/ Language: Esperanto / Genre:adv_geo

Tra dezerto kaj praarbaro

Henryk Sienkiewicz

aventura romano

Henryk Sienkiewicz. Tra dezerto kaj praarbaro

El pola tradukis prof. Mieczysław Sygnarski

ĈAPITRO I

— Sciu, Nel — diris Staĉjo Tarkowski al sia amikino, eta anglino — ke hieraŭ alvenis „zabtje" (policistoj) kaj arestis la edzinon de la gardisto Smaino kaj ŝiajn tri infanojn — tiun Fatmon, kiu jam kelkfoje vizitis la oficejon de via patro kaj tiun de la mia.

Kaj la malgranda Nel, simila al ĉarma bildeto, rigardis per siaj verdetaj okuloj Staĉjon kaj demandis duonmire kaj duontime:

— Ĉu oni forprenis ŝin al malliberejo?

— Ne, sed oni ne permesis al ŝi forveturi al Sudano — kaj alvenis oficisto, kiu ŝin gardos, ke ŝi ne faru eĉ unu paŝon el Port-Saido.

— Kial?

Staĉjo, kiu estis finonta dek kvar jarojn kaj kiu tre amis sian okjaran kunulinon, sed opiniis ŝin ankoraŭ infano, diris kun mieno ege tromemfida:

— Kiam vi atingos mian aĝon, vi scios ĉion, kio okazas, ne sole laŭlonge de la Kanalo de Port-Saido ĝis Suezo, sed ankaŭ en la tuta Egiptujo. Ĉu vi nenion aŭdis pri Mahdi?

— Mi aŭdis, ke li estas malbela kaj malĝentila. La knabo ridetis kun kompato.

— Ĉu li estas malbela, mi ne scias. Sudananoj asertas, ke li estas bela. Sed diri, ke estas malĝentila la ulo, kiu murdis jam tiom da homoj, povas nur okjara knabineto, en robo tia — ĝis la genuoj!

— Paĉjo diris tion al mi, kaj paĉjo scias plej bone.

— Li diris tiel, ĉar alie vi ne komprenus. Al mi li certe ne esprimiĝus tiamaniere. Mahdi estas pli malbona ol tuta aro da krokodiloj. Ĉu vi komprenas? Bona eldiraĵo „malĝentila", tiel oni parolas al suĉinfanoj.

Sed vidinte la malserenan vizaĝon de la knabino, li silentiĝis, kaj poste li diris:

— Nel! Vi scias, ke mi ne volis ofendi vin; venos la tempo, ke ankaŭ vi estos dekkvarjara. Mi certe promesas tion al vi.

— Ĝuste! — respondis ŝi kun zorga rigardo — kaj se Mahdi invados antaŭe Port-Saidon kaj manĝos min?

— Mahdi ne estas kanibalo, do li ne manĝas homojn, li nur murdas ilin. Ankaŭ Port-Saidon li ne invados, kaj se li eĉ invadus kaj volus vin mortigi, antaŭe li havus aferon kun mi.

Tiu deklaro de Staĉjo kaj ties fajfsimila pernaza enspiro, kiu anoncis nenion bonan por Mahdi, trankviligis rimarkeble Nel'on rilate ŝian personon.

— Mi scias — ŝi respondis — vi ne transdonus min al li. Sed kial oni ne lasas Fatmon el Port-Saido?

— Ĉar Fatmo estas kuzino de Mahdi. Ŝia edzo, Smaino, deklaris al la egipta registaro en Kairo, ke li forveturos Sudanon, kie restadas Mahdi, kaj li akiros la liberon por ĉiuj eŭropanoj, kiuj falis en liajn manojn.

— Do Smaino estas bona?

— Atendu! Via kaj mia paĉjoj, kiuj bonege konis Smainon, tute ne fidis lin, kaj ili avertis paŝaon Nubara, ke ankaŭ li ne fidu lin. Sed la registaro konsentis forsendi Smainon kaj tiu restadas de post duonjaro ĉe Mahdi. Tamen la militkaptitoj ne sole ne revenis, sed el Kartumo oni ricevis sciigon, ke la mahdianoj traktas ilin pli kaj pli kruele, kaj ke Smaino, ricevinte de la registaro sufiĉe da mono, perfidis ĝin. Li aliĝis tute al Mahdi kaj estis de li nomita emiro. Oni rakontas, ke en tiu terura batalo, en kiu mortofalis generalo Hicks, Smaino estris la artilerion de Mahdi kaj li verŝajne instruis la mahdianojn manipuli per kanonoj, kion ili antaŭe, kiel sovaĝuloj, tute ne scipovis. Sed Smaino celas nun eligi el Egiptujo siajn edzinon kaj infanojn. Do, kiam Fatrno, kiu verŝajne sciis antaŭe, kion faros Smaino, volis sekrete forlasi Port-Saidon, la registaro nun arestis ŝin kune kun ŝiaj infanoj.

— Kaj por kio Fatmo kaj ŝiaj infanoj estas bezonaj al la registaro?

— La registaro diros al Mahdi: „Redonu al ni militkaptitojn, kaj ni redonos al vi Fatmon".

Post tio ilia interparolo rompiĝis, ĉar la atenton de Staĉjo okupis birdoj flugantaj de la regiono Echtum om Farag al la lago Menzaleh. Ili flugis sufiĉe malalte, kaj en la travidebla aero oni vidis klare kelkajn pelikanojn kun koloj kurbigitaj surdorse, kiuj malrapide moviĝis per siaj grandaj flugiloj. Staĉjo komencis tuj imiti ilian flugadon, do li suprenlevis la kapon kaj kuris dekkelkajn paŝojn sur la digo, simile svingante la etenditajn manojn.

— Rigardu! Rigardu! Jen flugas flamingoj! — ekkriis subite Nel.

Staĉjo haltis sammomente, ĉar efektive post la pelikanoj, sed iom pli alte, estis videblaj kvazaŭ du grandaj, rozaj kaj purpuraj floroj, pendigitaj en la ĉielbluo.

— Flamingoj! Flamingoj!

— Ili revenas antaŭ la vespero al siaj sidlokoj sur insuletoj — klarigis la knabo. Ho, se mi havus pafilon!

— Kial vi volus pafi kontraŭ ilin?

— Virinoj ne komprenas tiajn aferojn. Sed ni iru plu, eble ni vidos pli multe de ili.

Dirinte tion, li prenis la knabineton je la mano, kaj ili iris al la unua kanala albordiĝejo post Port-Saido, kaj ilin rapidsekvis la negrino Dinah, iama vartistino de la malgranda Nel. Ili iris laŭ la digo, apartiganta la akvon de la lago Menzaleh de la Kanalo, sur kiu estis traveturanta sammomente granda angla vaporŝipo, direktata de piloto.

Alproksimiĝis la vespero. La suno staris ankoraŭ sufiĉe alte, sed ĝi kliniĝis jam al la flanko de la lago. Ĝia saleta akvo komencis orbrili kaj vibri per rebriloj de pavkoloroj. De la araba bordo etendiĝis ĝis la lazura ekstremo la palflava, sabloplena dezerto — silenta, minaca, senviva. Inter la vitrosimila, kvazaŭ mortinta ĉielo kaj la senlimeco de sulkiĝinta sablo estis neniu postsigno de viva estaĵo. Dum sur la Kanalo bolis la vivo, turniĝis la boatoj, disaŭdiĝis fajfoj de vaporŝipoj, kaj super Menzaleh flagris en la suno aroj da mevoj kaj sovaĝaj anasoj — tie, sur la araba bordo, etendiĝis kvazaŭ mortolando. Nur en la tempo kiam la suno, malleviĝante, fariĝis pli kaj pli ruĝa, la sabloamaso komencis alpreni violkoloron, tian, kian aŭtune havas erikejoj en polaj arbaroj.

La geknaboj, irante al la albordiĝejo, ekvidis ankoraŭ kelkajn flamingojn, al kiuj ridis iliaj okuloj, post kio Dinah deklaris, ke Nel devas jam hejmreveni. En Egiptujo, post tagoj, kiuj eĉ en vintro ofte estas varmegaj, sekvas noktoj tre malvarmaj; kaj ĉar la sanstato de Nel postulis grandan zorgon, ŝia patro, s-ro Rawlison, ne permesis, ke la knabino troviĝu post la sunsubiro ĉe la akvo. Do ili direktiĝis al la urbo, en kies rando staris proksime al la Kanalo la vilao de s-ro Rawlison — kaj en la momento, kiam la suno subakviĝis en la maro, ili troviĝis jam sub tegmento. Baldaŭ alvenis la invitita por la tagmanĝo inĝeniero Tarkowski, la patro de Staĉjo — kaj la tuta societo altabliĝis kune kun la francino Olivier, la instruistino de Nel.

S-ro Rawlison, unu el la direktoroj de la Suezkanala kompanio, kaj Władysław Tarkowski, supera inĝeniero de la sama kompanio, vivis jam multajn jarojn en la plej intima amikeco. Ili ambaŭ estis vidvoj. Sinjorino Tarkowski, denaska francino, mortis ĉe la naskiĝo de Staĉjo, tio estis antaŭ pli ol dek tri jaroj, kaj la patrino de Nel mortis pro ftizo en Heluano, kiam la knabino estis apenaŭ trijara.

Ambaŭ vidvoj loĝis en najbaraj domoj en Port-Saido kaj pro siaj okupoj ili intervidiĝis ĉiutage. La komuna malfeliĉo alproksimigis ilin unu al la alia ankoraŭ pli forte kaj plifortigis la amikecon antaŭe ekligitan. S-ro Rawlison ekamis Staĉjon, kiel propran filon, kaj s-ro Tarkowski estis preta ĵeti sin en fajron kaj akvon por la malgranda Nel. Post la plenumo de siaj taglaboroj la plej agrabla ripozo por ili estis paroli pri siaj infanoj, pri ilia edukado kaj estonteco. Dum similaj interparoloj plej ofte okazis, ke s-ro Rawlison laŭdis la talenton, energion kaj bravecon de Staĉjo, kaj s-ro Tarkowski raviĝis pri la dolĉeco kaj anĝela vizaĝeto de Nel. Ambaŭ opinioj estis ĝustaj.

Staĉjo estis iom tromemfida kaj iom fanfaronema, sed li lernis bonege, kaj la instruistoj de angla lernejo, kiun li vizitadis en Port-Saido, rekonis en li efektive nekutimajn kapablojn. La kuraĝon kaj kapablon sin helpi li heredis de sia patro, ĉar s-ro Tarkowski posedis tiujn ecojn altgarde, kaj grandparte al ili li ŝuldis sian nunan altan postenon. En la jaro 1863 li batalis senlace dum dek unu monatoj. Poste vundita, malliberigita kaj ekzilita Siberion, li forkuris post mallonga tempo kaj restadis eksterlande. Jam antaŭ la aliĝo al la insurekcio li estis inĝeniero, tamen ankoraŭ unu jaron li destinis por hidraŭlikaj studoj, post kio li ricevis postenon ĉe la kanal-konstruo kaj post kelkaj jaroj — kiam oni ekkonis liajn kompetentecon, energion kaj laboremon — li ricevis la altan postenon de supera inĝeniero.

Staĉjo naskiĝis, edukiĝis kaj atingis la aĝon de dek kvar jaroj en Port-Saido, ĉe la Kanalo, pro kio la inĝenieroj, kolegoj de la patro, nomis lin infano de la dezerto. Poste, vizitante lernejon, li ofte akompanis la patron, aŭ s-ron Rawlison, dum ferioj kaj festotagoj, en ekskursoj, kiujn ili ofice devis fari de Port-Saido ĝis Suezo, por kontroli laboron ĉe la digo kaj ĉe la profundigado de la kanal-fluejo.

Li konis ĉiujn — ne sole inĝenierojn kaj doganoficistojn, sed ankaŭ laboristojn, arabojn kaj negrojn. Li estis ĉie, enpenetradis ĉiun lokon, aperadis, kie oni lin tute ne atendis, li faris longajn ekskursojn laŭlonge de la digo, li promenveturis per boato tra Menzaleh, kaj li malproksimiĝadis sufiĉe fore. Li transiĝis la araban bordon kaj, ekkaptinte kies ajn ĉevalon, kamelon, aŭ eĉ azenon, li ŝajnigis esti kavaliro en la dezerto — unuvorte, kiel esprimiĝis s-ro Tarkowski, li „kastorumis" ĉie, kaj ĉiun liberan horon li pasigis ĉe la akvo.

La patro ne kontraŭstaris tion, sciante, ke la remado, rajdado kaj ĉiama vivo en la libera naturo plifortigas la sanon de la knabo kaj evoludgas en li la kapablon sin helpi. Dank'al tio Staĉjo estis pli alta kaj pli forta ol aliaj knaboj en lia aĝo, kaj sufiĉis rigardi en liajn okulojn, por diveni, ke okaze de iu akcidento li pekos prefere per troa kuraĝo ol per timo. Kiel dekkvarjara knabo li estis unu el la plej bonaj naĝantoj en Port-Saido, kio ne estis bagatelaĵo, ĉar la araboj kaj negroj naĝas kiel fiŝoj. Pafante el karabenetoj de malgranda kalibro — kaj nur per kugloj, al sovaĝaj anasoj kaj al egiptaj anseroj, li akiris al si certajn manon kaj okulon. Lia revo estis ĉasi iam grandajn bestojn en Centra-Afriko, kaj li avide aŭskultadis la rakontojn de sudananoj okupitaj ĉe la kanal-konstruo, kiuj en sia patrujo renkontiĝis ofte kun grandaj rabobestoj kaj dikhaŭtuloj.

Ĉe tio estis ankaŭ avantaĝe, ke li lernis samtempe iliajn lingvojn. Suezan Kanalon ne sufiĉis trafosi, oni devis ĝin ankoraŭ konservadi, ĉar alie la dezerta sablo, kuŝanta sur ambaŭ bordoj, povus ĝin denove superŝuti dum unu jaro. La granda verko de De Lesseps postulas senĉesan laboron kaj gardemon. Pro tio ĝis la hodiaŭa tago por la pliprofundigo de ĝia fluejo laboras sub la kontrolo de spertaj inĝenieroj gigantaj maŝinoj kaj miloj da laboristoj. Ĉe la trafosado de la kanalo laboris ĉirkaŭ dudek kvin mil laboristoj. Hodiaŭ, rezulte de la finiĝo de la verko kaj de plibonigitaj novaj maŝinoj, oni bezonas rimarkeble malpli multajn, sed ilia nombro estas ĝis nun ankoraŭ sufiĉe granda. Inter ili estas pleje tieuloj, tamen ne mankas ankaŭ nubianoj, sudananoj, somalianoj kaj diversaj negroj, loĝantaj ĉe la Blanka kaj Blua Niloj, tio estas en la regionoj, kiuj antaŭ la ribelo de Mahdi estis okupitaj de la egipta registaro. Staĉjo vivis kun ĉiuj en bonaj rilatoj, kaj posedante, kiel kutime poloj, eksterordinaran lingvo-kapablon, li alproprigis al si, ne sciante mem kiel kaj kiam, multajn el iliaj dialektoj.

Naskiĝinta en Egiptujo, li parolis la araban lingvon kiel arabo. De zanzibaranoj, el kiuj multaj servis kiel hejtistoj ĉe maŝinoj, li ellernis la tre disvastigitan en la tuta Centra-Afriko lingvon „kiswahili", li scipovis eĉ interkompreniĝi kun negroj el la gentoj „dinka" kaj „ŝiluk", kiuj loĝis iom pli malsupre de Faŝodo ĉe Nilo. Krom tio li flue parolis angle, france kaj pole. Lia patro, fervora patrioto, zorgis ege pri tio, ke la knabo antaŭ ĉio konu perfekte sian gepatran lingvon. Staĉjo, memkompreneble, opiniis ĉi tiun lingvon la plej bela en la tuta mondo kaj instruis ĝin, ne sensukcese, al la malgranda Nel. Tamen li ne sukcesis, ke ŝi elparolu lian antaŭnomon Staĉjo, ne „Stes". Pro tio okazis ofte inter ili miskomprenetoj, kiuj daŭris nur, ĝis en la okuloj de la knabino aperis brilaj larmetoj. Tiam „Stes" petis pardonon de ŝi — kaj estis kolera pri si mem.

Li havis tamen la malbelan kutimon paroli neglekte pri ŝiaj ok vivojaroj kaj kontraŭstarigi al ili sian „seriozan" aĝon kaj sperton. Li asertis, ke knabo, kiu finos dek kvar jarojn, ja ankoraŭ ne estas plenkreskulo, sed almenaŭ ne estas plu infano. Li estas jam kapabla al ĉiuspecaj heroaj agoj, precipe, se li havas en siaj vejnoj sangon polan kaj francan. Li deziris plej varme, ke aperu kiam ajn la okazo por tiaj agoj, precipe en la defendo de Nel. Ili ambaŭ eltrovadis diversajn danĝerojn kaj Staĉjo devis respondi al ŝiaj demandoj, kion li farus, se ekzemple eniĝus en ŝian hejmon tra fenestro dekmetra krokodilo, aŭ skorpio tiel granda kiel hundo. Al ili ambaŭ eĉ por momento ne enkapiĝis la penso, ke baldaŭ la minaca realo multe pli superos ĉiajn iliajn fantazi-plenajn supozojn.

ĈAPITRO II

Intertempe atendis ilin hejme dum la tagmanĝo bona sciigo. Sinjoroj Tarkowski kaj Rawlison estis invititaj antaŭ kelkaj semajnoj, kiel spertaj inĝenieroj, pririgardi kaj pritaksi laborojn, gvidatajn ĉe la tuta reto de kanaloj en la provinco El-Fajum, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Medinet, proksime al la lago Karoun, kaj laŭlonge de la riveroj Jussef kaj Nilo. Ili estis tie restadontaj ĉirkaŭ unu monaton kaj ricevis jam tiucele forpermesojn de la propra kompanio. Ĉar alproksimiĝis la festotagoj de Kristnasko, ili ambaŭ, ne volante disiĝi de la infanoj, decidis, ke Staĉjo kaj Nel veturos ankaŭ al Medinet. Aŭdinte tiun novaĵon, la infanoj preskaŭ ne povis regi sin mem pro granda ĝojo. Ĝis nun ili konis la urbojn situantajn laŭlonge de la kanalo, nome Izmailon kaj Suezon, kaj trans la kanalo Aleksandrion kaj Kairon, apud kiu ili vidis la grandajn piramidojn kaj Sfinkson. Sed tiuj estis mallongaj ekskursoj, dum la ekspedicio al Medinet-el-Fajum postulis tutan tagon de veturado per fervojo laŭlonge de Nilo suden, kaj poste de El-Wasta okcidenten al la Libia dezerto. Staĉjo konis Medinet el rakontoj de pli junaj inĝenieroj kaj vojaĝantoj, kiuj veturadis tien por ĉasi ĉiuspecan akvo-birdaron, dezertajn lupojn kaj hienojn. Li sciis, ke ĝi estas aparta, granda oazo, situanta ĉe la maldekstra bordo de Nilo, sed sendependa de ĝiaj superbordiĝoj, kaj posedanta sian propran akvo-sistemon, faritan per la lago Karoun, Bahr-Jussef kaj per tuta reto de etaj kanaloj. Tiuj, kiuj vidis tiun oazon, opiniis, ke kvankam tiu regiono apartenas al Egiptujo, tamen, apartigita de ĝi per la dezerto, ĝi formas malsaman tutaĵon. Nur la rivero Jussef kunligas, kvazaŭ per blua, maldika ŝnureto, tiun regionon kun la Nil-valo. Granda akvo-abundo, fruktodoneco de la grundo kaj bonega kreskaĵaro formas el ĝi kvazaŭ teran paradizon, kaj vastaj ruinoj de la urbo Krokodilopoliso allogas tien centojn da scivolaj turistoj. Al Staĉjo tamen pleje plaĉis la bordoj de la lago Karoun kun svarmoj de birdaro kaj ekspedicioj al la dezertaj montetoj Guebel-el-Sedment por ĉasi vulpojn.

Sed liaj ferioj estis komenciĝontaj nur post kelkaj tagoj; kaj ĉar la labor-kontrolo ĉe la kanaloj estis afero tre urĝa kaj la sinjoroj ne povis perdi eĉ unu tagon, ili decidis, ke ili solaj forveturos senprokraste, kaj la infanoj kun s-ino Olivier, unu semajnon poste. Nel kaj Staĉjo estus preferintaj veturi tuj kun siaj patroj, sed Staĉjo ne kuraĝis pri tio peti ilin. Anstataŭe ili komencis demandi pri diversaj aferoj koncernantaj la vojaĝon, kaj kun novaj ĝoj-eksplodoj ili sciiĝis, ke ili ne loĝos en maloportunaj, grekaj hoteloj, sed en tendoj liverotaj de la Cook-vojaĝkompanio. Tiamaniere aranĝas kutime la aferon la vojaĝantoj, kiuj el Kairo forveturas al Medinet por pli longa tempo. Cook liveras tendojn. servistaron, kuiristojn, manĝaĵprovizojn, ĉevalojn, azenojn, kamelojn kaj kondukistojn, tiel ke la vojaĝanto ne bezonas pensi pri io. Tio ja estis sufiĉe multekosta vojaĝmaniero, sed sinjoroj Tarkowski kaj Rawlison ne bezonis kalkuli tiurilate, ĉar ĉiuj elspezoj estis pagotaj de la egipta registaro, kiu invitis ilin, kiel kompetentulojn, pritaksi kaj revizii la kanallaborojn. Al Nel, kiu super ĉio ŝatis rajdi sur kamelo la patro premesis, ke ŝi ricevos specialan, ĝibhavan rajd-kamelon, sur kiu, kune kun s-ino Oliver aŭ kun Dinah kaj foje kun Staĉjo ŝi partoprenos en komunaj ekskursoj al pli proksimaj regionoj de la dezerto kaj al Karoun. Kaj al Staĉjo s-ro Tarkowski promesis, ke li permesos al li iam nokte eliri kontraŭ lupoj — kaj ke, se li akiros bonan ateston en la lernejo, li ricevos veran anglan mallongan apogpafilon kaj ĉiujn ĉas-bezonaĵojn. Ĉar Staĉjo estis certa pri sia bona atesto, li tuj opiniis sin posedanto de la pafilo, kaj li promesis al si plenumi per ĝi diversajn mirigajn kaj memorindajn heroaĵojn.

Je tiaj projektoj kaj interparoloj la tagmanĝo pasis al la feliĉigitaj infanoj. La plej malmultan fervoron al la decidita vojaĝo montris s-ino Olivier, al kiu ne plaĉis forlasi la oportunan vilaon en Port-Saido kaj kiun teruris la sola penso, ke ŝi loĝos dum kelkaj semajnoj subtende, kaj precipe malplaĉis al ŝi la intenco ekskursi sur kameloj. Okazis jam kelkfoje, ke ŝi estis devigita provi similan rajdadon, kiel kutimas fari pro scivolo ĉiuj eŭropamoj loĝantaj en Egiptujo, kaj ĉiam tiuj provoj finiĝis por ŝi malsukcese. Foje la kamelo leviĝis tro frue, kiam ŝi ankoraŭ ne enseliĝis, kaj pro tio ŝi falis teren de sur ĝia supro. Alifoje dromedaro ne apartenanta al la facilportantaj, traskuis ŝin tiel, ke dum du tagoj ŝi apenaŭ povis rekonsciiĝi. Unuvorte — se Nel, post du aŭ tri promenrajdadoj, kiujn permesis s-ro Rawlison, certigis, ke nenio en la mondo estas pli agrabla ol ĉi tiu rajdado, s-ino Olivier kontraŭe havis nur malagrablajn rememorojn. Ŝi diris, ke tio estas bona por araboj, aŭ por tia etulino kiel Nel, kiu ne pli multe skuiĝos ol muŝo, kiu sidiĝas sur kamel-ĝibo, sed ne por personoj seriozaj kaj ne tro malpezaj, kiuj samtempe havas inklinon por neeltenebla mar-malsano.

Sed rilate al Medinet-el-Fajum, ŝi havis ankaŭ aliajn timkaŭzojn. Jen en Port-Saido, kiel ankaŭ en Aleksandrio, Kairo kaj la tuta Egiptujo, oni parolis pri nenio alia ol pri la ribelo de Mahdi kaj pri kruelaĵoj de derviŝoj. S-ino Olivier, ne sciante precize, kie situas Medinet, maltrankviliĝis, ĉu ĝi ne estos tro proksime al la mahdianoj, kaj fine ŝi komencis demandi pri tio s-ron Rawlison.

Sed li ekridetis nur kaj diris:

— Mahdi sieĝas ĉi-momente Kartumon, en kiu defendas sin generalo Gordon. Ĉu vi scias la distancon de Medinet ĝis Kartumo?

— Mi havas pri tio nenian imagon.

— Tiel pli malpli, kiel de ĉi tie ĝis Sicilio — klarigis s-ro Tarkowski.

— Pli malpli — konfirmis Staĉjo. Kartumo situas tie, kie la Blanka Nilo kuniĝas kun la Blua Nilo kaj formas unu riveron. Dividas nin de ĝi la grandega teritorio de Egiptujo kaj la tuta Nubio.

Poste li volis aldoni, ke eĉ se Medinet situus pli proksime al la landoj okupitaj de la ribelo, ja estos tie li kun sia pafilo, sed rememorante, ke por similaj fanfaronadoj li ricevis jam kelkfoje riproĉon de la patro, li eksilentis.

La pli aĝaj sinjoroj komencis tamen paroli pri Mahdi kaj pri la ribelo, ĉar ĝi estis la plej grava afero koncernanta Egiptujon. Sciigoj el la ĉirkaŭaĵo de Kartumo estis malbonaj. Sovaĝaj bandoj sieĝis jam la urbon de post ses semajnoj; la registaroj egipta kaj angla agadis malrapide. La helpo apenaŭ ekiris kaj oni timis ĝenerale, ke malgraŭ la gloro, braveco kaj kapableco de Gordon, tiu grava urbo falos en la manojn de la barbaroj. Same opiniis s-ro Tarkowski, kiu suspektis, ke Anglujo deziras, ke Mahdi forprenu Sudanon de Egiptujo. Tiamaniere Anglujo povus facile repreni ĝin de Mahdi kaj fari tiun grandegan teritorion sia posedaĵo. Sed tiun suspekton li ne komunikis al s-ro Rawlison, ne volante ofendi liajn patriotajn sentojn.

Ĉe la fino de la tagmanĝo Staĉjo komencis demandadi, kial la egipta registaro forprenis ĉiujn landojn, situantajn sude de Nubio, nome Kordofan'on, Darfur'on kaj Sudan'on ĝis Albert-Nianza — kaj senigis la tiean loĝantaron je la libero. S-ro Rawlison klarigis tion al li tiamaniere, ke ĉio, kion faris la egipta registaro, estis komisiita al ĝi de Anglujo, kiu etendis sian protektoraton super Egiptujo kaj efektive regis ĝin laŭ sia plaĉo.

— La egipta registaro senigis neniun je la libero — daŭrigis s-ro Rawlison — sed ĝi redonis ĝin al centoj, miloj, kaj eble al milionoj da homoj. En Kordofano, Darfuro kaj Sudano estis en lastaj tempoj neniaj sendependaj ŝtatoj. Apenaŭ ialoke iu eta suvereno pretendis pri iaj terenoj, li aneksis ilin perforte kontraŭ la volo de iliaj loĝantoj. Plejparte ili estis loĝataj de sendependaj arabo-negraj gentoj, tio estas de homoj, havantaj en si sangon de tiuj ambaŭ rasoj.

Ĉi tiuj gentoj vivis en ĉiama milito. Ili reciproke atakis sin kaj forprenis unu de la alia ĉevalojn, kamelojn, kornohavan brutaron kaj antaŭ ĉio sklavojn. Ĉe tio oni faris multe da kruelaĵoj. Sed la plej malbonaj estis komercistoj serĉantaj eburon kaj sklavojn. Ili formis kvazaŭ apartan klason, al kiu apartenis preskaŭ ĉiuj gentestroj kaj pli riĉaj komercistoj. Ili faris arm-ekspediciojn en la malproksiman internaĵon de Afriko, rabante ĉie eburon kaj kaptante milojn da homoj: viroj, virinoj kaj infanoj. Ili ruinigis ĉe tio vilaĝojn kaj koloniojn, dezertigis kampojn, verŝis riverojn da homa sango kaj murdis senkompate ĉiujn kontraŭstarantojn. La sudaj partoj de Sudano, Darfuro kaj Kordofano, same la landoj ĉe la supera Nilo ĝis la lagoj en kelkaj regionoj senhomiĝis preskaŭ komplete. Sed la arabaj bandoj enpenetris pli kaj pli malproksimen, tiel ke la tuta meza Afriko fariĝis larma kaj sangoplena tero. Do Anglujo, kiu, kiel vi scias, persekutas en la tuta mondo sklav-komercistojn, konsentis, ke la egipta registaro okupu Kordofanon, Darfuron kaj Sudanon, ĉar tio estis la sola rimedo devigi tiujn rabistojn rezigni pri ĉi tiu abomena komerco kaj la sola rimedo reteni ilin en rigoro. La malfeliĉaj negroj respiris, la atakoj kaj rabadoj ĉesis kaj la homoj komencis vivi laŭleĝe. Memkompreneble tia stato ne plaĉas al la komercistoj; do kiam troviĝis inter ili Mohammed-Aĥmed, nomita hodiaŭ Mahdi, kiu proklamis la sanktan militon, sub la preteksto, ke en Egiptujo pereas la vera religio de Mahometo, ĉiuj ĵetis sin kiel unu homo al la batalo. Kaj jen disflamiĝis tiu terura milito, kiu, almenaŭ ĝis nun, malsukcesas al la egiptanoj. Mahdi venkis en ĉiuj bataloj la registaran militistaron, ekokupis Kordofanon, Darfuron, Sudanon; liaj bandoj sieĝas nun Kartumon kaj penetras norden ĝis la limo de Nubio.

— Kaj ĉu ili povas atingi Egiptujon? — demandis Staĉjo.

— Ne — respondis s-ro Rawlison. — Mahdi ja deklaras, ke li almilitos la tutan mondon, sed li estas sovaĝulo, kiu havas imagon pri nenio. Egiptujon li neniam okupos, ĉar Anglujo ne permesus tion.

— Kaj se la egipta armeo estos komplete neniigita?

— Tiam kontraŭstaros la angla militistaro, kiu de neniu kaj neniam estis venkita.

— Kaj kial Anglujo lasis al Mahdi okupi tiom da landoj?

— De kie vi scias, ke ĝi lasis — respondis s-ro Rawlison. Anglujo neniam rapidas, ĉar ĝi estas eterna.

La pluan interparolon ĉesigis la negro-servisto, kiu anoncis, ke alvenis Fatmo de Smaino kaj petegas aŭskulton.

La virinoj en Oriento okupiĝas preskaŭ ekskluzive pri aferoj hejmaj kaj ili malofte eliras el la haremoj. Nur pli malriĉaj iras al foirejoj aŭ laboras en la kamparo, kiel tion faras edzinoj de felahoj, tio estas egiptaj vilaĝanoj. Sed ankaŭ ĉi tiuj vualas tiam la vizaĝojn. Kvankam en Sudano, el kiu devenis Fatmo, tiu kutimo ne estas rigore observata, kaj kvankam ŝi vizitis jam antaŭe la oficejon de s-ro Rawlison, tamen ŝia alveno, precipe en tiu malfrua tempo kaj al privata domo, elvokis kompreneblan miron.

— Ni scios ion novan pri Smaino — diris s-ro Tarkowski.

— Jes — respondis s-ro Rawlison, samtempe ordonante al la servisto enkonduki Fatmon.

Post momento envenis la alta, juna sudanino, kun la vizaĝo tute nevualita, tre malhela haŭtkoloro kaj belegaj, kvankam sovaĝaj kaj iom malbonaŭguraj okuloj. Enirinte, ŝi tuj ĵetis sin teren, kaj kiam s-ro Rawlison ordonis, ke ŝi ekstaru, ŝi rektiĝis nur, sed restis sur genuoj.

— „Sidi" — ŝi diris — Allaho benu vin, vian idaron, vian hejmon, kaj vian brutaron!

— Kion vi volas? — demandis la inĝeniero.

— Kompaton, savon kaj helpon en la malfeliĉo, ho sinjoro! Jen mi estas malliberigita en Port-Saido kaj la pereo minacas min kaj miajn infanojn.

— Vi diras, ke vi estas malliberigita, kaj jen vi povis alveni ĉi tien, kaj eĉ nokte.

— Ĉi tien kondukis min „zabtje", gardas mian hejmon, kaj mi scias, ke ili havas ordonon baldaŭ senkapigi nin ĉiujn.

— Diru kiel prudenta virino — respondis s-ro Rawlison, movante la brakojn. — Vi ne estas en Sudano, sed en Egiptujo, kie oni neniun mortigas senjuĝe, do vi povas esti certa, ke eĉ ne unu haro falos de sur via kapo, nek de sur la kapo de viaj infanoj.

Sed ŝi komencis petegi lin, ke li intervenu ankoraŭfoje ĉe la registaro en ŝia afero kaj elpetu por ŝi permeson veturi al Smaino.

— Angloj tiel grandaj kiel vi, sinjoro — ŝi diris — ĉion povas fari. La registaro en Kairo opinias, ke Smaino perfidis, kaj tio estas malvera! Estis ĉe mi hieraŭ arabaj komercistoj, kiuj alveturis el Souakimo, kaj antaŭe ili aĉetis gumon kaj eburon en Sudano, kaj ili informis min, ke Smaino kuŝas malsana en El-Faŝero kaj vokas min al si kune kun la infanoj por beni ilin.

— Fatmo, ĉio ĉi estas nur via fantaziaĵo — interrompis s-ro Rawlison.

Sed ŝi komencis ĵuri je Allaho, ke ŝi diras la veron. Kaj poste ŝi deklaris jenon: Se Smaino resaniĝos, tiam li sendube elaĉetos ĉiujn kristanajn militkaptitojn, se li tamen mortos, tiam ŝi, kiel parencino de la derviŝestro, facile trovos al li vojon kaj akiros, kion ŝi volos. Oni nur permesu al ŝi elveturi, ĉar ŝia koro en la brusto hurletas pro sopiro al la edzo. Pri kio ŝi, malfeliĉa virino, kulpis al la registaro kaj la kedivo? Ĉu ŝi povas pri tio respondi, ke la sorto faris ŝin parencino de la derviŝo Mahommed-Aĥmedo?

Fatmo ne kuraĝis en ĉeesto de „angloj" nomi sian parencon Mahdi, ĉar tio signifas elaĉetanto de la mondo — ŝi ja sciis, ke la egipta registaro opinias lin ribelanto kaj trompisto. Sed frapante ĉiam per la frunto kaj alvokante la ĉielon por atesto de sia senkulpeco kaj malfeliĉo, ŝi komencis plori kaj samtempe vee hurli, kiel kutimas fari virinoj en Oriento post la perdo de siaj edzoj kaj filoj. Poste ŝi ĵetis sin ree vizaĝaltere, aŭ pli ĝuste sur la tapiŝon, per kiu la pargeto estis kovrita — kaj ŝi atendis silente.

Nel, kiu estis iom dormema antaŭ la fino de la tagmanĝo, nun komplete ekvigliĝis, kaj kiel bonkora knabineto, ŝi kaptis la manon de la paĉjo kaj kelkfoje kisante ĝin, komencis peti por Fatmo:

— Helpu ŝin, paĉjo! Helpu ŝin!

Kaj Fatmo, komprenante verŝajne angle, diris inter plorego, ne deturnante sian vizaĝon de la tapiŝo:

— Benu vin la granda Allaho, paradiza floro, ĝuego de Omajo, senmakula steleto!

Kvankam Staĉjo estis en la animo tre kolera kontraŭ la mahdianoj tamen ankaŭ li kortuŝiĝis pro la petego kaj doloro de Fatmo. Krom tio Nel pledis por ŝi, kaj li volis ĉiam tion, kion volis Nel — do post momento li parolis, kvazaŭ al si mem, sed tiel laŭte, ke ĉiuj povu lin aŭdi.

— Se mi estus la registaro, mi permesus al Fatmo forveturi.

— Sed, ĉar vi ne estas la registaro — respondis al li s-ro Tarkowski — vi faros pli bone, ne entrudiĝante en tion, kio ne estas via afero.

S-ro Rawlison estis ankaŭ bonkora kaj li bone komprenis la situacion de Fatmo, sed frapis lin en ŝiaj vortoj diversaj maleblaĵoj, kiuj ŝajnis al li simpla mensogo. Havante preskaŭ ĉiutage rilatojn kun la doganoficejo en Izmailo, li bone sciis, ke neniaj novaj transportoj de gumo aŭ de eburo, traiĝis lastatempe tra la Kanalo. La komerco pri tiuj varoj ĉesis preskaŭ komplete. Ankaŭ arabaj komercistoj ne povis reveni el la urbo El-Faŝero, situanta en Sudano, ĉar la mahdianoj ĝenerale en la komenco ne enlasis ĉe si komercistojn, kaj tiujn, kiujn ili povis kapti, ili prirabis kaj retenis en malliberejo. Estis do preskaŭ certe, ke la rakonto pri la malsano de Smaino estas pura mensogo.

Sed, ĉar la okuletoj de Nel rigardis ĉiam petege al la paĉjo, kaj tiu ne volis malĝojigi la knabineton, li diris post momento al la sudananino:

— Fatmo, mi jam skribis al la registaro en via afero, sed senefike. Kaj jen aŭskultu! Morgaŭ kun ĉi tiu mehendiso (inĝeniero), kiun vi vidas, ni elveturos al Medinet-el-Fajum; survoje ni haltos dum unu tago en Kairo, ĉar la kedivo volas paroli kun ni pri la kanaloj, kiuj kondukas de Bahr-Jussef, kaj doni al ni ĉi-rilatajn komisiojn. Dum la interparolo mi penos prezenti al li vian aferon kaj akiri por vi lian favoron. Sed nenion pli mi povas fari kaj promesi al vi.

Fatmo tuj leviĝis kaj, etendinte ambaŭ manojn kiel signon de sia dankesprimo, ekkriis:

— Do mi estas jam savita!

— Ne, Fatmo — respondis s-ro Rawlison — ne parolu pri savo, ĉar mi jam diris al vi, ke morto minacas nek vin, nek viajn infanojn. Tamen, ĉu la kedivo permesos vian forveturon, mi ne garantias, ĉar Smaino ne estas malsana, sed li estas perfidulo, kiu, forpreninte la registaran monon, eĉ ne pensas elaĉeti la militkaptitojn de Mahommed-Aĥmed.

— Smaino estas senkulpa, sinjoro, kaj kuŝas en El-Faŝero — ripetis Fatmo — kaĵ eĉ se li perfidus la registaron, tiam mi ĵuras antaŭ vi, mia bonfaranto, ke, se oni permesos al mi forveturi, tiel longe mi petegos Mahommed-Aĥmedon, ĝis mi elpetos viajn militkaptitojn.

— Do bone. Mi promesas al vi ankoraŭfoje, ke mi pledos por via afero ĉe la kedivo.

Fatmo komencis frapi kliniĝojn.

— Dankon al vi „Sidi"! Vi estas ne nur potenca, sed ankaŭ justa. Kaj nun mi petegas vin ankoraŭ, ke vi permesu al ni servi vin kiel sklavoj.

— En Egiptujo neniu povas esti sklavo — respondis kun rideto s-ro Rawlison. Da servistaro mi havas sufiĉe, kaj viajn servojn mi ne povas elprofiti ankaŭ pro tio, ke, kiel mi jam diris al vi, ni ĉiuj forveturos al Medinet kaj povas esti, ke ni restados tie ĝis ramadano.

— Mi scias, sinjoro, ĉar diris al mi pri tio la gardisto Ĥadigo. Mi venis ne sole petegi vin pri helpo, sed ankaŭ por informi vin, ke du homoj el mia dangala gento, Idriso kaj Gebhro, estas kamelkondukistoj en Medinet kaj ke ili frapos frunton antaŭ vi, tuj kiam vi alvenos, oferante al vi siajn servojn kaj kamelojn.

— Bone, bone — respondis la direktoro — sed tio estas la afero de la Cook-kompanio, ne mia.

Fatmo, kisinte la manojn de ambaŭ inĝenieroj kaj infanoj, eliris, benante precipe Nel. La du sinjoroj silentis kelkan tempon, kaj poste s-ro Rawlison diris:

— Malfeliĉa virino… sed ŝi mensogas tiel, kiel nur orientanoj scipovas mensogi — kaj eĉ en ŝiaj dankdeklaroj sonas ia falsa tono.

— Sendube — respondis s-ro Tarkowski — sed verdire, ĉu Smaino perfidis aŭ ne perfidis, la registaro ne rajtas reteni ŝin en Egiptujo, ĉar ŝi ne povas responsi pri sia edzo.

— La registaro permesas nun al neniu el la sudananoj elveturi sen speciala tralasatesto al Souakimo kaj al Nubio, do la malpermeso ne tuŝas nur Fatmon. En Egiptujo ili troviĝas multnombre; ili venas ĉi tien por perlabori monon, kaj inter ili estas ia kvanto da homoj, kiuj apartenas al la dangala gento, tio estas al tiu, el kiu devenas Mahdi. Jen ekzemple apartenas al ĝi, krom Fatmo kaj Ĥadigo, ankaŭ tiuj du kamelkondukistoj en Medinet. La mahdianoj nomas la egiptanojn turkoj kaj militas kontraŭ ili, sed ankaŭ inter la ĉitieaj araboj troviĝas sufiĉe da adeptoj de Mahdi, kiuj volonte forkurus al li. Oni devas kalkuli al ili ĉiujn fanatikulojn, ĉiujn iamajn partianojn de la paŝao Arabi kaj multajn el inter la plej malriĉaj klasoj. Ili riproĉas al la registaro, ke ĝi tute subiĝis al anglaj influoj, kaj ili asertas, ke la religio pro tio suferas. Dio scias, kiom el ili forkuris jam tra la dezerto, evitante la kutiman marvojon al Souakimo, do la registaro, sciiĝinte, ke ankaŭ Fatmo volas forkuri, ordonis gardi ŝin. Nur kontraŭ ŝi kaj kontraŭ ŝiaj infanoj, kiel parencoj de Mahdi mem, oni eble povos reakiri la militkaptitojn.

— Ĉu efektive la pli malaltaj klasoj en Egiptujo favoras Mahdi'on?

— Mahdi havas siajn adeptojn eĉ en la militistaro, kiu eble pro tio batalas tiel malbone.

— Sed kiamaniere la sudananoj povas forkuri tra la dezerto? Estas ja miloj da mejloj!

— Kaj tamen sur ĉi tiu vojo oni venigadis sklavojn al Egiptujo.

— Mi opinias, ke la infanoj de Fatmo ne eltenus tian vojaĝon.

— Ŝi volas ja mallongigi ĝin kaj veturi sur la maro al Souakimo.

— Ĉiuokaze kompatinda virino…

Je tio finiĝis la interparolo.

Kaj post dek du horoj la „kompatinda virino", enŝlosinte sin zorge en la domo kun la filo de la gardisto Ĥadigo, flustris en liajn orelojn kun sulkiĝintaj brovoj kaj malserena rigardo de siaj belaj okuloj:

— Ĥamiso, filo de Ĥadigo, jen estas la mono. Vi veturos jam hodiaŭ al Medinet kaj enmanigos al Idriso ĉi tiun skribaĵon, kiun je mia peto skribis al li la pia derviŝo Bellali… La infanoj de tiuj mehendisoj estas bonaj, sed se mi ne akiros la elveturpermeson, tiam ne estas alia rimedo. Mi scias, ke vi min ne perfidos… Memoru, ke ankaŭ vi kaj via patro devenas el la dangala gento, en kiu naskiĝis la granda Mahdi.

ĈAPITRO III

Ambaŭ inĝenieroj elveturis la sekvan tagon nokte al Kairo, kie ili estis vizitontaj la anglan rezidenton kaj partoprenontaj la aŭdiencon ĉe la vicreĝo. Staĉjo prikalkulis, ke tio povas daŭri du tagojn, kaj montriĝis, ke liaj prikalkuloj estis trafaj, ĉar la trian tagon vespere li ricevis de la patro, jam el Medinet, jenan depeŝon: „Tendoj preparitaj. Elveturu tuj post komenciĝo de ferioj. Fatmon sciigu pere de Ĥadigo, ke ni povis nenion fari por ŝi…" Similan depeŝon ricevis ankaŭ s-ino Olivier, kiu do tuj komencis prepari la vojaĝon helpe de la negrino Dinah.

La nura vido de ili ekĝojigis la infanajn korojn. Sed subite okazis akcidento, kiu komplikis ĉiujn planojn kaj povis eĉ tute haltigi la elveturon. Ĝuste en la tago, en kiu komenciĝis la vintraj ferioj de Staĉjo, kaj unu tagon antaŭ ilia forveturo, skorpio pikis s-inon Olivier dum ŝia posttagmeza dormeto en ĝardeno. Tiuj venenaj kreaĵoj en Egiptujo estas kutime ne tro danĝeraj, tamen ĉi-foje ĝia piko povis fariĝi escepte pereiga. La skorpio rampis tra la supra apogrando de tola seĝo kaj pikis la kolon de s-ino Olivier en la momento, kiam ŝi premis ĝin per la kapo; kaj ĉar ŝi antaŭe suferis je erizipelo de la vizaĝo, ekestis la timo, ke la malsano ripetiĝos. Oni vokis tuj la kuraciston, kiu alvenis nur post du horoj, ĉar li estis okupita aliloke. La kolo kaj eĉ la vizaĝo jam ŝveliĝis, post kio aperis febro kun la kutimaj simptomoj de veneno. La kuracisto deklaris, ke en tiaj cirkonstancoj oni ne povas paroli pri elveturo, kaj li ordonis al la malsariulino tuj enlitiĝi. Rezulte de tio al la infanoj minacis, ke ili pasigos hejme la festotagojn de Kristnasko. Oni devas ĉe tio juste aldoni, ke en la unuaj momentoj Nel pli pensis pri la suferoj de sia instruistino ol pri la perdotaj agrablaĵoj en Medinet. Ŝi ploretadis nur ĉe anguloj je la nura penso, ke ŝi povos vidi paĉjon nur post kelkaj semajnoj. Staĉjo ne akceptis la akcidenton kun la sama rezigno kaj ekspedis antaŭ ĉio depeŝon, kaj poste leteron kun la demando, kion ili devas fari. La respondo alvenis post du tagoj. S-ro Rawlison interkompreniĝis antaŭe kun la kuracisto kaj, sciiĝinte de li, ke la minacanta danĝero estas jam forigita, kaj ke nur pro timo kontraŭ la ripetiĝo de la malsano li ne permesas al s-ino Olivier forlasi Port-Saidon, li certigis antaŭ ĉio bonan zorgon por ŝi kaj poste li sendis al la infanoj la permeson vojaĝi en akompano de Dinah. Sed ĉar ŝi, malgraŭ sia tuta sindono al Nel, ne scipovus helpi sin ĉe la fervojo kaj en hoteloj, la gvidanto kaj kasisto devis esti Staĉjo dumvoje. Estas facile kompreni, kiel fiera li estis pro tiu rolo kaj kun kia kavalira fervoro li certigis la malgrandan Nel, ke nenio malbona okazos al ŝi, kvazaŭ la tuta vojo al Kairo kaj al Medinet prezentus iajn malfacilaĵojn kaj danĝeron.

Ĉiuj preparoj estis jam antaŭe finitaj, do la infanoj ekiris la saman tagon sur la kanalo al Izmailo, kaj de tie per fervojo al Kairo, kie ili estis tranoktontaj, por pluveturi la morgaŭan tagon al Medinet. Forlasante Izmailon, ili vidis la lagon Timsah, kiun Staĉjo jam konis, ĉar s-ro Tarkowski, fervora ĉasanto, kunprenis lin kelkfoje en libera tempo por ĉasi akvo-birdaron. Plue la vojo kondukis laŭlonge de Wadi-Toumilat, tuj apud la kanalo de dolĉa akvo, iranta de Nilo al Izmailo kaj Suezo. Ĉi tiu kanalo estis fosita jam antaŭ la Sueza, alie la laboristoj, okupitaj ĉe la granda verko de De Lesseps, estus tute senigitaj de trinkebla akvo. Sed ĝia fosado havis ankoraŭ alian sukcesan efikon. Jen la regiono, kiu antaŭe estis senfrukta dezerto, ekfloris denove, kiam trairis ĝin la potenca kaj reviviga torento de dolĉa akvo. La infanoj povis ekrimarki el fenestroj de vagono, ĉe la maldekstra flanko, la larĝan verdaĵonon, konsistantan el herbejoj, sur kiuj paŝtis sin ĉevaloj, kameloj kaj ŝafoj, kaj el kultureblaj kampoj, briletantaj per maizo, milio, alfo kaj aliaj specoj de furaĝaj kreskaĵoj. Apud la kanalbordo estis videblaj ĉiuspecaj putoj, rondformaj, provizitaj per siteloj, aŭ en la formo de ordinaraj putsvingiloj, ĉerpantaj akvon, kiun felahoj laboreme verŝis sur la bedaron aŭ disveturigis en bareloj per veturiloj tirataj de bubaloj. Super la grenkampoj ŝvebis kolomboj kaj kelkfoje subite leviĝis tutaj aroj da koturnoj. Laŭlonge de la kanalbordoj serioze promenadis cikonioj kaj gruoj. En la malproksimo, super la argilaj kabanoj de felahoj, leviĝis, kiel plumtufoj, kronoj de daktilaj palmoj.

Kontraŭe, norden de la fervoja linio etendiĝis la vera dezerto, sed ne simila al tiu, kiu kuŝis ĉe la alia flanko de Sueza Kanalo. Tiu aspektis kvazaŭ ebena marfundo, el kiu forfluis la akvo kaj restis nur la sulkiĝinta sablo, kaj ĉi tie la sablo estis pli flava, formanta kvazaŭ montetojn, kovritajn sur la deklivoj per eta griza kreskaĵaro. Inter tiuj altaĵoj, kiuj kelkloke formis altajn montetojn, kuŝis vastaj valoj, tra kiuj de tempo al tempo pasis karavanoj.

El la fenestroj de la vagono la infanoj povis vidi ŝarĝitajn kamelojn, kiuj sekvis unu post la alia, formante longan rubandon sur la sabla vastaĵo. Antaŭ ĉiu kamelo iris arabo en nigra mantelo kaj kun blanka turbano sur la kapo. La malgranda Nel rememoris la bildojn el la Biblio, kiujn ŝi rigardis hejme, kaj kiuj prezentis izraelidojn enirantajn Egiptujon en la tempo de Jozefo. Ili estis tute samaj. Sed ŝi ne povis bone ilin observi, ĉar ĉe la fenestroj ĉe tiu flanko de la vagono sidis du anglaj oficiroj kaj ili malebligis al ŝi la vidon.

Sed apenaŭ ŝi sciigis pri tio Staĉjon, li turnis sin kun ege serioza mieno al la oficiroj kaj diris, almetante la fingron al sia ĉapelo:

— Ĝentlemanoj, ĉu vi ne bonvolus cedi lokon al ĉi tiu malgranda miss, kiu deziras rigardadi kamelojn?

Ambaŭ oficiroj akceptis la proponon kun la sama seriozeco kaj unu el ili ne sole cedis la lokon por la scivola miss, sed ankaŭ li levis ŝin kaj starigis ŝin sur sian sidlokon apud la fenestro.

Kaj Staĉjo komencis prelegon:

— Tio estas la malnova regiono de Goshen, kiun la faraono redonis al Jozefo por liaj fratoj izrealidoj. Iam kaj ankoraŭ en antikvaj tempoj troviĝis tie ĉi kanalo de dolĉa akvo, tiel, ke ĉi tiu nova estas nur aliigo de la malnova. Sed poste ĝi ruiniĝis kaj la lando dezertiĝis. Nun la tero komencas esti denove fruktodona.

— De kie tio estas konata al vi, ĝentlemano? — demandis unu el la oficiroj.

— En mia aĝo tiaj aferoj estas jam konataj — respondis Staĉjo — kaj krom tio antaŭ nelonge profesoro Sterling prelegis al ni pri Wadi-Toumilat.

Kvankam Staĉjo parolis tre flue la anglan lingvon, tamen lia iom alia akcento atentigis la duan oficiron, kiu demandis:

— Ĉu la malgranda ĝentlemano ne estas anglo?

— Anglino estas la malgranda miss Nel, kiun ŝia patro konfidis al mi, ke mi gardu ŝin dumvoje, kaj mi ne estas anglo, sed polo kaj filo de kanalinĝeniero.

La oficiro ridetis, aŭdinte la respondon de la brava knabo, kaj diris:

— Mi tre ŝatas la polojn. Mi apartenas al kavaleri-regimento, kiu en la tempoj de Napoleono kelkfoje batalis kontraŭ polaj kavalerianoj, kaj tiu tradicio estas ĝis nun ĝia gloro kaj honoro (Tiuj regimentoj de la angla kavalerio, kiuj dum la tempo de Napoleono batalis kontraŭ la pola rajdistaro, fieras pri tio efektive ĝis hodiaŭ kaj ĉiu oficiro parolante pri sia regimento neniam forgesas diri: "Ni batalis kontraŭ polojn").

— Tre agrable estas por mi interkonatiĝi kun vi — respondis Staĉjo.

Kaj poste la interparolo fluis facile, ĉar la oficiroj videble amuziĝis. Montriĝis, ke ili ambaŭ veturas ankaŭ el Port-Saido al Kairo por intervidiĝi kun la angla ambasadoro kaj por ricevi la lastajn instrukciojn pri la longa vojaĝo, kiu ilin baldaŭ atendos. La pli juna el ili estis militkuracisto, kaj tiu, kiu parolis kun Staĉjo, kapitano Glen, estis veturonta laŭ ordono de sia registaro el Kairo tra Suezo al Mombasso kaj tie li estis transprenonta la administradon de la tuta lando, situanta apud la haveno kaj etendiĝanta ĝis la nekonata regiono de Samburo. Staĉjo, kiu kun granda plezuro legadis pri vojaĝoj tra Afriko, sciis bone, ke Mombasso situas je kelkaj gradoj trans la ekvatoro kaj ke la apudkuŝantaj landoj, kvankam alkalkulitaj jam al la sfero de anglaj aferoj, estas ankoraŭ efektive malmulte konataj, tute sovaĝaj, plenaj de elefantoj, ĝirafoj, rinoceroj, bubaloj kaj ĉiuspecaj antilopoj, kun kiuj ekspedicioj militaj, misiistaj kaj komercaj ĉiam renkontiĝas. Pro tio li enviis kapitanon Glen tutkore kaj deklaris, ke li devas nepre viziti lin en Mombasso kaj ĉasi kun li leonojn kaj bubalojn.

— Bonege, sed mi petas, vizitu min kun ĉi tiu malgranda miss — respondis ridante kapitano Glen kaj montrante al Nel, kiu en la sama momento foriris de la fenestro kaj eksidis apud li.

— Miss Rawlison havas patron — respondis Staĉjo — kaj mi estas nur dumvoje ŝia prizorganto.

Je tio la dua oficiro turniĝis vigle kaj demandis:

— Rawlison? — ĉu ne unu el la kanal-direktoroj kaj tiu, kiu havas fraton en Bombajo?

— En Bombajo loĝas mia onklo — respondis Nel, suprenlevante sian fingreton.

— Dio, via onklo, darling (amatino), estas edziĝinta kun mia fratino. Mi nomiĝas Clary. Ni estas do parencoj, kaj mi estas ege kontenta, ke mi renkontis vin kaj interkonatiĝis kun vi, mia malgranda, kara birdeto.

Kaj la doktoro estis efektive tre kontenta. Li diris, ke tuj post sia alveno al Port-Saido li demandis pri s-ro Rawlison, sed en la direktorejo oni informis lin, ke la direktoro forveturis jam pro la festotagoj. Li bedaŭris, ke la vaporŝipo, per kiu li estas veturonta kun Glen al Mombasso, elveturos el Suezo jam post kelkaj tagoj, pro tio li ne povos viziti ilin en Medinet.

Li komisiis al Nel saluti la patron kaj promesis skribi al ŝi el Mombasso. Ambaŭ oficiroj okupiĝis nun plejparte pri konversacio kun Nel, tiel ke Staĉjo restis iom flanke. Kompense ĉe ĉiuj stacioj aperis grandnombre mandarinoj, freŝaj daktiloj kaj eĉ bonegaj sorbetoj, t.e. refreŝigaj trinkaĵoj. Krom Staĉjo kaj Nel, profitis de ili ankaŭ Dinah, kiu, ĉe ĉiuj siaj kvalitoj, distingiĝis per nekutima frandemo.

Tiamaniere la vojo al Kairo tre mallongiĝis por la infanoj. Ĉe la adiaŭo la oficiroj kisis la manetojn kaj kapeton de Nel kaj premis varme la manon de Staĉjo. Kapitano Glen, al kiu tre plaĉis la kuraĝa knabo, diris duonŝerce kaj duonvere:

— Aŭskultu, mia knabo! Kiu scias, kie, kiam kaj en kiaj cirkonstancoj ni povas ankoraŭ renkontiĝi en la vivo. Sed memoru, ke ĉiam vi povas kalkuli je mia favoro kaj helpo.

— Kaj reciproke! — rediris Staĉjo kun dignoplena riverenco.

ĈAPITRO IV

Same s-ro Tarkowski, kiel ankaŭ s-ro Rawlison, kiu amis eksterordinare sian malgrandan Nel, tre ekĝojis pro la alveno de la infanoj. Ankaŭ la juna pareto salutis kun ĝojo siajn patrojn, sed tuj ili komencis ĉirkaŭrigardi la tendojn, kiuj estis jam interne komplete aranĝitaj kaj pretaj por akcepti tiel amindajn gastojn. Montriĝis, ke la tendoj estis komfortaj, duoblaj, unuj tegitaj per blua, la aliaj per ruĝa flaneloj, kovritaj malsupre per feltaĵo kaj tiel vastaj kiel grandaj ĉambroj. La kompanio, por kiu estis tre grava la opinio de la altrangaj kanaloficistoj, tre penis, ke ili sentu sin kiel eble plej bone kaj komforte. S-ro Rawlison timis komence, ke pli longa restado subtende malutilos al la sano de Nel, kaj se li konsentis, do nur pro tio, ke okaze de malbona vetero ili povus ĉiam enhoteliĝi. Tamen nun, ĉirkaŭrigardinte detale ĉion, li certiĝis, ke tagoj kaj noktoj, pasigitaj en la libera naturo, estos centoble pli utilaj por lia sola filino ol la restado en malbone ventolitaj ĉambroj de la lokaj hoteletoj. Tion favoris ankaŭ belega vetero.

Medinet, aŭ El-Medine, ĉirkaŭita de la sablaj montetoj de la Libia dezerto, havas klimaton multe pli bonan ol Kairo kaj ne senkaŭze oni nomas ĝin „lando de rozoj". Pro sia ŝirmita situo kaj abunda malseketeco en la aero, la noktoj estas tie tute ne tiel malvarmaj kiel en aliaj partoj de Egiptujo, situantaj eĉ pli sude. Vintro estas eĉ ĝuplena, kaj ĝuste de post novembro komenciĝas la plej granda disvolviĝo de la kreskaĵaro. Daktilaj palmoj, olivarboj, da kiuj ĝenerale estas malmulte en Egiptujo, figarboj, oranĝujoj, grandegaj ricinujoj, granatujoj kaj diversaj aliaj sud-kreskajoj kovras arbare tiun ĝuplenan oazon. La ĝardenoj estas kvazaŭ superŝutitaj per grandega ondo de akacioj, siringoj kaj rozoj, tiel ke nokte ĉiu blovo alportas ilian ebriigan bonodoron. Oni enspiras ĉi tie per plena brusto kaj „oni ne volas morti", kiel diras la tieaj loĝantoj.

Similan klimaton havas nur Heluano, situanta ĉe la alia flanko de Nilo, sed multe pli norde, kvankam ĝi ne havas tiel abundan kreskaĵaron. Sed al Heluano estas ligita por s-ro Rawlison malĝoja rememoro, ĉar tie mortis la patrino de Nel. Kaŭze de tio li preferis Medinet — kaj rigardante nun la serenan vizaĝon de sia knabineto, li promesis al si en la animo aĉeti ĉi tie post mallonga tempo terpecon kun ĝardeno, konstrui sur ĝi oportunan anglan domon kaj pasigi en tiu benita regiono ĉiujn forpermesojn, kiujn li povos akiri, kaj post la finkonstruo de la kanalo li eĉ povos ĉi tie ekloĝi por ĉiam.

Sed tio estis planoj por la malproksima estonteco kaj ankoraŭ ne tute certaj. Intertempe la infanoj turniĝis de post sia alveno ĉie, kvazaŭ muŝoj, dezirante ankoraŭ antaŭ la tagmanĝo trarigardi ĉiujn tendojn, azenojn kaj kamelojn enloke dungitajn de Cook. Tamen montriĝis, ke la bestoj troviĝis sur la malproksima paŝtejo kaj ke oni povos rigardi ilin nur morgaŭ. Anstataŭ tio Nel kaj Staĉjo rimarkis kun plezuro, apud la tendo de s-ro Rawlison, Ĥamison, la filon de Ĥadigo, sian bonan konaton el Port-Saido. Li ne apartenis al la servistaro de Cook kaj s-ro Rawlison estis eĉ mirigita renkonti lin en El-Medinet, sed ĉar li uzis lin antaŭe kiel portanton de diversa ilaro, li akceptis lin ankaŭ nun kiel kurieron kaj knabon por ĉiuspecaj servoj.

La vespera tagmanĝo estis bonega, ĉar la maljuna Kopt, kiu jam de multaj jaroj estis kuiristo en la Cook-kompanio, volis nun montri sian kulinaran arton. La infanoj rakontis pri sia interkonatiĝo kun du oficiroj dum la vojaĝo, kio okupis speciale s-ron Rawlison, kies frato Rikardo, edziĝinta kun la fratino de doktoro Clary, restadis efektive de post multaj jaroj en Hindujo. Ĉar ĉi tiu geedza paro estis senida, la oĉjo tre amis sian malgrandan nevineton, kiun li konis sole el fotografajo, kaj li demandis ĉiam pri ŝi en ĉiuj siaj leteroj. Ambaŭ patroj amuziĝis ankaŭ pro la invito al Mombasso, kiun Staĉjo ricevis de kapitano Glen. La knabo opiniis ĝin tute serioza kaj li promesis al si decide iam viziti sian novan amikon trans la ekvatoro. Tiam s-ro Tarkowski devis al li klarigi, ke la anglaj oficistoj neniam restadas longe en la oficejo de la sama loko pro la mortiga klimato de Afriko kaj ke antaŭ ol li — Staĉjo — fariĝos plenkreska, la kapitano havos jam la dekan postenon laŭvice, aŭ eble li ne estos plu inter la vivantoj.

Post la tagmanĝo la tuta societo iris antaŭ la tendojn, kie la servistaro starigis faldeblajn tolseĝojn, kaj por la sinjoroj pretigis sifonojn kun sodo-akvo kaj brandon. Estis jam nokto, sed eksterordinare varme, kaj plenlune, do estis lume kiel dum la tago. La blankaj muroj de la urbaj konstruaĵoj lumis verdkolore kontraŭ tendoj, la steloj brilis sur la ĉielo, kaj en la aero disvastiĝis bonodoro de rozoj, akacioj kaj heliotropoj. La urbo jam dormis. En la nokta silento aŭdiĝis nur de tempo al tempo laŭtaj voĉoj de gruoj, ardeoj kaj flamingoj, flugantaj de la Nilbordo en la direkto de la lago Karoun. Subite tamen aŭdiĝis laŭta, bas-tona bojado de hundo, pro tio la infanoj tre miris, tiom pli, ĉar ĝi ŝainis eliri el la tendo, kiun ili ankoraŭ ne kontrolis, kaj kiu estis destinita kiel magazeno por seloj, ilaro kaj diversaj vojaĝ-akcesoraĵoj.

— Ho, kiel grandega devas esti la hundo. Ni iru tien rigardi ĝin — diris Staĉjo.

S-ro Tarkowski komencis ridi kaj s-ro Rawlison forskuis la cindron de la cigaro kaj diris, same ridante:

— „Well"! Por nenio utilis ĝia enfermo.

Poste li turnis sin al la infanoj:

— Morgaŭ — memoru — estas la antaŭkristnaska vespero kaj ĉi tiu hundo devus esti surprizo, destinita por Nel de s-ro Tarkowski, sed ĉar „la surprizo" aŭdiĝis, mi estas devigita anonci ĝin jam hodiaŭ.

Nel, aŭdinte tion, grimpis en la sama momento sur la genuojn de s-ro Tarkowski kaj varme ĉirkaŭprenis lian kolon, poste ŝi transsaltis sur la patrajn genuojn:

— Paĉjo, kiom mi estas feliĉa! Kiom feliĉa!

La premoj kaj kisoj ne finiĝadis; fine Nel, troviĝinte sur siaj propraj piedoj, komencis rigardi al la okuloj de s-ro Tarkowski:

— Mister Tarkowski…

— Kion vi deziras, Nel?

— Ĉar mi jam scias, ke la hundo tie estas, ĉu mi ne povus vidi ĝin hodiaŭ?

— Mi estis certa — ekkriis kun ŝajnigita indigno s-ro Rawlison ke ĉi tiu malgranda muŝo ne kontentiĝos pri la sola novaĵo.

Kaj s-ro Tarkowski turnis sin al la filo de Ĥadigo kaj diris:

— Ĥamiso, alkonduku la hundon.

La juna sudanano malaperis ekster la kuireja tendo kaj post momento li reaperis, kondukante je ĉirkaŭkolo grandegan beston.

Kaj Nel eĉ retiriĝis.

— Ho! — ŝi ekkriis, kaptante la manon de la patro.

Kaj Staĉjo entuziasmiĝis:

— Ĝi ja estas leono, ne hundo!

— Ĝi apartenas al la mastifa raso, kies hundoj estas la plej grandaj en la mondo. Ĉi tiu estas ne pli aĝa ol dujara, sed efektive grandega. Ne timu ĝin, Nel, ĉar ĝi estas milda kvazaŭ ŝafido. Nur kuraĝe. Lasu ĝin, Ĥamiso.

Ĥamiso lasis la ĉirkaŭkolon, je kiu li tenis la dogon, kaj tiu, sentinte, ke ĝi estas libera, komencis svingi la voston, karesi s-ron Tarkowski, kun kiu ĝi jam bone konatiĝis antaŭe, kaj bojadi pro ĝojo.

En la lunlumo la infanoj rigardis kun mirego ĝian potencan rondan kapegon kun pendantaj lipoj, ĝiajn dikajn piedojn, ĝian kolosan figuron similan efektive al la figuro de helflava leono. Nenion similan ili vidis ĝis nun en sia vivo.

— Kun tia hundo oni povus sendanĝere trairi la tutan Afrikon — ekkriis Staĉjo.

— Demandu ĝin, ĉu ĝi povus alporti rinoceron — diris s-ro Tarkowski.

Saba ja ne povis respondi tiun demandon, sed ĝi svingis la voston pli kaj pli gaje kaj montris tiom da intimeco, ke Nel tuj ĉesis timi ĝin kaj komencis karesi ĝian kolhararon.

— Saba, aminda, kara Saba!

S-ro Rawlison kliniĝis super ĝin, levis ĝian kapon al la vizaĝeto de la knabino kaj diris:

— Saba, rigardu bone ĉi tiun fraŭlineton. Jen via mastrino! Vi devas obei ŝin kaj bone gardi ŝin — ĉu komprenite?

— Vou! Vou! — Saba aŭdiĝis je tio per sia basvoĉo, kvazaŭ ĝi vere komprenis, pri kio temas.

Kaj ĝi komprenis tion eĉ pli bone, ol oni povis esperi, ĉar profitante de la fakto, ke ĝia kapo troviĝis preskaŭ en la sama alto kiel la vizaĝo de la knabineto, ĝi eklekis honorsigne per sia larĝa langego ŝian nazeton kaj vangetojn.

Tio elvokis ĝeneralan ridegon. Nel devis tuj iri en la tendon por lavi sin. Reveninte post kelka tempo, ŝi vidis la hundon kun la piedegoj metitaj sur la ŝultroj de Staĉjo, kiu fleksiĝis sub ĝia pezo. Saba superis lin je unu tuta kapo.

Alproksimiĝis la tempo de ripozo, sed la etulino elpetis al si ankoraŭ duonhoron da amuzado, por konatiĝi pli bone kun la nova amiko. Tiu konatiĝo okazis tiel facile, ke s-ro Tarkowski baldaŭ sidigis ŝin virinmaniere sur ĝian dorson kaj, subtenante ŝin pro timo, ke ŝi terenfalus, li ordonis al Staĉjo konduki la hundon je la ĉirkaŭkolo. Tiamaniere ŝi rajdis dekkelkajn paŝojn, post kio ankaŭ Staĉjo provis sidiĝi sur ĉi tiu kurioza rajdbesto sed Saba eksidis tiam sur siaj malantaŭaj piedoj, kaj Staĉjo neatendite troviĝis sur la sablo apud ĝia vosto.

La infanoj estis jam enlitiĝontaj, kiam de malproksime, sur la lunlumigita foirejo aperis du blankaj individuoj, alproksimiĝantaj al la tendoj.

Saba, ĝis nun kvieta, komencis bojadi obtuze kaj minace, tiel ke Ĥamiso je ordono de s-ro Rawlison devis ĝin rekapti je la ĉirkaŭkolo, kaj dume ambaŭ homoj, vestitaj en blankaj burnusoj, stariĝis antaŭ la tendoj.

— Kiu alvenas? — demandis s-ro Tarkowski.

— Kamel-kondukantoj — aŭdiĝis unu el la alvenintoj.

— Ho, ĉu Idriso kaj Gebhro? Kion vi volas?

— Ni venis demandi, ĉu efendi ne bezonos nin morgaŭ.

— Ne! Morgaŭ kaj postmorgaŭ estas grandaj festotagoj, dum kiuj ne decas aranĝi ekskursojn. Venu post la festotagoj matene.

— Dankon, efendi!

— Kaj ĉu viaj kameloj estas bonaj? — demandis s-ro Rawlison.

— Bismillah! — respondis Idriso — la veraj hegin (rajdbestoj) kun grasaj ĝiboj kaj kvietaj kiel ha'-ga (ŝafidoj). Alie Cook ne estus nin dunginta.

— Ĉu ili ne tro skuadas?

— Oni povas, sinjoro, meti plenmanon da fazeoloj sur la dorson de ĉiu el ili kaj neniu fazeolo ruliĝos eĉ en la plej rapida kuro.

— Se troigi, tiam nur arabe — diris, ridante, s-ro Tarkowski.

— Aŭ sudane — aldonis s-ro Rawlison.

Dume Idriso kaj Gebhro staris senmove, kiel du blankaj kolonoj, rigardante diligente Staĉjon kaj Nel'on. La plenluno lumigis iliajn tre malhelajn vizaĝojn, kiuj ĉe ĝia brilo aspektis kvazaŭ forĝitaj el bronzo. Iliaj okulblankoj briletadis verdete el sub la turbanoj.

— Bonan nokton al vi — diris s-ro Rawlison.

— Allaho gardu vin, efendi, nokte kaj tage.

Dirinte tion, ili kliniĝis kaj foriris. Akompanis ilin la obtuza bojado de Saba, simila al malproksima tondro. Al la hundo la du sudananoj videble na plaĉis.

ĈAPITRO V

Dum la sekvaj tagoj okazis neniaj ekskursoj. Anstataŭ tio en la antaŭkristnaska vespero, kiam sur la ĉielo aperis la unua stelo, en la tendo de s-ro Rawlison ekbrilis abunde lumigita arbeto, destinita por Nel. Abieton anstataŭis tujo eltranĉita en unu el la lokaj ĝardenoj, malgraŭ tio Nel trovis inter ĝiaj branĉetoj multe da frandaĵoj kaj belegan pupon, kiun la patro venigis por ŝi el Kairo, kaj Staĉjo sian ege deziratan anglan pafilon. De la patro li ricevis krom tio ŝargaĵojn, diversan ĉasilaron kaj selon por ĉevalrajdo. Nel ne povis regi sin mem pro granda feliĉo kaj Staĉjo, kvankam li opiniis, ke tiu, kiu posedas anglan pafilon, devus posedi ankaŭ la konvenan seriozecon, ne povis tamen elteni — kaj elektinte la momenton, kiam ĉirkaŭ la tendo estis neniu — ĉirkaŭiris ĝin per la manoj. Tiun kapablon, kulturitan diligente en la lernejo de Port-Saido, li posedis en rimarkinda grado, kaj li ofte amuzis per ĝi Nel'on, kiu sincere enviis lin pro tio.

La antaŭkristnaskan vesperon kaj la unuan festotagon pasigis la infanoj parte je diservo, parte je la pririgardado de la ricevitaj donacoj kaj je la dresado de Saba. La nova amiko montriĝis kapabla kaj komprenema super ĉia atendo. Tuj la unuan tagon ĝi ellernis doni la piedon, alporti poŝtukojn, kiujn ĝi tamen ne redonis senreziste — kaj ĝi komprenis, ke lavi per sia lango la vizaĝon de Nel ne apartenas al ĝentilagoj ĝiaflanke. Nel, tenante la fingron sur la nazeto, donis al ĝi diversajn instruojn, kaj ĝi, jesante per la vost-svingado, konigis al ŝi tiamaniere, ke ĝi aŭskultas kun deca atento kaj prenas en konsideron. Dum la promenadoj tra la sablaj placoj en la urbo la gloro de Saba kreskis ĉiuhore, kaj eĉ, kiel ĉiu gloro, komencis havi malagrablajn sekvojn, ĉar ĝi amasigis tutajn arojn da arabaj infanoj. Komence ili tenis sin en certa distanco, tamen iom post iom kuraĝigitaj pro la mildeco de la „monstro", ili proksimiĝis pli kaj pli, kaj fine ili plenigis la placojn antaŭ la tendoj, ke oni ne povis libere moviĝi. Krom tio, ĉar ĉiu araba infano de mateno ĝis nokto suĉas sukerkanon, apud la infanoj svarmas ĉiam multega nombro da muŝoj, kiuj tedaj per si mem, estas ankaŭ danĝeraj, ĉar ili disportas infektaĵojn de egipta okul-inflamo. La servistaro penis tiukaŭze dispeli la infanojn, sed Nel ĉiam defendis ilin, kaj krom tio ŝi disdonis al la plej junaj „helou" (dolĉaĵojn), kio havigis al ŝi ilian grandan amon, sed samtempe ankaŭ pligrandigis ilian nombron.

Post tri tagoj komenciĝis la komunaj ekskursoj, parte per etŝpuraj fervojoj, da kiuj la angloj konstruis multe en Medinet-el-Fajum, parte sur azenoj, kaj kelkfoje ankaŭ sur kameloj. Montriĝis, ke en la laŭdoj koncerne al tiuj bestoj flanke de Idriso, ja estis multe da troigo, ĉar ne sole al fazeoloj, sed ankaŭ al homoj ne estis facile teni sin en la seloj. Sed estis vere, ke la kameloj apartenis efektive al la genro „hegin" (rajdbestoj) kaj ĉar oni nutris ilin bone per maizo (propra aŭ siria), iliaj ĝiboj estis grasaj kaj ili montris tiom da kuremo, ke oni devis ilin reteni. La sudananoj Idriso kaj Gebhro havigis al si, malgraŭ la sovaĝa brilo de iliaj okuloj, la fidon kaj korojn de la societo, kaj tio pro sia granda servemo kaj eksterordinara zorgemo rilate al Nel. Gebhro havis ĉiam kruelan kaj iom bestan fizionomion, sed Idriso, kompreninte bladaŭ, ke tiu malgranda personeto estas la okulo en la kapo de la tuta societo, deklaris ĉe ĉiu okazo, ke li pli zorgas pri ŝi ol pri sia „propra animo". S-ro Rawlison divenis, ke pere de Nel Idriso volas celi lian poŝon, sed opiniante samtempe, ke ne estas homo en la mondo, kiu ne devus ekami lian solan filineton, li estis danka al li kaj ne avaris „bakŝiŝojn" (trinkmonon).

Dum kvin tagoj la societo vizitis la ruinojn de la antikva Krokodilopoliso, kiuj situas proksime al la urbo, kie la egiptanoj iam kultis idolon nomitan Sebak, kiu havis homan figuron kaj krokodilan kapon. La sekva ekskurso estis al la piramido de Hanaro kaj al labirint-restaĵoj, kaj la plej longa kaj tuta sur kameloj ĝis la lago Karoun. Ĝia norda bordo estas nura dezerto, sur kiu krom ruinoj de malnovaj egiptaj urboj estas neniu vivosigno. Kontraŭe suden tiriĝas fruktodona, impona lando kaj sur la bordoj, kovritaj per eriko kaj kano, svarmas pelikanoj, flamingoj, ardeoj, sovaĝaj anseroj kaj anasoj. Tie Staĉjo trovis bonegan okazon demonstri la trafecon de siaj pafoj, same el ordinara pafilo kiel ankaŭ el la angla apogpafilo. Ili estis tiel eksterordinaraj, ke post ĉiu pafo aŭdiĝis mirigita ŝmacado de Idriso kaj de la arabaj remistoj, kaj la falantajn en la akvon birdojn akompanis ĉiam ekkrioj: Bismillah kaj Maŝallah!

La araboj certigis, ke sur la dezerta bordo estas multaj lupoj kaj hienoj kaj, ke, submetinte sekrete kadavriĝintan ŝafon, oni povas certe renkontiĝi kun ili. Kaŭze de tiuj asertoj, s-ro Tarkowski kaj Staĉjo pasigis du noktojn en la dezerto apud la ruinoj de Dine. Sed la unuan submetitan ŝafon forŝtelis beduenoj tuj post ilia foriro, kaj la dua allogis nur laman ŝakalon, kiun mortpafis Staĉjo. La plua ĉasado devis esti ĉesigita, ĉar por ambaŭ inĝenieroj alvenis la tempo elveturi por la kontrolo de la akvo-laboroj ĉe Bahr-Jussef, en la ĉirkaŭaĵo de El-Lahum en sud-orienta direkto de Medinet.

S-ro Rawlison atendis malpacience la alvenon de s-ino Olivier. Malfeliĉe anstataŭ ŝi alvenis la letero de la kuracisto kun la sciigo, ke la iama erizipelo en la vizaĝo efektive renoviĝis pro la piko de la skorpio, kaj ke la malsanulino dum pli longa tempo ne povos forlasi Port-Saidon. La situacio fariĝis vere embarasa. Kunpreni la infanojn, la maljunan Dinah, la tendojn kaj la tutan servistaron estis neeble, ĉefe pro tio, ke la inĝenieroj devis esti hodiaŭ ĉi tie, morgaŭ aliloke, kaj ili povis ankaŭ ricevi la komision viziti la grandan kanalon „Ibrahimo". Tial post mallonga interkonsiliĝo s-ro Rawlison decidis lasi Nel'on sub la zorgo de la maljuna Dinah kaj Staĉjo, kaj sub la protekto de la itala konsul-agento kaj la loka „mudiro" (guberniestro), kun kiu li antaŭe konatiĝis. Li promesis ankaŭ al Nel, al kiu ne estis facile disiĝi de la patro, ke el ĉiuj pli proksimaj lokoj li kaj s-ro Tarkowski vizitos Medinet, aŭ, se troviĝos io vidinda, ili vokos la infanojn al si.

— Ni kunprenas Ĥamison — li daŭrigis — kiun ni okaze sendos por venigi vin. Dinah ĉiam akompanu Nel'on, sed ĉar Nel gvidas ŝin laŭ sia plaĉo, do vi, Staĉjo, zorgu pri ili ambaŭ.

— Vi povas esti certa — respondis Staĉjo — ke mi gardos Nel'on kiel mian propran fratinon. Ŝi havas Saban, kaj mi la pafilon, do iu provu malutili al ŝi…

— Ne temas pri tio — diris s-ro Rawlison. — Mi opinias, ke Saba kaj la pafilo tute ne estos al vi bezonaj. Vi estu tiel bona kaj gardu ŝin nur kontraŭ la laciĝo, kaj samtempe atentu, ke ŝi ne malvarmumu. Mi petis la konsulon, ke li tuj venigu la kuraciston el Kairo por la okazo, ke ŝi ne fartus bone. Ĥamison ni sendos por informoj kiel eble plej ofte. Ankaŭ la mudiro vizitos vin. Mi esperas, ke nia foresto neniam daŭros tro longe.

Ankaŭ s-ro Tarkowski ne ŝparis admonojn por Staĉjo. Li klarigis al li, ke Nel ne bezonos lian defendon, ĉar en Medinet, kiel ankaŭ en la tuta provinco El-Fajum, estas nek sovaĝuloj, nek sovaĝaj bestoj. Pensi pri io simila estus ridindaĵo kaj ne inda al knabo, kiu fariĝos bladaŭ dekkvarjara. Do li devas esti nur zorgema kaj atenta, ne devas entrepreni sola, kaj tiom malpli kun Nel iajn ekskursojn, precipe sur kameloj, sur kiuj la rajdado ĉiam estas tre laciga.

Sed Nel, aŭdinte tion, faris tiel malgajan mieneton, ke s-ro Tarkowski devis ŝin tuj trankviligi.

— Certe jes, — li diris, karesante ŝian hartufeton — vi rajdados sur kameloj, sed en nia ĉeesto, aŭ vojaĝante al ni, se ni sendos por vi Ĥamison.

— Kaj ni solaj rajtas fari neniajn ekskursojn, eĉ tiom mallongajn, tiom etajn? — demandis la knabineto.

Kaj ŝi komencis montri per fingreto, pri kiom etaj ekskursoj temas. Paĉjoj fine konsentis, kondiĉe ke ili okazos sur azenoj, ne sur kameloj — kaj ne al la ruinoj, kie estas facile fali en kiun ajn truon, sed sur vojoj al la proksima kamparo kaj transurbaj ĝardenoj. Dragomano kun alia servistaro de Cook estis ĉiam akompanonta la infanojn.

Post tio la du pli aĝaj sinjoroj elveturis ne malproksimen, sed nur al Hamaret-el-Makta, kaj post dek horoj ili revenis hejmen al Medinet ankoraŭ antaŭ la nokto. Tio ripetiĝis dum kelkaj tagoj, ĝis ili finis la kontrolon de la plej proksimaj laboroj. Poste, kiam ili estis devigitaj kontroli la pli malproksimajn terenojn, Ĥamiso alveturadis nokte kaj kunprenadis frumatene Staĉjon kaj Nel'on al tiuj urbetoj, en kiuj la patroj volis al ili montri ion vidindan. La infanoj pasigis la pli grandan parton de la tago kun siaj paĉjoj, kaj antaŭ la sunsubiro ili revenis al Medinet, al siaj tendoj. Estis tamen tagoj, en kiuj Ĥamiso ne venis kaj tiam Nel, malgraŭ la akompano de Staĉjo kaj Saba, en kiu ŝi trovis pli kaj pli novajn ecojn, atendis sopire la senditon. Tiamaniere pasis la tempo ĝis la festo de la Tri Reĝoj, kiam la du inĝenieroj revenis hejmen al Medinet.

Post du tagoj ili denove forveturis, deklarinte, ke ili forestos ĉifoje pli longan tempon kaj ke espereble ili atingos Beni-Suef, kaj de tie veturos al El-Fachen, kie komenciĝas la samnoma kanalo kondukanta malproksimen al la sudo laŭlonge de Nilo.

Granda do estis la mirego de la infanoj, kiam la trian tagon, antaŭ la tagmezo, Ĥamiso aperis en Medinet. Kiel unua renkontis lin Staĉjo, kiu estis tiam sur paŝtejo, por observi la paŝtiĝantajn kamelojn. Ĥamiso parolis kun Idriso kaj sciigis Staĉjon, ke li tuj venos al la tendoj por kunpreni lin kaj Nel'on, kiuj estas veturontaj al siaj patroj. La knabo ekkuris tuj kun la bona sciigo al Nel, kiu ludis kun Saba antaŭ la tendo.

— Ĉu vi scias! Alvenis Ĥamiso! — li kriis jam de malproksime.

Kaj Nel komencis tuj salteti, tenante ambaŭ piedojn kune, kiel tion faras knabinoj saltantaj kun la ŝnuro.

— Ni veturos! Ni veturos!

— Jes! Ni veturos malproksimen.

— Kaj kien? — demandis Nel, disŝovante per la maneto hartufon, kiu kovris ŝiajn okulojn.

— Mi ne scias. Ĥamiso diris, ke li baldaŭ venos al ni kaj klarigos ĉion.

— Kaj de kie vi scias, ke malproksimen?

— Ĉar mi aŭdis, kiel Idriso diris, ke li mem kaj Gebhro ekiros tuj kun la kameloj. Tio signifas, ke ni veturos per fervojo kaj renkontos la kamelojn tie, kie estos la paĉjoj, kaj de kie ni aranĝos certe ekskursojn.

Pro la ĉiamaj saltetoj la hartufo kovris denove ne sole la okulojn, sed ankaŭ la tutan vizaĝon de Nel, kaj ŝiaj piedoj resaltis de la tero, kvazaŭ ili estus el kaŭĉuko.

Post kelkaj minutoj alvenis Ĥamiso kaj salutis ilin ambaŭ.

— Khanage (sinjorido) — li diris al Staĉjo — ni veturas post tri horoj per la unua vagonaro.

— Kien?

— Al El-Gharak-el-Sultani, kaj de tie kune kun la pli aĝaj sinjoroj sur kameloj al Wadi-Rajan.

La koro de Staĉjo ekbatis pro ĝojo, sed samtempe mirigis lin iom la vortoj de Ĥamiso. Li sciis, ke Wadi-Rajan estas granda tereno de sablaj montetoj, troviĝanta sur la Libia dezerto sude kaj sudokcidente de Medinet, sed la patro kaj s-ro Rawlison, elveturante, deklaris, ke ili ekiras en tute kontraŭa direkto, al Nilo.

— Kio okazis do? — demandis Staĉjo. — Ĉu mia patro kaj s-ro Rawlison ne estas en Beni-Suef, nur en El-Gharak?

— Tiel konvenis al ili — respondis Ĥamiso.

— Sed ili komisiis nin skribi al ili al El-Fachen.

— En ĉi tiu letero skribas la pli aĝa efendi, kial ili estas en El-Gharak.

Kaj dum kelka tempo li serĉis ĉe si la leteron, post kio li ekkriis:

— Ho Nabi! (profeto) — mi lasis la leteron en la sako ĉe la kamelgvidantoj. Mi kuras tuj por trafi Idrison kaj Gebhron antaŭ ilia forrajdo.

Kaj li ekkuris al la kamel-kondukistoj, kaj dume la infanoj kun Dinah komencis prepariĝi por la vojo.

Ĉar ili esperis pli longan ekskurson, Dinah enpakis kelkajn robetojn, iom da tolaĵo kaj pli varman superveston por Nel. Ankaŭ Staĉjo pensis pri si mem, kaj antaŭ ĉio li ne forgesis kunpreni la pafilon kaj pafaĵojn, esperante renkontiĝi inter la montetoj de Wadi-Rajan kun lupoj kaj hienoj.

Ĥamiso revenis nur post unu horo, sed tiel ŝvitanta kaj penspira, ke dum momento li eĉ ne povis paroli.

— Mi ne plu trovis la kamel-kondukistojn — li komencis paroli — kaj mi tute vane kuregis post ili. Sed ne gravas, ĉar ni trovos la leteron kaj ambaŭ sinjorojn en El-Gharak. Ĉu Dinah ankaŭ devas veturi kun ni?

— Kial ne?

— Estus pli bone, ke ŝi restu. La pli aĝaj sinjoroj nenion menciis pri ŝi.

— Sed ili deklaris ĉe sia forveturo, ke Dinah devas ĉiam akompani la fraŭlineton, do ŝi veturos nepre ankaŭ nun.

Ĥamiso kliniĝis, almetante la manplaton al la koro, kaj diris:

— Ni rapidu, sinjoro, ĉar alie nia katr (vagonaro) foriros.

La pakaĵo estis jam preta, do ili troviĝis ĝustatempe ĉe la stacidomo. La distanco de Medinet ĝis Gharak ne estas pli ol tridek kilometroj, sed la flanka fervojeto, kiu ligas tiujn lokojn, veturas malrapide kaj haltas tre ofte. Se Staĉjo estus sola, li sendube preferus rajdadon sur kamelo ol veturadon per fervojo, ĉar li elkalkulis, ke Idriso kaj Gebhro, ekirinte du horojn antaŭ la ekveturado de la vagonaro, estos pli frue en Gharak ol ili. Sed por Nel la vojo estus tro longa, do la malgranda prizorganto, kiu bone memoris la admonojn de ambaŭ patroj, ne volis, ke la knabineto laciĝu. Cetere la tempo de la veturado pasis tiel rapide, ke ili apenaŭ rimarkis, ke ili alvenis en Gharak.

La malgranda stacidomo, de kie la angloj kutime faras ekskursojn al Wadi-Rajan, estis tute malplena. Ili trovis nur kelkajn vualitajn virinojn, kiuj portis oranĝojn en korboj, du nekonatajn kamelistojn-beduenojn, krom tio Idrison kaj Gebhron kun sep kameloj, el kiuj speciale unu estis tre ŝarĝita. Sed nek s-ro Tarkowski, nek s-ro Rawlison estis ĉe la stacidomo.

Idriso klarigis la foreston de la sinjoroj tiamaniere:

— La pli aĝaj sinjoroj forveturis al la dezerto por starigi tendojn, kiujn ili alveturigis el Etsah, kaj ordonis al ni, ke ni sekvu ilin.

— Kaj kiamaniere ni trovos ilin inter la montetoj? — demandis Staĉjo.

— Ili sendis gvidistojn, kiuj nin kondukos.

Dirinte tion, li montris la beduenojn. La pli aĝa el ili kliniĝis, trafrotis per la fingro unu okulon, kiun li posedis, kaj diris:

— Niaj kameloj ne estas tiel grasaj, sed ne malpli bonaj por rajdado ol la viaj. Post unu horo ni estos jam tie.

Staĉjo estis kontenta, ke ili pasigos la nokton en la dezerto, sed Nel seniluziiĝis, ĉar ŝi estis certa, ke ŝi trovos paĉjon en Gharak.

Dume la staciestro, dormema egiptano kun ruĝa fezo kaj malhelaj okulvitroj, alproksimiĝis, kaj ne havante alian okupon, komencis observi la eŭropajn infanojn.

— Ili estas la infanoj de tiuj „inglezi", kiuj forveturis matene kun pafiloj al la dezerto — diris Idriso, enseligante Nel'on.

Staĉjo, redoninte sian pafilon al Ĥamiso, eksidis ankaŭ apud ŝi, ĉar la selo estis vasta kaj en la formo de palankeno, nur sen tegmento. Dinah sidiĝis malantaŭ Ĥamiso, la aliaj okupis apartajn kamelojn kaj ĉiuj ekiris.

Se la staciestro estus pli longe rigardinta post ili, li eble estus mirigita, ke tiuj angloj, kiujn menciis Idriso, ekiris rekte al la ruinoj suden, kaj ĉi tiuj tuj direktiĝis al Taleo, kiu situis ĉe tute kontraŭa flanko. Sed la staciestro jam antaŭe iris hejmen, ĉar plia trajno ne estis alvenonta tiun tagon al Gharak.

Estis jam la kvina posttagmeze. Vetero belega. La suno jam iris al la alia flanko de Nilo kaj kliniĝis super la dezerto. Ĝi dronis en oraj kaj purpuraj lumbriloj, flamantaj ĉe la okcidenta flanko de la ĉielo. La aero estis tiel troplenigita de roza brilo, ke la okuloj aŭtomate fermiĝis pro ĝia abundo. La kamparo alprenis violkoloran nuancon, kaj la malproksimaj montetoj, klare videblaj en la fono de la vespera ĉielruĝo, havis la koloron de pura ametisto. La mondo perdis sian realecon kaj ŝajnis esti ia ludo de eksterteraj lumoj.

Dum ili rajdis tra la verda kaj kulturita regiono, la beduenoj kondukis la karavanon per modera paŝo, tamen post kelka tempo, kiam sub la piedoj de la kameloj ekknaris la malmola sablo, ĉio tuj ŝanĝiĝis.

— Yalla! yalla! — ekhurlis subite sovaĝaj voĉoj.

Kaj samtempe aŭdiĝis la fajfo de vipoj, kaj la kameloj, transirante de troto al galopego, komencis kuregi kiel ventego kaj ŝprucigi per la piedoj la dezertan sablon.

— Yalla! yalla!…

La troto de kamelo ĉiam skuas, kaj la galopego, per kiu tiuj bestoj malofte kuras, pli balancas, do la infanojn amuzis komence tiu furioza rajdado. Sed estas konate, almenaŭ de balancilo, ke tro rapida balancado kaŭzas kapturnon. Do post kelka tempo, kiam la impeto ne ĉesis, la malgranda Nel eksentis kompreneble kapturnon kaj en ŝiaj okuloj malheliĝis.

— Staĉjo, kial ni tiel kuregas? — ŝi ekkriis, turnante sin al sia kunulo.

— Mi pensas, ke ili troe kurigis la kamelojn kaj nun ili ne povas ilin haltigi — respondis Staĉjo.

Sed rimarkinte, ke la vizaĝo de la knabineto iom paliĝis, li komencis alvoki la beduenojn, kuregantajn ĉe la fronto, ke ili tuj malrapidigu la rajdadon. Lia voko havis tamen nur tian efikon, ke aŭdiĝis denove ekkrioj: „Yalla"! — kaj ke la bestoj ankoraŭ pli rapidigis la kuron.

En la unua momento la knabo pensis, ke la beduenoj ne aŭdis lin. Tamen, kiam je la refoja alvoko sekvis neniu respondo, kaj kiam Gebhro veturanta malantaŭ ili ne ĉesis vipadi tiun kamelon, sur kiu li sidis kun Nel, li certiĝis, ke ne la kameloj mem tiel rapidegas, sed ke faras tion la homoj pro iu nekonata kaŭzo.

Enkapiĝis al li supozoj, ke eble la kondukistoj elektis la malĝustan vojon kaj ke, volante reakiri la perditan tempon, ili kuregas nun pro timo, ke la pli aĝaj sinjoroj insultos ilin kaŭze de ilia tro malfrua alveno. Sed post momento li komprenis, ke tio ne povas esti, ĉar s-ro Rawlison pli kolerus kontraŭ ili pro troa laciĝo de Nel. Kion do tio signifas? Kial ili ne obeas lian ordonon?

La koron de la knabo plenigis kolero kaj timo pri Nel.

— Haltu! — li ekkriis per tuta forto, turnante sin al Gebhro.

— Ouskout (silentu)! — responde ekhurlis la sudanano.

Kaj ili kuregis plu.

En Egiptujo noktiĝas ĉirkaŭ je la sesa horo, do baldaŭ la vespera ĉielruĝo estingiĝis, kaj post kelka tempo sur la ĉielon ruliĝis la granda, ruĝkolora luno kaj eklumigis la tutan dezerton per milda lumo.

En la silento aŭdiĝis nur la lacega spirado de la kameloj kaj la obtuza, rapida frapado de iliaj piedoj sur la sablo, kaj de tempo al tempo la vipfajfado. Nel estis jam tiel laca, ke Staĉjo devis ŝin subteni en la selo. Ĉiam ŝi demandis, ĉu ili devas ankoraŭ longe rajdi kaj videble plifortigis ŝin la sola espero, ke ŝi baldaŭ ekvidos la patron. Sed vane ili ambaŭ ĉirkaŭrigardis. Pasis jam unu horo, poste la dua: nek tendoj, nek fajro estis videblaj.

Tiam la haroj ekstaris sur la kapo de Staĉjo, ĉar li konsciiĝis, ke ili estas forrabitaj.

ĈAPITRO VI

Kaj sinjoroj Rawlison kaj Tarkowski atendis la infanojn, sed ne inter la sablaj montetoj de Wadi-Rajan, kien ili havis nek bezonon nek deziron veturi, nur en la tute alia regiono, en la urbo El-Fachen, ĉe la samnoma kanalo, kie ili kontrolis la laborojn faritajn antaŭ la jarfino. El-Fachen distancas de Medinet en rekta linio je ĉirkaŭ kvardek kvin kilometroj. Ĉar ne estas senpera kunigo kaj oni devas veturi al El-Wasta, kio preskaŭ duobligas la vojon, s-ro Rawlison, trarigardante la fervojan gvidlibron, faris jenajn kalkulojn:

— Ĥamiso elveturis antaŭhieraŭ vespere — diris s-ro Rawlison al s-ro Tarkowski — kaj en El-Wasta li kaptis la vagonaron venantan el Kairo, sekve en Medinet li estas hodiaŭ matene. La infanoj estos vojaĝpretaj en unu horo. Forveturinte tamen tagmeze, ili devus atendi la noktan vagonaron, kiu havas sian vojon laŭlonge de Nilo, kaj ĉar ni ne permesis al Nel veturi nokte, ili ekveturos hodiaŭ matene kaj estos ĉi tie tuj post la sunsubiro.

