/ Language: Esperanto / Genre:adventure

La perdiĝinta krozŝipo

Jenő Rejtő

aventura romano

Jenő Rejtő. La perdiĝinta krozŝipo

U N U A    Ĉ A P I T R O

Konflikto en drinkejo de Pireo. La drinkejmastro savas la viskion, sed li ne riparigas la fenestron.

1

Li estis la plej stranga junulo, kiun ili vidis. Kompare kun tio, ke la Krokodilo tenis lian kolon ĝuste en siaj manoj, li kondutis sufiĉe trankvile. Sed povas esti, ke li jam sufokiĝis, tial li toleris sian momentan malkomfortan staton tiel senmove kaj kun fermitaj okuloj, kiam lia kolo estis inter la grandegaj manoj de la Krokodilo. Vidalvide al la tablosociteto de la Ekzekutistoj (Krokodilo estis la kasisto de tiu sociteto) ŝajne indiferente, tamen kun iom da atendo staris la tri Konfesigantoj. Ili povas danki sian nomon al la malapero de du francaj militmaristoj. La du maristoj regule transportis la la objektojn, ŝtelitajn fare de tiu triopa kompanio sur la krozŝipo Marŝalo Joffre, mi devas nek mencii, ke sen la scio de iliaj superuloj, kaj foje ili simple fornavigis kun la kontraŭvaloro de la varoj. Ĉar ilia ŝipo ekveturis al la Hinda oceano por longa tempo. Post unu jaro ili revenis sensuspekte, fidante la homan forgesemon. Sed la tri kontrabandistoj ne pruviĝis distriĝemaj, tiel la facilaniman matrosoj malaperis senspure. Oni rakontis, ke la damaĝuloj anticipe persvadis la maristojn por diri la kaŝejon de la ŝtelita kontrabandaĵo. Ĉar la du matrosoj ne nur forportis, sed kunportis kontrabandaĵon. Oni asertas eĉ tion, ke iu matroso mortis dum la persvado. La alia fine konfesis, kaj la damaĝo de la tri kontrabandistoj kompensiĝis per multe da narkotaĵo, kaŝita en la fundo de boato. De tiam oni monas ilin „Konfesigantoj”.

La tablosocieto, nomata „Ekzekutistoj” agis karitate rilate la senlaboraj maristoj, kiu estis nur tiom tute altruisma, ke la membroj de la societo formis la plimulton de la senlaboraj maristoj, bezonantaj monhelpon. La tablosocieto efektive estis mutuala asocio, en la strikta senco de la vorto, ke ili helpis al si mem, senkonsidere la celdirektajn rimedojn, tiuj estu ĉu handspiko ĉu tranĉilo.

La situacio estis la jena: la tablosocieto de la Ekzekutistoj staris ĉe la enirejo de la drinkejo, ĉirkaŭ ilia kasisto, nomata Krokodilo, kie tenis en siaj manoj la kolon de homo, kun tiu intenco, ke la posedanton de la menciita kolo li mortigu per longdaŭra premo, kaŭzanta sufokiĝon. Vidalvide al ili, ŝajne indiferente, sed certagrade atendante staris la Konfesigantoj, gvidate de Rustulo, kiu cigaredis. La alia Konfesiganto nomiĝis „Sinjoro Ĉefkuracisto”, ĉar iun sian amikon, kiu ŝajnigis sin idioto dum disdivido de la rabaĵo, li batis tiel pacience dum horoj, ĝis la koncernulo post tri semajna hospitala felgado revenis sanmensa en la suburban societon, kaj por eviti la ripeton de la terapi, li plenumis la rajtajn pretendojn de Sinjoro Ĉefkuracisto. La tria Konfesiganto, kies honesta nomo estis Klabo, iom dekstre de la Ĉefkuracisto, gratis sian mentonon, sed nur tial, ke li palpserĉu sub sia mantelo la kvaroble volvitan dratŝnuron, sur kies fino estis granda ferpeco. Pri tiu speciala batilo oni nomis lin Klabo.

— He, Krokodilo! Kion vi volas de tiu knabo? Mi vidis tiel, ke li deziris sidi apud nian tablon — demandis Rustulo per dormema voĉo. La fingoroj de Krokodilo iom loziĝis ĉirkaŭ la kolo de la junulo, ĉar li ni ŝatis murdi dum konversacio.

— Ni jam longe serĉas spionon, kiu denuncas ĉion. Kaj mi opinias, ke li estas tiu, kiun mi ĵus strangolas.

— Vidu, Krokodilo, mi rekonas, ke ĝi estas ĉies estiminda privata afero, kiun strangoli kaj kiun ne. Sed tiu knabo volis sidi al nia tablo, kiam vi kaptis lian nukon. Unue li diru, kion oni eble mesaĝis al ni pere de li, kaj poste, se vi vere kredas tion, ke li estas spiono de la polico, mortigu lin en paco.

— Ĉu vi scias, kion fari? Unu mi mortigos lin, poste parolu kun li.

— Ĝi estas malbona ideo — intermetis Klabo. — Mi ne kredas, ke ni poovus akcepti tion.

— Nek mi — diris la Ĉefkuracisto, kaj li elprenis proksimume kvardek centirmetran tranĉilon.

— Ĉu vi volas kvereladi? — demandis iu Ekzekutisto ofendite.

— Lasu la knabon trankvila — respondis Rustulo iom pli aplombe, sed pace, kaj li iris unu paŝon pli proksimen. La junulo timeme palpebrumis dekstren-maldekstren dum lia kolo estis inter la grandegaj manoj, sed li ne kuraĝis aŭ li ne povis ekparoli. Lia vizaĝo estis verda pro la teruro. Krokodilo, por fini la tutan aferon, subite altiregis sian viktimon kaj komencis skui lin. Dume li malproksimiĝis de siaj amikoj al la mezo de la drinkejo. En la mano de Rustulo, diablo scias de kie, aperis gumbastono, kaj tiu sama gumbastono en la sekva momento batis sur la nukon de Krokodilo, ke li, kiel batfaligita bruto falis kapantaŭe al la drinkejtablo, verŝajne kun rompiĝinta kolvertebro. La drinkejmastro tuj metis du boteloj da veraj skotaj viskioj sub siajn akselojn kaj forrapidis en la internan ĉambron. Tiu drinkaĵo estis tre multekosta. Sinjoro Ĉefkuracisto per unu tiro puŝegis malantaŭen la liberiĝintan knabon.

Sekvis kelk-sekunda, peza paŭzo. Nur trankvilaj homoj ĉeestis la incidenton.

Ili baris la vojon de la Konfesigatnoj. La Ekzekutistoj staris ĉe la enirejo. Tiuj estis kvinope, inter ili estis Harpunisto, kiu facile kurbigis la la duon-colan ferstangon. Krokodilo kuŝis senmova apud la drinkejtablo, oni ne sciis, ĉu li ankoraŭ vivas? La drinkejmastro denove aperis malantaŭ la verŝ-stablo, al kiu ekideis, ke estus domaĝe ankaŭ por la brando, ĉar nuntempe estas malfacile aĉeti ĝin, li do kunportis ankaŭ tiun en la ĉambron kaj ŝlosis la pordon.

En la mano de Klabo aperis la dratŝnuro, sur kies fino estis la ferpeco. Rustulo sciis bone, ke ili alfrontas suprerforton, do, se eblas, ili devas fuĝi. La kvin membra grupo ekiris al ili minace, malrapide. Li haste flustris al la Ĉefkuracisto: „Vi, la lampon…” Kaj li ne atendis respondon, ĉar li sciis bone, ke ĉio estas komprenita, li kaptis tablon kaj ĵetis ĝin al la proksimiĝanta grupo. Tiuj dissaltis por momento, kaj la Ĉefkuracisto debatis la lampon per seĝo.

Ankoraŭ ne mallumiĝis, kiam Rustulo maldekstramane kaptis seĝon kaj dekstramane la timiĝintan junulon. Unue li ĵetis la seĝon en la stratan montrofenestron, kiu disrompiĝis tintegante, tuj poste li ĵetis la knabon, kiu falis sur la straton sendifektre inter la diseriĝintaj vitropecoj, kaj ankaŭ li elsaltis sur la sama vojo. La mallarĝa ombro de la knabo serveme alpremiĝis al li.

— Kuru, kiel vi povas! — kriis Rustulo kaj kuregis, dume li batfaligis iun per la gumbastono, ĝuste tiam, kiam tiu alpikis lin.

Se ili estus fuĝintaj post siajn amikojn Klabo kaj Ĉefkuracisto, tiam certe estus kapute al ili, ĉar la tranĉiloj estus trafintaj ilian dorson. Ili laŭ la sola, ĝusta strategio ĵetis sin inter la Ekzekutistojn, kuregantajn renkonte al ili, kiuj subite dissaltadis pro la neatendita kunpuŝiĝo. Klabo tuj ĵetis sin tra la drinkejtablo, Sinjoro Ĉefkuracisto saltis sur ties supron kaj komencis sovaĝe bombadi la atakantojn per la boteloj. Iu kvin litra botelo rompiĝis kune kun la kapo de Harpunisto. Tiam la atakantoj iomete retiriĝis. La drinkejmastro — sub sia lito — nervoze ekfumis cigaredon, li provis taksi la domaĝon laŭ la tintado kaj decidis, ke li ne plu riparigos la fenestron al la strato.

Utiligante la momentan paŭzon Klabo kaj la Ĉefkuracisto renversis la stablon, plenan de likvoroj por bari la vojon de la persekutantoj, poste ili per unu movo trarompis la pordon, kondukantan al la ĉambro de la drinkejmastro, de tie ili saltis sur la straton tra la fenestro. Ĉe la stratangulo ili ankoraŭ vidis Rustulon enturniĝi kun la knabo. Nigra objekto flugis post ilin, kelkajn milimetrojn preter ilia kapo, kaj ĝi falis sur la pavimon bruante. Poste ili kuregis. La irekton ili jam sciis, ĉar la tri homoj konsentis delonge, ke post serioza disopinio ili renkontiĝos en la kutima kafejo…

La kafejo estis proksime al la seka doko, ĝia klientaro konsistis el la plej konataj individuoj de la ĉirkaŭaĵo, kaj bela ŝildo pendis sur la pordo kun neonaj literoj:

KAFEJO KAJ RESTORACIO

„Al la Kvar Mortintaj Ratoj”

LA SINJORA PUBLIKO DANCAS!

2

— Post la okazintaĵoj ni devas urĝe malaperi el Pireo — deklaris Rustulo, kiam ili ĉiuj sidis kune.

La junulo timiĝinte rigardis la tri sovaĝaspektajn amikojn, en la kafejo kaj restoracio al la „Kvar Mortintaj Ratoj”, kie la sinjora publiko dancas. (Dining room, Man spricht deutsch.”)

La plimulto de la dancanta, sinjora publiko konsistis el senlaboraj, cirkaj luktistoj kaj foiraj vendistoj, kiuj volis amuziĝi, krome el grupo da miksdevenaj virinoj (negreaj, malajaj, blankaj), apartenantaj al ilia societo. La virinoj havis tre dekoltitan kaj okulfrape mallongan kostumon, ili ĉiuj estis ebriegaj.

— Ankaŭ mi samopinias, ke estus plej saĝe forvaporiĝi de ĉi tie — diris Sinjoro Ĉefkuracisto. — La Ekzekutistoj estas multaj. Mi tute ne scias, kial ni diskutas tiel arde pro tiu magrega knabo?

— Mi sincere dankas… — balbutaĉis la junulo dankeme, eĉ nun per tremanta voĉo, sed Rustulo mansvingis bonvoleme:

— Ba, lasu tion! Ni ne estas en danclernejo. Mi jam longe deziris bati forte tiun bruton. Cetere jam Pireo sufiĉis al mi. Ek do! Mi vojaĝu al la gaja Nord-Afrikol! Haliho! Ni vojaĝu al la pitroeska Port Said! Kaj vin ekde nun ni nomos Bubo, ĉar vi aspektas tiel, kvazaŭ vi ĵus estus fuĝinta el la kulto.

Tiel la junulo difinitive nomiĝis „Bubo”. Jene okazis la baptado ĉi tie. Ne estas dece insulti la homon per tiu ĝena demando, ke li diru sian nomon. Prefere li ricevas novan nomon, kiun li povas simple forĵeti en alia haveno. Preskaŭ nenies veran nomon oni konas. Se iu bone pikadas, oni nomas lin „Tranĉilisto”, kiu havas malbelan haŭton, kompreneble li estos famekonata laŭ la nomo „Variolcikatrulo”. Larĝŝultran, diktrunkan apaĉon oni nomis Bubalo. Ĉar li mortis subite pro tranĉilpiko, oni neniel povis ekscii lian originalan nomon. Sur lia tombokruco estis skribite: nekonata. Post iom da tempo lia amatino tamen kolektis tiom da mono por aĉeti tomboŝtonon, kaj nun bela granit-plato troviĝas sur la tombo de la apaĉo kun la jena surskribo:

Ĉ I   T I E   R I P O Z A S

LA   B U B A L O

VIVIS ĉ. 40 JAROJN

— Nun diru al ni, Bubo — demandis Klabo, — kial vi serĉis nin?

— Ĉar oni diris… ke Rustulo… sinjoro Rustulo… deizertis el la legio.

— Ĉu? — rimarkis Rustulo. Estas iom da vero en la afero. Sed Krokodilo kial riproĉetis vin?

— Ĉar… mi serĉas mian fraton… kiu malaperis…

— Ĝi, infano mia, kompreneble nervozigas la homojn ĉi tie — kapbalancis Rustulo. — Ĉar ĉi tie apenaŭ troveblas iu, kiu ne respondecus pri kelkaj malaperintaj sinjoroj. Tiaĵo okazas en la havenoj. Iu malaperas. Li estis ĉi tie, kaj fino. Maldecas interesiĝi, kien li malaperis? Kian profesion vi havas?

— Mi estas seruristo…

— Ne mensogu, infano mia — admonis lin Rustulo riproĉe. Li levis la malpurajn manetojn de la Bubo antaŭ siajn okulojn. — Ĉu vi volas diri tion al mi, ke vi faris iam fizikan laboron per tiuj manoj?

La knabo silentis.

— Nu vidu, fraĉjo — diris Rustulo, — ĉar vi mensogadas al ni, ni deturnas nian protektan manon de vi. Mi bedaŭras nur tion, ke ni deturnis ankaŭ tiun de Krokodilo. Dio benu vin…

— Dankon… — diris la knabo, poste li ekstaris kaj forpromenaĉis. La tri amikoj sidis silente kelkajn sekundojn.

— Hm… diris Klabo, — kompatinda figuro. Sed estas io en li, pro kio oni devas bedaŭri lin.

— Laŭ mi — meditis Rustulo — oni mortigis iun proksimulon de la junulo ĉi-loke. Nun li iradas ĉi tie por trovi tiun homon. Eble li estas sinjorido. Iam ankaŭ mi estis tio. Kial vi ridaĉas?! Ĉu vi pensas, ke ĉiu homo venas en la mondon kun tranĉilo?

— Kien ni iros de tie ĉi? — demandis Klabo.

— Ĉu estus bone al Port Said?

— Bonege — diris Rustulo indiferente kaj ekstaris. — Nu, ĝis revido. Aŭrore ni parolos kun la Granda Ĉefo, poste ni vojaĝos al Port Said. Haliho!

Kaj li iris. Stranga figuro estis Rustulo. (Oni nomis lin Rustulo pro lia ruĝa hararo.) Ne tre kaj ne okulfrape, sed vere li estis ruĝharulo. Kaj iomete lentuga. Sed ĉio ĉi bone konvenis al li. Sur lia proporcia, svelta staturo ne estis vedebla, ke li estas la plej fifama batiĝanto en kelkaj tre gravaj havenoj. Li havis infanan vizaĝon kaj preskaŭ ĉiam rikanis.

Li apenaŭ elpaŝis el la restoracio al la Kvar Mortintaj Ratoj (la sinjora publiko dancas), kiam vidalvide li ekvidis la maldikan knabon sub la gaslampo, flagretanta sub la enirejo de stratetaĉo. La Bubo faris malkuraĝab paŝon. Rustulo mansvingis grandanime:

— Nu venu ĉi tien, stultulo.

La knabo alrapidis kaj senvorte akompanis lin. Li ne sciis, kial, sed li sentis tre garandan trankvilon apud la lentuga, infanvizaĝa, gaja vagabondo.

— Kion do vi volas, ĉu? — li demandis kuraĝige. — Mi volonte helpos al vi, se mi povas. Ĉu vi ne min atendis?

— Jes vin… Sed mi ne volis paroli antaŭ la aliaj. Mi rakontos al vi ĉion sincere.

— Nu do, komencu! Ĉu vi deziras cigaredi?

— Dankon. — Li ekfumis. — Nun, se vi volas, mi rakontos ĉion al vi, sinjoro Rustulo. — Ili iris.

— Ni lasu tiun delikatecon. Diru al mi tion: „Rustulo”.

— Nu mi petas vin, Rustulo… li komencis malkuraĝe — mi sentas tiel, ke mi povas fidi vin. Mi devas fidi vin. Tiu homo, kiu malaperis kaj mi serĉas, li estas mia frato. Antaŭ du jaroj li estis kapitano de la ĉefstabo en la angal armeo. Dum jaroj li laboris pri inventaĵo, ĝi estis gravega teknika novigo. Mi opinias, ke ties esenco estis elektra dissendilo, per kiu oni povas eksplidigi submarajn minojn el granda distanco. Mia frato parolis kun neniu pri tiu inventaĵo, nur lia asistanto sciis pri ĝi, kaj bedaŭrinde virino, kiun li amis, al kiu li blinde fidis. Ĝi kaŭzis lian pereon. Ĉar iun tagon, kiam mia frato finis sian laboron kaj volis raporti al la kompetentuloj, ke ili povas rigardi lian modelon, li informiĝis, ke similan inventaĵon prezentis iu lia oficir-kamarado. Mi ne scias la nomon de tiu oficiro. Ĉiu procedo estas tre sekreta rilate la militajn inventaĵojn. Mia frato kolektis siajn planojn por pruvi sian prioritaton. Sed mankis desegnoj el liaj planoj. Iu ŝtelis kelkajn gravajn dokumentojn. Certe tiu sama persono transdonis la kopiojn, faritajn de la ceteraj desegnoj al la alia oficiro. Tom, ĉar mia frato nomiĝas Tom Leven, nun jam scias, ke la farinto povas esti nur sia fianĉino, nur ŝi, Helena Aldington povis libere eniri en lian domon, ŝi restadis dum horoj en la loĝejo, kiam mia frato forestis. Li tuj rapidis al Helena. Okazis ekscitplena sceno inter ili. Tom verŝajne postulis du desegnojn de ŝi, kiuj malaperis antaŭ unu tago. La pordisto vidis, ke mia frato forrapidas nervoze, sen ĉapelo. Post duonhoro iu lakeo eniris al Helena Aldington. La virino jam estis mortinta, iu mortpikis ŝin per papertranĉilo. Oni trovis la ĉaplelon de Tom tie. La revolvero de mia frato kuŝis sur la skribotablo. Oni sciis, en kia animstato li alvenis al sia fianĉino, iu servisto aŭdis eĉ laŭtan kverelon, do estis sendube lia kulpeco. Oni estus tuj arestinta lin, se li estintus en sia loĝejo, sed li ne iris hejmen. Li sidis ĉe iu amiko malesperiĝinte, ĉe kapitano Finley. La vesperaj ĵurnaloj jam skribis pri la murdo, kaj tiu kapitano, kiu ne kredis la kulpecon de mia frato, helpis al li suriri militan aviadilon, ekflugontan al Grekio, sub pseŭdonomo. La milita tribunalo faris la procedon dum lia foresto, li estis degradita, forigita el la armeo, kaj mortkondamnita. Mia frato skibis leteron lastfoje el Pireo, pli ol unu kaj duon jarojn. En tiu letero li menciis, ke verŝajne li dungiĝos al la fremdula legio. Mia kompatinda patrino mortis pro la plago. Mi restis sola. Mi laboris ĉe ŝipad-entrepreno kiel oficisto.

— Jen vidu, li ne estas seruristo — murmuris Rustulo.

— Antaŭ du monatoj tre eleganta sinjoro venigis min al si. Li estas pensiita generalfeldmarŝalo, kaj mi scias tiel, ke li estas la direktoro de la plej granda fabriko de militmaterialoj. Li demandis, ĉu mia frato postlasis planojn hejme? Mi diris al li, ke ni ne trovis eĉ unu desegnon, li neniigis aŭ kunportis tiujn. La generalfeldmarŝalo diris tion, ke la inventaĵo, simila al tiu, kiun ankaŭ mia frato prezentis, ne sukcesis. La inventist-oficiro, kiu estas tre honesta homo, kiun mia frato akuzis maljuste, eraris en io. La demonstro do ne sukcesis, kaj oni vane provis perfektigi ĝin. La generalfeldmarŝalo diris tion, ke la inventaĵo estas tre grava. Kaj eblas, ke la teorio de mia frato estis bona. „Kvankam Tom Leven akuzis iun sian superulon maljuste, ĉar tiu hazarde faris similan inventaĵon, poste li mortigis sian amatinon, sed ĉio ĉi ne eksludas tion, ke vi helpu al ni efektivigi tiun tre gravan inventaĵon” — diris la generalfeldmarŝalo. — „Eblas, ke lia solvo estis la bona. Se Tomso Leven jam vendis ĝin al alia granda potenco, ankaŭ ni havas la intereson akiri la inventaĵon de li. Se li ne vendis ĝin, tiam estas eĉ pli grave, ke ni akiru ĝin la unua. Mi havas nenion komunan al lia krimafero. Sed por lia inventaĵo, se ĝi estas bona, mi proponas kvindek mil pudojn. Vi povas vidi el la grandeco de la sumo, ke ni atribuas tiel grandan signifon al tiu inventaĵo. Mi donas mian apartan honorvorton, kaj vi ricevos skriban promeson pri tio, ke kontraŭ Leven, dum li restados en Anglio pro la afero de la inventaĵo, oni suspendos la juĝproceduron. Se li prezentos la inventaĵon, kaj ĝi sukcesos, tiam ni aĉetos ĝin por kvindek mil pundoj, se ĝi ne sukceso, eĉ tiam li povos libere foriri eksterlanden. Mi ne faros demandojn al vi — diris la generalfeldmarŝalo, — sed mi pensas ebla, ke vi scias ion pri la restadejo de Tom Leven. Mi opinias, ke tiu fabela sumo estas instiga por serĉi vian faraton. Eble estus pli saĝe, se vi persone provus persvadi lin rekonstrui sian inventaĵon por ni, tiuokaze, se li jam neniigis siajn planojn. Mi scias, ke vi estas malriĉa, tial mi asignos kvincent pundojn al vi, se vi devos vojaĝi al Sud-Ameriko aŭ al Aŭstralio por trovi Tom Leven-on.”

Rustulo silentis longe.

— Ĝi neniel estas bone — li diris fine, — se iu mortigas sian amatinon. Li batu ŝin, kaj fino. Sed ĉiu inventisto estas tia. Ili tiuj pensas tion, ke la sama afero ne povas veni en alies kapon. Ĉu vi ricevis la dokumenton, kiu permesas al via frato liberan vojaĝon el kaj en Anglio, dum li agadas en la afero de la inventaĵo?

— Jen ĝi estas — diris la Bubo kaj montris la oficialan paspermeson.

— Hm… ĝi estas tute interesa…

— Kara Rustulo… vi… ci estas mia lasta espero. Mi devas trovi mian fraton. Eble la kompatindulo suferas ie, kvankam li povus esti feliĉa kaj riĉa homo, se li transdonus sian inventaĵon al Anglio.

— Kiel vi pensis ĝuste pri mi?

— Iu diris al mi, ke vi estis en la legio.

— Jes, mi servis tie, infano mia. Mi apartenas al tiuj maloftaj homoj, kiu sukcesis dizerti de tie. Se via frato estas tie, vi povas trankvile revojaĝi al Londono. Ĉar nek mono, nek ruzaĵo, nek preĝo ne helpas forlasi la legion ĝis ne pasos la kvin jaroj. La homo ne konsistas el fero, kaj estas malfacile ĝisvivi la kvin jarojn.

— Almenaŭ se mi povus ekscii certe… ĉu li efektive estas en la legio?…

— Eble mi povas ekscii tion. Ni iru al la Faraono. Li scias tiaĵon.

Ili ekiris al la Faraono. Oni ne scias, kial li nomiĝas Faraono. Li estis malpura, hoknaza, kalva homo. Li loĝis en lignobudo en la haveno, super kiu pendis franca blazono, kaj jen tio estis skribita sur tabulo:

OFFICE FRANÇAIS

RENSEIGNEMENTS

POUR VOYAGES.

La surskribo proksimume signifis tion, ke la budo efektive estas franca vojaĝoficejo, kie oni servas per informoj. La meblaro de la „oficejo” konsistis el leda kanapo kaj el brand-botelo. En la ejo estis nur la Franono kaj kelk-miloj da muŝoj. La vizitantoj enpaŝis.

— Bonan tagon.

— La pordon! — kriegis la Franono.

— Silentu — respondis Rustulo riproĉe. — Temas pri tio, ke vi povas perlabori kvin drakmojn.

— Tio ne interesas min. Lastfoje mi diris al vi, ke mi ĉesis kontrabandi. Vi staras vidalvide kun franca ŝtatoficisto.

— Vi ne devas kontrabandi. Tiu junulo, kiun ne malrespektu pro lia magreco, li nun elvenis el la prizono, kie li pasigis du jarojn, ĉar li mortpikis fregatkapitanon, li ŝatus ekscii ion pri sia frato.

La oficisto de la franca ŝtato rigardis la knabon kun iom pli multe da respekto, li eĉ leviĝis el sia kuŝanta pozicio:

— Ne prenu kiel ofendon — li tunis sin al la Bubo ĝentile, — mi ne havas kaŭzon dubi pri vi, sed du jara malliberigo ankoraŭ ne estas grantio, ke vi vere pagos la kvin drakmojn al mi.

— Mi antaŭe transdonos tiujn — diris la Bubo rapide kaj pagis.

— Pri kio temas? — demandis la Fraono kaj komencis piketis siajn denton per sia tranĉilpinto.

— Angla homo, nomata Tom Leven pasintjare dungiĝis al la franca legio. Mi ŝatus ekscii ion pri ĝi.

— Mi kontrolos tion en la arkivejo. — Li genuiĝis sur la plankon, poste liaj manoj kaj kapo malaperis sub la sofo. Tie estis la arkivejo. La Faraono iam servis kvin jarojn en la legio, kaj post la ekssoldatiĝo, oni proponis al li tiun postenon en la haveno Pireo. Se iu anonciĝis ĉe la franca ambasadejo, ke li deziras fariĝi legiano, oni diris al li, ke la francoj ne rajtas varbi sur la tereno de Grekio, sed se li volas, oni povas doni al li asignon, per kiu li povas vojaĝis en Ĝibuti-on al la legio, kaj franca ŝtatoficisto zorgos pri li ĝis la ekveturo de la vaporŝipo, kiu helpas la malriĉajn travojaĝantojn. Li estis la Fraono. Li foliumadis en sia libro.

— Tom Leven, Tom Leven… Trovite! — Kaj li montris. — Jen! „Tom Leven, tridek ses jara, ekveturis per la vaporŝipo Constanza al Ĝibutio, antaŭ du jaroj, la naŭan de februaro.”

3

La Bubo ne povis ekparoli. Rustulo reveme rigadis la plankon.

— Sed vidu, kian amikon vi havas, Rustulo, sen iu ajn krompago mi povas certe aserti ankoraŭ ion pri tiu Tom Leven por pli facile trovi lin, se li ŝtelis ion de vi. Li surŝipiĝis kun belgo, nomata Lacroix. Tiu Lacroix skribis al mi leteron post du monatoj, ke mi aranĝu ion ĉe lia amantino, ĉe kiu li lasis kelkajn siajn havaĵojn. Loacroix skribis en tiu letero, ke oni ekzercigis ilin ambaŭ dum tri semajnoj en Ĝibutio, kaj de tie li estis senditaj al Ranguno tiu homo do, kiu ŝtelis ion de vi, estas en Ranguno. Kaj nun lasu min dormi… Pordon! — li ankoraŭ postkriis la forirantojn.

D U A Ĉ A P I T R O

Pluvas. Rustulo denove deturnas sian manon de la Bubo. Li vizitas la Grandan Ĉefon. Li batas lin. Poste ili fondas akcian societon, kaj Fred la Malpura estos la afergvida direktoro.

Jam krepuskiĝis. La pluvo faris kota la stratetaĉojn de la malbonodora haveno. Ili promenetis senvorte unu apud la alia.

— Vidu, Bubo — diris Rustulo fine, — estus plej saĝe, se vi irus hejmen. Se vi frato estas en Birmo, ĝi signifas tion, kvazaŭ li tute ne ekzistus en la mondo.

— Kiel… malproksime situas Birmo de ĉi tie?

— Ĉu vi pensas pri Birmo? Per rapida ŝipo la vojo daŭras kvar-kvin semajnojn. Envojaĝpermeso estas bezonata tien.

— Mi postiros mian fraton!

— Ĉu vi volas morti?

— Eble mi mortos pro tio. Mi nepre postiros lin.

— Mi ankoraŭ neniam vidis tian idioton! Mi difinitive deturnos mian manon de vi. Miaparte vi povas iri, kien vi volas! Vi trovos sufiĉe da ŝipoj en Pireo.

— Ĉu… vi pensas tion, ke oni ne permesos min surbordiĝi? — demandis Leven post paso de iom da tempo. — Ĉu sen envojaĝpermeso?…

Rustulo unue ne respondis. Li riproĉegis la knabon en si. Fine li grumble diris al li:

— Ni vizitos la Grandan Ĉefon. Eble li povos helpi al vi en tiu ĉi afero. Vi ne interesas min. Vi povas veni kun mi, ĉar ankaŭ mi iros ĝuste al li. Verŝajne ankaŭ la Ĉefkuracisto kaj Klabo turnos sin al li.

— Ĉu li estas hejme ĉi-tempe?

— La oficialaj horoj komenciĝas ĉe li je la tria nokte. Mi vidas tiel, ke li jam estas en sia ofico.

Li montris al granda rubujo, en kiu sidis iu tiel, ke li apogis la duone malfermitan fermoplaton per sia kapo, tiel defendante sin kontraŭ la pluvo. Ĉe la dekstra flanko de la rubujo, ŝirmate de la fermoplato, en papersaketo brulis kandelo. La Granda Ĉefo havis nigran, larĝ-randan ĉapelon, longaj, grizaj bukloj pendis el sub ĝi, granda cikatro tiriĝis sur lia falta, sunbrunigita vizaĝo de lia tempio ĝis lia maldekstra buŝangulo. Li portis simplan dratkadran nazumon kaj rigardis dekstren-maldekstren kun dignoplena vizaĝo, kiel ia strigo. Lia oficejo estis tre praktika, ĉar kiam proksimiĝis nedezirata vizitanto, li simple klinis sian kapon, tiam la fermoplato de la lignokesto refalis, kaj ĝi tuj estingis la kandelon, kiel ia kadelestingilo. La maljuna sinjoro sidante sur ĝardena seĝo, li havis sufiĉe da loko en la lignokesto. Ŝajnis, ke li konis Rustulon longe, ĉar ekvidinte lin, li kapbalancis kaj kraĉis.

La Granda Ĉefo estis tre grava persono en la haveno. Li komencis sian agadon kiel ricelisto, sed pere de genia ideo li sukcesis estigi bone prosperantan, modernan kaj enspezigan industribranĉon. La havenaj ŝtelistoj kaj rabmurdistoj, kiuj estis liaj konstantaj klientoj, laŭ malnovaj kutimoj, krom la kontanta mono, oro aŭ aliaj valoraĵoj neniigis ĉion post la krimfaro. Ili forĵetis la monujon, dokumentojn, fotojn, do la senvalorajn objektojn de la prirabita persono, kiuj povis malkaŝi la postsignojn antaŭ la polico. La Granda Ĉefo, tio jam okazis pli ol dudek jarojn, li diris al siaj klientoj, ke li aĉetos ĉiuspecajn dokumentojn, legitimilojn por konsiderinda sumo. Diversaj farintoj ĝojis pro tio. Sed la Granda ĉefo dum jaroj, kiu cetere nomiĝis Morbitzer kaj tiutempe naskiĝis en Ĉaslau, ekhavis nekredeble multe da dokumentoj. Se iu urĝe devis forlasi Pireon, kaj li bezonis pasporton, vizon aŭ novan legitimilon, li povis viziti Morbitzer-on kun konfido. Okazis, ke iu aĉetis tian legitimilon por kvindek drakmoj, kiun li vendis al Morbitzer antaŭ du semajnoj por ok drakmoj.

— Bonan vesperon — salutis Rustulo lin.

— Ĝi ne gravas. Kion vi volas? — respondis al Granda Ĉefo.

— Tiu bubo ŝatus vojaĝi al Birmo. Ankaŭ mi forveturus ien.

— Tio jam urĝegas — jesis la maljunulo — ke ĉi tiu haveno liberiĝu de suspektinduloj. Al Birmo estas bezonata envojaĝpermeso. Ĝi plimultekostigos tion.

— Vidu, Ĉefo, ne fanfaronaĉu! Mi bezonas pasporton al Birmo kun vizo, se eblas kun ekloĝpermeso. Kiom ĝi kostas?

— Dependas de tio. Mi havas pasporton, envojaĝ- kaj ekloĝpermeson, freŝajn, unumonatajn dokumentojn, ties karmemora posedanto estis dana doktoro pri internaj malsanoj, universitata profesoro, kiu ricevis envojaĝpermeson kiel fama kuracisto de la dormomalsano. Mi havas dokumenton de angal petro-esploristo kun dumonata vizo, kun libera esplor-permeso, kun rekomenda letero de Deterding.

Rustulo longe pensadis, poste nek li mem scii, kiel ĝi okazis, subite li demandis la Grandan Ĉefon:

— Kiom kostas la du legitimiloj? Ankaŭ mi vojaĝos! Diable! Iru for de ĉi tie… — li diris tion al la Bubo, kiu kaptis la brakon de Rustulo ambaŭmane pro ĝojo.

— La du legitimiloj kostas cent dudek drakmojn, sed ne volonte mi donas tiujn.

— Kvindek!

Poste komenciĝis arda diskuto. Dume Rustulo kelkfoje batis la kapon de la Granda ĉefo al la fermoplato de la lignokesto. Fine ili interkonsentis pri okdek drakmoj, kiujn ricevos Morbitzer matene ĉe la enirejo de la vendohalo de la haveno kontraŭ la dokumentoj. Ankoraŭ dum la diskuto alvenis tri aliaj klientoj, Fred la Malpura en la societo de Sinjoro Ĉefkuracisto kaj Klabo. Fred la Malpura estis ĉirkaŭ sesdek jara, li havis longan barbon, kaj liaj nigra-randaj, aglokrifoj konstante fingrumadis tiun malpuran, kafokoloran, neprizorogitan barbon. Iam li estis fregatkapitano ĉe la angla militmaristaro, sed foje li faris kelkajn murdojn, kaj li devis eksiĝi. Nun jam multajn jarojn li kontrabandis municion al Ĉinio sur malnova vaporŝipeto kaj reveturante li liveris narkotaĵojn en Grekion.

— Jen vidu, la Rustulo!

— Alo, Fred la Malpura! Kion vi planas fari?

— Mi aŭdis, ke vi ekdisputis kun societo hodiaŭ vespere — diris Fred. — Mi interkonsentis kun la knaboj, ke ili veturos kun mi, liverante iom da kargo al Ŝanghajo. Nur unue ili devas ricevi maristan legitimilon ĉi tie de la Granda Ĉefo, ĉar mi ne faras malseriozan aferon. Ĉu ankaŭ vi venos?

— Mi havas alian aferon. Mi vojaĝos al Birmo por varti bebon.

— Kiu ne havas ion por fari, tiu ne baru la enirejon! — adminis ilin la Granda Ĉefo. Diru, Fred, se vi volas ion. Ĝi ne estas restoracio, sed oficejo.

— Ĉu vi vojaĝos al Birmo? — rimarkis Klabo mirante. — Vi tute ne diris tion al ni.

— Nek mi mem sciis tion. Atendu nur!.. — kriis Rustulo subite. — Mi havas bonegan ideon! Aŭskultu min, Fred, kaj ankaŭ vi atentu min, ĉefo: ĉu vi volas ricevi kvin mil pundojn popersone?

— Dependas de tio, kiel? Aŭ, ĝi dependas nek de tio.

— Ni devas fondi akcian societon — daŭrigis la ruĝharulo.

— Tio eblas — diris Fred la Malpura aprobe kaj kapjesis kompreneme, kvazaŭ li ofte kutimus fondi akcian societon.

2

La fondantoj de la akcia societo iris al proksima drinkejon, kie Rustulo rakontis en kelkaj vortoj la historion de Tom Leven. Kvankam la Bubo protestis, sed lia protektanto decidis, ke li agados en la futuro laŭ sia prudento rilata la aferon de la juna Leven. Ili donis la paspermeson de Thomas Leven de mano al mano.

