/ Language: Esperanto / Genre:sci_linguistic

Proverbaro Esperanta

Zamenhof L


Proverbaro Esperanta

Proverbaro Esperanta laŭ la verko Frazeologio rusa-pola-franca-germana de M.F.Zamenhof. Aranĝis L.L.Zamenhof.

Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popolo saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.

Precipan intereson prezentas la proverboj, kiam oni esploras ilin ne en unu lingvo aparte, sed samtempe en kelkaj lingvoj, komparante la diferencon de la formo, en kiu tiu sama ideo estas esprimita en diversaj lingvoj. Por doni la eblon fari tian komparadon de proverboj en diversaj lingvoj, mi komencis la eldonadon de Kompara Frazeologio Rusa-Pola-Franca-Germana, kiu estas aranĝita en la sekvanta maniero: la unua kolono enhavas proverbojn rusajn laŭ alfabeta ordo de tiuj vortoj, kiuj prezentas la esencon de la proverbo; en la ceteraj kolonoj estas donitaj paralele en la tri lingvoj tiuj proverboj, kiuj respondas al la proverboj, presitaj en la unua kolono. Tiamaniere la verko prezentas tutaĵon, aranĝitan laŭ la alfabeta ordo de la proverboj en unu lingvo.

Ĉar mi estas konvinkita, ke ankaŭ por la lingvo Esperanto la ekzistado de sufiĉe plena kolekto da proverboj estas necesa, mi decidis aldoni nun al la kvar partoj de mia verko ankoraŭ kvinan parton, nome proverbaron Esperantan, aranĝitan paralele al la proverboj de la aliaj kvar lingvoj. Ĉar la unuaj 2 kajeroj de mia verko estas jam presitaj, tial mi ne povas jam presigi la Esperantan parton kiel kvinan kolonon, sed mi devas ĝin eldoni kiel apartan aldonon. Tamen por ke la leganto povu uzi la Esperantan parton paralele kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj, la Esperanta proverbaro estas aranĝita laŭ la sama ordo kaj en la komenco de ĉiu grupo da proverboj estas presita la rusa vorto, respondanta al la grupo.

Mi esperas, ke mia laboro trovos amikojn kaj ne estos tro severe juĝata de la esperantistoj, ĉar ĝi estas ja nur la unua provo de tiaspeca laboro en la Esperanta literaturo, kaj tial ĝi ne povas esti perfekta, sed kun la tempo ĝi povas iom post iom perfektiĝadi kaj pleniĝadi.

M.F.Zamenhof

Antaŭparolo

En la jaro 1905 mia karmemora patro komencis la publikigadon de kvarlingva frazeologio-proverbaro, super kiu li laboris kun amo en la daŭro de longa tempo. Ĉar li esprimis la deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana, enhavu ankaŭ parton Esperantan, tial mi prenis sur min pretigi tiun ĉi parton, kiu estis eldonota poste kune kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj kaj provizore komencis eliradi per apartaj kajeroj (paralele al la kajeroj kvarlingvaj) sub la titolo "Proverbaro Esperanta".

Bedaŭrinde mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita (la elirintaj kajeroj estas riceveblaj ĉe la firmo M”ller kaj Borel en Berlino). La manuskripto de lia tuta verko estas finita, sed eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko en la nuna tempo estas malfacile; tial mi decidis eldoni almenaŭ aparte la parton Esperantan.

Pretigita kiel parto de verko kvinlingva, la "Proverbaro Esperanta" estas aranĝita laŭ la alfabeta ordo de tiu parto, kiu en la dirita verko estas prenita kiel bazo (la parto rusa).

Sed por ke oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri ĉia dezirata temo, la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj estas numeritaj, kaj en la fino de la verko estas presita alfabeta registro de temoj, kun montro de la numeroj, sub kiuj oni povas trovi ĉiun apartan temon.

L.L.Zamenhof

Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro.
Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.
Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.

Ĉi tiu elektronika Proverbaro Esperanta estas kopiita ĉefe de la unua plena eldono aperinta en 1910.

Kvankam mi faris ĝin uzante la programon WordPerfect 5.1 (DOS), kiu provizas esperantajn literojn, ĝi aperas ĉi tie en "askiksa" formato, t.e., ĉiu supersignita litero aperas sen supersigno, sed kun postmetita ikso (x).

Mi aldonas la Antaŭparolon de Zamenhof patro el la unua kajero (1905) de planita seria eldono, kiu devis aperi paralele kun la kvarlingva versio. Tiun tutan entreprenon, al kiu la aŭtoro volis ankoraŭ aldoni latinan kaj hebrean partojn, haltigis lia morto. Lia Antaŭparolo emfazis la multlingvan aspekton de lia projekto, kiu tamen pluvivas preskaŭ nur en sia Esperanta versio, kaj ĝi cetere menciis rusajn "kapvortojn," kiuj ne plu vidiĝis en la eldono de 1910, kvankam al ili ankoraŭ ŝuldiĝas la vicordo de la proverbgrupoj.

La nur esperantlingva Proverbaro de 1910 aperis kun "alfabeta registro" aŭ indekso de temoj, kiel klarigite en la Antaŭparolo de Zamenhof filo.

Miaopinie, la aldono de temvortoj en la ĉefparto faras ĝin iom pli legalloga, do mi aldonis tiajn vortojn, prenante ilin el la indekso. Mi aldonis laŭnumeran registron post la alfabeta. Notu, ke kvankam la plej multaj proverbgrupoj havas po unu temvorto, kelkaj tute ne havas (la indekso preterlasis ilin), kelkaj havas po du, kaj unu havas tri. Menciinde, la temoj grandparte ne tradukas la kapvortojn de Zamenhof patro.

Krom la aldono de temvortoj kaj korekto de evidentaj preseraroj, mi ŝanĝis la aranĝon de la proverboj per tio, ke mi donis al ĉiu apartan decimalan numeron interne de ties grupo. En la eldono de 1910, ĉiu grupo staras simple kiel numerita alineo.

Havi la Proverbaron en elektronika formo prezentas diversajn avantaĝojn por esplorado, sed kompreneble la uzanto transskribu ĝin al papero laŭplaĉe kaj laŭ ebleco.

Ĉiu bonvolu uzi kaj kopii ĉi tiun Proverbaron laŭdezire, ŝanĝante formaton kaj/aŭ aranĝon kiel oportune.

Karl Pov

Postnoto: Dank' al atenta provlegado de Harri Laine, kiu mem elektronikigis la Proverbaron laŭ iom alia aranĝo, aperas korektoj en ĉi tiu eldono ĉe proverboj 15.05, 154.05, 173.01, 316.01, 354.01, 456.01, 457.01, 504.01, 505.03, 529.01, 922.01, 961.03, 1067.01 kaj 1215.01.

Proverboj

1. Ebleco

1.01 Trafe aŭ maltrafe.

1.02 Mi blinde pafos, eble trafos.

2. Espero

2.01 Hazardo estas malbona gardo.

2.02 Espero panon ne donas.

2.03 Malpli esperu, pli konsideru.

2.04 Fidanta al vorto atendas ĝis morto.

3. Espero, Risko

3.01 Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.

3.02 Espero postulas oferon.

3.03 Espero kaj pacienco kondukas al potenco.

4. Detaloj

4.01 Komenci de Adamo.

4.02 Droni en detaloj.

5. Antikvaĵo

5.01 Demeti de si la antikvan Adamon.

6. Komenco

6.01 Komenco bona — laboro duona.

6.02 Unua paŝo iron direktas.

6.03 Plej granda potenco kuŝas en la komenco.

7. Nesciado

7.01 Ĝi estas por mi ĥina scienco.

7.02 Ĝi estas por mi volapukaĵo.

7.03 Nun finiĝas mia klereco.

7.04 Venis fino al mia latino.

8. Nekompetenteco

8.01 Li neniam venkis la alfabeton.

8.02 Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.

8.03 Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.

9. Nematureco

9.01 Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.

9.02 Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.

10. Avideco

10.01 Neleĝe akirita ne estas profita.

10.02 Kiu fremdan avidas, propran forperdas.

10.03 Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.

11. Reservo

11.01 Mano manon lavas.

11.02 Servo postulas reservon.

11.03 Kvitiĝas servo per reservo.

11.04 Razisto raziston razas.

11.05 Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.

12. Observado

12.01 Okulo de mastro pli ol beno de pastro.

12.02 Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.

12.03 Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.

13. Profesio

13.01 Pastron nutras preĝejo.

13.02 Metio lacigas, metio vivigas.

14. Mono

14.01 Mono plenumas ĉiujn oficojn.

14.02 Plej certa laboro — laboro per oro.

14.03 Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.

14.04 Naskiĝu, edziĝu kaj mortu — ĉiam monon alportu.

14.05 Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.

15. Mono

15.01 Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla.

15.02 Sako ne sonas — amiko ne konas.

15.03 Kiu havas oron, havas honoron.

15.04 Riĉulo havas grandan parencaron.

15.05 Kiu havas nenion, estas nenio.

15.06 Venas profito — venas merito.

16. Avareco

16.01 Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.

16.02 Avarulo pagas duoble.

16.03 Patroj avaras, infanoj malŝparas.

16.04 Dio ne ricevis, diablo forlevis.

17. Profito

17.01 Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas.

18. Ŝtelo

18.01 Groŝon ŝtelis — ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis — financisto.

18.02 Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.

19. Malriĉo

19.01 Por riĉulo fasto — por malriĉulo festo.

19.02 Pli bona io ol nenio.

19.03 Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo.

20. Senlaboreco

20.01 Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.

20.02 Vortoj sakon ne plenigas.

20.03 Ameno diablon ne forpelas.

20.04 Sen laboro ne venas oro.

20.05 Ne venos rato mem al la kato.

20.06 Ne gutas mielo el la ĉielo.

21. Silento

21.01 Traflugis anĝelo preter orelo.

21.02 Post brua vento subita silento.

22. Aprilo

22.01 Pluvo en Aprilo — por la tero utilo.

23. Aprilo

23.01 Komenco Aprila — trompo facila.

24. Aprilo

24.01 Aprila vetero — trompa aero.

25. Taksado

25.01 Mezuri laŭ sia metro.

25.02 Ĉion rigardi tra sia persona vitro.

26. Juneco

26.01 Lernu juna — vi scios maljuna.

26.02 Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos.

26.03 Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.

27. Pacienco

27.01 Per pacienco venas scienco.

27.02 Post sufero venas prospero.

28. Sukceso

28.01 Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo.

28.02 Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos.

29. Reago

29.01 Kia sono, tia resono.

29.02 Kia demando, tia respondo.

29.03 Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.

29.04 Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.

29.05 Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj.

29.06 Kia la semo, tia la rikolto.

29.07 Kia ago, tia pago.

30. Malbelulo

30.01 Ne helpas spegulo al malbelulo.

31. Ĝuado

31.01 Urson al mielo oni ne tiras per orelo.

31.02 Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas.

31.03 Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo.

31.04 Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis.

32. Danĝero

32.01 En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.

33. Virino

33.01 Kie regas virino, malbona estas la fino.

33.02 Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.

34. Virino

34.01 Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.

34.02 Edzin' admirata — edzo malsata.

35. Virino

35.01 Virino scias — tuta mondo scias.

36. Virino

36.01 Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.

37. Virino

37.01 La plej danĝera homo — malbona in' en domo.

37.02 Malbona virino diablon superas.

37.03 Virino kolera pli ol hundo danĝera.

37.04 Virina lango buĉas sen sango.

37.05 Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino.

38. Virino

38.01 Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan.

39. Virino

39.01 Virina ploro sen valoro.

39.02 Larmo virina baldaŭ sekiĝas.

40. Virino

40.01 Rol' de virino — bona mastrino.

40.02 Virta virino straton ne konas.

41. Peko

41.01 Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo.

41.02 Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.