— Jes, — diris s-ro Tarkowski — Ĥamiso devas iom ripozi, kaj kvankam Staĉjo estas rapidega, oni tamen povas ĉiam kalkuli je lia prudento, se temas pri Nel. Cetere, mi sendis al li sciigon, ke ili ne ekveturu antaŭ la nokto.

— Brava knabo, kaj mi fidas lin tute — respondis s-ro Rawlison.

— Verdire ankaŭ mi. Malgraŭ siaj diversaj mankoj Staĉjo havas noblan karakteron, ĉar li estas kuraĝa, neniam mensogas kaj mensogas nur malkuraĝuloj. Ankaŭ da energio li posedas sufiĉe, kaj se li post ia tempo sukcesos akiri kvietan konsideron, tiam mi povas esti certa, ke li bone helpos sin en la vivo.

— Certe. Sed rilate al konsidero, ĉu vi estis prudenta en lia aĝo?

— Mi devas konfesi, ke ne, — respondis ridante s-ro Tarkowski — sed eble mi ne estis tiel aplomba kiel li.

— Tio pasos. Intertempe estu feliĉa, ke vi havas tian filon.

— Kaj vi, ke vi havas tiel dolĉan kaj amindan estaĵon kiel Nel.

— Dio benu ŝin — respondis kortuŝita s-ro Rawlison.

Ambaŭ amikoj manpremis reciproke, post kio ili eksidis kaj komencis trarigardi la planojn kaj supozitajn kostojn de la laboroj. Ĉe tiu okupo pasis al ili la tempo ĝis la vespero.

Je la sesa horo, kiam noktiĝis, ili troviĝis en la stacidomo kaj, promenante sur la perono, ili interparolis plu pri la infanoj.

— Belega vetero, sed iom malvarmete — diris s-ro Rawlison. Ĉu Nel kunprenis la varman veston?

— Staĉjo memoros tion kaj ankaŭ Dinah.

— Tamen mi bedaŭras, ke anstataŭ venigi ilin ĉi tien, ni ne veturis mem al Medinet.

— Rememoru, ke mi konsilis ĝuste tion.

— Mi scias — kaj se ne estus la fakto, ke ni estas pluveturontaj de ĉi tie suden, mi estus konsentinta tion. Tamen mi elkalkulis, ke la vojo okupus al ni multan tempon, kaj ke ni estus kun la infanoj pli mallonge. Cetere mi devas konfesi, ke Ĥamiso sugestis al mi venigi la infanojn ĉi tien. Li deklaris al mi, ke li ege sopiras al ili kaj ke li estus feliĉa, se mi sendus lin por ili. Mi ne miras, ke li alkutimiĝis al ili…

La pluan interparolon ĉesigis la signaloj anoncantaj la alproksimiĝon de la vagonaro. Post momento en la mallumo aperis la lumigaj okuloj de lokomotivo, kaj samtempe aŭdiĝis ĝiaj penspirego kaj fajfado.

La vico de la lumigitaj vagonoj ŝoviĝis laŭlonge de la perono, ektremis kaj haltis.

— Mi vidis ilin en neniu fenestro — diris s-ro Rawlison. — Ili sidas eble pli interne, kaj probable ili tuj eliros.

La vojaĝantoj komencis elvagoniĝi, sed plej-parte araboj, ĉar El-Fachen, krom belaj palmaj kaj akaciaj arbetaroj havas nenion vidinda. La infanoj ne alvenis.

— Aŭ Ĥamiso ne kaptis la vagonaron en El-Wasta — aŭdiĝis kun la nuanco de malbona humoro s-ro Tarkowski — aŭ post nokta vojaĝo li preterdormis kaj ĉiuj alvenos nur morgaŭ.

Povas esti — respondis kun maltrankvilo s-ro Rawlison — aŭ povas ankaŭ esti, ke iu malsaniĝis.

— Sed Staĉjo telegrafus tiuokaze.

— Kiu scias, ĉu ni ne trovos depeŝon en la hotelo.

— Ni iru!

Sed en la hotelo atendis ilin neniu depeŝo. S-ro Rawlison estis pli kaj pli maltrankvila.

— Ĉu vi scias, kio povis ankaŭ okazi? — diris s-ro Tarkowski. Jen, se Ĥamiso preterdormis, tiam li ne sciigis pri tio la infanojn, alvenis ĉe ili hodiaŭ kaj anoncis, ke ili estas veturontaj morgaŭ. Antaŭ ni li mensogos, ke li miskomprenis niajn ordonojn. Ĉiuokaze mi telegrafos al Staĉjo.

— Kaj mi al la mudiro de Fajumo.

Post momento du depeŝoj estis forsenditaj. Ne estis ankoraŭ kaŭzoj por maltrankvilo, tamen en atendado de respondo la inĝenieroj malbone pasigis la nokton kaj la frua mateno trafis ilin sur la piedoj.

La respondo de la mudiro alvenis nur ĉirkaŭ je la deka horo kaj tekstis jene:

„Kontrolite en stacidomo. Infanoj elveturis hieraŭ al Gharak-el-Sultani".

Estas facile kompreni, kia konsterniĝo kaj kolerego ekkaptis la patrojn je tiu neatendita informo. Dum kelka tempo ili rigardis unu la alian, kvazaŭ ili tute ne komprenus la enhavon de la depeŝo, post kio s-ro Tarkowski, kiu estis impulsiĝema homo, batis per la manplato la tablon kaj diris:

— Tio estas la ideo de Staĉjo, sed mi dekutimigos lin de tiaj ideoj.

— Mi ne supozis tion pri li — respondis la patro de Nel.

Sed post momento li demandis:

— Kaj kio do pri Ĥamiso?

— Aŭ li ne trovis ilin kaj ne scias, kion fari, aŭ li veturis post ili.

— Same ankaŭ mi pensas.

Kaj unu horon poste ili ambaŭ ekiris al Medinet. En la tendoj ili sciiĝis, ke ne estas kamel-kondukistoj, kaj en la stacidomo oni konfirmis, ke Ĥamiso elveturis kun la infanoj al El-Gharak. La afero prezentis sin ĉiam pli malklare kaj oni povis ĝin klarigi nur en El-Gharak.

Kaj efektive nur tie komenciĝis malvualiĝi la terura realeco. La staciestro, la sama dormema egiptano kun malhelaj okulvitroj kaj kun ruĝa fezo, rakontis al ili, ke li vidis knabon ĉirkaŭ dek kvarjaran kaj okjaran knabineton kun nejuna negrino, kiuj forrajdis al la dezerto. Li ne memoras, ĉu estis entute ok aŭ naŭ kameloj, sed li rimarkis, ke unu el ili estis ŝarĝita kiel por pli longa vojo, kaj du beduenoj havis ankaŭ grandajn selsakojn — li ankaŭ rememoris, ke, kiam li rigardis la karavanon, unu el la kamelkondukistoj, sudanano, diris al li, ke ili estas la infanoj de angloj, kiuj antaŭe forveturis al Wadi-Rajan.

— Ĉu ĉi tiuj angloj jam revenis? — demandis s-ro Tarkowski.

— Jes. Ili revenis jam hieraŭ kun du ĉasitaj lupoj — respondis la staciestro — kaj tio eĉ mirigis min, ke ili ne revenas kune kun la infanoj. Sed mi ne demandis ilin pri tio, ĉar tio ne estas mia afero.

Dirinte tion, li foriris al siaj okupoj.

Dum tiu rakonto la vizaĝo de s-ro Rawlison paliĝis kiel papero. Rigardante per erarvagantaj okuloj la amikon, li deprenis la ĉapelon, levis la manplaton al la ŝvitkovrita frunto kaj ekŝanceliĝis, kvazaŭ li estus falonta.

— Rawlison, estu viro! — vokis s-ro Tarkowski. — Niaj infanoj forrabitaj! Oni devas ilin savi.

— Nel! Nel! — ripetadis la malfeliĉa anglo.

— Nel kaj Staĉjo! Pri tio ne kulpis Staĉjo. Oni perfide allogis kaj forkaptis ilin ambaŭ. Kiu scias kial. Eble por elaĉetpago. Ĥamiso sendube partoprenas la konspiron. Idriso kaj Gebhro ankaŭ.

Ĉe tio li rememoris, kion diris Fatmo, ke ambaŭ sudananoj apartenas al la dangala gento, en kiu naskiĝis Mahdi kaj ke el ĉi tiu gento devenas Ĥadigo, la patro de Ĥamiso. Je tiu rememoro la koro ŝajne haltis en lia brusto por momento, ĉar li bone konsciiĝis, ke la infanoj povis esti forkaptitaj ne por elaĉetpago, sed por interŝanĝo kontraŭ la familianoj de Smaino.

Sed kion faros kun ili la samgentanoj de la malbonaŭgura profeto? Kaŝiĝi en la dezerto aŭ ie ĉe la bordo de Nilo ili ne povas, ĉar en la dezerto ili ĉiuj povus morti pro malsato kaj soifo, kaj ĉe Nilo oni certe kaptus ilin. Eble ili forkuros kun la infanoj ĝis Mahdi.

Kaj ĉi tiu penso terurigis s-ron Tarkowski, sed la energia eksmilitisto baldaŭ rekonsciiĝis kaj komencis pripensi ĉion, kio okazis, kaj samtempe serĉi savrimedojn.

— Fatmo — li rezonis — havis nenian kaŭzon por sin venĝi, nek al ni, nek al niaj infanoj; se ili tamen estis forkaptitaj, do videble pro tio, por doni ilin en la manojn de Smaino. Neniuokaze minacas ilin la morto. Kaj tio estas feliĉo en la malfeliĉo, sed atendas ilin terura vojo, kiu povas esti pereiga por ili.

Kaj tuj li sciigis la amikon pri siaj pensoj, post kio li tiel diris:

— Idriso kaj Gebhro, kiel sovaĝaj kaj malsaĝaj homoj imagas, ke la trupoj de Mahdi estas jam proksime, kaj dume Kartumo, kiun Mahdi atingis, situas de tie du mil kilometrojn. Tiun vojon ili devas trairi laŭlonge de Nilo kaj ne malproksimiĝi de ĝi, ĉar alie la kameloj kaj homoj mortus pro soifo. Veturu tuj al Kairo kaj postulu de la kedivo, ke oni forsendu depeŝojn al ĉiuj militpostenoj kaj ke oni aranĝu postkuron dekstre kaj maldekstre laŭlonge de la rivero. Al la ĉebordaj ŝejkoj promesu por la ekkapto de la forkurintoj grandan premion. En la vilaĝoj ili haltigu ĉiujn, kiuj alproksimiĝos al la akvo. Tiamaniere Idriso kaj Gebhro devas nepre fali en la manojn de la estraro kaj ni reakiros niajn infanojn.

S-ro Rawlison regajnis jam sian trankvilon.

— Mi veturas — li diris. — Tiuj friponoj forgesis, ke la angla armeo de Wolseley, kiu rapidas helpe al Gordon, estas jam survoje kaj detranĉos ilin de Mahdi. Ili ne forkuros. Ili ne povas eskapi! Mi sendas tuj la depeŝon al nia ministro, kaj poste mi veturos. Kaj kion intencas vi?

— Mi telegrafos pri forpermeso kaj, ne atendante la respondon, mi ekiros sur Nilo al Nubio, serĉi iliajn postsignojn, por gardatenti la postkuron.

— Do ni devas renkontiĝi. ĉar mi faros la samon el Kairo.

— Bone! Kaj nun ek al la laboro!

— Kun helpo de Dio! — respondis s-ro Rawlison.

ĈAPITRO VII

Dume la kameloj kuregis kiel uragano tra la brilantaj sabloj en la luna lumo. Fariĝis jam profunda nokto. La luno, komence granda kiel disko kaj ruĝa, paliĝis kaj ruliĝis alten. La malproksimaj montetoj de la dezerto kovriĝis per muslin-arĝenta vaporaĵo, kiu, ne vualante iliajn konturojn, ŝanĝis ilin kvazaŭ en iujn lumaperaĵojn. De tempo al tempo aŭdiĝis de rokoj tie kaj aliloke dismetitaj la melankolia hurletado de ŝakaloj.

Pasis denove unu horo. Staĉjo ĉirkaŭbrakis sian amikinon kaj subtenis ŝin, penante tiamaniere mildigi la lacigan skuadon dum la furioza rajdado. La knabino ĉiam pli ofte demandis lin, kial ili tiel kuregas kaj kial oni vidas nek tendojn, nek la paĉjojn. Staĉjo decidis fine diri al ŝi la veron, kiun sekretigi estis neeble.

— Nel, — li diris — deprenu la ganton kaj nerimarkeble ĵetu ĝin teren.

— Kial, Staĉjo?

Kaj li alpremis ŝin al si kaj respondis kun ia nekutima karesemo:

— Faru, kion mi diris.

Per unu mano Nel tenis sin je Staĉjo kaj timis lasi lin, sed ŝi helpis sin tiamaniere, ke ŝi komencis depreni la ganton per la dentetoj — de ĉiu fingreto aparte — kaj fine, farinte tion, ŝi ĵetis ĝin teren.

— Post kelka tempo ĵetu la duan — diris Staĉjo. — Mi ĵetis jam la miajn, sed rimarki la viajn estos pli facile, ĉar ili estas helkoloraj.

Kaj vidante, ke la knabineto rigardas lin per demandaj okuloj, li daŭrigis:

— Ne teruriĝu, Nel… Sed povas esti… povas okazi, ke ni tute ne renkontos niajn patrojn…, ĉar verŝajne tiuj friponoj forkaptis nin perfide. Sed ne timu… ĉar, se tiel estas, tiam ekiros post ni la postkuro. Oni nin kuratingos kaj certe liberigos. Pro tio mi ordonis al vi ĵeti la ganton, por ke la postkuro povu trovi postsignojn. Dume ni povas fari nenion alian, sed poste mi ion elpensos… Tutcerte mi eltrovos ion, nur ne timu kaj fidu min…

Sed Nel, sciiĝinte, ke ŝi ne ekvidos la paĉjon, kaj ke ili forkuras ien en la foran dezerton, komencis tremi pro timo kaj plori, karese alpremante sin al Staĉjo kaj demandante kun plorego, kial ili estas forkaptitaj kaj kien oni kondukas ilin. Li konsolis ŝin laŭpove — kaj preskaŭ per la samaj vortoj, per kiuj lia patro konsolis s-ron Rawlison. Li certigis ŝin, ke la patroj mem postkuros ilin kaj sciigos ĉiujn garnizonojn laŭlonge de Nilo, ke, kio ajn okazus, li neniam forlasos kaj ĉiam defendos ŝin.

Sed la bedaŭro kaj sopiro al la patro estis en ŝi eĉ pli grandaj ol la timo, do ŝi ne ĉesis plori dum longa tempo kaj ili ambaŭ kuregis, malĝojaj, en la hela nokto, tra la palaj sabloj de la dezerto.

En Staĉjo tamen premiĝis la koro ne sole pro bedaŭro kaj timo, sed ankaŭ pro honto. Pri tio, kio okazis, li ja vere ne kulpis, sed li rememoris sian antaŭan elmontriĝemon, kiun tiel ofte mallaŭdis ĉe li la patro. Antaŭe li estis konvinkita, ke ne ekzistas tia situacio, en kiu li ne helpus sin; li opiniis sin nevenkebla bravulo kaj li estis preta provoki la tutan mondon. Nun li komprenis, ke li estas nur malforta knabo, pri kiu ĉiu povas fari, kion li volas, kaj ke jen li kuregas sur kamelo kontraŭ sia volo kaj nur pro tio, ke tiun kamelon pelas de malantaŭe duonsovaĝa sudanano. Pro tio li sentis sin ege humiligita, kaj li vidis nenian rimedon kontraŭstari. Li devis rekoni antaŭ si mem, ke li simple timas tiujn homojn, tiun dezerton kaj tion, kio povas ilin ambaŭ trafi.

Tamen li promesis sincere, ne sole al ŝi, sed ankaŭ al si, ke li gardos kaj defendos ŝin, eĉ je la prezo de la propra vivo.

Nel, laca pro la ploro kaj furioza rajdo, kiu daŭris jam ses horojn, komencis fine dormeti, kaj eĉ komplete ekdormis. Staĉjo, sciante, ke kiu falos de sur la galopanta kamelo, povas esti mortigita surloke, alligis ŝin firme al si per ŝnuro, kiun li trovis hazarde ĉe la selo. Sed post kelka tempo ŝajnis al li, ke la kurado de la kameloj fariĝis malpli rapida, kvankam ili kuris nun sur glata kaj mola sablo. En la malproksimo oni vidis neklarajn montetojn, kaj sur la ebenaĵo komenciĝis kutimaj noktaj iluziobildoj. La luno brilis sur la ĉielo pli kaj pli pale, kaj dume antaŭ ili aperis rampantaj malalte, trangaj, rozkoloraj nubetoj, tute travideblaj, kvazaŭ teksitaj el lumo. Ili estiĝis pro nesciata kialo kaj ŝoviĝis antaŭen, kvazaŭ puŝitaj per facila vento. Staĉjo vidis, kiel la burnusoj de la beduenoj kaj la kameloj subite roziĝis, eniĝante en tiujn lumigitajn teritoriojn, kaj poste la tutan karavanon ĉirkaŭprenis la delikata, roza brilo. De tempo al tempo la nubaĵo alprenis palbluan koloron kaj tiel estis ĝis la montetoj.

Apud la montetoj la kurado de la kameloj ankoraŭ pli multe malrapidiĝis. Cirkaŭe oni vidis nun rokojn elstarantajn el la sablaj montetoj aŭ disĵetitajn inter superŝutaĵoj en sovaĝa malordo. La grundo fariĝis ŝtonriĉa. Ili pasis tra kelkaj malaltaĵoj, kovritaj de ŝtonoj, kaj tra lokoj similaj al sekiĝintaj riverujoj. De tempo al tempo ilian vojon baris interkrutejoj, kiujn ili devis ĉirkaŭrajdi. La bestoj komencis paŝi singarde, piedumante kvazaŭ en danco inter sekaj kaj malmolaj tufegoj, faritaj de jeriĥaj rozoj, per kiuj la superŝutaĵoj kaj rokoj estis kovritaj abunde. Ofte la kameloj faletadis kaj estis evidente, ke oni devas doni al ili ripozon.

Post kelka tempo la beduenoj haltis en la dezerta intermonto kaj, elseliĝinte, ekokupiĝis pri la malligado de la selsakoj. Idriso kaj Gebhro faris la samon. Oni komencis prizorgi la kamelojn, malstreĉi la selrimenojn, depreni la provianton kaj serĉi platajn ŝtonojn por aranĝi fajrujon. Estis nek brulligno, nek sekiĝinta sterko, kiun kutime uzas araboj, sed Ĥamiso, la filo de Ĥadigo, kolektis sufiĉe da jeriĥaj rozoj, formis el ili grandan stakon kaj ekbruligis ĝin. Dum kelka tempo, kiam la sudananoj estis okupitaj pri la kameloj, Staĉjo, Nel kaj ŝia vartistino, la maljuna Dinah, troviĝis kune, tute izolitaj. Sed Dinah estis ankoraŭ pli terurigita ol la infanoj mem kaj ŝi tute ne povis paroli. Ŝi nur ĉirkaŭvolvis la knabineton per la varmiga plejdo kaj, sidiĝinte apud ŝi sur la tero, komencis kun ĝemo kisi ŝiajn manetojn. Staĉjo tuj demandis Ĥamison, kion signifas ĉio ĉi, kio okazis, sed li, ridante, nur rnontris al li siajn blankajn dentojn kaj iris kolekti plu brulmaterialon. Poste Idriso, demandita pri tio, respondis per unu vorto: "vi vidos", — kaj minacis al li per la fingro. Kiam fine ekbrilis la fajro el rozoj, kiuj pli bruletis ol flamis, ĉirkaŭis ĝin ĉiuj, krom Gebhro, kiu restis ankoraŭ apud la kameloj, kaj oni komencis manĝi maizflanojn kaj sekan ŝaf- kaj kapro-viandon. La infanoj, malsataj pro la longa rajdado, ankaŭ manĝis, kvankam Nel estis tre dormema kaj ŝiaj okuletoj fermiĝadis pro laciĝo. Sed intertempe en la eta lumo de la fajro aperis la malhelhaŭta Gebhro kaj, briletante per la okuloj, suprenlevis du malgrandajn helkolorajn gantojn kaj demandis:

— Kies ili estas?

— Miaj — respondis Nel dormeme kaj per laca voĉo.

— Viaj, malgranda aspido? — siblis tra la kunpremitaj dentoj la sudanano. — Tiamaniere vi signas la vojon, por ke via patro sciu, kien li devas nin postkuri?

Kaj tion dirinte, li batis ŝin per la skurĝo, terura araba vipo, kiu tranĉas eĉ la haŭton de kamelo. Nel, kvankam envolvita en dika plejdo, ekkriis pro doloro kaj pro timo, sed Gebhro ne sukcesis bati ŝin refoje, ĉar Staĉjo eksaltis sammomente kiel sovaĝa kato, puŝis lian bruston per la kapo kaj ekkaptis lian gorĝon.

Tio okazis tiel fulmrapide kaj neatendite, ke la sudanano falis dorsen kaj Staĉjo sur lin, kaj ili ambaŭ komencis ruliĝi sur la tero. La knabo por sia aĝo estis eksterordinare forta, tamen Gebhro baldaŭ subigis lin. Antaŭ ĉio li fortiris liajn manojn de sia gorĝo, post tio li turnis lian vizaĝon al la tero kaj, alpreminte per la pugno lian nukon, li komencis bati lian dorson per la skurĝo.

La krio kaj larmoj de Nel, kiu, kaptante la manojn de la sovaĝulo, petegis lin samtempe, ke li pardonu al Staĉjo, helpus nenion, se ne aperus ĉi-momente Idriso, kiu neatendite venis helpe al li. Li estis pli aĝa ol Gebhro, multe pli forta kaj de la komenco de la forkuro el Gharak-el-Sultani ĉiuj subordiĝis al liaj ordonoj. Nun li ŝiris la skurĝon el la mano de la frato kaj, forĵetinte ĝin malproksimen. kriis:

— For malsaĝulo!

— Mi mortbatos tiun skorpion! — respondis Gebhro, grincante per la dentoj.

Sed Idris kaptis lin je la brusto kaj, ekrigardinte en liajn okulojn, li komencis paroli per minaca, sed mallaŭta voĉo:

— La nobla Fatmo malpermesis fari malutilon al tiuj infanoj, ĉar ili protektis ŝin…

— Mi mortbatos! — ripetis kolere Gebhro.

— Kaj mi diras al vi, ke vi ne plu levos la skurĝon por bati ilin. Se vi tamen faros tion, mi redonos al vi por ĉiu bato dekoble.

Kaj li komencis skui lin kiel palman branĉon, post kio li tiel pluparolis:

— Ĉi tiuj infanoj estas la propraĵo de Smaino, kaj se iu el ili ne alvenos en vivanta stato, Mahdi mem (Dio plilongigu la tagojn de lia vivo!) ordonos pendigi vin. Ĉu vi nun komprenas, vi malsaĝulo?

La nomo de Mahdi faris sur ĉiuj liaj adeptoj tiel grandan impreson, ke Gebhro tuj mallevis la kapon kaj ripetadis kun teruro:

— Allah akbar! Allah akbar! (Dio estas granda!)

Staĉjo leviĝis de la tero, sed li sentis, ke, se lia patro povus lin vidi kaj aŭdi ĉi-momente, li estus certe fiera pri li, ĉar ne sole li eksaltis senhezite por savi la knabinon, sed ankaŭ nun, kvankam la batoj per la skurĝo kaŭzis al li bruldoloron, li ne pensis pri sia propra doloro, sed komencis konsoli la kompatindan knabineton kaj demandi, ĉu la batoj ne faris al ŝi iun malutilon.

Kaj poste li diris:

— Kiom mi ricevis, tiom mi ricevis, sed li ne kuraĝos sin ĵeti plu sur vin. Ho, se mi havus ian armilon!

La malgranda virineto ĉirkaŭis lian kolon per ambaŭ manoj kaj malsekigante liajn vangojn per larmoj, komencis certigi, ke ŝi ne multe suferis kaj ke ŝi ploras ne pro doloro, nur pro kompato al li. Post tio Staĉjo alproksimigis sian buŝon al ŝia orelo kaj diris, flustrante:

— Nel, ne ĉar li batis min sed ĉar li kuraĝis vin bati, mi ĵuras, ke mi ne pardonos al li.

Tiel finiĝis la okazaĵo. Post kelka tempo Gebhro kaj Idriso, repaciĝintaj jam, disetendis sur la tero siajn mantelojn kaj kuŝiĝis sur ili. Ĥamiso baldaŭ sekvis ilin. La beduenoj donis al la kameloj nutraĵon, post kio, sidiĝinte sur du el ili, ili ekrajdis direkte al Nilo. Nel kuŝigis sian kapeton sur la genuojn de la maljuna Dinah kaj tuj ekdormis. La fajro iom estingiĝis kaj baldaŭ aŭdiĝis nur la dentkrakado de la kameloj, kiuj remaĉis. Sur la ĉielo aperis nubetoj, kiuj de tempo al tempo vualis la lunon, sed la nokto estis lumplena. Malantaŭ la rokoj aŭdiĝis ĉiam sopira hurlado de ŝakaloj.

Post du horoj la beduenoj revenis sur la kameloj, portantaj akvon en ledaj sakoj. Disflamiginte la fajron, ili eksidis sur la sablon kaj komencis manĝi. Ilia alveno vekis Staĉjon, kiu ekdormetis, kaj la du sudananojn kaj Ĥamison, la filon de Ĥadigo. Tiam apud la fajro komenciĝis jena interparolo:

— Ĉu ni povas plurajdi? — demandis Idriso.

— Ne, ĉar ni devas ripozi, — ni kaj niaj kameloj.

— Ĉu iu vidis vin?

— Neniu. Ni atingis la riveron inter du vilaĝoj. De malproksime nur bojadis la hundoj.

— Oni devas ĉiam iri por akvo en la noktomezo kaj ĉerpi ĝin en senhomaj lokoj. Plej grave estas preteriri la unuan „challal" (katarakton), ĉar pli malproksime la vilaĝoj estas malmultaj kaj pli favoraj al la profeto. La postkuro sekvos nin tutcerte.

Post tio Ĥamiso turniĝis sur la ventron kaj, apogante sian vizaĝon per la manoj, li diris:

— La mehendisoj (inĝenieroj) antaŭe atendos la infanojn en El-Fachen dum la tuta nokto kaj ĝis la sekvanta vagonaro. Poste ili veturos al Fajumo, kaj de tie al Gharak. Ne pli frue ol tie ili ekkomprenos, kio okazis, kaj tiam ili devas reveni al Medinet, por sendi vortojn, kurantajn tra la kupra fadeno al la urboj apudnilaj, kaj rajdantojn sur kameloj, kiuj nin postkuros. Ĉio ĉi daŭros almenaŭ tri tagojn. Tial pli frue ni ne bezonas lacigi niajn kamelojn kaj ni povas trankvile „trinki fumon" el la piptuboj.

Tion dirinte, li altiris el la fajrujo flamantan stangeton de jeriĥa rozo kaj ekbruligis per ĝi la pipon, kaj Idriso komencis, laŭ la araba kutimo, ŝmaci pro kontento.

— Bone vi tion aranĝis, filo de Ĥadigo, — li diris — sed ni devas eluzi la tempon por dum ĉi tiuj tri noktotagoj atingi kiel eble plej malproksimen al sudo. Mi reekspiros pli trankvile nur tiam, kiam ni trarajdos la dezerton inter Nilo kaj Kharge (granda oazo okcidenten de Nilo). Donu Dio, ke la kameloj eltenu.

— Ili eltenos — aŭdiĝis unu el la beduenoj.

— Oni diras ankaŭ, — interrompis Ĥamiso — ke la armeo de Mahdi (Dio plilongigu lian vivon!) atingos jam baldaŭ Assuanon.

Tiam Staĉjo, kiu tre atente aŭskultis tiun interparolon, kaj bone memoris, kion antaŭe diris Idriso al Gebhro, leviĝis kaj diris:

— La armeo de Mahdi estas apud Kartumo.

— La! la! (ne! ne!) — neis Ĥamiso.

— Ne atentu liajn vortojn, — respondis Staĉjo — ĉar ne sole lia haŭto, sed ankaŭ lia cerbo estas nigra. Se vi ĉiun trian tagon aĉetus novajn kamelojn kaj kuregus kiel hodiaŭ, vi atingus Kartumon ne pli frue ol post unu monato, kaj krome vi certe ne scias, ke la vojon interbaros al vi la armeo ne egipta, sed angla…

Tiuj vortoj impresis ilin kaj Staĉjo, rimarkinte tion, parolis plu:

— Antaŭ ol vi troviĝos inter Nilo kaj la granda oazo, ĉiuj vojoj en la dezerto estos jam gardataj de tuta vico da militgardistoj. Ha! la vortoj tra la kupra fadeno kuras pli rapide ol la kameloj! Kiamaniere vi sukcesos eskapi?

— La dezerto estas larĝa — respondis unu el la beduenoj.

— Sed vi devas teni vin proksime al Nilo.

— Ni povas eĉ transiĝi kaj, se oni serĉos nin je ĉi tiu flanko de la rivero, ni estos je la alia.

— La vortoj, fulmkurantaj tra la kupra fadeno, atingos la urbojn kaj vilaĝojn ĉe ambaŭ riverbordoj.

— Mahdi sendos al ni anĝelon, kiu metos la fingrojn sur la okulojn de la angloj kaj turkoj (egiptanoj), kaj nin mem vualos per flugiloj.

— Idriso, — diris Staĉjo — mi ne turnas min al Ĥamiso, kies kapo estas kvazaŭ malplena kukurbo, nek al Gebhro, kiu estas ŝakalaĉo, sed al vi. Mi jam scias, ke vi volas venigi nin al Mahdi kaj transdoni nin en la manojn de Smaino. Sed, se vi faras tion pro monprofito, tiam sciu, ke la patro de ĉi tiu malgranda „bint" (knabineto) estas pli riĉa ol ĉiuj sudananoj kune.

— Kaj kio sekvas el tio? — interrompis Idriso.

— Kio? Reiru propravole, kaj la granda mehendiso kaj ankaŭ mia patro ne avaros por vi ĉiuj la monon.

— Aŭ ili liveros nin al la registaro, kiu tuj ordonos pendigi nin.

— Ne, Idriso. Vi sendube pendos, sed nur tiuokaze, se oni kaptos vin dum la forkurado. Kaj tio certe okazos. Sed, se vi mem reiros, neniu puno vin trafos kaj krom tio vi fariĝos riĉuloj ĝis la vivofino. Vi scias, ke la blankuloj el Eŭropo ĉiam plenumas siajn promesojn. Jen mi donas al vi ĵurpromeson en la nomo de ambaŭ mehendisoj, ke estos tiel, kiel mi diris.

Kaj Staĉjo estis efektive certa, ke lia patro kaj s-ro Rawlison centoble pli preferos plenumi la de li faritan promeson ol elmeti ilin ambaŭ, kaj precipe la knabineton Nel, al terura vojaĝo kaj ankoraŭ pli terura vivo inter la sovaĝaj kaj furiozaj bandoj de Mahdi.

Pro tio Staĉjo kun batanta koro atendis la respondon de Idriso, kiu profundiĝis en silenton kaj nur post kelka tempo respondis:

— Vi diras, ke la patro de la malgranda „bint" kaj la via donos al ni multan monon?

— Jes!

— Kaj ĉu ilia tuta mono kapablos malfermi al ni la pordon de la paradizo, kiun malfermos unu beno de Mahdi?

— Bismillah! — ekkriis je tio ambaŭ beduenoj kune kun Ĥamiso kaj Gebhro.

Staĉjo tuj perdis la tutan esperon, ĉar li sciis, ke la orientanoj ja estas monavidaj kaj korupteblaj, sed se la pura mahometano ekrigardas iun aferon flanke de sia religio, tiam ne estas en la mondo tiaj trezoroj, kiuj kapablus lin tenti.

Kaj Idriso, incitita per la ekkrio, parolis plu, kaj videble jam ne por respondi al Staĉjo, sed prefere por akiri pli da rekono kaj laŭdo flanke de siaj kamaradoj:

— Ni estas feliĉaj, ke ni apartenas al tiu generacio, kiu eligis la sanktan profeton, sed la nobla Fatmo kaj ŝiaj infanoj estas liaj parencoj kaj la granda Mahdi amas ilin. Kiam do ni transdonos al li vin kaj la malgrandan „bint", li ŝanĝos vin kontraŭ Fatmo kaj ŝiaj filoj, kaj nin li ekbenos. Sciu, ke eĉ la akvo, en kiu li ĉiumatene lavas sin laŭ la reguloj de la Korano, sanigas malsanojn kaj pardonas pekojn, kaj tiom pli lia beno!

— Bismillah! — ripetis la sudananoj kaj beduenoj.

Sed Staĉjo, kaptante la lastan eblon de la savo, diris:

— Tiam forprenu min solan, kaj la beduenoj reiru kun la malgranda „bint". Kontraŭ mi oni eldonos Fatmon kaj ŝiajn filojn.

— Eĉ pli certe oni eldonos ŝin kontraŭ vi ambaŭ.

Je tio la knabo turnis sin al Ĥamiso:

— Via patro respondecos pri viaj agoj.

— Mia patro estas jam en la dezerto, sur la vojo al la profeto — rediris Ĥamiso.

— Do oni kaptos kaj pendigos lin.

Ĉi tie Idriso rekonis la neceson kuraĝigi siajn kamaradojn:

— Tiuj vulturoj — li diris — kiuj formanĝos la karnon de niaj ostoj, eble ankoraŭ ne estas elkovitaj. Ni scias, kio minacas nin, sed ni ne estas infanoj kaj la dezerton ni bone konas delonge. Tiuj homoj (ĉe tio li montris al la beduenoj) estis multfoje en Berberujo kaj ili konas tiajn vojojn, sur kiuj kuradas nur gazeloj. Tie neniu trovos nin kaj neniu postkuros nin. Ni devas deflankiĝi por akvo al Bahr-el Jussef, kaj poste al Nilo, sed ni faros tion nokte. Ĉu vi opinias, ke apud la rivero ne estas kaŝitaj amikoj de Mahdi? Kaj mi diros al vi, ke ju pli malproksime suden, des pli multaj ili estas, ke tutaj gentoj kaj iliaj ŝejkoj atendas nur konvenan momenton, por ekpreni la armilon defende al la vera religio. Ili mem liveros akvon, manĝaĵon, kamelojn — kaj erarigos la postkurantojn. Vere ni bone scias, ke al Mahdi estas longa vojo, sed ni scias samtempe, ke ĉiu tago alproksimigos nin al la ŝaffelo, sur kiu la sankta profeto genuas por preĝi.

— Bismillah! — ekkriis triafoje la kamaradoj.

Kaj estis videble, ke la estimo al Idriso pligrandiĝis inter ili. Staĉjo komprenis, ke ĉio estas perdita, do volante savi almenaŭ sian amikinon de la sudanana malico, li diris:

— Post ses horoj la malgranda fraŭlineto alvenis apenaŭ viva. Kiel vi povas pensi, ke ŝi eltenos tiel longan vojaĝon? Sed se ŝi mortos, mi mortos ankaŭ, kaj tiam kun kio vi alvenos al Mahdi?

Nun Idriso ne trovis respondon, kaj Staĉjo, vidinte tion, parolis plu:

— Kaj kiel akceptos vin Mahdi kaj Smaino, kiam ili sciiĝos, ke pro via malsaĝeco Fatmo kaj ŝiaj infanoj devos perdi la vivon?

Sed la sudanano jam rekonsciiĝis kaj respondis:

— Mi vidis, kiel vi kaptis Gebhron je la gorĝo. Je Allaho, vi estas vera leonido kaj ne mortos tiel facile, kaj ŝi…

Ĉe tio li rigardis al la kapeto de la dormanta Nel, apogita sur la genuoj de la maljuna Dinah, kaj li finis per ia strange milda voĉo:

— Por ŝi ni prizorgos sur la kamelĝibo nesteton, kiel por birdeto, por ke ŝi tute ne sentu laciĝon kaj povu dum la vojaĝo dormi same trankvile, kiel ŝi dormas nun.

Dirinte tion, li tuj iris al la kamelo kaj kune kun la beduenoj komencis prepari sur la dorso de unu el la plej bonaj dromedaroj sidlokon por la knabineto. Ĉe tio ili multe babilis kaj iom disputis, sed fine helpe de ŝnuroj, lanaj kovraĵoj kaj bambuaj stangetoj ili aranĝis ion en la speco de profunda, senmova korbo, en kiu Nel povis sidi aŭ kuŝi, sed el kiu ŝi neniel povis elfali. Super tiu sidloko, tiel vasta, ke ankaŭ Dinah povis en ĝi lokiĝi, ili disetendis tolan baldakenon.

— Jen vi vidas — diris Idriso al Staĉjo — la ovoj de koturno ne povus rompiĝi en tiuj feltaĵoj. La maljuna virino vojaĝos kun la fraŭlineto, por ke ŝi povu servi ŝin tage kaj nokte… Vi eksidos kun mi sed vi povas ankaŭ rajdi apud ŝi kaj gardi ŝin.

Staĉjo estis kontenta, ke li akiris almenaŭ tiom. Konsiderinte la situacion, li venis al la konkludo, ke plej verŝajne oni estos kaptitaj, antaŭ ol ili atingos la unuan katarakton, kaj tiu penso donis al li esperon. Dume li estis antaŭ ĉio tre dormema, do li promesis al si, ke li alligos sin al la selo per kiu ajn ŝnuro, kaj ĉar li ne devos subteni Nel'on, li dormos dum kelkaj horoj.

La nokto iom paliĝis kaj la ŝakaloj ĉesis hurladi en la intermontoj. La karavano estis jam baldaŭ ekironta, sed la sudananoj, rimarkinte la tagiĝon, iris malantaŭ apudan rokon kaj tie, konforme al la Koran-ordonoj komencis la matenlavadojn, uzante por tio sablon anstataŭ akvon, kiun ili deziris ŝpari. Poste eksonis iliaj voĉoj, dirantaj „soubhg", tio estas, la unuan matenpreĝon. En la profunda silento oni povis klare aŭdi iliajn vortojn: „En la nomo de la kompatema kaj bonkora Dio estu gloro al Sinjoro, al la mondreganto, kompatema kaj bonkora en la tago de la lasta juĝo. Vin ni adoras kaj konfesas. Vin ni petegas pri helpo. Konduku nin sur la vojoj de tiuj, al kiuj vi ne avaras bonfarojn kaj gracojn, kaj ne sur la vojetoj de la pekuloj, kiuj tiris sur sin vian koleron kaj kiuj eraras. Amen".

Kaj Staĉjo, aŭskultante tiujn voĉojn, suprenlevis siajn okulojn — kaj en tiu malproksima regiono, inter palflavaj surdaj sabloj, li komencis preĝi:

— „Sub Vian defendon ni rifuĝas, sankta Dipatrino…"

ĈAPITRO VIII

La nokto paliĝis. La homoj estis jam sidiĝontaj sur kamelojn, kiam subite ili rimarkis dezertan lupon, kiu, ŝovinte la voston sub sin, trakuris la intermonton en distanco de cent paŝoj de la karavano kaj, eliĝinte sur la kontraŭan plataĵon, plukuris kun ĉiuj simptomoj de timego, kvazaŭ ĝi forkurus antaŭ iu malamiko. En la egiptaj dezertoj ne estas tiaj sovaĝaj bestoj, antaŭ kiuj lupoj sentas timon kaj pro tio tiu vido ege maltrankviligis la sudanajn arabojn. Kio do povus esti? Ĉu eble jam alvenas la postkurantoj? Unu el la beduenoj suprenrampis rapide sur la rokon, sed apenaŭ li ekrigardis antaŭ si, li ŝoviĝis eĉ pli rapide malsupren:

— Je la profeto! — li ekkriis konfuzita kaj ektimiĝinta — eble nun leono kuras al ni kaj ĝi estas jam proksime al ni!

Kaj tiumomente de malantaŭ la rokoj aŭdiĝis baritona „vov!", post kio Staĉjo kaj Nel ekkriis kune:

— Saba! Saba!

Ĉar arabe tiu vorto signifas leonon, do la beduenoj terurĝis ankoraŭ pli multe, sed Ĥamiso ekridis kaj diris:

— Mi konas ĉi tiun leonon.

Dirinte tion, li fajfis laŭte — kaj en la sama momento la grandega dogo aperis inter la kameloj. Vidinte la infanojn, ĝi saltis al ili, renversis pro ĝojo Nel'on, kiu etendis al ĝi la manetojn, metis la antaŭajn piedojn sur Staĉjon, poste, hurletante kaj bojante, ĝi ĉirkaŭkuris ilin ambaŭ kelkfoje, denove renversis Nel'on, ree levis sin sur Staĉjon kaj fine, kuŝiĝinte ĉe iliaj piedoj, komencis spiregi.

Ĝiaj korpoflankoj estis enkaviĝintaj, de sur ĝia elpendanta lango falis ŝaŭmpecoj, tamen ĝi svingis la voston kaj suprenlevis la amplenajn okulojn al Nel, kvazaŭ ĝi volus al ŝi diri: „Via patro ordonis al mi gardi vin, do mi estas ĉe vi!"

La infanoj sidiĝis ĉe ambaŭ flankoj de la hundo kaj komencis ĝin karesi. La du beduenoj, kiuj neniam vidis similan estaĵon, rigardis ĝin kun admiro, ripetante: „Allah! o kelb kebir!" (Je Dio, tio estas granda hundo!). Kaj ĝi kuŝis dum kelka tempo trankvile, sed poste ĝi levis sian kapegon, entiris la aeron en sian nigran nazon, kiu similis al granda trufo, priflaris ion kaj saltis al la estingiĝinta fajrujo, ĉe kiu kuŝis la manĝaĵrestaĵoj.

En la sama momento kapraj kaj ŝafaj ostoj komencis kraki kaj rompiĝi, kiel pajleroj, en ĝiaj fortegaj dentoj. Post ok homoj, kalkulante al ili ankaŭ la maljunan Dinah kaj Nel, tiuj ostrestaĵoj estis sufiĉaj eĉ por tia „kelb kebir".

Sed la sudananoj ĉagreniĝis pri ĝia alveno, kaj la du kamelgvidantoj, vokinte Ĥamison flanken, komencis paroli al li kun maltrankvilo kaj eĉ kun ekscito:

— Diablo alportis al ni tiun hundon! — ekkriis Gebhro — sed kiamaniere ĝi trovis la vojon al la infanoj, se al Gharak ili veturis per fervojo?

— Certe per la kamel-spuroj — respondis Ĥamiso.

— Malbone okazis. Ĉiu, kiu vidos ĝin apud ni, memoros nian karavanon kaj montros, kien ĝi iris. Oni devas nepre liberiĝi de ĝi.

— Sed kiamaniere? — demandis Ĥamiso.

— Estas la pafilo, sed mi ne scipovas pafi el ĝi. Ĉu eble vi tion scipovas?…

En la okazo de bezono Ĥamiso eble scipovus, ĉar Staĉjo kelkfoje malfermis en lia ĉeesto sian armilon kaj fermis ĝin, sed verdire li bedaŭris la hundon, kiun li ekamis, zorgante pri ĝi jam antaŭ la alveno de la infanoj al Medinet. Li sciis ankaŭ bonege, ke ambaŭ sudananoj havas nenian imagon, kiel manipuli la pafilon de la plej nova sistemo kaj ke ili ne helpos al si tiuokaze.

— Se vi ne scipovas — li daŭrigis kun ruza rideto — tiam la hundon povus mortigi nur tiu malgranda „nouzrani" (kristano), sed tiu pafilo povas pafi kelkfoje laŭvice, do mi ne konsilas doni ĝin en liajn manojn.

— Dio gardu nin! — respondis Idriso. — La knabo mortpafus nin kiel koturnojn.

— Ni havas tranĉilojn — rimarkis Gebhro.

— Provu nur, sed ne forgesu, ke vi havas ankaŭ gorĝon, kiun la hundo disŝiros, antaŭ ol vi ĝin pikmortigos.

— Kion do fari?

Kaj Ĥamiso ekmovis la brakojn.

— Kial vi volas nepre mortigi tiun hundon? Eĉ se vi ĝin poste superŝutus per sablo, hienoj elserŝus ĝin, la postkurantoj trovus ĝiajn ostojn kaj oni ekscius, ke ni ne transiĝis Nilon, sed ni forkuris laŭ ĉi tiu flanko de la rivero. La hundo sekvu nin. Kiomfoje la beduenoj rajdos por la akvo kaj ni kaŝiĝos en ia intermonto, vi povas esti certaj, ke la hundo restos ĉe la infanoj. Allah! Pli bone estas, ke ĝi alkuris nun, ĉar alie ĝi certe kondukus la postkurantojn per nia spuro ĝis Berberujo. Nutri ĝin vi ne bezonas, ĉar, se ne sufiĉos al ĝi niaj manĝaĵrestajoj, tiam kapti hienon aŭ alian ŝakalon ne estos por ĝi malfacile. Lasu ĝin en trankvilo, mi diras al vi — kaj ni ne perdu la tempon per vana babilado.

— Eble vi estas prava — diris Idriso.

— Se mi pravas, tiam mi donos al ĝi ankaŭ akvon, por ke ĝi mem ne bezonu kuri al Nilo kaj montriĝi en vilaĝoj.

Tiamaniere estis solvita la sorto de Saba, kiu, ripozinte iom kaj satmanĝinte, malplenigis rapidege la tutan ujon da akvo kaj povis sekvi la karavanon per novaj fortoj.

Oni enrajdis nun la altan ebenaĵon, sur kiu la vento sulkigis la sablon kaj de kiu on povis vidi je ambaŭ flankoj la grandegan spacon de la dezerto. La ĉielo alprenis la koloron de perla konko. Malpezaj nubetoj, ariĝintaj en la oriento, briletis kiel opaloj, post kio subite ili koloriĝis ore. Elŝprucis unu radio, poste la dua — kaj la suno, kiel kutime en sudaj landoj, en kiuj preskaŭ ne estas krepusko kaj aŭroro, ne leviĝis, sed eksplodis el la nubaĵoj kiel fajrokolono kaj superverŝis per hela lumo la tutan horizonton. Heliĝis la ĉielo, heliĝis la tero kaj malkovriĝis antaŭ la homaj okuloj la nemezureblaj sablaj spacoj.

— Ni devas kuregi — diris Idriso — ĉar de tie ĉi ni estas videblaj de malproksime.

La ripozintaj kaj trinkigitaj kameloj kuregis kun la rapideco de gazeloj. Saba restis malantaŭ ili, sed oni ne timis, ke ĝi perdos la vojon kaj ne aperos ĉe la unua haltejo. La dromedaro, sur kiu sidis Idriso kun Staĉjo, kuris tre proksime al la kamelo de Nel, tiel ke la infanoj povis libere interparoli. La sidloko, kiun aranĝis la sudananoj, montriĝis bonega kaj la knabineto aspektis en ĝi efektive kiel birdeto en la nesto. Ŝi ne povis elfali, eĉ dormante, kaj la vojaĝo lacigis ŝin multe malpli ol dum la nokto. La hela taglumo aldonis al ambaŭ infanoj kuraĝon kaj fidon. En la koron de Staĉjo eniĝis la espero, ke se Saba ilin atingis, tiam ankaŭ la postkurantoj scipovos fari la samon. En tiu espero li tuj partoprenigis Nel'on, kiu ekridetis al li unuafoje de post ilia forrabo.

— Kaj kiam oni atingos nin? — ŝi demandis france, por ke Idriso ne povu ilin kompreni.

— Mi ne scias. Eble hodiaŭ ankoraŭ, eble morgaŭ, eble post du aŭ tri tagoj.

— Sed ni ne vojaĝos returne sur kameloj?

— Ne. Ni vojaĝos nur al Nilo kaj per la akvovojo ĝis El-Wasta.

— Ho, bone! bone!

La kompatinda Nel, kiu antaŭe tiel ŝatis tian vojaĝon, videble nun estis sufiĉe tedita de ĝi.

— Per Nilo… ĝis El-Wasta kaj al la paĉjo! — ŝi ripetis per dormema voĉo.

Kaj ĉar ĉe la antaŭa haltejo ŝi ne bone dormis, ŝi baldaŭ endormiĝis profunde kiel oni kutimas dormi matene post granda laciĝo. Dume la beduenoj pelis la kamelojn senkompate kaj Staĉjo rimarkis, ke ili direktiĝas al la malproksima dezerto. Do, volante en Idriso malfirmigi la certecon, ke ili sukcesos eskapi la postkurantojn, kaj samtempe montri al li, ke li mem atendas ĝin sendube, li diris:

— Ni malproksimiĝas de Nilo kaj de Bahr-Jussef, sed tio nenion helpos al vi, ĉar oni ja ne serĉos vin ĉe la bordo, kie la vilaĝoj situas unu apud la alia, sed malproksime de ĝi.

Kaj Idriso demandis:

— De kie vi scias, ke ni malproksimiĝas de Nilo, se la bordoj ne estas videblaj de ĉi tie?

— Ĉar la suno, kiu estas je la orienta flanko de la ĉielo, varmigas niajn dorsojn; tio signifas, ke ni turniĝis okcidenten.

— Saĝa knabo vi estas — diris Idriso kun plena admiro.

Post momento li aldonis:

— Sed nek la postkurantoj atingos nin, nek vi forkuros.

— Certe, — rediris Staĉjo — mi ne forkuros… eble kun ŝi.

Kaj li montris al la dormanta Nel.

Ĝis la tagmezo ili kuregis preskaŭ senspire, sed kiam la suno suprenleviĝis pli alte kaj komencis iom fajri, la kameloj, kiuj kutime ŝvitas malmulte, surverŝiĝis per ŝvito, kaj ilia kuro fariĝis rimarkeble pli malrapida. La karavanon ĉirkaŭis ree rokoj kaj superŝutaĵoj. Intermontoj, kiuj dum pluvoj ŝanĝiĝas en riverfluejojn, formante t.n. „khor", aperis pli kaj pli ofte. La beduenoj fine haltis en unu el ili, tute kaŝitaj inter la rokoj. Sed apenaŭ ili alteriĝis de sur la kameloj, ili komencis terure krii kaj ĵetis sin antaŭen, ĉiam kliniĝante kaj ĵetante antaŭ si ŝtonojn. Al Staĉjo, kiu ankoraŭ ne elseliĝis, prezentiĝis stranga bildo. Jen el inter la sekaj arbustoj, kovrantaj la fundon de „khor", elŝoviĝis granda serpento kaj, tordiĝante fulmrapide inter la rokrompaĵoj, forkuris al iu kaŝejo konata al ĝi. La beduenoj tuj postkuris ĝin malcedeme, kaj ankaŭ Gebhro por helpi ilin eksaltis kun la tranĉilo en la mano. Sed, kaŭze de la malglata tereno, estis same malfacile trafi la serpenton per ŝtono, kiel trapiki ĝin per tranĉilo — pro kio ĉiuj tri revenis al la kameloj kun videbla teruro sur la vizaĝo.

Kaj aŭdiĝis kiel kutime la arabaj ekkrioj:

— Allah!

— Bismillah!

— Maŝallah!

Poste ambaŭ sudananoj komencis rigardi per ia stranga kaj samtempe esplora kaj demanda rigardo al Staĉjo, kiu tute ne povis kompreni, pri kio temas.

Dume Nel ankaŭ elseliĝis kaj, kvankam ŝi estis malpli laca ol nokte, Staĉjo sternis por ŝi la feltaĵon en ombra glata loko, por ke ŝi povu kuŝiĝi kaj etendi siajn piedetojn. La araboj okupiĝis pri la tagmeza nutraĵo, kiu konsistis nur el biskvitoj, daktiloj kaj unu gluto da akvo. La kamelojn oni ne trinkigis, ĉar ili trinkis jam nokte. La vizaĝoj de Idriso, Gebhro kaj la beduenoj estis pli kaj pli zorgoplenaj kaj la ripozhalto okazis en silento. Fine Idriso vokis Staĉjon al la flanko kaj komencis demandi lin kun la vizaĝo tre maltrankvila kaj enigma.

— Ĉu vi vidis la serpenton?

— Jes, mi vidis ĝin.

— Ĉu ne vi sorĉis, ĝin, ke ĝi aperu al ni?

— Ne.

— Nin certe trafos ia malfeliĉo, ĉar tiuj malsaĝuloj ne sukcesis ĝin mortigi!

— Trafos vin ĉiujn la pendigilo.

— Silentu! Ĉu via patro estas sorĉisto?

— Li estas — Staĉjo respondis senhezite, kompreninte tuj, ke tiuj sovaĝuloj kaj superstiĉuloj opinias la aperon de la amfibio malbona aŭguro kaj antaŭsigno, ke la forkuro ne sukcesos al ili.

— Do via patro sendis ĝin al ni — respondis Idriso — sed li devus kompreni, ke por lia sorĉo ni povas venĝi nin je vi.

— Nenion vi faros al mi, ĉar alie la filoj de Fatmo pagus por mia malutilo.

— Kaj ĉu tion ankaŭ vi jam komprenis? Sed memoru, ke, se mi ne estus alveninta je via defendo, vi estus sanginta sub la skurĝo de Gebhro — vi kaj ankaŭ la malgranda „bint".

— Pro tio mi protektos nur vin solan, kaj Gebhro estos pendigita.

Je tio Idriso rigardis Staĉjon dum momento kvazaŭ kun miro kaj diris:

— Nia vivo ankoraŭ ne estas en viaj manoj, kaj vi jam parolas al ni kiel nia estro…

Post momento li aldonis:

— Stranga vi estas „uled" (knabo) kaj tian mi ankoraŭ ne vidis. Mi estis ĝis nun bona por vi, sed vi moderiĝu kaj ne minacu.

— Dio punas la perfidon — respondis Staĉjo.

Tamen estis videble, ke la aplombo, kun kiu la knabo parolis, kune kun la malbona aŭguro sub la formo de la serpento, kiu sukcesis forkuri, altgrade maltrankviligis Idrison. Sidiĝinte jam sur la kamelo, li ripetis kelkfoje: „Jes! Mi estis bona al vi!", kvazaŭ li volus ĉiuokaze enkapigi tion al Staĉjo, kaj poste li komencis preĝi kaj traŝovi la rozari-globetojn faritajn el la nukso-ŝelo „dum".

Cirkaŭ la dua posttagmeze la varmego, malgraŭ la vintra sezono, fariĝis nekutima kaj neeltenebla. Sur la ĉielo estis neniu nubeto, sed la randoj de la horizonto griziĝis. Super la karavano ŝvebis kelkaj vulturoj, kies plenstreĉitaj flugiloj ĵetis moveblajn nigrajn ombrojn sur la paleflavan sablon. En la arda aero oni kvazaŭ flarsentis brulodoron. La kameloj, ne ĉesante kuregi, komencis strange grunti. Unu el la beduenoj alproksimiĝis al Idriso:

— Prepariĝas io malbona — li diris.

— Kion vi pensas? — demandis la sudanano.

— La malbonaj spiritoj vekis la venton dormantan en la okcidenta flanko de la dezerto, kaj ĝi leviĝis el la sablo kaj kuras kontraŭ ni.

Idriso leviĝis iom sur la selo, rigardis al la malproksimo kaj rediris:

— Jes. Ĝi venas de okcidento kaj sudo, sed kutime ĝi ne estas tiel furioza kiel „khmasin" (la vento same sud-okcidenta, blovanta nur printempe).

— Antaŭ tri jaroj ĝi tamen superŝutis tutan karavanon apud Abu-Hamel, kaj ĝi deblovis ĝin nur dum la pasinta vintro. Yalla! Ĝi povas esti sufiĉe forta, por ŝtopi la naztruojn de la kameloj kaj sekigi la akvon en la sakoj.

— Oni devas kuregi, por ke ĝi puŝu nin nur per unu flugilo.

— Ni kuras rekte al ĝi kaj ni ne sukcesos eviti ĝin.

— Ju pli rapide ĝi alvenos, des pli rapide ĝi preterblovos kaj estos for.

Dirinte tion, Idriso ekbatis la kamelon per la skurĝo, kaj la aliaj sekvis lian ekzemplon. Dum kelka tempo oni aŭdis nur la obtuzajn frapojn de la dikaj vipoj similaj al la manklakado kaj la ekkriojn: „Yalla!"… En la sudokcidento la antaŭe blanketa horizonto iĝis nun iom malhela. La varmego ĉiam daŭris kaj la suno brulis sur la kapoj de la rajdantoj. La vulturoj videble tre alte suprenleviĝis, ĉar la ombroj de iliaj flugiloj malgrandiĝis pli kaj pli kaj fine ili tute malaperis.

Fariĝis sufoke.

La araboj kriis al la kameloj, ĝis iliaj gorĝoj estis tute sekaj, post kio ili mutiĝis kaj ekestis tombeja silento, interrompata de la best-ĝemoj. Du malgrandaj sablaj vulpetoj kun grandaj oreloj preterkuris la karavanon, forkurante en la kontraŭan direkton.

La sama bedueno, kiu antaŭe parolis kun Idriso, reaŭdiĝis per iu stranga, kvazaŭ ne-sia voĉo:

— Tio ne estos ordinara vento. Postkuras nin malbonaj sorĉoj. Ĉion kulpas la serpento…

— Mi scias — respondis Idriso.

— Rigardu, la aero vibras. Tio ne okazas vintre.

Kaj la arda aero komencis pli kaj pli vibri kaj pro la okuliluzio ŝajnis al la rajdantoj, kvazaŭ vibrus ankaŭ sablo. La bedueno deprenis de sur la kapo sian traŝvititan kufon kaj diris:

— La koro de la dezerto batas pro timo.

Kaj tiam subite la dua bedueno, veturanta ĉe la fronto kiel kamelgvidanto, returniĝis kaj komencis voki:

— Ĝi venas jam! Ĝi venas!

Kaj efektive la vento alvenis. En la malproksimo aperis kvazaŭ malhela nubo, kiu fariĝis pli kaj pli alta kaj alproksimiĝis al la karavano. Ekmoviĝis ankaŭ ĉirkaŭe la plej proksimaj aerondoj kaj subitaj ekblovoj komencis kuntordi la sablon. Tie kaj aliloke formiĝis funeloj, kvazaŭ iu borus per bastono la supraĵon de la dezerto. En kelkaj lokoj leviĝis rapidaj sabloturniĝoj similaj al kolonoj, maldikaj ĉe la malsupro kaj disvolviĝintaj kiel plumtufo en la supro. Sed ĉio ĉi daŭris unu palpebrumon. La nubo, kiun vidis la unua kamelgvidanto, alflugis kun nekomprenebla rapideco. Inter la homojn kaj bestojn kvazaŭ ekbatis la flugilo de giganta birdego. En unu momento la okuloj kaj buŝoj de la rajdantoj pleniĝis per polva kirliĝo. La polvaj nuboj malebligis vidi la ĉielon kaj vualis la sunon, kaj tuj ekestis krepusko. La homoj komencis perdi sin el la okuloj, kaj eĉ la plej proksimaj kameloj konturiĝis kvazaŭ en nebulo.

Ne muĝo — ĉar en la dezerto ne estas arboj — sed la bruego de uragano obtuzigis la vokadon de la gvidanto kaj la bestoblekadon. En la aero estis flarebla tia odoro, kian havas karbohaladzo. La kameloj haltis kaj, forturniĝinte de la vento, etendis siajn longajn kolojn malsupren, tiel, ke iliaj naztruoj tuŝis preskaŭ la sablon.

La sudananoj tamen ne volis permesi la halton, ĉar karavanoj kiuj haltas dum uragano, estas ofte superŝutitaj. Plej bone estas tiam kuregi kune kun la vento, sed Idriso kaj Gebhro ne povis tion fari, ĉar tiamaniere ili revenus al Fajumo, de kie ili ĵus atendis la postkurantojn. Do, kiam la unua ekbato forpasis, ili denove kurigis la kamelojn.

Ekestis momenta silento, sed la brunruĝa krepusko tre malrapide disfluis, ĉar la sunlumo ne povis traiĝi tra la polva nubaro ŝvebanta en la aero. Pli dikaj kaj pli pezaj sableroj komencis tamen malleviĝi. Ili plenigis ĉiujn fendojn kaj truetojn en la seloj kaj restis en la vestfaldoj. Homoj kaj bestoj ĉe ĉiu spiro entiris la polvon, kiu vundetis iliajn pulmojn kaj knaris en la dentoj. Ĉe tio la vento povis ĉiumomente denove leviĝi subite kaj tute vuali la mondon. Al Staĉjo venis la penso, ke se en la momento de tiaj mallumoj li troviĝus sur unu kamelo kun Nel, tiam li povus ĝin returni kaj forkuri kun la vento norden. Kiu scias, ĉu oni vidus ilin en la plena krepusko kaj elementkaoso. Kaj se ili sukcesus atingi la unuan vilaĝon situantan super Bahr-Jussef apud Nilo, ili estus savitaj. Idriso kaj Gebhro eĉ ne kuraĝus postkuri ilin, ĉar ili tuj povus fali en la manojn de la tieaj „zabtje".

Staĉjo, konsiderinte ĉion ĉi, tuŝis la brakon de Idriso kaj diris:

— Donu al mi la akvosakon.

Idriso ne rifuzis, ĉar, kvankam matene ili rimarkeble eniĝis en la foran dezerton kaj ili estis sufiĉe malproksime de la rivero, tamen ili havis ankoraŭ sufiĉan akvo-provizon, kaj la kameloj trinkis abunde dum la nokta haltejo. Krom tio, kiel homo bone konanta la dezerton, li sciis, ke post la uragano kutime venas la pluvo, kaj la sekaj „khor" ŝanĝiĝas tuj en riveretojn.

Staĉjo efektive tre soifis, do li trinkis sufiĉe da akvo, post kio, ne redonante la sakon, li ree brakfrapis Idrison:

— Haltigu la karavanon.

— Kial? — demandis la sudanano.

— Tial, ke mi volas transsidiĝi sur la kamelon de la malgranda "bint" kaj doni al ŝi la akvon.

— Dinah havas pli grandan akvosakon ol mi.

— Sed ŝi estas avida kaj certe ŝi jam malplenigis ĝin. En ŝia selo, kiun vi faris simila al korbo, devas troviĝi multe da sablo. Dinah ne povas certe helpi al si pri tio.

— La vento ekfurizos post kelkaj momentoj kaj ĝi ree superŝutos ĉion.

— Des pli la malgranda,bint" bezonos mian helpon.

Idriso ekbatis la kamelon per la vipo, kaj dum momento ili rajdis silente.

— Kial vi ne respondas? — demandis Staĉjo.

— Ĉar mi pripensas, ĉu estus pli bone alligi vin al la selo, aŭ kunligi viajn manojn surdorse.

— Vi freneziĝis!

— Ne. Sed mi divenis, kion vi volas fari.

— La postkurantoj ĉiuokaze atingos nin, do mi ne bezonas tion fari.

— La dezerto estas en Diaj manoj.

Ili ree silentis. La plej dikaj sableroj tute falis teren; restis en la aero nur la subtila, ruĝa polvo, io en la speco de mielroso, tra kiu la suno brilis kvazaŭ kupra disko. Sed oni povis jam vidi pli malproksimen. Antaŭ la karavano tiriĝis nun la ebenaĵo, ĉe kies rando la akrevidaj okuloj de la araboj rimarkis novan nubon. Ĝi estis pli alta ol la antaŭa, kaj krom tio elŝprucis el ĝi kvazaŭ kolonoj, kvazaŭ gigantaj kamentuboj plilarĝiĝintaj ĉe la supro. Je tiu vido la koroj de la araboj kaj beduenoj ektremis, ĉar ili rekonis la grandajn sabloturniĝojn. Idriso levis la manojn kaj, alproksimiginte la manplatojn al siaj oreloj, li kliniĝis honore al la alfluganta ventego. Lia religio de unusola Dio ne malhelpis lin videble adori kaj timi aliajn idolojn, ĉar Staĉjo ekaŭdis klare liajn vortojn: Sinjoro! Ni estas viaj infanoj, do vi ne formanĝos nin!

Kaj „sinjoro" ĝuste alflugis kaj skuis la kamelojn per tiel granda forto, ke ili apenaŭ povis teni sin sur la piedoj. La bestoj kunpremiĝis nun en densa amaso, kun la kapoj turnitaj al ties centro. Ekmoviĝis tutaj sabloamasoj. La karavanon ĉirkaŭis krepusko ankoraŭ pli densa ol antaŭe, kaj en tiu krepusko flugis preter la rajdantoj iaj ankoraŭ pli malhelaj, neklaraj objektoj, kvazaŭ grandegaj birdoj aŭ kameloj dispelitaj kune kun la uragano.

Timo ekkaptis la arabojn, al kiuj ŝajnis, ke tio estas la spiritoj de bestoj kaj homoj perdiĝintaj sub la sablo. Meze de la furiozeco kaj bruego de la uragano oni aŭdis strangajn voĉojn, kiuj similis jen al plorego, jen al rido, jen al vokado pri helpo. Sed ili estis nur iluzioj. La karavanon minacis centoble pli terura, reala danĝero. La sudananoj sciis bone, ke se iu el la grandaj sabloturniĝoj, formiĝantaj senĉese, ekkaptos ilin per siaj tordiĝoj, tiam ĝi faligos la rajdantojn kaj dispelos la kamelojn. Kaj se ĝi rompiĝos kaj falos sur ilin, tiuokaze ĝi ŝutos en unu momento super ili grandegan sablan tombon, en kiu ili atendos, ĝis la sekva uragano malkovros iliajn skeletojn.

Staĉjo eksentis kapturniĝon, la spiro mankis en la brusto kaj la sablo blindigis lin. Sed de tempo kaj tempo ŝajnis al li, ke li aŭdas la ploron kaj vokadon de Nel, do li pensis nur pri ŝi. Profitante de tio, ke la kameloj staris en densa aro kaj ke Idriso ne povis nun priatenti lin, li decidis transsidiĝi senbrue sur la kamelon de la knabineto, jam ne por forkuri, sed ĉefe por helpi kaj kuraĝigi ŝin. Sed apenaŭ li kurbigis siajn piedojn kaj etendis la manojn, por ekkapti la selrandon de Nel, la grandega pugno de Idriso skuis lin. La sudanano kaptis lin neatendite, kvazaŭ li estus plumeto, metis lin antaŭ si kaj komencis lin ligi per palma ŝnuro, kaj post la kunligo de liaj manoj li kuŝpendigis lin sur la selo. Staĉjo kunpremis la dentojn kaj kontraŭstaris, kiel li nur povis, sed vane. Havante la gorĝon seka kaj la buŝon sabloplena, li ne povis kaj ne volis konvinki Idrison, ke li deziris nur helpi la knabineton kaj ne forkuri.

Tamen post momento, sentante, ke li sufokiĝos, li komencis voki per sufokita voĉo:

— Savu la malgrandan „bint"!…. savu la malgrandan „binit"!

Sed la araboj preferis pensi pri sia propra vivo. La sabloblovado fariĝis tiel terura, ke nek ili povis sidi sur la kameloj, nek la kameloj povis stari sur la sama loko. La du beduenoj, krom tio Ĥamiso kaj Gebhro saltis teren, por teni la bestojn per la ŝnuroj, kiuj estis fiksitaj al la rimenoj sub iliaj subaj mekseloj. Idriso, forpuŝinte Staĉjon en la malantaŭan parton de la selo, faris la samon. La bestoj disstarigis la piedojn kiel eble plej larĝe, por kontraŭstari la furiozan ventegon, sed mankis al ili la fortoj. Kaj la karavano, vipita per la gruzo, kiu tranĉis ilin kvazaŭ per centoj da batoj, kaj per la sablo, kiu pikis kvazaŭ per pingloj, komencis turniĝi jen pli malrapide, jen pli rapide, kaj retiriĝi kontraŭ la uragan-puŝego. De temo al tempo la ventego elŝiradis kavojn sub iliaj piedoj, jen ree la sablo kaj gruzo, refrapante de la kameldorsoj, formis momente altaĵojn, kiuj atingis iliajn genuojn kaj leviĝis eĉ pli alte. Tiamaniere pasis horo post horo.

La danĝero fariĝis ĉiam pli terura. Idriso ekomprenis fine, ke la sola savo estos eksidi sur la kamelojn kaj kuri kun la ventego. Sed tio signifus reiri al la direkto de Fajumo, kie atendis ilin la egiptaj juĝoj kaj la pendigilo.

— Ha! bedaŭrinde — ekpensis Idriso — la uragano devis haltigi ankaŭ la postkurantojn, kaj tuj kiam ĝi ĉesos, ni ekiros denove suden.

Kaj li komencis kriegi, ke oni ree sidiĝu sur la kamelojn.

Sed subite okazis io, kio tute ŝanĝis la situacion.

Jen, neatendite, tra la malhelaj preskaŭ nigraj sablo-nuboj brilis grizblua lumo. La mallumo fariĝis poste ankoraŭ pli profunda, sed samtempe leviĝis tondro dormanta en pli altaj regionoj kaj vekita de la ventego. Ĝi komencis ruliĝi inter la araba kaj libia dezertoj — potenca, minaca, furioza. Ŝajnis, ke el la ĉielo malsuprenruliĝas montoj kaj rokoj. Surdiganta krako potenciĝis, kreskis, skuadis la teron, ĉirkaŭkuris la tutan horizonton — ialoke ĝi eksplodis kun forto tiel terura, kvazaŭ la rompiĝanta firmamento falus teren; — poste ĝi denove ruliĝis kun obtuza, senĉesa bruego; ree eksplodis, ree rompiĝis, blindigis per fulmoj, bategis per tondroj, supren kaj malsuprenleviĝis, krakis kaj daŭris.

La vento silentiĝis, kvazaŭ terurita, kaj kiam post longa tempo ie en la nemezurebla malproksimo la ĉielpordego fermiĝis post la tondro, ekestis tombeja silento.

Sed post kelka tempo en tiu silento eksonis la voĉo de la gvidanto:

— Dio estas super la fulmotondro kaj uragano! Ni estas savitaj.

Ĉiuj ekiris. Sed ĉirkaŭis ilin nokto tiel malluma, ke kvankam la kameloj kuris unu proksime al la alia, la homoj ne povis vidi sin reciproke, kaj ili devis ofte voki sin laŭte por ne perdiĝi en tiu mallumo. De tempo al tempo la blindigaj fulmoj, grizbluaj aŭ ruĝaj, dislumigis la sablan spacon, sed post ili aperis la mallumo tiel densa, ke ĝi ŝajnis preskaŭ palpebla. Malgraŭ la fido, kiun enverŝis en la korojn de la sudananoj la voĉo de la gvidanto, la maltrankvilo ankoraŭ ne forlasis ilin, ĝuste pro tio, ke ili antaŭenŝoviĝis blinde, ne sciante efektive, kien ili rapidas — ĉu ili eble turniĝas ronde aŭ reiras norden. La bestoj faletadis tre ofte kaj ne povis kuri rapide, kaj krome ili penspiregis iom strange kaj tiel laŭte, ke al la rajdantoj ŝajnis, kvazaŭ la tuta dezerto spiregus pro timego. Fine ekfalis la unuaj grandaj pluvogutoj, kio preskaŭ ĉiufoje sekvas post la uragano, kaj samtempe la voĉo de la gvidanto aŭdiĝis tra la mallumo:

— Khor!…

Ili atingis intermonton. La kameloj haltis ĉe ĝia rando, post kio ili komencis malsupreniri tre singarde.

ĈAPITRO IX

La „khor" estis larĝa kaj ĝia fundo superŝutita de ŝtonoj, inter kiuj kreskis nanaj kaj dornaj arbustoj. Ĝian Sudan flankon formis altaj rokoj plenaj de disfalaĵoj kaj kavaĵoj. La araboj ekkonis ĉion ĉi ĉe la lumo de la senbruaj, sed pli kaj pli oftaj fulmoj. Baldaŭ ili malkovris en la roko iun specon de malprofunda groto kaj antaŭ ĉio vastan kavernon, kie la homoj povis facile lokiĝi, kaj okaze de la pluvo trovi konvenan rifuĝejon. Por la kameloj troviĝis ankaŭ oportuna loko sur la malgranda altaĵo apud la kaverno. La beduenoj kaj la du sudananoj deprenis de ili la selojn kaj la ŝarĝojn, por ke ili povu bone ripozi. Kaj Ĥamiso, la filo de Ĥadigo, okupiĝis dume pri la fortranĉado de dornarbustoj por fajro. La grandaj unuopaj pluvogutoj falis senĉese, sed la pluvego komenciĝis nur kiam la homoj jam kuŝiĝis por dormi. Komence estis, kvazaŭ falus akvoŝnuretoj, poste ŝnuregoj, kaj fine ŝajnis, ke tutaj riveroj malsuprenfluas el nevideblaj nuboj. Estas ĝuste tiaj pluvoj, kiuj okazas unufoje en kelkaj jaroj, superakvas eĉ vintre la kanalojn kaj Nilon, kaj en Adeno ili plenigas per akvo la grandegajn cisternojn, sen kiuj la urbo tute ne povus ekzisti. Staĉjo neniam en sia vivo vidis ion similan. Sur la fundo de la „khor" komencis brui la torento; la enirejon al la groto vualis kvazaŭ akvokurteno, kaj ĉirkaŭe aŭdiĝis nur la plaŭdado kaj bruado de la pluvoakvo. La kameloj staris sur ŝtona grundo kaj la pluvego povis esti por ili nur agrabla duŝo; tamen la araboj ofte rigardis eksteren, ĉu al ili minacas ia danĝero. Kaj al la homoj estis agrable sidi en la groto, ŝirmanta kontraŭ la pluvo, ĉe la fajro, kiu vigle flamis. Sur iliaj vizaĝoj bildiĝis la ĝojo. Idriso, kiu tuj post la alveno malligis la manojn de Staĉjo, por ke li povu manĝi, nun turnis sin al li kaj mokridetante diris:

— Mahdi estas pli potenca ol ĉiuj blankaj sorĉistoj. Jen li silentigis la uraganon kaj alportis la pluvon.

Staĉjo respondis nenion, ĉar li okupis sin pri Nel, kiu estis preskaŭ senviva. Antaŭ ĉio li skuis la sablon el ŝiaj haroj. Poste, ordonante al la maljuna Dinah elpaki la necesajn aĵojn, kiujn ŝi kunportis el Fajumo, pensante, ke la infanoj vojaĝas al siaj patroj, li prenis viŝtukon, trempis ĝin en akvo kaj frotis per ĝi la okulojn kaj la tutan vizaĝon de la etulino. Dinah ne estis kapabla fari tion, ĉar vidante malbone nur per unu okulo, ŝi perdis preskaŭ komplete la vidpovon dum la uragano, kaj la lavado de ŝiaj brulumaj palpebroj havigis al ŝi momente nenian mildiĝon. Nel subiĝis pasive al ĉiuj operacioj de Staĉjo, ŝi rigardis lin kvazaŭ lacigita birdeto, kaj nur kiam li deprenis ŝiajn ŝuetojn por elŝuti el ili la sablon kaj poste sternis al ŝi la feltaĵon, tiam ŝi ĵetis siajn braketojn ĉirkaŭ lian kolon. Kaj en lia koro naskiĝis granda kompatsento. En ĉi tiu momento li opiniis sin ŝia protektanto, la pli aĝa frato kaj la sola ŝirmanto de Nel. Samtempe li rimarkis, ke tiun etan fratinon li ege amas, multe pli ol kiam ajn antaŭe. Li amis ŝin ankaŭ en Port-Saido, sed li traktis ŝin tiam kiel infanon — do ekzemple neniam antaŭe enkapiĝis al li la penso, ke li povus kisi ŝian maneton por diri „bonan nokton". Se iu sugestus lin tiudirekte, li opinius, ke fraŭlo, kiu finis sian dektrian jaron, ne povas fari ion similan sen malpliigo de siaj digno kaj aĝo. Sed nun la komuna sorto vekis en li la dormantan sentemon, do li kisis ne nur unu, sed ambaŭ manetojn de la knabineto.

Malleviĝinte, li plu pensis pri ŝi kaj decidis efektivigi iun eksterordinaran agon por liberigi ŝin el la kaptiteco. Li estis preta por ĉio, eĉ por suferoj kaj morto, nur kun tiu sekreta kaj eta kondiĉo, ke la vundoj ne estu tro dolorigaj kaj la morto ne estu la vera morto, ĉar tiuokaze li ne povus vidi la feliĉon de la liberigita Nel. Poste li komencis konsideri la plej heroajn kaj taŭgajn savrimedojn, sed liaj pensoj ĉe tio komencis malklariĝi. Dum momento ŝajnis al li, ke tutaj sablonuboj superŝutas ilin. Poste, ke ĉiuj kameloj eniĝas en lian kapon, kaj li ekdormis.

Ankaŭ la araboj, prizorginte la kamelojn, ege laciĝintaj pro la batalo kun la uragano, falis en profundan dormon. La fajro estingiĝis; en la groto ekregis mallumo. Baldaŭ aŭdiĝis la ronkado de la dormantoj, kaj de ekstere oni aŭdis la plaŭdadon de la pluvo kaj la bruon de la akvo, kiu frapis kontraŭ la ŝtonoj sur la fundo de la „khor". Tiamaniere pasis la nokto.

Sed antaŭ la tagiĝo sento de malvarmo vekis Staĉjon el profunda dormo. Montriĝis, ke la akvo kolektiĝinta en disfalaĵoj sur la supro de la roko, traiĝante iom post iom, guto post guto, tra iu fendo en la arkaĵo de la groto, komencis fine guteti sur lian kapon. La knabo eksidis sur la feltaĵo, kaj dum kelka tempo li luktis kun la dormo, ne povante orientiĝi, kie li estas kaj kio okazas al li. Sed post momento li rekonsciiĝis.

— Ha, mi scias! — li pensis. — Hieraŭ estis uragano, kaj ni estas forkaptitaj, kaj tio estas la groto, kien ni rifuĝis antaŭ la pluvego.

Kaj li ĉirkaŭrigardis. Unue li rimarkis kun miro, ke ne plu pluvas kaj ke en la groto ne plu estas mallumo, ĉar ĝin lumigas la luno, troviĝanta malalte sur la horizonto pro sia subiro. Ĉe ĝia pala lumo oni povis vidi la tutan internon de la larĝa, sed neprofunda groto. Staĉjo vidis klare la arabojn kuŝantajn unu apud la alia, kaj ĉe la alia flanko de la groto la blankan veston de Nel, kiu dormis apud Dinah.

Kaj denove granda karesemo ŝteliĝis en lian koron.

— Ŝi dormas, dormas — li diris al si mem — kaj mi maldormas kaj… mi devas ŝin savi.

Poste, rigardinte la arabojn, li spirite diris:

— Ho, kiel mi volus tiujn friponojn…

Subite li ektremis.

Jen lia rigardo falis sur la ledan ujon, en kiu estis la pafilo donacita al li je Kristnasko — kaj sur la ladan skatolon kun ŝargaĵoj, kiu kuŝis inter li kaj Ĥamiso, tiel proksime, ke sufiĉus nur etendi la manon.

Lia koro komencis forte bati kaj pulsi. Se li sukcesus atingi la pafilon kaj ŝargajojn, li simple fariĝus estro de la situacio. Tiuokaze li povus eliĝi senbrue el la kaverno, kaŝiĝi en distanco de kelkdekoj da paŝoj inter la ŝtonegoj kaj de tie gardi la elirejon.

— Kiam la sudananoj kaj beduenoj — li pensis — vekiĝos kaj rimarkos, ke mi forestas, ili tuj elkuros kune el la kaverno, sed tiam mi faligos la du unuajn per du pafoj, kaj antaŭ ol alkuros la aliaj, la pafilo estos ree ŝargita. Restos nur Ĥamiso, sed rilate al ĉi tiu mi facile trovos taŭgan rimedon.

Ĉi-momente li prezentis al si kvar kadavrojn kuŝantajn en sango, kaj tuj teruro ekkaptis lin. Mortigi kvar homojn! Ili ja estas friponoj, sed ĉiuokaze la ago estos terura. Li rememoris, kiam foje en Port-Saido li vidis laboriston mortigitan per la turnilo de la vapora drag-maŝino kaj kiel impresis lin tiu konvulsiinta hom-restaĵo kuŝanta en ruĝa sango. Kaj li eksentis abomenon je la sola rememoro. Kaj nun oni devus mortigi la kvaron!… Peko kaj teruro!

Ne, ne! Tion li neniam povos fari.

En li baraktis la pensoj. Por si mem li neniam farus tion — jes!

Sed temas ja pri Nel, temas pri ŝia defendo, pri ŝia savo kaj pri ŝia vivo, ĉar ŝi ne eltenos ĉion ĉi kaj certe mortos, aŭ dumvoje, aŭ inter la sovaĝaj kaj brutiĝintaj derviŝ-bandoj. Kion signifas la sango de tiaj kanajloj kompare kun la vivo de Nel, kaj ĉu en simila situacio oni devas heziti?

— Por Nel! Por Nel!

Sed subite tra la kapo de Staĉjo flugis la penso, de kiu liaj haroj tuj ekstaris pro timo. Kio okazos, se iu el tiuj rabistoj metos la tranĉilon al la brusto de Nel kaj deklaros, ke li mortigos ŝin, se li — Staĉjo — ne subigos sin kaj ne redonos al ili la pafilon. Kaj tiam kion li faros?

— Tiam — li respondis al si mem — mi tuj subigos min al ili.

Kaj en la sento de sia malpovo, li ĵetis sin denove sur la feltaĵon. La luno rigardis jam nur malrekte tra la malfermaĵo de la kaverno, kaj en tiu fariĝis pli mallume. La araboj ronkis senĉese. Staĉjo kuŝis dum kelka tempo senmove, post kio nova ideo enkapiĝis al li kaj komencis lin turmenti. Kaj se li, elŝoviĝinte kun la armilo kaj kaŝinte sin inter la rokoj, ne mortigus la homojn, nur mortpafus la kamelojn? Granda domaĝo kaj bedaŭro pri tiuj senkulpaj bestoj — estas vere, tamen kion do fari? Homoj ja buĉas bestojn ne nur por sia vivosavo, sed ankaŭ por akiri manĝaĵon. Estas certa afero, ke se li sukcesus mortpafi kvar, kvin kamelojn, tiam la plua vojaĝo fariĝus malebla. Neniu el la karavananoj kuraĝus iri al la ĉebordaj vilaĝoj por aĉeti novajn kamelojn. Kaj tiuokaze Staĉjo promesus en la nomo de la patroj senpunecon kaj eĉ mon-premiojn — kaj… al ili restus nenio alia, ol konsenti kaj reveni.

Jes. Sed se ili ne donos al li la tempon por fari tiujn promesojn kaj mortigos lin en la unua momento de sia kolerego?

Doni la tempon kaj aŭskulti lin ili devas nepre, ĉar, havante en la mano la pafilon, li scipovos reteni ilin en konvena distanco, ĝis li estos dirinta ĉion. Kiam li tion faros, ili komprenos, ke la sola rimedo kaj savo por ili estas subiĝi. Tiam li fariĝos la gvidanto de la karavano kaj kondukos ĝin rekte al Bahr-Jussef kaj al Nilo. Envere oni ja estas nun sufiĉe malproksime de ili, eble je unu aŭ du tagoj da vojaĝo, ĉar pro singardo la araboj deflankiĝis sufiĉe en la profundan dezerton. Sed tio ne malhelpos; restos ja ankoraŭ kelkaj kameloj, kaj sur unu el ili rajdos Nel. Staĉjo komencis kun atento rigardi la arabojn. Ili ĉiuj dormis profunde, kiel dormas homoj ege lacigitaj, sed ĉar la nokto estis baldaŭ finiĝonta, ili povis jam ĉiumomente vekiĝi. Necesis do agi senprokraste. Forpreni la ladan skatolon kun ŝargaĵoj ne estis malfacile, ĉar ĝi kuŝis apude. Pli malfacile estis pri la pafilo, kiun Ĥamiso kuŝigis ĉe sia alia flanko. Staĉjo esperis, ke li sukcesos ĝin elŝteli, sed li decidis eligi el la ujo kaj ŝargi ĝin nur, kiam li estos en distanco de kelkdeko da paŝoj de la kaverno, ĉar li timis, ke la tinto de la feraĵoj vekus la dormantojn.

La momento venis. La knabo kliniĝis, kiel kurba stango, super Ĥamiso kaj, kaptinte la ujon per la tenilo, li levis kaj transigis ĝin al sia flanko. Liaj koro kaj pulsoj ege batis, en liaj okuloj malheliĝis, la spirado fariĝis pli rapida, sed li kunpremis la dentojn kaj penis ekregi sian eksciton. Tamen, kiam la rimenetoj ĉirkaŭantaj la ujon, iom ekknaris, malvarmaj ŝvitgutoj aperis sur lia frunto. Tiu sekundo ŝajnis al li eterneco. Sed Ĥamiso eĉ ne ektremis. La ujo faris super li arkmovon kaj troviĝis apud la lada skatolo kun ŝargaĵoj.

Staĉio respiris. La duono de la laboro estis iam finita. Nun oni devis elŝoviĝi el la kaverno senbrue, ekkuri dekkelkon da paŝoj, poste kaŝiĝi en rokdisrompaĵoj, malfermi la ujon, munti la pafilon, ŝargi ĝin kaj ŝuti en la poŝon dekkelkajn ŝargaĵojn. Tiam li fariĝos la estro de la tuta karavano.

La nigra silueto de Staĉjo konturiĝis sur la pli hela fono de la grot-elirejo. Ankoraŭ unu sekundon — kaj li estos ekstere. Ankoraŭ unu minuton — kaj li kaŝos sin en la rokaj disrompaĵoj. Kaj tiam, eĉ se iu el la rabistoj vekiĝus, estos jam fakto farita antaŭ ol li konsciiĝos, kio okazis, antaŭ ol li vekos la aliajn. Timante, ke li faligus ian ŝtonon, kiuj kuŝis abunde ĉe la enirejo de la kaverno, la knabo elŝovis unu piedon kaj komencis serĉi por ĝi firman teron. Kaj li jam klinis la kapon el la malfermaĵo, li estis jam elŝoviĝonta kun la tuta korpo, kiam neatendite okazis io, kio glaciigis la sangon en liaj vejnoj.

Jen tra la profunda silento eksonis, kvazaŭ tondro. la ĝojplena bojado de Saba; ĝi plenigis la tutan intermonton kaj vekis la eĥojn dortnantajn en ĝi. La araboj fulmrapide vekiĝis kaj kune eksaltis, kaj la unua bildo, kiu frapis iliajn okulojn, estis la staturo de Staĉjo kun la ujo en unu mano kaj kun la pafilo en la alia.

— Ho ve! Saba, kion vi faris!

ĈAPITRO X

Kun terura krio ĉiuj sammomente ĵetis sin sur Staĉjon kaj elŝiris el liaj manoj la pafilon kaj ŝargaĵojn. Ĵetinte lin teren, ili kunligis liajn manojn kaj piedojn per ŝnuroj kaj ĉe tio ili dolorige frapis kaj piedbatis lin, ĝis Idriso forpelis ilin, ĉar li vere timis pri lia vivo. Poste ili komencis paroli inter si per interrompitaj vortoj, kiel homoj, super kiuj ŝvebis terura danĝero kaj kiujn savis nur blinda hazardo.

— Li estas la enkorpiĝinta satano! — kriis Idriso kun vizaĝo pala pro timo kaj emocio.

— Li estus mortpafinta nin kiel sovaĝajn anserojn por manĝaĵo — aldiris Gebhro.

— Ho, se ne estus estinta tiu hundo!

— Dio sendis ĝin.

— Kaj vi volis ĝin mortigi — diris Ĥamiso.

— Neniu de nun tuŝos ĝin.

— Ĝi ĉiam havos ostojn kaj akvon.

— Allah! Allah! — ripetis Idriso, ne povante trankviliĝi — la morto ŝvebis super ni. Uff!

Kaj ili rigardis al la kuŝanta Staĉjo kun malamo, sed ankaŭ kun certa miro, ke unu malgranda knabo estus povinta kaŭzi ilian malsukceson kaj pereon.

— Je profeto! — aŭdiĝis unu el la beduenoj — oni devas ja antaŭzorgi, ke tiu filo de Ibliso (Lucifero) ne tordu niajn nukojn. La serpenton ni venigas al Mahdi. Kion vi decidas nun fari pri li?

— Oni devas fortranĉi lian dekstran pugnon! — kriis Gebhro.

La beduenoj respondis nenion, sed Idriso ne konsentis tion. Tuj enkapiĝis al li, ke se la postkurantoj kaptus ilin, la puno por la kripligo de la knabo estus tiom pli kruela. Fine, kiu do povas garantii, ke la knabo eltenos tion kaj ne mortos post la operacio? Kaj tiuokaze por la interŝanĝo je Fatmo kaj ŝiaj infanoj restus nur Nel.

Do kiam Gebhro eligis la tranĉilon, volante efektivigi sian minacon, Idriso ekkapitis la artikon de lia mano kaj malhelpis lin:

— Ne! — li diris. — Estus granda honto por la kvin batalantoj de Mahdi timi unu kristanan hundidon tiel, ke necesas fortranĉi al li la pugnon. Ni ligos lin por la nokto, kaj por tio, kion li volis nun fari, li ricevos dek batojn per la skurĝo.

Gebhro estis preta tuj plenumi la verdikton, sed Idriso forpuŝis lin ree kaj ordonis plenumi tion al unu el la beduenoj, flustrinte en lian orelon, ke li ne faru tion tro forte. Ĉar Ĥamiso, eble pro sia antaŭa servo ĉe la inĝenieroj kaj eble pro alia kaŭzo, ne volis sin miksi en tiun aferon, la alia bedueno faligis Staĉjon kun la dorso supren kaj la plenumo estis jam komenciĝa kiam subite okazis neatendita malhelpo.

Jen en la malfermaĵo de la kaverno aperis Nel kun Saba. Okupita pri sia favorato, kiu, enkurinte en la kavernon, tuj ĵetis sin al ŝiaj piedetoj, ŝi ja aŭdis la kriojn de la araboj, sed ĉar en Egiptujo kaj la araboj kaj la beduenoj kriegas ĉe ĉiu okazo, kvazaŭ ili volus mortigi sin reciproke, ŝi tute ne atentis tion. Nur kiam ŝi, vokinte Staĉjon kaj ne ricevinte de li respondon, eliris eksteren por sciiĝi, ĉu li sidas jam sur la kamelo, ŝi ekvidis kun teruro ĉe la unuaj ekbriloj de la mateno Staĉjon kuŝantan sur la tero kaj super li la beduenon kun la skurĝo en la mano. Ĉe tiu ĉi vido ŝi komencis krii laŭtege kaj piedfrapi, kaj kiam la bedueno, ne atentante tion, celis jam la unuan baton, ŝi ĵetis sin antaŭen kaj kovris per si la knabon.

La bedueno hezitis, ĉar li ne ricevis ordonon bati la knabinon, kaj dume aŭdiĝis ŝia voĉo plena de malespero kaj teruro:

— Saba! Saba!

Kaj Saba komprenis, pri kio temas, kaj per unu salto ĝi troviĝis apud la infanoj. Ĝiaj haroj ekstaris sur la nuko kaj dorso, la okuloj ekflamis ruĝkolore, en la brusto kaj en la potenca gorĝo ekbruis kvazaŭ tondro.

Poste la lipoj de ĝia sulkiĝinta faŭko iom post iom suprenleviĝis kaj la blankaj kojndentoj, longaj unu colon, montriĝis ĝis la sanga dentkarno. La grandega dogo komencis nun turni sian kapon jen dekstren, jen maldekstren, kvazaŭ ĝi volus bone montri al la sudananoj kaj beduenoj sian terurigan „garnituron" kaj diri al ili:

— Rigardu! Jen, per kio mi defendos la infanojn.

Kaj ili tuj retiriĝis rapide, ĉar unue ili sciis, ke Saba savis ilian vivon, kaj due al ili estis klare, ke la kolerega „mastifo" enigus tuj la kojndentojn en la gorĝon de tiu, kiu alproksimiĝus tiumomente al Nel. Do ili staris senkonsilaj, rigardante sin reciproke per necertaj rigardoj kaj kvazaŭ demandante unu la alian, kion oni devas nun fari.

Ilia hezito daŭris tiel longe, ke Nel havis sufiĉe da tempo, por voki la maljunan Dinah kaj ordoni al ŝi distranĉi la ŝnurojn, per kiuj Staĉjo estis ligita. Tiam la knabo ekstaris kaj, tenante la manon sur la kapo de Saba, turnis sin al la atakintoj:

— Mi tute ne volis vin mortigi, nur la kamelojn — li diris tra la kunpremitaj dentoj.

Sed ankaŭ tia sciigo terurigis la arabojn tiomgrade, ke ili estus sendube ĵetintaj sin denove sur Staĉjon, se ne estus la flamantaj okuloj kaj stariĝintaj haroj de Saba. Gebhro volis eĉ salti al li, sed unu obtuza ekmurmuro sufiĉis por haltigi lin surloke.

Ekestis silento, post kio eksonis la laŭtega voĉo de Idriso:

— Ni daŭrigu nian vojon!

ĈAPITRO XI

Pasis unu tago, la nokto kaj ankoraŭ la dua tago, kaj ili kuregis senĉese suden, haltante en „khor"-oj nur mallonge. Ili ne volis tro lacigi la kamelojn kaj dum la ripozo ili trinkigis kaj nutris ilin kaj samtempe disdonis al ĉiuj provianton kaj akvon. Timante la postkurantojn, ili deflankiĝis ankoraŭ pli multe suden, ĉar pri la akvo ili ne bezonis zorgi dum kelka tempo. La pluvego daŭris apenaŭ sep horojn, sed ĝi estis tiel abunda, kvazaŭ super la dezerto deŝiriĝus ĉiuj nuboj. Do same Idriso kaj Gebhro kiel ankaŭ la beduenoj sciis bone, ke sur la fundo de la „khor"-oj kaj tie, kie la rokoj formas naturajn enprofundaĵojn, troviĝos por kelkaj tagoj tiom da akvo, ke ĝi sufiĉos ne nur por ili kaj por la kameloj, sed eĉ por fari provizon. Post la granda pluvo ekestis, kiel kutime, belega vetero. La ĉielo estis sennuba, la aero tiel travidebla, ke la vido atingis senmezuran malproksimon. Nokte la stelriĉa ĉielo brilis kaj flagris kvazaŭ per miloj da diamantoj. De la dezerta sablo leviĝis refreŝiga malvarmeto. La ĝiboj de la kameloj iom malgrandiĝis, sed la bestoj, bone nutritaj, estis ĉiam laŭ la araba esprimo fortikaj, t.e. ili ne perdis la forton kaj kuris tiel volonte, ke la karavano antaŭenŝoviĝis ne malpli rapide ol en la unua tago post la ekvojaĝo el Gharak-el-Sultani.

Staĉjo rimarkis kun miro, ke en kelkaj,khor"-oj, en rokaj disfalaĵoj, ŝirmitaj kontraŭ la pluvo, la beduenoj trovas provizojn da „durro" kaj daktiloj. El tio li divenis, ke antaŭ ol ili estis forrabitaj, oni jam bone preparis ĉion, kaj ke ĉio estis antaŭe priparolita inter Fatmo, Idriso kaj Gebhro unuflanke kaj la beduenoj aliaflanke. Facile oni povis ankaŭ diveni, ke ĉi tiuj du homoj estis adeptoj kaj konfesanoj de Mahdi, ke ili volis traiĝi al li kaj pro tio la sudananoj facile tiris ilin en la konspiron. En la ĉirkaŭaĵo de Fajumo kaj apud Gharak-el-Sultani estis sufiĉe da beduenoj, kiuj kune kun siaj infanoj kaj kameloj nomadis en la dezerto kaj alvenis al Medinet aŭ al la fervojaj stacioj por serĉi laboron. Sed ĉi tiujn du Staĉjo neniam antaŭe vidis, kaj ili ankaŭ certe ne estadis en Medinet, se ili ne konis Saba'n, kio poste montriĝis.

