de ĉiu suspektinda afero. Kiu ne kondutos disciplinite, ni mortpafos tiun. Bonorda garnizono estos en Aut-Taurirt. Morgaŭ ni komencos konstrui la barakojn, vi ricevos hospitalon, kuraciston, kaj ni faros ordon. Ni malfermos la akvokranon post tridek minutoj. Mi lasos ĉi tie nur unu soldaton. Kaj trinku en tia vicordo, kiel li ordonas. Se okazos io malbona al tiu soldato, tiam mi dekumos vin! Rompez!

La patrolo marŝis plu en la internon de la ĝangalo. La bagnanoj sencele vagaĉis, kelkiuj jam svenis. Subite Rikov, la soldato staranta ĉe la akvokrano diris:

— La akvo jam fluas. Rektiĝu! Atenton! Viciĝu unu post la alia, kaj ĉiu portu sian glason!

La bagnanoj alviciĝis, trinkis trankvile kaj nenio malbona okazis al la postenanta soldato inter ili…

2

La patrolo daŭrigis sian vojon en la ĝangalo sur elefantvojo, al la tendaro de la pigmeoj. La malaltkreska ĉefo rapidis antaŭ ilin persone, kredante, ke la ribeluloj venas. Li trompiĝis amare, kiam li ekvidis la oficirojn, kiuj gvidis la soldatojn.

— Sinjoroj… mi ĝojas vidi vin… — li balbutadis mallaŭte.

— Sed ĝi estos malgaja tago por vi, ĉefo — respondis Finley — Ĉar mi pendumigos vin, kaj ni neniigos vian tendaron…

— Vi ne povas fari tion, sinjoro eŭropano… Mi estas malnova amiko de la blankaj soldatoj.

— Ŝargitaj fusiloj direktiĝas al vi, kaj al via popolo de ĉie. — La popolo konsistis nur dek du indiĝenoj, en kvar palis-kabanoj. — Nun iru en kabanon, kaj restu tie, ĝis mi juĝos. Ok soldatoj gardos vin.

La indiĝenoj obeis senvorte. Ok soldatoj potrestis kaj gardis ilin. Ili amasigis la potojn, armilojn de la indiĝenoj kaj ekbruligis tiujn. Ili ekbruligis ankaŭ la aliajn kabanojn kaj elhakis la dek kokos-palmojn sur la senarbejo, kiuj estis la plej valoraj havaĵoj de la tribo.

Kaj la ĉefon ili kunprotis katenite.

— Kiel vi nomiĝas? — demandis Finley la tremantan, malaltkreskan pigmeon dumvoje.

— Illomor, sinjoro… — respondis la ĉefo.

3

Majoro Yves faris la priaŭskultadojn kun febra rapideco en la kontoro. Oni informis ilin per mallonga radiomesaĝo, ke taĉmento da spahioj estas komanditaj el Timbukto por fortigi la garnizonon, kaj ĉiuj roluloj de la afero estos liveritaj en Oran per aviadilo.

Pencroft konfesis nenion. Sed Illomor, la tribestro des pli multe, kaj Kolombo ĉion, kio venis en lian kapon.

— Pensadu, infano mia — instigis lin Yves, — ĉiu malgranda afero estas grava.

— Mi vere rakontis ĉion… Maksimume mi forgesis kelkajn vangofrapojn, ĉar mi eksterodinare multe vangofaradis estis en la afero… Jes ja… Mi gardostaris en la lavejo, kaj iu atakis min… Tiu certe estis la urtikfloro Laporter. Sed iu alpafis lin el la mallumo, kaj mi ne konjektis, kiu li estis.

— Mi estis tiu — diris al mojoro ridetante. — Mi ĵus dormis, kaj vi maltrankvilis pro mia havaĵo, tamen mi aŭdis bone tion, kion vi diris. Mi konjektis, ke ankaŭ aliulo aŭdas ĝin. Tiel mi pli fuen enŝteliĝis en la lavejon, kaj mi vidis Hildebrandt-on, ĉar li estis tiu, ne Pencroft, kiu kuŝis sur la planko. Mi intervenis ĝustatempe por helpi vin… Nur la ruĝa minio kolorigis miajn ŝuojn, kiuj mi lerte interŝanĝis kun tiuj de Spolansky…

— La ŝuoj! Li interŝanĝis tiujn kun Troppauer, kaj li lamis…

— Tial oni volis mortpafi la kompatindan Troppauer-on. Oni pensis, ke vi estas la majoro, kaj li estas via kunulo. Nun sekvos grava priaŭskulto… — Li paŝis al la pordo de la najbara ĉambro kaj elvenigis Magda Russel-on de tie. Ŝi portis ordinaran vojaĝ-vestaĵon kaj rigardis ridetante la miregon de Kolombo.