— Nun, sinjoroj — deklaris Rustulo antaŭ la ĝenerala kunveno, — se ni fodos akcian societon, kies celo estas liberigi Tom Leven-on el la garnizono de Birmo kaj veturigi lin en Londonon, ke li ricevos kvin mil pundojn por sia inventaĵo, el kiu kvindek procentoj koncernas la akcian societon pro ĝia bonega agado. Tiel ni havos kvin mil pundojn popoersone, se ni liberigos Leven-on.

— Kiel vi imagas tion? — demandis la Granda Ĉefo.

— Simple. Estas tri homoj. Fred la Malpura, la kapitano kaj la Granda Ĉefo. La kapitano havas ŝipon kaj saĝon. La tri homoj, la societo de la „Konfesigantoj” jam plurfoje pruvis, ke ili valoras iom. Krome la Bubo havas monon, kaj Morbitzer, la Granda Ĉefo, la prezidanto de la akcia societo, kiu estas la direktanto de ĉiu friponaĵo, li donus la pluan, bezonatan kapitalon. Fred la Malpura akiros la ŝipon kaj la personaron.

— Ĉu vi pensas tiel — meditis Fred la Malpura, — ke mi veturigu vin ĉiujn al Birmo, tie ni liberigos la legianon, kaj ni fuĝos en Anglion kun li? Sed, infano mia, mi estas kontrabandisto, kaj se mi ne liveros ŝakraĵon, kiel mi aĉetos oleon, karbon, brandon kaj ceteraĵojn?

— Prave! La Granda Ĉefo, kiu ne kunveturos, li ricevos la koncernatan kvin mil pudnojn tial, ĉar li donos monon financi nian entreprenon. Li devas doni ankoraŭ kvincent pundojn, tiam la akcia societo fondiĝos, kaj okaze de sukceso la dividendo estos kvin mil pundoj.

— Kio garantias min, ke tiu junulo diris la veron? — demandis la Granda ĉefo.

— La Bubo montris la skribaĵon de la generalo. Ĉiuj legis tion atenteme, ĝi estas sufiĉe da pruvaĵo — respondis Rustulo.

— Mi volonte konsentas — diris la Bubo, — ke vi ricevu dudek kvin mil pundojn el la mono de mia frato, se vi liberigos lin.

— Ĉu se via frato — interrompis Sinjoro Ĉefkuracisto — simple deklaros, kiam ni jam liberigis lin, ke li havas nenion komunan al tio, kion vi promesis?

— Mi ne timas tion — murmuris la kapitano, — liberigite li estos sur nia ŝipo, kaj tiel, mi opinias, ni povos facile persvadi lin pri ĉia konsento… Sed se la inventaĵo ne estas bona?

— Tiam — diris Rustulo sincere, — alte estimataj akciuloj, ni vane perdis tempon kaj monon. Fine ja, sen risko ne estas negoco.

— La afero plaĉas al mi — cerbumadis Fred la Malpura. — Estas inde riski ion por kvin mil pundoj. Sed mi devas liveri mian varon al Kolombo. Tie mi akiros ŝipon kaj personaron. Se estos mono.

— Mi konsentos, sed nur tiam, se mi rericevos la kvincent pundojn krom mia koncerna parto — diris la Granda Ĉefo. Ili komencis diskuti denove. Rustulo refoje batis la Grandan ĉefon, fine la akcia societo fondiĝis. Ili surpaperigis la kontrakton. La Granda ĉefo donis monon al Fred la Malpura por lui ŝiopon en Kolombo, sed por havi garantion, li ricevis la leteron de la generalo, sen kiu Leven ne rajtis paŝi sur anglan terenon. Ankaŭ la Bubo subskribis la dokumenton. Morbitzer kovris la vojaĝkostojn de la Ĉefkuracisto, Rustulo, la Bubo kaj Klabo ĝis Kolombo. Prezidanto: Morbitzer, afergvida direktoro: Fred la Malpura.

T R I A   Ĉ A P I T R O

La membroj de la akcia societo evitas la sensacion. Rustulo divenas sekreton. Fred la Malpura vizitas iun sian amikon, ĝi kaŭzas komplikaĵojn, sed oni ne mortbatas ilin.

Poste ili ŝtelas malpli grandan militŝipon.

1

Antaŭtagmeze pluvegis. La membroj de la akcia societo kunvenis por fari lastan priparolon. La Granda ĉefo transdonis al la Bubo permesilon pri petroesplorado, valida je la nomo Harry Leven, kaj li deziris bonan vojaĝon. Bedaŭrinde la legitimilo de Rustulo estis osoplato, kovrita per celofano, valida nekorekteble je la nomo de d-ro Verhagen, kaj ĝi rajtigis lin ekloĝi en Birmo, kiel la specialisto de dormomalsano. La Ĉefkuracisto kaj Klabo ricevis ordinaran maristan legitimilon, alinoman, ĉar ili estis forstrekitaj el ĉiu loglibro de la mondo pro malnovaj krimfaroj. La Ĉefkuracisto iam soldatservis, kiel ŝipmekanikisto, Klabo, kiel telegrafisto. Sed ĝi jam okazis tre longe.

— Nun aŭskultu min! — diris la Granda Ĉefo. — Ĉar mi financas la kompanion, mi rajtas kontribui al la elspezoj per naturaĵoj. Mi povas kalkuli la vojaĝkoston ĝis Kolombo pro kvar personoj, cent kvindek pundoj… tial nun mi donos al vi cent kvindek pundojn malpli, kaj vi ĉiuj kvar ricevos po unu ŝipbileton kun provizo ĝis Kolombo. Ĉar nokte malsaniĝis societo, konsistanta el kvar personoj, ĉe iu mia konato, kaj hazarde ili havis kvar ŝipbiletojn. Tiuj kompatindaj, malsanaj homoj jam ne ĝenos vin, almenaŭ mia konato diris tiel, kiu estas tre fidinda homo. Li vendis al mi kvar biletojn, validajn ĝuste al Kolombo, por la ŝipo Vulkania, kiu ekveturos tagmeze. Du biletoj estas unuaklasaj, kaj du triaklasaj por servistoj. Rustulo kaj la Bubo vojaĝos per la du unuaklasaj biletoj, Klabo kaj la Ĉefkuracisto per la triaklasaj.

— Ni akceptos vian proponon en valoro kvidek pundoj — diris Rustulo.

— Cent dudek — lamentis la Granda Ĉefo.

Post mallonga piedbatado ili interkonsentis en naŭdek pundoj. Morbitzer transdonis la biletojn, la legitimilojn kaj kvarcent dek pundojn al Fred la Malpura, ke en Kolombo, kie li atendos ilin, li povu lui ŝipon.

— Alo! Sed ankaŭ vestaĵoj estas bezonataj al tio — diris Rustulo. — La Ĉefkuracisto kaj Klabo povas vojaĝi, kiel ili volas. Sed la Bubo kaj mi estos iom suspektindaj, se ni eksidos tiel tagmanĝi en la unuaklasa restoracio.

Tre malfacile ili akiris du grandegajn valizojn, kaj la konatoj de la Granda Ĉefo provizis ilin per la necesaj vestaĵoj. Troviĝis inter tiuj smokingo kaj tola vestaĵo, eĉ stria, verda golf-kostumo en la vestaĵaro de Rustulo. Poste Fred la Malpura priparolis kun ili, ke li atendos la kvar homojn en Kolombo, ĉar li ekveruros pli frue kun la kontrabandistoj.

— En Kolombo estos ŝipo kaj personaro, poste ni ekveturos al Ranguno per plena vaporo. Adiaŭ…

2

La Vulkanio estis vera luksa vaporŝipo. La ventoliloj, zumis konstante, la grumo kredencis la glaciajn trinkaĵojn, iliaj nigraj kruroj fervore kuradis supren kaj malsupren sur la ŝtuparo, glasoj tintadis, kaj la koro de la ŝipo, la moderna motoro preskaŭ senbrue funkciis en gumsidejo. Inĝeniero Leven iom malfrue alvenis por vespermanĝi, ĉar longe daŭris, dum li surprenis sian smokingon. En la grandega manĝo-salono kun brilanta pargedo ĉiu estis kune, la virinoj en silka kostumo, kaj la sinjoroj en smokingo. D-ro Verhagen vekis iom da sensacio, ankaŭ kiu bezonis multe da tempo por alivesti sin, fine li apeis en stria, verda golf-kostumo. La ĝeneralan konsterniĝon li prenis kiel rekonon. Leven (petrolesploristo) pro surprizo faligis kafkuleteron sur sian pantalonon, kun ia blanka saŭco.

Tiam enpaŝis en la ĉambron Earl of Sudessex, akompanate de angla kapitano. La princo, kiu flankbranĉe estis parenco de la angla dinastio, aspektis ne pli ol deknaŭ jarulo, kvankam efektive li jam havis pli ol dudek du jarojn. Li estis maldika, delikatvizaĝa junulo, kaj malgraŭ lia junaĝo li jam estas kolonelo en la kortega gvardio de lia reĝa moŝto. Al lia akompanantaro apartenis stab-kapitano Bradford. La kapitano aspektis ĉirkaŭ kvardek jarulo. Li estis malaltstatura, sed fortika viro kun saĝa vizaĝo. Li kondutis tiel al Earl of Sudessex, kvazaŭ li estus lia adjutanto. Lia ekscelenco persistis partopreni la komunajn manĝadojn. Neniu estus kredinta pri tiu delikata, knabineska sinjoro, ke li estas eminenta, ĝisosta soldato, kiu lastfoje pace aranĝis certe okazontan militon sude en Kenjo, kiel la komisiito de la koloniafera ministro. Oni mensiis lin, kiel estontan koloniaferan ŝtatsekretarion, kaj spite al lia junaĝo li estis sufiĉe sperta, ĉar li pasigis siajn kvin soldatjarojn parte en afrikaj, parte en hindaj kolonioj. Earl of Sudessex kapbalancinte prezentis sin al la gastoj, kiuj ekstaris kvazaŭ je komandvorto.

— Li estas interesa homo — flustris doktoro Verhagen al sia amiko, al la inĝeniero de tergasoj. Poste li aldonis: — Ankaŭ la uniformo estas tiel okulfrapa, kiel la golfkostumo.

La princo klopodis konversaĉii familiare kun la najbaroj, sed la etoso estis sufiĉe ĝenata. Bedaŭrinde ankaŭ doktoro Verhagen sidis en lia proksimo, kaj la princo, ĉar eble okulfrapis lin la golfkostumo, li alparolis ankaŭ Rustulon.

— Ĉu la unuan fojon vi vojaĝos al la tropiko, sinjoro?

— Ne, sinjoro — li respondis iom komfuzite. — Mi estas doktoro Verhagen, kaj la dormomalsano… la esplorado…

— Atendu nur! Doktoro Varhagen! Nu jes! Antaŭ du jaroj vi skribis interesan artikolon pri la dormomalsano de apud la rivero Kongo, al iu angala, kuracista fakrevuo.

— Ĉu tio okulfrapis al vi, sinjoro? — li balbutaĉis.

— Kompreneble. La dormomalsano estas serioza problemo por la kolonia armeo. Mi ĝojas, ke mi povis konatiĝi kun vi. Tre interese vi mencias en iu via artikolo la socian kaj moralan kunligon de la latenta tempo rilate la krimfaron de la indiĝenoj.

— Jes… Ĝi do okazis tiel… Mi opinias, ke estus pli bone paroli pri ĝi alifoje kun via ekscelenco. Eble troviĝas tiuloj inter la gastoj, kiuj ne simpatias kun la dormomalsano.

Li sukcesis elturniĝi. Lia konfuza konduto ne estis okulfrapa al la princo. Li alkutimiĝis, ke homoj, estimantaj reputacion, ne povas paroli kun li objektive.

La trankvila rigardo de la kapitano rigide direktiĝis al Rustulo. Li estis pli suspektema. „Diablo forportu Morbitzer-on” — pensis Rustulo pro ĝenateco, kaj li estis feliĉa, kiam la vespermanĝo finiĝis.

…Ili staris unu apud la alia ĉe la balustrado de la ferdeko. La Bubo estis tiel beleta en smokingo, kiel profesia dancisto. Li nur ne estus ĉiam malgaja. Rustulo estis klarvida pri tio, se li ne ŝatus tiun knabon, li eĉ ne pensis fondi la strangan akcian societon. Li neniam volis havi multe da mono. Li pensis pri tio, kiam li iris al sia kajuto. En la mezo de la ŝipo, senpere sub la komandponto, du kajutoj estus unu apud la alia: tiuj de la princo kaj la kapitano. La ondofrapado estis malpli sentebla sur tiu ĉi parto de la ferdeko, tiuj do estis la du plej bonaj apartamentoj. Lumo filtriĝis tra la fenestroj, kaj estis aŭdebla mallaŭta parolado.

Rustulo ekhaltis subite kaj restis staranta paraliziĝinte.

La voĉo de la princo estis bone kaj klare aŭdebla tra la fenestro:

— Ĉu vi estas certa pri tio, ke Tom Leven restadas en Birmo?

— Jes, mi estas certa, ekscelenco.

3

Tom Leven!

Duon nokton li ruliĝadis en la lito sendorme. Kia nekredebla ludo de la sorto? Kion volas tiuj du altrangaj soldatoj de Tom Leven? Li diris nenion al la Bubo. Kial maltrankviligi lin? Ĉiuokaze estus bone ekscii, kien ili vojaĝas, kaj kian rilaton ili havas al Tom Leven? La ŝipo ne veturos plu ol Kolombo. Kiel li povus subaŭskulti ilin? La du kajutoj staris meze de la ŝipo, tiuj ne kuntuŝiĝis kun aliaj kajutoj, kaj elektraj lampoj lumas ĉirkaŭe. La kapitano plej ofte estas sur la komandponto, kaj matroso konstante gardostaras antaŭ la kajuto de la granda sinjoro.

Hm… Estas evidente, ke li tamen devas subaŭskulti ilin morgaŭ. Jes, ĝuste morgaŭ.

Antaŭtagmeze, kvazaŭ li nur ĉirkaŭpromenus sur la ŝipo, li enrigardis la interferdekon laŭ sinjora kutimo. Ĉar li vidis, ke en iu angulo oni kartludas, li rapidis tien, kaj Sinjoro Ĉefkuracisto kaj Klabo vere sidis meze de homgrupo.

— Sinjoroj — ekparolis Rustulo, — ĉu hazarde troviĝas inter vi tajloro? Hieraŭ mia smokingo ŝiriĝis, mi volonte pagus la klopodon, se iu kudrus ĝin.

Sinjoro Ĉefkuracisto leviĝis:

— Mi estas tajloro, mi volonte riparos vian smokingon, sed mi ne akceptos monon pro ĝi.

— Eble bonan cigaron. Venu en la kajuton n-ro kvin, amiko mia, se vi enuos la kartludadon.

— Mi povas veni ankaŭ nun.

— Ĉu okazis io? — li demandis Rustulon, kiam ili iris duope al la unuaklasaj kajutoj.

— Ankoraŭ, sed okazos io. Ĉu vi vidas tiun kajuton? Vespere matroso kutimas staradi antaŭ ĝi. Ankaŭ nun li estas tie. Vi forportos la smokingon, kaj vi suprenvenos dum la vespermanĝo. Hodiaŭ mi ne malsupreniros vespermanĝi. Mi staros ĉi tie sub la komandponto… Sed malantaŭ la ventumtubo tiel, ke oni ne vidu min. Vi iros al tiu matroso kun mia smokingo kaj demandos, kien vi portu ĝin, ĉar vi ne trovas la kajuton n-ro kvin. Se la matroso akompanos vin ĝis la turniĝejo, metu la somkingon en mian kajuton.

— Mi komprenas. Dume vi enŝteliĝos en la negarditan kajuton, kaj vi ŝtelos ĉiuspecajn objektojn.

— Mi eniros tien por subaŭskulti, vi, bruto.

— Bone, bone… Tamen, se vi kunportus ion, mi esperas, ke vi ne tromos min…

— Nun estas la plej grava afero: noktomeze tranĉu la elektran konduktilon.

… Je la oka horo vespere, kiam ĉiu sidis ĉe la tabloj por vespermanĝi, escepte dorktoron Varhagen, la matroson, starigitan antaŭ la pordon de la kajuto de Earl, preskaŭ kaptis paroksismo de furiozo pro tiu ebria tajloro, kiu petis lin plorante kunkanti la ŝlagron „God Save the King” kaj montri la kajuton n-ro kvin. Dume li konstante falis al la kolo de la matroso kun la somokingo, fine li enuis tion, kaj kaptinte la kolumon de la Ĉefkuracisto, li trenis lin al la kajuto de doktoro Verhangen, poste li reiris al sia posteno spiregante. La ekscelenco kaj la kapitano ĵus suprenvenis el la restoracio…

Rustulo ŝteliris en la banĉambron de la kapitano. Li kalkulis tiel, ke same, kiel la antaŭan tagon, ili trinkos nigran kafon aŭ likvoron ĉe Earl. Se li ne invitos la kapitanon, tiam okazos granda problemo. Li estis bonŝanca. La kapitano trinkis nigran kafon kun sia superulo. Rustulo elŝteliĝis el la banĉambro kaj premis sian orelon sur la maldikan vandon de la kajuto. Li bone aŭdis la plej mallaŭtan vorton. Ili ne paroladis pri Tom Leven.

Tamen Rustulo ne bedaŭris, ke li subaŭskultis.

— Ĉu laŭ via opinio, tiu Kvang devenas el Ĉinio?

— Laŭ mi — respondis la kapitano — Kvang en neniu armeo soldatservis. Eble li estas ia ĉina bandaĉestro, kaj li nomumis sin mem generalo.

— Sed mi ne konsideras lin bandaĉestro. Unuavice ni intertraktos kun li. Se Kvang akceptos min reĝo, ankaŭ mi akceptos lin mia generalo. Tio certas, ke militiro ĉe la norda limo de Birmo kostus tre multe da mono kaj la vivon de multj homoj.

— Nek la francoj volas la militiron, sed eĉ koste de oferoj ĝi estus grava el tiu vidpunkto, ĉar oni kontrabandas la armilojn tra tiu tereno al Malantaŭa Hindio kaj al Birmo.

— Jes, jes… Estas esperige, se la anglaj kaj la francaj interesoj koincidas.

— Se ne sukcesus interkonsenti kun tiu Kvang, tiam la anglaj kaj la francaj taĉmentoj, koncentritaj el Malantaŭa Hindio kaj el Birmo, venkus la hordoj de la generalo.

— Mi nur en ekstrema okazo decidiĝus por tio. Unue okazu la „diplomatia tablo”. Per mono, per bela vorto, per rango eble ni povos influi tiun Kvang-on. Nur tiam mi dicidiĝus persvadi la francoj kaj kompreneble la anglojn por fari trupmovojn, se Kvang pruviĝus obstina — diris Earl.

— Ne forgesu via ekscelenco, ke oni intertraktadas kun generalo Kvang el aliaj landoj.

— Ĉu vi konas iun, kiu jam parolis kun tiu Kvang?

— Li estas saĝa homo. Li faras misteron el sia persono. Li bivakas en la ĝangalo kun ĉiuspecaj indiĝenoj. Kaj ĝis nun li parolis kun neniu. Tio certas, ke li estas plenpotenca sinjoro ĉe la limo, kaj se li volas, li permesos la liveron de tiu grandega armil-transportaĵo, kiu alvenos tra Ĉinio.

— Antaŭ ol tiu transportaĵo alvenus, aŭ ni interkonsentos kun li, aŭ ni ekmilitos kun la francoj kontraŭ li. Sed mi persite fidas la diplomatian tablon. Tial mi ŝatus ekveturi el Kolombo kiel eble plej baldaŭ.

— La krozŝipo „Radzeer” venos por ni la dek kvaran de la monato, kiam ni alvenos al Kolombo, ĝi jam atendos nin.

„Li babilaĉas pri enuaj aferoj” — pensis Rustulo. Kvankam eblas, ke li povos utiligi ĝin. Sed nun jam estus bone eliri el la kajuto de la kapitano. Estisi ĉirkaŭ noktomezo. Subite la lampoj mallumiĝis. Iu tranĉis la elektran konduktilon. Rustulo vidis la estingiĝantan lumon tra la fenestro. Li tuj elŝteliĝis el la kajuto.

4

Sekvan tagon antaŭtagmeze Rustulo rakontis ĉion al la Bubo. La juna Leven estis multe pli bone informita pri la altrangaj personoj.

— Mi memoras — li diris, — ke antaŭ nelonge la ĵurnaloj skribis pri la misio de Earl of Sudessex. Ekzistas disputata regiono en la norda parto de Birmo, kiu estos komuna angla-franca koncesia tereno sub la kontrolado de Earl of Sudessex.

— Kial ili menciis la nomon de Tom Leven?

— Nek mi scias tion — respondis la Bubo mediteme. — Multe da konfozaj aferoj povas esti ĉirkaŭ mia frato, kiujn mi ne konas. Mi sentas tiel, ke granda maljustaĵo okazis al li.

— Vidu… efektive li tamen murdis. Ankaŭ mi jam murdis homon, sed nur vidalvide, pro memdefendo. Ne koleru, sed kiu mortigis virinon…

— Rustulo… vi nun eble priridos min… sed mi… pensas, ke io enigma estas en tiu murdo, kiun mi ŝatus kompreni, antaŭ ol mi prijuĝus mian fraton. Kial li iris viziti sian amikon, post kiam li murdis. Kial li fuĝis nur tiam, kiam la ĵurnaloj jam publikis, ke li estas suspektata. Kial li lasis sian ĉapelon sur la okazejo de la murdo? Kial li eliris tra la ĉefeneirejo, kaj laŭ la aserto de la ĵurnaloj, li eĉ atendis iomete taksion kaj ekfumis cigaredon? Ĉio ĉi ŝajnas ridinda… Sed mia frato estas tre saĝa homo, kaj se li jam murdis, li ne faras tiom da misagoj.

— Hm… Jes, tiel ĝi ŝajnas iom stranga. Mi jam aŭdis tion, ke murdisto false donis sian honorvorton. Sed atendi taksion antaŭ la okazejo de la krimfaro kaj cigaredi… Sed kial li fuĝis, se li estas senkulpa?

— Ankaŭ vi estus fuĝinta en la sama situacio. Tiom da pruvaĵoj estis kontraŭ li, ke li estis nesavebla, malgraŭ tio, se li estas senkulpa.

— Nu, sed iu tamen mortigis la virinon?

— Ĉu vi volas aŭskulti analizon?

— Kion?… Ĉu ĝi estas tia, kiel la dormomalsano?

— La analizo estas diseriga esplorado de la konsisto de io, kion ne povas kompreni nur laŭ la detaloj. Iu tuj post la foririo de mia frato eniris al Helena Aldington. Li vidi la ĉapelon de Tom Leven tie, kaj li mortpikis la virinon, sciante, ke ĉiu supektos Tom-on. Kiel vi opinias pri tio?

— Laŭ mi, la analizo estas tia afero, kiun oni povas kapti anstataŭ la murdisto, sed ne eblas pendumi. Ankaŭ mi diras analizon: kiu havis la intereson suspektigi vian fraton, kaj mortigis la virinon? Eble tiu homo, kiu ŝtelis la inventaĵon de via frato pere de la virino.

— Brave! Ĝi estas tre bona analizo. Ĉiuokaze, se ni scius, kiu prezentis la saman inventaĵon, eble ni povus solvi la aferon pli facile. Se ne li mortigis Helena Aldington-on, eble iu, kiu havas ian rilaton kun li. Kiel vi opinias?

— Sufiĉe jam cerbumadi pri la analizo, prefere ni iru en la bufedon!

…Estis vespero. Kelkaj blanke saltetantaj flugfiŝoj ĵetis sin supren el la olekoloraj ondoj de la Hinda oceano. La Suda Kruco klare brilegis inter la miriado da fajrerantaj steloj, kiel ia grandega Signo Laŭda sur la mantelo de la senfina ĉielo. Lontane multaj lampoj aperis ĉiam pli akre, fine grandega slogantabulo lumis klare en la malproksimo, superante la brilegon de la haveno.

TEO LIPTON’S

Ili alvenis en Kolombon.

5

Rustulo diris al la du aliaj Konfesigantoj, ke ili serĉu Fred la Malpuran. Li kaj la Bubo tuj luis rikison kaj veturigis sin al la Fort. Fort estas belega, grandega urboparto, kie vivas riĉaj turistoj kaj elegantaj sinjoroj. Kompreneble ili loĝis en la hotelo Grand Oriental. Vespera alvenis la du aliaj membroj de la akcia societo el sia esplorvojo. Ili estis tre deprimitaj.

— Kio estas al Fred la Malpura? — demandis Rustulo nervoze.

— Li vizitis iun sian amikon — respondis Kablo malgaje.

— Nu kaj?

— Kial nu kaj? Lia amiko havas drinkejon en la suburbo, kie cetere oni ludas ruleton kaj fumas opion. Fred alvenis jam matene, de tiam li ludas kaj drinkas. Mi pensas, ke li jam ne havas pli multe el nia mono, ol kvindek pundojn.

La Bubo paliĝis.

— Ni provis venigi lin — daŭrigis Klabo.

— Kion li diris?

— Ke ni iru en la inferon.

— Konduku min tien — kriis Rustulo.

Ili ekiris al la suburbo de Kolombo en la sufoke varma vespero. Baldaŭ ili preterpasis la argilbrikajn domojn de la indiĝenoj, nigraj virinaj kapoj rikanis al ili el la lumigitaj fenestroj, kaj sonis fajfanta muzikaĉo.

Post unu horo ili povis ekvidis „sian kapitanon” en iu ludkazinaĉo de la kvartalo de la indiĝenoj. Li salutis siajn kamaradojn per kapmoveto kaj fiksirgardis la tablon kun intereso. La malaja krupiero turnis la ruleton, kaj kuris la ostoglobeto. Plata-fruntaj, koloraj vizaĝoj fiksrigardis antaŭen, brilantaj pro ŝvito. Gajnis la numero 34. Fred la Malpura denove enŝovis mezen multe da papermono. La tri Konfesigantoj kaj la Bubo konjektis, ke la kapitano ĝuste nun defraŭdas la monon por la elspezoj de la ekspedicio kaj de ilia provianto, sed kion fari? Fingrumante sian barbon, Fred rulumis tri samformajn, ĉinajn halplektaĵojn el sia kafbrunaj, grizaj haroj, poste li turniĝis ridetante:

— Kiel vi fartas?

Sed iliaj amikoj atentis la ostoglobeton, kiu devintus halti ĉe la numero dudek, por ke la sorto de la ekspedicio ne estu duba. En la matplanka ĉambreto ŝvebis sufoka, varmega malbonodoro, trampaj tamiloj, negroj kaj ĉinoj staris ĉirkaŭ la tablo premiĝinte unu al la aliaj, kaj la malaja krupiero kun nazumo rikanis konstante. El iom pli malproksima ejo sonis citro. La globeto haltis ĉe la numero dek. Fred la Malprua leviĝis de sur sia loko kun serena rideto, kaj li suprenigis sian pantalonon prenite ĝin je la rimenzono per unu tiro, poste li ekparolis jene:

— Pardono, sinjoro, sed mi opinias, ke ĉi tie oni trompas.

En la sekva momento tranĉilklingo ekbirlis en lia mano, ĝi kuris sur la drapo de la tablo, kaj tuj videbliĝis gumtubeto, kiu komenciĝis sub la aparato, kaj ĝi finiĝis en la mano de la krupiero, tiel ebligante, ke li eligu la kurantan globeton el tiu truo per la pumpita aero, kiu signifis la plej grandan gajnon.

La krupiero leviĝis rikanante, poste li eltiris sian revolveron, sed ĝi ankoraŭ ne estis duonvoje el lia poŝo, kiam Fred la Malpura ĵetis al lia kapo la argilpoton, metitan sub la lampon por kolekti la defalintajn moskitojn. La malajo falis surdorsen sangokovrite, dume li haste kolektis per sia alia mano la papermonojn, kiujn li ŝovis en sian ĉemizbrustumon. Ĉio ĉi okazis fulmrapide, kaj tuj poste eksplodis nepriskribebla perplekso. Iu saltis al la kapitano el dorsdirekto en la mano kun tranĉilo, tiun Sinjoro Ĉefkuracisto ĵetis trans la rulettablo per unu movo. Pafo knalis, en la mano de la ĉeestantoj aperis tranĉiloj, revolveroj. Fred la Malprua certe estus ŝirita je pecoj, se subite Rustulo ne estus tutkorpe streĉinta sin al la rulettablo, kiu renversiĝis kaj disigis la ĉirkaŭstarantojn. La danĝera dratŝnurego de Klabo frakasis la kapon de kolosa ĉino, kaj Sinoro Ĉefluracisto inspirita de ekideo, komencis pafadi blinde. Kelkaj homoj ŝrikadis.

La Bubo paraliziĝinte kaŭriĝis ĉe la muro. Oni mortigos ilin! Poste lia rigardo falis sur Rustulon. Li rigardis lin kun timiĝinta miro.

La ruĝhara junu staris kun disigitaj gamboj, lia gumbastono frapis dekstren-maldekstren, kaj kien li batis, karno ŝiriĝis, piedbatonta kruro rompiĝis je patelo, kvar fingroj de pikonta mano mueliĝis, paraliziĝintaj poreterne, se iu proksimiĝis al li, li denove ĵetis tiun al la aliaj, kaj fine, kiel ia furioza demono deŝiris la olelampon de sur la plafono, kaj li ĵetis ĝin komplete al la momente retiriĝintaj atakantoj. La vestaĵo de kelkaj homoj ekbrulis, kaj estingruliĝantaj ili hurlis. Ankaŭ la mato, la renversiĝinta tablo ekflamis, kaj fantomeske dancanta, flava lumo prilumis la interbatiĝantojn desube, deturniĝintajn de sia homa naturo. Sed konstante alvenis aliaj helpantoj tra la enirejo. Sinjoro Ĉefkuracisto en la mano kun disrompiĝinta seĝo terure bategis ĉirkaŭ si. Fred la Malpura kolektis monbiletojn el sub la plando de la luktantoj, ĝis iu batis lin je la nuko, tiam li salte leviĝis kaj ekiris al la elirejo. Kvazaŭ li estus disklinanta kanojn, tiel oni lasis vojon al li. Ĉar en trunk-alto li tenis du tranĉilojn en siaj manoj, kaj per trankvilaj, malrapidaj movoj li pikadis dekstren-maldekstren. Atinginte la malantaŭan pordon, li eklevis sian ĉapon kaj foriris. La ĉambro pleniĝis de fumo, la homoj iris ŝanceliĝante al la vitropordo de la drinkejo, kie neatendite Klabo malfermis la vojon, dank’ al okdek kilograma, negra, profesia batiĝanto, kiun li ĵetis tutkorpe al la pordo, ke li disrompis la vitron, kadron, kiel li falis en la drinkejon sangokovrita, kaj li restis kuŝanta. La Konfesigantoj retiriĝis ĝis la malantaŭa enirejo, ĵetante ĉiujn rubaĵojn ĉemanajn al la kontraŭuloj, kaj post nelonge ili estis ekstere en la nokto. La flamoj jam ekflagris el la argilbrika drinkejo, fajfado, kriegado, amaso de kuregantaj homoj estis videblaj ĉe la ĉefenirejo, kaj la kvar blankuloj komencis kuri.

— Haltu! — kriadis Rustulo. — Sankta Dio, la Bubo! Ni forgesis lin tie!

Ili kuregis reen. Sed Rustulo antaŭis ĉiun. Li neniam en la vivo sentis tian timzorgon. Kompatinda, malforta knabo! Li sentis nur nun, kiom li ŝatis lin. Li kuregis tra la malantaŭa enirejo. Sufoka fumkolono frapis en lian vizaĝon. Li ligis naztukon antaŭ sian buŝon kaj penetris la fumon. Fajro ekflamis el la ruletejo. Kiel trovi la knabon? Li ne vidis pro la densa fumo, kaj ĉiupaŝe li stumblis pro senmovaj korpoj. Ili faris vere bonan laboron ĉi tie.

Li sufokiĝadis kaj veriĝis. Fine li ekvidis Leven-on ĉe la brilo de ekflagranta flamo apud la muro. Li estis en sida pozicio, kiel li svene falis sur la plankon. Li ĵetis la knabon sur sian ŝultron, kiel ian sakon. Dume li sentis, ke li jam brulas, kaj lia haŭto krevadas pro la varmego. Li blinde palpadis ĉe la muro, flamanta trabo falis apud li, kaj la fajreroj bruletigis lin. Li sentis, ke li senkonsciigos… Poste li elvenis stumbletante tra iu aperturo kaj pene trenis sin plu…

Li estis malantaŭ la domo, denove sub la stelplena ĉielo, je kelkpaŝa distanco de la landvojo, sur kiu ili kuregis antaŭ nelonge. Li enspiris profunde kaj metis la knabon sur la teron. Li ekvidis siajn tri amikojn sur la vojo, prilumita de la flamoj. Ili luktegis ĉe la muro de la vidalvida domo proksimume kun kvindek indiĝenoj. Dorsapogiĝinte al la muro, ili ankoraŭ sukcesis teni sin malproksime de la malamikoj, sed ŝajnis, ke dum momentoj la furioza popolo venkos ilin. Rustulo elprenis sian gumbastonon, li denove enspiris profunde, poste li ekiris al la interbatiĝantoj singarde por malfermi vojon, atakante ilin el dorsdirekto. Tiam alvenis la polica aŭtomobilo kun granda sierenado el la direkto de la urboparto Fort.

Kaj la teatra ludo finiĝis.

Ĉiu kuregis.

Ĉar ĉi-regione vivis nek plendanto, nek procesanto, ĉiuj partoprenantoj de la okazaĵo, blankuloj kaj kolorhaŭtuloj, batfaligitoj kaj trompitoj, atakantoj kaj defendantoj apartenis al la vasta familio de la akuzitoj, bone kontataj laŭ kriminala kodo.

Ankaŭ Rustulo rapide kaŝiĝis en la fosaĵo apud la landvojo kaj kurbdorse kuris, dume sufiĉe maltakte, kiel ian ĉareton li trenis la Bubon malantaŭ si, preninte lin ĉe la pojnoj.

6

…Post duonhoro li haltis sur bruligita kotonkampo. Li ĝemis laŭte kaj demetis sian ŝarĝon. Ĉar li trenis la Bubon sur la tero nur ĝis li malproksimiĝis de la polico, poste li jam kunportis lin.

La knabo kuŝis senmove.

— Nu! — diris Rustulo kaj skuis lin. — Kial vi malsanetas, idioteto?

Li kaŭriĝis apud lin sur la teron, kaj kelkfoje li frapetis lian vizaĝon, poste li malbutonumis la mantelon de la knabo por froti lian bruston ĉe la koro. Poste li tuj butonumis ĝin.

La Bubo estis virino.

Cikadoj ĉirpis ĥore, kaj la langvoraj floroj de la bruliĝintaj kotonkampo iomete balancis sian kalikon en la delikata, vespera venteto, kiun la fluso kunportis. De sur la senmove brilanta firmamento malrapide ekmoviĝis stelo kaj tiris longan, blankan strion post sin subite sur la nigra fono de la ĉielo.

Rustulo ekfajfis, poste li gratis sian kapon. Nu, ĝi estas bela idiotaĵo. Mi tre dankas. Tamens se li pensis pri tio, kion entreprenis tiu knabino, kaj kion ŝi plenumis, nur de tiam, kiam li prenis ŝin el la manoj de Krokodilo, li rigardis sur la Bubon kun sincera estimo. Kiom da virinoj ekzistas en la mondo, kiu farus la samon por sia frato.

Li tuj decidis, ke li ne informos la knabinon pri tio, kion li eksciis. Ne estus oportune inicii siajn amikojn. La Bubo malfermis siajn okulojn. Ŝi laŭte ĝemis, poste side leviĝis.

— Ĉu vi fartas pli bone? — ekgrumblis Rustulo.

— Jes… Mi sentas tiel…

— Nu ek, ni iru!

Ili ekiris silente unu apud la alia al la urbo.

7

— Vi estis fripono, vi restas tio, kaj vi ĉiam estos tio.

— Ni lasu tiu eternan personan atakon — respondis Fred la Malpura. — La mono perdiĝis kaj fino.

Sinjoro Ĉefkuracisto surkraĉis lin.

— Estas neeble trakti kun nervozaj homoj — diris Fred kaj viŝis sian vizaĝon. — Kion vi volas? Mi ŝuldas al vi ekveturigi vin hodiaŭ vespere per bona ŝipo al Birmo, kaj reveturigi vin. Nun estas la kvina horo aŭrore, kaj vi rajtas diri malĝentilaĵojn, se la ŝipo ne estos je via dispono hodiaŭ vespere je la deka kaj duono.

— Kiel vi volas akiri monon sen mono?

— Mi ne ŝuldas vin, per klarigo nur per ŝipo, personaro kaj provizo. Estu de je la deka kaj duono vespere ĉe la suda parto de la insulo. Ĉe la digo Poin de Galle, ĉe la haveno de la fiŝistoj. Ĝi estas unu kaj duono da distanco de ĉi tie. Mi avertas vin, ke vi estu ĝustatempe tie, ĉar la ŝipo ekveturos akurate, kvazaŭ laŭhorare.