41.03 Juneco ne scias, maljuneco ne povas.

42. Jen

42.01 Jen havu!

42.02 Jen staras la bovoj antaŭ la monto!

43. Dubo

43.01 Ĝi havas ankoraŭ signon de demando.

43.02 Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo.

43.03 La sigelo ankoraŭ ne estas metita.

44. Feliĉo, Protekto

44.01 Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.

44.02 Facile estas danci, se la feliĉo kantas.

44.03 Nevo de papo facile fariĝas kardinalo.

44.04 Al protekto kaj forto helpas la sorto.

45. Sencelaĵo

45.01 Ĉerpi akvon per kribrilo.

45.02 Batadi la venton.

45.03 Melki kaproviron.

45.04 Kalkuli muŝojn.

45.05 Tordi ŝnurojn el sablo.

45.06 Verŝi aeron al aero.

46. Petolo

46.01 Troa petolo danĝera al kolo.

46.02 Rido matene — ploro vespere.

46.03 Tro da libero kondukas al mizero.

46.04 Tro saltas la rato — ĝin kaptas la kato.

46.05 Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas.

47. Averto

47.01 Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj.

47.02 Por Paŭlo sperto — por Petro averto.

47.03 Al hundo bastono — al hom' leciono.

48. Reciprokeco

48.01 Kia reganto, tia servanto.

48.02 Kia paroĥestro, tia paroĥo.

48.03 Kia drapo, tia vesto.

49.

49.01 Kio mia, tio bona.

50. Sinjoro

50.01 Eminenta ŝuldanto — malbona paganto.

51. Malmodereco, Modereco

51.01 Ofta festo — malplena kesto.

51.02 Imiti grandsinjoron — perdi baldaŭ la oron.

51.03 Ĉe vesto velura suferas stomako.

51.04 De rigardo tro alta malsaniĝas okulo.

51.05 Vivo sen modero kondukas al mizero.

51.06 Vivu stomako laŭ stato de l' sako.

51.07 Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.

51.08 Estu ĉapo laŭ la kapo.

52. Sinjoro

52.01 Ne longe sinjora daŭras favoro.

52.02 Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas.

53. Gusto

53.01 Ĉiu havas sian propran guston.

53.02 Ĉiu barono havas sian kapricon.

54. Maniero

54.01 Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron.

55. Akiro

55.01 Akiro kaj perdo rajdas duope.

55.02 Enspezo postulas elspezon.

55.03 Tempo prenas, tempo pagas.

55.04 Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre.

55.05 Kiel akirite, tiel perdite.

56. Akiro

56.01 Pli bona io, ol nenio.

56.02 Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi.

56.03 De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas.

57. Gloro

57.01 Bona gloro pli valoras ol oro.

58.

58.01 Esti sub la ŝuo (de sia edzino).

59. Manko

59.01 Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.

59.02 Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo.

59.03 Se forestas la suno, sufiĉas la luno.

59.04 El la mizero oni devas fari virton.

59.05 Mieno fiera al ludo mizera.

60. Maro

60.01 Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro.

60.02 Laŭdu la maron, sed restu sur tero.

61. Ŝparo

61.01 En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro.

61.02 Gardu kandelon por la nokto.

61.03 Groŝo ŝparita neniam perdiĝas.

61.04 Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.

62. Singardo

62.01 Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.

63. Ŝparo

63.01 Ŝparu groŝon — vi havos plenan poŝon.

63.02 Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.

63.03 Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.

63.04 Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras.

64. Singardo

64.01 Singardeman Dio gardas.

64.02 Kiu sin gardas, tiu sin savas.

64.03 Gardatan ŝafon eĉ lupo timas.

64.04 Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.

65. Regalo

65.01 Sen regalo ne estas balo.

65.02 Ĉe tablo malplena babilo ne fluas.

65.03 Malsata stomako orelon ne havas.

65.04 Malsatulon la fabloj ne nutros.

65.05 Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.

65.06 Ne karesu per mano, sed karesu per pano.

66. Kamarado

66.01 Kun kiu vi festas, tia vi estas.

66.02 Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj.

66.03 Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj.

66.04 Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas.

67.

67.01 Rigardi malafable.

67.02 Plenblovi la lipojn.

68. Porko

68.01 Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn.

68.02 Ne por lupo estas supo.

69. Bato, Edzino

69.01 Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.

70. Senforteco

70.01 Helpas krako kontraŭ atako.

70.02 Vazo rompita longe sin tenas.

70.03 Senfortuloj longe vivas.

71. Sperto

71.01 Suferinto pli valoras, ol lerninto.

71.02 Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.

71.03 Batita komprenas aludon.

71.04 Brogita eĉ sur akvon blovas.

71.05 Korniko vundita propran voston timas.

71.06 Saĝa hundo post la vundo.

72. Laboro

72.01 Vojon batitan herbo ne kovras.

72.02 Ŝlosilo uzata ruston ne konas.

72.03 Akvo kura — akvo pura.

73. Faritaĵo

73.01 Kio fariĝis, jam ne refariĝos.

73.02 Kio pasis, ne revenos.

73.03 Kontraŭ faro farita ne helpas medito.

73.04 Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos.

73.05 Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto.

74. Preteksto

74.01 Kiu bati deziras, trovas bastonon.

74.02 Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston.

74.03 Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia.

74.04 Muso la katon ĉiam ofendis.

75. Batalo

75.01 Sieĝi ies pordon.

75.02 Elbatadi ies sojlon.

76.

76.01 Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio.

76.02 Barakti kiel fiŝo ekster la akvo.

76.03 Turniĝadi kiel serpento.

76.04 Kuradi kiel venenita muso.

76.05 Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.

76.06 Bataladi kontraŭ la sorto.

77. Reago

77.01 Bastono batas, bastono resaltas.

77.02 Vento sendita tondron reportos.

78. Puno

78.01 Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.

79. Puno

79.01 Amo kaj puno loĝas komune.

80. Bato

80.01 Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.

80.02 Batanto povas argumenti, batato devas silenti.

81. Bato

81.01 Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo.

81.02 Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon.

82. Malpaco

82.01 Malpaculon ĉiu batas.

82.02 Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.

82.03 Fremdan dorson bastoni — ankaŭ sian doni.

83. Penso

83.01 Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu.

83.02 Ŝerce dirite, cele pensite.

84. Humileco

84.01 Venkiton oni ne batas.

84.02 Pekinto pentas, kolero silentas.

84.03 Ne iras hakilo al kolo humila.

84.04 Peko malnova perdas pekecon.

84.05 Filo konfesis — patro forgesis.

85. Milito

85.01 Du militas — tria profitas.

86. Trompo

86.01 Nebuligi la okulojn.

86.02 Ĵeti polvon en la okulojn.

87. Ŝajno

87.01 Ne ĉio brilanta estas diamanto.

87.02 Ŝajno trompas.

87.03 Ne ĉio utilas, kio brilas.

88. Parenco

88.01 Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.

88.02 Parenco per Adamo.

89. Amiko, Parenco

89.01 Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.

89.02 Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.

90. Siaĵo

90.01 Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo.

90.02 Ĉiu por si mem estas la plej kara.

90.03 Pli kara kapo ol ĉapo.

90.04 Pronomoj "mia" "min" kaj "mi" en mondo reĝas ĉiam tri.

91. Atingo

91.01 Vidas okulo, sed mano ne trafas.

91.02 Proksima kubuto, sed ne por la buŝo.

92. Elvoko

92.01 Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.

92.02 Ne pentru diablon sur la muro.

93. Dio

93.01 Preĝejo proksima, sed Dio malproksima.

94. Ŝtelo

94.01 Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.

95. Fabelo, Naiveco

95.01 Li havas la kapon sur ĝusta loko.

95.02 Naivuloj jam ne ekzistas.

96. Riĉo

96.01 Ne estas piediranto kolego al rajdanto.

96.02 Malriĉulo parencojn ne havas.

96.03 Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas.

96.04 Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera.

97. Riĉo

97.01 Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.

98. Riĉo

98.01 Riĉeco estas frato de fiereco.

98.02 Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn.

98.03 Riĉulo veturas, malriĉulo kuras.

99. Akiro

99.01 Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.

99.02 Tro elektema ricevas nenion.

99.03 Pli bona — estas malamiko de bona.

99.04 Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos.

100. Riĉo

100.01 Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas.

100.02 For konscienco, venos potenco.

100.03 Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas.

101. Doto

101.01 Oni vivas ne kun mono, sed kun persono.

101.02 Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.

101.03 Doto koron ne varmigas.

102. Riĉo

102.01 Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.

102.02 Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo.

103. Povo

103.01 Riĉa preparo, sed povo avara.

103.02 Kion mi povas, tion mi elŝovas.

103.03 Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo.

104. Infano

104.01 Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis.

104.02 Al malriĉulo infanoj ne mankas.

105. Ŝuldo

105.01 Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas.

105.02 Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso.

106. Riĉo

106.01 Al mono kaj forto humiliĝas la sorto.

106.02 Ju pli da havo, des pli da pravo.

107. Riĉo

107.01 Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas.

107.02 Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.

107.03 Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas.

107.04 Al sklavo mon' ne estas savo — li ĉiam restas sklavo.

108. Trio

108.01 Trio plaĉas al Dio.

109. Dio

109.01 Se amas Dio, prosperas ĉio.

110. Dio

110.01 Dio batas, Dio kompatas.

110.02 Sonĝo teruras, sonĝo forkuras.

111. Dio

111.01 Ankoraŭ Dio ne dormas.

112. Dio

112.01 Dio punas laŭ la fortoj.

113. Dio

113.01 Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.

114. Dio

114.01 Dio orfojn ne forgesas.

114.02 Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien.

114.03 Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos.

115. Dio

115.01 Dio donis buŝon, Dio donos manĝon.

115.02 Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon.

115.03 Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos.

116. Sanktulo

116.01 Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas.

117. Justeco

117.01 Ne atingos krio ĝis la trono de Dio.

117.02 Senfara plendo ne estas defendo.

117.03 Reĝo donacis, sed polico minacas.

118. Subitaĵo

118.01 Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo.

118.02 Ne atendis, ne esperis — malfeliĉo aperis.

118.03 Malfeliĉo venas sen alvoko.

119. Dio

119.01 Ĉiu por si — por ĉiuj Di'.

120. Espero

120.01 Servo al Dio vana ne restas.

120.02 Ni laboru kaj esperu.

121. Rezervo

121.01 Al Dio servu, diablon rezervu.

121.02 Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu.

122. Memhelpo

122.01 Dion fidu, sed senfare ne sidu.

122.02 Preĝon faru, sed farunon preparu.

122.03 Infano ne krias, patrino ne scias.

123. Malfacileco

123.01 Ne sanktuloj potojn faras.

124. Sentaŭgeco

124.01 Nek por baki, nek por haki.

125. Danĝero

125.01 Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas — danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.

125.02 Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.

126. Protekto

126.01 Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.

127. Malsaĝo

127.01 Dio puni deziras, li la saĝon fortiras.

128. Prudento

128.01 Dio donis oficon, Dio donas prudenton.

129. Honto

129.01 Kie timo, tie honto.

129.02 Kiu hontas nenion, ne timas Dion.

130. Dio

130.01 Forte sidas, kiu Dion fidas.

130.02 Dio ne perfidas, se homo lin fidas.

131. Peko

131.01 Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj.

132. Antaŭvido

132.01 Homo proponas, Dio disponas.

132.02 Homo pafas, Dio trafas.

132.03 Homo esperas, morto aperas.

133. Dio

133.01 Kontraŭ volo de Dio helpos nenio.

133.02 Dio ĝuste faras, neniam eraras.

134. Fiero

134.01 Kontraŭ homo fiera Dio estas severa.

134.02 Al porko Dio kornojn ne donas.

135. Ĵuro

135.01 Ĵuri per la barbo de l' profeto.

135.02 Ĵuri kaj reĵuri.

136. Ĵuro

136.01 Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto.