— Ĉu vi konas… unu la alian…

— Ne — ridis la knabino — , ni estas komplicoj nelonge. Mi konatiĝis kun sinjoro majoro nur ĉi tie. Li delonge atentis min, kaj li estimin min per lia konfido.

— Fraŭlino Russel fariĝis mia unuaranga helpantino. Ŝi estis la unua homo, kiun mi petis helpi min. Ĉar mi fidas neniun. Iomete, Harrincourt, ĝi okazis ankaŭ en via intereso. Tiam mi ankoraŭ ne volis diri al Finley mian inkogniton, kaj mi devis helpi vin iel, por ke vi ne mortu pro la kvardek kilograma pelotte. Por tiu celo ni uzis la maskon de la mortinta sinjorino. Abu el Kebir-on, la kafkuiriston, kiu koruptis Battista-on, tiel ŝi povis helpi vin. Vi devas esti dankema pro tio…

— Ho, mi ankoraŭ multfoje esprimos tion — diris Kolombo entuziasme, kaj la knabino ruĝiĝis.

4

Ili pasigis la adiaŭan vesperon en la ĉambro de la konvaleksanta Delahay, kien ili estis invititaj por trinki teon. Esceptokaze partoprenis ĝin ankaŭ du senrangaj soldatoj. Sen ili ne estintus kompleta la societo. Iu kompreneble estis Kolombo kaj la alia Hümér Troppauer.

La poeto ruĝiĝis en ĉiu momento, rompetadis siajn fingrojn kaj stumblis pro la tapiŝo.

Kaj memkompreneble aperis ankaŭ Magda Russel, en tiu blanka rajdvestaĵo, kiun Kolombo tre ŝatis.

Laŭ la deziro de Delahay, majoro Yves rakontis ĉion kontinue, kio okazis.