— Kia ŝipo ĝi estos? — demandis Rustulo.

— Nek mi scias tion — respondis Fred la Malpura, — ie mi akiros unu. Ĝis revido. — Kaj li iris. La aliaj postrigardis lin kun sincera estimo. Kiam li trankvile paŝadis, enpoŝiginte siajn manoj, kun balanciĝinta korpo super sia kurb-krura irmaniero, li mem estis la enkorpiĝinta memfido. Poste la societo disiĝis, kiam ili priparolis, kie ili renkontiĝos vespere. Klabo kaj Sinjoro Ĉefkuracisto vizitis malnovan amikon en la prizono, la Bubo reiris en la hotelon por ripozi ĝis vespero.

— Ĝis revido — li etendis sian manon al Rustulo. — Nun jam la duna fojon vi savis mian vivon, kaj mi tute ne scias…

— Ni lasu tiujn idiotaĵojn. Ne plu diru tiaĵojn, se vi volas, ke ni restu bonaj amikoj.

— Mi volas tion — respondis la Bubo fervore, kun sinceraj, grandaj, brilantaj okuloj, kaj Rustulo iom deturnis sian kapon, ĉar li embarasiĝis pro la rigardo de la knabino.

— Nun iru en la hotelon, vespere mi venos por vi. Ĝis revido. — Lasante la Bubon tie, li rapide foriris sen tio, ke li estus returninta sin. Kvankam returniĝinte li estus vidintea, ke sia amiko longe postrigardas lin.

8

Poste okazis tiaĵo al Rustulo, kio ne estis en lia familio cent jarojn retrospektive laŭ ascenda linio de antaŭuloj. Li vizitis bibliotekon. La urban bibliotekon de Kolombo!

Li enprofundiĝis en legado de volumo da jarkolektoj de malnovaj londonaj ĵurnaloj. Li legis longe, dume liaj vestaĵo, ŝuoj, la ĵurnalo, la tablo, la planko eĉ lia maldekstra orelo estis cindrokovrita pro la multe da fumo de cigaredoj.

Li legis la krimaferon de kapitano Tom Leven el ĉiu ĵurnalo. Iu ĵurnalo ekzemple priskribis la domon kun ĉiu flankenirejo. La alia menciis, ke Tom Leven suspektas Helena Aldington-on pri la ŝtelo de sia milita inventaĵo. Oni publikigis nur kelkajn liniojn pri tio, ĉar ĝi rilatis militistan aferon. Sed oni skribis pri la ĉapelo, kiun la kapitanon lasis tie, pri la nekropsia protokolo, en kiu oni konstatis, ke iu mortpikis ŝin brusten per pinta papertranĉilo, kuŝanta sur la skribotablo, kiu penetris en ŝian koron, kaŭzante tujan morton. Ankaŭ la revolvero de Tom Leven kuŝis sur la skribotablo. Poste sekvis la glorigo de la polico, kiel rapide, kiom da fotoj ili faris, kiel ili pridemandis la personaron. Ili trovis fingropremaĵojn sur la prenilo de la ponardo kaj serĉis ankaŭ la ŝoforon, kiun veturigis kapitanon Leven. La viktimo kuŝis apud la pordo vizaĝaltere, la farinto eltiris la kestojn de la skribotablo, evidente li serĉis ion. Rustulo memorigis ĉion bone.

Poste li iris en la internacian drinkejon, mendis brandon kaj pensadis tri horojn.

Baldaŭ la pordisto de la hotelo Grand Oriental raportis al stab-kaptano Bradford, ke sinjoro deziras paroli persone kun lia ekscelenco Earl of Sudessex. Oni povis atingi Earl of Sudessex-on nur pere de la kapitano.

— Kiu estas tiu sinjoro?

— Doktoro Verhagen.

— Diru al li, ke lia ekscelenco ne povas akcepti lin, nur tiam, se li skribe petas aŭdiencon, indikante la motivon.

Post duonhoro alvenis negra grumo kun kuverto, kiu estis adresita al la kapitano. Jen tio estis skribita en la letero:

„D-ro Verhagen respektoplene petas aŭdiencon de lia ekscelenco, rilate la aferon de Tom Leven, per tio mi finas mian leteron kun alta estimato.

Datiĝis, hodiaŭ.”

— Akompanu tiun homon al mi — diris la kapitano.

Baldaŭ alvenis Rustulo en sia verda golfkostumo, rezervita por solenaj okazaĵoj. La kapitano ne diris al li, ke li sidiĝu. Li senmove fiksrigardis sian vizitanton kun saĝaj, esploraj okuloj.

— Kion vi volas? — li ekparolis fine.

— Mi deziras paroli kun lia ekscelenco en la afero de Tom Leven.

— Ĉu vi pensas pri la soldato, mortkondamnita antaŭ du jaroj?

— Jes. Mi ekhavis surprizan ideon rilate tiun aferon.

— Mi ne komprenas, kian rilaton havus via ideo kaj lia ekscelenco al la afero?

— Mi scias tiel, ke la vojaĝo de lia ekscelenco certagrade kunligas kun tiu afero — li diris aplombe.

— De kie vi scias tion? — demandis tre severe.

— Mi petis la aŭdiencon ne laŭ la polica senco. De kie mi scias tion, ĝi estas mia privata afero.

— Atentu, sinjoro! Militaj aferoj tamen ne estas viaj privataj aferoj! Rakontu al mi, kion vi volas, kaj se mi trovos ĝin taŭga, mi interpretos tion al lia ekscelenco.

La sango iom post iom leviĝis en la kapo de Rustulo.

— Se mia direndo ne interesas lian ekscelencon, mi rakontos tiujn al alia, supera instanco, menciante vian rifuzan konduton.

— Ĉu vi minacas min per reprezalio?! Ĉu vi kuraĝas agresema konduti ĉi tie?

— Bone. Mi tuj foriras.

— Vi volas blufi ĉi tie — diris Bradford — laŭ aŭdacaj informoj. Mi ne scias kial, sed tiu cirkonstanco sufiĉas rifuzi vin, kaj mi atentigas vin, ke vi povos facile bruligi viajn fingrojn, sinjoro, se vi okupiĝos pri tiu afero.

— Mi opinias, se mi pruvus, ke Tom Leven estis senkulpa, kaj samtempe mi malkovrus la veran krimulon, mi povus venigi Anglion pli proksimen por akiri la inventaĵon.

La kapitano rigardis lin mallonge, kvazaŭ li hezitus, ĉu komenci interparolon pri la temo kun tiu fremdulo? Fine li diris:

— Anticipe vi plie okupiĝis pri la dormomalsano. Eble ni transiru al tiu temo. Dum la pasintaj tagoj mi ricevis kelkajn tripanosomozojn inter du kunpremitaj vitroj, ĉar mia pasio en mia privata vivo estas la mikroskopo. El ĉiu parto de l mondo mi petas sendi al mi infektajn sangogutojn inter vitirotabuletoj. Nu, mi vidis blankajn makuletojn ĉirkaŭ la tipanosomozoj. Ĉu vi povus klarigi al mi, kio ĝi estas?

— Mi venis en la afero de Tom Leven…

— Mi promesas al vi, ke mi plenumos ĉiun vian deziron, se vi diros al mi, kio estas la tripanosomozo — diris Bradford aplombe.

Sekvis granda silento.

— La tripanosomozo, amiko mia, pri kiu vi aŭdis neniam — diris la kapitano, — estas la bacilo de la dormomalsono. Kies fama esploristo vi estas. Mi jam suspektis vin sur la ŝipo, sed mi volis eviti la abomenindan senmaskigon. Mi ne scias, al kies ŝtato aŭ agentejo vi apartenas, mi scias nur tion, ke vi ne estas kuracisto kaj Verhagen. Sed vi estas spiono. Eblas, ke vi volas monon de la princo, eblas, ke vi estas komisiita per la efektivigo de ia intrigo. Mia lasta vorto estas al vi: forportu vin, antaŭ ol zorgos pri via elpelo el la angla imperio poreterne.

— Sinjoro Kapitano — respondis Rustulo regante sin, — venos tia tempo, kiam vi pentos vian nunan konduton.

— Ĉu vi foriros, aŭ vi deziras alian trakt-manieron?

— Mi volas nur unu aferon — diris Rustulo starante ĉe la pordo, — renkonti vin iam en tiu loko, kiu ne estas sub angla direktado.

Estas vere, ke poste li tre rapidis. Ankaŭ sur la strato li murmuris en si. Kiel orgojla homo estas tiu angla oficiro. Kiam ekregis lin la infana scivolemo, kaj li pensadis pri tio, kiel interesa afero estas tiu kun la vitrotabuletoj. Oni simple kunpremas tiujn forte, kaj ili konservas la sangoguteton aŭ la spiron pli bone, kio estas inter la du vitroj, ol la stan-skatolo la sardiniojn. Kaj oni metas ĝin sub la mikroskopon. Tiel oni transportas guton da sango tra kontinentoj, kaj ankaŭ la blankaj makuletoj restos sendifektaj. Bonege.

En alia drinkejo li mendis viskion kaj skribis lingan, amikeman leteron al la angla ministero pri militaj aferoj.

9

En la fru-posttagmezaj horoj Earl of Sudessex kaj la kapitano, post impona militista parado ekveturis sur la krozŝipo „Radzeer”.

Je la deka horo vepere la kvar samvojaĝanoj, Rustulo, Klabo, la Bubo kaj la Ĉefkuracisto malsupreniris sur la vojo, borderita per palmo-aleoj al Point de Galle. Gizaj nuboj kolektiĝis sur la ĉielo, estis malamika, netrapenetrebla, nigra nokto. Vera, antaŭtempesta, hinda depresio estis sentebla en la aero. En tiu haveno vivis nur kelkaj fiŝistoj, iliaj retoj sekiĝis tie, kaj ili eltiris siajn malplenajn boatojn sur la bordon. Malpli proksime videbliĝis vico de sporadaj lampoj, tie estis la kvaranteno de Kolombo. Ampleksa, izolita tereno, en kies haveno, etendiĝanta en la profundan maron stagnis kelkaj ŝipoj kun flava falago, ĉar dumvoje iu malsaniĝis je ĥolero aŭ psitakozo. Ĉiu devis pasigi ses semajnojn en la kvarantenaj domoj, konstruitaj en la suda parto de la insulo, kiuj veturis kun la malsanulo aŭ kun la malsanuloj. La sveltaj palmoj kliniĝadis susurante ĉirkaŭ la malamikaj, forlasitaj hospitalaj domoj pro la subite alvenanta, strida musono. Se Fred la Malpura kunlaboras kun iu sia kontrabandista kunulo, li trovis bonegan lokon por surŝipigi siajn amikojn. Post nelonge malgranda vaporŝipo proksimiĝis. Sed ili trompiĝis. Ĝi rapide fornavigis al Kolombo. Pasis la deka kaj duono, kie malfruas Fred? Sur la lontana horizonto ne videbliĝis lampo, nur proksimiĝanta, bela militŝipo. Nu, diablo forportu ĝin! Fred kaj liaj negocpartneroj ne ŝatis esti en la proksimo de militŝipoj. Kaj tiu bela kirasŝipo komencas manovradi ĝuste ĉi tie. Se Fred ekvidos ĝin demalproksime, li certe ne kuraĝos veni ĉi tien per sia vaporŝipo.

— Mi opinias, ke hodiaŭ ni ne ekveturos de tie ĉi — diris Klabo. — Se Fred ekvidos tiun kirasŝipon, li ne kuraĝos albordiĝi eĉ morgaŭ.

Subite ili aŭdis plaŭojn en la mallumo, granda boato haltis ĉe la bordo, kaj Fred la Malpura saltis el ĝi.

— Nu, ek, ni iru — li diris rapide, flustrante, — enboatiĝu!

— Kie estas la ŝipo? — demandis la Ĉefkuracisto mirante.

— Ĉu eble vi ne vidas? Jen ĝi staras. Ĉu ĝi konvenos? Ĝi veturas per cent mejla rapideco po horoj. Ĝi havas karbon, oleon kaj poker-ludkartojn por unu jaro. Nur iru rapide, ĉar ne estas bone restadi ĉi tie kun ŝtelita militŝipo.

Ili staris paraliziĝinte. En la mond-historio senekzempla okazaĵo konsternis ilin. Oni tamen ne rajtas simple ŝteli grandegan, belegan, modernan kirasŝipon. Tiu memkomprenebla, senpera simpleco faris la eventon eĉ pli timiga, kiel Fred la Malpura diris la aferon al ili, ne komprenante, kiel eblas miri pri tio, kvazaŭ li jam estintus multfoje punita pro ŝtelo de senmastraj ŝipoj.

— Homo! — kriis Rustulo. — Oni pendumos nin ĉiujn pro tio.

— Kiel bagatelema vi estas hodiaŭ! Kompreneble oni pendumos nin. Ĉu tamen oni ne donos Laŭd-Signon pro ŝtelo de militŝipo? Ĉu vi venos, aŭ vi restos, aŭ kion vi volas fari? Pasis jam la dekunu horo, kaj mi ne ŝatus ekveturi malfruiĝinte.

Klabo rigardis la belegan krozŝipon emociiĝinte, poste li diris per tremanta voĉo pro miro kaj estimo:

— Fred, vi estas grandioza…

Post dudek minutoj la linia militŝipo „Balmoral”, iu el la plej modernaj ŝipoj de la orienta floto de lia reĝa moŝto, ekveturis per plena vaporo al Kalikato kun la membroj de la akcia societo.

K V A R A   Ĉ A P I T R O

Kunligo inter malsana matroso kaj sana ideo. Ili provizas sin per cigaro kaj transvivas la katastrofon. Rustulo faras karieron.

1

Jes. Ĝi okazis. La evento ne estis publikita en la tuta mondo, ĉar la angla admiralitato kompreneble hontis tion. Vere ĝi okazis en nia epoko, eĉ nuntempe, ke kelkaj rezolutaj homoj, ĉar ili ne havis monon por vojaĵkosto, suriris krozŝipon, kiel frivola helpisto de la panisto, kiam li ŝtelas biciklon, kaj ili forveturis per ĝi. En la aŭroraj horoj amaso de telefrafoj kaj radiostacioj hurlis, ordonis, disponis, respodnis kaj demandis. De Londoni ĝis Singapuro kraketis la signoj, kaj destrojeroj kaj militŝipoj veturis kun fuzioza rapideco de sur ĉiu parto de la Hinda oceano por serĉi sian ŝtelitan ŝip-kamaradon.

La unua esploro konstatis nur tion, ke survoje, inter suspektaj cirkonstancoj malsaniĝis iu matroso de la kirasŝipo „Balmoral”, veturanta de la indularo Suda Timoro al Kolombo, kaj la batalŝipo albordiĝis ĉe Point de Galle kun hisita flava flago, proksime al la kvaranteno, sed inter la buoj, troviĝantaj malproksime de la bordo. La kuracisto suriris la krozŝipon, ĉar laŭ li la morob-okazo estis supozeble ĥolero, li sendis la tutan personan personaron kun la kapitano en militistan observejon, kostruita sur altaĵo apud la kvaranteno. En la tropiko ne estas pli potenca sinjoro ol la epidemio. La plej malgranda ĉina ĵonko aŭ la plej granda, angla militŝipo same estas observata kaj kvarantenigita, nur la lasta (la ŝipo kaj ties personaro) estos speciale traktata. Malgranda patrolŝipo gardis la veturilojn, ankritajn sur la tereno de la kvaranteno, kiu krozis en ĉiu tia horo sur la maro, kontrolante la ŝipojn unu post la alia. La gardistoj pafas sen demando ĉi tie, se iu proksimiĝas ĉu de la bordo, ĉu el la direkto de la maro.

Nur tiu povas apreci la eksterordinaran severon de la kvaranteno, kiu jam estis en la tropiko, tiu scias, ke unu haŭsero aŭ lignokesto de sur suspektata la ŝipo, sur kiu estas unusola malsanulo, ĝi povas enporti la kontaĝon, kiun trans la ekvatoro nek la plej granda kolpodo de la moderna medicino povas malhelpi, ke ĝi disvastiĝu dum tagoj kaj mortigu dekmilojn da homoj dum semajnoj (sed jam okazis, ke ĝi mortigis centmilojn da homoj). La kvaranteno estas militista institucio, kaj ties milito kontraŭ la cent-specaj malsanoj de la tropiko estas senindulgaj, severaj, rigoraj, ne malobserveblaj.

La grizaj nuboj kumulruliĝantaj sur la firmamento, la vento kaj la fulgonigra, hinda nokto ebligis, ke Fred la Malpura sukcesis ŝteli la korzŝipon, kiu staris sufiĉe malproksime sur la maro.

Kiam posttagmeze la belega ŝipo ekplaĉis al li, kaj komencis inciti lin tiu penso, simila al fiksa ideo, li reiris en Kolombon, kie liaj kelkaj amikoj loĝis en neuzita poluakvo-kanalo de malnova ledfabriko. Inter ili estis tre dika, unuokula homo, kiu nomiĝis Petterson, iam li estis rodkapitano en iu haveno de Nederlando, sed oni maldungis lin pro lia drinkemo, de tiam li laboras, kiel sklavkomercisto en Kolombo, kun siaj du amikoj, kun „Bruliganto”, kiu en pli bonaj tempoj estis ŝipmekanikisto, kaj kun „Lammel la Ĝibulo”, kies vertebra kolumno rompiĝis dum interbatado, de tiam li havas ĝibon. Ili triope kargis sur narkotitajn indiĝenojn el la interno de la insulo kiel ŝarĝvaron sur certajn ŝipojn, kun kiuj ili kunlaboris negoce. La narkotigo okazis per guma bastono, kaj la indiĝeno, kiam li rekonsciiĝis, jam kuŝis ligite kun siaj kunuloj en amaso, kiel kokinoj sur la vendoplaco, sur iu „sklavoŝipo”. Ili estis transportitaj al iu insularo Markizioj aŭ Respubliko, situantaj sur eksterzonaj akvoj, kie kelkaj senkonsciencaj, privataj entreprenistoj ekspluatis guanon, aŭ elhakadis arbaron.

Patterson, kiam li fordrinkis la kargon, li denove revenis loĝi kun siaj amikoj en la neuzitan kanalon de la ledfabriko. Fred la Malpura vizitis lin tie por gajni lin al sia plano, kaj peti lian urĝan helpon por varbi konvenajn matrosojn.

— He, Pat! — Fred salutis lin. — Mi bezonus dudek tute bonegajn maristojn, krome ankaŭ vi triope kunvojaĝu. Ĝi estas granda negoco.

— Akceptite! — diris Patterson per apenaŭ aŭdebla, raŭka voĉo pro brando. Ili longe interkonsiliĝis kun Fred la Malpura. Fred rakontis ĉion al Ratterson kaj al la du aliaj homoj. Li proponis al ili dumil kvincent pundojn al ili kaj al tiuj dudek homoj, kiujn li ankoraŭ bezonis. Tiujn dumil kvincent pundojn li translasis el sia tantiemo kaj promesis, ke ili ricevos ion ankaŭ el la koncerna parto de la aliaj, se la ekspedicio sukcesos. Patterson kaj liaj amikoj akceptis la proponon. Troviĝas ĉi tie sufiĉe da elprovitaj, malnovaj matrosoj inter la kontrabandistoj. Ili ĉiuj ĝoje entreprenas la „mokinciton”.

Vespere la dudek homoj estis kune. De mekanikisto ĝis kuiristo estis reprezentita inter ili la kompleta personaro.

La vento stridis, la nokto fariĝis ĉiam pli malluma, kaj dudek kvar tranvilaj, rezolutaj homoj ekveturis per velŝipo (eble mi ne devas diri, ke sen lampoj) sur la maro. Ili brajlis proksime al la karanteno kaj remis silente. Oni ne povis rimarki ilin eĉ per bona binoklo pro la forta ondofrapado, en la nokto, kovrita per la sufoka nebulo de malalte flugantaj vaporoj. Singarde remante, ili alvenis al la flanko de la kirasŝipo. Iu matroso suprengrimpis, kaj post dudek minutoj ili ĉiuj estis sur la ŝipo. La lasta homo anticipe likis la velboaton. La barko dronis dum minutoj.

La „Bruliganto”tuj rapidis al la kaldronego en la mano kun manlampo. Estis inter ili mekanikisto, stiristo, alteriano, ĉiuspecaj faklaboristoj kun scio, konvena al la personaro de militŝipo. Post duonhoro, kiam la tempesto intensiĝis, minca fumkolono leviĝis el la kamentubo de ilia ŝipo.

…Post la deka horo la ŝipo, kiel hiuzo, ŝteliranta el malantaŭ arbusto, komencis turni sian pruon al la ondofrapado. Ĝi estis la bona okazo. En la vaporsimile ondruliĝanta, densa, tepida nebulo, oni vidis nek propran manon, metitan antaŭ sian nazon.

Tiel li navigis majstre, preskaŭ nerimarkite ĉiam pli malproksimen. La fumo fariĝis pli densa en la kamentubo, kaj fine ili turniĝis de la ekstremaĵo de la insulo per duonvaporo, ke oni jam ne povis vidi ilin el la karanteno, kaj ili veturis norden, al la fiŝista vilaĝeto de Point de Galle. Dume fervoraj homoj kuradis sur la ferdeko supren kaj malsupren por elprovi la sistemon, la maŝinojn kaj kupladon de la ŝipo. Kiam Fred la Malpura ordonis: „Ŝaltu la lampojn”, la krozŝipo estis lumigita dum du minutoj. Proksime al Kolombo lumigita krozŝipo ne estas malpli suspekta. Dume la vento stridis plu, kaj nuboj kolektiĝis, pro kiuj Fred la Malpura kaj liaj kunuloj tre ĝojis.

Poste la membroj de la akcia societo surŝipiĝis, kaj „Balmoral” ekveturis per plena vaporo al nordo…

La esploro konstatis, ke „Balmoral” noktomeze ankris antaŭ la haveno de la insulo Sabang, ili ordonis al la rodpiloto, ke en tiu nekutima tempo, oni tuj surŝipigu akvon, konservaĵojn en tre granda kvanto kaj tri lignokestojn da cigaro. Ĉar li ne volis plenumi la peton post noktomezo, „Balmoral” dirketis siajn kanonojn al la bordo (estis klare videbla, ke ili levas la ŝirmkirason), kaj la kapitano deklaris, se oni ne komencos surŝipigi la deziratajn aferojn malpli ol kvin minutoj, la angla korzŝipo ekpafados al Sabang.

Poste la kargado okazis rapide.

Ekveturinte el Saban, la ŝipo malaperis. Precize je la unua horo eksplodanta ciklono, kiu de la memoreblaj tempoj ne furiozis per tia elementa forto super la oceano, malebligis la persekuton. La tempesto ruinigis urbojn, la superakvego forglutis insulojn, kaj tre multaj ŝipoj sur la vasta maro, se tiuj ne povis ĝustatempe enhaveniĝi.

Matene „Balmoral” malaperis. Eĉ velŝipo ne povis tragliti nerimarkite tra la reto de kroz- kaj militŝipoj, persekutantaj el ĉiu direkto, kiuj havis konstantan radiokontakton unu kun la alia. Restis eterna enigmo: kio okazis al „Balmoral”? Se ĝi ne forflugis, ĝi devas esti en iu haveno aŭ sur la maro. Kaj „Balmoral” troviĝis nenie. Admiraloj kaj rodkapitanoj, senrangaj soldatoj kaj generaloj staris antaŭ la miraklo nekompreneme. Aviadilsvarmoj dum tagoj observis ĉiun etan makulon de la oceano, ili precizigis la nomon, identecon de ĉiu militŝipo, ĉu tiuj estas sur la difinita loko. Fine oni konstatis tutcerte, ke „Balmoral” malaperis sur la oceano dum la pasintaj ses horoj. Kvankam nur aviadiloj povas fari tion dum ses horoj.

La admiralitato devis akcepti tion, ke okazis la plej granda krimo kaj miraklo de la jarcento. Oni ŝtelis militŝipon, kaj ĝi neniam plu retroviĝis. Ne poŝhorloĝon, ne indiĝenan kanuon, ne surtuton el la vestaĵgardejo de kafejo, sed eksplicite komplete kirasitan krozŝipon kun kanonoj, municio, reflektoroj, kiraso kaj kuirejaj potoj, oni deankris, forportis kaj alproprigis ĝin. Maljunaj admiraloj eĉ post jaroj ruĝiĝis, kiam ili rememoris la historion de „Balmoral”.

2

La vento ĉesis, kaj kirliĝantaj, nigraj nuboj ŝajnis malaltaj, kvazaŭ la ĉielo estus la tegmento de teretaĝa domo. La varmego de la antaŭtempesta kalmo estis senmova kaj sufoka.

— Kio okazos nun? — demandis Rustulo. — Ĉar aŭrore oni mobilizos tutan kontinenton pro ni.

Tio okazis jam post la venko de Sabang, survoje al Kalikato, ili do ĉiuj cigaris.

— Laŭ mi — respondis Fred la Malpura — ne pli ol unu horo komenciĝos bela spektakla revuo sur nia ŝatata maro kun pluvtorento kaj kun nordorienta vento. Ĝis tiam ni esperu, ke oni ne malkovros la malaperon de la ŝipo. Poste dum kelkaj horoj la persekutado ne estos ebla, kaj ni atingos Kalikaton. Tie ni kunportos de sur la ŝipo ĉion, kion eblas, poste ni jam devas nur ŝipveturi al Ranguno. Oni rehejmenigu la senmastran militŝipon, se ili tiom bezonas ĝin.

— Kiel ni atingos Rangunon? — demandis la Ĉefkuracisto.

— Kial? — demandis Patterson per raŭka voĉo pro la alkoholaĵo, el kies gorĝo kelkfoje eksplodis fajfa, astma flustrado. Ĵus li okupiĝis pri botelo da franca konjako, kiun li elportis el la kajuto de la kapitano. — Kial vi demandas tiajn idiotaĵojn? Ĉu en Kalikato ne troviĝas ŝipo? Tiu kirasŝipo facile faros la plej grandan parton de la vojo ĝis mateno. Precipe, se mi iros al la kaldronego, kaj piedbatante mi instigos la kompanion. Poste ni trovos ian velŝipon aŭ militŝipon, aŭ tiaĵon… Bruo de kurpaŝoj aŭdiĝis, kaj ĉiu homo laboris en la ĉiam pli forta ondofrapado. Ili estis same unuarangaj maristoj, kiel la malnova personaro de „Balmoral”.

La Bubo kuŝis sur la lito en la kajuto de la kapitano. Li malbonfartis pro la tempestas maro. Fred la Malpura sur la komandponto direktis ĉion kun precizeco, konvena al iama fregatkapitano. La ŝipo tranĉis la maron per mirinda rapideco. Malproksime, tre malklare, inter la kriliĝantaj vaporoj aperis la dentumborderitaj bordoj de la Bengala Golfo. Nun la ĉielo kvazaŭ estus iom pli klara.

— He, Fred! Rerigardu, pro Dio!

Fred turniԝis trankvile, ĉar li pensis tion, ke li ekvidos nur militŝipon, kiu sekvas ilin. Kion ĝi povus fari al ili. Se ĝi estas malgranda destrojero, tiam ili agos tiel, kvazaŭ ili kapitulacius, kaj se ĝi venos pli proksimen, ili ekpafos kaj dronigos ĝin, kaj fino. Kial oni faras tiel multe da buo por nenio?

Sed kiam li returniĝis, ankaŭ li eksentis varmon.

Sur la malproksima horizonto videbliĝis bela, hela breĉo, kie aperis ankaŭ kelkaj steloj, kaj tiu stranga, malregula fenestro prilumis per timiga, verda brilo la nigre kirliĝantan ĉielon. Ĉe la rando de la nuboj, direkte al la lumo, nigra, longa, balonforma, malhela elstaraĵo pendis profunden de sur la ĉielo, ĝi proksimiĝis rapide, kaj ĝia vosteto da ekstremaĵo turniĝis spirale en tiu kurego…

Rapida ektiro sur la levumilo: „Malakcelu! Duono da vaporo! Maldekstren!”

Venas la ciklono!

Flavaj, konsternitaj vizaĝoj kunrigardis en la enorma, senaera, streĉa, arda nokto. Tiuj malmolaj profiloj rerigardis kun stranga, perpleksa esprimo. Sed vane. La bulboforma nubo kun minca vosteto nun jam pendis ĝis la surfaco de la maro, kaj ĝi kuregis al ili, kuregis…

Ili devas haltigi la krozŝipon, veturantan per plena rapideco. La fajron ili devas estingi kiel eble plej baldaŭ. Ili laboris pri tio. Se ĝi ne sukcesos, la ciklono kaptos la kuregantan ŝipon, la kaldronego eksplodigos ilin en la aeron, kiel ŝrapnelo. Ili jam ne povas atingi havenon… La bulboforma, kureganta nubo venis pli proksimen kaj pli malsupren, ĝi fariĝis longa turbo.

Ili laboris kvazaŭ frenezuloj por malakceli la monstron, kiun ili vorigis per vapro. Koŝoj grincadis, ŝnuregoj streĉiĝis, duonnudaj homoj enpuŝis kaj eltiris metalĉarojn, plenajn de ardaĵo, ili malfermis valvojn, turnis levumilojn, kaj Rustulo, ĝismaleole en ole, batvundita de la tien-reen ĵetiĝanta ŝipo, provis forfluiigi la akvon… Kiom eblis, ili malpliigis la rapidecon.

Poste sekvis tia ektondro, kiu tremigis la cerbon, la sufoke varma nebuo disiĝis la sen ĉiu transiro, kaj kvazaŭ unusola amaso de akvo, falegis el la ĉielo la nubaro, kun la netrapenetrebla kurteno de la pluvego. Tondro sekvis tondron. La turbo, pendanta ĝis la maro, atingis ilin, la giganta akvofunelo transiĝis sur „Balmoral”, levante la ŝipon alten, ke la buŝo de terura ondovalo malfermiĝis sub ili el flugperspektivo, en kiun ili falis, kiel malsupreniĝanta ŝtono, por ke la alia turniĝanta trombo denove levu ilin super la nubojn.

Ĉirkaŭ la kaldronego okazis katastrofoj. La „Bruliganto” falis sur la hejtilon, lia kapo fraksiĝis, li grave brulvundiĝis kaj mortis. Ili tamen devis malpliigi la vaporpremon. Iu maristo rompis sian brakon, multaj homoj brulvundiĝis, la ŝipo ĵetiĝadis tien-reen, kiel glaciero en la miks-botelo de la koktelisto, kaj ili tamen devis labori. Kiam la tempesto atingis sian kulminon, ili sukcesis minimumigi la plenan vaporon de „Balmoral”.

La pordon, kondukantan al la ferdeko, ili ne povis malfermi pro la ventopremo. La akvo falis tiel torente, parte en formo de pluvego, parte kiel transiĝantaj ondegoj, ke ĉiu manovrado estis malebla. La frapiĝantaj, stidantaj akvomasoj, kirlitaj de la vento preskaŭ ĉiam kovris la ferdekon. La fulmoj senĉese zigzagis kun terura tondrado, kaj la strido de la uragono estis tia, kvazaŭ kvindek mil savaŭtoj kuregus kun sirenado preter la ŝipo.

…Dum horoj ili ĵetiĝadis inter la fulmoj, frapantaj sur la ondomontojn, en la plej granda mallumo de la karbonigraj ciklon-nuboj. La kalkulo de Fred la Malpura, ke tiu bonefika tempesto retenos la persekutantojn, tro bone sukcesis.

Je la tria horo aŭrore la lasta ciklo de la tempesto diboĉis super ili. „Balmoral” pruviĝis ne nur bonega, sed eĉ bonŝanca ŝipo. Ĉar ne ekzistas bona ŝipo kontraŭ ciklono, nur bonŝanca. Kvankam „Balmoral” estis akvokovrita kaj kelkloke iom difektita, sed ĝi saviĝis el la katastrofo sen granda problemo.

…La steloj aperis sur la ĉielo, kaj malproksime laktokolora krepusko antaŭsignis la leviĝontan sunon de sur la alia hemisfero de la terglobo. Ili kolektis la vunditojn en la kajuto de la unua kaj la dua oficiro. Kelkaj homoj komencis ripari la ne tro gravajn difektojn de la ŝipo. Fred la Malpura aperis sur al komandponto kun grandega cigaro, unue li gratadis sian barbon, poste li enkriis la paroltubon: „Freŝan vaporon! Antaŭen! Idiotoj!” Rustulo rapidis al la Bubo, kiu pene leviĝis de sur la planko. Dum li dormis ŝvene, lia frunto batiĝis al io kaj vundiĝis.

— Kio okazis? — li demandis, dume Rustulo komencis bandaĝi lian frunton.

— La vetero iomete fariĝis aŭtuna — li respondis. — Laŭdire okazis tempesto. Ĉu vi ne estas malsata?

La antaŭbrako de Rustulo forte sangis. Nun la Bubo komencis rapide, lerte bandaĝi lin. La vestaĵo de sia amiko estis denove ĉifona, lia korpo estis kovrita de batvundoj, fulgo kaj oleo.

— De kiam mi konatiĝis kun vi — diris la Bubo malgaje, — jam la trian fojon mi vidas vin en tiel terura stato. Estintus pli bone ne renkonti min.

— Oni neniam povas scii tion. Cetere, rigardu min post unu horo, kiam mi ordigos min. Ĉu vi volas, ke mi surprenu mian verdan golfkostumon?

Sed antaŭ ol la Bubo povintus malkonsili lin pri tio, Klabo enŝovis sian kapon tra la pordo.

— Fine mi sukcesis trovi vin! Aŭskultu min, Rustulo: proksime al la insularo Andaman, sudoriente ŝipo petas helpon. Ĝi rapide dronas.

— Ni devas veturi tien rapide!

— Fred la Malpura diras tion, ke ni ne ĝenu ilin.

— Kiel?! — kriegis Rustulo. — Mi batos la vizaĝon de Fred la Malpuran per karboŝovelilo!

— Tio jam urĝegas — konsentis Klabo kaj sekvis sian amikon, kiu elkuris el la kajuto indigne:

— He, Fred! — li kriegis al la kapitano, kiu, ĉar estingiĝis lia cigaro, kaj li ne volis denove ekbruligi ĝin, li enŝovis la tuton en iun flankon de sia buŝo. — Kian insolentaĵon mi aŭdas? Ie dronas ŝipo, kaj vi trankvile maĉas cigaron.

— Se mi maĉas cigaron, la ŝipo ankoraŭ ne restos surface.

— Atentu min, Fred! Mi ja estas membro de neniu sinjora kazino, kaj mi jam laboris ĉie, kiel kontrabandisto! Sed kiam dronas ŝipo, kaj ĝi petas helpon, mi veturos tien, eĉ se mi damniĝos, kaj oni tuj enkarcerigos min katenite. Se vi ne direktos la ŝipon al sudoriento, mi kaptos vin je la kolo kaj batados vian kapon al la balustrado, ĝis estos bezonate kvin tagoj por forigi vian cerbon de tie.

— Ni lasu tiun konstantan personan atakon — respondis Fred nervoze, poste li kriis en la paroltubon. — Kvar gradojn dekstren, per plena vaporo antaŭen!

— Rustulo pravas — diris la putra-gorĝa, dika Patters duone flustrante, duone fajfante. Vi estas senkora hundo, Fred. Tia homo ne konvenas al la societo de sinjoroj.

— Mi fajfas pri vi! Vi nur atendu ĝis mi ŝtelos denove kroŝipon al vi. Vi meritas nek torpedon.

Dume aperis Klabo, kiu ĵus rerapidis al la telegrafo.

— La ŝipo, petinta helpon ne respondas. Sed la alarmoj flugadas tien-reen en la aero, ke oni haltigu „Balmor”-on, se la personaro ne kapitulos je la unua averto, oni devas tuj ekpafi ĝin.

— Nu?! — diris Fred triumfe kaj kraĉis la maĉitan cigaron sur la jakon de Patterson. -Kion vi volas? Ĉu elsaltadi tuj el la ŝipo kaj fuĝi, aŭ helpi al ŝipo, kiu jam dronis?

Rustulo elprenis sian revolveron.

— Se vi ankoraŭ diros eĉ unu vorton, Fred, mi sendos dek kuglojn en vian ventron.

— Nu bone… — murmuris Fred, — vi ne devas tuj nerovziĝi. Tial vi neniam povas atingi sukceson, ĉar vi ne estas sufiĉe objektivaj. Laŭ mia opinio, ni ne risku nian vivon.

— Kaj ni opinias, ke ne decas translasi tridek aŭ tridek kvin homojn al ilia sorto sur dronanta ŝipo!

— Eblas. Ĉiuokaze ni ankoraŭ devas priparoli tiaĵon… — respondis Fred. — Nu! Rigardu! Tie estas la okcidenta bordo de la insulo, kaj ŝipo troviĝas nenie. Ŝajnas, ke ĝi dronis.