136.02 Tro forta ĵuro — la afero ne pura.

137. Peko

137.01 Fari al iu bonan lavon.

137.02 Tani al iu la haŭton.

137.03 Fari al iu predikon pri moroj.

138. Atento

138.01 Okulo ne atentas, dorso eksentas.

138.02 Okulo ne vidis — pagu la sako.

139. Fiero

139.01 Nazo supren, vento antaŭen.

139.02 Fiera mieno — kapo malplena.

140. Fremdo

140.01 De fremda dento ni doloron ne sentas.

140.02 Propra sufero — plej granda sur tero.

140.03 Fremda mizero — ridinda afero.

141. Plendo

141.01 Kio doloras, pri tio ni ploras.

141.02 Koro tro plena — buŝo parolas.

141.03 Koro pleniĝas — lango moviĝas.

142. Doloro

142.01 Al loko dolora ni manon etendas — al loko ĉarma okulojn ni sendas.

142.02 Kie jukas, tie ni gratas.

143. Pago

143.01 Tajloro krimis, botisto pendas.

143.02 Pagi por fremda festeno.

143.03 Li havis viandon, mi havis nur oston — li havis la ĝuon, mi pagis la koston.

144. Demando

144.01 Malsanan demandu, al sana donu.

145. Malfeliĉo

145.01 Malsano venas rapide, foriras rigide.

145.02 Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.

146. Longedaŭro

146.01 Por longa malsano kurac' estas vana.

146.02 Tro longa sufero — malgranda espero.

147. Sufero

147.01 Ĉiu havas sian vermon.

147.02 Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.

148. Forto

148.01 Fiŝo pli granda malgrandan englutas.

149. Grando, Proporcieco

149.01 Fiŝo granda naĝas profunde.

149.02 Grandaj malbonoj — grandaj rimedoj.

149.03 Granda ŝipo bezonas profundon.

150. Senproporcieco

150.01 Granda nubo, malgranda pluvo.

150.02 Monto gravediĝis, muso naskiĝis.

150.03 Granda telero, malplena kulero.

151. Babilo

151.01 Ju pli da babilado, des pli da pekado.

151.02 Kiu multe babilas, pensas malmulte.

152.

152.01 Granda ofico — grandaj zorgoj.

152.02 Ju pli da honoro, des pli da laboro.

153. Barbo, Senproporcieco

153.01 Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis.

153.02 Barbo potenca, sed kapo sensenca.

153.03 Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.

154. Hipokriteco

154.01 En buŝo Biblio, en koro malpio.

154.02 Vizaĝo de Katono, sed virto de fripono.

154.03 Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo.

154.04 Lango miela, sed koro kruela.

154.05 Per lango flatas, per mano batas.

155. Barbo

155.01 Griza barbo saĝon ne atestas.

156. Barbo

156.01 Saĝo barbon ne atendas.

157. Infekto

157.01 Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno.

157.02 Unu ovo malbona tutan manĝon difektas.

157.03 Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas.

158. Fanfaronado

158.01 Barelo malplena sonas plej laŭte.

158.02 Rado malbona knaras plej multe.

158.03 Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.

159. Kontentigo

159.01 Sakon kun truo vi neniam plenigos.

159.02 Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.

160. Timo

160.01 Timi sian propran ombron.

160.02 Kuri de sia propra korpo.

161. Timo

161.01 Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.

162. Lojaleco

162.01 Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon.

163. Bojo

163.01 Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.

163.02 Kiu bojas, ne mordas.

164. Lango

164.01 Ne timu tranĉilon, timu babilon.

164.02 Vundo pasas, vorto restas.

164.03 Langa vundo plej profunda.

165. Timo

165.01 Kiu ne krimas, tiu ne timas.

166. Kaŭzo

166.01 Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj.

166.02 Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto.

166.03 Juĝanto decidas, kiel li vidas.

167. Bojo, Insulto

167.01 Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.

167.02 Insulto ne algluiĝas.

167.03 Hundo bojas, homo vojas.

168. Preparo

168.01 Disputu komence — vi ne malpacos en fino.

168.02 Antaŭparolo liberigas de postparolo.

168.03 Kiu demandas, tiu ne eraras.

169. Peko

169.01 Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.

170. Amo

170.01 Geamantoj sin pikas.

170.02 Bato de patrino ne longe doloras.

171. Kolero

171.01 Kolero pravecon ne donas.

171.02 Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero.

171.03 Kiu koleras, tiu ne prosperas.

172. Servanto

172.01 Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.

172.02 Kapo pekas, piedoj suferas.

173. Frato

173.01 Bato de frato estas sen kompato.

173.02 Estintaj amikoj plej kruele malpacas.

174. Preno

174.01 Oni prenas avide, oni redonas malrapide.

174.02 Oni prenas per manoj, redonas per piedoj.

174.03 Prunto amikon forpelas.

174.04 Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.

175. Preno

175.01 Vi amas preni, amu redoni.

176. Dono

176.01 Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro.

177. Vero

177.01 Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon.

177.02 Diri al iu nudan veron.

178. Pereo

178.01 Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido.

178.02 Forfluu infano kune kun la bano.

179. Bonfaro

179.01 Bono farita ne estas perdita.

180. Stomako

180.01 Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo.

181. Stomako

181.01 Titolo sen mono — sensignifa sono.

181.02 Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro.

181.03 Tablo festena, sed telero malplena.

182. Okazo

182.01 Malbone kaŝita ŝteliston incitas.

182.02 Okazo kreas ŝteliston.

183. Malsato

183.01 Ventro malsata orelon ne havas.

184. Sato

184.01 Sata stomako ne lernas volonte.

185. Malriĉo

185.01 Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.

185.02 Malriĉa kiel muso preĝeja.

186. Malproksimo

186.01 Belaj rakontoj el trans la montoj.

186.02 En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.

186.03 Pri lando malproksima estas bone mensogi.

187. Lerno

187.01 Lernado sen fruktoj ne restas.

187.02 Sperta mano ne restas sen pano.

188. Malproksimo

188.01 Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero.

188.02 Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko.

188.03 Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo.

189. Konformeco

189.01 Ne iru fadeno antaŭ kudrilo.

189.02 Restu tajloro ĉe via laboro.

189.03 Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.

190. Aplaŭdo

190.01 Fari aplaŭdon sur la vangon.

191. Papero

191.01 Al la papero ne mankas tolero.

191.02 Plumo ne sentas, papero silentas.

192. Sperto

192.01 Ne demandu scienculon, demandu spertulon.

193. Publikeco

193.01 Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas.

194. Sorto

194.01 Sorto donas favoron, sorto donas doloron.

195. Obstino

195.01 Obstina kiel kapro.

195.02 Lin tuŝas nek admono, nek ordono.

196. Bedaŭro

196.01 Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.

197. Senefikeco

197.01 Melku bovon senfine, li lakton ne donos.

197.02 Draŝi fojnon.

197.03 Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos.

198. Fremdlando

198.01 Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa.

198.02 Forveturis azenido kaj revenis azeno.

199. Puno

199.01 Ricevos vulpo por sia kulpo.

199.02 Venos ŝtelisto al la juĝisto.

200. Sorto

200.01 Ankoraŭ neniu evitis la sorton.

200.02 Se decidos la sorto, helpos nenia forto.

200.03 Pendonto ne dronos.

201. Mieno

201.01 Havi vinagron en la mieno.

202. Malprofito

202.01 Havi malprofiton.

203. Elemento

203.01 Esti en sia elemento.

204. Loko

204.01 Havi varman lokon.

205. Amboso

205.01 Esti inter martelo kaj amboso.

206. Papo

206.01 Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.

207. Decido

207.01 Tiel estas, tiel restas.

208. Faritaĵo

208.01 Farita ne refariĝos.

208.02 Farita — elstrekita.

208.03 Falis el mano — prenu satano.

208.04 For el la manoj — for el kalkulo.

209. Profito

209.01 Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos.

209.02 Ju pli da donoj, des pli da amikoj.

209.03 Tablo kovrita faras amikojn.

209.04 Kie pano estas, tie musoj ne mankas.

209.05 Elmetu mielon, muŝoj alflugos.

210. Malapero

210.01 Malaperis, kiel vaporo.

210.02 Li jam estas trans montoj kaj maro.

210.03 Kaptu lin kiel forflugintan venton.

210.04 Li forpelis siajn piedojn.

210.05 Malaperis kiel ŝtono en maron.

210.06 Diris kaj foriris.

210.07 Li pafis sin for.

210.08 Forsavis sian korpon kaj animon.

211. Subitaĵo

211.01 Sen atendo, sen espero venis mizero.

211.02 El klara ĉielo tondro ekbatis.

211.03 Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.

212. Malsaĝo

212.01 Malsaĝo estas najbaro de mizero.

212.02 Plej danĝera malsano estas manko de saĝo.

212.03 En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa.

213. Bezono

213.01 Per bezono venas mono.

213.02 Mizero instruas.

213.03 Malsato donas spriton.

213.04 Kiu devas, tiu povas.

213.05 Se stomako doloras, kapo laboras.

214. Malfeliĉo

214.01 Malfeliĉo malofte venas sole.

214.02 Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.

214.03 Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj.

214.04 Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj.

214.05 Kie maldike, tie rompiĝas.

214.06 Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas.

214.07 Fendita ligno facile ekbrulas.

215. Mizero

215.01 Mizero sur mizero.

215.02 Maro da mizeroj.

215.03 Tie ĉi malbone, tie nebone.

215.04 Kien vi vin turnos, ĉie malbone.

215.05 Situacio sen eliro.

215.06 Nek helpeble, nek konsileble.

215.07 Konsilu kiu povas.

216. Konsolo

216.01 Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.

216.02 Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola.

216.03 En kompanio eĉ morto faciliĝas.

216.04 En amaso eĉ morto estas pli gaja.

217. Helpo

217.01 En plej alta mizero al Dio esperu.

217.02 Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime.

217.03 Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.

218. Mizero

218.01 Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro.

219. Mizero

219.01 Fremda mizero ne estas sufero.

219.02 Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas.

219.03 Nur suferinto ŝatas feliĉon.

219.04 Fremda korpo ne doloras.

219.05 Oni maron admiras, se oni maron ne iras.

220. Mizero

220.01 Mizero faras viziton, ne atendante inviton.

220.02 Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas.

220.03 Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.

220.04 Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos.

220.05 Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.

220.06 Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.

220.07 Hodiaŭ forto, morgaŭ morto.

221. Elvoko

221.01 Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas.

221.02 Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.

221.03 Ne elvoku lupon el la arbaro.

221.04 Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston — ĝi tuj venas.

222. Unufoje

222.01 Deko da pekoj — unu la puno.

222.02 Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos.

222.03 De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.

223. Fremdo

223.01 Fremda malfeliĉo instruas.

223.02 Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.

224. Kaŝitaĵo

224.01 De malriĉula manĝo ni guston ne scias.

224.02 Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo.

224.03 Fremdan vundon kaŝas vesto.

224.04 Vundo sekreta doloras plej multe.

225. Senforteco

225.01 Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas.

225.02 Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.

225.03 Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.

225.04 Falinton ĉiu atakas.

225.05 Suferoj sufokas kaj homoj mokas.

225.06 Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.

226. Avideco

226.01 Kiu multon deziras, nenion akiras.

226.02 Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado.

226.03 Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas.

227. Almozo

227.01 Donado de almozoj neniam malriĉigas.

227.02 Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu.

228. Malriĉo

228.01 Malriĉeco ne estas malvirto.

228.02 Manko de oro ne estas malhonoro.

228.03 Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.

228.04 Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.

229. Honesto

229.01 Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.

229.02 Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro.

229.03 Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco.

229.04 Havu poton malgrandan, sed mem estu granda.

229.05 Vesto eluzita, sed pureco spirita.

229.06 Mono perdita, nenio perdita, — honoro perdita, ĉio perdita.

230. Frenezo

230.01 Perdi la saĝon.

230.02 Ricevi muŝon en la cerbon.

230.03 Perdi la kandelon el la kapo.

231. Embaraso

231.01 Ĝi estas por mi makulo en la okulo.