— Mi konis Grison-on longe — komencis Yves, fiksrigardante la teon, kvazaŭ filmbendo ruliĝus tie, sur kiu li vidus la pasintajn okazintaĵojn. — Li havis suspektindan karakteron, sed li estis lerta esploristo. Iafoje nia laboro bezonas preferi ne la honeston, sed la lertecon. Mi devintus partopreni la proceson de la ribelo en Ain-Sefra, kiel atestanto. Mi sciis, ke miaj multaj malamiko ŝatus ekkoni min. Eĉ la ĉefstabo ne konas la membrojn de la sekreta servo. Nur generalo Aubert, la ĉefo de la divizio D, havas personan kontakton kun ili. Mi havis la kutimon roligi kelkfoje anstataŭ mi homojn en certaj aferoj, kiuj uzis mian nomon. Tiel okazis, ke mi roligis Grison-on. Mi volis erarigi tiujn, kiuj atendis la okazon mortigi min. Anticipe li lernis mian konfeson, kaj li rolis kiel Yves en la uniformo de majoro. Oni neniam pridemandis lin kun la akuzitoj kaj ne intervidigis lin kun ili. La kulpo de la ribelo estis evidenta. Kompreneble li luis ankaŭ loĝejon, kiel majoro Yves, kaj li vizitis la divizion D de ls ĉefstabo atentoveke por perfekte trompi tiujn, kiuj atentas lin. Tiutempe li okupiĝis ankaŭ pri la afero de Russel, kiel Grison aŭ Dupont — li uzis ambaŭ nomojn. Sed mi ne scii pri tio. Macquart estas la komisito de fervojkompanio. Ili estas tre interesataj, ke oni ne faru la fervojon en Saharo. Macquart rolis en Orano, kiel riĉa sinjoro. Li volis akiri la planon de la trairejo kun Lorsakoff kaj Grison. Tial mortpafis Grioson ankaŭ Russel-on, sed li ne trovis la planon ĉe li. Grison trompis ankaŭ siajn du kunulojn. Li diris tion, ke majoro Yves, nome mi, helpus al ili, por alta monsumo. Se ili volas ricevi pruvaĵon pri tiu aserto, ili telefonu al la majoro. Ili ne sciis, ke Grison hazarde ĝuste tiam rolis anstataŭ mi, kaj kompreneble li luis loĝejon, uzante mian nomon, ili do falis en kaptilon. Grison anociĝis ĉe la telefono kaj lerte kredigis, ke la majoro deziras kontaktiĝi kun ili, pere de Grison. Li asertis, ke li estas mia kuriero. Kial li faris tion? Li volis akiri la planon en la vilao de Russel, kaj ricevi du partojn el la altega premio. Unu parton kiel Grison, la alian en mia nomo, kiel Yves. Ĝi preskaŭ sukcesis al li, ĉar mi ja tute ne estis en Afriko. Mi restadis en Istambulo pro alia afero. Generalo Auberd informis min tie, ke mi devas reveni, ĉar mi estos komisita per grava tasko en la kompanio, ekmarŝonta al Aut-Taurirt. Mi vojaĝis al Marseljo kaj duniĝis al la legio. Oni jam atentas la rekturtojn, ĉar oni konjektas, ke la sekreta servo kaŝe sendos unu aŭ du homojn tien. Mi veturis en Oran-on kun la kompanio, marŝonta al Aut-Taurirt. Tia mi ne anonciĝis ĉe la sekreta servo. Eĉ konjekton mi ne havis pri la fiagoj de Gison. Mi divenis tiujn hazarde. Foje mi vidis lin kun Macquart, kaj mi eksuspektis. Mi kontaktiĝis kun Aubert, kiu trankviligis min. Li diris al mi, ke li opinias Gison uzebla homo, kaj li komisiis lin pri la afero de Russel. Dume Grison diris tion al fraŭlino Russel, ke majoro Yves volas esplori en la afero, kaj li petis permeson de ŝi pasigi unu tagon en la vilao. Li ricevis ŝian konsenton. Grison divenis tion, kio estis evidenta, tamen genia: la desegno estas kaŝita nur en tiu okbjekto, kiu estis ĉe Russel, kaj poste doktoro Brétail havis ĝin, kaj tiu objekto troviĝis ĉe Brétail dum la tago de la murdo, ĉar