Ili ne respondis. La glata oceano, kie antaŭ nelonge la personaro kaj pasaĝeroj de ŝipo, difektita de la ciklono, ludis la lastan akton de mara tragedio, ŝrikante, preĝante, kroĉiĝante al krakantaj lignotabloj; la oceano, kiel satmanĝinta bestego, ripozis senmove super la englutita marŝipo. La plimulto el ili sur la ŝipo jam travivis similan teruran tragedion, kaj ili ĉiuj pensis pri tia neforgeseble horora evento. En la senmova aero kvazaŭ vibrus la antaŭ nelonge mutiĝintaj mortoŝrikoj. La sangorouĝa rando de la suno nun leviĝis en la orgio de la violkolora kaj rufa refleksoj sur la horizonto. Barelo elmergiĝis el la profundo kaj gaje balanciĝis sur la tremanta akvosurfaco. La vortico do ne pli ol kvaronhoron fermiĝis super la viktimoj, kaj el la funelforma turbo de la ŝipo, dronanta turniĝante nur nun liberiĝis la unuaj objektoj, plenaj de aero aŭ pro la specifa pezo. Iuloke la akvo komencis boli kun blanka ŝaŭmado, susurante, ĵetante lignotabulojn, malgrandaj objektojn surfacen. En la mezo de la ĉiam pli larĝiĝanta ruboamaso, aperis neĝeblanka ĉapo de matroso kun blua rubando, verŝajne kroĉiĝinta al la tableto, balanciĝanta apude.

La suno, kiel grandega franca rozo kun dehiskantaj, ruĝaj petaloj, leviĝas super la apudbordajn, paŝtelkolorajn montojn, kaj kvazaŭ klinante sian flagon, ĝiaj friskaj lumradioj falas sur la simplan tol-ĉapon kun ruĝa aŭreolo.

La kontrabandistoj, ŝtorm-taŭzitaj, timigaj havenuloj, staris senmove kaj konsternite sur la ferdeko. Sinjoro Ĉefkuracisto faras krucosignon kaj ekmurmuras mallaŭte.

Ili ĉiuj deprenis sian ĉapon.

3

Poste ili elakvigis renversitan savboaton. Jen tio estis skribita sur la flanko de la savboato:

„RADZEER”

— Ĝi estis militŝipo! — diris Rustulo.

— Jen vidu — diris, Fred, kiu povis vivi animan vivon nur mallongatempe, kvankam en la unuaj momentoj, ekvidinte la maristan ĉapon, li tre ofte palpebrumis kaj rulumis tre mincan, longan ion el sia barbo, dume li murmuris: „Ĝene… je mia vorto, estas ĝene… Ej nu, ĉapo… Ĝi estas vere plorinda spektaklo… Kaj ĝene… Precipe tre ĝene… Sed nun jam li rigardis la aferon el alia vidpunkto. — Ĉio ĉi estas tial, ĉar vi ne kredas, ke vi estas idiotoj. Ĉu „Radzeer” estas militŝipo? Ni do tute ne sciis, ke ĝi estas nia kolego. Sekve de tio povintus okazi al ni same, kiel al certa duonidiota sinjoro, kiu trovis vipuron en la neĝo, ĉar li neniam okupiĝis pri zoologio, li dorlotis la grimpulon sur sia brusto. Se ni estus savintaj la personaron de lia reĝa moŝto, kompreneble ili tuj estus arestintaj, masakrintaj aŭ ĵetintaj nin simple en la akvon, kiel kargon, ne indan veturigi sur la ŝipo.

Ne estas sciate, per kia malĝentilaĵo reagus la societo al la nekontesteble logika meditado de Fred la Malpura, ĉar la gardisto, sidanta en kirasita budo, kriis malsupren devkonscie:

— Silentu! Boato! Rigardu tien!

Boato proksimiĝis el la direkto de la bordo. Ŝajnas, ke ĝi estas iu nedifektita savboato de „Radzeer”. Ties pasaĝeroj unue volis albordiĝis sur iu insulo de Andaman pro prema situacio, sed ekvidinte la proksimiĝantan militŝipon, ili remis fervore por atingi ĝin. Ili jam eĉ mansvingis.

— Bone, bone, nur venu — murmuris Patterson.

— Hm, strange — rimrkis Fred la Malpura, — ili remas en la boato de „Radzeer” kaj portas uniformon, sed ili ne estas maristoj.

Rustulo kuris kun ventega rapideco sur la komandponton kaj kaptis sian binoklon. Poste li ekfajfis.

— Ĉu vi scias, kiuj estas en la boato? Earl of Sudessex kaj stab-kapitano Bradford. — Ĉar li vidis, ke ili rigardas la proksimiĝantajn saviĝontojn senkonsile kaj iom timeme, li ekkriis subite: — Venu! Mi havas bonegan planon. Ni arestos ilin.

— Ĉu vi freneziĝis?! — kriis la Ĝibulo. — Oni certe pendumos nin pro tio.

— Oni ne povas pendumi nin dufoje — respondis Rustulo, — foje ni estos pendumitaj pro la ŝtelo de la krozŝipo, se oni kaptos nin. Knaboj! Ni komencos riskan ludon, mia plano estas unuarangan, sed nun jam mi ne havas tempon rakonti tion. Fidu min. Eblas, ke fine oni pendumos nin ĉiujn, sed se ne, tiam ni rikoltos sukceson.

— Miaflanke — fajfis Patterson astme — mi fidas Rustulon. Kiu ne fidas lin, tiu ne devas partopreni la aferon.

Ili ĉiuj konsentis, ke Rustulo disponu laŭ sia bontrovo.

— En orod, Ĝibulo — komencis Rustulo, — iru al Klabo en la radio-ĉambron. Se aviadilo, ŝipo aŭ haveno demandas la monon de la krozŝipo, li raportu, ke la krozŝipo „Radzeer” estas survoje al Kalikato kun Earl of Sudessex kaj stab-kapitano Baradford.

— Mi komprenas — murmuris Fred la Malpura aprobe, dume li faris du samformajn kaprobarbojn el siaj vizaĝharoj.

Kiam la Ĝibulo forkuregis, Rustulo turnis sin al la personaro:

— Tri homoj reordigu la salonon kaj enmetu tien du litojn! Tiuj kvar homoj ĵetu ŝnuregon malsupren por helpi la pasaĝerojn surŝipiĝi el la boato.

Iu ektuŝis lian brakon. La Bubo staris malantaŭ li:

— Ne estas permesate fari tion…

— Ĉu eble vi timas?

— Nur pro vi… — li diris malgaje, poste li aldonis embarasite, — ĉar vi estas tiel bona amiko mia.

— Ĉu ni lasu perei vian fraton? Sciu, li estis senkulpa. Mi pruvos lian senkulpecon.

— Ho… — li diris nur tion, sed kun tiom da reviĝo, ke Rustulo ruĝiĝis ĝis la rando de sia frunto. Poste li rapide malsupreniris de sur la komandponto. Fortamanaj homoj ĵus levis sur la ferdekon la kvar saviĝintojn. Du matrosojn kaj du oficirojn. Ili jam en la unua momento rigardis kosternite la trampan personaron de la brilanta militŝipo.

— Kia korzŝipo ĝi estas? — demandis Bradford mirante.

— Ni dankas vian demandon — respondis Fred, — tre bona. Mi vidas tiel, ke via ŝipo iom loziĝis pro la tro malseka vetero. — Nun aperis Rustulo el la grupo, kaj li alrikanis la kapitanon kun sia lentuga, infaneca vizaĝo.

— Mi pensadis pri la afero — li diris. — Tiuj blankaj korpuslkoj tial estis inter la tripano… la tripolozo, ĉar iu prenis la vitron per faruna mano.

La kapitano ĉirkaŭrigardis mirante.

— Sed ja — diris Sudessex, — tiu korzŝipo…

— Ne cerbumadu via ekscelenco — respondis Rustulo, — ni aĉetis la korzŝipon okaze de fina disvendado, la kapitano estis pasia kartludisto, kaj li vendis ĝin al ni.

– Ĉu vi do forrabis iun ŝipon de lia reĝa moŝto? — demandis la kapitano severe. — Mi ne komprenas, kiel ĝi okazis, sed mi avertas vin, ke oni pendumos vin ĉiujn pro tio. Kaj se vi pensas tion, ke tia kanajlaro iaajna…

— Vidu, sinjoro kapitano — proponis Rustulo, — se la societo ne konvenas al viaj pretendoj, ni volonte reĵetos vin en la maron. Ĝi kostas nur vian unu vorton.

— En via intereso — diris Earl trankvile — mi alvokas vin kapituli al mi. Ĝi malpligravigos vian punon.

— Nu?! — diris Fred la Malpura triumfe. — Ĉar ili estas la saĝuloj. Nu, jen estas la vipuro.

— Ĉu vere milda puno estas atendebla, kiam oni savas anglan princon kaj stab-kapitanon? — demandis Rustulo. Jes, ili devus esti pli severe punitaj. Mi diras al sinjoro kapitano, se tiu iaajna kanajlaro ne estus, tiam dum horoj vi povus morti facile pro soifo sur iu insulo de la Suda maro en tiu varmego, sesdek celsiusgrada. Por ni estus plej prudente mortpafi kaj ĵeti vin en la maron.

— Vi pravas — kapjesis Earl. — Vi ankoraŭ povas fari tion.

— Vi plaĉas al mi, via ekscelenco — diris Rustulo kaj klinis sin, — la kapitano des malpli. Se li estus permesinta al mi paroli kun via ekscelenco, tiam eble ni ne estus nun sur la krozŝipo, kaj ni ne ĝenus vin en la respektinda akto de via formorto.

— Mi ne sciis pri tio, ke vi volis paroli kun mi — diris Sudessex kaj rigardis demande al Bradford.

— Tiu homo estas internacia esploristo. Li provadis per ia ĉantaĝa manovro…

— Vidu, vi scias bone tion, ke la krozŝipo ĝuas eksterteritoritecon. Se vi do ankoraŭfoje diros tiaĵon, mi batos vin je la kapo tiel, ke vi vidos ĉiujn blankaj korpuklojn sur la vitro verdaj, brunaj kaj salmokoloraj.

La kapitano etendis sian manon al la malantaŭa poŝo kaj eltiris sian revolreon, kiun oni tuj elbatis el lia mano, kaj se Rustulo ne estus interveninta, ili certe estus elbatintaj ion ankaŭ el lia kapo.

— Mi ordonas! — li alkriis la matrosojn. — Knaboj! Vi devas alkutimiĝi, ke ekde nun vi estas militmaristoj, kaj se vi ne povos konduti tiel, oni pendumos nin ĉiujn.

— En ordo — grakis kaj sputis Patterson — Rustulo komandos, kaj ĉiu obeos.

— Rektiĝu! — la provo sukcesis. Ili ĉiuj laŭ ia malnova, agrabla memoro staris pli-malpli regule en atentopozo. Earl, kiu serĉis la esencon de problemo, la animajn risortojn de la homa ago en la profundo de ĉio, li preskaŭ forgesis la absurdan situacion kaj rigardis kun intereso al strangan kompanion. Ekzemple kaptis lian atenton, ke sur la ferdeko eksterordinare malpura, ĉifona, maljuna sinjoro diras regulajn komandvortojn en la paroltubon, kaj li manĝas longan cigaron popece, kvazaŭ ĝi estus ĉokolado. Li vidis, ke la stiristo manovras la ŝipon bonege, kiu sub forta vaporo, turniĝante duoncirkle, kvazaŭ ĝi estus en milita ekzerco, ekveturis nordokcidenten. Se ili ne estus tiel groteskaj, divers-aĝaj, trampaj, sovaĝaspektaj homoj, ili vere konvenus al la personaro de korzŝipo. Kion ili esperas? Ĉu ili povas navigi trankvile nur almenaŭ duontagon per la ŝtelita krozŝipo sur la Hinda oceano, ki svarmas anglaj batalŝipoj? Ili tute ne aspektas stultuloj.

— Ĝibulo! — kriis Rustulo. — Vi estas la maato. Via rango estas kaporalo. Forkonduku niajn arestitojn kun kvar homoj! La sinjorojn al la salono, la du maristojn al la dormejo de la personaro. Kiu ektuŝos la kaptitojn, ties okulon elpremu laŭregule! Se iu arestito provos forlasi la ejon, katenu lin. Ĉu komprenite?

— Mi raportas obeeme, mi komprenas — respondis la Ĝibulo en streĉa atentopozo. Poste li turniĝis: Murdock, Haynes, Toby, Variolcikatrulo. Rektiĝu! Al la arestitoj! Sekvu min, ekiru!

Ili ekiris. Earl prenis la brakon de la kapitano, kvazaŭ devigante lin, ke ankaŭ li venu. Li ne ŝatis la senmnotivan soldatan konduton, kaj li vidis, ke ĝi estus sencela. Ĉiuokaze li atingis tion, ke li ankoraŭ havis sian revolveron. Neniu scias, por kio ĝi utilos.

— Korko! Martin! Babilulo! — ordonis Rustulo. — Serĉu en la deponejo konvenajn vestojn kaj ekipaĵojn por ĉiu homo. Pallock, Strangolulo kaj Fadeno, ŝnurligu skafaldon al la balustrado por purigi la riparon de la ŝipo! Portu nigran kaj blankan farbon el la deponejo! Sidu sur la skafaldon! Ŝmiru per blanka emajlofarbo la ŝipon „Balmoral”, kaj skribu sur la blankan fonon per nigraj literoj „Radzeer”!

Fariĝis silento por momento, poste ili fine komprenis Rustulon, laŭte ovaciante ili ĉirkaŭdancis lin.

— Knaboj! Ĉio dependas de tio, ĉu vi aspektos obeemaj militistoj. Ne forgesu, ke ni devas navigi tra Kalikato kaj ankoraŭ tra kelkaj lokoj, kie okaze de la plej malgranda eraro oni rimarkos, ke vi ne estas militmaristoj.

— Mi raportas obeeme, sinjoro kapitano — diris Strangolisto, kiu estis danĝera manipulisto de tranĉilo en la havenoj, — ni ĉiuj estos obeemaj, bonegaj matrosoj.

— Silentu — interrompis Rustulo. — Vi intermiksas min kun iu. Mi ne estas la kapitano de „Radzeer”.

— Diru al li, ke lia reĝa moŝto — proponis Patterson spiregante.

— Nek tio estas bona — respondis Rustulo. — Notu bone, ke mi estas kapitano Bradford — poste li montris sur la Bubon kun larĝa gesto — li estas kolnelo Earl of Sudessex.

— Li estas granda homo — diris Fred la Malpura kun mallaŭta rekono.

K V I N A Ĉ A P I T R O

Baptado de ŝipo. Oni delavas la postnomon de Fred la Malpura. Rustulo antŭhelpas la aferon de Tom Leven, li diras belan pledon kaj tranĉas fenestrovitron. La krozŝipo malaperis, sed ĝi fartas bone. Ili albordiĝas en Kalikato.

1

Fred la Malpura fariĝis la kapitano. Unue li ĝojis, li ja iam estis oficiro sur krozŝipo, sed poste li fariĝis malfeliĉa, ĉar oni devigis lin per vivdanĝeraj minacoj, ke li banu sin. La baniĝo kaj la sinlavado ankoraŭ kaŭzis kelkajn malpligrandajn komplikaĵojn, sed fine parte la kruda perforto, parte la persvado efikis. Ili banis sin kaj iele-iome reguligis la grasajn harbuklojn, pendantajn sur la orelojn kaj nukon, krome aliajn postulojn de la higieno, kiu estas postulata en la Angla mararmeo. Poste ĉiu serĉis en la deponejo konvenajn tolaĵojn, vestaĵon, ŝuojn, nek tio okazis sen malpli grandaj problemoj. La uniformon de la kapitano oni devis iomete aliformi por Fred la Malpura, sed la uniformo de la unua oficiro sidis sur la Ĉefkuracisto tiel, kvazaŭ ĝi estus almezurita lin. Nenio estis forportita de sur la ŝipo. La vestaĵoj, armiloj, ŝuoj, flamĵetiloj, medikamentoj estis en sufiĉe granda kvanto.

Fine sekvis iom da ekzercado, uzpreno de la armiloj, alviciĝo. Ĉio sukcesis bonege. Fine ja nur veraj matrisoj estis kune ĉi tie, kaj ilia senespera revo efektiviĝis, kiel en la fabelo. Ili havis sur si ĝenerale respektatan uniformon, kaj kiel la infanoj ŝatas ludi soldatludon fantazioriĉe, rilate la futuron, tiel ni povas imagi, ke tiuj homoj, kiuj ĉiuj soldatservis dum sia junaĝo, kaj ĝenerale ĉe la militmaristaro, kun kia ambicio, kun kia plenumiĝo de neatingebla revo ili efektivigos tiun seriozan soldatludon, sur serioza militŝipo?

Tamen la ordo rompiĝis por kelkaj sekundoj, kiam Fred la Malpura aperis sur la komandponto, salutante dekstren-maldekstren kun afabla rideto, li portis sur sia kapo ĉapelon kun ora rozeto, li havis nerekoneble puran vizaĝon, kaj longan, blankan barbon, similan al anĝelharo, li estis dekorita per ĉiuj ordenoj de la kapitano, kaj de tiuj de la unua kaj dua oficiroj.

Estas mirinde, ke ne trafis lin pafaro. La personaro, rekoninte lin, eksplodis per tondra vuvukrio. Fred kapbalancis afable ridetante, poste li diris la sekvan mallongan oratoraĵon al siaj amikoj:

— Soldatoj! — li komencis, kiel Napoleono. — Kiam mi staras sur la komandponto, kaj mi rigardas fiere vian miksan societon, mi deziras multe da feliĉo al ni ĉiuj al tiu ĉi idiotaĵo, pri kiuj ni povas esti fieraj, ĉar ĝi certe estas senekezempla en la mondhistorio. Bedaŭrinde mi ne povas diri al vi, ke vi estu ankaŭ en la futuro samtiel bravaj, honestaj homoj, kiaj vi estis ĝis nun, sed mi atentigas la subskribintojn pri tio, kiam mi demetis tiun uniformon, mi fariĝis fripono, kiam mi refoje demetos ĝin, mi fariĝos fripono denove, sed dum mi portas ĝin, kaj tio koncernas ankaŭ vin, dum tiu tempo mi estas oficiro denove, kaj vi ĉiuj soldatoj. Mi ĵuras al vi je le vera Dio, kiu faros ian malhonestan agon en tiu uniformo, mi tranĉos lian ventron ĝis lia gorĝo. Vi konas min bone, vi do povas kredi, ke mi faros tion. Ni entreprenis por mono, ke ni liberigos homon de ie. Sed tio ankoraŭ ne estas malhonesta ago. Kiu provos fari pli multe dum la ekspedicio, tiu estos mortinta homo.

La personaro vivuis lin, poste Sinjoro Ĉefkuracisto staris antaŭ lin, kiu salutis lin en streĉa pozo kaj diris:

— Mi raportas obeeme: la nombro de la personaro estas dek ok homoj.

— Vi povas foriri.

Fred la Malpura elprenis kontente cigaron el la supra poŝo de sia kamizolo, poste li remetis ĝin malrapide. Venis en lian kapon, ke neniu rajtas fumi sur la komandponto.

„… La nomon… de la krozŝipo… destinon… Jen estas… la militaviadilo… n-ro 146…”

Klabo jam sidis en la uniformo de la radiisto kaj tuj respondis:

„Krozŝipo Radzeer… survoje al Kalikato… kun lia ekscelenco Earl of Sudessex…”

„…Dankon… Oni ŝtelis… la krozŝipon Balmoral…”

„… Ni aŭdis tion… Ni atentis… Ni scias nenion pri ĝi…”

La aviadilo flugis sufiĉe malalte, kaj la piloto vidis klare tra sia binoklo la belegan kirasŝipon, brilantan en la sunradioj, kiel ĝi veturas plenvapore al Kalikato, ŝaŭm-plugante la glatan marsurfacon, kaj estis bone videbla sur la ferdeko la blankajn uniformojn, krome sur ĝia flanko la nomo de la krozŝipo:

„R A D Z E E R”

2

— Mi ne komprenas — diris Bradford. — Mi aŭdas aviadilojn flugi super ni, mi vidas militŝipojn tra la fenestro, kaj oni lasas preterveturi „Balmoral”-on antaŭ la buŝo. Ĝi ja estas mond-skandalo.

— Jes — konsentis Earl. — Sed mi pensas, ke mi scias la solvon. „Radzeer” dronis, kaj se mi ne eraras, ili farbis sur la flankon de la ŝipo la nomon „Radzeer”. Ili respondas al ĉiu radioalvoko, ke ili estas survoje kun ni al Ranguno, kaj ĝi koincidas kun la pozicio de la ŝipo, kion cetere sendubigas ankaŭ la nomo. Ili ne estas sultaj homoj, amiko mia. Mi ŝatus scii nur tion, kion ili volas de ni…

— De kie ili scias la celon de nia vojo?

— Ĉu vi vere ne konjektas tion? Ĉu vi memoras iun nokton, kiam ni paroladis pri generalo Kvang, survoje al Kolombo sur la ŝipo? Ni priparolis nian mision, kiel ni faros packontrakton anstataŭ la angla-franca komunaj operacioj. Ĉu vi memoras, ke subite okazis kurtcirkvito?

— Jes…

— Notu bone, ke iu subaŭskultis nin tra via kajuto, kaj dum la kurtcirkvito, kiun faris iu lia komplico, la subaŭskultinto elŝteliĝis el la kajuto.

— Brave!.. — diris tion Rustulo, kiu subaŭskultis ĝis nun, kaj nun li enpaŝis. Se iam ĉe la armeo en la plej ekstrema okazo, via ekscelenco povus dungiĝi, kiel detektivo-inspektoro.

— Ĉu ni devas toleri vian societon? — demandis Bradford akravoĉe.

— Vi ne, oldulo mia. Vi perdi vian honoron antaŭ mi. Vi ne permesis al mi eniri al Earl, kaj vi ne rajtis fari tion… Silentu!

— Atentu bone, ke mi ne liberuĝu de tie ĉi, ĉar mi pendumigos vin.

— Via ekscelenco — diris Rustulo kaj kliniĝis, — mi petis aŭdiencon en Kolombo, kaj mi ricevis groban rifuzon. Sed mi scias tiel, ke vera angla Earl parolas kun ĉiu, kiu proksimiĝas al li, kiel ĝentilulo. Ni ne konsideru tion, ke vi estas arestito. Mi ŝatus, se vi aŭskultus min en la afero de mortkondamnita soldato. Se sinjoro kapitano rajte agis, kaj mia peto ne estas plenumebla, mi tuj foriros, kaj mi ne plu ĝenos vin.

Earl ekmeditis por momento.

— Sinjoro kapitano ĉiuokaze rajtas disponi en tiaj aferoj, kiuj koncernas mian personon. Sed eble li havis tre rigoran starpunkton, rilate vin. Se vi volas nenion alian ol paroli kun mi, nun parolu. Jen bonvolu, sinjoro doktoro… Verhagen…

— Via ekscelenco honorus min, se vi nomus vin Rustulo — li rimarkis rikanante, — ĉar sinjoro kapitano konstatis, ke mi, kiel kuracisto ne povus blankmakuligi sangoguton inter du vitroj.

— Parolu — diris Earl kaj eksidis. Kapitano Bradford deturnis sin kaj nervoze tamburis sur iu bovokulo de la kajuto per siaj fingroj. Tiu tamburado kelkfoje altiris la atenton de Rustulo, tiel li komencis sian direndon balbutante.

— Antaŭ du jaroj… se mi memoras bone… aŭ mi ne povas rememori, ĉar antaŭ du jaroj… mi liveris varojn, kaj iel mi forgesis doganigi ĝin… mi estas distrita pri tiaĵo… kaj tiam mi havis bagatelan malagrablaĵon, tiel oni malliberigis min por duon jaro en Port Said… Mi do ne povas rememori, nur ĉi-jare, kiam mi fariĝis greka dogan-evitulo, mi renkontiĝis kun la Bubo… aŭ… — Subite li eksplodis: — Ekscelenco! Tom Leven estas senkulpa!

— Nur simple, amiko mia, nun mi ne estas arestito, vi ne estas pirato, ĝi estas aŭdienco, prezentu vian direndon! Kian rilaton vi havas al Tom Leven?

— Kiun vi bonvolis mencii, tiu knabin-vizaĝa sinjoro, aŭ tiu sinjor-aspekta knabino, li aŭ ŝi estas la frateto… fratineto de Tom Leven.

Bradford ĉesis tamburi por memoneto, kaj Rustulo estis dankema pro tio. Sed poste li komencis tamburi denove sur la vitro.

— Nu. Tiu junulo do estas virino. Se mi bone scias — la princo ekmeditis, — ŝi estas Edit Leven. La fratineto de tiu kompatinda kaptiano nomiĝis tiel. Kiel li venis inter rab… aŭ militmaristojn?

— Hm… Mi do rakontos tion dekomence. — Li rakontis la historion de la akcia societo. Bedaŭrinde ĉiu klopodo de Earl, por gardi sian seriozecon, pruviĝis vana. Kiam tiuj figuroj estis menciitaj unu post la alia, la Granda Ĉefo, la Faraono, fine Fred la Malpura, kiu malgajnis per hazardludo la bazan kapitalon kaj ŝtelis iun krozŝipon de la admiralitato pro sinjora devo, la princo ridis tiel, ke la seĝo tremis sub li.

Bradford rigardis lin kun severa, riproĉa mieno. Eh! Kion ajn skribas la ĵurnaloj pri li, li estas nematura infano. Lernato, havanta militistan uniformon! Ĝi estas abomendinda, stulta, malmorala historio, super kio ĉiu disĉiplinita soldato devas rompi bastonon… Li deturnis sin kun malestimo kaj tamburis plu sur la fenestro, ĉiam pli rapide kaj nervoze.

— Mi legis la anglajn ĵurnalojn en Kolombo — diris Rustulo, — kaj kiel la policistoj faras al kelkaj krimuloj… kiel diri… kiam oni ripetigas kun la deliktulo, kiel li transportas tra la pado la sakarinon, kaj nun li elprenu la tranĉilon por montri, kiel li piedbatis iun homon, kiel li pikis la alian… do, por diri tion…

— Rekonstrui, vi pensas pri tio, ĉu ne?

— Je mia vorto, policista konceptisto perdiĝis en via ekscelenco. Jes, mi pensis pri tio. Mi rekonstruas la okazaĵon. Kiam temas pri militista afero, bonvolu ne atenti tion, kion mi diras. Do oficiro, nun mi supozas, ke Tom Leven pravis, li kopiigis la desegnojn unu post la alia helpe de Helena Aldington. Por ke la inventaĵo de Tom Leven ne estu bona, ŝi devis ŝteli du gravajn desegnojn entute. Ni povas diri tiel, li transdonis la inventaĵon al tiu oficiro, kiu same prezentis ĝin, kiel sian propran. Via ekscelenco ankoraŭ estas tre juna, vi ne konas la virinojn. Ili ĉiam volas garantiaĵon. Ili ĉiam timas, ke oni trompas ilin. Mi rimarkas, ke iom da vero estas en tio… Do tiu virino, kiam la inventaĵo jam estis prezentita, antaŭ ol ŝi estus transdoninta la du lastajn desegnojn de Tom Leven al tiu alia oficiro, ŝi postulis de la koncernulo altan sumon aŭ geedziĝon, aŭ mi ne scias kion, pro kiu ŝi priŝtelis Leven-on. Tiel ŝi ne transdonis tiujn du gravajn desegnojn. Pro tio ne sukcesis la demonstro de la inventaĵo. Dume Tom Leven eksciis, ke iu same anonciĝis, kiel inventisto, rilate la aŭtomatajn marminojn, kaj li tuj kuregis al la virino. Tom Leven certe estis terure kolera. Li metis sian revolveron sur la tablon kaj diris, se li ne rericevos siajn desegnoj ne pli ol kvin minutoj, li mortpafos ŝian sinjorinan moŝton, kiel gaja familiestor la ovoŝelon en la celfapejo. Verŝajne videbliĝis sur li, ke li estas sufiĉe rezoluta, rilte sian intencon, tial la virino rapide transdonis la du desegnojn. Tom Leven eble malbenis ŝin, ĉiuokaze li kuregis al sia amiko por priparoli la aferon. La virino verŝajne diris al li ankaŭ la nomon de la oficiro. La plano, publikita en la ĵurnalo menciis malantaŭan, ĝardenan pordon. Nu do. Laŭ mi, se Tom Leven estas la murdisto, tiam, kiel li venis, kunportinte siajn ĉapelon kaj revolveron, foirintus tra la ĝardena elirejo. Sed li jam havis nenion sekreti ĉe la virino. Li forkuregis tra la ĉefenirejo. Li venigis taksion. Ne estas verŝajne, ke li murdis. Post nelonge alvenis la alia oficiro tra la ĝardena enirejo. Aŭ lia konfidenculo. Kvankam mi opinias, ke la oficiro mem estis tiu, kiu ŝtelis la inventaĵon. Se vi kontrolos, evidentiĝos, ke li havas multe da ŝuldoj. Venis do la oficiro. Li paŝis en la ĉambron de Helena Aldington. Ŝi akceptis lin plorante, verŝajne kun riproĉoj. La oficiro eksciis, ke Tom Leven kunpotris la du plej gravajn desegnojn. Subite li ekvidis liajn ĉapelon kaj revolveron. Ekideis al li, ke neniu vidis enveni lin, kaj Tom Leven foriris tra la ĉefenirejo. Kaj li ekvidis la papertranĉilon… Unu piko, kaj la sola ĉefatestanto, kiu sciis (ĉar ŝi ĵa ŝtelis tion), ke la posedanto de la inventaĵo estas Tom Leven, kaj ŝi sciis eble eĉ pli interesajn aferoj pri tiu oficiro, poste ŝi mortis…

— Sufiĉe! — diris Earl kategorie. Lia vizaĝo estis iomete pala kaj tre serioza. — Vi asertas stultaĵojn, sinjoro.

— Sed! Sed! — turniĝis Bradford subite. — Parolu tranvile! Tiu oficiro do, kiu prezentis similan inventaĵon, kiel tiu de Tom Leven, li estas la murdisto laŭ vi!

— Jes! Mi pruvos tion…

— Ĉu vi scias, kiu estas tiu oficiro?

— Ne! Sed mia sola deziro estas trovi lin.

— Ĝi plenumiĝis — diris Bradford trankvile, — mi estas tiu oficiro!

3

— Estis tre malagrable por mi ĝisaŭskulti tion, kaj mi opinias la tuton stultaĵo. Ne prenu la aferon grave al via koro, Bradford. Tiu homo havas tre viglan fantazion.

— Mi pensas, ke li estas provokisto de iu malamika ŝtato — respondis Bradford. — Oni volonte kompromitus per ia malbela historio la anglan oficiraron.

La Ĝibulo enpaŝis, li regule mansalutis, kvar armitaj homoj estis malantaŭ li.

— Mi petas obeeme, bonvolu veni sur la ferdekon por promeni, ĉar se ni alvenos en Kalikaton, vi ne povos forlasi la kajuton.

Ili obeis senvorte. Ili promenis sur la ferdeko. Earl of Sudessex kaŝe observis tiujn homojn. Ili estis dece vestitaj, puraj militmaristoj. Kaj ŝajnis, ke ili plenumas ĉiun servon laŭregule. La ŝipo mem brilis, la kapitano sur la komandponto kun aro da ordenoj sur sia kamizolo, kun la neĝeblanka barbo konvenus eĉ al admiralo de flagŝipo. La unua oficiro faris regulan inspekton antaŭ la alviciĝinta personaro, kiel veraj militmaristoj antaŭ ol albordiĝo. Li ekvidis Rustulon kaj tiun knabon. Li invitis ilin mangeste. Dume ili atingis la lokon de la inspektado, kiam la Ĉefkuracisto ekvidis Earl-on, li akravoĉe kriis „rektiĝu”, poste „mansalutu!”. Bradford certe estus tre prijuĝinta la kolonelon, se li konjektus, kiom plaĉis al li la konduto de la rabistoj, fondintaj akcian societon.

— Diru — li alparolis Rustulon kaj la Bubon, rapidantajn al li, — efektive kiel vi imagas tiun tutan idiotaĵon? Ĉu vi volas sieĝi Rangunn?

— Eble ni okupos ĝin iomete — respondis Rutulo. — Ni havas unuarangan planon.

— Nu, rakontu ĝin — diris Earl, kaj li jam ridis antaŭe pri tio, kion li aŭdos.

— Bonega ĝi estas — komencis Rustulo rikanante. — La ŝipo alvenos al Ranguno, kie ĉiu atendos la junan, duone infanan kolonelon kaj la kapitanon.

— Kaj ili ne alvenos — diris Earl kaj li senintence fariĝis same bonhumora, kiel Rustulo.

— Male! Ĝuste tio estas la genia ideo! La Bubo, tiu knabin-aspekta sinjoro estos via ekscelenco, kaj mi anstataŭigos la malagrablan personon de kapitano Bradford. Ĝi estas bonega! Ĉu ne?

La rideto subite velkis de sur la lipoj de Earl. Li ne povis rigardi tiun historion el la humura vidpunko.

Malproksime la riparo de krozŝipo ekbrilis en la sunradioj, kaj la gardistoj reakompanis la du arestitojn en la salonon.

— Fermu, infano mia, tiun aerum-fenestreton — diris la princo al la armita maristo, sendita por priservi kaj gardi ilin.

— Mi raportas obeeme, ĝi ne estas malfermita.

— Damne, tamen estas trablovo ĉi tie! — diris Earl kolere. — Eble ĝi ne estas bone fermita.

— Ĝi estas fermita, nur Rustulo antaŭ nelonge eltranĉis ties vitron, Posttagmeze ni riparos tion.

La kapitano rigardis sur la fenestron, poste li fariĝis mortepala kaj rapide eksidis, ĉar liaj genuoj fleksiĝis.

4

Ili ankris antaŭ Kalikato. La personaro sidis sur la ferkonstruo ĉirkaŭ la tureto kaj kantis.

La haveno estis videbla en la malproksimo.

En la kuprokolora, malseka vespera krepusko pasaĝeroj de motorboatoj kaj velŝipoj preterveturis ilin, kiuj rigardis la grupon de kantantaj, gajaj „militmaristoj” kun rideto. La Ĝibulo eĉ ludis sur banĝo por ili. Kelkaj sveltaj ŝalupoj glitis al la ŝipo, indiĝenaj legomvendistinoj proponis pompajn natur-pentraĵ-similajn korbon da fruktoj, metitajn sur verdajn pizang-foliojn. La matrosoj aĉetis ses korbojn da fruktoj, ili ĵetadis kupromonerojn en la akvon, kaj malajaj infanoj suabakviĝis ŝrikante por kolekti tiujn. Ankaŭ la ĵonkoj de galanteriistoj ĉirkaŭis ilin. Militmaristoj ofte aĉetas ornam-objektojn por siaj amantinoj. Klabo jam cent kvindek foje donas la pozicion de la ŝipo respondante al radioalvoko, ĉiam menciinte, ke ili veturigas Earl of Sudessex-on al Rangunon…Рeskortate… Lia ekscelenco… el Kalikato… petas… neglekton…. de oficiala… kaj honor-vizito… pro nokta… tempesto… li malsanetas… Radzeer… Radzeer…

„Balmoral-on… oni vidis ĉe Sabang… ĝi navigis sudorienten… raportu… kion vi scias?… Admiralitato… Kalikato…”

„Proksime… al Borneo… ni renkontis kirasŝipon… Ni volis… haltigi ĝin… Ĝi malaperis… plenvapore… nordorienten… kun granda avantaĝo… Ni havas ordonon… veturi al Ranguno… kiel eble plej rapide… Tial ni ne povis persekuti ĝin… Ni ne scias pli multe… Radzeer… Radzeer… Radzeer…”

Poste ili povis navigi pace. „Radzeer” pro ĝia misio kaj pro la nimbo de la altranguloj, veturantaj sur la ferdeko, ankaŭ en tiu panika persekuto, ĝi povis daŭrigi sian vojon kun sia eleganta indiferenteco, kiu superis ĉiun skandalon, kaj ĝi estis grava pro altaj militistaj vidpunktoj.

Anticipe ĉe Kalikato la ŝipestro kaj lia herostatura unua oficiro surbordiĝis kun Rustulo kaj la Bubo. Ili vizitis iun amikon de Fred la Malpura, kiu havis malnovan, konservativan, ricelisten instituton sen la suburbo. Ili provizis sin per diversaj vestaĵoj tie laŭ manlibro, kiujn rajtis porti nur kapitanoj kaj koloneloj, apartenantaj al la angla ĉefstabo. Rustulo persistis ĉe tio, ke ili aĉetu ankaŭ blankajn gantojn, ĉar la reglamento preskribis, ke la membroj de la oficiraro havu gantojn dum solenaj okazaĵoj.

Vespere la sinjora publiko de motor- kaj velŝipoj ĝue rigardis, kiel oni trumpetas alarmon sur la krozŝipo „Radzeer”, la personaro viciĝas, grupiĝante laŭ postenoj, la kapitano diras kelkajn ordonoj en la paroltubon sur la komandponto, dume pro nekomprenebla kaŭzo li elprenas cigaron el sia supra poŝo, sed li denove remetas ĝin, fervoraj junuloj kuras kun longaj kabloj, grincas la ankro, kiel oni levas ĝin, kaj la unuaj radioj de la aperanta luno blindige respeguliĝas de sur la kirasŝipo, kiu ekveturas al Birmo per plena vaporo.