Al la knabo enkapiĝis la penso, ĉu li ne sukcesus korupti ilin, sed, rememorinte iliajn fervorplenajn ekkriojn, kiomfoje ili aŭdis la elparolitan nomon de Mahdi, li rekonis tion maleblaĵo. Tamen li ne subiĝis pasive al la okazintaĵoj, ĉar en tiu knabeta animo estis vere miriga energio, kiun instigis ankoraŭ la ĝisnunaj malsukcesoj. "Ĉio kion mi entreprenis — li diris al si mem — finiĝis per tio, ke oni vipis min. Sed, eĉ se mi estus ĉiutage vipita de ili per la skurĝo, kaj eĉ mortigita, mi ne ĉesus pensi pri tio, por elŝiri Nel'on kaj min mem el la manoj de tiuj friponoj. Se la postkurantoj kaptos ilin, tiom pli bone, tamen mi agos tiamaniere, kvazaŭ mi tion tute ne atendus". Kaj ĉe la rememoro pri tio, kio trafis lin, ĉe la penso pri tiuj perfidaj kaj kruelaj homoj, kiuj post la elŝiro de la pafilo el liaj manoj frapis lin per la pugnoj kaj piedbatis lin, la koro ribelis en li, kaj pligrandiĝis la kolerego. Li sentis sin ne sole venkita, sed ankaŭ humiligita de ili en sia ambicio de la blanka homo. Tamen li sentis dolore antaŭ ĉio la malutilon al Nel, kaj tiu sento kune kun la ĉagreno, kiu turmentis lin post la lasta malsukceso, ŝanĝiĝis en rankoran malamon al ambaŭ sudananoj. Li aŭdis ofte de sia patro, ke la malamo blindigas kaj ke al ĝi subiĝas nur tiaj animoj, kiuj ne scipovas riski ion pli bonan; momente tamen li ne povis ĝin venki en si kaj eĉ ne scipovis ĝin kaŝi. Kaj ĝis tia grado li tion ne scipovis, ke Idriso rimarkis ĝin kaj komencis maltrankviliĝi; li komprenis, ke okaze de ilia malsukceso, li ne povos kalkuli je protekto flanke de la knabo. Idriso estis ĉiam preta al la plej aŭdacaj agoj, sed kiel homo ne senigita de prudento, li opiniis, ke oni devas ĉion antaŭvidi kaj okaze de malfeliĉo lasi al si iun pordeton malfermita por la savo. Tiukaŭze li volis post la lasta okazintaĵo iel repaciĝi kun Staĉjo kaj tiucele dum la sekva halto li komencis kun li jenan interparolon:

— Post tio, kion vi intencis fari — li diris — mi estis devigita puni vin, ĉar alie ili estus mortigintaj vin, sed mi malpermesis al la beduenoj vipi vin tro forte.

Kaj kiam li ricevis neniun respondon, li plu diris post momento:

— Aŭskultu, vi mem diris, ke la blankuloj ĉiam plenumas siajn promesojn, do, se vi ĵuros al mi per via Dio kaj per la kapo de la malgranda „bint", ke estonte vi faros nenion kontraŭ ni, tiam mi ne ordonos ligi vin por la nokto.

Staĉjo respondis al tio eĉ ne per unu vorto kaj nur el la brilo de liaj okuloj Idriso ekkonis, ke li parolas vane.

Tamen, malgraŭ la instigoj de Gebhro kaj la beduenoj, li ne permesis ligi lin por la nokto, kaj kiam Gebhro ne ĉesis insisti, li respondis al li kolere:

— Anstataŭ iri dormi, vi gardostaros hodiaŭ. Mi decidas, ke de nun unu el ni ĉiam gardos lin, dum la aliaj dormos.

Kaj efektive la ŝanĝoj en la gardostarado estis enkondukitaj de post tiu tago konstante. Tio altgrade malfaciligis kaj preskaŭ neniigis ĉiujn intencojn de Staĉjo, kiun ĉiu gardostaranto bone observis kaj atentis.

Sed kompense al tio oni lasis al la infanoj pli grandan liberon, ke ili povis alproksimiĝi unu al la alia kaj babili sen malhelpoj. Dum la unua halto Staĉjo tuj sidiĝis apud Nel, ĉar urĝis al li danki ŝin por la helpo. Sed kvankam li sentis por ŝi grandan dankemon, li ne scipovis esprimiĝi superlative, nur tute simple, do li komencis nur skui ŝiajn manetojn.

— Nel! — li diris — Vi estas tre bona kaj mi dankas vin pro la helpo. Kaj krom tio mi devas malkaŝe diri, ke vi kondutis kiel persono almenaŭ dektrijara.

En la buŝo de Staĉjo similaj vortoj estis por ŝi la plej alta laŭdo, do la koro de la malgranda virineto ekflamis pro ĝojo kaj fiero. Ŝajnis al ŝi tiumomente, ke ne estas por ŝi io malebla.

— Lasu min nur baldaŭ plenkreski, — tiam ili vidos! — ŝi rediris, rigardante militeme en la direkto de la sudananoj.

Sed ĉar ŝi ankoraŭ ne komprenis, pri kio temis kaj pro kio ĉiuj araboj sin ĵetis sur Staĉjon, la knabo komencis rakonti al ŝi, kiel li decidis elŝteli la pafilon, mortigi la kamelojn kaj devigi ĉiujn al la reveno en la direkto de la rivero.

— Se mi estus sukcesinta tion fari — li diris — ni estus jam liberaj.

— Sed ili vekiĝis? — demandis la knabineto kun batanta koro.

— Jes, ili vekiĝis. Kaŭzis tion Saba, kiu alkuris kaj komencis tiel laŭte boji, ke tio povus veki eĉ mortinton.

Tiam ŝia indigno turnis sin kontraŭ Saba.

— Malbela Saba, malbela! Por tio, kiam ĝi nun alkuros, mi alparolos ĝin eĉ ne per unu vorto kaj mi diros al ĝi, ke ĝi estas malbelega.

Je tio Staĉjo, kvankam li tute ne havis humoron por ridi, tamen ekridetis kaj demandis:

— Kiamaniere vi povos alparoli ĝin eĉ ne per unu vorto kaj samtempe diri al ĝi, ke ĝi estas malbela?

La brovetoj de Nel suprenleviĝis kaj sur ŝia vizaĝo respeguliĝis momenta embaraso, post kio ŝi respondis:

— Ĝi ekkonos tion el mia mieno.

— Supozeble. Sed ĝi ne estas kulpa, ĉar ĝi ne povis scii, kio okazas. Memoru ankaŭ, ke poste ĝi alkuris por savi nin.

Tiu rememoro plimildigis iom la koleron de Nel, tamen ŝi ne volis tuj pardoni al la kulpulo.

— Nu bone, — ŝi diris — sed kiu estas vera ĝentlemano, tiu ne devas boji por bonveno.

Staĉjo ekridetis denove:

— La vera ĝentlemano eĉ ne bojas por adiaŭo, escepte se ĝi estas hundo, kaj Saba estas tia.

Sed post momento la malĝojo nebuligis la okulojn de Staĉjo — li ĝemetis kelkfoje, post kio li leviĝis de sur la ŝtono, sur kiu li sidis kaj diris:

— Plej malbone estas, ke mi ne povis vin liberigi.

Kaj Nel ekstaris sur la piedfingroj kaj ĵetis siajn manetojn ĉirkaŭ lian kolon. Ŝi volis lin konsoli, ŝi volis de proksime, kun la nazeto ĉe lia vizaĝo, elflustri sian dankon, sed ĉar ŝi ne scipovis trovi konvenajn vortojn, ŝi nur premis ankoraŭ pli forte lian kolon kaj kisis lin sur la orelon.

Dume Saba, kiu ĉiam malfruiĝis — ne nur pro tio, ke ĝi ne povis sekvi la kamelojn sufiĉe rapide, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi ĉasis dumvoje ŝakalojn aŭ bojtimigis vulturojn kiuj sidis sur la rok-krutaĵoj, alflugis kun ne malpli granda bruo ol kutime. La infanoj forgesis ĉion ĉe ĝia vido kaj malgraŭ ilia malfacila situacio ili karesis ĝin kaj ludis, ĝis la araboj interrompis tion. Ĥamiso donis al la hundo manĝi kaj trinki, post kio ĉiuj eksidis sur la kameloj kaj ekrajdis suden kun la plej granda rapideco.

ĈAPITRO XII

Estis la plej longa etapo, ĉar oni rajdis kun nur unu malgranda halto dek ok horojn. Nur veraj rajdkameloj posedantaj sufiĉan akvoprovizon en siaj stomakoj, povas elteni tian longedaŭran vojon. Idriso ne ŝirmis ilin kontraŭ la laciĝo, ĉar li vere timis la postkurantojn. Li komprenis, ke ili devis jam delonge ekiri, kaj supozis, ke ambaŭ inĝenieroj mem gvidas ilin kaj ne perdas tempon. La danĝero minacis ilin de la rivero, ĉar estis certe, ke tuj post la forrabo de la infanoj ordonoj estis senditaj telegrafe al ĉiuj apudbordaj kolonioj, por ke la ŝejkoj faru ekspediciojn al la profunda dezerto je ambaŭ flankoj de Nilo kaj haltigu ĉiujn, kiuj vojaĝas suden. Ĥamiso certigis, ke la registaro kaj inĝenieroj devis promesi altajn premiojn por ilia kapto kaj ke pro tio multe da serĉantoj certe svarmas en la dezerto. La sola konsilo je tio estus deflankiĝi kiel eble plej malproksime al la okcidento; sed en la okcidento troviĝis la granda oazo Kharge, kiun la depeŝoj povis ankaŭ atingi, kaj krom tio, se ili forirus tro malproksime de la rivero, post kelkaj tagoj mankus al ili la akvo kaj atendus ilin la soifomorto. Kaj temis ankaŭ pri la nutraĵo. Dum la du semajnoj antaŭ la forrabo de la infanoj la beduenoj preparis en kaŝejoj konataj nur de ili mem, la provizojn de „durra", de biskvitoj kaj daktiloj, sed nur por la tempo de kvar vojaĝ-tagoj de Medinet. Kun timo Idriso pensis, ke, se ekmankos la nutraĵo, oni devos nepre sendi la homojn al apudbordaj vilaĝoi por aĉeti provianton kaj tiam tiuj homoj, rezulte de la vekita gardemo kaj promesitaj premioj por la kapto de la forkurintoj, facile povas fali en la manojn de la tieaj ŝejkoj — kaj perfidi poste la tutan karavanon. Do la situacio estis efektive tre malfacila, preskaŭ malespera, kaj Idriso vidis ĉiutage pli klare, kiel riskoplena estis lia grandega entrepreno.

— Se ni nur baldaŭ troviĝus transe de Assuano! — li diris al si kun timo kaj malespero en la animo. Li ne fidis Ĥamison, kiu asertis, ke la batalantoj de Mahdi atingas preskaŭ Assuanon, ĉar Staĉjo neis tion; kaj Idriso rimarkis jam delonge, ke la blanka „uled" scias pli multe ol ili ĉiuj. Sed li supozis, ke trans la unua katarakto, kie la homoj estas pli sovaĝaj, malpli subordigitaj al la influoj de la angloj kaj la egipta registaro, troviĝos pli multe da kaŝitaj adeptoj de la profeto, kiuj okaze de bezono certe helpos ilin, liveros nutraĵon kaj kamelojn. Sed, bedaŭrinde, ĝis Assuano estis ankoraŭ, kiel elkalkulis la beduenoj, ĉirkaŭ kvin vojaĝ-tagoj, ĉiam pli dezertaj, kaj ĉiu halto malgrandigis rimarkeble la provizaĵojn por homoj kaj bestoj. Feliĉe, la homoj povis rapidi kaj pelegi la kamelojn al la plej granda rapideco, ĉar la varmego ne elĉerpigis iliajn fortojn.

Tage, dum la tagmezaj horoj, la suno ja forte varmigis, sed la aero estis ĉiam freŝa, kaj la noktoj tiel malvarmetaj, ke Staĉjo kun permeso de Idriso transsidiĝis sur la kamelon de Nel, volante atenti ŝian sanon kaj ŝirmi ŝin kontraŭ malvarmumo.

Sed liaj timoj estis vanaj, ĉar Dinah, kies okuloj rimarkeble pliboniĝis, gardis sian fraŭlineton kun granda zorgo. La knabo miris eĉ pri tio, ke la sanstato de Nel estis preskaŭ kontentiga, kaj ke tiun vojon, kun ĉiam pli mallongaj ripozoj, ŝi eltenis same bone kiel li mem. La ĉagrenoj, la timo kaj larmoj, kiujn ŝi verŝis pro sopiro al la paĉjo, videble ne malutilis ŝin tro multe. Eble ŝi iom malgrasiĝis kaj ŝia hela vizaĝeto plibruniĝis pro la vento, sed dum la sekvantaj tagoj de la vojaĝo ŝi sentis multe malpli da laciĝo ol komence. Ja estas vere, ke Idriso donis al ŝi tre oportunan rajdkamelon kaj aranĝis al ŝi bonegan sidlokon, kie ŝi povis ankaŭ bone dormi kuŝante, sed ĉefe la freŝa aero de la dezerto, kiun ŝi tage kaj nokte spiris, donis al ŝi fortojn por elteni la laciĝon de la vojaĝo.

Staĉjo ne sole gardis ŝin, sed intence ĉirkaŭis ŝin kvazaŭ per ia respekto, kiun li tute ne sentis malgraŭ sia granda sindonemo al la eta fraŭlino. Sed li rimarkis, ke tio transiĝas al la araboj kaj ke ili malgraŭvole konvinkiĝas, kie ili kunhavas ion nekutime valoran, ian escepte gravan militkaptitinon, kiun oni devas trakti kiel eble plej delikate. Idriso alkutimiĝis al tio jam en Medinet, pro tio ĉiuj traktis ŝin bone. Oni ne avaris al ŝi la akvon, nek la daktilojn. La kruela Gebhro nun ne plu kuraĝus levi la manon kontraŭ ŝi. Eble kaŭzis tion ankaŭ la eksterordinara beleco de la knabineto kaj tio, ke estis en ŝi kvazaŭ io el floro kaj birdeto, kaj al tiu ĉarmo ne povis kontraŭstari eĉ la sovaĝaj kaj primitivaj animoj de la araboj. Ofte, kiam dum la ripozhalto ŝi staris ĉe la fajro farita el jerifiaj rozoj aŭ dornoj, — rozkolora de la flamo kaj arĝenta de la lumo, la sudananoj kaj ankaŭ la beduenoj ne povis de ŝi forŝiri siajn okulojn, ŝmacante laŭ sia kutimo pro admiro kaj murmurante: „Allah, Maŝallah aŭ Bismillah".

La duan tagon tagmeze post tiu longa etapo, Staĉjo kaj Nel, kiuj ĉifoje rajdis kune sur la sama kamelo, havis momenton de ĝojiga emocio. Tuj post la sunleviĝo ŝvebis super la dezerto hela kaj travidebla nebulo, kiu tamen baldaŭ malleviĝis. Poste, kiam la suno supreniĝis pli alte, la varmego fariĝis pli granda ol en la pasintaj tagoj. En la momento, kiam la kameloj haltis, ne estis sentebla eĉ la plej malgranda bloveto, tiel ke same la aero kiel ankaŭ la sablo ŝajnis dormi en la varmo, lumo kaj silento. La karavano enrajdis ĝuste sur la grandan, ĉiam egalan ebenaĵon, ne disŝiritan per „khor"-oj, kiam subite al la okuloj de la infanoj prezentis sin belega bildo. Aroj da maldikaj palmoj kaj piproarboj, plantejoj de mandarinoj, blankaj domoj, malgranda moskeo kun pintforma minareto, kaj iom pli malalte muroj ĉirkaŭantaj ĝardenojn, ĉio ĉi aperis kun tia precizeco kaj en distanco tiel negranda, ke oni povis opinii, ke post la forpaso de duonhoro la karavano troviĝos inter la arboj de la oazo.

— Kio estas tio? — ekkriis Staĉjo. — Nel, rigardu, rigardu!

Nel leviĝis kaj momente mutiĝis pro mirego, sed post mallonga tempo ŝi komencis ĝojkrii:

— Medinet! Al la paĉjo! Al la paĉjo! Kaj Staĉjo eĉ paliĝis pro kortuŝo.

— Vere… Eble estas „Kharge"… Sed ne! Estas Medinet. Mi ekkonas la minareton kaj mi vidas eĉ la ventpumpilojn sur la putoj…

Jen efektive. en la malproksimo brilis altlevitaj ventpumpiloj de usonaj putoj, tre similaj al grandaj blankaj steloj. Sur la verda fono de la arboj ili estis tiel bone videblaj, ke la akrevidaj okuloj de Staĉjo povis distingi la ruĝkolore pentritajn randojn de la flugiloj.

— Tio estas Medinet!…

Staĉjo ja sciis el libroj kaj el rakontoj, ke en la dezerto estas miraĝoj, t.n. „fatamorgano", kaj ke ofte okazas al vojaĝantoj vidi oazojn, urbojn, arb-tufegojn kaj lagojn, kiuj estas nenio alia ol miraĝo, lumludo, rebrilo de realaj malproksimaj objektoj. Sed ĉi-foje la aperaĵo estis tiel klara, tiel preskaŭ palpebla, ke li tamen ne povis dubi, ke li vidas la veran Medinet. Jen la tureto sur la domo de la mudiro, jen la rondforma balkoneto aranĝita sub la alta pinto de la minareto, de kie la muezino vokas ĉiujn al la preĝo, jen la konataj aroj de arboj kaj precipe tiuj ventpumpiloj! Ne — tio devas esti realeco. Al la knabo enkapiĝis la penso, ke eble la sudananoj, konsiderinte la malfacilan situacion, konvinkiĝis, ke ili ne sukcesos forkuri kaj, nenion dirante al li, returniĝis al Fajumo. Sed ilia trankvilo diris al li ion alian. Se tio reale estus Fajumo, ĉu ili rigardus ĝin tiel indiferente? Ankaŭ ili vidis la aperaĵon kaj montris ĝin per la fingroj al si reciproke, sed en iliaj vizaĝoj bildiĝis nenia malcerteco aŭ emocio. Staĉjo rigardis ankoraŭfoje kaj eble tiu trankvilo de la araboj kaŭzis, ke la bildo ŝajnis al li jam malpli klara. Li ankaŭ ekpensis, ke se ili vere revenus, tiam la karavano ariĝus kaj la homoj, almenaŭ nur pro timo, vojaĝus ĉiuj kune. Kaj dume la beduenoj, kiuj laŭ la ordono de Idriso de post kelkaj tagoj antaŭenŝoviĝis rimarkeble, tute ne estis videblaj, kaj Ĥamiso, rajdanta kiel postgvardio, ŝajnis esti de malproksime ne pli granda ol vulturo fluganta malalte super la tero.

— Fatamorgano! — Staĉjo diris al si.

Intertempe Idriso alproksimiĝis al li kaj kriis:

— Ho, pelu la kamelon! Ĉu vi vidas Medinet?

Videble li diris tion ŝerce kaj en lia voĉo estis tiom da spitemo, ke en la animo de la knabo malaperis la lasta ombro de la espero, ke li havas antaŭ si la veran Medinet.

Kaj kun la bedaŭro en la koro li turnis sin al Nel, volante dispeli ankaŭ ŝian iluzion, kiam subite okazis nova akcidento, kiu atentigis ĉiujn en alian flankon.

Antaŭe aperis unu bedueno, galopante kun tutaj fortoj al ili kaj svingante de malproksime longan araban pafilon, kiun antaŭe neniu el la karavananoj posedis. Alkurinte al Idriso, li rapidege interŝanĝis kun li kelkajn vortojn, post kio la karavano vigle turniĝis al la profunda dezerto. Sed post kelka tempo aperis la dua bedueno, kondukanta post si per ŝnuro grasan kamelinon kun selo sur la ĝibo kaj kun ledaj sakoj, kiuj pendis ĉe ambaŭ flankoj de la besto.

Komenciĝis denove mallonga interparolo, de kiu Staĉjo povis tamen nenion kompreni. En granda kurego la karavano rapidis ĉiam okcidenten kaj haltis nur, kiam oni trafis mallarĝan „khor". Ĝi estis plena de disĵetitaj rokoj en sovaĝa malordo, disfalaĵoj kaj kavernoj. Unu el ili estis tiel vasta, ke la sudananoj kaŝis en ĝi la homojn kaj kamelojn. Staĉjo, kvankam li pli malpli divenis, kio okazis, ekkuŝis apud Idriso kaj ŝajnigis dormanton, esperante, ke la araboj, kiuj interŝanĝis ĝis nun apenaŭ kelkajn vortojn pri la akcidento, komencos nun pli detale paroli pri ĝi. Kaj vere la espero ne trompis lin, ĉar tuj post la disdono de la furaĝo inter la kameloj, la beduenoj kaj sudananoj kune kun Ĥamiso eksidis por interkonsiliĝi.

— Ni povas de nun rajdi nur nokte, kaj tage ni devas kaŝiĝi — aŭdiĝis la unu-okula bedueno. — "Khor"-oj estos nun multaj kaj en ĉiu troviĝos sekura kaŝejo.

— Ĉu vi estas certaj, ke estis gardisto? — demandis Idriso.

— Allah! Ni parolis kun li. Feliĉe li estis nur sola. Li staris malantaŭ roko, tiel, ke ni ne povis vidi lin, sed ni aŭdis de malproksime la voĉon de kamelo. Tiam ni malrapidigis la kuron kaj alrajdis tiel senbrue, ke li ekvidis nin kiam ni estis en kelkpaŝa distanco de li. Li tre ektimis kaj direktis al ni la pafilon. Se li estus pafinta, eĉ se li neniun el ni mortigus, aliaj gardistoj povus aŭdi lian pafon, do senspire, mi diras al li: „Haltu! Ni postkuras homojn, kiuj forrabis du blankajn infanojn, kaj baldaŭ alkuros ĉi tien la tuta postkurantaro". La knabo estis juna kaj malsaĝa, do li kredis tion, nur li ordonis al ni ĵuri per la Korano, ke tiel estas. Ni tuj deŝoviĝis de sur la kameloj kaj ni ĵuris… Mahdi absolvos nin…

— Kaj li ankaŭ benos — diris Idriso. — Diru, kion vi poste faris.

— Jen — daŭrigis la bedueno — kiam ni ĵuris al li, mi diras al la knabo tiel: „Sed kiu garantios al ni, ĉu vi mem ne apartenas al la rabistoj, kiuj forkuras kun la blankaj infanoj, kaj ĉu oni ne lasis vin ĉi tie, por ke vi haltigu la postkurantojn". Kaj mi ordonis al li ankaŭ ĵuri, kaj li konsentis tion kaj tiom pli li kredis al ni. Ni komencis lin demandi, ĉu alvenis iaj ordonoj de la ŝejkoj tra la kupra fadeno kaj ĉu oni aranĝis postkuradon en la dezerto. Li diris, ke jes, ke oni promesis al ili grandajn mon-premiojn kaj ke ĉiuj „khor"-oj estas gardataj je du vojaĝtagoj de la rivero, kaj tra la rivero iras ĉiam grandaj "baburoj" (vaporŝipoj) kun angloj, kun militistaro…

— Ne helpos "baburoj", nek militistaro kontraŭ la potenco de Allaho kaj la profeto…

— Fariĝu, kiel vi diras!

— Kaj vi diru, kiamaniere vi finis kun la knabo.

La unu-okula bedueno montris al sia kunulo.

— Abu-Anga — li diris — demandis lin ankoraŭ, ĉu ne estas en proksima distanco alia gardisto, kaj kiam li respondis, ke ne, tiam li puŝis la tranĉilon en lian gorĝon tiel subite, ke li eligis neniun sonon. Ni ĵetis lin poste en profundan fendon, kovrante la kadavron per ŝtonrompaĵoj kaj dornoj. En la vilaĝo oni pensos, ke li forkuris al Mahdi, ĉar li diris al ni, ke tio okazas.

— Dio benu tiujn, kiuj forkuras, kiel li benis ankaŭ vin — respondis Idriso.

— Jes, li benis — rediris Abu-Anga — ĉar ni scias nun, ke ni devas teni nin je tri vojaĝtagoj de la rivero, kaj krom tio ni akiris la pafilon, kiu mankis al ni, kaj la laktodonan kamelinon.

— La gurdoj (sakoj) — aldonis la unuokululo — estas akvoplenaj, kaj en la pendsakoj estas sufiĉe da milio, nur da pulvo ni trovis malmulte.

— Ĥamiso kunhavas kelkcent ŝargaĵojn al tiu pafilo de la blanka knabo, el kiu ni ne scipovas pafi. La pulvo ĉiam estas egala kaj taŭgos por nia pafilo.

Dirinte tion, Idriso tamen enpensiĝis kaj la peza zorgo respeguliĝis sur lia malhela vizaĝo, ĉar li ekkomprenis, ke, kiam unufoje kadavro restis post ili, tiam, se ili falus en la manojn de la egipta registaro, la protekto de Staĉjo ne evitigus al ili la juĝon kaj punon.

Staĉjo aŭdis ĉion kun batanta koro kaj streĉita atento. Estis en tiu interparolo aferoj ĝojigaj, nome tio, ke la postkuradon oni aranĝis, ke oni promesis mon-premiojn kaj ke la ŝejkoj de la apudbordaj triboj ricevis ordonojn, ke ili haltigu ĉiujn karavanojn vojaĝantajn al la sudo. Ĝojigis la knabon ankaŭ la sciigo pri vaporŝipoj, plenaj de angla militistaro, kiuj direktiĝis al la supra parto de la rivero. La derviŝoj de Mahdi povis kontraŭstari la egiptan armeon kaj eĉ venki ĝin, sed kun la angloj estis tute alia afero kaj Staĉjo eĉ por momento ne dubis, ke la unua batalo finiĝos per kompleta pereo de la sovaĝa homamaso. Do konsolita iom en la animo li diris al si mem: "Eĉ se oni transportus nin al Mahdi, povas okazi, ke antaŭ ol ni alvenos, estos jam nek Mahdi, nek liaj derviŝoj". Sed tiun konsolon venenis al li la penso, ke tiuokaze atendos ilin ankoraŭ tutaj semajnoj de vojaĝado, kiu fine devas tamen elĉerpi la fortojn de Nel — kaj dum la tuta tempo atendos ilin la societo de friponoj kaj murdintoj. Rememorante tiun junan arabon, kiun la beduenoj buĉis kvazaŭ ŝafon, timo, bedaŭro ekkaptis Staĉjon. Li decidis ne paroli pri tio al Nel, por ne timigi ŝin kaj ne pligrandigi ŝian malĝojon, kiun ŝi tuj sentis post la malapero de la iluzia bildo prezentanta la oazon Fajumo kaj la urbon Medinet. Li vidis antaŭ la alveno al la intermonto, ke malgraŭvole larmoj premiĝis el ŝiaj okuloj; do, kiam li sciiĝis pri ĉio, kion li volis, el la rakontado de la beduenoj, li ŝajnigis, kvazaŭ li vekiĝus kaj proksimiĝis al ŝi. Kaj ŝi sidis en la angulo apud Dinah kaj, manĝante daktilojn, malseketigis ilin per la larmoj. Sed vidinte Staĉjon, ŝi rememoris, ke antaŭnelonge li rekonis ŝian konduton inda al persono almenaŭ dektrijara, do, ne volante montriĝi ree infano, ŝi tutforte kunpremis per siaj dentetoj la kernon de daktilo, por ĉesigi la ploradon.

— Nel, — diris la knabo — Medinet, tio estis nur iluzio, sed mi scias certe, ke oni postkuras nin, do ne ĉagreniĝu kaj ne ploru.

Je tio la knabineto levis al li siajn larmajn pupilojn kaj respondis per intermita voĉo:

— Ne, Staĉjo… mi ne volas plori… nur miaj okuloj… per si mem tiel… ŝvitas…

Sed en la sama momento ŝia mentoneto komencis skuiĝi, el sub la kunpremitaj okulharoj eliĝis grandaj larmoj, kaj fine ŝi ekploris plenlarme. Ke tamen ŝi hontis pro tiuj larmoj kaj atendis de Staĉjo riproĉon por tio, do pro honto kaj iom pro timo, ŝi kaŝmetis sian kapeton sur lian bruston, malsekigante abunde lian veston. Sed li komencis tuj konsoli ŝin:

— Nel ne estu fontano. Ĉu vi vidis, ke ili forprenis de iu arabo la pafilon kaj kamelinon? Kaj ĉu vi scias, kion tio signifas? Tio signifas, ke en la dezerto estas multaj gardistoj. Unufoje tiuj kanajloj sukcesis kapti la gardiston, kaj alifoje ili mem estos kaptitaj. Tra Nilo krozas ankaŭ multaj vaporŝipoj… Vere! Ni revenos, Nel, ni revenos — kaj per vaporŝipo. Ne timu!…

Kaj li estus tiamaniere konsolinta ŝin ankoraŭ pli longe, se ne atentigus lin stranga sono, kiu venis de ekstere de la sablaj montetoj, kiuj formiĝis sur la fundo de la intermonto dum la lasta uragano. Ĝi estis simila al la altsona, metala voĉo de la kana ŝalmo. Staĉjo ĉesis interparoli kaj komencis aŭskulti. Post momento tiaj altsonaj kaj melankoliaj voĉoj aŭdiĝis el multaj flankoj samtempe. La knabon trabrilis la penso, ke tio estas eble la arabaj gardistoj, kiuj ĉirkaŭas la intermonton kaj kunvokas sin reciproke per fajfiloj. La koro denove komencis forte bati en lia brusto. Li rigardis kelkfoje al la sudananoj, esperante, ke sur iliaj vizaĝoj li vidos teruron, sed ne! Idriso, Gebhro kaj la du beduenoj krakmanĝis trankvile la biskvitojn, nur Ĥamiso ŝajnis esti iom mirigita. Kaj la voĉoj ripetiĝis senĉese. Post kelka tempo Idriso ekstaris kaj rigardis el la kaverno, post kio, revenante, li haltis ĉe la infanoj kaj diris:

— La sablo komencis kanti.

Staĉjo estis tiom interesita, ke li forgesis ĉi-momente sian deziron tute ne paroli kun Idriso, kaj demandis:

— La sablo? Kion tio signifas?

— Tio okazas kaj signifas, ke longe ne venos pluvo. Sed la varmego ne suferigos nin, ĉar ĝis Assuano ni veturos nur nokte.

Kaj pli multe oni ne povis ekscii de li. Staĉjo kaj Nel, aŭskultis ankoraŭ longe tiujn kuriozajn sonojn, kiuj daŭris tiel longe, ĝis la suno tute malleviĝis kaj subiris. Post tio baldaŭ noktiĝis kaj la karavano ekiris por daŭrigi sian vojon.

ĈAPITRO XIII

Tage ili kaŝiĝis en sekuraj kaj malfacile troveblaj lokoj meze de rokoj kaj disfalaĵoj, kaj nokte ili kuregis senspire, ĝis ili atingis la unuan katarakton. Kaj kiam la beduenoj ekkonis el la situo kaj formo de la „khor"-oj, ke Assuano restis jam malantaŭ ili, granda ŝarĝo falis de sur la brusto de Idriso. Ĉar ili jam suferis pro manko de akvo, ili alproksimiĝis al la rivero en distanco de duono da vojaĝtago. Tie la sekvan nokton Idriso, kaŝinte la karavanon, sendis la beduenojn kun ĉiuj kameloj al Nilo, por ke tiuj ĉi trinku sufiĉe da akvo por pli longa tempo. La fruktodona zono laŭlonge de Nilo estis jam pli mallarĝa malantaŭ Assuano. En kelkaj lokoj la dezerto atingis preskaŭ la riveron. La vilaĝoj kuŝis unu de la alia en grandaj distancoj. De neniu viditaj, la beduenoj revenis feliĉe kun grandaj akvoprovizoj. Necesis nur pensi pri la nutraĵo, ĉar la bestoj, nesufiĉe nutritaj de post semajno, tre malgrasiĝis. Iliaj koloj plilongiĝis, la ĝiboj kuntiriĝis kaj la piedoj fariĝis malfortaj. La proviantoj povus sufiĉi ankoraŭ por du tagoj. Idriso pensis, ke post du tagoj oni povos alproksimiĝi al la apudriveraj paŝtejoj, se ne dum la tago, do almenaŭ nokte, kaj eble tie oni povos aĉeti biskvitojn kaj daktilojn en iu vilaĝo.

Saba ne plu ricevis manĝaĵon, nek akvon, kaj la infanoj konservis por ĝi manĝaĵ-restaĵojn. Sed ĝi iel helpis al si mem kaj alkuradis ofte al la ripoz-haltejoj kun sanga faŭko kaj kun postsignoj de mordvundoj sur la kolo kaj brusto. Ĉu la akiraĵo en tiuj bataloj estis ŝakaloj aŭ hienoj, ĉu eble sablaj vulpoj aŭ gazeloj, tion neniu sciis; sufiĉis, ke sur ĝi oni ne povis rimarki grandan malsaton. Ofte ĝiaj nigraj lipoj estis malsekaj, kvazaŭ ĝi estus trinkinta. La beduenoj divenis, ke ĝi elfosas profundajn kavojn sur la fundo de la intermontoj kaj tiamaniere akiras akvon, kiun ĝi antaŭe flarsentis sub la tero. Sammaniere devojiĝintoj ofte disfosas la fundojn de disfalaĵoj kaj se ili ne trovas akvon, ili preskaŭ ĉiam akiras malsekan sablon kaj, elsuĉante ĝin, trompas kaj mildigas siajn turmentojn pro la soifo.

En Saba ekestis ankaŭ grandaj ŝanĝoj. Ĝiaj brusto kaj nuko restis ĉiam potencaj, sed ĝiaj flankoj kaviĝis, pro kio ĝi ŝajnis ankoraŭ pli alta. En ĝiaj okuloj, ĉe ruĝetaj skleroj, estis nun io sovaĝa kaj minaca. Al Nel kaj al Staĉjo ĝi estis tre sindona kiel antaŭe, kaj ĝi permesis al ili fari pri si, kion ili volis. Al Ĥamiso ĝi svingis ankoraŭ la voston, sed kontraŭ la beduenoj kaj sudananoj ĝi ĉiam murmuris aŭ grincis per siaj teruraj kojndentoj, kiuj frapis kiel ŝtalaj najlegoj. Idriso kaj Gebhro komencis timi ĝin pli kaj pli. Kaj malgraŭ la servo ĝiaflanke ili tiel malamis ĝin, ke ili estus verŝajne mortpafintaj ĝin per la novakirita pafilo, se ne estus la deziro alporti al Smaino tiel kuriozan beston, kaj se ne estas la fakto, ke ili jam preterrajdis Assuanon.

Jes, Assuano estis jam malantaŭ ili. Staĉjo pensis pri tio ĉiam, kaj en lian animon komencis iom post iom enŝteliĝi la dubo, ĉu la postkurantoj efektive atingos ilin. Li ja sciis, ke ne sole Egiptujo mem, kiu finiĝis malantaŭ Wadi-Halfa, t.e. post la dua katarakto, sed anakaŭ la tuta Nubio estas ĝis nun en la manoj de la egipta registaro. Sed li komprenis, ke transe de Assuano, kaj precipe post Wadi-Halfa la postkurado havos pli kaj pli grandajn malfacilaĵojn kaj la ordonoj de la registaro estos certe neglekteme plenumataj. Li esperis nur, ke lia patro kune kun s-ro Rawlison, post aranĝo de la postkurado, iris el Fajumo al Wadi-Halfa per vaporŝipo kaj tie, ricevinte de la registaro soldatojn kun kameloj, penos fortranĉi la vojon al la karavano de sudo. La knabo rezonis, ke sur ilia loko li tiel farus, kaj pro tio li opiniis sian supozon tre verŝajna.

Li tamen ne ĉesis pensi pri la savo per sia propra mano. La sudananoj volis havi la pulvon por la rabita pafilo kaj tiucele ili decidis maltordi dekkelkajn el la pafil-ŝargaĵoj. Do li diris al ili, ke nur li mem povos tion fari kaj se iu el ili mallerte manipulos, tiam la ŝargaĵo eksplodos en iliaj fingroj kaj disŝiros krome iliajn manojn.

Idriso, ĝenerale timante la nekonatajn aĵojn kaj precipe la anglajn eltrovaĵojn, decidis fine konfidi tiun funkcion al la knabo. Staĉjo volonte okupiĝis pri tio esperante, ke la forta angla pulvo disŝiros ĉe la unua pafo la malnovan araban pafilon, kaj krom tio li povos kaŝi por si iom da ŝargaĵoj. Kaj li sukcesis tion fari pli facile, ol li pensis. Ili gardis lin ĉe tiu laboro, sed samtempe ili vigle interparolis, ne rimarkinte, ke Staĉjo kaŝis ĉe sia brusto sep ŝargaĵojn. Nun necesis nur akiri iamaniere la pafilon.

La knabo opiniis, ke malantaŭ Wadi-Halfa, t.e. post la dua katarakto, tio ne estos tro malfacila, ĉar li antaŭvidis, ke la gardemo de la araboj des pli malgrandiĝos, ju pli proksime ili estos al sia celo. La penso, ke li devos mortigi la sudananojn kaj beduenojn kaj eĉ Ĥamison, ĉiam teruris lin. Sed post la murdo, kiun faris antaŭ nelonge ia beduenoj, li ne hezitis plu. Li diris al si, ke temas ĉi tie pri la savo de Nel, pri ŝia libereco kaj vivo, kaj pro tio li ne bezonas indulgi la vivon de siaj malamikoj, precipe, se ili ne subiĝos kaj se okazos batalo. Sed temis ankaŭ pri la akiro de la pafilo. Staĉjo intencis akiri ĝin ruzmaniere kaj, se prezentiĝus konvena momento, ne atendi ĝis Wadi-Halfa, sed plenumi la agon kiel eble plej baldaŭ. Kaj li vere ne prokrastis.

Pasis jam du tagoj, post kiam ili preteriris Assuanon, kaj la trian tagon frumatene Idriso devis fine sendi la beduenojn por aĉeti nutraĵon, kiu jam tute mankis. Pro la malgrandigita nombro de la karavananoj Staĉjo diris al si: „Nun, aŭ neniam!" — kaj li tuj turnis sin al la sudanano kun jena demando:

— Idriso, ĉu vi scias, ke la lando, kiu komenciĝas ne tro malproksime post Wadi-Halfa, estas jam Nubio?

— Jes, mi scias. Mi estis dekkvinjara kaj Gebhro okjara, kiam nia patro kondukis nin el Sudano al Fajumo, kaj mi bone memoras, ke ni trarajdis tiam sur la kameloj la tutan Nubion. Sed tiu lando apartenas ankoraŭ al la turkoj (egiptanoj).

— Jes, Mahdi estas apenaŭ apud Kartumo, kaj vi vidas, kiel malsaĝe parolis Ĥamiso, dirante al vi, ke la soldatoj de la derviŝoj atingas jam Assuanon. Sed mi demandos vin pri io alia. Jen mi legis en libroj, ke en Nubio estas multaj sovaĝaj bestoj kaj multaj banditoj, kiuj servas al neniu kaj atakas same la egiptanojn kiel ankaŭ la konfesanojn de Mahdi. Per kio vi defendos vin, se atakos vin rabobestoj aŭ banditoj?

Staĉjo intence troigis la danĝeron, parolante pri sovaĝaj bestoj; sed rabatakoj okazis en Nubio sufiĉe ofte de post la milito, precipe en la sudaj partoj de la lando, kiuj limis Sudanon.

Dum momento Idriso meditis pri la demando, kiu surprizis lin tute neatendite, ĉar ĝis nun li ne pensis pri tiu nova danĝero, kaj respondis:

— Ni havas tranĉilojn kaj la pafilon.

— Tia pafilo taŭgas por nenio.

— Mi scias. La via estas pli bona, sed ni ne scipovas el ĝi pafi, kaj ni ne donos ĝin en viajn manojn.

— Eĉ neŝargitan?

— Jes, ĉar ĝi povas esti sorĉita. Staĉjo ekmovis la ŝultrojn.

— Idriso, se tion dirus Gebhro, mi ne mirus, sed pri vi mi pensis, ke vi estas pli saĝa. Sciu, ke per la neŝargita pafilo eĉ via Mahdi mem ne povas pafi.

— Eksilentu! — akre interrompis lin Idriso. — Mahdi povas pafi eĉ el sia fingro.

— Tiam ankaŭ vi pafu tiamaniere.

La sudanano rigardis penetre en la okulojn de la knabo.

— Kial vi volas, ke mi donu al vi la pafilon?

— Mi volas instrui al vi, kiamaniere oni pafas el ĝi.

— Ĉu tio estas tiel grava?

— Jes, tio estas tre grava, ĉar se atakos nin banditoj, tiam ili povas mortigi nin ĉiujn! Sed se vi timas la pafilon kaj min mem, tiam ne donu ĝin al mi.

Idriso silentiĝis. Esence li timis, sed li ne volis tion konfesi antaŭ la knabo. Li tre deziris konatiĝi kun la angla armilo, ĉar per ĝia posedo kaj lerta manipulado li multe gajnus en la tendaro de la mahdianoj — ne parolante jam pri tio, ke okaze de iu atako li pli facile povus defendi sin.

Do post mallonga medito li diris:

— Bone. Ĥamiso donu al vi la pafilon kaj vi muntu ĝin.

Ĥamiso indiferente plenumis la ordonon, al kiu Gebhro ne povis kontraŭstari, ĉar li estis okupita pri la kameloj. Staĉjo eligis per iom tremantaj manoj la tubingon kaj pafiltubojn kaj donis ilin al Idriso.

— Vi vidas, ke ili estas malplenaj — li diris.

Idriso prenis la pafiltubojn kaj trarigardis supren.

— Jes, en ili estas nenio.

— Nun atentu — diris Staĉjo — tiamaniere oni muntas la pafilon (dirante tion, li samtempe kunmetis ĝin) kaj tiamaniere oni ĝin malmuntas. Ĉu vi vidas? Mi malmuntas ĝin denove kaj nun vi kunmetu ĝin.

La sudanano, kiu rigardis ĉiujn movojn de Staĉjo kun granda atento, komencis provi. Ne tuj li sukcesis, sed ĉar la araboj estas ĝenerale tre lertaj, post mallonga tempo la pafilo estis denove kunmetita.

— Malfermu! — komandis Staĉjo.

Idriso malfermis la pafilon senpene.

— Fermu!

Tion faris Idriso eĉ pli facile.

— Nun donu al mi du malplenajn ŝargaĵ-mantelojn. Mi instruos al vi, kiamaniere oni enmetas la ŝargaĵojn.

La araboj konservis eluzitajn mantelojn, ĉar ili estis latunaj, sekve valoraj por ili. Idriso tuj donis al Staĉjo du el ili, kaj la instruo rekomenciĝis.

La sudanano ektimis ion en la unua momento pro la krako de la kapsuloj, kiuj estis en la malplenaj manteloj, sed fine li konvinkiĝis, ke nek el malplenaj pafiltuboj, nek sen plenaj ŝargaĵoj estas eble pafi. Lia fido al Staĉjo revenis ankaŭ pro tio, ke la knabo ĉiufoje redonis al li la pafilon.

— Jes, — diris Staĉjo — vi povas jam kunmeti la pafilon, vi povas malfermi, fermi kaj teni ĝin al la vizaĝo kaj tiri la ĉanon. Sed oni devas ankoraŭ lerni la celadon. Ĝi estas la plej malfacila afero. Prenu do la malplenan akvosakon kaj starigu ĝin en la distanco de cent paŝoj… jen, sur tiuj ŝtonoj, kaj poste revenu ĉi tien al mi — mi montros al vi, kiamaniere oni celas.

Idriso prenis la sakon kaj senhezite iris starigi ĝin sur la indikitan ŝtonon. Sed antaŭ ol li tie troviĝis, Staĉjo fulmrapide elŝovis el la pafilo la malplenajn mantelojn kaj anstataŭis ilin per plenaj ŝargaĵoj. Ne nur la koro, sed ankaŭ la pulsoj en liaj tempioj komencis bati kun tiel granda forto, ke ili preskaŭ krevigis lian kapon. La decida momento venis, la momento de la liberiĝo por Nel kaj por li — la momento de la venko — samtempe terura kaj ege dezirata!

Jen la vivo de Idriso estas en lia mano. Unu premo sur la ĉanon kaj tiu perfidulo, kiu forrabis Nel'on, falos senviva. Sed Staĉjo, kiu havis en siaj vejnoj polan kaj francan sangon, sentis subite, ke li neniel povos pafi al homo deturnita de li. Li almenaŭ returniĝu kaj rigardu en la okulojn de la morto. Kaj poste kio? Poste alkuros Gebhro, sed antaŭ ol li faros dek paŝojn, ankaŭ li falos teren. Restos Ĥamiso. Sed Ĥamiso perdos la kapon, kaj se li eĉ ne perdus ĝin, estos tempo enŝovi novajn ŝargaĵojn en la pafiltubon. Kiam revenos la beduenoj, ili trovos tri kadavrojn kaj ili mem ricevos tion, kion ili meritis. Poste sufiĉos direkti la kamelojn al la rivero.

Ĉiuj ĉi pensoj kaj imagoj flugis kiel fulmo tra la kapo de Staĉjo. Li sentis, ke tio, kio okazos post kelkaj minutoj, estas samtempe terura kaj necesa. En lia brusto interbatalis la fiero de la venkinto kun la sento de terura abomeno al la venko. Estis momento, ke li hezitis, sed li tuj memoris ĉiujn turmentojn, kiujn suferis la blankaj kaptitoj, lia patro, s-ro Rawlison, Nel; li memoris Gebhron, kiu batis la knabinon per la skurĝo, kaj la malamo eksplodis denove en li kun granda forto. „Necesas, necesas!" — li diris al si tra la kunpremitaj dentoj kaj la neŝanĝebla decido respeguliĝis sur lia vizaĝo, kiu fariĝis kvazaŭ skulptita el ŝtono.

Intertempe Idriso lokis la ledan sakon sur la ŝtonon, kiu troviĝis en distanco de cent paŝoj, kaj returniĝis. Staĉjo vidis lian ridetantan vizaĝon kaj la tutan altan staturon sur la glata, sabla ebenaĵo. La lastan fojon brilis en li la penso, ke jen tiu vivanta homo post momento falos teren kaj per la fingroj ŝiros la sablon en la lasta konvulsia agonio. Sed la hezitoj de la knabo finiĝis — kaj, kiam Idriso faris jam kelkdekojn da paŝoj, li komencis malrapide levi la pafilon al sia vango.

Sed antaŭ ol li tuŝis la ĉanon per la fingro, el malantaŭ la sabloaltaĵoj, malproksimaj je kelkcento da paŝoj, aŭdiĝis vigla ekkrio kaj en la sama momento ĉirkaŭ dudek rajdantoj sur ĉevaloj kaj kameloj svarmis sur la ebenaĵo. Idriso ŝtoniĝis je tiu vido. Staĉjo ne malpli konsterniĝis, sed tuj lia konsterniĝo ŝanĝiĝis je grandega ĝojo.

Jen fine la tiel ege dezirataj postkurantoj! Jes! Io alia tute ne povas esti! En la vilaĝo oni evidente kaptis la beduenojn, kaj ili montris, kie kaŝiĝas la resto de la karavano. Komprenis tion same Idriso, kiu trankviliĝinte iom, kuris al Staĉjo kun vizaĝo pala pro teruro kaj, ekgenuinte apud liaj piedoj, komencis ripeti per penspira voĉo:

— Sinjoro, mi estis bona al vi! Mi estis bona al la malgranda „bint" — memoru tion!…

Staĉjo aŭtomate elŝovis la ŝargaĵojn el la pafiltubo kaj rigardis. La rajdantoj kuregis senspire, ĝojkriante kaj suprenĵetante siajn longajn arabajn pafilojn, kiujn ili rekaptis dum ia kurado kun eksterordinara lerteco. En la hela, diafana aero ili estis bonege videblaj. Meze de la fronto galopis la du beduenoj, svingante, kiel diablaj obseditoj, la manojn kaj burnusojn.

Post kelkaj minutoj la tuta aro atingis la karavanon. Unuj el la rajdantoj terensaltis de sur la ĉevaloj kaj kameloj; aliaj restis en la seloj, kriante ĉiam laŭtege. En tiuj krioj oni povis distingi nur du vortojn:

— Kartumo! Gordon! Gordon! Kartumo!…

Fine unu el la beduenoj — tiu, kiun lia kunulo nomis Abu-Anga, alkuris al Idriso, kaŭranta apud la piedoj de Staĉjo, kaj komencis voki:

— Kartumo prenita! Gordon mortigita! Mahdi venkinto! Idriso rektiĝis, sed ankoraŭ li ne kredis al siaj oreloj.

— Kaj tiuj homoj? — li demandis per tremantaj lipoj.

— Tiuj homoj estis nin kaptontaj kaj nun ili iras kune kun ni al la profeto!

Al Staĉjo malheliĝis en la okuloj.

ĈAPITRO XIV

Kaj efektive estingiĝis la lasta espero je forkuro dum la vojaĝo. Staĉjo jam sciis nun, ke nek liaj elpensaĵoj helpos ion, nek atingos ilin la postkurantoj, kaj se ili eltenos la laciĝon de la vojo, ili venos al Mahdi kaj estos donitaj en la manojn de Smaino. La sola konsolo por li estis nun la penso, ke ili estis forkaptitaj nur, por ke Smaino redonu ilin kontraŭ siaj infanoj. Sed kiam tio okazos kaj kio povos ilin ankoraŭ renkonti? Kiel terura sorto atendas ilin de la sovaĝa amasaĉo ebria pro sangosoifo? Ĉu Nel eltenos ĉiujn ĉi laciĝojn kaj malfacilaĵojn de la vojaĝo, je tio neniu povis respondi. Sed estis konate, ke Mahdi kaj liaj derviŝoj malamas la kristanojn kaj ĝenerale la eŭropanojn; do en la animo de la knabo naskiĝis la timo, ĉu la influpovo de Smaino sufiĉos por ŝirmi ilin ambaŭ kontraŭ la ofendoj, tiraneco, krueleco kaj furiozeco de la mahdianoj, kiuj murdis eĉ mahometanojn fidelajn al la registaro. Unuafoje de post ilia forrabo profunda malespero ekkaptis Staĉjon, kaj samtempe ia superstiĉa supozo, ke persekutas ilin iu malbona sorto. La nura ideo forkapti ilin el Fajumo kaj konduki ilin al Kartumo estis simple frenezaĵo, kiun povis plenumi nur tiel sovaĝaj kaj stultaj homoj kiel Idriso kaj Gebhro. Ili tute ne komprenis, ke ili devas pasi milojn da kilometroj tra la lando, kiu estas subordigita al la egipta registaro, kaj pli ĝuste al la angloj. Verdire, ili povus esti kaptitaj tuj la sekvan tagon post ilia forkapto, kaj tamen ĉio okazis tiel, ke ili estas jam proksime al la dua katarakto kaj ke atingis ilin neniaj antaŭaj postkurantoj, kaj la lasta, kiu povus ilin haltigi, kuniĝis kun la karavano kaj helpos ĝin de nun. Al la malespero de Staĉjo, al lia timo pri la sorto de la malgranda Nel aliĝis ankoraŭ la sento de humiligo, ke li nenion povas fari, nek elpensi, ĉar, eĉ se oni redonus al li la pafilon kaj ŝargajojn, li ja ne povus mortpafi ĉiujn arabojn, el kiuj konsistas nun la karavano.

Kaj tio tre ĉagrenis lin, tiom pli, ke la savo estis jam tiel proksima. Se Kartumo ne estus falinta, aŭ se ĝi estus falinta kelkajn tagojn pli malfrue, la samaj homoj, kiuj nun transiris al la flanko de Mahdi, estus certe kaptintaj la karavanon kaj redonintaj ĝin en la manojn de la registaro. Staĉjo, sidante sur la kamelo malantaŭ Idriso kaj aŭdante iliajn interparolojn, konvinkiĝis, ke sendube tiel estus. Ĉar tuj post la ekiro de la karavano la estro de la postkurantoj rakontis al Idriso, kio estis la kaŭzo, ke ili perfidis la kedivon. Ili jam sciis, ke la granda armeo, jam ne egipta, sed angla, startis suden kontraŭ la derviŝoj sub la komando de generalo Wolseley. Ili vidis multe da ŝipoj, kiuj veturigis minacajn anglajn soldatojn el Assuano al Wadi-Halfa, de kie oni konstruis por ili fervojon ĝis Abu-Hammed. Dum longa tempo ĉiuj apudbordaj ŝejkoj — same tiuj, kiuj restis fidelaj al la registaro, kiel ankaŭ tiuj, kiuj en profunda animo favoris Mahdi'n — estis certaj, ke la pereo de la derviŝoj kaj de ilia profeto estas neevitebla, ĉar la angloj neniam kaj per neniu estis venkitaj.

— Akbar Allah! — interrompis Idriso, suprenlevante la manojn — kaj tamen ili estas nun venkitaj!

— Ne, — respondis la estro de la postkurantoj, — Mahdi sendis kontraŭ ili la gentojn de Dĵallno, Barbara kaj Dadĵim, kune ĉirkaŭ tridek mil, la plej bonajn batalantojn, kiujn estris Musa, la filo de Helu; apud Abu-Klea okazis la terura batalo, en kiu Dio donis la venkon al niaj partianoj.

— Jes, Musa, la filo de Helu mortofalis en la batalo, kaj el liaj batalantoj nur malgranda aro revenis al Mahdi, La animoj de la aliaj estas en la paradizo, kaj iliaj kadavroj kuŝas en la sablo, atendante la tagon de la reviviĝo. La famo pri tio rapide disvastiĝis ĉe ambaŭ flankoj de Nilo. Tiam ni pensis, ke la angloj pluiros suden kaj liberigos Kartumon. Oni ripetis: „La fino, la fino!" Kaj dume Dio destinis alie.

— Kiamaniere? Kio okazis? — demandis tuj Idriso.

— Kio okazis? — la estro diris kun sereniĝinta vizaĝo. Jen intertempe Mahdi akiris Kartumon, kaj Gordon estis senkapigita dum la atako. Kaj ĉar la angloj zorgis nur pri Gordon, sciiĝinte pri lia morto, ili revenis norden. Allah! Ni vidis ree la ŝipojn plenajn de militistoj, kiuj veturis malsupren laŭ la rivero, sed ni ne komprenis, kion tio signifas. La angloj tuj diskonigas nur bonajn novaĵojn, kaj la malbonajn ili sekretigas. Kelkaj el niaj homoj diris, ke Mahdi jam pereis. Sed fine la vero evidentiĝis. Tiu lando apartenas ankoraŭ al la registaro. En Wadi-Halfa kaj pli malproksime, ĝis la tria kaj eble kvara katarakto, troviĝas ankoraŭ la soldatoj de kedivo, tamen nun post la retiriĝo de la angloj, ni jam kredas, ke Mahdi almilitos ne nur Nubion kaj Egiptujon, ne nur Mekkon kaj Medinon, sed ankaŭ la tutan mondon. Tial, anstataŭ kapti kaj redoni vin en la manojn de la registaro, ni iras nun kun vi al la profeto.

— Do alvenis la ordonoj, ke oni kaptu nin?

— Al ĉiuj vilaĝoj, al ĉiuj ŝejkoj, al ĉiuj militgarnizonoj. Kien ne venas la kupra fadeno, tra kiu flugas la ordonoj el Kairo, tien veturis „zabtje" kun la sciigo, ke kiu kaptos vin, ricevos premion de mil pundoj. Maŝallah… tia estas granda riĉaĵo!… tre granda!…

Idriso rigardis suspekte al la parolanto:

— Sed vi preferas la benon de Mahdi?

— Jes. Kaj ĉe tio li akiris tiel grandajn kaptaĵojn kaj tiom da mono en Kartumo, ke la egiptajn pundojn li mezuras per furaĝosakoj kaj disdonas ilin inter siaj samkonfesianoj…

— Tamen, se la egiptaj soldatoj estas ankoraŭ en Wadi-Halfa kaj pli malproksime, ili ja povas kapti nin survoje.

— Ne. Oni devas nur rapidi, antaŭ ol ili rekonsciiĝos. Ili nun, post la retiriĝo de la angloj, tute perdis la kapon, kaj la ŝejkoj fidelaj al la registaro, kaj la soldatoj kaj „zabtje". Ĉiuj samopinias, ke Mahdi ĉiumomente venos, pro tio tiuj el ni, kiuj favoris lin en la animo, forkuras nun kuraĝe al li, kaj neniu persekutas ilin, ĉar en la unuaj momentoj neniu ordonas kaj neniu scias, kiun obei.

— Jes, — respondis Idriso — sed vi diris la veron, ke oni devas rapidi, antaŭ ol ili rekonsciiĝos, ĉar ĝis Kartumo estas ankoraŭ longa vojo…

Al Staĉjo, kiu aŭskultis detale la tutan interparolon, ekbrilis ree por momento eta radio de espero. Se la egiptaj soldatoj okupas ĝis nun la diversajn apudbordajn lokojn en Nubio, do, ĉar la angloj forprenis ĉiujn ŝipojn, ili devas foriri antaŭ la bandoj de Mahdi nur per la tera vojo. Kaj pro tio povas okazi, ke la karavano renkontos kiun ajn retiriĝantan taĉmenton kaj estos de ĝi kaptita. Staĉjo elkalkulis jam, ke antaŭ ol la famo pri la okupo de Kartumo disvastiĝis inter la arabaj gentoj, loĝantaj en la nordo de Wadi-Halfa, pasis sendube multe da tempo, tiom pli, ke la egipta registaro kaj la angloj kaŝis la fakton. Li supozis do, ke ankaŭ la sendisciplino, kiu ekregis en la unua momento inter la egiptanoj, jam estis for. Al la nesperta knabo ne enkapiĝis la penso, ke ĉiuokaze la falo de Kartumo kaj la morto de Gordon forgesigos al la homoj ĉion alian kaj ke la ŝejkoj fidelaj al la registaro kiel ankaŭ la lokaj egiptaj aŭtoritatuloj havos nun alian laboron ol pensi pri la savo de la du blankaj infanoj. Kaj efektive la araboj, kiuj aliĝis al la karavano, ne tro timis la postkurantojn. Verdire ili vojaĝis kun granda rapideco kaj ne ŝparis la kamelojn, sed ili tenis sin proksime al Nilo kaj nokte ili ofte turniĝis al la rivero, por trinkigi la bestojn kaj plenigi per akvo la ledajn sakojn. De tempo al tempo ili kuraĝis eĉ tage viziti la vilaĝojn.

Sekurcele ili ĉiam sendis antaŭen por kaŝesplori kelkajn homojn, kiuj sub la preteksto de nutraĵaĉetoj informiĝis, kio okazas en la ĉirkaŭaĵo, ĉu ne estas en la proksimo la egipta militistaro kaj ĉu la loĝantoj ne apartenas al la fideluloj de la „turkoj". Se ili trafis loĝantaron, kiu sekrete favoris Mahdi'n, tiam la tuta karavano rajdis al la vilaĝo, kaj ofte okazis, ke ĝi forlasis la vilaĝon pligrandigita je kelkaj aŭ dekkelkaj junaj araboj, kiuj volis ankaŭ forkuri al Mahdi.

Idriso sciiĝis ankaŭ, ke preskaŭ ĉiuj egiptaj taĉmentoj restas ĉe la flanko de la nubia dezerto, do je la dekstra, orienta bordo de Nilo. Por eviti renkontiĝon kun ili, oni devis teni sin sur la maldekstra bordo kaj preterlasi pli grandajn urbetojn kaj koloniojn. Tio ja plilongigis la vojon, ĉar la rivero, komence de Wadi-Halfa, formas grandegan arkon, kiu finiĝas malproksime en la sudo, kaj poste ĝi turniĝas ree al nord-oriento ĝis Abu-Hammed, kie ĝi alprenas jam tute sudan direkton. Kontraŭe la maldekstra bordo, precipe de la oazo Selimo, preskaŭ tute ne estis gardata, kaj la vojo pasis al la sudananoj ĝoje inter pligrandigita kompanio, ĉe abundo de akvo kaj proviantoj.

Preterlasinte la trian katarakton, ili ĉesis eĉ rapidi — ili vojaĝis nur nokte, kaŝiĝinte tage inter sablaj altaĵoj kaj intermontoj, per kiuj estis tratranĉita la tuta dezerto. Super ili etendiĝis nun la sennuba ĉielo griza ĉe ĝia ekstremaĵo, meze plenblovita kvazaŭ giganta kupolo, trankvila kaj silenta. Tamen la varmego, ju pli oni venis suden, fariĝis pli kaj pli terura, kaj eĉ en intermontoj, en profunda orabro, la ardo suferigis homojn kaj bestojn. Kontraŭe la noktoj estis tre malvarmetaj, lumigitaj per brilantaj steloj formantaj kvazaŭ divers-grandajn grupiĝojn.

Staĉjo rimarkis, ke ili ne estas plu la samaj stelaroj, kiuj brilis nokte super Port-Saido. Li revis ofte, ke li povu iam en la vivo vidi la „Sudan Krucon", kaj fine li vidis ĝin post El-Orde. Sed nuntempe ĝia brilo anoncis al li nur malfeliĉon. Lumis al ili ankaŭ de post kelkaj tagoj ĉiunokte la pale radianta kaj malgaja zodiaka lumo, kiu post estingiĝo de la krepuska lumo ĝis malfrua horo arĝentis la okcidentan flankon de la firmamento.

ĈAPITRO XV

Du semajnojn post la ekiro el la ĉirkaŭaĵo de Wadi-Halfa la karavano eniĝis en la landon subjugitan de Mahdi. Ili trakuris salte la montetoriĉan dezerton Geziro kaj la apudan Ĥendi, kie antaŭe la angloj komplete neniigis Muson, la filon de Helu, kaj troviĝis en regiono, kiu tute ne estis simila al la dezerto. Sablon oni tie ne vidis. Sur la granda, per la okuloj atingebla spaco etendiĝis la stepo, kovrita parte per verda herbo, parte per ĝangalo, kie kreskis tufoforme pikilhavaj akacioj donantaj la konatan sudanan gumon. Tie kaj aliloke aparte kreskis grandegaj arboj de „nabako" (Sisyphus Spina Christi), tiel disbranĉiĝintaj, ke sub iliaj branĉoj cent homoj povus trovi ŝirmon kontraŭ la sunardo. De tempo al tempo la karavano preterpasis altajn termitejojn, similajn al paliso, per kiuj la tuta tropika Afriko estis kovrita. La verdeco de la paŝtejoj kaj akacioj estis agrabla al la okuloj post la monotona, senfrukta koloro de la dezerta sablo.

Tie, kie la stepo estis herbejo, paŝtis sin aroj da kameloj garditaj de la armitaj batalantoj de Mahdi. Je la vido de la karavano ili subite leviĝis kiel rabobirdoj, kuris al ĝi, ĉirkaŭis ĝin de ĉiuj flankoj kaj, svingante la ponardegojn kaj kriante laŭtege, demandis la homojn, de kie ili estas, kial ili vojaĝas de la nordo kaj kial ili rapidas. Ofte ili alprenis tiel minacan pozicion, ke Idriso devis kun la plej granda rapideco respondi iliajn demandojn por eviti atakon.

Staĉjo, kiu imagis, ke la loĝantoj de Sudano diferencas de ĉiuj araboj, kiuj loĝas en Egiptujo, nur per tio, ke ili kredas je Mahdi kaj ne volas rekoni la potencon de la kedivo, rimarkis nun ke li tute eraris. Tiuj, kiuj haltigis nun tre ofte la karavanon, havis grandparte la haŭton eĉ pli malhelan ol Idriso kaj Gebhro, kaj kompare kun la du beduenoj preskaŭ nigran. La negra sango en ili superis la araban. Iliaj vizaĝoj kaj brustoj estis tatuitaj, kaj la pikaĵoj sur la haŭto prezentis aŭ diversajn desegnaĵojn aŭ surskribojn el la Korano. Kelkaj estis preskaŭ senvestaj, aliaj portis „ĝiuba" alie pluvmantelojn el blanka kotona teksaĵo surkudrita per diverskoloraj flikaĵetoj. Ĉe multaj el ili branĉetoj el koralo aŭ pecoj da eburo estis tiritaj tra naztruoj, lipoj kaj oreloj. La estroj kovris la kapon per blankaj turbanoj el la sama ŝtofo kiel la pluvmanteloj. Kaj ĉe la simplaj batalantoj la nudaj kapoj ne estis razitaj, kiel ĉe la araboj en Egiptujo, sed kontraŭe kovritaj per abundaj, buklaj viloj, ofte bruligitaj ruĝkolore pro la kalko, per kiu ili ŝmiris siajn harojn por ŝirmi sin kontraŭ la vermaro. Ilia armilo konsistis ĉefe el ponardegoj, tre minacaj en iliaj manoj, sed ne mankis al ili pafiloj de la sistemo Remington, kiujn ili akiris en la venkaj bataloj kontraŭ la egipta armeo kaj post la falo de Kartumo.

Ilia aspekto estis ĝenerale terura kaj la konduto kontraŭ la karavano tre malamika, ĉar ili supozis, ke ĝi konsitas el egiptaj komercistoj, al kiuj Mahdi en la unua momento post la venko malpermesis eniri Sudanon. Kutime, ĉirkaŭinte la karavanon, ili celis per la ponardegoj al la brustoj de la homoj dum senĉesa kriado kaj minacado, aŭ per la pafiloj, je kio Idriso respondis sammaniere per kriego, ke li kaj lia frato apartenas al la Dangala-gento, al la sama, el kiu devenas Mahdi, kaj ke ili venigas la blankajn infanojn al la profeto kiel militkaptaĵon. Nur tio retenis la bandon de atakoj. Kiam Staĉjo kontaktiĝis kun tiu terura realeco, mortis en li la animo je la penso, kio atendas ilin ambaŭ en la sekvaj tagoj, kaj ankaŭ Idriso, antaŭe vivante dum longaj jaroj en civilizita lando, imagis nenion similan. Li estis do kontenta, kiam iun vesperon ĉirkaŭis ilin arrnita taĉmento de la emiro Nur-el-Tadhil kaj kondukis ilin al Kartumo.

Nur-el-Tadhil, antaŭ ol forkuri al Mahdi, estis antaŭe egipta oficiro en la negra regimento de la kedivo, do li ne estis tiel sovaĝa, kiel la aliaj mahdianoj, kaj Idriso povis kun li pli facile interkompreniĝi. Sed ankaŭ ĉi tie atendis lin senesperiĝo. Li imagis, ke lia alveno kun la blankaj infanoj al la tendaro de Mahdi elvokos admiron, almenaŭ nur pro la grandegaj malfacilaĵoj kaj danĝeroj de la longa vojo. Li esperis, ke la mahdianoj akceptos lin kun entuziasmo, kun malfermitaj brakoj kaj ke ili kondukos lin en triumfo al la profeto, kaj tiu superŝutos lin per oro kaj laŭdoj, kiel homon, kiu ne hezitis riski sian kapon, por fari gravan servon al lia parencino Fatmo. Sed male la mahdianoj metis la ponardegojn al la brustoj de la karavananoj kaj Nur-el-Tadhil aŭskultis tro indiferente liajn rakontojn pri la vojaĝo kaj fine, al la demando, ĉu li konas Smainon, la edzon de Fatmo, respondis:

— Ne, en Omdurmano kaj en Kartumo troviĝas pli ol cent mil batalantoj, do ne estas facile renkontiĝi kaj ne ĉiuj oficiroj konas sin reciproke. La ŝtato de la profeto estas grandega, sekve multaj emiroj regas la malproksimajn urbojn en Sennaro, Kordofano, Darfuro kaj en la ĉirkaŭaĵo de Faŝodo. Povas esti, ke tiu Smaino, pri kiu vi demandas, ne estas nun ĉe la flanko de la profeto.

Idrison ektuŝis iu malŝata tono, per kiu Nur-el-Tadhil parolis pri „tiu Smaino", do li respondis kun la nuanco de la malpacienco:

— Smaino estas edziĝinta kun la kuzino de Mahdi, sekve la infanoj de Smaino estas samtempe parencoj de la profeto.

Nur-el-Tadhil movis la brakojn.

— Mahdi havas multajn parencojn, kaj li ne povas memori pri ĉiuj.

Dum kelka tempo ili rajdis silente, post kio Idriso ree demandis:

— Kiam ni atingos Kartumon?

— Antaŭ la nokto-mezo — respondis Tadhil, rigardante la stelojn, kiuj komencis aperi sur la orienta flanko de la ĉielo.

— Ĉu en tiel malfrua horo mi povos ricevi manĝaĵon kaj furaĝon? De post la lasta ripozo tagmeze ni manĝis nenion…

— Hodiaŭ mi tranoktigos kaj manĝigos vin en mia hejmo, sed morgaŭ en Omdurmano vi mem devas zorgi pri la manĝaĵo — kaj mi sciigas vin antaŭe, ke tio ne estas facila afero.

— Kial?

— Ĉar estas milito. Dum kelkaj jaroj la homoj ne kulturis la kampojn kaj nutriĝis nur per viando, do, kiam fine ekmankis la brutaro, venis la malsato. Ĝi estas en la tuta Sudano, kaj unu sako da „durro" kostas hodiaŭ pli multe ol unu sklavo.

— Allah Akbar! — ekkriis kun mirego Idriso. — Sed mi vidis sur la stepo arojn da kameloj kaj brutaron.

— Ili apartenas al la profeto, al la „nobluloj" t.e. al parencoj de Mahdi, kaj al la kalifoj… Jes… Dangaloj, el kiuj devenas Mahdi kaj Baggaroj, kies estro estas la ĉefkalifo Abdullahi, havas ankoraŭ sufiĉe multe da brutaro, sed la aliaj gentoj vivas en ĉiam pli granda mizero.

Dirinte tion, Nur-el-Tadhil frapetis sian ventron kaj aldonis:

— En la servo de la profeto mi havas pli grandan rangon, pli multe da mono kaj pli altan aŭtoritaton, sed la ventron mi havis pli granda en la servo de la kedivo…

Sed konsciiĝinte, ke li eble tro multe babilis, post momento diris:

— Sed ĉio ĉi pasos, kiam venkos la vera religio.

Idriso, aŭdante tiujn vortojn, malgraŭvole pensis, ke tamen en Fajumo, en la servo de la angloj li estis neniam malsata kaj facile povis perlabori la porvivaĵon; do li forte malsereniĝis.

Poste li komencis plu demandi:

— Ĉu morgaŭ vi kondukos nin al Omdurmano?

— Jes. Laŭ la ordono de la profeto Kartumo devas esti senhomigita kaj nur malmulte da homoj loĝas tie. Oni detruas nun la pli grandajn domojn, elveturigante la brikojn kune kun aliaj kaptaĵoj al Omdurmano. La profeto ne volas loĝi en urbo makulita de la malfideluloj.

— Morgaŭ mi kapkliniĝos antaŭ li, kaj li provizos min per manĝaĵo kaj furaĝo.

— Ho! Se vi vere apartenas al la Dangaloj, tiam eble oni allasos vin antaŭ lia vizaĝo. Sed sciu krome, ke lian hejmon gardas tage kaj nokte cent homoj, provizitaj per skurĝoj, kaj ili ne ŝparas batojn al tiuj, kiuj volus eniri sen la permeso de Mahdi. Alie la homamasoj donus al la sanktulo eĉ ne unu momenton da ripozo… Allah! mi vidis eĉ Dangalojn kun sangaj strioj surdorse.

Idrison ĉiumomente kaptis pli kaj pli granda seniluziiĝo.

— Do la fideluloj — li demandis — ne vidas la profeton?

— La fideluloj vidas lin ĉiutage sur la preĝoplaco, kiam li, genuante sur la ŝafa felo, levas la manojn al Dio, aŭ kiam li instruas la homamason kaj firmigas en ili la veran religion. Sed atingi lin persone kaj paroli kun li estas tre malfacile — kaj tiun, kiu akiros tiun feliĉon ĉiuj aliaj envias, ĉar tia homo pleniĝas per la dia graco, kiu nuligas liajn antaŭajn pekojn.

Fariĝis jam profunda nokto kaj kun ĝi venis sentebla malvarmeto. En la vicoj aŭdiĝis la henado de la ĉevaloj, kaj la salto de la taga varmego al la malvarmo estis tiel granda, ke la haŭto de la rajdĉevaloj komencis vaporiĝi kaj la tuta taĉmento rajdis kvazaŭ en nebulo. Staĉjo kliniĝis malantaŭ Idriso al Nel kaj demandis ŝin:

— Ĉu vi sentas troe la malvarmon?

— Ne, — respondis la knabineto — sed… neniu plu jam povos nin defendi…

Kaj la larmoj obtuzigis ŝiajn pluajn vortojn. Staĉjo trovis ĉi-foje por ŝi neniun konsolon, ĉar li mem estis konvinkita, ke ne plu estas savo por ili. Jen ili eniris la regionon de la mizero, malsato, bestaj kruelaĵoj kaj sango. Ili estis kvazaŭ du etaj arbofolioj dum uragano, kiu alportis morton kaj neniigon, ne nur al la apartaj homaj kapoj, sed al tutaj urboj kaj tutaj gentoj. Kies mano do povus elŝiri el tia ĥaoso kaj savi du etajn senarmilajn infanojn?

La luno ruliĝis alte sur la ĉielo kaj arĝentis la branĉetojn de la mimozoj kaj akacioj. En la densaj ĝangaloj aŭdiĝis tie kaj aliloke la terura kaj samtempe kvazaŭ ĝojplena rido de hienoj, kiuj en tiu sanga regiono trovis sufiĉe da homaj kadavroj. Sporade la taĉmento kondukanta la karavanon renkontiĝis kun aliaj patroloj kaj interŝanĝis kun ili la difinitan signalvorton. Fine ili venis al la apudbordaj montetoj kaj tra longa intermonto ili atingis Nilon. La homoj, ĉevaloj kaj kameloj eniris la vastajn kaj platajn „dahabije" (pramoj), kaj baldaŭ la pezaj remiloj komencis per mezuraj movoj disbati kaj rompi la glatan akvoplaton de la rivero, en kiu respeguliĝis la stelriĉa ĉielo.

Post duonhoro, en la suda flanko, kien flosis kontraŭ la fluo „dahabije", ekbrilis lumoj, kiuj dum ilia alproksimiĝo ŝanĝiĝis en faskojn da ruĝa rebrilo kuŝanta sur la akvo. Nur-el-Tadhil ektuŝis la brakon de Idriso; poste etendinte antaŭ si la manon, li diris:

— Jen nia Kartumo!

ĈAPITRO XVI

Ili haltis ĉe la fino de la urbo, en domo, kiu antaŭe estis la posedaĵo de riĉa, itala komercisto. Post lia mortigo dum la atako kontraŭ la urbo la domo estis aljuĝita al Tadhilo kiel militkaptaĵo. La edzinoj de la emiro okupiĝis en sufiĉe homa maniero pri Nel, kiu estis apenaŭ viva pro la granda laciĝo, kaj kvankam en la tuta Kartumo sentiĝis la manko de nutraĵo, ili trovis por la malgranda „djano" (ŝafideto) iom da sekigitaj daktiloj kaj iom da rizo kun mielo, post kio ili kondukis ŝin al la unua etaĝo kaj kuŝigis ŝin por dormi. Staĉjo, kiu noktis ekstere inter la kameloj kaj ĉevaloj, devis kontentiĝi pri nur unu biskvito; anstataŭ tio ne mankis al li la akvo, ĉar la fontano en la ĝardeno hazarde ne estis difektita kaj funkciis bone. Malgraŭ sia grandega laciĝo li longe ne povis ekdormi, unue kaŭze de la skorpioj rampantaj ĉiam sur la feltaĵon, sur kiu li kuŝis, kaj due pro la morta maltrankvilo, ke oni disigos lin de Nel kaj ke li ne povos plu gardi ŝin persone. Lian maltrankvilon dividis videble ankaŭ Saba, kiu flarsentis ĉirkaŭen, kaj de tempo al tempo ĝi hurlis, pro kio koleris la soldatoj. Staĉjo trankviligis ĝin laŭpove, timante, ke al ĝi oni malutilos. Feliĉe la grandega dogo elvokis tian admiron de la emiro mem kaj de ĉiuj derviŝoj, ke neniu kuraĝis levi la manon kontraŭ ĝi.

Ankaŭ Idriso ne povis ekdormi. De post la hieraŭa tago li ne fartis bone, kaj ĉe tio post la lasta interparolo kun Nur-el-Tadhil li perdis multe da iluzioj, kaj sian estontecon li vidis kvazaŭ vualita. Malgraŭ tio li estis kontenta, ke ili translokiĝos morgaŭ al Omdurmano apartigita nur je la larĝeco de la Blanka Nilo; li esperis trovi tie Smainon, sed kio sekvos poste? Dum la vojo ĉio prezentis sin al li pli klare kaj pli bone. Li kredis sincere je la profeto, kaj la koro tiris lin al li tiom pli, ke ili ambaŭ devenis el la sama gento. Sed ĉe tio li estis tre avida kaj ambicia, kiel preskaŭ ĉiu arabo. Li revis, ke oni superŝutos lin per oro kaj faros lin almenaŭ emiro; li revis pri militekspedicioj kontraŭ la „turkoj", pri akiritaj urboj kaj kaptaĵoj. Post tio, kion li sciiĝis de Tadhilo, li intertempe komencis timi, ke ĉiuj liaj agoj malaperos en la pli grandaj okazintaĵoj kiel sola pluvguto perdiĝas en la maro. „Eble — li pensis amare — neniu atentos tion, kion mi faris, kaj ankaŭ Smaino eble ne estos kontenta, ke mi venigis al li tiujn infanojn". Kaj li vere ĉagreniĝis pri tio. La morgaŭa tago estis dispelonta aŭ konfirmonta liajn timojn, do li atendis ĝin malpacience.

Je la sesa matene la suno leviĝis kaj tuj komenciĝis la movo inter la derviŝoj. Baldaŭ aperis ankaŭ Tadhilo kaj ordonis al ili pretiĝi por la vojo. Li deklaris, ke ili iros piede apud lia ĉevalo ĝis la rivero. Je la granda ĝojo de Staĉjo, Dinah alkondukis el la supera etaĝo Nel'on, post kio ili ekiris sur la digo, laŭlonge de la tuta urbo, ĝis la loko, kie staris sur la akvo la transport-boatoj. Tadhilo rajdis ĉevale ĉe la fronto, Staĉjo kondukis je la mano Nel'on, post ili sekvis Idriso, Gebhro kaj Ĥamiso kun la maljuna Dinah kaj Saba, kaj krome tridek soldatoj de la emiro. La aliaj el la karavano restis en Kartumo.

Staĉjo, rigardante ĉirkaŭen, ne povis kompreni, kiamaniere falis la urbo tiel bone fortikigita kaj situanta ĉe la kunfluejo de la Blanka, kaj Blua Niloj, sekve ĉirkaŭita de tri flankoj per la akvo kaj atingebla nur de la sudo. Tamen poste li sciiĝis de la kristanaj sklavoj, ke la rivero tiam malleviĝis kaj malkovris la vastajn sablaĵojn, kiuj plifaciligis la aliron al la remparoj. La garnizono, perdinta la esperon je baldaŭa helpo kaj malfortigita pro la malsato, ne povis kontraŭstari la atakon de la furiozaj bandoj. Tial la urbo estis prenita, post kio sekvis la masakro al la loĝantoj. Kvankam pasis jam unu monato de post tiu atako, la postsignoj de la batalo estis ĉie videblaj laŭlonge de la remparo. Interne suprenstaris la ruinoj de la detruitaj domoj, kontraŭ kiujn turnis sin la unua impeto de la venkintoj, kaj en la ekstera fosaĵo kuŝis multaj kadavroj, kiujn neniu volis enterigi. Antaŭ ol li troviĝis ĉe la transportejo, Staĉjo nombris pli ol kvarcenton de ili. Tamen ili ne infektis la aeron, ĉar la sudana suno elsekigis ilin je mumioj; ĉiuj havis la koloron de griza pergameno, tiel egale, ke la kadavroj de la eŭropanoj, egiptanoj kaj negroj estis malfacile distingeblaj. Inter la kadavroj svarmis malgrandaj grizaj lacertoj, kiuj antaŭ la alvenantoj tuj kaŝiĝis sub tiujn homrestaĵojn, eniĝante ofte en iliajn buŝojn, aŭ inter sekiĝintajn ripojn.

Staĉjo kondukis Nel'on tiamaniere, ke ŝi ne devu rigardi tiujn teruraĵojn, kaj li petis ŝin rigardi nur al la alia flanko de la urbo. Sed ankaŭ tie aperis bildoj, kiuj plenigis la okulojn kaj la animon de la knabino per teruro. La vido de,anglaj" infanoj prenitaj en kaptitecon kaj de Saba, kiun Ĥamiso kondukis per ŝnuro, altiris homamason pligrandiĝantan ĉiumomente dum ilia alproksimiĝo al la rivero. Post kelka tempo la homamaso fariĝis tiel granda, ke oni devis halti. De ĉie aŭdiĝis minacaj krioj. Strangaj tatuitaj vizaĝoj kliniĝis super Staĉjo kaj Nel. Kelkaj el la sovaĝuloj eksplodis per ridego ĉe ilia vido kaj pro ĝojo frapis unuj la koksojn de la aliaj, insultante ilin laŭtege; kelkaj kriegis, kiel sovaĝaj bestoj, montrante siajn blankajn dentojn kaj rulante la okulojn, fine oni komencis minaci kaj eĉ celi ilin per tranĉiloj. Nel, duonkonscia pro timo, alpremiĝis al Staĉjo, kaj li ŝirmis ŝin laŭpove, en la konvinko, ke venas por ili ambaŭ la lasta horo. Feliĉe, tiu impeto de la bestiĝinta amasaĉo tro tedis ankaŭ al Tadhilo. Laŭ lia ordono dekkelkaj soldatoj ĉirkaŭis la infanojn, kaj la aliaj komencis senkompate vipi per skurĝoj la hurlantajn homogrupojn. La kunkurinta homamaso dispeliĝis ĉe la fronto, sed ĝi pligrandiĝis malantaŭ la taĉmento kaj, sovaĝe kriegante, ĝi akompanis ilin ĝis la boatoj.

La infanoj respiris dum la boatveturado. Staĉjo konsolis Nel'on, ke, kiam la derviŝoj kutimiĝos al ilia vido, ili ĉesos persekuti ilin. Li certigis la knabineton, ke Smaino ŝirmos kaj defendos ilin ambaŭ, precipe ŝin, ĉar, se okazus al ili io malbona, tiam li ne povus interŝanĝi ilin kontraŭ siaj infanoj. Tio estis vero, sed la knabineton tiom teruris la antaŭaj atakoj, ke ŝi, kaptinte la manon de Staĉjo, ne volis ĝin lasi dum kelka tempo, ripetante ĉiam kvazaŭ en febro:,Mi timas ilin! Mi timas ilin!". Efektive li deziris el tuta animo, ke ili kiel eble plej baldaŭ troviĝu en la manoj de Smaino, kiu konis ilin de longe kaj kiu en Port-Saido montris aŭ almenaŭ ŝajnigis al ili grandan amikecon. Ĉiuokaze li ne estis tiel sovaĝa kiel la aliaj sudananoj el la dangala gento, kaj la mallibereco en lia hejmo povus esti pli eltenebla.

Temis nur pri tio, ĉu ili trovos lin en Omdurmano. Pri la samo ankaŭ Idriso parolis kun Nur-el-Tadhil, kiu fine rememoris, ke antaŭ unu jaro, restadante laŭ ordono de la kalifo Abdullahi malproksime de Kartumo, en Kordofano, li aŭdis pri iu Smaino. Onidire li estis instruanta derviŝojn pafi el la kanonoj akiritaj de la egiptanoj, kaj poste li fariĝis granda ĉasanto de sklavoj. Tadhilo indikis al Idriso la sekvan rimedon por trovi la emiron:

— Kiam vi aŭdos posttagmeze la voĉon de,umbajo" (granda trumpeto el elefanta kojndento), estu kune kun la infanoj sur la preĝoplaco, kien iras ĉiutage la profeto, por instigi la fidelulojn al la imitado de sia pieco kaj por firmigi ilian religion. Tie, krom la sankta persono de Mahdi, vi vidos ĉiujn,noblulojn" kaj krome tri kalifojn, paŝaojn kaj emirojn; inter la lastaj vi devus trovi Smainon.

— Kaj kion mi devas fari kaj kie restadi ĝis la tempo de la posttagmeza preĝado?

— Vi restados inter miaj soldatoj.

— Kaj vi, Nur-el-Tadhil, ĉu vi forlasos nin?

— Mi iros por ricevi ordonojn de la kalifo Abdullahi.

— Ĉu li estas la plej eminenta el la kalifoj? Mi venas de malproksime kaj, kvankam la nomoj de la ĉefoj ne estas por mi tute fremdaj, tamen vi povas instrui min pri ili pli detale.

— Abdullahi, mia ĉefo, estas la glavo de Mahdi.

— Allaho faru lin la filo de la venko.

Dum kelka tempo la boatoj veturis en silento. Oni aŭdis nur la knaron de la remiloj kaj de tempo al tempo la plaŭdon de la akvo batitan per krokodila vosto. Multe de tiuj amfibioj alnaĝis de sudo ĝis Kartumo, kie ili trovis abundan nutraĵon, ĉar en la rivero svarmis la kadavroj, ne nur de mortigitoj en la batalo ĉe la konkerado de la urbo, sed ankaŭ de mortintoj pro diversaj malsanoj, kiuj disvastiĝis inter la mahdianoj kaj precipe inter iliaj sklavoj. La ordonoj de la kalifoj ja malpermesis,malbonigi la akvon", sed oni ne atentis tion, kaj la kadavroj, kiujn la krokodiloj ne sukcesis formanĝi, flosis kun renversitaj vizaĝoj ĝis la sesa katarakto kaj eĉ pli malproksimen, al Berberujo.

Sed Idriso pensis nun pri io alia, kaj post momento li denove diris:

— La hodiaŭan matenon ni ricevis nenion por manĝi. Ĉu ni do eltenos sen manĝo ĝis la horo de la preĝo — kaj kiu nin poste manĝigos?

— Vi ne estas sklavo — respondis Tadhilo — kaj vi povas iri al la foirejo, kie la vendistoj dismetas siajn varojn. Tie vi povas aĉeti sekigitan viandon kaj ankaŭ milion, sed kontraŭ multe da mono, ĉar, kiel mi jam diris al vi, la malsato regas en la tuta Omdurmano.

— Kaj intertempe la malbonaj homoj forkaptos kaj mortigos la infanojn.

— La soldatoj ilin defendos — kaj se vi donos al iu el ili monon, tiam li volonte aĉetos por vi la nutraĵon.

Al Idriso, Kiu havis grandan deziron preni monon kaj ne doni ĝin al kiu ajn, ne tro plaĉis tiu konsilo, sed antaŭ ol li respondis, la boatoj jam albordiĝis.

Omdurmano prezentis sin al la infanoj alie ol Kartumo. Tie estis masonitaj pluretaĝaj domoj, estis,mudirja", t.e. la palaco de la gubernatoro, en kiu batalmortis la heroa Gordon, estis preĝejo, hospitalo, misiaj domoj, arsenalo, grandaj milit-kazernoj kaj multaj pli malpli grandaj ĝardenoj kun belega tropika kreskaĵo. Male — Omdurmano prezentiĝis prefere kvazaŭ la granda bivakejo de la sovaĝuloj. La antaŭfortikaĵo, kiu troviĝis en la norda parto de la urbo, estis detruita laŭ ordono de Gordon. Cetere, la urbo konsistis el rondaj, konusformaj kabanoj, fuŝkonstruitaj el milia pajlo. La mallarĝaj dombariloj dividis ilin inter si kaj disde la strato. Tie kaj aliloke oni povis vidi ankaŭ tendojn evidente prenitajn de la egiptanoj. Ofte ankaŭ kelkaj palmaj matoj sub peco da malpura tolo etendita helpe de bambuaj stangoj formis la tutan loĝejon. La loĝantoj ŝirmis sin sub la tegmentoj nur dum pluvo aŭ dum eksterordinara varmego, cetere ili restadis, faris fajron, kuiris la manĝaĵon, vivis kaj mortis en la libera naturo. Sur la stratoj la homoj tiel svarmis, ke en kelkaj lokoj la taĉmento nur malfacile premiĝis tra la homamaso. Omdurmano estis antaŭe mizera vilaĝo, sed nun, kalkulante ankaŭ sklavojn, loĝis en ĝi pli ol ducent mil homoj. Eĉ Mahdi kaj liaj kalifoj maltrankviliĝis pri tiu granda homgrupiĝo, kiun minacis malsato kaj malsanoj. Pro tio oni elsendis ĉiam novajn ekspediciojn norden por almiliti la regionojn kaj urbojn, kiuj estis ankoraŭ fidelaj al la egipta registaro.

Je la vido de la blankaj infanoj ankaŭ ĉi tie aŭdiĝis malamikaj krioj, sed la homamasaĉo almenaŭ ne minacis ilin per la morto. Eble oni ne kuraĝis tion fari tuj apud la flanko de Mahdi, kaj eble oni ĉi tie pli kutimiĝis al la vido de militkaptitoj, kiuj estis grandnombre transportitaj al Omdurmano tuj post la konkero de Kartumo. Staĉjo kaj Nel vidis nun la veran inferon sur la tero. Ili vidis eŭropanojn kaj egiptanojn batitajn ĝis la sangado per skurĝoj, mizerulojn malsatajn, soifantajn, kurbiĝantajn sub la ŝarĝoj, kiujn oni ordonis al ili transporti, aŭ sub la siteloj kun akvo. Ili vidis virinojn kaj infanojn eŭropajn, iam edukitajn en la bonstato, kaj nun almozpetantajn pri iom da,durro", aŭ pri peceto da sekigita viando kovritajn per ĉifonoj, malsekiĝintajn, similajn al fantomoj kun nigriĝintaj vizaĝoj pro mizero kaj kun freneza rigardo, en kiu respeguliĝis la teruro kaj malespero. Ili vidis, kiel la homamasaĉo ekridegis je la vido de tiuj mizeruloj, kiel oni antaŭenpuŝis kaj batis ilin. Sur ĉiuj stratoj kaj stratetoj ne mankis vidoj, de kiuj oni deturnis la okulojn kun teruro kaj abomeno. En Omdurmano furiozis grandskale la disenterio kaj la tifo, kaj antaŭ ĉio la variolo. La malsanuloj, kovritaj per ulceroj, kuŝis ĉe la enirejoj de la kabanoj, infektante la aeron. Militkaptitoj forportis per tolo ĉirkaŭvolvitajn kadavrojn de freŝ-mortintoj, por ensabligi ilin ekster la urbo, kie pri ilia vera enterigo okupiĝis hienoj.

Super la urbo ŝvebis aro da vulturoj, de kies flugiloj funebraj ombroj falis sur la brilan sablon. Staĉjo, vidante ĉion ĉi, ekpensis, ke plej bone estus por li kaj por Nel morti kiel eble plej baldaŭ. Tamen ankaŭ en tiu maro de la homa mizero kaj malboneco disfloris de tempo al tempo la mizerikordo, kiel pala floro disvolviĝas ofte sur putrinta marĉo. En Omdurmano estis iom da grekoj kaj koptoj, kiujn Mahdi ŝparis, ĉar li bezonis ilin. Ĉi tiuj ne nur movis sin libere, sed krom tio ili okupiĝis pri komerco kaj pri aliaj aferoj. Kelkaj, precipe tiaj, kiuj ŝajnigis, ke ili ŝanĝis la religion, fariĝis eĉ oficistoj de la profeto, kaj tio donis al ili grandan prestiĝon inter la sovaĝaj derviŝoj. Unu el tiaj grekoj haltigis la taĉmenton kaj komencis demandi la infanojn, de kie ili troviĝas ĉi tie. Eksciinte kun mirego, ke ili ĵus alvenis kaj estis forkaptitaj el Fajumo, li promesis mencii ion pri ili al Mahdi kaj estonte informiĝi pri ilia sorto. Dume li kompate ekbalancis la kapon pro Nel, kaj li donis al ili ambaŭ po unu plenmanon da sekigitaj sovaĝaj figoj kaj po unu arĝentan taleron kun la bildo de Maria Tereza. Post tio li ordonis al la soldatoj, ke ili ne kuraĝu malutili la knabineton, kaj li foriris, ripetante angle:,Poor little bird!" (kompatinda birdeto).

ĈAPITRO XVII

Tra zigzagaj stratetoj ili atingis fine la foirplacon, situantan en la urbocentro. Survoje ili vidis multe da homoj, al kiuj estis fortranĉita unu mano aŭ unu piedo. Ili estis krimuloj, kiuj ne redonis militrabaĵojn, aŭ ŝtelistoj. La punoj aplikitaj de la kalifoj kaj emiroj pro malobeo aŭ pro ekscesoj kaj neglektoj de la leĝoj anoncitaj de la profeto estis teruraj. Eĉ pro etaj kulpigoj, kiel ekzemple pro fumado, oni vipis per skurĝoj ĝissange kaj ĝis senkonscio. Sed la kalifoj mem subordiĝis al la ordonoj nur laŭŝajne, kaj hejme ili permesis al si ĉion. Tial la punoj trafis nur la mizerulojn, al kiuj oni forrabis per unu fojo la tutan havaĵon. Restis tiam por ili nenio alia ol almozpeti, kaj ĉar en Omdurmano mankis ĝenerale la nutraĵo, ili ofte malsatmortis.

Multaj almozuloj svarmis ĉirkaŭ la vendobudoj kun nutraĵo. Tamen la unua objekto, kiu frapis la atenton de la infanoj, estis homa kapo, fiksita sur alta bambuo enfosita meze de la foirejo. La vizaĝo de tiu kapo estis sekiĝinta kaj preskaŭ nigra, kontraŭe la haroj sur la kranio kaj mentono estis neĝblankaj. Unu el la soldatoj klarigis al Idriso, ke tio estas la kapo de Gordon. Kiam Staĉjo aŭdis tion, lin kaptis nesondebla bedaŭro, indigno kaj ardanta deziro pri venĝo. Samtempe la teruro glaciigis lian sangon en la vejnoj. Jen kiamaniere mortis tiu heroo, tiu kavaliro sen makulo kaj timo, krom tio homo justa kaj bonkora, amata eĉ en Sudano. Kaj la angloj ne venis en ĝusta tempo por helpi lin, kaj poste ili eĉ retiriĝis, lasante lian kadavron sen kristana entombigo, al la senhonorigo! Staĉjo perdis en la sama momento la kredon pri la angloj. Ĝis nun li naive opiniis, ke Anglujo pro la plej eta malutilo farita al unu el ĝiaj civitanoj, estas ĉiam preta militi kontraŭ la tuta mondo. Sur la fundo de lia animo kaŝiĝis la espero, ke same por defendi la filinon de s-ro Rawlison ekiros, post la malsukcesa postkurado, la minacaj taĉmentoj de la angloj, almenaŭ ĝis Kartumo kaj eble pli malproksimen. Nun li konvinkiĝis, ke Kartumo kaj la tuta lando estas en la manoj de Mahdi kaj ke la egipta registaro, same kiel Anglujo, prefere pensas pri tio, kiamaniere ŝirmi Egiptujon kontraŭ pluaj aneksaĵoj, ol pri la revenigo de la eŭropaj militkaptitoj.

Li ekkomprenis, ke ili ambaŭ falis en abismon, el kiu ne estas elirejo, kaj tiuj pensoj, kune kun la teruraĵoj, kiujn ili vidis sur la stratoj en Omdurmano, lin tute deprimis. Lia kutima energio por momento ŝanĝiĝis al pasiva apatio kaj timo pri la estonteco. Dume li preskaŭ senpense ĉirkaŭrigardis la foirejon kun la vendobudoj, ĉe kiuj Idriso marĉandis pri la nutraĵo. Revendistinoj, konsistantaj el sudananinoj kaj negrinoj, vendis ĉi tie blankajn tilkitelojn surkudritajn per diverskoloraj flikaĵetoj, akacian gumon, kavigitajn kukurbojn, vitrajn rozariojn, sulfuron kaj ĉiuspecajn matojn. Budoj kun manĝaĵoj estis malmultaj kaj ĉirkaŭ ĉiu amasiĝis homoj. Por tre altaj prezoj la mahdianoj aĉetis ĉefe sekigitajn viandstrietojn el hejma brutaro aŭ el bubaloj, antilopoj kaj ĝirafoj. Daktiloj, figoj, milio kaj,durro" mankis komplete. Tie kaj aliloke oni vendis nur akvon kun mielo de sovaĝaj abeloj kaj grajnojn de,doĥno", moligitajn en la infuzaĵo el la fruktoj de la tamarindo. Idriso malesperis, ĉar montriĝis, ke pro la altaj foirprezoj li baldaŭ elspezos la tutan monon ricevitan de Fatmo por la vivtenado, kaj poste li estos eble devigita almozpeti. Li esperis ricevi helpon de Smaino, kaj Staĉjo same kalkulis ekskluzive je lia helpo.

Post la paso de unu horo Nur-el-Tadhil revenis de la kalifo Abdullahi. Videble trafis lin tie io malagrabla, ĉar li havis malbonan humoron. Pro tio, kiam Idriso demandis lin, ĉu li eksciis ion pri Smaino, li respondis malafabie:

— Malsaĝulo, ĉu vi pensas, ke la kalifo kaj mi havas nenion pli bonan por fari, ol serĉi por vi Smainon?

— Do kion vi faros nun pri mi?