li volis transdoni ĝin al kaptiano Corot. Grison divenis tiel, ke la mapo ne estas en la vilao, ĉar la prokurorejo sekvestris la havaĵon de la viktimoj dum la daŭro de la esploro. Li interesiĝis en la prokurorejo kaj eksciis, ke la objektoj estos poŝtigitaj al la adreso de la heredantoj de la mortinto post la fino de la esploro. Li eksciis ankaŭ la tagon de la alpoŝtigo. Li petis permeson je tiu tago por Yves enloĝiĝi en la vilaon, ĉar li volis ankoraŭfoje traserĉi ĉion ekzakte. Sed tiam mi jam estis sur lia spuro. Mi ordonis al iu mia homo kaŝobservi lin. Mi eksciis tiel, ke li vizitis la prokurorejon. Poste mi staris antaŭ lin subite sur la strato. Lia konstenita vizaĝo montris sufiĉe klare, ke li ludas mian rolon ne kun honesta intenco. Li rakontis, ke li traserĉos la vilaon de Brétail, kaj kiam mi diris tion, ke ankaŭ mi iros tien, li jam reakiris sian memregon kaj invitis min ĝoje. Hazarde tiun tagon la suboficiro en la kazerno pro kruda ŝerco ŝlosis la pordon de la kelo, kie mi estis, forgesante min tie ĝis vespero. Mi povis liberiĝi neniel, kaj mi alvenis al la vilao je la dekunua horo. Mi tuj telefonis al mia homo, kiu kaŝobservis lin, kaj mi eksciis de li, ke posttagmeze oni alpoŝtigis de la prolurorejo la objektojn de la mortinta Brétail, krome — kaj tio estis la plej staranga — Grison, kiel majoro Yves informis la serketan servon, ke li mortigis atakanton en la vileo. La koncernulo estas esploristo. Iu venos por li per aŭto por veturigi lin al la vesperfesto de la urba komandanto Cochran, kaj tiu sama homo zorgu pri la malaperigo de la kadavro. La membroj de la sekreta servo ofte devas uzi armilon, kiam ili ne havas tempon por pruvi, kondamni. Ili repondecas nur al la generalo. Tia kazo ĝi estis, kiam mi mortpikis Hildebrandt-on, kaj mi mortigus ankaŭ Gardone-on senhezite, se mi ne povus malhelpi alimaniere la transdonon de la kombinacio de la seruro. Sed kiu estas tiu, kiun Grison mortigis, kiel majoron Yves? Mi estis ĉe la vilao je la dekunua horo. Grimpinte en la ĝardenon, mi ĉirkaŭiris la domon. Mi volis eniri nerimarkite. Mi aŭdis pafojn kaj ekvidis legianon, kiu venas kurante. Malantaŭ li la patrolo. La soldatoj persekutis lin. Li saltis en la ĝardenon de la vilao de Brétail. Mi rekonis mian kamaradon Harrincourt. Poste li utiligis la bruan alvenon de la policaŭto ĵeti sian bajoneton al la fenestro, ĉar la sirenado superas la frakasbruon. Ankaŭ mi ensaltis post lin. Atinginte la ĉambron, mi ekvidis la bajoneton de la legiano sur la plankon. Li ĵetis ĝin al la vitro, por ke tio rompiĝu, kaj li lasis ĝin tie facilanime. Mi ne volis postlasi tian spuron, kiu kondukas al la legio. Mi levis la bajoneton kaj fiksis ĝin al mia rimenzono, poste mi rapidis plu. Sur la strato laŭtaj komandvortoj, ordonoj, kriado rompis la noktan silenton. Piedfingre mi ŝteliris ĝis la ĉambro, kie estis lume. Mi estis scivola, kiun mortigis Grison. Mi kaŝrigardis tra la serurtruo kaj mire spertis, ke nenia mortinto estas en la ĉambro. Mi tuj scii, pri kio temas! Li havis rendevuon kun mi! Mi estis la forportenda kadavro! Li volis simple mortpafi kaj malaperigi min helpe de la sekreta servo, rapide kaj sekure. Ĉar nur generalo Aubert konis min persone, kiu ne venos ĉi tien en tiu malfrua tempo. Li legintus nur la raporton de Grison pri la afero.