S E S A   Ĉ A P I T R O

Rustulo estas kontenta pri la akcepto. Sed li ne povas defendi sin kontraŭ la angla plano de manovro. Matroso kaŭzas grandan problemon. Ronda tablo anstataŭ pendingo. Vero eĉ tiam gravas, se ĝi havas nenian sencon. Oni registras tion en protokolo.

1

La haveno de Ranguno situas ĉe la pordego de Birmo, en la golfo de la disvastiĝanta enfluejo de la rivero Irrawaddy. La sola eŭrop-karaktera parto de la duon-sovaĝa loko estas la promenejo sur la bordo, konstruita el flava sablo kaj prem-kompaktigitaj gruzelpecoj, borderita per palmoj kaj agaveoj. La garnizono de la fortikaĵo de Ranguno alviciĝis sur tiu promenejo. Oni metis apartajn, grandlumintensajn lampojn super la vojon pro tiu okazo. Antaŭ la alviciĝintaj legianoj staris kvar oficiroj, samtiel senmove, kaj iomete antaŭ ili senceremonie kolonelo Lorien, la komandanto de la fortikaĵo. Dekstre de ili estis la orkestro, la kliko de la legiana regimento, kaj malantaŭ la kordono staris amaso da gapantaj, duonnudaj indiĝenoj. Ĉe la turniĝejo de la golfo subite aperis „Radzeer”, lukse prilumigite, kun la alviciĝinta personaro. La kaporalo kaj la unua oficiro staris antaŭ ili. Sur la komandponto estis videbla la kapitano kun siaj ĉiuj ordenoj, apud li en parad-uniformo Earl, populara pro sia ankoraŭ infaneska eksteraĵo, kaj belstatura, ruĝhara stab-kapitano.

Unu bruo, kaj la legianoj mansalutas rektiĝinte. La du oficiroj eltiras sian glavon kaj rigardas dekstren, la kapitano levas sian manon al la ĉapo, kaj la tabulo kun portetoj restas tiel. La militorkestro komencas ludi la anglan himnon. La brila krozŝipo proksimiĝas malrapide kun la neĝeblanka, personara spaliro, la kapitano kaj la du anglaj stab-oficiroj staras senmove, mansalutante. La larĝaj akordoj de la himno forsonas…

Bum!.. Bum!.. Du honoraj kanonpafoj de la krozŝipo „Radzeer” tremigas la aeron. Kvar francaj militavidiloj, senditaj por akcepti ilin, malalte rondflugante bruas super ili. Rustulo flustris emociiĝinte:

— Nenie oni ankoraŭ akceptis min tiel…

La Bubo ne povis diri eĉ unu vorton pro timo, kaj Fred la Malpura nun ĉi-foje sentopleniĝis sub la efiko de malnovaj, agrablaj memoroj. Poste li kriis en la paroltubon, la motoro de la krozŝipo, veturanta per duon-vaporo, komencas blovzumi, haltadi, anheli, la unua oficiro krias mallongajn komandvortojn, ĉen-grincado, la ankro plaŭdegas, oni ĵetas ŝnuregon sur la bordon, la ŝipo retroiĝas malrapide, fine la ponteto glitas ruliĝante.

La orkestro komencas ludi Marseillaise-on. Aŭdiĝas akresona komandvorto, kaj ili ĉiuj denove rektiĝas.

…Earl kaj la kapitano, kiujn oni translokigis provizore en la hermetike fermeblan municiejon, serioze aŭskultis la piedtamburadon super ilia kapo, la muzikon kaj la kanonpafojn. El tio estos tre ĝena skandalo.

2

Lia ekscelenco kaj la kapitno akceptis la komandanton kaj la centestron, rapidantajn sur la ŝipon en la lukse ornamita manĝoĉambro, kie matroso alportas refreŝigilojn kaj sandviĉojn. Apopleksio ĉirkaŭas ilin pro la varmego, sed la kapitano (laŭ la reglamento ne koncenanta la koloniojn) portas blankajn gantojn. Eble li estas konservativulo. Mirinde, sed li ne demetas sian rajdbastonon eĉ por momento. Dum manĝado ĝi estas malantaŭ li sur la seĝo. Earl estas ĝuste tia, kiel ili imagis lin laŭ la priskribo. Vere neniu povus aserti pri tiu maldika, belaspekta infano, ke li estas eminenta soldato kaj diplomato. Ili paroli duonhoron pri la maro, pri la ciklono, Earl estis rezervema kaj silentema, sed la kapitano ŝajnis amuza, afabla homo.

La anglaj radiostacioj — diris la komandanto — serĉas ian malaperintan ŝipon de tagoj. Kiel ĝi eblas?

— Ni ne scias — respondis Rustulo. — Anglio havas multe da militŝipoj, kaj ili rimarkis dum la lasta inventarado, ke unu ŝipo mankas. Ĝi perdiĝis.

Ili ridis bone pri la amuza kapitano kaj konstatis en si, ke li solvis la tiklan demandon per lerta ŝerco. Poste la komandanto tute ne menciis la ĝenan aferon, li diris koran adiaŭon al la anglaj oficiroj kaj forlasis la ŝipon.

…”Radzeer” post nelonge ekveturis sur la rivero supren por atingi la finan celon de sia vojo, Mandalay-on.

La akcepto en Mandalay superis eĉ la antaŭan. Nudpieda, ruĝ-uniforma, Birma kompanio, paradvestitaj legianoj, kaj kompleta eskadrono de spahioj sur ĉevaloj atendis la defion de la alvenintaj altranguloj. Oni pafis kvincent raketojn en la aeron, kiam „Radzeer” aperis, la tondro de la dek du kanonpafoj de la fortikaĵo interrompis la akresonan bruon de la motoroj de la malalte rondfluganta, akompananta aviadil-svarmo. Trumpetado… Angla himno… „Radzer” kanonpafas trifoje… Marseillaise, kaj la krozŝipo albordiĝas. Sur la bastionoj de la fortikaĵo de Mandalay ĉi-momente verdaj, ruĝaj kaj flavaj bengalaj artfajraĵoj prilumas la murojn. La varmego estas sesdek celsiusgradoj. Palmoj kun grasaj folioj langvore pendigas sian kapon, kaj la krokodiloj de la rivero Irrawaddy fuĝas timiĝinte de antaŭ la festenodiboĉo. La enirponteto ruliĝante frapiĝis al la bordo, kaj la altrangaj gastoj afable salutas la oficistaron, rapidantan por akcepti ilin. Ĉiu scivoleme rigardadis la mondfaman, ankoraŭ duone infan-aspektan militistan diplomaton, kiun oni nomumos vicreĝo de iu provinco de Birmo kun la konsento de Anglio kaj Francio. Li estas ĝuste tia, kiel oni priskribis lin. Kiel ia belaspekta bubo. La ora, pompa uniformo preskaŭ mortpremas lin, en kies mezo estas la Ordeno de Ĝartero. (Kalikata negocpartnero ŝteligis tion el la hotelo Stamford de sur la parada uniformo de angla duko, laŭ la deziro Fred la Malpura, ĉar ĝi ne torviĝis en lia sortimento.)

Paradmarŝo!

La tero tremis sub la mondfama, longpaŝa paradmarŝo de la legio. Tiu ne povas imagi la defiliron, kiu ne vidis ĝin. Dum ties ekzercado ĝenerale kelkaj rekrutoj mortas. Post ili laŭ la raŭka sono de trumpeto nudpiedaj batalantoj trotas saltetante, tenante sian fusilon super sia kapo, malantaŭ ili marŝis tri tamburistoj konstante pumbatante. Baldaŭ (ĉiu rigardo dirketiĝas al la Bubo) pretergalopas la regimento de spahioj. Ilin sekvas la senegalaj ĉasistoj kun verda roverso, kiuj apogas sian fusilon al la ŝultro, kaj ties kolbo estas en ili manplato, ili svingas sian maldekstran manon ĉiupaŝe, kaj la nigraj kapoj turniĝas al la Bubo.

La komandanto vidis bone, ke ŝvito brilas flave sur la vizaĝo de la juna „kolonelo” en la sufoke varma, senaera vespero, kaj li ĝemas laŭte. Tial li diras nur kelkajn vortojn, kiujn la Bubo, kolektinte ĉiun sian forton, dankas per du antaŭe encerbigitaj frazoj, poste „Earl„sidas en aŭtomobilon kun la generalo, la ruĝhara stab-kapitano kun la urb-komandanto sidas en alian aŭton, kaj la konvojo ekveturas al la guberniejo.

La du altrangaj soldatoj, garditaj en la hermetike fermitan deponejon de „Radzeer”, iradis tien-reen pale. Ili aŭdis la bruon, la pafojn kaj la paradmarŝon. Dio mia! Kia mond-skandalo estos, se malkaŝiĝos tiu friponaĵo. Kaj ĝi baldaŭ malkaŝiĝos.

3

La mortiga klimato de Birma preskribas alian etiketon ol la kutima. Longdaŭraj supeoj, tostoj, solenaj kunvenoj ne estas ĉi tie. La vesperfestaj kostumoj tre rapide malsekiĝas pro la ŝvito, ne eblas kaj ne estas proponinde manĝi multe, nek interkonsiliĝi en uniformo. Ĉiutage ok-dek horojn dense kaj torentante pluvegas, poste la varmego sesdek-sesdek kvin celsiusgrada kovras ĉion per vapor-nubo, kiel la tero elspiras la humidon en formo de vaporo. Ĉar la grundo de jarmiloj estas putranta humo, tiu elspirita vaporo estas plenda de sulfurhidrogena, amoniaka, fetora, malsaniga odoro. Ĝi estas distordita, idiota parto de la mondo, la arboj havas strangajn formojn, la luno aspektas, kiel gondolo, ĝia konveksa parto estas malsupre, la indiĝenoj similas al skeletoj, ili estas pigraj, lacaj. La artikoj, la suturoj reagas per reŭmatika lancino al la humida, peza atmosfero, kiu faras la araneaĵ-similan, nebulan haloon ĉirkaŭ la koloraj lampionoj eĉ pli vaporbanejeska. Ankaŭ en serena vetero pigraj gutoj falas de sur la domtegmentoj, ĉiu ferobjekto estas humida, kaj neniam sekiĝas la elpendigita, lavita tolaĵo. Kiam alvenas nova oficiro, li vidas kun miro, ke la razilklingo, kiun li pakis en bonega stato antaŭ du tagoj sur la Hinda oceano, nun ĝi estas rusta.

Mi devas rakonti ĉion ĉi, ke la leganto komprenu la bonŝancon de la du rezolutaj soldatoj. La vespermanĝo, kiun oni devis partopreni en altkoluma uniformo, okazas fulmrapide. La pladoj konsistas el kelkaj facile digesteblaj manĝaĵoj, la tosto fare de la genaralo estas nur unu frazo, por ke oni ne devu longe respondi, kaj kiel la ajdutanto de la generalo antaŭe atentigis Earl-on, li ne kondutas malĝentile, se li tuj reiras en sian ĉambron post la vespermanĝo. Ĝi ne nur plaĉas, sed oni postulas tion de la gastoj. Post unu horo la gasto rajtas aranĝi akcepton por konsumi „deserton” en sia smoking-room. La „deserto” estas kutimo en la kolonio. Oni servas dolĉaĵon kaj nigran kafon pro kelkaj homoj, en la tiel nomata smoking-room, apartenanta al la apartamento. Ĝi estas fumadejo, meblita per klub-foteloj, kun kelkaj elektraj ventoliloj, kiuj konstante turniĝadas, sed ili ne freŝigas la aeron, tiuj nur kirlas nove-denove la lavĉifon-odoran varmegon. En la smoking-room ne estas preskriboj. Post la vespermanĝo ĉiu ŝiras de sur si la devigan uniformon, banas sin, surprenas leĝeran silkan aŭ tolan vestaĵon, kaj kiu ricevis inviton por partopreni la deserton, tiu alvenas tiel.

La adjutanto faciligis en ĉio la situtacion de la Bubo, li havis la nomliston de tiuj kvin homoj, kiujn ili devis inviti, li mem entreprenis aranĝi ĉion, ĝis la gastoj alvenos. Oni disponigis veran vestaĵaron por la Bubo, plenan de smokingoj kaj piĵamoj. Rustulo estis en la najbara apartamento, kaj li interkonsiliĝis kun sia ruĝhara amiko antaŭ la komenco de la deserto, kiu fajfante rigardadis sin en la spegulo. Ĝi estis la sola, granda, tikla punkto de Rustulo: la infana vanteco. Sed li faris tion kare kaj infanece. Li ne povis satiĝi per la helbruna, delikata, tola smokingo, kiu pompe sidis sur li. Li metis ĉielbluan silkan tukon en sian supran poŝon, kiu memorigis kun ĝiaj steletoj pri la melodio de Yankee Doodle, kaj la Bubo devis konduti plej aplombe, ke Rustulo demetu la blankajn gantojn kaj la rajdbastonon, kiuj nur malpli konvenis al lia vestaĵo.

— Mi petas vin, vi estas vere abomeninda kun tiuj ĉiamaj pretekstoj! Kion valoras angla stab-kapitano sen radbastono? La surmeto de gantoj certe estis en la reglamento, kiuj oni ŝtelis en Kalikato speciale por ni.

— Sed tio ne koncernas la koloniojn. Rustulo, estu serioza! Terure, kion ni faris. Ni arestis altrangajn, angalajn oficirojn, ni ŝtelis krozŝipon, ni trompis nacion…

— Ĉu mi helpu al vi plori? Ĝi okazis.

— Kiel vi volas liberigi mian fraton?

— Mi ne scias. Eble ni kanonpafigos Mandalay-on. Hodiaŭ vespere ni jam povas fari nenion. Hodiaŭ ni tamen devas priparolis la operaciojn. Rimarku bone infano mia, unue estas la devo, nur poste sekvas la privata afero.

— Eldirinte la unuan vorton oni vidos, ke ni ne havas eĉ konjekton pri la milit-taktiko.

— Mi ne dirus tion en via situacio. Ĝis nun ankaŭ Napoleono povintus envii nian stategion. Vi atentu nur tion, infano mia, ke vi parolu tre malmulte kaj tre supereme. Ankaŭ lia ekscelenco estas tia. Diru ĉiam tion: „Mi, sinjoroj, mi kredas la pacan aranĝon de la aferoj.” Aŭ, se vi ne komprenas ion: „Jes, jes, sed nia unua celo tamen estas sidi al ronda tablo.” Ĉar kiel mi komprenis el la vortoj de lia ekscelenco, multe da aferoj dependas de tiu meblo.

La suboficiro, staranta ĉe la pordo anoncis la gastojn. La generalo, la komandanto, kapitano, majoro kaj civila sinjoro venis, nome Muriel, kiu estas emerita kapitano, la gvidanto de la Sekreta servo. Ili ĉiuj portis leĝeran, tolan vestaĵon. Post nelonge aperis du grumoj, kunportante cigarojn, cigaredojn, nigran kafon kaj dolĉaĵojn. Ili babilis pri indiferentaj aferoj. La Bubo sentis, ke la gastoj devas komenci la efektivan interkonsiliĝon. Sed kiel? Li vidis, ke la oficiroj estas iomete maltrankvilaj.

— Karaj amikoj — li diris fine, imitante la iom langvoran korpopozicion kaj la leĝeran, mallaŭtan voĉon, viditan ĉe lia ekscelenco. — Nun ni preterlasu ĉiun formalaĵon, vi ne estas gastigantoj, kaj mi ne estas gasto, anglaj kaj francaj oficiroj sidas kune, nu, sinjoroj, ni informu unu la alian!

Li sentis, ke ĝi sukcesis. La okuloj de Rustulo ekbrilis, kiel slogantabulo. La generalo tuj leviĝis de sur sia loko kaj komencis promeni kun krucitaj brakoj, profundiĝinte en siaj pensoj. Fine li ekparolis:

— Ĉu ni parolu pri generalo Kvang? — li haltis, poste li daŭrigis: — Aŭ la historio de Thomas Leven estu la unua?

4

Mallonga paŭzo. Per sekunda senmoveco la du amikoj provis denove ekvilibriĝi anime post la plena trafo de la deklaro. Fine Rustulo ekparolis.

— Mi opinias, ke ni rapide trapasos tiun historion, rilate Leven-on, kaj tiam ni povos turni nian ĉiun energion al pli gravaj temoj.

— Nu do — diris la generalo. — Sinjoro majoro Lafayette, kiu procedis pri la afero, referos. Ne ni estas kulpaj pro la malsukceso, ĉar la militistaj inventaĵon de niaj ŝtatoj estas komunaj, la afero do estis samtiel grava por ni, kiel por Anglio.

— Mi rakontos la historion mallonge — komencis la majoro. — En Ĝibutio ni enŝipigis Thomas Leven-on kaj la rekrutojn de la kompanio la unua por veturigi ilin al Ranguno. Laŭ la oficiala letero de la angla ministerio pri militaj aferoj, tiam li estis ĉe la trupunuo, sendita al la komencitaj operacioj en Malantaŭa Hindio. La trupunuo revenis antaŭ unu jaro, kaj Thomas Leven kuŝis en la hospitalo pafvundita je la kapo…

— Ĉu via ekscelenco petas galson da akvo? — demandis la kapitano la Bubon.

— Jes… — diris la knabino mallaŭte, poste ŝi tunis sin al la ofociroj trankvile, ridetante, — la pasinta ciklono iomete suferigis min. — Ŝi trinkis kelkajn glutojn, ekfumis cigaredon kaj ĝemis. Tiel ŝi denove reakiris sian trankvilon. — Daŭrigu, sinjoro majoro!

— Membro de la Sekreta servo, vestita per legiana uniformo faris la unuan pridemando antaŭ ses monatoj. Dum semajnoj li amikiĝis kaj pagis ĉion al Leven, sed li eksciis nenion de li. Poste ni insiste pridemandis lin, ni provadis per promesoj, minacoj, sed vane, tiu homo neas persiste. Li deklaris, ke li ne havas kaj ne havis inventaĵon. Bedaŭrinde ni devintus uzi inkviziciajn rimedojn. Ni trovis nenian eblecon procedi en tiu afero kontraŭ eminenta soldato, kiu vundiĝinte ricevis ordenon pro sia kuraĝo.

— Nun kie troviĝas tiu homo? — demandis Rustulo.

— Temas ĝuste pri tio… Lastatempe ni provis ion — diris la majoro ridetante. — Ni postenigis lin al la marĉo, situanta proksime al Mandalay por supergardi la punitajn indiĝenojn. Ĝi estas vere posteno. Ni promesis al li private, se kiel ajn li volas vendis sian inventaĵon al Anglio aŭ al ni, ni tuj deŝanĝos lin. Sed tiu homo estas tre malmolnuka, kaj jam du monatojn li eltenas la marĉon, la milionojn da moskitoj.

— Mi patas ankoraŭ ion da akvo… Dankon… — La Bubo turnis sin al la generalo: — Eble li estos pli parolema kun ni, kiuj estas liaj sampatrujanoj.

— Bona ideo — diris Rustulo, — morgaŭ mi vivitos lin persone, kaj eble, se sinjoro majoro donus al li unutagan libertempon, mi regalus lin grandsinjore. Ekzemple, ni promenus en la urbon, poste kvazaŭ hazarde mi invitus lin por rigardi la korzŝipon, tie estas kelkaj oficiroj, kiujn li konas persone, kaj tiel ni povus pli facile atingi ion ĉe li.

— Estus bonege, se ĝi sukcesus — diris la kapitano. — Vi ne devas iri al li. Mi simple orodonos venigi lin en la fortikaĵon.

— Ne, ne… — protestis Rustulo ridetante, — ĝi ĉiuokaze forte impresos lin, se li ĝuste gardostaros, kaj mi konvinkos la gardestron, ke li forpermesu lin kun mi.

— Laŭ via bontrovo.

Rustulo poste klarigis al la Bubo, kial li faris tion. Se oni venigos Thomas Leven-on ne la urbon, kaj li ekvidos sian fratinon iel, li ne povus subpremi sian surpizon, kiu eble kaŭzus nian pereon. Kaŝe li timis eĉ tion, ke nek la Bubo estus sufiĉe forta, se oni subite alkondukus ŝian fraton, neniu scias, en kia terura sanstato.

— Nun, se vi deziras — ekparolis la generalo, — ni povas transiri al la afero de generalo Kvang. — Li elprenis mapon, kaj montrante sur punkton, li diris al Rustulo. — En tiu sektoro ni povus komenci la ofensivon el komuna operacia bazo.

Rustulo kliniĝis antaŭen, kaj li time rigardis la iom harkovritan, dikan montrofingron de la generalo.

— Proksimume ni konsentas pri tio — li diris poste, kuntirinte siajn brovojn. Dume li maltrankvilis, ĉu oni ne faris denove al ili ian friponaĵon, kiel la kapitano per la sangoguto kaj per la vitroj.

— Ĉiuokaze ni devas agi rapide — diris Muriel, la gvidanto de la Sekreta servo, — tri semajnoj estas survoje tre granda transporto de armiloj, kaj antaŭ ol ĝi atingus la landlimon, ni devas surprizataki Kvang-on.

— Des pli urĝe — interrompis la kapitano, — ĉar Morrison Snyder, tiu usona kanajlo, kiun financas la japanoj, li kaŝiĝas ie en la profundo de la arbaro kun granda trupo da banditoj. Mi scias tiel, ke li intertraktas kun Kvang. La japanoj nun havas la intereson fari kaoson ĉi tie, nu se Morrison aliancas kun Kvang, kaj oni transportas la armilojn, tiam eksplodos ribelo en la tuta Malantaŭa Hindio

— Ĉu tiuj du friponoj jam interkonsentis? — demandis Rustulo.

— Tio certas, ke ili ne ĝenas unu la alian, sed iliaj hordoj ankoraŭ ne unuiĝis. Kaj la starpunkto de Kvang ne estas travidebla.

— Mi persistas ĉe la ronda tablo — diris la Bubo, kiam ĉiu rigardis sur lin. — Eble ni sukcesos atingi rezulton pace.

— Mi ne fidas tion — respondis la generalo. — La tempo estas tre mallonga, ĉar ni devas fini la traktadojn, antaŭ ol la transporto de la armiloj alvenos. Ni invitis Kvang-on, sed kompreneble li ne venis. Laŭ via peto ni sendis delegiton al li, kaj ni sciigis, ke lia ekscelenco vizitos lin. Li mesaĝis, ke li atendos lin.

— Bedaŭrinde — diris Rustulo — ni ne povis malkonsili lian ekscelencon pri tiu plano.

— Ne — ekparolis la Bubo, ĉar li tuj komprenis, ke nun li reprezentas la veran starpunkton de Earl. — Laŭ mia opino ĝis tiam ni ne devas preni armilon, ĝis estas eblo pace interkonsenti. Mi devas paroli kun Kvang.

— Ĝi estas tre danĝera kaj malfacila entrepreno. Ni ne povas certigi trupon por la gardo de via ekscelenco, ĉar ĝi ja estus al Kvang kiel ruĝa drapo, kaj iri kun kelkaj akompanantoj al tiu nekonata parto de la ĝangalo…

La suboficiro envenis:

— Matriso serĉas lian ekscelenco Earl of Sudessex de sur la krozŝipo „Radzeer”.

— Eh, kion li volas… — diris Rustulo iom malcerte, ĉar li sciis, se iu lia komplico venas ĉi tien, tiam estas problemo. — Enlasu lin!

La matroso envenis kaj mansalutis:

— Mi anonciĝas obeeme.

— En la ĉambro ĉiu okulo direktiĝis al la rekte staranta maristo, portanta neĝeblankan uniformon.

Tiu homo estis lia ekscelenco Earl of Sudessex.

5

Li fuĝis tre sagace. Kiam pasis la festo de ilia alveno, aŭdiĝis la orodono de Fred la Malpura sur la komandponto:

— Bieron!

Oni akceptis la ordonon kun ĝenerala ovacio. Ĉar tre malmulte da biero estis sur la korzŝipo, tial nur tre malofte, pro solenaj okazoj oni spilis bareleton. Fred trovis la okazon solena. Por iom gajigi la malĝojajn arestitojn en la bilĝo, li persone akompanis matroson al ili, kiu kunportis du kurĉojn da biero sur pleto. La kapitano rigide rifuzis ĉiun temon por gajeco, sed la princo komprenis, ke li agos plej saĝe en tiu situacio, se li trinkos kruĉon da malvarma biero. Pro distreco li eĉ levis sian kruĉon al la kapitano.

— Ĉu via ekscelenco havas ian deziron? — demandis Fred la Malpura galante, ĉar lia uniformo faris lin grandanima.

— Jes. Mi ŝatus, se vi sendus mian matroson por servi min, kaj mi garantias per mia oficira honorvorto, ke li ne fuĝos, dum li iros al la kurirejo. — Ĉar la du matrosoj, arestitaj kun la princo, estis fermitaj en la bilĝo. Fred sciis bone, ke li povas fidi la honorvorton de la kolonelo, li do ordonis venigi iun arestiton por la servo de la oficiroj. Tiu matroso portis nigran kafon kaj akvon kun glacio al ili el la kuirejo. Oni permesis, ke li iradu libere. Li devas observi la honorvorton de sia superulo.

La matroso ne fuĝis, sed la kolonelo ne donis sian honorvorton, ke li mem ne fuĝos. En la kajuto li surmetis la vestaĵon de la matroso, li rapdis sur la malluma koridoro kun la pleto, plena de glasoj, kaj en favora momento, tra la aerumfenestro, kiu estis en la farun-deponejo, troviĝanta malantaŭ la proksima kuirejo, li malsuprengrimpis en ĵonkon.

Tiel alvenis Earl, kiel matroso, fine de la strategia konsiliĝo, en la gastoĉambron de la fortikaĵo.

6

Earl staris tie en perfekta, neĝeblanka, matista uniformo en rekta atentopozo, nur en liaj okuloj brili io stranga, triumfa gajeco. La du amikoj estis senmovaj pro la konsterniĝo de la okazaĵo. La oficiroj rigardis al la pordo kun ia leĝera scivolemo, ili eĉ konjekton ne havis pri la decida signifo de tiu momento.

— Mi raportas obeeme — diris la matroso denove, — alvenis radio-informo je la demando de via ekscelenco, kio okazis al „Balmoral.

— Rustulo per leĝera movo etendis sian manon al sia malantaŭa poŝo. Earl ne preteratentis tion.. Li siis bone, ke tie estas verŝajne grandega revolvero Colt. Poste la ruĝhara kapitano, per ia mallaŭta, langvora, melodia voĉo diris al la matrozo, staranta en la pordo:

— Eliru, infano mia, la interkonsiliĝo baldaŭ finiĝos, atendu tion. Mi esperas, ke la sorto de „Balmoral” ne ŝanĝiĝis malbona.

— Mi raportas obeema, mi ne scias tion — respondis la matroso kaj eliris.

— Mi petas vin… — diris la Bubo langvore — la klimato ankoraŭ estas iom nekutima por mi, tial mi opinias, ke ne okazos malfruo, se ni prokrastos la interkonsiliĝon ĝis la morgaŭa mateno, kaj ankaŭ al finan decidon.

— Via ekscelenco tute pravas — diris la generalo, — post la longa vojaĝo kaj la solenaĵo sufiĉas, kion ni sukcesis pritraktis. Morgaŭ antaŭtagmeze ni havos la feliĉon renkontiĝi denove kaj interkonsenti pri la urĝaj farendaĵoj.

— Rilate la aferon de Thomas Leven mi orodos al la gardestro — diris la majoro. Reciprokaj soldata-salutoj, manprenoj… la gastoj foriris, kaj Rustulo diris al la grumo, kiu senservicigis la tablon:

— Fracĵo, sendu al mi tiun matroson, poste lasu ĉion sur la tablo, kaj iru dormi!

Enveninte la princo fermis la pordon, senvorte okulmezuris la du amikojn, elprenis cigaredon, longe batetis ĝin al ties skatolo, ekfumis kaj sidiĝis.

— Nu, belaj birdoj? Kio okazos nun?

— Skandalo — respondis Rustulo flegme. — Oni emeretigos kelkajn francajn kaj anglajn admiralojn, la mondo ridos pri Anglio dum jarcentoj, ni estos pendumitaj, poste oni faros filmon pri ni.

Estis silento. Rustulo dume pensadis pri la okazaĵo kaj provis utiligi la singardemon de Earl, kiel li traktis la aferon ĝis nun. Hoho! Ŝajnas, ke nun jam ne estas tiel simple malkaŝi ilin. Probable sekvos intertraktadoj. Ĉiuokaze Earl havis ian kaŭzon ne tuj malkaŝi ilin.

— Finiĝis la bela milit-ludo, sinjoroj — diris Earl.

— Mi ne kredas tion — respondis Rustulo, — bedaŭrinde ni ne povas fini la ludon. Ĝi kaŭzas gravan problemon al mi, kiel mi povus eltiri vian ekscelencon kaj Anglion el tiu kaĉo.

— Amiko mia — rimarkis lia ekscelenco, — mi havis tempon lerni, ke mi estimu vian impertinentecon, sed nun mi opinias, ke helpos nenia blufo.

— Vidu, ekscelenco, ni parolu unu kun la alia sincere. Via eminenta militista kariero bezonas multe pli da danĝero kaj laboro, ol fiaski pro tiu ridinda historio, kaj nek al Anglio ĝi estos agrabla. Fine ja ni ridindigis tutan nacion sub angla standardo. Sendepende de tio, via ekscelenco scias ankaŭ tion, ke tiun societon oni ne povas simple kapti sur „Radzeer”, kaj vi estis tre saĝa, ke vi decidis tiel, cetere multe da sango estintus verŝita, unuavice tiu de sinjoro kapitano Bradford. Nun do ni ne provu timigi unu la alian. Ni traktadu inde al politikistoj!

— En ordo — diris la princo ridante, — sed mi atentigas vin: mi ne povas liberigi vin de la puno, mia potenco ne estas tiel granda, ke mi indulgu vin.

La kaporalo enpaŝis. Kiam li malfermis la pordon, Sudessex jam ekstaris, kvazaŭ li estus antaŭ sia superulo.

— La unua oficiro de „Radzeer” volas paroli kun via ekscelenco — raportis la kaporalo.

— Li envenu! — La kaporalo foriris. La ĉefkuracisto enpaŝis. Li aperis timeme en la ĉambron kaj haltis senvorte antaŭ la societo.

— Nu, kio okazis fraĉjo? — demandis Rustulo. — Vi aspektas malsana. Ĉu la klimato nocas?

— Mi venis por vi. La ŝipo estas ekveturonta. Ni havis tiun planon, se oni kaptos vin, ni ultimatos al lia ekscelenco, ke ni pafruinigos Mandalay-on dum dek minutoj, se oni ne lasos vin ĉiujn libera.

— Bela societo — diris la princo trankvile. — Dudek homoj ribeligas tutan mondparton, ili arestas ĉefstabon kaj volas pafruinigi urbon… Atentu min, amiko mia. Reiru sur la krozŝipon, raportu tie, ke nenio malbona okazis al viaj kamaradoj, ili estu paciencaj kaj faru nenian stultaĵon.

— Reiru, kaj diru al la homoj, ke ni ĉiuj sendifekte atingos la vastan maron. Mi garantios tion.

— Mi ne — diris la princo.

— Kun via permeso: mi jes. Kaj diru al ili, Ĉefkuracisto, kiu kuraĝos ekpafi per kanono, mi vangofrapados tiun. Vi povas foriri.

— Tamen — diris la Ĉefkuracisto signifoplene — ni atendos vin per la krozŝipo, kaj estus bone, se vi donus vivsingon en ĉiu horo, cetere eblas, ke ni tamen detruos tiun kabanaĉon.- Li mansalutis kaj foriris.

— Unuavice raporotu — diris la princo, kiam li residis en la fotelon, — kian stultaĵon vi faris ĝis nun en mia nomo?

— Mi pensas, ke nenian. — Rustulo diris ĉion, kion vi priparolis. — Tio okazis. Krome oni diris kelkajn fremlandajn esprimojn: sektoro, operacio kaj ceteraj, pri tiuj mi konsentis kun ili, sed se estas bezonate, mi nuligos ĉion ĉi morgaŭ.

— Ĝis nun vi ne faris gravan problemon. — Poste li iradis tien-reen enpensiĝinte. — Se Morrison Snyder venis ĉi tien, tiam la mano de la japanoj estas en la afero. Ni devas agi rapide.

— Ekscelenco — diris la Bubo, — morgaŭ antaŭtagmeze mi devas liberigi mian fraton. Mi venis el Londono,kaj vi scias bone, inter kiaj suferoj kaj danĝeroj. Mi ne iros hejmen sen mia frato.

Earl rigardis la malgajan, lacan Bubon kun kompato.

— Nun estas riskataj pli gravaj interesoj ol familia afero. Mi povas proponi nur tion, reiru sur la ŝipon, kaj savu vian haŭton, kiel vi povas.

— Ni trovas nenian eblecon pro tio. Ni restos.

— Tiam mi tuj informos la generalon.

— Mi ja povus malhelpi vin en tio, sed mi ne faros. — Poste li aldonis teatre, patose: Ekscelenco, ni restos, ni volas puniĝi, okazu, kio devas okazi!

— Diru do, kion vi volas!? — demandis la princo malpacience. — Fine ja vi estas anglo, kiu amas sian patrujon. Se mi ne ekvojaĝos morgaŭ, tre multaj homoj pereos. Mi povas doni al vi nek indulgon, nek absolvon, mi ne havas potencon al tio.

— Ni tute ne atendas ĝin. Ĉu vi deziras trinki iom da konjako? — Li verŝis konjakon, poste li ekfumis. — Mia propono estas la sekva: Via ekscelenco certigos al ni vojon de eskapo dudek kvar horan. Vi kaj la kapitano donos vian honorvorton pri tio. Morgaŭ matene la Bubo ekiros kun tri matrosoj. Iu estos via ekscelenco, la alia la kapitano kaj la tria la Ĉefkuracisto. Kiel vi vidis, li estas sufiĉe ŝercema homo, kaj li devenas ne el familio timema. Antaŭtagmeze mi kaj Tom Leven suriros la ŝipon. La Ĉefkuracisto kaj la Bubo returniĝos preciza tagmeze, la kapitano kaj vi iros plu. Ni ekveturos al Ranguno. Ni estos sur la oceano ĝis vespero, kaj via ekscelenco raportos ĉion al la angal admiralitato. Tiel nek la lando, nek vi estos ridinda antaŭ la mondo, ni liberigis Tom Leven-on, kaj via ekscelenco atingos Kvang-on dum mallonga tempo, kaj vi povas elseligi Morrison Snyder-on. La Bubo ankoraŭ ludos sian rolon ĉe la matena ekiro, tiam nek la francoj ekscios la tormpon.

Sekvis longa paŭzo.

— Bone, kion vi diras — ekparolis la princo fine. — Sed je mia honorvorto, mi raportos ĉion senindulge, kaj la tuta floto persekutos vin jam dum la vesperaj horoj.

— Post certa tempo oni povas alkutimiĝi al tio — diris Rustulo.

— Mi diras sincere — ridis Earl, — ke vi estas originalaj homoj, kaj mi neniam povis serioza koleri vin. Kaj mi vere bedaŭras vin, amiko mia. Vi estas inteligenta homo.

— Mi havas lastan peton: ĉu via ekscelenco konfirmos ion, kio estas vera, tamen ĝi havas nenian sencon? — demandis Rustulo.

— Mi ne komprenas…

— Ekzemple, vi skribus la sekvajn sur paperon: „Mi atestas, ke la posedanto de tiu letero, eltranĉis la fenestrovitron de tiu ĉambro sur krozŝipo, en kiu mi kaj kapitano Bradford longe restadis.”

— Ĝi estas stranga… meditis la princo kaj elprenis sian krajonon, — vere mi ne komprenas, ĉar ĝi laŭvorte okazis tiel, mi volonte skribos dokumenton pri tio.

— Dankon. Ni do faris la protokolon. Kaj mi deziras elkore al via ekscelenco traktadi kun la sama rezulto ĉe la sekva ronda tablo.

S E P A   Ĉ A P I T R O

Tom Leven rolas tre malbone. La bankroto de la akcia societo. La malbona vetero estas bona antaŭsigno. Laŭ Rustulo la ludo estas farata grandmezure, kaj li pravas pri tio, sed iu batas lin je la kapo. La krozŝipo fine retroviĝas, sed ĝi estas nenie. Tiaĵo ankoraŭ ne okazis en la mondo!

1

Sekvan tagon la Bubo, post la matena interkonsiliĝo ekvojis kun la unua oficiro kaj kun du matrosoj. La du matrosoj estis Earl, kaj Bradford. Nur kvin indiĝenaj soldatoj iris kun ili. La princo precize klarigis al li, kion diri tute koncize dum la interkonsiliĝo. En la lasta momento evidentiĝis, ke la ruĝhara kapitano ne povas kuniri, ĉar li atendas gravan instrukcion el Londono. Tio estis la preteksto, ke Rustulo restu tie.

La malgranda karavano kun muloj, pakaĵportistoj staris sur la korto de la fortikaĵo, preta por ekmarŝi. La unua oficiro eĉ por momento ne moviĝis de apud la du matrosoj. Dume la altrangaj, anglaj oficiroj, la Bubo kaj Rustulo mallaŭte interparolis, iom malproksime.