— Faru al vi, kion vi volas. Mi tranoktigis vin en mia hejmo kaj mi donis al vi kelkajn bonajn konsilojn, kaj nun mi volas scii pri vi nenion plu.

— Nu bone, sed kie mi restos dumnokte?

— Tio estas al mi tute egale.

Kaj dirinte tion, li prenis la soldatojn kaj foriris. Idriso apenaŭ povis peti lin, ke li resendu al la foirejo la kamelojn kaj la reston de la karavano kune kun tiuj araboj, kiuj aliĝis al ĝi inter Assuano kaj Wadi-Halfa. Ĉi tiuj homoj alvenis nur tagmeze kaj poste montriĝis, ke ili ĉiuj kune ne scias, kion fari. La du beduenoj komencis disputi kun Idriso kaj Gebhro, asertante, ke tiuj promesis al ili tute alian akcepton kaj ke ili estas trompitaj. Post longaj kvereloj kaj interkonsiliĝoj ili decidis fine konstrui ekster la urbo tendojn el branĉoj kaj,doĥno"-kano, por prepari al si sekuran noktejon, kaj lasi la reston al la volo de la providenco kaj atendi.

Post la konstruo de la tendoj, kio ne okupas la sudananojn kaj negrojn por pli longa tempo, ĉiuj ekiris al la placo de la preĝado, krom Ĥamiso, kiu estis preparonta la vespermanĝon. Facile estis por ili trovi la placon, ĉar tien iris la homgrupoj el la tuta Omdurmano. La placo estis vasta, ĉirkaŭita de dornbarilo, kaj parte de argila muro, kiun oni komencis formi antaŭ nelonge. En la mezo suprenstaris ligna tribuno. La profeto supreniris ĝin, kiam li volis instrui la popolon. Antaŭ la tribuno oni sternis sur la tero la ŝaffelojn por Mahdi, por la kalifoj kaj eminentaj ŝejkoj. Ĉe ambaŭ flankoj estis fiksitaj la flagoj de la emiroj, flirtantaj en la vento kaj brilantaj per ĉiuj koloroj kiel grandaj floroj. La kvar flankojn de la placo ĉirkaŭis la densaj vicoj de la derviŝoj. Cirkaŭe oni vidis elstari nekalkuleblan amason da lancoj, per kiuj estis provizitaj preskaŭ ĉiuj militistoj.

Estis vera feliĉo por Idriso kaj Gebhro kaj por la aliaj karavananoj, ke ili sukcesis lokiĝi en la unuaj vicoj de la kolektita homamaso, ĉar ili estis rekonitaj kiel sekvantaro de unu el la emiroj.

La alveno de Mahdi estis anoncita antaŭe per la belaj kaj solenaj sonoj de,umbajo", sed kiam li aperis sur la placo, aŭdiĝis la penetrantaj sonoj de fajfiloj, la bruego de tamburoj, la klakado de ŝtonetoj skuataj en malplenaj kukurboj kaj la fajfado per elefantaj dentegoj, kio entute faris inferan bruegon. La homamason ekkaptis neesprimebla entuziasmo. Unuj ĵetis sin sur la genuojn, aliaj kriegis per la tuta forto:,Ho, vi sendito de Dio! Ho, venkinto! Ho, kompatemulo! Ho, gracdonanto!" Tio daŭris, ĝis Mahdi aperis sur la predikejo. Tiam ekregis tombeja silento, kaj li suprenlevis la manojn, almetis la grandajn fingrojn al siaj oreloj kaj preĝis dum kelka tempo.

La infanoj staris sufiĉe proksime al li kaj povis bone observi lin. Li estis homo en meza aĝo, strange dika, kvazaŭ plenblovita kaj preskaŭ nigra. Staĉjo, kiu havis tre penetremajn okulojn, rimarkis, ke lia vizaĝo estis tatuita. Tra unu orelo li portis grandan eburan ringon. Li estis vestita per blanka kitelo kaj havis blankan turbanon sur la kapo. Liaj piedoj estis nudaj, ĉar surirante la tribunon, li deĵetis duonbotojn kaj lasis ilin apud la ŝaffeloj, sur kiuj li estis poste preĝonta. En lia vesto estis nenia lukso. Nur de tempo al tempo la vento portis de li fortan santalan aromon, kiun la kreduloj avide enspiris, rulante ĉe tio siajn okulojn pro ĝuo. Generale Staĉjo tute alie imagis tiun teruran profeton, la rabinton kaj mortiginton de multaj miloj da homoj. Kaj rigardante nun tiun grasan vizaĝon kun milda fizionomio, kun larmoplenaj okuloj kaj rideto kvazaŭ alkreskita al la buŝo, li simple ne povis rekonsciiĝi pro mirego. Li opiniis, ke tia homo devus porti sur sia trunko hienan aŭ krokodilan kapon, kaj anstataŭ tio li vidis antaŭ si plenvangan kukurbon similan al la desegnaĵoj prezentantaj la plenlunon.

Sed la profeto komencis la instruon. Lia profunda belsona voĉo estis aŭdebla bonege sur la tuta placo, tiel ke ĉiu vorto atingis la orelojn de la kreduloj. Antaŭe li parolis pri la punoj, kiujn Dio aljuĝas al tiuj, kiuj ne obeas la ordonojn de Mahdi, sed kaŝas la militrabaĵojn, drinkas, ŝtelas, indulgas malamikojn en la bataloj kaj fumas tabakon. Kaŭze de tiuj krimagoj Allaho sendas al tiuj pekuloj malsaton kaj tiun malsanon, kiu ŝanĝas la vizaĝon kvazaŭ en mielplastron (variolo). La tempa vivo similas al truhava ledosako por la akvo. La riĉaĵojn kaj vivoĝuojn pereigas la sablo, kiu poste superŝutas la mortintojn. Sole la kredo estas kvazaŭ bovino donanta dolĉan lakton. Sed la paradizo malfermiĝos nur por la venkintoj. Kiu venkas la malamikojn, tiu akiras por si la savon. Kiu mortas por la kredo, tiu reviviĝas por la eterneco. Feliĉaj, centoble feliĉaj tiuj, kiuj jam mortfalis!…

— Ni volas morti por la kredo! — respondis per unu laŭta ekkrio la ĉeestantaro.

Kaj por momento komenciĝis denove infera bruego. Eksonis trumpetoj kaj tamburoj. La batalantoj frapis la glavojn kontraŭ la glavojn kaj la lancojn kontraŭ la lancojn. La milita fervoro vastiĝis kvazaŭ fajroflamo. Kelkaj kriis:,La kredo estas venka!", aliaj:,Tra la morto al la paradizo!"

Staĉjo komprenis nun, kial la egipta armeo ne povis kontraŭstari al tiuj sovaĝaj soldatoj. Kiam la bruo iomete silentiĝis, la profeto ree ekparolis. Li rakontis pri la vizioj, kiujn li havas, kaj pri la misio, kiun li ricevis de Dio. Jen Allaho ordonis al li purigi la kredon kaj disvastigi ĝin tra la tuta mondo. Kiu ne rekonas lin Mahdi, savanto, tiu estas kondamnita al pereo. La finiĝo de la mondo estas jam proksima, sed antaŭe estas la devo de ĉiuj kreduloj almiliti Egiptujon, Mekkon kaj ĉiujn landojn, en kiuj trans la maroj vivas paganoj. Tia estas la dia volo kaj nenio povas ĝin ŝanĝi. Multa sango ankoraŭ fluos, multaj batalantoj ne plu revenos al siaj edzinoj kaj infanoj sub siajn tendojn, sed neniu lingvo kapablos esprimi la feliĉon de tiuj, kiuj mortfalos. Poste li etendis la manojn al la ĉeestantoj kaj finis tiamaniere:

— Do jen mi, la savanto kaj dia servisto, benas la sanktan militon kaj vin, batalantojn. Mi benas viajn penadojn, vundojn, morton, mi benas la venkon kaj priploras vin kiel patro, kiu vin forte amis…

Kaj li ekploris. Kriego kaj tumulto disaŭdiĝis, kiam li malsupreniris de la predikejo. La plorado fariĝis ĝenerala. Malsupre la du kalifoj Abdullahi kaj Ali-uled-Helu prenis la profeton sub la brakojn kaj kondukis lin al la ŝaffeloj, kie li ekgenuis. Dum ĉi tiu mallonga tempo Idriso febre demandis Staĉjon, ĉu inter la emiroj estas Smaino.

— Ne! — respondis la knabo, kiu vane per la okuloj serĉis la konatan vizaĝon. — Mi nenie vidas lin. Eble li mortfalis ĉe la konkerado de Kartumo.

La preĝoj daŭris longe. Dume Mahdi movis la manojn kaj piedojn kvazaŭ marionete, aŭ li ekstaze suprenlevis la okulojn, ripetante:,Jen estas li! Jen estas li!" La suno komencis jam subiri, kiam li leviĝis kaj iris hejmen. La infanoj povis nun konvinkiĝi, per kia adoro la derviŝoj ĉirkaŭas sian profeton, ĉar tutaj homgrupoj ĵetis sin al liaj spuroj kaj prenis la teron el tiuj lokoj, kiujn tuŝis liaj piedoj. Okazis ĉe tio malpacoj kaj eĉ bataloj, ĉar oni kredis, ke tia tero preventas diversajn malsanojn kaj sanigas malsanulojn.

La placo de preĝo iom post iom senhomiĝis. Idriso mem ne sciis kion fari, kaj li estis jam revenonta kun la infanoj kaj la tuta sekvantaro por la nokto al la tendoj kaj al Ĥamiso, kiam neatendite aperis antaŭ ili la sama greko, kiu matene donis al Staĉjo kaj Nel po unu taleron kaj po unu plenmanon da daktiloj.

— Mi parolis pri vi kun Mahdi — li diris arabe — kaj la profeto volas vin vidi.

— Dankon al Allaho kaj al vi, sinjoro — ekkriis Idriso. — Ĉu ĉe la flanko de Mahdi ni trovos Smainon?

— Smaino estas en Faŝodo — respondis la greko.

Post tio li turnis sin al Staĉjo en angla lingvo:

— Estas eble, ke la profeto prenos vin ambaŭ en sian protekton, ĉar mi klopodis lin persvadi pri tio. Mi diris al li, ke la famo pri lia kompatemo tiam disvastiĝos inter ĉiuj blankaj nacioj. Ĉi tie okazas teruraĵoj kaj sen lia protekto vi sendube pereos pro malsato, maloportuno, malsanoj aŭ per la manoj de frenezuloj. Sed vi devas gajni lin por vi, kaj tio dependas nur de vi.

— Sinjoro, kion do mi devas fari? — demandis Staĉjo.

— Unue, kiam vi stariĝos antaŭ li, ĵetu vin sur la genuojn, kaj se li etendos al vi la manon, tiam kisu ĝin kun respekto kaj poste petegu lin, ke li bonvole prenu vin ambaŭ sub siajn ŝirmantajn flugilojn.

Ĉi tie la greko interrompis kaj demandis:

— Ĉu neniu el tiuj homoj komprenas la anglan lingvon?

— Neniu. Ĥamiso restis en la tendo, Idriso kaj Gebhro komprenas apenaŭ kelkajn vortojn — kaj la aliaj scias nenion.

— Bone! Do aŭdu plu, ĉar necesas ĉion antaŭvidi. Jen Mahdi demandos vin verŝajne, ĉu vi estas preta akcepti lian kredon. Respondu al li tuj senhezite, ke jes kaj ke lia vizaĝo, de post la unua rigardo, fluigis sur vin la nekonatan lumon de la graco. Memoru al vi:,la nekonatan lumon de la graco!" Tio certe flatos lin kaj li kvalifikos vin eble al la mulazemoj, t.e. al la personaj servistoj. Vi havos tiam bonstaton kaj ĉiajn komfortaĵojn, kiuj ŝirmos vin ambaŭ kontraŭ malsanoj… Sed se vi agus alie, vi malfavorigus ne nur vin mem kaj tiun malgrandan kompatindulinon, sed eĉ min, kiu volas ja vian bonfarton. Ĉu vi komprenas?

Staĉjo kunpremis la dentojn kaj respondis nenion. Nur lia vizaĝo malsereniĝis kaj la okuloj malgaje ekbrilis. Vidante tion, la greko daŭrigis jene:

— Mi scias, mia knabo, ke tio estas malagrabla afero, sed ne estas alia eliro! Tiuj, kiuj saviĝis post la kartuma masakro, ĉiuj akceptis la instruon de Mahdi. Ne konsentis tion nur kelkaj katolikaj misiistoj kaj kelkaj monaĥinoj, sed tio estas alia afero. La Korano malpermesas mortigi pastrojn, do, kvankam ilia sorto estas terura, almenaŭ ne minacas ilin la morto. Sed por la laikuloj ne estis alia savo. Mi ripetas al vi, ke ili ĉiuj akceptis la mahometanismon: germanoj, italoj, koptoj, angloj, grekoj… kaj ankaŭ mi mem…

Kaj ĉe tio, kvankam Staĉjo certigis lin, ke neniu el la karavananoj komprenas angle, li tamen mallaŭtigis sian voĉon, flustrante en lian orelon:

— Mi ne bezonas klarigi al vi, ke tio tute ne estas malkonfeso de la kredo, neniu perfido kaj neniu apostatado. En la koro ĉiu restis tia, kia li estis kaj Dio vidas tion… Antaŭ la perforto oni devas cedi, eĉ se ŝajne… La homa devo estas ŝirmi la vivon — kaj estus frenezaĵo, kaj eĉ peko, riski ĝin — por kio? Por ŝajnoj, por kelkaj vortoj, kiujn vi povas samtempe malkonfesi en la animo? Kaj vi devas memori, ke vi havas en la mano la vivon, ne nur vian propran, sed ankaŭ tiun de via malgranda kunulino, pri kiu vi ne rajtas laŭvole disponi. Evidente!… Mi povas garantii al vi, ke se Dio iam savos vin el tiuj manoj, tiam nek vi mem havos ion por riproĉi al vi, nek iu ajn riproĉos al vi — same, kiel al ni ĉiuj.

Dirante tion, la greko trompis eble sian propran konsciencon, sed lin trompis ankaŭ la silento de Staĉjo, ĉar fine li atribuis ĝin al lia timego. Do li decidis kuraĝigi la knabon.

— Jen la domoj de Mahdi — li diris. — La profeto preferas loĝi en tiuj lignaj budoj en Omdurmano, ol en Kartumo, kvankam tie li povus okupi por si la palacon de Gordon. Nu, kuraĝe, mia knabo! Ne perdu la kapon! Je demandoj respondu tuj kaj decide. Ili ŝatas ĉi tie la kuraĝon. Ne pensu ankaŭ, ke Mahdi tuj kriegos al vi kvazaŭ leono. Ne! Li ĉiam ridetas, eĉ tiam, kiam li intencas nenion bonan.

Dirinte tion, li komencis voki al la homgrupoj, kiuj staris antaŭ la domo, ke ili cedu antaŭ la,gastoj" de la profeto.

ĈAPITRO XVIII

Kiam ili enĉambriĝis, Mahdi kuŝis sur mola divano, ĉirkaŭita de siaj edzinoj, el kiuj du ventumis lin per grandaj strutaj plumoj, kaj du aliaj gratis delikate liajn piedplatojn. Krom ĉi tiuj virinoj ĉeestis nur: la kalifo Abdullahi kaj la kalifo Serif, ĉar la tria, Ali-uled-Helu, kondukis en la sama tempo militistojn al la nordo, nome al Berberujo kaj Abu-Hammed, kiuj jam antaŭe estis konkeritaj de la derviŝoj. Ĉe la vido de la enirantoj la profeto flankenŝovis la virinojn kaj eksidis sur la divano. Idriso, Gebhro kaj la du beduenoj ĵetis sin teren kaj restis sur la genuoj kun la manoj krucigitaj surbruste. La greko mansignis al Staĉjo, ke li faru la samon, sed knabo, ŝajnigante, ke li ne vidas tion, kliniĝis nur iom kaj restis rektiĝinta. Lia vizaĝo paliĝis, sed la okuloj brilis forte kaj el lia tuta sinteno kaj la fiere levita kapo, el la kunpremitaj lipoj oni povis facile diveni, ke io decidiĝis en li, ke lia necerteco kaj timo forpasis, ke li faris iun neflekseblan decidon, de kiu li neniel cedos. La greko videble komprenis tion, ĉar granda timo respeguliĝis en lia rigardo. Mahdi ĵetis sur ambaŭ infanoj sian mallongan rigardon, serenigis sian grasan vizaĝon per la ordinara rideto, post kio li turnis sin unue al Idriso kaj Gebhro.

— Vi alvenis el la malproksima nordo — li diris.

Idriso ektuŝis la teron per sia frunto.

— Tiel estas, ho Mahdi! Ni apartenas al la dangala gento, do ni forlasis niajn hejmojn en Fajumo, por ekgenui ĉe viaj benataj piedoj.

— Mi vidis vin ĉiujn en la dezerto. Terura estis via vojo, sed mi sendis anĝelon, kiu vin gardis kaj ŝirmis de la morto el la manoj de la malkreduloj. Vi ne vidis lin, sed li gardis vin bone.

— Dankon al vi, Savanto!

— Kaj vi alkondukis al Smaino tiujn ĉi infanojn, por ke li povu interŝanĝi ilin kontraŭ siaj propraj, kiuj estas malliberigitaj en Port-Saido de la turkoj kune kun Fatmo.

— Ni volis servi al vi.

— Kiu servas min, servas al sia propra savo, do vi malfermis al vi la vojon al la paradizo. Fatmo estas mia parencino… Sed vere mi diras al vi, ke kiam mi almilitos la tutan Egiptujon, tiam mia parencino kaj ŝiaj infanoj reakiros senpene la liberon.

— Do decidu, Benato, pri la infanoj, kiel vi volas!…

Mahdi fermetis la palpebrojn, poste li malfermis ilin, ekridetis bonkore kaj donis signon al Staĉjo:

— Knabo, proksimiĝu al mi!

Staĉjo faris kelkajn paŝojn per energia, kvazaŭ milita irmaniero, kliniĝis duafoje antaŭ li, poste li streĉiĝis kiel kordo kaj atendis, rigardante rekte en la okulojn de Mahdi.

— Ĉu vi estas kontentaj, ke vi venis al mi? — demandis Mahdi.

— Ne, profeto. Kontraŭ nia volo ni estis forkaptitaj de niaj patroj.

Tiu simpla respondo faris certan impreson, same al la reganto alkutimiĝinta al flatvortoj, kiel ankaŭ al la ĉeestantoj. La kalifo Abdullahi kuntiris la brovojn, la greko ekmordis la lipharojn kaj komencis rompi siajn fingrojn, tamen Mahdi ne ĉesis rideti.

— Sed — li daŭrigis — vi estas per tio ĉe la fonto de la vero. — Ĉu vi volas akcepti mian instruon?

Ekregis mallonga silento, do Mahdi, opiniante, ke la knabo ne komprenis lian demandon, ripetis ĝin pli klare:

— Ĉu vi volas akcepti mian instruon?

Je tio Staĉjo, kiu tenis sian manon sur la brusto, faris nerimarkeble la krucosignon, kvazaŭ li estus saltonta el dronanta ŝipo en la akvan profundaĵon.

— Profeto, — li diris — mi ne konas vian instruon, sekve, se mi ĝin akceptus, mi farus tion nur pro timo, kiel malkuraĝulo kaj fiulo. Sed ĉu vi dezirus, ke vian religion akceptu nur malkuraĝuloj kaj fiuloj?

Kaj tiel dirante, li rigardis ĉiam rekte en la okulojn de Mahdi. Ekestis ĉe tio tiel granda silento, ke oni aŭdis nur la zumadon de la muŝoj. Sed okazis samtempe io eksterordinara. Jen Mahdi konsterniĝis kaj ĉi-momente li ne povis trovi respondon. La rideto malaperis de lia vizaĝo, sur kiu reflektiĝis embaraso kaj malinklino. Etendinte la manon, li prenis la kukurbon plenigitan per mielakvo kaj komencis trinki, sed videble nur por tio, ke li povu gajni tempon kaj kaŝi sian konsterniĝon.

Kaj la brava knabo, samspeca posteulo de la defendantoj de la kristanismo, la vera sango de venkintoj el sub Chocim kaj Vieno, staris kun la kapo suprenlevita, atendante la verdikton. Sur liaj malgrasaj vangoj, brunigitaj per la dezerta vento floris helaj ruĝiĝoj, liaj okuloj brilis kaj la tutan korpon skuis tremo de fervoro.,Jen — li diris al si — ĉiuj aliaj akceptis lian instruon kaj mi malkonfesis nek mian kredon, nek mian animon". Kaj la timo antaŭ tio, kio povas kaj devas sekvi, kaŝiĝis sammomente en lia koro, kaj anstataŭ tio plenigis ĝin ĝojo kaj fiero.

Kaj dume Mahdi metis flanken la kukurbon kaj demandis:

— Do vi forĵetas mian instruon?

— Mi estas kristano, kiel mia patro…

— Kiu fermas siajn orelojn al la dia voĉo, — diris Mahdi malrapide per ŝanĝita voĉo — estas nur brulligno.

Je tio la kalifo Abdullahi, konata pro sia severeco kaj krueleco, ekbrilis per siaj blankaj dentoj, kvazaŭ sovaĝa besto kaj aŭdigis sin jene:

— Aroganta estas la parolo de tiu knabo, do punu lin, profeto, aŭ permesu, ke mi faru tion.

— Jam okazis! — pensis Staĉjo.

Sed Mahdi ĉiam deziris, ke la famo pri lia kompatemo disvastiĝu ne sole inter la derviŝoj, sed ankaŭ en la tuta mondo, do li opiniis, ke verdikto tro severa, precipe kontraŭ malgranda knabo, povus malutili al lia famo.

Dum momento li ŝovis tra la fingroj la rozari-globetojn kaj pensis, post kio li parolis plu:

— Ne! Tiuj infanoj estis forkaptitaj por Smaino, do, kvankam mi ne intertraktos kun malkreduloj, oni devas sendi ilin al Smaino. Tia estas mia volo.

— Fariĝos laŭ tio — respondis la kalifo.

Sed Mahdi montris al li Idrison, Gebhron kaj la beduenojn:

— Ĉi tiujn homojn — li diris — rekompencu de mi, Abdullahi, ĉar ili faris longan kaj danĝeran vojon, por servi Dion kaj min.

Post tio li donis signon, ke la aŭdienco finiĝis, kaj samtempe li ordonis al la greko, ke ankaŭ li foriru. Kiam tiu denove troviĝis en la mallumo sur la preĝoplaco, li ekkaptis la brakon de Staĉjo kaj skuis lin kun kolero kaj malespero.

— Malbenita knabaĉo, vi fordonis al la pereo tiun senkulpan infanon — li diris, montrante al Kel — vi pereigis vin kaj eble ankaŭ min.

— Mi ne povis agi alie — senkulpiĝis Staĉjo antaŭ la greko.

— Vi ne povis! Sciu, ke vi ambaŭ estas kondamnitaj je dua vojaĝo, centoble pli danĝera ol la unua. Kaj ĝi estas la morto — ĉu vi komprenas? En Faŝodo la febro mortigos vin dum unu semajno. Mahdi scias bone, kial li sendas vin al Smaino.

— Ankaŭ en Omdurmano ni mortus.

— Mensogo! Vi ne mortus en la hejmo de Mahdi, en la bonfarto kaj komforto. Kaj li estis jam preta preni vin sub siajn flugilojn. Mi scias, ke li estis preta. Vi rekompencis ankaŭ min bone por tio ke mi protektis vin kaj intervenis en via afero. Sed post tio, kio okazis, faru kion vi volas! Abdullahi sendas la kamelan poŝton post semajno al Faŝodo, kaj dum tiu semajno faru laŭ via plaĉo! Vi ne vidos min plu!…

Kaj dirinte tion, li foriris, sed post momento li revenis. Li estis parolema, kiel ĉiuj grekoj, kaj li bezonis paroli ĝissate. Li volis elverŝi sur la kapon de Staĉjo la galon, kiu kolektiĝis en li. Li ne estis kruela kaj ne havis malbonan koron, tamen li deziris, ke la knabo komprenu ankoraŭ pli precize la teruran respondecon, kiun li prenis sur sin, ne obeinte liajn konsilojn kaj admonojn.

— Kiu malpermesus al vi resti kristano en la animo? — li parolis plu. — Ĉu vi opinias, ke mi tiu ne estas? Sed mi ne estas malsaĝulo. Kaj vi volis montri vian falsan heroecon. Ĝis nun mi plenumis gravajn servojn al la blankaj militkaptitoj, kaj nun mi ne povos plu ilin plenumi, ĉar Mahdi ekkoleris ankaŭ kontraŭ mi. Ĉiuj pereos kaj via malgranda samsortanino tutcerte! Vi mortigis ŝin! En Faŝodo eĉ la plenkreskaj eŭropanoj mortas pro febro, kiel muŝoj, kaj tiom pli tia infano. Kaj se oni ordonos al vi iri piede apud la ĉevaloj kaj kameloj, tiam ŝi mortfalos la unuan tagon. Vi kaŭzis tion, kaj vi sola kulpas. Ĝoju nun pro tio… vi, kristano!

Kaj li foriĝis. Nun ĉiuj direktiĝis el la preĝoplaco tra mallumaj stratetoj al la tendoj. Ili iris longe, ĉar la urbo disetendiĝis sur grandega teritorio. Nel, komplete elĉerpita pro la irado, malsato, timo kaj teruraj impresoj de la tuta tago, komencis jam haltadi. Idriso kaj Gebhro pelis ŝin, ke ŝi iru pli rapide. Sed post kelka tempo ŝiaj piedoj tute malfortiĝis. Tiam Staĉjo prenis ŝin senhezite sur siajn brakojn kaj portis ŝin. Dumvoje li volis paroli al ŝi, li volis senkulpigi sin antaŭ ŝi, ke li ne povis alie agi, sed liaj pensoj kvazaŭ rigidiĝis kaj mortis en lia kapo, tiel, ke li kapablis ripeti nur:,Nel! Nel! Nel" — kaj premis ŝin al si, ne povante paroli pli. Post kelkdeko da paŝoj Nel ekdormis pro laciĝo sur liaj brakoj, do li iris silente inter la dormantaj stratetoj aŭdante nur la interparolon de Idriso kaj Gebhro. Kaj iliaj koroj estis plenigitaj de ĝojo, kio estis por Staĉjo feliĉa okazo, ĉar alie ili eble denove volus puni lin por la aŭdacaj respondoj al Mahdi. Tamen ili estis tiel okupitaj pri tio, kio trafis ilin, ke ili ne povis pensi pri io alia.

— Mi sentis min malsana, — diris Idriso — sed la vido de la profeto resanigis min.

— Li estas kvazaŭ palmo en la dezerto kaj kvazaŭ malvarma akvo dum varmega tago, kaj liaj vortoj kiel maturaj daktiloj — respondis Gebhro.

— Mensogis Nur-el-Tadhil, dirante, ke li ne allasos nin antaŭ sia vizaĝo. Tamen Mahdi allasis nin al si, benis kaj ordonis al Abdullahi rekompenci nin.

— Kiu certe donacos nin malavare, ĉar la volo de Mahdi estas sankta.

— Bismillah! estu tiel, kiel vi diras! — elkriis unu el la beduenoj.

Kaj Gebhro komencis revi pri tutaj aroj da kameloj, pri kornohava bruto, ĉevaloj kaj pri sakoj plenaj de piastroj. El tiuj revoj vekis lin Idriso, kiu, montrante Staĉjon portantan la malgrandan Nel, demandis:

— Kaj kion ni faros pri tiu vespo kaj pri tiu dormanta muŝo?

— Ho! Smaino devus rekompenci nin aparte por ili.

— Kiam la profeto diras, ke li ne permesos intertrakti kun malkreduloj, tiam por Smaino ili estas ankaŭ bagatelaĵo.

— Tiukaze mi bedaŭras, ke ili ne troviĝis en la manoj de la kalifo, kiu estus instruinta tiun hundidon, kio estas bojadi kontraŭ la vero kaj la dia elektito.

— Mahdi estas bonkora — respondis Idriso.

Post tio li ekmeditis dum momento kaj aldonis:

— Tamen Smaino, havante ilin ambaŭ en siaj manoj, estos certa, ke nek la turkoj, nek la angloj mortigos liajn infanojn kaj Fatmon.

— Do li eble rekompencos nin?

— Jes. Prenu ilin la poŝto de Abdullahi al Faŝodo. Ni estos liberigitaj de la zorgo pri la infanoj. Kaj kiam revenos Smaino, ni postulos de li la ekstrapagon.

— Vi diras, ke ni restos en Omdurmano?

— Allah! Ne sufiĉis al vi la vojo de Fajumo al Kartumo. Venis la tempo por ripozi!

La tendoj estis jam proksimaj. Staĉjo iom malrapidigis la marŝadon, ĉar ankaŭ liaj fortoj elĉerpiĝis. Nel, kvankam malpeza, peziĝis al li pli kaj pli. La sudananoj, kiuj volis dormi, kriis al li, ke li plirapidigu la iradon, kaj poste ili pelis lin, batante per pugnoj lian kapon. Gebhro eĉ pikis lin dolorige per tranĉilo sur la skapolon. La knabo elportis ĉion ĉi silente, ŝirmante antaŭ ĉio sian malgrandan knabineton, kaj nur kiam unu el la beduenoj ekpuŝis lin tiel forte, ke li preskaŭ faletis, li diris tra la kunpremitaj dentoj:

— Atentu, ni devas ja vojaĝi ĝis Faŝodo en viva stato!

Kaj tiuj vortoj haltigis la arabojn, ĉar ili timis transpaŝi la ordonon de Mahdi. Eĉ pli efike haltigis ilin tio, ke Idriso subite eksentis kapturniĝon, kaj tiel fortan, ke li devis apogi sin sur la brako de Gebhro. Post kelka tempo tio pasis, sed la sudanano teruriĝis kaj diris:

— Allah! Mi fartas malbone! Ĉu kaptis min iu malsano?

— Vi vidis la profeton, do vi ne malsaniĝos — respondis Gebhro.

Fine ili atingis la tendojn. Alveninte, Staĉjo redonis tuj la dormantan knabinon en la manojn de la maljuna Dinah, kiu, kvankam ankaŭ nesana, tamen preparis por sia fraŭlineto sufiĉe oportunan kuŝejon. La sudananoj kaj beduenoj, englutinte po kelkajn nekuiritajn viandostrietojn, ĵetis sin, kvazaŭ ŝtipoj, sur la feltaĵojn.

Staĉjo ricevis nenion por manĝi, nur la maljuna Dinah enŝovis en lian manon iom da moligita,durro", kiun ŝi ŝtelis de la kameloj. Sed Staĉjo volis nek dormi, nek manĝi. La ŝarĝo, kiu pezis sur liaj brakoj, estis vere tro granda. Jen li sentis, ke forĵetinte la protekton de Mahdi, por kiu necesis pagi per malkonfeso de sia kredo kaj animo, li agis ĝuste, kiel li devis. Li sentis, ke la patro estus fiera kaj feliĉigita pro lia ago. Kaj samtempe li pensis, ke li pereigis Nel'on, la samsortaninon, la malgrandan amatan knabineton, por kiu li fordonus volonte la lastan guton de sia sango.

Do, kiam ĉiuj ekdormis, lin kaptis plorego, kaj, kuŝante sur peco da feltaĵo, li ploris longe, kvazaŭ infano, kiu li ja efektive ankoraŭ estis.

ĈAPITRO XIX

La vizito ĉe Mahdi kaj la interparolo kun li videble ne resanigis Idrison, ĉar nokte li grave malsaniĝis kaj matene li estis senkonscia. Ĥamiso, Gebhro kaj la du beduenoj estis vokitaj al la kalifo, kiu parolis kun ili kelkajn horojn kaj laŭdis ilian kuraĝon. Sed ili revenis en la plej malbonaj humoroj kaj kun kolero en la animo, ĉar ili esperis ricevi grandan rekompencon por la servoj kaj anstataŭ tio Abdullahi donacis al ĉiu po unu egiptan pundon kaj po unu ĉevalon. La beduenoj komencis kvereli kun Gebhro, kaj preskaŭ ekestis interbatiĝo. Fine ili deklaris, ke ankaŭ ili vojaĝos kun la kamela poŝto al Faŝodo, por postuli de Smaino la decan ekstrapagon. Al ili aliĝis ankaŭ Ĥamiso, kiu esperis, ke la protekto de Smaino alportos al li pli grandan profiton ol la restado en Omdurmano.

Por la infanoj komenciĝis semajno de malsato kaj mizero, ĉar Gebhro tute ne volis manĝigi ilin. Feliĉe Staĉjo posedis du talerojn kun la portreto de Maria Tereza, kiujn li ricevis de la greko, do li iris sur la vendoplacon por aĉeti daktilojn kaj rizon. La sudananoj tute ne kontraŭstaris al tiu ekskurseto, bone sciante, ke el Omdurmano li ne povas forkuri kaj neniuokaze li forlasus la malgrandan,bint". Tamen la ekskurso ne okazis sen aventuroj, ĉar la apero de la knabo en la eŭropa vesto, aĉetanta sur la vendoplaco nutraĵojn, kuntiris denove arojn da duonsovaĝaj derviŝoj, kiuj akceptis lin per rido kaj hurlado. Feliĉe multaj el ili vidis, ke li estis hieraŭ ĉe Mahdi, kaj ĉi tiuj haltigis la aliajn, kiuj volis ataki lin. Nur la infanaĉoj ĵetis kontraŭ li sablon kaj ŝtonojn, sed tion li tute ne atentis.

Sur la foirplaco la prezoj estis tre altaj. Daktilojn Staĉjo tute ne povis aĉeti, kaj la pli grandan parton de la rizo forprenis de li Gebhro,por la malsana frato". La knabo kontraŭstaris al tio kun la tuta forto, pro kio okazis interbatiĝo, el kiu la malpli forta knabo eliris kun kelkaj bluaj batmakuloj kaj ŝvelaĵoj. Montriĝis ĉe tio ankaŭ la krueleco de Ĥamiso. Li montris sian simpation nur al Saba kaj nutris lin per nekuirita viando. Sed kun la plej granda indiferenteco li rigardis la mizeron de la infanoj, kiujn li ja konis delonge kaj kiuj ĉiam estis al li bonaj. Kaj kiam Staĉjo turnis sin al li kun la peto, ke li donu almenaŭ al Nel iom da manĝaĵo, li respondis ridante:

— Iru almozpeti.

Kaj okazis fine la neceso, ke Staĉjo volante savi Nel'on de la malsatmorto, komencis almozi en la sekvaj tagoj. Ne ĉiam tio estis senefika. Iam iu eksoficiro aŭ soldato de la egipta kedivo donis al li kelke da piastroj aŭ kelke da sekigitaj figoj, promesante helpi lin ankoraŭ la sekvontan tagon. Iufoje li trafis misiiston kaj monaĥinon, kiuj, aŭskultinte lian historion, ekploris pro la sorto de ambaŭ infanoj kaj, kvankam ili mem troviĝis en granda mizero, ili oferis al li, kion ili havis. Ili promesis krom tio al li viziti ilin en la tendoj. Kaj efektive ili faris tion esperante, ke ili eble sukcesos kunpreni la infanojn al si, antaŭ ol ili forvojaĝos per la poŝto. Sed Gebhro kaj Ĥamiso forpelis ilin de la infanoj per skurĝoj. La sekvintan tagon Staĉjo renkontis ilin denove kaj ricevis de ili iom da rizo kaj du pulvorporciojn da kinino, kiujn la misiisto komisiis al li konservi kiel eble plej zorge, antaŭvidante, ke en Faŝodo sendube ili malsaniĝos je febro.

— Vi vojaĝos nun — li diris — laŭlonge de la inundejo de la Blanka Nilo. La rivero, ne povante flui libere tra la baroj faritaj per kreskaĵoj kaj arbfolioj, kiujn la akvofluo kunportas kaj lokas en pli malprofundaj terenoj, kreas tie vastajn kaj infektajn marĉojn. La febro ne ŝparas tie eĉ la negrojn. Gardu vin precipe kontraŭ noktado sen fajro, sur la nuda tero.

— Ni volus jam morti — respondis Staĉjo ĝemvoĉe.

Je tio la misiisto levis sian mizeran vizaĝon kaj preĝis dum kelka tempo, post kio li krucosignis la knabon, dirante:

— Fidu Dion. Vi ne malkonfesis Lin, do Lia kompato kaj protekto akompanos vin.

Staĉjo provis ne nur almozpeti, sed ankaŭ labori. Vidante iutage arojn da homoj, kiuj laboris sur la preĝoplaco, li aliĝis al ili kaj komencis porti argilon por la muro, per kiu la placo estis ĉirkaŭota. Oni ridis pri li kaj eĉ puŝis lin, sed vespere la maljuna ŝejko, gardanta la laboron, donis al li dek du daktilojn. Staĉjo estis kontenta pri tia salajro, ĉar la daktiloj, krom rizo, estis la sola saniga manĝaĵo por Nel, kaj en Omdurmano ili estis preskaŭ neaĉeteblaj.

Do li alportis ilin fiere al la malgranda knabineto, al kiu li donis ĉion, kion li nur povis ricevi, nutrante sin mem de unu semajno preskaŭ ekskluzive per,durro", kiun li forŝtelis de la kameloj. Nel tre ekĝojis je la vido de tiuj ŝatataj fruktoj, sed ŝi volis, ke ankaŭ li manĝu ilin. Do, stariĝinte sur la piedfingroj kaj metinte siajn manojn sur liajn brakojn, ŝi suprenlevis la kapeton kaj komencis rigardi en liajn okulojn kaj peti:

— Staĉjo! Manĝu la duonon, manĝu!

Kaj li respondis:

— Mi manĝis jam sufiĉe, mi manĝis! Ho, kiel sata mi estas!

Kaj li ridetis, sed tuj poste li komencis mordeti siajn lipojn, por ne ekplori, ĉar li estis efektive tre malsata. Li promesis al si, ke li morgaŭ denove iros serĉi laboron. Dume fariĝis alie. Matene alvenis mulazemo de Abdullahi kun la sciigo, ke la kamela poŝto eliras nokte al Faŝodo, kaj kun la ordono de la kalifo, ke ankaŭ Gebhro, Ĥamiso kaj la du beduenoj pretiĝu kune kun la infanoj al la vojo. Tiu ordono miregis kaj eĉ indignigis Gebhron; do li deklaris, ke li ne vojaĝos, ĉar lia frato estas malsana kaj estas neniu, kiu povus lin gardi. Cetere, eĉ se li estus sana, ili ne vojaĝus, ĉar ili decidis resti en Omdurmano.

Sed la mulazemo respondis:

— Mahdi havas nur unu volon, kaj Abdullahi, lia kalifo kaj mia ĉefo, neniam ŝanĝas siajn ordonojn. Vian malsanan fraton gardos sklavo, kaj vi vojaĝos al Faŝodo.

— Do mi iros al li kaj deklaros, ke mi ne vojaĝos.

— La kalifon eniras nur tiuj, kiujn li mem volas vidi. Kaj se vi perforte irus al li sen permeso, oni tuj kondukus vin — sur la pendigilon.

— Allah akbar! Do diru al mi klare, ke mi estas sklavo.

— Silentu kaj obeu la ordonojn! — respondis la mulazemo.

La sudanano vidis en Omdurmano pendigilojn, fleksiĝantajn sub la pezo de la pendigitoj. Ili estis ĉiutage, laŭ la ordonoj de la kruela Abdullahi, vestitaj per novaj kadavroj. Pro tio li teruriĝis. Tion, kion diris al li la mulazemo, ke Mahdi havas nur unu volon kaj Abdullahi ordonas nur unufoje — ripetadis ĉiuj derviŝoj. Ne estis alia konsilo — kaj necesiĝis vojaĝi.

— Mi ne plu vidos Idrison — pensis Gebhro.

Kaj en lia tigra koro kaŝiĝis tamen ia simpatio al la pli aĝa frato, ĉar ĉe la penso, ke li devas forlasi lin en malsana stato, kaptis lin malespero. Vane Ĥamiso kaj la du beduenoj provis lin konsoli, ke eble en Faŝodo estos pli bone ol en Omdurmano, kaj ke Smaino verŝajne rekompencos ilin pli malavare, ol faris tion la kalifo. Bedaŭrinde neniaj vortoj povis mildigi la koleron de Gebhro, kio evidentiĝis pleje sur la haŭto de Staĉjo.

Estis vere martira tago por la knabo. Oni ne permesis al li iri al la foirplaco, do li povis nenion perlabori, nek elpeti. Anstataŭ tio li devis labori kiel sklavo ĉe la selŝarĝoj, kiujn oni preparadis por la vojo. Tio estis por li tiom pli malfacila, ke pro la malsato kaj laciĝo li ege malfortiĝis. Li estis jam certa, ke li mortos dumvoje, se ne sub la skurĝo de Gebhro, tiam pro plena elĉerpiĝo.

Feliĉe la greko, kiu estis bonkora, alvenis antaŭ la vespero viziti la infanojn kaj adiaŭi ilin, kaj samtempe prizorgi ilin por la vojo. Li alportis al ili ankaŭ kelkajn kinin-pulvorojn, iom da vitraj kolieroj, kaj krom tio iom da nutraĵo. Tamen antaŭ ĉio, sciiĝinte pri la malsano de Idriso, li turnis sin al Gebhro, Ĥamiso kaj al la beduenoj:

— Sciu, — li diris al ili — ke mi venas ĉi tien je ordono de Mahdi.

Kaj ili, aŭdinte tion, kliniĝis ĝis la tero, post kio li daŭrigis:

— Vi devas dumvoje manĝigi la infanojn kaj bone konduti al ili. Ili devas raporti al Smaino pri via konduto, kaj Smaino sciigos pri tio la profeton. Kiam alvenos ĉi tien kontraŭ vi kiu ajn plendo, la sekva poŝto alportos al vi la morto-verdikton.

Nova kliniĝo estis la sola respondo al tiuj vortoj, post kio Gebhro kaj Ĥamiso havis mienojn de hundoj, al kiuj oni surmetis la buŝumon. La greko ordonis al ili foriĝi, post kio li denove parolis al la infanoj en la angla lingvo:

— Mi mensogis ĉion ĉi, ĉar Mahdi donis rilate al vi neniun novan ordonon. Sed ĉar li diris, ke vi devas iri al Faŝodo, do necesas, ke vi povu ĝin atingi vivantaj. Mi estas certa, ke neniu el ĉi tiuj homoj antaŭ sia forveturo vidos plu Mahdi'on, nek la kalifon.

Turnante sin al Staĉjo, li tiel parolis plu:

— Mi havis kontraŭ vi pretendon kaj mi havas ĝin plu. Ĉu vi scias, ke vi preskaŭ pereigis min? Mahdi ekkoleris ankaŭ kontraŭ mi, kaj por akiri lian pardonon, mi devis transdoni la pli grandan parton de mia havaĵo al Abdullahi, kaj mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi savis min por longa tempo. Ĉiuokaze mi ne povos plu helpi al la militkaptitoj, kiel ĝis nun. Sed mi tre bedaŭras vin, kaj precipe ŝin (ĉi tie li montris al Nel)… Mi havas filinon en ŝia aĝo…, kiun mi amas pli ol mian propran vivon… Por ŝi mi faris al vi ĉion, kion mi faris… Kristo juĝos min pro tio… Ŝi portas ĝis nun sub sia vesto surbruste la arĝentan kruceton… Ŝi havas la saman antaŭnomon kiel vi, mia etulino. Se ŝi ne ekzistus ankaŭ mi preferus morti ol vivi en tiu infero.

Kaj li kortuŝiĝis. Dum momento li silentis, fine li frotis per la mano sian frunton kaj ekparolis pri io alia.

— Mahdi forsendas vin al Faŝodo esperante, ke vi tie mortos. Tiamaniere li venĝos je vi ambaŭ por via kontraŭstaro, kiu lin ektuŝis profunde, kaj li ne perdos la famon de,bonkorulo". Tia li estas ĉiam… Sed kiu scias, al kiu antaŭe la morto estas destinita! Abdullahi sugestis lin, ke li ordonu vojaĝi kun vi al tiuj hundoj, kiuj vin forkaptis. Malbone li rekompencis ilin, kaj nun li timas, ke tio disaŭdiĝu. Ili ambaŭ kun la profeto preferas ĉe tio, ke tiuj homoj ne rakontu, ke en Egiptujo estas ankoraŭ armeo, kanonoj, mono kaj angloj… Danĝera estos tiu vojo kaj malproksima. Vi vojaĝos tra lando neloĝata kaj malsaniga, do gardu, kiel okulpupilon, tiujn pulvorojn, kiujn mi donis al vi.

— Ordonu, sinjoro, ankoraŭfoje al Gebhro, ke li ne kuraĝu malsatigi kaj bati Nel'on — diris Staĉjo.

— Ne timu! Mi rekomendis vin al la maljuna ŝejko, kiu kondukas la poŝton. Li estas mia malnova konato. Mi donacis al li poŝhorloĝon kaj per tio mi gajnis lian protekton por vi.

Dirante tion, li komencis adiaŭi ilin. Preninte Nel'on sur siajn brakojn, li premis ŝin al sia brusto kaj diris:

— Dio benu vin, mia infano!…

Dume la suno subiris kaj fariĝis stelriĉa nokto. En la mallumo aŭdiĝis nur ĉevalblekado kaj la ĝemado de la ŝarĝitaj kameloj.

ĈAPITRO XX

La maljuna ŝejko Hatim plenumis fidele la promeson, kiun li donis al la greko, kaj li zorge okupiĝis pri la infanoj. La vojo al la supra fluo de la Blanka Nilo estis malfacila. Ili vojaĝis tra Ketaino, Ed-Ducim kaj Kano, post kio ili preterpasis Abbon, la arbaran insulon de Nilo, sur kiu antaŭ la milito loĝis Mahdi, kiel derviŝoermito en kaviĝinta arbego. La karavano devis ofte ĉirkaŭiri la vastajn inundejojn, t.n.,suddojn", sur kiuj kreskis papiruso. De tie la blovo alportis la venenitan odoron de putrintaj folioj, kiuj amase kolektiĝis tie per la akvofluo. Post la disfalo de la derviŝ-ŝtato la anglaj inĝenieroj tratranĉis tiujn barojn, kaj la vaporŝipoj povis tiam veturi de Kartumo ĝis Faŝodo kaj pli malproksimen. Tamen nun la rivero denove ŝtopiĝis kaj, ne povante flui libere, ĝi disverŝiĝis ambaŭflanken. La regiono ĉe la dekstra kaj maldekstra bordoj estis kovrita per alta ĝangalo, meze de kiu leviĝis termitejoj kaj unuopaj grandegaj arboj; tie kaj aliloke la arbaroj atingis la riveron. Sur la pli sekaj lokoj kreskis arbetaroj de akacioj. Dum la unuaj semajnoj ili renkontis arabajn koloniojn kaj urbetojn konsistantajn el domoj kun strangaj kukurbformaj tegmentoj faritaj el,doĥno"-pajlo. Sed transe de Abbo, de la kolonio Goz-Abu-Guma ili eniĝis en la landon de la nigruloj. Tamen ĝi estis preskaŭ senhoma, ĉar la derviŝoj forkaptis preskaŭ komplete la tiean negran loĝantaron kaj vendis ilin sur la foirplacoj de Kartumo, Omdurmano, Dary, Faŝero, El-Obeido kaj de aliaj urboj sudanaj, darfuraj kaj kordofanaj. Tiujn loĝantojn, kiuj sukcesis kaŝiĝi antaŭ la sklaveco en densejoj, arbaroj kaj aliaj kaŝejoj, ekstermis la malsato kaj variolo, disvastiĝanta kun eksterordinara forto laŭlonge de la Blanka kaj Blua Niloj. La derviŝoj mem diris, ke pro ĝi formortas,tutaj nacioj". La antaŭaj plantejoj de,sorgo",,manioko" kaj bananoj kovriĝis per ĝangalo. Nur la sovaĝaj rabobestoj plimultiĝis grandnombre, ĉar neniu ĉasis ilin. Ofte en la vespera ĉielruĝo la infanoj vidis de malproksime elefantarojn, similajn al moviĝantaj rokoj kaj paŝantajn malrapide al la konataj akvejoj. Je ilia vido Hatim, la estinta eburo-komercisto, ŝmacis, ĝemetis kaj konfidence tiel diris al Staĉjo:

— Maŝallah! — kiom da riĉaĵo troviĝas ĉi tie! Sed nun ne valoras ĉasi, ĉar Mahdi malpermesis al la egiptaj komercistoj veni al Kartumo kaj estas neniaj aĉetantoj de kojndentoj — nur eble la emiroj por la,umbajo"-trumpetoj.

Krom elefantoj oni renkontis ankaŭ ĝirafojn, kiuj, ekvidinte la karavanon, rapide forkuris peztrote, svingante siajn longajn kolojn, kvazaŭ ili estus lamaj. Post Goz-Abu-Guma aperadis pli kaj pli ofte bubaloj kaj tutaj aroj da antilopoj. La karavananoj, kiam al ili mankis freŝa viando, ĉasis ilin — sed preskaŭ ĉiam senefike, ĉar la singardemaj kaj viglaj bestoj permesis al neniu alproksimiĝi, nek ĉirkaŭ sin.

La nutraĵo mankis ĉie, ĉar pro la senhomiĝo de la lando oni povis ricevi nek milion, nek bananojn, nek fiŝojn, kiujn en pasintaj tempoj liveradis al la karavanoj la negroj el la ŝiluk-kaj dinkagentoj, interŝanĝante ilin volonte kontraŭ vitroperloj kaj latuniadeno. Tamen Hatim ne lasis la infanojn malsatmorti, kaj krom tio, li tenis Gebhron en severa disciplino. Kiam tiu lasta iufoje batis Staĉjon okaze de kamel-malŝarĝado, li ordonis kuŝigi lin sur la teron kaj havigi al li per bambuo po tridek punbatojn sur ĉiu kalkano. Dum du tagoj la kruela sudanano povis iri nur sur la piedfingroj kaj malbenis la momenton, kiam li forlasis Fajumon, kaj venĝis sin je sia juna sklavo, nomata Kali, kiun li antaŭ nelonge ricevis donace.

Staĉjo komence estis preskaŭ kontenta, ke ili forlasis la infektitan Omdurmanon kaj ke li povas nun vidi la landojn, pri kiuj li ĉiam revis. Lia forta organismo eltenis ĝis nun sufiĉe bone ĉiujn vojaĝlaciĝojn, kaj la pli abunda nutraĵo revenigis al li la antaŭan energion. Dum la vojo aŭ dum la ripozhoroj li ofte flustris denove en la orelon de la knabineto, ke forkuri oni povas ankaŭ de la Blanka Nilo kaj ke li tute ne ĉesis pensi pri tiu plano. Sed li serioze maltrankviliĝis pri ŝia sanstato. Tri semajnojn post la forveturo el Omdurmano Nel ja ankoraŭ ne malsaniĝis pro febro, sed ŝia vizaĝo malgrasiĝis kaj, anstataŭ sunbruniĝi, fariĝis pli kaj pli diafana, kaj ŝiaj malgrandaj manetoj aspektis kvazaŭ formitaj el vakso. Ne mankis al ŝi protekto, nek eĉ tiaj komfortaĵoj, kiajn Staĉjo kaj Dinah povis al ŝi sekurigi helpe de Hatim, sed mankis la saniga aero de la dezerto. La malseketa kaj varmega klimato en kuniĝo kun la vojaĝlaciĝoj ruinigis iom post iom la fortojn de la delikata infano.

Staĉjo, komence de Goz-Abu-Guma donis al ŝi ĉiutage po duono da kinin-pulvoro kaj li ege ĉagreniĝis ĉe la sola penso, ke ne sufiĉos por longa tempo tiu grava medikamento, kiun li povos poste nenie ricevi. Sed ne estis alia konsilo, ĉar oni devis antaŭ ĉio eviti la febron. De tempo al tempo kaptis lin malespero. Li konsoliĝis nur per la espero, ke Smaino, se li volos interŝanĝi ilin ambaŭ kontraŭ siaj propraj infanoj, devas elserĉi por ili iun pli sanigan regionon ol Faŝodo.

Sed la malfeliĉo ŝajnis ĉiam persekuti siajn viktimojn. Unu tagon antaŭ la alveno al Faŝodo Dinah, kiu jam en Omdurmano ne fartis bone, eksvenis subite, kiam ŝi serĉis en la pakaĵo la bezonajn aĵojn por Nel, kaj falis de sur la kamelo teren. Staĉjo kaj Ĥamiso rekonsciigis ŝin kun granda peno. Tamen ŝi ne tuj rekonsciiĝis, kaj verdire ŝi rekonsciiĝis nur vespere, por adiaŭi sian amatan fraŭlineton kun varmaj larmoj kaj morti. Post ŝia morto Gebhro volis nepre detranĉi ŝiajn orelojn, por montri ilin al Smaino, kiel pruvon, ke ŝi mortis dumvoje, kaj postuli de li la apartan pagon ankaŭ por ŝia forkapto. Tiamaniere oni kutimis agi kontraŭ la sklavoj mortintaj dumvoje. Sed Hatim, je la peto de Staĉjo kaj Nel, ne konsentis tion, do ŝi estis enterigita honeste, kaj ŝian tombon oni sekurigis antaŭ hienoj per ŝtonoj kaj dornoj. La infanoj sentis sin ankoraŭ pli solecaj, ĉar kun ŝia forpaso ili perdis la solan proksiman kaj sindonan animon. Tio estis tre doloriga sortobato precipe por Nel, kiun Staĉjo vane provis konsoli dum la tuta nokto kaj sekva tago.

Venis la sesa semajno de la vojaĝo. La sekvan tagon tagmeze la karavano atingis Faŝodon, sed oni trovis tie nur incendiejon. La mahdianoj bivakis sub la nuda ĉielo aŭ en provizoraj tendoj, kiujn ili rapide starigis. Antaŭ tri tagoj la tuta kolonio komplete forbrulis. Restis nur la fulgonigritaj muroj de argilaj rondaj kabanoj kaj unu granda ligna budo, staranta tuj apud la akvo, kiu dum la egiptaj tempoj servis kiel eburomagazeno, kaj en kiu loĝis nun la derviŝestro emiro Seki-Tamala. Li estis eminentulo inter la mahdianoj, kaŝita malamiko de la kalifo Abdullahi, sed samtempe la persona amiko de Hatim. Li akceptis gastame ĉe si la maljunan ŝejkon kune kun la infanoj, sed tuj ĉe la komenco li diris al Ali malfavoran novaĵon. Ili ne trovos Smainon en Faŝodo. Antaŭ du tagoj li ekiris sudorienten de Nilo kun ekspedicio por kapti sklavojn. Ne estis certe, kiam li revenos, ĉar la plej proksimaj terenoj estis jam senhomigitaj tiomgrade, ke la homan varon oni devis serĉi tre fore. Proksime al Faŝodo estis situanta Abisenujo, kun kiu la derviŝoj estis en milito. Sed Smaino, posedante nur tricent homojn, ne kuraĝis transpaŝi ĝiajn limojn, kiujn gardis nun diligente la batalpretaj loĝantoj kaj la soldatoj de la reĝo Johano.

Tial Seki-Tamala kaj Hatim komencis mediti, kion fari pri la infanoj. La interkonsiliĝo okazis ĉefe dum la vespermanĝo, je kiu la emiro invitis ankaŭ Staĉjon kaj Nel'on.

— Mi mem — li diris al Hatim — devas jam baldaŭ ekiri suden kun tuta ekspedicio kontraŭ la paŝao Emino, kiu sidas en Lado, posedante tie vaporŝipojn kaj armeon. Tian ordonon vi alportis al mi, Hatim… Vi devas reveni al Omdurmano, do en Faŝodo restos nek unu vivanta animo. Loĝi tie ĉi oni ne povas, ne estas io por manĝi kaj regas nur malsanoj. Mi scias, ke la blankuloj ne malsaniĝas je variolo, sed la febro certe mortigos tiujn infanojn dum unu monato.

— Oni ordonis al mi venigi la infanojn al Faŝodo — respondis Hatim — do mi faris tion kaj mi povus nun ne plu zorgi pri ili. Sed mia amiko, la greko Kaliopuli komisiis al mi protekti ilin, tial mi ne volas, ke ili mortu.

— Kaj tio okazos tutcerte.

— Kion do fari?

— Anstataŭ lasi ilin en la senhoma Faŝodo, sendu ilin al Smaino, kune kun tiuj homoj, kiuj kondukis ilin al Omdurmano. Smaino iris al monto-regionoj, al seka kaj alte situanta lando, kie la febro ne mortigas homojn tiom amase kiel apud la rivero.

— Kaj kiamaniere ili povus trovi Smainon?

— Per la postsignoj de la fajro. Li bruligos la ĝangalon, unue pro tio, por peli la bestaron en la rokajn intermontojn, en kiuj estas facile ĉirkaŭi ilin kaj poste buĉi, kaj due, por fortimigi el la densejoj la paganojn, kiuj tie kaŝiĝis antaŭ la postkurado… Smainon ne estos malfacile trovi…

— Ĉu tamen oni povos ĝisatingi lin?

— Ofte li restados en unu regiono tutan semajnon, ĉar li devas fumaĵi la viandon. Se ili ekiros post du, tri tagoj, ili atingos lin certe.

— Sed pro kio ili devas lin sekvi? Li ja revenos al Faŝodo.

— Ne. Se lia sklav-kaptado sukcesos, li kondukos ilin al urboj, kie ili estos venditaj dum foirtagoj…

— Kion fari?

— Memoru, ke, kiam ni ambaŭ foriros el Faŝodo, la infanoj mortos pro malsato, se ilin ne pli frue mortigos la febro.

— Je la profeto! Tio estas vera!

Kaj efektive ne estis alia konsilo ol forsendi la infanoin por nova migrado. Hatim, kiu montriĝis tute bona homo, zorgis nur pri tio, ke Gebhro, kies kruelecon li ekkonis jam dumvoje, ne ĉikanu la infanojn. Sed la minaca Seki-Tamala, kiu estigis timon eĉ inter siaj propraj soldatoj, alvokigis la sudananon al si kaj ordonis al li konduki la infanojn al Smaino en viva kaj bona farto. Samtempe li ordonis trakti ilin malsevere, ĉar alie li estos pendigita. La bonkora Hatim elpetis ankaŭ ĉe la emiro, ke li donacis al la malgranda Nel sklavinon, kiu povus servi ŝin kaj zorgi pri ŝi ne nur dum la vojaĝo, sed ankaŭ en la tendo de Smaino. Nel tre ĝojis pro tiu donaco, tiom pli, ke la sklavino estis junulino el la dinka-gento, kun agrablaj trajtoj kaj dolĉa vizaĝesprimo.

Staĉjo sciis bone, ke Faŝodo estas por ili la certa morto, do li ne kontraŭstaris al tiu tria nova vojaĝo, kiu atendis ilin ambaŭ. En la animo li pensis ankaŭ, ke moviĝante sud-orienten, ili devas alproksimiĝi al la sudaj limoj de Abisenujo kaj ke ili povos forkuri. Li esperis, ke sur la sekaj altaĵoj Nel pli facile povos eviti la febron kaj pro tiuj kaŭzoj li ekokupiĝis volonte kaj fervore pri la preparoj por la vojo.

Gebhro, Ĥamiso kaj la du beduenoj ankaŭ ne estis kontraŭaj al tiu vojaĝo, esperante, ke ĉe la flanko de Smaino ili sukcesos kapti sufiĉan nombron da sklavoj, kaj poste vendi ilin profite sur la foirejoj. Ili sciis, ke la sklav-komercistoj akiras ofte grandajn havaĵojn. Ĉiuokaze ili preferis nun vojaĝi ol restadi ĉi tie sub la gardo de Hatim kaj Seki-Tamala.

Sed la prepariĝoj okupis sufiĉe da tempo, tiom pli, ke la infanoj devis plene ripozi. La kameloj ne povis esti plu uzataj por tiu vojaĝo, do necesis preni arabajn ĉevalojn, kaj sur ili Staĉjo kaj Nel devis rajdi, dum Kali, la sklavo de Gebhro, kaj Mea, la servistino de Nel (la nomon por ŝi elektis Staĉjo mem) devis piediri apud la ĉevaloj.

Hatim elpetis ankaŭ azenon, kiu portis la tendon destinitan por la knabineto kaj nutraĵon por la infanoj por tri tagoj. Pli multe Seki-Tamala ne povis doni al ili. Por Nel oni aranĝis ion similan al virina selo per feltaĵoj, palmaj matoj kaj bambuoj.

Tri tagojn la infanoj pasigis en Faŝodo por ripozi, sed grandega nombro da kuloj apud la rivero faris la restadon ĉi tie neeltenebla. Dum la tago aperis tutaj svarmoj da grandaj bluaj muŝoj, kiuj envere ne pikis, sed estis ege tedaj. Ĉiam ili eniĝis en la orelojn, sidiĝis sur la okulojn kaj falis eĉ en la buŝon. Staĉjo aŭdis ankoraŭ en Port-Saido, ke la kuloj kaj muŝoj disportas la febron kaj bacilojn de okulbrulumo; fine li mem petis Seki-Tamalon, ke li sendu ilin kiel eble plej frue, tiom pli, ĉar alproksimiĝis jam la pluva printempa sezono.

ĈAPITRO XXI

— Staĉjo, kial ni vojaĝas kaj vojaĝas kaj Smaino estas nenie?

— Mi ne scias. Certe li iras rapide antaŭen por kiel eble plej frue atingi la regionojn, en kiuj li povos kapti sufiĉe da negroj. Ĉu vi volus, ke ni jam kuniĝu kun lia taĉmento?

La knabineto faris signon per sia blonda kapeto, ke ŝi tion tre dezirus.

— Kial vi volus tion? — demandis Staĉjo.

— Ĉar eble Gebhro ne kuraĝus ĉe Smaino tiel terure bati tiun kompatindan Kali.

— Smaino certe ne estas pli bona. Ili ĉiuj ne havas kompaton por siaj sklavoj.

— Ĉu vere?

Kaj du larmetoj ruliĝis tra ŝiaj malgrasiĝintaj vangoj. Estis la naŭa tago de ilia vojaĝo. Gebhro, kiu nun fariĝis gvidanto de la karavano, trovis komence tre facile la postsignojn de la Smaino-ekspedicio. Lian vojon montris la partoj de forbruligita ĝangalo kaj tendarejoj plenaj de ĉirkaŭmorditaj ostoj kaj diversaj restaĵoj. Sed post la paso de kvin tagoj oni trafis la senliman spacon de la forbruligita stepo, sur kiu la vento disblovis la fajron ĉiudirekten. La postsignoj iĝis ĉiam malpli videblaj, ĉar Smaino verŝajne dispartigis sian taĉmenton je pluraj malpli grandaj aroj, por plifaciligi al ili la ĉirkaŭadon de bestaro kaj la akiradon de nutraĵo.

Gebhro ne sciis, kien iri, kaj ofte okazis, ke la karavano post longa vagado revenis al la sama loko, de kie ĝi eliris. Poste oni trafis arbarojn kaj, trairinte ilin, oni eniris en rokoriĉan regionon, kie la grundo estis kovrita de plataj ŝtonegoj aŭ etaj ŝtonoj disĵetitaj sur grandaj spacoj tiel dense, ke ili rememorigis la infanojn pri urbaj pavimŝtonoj. La kreskaĵaro ne estis abunda. Nur tie ĉi kaj tie en la rokdisfalaĵoj kreskis altaj eŭforbioj, mimozoj, kaj pli malofte ankoraŭ sveltaj, helverdaj arboj, kiujn Kali nomis en la lingvo „kisvahili" — „m'ti" kaj kies folioj estis nutraĵo por ĉevaloj. En la regiono tute mankis riveretoj, sed feliĉe komencis pluvi de tempo al tempo, do oni trovis facile akvon en kavoj kaj rokdisfalaĵoj. La ĉasbestaron fortimigis la taĉmentoj de Smaino, kaj la karavano mortus certe pro malsato, se ne estus multaj aroj da numidoj, kiuj ĉiumomente subite leviĝis el sub la piedoj de la ĉevaloj kaj vespere sidis ĉirkaŭe sur la arboj tiel dense, ke sufiĉis ekpafi en konvena direkto, por faligi teren kelkajn el ili. Ĉe tio ili tute ne estis timemaj kaj toleris densan alproksimiĝon kaj leviĝis tiel peze kaj malrapide, ke Saba, antaŭkurante la karavanon, kaptis kaj mortsufokis ilin preskaŭ ĉiutage.

Ĥamiso mortpafis ilin po dekkelkaj dumtage per sia malnova kapsula pafilo, kiun li elŝakris de iu derviŝo survoje de Omdurmano al Faŝodo. Tamen la kugletojn li ne posedis pli multe ol por dudek ŝargaĵoj, kaj li maltrankviliĝis ĉe la penso: kio okazos, kiam la tuta provizo elĉerpiĝos. Envere, malgraŭ la forpelo de la ĉasbestaro de tempo al tempo aperis inter la rokoj tutaj aroj da „arieloj", belaj antilopoj, ordinaraj en la tuta centra Afriko, sed la arielojn oni devis pafi per mallonga pafilo; ili ne sciis uzi la pafilon de Staĉjo, kaj Gebhro ne volis enmanigi ĝin al li. Ankaŭ la sudanano komencis maltrankviliĝi pri la longa vojo. Por unu momento enkapiĝis al li, ke estus necese reveni al Faŝodo, ĉar se ili ne renkontiĝus kun Smaino, ili povus perdi la vojon en la sovaĝaj regionoj, en kiuj, ne parolante jam pri la malsato, minacus al ili atakoj flanke de sovaĝaj bestoj kaj ankoraŭ pli sovaĝaj negroj, venĝopretaj pro kaptadoj, kiujn oni aranĝis kontraŭ ili. Sed li ne sciis, ke Seki-Tamala bataliros kontraŭ Emino, ĉar la interparolo pri tio okazis ne en lia ĉeesto, do lin kaptis timo ĉe la penso, ke li devos stariĝi antaŭ la vizaĝo de la potenca emiro, kiu ordonis al li konduki la infanojn al Smaino kaj donis al li leteron por li, samtempe deklarante, ke, se li ne plenumos sian devon, atendos lin la ŝnuro (pendigo).

Ĉio ĉi plenigis lian animon per ĉagreno kaj kolerego. Sed li ne plu kuraĝis venĝi sin pro siaj malsukcesoj je Staĉjo kaj Nel, anstataŭ tio la ŝultroj de la kompatinda Kali sangis ĉiutage sub la skurĝo. La juna sklavo ĉiam alproksimiĝis al la kruela sinjoro kun tremo kaj timego. Sed vane li ĉirkaŭprenis liajn piedojn kaj kisis la manojn, vane li terenfalis antaŭ li. La ŝtonan koron kortuŝis nek humileco, nek ĝemoj, kaj la skurĝo disŝiris la korpon de la malfeliĉa knabo pro bagatelaĵo kaj ofte tute senkaŭze. Por la nokto oni enmetis liajn piedojn en lignan tabulon kun truoj, por ke li ne forkuru. Tage li estis alligita per ŝnuro al la ĉevalo de Gebhro, kio tre amuzis Ĥamison. Nel ofte ploris pro la malbona sorto de Kali, Staĉjo ekscitiĝis en sia koro kaj kelkfoje provis defendi lin kontraŭ tiuj torturoj, sed kiam li rimarkis, ke tio eĉ pli incitas Gebhron, li kunpremis nur la dentojn kaj silentis.

Sed Kali komprenis bone, ke ili ambaŭ protektas lin, kaj li ekamis ilin profunde per sia dolora, kompatinda koro. De post du tagoj ili rajdis tra ŝtonplena intermonto kun altaj krutaj rokoj. El la alportitaj kaj senorde disĵetitaj ŝtonoj oni povis facile ekkoni, ke dum pluva vetero la intermonto pleniĝis per akvo, sed nun ĝia fundo estis komplete seka. Apud la muroj kreskis ĉe ambaŭ flankoj iom da herbo, multaj dornoj kaj eĉ ĉi tie kaj tie ankaŭ arboj. Gebhro eniĝis en tiun rokfaŭkon pro tio, ke ĝi konstante supreniris, do li opiniis, ke ĝi kondukos lin ĝis ia altaĵo, de kie li povos pli facile rimarki dumtage fumojn kaj nokte la tendarajn fajrujojn de Smaino. En kelkaj lokoj la intermonto fariĝis tiom mallarĝa, ke nur du ĉevaloj povis iri kune, en aliaj lokoj ĝi larĝiĝis en malgrandaj rondaj valoj ĉirkaŭitaj kvazaŭ per altaj ŝtonmuroj, sur kiuj sidis grandaj pavianoj, petolante inter si, bojante kaj montrante la dentojn al la karavano.

Estis la kvina horo posttagmeze. La suno jam malleviĝis okcidenten. Gehbro pensis pri tranoktejo; li volis nur atingi iun valeton; kie oni povus aranĝi „zeribon", t.e. ĉirkaŭi la karavanon kune kun la ĉevaloj per barilo el pikilhavaj mimozoj kaj akacioj ŝirmantaj kontraŭ la atakoj de sovaĝaj bestoj. Saba diskuris antaŭen, bojante de tempo al tempo kontraŭ simioj, kiuj ĉe ĝia vido interkuris maltrankvile, kaj ĝi malaperis en la kurbaĵoj de la intermonto. La eĥo ripetis resone ĝian bojadon.

Subite tamen ĝi silentiĝis kaj post momento ĝi impete alkuris al la ĉevaloj kun hirtiĝinta hararo sur la dorso kaj kun subtirita vosto.

La beduenoj kaj Gebhro komprenis, ke io ĝin teruris, sed rigardinte unu la alian kaj volante konvinkiĝi, kio tio povus esti, ili plu antaŭeniris. Sed trairinte malgrandan kurbaĵon, ili haltis tuj je la vido, kiu frapis iliajn okulojn.

Jen sur malalta roko, situanta meze de la sufiĉe larĝa intermonto, kuŝis leono. Dividis ilin de ĝi maksimume cent paŝoj. La giganta bestego, ekvidinte la rajdantojn kaj ĉevalojn, leviĝis sur la antaŭaj piedoj kaj komencis ilin rigardi. La malalte staranta suno lumigis ĝian, grandegan kapon, vilharan bruston, kaj en tiu ruĝa brilo ĝi similis al unu el tiaj sfinksoj, kiaj ornamas kutime la enirejojn al antikvaj egiptaj temploj.

La ĉevaloj eksidis sur siaj postaĵoj, komencis maltrankvile turniĝi kaj retroiri. Konsterniĝinte kaj miregite la rajdantoj ne sciis kion fari, do de buŝo al buŝo flugis nur timoplenaj kaj senesperaj vortoj: „Allah! Bismillah! Allah akbar!"

Kaj la reĝo de la dezerto rigardis ilin de supre, senmova, kvazaŭ muldita el bronzo. Gebhro kaj Ĥamiso aŭdis de komercistoj venantaj el Sudano al Egiptujo kun eburo kaj gumo, ke leonoj kuŝiĝas ofte sur la vojo de karavanoj, kiuj pro tio devas simple deflankiĝi. Sed ĉi tie ne eblis kien ajn deflankiĝi. Restis nur deturniĝi kaj forkuri! Jes! Sed ĉiokaze estis preskaŭ certe, ke la terura besto postkuros ilin kaj sin ĵetos sur ilin. Do ree eksonis la febraj demandoj:

— Kion fari?

— Kion fari?

— Allah! Eble ĝi retroiros.

— Ĝi ne retroiros!

Kaj denove ĉiuj silentiĝis. Oni aŭdis nur la ronkadon de la ĉevaloj kaj la rapidiĝintan spiron de la homaj brustoj.

— Lasu Kali'on libera de la ŝnuro — aŭdiĝis subite Ĥamiso al Gebhro — kaj ni forkuru sur la ĉevaloj, tiam la leono lin kaptos unuan kaj formanĝos.

— Faru tiel! — ripetis la beduenoj.

Sed Gebhro divenis, ke tiuokaze Kali povus suprengrimpi fulmrapide la rokan muron, kaj la leono atingos en la postkurado la ĉevalojn, do enkapiĝis al li alia terura penso. Li pikmortigos la knabon kaj ĵetos lin antaŭ la karavanon kaj tiam la besto, saltinte post ili, ekvidos sur la tero la sangantan karnon kaj haltos por ĝin formanĝi.

Do li altiris Kali'on per la ŝnuro al la selo kaj jam levis la tranĉilon, kiam en la sama sekundo Staĉjo kaptis lin je la vasta maniko de lia vesto.

— Kion vi faras, fripono?

Gebhro provis elŝiri sin, kaj se la knabo estus kaptinta lin je la mano, li certe elŝirus sin, sed ĉe la maniko ne estis tiel facile, do, elŝirante sin, li komencis samtempe kraĉospiri per sia obtuza voĉo pro kolerego:

— Hundo, se lia karno ne sufiĉos, mi pikmortigos ankaŭ vin ambaŭ! Allah! Mi pikmortigos, pikmortigos!

Kaj Staĉjo mortpaliĝis, ĉar fulmrapide trakuris lian kapon la penso, ke la leono, postkurante antaŭ ĉio la ĉevalojn, povas efektive en la kurego preterlasi la kadavron de Kali, kaj tiaokaze Gebhro certe pikmortigos laŭvice ilin ambaŭ. Do, tirante lin kun duobla forto je la maniko, li ekkriis:

— Donu al mi la pafilon!… mi mortpafos la leonon!

Tiuj vortoj ege mirigis la beduenojn, sed Ĥamiso, kiu vidis ankoraŭ en Port-Saido, kiel lerte Staĉjo pafas, komencis tuj krii:

— Donu al li la pafilon! Li mortpafos la leonon!

Gebhro tuj rememoris la pafojn super la lago Karoun, kaj antaŭ la terura danĝero li ne kontraŭstaris. Kun granda rapido li enmanigis al la knabo la pafilon kaj Ĥamiso malfermis tuj la skatolon kun ŝargaĵo, el kiu Staĉjo elprenis iom per la plena mano. Poste li saltis de sur la ĉevalo, ŝargis la pafilon kaj ekiris antaŭen.

Dum la unuaj paŝoj li estis kvazaŭ narkotita, kaj li vidis nur sin mem kaj Nel kun koloj tratranĉitaj de Gebhro. Sed tuj la pli proksima kaj pli terura danĝero forgesigis lin pri ĉio alia. Li havis antaŭ si la leonon! Ĉe la vido de la besto en liaj okuloj mallumiĝis. Li sentis malvarmon sur siaj vangoj kaj en la nazo, li sentis, ke liaj piedoj estas kvazaŭ el plumbo kaj ke mankas al li la spiro. Simple li timegis. En Port-Saido li ofte legis, eĉ dum la lecionoj en la lernejo, pri ĉasado je leonoj, sed tute alie estis rigardi bildojn en la libroj, kaj alie stari antaŭ la monstro, kiu nun rigardis lin kun mirego, sulkigante sian larĝan frunton, similan al celtabulo.

La araboj retenis la spiron en la brustoj, ĉar neniam en la vivo ili vidis ion similan. Unuflanke la malgranda knabo, kiu meze de altaj rokoj ŝajnis esti ankoraŭ pli malgranda, aliflanke la potenca bestego, ora en la sunradioj, grandioza, minaca, — „sinjoro kun la granda kapo", kiel diras la sudananoj.

Per la tuta forto de sia volo Staĉjo venkis la senmovecon de la piedoj kaj ŝoviĝis antaŭen. Dum momento ankoraŭ ŝajnis al li, ke lia koro atingas ĝis lia gorĝo — kaj tio daŭris tiel longe, ĝis li levis la pafilon al la vizaĝo. Tiam oni devis pensi pri io alia. Ĉu alproksimiĝi pli aŭ jam pafi? Kien celi? Ju pli malgranda la distanco, des pli certa la pafo… do antaŭen! Antaŭen! Kvardek paŝojn — ankoraŭ tro multe… tridek! — dudek! Jam la ventbloveto alportas la akran bestan odoraĉon…

La knabo haltis.

— La kuglo inter la okulojn, aŭ mia pereo! — li pensis. — En la nomo de la Patro kaj de la Filo.

Kaj la leono leviĝis, etendis la dorson kaj klinis la kapon. Ĝiaj lipoj ekmoviĝis, la brovoj ŝoviĝis sur la okulojn. Ĉi tiu eta estaĵo kuraĝis veni tro proksimen — do ĝi preparis sin por la salto, sidiĝante kun tremantaj femuroj sur la malantaŭajn piedegojn.

Sed Staĉjo dum unu palpebrumo rimarkis, ke la celmontrilo ĉe la pafilo troviĝas sur la frunto de la besto — kaj li tiris la ĉanon.

Ekbruegis la trafa pafo. La leono leviĝis tiamaniere, ke dum kelkaj momentoj ĝi rektiĝis per la tuta alteco, post kio ĝi falis dorsen kun la kvar piedoj direktitaj supren. Kaj en la lasta konvulsio ĝi ruliĝis de sur la roko teren.

Dum kelkaj minutoj Staĉjo tenis ankoraŭ la pafilon pafpreta, sed vidante, ke la konvulsio ĉesas kaj ke la palflava korpo streĉiĝis senmove, li malfermis la pafilon kaj ŝargis ĝin denove.

La rokmuroj ankoraŭ sonis ĉiuflanke per la tondra eĥo. Gebhro, Ĥamiso kaj la beduenoj ne povis komence vidi, kio okazis, ĉar dum la antaŭa nokto pluvis kaj la aero estis malseka, la fumo vualis ĉion en la malvasta intermonto. Nur post kiam la fumo malaperis, ili komencis ĝojkrii kaj volis kuri al la knabo, sed vane ĉar nenia forto povis devigi la ĉevalojn iri antaŭen.

Kaj Staĉjo returniĝis, ĉirkaŭprenis per la rigardo la kvar arabojn kaj fiksis la okulojn al Gebhro.

— Ho, sufiĉas! — diris, kunpremante la dentojn. — Vi transpasis la limon. Vi mortigos nek Nel, nek iun alian plu!

Kaj subite li eksentis, ke liaj nazo kaj vangoj repaliĝas, sed tio estis alia malvarmo, kaŭzita ne de timo, sed de terura kaj neevitebla decido, de kiu la koro en la brusto por momento preskaŭ ŝtoniĝis.

— Jes! Ili do estas friponoj, tiranoj, mortigistoj, kaj Nel estas en iliaj manoj!…

— Vi ne mortigos ŝin! — li ripetis.

Li alproksimiĝis al ili — ree haltis — kaj subite kun fulma rapideco levis la pafilon al la vizaĝo.

Du pafoj, unu post la alia, ekskuis per la eĥo la tutan intermonton. Gebhro falegis teren, kiel sako da sablo, kaj Ĥamiso kliniĝis en la selo kaj ekbatis per sanga frunto la ĉevalan nukon.

La du beduenoj eligis kriegon pro granda teruro kaj, elseliĝinte, sin ĵetis al Staĉjo. La vojkurbiĝo ne estis malproksime de ili kaj se ili estus forkurintaj malantaŭen, kion Staĉjo deziris en la animo, ili povus saviĝi de la morto. Sed al la blindigitoj pro teruro kaj kolerego ŝajnis, ke ili atingos la knabon, antaŭ ol li kapablos ŝanĝi la ŝargojn, kaj ili mortpikos lin per tranĉiloj. Malsaĝuloj! — Apenaŭ ili trakuris dekkelkajn paŝojn, ektintis denove la minaca pafilo, la intermonto resonis per la eĥo de novaj pafoj kaj ili ambaŭ teren falis, ĵetante sin kaj moviĝante kiel fiŝoj elakvigitaj.

Unu — malpli bone trafita — leviĝis ankoraŭ kaj apogis sin sur la manoj, sed en la sama momento Saba dronigis siajn kojndentojn en lian nukon.

Ekestis tombeja silento.

Interrompis ĝin la ĝemoj de Kali, kiu ĵetis sin sur la genuojn kaj, etendinte antaŭ si la manojn, kriis en la malklara lingvo „kisvahili":

— Bvana kubva! (Granda sinjoro!) mortigi leonon, mortigi malbonajn homojn, sed ne mortigi Kali!

Staĉjo tamen ne atentis lian vokadon. Dum kelka tempo li staris kiel konsternita, post kio, rimarkinte la paliĝintan vizaĝeton de Nel kaj ŝiajn duonkonsciajn okulojn plilarĝigitajn pro teruro, saltis al ŝi:

— Nel! ne timu!…

— Nel! ni estas liberaj!…

Envere ili estis liberaj, sed devojiĝintaj en la senhoma dezerto, en la faŭkego de la „nigra kontinento".

ĈAPITRO XXII

Antaŭ ol Staĉjo kaj la juna negro forŝovis la kadavrojn de la mortigitaj araboj kaj la pezan korpegon de la leono, la suno jam malleviĝis kaj baldaŭ estis alvenonta la nokto. Sed neeble estis pasigi la nokton en la proksimo de la kadavroj, do kvankam Kali, montrante al la mortpafita leono, glatumis al si la bruston kaj ripetis, ŝmacante per la lango: „Msuri niama" (bona viando), Staĉjo ne permesis al li okupiĝi pri „niama". Anstataŭ tio li ordonis al li rekapti la ĉevalojn, kiuj diskuris post la pafoj. La nigra knabo plenumis tiun ordonon eksterordinare lerte, ĉar anstataŭ sekvi ilin en la intermonto, kio kaŭzus ilian pluan forkuron, li surgrimpis la altaĵon kaj mallongigante al si la vojon per evitado de la kurbaĵoj li baris al la fortimigitaj ĉevaloj la vojon. Tiamaniere li kaptis du ĉevalojn kaj du aliajn li returnigis al Staĉjo. Nur la ĉevalojn de Gebhro kaj de Ĥamiso oni ne povis trovi, sed sufiĉis ĉi tiuj kvar, ne kalkulante la azenon, kiu estis ŝarĝita per la tendo kaj aliaj objektoj kaj kiu vizaĝe al la tragikaj okazintaĵoj montris vere filozofian trankvilon. Oni trovis ĝin malantaŭ kurbaĵo, paŝtanta sin sur la fundo de la intermonto, kie kreskis iom da herbo.

La sudanaj ĉevaloj estas ĝenerale alkutimiĝintaj al la vido de sovaĝaj bestoj, sed ili timas la leonojn; estis do sufiĉe malfacile konduki ilin preter la rokoj, apud kiuj nigriĝis la sangoflakoj. La ĉevaloj ronkis, disblovante la naztruojn kaj etendante la kolojn al la sangmakulitaj ŝtonoj, sed kiam la azeno, moviginte iom la orelojn, trankvile preteriris la lokon, ili ankaŭ faris la samon. Estis jam nokto, ili marŝis ĉirkaŭ unu kilometron kaj haltis en loko, kie la intermonto larĝiĝis ree al malgranda, amfiteatra valeto, sur kiu kreskis dense dornoj kaj arbustoj de la pikhava mimozo.

— Sinjoro — diris la juna negro — Kali ekbruligi fajro, granda fajro.

Kaj preninte la larĝan sudanan glavon, kiun li trovis ĉe la kadavro de Gebhro, li komencis per ĝi tranĉi dornojn kaj eĉ pli grandajn arbetojn. Post la ekbruligo de la fajro li faris tion ankoraŭ pli longe, ĝis li sukcesis kolekti provizon, kiu povis sufiĉi por la tuta nokto.

Poste li kaj Staĉjo starigis la tendeton por Nel apud la alta, perpendikla muro de la valo, kaj ĉirkaŭis ĝin per duonronda, larĝa kaj alta dornbarilo, t.n. „zeribo". Staĉjo sciis el priskriboj de afrikaj migradoj, ke la vojaĝantoj sin ŝirmas tiamaniere kontraŭ atakoj de sovaĝaj bestoj. Sed la ĉevalojn oni ne povis loki malantaŭ la barilo, do la knaboj senseliginte ilin kaj depreninte de ili la ladajn ujojn kaj sakojn, kunligis ilin forte, por ke ili ne tro foriĝu serĉante herbon kaj akvon. Mea trovis cetere akvon en proksima loko, en roka kavo formanta kvazaŭ malgrandan basenon, apud la kontraŭsituantaj rokoj. Ĝi estis en sufiĉa kvanto, ke ĝi povis sufiĉi por la ĉevaloj kaj por la kuirado de la numidoj pafitaj matene de Ĥamiso. En la selsakoj, kiujn kune kun la tendo penportis la azeno, troviĝis ankaŭ ĉirkaŭ tri potegoj da „durro" kaj kelkaj plenmanoj da salo, krom tio fasko da sekigitaj maniok-radikoj. Sufiĉis do por abunda vespermanĝo. Sed profitis el ĝi plejparte nur Kali kaj Mea. La juna negro, kiun Gebhro terure malsatigis, konsumis tian kvanton de tiu nutraĵo, kia povis satigi almenaŭ du homojn. Sed por tio li estis dankema per la tuta koro al siaj novaj gesinjoroj kaj tuj post la vespermanĝo li ĵetis sin teren antaŭ Staĉjo kaj Nel signe de tio, ke li deziras resti ilia sklavo ĝis la fino de sia vivo. Poste li faris simile humilegan adoron al la pafilo de Staĉjo, komprenante videble, ke pli sekure estas havigi al si la favoron de tiel minaca armilo. Post tio li deklaris, ke dum la dormo de „granda sinjoro" kaj „bibi" li gardestaros alterne kun Mea, por ke la fajro ne estingiĝu — kaj li ekkaŭris apud ĝi, murmurante mallaŭte kvazaŭ kanteton, en kiu ripetiĝis ofte la vortoj: „Simba kufa! simba kufa!", kio signifas en la lingvo "ki-svahili": leono mortpafita.

Sed la „granda sinjoro" kaj malgranda "bibi" ne estis emaj dormi. Nel, je la insistaj petoj de Staĉjo, glutis apenaŭ kelkajn pecetojn da rostita numido kaj kelkajn grajnerojn da kuirita „durro". Si diris, ke ŝi volas nek manĝi nek dormi, nur trinki. Staĉjon kaptis la timo, ke ŝi havas febron, sed li tuj konvinkiĝis, ke ŝiaj manetoj estis malvarmetaj, preskaŭ malvarmaj. Tamen li persvadis ŝin, ke ŝi eniĝu sub la tendon, kie li preparis por ŝi la kuŝejon, esplorinte antaŭe tre atente, ĉu en la herbo ne estas kaŝitaj skorpioj. Li mem sidiĝis sur la ŝtono kun la pafilo en la mano, por defendi ŝin kontraŭ la atakoj de sovaĝaj bestoj, se praktike la fajro montriĝus malsufiĉa ŝirmo. Ekkaptis lin grandega laciĝo, kaj elĉerpiĝo. En la animo li ripetis al si: „Mi mortpafis Gebhron kaj Ĥamison, mi mortpafis la beduenojn, mi mortpafis la leonon kaj nun ni estas liberaj". Sed estis al li, kvazaŭ tiujn vortojn flustris al li iu alia kaj kvazaŭ li mem ne komprenis bone, kion tio signifas. Li sentis nur, ke ili estas liberaj, sed ke okazis samtempe io terura, kio plenigis lin per timo kaj premegas lian bruston kvazaŭ peza ŝtono. Fine liaj pensoj komencis rigidiĝi. Longan tempon li rigardis la grandajn noktajn papiliojn, kiuj ŝvebis super la flamoj, kaj fine li komencis kliniĝi kaj dormeti. Ankaŭ Kali dormetis, sed li vekiĝis de tempo al tempo kaj ĵetis branĉojn al la fajro.

La nokto fariĝis profunda kaj, kio malofte okazas en la tropikaj regionoj, tre kvieta. Oni aŭdis nur la krakadon de la brulantaj dornaĵoj kaj la sibladon de la flamoj, kiuj lumigis ĉirkaŭe la rokajn murojn. La luno ne heligis la internon de la intermonto, sed supre briletis svarmoj da nekonataj steloj. La aero fariĝis tiom malvarma, ke Staĉjo skuiĝis de la dorma rigideco kaj komencis zorgi, ĉu la malvarmo ne suferigos la dormantan Nel. Sed li trankviliĝis, rememorante, ke li lasis al ŝi sub la tendo la plejdon, kiun Dinah kunprenis jam el Fajumo. Venis ankaŭ al li la penso, ke vojaĝante de Nilo senĉese supren, kvankam nerimarkeble, ili devis dum tiom da tagoj atingi jam sufiĉe alte, do ĝis regiono, en kiu la febro ne tiel minacas, kiel en la malalta fluejo de la rivero. La akra nokta malvarmo ŝajnis konfirmi tiun supozon. Kaj tiu penso donis al li kuraĝon. Li alproksimiĝis al la tendo por subaŭskulti, ĉu Nel dormas trankvile, post kio li revenis, sidiĝis pli proksime al la fajro kaj denove komencis dormeti, kaj li eĉ ekdormis profunde.

Subite vekis lin la ekmurmuro de Saba, kiu antaŭe kuŝiĝis por dormi tuj apud liaj piedoj.

Kali vekiĝis ankaŭ, kaj ili ambaŭ komencis maltrankvile rigardi al la dogo, kiu streĉita kvazaŭ kordo, direktis la orelojn kaj, movante per la naztruoj, flaris al la direkto, de kiu ili venis, fiksrigardante en la mallumon. La felo hirtiĝis sur ĝia nuko kaj dorso, kaj la brusto plenbloviĝis pro la aero, kiun ĝi, murmurante, entiris en siajn pulmojn.

La juna sklavo tuj ĵetis kelke da sekaj branĉoj en la fajron.

— Sinjoro — li flustris — preni pafilon! preni pafilon!

Staĉjo prenis ĝin kaj ŝoviĝis antaŭ la fajron, por pli bone vidi la krepuskan fundon de la intermonto. La murmurado de Saba ŝanĝiĝis en interrompitan bojadon. Dum longa momento nenio estis aŭdebla, post kio tamen al la oreloj de Kali kaj Staĉjo flugis de malproksime obtuza piedbatado, kvazaŭ iaj grandaj bestoj kuradis rapide al la fajro. Tiu hufbruo eĥe resonis de la rokaj muroj en la nokta silento kaj fariĝis ĉiam pli laŭta.

Staĉjo komprenis, ke alproksimiĝas morta danĝero. Sed kio tio povus esti? Eble bubaloj, eble ia paro da rinoceroj, kiuj serĉas eliron el la intermonto? En tiu okazo, se la bruego de la pafo ne fortimigos kaj reirigos ilin, nenio savos la karavanon, ĉar tiuj bestoj, ne malpli malicaj kaj atakemaj ol rabobestoj, ne timas la fajron — kaj piedpremos ĉion survoje…

Sed se estus iu taĉmento de Smaino, kiu, trafinte la kadavrojn en la intermonto, postkuras la murdintojn? Staĉjo mem ne sciis, kio estus pli bona — rapida morto aŭ nova mallibero? Dume kuris tra lia kapo, ke se Smaino mem troviĝos en la taĉmento, tiam li eble ŝirmos ilin, sed se li ne estas, tiam la derviŝoj mortigos ilin tuj aŭ, kio estus pli malbona, martirigos ilin antaŭ la morto en terura maniero. „Ho, — li ekpensis — donu Dio, ke tio estu bestoj, ne homoj!"

Dume la piedbatado kreskis kaj ŝanĝiĝis en hufbruegon, ĝis fine el la mallumo aperis brilantaj okuloj, disblovitaj naztruegoj kaj distaŭzitaj kolhararoj.

— Ĉevaloj! — ekkriis Kali.

Kaj efektive ili estis la ĉevaloj de Gebhro kaj Ĥamiso. Alkuris ili ambaŭ en furioza impeto, pelitaj videble de timo, sed, penetrinte en la lumrondon kaj vidante siajn katenitajn kamaradojn ekstaris sur la malantaŭaj piedoj, post kio, ronkante, surteriĝis per la hufoj kaj restis dum momento senmovaj.

Sed Staĉjo ne deprenis la pafilon de la vizaĝo. Li estis preskaŭ certa, ke post la ĉevaloj aperos ĉiumomente la vila kapo de leono aŭ la plata kranio de pantero. Sed li atendis vane. La ĉevaloj iom post iom trankviliĝis, krom tio Saba ĉesis post kelka tempo flaresplori, kaj turniĝinte kelkfoje enloke, kiel kutimas fari la hundoj, kuŝiĝis, kunvolviĝis ronde kaj fermis la okulojn. Evidente, se iu raba besto postkuris la ĉevalojn, ĝi retiriĝis jam de malproksime ekflarante la fumon, aŭ ekvidante sur la rokoj la rebrilon de la fajro.

— Tamen io devis forte ektimigi ilin, — diris Staĉjo al Kali — se ili kuraĝis preterkuri la kadavrojn de la homoj kaj de la leono.

— Sinjoro — rediris la knabo — Kali diveni, kio okazi. Multa multa hieno, ŝakalo eniri intermonto, iri al la kadavroj. La ĉevaloj antaŭ ili kuri, sed hienoj ne kuri, ĉar ili manĝi Gebhron kaj aliaj…

— Povas esti; sed nun iru al la ĉevaloj, senseligu ilin, kunprenu la ujojn kaj sakojn kaj alportu ilin ĉi tien. Kaj ne timu, ĉar la armilo defendos vin.

— Kali ne timi — respondis la knabo.

Kaj disŝovinte iom la dornaĵojn tuj ĉe la roko, li eliĝis tra „zeribo", kaj intertempe Nel venis el la tendo. Saba tuj leviĝis kaj, tuŝante ŝin per la nazo, postulis de ŝi la kutimajn karesojn. Sed ŝi, etendinte komence la manon, retiris ĝin tuj, kvazaŭ abomene.

— Staĉjo, kio okazis? — ŝi demandis.

— Nenio. Alkuris tiuj du ĉevaloj. Ĉu eble ilia piedbatado vekis vin?

— Mi vekiĝis jam antaŭe kaj mi volis eĉ eliri el la tendo, sed…

— Sed kio?

— Mi pensis, ke vi eble koleros.

— Mi? — kontraŭ vi?

Kaj Nel levis la okulojn kaj komencis rigardi lin per iu speciala rigardo, per kia ŝi neniam antaŭe rigardis lin. Tra la vizaĝo de Staĉjo kuris granda ekmiro, ĉar en ŝiaj vortoj kaj rigardo li legis klare la timon.

— Ŝi timas min! — li ekpensis.

Kaj en la unua momento li sentis kvazaŭ rebrilon de kontentiĝo. Flatis lian ambicion la penso, ke post tio, kion li faris, eĉ Nel konsideras lin ne sole kiel homon tute plenkreskan, sed kiel timindan batalanton, kiu ĉirkaŭen dissemas la teruron. Sed tio daŭris mallonge, ĉar la malfeliĉo evoluigis en li menson percepteman. Do li tuj komprenis, ke en la maltrankviligitaj okuloj de la knabino oni povas vidi apud la timo kvazaŭ la abomenon al tio, kio okazis, al tiu sangoverŝado kaj al tiu teruraĵo, kies atestanto ŝi estis hodiaŭ. Li rememoris, kiel antaŭ momento ŝi retiris sian manon, ne volante karesi Saba'n, kiu finsufokis unu el la beduenoj. Jes! — Staĉjo mem sentis ja sur la brusto inkubon. Tute alia afero estis legi en Port-Saido pri amerikaj ĉasistoj, kiuj mortigis en la Malproksima Okcidento multnombre la ruĝhaŭtulojn, kaj alia efektivigi tion persone kaj vidi homojn vivantajn antaŭ momento, kiuj konvulsiis en sangoflako. Jes! Nel havas sendube la koron plena de timo, sed samtempe de abomeno, kiu restos en ŝi por ĉiam. „Ŝi timos min — pensis Staĉjo — sed en la fundo de la koro, malgraŭvole, ŝi ne ĉesos opinii mian agon malbona kaj tio estos mia rekompenco por ĉio, kion mi faris por ŝi".

Je tiu penso granda amareco naskiĝis en lia koro, ĉar li tre bone konsciis, ke, se ne estus la knabino, li jam delonge estus mortigita aŭ forkurinta. Por ŝi li ĉion trasuferis — kaj ĉiuj ĉi turmentoj kaj malsatoj nur utilis por tio, ke jen ŝi staras nun timigita antaŭ li, kvazaŭ ne la sama malgranda fratineto, kaj levas al li la okulojn ne kun la antaŭa fido, sed kun mirigita timo. Staĉjo sentis sin subite tre malfeliĉa. Unuafoje en la vivo li komprenis, kio estas kordoloro. La larmoj malgraŭvole plenigis liajn okulojn kaj se li sentus, ke al „timinda batalanto" neniel decas plori, li eble estus tion farinta. Sed li retenis sin kaj, turninte sin al la knabineto, demandis:

— Ĉu vi timas, Nel?…

Kaj ŝi respondis mallaŭte:

— Estas tiel terure!