231.02 Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo.

232. Flato

232.01 Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj.

232.02 Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun.

232.03 Karesi al iu la barbon.

233. Fremdo

233.01 Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo.

233.02 Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas.

233.03 Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.

233.04 Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.

233.05 Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas.

234. Konfido

234.01 Konfidu, sed vidu.

234.02 Tro da konfido kondukas al perfido.

234.03 Amu Antonon, sed gardu vian monon.

234.04 Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.

234.05 Dubo gardas kontraŭ risko.

234.06 Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.

234.07 Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.

235. Subitaĵo

235.01 Ne en unu tago elkreskis Kartago.

235.02 Mi panon ne esperis, subite kuko aperis.

235.03 Neniam atendita ofte venas subite.

235.04 Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.

236. Feliĉo

236.01 Homo fidas, feliĉo decidas.

236.02 Venkas ne forto, venkas la sorto.

236.03 Feliĉo leĝon ne konas.

236.04 Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas.

236.05 Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn.

237. Senvaloreco

237.01 Barbo potenca, sed kapo sensenca.

237.02 Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.

237.03 Spiko malplena plej alte sin tenas.

238. Malgrando

238.01 Malgranda birdeto, sed akra ungeto.

238.02 Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras.

238.03 Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus.

238.04 Unu sola guto la glason plenigas.

238.05 Eĉ pinglo povas koron trapiki.

239. Kolero

239.01 Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas.

239.02 Sen povo kolero estas ridinda afero.

240. Sezono

240.01 Ĉiu sezono kun sia bono.

240.02 Printempo semas, aŭtuno rikoltas.

241. Trofrueco

241.01 Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.

241.02 Ne diru "hop" antaŭ la salto.

242. Lasta

242.01 Plej bone ridas, kiu laste ridas.

243. Nova

243.01 Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.

243.02 Al amiko nova ne fidu sen provo.

244. Perditaĵo

244.01 Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.

244.02 Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni ĝin perdis, ni ploras.

244.03 Post domaĝo venas saĝo.

244.04 Taksi la sanon ni lernas en malsano.

244.05 Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.

245. Opinio

245.01 En ĉiu kranio regas aparta opinio.

245.02 Kiom da kapoj, tiom da opinioj.

246. Entrepreno

246.01 Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi.

246.02 Kiu sin enjungis, devas tiri.

246.03 Kiu entreprenis, tiu sin tenu.

246.04 Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro.

247. Senefikeco

247.01 Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros.

247.02 Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.

248. Faritaĵo

248.01 Kio estas farita, estas sankciita.

249. Kredito

249.01 Esti bone enskribita ĉe iu.

249.02 Havi ĉe iu krediton kaj meriton.

250. Senvaloreco

250.01 Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo.

250.02 Kapo majesta, sed cerbo modesta.

250.03 Granda kranio, sed interne nenio.

251. Ploro

251.01 Ni vidas, kiu ridas, — kiu ploras, ni ne vidas.

251.02 Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.

252. Kritiko

252.01 En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.

252.02 Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas.

252.03 Kritiki estas facile, fari malfacile.

252.04 Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.

252.05 Propran ĝibon neniu vidas.

253. Sekreto

253.01 Arbaro aŭdas, kampo vidas.

253.02 La muro havas orelojn.

254. Ĉefaĵo

254.01 Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.

255. Malproksimo

255.01 Kion mi ne scias, tion mi ne envias.

255.02 Se okulo ne vidas, koro ne avidas.

255.03 For de l' okuloj, for de la koro.

255.04 Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras.

256. Frukto, Taksado

256.01 Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.

257. Taksado

257.01 Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago.

257.02 Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono.

258. Atingo

258.01 Vidas okulo, sed mano ne trafas.

259. Eraro

259.01 Ĉiu eraro estas kulpo.

259.02 Pro eraro ne praviĝas la faro.

260. Kulpo, Samvaloreco

260.01 Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo.

260.02 Kiu rompis, tiu pagu.

260.03 De kiu la kulpo, por tiu la puno.

260.04 Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.

261. Puno

261.01 Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos.

261.02 Pagos lupo por la ŝafo.

261.03 Ankaŭ la lupon atingos la sorto.

261.04 Por ĉiu ago venas la tempo de pago.

261.05 Trafos hakilo al ligno malmola.

261.06 Venos knabeto ankaŭ kun peto.

261.07 Ankaŭ diablo tondron suferos.

261.08 La forestanto ĉiam estas malprava.

262. Gusto

262.01 Ĉiu havas sian guston.

262.02 Pri gustoj oni disputi ne devas.

262.03 Kiom da homoj, tiom da gustoj.

262.04 France saĝa, angle sovaĝa.

262.05 Ne bela estas amata, sed amata estas bela.

262.06 Belecon taksas ne okulo sed koro.

262.07 Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.

262.08 Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton.

263. Pasio

263.01 Malplaĉas nenio, se taksas pasio.

264. Parenco

264.01 Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.

265. Akvo

265.01 Akvo kaj pano servas al sano.

266. Libero

266.01 Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero.

267. Tempo

267.01 Tempo flatas, tempo batas.

268. Sencelaĵo

268.01 Batadi la venton.

269. Malklaraĵo

269.01 En akvo malklara oni fiŝkaptas facile.

270. Finitaĵo

270.01 Finita kaj glatigita.

271. Malapero

271.01 Malaperis kiel ŝtono en maron.

272. Singardo

272.01 Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.

272.02 Kiu demandas, tiu ne eraras.

272.03 Kiu sin gardas, tiu sin savas.

272.04 Antaŭe intencu kaj poste komencu.

272.05 Longa konsidero savas de sufero.

273. Ofico

273.01 Ne ekzistas ofico sen benefico.

273.02 Regna kaso — bona ĉaso.

273.03 Estro ne malsatas.

273.04 Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.

273.05 Kiu havas abelojn, havas mielon.

273.06 Hakado de ligno donas lignerojn.

273.07 Kiu panon donas, malsaton ne konas.

273.08 Estas ŝafoj, estos lano.

274.

274.01 Peto de barono estas ordono.

274.02 Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas.

275. Revo

275.01 Konstrui kastelojn en aero.

275.02 Konstrui kastelon sur glacio.

275.03 Kastel' en aero — malsato sur tero.

276. Feliĉo, Fiero

276.01 En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu.

277. Perditaĵo

277.01 Falis el mano, prenu satano.

278. Elvoko

278.01 Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.

278.02 Ne pentru diablon sur la muro.

279. Karaktero

279.01 Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn.

279.02 Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.

280. Kalkulo

280.01 Ŝafo kalkulita ne estas savita.

280.02 Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.

281. Timo

281.01 Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.

282. Senlaboreco

282.01 Ne venos rato mem al kato.

283. Kono

283.01 Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.

284. Karaktero

284.01 Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.

284.02 Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron.

284.03 Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo.

284.04 Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.

284.05 Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos.

285. Puno

285.01 Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas.

285.02 Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos.

285.03 Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.

285.04 Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.

285.05 Sian sorton neniu evitos.

285.06 Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.

286. Ŝajno

286.01 Ne ĉio griza estas lupo.

287. Pago

287.01 Por ĉiu ago venos tempo de pago.

288. Humileco

288.01 Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.

289. Alkonformiĝo

289.01 Inter lupoj kriu lupe.

289.02 Inter kornikoj ne konvenas predikoj.

289.03 Inter generaloj parolu pri bataloj.

289.04 En infero loĝante, kun diabloj ne disputu.

290.

290.01 Kiu devas, tiu povas.

290.02 Neceso ne estas kareso.

290.03 Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.

290.04 Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru.

290.05 Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu.

290.06 Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte.

290.07 Deziru, ne deziru — ordon' estas, iru!

290.08 Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.

290.09 Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.

291. Kontentigo

291.01 Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata.

291.02 Kontentigi la katon kaj kune la raton.

291.03 Trafi du celojn per unu ŝtono.

292. Malsaĝo

292.01 Barbo potenca, sed kapo sensenca.

293. Gravaĵo

293.01 Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.

294. Profito

294.01 Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.

294.02 Ne ekzistas kareso sen intereso.

294.03 Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.

294.04 Oni lekas la manon, sed celas la panon.

295. Tromulteco

295.01 De unu bovo oni du felojn ne ŝiras.

296. Tromulteco

296.01 Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas.

296.02 De tro da pano venas malsano.

296.03 Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro.

296.04 Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio.

296.05 Tro da libero kondukas al mizero.

297. Volo

297.01 Voli aŭ ne voli neniu malpermesas.

297.02 Liberulo iras, kien li deziras.

297.03 Kiom da koroj, tiom da voloj.

297.04 Volo kaj deziro leĝojn ne konas.

298. Bojo

298.01 Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.

299. Volo

299.01 Propra volo ordonon superas.

299.02 Volo kaj sento faras pli ol prudento.

299.03 De la volo la ordono pli efikas ol bastono.

299.04 Jugo propravola ne estas malmola.

299.05 Kion oni volas, tion oni povas.

299.06 Volanta kruro ne laciĝas de kuro.

299.07 Deziru sincere, vi atingos libere.

300. Libero

300.01 Kiam kato promenas, la musoj festenas.

300.02 Mastro en vojo — servantoj en ĝojo.

301. Libero

301.01 Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.

301.02 Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa.

301.03 Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo.

301.04 Vivu mizere, sed vivu libere!

301.05 Seka panpeco, sed en libereco.

302. Solidareco

302.01 Korvo al korvo okulon ne pikas.

303. Naturo

303.01 Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo.

303.02 Kia naskiĝis, tia grandiĝis.

303.03 Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo.

303.04 Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo.

303.05 Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.

303.06 En infano vidiĝas, kia homo fariĝos.

303.07 Nigran kornikon sapo ne blankigos.

303.08 Difekton de naturo ne kovros veluro.

303.09 Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.

303.10 Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo.

303.11 Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj.

303.12 Infana inklino restas ĝis la fino.

304. Sklavo

304.01 Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo.

305. Maltrafo

305.01 Celi anseron, trafi aeron.

305.02 Trapafadi la aeron.

305.03 Bruligi al si la lipharojn.

306. Timo

306.01 Korniko vundita propran voston timas.

307. Reciprokeco

307.01 Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas.

307.02 Korvo al korvo okulon ne pikas.

307.03 Lupo lupon ne manĝas.

307.04 Parenc' al parenco ne malhelpas intence.

307.05 Sango komuna reciproke sin altiras.

307.06 Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.

308.

308.01 Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.

308.02 Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.

308.03 Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.

309. Tento

309.01 Okazo faras ŝteliston.

309.02 Malfermita kelo tentas al ŝtelo.

309.03 Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon.

310. Ŝtelo

310.01 Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj.

310.02 Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon.

310.03 Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.

311. Ŝtelo

311.01 Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas.

311.02 Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto.

311.03 Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.

311.04 Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.

312. Ŝtelo

312.01 Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.

313. Ŝtelo

313.01 Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.

314. Kulpo

314.01 Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.

314.02 Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.

314.03 Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis.

314.04 Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas.

314.05 Kiu resonis, tiu sin donis.

314.06 Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.

314.07 Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.

315. Pruvo

315.01 Ne kaptita — ne punita.

315.02 Suspekto pruvon ne egalas.

315.03 Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.

316. Ŝtelo

316.01 Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile.

316.02 Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas.

316.03 Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas.

317. Ŝtelo

317.01 Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.

318. Nesto

318.01 Ne kotas besto en sia nesto.

319. Puno

319.01 Ricevis bandito laŭ sia merito.

319.02 Kia fripono, tia bastono.

320. Ŝtelo

320.01 Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto.

320.02 Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.

321. Kuro

321.01 Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro.

321.02 Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.

322. Flikitaĵo

322.01 Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.

322.02 Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.

322.03 Surmeto rompas, komparo trompas.

323. Malamiko

323.01 Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.