— Nun estas la oka horo — diris Rustulo, — vi ekiros reen kun la Ĉefkuracisto je la dua horo posttagmeze, tiam vi jam estos tre malproksime de la urbo. Ĝi estos tre laciga afero.

— Ĉu vi forgesis, ke mi devenas el militista familio?

— Krome, mi esperas, ke ĉio iros glate. Atentu, ke vi revenu sur la ŝipon nerimarkite. Ĝis vespero mi certe estos kun Tom Leven sur „Radzeer”. La ŝipo atendu nin sub plena vaporo, kun levita ankro, kaj ni ekveturos tuj. Kiam ili revenos en Mandalay-on, tiam ni jam estos sur la oceano, eĉ ni jam elŝipiĝos sur la insulo Andaman, poste oni povos kapti nur niajn spurojn.

La karavano estis ekironta. La Bubo ambaŭmane prenis la manon de Rustulo kaj rigardis sur lin kun grandaj, humidaj okuloj por momento. Poste li forrapidis. Li vere bone sidis sur la ĉevalo. Baldaŭ la tunelo de la frandaro, kliniĝanta super la mallarĝa paŝejo englutis la trupon.

2

La sinjoro kapitano ekiris en la urbon, enpoŝiginte la manojn, fine denove dekorite per la malpermesitaj gantoj, fajfante, frapante siaj krurojn per la rajbastono kun osta prenilo. Li haltigis la unun preterpasantan rikiŝon, li sidiĝis komforte en ĝi, kaj la ĉino jam kuris kun la veturilo kaj kun la ruĝhara kapitano al la riz-kampoj. Post unu horo ili atingis la marĉon, kie oni faris kanalizon. Ĝi estis tre malbona loko. La torfa marĉo terura malbonodoris en la sufoka varmego, kaj li vane frapadis per sia bastono, ne estis defendo kontraŭ la amaso da moskitoj.

Eksonis la trumpeto, la malmultenombra gardistaro alviciĝis, kaj kiam la kapitano leĝere, ridetante elsaltis el la rikiŝo, li mansalutis dekstren-maldekstren kun humiliga bonvolo, la taĉmento staris senmove en atentopozo. Oni jam ricevis liajn ordonojn, rilate la viziton.

Tom Leven staris antaŭ li post kvin minutoj.

Rustulo iomete teruriĝis malgraŭ tio, ke li estis hardita homo. La anglo aspektis tre malbone. La haŭto sekiĝis sur lian saĝan, timeman vizaĝon, liaj okulkavoj sidis profunde, la vangostoj elstaris, liaj du brakoj, maldikaj kiel bastoneto, pendis inerte de sur liaj mallarĝaj ŝultroj, li havis maldensajn, grizajn harojn, liaj oreloj distaris tuberkuloze. Ŝajnis preskaŭ nekredeble, ke tiu homo estis angla oficiro antaŭ du jaroj.

Post nelonge ili sidis en la rikiŝo unu apud la alia, kaj la ĉino anhele kuris kun ili al la haveno. Rustulo diris nenion. Mi atendos, ĝis la ulo diros ion, li pensis.

— Dio mia… — ĝemis la legiano.

Li ne diros al li tuj, ke ankaŭ lia fratineto estas ĉi tie. Nur iom post ion, laŭvice. Mi opinias, li pensis, ke tiu homo estas malsana. Eble apopleksio kaptos lin pro la ekscitiĝo.

— Ĉu vi scias, ke mi estas stab-kapitano? Nu bone, ne timiĝu, mi konjektas, ke oni multe molestis vin pro tiu inventaĵo…

— Permesu, ke mi descendu… — li diris plorinde. — Mi havas nenian inventaĵon.

— Ĉu vi certe havas fratineton?

— Mi petas vin, sinjoro kapitano… Mi volas descendi.

— Frenezulo! Ĉu vi ne komprenas, ke ni volas liberigi vin? Kion vi timas? Kial vi plendaĉas? Kio okazus, se via frantineto estus ĉi tie?

— Mi petas vin, lasu min morti en paco!

— Ĉu vi ne ŝatus vidi vian fratineton?

— Ne, ne, ne! Mi volas vidi neniun! Dio mia! Ĝis kiam oni turmentos min?

Krevu, pensis Rustulo. Kiel povas fariĝis el soldato post iom da tempo tiel neŭroza maljunulino? Nu! Ĉu estis inde al la kompatinda virino suferi tiom pro tiu homo?

Ili alvenis al la ŝipo. Dika fumkolon leviĝis el la kamentubo. Rustulo decidis, ke li ne plu penados kun Leven. Ili faris sian devon, kaj fino. La Bubo inklinigos lin, kiam li revenos.

– Ĝis nun ĉi estas en ordo — kriis Fred de sur la komandponto. Neniu radiostacio serĉas „Balmoral”-on.

— Estu trankvila — respondis Rustulo, — ke oni pludaŭrigos tiun malnovan programeron en la radio hodiaŭ je la deka horo vespere. He, Ĝibulo! Donu al tiu homo manĝi ion, provizu lin per brando, cigaredo, banu lin, kaj donu al li normalan vestaĵon… Mil diabloj…

Li subpremis blasfemon. Reirinte al la rikiŝo, li sidis en ĝin kaj veturigis sin rapide al la poŝtejo, kunportante paketon kaj leteron.

Kiam li revenis, la turmentita legiano satmanĝinte kaj baniĝinte, en neĝeblanka uniformo de matroso dormis profunde en la kajuto de la unua oficiro.

3

— Mi atentigas vin — diris Earl al la Bubo, kiam ili disiĝis, — ke vespere mi informos la anglan admiralitaton, kaj ili faros ĉion por kapti vin.

— Ni estos gardemaj, ekscelenco — diris la Ĉefkuracisto, kaj li jam ekiris sur la paŝejo reen. La princo pensadis momenton, poste li etendis sian manon al la Bubo:

— Mi bedaŭrus, se vi implikiĝus en malagrablaĵon, ĉar vere la plej nobla intenco inspiris vin. Se oni arestos vin ĉiujn, vi povos kalkuli mian helpon antaŭ viaj juĝistoj, fraŭlino Leven.

— Fraŭlino?… Ĉu via ekscelenco scias… ke mi estas virino?

— Jes. Tiu gaja, ruĝhara junulo diris tion al mi.

Kaj la princo forgalopis post la karavanon.

Rustulo do sciis, ke ŝi estas virino!

La malkovro tute konfuzis ŝin. Ŝi nun komprenis, kial rigardas sur ŝin kelfoje kun tiel milda bedaŭro sia amiko. Ĉu ankaŭ la aliaj scias ĝin?

Ŝi longe galopis senvorte apud la Ĉefkuracisto. La sango puŝiĝis en ŝian vizaĝon, kaj ĝi ne volis ĉesi, ĉar ŝi konstante ruĝiĝis, kiam venis en sian kapon, ke Rustulo scias ŝian sekreton. Jes, Rustulo estas pli saĝa, ol la aliaj. Verŝajne li divenis tion el ŝiaj movoj, irmanireo. Kiom da takto kaj delikateco pruvas tio, ke li forsekretis sian malkovron.

— Ĉu vi ne povas rajdi pli rapide? — demandis la Ĉefkuracisto.

— Jes. Mi nur enpensiĝis. Ĉu ni atingos la enfluejon de la rivero Irrawady, antaŭ ol revenus Earl kaj la kapitano?

— Ba! Infanludo! Maksimume ĝis la deka horo ni forlasos Rangunon. Sur la Hinda oceano oni povas kapti nur niajn spurojn. Antaŭen!

La lastaj fajroruĝaj rebriloj ankoraŭ ne malaperis sur la ĉielo, kiam la Ĉefkuracisto kaj la Bubo atingis la flankon de la krozŝipo, sidantaj en la profundo de ĵonko. Lasinte la ĉevalojn ekster la urbo, ili malligis senmastran, ĉinan boateton kaj atingis la krozŝipon nerimarkite, kie oni jam atendis ilin. Post du minutoj ili estis sur la ferdeko.

Intertempe la „kapitano” jam raportis al la generalo, ke laŭ la ordono de la admiralitato, ĝis la reveno de lia ekscelenco la ŝipo elveturos al la o.ceano, ĉar onidire ie en la proksimo aperis tiu certa krozŝipo, nomata „Balmoral”. Kvankam tiu afero ne koncernas lin, ankaŭ li partoprenos la kelktagan ekspedicion.

La Bubo kaj la Ĉefkuracisto alvenis je la sesa horo. La ŝipo jam atendis ilin, kiu estis sub plena vaporpremo. Je la sesa horo kaj dek kvin minutoj „Radzeer” ekveturis malsupren sur la rivero Irrawaddy.

La Bubo spiregante kuris al Rustulo:

— Kio okazis?! Ĉu vi savis lin?!

La ŝipo veturis per timiga rapideco laŭ la fluo de la rivero. Malproksime jam aperis la palaj lampoj de Ranguno.

— Venu! — diris Rustulo triumfe, poste li kaptis la brakon de sia amiko, tremanta pro ekscitiĝo, kaj li kunportis ŝin al la kajuto de la unua oficiro, kie la Ĉefkuracisto raziis sin, tiel li vekis la liberigitan legianon, kuŝantan sur la lito. Tiu sidis sur la rando de sia lito dormeme kaj stultmiene, kiam la pordo frap-malfermiĝis. Rustulo ekparolis triumfoplene sur la sojlo.

— Jen estas via frato! Vi povas enkadrigi lin.

La Bubo haltis ĉe la pordo kaj kelkajn sekundojn ŝi senvorte gaprigardis la legianon, poste ŝi diris mirante:

— Neniam mi vidis tiun homon en mia vivo. Kiu li estas?

4

Kvazaŭ domtegmento estus falinta sur ilin. La razilo haltis en la mano de la Ĉefkuracisto. La vizaĝo de Rustulo plilongiĝis, kaj li staris tie, kvazaŭ li estus metita en la montrofenestron de modbutiko por sinjoroj. La legiano palpembrumis timiĝinte, ĉar li sciis, ke oni batos lin denove. La knabino atendis respondon al la demando kun malesperiĝinta vizaĝo, kaj terura antaŭsento kunpremis ŝian koron.

…La ondoj plaŭdegante disiĝis ĉirkaŭ la vetureganta krozŝipo. „Radzeer” temis en ĉiuj eroj pro la troa rapideco, kaj la densa fumo, eliĝanta el la kamentubo, kiel ia longa funebra vualo ŝvebis malantaŭ ĝi super la rivero.

— Ĉu vi asertas tion… ke li ne estas via frato?

— Ba! Mia frato estas multe pli alta. Liaj ĉiuj trajtoj estas aliaj. Li tute ne similas al li.

— Diablo vidis tian historion — siblis la Ĉefkuracisto. Poste li subite metis la razilon sur la gorĝon de la legiano kaj kolere alkriegis lin: — Kiu vi estas?!

La legiano rigardis sur la duonvizaĝe sapumitan Ĉefkuraciston tiel, kiel kuirota kokino al la kuiristinon.

— Dio! Dio! Kion vi volas ankoraŭ de mi?! Sinjoroj, lasu min elŝipiĝi… — li lamentis sur la gorĝo kun la razilo.

— Atentu min — diris Rustulo, kiam li flankenŝovis la Ĉefkuraciston, — mi donas mian oficiran honorvorton, se vi rakontos ĉion sincere, ni surbordigos vin, ke vi volas…

— Mi ĵuras, ke mi ne havas inventaĵon! Ho, se mi havus nur unu inventaĵon, kiom mi suferas, kiom mi suferas…

— Ni scias tion bone, favulo — trankviligis lin Rustulo, — ke vi ne havas inventaĵon, ĉar ne vi estas Tom Leven. Sed se vi ne diros tuj, kiu vi estas, kaj kion vi scias pri Tom Leven, tiam mi ligos vin al la ankro, ke vi pendos super la akvo, kaj ĉiu krokodilo gustumos viajn piedojn, se tiuj atingos ĝin. Ĉinoj uzis foje tiun pridemand-manieron okaze de simila situacio, kaj ĝi montriĝis taŭga post la demordo de iu maleolo.

— Sinjoroj generaloj — komencis la soldato anime rompita, — nun mi rakontos ĉion sincere, miaj nevoj ne plu eltenas ĝin. Poste vi faru al mi, kion vi volas, pendumu aŭ kvaronumu min…

— Egalas — mansvingis Rustulo, — ni ne interkverelos pri tio. Jen estas cigaredo, infano mia, kaj rakontu fervore, tiel certe estos al vi pli bone, ol ni instigus vin.

— Mi nomiĝas Amiens. Gabriel Amiens. Senpripense mi rompis mian karieron en la vendohalo, kie mi estis pakaĵportisto. Miaj nervoj, sinjoro… Miaj nevoj jam tiam estis malbonaj… Ĝi okazis vespere. Mi kverelis kun mia amatino, mi ofendis ŝin, kaj nervoziĝinte, mi donis al ŝi kudan lecionon. Mi ĵetis al ŝi la petrol-lampon. Ŝi mortis. Tial eble mi ankoraŭ ne estintus kondamnita, sed kiam mi vidis, ke mia karulino brulas, kaj mi neniel povas savi ŝin, mi rapide elprenis el la ŝranko la juvelojn kaj monon. Se juĝista eraro konstatas ĝin rabmurdo, tiam mi devas meti mian kolon sub la gilotinon. Mi fuĝis de antaŭ la ariĝintaj homoj tra la subtegmento, kaj sur domtegmentoj. Mi vivis en konstanta timego pro la gilotino. Estas egale, kiel mi venis en Pireon. Tiom sufiĉas, ke mi dungiĝis al la legio pro mizero kaj la sufero. Mi veturis kun Tom Leven al Ĝibutio. Ŝajnis, ke li estas tre bona homo. Mi rakontis al li sincere ĉion. Mi diris al li, ke eble ankaŭ la legio ekstradicios min, ĉar mi estas franca civitano. Mi petis lin interŝanĝi niajn personajn legitimilojn antaŭ la alveno en Ĝibution. Li povas tranvile vivi sub mia nomo, oni ne rajtas ekstracidii kaj aresti lin, ĉar la persona priskribo ne konformas al li. Mi longe petegis. Unue li ne volis akcepti mian proponon, kvankam li sciis, ke li faros la pli bonan negocon. Fine li koncedis. Dio mia! Kio estas gilotino kompare tion! Iun tagon la majoro invitis min en sian loĝejon, li proponis al mi trinki brandon, li donis cigarojn, senvan tagon la kaporalo preskaŭ skuante eligis min el mia uniformo kaj sendis min purigi kanalon, aŭ mi mortu tie, aŭ mi transdonu la inventaĵon. Ankaŭ hodiaŭ mi sciis, kiam vi donis al mi manĝi, ke ĝi finiĝos per batado…

— Nu, kara Gabrielo, nun estu tiel bonvola arkanĝelo, ĉesigu tiun lamentadon. Rakontu, sed laŭeble mallonge kaj rapide, kion vi scias pri Tom Leven? — diris Rustulo.

— Mi ne scias… mi ne scias certaĵon. Jam pasis pli ol unu kaj duonjaro, kiam ni marŝis norden por subpremi la ribelon de iu tribo. Terura epidemio de tifo malsanigis nin en la marĉoj. Tiam ni jam revenis. Tie la bordo de Irrawaddy estas tre alta, kaj de tie ni ĵetadis la mortintoj malsupren en la riveron. Furiozis ankaŭ disenterio kaj ĥolero. Tom Leven malsaniĝis. Ni ne povis halti, la malsanula ĉaro postrestis ie en la marĉo. La kaporalo lasis lin kaj alian legianon en la vilaĝo Lisum. Ĝi estas proksimume cent jardojn en la ĝangalo. Tom Leven neniam plu revenis. Se mi bone scias, oni sendis ankaŭ patrolon por trovi lin, aŭ por Gabriel Amiens, ĉar li soldatservis havante mian nomon. La patrolo trovis nek la vilaĝon, kie oni lasis lin, ĉar la aŭtuna inundo de la marĉoj devigis iri la tribon norden, ĉe kiuj la du malsanaj soldatoj restis. Mi scias nur tiom. Reveninte bando de gerilanoj pafadis nin embuske, kaj mi grave vundiĝis. Kaj nun donu al mi manĝi, aŭ batu min, aŭ mi ne scias, kio sekvos ankoraŭ.

Ili silentis. Fine la Bubo ekparolis?

— Ĉio estis vana… Vi vane riskis vian vivon, vane ni luktis…

— Se lia ekscelenco ne estus liberiĝinta — pensadis Rustulo, — nun ni povus returniĝi.

Ili rapidis sur la ferdekon kaj diris la malbonan sciigon al la kolektiĝintaj homoj. Ne estis murmuro pro malkontento. Ili jam alkutimiĝis, ke ili riskas multe, kaj eblas, ke ili perdos ĉion.

— Ĵus ni preterveturis Rangunon — diris Fred la Malpura, — estas la naŭa horo kaj dek kvin minutoj. Post la deka horo ni elŝipigos la superfluan kargon, kaj ni albordiĝos ĉe iu kara insulo de la Hinda oceano.

— Knaboj — diris la Bubo, — mi bedaŭras, ke vane estis ĉio.

— Ne indas proli pri tio — diris Patterson raŭke, — la mokincito valoris tiom.

— Kaj nun surakvigu boaton. Lasu min surbordiĝi — diris la Bubo, kaj vidinte, kiel sulte oni rigardas lin, li ankoraŭ aldonis: — Kompreneble mi provos serĉi mian fraton. Eble li kuŝas ie senpove kaj malsane.

— Stultaĵo! — spiregis fajfante la dika usonano. — Via frato jam mortis delonge. Cetere, kiel vi volas penetri sola en la internon de Birmao?

— Post duonhoro ĉiuj anglaj krozŝipoj kaj aviadilsvarmoj de la Hinda oceano persekutos nin. Eĉ tio povas okazi, ke la angla admiralitato informis ankaŭ la francojn konfidence, ĝoju, se ni atingos la insularon Andaman sendifekte — diris Fred.

— Neniu povas malhelpi min en tio, ke mi provu serĉi mian fraton. Ankoraŭ estas pli bone surakvigi boaton, ol devigi min, ke mi ĵetu min en la riveron.

— Ni nur volas doni konsilon — diri la Ĝibul. — Sed se vi volas iri, iru do!

— Mi iros — respondis la Bubo rezolute.

— Ankaŭ mi — rimarkis Rustulo mallaŭte, — se ni estos duope, tiam ne minacon nin la enuo.

— Ni estos tirope — diris la Ĉefkuracisto, — estas tute egale, kie oni surbordiĝos kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo. Ek do, knaboj! Malsuprenigu la boaton!

…Post dek minutoj tri homoj kun iom da nutraĵo balanciĝis sur la flava, malpura surfaco de la rivero Irriwaddy, plena de svarmantaj krokodiloj. „Radzeer” tremante, blovzumante pro la ĝisekslpode tro hejtita kaldronego, eligante fumkolonon, veturegis al la proksima, tamen ŝajne ne atingebla celo, kie la rivero Irriwaddy kolektinte en kirliĝantan trombon sian malpuraĵon, de malproksime kunportitan, enfluas la maron. Estis la kvarono antaŭ la deka horo. Klabo elŝovis sian kapon el la radio-kajuto:

— Ne estos bone, se ni rampos tiel, kiel la arbaraj helikoj.

— Ĉu vi estas idioto?! — kriegis Fred. — Militŝipo ankoraŭ ne veturis tiel rapide ekde la kreo de la oceano. Ĝi povas eksplodi en kiu ajn momento.

— Al mi estas egale — diris Klabo kaj kraĉis sian maĉgumon el la kajuto ĝuste sur la Viktoria-ordenon de Fred la Malpura — mi nur tial molestas vin, ĉar mi kaptis la ordonon de kvardek du diversaj radiostacioj, ke oni dronigu, pafe displitigu, aŭ tuj neniigu per bomboj de aviadilo „Radzeer”-on, se ĝi ne kapitulacias je la unua ordono.

— Ni atingos la oceanon!

— Ĉu vi pensas? — ĝojadis Klabo. — Mi jam maltrankviliĝis, ĉar du korvetoj atendas ĉe la enfluejo. Estus malfacile peti, ke tiuj flankeniĝu iom el nia vojo.

Fred la Malpura elprenis cigaron, demordis ties finon kaj kriis en la paroltubon:

— Stop! — Poste li turniĝis al siaj amikoj, scivoleme alrapidantajn: — Sinjoro! La milita manovro finiĝis. Ni perdiĝis.

La mortpelita korzŝipo malakcelis blovegante. Fred kriis en la paroltubon:

— Kontraŭvaporo! Vi povas ekfumi.

5

Pluvegis. La malbona vetero jam la duan fojon protektis la pasaĝerojn de „Balmoral, havanta strangan sorton. La Ĉefkuracisto, Rustulo kaj la Bubo povis danki al la peza, tropika pluvego, ke ili sukcesis nerimarkite preterveturi Rangunon. Du parad-uniformaj soldatoj kaj unu maroficiro, ŝirmataj nur de maldika pluvmantelo, ŝteliris inter la tamarindoj, laŭte pluvbatataj. Sur la brusto de Rustulo pendis granda acetilenlampo, kiu apenaŭ prilumis la densan kurtenon de la pluvo, kaj la aerradikojn, ŝiratajn de la urgano, la sarmentojn de la lianoj, frapiĝantajn, kiel liberiĝintaj transmisiaj rimenoj. Ĝi ne estis tre sovaĝa tempesto, nur la nordorienta muson, antaŭsignanta la komenciĝontan pluvan sezonon, kiu varias per kelkaj pluvtorentoj la monotonan uragan-ciklon, daŭrantan kvar monatojn.

Ili jam preskaŭ atingis Mandalay-on, kaj ŝajnis, ke preteririnte la malsupran kajon, ili povos veni el la urbo en la ĝangalon sub la ŝirmo de la tempesto, kiam Rustulo haltis.

— Aŭskultu min. Ni daŭrigos la ludon eĉ plu grandmezure. Ni ne havas multon perdi. Preteriru la malsupran kajon, kaj atendu min trans la urbo, ĉe la komenco de la arbara vojeto.

— Kion vi volas fari? — demandis la Ĉefkuracisto.

— Mi petos la generalon doni al ni ĉevalojn kaj gvidantojn.

— Sed certe ankaŭ ili ricevos la radiosignojn.

— Mi bazigas ĉion sur ĝi. Oni ne povas rakonti longe pere de radio. Mi jes. Iru!

— Rustulo! — La Bubo kroĉiĝis al lia brako. — Mi ne volas tion!

— Silentu! Nazmukulo!

— Vane vi kondutas krude. La princo rakontis, ke vi scias mian sekreton. Tial vi riskas tiom. Pro kavalireco. Stultaĵo! Por devendi virinon…

Rustulo kliniĝis al ŝi tute proksimen kaj flustris en ŝian orelon:

— Ne nur tial, Bubo, sciu tion, se eble ni oni restigus min longe en la fortikaĵo. Ne nur tial mi faris ĉion ĉi, sed ĉar…

Li ne finis tion. Li malaperis fulmrapide inter la arboj, kondukantaj al la fortikaĵo, tiel ferminte la diskuton. La Bubo volis postkuri lin, sed la Ĉefkuracisto kaptis ŝin je la brako kaj kuntrenis ŝin… Ili ŝteliris rapide preter la ondorompa digo, diste evitante la lampojn, kaj post nelonge ili estis ĉe la menciita vojeto.

Nur la bruo de la pluvego aŭdiĝis el la direkto de la arbaro. Rustulo ne venis. Pasis pezaj kvaronhoroj, la Bubo mordetis sian lipon ĝissange, la Ĉefkuracisto promenis nervoze, sed nenio, nenio, nur blinda mallumo, tondra uragano, ŝpruciĝanta akvo, kaj iu kriĉas subite vekiĝinta kakatuo preskaŭ per homa voĉo.

— Oni arestis lin… flustris la Bubo per rompiĝinta voĉo.

— Diru — demandis la Ĉefkuracisto ŝajne indiferente, — ĉu vi vere estas virino?

— Jes… Mi estas la fratineto de Tom Leven…

Iu ekparolis apud ili:

— Damne, ni iru! Nun jam ni devas iri!

— Rustulo! — La Bubo arde ekbrakumis lin, kaj nun la unuan fojon ŝi eksplodis per vera, virina ploro dum la longa aventuro.

— Dankon… — murmuretis la Ĉefkuracisto — sen tio sufiĉe da humido estas ĉi tie. Kion oni mesaĝis el la fortikaĵo?

— Jen tion — diris Rustulo kaj montris al la vojeto.

— Kvin indiĝenaj soldatoj venis kun kelkaj ŝarĝportantaj muloj kaj kun tri selumitaj ĉevaloj.

6

Rustulo paŝis antaŭ la generalon rezolute

— Ĉu sinjoro generalo aŭdis la hontindan okazaĵon?

— Ni kaptis multe da raportoj pri „Radzeer” pere de radio… Eksidu, sinjoro kapitano… Ni informiĝis surprizite, ke vi persekutas la krozŝipon.

Foriĝis la timo de Rustulo. Kiel li esperis, oni do ne diskonigis la rolon de la pseŭdo-stab-oficiroj en la tuta mondo. Signifis sufiĉe grandan honton eĉ tio, ke „Radzeer” estis la dua krozŝipo dum mallonga tempo, kiu malaperis el la angala floto.

— Okazis hontinda kaj malhonora afero. La personaro de „Radzeer” ribelis. Ili surbordigis min kun miaj du fidelaj matrosoj. Mi tre ŝatus postiri Earl-on, se vi disponigus urĝe por mi kaj por miaj du homoj malgrandan karavanon en Mandalay.

— Jes, tre volonte, sed eble ripozu iomete, sinjoro kapitano.

— Ne, ne… se ĝi povis okazi, tiam mi havas ĉiun kaŭzon maltrankvili. Ŝajnas, ke ili volas konfuzi la anglan-francan kunlaboron per sistema ribeligo kaj insido. Mi devas averti Earl-on pri multe pli da singardemo, kaj mi volas esti apud li.

…La indiĝenaj akompanantoj eĉ imagon en havis poste pri tio, kio okazas en superaj militistaj rondoj, kiel aperis neatendite sur la vojeto la antaŭtagmeze foririnta „altranga gasto” kun militmar-oficiro? Kion ili scias pri la sekretaj aferoj de la sinjoroj oficiroj? Ili obeis kaj marŝis.

— Rajdu konstante avane, duon mejlon antaŭ la kolumno — li diris al la Ĉefkuracisto, kiam la karavano jam iris sur la elefantvojo, kondukanta al nordo. — Neniel estas permesate al ni renkontiĝi kun la princo.

La Ĉefkuracisto rajdis antaŭen.

Ili galopis rapide kaj faris longan vojon ĝis aŭroro, ĉar konstanta vento blovis el dorsdirekto. La tempesto ĉesis dum la matena krepusko. La kelodora humo de la humida arbaro elspiris sufokajn vaporojn. Ankoraŭ nokte ili malproksimiĝis de la rivero Irriwaddy orienten por atingi la marĉan regionon.

La vojaĝo ne tro suferigis la Bubon. Ŝi estis forta knabino, hardita rilate la lacecon. Post duonhora ripozo ili rajdis kvin horojn.

Estis ĉirkaŭ tagmezo, kaj varmega nebulo kovris ĉion, kvankam eterna ombro regis sub la altegaj arboj de la ĝangalo. La ĉevaloj fariĝis ĉiam pli lacaj, hirudoj svarmis sur ties kruroj, ili vadis ĝisfemure en la sinkema grundo de la ĝangalo.

La Ĉefkuracisto revenis galopante el sia konstanta patrolado:

— Haltu!

La ĉevaloj, muloj, liberiĝitaj de la ŝarĝo, pendigis sian kapon ĝisteren pro inerteco. La Ĉefkuracisto iris antaŭen, la Bubo kaj Rustulo sekvis lin. Ili sciis, ke okazis ia eksterodinara afero. La Ĉefkuracisto haltis ĉe la kurbo de la vojeto kaj montris surteren. Disrompiĝinta korkoĉapelo kuŝis tie. Kelkaj butonoj kaj roverso de angla militmaristo kuŝis antŭ la ŝajne netrairebla aperturo de la veprejo. La grundo estis pidplugita.

— Kio okazis?

— Hm… — respondis Rustulo. — Mi ĵurus, ke la militmarista roverso estis sur la uniformo de la kaptiano, aŭ sur tiu de Earl. Ili ekiris tiel.

— Lukto okazis ĉi tie. Oni atakis ilin. Ĉu sango fluis, tio ne estas videbla, ĉar la tero rapide englutas ĝin.

— Mi opinias, ke ni englios inter la arbustojn — decidis Rustulo, — la Bubo reiris al la soldatoj, ili starigu tendojn, kaj se ni ne revenus post paso de unu horo, iu soldato rerajdu kun vi por venigi helpon, la aliaj sekvu min… Ne diskutu, nun mi komandas! Ŝanĝo de l’ front! Ekiru!

La Bubo volis diri ion, tamen li ekiris.

Rustulo kaj la Ĉefkuracisto surventriĝis kaj komencis rampi en duonmetron alta tunelo de la kreskaĵoj, kondukanta mezen de la densaĵo. Ili divenis rapide, ke ĝi estis lerte kamuflita aperturo de kaŝejo. Post unu minuta rampado ili povis stariĝis kaj daŭrigi sian vojon sur normala pado. Sed defalankiĝinte, ili kaŝiĝis malantaŭ montento. Multenombraj militistoj svarmis kelkajn cent metrojn malproksime. Ĉu ili mortigis la anglaj soldatojn? Hm… efektive ili devus daŭrigis sian vojon, antaŭ ol ankaŭ ili estus mortigitaj.

— Tamen — flustris Rustulo — ni ne povas lasi perei du blankajn homojn, kiel hundojn. Ni ĉirkaŭrigardos iomete.

Argilbrika dometo staris dekstre, malpli proksime de la tendaro. Soldato kaŭris sur ties sojlo.

— Rigardu lian fusilon… — flustris Rustulo. — Winchester. Ili estas sufiĉe bone armitaj indiĝenoj. Aŭskultu min: restu ĉi tie kiel postgvardio! Mi iros rigardi tiun kabanon pli proksime. Oni ne gardas ĝin malantaŭe. Cetere ili pensas, ke ili estas en plena sekureco.

Li rampis surventre el malantaŭ la monteto, ĝis li atingis arbuston. Poste li rampis proksimume cent metrojn maldekstren. Vidinte neniun, li rektiĝis iomete por ŝtelumi malantaŭ arbon.

Terura bato trafis lian kapon, kaj li svenis.

7

Kiam Rustulo rekonsciiĝis, li kuŝis sur la planko de la kabano ŝnurligite. Li vidis du homojn vidalvide, kiuj sidis ĉe tablo. Karbid-lampo lumis sur ĝi. Li aŭdis du obtuzajn tondrojn de tre malproksime, poste sinsekvajn eksplodojn. Li kapo terure doloris malakre. Nur malrapide klariĝis antaŭ liaj vidvibraj okuloj la figuroj de la du homoj, sidantaj ĉe la tablo. Li tuj rekonis iun: li estis kapitano Bradford. La alia estis ĉirkaŭ kvindek jara, alta, larĝŝultra, fort-makzela homo kun inteligenta vizaĝo. Li aspektis iom strange. Li havis nigran kuloton kaj botojn, krome logan, malhelkoloran redingoton, sur kiu pendis larĝa revolverzono kun du grandaj pistoloj Colt. Li ligis sian larĝan, rondforman, nigran grand-randan, molan ĉapelon sub sia mentono.

— Ĉu li estus generalo Kvang? Ŝajnas, ke oni cetere estus arestintaj ankaŭ la kapitanon. Bradford nun rimarkis, ke la kaptito malfermis siajn okulojn. Li proksimiĝis kun moka rideto sur la vizaĝo al li:

— Alo, junulo! Laŭ ĉina proverbo ankaŭ la plej malproksimaj riveroj pli malpli poste renkontiĝas en la maro. Mi ĝojas revidi vin.

— Miaflanke la feliĉo. Kiel vi fartas? — demandis Rustulo.

— Bone, ke vi ne perdis vian bonhumoron. Post nelonge vi bezonos iom da optimismo. Morgaŭ ni pendumos vin.

— Nu, mia instruisto tamen pravos. Tiutempe li kategorie asertis, ke mi havos multe da ŝanco al tiu fina rezulto. Sed mi ne komprenas tion, kial vi atendos ĝis morgaŭ? Ĉu nur ĉiun vendredon estas pendumo?

— Povas okazi eĉ tio, amiko mia, ke oni pendumos vin en Londono — diris la nigre vestita homo, — se gavas pro la angoj pendumi la ŝteliston de la krozŝipo, tiam eble ili faros negocon kun ni.

— Vidu Morrison — interrompis Bradford, — ni ne interŝanĝu tiun friponon, ni pendumu lin!

Morrison! Snyder Morrison! La afero nun komencis klariĝi antaŭ Rustulo. Li estas la internacia spiono, dungita de la japanoj!

— Konfidu tion al mi, Bradford. Povas esti, ke la kapo de tiu homo, kiu hontigis tutan Anglion, valoras minimume tiom, kiom la kapo de Earl.

Nun ili ambaŭ rigardis dekstren. Rustulo, kiu ĝis nun ne movis sian kapon pro la bato, nun ankaŭ li turniĝis senintence. Kelkajn paŝojn de li kuŝis lia eskcelenco, Earl of Sudessex, dorsapogiĝinte al la muro, ŝnurligite, en ŝirita vestaĵo, sur lia frunto estis malpura, sanga bandaĝo.

— Kial tiel malkomforte, ekscelenco? — demandis Rustolo.

— Mi opinias, ke okazis iom da patrujperfido. — respondis la princo langvore ridetante. — Sed kiel vi venis ĉi tien? Vi ja ekveturis al la Hinda oceano.

— Silentu — diris Snyder, — la kaptitoj ne rajtas paroli.

— Kanajloj maksimume povas mortigi min, sed ili ne ordonu al mi — respondis la princo malvarmkondute.

— Fermu vian buŝon, ĉar vi pentos amare! — alkriis lin Snyder.

— Vi troe amikiĝis kaj ekprotektis tian popolaĉon, kiel tiulo kaj liaj kompanoj! — diris Bradford.

— Vi pravas — respondis la princo. — Mi ne neas, ofte imponis al mi ilia lerteco, kaj kompreneble mi multe pli taksas la malriĉajn junulojn en la haveno, eĉ se ili sekvas kontraŭleĝajn vojojn, ol anglan stab-kapitanon, kiu estas patrujperfidulo.

— Je mia vorto — diris Rustulo, kaj li rigardis sin mem, — mi devas honti mian uniformon.

Bradford ne koleris, kun stranga rideto li starigis seĝon antaŭ la du kaptitojn, kaj li eksidis sur ĝin, kvazaŭ rajdante.

— Nu vidu, princo, por ke vi estu klarvida pri la afero, kaj lern estimi min, nun mi informas vin pri mia persono. Mi ne estas stab-oficiro. Malgraŭ tio, ke mi soldatservas dek ok jarojn en la angla armeo. Tiutempe oficiro finis militistan lernejon, laŭ la nomo Bradford. Li estis orfo. Liaj gepatroj ne vivis, neniu konis liajn parencojn. Antaŭ ses jaroj oni postenigis lin al la hinda armeo. Tiu junulo malaperis survoje, kaj mi anonciĝis anstatŭ li en Bokhara. Ĉu vi kompranas? Li havis dokumentojn, ordonon, kvalifikon, kaj mi simple prenis tiujn de li. Iam mi soldatservis, mi estis oficiro de la rezervarmeo. Mi estis sperta pri stab-aferoj, kiel inĝeniero kaj spiono. Bonŝance multaj iamaj samlernejanoj de Bradford mortis dum la mondmilito. Krome la nomo Bradford estas ĉiutaga, tiel mi riskis post la hinda soldatservo anonciĝi denove en Londono, kvankam mi povintus dizerti. Tiam jam konis min multe da anglaj oficiroj, servintaj en Hindio, kaj minacis min nur unu danĝero, ke iu samlernejano de la longe malaperinta Bradford divenos, ke mi rolas anstataŭ tiu, kiun li konis iam. Bonŝance ĝi ne okazis, kaj tiel mi faris la mondrekordon de la spionoj: senpere, kiel interna oficiro ĉe la ĉefstabo, mi povis kontaktiĝis kun Snyder Morrison, kun kiu mi laboris ĉe la sama agentejo por la japanoj.

— Dankon — diris Earl, — granda malpeziĝo estas scii tion, ke ne angala oficiro perfidis la patrujon. Se vi estas sencera al mi, diru, kio estas la celo de via insid-atako? Ĉu persona malamo?

— Mi vere ne havas kaŭzon al tio. Momente ankaŭ nia komisito intertraktas kun Kvang flanke de la japanoj, kaj ni ne ŝatus, se li nuligus niajn kalkulojn.

— Krome — interrompis Snyder, — ni esperas, ke la angla imperio taskas la vivon de Earl tiom, kiel tiun de spiono. Mia iu homo, Evans, sidas en la militista arestejo jam la duan jaron. Li estas kondamnita al dek kvin jaroj. Se unuiĝinte kun la trupoj de Kvang ni enportos la armilojn en Birmaon, ni proponos interŝanĝi vin kaj tiun tutmonde serĉatan ŝteliston de krozŝipo kontraŭ Evans. Ĝis tiam vi restos ĉi tie.