Je tio Staĉjo ordonis al Kali alporti feltaĵojn el sub la seloj kaj, kovrinte per unu el ili la ŝtonon, sur kiu li antaŭe dormetis, li sternis la alian sur la tero kaj diris:

— Sidiĝu apud mi, ĉe la fajro… Kiel malvarmeta estas la nokto — ĉu? Se la dormo kaptos vin, tiam apogu vian kapon sur mi kaj vi ekdormos.

Kaj Nel ripetis:

— Estas tiel terure!…

Staĉjo ĉirkaŭvolvis ŝin zorge per la plejdo kaj dum kelka tempo ili sidis silente, apogitaj unu al la alia kaj lumigitaj per roza brilo, kiu rampis sur la rokoj kaj brilegis flagrante sur la lamenoj de glimo, per kiuj estis ornamitaj la ŝtonaj blokoj. Malantaŭ la „zeribo" aŭdiĝis ĉevalronkado kaj kraketado de herbo en la dentoj de la ĉevaloj.

— Aŭskultu, Nel, — diris Staĉjo — mi estis devigita tion fari. Gebhro minacis, ke li mortpikos nin, se la leono ne kontentiĝos pri Kali kaj plu postkuros ilin. Ĉu vi aŭdis? Pripensu, ke li minacis per tio ne nur min, sed ankaŭ vin. Kaj li estus certe plenuminta tion! Mi diros al vi malkaŝe, ke se ne estus tiu minaco, mi ne estus pafinta al ili, kvankam mi jam antaŭe pensadis pri tio. Sed li transpaŝis la limon. Vi ja vidis, kiel terure li turmentis la malfeliĉan Kali. Kaj Ĥamiso? Kiel fripone li forvendis nin! Krome, ĉu vi scias, kio okazus, se ili ne trovus Smainon? Jen Gebhro komencus turmenti nin ambaŭ sammaniere… Terure estas pensi pri tio, ke li batus vin per la skurĝo, kaj li estus nin ambaŭ mortbatinta, kaj post nia morto, li revenus al Faŝodo kaj dirus, ke ni mortis pro febro… Nel, mi faris tion ne pro iu krueleco, sed mi devis pensi pri via savo… Temis ĉi tie nur pri vi…

Kaj en lia voĉo reflektiĝis klare tiu plendo, kiu plenigis lian tutan koron. Nel evidente komprenis tion, ĉar ŝi alpremiĝis al li pli forte, kaj li, reginte la momentan kortuŝon, tiel parolis plu:

— Mi ja ne ŝanĝiĝos kaj mi gardos kaj defendos vin, kiel antaŭe. Kiam ili vivis, estis nenia espero je savo. Nun ni povas forkuri al Abisenujo. La abisenoj estas nigraj kaj sovaĝaj, sed kristanaj kaj malamikoj de la derviŝoj. Ke vi nur estu sana, tiam certe ni sukcesos atingi Abisenujon, ĉar ĝi ne estas tro malproksima. Kaj eĉ se tio ne sukcesus al ni, se ni falus en la manojn de Smaino, ne pensu, ke li venĝos je ni. Li neniam en la vivo vidis Gebhron, nek la beduenojn; li konis nur Ĥamison, sed tio ne gravas. Ni ne bezonas mencii al Smaino, ke Ĥamiso estis kun ni. Se ni sukcesos atingi Abisenujon, tiam ni estos savitaj, kaj se ne, al vi ne estos pli malbone, nur pli bone, ĉar tiaj krueluloj, kiaj ili estis, ne estas plu en la mondo… Do ne timu min, Nel!…

Kaj, volante veki en ŝi la konfidon kaj samtempe kuraĝigi ŝin, li komencis glatumi ŝian blondan kapeton. La knabineto aŭskultis, levante malkuraĝe siajn okuletojn al li. Videble estis, ke ŝi volas ion diri, sed ŝi hezitas, prokrastas kaj timas. Fine ŝi klinis la kapeton tiel, ke la haroj kovris tute ŝian vizaĝon kaj ŝi demandis ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe, kaj per iom tremanta voĉo:

— Staĉjo…

— Kion, karulino?

— Kaj ili ne venos ĉi tien?…

— Kiuj? — demandis kun miro Staĉjo.

— Tiuj… mortigitoj?

— Kion vi diras, Nel?…

— Mi timas! mi timas!…

Kaj ŝia paliĝinta buŝeto ektremis.

Ekregis silento. Staĉjo ne kredis, ke mortigitoj povus reviviĝi, sed ĉar estis nokto kaj iliaj kadavroj kuŝis ne malproksime, do fariĝis al li strange: frostotremo trakuris lian dorson.

— Kion vi diras, Nel? — li ripetis. — Certe Dinah lernigis vin timi la fantomojn… Mortigitoj ne…

Kaj li ne finis, ĉar en la sama momento okazis io teruriga. Jen inter la nokta silento en la fundo de la intermonto, en la sama direkto, kie kuŝis la kadavroj, aŭdiĝis subite iu nehoma, terura ridego, en kiu vibris malespero kaj ĝojo kaj krueleco kaj doloro kaj plorego kaj rikano — disŝira kaj spasma rido de frenezuloj aŭ kondamnitoj. Nel ekkriis, kaj kun tutaj fortoj ŝi ĉirkaŭprenis Staĉjon per la brakoj. Kaj al li la haroj hirtiĝis. Saba eksaltis kaj komencis bojadi. Sed la apude sidanta Kali trankvile levis la kapon kaj diris preskaŭ gaje:

— Jen la hienoj ridi pri Gebhro kaj leono…

ĈAPITRO XXIII

La grandaj okazintaĵoj de la antaŭa tago kaj la noktaj impresoj tiom lacigis Staĉjon kaj Nel'on, ke kiam la dormo fine kaptis ilin, ili tuj endormiĝis profunde kaj la knabineto aperis antaŭ la tendo nur ĉirkaŭ la tagmezo. Iom pli frue Staĉjo saltleviĝis de sur la feltaĵo etendita tuj apud la fajro kaj atendanta sian kunulinon, li ordonis al Kali prepari la matenmanĝon, kiu pro la malfrua horo devis esti samtempe ilia tagmanĝo.

La hela taglumo dispelis la noktajn fantomojn; ili ambaŭ vekiĝis ne nur ripozintaj, sed ankaŭ esperigitaj. Nel aspektis pli bone kaj sentis sin pli forta, kaj ĉar ili ambaŭ volis foriĝi kiel eble plej malproksime de la loko, en kiu kuŝis la mortigitaj sudananoj, ili surĉevaliĝis tuj post la manĝo kaj ekiris antaŭen.

Je tiu tempo de la tago ĉiuj vojaĝantoj tra Afriko haltas por tagmeza ripozo kaj eĉ la karavanoj konsistantaj el negroj ŝirmas sin sub la ombro de grandaj arboj, ĉar aperas la t.n. blankaj horoj, la horoj de varmego kaj silento, dum kiuj la suno brulas senkompate kaj, rigardante de supre, ŝajnas serĉi iun por brulmortigi. Ĉiu besto kaŝas sin en la plej dikan densejon, ĉesas la birdkanto, ĉesas la siblado de la insektoj, kaj la tuta naturo enprofundiĝas en silento, kaŝiĝas, kvazaŭ ĝi volus ŝirmi sin kontraŭ la okuloj de malbona fetiĉo. Sed ili rajdis tra la intermonto, en kiu unu el la rokmuroj ĵetis profundan ombron, do ili povis antaŭeniri, ne riskante la efikojn de la varmego. Staĉjo ne volis forlasi la intermonton, unue pro tio, ke sur la altaĵoj ili povus esti facile rimarkitaj de malproksime de taĉmentoj apartenantaj al Smaino, kaj due, ke pli facile estis tie trovi akvon en la diversaj rokdisfalaĵoj, dum en la lokoj malkovritaj ĝi ensorbiĝis en la tero aŭ ŝanĝiĝis al vaporo sub la influo de la varmegaj sunradioj.

Kvankam nerimarkeble, la vojo iris pli kaj pli supren. Sur la rokaĵ muroj oni povis vidi ĉi tie kaj tie flavajn blokojn de sulfuro. La akvo en la rokdisfalaĵoj havis same similan odoron, kio al ambaŭ infanoj rememorigis en malagrabla maniero Omdurmanon kaj la mahdistojn, kiuj ŝmiris la kapon per graso knedita kun sulfura pulvoro. Sed en aliaj lokoj odoris miogaloj, kaj tie, kie el altaj krutaĵoj pendis belegaj lianoj ĝis la fundo de la intermonto, etendiĝis la ebriiga odoro de la vanilo. La junaj migrantoj volonte haltis en la ombro de tiuj kurtenoj broditaj per floroj purpuraj kaj siringviolaj, kiuj kune kun la folioj liveris nutraĵon por la ĉevaloj. Bestoj ne estis videblaj, nur ĉi tie kaj tie sur la rokaj krutaĵoj kaŭris simioj, similaj sur la firmamenta fono al tiaj fantaziaj idolanaj diaĵoj, kiaj en Hindujo kutimas ornami la randojn de la temploj. La grandaj kolharaj maskloj montris al Saba la dentegojn aŭ eltiris trumpetforme la faŭkon signe de konsterno kaj kolero, samtempe saltante, palpebrumante per la okuloj kaj gratante sin je la koksoj. Sed Saba, alkutimiĝinta jam al ilia ĉiama aspekto, malmulte atentis tiun minacon.

Ili vojaĝis vigle. La ĝojo pro la reakirita libereco forpelis de sur la brusto de Staĉjo tiun inkubon, kiu sufokis lin nokte. Lia kapo nun okupiĝis nur pri la penso, kion fari plu, kiel elkonduki Nel'on kaj sin mem el la regionoj, en kiuj minacas al ili denove mallibero ĉe la derviŝoj; kiel helpi al si dum la longa vojaĝo tra la arbaro, por ne morti pro malsato kaj soifo kaj fine: kien iri? Li sciis ankoraŭ de Hatim, ke de Faŝodo ĝis la abisena limo ne estas pli multe ol kvin tagoj da vojaĝo kaj li elkalkulis, ke tio signifas ĉirkaŭ cent anglajn mejlojn. Depost ilia forveturo el Faŝodo pasis proksimume du semajnoj, do estis klare, ke ili ne iris la plej mallongan vojon, sed serĉante Smainon, ili devis rimarkeble deflankiĝi suden. Li rememoris, ke en la sesa tago de la vojaĝo ili transiris riveron, kiu ne estis Nilo, kaj poste, antaŭ ol la lando komencis suprenleviĝi, ili preterrajdis grandajn marĉojn. En la lernejo en Port-Saido oni instruis tre detale la geografion de Afriko kaj en la memoro de Staĉjo restis la nomo Ballor, kio signifas inundejojn de la malmulte konata rivero Sobat enfluanta en Nilon. Verdire li ne estis certa, ĉu ili preterlasis ĝuste ĉi tiujn inundejojn, sed li supozis, ke tiel estis efektive. Venis en lian kapon, ke same Smaino, volante kapti multe da sklavoj, ne povis serĉi ilin rekte oriente de Faŝodo, ĉar la lando estis tie jam tute senhomigita de la derviŝoj kaj la variolo, sed li devis iri suden, en regionojn tute ne tuŝitajn de ekspedicioj. Staĉjo konkludis el tio, ke ili sekvas la spurojn de Smaino — kaj tiu penso ekteruris lin en la unua momento.

Do li komencis konsideri, ĉu ne estas necese forlasi la intermonton, kiu direktiĝis pli kaj pli klare suden, kaj iri rekte al oriento. Sed post momenta konsidero, li rezignis pri tiu intenco. Al li ŝajnis plej sekure sekvi la spurojn de Smaino en distanco de du aŭ tri tagoj, ĉar estis tute malverŝajne, ke Smaino revenu kun la homa varo la saman rondiran vojon anstataŭ direktiĝi rekte al Nilo. Staĉjo komprenis ankaŭ, ke al Abisenujo oni povas trairi nur de la suda flanko, en kiu tiu lando intertuŝiĝas kun la sovaĝa praarbaro, kaj ne de la okcidenta limo, diligente gardata de la derviŝoj.

Kaj kaŭze de tiuj pensoj li decidis antaŭeniĝi kiel eble plej malproksimen en suda direkto. Oni povis tie renkontiĝi kun negroj lokaj kaj tiuj, kiuj forkuris de la bordoj de la Blanka Nilo. Sed el la du malbonaĵoj Staĉjo preferis nigrulojn ol mahdianojn. Krome li kalkulis je tio, ke okaze de la renkontiĝo kun forkurintoj aŭ kun lokaj negroj, Kali kaj Mea povos lin helpi. La junan negrinon sufiĉis rigardi por diveni, ke ŝi apartenas al la gento de dinka aŭ ŝiluk, ĉar ŝi havis tre longajn kaj maldikajn piedojn, per kiuj distingiĝis ĉi tiuj du gentoj, loĝantaj ĉe la bordoj de Nilo kaj vadantaj kvazaŭ gruoj aŭ cikonioj tra ĝiaj inundejoj. Kaj Kali, kvankam sub la mano de Gebhro li fariĝis simila al skeleto, havis tute alian staturon. Li estis malsvelta kaj forte konstruita; li havis fortajn brakojn, kaj la plandoj, kompare kun tiuj de Mea, estis relative malgrandaj. Ĉar li preskaŭ tute ne parolis arabe kaj malbone la lingvon kisvahili, kiun oni povas paroli preskaŭ en la tuta Afriko kaj kiun Staĉjo lernis iom de zanzibaranoj, laborantaj ĉe la kanalo, estis videble, ke li devenis el iuj malproksimaj regionoj.

Staĉjo decidis esplori lin ĉi-rilate.

— Kali, kiel nomiĝas via nacio? — li demandis.

— Va-hima — respondis la juna negro.

— Ĉu ĝi estas granda nacio?

— Granda, kiu militas kontraŭ malbonaj Samburu-anoj kaj forprenas de ili brutaron.

— Kaj kie kuŝas via vilaĝo?

— Malproksime! malproksime!… Kali ne scii, kie.

— Ĉu en tia lando kiel ĉi tiu?

— Ne. Tie esti la granda akvo kaj montaro.

— Kiel vi nomas tiun akvon?

— Ni nomas ĝin: Malhela Akvo.

Staĉjo pripensis, ke la knabo povas deveni el la regionoj de Albert-Nianza, kiuj estis ĝis nun en la manoj de paŝao Emino, do volante tion kontroli, li plu demandis:

— Ĉu loĝas tie blanka estro, kiu havas nigrajn fumantajn boatojn kaj armeon?

— Ne. Maljunaj homoj diri ĉe ni, ke ili vidis blankaj homoj (ĉe tio Kali disstarigis la fingrojn) unu, du, tri!… Jes. Ili estis tri en longaj blankaj vestoj. Ili serĉi kojndentoj… Kali ne vidi ili, ĉar li jam ne vivi, sed la patro de Kali akcepti ili kaj doni al ili multe da kojndentoj.

— Kio estas via patro?

— La reĝo de la Va-himanoj.

Al Staĉjo tio iom flatis, ke li havas reĝidon kiel serviston.

— Ĉu vi volus ekvidi la patron?

— Kali voli vidi la patrino.

— Kaj kion vi farus, se ni renkontus Va-himanojn kaj kion ili farus?

— Va-himanoj fali kapteren antaŭ Kali.

— Do konduku nin al ili, tiam vi restos kun ili kaj vi regos post la patro, kaj ni plu iros ĝis la maro.

— Kali ilin ne trafi kaj ne resti, ĉar Kali ami la grandan sinjoro kaj la filino de la luno.

Staĉjo turnis sin gaje al la kamaradino kaj diris:

— Nel, vi fariĝis la filino de la luno!

Sed, rigardinte ŝin, li subite malgajiĝis, ĉar venis al li la penso, ke la lacigita knabino aspektas kun sia pala kaj diafana vizaĝo vere pli ĝuste kiel luna ol kiel tera estaĵo. La juna negro silentis dum momento, post kio li ripetis:

— Kali ami „bvana kubva", ĉar „bvana kubva" ne mortigi Kali, nur Gebhro, kaj al Kali doni multe manĝi.

Kaj li komencis glatumi sian bruston, ripetante kun videbla ĝuo:

— Multego da viando, multego da viando!

Staĉjo volis ankoraŭ scii, kiamaniere la knabo trafis en la malliberon de la derviŝoj, sed montriĝis, ke de la tempo, kiam en iu nokto oni kaptis lin apud kavoj fositaj por la zebroj, li transiris tra tiom da manoj, ke el liaj respondoj oni ne povis konkludi, tra kiuj landoj kaj kie oni kondukis lin ĝis Faŝodo. Mirigis Staĉjon nur tio, kion li parolis pri la „malhela akvo", ĉar se li devenus el la regionoj de Albert-Nianza, Albert-Edvard-Nianza aŭ Viktoria-Nianza, apud kiu kuŝis la ŝtatoj Unjoro kaj Ugando, li sendube aŭdus ion pri paŝao Emino, pri lia armeo kaj pri la vaporŝipoj, kiuj vekis en la negroj admiron kaj timon. Tanganjiko estis tro malproksime, restis do nur la supozo, ke la nacio de Kali havas siajn sidlokojn ie pli proksime. Pro tio renkontiĝo kun la homoj de Va-hima ne estis tute malebla.

Post la kelkhora vojaĝo la suno komencis malaltiĝi. La varmego rimarkeble malgrandiĝis. Ili trafis vastan valon, en kiu estis akvo kaj kreskis dekkelkaj sovaĝaj figarboj, do ili haltis, por doni ripozon al la ĉevaloj kaj nutriĝi per la manĝaĵ-provizoj. Ĉar la rokaj muroj estis en tiu loko pli malaltaj, Staĉjo ordonis al Kali suprengrimpi por konstati, ĉu en la ĉirkaŭajo estas videblaj iuj fumoj. Kali tuj plenumis la ordonon, kaj baldaŭ li troviĝis supre. Cirkaŭrigardinte la regionon, li ŝoviĝis malsupren ĉe la dika trunketo de liano kaj deklaris, ke ne estas fumo, sed „niama". Estis facile diveni, ke li parolis ne pri la numidoj, sed pri iuj pli dikaj ĉasbestoj; montrante samtempe al la pafilo de Staĉjo, li almetis la fingrojn al sia kapo kiel signon, ke temas pri kornohava bestaro. Staĉjo ankaŭ surgrimpis la rokon kaj, elŝovinte singarde la kapon super la rokrandon, komencis rigardi antaŭen. Nenio vualis al li la vidon foren, ĉar la antaŭa alta ĝangalo estis forbruligita, kaj la nova, kiu elkreskis el la nigriĝinta tero, havis apenaŭ kelkajn colojn da alteco. Tiel malproksime kiel liaj okuloj povis atingi, li vidis maldense kreskantajn altajn arbojn kun trunkoj fumnigrigitaj de fajro. Sub la ombro de unu el ili sin paŝtis aro da gnu-antilopoj similaj laŭ la korpoformo al ĉevaloj kaj laŭ la kapoj al bubaloj. La suno, trapenetrante la foliaron de la baobabo, ĵetis vibrantajn lummakulojn sur iliajn brunajn dorsojn. Entute ili estis naŭ pecoj. La distanco estis ne pli granda ol cent paŝojn, sed la vento blovis de la bestoj al la intermonto, do ili paŝtis sin trankvile, suspektante neniun danĝeron. Staĉjo, volante provizi per viando la karavanon, pafis al la plej proksima besto, kiu falis teren, trafita kiel per tondro. La resto de la aro diskuris, kaj kun ĝi granda bubalo, kiun li ne rimarkis antaŭe, ĉar ĝi kuŝis kaŝita post ŝtonego. La knabo, ne laŭ la bezono, sed pro ĉasemo, trovinte la momenton, en kiu la besto turnis sin iom flanken, postsendis kuglon ankaŭ al ĝi. La bubalo post la pafo forte ekŝanceliĝis, sed ĝi penkuris plu, kaj antaŭ ol Staĉjo sukcesis ŝanĝi la pafaĵon, ĝi malaperis en la malebena grundo.

Antaŭ ol la fumo disbloviĝis, Kali jam sidis sur la antilopo kaj distranĉis ĝian ventron per la tranĉilo de Gebhro. Staĉjo alproksimiĝis al li, volante pli bone rigardi la beston, kaj granda estis lia miro, kiam post momento la juna negro donis al li per la sangmakulitaj manoj la ankoraŭ vaporantan hepaton de la antilopo.

— Kial vi donas tion al mi? — li demandis.

— Msuri, msuri! Bvana kubva tuj manĝi.

— Manĝu ĝin mem! — respondis Staĉjo, indignita pro lia propono.

Kali ne donis okazon ripeti tion duan fojon, sed tuj komencis disŝiri per la dentoj la hepaton kaj kun avido engluti la nekuiritajn viandopecojn, kaj vidante, ke Staĉjo rigardas lin kun abomeno, li ne ĉesis dume ripetadi: „Msuri! msuri!"

Tiamaniere li manĝis pli ol la duonon de la hepato, post kio li okupiĝis pri la senfeligado de la antilopo. Li faris tion eksterordinare lerte kaj rapide, tiel ke baldaŭ la besto estis senfeligita kaj la femuraĵo disigita de la dorso. Tiam Staĉjo, mirigita iom, ke Saba ne ĉeestas ĉe tiu laboro, fajfis pro ĝi, por inviti ĝin al la abunda festeno konsistanta el la antaŭaj partoj de la besto. Sed Saba tute ne aperis, kaj Kali, klinita super la antilopo, levis la kapon kaj diris:

— Granda hundo forkuri post bubalo.

— Ĉu vi vidis? — demandis Staĉjo.

— Kali vidi.

Dirinte tion, li surmetis sur la kapon la lumbaĵon de la antilopo, kaj du femuraĵojn sur la brakojn kaj ekiris al la intermonto. Staĉjo fajfis ankoraŭ kelkfoje kaj atendis, sed vidante, ke li faras tion vane, iris post li. En la intermonto Mea estis jam okupita pri la tranĉado de dornoj por zeribo, kaj Nel, disŝirinte per siaj malgrandaj fingretoj la lastan numidon, demandis:

— Ĉu vi fajfis al Saba? Ĝi postkuris vin.

— Ĝi postkuris la bubalon, kiun mi pafvundis, kaj mi estas tre maltrankvila — respondis Staĉjo.

— Ili estas bestoj ege venĝemaj kaj tiel fortaj, ke eĉ leono timas ilin ataki. Saba povas malvenki, se ĝi komencos la batalon kun tia kontraŭulo.

Aŭdinte tion, Nel ege maltrankviliĝis kaj deklaris, ke ŝi ne endormiĝos, ĝis Saba revenos. Staĉjo, vidante ŝian ĉagrenon, estis kolera kontraŭ si, ke li ne prisilentis antaŭ ŝi la danĝeron, kaj li komencis konsoli ŝin.

— Mi postsekvus ilin kun la pafilo — li diris — sed ili devas esti jam tre malproksimaj, kaj baldaŭ fariĝos nokto kaj la spuroj, estos nevideblaj. La bubalo estas grave vundita kaj mi esperas, ke ĝi falos. Ĉiuokaze la sangoperdo malfortigos ĝin kaj, eĉ se ĝi atakos la hundon, tiu sukcesos forkuri… Jes! Ĝi revenos eble nur nokte, sed ĝi revenos certe.

Kaj, dirante tion, li mem ne tro kredis je siaj propraj vortoj, ĉar li memoris, kion li legis pri la nekutima venĝemo de la afrika bubalo, kiu, eĉ grave vundita, ĉirkaŭkuras kaj embuskiĝas ĉe la vojeto, kiun iras la ĉasisto, kaj poste atakas neatendite, kaptas lin per la kornoj kaj suprenĵetas lin. Al Saba povus facile okazi io simila, ne parolante pri aliaj danĝeroj, kiuj minacis ĝin dum la vojo returne — nokte.

Efektive baldaŭ noktiĝis. Kali kaj Mea aranĝis zeribon, ekbruligis la fajron kaj okupiĝis pri la vespermanĝo — Saba ne revenis.

Nel ĉagreniĝis pli kaj pli kaj fine ŝi komencis plori. Staĉjo devigis ŝin enlitiĝi, promesante, ke li atendos Saba kaj kiam nur ektagiĝos, li iros mem serĉi la hundon kaj alkondukos ĝin. Nel iris do sub la tendon, sed de tempo al tempo ŝi elŝovis sian kapeton, demandante, ĉu Saba ne revenis. Ŝi endormiĝis nur post la noktomezo, kiam Mea eliris, por anstataŭi la knabon, kiu gardis ĉe la fajro.

— Kial la filino de luno plori? — demandis Staĉjon la juna negro, kiam ili ambaŭ kuŝiĝis por dormi sur la subselaĵoj. — Kali tio ne voli.

— Ŝi bedaŭras la hundon, kiun la bubalo certe mortigis.

— Kaj eble ne mortigi — respondis la nigra knabo.

Post tio ili silentiĝis kaj Staĉjo endormiĝis profunde. Tamen estis ankoraŭ mallume, kiam li vekiĝis, ĉar komencis lin turmenti la malvarmeto. La fajro iom estingiĝis. Ankaŭ Mea, kiu devis ĝin gardi, dormetis, kaj de kelka tempo ŝi ĉesis ĵeti branĉetaĵon al la fajro. La feltaĵo, sur kiu dormis Kali, estis malplena. Staĉjo mem alĵetis la brulaĵon, post kio li puŝfrapis la negrinon kaj demandis:

— Kie estas Kali?

Dum kelka momento ŝi rigardis lin senkonscie, post kio rekonsciiĝinte, ŝi diris:

— Kali kunprenis la glavon de Gebhro kaj iris trans zeribon. Mi pensis, ke li volas tranĉi pli multe da branĉetaĵo, sed li tute ne revenis.

— Ĉu li jam delonge eliris?

— Jam delonge.

Staĉjo atendis dum kelka tempo, sed kiam la negro ne revenis, malgraŭvole li demandis sin mem:

— Eble li forkuris?

Kaj la koro premiĝis en li pro la malagrabla sento, kiun vekas ĉiam la homa maldankemo. Li ja protektis kaj defendis lin, kiam Gebhro dum tutaj tagoj torturis lin, kaj poste li savis lian vivon. Nel estis ĉiam bona por li kaj ŝi priploris lian malbonan sorton, kaj ili ambaŭ traktis lin kiel eble plej bone. Kaj li forkuris! Li ja mem diris, ke li ne scias, kie kuŝas la kolonioj de Va-hima kaj ke li ne kapablus ilin trovi, kaj tamen li forkuris! Staĉjo rememoris la afrikajn vojaĝojn, pri kiuj li legis en Port-Saido kaj la rakontojn de vojaĝantoj pri la malsaĝeco de negroj, kiuj forlasas pakaĵojn kaj forkuras eĉ tiam, kiam la forkuro minacas ilin per la certa morto. Evidente ankaŭ Kali, havante kiel armilon nur la sudanan glavon de Gebhro, devos morti pro malsato, aŭ, se li ne falos denove en la malliberon ĉe la derviŝoj — fariĝi la viktimo de sovaĝaj bestoj.

— Ho! Kiel granda sendankulo kaj malsaĝulo!

Staĉjo komencis plu pripensi, ke la vojaĝo sen Kali estos pli malfacila por ili kaj pli embarasa, kaj la laboro pli laciga. Trinkigi la ĉevalojn kaj kunligi ilin por la nokto, disetendi la tendon, konstrui la zeribon, gardi dumvoje, ke ne perdiĝu la proviantoj kaj selsakoj kun la objektoj, senfeligi kaj dispartigi la ĉasaĵon — ĉio ĉi, pro manko de la juna negro, devis nun transiri sur lin, kaj li konfesis en la animo, ke pri kelkaj laboroj, ekzemple pri la senfeligo de la ĉasaĵo, li havas preskaŭ nenian imagon.

— Ho! Kion fari — li diris al si mem — oni devas!

Dume la suno leviĝis de malantaŭ la horizonto kaj — kiel ĉiam okazas en la tropikoj — tagiĝis tuj en unu momento. Iom poste la akvo por lavado, kiun Mea pretigis por la nokto al la fraŭlineto, komencis plaŭdi sub la tendo, kio signifis, ke Nel jam leviĝis kaj vestiĝas. Baldaŭ ŝi aperis, jam vestita, sed kun la kombilo en la mano kaj kun nekombitaj haroj.

— Kaj Saba? — ŝi demandis.

— Ĝi ne revenis ĝis nun.

La buŝeto de la knabino komencis tuj tremeti.

— Eble ĝi ankoraŭ revenos — diris Staĉjo. — Ĉu vi memoras, ke en la dezerto ĝi forestis kelkfoje du tagojn, kaj poste ĝi ĉiam kurante atingis nin.

— Vi diris, ke vi iros serĉi ĝin…

— Mi ne povas.

— Kial, Staĉjo?

— Ĉar mi ne povas lasi vin sola nur kun Mea en la intermonto.

— Kaj Kali?

— Kali ankaŭ ne ĉeestas.

Kaj li eksilentis, ne sciante mem, ĉu li devas diri al ŝi la tutan veron; sed ĉar la afero ne povis esti kaŝita, li opiniis ke estas pli bone tuj klarigi tion.

— Kali kunprenis la glavon de Gebhro — li diris — kaj li ekiris nokte, nekonate kien. Eble li forkuris. La negroj ofte faras tion, eĉ por la propra pereo. Mi kore bedaŭras lin… Sed eble li ankoraŭ komprenos, ke li faris malsaĝaĵon kaj…

Pluajn vortojn interrompis la ĝoja bojado de Saba, kiu plenigis la tutan intermonton. Nel ĵetis teren la kombilon kaj volis kuri renkonte — sed la dornoj de la zeribo haltigis ŝin. Staĉjo komencis ilin rapide disĵeti, sed antaŭ ol li sukcesis malfermi la trairejon, aperis antaŭe Saba kaj post ĝi Kali, tiel brilanta kaj malseka pro roso, kvazaŭ li trafus en la plej abundan pluvon.

Grandega ĝojo ekkaptis ambaŭ infanojn kaj kiam Kali, ne povante spiri pro granda laciĝo, troviĝis malantaŭ la zeribo, Nel ĵetis siajn blankajn manetojn sur lian nigran kolon kaj ĉirkaŭprenis lin kun la tuta forto.

Kaj li diris:

— Kali ne voli vidi „bibi" plori, do Kali trovi hundo.

— Bona Kali! — respondis Staĉjo, frapetante lin sur la brakon.

— Kaj ĉu vi ne timis renkonti nokte leonon aŭ panteron?

— Kali timi, sed Kali iri — respondis la knabo.

Pro tiuj vortoj li gajnis ankoraŭ pli multe la korojn de la infanoj. Je petoj de Nel Staĉjo prenis el unu sako la fadenon kun vitraj koraletoj, kiujn ili ricevis antaŭ la forveturo el Omdurmano de la greko Kaliopuli, kaj li grandioze ornamis per ili la kolon de Kali, kaj tiu, feliĉa pro la donaco, rigardis tuj kun granda fiero al Mea kaj diris:

— Mea ne havi koraletoj, kaj Kali havi, ĉar Kali esti „la granda mondo".

Tiamaniere estis rekompencita la sinofero de la nigra knabo. Kontraŭe Saba ricevis severan insulton, el kiu la duan fojon, de kiam ĝi servis ĉe Nel, ĝi sciiĝis, ke ĝi estas tute malbela kaj ke ĝi estos kondukata je ŝnuro, kiel malgranda hundido, se ĝi ankoraŭfoje faros ion similan. Ĝi aŭskultis tion, svingante en sufiĉe dubesenca maniero la voston, sed Nel asertis, ke estis videble el ĝiaj okuloj, ke ĝi hontas kaj ke ĝi certe ruĝiĝis, kion oni ne povis vidi nur pro tio, ke la hundo havas muzelon kovritan per felo.

Poste sekvis la matenmanĝo, konsistanta el bonegaj sovaĝaj figoj kaj el la dorsaĵo de la gnuo. Dum la matenmanĝo Kali rakontis pri siaj aventuroj, kaj Staĉjo tradukis tion en la anglan lingvon, ĉar Nel ne komprenis la lingvon ki-svahili. La bubalo, kiel montriĝis, forkuris malproksimen. Al Kali estis malfacile trovi la spurojn, ĉar la nokto estis senluna. Feliĉe du tagojn antaŭe pluvis kaj la tero ne estis jam tro malmola, pro kio la fenditaj hufoj de la peza besto stampis en ĝi kavetojn. Kali serĉis ilin per la piedfingroj kaj devis iri dum longa tempo. La bubalo fine falis kaj ĝi devis fali malviva, ĉar nenio atestis pri batalo inter ĝi kaj Saba. Kiam Kali trovis ilin, Saba formanĝis jam la pli grandan parton de ĝia antaŭa skapolo, sed, kvankam ĝi ne povis jam pli multe manĝi, ĝi tamen ne permesis, ke alproksimiĝu al la viando du hienoj kaj kelkaj ŝakaloj, kiuj staris ĉirkaŭe, atendante, ĝis la pli forta rabobesto finos la festenon kaj foriros. La knabo plendis, ke la hundo bojadis ankaŭ kontraŭ li, sed li tiam minacis ĝin per la kolero de „la granda sinjoro" kaj „bibi", post kio li prenis ĝin je la ĉirkaŭkolo kaj fortiris ĝin perforte de la bubalo, lasante ĝin libere nur, kiam ili atingis la intermonton. Je tio finiĝis la rakonto de Kali pri liaj noktaj aventuroj, post kio ĉiuj surĉevaliĝis kaj forvojaĝis en bonaj humoroj. Nur sole la longpieda Mea, kvankam mallaŭta kaj humila, rigardis kun envio la kolringon de la juna negro kaj la ĉirkaŭkolon de Saba kaj pensis kun malĝojo en la animo:

— Ili ambaŭ estas „la granda mondo" kaj mi havas latunan ringon nur sur unu piedo.

ĈAPITRO XXIV

Dum la tri sekvaj tagoj ili rajdis konstante en la intermonto kaj ĉiam supren. La tagoj estis plejparte varmegaj, la noktoj alterne malvarmetaj aŭ sufokaj. Alproksimiĝis la pluva sezono. El trans la horizonto ŝoviĝis ĉi tie kaj tie nuboj blankaj kvazaŭ lakto, sed profundaj kaj minacaj. Ialoke oni povis jam vidi pluvostriojn kaj malproksimajn ĉielarkojn. La trian tagon je la tagiĝo unu el tiaj nuboj krevis super iliaj kapoj, kiel barelo, de kiu forfalis la ringego, kaj surŝprucigis ilin per varma kaj abunda, sed feliĉe mallonga pluvo. Poste fariĝis denove belega vetero, kaj ili povis daŭrigi la marŝon. La numidoj ree aperis en tia nombro, ke Staĉjo pafis ilin, sidante sur la ĉevalo, kaj tiamaniere li pafmortigis kvin pecojn, kio, kalkulante eĉ la hundon, povis tre bone sufiĉi por unufoja manĝaĵo. La vojaĝo en la refreŝiga aero ne estis tute malfacila, kaj la abundeco de bestaro kaj akvo forigis la timon pri malsato kaj soifo. Ĝenerale ili trovis ĉion pli facila ol ili esperis, pro tio Staĉjo estis en bona humoro kaj, rajdante apud la knabineto, li babilis kun ŝi gaje kaj de tempo al tempo li eĉ ŝercis:

— Ĉu vi scias, Nel — li diris, kiam ili haltigis la ĉevalojn sub granda panarbo, de kiu Kali kun Mea fortranĉis fruktojn similajn al grandegaj melonoj — de tempo al tempo ŝajnas al mi, ke mi estas vaganta kavaliro.

— Kaj kio do estas vaganta kavaliro? — demandis Nel, turnante al li sian belegan kapeton.

— Antaŭ multaj, multaj jaroj, en mezepokaj jarcentoj, estis tiaj kavaliroj, kiuj vagadis tra la mondo kaj serĉadis aventurojn. Ili batalis kontraŭ grandeguloj kaj drakoj kaj vi devas scii, ke ĉiu el ili havis sian sinjorinon, kiun li protektis kaj defendis.

— Tiam mi estas tia sinjorino?

Staĉjo meditis dum momento, post kio li rediris:

— Ne — por tio vi estas tro malgranda. Ili ĉiuj estis plenkreskaj.

Kaj ne eĉ por momento venis en lian kapon la konscio, ke eble neniu vaganta kavaliro faris tiom por sia sinjorino, kiom li por tiu malgranda fratineto, — simple ŝajnis al li, ke tio, kion li faris, estis tute natura kaj komprenebla.

Sed Nel sentis sin iom ofendita per liaj vortoj, do pintiginte kun kolereta mieno la buŝeton, ŝi diris:

— Kaj vi parolis iufoje en la dezerto, ke mi kondutis kiel persono dektrijara? — Ĝuste!

— Nur unufoje. Sed vi estas okjara.

— Do post dek jaroj mi estos dekokjara!

— Granda afero! Kaj mi dudekkvarjara! En tia aĝo homo ankoraŭ ne pensas pri sinjorinoj, ĉar li havas ion alian por fari. Memkompreneble!

— Kaj kion vi faros?

— Mi estos inĝeniero, aŭ maristo, aŭ, se en Pollando estos milito, mi foriros batali, kiel mia patro.

Kaj ŝi demandis maltrankvile:

— Sed vi revenos al Port-Saido?

— Antaŭe ni ambaŭ devas tien reveni.

— Al paĉjo! — respondis la knabineto.

Kaj ŝiaj okuloj nebuliĝis per malĝojo kaj sopiro. Feliĉe en tiu momento alflugis areto da belegaj papagoj, grizaj, kun rozkoloraj kapoj kaj kun rozkolora plumaĵo sub la malsupro de la flugiloj. La infanoj tuj forgesis la antaŭan interparolon kaj komencis observi ilian flugon. La areto direktiĝis super eŭforbi-arbetaro kaj falis sur kreskantan apude sikomoron, inter kies branĉetaro aŭdiĝis tuj voĉoj similaj al babilema interkonsiliĝo aŭ disputo.

— Jen estas la papagoj, kiuj plej facile lernas paroli — diris Staĉjo. Kiam ni haltos ie pli longe, mi penos kapti iun por vi.

— Ho, Staĉjo! Dankon! — respondis Nel kun ĝojo. — Ĝi nomiĝos Daisy…

Dume Mea kaj Kali, fortranĉinte fruktojn de la panarbo, plenŝarĝis per ili la ĉevalojn, kaj la malgranda karavano ekiris antaŭen. Sed posttagmeze la vetero denove komencis malsereniĝi kaj de tempo al tempo aperis la pluvo pleniganta per akvo ĉiujn grundkavojn. Kali antaŭdiris la grandan pluvegon, do al Staĉjo venis en la kapon, ke la intermonto, kiu pli kaj pli mallarĝiĝis, ne estos sufiĉe sekura rifuĝejo por la nokto, ĉar ĝi povos ŝanĝiĝi en rivereton. Pro tio li decidis tranokti supre, kaj tiu decido ĝojigis ankaŭ Nel'on, tiom pli, ĉar Kali sendita por esplorado revenis kaj deklaris, ke proksime troviĝas arbareto konsistanta el diversaj arboj, kaj en ĝi multe da malgrandaj simioj, ne tiom malbelaj kaj malbonaj kiel la pavianoj, kiujn ili ĝis nun renkontadis. Trafinte do lokon, en kiu la rokmuroj estis pli malaltaj kaj alireblaj, ili elkondukis la ĉevalojn, kaj antaŭ ol mallumiĝis, ili pretiĝis por la nokto. La tendo de Nel ekstaris en loko alta kaj seka, ĉe granda termitejo, kiu tute fermis la alirejon de unu flanko kaj plifaciligis per tio la konstruadon de zeribo. Proksime suprenleviĝis giganta arbo, kun vaste etenditaj branĉoj, kaj tiuj, kovritaj de densa foliaro, povis doni bonan ŝirmon kontraŭ la pluvo. Antaŭ la zeribo kreskis apartaj arboj, kaj pli malproksime densa arbaro, super kiu alte elstaris la kronoj de iaj strangaj palmoj, similaj al grandegaj ventumiloj aŭ al disvolvitaj pavaj vostoj.

Staĉjo sciiĝis de Kali, ke antaŭ la dua pluvperiodo, t.e. aŭtune, danĝere estas nokti sub tiuj palmoj, ĉar tiam iliaj maturaj grandaj fruktoj deŝiriĝas neatendite kaj falas el sufiĉe granda alteco kun tia forto, ke ili povas mortigi homon kaj eĉ ĉevalon. Sed nun la fruktoj estis apenaŭ embrioj. De malproksime, antaŭ ol la suno subiris, oni povis vidi sub iliaj kronoj preterkurantajn malgrandajn simietojn, kiuj en gajaj saltetoj penadis kapti unu la alian.

Staĉjo pretigis kun Kali grandan provizon da brulaĵo, por ke ĝi sufiĉu por la tuta nokto, kaj ĉar de tempo al tempo ekleviĝis fortaj blovoj de varma vento, ili plifortigis la zeribon per palisetoj, kiujn la juna negro pintigis per la glavo de Gebhro kaj fiksis en la tero. Tiu singardo ne estis tute superflua, ĉar la forta vento povis disĵeti la dornhavajn branĉojn, el kiuj estis konstruita la zeribo, kaj plifaciligi al rabobestoj la atakon. Tamen tuj post la sunsubiro la vento iom trankviliĝis, kaj la aero fariĝis vaporplena kaj sufoka. Inter apartaj nuboj trabrilis komence ĉi tie kaj tie la steloj, sed poste venis nokto tute malhela, tiel, ke en distanco de unu paŝo nenio estis videbla. La malgrandaj migrantoj kolektiĝis ĉe la fajro, aŭskultante kriegojn kaj krakojn de la simioj, kiuj en la proksima arbaro faris veran foiran tumulton. Akompanis ilin la hurletado de ŝakaloj kaj diversaj aliaj nekonataj voĉoj, en kiuj speguliĝis la maltrankvilo kaj timo antaŭ tio, kio sub la vualo de la mallumo minacas ĉiun vivantan estajon en la arbaro.

Subite ĉio eksilentis, ĉar en fora malproksimo aŭdiĝis la blekado de leono.

La ĉevaloj, kiuj paŝtis sin apude en la mezo de la juna ĝangalo, komencis proksimiĝi al la fajro, saltetante per la kunligitaj antaŭaj piedoj, kaj eĉ la kutime kuraĝa Saba hirtigis la felon kaj kun subtirita vosto karese alpremiĝis al la homoj, serĉante videble ilian protekton.

La blekado aŭdiĝis denove — kvazaŭ el sub la tero — profunda, peza, penplena, kvazaŭ la besto eligus ĝin el siaj gigantaj pulmoj kun granda peno. Ĝi iris malalte super la tero, alterne potenciĝis kaj mallaŭtiĝis, transirante de tempo al tempo en obtuzajn, ege malgajajn vekriojn.

— Kali! ĵetu brulaĵon en la fajron! — kriis Staĉjo.

La negro rapide ĵetis al la fajro faskon da branĉoj, ke unue eliĝis tutaj kolonoj da fajreroj, post kio alta flamo elŝprucis supren.

— Staĉjo, ĉu la leono atakos nin? ĉu? — flustris Nel, samtempe tirante la knabon ĉe la maniko.

— Ne. Ĝi ne atakos. Rigardu, Nel, kiel alta estas la zeribo.

Kaj dirante tion, li mem kredis, ke la danĝero ne minacas ilin, sed li timis pri la ĉevaloj, kiuj ĉiam pli proksime premiĝis al la barilo kaj eble povis ĝin difekti.

Dume la blekado ŝanĝiĝis en kontinuan tondran muĝadon, pro kiu timtremas ĉiu vivanta estaĵo, kaj al homoj, kiuj ne konas timon, vibras tiel la nervoj, kiel vibras fenestraj vitroj pro foraj kanonaj pafoj.

Staĉjo ĵetis preterflugan rigardon al Nel kaj, vidante ŝian tremantan mentoneton kaj malseketajn okulojn, diris:

— Ne timu! Ne ploru!

Kaj ŝi respondis same, kiel iam en la dezerto:

— Mi ne volas plori… nur miaj okuloj… ŝvitas iom… Ho!

La lasta krio ŝiriĝis el ŝia buŝo nur por tio, ke en la sama momento ektondris de la arbaro la dua muĝado, ankoraŭ pli potenca ol la unua, ĉar pli proksima. La ĉevaloj komencis rekte puŝiĝi al la zeribo kaj se ne estus la akaciaj branĉoj longaj kaj malmolaj kiel ŝtaldornegoj, ili trarompus ĝin komplete. Saba murmuris kaj samptempe tremis, kvazaŭ arbfolio, kaj Kali komencis ripeti per intermita voĉo:

— Sinjoro! du! du!… du!

Kaj la leonoj, elsentinte sin reciproke, ne ĉesis nun muĝi, kaj la terura koncerto daŭris senĉese en la mallumo, ĉar kiam la unua besto ĉesis, komencis la dua. Staĉjo baldaŭ ne povis ekkoni, de kie venas iliaj voĉoj, ĉar la eĥo ripetis ilin en la intermonto, la roko resendis ilin al la roko, ili iris supre kaj malsupre, plenigis la arbaron, la ĝangalon, plenigis la tutan mallumon per tondro kaj timego. Nur unu afero ŝajnis al la knabo certa, nome, ke la bestoj alproksimiĝis pli kaj pli. Ankaŭ Kali rimarkis, ke la leonoj ĉirkaŭkuras la tendaron, rondirante pli kaj pli proksime, kaj retenas ilin de la atako nur la brilo de la flamo, pro kio ili esprimis siajn malkontenton kaj timon per la muĝado. Sed videble ankaŭ li opiniis, ke la danĝero minacas nur al la ĉevaloj, ĉar disstariginte la fingrojn, li diris:

— Leonoj mortigi unu, mortigi du — ne ĉiujn! ne ĉiujn!…

— Alĵetu al la fajro! — ripetis Staĉjo.

Elŝprucis denove pli vigla flamo; la blekado ĉesis subite. Sed Kali levis la kapon, kaj rigardante supren, li komencis aŭskulti:

— Kio estas? — demandis Staĉjo.

— La pluvo! — respondis la negro.

Nun Staĉjo komencis esplore aŭskulti. La branĉoj de la arbo ŝirmis la tendon kaj la tutan zeribon, do terenfalis ankoraŭ neniu guto, sed supre aŭdiĝis la foliar-susuro. Ĉar la vaporplenan aeron ne movis eĉ la plej eta bloveto, oni povis facile diveni, ke la susuradon kaŭzas la falanta pluvo. La pluv-susurado potenciĝis ĉiumomente kaj post kelka tempo la infanoj vidis deflui de sur la folioj gutojn, similajn en la fajrobrilo al grandaj rozkoloraj perloj. Kiel antaŭdiris Kali, komenciĝis la pluvego. La susuro ŝanĝiĝis en bruon. Faladis pli kaj pli da gutoj, kaj fine tra la densaĵo enpenetris tutaj akvo-fadenoj.

La fajro fariĝis iom malpli hela. Vane Kali alĵetis tutajn faskojn da brulaĵo. La malsekaj branĉoj nur fumis, kaj de malsupre siblis la lignokarbo — kaj la flamo foje plifortiĝis kaj foje iom estingiĝis.

— Kiam la pluvego estingos la fajron, nin defendos ankoraŭ la zeribo — diris Staĉjo por trankviligi Nelon.

Post tio li kondukis la knabineton sub la tendon kaj ĉirkaŭkovris ŝin per la plejdo, sed li mem tuj eliris, ĉar la mallongaj, intermitaj muĝoj aŭdiĝis denove. Tiufoje ili aŭdiĝis rimarkeble pli proksime kaj en ili sonis kvazaŭ ĝojo.

La pluvego fortiĝis ĉiumomente. Ĝi tamburis sur la malmolaj folioj de „nabaku" kaj plaŭdis. Se la fajro ne troviĝus sub la ŝirmo de la branĉaro, ĝi tuj estingiĝus, sed super ĝi ŝvebis plejparte nur la fumo, inter kiu trabrilis mallarĝaj bluetaj flametoj. Kali ne plu ĵetadis sekiĝintan branĉaron, anstataŭ tio li ĵetis ŝnuron sur la arbon kaj helpe de ĝi li komencis surgrimpi pli kaj pli alten.

— Kion vi faras? — ekkriis Staĉjo.

— Kali surgrimpi la arbo.

— Kiucele? — ekkriis la knabo, indignita pro la memamo de la negro.

Hela, terura fulmo disŝiris la mallumon, kaj la respondon de Kali superbruis subita tondro, kiu ekskuis la ĉielon kaj arbaron. Samtempe leviĝis subite la vento, ektaŭzis la branĉaron de la arbo, forbalais la fajron en unu momento, kaptis la karbopecojn ardantajn sub la cindro kaj kune kun faskoj da fajreroj forportis ilin en la ĝangalon.

Neforigebla mallumo ekregis momente en la tendaro. Terura tropika uragano ekfuriozis sur la tero kaj ĉielo. Tondro sekvis post tondro, fulmo post fulmo. La sangokoloraj zigzagoj de la fulmoj ĉiam disŝiris la nigran ĉielon. Sur la apudaj rokoj aperis iu stranga, blua bulo, kiu dum kelka tempo ruliĝis laŭlonge de la intermonto, poste elŝprucigis blindigan lumon kaj eksplodis kun tiel granda krako, kvazaŭ la rokoj polve disŝutiĝus pro la skuego.

Poste denove ekregis mallumo. Staĉjo timis pri Nel kaj iris palpante en la tendon. Tiu, ŝirmita per la termitejo kaj per la giganta arbotrunko, staris ankoraŭ, sed la unua pli forta ventobato povis ŝiri la ŝnurojn kaj forporti ĝin, Dio scias kien. Kaj la vento jen malfortiĝis jen ekbatis kun furioza forto, portante akvoondojn kaj tutan amason da folioj kaj branĉoj, kiujn ĝi forrompis en la apuda arbaro. Staĉjon ekkaptis nigra malespero. Li ne sciis, ĉu lasi Nel'on en la tendo, ĉu konduki ŝin el ĝi. En la unua okazo ŝi povis facile implikiĝi en la ŝnuroj kaj esti forkaptita kune kun la tolo, en la dua minacis ŝin malsekiĝo kaj ankaŭ la forkapto, ĉar ankaŭ Staĉjo, kvankam senkompare pli forta, tenis sin sur la piedoj nur per la plej granda peno.

Pri la afero decidis la vento, kiu unu momenton poste forkaptis la tegmenton de la tendo. La tolaj muroj jam donis neniun ŝirmon. Restis nenio alia ol atendi la pason de la uragano en mallumo, dum rondiradis du leonoj. Staĉjo supozis, ke eble ankaŭ ili ŝirmis sin en la apuda arbaro antaŭ la fulmotondro, sed li estis tute certa, ke post ĝia paso ili revenos. La teruron de la situacio pligrandigis ankaŭ tio, ke la vento komplete forbalais la zeribon.

Ĉio minacis per pereo. La pafilo de Staĉjo ne plu povis utili. Nek lia energio. Kontraŭ la uragano, fulmotondro, pluvego, mallumo kaj kontraŭ la leonoj, kiuj embuskis eble en distanco de dekkelkaj paŝoj, li sentis sin sendefenda kaj senhelpa. Skuitaj de la vento la tolaj muroj surverŝis ilin ĉiuflanke per la pluvakvo. Do, ĉirkaŭante Nel'on per brako, li elkondukis ŝin el la tendo, post kio ili ambaŭ alpremiĝis al la arbotrunko, atendante la morton aŭ Dian kompaton.

Tiam subite, inter du ventobatoj, aŭdiĝis la voĉo de Kali, apenaŭ aŭdebla pro la pluvplaŭdado:

— Sinjoro granda, sur la arbon! Sur la arbon!

Kaj samtempe la fino de malseka ŝnuro de supre pendanta, tuŝis la brakon de la knabo.

— Alligi „bibi" kaj Kali suprentiri! — la negro kriis plu. Staĉjo hezitis eĉ ne unu momenton. Cirkaŭvolvinte Nel'on per la feltajo, por ke la ŝnuro ne premu ŝian korpon, li ĉirkaŭligis ŝian talion, poste li suprenlevis ŝin sur siaj etenditaj brakoj kaj ekkriis:

— Tiru!

La unuaj branĉoj de la arbo kreskis sufiĉe malalte, do la aera vojaĝo de Nel daŭris mallonge. Kali kaptis ŝin tuj per siaj fortaj manoj kaj lokis sin inter la trunko kaj grandega branĉo, kie estis sufiĉe da spaco eĉ por kelkaj tiaj etaj estaĵoj. Neniu vento povis ŝin forblovi de tie, kaj krom tio, kvankam laŭ la tuta arbo malsuprenfluis la akvo, tamen la trunko dika dekkelkajn futojn ŝirmis ŝin almenaŭ kontraŭ novaj pluvondoj oblikve portataj de la vento. Sekurigante la malgrandan „bibi", la negro malsuprenigis la ŝnuron por Staĉjo, sed tiu, kiel ŝipestro, kiu la dronantan ŝipon forlasas la lasta, ordonis al Mea surgrimpi antaŭ si.

Kali ne bezonis tute ŝin tiri, ĉar en unu momento ŝi suprengrimpis helpe de la ŝnuro kun tiel granda lerteco kaj sperto, kvazaŭ ŝi estus naskita fratino de ĉimpanzo. Al Staĉjo tio ne estis tiel facila, sed ankaŭ li estis tro bona gimnastikulo por malvenki la pezon de la propra korpo, de la pafilo kaj de dekkelkaj ŝargaĵoj, per kiuj li plenigis siajn poŝojn.

Tiamaniere ili ĉiuj troviĝis sur la arbo. Staĉjo tiel alkutimiĝis pensi pri Nel en ĉiu situacio, ke ankaŭ nun li volis antaŭ ĉio kontroli, ĉu ne minacas ŝin la malsuprenfalo, ĉu ŝi havas sufiĉan lokon kaj ĉu ŝi povas oportune kuŝi. Trankviligita ĉi-rilate, li pripensis, kiamaniere li povus sekurigi ŝin kontraŭ la pluvo. Sed por tio li trovis neniun rimedon. Konstrui iun tegmenteton super ŝia kapo estus facile dumtage, sed nun ĉirkaŭis ilin tia mallumo, ke ili ne povis vidi sin reciproke. Se almenaŭ forpasus tiu fulmotondro kaj oni sukcesus fari fajron, oni povus sekigi la veston de Nel! Staĉjo pensis malespere, ke la knabineto malsekigita ĝis ostmedolo, sendube ricevos morgaŭ paroksismon de febro. Li timis, ke matene, post la uragano, malvarmiĝos, kiel tio okazis ĉiam dum la antaŭaj noktoj. Sed ĝis nun la ventobatoj estis pleje varmaj kaj same la pluvo. Mirigis Staĉjon nur ĝia persisteco, ĉar li sciis, ke la tropikaj fulmotondroj, ju pli forte ili furiozas, daŭras des pli mallonge.

Nur post longa tempo la tondroj silentiĝis kaj la vento malfortiĝis, sed la pluvo ne ĉesis fali, ja ne tiel forte kiel antaŭe, sed peza kaj tiel densa, ke la foliaro donis kontraŭ ĝi neniun ŝirmon. De malsupre aŭdiĝis akvobruo, kvazaŭ la tuta ĝangalo transformiĝus en lagon. Staĉjo pensis, ke en la intermonto neeviteble atendus ilin la morto. Turmentis lin ankaŭ la penso, kio fariĝos kun Saba — kaj li ne kuraĝis paroli pri tio kun Nel. Tamen li havis iom da espero, ke la sprita hundo trovos sendanĝeran rifuĝejon inter la rokoj elstarantaj super la intermonto. Ne estis tamen eble helpi ĝin kiel ajn.

Do ili sidis unu apud la alia, inter la disetenditaj branĉoj, malsekiĝante kaj atendante la tagiĝon. Post kelkaj horoj la aero komencis malvarmeti kaj fine ĉesis pluvi. La akvo defluis videble al la malaltaj lokoj, ĉar ne estis aŭdebla plaŭdado aŭ bruado. En la antaŭaj tagoj Staĉjo rimarkis, ke Kali scipovas ekflamigi la fajron eĉ el malsekaj branĉoj, do venis en lian kapon, ke li ordonu al la negro malsupreniri kaj provi, ĉu li sukcesos ankaŭ ĉi-foje. Sed en la momento, kiam li turnis sin al li, okazis io, kio al ili ĉiuj frostigis la sangon en la vejnoj.

Jen la profundan silenton disŝiris subite ĉevala heno, penetranta, dolor- kaj timoplena kaj plena de morta teruro. En la mallumo io baraktiĝis, aŭdiĝis mallonga stertoro, poste obtuzaj ĝemoj, ronkado, dua ĉevala heno, ankoraŭ pli terura, post kio ĉio silentiĝis.

— Leonoj, granda sinjoro! Leonoj mortigi ĉevaloj — flustris Kali.

Estis io tiel terura en tiu nokta atako, en tiu perforto de monstroj kaj en tiu subita mortigo de senfortaj bestoj, ke Staĉjo konsterniĝis dum momento kaj forgesis pri la pafilo. Kiucele cetere utilus pafi meze de tiu mallumo? Eble por tio, ke tiuj noktaj mortigantoj, se la lumo kaj tondro ilin ektimigos, lasu la senvivajn ĉevalojn kaj kuru post tiuj, kiuj diskuris de la tendaro tiel malproksimen, kiel tio nur eblis per iliaj kunligitaj piedoj.

Staĉjo konsterniĝis je la penso, kio povus okazi, se ili estus restintaj malsupre. La alpremita al li Nel, tremis, kvazaŭ ŝi ricevus la unuan paroksismon de febro, sed la arbo sekurigis ilin almenaŭ kontraŭ la atakoj de la sovaĝaj bestoj. Kali simple savis ilian vivon. Estis tamen terura nokto — la plej terura el la tuta vojaĝo. Ili sidis kvazaŭ malsekigitaj birdoj sur la branĉo, aŭskultante, kio okazas malsupre. Kaj tie dum kelka tempo daŭris la profunda silento, sed baldaŭ aŭdiĝis denove murmuroj, sonoj devenantaj kvazaŭ de sangotrinkado, de disŝirado de viandopecoj, kaj la ronka spirado kaj ĝemado de la monstroj.

La odoro de la nekuiritaĵo kaj sango venis ĝis la arbo, ĉar la leonoj festenis en distanco de ne pli ol dudek paŝoj de la zeribo. Kaj ili festenis tiel longe, ke Staĉjon fine kaptis la kolero. Li prenis tuj la pafilon kaj ekpafis el ĝi en la direkto de la sono. Sed respondis al li nur intermita, kolera blekego, post kio sekvis la krako de ostoj frakasitaj en potencaj makzeloj. En pli fora distanco brilis blue kaj ruĝe la okuloj de hienoj kaj ŝakaloj atendantaj sian vicon.

Kaj tiel pasis la longaj horoj de la nokto.

ĈAPITRO XXV

La suno leviĝis fine kaj lumigis la ĝangalon, la tutan arbaron. La leonoj malaperis, antaŭ ol la unua sunradio ekbrilis sur la horizonto. Staĉjo ordonis al Kali fari la fajron, kaj al Mea eligi la aĵojn de Nel el al leda sako, en kiu ili estis pakitaj, sekigi ilin kaj alivesti la knabineton kiel eble plej baldaŭ. Li mem, kunpreninte la pafilon, iris viziti la tendaron kaj samtempe kontroli la detruon, kiun kaŭzis la fulmotondro kaj la du noktaj mortigintoj.

Tuj trans la zeribo, de kiu restis nur palisetoj, kuŝis la unua ĉevalo, formanĝita preskaŭ duone, je cent paŝoj pli malproksime la dua, apenaŭ komencita, kaj tuj post ĝi la tria kun elŝirita ventro kaj kun frakasita kapo. Ĉiuj prezentis teruran vidon, ĉar iliaj okuloj, en kiuj speguliĝis la koaguliĝinta terurego, estis malfermitaj kaj iliaj dentoj elstarantaj. La tero estis piedpremita, en kavoj troviĝis tutaj sangoflakoj. Staĉjon ekkaptis tia kolero, ke ĉi-momente li preskaŭ deziris vidi la vilan kapon de la nokta rabisto, en kiun li povus sendi kuglon. Sed li devis prokrasti la venĝon ĝis pli malproksima tempo, ĉar nun li havis ion alian por aranĝi. Urĝis retrovi kaj rekapti la restintajn ĉevalojn. La knabo supozis, ke ili devis kaŝiĝi en la arbaro, same kiel Saba, kies kadavron oni povis nenie vidi. La espero, ke la fidela samsortano ne fariĝis viktimo de la bestaj rabistoj, ĝojigis Staĉjon tiomgrade, ke li sentis pli grandan fidon, kaj lian ĝojon pligrandigis ankoraŭ la retrovo de la azeno. Montriĝis, ke la saĝa longorelulo ne volis eĉ laciĝi per tro malproksima forkuro. Ĝi simple kaŝiĝis ekster la zeribo, en angulon faritan de la termita termonteto kaj arbo — kaj tie, havante la kapon kaj flankojn sekurigitaj, ĝi atendis, kio okazos plu, preta ĉiuokaze repuŝi atakon per sia heroa piedbato. Sed la leonoj evidente tute ne rimarkis ĝin, do, kiam la suno leviĝis kaj la danĝero malaperis, ĝi opiniis konvene kuŝiĝi kaj ripozi post la dramoriĉaj noktaj impresoj.

Staĉjo, rondirante la tendaron, rimarkis fine sur la moliĝinta tero la premspurojn de ĉevalaj hufoj. La postsignoj iris al la arbaro kaj poste ili direktiĝls al la intermonto. Estis feliĉa cirkonstanco, ĉar la kaptado de la ĉevaloj en la intermonto ne kaŭzis pli grandan malfacilaĵon. Je dekkelkaj paŝoj pli malproksime, troviĝis en la herbo la kunligaĵo, kiun unu el la ĉevaloj disŝiris dum la forkurado. Tiu devis kuri tiel foren, ke provizore oni devis ĝin opinii perdita. Sed la du aliajn Staĉjo rimarkis trans malalta ŝtonego, ne meze de la intermonto, sed tuj apud ĝia rando. Unu el ili sin rulis, la alia mordpinĉis la freŝan, helverdan herbon. Ili ambaŭ aspektis nekutime lacaj, kvazaŭ post longa vojo. Sed la taglumo elpelis la timon el iliaj koroj, ĉar ili salutis Staĉjon per mallonga, amika henado. La ĉevalo, kiu kuŝis sur la tero, tuj saltleviĝis, ĉe kio la knabo rimarkis, ke ankaŭ ĝi liberiĝis de la kunligaĵo, feliĉe tamen ĝi preferis videble resti ĉe sia kamarado, ol kuradi, kien piedoj ĝiaj forportos ĝin.

Staĉjo lasis ilin ambaŭ apud la roko kaj iris sur la randon de la intermonto, por konvinkiĝi, ĉu eblos la plua vojaĝo tra ĝi. Kaj efektive li vidis, ke kaŭze de sufiĉe granda dekliveco la pluvakvo jam defluis kaj ke la fundo estas preskaŭ seka. Post momento lian atenton kaptis iu blanketa objekto implikita en volviĝanta kreskaĵo, kiu pendis el la kontraŭa rokmuro. Montriĝis, ke estis la tegmento de la tendo, kiun la ventobato portis ĝis tie kaj tiel enbatis en la densaĵon, ke la pluvakvo ne povis ĝin forkapti. La tendo donis ĉiaokaze pli bonan ŝirmon al la malgranda Nel, ol budo provizore farita el branĉoj, do la retrovo de tiu perdaĵo ekĝojigis Staĉjon eksterordinare.

Sed lia ĝojo pligrandiĝis ankoraŭ, kiam el roka niĉo, kiu estis kaŝita iom pli alte super la lianoj, elsaltis Saba, tenante en la dentegoj iun beston, kies kapo kaj vosto malsuprenpendis ĉe ambaŭ flankoj de ĝia muzelo. La giganta hundo fulmrapide suprengrimpis kaj metis ĉe la piedoj de Staĉjo strian hienon kun frakasita dorso kaj formanĝita piedo, post kio ĝi komencis svingi la voston kaj bojadeti ĝoje, kvazaŭ ĝi volus diri:

— Mi malkuraĝiĝis antaŭ leonoj — mi konfesas malkaŝe — sed ankaŭ vi ne montriĝis kuraĝaj, sidante sur la arbo kiel numidoj. Vidu tamen, ke mi ne perdis la nokton.

Kaj ĝi estis tiel fiera pri si mem, ke Staĉjo apenaŭ sukcesis inklinigi ĝin, ke ĝi lasu ĉi-loke la odoraĉan beston, kaj ne alportu ĝin donace al Nel.

Kiam ili ambaŭ revenis, en la tendaro jam flamis abunda fajro, kaj en la ujoj bolis la akvo, en kiu kuiriĝis grajnoj de durro, du numidoj kaj fumaĵitaj pecoj de lumbaĵo el la gnuo. Nel estis jam alivestita per seka vesto, sed aspektis tiel mizere kaj pale, ke Staĉjo ektimis pri ŝi kaj, preninte ŝian maneton, por kontroli, ĉu ŝi havas febron, demandis:

— Nel, kio estas al vi?

— Nenio, Staĉjo, nur mi estas tre dormema.

— Mi kredas. Post tiel terura nokto! La manojn, dank' al Dio, vi havas malvarmaj. Ho! Kiel stranga estis ĉi tiu nokto! Kompreneble, ke vi tre volas dormi. Ankaŭ mi. Sed ĉu vi ne sentas vin malsana?

— Mi havas iom da kapdoloro.

Staĉjo metis la manplaton sur ŝian frunton. La kapeto estis same malvarma kiel la manetoj, sed tio pruvis la egan elĉerpiĝon kaj malfortiĝon, do la knabo ĝemspiris kaj diris:

— Vi devas manĝi ion varman kaj tuj poste vi kuŝiĝos kaj dormos ĝis la vespero. Hodiaŭ la vetero estas bela kaj ne okazos plu tio, kion ni travivis hieraŭ.

Kaj Nel rigardis lin kun timo.

— Sed ĉi tie ni ne tranoktos?

— Ĉi tie ne, ĉar ĉi tie kuŝas la formorditaj ĉevaloj; ni elektos iun alian arbon, aŭ ni iros al la intermonto kaj tie ni aranĝos tian zeribon, kian la mondo ĝis nun ne vidis. Vi dormos tie tiel trankvile kiel en Port-Saido.

Sed ŝi kunmetis la manetojn kaj komencis lin plorpeti, ke ili vojaĝu plu, ĉar en ĉi tiu terura loko ŝi ne povos endormiĝi kaj certe malsaniĝos. Kaj ŝi tiel petegis lin, tiel ripetis, rigardante en liajn okulojn: „Ĉu bone, Staĉjo?" — ke li konsentis ĉion.

— Do ni rajdos tra la intermonto — li diris — ĉar tie estas ombro. Promesu nur al mi, ke, se mankos al vi la fortoj, aŭ se vi malfortiĝos, vi sciigos min pri tio.

— Ne mankos, ne mankos! Vi alligos min al la selo kaj mi dormos bonege dumvoje.

— Ne. Mi eksidos sur la sama ĉevalo kaj mi tenos vin. Kali kaj Mea rajdos sur la alia, kaj la azeno portos la tendon.

— Bone! Bone!

— Tuj post la matenmanĝo vi devas iom dormi. Ni ne povas ekiri antaŭ la tagmezo, ĉar ni havas multe por labori. Oni devas kapti la ĉevalojn, kunmeti la tendon, aranĝi alie la selsakojn. Parton de ĉiuj aĵoj ni lasos, ĉar nun ni havas entute nur du ĉevalojn. Tio bezonos kelkhoran okupon, kaj intertempe vi satdormos kaj fortiĝos. Hodiaŭ estos varmego, sed sub la arbo ne mankos la ombro.

— Kaj vi — kaj Mea kaj Kali? Mi ĉagreniĝas, ke mi sola dormos, kaj vi ĉiuj devos labori…

— Certe, troviĝos ripoztempo ankaŭ por ni. Pri mi ne zorgu. En Port-Saido dum la ekzamenoj mi pasigis la tutajn noktojn sendorme, pri kio ankaŭ mia patro sciis nenion… Ankaŭ miaj kolegoj ne dormis. Sed alia afero estas, se temas pri viroj, alia, se tio rilatas al tia muŝo, kia vi. Vi ne povas imagi, kiel vi hodiaŭ aspektas… tute kiel el vitro! Restis nur okuloj kaj hartufo, kaj vizaĝo ne estas.

Li diris tion ŝerce, sed en la animo li timis, ĉar ĉe la forta taglumo Nel havis kvazaŭ malsanan vizaĝon, kaj unuafoje li komprenis, ke se tiel daŭros, tiam la kompatinda infano ne nur povas, sed ankaŭ devas morti. Kaj je tiu penso la piedoj sub li ektremis, ĉar li eksentis subite, ke okaze de ŝia morto, ankaŭ li ne plu havus celon por vivi nek por reveni al Port-Saido.

— Ĉar kion mi tiam farus? — li pensis.

Por momento li deturniĝis, por ke Nel ne rimarku en liaj okuloj malĝojon kaj timon, kaj poste li iris al la aĵoj kolektitaj sub arbo, forĵetis la feltaĵon, per kiu estis kovrita la skatolo kun la ŝargaĵoj, li malfermis ĝin kaj komencis ion serĉi. Li kaŝis tie en malgranda vitra boteleto la lastan kinintablojdon kaj gardis ĝin, kiel la okulon en la kapo; ĝi estis destinita por la „nigra horo", tio estas por la okazo, se Nel ekhavus febron. Sed nun li estis preskaŭ certa, ke post tia nokto la unua paroksismo de febro atingos ŝin sendube, do li decidis evitigi ĝin. Li faris tion kun peza koro, pripensante, kio okazos poste; kaj se ne estus la fakto, ke al viro kaj karavanestro ne decas plori, pro ĉi tiu lasta pulvoro li estus ekplorinta. Do, volante kaŝi sian kortuŝon, li alprenis ege severan mienon kaj, reveninte al la knabineto, diris:

— Nel, prenu antaŭ la matenmanĝo la reston de la kinino.

Kaj ŝi demandis:

— Kaj se vi ekhavos febron?

— Tiam mi tremos. Prenu, mi petas vin.

Ŝi prenis ĝin sen plua rezisto, ĉar de post la tempo, kiam li mortigis sudananojn, ŝi timis lin iom, malgraŭ ĉiaj zorgoj, per kiuj li ĉirkaŭis ŝin kaj malgraŭ la boneco, kian li montris al ŝi. Poste ili eksidis por matenmanĝi kaj post laciga nokto la varmega buljono el numidaĵo gustis al ili bonege. Nel endormiĝis tuj post la manĝado, kaj ŝi dormis kelkajn horojn. Staĉjo, Kali kaj Mea aranĝis dum tiu tempo la karavanon, alportis el la intermonto la supran parton de la tendo, selis la ĉevalojn, pakŝarĝis la azenon — kaj enfosis sub la radikoj de „nabaku" tiujn objektojn, kiujn ili ne povis kunpreni. La dormemo turmentis ilin ege ĉe tiu laboro, sed Staĉjo, timante, ke ili preterdormu, permesis al si kaj al ili nur alternan dormetadon.

Estis eble la dua horo posttagmeze, kiam ili ekiris. Staĉjo tenis Nel'on antaŭ si, Kali veturis kun Mea sur la dua ĉevalo. Tamen ili ne tuj malsuprenrajdis en la intermonton, sed antaŭenŝoviĝis inter ĝia rando kaj la arbaro.. La juna ĝangalo kreskis tre rimarkeble dum tiu unu pluvoriĉa nokto, sed la grundo sub ĝi estis nigra kaj portis postsignojn de la fajro. Facile estis diveni, ke aŭ Smaino tramarŝis ĉi tie kun sia taĉmento, aŭ ke la brulo, alpelita per la vento de malproksime, flugis tra la seka ĝangalo kaj fine, trafinte la malseketan arbaron, traŝoviĝis per ne tro larĝa vojstrio inter ĝi kaj la intermonto kaj iris plu. Staĉjo volis kontroli, ĉu sur tiu vojstrio troviĝas iaj postsignoj de tendaro de Smaino aŭ stampoj de ĉevalhufoj — kaj kun plezuro li baldaŭ konvinkiĝis, ke nenio simila estis videbla. Kali, kiu en tiaj aferoj estis sperta, asertis kategorie, ke la fajro devis esti alportita per la vento kaj ke de tiu tempo pasis jam dekkelkaj tagoj.

— Tio pruvas — rimarkis Staĉjo — ke Smaino kun siaj mahdistoj estas jam Dio scias kie — kaj ke ni falos neniel en liajn manojn.

Post tio ili ambaŭ komencis rigardi sciavide la kreskaĵaron, ĉar ĝis nun ili neniam preteriris la tropikan arbaron tiel proksime. Ili nun rajdis laŭ ĝia rando mem, por havi super la kapo ombron. La tero estis tie malseketa kaj mola, kovrita de malhel-verdeta herbo, musko kaj filiko. Tie ĉi kaj tie kuŝis maljunaj putrintaj arbotrunkoj, kovritaj, kvazaŭ per tapiŝo, per belegaj orkideoj kun diverskoloraj floroj, similaj al papilioj, kaj kun same multkolora kaliko meze de la korolo. Kie la suno estis enpenetrinta, tie la tero oriĝis pro aliaj kuriozaj orkideoj, etaj kaj flavaj, en kiuj du petaloj, leviĝante ĉe ambaŭ flankoj de la tria petalo, similis al la kapo de besteto kun grandaj, pintformaj oreloj. Kelkloke la arbaro estis borderita per arbustoj de sovaĝa jasmeno, kiuj formis girlandojn de delikataj branĉetoj kun rozkoloraj floroj. Malprofundaj fosaĵoj kaj terkavaĵoj estis kovritaj de filiko, kiu formis unu netraireblan densaĵon. La kreskaĵoj estis jen malaltaj kaj etenditaj, jen altaj, kun trunkoj ĉirkaŭvolvitaj kvazaŭ per ŝpinaĵo, atingantaj preskaŭ la unuajn arbobranĉojn kaj sterniĝantaj sub ili en delikata verda puntaĵo. En la profundo de la arbaro estis diversspecaj arboj: daktilujoj, rafioj, ventumil-palmoj, sikomoroj, baobaboj aŭ panarboj, eŭforbioj, gigantaj specoj de senecioj, akacioj; arboj kun malhela kaj brila aŭ sangoruĝa foliaro kreskis unu apud la alia, trunko ĉe trunko, implikitaj per la branĉaro; el ili supreniĝis floroj flavaj kaj purpuraj similaj al kandelabroj. En kelkaj interspacoj ne estis videblaj arboj, ĉar de la fundo ĝis la supro kovris ilin volvorampaĵoj, ĵetante sin de trunko al trunko, formante kvazaŭ grandajn literojn: W kaj M, pendante malsupren en formo de festonoj, flank- aŭ litkurtenoj. Kaŭĉukaj lianoj preskaŭ sufokis en milaj serpentoformaj tordiĝoj la arbojn kaj ŝanĝis ilin je piramidoj, superŝutitaj de neĝoblankaj floroj. Cirkaŭ la pli grandaj lianoj vidiĝis pli malgrandaj, kaj la misvolvaĵo fariĝis tiel nekutima, ke ĝi transformiĝis preskaŭ en muron, tra kiu nek homo, nek besto povus traiĝi. Nur en kelkaj lokoj, kie trapuŝiĝis elefantoj, kies potencon nenio povas kontraŭstari, estis trabatitaj en la densaĵo kvazaŭ profundaj kaj serpentaj koridoroj. La birdokantoj, kiuj tiom agrabligas la eŭropajn arbarojn, tute ne estis aŭdeblaj. Anstataŭ tio meze de arbopintoj disaŭdiĝis la plej strangaj voĉoj, similaj jen al resonoj, kiujn eligas la segilo, jen al la kaldronbatado, jen al cikoni-klakado, jen al knarado de malnovaj pordoj, jen al manfrapado, al miaŭado de katoj, aŭ eĉ al laŭta, incitita homa interparolo. De tempo al tempo suprenflugis super la arboj areto da grizaj, verdaj kaj blankaj papagoj, aŭ grupeto da tukanoj kun akre kolorita plumaro, kies flugo estas senbrua kaj ondanta. Sur la neĝoblanka fono de kaŭĉukaj volvorampaĵoj pretersaltis sporade kvazaŭ arbaraj fantomoj malgrandaj simietoj „funebruloj" tute nigraj, escepte de la blanka vosto, kun blankaj strioj je ambaŭ flankoj kaj tiaj vangharoj, ĉirkaŭantaj la karbokoloran vizaĝon.

La infanoj rigardis kun mirego tiun praarbaron, kiun verŝajne neniam ankoraŭ vidis la okuloj de la blanka homo. Saba ĉiumomente enpenetris en tiun densejon, de kie aŭdiĝis ĝia ĝojplena bojado. La malgrandan Nel refreŝigis la kinino, matenmanĝo kaj ripozo. Sia vizaĝeto plivigliĝis kaj alprenis delikatajn kolorojn, la okuletoj rigardis pli gaje. Seninterrompe ŝi demandis Staĉjon pri la nomoj de diversaj arboj, kreskaĵoj kaj birdoj, kaj li respondis, kiel li sciis. Fine ŝi deklaris, ke ŝi volas deĉevaliĝi por kolekti iom da floroj. Sed la knabo ridetis kaj respondis:

— Vi estus tuj formanĝita de „siafu".

— Kio estas tio? Ĉu tio estas io pli danĝera ol leono?

— Pli danĝra kaj malpli danĝere. Ili estas formikoj, ege pikmordantaj. Ili troviĝas sur la branĉoj, de kiuj ili malsuprenfalas kvazaŭ arda pluvo sur homajn dorsojn. Sed ili iras ankaŭ sur la tero. Provu nur deĉevaliĝi kaj iri iomete en la arbaron, kaj vi tuj komencos saltetadi kaj krii kvazaŭ simieto. Eĉ kontraŭ leono estas pli facile defendi sin. Ili povas ankaŭ prezentiĝi grandamase kaj tiam ĉio foriĝas el ilia vojo.

— Kaj ĉu vi sukcesus trovi rimedon kontraŭ ili?

— Mi? Memkompreneble!

— Kaj kiamaniere?

— Helpe de fajro aŭ bolantaĵo.

— Vi ĉiam scias helpi vin — ŝi diris kun profunda konvinko.

Al Staĉjo ege flatis tiuj vortoj, do li aldonis tromemfide, sed samtempe gaje:

— Vi nur estu sana, la aliajn aferojn vi povas lasi al mi.

— Mi eĉ ne plu havas kapdoloron.

— Dankon al Dio, dankon al Dio!

Tiel interparolante, ili pasis la arbaron, kiu nur per unu flanko tuŝis la intermonton. La suno staris ankoraŭ alte sur la firmamento kaj forte varmigis, ĉar la vetero fariĝis belega kaj la ĉielo estis preskaŭ sennuba. La ĉevaloj kovriĝis per ŝvito, kaj Nel komencis tre plendi pri la varmego. Tiukaŭze Staĉjo, serĉinte konvenan lokon, direktiĝis al la intermonto, en kiu la okcidenta muro ĵetis profundan ombron. Tie estis malpli varmege kaj la akvo restanta en terkavaĵoj post la hieraŭa pluvego estis relative malvarmeta. Super la kapo de la junaj vojaĝantoj tukanoj kun purpuraj kapoj, bluaj brustoj kaj flavaj flugiloj ĉiam flugis de unu rando de la intermonto al la alia; do la knabo komencis rakonti al Nel, kion li sciis el libroj pri ilia vivmaniero:

— Ĉu vi scias — li diris — ke estas tiaj tukanoj, kiuj en la tempo de ovometado serĉas arbokavaĵon; tie la ino demetas la ovojn kaj eksidas sur ilin, kaj la virbirdo surgluas la malfermaĵon per argilo, tiel, ke nur la kapo de la ino estas videbla. Kaj nur post la eloviĝo de la birdidoj, la virbirdo rompas per sia granda beko la argilon kaj liberigas la birdinon.

— Kaj kion manĝas la ino dum tiu tempo?

— La virbirdo mem nutras ĝin. Li ĉirkaŭflugas ĉiam kaj alportas al ŝi diversajn berojn.

— Kaj ĉu li permesas al la malliberigitino dormi? — ŝi demandis plu per dormema voĉo.

Staĉjo ridetis.

— Se la tukanino deziras tion, kiel vi ĉi-momente, tiam li permesas tion.

Kaj efektive en la malvarmeta intermonto la knabineton komencis turmenti neforigebla dormemo, ĉar la ripozo de la mateno ĝis la tagmezo ne sufiĉis al ŝi. Staĉjo vere emis sekvi ŝian ekzemplon, sed li ne povis, ĉar li devis subteni ŝin, timante, ke ŝi elfalos. Ĉe tio al li estis tre maloportune sidi virmaniere sur la plata kaj larĝa selo, kiun Hatim kaj Seki-Tamala aranĝis por la etulino jam en Faŝodo. Li ne kuraĝis tamen moviĝi kaj kondukis la ĉevalon kiel eble plej malrapide nur por ne veki ŝin.

Dume ŝi, kliniĝinte malantaŭen, apogis sian kapeton al lia brako kaj tute endormiĝis. Sed ŝi spiris tiel egalritme kaj kviete, ke Staĉjo ĉesis bedaŭri la lastan kinin-pulvoron. Aŭskultante ŝian spiradon, li sentis, ke la febro-danĝero momente estis forigita kaj li komencis tiel mediti:

— La intermonto iras ĉiam supren, kaj nun eĉ sufiĉe krute. Ni troviĝas pli kaj pli alte kaj ankaŭ la lando estas pli kaj pli seka. Oni devas nur trovi iun lokon pli altan, bonege ŝirmitan, ĉe rapide fluanta akvo, kaj tie aranĝi sin por pli longa restado, doni al la etulino kelksemajnan ripozon kaj eble transatendi la tutan printempan pluvperiodon (massikon). Pluraj knabinoj ne eltenus eĉ dekonon de ĉiuj penoj, sed necesas, ke ŝi tutplene ripozu! Post tia nokto aliulino tuj ekhavus febron, kaj ŝi — kiel bonege ŝi dormas! Dankon al Dio.

Kaj tiuj pensoj alportis al li bonegan humoron, pro kio, rigardante de supre la kapeton de Nel apogitan sur lia bursto li diris al si mem gaje, sed samtempe ne sen ia ekmiro:

— Estas tamen kurioza afero, kiel mi ŝatas ĉi tiun malgrandan muŝon! Verdire, mi ŝatis ŝin ĉiam, sed nun pli kaj pli multe!

Kaj ne sciante, kiel klarigi al si tion, li ekhavis la sekvan supozon:

— Certe pro tio, ke ni ambaŭ tiom travivis kune kaj ke ŝi estas sub mia protekto.

Dume li tenis tiun „muŝon" kun granda singardo per la dekstra mano ĉe la zono, por ke ŝi ne falu el la selo kaj ne rompu sian nazeton. Ili rajdis antaŭen tre malrapide kaj silente, nur Kali kantetis al si sub la nazo pri la gloro de Staĉjo:

— Sinjoro granda mortigi Gebhro, mortigi leono kaj bubalo iah! sinjoro granda mortigi ankoraŭ de leonoj! iah! Multa viando! multa viando! iah! iah!…

— Kali, — demandis mallaŭte Staĉjo — ĉu la Va-himanoj ĉasas leonojn?

— Va-himanoj timi leonoj, sed Va-himanoj fosi profundaj kavoj kaj se leono nokte enfali, tiam Va-hima ridi.

— Kion vi poste faras?

— Va-himanoj ĵeti multaj lancoj, ĝis leono kiel erinaco. Tiam eltiri ĝin el kavaĵo kaj manĝi. Leono bongusta.

Kaj laŭ sia kutimo li komencis glatumi sian stomakon. Al Staĉjo ne tre plaĉis tiu ĉasad-maniero, do li demandis, kiuj aliaj ĉasbestoj troviĝas en la lando Va-hima, kaj ili interparolis plu pri antilopoj, strutoj, ĝirafoj kaj rinoceroj, ĝis iliajn orelojn trafis la bruo de akvofalo.

— Kio estas tio — ekkriis Staĉjo — rivero antaŭ ni kaj akvofalo?

Kali skuis la kapon signe do tio, ke videble tiel estas. Kaj dum kelka tempo ili rajdis pli rapide, aŭskultante la akvobruon, kiu fariĝis pli kaj pli distingebla.

— Akvofalo! — ripetis la interesita Staĉjo.

Sed apenaŭ ili pasis la duan vojturniĝon, kiam subite netrairebla baro malhelpis ilian pluan vojon. Nel, kiun antaŭe dormigis la ĉevala movado, tuj vekiĝis.

— Ĉu ni jam haltas por tranokti? — ŝi demandis.

— Ne, sed rigardu! — respondis Staĉjo — roko fermas la intermonton.

— Kion do ni faros?

— Traŝoviĝi preter ĝi estas neeble, ĉar ĉi tie estas malvaste, do ni devos iom reiri, atingi la supron kaj ĉirkaŭrajdi la obstaklon, sed ĝis vespero restas ankoraŭ ĉirkaŭ du horoj, do ni havas sufiĉan tempon. La ĉevaloj ankaŭ iom ripozu. Ĉu vi aŭdas la akvobruon?

— Mi aŭdas.

— Ni haltos apude por tranokti.

Post kio li turnis sin al Kali, ordonis al li suprengrimpi al la rando de la intermonto kaj kontroli, ĉu pli fore ĝia fundo estas barita per similaj obstakloj. Li mem komencis tre atente rigardi la rokon kaj post momento li ekkriis:

— Ĝi deŝiriĝis kaj falegis antaŭ nelonge. Ĉu vi vidas, Nel, tiun derompaĵon? Rigardu ĝin, kiel freŝa ĝi estas. Estas sur ĝi nek muskoj, nek kreskaĵoj. Mi komprenas jam — mi komprenas!

Kaj per la mano li montris al la knabineto baobabon kreskantan ĉe la rando de la intermonto, kies grandega radiko pendis malsupren laŭlonge de la roka derompaĵo.

— Jen ĉi tiu radiko enpenetris en fendon inter la muro kaj la roko kaj, diskreskante, fine derompis la rokon. Tio estas kuriozaĵo, ĉar la ŝtono ja estas pli malmola ol la arbo, tamen mi scias, ke en montaro ofte tiel okazas. Poste io puŝos kontraŭ tia ŝtonego, kiu apenaŭ teniĝas — kaj ĝi deŝiriĝas.

— Sed kio povis ĝin puŝi?

— Malfacile estas tion diri. Eble ia antaŭa fulmotondro, eble la hieraŭa.

En tiu momento Saba, kiu ĝis nun restis malantaŭ la karavano, alkuris, haltis subite, kvazaŭ de malantaŭe tirita je la vosto, ekflaris, poste enpremiĝis en la mallarĝan trairejon inter la muro kaj la deŝirita roko, sed tuj komencis retiriĝi kun hirtiĝintaj haroj. Staĉjo deĉevaliĝis, por ekvidi, kio evidente teruris la hundon.

— Staĉjo, ne iru tien — petis Nel — tie povas esti leono.

Kaj la knabo, kiu estis iom bravulo-memlaŭdanto, kaj kiu de la hieraŭa nokto havis eksterordinaran koleron kontraŭ leonoj, rediris:

— Granda afero — leono — dum la tago!

Sed antaŭ ol li alproksimiĝis al la trairejo, aŭdiĝis de supre la voĉo de Kali:

— Bvana kubva! Bvana kubva!

— Kion vi vidas?

Fulmrapide la negro ŝoviĝis malsupren helpe de lianotrunketo. Sur lia vizaĝo oni povis facile legi, ke li alportas ian gravan novaĵon.

— Elefanto! — li ekkriis.

— Ĉu vere elefanto?

— Jes — respondis la juna negro, svingante la manojn. — Tie la tondra akvo, kaj ĉi tie la ŝtonego. Elefanto ne povi eliri. Sinjoro granda mortpafi elefanto kaj Kali manĝi ĝi — ho manĝi, manĝi!

Kaj je tiu penso lin ekkaptis tia ĝojo, ke li komencis salti, frapi per la manplatoj siajn genuojn kaj ridi, kiel frenezulo, rulante ĉe tio la okulojn kaj montrante siajn blankajn dentojn. Staĉjo komence ne komprenis, kial Kali diras, ke la elefanto ne povas eliri el la intermonto, do volante vidi, kio okazis, li surĉevaliĝis kaj, konfidante Nel'on al Mea, por havi en konvena momento liberajn manojn por pafo, li ordonis al Kali sidiĝi post li. Poste ĉiuj ekiris returne kaj komencis serĉi lokon, en kiu ili povas atingi la supron. Dumvoje Staĉjo demandis, kiamaniere la elefanto povis veni tien, kie ĝi estis — kaj el la respondoj de Kali li komprenis, kio okazis.

Jen la elefanto evidente forkuris tra la intermonto dum la brulado de la ĝangalo, por eviti la fajron; dumvoje ĝi verŝajne kunpuŝiĝis forte kun la difektita roko, kaj tiu falegis, detranĉante al ĝi la reiron. Pluirante al la fino de la intermonto, ĝi troviĝis ĉe la rando de la abismo, en kiu enfluas la rivero, kaj tiamaniere ĝi estis enfermita.

Post kelka tempo la junaj vojaĝantoj trovis elirejon, sed sufiĉe krutan tiel ke oni devis deĉevaliĝi kaj konduki la bestojn post si. Ĉar laŭ la certigo de la negro la rivero estis tre proksima, ili iris plu piede. Fine ili atingis altan terlangon limigitan je unu flanko per la rivero, je la alia per la intermonto kaj, rigardante malsupren, ili vidis la elefanton sur la fundo de la intermonto. La giganta besto kuŝis sur la ventro kaj je la granda miro de Staĉjo ĝi ne leviĝis ĉe ilia vido; nur kiam Saba komencis alproksimiĝi al la rando de la intermonto kaj furioze boji, ĝi ekmovis por momento siajn grandegajn orelojn kaj levis sian rostron, sed tuj poste mallevis ĝin.

La infanoj, tenante sin reciproke je la manoj, longtempe rigardis ĝin en silento, kiun interrompis Kali:

— Ĝi mortas pro malsato — li ekkriis.

Kaj efektive la elefanto estis malgrasiĝinta tiomgrade, ke ĝia spino formis laŭlonge de la korpo kvazaŭ elstarantan kombilon; ĝiaj flankoj estis enkaviĝintaj, sub la haŭto, malgraŭ ĝia dikeco, distingeble reliefiĝis la ripoj — kaj facile estis diveni, ke ĝi ne povas leviĝi pro manko de fortoj.

La intermonto, sufiĉe larĝa ĉe la elirejo, ŝanĝiĝis en valeton fermitan ĉe ambaŭ flankoj per vertikalaj rokoj, sur kies fundo kreskis kelkaj arboj. Tiuj estis rompitaj, la arboŝelo sur ili forŝirita, la branĉoj sen folioj. La volvorampaĵoj pendantaj malsupren de sur la rokoj, estis same forŝiritaj kaj formanĝitaj, kaj la herbo en la valeto pinĉita ĝis la lasta trunketo.

Staĉjo, orientiĝinte detale pri la situacio, komencis interŝanĝi kun Nel siajn perceptaĵojn, sed sub la impreso de la neevitebla morto de la giganta besto, li diris mallaŭte, kvazaŭ li timus malpacigi ĝiajn lastajn vivomomentojn:

— Jes, ĝi efektive mortos pro malsato. Ĝi sidas ĉi tie jam certe du semajnojn, tio estas de la tempo, kiam la fajrego forbruligis la malnovan ĝangalon. Ĝi formanĝis ĉion manĝeblan kaj nun ĝi turmentiĝas, tiom pli, ĉar tie supre kreskas panarboj kaj akacioj kun grandaj silikvoj, kaj ĝi vidas ilin, ne povante ilin atingi.

Kaj dum momento ili ree rigardis ĝin silente, kaj la elefanto ankaŭ siavice direktis al ili kelkfoje siajn malgrandajn kaj malviglajn okulojn — kaj io, kvazaŭ suspiro, eliĝis el ĝia gorĝo.

— Vere — aŭdiĝis la knabo — estus pli bone mallongigi ĝian suferegon.

Dirinte tion, li levis la pafilon al la vango, sed Nel kaptis lian jakon kaj, apogante sin per ambaŭ piedetoj, komencis fortiri lin de la profundaĵo per siaj tutaj fortoj.

— Staĉjo, ne faru tion! Staĉjo, ni donu al ĝi manĝi — ĝi estas tiom kompatinda! Mi ne volas, ke vi mortigu ĝin, mi ne volas, mi ne volas!

Kaj frapante per la piedetoj, ŝi ne ĉesis lin tiri, kaj li ekrigaridis ŝin kun granda miro, sed, vidante ŝiajn larmoplenajn okulojn, li diris:

— Sed, Nel…

— Mi ne volas! Mi ne permesos ĝin mortigi! Mi ekhavos febron, se vi ĝin mortigos!

Por Staĉjo sufiĉis tiu minaco, por rezigni pri sia mortiga intenco — rilate al ĉi tiu elefanto, kiun ili havis antaŭ si, kaj rilate al ĉiuj aliaj en la mondo. Dum momento li silentis ankoraŭ, ne sciante, kion respondi al la etulino, poste li diris:

— Nu, bone! bone!… Mi diras al vi, ke bone! Nel, lasu min!

Kaj Nel tuj ĉirkaŭbrakis lin, kaj en ŝiaj larmoplenaj okuloj ekbrilis rideto. Nun temis pri kiel eble plej rapida dono de manĝaĵoj al la elefanto. Kali kaj Mea ege miris, kiam ili sciiĝis, ke „bvana kubva" ne mortigos la elefanton, sed male, ili senprokraste kolektu por ĝi tiom da melonoj el panarbo, tiom da silikvoj de akacio kaj tiom da diversspeca kreskaĵo, folioj kaj herbo, kiom nur eblis al ili.

La dutranĉa sudana glavo de Gebhro bone utilis al Kali por tiu laboro, kaj se ĝi ne estus, la laboro estus malfacila. Sed Nel ne volis atendi ĝian finiĝon kaj, kiam nur la unua melono malsuprenfalis de la arbo, ŝi kaptis ĝin ambaŭmane kaj, portante ĝin al al valeto, ŝi ripetadis rapide, kvazaŭ ŝi timus, ke iu alia volos fari tion antaŭ ŝi:

— Mi mem! Mi mem! Mi mem!

Sed Staĉjo tute ne intencis senigi ŝin de tiu plezuro; nur timante, ke ŝi pro troa fervoro malsuprenfalos kun la melono, li kaptis ŝin ĉe la zono kaj kriis:

— Ĵetu malsupren!

La granda frukto ruliĝis tra la kruta deklivo kaj falis ĉe la piedegoj de la elefanto, kaj tiu eltiris tuj sian rostron, ekkaptis per ĝi la melonon, poste kurbigis la rostron, kvazaŭ ĝi volus meti la frukton sub la kolon — kaj la melono malaperis.

— Ĝi formanĝis ĝin! — kriis la feliĉigita Nel.

— Mi esperas — respondis Staĉjo ridante.

Kaj la elefanto etendis al ili la rostron, kvazaŭ ĝi volus peti ilin pri la samo, kaj aŭdiĝis ĝia giganta voĉo:

— Hrrumpf!

— Ĝi volas pli multe de ili!

— Tutcerte! — rediris Staĉjo.

La dua melono iris la saman vojon kaj same malaperis, poste la tria, kvara, deka, post tio komencis malsuprenfali la silikvoj de akacio kaj tutaj faskoj da herbo kaj grandaj arbofolioj. Nel permesis al neniu anstataŭi ŝin, kaj kiam ŝiaj malgrandaj manoj laciĝis per la laboro, ŝi malsuprenĵetis per la piedetoj pli kaj pli da novaj provizoj, kaj la elefanto manĝegis ĉion kaj, levante de tempo al tempo la rostron, tondris per siaj „hrrumpf" signe, ke ĝi volas ankoraŭ pli multe kaj — kiel asertis Nel — kiel signo, ke ĝi dankas.

Sed fine ankaŭ Kali kaj Mea laciĝis pro la laboro, kiun ili plenumis tre fervore, sed nur en tiu penso, ke „bvana kubva" volas antaŭe grasigi la elefanton kaj poste ĝin buĉi. Fine tamen „bvana kubva" ordonis al ili ĉesi, ĉar la suno malleviĝis jam forte kaj estis jam tempo komenci la konstruadon de la zeribo. Feliĉe tiu afero ne estis ĉi-foje malfacila, ĉar la du flankoj de la triangula terlango estis tute neakireblaj, tiel ke necesis nur bari la trian. Ankaŭ ne mankis akacioj kun dikaj dornoj.