323.02 Plej kruela estas redono por farita bono.

323.03 Kiu neniun savis, malamikojn ne havas.

323.04 Por via bono vin regalas bastono.

323.05 Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo.

323.06 Batu malbonulon, li vin flatos, — kisu, li vin batos.

324. Feliĉo

324.01 Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas.

325. Mensogo

325.01 Li mensogas maŝine.

325.02 Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.

325.03 Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.

326. Mensogo

326.01 Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj.

327. Mensogo

327.01 Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.

327.02 Por vendisto mensogo estas necesa apogo.

327.03 Kun vero severa komercaĵo forvelkos.

327.04 Nenia konstruo povas esti sen bruo.

327.05 Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas.

328. Mensogo

328.01 Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu.

328.02 Iom da malvero ne estas danĝero.

329. Mensogo

329.01 Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.

329.02 Kiu volas mensogi, devas bone memori.

329.03 Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.

330. Tempo

330.01 Temp' estas mono.

330.02 Temp' estas valoro simile al oro.

331. Tempo

331.01 Tempo toleras, sed vero aperas.

331.02 Plej bona kuracisto estas la tempo.

331.03 Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas.

332. Tempo

332.01 Alia tempo, aliaj moroj.

333. Gasto

333.01 Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.

334. Tempo

334.01 Tempo venos, zorgon prenos.

334.02 Venos tempo, venos konsilo.

334.03 Kiu vivos, tiu vidos.

334.04 Prokrastita ne estas perdita.

334.05 Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas.

334.06 Sperto saĝon akrigas.

334.07 Eĉ malsaĝulon sperto instruos.

335. Sukceso

335.01 Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu.

336. Festo

336.01 Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto.

336.02 Ne ĉiam estas sankta Johano.

337. Ŝajno

337.01 Ne ĉio griza estas lupo.

337.02 Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.

337.03 Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto.

337.04 Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.

338. Ŝajno

338.01 Ne ĉio brilanta estas diamanto.

338.02 Ne ĉio utilas, kio brilas.

339. Flamiĝemo

339.01 Eksplodema kiel pulvo.

339.02 Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro.

339.03 Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.

339.04 Li estas flamiĝema kiel rezina ligno.

339.05 Li havas muŝon en la kapo.

340. Vesto

340.01 Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo.

340.02 Unua atesto estas la vesto.

340.03 Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.

340.04 Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas.

340.05 Vesto homon prezentas.

341. Senelekteco

341.01 La unua trovita.

341.02 Ĉio taŭgas, kio venas.

342. Senpartieco

342.01 Al ĉiu sinjoro estu lia honoro.

342.02 Al ĉiu sanktulo apartan kandelon.

342.03 Al ĉiu frato lian parton.

342.04 Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.

343. Kontentigo

343.01 Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.

343.02 Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas.

343.03 Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.

343.04 Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas.

343.05 Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras.

343.06 Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte.

343.07 Azenon komunan oni batas plej multe.

343.08 Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.

344. Egaleco

344.01 Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo.

344.02 Ne ĉiuj havas egalan feliĉon.

344.03 Ne ĉiu papereto estas banka bileto.

344.04 Ne el ĉiu ligno oni faras violonon.

345. Difekto

345.01 En ĉiu objekto troviĝas difekto.

345.02 Ĉio havas sian "sed" kaj "se."

345.03 Ĉiu medalo du flankojn posedas.

346. Eraro

346.01 Pro eraro ne praviĝas la faro.

347. Propraĵo

347.01 Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.

347.02 Ĉiu vulpo sian voston laŭdas.

347.03 Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.

347.04 Sia estas kara pli ol la najbara.

347.05 Simio al simio plaĉas pli ol ĉio.

348. Edzeco

348.01 Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo.

348.02 Edzo kaj edzino — ĉiela difino.

348.03 Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.

348.04 Ĉiu "li" havas sian "ŝi".

348.05 Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas.

349. Siaĵo

349.01 Ĉiu mano al si altiras.

349.02 Pli kara estas kap' al ĉapo.

349.03 Ĉiu por si mem estas la plej kara.

350. Siaĵo

350.01 Kio mia, tio bona.

351. Dono

351.01 Ĉia dono estas bono.

352. Altrudo

352.01 Ĉiu propran saĝon posedas.

352.02 Montroj kaj konsiloj estas facilaj.

352.03 Zorgu pri vi, kaj nenion pli.

352.04 Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.

352.05 Ne iru al fremda anaro kun via regularo.

352.06 Restu tajloro ĉe via laboro.

353. Siaĵo

353.01 Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.

353.02 Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.

354. Merito

354.01 Kion vi pripenas, tio al vi venas.

354.02 Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton.

354.03 Kion vi semas, tion vi rikoltos.

354.04 Kiel oni sternas, tiel oni dormas.

355. Memstareco

355.01 Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras.

355.02 En sia afero ĉiu juĝu libere.

355.03 Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas.

355.04 Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu.

356. Komenco

356.01 Ĉiu komenco estas malfacila.

356.02 Plej granda potenco kuŝas en la komenco.

357. Siaĵo

357.01 Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas.

357.02 Ĉio sia estas plej ĉarma.

357.03 Por patrino ne ekzistas infano malbela.

357.04 Ne bela estas kara, sed kara estas bela.

358. Hejmo

358.01 En sia korto ĉiu kok' estas forta.

358.02 En la propra sia domo ĉiu estas granda homo.

358.03 Mia loĝejo — mia reĝejo.

358.04 Inter miaj muroj estu miaj plezuroj.

358.05 Kie mi disponas, tie mi ordonas.

359. Memstareco

359.01 Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas.

359.02 En ĉiu brusto estas sia gusto.

359.03 Birdo kantas laŭ sia beko.

360. Memstareco

360.01 Ĉiu por si, por ĉiuj Di'.

361. Loko

361.01 Ĉiu angulo kun sia sanktulo.

362. Kontentigo

362.01 Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.

363. Unufoje

363.01 Deko da pekoj — unu la puno.

364. Promeso

364.01 Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas.

364.02 Fianĉiĝo ne estas edziĝo.

364.03 Al promeso oni ne kredas, — kredu, kiu posedas.

364.04 Marĉandado aĉeti ne devigas.

365. Eksteraĵo

365.01 Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.

366. Severo

366.01 Ne en ĉiu afero estu severa.

366.02 Ne ĉion oni devas severe ekzameni.

366.03 Iafoje oni devas okulon fermeti.

367. Feliĉo

367.01 Ne ĉiu havas egalan feliĉon.

368. Eksteraĵo, Taksado

368.01 Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo.

368.02 Kapuĉo monaĥon ne faras.

369. Ĉiu

369.01 Ĉiu persono kun sia bezono.

369.02 Ĉiu havas sian ŝarĝon.

369.03 Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron.

369.04 Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.

369.05 Ĉiu familio havas sian kriplulon.

370. Kaprico

370.01 Ĉiu barono havas sian kapricon.

371. Gusto

371.01 Kiom da homoj, tiom da gustoj.

372. Senkulpeco

372.01 Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.

373. Edzeco

373.01 Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno.

373.02 Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu.

373.03 Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime.

373.04 Edziĝo najbara garantias de eraro.

374. Elektemeco

374.01 De elekto tro multa plej malbona rezulto.

374.02 Kiu elektas tro multe, ricevas nenion.

374.03 Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino.

374.04 Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino.

375. Riproĉo

375.01 Ordigi al iu la kapon.

375.02 Doni lecionon de moroj.

376. Kapablo

376.01 Li pulvon ne elpensis.

376.02 Li ne havas kapon de ministro.

377. Kapablo

377.01 Mizero havas talentan kapon.

378. Esenco

378.01 El kanto oni vortojn ne elĵetas.

378.02 Karakteron al kanto donas la tono.

379. Bezono

379.01 Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran.

379.02 Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos.

379.03 Eĉ bagatelo povas servi al celo.

380. Simileco

380.01 Li estas portreto de sia patro.

381. Elporto

381.01 Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.

381.02 Lerneja sekreto ne iru al gazeto.

381.03 Tolaĵon malpuran lavu en la domo.

382. Garantio

382.01 Kiu garantias, trankvilon ne scias.

382.02 Mi lin liberigis, li min saĝigis.

382.03 Rekomendo kondukas al plendo.

383. Fiero

383.01 De rigardo tro alta malsaniĝas okulo.

384. Entrudiĝo

384.01 Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.

385. Malriĉo

385.01 De manĝo malriĉula ni guston ne scias.

386. Lerno

386.01 En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo.

386.02 Homo lernas la tutan vivon.

386.03 Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu.

386.04 Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa.

386.05 Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno.

387. Vivo

387.01 Vivon travivi estas art' malfacila.

387.02 Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.

388. Edzeco

388.01 Fianĉiĝis — por ĉiam ligiĝis.

388.02 Edzo kaj edzino — ĉiela difino.

389. Certeco

389.01 Certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo.

389.02 Vera kiel vorto de profeto.

390. Konfido

390.01 Kun konfido neniam rapidu.

390.02 Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras.

390.03 Vulpo faras oferon — atendu danĝeron.

390.04 Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu.

390.05 Se lupo ekpentis, ŝafo atentu.

390.06 En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo.

390.07 Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo.

390.08 Ne kredu al orelo, kredu al okulo.

390.09 Ne ĉiu raporto estas vera vorto.

390.10 Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.

390.11 Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas.

391. Reago

391.01 Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.

391.02 Kia la semo, tia la rikolto.

391.03 Kia sono, tia resono.

392. Cirkonstancoj

392.01 Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj.

393. Ŝanĝo

393.01 Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne.

393.02 Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos.

393.03 Ne sama la vento blovas konstante.

393.04 Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.

393.05 Eĉ por plej terura tago venas vespero.

393.06 Ankaŭ al ni la suno eklumos.

393.07 Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo.

393.08 Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco.

393.09 Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas.

393.10 Post la fasto venas festo.

394. Sanktulo

394.01 Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas.

395. Sento

395.01 Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas.

396. Ĝuado

396.01 Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas.

396.02 Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas.

396.03 Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis.

396.04 De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis.

397. Reboniĝo

397.01 Post kolero venas favoro.

397.02 Post vetero malbela lumas suno plej hela.

398. Profito

398.01 Hakado de ligno donas lignerojn.

398.02 Kiu panon donas, malsaton ne konas.

398.03 Ne ekzistas ofico sen benefico.

399. Kaŭzo

399.01 Ne ekzistas fumo sen fajro.

399.02 Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.

400. Malpaco

400.01 Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.

400.02 Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo.

401. Ĵuro

401.01 Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.

402. Piko

402.01 Geamantoj sin pikas.

402.02 Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.

403. Profito

403.01 Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas.

403.02 Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso.

404. Malpaco

404.01 Kie minaco, tie malpaco.

404.02 Disputoj kondukas al malpaco.

404.03 Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj.

404.04 Ligno fendita facile flamiĝas.

404.05 Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono.

404.06 Manon malkvietan ĉiu muro atakas.

405. Sklavo

405.01 Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.

406. Laboro

406.01 Laboro kondukas al honoro kaj oro.

406.02 Laboro fortigas, ripozo putrigas.

406.03 Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, — kiu mem ne penas, nenio al li venas.

406.04 Pano buŝon ne serĉas.

406.05 Kiu amas la liton, ne akiros profiton.

406.06 Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.

406.07 Rezonado kaj filozofado panon ne donas.

407. Doloro

407.01 Kie dento doloras, tien iras la lango.

408. Okulo

408.01 Tien okuloj iras, kion la koro deziras.

409. Abundo

409.01 Kie pano estas, tie musoj ne mankas.

409.02 Plena kaso ŝteliston altiras.

409.03 Malfermita kelo tentas al ŝtelo.

410. Ombro

410.01 Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.

410.02 Neniu sanktulo estas sen makulo.

411. Forto

411.01 Kie regas la forto, tie rajto silentas.

411.02 Kiu havas la forton, havas la rajton.

412. Honto

412.01 Kie timo, tie honto.

413. Envio

413.01 Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.