Poste mi enpaŝis al li, kvazaŭ mi estus veninta por la rendevuo. Li rigardis sur min surprizite. Poste li parolis kaj singarde eltiris revolveron el sub la tablokovrilo, kaj li jam estus pafinta, sed mi sciis, kion li volas fari. Mi elprenis subite mian bajoneton kaj mortigis lin. Heziti nun en eblis. Nur poste mi rigardis, ke mi uzis ne mian bajoneton, sed tiun de Harrincourt, kiu estis enŝovita malantaŭ mian romenzonon. Nun mi aŭdis paŝojn proksimiĝi. Se mi eliros, tiu rimarkos min, kiu venas ĉi tien. Mi estingis la lampon kaj kaŝiĝis en la vestoŝranko. Nia amiko Harricourt, diablo scias, kion li perdis en la vilao, anstataŭ urĝe forir, li revenis. Mi pensis, ke li forkuros timiĝinte, kiam li ekvidos la kadavron de la mortpikita Grison, sed ni jam scias, ke Harricourt malofte forkuras.

— La forkurado ne estas familia malsano ĉe ni… — ekskuzis sin Kolombo.

Yves daŭrigis:

— La oficiro, kiun la sekreta servo sendis por malaperigi la kadavron, trovis Grison-on mortinta. Sed li ne konis nin ambaŭ. Li sciis nur tion, ke majoro Yvens atendas lin apud mortinto en la vilao de Brétail. Ĉar nur Harrincourt ĉeestis, li ne dubis eĉ por momento, ke li staras vid-al-vide al la majoro de la sekretas servo, kiu vestis sin pro ia kaŭzo, kiel senrangulo de la legio. Sed Harrincourt eĉ ekpepi ne kuraĝis kaj sekvis la oficiron. Mi decidis ekspluati tiun eraron en la intereso de la esplorado. Mi telefonis al generalo Aubert ankoraŭ el la vilao de Brétail. Mi rakontis ĉion, kio okazis, kaj ni priparolis ne malkaŝi la eraron de la oficiro. La ŝtelumantaj friponoj pensu nur tion, ke la dizetinta legiano estas majoro Yves. Aubert bonege kredigis tiun miskomprenon dum la vesperfesto de la urbo komandanto. De generalfeldmarŝalo Cochran ĝis Macquart ĉiu pensis, ke Harrincourt estas identa kun majoro Yves. Tel mi en la rolo de la idiota Kreto povis observi trankvile, kiuj flankumas ĉirkaŭ la pseŭomajoro Yvens. Lorsakoff kaj Macquart divenis post la vesperfesto, ke Yves trompis ilin ĉiujn kaj fuĝis kun la horloĝo, pri kiu Grison tiam parolis telefone kun Lorsakoff. Magda Russel, en sia admirinda masko, kiel araba kafkuristo subaŭskultis la interparoladon de Lorsakoff kaj Macquart. Laŭ la parolado ankaŭ ŝi pensis perfidulo Yvens-on. Kaj ŝi eksciis ankaŭ tion, ke la brakhorloĝo estas la kaŝejo la plano. Ankaŭ ŝi sekvis la kompanion en Aut-Taurirt-on. La kadavron de Grison, ĉar li loĝis en stratetĉo sub la nomo Dupont, la membroj de la sekreta servo portis kaŝe en la loĝejon laŭ la ordono de Aubert. Mi nur tiam konjektis la gravecon de la horloĝo, kiam mi vidis, ke survoje al Aut-Taurirt, Laporter ŝtelas ĝin, kiam Harrincourt lavis sin. Mi ankoraŭ tiun tagon ŝtelis ĝin de Laporter, mi dismuntis kaj ekzamenis ĝin bone, sed mi ne divenis ties sekreton. Mi trovis ankaŭ la ĉemizon de Harrincourt en la dorsosako de Laporter, kio li tre ŝatis, kaj mi reŝtelis la horloĝon kun la ĉemizo al nia amiko Harrincourt. Alveninte en la garnizono, mi devis senmaskigi min antaŭ Magda Russel, kiu faris mirindan laboron. Ankaŭ Mahmud, la lakeo de Magde Russel faris tre valoran laboron en la afero. Bedaŭrinde li estas en la hospitalo, ĉar li havas gravan malarian paroksismon. Ŝi erarigis ankaŭ min per tio, ke ŝi lernigis kelkajn homojn. Ili diris al ĉiu, ke Abu el Kebir, la kafkuiristo mortis. Mahmudon, la serpentodresiton ili simple neis, ke li estis ĉi tie. Poste mi inicis ankaŭ Finley-on en la aferon. Helpe de Finley mi akiris la impregnitan pakaĵon.

Troppauer englutis manĝopecon tel, ke li preskaŭ sufokiĝis:

— Miaj poemoj! — li kriis poste malesperiĝinte.

— Tiuj estas en ordo — ridetis Yves — , mi nur tralegis ilin.

— Kaj kiaj tiuj estas, se estas permesate damandi?

— Bonegaj! Precipe tiu, kiu havas la titolon „Mi revadas en la sonĝolando de Saharo.”

— Ĝi hazarde sukcesis bone… — murmuris Troppauer kaj englutis tutan malmole kiuritan ovon. Rericevinte siajn poemojn, li volis kisi ĉiumaniere la manon de la majoro.