Nel malproksimiĝis nek je unu paŝo de la intermonto kaj, kaŭriĝinte sur ĝia rando, informis de malproksime Staĉjon, kion faras la elefanto, kaj plurfoje aŭdiĝis ŝia delikata voĉeto:

— Ĝi serĉas ĉirkaŭe per la rostro! Aŭ:

— Ĝi movas la orelojn. Ĝiaj oreloj estas grandegaj! Kaj fine:

— Staĉjo! Staĉjo! — Ĝi leviĝas! Ho!

Staĉjo rapide alproksimiĝis kaj kaptis Nel'on je la mano. La elefanto ekstaris efektive kaj nur nun la infanoj povis observi ĝian kolosan staturon. Iam antaŭe ili vidis kelkfoje grandajn elefantojn, kiujn oni transportis sur ŝipoj tra Sueza Kanalo el Hindujo al Eŭropo, sed neniu el ili egalis al tiu koloso, kiu vere aspektis kiel granda, ardezkolora roko iranta sur kvar piedegoj. Ĝi diferencis ankaŭ de tiuj per la grandegaj kojndentoj, kiuj mezuris ĉirkaŭ kvin aŭ pli multe da futoj de longo kaj, kiel tion rimarkis jam Nel, per siaj imponaj orelegoj. Ĝiaj antaŭaj piedoj estis tre altaj, sed relative maldikaj, kion kaŭzis sendube la dekkelktaga fastado.

— Jen liliputo! — ekkriis Staĉjo — Se ĝi rektiĝus kaj etendus bone la rostron, ĝi povus vin ekkapti je la piedeto.

Sed la koloso intencis nek rektiĝi, nek kapti ies piedeton. Per ŝanceliĝema paŝo ĝi alproksimiĝis al la elirejo de la intermonto kaj rigardis dum momento en la abismon, sur kies fundo ŝaŭmis la akvo. Poste ĝi turnis sin al la muro situanta pli proksime al la akvofalo, direktis al tiu sian rostron kaj, subakviginte ĝin kiel eble plej skrupule, komencis trinki.

— Estas ĝia savo — diris Staĉjo — ke ĝi povis per la rostro atingi la akvon. Se ne, ĝi estus pereinta.

La elefanto trinkis tiel longe, ke tio maltrankviligis la knabineton.

— Staĉjo, ĉu ĝi ne malsaniĝos? — ŝi demandis.

— Mi ne scias — li respondis, ridante — sed se vi zorgas pri ĝi, vi devas ĝin admoni.

Do Nel kliniĝis super la rando kaj komencis voki:

— Sufiĉas, kara elefanto, sufiĉas!

Kaj la kara elefanto, kvazaŭ ĝi komprenus, pri kio temas, ĉesis tuj trinki kaj komencis surverŝi sin per akvo: unue ĝi surŝprucigis siajn krurojn, poste la dorson, kaj fine ambaŭ flankojn.

Dume krepuskiĝis, do Staĉjo kondukis la knabineton al la zeribo, kie jam atendis ilin la vespermanĝo. Ili ambaŭ estis en bonegaj humoroj: Nel pro tio, ke ŝi savis la elefanton de la pereo, kaj Staĉjo tial, ke li vidis ŝiajn brilantajn okuletojn, kvazaŭ du steletojn, kaj ŝian ĝojigitan vizaĝeton, kiu aspektis pli vigle kaj sane ol iam de post la elvojaĝo el Kartumo. Lian kontentiĝon kaŭzis ankaŭ tio, ke li promesis al si trankvilan kaj bonegan nokton. Neatingebla de du flankoj la terlango sekurigis ilin tre bone kontraŭ bestoatakoj, kaj el la tria flanko Kali kun Mea konstruis tiel altan muron el dornohavaj branĉoj de akacio kaj pasiflorbranĉoj, ke estis tute certe, ke neniu rabobesto sukcesus traiĝi tra tiu baro. La vetero ĉe tio fariĝis belega kaj la ĉielo tuj post la sunsubiro ekbrilis per steloj. Estis agrable spiri la malvarmetan aeron pro la najbareco de la akvofalo, aeron plenan de la odoro de ĝangalo kaj de freŝe rompitaj branĉoj.

— La muŝo ne ekhavos ĉi tie febron! — pensis kun ĝojo Staĉjo.

Poste ili komencis interparoli pri la elefanto, ĉar Nel ne kapablis paroli pri io alia, kaj ŝi ne ĉesis raviĝi pro ĝia kresko, rostro kaj kojndentoj, kiuj efektive estis grandegaj. Fine ŝi demandis:

— Staĉjo, ĝi estas eksterordinare saĝa, ĉu ne?

— Kiel Salomono — respondis Staĉjo. — Sed el kio vi tion konkludas?

— Ĉar, kiam mi petis ĝin, ke ĝi ne trinku plu, ĝi tuj obeis min.

— Se ĝi antaŭe ne prenis lecionojn de la angla lingvo, kaj tamen komprenas angle, tio estas vere admirinda.

Rimarkinte, ke Staĉjo ridigas ŝin, Nel koleretis, poste ŝi denove daŭrigis:

— Diru, kion vi volas, kaj mi estas certa, ke ĝi estas tre inteligenta kaj ke ĝi tuj malsovaĝiĝos.

— Ĉu tuj, mi ne scias, sed ĝi povas malsovaĝiĝi. Afrikaj elefantoj ja estas pli sovaĝaj ol aziaj, sed mi pensas, ke ekzemple Hanibalo uzis la afrikajn.

— Kaj kio estis Hanibalo?

Staĉjo rigardis ŝin kun indulgemo, sed ankaŭ kun kompato.

— Evidente — li diris — en via aĝo eĉ pri tiaj aferoj oni nenion scias. Hanibalo estis granda kartaga armeestro, kiu uzis elefantojn dum la milito kontraŭ la romanianoj, kaj ĉar Kartago situis en Afriko, li devis uzi afrikajn…

Ilian pluan interparolon interrompis la laŭta blekego de la elefanto, kiu manĝinte kaj trinkinte ĝissate, komencis trumpeti, nesciate, ĉu pro ĝojo aŭ pro sopiro al plena liberiĝo. Saba saltleviĝis kaj komencis boji, kaj Staĉjo diris:

— Ĝi certe vokas siajn kamaradojn. Bele ni aspektos, se alvenos ĉi tien tuta aro de ili.

— Ĝi diros al la aliaj, ke ni estis por ĝi bonaj! — respondis rapide Nel.

Sed Staĉjo, kiu ne maltrankviliĝis efektive, ĉar li kalkulis ke eĉ se alkurus tuta aro de tiuj bestoj, fortimigus ilin certe la fajrobrilo — ekridetis spiteme kaj diris:

— Bone, bone! Kaj se la elefantoj aperos, tiam vi ne ploros pro timo, ho ne! — nur al vi ŝvitos la okuloj, kio okazis jam dufoje.

Kaj li komencis imiti ŝin moke:

— Mi ne ploras, nur miaj okuloj ŝvitas…

Sed Nel, vidante lian gajan mienon, divenis, ke neniu danĝero minacas plu al ili.

— Kiam ni malsovaĝigos ĝin — ŝi diris — tiam miaj okuloj ne ŝvitos, eĉ se dek leonoj blekegus.

— Kial?

— Ĉar ĝi defendos nin.

Staĉjo silentigis la hundon, kiu ne ĉesis respondi al la elefanto, post kio li pripensis iom kaj parolis jene:

— Vi ne pripensis unu aferon, Nel. Ni ja ne restos ĉi tie por ĉiam, sed ni vojaĝos plu. Mi ne diras, ke tuj… ĉi tie la loko estas bona kaj saniga, ni decidis do restadi… eble unu semajnon, eble du, ĉar vi kaj ni ĉiuj meritas la plenan ripozon. Nu, bone! Tiel longe kiel ni estos ĉi tie, ni nutros la elefanton, kvankam tio estas por ni ĉiuj granda laboro. Sed ĝi estas ja enfermita kaj ni ne povas kunpreni ĝin. Sed kio poste? Ni foriros kaj ĝi restos ĉi tie kaj ree turmentiĝos pro malsato, ĝis ĝi finfine pereos. Tiam ni bedaŭros ĝin eĉ pli.

Nel tre malĝojiĝis, kaj dum kelka tempo ŝi sidis silente, evidente ne sciante, kion respondi al tiuj trafaj rimarkoj, sed post momento ŝi levis la kapon kaj, reĵetinte la hartufeton, kiu kovris iom ŝiajn okulojn, ŝi turnis sian fidoplenan rigardon al la knabo:

— Mi scias — ŝi diris — ke, se vi volos, vi elkondukos ĝin el tiu intermonto.

— Mi?

Kaj ŝi, etendinte la fingreton, tuŝis per ĝi la brakon de Staĉjo kaj ripetis:

— Vi!

La malgranda, ruza virineto komprenis, ke ŝia fido flatos la knabon kaj ke de tiu tempo li komencos ĉiam pripensi, kiamaniere liberigi la elefanton.

ĈAPITRO XXVI

La nokto pasis kviete kaj kvankam sur la suda parto de la firmamento ariĝis multaj nuboj, la mateno estis belvetera. Je la ordono de Staĉjo Kali kaj Mea okupiĝis tuj post la matenmanĝo pri la kolektado de melonoj, akaciaj silikvoj kaj freŝaj folioj, krom tio pri la kolektado de herbo kaj de ĉiuspeca nutraĵo por la elefanto, kion ili metis poste ĉe la rando de la intermonto. Ĉar Nel volis nepre mem manĝigi sian novan amikon, Staĉjo eltranĉis por ŝi el juna branĉriĉa figujo ion similan al forkego, por plifaciligi al ŝi la malsuprenĵetadon de la provizaĵoj sur la fundon de la intermonto. La elefanto trumpetadis de la mateno, postulante videble la nutrajon, kaj kiam ĝi poste ekvidis ĉe la rando la saman blankan estaĵeton, kiu nutris ĝin hieraŭ, ĝi salutis ŝin per gaja trumpetvoĉo kaj tuj etendis al ŝi sian rostron. Ĉe la matenlumo ĝi ŝajnis al la infanoj ankoraŭ pli giganta ol hieraŭ. Malgrasa ĝi estis ja vere, sed ĝi aspektis jam pli vigle kaj turnis al Nel siajn malgrandajn penetremajn okulojn preskaŭ gaje. Nel eĉ asertis, ke ĝiaj antaŭaj piedoj plidikiĝis dum unu nokto, kaj ŝi komencis malsuprenpuŝi la nutraĵon kun tia fervoro, ke Staĉjo devis haltigi ŝin, kaj fine, kiam ŝi tro laciĝis, anstataŭi ŝin en la laboro. Ili ambaŭ amuziĝis bonege, kaj precipe ridigis ilin la „kapricoj" de la elefanto. Ĝi manĝis komence ĉion, kio falis apud ĝiaj piedoj, sed baldaŭ, kvietiginte sian unuan malsaton, ĝi komencis elekti. Trafante kreskaĵon, kiu estis por ĝi malpli bongusta, ĝi senpolvigis ĝin frapante kontraŭ la antaŭaj piedoj, post kio ĝi forĵetis ĝin supren per la rostro, kvazaŭ ĝi volus diri: „Manĝu mem tiun bongustaĵon". Fine, kiam ĝi satmanĝis kaj sufiĉe trinkis, ĝi komencis ventumi sin per siaj grandegaj oreloj kun videbla kontenteco.

— Mi estas certa — diris Nel — ke, se ni al ĝi nun alproksimiĝus, ĝi farus al ni nenion malbonan.

Kaj ŝi komencis ĝin voki:

— Elefanto, kara elefanto, ĉu vere vi farus al ni neniun malbonaĵon?

Kaj kiam la elefanto klinis responde sian rostron, ŝi turnis sin al Staĉjo:

— Vidu! — ĝi diras, ke jes.

— Povas esti — respondis Staĉjo. — Ili estas tre inteligentaj bestoj kaj tiu sendube jam komprenis, ke ni ambaŭ estas al ĝi necesaj. Kiu scias, ĉu ĝi ne sentas por ni ankaŭ iom da dankemo; pli bone tamen estas ankoraŭ ne provi, kaj precipe ne provu tion Saba, ĉar la elefanto mortigus ĝin tutcerte. Kaj dumtempe eble ankaŭ ili interamikiĝos.

Pliajn vortojn de admiro pri la elefanto interrompis Kali, kiu, antaŭvidante, ke li devos ĉiutage labori pro la nutrado de la grandegulo, alproksimiĝis al Staĉjo kun kuraĝiga rideto kaj diris:

— Sinjoro granda mortigi elefanto, kaj Kali ĝin manĝi, anstataŭ kolekti herbo kaj branĉoj.

Sed „sinjoro granda" estis jam je cent mejloj for de la intenco mortigi la bestegon, kaj ĉar krome li estis denaske ege vigla, li tuj respondis:

— Vi estas azeno.

Malfeliĉe li forgesis, kion signifas azeno en la lingvo ki-svahili kaj li diris angle „donkey", kaj Kali, ne komprenante la anglan lingvon, videble opiniis tiun vorton iu komplimento aŭ iu laŭdo por si, ĉar post kelka momento la infanoj ekaŭdis, kiel, turnante sin al Mea, li diris fanfarone:

— Mea havi nigra haŭto kaj nigra cerbo kaj Kali estas „donkey".

Post kio li aldonis fiere:

— Sinjoro granda mem diri, ke Kali estas „donkey".

Dume Staĉjo, ordonante al ili ambaŭ, ke ili gardu la fraŭlineton kiel la okulon en la kapo, kaj okaze de iu akcidento ili senprokraste voku lin, li prenis la pafilon kaj iris al tiu deŝirita roko, kiu fermis la intermonton. Alveninte al la loko, li pririgardis ĝin atente, esploris ĉiujn fendiĝojn en ĝi, enŝovis stangon en fendon, kiun li trovis en la malsupra parto de la ŝtonego, mezuris precize ĝian profundecon, poste revenis per malrapida paŝo al la tendaro kaj, malferminte la skatolon kun ŝargaĵoj, li komencis kalkuli ilin. Sed apenaŭ li nombris ĝis tricent, kiam el la baobabo, kiu kreskis je 50 paŝoj de la tendo, aŭdiĝis la voĉo de Mea:

— Sinjoro, sinjoro!

Staĉjo alproksimiĝis al la giganta arbego, kies trunko, putrinta ĉe la tero, aspektis kvazaŭ turo, kaj demandis:

— Kion vi volas?

— Ne tro malproksime oni vidas multajn zebrojn kaj pli fore paŝtas sin antilopoj.

— Bone. Mi prenos la pafilon kaj iros, ĉar oni devos fumaĵi viandon. Sed por kio vi surgrimpis la arbon kaj kion vi tie faras?

La knabino respondis je tio per sia malgaja kantvoĉo:

— Mea vidis la neston de grizaj papagoj kaj volis alporti ilin al la juna fraŭlineto, sed la nesto estas malplena, do Mea ne ricevos kolringon.

— Vi ricevos ĝin pro tio, ke vi amas la fraŭlineton.

La juna negrino tuj malsuprengrimpis laŭ la malglata arboŝelo kaj kun ĝojplenaj okuloj, ŝi komencis ripeti:

— Ho jes! Jes! Mea amas ŝin tre — kaj kolringon same!

Staĉjo glatumis favore ŝian kapon, post kio li prenis la pafilon, fermis la skatolon kun ŝargaĵoj kaj ekiris al la loko, kie paŝtis sin zebroj. Post paso de duonhoro la resono de pafo atingis la tendaron, kaj post unu horo la malgranda ĉasisto revenis kun bona novaĵo, ke li mortpafis junan zebron kaj ke la ĉirkaŭaĵo estas plena de ĉasbestoj, ĉar li vidis de sur la altaĵo krom zebroj ankaŭ multajn arojn da antilopoj kaj grupeton da „water-buck", t.e. akvaj kaproj, paŝtantaj sin apud la rivero.

Poste li ordonis al Kali preni la ĉevalon kaj sendis lin por la ĉasita besto, kaj li mem komencis diligente rigardi la gigantan trunkon de la baobabo, ĉirkaŭiri ĝin kaj frapi per la karabenkolbo ĝian malglatan arboŝelon.

— Kion vi faras? — demandis Nel.

Kaj li respondis:

— Rigardu, kiel ĝi estas giganta. Dek kvin personoj, preninte sin je la manoj, ne sukcesus certe ĉirkaŭpreni tiun arbegon, kiu memoras eble la tempojn de faraonoj. Sed la trunko en sia malsupra parto estas tute putrinta kaj malplena. Ĉu vi vidas tiun malfermaĵon, tra kiu oni povas facile eniĝi en ĝian internon? Oni povus tie aranĝi kvazaŭ grandan ĉambron, en kiu ni ĉiuj povus bone loĝi. Venis tio en mian kapon, kiam mi vidis Mea'n meze de la branĉaro kaj poste, ĉasante zebrojn, mi ĉiam pensis pri tio.

— Sed ni estas ja pluirontaj al Abisenujo.

— Jes. Sed oni devas antaŭe ripozi, kaj mi diris hieraŭ al vi, ke ni decidis resti ĉi tie unu semajnon, aŭ eĉ du. Vi ne volas forlasi vian elefanton, kaj mi timas pri vi pro la pluva sezono, kiu jam komenciĝis kaj dum kiu la febro estas preskaŭ certa. Hodiaŭ estas bela vetero, tamen vi vidas, ke nuboj amasiĝas ĉiam pli dense — kaj kiu scias, ĉu la pluvo ne falos jam antaŭ la vespero. La tendo ne ŝirmas vin sufiĉe, kaj en la baobabo, se ĝi ne estas putrinta ligno ĝis la supro de la trunko, ni povas ridi pri la plej granda pluvego. Estus ankaŭ en ĝi pli sekure ol en la tendo, kaj se ĉiuvespere oni ŝirmus tiun malfermaĵon kaj la fenestrojn, kiujn mi aranĝus por la taglumo, tiam povus ĉirkaŭ la arbego muĝi multe da leonoj. La printempa pluvperiodo ne daŭras pli longe ol unu monaton kaj mi pli kaj pli pensas, ke oni devas nepre transatendi ĝin. Kaj se jes, tiam pli bone ĉi tie ol ie ajn alie kaj pli bone en ĉi tiu giganta arbego ol sub la tendo.

Nel ĉiam konsentis ĉion, kion volis Staĉjo, do ŝi konsentis ankaŭ nun, tiom pli, ĉar la penso pri la restado ĉe la elefanto kaj pri la loĝado en la baobabo plaĉis al ŝi eksterordinare. Ŝi komencis do tuj pripensi, kiamaniere ili aranĝos la loĝejon, kiel ili meblos la ĉambrojn kaj kiel ili invitos sin reciproke por „five o'clock"-oj kaj tagmanĝoj. Fine ili ambaŭ amuziĝis sufiĉe — kaj Nel volis tuj ĉirkaŭrigardi en la nova loĝejo, sed Staĉjo, kiu ĉiutage fariĝis pli sperta kaj singarda, retenis ŝin de tro subita mastrumado.

— Antaŭ ol ni mem tie ekloĝos — li diris — oni devas elpeli la antaŭajn loĝantojn, se iaj tie troviĝas.

Dirinte tion, li ordonis al Mea enĵeti en la internon de la baobabo kelkajn ardantajn kaj freŝajn, do forte fumantajn branĉojn. Kaj montriĝis, ke li bone faris, ĉar la giganta arbo estis delonge enloĝata de tiaj gemastroj, je kies gastamo oni ne povis kalkuli.

ĈAPITRO XXVII

Du malfermaĵoj estis en la arbo: unu vasta, duonon de metro super la tero, la dua malpli granda, ĉirkaŭ en alteco de unua etaĝo en urbaj domoj. Apenaŭ Mea enjetis en la malsupran malfermaĵon la brulfumantajn branĉojn, tuj el la supra malfermaĵo komencis elflugi grandaj vespertoj, kiuj, blindigitaj pro la sunbrilo, ĉirkaŭflugis la arbon kvazaŭ frenezaj, akre kriante. Sed post momento el la malsupra malfermaĵo elŝoviĝis fulmrapide la vera mastro, nome grandega boa-serpento, kiu digestis evidente en duondormo la restojn de la lasta kaptaĵo. Nur kiam la fumo atingis ĝiajn naztruojn, ĝi vekiĝis kaj ekpensis pri sia savo. Ĉe la vido de la ferkolora korpaĉo, kiu kvazaŭ grandega risorto saltis el la fumanta arbotruego, Staĉjo ekkaptis Nel'on per la brakoj kaj komencis forkuri kun ŝi en la direkto de la malfermita ĝangalo. Sed la amfibio, mem ekterurita, ne intencis postkuri ilin; anstataŭ tio, tordiĝante meze de la herbo kaj disstarigitaj pakaĵoj, ĝi forkuradis kun grandega rapideco en la direkto de la intermonto, volante kaŝi sin inter rokrompaĵoj kaj fendaĵoj. La infanoj retrankviliĝis. Staĉjo starigis Nel'on sur la teron kaj eksaltis por preni la pafilon, post kio li sekvis la serpentegon al la intermonto, kaj Nel postkuris Staĉjon. Sed post dekkelkaj paŝoj tiel eksterordinara vido ekbatis iliajn okulojn, ke ambaŭ haltis konsternitaj. Jen supre, super la rando de la intermonto, aperis por palpebrume daŭro la korpaĉo de la serpentego kaj, zigzaginte en la aero, falis denove malsupren. Post momento ĝi aperis duafoje kaj ree malsuprenfalis. La infanoj, alkurinte ĝis la rando, vidis kun mirego, ke ilia nova amiko, la elefanto, ludis tiamaniere kun la boa-serpento kaj, sendinte ĝin unue en dufojan aerveturon, nun piedpremis ĝian kapon per sia giganta, ŝtiposimila piedego. Fininte tiun operacion, ĝi denove levis per sia rostro la ankoraŭ tremantan korpon, sed ĉi-foje ne ĵetis ĝin supren, nur rekte en la akvofalon. Post kio, balancante ambaŭflanken kaj ventumante per la orelegoj, ĝi komencis penetreme rigardi Nel'on, kaj fine ĝi etendis al ŝi sian rostron, kvazaŭ postulante rekompencon por sia heroa kaj samtempe ege prudenta faro.

Kaj Nel alkuris tuj al la tendo kaj, reveninte kun amaso da sovaĝaj figoj, komencis al ĝi ĵeti po kelkajn, kaj la elefanto serĉis ilin diligente en la herbo kaj enmetis unu post la alia en sian faŭkon. Tiujn, kiuj enfalis en pli profundajn fendojn, ĝi spirblovante eligis per tia forta blovado, ke kun la figoj supren flugis ŝtonoj grandaj kiel homa pugno. Tiun spektaklon la infanoj akceptis per aplaŭdoj kaj rido. Nel revenis kelkfoje por novaj provizoj, ne ĉesante aserti ĉe ĉiu figo, ke la elefanto estas jam komplete malsovaĝa kaj ke ŝi povus eĉ nun malsupreniri al ĝi.

— Vidu, Staĉjo — jen ni havos protektanton! Ĉar ĝi timas neniun en la dezerto: nek leonon, nek serpentegon, nek krokodilon. Plue ĝi estas tre bona — kaj ĝi amas nin tutcerte.

— Se ĝi malsovaĝiĝos — diris Staĉjo — kaj se mi povos lasi vin sub ĝia protekto, tiam efektive mi iros ĉasi en plena trankvilo, ĉar pli bonan defendanton mi ne povus serĉi al vi en la tuta Afriko.

Post momento li aldonis:

— La tieaj elefantoj estas pli sovaĝaj, sed mi legis, ke ekzemple la aziaj havas specialan inklinon al infanoj. Neniam okazis en Hindujo, ke elefanto malutilis al infano kaj se ĝi fŭrioziĝas, kio okazas de tempo al tempo, tiam la lokaj loĝantoj elsendas infanojn por trankviligi ĝin.

— Jen vidu, vidu!

— Ĉiuokaze vi faris bone, ke vi ne permesis al mi ĝin mortpafi.

Je tio la pupiloj de Nel ekflamis pro ĝojo, kvazaŭ du verdetaj fajretoj. Ekstarante sur la piedfingretoj, ŝi metis sur la brakojn de Staĉjo siajn du manojn kaj, klinante la kapeton malantaŭen, ŝi demandis, rigardante al liaj okuloj:

— Mi agis, kvazaŭ mi estus kiomjara? — diru! — kiomjara?

Kaj li respondis:

— Almenaŭ sepdekjara.

— Vi ĉiam ŝercas pri mi.

— Koleretu, koleretu! — kaj kiu liberigos la elefanton?

Aŭdinte tion, Nel komencis tuj kaĵoli kvazaŭ juna katineto.

— Vi! Kaj mi tre amos vin pro tio kaj ankaŭ ĝi.

— Mi pensas pri tio, — diris Staĉjo — sed tio ne estas facila laboro kaj mi ne faros tion nun, sed nur tuj antaŭ nia plua ekiro.

— Kial?

— Tial, ke ĝi certe forlasus nin, se mi liberigus ĝin, antaŭ ol ĝi malsovaĝiĝos kaj alkutmiĝos al ni.

— Ho! — Ĝi ne forlasos min.

— Vi pensas, ke ĝi same farus kiel mi! — rediris Staĉjo kun certa malpacienco.

La pluan interparolon haltigis la alveno de Kali, kiu alportis la buĉitan zebron kaj ĝiajn idojn mortmorditajn de Saba. Ĝi estis feliĉo por la hundo, ke kurante post Kali, ĝi ne ĉeestis la batalon kontraŭ la serpento. La hundo estus certe postkurinta la serpenton kaj, atinginte ĝin, pereus en ĝiaj mortigaj tordiĝoj, antaŭ ol Staĉjo sukcesus alkuri por helpi. Pro mortigo de la zebridoj ĝi ricevis de Nel batpunon, kiun ĝi ne tro sentis, ĉar ĝi eĉ ne retiris sian elpendantan langaĉon, kun kiu ĝi revenis de la ĉasado.

Dume Staĉjo deklaris al Kali, ke li intencas aranĝi loĝejon en la arbo kaj rakontis al li, kio okazis dum la purigado de la arbotrunko per la fumo, kaj kiamaniere la elefanto venkis la boa-serpenton. La projekto ekloĝi en la baobabo, kiu povos doni ŝirmon ne sole kontraŭ la pluvo, sed ankaŭ kontraŭ sovaĝaj bestoj, tre plaĉis al la negro, sed la ago de la elefanto tute ne gajnis lian aprobon.

— La elefanto estas malsaĝa — li diris — ke ĝi enĵetis „niokon" en la ŝaumantan akvon, sed Kali scias, ke nioko estas bona, do li serĉos ĝin post la ŝaumanta akvo kaj li rostos ĝin, ĉar Kali estas saĝa — kaj donkey.

— Prave, vi estas donkey! — respondis Staĉjo — sed vi ja ne manĝos serpenton?

— Nioko bona — ripetis Kali.

Kaj montrante la buĉitan zebron, li aldonis:

— Pli bona, ol ĉi tiu niama.

Post tio ili ambaŭ iris al la baobabo kaj okupiĝis pri la aranĝo de loĝejo. Kali serĉis ĉe la rivero platan ŝtonon, en grandeco de granda kribrilo kaj, metinte ĝin en la trunkon, ŝutis sur ĝin ardantajn lignokarbojn. Poste li alŝutis pli kaj pli da novaj ardaĵoj, atentante nur, ke ne ekbrulu la putrintaĵo interne de la trunko kaj ne kaŭzu la brulon de la tuta arbo mem. Li diris, ke li faras tion, por ke nenio mordu grandan sinjoron kaj bibi. Kaj efektive montriĝis, ke tio ne estis superflua singardo, ĉar, post kiam la fumo plenplenigis la internon de la arbo kaj disiris eĉ eksteren, el la ŝelfendetoj komencis elrampi la plej diversaj estaĵoj: nigraj kaj ĉerizkoloraj skaraboj, vilaj araneoj grandaj kiel prunoj, raŭpoj kovritaj kvazaŭ per dornoj, fingrodikaj kaj abomenaj, kaj samtempe venenaj skolopendroj, kies mordo povas kaŭzi eĉ morton. Kaj laŭ tio, kio okazis sur la ekstera flanko de la trunko, estis facile diveni, kiom da similaj estaĵoj pereis interne pro la lignokarba fumo. Tiujn, kiuj malsuprenfalis en la herbon el la arboŝelo kaj el pli malaltaj branĉoj, Kali dispremis senkompate per ŝtonoj, rigardante ĉe tio ĉiam al la supra kaj malsupra arbokavaĵoj, kvazaŭ li timus, ke baldaŭ eliĝos el unu de ili ankoraŭ io nova.

— Kial vi tiel rigardas — demandis Staĉjo — ĉu vi opinias, ke alia serpento povas kaŝiĝi en la arbo?

— Ne! Kali timi Mzimu.

— Kio estas Mzimu?

— Malbona spirito.

— Ĉu vi iam vidis ĝin en la vivo?

— Ne, sed Kali aŭdi terura muĝo, kiu Mzimu fari en kabanoj ĉe sorĉistoj.

— Tamen viaj sorĉistoj ne timas ĝin?

— Sorĉistoj scias ĝin teni, poste sorĉistoj viziti kabanoj kaj diri, ke Mzimu koleri, do negroj doni al ili bananoj, mielo, biero farita el kreskaĵo sorgo, ovoj kaj viando, kaj peti pardono de Mzimu.

Staĉjo ekmovis la brakojn.

— Videble estas bone esti ĉe vi sorĉisto. Sed eble tiu serpento estis Mzimu?

Kali kapneis:

— Tiaokaze ne elefanto mortigi Mzimu, sed Mzimu mortigi elefanto. Mzimu estas morto…

Subite iu stranga krako kaj muĝeto interne de la arbo interrompis lian parolon. El la malsupra arbokavaĵo eliĝis stranga polvaĵo, post kio denove aŭdiĝis eĉ pli forta krako ol antaŭe. Kali ĵetiĝis fulmrapide vizaĝaltere kaj komencis krii terure:

— Aka! Mzimu! Aka! Aka! Aka!

Ankaŭ Staĉjo retiriĝis en la unua momento, sed baldaŭ li reakiris la memregon, kaj kiam Nel kaj Mea alkuris, li komencis klarigi al ili, kio okazis.

— Verŝajne — li diris — la tuta amaso da putraĵo interne de la trunko, plilarĝiĝante pro la varmego, fine malsuprenfalis kaj superŝutis la ardantan lignokarbon. Kaj Kali pensas, ke tio estas Mzimu. Sed Mea kelkfoje ŝprucigu akvon en la malfermaĵon, ĉar se la ardaĵo ne estingiĝis pro manko de aero kaj la putraĵo ekflamiĝos, tiam la arbo povas forbruli.

Post kio, vidante, ke Kali konstante kuŝas kaj ne ĉesas ripetadi kun timego: „Aka! Aka!", li prenis tiun pafilon, el kiu li pafis kutime al numidoj, pafis en la malfermaĵon kaj diris, puŝfrapante la knabon per la karabenkolbo:

— Via Mzimu mortigita. Ne timu!

Kaj Kali rektiĝis, restante sur la genuoj.

— Ho sinjoro granda! granda!… Sinjoro ne timi eĉ Mzimu?

— Aka! Aka! — ekkriis Staĉjo, moke imitante la negron.

Kaj li komencis ridi.

Post kelka tempo Kali tute retrankviliĝis, kaj kiam li eksidis al la manĝaĵo pretigita de Mea, montriĝis, ke la momenta teruriĝo ne deprenis de li la apetiton, ĉar krom porcio da fumaĵita viando li formanĝis ankoraŭ la nekuiritan hepaton de zebrido, ne kalkulante la sovaĝajn figojn, kiujn liveris abunde la apude kreskanta sikomoro. Poste ili ambaŭ revenis al la arbo, ĉe kiu estis ankoraŭ multe por labori. La elĵetado de la putrintaĵo, de lignokarbo, de centoj da bruligitaj skaraboj kaj grandaj oniskoj, kaj dekkelkaj rostitaj vespertoj daŭris pli ol du horojn. Staĉjon mirigis eĉ la fakto, ke la vespertoj povis loĝi en senpera najbareco kun la boa-serpento. Tamen li divenis, ke la granda serpento aŭ malŝatis tiel etan ĉasaĵon, aŭ, ne povante interne de la trunko volviĝi ĉirkaŭ io, ne scipovis atingi ilin. La ardo de la lignokarbo kaŭzinta la falon de la putrintaj tavoloj, bonege purigis la internon — kaj ĝia vido plenigis nun Staĉjon per ĝojo, ĉar ĝi estis tiel vasta kiel granda ĉambro kaj povis doni ŝirmon ne por kvar, sed eĉ por dek personoj. La malsupra malfermaĵo estis la pordo, la supra la fenestro, dank'al kio en la tre vasta trunko estis nek mallume, nek sufoke. Helpe de tendotuko Staĉjo decidis dividi la tutaĵon en du ĉambrojn, el kiuj la unuan li destinis por Nel kaj Mea, la duan por si mem, Kali kaj Saba. La arbo ne estis putrinta ĝis la trunkosupro, do la pluvo ne povis eniĝi internen, kaj por tute sekuriĝi kontraŭ ĝi sufiĉis levi kaj subapogi super ambaŭ malfermajoj la arboŝelon tiamaniere, ke ĝi formu du defluilojn. La plankon de la interno ili surŝutis per varmega sablo alportita de la riverbordo, kaj ĝian supraĵon ili kovris per sekaj muskoj.

La laboro estis efektive laciga, kaj precipe por Kali, ĉar li devis krom tio fumaĵi viandon, trinkigi la ĉevalojn kaj pensi pri la nutraĵo por la elefanto, kiu senĉese trumpetis pri ĝi. Sed la juna negro okupiĝis pri la aranĝo de la nova loĝejo kun granda volonteco kaj eĉ kun fervoro, kies kaŭzon li klarigis al Staĉjo ankoraŭ dum la sama tago jene:

— Kiam la granda sinjoro kaj bibi — li diris, metante la manojn sur la koksojn — ekloĝos en la arbo, Kali ne bezonos konstrui por la nokto la grandan zeribon kaj li povos ĉiuvespere maldiligenti.

— Ĉu vi tiom ŝatas nenion fari? — demandis Staĉjo.

— Kali estas viro, do Kali ŝati nenion fari, ĉar labori devi nur virinoj.

— Tamen vi vidas, ke mi laboras por bibi.

— Sed kiam bibi plenaĝiĝi, ŝi devi labori por la granda sinjoro — kaj se ŝi ne voli, tiam la granda sinjoro certe bati ŝin.

Je la sola penso pri batado de bibi, Staĉjo eksaltis kvazaŭ brogita kaj kriis kolere:

— Malsaĝulo, ĉu vi scias, kio estas bibi?

— Mi ne scias — respondis la nigra knabo kun teruro.

— „Bibi", jen estas… jen estas… bona Mzimu!

Kaj Kali eĉ ekkaŭris.

Kaj post la finiĝo de la laboro li malkuraĝe alproksimiĝis al Nel, falis antaŭ ŝi vizaĝaltere kaj komencis ripeti, ne plu per terura, sed per petega voĉo:

— Aka! Aka! Aka!…

Kaj la „bona Mzimu" larĝe malfermis al li siajn belegajn okulojn similajn al la koloro de la marakvo, tute ne komprenante, kio okazis kaj kion celas Kali.

ĈAPITRO XXVIII

La nova sidejo, kiun Staĉjo nomis „Krakovo" estis aranĝita dum tri tagoj. Sed unue oni metis en la „viran ĉambron" la ĉefajn pakaĵojn, kaj dum la granda pluvego la juna kvaropo trovis bonegan ŝirmon en la kolosa trunko eĉ antaŭ ĝia aranĝo. La pluva sezono ĵus komenciĝis, sed ĝi ne konsistis el longedaŭraj, aŭtunaj pluvoj, dum kiuj la ĉielo kovriĝas per nigraj nuboj kaj la enuiga laciga pluva vetero daŭras dum tutaj semajnoj. Ĉi tie la vento plurfoje dispelis la ariĝintajn nubojn, kiuj surverŝis la teron abunde, post kio denove ekbrilis la suno, brilanta kvazaŭ freŝe banita, kaj superŝutis per ora lumo la rokojn, la riveron, la arbojn kaj la tutan ĝangalon. La herbo kreskis preskaŭ antaŭ la okuloj. La arboj kovriĝis per abunda foliaro kaj, antaŭ ol defalis la malnova frukto, formiĝis ĝermoj por la nova.

Kaŭze de la ofte ŝvebantaj akveroj la aero fariĝis tiom travidebla, ke eĉ la malproksimaj objektoj estis tute distingeblaj kaj la okuloj povis atingi nemezureblan malproksimon. Sur la firmamento pendis belegaj, sepkoloraj ĉielarkoj, kaj la akvofalo estis preskaŭ konstante ornamita per ili. La mallonge daŭrantaj matenaj kaj vesperaj ĉielruĝoj ludis per miloj da belegaj briloj, ke eĉ en la Libia dezerto la infanoj vidis nenion similan. La plej malsupraj nubetoj, proksimaj al la tero, koloriĝis ĉerize, la supraj pli bone prilumitaj, etendiĝis kvazaŭ lagetoj el purpuro kaj oro, kaj la etaj, lanosimilaj nubetoj briletis kvazaŭ rubenoj, ametistoj kaj opaloj. Nokte dum pluvinterrompoj la luno ŝanĝis la rosgutojn pendantajn sur la folioj de mimozoj kaj akacioj, en briliantojn, kaj la ekvatora lumo brilis en la refreŝiĝinta diafana aero pli hele ol en aliaj sezonoj.

El inuindejoj, kiujn la rivero faris pli malsupre de la akvofalo, aŭdiĝis la maltrankvila kvakado de ranoj kaj la melankoliaj voĉoj de bufoj. Sed kiam la stelhava ĉielo kovriĝis per nuboj kaj komencis pluvi, iĝis tre mallume kaj en la interno de la baobabo tiel nigre kiel en kelo. Volante trovi rimedon kontraŭ tio, Staĉjo ordonis al Mea fluidigi grason el ĉasitaj bestoj kaj faris el lada skatolo lampon, kiun li pendigis sub la supra malfermaĵo, momita de la infanoj „fenestro".

La lumo, brilanta el tiu fenestro kaj videbla de malproksime meze de la mallumo, forpelis sovaĝajn bestojn, sed anstataŭe ĝi altiris vespertojn kaj eĉ birdojn. Fine Kali devis aranĝi en la malfermaĵo kvazaŭ ŝirmilon el dornoj, similan al tiu, per kiu li fermis por la nokto la malsuprajn malfermaĵon. Sed dum la tago, se estis bela vetero, la infanoj forlasis „Krakovon" kaj vagadis tra la tuta terlango. Staĉjo ĉasis antilopojn kaj strutojn, kiuj are aperis apud la malsupra rivero, kaj Nel vizitis sian elefanton, kiu trumpetadis komence pro nutraĵo kaj poste, kiam ĝi enuis sen sia eta amikino. Ĝi salutis ŝin ĉiam kun videbla ĝojo kaj suprenstarigis tuj siajn grandajn orelojn, kiam ĝi nur de malproksime aŭdis ŝian voĉon aŭ ŝiajn paŝojn.

Iufoje, kiam Staĉjo jam iris por ĉasi kaj Kali estis okupita pri fiŝkaptado malantaŭ la akvofalo, Nel decidis iri al la roko fermanta la intermonton, por kontroli, ĉu Staĉjo jam elpensis ion por forigi ĝin kaj kion li ĝis nun faris. Okupita pri la preparado de la tagmanĝo Mea ne rimarkis ŝian foriron, kaj la knabineto, kolektante dumvoje florojn de speciala speco de begonio, kiu kreskis abunde inter la rokoj, alproksimiĝis al la deklivo, tra kiu ili eliris iam el la intermonto, kaj malsuprenirinte ŝi jam troviĝis apud la roko. La giganta ŝtono, deŝirita de la natura roko, fermis la elirejon de la intermonto kiel antaŭe. Sed Nel rimarkis, ke inter ĝi kaj la roko estas trairejo, tiel larĝa, ke eĉ plenkreskulo facile povus tie trapremiĝi.

Dum momento ŝi hezitis, poste ŝi trairis kaj troviĝis transe. Sed tie estis vojkurbiĝo, kiun oni devis preteriri por atingi la larĝan elfluejon fermitan per la akvofalo. Nel komencis mediti: „Mi iros nur iom pli malproksimen, mi elrigardos el post la roko, unufoje mi vidos la elefanton, kiu min tute ne rimarkos, kaj mi revenos". Tiel meditante, ŝi ŝoviĝis paŝo post paŝo pli kaj pli antaŭen, ĝis fine ŝi atingis la lokon, en kiu la intermonto disvastiĝis subite en malgrandan valeton — kaj ŝi ekvidis la elefanton. Ĝi staris deturnita de ŝi, kun la rostro enigita en la akvofalo kaj trinkis. Tio kuraĝigis ŝin, do, alpremiĝinte al la roka muro, ŝi faris ankoraŭ kelkajn paŝojn kaj ankoraŭ kelkajn paŝojn — kaj tiam subite la giganta besto, volante surverŝi siajn flankojn, turnis la kapon, ekvidis la knabineton kaj tuj ekiris al ŝi.

Nel iom teruriĝis, sed ĉar jam ne estis tempo por retiriĝi, ŝi alpremis genueton al genueto, riverencis al la elefanto kiel eble plej bele, etendis sian maneton kun la begonioj kaj diris per iomete tremanta voĉeto:

— Bonan tagon, kara elefanto! Mi scias, ke ci faros al mi nenion malbonan, do mi venis por diri al ci bonan tagon… kaj mi havas por ci nur ĉi tiujn florojn…

Kaj la grandegulo alproksimiĝis, etendis la rostron, elprenis el la fingretoj de Nel la fasketon de begonioj, sed enmetinte ĝin en la faŭkon, ĝi tuj faligis ĝin teren, ĉar videble estis bongustaj nek iliaj vilaj folioj nek la floroj. Nel ekvidis nun super si la rostron, kvazaŭ gigantan nigran serpenton, kiu etendiĝis kaj kurbiĝis: ĝi tuŝis ŝian dekstran maneton kaj la maldekstran, poste ambaŭ brakojn kaj fine, malleviĝinte, komencis ŝanceliĝi modere ambaŭflanken.

— Mi sciis, ke ci faros al mi nenion malbonan — ripetis la knabineto, kvankam la timo ankoraŭ ne forlasis ŝin.

Kaj la elefanto suprenstarigis siajn imponajn orelojn, volvante kaj malvolvante alterne la rostron kaj eligante ĝojan sonon, kion ĝi faris ĉiam, kiam la knabineto alproksimiĝis al la rando de la intermonto. Kaj kiel iam Staĉjo kun la leono, tiel nun ili ambaŭ staris unu kontraŭ la alia — ĝi, grandegulo simila al domo aŭ roko — kaj ŝi, etulino, kiun ĝi povis dispremi per unu movo, eĉ ne pro kolero, sed simple pro neatento.

Sed la bona kaj prudenta besto faris neniajn, nek kolerajn, nek neatentajn movojn kaj estis evidente kontenta kaj feliĉa pro la alveno de la malgranda gasto. Nel iom post iom kuraĝiĝis, kaj fine ŝi suprenlevis la okulojn kaj, rigardante tiel, kvazaŭ ŝi rigardus al alta tegmento, demandis, malkuraĝe elŝovante sian maneton:

— Ĉu mi povas glatumi cian rostron?

La elefanto ne sciis la anglan lingvon, sed el la movoj de ŝia mano ĝi tuj komprenis, pri kio temas, kaj ĝi subŝovis sub ŝian manplaton la pinton de sia longa dumetra nazego. Nel komencis glatumi la rostron, komence per unu mano kaj singarde, poste per ambaŭ manoj, kaj fine ŝi ĉirkaŭprenis ĝin per ambaŭ brakoj kaj alpremiĝis al ĝi kun la tuta infana fido. La elefanto balanciĝis sur la piedoj kaj ĉiam eligis ĝojplenajn sonojn.

Kaj post momento ĝi ĉirkaŭvolvis per la rostro la etan korpon de la knabino kaj, levinte ŝin supren, ĝi komencis balanci ŝin facilmove dekstren kaj maldekstren.

— Ankoraŭ plu! ankoraŭ plu! — kriis Nel bonege amuziĝinta.

Kaj la amuzado daŭris sufiĉe longe, kaj poste la jam tute kuraĝiĝinta knabineto elpensis al si ion alian. Jen, troviĝante sur la tero, ŝi provis suprenrampi la antaŭan piedon de la elefanto, kvazaŭ arbon, aŭ kaŝiĝante sub ĝi, demandis ĝin, ĉu ĝi trovos ŝin. Sed ĉe tiuj petolaĵoj ŝi rimarkis unu aferon, nome, ke en la antaŭaj kaj precipe en la postaj piedegoj de la elefanto troviĝas multaj dornoj, de kiuj la giganta besto ne scipovis liberiĝi, unue pro tio, ke la postajn piedegojn ĝi ne povis atingi per sia rostro, kaj due, ke ĝi timis vundi al si la fingron, kiu troviĝas ĉe la fino de la rostro kaj sen kiu la elefanto povus perdi sian tutan lertecon kaj kapablecon. Nel nenion sciis pri tio, ke tiaj dornoj en la piedoj estas vera turmento por la elefantoj en Hindujo, kaj ankoraŭ pli ofte en la afrikaj ĝangaloj konsistantaj plejparte el dornohavaj kreskaĵoj. Tamen, ĉar ŝi tre bedaŭris la kompatindan grandegulon, do senpripense, ekkaŭrinte ĉe ĝia piedego, ŝi komencis eltiri delikate antaŭ ĉio la pli grandajn kaj poste la malpli grandajn dornojn, dume ne ĉesante babileti kaj certigi la elefanton, ke ŝi lasos neniun dornon en ĝiaj piedoj. Ĝi komprenis bonege, pri kio temas — kaj kurbigante la piedojn en la genuo, ĝi montris tiamaniere, ke ankaŭ en la plandoj inter la hufoj kovrantaj la fingrojn estas dornoj, kiuj kaŭzas al ĝi eĉ pli grandajn suferojn.

Sed dume Staĉjo revenis de la ĉasado kaj komencis tuj demandi la negrinon, kie estas la fraŭlineto. Ricevinte respondon, ke ŝi verŝajne estas en la arbo, li estis jam enrigardonta en la internon de la baobabo, kiam subite ŝajnis al li, ke li aŭdas ŝian voĉon en la intermonto. Ne fidante siajn proprajn orelojn, li kuris tuj al la rando de la intermonto kaj, rigardante malsupren, li preskaŭ rigidiĝis. La knabineto sidis ĉe la piedego de la koloso, kaj tiu staris tiel kviete, ke, se ne estus la moviĝo de la rostro kaj de la oreloj, oni povus supozi, ke ĝi estas skulptita el ŝtono.

— Nel! — ekkriis Staĉjo.

Kaj ŝi, okupita pri sia laboro, respondis al li ĝoje:

— Tuj, tuj!

Je tio la knabo, kiu ne kutimis heziti antaŭ danĝero, suprenlevis per unu mano la pafilon, per la alia li kaptis la senŝeligitan trunketon de liano kaj, ĉirkaŭpreninte ĝin per la kruroj, li fulmrapide glitis laŭlonge de ĝi sur la fundon de la intermonto.

La elefanto ekmovis maltrankvile la orelojn. Sed ĉi-momente Nel leviĝis kaj, ĉirkaŭpreninte ĝian rostron, kriis rapide:

— Ne timu, elefanto — jen Staĉjo.

Staĉjo tuj rimarkis, ke ekzistas neniu danĝero por ŝi. Tamen liaj piedoj ankoraŭ tremis, la koro forte batis kaj, antaŭ ol li trankviliĝis pro la impreso, li komencis paroli per duone sufokita voĉo, kolere kaj samtempe malĝoje:

— Nel, Nel, kiel vi povis tion fari?!…

Kaj ŝi komencis senkulpigi sin, ke ŝi faris nenion malbonan, ĉar la elefanto estas bona kaj jam tute malsovaĝa; ke ŝi volis nur unufoje rigardi ĝin kaj reveni, sed ĝi retenis ŝin kaj komencis kun ŝi ludi; ke ĝi balancis ŝin tre singarde kaj ke, se Staĉjo tion volas, ĝi ankaŭ lin balancos.

Dirinte tion, per unu maneto ŝi prenis la pinton de la rostro kaj alproksimigis ĝin al Staĉjo, kaj la duan ŝi svingis kelkfoje dekstren kaj maldekstren, dirante samtempe al la elefanto:

— Elefanto, balancu ankaŭ Staĉjon!

La saĝa besto ree divenis el ŝiaj gestoj, kion ŝi volas de ĝi — kaj Staĉjo, ekkaptita je la pantalonzono, en unu momento troviĝis en la aero. Estis ĉe tio ia strange komika kontrasto inter lia ankoraŭ koleriĝinta mieno, kaj tiu balancado super la tero, ke la malgranda „Mzimu" komencis ĝislarme ridi, manfrapi kaj krii kiel antaŭe:

— Ankoraŭ plu, ankoraŭ plu!

Kaj ĉar ne estas eble konservi la konvenan seriozecon kaj prediki moralaĵojn, kiam la homo pendas ĉe la fino de rostro kaj malgraŭvole faras movojn similajn al pendolmovoj, fine ankaŭ la knabo ekridis. Sed post kelka tempo, ekrimarkante, ke la movoj de la ostro fariĝas pli kaj pli malrapidaj kaj ke la elefanto intencas starigi lin sur la teron, li elpensis neatendite ion novan: nome, elprofitante la momenton, kiam li troviĝis apud la grandega orelo, li ekkaptis ĝin ambaŭmane, svingis sin fulmrapide sur al kapon kaj eksidis sur la nukon de la elefanto.

— Jen! — li kriis de supre al Nel — ĝi ekkomprenu, ke ĝi devas min obei.

Kaj li komencis per la manplato frapeti ĝian kapegon, kun la mieno de estro kaj mastro.

— Bone! — Nel kriis de malsupre — sed kiamaniere vi malsupreniĝos nun?

— Bagatelaĵo — respondis Staĉjo.

Kaj, pendiginte siajn piedojn sur la frunton de la elefanto, li ĉirkaŭprenis per ili rostron kaj glitis teren kvazaŭ laŭlonge de arbotrunko.

— Jen, kiamaniere mi malsupreniĝas.

Post kio ili ambaŭ okupiĝis denove pri la elŝirado de la restintaj dornoj el la piedoj de la elefanto, kiu montris ĉe tiu operacio eksterordinaran paciencon.

Dume la unuaj pluveroj komencis fali, do Staĉjo decidis tuj rekonduki Nel'on al „Krakovo", sed jen aperis neatendite malfacilaĵo. La elefanto neniel volis disiĝi de ŝi kaj ĉiufoje, kiam ŝi provis foriĝi, ĝi reirigis ŝin per la rostro kaj altiris al si. La situacio fariĝis pli kaj pli malfacila kaj pro la persisteco de la besto la gaja amuzo povus malbone finiĝi. La knabo ne sciis, kion fari, ĉar pluvis pli kaj pli forte kaj minacis pluvego. Ili amabŭ iom post iom retiriĝis al la elirejo, sed tre nerimarkeble kaj la elefanto antaŭenŝoviĝis post ili. Fine Staĉjo stariĝis inter ĝi kaj Nel, fiksis al ĝiaj okuloj sian penetran rigardon, kaj samtempe diris per mallaŭta voĉo al Nel:

— Ne forkuru, sed retiriĝu malrapide ĝis la mallarĝa trairejo.

— Kaj vi, Staĉjo? — demandis la knabineto.

— Retiriĝu — li ripetis kun akcento — ĉar alie mi devus mortpafi la elefanton.

Sub la influo de tiu minaco la knabineto plenumis la ordonon, tiom pli, ĉar havante jam senliman fidon al la elefanto, ŝi estis certa, ke ĝi nenial faros al Staĉjo ion malbonan. Kaj la knabo staris en distanco de kvar paŝoj de la grandegulo, ne fortirante de ĝi sian akran rigardon.

Tiel pasis kelkaj minutoj. Ekestis momento preskaŭ minaca. La oreloj de la elefanto moviĝis kelkfoje, la malgrandaj okuloj ekbrilis iel strange kaj la rostro subite suprenleviĝis. Staĉjo sentis, ke li paliĝas.

— La morto! — li pensis.

Sed la koloso neatendite returniĝis al la rando de la intermonto, kie ĝi kutimis vidi Nel'on kaj komencis tiel malgaje trumpeti, kiel neniam antaŭe. Kaj Staĉjo iris trankvile al la trairejo kaj malantaŭ la roko li trovis Nel'on, kiu ne volis reveni sen li al la arbo. La knabo havis nehaltigeblan deziron diri al ŝi: „Vidu, vidu, kion vi faris! Mi preskaŭ pereis pro vi". Sed ne estis tempo por riproĉoj, ĉar la pluvo ŝanĝiĝis en pluvegon kaj necesis reveni kiel eble plej rapide. Nel malsekiĝis ĝis la ostmodelo, kvankam Staĉjo ĉirakaŭvolvis ŝin en sian veston.

Interne de la arbo li ordonis al la negrino tuj alivesti ŝin — kaj li mem antaŭ ĉio malligis en la vira ĉambro la hundon, kiun li antaŭe devis alligi, timante, ke ĝi sekvos liajn suprojn kaj fortimigos la ĉasbestojn. Poste li komencis trarigardi ankoraŭfoje ĉiujn vestojn kaj pakaĵojn, esperante, ke li eble trovus iun forgesitan pinĉprenon da kinino.

Sed li trovis nenion. Nur sur la fundo de la boteleto, kiun donis al li la misiisto en Kartumo, kaŝiĝis iomete da blanka pulvoro, sed tiom malmulte, ke ĝi povus sufiĉi apenaŭ por la blankigo de fingropinto. Tamen li decidis enverŝi en la boteleton varman akvon kaj doni al Nel tiun fluidaĵon por trinki.

Post kiam jam pasis la pluvego kaj denove brilis la suno, li eliris el al arbo, por rigardi la fiŝojn, kiujn alportis Kali. La negro kaptis dekkelkajn de ili per fiŝhoko, kiun li mem faris el maldika drato. Plejparte ili estis malgrandaj, sed troviĝis ankaŭ tri sufiĉe grandaj, longaj ĉirkaŭ unu futon, arĝentpunktitaj kaj mirige malpezaj. Mea, edukita en la regionoj de la Blua Nilo, estis bone informita pri fiŝspecoj kaj tuj diris, ke ili estas bongustaj kaj ke vespere ili elsaltas tre alte super la akvonivelon. Kaj efektive ĉe ilia preparado montriĝis, ke ili estas pro tio malpezaj, ĉar interne ili havas grandajn aervezikojn. Staĉjo prenis unu el tiaj vezikoj, kiu egalis al granda pomo, kaj alportis al Nel, por montri ĝin.

— Rigardu, rigardu — li diris — tio troviĝas en la fiŝoj. El dekkelkaj tiaj vezikoj oni povus fari vitran platon en nia fenestro.

Kaj li montris al la supra malfermaĵo en la arbo. Sed pripensinte dum momento, li aldonis:

— Kaj ankoraŭ ion plian.

— Kion do? — Nel demandis interesite.

— Kaj flugdrakojn.

— Tiajn, kiajn vi ellasadis en Port-Saido? Ho, bone! Faru!

— Mi faros. El fortranĉitaj, maldikaj bambuoj mi faros kadretojn, kaj tiujn membranojn mi uzos anstataŭ papero. Ili estos eĉ pli bonaj ol papero, ĉar pli malpezaj — kaj la pluvo ilin ne malsekigos. Tia flugdrako povos ege alte suprenleviĝi, kaj ĉe pli forta vento ĝi flugos Dio scias kien…

Ĉe tio li ekfrapis sian frunton:

— Mi havas ideon.

— Kiun?

— Vi vidos. Post kiam mi tion ankoraŭ pli bone pripensos, mi diros al vi. Nun la elefanto tiel blekegas, ke oni ne povas eĉ interparoli…

Kaj efektive, la elefanto, pro sopiro al Nel kaj eble al ambaŭ infanoj, trumpetis tiel laŭte, ke la tuta intermonto tremis, kune kun la proksimaj arboj.

— Ni devas montri nin al ĝi — diris Nel — tiam ĝi certe trankviliĝos.

Kaj ili iris tuj al la intermonto. Sed Staĉjo, tute okupita de sia ideo, komencis duonvoĉe paroli:

„Nelly Rawlison kaj Stanislao Tarkowski el Port-Saiclo, forkurinte el Faŝodo de derviŝoj, troviĝas…"

Kaj, haltinte, li demandis:

— Kiel difini, kie?…

— Kion, Staĉjo?

— Nenion, nenion! Mi scias jam: „Ili troviĝas en distanco de unu monata vojaĝo orienten de Blanka Nilo — kaj ili petegas tujan helpon"… Kiam la vento blovos norden aŭ orienten, mi ellasos tiajn flugdrakojn en nombro de dudek, kvindek, cent, kaj vi, Nel helpos al mi ilin fari.

— Flugdrakojn?

— Jes! — kaj mi diros nur tiom, ke ili povas esti al ni pli utilaj ol dek elefantoj.

Dume ili alvenis al la rando de la intermonto. Kaj nun komenciĝis la balancado de la elefanto de piedo al piedo, la svingado per la oreloj kaj denove la malgaja trumpetado, kiam Nel provis eĉ nur por momento malproskimiĝi. Fine la knabineto komencis persvadi la „karan elefanton", ke ŝi ne povas ĉiam esti ĉe ĝi, ĉar ŝi devas ja dormi, manĝi, labori kaj mastrumadi en „Krakovo". Sed ĝi trankviliĝis nur, post kiam ŝi ĵetis al ĝi per forkego la nutraĵon preparitan de Kali — sed vespere ĝi komencis denove trumpeti.

La infanoj nomis ĝin ĉi-vespere „King", ĉar Nel certigis Staĉjon, ke antaŭ ol ĝi troviĝis en la intermonto, ĝi estis sendube la reĝo de ĉiuj elefantoj en Afriko.

ĈAPITRO XXIX

Dum kelkaj tagoj, kiam ne pluvis, Nel pasigis la tempon ĉe King, kiu jam ne plu protestis pro ŝia forirado, kompreninte, ke la knabineto revenas kelkfoje dum la tago. Kali, kiu ĝenerale timis elefantojn, rigardis tion kun eksterordinara miro, sed fine li mem konvinkiĝis, ke la potenca „bona Mzimu" sorĉis la grandegulon, kaj ankaŭ li komencis viziti ĝin. King kondutis rilate al li, kiel ankaŭ rilate al Mea, amike, sed sole nur Nel faris kun ĝi, kion ŝi volis, tiel ke post semajno ŝi kuraĝis konduki al ĝi eĉ la hundon. Por Staĉjo tio estis granda plifaciliĝo, ĉar li povis tute trankvile lasi Nel'on sub ĝia gardo, alivorte, kiel li esprimis sin: sub la rostro de la elefanto — kaj sentime iri ĉasi, kaj eĉ de tempo al tempo kunpreni kun si la negron. Li estis nun ankaŭ certa, ke neniukaze la bona besto forlasos ilin kaj li komencis pripensi, kiamaniere liberigi ĝin el la fermita loko. Verdire li jam delonge trovis la rimedon por tio, sed ĝi postulis tiel grandan oferon, ke li pense luktis, ĉu uzi ĝin kaj pro tio li prokrastis tion de tago al tago. Ĉar li havis neniun, kun kiu li povis priparoli tion, li decidis malkaŝi antaŭ Nel sian sekreton, kvankam li ĉiam opiniis ŝin infano.

— La rokon oni povas krevigi per pulvo — li diris — sed por tio oni devus detrui multe da ŝargaĵoj, t.e. eltriri el ili la kuglojn, elŝuti la pulvon kaj fari el ĉi tiu grandan eksplodilon. Tian eksplodilon mi enpuŝos en la plej profundan fendon, kiu troviĝas en la roko, poste mi ŝtopos kaj subbruligos ĝin. Tiam la roko diskrevos je kelkaj aŭ dekkelkaj partoj kaj King'on oni povos elkonduki.

— Sed se estos ĉe tio granda krako, ĉu la elefanto ne teruriĝos?

— Ĝi teruriĝu! — respondis vigle Staĉjo. — Tio interesas min plej malmulte. Kun vi, vere, ne valoras serioze paroli.

Tamen li parolis plu, aŭ pli ĝuste li pensis plu laŭte:

— Sed se mi uzos ne sufiĉan nombron da ŝargaĵoj, tiam la roko ne diskrevos kaj mi detruos ilin senefike; se mi uzos sufiĉan nombron, tiam restos al ni malmulte de ili. Kaj se ili mankus antaŭ la fino de nia vojo, tiam simple minacas nin la morto. Ĉar per kio mi ĉasos, per kio mi defendos vin okaze de iu danĝero? Vi ja scias bone, se ne estus tiu pafilo kaj tiuj ŝargaĵoj, ni estus pereintaj jam delonge, aŭ de la manoj de Gebhro, aŭ pro malsato. Kaj estas vera bonŝanco, ke ni havas ĉevalojn, ĉar ni mem povus porti nek la diversajn objektojn, nek la ŝargaĵojn.

Je tio Nel suprenlevis la fingron kaj diris kun granda certeco:

— Se mi ordonos al King, ĝi portos ĉion.

— Kiajn ŝargaĵojn ĝi portos, se restos nur malmulte de ili?

— Anstataŭ tio ĝi defendos nin…

— Sed ĝi ja ne pafos el sia rostro al bestoj tiel, kiel mi el la pafilo.

— Tiam ni povos manĝi figojn kaj tiujn grandajn kukurbojn, kiuj kreskas sur la arboj, kaj Kali ĉiam fiŝkaptos.

— Tiel longe kiel ni restos apud la rivero. La pluvan sezonon ni devas ĉi tie transatendi, ĉar tiuj oftaj pluvegoj alportus al vi certe la febron. Memoru tamen, ke poste ni ekiros denove kaj ni povas trafi en la dezerton.

— Tian, kiel Saharo? — demandis Nel kun timo.

— Ne, sed tian, kie ne estas riveroj, nek fruktarboj, kaj kie kreskas nur malaltaj akacioj kaj mimozoj. Tie oni povas vivteni sin nur per tio, kion oni ĉasos. King trovos tie herbon, kaj mi antilopojn, sed se mi ne havos ŝargaĵojm, tiam King ne kaptos ilin.

Kaj Staĉjo havis efektive grandan zorgon, ĉar nun, kiam la elefanto jam malsovaĝiĝis kaj kun ili tiel honeste interamikiĝis, neeble estis forlasi ĝin kaj kondamni al malsatmorto; kaj liberigi ĝin, tio signifis senigi sin de pli granda parto de la pafaĵ-provizo kaj elmeti sin mem al la neevitebla pereo. Do Staĉjo prokrastis tiun laboron de tago al tago, ripetante ĉiuvespere en sia animo:

— Eble morgaŭ mi sukcesos eltrovi iun alian rimedon.

Kaj dume al tiu zorgo aliĝis aliaj. Unue Kali estis terure pikita apud la malsupra rivero de sovaĝaj abeloj, al kiuj kondukis lin negranda grizverda birdo konata en Afriko, avide kaptanta abelojn. Pro sia maldiligenteco la nigra knabo ne sufiĉe subfumis ilin, do li revenis kun mielo, sed tiomgrade difektita kaj ŝvelinta, ke unu horon poste li perdis la konscion kaj svenis. La „bona Mzimu" eltiris el lia korpo la pikilojn helpe de Mea ĝis vespero kaj poste surmetis al li teron, kiun Staĉjo surverŝis per akvo. Tamen ĉirkaŭ mateno ŝajnis, ke la kompatinda negro agonias. Feliĉe la senĉesaj klopodoj de la infanoj kaj lia forta organismo venkis la danĝeron, sed la plenan sanon li reakiris nur post dek tagoj.

La dua akcidento trafis la ĉevalojn. Staĉjo, kiu dum la malsano de Kali devis mem kateni kaj konduki ilin al la akvo, rimarkis, ke ili komencis terure malgrasiĝi. Oni ne povis tion klarigi pro manko de nutraĵo, ĉar kaŭze de la oftaj pluvoj la herbo kreskis alte, kaj bonega furaĝo estis en sufiĉa kvanto, kaj tamen la ĉevaloj rimarkeble kadukiĝis. Post kelkaj tagoj ĝiaj feloj perdis la naturan koloron, la okuloj malvigliĝis kaj el iliaj naztruoj fluis densa muko. Fine ili ĉesis manĝi, kaj anstataŭ tio ili avide trinkis akvon, kvazaŭ konsumis ilin temperaturaltiĝo. Kiam Kali resaniĝis, ili estis kvazaŭ du skeletoj. Sed li nur ekrigardis ilin kaj li tuj komprenis, kio okazis:

— Ceceo! — li diris, turnante sin al Staĉjo. — Ili devas morti.

Staĉjo komprenis same, ĉar ankoraŭ en Port-Saido li multfoje aŭdis pri la afrika muŝo, nomata „ceceo", kiu estas tiel terura plago de iuj regionoj, ke tie, kie ĝi konstante vivas la negroj tute ne posedas brutaron, kaj tie, kie pro favoraj momentaj cirkonstancoj ĝi neatendite plimultiĝas, la brutaro pereas. Ĉevalo, bovo aŭ azeno, pikita de ceceo, kadukiĝas kaj mortaĉas dum dekkelkaj tagoj, ofte eĉ dum kelkaj tagoj. La lokaj bestoj komprenas do la danĝeron, kiu minacas ilin de ĝi, ĉar okazas, ke tutaj aroj da bovoj, kiam ili ekaŭdos ĉe la akvotrinkado ĝian zumadon, furie teruriĝas kaj diskuras ĉiudirekten.

La ĉevaloj de Staĉjo estis pikitaj; Kali ŝmiris nun ĉiutage tiujn ĉevalojn, kaj kune kun ili la azenon, per iu nekutime odoranta kreskaĵo, simila al la odoro de cepo, kiun li serĉis en la ĝangalo. Li diris, ke ĝia odoro forpelas la muŝon „ceceo", sed malgraŭ tiu preventa rimedo la ĉevaloj malgrasiĝis. Kun timo Staĉjo pensis pri tio, kio okazos, se la bestoj mortos. Kiamaniere kunpreni tiam la diversajn aĵojn, Nel, la tendon, la feltaĵojn, la ŝargaĵojn kaj ujojn? Ili estis ja tiom multaj, ke eble nur unu King povus ĉion ĉi penporti. Sed por liberigi ĝin, oni devis oferi almenaŭ du trionojn de la ŝargaĵoj.

Pli kaj pli grandaj zorgoj ariĝis super la kapo de Staĉjo, similaj al tiuj nuboj, kiuj ne ĉesis trinkigi la ĝangalon per la pluvo. Kaj fine aperis la plej granda malfeliĉo, ĉe kiu malgrandiĝis ĉiuj aliaj: — la febro!

ĈAPITRO XXX

Iun tagon dum la vespermanĝo Nel, levinte al la buŝo pecon da fumaĵita viando, subite forŝovis ĝin, kvazaŭ kun abomeno, kaj diris:

— Mi ne povas manĝi hodiaŭ.

Staĉjo, kiu antaŭe sciiĝis de Kali, kie estas la abeloj, nun subfumis ilin ĉiutage, por forpreni de ili la mielon. Li estis certa, ke la etulino manĝis dum la tago tro multe da mielo kaj pro tio ŝi ne havas apetiton. Sed post momento ŝi leviĝis kaj komencis rapide rondiri ĉirkaŭ la fajro, farante pli kaj pli grandajn rondojn.

— Kaj ne tro malproksimiĝu — kriis al ŝi la knabo — ĉar io forkaptos vin.

Sed verdire li nenion timis, ĉar la ĉeesto de la elefanto, kiun sentis sovaĝaj bestoj, kaj ĝia trumpetado, kiu atingis iliajn gardemajn orelojn, tenis ilin en sufiĉe granda distanco. Tio certigis plenan sekurecon same al la homoj kiel ankaŭ al la ĉevaloj, ĉar eĉ la plej danĝeraj rabobestoj en la ĝangalo, kiel leono, pantero kaj leopardo, ne volas renkontiĝi kun elefanto kaj tro alproksimiĝi al ĝiaj kojndentoj kaj rostro. Tamen, kiam la knabineto ne ĉesis rondiri pli kaj pli rapide, Staĉjo iris post ŝi kaj demandis:

— Ho, malgranda nokta papilio! Kial vi tiel kuras ĉirkaŭ la fajro?

Li demandis ankoraŭ gaje, sed li jam maltrankviliĝis kaj lia maltrankvilo pligrandiĝis, kiam Nel respondis:

— Mi ne scias. Mi ne plu povas sidi en unu loko.

— Kio do okazis al vi?

— Estas al mi iel strange kaj tiel kurioze…

Kaj tiam subite ŝi apogis la kapeton sur lian bruston kaj, kvazaŭ konfesante sian kulpon, ŝi diris per humila kaj larmoplena voĉo:

— Staĉjo, supozeble mi estas malsana.

— Nel!!

Post kio li surmetis sian manplaton sur ŝian frunton, kiu estis seka kaj samtempe malvarma. Do li prenis ŝin sur la brakojn kaj portis ŝin al la fajro.

— Ĉu vi sentas malvarmon? — li demandis envoje.

— Malvarmon kaj varmegon, sed pli multe malvarmon.

Kaj efektive ŝiaj dentetoj klakis unuj al la aliaj, kaj la tutan korpon trakuris frostotremoj. Staĉjo jam havis ne la plej malgrandan dubon, ke ŝi malsaniĝis je febro. Li tuj ordonis al Mea konduki ŝin al la arbo, senvestigi kaj kuŝigi ŝin, poste li kovris ŝin kiel eble plej zorge, ĉar li vidis en Kartumo kaj Faŝodo, ke malsanuloj je febro kovriĝis per ŝafofeloj por bone elŝviti. Li decidis sidi ĉe Nel dum la tuta nokto kaj trinkigi ŝin per mielakvo. Sed ŝi komence ne volis trinki. Ĉe la lumo de la lampeto pendigita interne de la arbo, Staĉjo rimarkis ŝiajn brilantajn pupilojn. Post momento ŝi komencis plendi pri varmego, kaj samtempe ŝi tremis sub la feltaĵoj kaj plejdo. Siaj manoj kaj frunto estis ĉiam malvarmaj. Se Staĉjo scius almenaŭ iomete la febrajn simptomojn, li ekkonus laŭ ŝiaj eksterordinare maltrankvilaj moviĝoj, ke ŝi devas havi terure altan temperaturon. Kun timo li rimarkis, ke la knabineto rigardis la envenantan negrinon, kiu alportis varman akvon, kvazaŭ kun ia miro kaj eĉ kun timo kaj ŝajnis ne rekoni ŝin. Kun Staĉjo tamen ŝi interparolis konscie. Ŝi diris al li, ke ŝi ne povis kuŝi kaj petis, ke li permesu al ŝi leviĝi kaj iradi. Alifoje ŝi demandis, ĉu li koleras kontraŭ ŝi pro tio, ke ŝi estas malsana, kaj kiam li certigis ŝin ke ne, ŝi repremis per la okulharoj la larmojn, kiuj fluis el ŝiaj okuloj, kaj diris, ke ĝis morgaŭ ŝi tute resaniĝos.

Tiun vesperon aŭ pli ĝuste tiun nokton, la elefanto estis iel mirige maltrankvila kaj muĝis senĉese, kio denove incitis la hundon al bojado. Staĉjo rimarkis, ke tio nervozigas la malsanulinon, do li eliris por silentigi ilin ambaŭ. Saba tuj ĉesis bojadi, sed al la elefanto ne estis facile ordoni silenton, do Staĉjo prenis kelkajn melonojn kaj jetis ilin al ĝi por ŝtopi ĝian rostron almenaŭ por kelka tempo.

Revenante, li ekvidis en la lumo de la fajro la negron, kiu malproksimiĝis kun peco da fumaĵita viando en direkto al la riverfluo.

— Kion vi tie faras kaj kien vi iras? — li demandis la negron.

Kali tuj haltis kaj kiam Staĉjo alproksimiĝis al li, li diris kun sekretplena mieno:

— Kali iri al alia arbo kaj submeti la viandon al malbona Mzimu.

— Kial?

— Por ke la malbona Mzimu ne mortigi la bonan Mzimu.

Staĉjo estis ion respondonta, sed tuj ekkaptis lian animon la kompato, do li nur kunpremis la dentojn kaj foriris silente. Kiam li revenis en la arbon, Nel estis ferminta la okulojn, ŝiaj manoj, kuŝantaj sur la feltaĵo, tremis forte, sed ŝajnis, ke ŝi dormas.

Staĉjo eksidis ĉe ŝi kaj timante, ke li vekos ŝin, li sidis senmove dum kelka tempo. Mea, sidanta ĉe la alia flanko de la arbo, ĉiumomente tuŝis pecojn da eburo en siaj oreloj, por defendi sin tiamaniere kontraŭ la dormemo. Regis kompleta silento, nur de la disfluejo ĉe la malsupra riverfluo oni aŭdis la melankolian kvakadon de ranoj kaj bufoj. Subite Nel leviĝis sur la kuŝejo.

— Staĉjo!

— Mi estas ĉe vi, Nel.

Kaj ŝi, tremante kvazaŭ folio en la vento, komencis serĉi lian manon kaj plurfoje ripeti rapide:

— Mi timas, mi timas! Donu al mi la manon!

— Ne timu, Nel, mi estas apud vi.

Kaj li prenis ŝian manplaton, kiu ĉi-foje estis ardega; mem ne sciante, kion fari, li komencis kovri tiun mizeran kaj malgrasiĝintan maneton per kisoj.

— Ne timu, Nel, ne timu!

Poste li donis al ŝi mielakvon, kiu ĝis nun malvarmiĝis. Nel ĉifoje trinkis avide kaj retenis lian manon kun la ujo, kiam li provis depreni ĝin de ŝia buŝo. La malvarmeta trinkaĵo ŝajnis kvietigi ŝin. Denove silentiĝis. Sed post duonhoro Nel ree eksidis sur la kuŝejo, kaj en ŝiaj larĝiĝintaj okuloj bildiĝis grandega timo.

— Staĉjo!

— Kio estas al vi, karulino?

— Kial — ŝi demandis per intermita voĉo — Gebhro kaj Ĥamiso ĉirkaŭiras la arbon kaj enrigardas ĉi tien?

Al Staĉjo ŝajnis ĉi-momente, ke miloj da formikoj troviĝas sur lia tuta korpo.

— Kion vi parolas? — li respondis. — Ĉi tie estas neniu! Jen Kali ĉirkaŭiras la arbon.

Sed ŝi, rigardante al la malhela malfermaĵo, kriis, klakante per la dentoj:

— Kaj la beduenoj ankaŭ! Kial vi mortigis ilin?

Staĉjo ĉirkaŭbrakis kaj alpremis ŝin al si:

— Vi ja scias, kial! Ne rigardu tien! Ne pensu pri tio! Tio okazis jam antaŭ longa tempo.

— Hodiaŭ! Hodiaŭ!

— Ne, Nel, jam antaŭ longa tempo!…

Efektive tio estis jam delonge pasinta, sed revenis kiel ondo superbordiĝinta kaj ree plenigis per teruro la pensojn de la malsana infano.

Ĉiuj vortoj de trankviligo montriĝis vanaj. La okuloj de Nel larĝiĝis pli kaj pli. La koro batis tiel forte, ke ŝajnis, ke ĝi krevos ĉiumomente. Poste ŝi komencis ĵeti sin, kiel fiŝo eligita el la akvo kaj tio daŭris preskaŭ ĝis la tagiĝo. Nur tiam ŝiaj fortoj tute elĉerpiĝis kaj la kapeto malleviĝis sur la kuŝejon.

— Mi sentas min malbone, tre malbone — ŝi ripetis. — Staĉjo, mi flugas ien malproksimen.

Post kio ŝi fermis la okulojn.

En la unua momento Staĉjo ege teruriĝis, ĉar li pensis, ke ŝi mortis. Sed tio estis nur la fino de la unua paroksismo de tiu terura afrika febro, kiun oni nomis pereiga. Du paroksismojn povas elteni homoj fortaj kaj sanaj; la trian eltenis ĝis nun neniu. En Port-Saido vojaĝantoj ofte rakontis pri tio en la hejmo de s-ro Rawlison, kaj ofte ankaŭ katolikaj misiistoj revenantaj al Eŭropo, kiujn s-ro Tarkowski kore gastigis en sia hejmo. La dua paroksismo aperas post kelkaj aŭ dekkelkaj tagoj, kaj se la tria ne venas dum du semajnoj, sed poste, tiam ĝi ne estas morta, ĉar ĝi kalkuliĝas denove kiel unua en la dua ripetiĝo de la malsano. Staĉjo sciis, ke la sola medikamento, kiu povis interrompi aŭ pli ĝuste evitigi la atakojn, estis grandaj dozoj da kinino, sed li posedis nek unu atomon de ĝi. Sed vidante, ke Nel spiras, li iomete trankviliĝis, kaj li komencis kore preĝi por ŝi. Kaj dume la suno saltis el trans la rokoj de la intermonto, kaj fariĝis tago. La elefanto postulis jam la matenmanĝon, kaj de la disfluejo, kiun formis la rivero, aŭdiĝis la voĉoj de la akva birdaro. Volante pafi kelkajn numidojn por prepari buljonon al Nel, la knabo prenis la pafilon kaj ekiris laŭlonge de la rivero al la alta arbustaro, sur kiu tiuj birdoj kutimis pasigi la nokton.

Sed li estis tiel dormema kaj liaj pensoj estis tiomgrade okupitaj pri la malsano de la knabineto, ke tute proksime preterkuris lin tuta aro da numidoj, strebantaj al la akvo, kaj li ne rimarkis ilin. Tio okazis krome pro tio, ke li ĉiam estis preĝanta. Li pensis pri la mortigo de Gebhro, Ĥamiso, la beduenoj kaj, levante la okulojn supren, li diris kun larmpremita gorĝo: „Mi faris tion por Nel, Sinjoro, por Nel! — ĉar mi ne povis alimaniere liberigi ŝin, sed se tio estis peko, tiam punu min, Sinjoro, kaj ŝi resaniĝu!…"

Survoje li renkontis la negron, kiu iris kontroli, ĉu la malbona Mzimu formanĝis la viandon oferitan al ĝi hieraŭ. Ankaŭ la juna Kali, kiu amis la malgrandan „bibi", preĝis por ŝi, sed li preĝis en tute alia maniero: li diris al la malbona Mzimu, ke, se „bibi" resaniĝos, li alportos al ĝi ĉiutage unu pecon da viando. Sed se ŝi mortos, tiam, kvankam li mem timas ĝin kaj bone scias, ke li poste pereos, li tiel antaŭe vipos ĝian haŭton, ke la malbona Mzimu poreterne memoros lin. Sed li reakiris baldaŭ bonan fidon, ĉar la hieraŭ oferita viando malaperis. Envere ĝin povis forkapti iu ŝakalo, sed povis ankaŭ esti Mzimu preninta sur sin la formon de ŝakalo. Kali informis Staĉjon pri tiu favora okazintaĵo, sed tiu rigardis lin, kvazaŭ li tute ne komprenus lin, kaj iris plu. Pasinte la arbustaron, kie jam ne plu estis numidoj, li alproksimiĝis al la rivero. Sur ĝiaj bordoj kreskis altaj arboj, de sur kiuj en formo de longaj ŝtrumpoj pendis la nestoj de „remizoj", belegaj flavaj birdetoj kun nigraj flugiloj, kaj krom tio la nestoj de vespoj, similaj al grandaj rozoj, kies koloro estis simila al griza sorba papero. En unu loko la rivero formis disfluejon larĝan ĝis kelkdekoj da paŝoj kaj surkreskitan parte de papiruso. Sur tiu disfluejo ĉiam svarmis akva birdaro. Estis tie cikonioj, la samaj kiel niaj eŭropaj, kaj cikonioj kun granda dika beko en formo de hoko kaj nigraj kiel veluro, birdoj kun sangoruĝaj piedoj, kaj flamingoj kaj ibisoj kaj blankaj birdoj kun rozkoloraj flugiloj, kiuj havis bekojn similajn al kulero kaj gruoj kun kronoj sur la kapoj kaj multego da numenioj, diverskoloraj kaj grizaj kiel musoj, kurantaj rapide tien kaj reen, kiel etaj arbaraj fantomoj sur longaj pajlomaldikaj piedetoj.

Staĉjo pafis du grandajn anasojn kun bela cinamokoloro kaj, piedpremante la malvivajn blankajn papiliojn, da kiuj miloj kuŝis sur la bordo, antaŭe li bone rigardis ĉirkaŭen, ĉu sur la sablaĵo ne estas krokodiloj, post kio li transiris la akvon kaj levis la ĉasaĵon. La pafo kompreneble dispelis la birdaron; restis nur du marabuoj, kiuj staris apud la akvo en distanco de dekkelkaj paŝoj, similaj al du enpensiĝintaj maljunuloj kun kalvaj kapoj premitaj inter la brakoj. Ili tute ne moviĝis. La knabo rigardis dum momento iliajn abomenajn korpojn, malleviĝantajn sur la brusto, kaj poste, rimarkinte, ke la vespoj komencas pli kaj pli dense ĉirkaŭflugi lin, revenis al la tendaro.

Nel ankoraŭ dormis, do ankaŭ li, enmaniginte al Mea la ĉasitajn anasojn, ĵetis sin sur la feltaĵon kaj tuj endormiĝis. Ili vekiĝis nur posttagmeze — li pli frue kaj Nel post li. La knabineto sentis sin iom pli forta, kaj kiam la densa kaj forta buljono refreŝigis ankoraŭ ŝiajn fortojn, ŝi leviĝis kaj eliris eksteren, volante rigardi la elefanton kaj la sunon.

Sed nur nun, ĉe la taglumo, oni povis precize vidi, kian detruon faris en ŝi tiu unu febroplena nokto. Ŝia haŭtkoloro estis preskaŭ flava kaj travidebla, la buŝo velka, la okuloj enkaviĝintaj kaj la tuta vizaĝeto kvazaŭ maljuniĝinta. Eĉ ŝiaj pupiloj ŝajnis esti pli palaj ol kutime. Montriĝis ankaŭ, ke spite al ŝiaj certigoj, kiujn ŝi donis al Staĉjo, ke ŝi sentas sin sufiĉe forta — kaj malgraŭ sufiĉe granda ujo da buljono, kiun ŝi eltrinkis tuj post la vekiĝo, ŝi apenaŭ povis atingi la intermonton per propra forto. Stacjo pensis kun malespero pri la dua atako kaj pri tio, ke li posedas nek medikamentojn nek aliajn rimedojn, por kontraŭbatali la malsaniĝon.

Kaj dume la pluvo surverŝis la teron dekfoje dum unu tago, pligrandigante la malsekecon de la aero.

ĈAPITRO XXXI

Komenciĝis malfacilaj kaj timoplenaj tagoj de atendado. La dua paroksismo aperis post unu semajno, kaj ĝi ne estis tiel forta kiel la unua, sed Nel sentis sin post ĝi ankoraŭ pli malforta. Ŝi malgrasiĝis kaj malfortiĝis tiomgrade, ke ŝi jam ne estis knabineto, sed la ombro de tia. Ŝia vivoflameto bruletis tiel malforte, ke ŝajnis, ke sufiĉus ekblovi, por ĝin estingi. Staĉjo komprenis, ke la morto ne bezonas atendi la trian paroksismon por forpreni ŝin — kaj li atendis ĝin ĉiuhore, preskaŭ ĉiumomente. Li mem ankaŭ malgrasiĝis kaj bruniĝis, ĉar la malfeliĉo superis liajn fortojn kaj lian racion. Do rigardante ŝian vaksan vizaĝeton, li diris al si ĉiutage: „Ĉu eble mi gardis ŝin, kiel la okulon en la kapo, por enterigi ŝin en la ĝangalo?" — Kaj li tute ne komprenis, kial tiel devas esti. Ofte li ree riproĉis sin, ke li nesufiĉe gardis ŝin, ke li ne estis por ŝi sufiĉe bona, kaj tiam premis lian koron tia malĝojo, ke li volis mordi siajn proprajn fingrojn. Lia malfeliĉo estis simple tro granda.

Kaj Nel dormis nun preskaŭ senĉese, kaj eble tio subtenis ŝian vivon. Sed Staĉjo vekis ŝin kelkfoje dum la tago, ĉar li devis ŝin manĝigi. Ĉiam kiam ne pluvis, ŝi petis lin, ke li portu ŝin eksteren, ĉar ŝi jam ne povis teniĝi sur propraj piedoj. Okazis tamen, ke ŝi baldaŭ endormiĝis sur liaj brakoj. Ŝi jam sciis, ke ŝi estas grave malsana kaj ke ŝi povas morti ĉiumomente. Dum ŝia plivigleco ŝi parolis kun Staĉjo pri tio, kaj ĉiam kun ploro, ĉar ŝi timis la morton.

— Mi ne revenos plu al paĉjo — ŝi diris iufoje — sed diru al mia paĉjo, ke mi sopiris al li — kaj petu lin, ke li vojaĝu al mi…

— Vi revenos — respondis Staĉjo.

Kaj li povis nenion plu diri, ĉar lia animo hurlis.

Kaj Nel parolis plu per apenaŭ aŭdebla kaj dormema voĉo:

— Paĉjo vojaĝos kaj ankaŭ vi iam vojaĝos al mi… ĉu ne?

Ĉe tiu penso rideto lumigis ŝian mizeran vizaĝeton, sed post momento ŝi aŭdiĝis denove ankoraŭ pli mallaŭte:

— Sed mi tiom bedaŭras…

Dirinte tion, ŝi apogis sian kapeton sur lia brako, kaj komencis plori. Sed Staĉjo venkis sian propran doloron, premis ŝin al la brusto kaj respondis vigle:

— Nel, sen vi mi ne revenos kaj… kaj mi tute ne scias, kion mi farus sen vi en la mondo.

Sekvis silento, dum kiu Nel ree endormiĝis. Staĉjo portis ŝin al la arbo, sed apenaŭ li eliris eksteren, kiam de la supro de la terlango alkuris Kali kaj, svingante per la manoj, komencis voki, kun vizaĝo ekscitita kaj timigita:

— Sinjoro granda! Sinjoro granda!

— Kion vi volas? — demandis Staĉjo.

Kaj la negro etendis la manon kaj, montrante al la sudo, li diris:

— Fumo!

Staĉjo tuj metis la manplaton super la okulojn kaj streĉis sian rigardon en la indikita direkto. Efektive li vidis, ĉe la ruĝeta brilo de la jam malalte staranta suno, fumstrion ŝvebantan malproksime meze de la ĝangalo, inter la suproj de du ankoraŭ pli malproksimaj, sufiĉe altaj montetoj. Kali tremis tutkorpe, ĉar li tro bone memoris la teruran malliberon ĉe la derviŝoj, kaj li estis certa, ke tio estas ilia tendaro. Al Staĉjo ankaŭ ŝajnis, ke povas esti neniu alia ol Smaino, kaj en la unua momento li same ege teruriĝis. Jen kio ankoraŭ mankis! Krom la morta malsano de Nel — la derviŝoj! Kaj denove mallibero kaj denove reveno al Faŝodo aŭ al Kartumo, en la manojn de Mahdi aŭ sub la skurĝon de Abdullahi! Se oni kaptos ilin, Nel mortos je la unua tago, kaj li restos sklavo por la plua vivo. Kaj eĉ se li sukcesus forkuri iam, la vivo, la libero sen Nel ne ĝojigus lin. Kiel li rigardus en la okulojn de sia patro, aŭ al tiuj de sinjoro Rawlison, se la derviŝoj ĵetus ŝian kadavron al la hienoj, kaj li mem eĉ ne povus indiki, kie estas ŝia tombo.

Tiaj pensoj trakuris kiel fulmoj lian kapon. Subite li sentis la neforigeblan deziron rigardi Nel'on kaj iris al la arbo. Survoje li ordonis al Kali, ke li estingu la fajron kaj ne kuraĝu fari ĝin en la nokto, post kio li eniris la internon de la arbo.

Nel ne plu dormis kaj sentis sin iom pli bone. Ŝi tuj sciigis Staĉjon pri tio. Saba kuŝis apude kaj varmigis ŝin per sia giganta korpo kaj ŝi glatumis ĝian kapon, ridante, kiam ĝi kaptis per sia faŭko la subtilajn polverojn fibrantajn en la lumstrio, kiun formis en la arbo la lastaj radioj de la subiranta suno. Ŝi havis videble pli bonajn pensojn, ĉar post momento ŝi turnis sin al Staĉjo kun sufiĉe vigla mieno:

— Kaj eble mi ne mortos?

— Vi certe ne mortos — respondis Staĉjo — se vi post la dua paroksismo sentas vin pli forta, la tria tute ne venos.

Kaj ŝi komencis palpebrumi, kvazaŭ ŝi pripensus ion, kaj ŝi parolis plu:

— Se mi havus tian amaran pulvoron, kiu al mi tiel bonfaris post tiu nokto kun la leonoj — ĉu vi memoras? — tiam eĉ por unu momento mi ne pensus pri morto, nek tiom!

Kaj ŝi montris sur la fingreto, kiel malmulte ŝi estus tiam mortpreta.

— Ho! — rediris Staĉjo — mi fordonus ĉion por la plej malgranda kinin-dozo.

Kaj li pensis, ke se li havus sufiĉe de ĝi, tiam li donus al Nel du pulvorojn je unu fojo, kaj poste li ĉirkaŭvolvus ŝin per la plejdo, sidigus ŝin antaŭ si sur la ĉevalon kaj ekirus tuj en la direkto kontraŭa al tiu loko, kie povus troviĝi la tendaro de la derviŝoj.

Dume la suno subiris kaj la ĝangalon subite kovris mallumo. La knabineto babilis ankoraŭ dum kelka tempo, post kio ŝi endormiĝis, kaj Staĉjo pensis plu pri la derviŝoj kaj pri la kinino. Ĉagrenita, sed eksterordinare inventema lia kapo komencis labori kaj krei planojn, unuj pli kuraĝajn kaj aŭdacajn ol la aliaj. Antaŭe li primeditis, ĉu tiu fumo sur la suda flanko devas nepre deveni el la tendaro de Smaino. Envere povis esti derviŝoj, sed samverŝajne povis esti araboj el regionoj de la oceanbordoj, kiuj faris grandajn ekspediciojn en la internon de la kontinento, por havigi al si eburon kaj sklavojn. Ili havis nenion komunan kun la derviŝoj, kiuj malhelpis ilian komercon. Povus ankaŭ esti tendaro de abisenoj aŭ ia apudmonteja negra vilaĝo, kiun homkaptistoj ankoraŭ ne atingis. Ĉu ne necesis konvinkiĝi pri tio?

La araboj el Zanzibaro, el la ĉirkaŭaĵo de Bagamojo, el Witu kaj el Mombasso, kaj ĝenerale el la apudbordo de la oceano, estis homoj, kiuj senĉese renkontiĝis kun blankuloj. Do kiu scias, ĉu kontraŭ granda rekompenco ili ne konsentus konduki ilin ambaŭ al iu proksima haveno. Staĉjo sciis certe, ke li povas promesi tian rekompencon kaj ke ili kredos lian promeson. Venis en lian kapon ankoraŭ alia penso, kiu kortuŝis lin ĝisprofunde. Li vidis, ke en Kartumo multaj derviŝoj, speciale el Nubio, malsaniĝis je febro same kiel blankuloj — kaj tiuj kuracis sin per kinino, kiun ili rabis de eŭropanoj, aŭ, se ĝi estis kaŝita ĉe renegatoj-grekoj aŭ koptoj, ili aĉetis ĝin pagante multan monon. Do oni povis esperi, ke la araboj el regionoj de la oceano posedas ĝin tutcerte.

— Mi iros — Staĉjo diris al si mem — mi iros por savi Nel.

Kaj, konsiderante pli kaj pli intense la situacion, li fine konvinkis sin, ke eĉ se estus la taĉmento de Smaino, necesis malgraŭ tio pluiri. Li rememoris, ke kaŭze de la kompleta interrompo de la kontakto inter Egiptujo kaj Sudano, Smaino verŝajne scias nenion pri ilia forkapto el Fajumo. Fatmo ne povis interkompreniĝi kun li, do tiu forkapto estis ŝia persona ideo, plenumita helpe de Ĥamiso, filo de Ĥadigo, kaj de Idriso, Gebhro kaj la du beduenoj. Tiuj homoj estis tute indiferentaj al Smaino pro la simpla kaŭzo, ke el ili li konis sole nur Ĥamison. Interesis lin nur liaj propraj infanoj kaj Fatmo. Sed ĝuste li eble sopiris al ili kaj eble li ŝatus reveni al ili, tiom pli, se la servo ĉe Mahdi tedis lin. Videble li ne havis ĉe li bonan sorton, ĉar anstataŭ komandi potencan armeon aŭ estri iun vastan landon, li devis kapti sklavojn eĉ malproksime de Faŝodo. „Mi diros al li jene: " — pensis Staĉjo — „se vi kondukos nin al iu haveno ĉe la Hinda oceano kaj revenos kun ni al Egiptujo, la registaro pardonos al vi ĉiujn kulpojn, vi mem kuniĝos kun Fatmo kaj la infanoj, kaj krom tio sinjoro Rawlison riĉigos vin; se ne, tiam vi vidos la infanojn kaj Fatmon neniam plu en la vivo."

Kaj li estis certa, ke Smaino pripensos tion bone, antaŭ ol rifuzi tian profitodonan proponon.

Evidente, ĉio ĉi ne estis sendaĝera, eĉ povis montriĝi pereiga, sed ankaŭ povis fariĝi sava zono por eliĝi el tiu afrika dronejo. Staĉjo komencis fine miri, kial la ebleco de renkontiĝo kun Smaino lin tiom terurigis, kaj ĉar temis pri rapida savo por Nel, li decidis ekiri ankoraŭ dum tiu nokto.

Tamen pli facile oni povis tion diri ol fari. Unu afero estas sidi en la ĝangalo apud bona fajro, malantaŭ la dornohava zeribo, kaj tute alia ekiri meze de mallumo en altan herbaron, kie ĉasas je tiu tempo leonoj, panteroj kaj leopardoj, ne parolante pri hienoj kaj ŝakaloj. Tamen la knabo rememoris la vortojn de la juna negro, kiam li iris nokte serĉi Saba'on kaj, reveninte kun ĝi, diris: „Kali timi, sed iri". Kaj Staĉjo ripetis nun al si la samon: „Mi timos, sed mi iros". Li atendis ankoraŭ la lun-leviĝon, ĉar la nokto estis eksterordinare malluma, kaj nur kiam la ĝangalo arĝentiĝis de ĝia brilo, li vokis la negron kaj diris:

— Kali, prenu la hundon en la arbon, ŝtopu la enirejon per dornoj kaj gardu kun Mea la fraŭlineton, kiel samkiel la propran okulon, kaj mi iros vidi, kiaj homoj estas tie en la tendaro.

— Sinjoro granda kunpreni kun si Kali kaj pafilon, kiu mortpafas malbonajn bestojn. Kali ne resti!

— Vi restos! — diris kategorie Stacjo — kaj mi malpermesas al vi iri kun mi.

Post kio li silentis por momento, kaj poste li diris per iom obtuza voĉo:

— Kali, vi estas fidela kaj prudenta, do mi esperas, ke vi plenumos tion, kion mi diros al vi: se mi ne revenos, kaj se la fraŭlineto estos mortinta, tiam vi lasos ŝin en la arbo, sed cirkaŭ la arbo vi konstruos altan zeribon, kaj sur la arboŝelo vi ĉizos tian grandan signon.

Kaj, preninte du bambuojn, li krucigis ilin.

Poste li pluparolis:

— Se tamen „bibi" ne mortos kaj mi ne revenos, tiam vi respektos kaj servos ŝin fidele, kaj poste vi kondukos ŝin al via popolo kaj vi diros al la batalantoj de Va-hima, ke ili iru kun ŝi ĉiam orienten ĝis la Granda Maro. Tie vi trovos blankulojn, kiuj donos al vi multe da pafiloj, pulvo, kolringoj, drato kaj tiom da tolo, kiom vi nur povos porti. Ĉu vi komprenis?

Kaj la juna negro ĵetis sin antaŭ li sur la genuojn, ĉirkaŭprenis liajn piedojn kaj komencis ripeti malgaje:

— Ho, bvana kubva! Reveni, reveni, reveni!

Staĉjon kortuŝis la sindono de la nigra knabo, do li kliniĝis, metis la manon sur lian kapon kaj diris:

— Iru al la arbo, Kali, kaj… benu vin Dio!