414. Malforteco

414.01 Kie maldike, tie rompiĝas.

415. Virino

415.01 Virino scias, tuta mondo scias.

416. Ĉefo

416.01 Romo estas tie, kie estas la papo.

417. Volo

417.01 Kion oni volas, tion oni povas.

418. Braveco

418.01 Kuraĝa homo en sia domo.

418.02 Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo.

418.03 El post la arbo li estas bravulo.

419. Flato

419.01 Karesi al iu la barbon.

419.02 Paroli dolĉe en la orelon.

420. Malkareso

420.01 Fari al iu ursan kareson.

420.02 Karesi kontraŭ la haroj.

420.03 Ludi kun iu ludon de pugnoj.

420.04 Vivi kun iu kiel hundo kun kato.

420.05 Montradi al si reciproke la dentojn.

421. Ŝanĝo

421.01 Komenci per flato kaj fini per bato.

421.02 Komenci per Dio kaj fini per diablo.

422. Kareso

422.01 Ne karesu per mano, sed karesu per pano.

423. Paco

423.01 Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.

423.02 Konsento konstruas, malpaco detruas.

424. Deziro

424.01 Vidas okulo, sed mano ne trafas.

425. Okulo

425.01 De l' koro spegulo estas la okulo.

425.02 Kion koro portas, vizaĝo raportas.

425.03 Al koro penetro per okula fenestro.

426. Atento

426.01 Teni la okulojn en streĉo.

426.02 Rigardi per ambaŭ okuloj.

426.03 Havi orelojn sur ĝusta loko.

427. Troalteco

427.01 Ne iru okuloj super la frunton.

427.02 Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.

427.03 Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.

428. Avideco

428.01 Okulo avidas ĉion kion vidas.

428.02 Tuta jam sata, sed okulo malsatas.

428.03 Okuloj estas pli grandaj ol la ventro.

428.04 Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.

429. Foresto

429.01 For de l' okuloj, for de la koro.

429.02 En ĉeesto amata, en forest' insultata.

430. Senlaboreco

430.01 Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.

431. Malkaŝeco

431.01 Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon.

431.02 Diri al iu nudan veron.

432. Observado

432.01 Okulo de mastro pli ol beno de pastro.

432.02 Ne kredu al orelo, kredu al okulo.

433. Tromulteco

433.01 Per tro multa varto malboniĝas la farto.

433.02 Tro da kuiristoj kaĉon difektas.

434. Timo

434.01 Timo havas grandajn okulojn.

435. Malatento

435.01 Okulo ne atentas, dorso eksentas.

436. Famo

436.01 Popolo diras, Dio diras.

436.02 Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas.

437. Rifuzo

437.01 Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu.

438. Ŝerco

438.01 Ŝerce dirite, cele pensite.

439. Malsaĝo

439.01 Malsaĝa kiel ŝtipo.

439.02 Mankas klapo en lia kapo.

440. Malsaĝo

440.01 Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.

440.02 Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.

440.03 Malsaĝulo ofte estas profeto.

441. Malsaĝo

441.01 Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos.

441.02 Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas.

441.03 Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.

441.04 Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas.

442. Kompreno

442.01 Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon.

442.02 Por saĝulo sufiĉas aludo.

442.03 Por malsaĝulo bastono — por saĝulo leciono.

443. Prediko

443.01 Prediki al surduloj.

443.02 Aŭskulti kiel ĥinan predikon.

444. Fiero

444.01 Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.

445. Ŝparo

445.01 Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo.

445.02 Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.

446. Laboro

446.01 Sen laboro ne venas oro.

447. Malatento

447.01 Okulo ne atentas, dorso eksentas.

447.02 Se okulo ne vidis, pagas la poŝo.

447.03 Blindulo kartojn ludi ne devas.

447.04 Per eraro ne praviĝas la faro.

447.05 Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.

448. Humileco

448.01 Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi.

448.02 Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.

449. Severo

449.01 Fari el iu arkon.

449.02 Teni iun per fera mano.

449.03 Butonumi iun malvaste.

449.04 Enpremi iun en funelon.

450. Aludo

450.01 Paroli per vortoj kovritaj.

450.02 Danci kiel kato ĉirkaŭ poto.

450.03 En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo.

450.04 Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.

450.05 Por Paŭlo sperto — por Petro averto.

451. Babilo

451.01 Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.

452. Parolo

452.01 Parolanto semas, aŭdanto rikoltas.

453. Parolo

453.01 Parolo estas arĝento, oron similas silento.

454. Babilo

454.01 Ju pli da babilado, des pli da pekado.

455. Babilo

455.01 Kiu multe parolas, malamikon konsolas.

455.02 Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas.

455.03 Tro multe da salo malbonigas la manĝon.

455.04 Pli bone ne sali, ol sali tro multe.

455.05 Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.

455.06 Montras parolo, kion cerbo valoras.

455.07 Mia lango — mia malamiko.

455.08 Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.

456. Silento

456.01 Plej bona sprito estas silento.

457. Sekreto

457.01 Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.

457.02 Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen

fino.

458. Ĝustatempeco

458.01 En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu.

458.02 Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta.

459. Parolo

459.01 Granda parolisto estas duba faristo.

459.02 Vortojn ŝparu, agojn faru.

460. Parolo

460.01 De parolo ĝis faro estas tre malproksime.

460.02 El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras.

461. Doloro

461.01 Kio doloras, pri tio ni ploras.

462. Konsilo

462.01 Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj.

462.02 Ovo kokinon ne instruas.

462.03 Lecionoj al profesoro estas vana laboro.

462.04 Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo.

463. Penso

463.01 Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.

464. Kapo

464.01 Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.

464.02 Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.

465. Kapo

465.01 Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj.

465.02 Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.

466. Malatento

466.01 Piedo ne atentis, kapo eksentis.

466.02 Mano pekis, dorso pagas.

467. Tuj

467.01 Staris, ekfaris.

467.02 Per la kapo malsupren.

467.03 Eksalte senhalte.

468. Pento

468.01 Pekinto pentas, — kolero silentas.

468.02 Ne iras hakilo al kolo humila.

469. Opinio

469.01 Kiom da kapoj, tiom da opinioj.

469.02 Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj.

469.03 Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro.

470. Defendo

470.01 Vundan lokon protektis, alian difektis.

471. Perdo

471.01 Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon.

471.02 Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.

472. Eksamiko

472.01 Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.

473. Malsato

473.01 Malsato ne estas frato.

474. Malsato

474.01 Malsato plej bone gustigas la manĝon.

474.02 Ĉe stomako malsata ne kapricas palato.

475. Malsato

475.01 Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.

475.02 Pli efike ol bato pelas malsato.

475.03 Malplena sako tentas al peko.

475.04 En malsata familio mankas harmonio.

476. Malsato

476.01 Stomako malsata nur pri pano meditas.

476.02 Malsata stomako orelon ne havas.

476.03 Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas.

477. Malsato

477.01 Sata malsatan ne povas kompreni.

477.02 Plena stomako laŭdas la faston.

478. Malsato

478.01 Se stomako doloras, kapo laboras.

479. Malriĉo

479.01 Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.

480. Malespero

480.01 Hom' malesperas, Dio aperas.

481. Malriĉo

481.01 Malriĉulo rabiston ne timas.

481.02 La dorm' estas bona, se mankas la mono.

481.03 Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas.

481.04 De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos.

482. Nenio

482.01 Pli bona io, ol nenio.

483. Renkonto

483.01 Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas.

484. Bagatelo

484.01 Monto gravediĝis, muso naskiĝis.

485. Malproksimo

485.01 Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas.

486. Malproksimo

486.01 Belaj rakontoj el trans la montoj.

487. Defendo

487.01 Stari por iu kiel muro kaj turo.

488. Promeso

488.01 Promesi orajn montojn.

489. Ĝibulo

489.01 Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.

490. Fiero

490.01 Ju homo pli fiera, des puno pli severa.

490.02 Pro homo fiera ĝojas infero.

490.03 Malhumileco estas kara plezuro.

490.04 Fiereco venas antaŭ la falo.

490.05 Altan arbon batas la fulmo.

490.06 Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.

491. Fiero

491.01 Fiera mieno — kapo malplena.

492. Zorgo

492.01 De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj.

492.02 Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon.

493. Malbonaĵo

493.01 Urtikon frosto ne difektas.

494. Malfeliĉo

494.01 Venas ĉagreno sen granda peno.

494.02 Malfeliĉo inviton ne atendas.

494.03 Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.

494.04 Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.

495. Bedaŭro

495.01 De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro.

495.02 Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.

496. Malegaleco

496.01 Unu floras, alia ploras.

496.02 Por unu — festeno, por alia — ĉagreno.

496.03 Por malsanulo forto, por kokido la morto.

496.04 Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon.

497. Malĝojo

497.01 Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas.

498. Humoro

498.01 Kontraŭ doloro helpas bona humoro.

499. Pasemeco

499.01 Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.

500. Fremdo

500.01 Fremda doloro ne kondukas al ploro.

500.02 Petron kruro doloras, Karolo ne lamas.

500.03 Kiu sentas — ploras, kiu vidas — nur ridas.

501. Pasintaĵo

501.01 Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan.

501.02 Kio pasis, ne revenos.

501.03 Kio pasis, nin forlasis.

501.04 Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne

suferos.

501.05 Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.

502. Troeco

502.01 Ĝi jam staras al mi en la gorĝo.

503. Laboro

503.01 Sidi en laboroj ĝis super la oreloj.

504. Devigo

504.01 Alpremi iun al muro.

505. Senelireco

505.01 Venis tranĉilo al la gorĝo.

505.02 Situacio sen eliro.

505.03 Nek transnaĝeble, nek transireble.

505.04 La vivo staras sur la karto.

505.05 Sola vojo libera al la fundo rivera.

506. Krio

506.01 Krii el la tuta gorĝo.

507. Ploro

507.01 Ne helpas ploro al doloro.

507.02 Ne servas larmo anstataŭ armo.

507.03 Larmoj pravecon ne pruvas.

507.04 Larmoj ŝuldon ne pagas.

507.05 Plendoj stomakon ne plenigas.

507.06 Ne sufiĉas ploro al kreditoro.

508. Loko

508.01 Alia urbo, alia moro.

508.02 Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas.

508.03 Aliaj domoj, aliaj homoj.

508.04 En ĉiu angulo alia postulo.

508.05 Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko.

509. Ĉirkaŭaĵo

509.01 Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo.

510. Neĝusteco

510.01 Nek al teksto, nek al preteksto.

510.02 Saltadi el unua al deka.

510.03 Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero.

511. Braveco

511.01 Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.

511.02 Granda parolisto, malgranda faristo.

511.03 Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo.

511.04 En sia dometo li estas atleto.

511.05 Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.

511.06 Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.

511.07 En sia angulo li estas bravulo.

511.08 Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.

512. Kuraĝo

512.01 Kuraĝo ĉion atingas.

512.02 Kiu ne riskas, tiu ne havas.

512.03 Kiu kuraĝe aliras, facile akiras.

513. Senefikeco

513.01 Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.

514.

514.01 Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.

514.02 Azen' al azeno riproĉas malsaĝon.

514.03 Ridas blindulo pri lamulo.

514.04 Ambaŭ floroj de samaj valoroj.

514.05 Unu pasero alian valoras.

514.06 De sama koloro, de sama valoro.

514.07 El sama tero devenas, saman sukon entenas.

515. Malŝpareco

515.01 Li havas truon en la manplato.

516. Malfrueco

516.01 Ĝi estas mustardo post la manĝo.

517. Forto

517.01 Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero.

517.02 Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas.

517.03 Kiu havas forton, havas rajton.

517.04 Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas.

518. Sameco

518.01 Kia la poto, tia la kovrilo.

518.02 Kia la kapo, tia la ĉapo.

518.03 Kia la birdo, tia la kaĝo.

518.04 Kia la homo, tia lia nomo.

518.05 Kia ago, tia pago.

518.06 Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.