La armiloj alvenos post du semajnoj — respondis Earl, — oni certe rimarkos mian foreston kaj sendos militan ekspedicion por trovi min.

— Tiurilate mi sukcesis erarigi vin — rikanis Bradford, — ĉar la armil-transporto, kiel oni avizis, jam estas ĉe la landlimo, kaj ne pli ol du tagoj ni ekmarŝos por okupi vian provincon. — Earl spiris profunde kaj ekstreĉis siajn ŝnuroj pro la senpova kolero. Ĉio do estas vana.

— Vi jam povas moviĝadi! — ridis Bradford al la princo. — Vi ne havas eĉ hareton da espero. La akompanantaro de tiu ruĝhara fripono bivakis sur la mezo de la vojo. Ĉu vi pensis, ke ili reiros por venigi helpon? Ĉu vi aŭdis tiujn du eksplodojn. Ni ĵetis mangrenadojn inter ilin. Kie ĵus estis bivakejo, tie nun estas nur truo en la tero. Kaj neniu… — Kiam li estis dirinta tion, li forflugis subite. Grandarke li batiĝis al la pordo, kiu elŝiriĝis. Li transkapiĝis super la kapo de la gardisto kaj sterniĝis sveninte.

Rustulo, kiel li sidis apud la muro, tiris siajn krurojn ĝis sia ventro kaj plenforte piedbatis la seĝon, sur kiu parolis Bradford antaŭkliniĝante. Oni komencis flegi la kapitanon ekstere. Snyder staris senpere antaŭ la kaptiton:

— Mi ne skurĝas blankulon, sed vi vidos, ke mi punos vin severe. Dum tri tagoj vi ricevos nek manĝajon, nek akvon. Goodbye — kaj li lasis la kaptitojn tie.

Precipe la forpreno de la akvo estas kruela puno en la tropiko. Rustulo zorgis nek pri tio. Lia propra sorto ne interesis lin. La vortoj de Bradford signifis tion, ke la Bubo mortis. Li estis tie, kien oni ĵetis la mangrenadon. Baraktinte inter siaj ŝnuroj, li tute perdis sian memregon, flegmon, li sentis tiel, ke li devas disrompi sian kranion sur la muro.

— Trankvikiĝu, amiko mia — diris Earl, — tiel vi povas nur malbonigi vian situacion.

— Mi tute ne zorgas pri mia propra vivo.

— Tamen vi devas gardi vian sinregon. Se por nenio alia, sed por Anglio. Oni starigis tre insidan kaptilon ĉi tie, kaj tre multe da bonaj angloj mortos, se sukcesos tio, kion ili planis. Dio mia, mi nur povis aliri al Kvang.

— Ni havas esperon efektivigi tion, ekscelenco — klopodis Rustulo kolekti sian forton, — ni estis duope en la proksimo de la tendaro, kaj oni kaptis nur min. Mia amiko estas lerta homo, li faras nenion haste, eble li sukcesis kaŝiĝi. Li certe atendas la nokton kaj provos liberigi min.

— Tiam li faros grandan servon al Anglio. Ni do fidu tion. Ni ne havas alian esperon.

En tiu momento malfermiĝis la pordo, kaj oni enportis en la ĉambron la ŝnurligitan Ĉefkuraciston kun sangokovrita kapo.

8

Ĉiuj okuloj ekbrilis en la admiralitato, kiam ili fine ricevis informon, ke „Radzeer” dronis, kaj „Balmoral” sub tiu nomo estas survoje al la vasta maro el Mandalay. Du krozŝipo atendis ĉe la enfluejo de la rivero Irriwaddy. Aviadil-svarmo ekfugis, kaj ekpluvegis.

Sed tiu ŝipo aŭ povisflugi, aŭ transformiĝis submarŝipo, aŭ sorĉistoj direktis ĝin: malaperis.

La du krozŝipoj diligente atendis ĉe la enfluejo ĝis la dek unua horo. Fine la malpli granda ŝipo ekveturis al Ranguno. Ili trovis nenion. „Radzeer” folasis Mandalay-on, kaj oni raportis ankaŭ el Ranguno, ke ĝi traveturis tie. Sed ĝi ne troviĝis inter Ranguno kaj la enfluejo. Ĝi tute ne povis droni en la malalt-akva rivero. Maljuna radio-oficiro el Kalikato ŝiris sian barbon pro kolero. Je la dek unua horo nokte ĉiu sentis tiel, ke freneziĝos pro la afero. Ĉar „Radzeer” anonciĝis el la noda parto de la Bengala golfo, kaj elsendis S.O.S.-signalojn, precize difinante la pozicion de la ŝipo, raportante, ke bordoparto erodiĝis pro la tempesto, la ŝipo difektiĝis apud la borod kaj dronas. S.O.S., S.O.S. Kiel troviĝas „Radzeer” sur la maro anstataŭ la rivero? Ok korzŝipoj veturegis al la difinita loko, kaj „Radzeer”, kvazaŭ vidus ties proksimiĝon de ie, konstante informis ilin pri la loko de la bordo-deglito.

La korzŝipoj alvenis tien, la freŝa bordo-deglito estis videbla, sed „Radzeer” troviĝis nenie. La gardisto de la lumturo raportis, ke militŝipo tute ne navigis ĉi tie. Post unu horo du kilometrojn norde, proksime al la fiŝista vilaĝo Ruyel anonciĝis „Radzeer” raportante, ke la marfluo drivis ilin tien, ĝi dronas, kaj oni akcesore rimarkis, ke deponejo brulas, ĉar fulmo trafis ĝin. Kiam la korzŝipoj alvenis al la deponejo, ĝi ankoraŭ brulis. Ili trovis nek la spuron de „Radzeer”. La loĝantoj de la fiŝista vilaĝo estingis la fajron, kaj ili ĉiuj ĵuradis, ke militŝipo jam ekde semajnojn ne navigis ĉi tie. La komandanto de la persekutanta svarmo decidis tiel, ke li petos sian emeritigon eĉ en la aŭroraj horoj. Estas sendube, ke la ŝipo elsendinta la radiosignojn manovris ĉi tie, ĉar ili ja vidis la ter-degliton, kaj la brulon. Eĉ, ili vidis ankaŭ la proksimiĝantan krozŝipon. Nur ĝin neniu vidis. Militŝipon!

Matene aviadil-svarmo traserĉis la riveron Irriwaddy, malate flugante. La krozŝipo troviĝas nenie. Forlasinte Rangunon, ĝi ne aperis ĉe la enfluejo de la rivero, blokadita pere de la ŝipoj, tamen ĝi elsendis radiosignojn sur la Hinda oceano, sed ĝi nenie estas videbla.

Sed je la kvara horo posttagmeze „Radzeer” raportis al la komandejo de la haveno de Kalikato, ke la gvidŝipo „Kingsbay” nun navigas preter ĝi, oni prepariĝu por akcepti ĝin. Post kvaronhoro „Kingsbay” alvenis en Kalikaton.

Eĉ tiun tagon ĉiuj anglaj radiostacioj dissendis en la mondon la jenan telegramon:

Dudek mil pundojn da premio ricevos tiu, kiu difinos la pozicion de „Radzeer”!

La Admiralitato!

Ankaŭ ni! „Radzeer!”

Sed oni ne sukcesis trovi la ŝtelitan kozŝipon. Kvankam ĝi estis ie.

O K A   Ĉ A P I T R O

La societo denove kunvenas. La ludo daŭriĝas eĉ pli grandmezure. Rustulo spertas surprizan akcepton. Lia instruisto pravis. Ili perdas la ludon difinitive.

1

Estis ĉirkaŭ noktomezo. La tri kaptitoj sidis en la malluma kabano malesperiĝinte. Nokte oni starigis du gardistojn antaŭ la pordon. La Ĉefkuracisto kaj Rustulo jam fartis pli bone, rilate la ne tre gravan kapvundiĝon. La princo havis malaltan febron. Ili apenaŭ parolis.

— Kial vi revenis? — demandis Earl.

— Por Tom Leven, kiu restis en iu ĥmera vilaĝo. Ni trovis lian anstataŭanton en Mandalay — respondis la Ĉefkuracisto, Rustulo ne povis paroli.

— Sed kiel li troviĝas ĉe Snyder? — demandis la princo, kun klakantaj dentoj pro la febro.

— Ni vidis la postsignojn de la lukto sur la vojeto. Poste ni ekvidis tiun tendaron de sur la monteto. Kaj ni pensis, ke ni serĉos vian ekscelencon.

— Ĝi estis vere tre brava afero. Mi tute ne scias, ke kelkaj el vi, kiel povis subiĝi tiom profunden?

— Grandparte ĝi havas ekonomiajn kaŭzojn. Tiu dogan-afero. Aŭ la dogano ankoraŭ ne estus problemo, nur oni povus trankvile kontrabandi. Ekzemple Rustulo kaj mi ankoraŭ neniam faris alion. Ni kontrabandis. Estas vere, ke kelkfoje ni ekbatis iun. Sed iafoje oni devas amuziĝi. Ni neniam mortigis, rabis, murdis, ni nur ŝatis la liberan vivon.

Ili silentis. Ekstere en la nokto kvakis ĥoro de mult-mil ranoj. Apud la malantaŭa muro de la kabano aŭdiĝis ia mallaŭta ruliĝanta brueto, kvazaŭ terbuloj falus el ne tre granda alto.

— Nu, tuj estos dombesto ĉi tie — ekparolis la Ĉefkuracisto. Mirmeleono traboris sin ĉe la interna muro. Bedaŭrinde ĝi estas malbonodora bestio.

Ili vidis klare en la duonlumo, kiel la tero, desube elfosita disfalas, poste aperas du manteoj, kaj iu singarde engrimpas en la kabanon tra la aperturo de la facile loziĝema grundo de la ĝangalo. Evidente li skrapis kavaĵon sub la ekstera muro de la kabano, kiel la hundoj, ĝis ĝi atingis la internon de la kabano. Li engrimpis singarde kaj rampis al la kaptitoj surventre.

— Kiu vi estas? — flustris Rustulo.

Maldika korpo aperis:

— La Bubo! Ne koleru, ke mi ne obeis. Mi sekvis vin kaŝe. Mi vidis de malproksime, kek iu batfaligas vin. Mi ne kuraĝis moviĝi. Mi vidis, kiel oni kaptas ankaŭ la Ĉefkuraciston. Sentinelo sidis sur tiu ĉi granda arbo. Li rimarkis ĉiun, kiu trapasis la monteton, sed oni ne vidis lin. Mi nur tiam ekvidis lin, kiam li batfaligis la Ĉefkuraciston desupre, ĉar mi venis iom pli antaŭen. Mi atendis la nokton. Mi ŝteliris en la arbaron kaj rampis el la densejo ĝis ĉi tien. Mi elskrapis per tranĉilo la teron malantaŭ la muro.

Rustulo ne povis ekparoli. Se liaj manoj ne estus ligitaj, li ekbrakumus la Bubon tiel, ke ŝi frakasiĝus.

Ŝi rapide glitis de iu kaptito al la alia kaj tranĉis iliajn ŝnurojn.

— Ni povas fari nur unu aferon — diris Earl, — sur tiu vojo, sur kiu fraŭlino Leven venis, ni povas atingi la densejon singarde, kaj de tie la padon. La tendaro de Kvang troviĝas maksimume dek kilometrojn de tie ĉi. Se oni ne malkovros nian fuĝon, ni povos atingi ĝin matene.

— Ni devas trovi Thomas Leven-on…

— Eh! — diris la princo incitite. — La afero de Anglio estas pli grava. Fine ja vi povas iri, kien vi volas. Mi ekiros al Kvang. La armiloj morgaŭ estos ĉe la montpasejo. Kaj ni devas malhelpi, ke oni enportu tiujn en Birmaon.

— Ankaŭ mi samopinias… — diris la Bubo malgaje, — la afero de Anglio estas pli grava, ol mia frato kaj ni ĉiuj.

— Bone vi parolis, fraŭlino — diris la princo, kaj li elglitis la unua tra la kavaĵo.

Rampante centimetron post centimetro, ili sukcesis atingi la densejon. Irante duoncirkle, tiel evitante la tendaron, ili alvenis al la vojeto kaj rapidis. La princo havis altan febron. Li spiregis kaj apenaŭ povis treni sin. Tute ne la kapvundiĝo turmentis lin: lia malnova malario reaperis. Aŭroris. El la alto, de la supro de la krono de la praarboj, ĉirkaŭplektitaj de parazitaj floroj, dispersitaj sunradioj ŝteliĝis en la profundon de la ĝangalo. La princo falis vizaĝaltere. Ili kunportis lin kurpaŝante, preninte lin sub la akseloj. Nun ankoraŭ oni povas atingi ilin, se jam oni malkovris ilian fuĝon.

— Atentu min — diris la princo anhelante, — lasu min ĉi tie! Vi jam ludis tiun rolon. Ludi ĝin denove! Vi devas diri la sekvajn… Se Kvang entreprenas… morgaŭ… fermos la montpasejon… kaj pafas la armil-transporton, alvenanta el Ĉinio… li ricevos kvinmil pundojn… vi povas promesi al li pli multe… li povas esti la reĝo de la provinco… Iru… mi ne eltenos plu… lasu min ĉi tie…

— Ne diru idiotaĵojn, ekscelenco… — diris Rustulo, — ni ludu la infanludon „cikonio portas sian idon”.

— Silentu!.. Mi jam ne povas paroli longe… — li falsidiĝis sur stipon, — temas pri la vivo de mult-mil angloj… obeu, aŭ iru en la inferon… Ĉion… por Anglio…

— Sed sinjoro — interrompis la Ĉefkuracisto, — ni povas promesi kion ajn al Kvang, Anglio ne rekonas tion. Ni ne povas fari kontrakton, ĝi ja estas ĉarlatanismo…

— Jes… atendu… — li elprenis paperfolion el sia interna poŝo kaj skribis la sekvajn sur ties malsupran parton:

„Laŭ mia ordo kaj dispono ili faris ĉion, kio estas notita supre de tiu ĉi dokumento. Mi trovis ĝin bona same pro la intereso de la patrujo kaj same pro altaj militistaj vidpunktoj.

Earl of Sudessex.”

Antaŭ la okuloj de la princo falis la arboj, kaj sonorilego-sono tamburis sur liaj tempioj.

— Ĝi ne estas datumita… li spiregis rapide. — Datumu ĝin la tagon de la subskribo de la interkontrakto kun Kvang… iru knaboj… Dio helpu… vin kaj Ang…

Li falis.

Ili kuŝigis la svenintan princon. Rustulo enpoŝigis la dokumenton.

— Iru, Ĉefkuracisto, kunportu lin al la bordo de la rivero Irriwaddy, eble vi povas kuntreni lin ĝis la vilaĝo de fiŝistoj. Flosinte en boato vi atingos postmorgaŭ Mandalay-on. Ni ne povas lasi lin sola en la arbaro.

— Prave — respondis la Ĉefkuracisto, — kaj se ni ne plu renkontiĝus, adiaŭ.

La Ĉefkuracisto prenis la princon sur siajn brakojn, kaj Rustulo kun la Bubo kurpaŝante rapidis norden.

— Eble la Ĉefkuracisto sukcesas atingi la transan bordon de la rivero Irriwaddy per boato, kaj tiam Snyder kaj liaj homoj ne kaptos ilin. Vi do estas denove Sudessex, kaj mi kaiptano.

— Nia uniformo estas iom eluzita.

— Tiu tamen estas militista vestaĵo. Neniu alvenas ĉi tien tiel, kvazaŭ li estus montrofenestra modfiguro. Sed nokte, kiam mi aŭdis tion, ke oni ekspodigis nian bivakejon, mi tre timiĝis pro vi.

La Bubo haltis por momento kaj turniĝis vidalvide al la viro…

— Ĉu tre?

Rustulo rigardis ŝin, poste li diris mallaŭte:

— Treege…

Kaj tie, en la profundo de la ĝangalo ili fine la unuan fojon kisis unu la alian.

Poste ili rapidis plu al nordo. Ĉe la dua vojkurbiĝo, kvazaŭ miraklinde, ok homoj ekaperis kun pafpretaj fusiloj:

— Haltu!

Dikstarura, pajloĉapela ĉino rompis al si vojon inter ili, en la mano kun larĝklinga, kurba glavo:

— Kiuj vi estas, kaj kien vi iras?

— Mi estas Earl of Sudessex, li estas kapitano Bradford, kaj ni serĉas generalon Kvang.

— Venu! — diris la ĉino mallonge, poste la brunaj soldatoj ĉirkaŭis ilin laŭregule kaj ekiris.

2

Ili atingis la antaŭgvardion de generalo Kvang. Rustulo, kiel ni jam menciis tion, estis militservinta homo, kaj li mire rigardis tiun parton de la marĉa ĝangalo, kiu laŭ la mapo jam apartenas al la angloj, sed efektive ĝi estas la plej sovaĝa, la plej nekonata tereno de Birmo. Li miris, ĉar la regulle konstruitaj, kvadratformaj barakoj, prizorgitaj vojoj memorigis lin pri kolonia garnizono, establita laŭ vere eŭropa maniero. La soldatoj iradis laŭregule, egalritme, disciplinite, kiel bone ekzercitaj batalantoj. Ili kunfrapis siajn nudajn maleolojn antaŭ la suboficiro, la sentineloj postenis en la plej avantaĝe elektitaj lokoj, kaj el senŝeligita palmotrunko dratoj kondukis en la ĝangaloj. Ĝi povis esti konduktilo de telefono aŭ telegrafo. Oni akompanis ilin ambaŭ al la unua barako. Primitiva tablo, kelkaj seĝoj staris tie, sur la tablo estis telefono. Oni facile povis akiri kelkajn bezonatajn ekipaĵojn tra la ĉina landlimo. Malalta ĉino sidis malantaŭ la tablo, kiu estis viglaokula homo kun siluraj lipharoj.

— Eksidu! Kion vi deziras? — Li perfekte parolis angle.

— Antaŭ nelonge ni anoncis nian alvenon al la generalo. Ni estas Earl of Sudessex kaj kapitano Bradford.

— La generalo — diris la ĉino, akcentante tiun nomon kun estimo — restadas en la ĉefkomandejo, ĝi estas proksimume duonhara distanco de ĉi tie. Mi tuj vokos lin pertelefone. -Li telefonis. Rustulo rigardis tra la fenestro. La ĝangalo estis maldensa ĉi tie, ŝajnis, ke ĝi finiĝas. Tra proksima senarbejo li bone vidis la altenkrutantan, neĝkovritan montaron Luang, kies mallarĝa montpasejo kondukis preter la tendaro. Ŝajnas, ke ĝi estas same ankaŭ la limgardejo, pensis Rustulo. En la kontraŭa direkto ondruliĝis la larĝa, rapidflua rivero Irriwaddy, borderita de la ĝangalo.

Dum li rigardis tion, la ĉino parolis telefone en ia stranga lingvo, simila al birdo-ĉirpado, poste li demetis la aŭdilon kaj turnis sin al ili, ĝentile ridetante.

— La ĉefgeneralo ekiros por intertrakti kun vi, sinjoro princo. Bonvolu eniri la ĉambron de la komandanto.

— Ĉu mi? — demandis Rustulo.

— Vi estos pendumita eĉ hodiaŭ, laŭ la ordono de la generalo.

3

— Kiel ĝi okazis, mi petas vin? — demandis Rustulo. — Pardonu min, sed mi aŭdis tiel, kvazaŭ vi estus dirinta, ke oni pendumos min.

La ĉino ridetante, komplezeme kapjesis:

— Vi bonvolis aŭdi tion bone. Pardonon… — kaj li turnis sin al la soldatoj, — ŝnurligu, friponoj, la estimatan sinjoron kapitanon.

Rustulo ne luktis. Ok pafiltuboj drektiĝis al li. La Bubo staris tie timiĝinte, kun larĝe malfermita buŝo.

— Ĉu vi dirus al mi, ĉina sinjoro — demandis Rustulo, — kial persistas la generalo ĉe tiu ne tro originala ideo?

— Neniu scias, ke la grandsinjoroj kion, kial faras?

— La sinjoro kapitano estas mia oficir-kamarado — kriis la Bubo, — kaj mi protestas…

— Estimata ekscelenco. Ĉiu vorto estas superflua. Mi neniel povas ŝanĝi la ordonon de la potenca sinjoro. Oni pendumos vian estimatan oficir-kamaradon post duonhoro. La ĉefgeneralo volas nur tion, ke oni pendumu la alte estimatan sinjoron, kiam li alvenos, ĉar li estas scivola pri tiu spektaklo.

— Sinjoro — kriis Rustulo rapide al la Bubo. — Pensu pri via devo, kaj estu forta! Se oni pendumos min, vi ĉiumaniere devas paroli kun la generalo… — Li ne povis daŭrigi, ĉar oni kaptis lian brakon kaj fortrenis lin.

— Bonvolu tuj kontakti min kun la generalo — kriis la knabino. — Ĝi estas ia eraro…

— Tio estus superflua, kaj mi ne havas ordonon pri tio. La generalo estos ĉi tie post duonhoro. Bonvolu iri en la ĉambron de la komandanto, ĝi troviĝas dekstre.

Ŝi eniris la ĉambron kun vertiĝanta kapo kaj lace fal-sidis sur la seĝon, farita el kano. Ŝiaj nervoj definitive ĉesis ŝin servi. Ŝi tremis kaj sentis tiel, ke ŝi tuj svenos.

— Kiel turpaj vi estas — diris Rustulo al siaj akompanantoj. La indiĝenoj aŭskultis mirante la nekompreneblajn vortojn de la fremdulo. Li certe preĝas. Ili haltis sub arbo, kaj en la sekva sekundo la maŝo estis ĉirkaŭ lia kolo.

— He! — li kriis. — Kia friponaĵo ĝi estas?! La duonhoro ankoraŭ ne pasis! Ĉu vi trompas la kompatindan eksterlandanon?!.. Mia instruisto tamen pravis.

Sed ili ne ektiris la ŝnuron, kies fino estis ĵetita tra dika branĉo. Ili atendis kun pafpreta fusilo kaj lasis stari lin kun ŝnuro ĉirkaŭ lia kolo.

— Diablo forportu vian ĉefon — riproĉis Rustulo ilin plu. Hundo-vora bandaĉo.

La tempo pasis tiel. Dume Rustulo sciis, ke Kvang punas lin pro la perfido de Bradford.

Subite eksonis trumpeto. La personaro alviciĝis dum momentoj, rajdantoj alvenis, kaj ili desaltadis el la selo antaŭ la generalo. Avane staris pajloĉapela, larĝŝultra homo en verda kimono, al kiu oni rigardis mansalutante en streĉa atentopozo.

Li estis Kvang.

Li iris rekte al la pendingo kaj levis sian manon alten. „Ni, ĝis revido mondo.” Tio estis la adiaŭa penso de Rustulo. Li sentis fortegan ektirion ĉe sia mentono, la ŝnuro streĉiĝis ĉirkaŭ lia kolo…

La brako de Kvang subite moviĝis duoncirkle en la aero, kiel la dirigento dum la provo mansignas al la orkestro fini la muzikadon, kaj la ŝnuro tuj loziĝis. Rustulo falis sur siajn genuojn. Audiĝis ŝriko. La Bubo kuregis el la barako rekte al Kvang. Li turniĝis mirante kaj staris vidalvide al la knabino. Por momento ili rigardis paraliziĝinte unu al la alia, poste la Bubo ĵetis sin al lia kolo plorante:

— Tom! Kara Tom!

Ĉar Kvang estis blanka homo, li nomiĝis Thomas Leven kaj dizertis el la legio antaŭ unu kaj duonjaro.

La soldatoj ne povis kion pensi, kial la generalo brakumas kaj kisas la anglan kolonelon. Neniu scias, kiom longe ili estus ĝojantaj pro la revido, se riproĉa voĉo ne estus ekparolinta sub ili:

— Ankaŭ al mi devus okazi io.

Rustulo diris tion, kiu eĉ nun estis sur la tero, kiel li refalis surgenuen kun la ŝnuro ĉirkaŭ lia kolo.

4

Ili sidis kune en la ĉambro de la kamondanto.

— Se mi ne rekonas vin en la lasta momento, ke vi ne estas Bradford — diris Kvang, aŭ Tom Leven, — tiam okazintus tre bedaŭrinda afero. Ne koleru, mi petas vin…

— Ne gravas. Ĝi konsideras ĝin, kiel pasema malagrablaĵo. Sed kiel enigme vi fariĝis Kvang?

— Kara amiko- diris Leven ridetante, — ne unu eŭropana oficiro aŭ aventuristo troviĝas en tiu mistika lando sub pseŭdonomo. La alia soldato mortis, mi resaniĝis el mia malsano. Mi vidis, ke intertempe la tribo kiom ekamis min. Ankaŭ mi iris kun ili norden. Ĉar ili estis bonaj al mi, pro dankemo mi instruis ilin pri militarto. Ili estas batalema popolo, kaj tiel mi faris grandan servon al ili, rilate la ekzercadon. Poste ankoraŭ kelkaj triboj aliĝis al ili, tiel mi estigis mian libere vagantan trupon, kiu defendas la pacajn tribojn de la rabistoj kaj predakiristoj. Oni pagas imposton, donante gumon kaj eburon al ni. El tio ni povis aĉeti, kiel vi vidas, kelkajn modernajn instalaĵojn, armilojn, kablojn, telefonon en Ĉinio. — Li amplene karesis sian fratineton, poste li aŭskultis la mallonge rakontitan klarigon de Rustulo pri ilia kaptiteco, pri la princo, pri Bradford kaj pri la armil-transporto, kiu alvenos hodiaŭ nokte al la landlimo.

— Mi scias tion — diris Kvang serioze, — mi regalis la senditon de Snyder per promesoj. Mi faris tion por trompe venigi la armil-transporton al la landlimo. Unue mi fermos la vojon de la usonaj gerilanoj, poste mi kaptos la trupon de la armil-transporto, kaj fine mi neniigos la municion. Mi ne volas fariĝi reĝo pro tio, sed nek aliulo venu regi ĉi tien. Diru al Earl, ke sen ili mi povas gardi la ordon ĉi tie. Mi dankas, miaj amikoj, kion vi faris por mi kaj por mia fratineto. La du serĉataj desegnoj estas ĉe mi, mi kunportis tiujn de la loĝejo de Helena Aldington. Tiam mi jam sciis, ke Bradford estas fripono, sed mi ne havis pruvaĵon. Mia fratineto vendos mian inventaĵon, kaj vi ĉiuj ricevos la premion pro via mirinda servo.

— Se nur vivas iu el la societo — murmuris Rustulo. — La krozŝipo jam certe estas kaptita.

En tiu momento kot-kovrita, spireganta ĉino saltis en la ĉambron, preskaŭ de sur sia ĉevalo, sur kiu li radis ĝis la pordo. Li raportis ion, kaj Leven time kaptis liajn ŝultrojn.

— Kio okazis? — demandis la Bubo.

— Ĝranda problemo — diris Leven. — Oni eksplodigis la digon de la rivero Irriwaddy dudek kilemetrojn de ĉi tie. La akvo torentegas norden.

— Kion signifas tio? — demandis Rustulo.

— Tre malbonan aferon. La akvego inundis la valon, miaj soldatoj devis tiriĝi eĉ pli norden de sur la altaĵoj, tiel do mult-kilometra maro larĝas inter ni kaj mia armeo. Ni estas ĉi tie kun tiu malgranda pikedo, nur cent kvindek homoj, kaj miaj soldatoj ne povas veni ĉi tien. Snyder faris tion. Li fermis mian armeon de la montpasejo, poste li volas ataki nin kun granda superforto. He! G’Lisu! Blovsignalu alarmon!

La trumpeto eksonis.

— Nun kio okazos? — demandis la knabino.

— Unuavice ni prepariĝas, por ke la atako de hordo de Snyder ne trafu nin neatendite. Ŝajnas, ke li konjektis, ke mi intertraktas kun li nur por erarigi lin. Korme ni defendos la montpasejon ĝis nia lasta sangero. Bedaŭrinde ni havas malmulte da espero.

Estis vespero. Paca silento kovris la arbaron, kaj malproksime, sur la bordo de Irriwaddy pigre svarmantaj krokodiloj estis videblaj en la lunlumo. Iu parto de la soldatoj okupis lokon apud la montpasejo, la aliaj konstrus improvizitajn barikadojn ĉirkaŭ la tendaro el sablosakoj, lignotabuloj, ŝtonoj. Pasis du-tri horoj tiel en streĉa atendo. Poste alvenis indiĝena kuriero el la direkto de la suda pado.

— Generalo! — li raportis kun alta estimo. — Mia sinjoro, la nigrevestita generalo petas vian respondon, ĉar kiel nia esploristo informis nin, la unuaj armil-transportaj muloj nun turniĝis al Birmao ĉe la suprenirejo de la montpasejo.

— Diru al Snyder — respondis Leven, — ke miaj homoj atendas la armil-transporton en la intermonto, kaj ili neniigos ĝin.

— Sinjoro, tiam okazos batalo.

— Estos batalo, Hu-vej. Reiru al via sinjoro.

La sendito foriris. La sentinelo de Kvang, kiu kuŝis surventre sur iu alta rokplataĵo, raportis, ke karavano proksimiĝas al la landlimo sur la serpentvojo de la montpasejo.

— Se ili estos en trafdistanco: pafu! — kriis Leven.

— Cho! Sendu patrolon al sudo! Ili estu singardaj, ĉar la malamiko venas!

— Donu al mi fusilon, Leven — diris Rustulo, — mi ne estas fama celfapisto, sed mi valoras kvardek, kvidek tiajn bagariajn ulojn.

— Vi tuj ricevos fusilon, kara… eh, kiel vi nomiĝas?

— Rustulo.

— Kiel?

— Rustulo. Tio estas mia nomo.

— Ĝi ja estas moknomo.

— Ĉu ĝi vere estas turpa? Kelkfoje mi sentis tiel, ke oni estimas min. Ĝi estas tia afero, kiam oni nomas ekskapitanon Kvang. Cetere mia civitana nomo estas John Hallyburto.

— Ĉu Ĥallyburton?… John Hallyburton… Eh… Atendu! Hop! Mia aŭdis tiun nomon antaŭ jaroj. John Hallyburton flugis aviadile el Londono al Aŭstralio, atinginte mond-rekordon, kaj li ricevis la plej altan distingon. Poste la milit-aviadil-fabriko dungis lin, kiel altrangan oficiron.

— Jes, okazis tiel. Baldaŭ li batis per ŝutrotirilo la direktoron de la fabriko ĝis paraliziĝo, kaj li devis fuĝi. Mi estis tiu.

— Mi memoras. Bela futuro promesiĝis al vi… Atendu nur… Mi tuj donos fusilon al vi, sed ne lasu mian fratineton sola. Mi devas esti inter miaj homoj.

Soldato envenis spiregante:

— Sinjoro! La akvonivelo de la rivero Irriwaddy malaltiĝas!

— Mi scias — diris Leven ĝemante, poste li turnis sian al Rustulo, — ĝi signifas tion, ke la lando estas sub akvo ĝis la landlimo de Malantaŭ Hindio. Estas bonŝance, ke la akvo ne fluas ĉi-direkten, sed al nordo.

Alvenis alia soldato:

— Ili proksimiĝas! Ili estas ĉirkaŭ kvarcentope!

— Cho! — la ĉiona oficiro aperis, aŭdinte la krion de Leven. — Kvindek homoj pafu konstante la monteton, kiu estas malantaŭ la sankta arbo Bo, por ke ili ne povu ĉirkaŭigi nin el la direkto de la rivero. La homoj estantaj en la montpasejo, neniokaze forlasu sian postenon, kaj dudek homoj komencu fari dratbarilon malantaŭ la barikadoj. Vi, kiel mi diris, restu ĉi tie kun mia fratineto…

— Sed mi…

— John Hallyburton! En mia regno ĉiu viro estas soldato. Kaj li povas respondi al la ordono, ke jes. Ĉu vi komprenis?

— Jes, sed mi havas la kuraĝon…

— Ŝango de l’ front!

Ekstere jam estas aŭdeblaj la unuaj pafoj.

5

Oni atakis ilin per granda superforto. Snyder jam ne provadis per la ĉirkaŭfermo. Ili ĵetis sin sur la kvindek homojn, starantajn en la intermonto. Ĝi estis la celo! Ili plej granda forto konsistis en tio, ke ili sukceis akiri kelkajn mangrenadojn. El kvin grenadoj tri eksplodis malantaŭ la barikadoj, iu estis brulbombo.

La bone konstruita, primitiva pozicio de Leven ruiniĝis. La disŝpruciĝinta, etera flamo de la brulbombo ekbruligis du barakojn. La barikado flamis.

— Suboficiro! Dudek homoj konstante konstruu la barikadon! — kriis Leven, kiu jen tie, jen ĉi tie aperis inter la batalantoj. — Kvin homoj elportu la municion el la brulanta barako, liveru ĉion sur la monteton, kiu estas malantaŭ la Bo-arbo. Ni retiriĝos tien.

Nigra objekto falis apud lin. La suboficiro paraliziĝis pro timo: mangrenado! En la sekva sekundo Leven kaptis la grenadon, kaj reĵetis ĝin grandarke. Tio estas la sola defendo kontraŭ la falinta mangrenado. Kelkfoje ĝi sukcesas, ĉar ne ĉiam oni povas precize tempofiksi la frapfuzeon.

La reĵetita bombo eksplodis super la malamiko, en la aero, larĝe disŝprucigite flamantan eteron, brulantaj homoj kuradis ŝrikante. La pozicio de la kvindek soldatoj, starantaj en la intermonto malfortiĝis per dek kvin homoj, kaj ili estis repremitaj. Iuloke la malamiko jam penetris malantaŭ la barikadon de la tendaro, sed ili sukcesis mortigi la unuajn atakantojn, kaj denove rekonstrui la breĉon. Sed ili situacio ŝajnis malespera.

— Hallyburton! — kuregis Leven al la sendifekta barako. Lia fratineto kaj la ruĝhara junulo ankoraŭ estis tie.

— Jes! — diris Rustulo kaj provis malproksimiĝi de la fenestro, de kie malgraŭ la ordono li konstante pafadis al la malamikoj, estantaj antaŭ la barikado.

— Kunportu mian fratineton post la monteton kaj eĉ plu gardu ŝin. Ni retiriĝos tien. Bedaŭrinde nia afero statas malbone.

Kugloj siblis, sufoka fumodoro ŝvebis en la aero, kaj la oreltranĉa kriego de la indiĝenoj ne ĉesis eĉ por momento. Kiam la Bubo elpaŝis el la kabano, grenad-splito deŝiris la pordon apud ŝi. La knabino ekŝanceliĝis. Kugloj siblis ĉirkaŭ ŝi kaj frapiĝis en la muron de la barko. Rustulo kaptis la virinon rapide kaj kuris kun ŝi al la monteto, kie oni jam konstruis la novan barikadon.

6

— He! Kolektu cent homojn! — kriis Snyder, kiu dume vundiĝis sur la brako. — Ni sturmos la intermonton.

— Ni ne havas mangrenadon — raportis iu soldato. Ili ne estis milit-ekzercitaj, kiel la homoj de Leven. Ili estis nedisciplinita grupo de bandaĉo de gerilanoj.

— Ĝi ne gravas — diris Snyder, — ni forbalaos ilin. Arigu la batalantojn, kaj faru tiel, kvazaŭ vi volus ŝturmi la tendaron. Proksimiĝu tien sporade pafante. Deturnu la atenton de la homoj en la tendaro de la intermonto.

Dum la soldatoj de Leven pensis tion malantaŭ la barikado, ke oni atakos ilin, cen homoj neatendite ekkuregis al la intermonto, kaj maldensigitaj de du pafaroj, ili atingis la manplenon da pikedo de Kvang kaj masakris tiujn dum minutoj. Poste evitante la rokojn de la intermonto, ili volis ataki la tendaron el flanka direkto.

— Cho! — ordonis Leven. — Ni retiriĝos malantaŭ la monteton konstante pafante en kvaropaj grupoj, defendante nin el dorsdirekto. Kolektu ĉiun armilon! Verŝu petrolon sur la barikadon kaj ekbruligu ĝin!

La flamanta barikado malhelpis la ĝeneralan atakon. Dume Leven kolektis siajn kelkajn restintajn homojn malantaŭ la monteto apud la rivero. Estis noktomezo.

La unua mulo de la granda armil-transporto atingis la enirejon de la montoĉeno ĉe la limo de Birmo.

N A Ŭ A   Ĉ A P I T R O

Kiel fariĝis „Radzeer” fantom-ŝipo? Bradford fuĝas, kaj Kvang restas. La krozŝipo ekveturas por sia lasta vojo, sed kiom valoras la bonŝanco, se la cigaroj elĉerpiĝis? Nek la suferantoj restos solaj.

1

— La situacio estas senespera…

— Ĉu viaj homoj ne povas veturi malsupren sur la rivero Irriwaddy?