Restinte sola, li pripensis ankoraŭ dum momento, ĉu ne estus bone kunpreni la azenon. Tio estus pli sekura, ĉar la leonoj en Afriko, same kiel la tigroj en Hindujo, okaze de renkontiĝo kun homo rajdanta sur ĉevalo aŭ azeno, ĵetas sin ĉiam sur la beston, ne sur la homon. Sed li tuj demandis sin, kiu tiuokaze portos la tendon de Nel, kaj sur kio ŝi mem rajdos. Post tiu konsidero li tuj forĵetis la penson kunpreni la azenon kaj ekiris piede en la ĝangalon.

La luno suprenleviĝis pli alte sur la ĉielo, pro tio estis rimarkeble pli hele. Tamen la malfacilaĵoj komenciĝis tuj, kiam la knabo penetris en la herbaron, kiu kreskis jam tiel alte, ke homo rajdanta povis en ĝi facile kaŝiĝi. Eĉ dum la tago oni povis nenion vidi en distanco de unu paŝo, kaj tiom pli dum la nokto, kiam la luno lumigis nur ĝian supraĵon, kaj malsupre ĉio dronis en profunda ombro. En tiaj kondiĉoj estas facile perdi la vojon kaj vagadi ĉirkaŭe, anstataŭ antaŭeniĝi. Staĉjon kuraĝigis la penso, ke la tendaro, al kiu li iris, estis situanta apenaŭ tri aŭ kvar anglajn mejlojn de la terlango, kaj due, ke la fumo aperis inter la pintoj de du altaj montetoj, — do, ne perdante el la okuloj la montetojn, oni ne povis devojiĝi. Sed herboj, mimozoj kaj akacioj vualis ĉion. Feliĉe, post kelkdekoj da paŝoj aperadis termontetoj de termitoj, altaj ofte dekkelkajn futojn. Staĉjo singarde starigis la pafilon apud ĉiu termonteto, poste li surgrimpis ĝian pinton — kaj, vidinte la montetojn, kiuj desegniĝis nigre sur la ĉielfono, li malsuprenrampis kaj iris plu.

Lin teruris nur la penso, kio okazos, se la nuboj kovros la lunon kaj ĉielon, ĉar tiam li troviĝus kvazaŭ en subteraĵo. Sed tio ne estis la sola danĝero. La ĝangalo estas simple teruriga dum la nokto, kiam meze de senbrueco oni aŭdas ĉiun voĉon, ĉiun paŝon kaj eĉ la susuron, kiun faras insektoj rampantaj sur la herboj. Svebas super ĝi timo kaj teruro. Staĉjo devis ĉion atenti, ĉion aŭskulti, gardi, ĉirkaŭrigardi ĉiuflanken, ĉiusekunde movi la kapon kaj teni la pafilon pafpreta. Ĉiam ŝajnis al li, ke io alproksimiĝas, ŝteliras, insidas. De tempo al tempo li aŭdis moviĝantajn herbojn kaj la subitan piedbatadon de forkurantaj bestoj. Tiam li divenis, ke li fortimigis antilopojn, kiuj malgraŭ starantaj gardoj dormas singarde, sciante, ke ne nur unu terura ĉasisto ĉasas en la mallumo tiutempe. Sed jen io granda nigriĝas sub ombrelforma akacio. Eble ĝi estas roko, eble rinocero aŭ bubalo, kiu flaresplorinte homon, vekiĝos el la dormeto kaj sin ĵetos tuj al atako. Tie jen post la nigra arbustaro oni vidas du brilantajn punktojn. Ho! la pafilon al la vizaĝol Jen leono!

Ne! Vana alarmo! Ili estas lampiroj, ĉar unu lumeto suprenleviĝas kaj flugas super la herboj, kvazaŭ stelo falanta oblikve. Staĉjo grimpadis sur la termontetojn ne ĉiam por konvinkiĝi, ĉu li iras en ĝusta direkto, sed ankaŭ por viŝi malvarman ŝviton de sur sia frunto, por respiri kaj atendi, ĝis trankviliĝos lia tro rapide batanta koro. Li estis ĉe tio jam tiel laca, ke li apenaŭ povis stari sur la piedoj. Sed li iris antaŭen, ĉar li pensis, ke tiel necesas por savi Nel'on. Post du horoj li eliĝis sur grundon, kiu estis kovrita de ŝtonoj, kie la herbo estis malpli alta kaj kie estis rimarkeble pli hele. La du altaj montoj konturiĝis tiel malproksime kiel antaŭe; sed pli proksime etendiĝis transverse rokkrutaĵo, post kiu troviĝis dua, pli alta; kaj ili ambaŭ ĉirkaŭis videble iun valon aŭ intermonton, similan al tiu, en kiu estis fermita la elefanto.

Subite en distanco de tricent aŭ kvarcent paŝoj dekstren li rimarkis sur la rokmuro la rozan rebrilon de flamo. Kaj li haltis. Lia koro ree batis tiel forte, ke li preskaŭ aŭdis ĝian batadon en la nokta silento. Kiun li ekvidos tie malsupre? Ĉu arabojn el la orientaj bordoj? Derviŝojn de Smaino, aŭ eble sovaĝajn negrojn, kiuj forlasinte la hejmajn vilaĝojn, kaŝiĝas antaŭ la derviŝoj en nealireblaj montaj arbustaroj? Ĉu li trovos morton aŭ malliberon, aŭ eble la savon por Nel?

Oni devis pri tio konvinkiĝi. Retiriĝi li jam ne povis kaj ne volis. Post momento li komencis ŝteliri al la fajro, paŝante kiel eble plej mallaŭte kaj retenante la spiron en la brusto. Irante tiamaniere proksimume cent paŝojn, li neatendite aŭdis el la ĝangalo ĉevalblekadon, kaj li haltis denove. Ĉe la lunlumo li rimarkis ilin kvin. Por derviŝoj tiu nombro estis sufiĉe malgranda, sed li supozis, ke la aliaj estis kaŝitaj eble en la altaj herboj. Mirigis lin nur, ke ĉe ili estas nenia gardo, ke tiuj gardoj ne bruligas fajron sur altaĵo por fortimigi sovaĝajn bestojn. Sed li dankis al Dio, ke tiel estis, ĉar li tute nerimarkita povis ŝoviĝi antaŭen.

La rebrilo sur la rokoj fariĝis pli kaj pli klara. Antaŭ ol pasis kvaronhoro, Staĉjo troviĝis en la loko, en kiu la kontraŭkuŝanta roko estis plej forte lumigita, kio montris, ke ĉe ĝia bazo devas bruli la fajro. Tiam, rampante, li atingis malrapide la randon kaj ekrigardis malsupren. La unua objekto, kiu frapis liajn okulojn, estis granda tendo; antaŭ ĝi staris tola kampa lito, kaj sur ĝi kuŝis viro en blankaj eŭropaj vestoj.

Malgranda, eble dekdujara negro ĵetis sekan brulaĵon en la fajron, kiu lumigis la rokmuron kaj vicon da negroj dormantaj apud ĝi, ĉe ambaŭ flankoj de la tendo.

En unu momento Staĉjo malsuprenŝoviĝis laŭ la deklivo ĝis la fundo de la intermonto.

ĈAPITRO XXXII

Pro laciĝo kaj kortuŝo li povis eligi dum kelka tempo eĉ ne unu vorton, kaj malfacile spirante li staris, antaŭ la viro kuŝanta sur la lito, kiu ankaŭ silentis kaj rigardis lin kun mirego simila al senkonscio.

Fine li vokis:

— Nasibu, ĉu vi ĉeestas?

— Jes, sinjoro, mi ĉeestas — respondis la negreto.

— Ĉu vi vidas iun kaj ĉu iu staras antaŭ mi?

Sed antaŭ ol la etulo sukcesis respondi, Staĉjo reakiris la parolpovon:

— Sinjoro — li diris — mi nomiĝas Stanislao Tarkowski. Mi forkuris kun la malgranda Miss Rawlison el la mallibero de la derviŝoj kaj ni kaŝiĝas en la ĝangalo. Sed Nel estas grave malsana, do mi petegas vin pri helpo por ŝi.

La nekonata viro rigardis ankoraŭ dum momento palpebrumante, poste li frotis sian frunton per la mano:

— Mi aŭdas, ne sole mi vidas — li diris al si mem. — Tio ne estas iluzio!… Kion? Helpon? Mi mem bezonas ĝin. Mi estas vundita.

Sed subite li skuiĝis, kvazaŭ el sonĝaj iluzioj aŭ rigidiĝo, rigardis pli konscie kaj kun ĝojbrilo en la okuloj li diris:

— Blanka knabo!… Mi vidas ankoraŭ blankulon!… Estu bonvena, kiu ajn vi estas. Vi menciis pri iu malsanulino? Kion vi deziras de mi?

Staĉjo ripetis, ke tiu malsanulino estas Nel, la filino de sinjoro Rawlison, unu el direktoroj de la Kanalo, ke ŝi havis jam du paroksismojn de febro kaj ke ŝi devos morti, se li ne havas kininon, por evitigi la trian.

— Du paroksismoj — malbona afero! — respondis la nekonato. Sed kininon mi povas doni al vi, kiom vi nur volas. Mi havas de ĝi kelkajn botelojn, kiuj certe ne pli utilos al mi.

Tiel dirante, li ordonis al la juna Nasibu doni al si grandan ladan skatolon, kiu estis verŝajne vojaĝa medikamentujo. Li eligis el ĝi du boteletojn, plenigitajn per blanka pulvoro kaj enmanigis ilin al Staĉjo.

— Jen la duono de tio, kion mi posedas. Sufiĉos almenaŭ por unu jaro…

Staĉjo estis krionta pro granda ĝojo, do li komencis dankegi al li kun tia fervoro, kvazaŭ temus pri lia propra vivo.

Kaj la nekonato faris kelkfoje signon per la kapo kaj diris:

— Bone, bone. Mia nomo estas Linde, mi estas sviso el Zuriko… Antaŭ du tagoj mi havis akcidenton: min grave vundis apro „ndiri".

Poste li turnis sin al la nigruleto:

— Nasibu, plenigu al mi la pipon.

Post kio li diris al Staĉjo:

— Dumnokte mi ĉiam havas pli altan temperaturon kaj eĉ kapturnojn. Sed la pipo klarigas miajn pensojn. Vi ja diris, ke vi forkuris el la mallibero de la derviŝoj kaj ke vi kaŝiĝas en la ĝangalo. Ĉu jes?

— Jes, sinjoro, tion mi diris.

— Kaj kion vi intencas fari?

— Rifuĝi al Abisenujo.

— Vi ja falos en manojn de la mahdistoj, kies taĉmentoj vagadas tra la tuta limzono.

— Tamen ni povas entrepreni nenion alian.

— Ho! Ankoraŭ antaŭ unu monato mi ja estus povinta helpi vin. Sed nun mi estas sola, konfidita nur al la favoro de Dio kaj de tiu nigra knabo.

Staĉjo rigardis lin kun miro:

— Kaj ĉi tiu tendaro?

— Estas tendaro de morto.

— Kaj ĉi tiuj negroj?

— Ĉi tiuj negroj dormas kaj ne plu vekiĝos…

— Mi ne komprenas…

— Estas la dormomalsano (En lastaj tempoj oni konvinkiĝis, ke tiun malsanon venigas la sama cecea muŝo, kiu mortigas bovojn kaj ĉevalojn. Tamen ĝia piko kaŭzas la dormomalsanon nur en certaj regionoj. Je la tempo de la Mahdirevolucio la kaŭzo de tiu malsano ankoraŭ ne estis konata).

La negroj estas homoj el la ĉirkaŭaĵo de la Grandaj Lagoj, kie tiu terura malsano daŭre regas, kaj ili ĉiuj malsaniĝis, krom tiuj, kiuj antaŭe jam mortis je variolo. Restis al mi nur ĉi tiu sola knabo…

Nur nun Staĉjo konsciiĝis, ke en la momento, kiam li malsuprenŝoviĝis en la intermonton, neniu negro moviĝis, eĉ tremis — kaj ke dum la tuta interparolo ĉiuj dormis: la unuj kun la kapoj apogitaj je la roko, la aliaj kun la kapoj klinitaj sur la bruston.

— Do ili dormas kaj ne plu vekiĝos? — li demandis, kvazaŭ li ne komprenus tion, kion li aŭdis antaŭe.

Kaj Linde diris:

— Ho, tiu Afriko estas vera kadavrejo!…

Sed pluajn vortojn interrompis al li la hufbatado de la ĉevaloj, kiuj, teruriĝinte pro io en la ĝangalo kaj saltetante sur siaj kunligitaj piedoj, alproksimiĝis al la rando de la intermonto, ĉar ili volis esti pli proksimaj al la homoj kaj la lumo.

— Jen la ĉevaloj! — diris denove la sviso. — Mi forprenis ilin de la mahdistoj, kiujn mi venkis antaŭ kelkaj tagoj. Ili estis en nombro de ĉirkaŭ tricent aŭ pli multe. Sed ili havis plejparte lancojn kaj miaj homoj remingtono-pafilojn, kiuj staras tie senutilaj apud la muro. Se al vi mankas armiloj aŭ ŝargaĵoj — tiam prenu, kiom vi volas… Prenu ankaŭ ĉevalon: pli rapide vi revenos sur ĝi al via malsanulino. Kiomjara ŝi estas?

— Okjara — respondis Staĉjo.

— Do ŝi estas preskaŭ infano. Nasibu donu al vi por ŝi teon, rizon, kafon kaj vinon… Prenu, kion vi volas el la provizo, kaj morgaŭ venu por novaj.

— Mi revenos tutcerte, por ankoraŭfoje danki vin tutkore kaj helpi vin laŭpove.

Kaj Linde diris:

— Bone estas almenaŭ rigardi eŭropan vizaĝon. Se vi revenos pli frue, mi estos pli konscia. Nun la temperaturo denove plialitiĝas, ĉar mi vidas vin duoble. Ĉu vi staras antaŭ mi duope? Ne… Mi scias, ke vi estas sola kaj ke tion kaŭzas mia temperaturaltiĝo… Ho, tiu Afriko!…

Kaj li duonfermis la okulojn.

Kvaronhoron pli poste Staĉjo ekiris returne el tiu stranga tendaro de dormo kaj morto, sed ĉi-foje ĉevale. La nokto estis ankoraŭ profunda, sed li jam atentis neniujn danĝerojn, kun kiuj li povus renkontiĝi en la ĝangalo. Tamen li tenis sin pli proksime al la rivero, supozante, ke ambaŭ intermontoj devas konduki al ĝi. Reveni estis cetere rimarkeble pli facile, ĉar en la nokta silento aŭdiĝis de malproksime la muĝo de la akvofalo, kaj ĉe tio la nubetoj dispeliĝis sur la okcidenta flanko de la ĉielo kaj krom la luno brilis forte la zodiaka lumo. La knabo kelkfoje spronis la ĉevalon kaj flugis kiel la vento, ripetante en la animo: „Bagatelaĵo leonoj kaj panteroj! — mi havas kininon por mia etulino!". Kaj de tempo al tempo li tuŝis per la mano la boteletojn, kvazaŭ li volus certiĝi, ke li efektive posedas ilin kaj ke ĉio ĉi ne estis nur sonĝo. Diversaj pensoj kaj bildoj ŝoviĝis tra lia kapo. Li vidis la vunditan svison, al kiu li sentis egan dankemon kaj kiun li kompatis tiom pli kore, ke dum la interparolo li komence opiniis lin frenezulo; li vidis la junan Nasibu, kun ronda kranio kaj tutajn vicojn da dormantoj kaj pafiltubojn, brilantajn en la fajro. Li estis preskaŭ certa, ke tiu batalo, pri kiu menciis Linde, okazis kontraŭ la taĉmento de Smaino — kaj strange ŝajnis al li pensi, ke eble Smaino mortfalis.

Tiuj bildoj miksiĝis kun la senĉesa pensado pri Nel. Li imagis, kiel ŝi miros, ekvidinte morgaŭ la tutan boteleton da kinino kaj ke ŝi opinios lin miraklisto. „Ho, — li diris al si mem — se mi malkuraĝiĝus kaj ne irus konvinkiĝi, de kie devenas tiu fumo, mi riproĉus tion al mi dum la tuta vivo".

Post paso de ĉirkaŭ unu horo la akvobruo fariĝis tute aŭdebla, kaj el la krakado de la ranoj Staĉjo divenis, ke li troviĝas proksime al la loko, en kiu li antaŭe pafis la akvobirdaron. Ĉe la lunlumo li facile rekonis de malproksime eĉ la arbojn, kiuj kreskis tie. Nun necesis esti pli atenta, ĉar la inundejo formis samtempe akvotrinkejon, al kiu devis nepre veni ĉiu najbara besto. Aliloke la riverbordoj estis krutaj kaj malfacile alireblaj. Sed estis jam tro malfrue kaj la rabobestoj videble kaŝiĝis post la nokta ĉasado en rokaj kavernoj. La ĉevalo henis iom, flarante la freŝajn postsignojn de leonoj aŭ panteroj.

Tamen Staĉjo trarajdis feliĉe, kaj post kelkaj momentoj li vidis sur la alta terlango la nigran grandan silueton de „Krakovo". Unuafoje en Afriko li havis tian senton, kvazaŭ li revenus hejmen. Li supozis, ke li trovos ĉiujn dormantaj, sed Saba komencis bojadi tiel laŭte, ke ĝi povus veki eĉ mortintojn. Sekve Kali aperis post unu momento antaŭ la arbo kaj kriis:

— Bvana kubva sur ĉevalo!

Sed en lia voĉo estis pli da ĝojo ol miro, ĉar li tiel kredis je la potenco de Staĉjo, ke li eĉ ne tro mirus, se tiu estus kreinta la ĉevalon antaŭ liaj okuloj. Sed ĉar la ĝojo manifestiĝas ĉe la negroj per rido, li komencis per manplatoj bati siajn koksojn kaj ridi kiel freneza.

— Kunligu tiun ĉevalon — diris Staĉjo — deprenu de ĝi la provizojn, faru fajron kaj boligu akvon.

Poste li eniris la arbon. Ankaŭ Nel vekiĝis kaj komencis voki lin. Staĉjo, deŝovinte la tolan muron, ekvidis ĉe la lumo de la lampeto ŝian palan vizaĝeton kaj la blankajn maldikajn manetojn kuŝantajn sur la plejdo, per kiu ŝi estis kovrita.

— Kiel vi fartas, etulino? — li demandis gaje.

— Dankon, mi fartas bone — mi forte dormis, ĝis vekis min Saba. Sed kial do vi ne dormas?

— Ĉar mi devis forrajdi.

— Kien?

— Al apoteko.

— Al apoteko?

— Jes, pro kinino.

Al la knabineto ne estis bongustaj la kinin-pulvoroj, kiujn ŝi ricevis antaŭe, sed ĉar ŝi opiniis ilin necesega medikamento kontraŭ ĉiuj malsanoj en la mondo, ŝi ekĝemis nur kaj diris:

— Mi scias, ke vi jam ne havas plu kininon.

Staĉjo levis al la lampeto unu el la boteletoj kaj demandis fiere kaj ĝoje:

— Kaj jen tio — kio estas tio?

Nel ne volis kredi al la propraj okuloj, kaj li parolis rapide kaj tute ĝojradianta:

— Vi nun resaniĝos! Tuj sufiĉe grandan dozon mi envolvos en ŝeleton de freŝa figo kaj vi devas ĝin engluti, kaj kion vi trinkos poste, tio montriĝos. Kial vi rigardas min kiel verdan katon? Jes! Mi havas krom tio duan boteleton. Mi ricevis ilin ambaŭ de blanka homo, kies tendaro situas en distanco de ĉirkaŭ kvar mejloj. De li mi revenas. Lia nomo estas Linde, kaj li estas grave vundita; sed li donis al mi multe da bonaj kaj utilaj objektoj. Mi revenis ĉevale, sed al li mi iris piede. Ĉu vi pensas, ke estas agrable iri nokte tra la ĝangalo? Brr! Duan fojon mi neniel irus, escepte nur se temus ree pri kinino.

Tiel dirante, li forlasis la mirigitan knabineton kaj iris al la „vira apartaĵo". Li elektis el la figoj la plej malgrandan, kavigis ĝin kaj enŝutis en ĝian internon iom da kinino, atentante ke la dozo ne estu pli granda ol en tiuj pulvoroj, kiujn li ricevis en Kartumo. Poste li eliris el la arbo, infuzis la teon per la bolanta akvo kaj revenis kun la medikamento al Nel.

Kaj ŝi intertempe pripensis ĉion, kio okazis. Ŝi estis ege scivola, kio estas tiu blankulo; de kie Staĉjo sciiĝis pri li? Ĉu li venos al ili kaj ĉu ili vojaĝos plu kune? Ŝi ne dubis nun, ke ŝi resaniĝos, post kiam Staĉjo ricevis kininon. Ho, tiu Staĉjo… li iris nokte tra la ĝangalo, kvazaŭ tio estus bagatelaĵo! Nel, malgraŭ sia tuta admiro por li, opiniis ĝis nun, ne cerbumante cetere pli longe pri tio, ke ĉio, kion li faras por ŝi, estas tute natura, ĉar estas memkompreneble, ke pli aĝa knabo zorgas kutime pri pli juna knabino. Sed nun venis en ŝian kapeton, ke sen lia protekto ŝi delonge estus pereinta, ke li zorgas pri ŝi eksterordinare, ke li kontentigas kaj defendas ŝin tiel, kiel neniu alia knabo en lia aĝo nek volus kaj nek scius — do granda dankemo amasiĝis en ŝia malgranda koro.

Kaj kiam Staĉjo denove eniris kaj kliniĝis super ŝin kun la medikamento, ŝi ĵetis siajn maldikajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj premis lin elkore:

— Staĉjo, vi estas por mi tre bona.

Kaj li respondis:

— Kaj por kiu mi devus esti bona? Bonege! Jen prenu tiun medikamenton!

Sed li estis tre feliĉa, ĉar liaj okuloj brilis pro kontenteco. Kaj ree li kriis kun granda ĝojo kaj fiero, turnante sin al la malfermaĵo:

— Mea! Nun vi povas alporti al „bibi" teon!

ĈAPITRO XXXIII

Staĉjo ekiris al Linde nur la sekvan tagon tagmeze, ĉar li devis pli longe dormi ol kutime pro la sendorma nokto. Survoje, antaŭvidante, ke la malsanulo povos bezoni freŝan viandon, li ĉasis du numidojn, kiuj estis akceptitaj de li kun dankemo. Linde estis ege malfortiĝinta, sed tute konscia. Tuj post la bonvenigo li demandis pri Nel, post kio li atentigis Staĉjon, ke li ne opiniu kininon kiel tute certa rimedo kontraŭ la febro kaj ke li gardu la etulinon de suno, de malseikiĝo, de dumnokta restado en lokoj malaltaj kaj malseketaj kaj fine de malbona akvo. Poste Staĉjo rakontis al li je lia peto sian tutan historion kaj tiun de Nel, de la komenco ĝis ilia alveno al Kartumo kaj vizito ĉe Mahdi, kaj poste de Faŝodo ĝis la liberiĝo el la manoj de Gebhro kaj la plua migrado. Dum la rakontado la sviso rigardis lin kun kreskanta scivolo, ofte kun vera admiro, kaj kiam lia historio finiĝis, li ekbruligis la pipon, ankoraŭfoje rigardis Staĉjon de la piedoj ĝis la kapo — kaj diris kvazaŭ enpense:

— Se en via lando estas multaj knaboj similaj al vi, tiam oni ne tiel facile subjugos vin.

Kaj post momento de silento li parolis plu:

— La plej bona pruvo, ke viaj vortoj estas veraj, estas, ke vi estas ĉi tie kaj ke vi staras antaŭ mi. Kaj ĉu vi scias, kion mi diros al vi: via situacio estas terura, la vojo kien ajn same terura, sed kiu scias, ĉu tia knabo kiel vi ne elsavos el ĉi tiu abismo sin mem kaj tiun infanon…

— Ke nur Nel estu sana — mi faros, kion mi povos — ekkriis Staĉjo.

— Sed ŝparu ankaŭ vi viajn fortojn, ĉar la tasko, kiun vi havas antaŭ vi, estas super la povo eĉ de plenkreskulo. Ĉu vi scias, kie vi nun troviĝas?

— Ne. Mi memoras, kie post la eliro el Faŝodo, ni transiris ĉe granda kolonio, nomata Deng, iun riveron…

— Sobat — interrompis Linde.

— En Deng estis multaj derviŝoj kaj negroj. Sed post Sobat ni eniris en regionon de ĝangalo kaj ni iradis tutajn semajnojn, ĝis ni atingis tiun intermonton, en kiu vi jam scias, kio okazis…

— Mi scias. Poste vi ekiris plu tra tiu intermonto ĝis la rivero. Jen aŭskultu min: montriĝas, ke post la transiro trans Sobat kun la sudananoj vi direktiĝis al sud-oriento, sed pli multe al sudo. Vi estas nun en regiono, kiu ne estas konata al vojaĝantoj kaj geografoj. Tiu rivero, ĉe kiu ni nun troviĝas, iras al nord-okcidento kaj fluas verŝajne en Nilon. Mi diras „verŝajne" ĉar mi mem ne scias bone kaj ne plu povas konvinkiĝi pri tio, kvankam mi ekiris de la montaro Karamojo por esplori ĝiajn fontojn. De militkaptitaj derviŝoj mi aŭdis post la batalo, ke ĝi nomiĝas Ogeluguen, sed ankaŭ ili ne estis certaj, ĉar en tiujn regionojn ili enpenetras nur pro sklavoj. Tiujn regionojn ĝenerale malmulte loĝatajn okupas la gento ŝiluk, sed nun la lando estas senhoma, ĉar la loĝantaro parte formortis pro variolo, parte pereigis ĝin la mahdistoj, kaj parte ĝi forkuris al la montaro Karamojo. En Afriko ofte okazas, ke lando hodiaŭ dense loĝata, morgaŭ fariĝas dezerto. Laŭ miaj kalkuloj vi estas pli malpli je tricent kilometroj de Lado. Vi povus forkuri suden al Emino, sed ĉar li mem estas verŝajne sieĝata de la derviŝoj, estas sensence paroli pri tio…

— Kaj al Abisenujo? — demandis Staĉjo.

— Same ĉirkaŭ tricent kilometrojn. Sed oni devas memori, ke Mahdi batalas kontraŭ la tuta mondo, do ankaŭ kontraŭ Abisenujo. Mi scias de militkaptitoj, ke sur la okcidenta kaj suda limo vagadas diversgrandaj bandoj de derviŝoj, kaj vi povus facile fali en iliajn manojn. Abisenujo estas ja kristana ŝtato, sed la sudaj, sovaĝaj triboj estas aŭ paganaj aŭ islamanoj — kaj tiukaŭze ili sekrete favoras Mahdi'on… Ne, tie vi ne trairos.

— Do kion mi devas fari kaj kien iri kun Nel? — demandis Staĉjo.

— Mi diris, ke la situacio estas vere malfacila — diris Linde.

Post tio li metis ambaŭ manojn sur la kapon kaj dum longa tempo li kuŝis silente.

— Ĝis la oceano — li fine diris — estas de ĉi tie pli ol naŭcent kilometra vojo tra montaro, tra sovaĝaj gentoj, kaj eĉ tra dezerto, ĉar tie estas verŝajne tutaj regionoj senakvaj. Sed la lando apartenas nominale al Anglujo. Oni povas trafi transportojn de eburo al Kismaja, al Lamo kaj al Mombasso — eble misiajn ekspediciojn… Kompreninte, ke pro la derviŝoj mi ne sukcesos esplori la kuron de tiu rivero, ĉar ĝi direktiĝas al Nilo, ankaŭ mi volis iri orienten, al la oceano…

— Tiam ni revenu kune! — ekkriis Staĉjo.

— Mi jam ne plu revenos.,Ndiri"-besto disŝiris al mi tiel la muskolojn kaj vejnojn, ke devas nepre okazi sanginfekto. Nur bona kirurgo povus savi min, se li amputus al mi la piedon. Nun ĉio jam koaguliĝis kaj rigidiĝis, sed la unuan tagon mi mordis miajn manojn pro doloro…

— Vi certe resaniĝos.

— Ne, mia brava knabo, mi tutcerte mortos, kaj vi kovros min bone per ŝtonoj, por ke hienoj ne povu min elterigi. Al la mortinto eble tio estas egala, sed dumvive ne estas agrable pri tio pensi… Malfacile estas morti tiel malproksime de siaj proksimuloj.

Subite liaj okuloj kovriĝis kvazaŭ per nebulo, post kio li parolis plu:

— Sed mi jam rezigne konsentiĝis je tiu penso, do ni parolu pri vi ne pri mi. Mi donos al vi unu konsilon: restos al vi nur la vojo al oriento, al la oceano. Sed ripozu bone antaŭ tiu vojo kaj kolektu novajn fortojn. Alie via malgranda kamaradino mortos post kelkaj semajnoj. Prokrastu la vojaĝon ĝis la fino de la pluva periodo kaj eĉ pli longe. La unuaj someraj monatoj post la pluvo, kiam la akvo ankoraŭ kovras la kotaĵojn, estas plej sanigaj. Ĉi tie, kie ni troviĝas, estas altaĵo situanta sepcent metrojn super la marnivelo. Sur alteco de mil tricent metroj la febro jam ne ekzistas, kaj febraj malsanoj alportitaj el lokoj pli malaltaj havas kuron multe pli malfortan. Kunprenu la malgrandan anglinon kaj iru en la montaron…

La parolo tre lacigis lin videble, do li denove ĉesis paroli, kaj dum kelka tempo li malpacience forpelis de si grandajn bluajn muŝojn, la samajn, kiujn Staĉjo vidis sur la cindrejo en Faŝodo. Poste li parolis plu:

— Atentu diligente, kion mi diros al vi. Je unutaga vojaĝo de ĉi tie suden situas aparta monto, ne pli alta ol okcent metrojn. Ĝi aspektas kvazaŭ kaserolo kun la fundo renversita supren. Ĝiaj flankoj estas tute krutaj kaj la sola alirejo al ĝi estas la roka dorso, tiel mallarĝa, ke en kelkaj lokoj apenaŭ du ĉevaloj povus iri unu apud la alia. Sur ĝia plata supro, vasta ĉirkaŭ unu kilometron, aŭ pli multe, estis negra vilaĝo, sed la mahdistoj ekstermis kaj forprenis la loĝantaron. Povas esti, ke tion faris tiu Smaino, kiun mi disbatis, sed kies sklavojn mi ne povis liberigi, ĉar li forsendis ilin jam antaŭe sub bona eskorto al Nilo. Ekloĝu sur tiu monto. Tie estas fonto kun bonega akvo, kelkaj kampoj kun manioko kaj multe da bananoj. En kabanoj vi trovos multajn homajn ostojn, sed epidemion flanke de kadavroj ne timu, ĉar post la derviŝoj estis tie la formikoj, kiuj ankaŭ nin forpelis de tie. Cetere neniu vivanta animo! Restadu en tiu vilaĝo unu aŭ du monatojn. Sur tiu alteco febro ne estas. La noktoj estas malvarmetaj. Tie via etulino resaniĝos, kaj vi reakiros novajn fortojn.

— Kaj poste kion fari kaj kien iri?

— Poste estos, kion Dio donos. Vi penos aŭ traiĝi al Abisenujo al regionoj, situantaj pli malproksime ol atingis la derviŝoj, aŭ vi iros orienten… Mi aŭdis, ke la apudbordaj araboj venas ĝis iu lago, serĉante eburon, kiun ili akiras de la gentoj Samburu kaj Va-hima.

— Va-hima? Kali ja devenas el la gento de Va-hima.

Kaj Staĉjo komencis rakonti al Linde, kiamaniere li heredis la negron post la morto de Gebhro kaj ke Kali diris al li, ke li estas la filo de la estro de ĉiuj Va-himanoj. Sed Linde akceptis tiun informon pli apatie, ol Staĉjo esperis.

— Tiom pli bone — li diris — ĉar li povos esti al vi helpa. Inter nigruloj troviĝas ankaŭ bonkoraj animoj, kvankam ĝenerale oni ne povas kalkuli je ilia dankemo: ili estas infanoj, kiuj forgesas tion kio estis hieraŭ.

— Kali ne forgesos, ke mi savis lin el la manoj de Gebhro — mi estas certa pri tio.

— Eble — diris Linde — kaj, montrante al Nasibu, li aldonis:

Ankaŭ li estas bana infano. Zorgu pri li post mia morto.

— Ne diru kaj ne pensu pri la morto.

— Mia kara — respondis la sviso — mi ĝin deziras — ĝi nur alvenu sen granda turmento. Pripensu, ke mi estas nun tute sendefenda kaj se iu el tiuj mahdistoj, kiujn mi disbatis, okaze trafus ĉi tien, li sola povus min murdi kiel ŝafon.

Ĉe tio li montris la dormantajn negrojn:

— Tiuj jam ne vekiĝos, kaj pli ĝuste — mi malbone parolas: ĉiu el ili vekiĝas antaŭ la morto por mallonga tempo kaj en frenezeco forkuras en la ĝangalon, el kiu li jam ne revenas… El ducent homoj restis al mi nur sesdek. Multaj forkuris, multaj mortis pro variolo, kaj kelkaj endormiĝis en aliaj lokoj.

Staĉjo komencis observi la dormantojn kun kompato kaj teruro. Iliaj korpoj estis grizkoloraj, kio ĉe negroj signifas palecon. Unuj havis la okulojn fermitaj, aliaj duonfermitaj, sed ankaŭ tiuj lastaj dormis profunde, ĉar iliaj pupiloj estis sensentaj je lumo. Al kelkaj ŝvelis la genuoj. Ĉiuj estis terure maldikaj, tiel ke tra la haŭto oni povis vidi iliajn ripojn. Iliaj manoj kaj piedoj senĉese tremis tre rapide. Bluaj grandaj muŝoj sidis dense sur iliaj okuloj kaj lipoj.

— Ĉu ne estas por ili savo? — demandis Staĉjo.

— Bedaŭrinde ne estas. En la regionoj de Viktoria-Nianza tiu malsano senhomigas tutajn vilaĝojn. De tempo al tempo ĝi furiozas grandskale, alifoje malpli minace. Plej ofte malsaniĝas je ĝi homoj el vilaĝoj situantaj en ĉebordaj arbustoj.

La suno transiris jam al la orienta flanko de la ĉielo, sed jam antaŭ la vespero Linde finrakontis al Staĉjo sian historion. Li estis filo de komercisto el Zuriko. Lia familio devenis el Karlsruhe, sed post la jaro 1848 ĝi translokiĝis al Svisujo. Lia patro eksterordinare riĉiĝis per komercado pri silko. Li ebligis al la filo studadon, ke li estu inĝeniero, sed al la juna Henriko jam de fruaj jaroj plaĉis vojaĝoj. Fininte la studojn en politekniko kaj heredinte la tutan gepatran havaĵon, li entreprenis la unuan vojaĝon al Egiptujo. Estis la tempoj ankoraŭ antaŭ Mahdi, do li atingis Kartumon kaĵ ĉasis kun dangaloj en Sudano. Poste li dediĉis sin al la geografio de Afriko kaj tiurilate fariĝis tiel lerta kompetentulo, ke multaj geografiaj asocioj alkalkulis lin al la nombro de siaj membroj. Tiun lastan vojaĝon, kiu estis finiĝonta por li tiel fatale, li komencis el Zanzibaro. Li atingis la Grandajn Lagojn kaj intencis traiĝi laŭlonge de nekonata ĝis nun montaro Karamojo al Abisenujo, kaj de tie al la bordoj de la oceano. Sed la zanzibaranoj ne volis pluiri. Feliĉe, aŭ malfeliĉe, estis tiam la milito inter la reĝoj de Ugando kaj Unjoro. Linde oferis grandajn servojn al la reĝo de Ugando, kiu rekompence donacis al li pli ol ducent sklavojn. Tio plifaciligis la tutan vojaĝon kaj la vizitadon de la montaro Karamojo, sed poste en iliaj vicoj aperis la variolo, kaj post ĝi venis la terura dormomalsano — kaj finfine la pereo de la karavano.

Linde posedis grandajn provizojn de ĉiuspeca konservaĵo, sed timante la skorbuton, li ĉasis ĉiutage por havigi freŝan viandon. Li estis bonega pafisto, sed ne sufiĉe singarda ĉasisto. Kaj okazis, ke antaŭ kelkaj tagoj li alproksimiĝis senpripense al faligita apro-,ndiri", kiu saltleviĝis neatendite kaj terure disŝiris al li la piedon, kaj samtempe piedpremis lian sakron. Tio okazis tuj apud la tendaro kaj en ĉeesto de Nasibu, kiu, disŝirinte sian propran ĉemizon kaj farinte el ĝi bandaĝon, sukcesis haltigi la sangadon kaj konduki la vunditon al la tendo. Sed dumvoje pro la interna sangado formiĝis koagulaĵoj kaj la malsanulon minacis gangreno.

Staĉjo volis lin nepre rebandaĝi kaj deklaris, ke li ĉiutage revenos aŭ, por ne lasi Nel'on nur sub la gardo de du nigruloj, li transportos lin inter du ĉevaloj sur disetenditaj feltaĵoj sur la terlangon al,Krakovo". Linde konsentis lian helpon pri bandaĝado, sed ne volis esti transportata.

— Mi scias — li diris, montrante siajn negrojn — ke tiuj homoj devas morti, sed tiel longe kiel ili ne mortis, mi ne povas permesi, ke ili estu disŝiritaj en vivanta stato de la hienoj, kiujn dum la noktoj nur la fajro tenas en konvena distanco.

Kaj li komencis ripeti febrotreme:

— Mi ne povas, ne povas, ne povas!

Sed li tuj trankviliĝis kaj daŭrigis per iu strange emociita voĉo:

— Revenu ĉi tien morgaŭ matene… Mi havas al vi grandan peton, kaj, se vi plenumos ĝin, Dio eble elkondukos vin el tiu afrika infero, kaj donos al mi facilan morton. Mi volis tiun peton prokrasti ĝis morgaŭ, sed ĉar morgaŭ mi jam povas esti senkonscia, do mi volas eldiri ĝin hodiaŭ: prenu akvon per iu ujo, ekstaru antaŭ ĉiu el tiuj dormantaj mizeruloj, ŝprucu akvon sur lian kapon kaj diru jenajn vortojn:,Mi baptas vin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito!…"

En tiu momento profunda kortuŝo sufokis lian voĉon kaj li silentiĝis.

— Mi riproĉas al mi — li diris post momento — ke mi ne adiaŭis tiamaniere tiujn, kiuj mortis je variolo, kaj tiujn, kiuj ekdormis antaŭe. Sed nun la morto staras antaŭ mi… kaj mi volus… almenaŭ kun la resto de mia karavano fari tiun lastan kaj grandan vojaĝon kune…

Dirinte tion, li montris per la mano la disflamiĝintan ĉielon — kaj du larmoj malsuprenfluis malrapide sur liaj vangoj.

Staĉjo ploris kiel malgranda infano.

ĈAPITRO XXXIV

La sekvantan tagon la matena suno lumigis strangan spektaklon. Staĉjo iris laŭlonge de la ŝtonmuro, haltis antaŭ ĉiu negro, aspergis ĉies frunton per akvo kaj eldiris super li la sakramentajn vortojn. Kaj ili dormis kun tremantaj manoj kaj piedoj, kun la kapoj malsuprenlasitaj aŭ suprenlevitaj, ankoraŭ vivantaj kaj jam similaj al kadavroj. Kaj tiel okazis tiu bapto-ceremonio de la dormantoj, en matena silento, en suna brilo, en dezerta senbrueco.

Tiun tagon la ĉielo estis sennuba, altvolba, grizlazura kaj kvazaŭ malgaja. Linde estis ankoraŭ plenkonscia, sed iĝis pli kaj pli malforta. Post ŝanĝo de la bandaĝo li enmanigis al Staĉjo paperojn enfermitajn en lada skatolo kaj konfidis ilin al lia speciala zorgo. Poste li diris nenion plu. Li ankaŭ ne plu povis manĝi, sed granda soifo turmentis lin terure. Longe antaŭ la sunsubiro li komencis deliri. Li vokis al iuj infanoj, ke ili ne tro malproksimiĝu de la lagobordo, kaj fine li ĵetis sin en frostotremoj kaj ĉirkaŭprenis la kapon per la manoj.

La venontan tagon li jam tute ne ekkonis Staĉjon, kaj tri tagojn poste li mortis tagmeze, ne plu reakirinte la konscion. Staĉjo priploris lin sincere, post kio li portis lin kun Kali al proksima mallarĝa kaverno, kies malfermaĵon ili ŝtopis per dornaĵoj kaj ŝtonoj.

La malgrandan Nasibu Staĉjo kunprenis al,Krakovo", kaj al Kali li ordonis gardi ĉi-loke la provizaĵojn kaj fari dumnokte ĉe la dormantoj grandan fajron, zorgante, ke ĝi ne estingiĝu. Li mem senĉese rajdis inter la du intermontoj, transportante armilojn kaj precipe la ŝargaĵojn por la remingtonaj pafiloj. El ili li eligis la pulvon kaj fabrikis eksplodilon por krevigi la rokon malantaŭ kiu troviĝis King. Feliĉe la sanstato de Nel rimarkeble pliboniĝis post la ĉiutagaj dozoj de kinino, kaj la pli granda varieco de la manĝaĵo pligrandigis ŝiajn fortojn. Staĉjo forlasis ŝin ĉiam nevolonte kaj kun timo, kaj forrajdante, li ne permesis al ŝi eliri el la arbo. Tiucele li fermadis la malfermaĵon per dornohavaj branĉoj de akacio. Sed pro la multaj laboroj, kiuj okupis lin, li estis devigita lasi ŝin sub la gardo de Mea, Nasibu kaj Saba. Tiun lastan li cetere fidis plej multe. Li preferis kelkfoje dum la tago rajdi al la tendaro de Linde por alporti la diversajn pakaĵojn, ol lasi la knabineton sola por pli longa tempo.

Li ege laciĝis pro la laboro, sed lia bonega sanstato eltenis ĉiujn penojn. Sed nur post dek tagoj ĉiuj pakaĵoj estis dispartigitaj: la malpli bezonaj kaŝitaj en kavernoj, la pli necesaj alportitaj al,Krakovo". La ĉevaloj estis same kondukitaj al la terlango, kaj sur la ĉevaloj oni transportis sufiĉan nombron da remingtonaj pafiloj, kiujn poste devis porti King.

Dum tiu tempo en la tendaro de Linde plurfoje jen tiu, jen alia el la dormantaj negroj saltleviĝis en la antaŭmorta paroksismo de la malsano, forkuris en la ĝangalon kaj ne plu revenis. Estis ankaŭ tiaj, kiuj mortis surloke, kaj kelkaj, kurante blinde, disrompis siajn kapojn je la rokoj en la tendaro mem aŭ apude. Ĉi tiujn Kali devis enterigi.

Post du semajnoj restis jam nur unu, sed ankaŭ tiu mortis baldaŭ dum la dormado pro granda elĉerpiĝo. Alvenis fine la tempo por krevigi la rokon kaj liberigi King. Ĝi estis jam tiel malsovaĝiĝinta, ke je ordono de Staĉjo ĝi kaptis lin per la rostro kaj metis lin sur sian nukon. Ĝi alkutimiĝis ankaŭ porti pakaĵojn, kiujn Kali tiris sur ĝian dorson helpe de eta bambua ŝtupetaro. Nel plendis, ke oni ŝarĝas ĝin troe, sed efektive ĉio ĉi estis por ĝi kvazaŭ muŝo. Tamen iom pli pezaj estis por ĝi la pakaĵoj hereditaj de Linde. Kun Saba, je kies vido ĝi montris komence grandan maltrankvilon, ĝi interamikiĝis jam sufiĉe kaj ludis kun ĝi tiamaniere, ke la elefanto faligis ĝin teren per sia rostro, kaj Saba ŝajnigis, ke ĝi mordas. Sed de tempo al tempo King neatendite surverŝis la hundon per akvo, kion tiu opiniis tute malbona ŝerco.

La infanoj ĝojis speciale pro tio, ke la inteligenta kaj kapabla besto komprenis preskaŭ ĉion, kion oni postulis de ĝi kaj reagis je ĉiu ordono, je ĉiu komisio, eĉ je ĉiu signo. Ĉi-rilate la elefantoj ege superas ĉiujn aliajn dombestojn, kaj King superis senkompare la hundon, kiu je ĉiuj admonoj de Nel svingis la voston kaj poste faris, kion ĝi volis. Post kelkaj semajnoj King sciis bonege, ke ekzemple la persono, kiun ĝi devas pleje obei, estas Staĉjo, kaj la persono, pri kiu plej multe ĉiuj zorgas, estas Nel. Do ĝi plenumis ĉiam plej atente la ordonojn de Staĉjo, kaj pleje ĝi amis Nel'on. La negron Kali ĝi malpli ŝatis kaj la negrinon Mea ĝi tute malatentis.

Post la finpreparo de la eksplodilo Staĉjo premis ĝin en la plej profundan fendon, kiun li poste ŝtopis tre precize per argilo, lasante nur la etan malfermaĵon, tra kiu malsuprenpendiĝis la meĉo farita el sekaj palmaj fibroj kaj enfrotita per muelita pulvo. Fine venis la decida momento: Staĉjo mem ekbruligis la meĉon, post kio li forkuris kiel eble plej rapide al la arbo, en kiun li antaŭe fermis ĉiujn.

Nel timis, ke King tro teruriĝos, sed la knabo trankviligis ŝin antaŭ ĉio per tio, ke li elektis la tagon, en kiu matene trapasis fulmotondro, kaj due per la certigo, ke la sovaĝaj elefantoj ofte aŭdas la bruegon de tondroj, kiam la ĉielaj elementoj furiozas super la ĝangalo. Tamen ili ĉiuj sidis kun batanta koro, kalkulante minuton post minuto. Fine terura krako ekskuis la aeron, kaj tiomgrade, ke la giganta baobabo ektremis de la pinto ĝis la malsupro kaj la restaĵoj de neelskrapita putrintaĵo surŝutiĝis sur iliajn kapojn. En la sama momento Staĉjo saltleviĝis el la arbo kaj, preterlasante la kurbiĝojn de la intermonto, kuris al la trairejo.

La sekvoj de la eksplodo montriĝis eksterordinaraj. Unu duono de la kalkhava roko disŝutiĝis je etaj rompaĵoj, la dua krevis je dekkelkaj pli malpli grandaj pecoj, kiujn la eksplodoforto disĵetis sur sufiĉe granda spaco.

La elefanto estis libera.

La ĝojplena knabo saltis nun sur la randon de la bordo, kie li jam trovis Nel'on kune kun Mea kaj Kali. Sed King iomete teruriĝis kaj, retiriĝinte ĝis la rando de la intermonto, staris kun levita rostro, rigardante tiudirekte, de kie aŭdiĝis tiel nekutima tondro. Sed kiam Nel komencis ĝin voki, ĝi tuj ĉesis movi la orelojn. Do ŝi alproksimiĝis al ĝi tra la malfermita trairejo, ĉar ĝi jam tute trankviliĝis. Pli multe tamen ol King teruriĝis la ĉevaloj, el kiuj du forkuris en la ĝangalon, tiel ke Kali trovis ilin nur tuj antaŭ la sunsubiro.

Jam la saman tagon Nel kondukis la elefanton,en la mondon". La koloso sekvis ŝin obeeme, kiel malgranda hundeto, kaj poste ĝi banis sin en la rivero kaj ĝi mem pensis pri sia vespermanĝo, nome tiamaniere, ke apoginte sian kapon al granda sikomoro, ĝi rompis ĝin kiel malfortan kanon, kaj poste ĝi zorge formanĝis ĉiujn fruktojn kaj foliojn.

Sed ĝi revenis vespere al la arbo kaj, enŝovante de tempo al tempo sian longan rostron tra la malfermaĵo, ĝi serĉis Nel'on tiel fervore kaj trudeme, ke fine Staĉjo devis doni al ĝi sufiĉan frapon sur la rostro.

Plej kontenta tamen estis Kali pri la efiko de tiu tago, ĉar li ne plu bezonis kolekti nutraĵon por la giganto, kio tute ne estis bagatelaĵo. Pro tio Staĉjo kaj Nel aŭdis lin ĉe la bruligado de la fajro por la vespermanĝo, kanti novan himnon de ĝojo esprimita per jenaj vortoj:

— Sinjoro granda mortigi homojn kaj leonojn! lah, iah! Sinjoro granda krevigi rokojn, iah! La elefanto mem rompadi arbojn, kaj Kali mallaboradi kaj manĝadi — iah! iah!

La pluva sezono, t.n.,massiko", estis jam baldaŭ finiĝonta. Venis ankoraŭ tagoj sensunaj kaj eĉ pluvoriĉaj, sed aperis ankaŭ tute sennubaj. Staĉjo decidis transloĝiĝi sur la monton indikitan de Linde, kaj sian decidon li efektivigis baldaŭ post la liberigo de King. La sanstato de Nel ne plu malhelpis, ĉar ŝi fartis nekompareble pli bone. Elektinte do serenan matenon, ili ekiris suden. Ili ne timis nun devojiĝi, ĉar la knabo heredis de Linde, inter multaj aliaj objektoj, kompason kaj bonegan lornon, tra kiu oni povis facile vidi eĉ malproksimajn regionojn. Iris kun ili, krom Saba kaj la azeno, kvin plenŝarĝitaj ĉevaloj kaj la elefanto. Tiu lasta, krom pakaĵoj sur la dorso, portis Nel'on, kiu, sidante inter ĝiaj gigantaj oreloj, aspektis, kvazaŭ ŝi sidus en grandega apogseĝo. Staĉjo senbedaŭre forlasis la ĉeriveran terlangon kaj la baobabon, ĉar ligiĝis kun ili la rememoro pri la malsano de Nel. Kontraŭe la knabineto rigardis per malgajaj okuloj la rokojn, la arbon, la akvofalon kaj deklaris, ke ŝi revenos ĉi tien, kiam ŝi estos plenkreska.

Sed eĉ pli malĝoja estis la malgranda Nasibu, kiu elkore amis sian antaŭan sinjoron, kaj nun, rajdante sur la azeno ĉe la fino de la karavano, li senĉese rigardis tra larmoj malantaŭen tiudirekte, kie la kompatinda Linde devis resti ĝis la tago de la Granda Juĝo. La vento blovis de la nordo kaj la tago estis nekutime malvarmeta. Dank' al tio ili ne bezonis transatendi la tempon de la deka ĝis la tria posttagmeze, ĝis pasos la granda varmego — kaj ili povis pli longe rajdi, ol karavanoj kutime faras tion. La vojo ne estis longa kaj kelkajn horojn antaŭ la sunsubiro Staĉjo jam ekvidis la monton, al kiu ili celis. En la malproksimo konturiĝis sur la ĉielfono longa ĉeno de aliaj pintoj, kaj ĝi staris pli proksime kaj aparte, kvazaŭ insulo en la ĝangalmaro. Kiam ili venis pli proksimen, montriĝis, ke ĝiajn krutajn flankojn surverŝas kurbiĝo de la sama rivero, apud kiu ili sidis antaŭe. La supro estis tute plata, kaj vidate de malsupre, ŝajnis esti kovrita per densa arbaro. Staĉjo elkalkulis, ke, se la terlango, sur kiu kreskis ilia baobabo, suprenleviĝis je sepcent metroj kaj la monto havas okcent, do ili loĝos nun je alteco de mil kvincent metroj, sekve en klimato ne multe pli varma ol la egipta. Tiu penso kuraĝigis kaj instigis lin al kiel eble plej rapida okupo de tiu natura fortikaĵo.

La solan rokan dorson, kiu kondukis al ĝi, ili trovis facile kaj komencis surgrimpi ĝin. Post la paso de unu kaj duona horoj ili atingis la supron. Tiu arbaro, vidata de malsupre, estis efektive arbaro de bananoj. Ĝia vido ĝojigis ĉiujn eksterordinare, ne esceptante King'on, kaj precipe Staĉjo estis kontenta, ĉar li sciis, ke en Afriko ne estis iu nutraĵo pli nutreca, saniga kaj pli efika kontraŭ ĉiuj malsanoj, ol la faruno el sekigitaj bananaj fruktoj. Tiuj troviĝis ĉi tie en tiel granda kvanto, ke ili povis sufiĉi eĉ por la tuta jaro. Inter la grandegaj folioj de tiuj kreskaĵoj estis kaŝitaj la negraj kabanoj, kelkaj bruligitaj dum la invado, aliaj grave difektitaj, sed kelkaj en tute bona stato. En la mezo staris la plej granda, kiu apartenis iam al la reĝo de tiu vilaĝo, bele konstruita el argilo, kun vasta tegmento, formanta ĉirkaŭ la muroj kvazaŭ verandon. Antaŭ la kabanoj kuŝis tie ĉi kaj tie ostoj kaj tutaj homaj skeletoj, blankaj kiel kreto, ĉar purigitaj de formikoj, kies atakon menciis Linde. De tiu tempo forpasis jam multaj semajnoj, sed en la kabanoj odoris ĉiam je formika acido. Tio kaŭzis, ke en la kabanoj estis videblaj nek nigraj grandaj blatoj, kiuj kutime svarmas en negraj argildometoj, nek araneoj, nek skorpioj, nek aliaj plej etaj insektoj. Ĉion forigis la terura,siafu". Oni povis esti certa, ke sur la tuta supro estas nek unu serpento, ĉar eĉ la boa-serpentoj fariĝas viktimojn de tiuj nedeteneblaj malgrandaj batalantoj.

Post la enkonduko de Nel kaj Mea en la kabanon de la estro Staĉjo ordonis al Kali kaj Nasibu forigi ĉiujn homajn ostojn. La nigraj knaboj plenumis tiun ordonon tiamaniere, ke ili ĵetis ilin en la riveron, kiu forportis ilin plu. Tamen montriĝis ĉe tiu laboro, ke Linde eraris, asertante, ke ili trovos sur la monto nek unu vivantan estaĵon. La silento reganta tie post la forkapto de la homoj fare de la derviŝoj kaj la vido de bananoj allogis ĉi tien grandan aron da ĉimpanzoj, kiuj sur la pli altaj arboj aranĝis al si kvazaŭ ombrelojn aŭ tegmentetojn kiel ŝirmon kontraŭ la pluvo. Staĉjo ne volis mortpafi ilin, sed li decidis forpeli ilin kaj tiucele li pafis en la aeron.

Tio kaŭzis ĝeneralan panikon, kiu pligrandiĝis ankoraŭ, kiam post la pafo aŭdiĝis la ardega basa bojado de Saba, kaj kiam King, instigita per la tumulto ektrumpetis minace. Sed por forkuri, la simioj ne bezonis serĉi la rokan dorson; kaj kaptante la elstarantajn rokrompaĵojn, ili malsupreniĝis al la rivero kaj al apude kreskantaj arboj kun tiel granda rapideco, ke la kojndentoj de Saba povis neniun el ili atingi.

La suno jam subiris. Kali kaj Nasibu ekbruligis la fajron por kuiri la vespermanĝon. Staĉjo, post elpako de la objektoj bezonaj por la nokto, iris al la kabano de la reĝo, kiun okupis Nel. En la kabano estis hele kaj gaje, ĉar Mea ekflamigis ne la meĉlampon, kiu lumigis la internon de la baobabo, sed veran grandan vojaĝ-lampon hereditan de Linde. Nel tute ne sentis sin laca pro la vojaĝo en tago tiel malvarmeta kaj ŝi havis bonegan humoron, tiom pli, kiam ŝi sciiĝis de Staĉjo, ke la homaj ostoj, kiujn ŝi timis, estis tute forigitaj.

— Kiel ĉi tie estas bone, Staĉjo! — ŝi ekkriis. — Rigardu, rigardu — eĉ la planko estas ŝmirita per rezino. Ĉi tie ni fartos bonege.

— Nur morgaŭ mi rigardos kaj kontrolos la tutan posedaĵon — li respondis — sed konkludante el tio, kion mi vidis hodiaŭ, oni povos loĝi ĉi tie eĉ la tutan vivon.

— Se nur la paĉjoj kunestus oni povus. Sed kiel nomiĝos la posedaĵo?

— La monto devus nomiĝi en la geografio la monto Linde, kaj tiu vilaĝo havu la nomon de vi: Nel.

— Ĉu mi ankaŭ troviĝos en la geografio? — ŝi demandis kun granda ĝojo.

— Jes, vi certe troviĝos — respondis Staĉjo kun plena seriozeco.

ĈAPITRO XXXV

La sekvan tagon iom pluvetis, sed dum kelkaj horoj estis ankaŭ bela vetero, do Staĉjo ekiris frumatene por inspekti la tutan posedaĵon kaj ĝis la tagmezo li trarigardis bonege ĉiujn angulojn. La ĝenerala trarigardo donis tre favoran impreson. Antaŭ ĉio koncerne la sekurecon la monto Linde estis kvazaŭ la plej bone elektita loko en la tuta Afriko. Ĝiaj deklivoj montriĝis alireblaj eble nur por ĉimpanzoj. Leonoj kaj panteroj ne povis surgrimpi ĝian platan supraĵon. Rilate al ĝia roka dorso, sufiĉis starigi King'on ĉe la enirejo, por dormi sekure sur ambaŭ oreloj. Staĉjo konvinkiĝis, ke li povus ĉi tie defendi sin eĉ kontraŭ pli malgranda taĉmento de derviŝoj, ĉar la vojo kondukanta sur la monton estis tiel mallarĝa, ke King povis ĝin apenaŭ trairi — kaj homo posedanta bonan armilon povus bari la vojon al ĉiu. En la mezo de la,insulo" elŝprucis fonto de bonega akvo, malvarma kaj pura kiel kristalo, kiu ŝanĝiĝis en rivereton. Kurante zigzage inter bananaj arbaretoj, ĝi fine falis de krutaĵo en la riveron, formante mallarĝan akvofalon similan al blanka rubando. En la suda parto de la,insulo" situis kampoj, kovritaj abunde per manioko, kies radikoj liveras al negroj bonegan manĝaĵon, kaj malantaŭ la kampoj kreskis aroj da altaj kokospalmoj kun kronoj en la formo de belegaj plumtufoj.

La,insulon" ĉirkaŭis la ĝangalmaro, kaj la elvido de sur ĝi estis ege vasta. De la oriento grizbluis la montaro de Karamojo. Sude estis videblaj grandaj altaĵoj, kiuj, se oni konkludis laŭ ilia malhela koloro, devis esti kovritaj per arbaro. Kontraŭe de la okcidenta flanko la vido kuris ĝis la horizonta limo, kie la ĝangalo kontaktis kun la ĉielo. Sed Staĉjo vidis helpe de la lorno, kiun li heredis de Linde, multajn termontojn kaj dise kaj maldense starantajn arbojn, kiuj elstaris super la herbaro kvazaŭ preĝejoj. En la lokoj, kie la herbo ne estis ankoraŭ tro alta, eĉ per nuraj okuloj oni povis vidi tutajn arojn da antilopoj kaj zebroj, aŭ arojn da elefantoj kaj bubaloj. Tie ĉi kaj tie ĝirafoj distranĉis la grizverdan supraĵon de la ĝangalo, kiel ŝipoj distranĉas la ondaron de maro. Tuj apud la rivero ludis dekkelkaj masklaj akvokaproj, kaj aliaj elakvigis de tempo al tempo siajn kornohavajn kapojn el la profundaĵo. Tie, kie la akvo estis trankvila, elsaltis super ĝin tiuj fiŝoj, kiujn kaptis Kali kaj, brilante kvazaŭ arĝentaj steloj en la aero, ili ree subakviĝis. Staĉjo promesis al si konduki ĉi tien Nel'on, kiam la vetero firmiĝos, kaj montri al ŝi la tutan bestejon.

Sur la,insulo", male, estis neniaj pli grandaj bestoj, anstataŭ tio multe da papilioj kaj birdoj. Grandaj, neĝblankaj papagoj kun nigraj bekoj kaj flavaj tufoj, flugadis super la arbustaro; etaj, belege plumornamitaj,vidvinoj" balancis sin sur la maldikaj trunketoj de manioko, briletante kvazaŭ juveloj, kaj de altaj kokosoj aŭdiĝis la voĉoj de afrikaj kukoloj kaj la mildaj, ĝemsimilaj kveroj de turtoj.

Staĉjo revenis de la inspektado kun ĝojo en la animo:,La aero estas saniga — li diris al si mem — la sekureco kompleta, la nutraĵo abunda kaj ĉie bele kvazaŭ en paradizo!" Alveninte al la kabano de Nel, li konstatis, ke tamen sur la insulo estas pli granda besto, kaj eĉ du, ĉar la malgranda Nasibu dume trovis en la densaĵo de bananoj kaprinon kun kaprideto, kiujn jam ne povis forrabi la derviŝoj. La kaprino estis jam iom sovaĝiĝinta, sed la kaprideto tuj interamikiĝis kun Nasibu, kiu estis ege fiera pro sia elkovro kaj pro tio, ke dank'al li,bibi" havos nun ĉiutage bonegan freŝan lakton.

* * *

— Kion ni nun faros, Staĉjo? — demandis Nel iutage, kiam ili jam komplete establiĝis sur la,insulo".

— Ni havos multege da laboro — diris la knabo; disstariginte la fingrojn de unu mano, li komencis kalkuli sur ili ĉiujn laborojn, kiuj ilin atendas:

— Antaŭe Kali kaj Mea estas paganoj, kaj Nasibu, kiel zanzibarano, mahometano. Oni devas do ilin klerigi, lernigi la religion kaj bapti. Due, oni devas fumaĵi viandon por la venonta vojaĝo, sekve mi devas ofte ĉasi; trie, havante multe da armiloj kaj ŝargaĵoj, mi volas instrui al Kali la pafadon, por ke ni estu ambaŭ defendopretaj; kaj kvare, vi certe forgesis la flugdrakojn?

— Flugdrakojn?

— Jes, kiujn vi gluos, aŭ, kio estos ankoraŭ pli bona, kunkudros. Kaj tio estos via okupo.

— Mi ne volas nur ludi.

— Tio ja tute ne estos ludo, sed laboro, eble la plej utila el ĉiuj. Eĉ ne pensu, ke sufiĉos nur unu flugdrako, ĉar vi devas prepari ĉirkaŭ kvindek, aŭ eĉ pli multe.

— Sed por kio tiom de ili? — demandis scivole la knabineto.

Do Staĉjo komencis al ŝi klarigi siajn projektojn kaj esperojn. Li surskribos sur ĉiu flugdrako iliajn nomojn, kaj informojn, ke ili forŝiriĝis el la manoj de la derviŝoj, ankaŭ kie ili estas kaj kien ili iras. Krom tio li skribos, ke ili petas pri tuja helpo kaj forsendo de depeŝo al Port-Saido. Poste li ellasos tiujn flugdrakojn ĉiam, kiam nur estos favora vento, blovanta de la okcidento orienten.

— Multaj el ili — li diris — falos teren en proksima ĉirkaŭaĵo, multajn haltigos la montaro, sed se nur unu atingos la bordon kaj falos en la manojn de eŭropanoj, ni estas savitaj!

Al Nel tre plaĉis tiu ideo, kaj ŝi deklaris, ke la saĝecon de Staĉjo oni povas kompari eĉ ne kun tiu de King. Ŝi estis ankaŭ tute certa, ke multe da flugdrakoj atingos eĉ iliajn paĉjojn, kaj ŝi promesis glui ilin de mateno ĝis vespero. Ŝia ĝojo estis tiom granda, ke Staĉjo, timante, ke ŝi ekhavos temperatur-altiĝon, devis bremsi ŝian fervoron.

Kaj de nun la laboroj, pri kiuj Staĉjo parolis, komenciĝis efektive. Kali, kiu ricevis ordonon, kapti kiel eble plej multe da saltantaj fiŝoj, ĉesis kapti ilin helpe de fiŝhoko kaj anstataŭe formis el maldikaj bambuoj altan barilon similan al krado kaj tiun kluzeton li starigis laŭlarĝe de la rivero. En la mezo de tiu kluzeto estis sufiĉe granda malfermaĵo, tra kiu la fiŝoj devis nepre tranaĝi, volante atingi la liberan akvon. La malfermaĵon Kali kovris per forta reto, farita el palmaj ŝnuroj; tiamaniere li certigis al si ĉiutage abundan kaptaĵon.

Li pelis la fiŝojn al tiu perfida reto helpe de King, kiu enmetinte sian rostron en la akvon, malklarigis ĝin kaj kirlis tiomgrade, ke ne nur tiuj arĝentaj saltfiŝoj, sed ankaŭ ĉiuj aliaj kreaĵoj fuĝis kiel eble plej rapide al la kvieta akvo. Okazis ĉe tio ankaŭ malutiloj, ĉar kelkfoje forkurantaj krokodiloj renversis la reton, kaj ofte faris tion la elefanto mem. Sentante al krokodiloj ian denaskan malamon, King postkuris ilin, kaj kiam ili troviĝis en malprofunda akvo, ĝi kaptis ilin per sia rostro, elĵetis ilin sur la bordon kaj piedpremis ilin pasie.

En la reto troviĝis ofte ankaŭ testudoj, el kiuj la junaj ekzilitoj kuiris al si bonegan buljonon. Kali preparis la fiŝojn, kaj la viandon li sunsekigis. La vezikojn li portis al Nel, kiu distranĉis ilin, etendis ilin sur lato kaj faris el ili kvazaŭ paperfoliojn ne pli grandajn ol du manplatoj.

Helpis ŝin en tio Staĉjo kaj Mea, ĉar la laboro tute ne estis facila. La membranoj estis iom pli dikaj ol en la vezikoj de niaj riveraj fiŝoj, sed post sekiĝo ili fariĝis eksterordinare rompeblaj. Nur post ia tempo Staĉjo eltrovis, ke oni devas sekigi ilin en la ombro. Tamen li ofte perdis la paciencon. Se li tute ne rezignis pri la fabrikado de la flugdrakoj el tiu materialo, tio estis pro tio, ke li opiniis ilin pli malpezaj ol tiuj el papero kaj pli rezistaj kontraŭ la pluvo. Ja alproksimiĝis jam la seka sezono, sed li ne estis tute certa, ĉu ankaŭ dum la somero ne aperos ofte pluvoj, precipe en la montaro.

Tamen li gluis flugdrakojn ankaŭ el papero, kiu troviĝis en sufiĉa kvanto inter la objektoj de Linde. La unua, granda kaj malpeza, ellasita kun la okcidenta vento, tuj suprenleviĝis tre alte. Kaj kiam Staĉjo detranĉis la ŝnureton ĝi forflugis, kondukita per forta aerblovo, en direkto al la montaro Karamojo. Staĉjo kontrolis ĝian flugon helpe de lorno, ĝis ĝi fariĝis malgranda kvazaŭ papilio, muŝo, kaj fine fariĝis tute malvidebla sur la pala bluo de la ĉielo. La sekvan tagon li ellasis la duan, faritan jam el fiŝaj vezikoj. Tiu suprenleviĝis ankoraŭ pli rapide, sed, verŝajne kaŭze de la travideblaj membranoj, baldaŭ malaperis el la okuloj.

Sed Nel laboris kun tia fervoro, ke fine ŝiaj malgrandaj fingretoj fariĝis tiel lertaj, ke nek Staĉjo, nek Mea povis superi ŝin en tiu laboro. Fortoj nun ne mankis al ŝi. La saniga montara klimato efikis, ke ŝi simple sentis sin renaskiĝinta. La tempolimo, en kiu povis aperi la tria, jam morta paroksismo de la febro, jam pasis senrevene. Tiun tagon Staĉjo kaŝiĝis en la densaĵo de bananarboj kaj ploris pro ĝojo. Post du semajnoj de ilia restado sur la monto li rimarkis, ke la,bona Mzimu" aspektis tute alie, ol antaŭe en la ĝangalo. La vangoj fariĝis plenaj; la haŭtkoloro el flava kaj diafana iĝis ree roza, kaj sub la abunda hartufo brilaj okuloj rigardis gaje en la mondon. La knabo benis la malvarmetajn noktojn, la travideblan fontakvon, la farunon el sekaj bananoj, kaj antaŭ ĉio ilian savinton Linde.

Li mem maldikiĝis kaj malheliĝis, kio estis la pruvo, ke la febro ne kaptos lin, ĉar personoj malsanaj je ĝi ne povas sunbruniĝi. Ankaŭ li kreskis kaj fortiĝis. La movado kaj fizika laboro potencigis en li bravecon kaj forton. La muskoloj de liaj manoj kaj piedoj fariĝis kvazaŭ ŝtalaj. Li estis vere hardita afrika vojaĝanto. Ĉasante ĉiutage kaj pafante nur per kugloj, li fariĝis krom tio nesuperebla pafisto. Sovaĝajn bestojn li ne plu timis, ĉar li komprenis, ke al vilaj aŭ punktitaj rabobestoj en la ĝangalo estas pli danĝere renkontiĝi kun li ol inverse. Foje li mortigis per unu pafo grandan rinoceron, kiu, vekita el dormeto sub akacio, ekatakis lin neatendite. La atakemajn afrikajn bubalojn, kiuj ofte dispelas tutajn karavanojn, li preskaŭ malatentis.

Krom preparado de la flugdrakoj kaj aliaj ĉiutagaj okupoj, li kaj Nel komencis ankaŭ konverti la genegrojn — Kali, Mea kaj Nasibu. Sed tio estis pli malfacila tasko, ol ili esperis. La negra trio aŭskultis tre volonte ĉiujn instruojn, sed ili konceptis ĉion laŭ sia negra pensmaniero. Kiam Staĉjo rakontis al ili pri la mondokreado, pri la paradizo kaj pri la serpento — ĉio iris ankoraŭ kontentige, sed, kiam li atingis tiun epizodon, kiam Kaino mortigis Habelon, Kali malgraŭvole glatis sian ventron kaj demandis kun tuta trankvilo:

— Kaj ĉu li manĝis lin poste?

La nigra knabo ja asertis ĉiam, ke la Va-himanoj neniam manĝas homojn, sed videble la memoro pri tio restis ankoraŭ inter ili kiel nacia tradicio.

Li ne povis ankaŭ kompreni, kial Sinjoro Dio ne mortigis la malbonan Mzimu, kaj multajn aliajn aferojn. Liaj ideoj pri malbono kaj bono estis ankaŭ tro afrikaj, pro kio inter instruisto kaj lernanto okazis foje tia interparolo:

— Diru al mi — demandis Staĉjo — kio estas malbona ago?

— Se iu de Kali forpreni bovojn — respondis post mallonga medito — tiam tio estas malbona ago.

— Bonege! — ekkriis Staĉjo — kaj bona ago?

Ĉi-foje la respondo venis senpripense:

— Bona ago — kiam Kali forpreni bovojn de iu alia.

Staĉjo estis tro juna, por kompreni, ke simile opinias pri malbonaj kaj bonaj agoj eĉ en Eŭropo ne nur politikistoj kaj diplomatoj, sed ankaŭ tutaj nacioj. Tamen iom post iom klariĝis en la nigraj kapoj, kaj tion kion ne povis kompreni iliaj kapoj, kaptis iliaj varmaj koroj. Post kelka tempo oni povis jam aliri al la baptado, kiu okazis tre solene. La baptogepatroj donacis al ĉiu el ili po kvar,dotis" (duona metro) da blanka perkalo kaj po unu ŝnuro da bluaj koraletoj. Mea tamen sentis sin iom elreviĝinta, ĉar en la naiveco de sia animo ŝi esperis, ke post la baptoceremonio ŝi tuj elblankiĝos, kaj granda estis ŝia miro, kiam ŝi rimarkis, ke ŝi restis nigra kiel antaŭe. Sed Nel konsolis ŝin per la certigo, ke ŝia animo estas nun neĝoblanka.

ĈAPITRO XXXVI

Staĉjo ankaŭ lernigis la negron Kali pafi el la remingtona pafilo kaj tiu instruo progresis pli facile ol tiu de la katekismo. Post dektaga pafado al celo kaj al krokodiloj, kiuj dormadis sur la ĉebordaj sabloj de la rivero, la juna negro mortpafis grandan antilopon,pufu", poste kelkajn arielojn, kaj fine apron,ndiri". Sed ĉi tiu renkonto preskaŭ finiĝis per simila akcidento, kiu trafis la kompatindan Linde, ĉar,ndiri", al kiu Kali tuj post la pafo alproksimiĝis senkonsidere, subite saltis antaŭen kaj ĵetis sin al li kun suprenlevita vosto. Kali, forĵetinte la pafilon, sin savis sur arbon kaj sidis tie tiel longe, ĝis per la krio li alvokis Staĉjon, kiu tamen trovis la apron jam senviva. Je bubaloj, leonoj kaj rinoceroj Staĉjo ankoraŭ ne permesis al la knabo ĉasi. Al elefantoj, kiuj venis vespere al la akvo, li mem ne pafis, ĉar li promesis al Nel, neniam mortigi tiujn bestojn.

Sed kiam matene, aŭ en posttagmezaj horoj, li vidis de supre tra la lorno arojn da paŝtiĝantaj en la ĝangalo zebroj, bubaloj, arieloj aŭ saltantilopoj, li prenis kun si la negron Kali. Dum tiuj ekskursoj li ofte demandis la negron pri la nacioj de Va-hima kaj Samburu, kun kiuj, volante iri orienten al la oceanbordoj, ili devis nepre renkontiĝi.

— Ĉu vi scias, Kali — li demandis iufoje — ke post dudektaga vojaĝo, kaj ĉevale eĉ pli frue, ni povos atingi vian landon?

— Kali ne scias, kie loĝi Va-hima — respondis la juna negro, skuante malgaje la kapon.

— Sed mi scias; ili loĝas tie, de kie matene leviĝas la suno ĉe iu granda akvo.

— Jes! jes! — ekkriis kun mirego kaj ĝojo la knabo. — Bassa-Narok! — estas la nomo de la granda kaj nigra akvo. Sinjoro granda scii ĉion.

— Sed mi ne scias, kiel akceptus nin Va-hima, se ni venus al ili.

— Kali ordoni al ili tuj fali vizaĝaltere antaŭ la granda sinjoro kaj antaŭ la bona Mzimu.

— Kaj ĉu ili obeus vin?

— La patro de Kali porti felon de leopardo kaj Kali same.

Staĉjo komprenis, ke tio signifas, ke la patro de Kali estas reĝo, kaj li mem, kiel la plejaĝa el liaj filoj, la venonta estro de Va-hima. Do li demandis plu:

— Vi diris al mi, ke estis ĉe vi blankaj vojaĝantoj kaj ke pliaĝaj homoj memoras ilin.

— Jes, kaj Kali aŭdis, ke ili havis sur la kapoj multe da perkalo.

— Ho! — pensis Staĉjo — do ili ne estis eŭropanoj, nur araboj, kiujn la negroj pro ilia pli hela haŭtkoloro kaj blankaj vestoj opiniis blankuloj…

Ĉar Kali ne memoris ilin kaj ne povis doni pri ili pli precizajn klarigojn, Staĉjo demandis lin alimaniere:

— Ĉu la Va-himanoj ne mortigis iun el la blankvestitaj homoj?

— Ne! Va-himanoj kaj Samburuanoj ne povas tion fari.

— Kial?

— Ĉar ili diri, ke se ilia sango ensorbiĝi teren, pluvo ĉesi fali.

— Mi estas kontenta, ke ili tion kredas — pensis ree Staĉjo.

Poste li ankoraŭ demandis:

— Ĉa Va-himanoj akompanus nin ĝis la maro, se mi promesus al ili multe da perkalo, vitroperloj kaj pafiloj?

— Kali iri kaj Va-himanoj iri, sed sinjoro granda konkeri antaŭe Samburu, kiuj sidas ĉe alia flanko de la akvo.

— Kaj kio troviĝas post Samburu?

— Post Samburu ne estas montoj kaj estas nur ĝangalo kaj en ĝileonoj.

Per tio finiĝis ilia interparolo. Staĉjo pli kaj pli ofte pensis nun pri la granda vojaĝo al la oriento, memorante, kion diris Linde, ke oni povas tie renkonti arabojn el la apudbordaj regionoj, kiuj komercas per eburo, kaj eble ankaŭ misiajn ekspediciojn. Li sciis bone, ke tia vojaĝo por Nel estos ligita kun vico da teruraj penoj kaj novaj danĝeroj, sed li komprenis, ke ili ne povas dum la tuta vivo resti sur la monto de Linde kaj oni devos baldaŭ komenci la vojaĝon.

La plej konvena por tio estis la tempo post la pluva periodo, kiam la akvo ankoraŭ kovras infektajn kotaĵojn kaj troviĝas preskaŭ ĉie. La varmego sur la alta supraĵo ne estis turmenta; la noktoj estis tiel malvarmetaj, ke dum la dormado oni devis sin bone kovri. Sed en la ĝangalo malsupre estis jam rimarkeble pli varme kaj estis sciate, ke baldaŭ venos nemezurebla varmego. La pluvo nun malsekigis la teron jam malofte, kaj la akvonivelo en la rivero ĉiutage malaltiĝis. Staĉjo supozis, ke somere ĝi ŝanĝiĝas en unu el tiaj,khoroj", kiajn li ofte vidis en Libia dezerto kaj ke nur en la mezo de ĝia fluejo troviĝas mallarĝa akvostrio.

Tamen li prokrastis la vojaĝon de tago al tago. Sur la monto Linde ĉiuj sentis sin tiel bone, same la homoj kiel ankaŭ la bestoj! Nel liberiĝis ne sole de la febro, sed ankaŭ de la anemio, Staĉjo neniam suferis pro kapdoloro; la haŭto de Kali kaj Mea komencis brili kiel malhela atlaso, Nasibu aspektis kvazaŭ melono, iranta sur maldikaj piedoj, kaj King grasiĝis ne malpli ol la ĉevaloj kaj la azeno. Staĉjo sciis bone, ke tian duan,insulon" en la ĝangalmaro ili ne plu trovos ĝis la fino de sia vojaĝo. Kaj kun timo li rigardis la estontecon, kvankam ili havis nun grandegan helpon kaj ĉiuokaze ankaŭ defendon flanke de King.

Tiamaniere, antaŭ ol ili komencis pretiĝi al la vojaĝo, pasis ankoraŭ tuta semajno. En liberaj momentoj, kiam ili ne faris pakaĵojn, ili ne ĉesis flugigi flugdrakojn kun la sciigo, ke ili iras orienten, al ia lago kaj al la oceano. Kaj ili plu flugigis ilin pro tio, ke venis forta, uragan-simila, okcidenta vento, kiu forkaptis kaj portis ilin al la montaro kaj trans ĝin. Por ŝirmi Nel'on kontraŭ la varmego, Staĉjo faris el restaĵoj de la tendo palankenon, en kiu la knabineto devis sidi sur la elefanto. Post kelkaj provoj King alkutimiĝis al tiu negranda pezaĵo, kiel ankaŭ al la fiksado de la palankeno sur ĝia dorso helpe de fortaj palmŝnuroj. Tiu ŝarĝo estis cetere plumeto kompare kun aliaj, per kiuj oni intencis ĝin ŝarĝi kaj per kies apartigo kaj alligado estis okupataj Kali kaj Mea.

La malgranda Nasibu ricevis la komision sekigi bananojn kaj disfroti ilin inter du plataj ŝtonoj je faruno. En la deŝirado de la pezaj fruktofaskoj helpis lin ankaŭ King, ĉe kio ili ambaŭ tiom manĝis, ke baldaŭ apud la kabanoj mankis tute la bananoj. Pro tio ili devis iri al alia plantejo, situanta ĉe la kontraŭkuŝanta ekstremo de la plataĵo. Saba, kiu havis nenion por fari, akompanis ilin plej ofte en tiuj ekskursoj.

Sed Nasibu preskaŭ pagis sian fervoron per sia vivo, aŭ almenaŭ per mallibero unika en sia speco. Ĉar okazis, ke foje, kolektante bananojn ĉe la rando de kruta abruptaĵo, li ekvidis subite en rokobreĉo ian strangan vizaĝon. Ĝi estis kovrita per nigraj bestharoj, palpebrumis al li per la okuloj kaj montris kvazaŭ en rideto siajn blankajn kojndentojn. En la unua momento la knabo preskaŭ ŝtoniĝis pro teruro, kaj poste li komencis forkuri el ĉiuj fortoj.

Tamen, antaŭ ol li kuris dekkelkajn paŝojn, vila brako ĉirkaŭprenis kaj suprenlevis lin, kaj noktonigra monstro komencis forkuri kun li al la abismo.

Feliĉe, la giganta simio forkaptinta la knabon, povis kuri nur sur siaj du piedoj, pro kio Saba, kiu estis proksime al la loko, kuratingis ĝin facile kaj dronigis siajn kojndentojn en ĝian dorson. Komenciĝis terura batalo, en kiu la hundo, malgraŭ sia giganta kresko kaj forto, estus certe venkita, ĉar gorilo (Goriloj loĝas en la arbaroj de la okcidenta Afriko, sed Livingston renkontis ilin ankaŭ en la orienta Afriko. Ili kaptas ofte infanojn. La gorilo en la orienta Afriko estas malpli furioza ol tiu en la okcidenta, ĉar vundita ĝi ne mortigas la pafiston, sed kontentiĝas pri la formordo de liaj fingroj) venkas eĉ leonon. Sed simioj ĝenerale ne kutimas lasi la kaptaĵon, eĉ se temus pri perdo de libereco kaj vivo. La gorilo, kaptita de malantaŭe, ne povis facile atingi la hundon, sed kaptinte ĝin je la nuko per la maldekstra mano, jam suprenlevis ĝin, kiam neatendite la tero ektremis sub pezaj paŝoj — alkuris King.

Sufiĉis unu facila ekbato per la rostro, ke la terura,arbara diablo", kiel nomas ĝin la negroj, falu teren kun tute frakasita kranio kaj nuko. Sed por pli granda certeco aŭ pro denaska koleremo, King alnajlis ĝin ankoraŭ per sia kojndento al la tero kaj eĉ poste ne ĉesis venĝi ĝis Staĉjo, maltrankviligita per la muĝado kaj hurlado, alkuris kun la pafilo flanke de la kabanoj kaj ordonis al ĝi ĉesigi la venĝon.

La gorilo kuŝis nun en flako de sango, kiun ŝmace trinkis Saba kaj kiu ruĝiĝis sur la kojndentoj de King. Grandega ĝi kuŝis, montranta la sklerojn de siaj okuloj kaj la kojndentojn, terura ankoraŭ, kvankam jam senviva. La elefanto trumpetis triumfe, kaj pala pro teruro Nasibu rakontis al Staĉjo, kio okazis. Ĉi tiu pripensis dum momento, ĉu ne venigi ĉi tien Nel'on por montri al ŝi tiun monstran simion, sed li rezignis pri tiu intenco, ĉar subite kaptis lin iu stranga timego.

Nel ja ofte promenis sola tra la,insulo", do ankaŭ ŝi povis renkontiĝi kun simila okazintaĵo. Montriĝis do, ke la monto Linde tute ne estis sekura ŝirmejo, kiel oni komence opiniis.

Staĉjo revenis hejmen kaj tuj rakontis al Nel la akcidenton, kaj ŝi aŭskultis lin kun scivolo kaj timo, malfermante larĝe siajn okulojn kaj ripetante kelkfoje:

— Vidu, Staĉjo, kio do okazus sen King?

— Vere! — kun tia vartistino oni povas ne timi pri la infano, pro tio ĝis ni elveturos, ne eliru eĉ unu paŝon sen ĝi.

— Kaj kiam ni elveturos?

— La provizaĵoj estas jam pretigitaj, la ŝarĝaĵoj dividitaj, do oni devas nur ŝarĝi la bestojn kaj ni povos ekiri eĉ morgaŭ.

— Al la paĉjoj!

— Se Dio permesos — respondis Staĉjo serioze.

ĈAPITRO XXXVII

Sed ili ekiris nur kelkajn tagojn post tiu interparolo. La ekmarŝo okazis ĉe la tagiĝo je la sesa horo post mallonga preĝo, en kiu ili rekomendis sin varme al Dio. Fronte rajdis sur ĉevalo Staĉjo, kiun antaŭiris nur Saba. Post li majeste paŝis King, svingante per la oreloj kaj portante sur sia giganta dorso la tolan palankenon, en kiu sidis Nel kun Mea; poste sekvis unu post la alia la ĉevaloj de Linde, kunligitaj per longa palmŝnuro kaj portantaj multajn pakaĵojn. La karavanon fermis la malgranda Nasibu, rajdanta sur la azeno, grasiĝinta samgrade kiel li mem. Pro la frua horo la varmego komence ne estis dolorige sentebla, kvankam la tago estis sennuba kaj de trans la montaro Karamojo majeste leviĝis la suno, vualita per nenia nubeto. Sed orienta bloveto mildigis la ardon de ĝiaj radioj. De tempo al tempo leviĝis eĉ sufiĉe forta vento, sub kies spiro kuŝiĝis la herbaro, kaj la tuta ĝangalo ondis kvazaŭ maro. Post abundaj pluvoj ĉia kreskaĵo kreskis tiel abunde, ke precipe en malpli altaj lokoj en la herboj malaperis ne sole la ĉevaloj, sed eĉ la elefanto, tiel ke super la balancanta verda supraĵo oni vidis nur la blankan palankenon, kiu ŝoviĝis antaŭen kiel ŝipo sur lago. Post unuhora marŝo sur negranda seka altaĵo situanta oriente de la monto Linde ili trafis grandegajn kardojn, kun trunketoj same dikaj kiel arbetoj kaj kun floroj same grandaj kiel homa kapo. Sur la deklivoj de iuj montetoj, kiuj de malproksime ŝajnis esti nudaj, ili vidis erikojn altajn je ok metroj. Aliaj kreskaĵoj, kiuj en Eŭropo apartenas al la plej etaj, alprenis ĉi tie dimensiojn konformajn al la kardoj kaj erikoj, kaj grandegaj apartaj arboj, leviĝantaj super la ĝangalo, aspektis efektive kiel preĝejoj. Precipe figoarboj, nomataj,daro", kies plorantaj branĉoj, tuŝinte la teron, ŝanĝiĝas en novajn trunkojn, kovris grandegajn spacojn, tiel ke ĉiu arbo formis kvazaŭ apartan arbetaron.

La regiono, vidata de malproksime, ŝajnis esti unu arbaro; tamen de proksime montriĝis, ke grandaj arboj kreskas en distanco de dekkelkaj, ofte de kelkdekaj paŝoj unu de la alia. En la norda parto oni vidis ilin eĉ tre malmulte kaj la regiono alprenis la karakteron de montara stepo, kovrita per ebena ĝangalo, super kiu elstaris nur ombrelformaj akacioj. Herboj estis tie pli verdaj, malpli grandaj kaj videble pli bonaj kiel paŝtaĵo, ĉar Nel de sur la dorso de King kaj Staĉjo de sur altaĵo, sur kiun li rajdis, vidis tiel grandajn arojn da antilopoj, kiajn ili ĝis nun nenie renkontis. Ili paŝtis sin aparte aŭ intermiksitaj: gnuoj, pufu-antilopoj, arieloj, antilopoj-bovinoj, bubaloj, saltantilopoj kaj grandaj tragelafoj. Ne mankis ankaŭ zebroj kaj ĝirafoj. Je la vido de la karavano la aroj ĉesis sin paŝti, levis la kapojn kaj, movante la orelojn, rigardis la blankan palankenon kun eksterordinara mirego, post kio ili fulmrapide forkuris ĉiudirekte; kurinte kelkcent paŝojn, ili ree haltis, ree rigardis tiun nekonatan objekton, ĝis fine, trankviliginte sian scivolon, ili komencis paŝti sin kviete. De tempo al tempo antaŭ la karavano saltleviĝis rinocero kun bruo kaj krako, sed malgraŭ sia malhezitema naturo kaj preteco al atakado de ĉio, kio nur aperos antaŭ ĝiaj okuloj, ĝi forkuris hontinde je la vido de King, kiun nur la ordono de Staĉjo povis reteni de postkurado.

La afrika elefanto malŝatas la rinoceron kaj, se ĝi trovos ĝian freŝan spuron, tiam, fidinte sian potencan forton, ĝi sekvas ĝin, ĝis ĝi atingos tiun kontraŭulon kaj batalvenkos ĝin preskaŭ ĉiam plensukcese. Al King, kiu certe jam venkis ne nur unu en sia vivo, ne estis facile dekutimiĝi de tio, sed ĝi estis tiel malsovaĝiĝinta kaj tiel ĝi kutimis opinii Staĉjon sia reganto, ke ekaŭdinte lian voĉon kaj rimarkinte liajn minace rigardantajn okulojn, ĝi tuj mallevis sian suprenlevitan rostron, kunmetis siajn orelojn kaj iris plu trankvile. Envere Staĉjo tre deziris vidi la batalon de tiuj du gigantuloj, sed li timis pri Nel. Se la elefanto komencus galopegi, la palankeno povus disfali kaj, kio estus pli malbona, la giganta besto povus per ĝi alkroĉi al iu arbobranĉo, kaj tiam la vivo de Nel estus en granda danĝero. Staĉjo sciis laŭ priskriboj de ĉasado, kiujn li legis jam en Port-Saido, ke la ĉasantoj je tigroj en Hindujo pli ol la tigrojn timas tion, ke la elefanto en paniko aŭ postkuro puŝos per la tureto kontraŭ arbo. Fine la galopado mem de la gigantulo estas tiom peza, ke similan rajdon neniu povus pli longe elteni sen malutilo al sia sano.

Sed aliflanke la ĉeesto de King forigis multajn danĝerojn. Koleremaj kaj aŭdacaj bubaloj, kiujn ili renkontis tiun tagon rapidantaj al la malgranda lageto, kie kutimis kolektiĝi vespere ĉiu ĉirkaŭaĵa besto, forkuris je ĝia vido kaj, ĉirkaŭirinte la tutan lageton, trinkis de la alia flanko. King, alligita nokte je la malantaŭa piedego al la arbo, gardis la tendon, en kiu dormis Nel; ĝi estis gardo tiel certa, ke Staĉjo ja ordonis bruligi la fajron, sed opiniis tute malbezone ĉirkaŭi la tendon per zeribo, kvankam li sciis, ke en la ĉirkaŭaĵo, kie estas tiom multe da antilopoj, ne povas manki leonoj.

Efektive okazis en la sama nokto, ke kelkaj el ili komencis muĝi inter grandegaj juniperoj (Juniperoj en Abisenujo kaj en la montaro de Karamojo atingas 50 metrojn da alteco), kiuj kreskis sur la deklivoj de montetoj. Malgraŭ la flamanta fajro, leonoj, allogitaj per la odoro de la ĉevaloj, alproksimiĝis al la tendaro, sed kiam fine King ne volis plu aŭdi iliajn voĉojn kaj subite en la nokta silento aŭdiĝis kvazaŭ tondro ĝia minaca,baritus" (,baritus" — tiel la romanoj nomis la kanton aŭ la militkrion de la legioj kaj germanoj, kaj ankaŭ la muĝon de elefantoj) — ili tuj silentis, kompreninte videble, ke estas pli bone ne kontaktiĝi kun tia potenculo. La infanoj dormis do dum la restinta parto de la nokto bonege kaj nur dum la tagiĝo ili ekiris plu.

Sed por Staĉjo komenciĝis denove la zorgoj kaj maltrankviloj. Unue li rimarkis, ke ili vojaĝas malrapide kaj ke ili ne povos trapasi pli multe ol dek kilometrojn tage. Tiamaniere antaŭeniĝante, ili povus post unu monato atingi la limon de Abisenujo. Sed ĉar Staĉjo decidis en ĉio iri laŭ la konsilo de Linde, kaj Linde asertis kategorie, ke al Abisenujo ili ne povos traiĝi, restis al ili nur la vojo al la oceano. Sed, laŭ la prikalkuloj de la sviso, de la oceano dividis ilin pli ol mil kilometroj, kaj en la rekta linio, ĉar al la pli sude situanta Mombasso estis ankoraŭ pli malproksime, la tuta vojaĝo devus daŭri pli ol tri monatojn. Staĉjo pensis kun timo, ke tio signifas tri monatojn da penoj, malfacilaĵoj kaj danĝeroj flanke de negraj gentoj, kiujn ili povus renkonti. Ili estis ankoraŭ en la senhoma lando, el kiu la loĝantaron elpelis la variolo kaj famoj pri kruelaĵoj de la derviŝoj.

Sed Afriko estas ĝenerale multeloĝata, do ili devis pli aŭ malpli frue eniri la regionojn, kiuj estis loĝataj de nekonataj gentoj, regataj, kiel kutime, de sovaĝaj kaj kruelaj reĝetoj. Estis do en tiaj cirkonstancoj vere malfacile konservi la vivon kaj liberon.

Staĉjo simple esperis, ke se ili trafos la genton Va-hima, li povos ekzerci en la pafado kelkdekojn da batalantoj kaj poste li inklinigos ilin per grandaj promesoj, ke ili akompanu lin ĝis la oceano. Sed Kali havis nenian imagon pri tio, kie loĝas Va-hima, kaj Linde, kiu iom aŭdis pri ili, povis ankaŭ nek indiki la vojon al ili, nek diri precize la regionon de ili okupitan. Linde menciis pri iu granda lago, pri kiu li sciis nur el rakontoj, kaj Kali asertis tutcerte, ke ĉe la unua flanko de ĉi tiu lago, kiun li nomis Bassa-Narok, loĝas Vahima, ĉe la alia Samburu. Staĉjon turmentis tio, ke en la geografio de Afriko, kiun en la lernejo en Port-Saido oni instruis tre detale, estis nenia mencio pri tia lago. Se parolus al li pri ĝi nur Kali, li supozus, ke tio estas Vikoria-Nianza, sed ne povis tiamaniere erari Linde mem, kiu iris ĝuste de Viktoria norden, laŭlonge de la montaro Karamojo. Ankaŭ el informoj ricevitaj de la tieaj loĝantoj, li konkludis, ke tiu mistera lago kuŝas pli malproksime al oriento kaj nordo. Staĉjo ne sciis, kion pensi pri ĉio ĉi, kaj aliflanke li timis, ke li povus tute ne trafi la lagon kaj la genton Va-hima. Li timis ankaŭ sovaĝajn gentojn, senakvajn ĝanĝalojn, netraireblajn montojn, la cecean muŝon, kiu mortigas la bestojn, li timis ankaŭ la beriberon (dormomalsanon), la febron por Nel, varmegojn, kaj tiujn nemezureblajn teritoriojn, kiuj dividis ilin ankoraŭ de la oceano.

Sed post la forlaso de la monto Linde restis al ili nenio alia ol iri antaŭen, ĉiam orienten kaj orienten. Linde ja diris, ke tio estas vojaĝo super la fortoj eĉ de sperta kaj energia vojaĝanto. Sed Staĉjo akiris jam multan sperton, kaj se temis pri energio, li decidis eligi el si tiom da inventemo, kiom nur necesos, por ŝpari la fortojn de Nel.

Do li decidis vojaĝi nur de la sesa horo matene ĝis la deka antaŭtagmeze, kaj la duan etapon, de la tria ĝis la sesa vespere, t.e. ĝis la sunsubiro, fari nur tiam, se ili ne trovus akvon dum la unua etapo.

Intertempe, ĉar pluvis tre abunde dum la,massiko", ili ĉie trovis akvon. Lagetoj, formataj per pluvegoj en valoj, estis ankoraŭ bone plenigitaj, kaj de la montaro malsuprenfluis tie ĉi kaj tie riveretoj, en kiuj estis akvo kristala kaj malvarma. La banado en tiu akvo estis bonega kaj krom tio tute sendanĝera, ĉar krokodiloj loĝas nur en pli grandaj akvoj, kie ne mankas fiŝoj, kiuj estas ilia kutima nutraĵo. Sed Staĉjo ne permesis al la knabineto trinki la akvon nekuirita, kvankam li heredis de Linde bonegan filtrilon, kies funkciado plenigis la negrojn ĉiam per mirego. Kali kaj Mea, vidante, kiel la filtrilo enmetita en malklaran, blankan akvon, tralasas en la kolektujon nur tute puran kaj travideblan, kuŝis pro ridego kaj batis per la manplatoj siajn genuojn, signo de mirego kaj ĝojo.

Ĝenerale la vojaĝo iris en la komenco facile. Ili havis de Linde sufiĉe grandajn provizojn da kafo, teo, sukero, buljono, diversaj konservaĵoj kaj ĉiuspecaj medikamentoj. Staĉjo ne bezonis ŝpari la pakaĵojn, ĉar ili estis pli multaj, ol ili povis kunpreni; ne mankis ankaŭ diversaj iloj, ĉiuspecaj armiloj, kiuj ĉe renkontiĝo kun negroj povis esti tre utilaj. La lando estis fruktodona; ĉasaĵo, t.e. freŝa viando, ĉie abundis. Same la fruktoj. Tie ĉi kaj tie en malaltaĵoj oni povis trovi kotaĵojn, sed ili estis ankoraŭ kovritaj per akvo, do ne infektantaj la aeron per malutilaj miasmoj. Moskitoj, kiuj infektas je febro, ne estis sur la altaĵoj. La varmego de la deka matene ja iĝis neeltenebla, sed la malgrandaj vojaĝantoj haltis dum tiuj,blankaj horoj" en la profunda ombro de grandaj arboj, tra kies densaĵo povis traiĝi neniu sun-radio. La sanstato de Nel, de Staĉjo kaj de la negroj estis bonega.