519. Edzino

519.01 Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.

520. Disiĝo

520.01 Post alkutimiĝo doloras disiĝo.

521. Laboro

521.01 Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.

521.02 Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango.

521.03 Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.

521.04 Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano.

521.05 Ne venas honoro sen laboro.

522. Lerno

522.01 Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon.

522.02 Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.

523. Kontraŭaĵo

523.01 Muso satiĝis, faruno malboniĝis.

524. Kaŭzo

524.01 Sen fajro ne brulas eĉ pajlo.

524.02 Se brulas nenio, fumo ne iras.

525. Ĝustatempeco

525.01 Forĝu feron dum ĝi estas varmega.

525.02 Fleksu arbon dum ĝia juneco.

525.03 Lernu juna, por esti saĝa maljuna.

525.04 Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.

525.05 Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.

525.06 Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas.

525.07 Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita.

525.08 Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo.

525.09 Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.

526. Tuj

526.01 Ĉe l' freŝa faro.

526.02 Kun la peko en mano.

527. Maltrankvilo

527.01 Sidi sur pingloj.

528. Gasto

528.01 Kia regalato, tia regalado.

528.02 Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston.

529. Gasto

529.01 Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas.

529.02 Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.

529.03 Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas.

530. Gasto

530.01 Gasto tro petata foriras malsata.

530.02 Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena.

531. Gasto

531.01 Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.

531.02 Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa.

532. Gasto

532.01 Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.

532.02 Por gasto ne petita mankas kulero.

532.03 Por malfrua gasto restas nur osto.

533. Gasto

533.01 Gasto sen avizo estas agrabla surprizo.

534. Gasto

534.01 Gasto havas akrajn okulojn.

534.02 Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton.

535. Frue

535.01 Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue.

535.02 Kiu pli frue venas, pli frue muelas.

535.03 Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas.

536. Hejmo

536.01 Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.

537.

537.01 Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon.

537.02 Vole-nevole.

537.03 Kiu devas, tiu elekti ne povas.

537.04 El la neceseco oni devas fari virton.

537.05 Se devigas neceso, faru kun kareso.

538. Falsvirto

538.01 Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon.

538.02 En buŝo Biblio, en koro malpio.

538.03 Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.

539. Nekomprenado

539.01 Ĝi estas por mi ĥina scienco.

540. Maltrafo

540.01 Fungon englutis!

540.02 Li bruligis al si la lipharojn.

540.03 Li foriris kun longa nazo.

541. Tombo

541.01 Stari per unu piedo en la tombo.

542. Espero

542.01 Altan arbon batas la fulmo.

542.02 Kie estas sufero, estas ankaŭ espero.

542.03 Post vetero malbela lumas suno plej hela.

543. Sonĝo

543.01 Sonĝo teruras, sonĝo forkuras.

544. Minaco

544.01 Kiu multe minacas, ne estas danĝera.

544.02 Kiu multe parolas, ne multe faras.

544.03 Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.

544.04 Ne ĉio batas, kio tondras.

544.05 Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta.

544.06 Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.

544.07 Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon.

544.08 Hundo bojas, homo vojas.

544.09 Sen povo kolero estas ridinda afero.

544.10 Kiu minacas, tiu avertas.

544.11 Koko krias fiere, sed ne danĝere.

544.12 Li minacas per fingro en la poŝo.

544.13 Minacoj ne mortigas.

544.14 Minacas dento al la vento.

544.15 Kolero montras malsaĝulon.

545. Fanfaronado

545.01 Barelo malplena sonas plej laŭte.

546. Danĝero

546.01 Tondro kampulon memorigas pri Dio.

546.02 Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu.

546.03 Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus.

547.

547.01 Ankaŭ por diablo tondro ekzistas.

548. Bagatelo, Senproporcieco

548.01 Pli da bruo, ol da faro.

548.02 Bruo potenca, nula esenco.

548.03 Multe da peno, neniom da pano.

548.04 Monto gravediĝis, muso naskiĝis.

548.05 Ludi ventobatadon.

548.06 Granda nubo, eta pluvo.

548.07 Granda frakaso en malgranda glaso.

549. Mono

549.01 Por sia oro ĉiu estas sinjoro.

549.02 Mono mondon regas.

549.03 Montru moneron, ĉio fariĝos.

549.04 Per mono eĉ silento fariĝas elokvento.

549.05 Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.

549.06 Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.

550. Fiero

550.01 Li tenas la nazon supren.

551. Eraro

551.01 Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.

551.02 Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro.

551.03 Homo senpeka neniam ekzistis.

552. Peko

552.01 Pekon serĉi oni ne bezonas.

552.02 De peko kaj mizero estas plena la tero.

552.03 Kiu ne pekis, kiu ne eraris?

552.04 Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.

552.05 Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.

552.06 Eĉ sur la suno troviĝas makuloj.

552.07 Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko.

552.08 Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas.

553. Peko

553.01 Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.

553.02 Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.

553.03 Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo.

553.04 Sango bolas, juneco petolas.

553.05 Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo.

553.06 Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.

554. Neatenditaĵo

554.01 Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas.

554.02 Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.

555. Peko

555.01 Por peko senkonscia puno nenia.

555.02 Filo konfesis, patro forgesis.

556. Pento

556.01 Fajron estingas akvo, pekon pardono.

556.02 Pekinto pentas, kolero silentas.

556.03 Ne iras hakilo al kolo humila.

556.04 Post konfeso venas forgeso.

557. Akiro

557.01 Peke akirita ne estas profita.

558. Moko

558.01 Dion kolerigis, homojn ridigis.

558.02 Suferoj sufokas kaj homoj mokas.

559. Neatingebleco

559.01 Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.

559.02 Deziro tre granda, sed mankas la forto.

559.03 Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas.

560. Iele

560.01 Iele, iome, duone malbone.

561. Peko

561.01 Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.

561.02 Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu.

562. Malvirto

562.01 Vivis puninde, mortis ridinde.

562.02 Kia vivo, tia morto.

563. Malriĉo

563.01 Malplena sako puŝas al peko.

563.02 Sako malplena sin rekte ne tenas.

564. Falo

564.01 Trafi per la vizaĝo en koton.

564.02 Enbatiĝi.

565. Sintenado

565.01 Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.

565.02 Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos.

565.03 Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj.

566. Obstino

566.01 Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas.

566.02 Kiu koleras, tiu perdas.

566.03 Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas.

566.04 Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas.

566.05 Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble.

567. Promeso

567.01 Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn.

567.02 Nutri per promesoj.

567.03 Promesi orajn montojn.

568.

568.01 Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.

568.02 Ĝi iris al li preter la buŝon.

569. Trojuneco

569.01 Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj.

569.02 Li havas ankoraŭ printempon en kapo.

569.03 Li ĵus elrampis el la ova ŝelo.

569.04 Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn.

570. Silento

570.01 Silente!

570.02 Ne movi la buŝon! 570.03 Ne ekpepi!

570.04 Sidi kiel muso sub balailo.

571. Devo

571.01 Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi.

571.02 Kiu sin enjungis, devas tiri.

571.03 Kiu entreprenis, tiu sin tenu.

571.04 Kiu amas honoron, amu laboron.

571.05 Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon.

572. Petolo

572.01 Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu.

572.02 Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro.

572.03 Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.

572.04 Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.

572.05 Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos.

573. Senlaboreco

573.01 Juneco petolis, maljuneco malsatos.

573.02 Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj.

574. Senprofiteco

574.01 Multe en kapo, sed nenio en poŝo.

574.02 Multe da sprito, sed neniom da profito.

575. Silento

575.01 Muelilo haltas, muelisto eksaltas.

575.02 Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo.

576. Alternativo

576.01 Aŭ festo, aŭ fasto.

576.02 Aŭ festene, aŭ malplene.

576.03 Aŭ ĉio, aŭ nenio.

576.04 Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo.

576.05 Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato.

576.06 Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon.

577. Laboro

577.01 Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.

578. Malŝpareco

578.01 Ofta festo, malplena kesto.

578.02 Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron.

578.03 Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere.

579. Dando

579.01 Bela birdo!

579.02 Dando el reĝa hundejo.

580. Senefikeco

580.01 Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.

580.02 Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.

580.03 Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon.

580.04 Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo.

580.05 Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero.

580.06 Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara.

580.07 Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.

581. Ĝustmezureco

581.01 Senlanigu, sed ne senhaŭtigu.

581.02 Eliri sen frakaso el granda embaraso.

581.03 Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon.

582. Malproksimo

582.01 Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo.

582.02 Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros.

582.03 Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano.

582.04 La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero.

582.05 Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento.

582.06 Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero.

582.07 Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo.

583. Saĝo

583.01 Li ne estas el la grandaj saĝuloj.

583.02 Li ne elpensis la filozofian ŝtonon.

583.03 Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo.

584. Disiĝo

584.01 Post alkutimiĝo doloras disiĝo.

584.02 Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj.

584.03 Amo pli kora, disiĝo pli dolora.

584.04 Post dolĉa vino restas acida vinagro.

585. Trankvileco

585.01 Kiu iras trankvile, iras facile.

585.02 Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.

585.03 Tro rapida faro estas nur baro.

585.04 Rapidu malrapide.

585.05 Kiu tro pelas, nur malakcelas.

586. Elvoko

586.01 Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.

586.02 Ne elvoku lupon el la arbaro.

587. Reservo

587.01 Servo postulas reservon.

587.02 Vi amas preni, amu redoni.

587.03 Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.

587.04 Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.

587.05 De kantado senpaga doloras la gorĝo.

588. Donaco

588.01 Donacetoj subtenas amikecon.

589. Donaco

589.01 Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita.

590. Donaco

590.01 Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.

591. Donaco

591.01 Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo.

591.02 Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.

592. Senpageco

592.01 Por nenio oni faras nenion.

592.02 Nenia ago fariĝas sen pago.

592.03 Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.

593. Malsincereco

593.01 Donaco nesincera estas donaco infera.

593.02 Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas.

593.03 Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.

593.04 Ne donu kaj ne boju.

593.05 Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.

593.06 Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno.

593.07 Li salutas profunde kaj mordas hunde.

593.08 Mielo sur lango, kaj glacio en koro.

593.09 Lango miela, sed koro kruela.

593.10 Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero.

594. Dono

594.01 Pli feliĉa estas donanto ol prenanto.

595. Dono

595.01 Doni ovon, por ricevi bovon.

595.02 Bovo prenita, koko donita kaj — kvita.

596. Maltrafo

596.01 Pafi — maltrafi.

596.02 Celis paseron, trafis anseron.

596.03 Pelis pavon, falis kavon.

597. Malapero

597.01 Malaperis kiel vaporo.

597.02 Li pafis sin for.

598. Mallaŭdo

598.01 Fari al iu bonan lavon.

598.02 Fari al iu predikon pri moroj.

598.03 Tani al iu la haŭton.

599. Nebuligo

599.01 Ĵeti polvon en la okulojn.

599.02 Nebuligi al iu la okulojn.

600. Promeso

600.01 Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas.

600.02 Per promesoj estas pavimita la infero.

601. Promeso

601.01 Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso.

601.02 Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.

601.03 Promeso ne satigas.

601.04 Venis mizero, — helpu min, frato; pasis mizero, — for, malamato.

601.05 Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.

602. Firmeco

602.01 Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu.

602.02 Estu sinjoro de via vorto.

602.03 Vorto donita estas kiel leĝo.

602.04 Pripensu malrapide kaj agu decide.

602.05 Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.

602.06 Antaŭe intencu kaj poste komencu.

603. Simileco

603.01 Li estas la portreto de sia patro.

604. Dono

604.01 Silentu donante, parolu ricevante.

605. Kapablo

605.01 Dio donis oficon, Dio donas kapablon.

606.

606.01 Kion Dio ne donis, perforte ne postulu.

607. Avideco

607.01 Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas.

607.02 Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron.

608. Senpartieco

608.01 Ne rapidu, trankvile decidu.

608.02 Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.