— Ĝis mateno la akvonivelo de la rivero Irriwaddy malaltiĝos unu futon. Ĝi signifas tion, ke la inundo, unuiĝinte kun la marĉa regiono dividas min de mia armeo.- Li ĉirkaŭrigardis kaj vidis, ke la knabino duone sveninte dorsapogiĝas al sablosako iom malproksime. Li ekparolis mallaŭte, rapide:

— Hallyburton, tre malfacila tasko atendas vin. La rivero fluas kvindek paŝojn de ni. Mi ligis kelkajn boatojn sur la bordo. Kunportu mian fratineton de tie ĉi! Ĉu vi komprenas? Se vi flosos malsupren sur la malaltiĝanta akvo, aŭrore vi povas esti en sekureco. Demandu nenion, nur kaptu Edith-on, kaj iru…

— Ĉu vi?

— Kompreneble mi restos sur mia loko. Adiaŭ, amiko mia. — La unuaj kugloj jam siblis ĉirkaŭ ili, rompante branĉojn kaj foliojn de sur la densaj arbokronoj. Rustulo konis sian amikon. Dirinte nenion, li iris tien, kaptis ŝin en siajn brakojn, kiel ian infanon, kaj li kuris kun ŝi. La knabino vigliĝis.

— Kien vi portas min?… Ne! Mi ne volas!.. Tom! Ni ne lasu lin ĉi tie! Tom! Lasu min libera! — ŝi tutforte kaj histerie tamburis sur la brustokesto de la viro per ambaŭ manoj, kiu fortamane tenis ŝin kaj kuris kun ŝi. La kriego de la atakantoj aŭdiĝis ĉiam pli proksime. Ili ne havis tempon. Preskaŭ krude li ĵetis la knabinon en la profundon de la boato, per unu tranĉo li tranĉis la ŝnuron, kaj la gluglanta, malpura drivo tuj kaptis la boaton. Rustulo komencis remi, kaj ili singarde malproksimiĝis de la sceno de la batalo, sub la protekto de la arboj, kliniĝantaj super la akvon.

2

Oni ĉirkaŭis la malgrandan terndaron dum duonhoro. La munico ĉe Leven estis elĉerpiĝonta, kaj la plimulto de liaj homoj kuŝis mortinte aŭ vundite. Aŭroris…

Indiĝeno venis kun blanka flago.

— Mia sinjoro mesaĝas tion, ke kapitulacu. Nenia malbono okazos al vi, li volas nur la blankajn soldatojn.

Mulo aperis sur la pado.

— Jen mia respondo: Cho! Pafu!

La ĉino kaj liaj dek homoj ekpafis la intermonton, la mulo baŭmis kun ŝrikanta heno, poste ĝi ruliĝis malsupren de sur la roko, kuntreninte sian ŝarĝon.

— Reen! — kriis Snyder. — La karavano restu malantaŭ la intermonto, dum ni neniigos tiujn frenezulon per ŝtormo.

Tre multaj mortis el la homoj de Snyder, sed ili ankoraŭ havis superforton. Ili kuratakis la barikadojn. Oni batalis per fusilkolboj, tranĉiloj, revolveroj. La homoj de Kvang defendis sin kun fanatika forto, kaj la unua ŝturmo de la usona hordo vaniĝis pro ilia dicipliniteco. Cho luktis kun soldato, saltinta sur la lastan barikadon. La bajoneto de la soldato penetris en lian ventron, kaj ili kune falis de sur la baraĵo. La mortanta ĉion, kolektinte sian lastan forton, ĉirkaŭprenis la gorĝon de sia kontraŭulo. Fine ili restis kuŝantaj unu sur la alia.

Snyder denove kolektis siajn homojn. Kial rapidi? Tiu manlgranda armeo estas en lia mano.

Post nelonge evidentiĝis, ke pli bone, ol li pensis. La municio de Leven elĉerpiĝis. Ĉar la pafoj maloftiĝis, kaj oni ne pafis al la proksimiĝantaj batalantoj, ankaŭ Snyder divenis tion. Li ordonis ekirigi mulon el malantaŭ la montpasejo. Kaj tiu mulo jam sendifekte trairis la intermonton.

Oni akceptis la mulon kun triumfokrio. Baldaŭ la aliaj ŝarĝportantaj bestoj trapasis la limon. Komenciĝis la transporto de la armiloj.

Baaangg!

Sub la aŭrora ĉielo ia granda, nigra objekto flugis grandarke super ilia kapo, poste flamegoj leviĝis alten kun tondro foren sonoranta, en la proksimo de la intermonto. Muloj, lignopecoj, homaj kapoj kaj kruroj, miksiĝinte kun eksplodita teramaso, flugis en la alton en ventumilforma, ruĝa radio.

Baaangg!

Oni jam precizigis sian kanonon, kaj la grenadoj, srapneloj eksplodis unu post la alia en la intermonto. Rokoj, okdek metraj farboj falis, la ŝlima montoflanko sublitis en kvintalaj tavoloj, disrompante, nenigante, enterigante la grandegan armil-transporton, kaj la eksplodinta municio faligis bazaltrokegojn. Fumo, polvo kaj rokpec-amaso kovris la lokon, kie la bivakejo de la alveninta karvano estis antaŭ nelonge.

Artilerio!

Snyder kaj liaj homoj panike fuĝis al la densa arbaro, de kie ili venis. El dekstra direkto, post la surdigaj tondroj preskaŭ mallaŭte, eksonis io: ta-ta-ta-ta-ta, la homoj, kiel la falĉitaj herboj, falis dekstren kaj maldekstren.

Maŝinpafilo!

Poste aperis el la densejo proksimule dudek militmristoj en neĝeblanka uniformo, kaj ili kaptis sian armilon je komandvorto. Ĉiu kuris en la direkto de la ventorozo. Nur kelkaj homoj saviĝis de antaŭ la krakantaj, sinsekvaj pafaroj, kuŝinte sur la teron. Kvin kugloj mortigis Snyder-on.

La batalo finiĝis.

En la mezo de la rivero Irriwaddy lukse prilumite staris „Radzeer en sia plena milit-pompo, kaj triumfoplena komando aŭdiĝis en la mateno:

— Bieron!

3

La kozŝipo naviganta en la proksimo de la forlasitaj bordoj de la rivero Irriwaddy renkontiĝis unue kun la Ĉefkuracisto kaj Earl, kiuj fuĝis en ĵonko. Kiam oi aŭdis de la Ĉefkuracisto, pri kio temas, ili ekveturis al nordo plenvapore. Ili surŝipigis Rustulon kaj la Bubon aŭrore.

La princo fine ricevis grandan dozon de kinino sur la ŝipo, tiel lia febroatako ĉesis rapide. Kiam mateniĝis, kaj ili atingis la tendaron de Kvang, kie la batalo jam estis en la fina stadio, la princo transprenis la komandon. Unuavice li pafigis la intermonton per ĉiuj kanonoj. Dume parto de la maristoj, gvidataj de Rustulo enboatiĝis kun du mitraloj kaj kun pafiloj, por ke albordiĝinte sude, ili fermu la vojon de la fuĝantoj, kio sukcesis perfekte.

Kiel troviĝis „Radzeer” sur la rivero Irriwaddy, vi demandas scivoleme? La korzŝipo ricevis la sciigon, ke du anglaj krozŝipoj atendas ilin ĉe la enfluejo, kelkajn kilometrojn de Ranguno. Torente pluvegis. Nur kelkaj fulmoj zigzagis en la netravidebla mallumo de la nokto. Ili interkonsiliĝis. Rezulte de la interkonsiliĝo du maristoj remis sur la proksiman bordon kaj ŝtelis negarditan ĵonkon. En la interno de la kabano, konstruita sur la boato, malgraŭ la tempesto, per malfacila, longa, zorgoplena laboro ili muntis kaj ekfunkciigis la radioelsendilon de la ŝipo. La sendo-ricevilo ne estis granda, sed transloki ĝin sendifekte en la malgrandan kabanon de la boato, tio bezonis eksterordinaran lertecon. En la kabano Klabo deĵoris apud la aparato, kaj lia kamarado sidis al la longa rudro, troviĝanta en pruo de la boato. Ili lerte preterglitis la militŝipojn, krozantajn ĉe la enfluejo. Tiuj tute ne okupiĝis pri la ĉiuspecaj, milfoje viditaj ĵonkoj, ĉar oni serĉis la grandan krozŝipon. Noktomeze ili atingis la Bengalan golfon. Sur tiu loko, kie okazis la bord-subgliton, ili komencis la radioelsendon. Kiam la unuaj krozŝipoj proksimiĝis, la mallarĝa ĵonko (en ties interno kun la radioaparato) navigis pli supren preter la malluma bordo, kaj ĝi albordiĝis en natura golfo, de kie ili vidis bone la brulantan deponejon kaj la fiŝistan vilaĝon. Poste ili vagadis ĉirkaŭ du tagojn sur la maro. Mil kaj mil familioj loĝas en ĵonkoj proksime al la bordo, tie estas ilia kaldrono, en kiu ili kuiras, eble la bebo en malgranda lulilo, krome la bezonataj ekipaĵoj por la fiŝkaptado. Sed ankaŭ la ŝu-flikisto kaj aliaj metiistoj vivas en sia ĵonko. Ĉie, inter la sennombraj ĵonkoj, faritaj el rafio, mato kaj pajlo, Klabo kaj lia amiko povis navigi tiel sekure kun la radioelsendilo, kvazaŭ ili manovrus inter la steloj sur la firmamento, lasante al la admiralitato la taskon trovi ilin inter la astroj.

Dume „Radzeer” joris al la kontraŭa bordo, kaj estinginte ĉiun lampon malrapide navigis reen sub la mantelo de la tempesto. Li atingis Rangunon nerimarkite. Kiam la tempesto ĉesis, ĝi pretertlasis Mandalay-on, poste ĝi ekveturis plenvapore al nordo. Ĉar tio estis la sola vojo de la eskapo. Sed ili sciis bone, ke aviadilsvarmo traserĉos la riveron post la fino de la tempesto.

Ĉe iu riverkurbiĝo ili haltigis la ŝipon en morta branĉo de Irriwaddy, borderita per la arboj de la ĝangalo. Poste komenciĝis fulmrapida laboro. Sur ambaŭ bordoj de la malgranda golfo ili klinis per haŭsero kvardek- kaj kvindek metrajn, tenacajn palmojn, maŝ-ligitajn sub la arbokrono tiel, ke la frondaro de la palmoj kuntusiĝis super la krozŝipo. Poste la personaro kolektis branĉojn, florojn, foliojn, ili grimpis sur la palmojn kaj kovris tiujn per ĝi. Super Mandalay vivis kelkaj sporadaj triboj en la forlalsitaj, senhomaj ĝangaloj kaj marĉoj, situantaj multajn mejlojn unu de la alia. Boato, ŝipo, homo ne trafikas ĉi tie. Kiam la krozŝipo do folasis la drivon de la rivero kaj ankris en tiu morta branĉo, ili devis timi nur la aviadilojn. Sed kiam la aviadilsvarmo alvenis, oni ne trovis eĉ spuron de la ŝipo sur la rivero Irriwaddy, kiaj la malgranda golfo ne diferencis la koloron de la bordo, ĉar la tunelsimile kuntiritaj arbokronoj, kovritaj per floroj, frandoj, kunfandiĝis kun la unutona,verda amaso de la ĝangalo.

Tiel okazis, ke la ŝipo malaperis ankaŭ la duan fojo. Kvankam elsendinte radiosingalojn el diversaj, trafikaj partoj de la oceano, ĝi malaperis. Ĉar la admiralitato neniam donis oficialan raporton pri la afero, la maristoj rakontas legendojn pri la fantomeska krozŝipo, kiu iafoje elsendas radio-signalojn en la nebulo, sed ankoraŭ neniu vidis ĝin, ĉar sur ties ferdeko ordonas kapitano „Duon-kapa Jack”, pirato el la pasinta jarcento.

4

Earl kaj Kvang promenadis sur la bordo tien-reen. Dume oni entombigis la mortintojn, komencis flegi la vunditojn kaj trovis ankaŭ la kadavron de Snyder. Sed kie estas Bradford?

Ili sukcesis kapti iun suboficiron de Snyder. Li rakontis, ke Bradford forgalopis al Mandalay antaŭ la komenco de la atako.

— Diru al mi, kial?! — demandis Kvang insiste.

— Sinjoro, ĝi estas sekreto.

— Ne diru tion, sed mi ŝnurligigos vin apud la paŝejo sur la tero, kie kondukas la vojo de la rufaj formikoj.

— Mi pensas, ke estus pli bone diri tion.

— Ankaŭ mi samopinias — respondis Kvang amikeme.

— La alia palvizaĝulo, kiu estas kapitano, portas tiun sciion al Mandalay, ke la angla grandsinjoro interkonsentis kun vi, kaj li restos du semajnojn ĉi tie. Li faras ĝin tial, ke la angloj kaj francoj ne sendu suldastojn ĉi tien. Dume ĉiu tribo estus ricevinta armilojn por venki la senditajn soldatojn.

— Tiu plano estis tre fia — diris Earl al Kvang. Ili fermis vian armeo, kaj armite ĉiun sovaĝan tribon dum du semajnoj, ili plejpotence povintus regi ĉi tie ĉe la limo. Domaĝe, ke la radiodissendilo ne estas sur la ŝipo, tiel Bradford povas fuĝi el Mandalay. Mi tre bedaŭras tion.

— Mi eĉ pli — diris Leven obtuze. — Mi preskaŭ pendumigis tiun gajan, ruĝharan kanbon anstataŭ li.

— Sciu Leven, li estas vere bonega homo. Vi povas konfidi vian fratinteon al li trankvile, se vi revenos en Londonon, ĉar vi estos reaktivigita iel. Vi perfekte plenumis la mision de bonega, angla oficiro. Koncerne la aferon de la mordo, nia ruĝhara amiko havas hipotezon. Bradfor ja malebligis la kontraŭpruvadon per sia fuĝo, sed post tiuj aferoj, kiuj evidentiĝis pri li, oni plie kredos viajn vortojn, eĉ sen konviktaj montraĵoj.

— Kun via permeso, ekscelenco, mi ne zorgas pri tio, kion oni pensas pri mi en Londono, kaj kion ne. Mi neniam plu revenos tien. Mi ekŝatis la ĝangalon. Nur kiu longe ĝuis la ĉirkaŭaĵon de belega, moderna urbo, tiu povas kore persisti ĉe la ĝangalo. Mi ŝatas miajn indiĝenojn, mi fartas bone inter ili, kaj mi restos ĉi tie.

Ili silentis. La princo komprenis la homon. La multe da sufero kaj maljustaĵo faris lin tiel amara kaj rezigna.

— Mi pensas, ke estus superflue malkonsili vin, rilate vian decidon. Post nelonge eble mi povas diri al vi tiaĵon, kio iomete revenigos vian vivemon. Vi estas ankoraŭ junulo, Thomas Leven!

Fred la Malpura paŝis al ili:

— Pardonon, ke mi venis persone, sed la akvonivelo de la rivero Irriwaddy malaltiĝas, kaj se ni ne volas surgrundiĝi ĉi tie, ni devas tuj ekveturi.

— Ekveturo! — diris la princo. Fred mansalutis feliĉe. Nun jam li havis ne nur veran militŝipon kaj uniformon, sed ankaŭ veran superulon.

D E K A   Ĉ A P I T R O

Bradford kolizias kun sia propra instruo. Fenestro kun malbona perspektivo. Rilate la aferon de „Radzeer” nur Rustulo plendas kontaŭ sia frako. Oni aranĝas lian plendon.

1

Bradfor rajdis ĉevalmortige al la fortikaĵo. La spionoj raportis, ke la sporoj de la fuĝintaj arestitoj kondukas al la tendero de Kvang. Li do ne devis timi, ke en Mandalay iu scias ion, kion li rakontis al Earl pri sia militista paseo. Li iris rekte al la komandanto.

– Ĉu vi venis el norda direkto? Mi ja memoras… Vi estas tiu matroso, kiu apartenis al la akompanantaro de Earl.

Bradford ekspiris malpeziĝinte. Ili scias nenion.

— Mi ne estas matroso, sed stab-kapitano Bradford. Li rakontis ĉion al la komandanto komence de la drono de „Radzeer”. Ilian kaptitecon, la roladon de la du trompistoj, kaj ilian vojon kun la trompistoj al nordo. La komandanto aŭskultis lin mirante. Bradford elprenis sian ordonon kaj legitimilon kun foto. Ĉio koincidis.

— Tio ja certe estos granda skandalo, se ĝi evidentiĝos. Ĉu por al vi, ĉu al la francoj. Estus bone prisilenti la aferon. Sed la krozŝipo kien en la inferon malaperis?

Ankaŭ Bradford ŝatintus scii tion. Baniĝinte, li lunĉis kun la generalo post duonhoro.

— Mi ĝojas, ke vi interkonsentis kun Kvang.

— Ĝi iris sufiĉe glate. Nun jam ne okazos pli multe da problemo.

Ekstere eksonis la trumpeto alarme. Ĝi signifis alvenon de altranga oficiro. Bradford rigardis malsupren tra la fenestro. Li ne devas timi ilin. Ili ĉiuj konis lin persone, nenion konjektante, kio nun okazas en la norda regiono de la rivero Irriwaddy. Ankaŭ civilulo estis kun ili, sub la akselo kun aktujo.

La komandanto enpaŝis.

— Bonvolu veni ĉi tien, sinjoroj — li diris al la tiuj, kiuj sekvis lin, poste li turnis sin al la generalo: — Kelkaj anglaj oficiroj alvenis kun kolonelo Hutchinson.

La generalo rapidis antaŭ ilin. Ili ĝoje salutis Bradford-on:

— Estas tre bone — diris kolonelo Hutchinson, — ke ni trovas vin ĉi tie. Ni volis atendi vin en Mandalay, ĝis vi alvenos kun Earl.

— Mi havas multon raporti — diris Bradford.

— Nun ne garvas tio. Oni molestas min pro stulta afero. — Li turnis sin al la generalo. — Ĉu vi permesas, sinjoro generalo, ke mi parolu kun la kapitano inter kvar okuloj ie?

La oficiroj estis akompanataj al najbara ĉambro.

— Mi petas vin — diris la kolonelo al Bradford, — ĝi estas tre stulta historio. Ĉagrenas min, ke oni komisias min per tio, ĉar mi opinias ĝin sensenca kaj abomeninda. El Kolombo iu fiulo skribis leteron al la ministro pri militaj aferoj, rilate murditan virinon. Ĝi estas tia civila detektiv-stultaĵo. Oni ĵetis la leteron flanken, ĉar li volis kalumnii vin per tio, ke sur la ponardo, trovita apud la murdita virino… pardonu min… estas via fingro-premaĵo. Oni ĵetis tiun leteron flanken. Poste tiu homo sendis pakaĵon el Mandalay, kaj li ruze petis dokumenton de Earl, en kiu estas skribite, ke la sendinto de la pakaĵo vojaĝis sur la sama ŝipo kun vi kaj kun Earl, kaj li eltranĉis la vitron de fenestro. En la pakaĵo estis la vitro de kajut-fenestro, duone tranĉita kaj metita unu sur la alian, kiel tiu de submikroskopaj preparaĵoj. Kaj tiu homo skribis tion, pardonu min… ke li konservis tiameniere vian fingropremaĵon sur la fenestro-vitro… Tiu fingropremaĵo koincidas kun tiu de la murdisto, kio troviĝas sur la ponardo. Ĝi estas tre ĝena historio… Sed sendube la skribaĵo de Earl estis aldonite… Kaj nun ankaŭ vi havas la intereson, ke tiun abomenindan aferon inter ni… aranĝi iel… ĉar mi ricevis ordonon…

— Kiel vi pensas… — diris Bradford pale.

— Mi petas vin… hm… estas ĝene… sed vian fingropremaĵon nun tiu sinjoro, kiu estas daktiloskopo… ni venigis lin tial… Neniu ekscios ĝin. Mi opinias, ke ankaŭ vi havas la interson, ke ni tuj ekprocesu kontraŭ la kalumnianto, ĉar tamen estas skandale kunligi la fingropremaĵon de stab-kapitano kun rabmurdo…

Suspektema juna oficiro, kiu atentis la scenon iom de flanke, tuj ĵetis sin sur la brakon de Bradford, kiam li subite elprenis sian revolveron, verŝajne por pafmortigi sin.

Poste oni jam tenis lin forte, kaj la kolonelo preskaŭ time rigardis sur lin.

— Mi petas vin, sinjoro ĉefinspektoro — diris Hutchinson al la civilulo, — elprenu vian ekipaĵon por fari fingropremaĵon.

La civilulo elprenis kelkajn objektojn el sia aktujo. Bradford subite ekridis.

— Nur lasu tion, amiko mia — li diris cinike. — La fingostampo koincidas. Mi konfesas, ke mi mortigis Helena Aldington-on.

Ĉar temis pri militista oficiro, kaj pri sekreta afero, koncernata ambaŭ ŝtatojn, post unu horo la oficiroj kunportis Bradfordon, katenitan sur la kontraŭtorpedan ŝipon, per kiu ili alvenis, kaj la flagŝipo „Queen Victoria” transportis la arestiton el Kalikato en Anglion.

2

La personaro de „Radzeer” obeis al Earl, kiu promesis nenion, li dankis ilian fidelecon kaj saĝecon, poste li proponis al ili ennavigi en Kalikaton, kaj kapitulaci.

— Vidu, homoj — diris la princo, — mi ne estas kompetenta instanco, sed nun jam mi kredas tion, ke la servo, kion vi faris por Anglio, estos rekompencata. La polico devas aresti vin, la juĝisto ne rajtas premii, nur puni, sed la reĝo povas indulgi. Mi mem prezentos vian aferon antaŭ lia reĝa moŝto, kaj mi rakontos la veron ankaŭ en la ministrejo: vi forigis katastrofon dank’ al via kuraĝo, saĝo kaj fideleco. Ĝi estas ĉi, kion mi povas diri, kanboj.

„Radzeer” do veturis en Kalikaton per plena vaporo.

— Ni havis belan semajnfinon — diris Rustulo en la kajuto de la unua oficiro, kie li sidis kun la Bubo en duopo.

— Tamen ni irios hejmen sen Tom — ŝi ĝemis iom malgaje.

Earl enpaŝis ĝuste tiam, kiam Rustulo ĉirkaŭbrakumis la knabinon.

— Mi gratulas — diris lia ekscelenco. — Nun vi devas disiĝi por iom da tempo. Oni arestos vin ĉiujn en Kalikato. Mi zorgos pri tio, ke oni ne traktu vin severe. Mi priaŭskultis la personaron, kaj mi sciiĝis, ke fraŭlino Leven estis via arestito, vi kunportis ŝin malgraŭ ŝia volo, kiel min, mi opinias, ĝi okazis tiel, ĉu ne?

— Jes, ĝuste tiel, kial vi diris! — respondis Rustulo, ĉar li tuj komprenis, ke Earl volas indulgi Edith-on de la neevitebla polica procedo, kiu atendas ilin en Kalikato. — Ni rabis la fraŭlinon nokte, ni ŝnurligis ŝin dum dormo, kaj ni surŝipigis ŝin sur ŝtupetaro. Eble ni povas diri eĉ tion, ke ni batis ŝin.

— Mi pensas — diris Sudessex konsole al la malgaja knabino, — vi ne devas longe malhavi la societon de via ruĝhara defendanto.

— Ekscelenco, mi opinias, ke mi ne faris honton al la kapo de miaj ruĝ-har-parencoj en la pasintaj semajnoj. — Kaj li rikanis kontente.

3

Earl longan parolis kun la ministro de la militaj aferoj. Li venis de la reĝo.

— Unuavice — diris la princo, — la persekuto ne retenis ilin, ke ili savu min kaj la mizeran Bradford-on post la drono de „Radzeer”. Duavice ili klopodis konstante servi sian patrujon dum ilia trompa agado. Ili savis min el la kaptiteco de Snyder, forigante grandegan katastrofon tiel. Ili savis mian vivon, kiam mi havis febron, kaj mi volis resti tie, sed ili plenumis mian ordonon, dece al fidelaj soldatoj. Tiu ruĝhara knabo, mi ne hontas konfesi, kun tiu knabino faris ĉion, kio ŝajnis preskaŭ nesolvebla tasko por la ĉefstabo. Kaj fine, se ili ne estus ŝtelintaj „Balmoral”-on, ili neniam estintus en tiu situacio, ke interveninte ili neniigu la armil-transporton, per kiuj oni povintus eksciti ribelon en Birmao kaj en Malantaŭan Hindio. Male, ili faris ankaŭ seriozan punon: ili okupis anglan krozŝipon, sed ne pro egoista intereso. Ili volis savi homon, pri kiu nun jam evidentiĝis, ke li suferis senkulpa.

— Jes, jes… Mi rekonas ilian virton. Cetere ni ne eldonis oficialajn informojn. Bedaŭrinde mi estus ridinde kompromitita. Sed kion ni faru al tiuj homoj?

— Laŭ mi, se ni kumparas iliajn kulpojn kaj virtojn, oni devas premii ilin.

— Kiel?

— Ni donu la krozŝipon al ili. Unuavice neniu povas aserti, ke oni povas ŝteli militŝipon de la angla admiralitato. Cetere vi planis elekti por forigi tri-kvar militŝipojn. Iu estu „Radzeer”! Nun jam ni nomu ĝin „Radzeer”. Tiuj eminentaj homoj estos por nia utilo. La ŝip-kompanio, fondita fare de mi, uzos la korzŝipon por tio, ke ĝi liveru varojn, valorajn el la vidpunkto de la asekuraj societoj sur la akvo de la Hinda oceano, kie svarmas piratoj grandnombre. Kaj evidentiĝis, ke „Radzee” jam tiam apartenis al ili, kiam ili surŝipigis min en Kolombo.

— Nu sed, mi petas vin…

— Lia reĝa moŝto tre protektis mian planon, kiu korektos nian iun ridindigan misagon.

— Ankaŭ mi protektas ĝin.

Okazis tiel, ke oni efektive oni ne arestis la kulpulojn oficiale. Post kiam ili estis unu semajnon sub gardo, oni informis al ili, ke ia eraro okazis, rilate la aferon, la instancoj ne sciis ke la krozŝipo „Radzeer” estis eksigita ŝipo, en privata mano, kaj bonvole atentigante ilin, oni proponis al ili veturi en Londonon, denove disponigante „ilian propran” ŝipon al ili, kun tiu stranga orodono, ke verŝajne ili ĉiuj estos punitaj pagi kelkajn ŝilingojn „pro la senrajta uzo de la uniformo de la militmaristaro”.

— Tio ne garvas, ni apelacios — trankviligis Fred la Malpura la palan kaj videble anime taŭzitan polic-kapitanon.

— Mi povas diri, ke ĝi estas bela afero — lamentis Rustulo, — ke ni devas pagi kelk- ŝilingan monpunon pro ĉiu bagatelo.

Sed sur la strato ili vekis iom da sensacio, ĉar ili feliĉe, ĝojkriante ĵetis sin al la kolo de unu la alia, poste ili kuregis por suriri la krozŝipon.

…Ĝi apartenas al la epilogo de la afero, ke la heroon de la aventuro, Rustulon, laŭ la raporto de Earl, oni deziris vidi ankaŭ en la plej alta loko. Nur kelkaj eminentaj personoj partoprenis la aŭdiencon. Nia amiko portis frakon, kaj li aspetis tre bone en ĝi, malgraŭ liaj blankaj gantoj kaj flavaj gamaŝoj. Apartenis al lia nomo, kiel stranga nimbo, lia bravura teorio pri la murdo de Helena Aldington kaj lia spita truko, rilate la fenestro-vitron.

— Kiel venis en vian kapon gardi ies fingropremaĵon inter du vitroj?

— Kiam mi vojaĝis sub la nomo d-roVehegen — respondis Rustulo, — Bradford malkaŝis min per tio, kiel oni devas meti sub mikroskopon inter du vitroj tripo… do konservi tiaĵojn. En la sangero estas blankaj korpuskloj, horizontale dek unu literoj. Kaj poste, kiam mi paroladis kun lia ekscelenco, mi vidis, ke tiu ulo fingre tamburas nervoze sur la fenestro-vitro. Mi pensis, se tiujn tripo… do tiujn aĵojn oni povas konservi inter du vitroj, eble la afero samas, rilate la fingropremaĵon. Tiel do, kiam ili promensis, mi eltranĉis la fenestro-vitron, ĝi ja estis malgranda, rondforma vitro, kaj meze duonigante, mi metis tiujn unu sur la alian, ke la fingropremaĵo restu ene tiel, kiel salamo inter du pantranĉaĵoj.

Malofte rikoltis tiel grandan sukceson iu en tiu galeria, bril-planka, inkrustit-plafona salono, kiel la ruĝhara roman-heroo. La sinjoroj amikema alridetis lin, kaj la Plejpotenca Sinjoro demandis, ĉu li havas ian deziron?

Sinjoro! — diris Rustulo kaj ruĝiĝis — kion valoras la plej bela frakon kun malpena butontruo?…

Mi jam menciis, ke la vanteco estis la sola, la plej grava tikla punkto de Rustulo, sed ŝajnas, ke la maljuna sinjoro en la grandega, ruĝa brakseĝo iom komprenis la homan animon, ĉar li ridetis afable:

— Kiam vi petos vin denove veni al mi kaj amuz min, vi estos kontenta pri via frako. Kaj vi devas atendi nek unu jaron.

— Vidu, amiko mia — diris Earl, — la honesto kaj la fideleco eltiris vin el la kaĉo. Sinceredire, kiam mi alvenis hejmen, kaj vi estis en Kalikato sub gardo, mi timis, ke vi ne saviĝos sen puno.

— Kial oni estus pinintaj nin? — demandis Rustulo miregante.

— Vi devis fari multajn, bonegajn farojn — diris la ministro pri militaj aferoj, — ke ĝi okazu tiel. Tamen vi ŝteli perforte krozŝipon, kaj vi tenis Earl-on en kaptiteco, krome ian stab-kapitanon.

— Nu sed… — respondis la ruĝharulo, kaj li ne povis kiel esprimi sian miregon — nun temas pri terure granda eraro, nun jam mi bedaŭras, ke oni ne starigis nin antaŭ la tribunalon, ĉar mi ne estas alkutimiĝinta, ke eĉ la ombreto de simila suspektu malhonorigu mian nomon — kaj li indigne okulmezuris sin ĝisgamaŝe. — Mi kaj kelkaj ĝentilulaj amikoj, kiel civiluloj, inter mil danĝeroj, laŭ la ordono de Earl of Sudessex, dum tempesta nokto, ni ekfunciigis ekskrozŝipon, ni devis porti uniformon por iom da tempo.

— Ĉi vi ŝercas, sinjoro? — diris la maljuna sinjoro el la brakseĝo.

— Jen transprenu, Sinjoro, bonvolu konvinkiĝi pri tio, kion mi diris — kaj li transdonis dokumenton. Jen tio estis skribita ĉe la malsupra parto de la papero:

„Laŭ mia orodono kaj dispono ili faris ĉion, kio estas notita supre de tiu ĉi dokumento. Mi trovis ĝin bona same pro la intereso de la patrujo kaj same pro altaj militistaj vidpunktoj.

Earl of Sudessex.”

Poste sekvis la dato, kiam „Balmoral” malaperis, kaj la jenaj ordonoj estis skribitaj sur la paperfolio:

1. Mi komisiis sinjoron Hallyburton, ke li kaj kelkaj ĝentiluloj fornavigu nerimarkite la krozŝipon „Balmoral”, kiu ankras kaj atendas ordonon sur la tereno de la kvaranten-stacio.

2. Mi devigas lin provizi la personaron de la ŝipo per la necesa kvanto da cigaro kaj alkoholaĵo en Sabang je la kosto de la angla fisko.

3. Ŝajnigu pro mia kompananto Bradfor, kiu supozeble estas spiono, ke vi gardas nin kiel arestitojn sur la krozŝipo.

4. Mi devigas ilin sub ŝarĝo de grava puno, ke ili partoprenu anstataŭ mi la treege lacigan militistan paradon de la franca akcepto, ili ludu mian rolon kaj tiun de Bradford kaj laŭeble ili faru sukckesajn, diplomatiajn intertraktadojn.

5. Ili devas transskribi la nomon, malĝuste farbitan sur la flankon de la ŝipo al „Radzeer”.

6. Mi ordonas sub ŝarĝo de severa puno, ke ili erarigu la hindan floton, la aviadilsvarmojn, la submarŝipojn, la policistojn de lia reĝa mosto, ĉiujn radiostaciojn de tiu mondparo dum longa tempo, laŭeble trompi ĉiun, kaj ne obei al la oronoj.

7. Plej grave: la malobeantojn de tiu ĉi ordono, propramane skribita, mi liverigos en la graflandon de la familio Essex, kie estos restarigita la ekzekuto per glavego, kaj mi ordonos debati la kapon de la malobeantoj.

La maljunulo en la brakseĝo ridis tiel laŭte, ke liaj larmoj fluis. La ministro pri militaj aferoj leginte la dokumenton, malsupre kun la propramana subskribo de Earl, kaptadis aeron dum sekumdoj. La ĝenerala bonhumoro eĉ pliiĝis, kiam Earl rakontis la historion de la ordono.

— Sed mi estus scivola — diris la blankhara admiralo mediteme, — kio okazintus se tiu dokumento finonte la krimproceson, estus metita sur la tablon de la juĝisto?

Tio estis tre komplika demando.

La dokumenton oni metis en la arkivejon de la familio Sudessex, kie ĝi estas trovebla eĉ nun.

— Amiko mia, vi estas lerta homo — diris la maljuna sinjoro, — mi zorgos pri tio, ke vi ekspluatu viajn kapablojn pli bone dum via plua vivo.

— Tiam do mia instruisto tamen ne pravis — respondis Rustulo.

La aŭdienco finiĝis.

4

La asekura kompanio neniam pentis, ke ili dungis „Radzeer”-on por liveri tre valorajn varojn precipe sur la danĝera Hinda oceano. Oni tute ne povis imagi pli precizan, pli bonan marŝipon ol „Radzeer”. Ties personaro estis fidinda, ili ĉiuj havis konsiderinde multe da mono, ĉar post kiam oni aĉetis la inventaĵon de Leven, la membroj de la „akcia societo” dividis dudek kvin mil frankojn inter si en Pireo, ankaŭ la Granda Ĉefo ricevis sian parton pere de poŝtmandato, kies sendinto estis „koliko kurbigu vin”. Krom la membroj de la akcia societo anktaŭ la groba Franono ricevis premion.

Sed ili ne forgesis pri la kompatinda pseŭdo Leven. Ankaŭ la vivo de Gabriel Amines aranĝiĝis, ĉar ili disponigis al li sufiĉe da kapitalo por malfermi en Londono malgrandan kafejon „Legiano”.

Kial ne ekloĝis ie Fred la Malpura kaj liaj amikoj, havantaj monon? Ĉar ili estus treege enuintajn sin post unu semajno.Ili ne povis vivi sen maro, vagado, aventuro. Escepte Rustulon. Edziĝinte al Edith Leven, li aĉetis bienon, kiun Earl elektis en sia graflando por ili. Onidire la juna paro ricevis ĝin tre favorpreze.

La Maljuna Sinjoro zorgis pri tio, ke la frako de Rustulo dum la tago de la geedziĝo ne malhavu dekoron, kiel antaŭe. Li tute ne pentis, ke cedinte la teroron de sia edzino, li lasis hejme siajn gantojn, gamaŝojn kaj la belegajn, verdajn, opalajn ĉemizbutonojn. La meritmedalo rekompencis lin por ĉio. Fred la Malpura kaj la personaro de „Radzeer” partoprenis la geedziĝan feston, kaj li transdoni florbukedon en ĉies nomo, elpensinte belan parolon, sed fine pro la emociiĝo kaj pro la embarasiĝo de la ĉeesto de la multaj grandsinjoroj, li konstante ripetis la jenan frazon dum la transdono de la bukedo:

— Kia idiotaĵo… kia idiotaĵo…

„Radzeer” veturigis la geedziĝintan paron, vizitontaj la Francan Rivieron ĝis Calais, kaj tiuokaze la personaro kun la kapitano ebriĝis tiel, ke dum la juna paro jam estis veturanta per trajno al Parizo, la ambulanco, la bajrobrigado kaj la alarm-aŭtoj de la polico alvenis unu post la alia en la suburbon de Calais.

…Ĉu Tom Leven? Li estis rehonorigita, avancita kaj distingita per ordeno. Sed li neniam revenis en Anglion. Kiel subkolonelo, li fariĝis la guberniestro de la tereno, pacigita fare de li.

5

…Kiam dika nebulo kovras la oceanon, kaj neprilumigita ŝipo aperas ie, kiu ne respondas al la radioalvoko, hodiaŭ jam oni ne suspektas, ke kontrabandistojn estas sur ĝi, kiuj kaŝe veturas. Ĉiu scias, ke ĝi estas „Balmoral”, kiun la ciklono levis en la aeron kaj turnis ĝin sepfoje. De tiam ĝi trafikas, kiel fantom-ŝipo, ties radio estas muta, sed kiam aperas ĝia forviŝiĝinta, neprilumita ombro, tio ĝenerale signifas grandan tempeston.

Hodiaŭ jam ĉiu inteligenta matroso scias tion.