ĈAPITRO XXXVIII

En la kvina tago de la vojaĝo Staĉjo rajdis sur King kune kun Nel, ĉar ili trafis larĝan zonon de akacioj, kiuj kreskis tiel dense, ke la ĉevaloj povis iri nur laŭ la vojstrio farita de la elefanto. La horo estis frua, la mateno serena kaj rosabunda. La infanoj interparolis pri la vojaĝo kaj pri tio, ke ĉiu tago tamen alproksimigas ilin al la oceano kaj al la patroj, al kiuj ili ambaŭ ĉiam tre sopiris. De post la tempo de ilia forkapto el Fajumo tio estis neelĉerpebla objekto de ĉiuj interparoloj, kiuj kortuŝis ilin ĉiam ĝislarme. Kaj ili ripetis konstante la samon: ke la paĉjoj supozas, ke ili jam ne plu vivas, aŭ ke ili pereis poreterne — kaj ili ambaŭ ĉagreniĝas kaj, spite de la espero, sendas arabojn al Kartumo por informoj, kaj ili estas jam malproksimaj, ne sole de Kartumo, sed ankaŭ de Faŝodo, kaj post kvin tagoj ili estos ankoraŭ pli malproksimaj — kaj poste denove ankoraŭ pli malproksimaj, ĝis fine ili atingos la oceanon, aŭ antaŭe jam aliajn lokojn, de kie oni povos sendi depeŝon. En la tuta karavano la ununura persono, kiu sciis, kio ilin ankoraŭ atendas, estis Staĉjo; Nel kontraŭe estis plej profunde konvinkita, ke ne ekzistas en la mondo afero, kiun,Stes" ne scipovus solvi, kaj ŝi estis tute certa, ke li kondukos ĝin ĝis la fino. Do, antaŭirante la okazaĵojn, ŝi imagis en sia malgranda kapeto, kio estos, kiam alvenos la unua informo pri ili — kaj babilante kvazaŭ birdeto, ŝi rakontis tion al Staĉjo.,Sidas — ŝi diris — la paĉjoj en Port-Saido kaj ploras, — kaj jen eniras,boy" kun depeŝo. Kio estas tio? Mia aŭ via paĉjo malfermas ĝin, rigardas la subskribon kaj legas:,Staĉjo kaj Nel". Ho, kiom granda estos ilia ĝojo! Ili tuj eksaltos, por veturi renkonte al ni! Regos granda ĝojo en la tuta hejmo — la paĉjoj ĝojegos kaj ĉiuj ĝojos — kaj oni laŭdos vin — kaj ili alveturos — kaj mi ĉirkaŭprenos forte paĉjon je la kolo kaj poste ni estos ĉiam kune… kaj…"

Kaj finiĝis per tio, ke ŝia mentoneto komencis skuiĝi, la belegaj okuletoj ŝanĝiĝis en du fontanojn, kaj fine ŝi apogis sian kapeton sur la brako de Staĉjo kaj ploris, ploris pro bedaŭro, pro sopiro kaj ĝojo je la penso pri la okazonta renkontiĝo. Kaj Staĉjo, flugante per la pensoj en la estontecon, divenis, ke la patro estos fiera pri li, ke li diros al li:,Vi distingiĝis, kiel decis por polo" — kaj granda kortuŝo kaptis lin, kaj en la koro naskiĝis sopiro, fervoro kaj nefleksebla, kiel ŝtalo, kuraĝo.,Mi devas nepre — li diris al si mem — savi Nel'on, mi devas ĝisvivi tiun feliĉan momenton". Kaj tiam ankaŭ al li ŝajnis, ke ne ekzistas tiaj danĝeroj, kiujn li ne povus venki, nek tiaj malhelpoj, kiujn li ne povus disrompi.

Sed la fina venko estis ankoraŭ tre malproksima. Dume ili traiĝis tra la akacia arbareto. La longaj dornoj de tiuj arboj faris eĉ sur la haŭto de King blanketajn striojn. Fine la arbareto komencis maldensiĝi, kaj tra la branĉoj de dise starantaj arboj oni vidis malproksiman verdan ĝangalon. Kvankam la varmego fariĝis jam suferige sentebla, Staĉjo elŝovis sin el la palankeno kaj eksidis sur la nuko de la elefanto, por vidi, ĉu sur la horizonto estas iaj aroj da antilopoj aŭ zebroj, ĉar li decidis renovigi la provizon de viando. Kaj jen je la dekstra flanko li ekvidis areton da arieloj konsistantan el kelkaj bestoj, kaj inter ili du strutojn; sed kiam ili preterrajdis la lastajn arbojn kaj la elefanto direktiĝis maldekstren, alia vido frapis la okulojn de la knabo: jen en la distanco de duona kilometro li rimarkis vastan kampon de manioko, kaj ĉe la rando de la kampo dekkelkajn nigrajn personojn, kiuj okupiĝis videble pri kampolaboro.

— Negroj! — li ekkriis, turnante sin al Nel.

Kaj la koro komencis maltrankvile bati en lia brusto. Dum momento li hezitis, ĉu ne returni sin kaj ree kaŝiĝi en la akacioj, sed venis feliĉe en lian kapon la penso, ke ĉiuokaze en loĝata lando oni devos pli malpli frue renkontiĝi kun la loĝantoj kaj interrilati kun ili, kaj ke de tio, kiel fariĝos tiuj interrilatoj, eble dependos la sorto de la tuta vojaĝo. Do post mallonga medito li direktis la elefanton al la kampo.

En la sama momento alproksimiĝis Kali kaj, montrante la aron da arboj, li diris:

— Sinjoro granda, jen tie estas negra vilaĝo, kaj ĉi tie la virinoj laboras ĉe manioko. Ĉu mi devas iri al ili?

— Ni rajdos kune — respondis Staĉjo — kaj tiam vi diros al ili, ke ni venas kiel amikoj.

— Mi scias, sinjoro, kion diri al ili — ekkriis kun granda aplombo la juna negro.

Kaj turninte la ĉevalon al la laborantoj, li metis la trumpete formitan manplaton al la buŝo kaj komencis krii:

— Jambo, he! Jambo sana!

Je tiu krio la virinoj, okupitaj pri ĉirkaŭfosado de la manioko, saltleviĝis kaj ekstaris konsternitaj. Sed tio daŭris nur dum unu palpebrumo, ĉar tuj forlasante en paniko la pioĉojn kaj bastkorbetojn, ili komencis kun kriego forkuri al tiuj arboj, inter kiuj kaŝiĝis ilia vilaĝo.

La junaj vojaĝantoj proksimiĝis malrapide kaj trankvile. En la densejo aŭdiĝis la hurlado de kelkcent voĉoj, post kio ĉio eksilentis. Interrompis ĝin fine la obtuza, sed laŭta bruo de tamburo, kiu ĉesis poste eĉ ne por unu momento.

Tio estis eble la batal-signalo por la militistoj, ĉar subite elŝoviĝis el la densejo kelkcent-persona taĉmento. Ĉiuj stariĝis en longa vico antaŭ la vilaĝo. Staĉjo haltigis la elefanton en la distanco de cent paŝoj kaj komencis rigardi ilin. La suno prilumis iliajn belajn staturojn, la larĝajn brustojn kaj fortajn brakojn. Armitaj ili estis per pafarkoj kaj lancoj. Ĉirkaŭ la koksoj ili havis mallongajn jupetojn el erikoj kaj aliaj el simiaj feloj. Iliajn kapojn ornamis plumoj de strutoj, papagoj, aŭ grandaj perukoj, deŝiritaj de pavianaj kranioj. Ili aspektis militeme kaj minace, sed ili staris senmove kaj silente, ĉar ilia mirego estis preskaŭ senlima kaj estingis ilian batalfervoron. Ĉies okuloj estis fiksitaj sur King, sur la blanka palankeno kaj sur la blanka homo, sidanta sur la elefanta nuko.

Sed la elefanto ne estis por ili nekonata besto. Kontraŭe! Ili vivis sub la ĉiama perforto de elefantoj, kiuj are ruinigis nokte iliajn maniok-kampojn kaj plantejojn de bananoj kaj palmoj,dum". Ĉar lancoj kaj sagoj ne povis trapiki la elefantan haŭton, la kompatindaj negroj kontraŭbatalis ilin per fajro, helpe de kriegoj, de imitado de kokaj voĉoj, per fosado de kavoj kaj per aranĝado de kaptiloj el arbotrunkoj. Sed ke la elefanto fariĝu sklavo por la homo kaj permesu al ĝi sidi sur sia nuko, neniu el ili iam vidis kaj al neniu el ili tio povis enkapiĝi. Pro tio la vido, kiun ili havis antaŭ si, tiom superis iliajn imagojn kaj konceptojn, ke ili mem ne sciis, kion fari: batali aŭ forkuri kien ajn, eĉ se ili devus ĉion forlasi por ĉiam.

Do en malcerteco, timego kaj mirego ili nur flustris unu al la alia:

— Ho, patrino! Kiaj do estaĵoj venas al ni kaj kio atendas nin el iliaj manoj?

Kaj subite Kali, rajdante al ili je lancĵeto, ekstaris en la piedingoj kaj komencis krii:

— Homoj, homoj! Aŭskultu la voĉon de Kali, la filo de Fumba de la potenca reĝo de la Va-himanoj ĉe la bordoj de Bassa-Narok — ho, aŭskultu, aŭskultu! — kaj se vi komprenas lian parolon, atentu ĉiun lian vorton!

— Ni komprenas! — aŭdiĝis la respondo el tricent buŝoj.

— Elpaŝu via reĝo, li diru sian nomon kaj li malfermu siajn orelojn kaj lipojn, por ke li povu pli bone aŭdi!

— M'Rua! M'Rua! — komencis voki pluraj voĉoj.

M'Rua ŝoviĝis antaŭ la fronto, sed ne pli proksime, ol je tri paŝoj. Li estis jam maljuna negro, alta kaj belstatura, sed videble li ne posedis troan kuraĝon, ĉar la tibikarnoj tiel tremis sub li, ke li devis enbati la lancpinton en la teron kaj apogi sin je ĝia tenilo, por teniĝi sur la piedoj.

Imitante lin, ankaŭ la aliaj batalantoj batis la lancojn en la teron por signi, ke ili volas trankvile aŭskulti la vortojn de la fremdulo.

Kaj Kali levis ankoraŭ la voĉon:

— M'Rua kaj vi, homoj de M'Rua! Vi aŭdis, ke parolas al vi la filo de la Va-hima reĝo, kies bovinoj kovras tiel dense la montojn ĉirkaŭ Bassa-Narok, kiel formikoj kovras la korpon de malviva ĝirafo. Kaj kion diras Kali, la filo de la Va-hima reĝo? Jen li heroldas al vi grandan kaj feliĉan novaĵon, ke venas al via vilaĝo — bona Mzimu!

Post kio li ekkriis ankoraŭ pli laŭte:

— Jes! Bona Mzimu! Ho!

El la silento, kiu tuj ekregis, oni povis rimarki, kiel forte impresis la vortoj de Kali.

Ekbalanciĝis la militista ondo, ĉar unuj, inklinaj al scivolo, ŝoviĝis je kelkaj paŝoj antaŭen, la aliaj retiriĝis pro timo. M'Rua apogis sin per ambaŭ manoj sur la lanco, kaj dum kelka tempo daŭris la obtuza silento. Nur post momento brueto trakuris la vicojn kaj apartaj voĉoj komencis ripeti:,Mzimu!",Mzimu!" kaj tie ĉi kaj tie aŭdiĝis ekkrioj:,Jancig, jancig!", esprimantaj samtempe honoron kaj bonvenon.

Sed la voĉo de Kali ekregis denove super la brueto kaj ekkrioj:

— Rigardu kaj ĝoju! La bona Mzimu sidas tie en la blanka kabaneto, sur la dorso de la granda elefanto, kaj la granda elefanto obeas ĝin, kiel sklavo obeas la mastron kaj infano obeas la patrinon. Ho! Nek viaj patroj, nek vi mem vidis ion similan…

— Vere, ni ne vidis! Jancig! Jancig!…

Kaj la okuloj de ĉiuj militistoj direktiĝis al la,kabaneto", tio estas al la palankeno.

Kaj Kali, kiu dum la leciono de religio sur la monto Linde sciiĝis, ke la kredo movas montojn, kaj estis profunde konvinkita, ke la preĝo de la blanka,bibi" povas ĉion elpeti de Dio, rakontis plu kun plena sincereco pri la bona Mzimu:

— Aŭskultu! Aŭskultu! La bona Mzimu vojaĝas sur la elefanto tiudirekte, kie la suno leviĝas el la akvo trans la montoj; tie la bona Mzimu diros al la Granda Spirito, ke Li sendu al vi nubojn. Kaj tiuj nuboj post la seka vetero surverŝos per pluvo vian milion, vian maniokon, viajn bananojn kaj la herbojn en la ĝangalo, por ke vi havu multe da manĝaĵo kaj por ke viaj bovinoj havu bonan paŝtejon kaj donu densan kaj grasan lakton. Ho, homoj, ĉu vi volas havi multe da manĝo kaj lakto?

— Ho! Ni volas, ni volas!

— …Kaj la bona Mzimu diros al la Granda Spirito, ke Li sendu al vi venton, kiu elblovos el via vilaĝo tiun malsanon, kiu ŝanĝas la korpon en mielplastron. Ho, homoj! Ĉu vi volas, ke ĝi elblovu Ŝin?

— Ho! Ĝi elblovu ĝin!

— …Kaj la Granda Spirito je peto de la bona Mzimu defendos vin kontraŭ atakoj kaj kontraŭ mallibero kaj kontraŭ malutiloj en viaj kampoj… kaj kontraŭ leono kaj kontraŭ pantero kaj kontraŭ serpento kaj kontraŭ akridaro…

— Li faru tion…

— Do vi aŭskultu nun ankoraŭ kaj rigardu, kiu sidas antaŭ la kabaneto, inter la oreloj de la giganta elefanto. Tie sidas bvana kubva — blanka sinjoro — granda kaj forta, kiun timas la elefanto…

— Ho!

— …Kiu havas en la mano fulmon kaj mortigas per ĝi malbonajn homojn…

— Ho!

— …Kiu mortigas leonojn…

— Ho!

— …Kiu eligas ardajn serpentojn…

— Ho!

— …Kiu krevigas rokojn…

— Ho!

— …Kiu tamen faros al vi nenion malbonan, se vi honoros la bonan Mzimu!

— Jancig! Jancig!

— Kaj se vi kunportos al ĝi sekan farunon el bananoj, kokinajn ovojn, freŝan lakton kaj mielon.

— Jancig! Jancig!

— Do alproksimiĝu kaj falu vizaĝaltere antaŭ la bona Mzimu.

M'Rua kaj liaj militistoj ekmoviĝis kaj, ne ĉesante,jancigi" eĉ per unu momento, ili ŝoviĝis antaŭen je dekkelkaj paŝoj, sed ili alproksimiĝis singarde, ĉar la superstiĉa timo antaŭ Mzimu, kiel ankaŭ simpla timego antaŭ la elefanto retenis iliajn paŝojn. La vido de Saba ekteruris ilin denove, ĉar ili opiniis ĝin,vobo", tio estas granda palflava leopardo, kiu loĝas en la tieaj regionoj kaj en la suda Abisenujo kaj kiun la lokaj loĝantoj timas eĉ pli ol la leonon, ĉar ĝi preferas la homan viandon ol ĉiuj aliaj kaj atakas eĉ bone armitajn virojn kun nekutima aŭdaco. Tamen ili trankviliĝis, vidante, ke la juna dika negreto tenas la teruran,vobo" je ŝnuro. Sed ili ekhavis eĉ pli grandan imagon pri la potenco de la bona Mzimu, kiel ankaŭ de la blanka sinjoro kaj, rigardante jen la elefanton, jen la hundon, ili flustris unu al la alia:,Se ili sorĉis eĉ,vobon", kiu tiam kontraŭstaros ilin?" Sed la plej solena momento aperis, kiam Staĉjo, turninte sin al Nel, unue kliniĝis profunde kaj poste disŝovis la kurtenojn de la palankeno kaj montris al la okuloj de la rigardantoj la bonan Mzimu. M'Rua kaj ĉiuj militistoj falis vizaĝaltere, tiel, ke iliaj korpoj formis kvazaŭ longan vivan ponton. Neniu kuraĝis moviĝi, kaj timego ekregis en ĉiuj koroj, kiu pligrandiĝis, kiam King, ĉu je ordono de Staĉjo, ĉu el propra volo, suprenlevis sian rostron kaj ekmuĝis potence, kaj imitante ĝin aŭdiĝis Saba per la plej profunda baso, kiun ĝi scipovis akiri. Tiam el ĉiuj brustoj elŝiriĝis ekkrio simila al petega ĝemo:,Aka! Aka! Aka!" — kaj tio daŭris, ĝis Kali denove ekparolis:

— Ho, M'Rua kaj vi, infanoj de M'Rua! Vi honoris la bonan Mzimu, do leviĝu, rigardu kaj plenigu per la rigardo viajn okulojn, ĉar kiu tion faros, super tiu estos la beno de la Granda Spirito. Elpelu ankaŭ la timon el viaj brustoj kaj ventroj kaj sciu, ke tie, kie restadas la bona Mzimu, homa sango ne povas esti verŝata.

Je tiuj vortoj, kaj precipe pro la deklaro, ke en la ĉeesto de la bona Mzimu la morto povas neniun atingi, leviĝis M'Rua, kaj post li la aliaj militistoj, kaj ili komencis rigardi malkuraĝe, sed avide la bonkoran diaĵon. Kaj ili devus konfesi, se Kali demandus ilin pri tio duafoje, ke nek iliaj patroj, nek ili mem vidis ion similan. Iliaj okuloj kutimiĝis al monstraj idolfiguroj, faritaj el ligno kaj vilaj kokosoj, kaj nun staris antaŭ ili sur la dorso de la elefanto hela diaĵeto, milda, dolĉa kaj ridetanta, simila al blanka birdo kaj samtempe al blanka floro. Pro tio la timo forkuris de ili; la brustoj respiris pli libere, la dikaj lipoj komencis rideti, kaj la manoj malgraŭvole etendiĝis al la belega aperaĵo.

— Ho, jancig! Jancig! Jancig!

Subite Staĉjo, kiu rigardis ĉion kun streĉita atento, rimarkis, ke unu negro, kun pinta ĉapo el ratofelo, ŝoviĝis el la vico tuj post la lastaj vortoj de Kali kaj, rampante en la herbo kvazaŭ serpento, direktiĝis al aparta kabano, situanta flanke post barilo, sed ĉirkaŭita ankaŭ per alta palisaro.

Dume la bona Mzimu, kvankam ege embarasita pri sia rolo de diaĵo, etendis laŭ la peto de Staĉjo sian malgrandan maneton kaj komencis bonvenigi la negrojn. La nigraj militistoj kun ĝojo observis per la okuloj ĉiun moviĝon de tiu malgranda mano, kredante forte, ke estas en tio potencaj,sorĉoj", kiuj defendos kaj sekurigos ilin kontraŭ multaj plagoj. Kelkaj, batante siajn brustojn kaj koksojn, diris ankaŭ:,,Ho, patrino! Nun ni fartos bone — ni kaj niaj bovinoj!". M'Rua, jam komplete kuraĝigita, alproksimiĝis al la elefanto, ankoraŭfoje batis la teron per la frunto al la bona Mzimu, kaj poste, kliniĝinte al Staĉjo, parolis en sekva maniero:

— Ĉu granda sinjoro, kiu kondukas la blankan diaĵon sur la elefanto, bonvolos manĝi pecon de M'Rua kaj ĉu li permesos, ke M'Rua manĝu pecon de li, por ke ili fariĝu fratoj, inter kiuj ne estas mensogo kaj perfido?

Kali tuj tradulds tiujn vortojn, sed vidante el la vizaĝo de Staĉjo, ke tiu tute ne havas eĉ la plej malgrandan inklinon al,peco" de M'Rua, turnis sin al la maljuna negro kaj diris:

— Ho, M'Rua, ĉu vi vere pensas, ke la blanka sinjoro tiel potenca, kiun timas la elefanto, kiu havas en la mano fulmon, kiu mortigas leonojn, al kiu svingas la voston,vobo", kiu ellasas ardajn serpentojn kaj rompas rokojn, povas ligi sangofratecon kun iu reĝo? Pripensu, ho M'Rua, ĉu la Granda Spirito ne punus vin pro la aŭdaco ĉi-rilate kaj ĉu ne estos por vi sufiĉe da gloro, se vi manĝos pecon de Kali, kies patro Fumba estas la reĝo de la Va-himanoj, kaj se Kali, la filo de Fumba, manĝos pecon de vi?

— Ĉu vi ne estas sklavo? — demandis M'Rua.

— Sinjoro granda ne forkaptis Kali'n, nek aĉetis lin, nur savis lian vivon. Pro tio Kali kondukas la bonan Mzimu kaj sinjoron al la lando de la Va-himanoj, por ke la Va-himanoj kaj Fumba ekhonoru ilin kaj donu al ili donacojn.

— Estu do tiel, kiel vi diras kaj M'Rua manĝu pecon de Kali, kaj Kali pecon de M'Rua.

— Estu tiel! — ripetis la militistoj.

— Kie estas la sorĉisto? — demandis la reĝo.

— Kie li estas? Kie li estas? Kie estas Kambo? — komencis voki pluraj voĉoj.

Kaj subite okazis io, kio povus komplete ŝanĝi la situacion, detrui la amikajn rilatojn kaj fari la negrojn malamikoj de la ĵus alvenintaj gastoj. Jen en la kabano flanke staranta kaj ĉirkaŭata de palisaro aŭdiĝis subite infera bruego. Estis kvazaŭ muĝo de leono, kvazaŭ tondro, kvazaŭ tamburbruo, kvazaŭ rido de hieno, hurlado de lupo kaj kvazaŭ terura knarado de feraj pordohokoj. Ankaŭ King, ekaŭdinte tiujn terurigajn voĉojn, komencis muĝi, Saba boji, la azeno, sur kiu sidis Nasibu, heni. La militistoj eksaltis kvazaŭ brulvunditaj kaj elŝiris la lancojn el la tero. Ekestis grandega tumulto.

La oreloj de Staĉjo kaptis maltrankvilajn ekkriojn:,Nia Mzimu! Nia Mzimu!" La honoro kaj afableco, kun kiu oni rigardis la alvenintojn, malaperis en unu momento. La okuloj de la sovaĝuloj komencis ĵeti suspektemajn kaj malamikajn rigardojn. Minacaj bruetoj leviĝis inter la homamaso, kaj la terura bruego en la sole staranta kabano potenciĝis pli kaj pli.

Kali teruriĝis kaj, alŝoviĝinte rapide al Staĉjo, komencis paroli per voĉo intermita pro kortuŝo:

— Sinjoro, jen la sorĉisto vekis la malbonan Mzimu, kiu timas, ke ĝi ne plu ricevos donacojn, kaj ĝi muĝas pro kolero. Trankviligu, sinjoro, la sorĉiston kaj malbonan Mzimu per grandaj donacoj, ĉar alie tiuj homoj turnos sin kontraŭ nin.

— Trankviligi ilin? — demandis Stajo.

Kaj subite kolerego kaptis lin pro la perfido kaj avideco de la sorĉisto, kaj la neatendita danĝero ekscitis lin ĝis la fundo de la animo. Lia bruna vizaĝo tuj ŝanĝiĝis samgrade kiel tiam, kiam li mortpafis Gehbron, Ĥamison kaj la du beduenojn. Liaj okuloj ekbrilis minace, liaj lipoj kaj pugnoj kunpremiĝis kaj la vangoj ekpaliĝis.

— Ho, mi trankviligos ilin — li diris.

Kaj senhezite li pelis la elefanton al la kabano. Ne volante resti sola inter la negroj, Kali tuj sekvis lin. El la brustoj de la sovaĝaj militistoj elŝiriĝis ekkrio — nesciate, ĉu de timo aŭ ĉu de kolerego. Sed antaŭ ol ili rekonsciiĝis, la tuta palisaro krake krevis kaj falegis sub la premo de la elefanta kapo. Poste disŝutiĝis la argilaj muroj de la kabano kaj la tegmento disflugis tra la aero en polva nubaĉo, kaj post plia momento M'Rua kaj liaj homoj ekvidis la malhelan rostron, suprenlevitan, kaj ĉe ĝia fino pendis la sorĉisto Kambo.

Kaj Staĉjo, rimarkinte sur la tero grandan tamburon faritan el la trunko de elputrinta arbo kaj tegitan per simia haŭto, ordonis al Kali, ke li donu ĝin al li kaj, returninte sin, ekstaris rekte antaŭ la mirigitaj militistoj.

— Homoj — li diris per laŭta voĉo — ne via Mzimu muĝas tie, sed tiu fripono bruas per la tamburo, por ellogi de vi donacojn, kaj vi timas, kiel infanoj!

Dirinte tion, li kaptis la ŝnuron, kiu estis enigita en la tamburon tra la sekigita haŭto kaj komencis turni ĝin ĉirkaŭe kun tuta forto. La samaj sonoj, kiuj antaŭe tiom teruris la negrojn, aŭdiĝis nun, kaj eĉ pli terure, ĉar ne obtuzigis ilin la muroj de la kabano.

— Ho, kiel malsaĝa estas M'Rua kaj liaj infanoj! — ekkriis Kali.

Staĉjo redonis al li la tamburon, kaj Kali komencis bruegi per ĝi kun tia fervoro, ke dum momento oni povis aŭdi nek unu vorton. Kaj kiam fine li havis sufiĉe de tio, li ĵetis la tamburon sub la piedojn de M'Rua:

— Jen estas via Mzimu! — li ekkriis kun granda rido.

Poste li komencis paroli al la militistoj kun la kutima ĉe negroj vortabundo, tute ne ŝparante ĉe tio mokojn pri ili kaj eĉ pri M'Rua mem. Montrante al Kambo, li deklaris al ili, ke,tiu ŝtelisto en la ĉapo el ratoj" trompis ilin dum multaj pluvaj kaj sekaj sezonoj, kaj ili paŝtis lin per fazeolo, per kapridoj kaj mielo. Ĉu ekzistas en la mondo dua, pli malsaĝa reĝo kaj nacio? Ili kredis la potencon de la maljuna trompisto kaj liajn sorĉaĵojn, do ili rigardu nun, kiel tiu granda sorĉisto pendas de la rostro kaj krias:,Aka!" por veki la kompaton de la blanka sinjoro. Kie do estas lia potenco? Kie liaj sorĉaĵoj? Kial neniu malbona Mzimu aŭdiĝas nun por Idefendi lin? Ho, kaj kio estas ilia Mzimu? Simia haŭtpeco kaj peco de putrinta arbotrunko, kiun piedpremos la elefanto! Ĉe la Va-himanoj nek virinoj, nek infanoj timus tian Mzimu, kaj timas ĝin M'Rua kaj liaj homoj. Unu nur estas vera Mzimu kaj unu vera granda kaj forta sinjoro — do ili honoru ilin kaj alportu kiel eble plej multe da donacoj, ĉar alie trafos ilin plagoj, pri kiuj ili ĝis nun neniam aŭdis.

Por negroj estis bezonaj eĉ ne tiuj vortoj, ĉar jam tio, ke la sorĉisto, kune kun sia malbona Mzimu, montriĝis tiel nekutime pli malforta ol la nova, blanka sinjoro, tute sufiĉis al ili, por forlasi kaj malestimi ĝin. Ili do komencis denove,jancigi", kaj eĉ kun pli granda humileco kaj rapideco. Sed ĉar ili estis koleraj pri si mem, ke dum tiom da jaroj ili permesis al Kambo trompi sin, ili volis nepre mortigi lin. M'Rua mem petis Staĉjon, ke li permesu ligi kaj gardi lin, ĝis oni elpensos por li ian sufiĉe kruelan morton. Sed Nel decidis donaci al li la vivon. Kaj ĉar Kali deklaris, ke tie, kie restadas la bona Mzimu, homa sango ne povas esti verŝita, Staĉjo konsentis nur forpeli la mizeran sorĉiston el la vilaĝo.

Kambo, kiu esperis, ke li mortos per plej kruele elpensitaj turmentoj, falis kapaltere antaŭ la bona Mzimu kaj plorante dankis ĝin pro la savo. Kaj de nun nenio jam malserenigis la solenaĵon. De trans la palisaro elŝutiĝis virinoj kaj infanoj, ĉar la famo pri la alveno de eksterordinaraj gastoj disvastiĝis en la tuta vilaĝo, kaĵ la deziro vidi la blankan Mzimu venkis la timon. Staĉjo kaj Nel vidis unuafoje kolonion de veraj sovaĝuloj, kiujn eĉ la araboj ne atingis. La vestoj de tiuj negroj konsistis nur el erikoj aŭ feloj pendigitaj ĉirkaŭ la koksoj; ĉiuj estis tatuitaj. Same virinoj kiel viroj havis truetojn en la oreloj kaj en tiuj truetoj pecetojn da ligno aŭ eburo. Ĉi tiuj estis tiel grandaj, ke la etendiĝintaj orellcboj preskaŭ tuŝis la brakojn. En la malsupra lipo ili portis,pelele", t.e. lignajn aŭ eburajn diskojn, tiel grandajn kiel subtasoj. La pli eminentaj militistoj kaj ties edzinoj havis sur la koloj kolumojn el fera aŭ latuna drato, tiom altajn kaj rigidajn, ke ili apenaŭ povis movi la kapon.

Videble ili apartenis ankaŭ al la gento ŝiluk, kiu etendiĝas malproksime orienten, ĉar Kali kaj Mea komprenis bone ilian lingvon, kaj Staĉjo duone. Sed ili ne posedis piedojn tiel longajn kiel iliaĵ samgentanoj loĝantaj ĉe la inundejoj de Nilo; ili havis pli larĝajn brakojn kaj estis malpli altaj kaj ĝenerale malpli similaj al vadantaj birdoj. Iliaj infanoj aspektis kvazaŭ puletoj kaj, ne malbeligitaj ankoraŭ per,pelele", estis senkompare pli belaj ol la plenaĝuloj.

La virinoj, rigardinte la bonan Mzimu ĝissate, unue de malproksime, komencis vetkure kun la militistoj alporti al ĝi donacojn, konsistantajn el kapridoj, kokinoj, ovoj, nigraj fazeoloj kaj biero farita el milio. Tio daŭris tiel longe, ĝis Staĉjo ĉesigis la alportadon de nutraĵprovizoj. Ĉar li pagis por ĉio malavare per vitraj koraloj kaj kolora perkalo, kaj Nel disdonis inter la infanoj dekkelkajn speguletojn hereditajn de Linde, eksterordinara ĝojo regis en la tuta vilaĝo kaj ĉirkaŭ la tendaro, al kiu rifuĝis la junaj vojaĝantoj, kaj aŭdiĝis pli kaj pli gajaj kaj ravitaj ekkrioj. Poste la militistoj okazigis je la honoro de la gastoj milit-dancon kaj prezentis ŝajnan batalon, kaj fine oni alpaŝis al la ligo de sangofrateco inter Kali kaj M'Rua.

Ĉar ne estis jam Kambo, kiu estis necesa al tiu ceremonio, anstataŭis lin maljuna negro konanta sufiĉe da sorĉvortoj. Ĉi tiu, buĉinte kapridon, eligis el ĝi la hepaton kaj dividis ĝin en kelkajn sufiĉe grandajn pecojn. Poste li komencis turni kvazaŭ ŝpinradon per mano kaj piedo kaj, rigardante jen al Kali, jen al M'Rua, diris per solena voĉo:

— Kali, filo de Fumba, ĉu vi volas manĝi peceton de M'Rua — kaj Vi, M'Rua, filo de M'Kuli, ĉu vi volas manĝi peceton de Kali?

— Ni volas — respondis la venontaj fratoj.

— Ĉu vi ambaŭ volas, ke la koro de Kali estu la koro de M'Rua kaj la koro de M'Rua estu la koro de Kali?

— Ni volas.

— Kaj manoj kaj lancoj kaj bovinoj?

— Kaj bovinoj!

— Kaj ĉio, kion ĉiu havas aŭ havos?

— Kion havas kaj kion havos!

— Kaj ke ne estu inter vi mensogo, nek perfido, nek malamo?

— Nek malamo!

— Kaj ke unu la alian neniam priŝtelu?

— Neniam!

— Kaj ke vi estu fratoj?

— Jes!

La ŝpinilo turniĝis pli kaj pli rapide. La ĉirkaŭe kunvenintaj militistoj kontrolis kun tre granda atento ĝiajn movojn.

— Ho! — ekkriis la maljuna negro — sed se unu el vi mensogus al la alia, se li perfidus lin, se li priŝtelus lin, se li venenus lin, se mortigus lin — li estu malbenita!

— Li estu malbenita! — ripetis ĉiuj batalantoj.

— Kaj se li estas mensogulo kaj konspiras perfidon, li ne englutu la sangon de sia frato kaj li elvomu ĝin antaŭ niaj okuloj!

— Ho antaŭ niaj okuloj!

— Kaj li mortu!

— Li mortu!

— Lin disŝiru,vobo"!

—,Vobo!"

— Aŭ leono!

— Aŭ leono.

— Lin piedpremu elefanto kaj rinocero kaj bubalo.

— Ho! kaj bubalo — ripetis la ĥoro.

— Kaj lin pikmordu serpento.

— Serpento.

— Kaj lia lango iĝu nigra!

— Nigra!

— Kaj liaj okuloj forŝoviĝu malantaŭen en la kapo!

— Malantaŭen en la kapo!

— Kaj li iradu per la kalkanoj supren!

— Ho! per la kalkanoj supren!

Ne sole Staĉjo, sed ankaŭ Kali mordis la lipojn, por ne eksplodi per ridego, kaj dume la sorĉvortoj ripetiĝis pli kaj pli teruraj kaj la ŝpinrado turniĝis tiel rapide, ke la okuloj tute ne povis sekvi ĝian turniĝadon. Tio daŭris tiel longe, ĝis la maljuna negro komplete perdis fortojn kaj spirpovon.

Tiam li eksidis sur la tero kaj dum kelka tempo li silente balancis la kapon en ambaŭ flankojn. Sed post momento li leviĝis kaj, preninte tranĉilon, li tranĉis per ĝi la haŭton sur la ŝultro de Kali kaj, ŝmirinte per lia sango pecon da kaprida hepato, enŝovis tiun ĉi en la buŝon de M'Rua; la duan pecon, ŝmirinte per la sango de la reĝo, li enŝovis en la buŝon de Kali. Ili ambaŭ englutis ilin tiel rapide, ke iliaj laringoj eĉ ekludis kaj la okuloj eliris preskaŭ eksteren, post kio ili kaptis sin je la manoj, signo de fidela kaj eterna amikeco.

Kaj la batalantoj komencis krii kun ĝojo:

— Ili ambaŭ englutis, neniu elvomis, do ili estas sinceraj kaj ne estas inter ili perfido!

Staĉjo en la animo dankis al Kali, ke li anstataŭis lin en ĉi tiu ceremonio, ĉar li sentis, ke glutante la,peceton de M'Rua", li sendube montrus malsincerecon kaj perfidemon.

Sed de tiu tempo neniu danĝero, neniu neatendita atako minacis efektive la junajn vojaĝantojn flanke de la sovaĝuloj, kaj anstataŭ tio ĉirkaŭis ilin kiel eble plej granda gastamo kaj kulto preskaŭ dia. Tiu kulto kreskis ankoraŭ, kiam Stajĉo, laŭ la barometro heredita de Linde, antaŭdiris la pluvon. Kaj kiam ĝi efektive aperis ankoraŭ la saman tagon kaj sufiĉe abunde, kvazaŭ la,massiko", kiu jam longe pasis, volus elŝuti la reston de siaj provizoj, la negroj estis konvinkitaj, ke tiun pluvegon donacis al ili la bona Mzimu, kaj ilia dankemo por Nel estis senlima. Staĉjo ja ŝercis pri ŝi, ke ĉar ŝi fariĝis negra idolo, li okazigos la pluan vojaĝon sola, kaj ŝin li lasos en la vilaĝo de M'Rua, kie la negroj konstruos por ŝi kapelon el elefantaj kojndentoj kaj alportos por ŝi fazeolojn kaj bananojn.

Sed Nel estis pri li tiel certa, ke, ekstarinte sur la piedfingroj, ŝi flustris en lian orelon laŭ sia kutimo nur tiujn vortojn:,Vi ne forlasos min!" — Poste ŝi komencis salteti pro ĝojo, dirante, ke se la negroj estas tiel bonaj, la tuta vojaĝo ĝis la oceano estos facila kaj rapida. Tio okazis antaŭ la tendo kaj en la ĉeesto de la tuta homamaso, do la maljuna M'Rua, vidante la saltetantan Mzimu, komencis tuj same salteti sur siaj kurbaj piedoj, kiel eble plej alte, en la konvinko, ke li donas per tio pruvon de sia pieco. Imitante lin, faris la samon la ministroj, post ili la batalantoj, post ili virinoj kaj infanoj, unuvorte, la tuta vilaĝo saltetis dum ia tempo kvazaŭ ĉiuj estus freneziĝintaj.

Staĉjon tiel amuzis tiu ekzemplo donita de la diaĵo, ke li ridegis ĝislarme. Sed nokte li donis la efektivan kaj daŭran servon al la piema reĝo kaj ties subuloj, ĉar kiam sovaĝaj elefantoj ekatakis la bananajn kampojn, li rajdis sur King al ili kaj ekpafis inter ili kelkajn raketojn. La paniko, kiun kaŭzis la,ardantaj serpentoj", superis eĉ liajn esperojn. La gigantaj bestoj, kaptitaj per furiozo de teruro, plenigis la tutan ĝangalon per muĝo kaj piedbatado, kaj forkurante blinde, renversis kaj piedpremis sin reciproke. La potenca King persekutis la forkurantajn kamaradojn kun eksterordinara volonteco, ne ŝparante al ili batojn per la rostro kaj kojndentoj. Post tia nokto oni povis esti certa, ke dum longa tempo neniu elefanto kuraĝus aperi en la plantejoj de bananoj kaj palmoj,dum", apartenantaj al la vilaĝo de la maljuna M'Rua.

En la vilaĝo regis do granda ĝojo, kaj la negroj pasigis la tutan nokton per dancado kaj trinkado de biero el milio kaj de palrna vino. Kali eksciis ĉe tio de ili multajn gravajn aferojn, ĉar montriĝis, ke kelkaj el ili aŭdis pri iu granda akvo, situanta en la oriento kaj ĉirkaŭita per montaro. Por Staĉjo tio estis la pruvo, ke tiu lago, pri kiu li ne lernis en geografio, ekzistas efektive kaj due, ke irante en la direkto, kiun ili elektis, ili povos fine trafi la nacion de Va-hima.

Konkludante el tio, ke la lingvo de Mea kaj Kali preskaŭ ne diferencis de la lingvo, kiun parolis M'Rua, li konvinkiĝis, ke la nomo,Va-hima" estas verŝajne ia loka nomo kaj ke la homoj, loĝantaj apud la bordoj de Bassa-Narok, apartenas al la granda gento ŝiluk, kiu komenciĝas ĉe Nilo, kaj etendiĝas nesciate kiel malproksimen al la oriento (Tiuj regionoj en la tempoj de Mahdi ankoraŭ na estis konataj).

ĈAPITRO XXXIX

La tuta loĝantaro longtempe akompanis la bonan Mzimu kaj adiaŭis ĝin kun larmoplenaj okuloj, petante insiste, ke ĝi bonvolu ankoraŭ veni iam al M'Rua kaj memori pri liaj subuloj. Dum momento Staĉjo hezitis, ĉu li montros aŭ ne al la negroj la intermonton, kie li kaŝis la varojn kaj provizaĵojn de Linde, kiujn li jam ne povis kunpreni pro manko de pakaĵportistoj. Sed konsiderinte, ke la posedo de tiaj trezoroj povus elvoki inter ili kverelojn kaj envion, veki avidon kaj perturbi la trankvilon de ilia vivo, li lasis tiun intencon. Anstataŭ tio li mortpafis grandan bubalon kaj donacis ĝian viandon por adiaŭa festeno. La vido de tiom granda kvanto da,niama" konsolis ilin efektive.

Dum la sekvaj tri tagoj la karavano iris tra senhoma lando. La tagoj estis varmegaj, sed la noktoj pro la alta situo de la regiono tiel malvarmaj, ke Staĉjo ordonis al Mea kovri Nel'on per du lanaj kovraĵoj. Ili trapasis nun ofte intermontojn, jen senherbajn kaj rokajn, jen kovritajn per tiel densa kreskaĵaro, ke oni devis penege traiĝi tra ili. Ĉe la randoj de tiuj intermontoj ili vidis grandajn simiojn, ofte ankaŭ leonojn kaj panterojn, kiuj nestis en rokaj kavernoj. Staĉjo mortpafis unu el ili je peto de Kali, kiu poste surmetis ĝian felon, por ke la negroj povu tuj rekoni, ke ili havas antaŭ si personon de reĝa sango.

Post la intermontoj, sur alta ebenaĵo, denove montriĝis negraj vilaĝoj. Unuj kuŝis proksime unu apud la alia, la aliaj en distanco de unu aŭ du tagoj da vojaĝo. Ĉiuj estis ĉirkaŭitaj per alta palisaro, kiu ŝirmis ilin kontraŭ leonoj, kaj tiel volvitaj per arbustaĵo, ke eĉ de proksime ili aspektis kvazaŭ partoj de netrairebla arbaro. Sed laŭ la fumo, leviĝanta el ĝia centro, oni povis konjekti, ke tie loĝas homoj.

La karavanon oni akceptis ĉie pli malpli same, kiel en la vilaĝo de M'Rua, tio estas komence kun timo kaj malfido, kaj poste kun admiro, mirego kaj dia adoro. Unufoje nur okazis, ke la tuta vilaĝa loĝantaro je la vido de la elefanto, Saba, la ĉevaloj kaj la blankuloj forkuris al proksima arbaro, tiel ke oni ne povis interparoli kun iu.

Tamen nek unu lanco estis celita kontraŭ la vojaĝantojn, ĉar la negroj — tiel longe kiel la mahometanismo ne plenigis iliajn animojn per malamo al malsamreligianoj kaj per krueleco — estas prefere timemaj kaj mildaj. Plej ofte do estis tiel, ke Kali manĝis,pecon" de la loka reĝo, kaj tiu,pecon" de Kali, post kio la rilatoj inter la du partoj fariĝis kiel eble plej amikaj. Al la bona Mzimu oni montris ĉie pruvojn de sia honoro kaj pieco sub la formo de donacitaj kokinoj, ovoj kaj mielo, kiun oni eligis el arbŝtipetoj, pendigitaj helpe de palmŝnuroj sur la branĉoj de grandaj arboj.,Sinjoro granda", reganto de la elefanto, de fulmotondroj kaj de ardantaj serpentoj, vekis plejparte timon, kiu tamen baldaŭ ŝanĝiĝis en dankemon, post kiam oni konvinkiĝis, ke lia malavareco egalas lian potencon. Tie, kie la vilaĝoj estis pli proksimaj, la alvenon de la eksterordinaraj vojaĝantoj oni anoncadis unu al la alia helpe de tamburbatado, ĉar la hegroj scipovas ĉion diri helpe de tamburado. Okazis ankaŭ, ke la tuta loĝantaro iris renkonte al ili, agordita kiel eble plej amike.

En iu vilaĝo, nombranta ĉirkaŭ mil kapojn, la tiea reganto, kiu estis en unu persono sorĉisto kaj reĝo, konsentis montri al ili la,grandan fetiĉon", kiun ĉirkaŭis eksterordinara honoro kaj timo, tiel ke al la ebona kapeleto la homoj ne kuraĝis alproksimiĝi kaj donacojn ili oferis en la distanco de kvindek paŝoj. La reĝo rakontis pri ĉi tiu fetiĉo, ke ĝi malsuprenfalis antaŭ nelonge el la luno, ke ĝi estis blanka kaj havis voston. Staĉjo tuj deklaris, ke ĝuste li elsendis ĝin laŭ la ordono de la bona Mzimu kaj, dirante tion, li tute ne diris la malveron, ĉar montriĝis, ke la,granda fetiĉo" estis simple unu el la flugdrakoj, ellasitaj de sur la monto Linde. Li kaj Nel ekĝojis je la penso, ke aliaj povis ĉe konvena vento flugi eĉ pli malproksimen, kaj ili decidis plu ellasadi ilin de sur altaĵoj. Staĉjo fabrikis kaj ellasis unu tuj en la sama vespero, kio fine konvinkis la negrojn, ke la bona Mzimu kaj la blanka sinjoro venis teren ankaŭ el la luno kaj ke ili estas diaĵoj, kiuj meritas ilian servon kaj adoron.

Sed pli ol tiuj signoj de humileco kaj adoro ĝojigis Staĉjon la sciigo, ke Bassa-Narok situas en distanco de dekkelkaj vojaĝtagoj, kaj ke la loĝantoj de tiu vilaĝo, en kiu ili nun haltis, ricevas de tempo al tempo el tiuj regionoj salon interŝanĝe por vino el palmoj,dum". La tiea reĝo aŭdis eĉ pri Fumba, kiel pri reganto de homoj nomitaj,Doko" — kaj Kali konfirmis, ke pli malproksimaj najbaroj tiel nomas la Va-himanojn kaj Samburuanojn. Malpli ĝojigaj tamen estis la informoj, ke apud la bordoj de la granda akvo okazas milito kaj ke oni devas iri al Bassa-Narok tra nemezureble sovaĝaj montoj kaj krutaj intermontoj, plenaj de rabobestoj. Sed rabobestojn Staĉjo malatentis, kaj montojn, eĉ la plej sovaĝajn, li preferis ol malaltajn ebenaĵojn, kie la febro minacas la vojaĝantojn.

Do kun bona fido ili ekiris al la plua vojo. Post tiu homplena vilaĝo ili renkontis jam nur unu kolonion, tre mizeran kaj pendantan kvazaŭ nesto ĉe la rando de krutaĵo. Poste komenciĝis apudmontejo, tratranĉita maldense per profundaj fendaĵoj. En la oriento leviĝis la krepuska ĉeno de montpintoj, kiu de malproksime ŝajnis preskaŭ tute nigra. Tio estis nekonata regiono, al kiu ili ĝuste iris, ne sciante, kio povas ilin tie renkonti, antaŭ ol ili atingos la bienojn de Fumba. Sur montpaŝtejoj, kiujn ili trairis, ne mankis arboj, sed escepte de solece altiĝantaj akacioj ili kreskis grupe, formante kvazaŭ malgrandajn arbetarojn. La vojaĝantoj haltis en tiuj lokoj por iom manĝi kaj iom ripozi sub la abunda ombro de ilia foliaro.

Inter la arboj. svarmis la birdaro. Diversspecaj kolomboj, grandaj bekkornuloj, kiujn Staĉjo nomis tukanoj, sturnoj, turtoj kaj sennombraj belegaj fringoj, ludis en la foliardensaĵo, aŭ flugadis de unu loko al alia, unuope aŭ are, ŝanĝiĝante kvazaŭ ĉielarko. Iuj arboj ŝajnis de malproksime kovritaj per diverskoloraj floroj. Nel estis ravita precipe pro la vido de paradizaj muŝbirdetoj kaj nigraj, sufiĉe grandaj birdoj kun punca subplumaro, kiuj aŭdiĝis per la voĉo de paŝtista ŝalmeto. Belegaj meropoj, supre rozaj kaj sube hel-bluaj, flugis en la sunbrilo, kaptante en la aero abelojn kaj cikadojn. Sur la arbopintoj disaŭdiĝis la bruego de verdaj papagoj, kaj de tempo al tempo venis sono kvazaŭ de arĝentaj sonoriletoj, per kiu bonvenigis sin reciproke malgrandaj verd-grizaj birdetoj, kaŝitaj sub la foliaro de baobabo.

Antaŭ la tagiĝo kaj post la sunsubiro preterflugis tutaj aroj da lokaj paseretoj, tiom multnombraj, ke, se ne estus ilia pepado kaj la bruo de iliaj flugiletoj, oni povus opinii ilin nuboj. Staĉjo supozis, ke tiuj birdetoj tiamaniere bruegas, kiam ili disflugas dumtage al la unuopaj arbustaroj.

Sed per la plej granda mirego kaj admiro plenigis ambaŭ infanojn aliaj birdoj, kiuj flugis en etaj grupoj, kaj kiuj plenumis verajn koncertojn. Ĉiu areto konsistis el kvin aŭ ses inoj kaj el unu masklo brilanta per metalkoloraj plumoj. Ili sidis precipe sur la apartaj akacioj kaj tiamaniere, ke la masklo lokiĝis sur la arbopinto, kaj la inoj iom pli malsupre kaj post la unuaj tonoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ gorĝo-agordado, la masklo komencis kanti kaj ili aŭskultis silente.

Nur post kiam ĝi finis, ili ripetis per unuvoĉa ĥoro la lastan strofon de ĝia kanto. Post mallonga paŭzo ĝi denove komencis kaj finis, ili denove ripetis, post kio la tuta grupeto flugis per ondoforma facila flugo sur la sekvan plej proksiman akacion kaj la koncerto, konsistanta el solisto kaj ĥoro denove eksonis en la tagmeza senbrueco. La infanoj ne povis sufiĉe satĝui tion. Nel ekkaptis la ĉefan melodion de la koncerto kaj kun la ĥoro de la inetoj ŝi kantis per sia delikata voĉeto la lastajn tonojn, sonantajn kiel rapide ripetataj sonoj:,tui, tui, tui, tui, tviling-ting! ting!"

Iun tagon la infanoj, irante de arbo al arbo post la flugilhavaj muzikistoj, malproksimiĝis je unu kilometro de la tendaro, lasante en ĝi la tri negrojn, la elefanton kaj la hundon, kiun Staĉjo, volante samtempe ĉasi, ne kunprenis, por ke per sia bojado ĝi ne fortimigu ĉasbestojn. Kiam do la areto fine flugis de la lasta akacio al la transa flanko de la larĝa intermonto, la knabo haltis kaj diris:

— Nun mi kondukos vin al King, kaj poste mi vidos, ĉu en la alta ĝangalo ne estas antilopoj aŭ zebroj, ĉar Kali diris, ke la fumaĵita viando sufiĉos apenaŭ por du tagoj.

— Mi estas ja sufiĉe granda — respondis Nel, al kiu ĉiam tre deziris montri, ke ŝi ne plu estas malgranda infano — do mi revenos sola. La tendaro estas de tie bone videbla kaj ankaŭ la fumo.

— Mi timas, ke vi perdos la vojon.

— Mi ne perdos la vojon. En la alta ĝangalo eble mi povus perdi la vojon, sed ĉi tie, rigardu, kiel malalta estas la herbo.

— Eble io atakos vin.

— Vi mem diris, ke leonoj kaj panteroj ne ĉasadas tage. Krome vi aŭdas, kiel King trumpetas pro sopiro al ni. Kiu do leono kuraĝus ĉasi tie, kie aŭdiĝas la voĉo de King?

Kaj ŝi komencis tre insiste peti:

— Mia Staĉjo, permesu, ke mi iru sola, kiel plenkreska.

Dum momento Staĉjo hezitis, sed fine li konsentis. La tendaro kaj la fumo estis efektive videblaj. King, kiu sopiris al Nel, trumpetis ĉiumomente. En la malalta herbo ne minacis ŝin vojperdo, kaj pri leonoj, panteroj kaj hienoj oni ne bezonis timi, ĉar ĉi tiuj bestoj serĉadas kaptaĵojn nur nokte. Cetere la knabo bone sciis, ke li faros al la knabineto la plej grandan plezuron, kiam li montros, ke li ne opinias ŝin malgranda infano.

— Nu bone — 1i diris — iru sola, sed iru rekte kaj ne haltu dumvoje.

— Kaj ĉu mi povas kolekti nur iom de tiuj floroj? — ŝi demandis, montrante al la arbusto,kusso" (Brajera anthelmitica, belega kreskaĵo, kies grajno estas bonega kuracilo kontraŭ solitero. Gi kreskas precipe en la suda Abisenujo), kovrita per grandega nombro da rozaj floroj.

— Vi povas.

Dirinte tion, li returnis ŝin kaj montris ankoraŭfoje la grupon da arboj, el kiuj elvenis la tendara fumo kaj de kie aŭdiĝis ĉiam la trumpetado de King, poste li enprofundiĝis en la altan ĝangalon kovrantan la randon de la intermonto.

Sed li ankoraŭ ne faris cent paŝojn, kiam jam ekkaptis lin maltrankvilo.,Estas malsaĝaĵo miaflanke — li pensis — ke mi permesis al Nel iri sola tra Afriko — granda malsaĝaĵo! Ŝi estas ja infano! Mi devus ŝin forlasi nek por unu paŝo, escepte, se King estas ĉe ŝi. Kiu scias, kio povos okazi! Kiu scias, ĉu sub tiu roza arbusto ne insidas iu serpento, ankaŭ grandaj simioj povas veni el la intermonto kaj forkapti aŭ mortigi ŝin. Dio gardu! Mi faris grandegan malsaĝaĵon!"

Kaj lia maltrankvilo ŝanĝiĝis en koleron pri si mem, kaj samtempe en teruran timon. Ne longe pripensante, li returniĝis, kvazaŭ tuŝita per subita malbona antaŭsento. Irante rapidege, kun nekutima lerteco, kiun li akiris ĉe la ĉiutaga ĉasado, li tenis la armilon pafpreta kaj ŝoviĝis senbrue inter dornohavaj mimozoj, tute kvazaŭ pantero, kiu nokte ŝteliras al antiloparo. Post momento li elŝovis la kapon el alta arbustaro, rigardis kaj — ŝtoniĝis.

Nel staris apud la arbusto,kusso" kun etenditaj manetoj; la rozaj floroj, kiujn ŝi lasis fali pro teruro, kuŝis ĉe ŝiaj piedoj, kaj en la distanco de ĉirkaŭ dudek paŝoj granda flav-griza bestaĉo rampis al ŝi en la malalta herbo.

Staĉjo vidis tre bone ĝiajn verdajn okulojn fiksitajn al la kretoblanka vizaĝo de la knabineto, ĝian mallarĝan kapon kun platigitaj oreloj, ĝiajn suprenlevitajn skapolojn pro ĝia insida kaj rampanta pozicio, ĝian longan korpon kaj ankoraŭ pli longan voston, kies fino moviĝis per facila kata movo. Ankoraŭ unu momento — unu salto kaj Nel estus perdita por ĉiam.

Je ĉi tiu vido la knabo, hardita kaj alkutimiĝinta al danĝeroj, fulmrapide komprenis, ke se li ne reakiros malvarman sangon kaj samtempe trankvilon kaj konscion, se li malbone pafos kaj nur vundos la atakanton, eĉ grave, tiam la knabineto devas perei. Sed li scipovis jam ekregi sin ĝis tia grado, ke sub la influo de tiuj pensoj liaj manoj kaj piedoj iĝis subite tre trankvilaj, kvazaŭ ŝtalaj risortoj.

Per unu rigardo li ekvidis la malhelan punkteton apud la orelo de la besto — per unu facila movo li direktis al ĝi la pafiltubon kaj ekpafis.

La bruo de la pafo, la ekkrio de Nel kaj mallonga ronka muĝo aŭdiĝis samtempe. Staĉjo saltis al Nel kaj, ŝirminte ŝin per sia propra korpo, li celis ree al la atakanto.

Sed dua pafo montriĝis tute superflua, ĉar la terura kato platiĝis kaj kuŝis kvazaŭ ĉifono, tuŝante per la nazo la teron, kun la ungegoj enbatitaj en la herbon, preskaŭ sen mortotremoj. La krevanta kuglo forŝiris al ĝi la malantaŭan parton de la kapo kun la nuk-vertebroj.

Super la okuloj blankiĝis sangomakulitaj kaj disŝiritaj cerbovolvaĵoj. La juna ĉasisto kaj Nel staris dum kelka tempo, rigardante jen al la mortigita besto, jen al si reciproke, ne povante eligi eĉ unu vorton. Sed poste okazis ia strangaĵo. Jen la sama Staĉjo, kiu antaŭ momento mirigus per sia malvarma sango kaj trankvilo eĉ la plej spertajn ĉasistojn de la tuta mondo, subite paliĝis, liaj piedoj komencis tremi, el la okuloj fluis larmoj, kaj poste li ekkaptis sian kapon per la manplatoj kaj komencis ripetadi:

— Ho, Nel, Nel! Se mi ne estus reveninta!…

Kaj ekregis lin tia teruro, tia malfruiĝinta malespero, ke ĉiu vejneto tremis en li, kvazaŭ li havus febroparoksismon. Post la nekutima volo-streĉo kaj streĉo de ĉiuj fortoj, animaj kaj fizikaj, lin regis momento de malforto kaj cedemo. En liaj okuloj aperis la bildo de la terura besto kun sangokovrita muzelo, kiu, fuĝinte en iun malhelan kavernon, disŝiris la korpon de Nel. Kaj tiel povus esti kaj tiel certe okazus, se mi ne estus reveninta! Unu minuto, unu sekundo pli — kaj jam estus tro malfrue. Tiun penson li simple ne povis forŝovi.

Finfine Nel, trankviliĝinte iomete, devis konsoli lin. La malgranda, bonkora kreaĵo, ĵetis ambaŭ manetojn ĉirkaŭ lian kolon kaj ankaŭ plorante, komencis lin voki tiel laŭte, kvazaŭ ŝi volus veki lin el la dormo:

— Staĉjo! Staĉjo! Rigardu min — mi estas netuŝita — nenio malbona okazis al mi.

Sed li rekonsciiĝis kaj retrankviliĝis nur post longa tempo. Tuj poste alvenis Kali, kiu, aŭdinte la pafon proksime al la tendaro kaj sciante, ke,bvana kubva" neniam pafas vane, kondukis kun si la ĉevalon por kunpreni la ĉasaĵon. La juna negro, rigardinte la mortpafitan beston, retiriĝis subite kaj lia vizaĝo tuj griziĝis:

— Vobo! — li ekkriis.

La infanoj alproksimiĝis nun al la rigidiĝinta kadavro, ĉar Staĉjo ĝis nun ne sciis, kiun rabobeston li mortigis. Al la knabo ŝajnis je la unua vido, ke ĝi estas escepte granda servalo (flava besto kun nigraj makuloj, je grandeco de linko, el la speco de katoj), sed post pli bona inspektado li konvinkiĝis, ke tiel ne estas, ĉar la senviva besto superis per grandeco eĉ leopardon. Gia flava felo havis kaŝtankolorajn punktetojn, ĝia kapo estis pli mallarĝa ol tiu de leopardo, kio faris ĝin iom simila al lupo. La piedoj estis pli altaj kaj pli larĝaj, la okuloj — grandegaj. Unu el ili la kuglo tute puŝis eksteren, la dua rigardis ankoraŭ al la infanoj, senfunda, senmova kaj teruriga. Staĉjo supozis, ke ĝi estas iu speco de pantero, pri kiu la zoologio same nenion sciis, kiel la geografio pri la lago Bassa-Narok.

Kun eksterordinara teruro Kali rigardis longe la disetendiĝintan beston, ripetante per mallaŭta voĉo, kvazaŭ li timus ĝin veki:

— Vobo!… Sinjoro granda mortpafis vobon!

Sed Staĉjo turnis sin al la knabineto, metis sian manplaton sur ŝian kapeton, kvazaŭ volante certiĝi, ke vobo ŝin ne forkaptis, post kio li diris:

— Vi vidas, Nel, vi vidas, ke, eĉ se vi estus tute plenkreska, vi ne povus sola iri tra la ĝangalo.

— Vi pravas, Staĉjo — respondis Nel kun kortuŝita mieneto.

— Sed kun vi aŭ kun King mi povas. Ĉu ne?

— Diru al mi, karulino, kiel tio okazis. Ĉu vi ekaŭdis, kiam ĝi proksimiĝis?

— Ne… Nur el la floroj elflugis granda orkolora muŝo, do mi turniĝis post ĝi kaj tuj ekvidis, kiel la bestaĉo elrampis el la intermonto.

— Kaj kio sekvis poste?

— Ĝi haltis kaj komencis rigardi min.

— Ĉu ĝi longe rigardis?

— Longe, Staĉjo. Kaj nur kiam mi lasis fali la florojn el la manoj kaj ŝirmis min per ili kontraŭ ĝi, ĝi komencis rampi al mi…

Al Staĉjo venis la penso, ke, se Nel estus negrino, ŝi estus tuj forkaptita de ĝi kaj ke sian savon ŝi dankas ankaŭ al la konsterno de la besto, kiu, vidinte unuafoje blankan, ĝis nun neniam vidatan estaĵon, ne estis certa, kion fari.

Kaj frostotremo denove kuris tra liaj ostoj.

— Dank' al Dio! Dank' al Dio, ke mi revenis!…

Poste li plu demandis:

— Kion vi pensis tiu-momente?

— Mi volis voki vin kaj… mi ne povis…, sed…

— Sed kio?

— Sed mi pensis, ke vi defendos min… Mi mem ne scias…

Dirinte tion, ŝi denove ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, kaj li komencis glatumi ŝian hartufon.

— Ĉu vi ne timas plu?

— Ne!

— Mia malgranda Mzimu! Mia Mzimu! — vi vidas nun, kio estas Afriko!

— Jes, sed vi mortpafos ĉiun malbelan bestaĉon.

— Mi mortpafos.

Ili denove komencis rigardi la monstregan beston. Staĉjo, volante konservi por rememoro ĝian felon, ordonis al Kali senfeligi ĝin. Sed tiu, pro timo, ke alia vobo elrompus el la intermonto, petis, ke oni ne lasu lin sola. Kaj je la demando, ĉu li efektive timas vobon pli ol leonon, li respondis:

— Leono muĝi nokte kaj ne transsalti palisaro, kaj vobo transsalti dumtage kaj mortigi multe da negroj en vilaĝcentro, kaj poste forkapti unu el ili kaj formanĝi. Kontraŭ vobo lanco ne defendi, nek pafarko, nur sorĉaĵoj, ĉar vobo ne estas mortigebla.

— Sensencaĵo! — diris Staĉjo. — Rigardu ĝin, ĉu ĝi ne estas bone mortpafita?

— Blanka sinjoro mortpafi vobo, sed nigra homo ne mortpafi ĝi — respondis Kali.

Finiĝis je tio, ke la gigantan,katon" oni alligis per ŝnuro al la ĉevalo — kaj tiu fortrenis ĝin al la tendaro. Staĉjo tamen ne sukcesis konservi ĝian felon, kaj tio okazis pro King, kiu evidente diveninte, ke vobo volis forkapti ĝian fraŭlineton, estis ekkaptita de tia furioza kolerego, ke eĉ la ordonoj de Staĉjo ne povis ĝin moderigi. Kaptinte per sia rostro la bestaĉon, ĝi suprenĵetis ĝin dufoje, post kio ĝi komencis bati ĝin kontraŭ arbon, kaj fine piedpremis ĝin kaj ŝanĝis ĝin en senforman objekton, kiu similis al marmelado. Staĉjo sukcesis reteni nur ĝian makzelon, kiun li metis kun la resto de la kapo sur la vojon de formikoj. Kaj dum unu horo ili tiel bonege purigis la ostojn, ke restis sur ili nek unu atomo da viando aŭ sango.

ĈAPITRO XL

Kvar tagojn poste Staĉjo haltis por pli longa ripozado sur monteto simila iom al la monto Linde, sed pli malgranda kaj malpli vasta. La saman vesperon Saba formordis, post tre peniga batalo, grandan masklon de paviano, kiun ĝi atakis en la momento, kiam tiu ludis per restaĵoj de flugdrako, de la dua el la vico de tiuj, kiujn la infanoj flugigis antaŭ la ekiro al la oceano. Staĉjo kaj Nel, profitante de la pli longa halto, decidis glui pliajn, sed flugigi ilin nur tiam, kiam forta musono blovos de la okcidento al la oriento. Staĉjo kalkulis je tio, ke, se almenaŭ unu falos en la manojn de eŭropanoj aŭ araboj, ĝi sendube altiros eksterordinaran atenton kaj kaŭzos, ke oni forsendos specialan ekspedicion por ilia savo. Por pli granda certeco, apud la surskriboj en angla kaj franca lingvoj, li aldonis ankaŭ arabajn, kio ne estis por li malfacila, ĉar la araban lingvon li sciis bone.

Baldaŭ post la ekiro el la ripozo Kali deklaris, ke en la montaro, kiun ili vidis en la oriento, li rekonas kelkajn pintojn, kiuj ĉirkaŭas la grandan nigran akvon, t.e. Bassa-Narok. Tamen ne ĉiam li estis certa pri tio, ĉar depende de tio, de kiu loko ili rigardis, la montoj alprenis malsamajn formojn. Post trairo de negranda valo kovrita per arbustoj de „kusso" kaj aspektanta kvazaŭ unu rozkolora lago, ili trafis kabanon de ermitaj ĉasistoj. En ĝi estis du negroj, unu el ili mordita de „filandria medinensis", vermo maldika, kiel fadeno kaj pli ol unu metron longa. Ĝiaj mordoj ofte kaŭzas gangrenon. La negro estis pro tio malsana. Sed ili ambaŭ estis tiom sovaĝaj kaj stultaj, kaj krome tiom konsternitaj pro la apero de tute neatenditaj gastoj, kaj tiel certaj, ke ili estos mortigitaj, ke en la unuaj momentoj oni povis de ili nenion ekscii. Nur post kelkaj pecoj da fumaĵita viando, kiujn ili ricevis kaj tuj formanĝis, la lango de la malsanulo ekmoviĝis. Montriĝis ĉe tio, ke li estis ne nur malsana, sed ankaŭ tre malsata, ĉar lia kunulo tre avaris al li la nutraĵon. De li ili do sciiĝis, ke post unu vojaĝtago kuŝas apartaj vilaĝoj, regataj de reĝetoj sendepcndaj unu de la alia, kaj poste, ke malantaŭ kruta monto komenciĝas la bienoj de Fumba, disetendiĝantaj okcidente kaj sude de la granda akvo. Kiam Staĉjo aŭdis tion, granda premeco malaperis el lia koro, kaj en lian animon eniris nova fido. Ĉiuokaze ili ja estis preskaŭ antaŭ la sojlo de la Va-hima-lando.

Kiel ilia vojaĝo plu pasos, evidente estis malfacile antaŭvidi, sed la knabo povis ĉiuokaze esperi, ke ĝi ne estos pli laciga kaj malfacila, nek eĉ pli longa, ol tiu terura vojo de la Nil-bordoj, kiun li tamen feliĉe trapasis dank' al sia eksterordinara inventemo, kaj dum kiu li sukcesis savi Nel'on de la pereo. Li ne dubis, ke dank' al Kali la Va-himanoj akceptos ilin kiel eble plej gastame kaj donos al ili ĉiun helpon. Cetere li ekhavis jam bonajn spertojn pri la negroj; li sciis, kiel oni devas konduti rilate ilin, kaj li estis preskaŭ certa, ke eĉ sen Kali li scipovus iel helpi al si kun ili.

— Ĉu vi scias — li diris al Nel — ke de Faŝodo ni faris jam pli ol duonon de la vojo, kaj dum tiu, kiun ni ankoraŭ havas antaŭ ni, ni renkontos eble tre sovaĝajn negrojn, sed ni ne trafos plu derviŝojn.

— Mi preferas negrojn — respondis la knabineto.

— Jes, tiel longe kiel vi estas opiniata diaĵo. Oni forkaptis min el Fajumo kune kun fraŭlineto, kies nomo estis Nel, kaj mi akompanas ian Mzimu. Mi diros al la patro kaj al s-ro Rawlison, ke ili neniam nomu vin alie.

Kaj ŝiaj okuloj komenciĝis tuj heliĝi kaj ridi.

— Eble ni ekvidos niajn paĉjojn en Mombasso?

— Eble. Se ne estus tiu milito apud la bordoj de Bassa-Narok, ni estus tie pli frue. Ĉu vere necesis al Fumba enmiksi sin en tiun milit-aventuron?

Dirinte tion, li vokis al si Kali'n:

— Kali, ĉu la malsana negro aŭdis pri la milito?

— Li aŭdis. Esti granda milito, tre granda, — inter Fumba kaj Samburu.

— Do kio estos? Kiamaniere ni travojaĝos la landon de Samburu.

— Samburu forkuri antaŭ la granda sinjoro, antaŭ King kaj antaŭ Kali.

— Kaj antaŭ vi?

— Kaj antaŭ Kali, ĉar Kali havas pafilon, kiu tondri kaj mortpafi.

Staĉjo komencis konsideri, ĉu li devas partopreni en la batalluktado inter la gentoj Va-hima kaj Samburu, kaj li decidis direkti la aferon tiamaniere, ke la milito ne malfaciligu la vojaĝon. Li komprenis, ke ilia alveno estos tute neatendita okazaĵo, kiu tuj certigos al Fumba la superecon. Oni devos nur elprofiti konvene la antaŭvidatan venkon.

En la vilaĝoj, pri kiuj diris la malsana ĉasisto, ili informiĝis pri la milito. La informoj estis pli kaj pli precizaj, sed por Fumba malfavoraj. La junaj vojaĝantoj sciiĝis, ke li kondukas defendan batalon kaj ke la Samburuanoj, sub la komando de sia reĝo Mamba, ekokupis jam sufiĉe grandan teritorion de Va-hima kaj forprenis grandan nombron da bovinoj. Oni rakontis, ke la milito okazas ĉefe ĉe la suda bordo de la granda akvo, kie sur alta kaj larĝa roko kuŝas granda "boma" (La samo, kio en Sudano: zeribo. Granda boma povas esti ankaŭ speco de fortikaĵo aŭ fortikigita tendaro) de Fumba.

Tiuj informoj ege ĉagrenis la negron Kali. Li do petis Staĉjon, ke ili kiel eble plej rapide transpasu tiun monton, kiu dividas ilin de la regionoj, kie flamiĝas la militbrulego. Li certigis Staĉjon, ke li sukcesos trovi vojon, sur kiu li kondukos ne sole la ĉevalojn, sed ankaŭ King'on. Li estis jam en la regiono, kiun li bone konis, kaj nun li diferencigis kun granda certeco montpintojn konatajn de la infanaĝo.

Sed la transirado ne montriĝis facila kaj, se ne estus la helpo de la donacprovizitaj loĝantoj de la lasta vilaĝo, oni devus serĉi por King alian vojon. Tiuj tamen konis pli bone ol Kali ankoraŭ intermontojn, situantajn ĉe ĉi tiu flanko de la monto kaj, post du tagoj de laciga vojaĝo, dum kiu nokte regis granda malvarmo, ili fine sukcesis feliĉe konduki la karavanon al montselo, kaj de tie en valon troviĝantan jam en la lando de la Va-himanoj.

Staĉjo haltis matene por ripozi en tiu senhoma valo ĉirkaŭita per arbustaro. Kali, kiu petis, ke oni permesu al li por kaŝobservado ekrajdi ĉevale en la direkto de la patra boma malproksima je unu vojaĝtago, ekiris plu jam la saman nokton. Staĉjo kaj Nel atendis lin dum la tuta nokto kaj tago kun la plej granda maltrankvilo — kaj ili jam pensis, ke li pereis aŭ falis en la manojn de la malamikoj, kiam fine li aperis sur la lacigita kaj ŝaŭmkovrita ĉevalo. Li mem estis same lacega kaj tiel deprimita, ke oni devis kore bedaŭri lin.

Li tuj ĵetis sin vizaĝaltere antaŭ Staĉjo kaj komencis petegi lin pri helpo.

— Ho, sinjoro granda! — li diris — Samburu finvenki batalantojn de Fumba, mortigi multe da ili kaj dispeli aliajn, kaj Fumban sieĝi en la granda boma sur la monto Boko. Fumba kaj liaj militistoj havi nenion por manĝi en boma kaj morti pro malsato, se sinjoro granda ne mortigi Mamba kaj ĉiujn Samburuanojn kune kun li.

Tiel petegante, li ĉirkaŭprenis la genuojn de Staĉjo, kaj tiu kuntiris la brovojn kaj konsideris profunde, kion li devas fari, ĉar, kiel ĉiam kaj ĉie, temis ĉefe pri Nel.

— Kie estas — li demandis fine — tiuj batalantoj de Fumba, kiujn dispelis Samburu?

— Kali trovis ilin — kaj ili veni ĉi tien.

— Kiom estas de ili?

La juna negro movis dekkelkfoje per la fingroj de ambaŭ manoj kaj piedoj, sed videble li ne povis precize diri la nombron pro tiu simpla kaŭzo, ke li ne scipovis kalkuli pli ol ĝis dek kaj ĉiu pli granda nombro prezentiĝis al li nur kiel „vengi", t.e. multo.

— Do, se ili venos ĉi tien, tiam vi fariĝu ilia estro kaj iru al la patro kun helpo — diris Staĉjo.

— Ili timi Samburu kaj kun Kali ne iri, sed kun sinjoro granda iri kaj mortigi „vengi, vengi" Samburuanoj.

Staĉjo denove enpensiĝis.

— Ne, — li diris fine — mi povas nek kunpreni „bibi" al la batalo, nek lasi ŝin sola — kaj mi faros tion kontraŭ nenio en la mondo.

Je tio Kali leviĝis kaj, krucigante la manojn, li komencis ripeti plurfoje:

— Luela! Luela! Luela!

— Kio estas tiu Luela? — demandis Stajo.

— Granda boma por virinoj de Va-hima kaj Samburu — respondis la juna negro.

Kaj li komencis rakonti nekutimajn aferojn. Jen Fumba kaj Mamba militis unu kontraŭ la alian de post longaj jaroj. Oni ruinigis al si reciproke la plantejojn kaj forkaptis la brutaron. Sed estis sur la suda bordo de la lago iu loko, nomita Luela, al kiu eĉ dum la plej kruelaj bataloj la virinoj de ambaŭ nacioj kunvenis sendanĝere por komercadi. Ĝi estis sankta loko. Militon okazigis nur viroj, kaj neniaj malsukcesoj aŭ venkoj influis la sorton de virinoj, kiuj en Luela, malantaŭ argila barilo ĉirkaŭanta la vastan foirejon, trovis komplete sekuran azilon. Multaj virinoj rifuĝis tien dum la konfuzo kune kun la infanoj kaj havaĵo. Aliaj alvenis eĉ el malproksimaj vilaĝoj, kunportante fumajitan viandon, fazeolon, milion, maniokon kaj diversajn aliajn provizaĵojn. Al la batalantoj ne estis permesite interbatali en tioma distanco de Luela, el kiu povus veni kokokrio.

Ne estis ankaŭ permesite al ili transpaŝi la argilan remparon, kiu ĉirkaŭis la foirplacon. Ili povis nur stariĝi antaŭ la remparo, kaj tiam la virinoj donis al ili nutraĵon alligitan al longaj bambuoj. Tio estis kutimo de nememoreblaj tempoj kaj neniam okazis, ke iu flanko ĝin rompis. La venkintoj klopodis do ĉiam, detranĉi al la venkitoj la vojon al Luela kaj ne permesi al ili proksimiĝi al tiu sankta loko ĝis tiu distanco, el kiu kokokrio estis aŭdebla.

— Ho, sinjoro granda! — petegis Kali, ĉirkaŭprenante denove la genuojn de Staĉjo — sinjoro granda konduki bibi al Luela, kaj poste kunpreni King'on, kunpreni Kali'n, kunpreni pafilojn, kunpreni ardantajn serpentojn kaj mortigi malbonajn Samburuanojn.

Staĉjo kredis la rakonton de la juna negro, ĉar li aŭdis jam antaŭe, ke en multaj lokoj de Afriko milito ne inkluzivas la virinojn. Li memoris, kiel iam en Port-Saido iu juna germana misiisto rakontis, ke en la regionoj de la grandega monto Kilima-Nĝaro la ege militema gento Massai (aŭtentika) tre zorge konservas kaj gardas tiun kutimon, laŭ kiu la virinoj de la batalantaj flankoj iras tute senĝene al la destinitaj foirejoj kaj neniu atakas ilin. La ekzisto de tiu kutimo sur la bordoj de Bassa-Narok ekĝojigis Staĉjon eksterordinare, ĉar li devis esti certa, ke Nel'on minacas neniu danĝero kaŭze de la milito. Kaj senprokraste li decidis ekiri kun la knabineto al Luela, tiom pli, ke antaŭ la fino de la milito oni ne povis eĉ pensi pri la plua vojaĝo, kiu bezonis la helpon ne sole de la Va-himanoj, sed ankaŭ de la Samburuanoj.

Alkutimiĝinta al rapidaj decidoj, li jam sciis, kiel li devas agi. Liberigi Fumba'n, venki la Saburuanojn, sed ne permesi al la Vahimanoj tro sangan revenĝon, kaj poste ordoni pacon kaj trankviligi la batalantojn — jen la aferoj, kiujn li opiniis necesaj, kaj la plej utilaj ne sole por si mem, sed ankaŭ por la negroj. „Tiel devas esti — kaj tiel fariĝos!" — li diris al si mem en la animo, kaj dume, volante konsoli la junan negron, kiun li kore bedaŭris, li deklaris al li, ke helpon li ne rifuzas.

— Kiel malproksime estas de ĉi tie al Luela? — li demandis.

— Duona tago da vojaĝo.

— Aŭskultu do: ni forkondukos tien „bibi" senprokraste, post kio mi rajdos sur King kaj forpelos la Samburuanojn de la boma de via patro. Vi rajdos kun mi kaj vi batalos kotraŭ ili.

— Kali mortigi ili per pafilo!

Kaj, transirante tuj de malespero al ĝojo, li komencis salti, ridi kaj danki Staĉjon kun tiel granda fervoro, kvazaŭ jam estus post la venko. Sed liajn pluajn eksplodojn de dankemo kaj ĝojo interrompis la alveno de tiuj militistoj, kiujn li kolektis dum sia kaŝesplora observado kaj al kiuj li ordonis stariĝi antaŭ la vizaĝo de la blanka sinjoro. Ili estis ĉirkaŭ tricent entute, armitaj per defendŝildoj el hipopotama haŭto, per ĵetponardoj, arkoj kaj tranĉiloj. Iliaj kapoj estis ornamitaj per plumoj, per kolhararo de pavianoj kaj per filikoj.

Je la vido de la elefanto en la servo de homo, je la vido de blankaj vizaĝoj, de Saba kaj de la ĉevaloj, ekkaptis ilin tiel granda timo kaj samgrada mirego, kiel la negrojn en tiuj vilaĝoj, tra kiuj la karavano iris antaŭe. Sed Kali antaŭsciigis ilin, ke ili ekvidos bonan Mzimu kaj potencan sinjoron, „kiu mortigas leonojn, kiu mortigis vobon, kiun timas elefanto, kiu rompas rokojn, eligas ardantajn serpentojn" k.t.p. — do, anstataŭ forkuri, ili staris longvice en silento, plenaj de admiro, briletante nur per siaj skleroj, ne certaj, ĉu ili devas ekgenui aŭ fali vizaĝaltere, sed samtempe fidoplenaj, ke, se tiuj eksterordinaraj estaĵoj helpos ilin, tiam baldaŭ finiĝos la venkoj de Samburu. Staĉjo preterrajdis sur King laŭlonge de la vico, tutsimile al armeestro, kiu faras trarigardon de la militistaro; poste li ordonis al Kali ripeti al ili sian promeson, ke li liberigos Fumba'n, kaj oni ekiris al Luela.

Kali ekrajdis kun kelkaj militistoj antaŭen, por anonci al la kolektitaj virinoj de ambaŭ gentoj, ke ili havos la neesprimeblan kaj eksterordinaran feliĉon vidi „bonan Mzimu", kiu alvenos sur elefanto. La afero estis tiel nekutima, ke eĉ tiuj virinoj, kiuj kiel Vahimaninoj ekkonis en Kali la perditan tron-heredanton, opiniis, ke la juna reĝido ŝercas pri ili, kaj ili miris, ke li estas ema ŝerci en tempoj tiel malfacilaj por la tuta gento kaj por Fumba. Sed kiam ili ekvidis post kelkaj horoj la grandan elefanton, alproksimiĝantan al la remparoj, kaj sur ĝi blankan palankenon, ili falis en ĝojfuriozon kaj akceptis la bonan Mzimu per tiaj ekkrioj kaj tia hurlado, ke Staĉjo en la unua momento opiniis tiujn sonojn eksplodo de malamo, tiom pli, ĉar la neesprimebla malbeleco de la negrinoj igis ilin similaj al sorĉistinoj.

Sed tio estis pruvoj de eksterordinara respekto. Kiam oni starigis la tendon de Nel en angulon de la foirplaco, sub la ombro de du foliar-riĉaj arboj, la Va-himaninoj kune kun la Samburuaninoj ornamis ĝin per girlandoj kaj florkronoj, post kio ili alportis tiom da nutraĵoj, ke ili sufiĉus por monato, ne sole por la diajo, sed ankaŭ por ĝia sekvantaro. La ravitaj virinoj falis vizaĝaltere eĉ antaŭ Mea, kiu, vestita en roza perkalo, ornamita per kelkaj ŝnuroj de bluaj vitrokoraletoj, ŝajnis ankaŭ al ili, kiel servistino de Mzimu, estaĵo multe pli supera ol la aliaj ordinaraj negrinoj.

Nasibu, pro sia infana aĝo, estis enlasita malantaŭ la remparon, kaj li tuj profitis de la oferaĵoj alportitaj por Nel, kaj tiel skrupule, ke jam post unu horo lia ventro similis al afrikana milit-tamburo.

ĈAPITRO XLI

Post mallonga ripozo ĉe la remparoj de Luela, Staĉjo, kondukanta la tricent batalantojn, ekiris kun Kali eĉ antaŭ la sunsubiro al la boma de Fumba, ĉar li volis ataki la Samburuanojn nokte, kalkulante je tio, ke en la mallumo la „ardantaj serpentoj" faros pli grandan impreson. Luela distancis de la monto Boko, sur kiu defendis sin Fumba, naŭ horojn, inkluzive la ripozhaltojn, tiel ke antaŭ la fortikaĵo ili troviĝis nur ĉirkaŭ la tria horo post la noktomezo. Staĉjo haltigis la batalantojn kaj, ordonante al ili ĝistempe kiel eble plej profundan silenton, komencis esplori la situacion, La montopinto, sur kiu sidis la defendantoj, estis malhela, kaj la Samburuanoj bruligis multe da fajroj. Ilia brilo lumigis la krutajn rokmurojn kaj grandegajn arbojn kreskantajn ĉe la malsupro de la monto. De malproksime aŭdiĝis la obtuza voĉo de tamburoj, ekkrioj, kaj kantoj de batalantoj, kiuj videble regalis sin malavare per "pombe" (biero el milio, per kiu ebriiĝas la negroj), volante honori la proksiman kaj finan venkon. Staĉjo ŝoviĝis kun sia taĉmento ankoraŭ pli proksimen, tiel ke fine ne pli multe ol cent paŝoj dividis lin de la lastaj fajroj. Tendara gardistaro tute ne estis, kaj la senluna nokto ne permesis al la sovaĝuloj vidi King'on, kiun ĉe tio ankoraŭ kaŝis arbustaro. Sidanta sur ĝia nuko Staĉjo silente donis la lastajn ordonojn, post kiuj li mansignis al Kali, ke li ekbruligu unu el la pretigitaj raketoj. La ruĝa lumstrio flugis siblante en la aeron alte sub la malhela ĉielo, post kio ĝi disŝutiĝis kun bruo kiel bukedo de ruĝaj, bluaj kaj oraj steletoj. Ĉiuj voĉoj tuj mutiĝis kaj ekestis momento de kompleta silento. Kelkajn minutojn poste flugis kvazaŭ kun infera subrido du pliaj „ardantaj serpentoj", sed ĉi-foje direktitaj horizontale, rekte al la tendaro de la Samburuanoj, kaj samtempe aŭdiĝis la muĝo de King kaj la kriego de la tricent Va-himanoj, kiuj, armitaj per negraj lancoj, bastonegoj kaj tranĉiloj, ĵetis sin antaŭen en nehaltigebla impeto. Komenciĝis la batalo, tiom pli terura, ke ĝi okazis en la mallumo, ĉar en la tumulto oni tuj dispremis per piedoj ĉiujn fajrejojn. Sed tuj en la komenco, je la vido de la ardantaj serpentoj, blinda timego ekkaptis la Samburuanojn. Tio, kio nun fariĝis, superis komplete ilian menson.

Ili nur sciis, ke atakis ilin iuj teruraj estaĵoj kaj ke ilin minacas neevitebla kaj granda pereo. Pli granda parto de ili forkuris, antaŭ ol atingis ilin la lancoj kaj bastonegoj de la Va-himanoj. Cent kelkdekoj da batalantoj, kiujn Mamba sukcesis kolekti ĉirkaŭ si, donis malcedeman kontraŭstaron; sed kiam ĉe la fulmoj de la pafoj ili ekvidis la gigantan beston, kaj sur ĝi blanke vestitan homon, kaj kiam iliajn orelojn atingis la bruo de la armilo, el kiu Kali pafis ree kaj ree, ankaŭ iliaj koroj perdis la esperon. Ankaŭ Fumba sur la monto, vidinte la unuan raketon, kiu krevis en la supraj aersferoj, falis teren pro timo, kaj li kuŝis tie kvazaŭ senviva dum kelkaj minutoj. Sed rekonsciiĝinte, li komprenis el la malespera hurlado de la batalantoj unu aferon, nome: ke iaj spiritoj malsupre pereigas la Samburuanojn. Tiam ekestis en lia kapo la penso, ke, se li ne venos helpi al tiuj spiritoj, ilia kolero povos turni sin kontraŭ li; kaj ĉar la pereo de la Samburuanoj estos por li savo, do, kolektinte ĉiujn siajn batalantojn, li elŝoviĝis el la boma tra flanka, kaŝita eliro kaj detranĉis la vojon al pli granda nombro da forkurantoj. La batalo ŝanĝiĝis nun en hambuĉadon. La tamburoj de Samburu ĉesis bruegi. En la krepusko, kiun disŝiradis nur la ruĝaj fulmoj ĵetitaj per la pafilo de Kali, aŭdiĝis la hurlado de la mortigatoj, la obtuza batado de bastonegoj kontraŭ ŝirmo-ŝildoj kaj la ĝemado de la vunditoj.

Kompaton neniu petis, ĉar negroj ne konas ĝin. Pro timo, ke en la mallumo kaj tumulto estos mortigitaj la propraj homoj, Kali fine ĉesis pafi kaj, kaptinte la glavon de Gebhro, ĵetis sin kun ĝi en la mezon de la malamikoj. La Samburuanoj povis nun forkuri el la montoj al siaj limoj nur tra unu larĝa intermonto, sed ĉar tiun intermonton fermis Fumba kun siaj militistoj, el la tuta taĉmento saviĝis nur tiuj, kiuj, ĵetinte sin teren, lasis sin preni en vivanta stato, kvankam ili sciis, ke atendas ilin terura mallibero aŭ eĉ tuja morto el la manoj de la venkintoj. Mamba defendis sin heroe, ĝis la ekbato de bastonego tute frakasis lian kranion. Lia filo, la juna Faru falis en la manojn de Fumba, kaj tiu ordonis tuj kateni lin, kiel venontan dankoferaĵon por la spiritoj, kiuj aperis al li kun helpo.

Staĉjo ne pelis la terurigan King al la batalo, li nur permesis al ĝi muĝi por tiom pli granda timigo de la malamikoj. Li mem ne unufoje pafis el sia mallonga pafilo al la Samburuanoj, ĉar unue, forlasante Luelan, li promesis al la malgranda Nel, ke li neniun mortigos, kaj due — li verdire ne volis mortigi homojn, kiuj nek al li, nek al Nel faris iun malbonon. Sufiĉis, ke li certigis al la Va-himanoj la venkon kaj liberigis la sieĝitan en la granda boma Fumba'n. Kaj baldaŭ, kiam Kali alkuris kun la sciigo pri la definitiva venko, li ordonis al li, ke oni tuj finu la batalon, kiu daŭris ankoraŭ en la arbustaro kaj en rokanguloj kaj kiun plilongigis la malcedemo de la aĝa Fumba.

Sed antaŭ ol Kali sukcesis moderigi lin, tagiĝis jam. La suno, kiel kutime en la tropikoj, leviĝis rapide de trans la montoj kaj surverŝis per hela lumo la batalkampon, sur kiu kuŝis pli ol ducent kadavroj de Samburu, trapikitaj per lancoj aŭ frakasitaj per bastonegoj. Post kelka tempo, kiam ĉesis la batalo kaj nur la ĝojplena hurlado de la Va-himanoj perturbis la matenan silenton, aperis denove Kali, sed kun vizaĝo tiel deprimita kaj malagaja, ke jam de malproksime oni povis ekkoni, ke lin trafis iu granda malfeliĉo. Kaj stariĝinte antaŭ Staĉjo, li komencis per la pugnoj bati sian kapon kaj krii lamente:

— Ho, sinjoro granda — Fumba kufa! Fumba kufa (mortigita)!

— Mortigita? — ripetis Staĉjo.

Kali rakontis, kio okazis, kaj el liaj vortoj montriĝis, ke la kaŭzo de tiu okazaĵo estis nur la malcedemo de Fumba, ĉar kiam la batalo jam ĉesis, li volis ankoraŭ finmortigi du Samburuanojn kaj de unu el ili li ricevis la mortigan baton per lanco. La malĝojiga sciigo disvastiĝis fulmrapide inter ĉiuj Vahimanoj kaj ĉirkaŭ Kali ekestis tumulto. Unu momenton poste ses batalantoj alportis sur lancoj la malvivan reĝon, kiu ne estis mortigita, sed grave vundita, kaj antaŭ la morto li volis ankoraŭ vidi la potencan sinjoron, sidantan sur la elefanto, la veran venkinton de Samburu.

Kaj nemezurebla admiro batalis en liaj okuloj kun la krepusko, per kiu la morto vualis ilin, kaj liaj lipoj, palaj kaj etenditaj per „pelele", flustris mallaŭte:

— Jancig! Jancig!…

Sed tuj poste lia kapo kliniĝis malantaŭen, la buŝo malfermiĝis larĝe — kaj li mortis. Kali, kiu amis lin, ĵetis sin plorĝeme sur lian bruston. Inter la batalantoj unuj komencis batadi siajn kapojn, la aliaj proklami Kali'n reĝo kaj „jancigi" je lia honoro. Kelkaj falis vizaĝaltere antaŭ la juna reganto. Leviĝis nek unu kontraŭa voĉo, ĉar la regado decis al Kali, ne sole laŭleĝe, kiel al la plej aĝa filo de Fumba, sed ankaŭ kiel al la venkinto.

Dume en la kabanoj de la sorĉistoj aŭdiĝis en la boma sur la montpinto sovaĝaj kriegoj de la malbona Mzimu, la samaj, kiujn Staĉjo aŭdis en la unua negra vilaĝo, sed ĉi-foje direktitaj ne kontraŭ li, sed nur postulantaj la morton de la militkaptitoj por la mortigo de Fumba. Tamburoj komencis bruegi. La batalantoj formiĝis en longa taĉmento, po tri homoj en unu vico, kaj komencis militdancon ĉirkaŭ Staĉjo, Kali kaj la kadavro de Fumba.

— Oa, oa! Jah, jah! — ripetadis ĉiuj voĉoj, kapoj balanciĝis per ĉiam egalaj movoj dekstren kaj maldekstren, briletis skleroj, kaj la akraĵoj de la lancoj flagris en la matena suno. Kali leviĝis kaj, turninte sin al Staĉjo, diris:

— Sinjoro granda venigi „bibi" al boma kaj ekloĝi en kabano de Fumba. Kali esti la reĝo de Va-hima, kaj sinjoro granda — la reĝo de Kali.

Staĉjo kapjesis signo de konsento, sed li restis ankoraŭ dum kelkaj horoj ĉi tie, ĉar li mem, kiel ankaŭ King, nepre bezonis ripozon.

Li rajdis nur komence de la vesperiĝo. Dum lia foresto la kadavroj de la Samburuanoj estis forigitaj kaj ĵetitaj en proksiman profundan abismon, super kiu tuj aperis aro da vulturoj. La sorĉistoj preparis ĉion por la entombigo de Fumba, kaj Kali transprenis la regadon, kiel sola mastro pri vivo kaj morto de ĉiuj subuloj.

— Ĉu vi scias, kio estas Kali — demandis Staĉjo la knabineton dum la returna vojo el Luela.

Nel rigardis lin kun miro.

— Li estas via „boy" (knabo kiel servisto).

— Ĝuste! Boy! Kali estas la reĝo de ĉiuj Va-himanoj.

Nel ege ĝojis pri tiu sciigo. La subita ŝanĝo, dank' al kiu la antaŭa sklavo de la kruela Gebhro, kaj poste la humila servisto de Staĉjo, fariĝis reĝo, ŝajnis al ŝi io eksterordinara kaj samtempe nekutime amuza.

Sed la rimarko de Linde, ke la negroj estas kvazaŭ infanoj, kiuj ne estas kapablaj memori, kio estis hieraŭ, ne montriĝis prava rilate al Kali, ĉar tuj post kiam Staĉjo kaj Nel haltis ĉe la monto Boko, la juna monarko elkuris rapide al ilia renkontiĝo, bonvenigis ilin kun la kutimaj signoj de humileco kaj ĝojo kaj ripetis tiujn vortojn, kiujn li jam diris antaŭe:

— Kali esti la reĝo de la Va-himanoj, kaj sinjoro granda — la reĝo de Kali.

Kali ĉirkaŭis ilin ambaŭ per kulto preskaŭ dia, kaj speciale li kliniĝis antaŭ Nel vizaĝaltere en la ĉeesto de la tuta popolo, ĉar li sciis el la sperto akirita dum la vojaĝo, ke sinjoro granda zorgas pri la malgranda „bibi" pli ol pri si mem.

Enkondukinte ilin solene sur la monton al la rezideja boma, li transdonis al ili la kabanon de Fumba, similan al granda budo, dividita je kelkaj kameroj. Al la Va-himaninoj, kiuj alvenis kune kun ili el Luela, kaj kiuj ne povis satiĝi per la vido de la bona Mzimu, li ordonis meti en la unuan kameron pastujojn kun mielo kaj acida lakto. Kaj kiam li sciiĝis, ke la laca pro la vojaĝo „bibi" endormiĝis, li ordonis al ĉiuj loĝantoj kiel eble plej profundan silenton, je puno de lango-detranĉo. Sed li decidis honori ilin ankoraŭ pli solene, kaj tiucele, kiam Staĉjo post mallonga ripozo eliris antaŭ la budon, li proksimiĝis al li kaj, kliniĝinte, diris:

— Morgaŭ Kali ordoni entombigi Fumba'n kaj senkapigi por Fumba kaj por Kali tiom da militkaptitoj, kiom da fingroj ĉe la manoj havas ili ambaŭ, sed por „bibi" kaj por sinjoro granda Kali ordoni senkapigi Faru'n, la filon de Mamba kaj „vengi, vengi" da aliaj Samburuanoj, kiujn kaptis la Va-himanoj.

Je tio Staĉjo kuntiris la brovojn kaj komencis per siaj ŝtalaj okuloj rigardi en la okulojn de Kali post kio li respondis:

— Mi malpermesas al vi tion fari!

— Sinjoro — diris per necerta voĉo la juna negro — Va-hima ĉiam senkapigi la militkaptitojn. Maljuna reĝo morti — senkapigi; juna reĝo sekvi — senkapigi. Se Kali ne ordoni ilin senkapigi, Vahima pensus, ke Kali ne reĝo.

Staĉjo rigardis pli kaj pli severe.

— Kio do? — li demandis. ĉu vi nenion lernis sur la monto Linde kaj ĉu vi ne estas kristano?

— Mi estas, ho sinjoro granda…

— Do aŭskultu! La Va-himanoj havas nigrajn cerbojn, sed via cerbo devas esti blanka. Kiam vi fariĝis ilia reĝo, fariĝis via devo ilin klerigi kaj lernigi tion, kion vi lernis de mi kaj de „bibi". Ili estas kvazaŭ ŝakaloj kaj hienoj — faru el ili homojn. Diru al ili, ke militkaptitojn oni ne povas senkapigi, ĉar por la sango de sendefendaj homoj punas la Granda Spirito, al kiu preĝas mi kaj „bibi". La blankuloj ne mortigas la militkaptitojn, kaj vi volas esti pli malbona al ili, ol estis al vi Gebhro — vi kristano! Hontu, Kali, ŝanĝu la malnovajn, abomenajn kutimojn de la Va-himanoj en bonajn, kaj por tio benos vin Dio kaj „bibi" ne diros, ke Kali estas sovaĝa, malsaĝa kaj malbona negro.

Teruraj kriegoj en la kabanoj de la sorĉistoj superbruis liajn vortojn. Staĉjo