608.03 Ne aŭskultinte, ne kondamnu.

608.04 Juĝanto devas havi du orelojn.

609. Mortinto

609.01 Paco al lia cindro!

609.02 Li ripozu trankvile!

610. Rezignacio

610.01 Dio donis, Dio prenis.

611. Dio

611.01 Dio donis buŝon, Dio donos manĝon.

612. Deziro

612.01 Ju pli oni posedas, des pli oni avidas.

612.02 Oni estas riĉa neniam sufiĉe.

612.03 Dum la manĝado venas apetito.

613. Dio

613.01 Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos.

614. Malfrueco

614.01 Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis.

614.02 Post morto kuracilo jam estas sen utilo.

614.03 Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo.

615. Dono

615.01 Almozoj ne malriĉigas.

615.02 Dio al vi donis, por ke vi povu doni.

616. Neŝatado

616.01 Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas.

616.02 Bono posedata ne estas ŝatata.

616.03 En juneco logas, en maljuneco tedas.

616.04 Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas.

616.05 Juneco ne scias, maljuneco ne povas.

617. Dono

617.01 Ĉia dono estas bono.

618. Paro

618.01 Du botoj faras paron.

618.02 Bela paro por altaro.

618.03 Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras.

619. Malpaco

619.01 Ne taŭgas du ursoj por unu nesto.

619.02 En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj.

619.03 Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno — neniam vivas sen reciproka

malbeno.

620. Esenco

620.01 Nomo egala, sed esenco mala.

621. Necerteco

621.01 Ĝi havas ankoraŭ signon de demando.

621.02 Ĉio dependas de "se" kaj "kiam".

621.03 La sama afero, sed kun la kapo al tero.

621.04 Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon.

621.05 Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla.

622. Pli

622.01 Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj.

622.02 Pli da okuloj, pli da certeco.

623. Certeco

623.01 Certe, kiel duoble du kvar.

623.02 Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo.

624. Plimulteco

624.01 Du kontraŭ unu prezentas armeon.

624.02 Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta.

625. Unufoje

625.01 Deko da pekoj, unu la puno.

625.02 De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.

625.03 Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras.

626. Samtempeco

626.01 Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.

627. Kontentigo

627.01 Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.

628. Avideco

628.01 Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun.

628.02 Kiu tro multe deziras, nenion akiras.

628.03 Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.

629. Duflankeco

629.01 Ĉiu medalo du flankojn posedas.

630. Morto

630.01 Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos.

631. Malbono

631.01 El du malbonoj pli malgrandan elektu.

632. Piede

632.01 Veturi sur sia paro da kruroj.

633. Najbaro

633.01 Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron.

633.02 Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon.

634. Havo

634.01 Malpli da havo, malpli da zorgoj.

635. Malriĉo

635.01 Li havas nek ĉelon, nek kelon.

636. Pasemeco

636.01 Matenas, vesperas — kaj tago malaperas.

637. Pasemeco

637.01 Tago aranĝas, tago ŝanĝas.

637.02 Tago tagon sekvas, sed ne similas.

637.03 Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.

637.04 Hodiaŭ forto, morgaŭ morto.

637.05 Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj.

637.06 De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo.

638. Zorgo

638.01 Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon.

639. Festo

639.01 Tago festa — for aferoj.

639.02 Festotaga laboro estas sen valoro.

640. Antaŭtempeco

640.01 Laŭdu tagon nur vespere.

640.02 Antaŭ vespero ne estu fiera.

641. Dio

641.01 Dio donis tagon, Dio donos manĝon.

642. Neniam

642.01 En la tago de la sankta Neniamo.

642.02 En la triĵaŭda semajno.

643. Malkaŝeco

643.01 En luma tago.

644. Alfluo

644.01 Mono kuras al mono.

644.02 Mono monon naskas.

644.03 Al bona ĉasisto iras mem la besto.

644.04 Riveretoj fluas al riveroj.

645. Riĉo

645.01 Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.

646. Mono

646.01 La dorm' estas bona, se mankas la mono.

647. Mono

647.01 Sen mono en urbon ne iru.

647.02 Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono.

647.03 Kiu havas nenion, estas nenio.

648. Mono

648.01 Pli da mono, pli da zorgo.

648.02 Pli da havo, pli da klopodoj.

648.03 Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone.

649. Gloro

649.01 Neniom da oro, sed bona gloro.

650. Mono

650.01 Ora ŝlosilo ĉion malfermas.

651. Utilo

651.01 Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.

651.02 Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan.

651.03 Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas.

651.04 Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.

652. Pago

652.01 Kia pago, tia ago.

653. Pago

653.01 Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos.

654. Mono

654.01 Amo estas forta, sed mono pli forta.

654.02 Amo faras ion, mono ĉion.

654.03 Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas.

655. Mono

655.01 Li havas pli da mono ol da bezono.

655.02 Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.

656. Interkonsento

656.01 Interkonsento estas pli bona ol mono.

657. Feliĉo

657.01 Amaso da mono kaj titolo de barono.

658. Ŝparo

658.01 Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.

659. Mono

659.01 Spesmilo vojon trabatas.

659.02 Kiu bone ŝmiras, bone veturas.

660. Mono, Perforteco, Superfluo

660.01 Mono estas reĝo, mono estas leĝo.

660.02 Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.

660.03 Sen mono oni estas nulo, kun mono — saĝulo.

661. Mono

661.01 Naskiĝu, edziĝu kaj mortu — ĉiam monon alportu.

662. Kalkulo

662.01 Mono amas kalkulon.

662.02 Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj.

662.03 Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.

662.04 Amikeco aparte, afero aparte.

662.05 Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.

662.06 Negocaj aferoj estas severaj.

663. Sendependeco

663.01 Por mia mono mi ankaŭ estas barono.

663.02 Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas.

664. Ŝparo

664.01 Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.

664.02 Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas.

664.03 Sen speso unua ne ekzistas la dua.

664.04 Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj.

664.05 Unu guto plenigas la glason.

665. Malŝpareco

665.01 El lia mano ĉiu monero elglitas.

666.

666.01 Tro da enspezo ne estas tro da pezo.

666.02 Tro da bono ne turmentas.

666.03 Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.

666.04 De pli da suko ne malboniĝas la kuko.

667.

667.01 Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon.

668. Malsaĝo

668.01 Malsaĝa kiel ŝtipo.

669. Ĝustatempeco

669.01 Fleksu arbon dum ĝia juneco.

670. Senforteco

670.01 Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.

670.02 Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas.

670.03 Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.

671. Malatento

671.01 Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.

671.02 En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis.

672. Humileco

672.01 Arbo krakanta venton ne timas.

673. Profito

673.01 Hakado de ligno donas lignerojn.

674. Dise, Malnova

674.01 Unu orienten, alia okcidenten.

675. Esenco

675.01 Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.

676. Severo

676.01 Teni iun per fera mano.

677. Atento

677.01 Teni la okulojn en streĉo.

677.02 Havi la orelojn sur ĝusta loko.

677.03 Streĉi la orelojn.

678. Babilo

678.01 Teni sian langon en la buŝo.

678.02 Kiu sian langon katenas, Dio lin benas.

678.03 Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas.

678.04 Mastro elbabilis, gastoj ne silentos.

678.05 Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.

678.06 Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen

fino.

679.

679.01 Amu domon novan kaj amikon malnovan.

680. Malpaco

680.01 La mano lin jukas.

680.02 Malpaculo.

681. Diskreteco

681.01 Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra.

682. Parenco

682.01 Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.

683. Sensenceco

683.01 Li parolas sen senco kaj sen interligo.

683.02 Nek al temo, nek al celo.

683.03 Muele sencele.

684. Braveco

684.01 Li ne estas el la regimento de timuloj.

684.02 Li dentojn prunti ne bezonas.

684.03 Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo.

684.04 Li havas la kapon fortike sur la kolo.

684.05 Li estas homo sperta kaj lerta.

685. Miraklo

685.01 Miraklo inter mirakloj.

686. Peto

686.01 Infano ne krias, patrino ne scias.

686.02 Kiu ne petas, tiu ne ricevas.

686.03 Kiu frapas, al tiu oni malfermas.

687. Infano

687.01 Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon.

687.02 Pli da infanoj, pli da manoj.

687.03 Pli da infanoj, pli da beno.

687.04 Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.

688.

688.01 Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas.

689. Deveno

689.01 Kia naskinto, tiaj naskitoj.

689.02 Ne falas frukto malproksime de l' arbo.

689.03 Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras.

689.04 Kia patrino, tia filino.

689.05 Hundo bonrasa estas bona por ĉaso.

689.06 Plej juna katido musojn jam pelas.

690. Infano

690.01 Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj — doloron.

691. Imito

691.01 Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj.

692. Infano

692.01 Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.

693. Infano

693.01 Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano.

693.02 Vergo doloras, sed saĝon ellaboras.

694. Juneco

694.01 En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas.

695.

695.01 Fabeloj por infanoj.

696. Nekomprenado

696.01 Mi ne povas kapti en ĝi la sencon.

696.02 Ĝi estas por mi volapukaĵo.

696.03 Venis fino al mia latino.

697. Bonfaro

697.01 Bonfaron oni facile forgesas.

697.02 Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.

698. Bonfaro

698.01 Plej kruela estas redono por farita bono.

698.02 Kiu neniun savis, malamikon ne havas.

698.03 Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas.

699. Konscienco

699.01 Kiu bone agas, timi ne bezonas.

699.02 Pura ĉielo fulmon ne timas.

699.03 Pura konscienco estas plej granda potenco.

699.04 Foresto de ofendo estas plej bona defendo.

700. Honoro

700.01 Ne ekzistas honoro sen laboro.

701. Bono

701.01 En ĉiu malbono estas iom da bono.

701.02 Eĉ plej granda malbono al bono kondukas.

702. Plibonigo

702.01 Plibono estas malamiko de bono.

702.02 Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu.

702.03 Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas.

702.04 Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas.

702.05 En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo.

703. Tempo

703.01 En la bona malnova tempo.

704. For

704.01 Iri for en bona hor'.

704.02 Enpakiĝu kaj foriĝu.

704.03 En bona ordo tra la pordo!

705. For

705.01 Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!

706. Antaŭvido

706.01 Kiu povas antaŭvidi!

706.02 Pri nenio oni povas ĵuri.

706.03 Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.

707. Fremdo

707.01 Pri havo najbara oni estas malavara.

707.02 El fremda poŝo oni pagas facile.

707.03 El fremda ledo oni tranĉas larĝe.

708. Perforteco

708.01 Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto.

709. Famo

709.01 Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.

709.02 Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias.

709.03 Truon de l' honoro flikos neniu tajloro.

710. Virto

710.01 Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro.

710.02 Vesto eluzita, sed pureco spirita.

710.03 Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita.

711. Afableco

711.01 Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.

711.02 De vorto ĝentila ne doloras la lango.

712. Bezono

712.01 Dio scias bone pri niaj bezonoj.

713. Mono

713.01 Kiu havas oron, havas honoron.

714. Bono

714.01 Troviĝas bonaj homoj en la mondo.

715. Bondeziro

715.01 En bona horo!

716. Ĉaso

716.01 Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas.

717. Kontenteco

717.01 Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito.

717.02 Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.

718. Konfido

718.01 Konfido naskas konfidon.

719. Malfrueco

719.01 Kiam havo malaperis, saĝo aperis.

719.02 Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato.

719.03 Estis la tempo, ni ne komprenis, — pasis la tempo, la saĝ' al ni venis.

719.04 Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.

719.05 Post la batalo preĝo ne helpas.

719.06 Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.

719.07 Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos.

720. Malatento

720.01 Okulo ne atentas, — dorso eksentas.

721. Sengajneco

721.01 Li trafis el sub pluvo en riveron.

721.02 El flamo sin eltiris, en fajron eniris.

721.03 Tapiŝon ne deziris, maton akiris.

721.04 Trafi de Scilo al Ĥaribdo.

721.05 Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno.

722. Neniam

722.01 En la tago de la sankta Neniamo.