5

— Klariĝis ankaŭ la alia parto de la afero — daŭrigis Yves. — Mi pensas pri la ekspedicio de la mortinta Russel. Ringo de aventuristoj ĉirkaŭis lin dum la esplorvojaĝo. Sed ŝajnas, ke li konjektis ion, ĉar ekirinte por malkovri la lastan itineron de la vojo, li postlasis siajn kunulojn, esepte la fidindan, honestan d-ron Brétail. Kio okazis en la tendaro, mi scias tion de Illomor. Vespere ili trinkis kivion, kaj la neŭroza Bubo dancis kun la negroj en ekstazo. Poste li svene falis elĉerpiĝinte. Ankaŭ Byrel ebriiĝis kaj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Li mortpafis kelkajn el ili, sed fine oni mortpikis lin. Tiam Laporte kaj liaj kunuloj ŝnurligis la mense malsanan knabon. Matene ili kredigis al li, ke li mortigis Byrel-on kaj du negrojn en la mortiga furiozo de la kivi-ekstazo. Illomor, kiu cetere parolis tute bone la francan lingvon, sidis mute, kaj ludis la vot-komedion. La kompatinda Bubo estis bona mediumo, kaj la friponoj eĉ poste uzis la knabon por iliaj celoj. Baldaŭ ili eksciis, kie estas la desegno de Russel kaj decidis mortigi Brétail-on. Illomor, kiu estis konstanta kuriero inter la tribo sokota kaj la spionoj, estis ĝuste tiam en Oran. Ili miksis grandan dozon da dormigilon en la konjakon de la Knabo, suferanta pro la siroko, sed eble ankaŭ la memsugestio de la timo sufiĉus, ke la knabo falu en ekstazon, kaj li kredu ĉion, kion la nuda, lanchava pigmeo elpaŝis el la ŝranko, kiu metis revolveron sur la tablon kaj diris: Mortigu! La knabo ne mortigis, sed ekdormis. Vespere la kanajloj murdis kapitanon Corot, d-ron Brétail kaj la virinon. Pencroft aŭ Lorsakoff faris tion. Ili kredigis al la knabo, ke li mortigis la tri homoj en la ekstazo de kivio. Ili persvadis lin, ke li konfesu en la afero same, kiel Pencroft. Tel du atestantoj rakontis la dramon pri „ĵaluzo.” Ili volonte estus uzintaj la knabon por ilia celo ankaŭ en Aut-Taurirt, kiu dungiĝis al la legio kun Pencroft. Sed poste ili vidis, ke la nervosistemo de la knabo ruiniĝis kaj formetis lin el ilia vojo.

… Estis mateno. La flavaj, bruligaj radioj de la suno ĵus atingis la fenestron kaj penetris en la ĉambron. Ili sidis, silentis kaj ĉiu pensis kun laca cerbo pri la pasintaj teruraĵoj.

— Ni havis kelkajn aventurplenajn semajnojn — rimarkis Kolombo mallaŭte kaj ekprenis kaŝe la manon de Magda sub la tablokovrilo.

ĈAPITRO 29

1

— Nun transdonu la brakhorloĝon, senrangulo! Diru, kiom da mono vi deziras por ĝi, kaj ankaŭ Magda Russel povas partopreni la marĉandon — diris majoro Yves. — Mi estas plenrajtigita pri tio.

— Bedaŭrinde la horloĝo perdiĝis — respondis Kolombo.

Oni rigardis sur lin timiĝinte.

— Kion vi diras? — demandis Delahay, apogiĝinte sur sian kubuton. — Bone pripensu… tiun vian… aserton.

— La holoĝo perdiĝis, sed ĝi tuj retroviĝis — daŭrigis Kolombo — , se oni eksigos min pro ĝenerala, korpa malforteco, por ke parte mi subtenu mian iaman familion, parte mi fondu novan. Se vi ne plenumos tion, la horloĝo neniam retroviĝos, mi kaŝis ĝin tiel bone.

Yves sulkigis sian frunton. Kion petas Harroncourt, tio superas ĉiun militistan imagon.

— En ordo — li diris fine. — Ĉu vi ne havas alian deziron?

— Jes, mi havas. La poemojn de Hümér Troppauer. Mi insistas pri tio!

— Mi atendis de vi ĝuste tion — balbutadis la poeto mallaŭte.

— La senranga soldato Troppauer havos apartan distingon, akirante meritojn dum la subpremo de la ribelo — interrompis Delahay.

— Ricevinte la horloĝon de mi, kompreneble vi devas aĉeti tion de Magada Russel. Mi meritas premion nur kiel ekscitita trovinto.

— Ĉio estos en ordo — diris Yvens — , ni faros protokolon pri la kondiĉoj, kaj mi, kiel plenrajtigito, povas plenumi vian nekutiman deziron.

Ili faris la protokolon. La oficiroj subskribis tion, ke majoro Yvens promesis plenumi la supran deziron en la nomo de la divizio D. de la ĉefstabo.

— Kaj nun diru, kie estas la horloĝo — urĝis lin Yvens.

— Kie estu horloĝo? — miris Kolombo. — Sur mia brako! — Li suprentiris la manikon de sia kamizolo, kaj la holoĝo estis sur lia pojno.

2

Iun aŭroron oni ekzekutis Pencroft-on kaj Kobienski-on en la korto de la milita tribunalo de Oran. Oni ŝanĝis la verdikton de Macquart kaj Lorsakof al dumviva enkarcerigo, kaj Gardone liberiĝis post du jaroj, senigita je sia rango.

Tiel la dramo finiĝis.

Antaŭ ol Kolombo kaj lia fianĉino estus forveturontaj el Oran, ili ankoraŭfoje vizitis la malbenitan vilaon de Brétail kaj trairis la polvokovritajn, forlasitaj, tombodorajn ĉambrojn kun angoro…

— Ĝi estis tia, kiel lifto — respondis Magda ridetante.

— Kiel?!

— Elektra gramofono funkciis en la ĉambro. La brakon de la pikupo malgranda aparato konstante metis sur la komencon de la gramofondisko. Kiam la elektra lampo lumis en la halo, la gramofono ekfunkciis, kiam oni malŝaltis la lampon, ĝi silentiĝis.

— Sed kiam mi malfermis la pordon?…

– Ĝi estas la lift-sistemo! La pordo ĝuste tiel, kiel ĉe la lifto: la du dratoj kontaktiĝis! Kiam iu malfermis la pordon, tiam la cirkvito rompiĝis. Kiam oni fermis ĝin la du dratoj kontaktiĝis, kaj la gramofono funkciis. Tial mi faris tiun aparaton, ĉar estis antaŭvideble, ke la murdistoj revenos en la vilaon kaj serĉos la planon. La kanto de mia kompatinda patrino estis aŭdebla sur la gramofondisko, kaj mi pensis, ke la murdisto timiĝinte fuĝos de antaŭ la fantomo, kiu malaperos, kiam oni malfermos la pordon. Sed ĝuste al iu murdisto — Grison estis tiu — mi rakontis tion, kiam li enloĝiĝis en la vilaon…

— Ankoraŭ io… En la dezerto, kiam malaperis viaj piedsignoj…. Kiel ĝi povis okazi?

La knabino ridis.

— Ho, vi, infano! Simple mi ĉerpis sablon en mian korkoĉapelon, kaj retroirante mi ŝutis polvon sur miajn spurojn.

Kolombo rigardis la teron.

— Tamen mi ne estos detektivo… — li diris poste mallaŭte.

Ili fermis la vilaon kaj forveturis el Oran.

Sed ankoraŭ longe neniu enloĝiĝis en tiun domon.

3

Reveninte en Parizon, Kolombo ricevis la honormedalon de la legio krom la subkondiĉe dzirataj afeorj kaj ekkriis jene:

— De nun mi zorgeme gardos mian sanon. Mi ne volas malsaniĝi!

… Ili devis prokrasti la geedziĝan feston du semajnojn, ĉar Kolombo grave malsaniĝis je gripo. La unuan fojon li estis malsana, de kiam li foriris el Parizo! La morto atentigis lin ridetante, ke ĝi ne ŝatas la ŝercojn. Sed fine la organismo de Harrincourt venkis, li saniĝis kaj edziĝis al Magda Russel. Post la nuptofesto la malgranda familio loĝis kune en la malnova familia domo. Magda ricevis tiom da mono por la plano de Russel, ke ili povis bazigi ne nur la domon, sed ankaŭ ilian futuron.

Ofte vizitis ilin Latouret, la emerita subleŭtenanto, havanta batalemajn, bruliĝintajn lipharojn, kaj Hümér Troppauer, la poeto, kiu laŭtlegis siajn poemojn al la pacienca familio.

Harrincourt aĉetis kelkajn arpentojn da vinberejon proksime al Parizo, kie la enuigaj, elegantaj, aristokrataj konatoj ne vizitis ilin. Stranga societo kunvenis en la vinberejo, sufiĉe ofte. Ekzemple: graf-aspekta ekzekutisto, „majoro” Hlavaĉ, la maljuna Pilotte, Minkus, la kolosa Nadov, subleŭtenanto Latouret, serĝento Battista, kaj ĉiam, kiam li estis en Parizo: majoro Yves. Tiam la dommastro buŝharmonikis, lia edzino donis al ili bonkvalitan riĝan vinon chablis, kaj aŭskultante la zumantan muzikon de la „filharmoniano”, Yves ekkantis, kaj la aliaj daŭrigis, kiel ili iam marŝis en la mortiga, flava polvo de Saharo, „dum la malnovaj, belaj tempoj”:

„Le sac, ma foi, toujours au dos…”